% Kurioza okazaj'o % Carlo Goldoni
KURIOZA OKAZAĵO
eLIBRO
eLIBRO
Carlo Goldoni
Kurioza
okazaĵo
Triakta komedio
I N K O
1
KURIOZA OKAZAĵO
eLIBRO
Carlo Goldoni
KURIOZA OKAZAĵO
Triakta komedio
El la itala tradukis Mevo
Eldono lingve reviziita en 2001
eLIBRO
Aranĝis: Franko Luin
ISBN 91-7303-102-X
INKO · SE-13542 TYRESÖ · SVEDIO
JULIO 2001
2
KURIOZA OKAZAĵO
eLIBRO
PERSONOJ DE LA KOMEDIO
Sinjoro Filiberto
riĉa nederlanda komercisto
Fraŭlino Giannina
lia filino
Sinjoro Riccardo
financisto
Fraŭlino Costanza
lia filino
Sinjoro de la Coterie
franca leŭtenanto
Marianna
ĉambristino de fraŭlino Giannina
Sinjoro Guascogna
ĉambristo de la leŭtenanto
Oni prezentas la scenon en Hago, en la hejmo de sinjoro Filiberto.
3
KURIOZA OKAZAĵO
eLIBRO
AKTO UNUA
SCENO UNUA
ĉambro en la hejmo de sinjoro Filiberto
(Guascogna, preparante la kofron de sia mastro, poste Marianna)
Marianna:
ĉu oni povas diri bonan tagon al sinjoro Guascogna?
Guascogna:
Jes, aminda Marianna, de vi estas al mi kara la bona tago, sed estus al mi pli kara la bona nokto.
Marianna:
Mi bedaŭras, laŭ kio mi vidas, ke mi devas deziri al vi bonan vojaĝon.
Guascogna:
Ha, kara mia ĝojo, post malgaja foriro povos okazi nur tre malfeliĉa vojaĝo.
Marianna:
ŝajnas, ke vi bedaŭras foriri.
Guascogna:
ĉu vi dubas pri tio? Post ses monatoj, de kiam mi ĝuas vian amindan kunestadon, ĉu mi povas foriri sen malespero?
4
KURIOZA OKAZAĵO
eLIBRO
Marianna:
Kaj kiu vin devigas fari ion, kio malplaĉas al vi?
Guascogna:
ĉu vi ne scias? La mastro.
Marianna:
Mastroj ne mankas en Hago, kaj ĉi tie sendube vi trovus iun, kiu donus pli multe al vi ol franca militkaptita oficiro, vundita kaj persekutita de la sorto.
Guascogna:
Kompatu min, simila diro ne indas je junulino kia vi. Jam de multaj jaroj mi havas la honoron servi mian mastron.
Lia patro, mi povas diri, lin rekomendis al mi. Mi servis lin dum la milito. Mi ne evitis danĝerojn por pruvi al li mian fidelecon. Li estas malriĉa, sed bonkora; mi estas certa, ke kiam li progresos en sia kariero, mi men parto-prenos ĉiun lian profiton, kaj vi konsilus al mi forlasi lin kaj konsenti, ke li reiru al Francujo sen mi?
Marianna:
Vi parolas kiel saĝa homo, kia vi estas, sed mi ne povas kaŝi mian pasion.
Guascogna:
Kara Marianna, mi estas malĝoja kiel vi. Sed mi esperas revidi vin kaj esti en pli bona stato kaj povi diri al vi: jen mi, mi povas vin subteni, kaj mi estas via, se vi volas min.
Marianna:
Volu la ĉielo! Sed kial sinjoro leŭtenanto volas. tiel frue forveturi? Mia mastro lin vidas tre volonte, kaj mi opinias, ke lia filino lin vidas ne malpli volonte ol la patro.
5
KURIOZA OKAZAĵO
eLIBRO
Guascogna:
Bedaŭrinde jes, kaj jen la kaŭzo, kial li foriras.
Marianna:
ĉu ĝenas lin esti bone akceptata?
Guascogna:
Ha, Marianna mia, mia mastro enamiĝis al via mastrino
ĝis perdiĝo! Li vivas la plej mizeran vivon de tiu ĉi mondo. Li komprenas, ke pli kaj pli tiu reciproka amo grandiĝas, kaj ne povante plu ĝin kaŝi, li timas por si mem kaj por fraŭlino Giannina. Via mastro estas tre riĉa, kaj mia tre malriĉa. Sinjoro Filiberto, kiu havas nur tiun ĉi filinon, ne volus doni ŝin al kadeto, al soldato, al iu fine, kiu devus vivi per la doto. La leŭtenanto estas malriĉa, sed honesta.
Li respektas la gastemon, la amikecon, la sincerecon. Li timas, ke amo lin blindigos, li dubas, ke li estos delogita aŭ estos en neceso delogi. Pro tio, perfortante sin mem, li oferas sian koron al sia honesteco, kaj tute firme decidis foriri.
Marianna:
Mi laŭdas la belan heroaĵon. Sed, se tio dependus de mi, mi provus helpi lin.
Guascogna:
Tamen oni devas sin fortigi.
Marianna:
Vi faros tion pli facile ol mi.
Guascogna:
Vere, ni viroj havas pli fortikan koron.
6
KURIOZA OKAZAĵO
eLIBRO
Marianna:
Ho ne, diru prefere, ke via amemo estas pli malforta.
Guascogna:
Koncerne min, vi misjuĝas, se vi tiel opinias.
Marianna:
Mi kredas faktojn, ne vortojn.
Guascogna:
Kion mi devus fari, por certigi vin pri mia amo?
Marianna:
Sinjoro Guascogna ne bezonas mian sugeston.
Guascogna:
ĉu vi volus, ke antaŭ mia foriro mi edziĝu kun vi?
Marianna:
Tio estus ja fakto ne dubinda.
Guascogna:
Sed poste necesus, ke ni disiĝu.
Marianna:
Kaj vi kapablus min forlasi?
Guascogna:
Aŭ, ke vi kuniru.
Marianna:
Prefere.
Guascogna:
Sed por malbone stati?
Marianna:
Tio ĝenus min, verdire.
7
KURIOZA OKAZAĵO
eLIBRO
Guascogna:
Se ni restus ĉi tie, ĉu vi ŝatus?
Marianna:
Tre multe.
Guascogna:
Por kiom da tempo?
Marianna:
Nu, almenaŭ unu jaron.
Guascogna:
Kaj, post unu jaro, ĉu vi lasus min foriri?
Marianna:
Post unu jaro da edzeco estus pli facile.
Guascogna:
Mi dubas, ke vi lasus min foriri post unu monato.
Marianna:
Mi ne kredas.
Guascogna:
Mi estas certa.
Marianna:
Ni tion provu.
Guascogna:
Venas la mastro. Ni parolos kun pli da libero.
Marianna:
Ha, sinjoro Guascogna, la ĵusa dialogo min tute faligis.
ĉiel klopodu! Mi rekomendas. (Vere, mi ne scias, kion mi diras.) (ŝi foriras).
8
KURIOZA OKAZAĵO
eLIBRO
SCENO DUA
(Guascogna, poste sinjoro de la Coterie).
Guascogna:
Se mi ne estus pli prudenta ol ŝi, la fuŝaĵo estus farita.
de la Coterie:
(Ho ĉieloj! mi estas ja malfeliĉa! mi estas ja malbonŝanca!) Guascogna:
Sinjoro, la kofro estos tuj preta.
de la Coterie:
Ha! Guascogna, mi malesperas.
Guascogna:
Ho ve! Kia malbono vin trafis?
de la Coterie:
La plej granda malbono, kiu povis okazi.
Guascogna:
La malfeliĉoj neniam alvenas unuope.
de la Coterie:
Mia malfeliĉo estas nur unu, sed ĝi estas tiom granda, ke mia koro ne povas ĝin elteni.
Guascogna:
Mi supozas, ke vi ĝin ŝuldas al via amo.
de la Coterie:
Jes, sed ĝi tiom grandigis, ke nenia forto sufiĉas por ĝin superi.
Guascogna:
ĉu estas tiel, ke via bela amatino estas indiferenta al via foriro kaj ne amas vin, kiom vi supozis esti amata?
9
KURIOZA OKAZAĵO
eLIBRO
de la Coterie:
Kontraŭe. Neniam pli milda, neniam pli amema. Ho Dio!
Aŭskultu ĝis kie atingas mia malespero. Mi vidis ŝin plori.
Guascogna:
Ho! malbone: sed mi supozis pli grandan malfeliĉon.
de la Coterie:
Nehumana! malsaĝa! aŭ pli bone, malnobla animo! ple-
bano! ĉu vi povas imagi ion pli malbonan en la mondo, ol larmojn de milda, aflikta virino, kiu riproĉas al mi mian kruelecon, senfortigas mian firmecon, kiu endanĝerigas mian honoron, mian honestecon, mian fidon?
Guascogna:
Mi ne opiniis meriti tiel insultajn riproĉojn. Post dek jaroj, mia servado estas ja tre bone rekompencata.
de la Coterie:
Ha! Vestu vin en miaj vestaĵoj kaj kondamnu, se vi povas, mian pasion. Miaj vundoj, mia sango, mia milita kaptite-co, kiu malhelpas al mi la karieron, la nesufiĉo de mia ha-vaĵo, ĉio ŝajnis al mi malgrava kompare kun la beleco, kiu min enamigis… kiu min ekflamigis. La bona moro de la knabino neniam konsentis al mi certiĝon pri la plena po-sedo de ŝia koro, kaj ebligis al mi la grandaniman inten-con ŝin forlasi. Ha! ĉe momento de disiĝo, la larmoj kaj singultoj. kiuj haltigis al ŝi inter la lipoj la lastan saluton, certigis al mi, ke mi estas tiom amata, kiom mi ŝin amas, kaj mia doloro estas ekstrema, kaj mia decido ŝajnas al mi kruela, kaj en la amo mi perdiĝas, kaj la prudento min forlasas.
10
KURIOZA OKAZAĵO
eLIBRO
Guascogna:
Prokrastu, sinjoro. De ĉi tie oni vin ne forpelas. Sinjoro Filiberto estas la plej bona honestulo de tiu ĉi mondo. La gastamo en Nederlando estas la plej tipa virto de la nacio, kaj ĉi tiu estiminda homo tre zorgas por vi, kaj pri via sano. Ne ankoraŭ perfekte vi resaniĝis, kaj jen prava pre-teksto por daŭrigi vian restadon.
de la Coterie:
Pripensu bone vian konsilon, nur malmulto sufiĉas por min decidigi.
Guascogna:
(li komencas malplenigi) Koncerne min, laŭ via bona permeso, mi ne hezitas malplenigi la kofron.
de la Coterie:
(Kion ili diros pri mi, se, petinte forpermeson, mi restos?) Guascogna:
(malplenigante) (Marianna ne devus esti pri tio malkontenta.)
de la Coterie:
(Jes, se mi devas ŝajnigi malfortan sanon, mia malĝojo donas al mi la motivon.)
Guascogna:
(Verdire, ĉi tiu prokrasto ankaŭ al mi ne malplaĉas.) de la Coterie:
(Ha! ne; ju pli mi malfruas, des pli la flamo grandiĝas. Kaj kia helpo al brulado? Kia flato al mia senespera amo?) Guascogna:
(Ho! la tempo ĝustigas multajn aferojn!)
11
KURIOZA OKAZAĵO
eLIBRO
de la Coterie:
(He, mi renkontu nur unu morton, por ne multobligi la turmentojn.)
Guascogna:
(La mastro estos al mi dankema.)
de la Coterie:
Kion vi faras?
Guascogna:
Mi malplenigas la kofron.
de la Coterie:
Kiu diris al vi, ke vi tion faru?
Guascogna:
Mi tion diris, kaj vi ne kontraŭis.
de la Coterie:
Stulta! Remetu la vestojn. Mi volas foriri.
Guascogna:
Kaj kial vi lasis min fari tion ĝis nun?
de la Coterie:
Ne spitu mian paciencon!
Guascogna:
Mi ĝin repretigos vespere.
de la Coterie:
Rapidu tuj kaj klopodu, ke antaŭ tagmezo la kurierĉevaloj estu ĉi tie.
Guascogna:
Kaj la larmojn de la fraŭlino?
12
KURIOZA OKAZAĵO
eLIBRO
de la Coterie:
Malinda! ĉu vi havas koron turmenti min?
Guascogna:
Kompatinda mastro mia!
de la Coterie:
(kviete) Jes, kompatu min, ĉar mi tion meritas.
Guascogna:
(kviete) ĉu ni lasu?
de la Coterie:
(malĝoje) Ne.
Guascogna:
(kviete) ĉu mi enmetu do?
de la Coterie:
(malĝoje) Jes.
Guascogna:
(remetante en la kofron) (Li vere kompatindas.)
de la Coterie:
(Ho, se mi povus foriri sen revidi ŝin!)
Guascogna:
(Sed mi ja timas, ke ĉi tie la scenoj ne finiĝos.)
de la Coterie:
(Tion malkonsentas konveno, kaj mi dubas, ke tion mal-konsentos mia amo.)
Guascogna:
(rigardante tra la kulisoj) (Ve, malfeliĉa mastro! Ve! Kion mi vidas!)
13
KURIOZA OKAZAĵO
eLIBRO
de la Coterie:
Kion vi faras? Kial vi ne daŭrigas?
Guascogna:
(konfuze) He, mi daŭrigas, jes, sinjoro.
de la Coterie:
ĉu vi estas konfuzita?
Guascogna:
lom.
de la Coterie:
Kion vi vidas?
Guascogna:
Nenion.
de la Coterie:
Ho ĉieloj! Fraŭlino Giannina? Kia renkonto estas ĉi tiu?
Kion vi konsilas, ke mi faru?
Guascogna:
Mi ne scias. ĉia konsilo estas danĝera.
de la Coterie:
Ne forlasu min!
Guascogna:
Mi ne foriras.
de la Coterie:
Mi foriros.
Guascogna:
ĉio laŭ via plaĉo.
de la Coterie:
Mi ne povas.
14
KURIOZA OKAZAĵO
eLIBRO
Guascogna:
Mi vin kompatas.
de la Coterie:
Kial ŝi haltas? Kial ŝi ne venas?
Guascogna:
Eble ŝi timas vin kolerigi.
de la Coterie:
Ne, eble ŝi hezitas pro vi.
Guascogna:
(ekforirante) Momente mi forigas la ĝenon.
de la Coterie:
Haltu!
Guascogna:
Mi restas.
de la Coterie:
ĉu vi havas tabakon?
Guascogna:
Mi ne havas, sinjoro.
de la Coterie:
Malsaĝa! eĉ ne tabakon?
Guascogna:
Mi kuras preni la tabakujon (li foriras kurante).
15
KURIOZA OKAZAĵO
eLIBRO
SCENO TRIA
(sinjoro de la Coterie, poste fraŭlino Giannina)
de la Coterie:
Aŭskultu. Kien vi iras? Mi malfeliĉa! Guascogna?
Giannina:
ĉu vi bezonas ion?
de la Coterie:
Kompatu min. Mi bezonas mian serviston.
Giannina:
Se via forestas, aliaj estos. ĉu vi volas iun?
de la Coterie:
Ne, mi vin dankas. Necesas mia por finplenigi mian kofron.
Giannina:
Kaj vi malkvietiĝas tiagrade pro la urĝo fini tiel gravan laboron? ĉu vi timas, ke la tempo mankos al vi? ĉu la ku-riero vin atendas? Se la aero de ĉi tiu ĉielo ne taŭgas plu por via sano, aŭ, por pli bone diri, se la restado en tiu ĉi hejmo vin enuigas, jen mi mem pretas vin servi por rapidigi vian foriron.
de la Coterie:
Fraŭlino, havu kompaton. Ne ĉagrenu min plie.
Giannina:
Se mi scius, de kio devenas via ĉagreno, mi klopodus mil-digi ĝin anstataŭ kreskigi.
16
KURIOZA OKAZAĵO
eLIBRO
de la Coterie:
Serĉu ties kaŭzon en vi mem, kaj vi ne bezonos, ke mi ĝin diru.
Giannina:
ĉu vi do foriras pro mi?
de la Coterie:
Jes, pro vi mi estas devigata rapidigi mian foriron.
Giannina:
Tiel malaminda mi do fariĝis je via vido?
de la Coterie:
Ho ĉieloj! Neniam vi aperis tiel aminda al mi. Neniam pli dolĉe vundis min via rigardo.
Giannina:
Ha! Se tio estus vera, mi ne vidus vin tiel urĝeme foriri.
de la Coterie:
Se mi amus nur la belecon de via vizaĝo, mi cedus al la fortega amo, kiu instigas min resti. Mi amas vian virton, mi vidas en danĝero vian kvieton, kaj mi intencas rekom-penci la bonecon, kiun vi montras al mi, oferante la plej belajn esperojn de mia amo.
Giannina:
Mi ne kredas vin tiel malsprita, ke vi ne povas superi kian ajn pasion, kaj vi ofendas mian virton se vi opinias min nekapabla rezisti la inklinojn de la koro. Mi vin amis ĝis nun sen honti pri mia amo. ŝajnas al mi, ke dum la tuta daŭro de mia vivo mi povus min kompromiti per tia virta amo, kaj mi ne sukcesas min konvinki, ke viro estus malpli kapabla ol mi elteni glore la internan batalon de la pasioj. Mi povas vin ami sen danĝero. Mi deziregus vin 17
KURIOZA OKAZAĵO
eLIBRO
vidi por mia konsolo. Vi, male, volante foriri perforte, celas pli feliĉan trankvilon, montrante, pli ol amon, malsu-feremon. Mi aŭdis, ke espero estas konsolo de la deziran-to. Kiu deturnigas de la rimedoj, tiu pruvas, ke li malmulte zorgas pri la celo, kaj vi, rifuzante suferi la turmentan malkvieton de esperado, montras aŭ malŝatindan malforton, aŭ insultan malvarmon. Kia ajn estas la stimulo, kiu vin spronas foriri, iru libere fiera pri via sendanka trium-fo, sed hontu pri senkompara kruelo.
de la Coterie:
Ha! ne, fraŭlino; ne kulpigu min pri maldankemo, ne ĵetu sur min la kruelon. Mi opiniis, ke mi servos vin forirante; se mi trompiĝis, pardonu; se vi ordonas, mi restos.
Giannina:
Ne, neniam okazos, ke mia ordono vin perfortas; sekvu la sugeston de via koro.
de la Coterie:
La koro diras al mi, ke mi restu.
Giannina:
¯in vi obeu sen timo; kaj se la kuraĝo ne forlasos vin, estu certa pri mia konstanteco.
de la Coterie:
Kion diros via patro pri mia pensoŝanĝo?
Giannina:
Li estis pri via foriro same malkontenta kiel mi. Li ne estas kontenta pri via sano; kaj vere, ĉu pro via danĝera vundo, ĉu pro ia ĉagreno de via animo, la kuracistoj ne opinias vin resaniĝinta, kaj ŝajnas al mia patro antaŭtem-18
KURIOZA OKAZAĵO
eLIBRO
pa la vojaĝo, kiun vi komencas. Li vin amas kaj estimas, kaj li estos tre kontenta, se vi restos.
de la Coterie:
ĉu neniam li rimarkis, ke mi sentas inklinon al vi, kaj ke vi ankaŭ al mi inklinas?
Giannina:
Nia konduto ne konsentis al li suspekton.
de la Coterie:
ĉu estas eble, ke li neniam ekpensis, ke libera homo, ke soldato, povas ekflamiĝi pri la beleco kaj merito de la filino?
Giannina:
Homo kun tia karaktero kiel mia patro facile konvinkiĝas pri la honesteco de la aliaj. La malfermita koro, kun kiu li akceptis vin en sia hejmo, lin certigas pri la tuta fido de honorinda oficiro, kaj la kono pri mia moro tenas lin en trankvilega kvieto. Li trompiĝis nek pri vi nek pri mi. Naskiĝis en niaj koroj la dolĉa flamo, sed de ni estas respek-tata la virto, kaj ne estas perfidata lia kredo.
de la Coterie:
Kaj ne eblas esperi, ke lia boneco por mi agos ĝis konsento pri nia geedziĝo?
Giannina:
Jen tio, kion mi kuraĝas esperi de la tempo. La malfacila-
ĵoj ne dependas de la monhavo, sed de certa ligo al naciaj kutimoj. Se vi estus malriĉa nederlanda komercisto, sed kun bonetaj esperoj pri la estonteco, vi nun estus ricevin-ta ne nur mian manon, sed cent mil guldenojn por krei al vi mem bonan situacion. La edziniĝon kun oficiro, lasta 19
KURIOZA OKAZAĵO
eLIBRO
ido de sia familio, oni konsideras ĉe ni malbonega edzini-
ĝo, kaj se mia patro inklinus mem tion konsenti, lin tre forte ĝenus parencoj, amikoj kaj la nacia kutimo mem.
de la Coterie:
Sed mi ne povas esperi plibonigi mian situacion.
Giannina:
La tempo povos doni favorajn cirkonstancojn por ni.
de la Coterie:
ĉu vi metas inter ili la morton de via patro?
Giannina:
La ĉielo tenu ĝin malproksima; sed en tiu okazo mi estus mastrino pri mi mem.
de la Coterie:
Kaj vi volas, ke mi restu ĉe li ĝis lia morto?
Giannina:
Ne, kara leŭtenanto, restu ĉi tie ĝis la deco permesos, sed ne montru vin deziranta foriri kiam vi havas bonajn motivojn por resti. Mi ne esperas mian feliĉon nur de la morto de mia patro, sed mi havas motivon fidi pri lia amo.
Tiun amon konvenas kulturi, kaj ĉiu laboro postulas tempon.
de la Coterie:
Adorata Giannina, kiom mi ŝuldas al via boneco! Disponu pri mi, vi havas plenan liberon. Mi ne foriros, se vi mem ne diros, ke mi foriru. Konvinku vi la patron toleri min, kaj estu certa, ke nenia situacio en la mondo povus esti al mi pli favora kaj pli agrabla.
20
KURIOZA OKAZAĵO
eLIBRO
Giannina:
Pri nur unu afero mi volus vin peti.
de la Coterie:
ĉu vi ne povas ordoni al mi?
Giannina:
Kompatu mian mankon, ne strangan por iu, kiu amas. Mi petegas vin ne doni al mi motivon pri ĵaluzo.
de la Coterie:
ĉu estus iam eble, ke mi falus en tian malzorgaĵon?
Giannina:
Mi diros: fraŭlino Costanza vizitas pli ofte ol kutime de-post kelkaj tagoj nian hejmon. ŝi vin rigardas tre favore, kaj kompatas vin iom tro multe. Vi estas pro kutimo ĝentila, kaj mi, kelkfoje, mi konfesas la veron, suferas de tio.
de la Coterie:
Mi zorgos en la estonteco plej rigore, por ke ŝi ne flatu sin, kaj vi vivu kontenta.
Giannina:
Sed kondutu tiel, ke nek mia ĵaluzo, nek mia amo por vi evidentiĝu.
de la Coterie:
Ha! Volu la ĉielo, fraŭlino, ke ni eliru iun tagon el la ĉagreno.
Giannina:
Necesas suferi por meriti la donacojn de la sorto.
de la Coterie:
Jes, kara, mi ĉion suferos por tiel feliĉa espero. Permesu, 21
KURIOZA OKAZAĵO
eLIBRO
ke mi serĉu mian serviston kaj sendu lin haltigi la men-don ĉe la poŝto.
Giannina:
ĉu la ĉevaloj estas jam menditaj?
de la Coterie:
Jes, certe.
Giannina:
Sendanka!
de la Coterie:
Kompatu min …
Giannina:
Iru tuj, antaŭ ol mia patro ekscios tion.
de la Coterie:
Ho, mia espero! Ho, mia konsolo! La ĉielo favoru nian deziron, kaj donu al ni la premion de la vera amo kaj de la virta konstanteco (li foriras).
22
KURIOZA OKAZAĵO
eLIBRO
SCENO KVARA
(fraŭlino Giannina, poste sinjoro Filiberto)
Giannina:
Neniam mi estus supozinta, ke mi devos submetiĝi al tia faro. Mem uzi vortojn kaj rimedojn por lin restigi! Sed sen tio li post momento forveturus, kaj mi mortus iom post lia foriro. — Jen mia patro. Mi bedaŭras, ke li trovas min en la ĉambroj de la fremdulo. Dank’al ĉielo li jam foriris.
Konvenas dispeli el la mieno ĉian montron de malĝojo.
Filiberto:
Filino, kion vi faras en ĉi tiuj ĉambroj?
Giannina:
Sinjoro, scivolo min puŝis.
Filiberto:
Kaj pri kio vi estas scivola?
Giannina:
Vidi sentaŭgan mastron kaj fuŝpetolan serviston pretigi tre malbone unu kofron.
Filiberto:
ĉu vi scias, kiam li foriros?
Giannina:
Li intencis foriri ĉi-matene; sed, dum li paŝis tra la ĉambro, li tiel malbone sin tenis sur la kruroj, ke li ektimis ne elteni la vojaĝon.
23
KURIOZA OKAZAĵO
eLIBRO
Filiberto:
Mi dubas, ke la malsano, je kiu li nun suferas estas kaŭ-
zata de alia vundo iom pli penetrinta.
Giannina:
¯is nun la kuracistoj trovis ĉe li nur unu vundon.
Filiberto:
Ho! ekzistas vundoj, kiujn la kuracistoj ne konas.
Giannina:
Kia ajn frapo, kvankam malgrava, faras ekstere sian sig-non.
Filiberto:
He, ne, estas armiloj kiuj vundas tra la interno.
Giannina:
ĉu sen ŝiri la haŭton?
Filiberto:
Certe.
Giannina:
Kie trairas tiaj frapoj?
Filiberto:
Tra la pupiloj, tra la oreloj, tra la korpaj malplenoj.
Giannina:
ĉu vi intencas paroli pri la impresoj de aero?
Filiberto:
Ne, mi intencas paroli pri tiuj de la fajro.
Giannina:
Vere, sinjoro, mi ne komprenas vin.
24
KURIOZA OKAZAĵO
eLIBRO
Filiberto:
Mi ŝatus, ke vi ne komprenu min.
Giannina:
ĉu vi opinias min malica?
Filiberto:
Ne, mi opinias vin bona knabino, saĝa, prudenta, kiu konas la malsanon de la oficiro, kaj ŝajnigas ĝin ne koni pro honesteco.
Giannina:
(Mi malfeliĉa! Tiu lia maniero paroli min metas en mal-trankvilon.)
Filiberto:
Giannina, al mi ŝajnas, ke vi iomete ruĝiĝis.
Giannina:
Sinjoro, vi diras aferojn, kiuj devige min ruĝigas. Nun mi komprenas la misterajn vundojn, pri kiuj vi parolis. Kiel ajn estu, mi konas nek lian malsanon, nek ĝian rimedon.
Filiberto:
Filino mia, ni venu al klara parolo. Sinjoro de la Coterie estis jam preskaŭ plene resaniĝinta unu monaton post lia alveno ĉi tien. Bone li fartis, bone li manĝis, li komencis reakiri siajn fortojn, havis belan koloron, kaj estis la plezuro de mia tablo kaj de nia konversacio. lom post iom li komencis iĝi malgaja, perdis la apetiton, paliĝis, kaj liaj ŝerchumoraĵoj aliiĝis al vespiroj. Mi estas iom filozofo.
Lian malsanon mi opinias pli de la spirito ol de la korpo, kaj por paroli eĉ pli klare al vi, mi juĝas lin enamiĝinta.
25
KURIOZA OKAZAĵO
eLIBRO
Giannina:
Eble la afero estas kiel vi diras; sed mi pensas, ke, se li estus ĉi tie enamiĝinta, li ne klopodus foriri.
Filiberto:
Ho! ankaŭ pri tio, filozofio liveras bonajn pravigojn. Se eble, pro hazardo, tiu virino, kiu lin enamigis estus riĉa, dependus de la patro, kaj ne povus konsenti al li ian bonan esperon, ne estus ekster temo, ke malespero lin konsilas foriri.
Giannina:
(ŝajnas, ke li ĉion scias.)
Filiberto:
Kaj la ektremo de kruroj, kiu lin subite kaptis iom antaŭ la foriro, diras mi, filozofie parolante, ĉu ne povus deve-ni de la batalo inter la du kontraŭaj pasioj?
Giannina:
(Preskaŭ mi malbenus la filozofion.)
Filiberto:
¯is nun instigis min helpi lin la simpatio, kiun mi sentas al li, la gastamo, al kiu volonte mi inklinas, kaj la huma-neco mem, kiu min igas zorgema por la bono de la naj-baro; sed mi ne volus, ke kun lia malsano estu kunmiksita tiu de mia filino.
Giannina:
Ho! jes, nun vi min vere ridigas. ĉu ŝajnas al vi, ke mi estas konsumita, pala, larmetanta? Kion diras via filozofio pri la eksteraj signoj de mia vizaĝo kaj de mia ridemo?
26
KURIOZA OKAZAĵO
eLIBRO
Filiberto:
¯i tenas min hezita inter du juĝoj. Aŭ ke vi havis la virton rezisti, aŭ ke vi havas tiun de ŝajnigo.
Giannina:
Sinjoro, ĉu vi iam povis konstati, ke mi estas mensogema?
Filiberto:
Ne, neniam mi tion konstatis, kaj pro tio mi ne dubas.
Giannina:
Ke vi decidis en vi mem, ke la oficiro estas enamiĝinta, tio bone iras kaj povas esti; sed mi ne estas la sola, sur kiun povas fali la suspekto pri lia flamiĝo.
Filiberto:
ĉar la sinjoro leŭtenanto eliras tre malmulte el la hejmo, estas racie suspekti, ke ĉi tie lia malsano naskiĝis.
Giannina:
Fremdaj belulinoj venas ĉi tien, kiuj povus esti lin flami-
ĝintaj.
Filiberto:
Ankaŭ ĉi tio povus esti; kaj vi, konante la societon kaj ne mankante je sprito kaj je kompreno, devus scii tion precize; kaj sciante tion, vi agus saĝe, se vi eltirus min el suspekto.
Giannina:
Verdire mi promesis ne paroli.
Filiberto:
La patron oni devas escepti el similaj promesoj.
27
KURIOZA OKAZAĵO
eLIBRO
Giannina:
Jes, certe, precipe kiam per silento mi riskas kaŭzi al li bedaŭron.
Filiberto:
Nu, do, bona filino, parolu. (Mi min devigis suspekti pri ŝi kun peno.)
Giannina:
(Mi opinias mian elturniĝon neevitebla.) Sciu, sinjoro, ke la kompatinda sinjoro de la Coterie brulas kaj deliras pro fraŭlino Costanza.
Filiberto:
Tiu, kiu estas filino de sinjoro Riccardo?
Giannina:
Jes, tiu precize.
Filiberto:
ĉu same sentas por li la junulino?
Giannina:
Kun la plej granda varmo de tiu ĉi mondo.
Filiberto:
Kaj kiaj malfacilaĵoj kontraŭas la honestan celon de ilia amo?
Giannina:
Mi opinias, ke la patro de la knabino ne konsentas doni ŝin al oficiro havanta apenaŭ rimedon subteni sin.
Filiberto:
Ja, bela fantaziaĵo! Kaj kiu estas sinjoro Riccardo por permesi al si mem tiel rigorajn maksimojn? Li estas fine nur financisto, suprenlevita el la koto kaj riĉigita je la sono de 28
KURIOZA OKAZAĵO
eLIBRO
veplendoj popolaj. ĉu li volus sin meti en rangon kun la nederlandaj komercistoj? Edziniĝo kun oficiro honorus lian filinon, kaj li estus neniel elspezonta pli bone sian monon malbone akiritan.
Giannina:
Laŭ tio, kion mi aŭdas, se vi estus la financisto, vi ne ri-fuzus al li vian filinon?
Filiberto:
Ne, certe.
Giannina:
Sed, estante nederlanda komercisto, ne taŭgus por vi la elekto.
Filiberto:
Ne, ĝi ne taŭgus. Vi tion scias, por mi ĝi ne taŭgus.
Giannina:
Mi pensis ankaŭ laŭ sama maniero.
Filiberto:
Mi volas zorgi favore al sinjoro de la Coterie.
Giannina:
Kiamaniere, sinjoro?
Filiberto:
Konvinkante sinjoron Riccardo ne rifuzi al li sian filinon.
Giannina:
Mi ne konsilas tamen, ke vi tiel enmiksiĝu en tian aferon.
Filiberto:
Ni aŭdu, kion diras la leŭtenanto.
Giannina:
Jes, lin aŭdu. (Necesas, ke mi lin informu.)
29
KURIOZA OKAZAĵO
eLIBRO
Filiberto:
Mi ne opinias, ke li insistos forveturi senprokraste.
Giannina:
Tamen mi scias, ke li mendis la poŝton.
Filiberto:
Ni sendu tuj iun rigardi.
Giannina:
Mi mem iros, sinjoro. (Mi ne volus, por bone fari, esti fu-
ŝinta la aferon.) (ŝi foriras).
30
KURIOZA OKAZAĵO
eLIBRO
SCENO KVINA
(sinjoro Filiberto sola)
Filiberto:
Vere, mi misjuĝis mian filinon, dubante pri ŝi. Mi ŝatas, ke eĉ plie mi certiĝis pri ŝia boneco. Estas vere, ke inter ŝiaj vortoj povus kaŝiĝi mensogo; sed mi ne povas ŝin kredi tiel artifika. ŝi estas filino de patro, kiu amas la veron, kiu ne kapablas ŝajnigi eĉ nur pro ŝerco. ĉiuj detaloj, kiujn ŝi diris, estas tre saĝaj. Tre eble la oficiro ekflamiĝis pri fraŭ-
lino Costanza. ŝia patro, tiu fierulaĉo, ne opinios lin bofilo sufiĉe inda por kontentigi sian vantecon; kaj mi, laŭ mia povo, volas esti svatisto de tiu geedziĝo. ĉe unu flan-ko iom da nobeleco senŝanca; ĉe la alia iom da hazarda riĉeco, ŝajnas al mi, ke ili inter si egale pezas, kaj ke ĉiu devos trovi sian utilon.
31
KURIOZA OKAZAĵO
eLIBRO
SCENO SESA
(Marianna kaj la menciitaj)
Marianna:
Sinjoro, ĉu la mastrino ne plu estas tie ĉi?
Filiberto:
Ne, ŝi eliris antaŭ momento.
Marianna:
(ekforirante) Laŭ via permeso.
Filiberto:
Kien vi iras tiel urĝe?
Marianna:
Trovi la mastrinon.
Filiberto:
ĉu vi havas ion urĝan por diri al ŝi?
Marianna:
Estas sinjorino, kiu petas pri ŝi.
Filiberto:
Kaj kiu ŝi estas?
Marianna:
Fraŭlino Costanza.
Filiberto:
Ho! ĉu fraŭlino Costanza estas ĉi tie?
Marianna:
Jes, sinjoro, kaj mi opinias, vidante ŝin je ĉi tiu nekutima horo, ke io eksterordinara pelas ŝin.
32
KURIOZA OKAZAĵO
eLIBRO
Filiberto:
(ridante) He! Mi konas la eksterordinaran motivon. Diru al fraŭlino Costanza, ke antaŭ ol eniri ĉe mia filino, ŝi bonvolu, se tio plaĉas al ŝi, veni ĉi tien.
Marianna:
Vi estos servita.
Filiberto:
Hej! La oficiro, ĉu li estas hejme?
Marianna:
Ne, sinjoro, li foriris.
Filiberto:
Tuj kiam li venos, sendu lin al mi.
Marianna:
Jes, sinjoro. ĉu vi opinias, ke la leŭtenanto foriros hodiaŭ?
Filiberto:
Mi estas certa, ke ne.
Marianna:
Kaj fakte li havas tiel malfortan sanon, ke li ruinigus sin, se li ekvojaĝus.
Filiberto:
Li restos. Li resaniĝos.
Marianna:
Spite ĉion, kion oni diris al li, nepre li volas iri al sinofe-ro.
Filiberto:
Li ne iros. Li restos, restos kaj resaniĝos.
Marianna:
Kara sinjoro mastro, vi sola povus doni al li la sanon.
33
KURIOZA OKAZAĵO
eLIBRO
Filiberto:
Mi, he! Ankaŭ vi konas la malsanon de la leŭtenanto?
Marianna:
Mi konas ĝin; kaj vi, sinjoro, ĉu vi ĝin konas?
Filiberto:
Mi scias ĉion.
Marianna:
Kiu diris tion al vi?
Filiberto:
Mia filino.
Marianna:
(mirante) ĉu vere!
Filiberto:
Kia miro estas la via? ĉu la filino ne devas konfidi la veron al sia patro?
Marianna:
Kontraŭe, ŝi agis tre bone.
Filiberto:
Tiel oni povas rimedi.
Marianna:
Finfine tio estas honesta amo.
Filiberto:
Tre honesta.
Marianna:
La leŭtenanto estas edukita persono.
Filiberto:
Tre bone edukita.
34
KURIOZA OKAZAĵO
eLIBRO
Marianna:
La nura malbono estas, ke li ne estas riĉa.
Filiberto:
Patro, kiu havas en la mondo nur ĉi tiun knabinon, tro-vante la eblon edzinigi ŝin konvene, ne povas rifuzi kontentigi ŝin.
Marianna:
Estu benata! Jen maksimoj vere indaj de tia saĝa homo, kia vi estas. Mi estas tre konsolata kaj pro la fraŭlo kaj pro la knabino. (Sed multe pli pro mi mem, se kun mi restos mia adorata Guascogna.) (ŝi foriras).
35
KURIOZA OKAZAĵO
eLIBRO
SCENO SEPA
(sinjoro Filiberto, poste fraŭlino Costanza)
Filiberto:
La bonaj agoj povas esti nur laŭdataj, kaj ĉiu persono havanta iom da prudento, ilin komprenas kaj aprobas.
Costanza:
Sinjoro, jen mi laŭ via ordono.
Filiberto:
Ho, fraŭlino Costanza, mi vin vidas tre volonte.
Costanza:
Pro via boneco.
Filiberto:
Plaĉas al mi, ke vi estas amika al mia filino.
Costanza:
ŝi tre meritas, kaj mi amas ŝin tutkore.
Filiberto:
Ho, ne diru tutkore, ne taŭgas diri mensogojn.
Costanza:
ĉu vi kredas, ke mi ne amas ŝin sincere?
Filiberto:
Sincere, mi kredas, sed per la tuta koro, tion mi ne kredas.
Costanza:
De kie vi venigas tian dubon?
Filiberto:
ĉar se vi amus mian filinon per la tuta koro, ne restus al vi koro por aliaj.
36
KURIOZA OKAZAĵO
eLIBRO
Costanza:
Vi min ridigas. Kun kiu mi devas ĝin partigi?
Filiberto:
Ruzeta! Ni nin komprenis.
Costanza:
Vere, mi vin ne komprenas.
Filiberto:
He, ĉesu! Ni metu ĝian moŝton la modestecon flanken, kaj bonvolu antaŭenvenigi ĝian moŝton la sincerecon.
Costanza:
(Mi ne scias, kien celas simila babilado.)
Filiberto:
Hej, diru: ĉu vi nun venis por viziti mian filinon?
Costanza:
Jes, sinjoro.
Filiberto:
Ne, sinjorino.
Costanza:
Kaj kial do?
Filiberto:
Sciu, fraŭlino, ke mi estas astrologo; mi havas koboldon, kiu diras al mi ĉion, kaj la koboldo diras al mi en la nuna momento: fraŭlino Costanza ne venis por viziti tiun, kiu restas, sed por komplimenti tiun, kiu foriras.
Costanza:
(Mi pensas, ke vere iu demono parolas al li.)
Filiberto:
Kaj jes ja, ĉu vi ne scias respondi?
37
KURIOZA OKAZAĵO
eLIBRO
Costanza:
Mi sincere respondos, ke se eĉ mi estus veninta por plenumi ceremoniaĵon al via gasto, mi ne meritus esti ripro-
ĉata.
Filiberto:
Riproĉata? Laŭdata, aplaŭdata. La ceremoniaĵojn oni ne rajtas formeti; multe pli, cetere, kiam la ceremoniemo estas vigligata de iom da sentemo.
Costanza:
Vi estas ema ridi ĉi-matene.
Filiberto:
Kaj vi, ŝajne, estus ema plori; sed jes ja, mi gajigos vian humoron?
Costanza:
ĉu vere?
Filiberto:
Ja, certe.
Costanza:
Kaj kiel?
Filiberto:
Per du vortoj.
Costanza:
Kaj kiuj estas la du belaj vortoj?
Filiberto:
Ilin aŭdu. Venu apuden, alproksimiĝu. La leŭtenanto ne foriras plu. Ha, kion vi diras? ĉu vi ne sentas ekbrili la koron ĉe tiu ĉi neatendita anonco?
38
KURIOZA OKAZAĵO
eLIBRO
Costanza:
Pro komplezo, sinjoro Filiberto, ĉu vi min opinias enami-
ĝinta?
Filiberto:
Diru, ke ne, se vi povas.
Costanza:
Ne, sinjoro; jen, mi diris tion.
Filiberto:
ĵuru tion.
Costanza:
Ho, oni ne ĵuras pro tia bagatelo.
Filiberto:
Vi volas kaŝi al mi la veron. Kiel se mi ne povus utili al vi, kaj ne estus kapabla konsoli vin, kaj konsoli tiun kompa-tindan doloranton.
Costanza:
Doloranto pro kiu?
Filiberto:
Pro vi.
Costanza:
Pro mi?
Filiberto:
Ho jes, ja vere ni estas en mallumo! Kion, oni ne vidas klare la amon, kiun li sentas al vi? Kion, oni ne scias certe, ke li volas foriri pro malespero?
Costanza:
Malespero de kio?
39
KURIOZA OKAZAĵO
eLIBRO
Filiberto:
Pro via patro, kiu ne konsentas vin doni al li pro fiereco, pro avareco. He, filino mia, oni scias ĉion.
Costanza:
Vi scias pli ol mi, laŭ tio, kion mi aŭdas.
Filiberto:
Vi scias kaj ne volas scii. Mi kompatas la honestan hon-temon; sed kiam homo kun mia karaktero sin proponas
al via utilo, vi devas lasi la honton kaj malfermi la koron libere.
Costanza:
Mi restas tiel surprizita, ke mi ne trovas vortojn.
Filiberto:
Ni konkludu la interparolon. Diru al mi la veron, kiel povas diri tia honesta junulino, kia vi estas; ĉu vi amas sinjoron de la Coterie?
Costanza:
Vi tiel devigas min, ke mi ne povas nei tion.
Filiberto:
Estu dankata la ĉielo! (He, mia filino ne kapablas menso-gi.) Kaj li, ĉu li amas vin per egala sento?
Costanza:
Tion mi ja ne scias, sinjoro.
Filiberto:
Se vi ne scias tion, mi mem diros tion al vi: li vin amas ĝis perdiĝo.
Costanza:
(ĉu eblas, ke mi neniam tion rimarkis?)
40
KURIOZA OKAZAĵO
eLIBRO
Filiberto:
Kaj mi prenis sur min la taskon konvinki vian patron.
Costanza:
Sed mia patro, ĉu li scias, ke mi amas tiun ĉi oficiron?
Filiberto:
Li devas tute certe scii tion.
Costanza:
Al mi li diris pri tio neniun vorton.
Filiberto:
Ho ja, via patro venos dialogi kun vi pri tia temo!
Costanza:
Li lasas min veni ĉi tien libere.
Filiberto:
Li scias, ke vi venas en honoratan hejmon. Li ne povas timi, ke oni lasos al vi pli grandan liberon ol tiun, kiu al honesta knabino konvenas. Resume, se mi enmiksiĝos en la aferon, ĉu vi estos kontenta?
Costanza:
Justa ĉielo! Tre kontenta.
Filiberto:
Brave! Jen kiel mi ŝatas; la veron oni ne rajtas kaŝi; kaj cetere, al kio utilus nei per la lipoj tion, kion elmontras viaj pupiloj? Oni vidas sur via vizaĝo la fajron, kiu brul-ruĝigas vian koron.
Costanza:
Vi havas tre penetreman vidon.
Filiberto:
Ho! Jen ĉi tie la oficiro.
41
KURIOZA OKAZAĵO
eLIBRO
Costanza:
Se vi permesas, sinjoro.
Filiberto:
Kien vi iras?
Costanza:
Al fraŭlino Giannina.
Filiberto:
Restu ĉi tie, se vi volas.
Costanza:
Ho! mi ne restos, sinjoro; kompatu min. Mi estas je via servo. (Mi perdis la prudenton. Mi ne scias en kia mondo mi estas.) (ŝi foriras).
42
KURIOZA OKAZAĵO
eLIBRO
SCENO OKA
(sinjoro Filiberto poste sinjoro de la Coterie)
Filiberto:
Estas ja ĉarmaj ĉi tiuj knabinoj! Ili prezentas tian alter-nadon inter kuraĝo kaj honto, ke estas plezuro aŭskulti ilin. Jen la pasiulo. Se mi sukcesos konsoli lin, li havos ŝuldon al mia filino.
de la Coterie:
Sinjoro, oni diris al mi, ke vi deziras min.
Filiberto:
ĉu vi vidis fraŭlinon Giannina?
de la Coterie:
Mi ne vidis ŝin.
Filiberto:
Sed mi ne volus vidi vin tiel melankolia.
de la Coterie:
Kiam mankas la sano, oni ne povas senti gajecon.
Filiberto:
Vi do ne scias, ke mi estas kuracisto, kaj havas la kapa-blon resanigi vin?
de la Coterie:
Mi neniam sciis, ke inter viaj virtoj vi posedas ankaŭ ĉi tiun.
Filiberto:
He, amiko, virto foje estas, kie malplej oni supozas.
43
KURIOZA OKAZAĵO
eLIBRO
de la Coterie:
Sed kial ĝis nun vi ne klopodis por mia resanigo?
Filiberto:
ĉar antaŭe mi ne konis la specon de via malsano.
de la Coterie:
Kaj nun, ĉu vi opinias ĝin koni?
Filiberto:
Jes, certe, perfekte.
de la Coterie:
Sinjoro, se vi estas instruita pri la kuracista arto, vi certe scias pli bone ol mi kiel ĝi estas malcerta, kaj kiel erare-maj estas la supozoj, laŭ kiuj oni povas dedukti la kaŭzon de la malsano.
Filiberto:
La diagnozo, kiun mi formis pri via malsano havas tian fundamenton, ke mi estas tute certa, ke mi ne eraras, kaj se vi nur bonvolos fidi mian amikecon, mallonga tempo pasos ĝis via konsolo.
de la Coterie:
Kaj kiel vi intencus min kuraci?
Filiberto:
Mia unua recepto estas tute forlasi por la momento ĉian projekton pri foriro, kaj profiti ĉi tiun aeron, kiu povas esti por vi resaniga.
de la Coterie:
Tute male, sinjoro, mi kredas, ke ĉi tiu aero estas al mi tre, tre malutila.
44
KURIOZA OKAZAĵO
eLIBRO
Filiberto:
ĉu vi scias, ke ankaŭ de la cikuto oni eltiras sanigajn me-dikamentojn?
de la Coterie:
Mi konas tiun novan eltrovon. Sed la komparo estas iom metafizika.
Filiberto:
Ne amiko, vi vidos, ke, koncerne la aeron de tiu ĉi loko, ni estas en la sama situacio. Ni parolu sen metaloro. Vian malsanon kaŭzas pasio; forkuri de ĝi ŝajnas al vi kuraco, sed estas senespera. ĉie vi kunportus dornon en la koro; se vi volas vere resaniĝi, necesas, ke tiu sama mano, kiu vin pikis, retiru la dornon.
de la Coterie:
Sinjoro, tia parolado min surprizas.
Filiberto:
Ne ŝajnigu kun mi nekomprenon. Vi nun parolas kun
amiko, kiu vin amas kaj interesiĝas pri via bono, kvazaŭ vi estus lia filo. Konsideru, ke de via ŝajnigo eble depen-dos la forĵeto de via sano. Krom la amo, kiun naskis en mi la konstato pri via merito, kaj la kutimo de via kunestado dum pluraj monatoj, restas en mi la ĉagreno, ke en mia hejmo via koro ekmalsanis, kaj ĉio forte min instigas kaj devigas vin resanigi.
de la Coterie:
Kara amiko, kaj de kio vi konjektis la fonton de mia ĉagreno?
45
KURIOZA OKAZAĵO
eLIBRO
Filiberto:
ĉu vi volas, ke mi diru la veron? ĉion klarigis al mi mia filino.
de la Coterie:
Ho, ĉieloj! ĉu ŝi mem kuraĝis tion diri?
Filiberto:
Jes, certe. ŝi devigis min iom insisti, poste ŝi diris.
de la Coterie:
Ha! Pro la amo per, kiu vi bonvolas min honori, kompa-tu mian pasion.
Filiberto:
Mi vin kompatas. Mi konas kiom vi la homan malforton kaj la perforton de amo.
de la Coterie:
Mi scias, ke mi ne devuss nutri tian fajron sen konigi ĝin al via kara amikeco.
Filiberto:
¯uste pri tio mi nun plendas. Vi ne montris al mi tiun lo-jalan fidon, kiun mi supozis meriti.
de la Coterie:
Mankis al mi la kuraĝo.
Filiberto:
Ho, bone, dank’al ĉielo ni ne malfruis por la solvo. Mi scias, ke la knabino vin amas; tion ŝi konfesis al mi mem.
de la Coterie:
Kaj kion diras vi, sinjoro?
Filiberto:
Mi diras, ke tia geedziĝo ne malplaĉas al mi.
46
KURIOZA OKAZAĵO
eLIBRO
de la Coterie:
Vi min konsolas ekstreme.
Filiberto:
Vi vidas, ke mi estas tiu lerta kuracisto, kapabla rekoni la malsanon kaj trovi por vi la rimedon?
de la Coterie:
Mi ne kapablis konvinki min pri tia granda feliĉo.
Filiberto:
Kaj kial?
de la Coterie:
Mi opiniis nesuperebla barilo la malgrandecon de mia havaĵo.
Filiberto:
Via sango kaj via merito povas egalvalori riĉan doton.
de la Coterie:
Vi montras al mi nekompareblan bonvolon.
Filiberto:
Mia amo ankoraŭ nenion faris por vi. Nun mi prenas la taskon krei vian feliĉon.
de la Coterie:
Tio povas dependi nur de via bona koro.
Filiberto:
Necesas pristudi la manieron superi la malfacilaĵojn.
de la Coterie:
Kaj kiaj ili estas, sinjoro?
Filiberto:
La konvenoj de la patro de la knabino.
47
KURIOZA OKAZAĵO
eLIBRO
de la Coterie:
Amiko, mi ne volus, ke vi amuzu vin pri mi. De la maniero laŭ kiu vi parolis kun mi ĝis nun, mi kredis ĉiun malfacilaĵon superita.
Filiberto:
Mi ankoraŭ ne parolis kun li.
de la Coterie:
Kun kiu vi ne parolis?
Filiberto:
Kun la patro de la knabino.
de la Coterie:
Ho ĉielo! Kaj kiu estas la patro de la knabino?
Filiberto:
Ho bele! ĉu vi ne konas lin? ĉu vi ne scias, ke la patro de fraŭlino Costanza estas tiu flera, malafabla sinjoro Riccardo, kiu riĉiĝis per financoj, kaj konas neniun alian idolon ol profiton?
de la Coterie:
(Mi perdas la prudenton. Falegis mia espero.)
Filiberto:
Riccardo ne venas al ni. Vi malmulte eliras el la hejmo kaj ne estas strange, ke vi ne konas lin.
de la Coterie:
(Ha! mi estas devigata kaŝi mian senton por ne divenigi neoportune mian fajron.)
Filiberto:
Sed kiel vi supozas, ke la patro ne konsentos doni al vi sian filinon, se vi eĉ ne konas lin?
48
KURIOZA OKAZAĵO
eLIBRO
de la Coterie:
Mi havas motivojn kredi linkontraŭa al tio , kaj pro tio mia malespero estas senrimeda.
Filiberto:
ĉu mi ne estas via kuracisto?
de la Coterie:
Estos neutilaj viaj zorgoj.
Filiberto:
Lasu min agi. Nun mi iras trovi sinjoron Riccardon, kaj mi esperas …
de la Coterie:
Ne sinjoro, haltu.
Filiberto:
Mi ne volus, ke la konsolo vin delirigu. Antaŭ momento vi aspektis al mi tute gaja. De kio naskigas nun tia ŝanĝo?
de la Coterie:
Mi estas certa, ke mi havos malbonan ŝancon.
Filiberto:
Tia malbravaĵo estas malinda je vi, kaj estus malinda je mi.
de la Coterie:
Ne risku pligrandigi mian malfeliĉon!
Filiberto:
ĉu vi timas, ke la patro insistos? Lasu, ke mi faru la pro-von.
de la Coterie:
Ne, certe, miaflanke mi malaprobas.
49
KURIOZA OKAZAĵO
eLIBRO
Filiberto:
Kaj mi, miaflanke, volas fari ĝin.
de la Coterie:
Mi foriros el Hago; mi foriros tuj.
Filiberto:
Vi ne agos al mi tiel malĝentile.
50
KURIOZA OKAZAĵO
eLIBRO
SCENO NAŭA
(fraŭlino Giannina kaj la menciitaj)
Giannina:
Kion signifas, miaj sinjoroj, ĉi tiu disputado?
Filiberto:
Sinjoro de la Coterie reagas al mi per sendankemo, kiun mi ne meritas.
Giannina:
ĉu eblas, ke li estas kapabla je tio?
de la Coterie:
Ha! fraŭlino, mi estas kompatinda malfeliĉulo.
Filiberto:
Mi preskaŭ dirus, ke li mem ne scias, kion li volas. Li konfesas sian pasion, sin rekomendas al mia helpo, kaj kiam mi min proponas por havigi al li fraŭlinon Costanza, li ekfuriozas kaj minacas foriri.
Giannina:
Mi miras, ke sinjoro leŭtenanto ankoraŭ parolas pri foriro.
de la Coterie:
(al Giannina, ironie) ĉu vi konsilus al mi resti, dank’al tiel bela espero?
Giannina:
Vi devas resti dank’al tiu, kiu vin amas. Kun permeso de mia patro, aŭdu, kion ĵus diris al mi pri vi fraŭlino Costanza.
51
KURIOZA OKAZAĵO
eLIBRO
Filiberto:
(al Giannina) ĉu mi ne povas aŭdi?
Giannina:
(al Filiberto) Kompatu min. La amikino komisiis min ĝin diri nur al li.
Filiberto:
(He, mia filino poste ĉion diros inter ŝi kaj mi.)
Giannina:
(mallaŭte al Coterie) (Laŭ improvizita savilo mi kredigis al mia patro, ke vi estas logita de Costanza. Tion vi ŝajnigu, se vi min amas, kaj ne plu parolu pri foriro.)
de la Coterie:
(Ho subtilaĵo de amo!)
Filiberto:
Nu, ĉu vi persistas en via obstino?
de la Coterie:
Ha, ne, sinjoro; mi min rekomendas al via boneco.
Filiberto:
ĉu vi volas, ke mi parolu al sinjoro Riccardo?
de la Coterie:
Faru, kio plaĉas al vi.
Filiberto:
Vi ne plu diras, ke vi volas foriri?
de la Coterie:
Mi promesas resti.
Filiberto:
(Kiaj miraklegaj vortoj kaŭzis tian ŝanĝon? Mi tre scivolas koni ilin.)
52
KURIOZA OKAZAĵO
eLIBRO
de la Coterie:
Pardonu, mi vin humile petas, miajn ekstravagancojn.
Filiberto:
He, jes, enamiĝintoj agas eĉ pli malsaĝe. Diru, Giannina, ĉu fraŭlino Costanza foriris?
Giannina:
Ne, sinjoro. ŝi atendas min en miaj ĉambroj.
Filiberto:
Sinjoro leŭtenanto, iru havigi al ŝi iom da societo.
de la Coterie:
Sed, mi ne volus, sinjoro …
Giannina:
Iru, iru! Aŭdu … (mallaute al Coterie) (Atendu min en la antaŭĉambro, tuj mi venos.)
de la Coterie:
Mi tuj iras, por obei vin (li eliras).
53
KURIOZA OKAZAĵO
eLIBRO
SCENO DEKA
(sinjoro Filiberto kaj fraŭlino Giannina)
Filiberto:
(Granda povo de vortoj!) (al Giannina) Kaj kion vi diris al li?
Giannina:
Ke li iru, ke lia karulino lin atendas.
Filiberto:
Kaj la unuan fojon?
Giannina:
Ke fraŭlino Costanza havas bonajn esperojn, ke ŝia patro konvinkiĝos.
Filiberto:
ĉu vi ne povis tion diri laŭte?
Giannina:
Kelkfoje la aferoj, kiujn oni diras sekrete, faras pli grandan impreson.
Filiberto:
Vi ne parolas malbone.
Giannina:
Kun via permeso, sinjoro.
Filiberto:
Kien vi iras?
Giannina:
Kuraĝigi tiun timemulon.
54
KURIOZA OKAZAĵO
eLIBRO
Filiberto:
Jes, faru tion. Mi rekomendas lin al vi.
Giannina:
Ne dubu, li estas bone rekomendita (ŝi foriras).
Filiberto:
Mia filino estas bonkora, kaj mi estas same bona kiel ŝi (li foriras).
KURTENO
55
KURIOZA OKAZAĵO
eLIBRO
AKTO DUA
SCENO UNUA
ĉambro de fraŭlino Giannina
(fraŭlino Costanza sidanta)
Costanza:
Kiu estus iam pensinta, ke sinjoro de la Coterie havas al mi iom da inklino? Estas vere, ke li uzis afablaĵojn kaj volonte parolis kun mi, sed montrojn de granda amo mi ne povas diri, kemi ricevis de li . Mi ja ĉiam amis lin, sed mi ne kuraĝis montri mian pasion. Do, pro la sama kaŭzo, mi povas min flati, ke li ardis kiel mi, kaj estis kiel mi diskre-ta. Vere, hontema oficiro estas strangaĵo, kaj ankoraŭ mi penas kredi tion; tamen, se sinjoro Filiberto diris tion, li certe havis siajn bonajn motivojn; mi volas kredi tion ĝis mi havos kontraŭajn pruvojn. Jen ĝuste mia ĉarma soldato. Sed estas kun li fraŭlino Giannina. ŝi neniam permesis, ke ni estu kune eĉ momenton. Mi suspektas, ke eble ŝi estas mia konkurantino.
56
KURIOZA OKAZAĵO
eLIBRO
SCENO DUA
(fraŭlino Giannina, sinjoro de la Coterie kaj la menciita, kiu stariĝas)
Giannina:
Bonvolu sidiĝi, fraŭlino. Pardonu min, ke mi devis iom lasi vin sola. Mi scias, ke vi estas sufiĉe bona por min pardoni, kaj plie mi havas kun mi personon (montrante al sinjoro de la Coterie), kiu kapablos havigi al mi vian indul-gon.
Costanza:
En via hejmo vi ne rajtas havi ĝenon pri vera amikino.
Estas al mi kara via kunestado, se tio ne estas por vi malhelpo.
Giannina:
ĉu vi aŭdas, sinjoro leŭtenanto? … ĉu vi opinias, ke niaj nederlandaninoj havas spriton?
de la Coterie:
Ne, de nun mi konvinkiĝis pri tio.
Costanza:
Sinjoro de la Coterie estas en hejmo, kiu honoras ni an nacion; kaj, se li amas spritajn virinojn, li ne povas mal-proksimiĝi de ĉi tie.
Giannina:
(sin klinante) Tro ĝentila, fraŭlino.
Costanza:
Mi vin juste juĝas laŭ via merito.
57
KURIOZA OKAZAĵO
eLIBRO
Giannina:
Ni ne diskutu pri nia merito. Ni lasu la juĝon pri ĝi al sinjoro leŭtenanto.
de la Coterie:
Se vi bezonas juĝon, mi konsilas al vi elekti pli valoran ju-
ĝanton.
Giannina:
Vere, ne povas esti bona juĝanto, kiu estas iel influata.
Costanza:
Kaj, krom la influo, havas dankan devon al sia hejmestri-no.
Giannina:
(al Coterie) Ho! En Francujo la ĉefajn afablaĵojn oni faras al la fremdulinoj. ĉu ne vere?
de la Coterie:
Nederlando ne estas malpli bonmora ol mia lando.
Costanza:
Tio signifas, ke evidentiĝas plie, kiu plie meritas.
Giannina:
(al Costanza) Kaj pro tio li plimulte vin estimas.
de la Coterie:
(ĉi tiu konversacio volas min embarasigi.)
Costanza:
Kun via permeso, fraŭlino.
Giannina:
ĉu vi volas foriri tiel frue?
58
KURIOZA OKAZAĵO
eLIBRO
Costanza:
Mia onklino min atendas. Mi promesis tagmanĝi hodiaŭ kun ŝi, kaj frui ne estas malbone.
Giannina:
Ankoraŭ estas frue. Via onklino estas aĝa; eble vi ŝin trovos en la lito.
de la Coterie:
(mallaute al Giannina) (Ne malhelpu, ke ŝi foriru.)
Costanza:
(al Giannina) Kion diras sinjoro leŭtenanto?
Giannina:
Li instigas min, ke mi vin restigu.
Costanza:
(sin klinante) Min konfuzas lia ĝentileco.
de la Coterie:
(ŝi ŝatas min turmenti.)
Giannina:
Kion vi diras, amikino, ĉu mi ne estas bonkora?
Costanza:
Mi povas nur laŭdi vin pro via lojala amikeco.
Giannina:
(al Coterie) Konfesu ankaŭ vi la ŝuldon, kiun vi havas al mi.
de la Coterie:
(ironie) Ja, certe, mi havas indan motivon vin danki. Vi, konante mian internon, certe nun scias kiom granda estas la konsolo, kiun vi donas al mi.
59
KURIOZA OKAZAĵO
eLIBRO
Giannina:
(al fraŭlino Costanza) ĉu vi aŭdas? Li estas tre konsolata...
Costanza:
Kara amikino, ĉar vi estas tiel afabla al mi, kaj tiom interesiĝas pri li, permesu, ke mi parolu libere. Via aminda patro diris al mi aferojn, kiuj min plenigis per ĝojo kaj miro.
Se estas vera ĉio, kion li diris al mi, vi mem petu sinjoron de la Coterie, ke li bonvolu certigi min pri tio.
Giannina:
¯uste tion mi intencis. Sed la interparolado ne povus esti mallonga. La onklino vin atendas, kaj oni povas prokrasti tion ĝis alia renkonto.
Costanza:
(Volu la ĉielo, ke ŝi ne metu min en pli komplikan situacion.)
Costanza:
Malmultaj vortoj sufiĉas por tio, kion mi demandas.
Giannina:
Nu, sinjoro leŭtenanto, ĉu vi sentas vin kapabla diri al ŝi ĉion per malmulto?
de la Coterie:
Vere, mi ne sentas min kapabla.
Giannina:
Ne amikino, ne eblas limigi en mallongaj esprimoj la sen-finajn aĵojn, kiujn li devas diri al vi.
Costanza:
Al mi sufiĉas, ke li diru nur unu.
60
KURIOZA OKAZAĵO
eLIBRO
Giannina:
Kaj kion vi volus, ke li vin diru?
Costanza:
ĉu vere li amas min.
Giannina:
Kompaton, fraŭlino. Sinjoro leŭtenanto estas tro honesta por paroli pri amo en ĉeesto de knabino (ŝi montras al si mem). Mi povas tamen, elirante, faciligi vian interparolon, forprenante de vi la ĝenon de la klarigo (ŝi ekmontras foriron).
de la Coterie:
Haltu, fraŭlino.
Costanza:
Jes, haltu, kaj ne humiligu min pli longe. Estu certa, ke neniam mi estus kuraĝinta paroli pri tio, se vi ne estus min instiginta. Mi ne sukcesas kompreni viajn dirojn. ŝajnas al mi ekvidi en ili malakordon; sed, kiel ajn estu, mi atendos la veron de la tempo, kaj nun vi permesu, ke mi foriru.
Giannina:
Kara amikino, kompatu mian honestan skrupulon. Vi estas libera foriri aŭ resti, kiel al vi plej plaĉas.
61
KURIOZA OKAZAĵO
eLIBRO
SCENO TRIA
(sinjoro Filiberto kaj la menciitaj)
Filiberto:
Tre bela societo! Sed kial stare? Kial vi ne sidas?
Giannina:
Costanza ekforiras.
Filiberto:
(al Coslanza) Kial tiel frue?
Giannina:
ŝia onklino ŝin atendas.
Filiberto:
Ne, filino: faru al mi la plezuron resti. Povas esti, ke ni bezonos vin; kaj en ĉi tiuj aferoj la momentoj estas tre valoraj. Mi sendis informi vian patron, ke mi tre urĝe devas paroli kun li. Mi estas certa, ke li venos. Mi parolos kun li aparte; sed, se mi trovos lin nur iom ema konsenti, mi ne volos lasi la eblon al pento. Mi vokos vin ambaŭ en mian ĉambron, kaj oni kontraktos tuj.
de la Coterie:
(Ha! ĉiam pli nia kazo malboniĝas.)
Filiberto:
(al Coterie) Kion signifas, ke vi ŝajnas malkvieta?
Giannina:
(al Filiberto) Pro troa konsolo.
62
KURIOZA OKAZAĵO
eLIBRO
Filiberto:
(al fraŭlino Costanza) Kaj en vi, kian efekton faras la espero?
Costanza:
¯in kontraŭas pluraj timoj.
Filiberto:
(al fraŭlino Costanza) Fidu plene al mi. Dume, bonvolu resti ĉi tie, kaj ĉar ni ne povas scii la precizan horon, kiam venos via patro, restu kaj tagmanĝu kun ni.
Giannina:
(al Filiberto) ŝi ne povos resti, sinjoro.
Filiberto:
Kaj kial?
Giannina:
ĉar ŝi promesis al sia onklino tagmanĝi kun ŝi hodiaŭ.
Costanza:
(Mi komprenas, ke ŝi ne volas, ke mi restu.)
Filiberto:
(al fraŭlino Costanza) ĉi tiu onklino, kiu vin atendas, ĉu ŝi estas fratino de via patro?
Costanza:
Ekzakte.
Filiberto:
Mi konas ŝin, ŝi estas por mi mastrino kaj amikino. Lasu al mi la zorgon, mi sendos mesaĝon al ŝi por vin liberigi; kaj se sinjoro Riccardo ne venos al ni antaŭ tagmezo, mi sciigos lin mem, ke vi estas ĉi tie, kaj ĉio estos en bona ordo.
63
KURIOZA OKAZAĵO
eLIBRO
Costanza:
Mi estas danka pro la koraj afablaĵoj de sinjoro Filiberto.
Permesu, ke mi iru momenton viziti la onklinon, kiu ne tute bone fartas, kaj poste mi baldaŭ revenos por profiti pri viaj komplezaĵoj.
Filiberto:
Brave. Baldaŭ revenu.
de la Coterie:
(Kiel mi sukcesos min eligi el la labirinto?)
Costanza:
Kun via permeso. ¯is revido post nelonge.
Giannina:
Faru libere. (Kaj se vi ne plu revenos, tion mi taksos ĝentilaĵo.)
Filiberto:
Adiaŭ, ĝojo bela. Atendu momenton. Sinjoro oficiro, malgraŭ via militado, ŝajnas al mi, ke vi havas malmultan ap-lombon.
de la Coterie:
Kial vi diras tion al mi, sinjoro?
Filiberto:
Vi lasas foriri la fraŭlinon eĉ sen saluti ŝin? Eĉ sen diri al ŝi du ĝentilaĵojn?
Costanza:
Vere, li diris al mi malmulte da ili.
de la Coterie:
(al Filiberto) Mi ne rajtas trouzi la liberecon, kiun vi bonvolas lasi al mi.
64
KURIOZA OKAZAĵO
eLIBRO
Filiberto:
(Mi komprenis.) (li ŝin vokas) Giannina, aŭdu unu vorton.
Giannina:
(ŝi proksimiĝas al Filiberto) Kion vi ordonas?
Filiberto:
(mallaŭte al Giannina) (Ne konven as, ke knabino restu inter du amindumantoj. Pro vi ili ne povas interŝangi du vortojn.)
Giannina:
(mallaŭte al Filiberto) (Ho! Ili diris al si reciproke sufiĉajn vortojn.)
Filiberto:
(kvazaŭ supere) (Kaj vi aŭdis ilin?)
Giannina:
(kvazaŭ supere) (Ili tamen parolis modeste.)
Filiberto:
(al Coterie) Nu, se vi havas ion por diri al ŝi...
de la Coterie:
Ne mankos tempo, sinjoro.
Filiberto:
(al Giannina) Atentu al mi, vi.
Costanza:
(mallaŭte al Coterie) (Certigu min almenaŭ pri via amo.) de la Coterie:
(mallaŭte al Costanza) (Kompaton, fraŭlino...)
Giannina:
(tusas forte)
65
KURIOZA OKAZAĵO
eLIBRO
de la Coterie:
(Mi estas en granda embaraso.)
Costanza:
(laŭte, sin aŭdigante de ĉiuj) ĉu estas eble, ke mi ne povas tiri el via buŝo unu ”jes, mi vin amas”?
Giannina:
(al Costanza kolere) Kiom da fojoj vi volas, ke li tion diru?
ĉu li ne certigis tion al vi jam en mia ĉeesto?
Filiberto:
(al Giannina kolere) Ne enmiksu vin en tion, mi diras al vi.
Costanza:
Ne koleru, fraŭlino. ¯is la revido, post ne longe. Je via servo sindona. Adiaŭ, sinjoro leŭtenanto. (Li hezitas pro tiu ĝenantino.) (ŝi foriras).
66
KURIOZA OKAZAĵO
eLIBRO
SCENO KVARA
(fraŭlino Giannina, sinjoro de la Coterie kaj sinjoro Filiberto)
Filiberto:
(al Giannina) Mi ne ŝatas tiun vian manieron.
Giannina:
Sed kara sinjoro patro, lasu min iom amuziĝi. Mi, kiu estas tre, tre malproksima de tiaj amoj, havas plezuron kelkfoje malesperigi la geamantojn. Finfine estis mi, kiu malkovris ilian flamon, kaj ili havas al mi ŝuldon pro ilia proksima feliĉo. Ili povas ja min pardoni, kiam mi iom ludas per ili.
Filiberto:
Vi estas diabloj, vi virinoj. Sed venos la tempo, filino, ki-am ankaŭ vi konos kiom kostas al geamantoj ĉi tiuj mal-gravaj impertinentaĵoj. Vi estas en taŭga aĝo, kaj je la unua bona okazo, kiu falos inter miajn manojn, estu preta rezigni. Kion vi diras, sinjoro de la Coterie, ĉu mi parolas bone?
de la Coterie:
Bonege.
Giannina:
(al Coterie) Sinjoro bonege, ne estas vi, kiu devas decidi, estas mi.
Filiberto:
(al Giannina) Kaj ĉu vi ne volas edziniĝi?
67
KURIOZA OKAZAĵO
eLIBRO
Giannina:
Se mi povus esperi trovi edzon laŭ mia gusto.
Filiberto:
Mi deziras, ke ni lin trovu laŭ via gusto. Sed antaŭe li devas esti laŭ gusto mia. La doto, kiun mi destinas al vi, povas igi vin inda je unu el la plej bonaj geedziĝoj el Nederlando.
Giannina:
La samon povus diri la patro de fraŭlino Costanza.
Filiberto:
ĉu vi volas kompari sinjoron Riccardo kun mi? ĉu vi volas kompari vin kun filino de financisto? Vi serioze inci-tas mian koleron. Mi ne volas plu aŭdi pri tio.
Giannina:
Sed mi ne diras...
Filiberto:
Mi ne volas plu aŭdi pri tio (li foriras).
68
KURIOZA OKAZAĵO
eLIBRO
SCENO KVINA
(fraŭlino Giannina kaj sinjoro de la Coterie)
de la Coterie:
Ha, Giannina mia, ni estas en ĉiam pli malbona situacio.
Kiom pli bone estus estinte ne turni sin al la rimedo uzita de vi!
Giannina:
Kiu estus povinta antaŭvidi, ke mia patro volos kompromiti sin tiagrade?
de la Coterie:
Mi vidas neniun alian rimedon ol mian subitan foriron.
Giannina:
Tian malbravaĵon mi ne atendis.
de la Coterie:
ĉu mi devas konsenti al edziĝo kun fraŭlino Costanza?
Giannina:
Faru tion, se vi havas la koron.
de la Coterie:
Aŭ ĉu vi volas, ke ni malkaŝu la trompon?
Giannina:
Estus malinda ago elmeti min al ruĝiĝo pro malkovrita mensogo.
de la Coterie:
Sugestu ion.
Giannina:
Jen tio, kion mi povas diri. Ke vi foriru, certe ne. Ke vi 69
KURIOZA OKAZAĵO
eLIBRO
edziĝu kun Costanza, ankaŭ ne. Ke vi malkaŝu la trompon, nepre neniam. Pensu, kiel savi la amon, la reputacion kaj la konvenon (ŝi foriras).
de la Coterie:
Bonegaj sugestoj, kiuj malfermas por mi la vojon de liberiĝo. Inter tiom da ne, kia jes restos al mi pripensinda?
Ha ĉieloj! Restas al mi nur fatala senespero (li foriras).
70
KURIOZA OKAZAĵO
eLIBRO
SCENO SESA
Alia ĉambro.
(sinjoro Filiberto, poste Marianna)
Filiberto:
Mi ne opinias, ke sinjoro Riccardo rifuzos veni al mi. Li scias, kiu mi estas, kaj scias, ke ne estus lia profito malplaĉi al iu, kiu povas fari al li bonon, kaj povus ankaŭ fari al li malbonon. Li memoros, ke mi pruntis al li dekmil florenojn kiam li iĝis financisto. Kvankam tiaj homoj forge-sas facile la bonfaraĵojn, kaj kiam ili ne plu bezonas ion, ili rigardas plu al la vizaĝo nek parencojn nek amikojn.
Marianna:
Sinjoro mastro, se mi ne ĝenas vin, mi volus paroli al vi pri iu afero.
Filiberto:
Jes, nun mi havas nenion por fari.
Marianna:
Mi volus paroli pri mia afero.
Filiberto:
Sed rapidu, ĉar mi atendas personon.
Marianna:
Per du vortoj mi min liberigas. Sinjoro, laŭ via bona permeso, mi volus edziniĝi.
Filiberto:
Edziniĝu, kaj tio al vi bone profitu.
71
KURIOZA OKAZAĵO
eLIBRO
Marianna:
Sed, sinjoro, tio ne sufiĉas. Mi estas malriĉa knabino, de dek jaroj mi servas en tiu ĉi hejmo kun konvenaj amo kaj fideleco: mi petas de vi, ne pro devo, sed pro favoro, etan monhelpon.
Filiberto:
Bone, ion mi faros pro dankemo de via bona servado. ĉu vi jam trovis la edzon?
Marianna:
Jes, sinjoro.
Filiberto:
Brave! Mi gratulas. Oni venas informi min, kiam ĉio estas aranĝita?
Marianna:
Kompatu min, sinjoro. Mi eĉ ne estus tion pensinta por nun, se la hazardo, ke mi devis kunloĝi kun junulo dum pluraj monatoj, ne estus doninta al mi favoran okazon.
Filiberto:
Kaj estas tiel, ke vi enamiĝis al la servisto de la oficiro?
Marianna:
Tute ĝuste, sinjoro.
Filiberto:
Kaj vi ne havas ĝenon sekvi lin tra la mondo?
Marianna:
Mi havas esperon, ke li restos ĉi tie. Se lia mastro ankaŭ edziĝos, laŭ tio, kion oni diras...
Filiberto:
Jes, verŝajne li edziĝos.
72
KURIOZA OKAZAĵO
eLIBRO
Marianna:
Neniu povas tion scii pli bone ol vi.
Filiberto:
Mi tre dediĉis min por lia kontentigo.
Marianna:
Tial, ke vi estas konvinkita, mi vidas la aferon jam preta.
Filiberto:
Povas esti malhelpoj, sed mi esperas ilin superi.
Marianna:
Flanke de la knabino mi ne supozas.
Filiberto:
Ne, kontraŭe, ŝi vere ardas de amo.
Marianna:
Certe, tiel al mi ŝajnas.
Filiberto:
Kaj vi, kiam vi pensas edziniĝi?
Marianna:
Se vi estos kontenta, mi edziniĝos kiam edziniĝos la mastrino.
Filiberto:
Kiu mastrino?
Marianna:
Mia mastrino, via filino.
Filiberto:
Se tiel estas, pasos tempo ankoraŭ.
73
KURIOZA OKAZAĵO
eLIBRO
Marianna:
ĉu vi opinias, ke oni devos longe prokrasti ŝian edzini-
ĝon?
Filiberto:
Tre bele! ĉu oni devas paroli pri geedziĝo antaŭ ol trovi la edzon?
Marianna:
Sed, ĉu ne jam estas edzo?
Filiberto:
Edzo? ankaŭ mi devus tion scii!
Marianna:
ĉu vi tion ne scias?
Filiberto:
Mi kompatinda! Mi scias nenion, mi. Diru vi, kion vi scias, ne kaŝu al mi la veron.
Marianna:
Vi min ŝtonigas. ĉu ŝi ne rajtas edziniĝi kun sinjoro de la Coterie? ĉu vi mem ne diris, ke vi tion scias kaj ke vi estas kontenta?
Filiberto:
Stulta! ĉu ŝajnas al vi, ke mi volas doni mian filinon al armeano, al kadeto de malriĉa hejmo, al iu, kiu ne havus la rimedon ŝin tenadi laŭ ŝia naskiĝo?
Marianna:
ĉu vi ne mem diris, ke sinjoro de la Coterie edziĝas? Kaj, ke vi tre klopodis por lin kontentigi?
Filiberto:
Mi certe diris tion.
74
KURIOZA OKAZAĵO
eLIBRO
Marianna:
Kaj kiu devos esti lia edzino, se ne fraŭlino Giannina?
Filiberto:
Stulta! ĉu ne estas en Hago aliaj knabinoj ol ŝi?
Marianna:
Li ne vizitas hejmojn.
Filiberto:
Kaj ĉu neniu venas ĉi tien?
Marianna:
Mi ne scias, ke li atentas alian fraŭlinon krom la mastrinon.
Filiberto:
Stulta! ĉu vi scias nenion pri fraŭlino Costanza?
Marianna:
Stultulino povas nenion scii.
Filiberto:
Kiajn konfidojn faris al vi mia filino?
Marianna:
ŝi ĉiam parolis al mi kun granda estimo pri la oficiro, kaj ŝi malkaŝis sian kompaton al li.
Filiberto:
Kaj vi opiniis, ke la kompato devenas de la pasio.
Marianna:
Mi jes.
Filiberto:
Stulta!
75
KURIOZA OKAZAĵO
eLIBRO
Marianna:
Kaj mi scias pli multe, ke li volis foriri pro malespero.
Filiberto:
Bone.
Marianna:
Timante, ke la patro ne konsentos.
Filiberto:
Tre bone.
Marianna:
Kaj ĉu ne estas vi tiu patro?
Filiberto:
Kaj ĉu ne estas aliaj patroj ol mi?
Marianna:
Vi volas min mistifiki.
Filiberto:
Mi miras pri via obstino.
Marianna:
Mi vetus la kapon, ke tio, kion mi diras estas la vero.
Filiberto:
Lernu pli bone koni kaj respekti vian mastrinon.
Marianna:
Finfine, ĝi estas honesta amo...
Filiberto:
Foriru de ĉi tie.
Marianna:
Mi ne vidas en ĝi tiel grandan malbonon.
76
KURIOZA OKAZAĵO
eLIBRO
Filiberto:
Venas iu; jen sinjoro Riccardo. Foriru de ĉi tie.
Marianna:
Per ĝentila maniero, sinjoro.
Filiberto:
Stulta!
Marianna:
Ni vidos, kiu estas pli stulta inter mi kaj...
Filiberto:
lnter vi kaj kiu?
Marianna:
Inter mi kaj tiu, kiu ĵus preterpasis la domon (ŝi foriras).
77
KURIOZA OKAZAĵO
eLIBRO
SCENO SEPA
(sinjoro Filiberto, poste sinjoro Riccardo)
Filiberto:
Impertinenta! ĉu ŝi edziniĝos ĉu ne, mi ne plu volas ŝin en mia hejmo. Pensi tiel pri mia filino! Ne kapablas Giannina, ne kapablas.
Riccardo:
Via servanto, sinjoro Filiberto.
Filiberto:
Bonan tagon, sinjoro Riccardo. Ppardonu min, ke mi ĝenis vin.
Riccardo:
Kion vi ordonas al mi?
Filiberto:
Mi devas paroli kun vi. Bonvolu eksidi.
Riccardo:
Mi havas malmultan tempon por resti.
Filiberto:
ĉu vi havas multajn aferojn?
Riccardo:
Jes, certe. Inter aliaj aferoj min sieĝas duona mondo pro arestitaj kontrabanduloj.
Filiberto:
Oni rakontis al mi pri tio. ĉu tiuj malfeliĉuloj estas ankoraŭ en malliberejo?
78
KURIOZA OKAZAĵO
eLIBRO
Riccardo:
Ili estas, kaj tie restos ĝis la plena ekstermo de iliaj familioj.
Filiberto:
Kaj ĉu vi havas koron rezisti la larmojn de iliaj filoj?
Riccardo:
ĉu ili ne havis koron uzurpi al ni la rajton de financoj? Mi volus, ke el ĉi tiuj ofte iu falu en la reton. ĉu vi scias, ke la arestitaj kontrabanduloj pagas al ni la subaĉetmonon?
Filiberto:
(Ho, la malhela metio!)
Riccardo:
Diru al mi, kion vi devas diri.
Filiberto:
Sinjoro Riccardo, vi havas edziniĝotan filinon?
Riccardo:
Kiel mi volus ŝin ne havi!
Filiberto:
ĉu vin ĝenas teni ŝin en via hejmo?
Riccardo:
Ne; min ĝenas, ke mi devas pensi pri la doto.
Filiberto:
(Malbona komenco!) Tamen, se ŝi deziras, estos al vi ne-cese lokigi ŝin.
Riccardo:
Mi tion faros, se mi estos devigata fari tion; sed sub unu el tiuj kondiĉoj: sen doto, se ŝi edziniĝos laŭ sia gusto; kun bona doto, se ŝi edziniĝos laŭ gusto mia.
79
KURIOZA OKAZAĵO
eLIBRO
Filiberto:
Mi havas proponon por vi.
Riccardo:
Mi aŭskultos ĝin: sed rapidu.
Filiberto:
ĉu vi konas la francan oficiran, kiu estas gasto en mia hejmo?
Riccardo:
ĉu vi proponus lin por mia filino?
Filiberto:
Se mi proponus lin, ĉu vi trovus en tio malfacilaĵon?
Riccardo:
Oficiro kaj franca? Nek kun doto, nek sen doto.
Filiberto:
ĉu vi malsimpatias la francojn kaj la soldatojn?
Riccardo:
Jes, egale la unuajn kaj duajn. Despli malbone se la unua kaj la dua estas la sama persono. Mi malamegas la francojn, ĉar ili ne estas amikoj de komerco kaj de penado kiel ni estas, ili pensas nur pri festenoj, spektakloj, promena-doj. Pri la soldatoj mi plie devas esti malkontenta. Mi konas la difekton, kiun kaŭzas la trupoj; ili pretendas, ke ni financistoj nutradu iliajn soldatojn kaj iliajn ĉevalojn, kaj kiam ili estas en kazerno, ili elĉerpas arsenalon da moneroj.
Filiberto:
La franco, la oficiro, pri kiu mi parolas al vi, estas honesta, ne havas malvirtojn; plie, li estas de nobela sango.
80
KURIOZA OKAZAĵO
eLIBRO
Riccardo:
ĉu li estas riĉa?
Filiberto:
Li estas kadeto de sia familio.
Riccardo:
Se li ne estas riĉa, mi malmulte estimas lian nobelecon, kaj multe malpli lian metion.
Filiberto:
Kara amiko, ni parolu inter vi kaj mi, kiam neniu nin aŭskultas. Homo, kia vi, favorita de la sorto, ĉu vi elspezus malbone kvindek aŭ sepdekmil florenojn por nobele bo-parenciĝi?
Riccardo:
Por tia celo mi ne elspezus dek lirojn.
Filiberto:
Kaj al kiu vi volas doni vian filinon?
Riccardo:
Se mi devos oferi ian sumon, mi volas ŝin meti en unu el la plej bonaj hejmoj el Nederlando.
Filiberto:
Vi ne sukcesos.
Riccardo:
ĉu mi ne sukcesos?
Filiberto:
Vi ne sukcesos.
Riccardo:
Kial mi ne sukcesos?
81
KURIOZA OKAZAĵO
eLIBRO
Filiberto:
ĉar la bonaj hejmoj el Nederlando ne bezonas riĉiĝi per tia rimedo.
Riccardo:
ĉu tiom da fervoro vi havas por tiu geedziĝo?
Filiberto:
Jes, mi havas por ĝi tre grandan fervoron.
Riccardo:
Kial vi ne donas al li vian filinon?
Filiberto:
ĉar ... ĉar ŝin mi ne volas doni al li.
Riccardo:
Kaj mi ne volas doni al li mian.
Filiberto:
Inter vi kaj mi estas diferenco.
Riccardo:
Mi ne povas vidi tiun diferencon.
Filiberto:
Oni konas viajn komencojn.
Riccardo:
Kaj de vi oni ne povas koni la finon.
Filiberto:
Vi estas tro aroganta.
Riccardo:
Se mi ne estus en via hejmo, mi parolus pli akre.
Filiberto:
Mi montros al vi, kiu mi estas.
82
KURIOZA OKAZAĵO
eLIBRO
Riccardo:
Mi ne timas vin.
Filiberto:
Iru, kaj ni interparolos.
Riccardo:
Jes, ni interparolos. (Li falos iun tagon en miajn manojn.
Se mi sukcesos lin trafi en ŝteltrompo pri la plej eta kon-trabandaĵo, mi lin ruinigos.) (li foriras).
83
KURIOZA OKAZAĵO
eLIBRO
SCENO OKA
(sinjoro Filiberto, poste sinjoro de la Coterie)
Filiberto:
(promenante) Malĝentila, kruda, seneduka, impertinenta!
de la Coterie:
(La okazintaj interdisputoj donas al mi la esperon, ke li ricevis rifuzon.)
Filiberto:
(Mi ne estos mi, se mi ne instruos al li kiel konduti.) de la Coterie:
(al Filiberto) Sinjoro...
Filiberto:
Bruto, animalaĉo...
de la Coterie:
ĉu al mi venas la komplimento?
Filiberto:
Pardonu. La kolero min blindigas.
de la Coterie:
Al kiu vi estas kolera?
Filiberto:
Al tiu aroganta sinjoro Riccardo.
de la Coterie:
ĉu estas vere, ke li ne konsentas pri la edziniĝo de sia filino?
84
KURIOZA OKAZAĵO
eLIBRO
Filiberto:
(Mi bedaŭras, ke mi devas kaŭzi al la kompatinda leŭtenanto ĉi tiun novan ĉagrenon.)
de la Coterie:
(Estu dankata la ĉielo. La sorto volas min helpi.)
Filiberto:
Filo mia, ne lasu, ke la galo venenu vian sangon.
de la Coterie:
Diru al mi la veron: ĉu li rifuzis la proponon?
Filiberto:
La mondumaj homoj devas esti preparitaj kontraŭ ĉio.
de la Coterie:
Mi estas senpacienca koni la veron.
Filiberto:
(Ho, se mi diras ĝin, li mortos ĉi tie.)
de la Coterie:
(ĉi tio estas netolerebla ĝenaĵo.)
Filiberto:
(Tamen necesas, ke li konu ĝin.)
de la Coterie:
(montrante foriron) Sinjoro, kun via afabla permeso...
Filiberto:
Haltu. (Mi ne volus, ke li iru dronigi sin pro malespero.) de la Coterie:
ĉu estas tiel malfacile diri al mi, kion li diris al vi?
Filiberto:
Ne koleru, filo, ne malesperu pro tio, ke patro avida, van-85
KURIOZA OKAZAĵO
eLIBRO
ta, seneduka, rifuzas destini konvene la filinon, povas ek-zisti rimedo por havi ŝin spite al li.
de la Coterie:
Ne, sinjoro. Kiam la patro ne konsentas, ne estas juste, ke mi persistu voli ŝin.
Filiberto:
Kaj kion vi intencus fari?
de la Coterie:
Iri malproksimen de ĉi tie, kaj dediĉi mian amon al honesteco, al devo, kaj al ĉies kvieto.
Filiberto:
Kaj vi havus koron forlasi knabinon, kiu vin amas? Lasi ŝin viktimo de malespero, por baldaŭ ricevi la malĝojan novaĵon pri ŝia ekmalsano aŭ ŝia morto?
de la Coterie:
Ha! Sinjoro Filiberto, vi mortigas min parolante tiel. Se vi konus la pezon de tiuj viaj vortoj, vi tre zorge evitus eldiri ilin.
Filiberto:
Miaj vortoj celas vian bonon, vian pacon, vian feliĉon.
de la Coterie:
Ha! ne; diru prefere mian konfuzon, la perdon de mia vivo.
Filiberto:
Mi miras, ke sprita homo kiel vi estas tiel malkapabla sin hardi.
de la Coterie:
Se vi konus mian kazon, vi ne parolus tiel.
86
KURIOZA OKAZAĵO
eLIBRO
Filiberto:
Mi konas ĝin tre bone, sed mi ne opinias ĝin senespera.
La knabino vin amas, vi sincere amas ŝin. ĉu tio estus la unua geedziĝo inter du honestaj gejunuloj okazinta sen la patra konsento?
de la Coterie:
ĉu vi aprobus, ke mi edzinigu la filinon sen la konsento de la patro?
Filiberto:
Jes, en kazo en kiu ni estas, ekzameninte la cirkonstancojn, mi aprobus ĝin. Se la patro estas riĉa, vi estas nobela: vi honoras lian familion per nobeleco, li aranĝas viajn aferojn per la doto.
de la Coterie:
Sed sinjoro, kiel mi povus esperi je doto, edzinigante ŝin en tia maniero? La patro rifuzos kolera doni al ŝi ian ajn helpon.
Filiberto:
Kiam la afero estos farita, ĝi estos farita. Li havas nur unu filinon. Dum kelkaj tagoj li restos kolera, poste li mem faros, kiel tiom da aliaj faris. Li akceptos vin kiel bofilon, kaj eble faros vin hejma mastro.
de la Coterie:
ĉion tion mi povus esperi?
Filiberto:
Jes, sed necesas kuraĝo.
de la Coterie:
Kuraĝo ne mankas al mi; la malfacilaĵo estas la rimedoj.
87
KURIOZA OKAZAĵO
eLIBRO
Filiberto:
La rimedoj ne estas malfacilaj. Aŭdu, kion sugestas al mi la penso. Fraŭlino Costanza verŝajne estas ankoraŭ ĉe sia onklino. Faru, kion mi diras al vi: oferu hodiaŭ la tagman-
ĝon, mi ankaŭ faros la samon, je via profito. Iru trovi ŝin.
Se ŝi vere amas vin, klopodu, ke ŝi pruvu tion al vi per faktoj. Se ŝi povas esperi, ke la onklino estos favora, ŝi petu ŝian protekton, kaj se ŝi konsentos, vi edzinigu ŝin.
de la Coterie:
Kaj se la patro, indigninta, minacus mian liberecon?
Filiberto:
Konduku ŝin en Francujon kun vi.
de la Coterie:
Per kiaj rimedoj? Per kia mono?
Filiberto:
Atendu (li iras malfermi tirkeston).
de la Coterie:
(Ho ĉieloj! Li ne divenas, ke li min kuraĝigas al entrepre-no kies domaĝo povus fali sur lin mem.)
Filiberto:
Prenu; jen por vi cent gineoj en moneroj kaj jen aliaj kvar-cent en bankbiletoj. Kvincent gineoj povos sufiĉi dum kelka tempo. Akceptu ilin de mia amo. Mi mem zorgos por rericevi ilin de la patro de la knabino.
de la Coterie:
Sinjoro, mi estas plene konfuzita...
Filiberto:
Kial konfuzo? Mi miras pri vi. Necesas sprito, necesas ku-88
KURIOZA OKAZAĵO
eLIBRO
raĝo. Iru tuj kaj ne perdu vane la tempon. Mi intertempe iros rigardi la iradon de sinjoro Riccardo, kaj se mi povos timi, ke li venas surprizi vin, mi trovos personojn, kiuj lin detenos. Informu min pri tio, kio okazis, aŭ persone, aŭ per bileto. Kara amiko, ŝajnas al mi vidi vin jam kontenta. Mi plenĝojas viaflanke. Adiaŭ. La sorto estu al vi favora (li iras fermi la tirkeston). (Mi sopiregas la momenton, en kiu mi vidos Riccardon koleregi kaj malesperi.)
de la Coterie:
Li donas al mi la konsilon, kaj donas la monon por ĝin plenumi! Kion mi decidu, kion mi pensu? Oni prenu la fortunon ĉe la haroj, kaj li plendu nur al si mem, intencin-te la ĉagrenon de aliulo, se li havigas al si mem la mokri-don (li foriras).
89
KURIOZA OKAZAĵO
eLIBRO
SCENO NAŭA
(sinjoro Filiberto, sola)
Filiberto:
Vere mi iom riproĉas min interne pro tia sugesto. Mi pensas, ke ankaŭ mi havas filinon, kaj ne volus, ke oni faru al mi similan maljustaĵon; la naturo instruas kaj la leĝo ordonas, ke al aliaj oni ne havigu, kion oni mem ne ŝatus.
Sed mi estas forte puŝata de pluraj motivoj: la korsentemo, la inklino al gastamo, al amikeco, min kondukas ami kaj favori la leŭtenanton, interesiĝi por li, kvazaŭ li estus el mia propra sango. La geedziĝo ŝajnas al mi tre konvena, kaj mi opinias la reziston de sinjoro Riccardo nejusta, kaj lian severecon kontraŭ la filino tiraneca. Aldonigas al ĉio la malafabla traktado, kiun mi suferis, kaj la plezuro vidi la fierulon humiligita. Jes, eĉ se mi devos perdi la kvincent gineojn, mi ĝojos vidi la amikon kontenta, kaj Riccardon malfierigita.
90
KURIOZA OKAZAĵO
eLIBRO
SCENO DEKA
(fraŭlino Costanza kaj la menciita)
Costanza:
Jen mi je via dispono, sinjoro.
Filiberto:
(malkviete) Kion vi faras ĉi tie?
Costanza:
ĉu vi ne invitis min?
Filiberto:
(kiel supere) ĉu vi vidis sinjoron de la Coterie?
Costanza:
Mi ne vidis lin.
Filiberto:
(kiel supere) Reiru tuj al via onklino.
Costanza:
ĉu vi forpelas min el via hejmo?
Filiberto:
Mi ne forpelas vin: mi konsilas al vi, mi vin petas. Iru tuj, mi diras.
Costanza:
Mi volus scii la kialon...
Filiberto:
Vi scios ĝin, kiam vi estos ĉe via onklino.
Costanza:
ĉu estas novaĵoj?
91
KURIOZA OKAZAĵO
eLIBRO
Filiberto:
Jes, estas.
Costanza:
Diru ilin al mi, do.
Filiberto:
Ilin diros al vi sinjoro de la Coterie.
Costanza:
Kie?
Filiberto:
ĉe via onklino.
Costanza:
La leŭtenanto neniam estis tie.
Filiberto:
Li iris tien antaŭ momento.
Costanza:
Por kion fari?
Filiberto:
Reiru tien, vi scios tion.
Costanza:
ĉu vi parolis kun mia patro?
Filiberto:
Jes, demandu tion al via edzo.
Costanza:
Al mia edzo?
Filiberto:
Al via edzo.
92
KURIOZA OKAZAĵO
eLIBRO
Costanza:
Al sinjoro de la Coterie?
Filiberto:
Al sinjoro de la Coterie.
Costanza:
ĉu mi povas kredi tion?
Filiberto:
Iru tuj al via onklino.
Costanza:
Diru al mi ion, pro kompato.
Filiberto:
La tempo estas valorega. Se vi perdos tempon, vi perdos la edzon.
Costanza:
Ho ve! mi tuj kuras. Mi volus havi flugilojn ĉe la plandoj (ŝi foriras).
93
KURIOZA OKAZAĵO
eLIBRO
SCENO DEKUNUA
(sinjoro Filiberto, poste fraŭlino Giannina)
Filiberto:
Pli valoros du vortoj de la leŭtenanto, ol dekmilo da miaj rezonaĵoj.
Giannina:
Sinjoro, ĉu estas vera tio, kion diris al mi sinjoro de la Coterie?
Filiberto:
Kaj kion li diris al vi?
Giannina:
ĉu vi konsilis lin edziĝi kun la filino sen la konsento de la patro?
Filiberto:
ĉu li faris al vi la konfidon?
Giannina:
Jes, sinjoro.
Filiberto:
(ĉi tiu malprudentaĵo malplaĉas al mi.)
Giannina:
Kaj vi donis al li kvincent gineojn, por ke li realigu tion?
Filiberto:
(Nesingarda! Mi preskaŭ pentas, ke mi ĝin faris.)
Giannina:
Kiu silentas, tiu konfirmas: ĉu tio estas vera, do?
94
KURIOZA OKAZAĵO
eLIBRO
Filiberto:
Kion vi volus diri pri tio?
Giannina:
Nenion, sinjoro; sufiĉas por mi scii, ke tio estas vera. Humila servantino de sinjoro patro.
Filiberto:
Kien vi iras?
Giannina:
Kunfesti.
Filiberto:
Pri kio?
Giannina:
Pri la edziĝo de sinjoro de la Coterie.
Filiberto:
¯i verŝajne ankoraŭ ne okazis.
Giannina:
Oni esperas, ke ĝi baldaŭ okazos.
Filiberto:
Atentu, ke vi ne parolu pri tio kun iu ajn.
Giannina:
Ne timu. Oni scios pri ĝi, kiam ĝi estos farita. Kaj vi havos la meriton esti preparinta ĝin, kaj mi estos tre kontenta, ke ĝi okazis (ŝi foriras).
Filiberto:
Mi ne volus, ke ŝi ĉerpu influon de la malbona ekzemplo.
Sed ne ekzistas eĉ dubo pri tio. ŝi estas bona knabino; ŝi kapablas distingi, same kiel mi, la kazojn kaj la konve-nojn. Kaj cetere, mi scias kiel mi ŝin edukis, kaj sub mia 95
KURIOZA OKAZAĵO
eLIBRO
gardado ne estas danĝero, ke okazas similaj katastrofoj (li foriras).
KURTENO
96
KURIOZA OKAZAĵO
eLIBRO
AKTO TRIA
SCENO UNUA
ĉambro de sinjoro Filiberto.
(sinjoro Filiberto kaj Marianna)
Marianna:
Sinjoro mastro, pardonu, ke mi revenas ĝeni vin.
Filiberto:
Vi venas diri al mi novan azenaĵon.
Marianna:
Mi esperas, ke vi ne havos plu kaŭzon nomi min stulta.
Filiberto:
Sufiĉos, ke vi ne revenu por diri al mi stultaĵojn.
Marianna:
Mi nenion alian diros, ol ke mi estas edziniĝonta, kaj mi min rekomendas al via favoremo.
Filiberto:
ĉu vi do decidis fari tion antaŭ ol la mastrino?
Marianna:
Ne, sinjoro. Se ŝi faros tion hodiaŭ, mi faros tion morgaŭ.
Filiberto:
Kaj vi ne volas, ke mi nomu vin stulta?
97
KURIOZA OKAZAĵO
eLIBRO
Marianna:
ĉu ankoraŭ vi volas tion kaŝi al mi?
Filiberto:
Kion?
Marianna:
La edziniĝon de la mastrino.
Filiberto:
Stultega!
Marianna:
Nu, por montri, ke mi ne estas stulta, mi min akuzos pri kulpeto de scivolemo. Mi restis malantaŭ la pordokurteno por aŭskulti sinjoron de la Coterie, kiu parolis kun mia mastrino, kaj mi aŭdis, ke oni decidis plenumi la geedzi-
ĝon tre sekrete, kaj ke vi elkasigis kvincent gineojn je konto de doto.
Filiberto:
(ridante) Je konto de doto?
Marianna:
Mi supozas, ke estas je konto de doto. La gineojn mi vidis per miaj okuloj.
Filiberto:
Jes, stulta, kaj plie stulta, kaj trioble stulta.
Marianna:
(Li min tiel venenas, ke mi lin mortigus per miaj propraj manoj.)
Filiberto:
(La leŭtenanto tamen kondutis tre malbone. Li ne estus 98
KURIOZA OKAZAĵO
eLIBRO
devinta paroli pri tio kun mia filino, kaj eĉ malpli kun la risko esti aŭdata.)
Marianna:
Se vi volas kaŝi al mi la fakton, timante, ke de mi oni ĝin scios, vi misagas al mia honesteco.
Filiberto:
Bela honesteco! Iri kaŝaŭskulti la aferojn de aliaj, kaj kro-me miskompreni, kaj fine diri stultaĵojn.
Marianna:
Estas vere, ke mi ne estus devinta aŭskulti; sed rilate la komprenon, mi scias, ke mi komprenis la veron.
Filiberto:
Vi volas tiri el mia buŝo, aŭ el mia mano, ion, kio malplaĉus al vi.
Marianna:
Ho, korpo de diablo! Kien iris, antaŭ momento, la mastrino?
Filiberto:
Kien ŝi iris?
Marianna:
ĉu ŝi ne iris kun sinjoro de la Coterie?
Filiberto:
Kien?
Marianna:
Mi aŭdis, ke ili iros al sinjorino Geltrude.
Filiberto:
ĉu al mia fratino?
99
KURIOZA OKAZAĵO
eLIBRO
Marianna:
Ekzakte.
Filiberto:
Eble iris tien Giannina, sed ne la leŭtenanto.
Marianna:
Mi scias, ke ili foriris kune.
Filiberto:
La leŭtenanto eble ŝin akompanis. Mia fratino loĝas ne malproksime de la loko, kien li devis iri. Mia filino ŝatas resti pli proksima, por koni la novaĵojn. Mi scias ĉion, ĉio progresas bone, kaj vi estas stulta.
Marianna:
(Mi sentas vere, ke la galo min sufokas.)
Filiberto:
Rigardu, kiu estas en la salono. Mi aŭdis iun.
Marianna:
(Ho, estus ja bele se la maljunulo restus mokita. Tio ŝajnas al mi ankoraŭ neebla.) (ŝi foriras).
100
KURIOZA OKAZAĵO
eLIBRO
SCENO DUA
(sinjoro Filiberto kaj poste Guascogna)
Filiberto:
Mi preĝas la ĉielon, ke la afero bone finiĝu: ne mankis tamen senprudento flanke de la leŭtenanto por lin mem defaligi. La junularo metas sin en tiajn malfortaĵojn. Mi, dank’al ĉielo, estis tre sagaca dum la junaĝo, kaj estas tia multe pli en la maljuneco.
Guascogna:
Servanto de sinjoro Filiberto.
Filiberto:
Bonan tagon, amiko. Kio nova?
Guascogna:
Mia mastro prezentas al vi siajn tre humilajn komplimen-tojn.
Filiberto:
Kie estas la leŭtenanto? Kion li faras, kion li diras? Kiel statas liaj aferoj?
Guascogna:
Mi opinias, ke per ĉi tiu bileto vi estos plene informita.
Filiberto:
Ni vidu (li malfermas la bileton).
Guascogna:
(Se li ne diras, ke mi foriru, mi volonte restos.)
101
KURIOZA OKAZAĵO
eLIBRO
Filiberto:
Estas interne karto, kies skribo ŝajnas de mia filino. Ni vidu unue, kion diras la amiko.
Guascogna:
(Marianna aŭskultas ĉe la pordokurteno. ŝi ne estas malpli scivolema ol mi.)
Filiberto:
Sinjoro. Viaj konsiloj min kuraĝigis al decido, kiun mi ne estus aŭdacinta fari malgraŭ ĉiuj stimuloj de mia amo. Jes, certe, li ne havis la kuraĝon. Mi kondukis la filinon en lo-kon honestan kaj sekuran, tio estas, en hejmon de ŝia patra onklino. Li diras, ke li ŝin kondukis. Kredeble li renkontis survoje fraŭlinon Costanza, kaj akompaniĝis kun ŝi. Mi bone agis, urĝe sendante ŝin. Tio estas mia verko. La larmoj de la knabino kortuŝis la bonan maljunulinon kaj ŝi permesis nian geedziĝon. Bone! Bone! ¯i ne povis okazi pli bone. Oni sendis voki notarion kaj en la ĉeesto de du atestan-toj ni celebris la geedziĝan ceremonion. Tre bone! Li lerte kondutis. Mi ne povas tamen esprimi al vi mian konfuzon, kaj ĉar mi ne havas la kuraĝon ree peti vian favoron, tion faros por ni la skribaĵo de via filino, al kiu vi pardonos eble pli facile, kaj mi kisas viajn manojn. Kion li volas de mi, kion li ne kuraĝas peti, kaj volas atingi per mia filino? Mi legu la aldonaĵon. Li iris sendube tuj al mia fratino por komuniki la fakton al Giannina. Kion diras la filino? Tre kara patro. ŝi skribas tre bone, ŝi havas belan komercan skribon. Kiel saĝa knabino! La ĉielo benu ŝin. Permesu al mi, ke per ĉi tiu karto mi ĵetu min al viaj piedoj kaj petu de vi pardonon. Ho, ĉieloj, kion ŝi faris? Certigita de vi mem pri 102
KURIOZA OKAZAĵO
eLIBRO
la konsilo de vi donita al sinjoro de la Coterie, kaj pri la mono al li donita por la plenumo, mi cedis al mia pasio, kaj mi edziniĝis kun la leŭtenanto. Ha malinda! Ha mensoganto; per-fiduloj, friponoj, ili min murdis!
103
KURIOZA OKAZAĵO
eLIBRO
SCENO TRIA
(Marianna kaj la menciitaj)
Marianna:
Kio okazis, sinjoro mastro?
Filiberto:
Helpu min, apogu min. Pro kompato, ne forlasu min.
Marianna:
Kion povas fari por vi stultulino?
Filiberto:
Vi pravas. Moku, insultu min, eĉ bastonu min. Mi tion meritas kaj donas al vi la permeson tion fari.
Marianna:
Ne, male, mi vin kompatas.
Filiberto:
Mi ne meritas kompaton.
Guascogna:
Sinjoro, ne fordonu vin al malespero. Finfine, mia mastro estas persono honesta kaj persono nobela.
Filiberto:
Li ruinigis mian filinon, li disfaligis miajn esperojn.
Marianna:
Vi havas rimedon por doni al li postenon.
Filiberto:
Kaj mi devus do forĵeti miajn havaĵojn en tia maniero?
Guascogna:
Pardonu min, sinjoro, per la sama rezonado, per kiu vi 104
KURIOZA OKAZAĵO
eLIBRO
volis konvinki sinjoron Riccardo, provu konvinki vin mem.
Filiberto:
(al Guascogna) Ha, malbenata! Vi min riproĉas kun mali-co.
Marianna:
(al Filiberto kun varmo) Bone parolas Guascogna, kaj vi ne rajtas lin riproĉi.
Filiberto:
Jes, insultu min, malfeliĉa.
Marianna:
Mi vin kompatas, ĉar la galo vin blindigas.
Guascogna:
Riproĉu al vi mem la sekvon de malbona konsilo.
Filiberto:
Kial trompi min? Kial kredigi al mi, ke la amo de la oficiro celas fraŭlinon Costanza?
Guascogna:
ĉar Amoro estas sagaca kaj instruas al la geamantoj kaŝi la flamojn kaj prizorgi sian propran feliĉon.
Filiberto:
Kaj se Riccardo estus konsentinta pri la edziniĝo de sia filino, kian rolon mi estus ludinta en tia intrigo?
Guascogna:
ĉu mia mastro iam petis, ke vi faru tion?
Filiberto:
Ne; sed li konsentis, ke mi faru.
105
KURIOZA OKAZAĵO
eLIBRO
Guascogna:
Diru prefere, ke vi ne komprenis lin.
Filiberto:
Finfine: ili perfidis min, ili trompis min. Mia filino estas perfidulino. La leŭtenanto estas krimulo.
Guascogna:
Parolu pli bone pri oficiro.
Marianna:
Atentu, ke soldatoj kutimiĝis teni la spadon en la mano.
Filiberto:
Ho, estus bele, se kiel aldono li min mortigus.
Guascogna:
Mia mastro ne havas tiajn barbarajn sentojn. Li venos peti pardonon de vi.
Filiberto:
Mi ne volas lin vidi.
Guascogna:
Venos anstataŭ li via filino.
Filiberto:
Ne plu nomu ŝin ĉe mi.
Marianna:
Via sango, sinjoro.
Filiberto:
Sendanka! ŝi estis mia amo, mia nura kontento.
Guascogna:
La farita ne estas malfarebla.
106
KURIOZA OKAZAĵO
eLIBRO
Filiberto:
Mi tion scias, insolenta, mi tion bedaŭrinde scias.
Guascogna:
Ne koleru kun mi.
Marianna:
Kompatu lin. La pasio lin premegas. Mia kompatinda
mastro, li esperis edzinigi laŭ sia plaĉo la filinon, havi ŝin ĉiam proksima, kaj vidi nepetojn naskiĝi, kaj ĝoji ĉirkaŭ-
prenante ilin, vartante ilin mem.
Filiberto:
Miaj perditaj esperoj! Miaj perditaj konsoloj!
Guascogna:
ĉu vi opinias, sinjoro, ke bofilo, bona franco kaj bona soldato, ne kapablos havigi al vi nepetojn?
Marianna:
Ne pasos jaro, kaj vi vidos ĉirkaŭ vi petoli la plej belan knabeton de la mondo.
Filiberto:
La malamo al la patro igus min malami ankaŭ la filon.
Marianna:
He, la sango, sinjoro, forgesigas ĉian ofendon.
Guascogna:
Vi havas ja nur unu filinon en la mondo, kaj vi havos koron forlasi ŝin, por neniam plu vidi ŝin?
Filiberto:
Mi havas en la animo tian ĉagrenon, ke mi sentas min mortanta (li kovras sian vizaĝon per la manoj).
107
KURIOZA OKAZAĵO
eLIBRO
Marianna:
Guascogna?
Guascogna:
Kion vi diras?
Marianna:
(ŝi gestas al li, ke li foriru) ĉu vi min komprenis?
Guascogna:
Mi komprenis.
Marianna:
Nun estas tempo.
Guascogna:
Oni povas provi.
Filiberto:
Kion vi diras?
Marianna:
Mi diras al Guascogna, ke li foriru, ke li ne vin malkvieti-gu plu, kaj ke li ne trouzu vian bonecon.
Filiberto:
Jes, lasu min sola.
Guascogna:
Mi vin respekte salutas, sinjoro. Se mi ne plu devos vin revidi, bonvolu pardoni, se en via hejmo mi hazarde iam maltaŭge kondutis. Mia mastro, laŭ kio mi vidas, estos devigata foriri kaj kondukos en Francujon la edzinon. ĉu vi nenion diras al mi, kion mi diru al via kompatinda filino?
Filiberto:
(al Guascogna) ĉu vi opinias, ke li volos foriri tiel frue?
108
KURIOZA OKAZAĵO
eLIBRO
Guascogna:
Li diris al mi, ke se mi ne ricevos bonan respondon, mi senprokraste iru mendi la ĉevalojn.
Marianna:
Granda doloro por patro diri: neniam mi vidos plu mian filinon!
Filiberto:
ĉu vi vidas, ke via mastro estas barbaro, sendanka fierulaĉo? ĉu mi povis fari por li pli ol tion, kion mi faris? Sed li, ĉu li povus agi pli barbare al mi? ŝiri el mia koro la filinon, sen ke mi povu ŝin eĉ revidi?
Guascogna:
Mi opinias, ke li kondukus ŝin tre volonte antaŭ vin, se li ne timus vian indignon.
Filiberto:
Perfida! ĉu mi devas lin laŭdi pri tiu bela ago? ĉu mi devas lin danki pro lia trompo? Li evitas la riproĉojn de ofendita patro? Lin brulas, ke li devus aŭdi sin nomi per-tida?
Guascogna:
(ekforirante) Mi komprenis. Laŭ permeso.
Filiberto:
Vi ne diru iam al ili, ke ili venu al mi. Mi ne volas ilin, mi ne deziras ilin.
Guascogna:
Mi komprenis tre bone. (La naturo ne povas misfari.) (li foriras).
109
KURIOZA OKAZAĵO
eLIBRO
SCENO KVARA
(sinjoro Filiberto kaj Marianna)
Marianna:
(La kazo proksimiĝas al ordiĝo.)
Filiberto:
(Mia puno! Mi meritas ĝin. Mia puno!)
Marianna:
Sinjoro, por amuzi vin iomete, ĉu mi povas nun paroli al vi pri miaj aferoj?
Filiberto:
Mankus nur tio, por min malkvietigi, ke vi parolus al mi pri via geedziĝo. Mi malamas ĉi tiun nomon fatalan, kaj mi volos neniam plu aŭdi pri ĝi, ĝis mi vivos.
Marianna:
Vi volus, laŭ tio, kion mi aŭdas, ke finiĝu la mondo?
Filiberto:
Por mi ĝi finiĝis.
Marianna:
Kompatinda mastro! Al kiu iros viaj havaĵoj, viaj riĉaĵoj?
Filiberto:
La diablo ilin prenu!
Marianna:
Vi mortos riĉa, kaj via filino vivados mizera.
Filiberto:
Kompatinda malfeliĉulino!
110
KURIOZA OKAZAĵO
eLIBRO
Marianna:
Kaj vi volos vivi kun tia malamo, kaj morti kun tia interna riproĉo?
Filiberto:
Sed silentu, demono, silentu. Ne turmentu min plie.
111
KURIOZA OKAZAĵO
eLIBRO
SCENO KVINA
(fraŭlino Costanza kaj la menciitaj)
Costanza:
Sinjoro Filiberto, ĉu vi mokludas per mi?
Filiberto:
(Nun mankis nur ĉi tiu.)
Costanza:
De du horoj mi atendas, kaj mi vidas neniun aperi.
Filiberto:
(Mi ne scias, kion respondi.)
Costanza:
ĉu vi ne instigis min reiri al la onklino, dirante, ke tien iros la sinjoro leŭtenanto?
Marianna:
Mi diros al vi, sinjorino, kiel estas la afero. Sinjoro leŭtenanto devis iri al la onklino, kaj al la onklino li iris; li devis interkonsenti kun fraŭlino, kaj kun fraŭlino li interkonsentis. Sed la kompatinda ĝentilhomo eraris pri la do-mo. Anstataŭ eniri ĉe onklinon Ortensia, li troviĝis ĉe onklino Geltrude, kaj anstataŭ edziĝi kun fraŭlino Costanza, li edziĝis kun fraŭlino Giannina.
Costanza:
Kiel! ĉu estas eble, ke mi estas tiagrade primokata? Diru, sinjoro Filiberto; klarigu al mi ĉi tiun fakton, kaj ne kre-du min tiel malbrava, ke mi toleras ofendon.
112
KURIOZA OKAZAĵO
eLIBRO
Filiberto:
Ho, korpo de diablo! Se mi ĝin toleras, devos toleri ĝin ankaŭ vi.
Costanza:
Kaj kion vi devas toleri?
Filiberto:
Pro vi, mi mem kontribuis al la ruinigo de mia filino.
Costanza:
Pro mi?
Filiberto:
Jes, pro vi stariĝis la maŝino, kiu poste disfalegis sur miajn ŝultrojn.
Marianna:
Bonŝance, la mastro havas bonan dorson.
Costanza:
Mi komprenas nenion.
Filiberto:
Mi diros al vi simple kaj klare la aferon. Sciu do...
113
KURIOZA OKAZAĵO
eLIBRO
SCENO SESA
(sinjoro Riccardo kaj la menciitaj)
Riccardo:
(al Costanza) Kion vi faras ĉi tie?
Filiberto:
(Jen la resto.)
Costanza:
Sinjoro, vi neniam malpermesis al mi viziti ĉi tiun hejmon.
Riccardo:
Mi nun tion ekmalpermesas al vi. Mi scias, kial vi venas ĉi tien; mi scias pri via amindumado kun la fremdulo, kaj scias, ke ĉi tie oni insidas vian moron kaj mian aŭtorita-ton.
Filiberto:
(al Riccardo kolere) Vi scias nenion, kaj se vi scius, kion mi scias, vi ne parolus tiel.
Riccardo:
Mi bazas mian decidon sur tio, kion vi diris al mi, kio ne estas malmulto, kaj tio sufiĉas por devigi mian filinon ne plu veni en ĉi tiun domon.
Marianna:
ĉu vi timas, ke oni edzinigus ŝin spite vin?
Riccardo:
Mi povas eĉ timi tion.
114
KURIOZA OKAZAĵO
eLIBRO
Marianna:
Aŭdu. Se ŝi ne edziniĝas kun la mastro, ĉi tie estas neniu alia.
Riccardo:
Kie estas la franco? Kie estas la oficiro?
Marianna:
(al Filiberto) Sinjoro, ĉu vi permesas, ke mi diru tion?
Filiberto:
Ha! bedaŭrinde oni ja ekscios tion.
Marianna:
Sinjoro, sciu do, ke la sinjoro oficiro brave edziĝis kun mia mastrino.
Riccardo:
(kun miro) He?
Filiberto:
(kun kolero) Ho!
Costanza:
Jen la insulto, kiun mi timis. Ha! sinjoro patro, venĝu la insulton, kiun mi ricevis. Ili min uzis por maski sian amon; ili flatis min por moki min, kaj la ofendo farita al mi fariĝas ofendo por nia familio.
Riccardo:
Jes, mi venĝos la ofendon faritaal mi. Vi estos ŝlosata inter kvar muroj, kaj sinjoro Filiberto pagos al mi la insulton per la honto pri si mem.
Filiberto:
(Mi tion meritas. Mi meritas pli multon.)
115
KURIOZA OKAZAĵO
eLIBRO
Costanza:
(Mi malfeliĉa! Al kia situacio min kondukis pasio, malfor-teco kaj malobeemo!)
Filiberto:
Kara amiko, pardonu al mi mian flamiĝon. Nun mi konas la maljustaĵon, kiun mi faris al vi, kaj juste la ĉielo min punas pro mia malbona intenco. Ha! sinjoro Riccardo, mi perdis mian filinon, kaj mi mem havigis al mi la malfeli-
ĉon.
Riccardo:
ĉu perdita? Se ŝi edziniĝis, ŝi ne estas tute perdita.
Filiberto:
Mi kredas, ke mi neniam vidos ŝin plu. Kiu scias, eble nun tiu hundo kondukos ŝin malproksimen? Mi mem donis al li kvincent gineojn por forporti mian koron. Mian filinon, mian solan filinon, mian amon, mian solan pasion. Ha!
ke mi povu ĉirkaŭpreni ŝin unu fojon almenaŭ. Mi volas scii ĉu ŝi foriris, mi volas klopodi vidi ŝin. Se ŝi foriris. mi volas mortigi min per miaj propraj manoj (elirante, li renkontiĝas kun la filino).
116
KURIOZA OKAZAĵO
eLIBRO
SCENO LASTA
(fraŭlino Giannina kaj la menciitaj, poste sinjoro de la Coterie kaj Guascogna)
Giannina:
Ha, kara patro!
Filiberto:
Ha, sendankega filino!
Giannina:
(ŝi surgenuiĝas) Pardonu min, pro kompato.
Filiberto:
Vi ne meritas pardonon.
Giannina:
Via kolero estas justega.
Filiberto:
(Mi min sentas mortanta.)
Riccardo:
(La kazo estas kompatinda por ambaŭ.)
Costanza:
(Mi estus venĝita, se la patro ne pardonus al ŝi.)
Filiberto:
Leviĝu.
Giannina:
Mi ne leviĝos sen via pardono.
Filiberto:
Kaj vi havis koron kaŭzi al mi tiel grandan doloron?
117
KURIOZA OKAZAĵO
eLIBRO
Giannina:
Ha, sinjoro, via konsilo...
Filiberto:
Silentu, ne turmentu min pli. Ne parolu plu al mi pri mia senkonsideraĵo, pri mia malfortaĵo. Leviĝu, sub tiu kondiĉo mi vin pardonas.
Giannina:
(ŝi leviĝas) Ho, plej amema patro!
Costanza:
(Kostas malmulte al ŝi la pento.)
Giannina:
Ha, sinjoro, via favoro estu kompleta …
Filiberto:
Ne parolu al mi pri via edzo.
Giannina:
Aŭ vi lin akceptos en vian koron, aŭ mi estos devigata vin forlasi.
Filiberto:
Perfida! ĉu tiel vi parolas al via patro?
Giannina:
La geedza fidelo min devigas al tia eksceso.
Filiberto:
(Ho, senkompata puno por patro! Sed mi meritas tion, mi meritas pli multon.)
Riccardo:
Amiko, la afero estas farita, ne ekzistas rimedo. Mi konsilas al vi rezignan akcepton, antaŭ la diskonigo tra la urbo de la kurioza okazaĵo travivita de vi.
118
KURIOZA OKAZAĵO
eLIBRO
Filiberto:
Mi min rekomendas al vi, mi min rekomendas al fraŭli-no, ke oni ne konu tion, pro mia honoro, pro mia estima-teco.
(al Marianna) Atentu vi, ne parolu!
(al Giannina) Filino mia, ne parolu pri tio al iu ajn.
Giannina:
Ne, pro amo al ĉielo, por ke oni ne sciu tion. Urĝe ni or-digu ĉiun aferon, antaŭ ol ĝi forflugas el ĉi tiuj muroj. Ur-
ĝe, kara edzo, venu antaŭen, ĵetu vin ĉe la piedojn de mia kara patro, petu de li pardonon, kisu lian manon. Li vin pardonas, vin akceptas kiel bofilon kaj filon. Urĝe kaj flustre, por ke neniu sciu tion (ŝi plenumigas perforte ĉiujn aferojn diritajn).
Filiberto:
(Mi senkonsciiĝis, mi ne scias, kion mi faras.)
Costanza:
Mi ne kuraĝas elteni la vidon al tiu sendanka perfidulo (ŝi foriras).
de la Coterie:
(al Filiberto) Sinjoro, ĉu vi min pardonis?
Filiberto:
ĉu ŝajnas al vi, ke vi meritas mian pardonon?
Giannina:
Pro amo al ĉielo, ni ne parolu plu. Zorgu, ke neniu sciu pri tio, kio okazis. Mia patro tre deziras savi la konvenecon de la familio, kaj precipe mi avertas vin, neniam memo-rigu por via senkulpigo, ke li mem konsilis vin al tia faro, kaj ke li donis al vi kvincent gineojn por la plenumo.
119
KURIOZA OKAZAĵO
eLIBRO
Filiberto:
(al Giannina kolere) Mi ordonis al vi ne paroli pri tio.
Giannina:
Mi nur komunikis al mia edzo vian ordonon.
Riccardo:
Nu, sinjoro Filiberto, ĉu vi paciĝis?
Filiberto:
Kion vi volas, ke mi faru? Mi estas devigata de la neceso, de la amo, de mia naiveco, al paciĝo. Mi ne scias, kion diri. Vi estas geedzoj, vi estas en hejmo: ĉi tie restu, kaj la ĉielo vin benu.
Giannina:
Ho, ĝojo perfekta!
de la Coterie:
Sinjoro, mi esperas, ke vi ne devos penti, ke vi pardonis min kaj bonfaris.
Marianna:
Flustre kaj urĝe, por ke neniu sciu tion.
Filiberto:
Kion vi volas nun?
Marianna:
Estas alia malgranda afero, urĝe kaj flustre, finota: Guascogna devas esti mia edzo. Kun permeso de viaj moŝtoj.
Guascogna:
Kun permeso de mia mastro (ili donas al si reciproke la manon).
Marianna:
Flustre kaj urĝe, por ke neniu sciu tion.
120
KURIOZA OKAZAĵO
eLIBRO
Giannina:
Pri ĉi tiu via edziniĝo nenio estas direnda. Pri mia oni povus kritiki, kaj mi mem konfesas, ke mi preterpasis la li-mojn de devo, mankante je respekto, kiun mi ŝuldas al la patro, kaj endanĝerigante mian bonan moron kaj la bonan famon de la familio. La mondo, kiu nun vidas min kontenta kaj ne punita, gardu sin de la malbona ekzemplo. ¯i diru prefere, ke la ĉielo volis humiligi la patron kaj ne liberigas la filinon de konsciencriproĉoj kaj timo. Tre humanaj aŭskultantoj, la rezulto de ĉi tiu spektaklo estu singardemo en la familioj, kaj estu frukto de via boneco viaj tre humanaj akcepto kaj ŝato.
KURTENO
FINO DE LA KOMEDIO
121
KURIOZA OKAZAĵO
eLIBRO
ISBN 91-7303-102-X
122
- Enhavo
-
PERSONOJ
-
AKTO UNUA
- SCENO UNUA
- SCENO DUA
- SCENO TRIA
- SCENO KVARA
- SCENO KVINA
- SCENO SESA
- SCENO SEPA
- SCENO OKA
- SCENO NAU'A
- SCENO DEKA
-
AKTO DUA
- SCENO UNUA
- SCENO DUA
- SCENO TRIA
- SCENO KVARA
- SCENO KVINA
- SCENO SESA
- SCENO SEPA
- SCENO OKA
- SCENO NAU'A
- SCENO DEKA
- SCENO DEKUNUA
-
AKTO TRIA
- SCENO UNUA
- SCENO DUA
- SCENO TRIA
- SCENO KVARA
-