% Julio Cezaro % William Shakespeare
!(images/000000.jpg)
JULIO CEZARO
eLIBRO
eLIBRO
William Shakespeare
Julio
Cezaro
I N K O
1
JULIO CEZARO
eLIBRO
William Shakespeare
JULIO CEZARO
El la angla tradukis D. H. Lambert
eLIBRO
Aranĝis: Franko Luin
ISBN 91-7303-149-6
MAJO 2002
2
JULIO CEZARO
eLIBRO
PERSONOJ
JULIO CEZARO
OKTAVIO CEZARO
triumviroj post la morto de Julio Cezaro MARKO ANTONIO
M. EMILO LEPIDO
CICERONO
senatanoj
PUBLIO
POPILIO LENO
MARKO BRUTO
konspirantoj kontraŭ Julio Cezaro
KASSIO
KASKO
TREBONIO
IGARIO
DECIO BRUTO
METELLO CIMBRO
CINNO
FLAVIO kaj MARULLO,
tribunestroj
ARTEMIDORO el KNIDO instruisto de retoriko CINNO
poeto
Dua poeto
LUCILIO
amikoj de Bruto kaj Kassio
TITINIO
MESSALO
JUNA KATONO
VOLUMNIO
3
JULIO CEZARO
eLIBRO
VARRONO
servistoj de Bruto
KLITO
KLAŭDIO
STRATONO
LUCIO
DARDANIO
PINDARO
servisto de Kassio
KALFURNINO
edzino de Cezaro
PORTINO
edzino de Bruto
Antaŭdiristo
Senatanoj, urbanoj, gardistoj, sekvantoj, k.c.
La agado havas lokon en Romo dum la tri unuaj aktoj; poste en la ĉirkaŭaĵoj de Sardiso kaj Filippo.
4
JULIO CEZARO
eLIBRO
UNUA AKTO
SCENO 1— STRATO EN ROMO
FLAVIO, MARULLO, kaj amaso da URBANOJ venas.
Flavio
For! hejmen, vi vaguloj, hejmen iru:
ĉu estas festa tag’? ĉu vi nescias,
Ke metiistoj devus ne promeni
Dum tago ordinara sen la signo
De sia profesi’? Vi kia estas?
Unua urbano
Sinjoro, ĉarpentisto.
Flavio
Do kie estas via mezurilo
Kaj leda antaŭtuko? Kial vi
Surmetis festvestaĵon? Haltu tie,
Metion vian diru.
Dua urbano
Mi vere — simile al fabrikeja sklavo — mi estas, por tiel diri, suferisto.
Marullo
Sed rekte diru la metion vian.
Dua urbano
Se vi, mastro, de mi petas perditan piedves-ton aŭ paron da ili, mi povos ilin ripeti aŭ ripari.
Marullo
ĉesigu, petolulo, vian ŝercon,
Klarigu, tuj.
5
JULIO CEZARO
eLIBRO
Dua urbano
Mi estas ŝufaristo.
Flavio
Sed kial vi en via metiejo
Ne restas? Kial tiujn ĉi urbanojn
Vi promenigas tra la romaj stratoj?
Dua urbano
Vere, por eluzigi iliajn ledajn plandojn, por ke mi akiru pli da perlaboro. Tamen, mastro, ni nin regalas por vidi Cezaron, kaj por festi lian triumfon.
Marullo
Pri kio festi? kiaj pri venksignoj?
Kaj kiaj tributuloj lin postmarŝos,
La triumfveturilon ornamontaj?
Lignaĵoj, ŝtonoj, vi senprudentuloj,
Romanoj senkoremaj kaj kruelaj,
ĉu vi Pompejon konis? Kiel ofte
Remparojn, fortikaĵojn vi surrampis,
Fenestrojn, turojn, kaj eĉ domajn pintojn, Kun infanetoj, kaj sidadis tie
La tutan tagon, ĝoje atendante,
Por vidi la paradon de Pompejo;
Kaj nur vidante lian veturilon
ĉu vi ne tiel forte lin salutis,
Ke eĉ Tibero tremis sub la bordoj,
Aŭdante multefoje la resonajn
Huraojn ambaŭflanke ripetatajn?
Kaj ĉu la festvestaĵojn vi surmetis?
Kaj petis nun ĝojigan libertempon?
Kaj semis viajn florojn sur la vojon
De l’elverŝinto de Pompeja sango?
For, for!
6
JULIO CEZARO
eLIBRO
Rekuru hejmen, kaj genufleksante
Petegu la diaron, ke kompate
Defendu ili vin de l’pestmalsano,
Maldankemecon tian vizitonta.
Flavio
Foriru, samlandanoj, kaj pro tio
Kunmetiistojn viajn kunvenigu,
Alproksimigu ilin al Tibero,
Kaj tien verŝu larmojn ĝis la bordoj
Ekmalaperos sub la akvofluo.
La URBANOJ foriras.
Jen, la metal’ plej kruda ekfandiĝas;
Kaj la kulpado tuj mutigis ilin.
Malsupreniru ni Kapitolion,
Per dekstra vojo vi; per la maldekstra
Mi iros; la idolojn senvestigu,
Se ili estos plene ornamitaj.
Marullo
ĉu al ni tio estas permesita?
La Luperkala fest’ hodiaŭ estas.
Flavio
Ne estas grave; tamen la idolojn
Venksignoj de Cezaro ne ornamu.
Mi dume rapidire malpermesos,
Ke la amas’ kuniĝu sur la stratoj.
Kaj ankaŭ vi, se ili trodensiĝos.
Se oni ŝiros el flugil’ Cezara
Kreskantajn plumojn, oni lin malhelpos
Forflugi preter la vidpovo homa,
Kaj ĉiam teni nin en terurego.
Ili foriras.
7
JULIO CEZARO
eLIBRO
SCENO 2 — PUBLIKA PLACO
Trumpetado. CEZARO eniras; ANTONIO por la kurado; KALFURNINO, PORTINO, DECIO, CICERONO,
BRUTO, KASSIO, kaj KASKO; granda popolamaso sekvas, inter ili ANTAŭDIRISTO.
Cezaro
Ho, Kalfurnino!
Kassio
Aŭdu vi Cezaron.
Cezaro
Ho, Kalfurnino!
Kalfurnino
Jen mi, via moŝto.
Cezaro
Alproksimiĝu vi al Antonio,
Kuranta la kuradon. Antonio!
Antonio
Jes, via moŝto!
Cezaro
Tuŝeti Kalfurninon ne forgesu;
La maljunuloj diras, ke virinoj,
Tuŝitaj dum kurado tia sankta,
Malfruktportadon perdas.
Antonio
Certe, tio,
Kion Cezar’ ordonas, jam fariĝis.
Cezaro
Antaŭen; kaj nenion preterlasu.
Trumpetado
Antaŭdiristo
Cezaro!
Cezaro
Kiu vokas?
Kassio
Mutiĝu ĉiu bruo, vi silentu!
8
JULIO CEZARO
eLIBRO
Cezaro
El l’apudestantaro kiu vokas?
Mi aŭdas voĉon, pli ol ĉiuj fortan,
Alvoki min; parolu; mi aŭskultas.
Antaŭdiristo
Atentu pri l’Idusoj martaj.
Cezaro
Kion?
Bruto
Antaŭdiristo petas vin atenti
L’Idusojn martajn.
Cezaro
Lin al mi konduku.
Kassio
Elpaŝu el l’amaso al Cezaro.
Cezaro
Al mi nun kion diras vi? Ripetu.
Antaŭdiristo
Atentu pri l’Idusoj martaj.
Cezaro
Li estas revemulo: lin forlasu.
Muziko. ĉiuj foriras krom BRUTO kaj
KASSIO.
Kassio
ĉu vi ĉeesti volas ĉe l’kurado?
Bruto
Ne.
Kassio
Mi petas.
Bruto
Mi ne ludema estas; al mi mankas
La gajemeco, kiun Antonio
Posedas. Mi, Kassio, vian volon
Ne volas kontraŭstari; mi foriros.
Kassio
Vin, Bruto, observante jam de longe,
Mi serĉas vane tiun ĝentilecon
Kaj amon, kiujn vi al mi antaŭe
9
JULIO CEZARO
eLIBRO
Montradis; kaj amiko via kara
Nun trovas nur malvarman singardemon.
Bruto
Ne trompu vin, Kassio; se vizaĝon
Mi iam kovris, tiel mi deziris
Altrudi ne al vi malĝojon mian.
Kontraŭaj sentoj inter si batalis,
Distrante la animon mian, kiuj
En mi difektis eble la konduton.
Sed tio ne amikojn miajn ĝenu, —
El kiuj vi, Kassio, estu unu, —
Nek mian senzorgemon plu rigardu
Alie ol, ke Bruto, al si mem
Severa malamiko, amikaĵojn
Forgesas la kutimajn al aliaj.
Kassio
Mi malkomprenis do humoron vian,
Pro kio mia brusto enterigis
Ideojn noblajn, kaj pensadojn indajn.
ĉu vi vizaĝon vian povas vidi?
Bruto
Kassio, ne; l’okulo ne sin vidas,
Krom per rebrilo, per eksteraj iloj.
Kassio
Tre vere estas; sed tre bedaŭrinde,
Ke vi ne povas, kvazaŭ en spegulo,
De la indeco via la rebrilon
Ekvidi. Aŭdis mi eminentulojn
Pri Bruto parolantajn, kaj ĝemantajn
Sub la pezega ŝarĝo de la tempoj,
”Se Bruto nur okulojn havus” diri.
Bruto
En kiajn vi danĝerojn min kondukus,
10
JULIO CEZARO
eLIBRO
Volante, ke mi serĉu, por eltrovi
En mi mem ion, kion mi ne havas?
Kassio
Do, Bruto, pacience min aŭskultu:
Kaj tial, ke vin mem vi povas vidi
Nur per rebrilo, mi, spegulo via,
Senfanfarone montros al vi ion,
De vi ĝis nuna tempo nekonatan.
Pri mi ne estu suspektema, Bruto:
Se mi mokulo estas, aŭ kutimas
Eternan mian fidelecon ĵuri
Kun ĉiu renkontita bona frato;
Aŭ se vi scias min flatulo esti,
Amanta jen, jen skandalanta, homojn;
Aŭ se vi scias, ke mi en festenoj
Per babilemo singardemon perdas,
Rigardu do min kiel ne fidindan.
Trumpetado kaj ekkrioj post la sceno.
Bruto
Mi timas, ke per tio la Romanoj
Cezaron nomas reĝo.
Kassio
ĉu vi timas?
Mi do konkludas, ke vi ĝin ne volas.
Bruto
Mi ĝin ne volas; tamen mi lin amas.
Sed kial vi min tie ĉi retenas?
Kaj kion vi al mi sciigi volas?
Se ion pri la respubliko, montru
Du vojojn, ĉu l’honoron aŭ la morton,
Sen ŝanceliĝo ambaŭ mi rigardus,
ĉar ju pli mi honoran nomon amas,
11
JULIO CEZARO
eLIBRO
Des malpli mi el ĉio timas morton.
Kassio
Mi scias vian econ tiel bone,
Kiel mi konas vian eksteraĵon.
Nu, la honoro estas mia temo:
Pri homa vivo vian opinion
Ne scias mi; sed certe mi preferus
Ne vivi, se mi vivus, eltimante
Similan al mi homon. Mi naskiĝis
Egale kun Cezar’ libera: kaj
Vi ankaŭ: ni, nutritaj kiel li,
Elporti povas la malvarmon vintran.
Okazis, kiam blovis la ventego —
Tibero insultanta siajn bordojn —
Cezaro diris: ”ĉu kuraĝos ĵeti
Kassio sin en tiun ŝaŭmtorenton
Kun mi, por naĝi tien?” Senprokraste,
Vestite per armaĵo mi ensaltis;
Ia superakvo muĝis, ni baraktis
Per fortaj brakoj, ĝin deturnadante
Kaj kontraŭstare eltranĉante vojon.
Sed antaŭ ol atingis ni la celon,
Cezaro kriis: ”Helpu min, Kassio.”
Mi, kiel la propatro nia brava
Eneo el la brilflamanta Trojo,
An˛ison la maljunan foje portis,
Tiele ankaŭ el Tiberaj ondoj
Mi savis la Cezaron lacigitan.
Kaj li fariĝas dio, kaj Kassio
Mizeregulo, kiu devas sin
12
JULIO CEZARO
eLIBRO
Kurbigi, se Cezar’ lin nur rigardas.
En Hispanuj’ lin foje febro prenis,
Kaj pro la spasmo mi lin vidis tremi;
Ho jes, ĉi tiu dio forte tremis;
Forlasis liajn lipojn la koloro,
Kaj tiu mem okulo, kies fulmo
Tremigas la terglobon, lumon perdis.
Ja, tiu lango, kiu nin ordonis
Enskribi libre liajn paroladojn,
Ho ve! ĝi kriis: ”Donu al mi trinki,”
Kvazaŭ malsanulino. Ho! vi dioj,
Miregas mi, ke malgrandanimulo
Sur la majesta mond’ sin potencigas,
Kaj sola palmon portas.
Post la sceno oni laŭte salutas per
tamburado.
Bruto
Ha! ankoraŭ
Mi salutegon aŭdas, kiu montras
Honorojn pluajn al Cezar’ donatajn.
Kassio
Jes vere, li surrajdas la terglobon,
Kvazaŭ koloso, dum, ni malgranduloj
Sub liaj vastaj kruroj promenadas,
Kaj en la tombon malhonoraj falas.
La homoj unufoje la majstradon
De l’sorto havas, kaj la kulpo sidas
Ne sur la sorta stel’, sed sur ni mem,
Ke ni subuloj estas. Prenu ĉiun
El la du nomoj, Bruto kaj Cezaro:
Komparu ilin, via estas bela,
13
JULIO CEZARO
eLIBRO
Egale el la buŝ’ belsone iras,
Pesite ĝi kun lia egalpezas,
Kaj eĉ sorĉist’ spiriton elvokante
Per via ĝin egale aperigus:
Do kial lia nomo pli ol via
Rondiras tra la mondo? Pro la dioj
Klarigu, kiel kreskis nun Cezaro
Gis tiu ĉi amplekso? Kia honto
Al samtempuloj! Romo, kie estas
Bravuloj viaj! Kiam pasis tempo
Post la superakvego sen herooj?
Antaŭe kiu povis diri: ”Viron
Muregoj Romaj unu nur ĉirkaŭas?”
Nun vere ĝi sufiĉan spacon havas,
Sed kian specon ajn de loĝantaro,
Nur unu solan viron enhavante!
Ho! ni propatrojn niajn aŭdis diri:
La fama Bruto de antikvaj tempoj
Preferis vidi la diablon mem
En Romo ol renkonti tie reĝon.
Bruto
Mi ne suspektas vian veran amon:
Pri via senco iom mi divenas:
Kiom mi jam pripensis tion, kiom
La malbonaĵojn de la nuna tempo,
Mi poste diros; je la estanteco
Mi volas, kun permes’ afabla via,
Vi ne insistu plu. Mi konsideros
Parolojn viajn; tion, kion plue
Vi diros, mi tre pacience aŭdos
14
JULIO CEZARO
eLIBRO
Je la konvena tempo: sed ĝis tiam,
Kassio nobla, tion ĉi meditu:
Preferus Bruto esti vilaĝano,
Ol sin rigardi kvazaŭ fil’ de Romo
Sub la kondiĉoj nunaj ŝarĝpezegaj.
Kassio
Mi ĝojas, ke paroloj miaj povas
El Bruto eĉ fajreron tian frapi.
Bruto
La ludoj ĉesas, kaj Cezar’ revenas.
Kassio
Manikon tiru de l’pasanta Kasko;
Kaj vin tre malĝentile li sciigos
Pri la okazintaĵo hodiaŭa.
CEZARO kaj lia sekvantaro reeniras.
Bruto
Mi tion faros. Sed, Kassio, vidu,
Cezaro sulkiĝantan brovon portas,
Mienon malkontentan la aliaj:
Paliĝis Kalfurnino; Cicerono
L’okulojn montras ruĝajn kiel fajro,
Elrigardante kiel ni lin vidis,
Kontraŭdiritan de la senatanoj,
Kassio
Raportos Kasko, kio lin ofendis.
Cezaro
Antonio!
Antonio
Cezaro!
Cezaro
Mi ŝatas apud mi la grasajn virojn,
Kaj tiajn kiaj nokte ne maldormas:
Kassio havas la malgrasajn vangojn
De avarulo; tiajn mi malfidas.
15
JULIO CEZARO
eLIBRO
Antonio
Ne timu lin, ĉar li fidinda estas,
Nobelo, kaj, — mi kredas — partiano.
Cezaro
Sed mi volonte vidus lin pli grasan.
Mi lin ne timas; tamen se Cezaro
Timema estus, li Kassion ol
Aliajn pli evitus. Li legemas:
Observemulo granda estas, kaj
La homajn farojn trarigardas, amas
Ne la teatrojn, kiel vi, muzikon
Aŭskultas ne, malofte ridas, kaj
Eĉ tiam kvazaŭ li sin malestimas,
Ke io ajn lin movos al rideto.
Tielaj sin maltrankviligas ĉiam,
Rigardadante iun pli ol ili
Potencan, kaj danĝerminacaj estas.
Mi al vi ion eltimindan montras,
Ne kion timas mi, — Cezaro ĉiam.
Maldekstre staru, — kaj al mi sciigu
La opinion vian pri Kassio.
Trumpetado. Foriras CEZARO kaj lia
sekvantaro, krom KASKO.
Kasko
Vi tiris mian mantelon; ĉu vi volas paroli kun mi?
Bruto
Jes Kasko, diru, kiu okazintaĵo Cezaron malĝojigis.
Kasko
Sed vi kun li ĉeestis, ĉu ne vere?
Bruto
Se vere, mi de Kasko ne demandus.
16
JULIO CEZARO
eLIBRO
Kasko
Nu, oni proponis al li kronon: kiun propo-nitan li forpuŝis per la postaĵo de sia mano.
tiamaniere; kaj tuj la amaso ĝoje ekkriis.
Bruto
Pro kio estis do la dua bruo?
Kasko
Pro la sama kaŭzo.
Kassio
Tri fojojn oni kriis, kaj pro kio?
Kasko
Pro la sama kaŭzo.
Bruto
ĉu oni tri fojojn proponis al li kronon?
Kasko
Jes, vere, kaj li forpuŝis ĝin tri fojojn, ĉiam malpli forte, kaj je ĉiu forpuŝo miaj bonaj fratoj ĝoje ekkriis.
Kassio
Kiu proponis la kronon?
Kasko
Antonio.
Bruto
Priskribu la aferon, bona Kasko.
Kasko
Oni povus pendigi min pli facile, ol mi povus priskribi ĝin: ĝi estis nura sensencaĵo; Mi ne ĝin atentis. Mi vidis Markon Antonion al li proponantan kronon: — ne veran kronon tamen, sed specon de kroneto, —
kaj, kiel mi diris al vi, li la unuan fojon ĝin forpuŝis: sed malgraŭ tio, laŭ mia opinio, li tre deziris ĝin akcepti. Tiam li proponis denove ĝin al Cezaro: tiam li denove ĝin forpuŝis, sed, laŭ mia opinio, li tre kontraŭvole detenis sin akcepti ĝin. Kaj tiam li ĝin proponis la trian fojon: li forpuŝis ĝin la trian 17
JULIO CEZARO
eLIBRO
fojon: kaj ankoraŭ, kiam li ĝin rifuzis, la popolamaso ĝoje ekkriis kaj aplaŭdis per malpuraj manoj, kaj ĵetis en aeron siajn ŝvitajn ĉapojn, kaj eldonis tiom da malodora spiraĵo, tial ke Cezaro rifuzis la kronon, ke li preskaŭ sufokiĝis; ĉar li svenis kaj falis; kaj miaparte mi ne kuraĝis ridi, timigite, ke mi malfermante la buŝon enhaladziĝu.
Kassio
Sed nun, mi petas, ĉu Cezaro svenis?
Kasko
Li falis ĉe la vendejo, kaj mutiĝis, kaj el lia buŝo eliris ŝaŭmo.
Bruto
Malsano lia igas lin falema.
Kassio
Li ne malsanas; tamen vi, kaj mi,
Kaj bona Kasko estas tre falemaj.
Kasko
Mi ne komprenas tion, kion vi volas diri, sed certe Cezaro falis. Se la kanajlaro ne lin aplaŭdis kaj fajfis, laŭ tio ke li ĝin plezurigis aŭ male, — tiel same, kiel ili kutimas fari kun la ludo de l’aktoroj, — mi ne estas honestulo.
Bruto
Kion li diris rekonsciiĝinte?
Kasko
Vere, rimarkinte, antaŭ ol li falis, ke la popolamaso ĝojas pri lia rifuzo de la krono, disŝirante la subveston li petis, ke ili tranĉu al li la gorĝon. Se mi estus metiisto, mi pro-fitus la okazon, alie, sendu min en la inferon kun la friponaro. Tiam li falis. Rekonsciiĝin-18
JULIO CEZARO
eLIBRO
te, li diris, ke se li estas farinta aŭ dirinta ion ajn malprave, li deziras ke iliaj moŝtoj pensu, ke lia malsano estas la kaŭzo. Tri aŭ kvar knabinoj apud mi ekkriis: ”Ho ve! bona ho-mo,” kaj bonkore pardonis lin: sed ne zorgu pri ili: se Cezaro mortigus iliajn patri-nojn, ili agus tiel same.
Bruto
Kaj tio lin treege malĝojigis.
Kasko
Jes.
Kassio
ĉu Cicerono diris ion?
Kasko
Jes, li paroladis greke.
Kassio
Je kiu celo?
Kasko
Ne, se mi al vi diros tion, mi neniam kura-
ĝos rerenkonti vin: sed tiuj, kiuj komprenis la sencon, ekridetis reciproke, kaj balancis la kapojn; sed miaparte — pri la greka — ĝi estis nekomprenebla. Mi povas al vi diri eĉ pli da novaĵoj; oni mallaŭdis Marullon kaj Flavion, tial ke ili senvestigis la idolojn de Cezaro. Adiaŭ. Estis ankoraŭ pli da sensencaĵo, sed mi ne rememoras ĝin.
Kassio
ĉu vi volas vespermanĝi ĉe mi hodiaŭ, Kasko?
Kasko
Ne, mi jam promesis.
Kassio
ĉu vi volas tagmanĝi morgaŭ ĉe mi?
19
JULIO CEZARO
eLIBRO
Kasko
Jes, se mi estos viva, kaj vi tiam deziros min vidi, kaj viaj manĝaĵoj estos manĝindaj.
Kassio
Bone: mi atendos vin.
Kasko
Tre bone. Adiaŭ.
KASKO foriras.
Bruto
Ho, kiel malĝentila li fariĝis!
Li en lernejo estis spritegulo.
Kassio
Kaj ankaŭ nun, celante la elfaron
De ia forta nobla entrepreno,
Se eĉ mallertan form on li alprenas.
Malĝentileco estas kvazaŭ saŭco
Por lia sprito, ebligante homojn
Parolojn liajn sane eldigesti.
Bruto
Jes, vere. Al mi donu forpermeson:
Se morgaŭ vi kun mi paroli volos,
Al via dom’ mi iros, aŭ laŭvole
ĉe mi prezentu vin, mi vin atendos.
Kassio
Ne dubu. Dume pensu pri l’afero.
BRUTO foriras.
Animon noblan havas vi, sed, ŝajne,
Metalo ĝia estas kunforĝebla
Kun io tre malsama: do konvenas
Ke la induloj ĉiam al similaj
Aliĝu; ĉar animfortecon tnte
Nedelogeblan kie oni trovos?
Cezaro ne min amas; amas Bruton.
20
JULIO CEZARO
eLIBRO
Sed se mi estus Bruto, li Kassio,
Li ne efektivigus sur mi mem
Influon. Nokte, tra fenestroj liaj
Skribaĵojn kvazaŭ de diversaj manoj,
Montrantajn kiom tuta Rom’ estimas
La nomon lian, ĵetos mi, malklare
Traktantajn la gloramon de Cezaro:
Kaj poste gardu sin Cezaro; ĉar
Ni lin ŝancelos, aŭ ni mem pereos.
Li foriras.
SCENO 3 — STRATO DE LA SAMA LOKO
Fulmotondras. Venas de kontraŭaj flankoj KASKO kun glavo eltirita, kaj CICERONO.
Cicerono
ĉu vi Cezaron hejmen portis? Kial
Vi forte spiras kaj l’okulojn rulas?
Kasko
ĉu vi ne timas, kiam la terglobo
Malfirme ŝanceliĝas? Cicerono,
Mi vidis fulmotondrojn, — la ventegoj
Fortikajn kverkojn fendis, kaj mi vidis La fierplenan oceanon ŝveli,
ĵetantan ŝaŭmon je l’minacaj nuboj;
Sed mi neniam, kiel nun, trapasis
Tra fulmotondro vere flamnaskanta.
Aŭ en ĉielo oni ekmilitas
21
JULIO CEZARO
eLIBRO
Aŭ la senmortaj dioj kolerante
Detruon sendas kontraŭ la terglobo.
Cicerono
Sed ĉu vi vidis ion pli mirindan?
Kasko
Sklav’ — vi tre ofte estas lin vidinta —
Maldekstran manon levis, kiu flamis,
Simile al torĉaro, sed la mano
Al fajro sensentema ne varmiĝis.
Plie, — mi tenas nun en man’ la glavon, Apud Kapitolio mi leonon
Kun sulkiĝanta frunt’ renkontis, kiu
Min preterpasis; cent virinoj palaj
Kunkolektiĝis en amas’, pro timo
Elaliformigitaj, kiuj ĵuris,
Ke viroj flamkovritaj promenadis.
Kaj eĉ la nokta bird’ hieraŭ sidis
Je la tagmezo sur la ĉefvendejo,
Terure kriegante. Kiam tiel
Kuniĝas antaŭsignoj, ni ne diru:
”Ho! ĉio estas plene komprenebla,”
ĉar ili ĉiam montras, ke okazos
Aferoj gravaj por la samlandanoj.
Cicerono
La tempoj havas ja vidiĝon strangan:
Alfaras tamen homoj al okazoj
Signifon, kiun ili ne posedas.
ĉu venos morgaŭ al Kapitolio
Cezaro?
Kasko
Jes, li Antonion petis
Sciigi vin pri lia ĉeestado.
22
JULIO CEZARO
eLIBRO
Cicerono
Do bonan nokton, Kasko; la ĉielo
Minacas nun.
Kasko
Adiaŭ, Cicerono.
CICERONO foriras. Eniras KASSIO.
Kassio
Ho! kiu iras?
Kasko
Mi, Romano.
Kassio
Kasko?
Kasko
Trafite bone. Kia nokt’ ĉi tiu!
Kassio
Al honestuloj nokto tre agrabla.
Kasko
Sed kiam la ĉiel’ minacis tiel?
Kassio
Nur kiam la homar’ kulpiĝis tiel.
ĉar mi — mi promenadis sur la stratoj,
Min al terura nokto prezentante,
Kaj tiel sen protekto mian bruston
Submetis nudan al la tondra sago;
Kaj kiam fulmostreko el ĉielo
Malrekte saltis, mi min mem starigis
En ĝia trafo kaj brilanta vojo.
Kasko
Sed kial la ĉielon tiel tenti?
Konvenas, ke per tim’ la homoj tremu,
Se la diaro sendas, kiel signojn,
Heroldojn tiajn por mirigi ilin.
Kassio
Mallerta estas vi, kaj la viveco
De la spirito, kiun devus montri
Romano, al vi tute mankas, aŭ
23
JULIO CEZARO
eLIBRO
Vi ĝin ne uzas. Ja, vi rigardadas,
Paliĝas, kaj surmetas miran veston,
Vidante la ĉielon maltrankvilan:
Sed se la veran kaŭzon vi pripensos
De tiaj fajroj, kaj fantomoj, kial
Petolas la saĝuloj, kaj l’infanoj
Saĝiĝas, kial diferencas birdoj
Kaj bestoj de natur’ kutima sia,
Per unu vorto, kial la aferoj
ĉi tiuj ordinarajn formojn ŝanĝas
En monstrajn, vi eltrovos, ke la dioj
En ilin enspiradis tiajn ecojn,
Por fari ilin avertiloj, kaj
Timiloj antaŭ nekutimaj faroj.
Mi povas, Kasko, nomi al vi viron
Similan al ĉi tiu nokto, kiu
Malfermas tombojn, tondras, fulmas, muĝas, Simile je l’leon’ Kapitolia,
Kaj kiu ne li mem potencas pli
Ol ni, sed nun fariĝis monstra, kaj
Timinda kiel la vidaĵoj strangaj.
Kasko
ĉu ne Cezaron vi intencas diri?
Kassio
Ne grave; ĉar Romanoj nun muskolojn
Kaj membrojn havas kiel la prapatroj;
Sed la animoj de virinoj ilin
Direktas, sub la jugo de timuloj
Kontentajn resti.
Kasko
Jes oni diras, ke la senatanoj
Cezaron kiel reĝon volas nomi:
24
JULIO CEZARO
eLIBRO
Kaj li la kronon, kie ajn li estos —
Sed ne en Italujo — ĉiam portos.
Kassio
Mi do akrigu tiun ĉi ponardon:
Kassio el sklavec’ sin liberigos.
Tiele vi fortigas la malfortajn,
Vi dioj, tiel venkas vi tiranojn:
Nek ŝtona tur’, nek bronzfaritaj muroj, Malliberej’, nek fortaj ferkatenoj
Deteni povas la fortanimecon;
Sed vivo, laca pro bariloj tiaj,
Neniam ne laŭvole sin eksigos.
Se tion ĉi mi scias, sciu ĉiuj,
Ke tiraneco ne ekzistas, kiu
Min igos kontraŭvole ĝin suferi.
Kasko
Mi ankaŭ: ĉar ligito ĉiu povas
Denove tondras.
Malliberecon sian neniigi.
Kassio
Kaj kial do Cezar’ tirano estos?
Li ne de lupo volus ludi rolon,
Se ne Romanoj estus kvazaŭ ŝafoj:
Sed li leono estas kun cervinoj.
Kaj kiu ajn ekbruligonta fajron
Komencas per pajleroj; kia ŝtofo,
Jes, kia mortintaĵo estus Romo,
Nur la nutraĵ’ por fari el malnobla
Cezaro lumigilon! Kordoloro,
Min kien vi kondukis? Eble mi
Parolas kun sklavecamanto; tiam
25
JULIO CEZARO
eLIBRO
Mi tuj respondos. Sed ne sen armiloj
Mi estas, kaj danĝeron malestimas.
Kasko
Kun Kasko, ne mokema babilulo,
Parolas vi. Jen mia mano; zorgu
Pri la nuligo de ĉi tiuj plendoj;
Kaj mi antaŭeniros plej rapide
El ĉiuj.
Kassio
Jen kontrakto vera staras.
En vero, Kask’, mi jam al mi aligis
Romanojn kelkajn honorindajn, kiel
Partoprenontojn en afero, kie
La gloro kaj danĝero kune staros;
Kaj ili nun sendube min atendas:
ĉe la peron’ Pompeja: tian nokton
Neniu promenadas sur la stratoj;
Kaj la vidiĝo de l’ĉiel’ flamanta
Kun nia entrepren’ egalkoloras,
Sangema, fulmotondra, kaj terura.
Eniras CINNO.
Kasko
Sed flanken; iu rapidege venas.
Kassio
Per la paŝado mi rekonas Cinnon,
Amikon nian. Kien iras Cinno?
Cinno
Por trovi vin. ĉu tiu estas Cimbro?
Kassio
Ne, Kasko, kiu estas kunĵurinto
Por nia cel’. ĉu oni min atendas?
Cinno
Mi ĝojas. Dum ĉi tiu nokt’ timinda
Kunfratoj kelkaj ĵus strangaĵojn vidis.
26
JULIO CEZARO
eLIBRO
Kassio
ĉu oni min atendas?
Cinno
Jes, en vero.
Se vi, Kassio, povus nur kunligi
Kun aro nia Bruton!
Kassio
Nu, Cinno, prenu tiun ĉi skribaĵon
Kaj metu ĝin sur la pretoran seĝon,
Kaj Bruto ĝin eltrovos; tiun ĵetu
Tra la fenestro lia: tiun ĉi
Alfiksos vi al la statu’ antikva
De l’fama Bruto; tion ĉi farinte,
ĉe la peron’ Pompeja nin renkontu.
ĉu Trebonio kaj Decio Bruto
ĉeestos?
Cinno
ĉiuj krom Metello Cimbro;
Li iris serĉi vin. Nu, mi rapidos
Laŭ via vol’ disdoni la skribaĵojn.
CINNO foriras.
Kassio
Al la teatr’ Pompeja poste iru.
Ni, Kasko, antaŭ ol tagiĝos, Bruton
Vizitos; ĉar de li la tri kvaronoj
Jam niaj estas, kaj al ni li mem
Elcedos ĉe venonta renkontiĝo.
Kasko
De ĉiuj estas li tre estimata:
ĉeesto lia, kiel alęmio,
ŝajnigos ĉion ajn, per ni ofendan,
Posedi veran virton kaj indecon.
27
JULIO CEZARO
eLIBRO
Kassio
Tre ĝuste vi valoron lian taksas,
”Kaj kiom ni bezonas lin — ni iru,
ĉar noktomez’ jam frapis; frumatene
Vekinte lin, ni nepre lin enskribos.
Ili foriras.
28
JULIO CEZARO
eLIBRO
DUA AKTO
SCENO I — ROMO
LA POMARBEJO DE BRUTO
BRUTO eniras.
Bruto
Lucio, ho!
Per la movado de la steloj mi
Ne povas juĝi ĉu la tag’ alvenas.
Kontente mi tiel profunde dormus.
Vekigu, ho Lucio! Jen, Lucio!
Eniras LUCIO.
Lucio
ĉu vi min vokis, via moŝto?
Bruto
Kandelon metu en studejon mian;
Kaj ekbruligu ĝin; mi volas legi.
Lucio
Certege, via moŝto.
Foriras.
Bruto
Nur per mortigo lia: — miaflanke
Privataj celoj por ataki lin
Ne min instigas, sed publika bono.
Li volas porti diademon: kiom
Naturon lian tio povus ŝanĝi,
Jen staras la problemo. Hela tago
Eltiras la kolubron; piedire
29
JULIO CEZARO
eLIBRO
De ĝi ni devas gardi nin. Lin kroni?
Per tio ni lin armus per pikilo,
Faronta eble al la ŝtat’ malbonon.
Regnestroj tion faras, disigante
Regadon kaj kompaton: pri Cezaro,
Mi ne rimarkis, ke deziroj liaj
Prudenton superregas. Vere estas,
Ke gloramulo ĉiam supreniras
Per humileco, kvazaŭ per ŝtuparo,
¯in rigardante dum rampado sia:
Sed fine ĉe la supro alveninte,
Al ĝi li turnas sian dorson, kaj
La nubojn li salutas, malŝatante
La subajn gradojn, kiuj lin utilis:
Cezaro tiel eble — do, malhelpi —;
Kaj, ĉar la plend’ ne trovos argumenton Pro lia sintenado, mi rezonu:
Ke lia nuna pov’ pligrandigita
Supermezure kreskus; kaj pro tio
Rigardu lin serpenta kvazaŭ ovo,
Kaj drakkovaĵ’ estonta, tial lin
Mortigu antaŭ ol li elŝeliĝos.
LUCIO reeniras.
Lucio
Kandelo brulas en studejo via.
Serĉante mi silikon ĉe l’fenestro
Eltrovis tiun ĉi skribaĵon, kiu
Donante leteron
Ne kuŝis tie, kiam mi kuŝiĝis.
30
JULIO CEZARO
eLIBRO
Bruto
Kuŝiĝu vi denove: ne tagiĝis.
ĉu ne l’Idusoj martaj estos morgaŭ?
Lucio
Mi ne scias, via moŝto.
Bruto
Serĉu la kalendaron, por sciiĝi.
Lucio
Jes, via moŝto.
Foriras.
Bruto
La meteoroj tra l’aer’ flirtante
Brilegas tiom, ke mi povas legi.
Disŝiras la koverton kaj legas.
”Vi dormas Bruto: ho! vekigu vin.
ĉu Rom’, kaj tiel plu, parolu, frapu,
Vi dormas, Bruto, ho! vekigu vin!”
Anoncojn tiajn oni ofte ĵetis,
Kaj mi tralegis ilin.
”ĉu Rom’,” la sencon mi divenas jene:
”ĉu Rom’ sub unu viro devas tremi?”
Prapatroj miaj el la Romaj stratoj
Tarkvinon pelis, la fieran reĝon.
”Parolu, frapu, kaj sanigu.” Oni
Min petas frapi. Se sanigo sekvos,
Petegon vian, Romo, mi plenumos.
LUCIO reeniras.
Lucio
Mart’ estas dekkvartaga.
Oni frapas post la sceno.
Bruto
Tre bone. Oni frapas ĉe la pordo.
31
JULIO CEZARO
eLIBRO
LUCIO foriras.
De l’tempo, kiam min Kassio pikis
Cezaron kontraŭstari, mi ne dormis.
De la instig’ al sanga entrepreno
¯is la plenumo, tuta l’intertempo
Similas al fantaziaĵ’ terura
De l’nokto: la prudento kaj la korpaj
Agiloj tiam interkonsiliĝas;
Kaj la animo homa, kiel regno,
Revolucion kvazaŭ sluferadas.
LUCIO reeniras.
Lucio
Kassio, via frato, ĵus alvenis,
Por vin viziti, via moŝt’.
Bruto
ĉu sola?
Lucio
Ne, kun aliaj.
Bruto
ĉu vi ilin konas?
Lucio
L’oreloj nevideblaj sub ĉapeloj,
Kaj la vizaĝoj, preskaŭ enkaŝitaj
En la manteloj, min malhelpas scii,
ĉu mi rekonas ilin.
Bruto
Ili venu.
LUCIO foriras.
La partianoj! Ho vi konspireco,
Se vi malkovri la minacan brovon
Eĉ en la nokto hontas, vi ne tage
Kavernon trovos, kie via monstra
32
JULIO CEZARO
eLIBRO
Vizaĝ’ sin maskos. Tial, konspireco,
¯in kaŝu per ĝojeco kaj ridetoj:
ĉar, se vi marŝos ne enmaskigite,
Ne la mallumo densa de Erebo
Vin faros nevidebla.
Eniras la konspirantoj, KASSIO, KASKO,
DECIO, CINNO, METELLO CIMBRO kaj
TREBONIO.
Kassio
Mi vin salutas, Bruto; sed mi timas
Vin ĝeni je ĉi tiu frua horo.
Bruto
Ne, ĉar la tutan nokton mi maldormis.
ĉu mi ĉi tiujn kunvenintojn konas?
Kassio
Jes, ĉiujn, kaj neniu inter ili
Ne vin honoras; ĉiu tre deziras,
Ke vi vin mem estimu same, kiel
Romanoj la plej honorindaj. Tiu
ĉi estas Trebonio.
Bruto
Estu bone
Veninta.
Kassio
Tiu ĉi Decio Bruto.
Bruto
Veninta bone estu ankaŭ li.
Kassio
Jen, Kasko, Cinno, kaj Metello Cimbro.
Bruto
Venintaj bone ili ĉiuj estu.
Sed kiaj zorgoj igas vin maldormaj?
Kassio
Permesu unu vorton.
33
JULIO CEZARO
eLIBRO
BRUTO kaj KASSIO kune parolas mallaŭte.
Decio
Jen kuŝas l’orient’, la tagiĝejo.
Kasko
Ne.
Cinno
Pardonu, jes: kaj tiuj grizaj strioj,
Randigaj al la nuboj, antaŭiras
Taglumon.
Kasko
Ne, vi ambaŭ trompas vin.
Jen estas la sunleviĝej’ kontraŭe;
¯i dum la frua parto da la jaro
Kliniĝas al la suda firmamento:
Post du monatoj ĝi la fajrorondon
Prezentas je la nordo: l’oriento
Rigardas rekte la Kapitolion.
Bruto
Nu, ĉiuj, donu vi al mi la manojn.
Kassio
Kaj ĵuru ni konstantan fidelecon.
Bruto
Ne, ne per ĵur’: se la suferoj homaj,
En la vizaĝoj spegulitaj, kaj
La tempa maljusteco ne sufiĉos,
Se celoj tiuj ĉi malfortaj estos,
Vi maldaŭrigu, ĉiu al la lito;
Kaj superrega tiranec’ surflugu,
¯is laŭ la lotoj ĉiu falos. Sed
Se ĉiuj havos tiom da braveco,
Por ekflamigi la timulojn, kaj
Eĉ la virinojn, tiam, samlandanoj,
Instigon kian, krom afero nia,
Por nin pravigi, kian kunligilon
34
JULIO CEZARO
eLIBRO
Aliajn ni bezonas, ol Romanojn
Unuanimajn, ne hipokritontajn?
Kaj kian ĵuron, ol promeson certan
De l’honesteco al la honesteco,
Ke tio staru aŭ ni mem kunfalu?
Ho, ĵuru pastroj, kaj nefidindeblaj,
La eluzitoj, kaj la suferuloj,
Maljustamantoj: nur la ŝanceliĝajn
ĵurigu en malbona cel’; neniel
La senmakulan indon malpurigu
De nia entrepren’, la nevenkeblan
Fervoron de spiritoj niaj, per
La pens’, ke por l’atingo de la celo
Ni devas ĵuri; ĉar sangero ĉiu
De kiu ajn Roman’ kulpema estos,
Se al li mankos la elplenumado
De tio, kion li promesis.
Kassio
Sed; ĉu ni devus Ciceronon provi?
Mi pensas, ke li estas partiano.
Kasko
Ni ne ellasu lin.
Cinno
Ne, ne, neniel.
Metello
Ho jes, enskribu lin; li, maljunulo,
Ornamos nian celon ĉe l’Romanoj,
Kaj rekomendos ĝin al voĉdonontoj.
Konsilo lia ŝajnos nin influi,
Junecon nian kaj nezorgemecon
La singardemo lia anstataŭos.
35
JULIO CEZARO
eLIBRO
Bruto
Ne, ne lin nomu, nek pri la afero
Sciigu lin: ĉar li neniam sekvas
Aliajn kondukantojn.
Kassio
Lin ellasu.
Kasko
ĉar li ne estas taŭga.
Decio
ĉu ni intencas frapi nur Cezaron?
Kassio
Demando saĝa; nepre Antonio,
L’amiko multamata de Cezaro,
Kun li kunmorti devos: ĉar li estas
Tre lerta intriganto, kaj rimedojn
Li eble trovos, nin malutilontajn
Danĝere; kion tial por malhelpi,
Kunfalu Antonio kun Cezaro.
Bruto
Agado nia ŝajnus tro sangema,
Post senkapigo liajn membrojn haki —
La ago de sovaĝaj enviuloj —
Nur lia membro estas Antonio;
Ni estu oferantoj, ne buĉistoj,
Ni kontraŭstaras nur spiriton lian,
Ne havas sangon la spirito homa:
Se nur ni la spiriton de Cezaro
Sen lia morto povus pereigi!
Ho ve! neeble; sed, amikoj karaj,
Kuraĝe ni mortigu, ne kolere;
Lin tranĉu kiel dian oferaĵon,
Ne kvazaŭ hundmanĝaĵon lin hakadu.
Kaj, kiel lertaj mastroj, niaj koroj
Incitu la servistojn al venĝaĵo,
36
JULIO CEZARO
eLIBRO
Kaj poste ŝajnon de mallaŭdo portu;
Pro tio oni kredos nin justemaj,
Ne enviemaj; kaj nin korektintoj,
Ne mortigintoj nomos.
Kaj ne pensadu plu pri Antonio;
Li estos kvazaŭ brako de Cezaro
Sen lia kapo.
Kassio
Tamen mi lin timas;
ĉar per amego lia al Cezaro —
Bruto
Ho ve, Kassio, ne pri li pripensu:
Se li Cezaron amas, li plej bone,
Mortante por Cezar’, kaj saĝe faros;
Sed ne verŝajne: ĉar li voluptema,
Ludema kaj tre diboĉema estas.
Trebonio
Ni ne lin timas; tial li ne mortu;
ĉar viva li pri tio certe ridos.
La horo batas.
Bruto
Kioma horo?
ĵus la tria batis.
Trebonio
Ni devas do disiĝi.
Kassio
ĉu hodiaŭ
Cezaro mem eliros, estas dube;
ĉar li fariĝis tre superstiĉema,
Kaj opinion ŝanĝis nun pri sonĝoj,
Pri fantazioj kaj ceremonioj;
Kaj eble tiuj ŝajnaj antaŭsignoj,
La nekutimaj noktaj teruraĵoj,
37
JULIO CEZARO
eLIBRO
Kaj la konsil’ de sonĝoklarigistoj
Retenos lin de la Kapitolio.
Decio
Ne timu ĝin: ĉar tiel decidintan
Mi povos movi lin, al li dirante:
L’aferojn grandajn la malgrandaj venkas, La arboj pereigas unikornojn,
La ursojn la speguloj, l’elefantojn
Fosaĵoj, la leonojn ŝnuraj retoj,
Kaj homojn la flatuloj; se mi diras:
”Cezaro la flatulojn tre malamas,”
Li, plej flatate, diras: ”Vere.” Tial
Min lasu ĝin aranĝi.
ĉar mi lin laŭhumore povas trakti,
Kaj mi Kapitolion lin kondukos.
Kassio
Ni ĉiuj estu lia sekvantaro.
Bruto
Jes, je la oka hor’: ne pli malfrue.
Cinno
Ne pli malfrue; kaj neniel manku.
Metello
Cezaro Ligarion tre insultis
Pro laŭdo de Pompej’; ĉu ne malamo
Facile lin al nia lig’ alpuŝos?
Bruto
Metello bona, iru lin viziti:
ĉi tien sendu lin, kaj per rezonoj
Al la afer’ mi lin alkonformigos.
Kassio
Nun mateniĝas; ni foriros, Bruto.
Amikoj, apartiĝu; sed memoru,
Kaj montru vin Romanoj veraj esti.
Bruto
Sinjoroj, elrigardu ĉiuj vigle;
38
JULIO CEZARO
eLIBRO
Ne la mienoj nian celon montru,
Sed agu, kiel la aktoroj niaj,
Ne lacigite, kaj per kornobleco;
Pro kio mi salutas kore ĉiujn.
ĉiuj foriras, krom BRUTO.
Lucio, ho! li dormas; mi lin lasu:
La dolĉan roson ĝuu de la dormo;
Nek figuraĵoj vin nek fantazioj
Depremas, kiujn malĝojigaj zorgoj
Desegnas sur la cerboj de la homoj.
Vi do profunde dormas.
Eniras PORTINO.
Portino
Nobla Bruto!
Bruto
Portino, kion! Kial vi leviĝis?
Vi sanon vian tre forgesas, tiel
Al la miasmoj de la frumateno
Donante vian delikatan bruston.
Portino
Kaj mia Bruto ankaŭ. Malĝentile
Vi el la lit’ forŝtelis vin: hieraŭ
Vespere vi subite ekpromenis,
Rigardadante kun falditaj brakoj,
Kaj al mi demandinta, kio estas
Al vi, la frunton sulkiĝantan turnis.
Mi pli insistis, sed gratante l’kapon,
Vi sur la teron per piedo frapis;
Al mia redemand’ vi ne respondis,
Sed balancante kun koler’ la manon,
39
JULIO CEZARO
eLIBRO
Ekmontris, ke mi vin forlasu; tion
Mi faris; ĉar mi timis pliigadi
Malpaciencon vian, ŝajne tro
Ekbruligitan, ĝin konsiderante
L’efikon de humoro, kiu ĉiun
El ni egale kelkafoje regas.
¯i ne vin lasas manĝi nek paroli,
Nek dormi: se ĝi vin aliformigus
Ekstere tiom, kiom jam interne,
Mi ne vin konus, Bruto; kara edzo,
Al mi sciigu vian kordoloron.
Bruto
Mi sentas min malsana; jen la kaŭzo.
Portino
Se vere, Bruto saĝe la rimedojn
Alprenus, por atingi resaniĝon.
Bruto
Mi tion faras; kara, do kuŝiĝu.
Portino
ĉu vi malsanas? ĉu sanige estas
Duonvestite iri, kaj miasmojn
De malseketa frumaten’ enspiri?
ĉu vi malsanas? Tamen vin forŝtelas
El la ripoza lito, por ensorbi
Haladzojn la malpurajn de la nokto,
L’abomenindan pestan atmosferon,
Por malsanigi vin? Ne, mia Bruto,
Malsano ia estas de l’spirito
Pri kiu mi, per mia leĝa rajto,
Sciiĝus dece; kaj genufleksante,
ŝi genufleksas.
40
JULIO CEZARO
eLIBRO
Per la belec’, al vi antaŭe kara,
Per viaj de eterna am’ promesoj,
Per tiu sankta ĵuro, kiu nin
Edziĝe unuigis, mi petegas,
Ke vi al mi, duona vi, malkaŝu
La kaŭzon de malĝojo via, kiaj
La viroj, kiuj tie ĉi kuniĝis;
ĉar kelkaj la vizaĝojn tute kovris
Eĉ en mallum’.
Bruto
Levigu vin, aminda
Portino.
Portino
Vi aminda Bruto estu,
Kaj mi tuj faros ĝin. Laŭ l’interligo
De la edziĝo, ĉu malpermesitaj
De l’edzo al l’edzin’ sekretoj estas?
ĉu via estas mi laŭmaniere?
Por nur ĉe la manĝado, en la lito
ĉeesti, kaj interparoli? ĉu
Mi sentamecon vian nur elvokas?
Se tiel estas, tiam mi de Bruto
Kunamatino estas, ne edzino.
Bruto
Edzin’ vi estas mia honorinda,
Kaj kara kiel la sangeroj ruĝaj
De mia kor’.
Portino
Se tio estus vera,
Mi tiun ĉi sekreton nepre konus.
Konfese mi virino estas; tamen
Virin’, kun kiu via moŝt’ edziĝis:
41
JULIO CEZARO
eLIBRO
Konfese mi virino estas; tamen
Bonfama, la filino de Katono,
ĉu vi ne kredas, ke mi ol aliaj
Virinoj plifortiĝis, subtenite
De tia patro, kaj de tia edzo?
Malkaŝu viajn planojn; al mi fidu,
ĉar fortan provon de la konstanteco
Elmontris mi per propravola vundo
En la femuro. ĉu mi povas tion
Elporti pacience, kaj sekretojn
De mia edzo ne?
Bruto
Ho dioj, faru
Min inda je edzino tiel nobla!
Oni frapas post la sceno.
Aŭskultu! Oni frapas: nun eniru,
Kaj poste mi vin lasos partopreni
En miaj celoj, kaj esperojn miajn
Kompreni per klarigo sen rezervo,
Kaj de malĝojo mia la signifon:
Forlasu min.
PORTINO foriras.
Lucio, kiu frapas?
Reeniras LUCIO kun LIGARIO.
Lucio
Jen, malsanulo venas vin viziti.
Bruto
Ha, Ligario, kiun Cimbro nomis.
Do, flanken, knab’. ĉu Kajo Ligario?
42
JULIO CEZARO
eLIBRO
Ligario
Mi vin salutas per malforta lango.
Bruto
Ho, tro kuraĝe venas malsanulo
Veter’ en tia; multe mi bedaŭras.
Ligario
Mi sana estas, se nur Bruto volas
Ekspluatindan ion entrepreni.
Bruto
Mi estus preta tion primediti,
Se nur vi povus sane ĝin aŭskulti.
Ligario
Nun, pro la dioj, kiujn Rom’ adoras,
Malsanon mi deĵetas! Roma koro!
De sango honorinda deveninta!
Vi, kiel ekzorcisto, elvivigis
Spiriton mian. Nur ordonu min,
Mi neeblaĵojn eĉ kontraŭbatalus;
Kaj ilin venkus. Kion vi deziras?
Bruto
Ion resanigontan malsanulojn.
Ligario
ĉu ni ne kelkajn devus malsanigi?
Bruto
En vero, kaj irante mi klarigos
Pri tiu ĉi afero grava, kiujn
Ni devos resanigi.
Ligario
Nu, antaŭen:
Kaj mi refortigite vin postsekvos,
Por fari mi ne scias kion; tamen
Nur Bruto min konduku.
Bruto
Sekvu do.
Ili foriras.
43
JULIO CEZARO
eLIBRO
SCENO 2 — SALONO EN
LA PALACO DE CEZARO
Fulmotrondro. Eniras CEZARO en nokta vesto.
Cezaro
Nek tero nek ĉielo pace restis:
Trifoje Kalfurnino dum dormado
Ekkriis: ”Helpon al Cezaro! Oni
Mortigas lin!” ĉu iu estas tie?
Eniras servisto.
Servisto
Via moŝto!
Cezaro
Ordonu al la diservantoj, ke
Oferu ili kaj al mi sciigu
La rezultaton.
Servisto
Certe, via moŝto.
Foriras. KALFURNINO eniras.
Kalfurnino
Cezaro, kion vi intencas? Mi
Hodiaŭ ne permesos vin eliri.
Cezaro
Jes, mi eliru: ĉar danĝeroj ĉiam
Post mi prezentas sin; kaj, rigardante
Vizaĝon mian, ili neniiĝis.
Kalfurnino
Ceremonioj, kiujn mi malŝatas,
Nun min timigas. Estas viro, kiu,
Krom la aferoj de ni mem viditaj,
Rakontas teruraĵojn ĉe l’posteno.
Sur strato leonino naskis idojn;
El tomboj malfermitaj sin mortintoj
44
JULIO CEZARO
eLIBRO
Ellevis; kaj fieraj militistoj
Kruele sur la nuboj ekbatalis,
Eskadre, vice, kaj batalione,
Sangŝprucigantaj la Kapitolion;
Batala tondro supre elbruegis,
ĉevaloj blekis, kaj mortantoj ĝemis;
Fantomoj sur la stratoj ekkriegis;
Cezaro, tiajn nenaturajn signojn
Mi multe timas.
Cezaro
Tion oni devas
Elporti, kion senmortuloj volas.
Mi volas iri. Tiaj mirindaĵoj
L’amason kun Cezar’ egale tuŝas.
Kalfurnino
Sen astraj signoj malriĉuloj mortas;
ĉielo mem proklamas morton reĝan.
Cezaro
Timul’ mil fojojn mortas antaŭ morto;
Nur unu morton spertas la bravulo.
El ĉiuj mirindaĵoj al mi ŝajnas
Plej strange, ke la homoj timas tion:
ĉar morto, fin’ neevitebla, venos
Aŭ frue aŭ malfrue.
Reeniras servisto.
Kion diras
La signoklarigistoj?
Servisto
Ili volas,
Ke vi hodiaŭ ne eliru, ĉar,
De besto eltirante l’internaĵon,
45
JULIO CEZARO
eLIBRO
Ne povis ili tie koron trovi.
Cezaro
La dioj tion faras, por hontigi
Timulojn; se Cezar’ pro timo restus
En hejmo, estus li senkora besto.
Danĝero scias, ol danĝero mem
Cezaro estas multe pli danĝera:
Ni estas du leonoj kunnaskitaj,
Mi la pliaĝa kaj la pli terura;
Cezaro do eliru.
Kalfurnino
Ne eliru,
Prudento via estas tro memfida.
Ke mia timo vin retenas, pensu.
Al senatejo Markon Antonion
Ni sendu, kiu vian forestadon
Klarigu pro malsano; lasu min
Sur la genuoj tion de vi peti.
Cezaro
Mark’ Antonio mian malsanecon
Priplendu, kaj pro vi mi hejme restu.
Eniras DECIO.
Ho, jen, Decio: li al ili diru,
Decio
SaIuton! Bonan tagon, ho Cezaro,
Mi venas vin konduki senatejon.
Cezaro
Vi trafas oportune la okazon
Saluti miaparte la senaton
Dirante, ke ĉeesti mi ne volas:
”Ne povas,” ”ne kuraĝas,” estus ambaŭ
46
JULIO CEZARO
eLIBRO
Malveraj; diru do, Decio, ke
Hodiaŭ mi ne volas iri tien.
Kalfurnino
Malsano, diru —
Cezaro
Ne Cezar’ mensogu,
ĉu mi, venkinto, tian povon havas,
Kaj tamen mi la veron timas diri
Al grizbarbuloj? Diru, mi ne volas.
Decio
Cezaro plej potenca, pri la kaŭzo
Sciigu min, ke oni ne min moku.
Cezaro
La kaŭzo estas sole mia volo:
Sufiĉu tio al la senatanoj.
Pro via tamen propra kontentiĝo,
Amante vin, mi volas pli klarigi:
Edzino mia igas min restadi.
En sonĝo ŝi statuon mian vidis:
Kvazaŭ fontano kun cent ŝprucigiloj
¯i verŝis puran sangon, kaj bravegaj
Romanoj multaj ridetante banis
La manojn en la fluo: tion ŝi
Almetis al miraklaj antaŭsignoj
De malbonaĵoj okazontaj, kaj
Insiste petis, ke mi hejme restu.
Decio
De l’sonĝ’ maltrafis oni la signifon;
¯i antaŭdiras ian feliĉaĵon;
Statuo via, sangon fluigante
El multaj fontoj, kies en rivero
Romanoj multaj banis sin, elmontras,
Ke per vi granda Rom’ ensorbos sangon
47
JULIO CEZARO
eLIBRO
Revivigantan, kaj insiste petos
Emblemojn sangkolorajn, kiel signojn
De amo al Cezaro. Tian havas
Signifon ŝia sonĝo.
Cezaro
Kaj tre bone
Vi ĝin al mi klarigas.
Decio
Kaj konforme
Al tio, kion mi dironta estas;
Sciiĝu: la Senato jam decidis
Hodiaŭ al Cezar’ donaci kronon.
Sed se Cezaro ne ĉeesti povos,
Intenco ĝia eble ekŝanĝiĝos,
Kaj estus tre ridinde, se ĝi dirus:
”Disigu la senaton nun, ĝis kiam
La sonĝoj pliboniĝos de l’edzino
Cezara!”
Se sin Cezaro kaŝos, ĉu ne ĝi
Murmuros inter si: ”Cezaro timas”?
Pardonu min, Cezaro; mia amo
Pri sorto via timas, kaj prudento
De l’amo elparolas la ordonojn.
Cezaro
Mi hontas, Kalfurnino, ke mi cedis;
ĉar via timo ŝajnas nun sensenca.
Alportu mian robon, — mi ekiras.
Eniras PUBLIO, BRUTO, LIGARIO,
METELLO, KASKO, TREBONIO, kaj
CINNO.
Ho, jen Publio venas min konduki.
48
JULIO CEZARO
eLIBRO
Publio
Cezaro, bonan tagon.
Cezaro
Ho, Publio,
Veninta bone estu; kaj vi, Bruto,
Leviĝis tiel frue! Bonan tagon
Al Kasko. Al vi, Kajo Ligario,
Cezar’ ne estis tiom malamika
Kiom la febro, kiu vin atakis.
Kioma horo?
Bruto
Jam la oka batis.
Cezaro
Mi dankas vin por via ĝentileco.
Eniras ANTONIO.
Jam Antonio, la noktfestenanto,
Leviĝis. Antonio, bonan tagon.
Antonio
Kaj al Cezaro ankaŭ.
Cezaro
Nun preparu;
Mi mallaŭdinde lasis vin atendi.
Vi Cinno; vi Metello; Trebonio,
De vi mi petas interparoladon;
Memoru do viziti min hodiaŭ;
Proksima estu, ke mi ne forgesu.
Trebonio
Plezure,— (flanken) tiel al Cezar’ proksima Ke liaj geamikoj ĝin bedaŭros.
Cezaro
Eniru ĉiuj, ke mi vin regalu;
Kaj ni, amikoj, volas iri kune.
49
JULIO CEZARO
eLIBRO
Bruto
(flanken) Ho, kiom mi sopiras pro la penso, Internon ne prijuĝi laŭ ekstero.
Ili foriras.
SCENO 3 — STRATO APUD LA KAPITOLIO
Eniras ARTEMIDORO, legante paperon.
Artemidoro
”Cezaro, gardu vin de Bruto: atentu pri Kassio; ne alproksimiĝu al Kasko; observu Cinnon; ne fidu al Trebonio; tenu viajn okulojn sur Metello Cimbro; Decio Bruto ne vin amas; vi maljuste agis kontraŭ Kajo Ligario.
ĉiuj ĉi viroj estas unuanime kontraŭuloj de Cezaro. Se vi ne estas senmorta, ĉirkaŭrigardu: sendanĝereco cedas al konspireco; la potencaj dioj vin defendu! Via amanto, Artemidoro.”
Jen, kvazaŭ unu el petantoj liaj,
Mi tion al Cezaro volas doni,
Tre kortuŝite, ĉar envio ĉiam
La postesignojn de la virto sekvas.
Cezaro legu tion ĉi kaj vivu:
Se ne, la sorto helpos perfidulojn.
Foriras.
50
JULIO CEZARO
eLIBRO
SCENO 4 — ALIA PARTO DE LA SAMA
STRATO, ANTAŭ LA DOMO DE BRUTO
Eniras PORTINO kaj LUCIO.
Portino
Lucio, kuru al la Senatejo;
Ne haltu por demandi, vigle for!
ĉu vi ankoraŭ haltas?
Lucio
Pro sciigo.
Portino
Mi volus, ke vi iru kaj revenu,
Dum mi klarigi povas mian volon
Ho konstanteco, nun fortigu min,
Barilon metu inter mia koro
Kaj lango! Mi animon viran havas,
Virinan forton Kiel malfacile
Al la virino teni la sekretojn!
Vi tie ĉi ankoraŭ?
Lucio
Kion volas
La sinjorino? Ke Kapitolion
Mi iru kaj revenu, — plu nenion?
Portino
Certigu, ĉu mienon bonan havas
La mastro, ĉar ne sana li eliris;
Observu bone ankaŭ, kion faras
Cezaro, ĉu petontoj lin ĉirkaŭas.
Aŭskultu — kio estas?
Lucio
Mi nenion
Ekaŭdas, sinjorino.
51
JULIO CEZARO
eLIBRO
Portino
Sed aŭskultu;
Mi aŭdas la batiĝon de batalo,
Portatan vente de l’Kapitolio!
Lucio
Sed mi nenion aŭdis.
Eniras la ANTAŭDIRISTO.
Portino
ĉi tien, maljunul’; vi kien iris?
Antaŭdiristo
Al mia propra domo.
Portino
Kioma hor’?
Antaŭ
La naŭa, sinjorino:
Portino
ĉu ĉe l’Kapitoli’ Cezaro estas?
Antaŭdiristo
Ankoraŭ ne. Mi iros por lin vidi,
Al la Kapitolio vojirantan.
Portino
Vi volas ion peti de Cezaro.
Antaŭdiristo
En vero, sinjorino, se Cezaro
Bonvolos pro si mem aŭskulti, mi
Petegos lin atenti pri si mem.
Portino
ĉu vi malbonon timas kontraŭ li?
Antaŭdiristo
Mi scias ne la certon, nur la eblon.
Adiaŭ. Estas tie ĉi mallarĝa
La strato: kaj l’amas’ de senatanoj,
Pretoroj, kaj petontoj ordinaraj,
Sekvante post Cezaro, elpremegi
La vivon povos preskaŭ el fortulo.
Mi tuj elektu lokon pli liberan,
Por vidi, kaj paroli, kun Cezaro.
52
JULIO CEZARO
eLIBRO
Li foriras.
Portino
Mi devas iri. Ve, ho ve! senforta
La koro de virino estas; Bruto,
La dioj benu vian entreprenon!
La knabo certe aŭdis — Bruta peto
Malplaĉas al Cezaro. Ho! mi svenas.
Forkuru, knabo, kaj de mi salutu
Sinjoron mian; mi tre ĝojas, diru,
Kaj al mi poste portu la respondon.
Ili disiras.
53
JULIO CEZARO
eLIBRO
TRIA AKTO
SCENO 1 — ROMO
ANTAŭ LA KAPITOLIO
LA SENATO SIDAS SUPRE
Popolamaso; inter ili ARTEMlDORO kaj la ANTAŭDIRISTO. Trumpetado. Eniras CEZARO, BRUTO, KASSIO, KASKO, DECIO, METELLO, TREBONIO, CINNO, ANTONIO, LEPlDO, POPILIO, PUBLIO, kaj aliaj.
Cezaro
al la ANTAŭDIRISTO
L’Idusoj martaj estas jam venintaj.
Antaŭdiristo
Cezaro, jes, sed ne pasintaj.
Artemidoro
Saluton, Cezaro; tralegu tiun ĉi petskribon.
Decio
Jen, Trebonio vin humile petas
Laŭ temp’ libera lian peton legi.
Artemidoro
Cezar’, unue mian legu; mia
Rilatas pli proksime mem Cezaron.
Cezaro
Kaj tial ĝi la lastan lokon havos.
Artemidoro
Ho, ne prokrastu; sed ĝin tuj tralegu.
Cezaro
ĉu li freneza estas?
Publio
Flanken, flanken!
54
JULIO CEZARO
eLIBRO
Cezaro
ĉu vi insistas peti sur la strato?
Kapitolion venu.
CEZARO eniras en la Kapitolion, la aliaj sekvas: ĉiuj senatanoj leviĝas .
Popilio
Sukcesu via entrepren’ hodiaŭ!
Kassio
Sed kion vi aludas?
Popilio
Nu, adiaŭ.
Alpaŝas al CEZARO.
Bruto
ĉu Popilio Leno volas ion?
Kassio
Al nia entrepren’ sukceson plenan.
Ho ve! se oni scias nian celon —
Bruto
Rigardu, li alpaŝas al Cezaro.
Kassio
Rapidu, Kasko, pro la timo ke, —
Ho Bruto, kion fari? se eltrovo
Malhelpos — aŭ Kassio aŭ Cezaro
Mortiĝos, mi per mia propra mano.
Bruto
Ne ŝanceliĝu: ĉar pri nia celo
Ne Popilio Leno priparolas;
Li ĝojan la vizaĝon portas kaj
Cezaro trankviliĝas.
Kassio
Trebonio
Profitas la okazon, Antonion
Forkondukante.
Foriras ANTONIO kaj TREBONIO.
55
JULIO CEZARO
eLIBRO
Decio
Kie Metello estas? Li baldaŭe
Proponu sian peton al Cezaro.
Bruto
Li apudestas; iru, lin subtenu.
Cinno
Vi, Kasko, levos la unuan manon.
Cezaro
ĉu ĉiuj estas pretaj? Kio estas
Malrekta, kion devus reordigi
Cezar’, kaj la Senato?
Metello
Plej potenca
Cezaro, estiminda, kaj plej alta,
Metello Cimbro antaŭ via trono
Humilan koron ĵetas, —
Genufleksante.
Cezaro
Ne, Metello,
ĉi tiuj kurbiĝad’ kaj humilaĵoj
Flatecamantojn povas fierigi,
Kaj igi la dekretojn de regnestroj
Sanĝiĝaj, kiel la kapric’ infana.
Ne pensu, ke l’Cezara severeco,
Simile al glacio, fluidiĝos
Per la influo de la varma spiro
De malsaĝuloj; nome, dolĉaj vortoj,
La terrampado, kaj malaltaj agoj
De manlekanta hundo. Via frato
Jam estas per dekreto ekzilita
Se vi por li min flatos, kaj petegos,
Mi vin repuŝos kiel hundon. Sciu,
Cezaro nek maljuste agas, nek
56
JULIO CEZARO
eLIBRO
Li sen rezonoj bonaj kontentiĝos.
Metello
Ho! ĉu ne estas voĉo pli alloga
Ol mia, por petegi, ke Cezaro
Revoku el ekzilo mian fraton?
Bruto
Mi kisas vian manon, ho Cezaro,
Sed ne flatante, sole, ke Publio
Ricevu forpermeson de ekzilo.
Cezaro
Ha! Bruto!
Kassio
Ho Cezaro, min pardonu.
Kassio humilege sin inklinas,
Por peti por Publio liberecon.
Cezaro
Mi, se mi estus kiel vi, ekcedus;
Min, se mi povus peti, peto movus;
Sed pro la konstanteco mi similas
Je l’norda stel’, al kies senmovado
Ne staras egalulo en ĉielo,
En kiu brilas fajroj grandanombre,
El kiuj ĉiu al la sfer’ lumigas,
Sed unu sola tenas sian lokon:
Tiele la terglob’ homplena estas,
Kaj homoj la prudenton dian havas;
Sed mi nur unu solan konas, kiu,
Neatakebla, sur la voj’ eltenas,
Sen maltrankvilo: ke mi estas tiu,
Mi montru eĉ en jena maniero:
Konstanta ke Publio ekziliĝu,
Konstanta pri l’ekzilo mi restadas.
57
JULIO CEZARO
eLIBRO
Cinno
Cezar’, —
Cezaro
For! Vi Olimpon volus movi!
Decio
Cezaro, —
Cezaro
Vane Bruto genufleksas.
Kasko
Al mi, ho, helpu!
Unue KASKO, poste la aliaj konspirantoj, kaj MARKO BRUTO, ponarde frapas
CEZARON.
Cezaro
Et tu, Brute! Falu do Cezaro!
Mortas.
Cinno
Ho Libereco! Mortis la tirano!
For, ĝin proklamu ĉie tra la urbo.
Kassio
Aliaj ĉe l’tribunoj ekproklamu
”Frateco, libereco, voĉdonado!”
Bruto
Urbanoj, senatanoj, ne timiĝu;
Ne iru for: la kont’ saldita estas
De l’gloraminto.
Kasko
Al tribuno, Bruto.
Decio
Kassio ankaŭ.
Bruto
Kie nun sin trovas Publio?
Cinno
Konfuzita de l’ribelo.
Metello
Vin forte kunstarigu, kaj atentu,
ĉu ia partiano de Cezaro —
58
JULIO CEZARO
eLIBRO
Bruto
Ne priparolu tion. Trankviliĝu,
Publio; oni ne al vi intencas
Malbonon, nek al kia ajn Romano.
Sciigu ĉiujn.
Kassio
Nun forlasu nin,
Publio; pro la timo ke l’amaso
Vin ekscitite kun ni mem ataku.
Bruto
Jes, kaj neniu pri la far’ respondu
Krom la farintoj.
Reeniras TREBONIO.
Kassio
Kie Antonio
Nun estas?
Trebonio
Kuris hejmen mirigite,
ĉar viroj, kaj edzinoj, kaj infanoj
Rigardas, ekkriegas, kaj diskuras,
Kvazaŭ la lasta tago devus veni.
Bruto
Ho Sorto, l’estontecon ni atendas:
Ni scias, ke ni mortos: sed la kiam,
Kaj vivplilongigeco homojn premas.
Kassio
Nu, kiu mallongigas sian vivon
Je dudek jaroj, mallongigas tiom
Da tempo por morttim’.
Bruto
Konfesu tion,
Kaj tiam estas mort’ bonaĵ’: ni do
Amikoj estas al Cezar’, la tempon
De lia tim’ pri morto, ĉesiginte.
Vin klinu, ho Romanoj, kaj ni banu
59
JULIO CEZARO
eLIBRO
La manojn en la sango de Cezaro
¯is la kubutoj, kaj la glavojn ŝmiru:
Kaj elmarŝante eĉ al la vendejo,
Svingante niajn ruĝajn batalilojn,
Ekkriu kune: ”Paco, Libereco!”
Kassio
Vin klinu tuj kaj lavu. Estontece
ĉi tiun scenon oni prezentados
En regnoj kaj en lingvoj naskiĝontaj!
Bruto
Kaj ofte per la ludo de aktoroj
Cezaro, nun kuŝante senzorgate
Pompeja ĉe l’statuo, resangados!
Kassio
Kaj tiam oni nomos nian aron
De la patrujo la liberigintoj.
Decio
ĉu ni elirus?
Kassio
Vere, ĉiu viro;
Antaŭen Bruto; kaj kalkanojn liajn
La plej kuraĝaj kaj plej noblaj sekvos.
Eniras servisto.
Bruto
Ho! kiu venas? De Mark’ Antonio
Amiko.
Servisto
Tiel li al mi ordonis
Saluti vin sur la genuoj; kaj
Por li la jenajn vortojn elparoli:
Vi, Bruto, vere nobla, saĝa estas,
Honesta, brava; kaj Cezaro estis
Potenca, kuraĝulo, kaj amema;
Mi amas Bruton, kaj mi lin honoras;
60
JULIO CEZARO
eLIBRO
Cezaron mi honoris, timis, amis.
Se Bruto lasos do, ke Antonio
Senriske venu, kaj klarigos, kion
Cezaro faris por meriti morton,
Ne tiom Antonio la mortinton,
Kiom la vivan Bruton amos; sed
De nobla Bruto sekvos la aferojn
Fidele tra la duba estonteco.
Jen kion mia mastro volas diri.
Bruto
La mastro via saĝa kaj maltima
Romano estas. Pro honoro mia,
Se al li plaĉos veni vidi min,
En sano li foriros, kaj mi nepre
Lin kontentigos.
Servisto
Li ĉeestos baldaŭ.
Foriras.
Bruto
Mi kredas, ke ni faros lin ligano.
Kassio
Mi tre deziras: sed pri li timema
Mi trovas min: kaj mi posedas ĉiam
Pri la okazontaĵo antaŭsenton.
Bruto
Jen Antonio.
Reeniras ANTONIO.
Mi salutas vin.
Antonio
Cezar’ potenca. ĉu vi kuŝas tie?
ĉu viaj venkoj, gloroj kaj triumfoj
Plimalvastiĝis tiel? Ha! adiaŭ.
61
JULIO CEZARO
eLIBRO
Mi tute ne, sinjoroj, scias kion
Intencas vi, nek kiu malsanulo
Sangadi devas: se mi mem, ne estas
Hor’ tiel taŭga kiel tiu, kiam
Cezaro mortis, nek egalvaloras
Armil’ al glavoj viaj riĉigitaj
Per la plej nobla sango en la mondo.
Se kontraŭ mi malamikaĵon ian
Vi nutras, nun, dum viaj sangpentritaj
Gutetas manoj, finu vian agon.
Ne post mil jaroj tiel mi pretiĝus
Por morto, kiel nun; neniu loko,
Neniu il’ de mort’ por mi konvenus
Pli ol ĉi tiuj, — jen mi falus apud
Cezaro, kaj de vi ekzekutite,
La regnestranimuloj de l’centjaro.
Bruto
Ne petu, Antonio, vian morton
De viroj, kiuj ŝajnas nun sangemaj —
La ago per la ruĝa man’ videbla —
Vi nur la manojn tamen vidas, kaj
La sangan faritaĵon: niajn korojn,
Kiel ajn kompatemajn, vi ne vidas;
Kaj la kompato por malsanoj Romaj —
Fajr’ fajron pelas, kaj kompat’ kompaton —
Cezaron igis l’oferaĵo. Tamen
Por vi malakraj estas niaj glavoj,
Kaj niaj brakoj, sen malica forto,
Kaj niaj koroj, plenaj je bonvolo,
Kun frata ĝentileco vin enhavas.
62
JULIO CEZARO
eLIBRO
Kassio
Kun nia voĉo via egalpezos
Pri la disdono de honoroj novaj.
Bruto
Atendu nur; kaj post la trankviligo
De la amaso, pro la tim’ delira,
Al vi ni montros la rezonojn, kial
Amante ni Cezaron tamen frapis.
Antonio
Pri via saĝ’ mi estas ne dubema.
Kaj ĉiu do al mi la manon donu:
Mark’ Bruto, vian mi unue premas;
Kaj poste vian manon, ho Kassio;
Decio Bruto, kaj Metello, viajn;
La lastan sed neniel malplej karan,
Ho Trebonio, vian. Ve, ho ve!
Sinjoroj; kion mi parolos? Tiel
Honoro mia nun malrekte staras,
Ke via takso pri valoro mia
Proklamos — aŭ timulo aŭ flatulo —
Cezaro, mian amon vi elkonis;
Se do spirito via nin rigardas,
ĉu ne ĝi vin doloros pli ol morto,
Ekvidi Antonion nun premantan
La manojn de la malamikoj viaj,
Noblulo, antaŭ via propra korpo?
Se mi nur tiom da okuloj havus
Por verŝi larmojn, kiom vi da vundoj
Por sangi, multe pli al mi konvenus,
Ol kontraŭulojn viajn pace trakti.
Juli’! pardonu! Jen vi turnis vin,
Por frapi kvazaŭ cervo inter hundoj,
63
JULIO CEZARO
eLIBRO
Jen falis; jen ĉasistoj viaj staras,
Partoprenintoj en la sanga ludo.
Vi, mond’, arbar’ al tiu cervo estis,
Li, viva, tenis vin al sia servo.
Simile al ĉasbesto nun li kuŝas
Frapita de reĝidoj.
Kassio
Antonio —
Antonio
Pardonu min, Kassio: tion diros
La malamikoj de Cezaro; tiaI
¯i estas modereco por amiko.
Kassio
Cezarlaŭdadon mi aI vi riproĉas
Neniel Antonio, sed per kia
Interligilo vi kun ni konsentos?
ĉu ni vin nomos en la amikaro,
Aŭ ni sen vi antaŭenvojirados?
Antonio
Pro tio mi kun vi kunigis manojn,
La vido tamen de l’Cezara korpo
Min igis forgesema pri l’afero.
Amiko via, mi vin ĉiujn amas,
Nur atendante la rezonojn, kial
Cezaron vi kalkulis danĝeriga.
Bruto
Alie estus nura sovaĝeco
ĉi tio; la rezonoj estas tiel
Konsiderindaj, ke se eĉ vi estus
Fil’ de Cezaro, restus vi kontenta.
Antonio
Nenion pIu mi petas, krom permeso
Sur la vendej’ kuŝigi lian korpon;
64
JULIO CEZARO
eLIBRO
Kaj el tribun’, laŭ rajto de amiko,
ĉe la funebro fari paroladon.
Bruto
Vi faros tion.
Kassio
Bruto, unu vorton.
Flanken kun BRUTO
Vi faras vi ne scias kion; ne
Permesu, ke parolu Antonio
ĉe la funebro; ĉu vi scias kiom
L’amas’ moviĝos per paroloj liaj?
Bruto
Pardonu; mi unue supreniros
En la tribunon, kaj rezonojn montros
Pri l’morto de Cezaro: tion, kion
Parolos Antonio, — mi klarigos,
Li nur parolas de ni permesite,
Kaj ke Cezaro per permeso mia
Ricevos leĝan ceremoniaron.
ĉi tio nin utilos ĉe l’amaso.
Kassio
Mi ne aprobas ĝin: al mi ne plaĉas.
Bruto
La korpon de Cezaro, Antonio,
Forportu nun. Dum via parolado
Funebra vi ne devas nin insulti,
Sed kiel eble plej vi povos laŭdi
Cezaron, kaj konfesi, ke vi faras
¯in pro permeso nia; vi alie
Ne devas en l’afero partopreni:
Post mia parolado vi parolu
El la tribuno, kien nun mi iras.
65
JULIO CEZARO
eLIBRO
Antonio
Tiele estu; pli mi ne deziras.
Bruto
Pretigu do la korpon, kaj nin sekvu.
ĉiuj foriras krom ANTONIO.
Antonio
Sensanga argilaĵo, min pardonu,
Traktantan malsovaĝe sovaĝulojn.
Restaĵ’ vi estas de l’plej nobla viro,
La ĉefmaristo de la Tempa maro.
Formortu, kiuj verŝis tiun sangon!
Mi antaŭdiras super viaj vundoj —
Petantaj, kiel buŝoj senparolaj,
Ke mi pro ili kortuŝante plendu, —
Jen, malbenaĵo frapos la homaron,
Malamikeco regos, kaj la urboj
Italaj reciproke ekbatalos;
Sangamo kaj mortigo pligrandiĝos,
Kaj tiel kutimiĝos teruraĵoj,
Ke la patrinoj ridetante vidos
Kruele mortigatajn la infanojn;
Kompaton elforigos sangavido:
Kaj la spirit’ venĝema de Cezaro,
Je sia flank’ Ateon kondukante
Varmegan de la flamoj de l’infero,
ĉi tie per imperiestra voĉo
Kriante ’Buĉu,’ la militajn hundojn
Ellasos: kaj la krim’ malbonodoros
Per la putraĵ’ de neenterigitoj.
Servisto eniras.
Vi servas Oktavion. ĉu ne vere?
66
JULIO CEZARO
eLIBRO
Servisto
En vero, Antonio.
Antonio
Cezaro skribis, ke li Romon venu.
Servisto
Leteron li ricevis, kaj li venas.
Kaj li min petis al vi buŝe diri —
Ho ve! Cezaro!
Ekvidante la korpon.
Antonio
Doloro de la koro sin sentigas.
Okuloj viaj kun la miaj ploras
Per simpati’. ĉu via mastro venas?
Servisto
Hodiaŭ nokte li sep mejlojn kuŝos
De Rom’.
Antonio
Reiru rapidege, kaj
Rakontu ĉion, kio ĵus okazis.
Jen estas Rom’ funebra, Rom’ danĝera,
Por Oktavio tute ne senriska;
For, kaj al li ĝin diru. Tamen, haltu;
Vi ne reiros, antaŭ ol la korpon
Mian vendejon portos: tie mi
Parole provos kiel la amaso
Rigardas tiun sangan faritaĵon;
Laŭ kio vi la staton de aferoj
Prezentos al la juna Oktavio.
Helpu al mi, mi petas.
Ili foriras portantaj la korpon de CEZARO.
67
JULIO CEZARO
eLIBRO
SCENO 2 — LA FORUMO
Eniras BRUTO kaj KASSIO, kaj amaso da URBANOJ.
Urbanoj
Ni volas, ke vi tuj nin kontentigu.
Bruto
Do sekvu min kaj aŭdu min, amikoj .
Kassio, al l’alia strato iru.
Kaj apartigu la amason.
ĉi tie restu mia aŭdontaro;
Kassia sekvantaro kun li iru;
Kaj ni rezonojn pri la mort’ Cezara
Publike donos.
Unua urbano
Mi volas aŭdi Bruton parolantan.
Dua urbano
Kaj mi Kassion aŭdos, por kompari
Iliajn argumentojn.
Portino iras. KASSIO, kun kelkaj URBANOJ; BRUTO supreniras sur la tribunon.
Tria urbano
Silentu! Nobla Bruto supreniras.
Bruto
Atentu ĝis la fino.
Romanoj, patrujanoj, kaj amantoj! Aŭdu min pro miaj celoj, kaj silentu, por ke vi aŭdu; kredu al mi pro mia honoro, kaj res-pektu mian honoron, por ke vi kredu; juĝu pri mi laŭ mia saĝo, kaj ekscitu la sentojn, por ke vi pli bone juĝu. Se estas iu en tiu ĉi kolektiĝo, iu kara amiko de Cezaro, al li mi diras, ke la amo de Bruto al Cezaro egalis al lia. Se do tiu amiko demandos, kial Bruto al 68
JULIO CEZARO
eLIBRO
Cezaro kontraŭstaris, jen mia respondo: —
Ne tial, ke mi malpli amis Cezaron, sed ke mi pli amas Romon. ĉu vi preferas Cezaron ankoraŭ vivan, kaj ke vi mortu sklavoj, ol ke Cezaro estu malviva, por vivi ĉiuj liberuloj?
Laŭ la amo de Cezaro al mi mi lin ploras; laŭ lia feliĉo mi ĝojas; laŭ lia braveco mi lin honoras; sed pro lia gloramo mi lin mortigis. Jen larmoj pro lia amo; ĝojo pro lia feliĉo; honoro pro lia braveco; kaj morto pro lia gloramo. Kiu el vi estas tiel malnobla, ke li volas esti neliberulo? Se iu, parolu; ĉar lin mi ja ofendis. Kiu el vi estas tiel sen-honora, ke li ne amas sian patrujon? Se iu, parolu; ĉar lin mi ja ofendis. Mi paŭzas por respondo.
ĉiuj
Neniu, ho, neniu, Bruto.
Bruto
Neniun do mi ofendis. Mi ne estas farinta pli pri Cezaro, ol faros vi pri Bruto. La rakonto de lia morto restas enskribita sur la ar˛ivo en la Kapitolio; lia famo ne malesti-mita laŭ lia indo nek liaj ofendoj trograndi-gitaj, pro kiuj li mortiĝis.
Eniras ANTONIO kaj aliaj, portantaj la
korpon de CEZARO.
Jen venas lia korpo, funebrata de Marko Antonio; kiu, kvankam li ne partoprenis en lia mortigo, ricevos profiton el lia morto, 69
JULIO CEZARO
eLIBRO
oficon sub la respubliko, tiel same kiel an-kaŭ vi ĉiuj. Mi nun foriras, sciante ke, mortiginte mian plej bonan amikon pro la bono de Romo, mi retenas mian propran ponardon por mi mem, kiam miaj sampatrujanoj deziros mian morton.
ĉiuj
Ho Bruto, vivu, vivu!
Unua urbano
Lin alkonduku hejmen kun triumfo.
Dua urbano
Lin per statu’ honoru kun prapatroj.
Tria urbano
Cezar’ li estu.
Kvara urbano
La pli bonajn ecojn
De mem Cezaro en li kronu.
Unua urbano
Kun tondraj krioj lin konduku hejmen.
Bruto
Sampatrujanoj, —
Dua urbano
Ho, parolas Bruto!
Unua urbano
Silentu!
Bruto
Sampatrujanoj, mi foriros sola,
Vi tie ĉi kun Antonio restu:
Honoru la Cezaran korpon, kaj
La paroladon, kiun Antonio
Nun faros per permeso nia, por
La laŭdo de Cezaro. Mi vin petas,
Neniu iru for, ĝis Antonio
Fininta estos sian paroladon.
Li foriras.
70
JULIO CEZARO
eLIBRO
Unua urbano
Ho, haltu, ni aŭskultu Antonion.
Tria urbano
Li supreniru en publikan seĝon.
Ni aŭdu. Antonio, supreniru.
Antonio
Per Bruto, mi ŝuldanto via estas.
Supreniras sur tribunon.
Kvara urbano
Pri Bruto, kion diras li?
Tria urbano
Li diras, ke per Bruto
Li al ni ĉiuj nun ŝuldanto estas.
Kvara urbano
Li ne kuraĝu Bruton malestimi.
Unua urbano
Cezar’ tirano estis.
Tria urbano
Vere estas.
Benita estas Rom’ pro lia perdo.
Dua urbano
Silentu! Ni aŭskultu Antonion.
Antonio
Romanoj vi ĝentilaj —
Urbanoj
Ho! lin aŭdu.
Antonio
Amikoj samlanduloj, kaj Romanoj,
Aŭskultu: mi nur venas, ĉe l’funebro
Cezara por ĉeesti, ne lin laŭdi.
Postvivas homojn la malbonaj faroj,
La bonaj ofte kun la korpo mortas.
Pri li do tiel estu! Nobla Bruto
Cezaron pensis esti tro glorama.
Se vere, ĝi makul’ terura estis,
Kaj terurege li senmakuliĝis;
Nun, kun permeso de la Brutanaro,
71
JULIO CEZARO
eLIBRO
ĉar Bruto estas honorinda homo
Kaj ili ĉiuj estas honorindaj,
ĉe la funebro lia mi parolos.
Amiko li al mi fidela estis;
Sed Bruto diras, ke li tro gloramis,
Kaj Bruto estas honorinda homo —
Li portis Romon multe da kaptitoj
Elpago kies la kasegon regnan
Plenigis. — ĉu gloramon tio montris?
Kun malriĉuloj ankaŭ li kunploris:
Gloramo devus esti pli hardita;
Sed Bruto diras, ke li tro gloramis,
Kaj li tre honorinda homo estas.
Vi vidis ke, je l’festo Luperkala,
Trifoje mi al li proponis kronon,
Trifoje de Cezaro rifuzitan.
ĉu tio ĉi gloramo al vi ŝajnas?
Sed Bruto diras, ke li tro gloramis,
Kaj Bruto estas honorinda homo.
Ne rebatante, kion Bruto diris,
Mi volas nun sciigi ĉion, kion
Mi scias pri Cezaro, — lin vi mem
Antaŭe ne sen kaŭzo ĉiuj amis!
Do kial lian morton ne bedaŭri?
Saĝeco! vi enflugis en la brutojn;
Senprudentiĝis homoj! — Min pardonu,
En tiu ĉerko kuŝas mia koro;
Kaj mi, ke ĝi revenu, devas paŭzi.
Unua urbano
Li ŝajnas laŭ prudento argumenti.
72
JULIO CEZARO
eLIBRO
Dua urbano
Se vi pripensas prave pri l’afero,
Cezaron oni traktis tre malbone.
Tria urbano
Mi timas pli malbonan uzurpulon.
Kvara urbano
ĉu vi la vortojn notis? Li ne volis
Akcepti kronon; li do ne gloramis.
Unua urbano
Se vere, la afero kostos kare
Al kelkaj.
Dua urbano
Vidu kian kompatindan
Vizaĝon li nun portas.
Tria urbano
Pli fidelan
Ol Antonio Rom’ neniun havas.
Kvara urbano
Aŭskultu! li denove ekparolas.
Antonio
Hieraŭ la ordono de Cezaro
La tutan mondon povis kontraŭstari —
Nun li ĉi tie kuŝas, kaj neniu,
Humila kiel ajn, lin eĉ rigardas!
Ho, mastroj! se mi vere inkliniĝus
Vin igi koleregaj kaj ribelaj,
Mi Bruton kaj Kassion tre mallaŭdus,
Sendube ambaŭ honorindajn homojn.
Mi ilin ne mallaŭdos, mi plivolas
Mallaŭdi la mortinton kaj nin mem,
Ol tiajn honorulojn ekmallaŭdi! —
Jen estas pergamen’ kun sigelilo
Cezara, kiun mi en ŝranko trovis!
¯i estas de Cezar’ la testamento.
Se nur la popolanoj ĝin tralegus —
73
JULIO CEZARO
eLIBRO
Pardonu, — mi ĝin legi ne intencas —
Konkurse ili kisus liajn vundojn,
Kaj trempus en la sangon koltukegojn;
Jes, petus memoraĵe unu buklon
De liaj haroj, rememoriĝindan.
En ĉiu testamento, kiel riĉan
Por siaj posteuloj heredaĵon.
Kvara urbano
La testamenton legu, Antonio.
ĉiuj
Jes, jes, la testamenton de Cezaro.
Antonio
Amikoj, ne, mi ne ĝin povas legi,
Cezaran amon vi ne devas koni.
Vi ne lignaĵoj, vi ne ŝtonoj, estas,
Sed homoj; kaj se mi ĝin lasos aŭdi,
¯i vin flamigos, ĝi vin frenezigos;
¯i ne konvenas, ke vi iam sciu,
Ke de Cezar’ vi estas heredantoj,
ĉar kio do da bono elrezultus?
Kvara urbano
La testamenton legu de Cezaro;
Ni volas aŭdi ĝin, ĝin do tralegu.
Antonio
Amikoj, haltu; havu paciencon;
Mi senintence priparolis tion;
Mi timas, ke la honorindajn virojn,
Cezaron kiuj frapis, mi insultos.
Kvara urbano
Ne diru ”honorindajn” sed ”perfidajn.”
ĉiuj
La testamenton, ho; la testamenton!
Dua urbano
Ili estas friponoj, mortigintoj; legu la testamenton.
74
JULIO CEZARO
eLIBRO
Antonio
Vi min devigos do la testamenton
Tralegi. ĉirkaŭstaru do la korpon,
Kaj la testamentinton al vi tiel
Mi montros. ĉu vi volas, ke mi nun
Malsupreniru?
ĉiuj
Malsupreniru.
Dua urbano
Deiru.
Li malsupreniras de la tribuno.
Tri urbano
ĉiuj volas.
Kvara urbano
ĉirkaŭstaru.
Unua urbano
Apartigu vin de la portilo, de la korpo.
Dua urbano
Flanken por Antonio, plej nobla Antonio.
Antonio
Ne ĉirkaŭpremu min, mi petas, tiel.
Kelkaj urbanoj Ho! malantaŭen! Flanken! Pli malproksimen.
Antonio
Se iam, estas nun la tempo plori,
Jen, vi rekonos tiun ĉi mantelon.
Mi mem l’okazon rememoras, kiam
Cezar’ unuan fojon ĝin surmetis:
Somervespere, — jes, — en sia tendo —
La tagon kiam li Nerviojn venkis! —
Jen! tie ĉi trapasis de Kassio
Ponardo: — kaj, rigardu kian tranĉon
La enviema Kasko tie faris! —
ĉi tie frapis multamita Bruto;
Kaj kiam li forŝiris la kruelan
75
JULIO CEZARO
eLIBRO
Armilon, jen elŝprucis tuj la sango
Cezara, kvazaŭ ĝi ne volas resti
En hejmo, sed certiĝi, ĉu frapinto
La malĝentila povus esti — Bruto!
ĉar Bruto estis lia favorito
El ĉiuj, kiujn li plej bone amis! —
La plej severa bato tiu estis; —
Kaj kiam li trafantan Bruton vidis,
Maldankemec’, pli forta ol armiloj,
Cezaron venkis, tute korŝiritan;
Kaj per mantel’ kovrante la vizaĝon,
Eĉ antaŭ la statuo de Pompejo —
De lia brava sango ŝprucigita —
Cezaro granda falis! Kia falo
Okazis tie, miaj samlanduloj!
Kunfalis tiam vi kaj mi kaj ĉiuj,
Dum sanga tiraneco superregis —
Sed nun vi ploras; ŝajnas, ke vi sentas Kompaton vivan; mallaŭdindaj larmoj
Ne estas ili! ĉu vi verŝas larmojn,
Vidante nur vestaĵon disŝiritan?
Rigardu do ĉi tien, kie kuŝas
Li mem, de perfiduloj difektita.
Unua urbano
Ho kompatinda vidaĵo
Dua urbano
Ho nobla Cezaro!
Tria urbano
Ho malĝojiga tago!
Kvara urbano
Ho perfiduloj, friponoj!
Unua urbano
Ho plej sanga vidaĵo!
76
JULIO CEZARO
eLIBRO
Dua urbano
Ni venĝos nin.
ĉiuj
Venĝon? For? Serĉu! Bruligu! Fajron!
Mortigu!
Ne lasu vivi unu solan perfidulon!
Antonio
Haltu, sampatrujanoj!
Unua urbano
Silentu! aŭdu noblan Antonion.
Dua urbano
Ni aŭdu lin, ni sekvu lin, ni mortu kun li.
Antonio
Amikoj karaj, sindetenaj estu;
Vin gardu de tro maltimegaj agoj,
ĉar la kulpuloj estas honorindaj; —
Kiaj privataj zorgoj ilin pikis,
Al mi ne klare estas, — kiel saĝaj
Kaj honorindaj homoj, ili nepre
Respondos per rezonoj pri la faro.
Mi volas ne forŝteli viajn korojn,
Nek povas mi paroli kiel Bruto,
Sed, — vi min konas — kiel militisto
Amanta kunsoldaton, kaj konato
De ili, kiuj la permeson donis;
ĉar al mi mankas sprito kaj paroloj,
Kaj gesto, kaj necesaj naturdonoj,
Entuziasmigontaj aŭdantaron;
Senruza estas mia parolado;
Nenion novan mi al vi malkovras,
Al vi montrante vundojn de Cezaro,
Por ke ĉi tiuj buŝoj senparolaj
Je mia flanko ankaŭ forte plendu.
Sed se mi estus Bruto, Bruto mi,
77
JULIO CEZARO
eLIBRO
Jen ia Antonio, kiu povus
Inciti la plej malsovaĝan koron,
Kaj elkriigi vundojn de Cezaro
En tia maniero, kia igus
La ŝtonojn mem de Romo ekribeli.
ĉiuj
Ni ekribelu.
Unua urbano
La domon ni de Bruto ekbruligu.
Tria urbano
For venu do, la konspirantojn serĉu.
Antonio
Min tamen aŭdu, miaj samlandanoj.
ĉiuj
Silentu! Aŭdu noblan Antonion.
Antonio
Vi iras fari vi ne scias kion.
Per kio do meritis vian amon
Cezaro? Vi ne scias: mi konstatos:
Nu, lian testamenton vi forgesas.
ĉiuj
Silenton: aŭdu ni la testamenton.
Antonio
Jen estas, de Cezaro sigelita,
La testamento. Al urbano ĉiu
De Romo sepdek kvin li drakmojn donis.
Dua urbano
Cezaro nobla! venĝu lian morton.
Tria urbano
Cezaro reĝa!
Antonio
Pacience aŭdu.
ĉiuj
Silentu!
Antonio
Li testamentis ĉiujn promenejojn,
Privatajn laŭbojn, ĉiujn pomarbejojn
Apudtiberajn; li al vi kaj viaj
78
JULIO CEZARO
eLIBRO
Donacis je eterne, plezurigajn,
Sanigajn lokojn, por vin refreŝigi.
Cezaron tian kiam vi revidos?
Unua urbano
Neniam. Venu for, for venu, ni
Bruligu lian korpon ĉe l’sanktejo,
Kaj per brulaĵoj ekflamigu domojn
De l’perfiduloj. Portu nun la korpon,
Dua urbano
lru, portigu fajron.
Tria urbano
Deŝiru benkojn.
Kvara urbano
Deŝiru lignajn seĝojn, benkojn,
Ne grave kion.
La URBANOJ foriras kun la korpo.
Antonio
Malbono nun laŭvole ekfunkciu!
Eniras servisto.
Kion vi volas, knabo?
Servisto
Jam venis Oktavio, via Moŝto.
Antonio
Kie li estas?
Servisto
Li kaj Lepido ĉe l’Cezara domo.
Antonio
Kaj tien mi tuj iros lin viziti:
Li venas invitite; nun Fortuno,
Humoro en petola, kion ajn
Donacos.
Servisto
Mi aŭdis lin diranta, ke Kassio
Kaj Bruto kvazaŭ frenezuloj rajdis
Tra la pordegoj Romaj.
79
JULIO CEZARO
eLIBRO
Antonio
Kompreneble
La popolanoj jam ekdonis signojn
De mia ekscitig’. Al Oktavio!
Ili foriras.
SCENO 3 — STRATO
Venas CINNO la poeto.
Cinno
En sonĝo mi festenis kun Cezaro,
Kaj mia imagado subpremiĝis
Sub ŝarĝo de aferoj malĝojigaj:
Mi kontraŭvole vagas el la domo,
De io kondukate.
Venas URBANOJ.
Unua urbano
Kiun nomon vi havas?
Dua urbano
Kien vi iras?
Tria urbano
Kie vi loĝas?
Kvara urbano
ĉu vi estas edzo aŭ fraŭlo?
Dua urbano
Respondu senpere al ĉiu.
Unua urbano
Jes, kaj mallonge.
Kvara urbano
Jes, kaj saĝe.
Tria urbano
Jes, kaj vere; estos plej bone al vi.
Cinno
Kiun nomon mi havas? Kien mi iras? Kie mi 80
JULIO CEZARO
eLIBRO
loĝas? ĉu mi estas edzo aŭ fraŭlo? Tiam, por respondi al ĉiu rekte kaj mallonge, saĝe kaj vere: saĝe, mi diras, ke mi estas fraŭlo.
Dua urbano
Tio estas tiel same kiel diri, ke la edzoj estas malsaĝuloj: vi ricevos de mi baton pro tio, mi kredas. Daŭrigu, senpere.
Cinno
Rekte, mi iras al la funebro de Cezaro.
Unua urbano
ĉu kiel amiko aŭ malamiko?
Oin
Kiel amiko.
Dua urbano
Al tio vi respondis senpere.
Kvara urbano
Pri via loĝejo, mallonge.
Cinno
Mallonge, mi loĝas apud la Kapitolio.
Tria urbano
Kiun nomon, sinjoro, vere?
Cinno
Vere mi havas la nomon Cinno.
Unua urbano
Disŝiru lin; li estas konspiranto.
Cinno
Mi estas Cinno la poeto, mi estas Cinno la poeto.
Kvara urbano
ŝiru lin pro liaj nebonaj versoj, ŝiru lin pro liaj nebonaj versoj.
Cinno
Mi ne estas Cinno la konspiranto.
Kvara urbano
Tute egale, li havas la nomon Cinno:
Elŝiru nur lian nomon el lia koro, kaj ellasu lin.
Tria urbano
ŝiru lin, ŝiru lin! Venu, brulaĵoj! fajriloj; al la 81
JULIO CEZARO
eLIBRO
dom’ de Bruto, de Kassio, bruligu ĉion; unuj al la dom’ de Decio, aliaj al tiu de Kasko; aliaj al tiu de Ligario: iru, for!
ĉiuj foriras.
82
JULIO CEZARO
eLIBRO
KVARA AKTO
SCENO 1 — DOMO EN ROMO
ANTONIO, OKTAVIO, kaj LEPIDO, sidantaj ĉirkaŭ tablo.
Antonio
Do tiom devos morti, kies nomojn
Ni jam trastrekis.
Oktavio
Via frato ankaŭ,
Lepido, devos morti; ĉu vi tion
Konsentas?
Lepido
Mi konsentas.
Oktavio
Antonio,
Trastreku lian nomon —
Lepido
Sed kondiĉe
Ke, Antonio, de fratino via
La fil’ Publio plu ne vivu.
Antonio
Li
Ne vivu; vidu, mi kondamnas lin.
Sed iru al Cezara dom’, Lepido;
La testamenton portu, ni decidos
Kiel plimalgrandigi heredaĵojn.
Lepido
ĉu mi ĉi tie trovos vin?
Oktavio
ĉi tie, aŭ ĉe la Kapitolio.
83
JULIO CEZARO
eLIBRO
LEPIDO foriras.
Antonio
Vireto estas tiu, sen merito,
Krom tiu de kvazaŭa kuriero.
ĉu ĝi konvenas, ke li en terglobo
Trione dividita partoprenos
Konkure kun ni, kiel egalulo?
Oktavio
Vi mem lin kredis tia, kaj aprobis
Voĉdonon lian pri la kondamnitoj,
Laŭ la enskribo en nomaro nia.
Antonio
Mi havas, Oktavio, pli da jaroj
Ol vi, kaj kvankam mi honorojn tiajn
Sur lin surmetas, kiel egalpezon
AI ŝarĝoj de l’skandalo, kiu eble
Bonfamon nian povus malpurigi.
Li tamen, kiel la azeno oron,
En ŝvito kaj en ĝemoj ilin portos,
Laŭ nia vol’ per vip’ aŭ kondukilo;
Kaj, alportinte la trezoron, kien
Vi volas, lin malŝarĝu kaj forlasu,
Simile je l’azeno, por balanci
L’orelojn, kaj sin paŝti sur herbejo.
Oktavio
Nu, faru tion, kio al vi plaĉos;
Sed militisto sperta kaj bravega
Li estas.
Antonio
Kaj ĉevalo mia ankaŭ;
Pro kio mi al li asignas multan
Furaĝon, kaj instruas kelkajn artojn:
Batali, vigle turni sin, kuradi
84
JULIO CEZARO
eLIBRO
Antaŭen, halti, ĉar animo mia
Movadas lian korpon; kaj Lepido
Al mi similan rolon ludas; estas
Necese lin instrui, dresi, movi —
Lin senspritulon — kiu ĉiam flugas
Malalte, konfuzante la ŝajnigon
Je l’vero, alprenante kiel novajn
La modojn forĵetitajn de aliaj:
Rigardu lin do kiel nuran ilon.
Sed, Oktavio, aŭdu pri gravaĵoj:
Nun amasigas Bruto kaj Kassio
Armeon: mi antaŭeniri devas;
Kunvenu tial niaj aliĝantoj,
Rimedoj niaj plene etendiĝu,
Kaj ni konsilu unu la alian,
Por antaŭzorgo pro intrig’ sekreta,
Kaj kontraŭbatalado de atakoj.
Oktavio
Ni faru tion, ĉar ni, fostligite,
De malamikoj lacigataj estas;
Kaj kelkaj jam sub ridetanta masko
Sennombrajn malicaĵojn konspiradas.
Ambaŭ foriras.
85
JULIO CEZARO
eLIBRO
SCENO 2 — TENDARO APUD SARDISO
Antaŭ la tendo de BRUTO.
Tamburado. Eniras BRUTO, LUCILIO,
LUCIO, kaj soldatoj, TITINIO kaj
PINDARO renkontas ilin.
Bruto
Ho, haltu!
Lucilio
La signaldiron donu, ho! kaj haltu.
Bruto
Kie Kassio estas, Lucilio?
Lucilio
Li apudestas; kaj Pindaro venas,
Por fari la salutojn de Kassio.
Bruto
Li bone min salutas; via mastro,
Pindaro, per si mem aŭ per subuloj
Min eble senintence enuigis;
Sed se li nun alvenas, estos bone.
Pindaro
Sendube mia mastro tia, kia
Li vere estas, ŝajnos, tute plena
Je respektego kaj honor’.
Bruto
Sendube:
Sciigu, Lucilio, al mi kiel
Li vin akceptis: min pri ĝi certigu.
Lucilio
Afable kaj sufiĉe respektplene,
Sed ne kun pruvoj de la intimeco,
Nek per l’amika interparolado
De antaŭ kelkaj jaroj.
86
JULIO CEZARO
eLIBRO
Bruto
Vi priskribis
Amikon varman jam malvarmiĝantan:
ĉar kiam ajn komencas l’amo velki,
Ceremoniojn eksterordinarajn
¯i uzas. Inter karaj intimuloj
ŝajnigo ne sin trovas; sed simile
Al koleremaj sub la man’ ĉevaloj,
Malsinceruloj sian fierecon
Vidigas; tamen kiam ili devus
Elporti la pikantan spronon, ili
La kapojn klinas, kaj, malkuraĝuloj,
Defalas en la provo. ĉu soldatoj
Liaj alproksimiĝas?
Lucilio
En Sardiso
Hodiaŭ nokte eble ili loĝos;
Sed la plimulto, — la ĉevalistaro,
Kassion akompanas.
Mallaŭta marŝmuziko post la sceno.
Bruto
Ha! aŭskultu!
Li jam al venis. Marŝu lin renkonti
Antaŭen ne rapide.
Venas KASSIO kaj liaj soldatoj.
Kassio
Ho, haltu!
Bruto
Ho, haltu! Donu ĉiuj la parolon.
Unua soldato
Haltu!
Dua soldato
Haltu!
87
JULIO CEZARO
eLIBRO
Tria soldato
Haltu!
Kassio
Plej nobla frat’, vi traktis min maljuste.
Bruto
Vi dioj, juĝu! ĉu mi malamikojn
Maljuste traktas? Kaj se ne, des malpli Mi kontraŭ frato povas tiel agi.
Kassio
Sindetenado via, Bruto, kaŝas
Malicon; kaj farante maljustaĵojn —
Bruto
Kassio, trankviliĝu; viajn plendojn
Mallaŭte diru; mi vin bone konas.
Ni antaŭ la okuloj de l’armeoj,
La rigardintoj nur de nia amo,
Ne nin riproĉu reciproke; faru
Ke ili sin formovu; kaj malvolvu
En mia tendo viajn plendojn, kie
Aŭskultos mi atente.
Kassio
Ho Pindaro,
Anarojn siajn niaj kapitanoj
De ĉi tiea kampo forkonduku.
Bruto
Kaj tiel same agu, Lucilio;
Neniu al la tendo venu, ĝis
Kunsidon nian ni finintaj estos.
ĉe l’enirejo Titinio kaj
Lucio staru garde.
Ili foriras.
88
JULIO CEZARO
eLIBRO
SCENO 3 — INTERNE DE
LA TENDO DE BRUTO
Venas BRUTO kaj KASSIO.
Kassio
Vi nepre kontraŭ mi maljuste agis,
Lucion Pellon mallaŭdinte, tial,
ĉar li akceptis de la Sardisanoj
Donacojn, dum leterojn miajn, varme
Pro li petantajn, — ĉar mi jam sciiĝis
Pri lia indo — oni malestimis.
Bruto
Sed certe tia pet’ vin malhonoris.
Kassio
Je tia tempo ne konvene estas
Pri ĉia kulpo fari kontraŭjuĝon.
Bruto
Permesu al mi diri, ke vin mem,
Kassio, oni nomas avarulo,
Pro oro makleranta la oficojn
Je sentaŭguloj.
Kassio
Min avaremulo?
Vi scias, ke vi, Bruto, tion diras,
Alie vi ne dirus plu parolon.
Bruto
Jes, via nom’ honoras la malbonon,
Kaj la punado kaŝas sian kapon.
Kassio
Punado!
Bruto
Memoru Marton, jes, l’Idusojn martajn;
ĉu ne Julio pro justec’ pereis?
Kaj ĉu ne ĉiuj ni frapantoj frapis
89
JULIO CEZARO
eLIBRO
Pro mem justeco? Kiu do el ni,
La estron de la mondo mortiginte,
Konsiderante lin nur ĉefrabisto,
Makulos nun la manojn per moneroj,
Kaj vendos nian vastan honorfonton
Pro ia ŝtofo tiel manprenebla?
Plivolus mi lunbojadanta hundo,
Kassio, esti ol Romano tia.
Kassio
Ne min bojadu, Bruto, mi ne volas
Toleri ĝin: malprave vi nun provas
Min kontraŭstari; mi soldato estas,
Maljuna, sperta, pli ol vi kapabla
Kondiĉojn fari.
Bruto
Ne, mi neas tion.
Kassio
Mi jese diras.
Bruto
Mi rekontraŭdiras.
Kassio
Ne min incitu plu, mi min forgesos;
Atentu pri la sano, ne min tentu.
Bruto
For, foren!
Kassio
Ne, ĉu eble?
Bruto
Min aŭskultu.
ĉu mi koleron vian preterlasos,
Kaj tremos je l’vizaĝ’ de frenezulo?
Kassio
Ho, dioj! ĉu mi devos ĝin toleri?
Bruto
Kaj pli; rompiĝu la fiera koro;
La sklavojn viajn kaj neliberulojn
90
JULIO CEZARO
eLIBRO
Per via koleremo eltremigu.
Sed, ĉu mi devas paŭzi, kaj aŭskulti?
ĉu min retiri de kolero via,
Fortreni min de via ĉagrenego?
Ne, ne, venenon ĝian vi digestu,
Se eĉ vi diskreviĝos, ĉar de nun
Mi faros el vi veran ridindaĵon,
Se vi vespul’ fariĝos —
Kassio
Ho, vi dioj!
Bruto
Vi nomas vin pli bona militisto;
¯in pruvu, ne nur per fanfaronado,
Kaj mi aprobos ĝin; ĉar miaflanke
Mi plezurege lernas per bravuloj.
Kassio
Ankoraŭ, Bruto, vi maljuste agas;
Mi diris pli maljuna, ne pli bona;
ĉu vere?
Bruto
Kion ajn, ne grave estas.
Kassio
Cezaro ne kuraĝus tion diri.
Bruto
Silentu, vi ne lin kuraĝus provi.
Kassio
Kuraĝus?
Bruto
Ne.
Kassio
Ne lin kuraĝus provi?
Bruto
Pro via vivo, ne.
Kassio
Pri mia amo
Ne tro kalkulu, Bruto; eble faros
91
JULIO CEZARO
eLIBRO
Mi tion, kion poste mi bedaŭros.
Bruto
Vi faris jam aferon bedaŭrindan.
Ne min timigas la minacoj viaj,
ĉar mi armaĵe portas honestecon,
Kaj ili preterflugas kiel vento,
Ne min tuŝante. Sed mi vin petegis
Pri ora sumo, kiun vi rifuzis,
Mi ne venigas monon malhoneste:
Monigi mian koron mi preferus,
Kaj eĉ drakmigi mian sangon, ol
Elŝiri el la kamparanaj manoj
La fruktojn de laciga taglaboro
Maljuste; nu, mi per sendito petis
Militopagon por legioj miaj:
Vi ĝin rifuzis: ĉu Kassio tion?
ĉu al Kassio povus mi tiele
Respondi? Se Mark’ Bruto avarema
Fariĝos tiel, ke friponan monon
Li per serur’ forkaŝos kontraŭ frato,
Pretigu, dioj, vian tondran sagon;
Lin dissaltigu.
Kassio
Mi mem ne rifuzis.
Bruto
Jes, vere.
Kassio
Ne, li estis malsaĝulo,
La resendito mia. Mia Bruto
Disŝiris mian koron; vera frato
Kunporti devus fratajn malfortaĵojn,
Sed Bruto miajn multe trograndigas.
92
JULIO CEZARO
eLIBRO
Bruto
Nur kiam mi ilian pezon sentas.
Kassio
Vi min malamas.
Bruto
Ne, nur viajn kulpojn.
Kassio
Okul’ amika ilin ne rigardus.
Bruto
’Flatula,’ diru, kvankam ili ŝajnus
Grandegaj kiel la arkaĵ’ ĉiela.
Kassio
Vi, Oktavio, Antonio, venu,
Vin venĝu al Kassio malfeliĉa,
ĉar al Kassio tedas nun la mondo;
Amikoj kaj eĉ fratoj lin malamas;
Sen liberec’; la plej malgrandajn kulpojn Sur notlibreto oni relegadas,
Por lin riproĉi. Ho, ho, ve! mi volus
Elverŝi larman maron! — Jen ponardo,
Jen mia nuda brust’; interne, koro
Pli kara ol la oro mem de Pluto;
Se vi Romano estas, ĝin elprenu;
Mi, oron rifuzinte, donos koron;
Ekfrapu, kiel vi Cezaron frapis;
ĉar, malamante, vi lin plie amis,
Ol nun Kassion.
Bruto
La ponardon metu
En ingon; se vi iam ekkoleros,
Amplekson plenan la kolero trovos
Mi ne insulton ĉerpos el humoro;
Kassio, kun ŝafido vi kuniĝas,
Ekkolerema, kiel la siliko
93
JULIO CEZARO
eLIBRO
Ekbruliĝema, kiu incitite
Fajreron montras, tiam malvarmiĝas.
Kassio
ĉu do Kassio iĝos ridindaĵo
Por sia Bruto, kiam kordoloro
Kaj ĉagrenego lin tro forte premas?
Bruto
Dirante tion, ankaŭ mi koleris.
Kassio
Konfese, Bruto! Donu do la manon.
Bruto
La koron ankaŭ.
Kassio
Bruto!
Bruto
Jes, daŭrigu.
Kassio
ĉu vi al mi sufiĉan amon nutras,
Ke, kiam la humor’ patrinnaskita
Min igos forgesema, vi elportos?
Bruto
Kassio, al mi fidu; estontece
Se min Kassio malĝentile traktos,
Mi ŝajnu la patrinon lian aŭdi,
Kaj pace lin forlasu.
Poeto
(Post la sceno).
Min preterlasu al la generaloj;
ĉar ian ofendaĵon inter ili
Mi timas. Ni ne lasu ilin solaj.
Lucilio
(Post la sceno).
Vi devas ne eniri.
Poeto
(Post la sceno).
Nenio krom la morto min retenos.
94
JULIO CEZARO
eLIBRO
Eniras POETO sekvata de LUCILIO,
TITINIO, kaj LUCIO.
Kassio
Ho, kio estas?
Poeto
Hontu, generaloj,
Kion vi volas fari? Premu manojn
De amikeco, kiun ja vi ŝuldas
La unu al l’alia, ĉar ol vi
Mi certe malpli juna estas.
Kassio
Vere
ĉi tiu filozofo min insultas!
Bruto
For, vi malĝentilulo; vigle for!
Kassio
Afable, Bruto, portu liajn kulpojn.
Bruto
Jes, kiam li teniĝon saĝan lernos;
Milito nepre tiajn malsaĝulojn
Forsendos kun iliaj rimversaĵoj.
Amiko, for!
Kassio
Foriru senprokraste.
La POETO foriras.
Bruto
Ordonu, Lucili’ kaj Titinio,
Loĝejon noktan por la soldataroj.
Kassio
Revenu, kaj kun vi al ni venigu
Messalon tuj.
LUCILIO kaj TITINIO foriras.
Bruto
Lucio, ho, pokalon
Da vino.
95
JULIO CEZARO
eLIBRO
LUCIO foriras.
Kassio
Mi ne pensis ke vi tiel
Ekkolerema estas.
Bruto
Ho Kassio,
Min multaj kordoloroj ekturmentas.
Kassio
Filozofi’ al vi ne estas helpa,
Se malĝojigas vin la ĉiutagaj
Okazoj.
Bruto
Ne, neniu povas porti
Pli bone kordoloron. Jam Portino
Mortinta estas!
Kassio
Ha! Portino! ŝi —
Bruto
Mortinta estas.
Kassio
Kiel min vi ne
Mortigis, kiam mi vin kolerigis?
Nesuferebla, korŝiranta perdo!
Sed kio kaŭzis —
Bruto
Mia forestado,
Kaj bedaŭrego, ĉar sin Oktavio
Kaj Antonio fortikigis tiel,
(Mortante ŝi pri tio ĉi sciiĝis);
Si freneziĝis, kaj dum la foresto
De l’servistinoj ŝi englutis fajron.
Kasko
Kaj mortis —
Bruto
Tiel.
Kassio
Ho senmortaj dioj!
96
JULIO CEZARO
eLIBRO
Reeniras LUCIO kun vino kaj torĉeto.
Bruto
Pri ŝi ne plu parolu. Jen pokalo,
En kiu ĉiujn malafablajn vortojn
Mi nun dronigas.
Li trinkas.
Kassio
Mia koro, Bruto,
Soifas je toasto tiel nobla.
Plenigu ĝis la vino superfluos,
Lucio, la randaĵon; mi ne povos
Tro multe trinki l’amon mem de Bruto.
Li trinkas.
Bruto
Eniru, Titinio!
LUCIO foriras.
Vi, Messalo,
Veninta bone estu; nun, amikoj,
ĉirkaŭsidante tiun ĉi kandelon,
Ni ekzamenu kio al ni mankas
Por nia militiro.
Kassio
Ho Portino!
Bruto
Ne, ne, mi vin petegas; jen, Messalo,
Ricevis mi sciigojn per leteroj,
Ke Oktavio kaj Mark’ Antonio,
Kun granda soldataro alvenante,
Minacas al Filippo.
Messalo
Mi ricevis
Leterojn laŭ la sama mem signifo.
97
JULIO CEZARO
eLIBRO
Bruto
ĉu io aldonita?
Messalo
Certe, ke
Per sia mallaŭleĝa proskripcio,
Kaj per ekzildekretoj, Oktavio,
Lepid’ kaj Antonio cent mortigis
El senatana rango.
Bruto
La leteroj
En tio ne konformaj estas: miaj
Nur nomas sepdek senatanojn, kiuj
Mortiĝis laŭ ilia enskribado;
Kun ili Cicerono.
Kassio
Cicerono!
Messalo
Mortinta estas laŭ la proskripcio.
ĉu vi ricevis de edzino via
Leterojn?
Bruto
Ne, Messalo.
Messalo
Pri ŝi nenion per leteroj viaj?
Bruto
Nenion.
Messalo
Tio al mi ŝajnas stranga.
Bruto
Sed kial vi demandas? ĉu per viaj
Vi ion pri ŝi scias?
Messalo
Ne, sinjoro.
Bruto
La veron diru pro honoro via.
Messalo
La veron aŭdu do kiel Romano.
ŝi certe mortis per rimedoj strangaj.
98
JULIO CEZARO
eLIBRO
Bruto
Adiaŭ, ho Portino. Ni, Messalo,
Formorti devas: meditante tion,
Mi povas ŝian perdon nun elporti.
Messalo
Grandanimuloj tiel devus porti
La batojn de la sorto.
Kassio
Jes, Messalo,
Mi tian idealon altestimas
Kun vi egale, sed naturo mia
¯in tiamaniere ne elportus.
Bruto
Nu, al l’afero. ĉu vi pensas, ke
Plej bone estus, se mi al Filippo
Ekmarŝus?
Kassio
Mi ne kredas tion bona.
Bruto
Pro kio?
Kassio
ĉar pli bone estos, ke
La malamiko serĉu nin: li tiel
Malŝparos la rimedojn, la soldatojn
Lacigos, malhelpante sin: dum ni
Batali povos per senlaca forto.
Bruto
Rezonoj bonaj al pli bonaj cedu.
La interloĝantaro de Filippo
¯is tie ĉi amikoj niaj estas
Nur pro devigo; ĉar monoferadon
Al ni tre kontraŭvole ili donis:
La malamik’, marŝante tra ilia
Landlimo, sian nombron pliigados,
Antaŭeniros kun kuraĝo freŝa;
99
JULIO CEZARO
eLIBRO
Sed ni je tiu helpo lin senigos,
Se ni renkontos lin apud Filippo,
Post ni tenante tiujn ĉi.
Kassio
Sed, Bruto —
Bruto
Pardonu: kaj memoru plie, ke
Aliĝantaron nian ni elprovis,
Legioj niaj plene jam varbiĝis,
Esperoj niaj tuŝas la zeniton;
La malamik’ kreskadas ĉiun tagon!
Ni paŝ’ post paŝo ekplimalfortiĝos.
Marfluo estas en aferoj homaj,
¯in profitante, venkos ni Fortunon;
Alie, nia tuta vivvojaĝo
Finiĝos per mizera ŝippereo.
Sur alta maro nia ŝip’ surnaĝas,
Kaj ni la fluon devas kapti, aŭ
L’okazon perdi.
Kassio
Marŝu do antaŭen;
Ni ĉiuj nin renkontos ĉe Filippo.
Bruto
Profunda nokt’ deiris de l’ĉielo
Dum nia parolado, kaj ni devas
Obei la bezonojn de naturo,
ŝpareme iom da ripoz’ ĝuante.
ĉu vi deziras pli?
Kassio
Ne, bonan nokton:
Ni morgaŭ frumatene ekforiros.
100
JULIO CEZARO
eLIBRO
Bruto
Lucio (eniras LUCIO) mian robon
(eliras LUCIO) Ho Messalo,
Adiaŭ: al Kassio bonan nokton,
Kaj dormu bone; bonan nokton ankaŭ,
Ho Titinio.
Kassio
Mia kara frato,
La nokto tre malbone komenciĝis;
Neniam tia malkonsent’ dividu
Spiritojn niajn, Bruto.
Bruto
Estas bone.
Kassio
Sinjoro, bonan nokton.
Bruto
Bonan nokton.
Titinio, Messalo Sinjoro, bonon nokton.
Bruto
Al vi ĉiuj
Adiaŭ.
ĉiuj foriras krom BRUTO. Reeniras LUCIO
kun la robo.
Al mi la robon. Kie estas via
Kordinstrumento, he?
Lucio
Jen, via moŝto.
Bruto
Dormeme vi parolas, bona knabo;
Mi ne mallaŭdas vin; vi tro maldormis.
Klaŭdion kaj alian iun voku,
Por kuŝi tie ĉi en mia tendo.
Lucio
Varrono, kaj Klaŭdio!
101
JULIO CEZARO
eLIBRO
Eniras VARRONO kaj KLAŭDIO.
Varrono
Kiu vokas?
Bruto
Bonvolu tie ĉi kuŝigi vin.
Mi eble post ne longe vin revekos,
For ke vi vidu pri aferoj miaj
Kassion.
Varrono
Sur piedoj ni plezure
Maldormos.
Bruto
Ne, sinjoroj bonaj, ne;
Kuŝiĝu; eble mi ne vin bezonos.
Lucio, jen la dezirita libro;
Mi metis ĝin en poŝon de la robo.
VARRONO kaj KLAŭDIO kuŝiĝas.
Lucio
Mi pensis, ke ĝin via moŝto havas.
Bruto
Forgesu, bona knab’, senzorgon mian.
ĉu vi subteni povas la palpebrojn,
Kaj veki ian dolĉan melodion?
Lucio
Volonte, via moŝto.
Bruto
Knabo mia,
Mi tro profitas vian afablecon.
Lucio
Se via moŝto volas —
Bruto
Mian volon
Mi ne rigardu antaŭ via forto;
Junuloj multe da ripoz’ bezonas.
Lucio
Sed jam mi dormis, via moŝto.
102
JULIO CEZARO
eLIBRO
Bruto
Tre bone, kaj mi lasos al vi dormi.
Ne longan tempon mi detenos vin,
Kaj, se mi vivos, mi vin rekompencos.
Muziko kaj kanto.
La melodi’ dormigas. Ho, vi dormo,
Sur mian knabon multepezan manon
Vi metas. Knabo saĝa, bonan nokton;
Mi ne kruele vekos vin, kaj, se
Vi falos, vi la muzikilon rompos;
Mi prenas ĝin; knab’ saĝa, bonan nokton Mi pensu; ĉu mi ne la paĝon faldis,
Kiam mi ĉesis legi? Jen, mi kredas.
Aperas la Spirito de CEZARO.
Ne bone brilas tiu ĉi kandelo!
Ha! Kiu venas? Mi ektimas, ke
La malforteco de okuloj miaj
ĉi tiun monstran fantazion kreas.
¯i min almarŝas. ĉu vi estas io?
ĉu dio, aŭ anĝelo, aŭ diablo,
La sangon mian kiu rigidigas,
Starigas miajn harojn? Diru, kio
Vi estas.
Spirito
Spirito malboniga al vi, Bruto.
Bruto
Kial vi venas?
Spirito
Por sciigi vin,
Ke vi min vidos en Filippo.
Bruto
Bone;
103
JULIO CEZARO
eLIBRO
Mi vin revidos.
Spirito
Vere, en Filippo.
Bruto
Nu, mi do vin revidos en Filippo.
La SPIRITO malaperas.
De mi pli da kuraĝo akirinta
Vi neniiĝis: mi, spirit’ malbona,
Pli longe kun vi volus paroladi.
Lucio, kaj Varrono! ho, vekiĝu,
Klaŭdi’!
Lucio
Malagordiĝas miaj kordoj.
Bruto
Li pensas, ke ankoraŭ li ludadas.
Vekiĝu, ho Lucio!
Lucio
Jes, via moŝto.
Bruto
ĉu vi en sonĝo faris tian krion?
Lucio
ĉu mi ekkriis vere, via moŝto?
Bruto
Vi vere kriis; ĉu vi vidis ion?
Lucio
Nenion, via moŝto.
Bruto
Redormu nun, Lucio; Ho! Klaŭdio,
(Al VARRONO) Vekiĝu, tie!
Varrono
Jes, via moŝto!
Klaŭdio
Jes, via moŝto!
Bruto
Dormante kial vi ekkriis tiel?
Varrono, Klaŭdio
ĉu vere, via moŝto?
104
JULIO CEZARO
eLIBRO
Bruto
ĉu vi ion
Rimarkis?
Varrono
Mi nenion vidis.
Klaŭdio
Nek
Mi ankaŭ, via moŝto.
Bruto
For, salutu
Por mi Kassion, mian bonan fraton;
Lin petu ekmarŝigi siajn vicojn,
Kaj ni lin sekvos.
Varrono, Klaŭdio
Certe, via moŝto.
ĉiuj foriras.
105
JULIO CEZARO
eLIBRO
KVINA AKTO
SCENO 1 — LA EBENAĵOJ DE FILIPPO
Venas OKTAVIO, ANTONIO, kaj ilia militistaro.
Oktavio
Esperoj niaj, vidu, Antonio,
Neatenditan rezultaton havas.
Vi diris, ke de sia altaĵaro
La kontraŭuloj ne malsupreniros
Sur l’ebenaĵon, sed la mal’ okazis.
Kaj ili sin pretigas por batali,
Apud Filippo forte minacantaj.
Ilia soldataro sen alvoko
Invitas nin al frua ekatako.
Antonio
Iliajn pensojn mi diveni povas:
Plivolus ili iri aliloken,
Sed timplenec’ miksita kun braveco
Incitas ilin, kune kun l’espero
Ke ni l’impreson de kuraĝ’ ilia
Ricevos per ĉi tiu ŝajno; tamen
Ne estas tiel.
Eniras SENDITO.
Sendito
Vigle, generaloj,
Nun vin preparu, ĉar la malamiko
106
JULIO CEZARO
eLIBRO
Antaŭeniras kun parad’ milita,
Insigno lia sangkolora flirtas
En la aero: al batal’ rapidu!
Antonio
Konduku, Oktavio, viajn arojn
Je l’flank’ maldekstra de la ebenaĵo.
Oktavio
Ne, je la dekstra: tenu vi l’maldekstran.
Antonio
Petegon mian kial vi rifuzis?
Oktavio
Mi ne rifuzis; sed mi volus tiel.
Marŝmuziko. Tamburado. Venas BRUTO,
KASSIO, kaj ilia militistaro; LUCILIO,
TITINIO, MESSALO, kaj aliaj.
Bruto
Jen ili haltas, kaj parolon petas.
Kassio
Halt’, Titinio; ni diskuti volas.
Oktavio
ĉu ni la signon, Antonio, montros.
Antonio
De ekbatalo? Ne, iliajn batojn
Rebatu ni. Antaŭen; diskutadon
La generaloj volas tuj komenci.
Ho! haltu do, ĝis la signal’ aperos.
Bruto
Paroloj antaŭ batoj: ĉu ne vere?
Oktavio
Ni ne parolojn amas, kiel vi.
Bruto
Paroloj bonaj ol malbonaj frapoj
Pli bonaj estas, Oktavio.
Antonio
Kun
Malbonaj frapoj, Bruto, bonajn vortojn
Vi donas: vidu la ŝiraĵon, kiun
107
JULIO CEZARO
eLIBRO
Vi faris en la koro de Cezaro,
Samtempe kiam laŭte vi ekkriis
”Saluton, longan vivon al Cezaro!”
Kassio
Ankoraŭ ni ne scias, Antonio,
Al kie viajn batojn vi direktos.
Sed viaj vortoj rabas la abelojn
De Hiblo, — sen mielo lasas ilin.
Antonio
Ne sen pikiloj.
Bruto
Jes, kaj sen sonado;
ĉar vi ilian ŝtelis for zumadon,
Kaj, antaŭ ol vi pikas, vi minacas.
Antonio
Friponoj, vi ne tiel agis, kiam
Malbenaj iloj viaj reciproke
Sin hakis en la flankoj de Cezaro;
Vi ridis, kiel ridas la simioj,
Montrante viajn dentojn, kaj l’piedojn
Vi lekis de Cezaro kiel hundoj,
Dum la malnobla Kasko malantaŭe,
Agante kun serpenta perfideco,
Lin frapis sur la kolon. Ho flatuloj!
Kassio
Flatuloj! Bruto, vin ni devas danki:
ĉi tiu lango nin nun ne insultus,
Se nur vi la konsilon de Kassio
Sekvinta estus.
Oktavio
Nun al l’afero: Se la rezonado
EItiras ŝviton el muskoloj niaj,
ŝviterojn en sangerojn baldaŭ ŝanĝos
108
JULIO CEZARO
eLIBRO
Mem la pruvado; vidu:
Mi tiras glavon kontraŭ konspirantoj
Sed kiam mi ĝin poste eningigos?
Neniam, ĝis mi venĝos de Cezaro
La tri kaj tridek vundojn, aŭ ĝis novan Cezaron frapos la perfidaj glavoj.
Bruto
Vi ne per perfiduloj povas morti,
Se vi ne portas ilin kun vi.
Oktavio
Tion
Mi pensas; ĉar la sort’ ne antaŭvolis
Ke mi per glav’ de Bruto devus fali.
Bruto
Per tia mano eĉ la plej famega
Pli honorindan morton ne atingus.
Kassio
Li, obstinulo, certe ne meritas
Honoron tian — li la kamarado
De Antonio, — taŭga nur restadi
Regalemulo kaj festenamanto!
Antonio
Kassio, vi la koleremon portas
De antaŭ jaroj!
Oktavio
Venu, Antonio!
Jen, perfiduloj, nia lasta vorto:
Al morta vetbatal’ ni vin alvokas;
Se vi kuraĝas, venu al la kampo
Hodiaŭ, se ne, kiam vi malsatos
Por batalad’.
Foriras OKTAVIO, ANTONIO, kaj ilia
militistaro.
109
JULIO CEZARO
eLIBRO
Kassio
Nun blovu la ventegoj;
L’urago el ĉielo ekbruegu,
La barko velu sur muĝantaj ondoj,
Estante en danĝer’ de fulmotondro.
Bruto
Ho! unu vorton, Lucili’.
Lucilio
(Elpaŝante antaŭen)
Sinjoro!
BRUTO kaj LUCILIO interparolas aparte.
Kassio
Messal’!
Messalo
(Elpaŝante antaŭen)
Al viaj servoj, generalo.
Kassio
ĉi tiun tagon mem, la datreveno
De la naskiĝo mia, mi naskiĝis.
Messalo, vian manon, kaj atestu
Ke kontraŭvole mi, kiel Pompejo,
La tutan nian liberecon riskas
Per unu nur batal’; vi ankaŭ scias,
Ke mi aprobis plene l’opinion
De Epikuro; miaj nunaj sentoj
De la antaŭaj diferencas; ankaŭ
Al antaŭsignoj parte mi konfidas.
Dum nia iro el Sardiso, paro
Da grandaj agloj flugis sur la frontan
Standardon, kaj satiĝis per nutraĵoj
De la soldatoj manoj ricevitaj;
Nin al Filippo ili akompanis;
Hodiaŭ tamen ili malaperis,
Kaj korvoj, falkoj, milvoj anstataŭe
110
JULIO CEZARO
eLIBRO
Rigardas superfluge nin malsupren,
Akiron preskaŭ certan; baldakeno
Iliaj ombroj ŝajnas, plej fatala,
Sub kiu kuŝas nia soldataro
Tuj pereonta.
Messalo
Ne, ne kredu tion.
Kassio
Nur parte: ĉar mi estas maltimema,
Danĝerojn ĉiujn preta kontraŭstari.
Bruto
Tre bone, Lucilio
Kassio
Nobla Bruto,
Hodiaŭ al ni helpu la diaro,
Ke pacemuloj ni kunmaljuniĝu!
Sed, ĉar homar’ ne konas l’estontecon,
Pripensu sorton eble plej malbonan.
Se ni hodiaŭ malsukcesos, tiam
La lastan fojon nun ni kunparolas:
Do, kion, Bruto, vi intencas fari?
Bruto
Laŭ la filozofio mem, per kiu
Mallaŭdis mi Katonon, ho Kassio,
Pri lia memmortigo, sen memfido
Mi pensas de la vivo mallongigi
La tempon estas ago de timulo,
Malbrava pri okazontaĵoj eblaj.
Mi do esperas ke, per pacienco
Armite, mi atendos la ordonojn
De tiuj potenculoj, kiuj ĉiam
De supre nin direktas.
111
JULIO CEZARO
eLIBRO
Kassio
Se ni tial
Batalon la venontan perdos, ĉu
Triumfokondukiĝon vi elportos
Senplende tra la Romaj stratoj?
Bruto
Ne,
Kassio: pensu ne, Romano nobla,
Ke Bruto en katenoj iros Romon;
Tro da grandanimeco li posedas.
Hodiaŭ tamen finos l’entreprenon
Je la Idusoj martaj komencitan:
Ne scias mi ĉu ni rerenkontiĝos,
Ni prenu do eternan adiaŭon:
Kassio, por eterne nun adiaŭ!
Se ni rerenkontiĝos, per ĝojego
Ni feliĉiĝos, se ne prave donas
Ni unu al alia forpermeson.
Kassio
Ho Bruto, por eterne nun adiaŭ!
Se ni rerenkontiĝos, ni ridetos;
Se ne, konvenas, ke ni adiaŭas,
Bruto
Antaŭen do. Se nur homaro povus
La finon de aferoj antaŭscii!
Sufiĉas tamen ke la tag’ finiĝos,
Kaj ni la finon konos. Venu for!
ĉiuj foriras.
112
JULIO CEZARO
eLIBRO
SCENO 2 — LA SAMA
La kampo de batalado. Trumpetado. Venas BRUTO kaj MESSALO.
Bruto
Messalo, rajdu, kaj ĉi tiujn donu
Donante paperojn.
Al la legioj ĉe l’alia flanko.
Ekiru ĉiuj kune; ĉar mi vidas
Iom da ŝanceliĝo je l’flankaĵo
De Oktavio, kaj trapuŝo vigla
Renversos ilin. Rajdu; ili venu.
Ambaŭ foriras.
SCENO 3 — ALIA PARTO DE LA KAMPO
Trumpetado. Venas KASSIO kaj TITINIO.
Kassio
Rigardu, Titinio, l’perfiduloj
Forkuras! mi fariĝas malamiko
Al miaj; tiu ĉi standardo estis
Portata malantaŭen; la portinton
Tuj mortiginte mi de liaj manoj
Malhonoratan prenis la standardon.
Titinio
L’ordonon ekbatali Bruto donis
Tro frue; ekvenkante Oktavion,
Li tro rapide prenis la sukceson;
113
JULIO CEZARO
eLIBRO
Soldatoj liaj falis sur rubaĵon,
Dum Antonio ĉiujn nin ĉirkaŭis.
Venas PINDARO.
Pindaro
For, via moŝto, for, pli malproksimen;
En viaj tendoj estas Antonio;
Kassio nobla, malproksimen iru.
Kassio
ĉi tiu mont’ sufiĉe malproksima
Sin trovas. Al mi diru, Titinio,
ĉu la flamantaj tendoj estas miaj?
Titinio
Jes, via moŝto.
Kassio
Do, pro via amo
Al mi, ĉevalon mian prenu; forte
Pikante lin per spronoj, rajdu, rajdu
Senĉese, ĝis vi estos alveninta
Al tiuj ĉi amasoj malproksimen,
Kaj estos vi ĉi tien reveninta,
Por ke mi vere sciu ĉu amikoj
Aŭ malamikoj ili estas.
Titinio
Mi
Revenos pli rapide eĉ ol penso.
Li foriras.
Kassio
Pindaro, supreniru tiun monton;
Mi vidas nur neklare; Titinion
Rigardu, kaj rakontu pri l’batalo.
PINDARO supreniras la monton.
ĉi tiu tagon mi l’unuan fojon
114
JULIO CEZARO
eLIBRO
Ekspiris: kun la jar’ la dat’ rondiras; La sama tag’ komencon mian vidos
Kaj finon; vivo mia sian rondon
Plenumas. Kio nova, ho Pindaro?
Pindaro
(de supre) Ho via moŝto!
Kassio
Kia do novaĵo?
Pindaro
(de supre) Spronantaj kavaliroj Titinion Jen! ĉiuflanke pli kaj pli ĉirkaŭas.
Ne ĉesas li galopi: ho! rajdantan
Nun ili preskaŭ trafas lin. Antaŭen,
Ho Titinio! rajdu, Titinio!
Malsupreniras de ĉevalo kelkaj
Soldatoj: ankaŭ li malsupreniras!
Kaptita! aŭdu! ili ĝojekkrias.
Kassio
Malsupreniru, ne rigardu plu.
ĉu mi ankoraŭ vivas, malbravulo,
Vidinte mian karan kamaradon
Kaptatan antaŭ propraj mem okuloj?
PINDARO malsupreniras.
Mi petas, tien ĉi alproksimiĝu —
Mi kaptis vin, Pindaro, en Partio;
Kaj, post savado de la vivo via,
Mi vin ĵurigis ke, se ion gravan
Ordonos mi al vi, vi tion provos.
Plenumu vian ĵuron; liberulo
Fariĝu: per ĉi tiu glavo, kiu
Disŝiris la inteston de Cezaro,
115
JULIO CEZARO
eLIBRO
Trapiku mian bruston. Ne respondu:
Jen, prenu la tenilon; kaj tuj kiam
Mi kovros la vizaĝon, kiel nun,
La glavon gvidu.
PINDARO glave lin frapas.
Vi venĝita estas,
Cezaro, eĉ per tiu glavo kiu
Mortigis vin.
Li mortas.
Pindaro
Mi do libera estas,
Sed tiamaniere kontraŭ vole.
Kassio, for de tie ĉi Pindaro
Forkuros, kie lin Roman’ neniam
Observos.
Foriras. Revenas TITINIO kaj MESSALO.
Messalo
Estas nura interŝanĝo
De venkoj kaj malvenkoj; ĉar l’armeon
De Oktavio Bruto ĵus disbatis,
Kaj Antonio tiun de Kassio.
Titinio
¯ojigos tiu ĉi novaĵ’ Kassion.
Messalo
En kia loko vi lin lasis?
Titinio
Tie,
Nekonsoleblan, kune kun Pindaro,
Neliberulo lia.
Messalo
ĉu ne tie
Ripozas li sur tero?
116
JULIO CEZARO
eLIBRO
Titinio
Li ne havas
Ripozon de vivant’. Ho mia koro!
Messalo
ĉu ne ĝi estas li?
Titinio
Ne, tiu ĉi
Li estis, sed Kassio plu ne vivas.
Ho subiranta suno, kiel vi
Radioj inter ruĝaj mallumiĝas,
Tiel en mez’ de sia ruĝa sango
Noktiĝis jam la tago de Kassio;
La Roma sun’ subiris! Nia tago
Foriris; nuboj, rosoj, kaj danĝeroj
Alproksimiĝas; nia fin’ ĉeestas!
Malkonfidemo pri sukceso nia
ĉi tion faris.
Messalo
Jes, ĉi tion faris
Malkonfidemo pri sukceso bona.
Ho vi, naskito de Melankolio,
Trompemo malbenita, kial vi
Al la sentemaj pensoj de homaro
Prezentas la malveron? Memtrompemo,
Vi maturiĝas ne ĝis la feliĉa
Naskiĝo, sed mortigas la patrinon,
Je vi gravedan!
Titinio
Ho! he! Ho Pindaro!
Messalo
Vi, Titinio, serĉu lin; mi iras
Renkonti noblan Bruton, por trapiki
La koron lian per raporto tiel
Fatala: mi ja diras, ĝin trapiki,
117
JULIO CEZARO
eLIBRO
ĉar akra ŝtal’, kaj sagoj venenitaj
Ne trafus pli maldolĉe lian koron,
Ol la rakont’ pri tiu ĉi vidaĵo.
Titinio
Rapidu do, Messalo, kaj mi dume
Pindaron serĉos.
MESSALO foriras.
Kial vi, Kassio,
Forsendis min? ĉu mi amikojn viajn
Ne trovis? Kaj ĉu ili mian frunton
Ne kronis per ĉi tiu laŭro, por
¯in al vi doni? ĉu vi ĝojekkriojn
Ne aŭdis? Kaj vi ĉion malkomprenis;
Ho ve! Mi tamen tiun ĉi girlandon
Sur vian frunton metas; via Bruto
Al mi ordonis doni ĝin al vi
Kaj mi al li obeas. Bruto, venu,
Rapide, — vidu kiel mi estimas
Kassion. Dioj, kun permeso via —
Jen devo de Romano — nur per glavo
Kassia estas Titinia savo.
Mortigas sin. Trumpetado. Revenas
MESSALO, kun BRUTO, Juna KATONO,
STRATONO, VOLUMNIO, kaj LUCILIO.
Bruto
Li kie estas, ho Messalo bona?
Messalo
Li tie; Titinio lin funebras.
Bruto
De Titinio la vizaĝo supren
Rigardas.
118
JULIO CEZARO
eLIBRO
Katono
Li jam mortis.
Bruto
Ho Julio
Cezaro, vi ankoraŭ potencegas!
Spirito via vagas sur la tero,
Kaj kontraŭ niajn brustojn mem direktas Eĉ niajn glavojn.
Mallaŭta trumpetado.
Katono
Brava Titinio,
Jen, li Kassion la malvivan kronis!
Bruto
ĉu nun ekzistas du Romanoj tiaj? —
Adiaŭ al la lasta el Romanoj!
ĉar Rom’ neniam povos naski iun
Al vi egalan. Mi, amikoj, ŝuldas
Al tiu ĉi mortinto pli da larmoj,
Ol vi min vidas pagi: mi, Kassio,
La tempon trovos, mi la tempon trovos.
La korpon tial sendu al Tasoso:
La funebrado lia ne en nia
Tendaro havos lokon, pro la timo
Ke ĝi nin malkonsolu. Lucilio,
Kaj vi, Katono, venu al la kampo
Labeo kaj Flavio, ekbatalu:
Nun estas tria horo: je noktiĝo
Ni provos sorton en batiĝo dua.
Ili foriras.
119
JULIO CEZARO
eLIBRO
SCENO 4 — ALIA PARTO DE LA KAMPO
Trumpetado. Venas, batalante, soldatoj el ambaŭ militistaroj, tiam BRUTO, Juna KATONO, LUCILIO, kaj aliaj.
Bruto
Ankoraŭ, ho ankoraŭ, vi antaŭen,
Sampatrujanoj, frapu kuraĝege.
Katono
Eĉ malnobluloj ne rifuzus. Kiuj
Kun mi kuniros? Tuj mi nomon mian
Proklamos ĉie sur la kampo? Ho!
Mi estas propra fil’ de Mark’ Katono!
Severa kontraŭulo al tiranoj,
Kaj la amiko de patrujo mia:
De Mark’ Katono mi la filo estas!
Atakegas la malamikojn.
Bruto
Mi estas Bruto, Marko Bruto mi!
Amiko de patrujo mia, Bruto!
Min konu kiel fortan batalanton!
Foriras, atakegante la malamikojn.
KATONO falas.
Lucilio
Katono juna nobla, ĉu vi falis?
Vi mortis brave, kiel Titinio,
Kaj honorinde filo de Katono,
Unua soldato
ĉesigu la batalon, aŭ vi mortu.
Lucilio
Mi ĉesas, sed kondiĉe ke mi mortu.
Jen oro, prenu ĝin, kaj min mortigu.
120
JULIO CEZARO
eLIBRO
Mortigu Bruton, ke mortigo lia
Vin faru glora.
Montrante monon.
Unua soldato
Mi lin ne mortigos.
ĉar li kaptito plej altranga estas.
Dua soldato
Ho, flanken. Diru vi al Antonio,
Ke ni kaptintaj estas noblan Bruton.
Unua soldato
Mi diros Jen la generalo venas.
Eniras ANTONIO.
Kaptita estas Bruto, via moŝto.
Antonio
Li estas kie?
Lucilio
Li estas, Antonio, sendanĝera:
Certiĝu, ke neniu malamiko
La noblan Bruton iam kaptos vivan:
Vi dioj, gardu lin de tia honto!
ĉu vi lin trovos vivan aŭ malvivan,
Li estos Bruto tia, kia ĉiam.
Antonio
Amikoj, tiu ĉi ne estas Bruto.
Sed samvalora estas li; lin gardu:
Kaj traktu lin aminde: mi preferas
Amikojn tiajn ol la malamikoj.
Esploru ĉu aŭ ne nun Bruto vivas;
Kaj en la tend’ de Oktavio lasu
Nin scii kiamaniere ĉio
Okazis.
ĉiuj foriras.
121
JULIO CEZARO
eLIBRO
SCENO 5 — ALIA PARTO DE LA KAMPO
Venas BRUTO, DARDANIO, KLITO, STRATONO, kaj VOLUMNIO.
Bruto
Amikoj, solaj al mi nun restantaj,
Ripozu vi sur tiu ĉi ŝtonego.
Klito
La torĉan lumon Statilio montris,
Sed ne revenis; li kaptita estas,
Aŭ mortigita.
Bruto
Vin sidigu, Klito.
Mortigo estas ago ĉiutaga,
Kaj estas nun en modo: aŭdu, Klito,
Parolante al li en la orelon.
Klito
Ne, via moŝt’, ne por la tuta mondo.
Bruto
Silentu do.
Klito
Plivole mi min mem
Mortigus.
Bruto
Dardanio, aŭdu.
Parolante al li en la orelon.
Dardanio
Kion!
Mi tian faron fari!
Klito
Dardanio!
Dardanio
Ho Klito!
122
JULIO CEZARO
eLIBRO
Klito
Kian Bruto al vi faris
Ne bonan peton?
Dardanio
Lin mortigi, Klito,
Rigardu, ĉar mien’ de meditado
Surpasas liajn trajtojn.
Klito
Tiun vazon
Plej noblan kordolor’ plenigis tiel,
Ke per okuloj liaj ĝi elfluas.
Bruto
ĉi tien, Volumnio; unu vorton.
Volumnio
Sinjoro, kion?
Bruto
Aŭdu, Volumnio,
Du fojojn la spirito de Cezaro
Al mi aperis; foje en Sardiso,
Hieraŭ nokte sur Filippaj kampoj:
Mi scias, mia lasta horo venas.
Volumnio
Sinjoro, ne.
Bruto
Mi sentas ĝin, amiko.
Vi vidas la progreson de l’milito;
La malamiko nin ĝis la infero
Rebatis:
Mallaŭta trumpetado.
decas pli ensalti tien,
Ol lasi al li nin en ĝin enpuŝi.
Vi scias, bona Volumnio, ke
Antaŭe ni du kunlernantoj estis:
Per tiu nia amo mi vin petas,
123
JULIO CEZARO
eLIBRO
Subtenu mian glavon, dum mi ĝin
Surkuras.
Volumnio
Tia ne, sinjoro, estas
La rolo de amiko.
Ankoraŭ trumpetado
Klito
For, via moŝto; tie ĉi restado
Ne estas pIu senriska.
Bruto
Volumnio,
Al vi adiaŭ; kaj al vi; kaj vi.
La tutan tempon vi, Stratono, dormis;
Al vi adiaŭ ankaŭ. Samlandanoj,
Mi ĝojas, ke dum mia tuta vivo
Amikon malfidelan mi ne konis.
Mi, per ĉi tiu malfeliĉa tago,
Akiros pli da glor’ ol Antonio
Kaj Oktavio per malnobla venko.
Adiaŭ do; ĉar Bruta lango preskaŭ
Plenumis lian vivrakonton: nokto
Okulojn miajn premas; miaj ostoj
Ripozi volas, klopodinte nur
ĉi tiun horon por atingi,
Trumpetado. Krioj post la sceno, ”For! for!
for!”
Klito
For, via moŝt’!
Bruto
Antaŭen! Mi tuj sekvos.
KLITO, DARDANIO, kaj VOLUMNIO
foriras.
124
JULIO CEZARO
eLIBRO
Stratono, restu apud mi, mi petas;
Vi estas estiminda: via vivo
Ne senbonfama estas: mian glavon
Subtenu, forturnante la vizaĝon,
Dum mi surkuras ĝin. ĉu vi ne volas?
Stratono
La manon donu do. Nun, via moŝto,
Adiaŭ.
Bruto
Ho Stratono, nun adiaŭ.
Surkuras sian glavon.
Cezar’, ripozu; mi ne vivon vian
Forprenis pli bonvole, ol la mian.
Mortas. Trumpetado. Returnmarŝo. Venas
OKTAVIO, ANTONIO, MESSALO,
LUCILIO, kaj la militistaro.
Oktavio
Ho! kiu estas tiu?
Messalo
De mia mastro la servisto. Kie,
Stratono, estas via mastro?
Stratono
Tute
Libera, ho Messalo, de l’sklaveco
En kiu vivas ĉiuj terloĝantoj:
Kaj, faru la venkintoj ĉion eblan,
Lin povos ili nur bruligi; gloron
Neniu gajnos pro la morto lia.
Lucilio
En vivo kaj en morto Bruto pruvis
Sin ĉiam nobla: Bruto, mi vin dankas.
125
JULIO CEZARO
eLIBRO
Oktavio
Volonte mi de Bruto la servintojn
Fidelajn kiel miajn proprajn varbos.
ĉu vi konsentas, ke mi vin enskribu
En mian servon, ho Stratono bona?
Stratono
Se min Messalo volas rekomendi.
Oktavio
Messalo brava ĝoje tion faros.
Messalo
Rakontu, kiel mia mastro mortis,
Stratono bona.
Stratono
Certe, lian glavon
Mi tenis, kaj li brave ĝin surkuris,
Messalo
Lin, Oktavio, prenu; li la lastan
Por mia kara mastro servon faris.
Antonio
Li estis la plej nobla el Romanoj:
Krom li, la konspirantoj sian faron
Plenumis pro ĵaluzo al Cezaro;
Li sola iris en iliajn vicojn
Kun sincereco, kun la sola penso
Al la komuna bono, kaj profito;
Esence pura estis lia vivo,
Kaj tiel bone estis ordigitaj
La ecoj de ĉi tiu ekzistaĵo,
Ke tuta kreitar’ fiere povus
Proklami ĉien: ”Tiu estis viro!”
Oktavio
Ni lin honoru, kaj ni lin funebru
Laŭ la meritoj de indeco lia.
Ni ne avaru ĉiujn plej konvenajn
Ceremoniojn kaj funebrajn morojn.
126
JULIO CEZARO
eLIBRO
Ripozu lia korp’ hodiaŭ nokte,
En mia tendo, kun vestaĵo nobla
Kaj la armiloj de la batalantoj.
Alvoku ni l’amason sub tendarojn:
Kaj ni disdonu inter ni l’akiron
Gloregan de ĉi tiu bela tago.
127
JULIO CEZARO
eLIBRO
ISBN 91-7303-149-6
128
- Enhavo
- PERSONOJ
- UNUA AKTO
- DUA AKTO
- TRIA AKTO
- KVARA AKTO
- KVINA AKTO