% La blanka malsano % Karel C'apek
!(images/000000.jpg)
LA BLANKA MALSANO
eLIBRO
eLIBRO
Karel Âapek
La blanka
malsano
Triakta dramo
I N K O
1
LA BLANKA MALSANO
eLIBRO
Karel Âapek
*El la ĉeą tradukis * Th. Kilian
Origina eldono:
*Moraviaj Esperanto-Pioniroj, *
Olomouc 1938
Skanis kaj tekstigis:
Miroslav Malovec
eLIBRO
Aranĝis: Franko Luin
ISBN 91-7303-166-6
AŭGUSTO 2002
2
LA BLANKA MALSANO
eLIBRO
ANTAŭPAROLO
DE LA AŭTORO
La unuan instigon al tiu ĉi teatraĵo donis al mi antaŭ
jaroj sugesto de amiko-kuracisto: doktoro, kiu mal-
kovras novajn radiojn, kapablajn detrui pereigajn tumo-
rojn, trovas inter ili radiojn de la morto; iliahelpe li iĝas
aŭtokrato kaj fatala savonto de la mondo. El tiu ĉi suge-
sto fiksiĝis en mia memoro bildo de kuracisto, kiu laŭ sia
maniero havas la sorton de la homaro en la manoj. Sed
en la nuna tempo, estas tiom da homoj, kiuj havas aŭ
volas havi en la manoj la sorton de popoloj aŭ de la ho-
maro, ke nenio estus alloganta min aldoni al ili ankoraŭ
unu ekzempleron, se ne efikus dua pli grava instigo: tio
estas nia tempo mem.
Unu el la karakterizaj signoj de la postmilita homaro
estas, ke ĝi forlasas tion, kion oni diversloke preskaŭ
malŝate nomas humaneco; jen vorto ampleksanta pian
estimon al homaj vivo kaj rajtoj, amon al libereco kaj
paco, celadon al vero kaj justeco kaj al aliaj moralaj po-
stuloj, kiuj estis ĝis nun rigardataj, konforme al la eŭro-
pa tradicio, kiel senco de la homa evoluo. Kiel konate,
ekregis kelkajn landojn kaj popolojn tute alia spirito; ne
la homo, sed la klaso, ŝtato, popolo aŭ raso estas la por-
3
LA BLANKA MALSANO
eLIBRO
tanto de ĉiuj rajtoj kaj la unusola objekto de estimo, sed
ĝuste tial de estimo plej alta: nenio estas super ĝi, kio
morale limigus ĝin en ĝiaj volo kaj rajtoj. La ŝtato, popo-
lo, reĝimo havas ĉiopovan aŭtoritaton; la individuo kun
sia libera spirito kaj konscienco estas fizike kaj morale
absolute subigita al la tiel nomata kolektiva reĝimo, kiu
esence estas tamen pure aŭtokratia kaj perforte altrudi-
ta. La spirito de la politika aŭtoritato en la nuna stato de
la mondo atakeme luktas kun la eŭropa tradicio de mo-
rala kaj demokratia humaneco; tiu ĉi konflikto ludas ja-
ron post jaro pli timigan rolon en internaciaj okazaĵoj,
sed ĝi estas samtempe interna problemo de ĉiu popolo.
Ekstere ĝi plej klare manifestiĝas per daŭra militmina-
co en la nuna Eŭropo kaj per kreskanta emo al perfor-
ta kaj ruiniga solvo de politikaj problemoj.
Jes, la nunan mondkonflikton eblas difini ankaŭ per
ekonomiaj kaj socialaj nocioj; oni povas klarigi ĝin an-
kaŭ per biologiaj terminoj kiel vivolukto; sed ĝia plej
drama aspekto estas en la kolizio de du grandaj antago-
nismaj idealoj. Sur unu flanko estas la moralaj idealoj de
tuthomara humaneco, demokratia libereco, tutmonda
paco kaj estimo al ĉiu homa vivo kaj rajto. Sur la alia
flanko estas la dinamismaj, kontraŭhumanecaj idealoj
de povo, superrego kaj nacia aŭ alia ekspansio, por kiuj
perforto estas bonvena rimedo kaj la homa vivo nura
instrumento. Dirite per terminoj nun uzataj, ĝi estas
4
LA BLANKA MALSANO
eLIBRO
konflikto de idealoj de demokratio kun idealoj de neli-
migitaj kaj honoravidaj diktaturoj. Kaj ĝuste tiu ĉi kon-
flikto en sia tragika aktualeco instigis min skribi la *Blankan malsanon. *
Anstataŭ la fikcia »blanka malsano« ĝi povus esti kan-
cero aŭ alia malsano; sed la aŭtoro klopodis transloki en
fikcian sferon kiom eble ĉiujn bildojn, ja eĉ la lokigon de
sia teatraĵo por ke oni devu pensi nek pri efektiva mal-
sano nek pri efektiva ŝtato aŭ reĝimo; krome li certagra-
de sentis la lepron simbole, kvazaŭ fantomon de profun-
da disfalo de la blanka raso; tia epidemio impresas la
nunan homon kvazaŭ reveno al la pestepidemioj de la
mezepoko. La aŭtoro intence rilatigis la tutan draman
situacion de sia konflikto kun la temo de eksterma epi-
demio, ĉar homo malsana kaj mizera necese estas tipa
objekto de humaneco; lia dependeco de afabla, morala
reĝimo estas la plej profunda. Du grandaj mondkoncep-
toj lukte kunpuŝiĝas ĉi tie kvazaŭ super la dolorolito de
la lepra homaro kaj en ilia konflikto decidiĝas pri ĝiaj
vivo kaj morto. Tiu, kiu reprezentas la volon al povo, ne
lasas haltigi sin sur sia vojo per kompato al homaj dolo-
ro kaj teruro; kaj tiu, kiu luktas kun li en la nomo de hu-
maneco kaj estimo al vivo, rifuzas sian helpon al sufe-
rantoj, ĉar li mem fatale akceptas la senkompatan mo-
ralon de la batalo. Ankaŭ en la nomo de paco kaj huma-
neco oni mortigados kaj mortados po hekatomboj, se
5
LA BLANKA MALSANO
eLIBRO
iam necesos decidi la konflikton per batalo. En mondo
de militoj eĉ la Paco devas esti kruda kaj necedema ba-
talanto. Kaj male, la reprezentanto de povo kaj forto
mem iĝas unu el tiuj, kiuj petegas homan helpon, dume
la nehaltigebla meąnismo de la masakro, kiun li ek-
funkciigis, sensente ruliĝas trans li. ¯uste en tio vidis la
aŭtoro la senesperan pezon de la tutmonda konflikto,
kiun ni travivas; en ĝi ne luktas simple nigro kun blan-
ko, malbono kun bono, senrajto kun rajto; en ĝi kun-
puŝiĝas sur ambaŭ flankoj grandaj valoroj sed ankaŭ
nepacigeblaj krudecoj; sed kion la konflikto endanĝeri-
gas, tio estas la tuto de bono kaj rajto kaj homa vivo.
Fine ĝi estas la popolamaso sen grandeco kaj kunsento,
kiu indiferente tretmortigas ambaŭ reprezentantojn de
la malaj voloj. Jen homaro, kiun da humaneco volis savi,
jen popolamasoj, kiujn la volo al povo volis gvidi al
grandeco kaj gloro! Galén, jen vi havas viajn »ĉiujn ho-
mojn«, Marŝalo, jen vi havas vian popolon, kaj ni ĉiuj,
jen ni havas niajn historiajn konfliktojn, en kiuj la fina
sukceso estas necerta, kaj kie estas nedubebla nur tio: ke
ilin pagos per sango kaj doloro la Homo. Kia ajn estu la
rezulto de la milito, kiu uraganas ĉe la finiĝo de la Blanka malsano, tio estas certa, ke la Homo restos en sia sufe-rado ne savita.
La aŭtoro konscias, ke tiu ĉi ne evitebla tragika finiĝo
ne signifas solvon; sed ĉar temas pri efektiva lukto, kiu
6
LA BLANKA MALSANO
eLIBRO
okazas en niaj tempo kaj spaco inter efektivaj homaj for-
toj, ni ne povas solvi ĝin per vortoj kaj ni devas lasi la
solvon al la historio. Eble ni povas fidi ankaŭ la venon-
tajn homojn, kiaj estas la du honestaj kaj prudentaj ju-
naj homoj ĉe la finiĝo de la teatraĵo; sed la fina solvo
restas al la politika kaj spirita historioj, kiujn ni parto-
prenas ne kiel nuraj rigardantoj, sed kiel kunbatalantoj
kiuj devas scii, sur kiu flanko de la tutmonda drama
konflikto estas la tuta rajto kaj la tuta vivo de malgran-
da popolo.
7
LA BLANKA MALSANO
eLIBRO
UNUA AKTO
LA KORTEGA KONSILANTO
Tri lepruloj en bandaĝoj
LA UNUA LEPRULO: Pesto ĝi estas, pesto. En nia strato estas jam en ĉiu domo kelkaj pestuloj. Najbaro, mi
diris, ankaŭ vi havas ja sur la mentono la blankan
makulon; kaj li, ke tio ne gravas, ke li eĉ ne sen-
tas ĝin. Kaj hodiaŭ jam falas karno-pecoj de li
same kiel de mi. Pesto ĝi estas.
LA DUA LEPRULO: Nenia pesto, lepro ĝi estas. Oni nomas
ĝin la blanka malsano, sed oni devus nomi ĝin
puno. — Tia malsano ja ne povas ekesti per si
mem; jen Dio punas nin.
LA TRIA LEPRULO: Dio Jesuo Kristo — Dio Jesuo Kristo —
Dio Jesuo Kristo —
LA UNUA LEPRULO: Puno! puno! Mi scivolus, pro kio mi
estu punata. Karulo, la vivo donis al mi ne tro
multe da ĝuo. Da mizero jes! Tio estus stranga
Dio, se li punus malriĉulojn, ĉu ne?
8
LA BLANKA MALSANO
eLIBRO
LA DUA LEPRULO: Atendu, vi vidos ja. Komence vi havas
ĝin nur sur la haŭto, sed kiam ĝi ekmanĝegos vin
interne kiel ĉi tiun, vi diros al vi, tio ne eblas, ke
ĝi estas pro nenio, ĝi devas esti puno, ĝi devas
havi iun kaŭzon —
LA TRIA LEPRULO: Jesuo … Jesuo Dio en la ĉielo …
LA UNUA LEPRULO: Nature, ke ĝi havas. Estis jam tro multe da homoj en la mondo, kaj tial duono de ni
devas formortaĉi, por ke estu loko por la aliaj.
Tiel estas. Vi estas bakisto kaj faros lokon al alia
bakistaĉo. Kaj mi estas malriĉulo kaj faros lokon
al alia malriĉulo, por ke iu alia mizeru kaj malsa-
tu anstataŭ mi. Tial devis veni la pesto inter la
homojn.
LA DUA LEPRULO: Nenia pesto, lepro. ĉe pesto vi nigriĝus, karulo, sed ĉe lepro vi estas blanka kiel … nu, kiel
kreto.
LA UNUA LEPRULO: ĉu blanka, ĉu nigra, tio nun ne gravas; nur se mi ne tiel fiodorus.
LA TRIA LEPRULO: Dio Jesuo Kristo … Jesuo mia … Jesuo
Kristo, kompatu min …
LA DUA LEPRULO: Vi ne plendu; vi estas bonŝanca, ĉar vi
estas sola; sed kiam oni naŭzas siajn proprajn
edzinon kaj infanojn. — La kompatinduloj, kiel ili
eltenu kun mi! Kaj sur la mamo de la edzino ape-
9
LA BLANKA MALSANO
eLIBRO
ris nun blanka makulo. — Najbare al ni loĝas ta-
petisto, kaj tiu veas tage kaj nokte, tage kaj nok-
te! —
LA TRIA LEPRULO: Jesuo — Jesuo — Jesuo …
LA UNUA LEPRULO: Silentaĉu! Kiu aŭskultu tion senĉese,
vi — leprulo!
*Kurteno. *
10
LA BLANKA MALSANO
eLIBRO
Laborĉambro de la kortega konsilanto
profesoro doktoro Sigelius
LA KORTEGA KONSILANTO: … mi petas, sinjoro redaktoro;
sed mi havas nur tri minutojn da tempo — vi
scias ja, miaj pacientoj! Do kion vi havas sur la
koro?
LA GAZETISTO: Sinjoro kortega konsilanto, nia gazeto de-
zirus informi la publikon el la plej kompetenta
buŝo —
LA KORTEGA KONSILANTO: — pri la tiel nomata blanka
malsano aŭ Peipinga lepro, mi scias. Bedaŭrinde
oni skribas pri ĝi troege. Kaj tro laike, sinjoro. Laŭ
mia opinio oni devas lasi la malsanojn al la kura-
cistoj. Skribu pri ili en la gazeto, kaj la plejparto
de la legantaro tuj ekserĉos sur si la koncernajn
simptomojn, ĉu ne?
LA GAZETISTO: Jes, sed nia gazeto ĝuste volus trankviligi la publikon —
LA KORTEGA KONSILANTO: Trankviligi? Homo, per kio vi
volas trankviligi ĝin? — Rigardu, ĝi estas … dan-
ĝera malsano, kaj disvastiĝas kvazaŭ lavango. —
Nu vere, oni febre laboras pri ĝi en ĉiuj klinikoj
de la mondo, sed — li *levas la ŝultrojn. * Dume nia 11
LA BLANKA MALSANO
eLIBRO
scienco estas senpova. Skribu, ke ĉe la unuaj
simptomoj oni plenfide turnu sin al sia kuracis-
to, kaj jen ĉio.
LA GAZETISTO: Kaj ilia kuracisto —
LA KORTEGA KONSILANTO: — preskribos al ili ŝmiraĵon: al
la malpli riĉaj kalian permanganaton kaj al la pli
bonhavaj Peruan balzamon.
LA GAZETISTO: ĉu tio helpas?
LA KORTEGA KONSILANTO: Jes, kontraŭ la fiodoro, kiam la
vundoj malfermiĝis. Tio estas la dua stadio de la
malsano.
LA GAZETISTO: Kaj la tria stadio?
LA KORTEGA KONSILANTO: Morfino, junulo. Nenio krom
morfino. Kaj sufiĉe pri tio, ĉu ne? ¯i estas aĉa
malsano.
LA GAZETISTO: Kaj ĉu ĝi estas … tre infekta?
LA KORTEGA KONSILANTO per tono de preleganta profesoro: Kiel oni ĝin prenas. Nome ni ne konas la mikro-bon, kiu komunikas nian malsanon; ni scias nur,
ke ĝi eksterordinare rapide disvastiĝas; plue ke ĝi
ne estas komunikebla al kiu ajn besto kaj ke ĝi ne
estas inokulebla eĉ al homo — almenaŭ ne al
juna homo; tiun belan eksperimenton faris sur si
mem doktoro Hirota en Tokio. Ni batalas, amiko,
ni batalas, sed kontraŭ nekonata malamiko. Vi
12
LA BLANKA MALSANO
eLIBRO
povas skribi, ke en nia kliniko oni laboras pri la
afero jam la trian jaron; pri nia malsano ni publi-
kigis jam respektindan vicon de sciencaj artiko-
loj, kiuj estas ofte kaj laŭde citataj en la faka lite-
raturo. * — Li sonorigas. * ¯is nun oni nerefuteble
konstatis — bedaŭrinde mi havas nur tri minu-
tojn da tempo.
LA FLEGISTINO eniras: Kion ordonas, sinjoro kortega konsilanto?
LA KORTEGA KONSILANTO: Preparu por la sinjoro redak-
toro la sciencajn publikaĵojn de nia kliniko.
LA FLEGISTINO: Jes!
LA KORTEGA KONSILANTO: Vi povas mencii ilin, juna ami-
ko. Tio trankviligos la publikon, kiam ĝi vidos,
kiel streĉe oni batalas ĉe ni kontraŭ la tiel nomata
Peipinga lepro. Ni kompreneble ne nomas ĝin
lepro. La lepro estas haŭtmalsano, dume nia mal-
sano estas pure interna. La sinjoroj kolegoj el la
kliniko por haŭtmalsanoj ja ankaŭ pretendas la
rajton prelegi pri ĝi, sed — nu, ni lasu tion. N i a
malsano, sinjoro, ne estas ia skabio. Vi povas
trankviligi la publikon, ke ne temas pri lepro. Kia
aroga penso kompari tian lepron kun n i a mal-
sano!
LA GAZETISTO: ĉu ĝi … estas pli danĝera malsano ol la
lepro?
13
LA BLANKA MALSANO
eLIBRO
LA KORTEGA KONSILANTO: Nu nature. Multe pli danĝera
kaj multe pli interesa. Nur la unuaj simptomoj
rememorigas la ordinaran lepron: malgranda
blanka makuleto ie sur la surfaco de la korpo,
malvarmeta kiel marmoro kaj tute sensentiĝinta
— tiel nomata macula marmorea; tial oni nomas
ĝin la blanka malsano; sed ĝia plua evoluo estas
tute karakteriza kaj diferenca de la ordinara le-
prosis maculosa. Ni nomas ĝin simple la malsano
de ĉeng aŭ Morbus Tshengi. Doktoro ĉeng, dis-
ĉiplo de Charcot kaj kompreneble ankaŭ interni-
sto kiel unua priskribis kelkajn ĝiajn kazojn en la
Peipinga malsanulejo. Tre bela publikaĵo, sinjoro;
mi raportis pri ĝi jam en la jaro dudektri, kiam
ankoraŭ neniu eĉ scietis, ke la malsano de ĉeng
foje iĝos pandemio.
LA GAZETISTO: Kio, mi petas?
LA KORTEGA KONSILANTO: Pandemio. Tio estas malsano,
kiu ekkaptas kvazaŭ lavango la tutan mondon.
En ĉinujo, sinjoro, ekaperas preskaŭ ĉiujare nova
interesa malsano — tion kaŭzas la mizero; sed
neniu havis ĝis nun tian sukceson kiel la malsano
de ĉeng. ¯i estas simple la malsano de la ho-
diaŭo. ¯is nun ĝi pereigis supraĵe kalkulite kvin
milionojn da homoj, proksimume dek du milio-
noj akute malsanas kaj minimume la triobla
14
LA BLANKA MALSANO
eLIBRO
nombro kuras en la mondo kaj eĉ ne scias, ke ie
sur la korpo ili jam havas marmorecan kaj ne
sentokapablan makulon grandan apenaŭ kiel
lento. — Kaj eĉ ne tri jaroj pasis, kiam la malsano
aperis ĉe ni! Vi povas skribi, ke la unua kazo en
Eŭropo estis diagnozita ĝuste en mia kliniko. Pri
tio ni povas fieri, kamarado. Unu bela simptomo
de la ĉeng-malsano ricevis eĉ la nomon simpto-
mo de Sigelius.
LA GAZETISTO skribas: Simptomo — de la sinjoro kortega konsilanto — profesoro doktoro Sigelius.
LA KORTEGA KONSILANTO: Jes, simptomo de Sigelius. Kiel
vi vidas, ni laboras plenvapore. ¯is nun oni kon-
statis, ke la ĉeng-malsano atakas nur personojn
proksimume kvardek-kvin ĝis kvindekjarajn aŭ
pli aĝajn. La normalaj ŝanĝoj en la organismo,
kiujn oni nomas maljuniĝado, supozeble prezen-
tas al ĝi favoran grundon —
LA GAZETISTO: Tio estas eksterordinare interesa.
LA KORTEGA KONSILANTO: ĉu vi opinias? — Kiom vi aĝas?
LA GAZETISTO: Tridek, mi petas.
LA KORTEGA KONSILANTO: Nu tial. Se vi estus pli aĝa, cer-te ĝi ne ŝajnus al vi … tiel interesa. Plue ni scias
nepre certe, ke post la unua simptomo de la mal-
sano estas prognosis infaustissima; la morto sek-
15
LA BLANKA MALSANO
eLIBRO
vas post tri ĝis kvin monatoj, ordinare pro ĝene-
rala sepso. — Laŭ mia opinio kaj laŭ la opinio de
mia skolo, kiu ankoraŭ nun fieras pri tio, ke ĝi
estas la kliniko de la granda Lilienthal, de mia
mortinta bopatro, tion vi povus mencii, — do laŭ
la opinio de la klasika skolo de Lilienthal estas
Morbus Tshengi infekta malsano, kiun komuni-
kas ĝis nun nekonata aganto; la inklino al ĝi koin-
cidas kun la unuaj signoj de la korpa maljuniĝa-
do; la simptomoj kaj la evoluo de la malsano —
tion ni povus preterlasi, ĉu ne? Homo, tio estas
nenio bela. Kio koncernas la kuracadon — seda-
tiva tantum praescribere opportet.
LA GAZETISTO: Kiel, mi petas?
LA KORTEGA KONSILANTO: Ellasu tion, junulo, tio estas
nur por doktoroj. Klasika recepto de la granda
Lilienthal. Tio estis kuracisto, amiko! Se ni havus
lin hodiaŭ! — ĉu vi havas ankoraŭ iun deman-
don? Restas al mi nome nur tri minutoj da tem-
po.
LA GAZETISTO: Se la sinjoro kortega konsilanto permesus
… nian legantaron certe plej multe interesus, kiel
eblas gardi sin kontraŭ tiu malsano —
LA KORTEGA KONSILANTO: Kio — kio? Gardi sin? Neniel!
Entute neniel! *Li eksaltas. * Homo, ĝi pereigos ja
nin ĉiujn! ĉiu, kiu aĝas pli ol kvardek jarojn, estas
16
LA BLANKA MALSANO
eLIBRO
antaŭkondamnita — al vi tio estas indiferenta, vi,
vi kun viaj stultaj tridek jaroj! Sed ni, ni homoj ĉe
la apogeo de la vivo. — Venu ĉi tien! ĉu vi vidas
nenion sur mi? ĉu mi ne havas ie en la vizaĝo
blankan makulon? Kion? ĉu ne ankoraŭ? Nu jen,
ĉiutage, dekfoje ĉiutage mi rigardas en la spe-
gulon. — Ho, jen v i a j n legantojn interesus do,
kiel ili povus gardi sin kontraŭ putrado ĉe la viva
korpo! Tion mi kredas, sinjoro; min ĝi ankaŭ in-
teresus. *Li eksidas, la kapon en la manplatoj. * Dio,
kiel vana estas la homa scienco!
LA GAZETISTO: Sinjoro kortega konsilanto, ĉe la fino vi
povus eble diri kelkajn esperigajn vortojn —
LA KORTEGA KONSILANTO: Jes. Skribu … skribu en la ga-
zeton … ke ni devas akcepti ĝin kiel faton.
*Sonoras telefono. *
LA KORTEGA KONSILANTO levas la aŭskultilon: Halo … Jes.
— Kion? — Vi scias ja, ke mi neniun akceptas. —
Kuracisto? Kiel li nomiĝas? — Hm, doktoro Ga-
lén. ĉu li havas ian rekomendon? Ne? Kion do li
volas ĉe mi? — Mi petas vin, en la intereso de la
scienco! Li ĝenu per tio mian duan asistanton; mi
ne havas tempon por ia duba scienco. — Nu do
sendu lin al mi, se jam kvinfoje li serĉis min; sed
diru al li, ke mi havas nur tri minutojn da tempo.
Jes. Li pendigas la aŭskultilon kaj ekstaras. Jen vi
17
LA BLANKA MALSANO
eLIBRO
vidas, mia juna amiko. En tiaj cirkonstancoj oni
koncentriĝu por scienca laboro!
LA GAZETISTO: Pardonu, sinjoro kortega konsilanto, ke
mi rabis al vi tiom da multvalora tempo —
LA KORTEGA KONSILANTO: Ne domaĝas, kamarado, ne
domaĝas. La scienco kaj la publiko devas recipro-
ke servi sin. Se vi ion bezonus, turnu vin nur al
mi. *Donas al li la manon. *
LA GAZETISTO: Respektan riverencon, sinjoro kortega konsilanto! *Konstante riverencante li foriras. *
LA KORTEGA KONSILANTO: Adiaŭ! *Li eksidas ĉe la skribotablo. *
*Ekfrapo sur la pordon. *
LA KORTEGA KONSILANTO prenas la plumon kaj *skribas; * post eta tempo: Eniru!
D-RO GALÉN eniras kaj embarasite haltas ĉe la
*pordo. *
LA KORTEGA KONSILANTO skribas ne levinte la kapon. Post ioma tempo: Vi igas min atendi, sinjoro kolego.
D-RO GALÉN konfuziĝante balbutas: Pardonu, sinjoro kortega konsilanto … mi ne volis ĝeni … Mia nomo
estas doktoro Galén …
LA KORTEGA KONSILANTO skribante: Tion mi scias. Kion vi deziras, sinjoro doktoro Galén?
18
LA BLANKA MALSANO
eLIBRO
D-RO GALÉN: Mi … mi havas nome malsanul-asekurejan
klientaron, sinjoro kortega konsilanto … kiel oni
kutimas diri, malriĉulan klientaron, ĉu ne … kaj
pro tio mi havas okazon … vidi amason da kazoj,
ĉu ne … ĉar … en la malriĉaj tavoloj … abundas
malsanoj …
LA KORTEGA KONSILANTO: Kiel? Abundas?
D-RO GALÉN: Jes, disvastiĝas.
LA KORTEGA KONSILANTO: Ho tiel! Kuracisto neniam pa-
rolu en metaforoj, sinjoro kolego.
D-RO GALÉN: Jes, mi petas. Precipe en la lasta tempo …
kiam la blanka malsano tiel disvastiĝas —
LA KORTEGA KONSILANTO: Morbus Tshengi, sinjoro ko-
lego: Sciencisto esprimiĝas precize kaj mallonge.
D-RO GALÉN: Kaj kiam oni vidas la mizeron … kiel la le-
pruloj putras ĉe la viva korpo … meze de la fami-
lio … la terura fiodoro, ĉu ne? …
LA KORTEGA KONSILANTO: Uzu rimedojn, kiuj forigas la
fiodoron, sinjoro kolego.
D-RO GALÉN: Jes, sed oni volus savi la homojn! Mi havis
centojn da kazoj … terurajn kazojn, sinjoro kor-
tega konsilanto; kaj kiam mi tiel staris super ili …
kun senpovaj manoj … preskaŭ malesperanta …
LA KORTEGA KONSILANTO: Tio estas manko, sinjoro ko-
lego. Kuracisto neniam malesperu.
19
LA BLANKA MALSANO
eLIBRO
D-RO GALÉN: Sed kiam ĝi estas tia teruraĵo, sinjoro kor-
tega konsilanto! Kaj mi diris do al mi, ke io devas
okazi … ke mi devas provi ion; por ke mi ne staru
ĉi tie tute senutila. Mi kolektis do la tutan lite-
raturon pri tiu malsano, sed la sinjoro kortega
konsilanto pardonos … tie ĝi ne estas trovebla …
tie, mi petas, ne …
LA KORTEGA KONSILANTO: Kio ne estas trovebla?
D-RO GALÉN: La ĝusta vojo, mi petas.
LA KORTEGA KONSILANTO formetas la plumon: Kaj vi konas
ĝin, ĉu?
D-RO GALÉN: Jes. Nome mi opinias, ke mi konas ĝin.
LA KORTEGA KONSILANTO: Tiel do! Vi opinias! Supozeble
vi havas pri la ĉeng-malsano vian propran teo-
rion, ĉu?
D-RO GALÉN: Jes, mi petas. Mian propran teorion …
LA KORTEGA KONSILANTO: Do tio sufiĉas al mi, sinjoro
kolego Galén. Kiam oni ne scias kiel kuraci iun
malsanon, oni elpensas almenaŭ teorion pri ĝi.
Tion oni kutimas fari. Sed praktika kuracisto de-
vas laŭ mia opinio prefere uzi elprovitajn rime-
dojn. Kial toleru viaj klientoj, ke vi elprovadu ĉe
ili viajn dubindajn ideojn? Tiucele ekzistas klini-
koj, sinjoro kolego.
D-RO GALÉN: Sed ĝuste pro tio mi —
20
LA BLANKA MALSANO
eLIBRO
LA KORTEGA KONSILANTO: Mi ne finparolis ankoraŭ, sin-
joro doktoro Galén. Mi diris al vi, ke bedaŭrinde
mi havas nur tri minutojn da tempo. Koncerne la
ĉengmalsanon mi rekomendus al vi diligente uzi
rimedojn, kiuj forigas la fiodoron — kaj poste uzu
morfinon, sinjoro kolego, precipe morfinon; fin-
fine ni estas ĉi tie por mildigi suferojn — almenaŭ
al la pagantaj klientoj. Jen ĉio, sinjoro kolego. Via
vizito min ĝojigis. *Li ekprenas la plumon. *
D-RO GALÉN: Sed mi … sinjoro kortega konsilanto …
LA KORTEGA KONSILANTO: ĉu vi deziras eble ankoraŭ ion?
D-RO GALÉN: Jes. Mi nome kapablas sukcese kuraci la
blankan malsanon.
LA KORTEGA KONSILANTO skribas: Vi estas proksimume jam la dekdua homo, kiu venis kun tiu ĉi aserto
al mi. Eĉ kelkaj kuracistoj estis inter ili.
D-RO GALÉN: Sed mi elprovis jam praktike mian metodon
… en kelkcent kazoj, ĉu ne, kaj — montriĝis cer-
taj rezultoj —
LA KORTEGA KONSILANTO: Kiom da procentoj de resani-
ĝoj?
D-RO GALÉN: Proksimume sesdek. ĉe aliaj dudek mi an-
koraŭ ne estas certa —
LA KORTEGA KONSILANTO formetas la plumon: Homo, se vi estus dirinta cent procentoj, mi tuj ordonus for-21
LA BLANKA MALSANO
eLIBRO
konduki vin kiel frenezulon aŭ ĉarlatanon. Kion
mi faru kun vi? — Rigardu, sinjoro kolego, mi
komprenas tion; trovi kuracilon kontraŭ la ĉeng-
malsano, tiu imago estas alloga. Tio signifus fa-
mon, fabelan klientaron, la Nobel-premion kaj
eble eĉ universitatan katedron, ĉu ne? Tiuokaze
vi estus pli ol Pasteur, pli ol Koch, pli ol Lilienthal.
— Vere, tio kapablas konfuzi al homo la kapon;
domaĝe nur, ke similaj seniluziiĝoj estis jam mul-
taj —
D-RO GALÉN: Mi elprovus mian metodon en via kliniko,
sinjoro kortega konsilanto.
LA KORTEGA KONSILANTO: ĉu en mia kliniko? Tio estas ja
infaneca ideo. Vi estas — laŭdevene fremdulo, ĉu
ne?
D-RO GALÉN: Jes, mi petas. Laŭdevene mi estas Greko el
Pergamo.
LA KORTEGA KONSILANTO: Vidu do! Mi ne povas ja enla-
si fremdulon en la ŝtatan klinikon de Lilienthal!
D-RO GALÉN: Sed mi estas ĉi-ŝtatano … jam de la infan-
aĝo…
LA KORTEGA KONSILANTO: Jes, sed la deveno, sinjoro ko-
lego! La deveno!
D-RO GALÉN: Lilienthal estis ankaŭ … laŭdevene fremdu-
lo, ĉu ne? …
22
LA BLANKA MALSANO
eLIBRO
LA KORTEGA KONSILANTO: Mi atentigas vin, sinjoro, ke la
kortega konsilanto orda profesoro doktoro Li-
lienthal estis mia bopatro. Cetere nun estas alia
tempo. Tion eble vi mem scias. — Krome, sinjoro
doktoro Galén, mi tre dubas, ĉu la granda Lilien-
thal permesus labori en sia scienca instituto … al
iu asekureja kuracisto. Pardonu!
D-RO GALÉN: Al mi li permesus labori ĉi tie, sinjoro kortega konsilanto. Mi estis iam lia asistanto —
LA KORTEGA KONSILANTO eksaltas: Vi estis — Homo, kial vi ne diris tion tuj? Mi petas, kolego, sidiĝu! —
Nur senceremonie, Galén. Jen kiel, vi estis do asi-
stanto ĉe mia bopatro! Strange, mi ne memoras,
ke li iam estus menciinta vin!
D-RO GALÉN sur la seĝo-rando: Li … li nome vokis min doktoro Infanulo.
LA KORTEGA KONSILANTO: Pro Dio, vi do estas doktoro
Infanulo! Infanulo, jes — mia plej bona disĉiplo,
diradis Lilienthal; kaj kia domaĝo pro la doktoro
Infanulo! — Homo, kial vi ne restis ĉe li?
D-RO GALÉN: Estis diversaj kaŭzoj, sinjoro kortega kon-
silanto … la ĉefa … mi volis edziĝi … kaj kiel asis-
tanto mi ne kapablus vivteni familion, ĉu ne?
LA KORTEGA KONSILANTO: Erara decido. Mi ĉiam diradas
al miaj disĉiploj: se vi volas science labori, ne ed-
23
LA BLANKA MALSANO
eLIBRO
ziĝu; kaj se tamen, do nur riĉe. Al la scienco oni
devas oferi sian privatan vivon. — ĉu vi fumas,
Galén?
D-RO GALÉN: Ne, mi dankas, mi — nome mi havas angi-
non pectoris …
LA KORTEGA KONSILANTO: Nu, nu, ĝi certe ne estas tiel
grava! Montru, kamarado, mi rigardos!
D-RO GALÉN: Mi dankas, sinjoro kortega konsilanto, sed
nun … mi eĉ ne pensas pri tio. Mi petus, ke mi
rajtu en via kliniko … apliki mian metodon … ĉe
kelkaj lepruloj, kiujn vi opinias perditaj…
LA KORTEGA KONSILANTO: Tiaj ili estas ĉiuj, Galén. Sed
tio, kion vi postulas, estas malfacila, kredu, tre
malfacila … Oni ne volonte vidus tion, kolego.
Sed ĉar tio estas vi, la plej ŝatata disĉiplo de mia
bopatro — atendu, mi diros ion al vi: klarigu al ni
la esencon de via metodo, kaj ni prikonsideros
ĝin, ni eventuale elprovos ĝin klinike. Mi aranĝos
nur, ke neniu nin ĝenu nun … etendas la manon
*por preni la telefonon. *
D-RO GALÉN: Pardonu, mi petas, sinjoro kortega konsi-
lanto, tamen … antaŭ ol ĝi estos klinike elprovi-
ta … mi diros al neniu, kiel mi kuracas la blankan
malsanon. Mi petas, mi efektive ne povas.
LA KORTEGA KONSILANTO: ĉu eĉ al mi ne?
24
LA BLANKA MALSANO
eLIBRO
D-RO GALÉN: Al neniu, mi petas. Tio efektive ne eblus.
LA KORTEGA KONSILANTO: ĉu vi opinias tion serioze?
D-RO GALÉN: Tute serioze, sinjoro kortega konsilanto.
LA KORTEGA KONSILANTO: Nu, oni do povas nenion fari.
Pardonu, Galén, tio estus kontraŭ la klinikaj re-
guloj kaj kontraŭ — kiel mi diru tion —
D-RO GALÉN: — kontraŭ via scienca respondeco, mi scias.
Tamen, mi petas, mi havas miajn kialojn …
LA KORTEGA KONSILANTO: Kiujn?
D-RO GALÉN: Sinjoro kortega konsilanto, mi ege bedaŭras
… tamen mi dirus ilin nur pli poste.
LA KORTEGA KONSILANTO: Nu, kiel vi volas. En tiuj ĉi cirkonstancoj ni faros do punkton post la afero, ĉu?
Malgraŭ tio mi ĝojas, ke mi persone konatiĝis
kun vi, doktoro Infanulo.
D-RO GALÉN: Aŭskultu, ne faru tion! Vi devus enlasi min
en la klinikon, sinjoro kortega konsilanto. Tion vi
devus fari!
LA KORTEGA KONSILANTO: Kial?
D-RO GALÉN: Sinjoro kortega konsilanto, mi garantias pri mia kuracilo! Mian honorvorton! Rigardu, eĉ
unu recidivon mi ne havas … Kaj jen leteroj de
kolegoj … ili sendas al mi siajn leprulojn el la tuta
kvartalo. El tia malriĉa kvartalo la publiko eĉ ne
25
LA BLANKA MALSANO
eLIBRO
sciiĝas pri tio. Mi petas, bonvolu rigardi, sinjoro
kortega konsilanto …
LA KORTEGA KONSILANTO: Mi ne havas intereson.
D-RO GALÉN: Mia dio, kia domaĝo … Do mi iru, ĉu ne?
LA KORTEGA KONSILANTO ekstaras: Jes. Mi bedaŭras.
D-RO GALÉN hezitas apud la pordo: Tia terura malsano …
Sinjoro kortega konsilanto, eble vi mem iam …
LA KORTEGA KONSILANTO: Kion?
D-RO GALÉN: Nenion, mi nur … Eble eĉ la sinjoro korte-
ga konsilanto povus iam bezoni tiun kuracilon.
LA KORTEGA KONSILANTO: Tion vi ne devis diri, Galén! Li iras tien kaj *reen. * Aĉa malsano, homo, tro aĉa malsano. Mi ne volus putri ĉe la viva korpo.
D-RO GALÉN: Tiam la sinjoro kortega konsilanto povos
uzi sur si mem la rimedojn forigantajn la fiodo-
ron.
LA KORTEGA KONSILANTO: Dankon! Montru la leterojn!
D-RO GALÉN: Jen, sinjoro kortega konsilanto —
LA KORTEGA KONSILANTO legas la leterojn: Hm. Li ektusas.
Ho jen. — Doktoro Stradella, li estas mia disĉiplo,
ĉu ne? Tia longulo, ĉu ne?
D-RO GALÉN: Jes, sinjoro kortega konsilanto. Ega longulo.
LA KORTEGA KONSILANTO legas plue: Jen kiel! Li balancas *la kapon. * Damnite, kolego. — Kvankam ili estas
nur praktikuloj, tamen — Homo, tiam vi havus ja
26
LA BLANKA MALSANO
eLIBRO
fabelajn rezultojn! — Aŭskultu, Galén, mi havas
ideon. — ĉar tio estas vi, mi mem provus vian
metodon ĉe kelkaj kazoj. Pli vi ne povas ja postu-
li, ĉu?
D-RO GALÉN: Ne, sed … Mi scias, ke tio estus ega honoro
por mi, sed …
LA KORTEGA KONSILANTO: Sed vi volas apliki vian meto-
don provizore mem, ĉu?
D-RO GALÉN: Jes, sinjoro kortega konsilanto. Mi tre ŝatus
… en la kliniko … praktiki ĝin mem.
LA KORTEGA KONSILANTO: Kaj ĉu vi poste publikigos ĝin?
D-RO GALÉN: Jes, propre … sub certaj kondiĉoj, ĉu ne?
LA KORTEGA KONSILANTO: Sub kiuj kondiĉoj?
D-RO GALÉN: — Mi sciigus ilin pli poste, sinjoro kortega konsilanto.
LA KORTEGA KONSILANTO *eksidas ĉe la tablo: * Mi komprenas. Do vi volus, ke mia kliniko nur konfirmu
vian metodon, sed ĝian pluan aplikadon vi rezer-
vus por vi mem. Proksimume tiel vi imagas tion,
ĉu?
D-RO GALÉN: Jes, sinjoro kortega konsilanto. Nome …
LA KORTEGA KONSILANTO: Atendu. Tio estas senlima aro-
gaĵo postuli ion similan de la kliniko de Lilien-
thal, sinjoro doktoro Galén, kaj mi emegas ĵeti
vin propramane de sur la ŝtuparo. Mi komprenas
27
LA BLANKA MALSANO
eLIBRO
ja, ke ĉiu kuracisto volas profiti ion per sia arto;
sed fari el kuraca procedo sian negocan sekreton,
tio ne estas agado inda al kuracisto, sed al sur-
strata marĉandistaĉo, ĉarlatano kaj fuŝkuracisto.
Unue tio estas, sinjoro kolego, malhoma rilate la
suferantan homaron, kaj due —
D-RO GALÉN: Sed mi, sinjoro kortega konsilanto —
LA KORTEGA KONSILANTO: Momenton, mi petas. Due tio
estas ekstreme malkolegeca al la ceteraj kuracis-
toj. Ankaŭ ili volas sanigi siajn klientojn, sinjoro
kolego; per tio ili sin ja vivtenas. Tiel statas la afe-
ro. Vi konsideras vian metodon kiel aferon de via
privata profito; mi devas konsideri ĝin — bedaŭ-
rinde — kiel sciencisto kaj kiel kuracisto, kiu kon-
scias pri sia devo al la homaro. Niaj vidpunktoj
principe diverĝas, sinjoro doktoro Galén. Mo-
menton. *Li prenas la telefonon. * Sendu al mi ĉi tien
la unuan asistanton. Jes, tuj. Formetas la aŭskulti-
*lon. * Tio estas ja skandalo, kiel profunde sinkis la
kuracista moralo! ĉiumomente aperas mirakla
doktoro, kiu draŝas monon el sia dubinda sekreta
metodo; sed la intenco krome fari al si reklamon
en scienca kliniko, tian senhontaĵon, sinjoro ko-
lego, mi ankoraŭ ne spertis.
*Ekfrapo sur la pordon. *
LA KORTEGA KONSILANTO: Eniru!
28
LA BLANKA MALSANO
eLIBRO
LA UNUA ASISTANTO eniras: La sinjoro kortega konsilanto vokis min …
LA KORTEGA KONSILANTO: Venu ĉi tien. En kiuj ĉambroj
ni havas Morbus Tshengi?
LA UNUA ASISTANTO: En preskaŭ ĉiuj, sinjoro kortega konsilanto. En la numeroj du, kvar, kvin …
LA KORTEGA KONSILANTO: Kaj la nepagantojn —?
LA UNUA ASISTANTO: La malriĉaj blankmalsanuloj estas
en numero dek tri.
LA KORTEGA KONSILANTO: Kaj kiu deĵoras tie?
LA UNUA ASISTANTO: La dua asistanto, sinjoro kortega
konsilanto.
LA KORTEGA KONSILANTO: Bone. Sinjoro unua asistanto,
diru al la sinjoro dua asistanto, ke de hodiaŭ pre-
skribos kaj faros ĉiujn kuracistajn intervenojn en
numero dek tri kolego doktoro Galén. Tio estos
liaj kazoj.
LA UNUA ASISTANTO: Laŭ via ordono, sinjoro kortega kon-
silanto, sed —
LA KORTEGA KONSILANTO: Kion? Kion vi volas diri?
LA UNUA ASISTANTO: Nenion, sinjoro kortega konsilanto.
LA KORTEGA KONSILANTO: Nu do! Mi opiniis, ke vi havas
iajn kontraŭdirojn. Plue diru al la sinjoro dua
asistanto, ke lin tute ne koncernos, kiel kaj per
29
LA BLANKA MALSANO
eLIBRO
kio kolego Galén kuracos siajn kazojn. Tio estas
mia persona deziro.
LA UNUA ASISTANTO: Laŭ via ordono, sinjoro kortega kon-
silanto.
LA KORTEGA KONSILANTO: Vi povas iri.
*La asistanto foriras. *
D-RO GALÉN: Mi eĉ ne scias … sinjoro kortega konsilan-
to … kiel mi danku al vi …
LA KORTEGA KONSILANTO: Ne necesas. Mi faras tion nur
en la intereso de la medicina scienco, sinjoro ko-
lego. Al ĝi devas cedi ĉio — eĉ la plej forta mal-
inklino. Se vi volas, vi povas tuj rigardi vian nu-
meron dek tri. *Li ekprenas la telefonon. * Supera
flegistino, vi gvidos sinjoron doktoron Galén al
numero dek tri. *— Formetas la aŭskultilon. * Kiom
da tempo vi bezonos, sinjoro kolego?
D-RO GALÉN: Sufiĉos … ses semajnoj.
LA KORTEGA KONSILANTO: ĉu? ŝajnas, sinjoro doktoro
Galén, ke vi volas sorĉi. Adiaŭ!
D-RO GALÉN dorseniras al la pordo: Mi estas efektive …
senlime dankema al vi, sinjoro kortega konsilan-
to —
LA KORTEGA KONSILANTO: Multajn sukcesojn! Li ekprenas *la plumon. *
*D-RO GALÉN konfuzita elŝovas sin eksteren. *
30
LA BLANKA MALSANO
eLIBRO
LA KORTEGA KONSILANTO ĵetas la plumon sur la tablon: Mizera profitemulo! Li leviĝas kaj iras al la spe-gulo. Li atente esploras sian vizaĝon. Ne, nenio. ¯is
nun nenio.
Kurteno
31
LA BLANKA MALSANO
eLIBRO
Familio ĉe la vesperlampo
LA PATRO legas gazeton: Denove artikolo pri tiu malsano!
Se ili jam lasus nin trankvilaj kun tio! Oni havas
dum la tuta tago sufiĉe de siaj propraj zorgoj —
LA PATRINO: La sinjorino en la tria etaĝo fartas laŭdire tre malbone. Neniu povas plu eĉ iri al ŝi … ĉu vi ne
flaris sur la ŝtuparo la fiodoron?
LA PATRO: Ne. Jen intervjuo kun la kortega konsilanto
Sigelius. Tio estas mondfama eminentulo, panjo,
al tiu mi fidas. Vi vidos, ke li konfirmos miajn
vortojn.
LA PATRINO: Kiujn?
LA PATRO: Ke tio estas ĉarlatanaĵo, tiu lepro. Jen kaj jen iu kazo, kaj la gazetoj faras el tio sensacion. Kaj
la homoj, kompreneble: kiam iu malsaniĝas pro
nazkataro, tuj ili diras, ke li havas la blankan mal-
sanon.
LA PATRINO: La fratino skribas al mi, ke ankaŭ ĉe ili ĝi ege disvastiĝas.
LA PATRO: Sensencaĵo. Tio estas jam paniko. — Tio estas
interesa, ĉi tie Sigelius diras, ke la malsano venis
el ĉinujo. Jen, mi ĉiam diras: oni faru el ĉinujo
eŭropan kolonion, faru tie ordon kaj ni povos esti
32
LA BLANKA MALSANO
eLIBRO
trankvilaj. Jen la sekvo, ĉar oni ankoraŭ nun to-
leras tiajn malprogresemajn landojn. Nuraj mal-
sato kaj mizero, neniu higieno kaj simile: kaj la
sekvo estas la lepro. — Li, Sigelius, ĉi tie skribas,
ke ĝi tamen estas infekta malsano. Oni devus ion
fari.
LA PATRINO: Kaj kion oni devus fari?
LA PATRO: Malliberigi la leprulojn kaj ne lasi ilin inter la homojn. Tuj kiam la blanka malsano montriĝas
ĉe iu, for lin! Tio estas ja terura, panjo, ke oni la-
sas al ni supre en la domo la mortantan viri-
naĉon. Oni devas ja timi iri hejmen … krome la
fiodoro sur la ŝtuparo …
LA PATRINO: Mi alportus al ŝi almenaŭ supon, kiam ŝi tie estas tiel sola.
LA PATRO: Ne aŭdacu! ¯i estas ja infekta! Vi pro via mola koro ankoraŭ infektos nin. — Tio ankoraŭ man-kus! Kaj ni devus malinfekti per io nian korido-
ron.
LA PATRINO: Per kio?
LA PATRO: Atendu. — Kia idioto!
LA PATRINO: Kiu?
LA PATRO: Tiu gazetisto! Jen li skribas. — Mi miras, ke oni ne konfiskis tion! Tion oni devus ja malpermesi,
33
LA BLANKA MALSANO
eLIBRO
ke oni skribu tiajn stultaĵojn! Sed mi skribos al la
redakcio, tion ili ne enkadrigos al si. Kia idioto!
LA PATRINO: Kion li skribas tie?
LA PATRO: Nu jen li skribas, ke neniu povas protekti sin kontraŭ tiu malsano … ke ĝi ekkaptos ĉiujn homojn proksimume kvindekjarajn …
LA PATRINO: Montru!
LA PATRO ĵetas la gazeton sur la tablon kaj kuras tien kaj reen en la ĉambro: Etcerbulo! ĉu estas permesite
tiel skribi? Neniam plu mi aĉetos tiun gazeton!
Mi montros al ili — tion mi al ili ne pardonos …
LA PATRINO legas: Sed paĉjo, tion ja diris tiu kortega konsilanto Sigelius!
LA PATRO: Sensencaĵo! Tio estas ja neebla, ĉe la nuna sta-to de la scienco kaj civilizeco. — ĉu ni vivas en la
mezepoko, ke eblas tiaj infektoj? Kaj ĉu kvindek
jaroj estas ia aĝo? ĉe ni ricevis tion kolego, kiu
aĝas nur kvardek-kvin jarojn. — Tio estus stranga
justeco, se tion devus ricevi nur homoj proksi-
mume kvindekjaraj! Kial, mi demandas, kial —
LA FILINO kiu ĝis nun legis sur divano ronanon: Kial? Nu paĉjo! Ja pro tio, por ke fine liberiĝu loko por la
junaj, ĉu ne? Ili ne scias ja kion komenci —
LA PATRO: Do tiel! Tio estas bela! ĉu vi aŭdis tion, pan-jo? Do vi ne rekonas, ke la gepatroj vivtenas vin,
34
LA BLANKA MALSANO
eLIBRO
ke ili laboregas por vi, sed ili baras la vojon al vi,
ĉu? Kaj okupas vian lokon, ĉu? Kaj per la lepro ili
devus elmorti, por ke estu pli da loko por vi, la
junaj, ĉu ne? Jen laŭdinda vidpunkto!
LA PATRINO: Nu paĉjo, tiel ŝi ne intencis tion!
LA PATRO: Ne, sed ŝi diris tion! ĉu ne vere, estus en ple-na ordo, se viaj patro kaj patrino foriĝus en sia
kvindeka jaro, ĉu ne vere, filineto?
LA FILINO: Vi prenas tion tuj persone —
LA PATRO: Kaj kiel mi prenu tion? Se vi tiel aprobas, ke ĉiuj kvindekjaruloj formortaĉu. — Mi do ne scias, kiel mi komprenu vian vidpunkton!
LA FILINO: Mi parolis ĝenerale, paĉjo. Juna homo trovas
ja nun nenian ekzistadon — en la mondo simp-
le ne estas tiom da postenoj. — Io devis jam oka-
zi, por ke ni junaj povu fine vivi kaj fondi famili-
ojn!
LA PATRINO: Tiurilate ŝi pravas, paĉjo!
LA PATRO: Ho jen, ŝi pravas! Kaj ni do pereaĉu pro vi en niaj plej bonaj jaroj, ĉu?
*Eniras la FILO. *
LA FILO: Halo, pri kio temas?
LA PATRINO: Pri nenio. La paĉjon ekscitis … li legis ion en la gazeto pri tiu malsano …
LA FILO: Nu kaj? Kio ekscitas lin ĉe ĝi?
35
LA BLANKA MALSANO
eLIBRO
LA FILINO: Mi diris nur, ke io devis jam veni, por ke liberiĝu loko al novaj homoj.
LA FILO: Kaj ĉu tio la paĉjon tiel ekscitas? Mirige. Tion diras ja ĉiu.
LA PATRO: Nome vi junaj, ĉu? Mi kredas, ke tio konvenas
al vi!
LA FILO: Nu kompreneble, paĉjo. Se ne estus tiu lepro, mi vere ne scias, kio fariĝus el ni. Jen ĉi knabino eĉ
edziniĝi ne povas, kaj mi. — Nu, mi devos nun
akceli miajn universitatajn ekzamenojn.
LA PATRO: La plej urĝa tempo, junulo! La tempo estas tro serioza por nura oscedado.
LA FILO: Nu kio? Eĉ kun ekzamenoj oni nenion akiris.
Nun supozeble ĉio pliboniĝos.
LA PATRO: Tuj kiam la homoj ĉirkaŭ la kvindeka jaro for-
mortaĉos, ĉu ne?
LA FILO: ¯uste. Nur ke tio daŭru ankoraŭ ioman tempon.
*Kurteno. *
36
LA BLANKA MALSANO
eLIBRO
Malsanuleja koridoro antaŭ la ĉambroj n-ro 12 kaj 13
LA KORTEGA KONSILANTO antaŭ areto da profesoroj: Do mi petas, sinjoroj, jen ĝi estas. Par ici, chers confrè-
res. Here are we, gentlemen. Ich bitte, meine ve-
rehrten Herren Kollegen hereinzutreten. Li kon-
*dukas ilin en la ĉambron numero dek tri. *
LA UNUA ASISTANTO: La aĝulo freneziĝis. Li nur: Galén vi, Galén ci — kaj nun li trenas ĉi tien eminentulojn
el la tuta mondo, por ke ili rigardu la miraklojn.
Sed kiam venos recidivoj, tio estos skandaleto,
kamarado! Kaj ke la makuloj sur tiuj homoj rea-
peros, pri tio mi ĵuras.
LA DUA ASISTANTO: Kial?
LA UNUA ASISTANTO: Miaj spertoj ne estas ja nur de ho-
diaŭ, kolego. La medicino havas siajn limojn, jen
mia opinio. La cerbo de la aĝulo moliĝas, se li
kredas, ke ni povas resanigi iun. Amiko, mi estas
ĉi tie jam la okan jaron; sed nun mi luis beletan
akceptejon kaj komencos mian praktikon. ¯uste
nun estas fabela okazo, pro la lepro. Mi kuracos
la ĉeng-malsanon.
LA DUA ASISTANTO: ĉu laŭ la Galén-metodo?
37
LA BLANKA MALSANO
eLIBRO
LA UNUA ASISTANTO: Laŭ la metodo de Lilienthalkliniko.
Mi ne estis ja ĉi tie ok jarojn pro nura plezuro,
ĉu? Nun oni distrumpetos, ke ni havas iajn rezul-
tojn!
LA DUA ASISTANTO: Sed Galén volvas sian metodon en
grandan sekreton!
LA UNUA ASISTANTO: Galén iru al la diablo kun sia meto-
do! Homo, kun li mi entute ne parolas; sed de la
flegistino el numero dek tri mi sciiĝis, ke li injekt-
aĉas al siaj lepruloj ian mustard-koloran flavaĵon.
Do mi kunmiksis kelkajn fortigajn kaj tran-
kviligajn drogojn, kiujn oni preskribas al la
blankuloj, kaj flavkolorigis tion. — Tute bona aĵo,
kolego. Mi provis tion ĉe mi mem, nu, kaj nenio
okazis, nenia malagrabla reakcio; kaj por kelka
tempo la pacientoj fartas pli bone. — Do mi ko-
mencos per ĝi. *Li aŭskultas ĉe la pordo. * Jen, la aĝu-
lo predikas. »La publikigon de nia metodo ni de-
vas ankoraŭ prokrasti. —« Kia ruzulo! Li scias pri
ĝi same tiom, kiom mi. — Nun li diras tion ang-
le al tiuj mandarenoj. Jes, lingvojn li konas, la
maljuna belulo; sian sciencan karieron li ricevis
ja nur dote! Diablo, se Galén nur ne publikigus
tion, antaŭ ol mi bone aranĝos mian praktikon!
LA DUA ASISTANTO: Kompreneble, poste ĉiu kuregos al li.
38
LA BLANKA MALSANO
eLIBRO
LA UNUA ASISTANTO: Nu kamarado, tion mi eĉ ne timas
tiom. Galén devis honor-vorte promesi al la
aĝulo, ke li ne uzos sian metodon al privataj ka-
zoj, dum ĝi ne estos elprovita ĉi tie en la kliniko.
Dume mi profitdone ekkomercos per la lepro —
LA DUA ASISTANTO: Kaj tiu Galén respektas sian honor-
vorton kiel — kiel —
LA UNUA ASISTANTO levas da ŝultrojn: Nu jes, frenezulo!
Sian budon en la antaŭurbo li laŭdire eĉ fermis
kaj entute ne profesias. — La flegistino el nume-
ro dek tri diris, ke li havas nenion plu eĉ por ma-
ĉi; laŭdire li portas en siaj poŝoj nur kelkajn bul-
kojn. — ŝi volis alportadi manĝaĵon al li kiel al la
malsanuloj, sed la administranto finigis tion; laŭ-
dire li ne havas doktoron Galén en la listo, kaj
fino. Li pravas.
LA DUA ASISTANTO: Mia panjo … sur ŝia nuko ĉi tie ape-
ris blanka makulo. Do mi petis Galén-on, ke li
esploru ŝin; kaj Galén, ke li ne povas, ke li ligis sin
al Sigelius per sia honor-vorto —
LA UNUA ASISTANTO: Kia aĉulo! En tiu ĉi nekolega ago li
perfekte respeguliĝas.
LA DUA ASISTANTO: Do mi iris al nia aĝulo, ke li parolu
kun li kaj permesu al li tiun ĉi unusolan escepton
… ke temas pri mia panjo —
LA UNUA ASISTANTO: Kaj kion li diris?
39
LA BLANKA MALSANO
eLIBRO
LA DUA ASISTANTO: »Sinjoro dua asistanto, en mia klini-
ko mi permesas neniun escepton. Adiaŭ.«
LA UNUA ASISTANTO: Tio karakterizas lin. La avaĉo estas
kvazaŭ kvarco. Sed tiu Galén povus tion fari; por
kio taŭgas honor-vortoj inter kolegoj, ĉu mi ne
pravas? Aĉa mizerulo!
LA DUA ASISTANTO: Se ne temus ĝuste pri mia panjo … Ho
kiom ŝi, la kompatindulino, ŝparegis, por ke mi
povu finstudi la medicinon … Mi kredas, kolego,
mi kredas, ke li resanigus ŝin!
LA UNUA ASISTANTO: ĉu Galén? Ho! Ne babilu!
LA DUA ASISTANTO: Kolego, liaj rezultoj — nu vera mira-
klo!
El numero dek tri eliras areto da profesoroj kaj la
*KORTEGA KONSILANTO. *
LA UNUA PROFESORO: I congratulate you, professor!
Splendid! Splendid!
LA DUA PROFESORO: Wirklich überraschend! Ja, es ist er-
staunlich!
LA TRIA PROFESORO: Mes félicitations, mon ami! C’est un
miracle!
*La areto parolante ŝoviĝas plue. *
LA KVARA PROFESORO: Momenton, sinjoro kolego. Mi
gratulas vin al via brila sukceso.
40
LA BLANKA MALSANO
eLIBRO
LA KORTEGA KONSILANTO: Ho ne, kolego, ho ne. Tio estas
sukceso de la Lilienthal-kliniko.
LA KVARA PROFESORO: Mi petas vin, kiu estis tiu vireto —
LA KORTEGA KONSILANTO: ĉu en la ĉambro dek tri? Ho,
tio estis doktoro, nu kiel li nomiĝas — Galén, se
mi ne eraras.
LA KVARA PROFESORO: ĉu via asistanto?
LA KORTEGA KONSILANTO: Ne, dio gardu min! Li venadas
ĉi tien … li interesiĝas pri la ĉeng-malsano. Li
estas ankaŭ el la skolo de Lilienthal.
LA KVARA PROFESORO: Vere grandioza sukceso. ĵus mi
rememoras … mi havas pacienton … leprulon …
kiun mi tre ŝatus resanigi. ¯i estas … Li flustras al
*la kortega konsilanto en la orelon. *
LA KORTEGA KONSILANTO ekfajfas: Ho, la kompatindulo!
LA KVARA PROFESORO: ĉu vi permesus, ke mi sendu lin al
vi?
LA KORTEGA KONSILANTO: Nu kompreneble, kolego,
kompreneble! Diru nur, mi petas, al via sinjoro
paciento, ke li anoncu sin ĉe mi. Kvankam ni ne
aplikas ĝis nun nian metodon al privataj pacien-
toj
LA KVARA PROFESORO: Nature, mi plene konsentas, sin-
joro kolego, sed —
41
LA BLANKA MALSANO
eLIBRO
LA KORTEGA KONSILANTO: — sed kiam mi povas komplezi
vin —
LA KVARA PROFESORO: — kaj kiam temas pri tia paciento.
— Bravo!
LA KORTEGA KONSILANTO: Tre volonte, sinjoro kolego,
kun la plej granda plezuro. *Ili foriras al la areto. *
LA UNUA ASISTANTO: ĉu vi aŭdis? Homo, jen abundos
mono!
LA DUA ASISTANTO: Nu, kaj por mia panjo li ne volis tion fari.
LA UNUA ASISTANTO: Kamarado, ĉi tie estas mono kaj interrilatoj. — Fulmo-tondro, se mi ricevus tian
pacienton!
*D-RO GALÉN ŝovas la kapon el numero dek tri. *
D-RO GALÉN: ĉu ili jam foriris?
LA DUA ASISTANTO: ĉu vi bezonas ion, sinjoro doktoro?
D-RO GALÉN: Ne, ne, dankon, sinjoro kolego … ĝentilan
dankon…
LA UNUA ASISTANTO: Homo, venu! Sinjoro doktoro Galén
pli ŝatus esti sola.
*Ili ambaŭ foriras. *
D-RO GALÉN ĉirkaŭrigardas kaj vidante, ke li es-
tas sola, li elpoŝigas bulkon kaj ekmaĉas apogita al
*la pordo. La KORTEGA KONSILANTO revenas. *
42
LA BLANKA MALSANO
eLIBRO
LA KORTEGA KONSILANTO: Bone, ke mi vidas vin, Galén.
Mi devas elkore gratuli vin. Ni havas belegan
sukceson, kolego. Grandiozan sukceson!
D-RO GALÉN glutas: Ni devas … eble ni devas ankoraŭ atendi, sinjoro kortega konsilanto …
LA KORTEGA KONSILANTO: Nu kompreneble, doktoro In-
fanulo, nu kompreneble! La rezultoj estas tamen
tiel surprizigaj. — Por ke mi ne forgesu, vi ricevos
privatan pacienton.
D-RO GALÉN: Sed mi … mi nome ne havas nun privatan
praktikon …
LA KORTEGA KONSILANTO: Mi scias, kolego, mi scias kaj
laŭdas vin pro tio. Dediĉi sin nur al scienca labo-
ro, tio estas ĝusta. Sed t i u n ĉi kazon mi por vi
speciale elektis. Unuaranga paciento, kara Galén.
D-RO GALÉN: Mi ligis ja min per honor-vorto, sinjoro kortega konsilanto … ke mi ne aplikos mian meto-
don … nur ĉi tie en numero dek tri …
LA KORTEGA KONSILANTO: Tute ĝuste, kolego. Sed por tiu
ĉi unu-sola kazo mi liberigos vin de via honorli-
go.
D-RO GALÉN: Sed mi … mi tamen respektos ĝin, sinjoro
kortega konsilanto.
LA KORTEGA KONSILANTO: Kiel vi opinias tion, sinjoro kolego?
43
LA BLANKA MALSANO
eLIBRO
D-RO GALÉN: Ke mi neniun kuracos antaŭ ol mi finos ĉi
tie mian laboron, ĉu ne? …
LA KORTEGA KONSILANTO: Mi atentigas vin, Galén, ke mi
persone ligis min per promeso.
D-RO GALÉN: Mi ege bedaŭras, sed …
LA KORTEGA KONSILANTO: Mi opinias, sinjoro kolego, ke
en mia kliniko la estro estas mi. Kaj la taskojn ĉi
tie atribuas mi.
D-RO GALÉN: Se la sinjoro kortega konsilanto kuŝigus
tiun sian pacienton en la numeron dek tri, tiuo-
kaze jes … kompreneble …
LA KORTEGA KONSILANTO: Kien, homo?
D-RO GALÉN: En la ĉambron dek tri, sur la plankon. Mi tie ne plu havas liberan liton.
LA KORTEGA KONSILANTO: Sed tio nepre ne eblas, Galén!
Tian pacienton ni ja ne povas enigi en klinikon!
Tiu prefere mortus ol kuŝi inter tiuj ĉi. — Tre riĉa
sinjoro, kamarado! Ne, tio ne eblas. Do, mi petas
vin, doktoro Infanulo, ne faru naivaĵojn —
D-RO GALÉN: Mi kuracos nur en la ĉambro dek tri, sinjoro kortega konsilanto. Mi ligis min per mia vorto, ĉu
ne? … Se la sinjoro kortega konsilanto permesus
… la sinjoroj longe malhelpis min … ĉu vi perme-
sas, ke mi iru al miaj pacientoj?
44
LA BLANKA MALSANO
eLIBRO
LA KORTEGA KONSILANTO: Vi povas iri al la diablo, vi —
vi —
D-RO GALÉN: ¯entilan dankon. Li englitas en ĉambron dek *tri. *
LA KORTEGA KONSILANTO: — Malbenita idioto. Tiel kom-
promiti min!
*Alproksimiĝas la UNUA ASISTANTO. *
LA UNUA ASISTANTO tusante: Se la sinjoro kortega konsilanto permesus … mi kontraŭvole kaptis kelkajn
vortojn. — La konduto de la doktoro Galén estas
skandala! Kaj jen mi ekpensis … Mi nome kom-
ponis injektaĵon, kiu laŭkolore similas la rimedon
de doktoro Galén. Nu absoluta simileco, sinjoro
kortega konsilanto.
LA KORTEGA KONSILANTO: Nu, kaj por kio ĝi?
LA UNUA ASISTANTO: Oni povus uzi ĝin … anstataŭ la ĝu-
staj injektaĵoj de doktoro Galén. Mi nome garan-
tias, ke ĝi ne malutilas.
LA KORTEGA KONSILANTO: Kaj la saniga rezulto?
LA UNUA ASISTANTO: ¯i enhavas fortigajn rimedojn, kiujn
la sinjoro kortega konsilanto mem preskribas. La
malsanuloj fartas por kelka tempo pli bone —
LA KORTEGA KONSILANTO: Sed la malsano progresas, ĉu?
45
LA BLANKA MALSANO
eLIBRO
LA UNUA ASISTANTO: La injektaĵoj de doktoro Galén res-
tis en kelkaj kazoj ankaŭ senefikaj, sinjoro korte-
ga konsilanto.
LA KORTEGA KONSILANTO: — Vi pravas, junulo. Sed
profesoro Sigelius ne faras similaĵojn.
LA UNUA ASISTANTO: Tio estas konata, mi petas, sed —
sinjoro kortega konsilanto, vi eble ne volonte ri-
fuzus tiun aŭ alian pacienton, kiu estas grava por
vi —
LA KORTEGA KONSILANTO: Jen vi ankaŭ pravas. Li elpoŝigas receptolibron kaj skribas. Kun malvarma malres-
pekto. Junulo, ĉu vi ne opinias, ke estas domaĝe
pri vi por s c i e n c a laboro? ĉu vi ne preferus
komenci privatan praktikon?
LA UNUA ASISTANTO: Nome ĝuste nun mi intencas fari
tion —
LA KORTEGA KONSILANTO: Tion mi konsilas al vi. Li donas al li la forŝiritan recepton. Kun tio vizitu survoje
mian kolegon. Li prenos vin kun si … al pacien-
to, ĉu vi komprenas?
LA UNUA ASISTANTO riverencas: Mian plej ĝentilan dankon, sinjoro kortega konsilanto!
LA KORTEGA KONSILANTO: Multan sukceson! Rapide fori-
*ras. *
46
LA BLANKA MALSANO
eLIBRO
LA UNUA ASISTANTO *skuetas al si mem la manon: * Mi gratulas! … Mi gratulas al vi, karulo! Mi gratulas, sin-
joro doktoro! Ni gajnis!
*Kurteno. *
47
LA BLANKA MALSANO
eLIBRO
La sama koridoro. Kordono da viroj en blankaj flegistaj kiteloj, tamen en pozo videble soldata
LA OFICIALA SINJORO *rigardas sian horloĝon. *
LA DUA ASISTANTO alkuras senspire: Sinjoro komisaro, oni ĵus telefonis. — La sinjoro marŝalo jam enaŭtiĝis.
LA OFICIALA SINJORO: Do ankoraŭ unu fojon: ĉiuj ĉam-
broj kun malsanuloj —
LA DUA ASISTANTO: — estas ŝlositaj de la naŭa matene. La tuta personaro kunvenigita atendas malsupre en
la vestiblo. Ankaŭ la ministro por publika higie-
no estas jam tie, mi devas rapidegi. * — Li malape-*
*ras. *
LA OFICIALA SINJORO komandas: Atentu! *La viroj en flegistaj kiteloj starigas sin en »atentu-pozon«. * Do la las-
tan fojon: Neniu rajtas trairi ĉi tie krom la sek-
vantaro de la ekscelenco! — Li komandas: Ripozu!
*Hupo de aŭtomobilo. *
LA OFICIALA SINJORO: Jen li alvenis! Li komandas: Atentu!
*Li malaperas inter la kulisoj. *
Silento. De ie malsupre oni aŭdas bonvenigan paro-
ladon. Du civiluloj rapide trairas la koridoron, la
*viroj en flegistaj kiteloj soldatmaniere salutas. *
48
LA BLANKA MALSANO
eLIBRO
La MARŝALO alvenas en kamp-uniformo, ĉe lia
unu flanko estas la KORTEGA KONSILANTO, ĉe
la alia la MINISTRO POR LA PUBLIKA HIGIE-
*NO. Post ili la sekvantaro, oficiroj, kuracistoj. *
LA KORTEGA KONSILANTO: — jen, en numero dek du ni
havas la kontrolpacientojn, kiuj ankaŭ malsanas
je la ĉeng-malsano; sed ni ne kuracas ilin per nia
nova metodo, por ke ni povu kompari la atingi-
tajn rezultojn —
LA MARŝALO: Mi komprenas. Ni rigardos ilin.
LA KORTEGA KONSILANTO: Via ekscelenco permesu, ke mi
avertu vin. La malsano estas infekta. Krome tio
estas terura aspekto — kaj neeltenebla fiodoro
malgraŭ ĉiuj aranĝoj.
LA MARŝALO: Ni soldatoj kaj doktoroj devas ĉion elteni.
Ni iru! li eniras ĉambron dek du. La tuta sekvanta-
ro sekvas lin.
Por momento regas silento, oni aŭdas nur la voĉon
*de la KORTEGA KONSILANTO el numero dek du. *
Post ioma tempo elŝanceliĝas la GENERALO, apo-
*gata de la DUA ASISTANTO. *
LA GENERALO ĝemas: Terura! Terura! El numero dek du *premiĝas la aliaj anoj de la sekventaro. *
LA MINISTRO POR PUBLIKA HIGIENO: Tio estas terura! Mal-
fermu la fenestron!
49
LA BLANKA MALSANO
eLIBRO
LA ADJUTANTO kun poŝtuko ĉe la nazo: Skandalo! Konduki ĉi tien gastojn!
ALIA SINJORO: Kristo — Jesuo! Jesuo Kristo!
LA GENERALO: Kiel la marŝalo povas elteni tion!
LA MINISTRO: Sinjoroj, mi preskaŭ svenis!
LA ADJUTANTO: Kiel ili povis inviti ĉi tien la marŝalon!
Idiotoj! Sed mi montros al ili —
LA ALIA SlNJORO: ĉu vi vidis … ĉu vi vidis … ĉu vi vidis …
LA GENERALO: Mi petas, ne parolu pri tio! Fi, tio sufiĉos al mi por la tuta vivo; kaj kiel soldato mi vidis
kelkion, sinjoroj —
LA DUA ASISTANTO: Mi alportus al la sinjoroj kolonjan
akvon!
LA MINISTRO: Vi devus kunhavi ĝin, homo!
LA DUA ASISTANTO *forkuras. *
LA ADJUTANTO komandas: Atentu!
La sekvantaro foriras de la pordo, el kiu eliras la
MARŝALO, post li la KORTEGA KONSILANTO
*kaj kuracistoj. *
LA MARŝALO ekhaltas: Kiel mi vidas, la sinjoroj ne multe eltenas. — Ni iru pluen.
LA KORTEGA KONSILANTO: En numero dek tri prezentiĝas
nature tute alia bildo. Tie ni nome aplikas nian
novan metodon. Via ekscelenco mem povas kon-
vinkiĝi —
50
LA BLANKA MALSANO
eLIBRO
La MARŝALO eniras en numeron dek tri. Post li la
KORTEGA KONSILANTO kaj la kuracistoj. La
sekvantaro hezitas, rigardas en la pordon kaj poste
unuope eniras la ĉambron dek tri. Silento, denove
aŭdiĝas nur la obtuza voĉo de la KORTEGA KON-
*SILANTO. *
VOĉO POST LA SCENEJO: Haltu!
ALIA VOĉO: Lasu min, mi devas tien —
LA OFICIALA SINJORO aperas el inter la kulisoj: Kio okazas?
Kiu li estas?
Du viroj en flegistaj kiteloj trenas je la manoj D-
*RON GALÉN. *
LA OFICIALA SINJORO: Kiu enlasis lin ĉi tien? Homo, kion vi volas ĉi tie?
D-RO GALÉN: Lasu min al miaj malsanuloj!
LA DUA ASISTANTO *revenas kun botelo de kolonja akvo. *
LA OFICIALA SINJORO: ĉu vi konas ĉi tiun sinjoron?
LA DUA ASISTANTO: Tio estas doktoro Galén, sinjoro ko-
misaro.
LA OFICIALA SlNJORO: ĉu li estas okupita ĉi tie?
LA DUA ASISTANTO: Jes, nome. — Verdire jes. Li laboras en ĉambro dek tri.
LA OFICIALA SINJORO: Pardonu, sinjoro doktoro. — Liber-
lasu lin! — Kial vi ne venis antaŭ la naŭa horo,
kiel la ceteraj kuracistoj?
51
LA BLANKA MALSANO
eLIBRO
D-RO GALÉN mankaresas siajn brakojn: Mi … mi ne havis tempon … mi faris medikamenton por miaj malsanuloj —
LA DUA ASISTANTO mallaŭte: Sinjoro doktoro Galén nome ne estis invitita.
LA OFICIALA SINJORO: Do tiel. Nun vi devas resti ĉe mi,
sinjoro doktoro. Vi ne povas eniri antaŭ ol la sin-
joro marŝalo foriros.
D-RO GALÉN: Sed mi …
LA OFICIALA SINJORO: Bonvolu iri kun mi! La forkondukas *lin inter la kulisojn. *
El ĉambro numero dek tri eliras la MARŝALO, la
*KORTEGA KONSILANTO kaj la ceteraj. *
LA MARŝALO: Mi gratulas vin, kara Sigelius. Tio estas efektiva miraklo.
LA MINISTRO POR PUBLIKA HIGIENO legas de papero: »Via ekscelenco, amata sinjoro marŝalo, permesu al
mi, ke mi en la nomo de mia fako —«
LA MARŝALO: Mi dankas vin, sinjoro ministro por la pu-
blika higieno. Li turnas sin al la KORTEGA KON-
*SILANTO. *
LA KORTEGA KONSILANTO: Via ekscelenco, mi apenaŭ ka-
pablas esprimi … Ni, la Lilienthal-kliniko, atingis
tiel altan aprobon … Ni sciencaj laborantoj ta-
men konscias, kiel modesta kaj eta estas nia me-
52
LA BLANKA MALSANO
eLIBRO
rito kompare al la merito de tiu, kiu venkis mul-
te pli danĝeran tuberon: la tuberon de anarkio, la
epidemion de barbara libereco, la lepron de ko-
rupto kaj la peston de societa disfalo, kiu ekkap-
tis kaj preskaŭ mortige malfortigis la organismon
de nia popolo —
LAŭDON ESPRIMANTA MURMURO: Bonege! Bravo!
LA KORTEGA KONSILANTO: Kaj pro tio mi, simpla kuracis-
to, uzas tiun ĉi maloftan okazon, por fari mian
humilan riverencon antaŭ la plej granda kuracis-
to, kiu sanigis nin el tutpopola lepro per senkom-
pata, kelkfoje ˛irurgia, sed ĉiam saviga terapio. Li
profunde kliniĝas antaŭ la MARŝALO.
LAŭDON ESPRIMANTA SUSURADO: Bravo! Bravo!
LA MARŝALO donas al li la manon: Mi dankas vin, kara Sigelius. Vi faris grandan verkon. ¯is la revido!
LA KORTEGA KONSILANTO: Mian plej profundan dankon,
via ekscelenco!
La MARŝALO foriras akompanata de la KORTE-
*GA KONSILANTO, de la sekvantaro, kuracistoj ktp. *
LA OFICIALA SINJORO *aperas el inter la kulisoj: * Do finite. Li komandas: Atentu! Duope aliĝu al la fino de la
sekvantaro! La viroj en kiteloj iras post la sekvan-
*taro. *
D-RO GALÉN: ĉu mi rajtas jam eniri?
53
LA BLANKA MALSANO
eLIBRO
LA OFICIALA SINJORO: Momenton, sinjoro doktoro, tuj
kiam la marŝalo estos forveturinta. Li iras al ĉam-
bro numero dek du, enigas tien la nazon kaj rapide
*refermas. * Fulmotondro! Kaj ĉu tien iradas dok-
toroj?
D-RO GALÉN: Kion? Jes, kompreneble.
LA OFICIALA SINJORO: Nerefuteble, sinjoro doktoro, li estas granda viro. Li estas heroo.
D-RO GALÉN: Kiu?
LA OFICIALA SINJORO: Nia marŝalo. Li eltenis tie du minutojn. Mi mezuris tion per la horloĝo.
*Huposignalo de aŭtomobilo. *
LA OFICIALA SINJORO: Li jam forveturis. Do vi povas jam
eniri, sinjoro doktoro. Kaj pardonu, ke ni arestis
vin por tempeto —
D-RO GALÉN: Ne domaĝas, estis plezuro por mi. — Li
*malaperas en numero dek tri. *
*La DUA ASISTANTO alkuras. *
LA DUA ASISTANTO: Rapide, kie estas la sinjoroj de la gazetoj? *Kuras trans la scenejo. *
LA OFICIALA SINJORO ekrigardas da horloĝon: Nu. ¯i daŭris ne tro longe. *Li foriras. *
LA VOĉO DE LA DUA ASISTANTO: Tien ĉi, sinjoroj, tien ĉi. La sinjoro kortega konsilanto estos ĉi tie post momento.
54
LA BLANKA MALSANO
eLIBRO
Alvenas areto da ĵurnalistoj kun la DUA ASISTAN-
*TO. *
LA DUA ASISTANTO: — Jen, sinjoroj, en numero dek du vi
povus vidi, kiel aspektas la tiel nomata blanka
malsano, se ĝi ne estas kuracata laŭ nia metodo;
sed mi ne rekomendas al la sinjoroj …
ARETO DA ĵURNALISTOJ penetras en numeron dek du, sed tuj
ĝi terurite retroiras: Kio estas tie? — Reen! Lasu
min eliri! — Tio estas terura! — Teruro!
LA UNUA GAZETISTO: Tiuj … tiuj estas perditaj, ĉu?
LA DUA ASISTANTO: Nu nature. Kaj tie ĉi, en numero dek
tri, la sinjoroj povas mem konvinkiĝi, kiel aspek-
tas la rezultoj post kelkaj semajnoj de nia kura-
cado. Mi petas, bonvolu nenion timi —
La ARETO DA ĵURNALISTOJ hezitante iras en nu-
*meron dek tri; ĉiuj eniras. *
Revenas la KORTEGA KONSILANTO, li brilas pro
*entuziasmo. *
LA DUA ASISTANTO: Mi petas, sinjoro kortega konsilanto,
la sinjoroj ĵurnalistoj ĵus troviĝas en numero dek
tri …
LA KORTEGA KONSILANTO: Nun ili povus lasi min trankvi-
la! Mi estas tiel kortuŝita … Do rapide, kie vi ha-
vas ilin?
55
LA BLANKA MALSANO
eLIBRO
LA DUA ASISTANTO en la pordo de numero dek tri: Bonvolu, sinjoroj, la sinjoro kortega konsilanto ĵus ve-
nis.
LA ARETO DA ĵURNALISTOJ eliras en la koridoron: Tio estas miraklo! — Mireginda! — Brila!
LA DUA ASISTANTO: Bonvolu disstarigi vin, sinjoroj; la sinjoro kortega konsilanto donos al vi informojn …
LA KORTEGA KONSILANTO: La sinjoroj devas pardoni min,
sed mi estas tiel profunde emociita … Se vi vidus,
kun kia kunsento … kaj kun kia morala braveco
nia marŝalo kliniĝis super la litoj de la plej kom-
patindaj mizeruloj … Sinjoroj, tio estis neforgese-
bla momento!
LA UNUA GAZETISTO: Kaj kion li diris?
LA KORTEGA KONSILANTO: Nu, poste li esprimiĝis eĉ tro
flate —
LA DUA ASISTANTO: Se la sinjoro kortega konsilanto per-
mesus, lia ekscelenco esprimiĝis jene: Mi gratu-
las al vi, kara Sigelius. Tio estas miraklo. Vi faris
grandan verkon, sinjoro kortega konsilanto.
LA KORTEGA KONSILANTO: Nu jes, la sinjoro marŝalo tre
trotaksis mian meriton. Nun, kiam estas trovita
sekura rimedo kontraŭ la tiel nomata blanka
malsano, vi povas, sinjoroj, skribi … ke ĝi estis la
plej terura malsano en la historio, pli terura ol la
56
LA BLANKA MALSANO
eLIBRO
mezepoka pesto. — Nun ne plu necesas prisilenti
la eblan amplekson de tiu teruraĵo. Sinjoroj, mi
fieras, ke la palmon de ĉi tiu sukceso gajnis nia
popolo — kaj ke ĝi estis atingita ĝuste sur la
grundo de la kliniko de mia granda instruisto kaj
antaŭulo Lilienthal.
D-RO GALÉN staras laca en la pordo de ĉambro
*numero dek tri. *
LA KORTEGA KONSILANTO: Venu ĉi tien, Galén! Sinjoroj,
jen estas ankoraŭ unu el la meritplenaj kunbata-
lantoj. En nia medicina scienco ne gravas perso-
naj sukcesoj; ni laboras simple por la homaro. —
Ne hontu, kara Infanulo. Ni ĉiuj plenumis nian
devon … ĝis la plej eta flegistino. Mi ĝojas, ke en
ĉi tiu granda tago mi povas elkore danki al ĉiuj
miaj oferemaj kunlaborantoj —
LA UNUA GAZETISTO: Sinjoro kortega konsilanto, ĉu vi po-
vus klarigi al ni la esencon de via kurac-metodo?
LA KORTEGA KONSILANTO: Ne mia, sinjoro. Ne mia. La
metodo de la Lilienthal-kliniko. ¯ia esenco —
sinjoroj, tion ni sciigos al la kuracistoj; sanigiloj
konvenas nur por manoj de fakuloj. Diru al la pu-
bliko, kion vi tie ĉi vidis. Skribu simple: la medi-
kamento kontraŭ la plej mortiga malsano estas
trovita. Nenion plu. Tamen se vi volas eternigi ĉi
tiun ĝojigan tagon, skribu, sinjoroj, pri la granda
57
LA BLANKA MALSANO
eLIBRO
militestro … pri la estro de nia ŝtato… pri la sen-
kompara heroo, kiu eniris inter la leprulojn rezis-
tante la teruron kaj infekton… Sinjoroj, tio estis
superhoma! Vere, mi ne estras eĉ miajn vortojn
… Pardonu, miaj malsanuloj atendas jam. Mian
komplimenton, sinjoroj; se vi bezonus ion, mi
estas ĉiam al via dispono. Rapide foriras.
LA UNUA GAZETISTO: Do jen ĉio, ĉu ne?
D-RO GALÉN iras antaŭen: Bonvolu sinjoroj … eble etan momenton ankoraŭ … Mi petas vin, sciigu, ke mi,
doktoro Galén … la doktoro de malriĉuloj …
LA UNUA GAZETISTO: Al kiu ni sciigu tion?
D-RO GALÉN: Al kiu? Al ĉiuj reĝoj kaj regantoj en la mon-do … Skribu al ili, ke mi petus ilin … Nome mi
estis en la milito, sinjoroj, kiel doktoro … kaj mi
volus, ke ne plu estu militoj, ĉu vi komprenas? Mi
petas vin, skribu tion al ili!
LA UNUA GAZETISTO: ĉu vi opinias, ke ili obeos vin?
D-RO GALÉN: Jes, nome … Diru al ili, ke alie ili pereos pro la lepro, ĉu ne? … La medikamento kontraŭ la
ĉeng-malsano, tio estas m i a medikamento, ĉu
vi komprenas? Kaj mi ne donos ĝin antaŭ ol …
antaŭ ol ili promesos, ke ne plu okazos buĉado!
Mi petas vin, sinjoroj, diru al ili, ke mi al ili tion
sciigas! Mi vere … neniu alia konas mian rime-
58
LA BLANKA MALSANO
eLIBRO
don, demandu ĉi tie en la kliniko; nur mi kapa-
blas kuraci, nur mi … Diru al ili, ke ili estas jam
maljunaj … ĉiuj, kiuj regas. Diru al ili, ke ili put-
ros ĉe la viva korpo … same kiel ĉi tiuj. Diru, ke
tio atendas ĉiujn homojn … entute ĉiujn …
LA DUA GAZETISTO: Kaj ĉu vi lasus la homojn tiel morta-
di?
D-RO GALÉN: Kaj ĉu vi lasus ilin buĉadi? Kial, mi petas …
Kiam la homoj povas mortigadi per plumbo kaj
gaso … kial ni doktoroj savadu iun, ĉu ne? Se vi
scius, kiom da laboro kelkiam necesas … por savi
infanon … aŭ sanigi ekzemple osto-karion … Kaj
poste oni diras milito! Kiel kuracisto … mi devas
esti kontraŭ la mortpafado kaj iperito, ĉu ne? Mi
vidis, kian abomenaĵon ĝi faras en la homo … ĉu
vi komprenas? Simple kiel doktoro — Sinjoroj, mi
ne estas politikisto, sed kiel kuracisto mi havas la
devon … lukti pro ĉiu homvivo, ĉu ne? Tio estas
simpla devo de kuracisto, forigi la militon!
LA UNUA GAZETISTO: Mi petas vin, kiel vi volas forigi ĝin?
D-RO GALÉN: Kiel? Simple … ili rezignu la militan perforton, kaj mi donos al ili por tio la medikamenton
kontraŭ la blanka malsano, ĉu ne?
*La DUA ASISTANTO forkuras. *
59
LA BLANKA MALSANO
eLIBRO
LA UNUA GAZETISTO: Kiel vi imagas tion, devigi la regis-
tarojn de la tuta mondo —
D-RO GALÉN: Jes, kiel … Jen ĝuste la malfacilaĵo, ĉu ne?
Mi scias, ke ili ne traktos kun mi, sed kiam vi
skribos en la gazetoj. — Skribu, ke neniu popolo
ricevos tiun sanigilon antaŭ ol ĝi ligos sin … ke …
ke … ke ĝi neniam plu militos, ĉu vi komprenas?
LA UNUA GAZETISTO: ĉu eĉ tiam ne, se ĝi devus defendi
sin?
D-RO GALÉN: Defendi sin … Aŭskultu, ankaŭ mi defendus
min, se iu irus kontraŭ ni, do … mi pafos, ĉu ne?
… Sed kial oni ne povus nuligi atakajn armilojn …
kial oni ne povus en ĉiuj ŝtatoj limigi la armadon?
LA DUA GAZETISTO: Absolute neeble. Tion faros hodiaŭ
neniu ŝtato.
D-RO GALÉN: ĉu ne? Kaj ĉu … ĉu ĝi lasos do tiel terure
mortadi siajn anojn? ĉu jes? ĉu oni lasos tiom da
homoj senkaŭze suferi? Kaj … kaj … kaj ĉu la ho-
moj tion toleros, ĉu? ĉu vi opinias, ke ili ne ribe-
los? Kaj eĉ la potenculoj mem putros ĉe la viva
korpo … Homo, ili timos ja … ĉiuj timos …
LA UNUA GAZETISTO: En kelkio vi pravas. Oni devus kon-
sideri la publikon —
D-RO GALÉN: Jes. Kaj vi diru al ili: Ne timu, ekzistas kuracilo. — Decidigu viajn ŝtatestrojn promesi eter-
60
LA BLANKA MALSANO
eLIBRO
nan pacon … fari eternan kontrakton kun ĉiuj
popoloj … jen fino de la blanka malsano, ĉu ne?
LA UNUA GAZETISTO: Kaj se tamen neniu registaro akcep-
tos la proponon …?
D-RO GALÉN: Ho tio ege ĉagrenus min … Tiam mi ne po-
vus disponigi mian medikamenton. Ne, mi petas,
mi ne povus.
LA UNUA GAZETISTO: Kaj kion vi farus kun ĝi?
D-RO GALÉN: Kion? Mi? Kiel doktoro … mi devas ja kura-
ci, ĉu ne? Mi kuracus miajn malriĉulojn …
LA UNUA GAZETISTO: Kial nur la malriĉulojn?
D-RO GALÉN: ĉar estas multe da ili. Homo, tio estus gi-
ganta praktiko. Komprenu, mi povus almenaŭ
pruvi … je amaso da kazoj, ke la blankmalsanu-
loj estas resanigeblaj.
LA UNUA GAZETISTO: Kaj ĉu vi ne kuracus riĉulojn?
D-RO GALÉN: Mi bedaŭras, sinjoro … sed tion mi ne po-
vus. La riĉuloj — la riĉuloj havas pli da influo, ĉu
ne? — Se la potenculoj kaj riĉuloj sincere volos la
pacon. — Ilia influo pli gravas, ĉu vi komprenas?
LA UNUA GAZETISTO: ĉu vi ne opinias, ke tio estas rilate la riĉulojn — iom maljusta?
D-RO GALÉN: Jes, sinjoro. Mi scias. Sed ĉu vi ne opinias, ke rilate la malriĉulojn — estas ankaŭ iom mal-juste, ke ili estas malriĉaj? Rigardu, ĉiam morta-
61
LA BLANKA MALSANO
eLIBRO
dis multe pli da malriĉuloj, ĉu ne? — Kaj tio ne
necesus, sinjoro, tio ne necesus! ĉiu rajtas vivi,
ĉu? Mia kara, se oni tiom elspezus por hospitaloj,
kiom por militŝipoj —
La KORTEGA KONSILANTO rapide venas kun la
*DUA ASISTANTO. *
LA KORTEGA KONSILANTO: Mi petas la sinjorojn ĵurna-
listojn, ke ili forlasu la klinikon. Kolego Galén
nervo-malsaniĝis.
LA UNUA GAZETISTO: Sed nin interesus ankoraŭ aŭdi —
LA KORTEGA KONSILANTO: Sinjoroj, jen post tiu ĉi pordo
estas infekta malsano. Estas en via intereso fori-
ri. Sinjoro asistanto, akompanu la sinjorojn re-
daktorojn al la elirejo.
*La areto da ĵurnalistoj malproksimiĝas. *
LA KORTEGA KONSILANTO: Galén, vi freneziĝis! Mi ne to-
leros sur la grundo de mia kliniko tiajn sensen-
cajn kaj subfosajn parolojn — kaj atentu bone,
hodiaŭ, en tia tago! Mi devus tuj arestigi vin pro
ribeligo, ĉu vi komprenas? Feliĉe mi kiel kuracis-
to senkulpigas vin; supozeble vi trolaboris. Venu
kun mi, Infanulo!
D-RO GALÉN: Kial?
62
LA BLANKA MALSANO
eLIBRO
LA KORTEGA KONSILANTO: Vi nur diros al mi la ęmian
formulon kaj la precizan aplikon de via medika-
mento, kaj poste vi iros ripozi. Tio necesas al vi.
D-RO GALÉN: Sinjoro kortega konsilanto, mi sciigis mian
kondiĉon, ĉu ne? … Alie …
LA KORTEGA KONSILANTO: Kion alie? Nu? Kio okazos?
D-RO GALÉN: Mi petas vian pardonon, tamen … alie mi
ne povas disponigi mian medikamenton, sinjoro
kortega konsilanto.
LA KORTEGA KONSILANTO: Galén, vi estas aŭ frenezulo aŭ
patrujperfidulo! Mi insiste petas vin, ke vi kon-
dutu kiel kuracisto. Via devo estas helpi la malsa-
nulojn; ĉio cetera ne koncernas vin.
D-RO GALÉN: Sed kiel kuracisto mi dezirus, ke la homoj
ne plu mortigu sin reciproke —
LA KORTEGA KONSILANTO: Sed tiajn opiniojn mi malper-
mesas sur la grundo de mia kliniko! Sinjoro ko-
lego, ni ne servas al la humaneco sed al la scienco
— kaj al nia popolo. Ne forgesu, ke vi troviĝas en
ŝtata instituto.
D-RO GALÉN: Sed diru, kial. — Kial nia ŝtato ne povus
kontrakti eternan pacon? …
LA KORTEGA KONSILANTO: ĉar ĝi ne povas kaj ne darfas.
Sinjoro Galén kiel laŭdevena fremdulo havas su-
pozeble ne tute klaran koncepton pri tio, kio
63
LA BLANKA MALSANO
eLIBRO
estas la destino kaj estonteco de nia popolo. Kaj
sufiĉe de tiu sensencaĵo! Doktoro Galén, la lastan
fojon mi postulas de vi, ke vi sciigu al mi, al la
estro de la kliniko, la formulon de via medika-
mento.
D-RO GALÉN: Sinjoro kortega konsilanto, mi ege bedaŭ-
ras, tamen … mi petas, tion mi ne povas fari.
LA KORTEGA KONSILANTO: — Iru! Kaj ne plu enpaŝu mian
klinikon!
D-RO GALÉN: … Laŭ via ordono, sinjoro kortega konsilan-
to. Sed mi vere bedaŭras —
LA KORTEGA KONSILANTO: Homo, ankaŭ mi bedaŭras. ĉu
vi pensas, ke mi ne kompatas la malsanulojn, kiuj
plue mortados pro la ĉeng-malsano? ĉu? Kaj ĉu
vi pensas, ke mi ne vidas … la diable strangan si-
tuacion, en kiu mi nun troviĝas? Homo, kian ro-
lon mi ludos nun? Jen mi solene deklaris, ke ni
havas kuracilon kontraŭ la lepro; nu, ĉio nun
finiĝis, kaj mi. — Doktoro Infanulo, jen la fino de
mia scienca honoro; mi tro bone scias, kia skan-
dalo tio estos. Tamen mi preferas ĉi tiun malven-
kon, ol allasi … Galén, vian utopian ĉantaĝon!
Prefere mi lasos perei la tutan mondon pro la le-
pro, ol toleri ĉi tie … eĉ dum unusola momento …
vian pacifisman peston!
64
LA BLANKA MALSANO
eLIBRO
D-RO GALÉN: Ho, tion vi ne devus … tion vi kiel kuracis-
to ne devus diri!
LA KORTEGA KONSILANTO: Sinjoro, mi ne estas nur kura-
cisto. Mi servas — dankon al dio — ankaŭ al mia
ŝtato. — For!
Kurteno
65
LA BLANKA MALSANO
eLIBRO
DUA AKTO
BARONO KRÜG
La familio ĉe vespermanĝo
LA PATRO legas gazeton: Nu do, panjo: ili havas jam kuracilon kontraŭ tiu lepro. Jen ĝi staras.
LA PATRINO: Dankon al dio!
LA PATRO: Jes, certe. Kaj ĉu vi memoras, mi asertis tion …
ĉe la nuna stato de la civilizo oni ne lasos ja perei
tiom da homoj! ĉu kvindek jaroj estas aĝo, en kiu
oni devus morti? Mi diras al vi, panjo, — nun mi
denove ĝojas pri la vivo. Oni tamen devis timi. —
Nur ĉe ni finspiris pro la blanka malsano pli ol
tridek kolegoj, ĉiuj ĉirkaŭ la kvindeka jaro —
LA PATRINO: Kompatinduloj!
LA PATRO: Do por ke vi sciu. — Hodiaŭ matene venigis
min al si barono Krüg mem kaj diris: »Kamarado,
jen mortis la direktoro de la librotenejo; inter-
tempe vi estros ĝin kaj maksimume en dek kvar
tagoj vi estos nomita direktoro.« — Panjo, mi
volis surprizi vin, ĝis mi estos nomita, sed ĉar
66
LA BLANKA MALSANO
eLIBRO
hodiaŭ estas tiel feliĉa tago. — Do, kion vi diras
pri tio?
LA PATRINO: Nu jes, mi ĝojas — pro vi.
LA PATRO: Kaj ĉu pro vi ne? Pripensu, patrino, tio signifas dek du mil jare pli! Mi ne scias, sed se vi ha-
vas tie ankoraŭ la botelon da vino, kiun mi dona-
cis al vi okaze de via naskiĝotago —
LA PATRINO ekstaras: ĉu ni ne ĝisatendos la infanojn?
LA PATRO: Kial atendi? La knabino estas ie kun sia aman-
to kaj la bubo submetiĝos morgaŭ al universita-
ta ekzameno. — Do alportu ĝin!
LA PATRINO: Laŭ via deziro. ŝi foriras.
LA PATRO legas la gazeton: — laŭdire ĝi estis pli danĝera ol la mezepoka pesto. Sed, karuloj, ni ne plu vivas en la mezepoko! Hodiaŭ la homoj mortas ne
tiel stulte. *Li legas plue. * Hm — Ho nia marŝalo, tio
estas heroo. M i ne irus tien, inter la leprulojn.
M i ne. Li forĵetas la gazeton, ekstaras, iras tien kaj
*reen kaj ĝoĵfrotas siajn manojn. * Do direktoro de la
librotenejo! ¯entilan komplimenton, sinjoro di-
rektoro! Kiel vi bonvolis dormi, sinjoro direk-
toro? — Nu iel tiel; vi scias ja, la respondeco —
La PATRINO alportas botelon da vino kaj unu gla-
*son. *
67
LA BLANKA MALSANO
eLIBRO
LA PATRO: ĉu nur unu glason? ĉu vi ne trinkos kun mi?
LA PATRINO: Ne, mi. — Trinku nur sola.
LA PATRO: Do je via sano, panjo. *Li trinkas. * Kaj ĉu vi ne donos al mi kiseton?
LA PATRINO: — Ne, mi petas vin, lasu min!
LA PATRO enverŝas vinon al si: Direktoro de la librotenejo ĉe Krüg. — Karulineto, milionoj glitos ĉiutage
tra miaj manoj, milionoj, milionoj en ciferoj!
Kompreneble, tion povus fari neniu flavbekulo.
Laŭdire oni estas post sia kvindeka jaro super-
flua! Mi montros, kiu estas superflua! *Li trinkas. *
Kiu estus supozinta antaŭ tridek jaroj, kiam mi
ekoficis ĉe Krüg, — ke mi rangaltiĝos ĝis direk-
toro de la librotenejo! Tio estas granda kariero,
patrino; jes, mi multe laboregis, honeste mi ser-
vis. — Min barono Krüg alparolas nur kamarado,
kaj ne sinjoro tiukajtiu, kiel la junajn. Kamarado,
intertempe estros vi la librotenejon. — Mi petas,
sinjoro barono. Jen same, kiel vi aŭdas min. —
Kaj sciu, tiun ĉi postenon avidis kvin kolegoj. Nu
kaj ili ĉiuj mortis. Kaj ĉiuj pro la blanka malsano.
Oni preskaŭ emus diri —
LA PATRINO: Kion?
LA PATRO: Nenion, nura ideo. — Se vi alkalkulas, ke nun
eĉ nia filino edziniĝos — ŝia amanto tamen suk-
68
LA BLANKA MALSANO
eLIBRO
cesis trovi okupon. — Kaj la bubo iĝos oficisto tuj
kiam li havos la universitatan ekzamenon. — Nu,
patrino, mi diras al vi, kiel mi sentas ĝin: Dankon
al dio pro la lepro!
LA PATRINO: Mi petas vin! Kiel vi povas tiel paroli!
LA PATRO: Tio estas ja vero! Rigardu, al ni ĝi helpis kaj al multaj aliaj homoj ankaŭ. — Panjo, oni devas esti
dankema al la sorto. Sen la blanka malsano, — nu
mi ne scias; tiam ni ne fartus tiel bone kiel nun.
Jen kiel. Kaj nun oni trovis kuracilon kontraŭ ĝin.
— Al n i povas nenio plu okazi. Sed mi ankoraŭ
ne finlegis tion. Li ekprenas la gazeton. Nu, nu, mi
ĉiam diradas: profesoro Sigelius estas eminentu-
lo. ¯uste en lia kliniko oni trovis ĝin. Nia marŝalo
estis tie — tion vi devas mem legi. Laŭdire tio
estis superhoma momento. Tion mi kredas. Mi
vidis lin foje, kiam li veturis tra la strato, li preter-
siblis, kvazaŭ vento. — Tio estas granda viro. Im-
pona soldato, patrino.
LA PATRINO: Kaj la milito … ĉu ĝi estos?
LA PATRO: Nu kompreneble, ke jes. Estus ja peko, panjo,
se ĝi ne estus, nun kiam ni havas tian brilan mili-
testron. ĉe ni, en la konzerno de Krüg, oni labo-
ras nun tagnokte en tri ŝanĝoj, nura municio. —
Al neniu diru tion, sed nun ni ekfabrikis ĉe ni no-
van gason. — Laŭdire ĝi estas io fabela. La baro-
69
LA BLANKA MALSANO
eLIBRO
no konstruas ses novajn fabrikojn. — Kredu, tie
n u n fariĝi direktoro de la librotenejo, tio estas
granda fido. Mi diras al vi, ke mi eĉ ne prenus
tion sur min, se tio ne estus patriota devo. Tiel
statas la afero.
LA PATRINO: Mi nur … ke nia knabo ne devu iri militon.
LA PATRO: Nu, ankaŭ li plenumu sian devon, patrino! —
Li trinkas. Cetere li estas tro malforta por la mi-
litservo. Ne zorgu, karulineto: la estonta milito
daŭros eĉ ne semajnon. Oni pistos la malamikon
kvazaŭ pipron antaŭ ol li sciiĝos, ke estas milito.
Panjo, tiel oni procedas hodiaŭ; sed nun lasu min
legi.
*Silento. *
LA PATRO forĵetas la gazeton: Malbenita ulo! Kiel oni povas permesi tion? — Kaj ke la gazetoj presas tion!
Tiun ulon mi simple arestigus kaj mortpafigus!
Tio estas ja perfidulo!
LA PATRINO: Kiu, paĉjo?
LA PATRO: Nu jen mi legas. — La kuracilon inventis iu
doktoro Galén. Kaj laŭdire li disponigos la kura-
cilon al neniu ŝtato, kiu ne faros kontrakton pri
eterna paco —
LA PATRINO: Kaj kian krimon vi vidas en tio?
70
LA BLANKA MALSANO
eLIBRO
LA PATRO: Mi petas vin, kiel vi povas tiel stulte demandi!
Tion hodiaŭ neniu ŝtato ja povas fari! ĉu ni do
sencele donis tiom da miliardoj por armado?
Eterna paco! Tio estas ja rekta krimo! Oni do fer-
mu la konzernon de Krüg, ĉu? Kaj elĵetu ducent-
mil homojn sur pavimon, ĉu? Kaj vi demandas
ankoraŭ, ĉu tio estas krimo! Oni devus mallibe-
rigi tiun ulon! Paroli hodiaŭ pri paco, tio estas ja
ribeligo! Kiurajte kuraĝas tia ajnulo postuli, ke
pro li la tuta mondo malarmu!
LA PATRINO: Sed ĉar li inventis la kuracilon …
LA PATRO: Tio havas ankoraŭ signon de demando! Mi
diras al vi, ke tiu bubaĉo supozeble entute ne
estas doktoro, sed sekreta agento kaj provokan-
to pagata de iu fremda ŝtato. — Ho, tiun oni bone
priatentu! Senceremonie oni malliberigu lin; kaj
nun, uleto, verŝu la veron. — Jen la recepto!
LA PATRINO: Sed rigardu, se li efektive havus la kuracilon.
— *ŝi prenas la gazeton. *
LA PATRO: Des pli malbone! Tiam mi donus liajn polek-
sojn en premilon kaj premus, ĝis la sentaŭgulo
ekflustrus. — Karulineto, ni jam disponas pri
rimedoj por paroligi homojn! Mi petas vin, ĉu tiu
nazmukulo rajtus lasi nin mortaĉi je la lepro pro
sia stulta utopio, kia estas la paco? Tio estus bela
humaneco!
71
LA BLANKA MALSANO
eLIBRO
LA PATRINO rigardas en la gazeton: La doktoro diras nur, ke li volas forigi la mortigadon —
LA PATRO: Kia fiulo! ĉu do la gloro de la popolo valoras nenion? Kaj — kaj — kiam nia ŝtato bezonas pli
grandan teritorion, tiam iu donos ĝin propravo-
le, ĉu? Kiu parolas kontraŭ la mortigado, tiu pa-
rolas kontraŭ niaj plej sanktaj interesoj, ĉu vi
komprenas?
LA PATRINO: Ne, paĉjo, mi ne komprenas. Mi dezirus la
pacon … pro ni ĉiuj.
LA PATRO: Panjo, mi ne disputos kun vi, sed. — Mi diras
al vi; se mi devus elekti … inter la blanka malsano
kaj la eterna paco, tiam mi preferus la blankan
malsanon. Do, nun vi scias, kiel mi pensas.
LA PATRINO: — Nu bone, paĉjo.
LA PATRO: Mi petas vin, kio estas al vi? Vi estas iel stranga. — Kial vi havas la ŝalon ĉirkaŭ la kolo?
ĉu estas malvarme al vi?
LA PATRINO: Ne.
LA PATRO: Do demetu ĝin, alie vi malvarmumos. Perme-
su! *Li forigas la ŝalon. *
LA PATRINO ekstaras *senvorte. *
LA PATRO: Jesuo, patrino. — Panjo; vi havas sur la kolo
blankan makulon!
*Kurteno. *
72
LA BLANKA MALSANO
eLIBRO
Vico da lepruloj antaŭ la akceptejo de doktoro Galén. La lastaj en la vico estas la PATRO kaj la PATRINO
LA UNUA LEPRULO el la unua akto: Rigardu, jen sur la ko-lo —
LA DUA LEPRULO el la unua akto: Estu kontenta, ĝi estas jam bona.
LA UNUA LEPRULO: Ho jes, certe. La doktoro diris, ke ĝi
bonege resaniĝas.
LA DUA LEPRULO: Homo, lastokaze li diris al mi, ĝi jam
ekboniĝis, ĝi jam tre malgrandiĝis.
LA UNUA LEPRULO: Do vi vidas, vi simplulo!
LA DUA LEPRULO: Sed komence li ne volis akcepti min. Se
vi estas bakisto, li diris, vi ne estas malriĉa homo;
mi kuracas nur malriĉulojn. Kaj mi diris al li, sin-
joro doktoro, kiam bakisto havas la lepron, tiam
neniu aĉetas eĉ bulkon de li; mi mizeras ja eĉ pli
ol almozulo. Do fine li akceptis min —
*Ili eniras. *
LA PATRO: Jen vi vidas, panjo, fine li akceptis lin; kaj li estis bakisto.
LA PATRINO: Dio mia, mi timas —
LA PATRO: Mi falos sur la genuojn antaŭ li kaj diros: Sinjoro doktoro, kompatu nin; niaj infanoj estas ne-
73
LA BLANKA MALSANO
eLIBRO
prizorgitaj. — ĉu do estas peko, se oni atingas
per fidela laboro pli altan rangon? Dum la tuta
vivo ni rezignadis. — La doktoro ja ne povas esti
tiel malmola!
LA PATRINO: Sed onidire li kuracas nur la plej malriĉajn!
LA PATRO: Mi ne konsilus al li malakcepti vin! Tiam mi
dirus ion al li, vi scias ja —
LA PATRINO: Mi petas vin, ne estu malĝentila al li!
LA PATRO: Ne, sed mi diros al li, kio estas lia homa devo!
Mi diros al li, sinjoro doktoro, ĝi kostu kiom ajn
— ĉiokaze temas pri mia edzino —
*Eliras D-RO GALÉN. *
D-RO GALÉN: Kion … kion vi deziras?
LA PATRO: Sinjoro doktoro … se vi estus tiel afabla … jen mia edzino …
D-RO GALÉN: Kiu vi estas?
LA PATRO: Mi petas … mi estas direktoro de la librotenejo
… en la konzerno de Krüg.
D-RO GALÉN: En la konzerno de Krüg? … Mi petas, tiuoka-
ze mi ne povas. — Mi ege bedaŭras, sinjoro, sed
mi kuracas nur malriĉulojn, tion vi certe scias —
LA PATRO: Sinjoro doktoro, kompatu nin! ¯ismorte ni be-
nos vin —
74
LA BLANKA MALSANO
eLIBRO
D-RO GALÉN: Ho ne … Mi petas vin, tion ne … Rigardu, mi
… mi vere povas nur malriĉulojn … La malriĉuloj
povas nenion fari, sed la aliaj kapablas pli —
LA PATRO: Mi petas, mi estas preta al kio ajn … ĝi kostu kiom ajn …
D-RO GALÉN: Rigardu, la riĉuloj kapablas pli facile efek-tivigi, ĉu ne … ke ne plu estu militoj. Ilin oni pli
atentas, sinjoro … Ili havas pli grandan influon …
Diru al ili, ke ili ĉiuj uzu sian influon …
LA PATRO: Sinjoro doktoro, mi volonte farus ĉion; sed mi persone povas fari nenion…
D-RO GALÉN: Jes, jes … tion diras ĉiu. Aŭskultu, se vi dirus al barono Krüg … ke li ĉesu fabriki kanonojn
kaj municion … Se vi gajnus baronon Krüg —
LA PATRO: Sed tio ja ne estas ebla, sinjoro doktoro … Mi petas, kiel mi povus kuraĝi … Tio absolute ne
eblas.
D-RO GALÉN: Jen vi vidas, kaj kiel mi povu, se … Nu, kion fari … Mi ege bedaŭras …
LA PATRO: Sinjoro doktoro, mi petas vin, pro la homa de-
vo almenaŭ —
D-RO GALÉN: Jes, vidu … mi prenis la devon sur min, sin-
joro, ĝuste pro tio … Tio estas terure malfacila, ĉu
ne … Aŭskultu, se vi rezignus vian postenon ĉe
75
LA BLANKA MALSANO
eLIBRO
barono Krüg … se vi dirus al li, ke vi ne plu volas
labori por lia municio —
LA PATRO: Kaj kiel mi poste vivtenu min?
D-RO GALÉN: Do jen, ankaŭ vin vivtenas … la milito!
LA PATRO: Se mi aliloke ricevus okupon kiel direktoro de librotenejo … Sinjoro doktoro, oni nur en matu-ra aĝo laboratingas … Tion vi ja ne povas postu-
li!
D-RO GALÉN: Nu vidu … Oni povas postuli de la homoj
nenion. Kion fari, kion fari … Nu do adiaŭ, sin-
joro; mi bedaŭras. — *Li foriras. *
LA PATRO: Ni iru! Tio estas senkora fiulo! Tian oferon li kapablus postuli de mi!
*Kurteno. *
76
LA BLANKA MALSANO
eLIBRO
Laborĉambro de la kortega konsilanto
LA KORTEGA KONSILANTO ĉe la pordo: Bonvolu do eniri, kara barono Krüg.
BARONO KRÜG eniras: Mi dankas vin, ŝatata kortega konsilanto. Mi pensis jam, ke mi ne sukcesos iri al
vi…
LA KORTEGA KONSILANTO: Tion mi kredas; en tia tempo.
— Bonvolu sidiĝi. ĉi tiuj tagoj alportis al vi mal-
facilajn taskojn, ĉu?
BARONO KRÜG: Jes, gravajn taskojn. Certe.
LA KORTEGA KONSILANTO: Ni vivas en granda epoko.
BARONO KRÜG: Kion? Ho jes, vi pensas politike granda.
Jes, granda epoko. Granda kaj malfacila.
LA KORTEGA KONSILANTO: Por vi certe malfacila, sinjoro
barono.
BARONO KRÜG: Kial vi opinias?
LA KORTEGA KONSILANTO: Mi opinias — la preparo por la
milito, kiu ŝajnas, dank’al dio, neevitebla. — Gvidi
en tia tempo la konzernon de Krüg, tio ne povas
esti bagatelo.
BARONO KRÜG: Nu jes, estas vero. — Aŭskultu, ŝatata
kortega konsilanto, mi ekpensis, ke mi povus de-
77
LA BLANKA MALSANO
eLIBRO
poni ĉe vi certan sumon … por la esplorado de la
blanka malsano.
LA KORTEGA KONSILANTO: Tio karakterizas la baronon
Krüg. Eĉ en tiel granda kaj decida tempo li pen-
sas pri sciencaj taskoj. — ĉiam egale grandforma-
ta kaj spontanea. Kompreneble, sinjoro barono,
ni volonte akceptos kaj uzos ĝin laŭ niaj fortoj al
plua esplorlaboro —
BARONO KRÜG: Dankon. Li metas sur la tablon grandan
*koverton. *
LA KORTEGA KONSILANTO: ĉu mi skribu kvitancon?
BARONO KRÜG: Ne necesas. Kaj kiel statas la afero, kara
Sigelius —
LA KORTEGA KONSILANTO: ĉu la ĉeng-malsano? Mi dan-
kas pro via demando, ĝi disvastiĝas eĉ troege. —
Bonŝance la homoj nun pli multe pensas pri la
estonta milito ol pri la blanka malsano. La anim-
stato estas tre optimisma, barono Krüg. Absolu-
ta fido.
BARONO KRÜG: Ke oni venkos la malsanon, ĉu?
LA KORTEGA KONSILANTO: Ne, ne. Ke ni gajnos la militon.
La tuta popolo fidas al la marŝalo, al vi kaj al nia
brila soldataro. Neniam ankoraŭ estis tiel konve-
na momento —
78
LA BLANKA MALSANO
eLIBRO
BARONO KRÜG: Kaj — ĉu ĝis nun oni trovis neniun medi-
kamenton —
LA KORTEGA KONSILANTO: Ne, ĝis nun ne. Nur la rimedo
de Galén. Kompreneble oni streĉe laboras plu —
BARONO KRÜG: Kaj la rimedo de via estinta asistanto. —
La malsanuloj onidire amase turnas sin al li. Oni
diras, ke li kuracas la malsanon laŭ metodo de la
Lilienthalkliniko —
LA KORTEGA KONSILANTO: Tute ordinara ĉarlatanaĵo, sin-
joro barono. Inter ni, ĝi valoras neniom. Mi ĝojas,
ke la junulo iris for.
BARONO KRÜG: Nu do, jen ĉio. — ĉi-okaze, kion faras tiu
… doktoro Galen?
LA KORTEGA KONSILANTO: Li kuracas siajn malriĉulojn. Vi
komprenas ja, tio estas nura demagoga gesto —
sed sanigajn rezultojn tiu maniulo havas —
BARONO KRÜG: ĉu certajn?
LA KORTEGA KONSILANTO: Bedaŭrinde, preskaŭ centpro-
centajn. Estas nur bone, ke nia publiko estas tiel
prudenta. Tiu frenezulo Galén opiniis, ke li povos
ĉantaĝi per sia medikamento … por sia sensenca
utopio. Nu jen, preskaŭ neniu iras al li … nome el
la pli altaj rondoj. Inter ni dirite, la polico kaŝe
konstatas, kiu iras al li. — Tiuokaze ankaŭ mon-
triĝis, kiel patriota estas nia publiko; ĝi preskaŭ
79
LA BLANKA MALSANO
eLIBRO
bojkotas la ridindan Galén kune kun lia mirakla
medikamento. — Admirinde, ĉu?
BARONO KRÜG: Jes, tre. Doktoro Galén principe rifuzas …
kuraci riĉulojn, ĉu ne?
LA KORTEGA KONSILANTO: Mi petas vin, tia fanatikulo! Fe-
liĉe estas ĉi tie la junulo, kiu estis mia asistanto;
la tuta klientaro el la pli altaj rondoj amase kuras
al li — laŭdire li sciiĝis ĉe ni la sekretan recepton
de Galén. — Rezultojn li havas ja neniujn, sed
praktikon — florantan. Kaj pri Galén oni preskaŭ
ne plu scias; li perdiĝis inter siaj malriĉuloj — kaj
fantazias plu pri la eterna paco. La kompatindu-
lo, tio estas manio; mi petas vin, fantazii hodiaŭ
pri eterna paco. — Kiel kuracisto mi dirus, ke li
devus esti kuracata en iu instituto por mensmal-
sanuloj.
BARONO KRÜG: Do en tiuj ĉi cirkonstancoj … oni povas
nenion fari kontraŭ la blanka malsano, ĉu?
LA KORTEGA KONSILANTO: Ho jes, barono. Dank’ al dio,
jes. ¯uste en la lastaj tagoj mi feliĉe atingis … eĉ
brilan sukceson; nun ni povas jam esperi, ke ni
baldaŭ sukcesos limigi la pluan disvastiĝon de la
ĉengmalsano.
BARONO KRÜG: Tion mi plezure aŭdas, ŝatata Sigelius.
Vere, tre plezure … Kaj per kio, mi petas vin —
80
LA BLANKA MALSANO
eLIBRO
LA KORTEGA KONSILANTO: Tio estas ankoraŭ severe kon-
fidenca, tamen — Koncize dirite, en la plej prok-
simaj tagoj aperos ordono, kiu enkondukos la de-
vigan izoligon de la tiel nomataj lepruloj. Tio es-
tas mia verko, sinjoro barono. La marŝalo mem
promesis, ke li subtenos ĝin. — Tio estas la plej
granda sukceso, kiun oni atingis kontraŭ la ĉeng-
malsano sur la tuta mondo.
BARONO KRÜG: Jes, tio estas certe … belega sukceso. Kaj
pri kia izoligo vi pensas …
LA KORTEGA KONSILANTO: Tendaroj, sinjoro barono. ĉiu
malsanulo, ĉiu, sur kiu montriĝos blanka maku-
lo, estos transportota en gardatan tendaron —
BARONO KRÜG: Do tiel. Kaj tie oni lasos lin malrapide
morti.
LA KORTEGA KONSILANTO: Jes, sed sub kuracista kontro-
lo. La ĉeng-malsano estas infekta kaj ĉiu malsa-
nulo disvastigas ĝin plu. Kontraŭ tio ni devas ŝir-
mi nin ceterajn, ŝatata barono. ĉiu sentimentale-
co estus rekta krimo. Kiu provus fuĝi el la tenda-
ro, tiun oni mortpafos. ĉiu regnano pli aĝa ol
kvardek jarojn submetos sin ĉiumonate al devi-
ga kuracista esploro. Oni perforte subpremos la
disvastiĝon de la ĉeng-malsano. Alia savo ne ek-
zistas.
81
LA BLANKA MALSANO
eLIBRO
BARONO KRÜG: — Supozeble vi pravas, kara Sigelius. Es-
tas domaĝe, ke vi ne pli frue sukcesis.
LA KORTEGA KONSILANTO: Jes, domaĝe; kun tiu stulta me-
dikamento de Galén ni perdis iom da tempo;
dum tiu tempo la blanka malsano disvastiĝis. —
Estas la plej urĝa tempo fermi la malsanulojn
inter pikildratoj; kaj permesi eĉ ne unu escepton.
BARONO KRÜG ekstaras: Jes. ĉefe permesi eĉ ne unu escepton. Mi dankas vin, kara kortega konsilanto.
LA KORTEGA KONSILANTO ekstaras: ĉu estas io al vi, barono? Permesu —
BARONO KRÜG disigas sian ĉemizon sur la brusto: Se vi rigardus, kara Sigelius —
LA KORTEGA KONSILANTO: Montru! Ho dio! Li turnas lin al *la lumo kaj esplorrigardas la bruston de la barono. *
*Li tuŝas ĝin per tranĉilo por papero. * ĉu vi sentas
nenion? *Post kelka tempo da silento. * Vi povas vesti
vin, sinjoro barono.
BARONO KRÜG: — ĉu tio estas —?
LA KORTEGA KONSILANTO: Oni ankoraŭ ne povas diri —
nura blanka makuleto. — Supozeble negrava der-
matozo —
BARONO KRÜG: Kaj vi konsilas al mi —
82
LA BLANKA MALSANO
eLIBRO
LA KORTEGA KONSILANTO kun senhelpa gesto: Se oni povus iel emigi doktoron Galén — ke li esploru la sinjoron baronon —
BARONO KRÜG: — Mi dankas vin, Sigelius. La manon mi
— ne donu al vi, ĉu?
LA KORTEGA KONSILANTO: — Al neniu, barono Krüg. Al
neniu plu donu la manon.
BARONO KRÜG en la pordo: Kaj vi diras, ke la ordono … pri izoligo de malsanuloj … aperos en la plej proksi-maj tagoj? — Do mi devos aranĝi … ke oni en
miaj fabrikoj … plialtigu la produktadon de pi-
kildrato.
*Kurteno. *
83
LA BLANKA MALSANO
eLIBRO
La akceptejo de doktoro Galén
D-RO GALÉN: Nu do, homo, ĝi estas bona. Vi povas vesti
vin.
LEPRULO el la unua akto: Kaj kiam mi denove venu, sinjoro doktoro? Li vestas sin malantaŭ ŝirma vando.
D-RO GALÉN: Post dek kvar tagoj, por ke mi rigardu, ĉu ne
… Kaj poste supozeble ne plu necesos … Li mal-
*fermas la pordon. * La sekvanta paciento!
Eniras BARONO KRÜG, barbumita kaj en almoz-
*ula vestaĉo. *
D-RO GALÉN: Do kio estas al vi, homo?
BARONO KRÜG: Sinjoro doktoro, mi havas la blankan malsanon —
D-RO GALÉN: Demetu la ĉemizon! — Kaj kion vi tie? … Do
rapidu, homo —
LEPRULO: Sinjoro doktoro, mi nur … kion mi ŝuldas …
D-RO GALÉN: Vi devas ankoraŭ veni.
LEPRULO: Do multan dankon. Li foriras.
D-RO GALÉN *al BARONO KRÜG: * Montru vin, homo. Li esploras lin. Nu, ĝi ankoraŭ ne estas tiel malbona,
kvankam tio estas la blanka malsano, tamen. —
Kio vi estas?
84
LA BLANKA MALSANO
eLIBRO
BARONO KRÜG: … Senokupa, sinjoro doktoro. Mi estis …
en metallaborejo …
D-RO GALÉN: Kaj nun?
BARONO KRÜG: Kion mi trovas … . Mi aŭdis, ke la sinjoro
doktoro helpas al malriĉuloj …
D-RO GALÉN: Do aŭskultu, tio daŭras dek kvar tagojn …
Post dek kvar tagoj vi povus esti en ordo, ĉu vi
scias? Mi donus al vi ses injektaĵojn. — Homo, ĉu
vi povas pagi ses injektaĵojn?
BARONO KRÜG: Nu kompreneble. — Nome laŭ tio, kiom
ili kostos …
D-RO GALÉN: Ili estus … tre altprezaj, sinjoro barono Krüg.
BARONO KRÜG: Ho sinjoro doktoro … Mi ne estas ja la
barono Krüg.
D-RO GALÉN: Aŭskultu, sinjoro, tio ne eblas … Tiuokaze,
mi petas, mi ne povus plu intertrakti kun vi. Kaj
… por tio estus domaĝe pri nia tempo, ĉu ne?
BARONO KRÜG: Vi pravas, doktoro. Domaĝe pri la tempo.
Mi scias, vi kuracas … nur malriĉulojn; tamen se
vi konsentus kuraci min, mi donus al via … per-
sona dispono … kiom ni diru? ĉu milionon?
D-RO GALÉN mirigite: Milionon?
BARONO KRÜG: Vi pravas. Kvin milionojn. Doktoro, tio
estas jam respektinda sumo. — Mi diris dek mi-
85
LA BLANKA MALSANO
eLIBRO
lionojn, ĉu ne? Per dek milionoj oni povas mul-
ton fari … ekzemple se vi volus fari certan propa-
gandon —
D-RO GALÉN: Atendu … ĉu vi diris … dek milionojn?
BARONO KRÜG: Dudek …
D-RO GALÉN: ĉu al propagando de paco?
BARONO KRÜG: Al kio vi deziras. Sinjoro, por tiu mono vi povas aĉeti da ĵurnaloj. — M i a propagando kostas min ĉiujare eĉ ne tiom.
D-RO GALÉN ege mirigita: Diru, ĉu tio efektive kostus tiom da mono, ke oni skribu … por la paco?
BARONO KRÜG: Jes. Tio kostas kelkfoje amason da mono,
ke oni skribu por la paco — aŭ por la milito.
D-RO GALÉN: Vidu, pri tio mi ne ekpensis. — Li banas la injektilon en alkoholo kaj bruldesinfektas ĝin super
*flamo. * ĉi tie oni sciiĝas nenion. — Kaj, mi petas
vin, kiel oni faras tion?
BARONO KRÜG: Vi devas havi interrilatojn.
D-RO GALÉN: Mia dio, kaj mi … Havi interrilatojn, tio
estas tiel malfacila, ĉu ne? … Tio kostas multe da
tempo, ĉu?
BARONO KRÜG: Jes. Tio kostas preskaŭ la tutan vivon.
D-RO GALÉN: Tiuokaze mi do ne scias, kiel mi povus … Li *trempas vatpufeton en benzino. * Diru, sinjoro barono Krüg, ĉu vi ne volus aranĝi tion mem?
86
LA BLANKA MALSANO
eLIBRO
BARONO KRÜG: ĉu vi opinias — organizi propagandon
por la eterna paco?
D-RO GALÉN: Jes, organizi la propagandon. Li purigas al li per la vatpufeto haŭtpeceton sur la antaŭbrako. Vi havas tiujn interrilatojn … Kaj mi, ĉu vi scias …
rekompence mi resanigus vin.
BARONO KRÜG: — Pardonu, doktoro, sed en tio ĉi, ŝajnas
al mi, mi ne sukcesus.
D-RO GALÉN: ĉu ne? Li *forĵetas la vatpufeton. * Do aŭskultu, sinjoro … Tio estas stranga, vi estas … en certa
senco … terure honesta homo.
BARONO KRÜG: Eble. Kaj vi estas terure naiva homo, dok-
toro. Vi opinias, ke vi sola, tute sola, povas pro-
praforte eldevigi la pacon —
D-RO GALÉN: Ne, sinjoro, ne mi sola. Mi havas … fortan
liganon, ĉu vi scias?
BARONO KRÜG: Jes, la blankan malsanon. Kaj la timon. Vi
pravas, homo, mi timas … Jesuo Kristo, mi timas!
Sed se la sola timo kapablus regi la homojn, tiam
neniam plu povus esti milito. — ĉu vi opinias, ke
la plejmulto da homoj ne timas ĝin? Kaj atentu,
ĝi tamen estos … ĉiam denove ĝi estos —
D-RO GALÉN prenas la injektilon: Kaj kio do, mi petas. —
Per kio oni influu la homojn?
87
LA BLANKA MALSANO
eLIBRO
BARONO KRÜG: — Mi ne scias. Mi provis tion ordinare
per mono. Kaj nur malofte vane, doktoro. Mi
povas proponi al vi … nur monon; sed tio estas,
kiel vi dirus, en certa senco … honesta propono.
Dudek … tridek milionojn por unu sola vivo!
D-RO GALÉN: ĉu vi tiel … timas la blankan malsanon? Li *sorbplenigas la injektilon per medikanento. *
BARONO KRÜG: … Jes.
D-RO GALÉN: Tion mi ege bedaŭras … Li alproksimiĝas al *BARONO KRÜG kun la injektilo ee la mano. * Aŭskultu, ĉu vi ne povus … en viaj uzinoj … haltigi la
fabrikadon de armiloj kaj municio?
BARONO KRÜG: — Ne.
D-RO GALÉN: Dio, tio estas malfacila … Kion do vi povas
entute doni al mi?
BARONO KRÜG: — Nur monon.
D-RO GALÉN: Sed vi ja vidas, ke mi ne scius. — Li metas la injektilon sur la *tablon. * Ne, tio estus superflua, mi petas, tute superflua, ĉu ne?
BARONO KRÜG: ĉu vi ne volas akcepti min por kuracado?
D-RO GALÉN: Mi ege bedaŭras. — Vi povas vesti vin, sin-
joro barono.
BARONO KRÜG: Tio estas do … la fino, Jesuo Kristo… Je-
suo Kristo krucumita!
D-RO GALÉN: Homo, vi ankoraŭ revenos.
88
LA BLANKA MALSANO
eLIBRO
BARONO KRÜG vestas sin *malautaŭ la ŝirmvando: *ĉu mi venu … ĉu mi ankoraŭ foje venu?
D-RO GALÉN: Jes. Kaj vi povas tie malantaŭe tralegi, kiom oni pagas por la kuracista esploro.
BARONO KRÜG eliras butonumante sian jakon: Aŭskultu, doktoro, ŝajnas al mi … ke entute vi ne estas tiel
naiva.
D-RO GALÉN: Post kiam vi estos ĉion pripensinta, — vi
revenos. Li *malfermas la pordon. * La sekvanta paciento!
*Kurteno. *
89
LA BLANKA MALSANO
eLIBRO
La laborĉambro de la marŝalo
LA ADJUTANTO eniras: Sinjoro barono Krüg.
LA MARŝALO skribas ĉe skribotablo: Li envenu!
La adjutanto enkondukas BARONON KRÜG kaj
*malaperas. *
LA MARŝALO skribante: Sidiĝu, kara barono. Mi tuj estos preta. *Li formetas la plumon. * Do, kamarado, ekra-portu! Sidu nur, kara Krüg. Mi venigis vin, por ke
vi persone donu al mi raporton. — Kiel ni statas?
BARONO KRÜG: Ni faris, kiom ni povis, via ekscelenco. Ni konsideris ĉiujn eblecojn —
LA MARŝALO: Kaj la rezulto —?
BARONO KRÜG: Mi ankoraŭ ne estas kontenta. Okdek
pezaj tankoj ĉiutage —
LA MARŝALO: ĉu anstataŭ la postulataj sesdekkvin?
BARONO KRÜG: Jes. Plue sep cent ĉas-aeroplanoj, centdu-
dek bombard-aeroplanoj. — En ĉi fako oni devus
ankoraŭ tre altigi la produktatan kvanton. Ni ne
produktos nur por ni —
LA MARŝALO: Kompreneble. Daŭrigu!
90
LA BLANKA MALSANO
eLIBRO
BARONO KRÜG: La fabrikado de municio estas kontenti-
ga. Ni povas liveri je tridek procentoj pli, ol la
ĉefa stabo postulas —
LA MARŝALO: Kaj la gaso C?
BARONO KRÜG: Kiun ajn kvanton. Hieraŭ okazis akciden-
to per ĝi. — En unu laborejo krevis ujo —
LA MARŝALO: Kiom da mortintoj?
BARONO KRÜG: ĉiuj. Kvardek knabinoj kaj tri viroj. Ili
mortis — tuj.
LA MARŝALO: Malĝojiga, tamen alirilate belega rezulto.
Mi gratulas, kara Krüg.
BARONO KRÜG: Mi dankas, via ekscelenco.
LA MARŝALO: Do ĝenerale estus ĉio preparita —
BARONO KRÜG: Jes, via ekscelenco.
LA MARŝALO: Mi sciis, ke mi povas fidi vin: Cetere, kiel fartas via nevo?
BARONO KRÜG: Dankon, via ekscelenco, li estas sana.
LA MARŝALO: Mi ofte aŭdas pri li — de mia filino. ŝajnas al mi, kamarado, ke inter ni ambaŭ… ekligiĝos
parencaj rilatoj, ĉu?
BARONO KRÜG ekstaras: Tio estus por mi granda honoro, via ekscelenco.
LA MARŝALO ekstaras: Kaj por mi sincera ĝojo, mia Krüg; jam pro tio, ke sen vi mi ne estus fariĝinta tio, kio
91
LA BLANKA MALSANO
eLIBRO
mi nun estas. — Tion oni ne kutimas forgesi,
amiko.
BARONO KRÜG: Mi faris nur mian devon, via ekscelenco.
Mi faris tion por la patrujo; tio estis … en la inte-
reso de mia industria konzerno.
LA MARŝALO iras al li: ĉu vi memoras, Krüg, kiel ni reciproke donis al ni la manojn, antaŭ ol mi tiam ek-
marŝis kun miaj soldatoj kontraŭ la registaro?
BARONO KRÜG: Sinjoro marŝalo, tiajn tagojn oni ne for-
gesas.
LA MARŝALO: Nu do, malnova amiko, ni donu al ni la ma-
nojn ankaŭ nun … antaŭ pli granda kaj pli glora
militiro. Li *streĉas ambaŭ manojn renkonte al li. *
BARONO KRÜG retroiras: — Mi ne povas doni la manon al via ekscelenco.
LA MARŝALO: Kial?
BARONO KRÜG: Via ekscelenco, mi estas … leprulo.
LA MARŝALO faras paŝon dorsen: Mia dio! — Krüg — ĉu vi estis ĉe Sigelius —?
BARONO KRÜG: Jes.
LA MARŝALO: Kaj kion
BARONO KRÜG: Li sendis min … al doktoro Galén. Tie mi
… ankaŭ estis.
LA MARŝALO: Kaj kion diris Galén?
92
LA BLANKA MALSANO
eLIBRO
BARONO KRÜG: Ke mi povas resaniĝi dum dek kvar ta-
goj —
LA MARŝALO: Dankon al dio! Vi eĉ ne scias, kiel mi ĝojas
— Nu jen, kamarado, vi estos denove sana!
BARONO KRÜG: Tamen, se mi plenumos unu kondiĉon.
LA MARŝALO: Krüg, plenumu ĝin! Mi mem ordonas tion
al vi. — Ni tro bezonas vin, barono Krüg; ĝi kostu
kiom ajn. — Kian kondiĉon vi plenumu?
BARONO KRÜG: … Nur tion, ke mi ĉesigu en miaj uzinoj
la fabrikadon de pormilita materialo.
LA MARŝALO: — Jen kiel. Tiu Galén estas do efektiva fre-
nezulo.
BARONO KRÜG: Eble. En la okuloj de via ekscelenco cer-
te.
LA MARŝALO: Kaj ĉu en viaj okuloj ne?
BARONO KRÜG: Pardonu, sinjoro marŝalo, sed mi rigardas
la aferon … de iomete alia flanko.
LA MARŝALO: Krüg, tio estas ja tute neebla, ke viaj uzinoj ĉesu la liveradon —
BARONO KRÜG: Teknike tio ne estas neebla, via ekscelen-
co.
LA MARŝALO: Sed politike jes. Vi devas instigi Galén, ke li rezignu la kondiĉon
BARONO KRÜG: Lia sola kondiĉo estas … la paco.
LA MARŝALO: Infanaĵo! Ni ne povas akcepti kondiĉojn —
93
LA BLANKA MALSANO
eLIBRO
trudatajn de ia … utopiisto! Rigardu, Krüg. — Vi
diras, ke li resanigus vin dum dek kvar tagoj, ĉu
ne? Ni supozu, ke vi ĉesigus por tiuj dek kvar ta-
goj la fabrikadon de la pormilita materialo. —
Vere tio estus tre malagrabla, sed kion fari? Ni
deklarus, ke tio estas paca gesto — ke ni ankoraŭ
foje provas solvi la malfacilaĵojn inter la potencoj
per interkonsento. — Jes, Krüg, pro vi mi tion
farus. Kaj tuj kiam vi estos sana —
BARONO KRÜG: Mi dankas al via ekscelenco. Sed tio ne
estus honesta ludo.
LA MARŝALO: Kamarado, dum milito ne gravas honesta
ludo.
BARONO KRÜG: Tion mi scias, ekscelenco. Sed Galén ne
estas tiel stulta. — Li povas prokrasti la kuraca-
don —
LA MARŝALO: Nu jes, li havos vin en la manoj. — Diru do, Krüg, kion vi mem pensas —
BARONO KRÜG: Via ekscelenco, hodiaŭ en la nokto mi
estis decidiĝinta … akcepti la kondiĉon de Galén.
LA MARŝALO: Krüg, tio estas freneza!
BARONO KRÜG: Jes, la timo estas freneziga, via ekscelen-
co.
LA MARŝALO: ĉu vi tiel timas —?
*BARONO KRÜG levas senpove la ŝultrojn. *
94
LA BLANKA MALSANO
eLIBRO
LA MARŝALO eksidas ĉe la tablo: Tio estas do … bedaŭrinde … tre malfacila afero.
BARONO KRÜG: Marŝalo, se vi scius … Tio estas tiel abo-
mena sento, kiam timo trapenetras la homon …
ĝis en la pintojn de la fingroj … Fi! Fi! … Konst-
ante mi vidas min mem … kiel mi krias malantaŭ
pikildrato … Jesuo Kristo, iu helpu min! Kristo
Dio, ĉu neniu kompatos min —
LA MARŝALO: Mi ŝatas vin, Krüg. Mi ŝatas cin, homo, kiel propran fraton. Kion mi faru kun ci?
BARONO KRÜG: Faru pacon, ekscelenco … Faru pacon!
Savu min, savu nin ĉiujn … Li falas sur *la genuojn. *
Marŝalo, savu min!
LA MARŝALO ekstaras: Ekstaru, barono Krüg!
BARONO KRÜG leviĝas: Mi petas, via ekscelenco.
LA MARŝALO: Barono Krüg, vi devas plialtigi la produkta-
don de la pormilita materialo. Mi ne estas kon-
tenta kun la ciferoj, kiujn vi indikis al mi. Pli, pli,
ĉu vi komprenas?
BARONO KRÜG: Laŭ via ordono, via ekscelenco.
LA MARŝALO: Mi esperas, ke vi plenumos vian devon al
la patrujo ĝis la lasta punkto.
BARONO KRÜG: Jes, via ekscelenco.
LA MARŝALO iras al li.: Donu konfirme vian manon al mi.
BARONO KRÜG: Ne, marŝalo! Mi estas leprulo!
95
LA BLANKA MALSANO
eLIBRO
LA MARŝALO: Mi ne timas, Krüg. En la sama momento,
en kiu mi ektimus, mi ĉesos esti … la gvidanto.
Vian manon, barono Krüg!
BARONO KRÜG donas hezitante la manon al li: Marŝalo …
laŭ via ordono.
LA MARŝALO: Mi dankas vin, barono Krüg.
*BARONO KRÜG elŝanceliĝas. *
LA MARŝALO *sonorigas. *
LA ADJUTANTO aperas en la pordo: Kion ordonas via ekscelenco?
LA MARŝALO: Vi devas venigi al mi doktoron Galén.
*Kurteno. *
96
LA BLANKA MALSANO
eLIBRO
La sama laborejo de la marŝalo
LA ADJUTANTO en la pordo: Doktoro Galén.
LA MARŝALO skribante: Enkonduku lin!
La ADJUTANTO enkondukas DOKTORON GA-
*LÉN. Ili ambaŭ haltas ĉe la pordo. *
LA MARŝALO ankoraŭ skribas. Post kelka tempo: ĉu doktoro Galén?
D-RO GALÉN ektimas: Mi petas, sinjoro kortega konsilanto.
LA ADJUTANTO mallaŭte sufloras: Via ekscelenco.
D-RO GALÉN: Nome via ekscelenco, ĉu ne —
LA MARŝALO ankoraŭ skribante: Venu pli proksimen.
D-RO GALÉN: Al via servo, sinjoro … via ekscelenco. Li *alproksimiĝas je unu paŝo. *
LA MARŝALO formetas la krajonon kaj observas lin kelkan tempon: Mi deziris gratuli vin, doktoro Galén, pro
viaj sukcesoj en la kuracado de la blanka malsa-
no. Mi ricevadas informojn … de miaj oficialaj
lokoj … pri viaj rezultoj Li prenas faskon da aktoj *en la manon. * La rezultoj estas atestitaj, doktoro.
Tio estas admirinda.
97
LA BLANKA MALSANO
eLIBRO
D-RO GALÉN embarasita kaj kortuŝita: Mi dankas ĝentile, sinjoro … via ekscelenco.
LA MARŝALO: Jen mi preparis projekton. — Nome mi vo-
las fari el la malsanulejo ĉe Sankta Spirito insti-
tuton por kontraŭbatali la ĉeng-malsanon. Dok-
toro Galén, vi ekoficos tie kiel gvidanta kuracis-
to.
D-RO GALÉN: Sed mi … Tio ne eblus, sinjoro … Nome mi
havas tian klientaron, via ekscelenco, ĉu ne?… Mi
petas, tion mi efektive ne povus.
LA MARŝALO: Konsideru tion kiel ordonon, kara doktoro
Galén.
D-RO GALÉN: Alirilate kun la plej granda plezuro, via ekscelenco … Sed mi ne povas ja gvidi … Mi eĉ ne
havas la sperton, ĉu ne? …
LA MARŝALO: Do mi diros tion al vi alimaniere. *Li alrigar-das la adjutanton, kiu malaperas. * Vi rifuzis kuraci
baronon Krüg.
D-RO GALÉN: Tion ne, mi petas. Mi nur … estis certa kon-
diĉo —
LA MARŝALO: Mi scias. Vi kuracos do barono Krüg sen
kiu ajn kondiĉo, doktoro Galén.
D-RO GALÉN: Mi ege bedaŭras, sinjoro … via ekscelenco
… tamen tio efektive ne eblas. Mi … mi devas po-
stuli la plenumon de la kondiĉo.
98
LA BLANKA MALSANO
eLIBRO
LA MARŝALO: Doktoro, ekzistas rimedoj, per kiuj oni po-
vas eldevigi … la plenumon de ordonoj.
D-RO GALÉN: Rigardu, vi povas malliberigi min, ĉu ne,
tamen —
LA MARŝALO: Bone. Li *etendas la manon al la sonorilo. *
D-RO GALÉN: Aŭskultu, sinjoro, ne faru tion! Mi havas
tiom da pacientoj. — Vi mortigos ilin, se vi mal-
liberigos min!
LA MARŝALO malprenas la sonorilon: Tio ne estus la unuaj mortintoj sur mia vojo. Sed vi ankoraŭ pripensos
la aferon. Li ekstaras kaj iras al li. Homo, ĉu vi estas frenezulo — aŭ tia heroo?
D-RO GALÉN retroiras: Ne, mi petas, mi — Heroo certe ne; sed mi estis en la milito … kiel kuracisto … kaj
kiam mi vidis mortadi tiom da homoj … tiom da
sanaj homoj, ĉu ne —
LA MARŝALO: Ankaŭ mi estis en la milito, doktoro. Sed mi vidis tie homojn batali por la patrujo. Kaj mi rekondukis ilin hejmen kiel venkintojn.
D-RO GALÉN: Jen ĝuste la kaŭzo. Mi vidis pli da tiuj, kiujn
… kiujn vi ne plu rekondukis hejmen. Jen la dife-
renco, sinjoro … via ekscelenco.
LA MARŝALO: En kiu rango vi servis?
99
LA BLANKA MALSANO
eLIBRO
D-RO GALÉN klak-kunigas la kalkanojn: Kiel asistanta kuracisto ĉe la trideksesa infanteria regimento, sin-
joro marŝalo.
LA MARŝALO: Brila regimento. — ĉu ordenita?
D-RO GALÉN: Per la Ora Kruco kun glavoj, sinjoro marŝa-
lo.
LA MARŝALO: Bravo. *Li donas al li la manon. *
D-RO GALÉN: Mi dankas, sinjoro marŝalo.
LA MARŝALO: Bone. Vi iros kaj anoncos vin ĉe barono
Krüg.
D-RO GALÉN: — Mi petas, ke oni arestu min pro rifuzo
obei.
La MARŝALO levas la ŝultrojn kaj sonorigas. La
*ADJUTANTO aperas en la pordo. *
LA MARŝALO: Arestigu doktoron Galén!
LA ADJUTANTO: Laŭ ordono, via ekscelenco. *Li alpaŝas DRON GALÉN. *
D-RO GALÉN: Aŭskultu, ne faru tion!
LA MARŝALO: Kial?
D-RO GALÉN: Vi povos min bezoni — eble eĉ vi mem.
LA MARŝALO: Mi ne. *Al la adjutanto. * Nenio. Vi povas iri.
*La ADJUTANTO malaperas. *
LA MARŝALO: Sidiĝu, Galén. Li sidiĝas apud li. — Kiel mi diru tion al vi, obstinulo! Rigardu, mi havas per-100
LA BLANKA MALSANO
eLIBRO
sonan intereson pri barono Krüg. Li estas rara
viro kaj — mia unusola amiko. Vi ne scias, kiel
soleca sentas sin … diktatoro. Mi parolas kun vi
… kiel homo. Doktoro, savu Krüg-on! Jam … tre
longe mi neniun petis.
D-RO GALÉN: Dio, kiel malfacila afero … Mi tiel volonte …
Aŭskultu, ankaŭ mi havus peton.
LA MARŝALO: Tio ne estas respondo.
D-RO GALÉN: Mi petas vin, via ekscelenco, mi nur mo-
menton … Vi estas tia ŝtatisto kaj havas tian sen-
liman potencon … Ne ke mi volus flati vin, tamen
— bedaŭrinde la afero estas tia, ĉu ne? … Rigar-
du, se vi volus proponi eternan pacon … Dio, kiel
ĉiuj ĝojus! La tuta mondo ja timas nur vin … ĉiuj
armas sin nur pro vi … Se vi dirus, ke vi volas
pacon, estos paco sur la tuta mondo, ĉu ne? …
LA MARŝALO: — Mi parolis pri barono Krüg, doktoro.
D-RO GALÉN: Jes, ĝuste … Vi povas lin savi … lin kaj ĉiujn leprulojn. Diru, ke vi volas garantii al la mondo
daŭran pacon… ke vi faros kontrakton kun ĉiuj
popoloj … jen ĉio. Rigardu, via ekscelenco, tio
dependas ja nur de vi! Pro dio, mi petas vin, savu
la kompatindajn leprulojn! Kaj koncerne la sinj-
oron baronon, tio ĉagrenis min tiel … Mi petas
vin, jam pro li …
101
LA BLANKA MALSANO
eLIBRO
LA MARŝALO: Barono Krüg ne povas akcepti vian kon-
diĉon.
D-RO GALÉN: Sed vi povas, sinjoro … vi povas fari ĉion!
LA MARŝALO: Mi ne povas. ĉu mi klarigu tion al vi kva-
zaŭ al malgranda infano? ĉu vi opinias, ke la
paco aŭ milito dependas nur de mia volo? Mi de-
vas gvidigi min per la interesoj de mia popolo. Se
mia popolo iam iros en militon, tiam estas … mia
devo eduki ĝin por tiu ĉi batalo.
D-RO GALÉN: Nur ke … se ne estus vi … via popolo ne irus en konker-militon, ĉu ne?
LA MARŝALO: Ne. ¯i ne povus. ¯i ne estus tiel bone pre-
parita. ¯i ne konscius tiel sian forton — kaj siajn
ŝancojn. Dank’ al dio hodiaŭ ĝi konscias ilin; kaj
mi plenumas nur ĝian volon —
D-RO GALÉN: — kiun vi mem estigis.
LA MARŝALO: Jes: Mi vekis en ĝi la volon al vivo. Vi kredas, ke paco estas pli bona ol milito. Mi kredas,
ke venka milito estas pli bona ol paco. Kaj mi ne
rajtas rabi al mia popolo ĝian venkon.
D-RO GALÉN: Nek ĝiajn falintojn, ĉu ne?
LA MARŝALO: Nek ĝiajn falintojn. Homo, nur la sango de
batalmortintoj faras el peco da tero patrujon.
Nur batalo faras el homoj popolon kaj el viroj
heroojn —
102
LA BLANKA MALSANO
eLIBRO
D-RO GALÉN: Kaj kadavrojn. Mi vidis en la milito pli da
kadavroj, nome —
LA MARŝALO: Tion kulpas via profesio, doktoro. Mi vidis
ĉe mia profesio pli da herooj.
D-RO GALÉN: Jes, tiuj estis malantaŭe, via ekscelenco. Ni en la tranĉeoj ne estis tiel heroaj.
LA MARŝALO: Pro kio vi ricevis la ordenon?
D-RO GALÉN: Tio estis … nur pro tio, ke mi bandaĝis kel-
kajn vunditojn.
LA MARŝALO: Mi scias. Tio estis sur batalkampo inter
tranĉeoj. ĉu tio ne estis heroeco?
D-RO GALÉN: Ne, mi petas. Tion mi nur … simple kiel ku-
racisto. Tion oni devas, ĉu ne …?
LA MARŝALO: — Aŭskultu, vi kun via paco: kial, laŭ kiu
rajto vi propre faras tion? Diru, ĉu tio estas al vi
… komisiita?
D-RO GALÉN: Mi ne komprenas, mi petas.
LA MARŝALO mallaŭte: Homo, ĉu vi havas … pli altan mision?
D-RO GALÉN: Ne, tute ne. Mi nur kiel ordinara homo, ĉu
ne …?
LA MARŝALO: Tiam vi ne rajtas fari tion, doktoro. Nece-
sas pli alta misio … Necesas pli alta volo, kiu gvi-
das nin —
D-RO GALÉN: Kies volo?
103
LA BLANKA MALSANO
eLIBRO
LA MARŝALO: De Dio. Homo, mi estas komisiita de Dio;
alie mi ne povus gvidi …
D-RO GALÉN: ĉu do … vi devas militi?
LA MARŝALO: Jes. En la nomo de la popolo —
D-RO GALÉN: — kies filoj falos en la batalo —
LA MARŝALO: — kaj akiros la venkon. En la nomo de la
popolo —
D-RO GALÉN: — kies patroj kaj patrinoj pereos pro la le-
pro —
LA MARŝALO ekstaras: Pri tiuj mi ne havas tiom da intereso, doktoro. ĉi tiuj ne plu iĝos soldatoj… Mi ne
scias, kial mi ankoraŭ ne arestigis vin.
D-RO GALÉN ekstaras: Via ekscelenco ordonas —
LA MARŝALO: Vi sanigos baronon Krüg. La patrujo bezo-
nas lin.
D-RO GALÉN: Mi do … La sinjoro barono do venu al mi,
ĉu ne …?
LA MARŝALO: — kaj akceptu vian neeblan kondiĉon, ĉu?
D-RO GALÉN: Jes, via ekscelenco. ¯is li plenumos tiun …
neeblan kondiĉon.
LA MARŝALO: ĉu vi obstinas pri tio? Tiuokaze — Li iras al la tablo. *Subite ektintas la telefono. * La MARŝALO
*levas la aŭskultilon. * — Jes, persone. — Kiel? —, Jes,
mi aŭdas. — Kaj ĉu li estas — Kiam ĝi okazis? —
104
LA BLANKA MALSANO
eLIBRO
Jes. Mi dankas. Li formetas la aŭskultilon. Raŭk-
voĉe: Vi povas iri. Dankon al dio, antaŭ kvin mi-
nutoj … barono Krüg mortpafis sin.
*Kurteno. *
105
LA BLANKA MALSANO
eLIBRO
TRIA AKTO
LA MARŝALO
ĉe la Marŝalo
LA MARŝALO: Do en ĉefaj trajtoj —
LA MINISTRO POR PROPAGANDO: — ĉie disvastiĝas agitado
kontraŭ la milito. Precipe la angla gazetaro … La
angloj ĉiam terure timis malsanojn. La registaro
ricevis petskribon kun multaj milionoj da sub-
skriboj —
LA MARŝALO: Bone. Tiamaniere ili mem interne malfor-
tiĝas. Plue!
LA MINISTRO: ĉi-okaze eĉ la plej altaj rondoj bedaŭrinde deklaras sin por la paco; eĉ unu reĝa kortego —
LA MARŝALO: Tion mi scias.
LA MINISTRO: ŝia majesto terure timas la blankan malsa-
non; ĝi ekkaptis ŝian onklinon. — La reĝo laŭdi-
re preparas alvokon al ĉiuj registaroj de la mon-
do, ke ili sendu delegitojn al konferenco pri daŭ-
ra paco.
106
LA BLANKA MALSANO
eLIBRO
LA MARŝALO: Tio estus malagrabla. ĉu ne eblus antaŭin-
terveni —?
LA MINISTRO: ĉio jam tro multe progresis. La publika opinio de la tuta mondo furioze kontraŭstaros ĉiun
militon. Tion kaŭzas la timo antaŭ la lepro, via
ekscelenco. La homoj ne plu volas politikon, ili
volas nur medikamenton, nur savon. — Ni rice-
vadas raportojn, ke eĉ ĉe ni oni parolas jam
sufiĉe malkuraĝe — ja ni diru rekte kontraŭ la
milito. Laŭdire pli valoras la sano ol iaj laŭroj —
LA MARŝALO: Kiaj malkuraĝuloj! Nun, kiam ni estas tiel
preparitaj. — Tiel bonŝanca situacio prezentiĝas
apenaŭ unu fojon dum cent jaroj! Diru, ĉu vi ga-
rantias al mi, ke oni subpremos ĉe min tiun …
malmilitemon?
LA MINISTRO: Via ekscelenco, por longa tempo mi ne po-
vas tion garantii. La junularo estas plena de en-
tuziasmo kaj iros por vi tra fajro; sed inter la pli
aĝaj homoj disvastiĝas angoro kaj timo —
LA MARŝALO: Mi pli bezonas la junajn.
LA MINISTRO: Certe, tamen la pli aĝaj estas … ekonomie
pli fortaj. Krome ili ĉiam ankoraŭ havas en siaj
manoj la gvidajn postenojn kaj altajn oficojn. En
okazo de milito la radaro povus jen kaj jen ek-
grinci. Nepre necesas trankviligi la publikon —
107
LA BLANKA MALSANO
eLIBRO
LA MARŝALO: Per kio?
LA MINISTRO: Devigi tiun doktoron, ke li disponigu sian
medikamenton.
LA MARŝALO: Homo, eĉ se vi streĉus lin per turmentilo,
ĉio estus vana. Mi konas lin.
LA MINISTRO: Ni havas niajn elprovitajn rimedojn por
preminflui la homojn —
LA MARŝALO: — nur ke la rimedoj plej ofte finiĝas per la morto. Ne, dankon; ĉi-okaze tio ne farus bonan
impreson.
LA MINISTRO: Tiuokaze restus nenio ol … eble nur por
kelka tempo … cedi al la voĉoj por la paco —
LA MARŝALO: — kaj malprofiti la favoran situacion. For-
streku tion.
LA MINISTRO: Aŭ tiel rapide ekbategi, ke ne restu tempo
al formiĝo de paca fronto. Tio signifas —
LA MARŝALO: — ekbategi tuj. Kaj ekbategi la plej malfor-
tan lokon. Koncerne la kaŭzojn por ekmiliti —
LA MINISTRO: — ni havas ilin pretaj jam de longe. Insidoj kontraŭ nia ŝtato, sistemaj provokoj kaj tiel plu.
En la ĝusta momento okazos ne tro grava politi-
ka atenco. — Poste sufiĉas ordoni multnombran
arestigon kaj doni signon al la gazetaro. Fine oka-
zos spontaneaj pormilitaj demonstracioj. — Mi
108
LA BLANKA MALSANO
eLIBRO
garantias pri porpatruja entuziasmo — dum ne
estas tro malfrue.
LA MARŝALO: — Mi dankas vin. Mi vidis, ke mi povas fidi
al vi. — Fine! Dio, fine mi gvidos mian popolon al
grandeco!
*Kurteno. *
109
LA BLANKA MALSANO
eLIBRO
Antaŭ la leviĝo de la kurteno oni aŭdas militistajn marŝojn,
trumpetojn kaj tamburojn, kiuj malaperas en la kreskanta
entuziasmo de krieganta popolamaso.
*La kurteno leviĝas. La laborĉambro de la Marŝalo. *
Sur malfermita balkono parolas la MARŝALO al la
popolamaso. Interne de la laborĉambro estas la FILI-
NO DE LA MARŝALO kaj la JUNA BARONO
*KRÜG en soldata uniformo. *
LA MARŝALO * al la popolamaso:* — en tiu ĉi momento, en kiu niaj arĝentaj aeroplanoj dissemas pereon super la urboj de niaj embuskemaj malamikoj —
*Entuziasma vokado — * mi volas prirespondi al mia
popolo mian plej sortoplenan paŝon. Vivu la mar-
*ŝalo! Vivu nia glora marŝalo! * Jes, mi komencis la
militon, kaj mi komencis ĝin sen deklaro. Mi pro-
cedis tiel por ŝpari milojn da vivoj de viaj infanoj,
kiuj en tiu ĉi momento gajnas sian unuan bata-
lon, pli frue ol la malamiko povis rekonsciiĝi el
sia konsterniĝo. Postfare mi petas nun vian kon-
senton. — FRENEZA KRIADO: J e s! J e s! Ni kon-
*sentas! Vivu la marŝalo! *— Plue, mi ekbatalis sen
plia humiliga traktado kun tiu malgranda, mizera
ŝtateto, kiu opiniis, ke ĝi povas senpune provoki
kaj ofendi nian grandan popolon — Kolera kria-
110
LA BLANKA MALSANO
eLIBRO
*do de la popolamaso. * — kaj subfosi ĝian ordon kaj
sekurecon per siaj pagitaj banditoj. Kriego de la
popolamasoj: *Mortigu ilin! * Ek *kontraŭ la perfiduloj! *
*Pendigu ilin! * Silenton! Per kriado ni ne liberiĝos
de tiu malbono! Estis nur unu vojo: frakasi per
pun-ekspedicio la ĝenan ŝtateton, kiu sisteme
minacis nian pacon; ekstermi la malgrandan kaj
malplivaloran popolon, kiu eĉ ne rajtas vivi; ek-
stermi ĝin, ĝi estu protektata de kiu ajn, — kaj
nun la aliaj potencoj montru siajn kartojn! Mi
nur diras, ke ni timas neniun! Laŭta kriado: Ni ne
*timas! Vivu la marŝalo! Vivu la milito! * Mi sciis, ke
vi subtenos min. Pro via honoro mi sendis mian
admirindan armeon en la batalon. Kaj ankaŭ en
via nomo mi malkaŝe deklaras antaŭ la mondo:
Ni ne volis tiun ĉi militon, sed ni gajnos ĝin! Ni
gajnos ĝin, ĉar tio estas la volo de Dio. — Ni gaj-
nos ĝin — Li pugnobatas sian bruston. — ĉar n i p r a v a s ! … Ni pravas … Malpli forte: Ni … pravas … Laŭta kriado: Ni pravas! Vivu la milito! Vivu *la marŝalo! *
La marŝalo ŝanceliĝas for de la balkono kaj pugno-
batas sian bruston: Ni pravas … Ni pravas … Ni
pra… Ni…
**KRÜG ** alkuras al li: Kio estas al vi, ekscelenco?
LA FILINO: Kio okazis al vi?
111
LA BLANKA MALSANO
eLIBRO
LA MARŝALO: Lasu min … Foriru … *Li pugnobatos sian bruston. * Ni pravas … Kio estas tio? Li malbutonumas
*sian jakon kaj palpas sian bruston. * Ni … pravas …
Li disŝiras sian ĉemizon. Rigardu … jen …
**KRÜG: **Montru! KRÜG kaj la FILINO kliniĝas al la brusto *de la marŝalo. *
LA MARŝALO: Jen ĉi tie mi sentas nenion … ¯i estas kva-
zaŭ marmoro …
LA FILINO kun korpremo: Ho ne, paĉjo … Nenion vi havas tie, eĉ ne rigardu tien …
LA MARŝALO: Lasu min … *Li palpas sian bruston. * Sen sento… tute sen sento…
LA FILINO: Paĉjo, tio ne gravas … vi vidos! *De ekstere kreskanta vokado: Marŝalo! Marŝalo! Marŝalo! *
LA MARŝALO: Mi scias, kio estas tio. Iru, knabineto, iru …
Lasu min …
DE EKSTERE VOKADO: Marŝalo! Ni volas la marŝalon!
LA MARŝALO: Jes … Mi iras jam. Li butonumas sian *jakon. *
Mi petas vin, infanoj, iru! Tio ne havas sencon, ke
vi ĉi tie… Tio ĉi ne plu estas por vi. Marŝalo! Ni
*volas la marŝalon! *
LA MARŝALO: Mi iras jam. Rekta li surpaŝas la balkonon, salutante per levita mano.
FRENEZA KRIADO: Vivu la marŝalo! Vivu la glora marŝo-
lo! Vivu la milito!
112
LA BLANKA MALSANO
eLIBRO
*La FILINO ekploras. *
**KRÜG: **Tion vi ne darfas! ĉu vi aŭdas, karulineto? …
LA FILINO: Paŭlo … la patro ja …
**KRÜG: **Mi scias; tamen vi nun ne darfas plori. Li alpaŝas *la telefonon, febre foliumas en la nomaro kaj eltur-nas numeron. * Halo … ĉu la kortega konsilanto
Sigelius? ĉi tie Krüg. Venu tuj ĉi tien, en la pala-
con de la marŝalo. — Jes, al la marŝalo mem …
Jes, blanka makuleto. *Li formetas la aŭskultilon. *
Mi petas vin, Aneto, ne ploru!
DE EKSTERE VOKADO: Vivu la marŝalo! Vivu la milito!
Vivu la armeo! Vivu la glora marŝalo!
LA MARŝALO revenas de la balkono: Ili tamen amas min …
Tio estas granda tago. — Nu, ne ploru, etulino!
**KRÜG: **Via ekscelenco, mi permesis al mi alvoki la korte-
gan konsilanton Sigelius …
LA MARŝALO: Jes, Paŭlo, por ke mi malsanu laŭ sciencaj
reguloj, ĉu? Li faras mangeston, kvazaŭ li volus diri:
*vana ĉiu klopodo! * ĉu venis ankoraŭ neniuj sciigoj
… pri niaj aeroplanoj?
*De ekstere aŭdiĝas kantado kaj militista muziko. *
LA MARŝALO: ĉu vi aŭdas ilin? Kiel ili ĝojegas. — Fine mi faris el ili popolon! Li palpas sub *la jakon. * Strange … ¯i estas malvarma kvazaŭ marmoro. Kva-
zaŭ tio ne plu estus mi —
113
LA BLANKA MALSANO
eLIBRO
DE EKSTERE: Marŝalo! Marŝalo! Marŝalo!
LA MARŝALO: Mi iras jam … mi iras jam … Li ŝanceliĝas al *la balkono. *
**KRÜG: **Permesu, via ekscelenco. Li kuras sur la balkonon kaj mansignas, por ke la popolamaso silentiĝu. Lia
ekscelenco la sinjoro marŝalo dankas vin. ĵus li
foriris al sia laboro. Vivu la marŝalo! Vivu la mi-
lito! Vivu la glora marŝalo!
LA MARŝALO: Li estas bona knabo … La maljunan Krüg
mi tre ŝatis. Li eksidas. Ho la kompatinda barono
Krüg! Kia kompatindulo … kia kompatindulo …
**KRÜG ** revenas de la balkono: Mi petas vin, Aneto. — Li montras al la fenestro. Ili ambaŭ malsuprentiras la
pezajn kurtenojn kaj eklumigas la lampon sur la tab-
lo. Krepusko kaj silento, de ekstere aŭdiĝas obtuza
*kantado kaj militistaj marŝoj. *
LA MARŝALO: Jes. Nun almenaŭ tio aspektas ĉi tie kiel ĉe malsanulo.
LA FILINO eksidas ĉe liaj piedoj: Vi ne estos malsana. Venos la plej eminentaj doktoroj en la mondo kaj
resanigos vin. Paĉjo, nun vi devas enlitiĝi —
LA MARŝALO: Ne, ne, mi ne povas ja malsani. Mi devas
gvidi la militon, knabineto. Vi vidos, ke mi eĉ ne
pensos pri tio. — Nur nun, la momenton inter vi
… mi nur iom ripozos. Tion kaŭzis la bruado. La
114
LA BLANKA MALSANO
eLIBRO
homo fartas pli bone, se li povas kaŝi sin en la
mallumo … kaj teni iun ĉe la mano, ĉu vi kom-
prenas? … Sed tio pasos, vi vidos; mi devas fari la
militon … Mi nur atendas la unuajn sciigojn. —
ĉu vi aŭdas, kiel ili kantas ekstere? Tio sonas kva-
zaŭ … de alia bordo.
**KRÜG: **Se tio ĝenus vian ekscelencon —
LA MARŝALO: Ne, lasu tion. Nun ĉie, ĉie flirtas standardoj
… Mi devus veturi tra la urbo … montri min … kaj
diri al ĉiuj, ke ni pravas, ni … ni … Batas sian *bruston. *
LA FILINO: Paĉjo, ne! Vi ne darfas pensi plu pri tio!
LA MARŝALO: Ne, mi ne darfas, filineto. Atendu, kiam mi
rajdos antaŭ la soldatoj kiel venkinto … Vi ne vi-
dis min, kiam post la lasta milito mi gvidis niajn
soldatojn hejmen. Tiam vi estis ankoraŭ tre mal-
granda, ĉu ne? Sed nun vi vidos. — Atendu, kiel
vi ĝojos! Paŭlo, la milito estas belega afero! Tio
estas, por ni viroj, la plej grandioza afero! — Eka-
taku la dekstran flankon! ĉirkaŭigu ĝin! ĵetu tien
dek armeajn korpusojn!
LA ADJUTANTO en la pordo: La sinjoro kortega konsilanto Sigelius venis. ĉu mi enkonduku lin ĉi tien?
LA MARŝALO: Kion … Kion li volas?
115
LA BLANKA MALSANO
eLIBRO
LA FILINO: Konduku lin … en la dormoĉambron de la
paĉjo.
LA ADJUTANTO: Mi petas. *Li malaperas. *
LA MARŝALO: Jes, mi scias jam. La plej kapablaj doktoroj de la mondo, ĉu ne? … Li ekstaras. Domaĝe. Kun
vi mi sentis min pli bone.
LA FILINO akompanas lin al la pordo: Vi ne darfas timi, paĉjo.
LA MARŝALO: Kion? — Marŝalo ne timas, knabineto. Mar-
ŝalo … havas sian mision. *Li eliras. *
*Silento. Nur de ekstere aŭdiĝas militista marŝo. *
**KRÜG: **Ploru, Aneto, ploru! Nun vi darfas!
LA FILINO: Aŭdu, Paŭlo — eble li efektive havas ian mi-
sion. — Al li eble povas efektive nenio okazi!
**KRÜG: **— Tio estas terura, Aneto! Tiel progresinta stadio
… Pro dio, kiel eblas, ke li ne pli frue sciis pri tio?
LA FILINO: ĉar … ĉar li entute ne pensis pri si … Li estis tiel certa … *ŝi plorsingultas kaj apogas sin al la ka-meno. *
**KRÜG: **Aneto, hodiaŭ vespere mi ekservos ĉe mia regi-
mento.
LA FILINO: Vi ne devas ja —
**KRÜG: **En nia familio oni kutimas plenumi siajn devojn.
Tia tradicio, ĉu vi komprenas?
116
LA BLANKA MALSANO
eLIBRO
LA FILINO: Sed la milito ne povas ja longe daŭri! Paĉjo
diris, ke post kelkaj tagoj …
**KRÜG: **Eble. Tamen ĉiuokaze … ioman tempon vi estos
ĉi tie sola. Vi devas esti brava, Aneto.
LA FILINO: Mi estos.
LA ADJUTANTO eniras: Perradiaj depeŝoj, mi petas.
**KRÜG: **Metu ilin sur la tablon de sinjoro marŝalo.
LA ADJUTANTO: Mi petas. Li metas la radiogramojn sur la tablon kaj malaperas.
LA FILINO: Paŭlo … kion mi faru?
**KRÜG: **Momenton. *Li iras al la tablo kaj esploras la de-peŝojn. * Pardonu, mi ne rajtas, tamen … Tio estas
nekredebla! Tia malgranda nacio —
LA FILINO: Kion ili faras?
**KRÜG: **Ili komencis defendi sin. Kiel obstinaj koboldoj.
Ni havas sukcesojn, tamen la atako kontraŭ la
ĉefurbo malsukcesis. Ni perdis tie okdek aeropla-
nojn … La tankoj renkontis fortan kontraŭsta-
ron —
LA FILINO: ĉu tio estas malbona?
**KRÜG: **Minimume tio estas tempoperdo. Dume povas
veni helpo, ĉu vi komprenas? La marŝalo verŝaj-
ne supozis, ke sufiĉos la unua atakpuŝo — Jen du
grandpotencoj sendas al ni ultimatojn. — Ili or-
117
LA BLANKA MALSANO
eLIBRO
donis jam mobilizadon. Jesuo, kiel rapide! Tri,
kvar … kvin ultimatoj samtempe —
LA FILINO: Do propre … malfavoraj sciigoj, ĉu?
**KRÜG: **Laŭ mia opinio, tre malfavoraj, Aneto.
LA FILINO: ĉu ni montru ilin al li?
**KRÜG: **Ni devas. Ne timu, knabino, la marŝalo estas for-
ta. — Tian homon ne rompas malsano. Vi vidos,
kiel li kliniĝos nun super la milit-mapo kaj for-
gesos ĉion … Li estas soldato. Starigu lin antaŭ la
faŭkoj de pafiloj kaj li eĉ ne ekpalpebrumos …
En la laborĉambron ŝanceliĝas la MARŝALO vest-
*ita per flirtanta nokto-surtuto. *
LA MARŝALO plorsingultas: Jesuo Dio en la ĉielo … Kristo
… Kristo Jesuo … Jesuo Kristo krucumita! …
LA FILINO: Paĉjo!
**KRÜG: ** kuras al li: Via ekscelenco, konsciiĝu. — *Li kondukas lin al apogseĝo. *
LA MARŝALO: Iru ambaŭ for! Iru for! Tio pasos … post
momento … Dio mia, mia Jesuo Kristo … Anko-
raŭ ses semajnojn … Nur ses semajnojn, diris la
doktoro. — Kaj poste tiu fino … tiu fino … Jesuo
Kristo! Kial oni ne scias imagi tion pli frue! Nur
kiam oni spertas tion sur si mem … Jesuo Kristo,
kompatu!
118
LA BLANKA MALSANO
eLIBRO
**KRÜG ** signas al Aneto, ke ŝi lasu la aferon al li: Via ekscelenco, alvenis depeŝoj de la batalkampo.
LA MARŝALO: Kio? … Lasu min nun, mi ne povas … Vi ĉiuj
iru for! ĉu vi ne vidas, homoj, ĉu vi ne vidas? …
**KRÜG: **Via ekscelenco, alvenis malbonaj depeŝoj.
LA MARŝALO: Kiel? — Donu ilin! Li prenas la depeŝojn kaj silente studas ilin. Tio kompreneble … ŝanĝas la situacion. Li ekstaras. Voku ĉi tien … ne, neniun.
Mi skribe sciigos miajn ordonojn. Li eksidas al sia
*skribotablo. *
KRÜG stariĝas apud li. La FILINO staras senmove
*kaj pregas. De ekstere aŭdiĝas kantado. *
LA MARŝALO skribas rapide: Mobilizi pluajn kontingen-tojn!
**KRÜG ** prenas de li da folion: Jes, via ekscelenco.
LA MARŝALO skribas tiel, ke li rompas la krajonon. KRÜG
*donas al li alian: * Ordonoj por la flugarmeo.
**KRÜG ** prenas de li la folion: Jes, sinjoro marŝalo.
LA MARŝALO: Kaj jen. — Li febrece strekas ion. — Ne, tio ne estas ebla. *Li ŝiras folion de notkajero, ĉifas kaj ĵetas ĝin en la korbon. * Tion oni devas fari alimanie-
re. *— Li skribas kaj denove embarasiĝas. * Ne. Aten-
du momenton. Li metas la kapon sur la *tablon. *
*KRÜG konfuzita rigardas al Aneto. *
LA MARŝALO: — Dio, kompatu! Dio kompatu!
119
LA BLANKA MALSANO
eLIBRO
**KRÜG: **Via ekscelenco, mi atendas viajn pluajn ordo-
nojn.
LA MARŝALO *levas la kapon: * Jes, tuj … Li ekstaras kaj *ŝanceliĝas en la mezon de la scenejo. * Mi do ordonas
… Aneto, morgaŭ … morgaŭ mi persone ekoku-
pos mian lokon frunte de la atakanta armeo. Mi
mem gvidos ĉiujn operaciojn … Nome tio estas
mia misio, ĉu vi scias? Kaj kiam ni estos venkin-
taj … mi rajdos antaŭ la soldatoj sur ĉevalo …
*De ekstere aŭdiĝas militista marŝo. *
LA MARŝALO: — inter amaso da ruboj. Nome tie estis ia
ĉefurbo. Kaj mi rajdos, la karno jam de longe es-
tos falinta de mi … mi havos jam nur la okulojn,
tamen ĉiam ankoraŭ mi rajdos frunte de la solda-
toj, skeleto sur blanka ĉevalo … Kaj la homoj vo-
kos: Vivu la marŝalo! Vivu Lia Ekscelenco la Ske-
leto!
La FILINO plore ekĝemas kaj kovras sian vizaĝon
*per la manoj. *
**KRÜG: **Vi ne darfas tiel paroli, marŝalo!
LA MARŝALO: Vi pravas, Paŭlo … Ne timu, tion mi ne ĝis-
atendos. Mi scias, kion mi faros. Morgaŭ … mor-
gaŭ mi ekokupos mian lokon frunte de la solda-
toj. Sed ne en la ĉefa tendo. Tie mi … eble … jam
tro malbonodorus al miaj generaloj. Sed frunte
120
LA BLANKA MALSANO
eLIBRO
de la atakanta armeo… kun la sabro en la mano
… knaboj, sekvu min, ek! antaŭen! Kaj se mi
mortfalos, Paŭlo … nome mi devas fali. Tiam la
soldatoj almenaŭ venĝos sian marŝalon … Ili ba-
talos kvazaŭ diabloj … Knaboj, antaŭen! Bajonet-
atako! Huraaa, knaboj, faru bravan laboron! Li
batas sian *bruston. * Ni gajnis! Ni … Ni … Li palpas *sian bruston. * Mi … Aneto! Aneto, mi timas! —
LA FILINO patrinece forta, iras al li: Tion vi ne darfas, paĉjo. Jen sidiĝu kaj pensu pri nenio, ĉu vi komprenas? ŝi sidigas lin en *apogseĝon. *
LA MARŝALO: Jes, Mi ne darfas pensi alie … alie … Nome,
mi vidis tion en la kliniko … Unu homo volis ek-
stari, por saluti min … kaj jen … granda peco da
karno falis de li … Jesuo Kristo! Jesuo Kristo. ĉu
ekzistas neniu sav-ebleco?
KRÜG interŝanĝas okulsignon kun la filino, kapsig-
nas kaj iras al telefono. Li serĉas en la telefon-noma-
*ro. *
LA FILINO mankaresas la kapon de la marŝalo: Ne pensu nun pri tio, paĉjo. Ni ja ne forlasos vin. Vi resani-
ĝos ja. Pri tio zorgos ni, paĉjo. Vi devas resaniĝi,
vi devas, vi simple devas! Diru, ke vi volas resa-
niĝi —
LA MARŝALO: Mi volas … Nome mi devas gajni la militon.
121
LA BLANKA MALSANO
eLIBRO
Se mi havus almenaŭ duonjaron! Dio, almenaŭ
jaron se mi havus por la milito!
**KRÜG ** elturnis sur la telefono numeron.: Halo — ĉu doktoro Galén? — ĉi tie Krüg. Doktoro, vi devas veni
al la marŝalo. — Jes, li estas … tre grave malsana.
Nur vi povas — Jes, mi komprenas. Via kondiĉo
estas, ke … li faru pacon. Jes, mi diros tion al li.
Bonvolu atendi ĉe la telefono. Li kovras la paroli-
*lon per la manplato. *
LA MARŝALO eksaltas: Ne! Ne! Mi ne volas pacon! Mi devas fari mian militon. Nun mi ja ne plu povas
nuligi. — Tio estus tia humiliĝo. — Vi freneziĝis,
Paŭlo! Mi devas ja gajni la militon! Ni pravas —
**KRÜG: **Ne, ni ne pravas, sinjoro marŝalo.
LA MARŝALO: — Mi scias, junulo, ke ni ne pravas; sed mi
volas, ke mia popolo venku! Ne mi gravas, homo,
sed nur ĝi, la popolo … En la nomo de la popolo
… Kuŝigu ĝin, Paŭlo, kuŝigu ĝin; mi povas …
morti por mia popolo.
**KRÜG ** donas la telefonon al Aneto: Jes, vi povas, sinjoro; sed kio okazos poste?
LA MARŝALO: ĉu post mia morto? — Mia knabo, kun tio
oni devas kalkuli, ke mi estas mortema, ĉu ne?
**KRÜG: **Sed vi ne kalkulis kun tio, sinjoro. Neniu povas
anstataŭi vin — dum la milito. Vi faris el vi la
122
LA BLANKA MALSANO
eLIBRO
unusolan kapon. — Sen vi ni estos venkitaj. Sen
vi ekestosąoso. Dio gardu nin antaŭ tio, kio
nun venus post vi!
LA MARŝALO: Vi pravas, Paŭlo; mi — ne darfas foriri dum
la milito. Antaŭe mi devas gajni la militon.
**KRÜG: **La milito … ne estos finita dum ses semajnoj, sin-
joro marŝalo.
LA MARŝALO: Estas vero, dum ses semajnoj … Dio ne
devus fari tion al mi! Dio … ne devus … permesi
tion … Jesuo Kristo, kion mi faru?
**KRÜG: **Malebligi laąoson, sinjoro. Tio estas nun … via
tasko. — Aneto —
LA FILINO en la telefonon: Doktoro ĉu vi aŭdas? — Mi estas lia filino. ĉu vi venos? — Jes, li plenumos vian
kondiĉon. Ne, li ankoraŭ ne diris tion, sed li po-
vas fari nenion alian. — ĉu vi venus tiuokaze? Kaj
ĉu vi savos lin? Do mi diros al li. — ŝi kovras la
*parolilon. * Paĉjo, laŭdire sufiĉus, se vi dirus al li
unu vorton —
LA MARŝALO: Ne, kuŝigu ĝin, Aneto. Mi — ne povas. Fi-
nite.
**KRÜG ** trankvile: Mi petas pardonon. Via ekscelenco devas tion fari.
LA MARŝALO: Kion fari? ĉu venigi al mi tiun —
**KRÜG: **Jes.
123
LA BLANKA MALSANO
eLIBRO
LA MARŝALO: Kaj poste humile proponi pacon, ĉu? Retur-
nen marŝigi la armeon, ĉu?
**KRÜG: **Jes.
LA MARŝALO: Kaj senkulpigi min … akcepti eĉ punon —
**KRÜG: **— Jes.
LA MARŝALO: Tiel terure, tiel senlime humiligi mian po-
polon.
**KRÜG: **— Jes, sinjoro.
LA MARŝALO: Kaj poste tamen foriri, devige rezigni mian
senhonorigitan oficon —
**KRÜG: **Jes. Sed foriri meze de la paco, sinjoro.
LA MARŝALO: Ne! ĉu vi aŭdas? Ne! Tion faru iu alia! Es-
tas eĉ tro da tiuj, kiuj staris kontraŭ mi; ili nun
montru. — Mi nur — eksiĝos de mia posteno; kaj
iu alia proponu la senhonorigan pacon —
**KRÜG: **Iu alia — ne povas fari tion, via ekscelenco.
LA MARŝALO: Kial?
**KRÜG: **Tio kaŭzus intercivitanan militon. Nur vi povas
ordoni retiriĝon al la armeo —
LA MARŝALO: Do pereu la popolo, kiu ne kapablas regi
sin mem! Ili lasu min foriri … ili helpu sin sen
mi —
**KRÜG: **Tion vi instruis al ili, via ekscelenco.
LA MARŝALO: — Tiuokaze restas al oficiro … nur unu ebleco Li *ekiras al la pordo. *
124
LA BLANKA MALSANO
eLIBRO
**KRÜG ** baras la vojon al li: Tion vi ne faros, sinjoro.
LA MARŝALO: Kion? ĉu mi eble ne rajtas disponi pri mia
vivo?
**KRÜG: **Ne, via ekscelenco. Vi devas ankoraŭ … fini la
militon.
LA MARŝALO: Eble, ke vi pravas, junulo. — Aneto, li estas bona knabo, sed li havas tro da prudento. Neniam li faros ion grandan —
LA FILINO donas la aŭskultilon al li: Do, paĉjo —
LA MARŝALO forŝovas la aŭskultilon: Ne, knabineto. Mi ne volas. Mi ne scias plu, kial mi … vivu ankoraŭ.
LA FILINO: Mi petas vin, paĉjo! Mi petas vin anstataŭ ĉiuj lepruloj —
LA MARŝALO: Anstataŭ ĉiuj — Vi pravas, Aneto: jen estas
ankoraŭ aliaj. — Jen estas ni, ni lepruloj! Milionoj
da ni, lepruloj, sur la tuta mondo. — Estas vero,
mi estas unu el ili. — Rigardu, mondo, rigardu,
jen staras … la marŝalo de lepruloj; kaj ne plu
frunte de militistaro, sed frunte de ĉiu dolora ho-
ma karno. — For, for de nia vojo, nun marŝas ni.
— Ni, ni pravas, ni lepruloj; ni volas nur kompa-
ton. — Donu, Aneto! *Li prenas la aŭskultilon. *
Halo, doktoro. — Jes, mi mem. — Jes. — Jes. Mi
jam diris al vi, ke j e s! — Bone. Dankon. Li reme-
125
LA BLANKA MALSANO
eLIBRO
tas la aŭskultilon. Do, tio estas farita. Li estos ĉi tie
… post kelkaj mi utoj.
LA FILINO: Dankon al dio! ŝi ekploras pro ĝojo. Mi tiel
ĝojas, paĉjo — tiel mi ĝojas, Paŭlo —
LA MARŝALO mankaresas ŝiajn harojn: Nu, iru. — ĉu mi ankoraŭ ne naŭzas vin? — Mia kara, poste ni for-veturos … kiam estos paco —
LA FILINO: Kiam vi resaniĝos —
LA MARŝALO: Jes, kiam ni ĉiuj resaniĝos. Kaj kiam mi or-
digos la aferojn, mia kara. Tio estos malfacila,
Paŭlo … Tuj kiam venos la doktoro! — Ni devas
haltigi la ofensivon … kaj anonci al ĉiuj registaroj
… Li prenas de sur la skribo-tablo siajn ordonojn kaj disŝiras ilin en *pecetojn. * Domaĝe, tio povis esti …
bela, granda milito.
LA FILINO: Kaj vidu, paĉjo, supozeble neniam plu estos
milito. Se vi likvidos la plej grandan armeon de la
mondo —
LA MARŝALO: Jes, tio estis belega armeo, knabineto … Vi
eĉ ne scias, kiel brila armeo tio estis. Dudek ja-
rojn mi faris ĝin …
**KRÜG: **Vi faros pacon, sinjoro. Vi diros al la homoj, ke
Dio instruis vin —
LA MARŝALO: Dio … Se mi efektive scius, ke Dio volas
tion. — Paŭlo, tio estus ankaŭ misio, ĉu?
126
LA BLANKA MALSANO
eLIBRO
**KRÜG: **Jes, sinjoro. Tio estus … granda laboro.
LA MARŝALO: Mi scias, laboro por longa tempo. Mi konas
ja la diplomatojn, mia knabo. Tamen, se mi vivos
ankoraŭ kelkajn jarojn … Oni multe eltenas, se
oni havas mision. Paco … Dio volas, ke mi faru
pacon. — Aneto, diru tion … por ke mi sciu, kiel
tio sonas.
LA FILINO: Dio volas, ke vi faru pacon, paĉjo.
LA MARŝALO: Vere, tio ne sonas malbone … Tio estus
granda misio, ĉu ne, Aneto? Jam pro tio, ke en la
mondo ĉesus la blanka malsano. — Tio estus gi-
ganta venko, ĉu ne? Fari pacon: tiuokaze nia po-
polo estus la unua inter ĉiuj. — Nu, tio estos la-
boro por longa tempo, sed se mi vivos … Nur se
mi havos taskon de Dio! — Do, kie estas la dok-
toro, Aneto? Kie estas la doktoro?
*Kurteno. *
127
LA BLANKA MALSANO
eLIBRO
**POPOLAMASO ** kun standardoj. Kantado, en kiun miksiĝas *krioj: * Vivu la marŝalo! Vivu la milito! Vivu la glora
marŝalo!
LA FILO el la unua akto: Kaj ĉiuj samtempe: Vivu la milito!
LA POPOLAMASO: Vivu la milito!
LA FILO: Nin gvidas la marŝalo!
LA POPOLAMASO: Nin gvidas la marŝalo!
LA FILO: Vivu la marŝalo!
LA POPOLAMASO: La marŝalo! La marŝalo!
Hupado de aŭtomobilo, al kiu la manifestantoj ba-
ras *la vojon. *
D-RO GALÉN elkuras kun kofreto en la mano: Mi ĝiskuros piede … Permesu, mi petas … Mi petas, lasu min
antaŭen … iu atendas min …
LA FILO: Civitano, voku: Vivu la marŝalo! Vivu la milito!
D-RO GALÉN: Ne! La milito ne! Ne darfas esti milito! Aŭskultu, ne, milito ne darfas esti!
EKKRIOJ: Kion li diras? — Perfidulo! — Malkuraĝulo! —
Bategu lin!
128
LA BLANKA MALSANO
eLIBRO
D-RO GALÉN: Devas esti paco! Lasu min antaŭen. — Mi
iras al la marŝalo —
EKKRIOJ: Li ofendis la marŝalon! — Sur la lanternon lin!
— Mortigu lin!
La bruanta popolamaso ĉirkaŭfermas D-RON GA-
*LÉN. Konfuza tumulto. *
La popolamaso disiĝas. Sur la tero kuŝas D-RO GA-
*LÉN kaj lia kofreto. *
LA FILO donas al li piedbaton: Ekstaru, fiulo! For vi, alie —
VIRO EL LA POPOLAMASO ekgenuas ĉe la kuŝanto: Haltu, civitano. Li estas morta.
LA FILO: Nenia domaĝo. Estas je unu perfidulo malpli.
Vivu la marŝalo!
LA POPOLAMASO: Vivu la marŝalo! La marŝalo! La marŝa-
lo!
LA FILO malfermas la kofreton: Jen, li estis ia doktoro! Li frakasas boteletojn plenajn de medikamentoj kaj
distretas *ilin. *
Jen! Vivu la milito! Vivu la marŝalo!
LA POPOLAMASO ruliĝas for: La marŝalo! La marŝalo! Vivu
— la — marŝalo!
*Kurteno. *
FINO
129
LA BLANKA MALSANO
eLIBRO
ISBN 91-7303-166-6
130