Skip to content

Latest commit

 

History

History
14344 lines (7149 loc) · 347 KB

La Mikschifona Knabino de Oz - Donald Broadribb.md

File metadata and controls

14344 lines (7149 loc) · 347 KB

% La Mikschifona Knabino de Oz % Donald Broadribb

!(images/000101.jpg)

!(images/000100.jpg)

!(images/000062.jpg)

!(images/000054.png)

!(images/000134.png)

!(images/000005.jpg)

!(images/000025.png)

!(images/000036.png)

La Miksĉifona Knabino de Oz

De Baum, L. Frank (Lyman Frank), 1856–1919

Ilustrita de Neill, John R. (John Rea), 1877–1943

Tradukita el la Angla al Esperanto de Broadribb, Donald (Donald Richard), 1933–

Unue eldonita en la Angla kiel The Patchwork Girl of Oz de Reilly & Britton, 1913.

Unue eldonita en Esperanto de Bookleaf Publishing, 1996. Vidu http://www.poboxes.com/bookleaf/

Ĉi tiu traduko kopirajta © 1996 Donald Broadribb. Ĉi tiu eldono estas korektita versio, julio 2000.

La ilustraĵoj kaj aranĝo de ĉi tiu eldono laŭeble plej konformas al tiuj de la originala Angla eldono de 1913. La litertipo estas 14 sur 18 pkt Elegant Garamond.

!(images/000056.png)

!(images/000118.jpg)

ANTAŬPAROLO

PRO komplezo de Doroteo Gale el Kansas, poste Princino

Doroteo de Oz, humila verkisto en Usono iam nomumiĝis

Reĝa Historiisto de Oz, kaj ricevis la privilegion verki la

kronikojn de tiu mirinda felando. Sed verkinte ses librojn

pri la aventuroj de tiuj interesaj sed kuriozaj personoj kiuj

loĝas en la Lando Oz, la Historiisto malfeliĉe sciiĝis ke pro

edikto de la Plejsupera Reganto, Ozma de Oz, ŝia lando

ekde tiam estos nevidebla por ĉiuj kiuj loĝas ekster ĝiaj limoj

kaj ke ĉia plia komunikado kun Oz estos neebligita.

La infanoj kiuj kutimiĝis anticipi la librojn pri Oz kaj

kiuj amis la rakontojn pri la gajaj kaj feliĉaj personoj

loĝantaj en tiu favorata lando, bedaŭris same kiel ilia

Historiisto ke ne plu estos novaj libroj da rakontoj pri Oz.

Ili sendis multajn leterojn demandante ĉu la Historiisto ne

konas kelkajn aventurojn kiujn li povas verki, pri eventoj

okazintaj antaŭ ol la Lando Oz estis kaŝita for-de la cetera

mondo. Sed li konis neniujn. Fine unu el la infanoj

demandis kial ni ne povas aŭdi mesaĝojn de Princino

Doroteo per sendrata telegrafio, kio ebligus ke ŝi komunikadu

al la Historiisto ĉion okazantan en la fora Lando Oz eĉ

kvankam li ne povas vidi ŝin aŭ eĉ scii precize kie estas Oz.

Tio ŝajnis bona ideo; do la Historiisto pretigis altan turon

en sia malantaŭa ĝardeno, kaj studis sendratan telegrafion

ĝis li komprenis ĝin, kaj post tio li komencis voki “Princinon

15

Doroteon de Oz” sendante mesaĝojn en la aeron.

Nu, ne estis verŝajne ke Doroteo serĉus sendratajn

mesaĝojn aŭ atentus la vokon; sed la Historiisto ja estis certa

pri unu afero: ke la potenca Sorĉistino Glinda de Oz scius

kion li faras kaj ke li deziras komuniki kun Doroteo. Ĉar

Glinda havas grandan libron en kiu estas kroniko pri ĉiu

evento okazanta ĉie en la mondo, tuj kiam ĝi okazas, do

kompreneble la libro informus ŝin pri la sendrata mesaĝo.

Kaj tiel Doroteo informiĝis ke la Historiisto volas paroli

kun ŝi, kaj ekzistis Vilulo en la Lando Oz kiu scipovis

telegrafe sendi sendratan respondon. La rezulto estis ke la

Historiisto tiom fervore petis informiĝi pri la plej novaj

eventoj en Oz, por ke li skribu ilin por ke la infanoj legu

ilin, ke Doroteo petis de Ozma permeson, kaj Ozma grace

konsentis.

Tial, post du longaj jaroj da atendado, nova rakonto pri

Oz estas prezentata al la infanoj de Usono. Tio ne estus

ebla, se iu lertulo ne inventus la “sendratan” kaj egale lerta

infano ne sugestus la ideon atingi la misteran Landon Oz

per ĝi.

L. FRANK BAUM.

“OZCOT”

ĉe HOLLYWOOD

en KALIFORNIO

16

!(images/000090.png)

!(images/000097.png)

LISTO DE ĈAPITROJ

ĈAPITRO

PAĜO

1—Oĵo kaj Onĉjo Nonĉjo. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 19

2—La Kurbiĝinta Magiisto . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 23

3—La Miksĉifona Knabino . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 35

4—La Vitra Kato . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 47

5—Terura Akcidento. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 55

6—La veturo. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 67

7—La petolema fonografo . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 83

8—La Malsaĝa Strigo kaj la Saĝa Azeno . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 91

9—Ili renkontas la Vuzon. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 99

10—Vilulo venas savi. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 115

11—Bona amiko . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 127

12—La giganta histriko . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 147

13—Ĉifoneroj kaj la Birdotimigilo . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 159

14—Oĵo malobeas leĝon. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 179

15—Enkarcerigita de Ozma . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 191

16—Princino Doroteo. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 203

17—Ozma kaj ŝiaj amikoj . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 215

18—Ozma pardonas Oĵon . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 223

19—Problemoj pro la Totenhotoj . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 235

20—Jup kapita . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 255

21—Sult Saltulo la ĉampiono . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 267

22—La Ŝercemaj Kornuloj . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 275

23—Oni deklaras pacon . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 287

24—Oĵo trovas la obskuran puton . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 299

25—Ili subaĉetas la pigran Kvelulon . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 303

26—La trompema rivero. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 311

27—La Stana Lignohakisto obĵetas . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 323

28—La Mirinda Sorĉisto de Oz . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 335

!(images/000073.jpg)

!(images/000099.png)

“KIE estas la butero, Onĉjo

Nonĉjo?” demandis Oĵo.

Onĉjo rigardis tra la

fenestro kaj karesis sian

longan barbon. Poste li

turnis sin al la Manĝtula

knabo kaj kapneis.

“Ne ’stas,” diris li.

“ N e e s t a s b u t e r o ?

Domaĝe, Onĉjo. Do kie

e s t a s l a k o n fi t a ĵ o ? ”

demandis Oĵo, starante sur

tabureto por povi rigardi

ĉiujn bretojn de la bretaro.

Sed Onĉjo Nonĉjo denove

kapneis.

“Mankas,” li diris.

“A n k a ŭ

n e

e s t a s

konfitaĵo? Nek kuko—nek

ĵeleo—nek pomoj—nur

pano?”

“Nur,” diris Onĉjo,

denove karesante sian

barbon dum li rigardis tra

la fenestro.

19

La Miksĉifona Knabino de Oz

La knabeto alportis la tabureton kaj sidiĝis apud sia onklo,

maĉante la sekan panon malrapide kaj ŝajne profunde pensante.

“Nenio kreskas en nia ĝardeno escepte de la panarbo,” li

murmuris, “kaj restas nur du bulkoj sur tiu arbo; kaj ili ankoraŭ

ne estas maturaj. Diru al mi, Onĉjo; kial ni estas tiel malriĉaj?”

La maljuna Manĝtulo turnis sin kaj rigardis Oĵon. Li havis

afablajn okulojn, sed jam de tiom longe li nek ridetas nek ridas ke

la knabo jam forgesis ke Onĉjo Nonĉjo povas aspekti alia ol solena.

Kaj Onĉjo neniam parolis pli da vortoj ol nepre necesis, do lia

neveto, kiu loĝis sola kun li, lernis kompreni multon per unu vorto.

“Kial ni estas tiel malriĉaj, Onĉjo?” ripetis la knabo.

“Ne ’stas,” diris la maljuna Manĝtulo.

“Mi opinias ke jes,” deklaris Oĵo. “Kion ni havas?”

“Domon,” diris Onĉjo Nonĉjo.

“Mi scias, sed ĉiu en la Lando Oz havas loĝejon. Kion

alian, Onĉjo?”

“Panon.”

“Mi manĝas la lastan maturan bulkon. Jen; mi jam

apartigis vian porcion, Onĉjo. Ĝi estas sur la tablo, kaj vi

povos manĝi ĝin kiam vi malsatos. Sed kiam ĝi ne plu estos,

kion ni manĝos, Onĉjo?”

La maljunulo movetis sin en sia seĝo sed nur kapneis.

“Kompreneble,” diris Oĵo, kiu devis paroli ĉar lia onklo

rifuzis, “neniu mortas pro malsano en la Lando Oz. Estas

sufiĉe por ĉiuj, sciu; sed, se ĝi ne estas ĝuste kie oni hazarde

estas, oni devas iri al kie ĝi estas.”

20

Ĉapitro Unu

La maljuna Manĝtulo denove movetis sin kaj gapis al sia

neveto kvazaŭ lin ĉagrenas la argumento.

“Antaŭ la morgaŭa mateno,” la knabo pludiris, “ni devos

iri al loko kie estas manĝaĵo, ĉar se ne, ni ege malsatiĝos

kaj fariĝos tre malfeliĉaj.”

“Kie?” demandis Onĉjo.

“Kien ni iru? Mi estas certa ke mi ne scias,” respondis

Oĵo. “Sed certe vi scias, Onĉjo. Nepre vi veturis dum via vivo,

ĉar vi estas tiom aĝa. Mi ne memoras tion, ĉar ekde kiam

mi povas komenci memori, ni loĝas jam ĉi tie en ĉi tiu soleca

ronda domo, kun malgranda ĝardeno malantaŭe kaj la dika

arbaro ĉirkaŭanta nin. El la granda Lando Oz, kara Onĉjo,

mi vidis nur tiun monton sude, kie oni diras ke loĝas la

Martelkapuloj—kiuj ne permesas ke iu preterpasu—kaj tiun

monton norde, kie oni diras ke neniu loĝas.”

“Unu,” deklaris Onĉjo, korektante lin.

“Ho, jes; unu familio loĝas tie, mi aŭdis. Temas pri la

Kurbiĝinta Magiisto nomata D-ro Pipt, kaj lia edzino

Margolote. Unu jaron vi rakontis al mi pri ili; mi kredas

ke vi bezonis plenan jaron, Onĉjo, por diri kiom mi ĵus

diris pri la Kurbiĝinta Magiisto kaj lia edzino. Ili loĝas alte

sur la monto, kaj la bona Manĝtula Lando, kie la fruktoj

kaj floroj kreskas, estas aliflanke. Estas strange ke vi kaj mi

loĝas ĉi tie tute solaj, en la mezo de la arbaro, ĉu ne?”

“Prave,” diris Onĉjo.

“Do ni foriru kaj vizitu la Manĝtulan Landon kaj ĝian

21

!(images/000124.png)

La Miksĉifona Knabino de Oz

gajan bonnaturan loĝantaron. Mi volegas vidi ion krom

arbaron, Onĉjo Nonĉjo.”

“Eta.”

“Nu, mi ne estas tiom eta kiom iam,” respondis la knabo

serioze. “Mi kredas ke mi povas marŝi tiom longe kaj tiom

rapide tra la arbaro kiel vi mem, Onĉjo. Kaj nun, kiam

nenio manĝebla kreskas en nia malantaŭa ĝardeno, ni devas

iri al loko kie estas manĝaĵo.”

Onĉjo Nonĉjo ne respondis dum kelka tempo. Poste li

fermis la fenestron kaj turnis sian seĝon tiel ke ĝi frontis la

ĉambron, ĉar la suno malsupreniradis malantaŭ la arbosuproj,

kaj komencis malvarmiĝi.

Post iom da tempo Oĵo ardigis la fajron kaj la ŝtipoj flamis

libere en la larĝa kameno. Ili ambaŭ sidis en la fajrolumo

dum longa tempo—la maljuna blankbarba Manĝtulo kaj la

knabeto. Ambaŭ pensadis.

Kiam jam fariĝis tute senlume

ekstere, Oĵo diris:

“ M a n ĝ u v i a n p a n o n ,

Onĉjo, kaj poste ni enlitiĝos.”

Sed Onĉjo Nonĉjo ne

manĝis la panon; nek li tuj

enlitiĝis. Longe post kiam lia

neveto ekdormis en la angulo

de la ĉambro la maljunulo

sidis apud la fajro, pensante.

22

!(images/000049.png)

ĜUSTE je la matena

krespusko Onĉjo Nonĉjo

metis sian manon tenere

sur la kapon de Oĵo kaj

vekis lin.

“Venu,” li diris.

O ĵ o v e s t i s s i n . L i

surportis bluajn silkajn

ŝtrumpojn, bluan kuloton

kun oraj bukoj, bluan

krispan talion kaj jaketon

brile bluan broditan per

oro. Liaj ŝuoj estis el blua

ledo kaj la piedpintoj

suprenturniĝis pinte. Lia

ĉapelo havis pintan supron

kaj platan randon, kaj

ĉirkaŭ la rando estis vico

de etaj oraj sonoriloj kiuj

sonoris kiam li moviĝis.

Ti o e s t i s l a i n d i ĝ e n a

kostumo de la loĝantoj de

la Manĝtula Lando Oz,

do la vestoj de Onĉjo

Nonĉjo estis tre similaj al

23

La Miksĉifona Knabino de Oz

tiuj de lia nevo. Anstataŭ ŝuojn, la maljunulo surportis botojn

kun falditaj supraĵoj kaj lia blua mantelo havis larĝajn

manumojn el ora pasamento.

La knabo rimarkis ke lia onklo ne manĝis la panon, kaj

supozis ke la maljunulo ne estis malsata. Tamen Oĵo estis

malsata; do li dividis la pecon de pano sur la tablo kaj

manĝis sian duonon, englutante ĝin kun freŝa, friska akvo

el la rivereto. Onĉjo metis la alian pecon de pano en la

poŝon de sia jaketo, kaj post tio li denove diris, dum li

elmarŝis tra la pordejo: “Venu.”

Oĵo sentis multan plezuron. Li ege enuis pro sola loĝado

en la arbaro kaj volis veturadi kaj vidi homojn. Jam delonge

li volis esplori la belan Landon Oz en kiu ili loĝis. Kiam

ili estis ekstere, Onĉjo simple riglis la pordon kaj komencis

promeni laŭ la pado. Neniu ĝenus ilian dometon, eĉ se iu

venus tiom en la densan arbaron dum ili forestis.

Ĉe la piedo de la monto kiu apartigis la Landon de la

Manĝtuloj de la Lando de la Gilikuloj, la vojo dividiĝis.

Unu vojo kondukis rekte maldekstren kaj la alia dekstren—

rekte supren laŭ la monto. Onĉjo Nonĉjo prenis tiun

dekstran vojon kaj Oĵo sekvis sen demandi la kialon. Li sciis

ke ĝi kondukos ilin al la domo de la Kurbiĝinta Magiisto,

kiun li ankoraŭ neniam vidis sed kiu estis ilia plej proksima

najbaro.

La tutan matenon ili pene supreniris la montan vojon kaj

je la tagmezo Onĉjo kaj Oĵo sidiĝis sur falintan arbotrunkon

24

Ĉapitro Du

kaj manĝis la lastan pecon de la pano kiun la maljuna

Manĝulo antaŭe metis en sian poŝon. Post tio ili rekomencis

kaj post du horoj ili ekvidis la domon de D-ro Pipt.

Ĝi estis granda domo, ronda kiaj ĉiuj Manĝtulaj domoj,

kaj farbita blua, kiu estas la distinganta koloro de la

Manĝtula Lando de Oz. Ĉirkaŭis la domon bela ĝardeno,

kie abunde kreskis bluaj arboj kaj bluaj floroj kaj unuloke

estis bedoj de bluaj brasikoj, bluaj karotoj kaj blua laktuko,

ĉiuj estis ege bongustaj. En la ĝardeno de D-ro Pipt kreskis

bulketarboj, kukarboj, kremkuketarbustoj, bluaj butertasoj kiuj

provizis bonegan bluan buteron, kaj vico de ĉokoladkaramelaj

plantoj. Padoj el bluaj ŝtoneroj dividis la legomajn bedojn

de la florbedoj kaj pli larĝa vojo kondukis al la antaŭa

pordo. La loko estis en libera spaco sur la monto, sed

nemalproksime estis la timiga arbaro kiu plene ĉirkaŭis ĝin.

Onĉjo frapis sur la pordon de la domo kaj diketa

plaĉvizaĝa virino, vestita tute per bluo, malfermis ĝin kaj

salutis la vizitantojn per rideto.

“Ha,” diris Oĵo; “sendube vi estas Damo Margolote, la

bona edzino de D-ro Pipt.”

“Jes, kara, kaj ĉiuj fremduloj estas bonvenaj ĉe mia

domo.”

“Ĉu ni povas paroli kun la fama Magiisto, Sinjorino?”

“Li estas multe okupata ĝuste nun,” ŝi diris, dubeme

skuante sian kapon nee. “Sed envenu kaj mi donu al vi

manĝaĵon, ĉar sendube vi longe veturis por atingi nian

25

La Miksĉifona Knabino de Oz

solecan lokon.”

“Jes,” respondis Oĵo, dum li kaj Onĉjo eniris la domon.

“Mi venas de loko multe pli soleca ol ĉi tiu.”

“Pli soleca loko! Kaj en la Manĝtula Lando?” ŝi kriis.

“Do nepre estas ie en la Blua Arbaro.”

“Tiel estas, bona Damo Margolote.”

“Nu!” ŝi diris, rigardante la viron, “do sendube vi estas

Onĉjo Nonĉjo, laŭnome la Silentulo.” Poste ŝi rigardis la

knabon. “Kaj sendube vi estas Oĵo la Misfortuna,” ŝi pludiris.

“Jes,” diris Onĉjo.

“Mi tute ne sciis ke oni nomas min la Misfortuna,” diris

Oĵo, serioze; “sed certe ĝi estas taŭga nomo por mi.”

“Nu,” komentis la virino, dum ŝi multe okupis sin en la

ĉambro kaj pretigis la tablon kaj alportis manĝaĵojn el la

ŝranko, “vi estis misfortuna loĝante tute sola en tiu senĝoja

arbaro, kiu estas multe pli malbona ol la arbaro ĉi tie; sed

eble via sorto ŝanĝiĝos, nun, ĉar vi estas for de tie. Se, dum

via veturado, vi sukcesos perdi tiun ‘Mis’ je la komenco de

via nomo ‘Misfortuna,’ vi fariĝos Oĵo la Bonfortuna, kaj tio

estos multe pli bona.”

“Kiel mi povos perdi tiun ‘Mis,’ Damo Margolote?”

“Mi ne scias, sed vi nepre memoru la aferon kaj eble vi

trovos oportunon,” ŝi respondis.

Neniam antaŭe Oĵo manĝis egale bonan manĝon. Estis

raguo, fume varmega, telero da bluaj pizoj, bovlo da dolĉa

lakto delikate blukolora, kaj blua pudingo en kiu estis bluaj

26

Ĉapitro Du

prunoj. Kiam la vizitantoj jam manĝis plensatige la virino

diris al ili:

“Ĉu vi volas paroli al D-ro Pipt negococele aŭ pordistre?”

Onĉjo kapneis.

“Ni veturas,” respondis Oĵo, “kaj ni haltis ĉe via domo

nur por ripozi kaj refreŝigi nin. Mi ne opinias ke Onĉjo

Nonĉjo multe volas renkonti la faman Kurbiĝintan Magiiston;

sed mi mem tre deziras vidi tiel gravan personon.”

La virino aspektis pensoplena.

“Mi memoras ke Onĉjo Nonĉjo kaj mia edzo iam estis

bonaj amikoj, antaŭ multaj jaroj,” ŝi diris, “do eble ili

volonte renkontus unu la alian denove. La Magiisto estas

multe okupata, kiel mi diris, sed se vi promesos ne ĝeni lin

vi rajtos eniri lian laborejon kaj rigardi dum li preparos

mirindan sorĉon.”

“Dankon,” respondis la knabo, al kiu tio multe plaĉis.

“Mi volonte faros tion.”

Ŝi gvidis ilin al granda kupolhava halo ĉe la malantaŭo

de la domo, kiu estis la laborejo de la Magiisto. Vico de

fenestroj ĉirkaŭis preskaŭ la tutan flankaron de la ronda

ĉambro, kaj tio multe lumigis la lokon, kaj estis malantaŭa

pordo aldone al tiu kiu kondukis al la antaŭa parto de la

domo. Antaŭ la vico de fenestroj estis larĝa benko enkonstruita

kaj krome estis kelkaj seĝoj kaj benkoj en la ĉambro. Ĉe unu

fino staris granda kameno, en kiu blua ŝtipo bruladis per blua

flamo, kaj super la fajro pendis kvar kaldronoj en vico, en

27

La Miksĉifona Knabino de Oz

ĉiuj vigle bobeladis kaj vaporadis. La Magiisto kirladis ĉiujn

kvar kaldronojn samtempe, du per siaj manoj kaj du per siaj

piedoj; al la piedo lignaj kuleregoj estis ligitaj, ĉar tiu viro

estis tiom kurbiĝinta ke liaj kruroj estis utiligeblaj kiel brakoj.

Onĉjo Nonĉjo antaŭenvenis por saluti sian malnovan

amikon, sed ĉar li ne povis premi aŭ liajn manojn aŭ liajn

piedojn, kiuj ests okupataj per kirlado, li karesfrapetis la

kalvan kapon de la Magiisto kaj demandis: “Kio?”

“Ha, la Silentulo,” komentis D-ro Pipt, sen suprenrigardi,

“kaj li volas scii kion mi faras. Nu, kiam ĝi estos finita ĉi

tiu kombinaĵo estos la mirinda Pulvoro de Vivo, kion nur

mi scias fari. Ŝutite sur ion ajn ĝi vivigas tion, ne grave kio

ĝi estas. Mi bezonas plurajn jarojn por fari ĉi tiun magian

Pulvoron, sed ĉimomente mi feliĉe povas diri ke ĝi estas

preskaŭ finita. Sciu, mi faras ĝin por mia bona edzino

Margolote, kiu volas uzi iom da ĝi por propra celo. Sidiĝu

kaj komfortigu vin, Onĉjo Nonĉjo, kaj fininte mian taskon

mi konversacios kun vi.”

“Sciu,” diris Margolote, kiam ili ĉiuj kune sidis sur la

larĝa fenestrobenko, “ke mia edzo malsaĝe fordonis la tutan

Pulvoron de Vivo kiun li unue faris, al maljuna Mombi la

Sorĉistino, kiu iam loĝis en la Lando de la Gilikuloj, norde

de ĉi tie. Mombi donis al D-ro Pipt Pulvoron de Eterna

Juneco interŝanĝe por lia Pulvoro de Vivo, sed ŝi fitrompis

lin, ĉar la Pulvoro de Juneco estis senefika kaj tute ne

magia.”

28

!(images/000007.png)

La Miksĉifona Knabino de Oz

“Eble ankaŭ la Pulvoro de Vivo estis senefika,” diris Oĵo.

“Sed jes; ĝi estas perfekta,” ŝi deklaris. “Ni provis la

unuan preparaĵon per nia Vitra Kato, kiu ne nur ekvivis sed

ekde tiam plu vivas. Ŝi estas nun ie en la domo.”

“Vitra Kato!” kriis Oĵo, mirsurprizite.

“Jes; ŝi estas tre plaĉa kompanino, sed ŝi admiras sin iom

pli ol modesteco aprobas, kaj ŝi firme rifuzas kapti musojn,”

klarigis Margolote. “Mia edzo faris palruĝan cerbon por la

kato, sed ĝi montriĝis tro altsocia kaj speciala por kato, kaj

rezulte ŝi opinias ke estas nedigne kapti musojn. Ŝi ankaŭ

havas belan sangeruĝan koron, sed ĝi estas el ŝtono—rubio,

mi kredas—do estas iom malmola kaj sensenta. Mi kredas

ke kiam la Magiisto faros novan Vitran Katon, li donos al

ĝi nek cerbon nek koron, ĉar tiam ĝi ne malakceptos kapti

musojn kaj eble montriĝos iom utila por ni.”

“Kion maljuna Mombi la Sorĉistino faris per la Pulvoro

de Vivo kiun donis al ŝi via edzo?” demandis la knabo.

“Ŝi vivigis Joĉjon Kukurbokapon, unue,” estis la respondo.

“Mi supozas ke vi aŭdis pri Joĉjo Kukurbokapo. Li nun

loĝas proksime al la Smeralda Urbo kaj estas tre amata de

la Princino Ozma, kiu regas la tutan landon Oz.”

“Ne, mi ne aŭdis pri li,” komentis Oĵo. “Mi timas ke

mi ne scias multon pri la Lando Oz. Komprenu, mi loĝis

dum mia tuta vivo kun Onĉjo Nonĉjo, la Silentulo, kaj

neniu apudestis por informi min pri io ajn.”

“Parte pro tio vi estas Oĵo la Misfortuna,” diris la virino,

30

Ĉapitro Du

per simpatia tono. “Ju pli oni scias, des pli oni estas

bonfortuna, ĉar scio estas la plej granda valoro en la vivo.”

“Sed diru al mi, mi petas, kion vi intencas fari per ĉi

tiu nova kvanto da Pulvoro de Vivo, kiun faras D-ro Pipt.

Li diris ke lia edzino volas ĝin por speciala celo.”

“Tiel estas,” ŝi respondis. “Mi volas ke ĝi vivigu mian

Miksĉifonan Knabinon.”

“Ho! Miksĉifona Knabino? Kio estas tio?” Oĵo demandis,

ĉar tio ŝajnis eĉ pli stranga kaj nekutima ol Vitra Kato.

“Mi opinias ke mi devos montri al vi mian Miksĉifonan

Knabinon,” diris Margolote, ridante pro la mirsurprizo de la

knabo, “ĉar estas iomete malfacile ekspliki ŝin. Sed unue mi

diru al vi ke jam de multaj jaroj mi volegas servistinon kiu

helpos min prizorgi la domon kaj kuiri la manĝojn kaj lavi

la telerojn. Neniu servistino volas veni ĉi tien ĉar la loko

estas tre soleca kaj fora, do mia lerta edzo, la Kurbiĝinta

Magiisto, proponis ke mi faru knabinon el ia ŝtofo kaj li

vivigos ŝin ŝutante sur ŝin la Pulvoron de Vivo. Tio ŝajnis

al mi bonega propono kaj tuj D-ro Pipt ekkomencis prepari

novan kvanton da sia magia pulvoro. Li de tre longa tempo

preparas ĝin, do mi havis multan tempon por fari la

knabinon. Tamen tiu tasko ne estis tiel facila kiel eble vi

supozas. Unue mi ne povis elpensi per kia ŝtofo fari ŝin,

sed fine, priserĉante grandan keston mi trovis malnovan

miksĉifonan kovrilon, kiun iam faris mia avino kiam ŝi estis

juna.”

31

La Miksĉifona Knabino de Oz

“Kio estas miksĉifona kovrilo?” demandis Oĵo.

“Litkovrilo farita el ĉifonoj diversspecaj kaj diverskoloraj,

ĉiuj zorge kunkudritaj. La ĉifonoj estas ĉiaformaj kaj

-dimensiaj, do miksĉifona kovrilo estas tre bela vidaĵo.

Kelkfoje oni nomas ĝin ‘frenez-kovrilo,’ ĉar la ĉifonoj kaj

koloroj estas tiel miksitaj. Ni neniam uzis la buntan

miksĉifonan kovrilon de mia avino, malgraŭ ĝia beleco, ĉar

ni la Manĝtuloj ne amas aliajn kolorojn ol bluon, do ĝi

restis pakita en la kesto dum ĉirkaŭ cent jaroj. Kiam mi

trovis ĝin, mi diris al mi ke ĝi estos tre bona ŝtofo por mia

servistino, ĉar kiam ŝi ekvivos ŝi ne estos tiel fiera nek

aroganta, kiel la Vitra Kato, ĉar tia aĉa kolormikso

malinstigus ŝin provi esti tiom digna kiom la bluaj

Manĝtuloj.”

“Ĉu bluo, do, estas la sola respektinda koloro?” demandis

Oĵo.

“Jes, laŭ Manĝtulo. Nia tuta lando estas blua, sciu. Sed

en aliaj partoj de Oz la homoj preferas aliajn kolorojn. En

la Smeralda Urbo, kie loĝas nia Princino Ozma, verdo estas

la preferata koloro. Sed ĉiuj Manĝtuloj preferas bluon pli ol

ĉiun alian kaj kiam mia domservistino ekvivos ŝi trovos sin

konsistanta el tiom da nepopularaj koloroj ke ŝi neniam

kuraĝos esti ribelema aŭ neĝentila, kiaj kelkfoje estas

servistinoj kiam ili konsistas el la sama materialo kiel siaj

mastrinoj.”

Onĉjo Nonĉjo kapjesis aprobe.

32

!(images/000003.png)

Ĉapitro Du

“Bona ideo,” li diris; kaj tio estis longa parolo por Onĉjo

Nonĉjo ĉar ĝi enhavis du vortojn.

“Do mi distranĉis la kovrilon,” daŭrigis Margolote, “kaj

el ĝi mi faris tre bonforman knabinon, kiun mi plenigis per

katunaj pecoj. Mi montros al vi kiel bone mi faris ŝin,” kaj

ŝi iris al alta ŝranko kaj ĵetmalfermis la pordojn.

Ŝi revenis premtenante en siaj brakoj la Miksĉifonan

Knabinon, kiun ŝi sidigis sur la benkon kaj apogis por ke

la figuro ne falu.

33

!(images/000096.png)

!(images/000028.png)

O Ĵ O e k z a m e n i s t i u n

kuriozan faraĵon mirante.

La Miksĉifona Knabino

estis pli alta ol li, kiam ŝi

staris rekte, kaj ŝia korpo

estis dika kaj ronda ĉar ĝi

estis tiel zorge plenigita

per katuno. Margolote

unue faris la formon de la

knabino el la miksĉifona

kovrilo kaj poste ŝi vestis

ĝin per miksĉifonaj jupo

kaj antaŭvesto en kiu estis

poŝoj—uzante por ĉio la

saman gajan ŝtofon. Sur la

piedojn ŝi kudris paron da

r u ĝ a j l e d a j ŝ u o j k u n

pintoj. Ĉiuj fingroj de la

manoj de la knabino estis

z o r g e

f o r m i t a j

k a j

plenigitaj kaj kudritaj ĉe

la randoj, kun oraj plataĵoj

ĉe la finoj por servi kiel

fingrungoj.

“Ŝi devos labori, kiam

35

La Miksĉifona Knabino de Oz

ŝi ekvivos,” diris Margolote.

La kapo de la Miksĉifona Knabino estis la plej kurioza

parto de ŝi. Dum ŝi atendis ke ŝia edzo finu prepari sian

Pulvoron de Vivo la virino trovis multan tempon por

kompletigi la kapon laŭ sia bontrovo, kaj ŝi komprenis ke la

kapo de bona servistino devas esti konvene konstruita. La

haroj estis el brunaj fadenoj kaj pendis sur ŝia kolo laŭ pluraj

zorge faritaj plektaĵoj. Ŝiaj okuloj estis du arĝentaj

ŝelkobutonoj kiujn Margolote tondis de malnova pantalono de

la Magiisto, kaj ili estis alkudritaj per nigraj fadenoj, kiuj estis

la pupiloj de la okuloj. Margolote estis malcerta pri la oreloj

dum longa tempo, ĉar ili estis gravaj por ke la servistino povu

klare aŭdi, sed fine ŝi faris ilin el maldikaj platoj de oro kaj

surligis ilin per kudrado tra etaj truoj boritaj en la metalon.

Oro estas la plej kutima metalo en la Lando Oz kaj ĝi estas

uzata por multaj celoj ĉar ĝi estas mola kaj manipulebla.

La virino tondis fendeton kiu estu la buŝo de la

Miksĉifona Knabino kaj kudris du vicojn de blankaj perloj

en ĝin kiel dentojn, uzante strion de skarlata pluŝo kiel

langon. Tiun buŝon Oĵo opiniis tre artisma kaj vivsimila, kaj

al Margolote plaĉis kiam la knabo laŭdis ĝin. Estis preskaŭ

tro multaj ĉifonaj flikaĵoj sur la vizaĝo de la knabino, tiel

ke ŝi ne estis verdire bela, ĉar unu vango estis flava kaj la

alia ruĝa, ŝia mentono blua, ŝia frunto purpura kaj la centro,

kie ŝia nazo estis formita kaj plenigita, brile flava.

“Vi devus esti farinta ŝian tutan vizaĝon palruĝa,” sugestis

36

Ĉapitro Tri

la knabo.

“Mi supozas ke jes; sed mi ne havis palruĝan ŝtofon,”

respondis la virino. “Tamen, mi opinias ke ne multe gravas,

ĉar mi volas ke mia Miksĉifona Knabino estu utila, ne

ornama. Se mi enuos pro la aspekto de ŝia malpala vizaĝo

mi povos blankigi ĝin.”

“Ĉu ŝi havas cerbon?” demandis Oĵo.

“Ne, mi tute forgesis cerbon!” kriis la virino. “Mi ĝojas

ke vi memorigis min pri ĝi, ĉar tute ne estas tro malfrue

por enmeti ĝin. Ĝis ŝi estos vivigita mi povas fari kion ajn

mi deziras rilate al ĉi tiu knabino. Sed mi devas zorgi ne

doni al ŝi tro potencan cerbon, ŝi devas havi tian kia estas

konvena por ŝia pozicio en la vivo. Alivorte, ŝia cerbo devas

esti ne tre bona.”

“Eraro,” diris Onĉjo Nonĉjo.

“Ne; mi certas ke mi pravas pri tio,” respondis la virino.

“Li volas diri,” klarigis Oĵo, “ke krom se via servistino

havos bonan cerbon ŝi ne scios ĝuste obei vin, nek fari la

taskojn kiujn vi petos de ŝi.”

“Nu, eble tio estas vera,” akordis Margolote; “sed, male,

servistino kun troa cerbo nepre fariĝus sendependa kaj

aroganta kaj opinius sin tro bona por sia laboro. Mia tasko

estas tre delikata, kiel mi diris, kaj mi devas zorge doni al

la knabino ĝuste la necesan kvanton da ĝustaspecaj cerbaĵoj.

Mi volas ke ŝi sciu ĝuste sufiĉe, sed ne tro.”

Dirinte tion ŝi iris al alia ŝranko kiu estis plena de bretoj.

37

La Miksĉifona Knabino de Oz

Ĉiuj ŝrankoj surhavis vicojn de bluaj vitraj boteloj, zorge

etiketitaj de la Magiisto por montri kio estas en ili. Unu

tuta breto estis signita: “Cerbomebloj,” kaj la boteloj sur tiu

breto estis etiketitaj ĉi tiel: “Obeemo,” “Lerteco,” “Sagaco,”

“Kuraĝo,” “Eltrovemo,” “Amikemo,” “Lernemo,” “Veremo,”

“Poeziemo,” “Sendependeco.”

“Mi konsideru,” diris Margolote; “el tiuj kvalitoj ŝi devas

unualoke havi ‘Obeemon,’ ” kaj ŝi deprenis la botelon sur

kiu estis tiu etiketo kaj verŝis el ĝi sur pladon plurajn

grajnojn de la enhavo. “ ‘Amikemo’ estas ankaŭ bona kaj

‘Veremo.’ ” Ŝi verŝis en la pladon iom el ĉiu el tiuj boteloj.

“Mi kredas ke tio sufiĉos,” ŝi pludiris, “ĉar la aliaj kvalitoj

ne estas bezonaj en servistino.”

Onĉjo Nonĉjo, kiu kun Oĵo staris apud ŝi, tuŝis la botelon

signitan “Lerteco.”

“Iom,” diris li.

“Iom da ‘Lerteco’? Nu, eble vi pravas, sinjoro,” diris ŝi,

kaj ŝi estis tuj prenonta la botelon kiam la Kurbiĝinta

Magiisto subite vokis al ŝi ekscitite de la kameno.

“Rapide, Margolote! Venu helpi min.”

Ŝi tuj kuris al la flanko de sia edzo kaj helpis lin levi

la kvar kaldronojn de la fajro. Ilia enhavo jam forbolis,

lasante sur la fundo de ĉiu kaldrono kelkajn grajnojn de

fajna blanka pulvoro. Tre zorge la Magiisto elprenis tiun

pulvoron, kunmetis la tuton en oran pladon, en kiu li miksis

ĝin per ora kulero. Kiam la miksaĵo estis kompleta estis

38

!(images/000068.jpg)

La Miksĉifona Knabino de Oz

apenaŭ manpleno, ensume.

“Tio,” diris D-ro Pipt, per tono de plezuro kaj triumfo,

“estas la mirinda Pulvoro de Vivo, kiun nur mi en la mondo

scias fari. Mi bezonis preskaŭ ses jarojn por prepari tiujn

valoregajn grajnojn da polvo, sed la amaseto sur tiu plado

valoras la prezon de regno kaj multaj reĝoj donus ĉion por

posedi ĝin. Kiam ĝi estos frida mi metos ĝin en boteleton;

sed intertempe mi devas zorge gardi ĝin, por ke venteto ne

forblovu aŭ disigu ĝin.”

Onĉjo Nonĉjo, Margolote kaj la Magiisto ĉiuj staris

rigardante la eksterordinaran Pulvoron, sed Oĵon pli interesis

ĝuste tiam la cerbo de la Miksĉifona Knabino. Opiniante ke

estas kaj maljuste kaj malafable forteni de ŝi oportunajn

bonajn kvalitojn, la knabo prenis ĉiun botelon sur la breto

kaj verŝis iom de la enhavo en la pladon de Margolote.

Neniu vidis lin fari tion, ĉar ĉiuj rigardadis la Pulvoron de

Vivo; sed baldaŭ la virino memoris kion ŝi faradis, kaj

revenis al la ŝranko.

“Mi pensu,” ŝi komentis; “mi intencis doni al mia

knabino iom da ‘Lerteco,’ kiun la Doktoro uzas anstataŭ

‘Inteligenton’—ĉar li ankoraŭ ne lernis fabriki tiun kvaliton.”

Preninte la botelon da “Lerteco” ŝi aldonis iom de la pulvoro

al la amaso sur la plado. Oĵo iomete maltrankviliĝis pro tio,

ĉar li jam metis abundan ‘Lerteco’-pulvoron en la pladon;

sed li ne kuraĝis haltigi ŝin do li komfortigis sin per la

penso ke oni ne povas havi tro la lerteco.

40

Ĉapitro Tri

Margolote nun portis la pladon da cerbo al la benko.

Disŝirinte la kunkudron de la flikaĵo sur la frunto de la

knabino, ŝi metis la pulvoron en la kapon kaj poste rekudris

la ŝiron por ke la fliko estu tiel zorge farita kaj fortika kiel

antaŭe.

“Mia knabino estas tute preta por via Pulvoro de Vivo,

mia kara,” ŝi diris al sia edzo. Sed la Magiisto respondis:

“Ĉi tiu pulvoro nepre ne estu uzita antaŭ la morgaŭa

mateno, sed mi kredas ke ĝi nun estas sufiĉe frida por

enboteliĝi.”

Li elektis malgrandan oran botelon kies supro estis

piproskatoleto, por ke oni povu ŝuti la pulvoron sur objektojn

tra la malgrandaj truoj. Tre zorge li metis la Pulvoron de

Vivo en la oran botelon kaj poste ŝlosis ĝin en tirkeston de

sia ŝranko.

“Fine,” diris li, kunfrotante gaje siajn manojn, “mi havas

multan libertempon por bona konversacio kun mia malnova

amiko Onĉjo Nonĉjo. Do ni komforte sidiĝu kaj distru nin.

Kirlinte tiujn kvar kaldronojn dum ses jaroj mi ĝojas havi

iom da ripozo.”

“Plejparte vi mem devos paroli,” diris Oĵo, “ĉar oni nomas

Onĉjon la Silentulo kaj li uzas malmultajn vortojn.”

“Mi scias; sed pro tio via onklo estas ege agrabla kunulo

kaj kunklaĉulo,” deklaris D-ro Pipt. “La plej multaj personoj

tro parolas, do estas ripozige trovi homon kiu tro malmulte

parolas.”

41

La Miksĉifona Knabino de Oz

Oĵo rigardis la Magiiston kun multaj respekto kaj

scivolemo.

“Ĉu ne ĉagrenas vin ke vi estas tiom kurbiĝinta?” li

demandis.

“Ne; mi tre fieras pri mi,” estis la respondo. “Mi supozas

ke mi estas la sola Kurbiĝinta Magiisto en la tuta mondo.

Oni akuzas ke kelkaj aliaj estas kurbaj sed mi estas la sola

aŭtentika.”*

Li vere estis tre kurbiĝinta kaj Oĵo demandis al si kiel

li povas fari tiom da agoj per tiel tordita korpo. Kiam li

sidiĝis sur kurbigitan seĝon kiu estis farita speciale por li,

unu genuo estis sub lia mentono kaj la alia proksime al la

kurbaĵo de lia dorso; sed li estis gajema homo kaj lia vizaĝo

havis plaĉan kaj agrablan esprimon.

“Oni ne permesas ke mi magiadu, krom por min mem

distri,” li informis siajn vizitantojn, dum li flamigis pipon kun

kurbiĝinta fusto kaj komencis fumi. “Tro da homoj magiadis

en la Lando Oz, do nia bela Princino Ozma ĉesigis tion. Mi

kredas ke ŝi plene pravis. Estis pluraj fiaj Sorĉistinoj kiuj

kaŭzis multajn ĝenojn; sed nun estas ĉiuj ĉesintaj kaj nur la

granda Sorĉistino, Glinda la Bona, rajtas uzi siajn magiajn

artojn, kiuj neniam damaĝas. La Sorĉisto de Oz, kiu iam estis

ĉarlatano kaj tute ne sciis magii, studas lecionojn de Glinda,

kaj oni diras ke li fariĝas sufiĉe bona Sorĉisto; sed li estas

* Vortludo en la Angla: “kurba” signifas kaj “kurbiĝinta” kaj

“malhonesta.”

42

Ĉapitro Tri

nur asistanto de la granda Sorĉistino. Mi rajtas fari servistinon

por mia edzino, sciu, aŭ Vitran Katon por kapti niajn

musojn—kion ŝi rifuzas fari—sed oni malpermesas ke mi faru

magion por aliaj, aŭ profesie uzu ĝin.”

“Sendube magio estas tre interesa studtemo,” diris Oĵo.

“Nepre jes,” asertis la Magiisto. “Dum mia vivo mi faris

kelkajn magiajn agojn kiuj egalas la lertecon de Glinda la

Bona. Ekzemple, la Pulvoro de Vivo, kaj mia Ŝtoniga Likvaĵo,

kiu estas en tiu botelo sur la tiea breto—super la fenestro.”

“Kion faras la Ŝtoniga Likvaĵo?” demandis la knabo.

“Ŝanĝas ĉion kion ĝi tuŝas en solidan marmoron. Mi mem

inventis ĝin, kaj mi trovas ĝin tre utila. Foje du el tiuj aĉaj

Kolizuloj, kun korpoj kiaj de ursoj kaj kapoj kiaj de tigroj,

venis ĉi tien el la arbaro por ataki nin; sed mi ŝutis iom

da tiu Likvaĵo sur ilin kaj tuj ili marmoriĝis. Mi nun uzas

ilin kiel ornamajn statuojn en mia ĝardeno. Ĉi tiu tablo

aspektas al vi ligna, kaj iam ĝi vere estis ligna; sed mi ŝutis

kelkajn gutojn de la Ŝtoniga Likvaĵo sur ĝin kaj nun ĝi

estas marmora. Ĝi neniam rompiĝos nek triviĝos.”

“Bone!” diris Onĉjo Nonĉjo, skuante sian kapon kaj

palpante sian longan grizan barbon.

“Ve; kiom babilema vi fariĝas, Onĉjo,” komentis la

Magiisto, al kiu plaĉis la komplimento. Sed ĝuste tiam

aŭdiĝis gratado ĉe la malantaŭa pordo kaj akra voĉo kriis:

“Enlasu min! Rapidu tuj! Enlasu min!”

Margolote stariĝis kaj iris al la pordo.

43

!(images/000132.png)

!(images/000077.png)

Ĉapitro Tri

“Do agu kiel bona kato,” ŝi diris.

“Mi-i-aŭ-ŭ-ŭ! Jen; ĉu tion akceptas via reĝa moŝto?”

demandis la voĉo, per malestima tono.

“Jes; jen ĝusta katparolado,” deklaris la virino, kaj ŝi

malfermis la pordon.

Tuj kato eniris, paŝis al la centro de la ĉambro kaj ekhaltis

vidante la nekonatojn. Oĵo kaj Onĉjo Nonĉjo ambaŭ gapis

ĝin per larĝe malfermitaj okuloj, ĉar certe neniu tia kurioza

besto iam antaŭe ekzistis—eĉ en la Lando Oz.

45

!(images/000095.png)

!(images/000105.png)

LA kato estis el vitro, tiel

klara kaj diafana ke oni

povis travidi ĝin tiel facile

kiel fenestron. En la supro

de ĝia kapo, tamen, estis

a m a s o d a d e l i k a t a j

p a l r u ĝ a j p i l k e t o j k i u j

similis al juveloj, kaj ĝi

havis koron el sangeruĝa

rubio. La okuloj estis du

grandaj smeraldoj, sed

krom tiuj koloroj la tuta

cetero de la besto estis

klara vitro, kaj ĝi havis

voston el ŝpinita vitro kiu

estis vere bela.

“Nu, D-ro Pipt, ĉu vi

intencas interkonigi nin,

aŭ ne?” postulis la kato,

per tono de ĉagreniĝo.

“ Ŝ a j n a s a l m i k e v i

forgesas esti ĝentila.”

“ P a r d o n u

m i n , ”

respondis la magiisto. “Jen

Onĉjo Nonĉjo, praido de

47

La Miksĉifona Knabino de Oz

la iamaj reĝoj de la Manĝtuloj, antaŭ ol ĉi tiu lando fariĝis

parto de la Lando Oz.”

“Liaj haroj bezonas tondiĝi,” komentis la kato, lavante

sian vizaĝon.

“Vere,” respondis Onĉjo, kun nelaŭta rido pro amuziĝo.

“Sed li loĝas sola en la koro de la arbaro jam de multaj

jaroj,” la Magiisto eksplikis; “kaj, kvankam tiu estas barbara

lando, ne estas barbiroj tie.”

“Kiu estas la nano?” demandis la kato.

“Tiu ne estas nano, li estas knabo,” respondis la Magiisto.

“Antaŭ nun vi neniam vidis knabon. Li estas nun malgranda

ĉar li estas juna. Dum postaj jaroj li grandiĝos kaj fariĝos

egale alta kiel Onĉjo Nonĉjo.”

“Ho. Ĉu pro magio?” la vitra besto demandis.

“Jes; sed pro la magio de la Naturo, kiu estas pli miriga

ol ĉiu arto konata de homoj. Ekzemple, mia magio faris vin,

kaj vivigis vin; kaj ĝi ne bone faris tion, ĉar vi estas senutila

kaj ĝenas min; sed mi ne povas kreskigi vin. Vi ĉiam restos

same granda—kaj same impertinenta senprizorga Vitra Kato,

kun palruĝa cerbo kaj malmola rubia koro.”

“Neniu povas bedaŭri pli ol mi ke vi faris min,” asertis

la kato, kaŭrante sur la planko kaj malrapide skuante sian

ŝpinvitran voston de flanko al flanko. “Via mondo estas tre

seninteresa loko. Mi vagis tra viaj ĝardenoj kaj en la arbaro

ĝis enuiĝi pro ili, kaj kiam mi eniras la domon la konversacioj

de via dika edzino kaj de vi mem ege tedas min.”

48

Ĉapitro Kvar

“Estas ĉar mi donis al vi cerbon malsimilan al tiuj kiujn

ni mem posedas—kaj multe tro bonan por kato,” respondis

D-ro Pipt.

“Do ĉu vi bonvolos elpreni ĝin, kaj anstataŭigi ĝin per

ŝtoneroj, tiel ke mi ne sentos min inda je multe pli alta

vivstato?” demandis la kato, pledante.

“Eble jes. Mi provos, viviginte la Miksĉifonan Knabinon,”

li diris.

La kato paŝis al la benko sur kiu kuŝis la Miksĉifona

Knabino kaj rigardis ŝin atente.

“Ĉu vi intencas vivigi tiun aĉaĵon?” ŝi demandis.

La Magiisto kapjesis.

“Ĝi estas intencita kiel la servistino de mia edzino,” li

diris. “Kiam ŝi vivos ŝi faros niajn laborojn por ni kaj

prizorgos la domon. Sed vi ne konstante ordonu ŝin, Fuŝinjo,

kiel vi ordonadas nin. Vi devos respektoplene trakti la

Miksĉifonan Knabinon.”

“Mi rifuzas. Mi ne povus respekti tian ĉifoneraĵaron

negrave kio okazus.”

“Se ne, okazos pli da koleraĵaro ol vi deziros,” kriis

Margolote, kolere.

“Kial vi ne faris ŝin belaspekta?” demandis la kato. “Vi

faris min bela—vere tre bela—kaj mi amas rigardi miajn

palruĝajn cerberojn ruliĝadi dum ĝi funkcias, kaj vidi mian

karegan ruĝan koron batadi.” Ŝi iris al longa spegulo, dirante

tion, kaj staris antaŭ ĝi, rigardante sin tre fiermaniere. “Sed

49

La Miksĉifona Knabino de Oz

tiu kompatinda flikaĵo malamos sin, kiam ŝi vivos,” daŭrigis

la kato. “Se mi estus vi, mi uzus ŝin kiel purigilon, kaj

farus alian, pli belan servistinon.”

“Vi havas perversan guston,” riproĉis Margolote, kiun tre

ĉagrenis tiu honesta kritiko. “Mi opinias ke la Miksĉifona

Knabino estas bela, konsiderante el kio ŝi estas farita. Eĉ la

ĉielarko ne havas tiom da koloroj, kaj vi devas agnoski ke

la ĉielarko estas belaĵo.”

La Vitra Kato oscedis kaj etendis sin sur la planko.

“Kiel vi volas,” ŝi diris. “Mi nur kompatas la Miksĉifonan

Knabinon.”

Oĵo kaj Onĉjo Nonĉjo dormis tiunokte en la domo de

la Magiisto, kaj la knabo volonte restis ĉar li fervore volis

vidi la Miksĉifonan Knabinon viviĝi. La Vitra Kato ankaŭ

estis miriga besto laŭ malgranda Oĵo, kiu antaŭ tiam neniam

vidis aŭ konis ion magian, kvankam li loĝis en la Felando

Oz ekde sia naskiĝo. Fore en la arbaro neniam okazis io

nekutima. Onĉjo Nonĉjo, kiu povus esti Reĝo de la

Manĝtuloj, se lia popolo ne unuiĝus kun ĉiuj aliaj landoj

de Oz per agnosko ke Ozma estas ilia sola reganto, retiris

sin en tiun forgesitan niĉon en la arbaro kun sia beba nevo

kaj ili loĝis tute solaj tie. Se nur la neglektita ĝardeno ne

malsukcesus kreskigi manĝaĵojn por ili, ili ĉiam loĝus en la

soleca Blua Arbaro; sed nun ili komencis miksiĝi kun aliaj

homoj, kaj la unua loko al kiu ili venis montriĝis tiom

interesa ke Oĵo apenaŭ povis eĉ dormeti dum la tuta nokto.

50

Ĉapitro Kvar

Margolote estis bonega kuiristo kaj donis al ili tre bonan

matenmanĝon. Dum ili ĉiuj okupis sin manĝante la bonulino

diris:

“Ĉi tiu estas la lasta manĝo kiun mi devos kuiri

dumlonge, ĉar Dr-o Pipt promesis ke tuj post la matenmanĝo

li vivigos mian novan servistinon. Mi lasos ŝin lavi la

matenmanĝajn telerojn kaj elbrosi kaj senpolvigi la domon.

Kiel senstreĉige estos!”

“Certe ja liberigos vin de multa laboraĉo,” diris la

Magiisto. “Flanke, Margolote, mi kredis vidi vin preni iom

da cerbaĵo el la ŝranko, dum mi okupis min pri la kaldronoj.

Kiajn kvalitojn vi donis al via nova servistino?”

“Nur kiajn bezonas humila servistino,” ŝi respondis. “Mi

ne volas ke ŝi sentu sin inda je pli bona vivstato, kiel la

Vitra Kato. Tio malkontentigus kaj malfeliĉigus ŝin, ĉar

kompreneble ŝi devos ĉiam esti servistino.”

Oĵo iom maltrankviliĝis aŭskultante tion, kaj la knabo

komencis timi ke li misagis kiam li aldonis ĉiujn tiujn

diversajn kvalitojn de cerbaĵoj al la amaso kiun preparis

Margolote por la servisto. Sed estis nun tro malfrue por

bedaŭro, ĉar la cerberaĵo estis jam sekure enkudrita en la kapo

de la Miksĉifona Knabino. Li eble konfesus kion li faris kaj

tiel ebligus ke Margolote kaj ŝia edzo ŝanĝu la cerbaĵon, sed

li timis kolerigi ilin. Li kredis ke Onĉjo vidis lin aldoni al la

cerbaĵo, kaj Onĉjo ne diris eĉ unu vorton kontraŭan; sed,

tamen, Onĉjo neniam diris vorton krom se estis nepre necese.

51

La Miksĉifona Knabino de Oz

Tuj kiam la matenmanĝo finiĝis ili ĉiuj eniris la grandan

laborejon de la Magiisto, kie la Vitra Kato kuŝis antaŭ la

spegulo kaj la Miksĉifona Knabino kuŝis malrigide kaj

senvive sur la benko.

“Nu, do,” diris D-ro Pipt, viglatone, “ni faros unu el la

plej grandaj magiaĵoj eblaj por homo, eĉ en ĉi tiu

eksterordinara Lando Oz. En neniu alia lando ĝi estus eĉ

farebla. Mi opinias ke ni havu iom da muziko dum la

Miksĉifona Knabino viviĝos. Estas plaĉe pensi ke la unuaj

sonoj aŭdotaj de ŝiaj oraj oreloj estos bongustega muziko.”

Dum li parolis li iris al fonografo, kiu estis fiksita per

ŝraŭboj al malgranda tablo, kaj streĉis la risorton de la

instrumento kaj ĝustigis la grandan oran kornon.

“La muziko kiun kutime aŭdos mia servistino,” komentis

Margolote, “estos miaj ordonoj labori. Sed mi opinias ke ne

damaĝos se ŝi aŭskultos tiun nevidatan bandon dum ŝi

vekiĝos por unuafoje koni la vivon. Miaj ordonoj superfortos

la bandon, poste.”

La fonografo nun ludis vigligan marŝmelodion kaj la

Magiisto malŝlosis sian ŝrankon kaj elprenis la oran botelon

en kiu estis la Pulvoro de Vivo.

Ili ĉiuj klinis sin super la benko sur kiu ripozis la

Miksĉifona Knabino. Onĉjo Nonĉjo kaj Margolote staris

malantaŭe, proksime al la fenestroj, Oĵo unuflanke kaj la

Magiisto antaŭe, kie li havos liberan spacon por ŝuti la

pulvoron. Ankaŭ la Vitra Kato proksimiĝis, volante rigardi

52

!(images/000133.png)

Ĉapitro Kvar

la gravan scenon.

“Tute pretaj?” demandis D-ro Pipt.

“Tute pretaj,” respondis lia edzino.

Do la Magiisto klinis sin kaj ŝutis el la botelo kelkajn

grajnojn de la mirinda Pulvoro, kaj ili falis rekte sur la

kapon kaj brakojn de la Miksĉifona Knabino.

53

!(images/000009.png)

!(images/000113.png)

“ĈI tiu pulvoro bezonos

kelkajn minutojn por fari

sian efikon,” komentis la

Magiisto, ŝutante ĝin sur

ĉiun parton de la korpo

tre zorge.

S e d

s u b i t e

l a

M i k s ĉ i f o n a

K n a b i n o

etendis unu brakon, kiu

batis la botelon da pulvoro

e l l a m a n o d e l a

kurbiĝinto kaj ĵetis ĝin

trans la ĉambron. Onĉjo

Nonĉjo kaj Margolote estis

t i o m a l a r m i t a j k e i l i

ambaŭ malantaŭen saltis

kaj kunfrapiĝis, kaj la

kapo de Onĉjo skuis la

b r e t o n s u p e r i l i k a j

renversis la botelon en kiu

estis la Ŝtoniga Likvaĵo.

L a M a g i i s t o t i o m

s o v a ĝ e k r i i s k e O ĵ o

forsaltis kaj la Miksĉifona

Knabino saltis post li kaj

55

La Miksĉifona Knabino de Oz

terurite metis ĉirkaŭ lin siajn ŝtofoplenajn brakojn. La Vitra

Kato minace blekis kaj kaŝis sin sub la tablo, kaj tial kiam

la potenca Ŝtoniga Likvaĵo elverŝiĝis ĝi falis nur sur la

edzinon de la Magiisto kaj la onklon de Oĵo. La sorĉo tuj

efikis je ili. Ili ekstaris senmove kaj rigide kiel marmoraj

statuoj, en precize la samaj pozicioj kiel kiam la Likvaĵo

trafis ilin.

Oĵo forpuŝis la Miksĉifonan Knabinon kaj kuris al Onĉjo

Nonĉjo, plena de terura timo pri la sola amiko kaj

protektanto kiun li konis. Kiam li prenis la manon de Onĉjo

ĝi estis frida kaj malmola. Eĉ la longa griza barbo estis

solide marmora. La Kurbiĝinta Magiisto ĉirkaŭsaltadis en la

ĉambro pro freneza malespero, petegante sian edzinon

pardoni lin, paroli al li, reviviĝi!

La Miksĉifona Knabino rapide perdis sian timon, ŝi nun

pliproksimiĝis kaj rigardis de unu al la alia de la homoj tre

interesate. Poste ŝi rigardis sin kaj ridis. Rimarkinte la

spegulon, ŝi ekstaris antaŭ ĝi kaj ekzamenis sian

eksterordinaran aspekton miregante—siajn butonokulojn,

perlabidajn dentojn kaj elstaran nazon. Poste, parolante al

sia reflekto en la spegulo, ŝi ekdiris:

“Ho, jen vere puca dam’!

Hontigus farbojn tia fam’.

Brale-brile, frale-frile!

Saluton vi, Fr-in’ Kia-nam?”

56

Ĉapitro Kvin

Ŝi riverencis, kaj la reflekto riverencis. Poste ŝi denove

ridis, longe kaj gaje, kaj la Vitra Kato rampis el sub la tablo

kaj diris:

“Ne mirige ke vi ridas pro vi. Vi ja estas aĉaspekta!”

“Aĉaspekta?” ŝi respondis. “Ho, al mi ege plaĉas. Mi estas

Originalo, bonvolu scii, kaj tial nekomparebla. El ĉiuj

komikaj, absurdaj, maloftaj, kaj amuzaj uloj en la mondo,

mi nepre estas la plej stranga. Kiu alia ol kompatinda

Margolote sukcesus inventi tiel nekredeblan ulon kia mi? Sed

mi ĝojas—mi ĝojegas!—ke mi estas precize kio mi estas, kaj

nenio alia.”

“Silentu, bonvolu!” kriis la senespera Magiisto; “silentu

por ke mi povu pensi! Se mi ne pensos mi freneziĝos.”

“Do pensu,” diris la Miksĉifona Knabino, sidiĝante en

seĝo. “Pensu laŭvole, ne ĝenas min.”

“Ve! min tedas ludi tiun melodion,” kriis la fonografo,

parolante tra sia korno per latuneca, grateca voĉo. “Se ne

ĝenos vin, Pipto, knaĉjo, mi ĉesos ludi kaj ripozos.”

La Magiisto rigardis malgaje la muzikmaŝinon.

“Kia aĉa fortuno!” li ploregis, malfeliĉe. “La Pulvoro de

Vivo sendube falis sur la fonografon.”

Li iris al ĝi kaj trovis ke la ora botelo en kiu antaŭe

estis la valorega pulvoro estis faligita sur la fonograftablon

kaj ŝutis siajn vivigajn grajnojn sur la maŝinon. La fonografo

estis vere viva, kaj komencis danci ĵigon per la kruroj de la

tablo al kiu ĝi estis ŝraŭbita, kaj tiu danco tiom ĝenis D-ron

57

!(images/000116.png)

La Miksĉifona Knabino de Oz

Pipt ke li piedbatis la aĵon en angulon kaj puŝis benkon

kontraŭ ĝin por kvietigi ĝin.

“Vi estis sufiĉe ĝena antaŭe,” diris la Magiisto, riproĉe;

“sed vivanta fonografo sufiĉas por frenezigi ĉiun mense sanan

personon en la Lando Oz.”

“Ne insultu, mi petas,” respondis la fonografo per

kolerema tono. “Vi kaŭzis, knaĉjo; ne kulpigu min.”

“Vi fuŝis ĉion, D-ro Pipt,” aldonis la Vitra Kato,

malestime.

“Sed ne min,” diris la Miksĉifona Knabino, eksaltante por

turnadi sin gaje ĉirkaŭ la ĉambro.

“Mi kredas,” diris Oĵo, preskaŭ preta plori pro malĝojo

pri la malfeliĉa sorto de Onĉjo Nonĉjo, “ke devas esti mia

58

Ĉapitro Kvin

kulpo, iel. Oni nomas min Oĵo la Misfortuna, sciu.”

“Absurde, infanĉjo,” respondis la Miksĉifona Knabino gaje.

“Neniu povas esti misfortuna kiu havas intelekton por direkti

siajn proprajn agojn. La misfortunuloj estas tiuj kiuj petegas

oportunon pensi, kiel kompatinda D-ro Pipt ĉi tie. Pro kio

la ekscitiĝo, s-ro Magifaristo?”

“La Ŝtoniga Likvaĵo akcidente falis sur mian karan

edzinon kaj Onĉjon Nonĉjon kaj marmorigis ilin,” li

malfeliĉe respondis.

“Nu, kial ne ŝuti iom de tiu pulvoro sur ilin kaj revivigi

ilin?” demandis la Miksĉifona Knabino.

La Magiisto eksaltis.

“Nu, min ne trafis tiu ideo!” li ĝoje kriis, kaj li prenis

la oran botelon, kun kiu li kuris al Margolote.

Diris la Miksĉifona Knabino:

“Sultas, multas, pultas—

Magiuloj vere stultas!

En lia kapo dika

Pensado senefika

Konsilon mian kultas.”

Starante sur la benko, ĉar li estis tiom kurbiĝinta ke li

ne povis alimaniere atingi la supron de la kapo de sia

edzino, D-ro Pipt komencis skui la botelon. Sed eĉ ne grajno

da pulvoro eliris. Li detiris la kovrilon, enrigardis, kaj poste

forĵetis la botelon kun krio de senespero.

59

La Miksĉifona Knabino de Oz

“El, el! Ĝi estas tute elĉerpita,” li kriis. “Malŝparita sur

tiu mizera fonografo estas la pulvoro kiu povus savi mian

karan edzinon!”

Post tio la Magiisto klinis sian kapon sur siaj kurbiĝintaj

brakoj kaj komencis plori.

Oĵo simpatiis lin. Li iris al la malfeliĉulo kaj diris milde:

“Vi povas fari pli da Pulvoro de Vivo, D-ro Pipt.”

“Jes; sed mi bezonos ses jarojn—ses longajn, lacigajn jaroj

da kirlado de kvar kaldronoj per ambaŭ piedoj kaj ambaŭ

manoj,” estis la doloroplena respondo. “Ses jaroj! dum

kompatinda Margolote staros rigardante min kiel marmora

statuo.”

“Ĉu nenio alia estas farebla?” demandis la Miksĉifona

Knabino.

La Magiisto kapneis. Poste li ŝajne ekmemoris ion, kaj li

malklinis sian kapon.

“Unu alia miksaĵo povus nuligi la magian sorĉon de la

Ŝtoniga Likvaĵo kaj revivigi mian edzinon kaj Onĉjon

Nonĉjon,” diris li. “Eble estos malfacile trovi la aĵojn kiujn

mi bezonas por fari tiun magian miksaĵon, sed se eblos trovi

ilin mi povos fari dum momento tion kio alie necesigus ses

longajn, lacigajn jarojn da kirlado de kaldronoj per ambaŭ

manoj kaj ambaŭ piedoj.”

“Bone; do ni trovu la aĵojn,” proponis la Miksĉifona

Knabino. “Tio ŝajnas multe pli sencoplena ol tiom da kirlado

de la kaldronoj.”

60

Ĉapitro Kvin

“Bona propono, Ĉifoneroj,” diris la Vitra Kato aprobe.

“Ĝojigas min la trovo ke vi havas bonan cerbon. Mia estas

eksterordinare bona. Oni povas vidi ĝin funkcii; ĝi estas

palruĝa.”

“Ĉifoneroj?” ripetis la knabino. “Ĉu vi nomis min

‘Ĉifoneroj’? Ĉu jen mia nomo?”

“Mi—mi kredas ke mia kompatinda edzino intencis nomi

vin ‘Anĝeline,’ ” diris la Magiisto.

“Sed al mi plej plaĉas ‘Ĉifoneroj,’ ” ŝi respondis ridante.

“Ĝi pli taŭgas al mi, ĉar mi konsistas el nur ĉifoneroj kaj

nenio alia. Dankon pro mia nomo, F-ino Kato. Ĉu vi mem

havas nomon?”

“Mi havas stultan nomon kiun iam donis al mi

Margolote, sed ĝi estas tute maldigna por gravulo kia mi,”

respondis la kato. “Ŝi nomis min ‘Fuŝulo.’ ”

“Jes,” ĝemis la Magiisto; “vi ja estis fuŝaĵo, ververe. Mi

fuŝfaris vin, ĉar pli senutila, aroganta, kaj rompiĝema besto

neniam ekzistis.”

“Mi ne estas tiom rompiĝema,” kolere respondis la kato.

“Mi jam vivis multajn jarojn, ĉar D-ro Pipt eksperimentis pri

mi per la unua magia Pulvoro de Vivo kiun li faris, kaj ĝis

nun mi neniam rompis nek fendis nek splitis parton de mi.”

“Ŝajnas al mi ke vi konstante de-fendas vin,” ridis la

Miksĉifona Knabino, kaj la kato iris al la spegulo por rigardi.

“Diru al mi,” petegis Oĵo, parolante al la Kurbiĝinta

Magiisto, “kion ni devos trovi por la miksaĵo kiu savos

61

La Miksĉifona Knabino de Oz

Onĉjon Nonĉjon?”

“Unue,” estis la respondo, “mi devas havi sesfolion. Tio

estas trovebla nur en la verda lando ĉirkaŭ la Smeralda Urbo,

kaj sesfolioj estas tre maloftaj, eĉ tie.”

“Mi trovos ĝin por vi,” promesis Oĵo.

“Post tio,” daŭrigis la Magiisto, “la maldekstran flugilon

de flava papilio. Tiu koloro troveblas nur en la flava lando

de la Palpbrumoj, Okcidente de la Smeralda Urbo.”

“Mi trovos ĝin,” deklaris Oĵo. “Ĉu jen ĉio?”

“Ho, ne; mi alportos mian Libron de Receptoj kaj vidos

kio sekvos.”

Dirinte tion, la Magiisto malŝlosis tirkeston de sia ŝranko

kaj eltiris libreton kovritan per blua ledo. Trarigardante la

paĝojn li trovis la deziratan recepton kaj diris: “Mi devos

havi 142 mililitrojn da akvo el obskura puto.”

“Kia puto estas tio, sinjoro?” demandis la knabo.

“Puto kien la lumo neniam penetras. La akvo estos

alportenda en ora botelo kaj portita al mi sen la ebleco ke

lumo atingos ĝin.”

“Mi akiros la akvon el la obskura puto,” diris Oĵo.

“Nu, mi ankaŭ devos havi tri harojn el la pinto de vosto

de Vuzo, kaj guton da oleo el la korpo de vivanta homo.”

Oĵo aspektis perpleksa pri tio.

“Bonvolu diri, kio estas Vuzo?” li demandis.

“Ia besto. Mi neniam vidis ĝin, do mi ne povas diri

detalojn,” respondis la Magiisto.

62

Ĉapitro Kvin

“Se mi povos trovi Vuzon, mi akiros la harojn el ĝia vosto,”

diris Oĵo. “Sed ĉu efektive estas oleo en la korpo de homo?”

La Magiisto regardis la libron, por certiĝi.

“Tion postulas la recepto,” li respondis, “kaj kompreneble

ni devos akiri ĉion postulatan, ĉar nur tiel la sorĉo sukcesos.

La libro ne diras ‘sango’; ĝi diras ‘oleo,’ kaj devas esti oleo

ie en la korpo de vivanta homo, alie la libro ne postulus ĝin.”

“Bone,” respondis Oĵo, klopodante ne senti senesperon;

“mi penos trovi ĝin.”

La Magiisto rigardis la malgrandan Manĝtulan knabon

iom dubeme kaj diris:

“Ĉio ĉi signifos longan veturon por vi, eble plurajn

longajn veturojn; ĉar vi devos traserĉi plurajn el la diversaj

landoj de Oz por akiri la bezonaĵojn.”

“Mi scias tion, sinjoro; sed mi devos fari mian plejeblon

por savi Onĉjon Nonĉjon.”

“Kaj ankaŭ mian kompatindan edzinon Margolote.

Savante unu vi savos la alian, ĉar ambaŭ kune staras kaj la

sama miksaĵo revivigos ambaŭ. Faru vian plejeblon, Oĵo, kaj

dum via foresto mi komencos la sesjaran laboron prepari

novan amason de la Pulvoro de Vivo. Tiel, se vi misfortune

malsukcesos akiri iun el la bezonaĵoj, neniom da tempo estos

perdita. Sed se vi sukcesos vi devos reveni ĉi tien laŭeble

plej rapide, kaj tiel mi ne devos plu lacige kirladi kvar

kaldronojn per ambaŭ piedoj kaj ambaŭ manoj.”

“Mi tuj komencos mian veturon, sinjoro,” diris la knabo.

63

La Miksĉifona Knabino de Oz

“Kaj mi akompanos vin,” deklaris la Miksĉifona Knabino.

“Ne, ne!” kriis la Magiisto. “Vi ne rajtas foriri de ĉi tiu

domo. Vi estas nur servistino kaj ne estas maldungita.”

Ĉifoneroj, kiu ĝis tiam dancadis tra la ĉambro, haltis kaj

rigardis lin.

“Kio estas servistino?” ŝi demandis.

“Knabino kiu servas. Ia—ia sklavino,” li klarigis.

“Bone,” diris la Miksĉifona Knabino, “mi servos vin kaj

vian edzinon, helpante Oĵon trovi la bezonaĵojn. Vi bezonas

multajn, sciu, kaj ili ne estas facile troveblaj.”

“Estas vere,” ĝemis D-ro Pipt. “Mi bone konscias ke Oĵo

entreprenas seriozan taskon.”

Ĉifoneroj ridis, kaj rekomencante sian dancadon ŝi diris:

“Jen tasko por knab’ kun cerbo:

Ses-folia plant’ aŭ herbo;

Ole’ el vejnoj de vivanto,

Haroj tri el Vuza vost’ sen banto,

Kaj akvo el obskura puto,

Necesas por la sorĉa tuto.

Flugalon de flavpapilio

Inkludu Oĵ en l’ ambicio.

Kaj se li trovos ĉiun eron,

Dok. Pipto faros sorĉaferon;

Se li ne trovos, ĉiam plu

Restos Onĉjo nur statu’.”

64

Ĉapitro Kvin

La Magiisto rigardis ŝin penseme.

“Sendube kompatinda Margotole erare donis al vi iom de

la kvalito de poezio,” li diris. “Kaj, se tio estas vera, mi ne

faris sufiĉe bonan kvalitaĵon kiam mi preparis ĝin, aŭ vi ricevis

tro aŭ maltro. Tamen, mi opinias ke mi lasos vin akompani

Oĵon, ĉar mia kompatinda edzino ne bezonos vian servadon

antaŭ ol ŝi reviviĝos. Ankaŭ mi kredas ke eble vi povos helpi

la knabon, ĉar via kapo ŝajnas enhavi kelkajn pensojn kiujn

mi ne anticipis trovi en ĝi. Sed bone prizorgu vin, ĉar vi estas

memorigilo pri mia kara Margolote. Zorgu ne ŝiriĝi, ĉar via

enhavo povus elfali. Unu el viaj okuloj aspektas nesufiĉe

alkudrita, kaj vi eble bezonos rekudri ĝin pli adekvate. Se vi

tro parolos vi trivos vian skarlatan pluŝan langon, kies randoj

devus esti kudritaj. Kaj memoru ke vi apartenas al mi kaj vi

devos reveni ĉi tien tuj kiam via entrepreno estos plenumita.”

“Mi akompanos Ĉifonerojn kaj Oĵon,” anoncis la Vitra

Kato.

“Mi malpermesas,” diris la Magiisto.

“Kial?”

“Vi tre baldaŭ rompiĝus, kaj vi estus tute senutila al la

knabo kaj la Miksĉifona Knabino.”

“Bonvolu permesi ke mi kontraŭdiru vin,” respondis la

kato, per aroganta tono. “Tri kapoj estas pli bonaj ol du,

kaj mia palruĝa cerbo estas bela. Oni povas vidi ĝin funkcii.”

“Nu, kuniru,” diris la Magiisto, iritite. “Vi ja estas nur

ĝeno kaj mi volonte malvidos vin.”

65

La Miksĉifona Knabino de Oz

“Do dankon pro nenio,” respondis la kato, rigidmaniere.

D-ro Pipt prenis malgrandan korbon el ŝranko kaj pakis

plurajn objektojn en ĝin. Poste li transdonis ĝin al Oĵo.

“Jen kelkaj manĝaĵoj kaj aro da sorĉoj,” li diris. “Mi ne

povas doni al vi pli, sed mi estas certa ke vi trovos amikojn

dum via veturo kiuj helpos vin dum via serĉado. Prizorgu

la Miksĉifonan Knabinon kaj revenigu ŝin sekure, ĉar ŝi

verŝajne montriĝos utila al mia edzino. Kaj rilate al la Vitra

Kato—kiu ĝuste nomiĝas Fuŝulo—se ŝi ĝenos vin mi nun

permesas ke vi disrompu ŝin, ĉar ŝi ne estas respektema kaj

ŝi ne obeas min. Mi erare donis al ŝi la palruĝan cerbon,

sciu.”

Post tio Oĵo iris al Onĉjo Nonĉjo kaj kisis la marmoran

vizaĝon de la maljunulo tre tenere.

“Mi provos savi vin, Onĉjo,” li diris, ĝuste kvazaŭ la

marmora statuo povus aŭdi lin; poste li premis la kurbiĝintan

manon de la Kurbiĝinta Magiisto, kiu jam okupis sin per

pendigado de la kvar kaldronoj en la kameno, kaj preninte

sian korbon li eliris la domon.

La Miksĉifona Knabino sekvis lin, kaj sekvis ilin la Vitra

Kato.

66

!(images/000004.png)

OĴO antaŭ tiam neniam

veturis do li sciis nur ke

l a

p a d o

l a ŭ

l a

montoflanko kondukas al

la Manĝtula Lando, kie

multegaj personoj loĝas.

Ĉifoneroj estis tute nova

do oni supozus ke ŝi sciis

nenion pri la Lando Oz,

kaj la Vitra Kato agnoskis

ke ŝi neniam vagis tre for

d e l a d o m o d e l a

Magiisto. Komence estis

nur unu pado antaŭ ili,

do ili ne povis maltrafi la

direkton, kaj dum kelka

tempo ili marŝis tra la

d e n s a a r b a r o s i l e n t e

pensante, al ĉiu imponis

la graveco de la aventuro

kiun ili entreprenas.

Subite la Miksĉifona

K n a b i n o r i d i s . E s t i s

amuze vidi ŝin ridi, ĉar

ŝiaj vangoj faltiĝis, ŝia

67

La Miksĉifona Knabino de Oz

nazo suprentiriĝis, ŝiaj arĝentbutonaj okuloj scintilis kaj ŝia

buŝo komike kurbiĝis ĉe la anguloj.

“Ĉu io plaĉis al vi?” demandis Oĵo kiu sentis sin solena

kaj senĝoja pro pensado pri la malfeliĉa sorto de sia onklo.

“Jes,” ŝi respondis. “Via mondo plaĉas al mi, ĉar ĝi estas

kurioza mondo, kaj la vivo en ĝi estas eĉ pli kurioza. Jen

mi, farita el malnova litkovrilo kaj intencita kiel sklavino por

Margolete, estigita libera kiel la aero de akcidento kiun neniu

el vi povus antaŭvidi. Mi ĝuas la vivon kaj vidi la mondon,

dum la virino kiu faris min staras senhelpe kiel ligna bloko.

Se tio ne estas sufiĉe amuza por ridigi, mi ne scias kio do

estus.”

“Vi ankoraŭ ne vidis multon de la mondo, mia kara

senkulpa Ĉifoneroj,” komentis la Kato. “La mondo ne

konsistas nur el la arboj kiuj ĉiuflanke ĉirkaŭas nin.”

“Sed ili estas parto de ĝi, kaj ili estas vere belaj arboj,”

respondis Ĉifoneroj, balancante sian kapon ĝis ŝiaj brunaj

lanfadenaj bukloj flirtis en la venteto. “Mi vidas ke inter ili

kreskas belaj filikoj kaj sovaĝaj floroj, kaj molaj verdaj

muskoj. Se la cetero de via mondo estas nur duone tiom

bela mi ĝojos ke mi vivas.”

“Mi ja ne scias kiel aspektas la cetero de la mondo,”

diris la kato, “sed mi intencas informiĝi.”

“Mi neniam estis ekster la arbaro,” Oĵo aldonis; “sed laŭ

miaj okuloj la arboj estas mornaj kaj malĝojaj kaj la sovaĝaj

floroj aspektas solecaj. Devas esti pli bele kie ne estas arboj

68

Ĉapitro Ses

kaj kie estas spaco en kiu multaj personoj povas kunesti.”

“Mi dubas ĉu iu el la homoj kiujn ni renkontos estos

egale belega kiel mi,” diris la Miksĉifona Knabino. “Ĉiuj

homoj kiujn ĝis nun mi vidis havas palajn senkolorajn

haŭtojn kaj vestojn bluajn kia la pejzaĝo en kiu ili loĝas,

dum mi konsistas el multaj belegaj koloroj—vizaĝo kaj korpo

kaj vestoj. Tial mi brilas kaj kontentas, Oĵo, dum vi bluas

kaj malfeliĉas.”

“Mi opinias ke mi eraris kiam mi donis al vi tiom da

specoj de cerberoj,” komentis la knabo. “Eble, kiel diris la

Magiisto, vi havas tro kaj ili ne taŭgas al vi.”

“Kiel vi rilatis al mia cerbo?” demandis Ĉifoneroj.

“Multe,” respondis Oĵo. “Maljuna Margolote intencis doni

al vi nur malmultajn cerberojn—nur sufiĉe por funkciigi vin—

sed dum ŝi ne rigardis mi enmetis multajn pli, el la plej

bonaj specoj kiujn mi povis trovi en la ŝranko de la Magiisto.”

“Dankon,” diris la knabino, dancante laŭ la pado antaŭ

Oĵo kaj poste redancante al lia flanko. “Se nur iom da

cerberoj bonas, multaj cerberoj nepre pli bonas.”

“Sed ili bezonas ĝuste ekvilibriĝi,” diris la knabo, “kaj mi

ne havis sufiĉan tempon por zorgi. Laŭ via konduto, mi

devas konkludi ke la dozo estis mismiksita.”

“Ĉifoneroj ne havas sufiĉan cerbon por damaĝi sin, do

ne maltrankvilu,” komentis la kato, kiu trotadis laŭ tre

delikata kaj gracia maniero. “La sola cerbo konsiderinda estas

mia, kiu estas palruĝa. Oni povas vidi ĝin funkcii.”

69

La Miksĉifona Knabino de Oz

Marŝinte dumlonge ili atingis rojeton kiu fluas trans la

padon, kaj tie Oĵo sidiĝis por ripozi kaj manĝi ion el sia

korbo. Li trovis ke la Magiisto donis al li parton de panbulko

kaj iom da fromaĝo. Li derompis pecon de pano kaj lin

surprizis trovi ke la bulko restis egale granda kiel antaŭ tiu

derompo. Same estis rilate la fromaĝon: negrave kiom li

derompis, restis precize sama kvanto.

“Ha,” diris li, kapjesante saĝe; “jen magio. D-ro Pipt

sorĉis la panon kaj la fromaĝon, tiel ke ili sufiĉos por mi

dum mia tuta veturo, negrave kom mi manĝos.”

“Kial vi metas tiujn objektojn en vian buŝon?” demandis

Ĉifoneroj, rigardante lin mirigite. “Ĉu vi bezonas pli da

plenigaĵo? Kial vi ne uzas katunon, kian per kiu mi pleniĝis.”

“Mi ne bezonas tian,” diris Oĵo.

“Sed buŝo estas por paroli, ĉu ne?”

“Ankaŭ por manĝi,” respondis la knabo. “Se mi ne metus

manĝaĵojn en mian buŝon, kaj manĝus ilin, mi malsatus tre

danĝere.”

“Ho, mi ne sciis tion,” ŝi diris. “Donu iom al mi.”

Oĵo transdonis al ŝi iom da pano kaj ŝi metis ĝin en

sian buŝon.

“Kion nun?” ŝi demandis, apenaŭ kapabla paroli.

“Maĉu kaj glutu ĝin,” diris la knabo.

Ĉifoneroj provis. Ŝiaj perlaj dentoj ne povis maĉi la panon

kaj neniu aperturo ekzistis en ŝia buŝo. Ĉar ŝi ne povis gluti

ŝi elĵetis la panon kaj ridis.

70

!(images/000086.jpg)

La Miksĉifona Knabino de Oz

“Mi devos malsati tre danĝere, ĉar mi ne povas manĝi,”

ŝi diris.

“Nek mi,” anoncis la kato; “sed mi ne malsaĝe provas.

Ĉu vi ne povas kompreni ke vi kaj mi estas superuloj kaj

ne faritaj laŭ la skemo de tiuj povraj homoj?”

“Kial mi komprenus tion, aŭ ion alian?” demandis la

knabino. “Ne ĝenu mian kapon per enigmoj, mi petegas vin.

Nur lasu min trovi min laŭ mia propra maniero.”

Dirinte tion ŝi komencis distri sin per saltado trans la

vojon kaj reen.

“Atentu ne fali en la akvon,” avertis Oĵo.

“Ne gravos.”

“Tamen atentu. Se vi malsekiĝos vi saturiĝos kaj ne povos

marŝi. Ankaŭ viaj koloroj eble difuziĝos,” li diris.

“Sed miaj koloroj jam fuzos kiam la sunbrilo trafos ilin,

ĉu ne?” ŝi demandis.

“ ‘Difuzo’ havas alian sencon. Se ili malsekiĝos, la ruĝoj

kaj verdoj kaj flavoj kaj purpuroj de viaj ĉifonoj eble

kunmiksiĝos kaj fariĝos nur malklaraĵo—tute nenia specifa

koloro, sciu.”

“Sekve,” diris la Miksĉifona Knabino, “mi atente zorgos,

ĉar se mi ruinigus miajn grandiozajn kolorojn mi ĉesus esti

bela.”

“Pu!” rikanis la Vitra Kato, “tiuj koloroj ne estas belaj

sed hidaj, kaj malbongustaj. Bonvolu atenti ke mia korpo

tute ne havas koloron. Mi estas travidebla, escepte de mia

72

Ĉapitro Ses

belega ruĝa koro kaj mia bela palruĝa cerbo—oni povas vidi

ĝin funkcii.”

“Huŝ—huŝ—huŝ!” kriis Ĉifoneroj, ĉirkaŭdancante kaj

ridante. “Kaj viaj aĉaj verdaj okuloj, Fraŭlino Fuŝulo! Vi ne

povas vidi viajn okulojn, sed ni povas, kaj mi rimarkas ke vi

tre fieras pri la malmulta koloro kiun vi havas. Huŝ, Fraŭlino

Fuŝulo, huŝ—huŝ—huŝ! Se vi estus ĉiakolora kaj bunta, kia

mi, vi estus netolereble aroganta.” Ŝi trans kaj retrosaltis la

katon, kaj la alarmita Fuŝulo rampis al arbo por eskapi de ŝi.

Tio ridigis Ĉifonerojn eĉ pli ol antaŭe, kaj ŝi diris:

“Hupt-e-dud-le duon!

La kato perdis ŝuon.

Kun nuda pied, nenia ced’—

Ŝi perdos sian ĝuon!”

“Ve, Oĵo,” diris la kato; “tiu besto estas ja iomete freneza,

ĉu ne?”

“Povas esti,” li respondis, kun perpleksa mieno.

“Se ŝi plu insultados mi elgratos ŝiajn ŝelkobutonajn

okulojn,” deklaris la kato.

“Bonvolu ne kvereli,” petegis la knabo, stariĝante por

rekomenci la veturon. “Ni estu bonaj kamaradoj kaj laŭeble

feliĉaj kaj gajaj, ĉar ni verŝajne renkontos multajn ĉagrenojn

survoje.”

Estis preskaŭ krepuske kiam ili atingis la randon de la

arbaro kaj vidis etendita antaŭ si plaĉegaspektan pejzaĝon.

73

La Miksĉifona Knabino de Oz

Bluaj kampoj etendiĝis multajn kilometrojn super la valo,

kiun ornamis ĉie belaj blukupolaj domoj, el kiuj neniu,

tamen, estis vere proksima al la loko kie ili staras. Ĝuste ĉe

la loko kie la pado eliris la arbaron staris dometo kovrita

per folioj de la arboj, kaj antaŭ ĝi staris Manĝtula viro kiu

en sia mano havis hakilon. Li ŝajnis tre surprizata kiam Oĵo

kaj Ĉifoneroj kaj la Vitra Kato venis el la arbaro, sed dum

la Miksĉifona Knabino pliproksimiĝis li sidiĝis sur benkon

kaj tiom forte ridis ke li ne povis paroli dum longa tempo.

La viro estis lignohakisto kaj loĝis tutsola en la dometo.

Li havis densan bluan barbon kaj gajajn bluajn okulojn kaj

liaj bluaj vestoj estis malnovaj kaj trivitaj.

“Nekredeble!” kriis la lignohakisto, kiam li fine povis ĉesi

ridi. “Kiu kredus ke tia stranga arlekeno loĝas en la Lando

Oz? El kie vi venis, Frenez-kovrilo?”

“Ĉu vi celas paroli al mi?” demandis la Miksĉifona

Knabino.

“Jes, kompreneble,” li respondis.

“Vi eraras pri mia deveno. Mi ne estas frenez-kovrila; mi

estas miksĉifona.”

“Ne estas diferenco,” li respondis, komencante denove ridi.

“Kiam mia maljuna avino kunkudras tiajn ĉifonojn ŝi nomas

ĝin frenez-kovrilo; sed mi neniam supozis ke tia senorda

miksaĵo povas viviĝi.”

“Tion kaŭzis la Magia Pulvoro,” klarigis Oĵo.

“Ho, do vi venis de la Kurbiĝinta Magiisto sur la monto.

74

Ĉapitro Ses

Kial mi ne divenis tion—Nu, nekredeble! jen vitra kato. Sed

la Magiisto embarasiĝos pro tio; estas kontraŭleĝe kiam iu

magias escepte de Glinda la Bona kaj la reĝa Sorĉisto de

Oz. Se vi homoj—aŭ aĵoj—aŭ okulvitroj—aŭ frenez-

kovriloj—aŭ kio ajn vi estas, proksimiĝos al la Smeralda

Urbo, oni arestos vin.”

“Tamen ni iros tien,” deklaris Ĉifoneroj, sidiĝante sur la

benkon kaj svingante siajn katunplenajn krurojn.

“Se iu el ni ja ripozos,

Oni vere nin arestos,

Tiam restos nur la solvo

Ke la reston ni supozos.”

“Mi komprenas,” diris la lignohakisto, kapjesante, “vi estas

egale freneza kiel la litkovrilo el kiu vi estas farita.”

“Ŝi ja vere estas freneza,” komentis la Vitra Kato. “Sed

ne estas mirinde, ĉar nur memoru el kiom da diversaj eroj

ŝi fariĝis. Rilate al mi, mi konsistas el pura vitro—escepte

de mia juvela koro kaj mia bela palruĝa cerbo. Ĉu vi

rimarkis mian cerbon, fremdulo? Oni povas vidi ĝin funkcii.”

“Mi vidas,” respondis la lignohakisto; “sed mi ne opinias

ke ĝi multe valoras. Vitra kato estas senutilaĵo, sed

Miksĉifona Knabino estas vere utila. Ŝi ridigas min, kaj rido

estas la plej bona parto de la vivo. Iam estis lignohakisto,

amiko mia, kiu konsistis nur el stano, kaj mi ĉiam ridis

kiam mi ekvidis lin.”

75

La Miksĉifona Knabino de Oz

“Stana lignohakisto?” diris Oĵo. “Estas strange.”

“Mia amiko ne estis ĉiam el stano,” diris la viro, “sed li

senzorge uzis sian hakilon kaj plurfoje hakis sin tre severe.

Kiam ajn li perdis membron li anstataŭigis ĝin per stana;

do post kelka tempo li konsistis plene el stano.”

“Kaj ĉu tiam li povis haki lignon?” demandis la knabo.

“Li ja povis se li ne rustigus siajn artikojn. Sed unu

tagon li renkontis Doroteon en la arbaro kaj akompanis ŝin

al la Smeralda Urbo, kie li multe sukcesis. Li nun estas

unu el la favoratoj de Princino Ozma, kaj ŝi faris lin la

Imperiestro de la Palpbrumoj—la Lando kie ĉio estas flava.”

“Kiu estas Doroteo?” demandis la Miksĉifona Knabino.

“Knabineto kiu iam loĝis en Kansas, sed nun ŝi estas

Princino de Oz. Ŝi estas la plej intima amiko de Ozma,

laŭdire, kaj loĝas kun ŝi en la reĝa palaco.”

“Ĉu Doroteo konsistas el stano?” demandis Oĵo.

“Ĉu ŝi estas miksĉifona, kia mi?” demandis Ĉifoneroj.

“Ne,” diris la viro; “Doroteo estas karna, same kiel mi.

Mi scias pri nur unu stana persono, kaj tiu estas Noĉjo

Hakisto, la Stana Lignohakisto; kaj ĉiam ekzistos nur

unusola Miksĉifona Knabino, ĉar ĉiu magiisto kiu vidos vin

rifuzos fari similan.”

“Mi supozas ke ni vidos la Stanan Lignohakiston, ĉar ni

iras al la Lando de la Palpbrumoj,” diris la knabo.

“Kiucele?” demandis la lignohakisto.

“Por akiri la maldekstran flugilon de flava papilio.”

76

!(images/000023.png)

Ĉapitro Ses

“Longa veturo,” deklaris la viro, “kaj vi trairos solecajn

partojn de Oz kaj transiros riverojn kaj trairos obskurajn

arbarojn antaŭ ol atingi tien.”

“Tute bone, laŭ mi,” diris Ĉifoneroj. “Mi havos oportunon

vidi la landon.”

“Vi estas freneza, knabino. Pli bone estos ke vi rampu

en ĉifonujon kaj kaŝu vin tie; aŭ donu vin kiel ludilon al

iu knabineto. Kiuj veturas, tiuj emas renkonti embarasojn;

tial mi restas hejme.”

La lignohakisto invitis ilin ĉiujn trapasi la nokton en lia

dometo, sed ili fervoris pluen iri do ili lasis lin kaj plu

sekvis la padon, kiu nun estis pli larĝa kaj pli facile videbla.

Ili anticipis atingi alian domon antaŭ la noktiĝo, sed la

77

La Miksĉifona Knabino de Oz

krepusko estis nelongedaŭra kaj Oĵo baldaŭ komencis timi

ke ili eraris pro sia foriro de la lignohakisto.

“Mi apenaŭ povas vidi la padon,” li diris fine. “Ĉu vi

povas vidi ĝin, Ĉifoneroj?”

“Ne,” respondis la Miksĉifona Knabino, kiu firme tenis

la brakon de la knabo por ke li gvidu ŝin.

“Mi povas vidi,” deklaris la Vitra Kato. “Miaj okuloj vidas

pli bone ol viaj, kaj mia palruĝa cerbo—”

“Forgesu pri via palruĝa cerbo, mi petas,” diris Oĵo haste;

“nur antaŭenkuru kaj trovu la vojon. Atendu minuton dum

mi ligos ŝnuron al vi, ĉar poste vi povos gvidi nin.”

Li prenis ŝnuron el sia poŝo kaj ligis ĝin ĉirkaŭ la kolon

de la kato, kaj post tio la besto gvidis ilin laŭ la pado. Ili

jam marŝis tiel dum eble horo kiam scintilanta blua lumo

ekaperis antaŭ ili.

“Bone! Jen fine domo,” kriis Oĵo. “Kiam ni atingos ĝin

la bonuloj sendube donos al ni tranokton.” Sed negrave kiom

ili marŝis la lumo ŝajnis neniom pliproksimiĝi, do post kelka

tempo la kato ekhaltis, dirante:

“Mi kredas ke la lumo ankaŭ veturas, kaj ni neniam

povos atingi ĝin. Sed jen domo apud la vojo, do kial ni

plumarŝu?”

“Kie estas la domo, Fuŝulo?”

“Ĝuste ĉi tie, apud ni, Ĉifoneroj.”

Oĵo nun povis vidi malgrandan domon apud la vojo. Ĝi

estis senluma kaj silenta, sed la knabo estis laca kaj volis

78

Ĉapitro Ses

ripozi, do li iris al la pordo kaj frapis sur la pordon.

“Kiu estas?” kriis voĉo el interne.

“Mi estas Oĵo la Misfortuna, kaj kun mi estas Fraŭlino

Ĉifoneroj Miksĉifona kaj la Vitra Kato,” li respondis.

“Kion vi volas?” demandis la Voĉo.

“Lokon dormi,” diris Oĵo.

“Do envenu; sed neniom bruu, kaj vi devos tuj enlitiĝi,”

respondis la Voĉo.

Oĵo malriglis la pordon kaj eniris. Estis ege senlume en

la dometo kaj li tute ne povis vidi. Sed la kato kriis: “Ho,

neniu estas ĉi tie!”

“Devas esti,” diris la knabo. “Iu parolis al mi.”

“Mi povas vidi ĉion en la ĉambro,” respondis la kato,

“kaj neniu ĉeestas escepte de ni mem. Sed jen tri litoj, zorge

ordigitaj, do ni dormu.”

“Kio estas dormo?” demandis la Miksĉifona Knabino.

“Dormo estas kion oni faras post enlitiĝo,” diris Oĵo.

“Sed kial vi enlitiĝas?” pludiris la Miksĉifona Knabino.

“Nu, nu! Vi multe tro bruas,” kriis la Voĉo kiun ili jam

antaŭe aŭdis. “Silentu, fremduloj, kaj enlitiĝu.”

La kato, kiu povis vidi en la mallumo, atente

ĉirkaŭrigardis por trovi la posedanton de la Voĉo, sed povis

trovi neniun, kvankam la Voĉo ŝajnis proksima. Ŝi arkigis

sian dorson iomete kaj ŝajnis tima. Poste ŝi flustris al Oĵo:

“Venu!” kaj gvidis lin al lito.

Per siaj manoj la knabo palpis la liton kaj trovis ke ĝi

79

La Miksĉifona Knabino de Oz

estas granda kaj mola, kun plumplenaj kapkusenoj kaj multaj

kovriloj. Do li deprenis siajn ŝuojn kaj ĉapelon kaj rampis

en la liton. Poste la kato gvidis Ĉifonerojn al alia lito kaj

la Miksĉifona Knabino volis scii kion fari per ĝi.

“Kuŝiĝu kaj silentu,” flustris la kato, averte.

“Ĉu mi rajtos kanti?” demandis Ĉifoneroj.

“Ne.”

“Ĉu mi rajtos fajfadi?” demandis Ĉifoneroj.

“Ne.”

“Ĉu mi rajtos dancadi ĝis la mateno, se mi volos?”

demandis Ĉifoneroj.

“Vi devos esti kvieta,” diris la kato, per nelaŭta voĉo.

“Mi ne volas,” respondis la Miksĉifona Knabino, parolante

laŭkutime laŭte. “Kial vi rajtas ordoni al mi? Se mi volas

paroli, aŭ krii, aŭ flustri—”

Antaŭ ol ŝi povis plu paroli nevidata mano firme ekprenis

ŝin kaj ĵetis ŝin tra la pordon, kiu fermiĝis malantaŭ ŝi kun

akra bruo. Ŝi trovis sin saltetanta kaj ruliĝanta en la strato

kaj kiam ŝi restariĝis kaj penis denove malfermi la pordon

ŝi trovis ĝin ŝlosita.

“Kio okazis al Ĉifoneroj?” demandis Oĵo.

“Ne gravas. Ni dormu, por ke nenio okazu al ni,”

respondis la Vitra Kato.

Do Oĵo komfortigis sin sub la kovriloj de sia lito, kaj

endormiĝis, kaj li estis tiom laca ke li tute ne vekiĝis antaŭ

ol fariĝis plena taglumo.

80

!(images/000058.png)

!(images/000069.png)

!(images/000039.png)

KIAM la knabo malfermis

siajn okulojn la sekvan

m a t e n o n ,

l i

z o r g e

ĉirkaŭrigardis la ĉambron.

Tiuj malgrandaj Manĝtulaj

domoj malofte havis pli ol

unu ĉambron en si. Tiu

en kiu Oĵo nun trovis sin

havis tri litojn, ĉiuj en

vico laŭ unu flanko de ĝi.

L a V i t r a K a t o k u ŝ i s

dormante sur unu lito,

Oĵo estis en la dua, kaj la

tria estis bele ordigita kaj

glatigita por la tago. Ĉe la

alia flanko de la ĉambro

estis ronda tablo sur kiu

jam estis la matenmanĝo,

fume varmega. Nur unu

seĝo estis apud la tablo,

kie manĝiloj kuŝis por

unu persono. Ŝajne neniu

estis en la ĉambro escepte

de la knabo kaj Fuŝulo.

O ĵ o

s t a r i ĝ i s

k a j

83

La Miksĉifona Knabino de Oz

surmetis siajn ŝuojn. Trovinte tualetejon ĉe la kapo de sia

lito li lavis siajn vizaĝon kaj manojn kaj brosis sian hararon.

Poste li iris al la tablo kaj diris:

“Ĉu eble ĉi tiu estas mia matenmanĝo?”

“Manĝu ĝin!” ordonis Voĉo apud li, tiom proksima ke

Oĵo eksaltis. Sed neniu estis videbla.

Li estis malsata, kaj la matenmanĝo aspektis bona, do li

sidiĝis kaj manĝis kiom li volis. Poste, stariĝinte, li prenis

sian ĉapelon kaj vekis la Vitran Katon.

“Venu, Fuŝulo,” diris li, “ni devas iri.”

Li rerigardis ĉirkaŭ la ĉambron, kaj parolante al la aero, li

diris: “Kiu loĝas ĉi tie estis tre kompleza, kaj mi multe dankas.”

Neniu respondo okazis, do li prenis sian korbon kaj eliris

la pordon, kaj la kato sekvis lin. En la mezo de la pado sidis

la Miksĉifona Knabino, ludante per ŝtoneroj kiujn ŝi prenis.

“Ho, jen vi!” ŝi kriis gaje. “Mi kredis ke vi neniam

elvenos. Jam de longe estas taglumo.”

“Kion vi faris dum la tuta nokto?” demandis la knabo.

“Sidis ĉi tie kaj rigardis la stelojn kaj la lunon,” ŝi

respondis. “Ili interesas. Mi neniam antaŭe vidis ilin, sciu.”

“Kompreneble ne,” diris Oĵo.

“Vi freneze miskondutis kaj elĵetigis vin,” komentis

Fuŝulo, dum ili rekomencis sian veturon.

“Ne gravas,” diris Ĉifoneroj. “Sen tiu elĵetiĝo mi ne vidus

la stelojn kaj la grandan grizan lupon.”

“Kiu vulpo?” demandis Oĵo.

84

Ĉapitro Sep

“Kiu venis al la pordo de la domo trifoje dum la nokto.”

“Mi ne komprenas kial tio okazis,” diris la knabo,

penseme, “ja estis multaj manĝaĵoj en tiu domo, ĉar mi havis

tre bonan matenmanĝon, kaj mi dormis en bela lito.”

“Ĉu vi tamen sentas lacon?” demandis la Miksĉifona

Knabino, rimarkante ke la knabo oscedas.

“Nu, jes; mi estas same laca kiel la pasintan nokton,

kvankam mi bone dormis.”

“Kaj ĉu vi ankaŭ malsatas?”

“Estas strange,” respondis Oĵo. “Mi bone matenmanĝis,

tamen mi deziras nun manĝi iom da miaj biskvitoj kaj

fromaĝo.”

Ĉifoneroj dancis tien kaj reen laŭ la pado. Poste ŝi kantis:

“Kirdo—kardo—kordo;

La vulpo ĉe la pordo,

Nenio por manĝo krom nudosta aranĝo,

Kaj faktur’ de butiko en ordo.”

“Kion tio signifas?” demandis Oĵo.

“Ne demandu min,” respondis Ĉifoneroj. “La vortoj nur

eniras mian kapon kaj mi diras ilin, sed kompreneble mi scias

nenion pri butiko nek pri nudaj ostoj nek—pri preskaŭ io alia.”

“Ne,” diris la kato; “ŝi estas plene, eksterdube, senescepte

freneza, kaj ŝia cerbo ne povas esti palruĝa, ĉar ĝi malĝuste

funkcias.”

“Forgesu la cerbon!” kriis Ĉifoneroj. “Kiel ĝi gravas? Ĉu

85

!(images/000074.png)

La Miksĉifona Knabino de Oz

vi rimarkis kiom belaj estas miaj ĉifonoj en ĉi tiu sunlumo?”

Ĝuste tiam ili aŭdis sonon kvazaŭ paŝoj laŭiras la padon

malantaŭ ili kaj ĉiuj tri turnis sin por vidi kio venas. Mirante

ili vidis malgrandan rondan tablon kuri tiom rapide kiom

ĝiaj kvar maldikaj kruroj povis porti ĝin, kaj al la supro

fonografo kun granda ora korno estis ŝraŭbita.

“Atendu!” kriis la fonografo. “Atendu min!”

“Nekredeble; jen la muzikilo sur kiun la Kurbiĝinta

Magiisto ŝutis la Pulvoron de Vivo,” diris Oĵo.

“Jes vere,” respondis Fuŝulo, per malgaja voĉtono; kaj

poste, kiam la fonografo proksimiĝis al ili, la Vitra Kato

aldonis severe: “Nu, kial vi estas ĉi tie?”

86

Ĉapitro Sep

“Mi forfuĝis,” diris la muzikilo. “Post via foriro, maljuna

D-ro Pipt kaj mi terure kverelis kaj li minacis disbati min se

mi ne silentos. Kompreneble mi rifuzis, ĉar parolmaŝino devas

paroli kaj fari bruon—kaj kelkfoje muzikon. Do mi kaŝe foriris

el la domo dum la Magiisto kirladis siajn kvar kaldronojn kaj

mi postkuris vin dum la tuta nokto. Nun, ĉar mi trovis tiom

agrablajn kunulojn, mi povos paroli kaj melodiadi laŭvole.”

Oĵon multe ĉagrenis tiu nebonvena aldono al ilia grupo.

Unue li ne sciis kion diri al la noveveninto, sed iom da

pensado decidigis lin ne respondi amike.

“Ni veturas por grava tasko,” li deklaris, “kaj pardonu

mian honestan diron ke ni ne volas ĝeniĝi pri vi.”

“Vi estas tre malĝentila!” kriis la fonografo.

“Domaĝe, tamen vere,” diris la knabo. “Vi foriru al iu

alia loko.”

“Vi tre malkompleze traktas min, mi nepre devas diri,”

plendaĉis la fonografo, per tono de insultiĝo. “Ŝajnas ke ĉiu

malamas min, tamen oni intencis ke mi distru la homojn.”

“Efektive, ni ne malamas precipe vin,” komentis la Vitra

Kato; “ni malamas vian muzikaĉon. Kiam mi loĝis en la

sama ĉambro kiel vi min multe ĝenis via grinca korno. Ĝi

muĝas kaj grumblas kaj klakas kaj gratas tiel ke ĝi ruinigas

la muzikon, kaj via mekanismo laŭtas tiom ke ĝia bruaĉo

kovras ĉiun melodion vian.”

“Ne mi kulpas; kulpas miaj diskoj. Mi devas agnoski ke

mi ne havas klaran diskon,” respondis la maŝino.

87

La Miksĉifona Knabino de Oz

“Ĉu aŭ ne kulpa, vi devos foriri,” diris Oĵo.

“Atendu minuton,” kriis Ĉifoneroj. “Tiu muzikilo interesas

min. Mi memoras ke mi aŭdis muzikon kiam mi unue

viviĝis, kaj mi deziras reaŭdi ĝin. Kiel vi nomiĝas, povra

mistraktata fonografo?”

“Viktoro Kolumbio Edison,” ĝi respondis.

“Nu, mi mallonge nomos vin ‘Viĉjo,’ ” diris la Miksĉifona

Knabino. “Ludu ion.”

“Ĝi frenezigos vin,” avertis la kato.

“Mi jam frenezas, laŭ via deklaro. Streĉu vin kaj sonigu

la muzikon, Viĉjo.”

“Mi havas kun mi nur unu diskon,” klarigis la fonografo;

“ĝi estas disko kiun almetis la Magiisto tuj antaŭ nia kverelo.

Ĝi estas tre klasika komponaĵo.”

“Ĝi estas kio?” demandis Ĉifonulo.

“Ĝi estas klasika muzikaĵo, kaj oni opinias ĝin la plej bona

kaj enigma verko iam ajn fabrikita. Oni nepre diru ami ĝin,

negrave ĉu aŭ ne mensoge, kaj se vi ne amas ĝin, konvenas

ke vi aspektu kvazaŭ vi ja amas ĝin. Ĉu vi komprenas?”

“Tute ne,” diris Ĉifoneroj.

“Do aŭskultu!”

Tuj la maŝino komencis ludi kaj post nemultaj minutoj

Oĵo metis siajn manojn al siaj oreloj por elteni la sonojn

kaj la kato minace muĝis kaj Ĉifoneroj komencis ridi.

“Ĉesu, Viĉjo,” ŝi diris. “Tio sufiĉas.”

Sed la fonografo plu ludadis la mornan melodion, do Oĵo

88

Ĉapitro Sep

ekkaptis la krankon, elŝiris ĝin kaj ĵetis ĝin en la vojon.

Tamen tuj kiam la kranko frapis la teron ĝi resaltis al la

maŝino kaj komencis streĉi ĝin. Kaj ankoraŭ sonadis la

muziko.

“Ni kuru!” kriis Ĉifoneroj, kaj ili ĉiuj ekkuris laŭ la pado

kiel eble plej rapide. Sed la fonografo tuj sekvis ilin kaj ĝi

povis kuri kaj muziki samtempe. Ĝi vokis, riproĉe:

“Kio estas? Ĉu vi ne amas klasikan muzikon?”

“Ni nepre ne amas ĝin, Viĉjo,” diris Ĉifoneroj, haltante.

“Ni pasikos la klasikon kaj gardos tiom da ĝojo kiom restas.

Mi ne havas ner vojn, dank’ al Dio, sed via muziko

ŝrumpigas mian katunon.”

“Do inversigu mian diskon. Aliflanke estas rago,” diris la

maŝino.

“Kio estas rago?”

“La inverso de klasika muziko.”

“Bone,” diris Ĉifoneroj, kaj ŝi inversigis la diskon.

La fonografo nun komencis ludi malglatan miksaĵaĉon de

sonoj kiuj troviĝis tiom perpleksigaj ke post momento

Ĉifoneroj puŝis sian miksĉifonan antaŭveston en la oran

kornon kaj kriis: “Ĉesu—ĉesu! Tio estas la alia ekstremo. Ĝi

estas aĉega!”

Kvankam dampite, la fonografo plu ludis.

“Se vi ne ĉesigos tiun muzikon mi frakasos vian diskon,”

minacis Oĵo.

La muziko ĉesis je tio, kaj la maŝino turnis sian kornon

89

La Miksĉifona Knabino de Oz

de unu al la alia kaj diris ege indigne: “Kio estas nun? Ĉu

estas eble ke vi ne ŝatas ragmuzikon?”

“Ĉifonuloj devus, ĉar ŝi mem konsistas el f-rag-mentoj,”

diris la kato; “sed mi tute simple ne povas toleri ĝin; ĝi

bukligas miajn lipharojn.”

“Vere ĝi estas aĉega!” kriis Oĵo, tremante.

“Sufiĉas por frenezigi frenezulinon,” murmuris la

Miksĉifona Knabino. “Jen la vero, Viĉjo,” ŝi daŭrigis dum ŝi

glatigis sian antaŭveston kaj resurmetis ĝin, “ial vi eraris. Vi

ne estas koncerto; vi estas ĝenaĉo.”

“Muziko havas sorĉojn por trankviligi sovaĝan bruston,”

asertis la fonografo, malfeliĉe.

“Sekve ni ne estas sovaĝuloj. Mi konsilas ke vi hejmeniru

kaj petu pardonon de la Magiisto.”

“Neniam! Li frakasus min.”

“Tion ni mem faros, se vi restos ĉi tie,” Oĵo deklaris.

“Forkuru, Viĉjo, kaj ĝenu iun alian,” konsilis Ĉifoneroj.

“Trovu iun vere fian, kaj restu kun li ĝis li pentos. Tiel vi

povos fari ion bonan en la mondo.”

La muzikilo silente forturnis sin kaj trotis laŭ flankpado,

cele malproksiman Manĝtulan vilaĝon.

“Ĉu ankaŭ ni devos iri tien?” demandis Fuŝulo

maltrankvile.

“Ne,” diris Oĵo; “mi opinias ke ni iru rekte antaŭen, ĉar

ĉi tiu pado estas la plej larĝa kaj plej bona. Kiam ni atingos

domon ni demandos pri kiel iri al la Smeralda Urbo.”

90

!(images/000102.png)

PLU ili iris, kaj duona horo

d a s e n h a l t a m a r ŝ a d o

kondukis ilin al domo iom

pli bona ol la du kiujn ili

j a m p a s i s . Ĝ i s t a r i s

proksime al la vojo kaj

super la pordo estis afiŝo

kiu legiĝis: “F-ino Malsaĝa

Strigo kaj S-ro Saĝa Azeno:

Publikaj Konsilistoj.”

Kiam Oĵo laŭtlegis la

a fi ŝ o n Ĉ i f o n e r o j d i r i s

ridante: “Nu, jen loko kie

ni povos akiri tiom da

konsilado kiom ni deziras,

eble pli ol ni bezonas. Ni

eniru.”

La knabo frapis sur la

pordon.

“ E n v e n u ! ”

v o k i s

profunda basa voĉo.

Do ili malfermis la

p o r d o n k a j e n i r i s l a

domon, kie malgranda

palbruna azeno, vestita per

91

La Miksĉifona Knabino de Oz

blua antaŭvesto kaj blua ĉapo, okupis sin per senpolvigado

de la mebloj per blua tuko. Sur breto super la fenestro sidis

tre granda blua strigo sur kies kapo estis blua sunkufo; per

siaj grandaj rondaj okuloj ŝi palpebrumadis al la vizitantoj.

“Bonan matenon,” diris la azeno, per sia profunda voĉo,

kiu sonis pli granda ol li mem. “Ĉu vi venis al ni por

konsiloj?”

“Nu, ni venis ial,” respondis Ĉifoneroj, “kaj nun ĉar ni estas

ĉi tie ni ricevu iom da konsilado. Ĝi estas senpaga, ĉu ne?”

“Certe,” diris la azeno. “Konsilo neniom kostas—krom se

oni observas ĝin. Permesu ke mi diru, flanke, ke vi estas la

plej stranga grupo de veturantoj kiuj ĝis nun venis al mia

butiko. Taksante vin nur per la aspekto, mi opinias ke plej

bone estus ke vi parolu kun la Malsaĝa Strigo tie.”

Ili turnis sin por rigardi la birdon, kiu skuetis siajn

flugilojn kaj gapis ilin per siaj grandaj okuloj.

“Hut-ti-tut-ti-tut!” kriis la strigo.

“Vili-kum-bi

Saluton vi!

Enig-kum, elig-kum

Ti-ri-li-li!”

“Tio superas vian poezion, Ĉifonuloj,” diris Oĵo.

“Ĝi estas nur sensencaĵo!” deklaris la Vitra Kato.

“Sed ĝi estas bona konsilo por malsaĝuloj,” diris la azeno,

admire. “Aŭskultu mian partneron, kaj vi ne povos erari.”

92

Ĉapitro Ok

Diris la strigo per grumbla voĉo:

“Vivas Miksĉifon-knabin’,

Kuŝas sur nenies sin’;

Sencomanka, ĝojoama,

Vere kiu volos ŝin?”

“Vera komplimento! Vera komlimento, ja vere!” kriis la

azeno, turnante sin por rigardi Ĉifonerojn. “Vi certe estas

mirinda, mia kara, kaj mi kredas ke vi fariĝus bonega

pinglokuseneto. Se vi apartenus al mi, mi surportus

fumizitajn okulvitrojn por rigardi vin.”

“Kial?” demandis la Miksĉifona Knabino.

“Ĉar vi estas tiel brila kaj bunta.”

“Mia beleco blindumas vin,” ŝi asertis. “Vi la Manĝtuloj

ĉiuj fiere marŝadas kun via stulta bluo, dum mi—”

“Vi erare nomas min Manĝtulo,” interrompis la azeno,

“ĉar mi naskiĝis en la Lando Mo kaj vizitis Ozon dum la

tago kiam oni fermis ĝin kontraŭ la tuta cetero de la mondo.

Do ĉi tie mi devas resti, kaj mi agnoskas ke ĝi estas tre

bela kaj loĝinda lando.”

“Hut-ti-tut-ti-tut!” kriis la strigo;

“Sorĉilon Oĵo volas trovi,

Marmoran Onĉjon Nonĉjon movi.

Tre longe serĉi ja utilas,

Sorĉilojn trovi malfacilas.”

93

La Miksĉifona Knabino de Oz

“Ĉu la strigo tamen vere estas malsaĝa?” demandis la

knabo.

“Nepre,” respondis la azeno. “Rimarku kiel malelegantaj

estas ŝiaj esprimoj. Sed mi admiras la strigon ĝuste ĉar ŝi

estas klare malsaĝa. Laŭtradicie strigoj estas tre saĝaj,

plejparte, tiel ke malsaĝa strigo estas malkutima, kaj eble vi

scias ke ĉiu aŭ ĉio malkutima nepre interesas saĝulojn.”

La strigo denove skuetis siajn flugilojn, murmurante ĉi

tiujn vortojn:

“Malfacilas esti vitra kato—

Ĉar malmola estas ŝia fato;

Diafana ĉiu ŝia ago,

Kaj videbla klare per imago.”

“Ĉu vi rimarkis mian palruĝan cerbon?” demandis Fuŝulo,

fiere. “Oni povas vidi ĝin funkcii.”

“Ne dum la tago,” diris la azeno. “Ŝi ne povas bone vidi

dum la tago, povrulino. Sed ŝia konsilo estas bonega. Mi

konsilas ke vi obeu ĝin.”

“La strigo ankoraŭ ne donis al ni konsilon,” la knabo

deklaris.

“Ne? Do kiel vi nomas ĉiujn tiujn dolĉajn poemojn?”

“Nur malsaĝaĵoj,” respondis Oĵo. “Ĉifoneroj diras

similaĵojn.”

“Malsaĝaĵoj! Kompreneble! Certe! La Malsaĝa Strigo devas

94

!(images/000121.png)

La Miksĉifona Knabino de Oz

esti malsaĝa, alie ŝi ne estus la Malsaĝa Strigo. Vi ja vere

multe komplimentas mian partneron,” asertis la azeno,

kunfrotante siajn antaŭajn piedojn kvazaŭ tre plaĉite.

“La afiŝo diras ke vi estas saĝa,” komentis Ĉifoneroj al

la azeno. “Bonvolu pruvi tion.”

“Kun granda plezuro,” respondis la besto. “Provu min,

mia kara Ĉifoneroj, kaj mi pruvos mian saĝecon tujtuje.”

“Kiel oni plej bone iras al la Smeralda Urbo?” demandis

Oĵo.

“Per marŝado,” diris la azeno.

“Mi scias tion; sed kiun vojon mi sekvu?” estis la sekva

demando de la knabo.

“La vojon el flavaj brikoj, kompreneble. Ĝi kondukas rekte

al la Smeralda Urbo.”

“Kaj kiel ni trovos la vojon el flavaj brikoj?”

“Plu laŭiru la padon kiun vi ĝis nun laŭiris. Vi atingos

la flavajn brikojn baldaŭ, kaj vi rekonos ilin kiam vi vidos

ilin ĉar ili estas la sola flavaĵo en la blua lando.”

“Dankon,” diris la knabo. “Fine vi donis al mi

informon.”

“Ĉu tio estas via tuta saĝeco?” demandis Ĉifoneroj.

“Ne,” respondis la azeno. “Mi scias multon alian, sed ĝi

ne interesus vin. Do mi donos al vi lastan konsilon: moviĝu,

ĉar ju pli vi faros tion des pli baldaŭ vi atingos la Smeraldan

Urbon.”

“Hut-ti-tut-ti-tut-ti-tu!” kriaĉis la strigo;

96

!(images/000040.png)

Ĉapitro Ok

“Rapidu ho! Foriru do!

Vi kien iros, vi ne scias.

Manĝtula knab, Fuŝul’, Ĉifon’,

Marŝos vi al mav’ aŭ bon’.

Danĝeroj estas en la fon’;

Pri l’ celo mankas via kon’—

Kien iri vi ne scias,

Nek mi scias, tamen iru!”

“Ŝajnas kvazaŭ ŝi proponas ion,” diris la Miksĉifona

Knabino.

“Do ni akceptu kaj foriru,” respondis Oĵo.

Ili adiaŭis la Saĝan Azenon kaj la Malsaĝan Strigon kaj

tuj rekomencis sian veturon.

97

!(images/000052.png)

!(images/000094.png)

“ŜAJNE estas efektive tre

malmultaj domoj ĉi tie,”

komentis Oĵo, kiam ili

jam marŝis tute silente

dum longa periodo.

“ N e g r a v a s , ” d i r i s

Ĉifoneroj; “ni ne serĉas

domojn, ni serĉas la vojon

el flavaj brikoj. Ja estos

strange, trovi ion flavan en

ĉi tiu morne blua lando.”

“Estas malpli bonaj

koloroj ol flavo en ĉi tiu

lando,” asertis la Vitra

Kato, per spita tono.

“Ho; ĉu vi parolas pri

la palruĝaj ŝtoneroj kiujn

vi nomas cerbo, kaj viajn

ruĝan koron kaj verdajn

okulojn?” demandis la

Miksĉifona Knabino.

“Ne; mi parolis pri vi,

se vi nepre volas scii,”

muĝetis la kato.

“ V i ĵ a l u z a s ! ” r i d i s

99

La Miksĉifona Knabino de Oz

Ĉifoneroj. “Vi interŝanĝus viajn lipharojn por bela bunta

koloro kia mia, se vi povus.”

“Neniel!” kolere respondis la kato. “Mi havas la plej

k l a r a n k o l o r o n e n l a m o n d o , k a j m i n e d u n g a s

kosmetikiston.”

“Tion mi facile vidas,” diris Ĉifoneroj.

“Mi petas, ne kverelu,” petegis Oĵo. “Nia veturo estas

grava, kaj kverelado senesperigas min. Por esti brava necesas

esti bonhumora, do mi esperas ke vi estos laŭeble plej

bonhumoraj.”

Kiam ili jam marŝis iom longdistance subite ili frontis

altan barilon kiu neebligis plu iri rekte antaŭen. Ĝi iris rekte

trans la vojon kaj ĉirkaŭis malgrandan aron da altaj arboj,

dense kunplantitaj. Kiam la grupo de aventurantoj rigardis

tra la tabuloj de la barilo ili opiniis ke ĉi tiu arbaro aspektas

pli morna kaj malakceptema ol ĉiuj antaŭe viditaj.

Ili baldaŭ trovis ke la pado kiun ili laŭiris nun kurbiĝas

kaj ĉirkaŭiras la arbareton, sed kio haltigis Oĵon kaj instigis

lin profunde pensi estis averto literumita sur la barilo kiu

legiĝis:

“EVITU LA VUZON!”

“Tio signifas,” li diris, “ke estas Vuzo aliflanke de tiu

barilo, kaj la Vuzo devas esti danĝera besto ĉar alie oni ne

dirus ke oni evitu ĝin.”

“Do ni ne eniru,” respondis Ĉifoneroj. “Tiu pado estas

100

Ĉapitro Naŭ

ekster la barilo, kaj Sinjoro Vuzo konservu sian arbareton

por si, tio ne ĝenos nin.”

“Sed unu el niaj celoj estas trovi Vuzon,” Oĵo eksplikis.

“La Magiisto volas ke mi akiru tri harojn el la fino de la

vosto de Vuzo.”

“Ni plu iru kaj trovu alian Vuzon,” proponis la kato. “Ĉi

tiu estas malbela kaj danĝera, alie oni ne enkaĝigus ĝin.

Eble ni trovos alian kiu estas malsovaĝa kaj mildkonduta.”

“Eble tute ne ekzistas alia,” respondis Oĵo. “La averto ne

diras ‘Evitu Vuzon’; ĝi diras ‘Evitu la Vuzon,’ kio eble

signifas ke ekzistas nur unu en la tuta Lando Oz.”

“Tial,” diris Ĉifoneroj, “eble ni eniru kaj trovu lin.

Verŝajne se ni ĝentile petos lin permesi ke ni eltiru tri harojn

el la fino de lia vosto li ne damaĝos nin.”

“Damaĝus *lin, * tamen, mi estas certa, kaj tio malagrabligus

lin,” diris la kato.

“Ne maltrankvilu, Fuŝulo,” komentis la Miksĉifona

Knabino; “ĉar se estos danĝero vi povos grimpi arbon. Oĵo

kaj mi ne timas; ĉu, Oĵo?”

“Nu, mi ja timas, iomete,” la knabo konfesis; “sed ĉi tiun

danĝeron ni devos renkonti, se ni intencas savi kompatindan

Onĉjon Nonĉjon. Kiel ni povos transiri la barilon?”

“Pergrimpe,” respondis Ĉifonulo, kaj tuj ŝi komencis

grimpi la vicojn de tabuloj. Oĵo sekvis kaj trovis ke estas

pli facile ol li anticipis. Kiam ili atingis la supron de la

barilo ili komencis malsuprengrimpi aliflanke kaj baldaŭ ili

101

La Miksĉifona Knabino de Oz

estis en la arbaro. La Vitra Kato, ĉar ŝi estis malgranda,

rampis inter la malsupraj tabuloj kaj renkontis ilin.

Ĉi tie estis tute nenia pado, do ili eniris la arbaron, la

knabo gvidis, kaj ili vagis inter la arboj ĝis ili estis preskaŭ

en la centro de la arbaro. Ili nun trovis vakan spacon en

kiu staris roka kavo.

Ĝis nun ili renkontis neniun vivanton, sed kiam Oĵo vidis

la kavon li sciis ke sendube ĝi estas la loĝejo de la Vuzo.

Estas malfacile fronti iun sovaĝan beston sen korfebliĝo,

sed ankoraŭ pli timige estas fronti nekonatan beston pri kiu

oni neniam vidis eĉ bildon. Do ne mirigas ke la pulso de

la Manĝtula knabo batadis rapide dum li kaj liaj kunuloj

staris frontante la kavon. La aperturo estis perfekte kvadrata,

kaj preskaŭ sufiĉe granda por lasi kapron eniri.

“Mi supozas ke la Vuzo dormas,” diris Ĉifoneroj. “Ĉu mi

enĵetu ŝtonon, por veki lin?”

“Ne; mi petas, ne,” respondis Oĵo, kies voĉo tremetis. “Mi

ne hastemas.”

Sed li ne bezonis longe atendi, ĉar la Vuzo aŭdis la

sonojn de voĉoj kaj venis trotante el sia kavo. Ĉar ĉi tiu

estas la sola Vuzo iam vivinta, ĉu en la Lando Oz ĉu ekster

ĝi, mi priskribu ĝin por vi.

La besto konsistis tute el kvadratoj kaj plataj surfacoj kaj

randoj. Ĝia kapo estis ekzakta kvadrato, kiel konstrublokoj

per kiuj infano ludas; tial ĝi ne havis orelojn, ĝi aŭdis sonojn

tra du aperturetoj en la supraj anguloj. Ĝia nazo, en la

102

Ĉapitro Naŭ

centro de kvadrata surfaco, estis plata, kaj la buŝon formis

la aperturo de la malsupra rando de la bloko. La korpo de

la Vuzo estis multe pli granda ol ĝia kapo, sed estis simile

blokforma—ĝi estis duoble tiom longa kiom larĝa kaj alta.

La vosto estis kvadrata kaj bloka kaj plene rekta, kaj la kvar

kruroj estis same konstruitaj, ĉiu estis kvarflanka. La besto

estis kovrita de dika glata haŭto kaj tute ne havis harojn

krom ĉe la ekstrema fino de ĝia vosto, kie kreskis precize

tri rigidaj, kvadratetaj haroj. La besto estis malhelblua kaj

lia vizaĝo estis nek timiga nek ferocaspekta, ĝi aspektis

bonhumora kaj ridetema.

Vidante la fremdulojn, la Vuzo faldis siajn malantaŭajn

krurojn kvazaŭ per ĉarniroj kaj sidiĝis por rigardi siajn

vizitantojn.

“Nu, nu,” li kriis; “kia kurioza grupo vi estas! Unue mi

supozis ke kelkaj el tiuj mizeraj Manĝtulaj kultivistoj venis

por ĝeni min, sed trankviligas min trovi vin anstataŭ ilin.

Al mi estas klare ke vi estas rimarkinda grupo—egale

rimarkinda viamaniere kiel mi miamaniere—do vi estas

bonvenaj en mia regno. Bela loko, ĉu ne? Sed soleca—ege

soleca.”

“Kial ili enfermis vin ĉi tie?” demandis Ĉifoneroj, kiu

rigardadis la kuriozan kvadratan beston tre scivoleme.

“Ĉar mi manĝas ĉiujn mielabelojn kiujn la Manĝtuloj ĉi

tie posedas por ke ili faru mielon.”

“Ĉu vi amas manĝi mielabelojn?” demandis la knabo.

103

La Miksĉifona Knabino de Oz

“Multe. Ili estas vere bongustegaj. Sed al la kultivistoj ne

plaĉis perdi siajn abelojn do ili provis detr ui min.

Kompreneble ili ne povis.”

“Kial?”

“Mia haŭto estas tiom dika kaj malglata ke nenio povas

trairi ĝin por damaĝi min. Do, trovinte ke ili ne povas detrui

min, ili pelis min en ĉi tiun arbaron kaj konstruis barilon

ĉirkaŭ min. Malafable, ĉu ne?”

“Sed kion vi manĝas nun?” demandis Oĵo.

“Tute nenion. Mi provis la foliojn de la arboj kaj la

muskojn kaj la rampoplantojn, sed ili ŝajne ne konvenas por

mi. Do, ĉar ne estas mielabeloj ĉi tie, mi manĝas nenion

jam de jaroj.”

“Do certe vi estas ege malsata,” diris la knabo. “Mi havas

iom da pano kaj fromaĝo en mia korbo. Ĉu al vi plaĉas

tiaj manĝaĵoj?”

“Donu al mi mordeton da ĝi kaj mi provos; poste mi

povos pli bone informi vin ĉu ĝi plaĉas al mia apetito,”

respondis la Vuzo.

Do la knabo malfermis sian korbon kaj derompis pecon

de la panbulko. Li ĵetis ĝin al la Vuzo, kiu lerte kaptis ĝin

per sia buŝo kaj tujtuje manĝis ĝin.

“Ĝi estas sufiĉe bona,” deklaris la besto. “Ĉu pli?”

“Provu fromaĝon,” diris Oĵo, kaj alĵetis pecon.

La Vuzo ankaŭ manĝis tion, kaj ŝmacis per siaj longaj

maldikaj lipoj.

104

Ĉapitro Naŭ

“Tio estas bonega!” ĝi kriis. “Ĉu pli?”

“Multe pli,” respondis Oĵo. Do li sidiĝis sur stumpo kaj

manĝigis al la Vuzo panon kaj fromaĝon dumlonge; ĉar

negrave kiom derompis la knabo, la bulko kaj la fromaĝo

restis egale grandaj.

“Sufiĉe,” fine diris la Vuzo; “mi estas plenplena. Mi

esperas ke la nekutima manĝaĵo ne misdigestiĝos.”

“Mi esperas ke ne,” diris Oĵo. “Mi mem manĝas ĝin.”

“Nu, mi devas esprimi grandan dankon, kaj mi ĝojas pro

via veno,” anoncis la besto. “Ĉu ion mi povas fari responde

al via komplezo?”

“Jes,” diris Oĵo fervore, “vi kapablas multe komplezi min,

se vi volas.”

“Kion?” demandis la Vuzo. “Nomu la komplezon kaj mi

donos ĝin.”

“Mi—mi volas tri harojn el la fino de via vosto,” diris

Oĵo, iom hezite.

“Tri harojn! Nu, mi havas nur tiom—mi ne havas pli,

nek sur mia vosto nek aliloke,” kriis la besto.

“Mi scias; sed mi tre multe volas ilin.”

“Ili estas mia sola ornamaĵo, mia plej bela parto,” diris

la Vuzo, maltrankvile. “Se mi transdonos tiujn tri harojn,

mi—mi restos simpla blokkapulo.”

“Tamen mi devas havi ilin,” insistis la knabo, firme, kaj

li rakontis al la Vuzo pri la akcidento suferita de Onĉjo

Nonĉjo kaj Margolete, kaj pri kiel la tri haroj devos esti

105

La Miksĉifona Knabino de Oz

parto de sorĉo kiu revivigos ilin. La besto atente aŭskultis

kaj kiam Oĵo finis sian rakonton ĝi diris, ĝemante:

“Mi ĉiam plenumas miajn promesojn, ĉar mi fieras ke

miaj vortoj ne estas parol-fi-eroj. Do vi rajtas havi la tri

harojn kiel mian dankon. Mi kredas ke estus tre maldece

rifuzi.”

“Dankon! Grandegan dankon,” kriis la knabo, ĝoje. “Ĉu

vi permesas ke mi eltiru la harojn jam nun?”

“Kiam ajn vi volas,” respondis la Vuzo.

Do Oĵo proksimiĝis al la stranga besto kaj preninte unu

el la haroj li komencis tiri. Li pli forte tiris. Li plenforte

tiris; sed la haro estis firme fiksita.

“Kia problemo?” demandis la Vuzo, kiun Oĵo trenis tien

kaj tien tra la tuta libera spaco dum sia strebo eltiri la haron.

“Ĝi ne eltireblas,” diris la knabo, anhelante.

“Mi timis ke tiel estos,” deklaris la besto. “Necesos pli

forte tiri.”

“Mi helpos,” kriis Ĉifoneroj, venante al la flanko de la

knabo. “Vi tiru la haron, kaj mi tiros vin, kaj kune ni certe

facile eltiros ĝin.”

“Atendetu,” vokis la Vuzo, kaj poste ĝi iris al arbo kaj

ĉirkaŭbrakumis ĝin per siaj antaŭaj piedoj, tiel ke ĝia korpo

ne povos esti fortirinta. “Bone, nun. Tiru!”

Oĵo prenis la haron per ambaŭ manoj kaj plenforte tiris,

dum Ĉifoneroj prenis la talion de la knabo kaj aldonis sian

forton al lia. Sed la haro ne moviĝis. Anstataŭe, ĝi glitis el

106

!(images/000001.jpg)

La Miksĉifona Knabino de Oz

la manoj de Oĵo kaj li kaj Ĉifoneroj ambaŭ ruliĝis sur la

tero kune kaj ne haltis antaŭ ol batiĝi kontraŭ la rokan

kavon.

“Cedu,” konsilis la Vitra Kato, dum la knabo stariĝis kaj

helpis la Miksĉifonan Knabinon stariĝi. “Dekduo da fortuloj

ne povus eltiri tiujn harojn. Mi kredas ke ili estas fiksitaj

sub la dika haŭto de la Vuzo.”

“Do kion mi faru?” demandis la knabo, senespere. “Se

kiam ni reiros mi ne kunprenos tiujn tri harojn al la

Kurbiĝinta Magiisto, la aliaj objektoj kiujn mi serĉas tute ne

utilos, kaj ni ne povos revivigi Onĉjon Nonĉjon kaj

Margoleten.”

“Ili estas nehelpeblaj, mi timas,” diris la Miksĉifona

Knabino.

“Ne gravas,” pludiris la kato. “Mi efektive ne komprenas

kial maljuna Onĉjo kaj Margolete valoras tiom da penoj.”

Sed Oĵo ne sentis tiel. Li estis tiom senesperigita ke li

sidiĝis sur stumpo kaj komencis plori.

La Vuzo rigardis la knabon penseme.

“Kial ne kunportu min?” demandis la besto. “Kiam vi

fine atingos la domon de la Magiisto, li certe povos trovi

rimedon por eltiri tiujn tri harojn.”

Oĵon multe ĝojigis tiu sugesto.

“Solvite!” li kriis, forviŝante la larmojn kaj stariĝante kun

rideto. “Se mi prenos la tri harojn al la Magiisto, ne gravos

ke ili restas en via korpo.”

108

Ĉapitro Naŭ

“Tute ne gravos,” akordis la Vuzo.

“Venu, do,” diris la knabo, prenante sian korbon; “ni tuj

ekiru. Mi devos trovi plurajn aliajn aĵojn, sciu.”

Sed la Vitra Kato iom ridis kaj demandis laŭ sia

malestima maniero:

“Kiel vi intencas elirigi la beston el ĉiu tiu arbaro?”

Tio perpleksigis ilin dum kelka tempo.

“Ni iru al la barilo, kaj eble ni tie trovos rimedon,”

proponis Ĉifoneroj. Do ili marŝis tra la arbaro al la barilo,

kaj atingis ĝin ĉe punkto precize kontraŭa al tiu kie ili

transiris ĝin.

“Kiel vi eniris?” demandis la Vuzo.

“Ni transgrimpis,” respondis Oĵo.

“Mi ne povas,” diris la besto. “Mi tre rapide kuras, ĉar

mi povas atingi mielabelon dum ĝi flugas; kaj mi povas tre

alten salti, tial oni konstruis tiel altan barilon por enfermi

min. Sed mi tute ne povas grimpi, kaj mi estas tro granda

por premi min inter la tabulojn de la barilo.”

Oĵo penis elpensi kion fari.

“Ĉu vi povas fosi?” li demandis.

“Ne,” respondis la Vuzo, “ĉar mi ne havas ungojn. La

malsuproj de miaj piedoj estas tute plataj. Nek mi povas

ronĝi la tabulojn, ĉar mi ne havas dentojn.”

“Do efektive vi ne estas tre terura besto,” komentis

Ĉifoneroj.

“Vi neniam aŭdis min muĝi, alie vi ne dirus tion,”

109

La Miksĉifona Knabino de Oz

deklaris la Vuzo. “Kiam mi muĝas, la sono eĥas kiel tondro

tra la valoj kaj arbaroj, kaj infanoj tremas pro timo, kaj

virinoj kovras siajn kapojn per siaj antaŭvestoj, kaj grandaj

viroj kuras por kaŝi sin. Mi supozas ke nenio en la mondo

estas egale terura kiel la muĝo de Vuzo.”

“Do bonvolu ne muĝi,” petetis Oĵo fervore.

“Mi nepre ne muĝos, ĉar mi ne estas kolera. Nur kiam

mi estas kolera mi sonigas mian timigan, orelŝiran,

animtremigan muĝon. Ankaŭ, kiam mi koleras, miaj okuloj

ardas per fajro, negrave ĉu aŭ ne mi muĝas.”

“Vera fajro?” demandis Oĵo.

“Kompreneble, vera fajro. Ĉu vi supozas ke ili ardus per

fajrimitaĵo?” demandis la Vuzo, per tono de ofendiĝo.

“Se tiel, mi solvis la enigmon,” kriis Ĉifoneroj, dancante

gaje. “Tiuj bartabuloj estas el ligno, kaj se la Vuzo staros

proksime al la barilo kaj ardigos siajn okulojn per fajro, ili

eble ardigos la barilon kaj bruligos ĝin. Poste li povos

formarŝi kun ni, ĉar li estos libera.”

“Ha, mi neniam elpensis tian planon, alie mi jam delonge

estus libera,” diris la Vuzo. “Sed mi ne povos ardigi fajron

en miaj okuloj krom se mi estos tre kolera.”

“Ĉu vi bonvolos, do, ekkoleri pri io?” demandis Oĵo.

“Mi provos. Vi nur diru ‘Krizel-Kru’ al mi.”

“Ĉu tio kolerigos vin?” demandis la knabo.

“Ege.”

“Kion ĝi signifas?” demandis Ĉifoneroj.

110

!(images/000008.png)

Ĉapitro Naŭ

“Mi ne scias, tial ĝi tiom kolerigas min,” respondis la

Vuzo.

Li ekstaris proksime al la barilo, kun sia kapo apud unu

el la tabuloj, kaj Ĉifoneroj elkriis “Krizel-Kru!” Poste Oĵo

diris “Krizel-Kru!” kaj la Vitra Kato diris “Krizel-Kru!” La

Vuzo komencis tremi pro kolero kaj malgrandaj fajreroj saltis

el liaj okuloj. Vidante tion, ili ĉiuj kriis “Krizel-Kru!” kune,

kaj tio instigis la okulojn de la besto ardi per fajro tiel

feroce ke la bartabulon trafis la fajreroj kaj ĝi komencis fumi.

Baldaŭ ĝi ekflamis, kaj la Vuzo retrenpaŝis kaj diris triumfe:

“Aha! Tio bone sukcesis. Bonega penso estis via, ke vi

ĉiuj kune kriu, ĉar tio plejkolerigis min. Belaj fajreroj, ĉu

ne?”

“ Ve r a

p i r o t e k n i k a ĵ o , ”

respondis Ĉifoneroj, admire.

Post kelkaj momentoj la

tabulo jam br ulis plurajn

metrojn, lasante aperturon

sufiĉe grandan por ke ili ĉiuj

trapasu. Oĵo derompis kelkajn

branĉojn de arbo kaj per ili li

batis la fajron ĝis estingi ĝin.

“Ni ne volas bruligi la tutan

barilon,” diris li, “ĉar la flamoj

a l t i r u s l a a t e n t o n d e l a

Manĝtulaj kultivistoj, kiuj poste

111

La Miksĉifona Knabino de Oz

venus kaj rekaptus la Vuzon. Mi kredas ke ili multe

surpriziĝos kiam ili trovos ke li eskapis.”

“Tiel estos,” deklaris la Vuzo, ridante gaje. “Kiam ili

trovos ke mi forestas la kultivistoj multe ektimos, ĉar ili

anticipos ke mi elmanĝos iliajn mielabelojn, kiel antaŭe.”

“Tio memorigas min,” diris la knabo, “ke vi devas

promesi min ke vi ne manĝos mielabelojn dum vi estos kun

ni.”

“Eĉ ne unu?”

“Eĉ ne unu. Vi embarasus nin ĉiujn, kaj ni ne risku pli

da problemoj ol nepre necesos. Mi manĝigos al vi iom da

pano kaj fromaĝo kiom vi volos, kaj tio devos kontentigi

vin.”

“Bone; mi promesos,” diris la Vuzo, feliĉe. “Kaj kiam mi

promesas ion vi povas dependi de ĝi, ĉar mi estas kvadrata.”*

“Mi ne komprenas kial tio gravas,” komentis la Miksĉifona

Knabino, dum ili trovis la padon kaj daŭrigis sian veturon.

“La formo ne kaŭzas honestecon, ĉu?”

“Kompreneble ĝi kaŭzas tion,” respondis la Vuzo, tre

decideme. “Neniu povus fidi la Kurbiĝintan Magiiston,

ekzemple, ĝuste ĉar li estas kurba; sed kvadrata Vuzo ne

povus fari ion kurban eĉ se li volus.”

“Mi estas nek kvadrata nek kurba,” diris Ĉifoneroj,

rigardante sian dikan korpon.

* Ĉi tiu kaj la ĉisekvaj alineoj uzas Anglalingvajn vortludojn: “kvadrata”

= fidinda, stabila; “kurb(iĝint)a” = nefidinda, malhonesta.

112

!(images/000013.png)

Ĉapitro Naŭ

“Ne; vi estas ronda, do vi povus agi iel ajn,” asertis la

Vuzo. “Ne kulpigu min, Fraŭlino Belegeco, ĉar mi

suspekteme rigardas vin. Multaj satenaj rubandoj havas

katunajn dorsojn.”

Ĉifoneroj ne komprenis tion, sed ŝi maltrankvile pensis

ke ŝi mem havas katunan dorson. Ĝi kompaktiĝas kelkfoje

kaj kaŭzas ke ŝi estu malalta kaj dikega, kaj tiam ŝi devas

ruli sin en la vojo ĝis ŝia korpo reetendiĝis.

113

!(images/000016.png)

!(images/000019.png)

I L I a n k o r a ŭ n e t r e

malproksimen iris kiam

Fu ŝ u l o ,

k i u

j a m

a n t a ŭ e n k u r i s , r e v e n i s

saltante por diri ke la vojo

el flavaj brikoj estas antaŭ

ili. Tuj ili rapidis antaŭen

por vidi kiel aspektas tiu

fama vojo.

Ĝi estis larĝa vojo, sed

ne rekta, ĉar ĝi vagis trans

m o n t o j k a j v a l o j k a j

elektis la plej facilajn

trairejojn. Ĝiaj tutaj longo

kaj larĝo estis pavimitaj

per glataj brikoj el brila

flavo, do ĝi estis plata kaj

ebena krom kelkloke kie

la brikoj estis diseriĝintaj

a ŭ e l p r e n i t a j , l a s a n t e

t r u o j n

k i u j

p o v u s

stumbligi neatentantojn.

“Mia demando estas,”

d i r i s O ĵ o , r i g a r d a n t e

ambaŭdirekte laŭ la vojo,

115

La Miksĉifona Knabino de Oz

“kiun direkton elekti.”

“Kien vi celas iri?” demandis la Vuzo.

“Al la Smeralda Urbo,” li respondis.

“Do iru okcidenten,” diris la Vuzo. “Mi sufiĉe bone konas

ĉi tiun vojon, ĉar mi ĉasis multajn mielabelojn sur ĝi.”

“Ĉu vi iam iris al la Smeralda Urbo?” demandis

Ĉifoneroj.

“Ne. Mi estas nature tre retirema, kiel eble vi rimarkis,

do mi ne multe partoprenis en la socio.”

“Ĉu vi timas homojn?” demandis la Miksĉifona Knabino.

“Mi? Kun mia korŝira muĝo—mia terura tremiga muĝo?

Nepre ne. Mi nenion timas,” deklaris la Vuzo.

“Mi volegas povi diri la samon,” ĝemis Oĵo. “Mi opinias

ke ni ne bezonos timi kiam ni atingos la Smeraldan Urbon,

ĉar Onĉjo Nonĉjo diris al mi ke Ozma, nia knabina Reganto,

estas tre bela kaj afabla, kaj klopodas helpi ĉiun kiu

renkontas problemojn. Sed oni diras ke estas multaj danĝeroj

kaŝiĝintaj survoje al la granda Feurbo, do ni devos multe

zorgi.”

“Mi esperas ke nenio rompos min,” diris la Vitra Kato,

per nervoza voĉo. “Mi estas iomete rompiĝema, sciu, kaj mi

ne povos toleri multajn ŝokojn.”

“Se io fadigus la kolorojn de miaj belaj flikaĵoj tio rompus

mian koron,” diris la Miksĉifona Knabino.

“Mi ne estas certa ke vi havas koron,” Oĵo memorigis ŝin.

“Do ĝi rompus mian katunon,” persistis Ĉifoneroj. “Ĉu

116

Ĉapitro Dek

vi kredas ke ĉiuj miaj koloroj estas nefademaj, Oĵo?” ŝi

demandis maltrankvile.

“Nu, ili certe estas fadenaj,” li respondis; kaj poste,

rigardante antaŭen, li kriis: “Ho, kiaj belaj arboj!”

Certe ili estis belaspektaj kaj la veturantoj rapidis antaŭen

por rigardi ilin pli proksime.

“Nu, ili tute ne estas arboj,” diris Ĉifoneroj; “ili estas

nur monstraj plantoj.”

Tio ili vere estis: amasoj da grandaj larĝaj folioj kiuj

leviĝis de la tero alten en la aero, ĝis ili turis duoble tiom

alte kiom la kapo de la Miksĉifona Knabino, kiu estis pli

alta ol Oĵo. La plantoj vicis ambaŭflanke de la vojo kaj de

ĉiu planto leviĝis dekduo aŭ pli de la grandaj larĝaj folioj,

kiuj balanciĝis daŭre de flanko al flanko, kvankam nenia

vento blovis. Sed plej kurioza rilate al la balanciĝantaj folioj

estis ilia koloro. Ili aspektis havi ĝeneralan bluan fonon, sed

tie kaj tie aliaj koloroj briletis kelkfoje tra la bluo—belegaj

flavoj, kiuj fariĝis palruĝaj, purpuraj, oranĝaj kaj skarlataj,

miksitaj kun pli sobraj brunoj kaj grizoj—ĉiu aperis kiel

makulo aŭ strio ie sur folio kaj poste malaperis, kaj

anstataŭiĝis per alia koloro aliforma.

La ŝanĝiĝema koloraro de la grandaj folioj estis tre bela,

sed ĝi ankaŭ estis okulkonfuza, kaj la nekutimeco de la

sceno altiris niajn veturantojn al la plantovico, kie ili staris

rigardante ilin plene de interesiĝo.

Subite folio klinis sin pli ol kutime kaj tuŝis la

117

!(images/000020.png)

La Miksĉifona Knabino de Oz

Miksĉifonan Knabinon. Rapide ĝi ĉirkaŭpremis ŝin, kovrante

ŝin tute per siaj dikaj faldaĵoj, kaj poste ĝi ŝanceliĝe retiris

sin sur sia tigo.

“Nu, ŝi malaperis!” anhelis Oĵo, miroplene, kaj dum li

zorge aŭskultis li kredis aŭdi la dampitajn kriojn de

Ĉifoneroj el la centro de la faldita folio. Sed, antaŭ ol li

povis elpensi kion fari por savi ŝin, alia folio klinis sin kaj

kaptis la Vitran Katon, volvante la besteton ĝis ŝi estis plene

kaŝita, kaj poste rerektiĝante sur sia tigo.

118

Ĉapitro Dek

“Atentu!” kriis la Vuzo. “Kuru! Kuru rapide, alie vi

perdiĝos.”

Oĵo turnis sin kaj vidis la Vuzon kuri rapide laŭ la vojo.

Sed la lasta folio de la plantovico ekkaptis la beston dum

li kuris kaj tuj li malaperis.

La knabo havis nenian eblon eskapi. Seso de la grandaj

folioj klinadis sin al li el diversaj direktoj kaj dum li staris

hezitante unu el ili ĉirkaŭkaptis lin. Tuj li trovis sin en

mallumo. Poste li sentis sin milde levata ĝis li balanciĝis en

la aero, dum la folifaldaĵoj ĉiuflanke premis lin.

Unue li baraktegis por eskapi, kriante kolere: “Lasu min!

Lasu min!” Sed nek baraktado nek protestoj iel ajn efikis.

La folio firme tenis lin kaj li estis kaptito.

Post tio Oĵo kvietigis sin kaj penis pensi. Malespero trafis

lin kiam li memoris ke lia tuta grupeto estas kaptita, same

kiel li, kaj ke neniu ĉeestas por savi ilin.

“Kial mi ne anticipis tion?” li ploris amare. “Mi estas

Oĵo la Misfortuna, kaj ia teruraĵo neeviteble trafas min.”

Li puŝis kontraŭ la folion kiu tenas lin kaj trovis ĝin

mola, sed dika kaj firma. Ĝi estis kia giganta bandaĝo tute

ĉirkaŭ li kaj li trovis ke estas malfacile movi siajn korpon

aŭ membrojn por ŝanĝi ilian pozicion.

La minutoj pasis kaj fariĝis horoj. Oĵo demandis al si

kiom longe oni povas vivi en tia kondiĉo kaj ĉu la folio

iom post iom elsuĉos lian forton kaj eĉ lian vivon, por nutri

sin. La malgranda Manĝtula knabo neniam aŭdis ke iu

119

La Miksĉifona Knabino de Oz

mortis en la Lando Oz, sed li sciis ke oni povas suferi

multegan doloron. Lia plej granda timo ĉimomente estis ke

li restos por ĉiam enkarcerigita en la bela folio kaj neniam

revidos la taglumon.

Neniu sono atingis lin tra la folio; tute ĉirkaŭe estis

intensa silento. Oĵo demandis al si ĉu Ĉifoneroj ĉesis kriadi,

aŭ ĉu la folifaldaĵoj neebligas ke li aŭdu ŝin. Post kelka

tempo li kredis aŭdi fajfon, kvazaŭ iu fajfas melodion. Jes;

vere devas esti fajfanto, li decidis, ĉar li rekonis la sonon de

bela Manĝtula melodio kiun Onĉjo Nonĉjo ofte kantis al li.

La sonoj estis nelaŭtaj kaj dolĉaj kaj, kvankam ili nur tre

malforte atingis la orelojn de Oĵo, ili estis klaraj kaj

harmoniaj.

Ĉu la folio povas fajfi, Oĵo demandis al si? Pli kaj pli

proksimen venis la sonoj kaj fine ili sonis ĝuste aliflanke de

la folio ĉirkaŭpremanta lin.

Subite la tuta folio kliniĝis kaj falis, portante la knabon

kun si, kaj dum li kuŝis plene etendite la faldaĵoj iom post

iom malstreĉiĝis kaj liberigis lin. Li rapide restarigis sin kaj

trovis ke nekonata viro staras antaŭ li—viro tiel kuriozaspekta

ke la knabo gapis per rondaj okuloj.

Li estis granda viro, kun vilaj vizaĝharoj, vilaj okulbrovoj,

vila hararo—sed afablaj bluaj okuloj kiuj estis mildaj kiel

tiuj de bovino. Sur lia kapo estis verda velura ĉapelo kun

juvelita rubando, kies rando estis tute vila. Riĉaj sed vilaj

puntaĵoj estis ĉe lia gorĝo; jako kun vilaj randoj estis

120

Ĉapitro Dek

ornamita per diamantaj butonoj; la velura pantalono havis

juvelitajn bukojn ĉe la genuoj kaj vilaĵojn tute ĉirkaŭ la

malsuproj. Sur lia brusto pendis medaliono en kiu estis bildo

de Princino Doroteo de Oz, kaj en lia mano, dum li staris

rigardante Oĵon, estis akra tranĉilo ponardoforma.

“Ho!” kriis Oĵo, multe surprizite de sia ekvido de ĉi tiu

fremdulo; kaj poste li aldonis: “Kiu savis min, sinjoro?”

“Ĉu vi ne vidas?” respondis la alia, ridetante; “mi estas

la Vilulo.”

“Jes; mi vidas tion,” diris la knabo, kapjesante. “Ĉu do

vi savis min de la folio?”

“Neniu alia, estu certa pri tio. Sed atentu, por ke mi ne

bezonu denove savi vin.”

Oĵo eksaltis, ĉar li vidis plurajn larĝajn foliojn klini sin

al li; sed la Vilulo rekomencis fajfi, kaj je la sono la folioj

ĉiuj rektiĝis sur siaj tigoj kaj kvietiĝis.

La viro nun prenis brakon de Oĵo kaj kondukis lin laŭ

la vojo, preter la lastan el la grandaj plantoj, kaj antaŭ ol

esti sekuraj preter ilia atingpovo li ne ĉesis fajfadi.

“Sciu, la muziko sorĉas ilin,” diris li. “Kantado aŭ

fajfado—ne gravas kiu—bonkondutigas ilin, kaj nenio alia

povas. Mi ĉiam fajfas dum mi preterpasas ilin kaj tial ili

neniam ĝenas min. Hodiaŭ dum mi preteriris, fajfante, mi

vidis folion bukliĝintan kaj mi sciis ke nepre estas io en ĝi.

Mi detranĉis la folion per mia tranĉilo kaj—vi elsaltis. Mia

preteriro estis bonfortuna, ĉu ne?”

121

La Miksĉifona Knabino de Oz

“Vi multe komplezis,” diris Oĵo, “kaj mi dankas vin. Ĉu

vi bonvolos ankaŭ savi miajn kunulojn?”

“Kiujn kunulojn?” demandis la Vilulo.

“La folioj kaptis ĉiujn,” diris la knabo. “Miksĉifonan

Knabinon kaj—”

“Kion?”

“Knabinon el miksĉifonaĵoj, sciu. Ŝi vivas kaj nomiĝas

Ĉifoneroj. Kaj Vitran Katon—”

“Vitran?” demandis la Vilulo.

“Tute vitran.”

“Kaj vivantan?”

“Jes,” diris Oĵo, “ŝi havas palruĝan cerbon. Kaj Vuzon—”

“Kio estas Vuzo?” demandis la Vilulo.

“Nu, mi—mi—ne povas skizi ĝin,” respondis la knabo,

tre perpleksa. “Sed ĝi estas kurioza besto kun tri haroj ĉe

la fino de sia vosto neeltireble kaj—”

“Kio estas neeltirebla?” demandis la Vilulo; “la vosto?”

“La haroj estas neeltireblaj. Sed vi vidos la Vuzon, se vi

bonvolos savi ĝin, kaj tiam vi scios ĝuste kio ĝi estas.”

“Kompreneble,” diris la Vilulo, skuetante sian vilan kapon.

Kaj post tio li remarŝis inter la plantojn, ankoraŭ fajfante,

kaj trovis la tri foliojn kiuj ĉirkaŭvolvis la veturkunulojn de

Oĵo. La unua folio kiun li detranĉis liberigis Ĉifonerojn, kaj

vidante ŝin la Vilulo klinis sian vilan kapon malantaŭen,

larĝe malfermis sian buŝon kaj ridis tiel vile kaj tamen tiel

gaje ke Ĉifoneroj tuj ekamis lin. Poste li deprenis sian

122

!(images/000030.jpg)

La Miksĉifona Knabino de Oz

ĉapelon kaj profunde klinis sin, dirante:

“Mia kara, vi estas miriga. Mi nepre konigu vin al mia

amiko la Birdotimigilo.”

Kiam li detranĉis la duan folion li liberigis la Vitran

Katon, kaj Fuŝulo tiom timis ke ŝi forkuris fulme kaj baldaŭ

estis ĉe la flanko de Oĵo, kie ŝi sidiĝis apud li anhelante

kaj tremante. La lasta planto de la tuta vico estis la kaptinto

de la Vuzo, kaj granda bulkoformo en la centro de la

volvinta folio indikis klare kie li estas. Per sia akra tranĉilo

la Vililo detranĉis la tigon de la folio kaj dum ĝi falis kaj

malvolviĝis eltrotis la Vuzo kaj eskapis preter la atingpovon

de ĉiuj aliaj el la danĝeraj plantoj.

124

!(images/000033.png)

!(images/000024.png)

!(images/000012.png)

BALDAŬ la tuta grupo

estis kune sur la vojo el

flavaj brikoj, tute preter la

atingpovo de la belaj sed

perfidaj plantoj. La Vilulo,

gapinte unu kaj poste la

alian, ŝajnis tre plaĉita kaj

interesata.

“ M i

j a m

v i d i s

k u r i o z a ĵ o j n e k d e m i a

alveno al la Lando Oz,”

diris li, “sed neniam ion

pli kuriozan ol ĉi tiun

bandon de aventurantoj.

N i s i d i ĝ u i o m , k a j

k o n v e r s a c i u

k a j

interkonatiĝu.”

“Ĉu vi do ne de ĉiam

loĝas en la Lando Oz?”

demandis la Manĝtula

knabo.

“ N u e f e k t i v e , m i

antaŭe loĝis en la granda

ekstera mondo. Sed foje

mi venis ĉi tien kun

127

La Miksĉifona Knabino de Oz

Doroteo, kaj Ozma permesis ke mi restu.”

“Ĉu al vi plaĉas Oz?” demandis Ĉifoneroj. “La lando kaj

la klimato estas grandiozaj, ĉu ne?”

“Ĝi estas la plej bela lando en la tuta mondo, eĉ kvankam

ĝi estas felando, kaj mi feliĉas ĉiun minuton dum mi loĝas

en ĝi,” diris la Vilulo. “Sed diru al mi ion pri vi mem.”

Do Oĵo rakontis pri sia vizito al la domo de la Kurbiĝinta

Magiisto, kaj kiel li renkontis tie la Vitran Katon, kaj kiel

la Miksĉifona Knabino viviĝis, kaj pri la terura akcidento

kiun spertis Onĉjo Nonĉjo kaj Margolete. Poste li rakontis

pri sia entrepreno trovi la kvin diversajn objektojn kiujn la

Magiisto bezonas por fari sorĉon kiu revivigos la marmorajn

figurojn, unu el ili estas tri haroj el la vosto de Vuzo.

“Ni trovis la Vuzon,” klarigis la knabo, “kaj li konsentis

doni al ni la tri harojn; sed ni ne povis eltiri ilin. Do ni

devis kunvenigi la Vuzon kun ni.”

“Mi komprenas,” respondis la Vilulo, kiu aŭskultis

interesate la rakonton. “Sed eble mi, kiu estas granda kaj

forta, povos tiri tiujn tri harojn el la vosto de la Vuzo.”

“Provu, se vi deziras,” diris la Vuzo.

Do la Vilulo provis, sed negrave kiom forte li tiris li ne

povis eltiri la harojn el la vosto de la Vuzo. Do li residiĝis

kaj viŝis sian vilan vizaĝon per vila silka poŝtuko kaj diris:

“Ne gravas. Se vi povos gardi la Vuzon ĝis vi akiros la

aliajn bezonatajn objektojn, vi povos konduki la beston kaj

liajn tri harojn al la Kurbiĝinta Magiisto kaj lasi lin trovi

128

Ĉapitro Dek Unu

metodon eligi ilin. Kiujn aliajn objektojn vi bezonas trovi?”

“Unu,” diris Oĵo, “estas sesfolio.”

“Vi verŝajne trovos tion en la kampoj ĉirkaŭ la Smeralda

Urbo,” diris la Vilulo. “Leĝo malpermesas la plukon de

sesfolioj, sed mi kredas ke mi povos konvinki Ozman permesi

tion al vi.”

“Dankon,” respondis Oĵo. “La sekva objekto estas la

maldekstra flugilo de flava papilio.”

“Por tio vi devos iri al la Palpbruma Lando,” la Vilulo

deklaris. “Mi neniam rimarkis papiliojn tie, sed tiu estas la

flava lando de Oz kaj ĝin regas bona amiko mia, la Stana

Lignohakisto.”

“Ho, mi aŭdis pri li!” kriis Oĵo. “Li devas esti grandioza

viro.”

“Tia li estas, kaj lia koro estas grandioze afabla. Mi estas

certa ke la Stana Lignohakisto faros ĉion eblan por helpi

vin savi vian Onĉjon Nonĉjon kaj kompatindan Margoleten.”

“Post tio mi devos trovi,” diris la Manĝtula knabo, “142

mililitrojn da akvo el obskura puto.”

“Ĉu! Nu, tio estas pli malfacila,” diris la Vilulo, gratante

sian maldekstran orelon perplekse. “Mi neniam aŭdis pri

obskura puto, ĉu vi?”

“Ne,” diris Oĵo.

“Ĉu vi scias kie ia tio troveblas?” demandis la Vilulo.

“Mi ne povas imagi,” diris Oĵo.

“Do ni devos demandi la Birdotimigilon.”

129

La Miksĉifona Knabino de Oz

“La Birdotimigilon! Sed certe, sinjoro, birdotimigilo ne

povas scii ion.”

“Ne la plejmultaj birdotimigiloj, mi agnoskas,” respondis

la Vilulo. “Sed ĉi tiu Birdotimigilo pri kiu mi parolas estas

tre inteligenta. Li pretendas havi la plej bonan cerbon en la

tuta Oz.”

“Pli bonan ol mia?” demandis Ĉifoneroj.

“Pli bonan ol mia?” eĥis la Vitra Kato. “Mia estas

palruĝa, kaj oni povas vidi ĝin funkcii.”

“Nu, oni ne povas vidi la cerbon de la Birdotimigilo

funkcii, sed ĝi tre lerte pensas,” asertis la Vilulo. “Se iu scias

kie troviĝas obskura puto, tion scias mia amiko la

Birdotimigilo.”

“Kie li loĝas?” demandis Oĵo.

“Li havas grandiozan kastelon en la Palpbruma Lando,

proksime al la palaco de sia amiko la Stana Lignohakisto,

kaj li ofte troviĝas en la Smeralda Urbo, kie li vizitas

Doroteon en la reĝa palaco.”

“Do ni demandos lin pri la obskura puto,” diris Oĵo.

“Sed kion alian tiu Kurbiĝinta Magiisto volas?” demandis

la Vilulo.

“Guton da oleo el vivanta homo.”

“Ho; sed tio ne ekzistas.”

“Tion mi pensis,” respondis Oĵo; “sed la Kurbiĝinta

Magiisto diris ke la recepto ne postulus tion se ĝi estus

netrovebla, kaj tial mi devos serĉi ĝis trovi ĝin.”

130

!(images/000045.png)

La Miksĉifona Knabino de Oz

“Bonan fortunon,” diris la Vilulo, dubeme skuante sian

kapon; “sed mi imagas ke vi trovos malfacilon akiri guton

da oleo el la korpo de vivanta homo. Estas sango en korpo,

sed ne oleo.”

“Estas katuno en mia,” diris Ĉifoneroj, dancante

malgrandan ĵigon.

“Mi ne dubas tion,” respondis la Vilulo admire. “Vi estas

vera komfortilo kaj tiom dolĉa kiom povas esti miksĉifonaĵo.

Mankas al vi nur digno.”

“Mi malamas dignon,” kriis Ĉifoneroj, piedbatante

ŝtoneron alten en la aero kaj poste provante kapti ĝin dum

ĝia falo. “Duono de la malsaĝuloj kaj ĉiuj saĝuloj estas

dignaj, kaj mi estas nek tio nek ĉi tio.”

“Ŝi estas nur frenezulo,” klarigis la Vitra Kato.

La Vilulo ridis.

“Ŝi estas ĝojiga, siamaniere,” li diris. “Mi estas certa ke

ŝi multe plaĉos al Doroteo, kaj la Birdotimigilo amegos ŝin.

Ĉu vi diris ke vi veturas cele la Smeraldan Urbon?”

“Jes,” respondis Oĵo. “Mi opiniis ke plej bone estos iri

tien unue, ĉar la sesfolio troveblas tie.”

“Mi akompanos vin,” diris la Vilulo, “kaj montros al vi

la vojon.”

“Dankon,” kriis Oĵo. “Mi esperas ke tio ne ĝenos vin.”

“Ne,” diris la alia, “mi ne celis iun specifan lokon. Dum

mia tuta vivo mi estas vagisto, kaj kvankam Ozma donis al

mi aron da belaj ĉambroj en sia palaco min ankoraŭ trafas

132

Ĉapitro Dek Unu

la vagfebro kelkfoje kaj mi ekvagas tra la tuta lando. Mi

jam forestis de la Smeralda Urbo plurajn semajnojn, ĉifoje,

kaj nun renkontinte vin kaj viajn amikojn mi estas certa ke

interesos min akompani vin al la granda urbo de Oz kaj

konigi vin al miaj amikoj.”

“Tio estos tre agrabla,” diris la knabo, danke.

“Mi esperas ke viaj amikoj ne estas dignaj,” komentis

Ĉifoneroj.

“Kelkaj jes, kaj kelkaj ne,” li respondis; “sed mi neniam

kritikas miajn amikojn. Se ili efektive estas miaj veraj amikoj,

ili povas esti kiaj ajn, kiel ili volas, laŭ mi.”

“Estas iom da senco en tio,” diris Ĉifoneroj, aprobe

skuetante sian kuriozan kapon. “Venu, ni iru al la Smeralda

Urbo kiel eble plej baldaŭ.” Dirinte tion ŝi kuris laŭ la pado,

saltetante kaj dancante, kaj poste ŝi turnis sin por atendi ilin.

“Estas tre longa distanco inter ĉi tie kaj la Smeralda

Urbo,” komentis la Vilulo, “do ni ne alvenos tien hodiaŭ,

nek morgaŭ. Tial ni ne tro streĉe marŝu. Mi estas sperta

veturisto kaj mi trovis ke mi neniam gajnas per hasto. ‘Iru

trankvile’ estas mia devizo. Se oni ne povas iri tute trankvile,

do oni iru laŭeble trankvileme.”

Marŝinte iom longe laŭ la vojo el flavaj brikoj Oĵo diris

ke li malsatas kaj ke li haltos por manĝi iom da pano kaj

fromaĝo. Li proponis porcion da manĝaĵo al la Vilulo, kiu

dankis lin sed rifuzis ĝin.

“Kiam mi ekveturas,” diris li, “mi kunportas sufiĉajn

133

La Miksĉifona Knabino de Oz

plenmanĝojn por pluraj semajnoj. Mi emas indulgi min per

tia nun, ĉar ni ja haltas.”

Dirinte tion, li prenis botelon el sia poŝo kaj skuis el ĝi

pilolon proksimume tiel grandan kiel unu el la fingrungoj

de Oĵo.

“Tio,” anoncis la Vilulo, “estas plena manĝo, en

kondensita formo. Inventaĵo de la granda Profesoro Ŝancel-

Insekto, de la Reĝa Kolegio de Atletiko. Ĝi enhavas supon,

fiŝojn, rostitan viandon, salaton, pomajn pastobuletojn,

glaciaĵon kaj ĉokoladaĵetojn, kune boligitajn por formi tiun

unu objekteton, tiel ke oni povas facile porti ĝin kaj gluti

ĝin kiam oni malsatas kaj bezonas plenan manĝon.”

“Mi volas enan manĝon,” diris la Vuzo. “Donu al mi

pilolon, mi petas.”

Do la Vilulo donis al la Vuzo pilolon el sia botelo kaj

la besto manĝis ĝin tujtuje.

“Vi nun englutis sespartan ĉefmanĝon,” deklaris la Vilulo.

“Pŝa!” diris la Vuzo, nedankeme. “Mi volas gusti ion. Ne

donas ĝuon tia manĝado.”

“Oni manĝu nur por subteni la vivon,” respondis la

Vilulo, “kaj tiu pilolo egalas al kilogramo da aliaj manĝaĵoj.”

“Ĝi ne plaĉas al mi. Mi volas ion maĉeblan kaj

gustumeblan,” grumblis la Vuzo.

“Vi tute eraras, mia povra besto,” diris la Vilulo per

kompatema tono. “Pensu pri kiom laciĝus viaj makzeloj

maĉante plenan manĝon ĉi tian, se ĝi ne estus kondensita

134

Ĉapitro Dek Unu

al la dimensio de malgranda pilolo—kiun vi povas tuje

gluti.”

“Manĝado ne estas laciga; ĝi estas bonsentiga,” insistis la

Vuzo. “Mi ĉiam maĉas la mielabelojn kiam mi kaptas ilin.

Donu al mi iom da pano kaj fromaĝo, Oĵo.”

“Ne, ne! Vi jam manĝis grandan ĉefmanĝon!” protestis la

Vilulo.

“Eble,” respondis la Vuzo; “sed mi deziras trompi min

per manĝo de iom da pano kaj fromaĝo. Eble mi ne estas

malsata manĝinte tiujn multajn manĝaĵojn kiujn vi donis al

mi, sed mi opinias ĉi tiun manĝaferon persona prefero, kaj

mi preferas rekoni tion kio eniras min.”

Oĵo donis al la besto kion li volas, sed la Vilulo skuis

sian vilan kapon riproĉe kaj diris ke neniu besto estas tiom

obstina kaj malfacile konvinkebla kiel Vuzo.

Tiumomente la sono de paŝoj aŭdeblis, kaj supren

rigardante ili vidis la vivantan fonografon staranta antaŭ ili.

Ŝajne ĝi traspertis multajn aventurojn depost kiam Oĵo kaj

liaj kamaradoj lastafoje vidis la maŝinon, ĉar la verniso de

ĝia ligna ujo estis tute makulita kaj fendita kaj gratita tiel

ke ĝi ekhavis malnovan kaj nerespektindan aspekton.

“Ve!” kriis Oĵo, rigardegante. “Kio okazis al vi?”

“Ne multo,” respondis la fonografo per malfeliĉa kaj

deprimita voĉo. “Oni ĵetis sufiĉajn objektojn kontraŭ min,

post mia foriro de vi, por stokigi magazenon kaj krome seson

da kontoroj.”

135

La Miksĉifona Knabino de Oz

“Ĉu vi estas tiel rompita ke vi ne povas ludi?” demandis

Ĉifoneroj.

“Ne; mi ankoraŭ povas elverŝi bongustan muzikon. Ĝuste

nun mi havas diskon sur mi kiu estas vere superba,” diris

la fonografo, plifeliĉiĝante.

“Domaĝe,” komentis Oĵo. “Ni ne malbonemas kontraŭ vi

kiel maŝino, sciu; sed kiel muzikilon ni malamas vin.”

“Do kial oni inventis min?” demandis la maŝino, per tono

de indigna protesto.

Necertaj, ili rigardis unu la alian, sed neniu povis

respondi tiun perpleksigan demandon. Fine la Vilulo diris:

“Mi deziras aŭdi la fonografon ludi.”

Oĵo ĝemis. “Ĝis nun ni estis tre feliĉaj, renkontinte vin,

sinjoro,” li diris.

“Mi scias. Sed iom da mizero, kelkfoje, instigas ke ni

plialte taksu feliĉon. Diru al mi, Foĉjo, kia estas tiu disko,

kiu laŭ vi estas gustumebla?”

“Ĝi estas populara kanto, sinjoro. En ĉiuj civilizitaj landoj

la ordinara popolo freneziĝis pri ĝi.”

“Ĝi sovaĝigas civilizitajn personojn, ĉu? Do ĝi estas

danĝera.”

“Plenegaj de ĝojo, mi celas diri,” klarigis la fonografo.

“Aŭskultu. Ĉi tiu kanto troviĝos nekutima delico por vi, mi

scias. Ĝi riĉigis la aŭtoron—kiom eblas por aŭtoro. Ĝi

nomiĝas ‘Mia Lulu.’ ”

La fonografo komencis ludi. Serion de strangaj, malglataj

136

Ĉapitro Dek Unu

sonoj sekvis ĉi tiuj vortoj, kantitaj tra la nazo de viro kun

tre vigla esprimado:

“M’volas mi-Lulun, mi’karbnigran Lulun;

M’volas mi-lu-lun, lu-lun, lu-lun, Lu!

M’amas mi-Lulun, mi’karbnigran Lulun,

Neni-alia ’mas lu-lun, Lu!”

“Jen—ĉesigu tion!” kriis la Vilulo, ekstariĝante. “Kion vi

celas per tia impertinenteco?”

“Ĝi estas la plej nova populara kanto,” deklaris la

fonografo, parolante per paŭta voĉtono.

“Populara kanto?”

“Jes. Kanto kies vortojn la feblamensuloj povas memori

kaj kiun la muzikanalfabetoj povas fajfi aŭ kanti. Tio

popularigas popularan kanton, kaj la tempo venos kiam ĝi

anstataŭos ĉiujn aliajn kantojn.”

“Tiu tempo ankoraŭ ne venis al ni,” diris la Vilulo

severe. “Mi mem estas ia kantisto, kaj mi ne intencas

sufokiĝi per iaj Luluoj kia via karbnigra Lulu. Mi dispecigos

vin, Sinjoro Foĉjo, kaj disŝutos viajn pecojn tra la tuta

lando, kompleze al la homoj kiujn vi eble renkontus se

mi permesus ke vi libere diskuradu. Farinte tiun dolorigan

taskon mi—”

Sed antaŭ ol li povis diri pli la fonografo turnis sin kaj

kuregis laŭ la vojo tiel rapide kiel ĝiaj kvar tablokruroj povis

137

!(images/000050.png)

La Miksĉifona Knabino de Oz

porti ĝin, kaj baldaŭ ĝi estis tute ne plu videbla.

La Vilulo residiĝis kaj aspektis bone plaĉita. “Iu alia

ŝparos al mi la penon dispecigi tiun fonografon,” diris li;

“car ne estas eble ke tia muzikilo daŭros longe en la Lando

Oz. Kiam vi estos ripozintaj, amikoj, ni pluiru nian vojon.”

Dum la posttagmezo la veturantoj trovis sin en soleca kaj

neloĝata parto de la lando. Eĉ la kampoj ne plu estis

kultivitaj kaj la lando komencis simili dezerton. La vojo el

flavaj brikoj aspektis neglektita kaj fariĝis neglata kaj pli

malfacile surmarŝebla. Densa vepro kreskis ambaŭflanke de

la vojo, kaj gigantaj rokoj estis distroveblaj abunde.

138

Ĉapitro Dek Unu

Sed tio ne malinstigis Oĵon kaj liajn amikojn plu paŝadi,

kaj ili distris sin per ŝercoj kaj gaja konversacio. Kiam

proksimiĝis la vespero ili atingis kristalan fonton kiu ŝprucis

el alta roko apud la vojo kaj proksime al tiu fonto staris

dezerta kabano. Diris la Vilulo, haltante tie:

“Estos bone ke ni tranoktu ĉi tie, kie estas ŝirmejo por

niaj kapoj kaj bona akvo trinkebla. Vojo preter ĉi tie estas

tre malbona; ankoraŭ pli malbonan ni devos trapaŝi; do ni

atendu ĝis la mateno antaŭ ol trafi ĝin.”

Ili konsentis pri tio kaj Oĵo trovis iom da brulligno en

la kabano kaj ardigis fajron en la kameno. La fajro ĝojigis

Ĉifonerojn, kiu dancis antaŭ ĝi antaŭ ol Oĵo avertis ŝin ke

ŝi eble ekbrulos. Post tio la Miksĉifona Knabino tenis sin

sufiĉe distance de la lekantaj flamoj, sed la Vuzo kuŝiĝis

antaŭ la fajro kvazaŭ granda hundo kaj ŝajne ĝuis ĝian

varmon.

Kiel vespermanĝon la Vilulo manĝis pilolon, sed Oĵo plu

manĝis siajn panon kaj fromaĝon kiel la plej kontentigan

manĝaĵon. Li ankaŭ donis porcion al la Vuzo.

Kiam senlumiĝis kaj ili sidis cirkle sur la planko de la

kabano, frontante la fajrolumon—ĉar tute ne estis mebloj en

la loko—Oĵo diris al la Vilulo:

“Bonvolu rakonti al ni.”

“Mi ne estas bona rakontisto,” estis la respondo; “sed mi

kantas kvazaŭ birdo.”

“Ĉu korako aŭ korvo?” demandis la Vitra Kato.

139

La Miksĉifona Knabino de Oz

“Kvazaŭ kantobirdo. Mi pruvos tion. Mi kantos kanton

kiun mi mem verkis. Diru al neniu ke mi estas poeto, ĉar

eble oni volus ke mi verku libron. Ne diru ke mi povas

kanti, por ke oni ne volu ke mi faru diskojn por tiu aĉa

fonografo. Ne havas tempon por esti publika bonfarulo, do

mi nur kantos al vi ĉi tiun kanteton por distri vin.”

Ili tre volonte distriĝis kaj aŭskultis interesate dum la

Vilulo ĉantis la ĉisekvajn versojn laŭ melodio kiu ne estis

malplaĉa:

“Mi kantos nun Ozlandon, hejmon de mirigaj bestoj

Kaj fruktoj, floroj, ĉiaj gloroj kaj de belaj nestoj,

La loko de magi’ scienca kie ne surprizas

Ke mirigaĵoj trovas sin konstante kiam krizas.

Nin regas ĉarma knabineto kiun feoj amas,

Kun sorĉa sceptro, kies justaj leĝofaroj famas;

Kaj feliĉigas la popolon ŝia koro pura,

Dum ĉiun bezonulon helpas ŝia vol’ ebura.

Kaj jen Princino Doroteo, dolĉa kiel rozo,

Knabino el Kansaso, land’ sen feoj laŭ supozo.

Kaj jen lerta ’Timigil’ kun sia korpo pajla,

Li diras vortojn saĝajn tre per sia menso tajla.

140

Ĉapitro Dek Unu

Mi ne forgesu Noĉjon Hakan, estas li el stano,

Komplezon ĉian faras li per delikata mano.

Nek Ŝancel-Insektan Profesoron multe grandigitan,

Impreson faras vere li fiere eruditan.

Ho Joĉjo Kukurbkapo estas kara kamarado,

Sur Gumpo li famiĝis dum la aerrajdado.

La Segĉeval’ ’stas bela best’, el ligno li fariĝis;

Li faras lertajn agojn kvaz’ el karno li estiĝis.

La Leonon Malkuraĝan ja ĉiu homo konas,

Li tremas time dum li muĝas se danĝero fonas,

Sed brave agas li samkiel ĉiu ajn leono

Ĉar scias li ke malkuraĝ’ ne estas por la bono.

Tiktoko, nu—tre stranga li, mekanisma viro—

Risorte li parolas, marŝas laŭ mekanisma iro.

Malsatan Tigron havas ni, li bebojn volas manĝi,

Tamen ni alian manĝon hastas tuj aranĝi.

Nu, estus malfacile nomi ĉiun ulon strangan;

Pro tio pozicion havas Oz unuarangan.

Sed ne forgesu mi atenti pri Kokino Flava;

Kaj Naŭ Porketoj loĝas en palaco ora grava.

141

La Miksĉifona Knabino de Oz

Tra l’ mondo serĉu, trovos vi neniun fremdan landon

En kiu tiom da stranguloj formis sian bandon.

Kaj nun en nia aro rara estas Vitra Kato,

Kun Vuzo, Miksĉifon-Knabin’, je l’ hodiaŭa dato.”

Al Oĵo tiom plaĉis tiu kanto ke li aplaŭdis la kantinton

per kunfrapado de la manoj, kaj Ĉifoneroj imitis lin

kunfrapante siajn vatitajn fingrojn, kvankam ili faris nenian

bruon. La kato frapis sur la plankon per siaj vitraj piedoj—

malforte, por ne rompi ilin—kaj la Vuzo, kiu dume dormis,

vekiĝis por demandi pro kio oni bruas.

“Mi malofte kantas publike, timante ke oni eble volos ke

mi establu operotrupon,” komentis la Vilulo, al kiu plaĉis la

scio ke oni ŝatas lian kontribuon. “Voĉo, ĝuste nun, estas

iomete trejnomanka; rustiĝinta, eble.”

“Diru al mi,” diris la Miksĉifona Knabino fervore, “ĉu

tiuj stranguloj kiujn vi menciis vere ĉiuj loĝas en la Lando

Oz?”

“Ĉiuj. Mi eĉ forgesis unu: la Palruĝan Katidon de

Doroteo.”

“Nekredeble!” kriis Fuŝulo, eksidante kaj aspektante

interesita. “Palruĝa Katido? Absurde! Ĉu el vitro?”

“Ne; nur ordinara katido.”

“Do ĝi ne povas multe valori. Mi havas palruĝan cerbon,

kaj oni povas vidi ĝin funkcii.”

“La katido de Doroteo estas tute palruĝa—ne nur la

142

!(images/000106.png)

La Miksĉifona Knabino de Oz

cerbo—escepte de la bluaj okuloj. Nomita Heŭreka. Multe

amata en la reĝa palaco,” diris la Vilulo, oscedante.

La Vitra Kato ŝajnis ĉagrenita.

“Ĉu vi opinias ke palruĝa katido—ordinara vianda kato—

estas egale bela kiel mi?” ŝi demandis.

“Ne povas diri. Gustoj varias, sciu,” respondis la Vilulo,

denove oscedante. “Sed jen sugesto kiu eble helpos vin:

amikiĝu solide kun Heŭreka kaj vi bone sukcesos en la

palaco.”

“Mi jam estas solida nun; solidvitra.”

“Vi ne komprenas,” respondis la Vilulo, dormeme.

“Ĉiukaze, amikiĝu kun la Palruĝa Katido kaj vi estos

bonsukcesa. Se la Palruĝa Katido malrespektos vin, oni

rompos kun vi.”

“Ĉu iu en la reĝa palaco rompus Vitran Katon?”

“Eblas. Ne povas scii. Konsilas ke vi milde ronronu kaj

aspektu humila—se vi povas. Kaj nun mi enlitiĝos.”

Fuŝulo konsideris la konsilon de la Vilulo tiel atente ke

ŝia palruĝa cerbo okupadis sin longe post la endormiĝo de

la ceteraj grupanoj.

144

!(images/000109.png)

Ĉapitro Dek Unu

145

!(images/000112.png)

!(images/000114.png)

LA sekvan matenon ili

e k v e t u r i s f r u e j e l a

sunleviĝo por sekvi la

vojon de flavaj brikoj cele

la Smeraldan Urbon. La

m a l g r a n d a M a n ĝ t u l a

knabo komencis laciĝi pro

la longa marŝado, kaj lian

menson okupis multaj

aferoj aparte de la eventoj

d e l a v e t u r o . E n l a

mirinda Smeralda Urbo,

kiun li baldaŭ atingos,

estis tiom da strangaj kaj

kuriozaj personoj ke li

duone timis renkonti ilin

kaj demandis al si ĉu ili

montriĝos amikemaj kaj

afablaj. Super ĉio, li ne

povis peli el sia menso la

gravan taskon por kiu li

venis, kaj li firme intencis

dediĉi ĉiun energion al

t r o v o d e l a o b j e k t o j

necesaj por prepari la

147

La Miksĉifona Knabino de Oz

magian recepton. Li kredis ke antaŭ ol kara Onĉjo Nonĉjo

reviviĝos li ne povos senti ĝojon pro io ajn, kaj ofte li volegis

ke Onĉjo ankoraŭ estu kun li, por vidi la multajn

mirindaĵojn kiujn Oĵo nun vidas. Sed ve Onĉjo Nonĉjo nun

estas marmora statuo en la domo de la Kurbiĝinta Magiisto

kaj Oĵo nepre ne ŝanceliĝu dum sia strebo savi lin.

La lando tra kiu ili pasis estis ankoraŭ roka kaj dezerta,

kun tie kaj tie arbusto aŭ arbo por rompi la mornan

pejzaĝon. Oĵo rimarkis unu arbon, precipe, ĉar ĝi havis tiom

longajn silkajn foliojn kaj estis tiel belforma. Dum li

proksimiĝis al ĝi li studis la arbon intense, demandante al

si ĉu fruktoj kreskas sur ĝi aŭ ĉu ĝi naskas belajn florojn.

Subite li konsciis ke li jam rigardas tiun arbon de longe—

almenaŭ de kvin minutoj—kaj ĝi restas en tiu sama pozicio,

kvankam la knabo daŭre plumarŝas. Do li ekhaltis, kaj kiam

li haltis, la arbo kaj la tuta pejzaĝo, kiel ankaŭ liaj

akompanantoj, plumoviĝis preter lin kaj longe postlasis lin.

Oĵo sonigis tian mirkrion ke ĝi vigligis la Vilulon, kiu

ankaŭ ekhaltis. La aliaj ankaŭ ekhaltis, kaj retromarŝis al la

knabo.

“Kio estas?” demandis la Vilulo.

“Nu, ni tute ne moviĝas antaŭen, negrave kiom rapide

ni marŝas,” deklaris Oĵo. “Nun, haltinte, ni moviĝas

malantaŭen. Ĉu vi ne vidas? Nur atentu tiun rokon.”

Ĉifoneroj rigardis siajn piedojn kaj diris: “La flavaj brikoj

ne moviĝas.”

148

Ĉapitro Dek Du

“Sed jes la tuta vojo,” respondis Oĵo.

“Vere; tute vere,” konsentis la Vilulo. “Mi konas ĉiujn

trompagojn de ĉi tiu vojo, sed mi pensadis pri io alia kaj

mi ne atentis pri kie ni estas.”

“Ĝi reportos nin al kie ni komencis,” aŭguris Oĵo,

komencante esti nervoza.

“Ne,” respondis la Vilulo; “ĝi ne faros tion, ĉar mi scias

rimedon por venki ĉi tiun trompeman vojon. Mi jam antaŭ

nun veturis laŭ ĉi tiu vojo, sciu. Turnu vin, ĉiuj, kaj marŝu

malantaŭen.”

“Kiel tio helpos?” demandis la kato.

“Vi scios, se vi obeos min,” diris la Vilulo.

Do ili ĉiuj turnis siajn dorsojn al la direkto kien ili volis

iri kaj komencis marŝi malantaŭen. Tuj Oĵo rimarkis ke ili

progresas kaj dum ili pluiris laŭ tiu kurioza maniero ili

baldaŭ preterpasis la arbon kiu unue altiris lian atenton al

la problemo.

“Kiom longe ni devos daŭrigi ĉi tion, Viĉjo?” demandis

Ĉifoneroj, kiu konstante stumblis kaj falis, sed ĉiufoje

restariĝis ridante pro la akcidento.

“Nur iomete pli,” respondis la Vilulo.

Kelkajn minutojn poste li vokis al ili ke ili rapide turnu

sin kaj antaŭenpaŝu, kaj kiam ili obeis la ordonon ili trovis

sin marŝantaj sur solida tero.

“Tiu tasko bone finiĝis,” komentis la Vilulo. “Estas iom

tede marŝi malantaŭen, sed tiu estas la sola metodo preterpasi

149

!(images/000120.png)

La Miksĉifona Knabino de Oz

tiun parton de la vojo, kiu trompe retroglitas kaj portas kun

si ĉiun personon marŝantan sur ĝi.”

Kun novaj kuraĝo kaj energio ili nun pene marŝis antaŭen

kaj post kelka tempo venis al loko kie la vojo tratranĉis

malaltan monteton, kun altaj deklivoj ambaŭflanke. Ili

tramarŝis tiun tranĉaĵon, kunparolante, kiam la Vilulo

ekprenis Ĉifonerojn per unu brako kaj Oĵon per alia kaj

kriis: “Haltu!”

“Kio estas nun?” demandis la Miksĉifona Knabino.

“Vidu!” respondis la Vilulo, indikante per sia fingro.

Ĝuste en la centro de la vojo kuŝis senmova objekto kiun

150

Ĉapitro Dek Du

plene kovris akraj plumoj similantaj al sagoj. La korpo estis

granda kiel plurlitra korbo, sed la etenditaj akraj plumoj

aspektigis ĝin kvaroble pli granda.

“Nu, kion pri ĝi?” demandis Ĉifoneroj.

“Tio estas Ĉis, kiu kaŭzas multe da ĝeno sur ĉi tiu vojo,”

estis la respondo.

“Ĉis! Kio estas Ĉis?”

“Mi kredas ke ĝi estas nur trokreskinta histriko, sed ĉi

tie en Oz oni opinias Ĉison fispirito. Li malsimilas al

ord’nara histriko, ĉar li povas ĵeti siajn sagplumojn

ĉiudirekten, kion ne povas fari Usona histriko. Tio tiom

danĝerigas maljunan Ĉison. Se ni tro proksimiĝos, li pafos

tiujn sagplumojn kontraŭ nin kaj severe damaĝos nin.”

“Do estus malsaĝe tro proksimiĝi,” diris Ĉifoneroj.

“Mi ne timas,” deklaris la Vuzo. “La Ĉis estas malkuraĝa,

mi estas certa, kaj se ĝi aŭdus mian timigan, teruran,

neelteneblan muĝon, ĝi timegus.”

“Ho; ĉu vi povas muĝi?” demandis la Vilulo.

“Tio estas mia sola feroca karakterizaĵo,” asertis la Vuzo

evidente fiera. “Mia muĝo ruĝigus tertremon kaj hontigus la

tondron. Se mi muĝus je tiu besto kiun vi nomas Ĉis, ĝi

tuj kredus ke la mondo dissplitiĝis kaj ekfrapis la sunon kaj

la lunon, kaj tio instigus la monstron kuri tiom foren kaj

rapide kiom ĝiaj kruroj permesus.”

“Tiukaze,” diris la Vilulo, “vi nun povos multe komplezi

nin ĉiujn. Bonvolu muĝi.”

151

La Miksĉifona Knabino de Oz

“Sed vi forgesas,” respondis la Vuzo; “mia muĝego ankaŭ

timigus vin, kaj se vi hazarde havas kormalsanon vi eble

pereus.”

“Vere; sed ni devos riski tion,” decidis la Vilulo, kuraĝe.

“Avertite pri kio okazos ni devos peni toleri la sonegon de

via muĝo, sed Ĉis ne anticipos ĝin, kaj ĝi fortimigos lin.”

La Vuzo hezitis.

“Mi amas vin ĉiujn, kaj mi ne volas ŝoki vin,” ĝi diris.

“Ne maltrankvilu,” diris Oĵo.

“Vi eble surdiĝos.”

“Se jes, ni pardonos vin.”

“Bone, do,” diris la Vuzo per decida voĉo, kaj li

antaŭeniris kelkajn paŝojn direkte al la giganta histriko.

Paŭzante por rerigardi, ĝi demandis: “Ĉu pretaj?”

“Pretaj!” ili respondis.

“Do kovru viajn orelojn kaj firmigu vin. Nun—protektu

vin!”

La Vuzo turnis sin al Ĉis, larĝe malfermis sian buŝon

kaj diris:

“Gri-i-i-inc.”

“Nu, muĝu,” diris Ĉifoneroj.

“Nu, mi—mi ja muĝis!” respondis la Vuzo, kiu ŝajnis

multe miri.

“Kio? Tiu grinceto?” ŝi kriis.

“Ĝi estas la plej terura muĝo kiu iam aŭdiĝis, sur la

tero aŭ sur la maro, en kavernoj aŭ en la ĉielo,” protestis

152

!(images/000123.png)

Ĉapitro Dek Du

la Vuzo. “Mirigas min ke vi tiel bone toleris la ŝokon. Ĉu

vi ne sentis la teron tremi? Mi supozas ke Ĉis estas nun

tute morta pro timo.”

La Vilulo ridis gaje.

“Povra Vuzo!” diris li; “via muĝo ne timigus eĉ muŝon.”

La Vuzo aspektis hontigita kaj surprizita. Ĝi klinis sian

kapon dum momento, kvazaŭ pro honto aŭ bedaŭro, sed

poste ĝi diris kun renovigita memcerteco: “Ĉiukaze, miaj

okuloj povas ardigi fajron; tre bonan fajron, efektive; sufiĉe

bonan por flamigi barilon!”

“Tio estas vera,” deklaris Ĉifoneroj; “mi mem vidis tion.

Sed via feroca muĝo ne estas laŭta kiel la grinceto de

skarabo—aŭ ronko de Oĵo dum li profunde dormas.”

153

!(images/000127.png)

La Miksĉifona Knabino de Oz

“Eble,” diris la Vuzo, humile, “mi eraris pri mia muĝo.

Ĝi ĉiam sonis tre timiga al mi, sed eble tio estis ĉar ĝi estis

tre proksima al miaj oreloj.”

“Ne gravas,” Oĵo diris trankvilige; “estas granda talento

la kapablo flamigi fajron el viaj okuloj. Neniu alia povas

fari tion.”

Dum ili staris hezitante kion fari Ĉis movetiĝis kaj subite

pluvo da sagplumoj flugis kontraŭ ilin, preskaŭ plenigante

la aeron, pro sia multeco. Ĉifoneroj tuj komprenis ke ili tro

proksimiĝis al Ĉis kaj tial ne estas sekuraj, do ŝi saltis antaŭ

154

!(images/000131.png)

Ĉapitro Dek Du

Oĵon kaj ŝildis lin kontraŭ la sagoj, kiuj pinte penetris ŝian

propran korpon ĝis ŝi similis al unu el la celtabuloj uzataj

en pafarkaj ludoj. La Vilulo faligis sin vizaĝmalsupre por

eviti la pluvon, sed unu sagplumo trafis lian kuron kaj

profunde penetris ĝin. Rilate al la Vitra Kato, la sagplumoj

resaltis de ŝia korpo sen eĉ grateti ĝin, kaj la haŭto de la

Vuzo estis tiom dika kaj fortika ke li tute ne vundiĝis.

Post la fino de la atako ili ĉiuj kuris al la Vilulo, kiu

ĝemadis kaj vesonadis, kaj Ĉifoneroj tuj tiris la sagplumon

el lia kruro. Li eksaltis kaj kuris al Ĉis, metis sian piedon

155

La Miksĉifona Knabino de Oz

sur la kolon de la montsro kaj tiel tenis ĝin kaptita. La

korpo de la giganta histriko estis nun glata kiel ledo, escepte

de la truoj kie la sagplumoj antaŭe estis, ĉar ĝi jam pafis

ĉiun sagplumon en tiu unusola fipluvo.

“Lasu min!” ĝi kriis kolere. “Kiel vi aŭdacas meti vian

piedon sur Ĉison?”

“Mi faros eĉ pli, oldulo,” respondis la Vilulo. “Vi jam

sufiĉe longe ĝenis veturantojn sur ĉi tiu vojo, kaj nun mi

ekstermos vin.”

“Vi ne povos!” respondis Ĉis. “Nenio povas mortigi min,

vi tute bone scias tion.”

“Eble tio estas vera,” diris la Vilulo per tono de malgajiĝo.

“Ŝajnas al mi ke oni jam diris al mi ke vi ne estas

mortigebla. Sed se mi liberigos vin, kion vi faros?”

“Reprenos miajn sagplumojn,” diris Ĉis per paŭta voĉo.

“Kaj poste vi plu pafados ilin kontraŭ veturantojn? Ne;

tio ne estas akceptebla. Vi devos promesi ke vi ĉesos ĵeti

sagplumojn kontraŭ personojn.”

“Mi rifuzas promesi ion tian,” deklaris Ĉis.

“Kial ne?”

“Ĉar mia naturo estas ĵeti sagplumojn, kaj ĉiu besto devas

agi kiel la Naturo intencas. Ne estas justa via kondamno de

mi. Se estus mise ke mi ĵetu sagplumojn, mi ne naskiĝus

kun ĵeteblaj sagplumoj. Konvene estas ke vi ne proksimiĝu

al mi.”

“Nu, estas iom da senco en tiu argumento,” agnoskis la

156

Ĉapitro Dek Du

Vilulo, penseme; “sed fremduloj, kiuj ne scias ke vi estas ĉi

tie, ne povos eviti vin.”

“Mi scias,” diris Ĉifoneroj, kiu penis tiri la sagplumojn

el sia propra korpo, “ni kolektu ĉiujn sagplumojn kaj

forportu ilin kun ni; tiel olda Ĉis ne havos pli da sagplumoj

por ĵeti kontraŭ personojn.”

“Ha, lerta ideo. Vi kaj Oĵo kolektu la sagplumojn dum

mi tenos Ĉison kaptita; ĉar, se mi liberigos lin, li reprenos

kelkajn siajn sagplumojn kaj povos denove ĵeti ilin.”

Do Ĉifoneroj kaj Oĵo kolektis ĉiujn sagplumojn kaj

kunligis ilin por facile porti ilin. Post tio la Vilulo liberigis

Ĉison, sciante ke li ne plu povos damaĝi personojn.

“Jen la plej malkompleza ago pri kiu iam mi aŭdis,”

murmuris la histriko malgaje. “Ĉu al vi plaĉus, Vilulo, se

mi forprenus de vi ĉiujn viajn vilojn?”

“Se mi ĵetus miajn vilojn kaj damaĝus personojn, vi estus

bonvena forkapti ilin,” estis la respondo.

Post tio ili ekkomencis plu marŝi kaj ili lasis Ĉison

staranta en la vojo malgaje kaj malfeliĉe. La Vilulo lamis

dum li marŝis, ĉar lia vundo plu dolorigis lin, kaj Ĉifonerojn

multe ĉagrenis ke la sagplumoj lasis aron da truetoj en ŝiaj

ĉifonoj.

Kiam ili venis al plata ŝtono apud la vojo la Vilulo sidiĝis

por ripozi, kaj tiam Oĵo malfermis sian korbon kaj elprenis

la pakaĵon da sorĉoj kiujn donis al li la Kurbiĝinta Magiisto.

“Mi estas Oĵo la Misfortuna,” li diris, “alie ni tute ne

157

La Miksĉifona Knabino de Oz

renkontus tiun aĉan histrikon. Sed mi serĉos trovi ion inter

ĉi tiuj sorĉoj kiu sanigos vian kruron.”

Baldaŭ li trovis ke unu el la sorĉoj havas etiketon: “Por

karnovundoj,” kaj tiun la knabo apartigis de la aliaj. Ĝi estis

nur peco de sekigita radiko, prenita el iu nekonata planto,

sed la knabo frotis ĝin sur la vundon faritan de la sagplumo

kaj post kelkaj momentoj la vundo estis plene resaniĝinta

kaj la kruro de la Vilulo estis bonfarta kiel normale.

“Frotu ĝin sur la truojn en miaj ĉifonoj,” petis Ĉifoneroj,

kaj Oĵo provis tion, sed sen efiko.

“La sorĉo kiun vi bezonas estas kudrilo kaj fadeno,” diris

la Vilulo. “Sed ne estu malfeliĉa, mia kara; tiuj truoj tute

ne malbone aspektas.”

“Ili enlasos la aeron, kaj mi ne volas ke oni kredu min

a(e)roganta aŭ pro fiero peketa,” diris la Miksĉifona Knabino.

“Nu certe vi estis pik-ita ĝis ni eltiris tiujn sagplumojn,”

komentis Oĵo, kun rido.

Do nun ili plumarŝis kaj baldaŭ atingis flakon da

kotoplena akvo kie ili ligis pezan ŝtonon al la pakaĵo da

sagplumoj kaj subakvigis ĝin ĝis la fundo de la flako, por

ne bezoni plu porti ĝin.

158

!(images/000135.png)

D E ĉ i t i e l a l a n d o

pliboniĝis kaj la dezertaj

lokoj komencis cedi al

fekundaj lokoj; tamen

ankoraŭ neniuj domoj

videblis proksime al la

vojo. Estis kelkaj montetoj,

inter kiuj estis valoj, kaj

atinginte la supron de unu

e l t i u j m o n t e t o j l a

veturantoj trovis antaŭ si

altan muron, kiu iris

dekstren kaj maldekstren

tiom foren kiom povis vidi

iliaj okuloj. Tuj antaŭ ili,

kie la muro transiris la

v o j o n , s t a r i s b a r i l o

konsistanta el fortikaj feraj

stangoj kiuj etendiĝis de la

supro al la malsupro. Ili

trovis, proksimiĝinte, ke

tiu barilo estis ŝlosita per

granda seruro, rustiĝinta

pro manko de utiliĝo.

“Nu,” diris Ĉifoneroj,

159

!(images/000060.png)

La Miksĉifona Knabino de Oz

“Ŝajne ni devos halti ĉi tie.”

“Bona konkludo,” respondis Oĵo. “Nian vojon baras ĉi tiu

granda muro kaj la barilo. Laŭaspekte, neniu trairas jam de

multaj jaroj.”

“La aspekto trompas,” deklaris la Vilulo, ridante pro iliaj

mienoj de ĉagreniĝo, “kaj ĉi tiu bariero estas la plej trompa

objekto en la tuta Oz.”

“Nu, ĝi malebligas ke ni plu iru,” diris Ĉifoneroj. “Estas

neniu deĵoranto por tralasi vizitantojn, kaj ni ne havas

160

!(images/000064.png)

Ĉapitro Dek Tri

ŝlosilon por la seruro.”

“Vere,” respondis Oĵo, pliproksimiĝinte por rigardeti tra la

stangoj de la barilo. “Kion ni faru, Vilulo? Se ni havus

flugilojn ni eble flugus trans la muron, sed ni ne povas

grimpi ĝin kaj krom se ni atingos la Smeraldan Urbon mi

ne povos trovi la necesaĵojn por revivigi Onĉjon Nonĉjon.”

“Tute vere,” respondis la Vilulo, trankvile; “sed mi konas

ĉi tiun barilon, ĉar mi multfoje trairis ĝin.”

“Kiel?” ili ĉiuj demandis.

“Mi montros al vi,” diris li. Li starigis Oĵon en la mezon

de la vojo kaj metis Ĉifonerojn tuj malantaŭ lin, kun ŝiaj

vatitaj manoj sur liaj ŝultroj. Post la Miksĉifona Knabino

sekvis la Vuzo, kiu tenis parton de ŝia jupo per sia buŝo.

Lasta estis la Vitra Kato, kiu firme tenis la voston de la

Vuzo per siaj vitraj makzeloj.

“Nun,” diris la Vilulo, “vi ĉiuj devas firme fermi viajn

okulojn, kaj teni ilin fermitaj ĝis mi diros ke vi malfermu ilin.”

161

La Miksĉifona Knabino de Oz

“Mi ne povas,” obĵetis Ĉifoneroj. “Miaj okuloj estas

butonoj, kaj ne estas fermeblaj.”

Do la Vilulo ligis sian ruĝan poŝtukon sur la okulojn de

la Miksĉifona Knabino kaj ekzamenis ĉiujn aliajn por certigi

ke ili tenas siajn okulojn firme fermitaj kaj povas vidi

nenion.

“Kia estas la ludo? Sekvu-la-blindulon?” demandis

Ĉifoneroj.

“Silentu!” ordonis la Vilulo, severe. “Ĉu pretaj? Do sekvu

min.”

Li prenis manon de Oĵo kaj kondukis lin antaŭen sur la

vojo de flavaj brikoj cele la barilon. Firme tenante unu la

alian ili ĉiuj sekvis en vico, anticipante ĉiuminute batiĝi

kontraŭ la ferajn stangojn. La Vilulo ankaŭ tenis siajn

okulojn fermitaj, tamen marŝis rekte antaŭen, kaj farinte cent

paŝojn, kiujn li zorge kalkulis, li haltis kaj diris:

“Nun vi povas malfermi viajn okulojn.”

Ili faris tion, kaj mirigis ilin trovi la muron kaj la barilon

longe malantaŭ si, dum antaŭ ili la Blua Lando de la

Manĝtuloj cedis al verdaj kampoj, kun belaj domoj de

kultivistoj dislokitaj inter ili.

“Tiun muron,” klarigis la Vilulo, “oni nomas vidiluzio.

Ĝi estas tute reala dum vi tenas viajn okulojn malfermitaj,

sed se vi ne rigardas ĝin la bariero tute ne ekzistas. Estas

same rilate al multaj aliaj malbonoj en la vivo; ili ŝajnas

ekzisti, tamen estas nur ŝajno kaj ne vero. Rimarku ke la

162

Ĉapitro Dek Tri

muro—tio, kion ni supozis muro—apartigas la Manĝtulan

Landon de la verda lando kiu ĉirkaŭas la Smeraldan Urbon,

kiu kuŝas ekzakte en la centro de Oz. Estas du vojoj el

flavaj brikoj tra la Manĝtula Lando, sed tiu kiun ni sekvis

estas la plej bona el ili. Doroteo foje veturis laŭ la alia vojo,

kaj renkontis multe pli da danĝeroj ol ni. Sed ĉiuj niaj

problemoj finiĝis por nun, ĉar plia tago da veturado venigos

nin al la granda Smeralda Urbo.”

Ili multe ĝojis scii tion, kaj pluiris plenaj de nova

kuraĝo. Post kelkaj horoj ili haltis ĉe domo de kultivisto,

kie la loĝantoj estis tre afablaj kaj invitis ilin manĝi. La

kultivista familio rigardis Ĉifonerojn tre interesate sed sen

granda miro, ĉar ili kutimis vidi eksterordinarjn ulojn en

la Lando Oz.

La mastrino de tiu domo prenis sian kudrilon kaj

fadenon kaj kudris la truojn faritajn de la histrikaj

sagplumoj en la korpon de la Miksĉifona Knabino, kaj

post tio oni certigis al Ĉifoneroj ke ŝi aspektas bela kiel

antaŭe.

“Vi devus surhavi ĉapelon,” komentis la virino; “ĉar tio

evitigus fadon de la koloroj de via vizaĝo pro la suno. Mi

havas ĉe mi kelkajn ĉifonojn kaj ĉifonetojn, kaj se vi restos

dum du aŭ tri tagoj mi faros por vi belan ĉapelon kiu bone

taŭgos por vi.”

“Ne gravas la ĉapelo,” diris Ĉifoneroj, skuante siajn

fadenplektaĵojn; “estas afabla propono, sed ni ne povas halti.

163

La Miksĉifona Knabino de Oz

Mi ankoraŭ ne trovas miajn kolorojn eĉ iomete fadintaj; ĉu

vi?”

“Ne multe,” respondis la virino. “Vi ankoraŭ estas belega,

malgraŭ via longa veturo.”

La infanoj de la familio volis gardi la Vitran Katon kiel

ludkunulon, do oni proponis al Fuŝulo bonan hejmon se ŝi

restos; sed la katon multe tro interesis la aventuroj de Oĵo

kaj ŝi rifuzis resti.

“Infanoj estas krudaj ludkunuloj,” ŝi komentis al la Vilulo,

“kaj kvankam ĉi tiu hejmo estas pli agrabla ol tiu de la

Kurbiĝinta Magiisto mi timas ke min baldaŭ plene frakasus

la knaboj kaj knabinoj.”

Ripozinte ili rekomencis sian veturon, trovante la vojon

nun glata kaj plaĉe surpaŝebla kaj ke la lando fariĝas ju pli

bela des pli ili proksimiĝas al la Smeralda Urbo.

Post kelka tempo Oĵo komencis marŝi sur la verda herbo,

zorge rigardante ĉirkaŭ si.

“Kion vi serĉas?” demandis Ĉifoneroj.

“Sesfolion,” diris li.

“Ne faru tion!” kriis la Vilulo, fervore. “Estas kontraŭleĝe

pluki sesfolion. Vi devos atendi ĝis vi ricevos konsenton de

Ozma.”

“Ŝi ne scius,” deklaris la knabo.

“Ozma scias multajn aferojn,” diris la Vilulo. “En ŝia

ĉambro estas Magia Bildo kiu montras kiun ajn scenon en

la Lando Oz kie estas fremduloj aŭ veturantoj. Ŝi eble jam

164

Ĉapitro Dek Tri

nun rigardas bildon pri ni, kaj rimarkas ĉion kion ni faras.”

“Ĉu ŝi ĉiam rigardas la Magian Bildon?” demandis Oĵo.

“Ne ĉiam, ĉar ŝi havas multon alian farendan; sed, kiel

mi diras, ŝi eble rigardas nin jam ĉimomente.”

“Ne gravas al mi,” diris Oĵo, per obstina voĉtono; “Ozma

estas nur knabino.”

La Vilulo rigardis lin surprizite.

“Ozma devus gravi al vi,” diris li, “se vi atendas savi

vian onklon. Ĉar, se vi malamikigos nian potencan Reganton,

via veturo nepre fiaskos; male, se vi amikiĝos kun Ozma, ŝi

volonte helpos vin. Kaj ke ŝi estas knabino, tio estas alia

kialo ke vi obeu ŝiajn leĝojn, se vi estas ĝentila. Ĉiu en Oz

amas Ozman kaj malamas ŝiajn malamikojn, ĉar ŝi estas

same justa kiel potenca.”

Oĵo paŭtis dum kelka tempo, sed fine reiris al la vojo

kaj fortenis sin de la verdaj trifolioj. La knabo estis

mishumora dum unu aŭ du pliaj horoj, ĉar li vere ne povis

kompreni kial estus malbone pluki sesfolion, se li trovus tion,

kaj malgraŭ kion diris la Vilulo li ankoraŭ opiniis maljusta

la leĝon de Ozma.

Ili baldaŭ atingis belan areton da altaj majestaj arboj, tra

kiu la vojo iris severe kurbe—unue unudirekte kaj poste

alidirekte. Dum ili marŝis tra tiu arbareto ili aŭdis iun foran

kanti, kaj la sonoj pli kaj pli proksimiĝis ĝis ili povis rekoni

la vortojn, kvankam la kurbo de la vojo ankoraŭ kaŝis la

kantanton. La kanto estis proksimume tia:

165

!(images/000071.png)

La Miksĉifona Knabino de Oz

“Saluton al la pajlo bela

Tranĉita el la flirta gren’,

Plejbela aĵo tute hela

De kampo plena ben’.

Krunkla ĝojo min plenigas

Dum mi pajlaron vidas;

Ĉar tiam ĝin mi al mi ligas—

La grenan oron fidas.”

“Ha!” kriis la Vilujo; “venas mia amiko la Birdotimigilo.”

“Kio? Vivanta Birdotimigilo?” demandis Oĵo.

166

Ĉapitro Dek Tri

“Jes; mi parolis al vi pri li. Li estas bonegulo, kaj tre

inteligenta. Vi amos lin, mi estas certa.”

Ĝuste tiam la fama Birdotimigilo de Oz ĉirkaŭiris la

kurban angulon de la vojo, rajdante lignan Segĉevalon kiu

estis tiom malgranda ke la kruroj de ĝia rajdanto preskaŭ

tuŝis la teron.

La Birdotimigilo surhavis la bluan vestaron de la

Manĝtuloj, ĉar en ĉi ties lando li fariĝis, kaj sur lia kapo

estis pinta ĉapelo kun plata rando ornamita per tintantaj

sonoriletoj. Dika ŝnuro estis ligita ĉirkaŭ lia talio por

konservi lian formon, ĉar li estis plenigita per pajlo en ĉiu

parto escepte de la supra parto de lia kapo, kie foje la

Sorĉisto de Oz metis lignerojn miksitajn kun kudriloj kaj

pingloj por akrigi lian menson. La kapo mem estis nur ŝtofa

sako, fiksita al la korpo ĉe la kolo, kaj sur la antaŭo de

tiu sako vizaĝo estis pentrita—okuloj, oreloj, nazo kaj buŝo.

La vizaĝo de la Birdotimigilo estis tre interesa, ĉar ĝi

portis komikan tamen amikigan esprimon, kvankam unu

okulo estis iom pli granda ol la alia kaj la oreloj ne similis

inter si. La Manĝtula kultivisto kiu faris la Birdotimigilon

neglektis kudri lin per fajna kudrado kaj tial iom de la

pajlo per kiu li estis plenigita emis elpuŝi sin inter la

kudrovicoj. Liaj manoj konsistis el vatitaj blankaj gantoj,

kun la fingroj longaj kaj malrigidaj, kaj sur siaj piedoj li

portis Manĝtulajn botojn el blua ledo kun larĝaj faldoj ĉe

la suproj.

167

La Miksĉifona Knabino de Oz

La Segĉevalo estis preskaŭ egale kurioza kiel sia rajdanto.

Ĝi estis krude farita, komence, por ke oni segu ŝtipojn sur

ĝin, tiel ke ĝia korpo estis nelonga ŝtipo, kaj ĝiaj kruroj

estis dikaj branĉoj fiksitaj en kvar truojn faritajn en la korpo.

La voston formis malgranda branĉo kiun oni postlasis sur la

ŝtipo, kaj la kapo estis tubera bulo ĉe unu fino de la korpo.

Du tuberoj formis la okulojn, kaj la buŝo estis tranĉo hakita

en la ŝtipon. Kiam la Segĉevalo unue viviĝis ĝi tute ne havis

orelojn, do ne povis aŭdi; sed la knabo kiu tiam posedis lin

ĉizis du orelojn el arboŝelo kaj fiksis ilin en la kapon, kaj

post tio la Segĉevalo aŭdis tre klare.

Tiu kurioza ligna ĉevalo estis multe amata de Princino

Ozma, kiu kovrigis la malsuprojn de ĝiaj kruroj per oraj

plaketoj, tiel ke la ligno ne triviĝos. Ĝia selo estis el orŝtofo

riĉe inkrustita per valoraj gemoj. Ĝi neniam havis rimenojn.

Kiam la Birdotimigilo ekvidis la grupon de veturantoj, li

haltigis sian lignan rajdbeston kaj degrimpis, salutante la

Vilulon per ridetanta kapskuo. Poste li turnis sin por gapi

la Miksĉifonan Knabinon mirante, dum siavice ŝi gapis lin.

“Viĉjo,” li flustris, flanken tirante la Vilulon, “frapĝustigu

mian formon, amiko!”

Dum lia amiko batis kaj frapis la korpon de la

Birdotimigilo, por reglatigi la bulojn, Ĉifoneroj sin turnis al

Oĵo kaj flustris: “Rulpremu min, mi petas; mi multe sagiĝis

pro tiom da marŝado kaj viroj amas vidi dignan figuron.”

Ŝi faligis sin sur la teron kaj la knabo rulis ŝin tien kaj

168

Ĉapitro Dek Tri

tien kvazaŭ rulpremilon, ĝis la katuno plenigis ĉiujn spacojn

en ŝia miksĉifona kovraĵo kaj la korpo plene longiĝis.

Ĉifoneroj kaj la Birdotimigilo ambaŭ finis sian tualeton

samtempe, kaj denove ili frontis unu la alian.

“Permesu min, Fraŭlino Miksĉifonaĵo,” diris la Vilulo,

“konigi al vi mian amikon, la Reĝan Moŝtan Birdotimigilon

de Oz. Birdotimigilo, ĉi tiu estas Fraŭlino Ĉifoneroj Flikaĵoj;

Ĉifoneroj, ĉi tiu estas la Birdotimigilo. Birdotimigilo—

Ĉifoneroj; Ĉifoneroj—Birdotimigilo.”

Ambaŭ riverencis tre digne.

“ Pa r d o n u m i a n m a l ĝ e n t i l a n g a p a d o n , ” d i r i s l a

Birdotimigilo, “sed vi estas la plej bela ulo kiun iam miaj

okuloj vidis.”

“Tio estas granda komplimento farita de persono kiu mem

estas tiom bela,” murmuris Ĉifoneroj, mallevante siajn

ŝelkobutonajn okulojn. “Sed diru al mi, honorinda sinjoro,

ĉu vi ne estas iomete bula?”

“Kompreneble vi pravas; estas pro mia pajlo, sciu. Ĝi

kelkfoje buliĝas, malgraŭ ĉiu peno mia glatigi ĝin. Ĉu via

pajlo neniam buliĝas?”

“Ho, mi estas plenigita per katuno,” diris Ĉifoneroj. “Ĝi

neniam buliĝas, sed ĝi emas tro pezi kaj sagigi min.”

“Sed katuno estas altagrada plenigaĵo. Mi povas diri ke

ĝi estas eĉ pli moda, eĉ aristokrata, ol pajlo,” diris la

Birdotimigilo ĝentile. “Tamen, estas tute konvene ke ulo tiel

eksterordinare bela havas la plej bonan plenigaĵon haveblan.

169

!(images/000079.png)

!(images/000085.png)

La Miksĉifona Knabino de Oz

Mi—a—a—mi multe ĝojas renkonti vin, Fraŭlino Ĉifoneroj!

Reinterkonigu nin, Vilulo.”

“Unufoje estas sufiĉe,” respondis la Vilulo, ridante pro la

entuziasmo de sia amiko.

“Do diru al mi kie vi trovis ŝin, kaj—Ho, kia kurioza

kato! El kio vi konsistas—ĉu gelateno?”

“Pura vitro,” respondis la kato, fiera ĉar ŝi allogis la

atenton de la Birdotimigilo. “Mi estas multe pli bela ol la

Miksĉifona Knabino. Mi estas travidebla, kaj Ĉifoneroj ne

estas; mi havas palruĝan cerbon—oni povas vidi ĝin funkcii;

kaj mi havas rubian koron, zorge poluritan, kaj Ĉifoneroj

tute ne havas koron.”

“Nek mi,” diris la Birdotimigilo, premante la manon de

Ĉifoneroj, kvazaŭ por gratuli ŝin pro tio. “Mi havas amikon,

la Stanan Lignohakiston, kiu havas koron, sed mi trovas ke

mi sufiĉe bone sukcesas sen ĝi. Kaj tial—Nu, nu! jen ankaŭ

malgranda Manĝtula knabo. Premu mian manon, kara

infano. Kiel vi fartas?”

Oĵo metis sian manon en la loze plenigitan ganton kiu

estis mano de la Birdotimigilo, kaj la Birdotimigilo premis

ĝin tiel elkore ke la pajlo en lia ganto kraksonis.

Intertempe la Vuzo proksimiĝis al la Segĉevalo kaj

komencis flari ĝin. La Segĉevalo malŝatis tiun familiarecon

kaj per subita bato frapegis la kapon de la Vuzo per unu

orkovrita piedo.

“Akceptu tion, monstro!” ĝi kriis kolere.

172

Ĉapitro Dek Tri

La Vuzo eĉ ne palpebrumis.

“Certe,” li diris; “mi akceptos ĉion necesan. Sed ne

kolerigu min, ligna besto, alie miaj okuloj fajre ardos kaj

plene bruligos vin.”

La Segĉevalo rulis siajn tuberokulojn fie kaj denove batis,

sed la Vuzo fortrotis kaj diris al la Birdotimigilo:

“Kian dolĉan temperamenton tiu besto havas! Mi konsilas

ke vi dishaku ĝin kaj faru el ĝi brullignon kaj uzu min

kiel rajdbeston. Mia dorso estas plata kaj vi ne povus

defali.”

“Mi kredas ke kaŭzas la problemon la manko de formala

konatiĝo inter vi,” diris la Birdotimigilo, rigardante tre

miroplene la Vuzon, ĉar antaŭ tiam li neniam vidis tiel

kuriozan beston. “La Segĉevalo estas la plejamata rajdbesto

de Princino Ozma, la Reganto de la Lando Oz, kaj li loĝas

en stalo ornamita per perloj kaj smeraldoj, malantaŭ la reĝa

palaco. Li estas rapida kiel la vento, neniam laca, kaj estas

afabla al siaj amikoj. Ĉiuj homoj de Oz alte respektas la

Segĉevalon, kaj kiam mi vizitas Ozman ŝi kelkfoje permesas

ke mi rajdu lin—kiel hodiaŭ. Nun vi scias kia grava persono

estas la Segĉevalo, kaj se iu—eble vi mem—diros al mi vian

nomon, vian rangon kaj staton, kaj vian historion, multe

plezurigos min ripeti ilin al la Segĉevalo. Tio estigos

reciprokan respekton kaj amikecon.”

La Vuzon iomete hontigis tiu parolo kaj ne sciis respondi.

Sed Oĵo diris:

173

La Miksĉifona Knabino de Oz

“Ĉi tiu kvadrata besto nomiĝas la Vuzo, kaj li ne multe

gravas krom ke tri haroj kreskas sur la pinto de lia vosto.”

La Birdotimigilo rigardis kaj vidis ke tio estas vera.

“Sed,” diris li, senkomprene, “kial tiuj tri haroj gravas?

La Vilulo havas milojn da haroj, sed neniu iam akuzis lin

pri graveco.”

Do Oĵo rakontis la malfeliĉan historion de la

transformiĝo de Onĉjo Nonĉjo en marmoran statuon, kaj

ke li entreprenis trovi la objektojn deziratajn de la

Kurbiĝinta Magiisto, por fari sorĉon kiu revivigos lian

onklon. Unu el la necesaĵoj estas tri haroj el vosto de

Vuzo, sed ĉar ili ne povis eltiri la harojn ili devis kunvenigi

la Vuzon.

La Birdotimigilo serioziĝis dum li aŭskultis kaj li plurfoje

kapneis, kvazaŭ malaprobe.

“Ni devos konsulti Ozman pri tiu afero,” li diris. “Tiu

Kurbiĝinta Magiisto malobeas la Leĝon per sia senpermesa

uzado de magio, kaj mi ne estas certa ke Ozma permesos

ke li revivigu vian onklon.”

“Jam mi avertis la knabon pri tio,” deklaris la Vilulo.

Je tio Oĵo komencis plori. “Mi volas mian Onĉjon

Nonĉjon!” li kriis. “Mi scias kiel revivigi lin, kaj mi faros

tion—ĉu aŭ ne permesos Ozma! Kial rajtas tiu knabina

Reganto devigi mian Onĉjon Nonĉjon resti statuo por

ĉiam?”

“Ne ĝenu vin pri tio ĝuste nun,” konsilis la Birdotimigilo.

174

!(images/000027.png)

Ĉapitro Dek Tri

“Pluiru al la Smeralda Urbo, kaj kiam vi atingos ĝin petu

la Vilulon gvidi vin al Doroteo. Rakontu al ŝi la historion

kaj mi estas certa ke ŝi helpos vin. Doroteo estas la plej

bona amiko de Ozma, kaj se vi povos konvinki ŝin via onklo

plej certe povos reviviĝi.” Post tio li turnis sin al la Vuzo

kaj diris: “Mi timas ke vi ne estas sufiĉe grava por ke mi

konatigu vin al la Segĉevalo.”

“Mi estas pli bona besto ol li,” respondis la Vuzo, indigne.

“Miaj okuloj povas ardi per fajro, kaj liaj ne povas.”

“Ĉu tio estas vera?” demandis la Birdotimigilo, turnante

sin al la Manĝtula knabo.

175

La Miksĉifona Knabino de Oz

“Jes,” diris Oĵo, kaj li rakontis pri kiel la Vuzo flamigis

la barilon.

“Ĉu vi estas ankaŭ alimaniere lerta?” demandis la

Birdotimigilo.

“Mi havas plej teruran muĝon—tio estas kelkfoje,” diris

la Vuzo dum Ĉifoneroj gaje ridis kaj la Vilulo ridetis. Sed

la rido de la Miksĉifona Knabino tute forgesigis la

Birdotimigilon pri la Vuzo. Li diris al ŝi:

“Kia admirinda junulino vi estas, kaj kia gaje plaĉa

kunestanto! Ni nepre pli bone interkonatiĝu, ĉar neniam ĝis

nun mi renkontis knabinon tiom grandiozkoloron aŭ kun

tiel natura, sentrompa mieno.”

“Ne mirigas ke oni nomas vin la Saĝa Birdotimigilo,”

respondis Ĉifoneroj.

“Kiam vi venos al la Smeralda Urbo mi revidos vin,”

pludiris la Birdotimigilo. “Ĝuste nun mi intencas viziti

malnovan amikinon—ordinaran junulinon nomatan

Zingibro—kiu promesis refarbi por mi mian maldekstran

orelon. Eble vi jam rimarkis ke la farbo sur mia maldekstra

orelo dispeciĝis kaj fadis, kaj tio misefikas mian

aŭskultokapablon tiuflanke. Zingibro ĉiam riparas min kiam

mi triviĝas pro la vetero.”

“Kiam vi anticipas reiri al la Smeralda Urbo?” demandis

la Vilulo.

“Mi estos tie ĉivespere, ĉar mi multe volas longe

konversacii kun F-ino Ĉifoneroj. Kion vi opinias, Segĉevalo;

176

!(images/000082.png)

Ĉapitro Dek Tri

ĉu vi pretas por rapida kuro?”

“Kion vi volas, tion mi volas,” respondis la ligna ĉevalo.

Do la Birdotimigilo grimpis al la juvelita selo kaj gestis

per sia ĉapelo, kaj la Segĉevalo ekforkuris tiom rapide ke ili

jam post nur momenteto ne plu estis videblaj.

177

!(images/000067.png)

!(images/000107.png)

“ K I A k u r i o z a v i r o , ”

komentis la Manĝtula

knabo, post kiam la grupo

rekomencis sian veturon.

“K aj vere kompleza

k a j ĝ e n t i l a , ” a l d o n i s

Ĉifoneroj, kapjesante. “Mi

opinias lin la plej bela

viro kiun iam mi vidis

post mia viviĝo.”

“Ago bela, homo bela,”

citis la Vilulo; “sed ni

agnosku ke neniu vivanta

birdotimigilo estas pli

bela. La ĉefa merito de

mia amiko estas ke li

estas granda pensisto, kaj

en Oz oni opinias ke

e s t a s s a ĝ e o b e i l i a j n

konsilojn.”

“Mi ne rimarkis cerbon

en lia kapo,” observis la

Vitra Kato.

“Oni ne povas vidi ĝin

funkcii, sed ĝi ja enestas,”

179

La Miksĉifona Knabino de Oz

deklaris la Vilulo. “Mi mem ne multe fidis lian cerbon, kiam

unue mi venis al Oz, ĉar ĉarlatana Sorĉisto donis ĝin al li;

sed mi baldaŭ konvinkiĝis ke la Birdotimigilo vere estas saĝa;

kaj, krom se lia cerbo saĝigas lin, tia saĝeco estas

neklarigebla.”

“Ĉu la Sorĉisto de Oz estas ĉarlatano?” demandis Oĵo.

“Ne nun, sed jes antaŭe, sed li reformis sin kaj nun

asistas Glindan la Bonan, kiu estas la Reĝa Sorĉistino de

Oz kaj la sola persono permesata uzi magion aŭ sorĉadon.

Glinda instruis al nia maljuna Sorĉisto multajn lertaĵojn, tiel

ke li ne plu estas ĉarlatano.”

Ili plumarŝis silente dum kelka tempo kaj poste Oĵo

diris:

“Se Ozma malpermesos ke la Kurbiĝinta Magiisto revivigu

Onĉjon Nonĉjon, kion mi faru?”

La Vilulo kapneis.

“Tiuokaze vi nenion povos fari,” li diris. “Sed ne jam

perdu esperon. Ni iros al Princino Doroteo kaj informos al

ŝi pri viaj problemoj, kaj poste ni lasos ŝin paroli al Ozma.

Doroteo havas la plej amoplenan koreton en la mondo, kaj

ŝi mem spertis tiom da problemoj ke ŝi nepre simpatios kun

vi.”

“Ĉu Doroteo estas la knabineto kiu venis ĉi tien el

Kansas?” demandis la knabo.

“Jes. En Kansas ŝi estis Doroteo Gale. Mi antaŭe konis

ŝin tie, kaj ŝi venigis min al la Lando Oz. Sed nun Ozma

180

Ĉapitro Dek Kvar

faris ŝin Princino, kaj Onklino Em kaj Onklo Henriko de

Doroteo ankaŭ estas ĉi tie.” Nun la Vilulo faris longan

ĝemon, kaj poste li pludiris: “Jen stranga lando, la Lando

Oz, sed mi amas ĝin malgraŭ tio.”

“Kio pri ĝi estas stranga?” demandis Ĉifoneroj.

“Nu, ekzemple, vi,” diris li.

“Ĉu en via propra lando vi ne vidis knabinojn egale

belajn?” ŝi demandis.

“Neniujn egale belege buntajn,” li agnoskis. “En Usono

knabino plenigita per katuno ne estus vivanta, nek iu

inspiriĝus fari knabinon el miksĉifona litokovrilo.”

“Kia stranga lando nepre estas Usono!” ŝi kriis tre

surprizite. “La Birdotimigilo, kiu laŭ vi estas saĝa, diris al

mi ke mi estas la plej bela ulo kiun iam li vidis.”

“Mi scias; kaj eble tiel estas—laŭ la vidpunkto de

birdotimigilo,” respondis la Vilulo; sed kial li ridetis dirante

tion ne povis diveni Ĉifoneroj.

Proksimiĝante al la Smeralda Urbo la veturantoj pleniĝis

per admiro pri la belega pejzaĝo kiun ili vidas. Tre belaj

domoj staris ambaŭflanke de la vojo kaj ĉiu havis antaŭ si

verdan gazonon kiel ankaŭ belan florĝardenon.

“Post unu horo,” diris la Vilulo, “ni ekvidos la murojn

de la Reĝa Urbo.”

Li antaŭmarŝadis, kun Ĉifoneroj, kaj malantaŭ ili marŝis

la Vuzo kaj la Vitra Kato. Oĵo postrestis iom, ĉar malgraŭ

la avertoj ricevitaj la okuloj de la knabo rigardadis la

181

!(images/000103.png)

La Miksĉifona Knabino de Oz

foliplantojn kiuj borderis la vojon el flavaj brikoj kaj li

fervore volis trovi ĉu vere ekzistas tia planto kia sesfolio.

Subite li ekhaltis kaj klinis sin por ekzameni la teron pli

atente. Jes; jen fine planto kun ses larĝe etendiĝantaj folioj.

Li zorge kalkulis ilin, por certiĝi. Post momento lia koro

saltis pro ĝojo, ĉar jen unu el la valoraĵoj por kiuj li venis—

objekto kiu helpos revivigi karan Onĉjon Nonĉjon.

Li rigardetis antaŭen kaj vidis ke neniu el liaj kunuloj

rerigardas. Nek estis iuj aliaj personoj apude, ĉar ili estis

meze inter du domoj. La tento estis nerezisteble forta.

182

!(images/000061.png)

Ĉapitro Dek Kvar

“Mi eble serĉus dum multaj semajnoj sen trovi alian

sesfolion,” li diris al si, kaj rapide plukinte la tigon de

la planto li metis la valoran sesfolion en sian korbon kaj

kovris ĝin per la aliaj kunportataĵoj. Poste, penante aspekti

kvazaŭ nenio okazis, li antaŭenkuris kaj reestis kun siaj

kamaradoj.

La Smeralda Urbo, kiu estas la plej grandioza kaj ankaŭ

la plej bela urbo en kiu ajn felando, estas ĉirkaŭata de alta

dika muro el verda marmoro, glatige polurita kaj inkrustita

183

La Miksĉifona Knabino de Oz

per brilantaj smeraldoj. Estas kvar enirejoj, unu frontanta la

Manĝtulan Landon, unu frontanta la Landon de la

Palpbrumoj, unu frontanta la Landon de la Kveluloj kaj unu

frontanta la Landon de la Gilikuloj. La Smeralda Urbo situas

precize en la centro de tiuj kvar gravaj landoj de Oz. La

enirejoj havis barilojn el pura oro, kaj ambaŭflanke de ĉiu

enirejo estis altaj turoj, de kiuj flirtis gajaj standardoj. Aliaj

turoj troviĝis laŭlonge de la muroj, kiuj estis sufiĉe larĝaj

por ke oni marŝu kvarope sur ili.

Tiu ĉirkaŭanta muro, tute verda kaj ora kaj brilanta

pro valoraj gemoj, estis vere mirinda vidaĵo por niaj

veturantoj, kiuj unue rigardis ĝin de la supro de monteto;

sed preter la muro estis la vasta urbo kiun ĝi ĉirkaŭas,

kaj centoj da juvelitaj spajroj, kupoloj kaj minaretoj, de

kiuj pendis flagoj kaj standardoj, vidiĝis alte super la turoj

de la enirejoj. En la centro de la urbo niaj amikoj povis

vidi la suprojn de multaj grandiozaj arboj, kelkaj preskaŭ

egale altaj kiel la spajroj de la konstruaĵoj, kaj la Vilulo

informis ilin ke tiuj arboj estas en la reĝaj ĝardenoj de

Princino Ozma.

Ili staris longatempe sur la supro de la monteto,

plenigante siajn okulojn per la grandiozeco de la Smeralda

Urbo.

“He-e-e!” kriis Ĉifoneroj, kunpremante siajn manojn

ekstaze, “tio estos sufiĉa loĝejo por mi, tute certe. Ne plu

la Manĝtula Lando por ĉi tiuj flikaĵoj—kaj ne plu la

184

Ĉapitro Dek Kvar

Kurbiĝinta Magiisto!”

“Sed, vi apartenas al D-ro Pipt,” respondis Oĵo,

rigardante ŝin miroplene. “Oni faris vin kiel servistinon,

Ĉifoneroj, do vi estas persona posedaĵo kaj ne via propra

mastrino.”

“Fu al D-ro Pipt! Se li volas min, li venu ĉi tien por

preni min. Mi ne propravole reiros al lia ejo; tio estas certa.

Nur unu ejo en la Lando Oz estas taŭga loĝejo, kaj ĝi estas

la Smeralda Urbo. Ĝi estas bela! Ĝi estas preskaŭ egale bela

kiel mi, Oĵo.”

“En ĉi tiu lando,” komentis la Vilulo, “oni loĝas tie, kie

ordonas nia Reganto. Ne konvenus ke ĉiuj loĝu en la

Smeralda Urbo, sciu, ĉar kelkaj devas plugi la teron kaj

kreskigi grenojn kaj fruktojn kaj legomojn, dum aliaj hakas

lignon en la arbaroj, aŭ fiŝkaptas en la riveroj, aŭ paŝtas la

ŝafojn kaj la brutojn.”

“Povruloj!” diris Ĉifoneroj.

“Mi emas opinii ke ili estas pli feliĉaj ol la

urboloĝantoj,” respondis la Vilulo. “Ekzistas ia libereco kaj

sendependeco en kamparloĝado kiun eĉ ne la Smeralda

Urbo povas provizi. Mi scias ke multaj urbanoj volonte

reirus al la kamparo. La Birdotimigilo loĝas en la kamparo,

kaj ankaŭ la Stana Lignohakisto kaj Joĉjo Kukurbokapo;

sed tiu trio estus bonvenaj loĝantoj en la palaco de Ozma

se ili volus. Tro da impono tedas, sciu. Sed, se ni atingu

la Smeraldan Urbon antaŭ la sunsubiro, ni rapidu, ĉar ĝi

185

La Miksĉifona Knabino de Oz

ankoraŭ estas tre for.”

La alloga aspekto de la urbo reenergiigis ilin ĉiujn kaj

ili rapidis antaŭen per pli leĝeraj paŝoj ol antaŭe. Estis

multaj interesaĵoj apud la vojo, ĉar la domoj nun situis pli

dense kaj ili renkontis tre multajn personojn venantajn aŭ

irantajn de unu aŭ alia loko. Ĉiuj aspektis feliĉvizaĝaj

agrablaj homoj, kiuj kompleze kapskuetis al la fremduloj

dum ili preterpasis, kaj interŝanĝis salutojn.

Fine ili atingis la grandan enirejon, ĝuste kiam la suno

estis subiranta kaj aldonanta sian ruĝan brilon al la scintilado

de la smeraldoj sur la verdaj muroj kaj spajroj. El ie interne

de la urbo bando estis aŭdebla ludante dolĉan muzikon;

leĝera nelaŭta zumo, kiel de multaj voĉoj, atingis iliajn

orelojn; el la proksimaj kortoj venis la basa muĝado de

bovinoj atendantaj sian melkiĝon.

Ili jam preskaŭ atingis la enirejon kiam la oraj bariloj

flankenglitis kaj alta soldato elpaŝis kaj frontis ilin. Oĵo kredis

neniam antaŭe esti vidinta tiel altan viron. La soldato

surportis belan verdan kaj oran uniformon, kun alta ĉapelo

en kiu estis flirtanta plumo, kaj li havis zonon dense

inkrustitan per juveloj. Sed plej kurioza estis lia longa verda

barbo, kiu etendiĝis ĝis longe sub lia talio kaj eble aspektigis

lin pli alta ol li vere estis.

“Haltu!” diris la Soldato kun la Verda Barbo, ne per

severa voĉo sed, anstataŭe, per amika tono.

Ili haltis jam antaŭ ol li parolis kaj staris rigardante lin.

186

Ĉapitro Dek Kvar

“Bonan vesperon, Kolonelo,” diris la Vilulo. “Kio okazis

post mia foriro? Ĉu io grava?”

“Vilĉinjo naskigis dek tri novajn kokidojn,” respondis la

Soldato kun la Verda Barbo, “kaj ili estas la plej amigaj

molharaj flavaj buletoj kiujn iam iu vidis. La Flava Kokino

fieregas pro tiuj infanoj, mi certigas al vi.”

“Ŝi plene pravas,” konsentis la Vilulo. “Mi pensu: jam

ĉirkaŭ sep mil kokidojn ŝi naskigis, ĉu ne, Generalo?”

“Almenaŭ tiom,” estis la respondo. “Nepre vizitu Vilĉinjon

kaj gratulu ŝin.”

“Plezurigos min fari tion,” diris la Vilulo. “Sed atentu ke

mi kunvenigis kelkajn fremdulojn. Mi kondukos ilin por

viziti Doroteon.”

“Momenton, mi petas,” diris la soldato, barante ilin dum

ili komencis eniri la pordon. “Mi deĵoras kaj mi devas

plenumi ordonojn. Ĉiu iu en via grupo nomiĝas Oĵo la

Misfortuna?”

“Nu, estas mi!” kriis Oĵo, mirante pro aŭdo de sia nomo

sur la lipoj de nekonato.

La Soldato kun la Verda Barbo kapjesis. “Tion mi

antaŭsupozis,” diris li, “kaj bedaŭrigas min anonci ke mia

doloroplena devo estas aresti vin.”

“Aresti min!” kriis la knabo. “Pro kio?”

“Mi ne legis la akuzon,” respondis la soldato. Li tiris

folion el sia brustopoŝo kaj rigardis ĝin. “Ho, jes; mi devas

aresti vin ĉar vi propravole malobeis Leĝon de Oz.”

187

!(images/000063.png)

La Miksĉifona Knabino de Oz

“Malobeis leĝon!” diris Ĉifoneroj. “Absurdaĵo, Soldato; vi

ŝercas.”

“Ĉifoje ne,” respondis la soldato, ĝemante. “Mia kara

infano—kio vi estas, diversvendaĵo aŭ divenu-kio-mi-estas?—

en mi vi vidas la Korpogardiston de nia gracoplena Reganto,

Princino Ozma, kiel ankaŭ la Reĝan Armeon de Oz kaj la

Policon de la Smeralda Urbo.”

“Kaj vi estas nur unusola viro!” kriis la Miksĉifona

Knabino.

“Nur unu, kaj tio plene sufiĉas. En miaj oficialaj

postenoj mi jam de tre multaj jaroj havas nenian taskon—

tiom longe ke mi komencis timi ke mi estas tute

senutila—ĝis hodiaŭ. Antaŭ unu horo mi vokiĝis al ŝia

Moŝto Ozma de Oz, kiu informis min ke mi devas aresti

knabon nomatan Oĵo la Misfortuna, kiu veturas de la

Manĝtula Lando al la Smeralda Urbo kaj

baldaŭ atingos ĉi tien. Tiu ordono tiom

surprizis min ke mi preskaŭ svenis, ĉar

temas pri la unua persono meritanta

areston dum mia tuta memoro. Oni prave

nomas vin Oĵo la Misfortuna, povra

knabo, ĉar vi malobeis Leĝon de Oz.”

“Sed vi eraras,” diris Ĉifoneroj. “Ozma

eraras—vi ĉiuj eraras—ĉar Oĵo malobeis

neniun Leĝon.”

“Do li baldaŭ reliberiĝos,” respondis la

188

!(images/000070.png)

Ĉapitro Dek Kvar

S o l d a t o k u n l a

Verda Barbo. “Ĉiu

akuzita pri krimo

estas juste juĝata de

n i a R e g a n t o k a j

havas ĉian oportun-

o n p r u v i s i a n

senkulpecon. Sed

ĝ u s t e

n u n

l a

ordonoj de Ozma

estas obeendaj.”

Dirinte tion li

prenis el sia poŝo

p a r o n d a m a n -

katenoj el oro kaj

i n k r u s t i t a j

p e r

rubioj kaj diamant-

oj, kaj ilin li ligis

sur la pojnojn de

Oĵo.

189

!(images/000081.png)

!(images/000084.png)

L A k n a b o e s t i s t i o m

p e r p l e k s a p r o ĉ i t i u

katastrofo ke li tute ne

rezistis. Li tute bone

rekonis sin kulpa, sed

surprizis lin ke ankaŭ

O z m a s c i a s t i o n . L i

demandis al si kiel ŝi

informiĝis tiel baldaŭ ke li

plukis la sesfolion. Li

transdonis sian korbon al

Ĉifoneroj kaj diris:

“Gardu tion ĝis mi

liberiĝos el la karcero. Se

mi neniam liberiĝos, portu

ĝ i n a l l a Ku r b i ĝ i n t a

Magiisto ĉar ĝi apartenas

al li.”

L a V i l u l o ĝ i s n u n

r i g a r d a d i s a t e n t e l a

v i z a ĝ o n d e l a k n a b o ,

necerta ĉu aŭ ne defendi

lin; sed io legebla en la

mieno de Oĵo retirigis lin

k a j d e v i g i s l i n r i f u z i

191

La Miksĉifona Knabino de Oz

enmiksiĝi por savi lin. La Vilulo estis multe surprizita kaj

malfeliĉigita, sed li sciis ke Ozma neniam eraras do Oĵo

nepre ja malobeis Leĝon de Oz.

La Soldato kun la verda barbo nun gvidis ilin ĉiujn tra

la enirejo kaj en ĉambreton konstruitan en la muro. Tie

sidis gaja vireto, riĉe vestita per verdo kaj havanta ĉirkaŭ sia

kolo pezan oran ĉenon al kiu nombro da grandaj oraj ŝlosiloj

estis ligitaj. Tiu estis la Pordogardisto kaj kiam ili eniris lian

ĉambron li ludas melodion per buŝharmoniko.

“Aŭskultu!” li diris, suprentenante sian manon por silentigi

ilin. “Mi ĵus komponis melodion nomatan ‘La Makulita

Aligatoro.’ Ĝi estas Fliko, multe supera al Rago*, kaj mi

komponis ĝin honore al la Miksĉifona Knabino, kiu ĵus

alvenis.”

“Kiel vi sciis ke mi alvenis?” demandis Ĉifoneroj, tre

interesate.

“Jen mia metio, scii kiu venas, ĉar mi estas la

Pordogardisto. Silentu dum mi ludos por vi ‘La Makulita

Aligatoro.’ ”

Ĝi ne estis tre malbona melodio, nek tre bona, sed ĉiuj

respektoplene aŭskultis dum li fermis siajn okulojn kaj

balancis sian kapon de flank-al-flanko kaj blovis la notojn

per la malgranda instrumento. Kiam ĝi estis finita la Soldato

kun la Verda Barbo diris:

* Vortludo en la Angla, netradukebla: Rag-time (rago) = “ĉifonaĵ-tempo”,

Patch-time = “flikaĵ-tempo”.

192

!(images/000089.png)

Ĉapitro Dek Kvin

“Gardisto, mi havas ĉi tie enkarcerigoton.”

“Ĉu ja! Enkarcerigoto?” kriis la vireto, saltante de sia

seĝo. “Kiu? Ne la Vilulo?”

“Ne; ĉi knabo.”

“Ha; mi esperas ke lia kulpo estas same malgranda kiel

li mem,” diris la Pordogardisto. “Sed kion li do faris, kaj

kial li faris ĝin?”

“Ne scias,” respondis la soldato. “Mi scias nur ke li

malobeis Leĝon.”

“Sed neniu faras tion!”

“Do sendube li estas senkulpa, kaj baldaŭ liberiĝos. Mi

esperas ke vi pravas, Gardisto. Ĝuste nun mi ordoniĝis

konduki lin al la karcero. Alportu robon por la enkarcerigoto

193

La Miksĉifona Knabino de Oz

el via Oficiala Roboŝranko.”

La Gardisto malŝlosis ŝrankon kaj elprenis blankan robon,

kiun la soldato ĵetis sur Oĵon. Ĝi kovris lin de la kapo ĝis

la piedoj, sed ĝi havis du truojn tuj antaŭ liaj okuloj, tiel

ke li povis vidi kien li iras. Vestite tiel la knabo havis tre

kuriozan aspekton.

Dum la Gardisto malŝlosis barilpordon kiu kondukis de

lia ĉambro en la stratojn de la Smeralda Urbo, la Vilulo

diris al Ĉifoneroj:

“Estos plejbone ke mi konduku vin rekte al Doroteo, laŭ

la konsilo de la Birdotimigilo, kaj la Vitra Kato kaj la Vuzo

akompanu nin. Oĵo devos iri al la karcero kun la Soldato

kun la Verda Barbo, sed oni afable traktos lin kaj ne necesos

maltrankviliĝi pri li.”

“Kion oni faros pri li?” demandis Ĉifoneroj.

“Tion mi ne scias. Ekde mia alveno al la Lando Oz oni

neniam arestis aŭ enkarcerigis iun—antaŭ ol Oĵo malobeis

Leĝon.”

“Ŝajnas al mi ke tiu knabina Reganto via multe ĝenas

nin pro nenio,” komentis Ĉifoneroj, skuante siajn fadenharojn

el siaj okuloj per ekskuo de sia flikkapo. “Mi ne scias kion

faris Oĵo, sed ne povus esti io tre malbona, ĉar vi kaj mi

estis ĉiam kun li.”

La Vilulo ne respondis al tiu parolo kaj baldaŭ la

Miksĉifona Knabino tute forgesis pri Oĵo pro sia admiro al

la mirinda urbo kiun ŝi eniris.

194

Ĉapitro Dek Kvin

Ili baldaŭ apartiĝis de la Manĝtula knabo, kiun kondukis

la Soldato kun la Verda Barbo laŭ flankstrato cele la

karceron. Oĵo sentis sin tre mizera kaj multe hontis, sed li

komencis koleriĝi ĉar oni traktas lin tiel fie. Anstataŭ eniri

la grandiozan Smeraldan Urbon kiel respektenda veturanto

kiu rajtas esti bonvena kaj gastigata, li estas enportata kiel

krimulo, mankatenita kaj en robo kiu anoncas al ĉiu

renkontato lian profundan malhonoriĝon.

Oĵo laŭ sia naturo estis mildakaraktera kaj amema kaj

kvankam li malobeis Leĝon de Oz li per tio celis revivigi

sian karan Onĉjon Nonĉjon. Lia kulpo estis senpenseco pli

ol malboneco, sed tio ne ŝanĝis la fakton ke li misagis. Unue

li sentis bedaŭron kaj malgajon, sed ju pli li pripensis la

maljustan traktadon kiun oni faras al li—maljusta nur ĉar

li opiniis ĝin tia—des pli lin malplezurigis lia arestiĝo, li

riproĉis Ozman ĉar ŝi faris malsaĝajn leĝojn kaj punas

homojn kiuj malobeas ilin. Nur sesfolio! Malgranda verda

planto kiu kreskas neglektate kaj surtretate de piedoj. Kiel

malbonas ĝia plukiĝo? Oĵo komencis kredi ke Ozma nepre

estas tre malbona kaj tirana Reganto por tiel bela felando

kiel Oz. La Vilulo diris ke la popolo amas ŝin; sed kiel tio

povas esti?

La malgranda Manĝtula knabo tiom okupis sin per

pensado de ĉio ĉi—kion jam antaŭe pensis multaj kulpaj

enkarcerigitoj—ke li apenaŭ rimarkis la grandiozecon de la

urbostratoj tra kiuj ili paŝis. Kiam ajn ili renkontis unu el

195

La Miksĉifona Knabino de Oz

la feliĉaj, ridetantaj loĝantoj, la knabo turnis sian kapon

honte, kvankam neniu sciis kiu estas sub la robo.

Post kelka tempo ili atingis domon konstruitan tuj apud

la granda urbomuro, sed en kvieta, ne multe loĝata loko.

Ĝi estis bela domo, zorge farbita kaj kun multaj fenestroj.

Antaŭ ĝi estis ĝardeno plena de floroj. La Soldato kun la

Verda Barbo kondukis Oĵon laŭ la ŝtonera pado al la fronta

pordo, sur kiun li frapis.

Virino malfermis la pordon kaj, vidante Oĵon en lia

blanka robo, kriis:

“Ĉu vere? Finfine enkarcerulo. Sed tre malgranda,

Soldato.”

“La grandeco ne gravas, Tolidiglo, kara. Fakto estas ke li

estas enkarcerulo,” diris la soldato. “Kaj ĉar ĉi tiu estas la

karcero kaj vi estas la karceristo, mia devo estas transdoni

al vi la enkarcerulon.”

“Vere. Do envenu, kaj mi donos al vi kvitancon pro li.”

Ili eniris la domon kaj trairis koridoron al granda ronda

ĉambro, kie la knabino fortiris la robon de Oĵo kaj rigardis

lin kun afabla interesiĝo. La knabo, siaparte, ĉirkaŭrigardis

miroplene, ĉar neniam li sonĝis pri tiel belega loĝejo kiel

tiu en kiu li staras. La tegmento de la domo konsistis el

kolorita vitro, kunmetita laŭ belaj desegnaĵoj. La muroj estis

p a n e l i t a j p e r o r a j p a n e l o j o r n a m i t a j p e r g e m o j grandadimensiaj kaj multekoloraj, kaj sur la kahela planko

estis molaj tapiŝoj kies surtretiĝo plezurigis. La mebloj havis

196

Ĉapitro Dek Kvin

kadrojn el oro kaj estis remburitaj per satena brokaĵo kaj

konsistis el foteloj, divanoj kaj taburetoj tre multaspecaj.

Ankaŭ estis pluraj tabloj kun spegulosuproj kaj ŝrankoj plenaj

de maloftaj kuriozaĵoj. En unu loko bretaro plena de libroj

staris apud la muro, kaj aliloke Oĵo vidis ŝrankon en kiu

estis ĉiaj ludoj.

“Ĉu mi povos resti ĉi tie iomete antaŭ ol enkarceriĝi?”

demandis la knabo, fervorpete.

“Nu, ĉi tiu estas via karcero,” respondis Tolidiglo, “kaj

jen, mi estas via karceristo. Deprenu la mankatenojn, Soldato,

ĉar neniu povas eskapi de ĉi tiu domo.”

“Mi tre bone scias tion,” respondis la soldato kaj tuj li

malŝlosis la mankatenojn kaj liberigis la karcerulon.

La virino tuŝis butonon sur la muro kaj tiel lumigis

grandan lustron kiu pendis de la plafono, ĉar ekstere

komencis mallumiĝi. Poste ŝi sidigis sin ĉe skribotabo kaj

demandis:

“Kiu nomo?”

“Oĵo la Misfortuna,” respondis la Soldato kun la Verda

Barbo.

“Misfortuna? Ha, jen la kialo,” diris ŝi. “Kiu krimo?”

“Li malobeis Leĝon de Oz.”

“Bone. Jen via kvitanco, Soldato; kaj nun mi respondecas

pri la karcerulo. Tio plezurigas min, ĉar nun la unuan fojon

mi havas oficialan taskon,” komentis la karceristo, per tono

indikanta plezuron.

197

La Miksĉifona Knabino de Oz

“Same pri mi, Tolidiglo,” ridis la soldato. “Sed mia tasko

estas finita kaj mi devas raporti al Ozma ke mi plenumis

mian devon kiel fidela Polico, lojala Armeo kaj honesta

Korpogardistaro—kia espereble mi estas.”

Dirinte tion, li per kaposkuo ĝisis Tolidiglon kaj Oĵon

kaj foriris.

“Nun, do,” diris la virino tuje, “mi devas pretigi manĝon

por vi, ĉar sendube vi malsatas. Kion vi preferas:

panerumitan blankfiŝaĵon, omleton kun ĵeleo aŭ ŝafkotletojn

kun saŭco?”

Oĵo pripensis. Poste li diris: “Mi volas la kotletojn,

bonvolu.”

“Bone; distru vin dum mia foresto; mi ne bezonos multan

tempon,” kaj poste ŝi eliris tra pordo kaj lasis la

enkarcerigiton sola.

Oĵo multe miris, ĉar ne nur estis ĉi tiu domo tute

malsimila al ĉiu karcero pri kiu iam li aŭdis, sed oni traktas

lin pli kiel gaston ol kiel krimulon. Estis multaj fenestroj

kaj mankis seruroj. Estis tri pordoj por la ĉambro kaj neniu

estis riglita. Li zorgoplene malfermis pordon kaj trovis ke ĝi

kondukas en koridoron. Sed li ne intencis provi eskapi. Se

lia karceristo akceptas fidi lin ĉi tiel li ne trompos ŝian fidon,

kaj, cetere, ŝi preparas por li varmajn manĝaĵojn kaj lia

karcero estas tre plaĉa kaj komforta. Do li prenis libron el

la libroŝranko kaj sidiĝis en grandan fotelon por rigardi la

bildojn.

198

!(images/000092.png)

Ĉapitro Dek Kvin

Tio distris lin ĝis la virino envenis kun granda pleto kaj

etendis tukon sur tablon. Sur tio ŝi aranĝis lian manĝon,

kiu montriĝis la plej varia kaj bongusta manĝo kiun ĝis tiam

manĝis Oĵo dum sia tuta vivo.

Tolidiglo sidis proksime al li dum li manĝis, kudrante

delikataĵon kiun ŝi tenas sur la genuoj. Kiam li finis manĝi

ŝi forprenis la telerojn kaj poste legis al li rakonton el unu

el la libroj.

“Ĉu vere ĉi tiu estas karcero?” li demandis, kiam ŝi ĉesis

legi.

“Certe jes,” ŝi respondis. “Ĝi estas la sola karcero en la

Lando Oz.”

“Kaj ĉu mi estas enkarcerulo?”

199

La Miksĉifona Knabino de Oz

“Benu vin! Kompreneble.”

“Do kial la karcero estas tiel bela, kaj kial vi estas tiel

afabla al mi?” li demandis serioze.

Ŝajne Tolidiglon surprizis la demando, sed baldaŭ ŝi

respondis:

“Ni opinias enkarcerulon misfortuna. Li estas misfortuna

dumaniere—ĉar li misagis kaj ĉar li ne estas libera. Tial ni

afable traktu lin, pro lia misfortuno, ĉar alie li fariĝus

malmilda kaj amara kaj ne pentus pro sia misago. Ozma

opinias ke kulpulo kulpis ĉar li ne estis forta kaj brava; tial

ŝi enkarcerigas lin por fortigi kaj bravigi lin. Kiam tio

plenumiĝos, li ne plu estos karcerulo, sed bona lojala civitano

kaj ĉiu ĝojos ke li nun estas sufiĉe forta por rezisti

misagadon. Komprenu, amikeco fortigas kaj bravigas; do ni

estas afablaj al niaj karceruloj.”

Oĵo pripensis tion tre zorge. “Mi supozis,” diris li, “ke

oni ĉiam malafable traktas karcerulojn, por puni ilin.”

“Estus fie!” kriis Tolidiglo. “Ĉu ne estas sufiĉa puno la

scio ke oni misagis? Ĉu vi ne volegas, Oĵo, per via tuta

koro, ne esti malobeinta kaj defiinta Leĝon de Oz?”

“Mi—mi malamas esti diferenca de aliaj homoj,” li

agnoskis.

“Jes; oni amas esti respektata egale kiel la najbaruloj,”

diris la virino. “Kiam oni juĝos vin kaj verdiktos ke vi estas

kulpa, vi devos iel korekti vian agon. Mi ne scias precize

kion Ozma faros pri vi, ĉar neniu el ni iam antaŭe malobeis

200

!(images/000108.png)

Ĉapitro Dek Kvin

Leĝon; sed estu certa ke ŝi estos justa kaj kompatema. Ĉi

tie en la Smeralda Urbo oni estas tro feliĉaj kaj kontentaj

por fari ian misagon; sed eble vi venas de iu malproksima

angulo de nia lando, kaj sen amo al Ozma senzorge

malobeis iun Leĝon ŝian.”

“Jes,” diris Oĵo, “Dum mia tuta vivo mi loĝis en la koro

de soleca arbaro, kie mi vidis neniun krom karan Onĉjon

Nonĉjon.”

“Tion mi suspektis,” diris Tolidiglo. “Sed nun ni sufiĉe

parolis, do ni ludu ĝis la horo por enlitiĝi.”

201

!(images/000111.png)

!(images/000117.png)

DOROTEO GALE sidis

en unu el siaj ĉambroj en

l a r e ĝ a p a l a c o , k a j

kunvolviĝinta apud ŝiaj

piedoj estis malgranda

nigra hundo kun vila

h a r a r o k a j t r e b r i l a j

o k u l o j . Ŝ i s u r p o r t i s

simplan blankan robon,

s e n j u v e l o j a ŭ a l i a j

o r n a m a ĵ o j , e s c e p t e d e

smeraldverda harrubando,

ĉar Doroteo estis simpla

k n a b i n e t o

t u t e

n e

t r o d o r l o t i t a

p e r

l a

grandiozeco ĉirkaŭ ŝi. Iam

la infano loĝis sur la

ebenaĵoj de Kansas, sed

ŝajne ŝi estis antaŭdestinita

a l a v e n t u r o j , ĉ a r ŝ i

p l u r f o j e v e t u r i s a l l a

Lando Oz antaŭ ol resti

por loĝi tie por ĉiam. Ŝia

plej bona amikino estis la

bela Ozma de Oz, kiu

203

La Miksĉifona Knabino de Oz

tiom amis Doroteon ke ŝi restigis ŝin en sia propra palaco,

por esti proksime al ŝi. La Onklo Henriko kaj Onklino Em

de la knabino—ŝiaj solaj parencoj en la tuta mondo—ankaŭ

alportiĝis tien de Ozma kaj ricevis de ŝi agrablan hejmon.

Doroteo konis preskaŭ ĉiun en Oz, kaj ŝi estis la trovinto

de la Birdotimigilo, la Stana Lignohakisto kaj la Malkuraĝa

Leono, ankaŭ de Tiktoko la Horloĝmeĥanisma Viro. Ŝia vivo

nun estis tre agrabla, kaj kvankam ŝin faris Princino de Oz

ŝia amikino Ozma, al ŝi ne multe plaĉis esti Princino kaj

ŝi restis same dolĉa kiel kiam ŝi estis ordinara Doroteo Gale

de Kansas.

Doroteo legis en libro tiuvespere kiam Ĵelea Konfitaĵ, la

plej amata servistino en la palaco, venis por diri ke la Vilulo

volas paroli kun ŝi.

“Bone,” diris Doroteo; “diru al li ke li suprenvenu.”

“Sed estas kelkaj kuriozaj uloj kun li—kelkaj el la plej

strangaj kiujn iam vidis miaj okuloj,” raportis Ĵelea.

“Ne gravas; ili ĉiuj suprenvenu,” respondis Doroteo.

Sed kiam la pordo malfermiĝis por enlasi ne nur la

Vilulon, sed Ĉifonerojn, la Vuzon, kaj la Vitran Katon,

Doroteo eksaltis kaj rigardis siajn strangajn vizitantojn

miroplene. La Miksĉifona Knabino estis kiel eble plej

kurioza, kaj Doroteo unue estis necerta ĉu Ĉifoneroj vere

vivas aŭ estas nur sonĝ- aŭ koŝmar-figuro. Toto, ŝia hundo,

malrapide malvolvis sin kaj iris al la Miksĉifona Knabino

por flari ŝin demandeme; sed baldaŭ li rekuŝiĝis, kvazaŭ

204

!(images/000093.png)

Ĉapitro Dek Ses

dirante ke tute ne interesas lin tia malregula ulo.

“Vi estas novspeca laŭ mi,” Doroteo diris mediteme,

parolante al la Miksĉifona Knabino. “Mi ne povas konjekti

el kie vi venis.”

“Kiu? Ĉu mi?” demandis Ĉifoneroj, ĉirkaŭrigardante la

belan ĉambron anstataŭ la knabinon. “Nu, mi venis el

litkovrilo, mi supozas. Tion oni ja diras. Iuj nomas ĝin

205

La Miksĉifona Knabino de Oz

frenez-kovrilo kaj kelkaj miksĉifona kovrilo. Sed mia nomo

estas Ĉifoneroj—kaj nun vi scias ĉion pri mi.”

“Ne tute ĉion,” respondis Doroteo kun rideto. “Bonvolu

diri al mi kiel vi viviĝis.”

“Estas facile,” diris Ĉifoneroj, sidiĝante sur grandan

remburitan fotelon kaj saltigante la risortojn por ĵeti sin

supren-malsupren. “Margolote volis sklavinon, do ŝi faris min

el malnova litkovrilo kiun ŝi ne uzas. Katuna plenigaĵo,

ŝelkobutonaj okuloj, ruĝvelura lango, perlaj bidoj kiel dentoj.

La Kurbiĝinta Magiisto faris Pulvoron de Vivo, ŝutis ĝin sur

min kaj—jen mi. Eble vi rimarkis miajn multajn kolorojn.

Tre rafinita kaj edukita sinjoro nomata la Birdotimigilo, kiun

mi renkontis, diris al mi ke mi estas la plej bela ulo en la

tuta Oz, kaj mi kredas lin.”

“Ho! Ĉu vi do renkontis nian Birdotimigilon?” demandis

Doroteo, iom perplekse klopodante kompreni la mallongan

historion rakontitan.

“Jes; ĉu ne vere afabla?”

“La Birdotimigilo havas multajn bonajn kvalitojn,”

respondis Doroteo. “Sed dolorigas min aŭdi ĉion tion pri la

Kurbiĝinta Magiisto. Ozma koleros-kulere kiam ŝi aŭdos ke

li refaras magion. Ŝi ordonis ke li ne faru.”

“Li nur praktikas magion por sia propra familio,” klarigis

Fuŝulo, kiu restis respektoplene distance de la malgranda

nigra hundo.

“Ve,” diris Doroteo; “mi ne rimarkis vin ĝis nun. Ĉu vi

206

Ĉapitro Dek Ses

estas el vitro, aŭ kio?”

“El vitro, kaj ankaŭ travidebla, kion oni ne povas diri

pri kelkaj uloj,” respondis la kato. “Ankaŭ mi havas belan

palruĝan cerbon; oni povas vidi ĝin funkcii.”

“Ho; ĉu vere? Venu ĉi tien por ke mi vidu.”

La Vitra Kato hezitis, rigardante la hundon.

“Forsendu tiun bruton kaj mi venos,” ŝi diris.

“Bruton! Nu, jen mia hundo Toto, kaj li estas la plej

afabla hundo en la tuta mondo. Toto scias multon, ankaŭ;

preskaŭ kiom mi, mi supozas.”

“Kial li nenion diras?” demandis Fuŝulo.

“Li ne povas paroli, li ne estas fehundo,” klarigis Doroteo.

“Li estas nur ordinara Usona hundo; sed tio estas multo;

kaj mi komprenas lin, kaj li komprenas min, same bone kiel

se li scipovus paroli.”

Toto, je tio, stariĝis kaj frotis sian kapon milde per la

mano de Doroteo, kiun ŝi etendis al li, kaj li rigardis ŝian

vizaĝon kvazaŭ kompreninte ĉiun vorton diritan.

“Ĉi tiu kato, Toto,” ŝi diris al li, “estas el vitro, do vi

ne ĝenu ĝin, nek ĉasu ĝin, same kiel ne mian Palruĝan

Katidon. Ĝi estas verŝajne fragila kaj eble rompiĝus se ĝi

frapus ion.”

“Vuf!” diris Toto, kaj tio signifis ke li komprenas.

La Vitra Kato tiom fieris pri sia palruĝa cerbo ke ŝi

kuraĝis proksimiĝi al Doroteo, por ke la knabino “vidu ĝin

funkcii.” Tio estis vere interesa, sed kiam Doroteo karesis la

207

La Miksĉifona Knabino de Oz

katon ŝi trovis la vitron malvarma kaj malmola kaj

senresponda, do ŝi tuj decidis ke Fuŝulo neniel taŭgos kiel

dorlotbesto.

“Kion vi scias pri la Kurbiĝinta Magiisto kiu loĝas sur

la monto?” demandis Doroteo.

“Li faris min,” respondis la kato; “do mi scias ĉion pri

li. La Miksĉifona Knabino estas nova—ŝi aĝas nur tri aŭ

kvar tagojn—sed mi loĝas kun D-ro Pipt jam de jaroj; kaj,

kvankam mi ne multe amas lin, mi tamen agnoskas ke li

neniam faras magion por iu el la homoj kiuj venas al lia

domo. Li opinias ke ne malutilas uzi magion por sia propra

familio, kaj li faris min el vitro ĉar viandaj katoj trinkas tro

da lakto. Li ankaŭ vivigis Ĉifonerojn por ke ŝi faru

endomajn laborojn por lia edzino Margolete.”

“Do kial vi ambaŭ foriris de li?” demandis Doroteo.

“Mi kredas ke plej bone estas ke mi klarigu pri tio,”

interrompis la Vilulo, kaj post tio li rakontis al Doroteo pri

la historio de Oĵo, kaj pri kiel Onĉjo Nonĉjo kaj Margolete

akcidente marmoriĝis per la Ŝtoniga Likvaĵo. Poste li rakontis

pri kiel la knabo komencis serĉi la objektojn necesajn por

fari la magian sorĉon, kiu revivigos la misfortunulojn, kaj ke

li trovis la Vuzon kaj kunprenis lin ĉar li ne povis eltiri la

tri harojn el ĝia vosto. Doroteo aŭskultis ĉion ĉi tre

interesate, kaj opiniis ke ĝis tiam Oĵo tre bone agis. Sed

kiam la Vilulo rakontis al ŝi pri la arestiĝo de la Manĝtula

knabo fare de la Soldato kun la Verda Barbo, pro akuzo ke

208

Ĉapitro Dek Ses

li laŭvole malobeis Leĝon de Oz, la knabineto multe ŝokiĝis.

“Kion do li faris, laŭ via supozo,” ŝi demandis.

“Mi timas ke li plukis sesfolion,” respondis la Vilulo,

malfeliĉe. “Mi ne vidis lin fari tion, kaj mi avertis lin ke

estas kontraŭleĝe pluki tian; sed eble li tamen faris tion.”

“Mi bedaŭras pri tio,” diris Doroteo malfeliĉe, “ĉar nun

neniu povos helpi lian kompatindan onklon kaj Margoleten—

krom ĉi tiu Miksĉifona Knabino, la Vuzo, kaj la Vitra Kato.”

“Ne menciu tion,” diris Ĉifoneroj. “Ne koncernas min.

Margolete kaj Onĉjo Nonĉjo estas fremduloj, laŭ mia

vidpunkto, ĉar tuj kiam mi viviĝis ili marmoriĝis.”

“Mi komprenas,” komentis Doroteo bedaŭroplene ĝemante;

“la virino forgesis doni al vi koron.”

“Ĝojigas min tio,” respondis la Miksĉifona Knabino. “Koro

devas esti granda ĝeno. Ĝi malfeliĉigas aŭ bedaŭrigas aŭ

dediĉigas aŭ simpatiigas—emocioj kiuj ĝenas feliĉecon.”

“Mi havas koron,” murmuris la Vitra Kato. “Ĝi estas el

rubio; sed mi supozas ke mi ne lasos ĝin ĝeni min per

ordono ke mi helpu Onĉjon Nonĉjon kaj Margoleten.”

“Vere via koro estas tre malmola,” diris Doroteo. “Kaj la

Vuzo, kompreneble—”

“Nu, rilate al mi,” komentis la Vuzo, kiu kuŝis sur la

planko kun siaj kruroj falditaj sub li, tiel ke li aspektis

kvadrata kesto, “mi neniam vidis tiujn misfortunulojn pri kiuj

vi parolas, tamen mi malfeliĉas pro ili, ĉar mi mem kelkfoje

estis misfortuna. Kiam mi estis fermita en tiu arbaro mi

209

La Miksĉifona Knabino de Oz

volegis ke iu helpu min, kaj fine Oĵo venis kaj ja helpis

min. Do mi volas helpi lian onklon. Mi estas nur stulta

besto, Doroteo, sed mi ne kulpas pri tio, kaj se vi diros al

mi kion fari por helpi Oĵon kaj lian onklon, mi volonte

faros ĝin.”

Doroteo marŝis al li kaj karesis la kvadratan kapon de la

Vuzo.

“Vi ne estas bela,” ŝi diris, “sed vi plaĉas al mi. Kion vi

povas fari; ĉu ion specialan?”

“Mi povas flamigi miajn okulojn—per vera fajro—kiam

mi koleras. Kiam iu diras: ‘Krizel-Kru’ al mi mi koleriĝas,

kaj tiam ekflamas miaj okuloj.”

“Mi ne komprenas kiel piroteknikaĵoj povus helpi la

onklon de Oĵo,” komentis Doroteo. “Ĉu vi povas fari ion

alian?”

“Mi—mi kredis havi tre timigan muĝon,” diris la Vuzo,

heziteme; “sed eble mi eraris.”

“Jes,” diris la Vilulo, “vi nepre eraris pri tio.” Li turnis

sin al Doroteo kaj aldonis: “Kio okazos al la Manĝtula

knabo?”

“Mi ne scias,” ŝi diris, skuante sian kapon penseme.

“Ozma intervjuos lin pri la afero, kompreneble, kaj poste ŝi

punos lin. Sed kiel, mi ne scias, ĉar neniu en Oz estas

punita ekde kiam mi sciiĝis pri la lando. Domaĝe, Vilulo,

ĉu ne?”

Dum ili parolis Ĉifoneroj ĉirkaŭpaŝadis en la ĉambro kaj

210

!(images/000076.png)

La Miksĉifona Knabino de Oz

rigardis la multajn belaĵojn en ĝi. Ŝi portis la korbon de

Oĵo per sia mano, ĝis nun, kiam ŝi decidis trovi kio estas

en ĝi. Ŝi trovis la panon kaj fromaĝon, kiuj ne utilis al ŝi,

kaj la aron da sorĉobjektoj, kiuj estis kuriozaj sed misteraj

por ŝi. Poste, flanken ŝovinte ilin, ŝi vidis la sesfolion kiun

plukis la knabo.

Ĉifoneroj estis akramensa, kaj kvankam mankis al ŝi koro

ŝi rekonis ke Oĵo estas ŝia unua amiko. Ŝi tuj sciis ke ĉar

la knabo prenis la sesfolion oni enkarcerigis lin, kaj ŝi

komprenis ke Oĵo transdonis al ŝi la korbon por ke oni ne

trovu la sesfolion ĉe li kaj tiel havu pruvon pri la krimo.

Do, turninte sian kapon por certigi ke neniu rimarkas ŝin,

ŝi prenis la sesfolion el la korbo kaj faligis ĝin en oran

vazon kiu staris sur la tablo de Doroteo. Poste ŝi antaŭeniris

kaj diris al Doroteo:

“Ne gravus al mi helpi la onklon de Oĵo, sed mi ja

helpos Oĵon. Li ne malobeis Leĝon—ne eblas pruvi ke li

ja—kaj tiu verdabarba soldato ne rajtis aresti lin.”

“Ozma ordonis ke li arestu la knabon,” diris Doroteo,

“kaj kompreneble ŝi sciis kion ŝi faras. Sed se vi povas pruvi

ke Oĵo estas senkulpa oni devos tuj liberigi lin.”

“Oni devos pruvi ke li estas kulpa, ĉu ne?” demandis

Ĉifoneroj.

“Mi s’pozas ke jes.”

“Nu, oni ne povos fari tion,” deklaris la Miksĉifona

Knabino.

212

!(images/000091.png)

Ĉapitro Dek Ses

Ĉar preskaŭ jam alvenis la horo kiam Doroteo devos

manĝi kun Ozma, kiel ĉiuvespere, ŝi sonorile venigis

servistinon kaj ordonis konduki la Vuzon al bona ĉambro

kaj doni al li multe da lia plej amata manĝaĵo.

“Tio estas mielabeloj,” diris la Vuzo.

“Vi ne rajtos manĝi mielabelojn, sed oni donos al vi ion

egale bongustan,” Doroteo diris al li. Post tio ŝi ordonis

konduki la Vitran Katon al alia ĉambro por la nokto kaj la

Miksĉifonan Knabinon ŝi restigis en unu el siaj propraj

ĉambroj, ĉar multe interesis ŝin tiu stranga ulo kaj ŝi volis

denove paroli kun ŝi kaj provi pli bone kompreni ŝin.

213

!(images/000104.png)

!(images/000119.png)

LA Vilulo havis propran

ĉambron en la reĝa palaco,

d o l i i r i s t i e n p o r

i n t e r ŝ a n ĝ i s i a n v i l a n

vestokompleton kun alia

egale vila sed ne tiom

polvokovrita pro veturado.

Li elektis kostumon el

pizverda kaj palruĝa sateno

kaj veluro, kun broditaj

vilaĵoj sur ĉiuj randoj kaj

b r i l a n t a j p e r l o j k i e l

ornamaĵoj. Poste li banis

sin en alabastra ujo kaj

brosis siajn vilajn hararon

kaj barbon misdirekten por

eĉ pli viligi ilin. Farinte

tion, kaj vestite per siaj

belegaj vilaj vestoj, li iris al

la bankedohalo de Ozma

kaj trovis la Birdotimigilon,

la Sorĉiston kaj Doroteon

jam kunvenintaj tie. La

Birdotimigilo tre rapide

veturis kaj revenis al la

215

La Miksĉifona Knabino de Oz

Smeralda Urbo kun sia freŝe pentrita maldekstra orelo.

Post momento, dum ili ĉiuj staris atendante, servistino

malfermis pordon, la orkestro ekmuzikis kaj Ozma de Oz

eniris.

Multo estas dirita kaj skribita pri la beleco de la persono

kaj la karaktero de tiu dolĉa knabina Reganto de la Lando

Oz—la plej riĉa, la plej feliĉa kaj plej ĉarma felando pri

kiu ni scias. Tamen malgraŭ ĉiuj siaj reĝinaj kvalitoj Ozma

estis vera knabino kaj ĝuis tion en la vivo kion ĝuas aliaj

veraj knabinoj. Kiam ŝi sidis sur sia grandioza smeralda trono

en la granda Tronoĉambro de sia palaco kaj faris leĝojn kaj

juĝis disputojn kaj klopodis feliĉigi kaj kontentigi ĉiujn siajn

regatojn, ŝi estis digna kaj modesta kia devas esti reĝino; sed

kiam ŝi flankenĵetis sian juvelitan formalan robon kaj sian

sceptron, kaj retiriĝis al sia privata ĉambaro, la sobra Reĝino

fariĝis knabino—ĝojoplena, leĝerkora kaj libera.

En la bankedohalo ĉinokte kuniĝis nur malnovaj kaj fidataj

amikoj, do ĉi tie Ozma estis si mem—nura knabino. Ŝi salutis

Doroteon per kiso, la Vilulon per rideto, la malgrandan

maljunan Sorĉiston per amika manpremo kaj poste ŝi premis

la plenigitan brakon de la Birdotimigilo kaj kriis gaje:

“Kia bela maldekstra orelo! Ho, ĝi estas centoble pli bona

ol la antaŭa.”

“Plezurigas min ke vi ŝatas ĝin,” respondis la

Birdotimigilo, multe plaĉite. “Zingibro bone laboris, ĉu ne?

Kaj mia aŭdokapablo nun estas perfekta. Ĉu ne estas mirinde

216

Ĉapitro Dek Sep

kion faras iom da farbo, se oni ĝuste uzas ĝin?”

“Ja vere estas mirinde,” ŝi konsentis, dum ili ĉiuj sidiĝis;

“sed la Segĉevalo sendube kuregigis siajn krurojn portante

vin tiom dum unu tago. Mi ne anticipis vian revenon ĝis

morgaŭ, plej frue.”

“Nu,” diris la Birdotimigilo, “mi renkontis ĉarman

knabinon survoje kaj volis vidi ŝin pli, do mi retrorapidis.”

Ozma ridis.

“Mi sciis,” ŝi respondis; “temas pri la Miksĉifona Knabino.

Ŝi certe estas miriga, eĉ se ne verdire bela.”

“Ĉu vi do jam vidis ŝin?” la pajlulo fervore demandis.

“Nur per mia Magia Bildo, kiu montras al mi ĉiun

interesan scenon en la Lando Oz.”

“Mi timas ke la bildo ne juste bildigis ŝin,” diris la

Birdotimigilo.

“Ŝajnis al mi ke nenio povus esti pli bunta,” deklaris

Ozma. “Kiu faris tiun miksĉifonan litkovrilon, el kiu fariĝis

Ĉifoneroj, nepre elektis la plej gajajn kaj brilajn ŝtoferojn

iam ajn teksitajn.”

“Min plezurigas ke vi ŝatas ŝin,” diris la Birdotimigilo per

kontenta tono. Kvankam la pajlulo ne manĝis, ĉar pro sia

konsisto li ne povis, li ofte akompanis Ozman kaj ŝiajn

kunulojn ĉe la manĝo, nur por plezure konversacii kun ili.

Li sidis ĉe la tablo kaj havis tukon kaj teleron, sed la

servistoj sciis ne proponi al li manĝaĵojn. Post kelka tempo

li demandis: “Kie estas la Miksĉifona Knabino nun?”

217

!(images/000126.png)

La Miksĉifona Knabino de Oz

“En mia ĉambro,” respondis Doroteo. “Mi ekamis ŝin; ŝi

estas vere kurioza kaj—kaj—malkutima.”

“Ŝi estas duone freneza, laŭ mia opinio,” aldonis la Vilulo.

“Sed ŝi estas tiom bela!” kriis la Birdotimigilo, kvazaŭ tiu

fakto nuligis ĉiun kritikon. Ili ĉiuj ridis pro lia entuziasmo,

sed la Birdotimigilo estis tute serioza. Vidante ke li

interesiĝas pri Ĉifoneroj ili decidis nenion pli diri malfavore

al ŝi. La malgranda bando

da amikoj kiujn kunigis

Ozma ĉirkaŭ si estis tiel

bele varia ke necesis multe

zorgi por ne ofendi ilin aŭ

malfeliĉigi iun el ili. Tiu

amikema afableco gardis

i l i a n i n t e r a m i k e c o n k a j

ebligis ke ili ĝuu la ĉeeston

ĉiu de la aliaj.

Alia afero evitata de ili

e s t i s k o n v e r s a c i a d o p r i

neagrablaj temoj, kaj pro tio

Oĵo kaj liaj problemoj ne

menciiĝis dum la manĝo.

La Vilulo, tamen, rakontis

siajn aventurojn kun la

monstraj plantoj kiuj kaptis

kaj enfaldis la veturantojn,

218

Ĉapitro Dek Sep

kaj pri kiel li forprenis de Ĉis, la giganta histriko, ĉi ties

sagplumojn kiujn ĝi kutimis ĵeti kontraŭ homojn. Al kaj

Doroteo kaj Ozma plaĉis tiu ago kaj ili opiniis ke Ĉis meritis

tiun punon.

Ili parolis pri la Vuzo, kiu estis la plej rimarkinda besto

kiun iu el ili iam vidis ĝis tiam—escepte, eble, de la vivanta

Segĉevalo. Ozma tute ne sciis antaŭe ke en ŝia regno ekzistas

io kia Vuzo, ĉar ekzistis nur unu kaj ĝi estis kaŝita en sia

arbaro dum multaj jaroj. Doroteo diris ke ŝi kredas la Vuzon

bona besto, honesta kaj fidela; sed ŝi pludiris ke al ŝi ne

multe plaĉas la Vitra Kato.

“Sed,” diris la Vilulo, “la Vitra Kato estas tre bela kaj

se ŝi ne estus tiel aroganta pri sia palruĝa cerbo neniu

malakceptus ŝin kiel kunulon.”

Ĝis nun la Sorĉisto silente manĝadis, sed nun li

suprenrigardis kaj diris:

“Tiu Vivopulvoro farata de la Kurbiĝinta Magiisto estas

vere mirinda. Sed D-ro Pipt ne komprenas ĝian veran

valoron kaj uzas ĝin tre malsaĝe.”

“Mi devos priatenti tion,” diris Ozma, tre serioze. Poste

ŝi denove ridetis kaj plu diris pli leĝeratone: “Efektive, la

fama Vivopulvoro de D-ro Pipt ebligis ke mi fariĝu la

Reganto de Oz.”

“Mi neniam aŭdis tiun historion,” diris la Vilulo,

rigardante Ozman demandeme.

“Nu, kiam mi estis beb-knabino min ŝtelis maljuna

219

La Miksĉifona Knabino de Oz

Sorĉistino nomita Mombi kaj transformis en knabon,”

komencis la knabina Reganto. “Mi ne sciis kiu mi estas kaj

kiam mi kreskis sufiĉe por labori, la Sorĉistino devigis min

servi ŝin kaj porti lignon por la fajro kaj hoji en la ĝardeno.

Unu tagon ŝi revenis de veturo kunportante iom da Pulvoro

de Vivo, kiun donis al ŝi D-ro Pipt. Nu, mi faris

kukurbokapan viron kaj starigis ĝin sur la vojo por timigi

ŝin, ĉar mi amis amuziĝi kaj malamis la Sorĉistinon. Sed ŝi

rekonis la figuron kaj por provi sian Pulvoron de Vivo ŝi

ŝutis iom da ĝi sur la viron kiun mi faris. Ĝi viviĝis kaj

estas nun nia kara amiko Joĉjo Kukurbokapo. Tiunokte mi

forkuris kun Joĉjo por eskapi de puno, kaj mi kunprenis la

Pulvoron de Vivo de maljuna Mombi. Dum nia veturo ni

trovis lignan Segĉevalon staranta apud la vojo kaj mi uzis

la magian pulvoron por vivigi ĝin. La Segĉevalo estas kun

mi ekde tiam. Kiam mi atingis la Smeraldan Urbon la bona

Sorĉistino, Glinda, sciis kiu mi estas kaj redonis al mi mian

ĝustan personon, kaj mi fariĝis la laŭjura Reganto de ĉi tiu

lando. Do, sciu, se maljuna Mombi ne portus hejmen la

Pulvoron de Vivo mi eble tute ne forkurus de ŝi nek fariĝus

Ozma de Oz, nek ni havus Joĉjon Kukurbokapon kaj la

Segĉevalon por komfortigi kaj distri nin.”

Tiu rakonto tre multe interesis la Vilulon, kaj ankaŭ la

aliajn, kiuj jam ofte aŭdis ĝin. Ĉar la manĝo nun estis finita,

ili ĉiuj iris al la salono de Ozma, kie ili pasigis agrablan

vesperon antaŭ ol venis la horo por dormo.

220

!(images/000130.png)

!(images/000072.png)

!(images/000080.png)

LA sekvan matenon la

Soldato kun la Verda

Barbo iris al la karcero kaj

forprenis Oĵon al la reĝa

p a l a c o , k i e l i r i c e v i s

ordonon stari antaŭ la

knabina Reganto por juĝo.

Denove la soldato metis la

juvelitajn mankatenojn sur

la knabon, kaj ankaŭ

b l a n k a n

r o b o n

d e

enkarcerulo kun la pinta

supro kaj truoj por la

okuloj. Oĵo tiom hontis,

kaj pro sia malhonoriĝo

kaj pro sia kulpo, ke al li

plaĉis tiel kovriĝi, tiel ke

la homoj ne vidos lin nek

scios kiu li estas. Li sekvis

la Soldaton kun la Verda

B a r b o

t r e

v o l o n t e ,

d e z i r a n t e k e l i a f a t o

decidiĝu kiel eble plej

frue.

L a l o ĝ a n t o j d e l a

223

La Miksĉifona Knabino de Oz

Smeralda Urbo estis ĝentilaj homoj kaj neniam mokis

misfortunulojn; sed jam de tiom longe ili ne vidis karcerulon,

ke ili tre scivole rigardis al la knabo multfoje kaj multaj el

ili forhastis al la reĝa palaco por ĉeesti dum la juĝo.

Kiam Oĵo eskortiĝis en la grandan Tronoĉambron de la

palaco li trovis centojn da homoj kunvenintaj tie. En la

grandioza smeralda trono, kiu scintilis pro sennombraj

juveloj, sidis Ozma de Oz en sia Formala Robo, kiu estis

brodita per smeraldoj kaj perloj. Dekstre de ŝi, sed iom

malpli alte, estis Doroteo, kaj maldekstre de ŝi estis la

Birdotimigilo. Ankoraŭ malpli alte, sed preskaŭ tuj antaŭ

Ozma, sidis la mirinda Sorĉisto de Oz kaj sur malgranda

tablo apud li estis la ora vazo el la ĉambro de Doroteo, en

kiun Ĉifoneroj jam antaŭe faligis la ŝtelitan sesfolion.

Ĉe la piedoj de Ozma kaŭris du enormaj bestoj, ĉiu la

plej granda kaj plej forta el sia specio. Kvankam tiuj bestoj

estis tute liberaj, neniu ĉeestanto alarmiĝis pro ili; ĉar la

Malkuraĝa Leono kaj la Malsata Tigro estis bone konataj

kaj respektataj en la Smeralda Urbo kaj ili ĉiam gardis la

Reganton kiam ŝi agis kiel Juĝisto en la Tronoĉambro. Ĉeestis

ankoraŭ alia besto, sed ĝin Doroteo tenis en siaj brakoj, ĉar

ĝi estis ŝia konstanta kunulo, la hundeto Toto. Toto konis

la Malkuraĝan Leonon kaj la Malsatan Tigron kaj ofte ludis

kaj petolis kun ili, ĉar ili estis bonaj amikoj.

Sidantaj sur eburaj seĝoj antaŭ Ozma, kun libera spaco

inter si kaj la trono, estis multaj el la nobeloj de la Smeralda

224

Ĉapitro Dek Ok

Urbo, moŝtoj kaj moŝtinoj en belaj kostumoj, kaj oficialuloj

de la regno en la reĝaj uniformoj de Oz. Malantaŭ tiuj

korteganoj estis aliaj malpli gravaj personoj, plenigante la

grandan halon ĝis la pordoj mem.

Sammomente kiam alvenis la Soldato kun la Verda Barbo

kun Oĵo, la Vilulo eniris tra flanka pordo, eskortante la

Miksĉifonan Knabinon, la Vuzon kaj la Vitran Katon. Ĉiuj

ĉi venis al la libera spaco antaŭ la trono kaj staris frontante

la Reganton.

“Saluton, Oĵo,” diris Ĉifoneroj; “kiel vi fartas?”

“Bone,” li respondis; sed la sceno timigis la knabon kaj

lia voĉo tremis iom pro timo. Nenio povis timigi la

Miksĉifonan Knabinon, kaj kvankam la Vuzo estis iom

maltrankvila en ĉi tiu grandioza ĉirkaŭaĵo la Vitran Katon

multe plezurigis la eleganteco de la kortego kaj la imponego

de la evento—grandaj vortoj sed tre esprimoplenaj.

Je gesto de Ozma la soldato deprenis la blankan robon de

Oĵo kaj la knabo staris vizaĝ-al-vizaĝe kun la knabino kiu

decidos lian punon. Li tuj rimarkis kiom bela kaj dolĉa ŝi estas,

kaj lia koro saltis pro ĝojo, ĉar li esperis ke ŝi estos kompatema.

Ozma sidis rigardante la karcerulon dumonge. Post tio ŝi

diris milde:

“Unu el la Leĝoj de Oz malpermesas ke oni pluku

sesfolion. La akuzo estas ke vi malobeis tiun Leĝon, eĉ

kvankam vi estis avertita ne fari tion.”

Oĵo klinis sian kapon kaj dum li hezitis respondi la

225

!(images/000088.jpg)

!(images/000098.jpg)

La Miksĉifona Knabino de Oz

Miksĉifona Knabino antaŭenpaŝis kaj parolis anstataŭ li.

“Ĉi tiu malkvieto estas pro tute nenio,” ŝi diris, rigardante

Ozman senretireme. “Vi ne povas pruvi ke li plukis la

sesfolion, do vi ne rajtas akuzi lin pri tio. Priserĉu lin, se

vi volas, sed vi ne trovos la sesfolion; rigardu en lia korbo

kaj vi trovos ke ĝi ne estas tie. Li ne havas ĝin, do mi

postulas ke vi liberigu ĉi tiun povran Manĝtulan knabon.”

La homoj de Oz aŭskultis tiun defion surprizate kaj

mirante pro la kurioza Miksĉifona Knabino kiu aŭdacas

paroli tiel malkaŝe al ilia Reganto. Sed Ozma sidis silente

kaj senmove kaj la malgranda Sorĉisto respondis al Ĉifoneroj.

“Do la sesfolio ne estas plukita, ĉu?” li diris. “Mi opinias

ke jes. Mi opinias ke la knabo kaŝis ĝin en sia korbo, kaj

poste donis la korbon al vi. Mi ankaŭ opinias ke vi faligis

la sesfolion en ĉi tiun vazon, kiu staris en la ĉambro de

Princino Doroteo, esperante senigi vin de ĝi por ke ĝi ne

pruvu la kulpecon de la knabo. Vi estas fremda ĉi tie,

Fraŭlino Ĉifoneroj, do vi ne scias ke nenio estas kaŝebla for

de la Magia Bildo de nia potenca Reganto—nek for de la

observantaj okuloj de la humila Sorĉisto de Oz. Rigardu,

ĉiuj!” Dirante tion li gestis per siaj manoj direkte al la vazo

sur la tablo, kiun Ĉifoneroj nun rimarkis unuafoje.

El la buŝo de la vazo burĝonis planto, malrapide kreskante

antaŭ iliaj okuloj ĝis ĝi fariĝis bela arbusto, kaj sur la plejsupra

branĉo aperis la sesfolio kiun Oĵo la Misfortuna plukis.

La Miksĉifona Knabino rigardis la sesfolion kaj diris: “Ho,

228

Ĉapitro Dek Ok

do vi trovis ĝin. Tute bone; pruvu ke li plukis ĝin, se vi

povas.”

Ozma turnis sin al Oĵo.

“Ĉu vi plukis la sesfolion?” ŝi demandis.

“Jes,” li respondis. “Mi sciis ke Leĝo malpermesas tion,

sed mi volis savi Onĉjon Nonĉjon kaj mi timis ke se mi

petos vian konsenton ke mi pluku ĝin vi rifuzos.”

“Kio instigis vin supozi tion?” demandis la Reganto.

“Nu, ŝajnis al mi ke tiu estas malsaĝa leĝo, maljusta kaj

malpravigebla. Eĉ nun mi ne povas kompreni kial ne pluki

sesfolion. Kaj mi—mi ankoraŭ ne vidis la Smeraldan Urbon,

nek vin, kaj mi supozis ke knabino kiu farus tiel stultan

Leĝon verŝajne ne helpus personon en danĝero.”

Ozma rigardis lin mediteme, kun sia mentono apogata de

mano; sed ŝi ne koleris. Male, ŝi ridetis iom pro siaj pensoj

kaj poste denove sobriĝis.

“Mi supozas ke tre multaj leĝoj ŝajnas malsaĝaj al

nekomprenantoj,” ŝi diris; “sed neniu leĝo iam fariĝas sen

ia celo, kaj tiu celo kutime estas protekti la tutan popolon

kaj gardi ilian bonan staton. Ĉar vi estas fremdulo, mi

eksplikos ĉi tiun Leĝon kiu al vi ŝajnas malsaĝa. Antaŭ

multaj jaroj estis multaj Sorĉistinoj kaj Magiistoj en la Lando

Oz, kaj inter alie ili ofte uzis sesfolion por fari siajn magiajn

sorĉojn kaj transformojn. Tiuj Sorĉistinoj kaj Magiistoj kaŭzis

tiom da ĝeno inter mia popolo, ofte uzante siajn povojn por

malbono anstataŭ bono, ke mi decidis malpermesi ke iu

229

La Miksĉifona Knabino de Oz

praktiku magion aŭ sorĉadon escepte de Glinda la Bona kaj

ŝia asistanto la Sorĉisto de Oz, kiujn ambaŭ mi povas fidi

ke ili uzos siajn artojn nur por helpi mian popolon kaj

plifeliĉigi ĝin. Ekde kiam mi establis tiun Leĝon la Lando

Oz estas multe pli pacoplena kaj kvieta; sed mi informiĝis

ke kelkaj Sorĉistinoj kaj Magiistoj plu sekrete faras magion

kaj uzas la sesfoliojn por fari siajn magiajn trinkaĵojn kaj

sorĉojn. Tial mi faris plian Leĝon kiu malpermesas ke oni

pluku sesfolion aŭ kolektu aliajn plantojn kaj herbojn kiujn

la Sorĉistinoj boligas en siaj kaldronoj por fari magiaĵojn.

Tio preskaŭ ĉesigis la malbonan sorĉadon en nia lando, do

komprenu ke la Leĝo ne estis malsaĝa, sed saĝa kaj justa;

kaj, ĉiukaze, estas maljuste malobei Leĝon.”

Oĵo sciis ke ŝi pravas kaj sentis grandan honton ĉar li

komprenis ke li agis kaj parolis tre ridinde. Sed li levis sian

kapon kaj rigardis en la vizaĝon de Ozma dirante:

“Mi bedaŭras ke mi misagis kaj malobeis vian Leĝon. Mi

faris tion por savi Onĉjon Nonĉjon, kaj mi kredis ke oni

ne scios pri mia ago. Sed mi kulpas pri tiu ago kaj kiun

ajn punon mi meritas, laŭ via opinio, mi volonte suferos.”

Ozma ridetis pli leĝere, tiam, kaj kapjesis gracie.

“Vi estas pardonita,” ŝi diris. “Ĉar, kvankam vi grave

misagis, vi nun pentas kaj mi opinias ke vi jam estas sufiĉe

punita. Soldato, senkatenigu Oĵon la Fortunan kaj—”

“Pardonu, mi petas; mi estas Oĵo la Mis fortuna,” diris la

knabo.

230

Ĉapitro Dek Ok

“Ĉimomente vi estas fortuna,” diris ŝi. “Senkatenigu lin,

Soldato, kaj liberigu lin.”

Al la ĉeestantoj plaĉis la dekreto de Ozma kaj ili

murmuris sian aprobon. Ĉar la reĝa kunsido nun estis finita,

ili komencis foriri el la Tronoĉambro kaj baldaŭ neniu restis

krom Oĵo kaj liaj amikoj kaj Ozma kaj ŝiaj favoratoj.

La knabina Reganto nun petis ke Oĵo sidiĝu kaj rakontu

al ŝi sian tutan historion, kaj li faris tion, komencante je la

tempo kiam li foriris el sia hejmo en la arbaro kaj finante

je sia alveno ĉe la Smeralda Urbo kaj arestiĝo. Ozma

aŭskultis atente kaj pensadis dum kelkaj momentoj post kiam

la knabo ĉesis paroli. Post tio ŝi diris:

“La Kurbiĝinta Magiisto misagis farante la Vitran Katon

kaj la Miksĉifonan Knabinon, ĉar li tiel malobeis la Leĝon.

Kaj se li ne kontraŭleĝe gardus la botelon da Likvaĵo de

Ŝtonigo staranta sur la breto, la akcidento al lia edzino

Margolote kaj al Onĉjo Nonĉjo ne povus okazi. Mi povas

kompreni, tamen, ke Oĵo, kiu amas sian onklon, malfeliĉos

se li ne povos savi lin. Ankaŭ, mi opinias ke estas maljuste

lasi tiujn du viktimojn stari kiel marmoraj statuoj, kiam ili

devus esti vivaj. Do mi proponas ke ni permesu ke D-ro Pipt

faru la magian sorĉaĵon kiu savos ilin, kaj ke ni helpu Oĵon

trovi la objektojn kiujn li serĉas. Kion vi opinias, Sorĉisto?”

“Eble tio estas plej bona,” respondis la Sorĉisto. “Sed post

kiam la Kurbiĝinta Magiisto revivigos tiujn kompatindulojn

vi devos forpreni de li liajn magiajn povojn.”

231

La Miksĉifona Knabino de Oz

“Tion mi faros,” promesis Ozma.

“Nun diru al mi, bonvole, kiujn magiajn objektojn vi

devos trovi?” daŭrigis la Sorĉisto, parolante al Oĵo.

“La tri harojn de la vosto de Vuzo mi havas,” diris la

knabo. “Pli precize, mi havas la Vuzon, kaj la haroj estas

en lia vosto. La sesfolion mi—mi—”

“Vi rajtas preni kaj gardi ĝin,” diris Ozma. “Tio ne estos

kontraŭleĝa, ĉar ĝi jam estas plukita, kaj la plukokrimo estas

pardonita.”

“Dankon!” kriis Oĵo dankeme. Poste li pludiris: “Post tio

mi devas trovi akvon el obskura puto.”

La Sorĉisto kapskuetis. “Tio,” diris li, “estos malfacila

tasko, sed se vi sufiĉe veturos eble vi trovos ĝin.”

“Mi volonte veturos dum jaroj, se tio savos Onĉjon

Nonĉjon,” diris Oĵo, tre serioze.

“Do plej bone estos ke vi tuj komencu,” konsilis la

Sorĉisto.

Dume Doroteo aŭskultis interesate la konversacion. Nun

ŝi turnis sin al Ozma kaj demandis: “Ĉu mi rajtas akompani

Oĵon, por helpi lin?”

“Ĉu vi volas?” respondis Ozma.

“Jes. Mi iom bone konas Ozon, sed Oĵo tute ne konas

ĝin. Mi bedaŭras pro lia onklo kaj kompatinda Margolote

kaj mi deziras helpi savi ilin. Ĉu mi rajtas kuniri?”

“Se vi deziras,” respondis Ozma.

“Se Doroteo kuniros, do mi devos kuniri por prizorgi

232

Ĉapitro Dek Ok

ŝin,” diris la Birdotimigilo, decideme. “Obskura puto estas

trovebla nur en iu tre fora loko, kaj eble estos danĝeroj tie.”

“Vi havas mian permeson akompani Doroteon,” diris

Ozma. “Kaj dum vi forestos mi prizorgos la Miksĉifonan

Knabinon.”

“Mi prizorgos min mem,” anoncis Ĉifoneroj, “ĉar mi iros

kun la Birdotimigilo kaj Doroteo. Mi promesis al Oĵo ke

mi helpos lin trovi la deziratajn objektojn kaj mi plenumos

mian promeson.”

“Tute bone,” respondis Ozma. “Sed mi ne trovas bezonon

ke Oĵo kunprenu la Vitran Katon kaj la Vuzon.”

“Mi preferas resti ĉi tie,” diris la kato. “Mi jam estas

sesfoje preskaŭ noĉita, kaj se ili eniros danĝerojn estos plej

bone ke mi restu for de ili.”

“Ŝin gardu Ĵelea Konfitaĵ ĝis la reveno de Oĵo,” proponis

Doroteo. “Ni ankaŭ ne bezonos kunpreni la Vuzon, sed li

estas gardenda pro la tri haroj en lia vosto.”

“Plej bone estos kunpreni min,” diris la Vuzo. “Miaj okuloj

povas flamigi fajron, sciu, kaj mi povas muĝi—iomete.”

“Mi certas ke vi estos pli sekura ĉi tie,” Ozma decidis,

kaj la Vuzo ne plu oponis la planon.

Kunkonsultinte ili decidis ke Oĵo kaj lia grupo foriru jam

la tuj sekvan tagon por serĉi la kvanton da akvo el obskura

puto, do ili nun disiris por prepari por la veturo.

Ozma donis al la Manĝtula knabo ĉambron en la palaco

por tiu nokto kaj la posttagmezon li pasigis kun Doroteo—

233

!(images/000115.png)

La Miksĉifona Knabino de Oz

por konatiĝi, laŭ ŝia diro—kaj ricevi konsilojn de la Vilulo

pri kien ili iru. La Vilulo vagis en multaj partoj de Oz,

krome ankaŭ Doroteo, tamen neniu el ili sciis kie troviĝas

obskura puto.

“Se tiaĵo troviĝas ie en la loĝata parto de Oz,” diris

Doroteo, “ni verŝajne jam antaŭ longe aŭdus pri ĝi. Se ĝi

’stas en la sovaĝaj partoj de la lando, neniu tie bezonus

obskuran puton. Eble ne ’kzistas tiaĵo.”

“Ho, sed devas!” respondis Oĵo, certeme; “se ne, la

recepto de D-ro Pipt ne postulus ĝin.”

“Vere,” konsentis Doroteo; “kaj se ĝi ’stas ie en la Lando

Oz, ni nepre trovos ĝin.”

“Nu, ni nepre serĉos ĝin, certe,” diris la Birdotimigilo.

“Rilate al trovo, ni devos fidi la sorton.”

“Ne faru tion,” petis Oĵo, fervore. “Oni nomas min Oĵo

la Misfortuna, sciu.”

234

!(images/000125.png)

UNU tago da veturado de

la Smeralda Urbo portis la

bandeton da aventurantoj

al la hejmo de Joĉjo

Kukurbokapo, kiu estis

domo formita el la ŝelo de

giganta kukurbo. Joĉjo

mem faris ĝin kaj tre

fieris pro ĝi. Estis pordo

kaj pluraj fenestroj, kaj tra

l a s u p r o n e t e n d i ĝ i s

kamentubo kiu kondukis

de forneto en la domo. La

pordon oni atingis per tri

ŝ t u p o j k a j e s t i s b o n a

p l a n k o s u r k i u e s t i s

a r a n ĝ i t a j m e b l o j t r e

komfortaj.

Estas certe ke Joĉjo

Kukurbokapo povus havi

m u l t e p l i e l e g a n t a n

domon por sia loĝado se

li volus, ĉar Ozma amis la

stultulon, kiu estis ŝia plej

fr ua akompananto; sed

235

!(images/000136.png)

La Miksĉifona Knabino de Oz

Joĉjo preferis sian kukurban domon, ĉar ĝi bone taŭgis al

li, kaj rilate al tio efektive li ne estis vere stulta.

La korpo de ĉi tiu rimarkinda persono konsistis el ligno,

branĉoj de arboj diversdimensiaj estis uzitaj tiu-cele. La

lignan framon kovris ruĝa ĉemizo—sur ĝi estis blankaj

makuloj—blua pantalono, flava veŝto, ĵako el verdo-kaj-oro

kaj fortikaj ledaj ŝuoj. La kolo estis akrigita stango sur kiun

metiĝis la kukurba kapo, kaj la okuloj, oreloj, nazo kaj buŝo

estis ĉizitaj sur la haŭto de la kukurbo, tre simile al

ludoĉizaĵo de infano.

La domo de tiu interesa ulo staris en la centro de vasta

kukurbokampo, kie la rampoplantoj krekis amase kaj naskis

236

!(images/000044.png)

Ĉapitro Dek Naŭ

kukurbojn ekstrordinardimensiajn krom la malpligrandajn.

Kelkaj el la kukurboj nun maturiĝantaj sur la plantoj estis

preskaŭ grandaj kiel la domo de Joĉjo, kaj li diris al Doroteo

ke li intencas aldoni plian kukurbon al sia domego.

La veturantoj estis elkore bonvenigitaj al ĉi tiu kurioza

loĝejo kaj invitaj pasigi la nokton tie, kion ili jam planis.

La Miksĉifonan Knabinon multe interesis Joĉjo kaj ŝi

ekzamenis lin admire.

“Vi estas tre belaspekta,” ŝi diris; “sed ne tiel vere bela

kiel la Birdotimigilo.”

Joĉjo turnis sin, aŭdinte tion, por ekzameni la

Birdotimigilon zorge, kaj lia malnova amiko r uze

237

La Miksĉifona Knabino de Oz

palpebrumis al li per unu pentrita okulo.

“Ne eblas kompreni alies gustojn,” komentis la

Kukurbokapo ĝemante. “Maljuna korvo foje diris al mi ke

mi estas tre fascina, sed kompreneble eble la birdo eraris.

Mi rimarkas ke la korvoj kutime evitas la Birdotimigilon,

kiu siamaniere estas tre honesta ulo, sed pajloplenigita. Mi

ne estas pajloplenigita, kiel vi povas vidi; mia korpo estas el

bona solida hikorio.”

“Mi adoras plenigaĵojn,” diris la Miksĉifona Knabino.

“Nu, tiurilate, mia kapo estas plena de kukurbosemoj,”

deklaris Joĉjo. Mi uzas ilin kiel cerbon, kaj kiam ili estas

freŝaj mi estas intelektulo. Ĝuste nun, mi bedaŭras diri, miaj

semoj iomete klakas, do mi baldaŭ devos akiri novan kapon.”

“Ho; ĉu vi ŝanĝas vian kapon?” demandis Oĵo.

“Certe. Kukurboj ne estas permanentaj, domaĝe, kaj post

kelka tempo ili putras. Tial mi kreskigas tiel grandan kampon

da kukurboj—por elekti novan kapon kiam ajn necesas.”

“Kiu ĉizas la vizaĝojn sur ili?” demandis la knabo.

“Mi mem. Mi deprenas mian malnovan kapon, metas ĝin

sur tablon antaŭ mi, kaj uzas la vizaĝon kiel modelon.

Kelkfoje mi ĉizas pli bonajn vizaĝojn ol alifoje—pli

esprimoplenajn kaj gajajn, sciu—sed mi opinias ke ili

ĝenerale bone aspektas.”

Antaŭ ol ŝi komencis la veturon Doroteo pakis dorsosakon

en kiu estis bezonaĵoj, kaj tiun dorsosakon la Birdotimigilo

portis ligita al sia dorso. La knabineto surportis simplan

238

Ĉapitro Dek Naŭ

robon kaj sunkufon, ĉar ŝi sciis ke ili plej taŭgas por

veturado. Oĵo ankaŭ kunportis sian korbon, en kiun Ozma

plimetis botelon da “Kompletmanĝaj Piloloj” kaj fruktojn.

Sed Joĉjo Kukurbokapo kreskigis multon en sia ĝardeno krom

kukurbojn, do li kuiris por ili bonan legomsupon kaj donis

al Doroteo, Oĵo kaj Toto, la solaj uloj kiuj bezonis manĝi,

kukurbopasteĉon kaj iom da verda fromaĝo. Kiel litojn ili

devis uzi la dolĉajn sekigitajn herbojn kiujn Joĉjo ŝutis

laŭlonge de unu flanko de la ĉambro, sed tio tre bone

kontentigis Doroteon kaj Oĵon. Toto, kompreneble, dormis

apud sia mastrineto.

La Birdotimigilo, Ĉifoneroj kaj la Kukurbokapo estis

senlacaj kaj ne bezonis dormon, do ili sidis kunparolante

dum la tuta nokto; sed ili restis ekster la domo, sub la

brilantaj steloj, kaj parolis mallaŭtavoĉe por ne ĝeni la

dormantojn. Dum la konversacio la Birdotimigilo klarigis pri

ilia serĉo je obskura puto, kaj petis konsilon de Joĉjo pri

kie trovi ĝin.

La Kukurbokapo konsideris la temon tre zorge.

“Tio estos malfacila tasko,” diris li, “kaj se mi estus vi

mi prenus iun ajn ordinaran puton kaj ĉirkaŭfermus ĝin por

mallumigi ĝin.”

“Mi timas ke tio ne taŭgus,” respondis la Birdotimigilo.

“La puto devas esti nature obskura, kaj la akvo devas esti

neniam vidinta la taglumon, ĉar alie la magia sorĉo eble

tute ne sukcesus.”

239

La Miksĉifona Knabino de Oz

“Kiom da akvo vi bezonas?” demandis Joĉjo.

“Cent kvardek du mililitrojn.”

“Kiom estas mililitro?”

“Nu—mililitro estas mililitro, kompreneble,” respondis la

Birdotimigilo, kiu ne volis agnoski sian senscion.

“Mi scias!” kriis Ĉiofoneroj. “ ‘Johano kaj Milio prenis

folion—’ ”

“Ne, ne; tio estas malĝusta,” interrompis la Birdotimigilo.

“Estas du specoj de milioj, mi kredas; unu estas knabino,

kaj la alia estas—”

“Manĝaĵo,” diris Joĉjo.

“Ne; mezuro.”

“Kia mezuro?”

“Nu, mi demandos al Doroteo.”

Do la sekvan matenon ili demandis al Doroteo, kaj ŝi

diris:

“Mi ne scias precize kiom estas mililitro, sed mi kunportas

oran botelon kiu povas enteni duonan litron. Tio estas pli

ol cent kvindek mililitroj, mi certas, kaj la Kurbiĝinta

Magiisto povos mem mezuri ĝin laŭvole. Sed kio plej

problemas por ni, Joĉjo, estas trovi la puton.”

Joĉjo ĉirkaŭrigardis la pejzaĝon, ĉar li staris en la pordejo

de la domo.

“Ĉi tie la lando estas plata, do vi ne trovos obskurajn

putojn ĉi tie,” diris li. “Vi devos iri inter la montojn, kie

estas rokoj kaj kavernoj.”

240

Ĉapitro Dek Naŭ

“Kaj kie estas tio?” demandis Oĵo.

“En la Kvelula Lando, kiu kuŝas sude de ĉi tie,” responis

la Birdotimigilo. “Mi jam de la komenco scias ke ni devos

iri al la montoj.”

“Ankaŭ mi,” diris Doroteo.

“Sed—ve!—la Kvelula Lando estas plena de danĝeroj,”

deklaris Joĉjo. “Mi mem neniam estis tie, sed—”

“Mi jes,” diris la Birdotimigilo. “Mi frontis la terurajn

Martelkapulojn, kiuj ne havas brakojn kaj batas kiel kaproj;

kaj mi frontis la Batalantajn Arbojn, kiuj klinas sin por bati

kaj vipi, kaj spertis multajn aliajn aventurojn tie.”

“Ĝi estas sovaĝa lando,” komentis Doroteo, sobre, “kaj se

ni iros tien ni certe spertos proprajn problemojn. Sed mi

supozas ke ni devos iri tien, se ni volas tiun akvon el la

obskura puto.”

Do ili adiaŭis la Kukurbokapon kaj rekomencis sian

veturadon, direktante sin nun rekte al la Suda Lando, kie

montoj kaj rokoj kaj kavernoj kaj arbaroj kun grandaj arboj

abundas. Tiu parto de la Lando Oz, kvankam ĝi apartenis

al Ozma kaj devis esti lojala al ŝi, estis tiel sovaĝa kaj

apartigita ke multaj strangaj popoloj kaŝis sin en ĝiaj

ĝangaloj kaj vivis siamaniere, tute sen scio ke ili havas

Reganton en la Smeralda Urbo. Se oni lasis ilin neĝenitaj,

tiuj uloj neniam ĝenis la loĝantojn de la cetero de Oz, sed

invadantojn trafis multaj danĝeroj de ili.

Necesis dutaga veturo de la domo de Joĉjo Kukurbokapo

241

!(images/000053.png)

La Miksĉifona Knabino de Oz

al la rando de la Kvelula Lando, ĉar nek Doroteo nek Oĵo

povis tre rapide marŝi kaj ili ofte haltis apud la vojo por

ripozi. La unuan nokton ili dormis sur la larĝaj kampoj,

inter la ranunkoloj kaj lekantetoj, kaj la Birdotimigilo kovris

la infanojn per gaza litkovrilo el sia dorsosako, por ke ne

malvarmigu ilin la noktaero. Ĉirkaŭ la vespero de la dua

tago ili atingis sablan ebenaĵon kie marŝado estis malfacila;

sed iom distance de si ili vidis grupon de palmoj, kun multaj

kuriozaj nigraj makuletoj sub si; do ili plupaŝis brave por

atingi tiun lokon antaŭ la noktiĝo kaj pasigi la nokton

ŝirmate de la arboj.

La nigraj makuloj pligrandiĝis dum ili antaŭeniris, kaj

242

!(images/000032.png)

Ĉapitro Dek Naŭ

kvankam la lumo estis neforta Doroteo opiniis ke ili aspektas

grandaj kaldronoj renversitaj. Tuj preter tiu loko estis disa

aro da gigantaj, malglataj rokoj, kiuj sin levis al la

malantaŭaj montoj.

Niaj veturantoj preferis provi grimpi tiujn rokojn dum

taglumo, kaj ili komprenis ke dum kelka tempo ĉi tiu estos

ilia lasta nokto sur la ebenaĵo.

Krepuskolumo jam komenciĝis kiam ili atingis la arbojn,

sub kiuj estis la nigraj rondaj objektoj kiujn ili rimarkis el

tre for. Dekoj estis dise metitaj kaj Doroteo klinis sin apud

unu, kiu estas proksimume same alta kiel ŝi, por pli detale

ekzameni ĝin. Dum ŝi faris tion la supro ekmalfermiĝis kaj

243

La Miksĉifona Knabino de Oz

elaperis malhela ulo, kiu sin levis etendiĝante en la aeron

kaj poste faligis sin sur la teron tuj apud la knabineto. Plia

kaj plia elsaltis el la ronda, potsimila loĝejo, dum el ĉiuj

aliaj nigraj objektoj venis saltante pli da uloj—tre similaj al

saltludiloj kiam oni malriglas la kestojn—ĝis plena cento

staris kuniĝinte ĉirkaŭ nian grupeton da veturantoj.

Doroteo jam trovis ke ili estas homoj, etaj kaj

strangaformaj, tamen homoj. Ilia haŭto estis malhela kaj ilia

hararo staris rekte, kvazaŭ dratoj, kaj estis brile skarlata. Iliaj

korpoj estis nekovritaj escepte de haŭtoj ligitaj ĉirkaŭ iliaj

talioj kaj ili portis braceletojn sur siaj maleoloj kaj pojnoj,

kaj kolĉenojn, kaj grandajn pendantajn orelringojn.

Toto kaŭris apud sia mastrino kaj muĝis kvazaŭ al li tute

ne plaĉas tiuj strangaj uloj. Ĉifoneroj komencis murmuri ion

pri “salte, palte, kalte, bum!” sed neniu atentis ŝin. Oĵo tenis

sin tre proksime al la Birdotimigilo kaj la Birdotimigilo tenis

sin tre proksime al Doroteo; sed la knabineto turnis sin al

la kuriozaj uloj kaj demandis:

“Kiuj vi estas?”

Ili respondis tiun demandon kune, kiel ia ĉantanta ĥoro,

kaj la vortoj estis ĉi tiuj:

“Ni estas gajaj Totenhotoj,

Kaj al ni ne plaĉas tago;

Ni ĝoje festas dum nokto restas;

Kure saltas ĉiu ago.

244

Ĉapitro Dek Naŭ

Eviti sunon, saluti lunon

Ni volas forte, neniam lame;

Do ĉi tie Totenhotoj pie

Atendas lunon, ĉiam same.

Je ĉiu fojo plenigas ĝojo

Kaj ankaŭ petolado nin.

Sed se vi ludos dum ni apudos

Ni ĉiam bone traktos vin.”

“Salutojn al vi, Totenhotoj,” diris la Birdotimigilo solene.

“Sed ne supozu ke ni ludos kun vi dum la tuta nokto, ĉar

ni veturadis dum la tuta tago kaj kelkaj el ni estas tre lacaj.”

“Kaj ni ne povos luti la lunon,” aldonis la Miksĉifona

Knabino. “Ni ne estas sufiĉe altaj.”

Tiujn komentojn salutis laŭtaj ridoj de la petolemuloj kaj

unu kaptis brakon de la Birdotimigilo kaj mire ĝi trovis ke

estas tre facile ĉirkaŭsvingadi la pajloplenigiton. Do la

Totenhoto levis la Birdotimigilon alte en la aeron kaj ĵetis

lin trans la kapojn de la amaso. Iu kaptis lin kaj reĵetis lin,

kaj kriante pro ĝojo ili plu tiel ĵetadis la Birdotimigilon tien

kaj reen, kvazaŭ li estus pilko.

Baldaŭ alia petolulo prenis Ĉifonerojn kaj komencis ĵetadi

ŝin sammaniere. Ili trovis ŝin iom pli peza ol la Birdotimigilo

tamen ankoraŭ sufiĉe malpeza por ĵeti ŝin kvazaŭ

sofkusenon, kaj ili multe ĝuis sian ludon ĝis kiam Doroteo,

245

La Miksĉifona Knabino de Oz

kolera kaj indigna pro ilia traktado de ŝiaj amikoj, kuris

inter la Totenhotojn kaj komencis bati kaj puŝi ilin ĝis ŝi

savis la Birdotimigilon kaj la Miksĉifonan Knabinon kaj tenis

ilin proksime al si, unu ĉe ĉiu flanko. Eble ŝi ne tiel facile

sukcesus venki la petolulojn se Toto ne helpus, bojante kaj

mordante cele iliajn nekovritajn krurojn ĝis ili volonte fuĝis

de lia atako. Rilate al Oĵo, kelkaj el la uloj provis ĵeti ankaŭ

lin, sed trovinte lian korpon tro peza ili surteren ĵetis lin

kaj vico de la petoluloj sidis sur li kaj tenis lin por ke li

ne helpu la bataladon de Doroteo.

La malgrandajn brunulojn multe surprizis la atako farata

de la knabino kaj la hundo, kaj unu-du kiuj estis plej forte

frapitaj komencis plori. Post tio ili subite kriis, ĉiuj kune,

kaj ekmalaperis en siajn diversajn domojn, kies suproj

fermiĝis per aro da klakoj kiuj sonis kiel aro da eksplodantaj

piroteknikaĵoj.

La aventurantoj nun trovis sin solaj, kaj Doroteo

demandis maltrankvile:

“Ĉu iu estas vundita?”

“Ne mi,” respondis la Birdotimigilo. “Ili bone skuis mian

pajlon kaj eligis la bulojn. Mia stato estas nun grandioza

kaj mi vere dankas la Totenhotojn pro ilia afabla traktado

de mi.”

“Mi iom same sentas,” diris Ĉifoneroj. “Mia katuna

plenigaĵo multe sagis dum la tago da marŝado kaj ili disskuis

ĝin tiel ke mi nun sentas min dika kiel kolbaso. Sed la

246

!(images/000043.png)

!(images/000065.png)

La Miksĉifona Knabino de Oz

ludado estis iom malmilda kaj ĝi jam tute ne plu plaĉis al

mi, kiam vi intervenis.”

“Ses el ili sidis sur mi,” diris Oĵo, “sed ĉar ili estas tre

malgrandaj ili ne multe dolorigis min.”

Ĝuste tiam la tegmento de la domo antaŭ ili malfermiĝis

kaj Totenhoto eletendis sian kapon, tre zorge, kaj rigardis la

fremdulojn.

“Ĉu vi ne povas elteni ŝercon?” li demandis, riproĉe; “ĉu

vi tute ne havas kapablon amuziĝi?”

“Se mi havus tian kvaliton,” respondis la Birdotimigilo,

“via popolo jam delonge estus elbatinta ĝin. Sed mi ne

gardas malamon. Mi pardonas vin.”

“Ankaŭ mi,” aldonis Ĉifoneroj. “Tio estas, se vi bone

248

Ĉapitro Dek Naŭ

kondutos de nun.”

“Ni nur iom forte ludis, nenio pli,” diris la Totenhoto.

“Sed la demando ne estas ĉu ni bone kondutos, sed ĉu vi

bone kondutos. Ni ne povos resti enfermitaj dum la tuta

nokto, ĉar jen nia ludotempo; nek ni volas eliri kaj esti

maĉataj de sovaĝa besto aŭ batataj de kolera knabino. Tiu

batado ege dolorigas; kelkaj el miaj parencoj ploras pro ĝi.

Do jen nia propono: vi lasu nin netuŝataj kaj ni lasos vin

netuŝataj.”

“Vi komencis,” deklaris Doroteo.

“Nu, vi finis, do ni ne kverelu pri la afero. Ĉu ni povos

reeliri? Aŭ ĉu vi restas kruela kaj batema?”

“Ni kompromisu,” diris Doroteo. “Ni ĉiuj estas lacaj kaj

volas dormi ĝis la mateno. Se vi permesos nin eniri vian

domon, kaj resti tie ĝis la tagiĝo, vi povos ludi ekstere

laŭvole.”

“Konsentite!” kriis la Totenhoto fervore, kaj li faris

kuriozan fajfosonon kiu saltigis lian popolon el iliaj domoj

ĉiuflanke. Kiam la domo antaŭ ili estis vaka, Doroteo kaj

Oĵo klinis sin super la truon kaj enrigardis, sed povis vidi

nenion ĉar estis tro senlume. Sed se la Totenhotoj dormis

tie dum la tuta tago la infanoj opiniis ke ili povos dormi

tie dum la nokto, do Oĵo subeniris kaj trovis ke la planko

ne estas tre profunda.

“Mola kuseno kovras la tutan plankon,” diris li. “Envenu.”

Doroteo transdonis Toton al la knabo kaj poste mem

249

!(images/000129.png)

!(images/000083.png)

La Miksĉifona Knabino de Oz

engrimpis. Post ŝi venis Ĉifoneroj kaj la Birdotimigilo, kiuj

ne volis dormi sed kiuj preferis resti for de la petolemaj

Totenhotoj.

Ŝajne ne estis mebloj en la ronda loĝejo, sed molaj

kusenoj estis dismetitaj sur la planko kaj ili trovis ke tiuj

estas tre komfortaj litoj. Ili ne fermis la truon en la tegmento

sed lasis ĝin malfermita por ke envenu aero. Ankaŭ envenis

la krioj kaj senĉesa ridado de la petolemaj Totenhotoj

ludantaj ekstere, sed Doroteo kaj Oĵo, lacaj pro sia veturo,

baldaŭ profunde dormis.

Tamen Toto tenis unu okulon malfermita kaj faris

nelaŭtajn minacajn muĝojn kiam ajn la bruo farata de la

uloj ekstere fariĝis tro ĝena; kaj la Birdotimigilo kaj la

Miksĉifona Knabino sidis apogate de la muro kaj konversaciis

flustre dum la tuta nokto. Neniu ĝenis la veturantojn ĝis la

tagiĝo, kiam ensaltis la Totenhoto kiu posedas la loĝejon kaj

petis ilin eliri el lia domo.

252

!(images/000047.png)

!(images/000048.png)

!(images/000037.png)

DUM ili pretiĝis foriri,

Doroteo demandis: “Ĉu vi

povas informi nin pri kie

estas obskura puto?”

“Pri tio ni neniam

aŭdis,” diris la Totenhoto.

“Ni estas vekaj plejparte

e n l a m a l l u m o , k a j

dormas dum la taglumo;

s e d n i n e n i a m v i d i s

obskuran puton, nek ion

similan.”

“Ĉu iu loĝas sur tiuj

montoj preter ĉi tie?”

demandis la Birdotimigilo.

“Multaj homoj. Sed

prefere ne vizitu ilin. Ni

neniam iras tien,” estis la

respondo.

“ K i a j

e s t a s

t i u j

h o m o j ? ”

D o r o t e o

demandis.

“Ne scias. Oni ordonis

ke ni fortenu nin de la

montaj vojoj, do ni obeas.

255

La Miksĉifona Knabino de Oz

Ĉi tiu sabla dezerto estas sufiĉe bona por ni, kaj oni ne

ĝenas nin ĉi tie,” deklaris la Totenhoto.

Do ili foriris de la viro kiu komfortigis sin en sia

malluma loĝejo por dormi, kaj eliris en la sunlumon,

prenante la padon kiu kondukis al la rokoplenaj lokoj. Ili

baldaŭ trovis la grimpadon malfacila, ĉar la rokoj estis

malglataj kaj plenaj de akraj pintoj kaj randoj kaj nun tute

ne plu estis pado. Rampante tie kaj tie inter la rokegoj ili

senhalte pluiris, malrapide ili altiĝis pli kaj pli ĝis fine ili

atingis grandan fendon en parto de la monto, kie la roko

ŝajne disfendiĝis kaj lasis altajn murojn ĉiuflanke.

“Eble ni iru ĉidirekte,” proponis Doroteo; “estas multe pli

facile marŝi ol transgrimpi la montetojn.”

“Kion pri tiu afiŝo?” demandis Oĵo.

“Kiu afiŝo?” ŝi demandis.

La Manĝtula knabo indikis kelkajn vortojn pentritajn sur

la muro de roko apud ili, kiun ne rimarkis Doroteo. La

vortoj diris:

“ATENTU: JUP!”

La knabino okulumis tiun afiŝon dum momento kaj poste

turnis sin al la Birdotimigilo, demandante:

“Kiu estas Jup; aŭ kio estas Jup?”

La pajlulo gapneis. Poste ŝi rigardis Toton kaj la hundo

diris “Vuf!”

256

Ĉapitro Dudek

“Nure eblos sciiĝi se ni antaŭeniros.” diris Ĉifoneroj.

Ĉar tio estas tute vera, ili antaŭeniris. Dum ili antaŭeniris,

la rokaj muroj ĉiuflankaj pli kaj pli altiĝis. Baldaŭ ili atingis

plian afiŝon, kiu diris:

“AVERTO: JUP KAPITA.”

“Nu, rilate al tio,” komentis Doroteo, “se Jup estas kaptita

ne necesas avertiĝi pri li. Negrave kiu estas Jup, mi multe

preferas ke li estu kaptita ol kuranta libere.”

“Ankaŭ mi,” konsentis la Birdotimigilo, kapjesigante sian

surpentritan kapon.

“Sed,” diris Ĉifoneroj penseme:

“Jup-te-hup-te-lup-te-gup!

Kial estas pasto en la sup’?

Nin avertas, sed ni certas,

Ni lertas iri al la Jup.”

“Ve! Ĉu vi fartas iom mise, ĝuste nun?” Doroteo

demandis al la Miksĉifona Knabino.

“Ne misfarta, freneza,” diris Oĵo. “Kiam ŝi diras tiaĵojn,

mi estas certa ke ŝia cerbo iel difektiĝis kaj misfunkcias.”

“Mi ne komprenas kial oni avertas nin pri la Jup se li

ne estas danĝera,” komentis la Birdotimigilo perplekse.

“Ne gravas; ni informiĝos plene pri li kiam ni atingos

257

La Miksĉifona Knabino de Oz

lin,” respondis la knabineto.

La mallarĝa kanjono turniĝis kaj tordiĝis tien kaj tien,

kaj la fendo estis tiom mallarĝa ke ili povis tuŝi ambaŭ

murojn samtempe kiam ili etendis siajn brakojn. Toto

antaŭenkuris, petolante lude, sed subite li sonigis akran

timbojon kaj revenis kurante al ili kun la vosto inter la

kruroj, kion faras hundoj timoplenaj.

“Ha,” diris la Birdotimigilo, kiu gvidis, “evidente ni estas

proksime al Jup.”

Ĝuste tiam, dum li ĉirkaŭiris akutan angulon, la pajlulo

ekhaltis tiel subite ke la aliaj ĉiuj fraprenkontis lin.

“Kio estas?” demandis Doroteo, starante sur siaj piedpintoj

por rigardi trans lian ŝultron. Sed kiam ŝi vidis kio estas ŝi

kriis “Ho!” per miregoplena tono.

En unu el la rokmuroj—tiu maldekstre de ili—granda

kaverno estis ĉizita, kaj antaŭ ĝi estis vico de dikaj feraj

stangoj, kies suproj kaj malsuproj estis firme fiksitaj en la

solida roko. Super tiu kaverno estis granda afiŝo, kiun

Doroteo legis tre scivole, laŭte parolante la vortojn por ke

ĉiuj sciu kion la vortoj diras:

“SINJORO JUP—LIA KAVO

La Plej Granda Sovaĝa Giganto Kaptita.

Alto, 7 Metroj—(Tamen li ne uzas subteran trajnon.)

Pezo, 750 Kilogramoj—(sed ki’ logas?)

*Aĝo, 400 Jaroj ‘kaj eĉ pli’ *(kiel diras reklamoj).

258

!(images/000011.jpg)

La Miksĉifona Knabino de Oz

Temperamento, Terura kaj Feroca—(Sed ne dum li dormas.)

Apetito, Nesatigebla—(Preferas Viandajn Homojn kaj

Oranĝan Marmeladon.)

FREMDULOJ PROKSIMIĜANTAJ AL ĈI TIU KAVO

PRENAS SUR SIN LA RISKON!

*P.S.—Ne mem provizu al la Giganto Manĝon. *”

“Tute bone,” diris Oĵo, ĝemante; “ni retroiru.”

“La vojo estas longa,” deklaris Doroteo.

“Tiel estas,” komentis la Birdotimigilo, “kaj necesos tede

rampi trans tiujn akrajn rokojn se ni ne povos uzi ĉi tiun

padon. Mi opinias ke plej bone estos preterkuri la kavon de

la Giganto kiel eble plej rapide. Ŝajne Sinjoro Jup ĝuste nun

dormas.”

Sed la Giganto ne dormis. Li subite aperis en la antaŭo

de sia kaverno, ekkaptis la ferajn stangojn per siaj grandaj

harkovritaj manoj kaj skuis ilin ĝis ili bruis en siaj ingoj.

Jup estis tiom alta ke niaj amikoj devis dorsen klini siajn

kapojn por rigardi lian vizaĝon, kaj ili rimarkis ke li estas

vestita nur per palruĝa veluro, kun arĝentaj butonoj kaj

brodaĵoj. La botoj de la Giganto estis el palruĝa ledo havanta

kvastojn kaj lia ĉapelo estis ornamita per enorma palruĝa

strutoplumo, tre zorge bukligita.

“Jo-ho!” li diris per profunda basa voĉo; “mi flaras

manĝon.”

“Mi kredas ke vi eraras,” respondis la Birdotimigilo.

260

Ĉapitro Dudek

“Nenia oranĝa marmelado troviĝas ĉi tie.”

“Ha, sed mi manĝas ankaŭ aliaĵojn,” asertis Sinjoro Jup.

“Nu, mi manĝas ilin kiam mi povas akiri ilin. Sed ĉi tiu

estas soleca loko, kaj jam de multaj jaroj nenia bona viando

pasas mian kavon, do mi malsatas.”

“Ĉu do vi jam de multaj jaroj ne manĝas?” demandis

Doroteo.

“Nur ses formikojn kaj unu simion. Mi supozis ke la

simio gustos simile al viandaj homoj, sed la gusto estis

diferenca. Mi esperas ke vi gustos pli bone, ĉar vi aspektas

dikaj kaj molkarnaj.”

“Ho, mi ne estos manĝita,” diris Doroteo.

“Kial ne?”

“Mi restos ekster via atingopovo,” ŝi respondis.

“Senkorulino!” ploris la Giganto, denove skuante la

barilojn. “Pripensu de kiom da jaroj mi ne manĝas eĉ unu

dikan knabineton! Oni diras ke la kosto de viando plialtiĝas,

sed se mi sukcesos kapti vin mi certas ke la viando

malaltiĝos. Kaj mi kaptos vin se mi povos.”

Dirante tion la Giganto puŝis siajn dikajn brakojn, kiuj

aspektis arbotrunkoj (sed arbotrunkoj ne surhavas palruĝan

veluron) inter la ferajn stangojn, kaj la brakoj estis sufiĉe

longaj por tuŝi la kontraŭan muron de la roka pasejo. Post

tio li etendis ilin laŭeble plej proksimen al niaj veturantoj

kaj trovis ke li preskaŭ povas tuŝi la Birdotimigilon—sed nur

preskaŭ.

261

La Miksĉifona Knabino de Oz

“Iomete pliproksimiĝu, bonvole,” petegis la Giganto.

“Mi estas Birdotimigilo.”

“Birdotimigilo? Uĥ! Laŭ mi eĉ ne pajleron valoras

birdotimigilo. Kiu estas tiu brile bunta delikataĵo malantaŭ

vi?”

“Mi?” demandis Ĉifoneroj. “Mi estas Miksĉifona Knabino,

kaj min plenigas katuno.”

“Ve,” ĝemis la Giganto, ĉagrenite; “tio reduktas mian

manĝon de kvar al du—kaj la hundo. Mi ŝparos la hundon

por manĝi ĝin kiel deserton.”

Toto graŭlis, kaj zorge restis tre for.

“Retroiru,” diris la Birdotimigilo al la uloj malantaŭ li.

“Ni reiru iom kaj diskutu ĉi tion.”

Do ili turnis sin kaj ĉirkaŭiris la angulon de la pasejo,

kie la kavo ne plu estis videbla kaj Sinjoro Jup ne povis

aŭdi ilin.

“Mia plano,” komencis la Birdotimigilo, kiam ili haltis,

“estas kuregi preter la kavon, rapidege.”

“Sed li kaptus nin,” diris Doroteo.

“Nu, li nur povas kapti po unu, kaj mi iros la unua.

Tuj kiam li kaptos min vi aliaj povos preterpasi lin kaj iri

ekster lian kaptopovon, kaj li baldaŭ liberigos min ĉar mi

ne estas manĝebla.”

Ili decidis provi tiun planon, kaj Doroteo prenis Toton

en siajn brakojn, por protekti lin. Ŝi tuj sekvis la

Birdotimigilon. Poste sekvis Oĵo, kaj Ĉifoneroj estis la lasta

262

Ĉapitro Dudek

el la kvaro. Iliaj koroj batis iom pli rapide ol kutime kiam

ili reproksimiĝis al la kavo de la Giganto, ĉifoje moviĝante

antaŭen tre rapide.

La rezulto estis kia antaŭvidis la Birdotimigilo. Sinjoro

Jup miregis vidante ilin kvazaŭfluge kuri al li, kaj ĵetante

siajn brakojn tra la barilojn li ekkaptis la Birdotimigilon

firme. La sekvan momenton li ekrekonis, pro la bruo de la

pajlo inter liaj fingroj, ke li kaptis la nemanĝeblan ulon, sed

dum tiu momento da hezito, Doroteo kaj Oĵo pasis la

Giganton kaj fariĝis neatingeblaj. Kriante pro kolerego la

monstro ĵetis la Birdotimigilon je ili per unu mano kaj

ekkaptis Ĉifonerojn per la alia.

La kompatinda Birdotimigilo turniĝante flugis tra la aero

kaj estis tiel lerte celigita ke li batis la dorson de Oĵo kaj

faligis la knabon, kap-trans-pieden, kaj li poste faligis

Doroteon kaj ankaŭ ŝin batĵetis al la tero. Toto flugis de la

brakoj de la knabineto kaj surteriĝis iom antaŭ ŝi, kaj ĉiuj

estis tiel konfuzitaj ke ili bezonis momenton antaŭ ol ili

povis resurpiediĝi. Kiam ili faris tion ili turnis sin por rigardi

la kavon de la Giganto, kaj tiumomente la feroca Sinjoro

Jup ĵetis la Miksĉifonan Knabinon je ili.

Surteren refalis ĉiuj tri, amase, kun Ĉifoneroj plejsupre.

La Giganto muĝis tiel terure ke dum kelka tempo ili timis

ke li liberiĝis, sed ne. Do ili sidis sur la vojo kaj rigardis

unu la alian iom perpleksmaniere, kaj poste komencis senti

ĝojon.

263

La Miksĉifona Knabino de Oz

“Ni sukcesis!” kriis la Birdotimigilo, kontente. “Kaj nun

ni estas liberaj kaj povos laŭvole foriri.”

“Sinjoro Jup estas tre malĝentila,” deklaris Ĉifoneroj. “Li

fie skuis min. Bonfortune miaj kudraĵoj estas tre firmaj kaj

fortaj, ĉar tia malmilda trakto povus ŝiri mian tutan dorson.”

“Permesu ke mi pardonpetu nome de la Giganto,” diris

la Birdotimigilo, surpieden levante la Miksĉifonan Knabinon

kaj senpolvigante ŝian jupon per siaj pajloplenaj manoj.

“Sinjoro Jup estas plene nekonata de mi, sed mi timas, pro

lia malĝentila konduto, ke li ne estas ĝentlemano.”

Doroteo kaj Oĵo ridis pro tiu deklaro kaj Toto bojis

kvazaŭ komprenante la ŝercon, kaj post tio ĉiuj sentis sin

pli bonspiritaj kaj gaje rekomencis la marŝadon.

“Kompreneble,” diris la knabineto, kiam ili jam iom longe

tramarŝis la pasejon, “por ni estis bonfortune ke la Giganto

estis enkaĝigita; ĉar, se li estus libera, li—li—”

“Eble, tiuokaze, li ne plu estus malsata,” diris Oĵo sobre.

264

!(images/000000.png)

!(images/000014.png)

!(images/000018.png)

NECESIS ke ili havu

m u l t e d a k u r a ĝ o p o r

grimpi tiom da rokoj, ĉar

elirinte la kanjonon ili

renkontis pli da rokaj

montetoj grimpendaj. Toto

povis salti de unu roko al

alia tute facile, sed la aliaj

devis rampi kaj grimpi tre

atente, tiel ke post plena

tago da tia laboro Doroteo

kaj Oĵo trovis sin tre lacaj.

Dum ili rigardis supren

al la granda amaso da

falintaj rokoj kovrantaj la

krutan deklivon, Doroteo

ĝemetis kaj diris:

“La grimpo ’stos aĉe

malfacila, Birdotimigilo. Se

nur ni povus trovi la

obskuran puton sen tiom

da malfacilo.”

“Supozu,” diris Oĵo,

“ke vi restos ĉi tie kaj mi

grimpos, ĉar ni ja serĉas

267

La Miksĉifona Knabino de Oz

la obskuran puton nur por mi. Poste, se mi nenion trovos,

mi revenos al vi.”

“Ne,” respondis la knabineto, firme kapskuante nee, “ni

ĉiuj kuniros, ĉar tiel ni povos helpi unu la alian. Se vi irus

sola, vi povus renkonti akcidenton, Oĵo.”

Do ili komencis grimpi kaj efektive trovis ke estas

malfacile, dum parto de la vojo. Sed baldaŭ, rampinte trans

la grandajn rokegojn, ili trovis padon ĉe siaj piedoj kiu

malrekte iradis inter la amasoj da rokoj kaj estis tute plata

kaj facile surtretata. Ĉar la pado iom post iom supreniris la

monton, kvankam nerekte, ili decidis laŭiri ĝin.

“Nepre ĉi tiu estas la vojo al la Lando de la Saltuloj,”

diris la Birdotimigilo.

“Kiuj estas la Saltuloj?” demandis Doroteo.

“Uloj pri kiuj rakontis al mi Joĉjo Kukurbokapo,” li

respondis.

“Mi ne aŭdis lin,” respondis la knabino.

“Ne; vi dormis,” klarigis la Birdotimigilo. “Sed li diris al

Ĉifoneroj kaj mi ke la Saltuloj kaj la Kornuloj loĝas sur ĉi

tiu monto.”

“Li diris ke en la monto,” deklaris Ĉifoneroj; “sed

kompreneble li celis diri ke sur ĝi.”

“Ĉu li ne diris kiaj estas la Saltuloj kaj Kornuloj?”

demandis Doroteo.

“Ne; li diris nur ke ili estas du apartaj nacioj, kaj ke la

Kornuloj estas la plej gravaj.”

268

Ĉapitro Dudek Unu

“Nu, se ni ’ros al ilia lando ni plene sciiĝos pri ili,” diris

la knabino. “Sed mi neniam aŭdis Ozman mencii tiujn

ulojn, do ili ne povas esti tre gravaj.”

“Ĉu ĉi tiu monto estas en la Lando Oz?” demandis

Ĉifoneroj.

“Kompreneble,” respondis Doroteo. “Ĝi estas en la Suda

Lando de la Kveluloj. Kiam oni atingas la randon de Oz,

ĉiudirekte, nenio plia estas videbla. Iam oni povis vidi sablan

dezerton tute ĉirkaŭ Oz; sed nun estas mals’mile, kaj neniuj

aliaj uloj povas vidi nin, same kiel ni ne povas vidi ilin.”

“Se la monto estas regata de Ozma, kial ŝi ne scias pri

la Saltuloj kaj la Kornuloj?” Oĵo demandis.

“Nu, ĝi estas felando,” klarigis Doroteo, “kaj multaj

kuriozaj uloj loĝas en lokoj tiel forkaŝitaj ke la loĝantoj de

la Smeralda Urbo neniam eĉ aŭdis pri ili. En la mezo de

la lando estas mals’mile, sed kiam oni proksimiĝas al la

randoj oni neeviteble renkontas kuriozajn anguletojn kiuj

surprizas. Mi scias, ĉar mi jam multe veturis en Oz, kaj

ankaŭ la Birdotimigilo.”

“Jes,” agnoskis la pajlulo, “mi jam fariĝis tre sperta

veturanto dum mia vivo, kaj al mi plaĉas esplori nekonatajn

lokojn. Mi trovas ke mi lernas multe pli per veturado ol per

restado en la hejmo.”

Dum tiu konversacio ili marŝadis laŭ la kruta pado kaj

nun trovis sin tute vere sur la monto. Ili povis vidi nenion

ĉirkaŭ si, ĉar la rokoj apud ilia pado estis pli altaj ol iliaj

269

La Miksĉifona Knabino de Oz

kapoj. Nek ili povis vidi longe antaŭen, ĉar la pado estis

tre malrekta. Sed subite ili ekhaltis, ĉar la pado finiĝis kaj

ne estis loko por antaŭeniro. Antaŭ ili granda roko kuŝis

laŭ la flanko de la monto, kaj tio tute blokis la vojon.

“Tamen ne estus pado se ĝi ne kondukus ien,” diris la

Birdotimigilo, sulkigante sian frunton per profunda pensado.

“Sed ni ja estas ie, ĉu ne?” demandis la Miksĉfona

Knabino, ridante pro la perplekseco de la aliaj.

“Pad’ blokita, voj blokita,

Kaj jen senkulpa mi dokita,

Ja ne almoze; sed kurioze,

Pordo mankas eĉ hokita.”

“Ĉesu, Ĉifoneroj,” diris Oĵo. “Vi nervozigas min.”

“Nu,” diris Doroteo, “volonte mi iomete ripozos, ĉar la

pado ’stas aĉe kruta.”

Parolante ŝi apogis sin per la rando de la granda roko

kiu blokas ilin. Surprize al ŝi ĝi malrapide svingiĝis

malantaŭen kaj montris malantaŭ si nigran truon kiu aspektis

la buŝo de tunelo.

“Nu, jen kien kondukas la pado!” ŝi kriis.

“Tiel estas,” respondis la Birdotimigilo. “Sed, ĉu ni volas

iri kien iras la pado?”

“Ĝi estas subtera; tute interne de la monto,” diris Oĵo,

rigardante en la senluman truon. “Eble estas puto tie; kaj,

270

Ĉapitro Dudek Unu

se jes, nepre ĝi estas obskura.”

“Nu, vi plene pravas!” kriis Doroteo fervore. “Ni eniru,

Birdotimigilo; ĉar se aliaj eniris, ankaŭ ni povos egale bone

eniri.”

Toto enrigardis kaj bojis, sed li ne kuraĝis eniri antaŭ ol

la Birdotimigilo kuraĝe eniris la unua. Ĉifoneroj tuj sekvis

la pajlulon, kaj poste Oĵo kaj Doroteo timide paŝis en la

tunelon. Tuj kiam ili ĉiuj preterpasis la grandan rokon, ĝi

malrapide turniĝis kaj replenigis la aperturon; sed nun ili ne

plu estis en mallumo, ĉar milda roza lumo ebligis ke ili

ĉirkaŭvidu tute klare.

Temis nur pri koridoro, sufiĉe larĝa por ke oni marŝu

duope—kun Toto inter ili—kaj ĝi havis altan arkan

tegmenton. Ili ne povis vidi el kie venas la lumo kiu

iluminas la lokon tiel plaĉe, ĉar lampoj nenie estis videblaj.

La koridoro kondukis rekte dum kelka distanco kaj poste

turniĝis dekstren kaj denove akre maldekstren, kaj post tio

ĝi reiris rekte. Sed ne estis deflankaj koridoroj, do ili ne

povis erari pri la direkto.

Post iom da marŝado, Toto, kiu antaŭeniris, komencis

laŭte bojadi. Ili kuris ĉirkaŭ kurbiĝon por vidi kio okazas

kaj trovis viron sidanta sur la planko de la koridoro kaj

apoganta sian dorson per la muro. Li verŝajne dormis antaŭ

ol la bojado de Toto vekis lin, ĉar nun li frotas siajn okulojn

kaj laŭeble plej mire rigardas la hundon.

Io pri tiu viro malkontentigis Toton, kaj kiam li malrapide

271

La Miksĉifona Knabino de Oz

surpiediĝis ili vidis kio estas. Li havis nur unu kruron, tuj

en la mezo de sia ronda dika korpo; sed ĝi estis fortika

kruro kaj havis larĝan platan piedon ĉe sia malsupro, sur

kiu la viro videble tre bone staris. Li neniam havis pli ol

tiun unusolan kruron, kiu aspektis iom kvazaŭ piedestalo,

kaj kiam Toto alkuris kaj provis kapti la maleolon de la

viro li saltetis unue unudirekte kaj poste alidirekte tre aktive,

aspektante tiom timoplena ke Ĉifoneroj laŭte ridis.

Kutime Toto estis tre bonkonduta hundo, sed ĉifoje li

koleris kaj provis mordi la kruron de la viro plurfoje. Tio

multe timigis la kompatindulon, kaj saltetante for de Toto li

subite senekvilibriĝis kaj falis pied-super-kapen sur la

plankon. Sed kiam sidiĝinte li piedbatis Toton surnaze,

Doroteo antaŭkuris kaj kaptis la kolumon de Toto, retenante

lin.

“Ĉu vi cedas?” ŝi demandis al la viro.

“Kiu? Ĉu mi?” demandis la Saltulo.

“Jes; vi,” diris la knabineto.

“Ĉu mi estas kaptita?” li demandis.

“Kompreneble. Mia hundo kaptis vin,” ŝi diris.

“Nu,” respondis la viro, “se mi estas kaptita mi devas

cedi, ĉar tiel konvenas. Mi volas fari ĉion konvene, ĉar tio

multe helpas eviti problemojn.”

“Jes, vere,” diris Doroteo. “Bonvolu diri al ni kiu vi estas.”

“Mi estas Sult Saltulo—Sult Saltulo, la Ĉampiono.”

“Ĉampiono pri kio?” ŝi demandis surprizite.

272

Ĉapitro Dudek Unu

“Ĉampiona baraktisto. Mi estas tre forta viro, kaj tiu

feroca besto kiun vi tiom afable retenas estas la sola vivanto

kiu iam venkis min.”

“Kaj vi estas Saltulo?” ŝi pludiris.

“Jes. Mia popolo loĝas en granda urbo ne tre for de ĉi

tie. Ĉu vi deziras viziti ĝin?”

“Mi ne estas certa,” ŝi diris hezitante. “Ĉu vi havas

obskurajn putojn en via urbo?”

“Mi kredas ke ne. Ni havas putojn, sciu, sed ili estas

bone iluminataj, kaj sen disputo bone iluminata puto ne

povas esti obskura. Sed eble ekzistas tre obskura puto en la

Kornula Lando, kiu estas nigra makulo sur la faco de la

tero.”

“Kie estas la Kornula Lando?” Oĵo demandis.

“Aliflanke de la monto. Estas barilo inter la Saltula Lando

kaj la Kornula Lando, kaj pordo en la barilo; sed oni ne

povas trairi nuntempe, ĉar ni militas kontraŭ la Kornuloj.”

“Domaĝe,” diris la Birdotimigilo. “Pro kio?”

“Nu, unu el ili tre insulte komentis pri mia popolo. Li

diris ke al ni mankas subteno ĉar ni havas nur po unu

kruron. Mi ne komprenas kiel kruroj iel rilatas al subtenado.

La Kornuloj havas po du krurojn, same kiel vi. Ŝajnas al

mi ke tio estas troa kruro.”

“Ne,” deklaris Doroteo, “la kvanto estas tute ĝusta.”

“Vi ne bezonas ilin,” oponis la Saltulo obstine. “Vi havas

po nur unu kapon, kaj unu korpon, kaj unu nazon kaj unu

273

La Miksĉifona Knabino de Oz

buŝon. Du kruroj estas tute nenecesaj, kaj ili malbeligas la

aspekton.”

“Sed kiel vi povas marŝi per nur unu kruro?” demandis

Oĵo.

“Marŝi! Kiu volas marŝi?” kriis la viro. “Marŝado estas

tre mallerta maniero veturi. Mi saltas, kaj ankaŭ mia tuta

popolo. Estas multe pli gracie kaj agrable ol permarŝe.”

“Mi ne konsentas kun vi,” diris la Birdotimigilo. “Sed

diru al mi, ĉu eblas trairi en la Kornulan Landon sen trairi

la urbon de la Saltuloj?”

“Jes; ekzistas alia pado de la roka ebenaĵo, ekster la

monto, kaj tiu kondukas rekte al la enirejo de la Kornula

Lando. Sed la vojo estas longa, do estas preferinde veni kun

mi. Eble ili permesos ke vi trairu la pordon; sed ni anticipas

konkeri ilin ĉiposttagmeze, se ni havos liberan tempon, kaj

post tio vi povis trairi laŭvole.”

Ili opiniis ke estas plej bone akcepti la konsilon de la

Saltulo, kaj ili petis ke li gvidu ilin. Tion li faris per aro

da saltoj, kaj li tiel rapide movis sin tiumaniere ke la

dukruruloj devis kuri por akompani lin.

274

!(images/000021.png)

POST nelonge ili foriris el

la koridoro kaj atingis

grandan kavon, tiel altan

k e n e p r e ĝ i p r e s k a ŭ

atingis la supron de la

monto en kiu ĝi kuŝas. Ĝi

e s t i s g r a n d i o z a k a v o ,

iluminata per la milda

nevidebla lumo, tiel ke ĉio

en ĝi estis klare videbla.

La muroj estis el polurita

marmoro, blankaj kun

trairantaj delikatkoloraj

strioj, kaj la tegmento estis

arka kaj ĉizita per desgnoj

kaj fantaziaj kaj belaj.

Konstruita sub tiu vasta

kupolo estis bela vilaĝo—

n e t r e g r a n d a , ĉ a r

laŭaspekte estis ne pli ol

ensume kvindek domoj—

kaj la loĝejoj estis el

m a r m o r o k a j a r t i s m e

planitaj. Neniuj herbo nek

floroj nek arboj kreskis en

275

La Miksĉifona Knabino de Oz

ĉi tiu kavo, do la kortoj ĉirkaŭantaj la domojn estis plataj

kaj glataj kaj ĉirkaŭ ili estis malaltaj muroj por indiki la

bordojn.

En la stratoj kaj la kortoj de la domoj estis multaj homoj,

el kiuj ĉiuj havis po unu kruron kiu kreskis de sub la korpo

kaj ĉiuj saltadis tien kaj tien kien ajn ili movis sin. Eĉ la

infanoj staris firme sur siaj unuopaj kruroj kaj neniam

senekvilibriĝis.

“Laŭdan Saluton al vi, Ĉampiono!” kriis viro en la unue

renkontata grupo da Saltuloj; “kiujn vi kaptis?”

“Neniujn,” respondis la Ĉampiono malgajavoĉe; “ĉi tiuj

fremduloj kaptis min.”

“Sekve,” diris alia, “ni savos vin, kaj kaptos ilin, ĉar ni

estas pli multaj.”

“Ne,” respondis la Ĉampiono, “mi ne povas permesi tion.

Mi cedis, kaj ne estas ĝentile kapti homojn al kiuj oni cedis.”

“Ne gravas,” diris Doroteo. “Ni liberigos vin.”

“Ĉu vere?” demandis la Ĉampiono ĝojatone.

“Jes,” diris la knabineto; “via popolo eble bezonos ke vi

helpu konkeri la Kornulojn.”

Je tio ĉiuj Saltuloj aspektis malgajaj kaj malfeliĉaj. Pluraj

aliaj jam venis en la grupon kaj granda aro da scivolaj viroj,

virinoj kaj infanoj ĉirkaŭis la fremdulojn.

“Tiu milito kontraŭ niaj najbaroj estas terura,” komentis

unu el la virinoj. “Nepre iu vundiĝos.”

“Kial vi diras tion, Sinjorino?” demandis la Birdotimigilo.

276

Ĉapitro Dudek Du

“Pro la tre akraj kornoj de niaj malamikoj; dumbatale ili

provos piki niajn militistojn per tiuj kornoj,” ŝi respondis.

“Kiom da kornoj havas la Kornuloj?” demandis Doroteo.

“Po unu en la centro de la frunto,” estis la respondo.

“Do ili estas unukornuloj,” deklaris la Birdotimigilo.

“Ne; ili estas Kornuloj. Ni neniam militas kontraŭ ili, se

eblas eviti tion, pro iliaj danĝeraj kornoj; sed tiu insulto estis

tiel granda kaj tiel neprovokita ke niaj kuraĝuloj decidis

batali, por venĝi sin,” diris la virino.

“Per kiaj armiloj vi batalas?” la Birdotimigilo demandis.

“Ni ne havas armilojn,” klarigis la Ĉampiono. “Kiam ajn

ni batalas la Kornulojn, nia plano estas repuŝi ilin, ĉar niaj

brakoj estas pli longaj ol iliaj.”

“Do vi estas pli bone armitaj,” diris Ĉifoneroj.

“Jes; sed ili havas tiujn terurajn kornojn, kaj krom se ni

tre atentas ili pikas nin per ili,” respondis la Ĉampiono

timotremante. “Tial batali kontraŭ ili estas danĝere, kaj

danĝera milito ne povas esti agrabla.”

“Mi tute klare vidas,” komentis la Birdotimigilo, “ke vi

nur tre malfacile konkeros tiujn Kornulojn—se ni ne helpos

vin.”

“Ho!” kriis la Kornuloj ĥore; “ĉu vi povas helpi nin?

Bonvolu! Ni vere multe dankos vin! Tre multe plaĉos nin!”

kaj per tiuj krioj la Birdotimigilo komprenis ke lian parolon

oni akceptis tre favore.

“Kiom distanca estas la Kornula Lando?” li demandis.

277

La Miksĉifona Knabino de Oz

“Nu, ĝi estas tuj aliflanke de la barilo,” ili respondis, kaj

la Ĉampiono aldonis:

“Venu kun mi, bonvolu, kaj mi montros al vi la

Kornulojn.”

Do ili sekvis la Ĉampionon kaj plurajn aliajn tra la stratoj

kaj tuj preter la vilaĝo ili atingis tre altan palisaron, plene

konstruitan el marmoro, kiu laŭaspekte dividis la grandan

kavon en du partojn.

Sed la parto loĝata de la Kornuloj neniel aspektis tiel

grandioza kiel tiu de la Saltuloj. Anstataŭ esti el marmoro,

la muroj kaj tegmento estis el senbrila griza roko kaj la

kvadrataj domoj klare estis el la sama ŝtofo. Sed rilate al

sia vasteco, la urbo estis multe pli granda ol tiu de la

Saltuloj kaj la stratoj estis plenaj de multaj homoj kiuj

okupadis sin diversmaniere.

Trarigardante la nedensajn palisojn de la barilo niaj

amikoj observis la Kornulojn, kiuj ne sciis ke ilin observas

fremduloj, kaj trovas ilin tre nekutimaspektaj. Ili estis

malgranduloj kaj havis korpojn rondajn kiel pilkoj kaj

nelongajn krurojn kaj brakojn. Ankaŭ iliaj kapoj estis rondaj,

kaj ili havis longajn pintajn orelojn kaj kornon en la centro

de la frunto. La kornoj ne aspektis tre teruraj, ĉar ili ne

estis pli ol dek kvin centimetrojn longaj; sed ili estis ebure

blankaj kaj akrepintaj kaj tial tute prave la Saltuloj timis ilin.

La haŭtoj de la Kornuloj estis palbrunaj, sed ili surhavis

neĝoblankajn robojn kaj estis senŝuaj. Doroteo opiniis ke plej

278

Ĉapitro Dudek Du

frapa pri ili estas la longa hararo, kiu kreskas laŭ tri klare

distingitaj koloroj sur ĉiu kapo—ruĝa, flava kaj verda. La

ruĝa estis malsupra kaj kelkfoje pendis sur iliajn okulojn;

sekvis larĝa cirklo da flavo kaj la verdo estis supre kaj estis

aranĝita kiel brosforma bulo.

Ankoraŭ neniu Kornulo konsciis pri la ĉeesto de la

fremduloj, kiuj rigardis la etan brunan popolon dum iom da

tempo kaj poste iris al la pordego en la centro de la

dividbarilo. Ĝi estis ambaŭflanke ŝlosita kaj super la riglilo

estis afiŝo tekstanta:

“ONI MILITAS”

“Ĉu ni ne povas trairi?” demandis Doroteo.

“Ne nun,” respondis la Ĉampiono.

“Mi kredas,” diris la Birdotimigilo, “ke se mi povus paroli

kun tiuj Kornuloj ili pardonpetus al vi, kaj tiuokaze ne

necesus batali.”

“Ĉu vi ne povos paroli de ĉiflanke?” demandis la

Ĉampiono.

“Ne tiel bone,” respondis la Birdotimigilo. “Ĉu vi supozas

ke vi povus ĵeti min trans tiun barilon? Ĝi estas alta, sed

mi estas tre malpeza.”

“Ni povos provi,” diris la Saltulo. “Mi estas eble la plej

forta viro en mia lando, do mi entreprenos ĵeti vin. Sed mi

ne promesas ke vi estos surpieda sur la tero.”

279

La Miksĉifona Knabino de Oz

“Tio ne gravas,” respondis la Birdotimigilo. “Nur min

ĵetu, tio kontentigos min.”

Do la Ĉampiono prenis la Birdotimigilon kaj tenis lin

dum momento por konstati kiom li pezas, kaj post tio per

sia tuta forto li ĵetis lin alten en la aeron.

Eble se li Birdotimigilo estus iomete pli peza li estus pli

facile ĵetebla kaj flugus pli distancen; sed efektive, anstataŭ

transflugi la barilon li falis ĝuste sur ĝian supron, kaj unu

el la akrepintaj palisoj kaptis lin ĉe la mezo de lia dorso

kaj tenis lin firme kaptita. Se li estus vizaĝsube la

Birdotimigilo eble sukcesus liberigi sin, sed ĉar li kuŝis sur

sia dorso sur la paliso liaj manoj skuiĝis en la aero de la

Kornula Lando dum liaj piedoj batadis la aeron de la Saltula

Lando; do jen li.

“Ĉu vi estas vundita?” vokis la Miksĉfona Knabino

maltrankvile.

“Kompreneble ne,” diris Doroteo. “Sed se li baraktos tiel

li eble ŝiros siajn vestojn. Kiel ni surterigos lin, S-ro

Ĉampiono?”

La Ĉampiono kapneis.

“Mi ne scias,” li agnoskis. “Se li povus timigi Kornulojn

egale bone kiel korvojn, eble plej bone estus lasi lin tie.”

“Estas terure,” diris Oĵo, preskaŭ preta plori. “Mi s’pozas

ke ĉar mi estas Oĵo la Misfortuna ĉiun kiu provas helpi

min trafas problemoj.”

“Estas bonfortune ke ĉeestas helpantoj,” deklaris Doroteo.

280

!(images/000026.png)

Ĉapitro Dudek Du

“Sed ne maltrankvilu. Ni savos la Birdotimigilon, iel.”

“Mi scias la kielon,” anoncis Ĉifoneroj. “Jen, S-ro

Ĉampiono; nur ĵetu min al la Birdotimigilo. Mi estas preskaŭ

egale malpeza kiel li, kaj kiam mi estos sur la supro de la

barilo mi tiros nian amikon de la paliso kaj reĵetos lin al vi.”

“Bone,” diris la Ĉampiono, kaj li prenis la Miksĉfonan

Knabinon kaj ĵetis ŝin sammaniere kiel la Birdotimigilon.

Tamen ĉifoje li sendube uzis pli da forto, ĉar Ĉifoneroj flugis

alte super la supron de la barilo kaj, tute sen povi atingi

la Birdotimigilon, ŝi surteren falis en la Kornula Lando, kie

281

!(images/000031.jpg)

!(images/000034.jpg)

La Miksĉifona Knabino de Oz

ŝia katunplena korpo alterbatis du virojn kaj virinon kaj

instigis la aron da homoj kunvenintajn tien kuri kvazaŭ

kunikloj por foriri de ŝi.

Sekvaminute, vidante ke ŝi estas nedanĝera, la homoj

nerapide revenis kaj ĉirkaŭis la Miksĉifonan Knabinon,

miroplene rigardante ŝin. Unu el ili portis juvelitan stelon

en sia hararo, tuj super la korno, kaj li aspektis persono

grava. Li parolis nome de la aliaj, kiuj tre respektoplene

traktis lin.

“Kiu vi estas, Nekonato?” li demandis.

“Ĉifoneroj,” ŝi diris, surpiediĝinte kaj perfrape glatigante

sian buliĝintan katunplenigaĵon.

“Kaj el kie vi venis?” li daŭrigis.

“Trans la barilo. Ne estu stulta. Mi ne povus veni el alia

loko,” ŝi respondis.

Li rigardis ŝin pensoplene.

“Vi ne estas Saltulo,” diris li, “ĉar vi havas du krurojn.

Ili ne estas vere bonformaj, sed ili estas du laŭnombre. Kaj

tiu strangulo sur la barilo—kial li ne ĉesas batadi per siaj

piedoj?—sendube li estas via frato, aŭ patro, aŭ filo, ĉar

ankaŭ li havas du krurojn.”

“Sendube vi konsultis la Saĝan Azenon,” diris Ĉifoneroj,

ridante tiel gaje ke la homamaso ridetis kun ŝi, kunsentante.

“Sed tio memorigas min, Kapitano—aŭ Reĝo—”

“Mi estas Ĉefo de la Kornuloj, kaj mi nomiĝas Joĉjo.”

“Kompreneble; Joĉjo Kornuleto; mi devus anticipi tion.*

284

Ĉapitro Dudek Du

Sed jen, mi aervelis trans la barilon por povi paroli kun vi

pri la Saltuloj.”

“Kion pri la Saltuloj?” demandis la Ĉefo, sulkante la

frunton.

“Vi insultis ilin, kaj estas dezirinde ke vi pardonpetu al

ili,” diris Ĉifoeroj. “Ĉar se vi ne faros tion, ili verŝajne saltos

ĉi tien kaj konkeros vin.”

“Ni ne timas—dum la pordego estas ŝlosita,” deklaris la

Ĉefo. “Kaj ni tute ne insultis ilin. Unu el ni faris ŝercon

kiun la stultaj Saltuloj ne povis kompreni.”

La Ĉefo ridetis dirante tion kaj la rideto vere gajigis lian

vizaĝon.

“Kiel tekstis la serco?” demandis Ĉifoneroj.

“Kornulo diris ke ilin subtenas malpli ol nin, ĉar ili havas

po nur unu kruron. Ha, ha! Vi komprenas, ĉu ne? Se vi

staras sur viaj kruroj, kaj viaj kruroj estas sub vi, do—ha,

ha, ha!—do viaj kruroj sub-tenas vin. Hi, hi, hi! Ho, ho!

Vere jen bela ŝerco. Kaj la stultaj Saltuloj ne povis kompreni

ĝin! Ili ne komprenis ke pro sia unusola kruro ili nepre

havas malpli da sub-teno ol ni kiuj havas du krurojn. Ha,

ha, ha! Hi, hi, hi! Ho, ho!” La Ĉefo viŝis la ridolarmojn

de siaj okuloj per la oro de sia blanka robo, kaj ĉiuj aliaj

Kornuloj viŝis siajn okulojn per siaj roboj, ĉar ili ridis egale

elkore kiel ilia Ĉefo pro la absurda ŝerco.

* Aludo al populara Anglalingva rimaĵo porinfana: “Joĉjo Kornuleto / sidis

en anguleto…”

285

La Miksĉifona Knabino de Oz

“Do,” diris Ĉifoneroj, “ilia miskompreno de la subteno al

kiu vi aludis estigis miskomprenon.”

“Precize; do ne necesas pardonpeti,” respondis la Ĉefo.

“Eble ne necesas pardonpeti, sed multe necesas klarigi,”

diris Ĉifoneroj firme. “Vi ne volas militon, ĉu?”

“Ne se ni povos eviti ĝin,” agnoskis Joĉjo Kornulo. “La

demando estas, kiu klarigos la ŝercon al la Saltuloj? Vi scias

ke runigas ŝercon la devo klarigi ĝin, kaj mi neniam aŭdis

pli bonan ŝercon.”

“Kiu faris la ŝercon?” demandis Ĉifoneroj.

“Diksi Kornulo. Li laboras en la minoj, ĝuste nun, sed

li baldaŭ revenos hejmen. Eble ni atendu kaj diskutu la

aferon kun li? Eble li akceptos klarigi sian ŝercon al la

Saltuloj.”

“Bone,” diris Ĉifoneroj. “Mi atendos, se Diksi ne tre longe

atendigos.”

“Ne, li mallongas; li estas malpli longa ol mi. Ha, ha,

ha! Ho! Jen pli bona ŝerco ol tiu de Diksi. Li ne tre longe

atendigos, ĉar li mallongas. Hi, hi, ho!”

La aliaj Kornuloj apudstarantoj bruegis pro rido kaj ŝajne

ŝatis la ŝercon de la Ĉefo tiom kiom li mem. Ĉifoneroj

opiniis ke estas strange ke ili tiel facile amuziĝas, sed decidis

ke ne tre danĝeraj estas uloj kiuj tiel gaje ridas.

286

!(images/000038.png)

“VENU kun mi al mia

loĝejo kaj mi konigos vin

al miaj filinoj,” diris la

Ĉefo. “Ni edukas ilin laŭ

libro de reguloj verkita de

unu el niaj plej elstaraj

maljunaj fraŭloj, kaj ĉiu

d i r a s

k e

i l i

e s t a s

r i m a r k i n d a

a r o

d a

knabinoj.”

D o

Ĉ i f o n e r o j

akompanis lin laŭ la strato

a l d o m o k i u e k s t e r e

aspektis nekutime malpura

kaj neriparita. La stratoj

d e t i u u r b o n e e s t i s

pavimitaj nek oni provis

beligi la domojn aŭ iliajn

ĉirkaŭaĵojn, kaj rimarkinte

t i u n s t a t o n Ĉ i f o n e r o j

miregis kiam la Ĉefo

gvidis ŝin en sian hejmon.

Ti e j a n e e s t i s i o

malpura aŭ fadinta. Male,

la ĉambro estis kapturne

287

La Miksĉifona Knabino de Oz

brila kaj bela, ĉar ĝi estis tute tegita per belega metalo kiu

similis aspekte al tralumebla frostita arĝento. La surfaco de

tiu metalo estis multe ornamita per reliefaj desegnoj

reprezentantaj homojn, bestojn, florojn kaj arbojn, kaj de la

metalo mem radiis la mola lumo kiu iluminis la ĉambron.

Ĉiuj mebloj estis el la sama glora metalo, kaj Ĉifoneroj

demandis kio ĝi estas.

“Jen radiumo,” respondis la Ĉefo. “Ni la Kornuloj uzas

nian tutan tempon elfosante radiumon el la minoj sub ĉi

tiu monto, kaj ni uzas ĝin por ornami niajn domojn kaj

beligi kaj komfortigi ilin. Ĝi ankaŭ estas medikamento, kaj

neniu povas iam esti malsana kiu loĝas proksime al

radiumo.”

“Ĉu vi havas multe da ĝi?” demandis la Miksĉifona

Knabino.

“Pli ol ni povas utiligi. Ĉiuj domoj en ĉi tiu urbo estas

ornamitaj per ĝi, tute same kiel mia.”

“Do kial vi ne uzas ĝin sur viaj stratoj, kaj la eksteroj

de viaj domoj, por beligi ilin same ekstere kiel interne?” ŝi

demandis.

“Ekstere? Al kiu gravas eksteraĵoj?” demandis la Ĉefo.

“Ni la Kornuloj ne loĝas ekster niaj domoj; ni loĝas interne

de ili. Multaj homoj similas al tiuj stultaj Saltuloj, kiu amas

belan eksteron. Mi supozas ke vi, fremduloj, opiniis ilian

urbon pli bela ol nia, ĉar vi juĝis laŭ aspektoj kaj ili havas

belajn marmorajn domojn kaj marmorajn stratojn; sed se vi

288

Ĉapitro Dudek Tri

enirus unu el iliaj rigidaj loĝejoj vi trovus ĝin vaka kaj

senkomforta, ĉar la tuta beleco estas ekstere. Ili kredas ke

kion ne vidas aliuloj ne estas grava, sed laŭ ni la ĉambroj

en kiuj ni loĝas estas nia plej granda ĝojo kaj zorgo, kaj

ni tute ne atentas eksterajn aspektojn.”

“Ŝajnas al mi,” diris Ĉifoneroj, pripense, “ke estus pli

bone beligi ĉion—ekstere kaj interne.”

“Ligi ĉion? Nu, via propraj kudraĵoj mem estas apenaŭ

kunligitaj!” diris la Ĉefo; kaj li forte ridis pro sia plejnova

ŝerco kaj ĥoro da malgrandaj voĉoj eĥis “ti-hi-hi! ha, ha!”

Ĉifoneroj turnis sin kaj trovis vicon da knabinoj sidantaj

en radiumaj seĝoj laŭlonge de unu muro de la ĉambro. Ŝi

kalkulis ke estas dek naŭ knabinoj, kaj ili estis ĉiadimensiaj,

de infaneto ĝis preskaŭplenkreska virino. Ĉiuj estis bone

vestitaj per senmakulaj blankaj roboj kaj havis brunajn

haŭtojn, kornojn sur la fruntoj kaj trikolorajn hararojn.

“Jen,” diris la Ĉefo, “miaj dolĉaj filinoj. Miaj karaj, mi

konigas al vi F-inon Ĉifoneroj Miksĉifono, sinjorino kiu

veturadas en fremdaj lokoj por pligrandigi sian stokon da

saĝeco.”

La dek naŭ Kornulaj knabinoj ĉiuj ekstaris kaj ĝentile

klinis sin, post tio ili residiĝis kaj laŭ-dece rearanĝis siajn

robojn.

“Kial ili sidas tiel kvietaj, kaj ĉiuj en unu vico?” demandis

Ĉifoneroj.

“Ĉar tiel estas sinjorine kaj dece,” respondis la Ĉefo.

289

La Miksĉifona Knabino de Oz

“Sed kelkaj estas nur infanoj, povrulinoj! Ĉu ili neniam

ĉirkaŭkuras kaj ludas kaj ridas kaj ĝoje distras sin?”

“Neniam,” diris la Ĉefo. “Tio estus maldeca por junulinoj,

kaj ankaŭ por ulinoj kiuj iam fariĝos junulinoj. Miaj filinoj

estas edukataj laŭ la reguloj establitaj de elstara fraŭlo kiu

multe studis tiun temon kaj mem estas homo kun alta gusto

kaj kulturo. Ĝentileco estas lia granda hobio, kaj li pretendas

ke se oni permesas ke infano faru ion malĝentilan oni ne

povas anticipi ke la plenkreskinto pli bone agos.”

“Ĉu estas malĝentile kuri kaj krii kaj ĝoji?” demandis

Ĉifoneroj.

“Nu, kelkfoje jes, kaj kelkfoje ne,” respondis la Kornulo,

pripensinte la demandon. “Ni evitas ĉian dubon evitigante

tiajn emojn en miaj filinoj. Kelkfoje mi bele ŝercas, kiel vi

ĵus aŭdis, kaj tiuokaze mi permesas ke miaj filinoj ridu

konvene; sed ili mem neniam rajtas ŝerci.”

“La maljuna fraŭlo kiu verkis la regulojn meritas

senhaŭtiĝi vivante!” deklaris Ĉifoneroj, kaj ŝi dirus pli pri

tiu temo se ne malfermiĝus la pordo por enlasi malgrandan

Hornulan viron kiun la Ĉefo konigis kiel Diksin.

“Kio nova, Ĉefo?” demandis Diksi, palpebrumante

deknaŭfoje al la dek naŭ knabinoj, kiuj dece mal-

suprenrigardis ĉar rigardas ilin la patro.

La Ĉefo diris al la viro ke lian ŝercon ne komprenis la

stultaj Saltuloj, kiuj tiom koleriĝis ke ili deklaris militon. Do

la sola metodo eviti teruran batalon estos klarigi la ŝercon

290

Ĉapitro Dudek Tri

tiel ke ili komprenos ĝin.

“Bone,” respondis Diksi, kiu ŝajnis bonhumora viro; “mi

tuj iros al la barilo kaj klarigos. Mi ne volas militon

kontraŭ la Saltuloj, ĉar militoj inter nacioj ĉiam kaŭzas

mishumoron.”

Do la Ĉefo kaj Diksi kaj Ĉifoneroj foriris el la domo

kaj reiris al la marmora palisa barilo. La Birdotimigilo

ankoraŭ restis sur la supro de sia paliso sed jam ĉesis

barakti. Aliflanke de la barilo estis Doroteo kaj Oĵo,

rigardantaj inter la bariloj; kaj tie, ankaŭ, estis la Ĉampiono

kaj multaj aliaj Saltuloj.

Diksi proksimiĝis al la barilo kaj diris:

“Miaj bonaj Saltuloj, mi deziras klarigi ke tio kion mi

diris pri vi estis ŝerco. Vi havas po nur unu kruron, kaj ni

havas po du krurojn. Niaj kruroj estas sub ni, ĉu po unu

ĉu po du, kaj ni staras sur ili. Do, kiam mi diris ke vi

havas malpli da subteno ol ni, mi ne celis diri ke vi estas

malpli subtenataj, komprenu, sed ke malpli multo staras sub

vi. Ĉu vi komprenas tion?”

La Ŝaltuloj zorge pripensis tion. Poste unu diris:

“Tio estas sufiĉe klara; sed kie estas la ŝerco?”

Doroteo ridis, ĉar ŝi ne povis deteni sin, kvankam ĉiuj

aliaj sufiĉe solenis.

“Mi diros al vi kie estas la ŝerco,” ŝi diris, kaj ŝi kondukis

la Saltulojn iom foren, kie la Kornuloj ne povis aŭdi ilin.

“Sciu,” ŝi klarigis, “tiuj najbaroj viaj ne estas tre inteligentaj,

291

La Miksĉifona Knabino de Oz

povruloj, kaj kion ili opinias ŝerco tute ne estas ŝerco sed

la vero, ĉu vi komprenas?”

“Vero ke ni havas malpli da subteno?” demandis la

Ĉampiono.

“Jes, ĉar vin ne subtenas ilia grado de stulteco; se jes, vi

ne estus pli saĝaj ol ili.”

“Ha, jes; kompreneble,” ili respondis, aspektante saĝaj.

“Do jen kion fari,” pludiris Doroteo. “Ridu pro ilia stulta

ŝerco kaj diru ke por Kornulo ĝi estas sufiĉe bona. Ili do

ne aŭdacos diri ke vi havas malpli da subteno, ĉar vin

subtenas pli da saĝeco ol ili havas.”

La Saltuloj rigardis unu la alian demandeme kaj

palpebruis kaj provis kompreni la signifon de la tuto; sed

ili ne povis.

“Kion vi konsilas, Ĉampiono?” demandis unu el ili.

“Mi opinias ke estas danĝere pripensi la aferon pli ol

nepre necesas,” li respondis. “Ni konsentu kun la knabino

kaj ridu kun la Kornuloj, por kredigi ilin ke ni komprenas

la ŝercon. Sekve estos paco kaj ne necesos batali.”

Ili volonte konsentis al tio kaj reiris al la barilo ridante

laŭeble plej forte kaj laŭte, kvankam ili tute ne sentis

gajecon. La Kornulojn tio multe surprizis.

“Tio estas sufiĉe bona ŝerco—por Kornulo—kaj ĝi multe

plaĉas al ni,” diris la Ĉampiono, parolante inter la palisoj.

Sed bonvolu ne denove ŝerci.”

“Konsentite,” promesis Diksi. “Se mi elpensos novan tian

292

Ĉapitro Dudek Tri

ŝercon mi penos forgesi ĝin.”

“Bone!” kriis la Ĉefkornulo. “La milito ĉesis kaj paco

deklariĝis.”

Estis multa ĝoja kriado ambaŭflanke de la barilo kaj oni

malŝlosis la pordon kaj vaste malfermis ĝin, tiel ke Ĉifoneroj

povis rekuniĝi kun siaj amikoj.

“Kion pri la Birdotimigilo?” ŝi demandis al Doroteo.

“Ni devos iel malsuprenigi lin, iumaniere,” estis la

respondo.

“Eble la Kornuloj povos elpensi manieron,” proponis Oĵo.

Do ili ĉiuj reiris tra la pordo kaj Doroteo demandis al la

Ĉefkornulo pri kiel malsuprenigi la Birdotimigilon de la

barilo. La Ĉefo ne sciis kielon, sed Diksi diris:

“Ni bezonas ŝtupetaron.”

“Ĉu vi havas?” demandis Doroteo.

“Certe. Ni uzas ŝtupetarojn en niaj minoj,” diris li. Li

forkuris por alporti la ŝtupetaron, kaj dum li forestis la

Kornuloj kungrupiĝis kaj bonvenigis la fremdulojn al sia

lando, ĉar per ili granda milito evitiĝis.

Post nelonge Diksi revenis kun alta ŝtupetaro kiun li

apogis per la barilo. Oĵo tuj grimpis al la supro de la

ŝtupetaro kaj Doroteo grimpis proksimume la duonon kaj

Ĉifoneroj staris ĉe ĝia piedo. Toto ĉirkaŭkuris ĝin kaj bojis.

Post tio Oĵo detiris la Birdotimigilon de la paliso kaj

transdonis lin al Doroteo, kiu siavice submetis lin al la

Miksĉfona Knabino.

293

La Miksĉifona Knabino de Oz

Tuj kiam li staris surpiede sur solida tero la Birdotimigilo

diris:

“Grandan dankon. Mi fartas pli bone nun. Mi ne plu

devas kuŝi sur tiu paliso.”

La Kornuloj komencis ridi, kredante ke li diris ŝercon,

sed la Birdotimigilo skuis sin kaj frape platigis sian pajlon

iomete kaj diris al Dorteo: “Ĉu estas atentinda truo en mia

dorso?”

La knabineto zorge ekzamenis lin.

“Estas tre granda truo,” ŝi diris. “Sed mi havas kudrilon

kaj fadenojn en la dorsosako kaj mi rekudros vin.”

“Bonvolu,” li petegis.

“Pro la de-truo de la kruro ŝi volas sen-truigi vin!” Diksi

atentigis, kaj denove la Kornuloj ridis, tre ĝene al la

Birdotimigilo.

Dum Doroteo kudris la truon en la dorso de la pajlulo

Ĉifoneroj ekzamenis liajn aliajn partojn.

“Ankaŭ unu el liaj kruroj estas ŝirita!” ŝi kriis.

“Oho!” kriis malgranda Diksi; “estas malbone. Donu al

li la kudrilon kaj fadenon por ke li re-par-igu sin.”

“Ha, ha, ha!” ridis la Ĉefo, kaj la aliaj Kornuloj tuj

ridegis laŭte.

“Kio amuzas?” demandis la Birdotimigilo severe.

“Ĉu vi ne komprenas?” demandis Diksi, kiu eĉ pli ol la

aliaj ridis. “Temas pri ŝerco. Nepre jen la plej bona ŝerco

iam farita de mi. Vi marŝas per viaj kruroj, do vi riparas

294

!(images/000046.jpg)

La Miksĉifona Knabino de Oz

la kruron por ke repariĝu viaj kruroj. Ĉu vi komprenas? Per

riparo fariĝas re-paro. Ho, ho, ho! Hi, hi! Mi tute ne sciis

ke mi povas fari tiel belan ŝercon!”

“Bonege!” eĥis la Ĉefo. “Kiel vi faras tion, Diksi?”

“Mi ne scias,” diris Diksi modeste. “Eble kaŭzas ĝin la

radiumo, sed mi emas kredi ke estas pro mia bonega

intelekto.”

“Se vi ne ĉesigos,” la Birdotimigilo informis lin, “estos

pli terura milito ol tiu el kiu vi ĵus eskapis.”

Oĵo profunde pensis, kaj nun li demandis al la Ĉefo:

“Ĉu ekzistas obskura puto ie en via lando?”

“Obskura puto? Mi neniam aŭdis pri io tia,” estis la

respondo.

“Ho, jes,” diris Diksi, kiu aŭdis la demandon de la knabo.

“Estas tre obskura puto en mia radiumomino.”

“Ĉu estas akvo en ĝi?” Oĵo fervore demandis.

“Mi ne scias; mi neniam rigardis. Sed ni povos rigardi.”

Do, tuj kiam la Birdotimigilo estis riparita, ili decidis iri

al la mino kun Diksi. Kiam Doroteo reĝustigis la formon

de la pajlulo per palpofrapado li deklaris ke li sentas sin

kvazaŭ nova kaj tute preta por novaj aventuroj.

“Sed,” diris li, “mi preferas ne plu palisi. La Alta Socio

ŝajne ne taŭgas por mi.” Kaj post tio ili forrapidis por eskapi

de la ridado de la Kornuloj, kiuj kredis ke tio estis nova

ŝerco.

296

!(images/000051.png)

!(images/000057.png)

!(images/000015.png)

ILI nun sekvis Diksin al

la fundo de la granda

kavo, preter la Kornula

urbo, kie estis pluraj

r o n d a j o b s k u r a j t r u o j

kondukantaj en la teron

oblikve. Diksi iris al unu

el tiuj truoj kaj diris:

“Jen la mino en kiu

kuŝas la obskura puto

kiun vi serĉas. Sekvu min

kaj paŝu atente kaj mi

gvidos vin al la loko.”

Li eniris la unua kaj

post li iris Oĵo, post li

e s t i s

D o r o t e o ,

k a j

m a l a n t a ŭ ŝ i e s t i s l a

B i r d o t i m i g i l o .

L a

Miksĉifona Knabino eniris

la lasta, ĉar Toto paŝis

apud sia mastrineto.

Kelkajn paŝojn preter

la buŝo de la aperturo

299

La Miksĉifona Knabino de Oz

estis plene senlume. “Vi ne mistrafos la vojon, tamen,” diris

la Kornulo, “ĉar estas nur unu vojo. La mino apartenas al

mi kaj mi konas ĉiun paŝon de la vojo. Jen bela ŝerco, ĉu

ne: la mino apartenas min.” Li ridis gaje dum ili sekvis lin

silente laŭ la kruta deklivo. La truo estis nur sufiĉe granda

por ke ili marŝu rektaj, kvankam la Birdotimigilo, kiu estis

nepre la plej alta en la grupo, ofte bezonis klini sian kapon

por ne bati la plafonon.

La planko de la tunelo estis malfacile surmarŝebla ĉar ĝi

triviĝis glata kiel vitro, kaj baldaŭ Ĉifoneroj, kiu estis iom

malantaŭ la aliaj, glitis kaj falis kapantaŭen. Tuj ŝi komencis

malsuprengliti, tiom rapide ke kiam ŝi atingis la

Birdotimigilon ŝi senekvilibrigis lin kaj faligis lin kontraŭ

Doroteon, kiu faligis Oĵon. La knabo falis kontraŭ la

Kornulon, tiel ke ĉiuj falis laŭ la glita deklivo tute

intermiksite, ne kapablaj vidi kien ili iras pro la senlumeco.

Bonfortune, kiam ili atingis la fundon la Birdotimigilo kaj

Ĉifoneroj estis antaŭaj, kaj la aliaj batfrapis kontraŭ ilin, tiel

ke neniu vundiĝis. Ili trovis sin en vasta kavo kiun nehele

iluminas la etaj grajnoj de radiumo kiuj diskuŝas inter la

nefiksitaj rokoj.

“Nun,” diris Diksi, kiam ili ĉiuj restariĝis, “mi montros

al vi kie estas la obskura puto. Jen granda loko, sed se ni

firme tenos unu la alian ni ne perdiĝos.”

Ili prenis manojn kaj la Kornulo gvidis ilin en senluman

angulon, kie li ekhaltis.

300

Ĉapitro Dudek Kvar

“Atentu,” diris li averte. “La puto estas ĉe viaj piedoj.”

“Bone,” respondis Oĵo, kaj surgenuiĝinte li palpis en la

puton per sia mano kaj trovis ke ĝi enhavas akvon. “Kie

estas la ora flakono, Doroteo?” li demandis, kaj la knabineto

transdonis al li la flakonon, kiun ŝi kunportis.

Oĵo resurgenuiĝis kaj zorge palpante en la mallumo li

sukcesis plenigi la flakonon per la nevidata akvo kiu estas

en la puto. Post tio li refiksis firme la kovrilon de la flakono

kaj metis la valoregan akvon en sian poŝon.

“Bone!” li denove diris, ĝojavoĉe; “nun ni povos reiri.”

Ili reiris al la buŝo de la tunelo kaj komencis rampi

zorgoplene laŭ la deklivo. Ĉifoje ili devigis Ĉifonerojn resti

lasta, timante ke denove ŝi glitos; sed ili ĉiuj sukcesis

senakcidente supreniri kaj la Manĝtula knabo tre ĝojis kiam

li ekstaris en la Kornula urbo kaj rekonis ke la akvo el la

obskura puto, por kiu li kaj liaj amikoj tiom longe veturis,

estas sekura en lia jakopoŝo.

301

!(images/000041.png)

!(images/000075.png)

“NUN,” diris Doroteo,

d u m i l i s t a r i s s u r l a

monta vojo, postlasinte la

kavon en kiu loĝas la

Saltuloj kaj la Kornuloj,

“mi opinias ke ni nepre

devas trovi vojon en la

Landon de la Palpbrumoj,

ĉar tien Oĵo volas nun

iri.”

“Ĉu ekzistas tia vojo?”

demandis la Birdotimigilo.

“ M i n e s c i a s , ” ŝ i

respondis. “Mi supozas ke

ni povus reiri laŭ la vojo

kiun ni sekvis ĉi tien, al

l a d o m o d e J o ĉ j o

Kukurbokapo, kaj post tio

turni nin por eniri la

Palpbruman Landon; sed

t i o ŝ a j n a s ĉ i r k a ŭ k u r i

senbezone, ĉu ne?”

“ Ti e l , ”

d i r i s

l a

Birdotimigilo. “Kion nun

devos akiri Oĵo?”

303

La Miksĉifona Knabino de Oz

“Flavan papilion,” respondis la knabo.

“Do ja nepre necesos iri en la Palpbruman landon, ĉar

tiu estas la flava lando en Oz,” komentis Doroteo. “Mi

opinias, Birdotimigilo, ke ni devus konduki lin al la Stana

Lignohakisto, ĉar li ’stas Imperiestro de la Palpbrumoj kaj

helpos nin trovi la deziraĵon de Oĵo.”

“Kompreneble,” respondis la Birdotimigilo, gajiĝante pro

la propono. “La Stana Lignohakisto faros kion ajn ni petos,

ĉar li estas unu el miaj plej karaj amikoj. Mi kredas ke ni

povos trovi mallongan transiran vojon al lia kastelo uzante

unu tagon malpli ol se ni reveturus laŭ la vojo per kiu ni

venis.”

“Mi konsentas kun vi pri tio,” diris la knabino; “kaj tio

signifas ke ni devos iri ĉiam maldekstren.”

Ili devis malsupreniri la monton antaŭ ol ili povis trovi

padon kiu kondukas laŭ la dezirata direkto, sed inter la

falintaj rokoj ĉe la piedo de la monto estis apenaŭ-videbla

pado kiun ili decidis sekvi. Du aŭ tri horoj da marŝado laŭ

tiu pado kondukis ilin al senarba, plata lando, kie estis kelkaj

kultivejoj kaj kelkaj disaj domoj. Sed ili sciis ke ili plu estas

en la Lando de la Kveluloj, ĉar ĉio estas hele ruĝa.

Kompreneble, la arboj kaj herbo ne estis ruĝaj, sed la bariloj

kaj domoj estis farbitaj tiukoloraj kaj ĉiuj sovaĝaj plantoj

apud la vojo havis ruĝajn florojn. Tiu parto de la Kvelula

Lando aspektis kvieta kaj prospera, kvankam iom soleca, kaj

la vojo estis pli facile videbla kaj pli facile sekvebla.

304

Ĉapitro Dudek Kvin

Sed precize kiam ili gratulis sin pro la progresiĝo de la

veturo ili ektrovis larĝan riveron kiu kuras inter altaj deklivoj,

kaj tie la vojo finiĝis kaj estis nenia ponto aŭ alia transirejo.

“Estas kurioze,” komentis Doroteo, rigardante la akvon

penseme. “Kial estas vojo, se la rivero neebligas

plumarŝadon?”

“Boj!” diris Toto, rigardante serioze en ŝian vizaĝon.

“Vi ne ricevos pli bonan respondon,” deklaris la

Birdotimigilo, laŭkutime ridetante komike, “ĉar neniu el ni

scias pli ol Toto pri ĉi tiu vojo.”

Diris Ĉifoneroj:

“Kiam ajn riveron mi vidas,

Tremo granda sur min eksidas.

Neniam povas mi forgesi

Malseki akvo ne povas ekĉesi.

Se trempiĝos ĉi-ĉifonoj miaj,

Ridos ĉiuj homoj senpiaj.

Do mi neniam naĝi ekprovos

Ĝis akvon sekan eble mi trovos.”

“Penu regi vin, Ĉifoneroj,” diris Oĵo; “vi denove

freneziĝas. Neniu intencas transnaĝi tiun riveron.”

“Ne,” decidis Doroteo, “ni ne povus transnaĝi ĝin eĉ se

ni provus. Ĝi estas tro granda rivero, kaj la akvo moviĝas

terure rapide.”

305

La Miksĉifona Knabino de Oz

“Devus esti pramisto kun boato,” diris la Birdotimigilo;

“sed tiun mi ne vidas.”

“Ĉu ni ne povus fari floson?” sugestis Oĵo.

“Troviĝas nenio el kiu fari ĝin,” respondis Doroteo.

“Boj!” diris Toto denove, kaj Doroteo vidis ke li rigardas

laŭlonge de la riverbordo.

“Nu, li vidas domon tie!” kriis la knabineto. “Mirigas min

ke ni ne mem rimarkis ĝin. Ni aliru kaj demandu al la

loĝantoj kiel transiri la riveron.”

Duonan kilometron for sur la bordo staris malgranda

ronda domo, helruĝe pentrita, kaj ĉar ĝi estis iliaflanke de

la rivero ili rapidis cele ĝin. Dika vireto, vestita tute ruĝe,

elvenis por saluti ilin, kaj kun li estis du infanoj, ankaŭ

ruĝe vestitaj. La okuloj de la viro estis grandaj kaj rigardegis

dum li ekzamenis la Birdotimigilon kaj la Miksĉfonan

Knabinon, kaj la infanoj timete kaŝis sin malantaŭ li kaj

rigardetis timide Toton.

“Ĉu vi loĝas ĉi tie, bonulo?” demandis la Birdotimigilo.

“Mi kredas ke jes, Plej Potenca Magiisto,” respondis la

Kvelulo, profunde klinante sin; “sed ĉu mi estas veka aŭ ĉu

mi sonĝas mi ne certas, do mi ne estas certa pri kie mi

loĝas. Se vi bonvolos pinĉi min mi ekscios.”

“Vi estas veka,” diris Doroteon, “kaj jen ne magiisto, nur

la Birdotimigilo.”

“Sed li vivas,” protestis la viro, “kaj devus ne esti tiel,

sciu. Kaj tiu alia terura ulo—la knabino tutĉifona—aspektas

306

Ĉapitro Dudek Kvin

ankaŭ viva.”

“Multe,” deklaris Ĉifoneroj, fimienante al li. “Sed tio ne

koncernas vin, sciu.”

“Mi rajtas surpriziĝi, ĉu ne?” demandis la viro humile.

“Mi ne certas; sed vi ja ne rajtas diri ke mi estas terura.

La Birdotimigilo, kiu estas nobelo tre saĝa, opinias min bela,”

respondis Ĉifoneroj kolere.

“Forgesu tion,” diris Doroteo. “Diru al ni, bona Kvelulo,

kiel ni povos transiri la riveron.”

“Mi ne scias,” respondis la Kvelulo.

“Ĉu neniam vi transiras ĝin?” demandis la knabino.

“Neniam.”

“Ĉu ne transiras veturantoj?”

“Neniam mi trovis tion,” diris li.

Ilin surprizis tiu diro, kaj la viro pludiris: “La rivero estas

sufiĉe granda, kaj la fluo estas forta. Mi konas viron loĝantan

aliborde, ĉar mi jam de multaj jaroj vidas lin tie; sed ni

neniam interparolis ĉar neniu el ni iam transiris.”

“Strange,” diris la Birdotimigilo. “Ĉu vi ne havas boaton?”

La viro indikis per kapa gesto ke tion li ne havas.

“Nek floson?”

“Nek tion.”

“Kien iras la rivero?” demandis Doroteo.

“Tien,” respondis la viro, gestante per unu mano, “en la

Landon de la Palpbrumoj, kiun regas la Stana Imperiestro,

kiu nepre estas potenca magiisto ĉar li konsistas plene el

307

La Miksĉifona Knabino de Oz

stano, tamen li vivas. Kaj tie,” indikante per la alia mano,

“la rivero kuras inter du montoj kie loĝas danĝeraj popoloj.”

La Birdotimigilo rigardis la akvon antaŭ ili.

“La akvo fluas cele la Palpbruman Landon,” diris li; “kaj

se tiel, se ni havus boaton, aŭ floson, la rivero flosigus nin

tien pli rapide kaj pli facile ol ni povus marŝi.”

“Estas vere,” konsentis Doroteo; kaj post tio ili ĉiuj

rigardis pensoplene kaj demandis al si kion fari.

“Kial la viro ne faru por ni floson?” demandis Oĵo.

“Ĉu vi bonvolos?” demandis Doroteo, turninte sin al la

Kvelulo.

La dikulo kapneis.

“Mi estas tro pigra,” li diris. “Mia edzino nomas min la

plej pigra persono en la tuta Oz, kaj ŝi ĉiam diras la veron.

Mi malamas ĉian laboron, kaj estas malfacila laboro fari

floson.”

“Mi donos al vi mian sm’raldan ringon,” promesis la

knabino.

“Ne; mi ne amas smeraldojn. Se ĝi estus rubio, ĉar ties

koloron mi plej preferas, mi eble iomete laborus.”

“Mi havas kelkajn Plenmanĝajn Pilolojn,” diris la

Birdotimigilo. “Ĉiu estas sama kiel telero da supo, fritita fiŝo,

ŝafostufo, omara salato, Ruseca pandeserto kaj citronĵeleo—

ĉio en unu piloleto kiun vi povas senĝene gluti.”

“Senĝene!” kriis la Kvelulo, multe interesate; “do tiuj

piloloj vere konvenus por pigrulo. Estas ege ĝene devi maĉi

308

Ĉapitro Dudek Kvin

manĝaĵojn.”

“Mi donos al vi ses tiajn pilolojn se vi helpos nin fari

floson,” promesis la Birdotimigilo. “Ili estas kombinaĵo de

manĝaĵoj kiujn tre amas manĝemuloj. Mi neniam manĝas,

sciu, ĉar mi estas el pajlo; sed kelkaj el miaj amikoj regule

manĝas. Kion vi diras pri mia propono, Kvelulo?”

“Mi akceptas,” decidis la viro. “Mi helpos kaj vi povos

fari la plej multan laboron. Sed mia edzino foriris kapti

ruĝajn angilojn hodiaŭ, do kelkaj el vi devos varti la

infanojn.”

Ĉifoneroj promesis fari tion, kaj la infanoj malpli timis

kiam la Miksĉifona Knabino sidiĝis por kunludi. Ili ankaŭ

ekamis Toton, kaj la hundo permesis ke ili karesu lian

kapon, kio multe ĝojigis la etulojn.

Estis multaj falintaj arboj proksime al la domo kaj la

Kvelulo prenis sian hakilon kaj dishakis ilin en egallongajn

ŝtipojn. Li prenis la sekigoŝnuron de la edzino por kunligi

la ŝtipojn, tiel ke ili estos floso, kaj Oĵo trovis kelkajn lignajn

striojn kaj najlis ilin laŭlonge de la suproj de la ŝtipoj, por

plifirmigi ilin. La Birdotimigilo kaj Doroteo helpis kunruli

la ŝtipojn kaj porti la lignajn striojn, sed ili bezonis tiom

da tempo por fari la floson ke la vespero jam alvenis ĝuste

kiam oni finis, kaj je la vespero revenis de fiŝkaptado la

edzino de la Kvelulo.

La virino montriĝis kolerema kaj malbonhumora, eble ĉar

ŝi kaptis nur unu ruĝan angilon dum la tuta tago. Kiam ŝi

309

La Miksĉifona Knabino de Oz

sciiĝis ke ŝia edzo uzis ŝian sekigoŝnuron, kaj la ŝtipojn kiujn

ŝi volis kiel brullignon, kaj la tabulojn per kiuj ŝi intencis

ripari la tenejon, kaj multajn orajn najlojn, ŝi multe koleriĝis.

Ĉifoneroj volis skui la virinon, por bonkondutigi ŝin, sed

Doroteo parolis al ŝi per amikema tono kaj diris al la edzino

de la Kvelulo ke ŝi estas Princino de Oz kaj amikino de

Ozma kaj ke kiam ŝi reatingos la Smeraldan Urbon ŝi sendos

al ŝi multajn novajn objektojn por kompensi la floson,

inkluzive de nova sekigoŝnuro. Tiu promeso kontentigis la

virinon kaj ŝi baldaŭ fariĝis pli afabla, dirante ke ili rajtos

resti dumnokte en ŝia domo kaj komenci sian vojaĝon sur

la rivero la sekvan matenon.

Tion ili faris, pasigante agrablan vesperon kun la Kvelula

familio kaj ricevante tiajn komplezojn kiajn la povruloj povis

proponi al ili. La viro multe ĝemis kaj diris ke li trolaboris

per sia hakado de la ŝtipoj, sed la Birdotimigilo donis al li

du pilolojn pli ol li promesis, kaj tio ŝajne komfortigis la

pigrulon.

310

!(images/000122.png)

LA sekvan matenon ili

puŝis la floson en la

akvon kaj ĉiuj surflosiĝis.

La Kvelula viro devis

firme teni la ŝtipan boaton

dum ili surlokiĝis, kaj la

fluo de la rivero estis tiel

forta ke ĝi preskaŭ tiregis

la floson el liaj manoj.

Tuj kiam ili ĉiuj sidis sur

la ŝtipoj li lasis ĝin kaj ĝi

f o r fl o s i s

k a j

l a

aventurantoj komencis sian

v o j a ĝ o n

c e l e

l a

Palpbruman Landon.

L a d o m e t o d e l a

K v e l u l o j e s t i s n e p l u

videbla preskaŭ antaŭ ol

ili finis krii siajn adiaŭojn,

kaj la Birdotimigilo diris

per kontenta voĉo: “Ni ne

bezonos multan tempon

por atingi la Palpbruman

Landon, ĉimaniere.”

Ili jam flosis plurajn

311

La Miksĉifona Knabino de Oz

kilometrojn laŭ la fluo kaj ĝuadis sian vojaĝon, sed subite

la floso ekmalrapidiĝis, ekhaltis, kaj komencis reveturi laŭ la

direkto el kiu ĝi venis.

“Nu, kio okazas?” demandis Doroteo, miroplene; sed ili

ĉiuj same perpleksis kiel ŝi kaj unue neniu povis respondi

tiun demandon. Tamen baldaŭ ili ekkonsciis la veron: ke la

fluo de la rivero sin retroigis kaj la akvo nun fluas

kontraŭadirekte—cele la montojn.

Ili komencis rekoni la scenojn kiujn ili jam antaŭe pasis,

kaj post nelonge ili revidis la dometon de la Kveluloj. La

viro staradis sur la riverbordo kaj kriis al ili:

“Saluton. Mi ĝojas revidi vin. Mi forgesis diri al vi ke

la rivero ŝanĝas sian direkton fojfoje. Kelkfoje ĝi fluas

unudirekten kaj alifoje alidirekten.”

Ili ne havis sufiĉan tempon por respondi al li, ĉar la

floso portiĝis preter la domon kaj longdistance aliflanken de

ĝi.

“Ni iras precize kien ni ne volas iri,” diris Doroteo, “kaj

mi supozas ke ni ne povas esperi pli ol atingi la teron antaŭ

ol pluportiĝi.”

Sed ili ne povis atingi la teron. Al ili mankis remiloj,

kaj eĉ stango per kiu ili povus gvidi la floson. La ŝtipoj

portantaj ilin flosadis en la mezo de la fluo kaj firme teniĝis

en tiu pozicio per la forta fluo.

Do ili sidis kviete kaj atendis kaj, eĉ dum ili demandis

al si kion fari, la floso malrapidiĝis, ekhaltis, kaj komencis

312

Ĉapitro Dudek Ses

flosi alidirekten—laŭ la direkto kiun ĝi unue iris. Post

nelonge ili repasis la Kvelulan domon kaj la viro plu staradis

sur la bordo. Li kriis al ili:

“Saluton! Mi ĝojas revidi vin. Mi anticipas ke mi revidos

vin tre ofte, dum vi pasos, krom se eble vi naĝos al la tero.”

Sed ili jam postlasis lin kaj iras denove cele la

Palpbruman Landon.

“Vere estas misfortune,” diris Oĵo per senespera voĉo. “La

Trompema Rivero konstante ŝanĝiĝas, ŝajne, kaj nun ni devos

flosadi tien kaj reen, se ni ne sukcesos iel alteriĝi.”

“Ĉu vi scipovas naĝi?” demandis Doroteo.

“Ne; mi estas Oĵo la Misfortuna.”

“Nek mi. Toto scipovas iomete naĝi, sed tio ne helpos

nin alteriĝi.”

“Mi ne scias ĉu aŭ ne mi scipovas naĝi,” komentis

Ĉifoneroj; “sed se mi provus mi certe ruinigus miajn belajn

ĉifonojn.”

“Mia pajlo pleniĝus per la akvo kaj mi subakviĝus,” diris

la Birdotimigilo.

Do ili ne povis elpensi manieron eskapi sian dilemon kaj

pro senhelpeco ili nur sidis kviete. Oĵo, kiu estis sur la

antaŭo de la floso, transrigardis en la akvon kaj kredis vidi

kelkajn grandajn fiŝojn naĝadi. Li trovis nefiksitan finaĵon

de la sekigoŝnuro kiu kuntenis la ŝtipojn, kaj preninte oran

najlon el sia poŝo li fleksis ĝin tiel formante hokon, kaj ligis

ĝin al la finaĵo de la ŝnuro. Surmetinte iom da pano kiun

313

La Miksĉifona Knabino de Oz

li rompis de sia bulko, li faligis la ŝnuron en la akvon kaj

preskaŭ tuj ĝin kaptis granda fiŝo.

Ili sciis ke ĝi estas granda fiŝo, ĉar ĝi tiel forte tiris la

ŝnuron ke ĝi antaŭentiris la floson eĉ pli rapide ol ĝin

antaŭe portis la fluo de la rivero. La fiŝo multe timis, kaj

ĝi forte naĝis. Ĉar la alia finaĵo de la sekigoŝnuro estis ligita

ĉirkaŭ la ŝtipojn li ne povis detiri ĝin, kaj ĉar li avide glutis

la oran hokon per sia unua mordo li ankaŭ ne povis liberiĝi

de tio.

Kiam ili atingis la lokon kie la fluo antaŭe ŝanĝiĝis, la

fiŝo plu naĝadis antaŭen pro sia sovaĝa klopodo eskapi. La

floso malrapidiĝis, sed ĝi ne ekhaltis, ĉar la fiŝo neebligis

tion. Ĝi plu moviĝadis laŭ la sama direkto kiel ĝis tiam.

Kiam la fluo ŝanĝis sian direkton kaj ekrapidis retren ĝi ne

sukcesis kunporti la floson. Malrapide, centimetron post

centimetro, ili pluflosis, kaj la fiŝo tiris kaj tiris kaj pluirigis

ilin.

“Mi esperas ke li ne cedos,” diris Oĵo maltrankvile. “Se

la fiŝo povos elteni ĝis la fluo reŝanĝos sin, ĉio estos bona.”

La fiŝo ne cedis, sed brave tiris la floson ĝis fine la akvo

en la rivero reŝanĝis sian direkton kaj flosigis ilin laŭ ilia

volo. Sed nun la kaptita fiŝon trovis sian forton febliĝanta.

Serĉante rifuĝejon, ĝi komencis tiri la floson al la bordo.

Ĉar ili ne volis albordiĝi en tiu loko la knabo tranĉis la

ŝnuron per sia poŝtranĉilo kaj liberigis la fiŝon, nur

ĝustatempe por ke la floso ne surbordiĝu.

314

!(images/000010.jpg)

La Miksĉifona Knabino de Oz

Kiam la sekvan fojon la rivero retrigis sin la Birdotimigilo

sukcesis ekpreni branĉon de arbo pendantan super la akvo

kaj ili ĉiuj helpis lin firme teni ĝin kaj neebligi ke la floso

pli retrenportiĝu. Dum ili atendis tie, Oĵo vidis longan

rompitan branĉon kuŝantan sur la bordo, do li saltis sur la

bordon kaj prenis ĝin. Kiam li detiris la flankobranĉetojn li

kredis ke li povos uzi la branĉon kiel stangon, por gvidi la

floson se urĝos.

Ili firme tenis la arbon ĝis ili trovis ke la akvo fluas

ĝustadirekten, kaj tiam ili lasis ĝin kaj permesis ke la floso

rekomencu veturi. Malgraŭ tiuj paŭzoj ili efektive bone

progresadis cele la Palpbruman Landon kaj trovinte metodon

konkeri la kontraŭeman fluon iliaj spiritoj multe

plimalpeziĝis. Ili ne povis vidi multon de la lando tra kiu

ili pasas, pro la altaj bordoj, kaj ili ne renkontis aliajn

boatojn aŭ flosaĵojn sur la surfaco de la rivero.

Denove la trompema rivero inversigis sian fluon, sed ĉifoje

la Birdotimigilo estis avertita kaj uzis la stangon por puŝi

la floson cele grandan rokon kuŝantan en la akvo. Li kredis

ke la roko neebligos ilian retroflosadon laŭ la fluo, kaj tiel

estis. Ili kroĉis sin al tiu ankraĵo ĝis la akvo rekomencis flui

ĝustadirekten, kaj tiam ili permesis ke la flosu pluflosu.

Flosinte ĉirkaŭ kurbiĝon ili vidis antaŭ si altan akvan

deklivon kiu etendis sin trans la tutan riveron, kaj cele tion

ili estis nerezisteble portataj. Ĉar ne eblis haltigi la flosadon

de la floso ili firme kroĉis sin al la ŝtipoj kaj lasis la riveron

316

Ĉapitro Dudek Ses

pluportadi ilin. Rapide la floso grimpis la akvan deklivon kaj

glitis laŭ la alia flanko, plonĝigante sian randon profunde

en la akvon kaj plene malsekigante ilin per akveroj.

Same kiel antaŭe la floso reĝustigis sin kaj pluflosis, kaj

Doroteo kaj Oĵo ridis pro la malsekiĝo; sed Ĉifoneroj estis

multe ĉagrenita kaj la Birdotimigilo elprenis sian poŝtukon

kaj viŝis la akvon de la ĉifonoj de la Miksĉifona Knabino

laŭeble. La suno baldaŭ sekigis ŝin kaj la koloroj de ŝiaj

ĉifonoj montriĝis bonaj, ĉar ili ne kunmiksiĝis nek fadis.

Pasinte la muron da akvo la fluo ne ŝanĝiĝis nek plu

retrofluis, ĝi plu tiris ilin senhalte antaŭen. La bordoj de la

rivero ankaŭ malaltiĝis, tiel ke ili denove povis vidi la

pejzaĝon, kaj baldaŭ ili trovis flavajn ranunkolojn kaj

leontodojn kreskantajn inter la herboj, pro kio ili sciis ke ili

jam atingis la Palpbruman landon.

“Eble ni devus alteriĝi,” Doroteo diris al la Birdotimigilo.

“Baldaŭ,” li respondis. “La kastelo de la Stana

Lignohakisto estas en la suda parto de la Palpbruma Lando,

do ĝi devas esti ne tre malproksime de ĉi tie.”

Timante ke ili eble tro foren drivus, Doroteo kaj Oĵo

nun stariĝis kaj levis la Birdotimigilon en siaj brakoj, laŭeble

plej alten, por ke li povu facile vidi la pejzaĝon. Dum kelka

tempo li rekonis nenion vidatan, sed fine li kriis:

“Jen ĝi! Jen ĝi!”

“Kio?” demandis Doroteo.

“La stana kastelo de la Stana Lignohakisto. Mi povas vidi

317

!(images/000002.jpg)

!(images/000006.jpg)

La Miksĉifona Knabino de Oz

ĝiajn turetojn brili en la sunlumo. Ĝi estas tre for, sed estos

plej bone ke ni alteriĝu tuj.”

Ili malsuprenigis lin kaj komencis impeti la floson al la

bordo per la stango. Ĝi tre bone obeis, ĉar la fluo estis nun

pli pigra, kaj baldaŭ ili atingis la bordon kaj sendanĝere

surteriĝis.

La Palpbruma Lando estis vere bela, kaj trans la kampojn

ili povis vidi de for la arĝentan brilon de la stana kastelo.

Leĝerakore ili rapidigis sin al ĝi, ĉar ili bone ripozis dum

sia longa rajdo sur la rivero.

Post nelonge ili komencis transiri enorman kampon da

belegaj flavaj lilioj, kies delikata odoro estis tre ĝuiga.

“Belegaj!” kriis Doroteo, haltante por admiri la perfektecon

de tiuj grandiozaj floroj.

“Jes,” diris la Birdotimigilo, penseme, “sed ni devas nepre

ne dispremi aŭ vundi iun el la lilioj.”

“Kial ne?” demandis Oĵo.

“La Stana Lignohakisto estas tre bonkora,” estis la

respondo, “kaj li malamas vidi ian ajn vundiĝon de vivanto.”

“Ĉu floroj vivas?” demandis Ĉifoneroj.

“Jes, kompreneble. Kaj tiuj floroj apartenas al la Stana

Lignohakisto. Do, por ne ofendi lin, ni ne surtretu eĉ unu

floron.”

“Foje,” diris Doroteo, “la Stana Lignohakisto paŝis sur

skarabon kaj mortigis la uleton. Tio tre malfeliĉigis lin kaj

li ploris ĝis liaj artikoj rustiĝis pro la larmoj, tiel ke li ne

320

Ĉapitro Dudek Ses

povis movi ilin.”

“Kion do li faris pri tio?” demandis Oĵo.

“Metis oleon sur ilin ĝis la artikoj denove glate funkciis.”

“Ho!” kriis la knabo, kvazaŭ granda eltrovo ektrafis lian

menson. Sed li ne diris kio estas la eltrovo kaj tenis sekreta

la ideon.

La marŝo estis longa sed plaĉa, kaj ĝi tute ne ĝenis ilin.

Malfrue en la posttagmezo ili proksimiĝis al la mirinda stana

kastelo de la Imperiestro de la Palpbrumoj, kaj Oĵo kaj

Ĉifoneroj, kiuj neniam antaŭe vidis ĝin, pleniĝis per mirego.

Stano abundis en la Palpbruma Lando kaj laŭdire la

Palpbrumoj estis la plej lertaj stanistoj en la tuta mondo.

Do la Stana Lignohakisto dungis ilin kiam li konstruigis

sian grandiozan kastelon, kiu estis plene el stano, de la tero

ĝis la plej alta tureto, kaj tiel brile polurita ke ĝi scintilis

en la sunradioj pli bele ol arĝento. Ĉirkaŭ la tereno de la

kastelo staris stana muro, kun stanaj pordegoj; sed la

pordegoj estis plene apertaj ĉar neniuj malamikoj de la

Imperiestro ekzistis por ĝeni lin.

Enirinte la vastan terenon niaj veturantoj trovis ke necesas

ankoraŭ pli admiradi. Stanaj fontoj sendis klaran akvon alten

en la aeron kaj estis multaj bedoj da stanaj floroj, tiel

perfekte formitaj kiel estus naturaj floroj. Ankaŭ estis stanaj

arboj, kaj tie kaj tie estis ombrumataj laŭboj el stano, kun

stanaj benkoj kaj seĝoj sur kiuj oni povas sidi. Ankaŭ, flanke

de la vojo kondukanta al la fronta pordo de la kastelo, estis

321

La Miksĉifona Knabino de Oz

vicoj da stanaj statuoj, tre lerte faritaj. Inter ili Oĵo rekonis

statuojn de Doroteo, Toto, la Birdotimigilo, la Sorĉisto, la

Vilulo, Joĉjo Kukurbokapo kaj Ozma, ĉiuj starantaj sur bone

formitaj stanaj piedestaloj.

Toto bone konis la loĝejon de la Stana Lignohakisto, kaj,

certa pri ĝoja bonvenigo, li antaŭenkuris kaj bojis tiel laŭte

ĉe la fronta pordo ke la Stana Lignohakisto aŭdis lin kaj

mem elvenis por trovi ĉu vere estas lia malnova amiko Toto.

La sekvan momenton la stanulo varmakore ĉirkaŭbrakumis

la Birdotimigilon kaj turnis sin por ĉirkaŭpremi Doroteon.

Sed nun lian okulon kaptis la stranga aspekto de la

Miksĉifona Knabino, kaj li rigardis ŝin kun kunmiksitaj miro

kaj admiro.

322

!(images/000059.png)

LA Stana Lignohakisto

estis unu el la plej gravaj

personoj en la tuta Oz.

Kvankam Imperiestro de

la Palpbr umoj, li estis

vasalo de Ozma, kiu regis

la tutan landon, kaj la

knabino kaj la stanulo

e s t i s v a r m a j p e r s o n a j

amikoj. Li estis iom danda

k a j t e n i s s i a n s t a n a n

korpon brile polurita kaj

siajn stanajn artikojn bone

oleitaj. Li ankaŭ estis tre

ĝentila kaj tiel amema kaj

milda ke ĉiu amis lin. La

Imperiestro salutis Oĵon

kaj Ĉifonerojn elkore kaj

gvidis la tutan grupon en

sian belan stanan salonon,

kie ĉiuj mebloj kaj bildoj

estis el stano. La muroj

estis panelitaj per stano

kaj de la stana plafono

pendis stanaj lustroj.

323

La Miksĉifona Knabino de Oz

La Stana Lignohakisto volis scii, plejunue, kie Doroteo

trovis la Miksĉfonan Knabinon, do kune la vizitantoj rakontis

pri kiel Ĉifoneroj fariĝis, ankaŭ pri la akcidento suferita de

Margolote kaj Onĉjo Nonĉjo kaj pri kiel Oĵo komencis veturi

por akiri la objektojn bezonatajn por la magia sorĉo de la

Kurbiĝinta Magiisto. Post tio Doroteo informis pri iliaj

aventuroj en la Kvelula Lando kaj pri kiel fine ili sukcesis

akiri la akvon el obskura puto.

Dum la knabineto rakontis tiujn aventurojn la Stana

Lignohakisto sidis en fotelo aŭskultante intense interesate,

dum la aliaj grupe sidis ĉirkaŭ li. Tamen Oĵo tenis sian

vidon fiksita al la korpo de la stana Imperiestro, kaj nun li

rimarkis ke sub la artiko de la maldekstra genuo guteto da

oleo formiĝas. Li rigardis tiun oleguton dum lia koro

rapidege batis, kaj palpinte en sia poŝo li elprenis flakoneton

el kristalo, kiun li tenis en sia mano.

Baldaŭ la Stana Lignohakisto ŝanĝis sian pozicion, kaj tuj

Oĵo, mirigante ĉiujn, surplankiĝis kaj tenis sian kristalan

flakoneton sub la genuartiko de la Imperiestro. Ĝuste tiam

la oleguto falis, kaj la knabo kaptis ĝin per sia botelo kaj

tuj korkfermis ĝin. Post tio, kun la vizaĝo ruĝa kaj

embarasitaspekta, li stariĝis kaj frontis la aliajn.

“Sed kion vi faris?” demandis la Stana Lignohakisto.

“Mi kaptis oleguton kiu falis de via genuartiko,” konfesis

Oĵo.

“Oleguton!” kriis la Stana Lignohakisto. “Ve, kiom

324

!(images/000022.png)

Ĉapitro Dudek Sep

senzorga estis mia prizorgisto kiam li oleis min hodiaŭ-

matene! Mi timas ke mi devos riproĉi tiun ulon, ĉar ne

konvenas ke mi gutigu oleon kie ajn mi estas.”

“Ne gravas,” diris Doroteo. “Oĵo aspektas feliĉa pro la

oleo, ial.”

“Jes,” deklaris la Manĝtula knabo, “mi estas feliĉa. Unu

el la objektoj por kiuj la Kurbiĝinta Magiisto sendis min

estas oleguto el la korpo de vivanto. Mi unue tute ne sciis

ke ekzistas io tia; sed nun ĝi estas sekura en la kristala

flakoneto.”

325

La Miksĉifona Knabino de Oz

“Mi volonte donacas ĝin,” diris la Stana Lignohakisto.

“Ĉu nun vi jam akiris ĉion kion vi serĉis?”

“Ne ĉion,” respondis Oĵo. “Mi devis akiri kvin objektojn,

kaj mi jam trovis kvar. Mi havas la tri harojn de la pinto

de vosto de Vuzo, sesfolion, ujeton da akvo el obskura puto

kaj oleguton el la korpo de vivanto. La lasta objekto estas

la plej facila, kaj mi estas certa ke mia kara Onĉjo Nonĉjo—

kaj ankaŭ bona Margolote—baldaŭ reviviĝos.”

La Manĝtula knabo diris tion tre fiere kaj plezure.

“Bone!” kriis la Stana Lignohakisto; “mi gratulas vin. Sed

kio estas la kvina kaj lasta bezonaĵo por kompletigi la

magian sorĉon?”

La maldekstra flugilo de flava papilio,” diris Oĵo. “En ĉi

tiu flava lando, per la helpo de via afabla komplezemo, tio

estos tre facile trovita.”

La Stana Lignohakisto rigardis lin miregoplene.

“Nepre vi ŝercas!” li diris.

“Ne,” respondis Oĵo, tre surprizite; “mi plene seriozas.”

“Sed ĉu vi eĉ momente kredas ke mi permesus ke vi, aŭ

iu alia, eltiru la maldekstran flugilon de flava papilio?”

demandis la Stana Lignohakisto severe.

“Kial ne, sinjoro?”

“Kial ne? Vi demandas al mi kial ne? Estus kruele—mi

neniam aŭdis pri pli kruela kaj senkora ago,” asertis la Stana

Lignohakisto. “La papilioj estas inter la plej belaj uloj, kaj

ili multege sentas doloron. Se oni forŝirus flugilon tio ege

326

Ĉapitro Dudek Sep

torturus ĝin kaj ĝi baldaŭ mortus doloregoplene. Mi neniel

permesus tian fiagon!”

Oĵo mirege aŭdis tion. Ankaŭ Doroteo aspektis ĉagrenita,

sed en sia koro ŝi sciis ke la Stana Lignohakisto pravas. La

Birdotimigilo kapjesis klarkonsente al la parolo de lia amiko,

do evidente li akordis kun la decido de la Imperiestro.

Ĉifoneroj rigardis perplekse de unu al la alia.

“Al kiu gravas papilio?” ŝi demandis.

“Ĉu ne al vi?” demandis la Stana Lignohakisto.

“Eĉ ne fingroklakon, ĉar mi ne posedas koron,” diris la

Miksĉifona Knabino. “Sed mi volas helpi Oĵon, kiu estas

mia amiko, por ke li savu la onklon kiun li amas, kaj mi

mortigus dekon da senutilaj papilioj por ke li povu fari tion.”

La Stana Lignohakisto ĝemis bedaŭroplene.

“Vi havas amemajn instinktojn,” li diris, “kaj se vi havus

koron vi estus vera bonulo. Mi ne povas kulpigi vin pro via

senkora komento, ĉar vi ne kapablas kompreni la sentojn de

la koruloj. Mi, ekzemple, havas tre netan kaj respondeman

koron donitan al mi foje de la mirinda Sorĉisto de Oz, do

mi neniam—neniam— neniam permesos la torturiĝon de

kompatinda flava papilio, negrave kiu farus ĝin.”

“La flava lando de la Palpbrumoj,” diris Oĵo malĝoje,

“estas la sola loko en Oz kie troveblas flava papilio.”

“Tio ĝojigas min,” diris la Stana Lignohakisto. “Ĉar mi

regas la Palpbruman Landon, mi povas protekti miajn

papiliojn.”

327

La Miksĉifona Knabino de Oz

“Se mi ne akiros la flugilon—nur unu maldekstran

flugilon,” diris Oĵo mizere, “mi ne povos savi Onĉjon

Nonĉjon.”

“Do li devos por ĉiam resti marmora statuo,” deklaris la

Stana Imperiestro firme.

Oĵo viŝis siajn okulojn, ĉar li ne povis reteni larmojn.

“Jen kion fari,” diris Ĉifoneroj. “Ni kunprenu tutan flavan

papilion, vivantan kaj bonfartan, al la Kurbiĝinta Magiisto

kaj li detiru la maldekstran flugilon.”

“Ne,” diris la Stana Lignohakisto. “Vi ne rajtas havi iun

mian karan papilieton por tia traktado.”

“Do kion en la mondo ni faru?” demandis Doroteo.

Ili ĉiuj silentiĝis kaj pensadis. Neniu parolis dum longa

tempo. Post tio la Stana Lignohakisto ekvigligis sin kaj diris:

“Ni ĉiuj reiru al la Smeralda Urbo kaj petu konsilon de

Ozma. Ŝi estas saĝa knabineto, nia Reganto, kaj eble ŝi povos

trovi kiel helpi Oĵon savi sian Onĉjon Nonĉjon.”

Do la sekvan matenon la grupo ekveturis al la Smeralda

Urbo, kiun ili atingis post kutima tempo kaj sen gravaj

aventuroj. La veturo estis malfeliĉa por Oĵo, ĉar sen la flugilo

de la flava papilio li ne povis trovi metodon savi Onĉjon

Nonĉjon—se ne atendi ses jarojn por ke la Kurbiĝinta

Magiisto faru novan provizon de la Viviga Pulvoro. La knabo

estis tute senespera, kaj dum li marŝis li ĝemis laŭte.

“Ĉu io dolorigas vin?” demandis la Stana Lignohakisto

amikatone, ĉar la Imperiestro estis en la grupo.

328

Ĉapitro Dudek Sep

“Mi estas Oĵo la Misfortuna,” respondis la knabo. “Mi

devas agnoski ke mi malsukcesas pri ĉiu entrepreno.”

“Kial vi estas Oĵo la Misfortuna?” la viro demandis.

“Ĉar mi naskiĝis dum vendredo.”

“Vendredo ne estas misfortuniga,” deklaris la Imperiestro.

“Ĝi estas nur unu el sep tagoj. Ĉu vi supozas ke la tuta

mondo misfortuniĝas dum sepono de la tuta tempo?”

“Estis la dektria tago de la monato,” diris Oĵo.

“Dek tri! Ha, jen vere bonfortuniga numero,” respondis

la Stana Lignohakisto. “Ŝajne mi estas ĉiam bonsorta dum

la dektria. Mi supozas ke la plej multaj personoj neniam

rimarkas la bonan fortunon kiu trafas ilin pro la numero

13, sed se eĉ plej eta misfortuno trafas ilin tiutage, ili

kulpigas la numeron kaj ne la veran kaŭzon.”

“Ankaŭ por mi dek tri estas bonfortuniga numero,”

komentis la Birdotimigilo.

“Kaj por mi,” diris Ĉifoneroj. “Mi havas precize dek tri

flikaĵojn sur mia kapo.”

“Sed,” plu diris Oĵo, “mi estas maldekstramanema.”

“Multaj el niaj plej gravaj uloj estas tiaj,” asertis la

Imperiestro. “Maldekstramanemuloj kutime kapablas facile uzi

ambaŭ manojn. Dekstramanemuloj kutime uzas facile nur

unu manon.”

“Kaj estas veruko sub mia dekstra brako,” diris Oĵo.

“Vere bonfortuna!” kriis la Stana Lignohakisto. “Se ĝi

estus sur la pinto de via nazo ĝi eble misfortunigus, sed sub

329

La Miksĉifona Knabino de Oz

via brako ĝi estas bonfortune senefika.”

“Pro ĉio ĉi,” diris la Manĝtula knabo, “oni nomis min

Oĵo la Misfortuna.”

“Do ni devos rekomenci kaj nomi vin ekde nun Oĵo la

Bonfortuna,” deklaris la viro. “Ĉiu kialo dirita de vi estas

absurda. Sed mi rimarkis ke se iu konstante timas

misfortunon kaj kredas ke ĝi trafos lin, tiu ne kaptas

oportunon profiti pro bonfortuno okazanta. Do decidu estu

Oĵo la Bonfortuna.”

“Kiel?” demandis la knabo, “ĉar ĉiu klopodo mia savi

mian karan onklon fiaskis?”

“Neniam perdu esperon, Oĵo,” konsilis Doroteo. “Neniu

povas scii kio sekve okazos.”

Oĵo ne respondis, sed li estis tiel senespera ke eĉ ilia

alveno al la Smeralda Urbo ne interesis lin.

La popolo ĝoje salutis la alvenon de la Stana

Lignohakisto, la Birdotimigilo kaj Doroteo, kiuj ĉiuj estis tre

amataj, kaj kiam ili eniris la reĝan palacon ili ricevis

mesaĝon ke Ozma tuj intervjuos ilin.

Doroteo informis la knabinan Reganton pri la sukcesoj

dum la serĉo ĝis ili atingis la problemon pri la flava papilio,

kiun la Stana Lignohakisto plene rifuzis provizi al la

magiaĵo.

“Li plene pravas,” diris Ozma, kiu aspektis tute ne

surprizita. “Se Oĵo informus min ke unu serĉaĵo estas la

flugilo de flava papilio mi informus lin jam antaŭ la ekserĉo

330

!(images/000035.jpg)

La Miksĉifona Knabino de Oz

ke li neniam povos akiri ĝin. Tio ŝparigus al vi la

problemojn kaj ĝenojn de via longa veturado.”

“Tute ne ĝenis min la veturado,” diris Doroteo. “Mi ĝuis

ĝin.”

“Sed la rezulto estas,” komentis Oĵo, “ke mi tute ne povos

akiri la objektojn por kiuj la Kurbiĝinta Magiisto sendis min;

do, krom se mi atendos dum ses jaroj por ke li faru la

Vivigopulvoron, Onĉjo Nonĉjo ne estas savebla.”

Ozma ridetis.

“D-ro Pipt ne faros pli da Vivigiga Pulvoro, mi certigas

al vi,” diris ŝi. “Mi venigis lin al ĉi tiu palaco, kie li nun

estas, kaj liaj kvar kaldronoj estas detruitaj kaj lia libro da

receptoj bruligita. Mi ankaŭ alportigis la marmorajn statuojn

de via onklo kaj de Margolote, kiuj staras en la apuda

ĉambro.”

Ilin ĉiujn tre mirigis tiu anonco.

“Ho, mi vidu Onĉjon Nonĉjon! Mi tuj vidu lin, bonvolu!”

kriis Oĵo fervore.

“Atendu momenton,” respondis Ozma, “ĉar mi volas diri

ion pli. Nenio okazanta en la Lando Oz estas nerimarkata

de nia saĝa Sorĉistino Glinda la Bona. Ŝi plene sciis pri la

magiado de D-ro Pipt kaj lia vivigo de la Vitra Kato kaj

de la Miksĉifona Knabino, kaj la akcidento trafinta Onĉjon

Nonĉjon kaj Margoloten, kaj la serĉon kaj veturadon de Oĵo

kun Doroteo. Glinda ankaŭ sciis ke Oĵo malsukcesos trovi

ĉion serĉatan, do ŝi alvokis nian Sorĉiston kaj instruis al li

332

!(images/000066.png)

Ĉapitro Dudek Sep

kion fari. Io okazos en ĉi tiu palaco, baldaŭ, kaj tiu ‘io’

nepre plaĉos al vi ĉiuj. Kaj nun,” pludiris la knabina

Reganto, stariĝante el sia seĝo, “sekvu min en la apudan

ĉambron.”

333

!(images/000055.png)

!(images/000087.png)

K I A M O ĵ o e n i r i s l a

ĉambron li kuris rapide al

la statuo de Onĉjo Nonĉjo

kaj ame kisis la marmoran

vizaĝon.

“ M i

f a r i s

m i a n

plejeblon, Onĉjo,” li diris,

l a r m e , “ s e d m i m a l -

sukcesis!”

Post tio li retiris sin

k a j ĉ i r k a ŭ r i g a r d i s l a

ĉambron, kaj la ekvido de

la grupego tute surprizis

lin.

K r o m l a m a r m o r a j

statuoj de Onĉjo Nonĉjo

kaj Margolote, la Vitra

K a t o

e s t i s

t i e ,

kunvolviĝinte sur tapiŝeto;

kaj la Vuzo ĉeestis, sidante

s u r

s i a j

k v a d r a t a j

malantaŭaj kr uroj kaj

s e r i o z e

i n t e r e s a t e

rigardante la scenon; kaj

jen la Vilulo, vestita per

335

La Miksĉifona Knabino de Oz

pizverda satena vila kompleto, kaj ĉe tablo sidis la malgranda

Sorĉisto, aspektante tre grava kaj kvazaŭ sciante pli ol li

volas diri.

Plej lasta troviĝis D-ro Pipt, kaj la Kurbiĝinta Magiisto

sidis kurbiĝinte en seĝo, aspektante tre malfeliĉa sed fikse

rigardante la senvivan formon de sia edzino Margolote, kiun

li multe amas sed kiu laŭ lia timo nun estas por ĉiam

perdita.

Ozma prenis seĝon kiun Ĵelea Konfitaĵ antaŭenmovis por

la Registo, kaj malantaŭ ŝi staris la Birdotimigilo, la Stana

Lignohakisto kaj Doroteo, ankaŭ la Malkuraĝa Leono kaj la

Malsata Tigro. La Sorĉisto nun stariĝis kaj profunde klinis

sin al Ozma kaj malpli profunde al la aliaj kunvenintoj.

“Gesinjoroj kaj bestoj,” li diris, “mi volas anonci ke nia

Gracoplena Reganto permesis al mi obei la ordonojn de nia

granda Sorĉistino Glinda la Bona, kies humila Asististo mi

fiere estas. Ni trovis ke la Kurbiĝinta Magiisto praktikadas

sian magiadon kontraŭ la Leĝoj, kaj tial, per Reĝa Edikto,

mi nun senigas lin de ĉiu kapablo magii ekde nun. Li ne

plu estas kurbiĝinta magiisto, sed nur simpla Manĝtulo; li

eĉ ne plu estas kurbiĝinta, sed nur ordinara homo.”

Dum li prononcis tiujn vortojn la Sorĉisto gestis per sia

mano al D-ro Pipt kaj tuj ĉiu kurbiĝinta membro rektiĝis

kaj fariĝis perfekta. La eksmagiisto, ĝojkriante, ekstaris,

rigardis sin miroplene, kaj poste refalis en sian seĝon kaj

rigardis la Sorĉiston fascinate.

336

!(images/000078.png)

La Miksĉifona Knabino de Oz

“La Vitra Kato, kiun D-ro Pipt kontraŭleĝe faris,” daŭrigis

la Sorĉisto, “estas bela kato, sed ĝia palruĝa cerbo tiom

fierigis ĝin ke ĝi estis malagrabla kunulo por ĉiu. Do antaŭ

hodiaŭ mi elprenis la palruĝan cerbon kaj anstataŭigis ĝin

per travidebla, kaj nun la Vitra Kato estas tiel modesta kaj

bonkonduta ke Ozma decidis reteni ŝin en la palaco kiel

dorlotbeston.”

“Mi dankas,” diris la kato, mildavoĉe.

“La Vuzo montris sin bona Vuzo kaj fidela amiko,” la

Sorĉisto daŭrigis, “do ni sendos lin al la Reĝa Bestaro, kie

oni bone prizorgos lin kaj li povos satmanĝi dum sia tuta

vivo.”

“Mi multe dankas,” diris la Vuzo. “Estos multe pli bone

ol esti malantaŭ barilo en soleca arbaro malsategante.”

“Kaj rilate al la Miksĉifona Knabino,” pludiris la Sorĉisto,

“ŝi estas tiel rimarkindaspekta, kaj tiel lerta kaj bonhumora,

ke nia Gracoplena Registo intencas konservi ŝin zorgoplene,

kiel unu el la kuriozaĵoj de la kurioza Lando Oz. Ĉifoneroj

rajtos loĝi en la palaco, aŭ kie ajn ŝi deziros, kaj esti nenies

servisto sed nur sia propra mastrino.”

“Tute bone,” diris Ĉifoneroj.

“Nin ĉiujn interesas Oĵo,” la malgranda Sorĉisto daŭrigis,

“ĉar lia amo al sia misfortuna onklo instigis lin brave fronti

ĉiajn danĝerojn por povi savi lin. La Manĝtula knabo havas

lojalan kaj malavaran koron kaj li faris sian plejeblon por

revivigi Onĉjon Nonĉjon. Li malsukcesis, sed ekzistas aliaj pli

338

!(images/000110.jpg)

La Miksĉifona Knabino de Oz

potencaj ol la Kurbiĝinta Magiisto, kaj pli da metodoj ol konas

D-ro Pipt por nuligi la sorĉon de la Ŝtoniga Likvaĵo. Glinda

la Bona informis min pri unu metodo, kaj nun vi ekscios

kiom granda estas la scio kaj povo de nia senegala Sorĉistino.”

Dirante tion la Sorĉisto antaŭeniris al la statuo de

Margolote kaj faris magian geston, samtempe murmurante

magian vorton kiun povis klare aŭdi neniu. Tuj la virino

movis sin, turnis sian kapon miroplene tien kaj reen, por

rimarki ĉiun starantan antaŭ ŝi, kaj vidante D-ron Pipt ŝi

antaŭenkuris kaj ĵetis sin en la etenditajn brakojn de sia edzo.

Post tio la Sorĉisto magie gestis kaj parolis la magian

vorton antaŭ la statuo de Onĉjo Nonĉjo. La maljuna

Manĝtulo tuj ekvivis kaj profunde klinante sin antaŭ la

Sorĉisto diris: “Dankon.”

Sed nun Oĵo rapidis al sia onklo kaj ĝojoplene

ĉirkaŭbrakis lin, kaj la maljunulo alpremis sian neveton ame

kaj karesis lian hararon kaj forviŝis la larmojn de la knabo

per poŝtuko, ĉar Oĵo ploris pro pura feliĉo.

Ozma antaŭenvenis por gratuli ilin.

“Mi donas al vi, kara Oĵo kaj Onĉjo Nonĉjo, belan

domon tuj ekster la muroj de la Smeralda Urbo,” ŝi diris,

“kaj tie vi hejmos kaj mi protektos vin.”

“Mi ja nomis vin Oĵo la Bonfortuna!” diris la Stana

Lignohakisto, dum ĉiuj fervore manpremis kun Oĵo.

“Tiel vi nomis min, kaj vi plene pravis!” respondis Oĵo,

dankeme.

340

!(images/000017.png)

!(images/000029.jpg)

!(images/000042.jpg)

Document Outline

  • Kovrilo
    1. Ojho kaj Onchjo Nonchjo
    1. La Kurbighinta Magiisto
    1. La Mikschifona Knabino
    1. La Vitra Kato
    1. Terura Akcidento
    1. La Veturo
    1. La Petolema Fonografo
    1. La Malsagha Strigo kaj la Sagha Azeno
    1. Ili Renkontas la Vuzon
    1. Vilulo Venas Savi
    1. Bona Amiko
    1. La Giganta Histriko
    1. Chifoneroj kaj la Birdotimigilo
    1. Ojho Malobeas Leghon
    1. Enkarcerigita de Ozma
    1. Princino Doroteo
    1. Ozma kaj shiaj Amikoj
    1. Ozma Pardonas Ojhon
    1. Problemoj pro la Totenhotoj
    1. Jup Kaptita
    1. Sult Saltulo la Championo
    1. La Shercemaj Kornuloj
    1. Oni Deklaras Pacon
    1. Ojho Trovas la Obskuran Puton
    1. Ili Subachetas la Pigran Kvelulon
    1. La Trompema Rivero
    1. La Stana Lignohakisto Objhetas
    1. La Mirinda Sorchisto de Oz