% La Perdita Princino de Oz % Donald Broadribb
!(images/000092.jpg)
!(images/000038.png)
!(images/000101.png)
!(images/000063.png)
!(images/000083.png)
!(images/000103.png)
!(images/000017.jpg)
!(images/000036.png)
!(images/000051.png)
La Perdita Princino de Oz
De Baum, L. Frank (Lyman Frank), 1856–1919
Ilustrita de Neill, John R. (John Rea), 1877–1943
Tradukita el la Angla al Esperanto de Broadribb, Donald (Donald Richard), 1933–
Unue eldonita en la Angla kiel The Lost Princess of Oz de Reilly & Britton, 1917.
Unue eldonita en Esperanto de Bookleaf Publishing, 1996. Vidu http://www.poboxes.com/bookleaf/
Ĉi tiu traduko kopirajta © 1996 Donald Broadribb. Ĉi tiu eldono estas korektita versio, julio 2000.
La ilustraĵoj kaj aranĝo de ĉi tiu eldono laŭeble plej konformas al tiuj de la originala Angla eldono de 1917. La litertipo estas 16 sur 18.7 pkt Elegant Garamond.
!(images/000085.png)
!(images/000031.png)
!(images/000165.png)
AL MIAJ LEGANTOJ
Kelkaj el miaj junaj legantoj produktas mirindajn
imagaĵojn. Tio plaĉas al mi. Imago portis la homaron
tra la Malluman Epokon al ĝia aktuala nivelo de
civilizacio. Imago instigis Kolumbon trovi Amerikon.
Imago instigis Franklinon trovi elektron. Imago donis
al ni la vapormotoron, la telefonon, la parolmaŝinon
kaj la aŭtomobilon, ĉar necesis revi pri ili antaŭ ol
realigi ilin. Do mi kredas ke revoj-kiujn oni spertas
dum la tago kun malfermaj okuloj kaj plene
funkcianta cerbaparato-verŝajne kondukos al plibonigo
de la mondo. La imagoplena infano fariĝos la
imagoplena viro aŭ virino kiu plej verŝajne kreos,
inventos, kaj tiel evoluigos civilizacion. Elstara
edukisto informas min ke ferakontoj estas valoregaj
por evoluigi la imagadon de infanoj. Mi kredas tion.
Inter la leteroj kiujn mi ricevas de infanoj estas
multaj kun sugestoj pri “kion priverki en la sekva Oz-
Libro”. Kelkaj el la proponataj ideoj estas interesegaj,
aliaj estas tro ekstravagancaj por konsidero-eĉ en
ferakonto. Tamen, ĉiuj plaĉas al mi, kaj mi devas
agnoski ke la ĉefideo en “La Perdita Princino de Oz”
estas sugestita al mi de dolĉa dekunujara knabineto
kiu vizitis min por paroli pri la Lando Oz. Diris ŝi:
“Mi s’pozas ke se Ozma iam perdiĝus, aŭ ŝteliĝus,
ĉiu en Oz multe bedaŭrus.”
Jen ĉio, sed tute sufiĉa bazo sur kiun konstrui ĉi
tiun rakonton. Se vi plezuriĝos per la rakonto, danku
pro tio la lertan sugeston de mia amikineto. Kaj,
parenteze, ne hezitu skribi al mi viajn proprajn
proponetojn kaj sugestojn, tiajn kiuj rezultas el viaj
propraj revoj. Ili nepre interesos min, eĉ se mi ne
povos utiligi ilin en rakonto, kaj la simpla fakto ke vi
ja revis plezurigos min kaj estos bone por vi. Ĉar,
efektive, kara leganto, ĉi tiuj rakontoj pri Oz estas nur
viaj kaj miaj, kaj ni estas partneroj. Dum vi plu volos
legi ilin mi provos verki ilin, kaj mi emas kredi ke la
sekvanta rakontos kelkajn surprizajn aventurojn de la
“Stana Lignohakisto de Oz” kaj liaj kamaradoj.
L. FRANK BAUM,
Reĝa Historiisto de Oz.
“OZCOT”
ĉe HOLLYWOOD
en KALIFORNIO,
!(images/000067.png)
1 Gravega Perdo . . . . . . . . . . . . . . . . .17
2 La Problemoj de Glinda la Bona . . .30
3 Rabo Trafas Kuknjon la Kuketo-
Kuiristinon . . . . . . . . . . . . . . . .38
4 Inter la Palpbrumoj . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .57
5 La Amikoj de Ozma Perpleksiĝas . . . . . . . . . . . . . . . . . . .64
6 Oni Serĉas . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .77
7 La Karuselaj Montoj . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .93
8 La Mistera Urbo . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 108
9 La Alta Koko-Lorum de Ti . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 124
10 Toto Perdas Ion . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 141
11 Buton-Brilo Perdas Sin . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 150
12 La Carsuprulo de Herkuo . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 161
13 La Vero-Lageto . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 177
14 La Malfeliĉa Pramisto . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 188
15 La Granda Lavenda Urso . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 198
16 La Malgranda Palruĝa Urso . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 206
17 La Renkontiĝo . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 220
18 La Konferenco . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 234
19 La Ŝufaristo Ugu . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 241
20 Pli da Surprizoj . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 249
21 Magio Kontraŭ Magio . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 260
22 En la Vimenaĵa Kastelo. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 269
23 Defio al la Ŝufaristo Ugu . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 284
24 La Malgranda Palruĝa Urso Parolas Veron . . . . . . . . . . . . 293
25 Ozma de Oz . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 299
26 Doroteo Pardonas . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 307
!(images/000091.png)
!(images/000130.png)
Gravega Perdo
ĈAPITRO 1
N e p o v i s e s t i
d u b o : Pr i n c i n o
O z m a , l a b e l a
knabina reganto
de la Felando Oz, estis perdita. Ŝi tute malaperis.
Neniu el ŝiaj regatoj—eĉ neniu el ŝiaj plej intimaj
amikoj—sciis kio okazis al ŝi.
Doroteo la unua trovis tion. Doroteo estis mal-
granda knabino el Kansas kiu venis al la Lando Oz
por tie loĝi kaj ricevis tre agrablan ĉambraron en la
reĝa palaco de Ozma, simple ĉar Ozma amis
17
La Perdita Princino de Oz
Doroteon kaj volis ke ŝi loĝu kiel eble plej proksime,
tiel ke la du knabinoj povu multe kunesti.
Doroteo ne estis la sola knabino el la ekstera
mondo kiu estis bonvenigita en Ozon kaj loĝis en la
reĝa palaco. Ankaŭ estis alia nomita Betinjo Bobin,
kies aventuroj instigis ŝin serĉi rifuĝon kun Ozma, kaj
ankoraŭ alia nomita Trot, kiu invitiĝis, kun sia fidela
akompananto, Kap’tano Vilĉjo, hejmiĝi en ĉi tiu
mirinda felando. La tri knabinoj ĉiuj havis ĉambrojn
en la palaco kaj estis bonaj amikoj; sed Doroteo estis
la plej intima amiko de ilia gracoplena Regantino kaj
nur ŝi je kiu ajn horo aŭdacis viziti Ozman en ŝiaj
reĝaj loĝoĉambroj. Ĉar Doroteo jam loĝis en Oz
multe pli longe ol la aliaj knabinoj kaj fariĝis
Princino de la regno.
Betinjo estis unu jaron pli aĝa ol Doroteo kaj Trot
estis unu jaron pli juna, tamen la tri knabinoj estis
sufiĉe similaĝaj por fariĝi intimaj kunludantoj kaj
bone distriĝi kune. Dum la trio konversaciadis unu
matenon en la ĉambro de Doroteo Betinjo proponis
ke ili veturu en la Manĝtulan Landon, kiu estis unu
el la kvar grandaj partoj de la Lando Oz regata de
Ozma.
“Mi ankoraŭ ne estis tie,” diris Betinjo Bobin, “sed
18
!(images/000185.png)
La Perdita Princino de Oz
la Birdotimigilo iam diris al mi ke ĝi estas la plej
bela lando en la tuta Oz.”
“Ankaŭ mi volas kuniri,” aldonis Trot.
“Bone,” diris Doroteo, “mi petos Ozman. Eble ŝi
permesos ke ni kunprenu la Segĉevalon kaj la Ruĝan
Ĉaregon, tio estus por ni multe pli agrabla ol devi
marŝi la tutan vojon. Ĉi tiu Lando Oz estas iom
granda, kiam oni iras al ĉiuj ĝiaj bordoj.”
Do ŝi ekstaris kaj iris laŭ la koridoroj de la belega
palaco ĝis ŝi atingis la reĝan ĉambraron, kiu plenigis
la tutan antaŭan parton de la dua etaĝo. En
malgranda atendoĉambro sidis la servistino de Ozma,
Ĵelea Konfitaĵ, kiu sin okupis per kudrado.
“Ĉu Ozma jam ellitiĝis?” demandis Doroteo.
“Mi ne scias, kara,” respondis Ĵelea. “Mi ne jam
aŭdis ŝin ĉimatene. Ŝi eĉ ne vokis por ke mi pretigu
ŝian banon aŭ matenmanĝon, kaj estas multe post la
kutima tempo por ili.”
“Strange!” krietis la knabineto.
“Jes,” akordis la servistino; “sed kompreneble nenia
damaĝo povus okazi al ŝi. Neniu povas morti aŭ esti
mortigita en la Lando Oz kaj Ozma mem estas
potenca feino, kaj ŝi ne havas malamikojn, laŭ nia
scio. Tial mi tute ne maltrankvilas pri ŝi, kvankam
20
Ĉapitro Unu
konfesendas ke ŝia silento estas malkutima.”
“Eble,” diris Doroteo, penseme, “ŝi plu dormas. Aŭ
eble ŝi legas, aŭ planas ian novan magiaĵon por
bonfari al sia popolo.”
“Ĉio ĉi povus esti vera,” respondis Ĵelea Konfitaĵ,
“tial mi ne aŭdacis ĝeni nian reĝan mastrinon.
Tamen vi estas privilegia, Princino, kaj mi certas ke
al Ozma tute ne ĝenus se vi enirus por paroli kun
ŝi.”
“Kompreneble ne,” diris Doroteo, kaj malferminte
la pordon de la ekstera ĉambro ŝi eniris. Estis tute
kviete tie. Ŝi marŝis en alian ĉambron, kiu estis la
buduaro de Ozma, kaj poste, repuŝinte pezan
drapiraĵon riĉe broditan per fadenoj el pura oro, la
knabino eniris la dormoĉambron de la feina Reganto
de Oz. La ebura kaj ora lito estis vaka; la ĉambro
estis vaka; neniu spuro de Ozma estis trovebla.
Tre surprizite, kvankam ankoraŭ sen timo ke io
okazis al sia amikino, Doroteo reiris tra la buduaro
al la aliaj ĉambroj de la ĉambaro. Ŝi eniris la
muzikoĉambron, la bibliotekon, la laborejon, la
banĉambron, la vestoĉambron kaj eĉ la grandan
tronoĉambron, kiu estis apud la reĝa ĉambraro, sed
en neniu el tiuj lokoj ŝi povis trovi Ozman.
21
La Perdita Princino de Oz
Do ŝi reiris al la antaŭĉambro kie ŝi estis parolinta
kun la servistino, Ĵelea Konfitaĵ, kaj diris:
“Ŝi ne estas en siaj ĉambroj nun, do sendube ŝi
eliris.”
“Mi ne komprenas kiel ŝi povus fari tion sen ke
mi vidus ŝin,” respondis Ĵelea, “krom se eble ŝi
malvidebligis sin.”
“Nu, ŝi ne estas tie,” deklaris Doroteo.
“Do ni iru trovi sin,” proponis la servistino, kiu
ŝajnis iom maltrankvila.
Do ili eliris en la koridorojn kaj tie Doroteo
preskaŭ stumblis pro kurioza knabino kiu dancadis
leĝere laŭlonge de la koridoro.
“Haltu momenton, Ĉifoneroj!” ŝi kriis. “Ĉu vi jam
vidis Ozman ĉimatene?”
“Mi ne!” respondis la kurioza knabino, dancante
pli proksimen. “Mi perdis ambaŭ okulojn dum
baraktado kun la Vuzo, hieraŭnokte, ĉar la besto
forgratis ilin de mia vizaĝo per siaj kvadrataj piedoj.
Do mi metis la okulojn en mian poŝon kaj ĉimatene
Buton-Brilo kondukis min al Onklino Em, kiu
surkudris ilin denove. Do mi vidis tute nenion
hodiaŭ, escepte de dum la ĵusaj kvin minutoj. Do
kompreneble mi ne vidis Ozman.”
22
!(images/000175.png)
La Perdita Princino de Oz
“Nu, bone, Ĉifoneroj,” diris Doroteo, rigardante
interesate la okulojn, kiu estis nur du rondaj nigraj
butonoj kudritaj sur la vizaĝon de la knabino.
Ankaŭ aliaj aspektoj de Ĉifoneroj ŝajnus kuriozaj
al persono vidanta ŝin unuafoje. Oni kutime nomis
ŝin “La Miksĉifona Knabino”, ĉar ŝiaj korpo kaj
membroj estis el gajkolora miksĉifona peplomo
tondita laŭ homa formo kaj plenigita per katuno. Ŝia
kapo estis ronda pilko simile plenigita kaj ligita al ŝiaj
ŝultroj. Ŝiaj haroj estis amaso da brunaj trikfadenoj
kaj por fari ŝian nazon oni tiris parton de la ŝtofo
por formi pilketon kaj ligis ĝin per ŝnuro por teni ĝin
ĝustaloke. Ŝian buŝon oni zorge faris tondante
fendeton en la ĝusta loko kaj vatante ĝin per ruĝa
silko, aldonante du vicojn de perloj por ke ili estu
dentoj kaj iom da ruĝa flanelo kiel langon.
Malgraŭ tiu stranga konsisto, la Miksĉifona
Knabino magie vivis kaj montris sin unu el la plej
gajaj kaj agrablaj el la multaj strangetaj uloj kiuj loĝis
en la miriga Felando Oz. Efektive, Ĉifoneroj estis
ĝenerale amata, kvankam ŝi estis iom supraĵema kaj
nekonstanta kaj faris kaj diris multon kio surprizis
ŝiajn amikojn. Ŝi malofte estis kvieta, ŝi amis danci,
transturniĝi kaj transkapiĝi, grimpi arbojn kaj
24
!(images/000212.png)
La Perdita Princino de Oz
partopreni multajn aliajn aktivajn sportojn.
“Mi iras serĉi Ozman,” komentis Doroteo, “ĉar ŝi
ne estas en siaj ĉambroj kaj mi volas fari al ŝi
demandon.”
“Mi akompanos vin,” diris Ĉifoneroj, “ĉar miaj
okuloj brilas pli ol la viaj kaj povas pli foren vidi.”
“Mi iom dubas pri tio,” respondis Doroteo. “Sed
akompanu min se vi volas.”
Kune ili traserĉis la grandan palacon kaj eĉ la plej
forajn limojn de la palaca tereno, kiu estis tre granda,
sed nenie ili trovi spuron de Ozma. Kiam Doroteo
revenis al kie atendis Betinjo kaj Trot, la vizaĝo de
la knabineto estis iom sobra kaj maltrankvila, ĉar
neniam antaŭe Ozma foriris sen informi siajn
amikojn pri kien ŝi iras, aŭ sen eskorto taŭga por ŝia
reĝa rango.
Tamen ŝi estis for, kaj neniu vidis ŝin foriri.
Doroteo renkontis kaj demandis al la Birdotimigilo,
Tiktoko, la Vilulo, Buton-Brilo, Kap’tano Vilĉjo, kaj
eĉ al la saĝa kaj potenca Sorĉisto de Oz, sed neniu
el ili vidis Ozman post ŝia apartiĝo de siaj amikoj la
antaŭan vesperon kaj iro al siaj ĉambroj.
“Pas’nokte ŝi diris nenion pri foriro ien,” komentis
malgranda Trot.
26
!(images/000003.png)
La Perdita Princino de Oz
“Ne, kaj jen la plej stranga parto,” respondis
Doroteo. “Kutime Ozma sciigas al ni kion ajn ŝi
faras.”
“Kial ne rigardi per la Magia Bildo?” proponis
Betinjo Bobin. “Tio informos al ni pri kie ŝi estas,
post nur sekundo.”
“Kompreneble!” kriis Doroteo. “Kial mi ne jam
elpensis tion?” kaj tuj la tri knabinoj rapidis al la
buduaro de Ozma, kie la Magia Bildo ĉiam pendis.
Tiu Magia Bildo estis unu el la plej gravaj trezoroj
de la reĝina Ozma. Estis granda ora kadro, en kies
centro estis blugriza kanvaso sur kiu diversaj scenoj
konstante aperadis kaj malaperadis. Se oni staris
antaŭ ĝi kaj volis vidi kion faras iu persono—kie ajn
en la mondo—nur necesis ke oni esprimu la deziron
kaj la sceno en la Magia Bildo ŝanĝiĝis kaj ekestis la
sceno kie estas tiu persono kaj montris precize kion
li aŭ ŝi faras. Do la knabinoj sciis ke estos facile
deziri vidi Ozman, kaj per la bildo ili rapide ekscios
kie ŝi estas.
Doroteo antaŭeniris al la loko kie la bildon kutime
protektis dikaj satenaj kurtenoj, kaj disapartigis la
drapiraĵojn. Farinte tion ŝi staris miregante, dum ŝiaj
du amikoj kriis pro malkontentiĝo.
28
!(images/000033.png)
Ĉapitro Unu
La Magia Bildo mankis. Nur vaka spaco sur la
muro malantaŭ la kurtenoj montris kie ĝi antaŭe
pendis.
29
!(images/000025.png)
La Problemoj de Glinda la Bona
ĈAPITRO 2
Tiun saman mat-
enon estis granda
e k s c i t i ĝ o e n l a
k a s t e l o d e l a
Potenca Sorĉistino de Oz, Glinda la Bona. Tiu
kastelo, situanta en la Lando de la Kveluloj,
grandadistance sude de la Smeralda Urbo kie regis
Ozma, estis grandioza strukturo el belega marmoro
kaj arĝentaj latisoj. Tie loĝis la Sorĉistino, ĉirkaŭate
de aro de la plej belaj knabinoj de Oz, venintaj el la
kvar landoj de tiu felando kaj ankaŭ el la glora
30
Ĉapitro Du
Smeralda Urbo mem, kiu staris en la angulo kie la
kvar landoj renkontiĝis.
Oni opiniis granda honoro permeson servi la
bonan Sorĉistinon, kies magia arto uziĝis nur por
bonfari al la popolo de Oz. Glinda estis la plej valora
servanto de Ozma, ĉar ŝia sorĉoscio estis miriga kaj
ŝi povis efektivigi preskaŭ ĉion, kion deziris la bela
knabina Reganto de Oz.
El ĉiuj magiaĵoj ĉirkaŭ Glinda en ŝia kastelo estis
nenio pli eksterordinara ol ŝia Granda Arkivo-Libro.
Sur la paĝoj de ĉi tiu Arkivo-Libro konstante
skribiĝis—tagon post tago kaj horon post horo—ĉiuj
gravaj eventoj kiuj okazis ie en la konata mondo, kaj
ili skribiĝis en la libron precize je la momento kiam
la eventoj okazis. Ĉiu aventuro en la Lando Oz kaj
en la granda ekstera mondo, kaj eĉ en lokoj pri kiuj
neniam aŭdis vi kaj mi, registriĝis precize en la
Granda Libro, kiu neniam eraris kaj diris nur la
ekzaktan veron. Pro tio nenio estis kaŝebla for de
Glinda la Bona, kiu bezonis nur rigardi la Grandan
Arkivo-Libron por informiĝi pri ĉio okazinta. Tial,
inter aliaj kialoj, ŝi estis granda Sorĉistino, ĉar la
arkivo faris el ŝi personon pli saĝan ol ĉiu alia
vivanto.
31
La Perdita Princino de Oz
Tiu mirinda libro situis sur granda ora tablo kiu
staris en la mezo de la salono de Glinda. La kruroj
de la tablo, kiuj estis inkrustitaj per multevaloraj
gemoj, estis firme ligitaj al la kahelita planko kaj la
libro mem estis ĉenita al la tablo kaj ŝlosita per ses
fortikaj oraj seruroj, kies ŝlosilojn Glinda portis sur
ĉeno ligita ĉirkaŭ ŝia propra kolo.
La paĝoj de la Granda Libro estis pli granda-
dimensiaj ol tiuj de Usona ĵurnalo kaj kvankam ili
estis maldikegaj ili estis tiomaj ke ili konsistigis
grandegan, tre dikan volumon. Pro siaj ora kovrilo
kaj oraj agrafoj la libro estis tiom multepeza ke tri
viroj apenaŭ povus levi ĝin. Tamen ĉimatene, kiam
Glinda eniris sian salonon post la matenmanĝo,
sekvate de ĉiuj siaj servistinoj, la bonan Sorĉistinon
mirigis trovi ke ŝia Granda Arkivo-Libro estas
mistere malaperinta.
Antaŭenirinte al la tablo, ŝi trovis ke la ĉenoj estis
distranĉitaj per iu akra ilo, kaj tio sendube fariĝis
dum ĉiuj en la kastelo dormadis. Glindan tio ŝokis
kaj ĉagrenis. Kiu farus tian fian aŭdacan agon? Kaj
kiu volus forpreni de ŝi ŝian Grandan Arkivo-
Libron?
La Sorĉistino pensmeditadis dum iom da tempo,
32
!(images/000009.png)
La Perdita Princino de Oz
konsiderante la konsekvencojn de la perdo. Post tio ŝi
iris al sia Ĉambro de Magio por prepari sorĉon kiu
informos ŝin pri kiu ŝtelis la Arkivo-Libron. Sed, kiam
ŝi malŝlosis siajn ŝrankojn kaj malfermis la pordojn,
ŝi trovis ke ĉiuj ŝiaj magiiloj kaj raraj kemiaĵoj estas
forŝtelitaj el sur la bretoj.
La Sorĉistino estis nun kaj kolera kaj alarmita. Ŝi
sidiĝis sur seĝon kaj strebis elpensi kiel tiu
eksterordinara ŝtelo estus farebla. Estis evidente ke la
ŝtelisto estis iu tre potenca, ĉar neniu alia povus
efektivigi tian ŝtelon sen ŝia scio. Sed kiu, en la tuta
Lando Oz, estis sufiĉe potenca kaj lerta por fari tian
fiagon? Kaj kiu, estante kapabla, ankaŭ celus defii la
plej saĝan kaj plej talentan Sorĉistinon en la tuta
historio de la mondo?
Glinda pripensadis tiun perpleksan temon dum
plena horo, kaj je la fino de tiu tempoperiodo ŝi
ankoraŭ ne sciis klarigi ĝin. Sed kvankam ŝiaj iloj kaj
kemiaĵoj estis forŝtelitaj ŝia magiscio ja ne estis ŝtelita,
ĉar neniu ŝtelisto, negrave kiom lerta, povas ŝteli
onian scion, kaj tial scio estas la plej bona kaj plej
sekura trezoro akirebla. Glinda kredis ke kiam ŝi uzos
sufiĉan tempon por akumuli pli da magiaj herboj kaj
eliksiroj kaj por fabriki pli da magiiloj ŝi povos trovi
34
!(images/000019.png)
La Perdita Princino de Oz
kiu estas la ŝtelinto, kaj kio okazis al ŝia valorega
Arkivo-Libro.
“Negrave kiu faris tion,” ŝi diris al siaj servistinoj,
“tiu estas tre malsaĝa persono, ĉar iam li sendube
troviĝos kaj estos tiam severe punita.”
Ŝi nun faris liston de ĉio kion ŝi bezonas kaj
sendis mesaĝistojn al ĉiu parto de Oz kun ordono
akiri la bezonaĵojn kaj porti ilin al ŝi kiel eble
plej baldaŭ. Kaj unu el ŝiaj mesaĝistoj renkontis
la malgrandan Sorĉiston de Oz, kiu rajdas sur la
dorso de la fama vivanta Segĉevalo kaj kroĉiĝas al
ĝia kolo per ambaŭ brakoj; ĉar la Segĉevalo
kuregadas al la kastelo de Glinda rapide kiel la
vento, portante la informon ke Reĝina Ozma,
Reganto de la tuta granda Lando Oz, subite
malaperis kaj neniu en la Smeralda Urbo scias kio
okazis al ŝi.
“Ankaŭ,” diris la Sorĉisto, dum li staris antaŭ la
surprizita Sorĉistino, “la Magia Bildo de Ozma
malaperis, do ni ne povas konsulti ĝin por trovi kie
ŝi estas. Tial mi venis al vi por helpo tuj kiam ni
konsciiĝis pri nia perdo. Ni rigardu en la Grandan
Arkivo-Libron.”
36
!(images/000028.png)
Ĉapitro Du
“Ve,” respondis la Sorĉistino malĝoje, “ni ne povas,
ĉar ankaŭ la Granda Arkivo-Libro malaperis!”
37
!(images/000094.png)
Rabo Trafas Kuknjon la Kuketo-Kuiristinon
ĈAPITRO 3
Unu grava ŝtelo
plia raportiĝis en
la Lando Oz tiun
eventoplenan mat-
enon, sed ĝi okazis tiom for de kaj la Smeralda Urbo
kaj la kastelo de Glinda la Bona ke neniu el la
personoj kiujn ni menciis informiĝis pri la ŝtelo ĝis
post longe.
En la fora sudokcidenta angulo de la Lando de la
Palpbrumoj estas larĝa tablolando atingebla nur per
grimpado de kruta monteto, negrave el kiu direkto
38
Ĉapitro Tri
oni proksimiĝas al ĝi. Sur la montetoflankoj ĉirkaŭ
tiu tablolando tute ne estas vojetoj, nur multaj
dornarbustoj sur kiuj estas akraj dornoj kiuj neebligas
ke la Ozanoj loĝantaj malsupre suprengrimpu por
vidi kio estas sur la supro. Sed supre loĝas la Jipoj,
kaj kvankam la spaco kiun ili okupas estas ne tre
granda la landeto apartenas nur al ili. La Jipoj
neniam—ĝis la tempo kiam komenciĝas ĉi tiu
rakonto—foriris de sia larĝa tablolando por mal-
supreniri en la Landon Oz, nek la Ozanoj iam
grimpis al la lando de la Jipoj.
Loĝante tute solaj, la Jipoj havis kuriozajn
kutimojn kaj ideojn proprajn kaj ne similis al iu alia
popolo de la Lando Oz. Iliaj domoj estis dismetitaj
sur la tuta plata surfaco; ne kiel urbo, kungrupigitaj,
sed metitaj kie ajn volis la kaprico de la posedantoj,
kun kampoj unuloke, arboj aliloke, kaj kuriozaj
vojetoj kunligantaj la domojn.
Tie, dum la mateno kiam Ozma tiom strange
malaperis de la Smeralda Urbo, Kuknjo la Kuketo-
Kuiristino trovis ke ŝia diamantornamita ora teler-
lavujo estis ŝtelita, kaj ŝi tiom alarmis pro la perdo kaj
kriis kaj lamentis tiom laŭte ke multaj Jipoj grupiĝis
ĉirkaŭ ŝian domon por demandi pri kio okazis.
39
La Perdita Princino de Oz
Estis serioza afero, ie ajn en la Lando Oz, akuzi
ke iu ŝtelis, do kiam la Jipoj aŭdis Kuknjon la
Kuketo-Kuiristinon deklari ke ŝia juvelita telerlavujo
estas ŝtelita ili kaj humiliĝis kaj ĉagreniĝis kaj devigis
Kuknjon akompani ilin al la Ranulo por trovi kion
fari.
Mi supozas ke vi neniam antaŭe aŭdis pri la
Ranulo, ĉar kiel ĉiuj aliaj loĝantoj sur tiu tablolando
li neniam estis for de ĝi, nek iu iris tien por vidi lin.
La Ranulo estis, efektive, ido de la ordinaraj ranoj de
Oz, kaj kiam li estis naskita li unue loĝis en lageto
en la Lando de la Palpbrumoj kaj estis kiaj ĉiuj aliaj
ranoj. Havante aventureman naturon, tamen, li
baldaŭ saltetis el sia lageto kaj komencis veturadi; sed
granda birdo venis kaj kaptis lin per sia beko kaj
komencis forflugi kun li al sia nesto. Estante alte en
la aero la rano skuis sin tiom freneze ke li liberiĝis
kaj falis suben—suben—suben en malgrandan kaŝitan
lageton sur la tablolando de la Jipoj. Nu, ŝajnas ke
tiu lageto estis nekonata de la Jipoj ĉar ĝi estis
ĉirkaŭata de dikaj arbustoj kaj ne estis proksima al
loĝejo, kaj ĝi montriĝis sorĉita lageto, ĉar la rano
kreskis tre rapide kaj fariĝis tre granda, manĝante la
magian skoŝon kiu troviĝas en neniu alia loko sur la
40
!(images/000074.png)
La Perdita Princino de Oz
tero, nur en tiu unusola lageto. Kaj la skoŝo ne nur
grandigis la ranon, tiel ke kiam li ekstaris sur siaj
malantaŭaj kruroj li estis alta kiel kiu ajn Jipo en la
lando, sed ĝi nekutime inteligentigis lin, tiel ke li
baldaŭ sciis pli ol la Jipoj kaj kapablis rezoni kaj
argumenti tre, tre bone.
Ne estus supozeble ke rano tiatalenta restus en
kaŝita lageto, do li fine eliris kaj interiris la popolon
de la tablolando, kiuj miregis pro lia aspekto kaj
trovis tre impona lian erudicion. Ili neniam antaŭe
vidis ranon kaj la rano neniam antaŭe vidis Jipon,
sed ĉar estis multaj Jipoj kaj nur unu rano, la rano
fariĝis plej grava. Li ne plu saltadis, sed staris rekta
sur siaj malantaŭaj kruroj kaj vestis sin bele kaj sidis
sur seĝoj kaj faris ĉion faratan de homoj; do oni
baldaŭ nomis lin la Ranulo kaj tiu estas lia sola nomo
ekde tiam.
Post pluraj jaroj la popolo jam traktis la Ranulon
kiel sian konsiliston rilate al ĉiu problemo. Ili
prezentis ĉiujn siajn problemojn al li kaj kiam li
nenion sciis li ŝajnigis scii, kio ŝajne estis egale
sukcesa. Efektive, la Jipoj kredis ke la Ranulo estas
pli saĝa ol vere li estis, kaj li lasis ilin kredi tion, ĉar
li tre fieris pro sia aŭtoritata stato.
42
Ĉapitro Tri
Alia lageto ekzistis sur la tablolando, kiu ne estis
sorĉita sed enhavis bonan klaran akvon kaj situis
proksime al la loĝejoj. Tie la popolo konstruis por la
Ranulo propran domon, proksime al la rando de la
lageto, tiel ke li povis bani sin aŭ naĝi kiam ajn li
volis. Li kutime naĝis en la lageto dum la frua
mateno, antaŭ ol iu alia ellitiĝis, kaj dum la tago li
vestis sin per siaj belaj vestaĵoj kaj sidis en sia domo
kaj akceptis la vizitojn de ĉiuj Jipoj venintaj al li por
peti konsilon.
La kutima kostumo de la Ranulo konsistis el
ĝisgenua pantalono el flava satena pluŝo, kun
ornamaĵoj el ora pasamento kaj juvelitaj genubukoj;
blanka satena veŝto kun arĝentaj butonoj en kiuj
estis soliteraj rubioj; hirundovosta mantelo brile
flava; verdaj ŝtrumpoj kaj ruĝaj ledaj ŝuoj
suprenturnitaj ĉe la piedfingrejo kaj havantaj
diamantajn bukojn. Li surportis, kiam li ekstere
marŝadis, purpuran silkan ĉapelon kaj li tenis
orkapan bastonon. Sur siaj okuloj li portis grandajn
okulvitrojn kun oraj randoj, ne ĉar liaj okuloj
malfortis sed ĉar la okulvitroj aspektigis lin saĝa, kaj
tiom distingita kaj bela estis lia aspekto ke ĉiuj Jipoj
multe fieris pro li.
43
La Perdita Princino de Oz
Ne ekzistis Reĝo aŭ Reĝino en la Lando de la
Jipoj, do la simplaj loĝantoj nature ekkonsideris la
Ranulon sia estro kaj ne nur ilia konsilisto kiam ajn
estis urĝe. Per sia koro la granda rano sciis ke li ne
estas pli saĝa ol la Jipoj, sed estis tre rimarkinde ke
rano scias tiom kiom homo, kaj la Ranulo estis sufiĉe
sagaca por kredigi al la popolo ke li estas multe pli
saĝa ol estas vere. Ili neniam suspektis ke li estas
fraŭdulo, ili nur aŭskultis tre respekteme liajn vortojn
kaj plenumis kion ajn li konsilis al ili.
Nun, kiam Kuknjo la Kuketo-Kuiristino tiom
alarmis pro la ŝteliĝo de ŝia diamantornamita
telerlavujo, la unua penso de la popolo estis ke ili
konduku ŝin al la Ranulo kaj informu lin pri la
perdo, kredante ke kompreneble li povos diri al ŝi kie
trovi ĝin.
Li aŭskultis la historion kun siaj grandaj okuloj
plene malfermitaj malantaŭ la okulvitroj, kaj diris per
sia profunda kvaka voĉo:
“Se la telerlavujo estas ŝtelita, nepre iu prenis
ĝin.”
“Sed kiu?” demandis Kuknjo, malkviete. “Kiu estas
la ŝtelinto?”
“Tiu kiu prenis la telerlavujon, kompreneble,”
44
!(images/000065.jpg)
Ĉapitro Tri
respondis la Ranulo, kaj aŭdinte tion ĉiuj Jipoj jese
skuis la kapon tre serioze kaj diris unu al la alia:
“Tute vere!”
“Sed mi volas mian telerlavujon!” kriis Kuknjo.
“Neniu kulpigus vin pro tiu deziro,” komentis la
Ranulo.
“Do diru al mi kie mi trovos ĝin,” ŝi postulis.
Rigardon tre saĝan direktis la Ranulo al ŝi kaj li
levis sin el sia seĝo kaj fiere promenis tien kaj reen
en la ĉambro kun la manoj sub siaj baskoj, tre pompe
kaj impone. Nun la unuan fojon tiom malfacila
problemo prezentiĝis al li kaj li volis tempon dum
kiu pensi. Malvolontege li permesus ilin suspekti ke
li estas senscia do li pensis tre tre forte pri kiel
respondi al la virino sen perfidi sin.
“Mi volas informi vin,” diris li, “ke antaŭ nun
nenio iam ŝteliĝis en la Lando de la Jipoj.”
“Ni jam scias tion,” respondis Kuknjo la Kuketo-
Kuiristino, senpacience.
“Sekve,” pludiris la Ranulo, “ĉi tiu ŝtelo fariĝas tre
grava.”
“Nu, kie estas mia telerlavujo?” demandis la
virino.
“Ĝi estas perdita; sed ĝi estas trovenda. Domaĝe,
45
La Perdita Princino de Oz
ni ne havas policistojn aŭ detektivojn por solvi la
misteron, do ni devos utiligi aliajn rimedojn por
reakiri la perditaĵon. Kuknjo unue verku Proklamon
kaj najlu ĝin al la pordo de sia domo, kaj la
Proklamo diru ke kiu ŝtelis la juvelitan telerlavujon
nepre redonu ĝin tuj.”
“Sed eble neniu redonos ĝin,” sugestis Kuknjo.
“Tiukaze,” diris la Ranulo, “tiu fakto mem pruvos
ke neniu ŝtelis ĝin.”
Tio ne kontentigis Kuknjon, sed ŝajne la aliaj Jipoj
forte aprobis la planon. Ili ĉiuj konsilis ke ŝi agu kiel
diris la Ranulo, do ŝi metis la afiŝon sur sian pordon
kaj atendis pacience ke iu redonu la telerlavujon—
kion neniu faris.
Denove ŝi iris, akompanate de grupo de siaj
najbaroj, al la Ranulo, kiu jam multe pripensis la
aferon. Diris li al Kuknjo:
“Mi nun konvinkiĝis ke neniu Jipo prenis vian
telerlavujon, kaj, ĉar ĝi foriris el la Lando de la Jipoj,
mi konjektas ke fremdulo venis el la mondo sube de
ni, en la nokta mallumo kiam ni ĉiuj dormadis, kaj
forprenis vian trezoron. Neniu alia ekspliko de ĝia
malapero eblas. Do, se vi volas repreni tiun oran,
diamantornamitan telerlavujon, vi devos eniri la
46
!(images/000037.png)
La Perdita Princino de Oz
suban monon por serĉi ĝin.”
Tio ja vere estis konsterna propono. Kuknjo kaj
ŝiaj amikoj iris al la rando de la plata tablolando kaj
rigardis laŭ la kruta montetoflanko ĝis la subaj
ebenaĵoj. Tiom distanca estis la malsupro de la
monteto ke nenio tie estis klare videbla kaj ŝajnis al
la Jipoj tre aventureme, eble danĝere, iri tiom for de
la hejmo en nekonatan landon.
Tamen, Kuknjo multege deziris sian telerlavujon,
do ŝi turnis sin al siaj amikoj kaj demandis:
“Kiu akompanos min?”
Neniu respondis tiun demandon, sed post ioma
silento unu Jipo diris:
“Ni scias kio estas ĉi tie, sur la supro de ĉi tiu
plata monteto, kaj ĝi ŝajnas al ni tre plaĉa loko; sed
kio estas malsupre, tion ni ne scias. Verŝajne ne estas
egale plaĉe, do ni prefere restu kie ni nun estas.”
“Eble estas multe pli bona lando ol ĉi tie,” sugestis
la Kuketo-Kuiristino.
“Eble, eble,” respondis alia Jipo, “sed kial riski?
Kontento pro onia fato estas vera saĝeco. Eble, en iu
alia lando, ekzistas pli bonaj kuketoj ol tiuj kiujn vi
kuiras; sed ĉar ni ĉiam manĝis viajn kuketojn, kaj
amis ilin—escepte de kiam ili estas malsupre
48
Ĉapitro Tri
bruligitaj—ni ne sopiras pli bonajn.”
Kuknjo eble konsentus al tiu argumento se ŝi ne
tiom fervorus trovi sian valoregan telerlavujon, sed
nun ŝi kriis senpacience:
“Vi estas malkuraĝuloj—ĉiuj! Se neniu el vi
akceptos esplori kun mi la grandan mondon for de
ĉi tiu malgranda monteto, mi nepre iros sola.”
“Tre bona decido,” deklaris la Jipoj, multe pli
trankvile. “Via telerlavujo perdiĝis, ne la nia; kaj, se
vi pretas riski viajn vivon kaj liberecon per klopodo
reakiri ĝin, neniu rifuzos al vi tiun privilegion.”
Dum ili tiel konversaciadis la Ranulo proksimiĝis
al ili kaj rigardis la ebenaĵon per siaj grandaj okuloj
kaj ŝajnis nekutime pripensema. Efektive, la Ranulo
pensis ke li volonte vidos pli de la mondo. Ĉi tie
en la Lando de la Jipoj li fariĝis la plej grava ulo
kaj lia graveco nun komencis tedi lin. Estus agrable
ke aliaj homoj cedu al li kaj petu lian konsilon kaj
li ne povis trovi kaŭzon ke lia famo ne disvastiĝu
tra la tuta Oz.
Li sciis nenion pri la resto de la mondo, sed estis
verŝajne ke pli da homoj loĝas preter la monto kie
li nun loĝas ol estas ĉi tie da Jipoj, kaj se li estos
inter ili li povos surprizi ilin per sia saĝeco kaj
49
La Perdita Princino de Oz
devigi ilin kliniĝi antaŭ li same kiel la Jipoj. Alivorte,
la Ranulo ambiciis fariĝi ankoraŭ pli grava, kio ne
estis ebla se li ĉiam restos sur ĉi tiu monto. Li volis
ke aliaj vidu liajn belegajn vestaĵojn kaj aŭskultu
liajn solenajn parolojn, kaj jen kialo foriri de la
Lando de la Jipoj. Do li diris al Kuknjo la Kuketo-
Kuiristino:
“Mi akompanos vin, estimata virino,” kio multe
plaĉis al Kuknjo ĉar ŝi opiniis ke la Ranulo povos
multe helpi ŝin dum ŝia serĉado.
Sed nun, ĉar la potenca Ranulo decidis entrepreni
la veturon, pluraj Jipoj kiuj estis junaj kaj kuraĝaj tuj
decidis kuniri; do la sekvan matenon post la
matenmanĝo la Ranulo kaj Kuknjo la Kuketo-
Kuiristino kaj naŭ el la Jipoj komencis gliti
malsupren sur la flanko de la monto. La dornarbustoj
kaj kaktoj estis tre pikemaj kaj estis malkomforte tuŝi
ilin, do la Ranulo ordonis ke la Jipoj iru la unuaj kaj
rompu padon, tiel ke kiam li sekvos ilin liaj belaj
vestaĵoj ne ŝiriĝos. Ankaŭ Kuknjo surhavis sian plej
bonan robon, kaj simile timis la dornojn kaj pikaĵojn,
do ŝi tenis sin malantaŭ la Ranulo.
Ili iom malrapide iradis kaj la nokto kovris ilin
antaŭ ol ili estis irintaj nur duonon de la
50
Ĉapitro Tri
montoflanko, do ili trovis kavon en kiu ili estos
ŝirmataj ĝis la mateno. Kukjo kunportis korbon
plenan de ŝiaj famaj kuketoj, do ili ĉiuj manĝis
abunde.
Dum la dua tago la Jipoj komencis voli ke ili ne
estu entreprenintaj ĉi tiun aventuron. Ili multe
grumblis pro la devo fortranĉi la dornojn por fari
vojon por la Ranulo kaj la Kuketo-Kuiristino, ĉar ilia
propra vestaro suferis multan ŝiriĝon, dum Kukjno kaj
la Ranulo veturis sekure kaj komforte.
“Se vere venis iu al nia lando por ŝteli vian
diamantan telerolavujon,” diris unu Jipo al Kuknjo,
“certe estis birdo, ĉar neniu persono vira aŭ virina aŭ
infana povus grimpi tra ĉi tiuj arbustoj kaj
remalsupreniri.”
“Kaj se li ja farus tion,” diris alia Jipo, “la
diamantornamita ora telerlavujo ne kompensus la
malfacilaĵojn kaj suferojn.”
“Rilate al mi,” komentis tria Jipo, “mi preferus reiri
al mia hejmo kaj elfosi kaj poluri pli da diamantoj,
kaj mini pli da oro, kaj fari por vi novan telerlavujon,
ol gratiĝi de la kapo ĝis la kalkano per ĉi tiuj
arbustaĉoj. Eĉ nun, se mia patrino vidus min, ŝi ne
rekonus min kiel sian filon.”
51
La Perdita Princino de Oz
Kuknjo ne atentis tiujn murmurojn, nek la Ranulo.
Kvankam ilia veturo estis malrapida la Jipoj faciligis
ĝin por ili, tiel ke ili ne emis plendi kaj ne deziris
retreniri.
Tre proksime al la malsupro de la granda monteto
ili venis al granda abismo, kies flankoj estis glataj kiel
vitro. La abismo etendiĝis tre foren—ili ne povis vidi
ĝian finon iudirekte—kaj kvankam ĝi ne estis tre
larĝa ĝi estis multe tro larĝa por transsalto fare de la
Jipoj. Kaj se ili enfalus verŝajne ili eble neniam povos
reeliri.
“Finiĝis nia veturo,” diris la Jipoj. “Ni devas
retreniri.”
Kuknjo la Kuketo-Kuiristino komencis plori.
“Mi neniam retrovos mian belan telerolavujon—
kaj mia koro rompiĝos!” ŝi ploregis.
La Ranulo iris al la rando de la abismo kaj per
unu okulo zorge mezuris la distancon ĝis la alia
flanko.
“Ĉar mi estas rano,” diris li, “mi povas salti, kiel
ĉiuj ranoj; kaj, ĉar mi estas tre granda kaj forta, mi
certas ke mi povos transsalti ĉi tiun abismon facile.
Sed vi aliaj, ĉar vi ne estas ranoj, retreniru la vojon
laŭ kiu vi venis.”
52
Ĉapitro Tri
“Ni volonte faros tion,” kriis la Jipoj kaj tuj ili
turnis sin kaj komencis grimpi la krutan monton,
sentante ke ili spertis multe tro da ĉi tiu
malkontentiga aventuro. Kuknjo la Kuketo-Kuiristino
tamen ne akompanis ilin. Ŝi sidiĝis sur rokon kaj
ploris kaj larmis kaj estis tre mizera.
“Nu,” diris la Ranulo al ŝi, “mi nun adiaŭos vin.
Se mi trovos vian diamante ornamitan oran
telerlavujon mi promesos certigi ke ĝi sekure
resendiĝos al vi.”
“Sed mi preferas mem trovi ĝin!” ŝi diris. “Atentu,
Ranulo, kial vi ne povos porti min trans la abismon
dum vi saltos? Vi estas granda kaj forta, mi estas
malgranda kaj maldika.”
La Ranulo serioze pripensis tiun sugeston. Estis
vere ke Kuknjo la Kuketo-Kuiristino ne estas
multepeza persono. Eble li povos transsalti la
abismon portante ŝin sur sia dorso.
“Se vi akceptos riski falon,” diris li, “mi provos.”
Tuj ŝi eklevis sin kaj ĉirkaŭbrakumis lian kolon.
Tio estas, ŝi kaptis lin kie devus esti lia kolo, ĉar la
Ranulo tute ne havis kolon. Li kaŭriĝis, laŭ la
maniero de saltontaj ranoj, kaj per siaj potencaj
malantaŭaj kruroj li faris grandegan salton.
53
La Perdita Princino de Oz
Trans la abismon li flugis, kun la Kuketo-
Kuiristino sur sia dorso, kaj li tiom forte saltis—por
certigi ke li ne enfalos—ke li flugis trans multajn
dornarbustojn kreskantajn sur la alia flanko kaj
surteriĝis en vaka spaco kiu estis tiom preter la
abismo ke kiam ili retrenrigardis ili tute ne povis vidi
ĝin.
Kuknjo nun deiris de la dorso de la Ranulo kaj li
rerektigis sin kaj zorge forbrosis la polvon de sia
velura mantelo kaj rearanĝis sian blankan satenan
kravaton.
“Mi tute ne sciis ke mi povas salti tiom foren,” li
diris, miroplene. “Saltado estas ankoraŭ plia kapablo
kiun mi povas aldoni al la longa listo de agoj kiujn
mi povas fari.”
“Certe vi bonege ransaltas,” diris la Kuketo-
Kuiristino, admire; “sed, kiel vi diris, vi estas
multmaniere miriga. Se ni renkontos homojn ĉi tie
mi certas ke ili opinios vin la plej grava kaj grandioza
vivantulo.”
“Jes,”
li
respondis,
“verŝajne
mi
mirigos
fremdulojn, ĉar ili ĝis nun neniam spertis la plezuron
vidi min. Ankaŭ ili miregos pro mia granda erudicio.
Kiam ajn mi malfermas mian buŝon, Kuknjo, mi
54
!(images/000137.png)
!(images/000073.png)
La Perdita Princino de Oz
riskas diri ion gravan.”
“Estas vere,” ŝi akordis, “kaj bonfortune via buŝo
estas tre larĝa kaj malfermiĝas tre grande, ĉar alie la
saĝo eble ne povus plene eliri.”
“Eble la naturo faris ĝin granda ĝuste tiucele,”
diris la Ranulo. “Sed venu; ni nun pluiru, ĉar
malfruiĝas kaj ni devos trovi ian ŝirmejon antaŭ ol la
nokto trafos nin.”
56
!(images/000086.png)
Inter la Palpbrumoj
ĈAPITRO 4
La loĝataj partoj
de la Lando de la
Palpbrumoj estas
plenaj de feliĉaj
kaj kontentaj homoj kiujn regas stana Imperiestro
nomata Noĉjo Hakisto, kiu siavice estas regato de la
bela knabina Reganto, Ozma de Oz. Sed ne la tuta
Lando de la Palpbrumoj estas plene loĝata. Oriente, la
parto plej proksima al la Smeralda Urbo, estas vojoj
kaj belaj domoj de kultivistoj, sed kiam oni veturas
okcidenten oni unue atingas branĉon de la Rivero
57
La Perdita Princino de Oz
Palpbruma, kaj preter ĝi estas kruda lando kie loĝas
malmultaj personoj, kaj kelkaj el ili estas tute
nekonataj de la resto de la mondo. Trairinte tiun
krudan parton de teritorio, kiun neniu vizitas, oni
atingas ankoraŭ alian branĉon de la Rivero Palpbruma,
kaj transirinte tion oni trovas alian bone loĝatan
parton de la Lando de la Palpbrumoj, etendiĝantan
okcidenten al tutapud la Mortiga Dezerto kiu ĉirkaŭas
la tutan Landon Oz kaj apartigas tiun privilegian
felandon de la pli kutima ekstera mondo. La
Palpbrumoj loĝantaj en tiu okcidenta parto havas
multajn stanminojn, kaj el stano ili fabrikas multan
riĉan juvelaron kaj aliajn aĵojn, kiujn oni alte taksas
en la Lando Oz ĉar stano estas brila kaj bela, kaj ĝi
estas malpli ofta tie ol oro kaj arĝento.
Tamen ne ĉiuj Palpbrumoj estas ministoj, ĉar
kelkaj kultivas la kampojn kaj kreskigas grenon por
manĝaĵoj, kaj al unu el tiuj ekstremokcidentaj
kultivejoj Manĝtulaj unue venis la Ranulo kaj Kuknjo
la Kuketo-Kuiristino post sia malsupreniro de la
monto de la Jipoj.
“Jadi!” kriis Nellary, la edzino Manĝtula, kiam ŝi
vidis la strangan paron proksimiĝi al la domo. “Mi
vidis multajn strangajn ulojn en la Lando Oz, sed
58
Ĉapitro Kvar
neniun pli strangan ol ĉi tiu giganta rano, kiu vestas
sin kiel homo kaj marŝas sur siaj malantaŭaj kruroj.
Venu, Viljonĉjo,” ŝi vokis al sia edzo, kiu manĝadis
sian matenmanĝon, “rigardu tiun mirigan fuŝfariton.”
Viljonĉjo la Palpbrumo venis al la pordo kaj
elrigardis. Li plu staris en la pordejo kiam la Ranulo
proksimiĝis kaj diris per aroganta kvako:
“Diru al mi, bonulo, ĉu vi vidis diamantornamitan
oran telerlavujon?”
“Ne; nek kuprokovritan omaron,” respondis
Viljonĉjo, egale arogantavoĉe.
La Ranulo rigardis lin malplezure kaj diris:
“Ne estu senrespekta, ulo!”
“Ne,” pludiris Kuknjo la Kuketo-Kuiristino, rapide,
“vi nepre estu ĝentila al la granda Ranulo, ĉar li estas
la plej saĝa persono en la tuta mondo.”
“Laŭ kiu?” demandis Viljonĉjo.
“Laŭ si mem,” respondis Kuknjo, kaj la Ranulo
kapjesis kaj fiere marŝis tien kaj reen, svingante sian
orkapan bastonon tre gracie.
“Ĉu la Birdotimigilo agnoskas ke ĉi tiu tro-
kreskinta rano estas la plej saĝa persono en la
mondo?” demandis Viljonĉjo.
“Mi ne scias kiu estas la Birdotimigilo,” respondis
59
La Perdita Princino de Oz
Kuknjo la Kuketo-Kuiristino.
“Nu, li loĝas en la Smeralda Urbo, kaj laŭfame li
havas la plej bonan cerbon en la tuta Oz. Sciu ke la
Sorĉisto donis ĝin al li.”
“La mia kreskis en mia kapo,” diris la Ranulo
pompe, “do mi kredas ke ĝi estas pli bona ol io farita
de Sorĉisto. Tiom saĝa mi estas ke kelkfoje mia saĝo
dolorigas mian kapon. Mi scias tiom ke ofte mi devas
forgesi iom, ĉar neniu sola ulo, negrave kiom granda,
kapablas enhavi tiom da saĝo.”
“Sendube estas tre malagrable esti tute plena de
saĝo,” komentis Viljonĉjo mediteme, kaj rigardante la
Ranulon dubeme. “Bonfortune mi mem scias nur
malmulton.”
“Tamen mi esperas ke vi scias kie estas mia juvelita
telerlavujo,” diris la Kuketo-Kuiristino maltrankvile.
“Mi scias eĉ ne tion,” respondis la Palpbrumo.
“Por ni estas sufiĉe malfacile scii kie estas niaj propraj
telerlavujoj, ni ne bezonas atenti la telerlavujojn de
aliaj personoj.”
Trovinte lin tiom senscia, la Ranulo proponis ke ili
plumarŝu kaj serĉu la telerlavujon de Kuknjo aliloke.
Ŝajne Viljonĉjon la Palpbrumon ne multe imponis la
granda Ranulo, kion tiu persono opiniis egale
60
!(images/000047.png)
La Perdita Princino de Oz
neklarigebla kiom ĉagrena; sed eble aliaj en ĉi tiu
nekonata lando montriĝos pli respektoplenaj.
“Mi volonte renkontus tiun Sorĉiston de Oz,”
komentis Kuknjo, dum ili marŝis laŭlonge de pado.
“Se li povis doni cerbon al Birdotimigilo do eble li
povus trovi mian telerlavujon.”
“Puf!” muĝetis la Ranulo malestime; “mi estas pli
potenca ol ia Sorĉisto. Dependu de mi. Se via
telerlavujo estas ie en la mondo mi nepre trovos ĝin.”
“Se ne, mia koro rompiĝos,” deklaris la Kuketo-
Kuiristino lamentovoĉe.
Dum kelka tempo la Ranulo plumarŝadis silente.
Post tio li demandis:
“Kial tiom gravas al vi telerlavujo?”
“Ĝi estas mia plej valora trezoro,” respondis la
virino. “Ĝi apartenis al mia patrino kaj al ĉiuj miaj
prapatrinoj, ekde la komenco de la tempo. Ĝi estas,
mi kredas, la plej malnova aĵo en la tuta Lando de
la Jipoj—nu, ĝi estis tia kiam ĝi estis tie—kaj,” ŝi
pludiris, mallaŭtigante sian voĉon al respektoplena
flustro, “ĝi havas magian povon!”
“Kiel?” demandis la Ranulo, kiun ŝajne surprizis
tiu deklaro.
“Nu, unue, kiu ajn posedis tiun telerlavujon estis
62
!(images/000058.png)
Ĉapitro Kvar
bona kuiristo. Kiel scias vi kaj ĉiuj Jipoj, neniu rivalas
min rilate al la bakado de bonaj kuketoj. Tamen, la
matenon post la ŝteliĝo de mia telerlavujo, mi faris
aron da kuketoj kaj ili bruliĝis en la forno! Mi faris
alian aron kaj ili estis tro malmolaj kaj nemanĝeblaj,
tial mi hontis pro ili kaj enterigis ilin. Eĉ la tria
kuketaro, kiun mi kunportis en mia korbo, estis
malindaj kaj ne pli bonaj ol kuketoj faritaj de virino
kiu ne posedas mian diamantornamitan oran teler-
lavujon. Efektive, mia bona Ranulo, Kuknjo la
Kuketo-Kuiristino neniam denove povos kuiri bonajn
kuketojn antaŭ ol ŝi rehavos sian magian telerlavujon.”
“Sekve,” diris la Ranulo ĝemante, “mi supozas ke
ni nepre devos trovi ĝin.”
63
!(images/000066.png)
La Amikoj de Ozma Perpleksiĝas
ĈAPITRO 5
“Vere,” diris Doro-
t e o , a s p e k t a n t e
s o l e n a , “ ĉ i t i o
multe surprizas.
Ni ne povas trovi eĉ ombron de Ozma ie en la
Smeralda Urbo; kaj kien ŝi iris, tien ŝi kunportis sian
Magian Bildon.”
Ŝi staris sur la korto de la palaco kun Betinjo kaj
Trot, dum Ĉifoneroj, la Miksĉifona Knabino, dancis
ĉirkaŭ la grupon, kun sia hararo fluganta en la
vento.
64
Ĉapitro Kvin
“Eble,” diris Ĉifoneroj, ankoraŭ dancante, “iu ŝtelis
Ozman.”
“Ho, neniu kuraĝus fari tion!” krietis malgranda
Trot.
“Kaj ankaŭ ŝtelis la Magian Bildon, por ke ĝi ne
diru kie ŝi estas,” pludiris la Miksĉifona Knabino.
“Absurde,” diris Doroteo. “Ĉiu amas Ozman. Ne
ekzistas persono en la Lando Oz kiu ŝtelus ion
posedatan de ŝi.”
“Ha!” respondis la Miksĉifona Knabino. “Vi ne
konas ĉiun personon en la Lando Oz.”
“Kial ne?”
“Ĝi estas granda lando,” diris Ĉifoneroj. “Ekzistas
fendetoj kaj anguloj en ĝi pri kiuj eĉ Ozma ne
scias.”
“La Miksĉifona Knabino parolas stultaĵojn,”
deklaris Betinjo.
“Ne; ŝi pravas pri tio,” respondis Doroteo penseme.
“Estas multaj strangaj popoloj en ĉi tiu felando kiuj
neniam proksimiĝas al Ozma nek la Smeralda Urbo.
Mi mem vidis kelkajn el ili, knabinoj; sed
kompreneble mi ne vidis ĉiujn, kaj povus esti kelkaj
fiuloj ankoraŭ en Oz, kvankam mi kredas ke ĉiuj
fisorĉistinoj estas detruitaj.”
65
La Perdita Princino de Oz
Ĝuste tiam la Ligna Segĉevalo kuris en la korton
portante la Sorĉiston de Oz sur sia dorso.
“Ĉu vi trovis Ozman?” kriis la Sorĉisto kiam la
Segĉevalo haltis apud ili.
“Ankoraŭ ne,” diris Doroteo. “Ĉu Glinda ne scias
kie ŝi estas?”
“Ne. La Arkivo-Libro de Glinda kaj ĉiuj ŝiaj
magiiloj malaperis. Sendube iu ŝtelis ilin.”
“Jadi!” kriis Doroteo, alarmite. “Mi neniam aŭdis
pri pli granda ŝtelo. Kiu faris ĝin, Sorĉisto?”
“Mi tute ne scias,” li respondis. “Sed mi venis
preni mian propran valizon kun magiiloj kaj porti ilin
al Glinda. Ŝi estas tiom multe pli potenca ol mi ke
eble ŝi povos trovi la veron per mia magio pli rapide
kaj pli bone ol mi mem povus.”
“Do rapidu,” diris Doroteo, “ĉar ni ĉiuj ĝisfunde
maltrankviliĝas.”
La Sorĉisto forrapidis al siaj ĉambroj sed baldaŭ li
revenis kun longa, malfeliĉa vizaĝo.
“Ĝi estas for!” li diris.
“Kio estas for?” demandis Ĉifoneroj.
“Mia nigra valizo kun magiiloj. Certe iu ŝtelis
ĝin!”
Ili rigardis unu la alian senkomprene.
66
!(images/000070.png)
La Perdita Princino de Oz
“Fariĝas netolereble,” pludiris la Sorĉisto. “Ĉiu
magio apartenanta al Ozma kaj al Glinda kaj al mi
estas ŝtelita.”
“Ĉu vi supozas ke eble Ozma mem prenis ilin,
ial?” demandis Betinjo.
“Neniel,” deklaris la Sorĉisto. “Mi suspektas ke iu
malamiko ŝtelis Ozman kaj, timante ke ni sekvos kaj
rekaptos ŝin, forprenis nian tutan magion.”
“Aĉe!” kriis Doroteo. “Ke iu volus damaĝi nian
karan Ozman! Ĉu ni nenion povas fari por trovi ŝin,
Sorĉisto?”
“Mi demandos al Glinda. Mi devas tuj reiri al ŝi
kaj informi ŝin ke ankaŭ miaj magiiloj malaperis. Tio
ŝokos la bonan Sorĉistinon, mi scias.”
Dirinte tion li resaltis sur la dorson de la Segĉevalo
kaj la kurioza rajdbesto, kiu neniam lacis, forkuris
plenrapide.
La tri knabinoj multege perturbiĝis. Eĉ la
Miksĉifona Knabino estis pli kvieta ol kutime kaj
ŝajne komprenis ke granda katastrofo trafis ilin ĉiujn.
Ozma estis feino grandpotenca kaj ĉiuj uloj en Oz,
kiel ankaŭ la tri mortipovaj knabinoj el la ekstera
mondo, opiniis ŝin sia protektanto kaj amiko. Ke ilia
bela knabina Reganto estis superfortita de malamiko
68
Ĉapitro Kvin
kaj trenita el sia glora palaco kaptite estis tro
malkompreneble, unue. Tamen kiu alia klarigo de la
mistero povus ekzisti?
“Ozma ne forirus volonte, sen sciigi tion al ni,”
deklaris Doroteo; “kaj ŝi ne ŝtelus la Grandan Arkivo-
Libron de Glinda, nek la magion de la Sorĉisto, ĉar
ŝi povus havi ilin kiam ajn, nur per peto. Mi certas
ke iu fiulo faris ĉion ĉi.”
“Iu en la Lando Oz?” demandis Trot.
“Kompreneble. Neniu povus transiri la Mortigan
Dezerton, vi scias tion, kaj nur Ozulo povus scii pri
la Magia Bildo kaj la Arkivo-Libro kaj la magio de
la Sorĉisto, kaj kie ili estas, kaj povus ŝteli ĉion antaŭ
ol ni povus haltigi ilin. Nepre ŝtelis iu loĝanto de la
Lando Oz.”
“Sed kiu—kiu—kiu?” demandis Ĉifoneroj. “Jen la
demando. Kiu?”
“Se ni scius,” respondis Doroteo, severe, “ni ne nur
starus ĉi tion farante nenion.”
Ĝuste tiam du knaboj eniris la korton kaj
proksimiĝis al la grupo de knabinoj. Unu knabo estis
vestita per la fantazia Manĝtula kostumo—bluaj jako
kaj kuloto, bluaj ledaj ŝuoj kaj blua ĉapelo kun alta
pinto kaj etaj arĝentaj sonoriloj pendantaj de la
69
La Perdita Princino de Oz
rando—kaj tiu estis Oĵo la Bonfortuna, kiu iam venis
el la Manĝtula Lando de Oz kaj nun loĝis en la
Smeralda Urbo. La alia knabo estis Usonano, el
Filadelfio, kaj lastatempe trovis la vojon al Oz
akompanante Troton kaj Kap’tanon Vilĉjo. Li
nomiĝis Buton-Brilo; nu, ĉiu nomis lin tiel kaj konis
neniun alian nomon por li.
Buton-Brilo ne estis tiom granda kiom la
Manĝtula knabo, sed li surhavis sammodajn
vestaĵojn, kvankam el aliaj koloroj. Dum ili ambaŭ
venis, brak’-en-brake, al la knabinoj, Buton-Brilo
komentis:
“Saluton, Doroteo. Oni diras ke Ozma perdiĝis.”
“Kiu diras?” ŝi demandis.
“Ĉiuj diskutas ĝin, en la Urbo,” li respondis.
“Kiel oni povis informiĝi pri tio?” Doroteo
demandis.
“Mi scias,” diris Oĵo. “Ĵelea Konfitaĵ informis ilin.
Ŝi demandas al ĉiu renkontato ĉu vidiĝis Ozma.”
“Domaĝe,” komentis Doroteo, sulkante la frunton.
“Kial?” demandis Buton-Brilo.
“Estis senutile malfeliĉigi la tutan popolon kiam ni
ne estis certaj ke Ozma ne estas trovebla.”
“Pŝa,” diris Buton-Brilo, “perdiĝi estas facile. Mi
70
!(images/000078.jpg)
Ĉapitro Kvin
ofte perdiĝas.”
“Vere,” agnoskis Trot, kiu sciis ke la knabo kutimas
perdiĝi kaj poste retrovi sin; “sed ne Ozma. Ŝi estas
la Reganto de ĉi tiu tuta granda felando kaj ni timas
ke ŝi perdiĝis ĉar iu forŝtelis ŝin.”
“Nur malbonuloj ŝtelas,” diris Oĵo. “Ĉu vi konas
malbonulojn en Oz, Doroteo?”
“Ne,” ŝi respondis.
“Tamen ili estas ĉi tie,” kriis Ĉifoneroj, dancante
al ili kaj poste ĉirkaŭdancante la grupon. “Ozma
ŝteliĝis; iu en Oz ŝtelis ŝin; nur malbonuloj ŝtelas; do
iu en Oz estas malbonulo!”
Ne eblis nei tiun deklaron. Ĉies vizaĝo estis nun
solena kaj lamenta.
“Nu estas certe,” diris Buton-Brilo, post iom da
tempo, “ke se Ozma estas ŝtelita, iu devos trovi ŝin
kaj puni la ŝteliston.”
“Povas esti multaj ŝtelistoj,” sugestis Trot seriozege,
“kaj en ĉi tiu felando ŝajne ne ekzistas soldatoj aŭ
policistoj.”
“Ja ekzistas unu soldato,” diris Doroteo. “Li havas
verdan barbon kaj pafilon kaj estas Maĵor-Generalo;
sed neniu timas aŭ lian pafilon aŭ lian barbon, ĉar
li ’stas tiom molkora ke li eĉ ne damaĝus muŝon.”
71
La Perdita Princino de Oz
“Nu, soldato estas soldato,” diris Betinjo, “kaj eble
li damaĝus fian ŝteliston kvankam ne muŝon. Kie li
estas?”
“Li foriris fiŝkapti antaŭ du monatoj kaj ankoraŭ
ne revenis,” klarigis Buton-Brilo.
“Do mi ne opinias ke li multe utilos al ni en ĉi
tiu katastrofo,” ĝemis malgranda Trot. “Sed eble
Ozma, kiu ’stas feino, povos nehelpite eskapi de la
ŝtelistoj.”
“Ŝi eble povus,” agnoskis Doroteo, mediteme, “sed
se ŝi kapablus fari tion, verŝajne ŝi ne lasus sin
kaptiĝi. Do la ŝtelistoj nepre estas pli potencaj per
magio ol nia Ozma.”
Ne eblis nei tiun argumenton kaj, kvankam ili
diskutis la aferon dum la tuta resto de la tago, ili ne
povis decidi pri kiel Ozma estis kontraŭvole ŝtelita aŭ
kiu faris la aĉan krimon.
Kiam estis preskaŭ vespere la Sorĉisto revenis,
rajdante malrapide sur la Segĉevalo ĉar li sentis
senkuraĝiĝon kaj perpleksiĝon. Glinda venis, poste, en
sia aera ĉarego tirata de dudek lakte blankaj anseroj,
kaj ankaŭ ŝi aspektis maltrankvila kaj malfeliĉa. Pli
da amikoj de Ozma venis al ili kaj tiun vesperon ili
ĉiuj longe diskutadis la aferon.
72
Ĉapitro Kvin
“Mi opinias,” diris Doroteo, “ke ni tuj eliru serĉi
nian karan Ozman. Ŝajnas kruele ke ni loĝas
komforte en ŝia palaco dum ŝi estas kaptito je la
dispono de iu fia malamiko.”
“Jes,” akordis Glinda la Sorĉistino, “iu nepre serĉu
ŝin. Mi mem ne povos iri, ĉar mi devos forte laboradi
por krei novajn sorĉilojn per kiuj mi povos savi nian
belan Regantinon. Sed se vi povos trovi ŝin, inter-
tempe, kaj sciigos al mi kiu ŝtelis ŝin, tio ebligos ke
mi savu ŝin multe pli rapide.”
“Do ni komencos morgaŭ matene,” decidis
Doroteo. “Betinjo kaj Trot kaj mi ne perdos unu
minuton plian.”
“Mi ne certas ke vi knabinoj estos bonaj
detektivoj,” komentis la Sorĉisto; “sed mi akompanos
vin, por protekti vin kontraŭ damaĝo kaj por konsili
vin. Mia tuta sorĉilaro, domaĝe, estas ŝtelita, do mi
nun estas efektive ne pli sorĉista ol iu el vi; sed mi
strebos protekti vin kontraŭ iuj malamikoj kiujn vi
renkontos.”
“Kio povus misokazi al ni en Oz?” demandis
Trot.
“Kio misokazis al Ozma?” respondis la Sorĉisto.
“Se rampas Fipotenco en nia felando, kiu kapablas
73
La Perdita Princino de Oz
ŝteli ne nur Ozman kaj ŝian Magian Bildon, sed
ankaŭ la Arkivo-Libron de Glinda kaj ŝian tutan
magion, kaj mian nigran valizon en kiu estis ĉiuj
miaj sorĉiloj, nu tiu Fipotenco ankoraŭ povos multe
damaĝi nin. Ozma estas feino, ankaŭ Glinda, do
neniu potenco povas mortigi aŭ detrui ilin; sed ĉiuj
vi knabinoj estas mortopovaj, ankaŭ Buton-Brilo kaj
mi, do ni devas atente protekti nin.”
“Nenio povas mortigi min,” diris Oĵo, la Manĝtula
knabo.
“Vi pravas,” respondis la Sorĉistino, “kaj mi
kredas ke estos bone ke ni dividu la serĉistojn en
plurajn grupojn, por ke ili povu traserĉi la tutan
landon Oz pli rapide. Do mi sendos Oĵon kaj
Onĉjon Nunkie kaj D-ron Pipt en la Manĝtulan
Landon, kiun ili tre bone konas; kaj mi sendos la
Birdotimigilon kaj la Stanan Lignohakiston en la
Kvelulan Landon, ĉar ili estas sentimaj kaj kuraĝaj
kaj neniam laciĝas; kaj al la Gilikula Lando, kie
estas multaj kaŝitaj danĝeroj, mi sendos la Vilulon
kaj lian fraton, kun Tiktoko kaj Joĉjo Kukurbokapo.
Doroteo elektu propran grupon kaj iru en la
Palpbruman Landon. Vi ĉiuj demandu ĉie pri Ozma
kaj klopodu trovi kie ŝi estas kaŝita.”
74
!(images/000089.png)
!(images/000205.png)
!(images/000039.png)
!(images/000013.png)
!(images/000118.png)
!(images/000151.png)
!(images/000119.png)
!(images/000029.png)
!(images/000181.png)
!(images/000059.png)
!(images/000052.png)
!(images/000064.png)
!(images/000075.png)
!(images/000167.png)
!(images/000021.png)
!(images/000082.png)
!(images/000071.png)
!(images/000087.png)
!(images/000116.png)
!(images/000104.png)
!(images/000108.png)
!(images/000117.png)
!(images/000121.png)
!(images/000131.png)
!(images/000136.png)
!(images/000143.png)
!(images/000148.png)
!(images/000157.png)
!(images/000161.png)
!(images/000201.png)
!(images/000208.png)
!(images/000090.png)
!(images/000159.png)
!(images/000041.png)
!(images/000176.png)
!(images/000214.png)
!(images/000204.png)
!(images/000194.png)
!(images/000055.png)
!(images/000171.png)
!(images/000141.png)
!(images/000114.png)
!(images/000187.png)
!(images/000179.png)
!(images/000096.png)
!(images/000099.png)
!(images/000008.png)
!(images/000127.png)
!(images/000001.png)
!(images/000146.png)
!(images/000000.png)
!(images/000107.png)
!(images/000110.png)
!(images/000152.png)
!(images/000061.png)
!(images/000195.png)
!(images/000095.png)
!(images/000040.png)
!(images/000050.png)
!(images/000177.png)
!(images/000140.png)
!(images/000004.png)
!(images/000168.png)
!(images/000034.png)
!(images/000180.png)
!(images/000048.png)
!(images/000190.png)
!(images/000100.png)
!(images/000193.png)
!(images/000170.png)
!(images/000183.png)
!(images/000129.png)
!(images/000144.png)
!(images/000211.png)
!(images/000213.png)
!(images/000023.png)
!(images/000105.png)
!(images/000109.png)
!(images/000113.png)
!(images/000122.png)
!(images/000125.png)
!(images/000132.png)
!(images/000012.png)
!(images/000139.png)
!(images/000210.png)
!(images/000149.png)
!(images/000007.png)
!(images/000126.png)
!(images/000135.png)
!(images/000026.png)
!(images/000158.png)
!(images/000162.png)
!(images/000192.png)
!(images/000093.png)
!(images/000015.png)
!(images/000184.png)
!(images/000188.png)
!(images/000173.png)
!(images/000080.png)
!(images/000002.png)
La Perdita Princino de Oz
Ili opiniis ĉi tion tre saĝa plano kaj akceptis ĝin
sendemande. Dum la foresto de Ozma Glinda la
Bona estis la plej grava persono en Oz kaj ĉiuj ĝojis
servi laŭ ŝia direktado.
76
!(images/000209.png)
Oni Serĉas
ĈAPITRO 6
La sekvan mat-
enon, tuj je la
sunleviĝo, Glinda
r e fl u g i s a l s i a
kastelo, haltante survoje por doni ordonojn al La
Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto, kiuj tiutempe
loĝis en la kolegio de Profesoro M. P. Ŝancel-Insekto,
P. E., kaj laŭorde englutis liajn Patentitajn Edukajn
Pilolojn. Aŭdinte pri la perdiĝo de Ozma ili tuj
komencis iri al la Lando de la Kveluloj por serĉi ŝin.
Tuj kiam Glinda foriris de la Smeralda Urbo,
77
La Perdita Princino de Oz
Tiktoko kaj la Vilulo kaj Joĉjo Kukurbokapo, kiuj
partoprenis en la konferenco, komencis sian veturon
en la Landon de la Gilikuloj, kaj unu horon poste
Oĵo kaj Oĉjo Nunkie kun D-ro Pipt veturis cele al
la Lando de la Manĝtuloj. Kiam ĉiuj tiuj serĉistoj jam
foriris, Doroteo kaj la Sorĉisto kompletigis siajn
proprajn preparojn.
La Sorĉisto jungis la Segĉevalon al la Ruĝa Ĉarego,
kiu tre komforte sidigis kvar personojn. Li volis ke
Doroteo, Betinjo, Trot kaj la Miksĉifona Knabino
veturu en la ĉarego, sed Ĉifoneroj venis al ili rajdante
la Vuzon, kaj la Vuzo diris ke li deziras partopreni en
la serĉgrupo. Nu tiu Vuzo estis tre kurioza besto, li
havis kvadratan kapon, kvadratan korpon, kvadratajn
krurojn kaj kvadratan voston. Lia haŭto estis tre dika
kaj malmola, similante ledon, kaj kvankam lia
moviĝado estis iom mallerta la besto povis kuri
neanticipite rapide. Liaj kvadrataj okuloj estis mildaj
kaj molesprimaj kaj li ne estis rimarkinde malsaĝa. La
Vuzo kaj la Miksĉifona Knabino estis bonaj amikoj de
la Sorĉisto konsentis ke la Vuzo akompanu ilin.
Alia granda besto nun aperis kaj petis akompani.
Tiu estis efektive la fama Malkuraĝa Leono, unu el
la plej interesaj uloj en la tuta Oz. Neniu leono
78
!(images/000068.png)
La Perdita Princino de Oz
vaganta en la ĵangaloj aŭ ebenaĵoj povus kompariĝi
rilate al grandeco aŭ inteligento kun tiu Malkuraĝa
Leono, kiu—kiel ĉiuj bestoj loĝantaj en Oz—kapablis
paroli, kaj kiu parolis pli sagace kaj saĝe ol multaj el
la homoj. Li diris ke li estas malkuraĝa ĉar li ĉiam
tremas kiam li frontas danĝeron, sed li multefoje
frontis danĝeron kaj neniam rifuzis batali kiam
necesis. Tiu leono estis tre favorata de Ozma kaj ĉiam
gardis ŝian tronon dum ŝtataj ceremonioj. Li ankaŭ
estis malnova akompananto kaj amiko de la Princino
Doroteo, do la knabino ĝojis pro lia partopreno en la
grupo.
“Mi tiom nervozas pro nia kara Ozma,” diris la
Malkuraĝa Leono per sia profunda, muĝa voĉo, “ke
mi estus tre malfeliĉa se mi restus ĉi tie dum vi
klopodas trovi ŝin. Sed ne endanĝerigu min, mi
petegas al vi, ĉar danĝero timigas min senlime.”
“Ni ne eniros danĝeron se ni povos iel eviti ĝin,”
promesis Doroteo; “sed ni faros ĉion ajn eblan por
trovi Ozman, kun aŭ sen danĝero.”
La aldoniĝo de la Vuzo kaj la Malkuraĝa Leono al
la grupo inspiris Betinjon Bobin kaj ŝi kuris al la
marmoraj staloj malantaŭ la palaco kaj elkondukis
sian mulon, nomitan Hanĉjo. Eble neniu mulo iam
80
Ĉapitro Ses
vidita de vi estis egale maldika kaj osteca kaj plene
ordinaraspekta kiel tiu Hanĉjo, sed Betinjo kore amis
lin ĉar li estis fidela kaj fidinda kaj tute ne tiom stulta
kiom laŭdire estas la plej multaj muloj. Betinjo portis
selon por Hanĉjo kaj deklaris ke ŝi rajdos sur lia dorso,
kaj tiun planon aprobis la Sorĉisto ĉar tio lasis nur
kvar grupanojn veturontojn sur la benkoj de la Ruĝa
Ĉarego—Doroteo kaj Buton-Brilo kaj Trot kaj li mem.
Maljuna velisto, kiu havis unu lignan kruron, venis
por adiaŭi ilin kaj proponis ke ili metu provizojn de
manĝaĵoj kaj litkovriloj en la Ruĝan Ĉaregon, ĉar ili
estis necertaj pri kiom da tempo ili forestos. Tiu velisto
nomiĝis Kap’tano Vilĉjo. Li estis iama amiko kaj
kamarado de Trot kaj renkontis multajn aventurojn
dum li akompanis la knabineton. Mi kredas ke li
bedaŭris ne akompani ŝin dum ĉi tiu veturo, sed
Glinda la Sorĉistino petis Kap’tanon Vilĉjon resti en
la Smeralda Urbo kaj estri la reĝan palacon dum ĉiuj
forestos, kaj la unukrura velisto konsentis fari tion.
Ili ŝarĝis la malantaŭon de la Ruĝa Ĉarego per ĉio
kion, laŭ ilia supozo, ili bezonos, kaj post tio ili
procesiis marŝante el la palaco tra la Smeraldan
Urbon al la grandaj pordoj de la muro kiu ĉirkaŭis
tiun belan ĉefurbon de la Lando Oz. Gregoj da
81
La Perdita Princino de Oz
civitanoj apudis la stratojn por rigardi ilian trairon kaj
hurai ilin kaj bonan sukceson deziri por ili, ĉar ĉiuj
lamentis la perdiĝon de Ozma kaj fervoregis ke ŝi
retroviĝu.
Unua estis la Malkuraĝa Leono; sekvis la
Miksĉifona Knabino rajdanta la Vuzon; poste Betinjo
Bobin sur sia mulo Hanĉjo; kaj fine la Segĉevalo
tiranta la Ruĝan Ĉaregon, en kiu sidis la Sorĉisto kaj
Doroteo kaj Buton-Brilo kaj Trot. Neniu bezonis estri
la Segĉevalon, do ne estis rimenoj ligitaj al lia
jungaĵo; necesis nur diri al li kiudirekten iri, ĉu
rapide aŭ nerapide, kaj li perfekte komprenis.
Ĉirkaŭ tiu tempo vila malgranda nigra hundo kiu
dormadis en la ĉambro de Doroteo en la palaco
vekiĝis kaj trovis sin solsenta. Ĉio ŝajnis tre kvieta
tra la granda konstruaĵo kaj al Toto—tiel nomiĝis la
hundo—mankis la sono de la kutima babilado de la
tri knabinoj. Li neniam multe atentis la eventojn
ĉirkaŭantajn lin kaj, kvankam li kapablis paroli, li
malofte diris ion; do la hundeto ne sciis pri la
perdiĝo de Ozma nek ke ĉiu foriris serĉi ŝin. Sed li
ŝatis esti kun homoj, precipe kun sia propra
mastrino, Doroteo, kaj oscedinte kaj etendinte sin kaj
trovinte la pordon de la ĉambro parte malferma li
82
!(images/000005.png)
La Perdita Princino de Oz
trotis en la koridoron kaj malsupreniris la
oficialaspektan ŝtuparon al la halo de la palaco, kie
li renkontis Ĵelean Konfitaĵ.
“Kie estas Doroteo?” demandis Toto.
“Ŝi iris al la Lando de la Palpbrumoj,” respondis
la servistino.
“Kiam?”
“Antaŭ nelonge,” respondis Ĵelea.
Toto turnis sin kaj trotis en la palacan ĝardenon kaj
laŭ la longa kaleŝvojo ĝis li atingis la stratojn de la
Smeralda Urbo. Tie li paŭzis por aŭskulti, kaj aŭdante
la sonon de huraado, li kuris rapide ĝis vidiĝis al li la
Ruĝa Ĉarego kaj la Vuzo kaj la Leono kaj la Mulo kaj
ĉiuj aliaj. Estante saĝa hundeto, li decidis ne montri
sin al Doroteo ĝuste tiam, timante ke ŝi resendus lin
hejmen; sed li neniam lasis malaperi de lia rigardo la
grupon de veturantoj, kiuj ĉiuj tiom fervoris antaŭeniri
ke neniam eniris la kapon retrenrigardi.
Kiam ili atingis la portalon de la urba muro la
Gardisto de la Portalo elvenis por larĝe malfermi la
oran portalon kaj lasi ilin trairi.
“Ĉu iu fremdulo eniris aŭ eliris la urbon
antaŭhieraŭ-nokte, kiam Ozma ŝteliĝis?” demandis
Doroteo.
84
Ĉapitro Ses
“Ja ne, Princino,” respondis la Gardisto de la
Portalo.
“Kompreneble ke ne,” diris la Sorĉisto. “Ulon
sufiĉe lertan por ŝteli ĉiujn perditaĵojn tute ne ĝenus
mura bariero ĉi tia. Mi kredas ke la ŝtelisto nepre
flugis tra la aero, ĉar alie li ne povus ŝteli de la reĝa
palaco de Ozma kaj ankaŭ de la tre fora kastelo de
Glinda dum unusola nokto. Krome, ĉar ne ekzistas
flugŝipoj en Oz kaj flugŝipoj el la ekstera mondo
neniel povus eniri ĉi tiun landon, mi kredas ke la
ŝtelisto disflugis per magiaj artoj kiujn komprenas nek
Glinda nek mi.”
Pluen ili iris, kaj antaŭ ol la portalo fermiĝis
malantaŭ ili Toto sukcesis ankaŭ trapuŝi sin. La
tereno ĉirkaŭ la Smeralda Urbo estis dense loĝata kaj
dum kelka tempo niaj amikoj veturis sur bone
pavimitaj vojoj kiuj serpentumis tra fekunda grundo
sur kiu dise estis belaj domoj, ĉiuj konstruitaj laŭ la
kurioza Oza stilo. Sed post nur kelkaj horoj ili ne
plu estis ĉe la kultivataj kampoj kaj eniris la Landon
de la Palpbrumoj, kiu okupas kvaronon de la tuta
teritorio de la Lando Oz sed ne estas egale bone
konata kiel multaj aliaj partoj de la felando de Ozma.
Longe antaŭ la noktiĝo la veturantoj transiris la
85
La Perdita Princino de Oz
Riveron Palpbruman proksime al la Turo de la
Birdotimigilo (nun vaka) kaj eniris la Ondantan
Ebenaĵon kie loĝas malmultaj personoj. De ĉiu
renkontato ili petis informon pri Ozma, sed neniu en
tiu distrikto vidis ŝin aŭ eĉ sciis ke ŝi estas ŝtelita. Kaj
je la noktiĝo ili jam preterpasis ĉiujn domojn de
kultivistoj kaj devis halti kaj peti ŝirmon ĉe la
kabaneto de sola ŝafpaŝtisto. Kiam ili ekhaltis, Toto
ne estis longe malantaŭ ili. La hundeto ankaŭ haltis,
kaj nerimarkate ĉirkaŭirinte la grupon li kaŝis sin
malantaŭ la kabaneto.
La paŝtisto estis afabla maljunulo kaj tre ĝentile
traktis la veturantojn. Li dormis eksterdome, tiun
nokton, pruntinte sian kabaneton al la tri knabinoj,
kiuj litumis sur la planko uzante la litkovrilojn kiujn
ili kunportis en la Ruĝa Ĉarego. La Sorĉisto kaj
Buton-Brilo ankaŭ dormis eksterdome, kaj ankaŭ la
Malkuraĝa Leono kaj Hanĉjo la Mulo. Sed Ĉifoneroj
kaj la Segĉevalo tute ne dormis kaj la Vuzo povis resti
veka dum plena monato, kiam li deziris, do tiuj tri
sidis kiel grupeto aparta kaj konversaciis dum la tuta
nokto.
En la mallumo la Malkuraĝa Leono sentis vilan
uleton komfortiĝi apud li, kaj li diris dormeme:
86
Ĉapitro Ses
“El kie vi venis, Toto?”
“Elhejme,” diris la hundo. “Kiam vi ruliĝos, ruliĝu
alidirekten por ne dispremi min.”
“Ĉu Doroteo scias ke vi estas ĉi tie?” demandis la
Leono.
“Mi kredas ke ne,” konfesis Toto, kaj li pludiris,
iom timeme: “Ĉu vi opinias, amiko Leono, ke ni estas
nun sufiĉadistance de la Smeralda Urbo por ke mi
risku montri min? Aŭ ĉu Doroteo resendos min ĉar
oni ne invitis min?”
“Nur Doroteo povas respondi tiun demandon,”
diris la Leono. “Rilate min, Toto, mi opinias la aferon
tute ne mia afero, do vi devos agi laŭ via propra
menso.”
Nun la grandega besto reendormiĝis kaj Toto
premis sin pli forte al lia varma, densfela korpo kaj
ankaŭ dormis. Li estis saĝa hundeto, siamaniere, kaj
ne intencis maltrankvili kiam estas io pli inda farebla.
En la mateno la Sorĉisto faris fajron, kaj super ĝi
la knabinoj kuiris tre bonan matenmanĝon.
Subite Doroteo trovis Toton trankvile sidanta antaŭ
la fajro kaj la knabineto krietis:
“Jadi, Toto! El kie vi venis?”
“El la loko kie vi kruelege lasis min,” respondis la
87
La Perdita Princino de Oz
hundo riproĉatone.
“Mi plene forgesis vin,” konfesis Doroteo, “kaj se
mi ne forgesus, mi verŝajne lasus vin kun Ĵelea
Konfitaĵ, ĉar ĉi tiu ne estas plezurvojaĝo sed tre
seriozacela. Sed, ĉar vi nun estas ĉi tie, Toto, mi
supozas ke vi devos resti kun ni, escepte se vi preferos
reiri hejmen. Ni eble renkontos danĝeron antaŭ la
fino, Toto.”
“Ne gravas,” diris Toto, skuante sian voston. “Mi
malsatas, Doroteo.”
“Matenmanĝo baldaŭ ’stos preta kaj vi ricevos
vian porcion,” promesis lia mastrineto, kiu efektive
ĝojis ke ŝia hundo estas kun ŝi. Ŝi kaj Toto jam
kunveturadis, kaj ŝi sciis ke li estas bona kaj fidela
kamarado.
Kiam la manĝaĵo estis kuirita kaj disdonata la
knabinoj invitis la maljunan paŝtiston ankaŭ
partopreni en la matena manĝo. Li volonte konsentis
kaj dum ili manĝis li diris al ili:
“Vi nun baldaŭ trairos tre danĝeran regionon,
escepte se vi turnos vin norden aŭ suden por eskapi
de ĝiaj danĝeroj.”
“Tiuokaze,” diris la Malkuraĝa Leono, “ni nepre
turnu nin, ĉar mi timegas fronti iajn ajn danĝerojn.”
88
!(images/000057.png)
La Perdita Princino de Oz
“Kial danĝeras la regiono antaŭ ni?” demandis
Doroteo.
“Preter ĉi tiu Ondanta Ebenaĵo,” klarigis la
paŝtisto, “estas la Karuselaj Montoj, tre proksimaj
unu al la alia kaj ilin ĉirkaŭas profundaj abismoj, tiel
ke neniu povas preteriri ilin. Preter la Karuselaj
Montoj laŭdire loĝas la Kardomanĝantoj kaj la
Herkuoj.”
“Kiaj ili estas?” demandis Doroteo.
“Neniu scias, ĉar neniam oni preteriris la
Karuselajn Montojn,” estis la respondo; “sed laŭdire
la Kardomanĝantoj jungas drakojn al siaj ĉaroj kaj la
Herkuojn servas gigantoj kiujn ili konkeris kaj
sklavigis.”
“Kiu diras tion?” demandis Betinjo.
“Estas populara famo,” deklaris la paŝtisto. “Ĉiu
kredas ĝin.”
“Mi ne komprenas kiel ili povus scii,” komentis
malgranda Trot, “se neniu iris tien.”
“Eble la birdoj transflugantaj tiun regionon
raportis,” sugestis Betinjo.
“Se vi eskapus tiujn danĝerojn,” pludiris la
paŝtisto, “vi eble renkontus aliajn, ankoraŭ pli
severajn, antaŭ ol atingi la sekvan branĉon de la
90
Ĉapitro Ses
Palpbruma Rivero. Estas vere ke preter tiu rivero estas
bonega regiono, kie loĝas bonaj homoj, kaj se vi
atingus ĝin estus nenia plia problemo. Sed inter ĉi tie
kaj la okcidenta branĉo de la Palpbruma Rivero kuŝas
ĉiaj danĝeroj, ĉar tiu estas la nekonata teritorio kie
loĝas teruraj, senleĝaj homoj.”
“Eble jes, eble ne,” diris la Sorĉisto. “Ni scios kiam
ni atingos ĝin.”
“Nu,” persistis la paŝtisto, “en felando kiel la nia
ĉiu netrovita regiono verŝajne enhavas fiulojn. Se ili
ne estus fiaj ili trovus sin mem, kaj veninte inter nin
ili akceptus ke Ozma regu ilin kaj ili fariĝus bonaj
kaj afablaj, kiaj ĉiuj Ozuloj kiujn ni konas.”
“Tiu argumento,” deklaris la malgranda Sorĉisto,
“konvinkas min ke nia devo estas rekte iri al tiuj
nekonataj regionoj, negrave kiom danĝeraj ili estas;
ĉar nepre iu kruela kaj fia persono ŝtelis nian Ozman,
kaj ni scias ke estus stulte serĉi la kulpulon inter
bonuloj. Ozma eble ne estas kaŝita en la sekretaj
partoj de la Lando de la Palpbrumoj, estas vere, sed
nia devo estas iri al ĉiu loko, negrave kiom danĝera,
kie nia amata Regantino eble estas kaŝita.”
“Vi pravas pri tio,” diris Buton-Brilo aprobe.
“Danĝeroj ne damaĝas nin; nur veraj eventoj povas
91
!(images/000200.png)
La Perdita Princino de Oz
damaĝi, kaj danĝero estas io kiu eble okazos kaj eble
ne, kaj kelkfoje estas tute neatentinda. Mi voĉdonas
ke ni pluiru kaj risku la danĝerojn.”
Ili ĉiuj samopiniis, do ili pakis, adiaŭis la
amikeman paŝtiston, kaj pluiris.
92
!(images/000203.png)
La Karuselaj Montoj
ĈAPITRO 7
La Ondanta Ebe-
naĵo ne estis mal-
facile transirebla,
kvankam ĝi estis
ĉiam supren- aŭ malsuprendirekta, tiel ke dum kelka
tempo ili bone veturis. Eĉ ne paŝtisto estis renkontata
nun kaj ju pli antaŭen ili iris, des pli malekscita
fariĝis la pejzaĝo. Je la tagmezo ili haltis por “piknike
lunĉi”, laŭ la esprimo de Betinjo, kaj post tio ili
rekomencis veturi. La bestoj estis ĉiuj rapidaj kaj
senlacaj kaj eĉ la Malkuraĝa Leono kaj la Mulo trovis
93
La Perdita Princino de Oz
ke ili povas egalpaŝi kun la Vuzo kaj la Segĉevalo.
Je la mezo de la postmateno ili unue ekvidis aron
da malaltaj montoj. Ili estis konusformaj, ĉe la
malsupro larĝaj kaj ĉe la supro pintaj. El for la
montoj aspektis malklaraj kaj iom malgrandaj—pli
similaj al montetoj ol al montoj—sed kiam la
veturantoj proksimiĝis ili rimarkis tre nekutiman
cirkonstancon: la montetoj ĉiuj rapide turniĝadis,
kelkaj unudirekten kaj aliaj alidirekten.
“Mi supozas ke tiuj devas esti la Karuselaj
Montoj,” diris Doroteo.
“Nepre,” diris la Sorĉisto.
“Karaselaj, ĉu? Oni povus rajdi ilin, verŝajne,”
komentis Trot, “sed ili ne aspektas tre karaj.”
Estis pluraj vicoj de tiuj montoj, etendiĝantaj kaj
dekstren kaj maldekstren, multajn kilometrojn. Kiom
da vicoj estis, neniu povis decidi, sed inter la unua
vico de pintoj videblis aliaj pintoj, ĉiuj senpaŭze
ĉirkaŭturniĝantaj unu- aŭ alidirekten. Plu veturante,
niaj amikoj atente rigardadis tiujn montetojn, ĝis fine,
proksimiĝinte, ili trovis profundan sed mallarĝan
arbismon ĉirkaŭ la rando de ĉiu monto, kaj la montoj
estis tiom proksimaj unu al alia ke la ekstera abismo
estis senbreĉa kaj barieris kontraŭ plia antaŭeniro.
94
Ĉapitro Sep
Je la bordo de la abismo ĉiuj alteriĝis kaj rigardis
funden. Ne eblis scii kie estas la fundo, se efektive ja
ekzistis fundo. El kie ili staris aspektis kvazaŭ la
montoj estis fiksitaj en unu granda truo en la tero,
ĝuste sufiĉe proksimaj por ke ili ne tuŝu unu la alian,
kaj ke ĉiun monton subtenis roka kolono sub ĝia
bazo kiu etendiĝis longe suben en la nigran
malfermaĵon. De la tera flanko aspektis neeble transiri
la abismon aŭ, sukcesinte pri tio, firme ekstari sur iu
el la turniĝantaj montoj.
“Ne eblas transsalti tiun fendon, ĝi estas tro larĝa,”
komentis Buton-Brilo.
“Eble la Leono povus,” sugestis Doroteo.
“Kion, salti de ĉi tie al tiu gireganta monteto?”
kriis la Leono indigne. “Tute ne! Eĉ se mi
surgrundiĝus tie, kaj povus min teni tie, kiel valorus?
Preter ĝi estas alia giranta monto, kaj eble ankoraŭ
alia preter tiu. Mi ne kredas ke vivanto povus salti de
unu monto al alia, dum ambaŭ giradas kvazaŭ turbo
kaj krome malsamdirekten.”
“Mi proponas ke ni reiru,” diris la Ligna
Segĉevalo, oscedante per sia elhakita buŝo, dum li
rigide rigardis per siaj tuberaj okuloj la Karuselajn
Montojn.
95
La Perdita Princino de Oz
“Mi akordas kun vi,” diris la Vuzo, skuante sian
kvadratan kapon.
“Prefere ni akceptintu la konsilon de la paŝtisto,”
aldonis Hanĉjo la Mulo.
La aliaj en la grupo, kvankam ilin perpleksis la
serioza problemo antaŭ ili, ne permesis sin
senkuraĝiĝi.
“Se ni sukcesos transiri ĉi tiujn montojn,” diris
Buton-Brilo, “verŝajne ni pluiros senĝene.”
“Estas vere,” akordis Doroteo. “Do iel ni
kompreneble devos trovi rimedon por preteriri tiujn
turbajn montetojn. Sed kiel?”
“Ke la Orko estu kun ni,” ĝemis Trot.
“Sed la Orko ne ĉeestas,” diris la Sorĉisto, “kaj ni
devas dependi de ni mem por venki ĉi tiun
problemon. Domaĝe mia tute magio estas ŝtelita; per
ĝi tute certe mi povus facile preteriri la montojn.”
“Domaĝe,” observis la Vuzo, “neniu el ni havas
flugilojn. Kaj ni estas en magia lando sen magio.”
“Kio estas ĉirkaŭ via talio, Doroteo?” demandis la
Sorĉisto.
“Tio? Ho, nur la Magia Zono kiun mi iam kaptis
de la Reĝo de la Knomoj,” ŝi respondis.
“Magia Zono! Nu, bonege. Mi certas ke Magia
96
Ĉapitro Sep
Zono portus vin trans la montetojn.”
“Eble ĝi povus, se mi scius utiligi ĝin,” diris la
knabineto. “Ozma scias multe de ĝia magio, sed mi
neniam lernis ĝin. Mi scias nur ke dum mi portas
ĝin nenio povas damaĝi min.”
“Provu, deziru ke ĝi transportu vin, por trovi ĉu
ĝi obeos vin,” proponis la Sorĉisto.
“Sed kiel utilus?” demandis Doroteo. “Se mi
transirus, tio ne helpus vin aliajn, kaj mi ne povus
iri sola inter tiujn gigantojn kaj drakojn, dum vi
restus ĉi tie.”
“Ja vere,” akordis la Sorĉisto, malfeliĉe; kaj poste,
rigardinte la tutan grupon, li demandis: “Kio estas sur
via fingro, Trot?”
“Ringo. La Marknabinoj donis ĝin al mi,” ŝi
klarigis, “kaj se iam mi spertos danĝeron kiam mi
estos sur akvo mi povos alvoki la Marknabinojn kaj
ili venos helpi min. Sed la Marknabinoj ne povas
helpi min sur la tero, sciu, ĉar ili naĝas, kaj—kaj—
ili ne havas krurojn.”
“Ja vere,” respondis la Sorĉisto, pli malfeliĉe.
Granda, larĝetendiĝinta arbo staris apud la rando
de la abismo kaj ĉar la suno varmegis super ili ili
ĉiuj grupiĝis en la ombro de la arbo por studi la
97
La Perdita Princino de Oz
problemon: kion nun fari.
“Se ni havus longan ŝnuron,” diris Betinjo, “ni
povus ligi ĝin al ĉi tiu arbo kaj lasi la alian finaĵon
subiri en la abismon kaj ni povus ĉiuj gliti malsupren
per ĝi.”
“Nu, kion poste?” demandis la Sorĉisto.
“Poste, se ni sukcesus suprenĵeti la ŝnuron ĉe la
alia flanko,” klarigis la knabino, “ni povus ĉiuj
grimpi per ĝi kaj esti sur la alia flanko de la
abismo.”
“Estas tro multaj ‘se’-oj en tiu sugesto,” komentis
la malgranda Sorĉisto. “Kaj necesas memori ke
aliflanke estas nur turbantaj montoj, tiel ke ni tute
ne povus ligi ŝnuron al ili—eĉ se ni havus ŝnuron.”
“Tiu ŝnurpropono tamen ne estas malbona,” diris
la Miksĉifona Knabino, kiu dancadis danĝere
proksime al la rando de la abismo.
“Kion vi celas?” demandis Doroteo.
La Miksĉifona Knabino ekhaltis kaj per siaj
butonokuloj ĉirkaŭrigardis la grupon.
“Ha, mi scias!” ŝi krietis. “Iu maljungu la
Segĉevalon; miaj fingroj estas tro mallertaj.”
“Ĉu?” demandis Buton-Brilo dubeme, turnante sin
al la aliaj.
98
Ĉapitro Sep
“Nu, Ĉifoneroj havas aktivan cerbon, eĉ kvankam
ŝi ja estas plena de kotono,” asertis la Sorĉisto. “Se
ŝia cerbo povos helpi nin pri ĉi tiu problemo ni nepre
utiligu ĝin.”
Do li komencis maljungi la Segĉevalon, kaj
Buton-Brilo kaj Doroteo helpis lin. Kiam ili
forprenis la jungaĵon la Miksĉifona Knabino diris ke
ili disapartigu ĝin kaj kunbuku la rimenojn, unu
finon al la alia. Farinte tion, ili trovis ke ili havas
unu tre longan rimenon kiu estas pli fortika ol ia
ajn ŝnuro.
“Ĝi facile etendiĝus trans la abismon,” diris la
Leono, kiu kun la aliaj bestoj sidis sur siaj koksoj kaj
rigardis la agadon. “Sed mi ne scias kiel eblus ligi
ĝin al unu el tiuj kapturnaj montoj.”
Ĉifoneroj tute ne planis ion tian per sia loza kapo.
Ŝi ordonis ke ili ligu unu finon de la rimeno al
fortika arbobranĉo, kaj ŝi indikis branĉon kiu
etendiĝis al la rando mem de la abismo. Buton-Brilo
faris tion, grimpante la arbon kaj poste rampante sur
la branĉo ĝis li estis preskaŭ super la abismo. Tie li
sukcesis ligi la rimenon, kiu etendiĝis ĝis la tero, kaj
poste li glitis malsupren kaj lin kaptis la Sorĉisto, kiu
timis ke li falos en la abismon.
99
!(images/000006.png)
!(images/000011.png)
La Perdita Princino de Oz
Ĉifoneroj ĝojis. Ŝi prenis la malsupran finon de la
rimeno, ordonis al ili ĉiuj ke ili liberigu la spacon
ĉirkaŭ ŝi, retrenpaŝis kiom permesis la rimeno, kaj
subite kuris abismen. Trans la randon ŝi svingis sin,
firme tenante la rimenon ĝis ĝi etendiĝis plej
distancen, lasis la rimenon kaj velis gracie tra la aero
ĝis surteriĝi sur la monto tuj antaŭ ili.
Preskaŭ tuj, dum la granda konuso plu turbis, ŝi
trovis sin fluganta kontraŭ la sekvan monton
malantaŭan, kaj tiu sin nur duone turnis kiam
Ĉifoneroj trovis sin fluganta al la sekva monto
malantaŭ ĝi. Tiam malaperis ŝia miksĉifona formo kaj
la miroplenaj rigardantoj sub la arbo demandis al si
kien ŝi iris.
“Ŝi foriris, kaj ŝi ne povas reveni,” diris la Vuzo.
“Ho, ŝi saltegis de unu monto al alia!” krietis la
Leono.
“Ĉar ili tiom rapide turniĝas,” la Sorĉisto klarigis.
“Ĉifoneroj trovis nenion per kiu teni sin do
kompreneble ŝi ĵetiĝis de unu monteto al alia. Mi
kredas ke ni neniam revidos la kompatindan
Miksĉifonan Knabinon.”
“Mi revidos ŝin,” deklaris la Vuzo. “Ĉifoneroj estas
malnova amiko mia kaj, se vere ekzistas Kardo-
102
Ĉapitro Sep
manĝantoj kaj Gigantoj preter tiuj turboj, ŝi bezonos
protektanton. Do, ĝis!”
Li kaptis la pendantan rimenon firme per sia
kvadrata buŝo kaj samkiel Ĉifoneroj li svingis sin
trans la abismon. Li lasis la rimenon ĝustamomente
kaj falis sur la unuan turbantan monton. Post tio li
saltis al la sekva malantaŭa—ne surpieden sed “tute
miksite” laŭ la parolesprimo de Trot—kaj poste li
flugis al alia monto, kaj malaperis same kiel la
Miksĉifona Knabino.
“Tio ŝajne bone sukcesas,” komentis Buton-Brilo.
“Nun mi provos.”
“Atendu,” urĝis la Sorĉisto. “Antaŭ ol alia el ni
faros tiun senesperan salton en la preteron, necesos
decidi ĉu ni ĉiuj iros, aŭ ĉu kelkaj el ni postrestos.”
“Ĉu vi supozas ke damaĝis ilin multe, batiĝi
kontraŭ tiujn montojn?” demandis Trot.
“Mi supozas ke nenio damaĝus Ĉifonerojn aŭ la
Vuzon,” diris Doroteo, “kaj nenio povas damaĝi min,
ĉar mi surhavas la Magian Zonon. Do, ĉar mi
fervoras trovi Ozman, mi intencas ankaŭ min trans-
svingi.”
“Mi riskos provon,” decidis Buton-Brilo.
“Mi certas ke multege dolorigos, kaj mi timas,”
103
La Perdita Princino de Oz
diris la Leono, kiu jam tremadis; “sed mi transiros se
Doroteo transiros.”
“Nu, restos Betinjo kaj la Mulo kaj Trot,” diris la
Sorĉisto; ĉar kompreneble mi iros, por prizorgi
Doroteon. Ĉu vi du knabinoj kredas ke vi povos trovi
la vojon hejmen?” li demandis, turninte sin al Trot
kaj Betinjo.
“Mi ne timas; nu, ne multe,” diris Trot. “Aspektas
riske, mi scias, sed mi certas ke mi povos toleri la
sperton se la aliaj povos.”
“Se ne necesus postlasi Hanĉjon,” komencis
Betinjo, per hezitema voĉo; sed la Mulo interrompis
ŝin dirante:
“Jes iru, se vi volas, kaj mi sekvos vin. Mulo estas
egalkuraĝa kiel leono, ĉiam.”
“Pli kuraĝa,” diris la Leono, “ĉar mi estas
malkuraĝa, amiko Hanĉjo, kaj vi ne. Sed
kompreneble la Segĉevalo—”
“Ho, nenio povus damaĝi min,” asertis la
Segĉevalo trankvile. “Neniam estis dubo pri mia iro.
Sed mi ne povos kuntreni la Ruĝan Ĉaregon.”
“Ne, ni devos postlasi la ĉaregon,” diris la Sorĉisto;
“kaj ankaŭ ni devas postlasi niajn manĝaĵojn kaj lit-
kovraĵojn, mi kredas. Sed se ni povos defii tiujn
104
!(images/000022.jpg)
Ĉapitro Sep
Karuselajn Montojn ne multe ĝenos la ofero de kelkaj
el niaj komfortoj.”
“Neniu scias kie ni alteriĝos!” rimarkigis la
Leono, per voĉo kiu per sia sono indikis ke li baldaŭ
ploros.
“Ni eble tute ne alteriĝos,” respondis Hanĉjo; “sed
la plej bona metodo trovi kio okazos al ni estas
transsvingi nin same kiel Ĉifoneroj kaj la Vuzo.”
“Mi planas iri la plej lasta,” diris la Sorĉisto; “do
kiu volas iri la unua?”
“Mi,” decidis Doroteo.
“Ne, unue estas mia vico,” diris Buton-Brilo.
“Rigardu!”
Jam dum li parolis la knabon kaptis la rimenon
kaj kurinte svingis sin trans la abismon. Foren li
rapidis, ĵetate de monteto al monteto ĝis malapero.
Ili aŭskultis atente, sed la knabo nenian sonon faris
ĝist post pluraj momentoj post sia ekiro, kiam ili
aŭdis mallaŭtan “Ha-lo-e!” kvazaŭ el tre granda
distanco.
Tamen la sono kuraĝigis ilin, kaj Doroteo ekprenis
Toton kaj tenis lin firme sub unu brako dum per la
alia mano ŝi kaptis la rimenon kaj kuraĝe sekvis
Buton-Brilon.
105
La Perdita Princino de Oz
Kiam ŝi frapis la unuan turbantan monton ŝi falis
sur ĝin tre softe, sed antaŭ ol havi momenton por
pensi ŝi flugis tra la aero kaj kun ioma ŝoko alteriĝis
sur la flankon de la sekva monto. Denove ŝi flugis,
kaj alteriĝis; kaj denove, kaj ankoraŭ denove, ĝis post
kvin sinsekvaj frapoj ŝi falis etendita sur verdan
kampon kaj estis tiom kvazaŭstupora kaj senscia pro
sia batoplena veturo trans la Karuselajn Montojn ke
ŝi kuŝis senmove dum iom da tempo, por reordigi
siajn pensojn. Toto eskapis de ŝiaj brakoj ĝuste kiam
ŝi falis, kaj li nun sidis apud ŝi anhelante pro
ekscitiĝo.
Subite Doroteo konsciis ke iu helpas ŝin surpiediĝi,
kaj jen Buton-Brilo unuflanke de ŝi kaj Ĉifoneroj
aliflanke, ambaŭ laŭaspekte nedamaĝitaj. Dua rigardo
montris al ŝi la Vuzon, kaŭrantan sur sia kvadrata
malantaŭo kaj rigardantan ŝin mediteme, dum Toto
bojis ĝoje trovante sian mastrinon nedamaĝita post ŝia
cikloneca veturo.
“Bone!” diris la Vuzo; “jen plia kaj ankaŭ hundo,
ambaŭ tute bonstataj. Sed, Jadi, Doroteo, vi ja flugis!
Se vi povus vidi vin, vi vere miregus.”
“Oni diras ke ‘Tempo flugas’,” ridis Buton-Brilo,
“sed Tempo neniam pli rapidis ol vi.”
106
Ĉapitro Sep
Ĝuste tiam, dum Doroteo turnis sin por rigardi la
turbantajn montojn, ŝi ĝustatempe vidis malgrandan
Troton flugi de la plej proksima monteto kaj fali sur
la molan herbaron ne metron for de ŝia starloko. Trot
estis tiom konfuzita ke unue ŝi ne povis stari, sed ŝi
estis nedamaĝita kaj baldaŭ Betinjo ekflugis al ili kaj
trafus la aliajn se ili ne retrenpaŝus sufiĉatempe por
eviti ŝin.
Poste, sinsekve, venis la Leono, Hanĉjo, kaj la
Segĉevalo, saltante de monto al monto kaj fine falante
sendanĝere sur la herbon. Nun postrestis nur la
Sorĉisto kaj ili tiom longe atendis lin ke Doroteo
komencis maltrankvili. Sed subite li ekflugis de la plej
proksima monto kaj falis renversite apud ilin. Tiam
ili vidis ke li vindis du el la litkovriloj ĉirkaŭ sian
korpon, por ke la batoj ne damaĝu lin, kaj ligis la
litkovrilojn per kelkaj el la ekstraj rimenoj el la
jungilaro de la Segĉevalo.
107
!(images/000198.png)
La Mistera Urbo
ĈAPITRO 8
Ili sidis sur la
h e r b a r o , i l i a j
k a p o j a n k o r a ŭ
estis konfuzaj pro
la kapturnaj flugoj, kaj rigardis unu la alian silente
senkomprenaj. Sed baldaŭ, kiam ili estis certaj ke
neniu estis damaĝita, ili pli trankviliĝis kaj la Leono
diris ĝemante pro senstreĉiĝo:
“Mi tute ne anticipis ke tiuj Karuselaj Montoj
konsistas el kaŭĉuko!”
“Ĉu vere el kaŭĉuko?” demandis Trot.
108
Ĉapitro Ok
“Nepre,” respondis la Leono. “Se ne, ni ne resaltus
tiom rapide de unu al la alia sen damaĝo.”
“Estas nur konjekto,” deklaris la Sorĉisto, mal-
vindante la litkovrilojn de sia korpo, “ĉar neniu el ni
restis sufiĉe longe sur la montoj por trovi el kio ili
konsistas. Sed kie ni estas?”
“Ankaŭ tio devas esti konjekto,” diris Ĉifoneroj.
“La paŝtisto diris ke la Kardomanĝantoj loĝas ĉiflanke
de la monto kaj gigantoj servas ilin.”
“Ho ne,” diris Doroteo; “la Herkuoj havas
gigantajn sklavojn, kaj la Kardomanĝantoj jungas
drakojn al siaj ĉaregoj.”
“Kiel ili povus fari tion?” demandis la Vuzo.
“Drakoj havas longajn vostojn, kaj ili ĝenus la radojn
de la ĉaregoj.”
“Kaj se la Herkuoj konkeris la gigantojn,” diris
Trot, “ili devas esti almenaŭ duoble pli grandaj ol la
gigantoj. Eble la Herkuoj ’stas la plej grandaj homoj
en la mondo!”
“Eble jes,” konsentis la Sorĉisto, per pensema
voĉtono. “Kaj eble la paŝtisto ne sciis kion li diras.
Ni pluveturu okcidenten kaj mem trovu kiaj estas la
landanoj.”
La tereno aspektis sufiĉe agrabla, kaj estis tute
109
La Perdita Princino de Oz
kviete kaj pace kiam ili turnis siajn okulojn de la
silente turbantaj montoj. Arboj kaj verdaj arbustoj
kreskis, kaj tra la dika herbo estis disaj brilkoloraj
floroj. Ĉirkaŭ du kilometrojn for estis malalta
monteto kiu kaŝis de ili la tutan transan pejzaĝon,
tiel ke ili komprenis ke ili ne povos scii multon pri
la lando antaŭ ol transiri la monteton.
Ĉar la Ruĝa Ĉarego estis postlasita, necesis ke ili
elpensu alian metodon veturi. La Leono diris al
Doroteo ke ŝi rajtas rajdi sur lia dorso, kiel ofte
antaŭe, kaj la Vuzo diris ke li facile portos kaj Troton
kaj la Miksĉifonan Knabinon. Betinjo ankoraŭ havis
sian mulon, Hanĉjo, kaj Buton-Brilo kaj la Sorĉisto
povis sidi kune sur la longa, maldika dorso de la
Segĉevalo, sed ili zorgis moligi la sidon per
kunfalditaj litkovriloj antaŭ ol komenci. Tiel rajdante,
la aventurantoj komencis iri cele la monteton, kiun
ili atingis post nelonga veturo.
Dum ili supreniris la plej altan parton kaj
rigardis preter la monteton ili vidis ke ne tre for
estas urbo ĉirkaŭata de muro, kaj de ĝiaj turoj kaj
spajroj flirtis multkoloraj standardoj. Efektive ĝi ne
estis tre granda urbo, sed ĝiaj muroj estis tre altaj
kaj dikaj kaj ŝajnis ke la popolo loĝanta tie sendube
110
!(images/000032.png)
La Perdita Princino de Oz
timas atakon fare de potenca malamiko, ĉar se ne,
ili ne ĉirkaŭigus sian loĝejaron per tiom fortika
bariero.
Neniu vojo kondukis de la montoj al la urbo,
kaj tio indikis ke la homoj en ĝi malofte aŭ
neniam vizitas la turbantajn montetojn; sed niaj
amikoj trovis la herbon mola kaj agrabla por
transiro kaj ĉar la urbo estis antaŭ ili, ili ne facile
perdus sian direktoscion. Kiam ili proksimiĝis al
la muroj, la venteto portis al iliaj oreloj la sonon
de muziko—nelaŭtan unue sed ĝi plilaŭtiĝis dum
ili antaŭeniris.
“Tio ne aspektas tre terura loko,” komentis
Doroteo.
“Nu, ĝi aspektas nedanĝera,” respondis Trot,
sidante sur la Vuzo, “sed oni ne povas ĉiam fidi
aspektojn.”
“Mian aspekton oni povas fidi,” diris Ĉifoneroj.
“Mi aspektas miksĉifona kaj mi estas miksĉifona, kaj
nur blinda strigo povus dubi ke mi estas la
Miksĉifona Knabino.” Dirinte tion ŝi saltis trans-
kapiĝe de la Vuzo kaj, alteriĝinte sur siaj piedoj, ŝi
komencis vigle ĉirkaŭdancadi.
“Ĉu strigoj iam estas blindaj?” demandis Trot.
112
Ĉapitro Ok
“Ĉiam, en la taglumo,” diris Buton-Brilo. “Sed
Ĉifoneroj povas vidi per siaj butonaj okuloj kaj tage
kaj nokte. Strange, ĉu ne?”
“Estas strange ke butonoj eĉ povas vidi,” respondis
Trot, “sed—jadi! kien iris la urbo?”
“Mi mem intencis demandi tion,” diris Doroteo.
“Ĝi foriris!”
La bestoj abrupte haltis, ĉar la urbo efektive
malaperis—eĉ la muroj—kaj antaŭ ili kuŝis la vaka,
tute ebena pejzaĝo.
“Ve!” krietis la Sorĉisto. “Estas iom malagrable.
Estas ĝene preskaŭ atingi iun lokon kaj ektrovi ke ĝi
mankas.”
“Kie ĝi povas esti?” demandis Doroteo. “Certe ĝi
estis tie antaŭ minuto.”
“Mi plu aŭdas la muzikon,” deklaris Buton-Brilo,
kaj kiam ili ĉiuj aŭskultis la muzikaj sonoj estis klare
aŭdeblaj.
“Ho! jen la urbo—maldekstre de ni,” vokis
Ĉifoneroj, kaj turninte siajn okulojn ili vidis la
murojn kaj turojn kaj flirtantajn standardojn tute
maldekstre de ili.
“Sendube ni iel perdis la vojon,” sugestis Doroteo.
“Absurde,” diris la Leono. “Mi kaj la aliaj bestoj
113
La Perdita Princino de Oz
ĉiuj marŝadis rekte cele la urbon ekde kiam ni unue
vidis ĝin.”
“Do kiel—”
“Ne gravas,” interrompis la Sorĉisto, “ni estas egale
proksimaj al ĝi kiel antaŭe. Ial ĝi estas en alia direkto,
jen ĉio; do ni rapidu atingi ĝin antaŭ ol ĝi reeskapos
de ni.”
Do ili pluiris, rekte urben, kaj la urbo aspektis nur
kelkajn kilometrojn for; sed kiam ili veturis nur
kelkcent metrojn ĝi subite remalaperis. Denove ili
paŭzis, iom senkuraĝigite, sed post momento la
butonaj okuloj de Ĉifoneroj retrovis la urbon, sed
ĉifoje ĝi estis tuj malantaŭ ili, en la direkto el kiu ili
venis.
“Jadi!” kriis Doroteo. “Nepre tiu urbo misas iel.
Ĉu vi supozas ke ĝi estas sur radoj, Sorĉisto?”
“Eble ĝi tute ne estas urbo,” li respondis,
rigardante ĝin kvazaŭ klopodante kompreni.
“Kio do ĝi povus esti?”
“Nur iluzio.”
“Kio estas tio?” demandis Trot.
“Io, kion vi kredas vidi, sed efektive ne vidas.”
“Mi ne povas kredi tion,” diris Buton-Brilo. “Se ni
nur vidus ĝin, eble ni erarus, sed ĉar ni povas vidi
114
Ĉapitro Ok
ĝin kaj ankaŭ aŭdi ĝin, nepre ĝi ekzistas.”
“Kie?” demandis Ĉifoneroj.
“Proksime al ni, ie,” li insistis.
“Mi supozas ke ni devos retreniri,” diris la Vuzo,
ĝemante.
Do ili turnis sin kaj marŝis cele la murohavan
urbon ĝis ĝi denove malaperis kaj reaperis dekstre de
ili. Ili tamen konstante pliproksimiĝis al ĝi, do ili
turnis sin al ĝi kiam ajn ĝi forkuris tien aŭ alien laŭ
ĉiu direkto de la kompaso. Baldaŭ la Leono, kiu estis
ĉe la komenco de la procesio, abrupte haltis kaj kriis:
“Aj!”
“Kio estas?” demandis Doroteo.
“Aj—aj!” ripetis la Leono, kaj li retrensaltis tiom
subite ke Doroteo preskaŭ falis de lia dorso.
Samtempe Hanĉjo la Mulo kriis “Aj!” preskaŭ egale
laŭte kiel la Leono, kaj ankaŭ li retrenrapidis plurajn
paŝojn.
“La kardoj,” diris Betinjo. “Ili pikas la krurojn.”
Aŭdinte tion ili ĉiuj malsupren rigardis, kaj
efektive la tero estis dike kovrita de kardoj, kiuj kovris
la ebenaĵon de la punkto kie ili staris ĝis la muroj
de la mistera urbo mem. Tute neniu vojo tra ili estis
videbla; je tiu punkto la mola herbo finiĝis kaj la
115
La Perdita Princino de Oz
kardaro komenciĝis.
“Jen la plej pikemaj kardoj kujn iam mi sentis,”
grumblis la Leono. “Miaj kruroj ankoraŭ doloras pro
la pikoj, kvankam mi saltis el ili kiom eble plej
rapide.”
“Jen nova malfacilaĵo,” komentis la Sorĉisto,
malfeliĉatone. “La urbo ne plu ĉirkaŭsaltetas, estas
vere; sed kiel ni atingos ĝin, trans tiu aro da
pikaĵoj?”
“Ili ne povas dolorigi min,” diris la dikhaŭta Vuzo,
antaŭenirante sentime kaj tretante la dornojn.
“Nek min,” diris la Ligna Segĉevalo.
“Sed la Leono kaj la Mulo ne povas toleri la
pikaĵojn,” asertis Doroteo, “kaj ni ne povas postlasi
ilin.”
“Ĉu do ni ĉiuj devos retreniri?” demandis Trot.
“Kompreneble ne!” respondis Buton-Brilo mal-
estime. “Kiam ajn estas problemo, troveblas solvo, se
oni sufiĉe serĉas.”
“Ke la Birdotimigilo estu ĉi tie,” diris Ĉifoneroj,
starante sur sia kapo sur la kvadrata dorso de la Vuzo.
“Lia bonega cerbo rapide montrus al ni rimedon
venki ĉi tiun kampon de kardoj.”
“Kial ne taŭgas via cerbo?” demandis la knabo.
116
Ĉapitro Ok
“Ĝi ja taŭgas,” ŝi diris, saltante en la kardaron kaj
dancante inter ili sen senti iliajn akrajn pintojn. “Mi
povus dum duona minuto diri al vi kiel transiri la
kardojn, se mi volus.”
“Diru al ni, Ĉifoneroj!” petegis Doroteo.
“Mi ne volas trivi mian cerbon per troa laboro,”
respondis la Miksĉifona Knabino.
“Ĉu vi ne amas Ozman? Kaj ĉu vi ne volas trovi
ŝin?” demandis Betinjo riproĉe.
“Jes, ja mi volas,” diris Ĉifoneroj, marŝante sur siaj
manoj kiel akrobato en cirko.
“Nu, ni ne povos trovi Ozman se ni ne preteriros
la kardojn,” deklaris Doroteo.
Ĉifoneroj dancis ĉirkaŭ ilin du-tri-foje, sen
respondo. Poste si diris:
“Ne rigardu min, stultuloj, rigardu la lit-
kovraĵojn.”
La vizaĝo de la Sorĉisto tuj feliĉiĝis.
“Certe!” li kriis. “Kial ni ne jam pripensis la
litkovraĵojn?”
“Ĉar vi ne havas magian cerbon,” ridis Ĉifoneroj.
“Via speco de cerbo estas la ordinara speco kreskanta
en viaj kapoj kvazaŭ herbaĉoj en ĝardeno. Mi
bedaŭras vin, la homojn kiuj devas naskiĝi por vivi.”
117
La Perdita Princino de Oz
Sed la Sorĉisto ne aŭskultis ŝin. Li rapide forprenis
la litkovraĵojn de la dorso de la Segĉevalo kaj etendis
unu el ili sur la kardojn, tuj apud la herbaro. La dika
ŝtofo sendanĝerigis la pikaĵojn, do la Sorĉisto marŝis
sur tiu unua kovraĵo kaj etendis la duan iom pli
proksimete al la fantomurbo.
“Tiuj kovraĵoj,” diris li, “estas por ke la Leono kaj
la Mulo povu marŝi. La Segĉevalo kaj la Vuzo povos
marŝi sur la kardoj.”
Do la Leono kaj la Mulo marŝis sur la unua
litkovrilo kaj haltis sur la dua ĝis la Sorĉisto prenis
la jam transmarŝitan kovraĵon kaj etendis ĝin antaŭ
ilin; ili antaŭeniris sur tiun kaj atendis dum li prenis
la kovraĵon de malantaŭ ili kaj reetendis ĝin antaŭ
ilin.
“Estas tre malrapide,” diris la Sorĉisto, “sed post
kelka tempo ni sukcesos atingi la urbon.”
“Ankoraŭ estas plena kilometro inter ni kaj la
urbo,” anoncis Buton-Brilo.
“Kaj la laboro estas malfacilega por la Sorĉisto,”
aldonis Trot.
“Kial la Leono ne rajdu sur la dorso de la Vuzo?”
demandis Doroteo. “Ĝi estas granda, plata dorso, kaj
la Vuzo ’stas ege forta. Eble la Leono ne defalus.”
118
!(images/000042.png)
La Perdita Princino de Oz
“Provu, se vi deziras,” diris la Vuzo al la Leono.
“Mi povos tuje porti vin al la urbo kaj reveni por
Hanĉjo.”
“Mi—mi timas,” diris la Malkuraĝa Leono. Li estis
duoble tiom granda kiom la Vuzo.
“Provu,” petegis Doroteo.
“Por fali inter la kardojn?” demandis la Leono
riproĉe. Sed kiam la Vuzo proksimiĝis al li la granda
besto eksaltis sur ĝian dorson kaj sukcesis ekvilibrigi
sin tie, kvankam necesis ke li tenu siajn kvar krurojn
tiom proksimaj unu al la alia ke li ja riskis defali. La
granda pezo de la giganta Leono ŝajne ne ĝenis la
Vuzon, kiu kriis al sia rajdanto: “Tenu firme!” kaj
rapide forkuris sur la kardaro cele la urbon.
La aliaj staris sur la kovriloj kaj maltrankvile
rigardis la strangan vidaĵon. Kompreneble la Leono
ne povis “teni firme” ĉar nenio estis tenebla, do li
balancis de-flank’-al-flanke kvazaŭ ĉiumomente
falonte. Tamen li sukcesis resti sur la dorso de la
Vuzo ĝis ili estis proksimaj al la muroj de la urbo,
kaj tie li saltis sur la teron. La sekvan momenton la
Vuzo rekuris kiel eble plej rapide.
“Estas mallarĝa strio da tero apud la muro kie ne
estas kardoj,” li informis ilin, kiam li reatingis la
120
Ĉapitro Ok
aventurantojn. “Nu, amiko Hanĉjo, trovu ĉu vi rajdos
egale bone kiel la Leono.”
“Portu la aliajn unue,” proponis la Mulo. Do la
Segĉevalo kaj la Vuzo dufoje transkuris la kardojn al
la muroj de la urbo kaj transportis ĉiujn homojn
sendanĝere; Doroteo portis malgrandan Toton en siaj
brakoj. La veturantoj poste sidis kiel grupo sur
malgranda altaĵo tuj ekster la muro, kaj rigardis la
grandajn blokojn de griza ŝtono kaj atendis dum la
Vuzo portis Hanĉjon al ili. La Mulo estis tre
malgracia kaj liaj kruroj tremis tiom ke pli ol unufoje
ili supozis ke li defalos, sed fine li atingis ilin
sendanĝere kaj la tuta grupo nun rekompletiĝis. Eĉ
pli, ili nun atingis la urbon kiu evitis ilin dum tiom
longa tempo kaj tiel strangmaniere.
“Sendube la portalo estas aliflanke,” diris la
Sorĉisto. “Ni sekvu la kurban muron ĝis ni atingos
aperturon en ĝi.”
“Kiudirekten?” demandis Doroteo.
“Ni devos laŭhazarde elekti,” li respondis. “Eble ni
iru maldekstren? Unu direkto estas egale bona kiel la
alia.”
Ili vicigis sin por marŝi kaj ĉirkaŭiris maldekstren
la muron de la urbo. Ĝi ne estis granda urbo, kiel
121
La Perdita Princino de Oz
mi jam diris, sed ĉirkaŭiro, ekster la alta muro,
necesigis longan promenon, tion ili trovis. Sed ĉirkaŭ
ĝin niaj aventurantoj iris, sen trovi spuron de pordoj
aŭ alia malfermaĵo. Kiam ili reatingis la altaĵeton de
kiu ili komencis, ili alteriĝis de la bestoj kaj residiĝis
sur la herba altaĵeto.
“Tre strange, ĉu ne?” demandis Buton-Brilo.
“Devas ekzisti iaspeca rimedo por ke la homoj en-
kaj eliru,” deklaris Doroteo. “Ĉu vi s’pozas ke ili
havas flugmaŝinojn, Sorĉisto?”
“Ne,” li respondis, “ĉar ili jam flugadus tra la tuta
Lando Oz, kaj ni scias ke tion ili ne faras.
Flugmaŝinoj estas nekonataj ĉi tie. Mi opinias ke pli
verŝajne la homoj uzas ŝtuparetojn por transiri la
murojn.”
“Grandega grimpado, trans tiun altan ŝtonan
muron,” diris Betinjo.
“Ŝtona, ĉu?” kriis Ĉifoneroj, kiu denove
ĉirkaŭdancadis tre vigle, ĉar ŝi neniam lacis kaj
neniam povis resti kvieta dum longa tempo.
“Certe ŝtona,” respondis Betinjo malestime. “Ĉu vi
ne povas vidi?”
“Jes,” diris Ĉifoneroj, pliproksimiĝante, “mi povas
vidi la muron, sed mi ne povas senti ĝin.” Kaj poste,
122
!(images/000062.png)
Ĉapitro Ok
kun etenditaj brakoj, ŝi faris ion tre kuriozan. Ŝi
marŝis rekte en la muron kaj malaperis.
“Jadi!” kriis Doroteo miroplene, kaj efektive ĉiuj
miregis.
123
!(images/000069.png)
La Alta Koko-Lorum de Ti
ĈAPITRO 9
Kaj nun la Miks-
ĉifona Knabino
revenis dancante
e l
l a
m u r o .
“Venu!” ŝi kriis. “Ĝi ne ekzistas. Tute ne ekzistas
muro.”
“Kion? Neniu muro?” krietis la Sorĉisto.
“Tute neniu,” diris Ĉifoneroj. “Ĝi estas nur ŝajna.
Vi vidas ĝin, sed ĝi ne estas. Venu en la urbon; ni
malŝparas tempon.”
Dirinte tion ŝi redancis en la muron kaj denove
124
Ĉapitro Naŭ
malaperis. Buton-Brilo, kiu estis iom aventurema,
forrapidis sekvante ŝin kaj ankaŭ nevidebliĝis. La
aliaj sekvis pli zorge, etendante siajn manojn por
senti la muron kaj trovante, miroplene, ke ili sentas
nenion ĉar nenio oponas ilin. Ili plumarŝis kelkajn
paŝojn kaj trovis sin en la stratoj de tre bela urbo.
Malantaŭ si ili denove vidis la muron, severan kaj
forten-aspektan kiel antaŭe; sed nun ili sciis ke ĝi
estas nur iluzio, preparita por ke fremduloj ne eniru
la urbon.
Sed ili baldaŭ forgesis la muron, ĉar antaŭ ili estis
multaj kuriozuloj kiuj rigardadis ilin miroplene,
kvazaŭ ne komprenante el kie ili venis. Niaj amikoj
forgesis esti ĝentilaj, dum kelka tempo, kaj
rerigardadis firme la rigardantojn tre interesate, ĉar
tiom rimarkinda popolo neniam antaŭe estis trovita
en la tuta eksterordinara Lando Oz.
Iliaj kapoj estis karoformaj kaj iliaj korpoj keraj.
Ilia hararo estis nur bulketo ĉe la plej supera pinto
de iliaj karoformaj kapoj kaj iliaj okuloj estis tre
larĝaj kaj rondaj kaj iliaj nazoj kaj buŝoj tre
malgrandaj. Iliaj vestoj estis striktaj kaj brilkoloraj,
bele broditaj laŭ kuriozaj desegnoj per oraj aŭ
arĝentaj fadenoj; sed sur siaj piedoj ili portis
125
La Perdita Princino de Oz
sandalojn tute sen ŝtumpoj. La esprimo de iliaj
vizaĝoj estis sufiĉe agrabla, kvankam ili nun montris
surprizon pro la ekapero de fremduloj tiom
malsimilaj al ili, kaj niaj amikoj opiniis ke ili ŝajnas
tute nedanĝeraj.
“Bonvolu pardoni,” diris la Sorĉisto, parolante por
sia grupo, “ke ni trudas nin al vi sen invito, sed ni
veturas por tre grava celo kaj trovas ke necesas viziti
vian urbon. Ĉu vi bonvolos diri al ni kiel oni nomas
vian urbon?”
Ili rigardis unu la alian malcertesprime, ĉiu atendis
ke iu alia respondos. Fine malaltulo kies kerforma
korpo estis tre larĝa respondis:
“Ni neniam bezonas nomi nian urbon. Ĝi estas
nia loĝejo, jen ĉio.”
“Sed kiel aliaj personoj nomas vian urbon?”
demandis la Sorĉisto.
“Ni konas neniujn aliajn personojn, escepte de vi,”
diris la viro. Kaj post tio li demandis: “Ĉu vi naskiĝis
kun tiuj strangaj formoj, aŭ ĉu iu kruela magiisto
transformis vin el viaj naturaj formoj?”
“Ili estas niaj naturaj formoj,” deklaris la
Sorĉisto, “kaj efektive ni opinias ilin tre bonaj
formoj.”
126
!(images/000077.jpg)
Ĉapitro Naŭ
La grupon de loĝantoj konstante pligrandigis
aliaj personoj alvenintaj. Ĉiuj evidente estis
alarmitaj kaj maltrankvilaj pro la alveno de
fremduloj.
“Ĉu vi havas Reĝon?” demandis Doroteo, kiu sciis
ke estas plej bone paroli kun aŭtoritatulo. Sed la viro
nee skuis sian keroaspektan kapon.
“Kio estas Reĝo?” li demandis.
“Ĉu neniu regas vin?” demandis la Sorĉisto.
“Neniu,” estis la respondo. “Ĉiu el ni regas sin
mem; aŭ, almenaŭ, strebas fari tion. Ne estas facile,
kiel vi verŝajne scias.”
La Sorĉisto meditadis.
“Se okazas disputoj inter vi,” diris li, post iom da
pensado, “kiu solvas ilin?”
“La Alta Koko-Lorum,” ili respondis ĥore.
“Kaj kiu estas li?
“La juĝisto kiu plenumigas la leĝojn,” diris la
unua parolinto.
“Do li estas la ĉefulo ĉi tie?” pludemandis la
Sorĉisto.
“Nu, mi ne dirus tion,” respondis la viro, iom
konfuzite. “La Alta Koko-Lorum estas publika
servisto. Tamen, li reprezentas la leĝojn, kiujn ni ĉiuj
127
La Perdita Princino de Oz
devas obei.”
“Mi kredas,” diris la Sorĉisto, “ke ni devus vidi
vian Altan Koko-Lorumon kaj paroli kun li. Nia
tasko ĉi tie necesigas ke ni konsultu altan
aŭtoritatulon, kaj la Alta Koko-Lorum verŝajne estas
alta, negrave kia alia li estas.”
Ŝajnis ke la loĝantoj opiniis tiun argumenton bone
rezonita, ĉar ili aprobe skuis siajn karoformajn
kapojn. Do la larĝulo kiu parolis por ili diris: “Sekvu
min,” kaj, turninte sin, kondukis laŭlonge de unu el
la stratoj.
La tuta grupo sekvis lin, kaj la indiĝenoj sekvis la
grupon. La loĝejoj kiujn ili preteriris estis tre bele
planitaj kaj aspektis komfortaj kaj oportunaj.
Kondukinte ilin trans plurajn stratojn ilia gvidanto
haltis antaŭ domo kiu estis nek pli bona nek malpli
bona ol la aliaj. La pordejo havis formon taŭgan por
la strangaformaj korpoj de la homoj, estante mallarĝaj
ĉe la supro, larĝaj en la mezo kaj nelarĝaj malsupre.
La fenestroj estis tre similaj, tiel ke la domo havis
vere nekutiman aspekton. Kiam ilia gvidisto mal-
fermis la pordon en la barilo muzikoskatolo kaŝita en
la fosto komencis ludi, kaj la sono altiris la atenton
de la Alta Koko-Lorum, kiu aperis ĉe malferma
128
Ĉapitro Naŭ
fenestro kaj demandis:
“Kio okazis nun?”
Sed sammomente liaj okuloj rimarkis la
fremdulojn kaj li rapidis malfermi la pordon kaj
enlasi ilin—kvankam ne la bestojn, kiujn ili postlasis
ekstere kun la aro da indiĝenoj nun alvenintaj. La
urbo estis malgranda kaj la nombro da loĝantoj ŝajnis
granda, sed ili ne klopodis eniri la domon kaj
kontentigis sin per perpleksa rigardado al la strangaj
bestoj. Toto sekvis Doroteon.
Niaj amikoj eniris grandan ĉambron en la antaŭa
parto de la domo, kie la Alta Koko-Lorum petis ke
ili sidiĝu.
“Mi esperas ke via celo ĉi tie estas paca,” li diris,
aspektante iom duba, “ĉar la Tiistoj ne estas tre bonaj
batalantoj kaj malaprobas venkiĝon.”
“Ĉu via popolo nomiĝas Tiistoj?” demandis
Doroteo.
“Jes. Mi kredis ke vi scias tion. Kaj ni nomas nian
urbon Ti.”
“Ho!”
“Ni estas Tiistoj ĉar ni mangas tiujn kardojn,
sciu,” pludiris la Alta Koko-Lorum.
“Ĉu vi vere manĝas tiujn dornaĵojn?” demandis
129
La Perdita Princino de Oz
Buton-Brilo miroplene.
“Kial ne?” respondis la alia. “La akraj pintoj de la
kardoj ne povas damaĝi nin, ĉar niaj internoj estas
lamenitaj per oro.”
“Lamenitaj per oro!”
“Jes ja. Niaj gorĝoj kaj stomakoj estas lamenitaj
per solida oro, kaj ni trovas la kardojn nutraj kaj
bongustaj. Efektive, nenio alia en nia lando taŭgas
kiel manĝaĵo. Ĉirkaŭ la Urbo Ti kreskas
nenombreblaj kardoj, kaj ni nur bezonas eliri kaj
kolekti ilin. Se ni volus manĝi ion alian ni devus
planti ĝin, kaj kulturi ĝin, kaj rikolti ĝin, kaj tio estus
multe ĝena kaj ni devus labori, kaj tiun sinokupon
ni malamas.”
“Sed, bonvolu diri al mi,” diris la Sorĉisto, “kial
via urbo tiom ĉirkaŭsaltas, de unu parto de la lando
al alia?”
“La urbo ne saltas; ĝi tute ne moviĝas,” deklaris
la Alta Koko-Lorum. “Tamen mi agnoskas ke la
lando ĉirkaŭ ĝi emas sin turni tien kaj alien; tial ke,
se oni staras sur la ebenaĵo rigardante norden, oni
verŝajne ektrovas sin rigardanta okcidenten—aŭ
orienten—aŭ suden. Sed kiam oni atingas la
kardokampojn oni estas sur solida tero.”
130
Ĉapitro Naŭ
“Ha, mi komencas kompreni,” diris la Sorĉisto,
jesante per sia kapo. “Sed jen alia demando: Kial la
Tiistoj ne havas Reĝon por regi ilin?”
“Ĉit!” flustris la Alta Koko-Lorum, maltrankvile
ĉirkaŭrigardante por certigi ke neniu aŭskultas ilin.
“En la vero mi estas la Reĝo, sed la popolo ne
scias tion. Ili kredas regi sin mem, sed efektive mi
farigas ĉion laŭ mia deziro. Neniu alia scias ion
ajn pri la leĝoj, do mi faras la leĝojn laŭ mia
propra bontrovo. Se iu oponas min aŭ dubas pri
iu mia faro, mi diras al li ke tion ordonas la leĝo,
kaj tio finas la diskuton. Sed se mi nomus min
Reĝo, kaj surportus kronon kaj loĝus reĝmaniere, la
popolo ne amus min kaj eble damaĝus min. Estante
la Alta Koko-Lorum de Ti, mi opiniiĝas tre agrabla
persono.”
“Tio ŝajnas tre lerta,” diris la Sorĉisto. “Kaj nun,
ĉar vi estas la ĉefulo en Ti, mi petas ke vi diru al ni
ĉu la Reĝina Ozma estas kaptito en via urbo.”
“Ne,” respondis la karokapa viro, “ni ne havas
kaptitojn. Vi estas la solaj fremduloj ĉi tie, kaj ni
neniam antaŭe aŭdis pri la Reĝina Ozma.”
“Ŝi regas la tutan Ozon,” diris Doroteo, “do ŝi
regas vian urbon kaj vin, ĉar vi estas en la Lando de
131
La Perdita Princino de Oz
la Palpbrumoj, kiu estas parto de la Lando Oz.”
“Eble,” respondis la Alta Koko-Lorum, “ĉar ni ne
studas la geografion kaj neniam demandis ĉu aŭ ne
ni loĝas en la Lando Oz. Kaj Reganto kiu regas nin
de tre for, kaj estas tute nekonata de ni, estas tre
bonvena registo. Sed kio okazis al via Reĝina
Ozma?”
“Iu ŝtelis ŝin,” diris la Sorĉisto. “Ĉu vi oportune
havas talentan magiiston inter via popolo—speciale
lerta magiisto?”
“Ne, neniu speciale lerta. Kompreneble ni faras
iom da magio, sed ĝi estas tute ordinaraspeca. Mi
kredas ke neniu el ni ĝis nun aspiris ŝteli Regantojn,
nek per magio nek alimaniere.”
“Sekve ni longe veturis por nenio!” kriis Trot
bedaŭroplene.
“Sed ni pluen iros,” asertis la Miksĉifona
Knabino,
klinante
sian
kotonplenan
korpon
malantaŭen ĝis ŝia trikfadena hararo tuŝis la pordon
kaj poste marŝante sur siaj manoj kun la piedoj en
la aero.
La Alta Koko-Lorum rigardis Ĉifonerojn admire.
“Vi povos pluen iri, kompreneble,” diris li, “sed mi
konsilas ke ne. La Herkuoj loĝas post ni, preter la
132
!(images/000016.png)
La Perdita Princino de Oz
kardoj kaj la sinturnantaj terpecoj, kaj ili ne estas
afablaj personoj, mi certigas tion al vi.”
“Ĉu ili estas gigantoj?” demandis Betinjo.
“Pli malbonaj ol tio,” estis la respondo. “Gigantoj
estas iliaj sklavoj kaj ili estas tiom pli fortaj ol
gigantoj ke la kompatindaj sklavoj ne kuraĝas ribeli,
timante ke ili disŝiros ilin.”
“Kiel vi scias tion?” demandis Ĉifoneroj.
“Ĉiu diras,” respondis la Alta Koko-Lorum.
“Ĉu vi mem vidis la Herkuojn?” demandis
Doroteo.
“Ne, sed kion diras ĉiuj devas esti vera; alie, kiel
utilus ilia diro?”
“Oni diris al ni, antaŭ ol ni alvenis ĉi tien, ke via
popolo jungas drakojn al viaj ĉaroj,” diris la
knabineto.
“Tute vere,” deklaris la Alta Koko-Lorum. “Kaj tio
memorigas min ke decas ke mi distru vin, ĉar vi estas
fremduloj kaj miaj gastoj, per rajdo ĉirkaŭ nia belega
Urbo Ti.”
Li tuŝis butonon kaj bando komencis ludi; nu, ili
aŭdis bandmuzikon sed ne povis decidi el kie ĝi
venis.
“Tiu melodio estas ordono al mia ĉaristo ke li
134
Ĉapitro Naŭ
alvenigu mian drakoĉaron,” diris la Alta Koko-
Lorum. “Kiam ajn mi faras ordonon ĝi estas muzika,
ĉar tio estas multe pli agrabla maniero ordoni al
servistoj ol per malvarmaj, severaj vortoj.”
“Ĉu tiu via drako mordas?” demandis Buton-
Brilo.
“Jadi, ne! Ĉu vi kredas ke mi riskus la sekurecon
de mia senkulpa popolo per uzo de mordema drako
por tiri mian ĉaregon? Mi fieras dirante ke mia drako
estas
sendanĝera—se
lia
stirmekanismo
ne
rompiĝas—kaj li fabrikiĝis en la fama drako-fabriko
en ĉi tiu Urbo Ti. Jen li venas kaj vi povos mem
ekzameni lin.”
Ili aŭdis mallaŭtan muĝetan sonon kaj akran
knaran kaj, elirinte antaŭ la domon, ili venis vidi
ĉirkaŭ la angulon ĉaregon tiratan de belega juvelita
drako, kiu movadas sian kapon dekstren kaj
maldekstren kaj kies okuloj brilegas kiel la lampoj de
aŭtomobilo kaj kiu faras muĝan sonon dum ĝi
malrapide proksimiĝas.
Kiam ĝi haltis antaŭ la domo de la Alta Koko-
Lorum Toto bojis kolere kontraŭ la sternita besto, sed
eĉ malgranda Trot povis vidi ke la drako ne vivas.
Ĝiaj skvamoj estis el oro kaj ĉiu estis ornamita per
135
La Perdita Princino de Oz
brilantaj juveloj, kaj ĝi marŝis tiom rigide kaj regule
ke ĝi ne povus ne esti maŝino. La ĉarego trenata de
ĝi ankaŭ estis el oro kaj juveloj, kaj kiam ili eniris
ĝin ili trovis ke ne estas seĝoj. La kutimo estis ke ĉiu
staras veturante.
La ĉaristo estis malgranda karokapa ulo kiu rajdis
sur la kolo de la drako kaj movadis la stangetojn por
funkciigi ĝin.
“Ĉi tiu,” diris la Alta Koko-Lorum, pompe, “estas
mirinda inventaĵo. Ni ĉiuj multe fieras pri niaj
aŭtodrakoj, kaj multaj niaj riĉaj loĝantoj uzas ilin.
Startu ĝin, ĉaristo!”
La ĉaristo ne moviĝis.
“Vi forgesis ordoni lin muzike,” sugestis Doroteo.
“Ha, vi plene pravas.” Li tuŝis butonon kaj
muzikoskatolo en la kapo de la drako komencis ludi
melodion. Tuj la malgranda ĉaristo premis stangeton
kaj la drako komencis moviĝi—tre malrapide kaj
morne ĝemante dum ĝi trenis la mallertan ĉaregon.
Toto trotis inter la radoj. La Segĉevalo, la Mulo, la
Leono kaj la Vuzo sekvis kaj trovis neniun problemon
sufiĉe rapidi; efektive, ili devis malrapidi por eviti bati
ĝin. Dum la radoj turniĝis alia muzikoskatolo kaŝita
ie sub la ĉarego ludis viglan marŝmuzikon kiu
136
Ĉapitro Naŭ
rimarkinde kontrastis kun la malrapida trenmoviĝo de
la stranga veturilo kaj Buton-Brilo decidis ke la
muziko kiun li aŭdis kiam ili unue vidis ĉi tiun
urbon estis nenio alia ol ĉaro lace rampanta tra la
stratoj.
Ĉiuj veturantoj el la Smeralda Urbo opiniis tiun
veturon la plej seninteresa kaj teda kiun ili ĝis tiam
spertis, sed ŝajne la Alta Koko-Lorum opiniis ĝin
grandioza. Li indikis la diversajn konstruaĵojn kaj
parkojn kaj fontojn, kvazaŭ konduktoro de Usona
“turistovagono”, kaj ĉar ili estis gastoj ili devis toleri
la torturon. Sed ili fariĝis iom maltrankvilaj kiam ilia
gastiganto diris al ili ke li mendis bankedon por ili
en la Urbodomo.
“Kion ni manĝos?” demandis Buton-Brilo
suspekteme.
“Kardojn,” estis la respondo; “bonajn, freŝajn
kardojn, kolektitajn hodiaŭ mem.”
Ĉifoneroj ridis, ĉar ŝi neniam manĝis, sed Doroteo
diris per protesta voĉo:
“Niaj internoj ne estas tegitaj per oro, sciu.”
“Ja domaĝe!” krietis la Alta Koko-Lorum; kaj li
aldonis kvazaŭ postpenson: “Sed ni povos boligi la
kardojn, se vi preferos.”
137
La Perdita Princino de Oz
“Eĉ bolinte ili ne bone gustus,” diris malgranda
Trot. “Ĉu vi havas nenion alian manĝeblan?”
La Alta Koko-Lorum nee skuis sian karoforman
kapon.
“Mi konas neniun,” li diris. “Sed kial ni havu ion
alian, ni ja havas multegajn kardojn? Tamen, se vi
ne povas manĝi kion ni manĝas, tute ne manĝu. Tio
ne ofendos nin kaj la bankedo estos egale gaja kaj
plaĉa.”
Sciante ke liaj akompanantoj malsatas la Sorĉisto
diris:
“Bonvolu pardoni, moŝto, ke ni ne partoprenos
en la bankedo, kiu estos sufiĉe gaja sen ni, eĉ
kvankam ĝi celas honori nin. Sed, ĉar Ozma ne
estas en via urbo, ni devas tuj foriri el ĉi tie kaj
serĉi ŝin aliloke.”
“Nepre ni devas!” akordis Doroteo, kaj ŝi flustris
al Betinjo kaj Trot: “Mi preferus morti pro malsato
aliloke ol en ĉi tiu urbo, kaj—kiu scias?—eble ni
trovos iun kiu manĝas normalajn manĝaĵojn kaj
donos al ni iom.”
Do, kiam la veturo finiĝis, malgraŭ la protestoj
de la Alta Koko-Lorum ili insistis daŭrigi sian
veturon.
138
Ĉapitro Naŭ
“Baldaŭ estos mallume,” li obĵetis.
“Ne ĝenos nin la mallumo,” respondis la Sorĉisto.
“Iu vaganta Herku eble atakos vin.”
“Ĉu vi opinias ke la Herkuoj damaĝus nin?”
demandis Doroteo.
“Mi ne scias diri, ĉar ili ne honoris min per
konatiĝo. Sed oni diras ke ili estas tiom fortaj ke,
se ili povus stari sur alia loko, ili povus levi la
mondon.”
“Ĉiuj kune?” demandis Buton-Brilo miroplene.
“Ĉiu individuo povus fari tion,” diris la Alta Koko-
Lorum.
“Ĉu vi aŭdis pri magiistoj inter ili?” demandis la
Sorĉisto, kiu sciis ke nur magiisto povus ŝteli Ozman
tiel kiel ŝi estis ŝtelita.
“Oni diras ke ĝi estas tre magiplena lando,”
deklaris la Alta Koko-Lorum, “kaj magion kutime
faras magiistoj. Sed mi neniam aŭdis ke ili havas
inventaĵon aŭ sorĉaĵon egalan al niaj mirindaj
aŭtodrakoj.”
Ili dankis lin pro lia ĝentileco kaj, grimpinte sur
la dorsojn de siaj propraj bestoj, ili rajdis al la fora
flanko de la urbo kaj rekte tra la Muron de Iluzio
en la malferman regionon.
139
!(images/000088.png)
La Perdita Princino de Oz
“Al mi plaĉas ke ni tiom facile foriris,” diris
Betinjo. “Al mi ne plaĉis tiuj strangaformaj uloj.”
“Nek al mi,” akordis Doroteo. “Ŝajnas terure esti
interne tegita per lamenoj el pura oro kaj manĝi
nenion alian ol kardoj.”
“Tamen ili aspektis feliĉaj kaj kontentaj,” komentis
la malgranda Sorĉisto, “kaj kiu kontentas bezonas
bedaŭri nenion kaj deziri nenion pli.”
140
!(images/000020.png)
Toto Perdas Ion
ĈAPITRO 10
Dum kelka tempo
l a
v e t u r a n t o j
ripete konfuziĝis
pri la direkto, ĉar
preter la kardokampoj ili retrovis sin sur la
turniĝtereno, kiu svingis sin ĉirkaŭ ilin tiom
malnature ke unue ili trovis antaŭ si unu direkton
kaj poste alian. Sed tenante la Urbon Ti konstante
malantaŭ si la aventurantoj fine preterpaŝis la
perfidan turniĝregionon kaj venis al ŝtonplena lando
kie tute neniu herbo kreskis. Tamen estis multaj
141
La Perdita Princino de Oz
arbustoj, kaj kvankam nun estis preskaŭ mallumiĝinte
la knabinoj trovis kelkajn bongustegajn flavajn berojn,
kaj unu gustumo instigis ilin ĉiujn pluki tiom kiom
ili povis. La beroj kontentigis iliajn malsatodolorojn,
dum iom da tempo, kaj ĉar nun jam fariĝis tro
mallume por vidi ion ajn ili kampis kie ili estis.
La tri knabinoj kuŝiĝis sur unu el la litkovraĵoj—
en vico—kaj la Sorĉisto kovris ilin per la alia
litkovraĵo kvazaŭ enlitigante ilin. Buton-Brilo rampis
en la ŝirmon de kelkaj arbustoj kaj ekdormis post
malpli ol duona minuto. La Sorĉisto sidiĝis kun sia
dorso kontraŭ granda ŝtono kaj rigardadis la stelojn
en la ĉielo kaj pensis serioze pri la danĝera aventuro
kiun ili entreprenis, demandante al si ĉu iam ili povos
retrovi sian amatan Ozman. La bestoj kuŝis en grupo
aparta, iom for de la aliaj.
“Mi perdis mian grumblon!” diris Toto, kiu estis
tre silenta kaj seriozema dum tiu tuta tago. “Laŭ via
supozo, kien ĝi iris?”
“Se vi petintus min gardi vian grumblon, eble mi
povus informi vin,” komentis la Leono dormeme.
“Sed, vere, Toto, mi supozis ke vi mem gardas ĝin.”
“Estas aĉe perdi sian grumblon,” diris Toto,
svingante sian voston lamente. “Supozu ke vi perdis
142
Ĉapitro Dek
vian muĝon, Leono. Vi sentus malplezuron, ĉu ne?”
“Mia muĝo,” respondis la Leono, “estas mia plej
feroca parto. Mi dependas de ĝi por tiom timigi miajn
malamikojn ke ili ne kuraĝos batali min.”
“Iam,” diris la Mulo, “mi perdis mian muĝon, tiel
ke mi ne povis alvoki Betinjon por sciigi al ŝi ke
mi malsatas. Estis antaŭ ol mi povis paroli,
komprenu, ĉar mi ankoraŭ ne venis al la Lando Oz,
kaj mi trovis ke estas nepre tre malkomforte ne povi
fari bruon.”
“Vi sufiĉe bruas nun,” deklaris Toto. “Sed neniu
el vi respondis mian demandon: Kie estas mia
grumblo?”
“Mi tute ne scias,” diris la Vuzo. “Ne interesas min
tiaj aferoj, efektive.”
“Vi ronkegas,” asertis Toto.
“Eble,” diris la Vuzo. “Oni ne respondecas pri kion
oni faras dormante. Bonvolu veki min, iam, dum mi
ronkados, por ke mi aŭdu la sonon. Tiam mi povos
taksi ĉu ĝi estas aĉa aŭ plezuriga.”
“Plezuriga ĝi ne estas, mi certigas vin,” diris la
Leono, oscedante.
“Mi opinias ĝin tute nenecesa,” deklaris Hanĉjo la
Mulo.
143
La Perdita Princino de Oz
“Nepre vi perdu tiun kutimon,” diris la Segĉevalo.
“Vi neniam aŭdas min ronki, ĉar mi neniam dormas.
Mi eĉ ne henas, kiel tiuj dikaj viandaj ĉevaloj. Ke kiu
ajn ŝtelis la grumblon de Toto ankaŭ forprenu la
muĝojn de la Mulo kaj de la Leono kaj la ronkon
de la Vuzo!”
“Ĉu vi do opinias ke iu ŝtelis mian grumblon?”
“Vi neniam antaŭe perdis ĝin, ĉu?” demandis la
Segĉevalo.
“Nur unufoje, kiam mia gorĝo estis raŭka pro troa
bojado kontraŭ la luno.”
“Ĉu via gorĝo nun estas raŭka?” demandis la
Vuzo.
“Ne,” respondis la hundo.
“Mi tute ne komprenas,” diris Hanĉjo, “kial
hundoj bojas kontraŭ la luno. Ili ne povas timigi la
lunon, kaj la luno ne atentas la bojadon. Do kial
hundoj faras tion?”
“Ĉu iam vi estis hundo?” demandis Toto.
“Tute ne,” respondis Hanĉjo. “Feliĉe mi povas diri
ke mi kreiĝis mulo—la plej bela speco de besto—kaj
ĉiam restis tia.”
La Vuzo sidiĝis sur siajn kvadratajn koksojn por
zorge ekzameni Hanĉjon.
144
!(images/000010.png)
La Perdita Princino de Oz
“Beleco,” diris li, “sendube estas subjektiva afero.
Mi ne diras ke via memtakso estas malĝusta, amiko
Hanĉjo, aŭ ke vi estas banale trofiera. Sed se vi
admiras grandajn skuiĝemajn orelojn, kaj voston kia
farbobroso, kaj piedojn sufiĉe grandajn por elefanto,
kaj longan kolon kaj korpon tiom maldikan ke oni
povas kalkuli la ripojn kun unu okulo fermita—se
tion vi opinias beleco, Hanĉjo—aŭ vi aŭ mi multe
eraras.”
“Vi estas plena de randoj,” malestime diris la
Mulo. “Se mi estus kvadrata kiel vi, mi supozas ke
vi taksus min bela.”
“La eksteraĵon, kara Hanĉjo, jes,” respondis la
Vuzo. “Sed por esti vere bela oni devas esti bela
interne kaj ekstere.”
La Mulo ne povis nei tiun deklaron, do li faris
muĝon de naŭzo kaj ruliĝis tiel ke lia dorso frontis
la Vuzon. Sed la Leono, rigardante la duon trankvile
per siaj grandaj flavaj okuloj, diris al la hundo:
“Mia kara Toto, niaj amikoj instruis al ni lecionon
pri humileco. Se la Vuzo kaj la Mulo efektive estas
belaj, kiel ili ŝajne opinias, sekve vi kaj mi estas nepre
malbelaj.”
“Ne laŭ niaj okuloj,” protestis Toto, kiu estis
146
Ĉapitro Dek
sagaca hundeto. “Vi kaj mi, Leono, estas bonaj
specimenoj de niaj propraj rasoj. Mi estas bela
hundo kaj vi estas bela leono. Nur kiam oni
komparas, unu kun la alia, ni estas prave takseblaj,
do mi lasos al la kompatinda maljuna Segĉevalo
decidi kiu el ni estas la plej bela besto inter ni. La
Segĉevalo estas ligna, do li ne faros subjektivan
juĝon sed diros la veron.”
“Certe jes,” respondis la Segĉevalo, skuante siajn
orelojn, kiuj estis ligneroj fiksitaj en lian lignan
kapon. “Ĉu vi ĉiuj konsentas akcepti mian juĝon?”
“Ĉiuj!” ili deklaris, ĉiu estis esperoplena.
“Do,” diris la Segĉevalo, “mi devas atentigi vin pri
la fakto ke vi ĉiuj estas vianduloj, kiuj laciĝas se vi
ne dormas, kaj malsatas se vi ne manĝas, kaj soifas
se vi ne trinkas. Tiaj bestoj estas neeviteble tre
neperfektaj, kaj neperfektuloj ne povas esti belaj. Nu,
mi konsistas el ligno.”
“Vi certe havas lignan kapon,” diris la Mulo.
“Jes, kaj lignan korpon kaj lignajn krurojn—kiuj
rapidas kiel la vento kaj estas egale senlacaj. Mi
aŭdis Doroteon diri ke ‘beleco sekvas belagadon’, kaj
certe mi plenumas miajn devojn bele. Tial, se vi
volas scii mian honestan juĝon, mi konfesu ke inter
147
La Perdita Princino de Oz
ni ĉiuj mi estas la plej bela.”
La Mulo snufis kaj la Vuzo ridis; Toto perdis sian
grumblon do li nur povis rigardi malestime la Seg-
ĉevalon, kiu staris senmove. Sed la Leono streĉis sin
kaj oscedis, dirante trankvile:
“Se ni ĉiuj similus la Segĉevalon ni ĉiuj estus
Segĉevaloj, kaj tiel estus tro multaj Segĉevaloj; se ni
ĉiuj similus Hanĉjon, ni estus grego de muloj; se
Toton, ni estus grego de hundoj; se ni ĉiuj havus la
formon de la Vuzo, li ne plu estis rimarkinda pro sia
nekutima aspekto. Fine, se vi ĉiuj similus min, mi
opinius vin tiom vulgaraj ke mi ne volus esti via
amiko. Esti individuaj, miaj amikoj, esti diferencaj de
aliaj, estas la sola maniero distingiĝi de la vulgarularo.
Ni ĝoju, do, ĉar ni diferencas unu de la alia forme
kaj spirite. Varieco estas la spico de la vivo kaj ni estas
sufiĉe variaj por ĝui la kuneston unu de la alia; do
ni kontentu.”
“Estas iom da vero en tiu parolo,” komentis Toto,
penseme. “Sed kion pri mia perdita grumblo?”
“La grumblo gravas nur al vi,” respondis la Leono,
“do la tasko ĝeniĝi pro la perdo estas via, ne nia. Se
vi amas nin, ne trudu viajn problemojn al ni; estu
malfeliĉa tute sole.”
148
!(images/000018.png)
Ĉapitro Dek
“Se unusola persono ŝtelis mian grumblon kaj
ankaŭ Ozman,” diris la hundeto, “mi esperas ke ni
tre baldaŭ trovos lin kaj punos lian laŭ lia merito. Li
sendube estas la plej kruela persono en la tuta
mondo, ĉar malebligi ke hundo grumblu kiu
laŭnature grumblas estas egale fie, laŭ mia opinio,
kiel ŝteli la tutan magion de Oz.”
149
!(images/000030.png)
Buton-Brilo Perdas Sin
ĈAPITRO 11
L a M i k s ĉ i f o n a
K n a b i n o ,
k i u
n e n i a m d o r m i s
kaj kiu povis tre
bone vidi en la mallumo, vagis inter la rokoj kaj
arbustoj dum la tuta nokto, kaj la rezulto estis ke ŝi
povis doni bonajn informojn sekvamatene.
“Trans la kresto de la monteto antaŭ ni,” ŝi diris,
“estas granda aro da arboj multaspecaj, sur kiuj ĉiaj
fruktoj kreskas. Se vi iros tien vi trovos ke bela
matenmanĝo atendas vin.”
150
Ĉapitro Dek Unu
Tio fervorigis ilin, do tuj kiam la litkovraĵoj estis
falditaj kaj ligitaj per rimenoj al la dorso de la
Segĉevalo ili ĉiuj prenis siajn lokojn sur la bestoj kaj
komencis iri al la granda grupo de arboj pri kiu
informis Ĉifoneroj.
Tuj kiam ili transiris la supron de la monteto ili
trovis ke ĝi estas vere grandega fruktarbaro,
etendiĝanta multajn kilometrojn dekstren kaj
maldekstren de ili. Ĉar ilia vojo kondukis rekte tra la
arbojn ili kiel eble plej rapide antaŭeniris.
Sur la unuaj arboj kiujn ili renkontis kreskis
cidonioj, kiujn ili ne volis manĝi. Sekvis vicoj de
citronarboj kaj poste de amaraj pomoj kaj post ili de
limetoj kaj limonoj. Sed preter tiuj ili trovis aron da
arboj kun grandaj oraj oranĝoj, sukoplenaj kaj dolĉaj,
kaj la fruktoj pendis malalte sur la branĉoj, tiel ke ili
povis pluki facile.
Ili prenis fruktojn senhezite kaj ĉiuj manĝis
oranĝojn dum ili pluveturis. Poste, iom pli for, ili
atingis kelkajn arbojn kun belaj ruĝaj pomoj, per kiuj
ili festis ankaŭ, kaj la Sorĉisto haltis tie sufiĉe longe
por ligi multajn pomojn en unu fino de litkovraĵo.
“Ni ne scias kio okazos al ni kiam ni forlasintos
ĉi tiun plaĉegan fruktarbaron,” li diris, “do mi opinias
151
La Perdita Princino de Oz
ke estos saĝe kunporti provizon de pomoj. Ni ne
povos malsati dum ni havos pomojn, komprenu.”
Ĉifoneroj ne rajdadis la Vuzon ĝuste tiam. Ŝi amis
grimpi la arbojn kaj svingi sin per la branĉoj de unu
arbo al alia. Kelkajn el la plej bonaj fruktoj kolektis
la Miksĉifona Knabino de la plej altaj branĉoj kaj ŝi
ĵetis ilin al la aliaj.
Subite Trot demandis: “Kie estas Buton-Brilo?” kaj
kiam la aliaj perokule serĉis lin ili trovis ke la knabo
malaperis.
“Jadi!” kriis Doroteo. “Verŝajne li denove perdiĝis,
kaj tio signifas ke ni devos atendi ĉi tie ĝis ni povos
trovi lin.”
“Bona atendejo,” sugestis Betinjo, kiu trovis
prunarbon kaj manĝis kelkajn ĝiajn fruktojn.
“Kiel vi povos atendi ĉi tie kaj samtempe trovi
Buton-Brilon?” demandis la Miksĉifona Knabino,
pendante per siaj piedfingroj de branĉo tuj super la
kapoj de la tri mortipovaj knabinoj.
“Eble li revenos ĉi tien,” respondis Doroteo.
“Se li provos tion, li verŝajne misiros,” diris Trot.
“Mi multfoje trovis ke li faras tion. Misiro kaŭzas lian
perdiĝon.”
“Tute vere,” diris la Sorĉisto. “Do vi ĉiuj restu ĉi
152
Ĉapitro Dek Unu
tie dum mi serĉos la knabon.”
“Sed eble ankaŭ vi perdiĝos,” diris Betinjo.
“Mi esperas ke ne, mia kara.”
“Lasu min iri,” diris Ĉifoneroj, faligante sin leĝere
al la tero. “Mi ne povas perdiĝi, kaj mi pli verŝajne
trovos Buton-Brilon ol iu el vi.”
Sen atendi permeson ŝi forurĝis sin tra la arbojn
kaj baldaŭ ne plu estis videbla.
“Doroteo,” diris Toto, kaŭriĝante apud sia
malgranda mastrino, “mi perdis mian grumblon.”
“Kiel tio okazis?” ŝi demandis.
“Mi ne scias,” respondis Toto. “Hieraŭ matene la
Vuzo preskaŭ tretis sur min kaj mi klopodis grumbi
al li kaj trovis ke mi neniom povas grumbli.”
“Ĉu vi povas boji?” demandis Doroteo.
“Jes ja!”
“Do ne gravas la grumblo,” diris ŝi.
“Sed kion mi faros kiam mi reiros hejmen al la
Vitra Kato kaj la Ruĝeta Katido?” demandis la
hundeto per maltrankvila voĉo.
“Ne ĝenos ilin ke vi ne povas grumbli kontraŭ ilin,
mi certas,” diris Doroteo. “Mi sentas vian bedaŭron,
kompreneble, Toto, ĉar ĝuste kion ni ne povas fari ni
plej volas fari; sed antaŭ ol retreniri eble vi retrovos
153
La Perdita Princino de Oz
vian grumblon.”
“Ĉu vi kredas ke kiu ŝtelis Ozman ankaŭ ŝtelis
mian grumblon?”
Doroteo ridetis.
“Eble, Toto.”
“Do li estas fiulo!” kriis la hundeto.
“Persono kiu volas ŝteli Ozman estas kiel eble plej
fia,” akordis Doroteo, “kaj kiam ni memoras ke nia
kara amikino, la bela Regantino de Oz, estas perdita,
ni ne ĝenu nin pri ia grumblo.”
Toton ne tute kontentigis tiu komento, ĉar ju pli
li pensis pri sia perdita grumblo des pli grava fariĝis
la misfortuno. Kiam neniu rigardis li foriris inter la
arbojn kaj laŭeble plej klopodis grumbli—eĉ se nur
iomete—sed li ne sukcesis. Li povis nur boji, kaj bojo
ne povas anstataŭi grumblon, do li malfeliĉe reiris al
la aliaj.
Nu, Buton-Brilo tute ne konceptis ke li estas
perdita, unue. Li nur vagis de arbo al arbo, serĉante
la plej bonajn fruktojn, ĝis li trovis ke li estas sola
en la granda fruktarbaro. Sed li ne maltrankvilis pro
tio tiumomente kaj vidinte kelkajn abrikotarbojn pli
forajn li iris al ili; poste li trovis kelkajn ĉerizarbojn;
tuj post ili estis kelkaj mandarinarboj.
154
Ĉapitro Dek Unu
“Mi trovis preskaŭ ĉiun specon de fruktoj escepte
de persikoj,” li diris al si, “do verŝajne ankaŭ estas
persikoj ĉi tie, se mi povos trovi la arbojn.”
Li serĉis tie kaj tie, ne atentante sian vojon, ĝis li
trovis ke sur la arboj ĉirkaŭ li kreskas nur nuksoj. Li
metis kelkajn juglandojn en siajn poŝojn kaj plu serĉis
kaj fine—ĝuste inter la nuksarboj—li trovis unusolan
persikarbon. Ĝi estis gracia, bela arbo, sed kvankam
ĝi estis densfolia sur ĝi estis neniuj fruktoj, kun
escepto de sola, granda, belega persiko, rozvanga kaj
vileta kaj plej manĝinda.
Buton-Brilo trovis malfacilon kiam li strebis preni
tiun solan persikon, ĉar ĝi pendis multe tro for; sed
li viglamove grimpis la arbon kaj rampis sur la branĉo
sur kiu ĝi kreskis kaj post pluraj provoj, dum kiuj li
riskis fali, li fine sukcesis pluki ĝin. Post tio li reiris
al la tero kaj decidis ke la frukto plene meritas la
ĝenon. Ĝi estis alloge odora kaj kiam li mordis ĝin
li trovis ĝin la plej bongusta ero kiun ĝis tiam li
gustumis.
“Vere decus ke mi dividu ĝin kun Trot kaj Doroteo
kaj Betinjo,” li diris, “sed eble estas multaj aliaj en
alia parto de la arbaro.”
En sia koro li dubis tiun parolon, ĉar ĉi tiu estis
155
La Perdita Princino de Oz
tute sola persikarbo, kaj ĉiuj aliaj fruktoj kreskis sur
multaj kunaj arboj; sed tiu unusola bongustega
mordaĵo malebligis ke li rezistu manĝi la reston de
la persiko, kaj baldaŭ restis nur la kerno.
Buton-Brilo pretis forĵeti tiun persikokernon sed li
ekrimarkis ke ĝi konsistas el pura oro. Kompreneble
tio surprizis lin, sed tiom da aferoj en la Lando Oz
estas surprizaj ke li ne multe konsideris la oran
persikokernon. Tamen li metis ĝin en sian poŝon, por
montri ĝin al la knabinoj, kaj kvin minutojn poste li
jam tute forgesis ĝin.
Ĉar nun li konsciis ke li estas tre for de siaj
akompanintoj, kaj sciante ke tio maltrankviligos ilin
kaj prokrastos ilian veturon, li komencis krii kiel eble
plej laŭte. Lia voĉo ne longen iris inter la multaj
arboj, kaj kriinte dekdufoje kaj ne aŭdinte respondon
li sidiĝis sur la tero kaj diris:
“Nu, denove mi perdiĝis. Estas domaĝe, sed mi ne
scias malfari la perdon.”
Dum li apogis sian dorson per arbo li
suprenrigardis kaj vidis Blufringon flugi el la ĉielo kaj
surbranĉiĝi tuj antaŭ li. La birdo rigardis kaj rigardadis
lin. Unue ĝi rigardis per unu brila okulo kaj poste ĝi
turnis sian kapon kaj rigardis lin per la alia okulo.
156
!(images/000035.jpg)
Ĉapitro Dek Unu
Tiam, iomete flirtinte siajn flugilojn, ĝi diris:
“Ho! Do vi manĝis la sorĉitan persikon, ĉu?”
“Ĉu sorĉitan?”
“Kompreneble,” respondis la Blufringo. “La
Ŝufaristo Ugu faris tion.”
“Sed kial? Kaj kiel ĝi sorĉiĝis? Kaj kio okazos al
tiu kiu manĝas ĝin?” demandis la knabo.
“Demandu al la Ŝufaristo Ugu; li scias,” diris la
birdo, ordigante siajn plumojn per sia beko.
“Kaj kiu estas la Ŝufaristo Ugu?”
“La persono kiu sorĉis la persikon, kaj metis ĝin
ĉi tien—en la ekzakta centro de la Granda
Fruktarbaro—pro ke neniu trovu ĝin. Ni birdoj ne
riskus manĝi ĝin; ni estas tro saĝaj. Sed vi estas
Buton-Brilo el la Smeralda Urbo, kaj vi— vi—VI
manĝis la sorĉitan persikon! Vi devos klarigi al la
Ŝufaristo Ugu kial vi faris tion.”
Kaj antaŭ ol la knabo povis pli demandi, la birdo
forflugis kaj lasis lin sola.
Buton-Brilon ne multe ĝenis la trovo ke la persiko
kiun li manĝis estis sorĉita. Certe ĝi tre bone gustis
kaj lia stomako tute ne doloris. Do denove li
komencis pripensi la plej bonan metodon rekuniĝi
kun siaj amikoj.
157
La Perdita Princino de Oz
“Negrave kiudirekten mi iros mi verŝajne misiros,”
li diris al si, “do prefere mi restu kie mi estas kaj
lasu ilin trovi min—se ili povos.”
Blanka Kuniklo venis saltetante tra la fruktarbaro
kaj paŭzis iom for por rigardi lin.
“Ne timu,” diris Buton-Brilo; “mi ne damaĝos
vin.”
“Ho, mi ne timas pri mi,” respondis la Blanka
Kuniklo. “Pri vi mi timas.”
“Jes; mi perdiĝis,” diris la knabo.
“Jes vere vi perdiĝis,” respondis la Kuniklo. “Pro
kial vi manĝis la sorĉitan persikon?”
La knabo rigardadis la ekscititan besteton penseme.
“Pro du kaŭzoj,” li klarigis. “La unua estis ke mi
amas persikojn, kaj la dua ke mi ne sciis ke ĝi estis
sorĉita.”
“Tio ne savos vin de la Ŝufaristo Ugu,” deklaris la
Blanka Kuniklo kaj ĝi forrampis antaŭ ol la knabo
povis plu demandi.
“Kunikloj kaj birdoj,” li pensis, “estas timemaj kaj
ŝajne timas ĉi tiun ŝufariston—kiu ajn li estas. Se
ekzistus alia persiko nur duone tiom bona kiel tiu,
mi manĝus ĝin malgraŭ dekduo da sorĉoj aŭ cent
ŝufaristoj!”
158
Ĉapitro Dek Unu
Ĝuste tiam Ĉifoneroj venis dancante kaj vidis lin
sidanta ĉe la piedo de la arbo.
“Ho, jen vi!” ŝi diris. “Vi ripetas vian petoladon,
ĉu? Ĉu vi ne scias ke estas malĝentile perdiĝi kaj
atendigi ĉiujn? Venu, mi rekondukos vin al Doroteo
kaj la aliaj.”
Buton-Brilo malrapide levis sin por akompani ŝin.
“La perdo ne estis vere granda,” li diris gaje. “Mi
forestis nur duonan tagon, do nenio misa fariĝis.”
Doroteo, tamen, kiam la knabo reunuiĝis kun la
grupo, forte riproĉis lin.
“Kiam ni tiom grave agas serĉante Ozman,” diris
ŝi, “estas miskondute forvagi kaj prokrastigi nian
veturon. Supozu ke ŝi estas kaptito—en kastela
karcero!—ĉu vi volas ke nia kara Ozma restu tie pli
longe ol necesus kun nia helpo?”
“Se ŝi estas en kastela karcero, kiel vi eligos ŝin?”
demandis la knabo.
“Ne ĝenu vin pri tio; ni lasos tion al la Sorĉisto;
li nepre trovos rimedon.”
La Sorĉisto diris nenion, ĉar li konsciis ke sen siaj
magiiloj li ne kapablos pli ol kiu ajn alia persono.
Sed ne utilus memorigi la akompanantojn pri tiu
fakto; ĝi eble senkuraĝigus ilin.
159
!(images/000043.png)
La Perdita Princino de Oz
“Grave ĝuste nun,” li komentis, “estas trovi
Ozman; kaj, ĉar nia grupo denove estas kuna, mi
proponas ke ni pluiru.”
Dum ili proksimiĝis al la rando de la Granda
Fruktarbaro la suno malleviĝis kaj ili sciis ke baldaŭ
estos mallume. Do ili decidis kampi sub la arboj, ĉar
alia larĝa ebenaĵo estis antaŭ ili. La Sorĉisto etendis
la litkovraĵojn sur lito el molaj folioj kaj baldaŭ ili
ĉiuj, escepte de Ĉifoneroj kaj la Segĉevalo, profunde
dormis. Toto premis sin firme al la flanko de sia
amiko la Leono, kaj la Vuzo tiom laŭte ronkis ke la
Miksĉifona Knabino kovris lian kvadratan kapon per
sia antaŭtuko por dampi la bruon.
160
!(images/000049.png)
La Carsuprulo de Herkuo
ĈAPITRO 12
Trot vekiĝis ĝuste
k i a m l a s u n o
leviĝis kaj, glitinte
el la litkovraĵoj,
iris al la rando de la Granda Fruktarbaro kaj rigardis
trans la ebenaĵon. Io brilis tre for.
“Tio aspektas kiel alia urbo,” ŝi diris duonlaŭte.
“Alia urbo ĝi ja estas,” deklaris Ĉifoneroj, kiu
rampis neaŭdate al la flanko de Trot, ĉar ŝiaj
kotonplenaj piedoj tute ne bruis. “La Segĉevalo kaj
mi veturis en la mallumo, dum vi aliaj ĉiuj dormis,
161
La Perdita Princino de Oz
kaj ni trovis tie pli grandan urbon ol Ti. Ankaŭ
ĉirkaŭ ĝi estas muro, sed ĝi havas portalon kaj
multajn vojojn.”
“Ĉu vi eniris?” demandis Trot.
“Ne, ĉar la portalo estis ŝlosita kaj la muro estis
vera muro. Do ni revenis ĉi tien. Ne estas tre distance
al la urbo. Ni povos atingi ĝin post du horoj, post
viaj matenmanĝoj.”
Trot reiris kaj, trovinte la aliajn knabinojn vekaj,
ripetis al ili kion diris Ĉifoneroj. Do ili rapide manĝis
kelkajn fruktojn—estis multaj prunarboj en tiu parto
de la fruktarbaro—kaj poste ili surgrimpis la bestojn
kaj ekiris veturonte al la stranga urbo. Hanĉjo la
Mulo matenmanĝis herbon kaj la Leono forvagis kaŝe
kaj trovis plaĉan matenmanĝon; li neniam diris kio
ĝi estis, sed Doroteo esperis ke la malgrandaj kunikloj
kaj la kampomusoj evitis lin. Ŝi avertis Toton ne ĉasi
birdojn kaj donis al la hundo pomon, kaj li plene
kontentis pro ĝi. La Vuzo amis fruktojn egale kiel
ĉiun alian manĝaĵon—escepte de mielo, kiun li
plejamis—kaj la Segĉevalo tute neniam manĝis.
Kun escepto de ilia maltrankvilo pri Ozma, ili ĉiuj
estis bonhumoraj dum ili rapidis trans la ebenaĵon.
Toto plu malkvietis pro sia perdita grumblo, sed
162
Ĉapitro Dek Du
estante saĝa hundeto li kaŝis tion. Post nelonge la
urbo proksimiĝis kaj ili povis ekzameni ĝin interesate.
Laŭ sia ekstera aspekto la loko estis pli impona ol
Ti, ĝi estis kvadrata urbo, kun kvadrata, kvarflanka
muro ĉirkaŭe kaj ĉiuflanke estis kvadrata portalo el
polurita kupro. La tuta urbo aspektis solida kaj
fortika; ne estis flirtantaj standardoj kaj la turoj kiuj
montriĝis super la urba muro aspektis tute
neornamitaj.
Pado kondukis de la fruktarbaro rekte al unu el la
urboportaloj, kio indikis ke la loĝantaj preferas
fruktojn ol kardojn. Niaj amikoj sekvis tiun padon al
la portalo, kiun ili trovis firme fermita. Sed la Sorĉisto
antaŭeniris kaj batis ĝin per sia pugno, dirante
laŭtavoĉe: “Malfermu!”
Tuj leviĝis super la granda muro vico de gigantaj
kapoj, kiuj ĉiuj malsuprenrigardis ilin kvazaŭ por
trovi kiu altrudas sin. La dimensio de tiuj kapoj estis
miriga kaj niaj amikoj tuj komprenis ke ili apartenas
al gigantoj, kiuj staras interne de la urbo. Ĉiu havis
densan, vilan hararon kaj barbon, kelkaj havis
blankan hararon, aliaj nigran aŭ ruĝan aŭ flavan, kaj
la hararo de kelkaj komencis griziĝi, do la gigantoj
estis ĉiaaĝaj. Kvankam la kapoj aspektis ferocaj, la
163
La Perdita Princino de Oz
okuloj estis mildesprimaj, kvazaŭ la uloj estis jam de
longe sklavigitaj, kaj iliaj vizaĝoj esprimis paciencon
anstataŭ ferocecon.
“Kion oni volas?” demandis unu maljuna giganto,
per malalta grumbla voĉo.
“Ni estas fremduloj kaj ni volas eniri la urbon,”
respondis la Sorĉisto.
“Ĉu vi venas pace aŭ milite?” demandis alia.
“Pace, kompreneble,” kolerete respondis la Sorĉisto,
kaj li plu diris senpacience: “Ĉu ni aspektas
konkerarmeo?”
“Ne,” diris la unua parolinta giganto, “vi aspektas
senkulpaj vagabondoj; sed neniam eblas scii per
aspekto. Atendu tie ĝis ni raportos al niaj mastroj.
Neniu rajtas eniri ĉi tien sen la permeso de Vig, la
Carsuprulo.”
“Kiu estas li?” demandis Doroteo. Sed la kapoj
jam malsupreniris kaj malaperis malantaŭ la muro,
do ne venis respondo.
Ili longe atendis ĝis la portalo enruliĝis kun
muĝeta sono kaj laŭta voĉo kriis: “Eniru!” Sed ili ne
prokrastis akcepti la inviton.
Ambaŭflanke de la larĝa strato kiu kondukis en la
urbon de la portalo staris vico de grandegaj
164
!(images/000060.png)
La Perdita Princino de Oz
gigantoj—dudeko da ili ĉiuflanke kaj ĉiuj staris tiom
proksime unu al alia ke iliaj kubutoj intertuŝis. Ili
surportis uniformojn bluajn kaj flavajn kaj estis
armitaj per klaboj tiom dikaj kiel arbotrunkoj. Ĉiu
giganto havis ĉirkaŭ sia kolo larĝan oran strion,
surnititan, por indiki ke li estas sklavo.
Dum niaj amikoj eniris, rajdante la Leonon, la
Vuzon, la Segĉevalon kaj la Mulon, la gigantoj
duone turnis sin kaj marŝis duope ĉiuflanke de ili.
Ŝajnis al Doroteo ke ŝia tuta grupo nun estas
kaptitoj, ĉar eĉ rajdante la bestojn iliaj kapoj apenaŭ
estis tiom altaj kiom la genuoj de la marŝantaj
gigantoj. La knabinoj kaj Buton-Brilo fervoris sciiĝi
kien urbon ili eniris, kaj kiaj estis la homoj kiuj
sklavigus tiujn potenculojn. Tra la kruroj de la
gigantoj, dum ili marŝis, Doroteo povis vidi vicojn
de domoj ĉiuflanke de la strato kaj arojn da homoj
starantaj sur la trotuaroj; sed la homoj estis
ordinardimensiaj kaj rimarkinde pri ili estis nur ke
ili estis ege maldikaj. Inter iliaj haŭto kaj ostoj ŝajnis
esti malmulta aŭ eĉ nenia karno, kaj ili estis
plejparte klinŝultraj kaj lacaspektaj, eĉ la malgrandaj
infanoj.
Pli kaj pli Doroteo demandis al si kial kaj kiel la
166
Ĉapitro Dek Du
grandaj gigantoj akceptis fariĝi sklavoj de tiom
maldikaj, malviglaj mastroj, sed ne estis oportuno
demandi al iu el ili antaŭ ol ili venis al granda palaco
situanta en la koro de la urbo. Tie la gigantoj staris
en vicoj antaŭ la enirejo kaj staris senmove dum niaj
amikoj rajdis en la korton de la palaco. Poste la
bariloj de la kortmuro fermiĝis malantaŭ ili kaj antaŭ
ili estis maldika vireto kiu profunde klinis sin kaj diris
malfeliĉavoĉe:
“Se vi kompleze deiros de viaj rajdobestoj, min
plezurigos gvidi vin al la Plej Potenca Reganto en la
Mondo, Vig la Carsuprulo.”
“Mi ne kredas!” diris Doroteo, indigne.
“Kion vi ne kredas?” demandis la viro.
“Mi ne kredas ke via Carsuprulo povus teni
komparon kun nia Ozma.”
“Li ne tenus ion ajn por iu ajn,” respondis la viro
tre serioze, “ĉar li havas sklavojn kiuj tenas ĉion por
li, kaj la Potenca Vig estas tro dignoplena por fari ion
kion aliaj povas fari por li. Li eĉ devigas sklavon terni
por li, se li malvarmumas. Tamen, se vi kuraĝas fronti
nian potencan reganton, sekvu min.”
“Ni kuraĝas ĉion,” diris la Sorĉisto, “do konduku.”
Ili trairis plurajn marmorajn koridorojn kun altaj
167
La Perdita Princino de Oz
plafonoj, trovante ĉiun koridoron kaj pordon gardata
de servistoj; sed tiuj servistoj de la palaco estis el la
popolo kaj ne gigantoj, kaj ili estis tiom maldikaj ke
ili preskaŭ aspektis skeletoj. Fine ili eniris grandan
rondan ĉambron kun altkupola plafono kie la
Carsuprulo sidis sur trono ĉizita el solida bloko de
blanka marmoro kaj ornamita per purpuraj silkaj
pendaĵoj kaj oraj kvastoj.
La reganto de tiuj homoj kombadis siajn brovojn
kiam niaj amikoj eniris lian tronoĉambron kaj ekstaris
antaŭ lin, sed li remetis la kombilon en sian poŝon
kaj ekzamenis la fremdulojn evidente tre scivoleme.
Poste li diris:
“Jadi, kia surprizo! Vi vere ŝokis min. Ĉar neniu
eksterulo iam venis al nia Urbo Herku, kaj mi ne
povas imagi kial vi decidis tion fari.”
“Ni serĉas Ozman, la Plejsuperan Reganton de la
Lando Oz,” respondis la Sorĉisto.
“Ĉu vi vidas ŝin ĉi tie, ie?” demandis la Carsuprulo.
“Ankoraŭ ne, Moŝto; sed eble vi informos nin pri
kie ŝi estas.”
“Ne; min plene okupas atenti mian propran
popolon. Mi trovas ilin malfacile pritrakti ĉar ili estas
tiom fortegaj.”
168
Ĉapitro Dek Du
“Ili ne aspektas tre fortaj,” diris Doroteo. “Ŝajnas
kvazaŭ milda vento forblovus ilin el la urbo, se ne
malhelpus tion la muro.”
“Prave—prave,” agnoskis la Carsuprulo. “Ili vere
aspektas tiaj, ĉu ne? Sed neniam fidu aspektojn, kiuj
emas trompi. Eble vi rimarkis ke mi malebligis ke vi
renkontu iun de mia popolo. Mi protektis vin per
miaj gigantoj dum vi estis survoje de la portaloj al
mia palaco, tiel ke neniu Herkuo proksimiĝis al vi.”
“Ĉu tiom danĝeras via popolo, do?” demandis la
Sorĉisto.
“Al fremduloj, jes; sed nur ĉar ili estas tiom
amikemaj. Ĉar, se ili manpremus kun vi, ili verŝajne
rompus viajn brakojn aŭ dispremus viajn fingrojn tiel
ke restus nur sangaĵo.”
“Kial?” demandis Buton-Brilo.
“Ĉar ni estas la plej fortaj homoj en la tuta
mondo.”
“Pŝa!” krietis la knabon; “vi nur blagas. Verŝajne
vi ne scias kiom fortaj estas aliaj homoj. Nu, iam mi
konis viron en Fil’delfio kiu povis fleksi ferajn
stangojn uzante nur siajn manojn!”
“Sed, jadi!—ne estas malfacile fleksi ferajn
stangojn,” diris Lia Moŝto. “Diru al mi, ĉu tiu homo
169
La Perdita Princino de Oz
povus dispremi ŝtonan blokon nur per siaj manoj?”
“Neniu povus fari tion,” deklaris la knabo.
“Se mi havus ŝtonan blokon mi montrus al vi,”
diris la Carsuprulo, ĉirkaŭrigardante en la ĉambro.
“Ha, jen mia trono. La dorso estas ja tro alta, do mi
derompos pecon de tio.”
Li surpiediĝis kaj stumbletis necertapaŝe ĉirkaŭ la
tronon. Li prenis la dorson kaj derompis pecon de
marmoro, preskaŭ duonmetron dikan.
“Ĉi tio,” diris li, revenante al sia seĝo, “estas tre
solida marmoro kaj multe pli malmola ol ordinara
ŝtono. Sed mi povas diserigi ĝin facile per miaj
fingroj, do jen pruvo ke mi estas tre forta.”
Eĉ dum li parolis li komencis derompi pecojn de
marmoro kaj diserigi ilin kvazaŭ peceton de tero. La
Ŝorĉiston tio tiom mirigis ke li prenis pecon per siaj
propraj manoj kaj provis ĝin, kaj trovis ĝin vere
malmolega.
Ĝuste tiam unu el la gigantaj servistoj eniris kaj
krietis:
“Ho, Moŝto, la kuristo bruligis la supon! Kion ni
faru?”
“Kial vi aŭdacas interrompi min?” demandis la
Carsuprulo, kaj preninte la grandegan giganton firme
170
!(images/000076.png)
La Perdita Princino de Oz
per unu kruro li levis lin en la aeron kaj ĵetis lin
kapantaŭen tra malferman fenestron.
“Nun, diru al mi,” li diris, turnante sin al Buton-
Brilo, “ĉu via viro en Filadelfio povus diserigi
marmoron per siaj fingroj?”
“Mi kredas ke ne,” diris Buton-Brilo, multe
imponita de la forto de la maldika monarko.
“Kio tiom fortigas vin?” demandis Doroteo.
“Tion faras la zosozo,” li klarigis, “kiun mi mem
inventis. Mi kaj mia tuta popolo manĝas zosozon, kaj
ĝi donas al ni enorman forton. Ĉu vi deziras manĝi
iom?”
“Dankon, sed ne,” repondis la knabino. “Mi—mi
ne volas tiom maldikiĝi.”
“Nu, kompreneble oni ne povas havi kaj forton kaj
karnon samtempe,” diris la Carsuprulo. “Zosozo estas
pura energio, kaj ĝi estas la sola ekzistanta kombinaĵo
tiuspeca. Mi nepre ne permesus ke niaj gigantoj havu
ĝin, sciu, ĉar ili baldaŭ fariĝus niaj mastroj, estante
pli grandaj ol ni; do mi gardas la tuton ŝlositan en
mia privata laboratorio. Unufoje en la jaro mi
manĝigas tekuleron da ĝi al ĉiu el miaj civitanoj—
viroj, virinoj kaj infanoj—tiel ke ĉiu el ili estas
preskaŭ tiom forta kiel mi. Ĉu eble vi deziras dozon,
172
Ĉapitro Dek Du
sinjoro?” li demandis, turninte sin al la Sorĉisto.
“Nu,” diris la Sorĉisto, “se vi bonvolos doni al mi
iom da zosozo en botelo, mi volonte kunprenos ĝin
dum miaj veturoj. Ĝi povus esti utila, kelkfoje.”
“Certe. Mi donos al vi sufiĉe por ses dozoj,”
promesis la Carsuprulo. “Sed ne englutu pli ol unu
tekuleron je unu fojo. Iam la Ŝufaristo Ugu glutis du
tekulerojn da ĝi, kaj ĝi tiom fortigis lin ke kiam li
apogis sin per la urba muro li kolapsigis ĝin kaj ni
devis rekonstrui ĝin.”
“Kiu estas la Ŝufaristo Ugu?” demandis Buton-
Brilo scivole, ĉar li nun memoris ke la birdo kaj la
kuniklo pretendis ke la Ŝufaristo Ugu sorĉigis la
persikon kiun li manĝis.
“Nu, Ugu estas potenca magiisto, kiu iam loĝis ĉi
tie. Sed li nun estas multe for,” respondis la
Carsuprulo.
“Kien li iris?” demandis la Sorĉisto rapide.
“Laŭdire li loĝas en vimenaĵa kastelo en la montoj
okcidente de ĉi tie. Komprenu ke Ugu fariĝis tiom
potenca magiisto ke li ne deziris plu loĝi en nia urbo,
ĉar li timis ke ni lernos kelkajn el liaj sekretoj. Do li
iris al la montoj kaj konstruis por si belegan
vimenaĵan kastelon, kiu estas tiom fortika ke eĉ mi
173
La Perdita Princino de Oz
kaj mia popolo ne povus disbati ĝin, kaj tie li loĝas
tute sola.”
“Jen plaĉa informo,” deklaris la Sorĉisto, “ĉar mi
kredas ke li estas tiu magiisto kiun ni serĉas. Sed kial
oni nomas lin la Ŝufaristo Ugu?”
“Iam li estis tre vulgara civitano ĉi tie kaj fabrikis
ŝuojn por vivteni sin,” respondis la monarko de
Herku. “Sed li estas praido de la plej potenca sorĉisto
kiu iam ajn vivis—en ĉi tiu aŭ alia lando—kaj unu
tagon la Ŝufaristo Ugu trovis la magiajn librojn kaj
receptojn de sia fama praavo, kiuj estis kaŝitaj en la
mansardo de lia domo. Do li komencis studi la
foliojn kaj librojn kaj ekzercadi sin je magio, kaj post
forpaso de tempo li fariĝis tiom lerta ke, kiel mi diris,
li malfavoris nian urbon kaj konstruis solecan
kastelon por si.”
“Ĉu vi kredas,” demandis Doroteo timeme, “ke la
Ŝufaristo Ugu estas tiom fia ke li ŝtelus nian Ozman
de Oz?”
“Kaj la Magian Bildon?” demandis Trot.
“Kaj la Grandan Arkivo-Libron de Glinda la
Bona?” demandis Betinjo.
“Kaj miajn proprajn magiilojn?” demandis la
Sorĉisto.
174
Ĉapitro Dek Du
“Nu,” respondis la Carsuprulo, “mi ne diras ke
Ugu estas vere fia, sed li multe ambicias fariĝi la plej
potenca magiisto en la mondo, do mi supozas ke li
ne tiom fieras ke li rifuzus ŝteli magiaĵojn
apartenantajn al iu alia—se li povus fari tion.”
“Sed kion pri Ozma? Kial li volus ŝteli ŝin?”
demandis Doroteo.
“Ne demandu al mi, mia kara. Ugu ne informas
min pri kial li agas, mi certigas al vi.”
“Do ni devos mem iri demandi lin,” deklaris la
knabineto.
“Mi ne farus tion, se mi estus vi,” konsilis la
Carsuprulo, rigardante la tri knabinetojn kaj poste la
knabon kaj la malgrandan Sorĉiston kaj fine la
kotonplenan Miksĉifonan Knabinon. “Se Ugu efektive
ŝtelis vian Ozman, li verŝajne gardos ŝin kiel kaptiton,
malgraŭ viaj minacoj aŭ petoj. Kaj, pro sia multa scio
pri magio, li estas danĝera kaj estus malsaĝe ataki lin.
Sekve, se vi estas saĝaj, vi reiros hejmen kaj trovos
novan Reganton por la Smeralda Urbo kaj la Lando
Oz. Sed eble ne la Ŝufaristo Ugu ŝtelis vian Ozman.”
“La sola metodo decidi pri tio,” respondis la
Sorĉisto, “estas iri al la kastelo de Ugu kaj vidi ĉu
Ozma estas tie. Se jes, ni raportos tion al la granda
175
La Perdita Princino de Oz
Sorĉistino, Glinda la Bona, kaj mi pli-malpli certas
ke ŝi trovos metodon savi de la Ŝufaristo nian karegan
Regantinon.”
“Nu, agu laŭvole,” diris la Carsuprulo. “Sed se vi
ĉiuj transformiĝos en kolibrojn aŭ raŭpojn, ne akuzu
ke mi ne avertis vin.”
Ili restis dum la resto de tiu tago en la Urbo
Herku kaj manĝis ĉe la reĝa tablo de la Carsuprulo
kaj ricevis dormoĉambrojn en lia palaco. La forta
monarko tre ĝentile traktis ilin kaj donis al la Sorĉisto
malgrandan oran boteleton da zosozo, por utiligo se
li aŭ iu alia de lia grupo volos akiri grandegan forton.
La Carsuprulo ne ĉesis provi persvadi ilin ne
proksimiĝi al la Ŝufaristo Ugu, sed ili firme decidis
pri la entrepreno kaj la sekvan matenon ili elkore
ĝisis la amikeman monarkon kaj, surgrimpinte siajn
bestojn, ili postlasis la Herkuojn kaj la Urbon Herku
kaj direktis sin al la okcidentaj montoj.
176
!(images/000084.png)
La Vero-Lageto
ĈAPITRO 13
Ŝajnas ke delonge
ni nenion aŭdis
pri la Ranulo kaj
Kuknjo la Kuketo-
Kuiristino, kiuj forlasis la Landon de la Jipoj por serĉi
la diamantornamitan oran telerlavujon kiu estis
mistere ŝtelita tiun saman nokton kiam Ozma
malaperis el la Smeralda Urbo. Sed necesas memori
ke dum la Ranulo kaj la Kuko-Kuiristino preparis
descendi de sia montosupro, kaj eĉ dum ili estis
sur voje al la domo de la kultivisto Viljoĉjo la
177
La Perdita Princino de Oz
Palpbrumo, Doroteo kaj la Sorĉisto kaj iliaj amikoj
spertis la aventurojn kiujn ni ĵus rakontis.
Nu, tiun saman matenon kiam la veturantoj el la
Smeralda Urbo adiaŭis la Carsuprulon de la Urbo
Herku, Kuknjo la Kuketo-Kuiristino kaj la Ranulo
vekiĝis en arbareto en kiu ili pasigis la nokton
dormante sur litoj el folioj. Multaj domoj de
kultivistoj estis proksimaj, sed ŝajne neniu volis
bonvenigi la ŝvelan, arogantan Ranulon aŭ la
malgrandan sekiĝintan Kuketo-Kuiristinon, do ili
dormis sufiĉe komforte sub la arboj.
La Ranulo vekiĝis la unua, tiumatene, kaj irinte al
la arbo kie Kuknjo dormas kaj trovinte ke ŝi ankoraŭ
estas kovrita de dormo, li decidis iom promeneti kaj
serĉi matenmanĝon. Veninte al la rando de la
arbareto, li rimarkis ke kilometron for estas bela flava
domo kiun ĉirkaŭas flava palisa barilo, do li marŝis
cele tiun domon kaj enirinte la korton li trovis
Palpbruman virinon kiu kolektadis branĉojn kiujn ŝi
bruligos por kuiri sian matenmanĝon.
“Jadi!” ŝi kriis vidante la Ranulon, “kial vi estas
ekster via ranlageto?”
“Mi serĉas juvelitan oran telerlavujon, bonulino,”
li respondis, tre dignoplene.
178
Ĉapitro Dek Tri
“Vi ne trovos ĝin ĉi tie, tamen,” diris ŝi. “Niaj
telerlavujoj estas el stano, kaj ili estas sufiĉe bonaj por
kiu ajn. Do reiru al via lageto kaj ne ĝenu min.”
Ŝi parolis iom malafable kaj respektomanke, kio
malplaĉis al la Ranulo.
“Permesu ke mi informu vin, sinjorino,” li diris,
“ke kvankam mi estas rano mi estas la Plej Grava kaj
Plej Saĝa Rano en la tuta mondo. Mi plue diru ke
mi posedas pli da saĝeco ol ĉiu Palpbrumo—ĉu viro
ĉu virino—en ĉi tiu lando. Kien ajn mi iras, oni
surgenuiĝas antaŭ mi kaj honoras la Grandan
Ranulon! Neniu alia scias tiom kiom mi; neniu alia
estas tiom grandioza—tiom belega!”
“Se vi scias tiom,” ŝi respondis malafable, “kial vi
ne scias trovi vian telerlavujon, anstaŭ traserĉadi la
landon por trovi ĝin?”
“Baldaŭ,” li respondis, “mi iros al ĝia troviĝejo; sed
ĝuste nun mi veturas kaj ankoraŭ ne matenmanĝis.
Tial mi honoras vin petante ke vi donu al mi
manĝaĵon.”
“Ho! La Granda Ranulo malsatas kiel vulgara
vagabondo, ĉu? Do prenu tiujn branĉojn kaj helpu
min pretigi fajron,” diris la virino malestime.
“Mi! La Granda Ranulo kolektu branĉojn?” li kriis
179
La Perdita Princino de Oz
ŝokite. “En la Lando de la Jipoj, kie mi estas pli
honorata kaj potenca ol Reĝo mem, oni ploras pro
ĝojo kiam mi petas matenmanĝigi min.”
“Do iru tien por via matenmanĝo,” deklaris la
virino.
“Verŝajne vi ne komprenas mian gravecon,” urĝis
la Ranulo. “Pro mia eksterordinara saĝo ne decas ke
mi faru permanan laboradon.”
“Multe mirigas min,” komentis la virino, portante
siajn branĉojn al la domo, “ke via saĝo ne informas
vin ke vi ne ricevos matenmanĝon ĉi tie,” kaj ŝi eniris
kaj batfermis la pordon malantaŭ si.
La Ranulo sentis ke li estas insultita, do li indigne
kvakis kaj forturnis sin. Promeninte iomete pli li
atingis neklaran padon kiu kondukis trans kampon
direkte al grupo de belaj arboj, kaj kredante ke tiu
rondo de ĉiamverduloj nepre ĉirkaŭas domon—kie
eble oni afable akceptos lin—li decidis sekvi la padon.
Kaj post kelka tempo li atingis la arbojn, kiuj estis
dense kunaj, kaj depuŝinte kelkajn branĉojn li trovis
ke ne estas domo en la rondo, estas anstataŭe belega
lageto de klara akvo.
Nu, la Ranulo, kvankam li estis granda kaj bone
edukita kaj imitis la agmanierojn kaj kutimojn de
180
Ĉapitro Dek Tri
homoj, tamen estis rano. Dum li rigardadis tiun
solecan, senhoman lageton, lia akvamo revenis al li
nerezisteble.
“Se mi ne povas akiri matenmanĝon tamen mi
povos agrable naĝi,” diris li, kaj puŝinte sin tra la
arbojn li atingis la bordon. Tie li formetis sian
multekostan vestaron kaj metis sian brilan purpuran
ĉapelon kaj sian orkapan bastonon apud ĝin. Post
momento li eksaltis en la akvon kaj plonĝis al la
plejfundo de la lageto.
La akvo estis agrable malvarma kaj amikema al lia
dika, malglata haŭto, kaj la Ranulo naĝis ĉirkaŭ la
lageton plurfoje antaŭ ol halti por ripozi. Post tio li
flosis sur la surfaco kaj ekzamenis la lageton tre
interesate. La fundo kaj flankoj estis tegitaj per
brilantaj kaheloj blanke ruĝetaj; nur unu loko en la
fundo, kie la akvo bobelis el kaŝita fonto, estis libera.
Sur la randoj la verda herbo kreskis al la bordo de
la ruĝetaj kaheloj.
Kaj nun, dum la Ranulo ekzamenis la lokon, li
trovis ke sur unu flanko de la lageto, ĝuste super la
akvolimo, estis ora plato sur kiu kelkaj forte gravuritaj
vortoj videblis. Li naĝis cele tiun platon kaj atinginte
ĝin li legis ĉi tion:
181
La Perdita Princino de Oz
Ĉi tiu estas
LA VERO-LAGETO
Kiu naĝas en ĉi tiu
akvo devos por
ĉiam diri nur
LA VERON
Tiu deklaro ŝokis la Ranulon. Ĝi eĉ maltrankviligis
lin, do li saltis sur la randon kaj komencis rapide vesti
sin.
“Granda misfortuno trafis min,” li diris al si, “ĉar
ekde nun mi ne povos diri ke mi estas saĝa, ĉar tio
ne estas la vero. La vero estas ke mia fanfaronita
saĝeco estas nur ŝajnigo, kiun mi proklamis por
trompi homojn kaj devigi ke ili cedu al mi. En la
vero, neniu vivanto povas scii multe pli ol siaj
kunuloj, ĉar unu persono scias unu aferon, kaj alia
scias alian aferon, tiel ke saĝo estas egale distribuita
tra la tuta mondo. Sed—ve!—kia fataĉo atingos min.
Eĉ Kuknjo la Kuketo-Kuiristino baldaŭ trovos ke mia
scio ne estas pli granda ol la ŝia; ĉar naĝinte en la
sorĉita akvo de la Lageto de Vero, mi ne plu povos
trompi ŝin aŭ mensogi.”
Pli humila ol ekde multaj jaroj la Ranulo reiris al
182
!(images/000102.png)
La Perdita Princino de Oz
la arbareto kie li postlasis Kuknjon kaj trovis la
virinon nun veka kaj lavanta sian vizaĝon en mallarĝa
rivereto.
“Kie estis Via Moŝto?” ŝi demandis.
“Mi iris al domo de kultivisto por peti manĝaĵon,”
diris li, “sed la virino rifuzis doni al mi.”
“Fie!” ŝi kriis. “Sed ne gravas; ekzistas aliaj domoj,
kie oni volonte manĝigos la Plej Saĝan Personon en
la tuta Mondo.”
“Ĉu vin?” li demandis.
“Ne, vin.”
La Ranulo sentis fortan instigon diri la veron, sed
li baraktis kontraŭ ĝi vigle. Lia rezonado diris al li
ke tute ne necesas ke Kuknjo sciu ke li ne estas saĝa,
ĉar sciante tion ŝi eble ne plu respektus lin, sed kiam
ajn li malfermis sian buŝon por paroli li konsciis ke
li tuj diros la veron do li refermis ĝin kiel eble plej
rapide. Li provis paroli pri io alia, sed la vortoj
necesaj por maltrompi la virinon puŝis sin al liaj lipoj
malgraŭ lia baraktado. Fine, sciante ke li devos aŭ
resti muta aŭ lasi ke la vero proklamiĝu, li senespere
ĝemis mallaŭte kaj diris:
“Kuknjo, mi ne estas la Plej Saĝa Persono en la
tuta Mondo; mi tute ne estas saĝa.”
184
!(images/000111.png)
La Perdita Princino de Oz
“Sed devas esti vere!” ŝi protestis. “Vi mem
informis min, eĉ hieraŭvespere!”
“Do hieraŭvespere mi ne diris al vi la veron,” li
konfesis, aspektante tre honta—kiom eblas al rano.
“Mi bedaŭras ke mi mensogis al vi, bona Kuknjo; sed,
se vi devas scii la veron, la tutan veron kaj nur la
veron, mi efektive ne estas tiom saĝa kiom vi.”
La Kuketo-Kuiristinon multe ŝokis aŭdi tion, ĉar
ĝi frakasis unu el ŝiaj plej agrablaj iluzioj. Ŝi rigardis
la belege vestitan Ranulon miroplene.
“Kio instigis vin tiom subite malmensogi?” ŝi
demandis.
“Mi naĝis en la Vero-Lageto,” li diris, “kaj kiu
naĝas en tiu akvo devas por ĉiam diri la veron.”
“Vi stultis farante tion,” deklaris la virino. “Ofte
estas tre embarase diri la veron. Mi ĝojas ke mi ne
naĝis en tiu aĉa akvo!”
La Ranulo rigardis sian akompananton penseme.
“Kuknjo,” diris li, “Mi volas ke vi iru al la Lageto
de Vero kaj banu vin en ĝia akvo. Ĉar, se ni
kunveturos kaj renkontos nekonatajn aventurojn, ne
estos juste ke nur mi devos ĉiam diri al vi la veron,
dum vi povos diri al mi kion ajn vi volas. Se ni
ambaŭ spertos la sorĉitan akvon ne estos ebleco ke
186
!(images/000120.png)
Ĉapitro Dek Tri
iam ni trompos unu la alian.”
“Ne,” ŝi asertis, firme kapneante, “Mi rifuzas,
Moŝto. Ĉar, se mi dirus al vi la veron, mi certas ke
vi ne ŝatus min. Neniu Lageto de Vero por mi. Mi
estos precize kio mi estas, honesta virino kiu povas
diri kion ŝi volas sen vundi ies spiriton.”
Pri tiu decido la Ranulo devis kontenti, kvankam
li bedaŭris ke la Kuketo-Kuiristino rifuzas akcepti lian
konsilon.
187
!(images/000053.png)
La Malfeliĉa Pramisto
ĈAPITRO 14
Fo r l a s i n t e
l a
arbareton kie ili
dormis, la Ranulo
k a j l a Ku k e t o -
Kuiristino turnis sin orienten por serĉi alian domon
kaj post nelonga promenado atingis domon kie oni
akceptis ilin tre ĝentile. La infanoj rigardadis la
grandan, pompan Ranulon iom forte, sed la virino de
la familio, kiam Kuknjo petis manĝaĵon, tuj portis al
ili manĝaĵojn kaj diris ke ili estas tre bonvenaj.
“Nemultaj bezonuloj trairas ĉi tiun regionon,” ŝi
188
Ĉapitro Dek Kvar
komentis, “ĉar ĉiuj Palpbrumoj estas riĉaj kaj amas
resti ĉehejme. Sed eble vi ne estas Palpbrumo,” ŝi
pludiris.
“Ne,” diris Kuknjo, “mi estas Jipo, kaj mia hejmo
estas sur alta monto sudoriente de via lando.”
“Kaj la Ranulo—ĉu ankaŭ li estas Jipo?”
“Mi ne scias kio li estas, sed li estas tre rimarkinda
kaj multe edukita ulo,” respondis la Kuketo-
Kuiristino. “Li loĝas de multaj jaroj inter la Jipoj, kiuj
trovas lin tiom saĝa kaj inteligenta ke ili ĉiam
konsultas lin kiam ili bezonas konsilon.”
“Kial vi forlasis vian hejmon, kaj kien vi iras?”
diris la Palpbruma virino.
Kuknjo parolis al ŝi pri la diamantornamita ora
telerlavujo kaj ke ĝi estas mistere ŝtelita el ŝia domo,
kaj poste ŝi trovis ke ŝi ne plu povas kuiri bonajn
kuketojn. Do ŝi decidis serĉi ĝis retrovi sian
telerlavujon, ĉar Kuketo-Kuiristino kiu ne povas kuiri
bonajn kuketojn ne multe valoras. La Ranulo, kiu
volas vidi pli de la mondo, akompanas ŝin por helpi
ŝian serĉon. Aŭskultinte la rakonton la virino
demandis:
“Do vi tute ne scias, ankoraŭ, kiu ŝtelis vian
telerlavujon?”
189
La Perdita Princino de Oz
“Mi scias nur ke nepre ŝtelis iu fifeino, aŭ
magiisto, aŭ iu alia potenculo, ĉar neniu alia povus
grimpi la krutan monton al la Lando de la Jipoj. Kaj
kiu alia povus forporti mian belan, magian
telerlavujon sen vidiĝi?”
La virino pripensis tion dum Kukjno kaj la Ranulo
manĝis. Kiam ili finis ŝi diris:
“Kien vi nun iros?”
“Ni ankoraŭ ne decidis,” respondis la Kuketo-
Kuiristino.
“Nia plano,” klarigis la Ranulo, laŭ sia pompa
maniero, “estas veturi de loko al loko ĝis ni scios kie
estas la ŝtelisto, kaj poste devigi lin redoni la
telerlavujon al ĝia laŭrajta posedanto.”
“La plano estas bona,” akordis la virino, “sed vi
eble bezonos multan tempon por sukcesi, ĉar via
metodo estas iom hazarda kaj neplanita. Sed mi
konsilas ke vi veturu orienten.”
“Kial?” demandis la Ranulo.
“Ĉar se vi irus okcidenten vi baldaŭ atingus la
dezerton, kaj ankaŭ ĉar en ĉi tiu parto de la Lando
de la Palpbrumoj neniu ŝtelas, do vi malŝparus vian
tempon ĉi tie. Sed oriente, trans la rivero, loĝas
multaj strangaj popoloj kies honestecon mi ne povas
190
!(images/000079.png)
La Perdita Princino de Oz
garantii. Se vi veturos sufiĉe orienten kaj duafoje
transiros la riveron, vi atingos la Smeraldan Urbon,
kie estas multaj magio kaj sorĉado. La Smeraldan
Urbon regas kara knabineto nomata Ozma, kiu ankaŭ
regas la Imperiestron de la Palpbrumoj kaj la tutan
Landon Oz. Do, ĉar Ozma estas feino, eble ŝi povos
informi vin pri precize kiu prenis vian valoran
telerlavujon. Se, kompreneble, vi ne trovos ĝin antaŭ
ol vi renkontos ŝin.”
“Al mi tio ŝajnas bonega konsilo,” diris la Ranulo,
kaj Kuknjo akordis kun li.
“Plej sencoplene estus,” pludiris la virino, “reiri al
via hejmo kaj uzi alian telerlavujon, kaj lernu baki
kuketojn same kiel aliaj personoj bakas kuketojn, sen
magio. Sed se vi ne povos esti feliĉaj sen la perdita
magia telerlavujo, vi verŝajne informiĝos pli detale pri
ĝi en la Smeralda Urbo ol en ĉiu alia loko en Oz.”
Ili dankis la bonulinon kaj forlasinte ŝian domon
turnis sin orienten kaj tiudirekte marŝis de tiam.
Kiam proksimiĝis la vespero ili atingis la okcidentan
branĉon de la Palpbruma Rivero kaj tie, sur la
riverbordo, trovis pramiston kiu loĝis tute sola en
malgranda flava domo.
Tiu pramisto estis Palpbrumo kun tre malgranda
192
Ĉapitro Dek Kvar
kapo kaj tre granda korpo. Li sidis en sia pordejo
kiam la marŝantoj proksimiĝis al li kaj li eĉ ne turnis
sian kapon por rigardi ilin.
“Bonan vesperon,” diris la Ranulo.
La pramisto tute ne respondis.
“Ni deziras iom da vespermanĝo kaj la privilegion
dormi en via domo ĝis la mateno,” daŭrigis la
Ranulo. “Je la tagiĝo ni volos iom da matenmanĝo
kaj poste ke vi remu nin trans la riveron.”
La pramisto nek moviĝis nek parolis. Li sidis en
sia pordejo kaj rigardis rekte antaŭen.
“Mi kredas ke li estas surda kaj muta,” Kuknjo
flustris al sia akompananto. Ŝi staris tuj antaŭ la
pramisto kaj metinte sian buŝon proksime al lia orelo
ŝi kriis kiel eble plej laŭte:
“Bonan vesperon!”
La pramisto sulkigis la frunton.
“Kial vi krias al mi, virino?” li demandis.
“Ĉu vi aŭdas kion mi diras?” ŝi demandis per sia
ordinara voĉtono.
“Kompreneble,” respondis la viro.
“Do kial vi ne respondis al la Ranulo?”
“Ĉar,” diris la pramisto, “mi ne komprenas la
ranan lingvon.”
193
La Perdita Princino de Oz
“Li parolas la samajn vortojn kiel mi kaj
sammaniere,” deklaris Kuknjo.
“Eble,” respondis la pramisto; “sed al mi lia voĉo
sonis kiel rana kvako. Mi scias ke en la Lando Oz
bestoj povas paroli nian lingvon, kaj same birdoj kaj
insektoj kaj fiŝoj; sed en miaj oreloj ili sonas nur kiel
muĝoj kaj pepoj kaj kvakoj.”
“Kial?” demandis la Kuketo-Kuiristino surprizite.
“Iam, antaŭ multaj jaroj, mi detranĉis la voston de
vulpo ĉar li mokis min; kaj mi ŝtelis kelkajn
birdovojn de nesto por fari omleton, kaj mi ankaŭ
tiris fiŝon el la rivero kaj lasis ĝin kuŝi sur la bordo
kie ĝi baraktis spiri pro manko de akvo ĝis ĝi mortis.
Mi ne scias kial mi faris tiujn fiagojn, sed tiel mi
agis. Do la Imperiestro de la Palpbrumoj—kiu estas
la Stana Lignohakisto kaj havas tre teneran stanan
koron—punis
min
per
malpermeso
ke
mi
komunikadu kun bestoj, birdoj kaj fiŝoj. Mi ne povas
kompreni ilin kiam ili parolas al mi, kvankam mi
scias ke aliaj komprenas, kaj la animaloj ne povas
kompreni kiam mi parolas al ili. Kiam ajn mi
renkontas unu el ili mi memoras mian iaman
kruelecon, kaj tio multe malfeliĉigas min.”
“Vere,” diris Kuknjo, “mi kompatas vin, kvankam
194
!(images/000123.png)
La Perdita Princino de Oz
la Stana Lignohakisto prave punis vin.”
“Pri kio li murmuraĉas?” demandis la Ranulo.
“Li parolas al mi, sed vi ne komprenas lin,” ŝi
respondis. Kaj ŝi rakontis al li pri la puniĝo de la
pramisto kaj poste klarigis al la pramisto ke ili volas
resti kun li dum la nokto kaj manĝi.
Li donis al ili fruktojn kaj panon, la sola speco de
manĝaĵo kiun li havis, kaj li permesis ke Kuknjo
dormu en ĉambro en la dometo. Sed la Ranulon li
rifuzis permesi eniri la domon, dirante ke la apudesto
de la rano forte malfeliĉigas lin. Eĉ ne unu fojon li
akceptis rigardi rekte la Ranulon, nek eĉ liadirekten,
timante ke li ploros se li faros tion; do la granda rano
dormis sur la riverbordo, kie li povis aŭdi ranetojn
kvakadi en la rivero tra la tuta nokto. Sed tio ne
sendormigis lin; ĝi nur lulis lin en dormon, ĉar li
komprenis kiom pli supera al ili li estas.
Ĝuste kiam la suno leviĝis dum la nova tago la
pramisto remis la du veturantojn trans la riveron—
sidante dors’-al-Ranule dum la tuta transiro—kaj
poste Kuknjo dankis lin kaj adiaŭis lin kaj la
pramisto reremis hejmen.
Ĉiflanke de la rivero tute ne estis padoj, do estis
evidente ke ili jam atingis parton de la lando
196
!(images/000138.png)
Ĉapitro Dek Kvar
malmulte vizitatan de veturantoj. Marĉo estis sude,
sablomontetoj norde kaj vepro kondukanta al arbaro
oriente. Do estis efektive plej facile iri orienten kaj
tiun direkton ili decidis marŝi.
Nu, la Ranulo, kvankam li portis verdajn artledajn
ŝuojn kun rubiaj butonoj, havis tre grandajn kaj
platajn piedojn, kaj kiam li tretadis tra la vepro lia
pezego subpremis la vepron kaj faris vojeton per kiu
Kuknjo povis sekvi lin. Tial ili baldaŭ atingis la
arbaron, kie la altaj arboj estis tre maldensaj sed tiom
foliplenaj ke ili ombris ĉiun suban spacon per siaj
branĉoj.
“Ĉi tie ne estas arbustoj,” diris Kuknjo, tre plaĉita,
“do ni nun povos pli rapide kaj pli komforte marŝi.”
197
!(images/000145.png)
La Granda Lavenda Urso
ĈAPITRO 15
E s t i s
a g r a b l a
promenejo kaj la
d u
m a r ŝ a n t o j
r a p i d e a n t a ŭ -
eniradis kiam subite voĉo kriis:
“Halt’!”
Ili ĉirkaŭrigardis surprizite, unue ili vidis tute
neniun. Poste el malantaŭ arbo paŝis bruna vila urso,
kies kapo atingis preskaŭ la altecon de la zono de
Kuknjo—kaj Kuknjo estis malgranda virino. La urso
estis dika kaj ne nur vila; lia korpo estis eĉ pufeca,
198
Ĉapitro Dek Kvin
kaj liaj kruroj kaj brakoj aspektis artikigitaj ĉe la
genuoj kaj kubutoj kaj ligitaj al lia korpo per pingloj
aŭ nitoj. Liaj oreloj estis rondformaj kaj elstaris iom
komike, kaj liaj rondaj nigraj okuloj estis brilaj kiel
bidoj. Sur sia ŝultro la malgranda bruna urso portis
pafilon kiu havis stanan tubon. En unu fino de la
tubo estis korko, kaj ŝnuro konektis la korkon al la
tenilo de la pafilo.
Kaj la Ranulo kaj Kuknjo rigardadis tiun kuriozan
urson, silente starante dum kelka tempo. Sed fine la
Ranulo venkis sian surpriziĝon kaj komentis:
“Ŝajnas al mi ke vi estas remburita per segeroj kaj
devus ne esti viva.”
“Tio pruvas ke vi malmulton scias,” respondis la
malgranda Bruna Urso per grinca voĉo. “Mi estas
remburita per tre bonkvalitaj krispaj haroj kaj mia
haŭto estas la plej bona pluŝo ĝis nun farita. Kaj ke
mi vivas, jen mia afero kaj tute ne koncernas vin—
kvankam ĝi donas al mi la privilegion diri ke vi estas
miaj kaptitoj.”
“Kaptitoj! Kial vi diras tiajn absurdaĵojn?”
demandis la Ranulo kolere. “Ĉu vi kredas ke ni timas
ludilan urson kun ludila pafilo?”
“Decus timi,” estis la firma respondo, “ĉar mi estas
199
La Perdita Princino de Oz
nur la sentinelo gardanta la vojon al la Centro de
Ursoj, kiu estas urbo en kiu estas centoj da
miarasuloj, kiun regas tre potenca sorĉisto nomata la
Lavenda Urso. Li devus esti purpura, komprenu, ĉar
li estas Reĝo, sed li estas nur pallavenda, kio,
kompreneble, estas parenca al reĝpurpuro. Do, se vi
ne venos kun mi pace, kiel miaj kaptitoj, mi pafos
kaj venigos per tio cent ursojn—ĉiadimensiajn kaj
ĉiakolorajn—por kapti vin.”
“Kial vi volas kapti nin?” demandis la Ranulo, kiu
miroplene aŭskultis tiun parolon.
“Nu, efektive mi ne volas,” respondis la malgranda
Bruna Urso, “sed mi devas, ĉar vi nun trudas vin al
la regiono apartenanta al Lia Moŝto la Reĝo de la
Centro de Ursoj. Ankaŭ konfesendas ke estas iom tro
kviete en nia urbo ĝuste nun, kaj la ekscito kaŭzata
de via kaptiĝo kaj poste per via juĝiĝo kaj ekzekutiĝo
multe distros nin.”
“Ni defias vin!” diris la Ranulo.
“Ho, ne; ne defiu,” petegis Kuknjo, parolante al
sia akompananto. “Li diras ke lia Reĝo estas sorĉisto,
do eble li aŭ iu el liaj ursoj entreprenis ŝteli mian
juvelitan telerlavujon. Ni iru al la Urbo de la Ursoj
kaj trovu ĉu mia telerlavujo estas tie.”
200
Ĉapitro Dek Kvin
“Mi nun devas registri ankoraŭ plian akuzon
kontraŭ vi,” komentis la malgranda Bruna Urso,
evidente feliĉa. “Vi ĵus akuzis ke ni ŝtelas, kaj tio
estas fia diraĵo kaj mi estas tute certa ke nia nobla
Reĝo ordonos ke vi ekzekutiĝu.”
“Sed kiel li povos ekzekuti nin?” demandis la
Kuketo-Kuiristino.
“Mi tute ne scias. Sed nia Reĝo estas mirinda
inventisto kaj tute sendube li trovos ĝustan metodon
detrui vin. Do, diru al mi, ĉu vi baraktos, aŭ ĉu vi
pace renkontos vian fatalon?”
Estis tiom ridige ke Kuknjo laŭte ridis kaj eĉ la
larĝa buŝo de la Ranulo iomete ridetis. Neniu el ili
eĉ timetis iri al la Urbo de la Ursoj kaj ŝajnis al
ambaŭ ke eble ili trovos la mankantan telerlavujon.
Do la Ranulo diris:
“Konduku nin, malgranda Urso, kaj ni sekvos vin
sen barakto.”
“Tre sencoplene; tre sencoplene, jes ja!” deklaris la
Bruna Urso. “Do an-taŭ-en marŝu!” kaj farante tiun
komandon li turnis sin kaj komencis anaspaŝi laŭ
pado kiu kondukis inter la arbojn.
Kuknjo kaj la Ranulo, dum ili sekvis sian
kondukanton, apenaŭ ne ridis pro lia rigida, mallerta
201
La Perdita Princino de Oz
marŝmaniero kaj, kvankam li rapide movis siajn
remburitajn krurojn, liaj paŝoj estis tiom mallongaj ke
ili devis tre malrapidi por ne batiĝi kontraŭ lin. Sed
post iom da tempo ili atingis grandan, rondan spacon
en la centro de la arbaro, kie mankis stumpoj kaj
vepro. La tero estis kovrita de mola griza musko, tre
plezurige surtretebla. Ĉiuj arboj ĉirkaŭantaj tiun
spacon aspektis kavaj kaj havis rondajn truojn en siaj
trunkoj, iom super la tero, sed escepte de tio nenio
en la loko estis nekutima kaj nenio, laŭ la opinio de
la kaptitoj, indikis loĝejojn. Sed la malgranda Bruna
Urso diris per fiera kaj impona voĉo (kvankam ĝi
ankoraŭ grincis):
“Ĉi tiu estas la mirinda fame konata urbo Centro
de Ursoj!”
“Sed jen neniuj domoj; tute neniuj ursoj loĝas ĉi
tie!” krietis Kuknjo.
“Ho, ĉu vere?” respondis ilia kaptinto kaj levinte
sian pafilon li premis la ellasilon. La korko flugis el
la stana tubo farante laŭtan “pop!” kaj tuj el ĉiu truo
en ĉiu arbo videbla el la senarba spaco ekaperis la
kapo de urso. Ili havis multajn kolorojn kaj estis
multdimensiaj, sed ĉiuj estis faritaj sammaniere kiel
la urso kiu renkontis kaj kaptis ilin.
202
!(images/000155.jpg)
!(images/000163.png)
La Perdita Princino de Oz
Unue ĥoro de grumbloj aŭdiĝis kaj poste akra
voĉo kriis:
“Kio okazis, Kaporalo Anaspaŝ?”
“Kaptitoj, Via Moŝto!” respondis la Bruna Urso.
“Entrudiĝintoj en nian regionon kiuj kalumnias nian
bonan nomon!”
“Ha, tio estas grava,” respondis la voĉo.
El la kavaj arboj sin faligis plena regimento da
remburitaj ursoj, kelkaj portis stanajn glavojn, kelkaj
poppafilojn kaj aliaj longajn lancojn sur kies teniloj
gajkoloraj rubandoj estis ligitaj. Centoj da ili, entute,
kaj ili rapide cirklumis la Ranulon kaj la Kuketo-
Kuiristinon sed tenis sin iom for kaj lasis grandan
liberan spacon en kiu la kaptitoj povis stari.
Baldaŭ tiu cirklo enlasis novulon kaj en la
centron de la cirklo pompe marŝis grandega ludilurso
kun belega lavenda koloro. Li marŝis sur siaj
malantaŭaj kruroj, kiel ankaŭ ĉiuj aliaj, kaj sur sia
kapo li portis stanan kronon ĉirkaŭitan de diamantoj
kaj ametistoj, kaj per unu mano li portis mallongan
sceptron el ia brilanta metalo kiu aspektis arĝenta
sed estis alispeca.
“Lia Moŝto la Reĝo!” kriis Kaporalo Anaspaŝ, kaj
ĉiuj urso riverencis. Kelkaj klinis sin tiom ke ili perdis
204
!(images/000174.png)
Ĉapitro Dek Kvin
sian ekvilibron kaj falis sur la teron, sed ili baldaŭ
reĝustigis sin kaj la Lavenda Reĝo kaŭriĝis sur siaj
koksoj antaŭ la kaptitoj kaj firme rigardadis ilin per
siaj brilaj palruĝaj okuloj.
205
!(images/000196.png)
La Malgranda Palruĝa Urso
ĈAPITRO 16
“Unu Persono kaj
u n u M o n s t r o , ”
d i r i s l a g r a n d a
L a v e n d a U r s o ,
kiam li zorge ekzamenis la fremdulojn.
“Mi bedaŭras aŭdi vin nomi kompatindan
Kuknjon la Kuketo-Kuiristinon Monstro,” riproĉis la
Ranulo.
“Ŝi estas la Persono,” asertis la Reĝo. “Se mi ne
eraras, la Monstro estas vi.”
La Ranulo silentis, ĉar li ne povis vere nei tion.
206
Ĉapitro Dek Ses
“Kial vi aŭdacis trudi vin en mian arbaron?”
kolere demandis la Reĝo de la Ursoj.
“Ni ne sciis ke ĝi estas via arbaro,” diris Kuknjo,
“kaj ni longe marŝas orienten, al kie estas la Smeralda
Urbo.”
“Ha, estas tre distance al la Smeralda Urbo,”
komentis la Reĝo. “Efektive, estas tiom distance ke
neniu urso inter ni iam estis tie. Sed kiu celo devigas
vin marŝi tiom foren?”
“Iu ŝtelis mian diamantornamitan telerlavujon,”
klarigis Kuknjo; “kaj, ĉar mi ne povas esti feliĉa sen
ĝi, mi decidis serĉi tra la tuta mondo ĝis mi retrovos
ĝin. La Ranulo, kiu estas tre erudicia kaj mirinde
saĝa, akompanas min por helpi min. Li estas vere
kompleza, ĉu ne?”
La Reĝo rigardis la Ranulon.
“Kiel vi estas mirinde saĝa?” li demandis.
“Mi ne estas,” estis la honesta respondo. “La
Kuketo-Kuiristino, kaj kelkaj aliaj en la Lando de la
Jipoj, kredas ke ĉar mi estas granda rano kaj parolas
kaj agas kiel homo, sekve mi devas esti tre saĝa. Mi
lernis pli ol kutime scias rano, estas vere, sed mi
ankoraŭ ne estas tiom saĝa kiom mi espereble estos
iam en la estonteco.”
207
La Perdita Princino de Oz
La Reĝo kapjesis, kaj kiam li faris tion io grincis
en lia brusto.
“Ĉu Via Moŝto parolis?” demandis Kuknjo.
“Ne ĝuste tiam,” respondis la Lavenda Urso, kiu
ŝajnis iom embarasita. “Mi estas tiel konstruita, sciu,
ke kiam io puŝas mian bruston, kiel akcidente ĵus
puŝis ĝin mia mentono, mi faras tiun stultan brueton.
En ĉi tiu urbo ne decas rimarki ĝin. Sed mi ŝatas
vian Ranulon. Li estas honesta kaj verema, kio ne
validas pri multaj aliaj uloj. Rilate vian bedaŭratan
iaman telerlavujon, mi montros ĝin al vi.”
Dirinte tion li skuis trifoje la metalan sceptron kiun
li tenis en sia mano kaj tuj aperis sur la tero, meze
inter la Reĝo kaj Kuknjo, granda ronda lavujo el batita
oro. Ĉirkaŭ la supra rando estis vico de malgrandaj
diamantoj; ĉirkaŭ la centro de la ujo estis alia vico de
pli grandaj diamantoj, kaj ĉe la malsupro estis vico de
grandegaj brilantaj diamantoj. Efektive, ili ĉiuj brilis
grandioze kaj la ujo estis tiom granda kaj larĝa ke
multaj diamantoj necesis por ĉirkaŭi ĝin trifoje.
Kuknjo rigardis tiom forte ke ŝiaj okuloj preskaŭ
saltis el ŝia kapo.
“O-o-o-o!” ŝi kriis, forte enspirante pro ĝojo.
“Ĉu jen via telerlavujo?” demandis la Reĝo.
208
!(images/000206.png)
La Perdita Princino de Oz
“Jes—jes!” kriis la Kuketo-Kuiristino, kaj rapidinte
antaŭen ŝi surgenuiĝis kaj ĵetis siajn brakojn ĉirkaŭ
la valoregan lavujon. Sed ŝiaj brakoj tuŝis unu la alian
tute sen renkonti ion solidan. Kuknjo klopodis preni
la randon, sed trovis nenion teneblan. La ujo certe
estas tie, ŝi pensis, ĉar ŝi povis klare vidi ĝin; sed ĝi
ne estis solida; ŝi tute ne povis senti ĝin. Ĝemante
pro surprizo kaj senesperiĝo ŝi levis sian kapon por
rigardi la Reĝon de la Ursoj, kiu rigardis ŝian agadon
tre interesate. Ŝi returnis sin al la ujo, sed trovis ke
jam ĝi tute malaperis.
“Kompatinda!” murmuris la Reĝo, kompate. “Dum
momento vi sendube kredis ke vi vere reakiris vian
telerlavujon. Sed vi vidis nur ĝian bildon, kiun mi
aperigis per magio. Vere ĝi ja estas bela telerlavujo,
kvankam iom granda kaj malfacile manipulebla. Mi
esperas ke iam vi trovos ĝin.”
Kuknjo profunde ĉagreniĝis. Ŝi komencis plori,
viŝante siajn okulojn per sia antaŭtuko. La Reĝo
turnis sin al la amaso da ludilursoj ĉirkaŭ si kaj
demandis:
“Ĉu iu el vi jam antaŭe vidis tiun oran
telerlavujon?”
“Ne,” ili respondis ĥore.
210
Ĉapitro Dek Ses
La Reĝo ŝajne meditis. Baldaŭ li demandis:
“Kie estas la Malgranda Palruĝa Urso?”
“Hejme, Via Moŝto,” estis la respondo.
“Venigu lin,” ordonis la Reĝo.
Pluraj el la ursoj anaspaŝis al unu el la arboj kaj
tiris el ĝia truo tre malgrandan palruĝan urson,
malpli grandan ol iu el la aliaj. Granda blanka urso
portis la palruĝan en siaj brakoj kaj metis ĝin apud
la Reĝon, aranĝante la artikojn de ĝiaj kruroj tiel ke
ĝi staris rekte.
Tiu Palruĝa Urso ŝajnis senviva ĝis la Reĝo turnis
krankon kiu troviĝis en ĝia flanko. La uleto turnis
sian kapon rigide de flanko al flanko kaj diris per
malgranda akra voĉo:
“Hura por la Reĝo de la Centro de Ursoj!”
“Tre bone,” diris la granda Lavenda Urso; “li ŝajnas
bone funkcii hodiaŭ. Diru al mi, Ruza Ruĝetulo, kio
okazis al la juvelita telerlavujo de ĉi tiu virino?”
“U—u—u,” diris la Palruĝa Urso, kaj ekĉesis
paroli.
La Reĝo returnis la krankon.
“U-g-u la Ŝufaristo havas ĝin,” diris la Palruĝa
Urso.
“Kiu estas Ugu la Ŝufaristo?” demandis la Reĝo,
211
La Perdita Princino de Oz
denove turnante la krankon.
“Magiisto kiu loĝas sur monto en vimenaĵa
kastelo,” estis la respondo.
“Kie estas tiu monto?” estis la sekva demando.
“Dudek tri kilometrojn nordoriente de la Centro
de la Ursoj.”
“Kaj ĉu la telerlavujo ankoraŭ estas en la kastelo
de Ugu la Ŝufaristo?” demandis la Reĝo.
“Jes.”
La Reĝo turnis sin al Kuknjo.
“Vi povas fidi tiun informon,” diris li. “La Palruĝa
Urso povas diri al ni kion ajn ni volas scii, kaj liaj
vortoj estas ĉiam vortoj de vero.”
“Ĉu li vivas?” demandis la Ranulo, kiun tre
interesis la Palruĝa Urso.
“Io animigas lin—kiam oni turnas lian krankon,”
respondis la Reĝo. “Mi ne scias ĉu vivo ĉu io alia,
nek kiel la Malgranda Palruĝa Urso povas korekte
respondi ĉiun demandon kiun oni faras al li. Ni trovis
lian talenton antaŭ longe kaj kiam ni volas scii ion—
tio malofte okazas—ni demandas la Palruĝan Urson.
Tute ne estas dubo, sinjorino: la Magiisto Ugu havas
vian telerlavujon, kaj se vi kuraĝos iri al li vi eble
povos reakiri ĝin. Sed pri tio mi ne certas.”
212
!(images/000215.jpg)
Ĉapitro Dek Ses
“Ĉu la Palruĝa Urso ne povas informi?” demandis
Kuknjo maltrankvile.
“Li ne povas, ĉar ankoraŭ ne okazis. Li povas
informi pri ĉio jam okazinta, sed nenio okazonta. Ne
demandu al mi kial, ĉar mi ne scias.”
“Nu,” diris la Kuketo-Kuiristino, post iom da
penso, “mi intencas malgraŭe iri al tiu magiisto, kaj
diri al li ke mi volas mian telerlavujon. Volonte mi
scius kiel aspektas tiu Ŝufaristo Ugu.”
“Do mi montros lin al vi,” promesis la Reĝo. “Sed
ne timu; memoru ke ne estos la vera Ugu, nur lia
bildo.”
Dirinte tion li denove skuis sian metalan sceptron
kaj en la cirklo ekaperis maldika vireto, tre maljuna
kaj maldika, kiu sidis sur vimenaĵa seĝeto antaŭ
vimenaĵa tablo. Sur la tablo kuŝis Granda Libro kun
oraj bukoj. La Libro estis malfermita kaj la viro
legadis en ĝi. Li surportis grandajn okulvitrojn, kiuj
estis ligitaj antaŭ liajn okulojn per rubando kiu
ĉirkaŭiris lian kapon kaj estis bante ligita malantaŭe.
Lia hararo estis tre maldensa kaj blanka; lia haŭto,
kiu kroĉiĝis al liaj ostoj, estis bruna kaj plena de
sulketoj; li havis grandan dikan nazon kaj
malgrandajn okulojn tre proksimajn unu al la alia.
213
La Perdita Princino de Oz
Neniel estis la Ŝufaristo Ugu plezuriga vidaĵo.
Dum lia bildo aperis antaŭ ili, ĉiuj silentis kaj atentis
ĝis Kaporalo Anaspaŝ, la Bruna Urso, nervoziĝis kaj
premis la ellasilon de sia pafilo. Tuj la korko flugis
el la stana tubo kun laŭta “pop!” kiu saltetigis ĉiujn.
Kaj, je tiu sono, la bildo de la magiisto malaperis.
“Do! jen la ŝtelisto, ĉu?” diris Kuknjo, per kolera
voĉo. “Li hontu pro sia ŝtelo de la diamanta
telerlavujo de malriĉa virino! Sed mi intencas fronti
lin en lia vimenaĵa kastelo kaj devigi lin redoni al mi
mian propraĵon.”
“Al mi,” diris la Reĝo de la Ursoj, mediteme, “li
aspektis danĝera persono. Mi esperas ke li ne estos
tiom malĝentila ke li rifuzos ĝin al vi.”
La Ranulon multe malkvietigis la bildo de la
Ŝufaristo Ugu, kaj la insisto de Kuknjo iri al la
magiisto plenigis ŝian akompananton per duboj. Sed
li ne volis rompi sian promeson helpi la Kuketo-
Kuiristinon kaj forte ĝeminte pro rezignacio li
demandis al la Reĝo:
“Ĉu Via Moŝto pruntos al ni ĉi tiun Palruĝan
Urson kiu respondas demandojn, por ke ni kunprenu
lin dum nia veturo? Li estos tre utila al ni kaj ni
promesos reporti lin sekuran al vi.”
214
!(images/000142.png)
La Perdita Princino de Oz
La Reĝo ne tuj respondis; li ŝajnis konsideradi.
“Bonvolu permesi ke ni kunprenu la Palruĝan
Urson,” petegis Kuknjo. “Mi certas ke li estos tre utila
al ni.”
“La Palruĝa Urso,” diris la Reĝo, “estas la plej bona
magiaĵo kiun mi posedas, kaj neniu simila ekzistas en
la mondo. Mi ne deziras ke li foriru el mia vidpovo;
nek mi volas malakcepti vian peton; do mi kredas ke
mi akompanos vin dum via veturo kaj kunportos mian
Palruĝan Urson. Li kapablas marŝi, se oni turnas la
krankon ĉe lia alia flanko, sed tiom malrapide kaj
mallerte ke li malrapidigus vin. Sed se mi kuniros mi
povos porti lin en miaj brakoj, do mi estos ano de via
grupo. Kiam ajn vi pretas komenci, sciigu tion al mi.”
“Sed—Via Moŝto!” kriis Kaporalo Anaspaŝ
proteste, “mi esperas ke vi ne intencas lasi foriri ĉi
tiujn kaptitojn sen puno.”
“Pri kia krimo vi akuzas ilin?” demandis la Reĝo.
“Nu, ili entrudiĝis en vian regionon, jen unu,”
diris la Bruna Urso.
“Ni ne sciis ke ĝi estas privata posedaĵo, Via
Moŝto,” diris la Kuketo-Kuiristino.
“Kaj ili demandis ĉu iu el ni ŝtelis la telerlavujon!”
pludiris Kaporalo Anaspaŝ indigne. “Tio signifas
216
!(images/000147.png)
La Perdita Princino de Oz
nomi nin ŝtelistoj kaj rabistoj, kaj banditoj kaj
gangsteroj, ĉu ne?”
“Ĉiu persono rajtas fari demandojn,” diris la
Ranulo.
“Sed la Kaporalo tute pravas,” deklaris la Lavenda
Urso. “Mi kondamnas vin ambaŭ al morto, la
ekzekuto okazos dek jarojn post ĉi tiu horo.”
“Sed ni loĝas en la Lando Oz, kie neniu mortas,”
Kuknjo memorigis lin.
“Tute vere,” diris la Reĝo. “Mi nur formale
kondamnas vin al morto. La verdikto sonas timiga,
kaj post dek jaroj ni jam ne plu memoros ĝin. Ĉu vi
pretas komenci la veturon al la vimenaĵa kastelo de
Ugu la Ŝufaristo?”
“Ni plene pretas, Via Moŝto.”
“Sed kiu regos anstataŭ vi, dum vi estos for?”
demandis granda Flava Urso.
“Mi mem regos dum mi forestos,” estis la
respondo. “Ne nepras ke Reĝo restu hejme por ĉiam,
kaj se li emas veturi, kiun tio koncernas krom lin?
Mi petas nur ke vi ursoj kondutu bone dum mi
forestos. Se iu el vi miskondutos, mi sendos lin al iu
knabino aŭ knabo en Usono kiel ludilon.”
Tiu terura minaco solenaspektigis ĉiujn ludil-
218
!(images/000153.png)
Ĉapitro Dek Ses
ursojn. Ili certigis al la Reĝo, per ĥoro de muĝoj, ke
ili bone kondutos. Do la granda Lavenda Urso prenis
la
malgrandan
Palruĝan
Urson
kaj
zorge
komfortiginte ĝin sub unu brako li diris “Adiaŭ ĝis
mia reveno!” kaj anaspaŝis laŭlonge de la pado kiu
kondukis tra la arbaro. La Ranulo kaj Kuknjo la
Kuketo-Kuiristino ankaŭ adiaŭis la ursojn kaj poste
sekvis la Reĝon, kio multe bedaŭrigis la malgrandan
Brunan Urson, kiu premis la ellasilon de sia pafilo
kaj popigis la korkon adiaŭe.
219
!(images/000156.png)
La Renkontiĝo
ĈAPITRO 17
Dum la Ranulo
k a j l i a g r u p o
antaŭeniris el la
okcidento, Doro-
teo kaj ŝia grupo antaŭeniris el la oriento, do tiel
okazis ke la sekvan nokton ili ĉiuj kampis ĉe
malgranda monteto nur kelkajn kilometrojn for de la
vimenaĵa kastelo de la Ŝufaristo Ugu. Sed la du
grupoj ne vidis unu la alian tiunokte, ĉar unu kampis
unuflanke de la monteto dum la alia kampis
aliflanke. Sed la sekvan matenon la Ranulo decidis
220
Ĉapitro Dek Sep
grimpi la monteton kaj vidi kio estas sur la supro,
kaj samtempe Ĉifoneroj, la Miksĉifona Knabino,
ankaŭ decidis grimpi la monteton por trovi ĉu eblas
vidi la vimenaĵan kastelon de ĝia supro. Do ŝi levis
sian kapon super randon ĝuste kiam la kapo de la
Ranulo ekaperis super alia rando kaj ambaŭ,
surprizate, haltis senmove dum ili zorge rigardis unu
la alian.
Ĉifoneroj la unua revigliĝis post sia surpriziĝo kaj
saltinte supren ŝi transkapeniĝis kaj surteriĝis sidanta
kaj frontanta la grandan Ranulon, kiu malrapide
antaŭeniris kaj sidiĝis kontraŭ ŝi.
“Bonvenon, Fremdulo!” kriis la Miksĉifona
Knabino, farante laŭtan ridon. “Vi estas nepre la plej
komika ulo kiun mi vidis dum ĉiuj miaj veturoj.”
“Ĉu vi supozas ke mi povas esti pli ridiga ol vi?”
demandis la Ranulo, rigardante ŝin miroplene.
“Mi ne ridigas min mem, sciu,” respondis
Ĉifoneroj. “Kvankam mi volonte farus tion. Kaj eble
vi tiom kutimiĝis al via propra absurda formo ke vi
ne ridas kiam ajn vi vidas vin spegulata en lageto aŭ
spegulo.”
“Ne,” diris la Ranulo serioze, “mi ne ridas. Iam
mi fieris pro mia grandeco kaj vantis pro miaj kulturo
221
La Perdita Princino de Oz
kaj erudicio, sed ekde mi naĝis en la Vero-Lageto mi
kelkfoje opinias ke estas ne juste ke mi estas diferenca
de ĉiuj aliaj ranoj.”
“Juste aŭ ne,” diris la Miksĉifona Knabino, “esti
diferenca signifas esti distingita. Nu, miakaze, mi
estas preciza sama kiel ĉiuj aliaj Miksĉifonaj Knabinoj
ĉar mi estas la sola ekzistanta. Sed diru al mi, el kie
vi venis?”
“La Lando de la Jipoj,” diris li.
“Ĉi tio estas en la Lando Oz?”
“Kompreneble,” respondis la Ranulo.
“Kaj ĉu vi sciis ke via Regantino, Ozma de Oz,
estas ŝtelita?”
“Mi ne konsciis ke mi havas Regantinon, do
kompreneble mi ne povis scii ke ŝi estas ŝtelita.”
“Nu, vi havas. Ĉiujn en Oz,” klarigis Ĉifoneroj,
“regas Ozma, ĉu aŭ ne ili konscias pri tio. Kaj ŝi estas
ŝtelita. Ĉu vi ne koleras? Ĉu vi ne indignas? Via
Regantino, kiun vi senscie havis, estas vere ŝtelita!”
“Strange,” komentis la Ranulo penseme. “Ŝtelado
estas preskaŭ nekonata en Oz, sed tiu Ozma estas
forprenita kaj la telerlavujo de amikino mia ankaŭ
estas ŝtelita. Kun ŝi mi jam longe marŝis de la Lando
de la Jipoj por rehavigi ĝin.”
222
!(images/000160.png)
La Perdita Princino de Oz
“Mi ne konceptas kunligon inter Reĝa Reganto de
Oz kaj telerlavujo!” deklaris Ĉifoneroj.
“Ambaŭ estas ŝtelitaj, ĉu ne?”
“Vere. Sed kial via amikino ne lavas siajn telerojn
en alia ujo?” demandis Ĉifoneroj.
“Kial vi ne uzas alian Reĝan Reganton? Mi
supozas ke vi preferas la perditan, kaj mia amikino
volas sian propran telerlavujon, kiu estas el oro kaj
diamantornamita kaj havas magian potencon.”
“Magian, ĉu?” kriis Ĉifoneroj. “Do ja ekzistas ligo
inter la du ŝteloj, ĉar ŝajne la tuta magio en la Lando
Oz estas samtempe ŝtelita, ĉu en la Smeralda Urbo
ĉu en la kastelo de Glinda ĉu en la Lando de la Jipoj.
Ŝajnas tre strange kaj mistere, ĉu ne?”
“Iam ŝajnis al ni tiel,” agnoskis la Ranulo, “sed
nun ni trovis kiu prenis nian telerlavujon. La
Ŝufaristo Ugu.”
“Ugu? Jadi! Ĝuste tiu sama magiisto ŝtelis Ozman,
ni kredas. Ni jam jun estas survoje al la kastelo de
tiu Ŝufaristo.”
“Ankaŭ ni,” diris la Ranulo.
“Do sekvu min, rapide! kaj mi konigu vin al
Doroteo kaj la aliaj knabinoj kaj al la Sorĉisto de Oz
kaj la aliaj.”
224
!(images/000164.jpg)
Ĉapitro Dek Sep
Ŝi ekstaris kaj prenis la manikon de lia jako, kaj
trenis lin de la montetosupro kaj malsupren laŭ la
flanko kontraŭa al tiu per kiu li venis. Kaj ĉe la piedo
de la monteto la Ranulo miroplene trovis la tri
knabinojn kaj la Sorĉiston kaj Buton-Brilon,
maldikan Mulon, kvadratan Vuzon kaj Malkuraĝan
Leonon. Malgranda nigra hundo alkuris kaj flaradis
la Ranulon, sed ne povis grumbli je li.
“Mi trovis alian rabitan grupon,” kriis Ĉifoneroj
dum ŝi reunuiĝis kun ili. “Jen ilia estro kaj ili ĉiuj
iras al la kastelo de Ugu por batali la fian
Ŝufariston!”
Ili rigardis la Ranulon tre scivoleme kaj interesate
kaj, trovinte ke ĉiuj okuloj atentas lin, la noveveninto
aranĝis sian kravaton kaj glatigis sian belan veŝton kaj
svingis sian orkapan bastonon kiel vera dando. La
grandaj vitroj sur liaj okuloj tute ŝanĝis la ranecan
aspekton de lia vizaĝo kaj donis al li erudician kaj
imponan aspekton. Malgraŭ sia kutimiĝo al strangaj
uloj en la Lando Oz, Doroteo miregis vidante la
Ranulon. Ankaŭ ĉiuj ŝiaj akompanantoj. Toto volis
grumbli je li, sed li ne povis, kaj li ne kuraĝis boji.
La Segĉevalo snufis iom malrespekte, sed la Leono
flustris al la ligna rajdbesto: “Toleru ĉi tiun
225
La Perdita Princino de Oz
strangulon, mia amiko, kaj memoru ke li ne estas pli
eksterordinara ol vi. Efektive, estas pli nature ke rano
estas granda ol ke Segĉevalo estas viva.”
Demandite, la Ranulo rakontis al ili la tutan
historion de la perdiĝo de la multevalora telerlavujo
de Kuknjo kaj iliaj aventuroj dum ili serĉis ĝin. Kiam
li rakontis pri la Lavenda Reĝo de la Ursoj kaj la
malgranda Palruĝa Urso kiu povas informi pri kion
ajn oni volas scii, liaj aŭskultantoj fervoris vidi tiajn
interesajn bestojn.
“Estos plej bone,” diris la Sorĉisto, “ke ni unuigu
niajn du grupojn kaj kune spertu nian fortunon, ĉar
ni ĉiuj havas saman celon kaj kiel unu grupo ni
povos pli facile defii tiun ŝufaristan magiiston ol
apartaj. Ni agu kune.”
“Mi konsultos miajn amikojn pri tio,” respondis la
Ranulo, kaj li transgrimpis la monteton por trovi
Kuknjon kaj la ludilursojn. La Miksĉifona Knabino
akompanis lin kaj kiam ili atingis la Kuketo-
Kuiristinon kaj la Lavendan Urson kaj la Palruĝan
Urson estis malfacile scii kiu el la grupo estis plej
surprizita.
“Jadi!” kriis Kuknjo, parolante al la Miksĉifona
Knabino. “Kiel vi viviĝis?”
226
Ĉapitro Dek Sep
Ĉifoneroj fikse rigardis la ursojn.
“Jadi!” ŝi eĥis; “vi estas remburitaj per kotono kiel
mi, tamen vi aspektas vivaj. Tio hontigas min, ĉar mi
fiere kredis min la sola vivanta kotonplena persono
en Oz.”
“Eble vi pravis,” respondis la Lavenda Urso, “ĉar
mi estas plena de ekstrakvalitaj buklaj haroj, ankaŭ
la Malgranda Palruĝa Urso.”
“Vi multe trankviligis min,” deklaris la Miksĉifona
Knabino, parolante nun pli feliĉe. “La Birdotimigilo
estas plenigita per pajlo, kaj vi per haroj, do mi restas
la Originala kaj Unika Kotonremburita!”
“Mi esperas esti tro ĝentila por kritiki kotonon
kompare kun buklaj haroj,” diris la Reĝo, “precipe ĉar
vi ŝajnas kontenta pro ĝi.”
La Ranulo parolis pri sia intervjuo kun la grupo
el la Smeralda Urbo kaj aldonis ke la Sorĉisto de Oz
invitis la ursojn kaj Kuknjon kaj lin mem akompani
ilin al la kastelo de la Ŝufaristo Ugu. Tio multe plaĉis
al Kuknjo, sed la Reĝo de la Ursoj aspektis malcerta.
Li metis la Malgrandan Palruĝan Urson sur sian
genuon kaj turnis la krankon en ĝia flanko kaj
demandis:
“Ĉu estos sendanĝere amikiĝi kun tiuj personoj el
227
La Perdita Princino de Oz
la Smeralda Urbo?”
Kaj la Palruĝa Urso tuj respondis:
“Jes por vi kaj jes por mi;
Sed eble ne por ĉiuj ĉi.”
“Tiu ‘eble’ ne ĝenu nin,” diris la Reĝo; “do ni
kuniĝu kun la aliaj kaj proponu al ili nian
protekton.”
Eĉ la Lavendan Urson tamen mirigis kiam trans-
grimpinte la monteton li trovis aliflanke la grupon de
kuriozaj bestoj kaj la homojn el la Smeralda Urbo.
Ili elkore bonvenigis la ursojn kaj Kuknjon, kvankam
Buton-Brilo estis vere kolereta kiam ili ne permesis
ke li ludu per la Malgranda Palruĝa Urso. La tri
knabinoj multe admiris la ludilajn ursojn, precipe la
palruĝan, kiun ili volegis teni enbrake.
“Komprenu,” klarigis la Lavenda Reĝo, kiam li
malpermesis al ili tiun privilegion, “ke li estas
multevalora urso, ĉar lia magio estas korekta gvidanto
ĉiuokaze, precipe kiam onin trafas problemoj. La
Palruĝa Urso informis nin ke la Ŝufaristo Ugu ŝtelis
la telerlavujon de la Kuketo-Kuirisitino.”
“Kaj la magio de la Reĝo estas egale mirinda,”
aldonis Kuknjo, “ĉar ĝi montris al ni la Magiiston
mem.”
228
Ĉapitro Dek Sep
“Kia li aspektis?” demandis Doroteo.
“Fia!”
“Li sidis ĉe tablo kaj ekzamenis gigantan Libron
kiu havis tri orajn bukojn,” komentis la Reĝo.
“Ho, sendube tio estis la Granda Arkivo-Libro de
Glinda!” kriis Doroteo. “Se jes, tio pruvas ke la
Ŝufaristo Ugu ŝtelis Ozman, kaj ankaŭ la tutan
magion de la Smeralda Urbo.”
“Kaj mian telerlavujon,” diris Kuknjo. Kaj la
Sorĉisto aldonis:
“Tio ankaŭ pruvas ke li observas niajn aventurojn
per la Arkivo-Libro, kaj sekve li scias ke ni serĉas lin
kaj ke ni intencas trovi lin kaj savi Ozman negrave
kiel li minacos nin.”
“Se ni povos,” aldonis la Vuzo, sed ĉiu sulkigis la
frunton al li.
La deklaro de la Sorĉisto estis tiom vera ke la
vizaĝoj ĉirkaŭ li estis tre seriozaspektaj ĝis la
Miksĉifona Knabino ekridegis.
“Ĉu ne estus belega ŝerco se li kaptus ankaŭ nin?”
ŝi diris.
“Nur freneza Miksĉifona Knabino opinius tion
ŝerco,” grumblis Buton-Brilo. Kaj post tio la Lavenda
Reĝo de la Ursoj demandis:
229
!(images/000169.png)
!(images/000044.png)
La Perdita Princino de Oz
“Ĉu vi deziras vidi tiun magian ŝufariston?”
“Ĉu li ne konscius tion?” Doroteo demandis.
“Mi kredas ke ne.”
La Reĝo skuis sian metalan sceptron kaj antaŭ ili
ekaperis ĉambro en la vimenaĵa kastelo de Ugu. Sur
la muro de la ĉambro pendis la Magia Bildo de
Ozma, kaj sidanta antaŭ ĝi estis la Magiisto. Ili povis
vidi la Bildon tiel facile kiel li, ĉar ĝi frontis ilin, kaj
en la Bildo estis la montetoflanko kie ili nun sidas,
kaj ĉiuj iliaj formoj estis reproduktataj miniature. Kaj,
iom nekredeble, en la sceno de la Bildo estis la sceno
kiun ili nun rigardas, tiel ke ili sciis ke la Magiisto
ĉimomente mem rigardas ilin per la Bildo, kaj ke li
ankaŭ vidas sin kaj la ĉambron en kiu li estas vidiĝi
al la homoj sur la flanko de la monteto. Sekve li tute
bone sciis ke ili rigardas lin rigardi ilin.
Por pruvi tion, Ugu saltis de sia seĝo kaj turnis
sin al ili, kun sulkigita frunto; sed nun li ne povis
vidi la veturantojn kiuj serĉas lin, kvankam ili
ankoraŭ povis vidi lin. Liaj agoj estis efektive tiel
klaraj ke aspektis kvazaŭ li estas vere antaŭ ili.
“Estas nur fantomo,” diris la Reĝo de la Ursoj. “Ĝi
tute ne estas reala, sed ĝi montras al ni Ugun precize
kia li aspektas kaj diras al ni precize kion li faras.”
232
!(images/000150.png)
Ĉapitro Dek Sep
“Sed mi tute ne trovas spuron de mia perdita
grumblo,” diris Tot, kvazaŭ al si.
Tiumomente la vidaĵo fadis kaj ili povis vidi nur
la herbon kaj la arbojn kaj la arbustojn ĉirkaŭ ili.
233
!(images/000189.png)
La Konferenco
ĈAPITRO 18
“Nu, nun,” diris
la Sorĉisto, “ni
diskutu la aferon
kaj decidu kion
fari kiam ni atingos la vimenaĵan kastelon de Ugu.
Ne povas esti dubo ke la Ŝufaristo estas potenca
Magiisto, kaj lia povo estas centoble pligrandigita per
lia akiro de la Granda Arkivo-Libro, la Magia Bildo,
ĉiuj sorĉoreceptoj de Glinda kaj mia propra nigra
valizo—kiu estis plena de sorĉiloj. La viro kiu povis
rabi de ni tiujn aferojn, la viro kiu regas ilian
234
Ĉapitro Dek Ok
potencaron, estas viro kiu eble estos iom malfacile
konkerebla; sekve ni bone antaŭplanu niajn agojn
antaŭ ol tro proksimiĝi al lia kastelo.”
“Mi ne vidis Ozman en la Magia Bildo,” diris Trot.
“Kion do Ugu faris je ŝi?”
“Ĉu la Malgranda Palruĝa Urso povus informi
nin pri kion li faris je Ozma?” demandis Buton-
Brilo.
“Certe,” respondis la Lavenda Urso; “mi demandos
al li.”
Do li turnis la krankon en la flanko de la
Malgranda Palruĝa Urso kaj demandis:
“Ĉu la Ŝufaristo Ugu ŝtelis Ozman de Oz?”
“Jes,” respondis la Malgranda Palruĝa Urso.
“Do kion li faris je ŝi?” demandis la Reĝo.
“Fermis ŝin en senlumejon,” respondis la
Malgranda Palruĝa Urso.
“Ho, nepre estis subtera karcero!” kriis Doroteo,
hororoplene. “Estas fie!”
“Nu, ni devos eligi ŝin,” diris la Sorĉisto. “Ni venis
tiucele kaj kompreneble ni devas savi Ozman. Sed—
kiel?”
Ĉiu rigardis al iu alia serĉante respondon kaj ĉiuj
kapneis serioze kaj malfeliĉe. Escepte de Ĉifoneroj,
235
La Perdita Princino de Oz
kiu ĉirkaŭdancis ilin gaje.
“Vi timas,” diris la Miksĉifona Knabino, “ĉar tiom
da aferoj povas damaĝi viajn viandajn korpojn. Kial
ne cedi kaj reiri hejmen? Kiel vi povas batali
potencan magiiston kiam vi havas nenian batalilon?”
Doroteo rigardis ŝin penseme:
“Ĉifoneroj,” diris ŝi, “vi scias ke Ugu tute ne
povus damaĝi vin, negrave kion li farus; nek li
povus damaĝi min, ĉar mi surhavas la Magian
Zonon de la Reĝo de la Knomoj. S’pozu ke ni
ambaŭ antaŭenirus, kaj la aliaj restus ĉi tie
atendante nin?”
“Ne, ne!” diris la Sorĉisto firme. “Tio tute ne
taŭgus. Ozma estas pli potenca ol iu el vi, tamen ŝi
ne povis venki la fian Ugun, kiu fermis ŝin en
subteran karceron. Ni devos iri kiel unu granda
grupo al la Ŝufaristo, ĉar nur per unueco ekzistas
forto.”
“Bonega konsilo,” diris la Lavenda Urso, aprobe.
“Sed kion ni povos fari, kiam ni atingos Ugun?”
demandis la Kuketo-Kuiristino malkviete.
“Ne anticipu tujan respondon al tiu grava
demando,” respondis la Sorĉisto, “ĉar ni devos unue
plani nian agadon. Ugu scias, kompreneble, ke ni
236
Ĉapitro Dek Ok
serĉas lin, ĉar li vidis nian aliron per la Magia Bildo,
kaj li legis pri ĉiuj niaj agoj ĝis nun per la Granda
Arkivo-Libro. Sekve ni ne povas anticipi surprize
kapti lin.”
“Ĉu eble Ugu akceptus rezonadon?” demandis
Betinjo. “Se ni klarigus al li kiom fie li agis, ĉu eble
li permesus ke kompatainda Ozma estu libera?”
“Kaj redonus al mi mian telerlavujon?” aldonis la
Kuketo-Kuiristino fervore.
“Jes, jes; eble li diros ke li bedaŭras kaj
surgenuiĝos kaj petos pardonon!” kriis Ĉifoneroj,
transkapen saltante por montri sian malrespekton al
la sugesto. “Kiam la Ŝufaristo Ugu faros tion,
bonvolu frapi sur la antaŭan pordon kaj sciigu al
mi.”
La Sorĉisto ĝemis kaj frotis sian kalvan kapon,
perpleksa.
“Mi tute certas ke Ugu ne estos ĝentila al ni,” diris
li, “do ni devos konkeri tiun kruelan magiiston
perforte, eĉ kvankam ni malŝatas malĝentili al iu ajn.
Sed ankoraŭ neniu el vi sugestis kiel fari tion. Ĉu
eble la Malgranda Palruĝa Urso povas informi nin?”
li demandis, turninte sin al la Reĝo de la Ursoj?
“Ne, ĉar tio estas ankoraŭ okaz ont a,” respondis la
237
La Perdita Princino de Oz
Lavenda Urso. “Li povas diri al ni nur kio jam
okazis.”
Denove ili estis seriozaj kaj pensemaj. Sed post
kelka tempo Betinjo diris per hezitema voĉo:
“Hanĉjo estas potenca batalisto; eble li povus
konkeri la magiiston.”
La Mulo turnis sian kapon por rigardi riproĉe sian
malnovan amikon, la junan knabinon.
“Kiu povas batali kontraŭ magio?” li demandis.
“La Malkuraĝa Leono povus,” diris Doroteo.
La Leono, kiu kuŝis kun la antaŭaj kruroj
apartigitaj, kaj la mentono sur la piedoj, levis sian
vilan kapon.
“Mi povas batali kiam mi ne timas,” diris li
trankvile; “sed eĉ mencio pri batalo tremigas min.”
“La magio de Ugu ne povus damaĝi la
Segĉevalon,” sugestis malgranda Trot.
“Kaj la Segĉevalo ne povus damaĝi la Magiiston,”
deklaris tiu ligna besto.
“Rilate al mi,” diris Toto, “mi estas senkapabla, ĉar
mi perdis mian grumblon.”
“Do,” diris Kuknjo la Kuketo-Kuiristino, “ni devos
dependi de la Ranulo. Lia mirinda saĝeco certe
informos lin pri kiel konkeri la fian Magiiston kaj
238
Ĉapitro Dek Ok
redoni al mi mian telerlavujon.”
Ĉiuj nun turnis siajn okulojn demandeme al la
Ranulo. Trovinte sin la centro de observiĝo, li svingis
sian orkapan bastonon, ĝuste lokigis siajn grandajn
okulvitrojn kaj ŝveliginte sian bruston, ĝemis kaj diris
per modesta voĉtono:
“Respekto al la vero devigas min konfesi ke Kuknjo
eraras pri mia supera saĝeco. Mi ne estas tre saĝa.
Nek mi havis praktikan sperton pri konkeri
magiistojn. Sed ni konsideru ĉi tiun kazon. Kio estas
Ugu, kaj kio estas magiisto? Ugu estas renegata
ŝufaristo kaj magiisto estas ordinara homo kiu,
lerninte fari magiajn agojn, opinias sin supera al siaj
kunuloj. Ĉikaze, la Ŝufaristo estis sufiĉe miskonduta
por ŝteli multajn magiilojn kaj aĵojn ne apartenantajn
al li, kaj estas pli fie ŝteli ol esti magiisto. Tamen,
malgraŭ ĉiuj artoj kiujn li regas, Ugu restas homo,
kaj certe ekzistas metodoj konkeri homon. Kiel, vi
diras, kiel? Permesu ke mi diru ke mi ne scias. Laŭ
mia takso ni ne povos decidi kiel plej bone agi antaŭ
ol atingi la kastelon de Ugu. Do ni iru al ĝi kaj
rigardu ĝin. Post tio ni eble trovos ideon kiu gvidos
nin al venko.”
“Eble tio ne estas saĝa parolo, sed ĝi sonas bone,”
239
La Perdita Princino de Oz
diris Doroteo aprobe. “La Ŝufaristo Ugu estas ne nur
ordinara homo, sed fia homo, kruela homo kaj
meritas venkiĝon. Ni neniom kompatu lin ĝis Ozma
liberiĝos. Do ni iru al lia kastelo, kiel diris la Ranulo,
kaj vidu kiel aspektas tiu loko.”
Neniu kontraŭis tiun planon do ĝi akceptiĝis. Ili
ĉesis kampi kaj estis pretaj rekomenci la marŝon al la
kastelo de Ugu kiam ili trovis ke Buton-Brilo denove
perdiĝis. La knabinoj kaj la Sorĉisto kriis lian nomon
kaj la Leono muĝis kaj la Azeno muĝis kaj la Ranulo
kvakis kaj la Granda Lavenda Urso grumblegis (kio
enviigis Toton, kiu ne povis grumbli sed li kiel eble
plej laŭte bojis) tamen neniu el ili povis aŭdigi sin
al Buton-Brilo. Do, vane serĉinte la knabon dum
plena horo, ili faris procesion kaj plumarŝis direkte al
la vimenaĵa kastelo de la Ŝufaristo Ugu.
“Buton-Brilo konstante perdiĝas,” diris Doroteo.
“Kaj se li ne estus konstante retrovata, mi verŝajne
maltrankvilus. Eble li antaŭeniris nin, kaj eble li
reiris; sed, kie ajn li estas, ni trovos lin iam kaj ie,
mi preskaŭ certas.”
240
!(images/000154.png)
La Ŝufaristo Ugu
ĈAPITRO 19
La Ŝufaristo Ugu
estis kurioza ĉi
t i e l : l i t u t e n e
s u s p e k t i s k e l i
estas fia. Li volis esti potenca kaj granda kaj li esperis
fariĝi la mastro de la tuta Lando Oz, por ke li povu
devigi ĉiun en tiu felando obei lin. Lia ambicio
blindigis lin pri la rajtoj de aliaj kaj li imagis ke ĉiu
ajn agus precize kiel li se tiu alia hazarde estus egale
lerta kiel li.
Kiam li loĝis en sia ŝufarista butiko en la Urbo
241
La Perdita Princino de Oz
Herku li estis malkontenta, ĉar oni ne alte respektas
ŝufariston kaj Ugu sciis ke liaj prapatroj estis famaj
magiistoj dum multaj pasintaj jarcentoj kaj sekve lia
familio estas supera al la ordinara socinivelo. Eĉ lia
patro magiadis, kiam Ugu estis knabo; sed lia patro
forvagis de Herku kaj neniam revenis. Do, kiam
Ugu plenkreskis, li devis metie fari ŝuojn, sciante
neniom el la magio de siaj prapatroj. Sed unu
tagon, traserĉante la mansardon de sia domo, li
trovis la librojn de magiaj receptoj kaj multajn
magiilojn kiu estis antaŭe uzataj de lia familio. De
tiu tago li ĉesis fari ŝuojn kaj komencis studi
magion. Fine li aspiris fariĝi la plej potenca
magiisto en Oz, kaj dum tagoj kaj semajnoj kaj
monatoj li meditis planon senpotencigi ĉiujn aliajn
sorĉistojn kaj magiistojn, ankaŭ la fekapablulojn,
kiuj oponas lin.
Per la libroj de la prapatroj li informiĝis pri la
sekvantaj faktoj:
(1) Ke Ozma de Oz estas la feregantino de la
Smeralda Urbo kaj la Lando Oz, kaj ke ne eblas
detrui ŝin per ia ajn magio. Ankaŭ, per sia Magia
Bildo ŝi povus rimarki ĉiun personon proksimiĝantan
al ŝia reĝa palaco kun la celo konkeri ĝin.
242
Ĉapitro Dek Naŭ
(2) Ke Glinda la Bona estas la plej potenca
Sorĉistino en Oz, ke inter ŝiaj magiaj posedaĵoj estas
la Granda Arkivo-Libro, kiu informas ŝin pri ĉio
okazanta ĉie en la mondo. Tiu Arkivo-Libro estas tre
danĝera al la planoj de Ugu kaj Glinda servas
Ozman kaj uzus sian sorĉan arton por protekti la
knabinan Reganton.
(3) Ke al la Sorĉisto de Oz, kiu loĝas en la palaco
de Ozma, Glinda instruis multan potencan magion
kaj ke li havas valizon da magiiloj per kiuj li eble
povus konkeri la Ŝufariston.
(4) Ke ekzistas en Oz—en la Lando de la Jipoj—
juvelita telerlavujo el oro, tiu telerlavujo posedas
eksterordiarajn magiajn povojn. Per magia vorto, kiun
Ugu lernis el la libro, la telerlavujo fariĝus sufiĉe
granda por ke homo sidu en ĝi. Poste, kiam li prenus
ambaŭ orajn tenilojn, la telerlavujo transportus lin tuj
al kiu ajn loko inter la bordoj de la Lando Oz, laŭ
lia volo.
Neniu vivanto, escepte de Ugu, sciis pri la povoj
de tiu Magia Telerlavujo; do, post longa studado,
la ŝufaristo decidis ke se li povus akiri la
telerlavujon li povus, per ĝi, rabi de Ozma kaj
Glinda kaj la Sorĉisto de Oz ilian tutan magion,
243
La Perdita Princino de Oz
tiel ke li fariĝus la plej potenca persono en la tuta
lando.
Lia unua ago estis foriri de la Urbo Herku kaj
konstrui por si la Vimenaĵan Kastelon en la montetoj.
Tien li alportis siajn librojn kaj magiilojn kaj tie dum
tuta jaro li diligente praktikadis ĉiujn magiajn artojn
kiujn li lernis de siaj prapatroj. Fine de tiu tempo li
povis fari multajn mirindaĵojn.
Poste, kiam ĉiuj preparoj estis finitaj, li komencis
marŝi al la Lando de la Jipoj kaj grimpinte la
krutan monton dumnokte li eniris la domon de
Kuknjo la Kuketo-Kuiristino kaj ŝtelis ŝian
diamantornamitan oran telerlavujon dum la Jipoj
dormadis. Portinte sian valoraĵon eksteren, li metis
la ujon sur la teron kaj diris la necesan magian
vorton. Tuj la telerlavujo fariĝis granda kiel
vestlavujo kaj Ugu sidigis sin en ĝi kaj prenis la
du tenilojn. Poste li volis esti en la granda salono
de Glinda la Bona.
Li ekestis tie tuje. Unue li prenis la Grandan
Arkivo-Libron kaj metis ĝin en la telerlavujon. Poste
li iris al la laboratorio de Glinda kaj prenis ĉiujn ŝiajn
maloftajn kemiaĵojn kaj ŝiajn sorĉilojn, kaj metis
ankaŭ ilin en la telerlavujon, kiun li sufiĉe grandigis
244
Ĉapitro Dek Naŭ
por ke ĝi povu enteni ĉion. Post tio li sidigis sin inter
la ŝtelitaj trezoroj kaj volis esti en la ĉambro en la
palaco de Ozma kiun okupas la Sorĉisto kaj kie ĉi
tiu gardas sian valizon da magiiloj. Tiun valizon Ugu
aldonis al sia rabaĵaro kaj poste volis esti en la
ĉambroj de Ozma.
Tie li unue prenis la Magian Bildon de la muro
kaj poste kaptis ĉiujn aliajn magiaĵojn posedatajn de
Ozma. Metinte tiujn en la telerlavujon li pretis mem
engrimpi kiam li suprenrigardis kaj vidis Ozman
staranta apud li. Ŝia feinstinkto avertis ŝin ke danĝero
minacas ŝin, do la bela knabina Reganto levis sin de
sia kuŝejo kaj elirinte sian litoĉambron ŝi tuj frontis
la ŝteliston.
Ugu devis rapide pensi, ĉar li konsciis ke se li
permesus ke Ozma veku la loĝantojn de sia palaco
ĉiuj liaj planoj kaj liaj akctualaj sukcesoj verŝajne
neniiĝus. Do li ĵetis tukon sur la kapon de la
knabino, tiel ke ŝi ne povis krii, kaj puŝis ŝin en la
telerlavujon kaj firme ligis ŝin, tiel ke ŝi ne povis
movi sin. Post tio li engrimpis apud ŝin kaj volis
esti en sia propra vimenaĵa kastelo. La Magia
Telerlavujo tuj estis tie kun sia tuta enhavo, kaj Ugu
kunfrotis siajn manojn triumfe kiam li komprenis ke
245
La Perdita Princino de Oz
li nun posedas ĉiun gravan magion en la Lando Oz
kaj povas devigi ĉiujn loĝantojn de tiu felando obei
lin.
Tiom rapide lia veturo plenumiĝis ke antaŭ la
tagiĝo la rabista magiisto ŝlosis Ozman en ĉambron,
tiel ke ŝi estis kaptito, kaj malpakis kaj ordigis ĉiujn
ŝtelaĵojn. La sekvan tagon li metis la Arkivo-Libron
sur sian tablon kaj pendigis la Magian Bildon sur
sia muro kaj metis en ŝrankon kaj tirkestojn ĉiujn
ŝtelitajn eliksirojn kaj magiajn kemiaĵojn. La magiajn
instrumentojn li poluris kaj aranĝis, kaj tio estis
fascina agado kaj multe feliĉigis lin. Nur Ozma
ĝenis lin. Vice la kaptita Regantino ploris kaj riproĉis
la Ŝufariston, arogante minacante terure puni lin pro
liaj fiagoj. Ugu komencis iomete timi sian fekaptiton,
kvankam li kredis esti forŝtelinta de ŝi ĉiun magian
povon; do li faris sorĉon kiu tuj enfermis ŝin kaj
metis ŝin kie li ne plu vidis kaj aŭdis ŝin. Post tio,
okupate de multaj aliaj aferoj, li baldaŭ ekforgesis
ŝin.
Sed nun, rigardante la Magian Bildon kaj legante
la Grandan Arkivo-Libron, la Ŝufaristo sciiĝis ke lia
fiieco ne restos neoponata. Du gravaj ekspedicioj
entreprenas trovi lin kaj devigi lin redoni siajn
246
!(images/000182.png)
!(images/000186.png)
La Perdita Princino de Oz
ŝtelitajn posedaĵojn. Unu estas la grupo estrata de la
Sorĉisto kaj Doroteo, kaj la alia konsistas el Kuknjo
kaj la Ranulo. Ankaŭ aliaj serĉas, sed ne ĝustaloke.
Tiuj du grupoj, tamen, marŝas direkte al la vimenaĵa
kastelo do Ugu komencis plani kiel plej bone
renkonti ilin kaj venki ilian strebon konkeri lin.
248
!(images/000191.png)
Pli da Surprizoj
ĈAPITRO 20
Tiun tutan unuan
t a g o n p o s t l a
unuiĝo de la du
grupoj niaj amikoj
marŝis senhalte direkte al la vimenaĵa kastelo de la
Ŝufaristo Ugu. Kiam noktiĝis ili kampis en malgranda
arbaro kaj pasigis kune plaĉan vesperon, kvankam
kelkaj el ili estis ankoraŭ maltrankvilaj pro la perdiĝo
de Buton-Brilo.
“Eble,” diris Toto, dum la bestoj kuŝadis en grupo
por la nokto, “tiu Ŝufaristo kiu ŝtelis mian grumblon
249
La Perdita Princino de Oz
kaj kiu ŝtelis Ozman, ankaŭ ŝtelis Buton-Brilon.”
“Kiel vi scias ke la Ŝufaristo ŝtelis vian grumblon?”
demandis la Vuzo.
“Li ŝtelis preskaŭ ĉion alian valoran en Oz, ĉu
ne?” respondis la hundo.
“Li ŝtelis kion ajn li volas, eble,” akordis la Leono;
“sed kial li aŭ iu alia volus vian grumblon?”
“Nu,” diris la hundo, malrapide svingante la
voston, “laŭ mia memoro ĝi estis mirinda grumblo,
mola kaj mallaŭta kaj—kaj—”
“Kun ĉifonaj randoj,” diris la Segĉevalo.
“Do,” pludiris Toto, “se tiu magiisto ne havis
propran grumblon, li eble volis la mian kaj ŝtelis
ĝin.”
“Kaj, se tiel, li baldaŭ volus ne havi ĝin,” komentis
la Mulo. “Ankaŭ, se li ŝtelis Buton-Brilon li
bedaŭros.”
“Ĉu do vi ne amas Buton-Brilon?” demandis la
Leono surprizite.
“Ne temas pri ami lin,” respondis la Mulo. “Temas
pri atenti lin kaj prizorgi lin. Knabo kiu kaŭzas tiom
da maltrankvilo al siaj amikoj ne estas havinda. Mi
neniam perdiĝas.”
“Se vi perdiĝus,” diris Toto, “neniu maltrankvil-
250
Ĉapitro Dudek
iĝus. Mi opinias ke Buton-Brilo estas tre bonfortuna
knabo, ĉar li ĉiam retroviĝas.”
“Atentu,” diris la Leono, “tiu babilado restigas nin
vekaj kaj morgaŭ verŝajne estos agoplena tago.
Dormu kaj forgesu viajn kverelojn.”
“Amiko Leono,” kolerete respondis la hundo, “se
mia grumblo ne estus perdita vi aŭdus ĝin nun. Mi
tiom rajtas paroli kiom vi dormi.”
La Leono ĝemis.
“Mi multe preferus perdon de via voĉo samtempe
kun via grumblo,” diris li, “vi estus pli agrabla
kunulo.”
Sed ili kvietiĝis post tio, kaj baldaŭ la tuta grupego
estis profunde endorma.
La sekvan matenon ili frue komencis sed apenaŭ
finis horon da marŝado kiam, grimpinte nekrutan
altetaĵon, ili vidis iom for malaltan monton, sur kies
supro staris la vimenaĵa kastelo de Ugu. Ĝi estas iom
granda konstruaĵo kaj iom bela ĉar la flankoj,
tegmentoj kaj kupoloj estis el vimenaĵo fajne plektita,
kiaj estas altkvalitaj korboj.
“Ĉu vi kredas ĝin fortika?” demandis Doroteo
pripenseme, dum ŝi observadis la kuriozan kastelon.
“Mi supozas ke jes, ĉar magiisto konstruis ĝin,”
251
La Perdita Princino de Oz
respondis la Sorĉisto. “Se magio protektas ĝin, eĉ
papera kastelo povas esti egale fortika kiel ŝtona. Tiu
Ugu nepre estas ideplena persono, ĉar li agas mal-
simile al aliaj homoj.”
“Jes; neniu alia ŝtelus nian karan Ozman,” ĝemis
malgranda Trot.
“Ĉu vi kredas ke Ozma estas tie?” demandis
Betinjo, indikante la kastelon per kapmovo.
“Kie alie ŝi povus esti?” demandis Ĉifoneroj.
“Ni demandu al la Palruĝa Urso,” proponis
Doroteo.
Tio akceptiĝis kiel bona ideo, do ili haltigis la
procesion kaj la Reĝo de la Ursoj tenis la malgrandan
Palruĝan Urson sur siaj genuoj kaj turnis la krankon
en ĝia flanko kaj demandis:
“Kie estas Ozma de Oz?”
Kaj la malgranda Palruĝa Urso respondis:
“Ŝi estas en truo en la tero, kilometron for,
maldekstre de vi.”
“Jadi!” kriis Doroteo. “Do ŝi tute ne estas en la
kastelo de Ugu.”
“Bonŝance ni demandis tion,” diris la Sorĉisto; “ĉar
se ni povos trovi Ozman kaj savi ŝin, ne necesos ke
ni baltalu tiun fian danĝeran magiiston.”
252
Ĉapitro Dudek
“Ĉu?” diris Kuknjo. “Kion pri mia telerlavujo?”
La Sorĉisto aspektis perpleksa pro ŝia riproĉa tono,
do ŝi pludiris:
“Ĉu vi uloj el la Smeralda Urbo ne promesis ke ni
helpos unu la alian, kaj ke vi helpos min reakiri mian
telerlavujon se mi helpos vin reakiri vian Ozman? Kaj
ĉu mi ne portis al vi la malgrandan Palruĝan Urson,
kiu informis vin kie Ozma estas kaŝita?”
“Ŝi pravas,” diris Doroteo al la Sorĉisto. “Ni devas
plenumi nian interkonsenton.”
“Nu, unue, ni iru savi Ozman,” proponis la
Sorĉisto. “Poste nia amata Regantino eble povos
konsili nin kiel konkeri la Ŝufariston Ugu.”
Do ili turnis sin maldekstren kaj marŝis kilometron
ĝis atingi malgrandan sed profundan truon en la tero.
Ĉiuj tuj kuris al la rando por rigardi en la truon, sed
anstataŭ trovi tie Princinon Ozman de Oz, ili vidis
nur Buton-Brilon, kiu kuŝis dormante sur la fundo.
Iliaj krioj baldaŭ vekis la knabon, kiu sidiĝis kaj
frotis siajn okulojn. Kiam li rekonis siajn amikojn li
ridetis dolĉe, dirante: “Retrovita!”
“Kie estas Ozma?” demandis Doroteo maltrankvile.
“Mi ne scias,” respondis Buton-Brilo de la fundo
de la truo. “Mi perdiĝis hieraŭ, kiel eble vi memoras,
253
La Perdita Princino de Oz
kaj en la nokto, dum mi ĉirkaŭvagadis en la lunlumo,
provante trovi la vojon por retrovi vin, mi subite falis
en ĉi tiun truon.”
“Kaj ĉu Ozma ne estis en ĝi jam?”
“Enestis neniu krom mi, kaj mi bedaŭris ke ĝi ne
estas tute malplena. La flankoj estas tiom krutaj ke
mi ne povas elgrimpi, do nenio estis farebla krom
dormi ĝis iu trovos min. Dankon pro via alveno. Se
vi bonvolos enpendigi ŝnuregon mi malplenigos ĉi
tiun truon rapidege.”
“Ja strange!” diris Doroteo, multe bedaŭrigite.
“Evidente la Palruĝa Urso ne diris al ni la veron.”
“Li neniam eraras,” deklaris la Lavenda Reĝo de
la Ursoj, per tono kiu montris ke oni ofendis lin. Kaj
tiam li denove turnis la krankon de la malgranda
Palruĝa Urso kaj demandis: “Ĉu ĉi tiu estas la truo
en kiu estas Ozma de Oz?”
“Jes,” respondis la Palruĝa Urso.
“Tio certigas pri la vero,” diris la Reĝo, tre
sendube. “Via Ozma estas en ĉi tiu truo en la tero.”
“Ne stulte parolu,” respondis Doroteo senpacience.
“Eĉ viaj bidaj okuloj povas vidi ke krom Buton-Brilo
neniu estas en la truo.”
“Eble Buton-Brilo estas Ozma,” sugestis la Reĝo.
254
!(images/000197.png)
La Perdita Princino de Oz
“Kaj eble ne! Ozma estas knabino, kaj Buton-Brilo
estas knabo.”
“Via Palruĝa Urso nepre misfunkcias,” diris la
Sorĉisto; “ĉar almenaŭ ĉifoje lia mekanismo kaŭzis
lin diri malveraĵon.”
La Reĝo de la Ursoj tiom koleris pro tiu komento
ke li forturnis sin, tenante la Palruĝan Urson per siaj
manoj, kaj li plene rifuzis plu diskuti la aferon.
“Iukaze,” diris la Ranulo, “la Palruĝa Urso
kondukis nin al via knabamiko kaj tiel ebligis ke vi
savu lin.”
Ĉifoneroj klinis sur tiom super la truon,
klopodante trovi Ozman en ĝi, ke subite ŝi
malekvilibriĝis kaj enfalis kapantaŭen. Ŝi falis sur
Buton-Brilon kaj faligis lin, sed lin ne vundis ŝia
mola remburita korpo kaj li nur ridis pro la
akcidento. La Sorĉisto kunbukis kelkajn rimenojn kaj
enpendigis unu finon en la truon, kaj baldaŭ kaj
Ĉifoneroj kaj la knabo suprengrimpis kaj staris sekure
apud la aliaj.
Denove ili serĉis Ozman, sed la truo nun estis tute
vaka. Ĝi estis ronda truo, tiel ke de la supro ili povis
klare vidi ĉiun parton de ĝi. Antaŭ ol ili foriris de la
loko Doroteo iris al la Reĝo de la Ursoj kaj diris:
256
!(images/000202.jpg)
Ĉapitro Dudek
“Mi bedaŭras ke ni ne povis kredi kion diris la
malgranda Palruĝa Urso, ĉar ni ne volas missentigi
vin per niaj duboj. Devas esti ia eraro, ie, kaj verŝajne
ni ne komprenas precize kion celas diri la malgranda
Palruĝa Urso. Ĉu vi bonvolos fari al li unu plian
demandon?”
La Lavenda Reĝo de la Ursoj estis bonhumora
urso, se oni konsideras kiel li estis fabrikita kaj
remburita kaj artikigita, do li akceptis la pardonpeton
de Doroteo kaj turnis la krankon kaj permesis ke la
knabineto mem demandu lian etan Palruĝan Urson.
“Ĉu Ozma vere estas en ĉi tiu truo?” demandis
Doroteo.
“Ne,” diris la malgranda Palruĝa Urso.
Tio surprizis ĉiujn. Eĉ la Reĝo de la Ursoj nun estis
perpleksa pro la sinkontraŭaj deklaroj de lia orakolo.
“Kie do ŝi ja estas?” demandis la Reĝo.
“Ĉi tie, inter vi,” respondis la malgranda Palruĝa
Urso.
“Nu,” diris Doroteo, “tio certe cedigas min!
Verŝajne la malgranda Palruĝa Urso freneziĝis.”
“Eble,” vokis Ĉifoneroj, kiu rapide transkap-
enigadis sin kvazaŭ radon ĉirkaŭ la tutan perpleksan
grupon, “Ozma estas nevidebla.”
257
La Perdita Princino de Oz
“Kompreneble!” kriis Betinjo. “Tio klarigus la
aferon!”
“Nu, mi rimarkis ke oni povas paroli eĉ kiam
nevidebla,” diris la Sorĉisto. Li ĉirkaŭrigardis tre zorge
kaj diris per solena voĉo: “Ozma, ĉu vi estas ĉi tie?”
Nenia respondo okazis. Doroteo ankaŭ demandis,
krome Buton-Brilo kaj Trot kaj Betinjo; sed neniu
ricevis ian ajn respondon.
“Estas strange—strangege!” murmuris Kuknjo la
Kuketo-Kuiristino. “Mi certis ke la malgranda Palruĝa
Urso ĉiam diras la veron.”
“Mi ankoraŭ kredas lin honesta,” diris la Ranulo,
kaj tiu tributo tiom plaĉis al la Reĝo de la Ursoj ke
li dankrigardis ĉilastajn parolintojn, sed ankoraŭ
amare rigardis la aliajn.
“Krome,” komentis la Sorĉisto, “Ozma ne povus
esti nevidebla, ĉar ŝi estas feino kaj feinoj ne povas
kontraŭvole fariĝi nevideblaj. Kompreneble ŝi eble
estas enkarcerigita de la magiisto, aŭ eĉ sorĉita, aŭ
transformita, malgraŭ siaj fepovoj; sed Ugu ne povus
malvidebligi ŝin per ia magio sia.”
“Ĉu eble ŝi transformiĝis en Buton-Brilon?” diris
Doroteo nervoze. Ŝi rigardis la knabon firme kaj
demandis: “Ĉu vi estas Ozma? Diru al mi la veron!”
258
!(images/000207.png)
Ĉapitro Dudek
Buton-Brilo ridis.
“Vi fuŝpensas, Doroteo,” li respondis. “Nenio
sorĉas min. Se mi estus Ozma, ĉu vi supozas ke mi
falus en tiun truon?”
“Iuokaze,” diris la Sorĉisto, “Ozma neniam volus
trompi siajn amikojn, aŭ malebligi ke ili rekonu ŝin,
negrave kiaforma ŝi estus. La enigmo restas enigmo,
do ni pluiru al la vimenaĵa kastelo kaj demandu al
la magiisto mem. Ĉar li ŝtelis nian Ozman, Ugu
devos diri al ni kie trovi ŝin.”
259
!(images/000097.png)
Magio Kontraŭ Magio
ĈAPITRO 21
La Sorĉisto bone
konsilis, do de-
nove ili ekmarŝis
direkte al la mal-
alta monto sur kies kresto estis konstruita la vimenaĵa
kastelo. Ili jam iom post iom grimpetadis la monton,
tiel ke nun la altaĵo aspektis al ili pli kiel ronda
altaĵeto ol montosupro. Tamen la flankoj de la altaĵeto
estis deklivaj kaj kovritaj de verda herbo, tiel ke restis
antaŭ ili vigla grimpado.
Malgraŭe ili plu iradis kaj preskaŭ atingis la
260
Ĉapitro Dudek Unu
altaĵeton kiam ili subite observis ke ĝin ĉirkaŭas
flamanta rondo. Unue la flamoj apenaŭ levis sin
super la teron, sed baldaŭ ili pli kaj pli altiĝis ĝis
cirklo de flamantaj fajrolangoj ĉirkaŭis la monteton
sur kiu staris la vimenaĵa kastelo, pli altaj ol iu el
iliaj kapoj. Kiam ili proksimiĝis al la flamoj la
varmego estis tiom intensa ke ĝi reforpuŝis ilin.
“Tio neniel taŭgos por mi!” kriis la Miksĉifona
Knabino. “Mi tre facile ekbrulas.”
“Nek por mi,” grumblis la Segĉevalo, trotante mal-
antaŭ ilin.
“Ankaŭ min forte obĵetigas fajro,” diris la Reĝo de
la Ursoj, sekvante la Segĉevalon al sekura distanco kaj
premante la malgrandan Palruĝan Urson al si per siaj
manoj.
“Mi supozas ke la malsaĝa Ŝufaristo imagas ke tiu
incendio haltigos nin,” komentis la Sorĉisto, mal-
respekte ridetante pro Ugu. “Sed mi povas informi
vin ke temas pri simpla magia truko kiun la rabisto
ŝtelis de Glinda la Bona, kaj bonfortune mi scias kiel
detrui tiujn flamojn, kiel ankaŭ produkti ilin. Ĉu iu
el vi bonvolos doni al mi alumeton?”
Nu estu certa ke la knabinoj ne kunportis
alumetojn, nek la Ranulo nek Kuknjo nek iu el la
261
La Perdita Princino de Oz
bestoj. Sed Buton-Brilo, serĉinte zorge tra siaj poŝoj,
en kiuj estis multaj utilaĵoj kaj senutilaĵoj, fine
elprenis alumeton kaj transdonis ĝin al la Sorĉisto,
kiu ligis ĝin al la fino de branĉo kiun li tordis de
malgranda arbo kreskanta proksime de ili. Tiam la
malgranda Sorĉisto zorge flamigis la alumeton kaj
antaŭenkurinte ĵetis ĝin en la plej proksiman flamon.
Tuj la fajra cirklo komencis estingiĝi kaj baldaŭ tute
malaperis, lasante la vojon vaka por ke ili povu
antaŭenmarŝi.
“Tio ridigis!” ridis Buton-Brilo.
“Jes,” akordis la Sorĉisto, “ŝajnas strange ke mal-
granda alumeto povas detrui tiom grandan fajran
cirklon, sed kiam Glinda inventis tiun trukon ŝi
kredis ke neniu ekpensus ke alumeto estas estingilo
por fajro. Mi supozas ke eĉ Ugu ne scias kiel ni
sukcesis estingi la flamojn de lia bariero, ĉar nur
Glinda kaj mi scias la sekreton. La Magio-Libro de
Glinda, kiun Ugu ŝtelis, preskribas kiel fari la
flamojn, sed ne kiel estingi ilin.”
Nun ili denove aranĝis sin por marŝi kaj komencis
antaŭeniri laŭ la monta deklivo; sed ili ne multe iris
antaŭ ol ŝtala muro leviĝis antaŭ ili. Ĝia surfaco estis
dense kovrita de akraj, brilantaj pintoj kiaj de
262
!(images/000106.jpg)
Ĉapitro Dudek Unu
ponardoj. La muro tute ĉirkaŭis la vimenaĵan
kastelon kaj ĝiaj akraj pintoj malebligis ke iu grimpu
ĝin. Eĉ la Miksĉifonan Knabinon eble disŝirus la
pintoj se ŝi kuraĝus provi grimpi.
“Ha!” krietis la Sorĉisto gaje, “nun Ugu uzas unu
el miaj propraj trukoj kontraŭ mi. Sed ĉi tiu estas pli
serioza ol la Bariero de Fajro, ĉar la sola maniero
detrui la muron estas aliflankiĝi de ĝi.”
“Kiel tio eblos?” demandis Doroteo.
La Sorĉisto rigardadis penseme sian grupeton kaj
lia vizaĝo malkvietiĝis.
“Ĝi estas vere alta muro,” li malfeliĉe komentis.
“Mi preskaŭ certas ke la Malkuraĝa Leono ne povus
transsalti ĝin.”
“Mi plene certas pri tio!” diris la Leono tremante
pro timo. “Se mi malsaĝe volus salti min kaptus tiuj
aĉaj pintoj.”
“Mi kredas ke mi sukcesus, sinjoro,” diris la
Ranulo, riverencante al la Sorĉisto. “Necesas salti
kontraŭdekliven kaj ne nur alten, sed miaj amikoj en
la Lando de la Jipoj opinias min bona saltisto kaj mi
kredas ke bona forta salto portos mi aliflanken.”
“Mi certas pri tio,” akordis la Kuketo-Kuiristino.
“Saltado, sciu, estas raneca lerto,” daŭrigis la
263
La Perdita Princino de Oz
Ranulo, modeste, “sed bonvolu diri al mi kion mi
faru kiam mi estos aliflanke de la muro.”
“Vi estas kuraĝulo,” diris la Sorĉisto, admire. “Ĉu
iu havas pinglon?”
Betinjo havis pinglon kaj donis ĝin al li.
“Nur necesas,” diris la Sorĉisto al la Ranulo,
donante al li la pinglon, “puŝi ĉi tion en la alian
flankon de la muro.”
“Sed la muro estas el ŝtalo!” krietis la granda rano.
“Mi scias; almenaŭ, ĝi aspektas ŝtala; sed faru kion
mi diras. Puŝu la pinglon en la muron kaj ĝi
malaperos.”
La Ranulo formetis sian belan jakon kaj zorge
faldis ĝin kaj metis ĝin sur la herbon. Poste li
deprenis sian ĉapelon kaj metis ĝin, kun la orkapa
bastono, apud la jakon. Poste li retrenpaŝis iomete kaj
rapide faris tri fortajn saltojn sinsekvajn. La unuaj du
saltoj portis lin al la muro kaj la tria salto portis lin
facile trans ĝin, kio mirigis ĉiujn rigardantojn. Kelkan
tempon li malaperis el ilia vidpovo, sed kiam li obeis
la ordonon de la Sorĉisto kaj puŝis la pinglon en la
muron, la granda bariero malaperis kaj montris al ili
la formon de la Ranulo, kiu nun iris al kie kuŝas lia
jako kaj resurmetis ĝin.
264
Ĉapitro Dudek Unu
“Ni multe dankas vin,” diris la multe ĝojigita
Sorĉisto. “Tiu estis la plej grandioza salto kiun mi
iam vidis kaj ĝi savis nin de venkiĝo fare de nia
malamiko. Nun ni rapidu al la kastelo antaŭ ol la
Ŝufaristo Ugu elpensos alian metodon haltigi nin.”
“Ŝajne ĝis nun ni surprizis lin,” deklaris Doroteo.
“Jes ja. Tiu ulo scias multan magion—ĉiujn niajn
magiagojn kaj plurajn proprajn,” respondis la
Sorĉisto. “Do, se li estas eĉ nur duone tiom lerta
kiom li devus esti, li ankoraŭ multe ĝenos nin.”
Apenaŭ li diris tiujn vortojn kiam el la portaloj
de la vimenaĵa kastelo marŝis regimento de soldatoj,
vestitaj per gajaj uniformoj kaj ĉiuj portantaj
longajn, pintajn lancojn kaj akrajn batalhakilojn.
Tiuj soldatoj estis knabinoj, kaj la uniformoj estis
mallongaj jupoj el flava kaj nigra sateno, oraj ŝuoj,
rubandoj el oro sur la fruntoj kaj kolĉenoj el
brilantaj juveloj. Iliaj jakoj estis skarlataj, broditaj
per arĝentaj ŝnuroj. Estis centoj da tiuj soldatinoj,
kaj ili estis pli timigaj ol belaj, ĉar ili estis fortaj
kaj ferocaspektaj. Ili formis cirklon tute ĉirkaŭ la
kastelo kaj frontis antaŭen, tenante siajn lancojn
direkte al la invadintoj kaj siajn batalhakilojn sur
la ŝultroj, batpretaj.
265
La Perdita Princino de Oz
Kompreneble niaj amikoj tuj haltis, ĉar ili ne
anticipis tiun timigan soldataron. La Sorĉisto aspektis
perpleksa kaj liaj akompanantoj interŝanĝis rigardojn
de senkuraĝiĝo.
“Mi tute ne konceptis ke Ugu havas tian armeon,”
diris Doroteo. “La kastelo ne aspektas sufiĉe granda
por ke ili ĉiuj enestu.”
“Tiom granda ĝi ne estas,” deklaris la Sorĉisto.
“Sed ĉiuj marŝis el ĝi.”
“Laŭaspekte; sed mi tute ne kredas ke ĝi estas
reala armeo. Se la Ŝufaristo Ugu havus tiom da
kunloĝantoj, mi certas ke la Carsuprulo de Herku
mencius tion al ni.”
“Ili estas nur knabinoj!” ridis Ĉifoneroj.
“Knabinoj estas la plej ferocaj soldatoj,” deklaris la
Ranulo. “Ili estas pli kuraĝaj ol viroj kaj ili havas pli
fortajn nervojn. Verŝajne tial la magiisto uzas ilin kiel
soldatojn kaj sendis ilin por oponi nin.”
Neniu disputis tiun deklaron, ĉar ĉiu forte rigardis
la vicon de soldatoj, kiuj nun, defie poziciiginte sin,
restis senmove.
“Jen magiaĵo nova por mi,” agnoskis la Sorĉisto,
post iom da tempo. “Mi ne kredas la armeon reala,
tamen la lancoj eble estas sufiĉe akraj por piki nin,
266
!(images/000115.png)
La Perdita Princino de Oz
do ni nepre zorgu. Ni uzu iom da tempo por pripensi
kiel renkonti tiun problemon.”
Dum ili pripensadis Ĉifoneroj dancis pli
proksimen al la vico de soldatinoj. Ŝiaj butonokuloj
kelkfoje vidis pli ol la naturaj okuloj de ŝiaj
kamaradoj, do, rigardinte atente la armeon de la
magiisto, ŝi kuraĝe antaŭeniris kaj dancis rekte tra la
minacantan vicon! Aliflanke ŝi skuis siajn remburitajn
brakojn kaj kriis:
“Venu, amikoj. La lancoj ne povas damaĝi vin.”
“Ha!” diris la Sorĉisto, gaje, “vidiluzio, same kiel
mi kredis. Ni ĉiuj sekvu la Miksĉifonan Knabinon.”
La tri knabinetoj iom nervozis kiam ili provis defii
la lancojn kaj batalhakilojn, sed post la sendamaĝa
trairo de la aliaj ili kuraĝis trairi. Kaj, kiam ĉiuj jam
trairis la vicojn de la knabina armeo, la armeo mem
magie malaperis.
Tutdume niaj amikoj pli grimpadis la monteton
kaj pliproksimiĝis al la vimenaĵa kastelo. Nun, plu
antaŭenirante, ili atendis ke io alia oponos ilin, sed,
mirige, nenio okazis kaj baldaŭ ili atingis la
vimenaĵan portalon, kiu estis vaste malferma, kaj
kuraĝe eniris la loĝejon de la Ŝufaristo Ugu.
268
!(images/000124.png)
En la Vimenaĵa Kastelo
ĈAPITRO 22
Tu j k i a m l a
Sorĉisto de Oz
kaj liaj sekvantoj
estis plene en la
enirejo de la kastelo la grandaj portaloj kunsvingiĝis
brue kaj pezaj bariloj ligis ilin. Ili rigardis unu la
alian maltrankvile, sed neniu volis paroli pri la
okazaĵo. Se ili efektive estis kaptitoj en la vimenaĵa
kastelo ili devos trovi metodon eskapi, sed ilia unua
devo estis atenti la celon por kiu ili venis kaj serĉi
la Reĝinan Ozman, kiun ili kredis kaptita de la
269
La Perdita Princino de Oz
magiisto, kaj savi ŝin.
Ili trovis ke ili eniris kvadratan korton de kiu
enirejo kondukis en la ĉefan konstruaĵon de la
kastelo. Ankoraŭ neniu persono renkontis ilin,
kvankam brilkolora pavo, staranta sur la muro, gakis
ridante kaj diris per sia akra, altatona voĉo: “Povraj
stultuloj! Povraj stultuloj!”
“Mi esperas ke la pavo eraras,” komentis la
Ranulo, sed neniu alia atentis la birdon. Ilin iom
imponis la silento kaj soleco de la loko.
Kiam ili eniris la pordojn de la kasteloj, kiuj estis
invite malfermaj, ankaŭ ili fermiĝis post ili kaj
grandegaj klinkoj ekglitis. La bestoj ĉiuj akompanis la
grupon en la kastelon, ĉar ili sentis ke estus danĝere
apartiĝi. Ili devis sekvi zigzagan koridoron, turnante
sin tien kaj alien, ĝis fine ili eniris grandan centran
halon, cirkloforman kaj kun alta kupolo de kiu pendis
enorma lustro.
La Sorĉisto estis plej antaŭa, sekvis Doroteo,
Betinjo kaj Trot; Toto konstante sekvis la kalkanojn
de sia malgranda mastrino. Post ili estis la Leono, la
Vuzo kaj la Segĉevalo; poste Kuknjo la Kuketo-
Kuiristino kaj Buton-Brilo; poste la Lavenda Urso
portanta la Palruĝan Urson, kaj fine la Ranulo kaj la
270
Ĉapitro Dudek Du
Miksĉifona Knabino, kaj Hanĉjo la Mulo estis
plejlasta. Do la Sorĉisto la unua vidis la grandan
kupolitan halon, sed la aliaj rapide sekvis kaj
miroplene grupiĝis tuj interne de la enirejo.
Sur alta podio ĉe unu flanko estis peza tablo
sur kiu kuŝis la Granda Arkivo-Libro de Glinda;
sed la podio estis ligita al la podio kaj la Libro
estis firme ĉenita al la tablo—ĝuste kiel kiam ĝi
estis gardata en la palaco de Glinda. Sur la muro
super la tablo pendis la Magia Bildo de Ozma.
Sur aro da bretoj aliflanke de la halo staris ĉiuj
kemiaĵoj kaj magiesencoj kaj ĉiuj magiiloj ŝtelitaj
forde Glinda kaj Ozma kaj la Sorĉisto, kun vitraj
pordoj kiuj kovris la bretojn tiel ke neniu povu
akiri ilin.
Kaj en fora angulo sidis la Ŝufaristo Ugu, liaj
piedoj estis pigre etenditaj, liaj maldikaj manoj estis
kunmetitaj malantaŭ lia kapo. Li trankvile klinis sin
malantaŭen kaj fumadis longan pipon. Ĉirkaŭ la
magiisto estis ia kaĝo, laŭaspekte konsistanta el oraj
stangoj kun grandaj spacoj inter ili, kaj ĉe liaj
piedoj—ankaŭ interne de la kaĝo—ripozis la longe
serĉita diamantornamita telerlavujo de Kuknjo la
Kuketo-Kuiristino.
271
La Perdita Princino de Oz
Princino Ozma estis tute ne videbla.
“Nu, nu,” diris Ugu, kiam la invadintoj jam staris
silente dum momento, ĉirkaŭrigardante, “ĉi tiu vizito
estas atendita plezuro, mi certigas al vi. Mi sciis ke
vi venas kaj mi scias kial vi estas ĉi tie. Vi ne estas
bonvenaj, ĉar mi ne povas profite uzi iun el vi, sed
ĉar vi insiste venis mi esperas ke vi kiel eble plej
mallongigos ĉi tiun posttagmezan viziton. Ne necesos
multa tempo por fini vian traktadon kun mi. Vi petos
de mi Ozman, kaj mi respondos ke vi trovu ŝin—se
vi povos.”
“Sinjoro,” respondis la Sorĉisto, riproĉtone, “vi
estas tre fia kaj kruela persono. Mi supozas ke vi
imagas ke ĉar vi ŝtelis la telerlavujon de ĉi tiu
kompatinda virino kaj la plej bonan magion en Oz,
ke vi estas pli potenca ol ni kaj povos triumfi kontraŭ
ni.”
“Jes,”
diris
la
Ŝufaristo
Ugu,
malrapide
plenigante sian pipon per freŝa tabako el arĝenta
bovlo kiu staris apud li, “precize tion mi imagas.
Tute ne utilos al vi postuli de mi la knabinon
kiu antaŭe estis la Reganto de Oz, ĉar mi ne
diros al vi kie mi kaŝis ŝin—kaj vi ne povus diveni
eĉ dum mil jaroj. Nek mi redonos al vi iun
272
Ĉapitro Dudek Du
magion kiun mi kaptis. Mi ne tiom stultas. Sed
memoru ĉi tion: mi mem intencas esti de nun la
Reganto de Oz, do mi konsilas ke vi zorgu dece
paroli al via estonta Monarko.”
“Ozma restas la Reganto de Oz, ne grave kie
vi kaŝis ŝin,” deklaris la Sorĉisto. “Kaj enmensigu
ĉi tion, mizera Ŝufaristo: Ni intencas trovi kaj savi
ŝin, kiam eble, sed nia unua devo kaj plezuro
estos konkeri vin kaj poste puni vin pro viaj
fiagoj.”
“Bone; konkeru,” diris Ugu. “Mi vere volonte vidos
kiel vi faros tion.”
Nu, kvankam la malgranda Sorĉisto parolis tiom
aŭdace, li tiumomente tute ne sciis kiel ili povus
konkeri la magiiston. Tiumatene li donis al la
Ranulo, pro lia peto, dozon da zosozo el sia
botelo, kaj la Ranulo promesis eventuale forte
batali; sed la Sorĉisto sciis ke forto sola ne povos
venki kontraŭ magiaj artoj. Tamen la ludila Reĝo
de la Ursoj jam montris ke li havas vere
respektindan magion, kaj la Sorĉisto iom dependis
de tio. Sed io estis tuj farenda, kaj la Sorĉisto ne
sciis kion.
Dum li pripensadis tiun perpleksigan demandon
273
La Perdita Princino de Oz
kaj la aliaj staris rigardante lin, sian estron, io kurioza
okazis. La planko de la granda ronda halo, sur kiu
ili staradis, subite komencis kliniĝi. Anstataŭ resti
plata kaj senklina ĝi fariĝis dekliva, kaj la dekliveco
pli kaj pli grandiĝis ĝis neniu el la grupo povis plu
stari sur ĝi. Baldaŭ ili ĉiuj glitis al la muro, kiu nun
estis sub ili, kaj tiam evidentiĝis ke la tuta vasta
ĉambro malrapide inversiĝas! Nur la Ŝufaristo Ugu,
enpoziciigita de la stangoj de la ora kaĝo, restis en
sia antaŭa loko, kaj la fimagiisto laŭaspekte ĝuegis la
surprizon de liaj viktimoj.
Unue, ĉiuj glitis al la muro malantaŭ ili, sed dum
la ĉambro plu inversiĝis ili poste glitis sur la muro
kaj trovis sin sur la fundo de la granda kupolo,
batiĝante kontraŭ la grandan lustron kiu, kiel ĉio alia,
nun estis inversita.
La turniĝado nun ĉesis kaj la ĉambro fiksiĝis.
Supren rigardante ili vidis Ugun pendanta en sia
kaĝo ĉe la plejsupro, kiu iam estis la planko.
“Ha,” diris li, ridetante al ili, “por konkeri oni
devas agi, kaj kiu agas rapide nepre venkas. Ĉi tiu
estas tre bona karcero, el kiu mi certas ke vi ne
eskapos. Bonvolu distri vin kiel ajn vi volas, sed mi
devas peti vin pardoni mia foriron, ĉar mi havas
274
!(images/000134.png)
La Perdita Princino de Oz
taskojn farendajn en alia parto de mia kastelo.”
Dirinte tion, li malfermis lukon en la planko de
sia kaĝo (kiu nun estis super lia kapo) kaj tragrimpis
kaj malaperis el ilia vidpovo. La diamanta telerlavujo
restis en la kaĝo, sed la stangoj malebligis ke ĝi falu
sur iliajn kapojn.
“Nu, vere!” diris la Miksĉifona Knabino, prenante
unu el la stangoj de la lustro kaj svingante sin de ĝi,
“jen unu punkto por la Ŝufaristo, ĉar li tre lerte kaptis
nin.”
“Bonvolu ne stari sur mia piedo,” diris la Leono
al la Segĉevalo.
“Kaj kompleze, Sinjoro Mulo,” komentis la
Vuzo, “forprenu vian voston de mia maldekstra
okulo.”
“Estas iom tro da uloj ĉi tie,” klarigis Doroteo,
“ĉar la kupolo rondas kaj ni ĉiuj glitis en ĝian
mezon. Sed ni kiel eble plej silentu ĝis ni povos
elpensi kion fari.”
“Ve, ve!” lamentis Kuknjo; “mi volegas mian
plejkaran telerlavujon,” kaj ŝi sopire etendis siajn
brakojn ĝiadirekten.
“Volonte mi havus la magion kiu estas sur la tieaj
bretoj,” ĝemis la Sorĉisto.
276
Ĉapitro Dudek Du
“Ĉu vi s’pozas ke ni povus atingi ĝin?” demandis
Trot maltrankvile.
“Necesus flugi,” ridis la Miksĉifona Knabino.
Sed la Sorĉisto serioze konsideris la proponon,
ankaŭ la Ranulo. Ili pridiskutis ĝin kaj baldaŭ planis
provon atingi la bretojn kie estas la magiiloj. Unue
la Ranulo kuŝis sur la ronda kupolo kaj apogis sian
piedon per la trunketo de la lustro; la Sorĉisto
grimpis trans lin kaj kuŝis sur la kupolo kun la piedoj
sur la ŝultroj de la Ranulo; sekvis la Kuketo-
Kuiristino; post tio Buton-Brilo grimpis al la ŝultroj
de la virino; sekve Doroteo grimpis, kaj Betinjo kaj
Trot, kaj fine la Miksĉifona Knabino, kaj ilia suma
longo altetendiĝis laŭ la muro de la kupolo sed ne
sufiĉe por ke Ĉifoneroj tuŝu la bretojn.
“Atendu minuton, eble mi povos atingi la magion,”
vokis la Reĝo de la Ursoj, kaj li komencis grimpadi
la korpojn de la aliaj. Sed kiam li atingis la Kuketo-
Kuiristinon liaj molaj piedoj tiklis ŝian flankon tiel ke
ŝi torde movetis sin kaj renversis la tutan vicon.
Suben ili falis, falante amase kontraŭ la bestojn, kaj
kvankam neniu damaĝiĝis estis konfuzego kaj la
Ranulo, kiu estis ĉe la malsupro, preskaŭ koleregis
antaŭ ol povi resurpiediĝi.
277
La Perdita Princino de Oz
Kuknjo absolute rifuzis provi la “piramidan
trukon”, kiel ŝi nomis ĝin, kaj ĉar la Sorĉisto nun
konvinkiĝis ke ili ne povos atingi la magiilojn
tiumaniere la provon ili nuligis.
“Sed io estas farenda,” diris la Sorĉisto, do li
turnis sin al la Lavenda Urso kaj demandis: “Ĉu la
magio de Via Moŝto povus helpi nin eskapi de ĉi
tie?”
“Mia magia povo estas limigita,” estis la respondo.
“Kiam mi remburiĝis la feoj apude staris kaj kaŝe
metis iom da magio en la plenigaĵon. Sekve mi povas
fari la magion kiu estas interne de mi, sed nenion
alian. Tamen vi estas sorĉisto, kaj sorĉisto devus
kapabli ion ajn fari.”
“Via Moŝto forgesas ke miaj magiiloj estas
ŝtelitaj,” diris la Sorĉisto malfeliĉe, “kaj sorĉisto sen
iloj estas senpova kiel ĉarpentisto sen martelo aŭ
segilo.”
“Ne cedu,” petegis Buton-Brilo, “ĉar se ni ne
eskapos de ĉi tiu stranga karcero ni ĉiuj mortos pro
malsato.”
“Ne mi!” ridis la Miksĉifona Knabino, nun
starante sur la supro de la lustro, sur la loko kiu
devus esti ĝia malsupro.
278
!(images/000014.png)
La Perdita Princino de Oz
“Ne menciu tiajn teruraĵojn,” diris Trot, tremante.
“Ni venis ĉi tien por kapti la Ŝufariston, ĉu ne?”
“Jes, kaj por savi Ozman,” diris Betinjo.
“Kaj jen ni, mem kaptitaj, kaj mia amata
telerlavujo pendas tie supre, klare videbla!” ploregis la
Kuketo-Kuiristino, viŝante siajn okulojn per la vosto
de la jako de la Ranulo.
“Ĉit!” vokis la Leono, per basa profunda muĝo,
“Lasu la Sorĉiston iom pensi.”
“Li havas multan tempon,” diris Ĉifoneroj. “La
cerbon de la Birdotimigilo li bezonas.”
Finfine malgranda Doroteo savis ilin, kaj ŝia
kapablo savi ilin preskaŭ tiom surprizis la knabinon
kiom ŝiajn amikojn. Doroteo jam sekrete provadis la
povojn de sia Magia Zono, kiun ŝi iam kaptis de la
Reĝo de la Knomoj, kaj eksperimentadis per ĝi
diversmaniere, ekde kiam ŝi komencis ĉi tiun
eventoplenan veturon. Diversfoje ŝi kaŝe foriris de la
aliaj membroj de la grupo kaj sola provis trovi kion
povas kaj kion ne povas fari la Magia Zono. Multon
ĝi ne kapablis fari, ŝi trovis, sed ŝi sciiĝis pri kelkaj
kapabloj de la Zono kaj eĉ ŝiaj amikinoj tute ne
suspektis ke ŝi scias.
Unue, ŝi memoris ke kiam la Reĝo de la Knomoj
280
!(images/000199.png)
La Perdita Princino de Oz
posedis ĝin la Magia Zono povis fari transformojn,
kaj per elfunda pripensado ŝi fine memoris la
manieron per kiuj tiuj transformoj okazis. Pli bona,
tamen, estis la trovo ke la Magia Zono akceptas
plenumi unu deziron de la portanto ĉiutage. Ŝi nur
bezonis fermi sian dekstran okulon kaj moveti
maldekstran piedfingron kaj longe enspiri kaj esprimi
sian deziron. Hieraŭ ŝi sekrete deziris skatolon da
karamelbombonoj kaj tuj ŝi trovis la skatolon
proksima. Hodiaŭ ŝi ankoraŭ ne uzis sian ĉiutagan
deziron, kredante ke eble ĝi estos urĝe bezonata, kaj
nun venis la momento kiam ŝi devos uzi la deziron
por ke ŝi kun siaj amikoj eskapu el la karcero en kiun
Ugu fermis ilin.
Do, sen informi iun ajn pri kion ŝi intencas fari—
ĉar ŝi jam uzis la deziron nur unufoje kaj ne estis
certa pri kiom kapabla estas la Magia Zono—Doroteo
fermis sian dekstran okulon kaj movetis sian
maldekstran grandan piedfingron kaj enspiris
profunde kaj plejforte deziris. La sekvan momenton
la ĉambro komencis rerivolui, malrapide same kiel
antaŭe, kaj iom post iom ili ĉiuj glitis al la flanka
muro kaj laŭlonge de la muro al la planko—ĉiuj
escepte de Ĉifoneroj, kiu tiom surpriziĝis ke ŝi plu
282
!(images/000178.png)
Ĉapitro Dudek Du
kroĉiĝis al la lustro. Kiam la granda halo reestis en
sia ĝusta pozicio kaj la aliaj staris firme sur ĝia
planko, ili suprenrigardis al la kupolo kaj vidis la
Miksĉifonan Knabinon pendanta de la lustro.
“Jadi!” kriis Doroteo. “Kiel vi povos subeniri?”
“Ĉu la ĉambro plu rivoluos?” demandis Ĉifoneroj.
“Mi esperas ke ne. Mi kredas ke tio jam ĉesis,”
diris Princino Doroteo.
“Do flankenpaŝu por ke vi ne damaĝiĝu!” kriis la
Miksĉifona Knabino, kaj tuj kiam ili obeis tiun peton
ŝi malkroĉis sin de la lustro kaj falis kalkanojn-super-
kape kaj tordante kaj turnante sin tre ekscite. Plump!
ŝi falis sur la kahelitan plankon kaj ili kuris al ŝi kaj
rulis ŝin kaj perfrape reĝustigis ŝian formon.
283
!(images/000172.png)
Defio al la Ŝufaristo Ugu
ĈAPITRO 23
L a
p r o k r a s t o
kaŭzita de Ĉifon-
eroj malebligis ke
iu el ili kuru al la
bretoj por akiri la magiilojn multege bezonatajn. Eĉ
Kuknjo neglektis reakiri sian diamantornamitan
telerlavujon ĉar ŝi rigardadis la Miksĉifonan
Knabinon. Kaj nun la magiisto malfermis sian lukon
kaj reaperis en sia ora kaĝo, kolere sulkante la
frunton ĉar liaj kaptitoj sukcesis reĝustigi la pozicion
de sia inversita karcero.
284
Ĉapitro Dudek Tri
“Kiu el vi aŭdacis defii mian magion?” li kriis per
terura voĉo.
“Mi,” respondis Doroteo trankvile.
“Do mi detruos vin, ĉar vi estas nur terulino kaj
ne feino,” li diris kaj li komencis murmuri kelkajn
magiajn vortojn.
Doroteo nun komprenis ke necesas trakti Ugun
kiel malamikon, do ŝi antaŭenpaŝis direkte al la
angulo kie li sidis, dirante dum sia iro:
“Mi ne timas vin, S-ro Ŝufaristo, kaj mi kredas ke
baldaŭ vi bedaŭros esti tiom fia persono. Vi ne povas
detrui min kaj mi ne detruos vin, sed mi punos vin
pro via fiagado.”
Ugu ridegis tre malplaĉe, kaj skuis sian manon.
Doroteo estis duone trans la ĉambro kiam subite vitra
muro leviĝis antaŭ ŝi kaj haltigis ŝin. Tra la vitro ŝi
povis vidi la magiiston rikani kontraŭ ŝi ĉar ŝi estis
malforta knabineto, kaj tio provokis ŝin. Kvankam la
vitra muro devigis ŝin halti ŝi tuj premis ambaŭ
manojn al sia Magia Zono kaj kriis laŭtavoĉe:
“Ŝufaristo Ugu, per la magiaj virtoj de la Magia
Zono, mi ordonas ke vi fariĝu kolombo!”
La magiisto tuj konsciis ke li sorĉiĝas, ĉar li povis
senti sian formon ŝanĝiĝi. Li baraktis senespere
285
La Perdita Princino de Oz
kontraŭ la sorĉo, murmurante magiajn vortojn kaj
farante magiajn gestojn per siaj manoj. Kaj unu-
maniere li sukcesis defii la celon de Doroteo, ĉar
kvankam lia formo baldaŭ fariĝis tiu de griza
kolombo, la kolombo estis enorma—eĉ pli granda ol
Ugu la homo—kaj tion li sukcesis okazigi antaŭ ol
liaj magiaj povoj plene forlasis lin.
Kaj la kolombo ne estis mildhumora, malsimile al
normalaj kolomboj, ĉar Ugu koleregis pro la sukceso
de la knabineto. Liaj libroj ja diris al li nenion pri la
Magia Zono de la Reĝo de la Knomoj, ĉar la Lando
de la Knomoj estis ekster la Lando Oz. Li sciis,
tamen, ke li verŝajne konkeriĝos se li ne feroce flugos,
do li etendis siajn flugilojn kaj leviĝis en la aeron kaj
flugis rekte al Doroteo. La Vitra Muro malaperis tuj
kiam Ugu transformiĝis.
Doroteo intencis ordoni ke la Zono transformu la
magiiston en Kolombon de Paco, sed pro sia ekscitiĝo
ŝi forgesis diri pli ol “kolombo”, kaj nun Ugu tute ne
estis Kolombo de Paco sed, anstataŭe, spitema
Kolombo de Milito. Lia dimensio multe danĝerigis
liajn akran bekon kaj ungojn, sed Doroteo ne timis
kiam li venis rapide flugante al ŝi kun siaj ungoj
etenditaj kaj sia glavforma beko malferma. Ŝi sciis ke
286
!(images/000166.png)
La Perdita Princino de Oz
la Magia Zono protektos sian surportanton.
Sed la Ranulo ne sciis tiun fakton kaj alarmiĝis
pro la ŝajna danĝero al la knabineto. Do li eksaltis
kaj saltis rekte sur la dorson de la granda kolombo.
Tiam komenciĝis fervorega luktado. La kolombo
estis tiom forta kiom estis Ugu, kaj dimensie ĝi estis
multe pli granda ol la Ranulo. Sed la Ranulo jam
antaŭe manĝis la zosozon kaj ĝi fortigis lin tiom
kiom la Kolombo Ugu. Je la unua salto li puŝis la
kolombon al la planko, sed la giganta birdo liberiĝis
kaj komencis mordi kaj ungi la Ranulon, subbatante
lin kiam ajn li klopodis leviĝi. La dika, maldelikata
haŭto de la granda rano ne estis facile damaĝebla,
sed Doroteo timis por sia ĉampiono kaj denove
uzante la transforman potencon de la Magia Zono ŝi
malgrandigis la kolombon, ĝis ĝi estis ne pli granda
ol kanaria birdo.
Ugu ne perdis sian scion pri magio kiam li perdis
sian homan formon, kaj li nun komprenis ke estas
senespere oponi la potencon de la Magia Zono kaj
sciis ke lia sola espero eskapi dependas de tuja agado.
Do li rapide flugis en la oran juvelitan telerlavujon
kiun li ŝtelis de Kuknjo la Kuketo-Kuiristino kaj, ĉar
birdoj povas paroli egale bone kiel bestoj aŭ homoj
288
Ĉapitro Dudek Tri
en la Felando Oz, li murmuris la magian vorton
necesan kaj deziris sin en la Lando de la Kveluloj—
kiu estis kiom eble plej for de la vimenaĵa kastelo,
laŭ lia kredo.
Niaj amikoj kompreneble ne sciis kion Ugu faros.
Ili vidis la telerlavujon tremi dum momento kaj
ekmalaperi, la kolombo malaperis kun ĝi, kaj
kvankam dum kelkaj minutoj ili atendis anticipante
la revenon de la magiisto, Ugu ne revenis.
“Ŝajnas al mi,” diris la Sorĉisto gajavoĉe, “ke ni
konkeris la fimagiiston pli rapide ol ni anticipis.”
“Ne diru ‘ni’—Doroteo faris!” kriis la Miksĉifona
Knabino, transkapiĝante trifoje sinksekve kaj poste
marŝante sur siaj manoj. “Hura por Doroteo!”
“Mi kredis ke vi diris ke vi ne scias uzi la magion
de la Zono de la Reĝo de la Knomoj,” diris la
Sorĉisto al Doroteo.
“Mi ne sciis, tiutempe,” ŝi respondis, “sed poste mi
memoris kiel la Reĝo de la Knomoj iam uzis la
Magian Zonon por sorĉi homojn kaj transformi ilin
en ornamaĵojn kaj ĉiajn aĵojn; do mi provis kelkajn
sorĉojn sekrete kaj post kelka tempo mi transformis
la Segĉevalon en terpomopremilon kaj denove en
Segĉevalon, kaj la Malkuraĝan Leonon en katon kaj
289
La Perdita Princino de Oz
denove en Malkuraĝan Leonon, kaj tiam mi sciis ke
la sorĉo funkcias ĝuste.”
“Kiam vi faris tiujn sorĉojn?” demandis la Sorĉisto,
multe surprizite.
“Unu nokton kiam ĉiuj aliaj estis dormantaj
escepte de Ĉifoneroj, kaj ŝi foriris ĉasadi lun-
brilerojn.”
“Nu,” komentis la Sorĉisto, “via trovo certe
helpegis nin, kaj ni devas ĉiuj danki ankaŭ la
Ranulon, ĉar li tiom bone batalis. La kolomba formo
havis la fikarakteron de Ugu en si, kaj tio danĝerigis
la monstran birdon.”
La Ranulo aspektis malfeliĉa ĉar la ungoj de la
birdo ŝiris liajn belajn vestojn, sed li riverencis tre
digne pro tiu multemeritita laŭdo. Kukjno, tamen,
kaŭris sur la planko kaj ploradis amare.
“Mia valorega telerlavujo estas for!” ŝi ploris. “For,
tuj kiam mi retrovis ĝin!”
“Ne gravas,” diris Trot, volante luli ŝin, “certe ĝi
estas ie, do ni certe trovos ĝin iam.”
“Jes ja,” aldonis Betinjo; “nun ĉar ni havas la
Magian Bildon de Ozma ni povos informi vin pri
precize kien iris la Kolombo kun via telerlavujo.”
Ili ĉiuj proksimiĝis al la Magia Bildo, kaj Doroteo
290
Ĉapitro Dudek Tri
volis ke ĝi montru la sorĉitan formon de la Ŝufaristo
Ugu, kie ajn ĝi estas. Tuj aperis en la kadro de la
Bildo sceno en la malproksima Lando de la Kveluloj,
kie la Kolombo staris malgaje sur la branĉo de arbo
kaj la juvelita telerlavujo kuŝis sur la tero tuj sub la
branĉo.
“Sed kie estas tiu loko—kiom distanca aŭ
proksima?” demandis Kuknjo maltrankvile.
“La Arkivo-Libro informos nin,” respondis la
Sorĉisto. Do ili serĉis en la Granda Arkivo-Libro kaj
legis ĉi tion:
“La Magiisto Ugu, transformita en
kolombon de Princino Doroteo de Oz,
uzis la magion de la ora telerlavujo
por porti lin tuj al la nordorienta
angulo de la Lando de la Kveluloj.”
“Tute bone,” diris Doroteo. “Ne maltrankvilu,
Kuknjo, ĉar la Birdotimigilo kaj la Stana Ligno-
hakisto estas en tiu parto de la lando, serĉante
Ozman, kaj ili nepre trovos vian telerlavujon.”
“Jadi!” kriis Buton-Brilo, “ ni tute forgesis Ozman.
Ni trovu kie la magiisto kaŝis ŝin.”
291
!(images/000112.png)
La Perdita Princino de Oz
Retren al la Magia Bildo ili marŝis, sed kiam ili
volis vidi Ozman, kie ajn ŝi estas kaŝita, nur ronda
nigra makulo aperis en la centro de la kanvaso.
“Mi ne komprenas kiel tio povas esti Ozma!” diris
Doroteo, tre perpleksite.
“Tamen, ŝajne jen kiom povas informi la Magia
Bildo,” diris la Sorĉisto, egale surprizite. “Se temas
pri sorĉo, aspektas ke la magiisto transformis Ozman
en eron de gudro.”
292
!(images/000024.png)
La Malgranda Palruĝa Urso Parolas Veron
ĈAPITRO 24
D u m
p l u r a j
minutoj ili ĉiuj
staris rigardante la
nigran makulon
sur la kanvaso de la Magia Bildo, tute ne kompren-
ante kion ĝi signifas.
“Eble ni demandu la malgrandan Palruĝan Urson
pri Ozma,” sugestis Trot.
“Pŝa!” diris Buton-Brilo, “li nenion scias.”
“Li neniam eraras,” deklaris la Reĝo.
“Li eraris antaŭe, certe,” diris Betinjo. “Sed eble li
293
La Perdita Princino de Oz
ne eraros denove.”
“Li ne havos oportunon,” grumblis la Reĝo de la
Ursoj.
“Ni aŭdu kion li diros,” diris Doroteo. “Ne mal-
utilos demandi al la Palruĝa Urso kie estas Ozma.”
“Mi rifuzas permesi ke vi demandu al li,” deklaris
la Reĝo per malplezura voĉo. “Mi ne intencas lasi ke
mia malgranda Palruĝa Urso denove insultiĝu per viaj
malsaĝaj duboj. Li neniam eraras.”
“Ĉu li ne diris ke Ozma estas en tiu truo en la
tero?” demandis Betinjo.
“Jes; kaj mi certas ke ŝi estis tie,” respondis la
Lavenda Urso.
Ĉifoneroj ridis moke kaj la aliaj vidis ke ne utilas
disputi kun la obstina Reĝo de la Ursoj, kiu evidente
plene fidas sian Palruĝan Urson. La Sorĉisto, kiu scias ke
kutime oni povas plene fidi magiilojn, kaj ke la
malgranda Palruĝa Urso povis respondi demandojn per
ia rimarkinda magia kapablo, kredis ke estas saĝe
pardonpeti al la Lavenda Urso pro la malkredo de liaj
amikoj, kaj samtempe li urĝis la Reĝon konsenti
demandi la Palruĝan Urson denove. Kuknjo kaj la
Ranulo ankaŭ petegis la grandan Urson, kiu fine
akceptis, kvankam iom malgracie, denove provi la saĝon
294
!(images/000027.png)
La Perdita Princino de Oz
de la malgranda Urso. Do li sidigis la malgrandan sur
sian genuon kaj turnis la krankon kaj la Sorĉisto mem
faris la demandon per tre respektoplena voĉtono.
“Kie estas Ozma?” estis lia unua demando.
“Ĉi tie, en ĉi tiu ĉambro,” respondis la malgranda
Palruĝa Urso.
Ĉiuj ĉirkaŭrigardis la ĉambron, sed kompreneble ili
ne vidis ŝin.
“En kiu parto de ĉi tiu ĉambro ŝi estas?” estis la
sekva demando de la Sorĉisto.
“En poŝo de Buton-Brilo,” diris la malgranda
Palruĝa Urso.
Tiu respondo surprizegis ĉiujn, vi povas certi pri
tio, kaj kvankam la tri knabinoj ridetis kaj Ĉifoneroj
kriis “Hura!” moke, la Sorĉisto ŝajne kontempladis la
aferon tre pensoplene.
“En kiu el la poŝoj de Buton-Brilo estas Ozma?”
li baldaŭ demandis.
“En la maldekstra poŝo de la jako,” diris la mal-
granda Palruĝa Urso.
“La Palruĝa freneziĝis!” kriis Buton-Brilo, rigard-
ante forte la malgrandan urson sur la genuo de la
granda urso.
“Mi ne certas pri tio,” deklaris la Sorĉisto. “Se
296
Ĉapitro Dudek Kvar
montriĝos ke Ozma vere estas en via poŝo, sekve la
malgranda Palruĝa Urso parolis veron kiam li diris
ke Ozma estas en tiu truo en la tero. Ĉar tiutempe
ankaŭ vi estis en la truo, kaj kiam ni jam eltiris vin
el ĝi la malgranda Palruĝa Urso diris ke Ozma ne
estas en la truo.”
“Li neniam eraras,” asertis la Reĝo de la Ursoj, firme.
“Malplenigu tiun poŝon, Buton-Brilo, kaj ni vidu
kio estas en ĝi,” petis Doroteo.
Do Buton-Brilo metis la enhavon de la maldekstra
poŝo de sia jako sur la tablon. Montriĝis ke estas
supro de turbo, iom da ŝnuro, malgranda kaŭĉuka
pilko kaj ora kerno de persiko.
“Kio estas tio?” demandis la Sorĉisto, prenante la
kernon de la persiko kaj zorge ekzamenante ĝin.
“Ho,” diris la knabo. “Mi gardis tion por montri ĝin
al la knabinoj, kaj poste mi forgesis ĝin. Ĝi estis en sola
persiko kiun mi trovis en la fruktarbaro antaŭ longe, kaj
kiun mi manĝis dum mi estis perdita. Ĝi aspektas ora,
kaj mi neniam antaŭe vidis tian kernon de persiko.”
“Nek mi,” diris la Sorĉisto, “kaj tio suspektigas.”
Ĉiuj klinis sian kapon super la oran kernon de
persiko. La Sorĉisto plurfoje turnis ĝin kaj poste
elprenis sian poŝtranĉilon kaj disapartigis la kernon.
297
!(images/000046.png)
La Perdita Princino de Oz
Kiam la du partoj disfalis palruĝa, nubeca nebulo
fluis el la ora kerno de persiko, preskaŭ plenigante la
grandan ĉambron, kaj el la nebulo formo ekaperis kaj
stariĝis apud ili. Tiam, dum la nebulo fadis, dolĉa
voĉo diris: “Dankon, amikoj!” kaj antaŭ ili staris ilia
bela knabina Reganto, Ozma de Oz.
Ĝoje kriante Doroteo rapidis antaŭen kaj ĉirkaŭ-
brakumis ŝin. Ĉifoneroj gaje transkapeniĝis multefoje
tra la tuta ĉambro. Buton-Brilo fajfis pro mirego. La
Ranulo deprenis sian altan ĉapelon kaj riverencis
antaŭ la bela knabino kiu liberiĝis el sia sorĉiteco tiel
surprize.
Dum kelka tempo neniu sono aŭdiĝis krom la
mallaŭta murmurado de ĝojego kiu venis de la
mireganta grupo, sed baldaŭ la grumblo de la granda
Lavenda Urso plilaŭtiĝis kaj li diris per triumfa tono:
“Li neniam eraras!”
298
!(images/000098.png)
Ozma de Oz
ĈAPITRO 25
“Estas strange,”
diris Toto, starante
antaŭ sia amiko la
Leono kaj sving-
ante sian voston, “mi fine retrovis mian grumblon!
Mi certas nun ke la kruela magiisto ŝtelis ĝin.”
“Ni aŭdu vian grumblon,” petis la Leono.
“Gr-r-r-r-r-r!” diris Toto.
“Tre bone,” deklaris la granda besto. “Ĝi ne estas
tiom laŭta aŭ basa kiom la grumblo de la granda
Lavenda Urso, sed ĝi estas tre respektinda grumblo
299
La Perdita Princino de Oz
por malgranda hundo. Kie vi trovis ĝin, Toto?”
“Mi flaradis en la tiea angulo,” diris Toto, “kaj
subite muso elkuris—kaj mi grumblis!”
La aliaj okupadis sin per gratulado al Ozma, kiu
estis tre feliĉa pro sia liberiĝo el enkarceriĝo en la ora
kerno de la persiko, kien metis ŝin la magiisto
kredante ke oni neniam trovos nek liberigos ŝin.
“Kaj nekredeble,” kriis Doroteo, “Buton-Brilo
portadis vin en sia poŝo kaj ni tute ne sciis!”
“La malgranda Palruĝa Urso diris,” diris la Reĝo
de la Ursoj, “sed vi rifuzis kredi lin.”
“Ne gravas, karuloj,” diris Ozma gracie; “fino
bona, ĉio bona, kaj vi ne povus scii ke mi estas en
la kerno de la persiko. Efektive, mi timis ke mi restos
kaptita multe pli longe, ĉar Ugu estas aŭdaca kaj lerta
magiisto kaj li kaŝis min tre sekure.”
“Vi estis en bonega persiko,” diris Buton-Brilo, “mi
neniam manĝis pli bonan.”
“La magiisto tre malsaĝe faris la persikon tiom
alloga,” komentis la Sorĉisto; “sed Ozma sendube
beligus kian ajn transformiĝon.”
“Kiel vi sukcesis konkeri la Ŝufariston Ugu?”
demandis la knabina Reganto de Oz.
Doroteo komencis rakonti la historion kaj Trot
300
Ĉapitro Dudek Kvin
helpis ŝin, kaj Buton-Brilo volis siamaniere rakonti
ĝin, kaj la Sorĉisto volis klarigi al Ozma, kaj Betinjo
devis memorigi al ili gravaĵojn kiujn ili forgesis
mencii, kaj tutkune estis tia bruado ke estis mirige
ke Ozma povis ion ajn kompreni. Sed ŝi aŭskultis
pacience, ridetante per sia bela vizaĝo pro ilia fervoro,
kaj baldaŭ ŝi informiĝis pri ĉiuj detaloj de iliaj
aventuroj.
Ozma dankis la Ranulon tre sincere pro lia helpo
kaj ŝi konsilis ke Kuknjo la Kuketo-Kuiristino sekigu
siajn larmantajn okulojn ĉar ŝi promesis konduki ŝin
al la Smeralda Urbo kaj certigi ke ŝia amata
telerlavujo redoniĝos al ŝi. Tiam la bela Regantino
prenis ĉenon de smeraldoj de ĉirkaŭ sia propra kolo
kaj metis ĝin ĉirkaŭ la kolon de la malgranda Palruĝa
Urso.
“Viaj saĝaj respondoj al la demandoj de miaj
amikoj,” diris ŝi, “helpis ilin savi min. Tial mi
multege dankas vin kaj vian noblan Reĝon.”
La bidokuloj de la malgranda Palruĝa Urso
rigardis senresponde al tiu laŭdo ĝis la Granda
Lavenda Urso turnis la krankon en ĝia flanko, kaj
tiam ĝi diris per sia grinca voĉo:
“Mi dankas Vian Moŝton.”
301
La Perdita Princino de Oz
“Rilate al mi,” respondis la Reĝo de la Ursoj, “mi
komprenas ke vi vere meritis saviĝon, Fraŭlino
Ozma, do al mi multe plaĉas ke ni povis servi vin.
Per mia Magia Sceptro mi kreadis bildojn de via
Smeralda Urbo kaj via Reĝa Palaco, kaj mi agnosku
ke ili estas pli allogaspektaj ol ĉiuj lokoj kiujn iam
mi vidis—kaj mi ne esceptas la Centron de la
Ursoj.”
“Mi volonte gastigos vin en mia palaco,” respondis
Ozma dolĉe, “kaj vi estos bonvena se vi reiros kun
mi kaj longe vizitos min, se viaj ursaj regatoj povos
toleri vian mankon en via propra regno.”
“Rilate tion,” respondis la Reĝo, “mia regno
malmulte maltrankviligas min, kaj mi ofte trovas ĝin
iom banala kaj seninteresa. Sekve mi tute ne emas
rapide reiri al ĝi kaj mi volonte akceptas vian afablan
inviton. Kaporalo Anaspaŝ fidinde prizorgos miajn
ursojn dum mia foresto.”
“Kaj vi kunportos la malgrandan Palruĝan
Urson?” demandis Doroteo fervore.
“Kompreneble, mia kara; mi ne volonte forestus de
li.”
Ili restis tri tagojn en la vimenaĵa kastelo, zorge
pakante ĉiujn magiilojn kiujn ŝtelis Ugu kaj ankaŭ
302
Ĉapitro Dudek Kvin
prenante kion ajn magian la ŝufaristo heredis de siaj
prapatroj.
“Ĉar,” diris Ozma, “mi malpermesis al miaj regatoj
esceptante Glindan la Bonan kaj la Sorĉiston de Oz
uzi magiajn artojn, ĉar oni ne povas fidi ke ili faros
bonon kaj ne malbonon. Tial Ugu nepre neniam
denove povu fari ian ajn magion.”
“Nu,” komentis Doroteo feliĉe, “kolombo ja ne
povas fari multan magion, kaj mi restigos la formon
de kolombo por Ugu ĝis li pentos kaj fariĝos bona
kaj honesta ŝufaristo.”
Kiam ĉio estis pakita kaj metita sur la dorsojn de
la bestoj, ili komencis marŝi al la rivero, uzante pli
rektan vojon ol tiu per kiu Kuknjo kaj la Ranulo
venis. Tiel ili evitis la Urbojn Ti kaj Herku kaj la
Centron de Ursoj kaj post plezuriga veturo atingis la
Riveron de la Palpbrumoj kaj trovis gajan pramiston
kiu havis belan grandan boaton kaj volonte portis la
tutan grupon surakve al loko tre proksima al la
Smeralda Urbo.
La rivero multe kurbiĝis kaj havis multajn
branĉojn kaj la veturo ne finiĝis post nur unu tago,
sed fine la boato flosis en belan lagon kiu estis nur
malmulte for de la hejmo de Ozma. Tie la gaja
303
La Perdita Princino de Oz
pramisto ricevis rekompencon pro sia laborado kaj
tiam la tuta grupo grandiozprocesie komencis marŝi
al la Smeralda Urbo.
Informo ke la Reĝina Ozma estas trovita disvastiĝis
rapide tra la najbarejo kaj ambaŭ flankojn de la vojo
baldaŭ okupis lojalaj regatoj de la bela kaj amata
Regantino. Tial la oreloj de Ozma aŭdis malmulton
krom huraojn kaj ŝiaj okuloj vidis malmulton alian
ol skuatajn poŝtukojn kaj standardojn dum la tuta
triumfa marŝado de la lago al la portaloj de la urbo.
Kaj tie ŝi renkontis ankoraŭ pli grandan homa-
mason, ĉar ĉiuj loĝantoj de la Smeralda Urbo elvenis
por bonvenigi ŝian revenon kaj pluraj bandoj ludis
gajan muzikon kaj ĉiujn domojn oni ornamis per
flagoj kaj standardoj kaj neniam antaŭe la popolo
tiom ĝojis kaj feliĉis kiom nunmomente kiam ili
bonvenigis al ŝia hejmo sian knabinan Regantinon.
Ĉar ŝi estis perdita kaj nun estis retrovita, kaj certe
tio prave kaŭzis ĝojon.
Glinda estis en la reĝa palaco por renkonti la
revenantan grupon kaj la bona Sorĉistino vere ĝojis
rehavi sian Grandan Arkivo-Libron, kiel ankaŭ la
tutan valoregan kolekton de magiiloj kaj eliksiroj kaj
kemiaĵoj ŝtelitaj el ŝia kastelo. Kap’tano Vilĉjo kaj la
304
!(images/000045.png)
La Perdita Princino de Oz
Sorĉisto tuj pendigis la Magian Bildon sur la muron
de la buduaro de Ozma kaj la Sorĉisto estis tiom
gajhumora ke li faris plurajn trukojn per la iloj en
sia nigra valizo por amuzi siajn akompanantojn kaj
pruvi ke denove li estas potenca sorĉisto.
Dum plena semajno okazis festenado kaj ĝojado
kaj ĉiaj ĝojaj festoj ĉe la palaco, honorante la sekuran
revenon de Ozma. La Lavendan Urson kaj la
malgrandan Palruĝan Urson oni multe atentis kaj
honoris, kio multe plezurigis la Reĝon de la Ursoj.
La Ranulo rapide fariĝis favorato en la Smeralda
Urbo kaj la Vilulo kaj Tiktoko kaj Joĉjo Kukurbo-
kapo, kiuj jam revenis de sia serĉado, tre ĝentilis al
la granda rano kaj certigis ke li sentas sin ĉehejme.
Eĉ la Kuketo-Kuiristino, ĉar ŝi estis fremda kaj gasto
de Ozma, ricevis tiom da honorado kiel se ŝi estus
reĝino.
“Tutegale, Via Moŝto,” diris Kuknjo al Ozma,
tagon post tagon, tede ripetante, “mi esperas ke vi
baldaŭ trovos mian juvelitan telerlavujon, ĉar neniam
mi estos tute feliĉa sen ĝi.”
306
!(images/000054.png)
Doroteo Pardonas
ĈAPITRO 26
La griza kolombo
kiu iam estis la
Ŝufaristo Ugu sid-
is sur sia arbo en
la distanca Lando de la Kveluloj kaj malfeliĉis,
pepante lamente kaj bedaŭrante sian misfortunon.
Post kelka tempo la Birdotimigilo kaj la Stana
Lignohakisto venis kaj sidiĝis sub la arbo, tute ne
atentante la murmuradon de la griza kolombo.
La Stana Lignohakisto prenis malgrandan oleujon
el sia stana poŝo kaj zorge oleis siajn stanajn artikojn
307
La Perdita Princino de Oz
per ĝi. Dum li tiel okupis sin la Birdotimigilo
komentis:
“Mi multe pli bone fartas, kara kamarado, de kiam
ni trovis tiun amason da bona pura pajlo kaj vi
replenigis min per ĝi.”
“Kaj mi multe pli bone fartas nun kiam miaj artikoj
estas oleitaj,” respondis la Stana Lignohakisto,
ĝemante pro plezuro. “Vi kaj mi, amiko Birdotimigilo,
estas multe pli facile prizorgeblaj ol tiuj mallertaj
vianduloj, kiuj uzas duonon de sia tempo vestante sin
per belaj vestoj kaj kiuj devas loĝi en belaj loĝejoj por
esti kontentaj kaj feliĉaj. Vi kaj mi ne manĝas, do ni
ne bezonas la ĝenan taskon manĝi trifoje en ĉiu tago.
Nek ni malŝparas duonon de niaj vivoj per dormo,
kondiĉo kiu devigas la viandulojn senkonsciiĝi kaj
fariĝi senpensaj kaj senhelpaj kiel lignaj ŝtipoj.”
“Vi pravas,” respondis la Birdotimigilo, puŝante
kelkajn pajlerojn en sian bruston per siaj vatitaj
fingroj. “Ofte mi kompatas la viandulojn, el kiuj
multaj estas miaj amikoj. Eĉ la bestoj estas pli feliĉaj
ol ili, ĉar ili bezonas malpli por kontentiĝi. Kaj la
birdoj estas la plej bonoportunaj, ĉar ili povas flugi
rapide kien ili volas kaj trovi hejmon kie ajn ili volas
sidiĝi; ilia manĝaĵo konsistas el semoj kaj grajnoj
308
!(images/000056.jpg)
Ĉapitro Dudek Ses
kiujn ili kolektas de la kampoj kaj ilia trinkaĵo estas
iom da akvo el iu fluanta rivereto. Se mi ne povus
esti Birdotimigilo—aŭ Stana Lignohakisto—mi
preferus vivi kiel birdo.”
La griza kolombo zorge aŭskultadis tiun parolon
kaj ŝajne ĝi komfortigis ĝin, ĉar ĝi ĉitis sian
plendadon. Kaj ĝuste tiam la Stana Lignohakisto
trovis la telerlavujon de Kuknjo, kiu estis sur la tero
tute proksime al li.
“Jen iom bonaspekta ujo,” li diris, prenante ĝin per
siaj stanaj manoj por ekzameni ĝin, “sed mi preferas
ne posedi ĝin. Kiu faris ĝin el oro kaj kovris ĝin per
diamantoj ne pliutiligis ĝin, nek mi opinias ĝin egale
bela kiel la brilantaj stanaj telerlavujoj kiujn oni
kutime vidas. Neniu flavo povas esti egale bela kiel
la arĝenta brilo de stano,” kaj li turnis sin por rigardi
siajn stanajn krurojn kaj korpon aprobe.
“Mi ne povas plene akordi kun vi pri tio,”
respondis la Birdotimigilo. “Mia pajla remburaĵo estas
palflava, kaj ĝi estas ne nur belaspekta sed krome ĝi
kraketadas plej plaĉe kiam mi moviĝas.”
“Ni konsentu ke ĉiuj koloroj estas bonaj en siaj
taŭgaj lokoj,” diris la Stana Lignohakisto, kiu estis
molkora kaj tial ne kverelis; “sed certe vi akordas kun
309
La Perdita Princino de Oz
mi ke flava telerlavujo estas nenatura. Kion ni faru
je ĉi tiu, kiun ni ĵus trovis?”
“Ni reportu ĝin al la Smeralda Urbo,” proponis la
Birdotimigilo. “Kelkaj el niaj amikoj eble volos uzi
ĝin kiel piedbanujon, kaj se ili uzos ĝin tiel ĝiaj ora
koloro kaj brilantaj ornamaĵoj ne malebligos ĝian
utilecon.”
Do ili foriris kaj kunprenis la juvelitan teler-
lavujon. Kaj vaginte tra la lando dum unu aŭ du pliaj
tagoj, ili informiĝis ke Ozma estas trovita. Tial ili tuj
reiris al la Smeralda Urbo kaj donacis la telerlavujon
al Princino Ozma kiel indikon de ilia ĝojo ĉar ŝi
redoniĝis al ili.
Ozma tuj transdonis la diamantornamitan oran
telerlavujon al Kuknjo la Kuketo-Kuiristino, kiu tiom
ĝojis pro regajni sian perditan trezoron ke ŝi
ĉirkaŭdancadis pro ĝojo kaj poste ekĉirkaŭbrakumis la
kolon de Ozma per siaj maldikaj brakoj kaj danke
kisis ŝin. La tasko de Kuknjo nun estis sukcese
plenumita, sed ŝi tiom ĝuis la Smeraldan Urbon ke ŝi
ŝajne ne fervoris rapide reiri al la Lando de la Jipoj.
Plurajn semajnojn post la redoniĝo de la telerlavujo
al la Kuketo-Kuiristino, dum Doroteo sidis en la reĝaj
ĝardenoj apud Trot kaj Betinjo, griza kolombo venis
310
Ĉapitro Dudek Ses
flugante kaj surteriĝis ĉe la piedoj de la knabino.
“Mi estas la Ŝufaristo Ugu,” diris la kolombo per
malsevera, lamenta voĉo, “kaj mi venis peti vian
pardonon pro la granda malbono kiun mi faris kiam
mi ŝtelis Ozman kaj la magion kiu apartenis al ŝi kaj
al aliaj.”
“Ĉu, do, vi bedaŭras?” demandis Doroteo, severe
rigardante la birdon.
“Mi multe bedaŭras,” deklaris Ugu. “Mi pripens-
adis miajn misfarojn dumlonge, ĉar kolomboj havas
malmulton por fari krom pensadi, kaj min mirigas ke
mi estis tiom fia persono kiu tiom malmulte atentis
la rajtojn de aliuloj. Mi estas nun konvinkita ke eĉ
se mi estus sukcesinta farigi min reganto de la tuta
Oz mi ne estus feliĉa, ĉar multaj tagoj da trankvila
pripensado montris al mi ke nur kion oni akiras
honeste povas kontentigi.”
“Mi supozas ke tio estas vera,” diris Trot.
“Iukaze,” diris Betinjo, “la fiulo ŝajnas vere
bedaŭri, kaj se li nun fariĝis bona kaj honesta homo
ni devas pardoni lin.”
“Nu, mi ne povos refariĝi bona homo,” diris Ugu,
“ĉar la transformiĝo kiun mi spertis ĉiam restigos min
kolombo. Sed, per la kompleza pardono fare de miaj
311
La Perdita Princino de Oz
iamaj malamikoj, mi esperas fariĝi tre bona kolombo,
alte respektata.”
“Atendu ĉi tie dum mi kuros preni mian Magian
Zonon,” diris Doroteo, “kaj mi retransformos vin en
vian kutiman formon tuje.”
“Ne—ne faru tion!” petegis la kolombo, ekscitite
skuante siajn flugilojn. “Mi volas nur vian pardonon;
mi ne volas refariĝi homo. Kiel la Ŝufaristo Ugu mi
estis maldika kaj maljuna kaj malbela; kiel kolombo
mi estas vere belaspekta. Kiel homo mi estis ambicia
kaj krula, sed kiel kolombo mi povas esti kontenta
kaj feliĉa per mia simpla vivo. Mi nun amas liberan
sendependan vivadon kian havas birdo, kaj mi
preferas ne reŝanĝiĝi.”
“Kiel vi volas, Ugu,” diris Doroteo, residiĝante.
“Eble vi pravas, ĉar vi certe estas pli bona kolombo
ol homo, kaj se vi iam malpentos kaj revolos esti fia,
vi ne povos multe damaĝi estante griza kolombo.”
“Do vi pardonas min malgraŭ la multa ĝeno kiun
mi kaŭzis al vi?” li demandis tre serioze.
“Kompreneble; kiu pentas nepre devas esti
pardonata.”
“Dankon,” diris la griza kolombo, kaj denove
forflugis.
312
!(images/000072.png)
!(images/000081.png)
!(images/000133.png)
- Kovrilo
-
- Gravega Perdo
-
- La Problemoj de Glinda la Bona
-
- Rabo Trafas Kuknojn la Kuketo-Kuiristinon
-
- Inter la Palpbrumoj
-
- La Amikoj de Ozma Perpleksighas
-
- Oni Serchas
-
- La Karuselaj Montoj
-
- La Mistera Urbo
-
- La Alta Koko-Lorum de Ti
-
- Toto Perdas Ion
-
- Buton-Brilo Perdas Sin
-
- La Carsuprulo de Herkuo
-
- La Vero-Lageto
-
- La Malfelicha Pramisto
-
- La Granda Lavenda Urso
-
- La Malgranda Palrugha Urso
-
- La Renkontigho
-
- La Konferenco
-
- La Shufaristo Ugu
-
- Pli da Surprizoj
-
- Magio Kontrau Magio
-
- En la Vimenajha Kastelo
-
- Defio al la Shufaristo Ugu
-
- La Malgranda Palrugha Urso Parolas Veron
-
- Ozma de Oz
-
- Doroteo Pardonas