% Jane Eyre, I % Charlotte Bronte
JANE EYRE
eLIBRO
eLIBRO
Charlotte Brontë
Jane Eyre
Unua parto
I N K O
1
JANE EYRE
eLIBRO
Charlotte Brontë
JANE EYRE, I
El la angla tradukis H. J. Bulthuis
Lingve reviziita en 2001
eLIBRO
Aranĝis: Franko Luin
ISBN 91-7303-116-X
INKO · SE-13542 TYRESÖ · SVEDIO
AŭGUSTO 2001
2
JANE EYRE
eLIBRO
ĉapitro I.
Estis neeble promeni tiun tagon. Kvankam en la mateno
ni jam promenis ĉirkaŭ unu horo inter la senfoliaj arbe-
taĵoj (sinjorino Reed kutime frue tagmanĝis, kiam ŝi ne havis
gastojn) la malvarma vintrovento estis pelinta al ni tian pe-
netrantan malvarmigan pluvadon kaj tiajn pezajn nubojn, ke
plua promenado sur la kampo estiĝis tute neebla.
Mi ĝojis pro tio, ĉar mi ne amis longajn promenadojn, pre-
cipe en malvarma posttagmezo. Estis al mi terure, veni hej-
men kun glaci-malvarmaj manoj kaj piedoj, afliktita de la ri-
proĉoj de Bessie, la vartistino, kaj humiligita de la scio, ke
korpe mi malsuperis al Eliza, John kaj Georgiana Reed.
La nomitaj Eliza, John kaj Georgiana nun staris ĉirkaŭ sia
patrino en la salono: ŝi kuŝe sidis sur kanapo ĉe la fajro, kaj kun siaj gekaruloj ĉirkaŭ si (kiuj alterne interdisputis aŭ ploris) ŝi aspektis perfekte feliĉa. ŝi malpermesis al mi aliĝi al la grupo, dirante ke ”ŝi bedaŭras esti devigata teni min je kelka distanco; sed ĝis kiam ŝi aŭdos de Bessie, kaj ankaŭ rimar-
kos mem, ke mi faras mian plejeblon por akiri pli agrablan kaj
pli infanan karakteron kaj pli decajn kaj vivajn manierojn —
kaj se mi estiĝus pli natura, — ke ŝi vere devas rifuzi al mi la privilegiojn destinitajn al kontentaj, feliĉaj infanoj.”
”Kion do Bessie diris, ke mi malbonfaris?” demandis mi.
”Jane, mi ne ŝatas infanojn, kiuj ĉiam ĉikanas aŭ deman-
3
JANE EYRE
eLIBRO
das, krome tute ne decas al infano riproĉi pli aĝajn homojn.
Ie sidiĝu kaj silentu, ĝis vi povos diri ion pli plaĉan.”
Flanke de la salono estis eta matenmanĝejo kaj tien mi
ŝteliris. En tiu ĉambreto staris libroŝranko kaj baldaŭ mi ser-
ĉis libron kun multaj bildoj. Mi sidiĝis sur la fenestra niĉo,
krucis la krurojn sub mi kiel turko, kaj, preskaŭ tute tirferm-
inte la ruĝajn lanajn kurtenojn, mi troviĝis en duobla soleco.
Faldoj de skarlata drapiraĵo malhelpis al mi la elvidon dek-
stren; maldekstre estis la klaraj fenestrovitroj, min protektantaj kontraŭ la malluma novembra tago, sed ne apartigantaj
min de ĝi.
Foliumante mian libron, mi tiam kaj tiam atente rigardis la
aspekton de tiu vintra posttagmezo. En la malproksimo mi ri-
markis nur grizajn nebulon kaj nubojn; tute proksime kuŝis
malseka herbejo kaj staris ventege skuataj arbetaĵoj dum la
pluvo seninterrompe kaj sovaĝe rapidis antaŭen pro la subi-
taj, fortaj kaj bruegantaj ventpuŝegoj.
Mi reprenis mian libron. — Priskribo pri britaj birdoj de
Bewick —; malmulte min interesis, kio estis presita pri ili;
malgraŭ tio mi trovis kelkajn enkondukajn paĝojn, kiujn mi,
kvankam infano, ne povis preteratenti.
Tio estis la paĝoj, kiuj rakontis pri la lokoj, vizitataj de la akvobirdoj; pri la solecaj ŝtonegoj kaj promontoroj, nur loĝataj de ili; pri la marbordo de Norvegujo, kie kvazaŭ kuŝas dise semitaj insuloj de la plej suda ekstremaĵo de Lindesnes aŭ
Næset, ĝis Nordkabo.
”Kie la norda Ocean’ kun grandaj turniĝadoj
Boladas ĉirkaŭ la insuloj nudaj kaj malgajaj,
4
JANE EYRE
eLIBRO
De l’ malproksima Thule1 kaj la ondoj Atlantikaj
Sin ĵetas inter la Hebridojn uraganajn.”
Mi ankaŭ ne povis ne atenti pri tio, kio estis presita pri la
senŝirmaj marbordoj de Laplando, Siberio, Spicbergo, Novaja
Zemlja, Islando, Grenlando kaj la tuta vasta regiono de la
Norda poluso; kaj tiuj solecaj, malĝojigaj regionoj, tiu loko de glacio kaj neĝo, kie nerompeblaj Alpaj-altegaj glaciejoj kun-amasiĝintaj dum nekalkuleblaj vintroj ĉirkaŭas la Poluson, kaj
sentigas sian eksterordinaran malvarmegon per milobla teru-
reco.
Pri tiuj ŝajne senvivaj kaj blankaj regionoj mi formis pro-
pran malklaran ideon, kiaj estas ĉiuj duone komprenataj ima-
goj, kiuj tiel imprese vagadas en cerbo de infano. La enkon-
dukajn parolojn mi rilatigis kun la bildoj, kiuj sekvis ilin, ili klarigis al mi la rokon, kiu solece leviĝis el la ŝaŭmantaj ondoj, ili klarigis la pecetigitan boaton, ĵetitan sur la marbordon; la malvarman fantomaspektan lunon, kiu rigardis malsupren
de inter la nuboj sur rompiĝintan funden irantan ŝipon. Mi
ne povas diri, kiaj sentoj vagadis trans la solecan tombejon
kun ĝia rekte staranta tombŝtono kun surskribo; ĝia krado,
ĝiaj du arboj, la malalta horizonto, ĉirkaŭita de ruina muro
kaj la ĵus-leviĝanta luno, atestanta ĉi tiun vesperan horon.
Mi kredis, ke la du ŝipoj, surpriz-atakitaj de senventeco sur
la glaciiĝinta maro, estis fantomŝipoj. Apenaŭ mi kuraĝis ri-
gardi la diablon, kiu dors-alligas al si la ŝteliston, ĉar tiu vi-daĵo timigis min. Sammaniere timigis min la kornhava mons-
tro, sidanta je kelka distanco sur roko kaj rigardanta malprok-
siman aron ĉirkaŭ pendigilo.
1 Ultima Thule
5
JANE EYRE
eLIBRO
ĉiu bildo enhavis rakonton, ofte plenmisteran por mia an-
koraŭ nematuriĝintaj imago kaj sorto, sed plej interesan. Ili
estis tiel interesaj kiel la rakontoj kelkfoje faritaj de Bessie en vintrovesperoj, kiam ŝi okaze estis en bona humoro, ĉar multfoje kiam ŝi estis metinta sian gladilbreton apud la fajrolokon de la infanĉambro, ni eksidis ĉirkaŭ ŝi kaj dum ŝi gladis la
puntaĵon de sinjorino Reed kaj la bordojn de ŝia noktotufo,
ŝi rakontis al ni amscenojn kaj aventurojn, ĉerpitajn el mal-
novaj rakontoj, fabeloj kaj ankoraŭ pli malnovaj baladoj.
Kun Bewick sur mia genuo, mi sentis min momenton feli-
ĉa, tio estas: feliĉa kiel mi povis esti. Mi nur timis esti ĝena-ta kaj tio tre baldaŭ okazis. La pordo de la matenmanĝejo
malfermiĝis.
”Bu! malĝojulino!” kriis la voĉo de John Reed; subite li ek-
silentis: ŝajne li rimarkis, ke neniu estas en la ĉambro.
”Pro la diablo, kie ŝi estas?” li diris plue.
”Lizi, Georgi!” li vokis al siaj fratinoj.
”Jane ne estas ĉi tie; diru al patrino, ke ŝi iris eksteren en
la pluvon — — la sentaŭgulino!”
”Feliĉe, ke mi tirfermis la kurtenon,” pensis mi, kaj kore mi
deziris, ke li ne malkovru mian kaŝejon: kaj John Reed ne
estus malkovrinta ĝin, ĉar li estis nek vigla por ion malkov-
ri, nek vigla pri kompreno, sed Eliza aperigis sian kapon ĉe la pordo kaj tuj ŝi diris: ”sendube ŝi sidas sur la fenestra niĉo, Jack.”
Tuj mi elsaltis el mia kaŝejo, ĉar min tremigis la ideo, ke la
nomita Jack tiros min el ĝi.
”Kion vi volas?” mi demandis malsperte-indiferente.
”ĉu vi ne povas diri: kion vi deziras de mi, juna sinjoro
Reed?” respondis li. ”Mi deziras, ke vi venu ĉi tien,” kaj ek-
6
JANE EYRE
eLIBRO
sidante sur apogseĝon, li geste ordonis al mi tuj ekstari antaŭ li.
John Reed estis lernej-knabo dekkvarjara, kvar jarojn pli
aĝa ol mi, ĉar mi estis nur dekjara; li estis altkreska kun malhela malsanaspekta larĝa vizaĝo, maldelikataj trajtoj, pezaj
korpomembroj kaj grandaj kapo, piedoj kaj manoj. Li estis
englutemulo, kio faris lin galeca kaj malsanokula kaj liajn
vangojn malelastaj. Reale li nun devus esti en la lernejo, sed
lia patrino dum du monatoj ne sendis lin tien, pro lia malforta sanstato. Sinjoro Miles, la lernejestro, estis certiginta, ke lia sano estus pli bona, se la patrino ne sendus al li tiom da dol-
ĉaĵoj kaj kuketoj; sed la patrina koro ne samopiniis kun tia
kruela certigo kaj estis pli inklina al la civilizita ideo, ke la paleco de John devenas de la tro multa studado kaj eble de
nostalgio.
John ne tre amis siajn patrinon kaj fratinojn kaj min li mal-
amis. Li kolerincitis kaj punis min, ne du aŭ tri fojojn en se-
majno, nek unu aŭ du fojojn ĉiutage, sed sen interrompo; ĉiu
parto de mia korpo timis lin kaj ĉiu muskolo sur miaj mem-
broj kuntiriĝis, kiam li alproksimiĝis al mi. Kelkfoje mi pre-
skaŭ freneziĝis de la timo, kiun li al mi inspiris, ĉar mi havis neniun, al kiu mi povis min direkti por peti protekton, ĉu pro
liaj minacoj, ĉu pro liaj punoj.
La servistaro prefere ne riskis la koleron de sia juna mas-
tro, protektante min kontraŭ li, kaj sinjorino Reed estis surd-
muta pri ĉio tio. Neniam ŝi vidis, ke li min batis, nek aŭdis, ke li insultis min, kvankam li faris tion de tempo al tempo en ŝia ĉeesto; sed plej ofte li tion faris malantaŭ ŝia dorso.
Laŭkutime mi obeis lin kaj iris al lia seĝo. Almenaŭ dum tri
minutoj li eligis al mi sian langon, tiel malproksimen, ke es-
7
JANE EYRE
eLIBRO
tis miraklo, ke li ne difektis ĝiajn radikojn. Mi sciis, ke li estas tuj batonta min kaj tremante pro la bato, mi pensis pri la
naŭza malbela vizaĝo de la batonto. Mi ne scias, ĉu li povis
diveni miajn pensojn, kiam li min rigardis. Dirante nenion, li
subite kaj forte batis. Mi ŝanceliĝis kaj retrovinte la egalpe-
zon, mi posteniĝis kelkajn paŝojn de lia seĝo.
”Jen ricevu, katino, pro via senpripenseco kaj pro la res-
pondo, kiun vi ĵus donis al mia patrino,” li diris, ”kaj pro la maniero en kiu vi tiel ŝtele vin kaŝis malantaŭ la kurteno kaj
pro la maniero en kiu vi rigardis min antaŭ kelkaj minutoj!”
Mi jam longe alkutimiĝis al la insultoj de John Reed, kaj
neniam pensis pri tio, ke mi respondu lin; sed la penso, kiel
mi eltenos la baton, kiu sekvos ĉi tiun insulton, tute min oku-
pis.
”Kion vi faris malantaŭ tiu kurteno?” demandis li.
”Mi legis.”
”Montru al mi la libron!”
Mi iris al la fenestra niĉo por preni la libron.
”Vi ne rajtas tuŝi niajn librojn. Vi estas tute dependa de ni,
diras mia patrino; vi ne havas monon, via patro postlasis al vi nenion; en realo vi devus almozpeti kaj ne loĝi en la sama
domo kun infanoj de riĉuloj kaj ricevi la saman manĝon, kian
ni ricevas, kaj porti vestojn, kiujn mia patrino pagas. Mi in-
struos al vi tiel disĵeti miajn librojn; ĉar ili estas miaj libroj; la tuta domo apartenas al mi, tio estas: post unu jaro. Ekstaru
ĉe tiu pordo malproksime de la spegulo kaj fenestroj.”
Mi obeis, komence tute ne komprenante, kion li intencas;
sed kiam mi vidis, ke li levas la libron, celante per ĝi kaj ĵeton-ta ĝin al mia kapo, mi vole nevole flanken saltis eligante krion de teruro, sed ne sufiĉe rapidmove, ĉar subite la ĵetita libro
8
JANE EYRE
eLIBRO
min trafis. Mi falis per la kapo kontraŭ la pordo kaj estis vundita. Sango elfluis el la vundo kaj mi sentis teruran doloron.
Mia angoro pasis, sed aliaj sentoj sekvis.
”Malica, kruela knabo!” kriis mi, ”vi estas murdisto, vi es-
tas sklavopelisto, — vi similas la romanajn imperiestrojn!”
Mi antaŭe legis la romanan historion de Goldsmith kaj for-
mis al mi propran ideon pri Nero, Kaligula kaj aliaj impe-
riestroj. Mi estis farinta komparojn, kiujn mi neniam eldiris,
kaj kiujn mi neniam tiel laŭte kuraĝis eldiri.
”Kion!? Kion!?” kriis li. ”ĉu vi tion diras al mi? ĉu vi aŭdis
tion, Eliza kaj Georgiana? Mi iros diri tion al patrino, sed an-taŭe …” —Li rapidis al mi; mi sentis, kiel li kaptis miajn ha-
rojn kaj ŝultrojn: sed nun li staris antaŭ malesperanta tur-
mentitino. Mi vere rigardis en li tiranon kaj murdiston. Mi
sentis, ke sangogutoj ruliĝas de mia kapo sur la kolon kaj mi
sentis akran doloron. Tiuj sentoj momenton regis min kaj mi
defendis min senespere. Mi ne memoras, kion faris miaj ma-
noj, sed li nomis min ”rato! rato! ” kaj kriis kiel eble plej laŭ-
te.
Lia savo estis proksime. Eliza kaj Georgiana venigis sinjo-
rinon Reed kaj ŝi aperis sur la scenejo, sekvata de Bessie kaj
de la servistino Abbot. Ni estis disapartigitaj kaj mi aŭdis diri::
”Kara ĉielo! Kia furio; tiel ataki la junan sinjoron John!”
”ĉu vi iam vidis tian furiozon?”
Kaj sinjorino Reed parolis plue: ”Konduku ŝin en la ruĝan
ĉambron kaj ŝlosu post ŝi la pordon.” Tuj kvar manoj kaptis
min kaj mi estis portata supren.
9
JANE EYRE
eLIBRO
ĉapitro II.
Mi kontraŭbatalis dum mi estis portata supren, io tia ĝis
tiu tempo ankoraŭ neniam okazis, kaj krome estis io,
kio pligrandigis la malbonan opinion, kiun havis pri mi Bes-
sie kaj fraŭlino Abbot. Mi estis ekster mi mem, mi bone sciis,
ke unu momento de ribelo ĉiam kaŭzos al mi ĉiajn punojn,
kaj kiel ĉiu alia ribelanta sklavo, mi en mia malespero deci-
dis defendi min kiel eble plej forte.
”Firme tenu ŝiajn brakojn, fraŭlino Abbot, ŝi ja similas so-
vaĝan katon.”
” Fi do, fi do!” kriis la servistino, ”kia hontinda konduto,
kuraĝi bati la junan sinjoron, kaj eĉ la filon de via bonfaran-
tino! Li ja estas via juna mastro!”
”Mastro!? ĉu li estas mia mastro? ĉu mi estas lia servist-
ino …?”
”Ne, vi estas ankoraŭ pli malmulte ol servistino, ĉar vi fa-
ras nenion por via manĝo. Sidiĝu tie kaj pripensu vian ne-
taŭgecon.”
Ili sukcesis porti min en la ĉambron indikitan de sinjorino
Reed kaj tie ili sidigis min sur seĝeton. Mia unua klopodo
estis tuj forsalti de ĝi kiel risorto; sed la kvar manoj tuj resi-digis min.
”Se vi ne kviete sidos, mi estos devigata ligsidigi vin,” di-
ris Bessie. ”Fraŭlino Abbot, pruntedonu al mi vian ŝtrump-
rubandon; mian ŝi tuj rompus.”
10
JANE EYRE
eLIBRO
Fraŭlino Abbot paŝis flanken por senigi sian dikan kruron
de la petita ŝtrump-rubando. Tiuj preparoj por ligi min kaj la
honto devenanta de tio, iom kvietigis mian ekscitecon.
”Ne ligu min!” mi kriis, ”mi kviete sidos”. Por konvinki ilin
pri tio, mi kaptis ambaŭmane la seĝeton.
”Estas plej saĝe tion fari,” diris Bessie; kaj kiam ŝi estis cer-ta pri tio, ke vere mi kvietiĝis, ŝi ellasis min; poste ŝi kaj fraŭ-
lino Abbot ekstaris antaŭ mi kun krucumitaj brakoj kaj am-
baŭ fikse rigardis min, kvazaŭ dubante, ĉu mi perdis la pru-
denton.
”Ion tian ŝi ankoraŭ neniam faris,” diris Bessie fine, tur-
nante sin.
”Sed tia estas ŝia karaktero,” respondis la alia. ”Mi jam pli
ol unu fojon diris al la sinjorino, kion mi opinias pri tiu infa-no, kaj la sinjorino tute opinias kiel mi.”
”ŝi ŝpinas malicaĵojn, neniam mi vidis knabinon de ŝia aĝo,
kiu estas tiel trompkaŝema.”
Bessie respondis nenion; sed post kelka tempo ŝi diris al
mi:
”Vi devas pripensi kiel danka vi estu al la sinjorino. ŝi nu-
tras vin, kaj se ŝi ne plu zorgos pri vi, tiam vi devos iri en la malriĉulejon.”
Mi havis nenion por respondi al tiuj paroloj, ĉar ili tute ne
estis por mi io nova; la plej unuaj rememoroj de mia vivo en-
havis tiajn diraĵojn. La riproĉo, ke mi estas tute dependa, estis al mi io malklara, ĉiam resonanta en miaj oreloj tre dolorige,
sed kiun ĝis nun mi duone komprenis.
Fraŭlino Abbot parolis plue:
”Kaj precipe ne imagu, ke vi estas egalulino de la junaj
fraŭlinoj kaj de la juna sinjoro, ĉar la sinjorino havis la bone-11
JANE EYRE
eLIBRO
con eduki vin. Ili poste ricevos herede multege da mono, kaj
vi ricevos tute nenion. Mi tial konsilas al vi esti humila kaj
peni esti kontenta.”
Kaj Bessie parolis plue akravoĉe: ”ĉio, kion ni diras al vi,
estas por viaj propraj bono kaj profito. Vi devas fari vian eb-
lon esti utila kaj agrabla, tiam vi eble havos ĉi tie bonan hejmon; sed la sinjorino forpelos vin, se vi fariĝos eksplodema
kaj malbonkonduta.”
”Krom tio,” diris fraŭlino Abbot, ”Dio punos vin; Li povus
mortigi vin meze de via kolero kaj kien vi tiam iros? Nu, Bes-
sie, ni foriru kaj lasu ŝin sola. Mi ne dezirus havi ŝian koron eĉ se oni riĉigus min. Preĝu post kiam vi rekvietiĝos, Jane, ĉar se vi ne pentos, malica spirito povus tra la kamentubo malsupreniri por forkonduki vin.”
Ili foriris kaj ŝlosis post si la pordon.
La ruĝa ĉambro estis gastoĉambro, kie malofte aŭ neniam
iu dormis. ¯i estis nur uzata, kiam okaze venis en la Gate-
shead-kastelon aro da vizitantoj kaj kiam estis necese uzi
ĉiujn dormejojn, kiujn posedis la kastelo. Ligna lito, kun ma-
sivaj mahagonaj kolonoj, kaj ĉirkaŭita de malhele-ruĝaj kur-
tenoj el damasko, staris kiel tabernaklo en la mezo; la du
grandaj fenestroj kun la daŭre fermitaj ĵaluzioj estis duone
kovritaj per festonoj el la sama ŝtofo; la planka tapiŝo estis
ruĝa; la tablo ĉe la pieda parto de la lito estis kovrita per fajre ruĝa tuko; la muroj estis kapreol-koloraj kun violkolora
nuanco; la vestoŝranko, la tualetotablo, la seĝoj estis el mal-
hele polurita malnova mahagono. El ĉi tiuj profundaj ombroj
leviĝis alte kaj brile iuj sur aliaj, la matracoj kaj kusenoj de la lito, kovritaj de neĝblanka ”marseille”-kovrilo. Iom pli mal-akre konturiĝis grandega remburita brakseĝo, ankaŭ blanka
12
JANE EYRE
eLIBRO
kaj kun piedbenketo ĉe la kapa parto de la lito kaj kiu, kiel
ŝajnis al mi, aspektis kiel malbrilkolora trono.
Estis malvarmete en tiu dormejo, ĉar nur malofte ĝi estis
fajre varmigita; estis silente tie, ĉar ĝi kuŝis tiel malproksime de la infanĉambro kaj kuirejo; grava ĝi estis, ĉar tiel malofte oni ĝin eniris. Nur la laboristino venis tien sabate por forigi la polvon amasiĝintan dum tuta semajno sur la speguloj kaj
mebloj.
Krom tio sinjorino Reed tiam kaj tiam ĝin eniris por kon-
troli la enhavon de certa sekreta tirkesto en la vestoŝranko,
enhavanta diversajn pergamenojn, juvelojn kaj miniaturan
portreton de ŝia mortinta edzo; kaj en tiuj lastaj vortoj sin
kaŝis la tuta sekreto de la ruĝa ĉambro — la sorĉvortoj, kiuj
allogis tiel malmultajn vizitantojn al ĉi tiu ĉambro malgraŭ
ĝia graveco.
Sinjoro Reed mortis antaŭ naŭ jaroj kaj en ĉi tiu ĉambro li
elspiris sian lastan elspiron, ĉi tie li kuŝis sur la pomp-lito; kaj de tie lia ĉerko estis forportita de funebraĵistoj; kaj post tiu tago sento de malgaja konsterno retenis ĉiun viziti ĝin ofte.
La loko sur kiu Bessie kaj la akrehumora fraŭlino Abbot es-
tis kvazaŭ najlintaj min, estis malalta kanapo, staranta apud
marmora kamen-breto. Antaŭ mi leviĝis la lito; ĉe la dekstra
flanko staris la alta malhela vestoŝranko kun malklaraj lum-
nuancoj, kiuj daŭre ŝanĝis la koloron de la paneloj.
ĉe mia maldekstra flanko estis la duone kovritaj fenestroj;
granda spegulo inter ĉi tiuj lastaj reflektis la gravecon de la lito kaj de la ĉambro. Mi ne estis certa pri tio, ĉu ili ŝlosis la pordon, kaj tuj kiam mi kolektis sufiĉan kuraĝon por min mo-vi, mi ekstaris por ekzameni. Ho ve! jes; neniu malliberejo
estis iam pli bone ŝlosita. Deturnante min de la pordo, mi
13
JANE EYRE
eLIBRO
devis iri laŭlonge de la spegulo; mia ensorĉita rigardo mezuris la profundon, kiun ĝi montris. En tiu fantazia profundo ĉio
aspektis ankoraŭ pli malvarma kaj pli malluma ol en la rea-
lo; la stranga, eta figuro, fikse rigardanta min, kun pala viza-
ĝo, kun brakoj konturiĝantaj en la mallumo kaj kun okuloj
brilantaj de teruro, kaj kiuj solaj sin movis dum ĉio alia sta-
ris senmove, efikis al mi kiel aperaĵo de fantomo. Mi imagis,
ke ĝi aspektas kiel malgranda fantomo, duone feina, duone
kobolda, kiel prezentis ilin la dumvesperaj rakontoj de Bes-
sie kaj kiel ili leviĝis el la solecaj filik-kovritaj valoj en la mar-
ĉejo kaj kiuj aperis antaŭ vojaĝantoj surprizitaj de la nokto.
Mi reiris al mia seĝeto.
La superstiĉo tute regis min en tiuj momentoj; sed la horo
de ĝia plena triumfo ankoraŭ ne venis: mia sango estis an-
koraŭ varmega; la kuraĝo de ribelanta sklavo ankoraŭ armis
min per sia amara povo; unue mi devis forigi de mi la memo-
rojn pri ĉio, kio ĵus okazis, antaŭ ol mi povus droni en timo
de tio, kio estis okazonta.
ĉiuj tiranaĵoj de John Reed, ĉiu fiera indiferenteco de liaj
fratinoj, ĉiu malŝato, kiun por mi sentis ilia patrino, la partie-co de la servistaro, leviĝis en mia animo kiel en malpura fon-
to.
Kial mi devis ĉiam suferi, kial oni ĉiam riproĉis min kaj kial
mi estis ĉiam kulpigata? Kial mi neniam povis kontentigi ali-
ulon? Kial mi ĉiam vane faris mian eblon gajni la favoron de
aliuloj?
Eliza, kiu estis obstina kaj egoista, estis respektata. Georgi-
ana, kiu estis tro-dorlotita, amata kaj ĉikankaraktera, kiu ĉiam disputadis kaj havis arogantan teniĝon, estis indulgata.
ŝajnis, ke ŝia bela vizaĝo, ŝiaj ruĝaj vangoj kaj orblondaj
14
JANE EYRE
eLIBRO
haroj ĉarmigis ĉiun, kiu ŝin vidis kaj ke ili liberigis ŝin de kiu ajn plenumita kulpo.
Kaj neniu kuraĝis kontraŭi al John, pli malmulte lin puni,
kvankam li tordrompis la kolojn de la kolomboj, mortigis la
kokidojn kaj incitis la hundojn kontraŭ la ŝafojn, forŝiris la
fruktojn de la vinberbranĉoj kaj rompis plej maloftajn kres-
kaĵojn en la florejo. Sian patrinon li nomis maljunulino, kaj
kelkfoje li mokis ŝin pro ŝia pala vizaĝkoloro, kiu tamen ne
estis pli pala ol lia; li tute ne atentis ŝiajn dezirojn; kaj ofte okazis, ke li difektis ŝian silkan vestaĵon; kaj malgraŭ ĉio li restis ”ŝia karulo”. Mi ne kuraĝis fari ion malbonan. Mi penis
plenumi ĉiun devon, sed malgraŭ tio, oni nomis min sentaŭ-
ga, enuiga, obstina kaj ŝtelirema.
Mia kapo doloris ankoraŭ kaj sangis pro la ricevita bato kaj
la falo, kiun mi faris; neniu estis riproĉinta lin pro lia senpripensa bato; sed ĉiu superŝutis min per amaraj insultoj, ĉar mi
estis kontraŭstarinta lin por eviti pluan maljustan perforton.
Maljustan! — Maljustan! diris mia prudento incitita per la
timiga instigo al maloportuna kvankam mallongdaŭra forto-
streĉo; kaj la decido, ankaŭ devenanta de mia inciteco, igis
min serĉi iun rimedon por senigi min de tiaj nesufereblaj sub-
premoj — ekzemple per forkuro, aŭ se tio estus ebla, per ri-
fuzo de manĝaĵo kaj malsatmortiĝo.
Kia anima konsterno min atakis en tiu terura posttagme-
zo! Kiel konfuziĝis mia cerbo kaj kiel ribelis mia tuta koro! Kaj malgraŭ tio, en kia mallumo, en kia granda nescio tiu anim-batalo okazis en mi! Mi ne povis trovi respondon al la de-
mando, kiu senĉese trudiĝis en mia animo: — Kial mi devas
tiel suferi; nun, post tiom da jaroj, ĉio tio estas al mi klara.
Mi estis malakordo en Gateshead Hall; mi estis tie kiel ne-
15
JANE EYRE
eLIBRO
niu alia; mi havis nenion, kio harmoniis kun sinjorino Reed
aŭ kun ŝiaj infanoj aŭ kun ŝia kunularo. Sed ĉar ili min ne
amis, mi ankaŭ ne amis ilin. Ili ne bezonis montri iun amon
al estaĵo samopinianta kun neniu el ili; estaĵo tiel malsama pri karaktero, temperamento kaj emo; senutila estaĵo kaj ne kapabla utili al ili, aŭ esti al ili agrabla; estaĵo, kiu donis malbonan ekzemplon, ĉar ĝi portis en si la ĝermojn de indigno
pri ilia konduto al mi, kaj pri manko de respekto por ilia opi-
nio. Se mi estus ĝoja, viva, senzorga, multpostulema, bela kaj
petolema infano — eĉ dependa kaj kun malmultaj amikoj —
sinjorino Reed estus konsiderinta min kun pli da plezuro kaj
kontento; tion mi sciis tre bone, kaj tiam ŝiaj infanoj estus
agintaj je mi kun pli da bonkoreco kaj ludintaj kun mi pli
amike, kaj la servistaro ne estus farinta min la turmentato de
la infanĉambro.
La taglumo malaperis el la ĉambro; la kvara horo jam pasis
kaj la nubhava posttagmezo ŝanĝiĝis en malgajan krepuskon.
Mi aŭdis la pluvon, kiu ankoraŭ seninterrompe frapadis la
fenestrovitrojn de la ŝtuparo, kaj la venton, kiu muĝadis en la arbetaĵoj malantaŭ la halo; iom post iom al mi fariĝis ŝton-malvarme kaj mi perdis la kuraĝon. La kutima sento de sub-
premo, sento de dubo pri mi mem kaj de senespera malĝojo,
falis malvarme sur la lastajn formortantajn fajrerojn de mia
kolero. ĉiuj diris, ke mi estas malbona kaj eble ili pravis: ĉar ĉu mi antaŭ nelonge ne pensis malsatmortigi min? Tio sen
kontraŭdiro estis krimo, kaj ĉu mi estis preta morti? Kaj ĉu la tombokelo sub la ˛orejo de Gatesheadpreĝejo estas tia alloga fino? En tiun tombokelon estis ankaŭ metita la ĉerko de
sinjoro Reed; pensante pri tio, min iom post iom kaptis gran-
da teruro. Mi ne bone povis rememori lin, sed sciis, ke li es-
16
JANE EYRE
eLIBRO
tis mia propra onklo — la frato de mia patrino — ke li estis
akceptinta min en sian domon, kiam mi fariĝis malgranda
orfino; kaj ke li sur sia mortolito igis promesi sinjorinon Reed, ke ŝi zorgos pri mi kaj edukos min kiel propran infanon. Sinjorino Reed verŝajne opiniis, ke ŝi plenumis tiun promeson;
kaj ŝi faris tion laŭ la povo de sia karaktero, tion mi devas diri.
Sed kiel en realo ŝi povus ami entrudulinon, kiu ne apartenis
al ŝia familio kaj kiu en neniu maniero estis parenca al ŝi?
Nepre fariĝis al ŝi tre penige kaj enuige esti ligita al tiu promeso, plenumi la devojn de patrino por infano de iu alia, kiun
ŝi ne povis ami, kaj vidi malsamspecan strangan estaĵon, kiu
daŭre sin miksis en ŝian hejman parencaron.
Stranga ideo naskiĝis en mi. Mi ne dubis pri tio — kaj ne-
niam estis dubinta pri tio — ke sinjoro Reed estus al mi pli
amika, se li vivus ankoraŭ; kaj rigardante la blankan liton kaj la murojn, kiuj ĉiam pli kaj pli mallumiĝis — kaj dum mia
rigardo de tempo al tempo estis allogata de la nur malforte
brilanta spegulo — reaperis antaŭ mia animo ĉio, kion mi
estis aŭdinta pri mortintaj homoj, kiuj ne povas ripozi en sia
tombo, ĉar iliaj lastaj deziroj ne estis plenumitaj kaj kiuj refoje vizitas ĉi tiun teron por puni ĵurrompintojn kaj venĝi la
subpremitojn; kaj tiel kaptis min la penso, ke la spirito de
sinjoro Reed, turmentata de la maljusteco farata al la infano
de lia fratino, povus eliri el sia restadejo, nome: el la ĉerko sub la ˛orejo de la preĝejo aŭ el la nekonata mondo de la mortin-toj.
Mi forviŝis miajn larmojn kaj subpremis miajn singultojn,
timante, ke mia eliĝanta doloro eble vekus supernaturan vo-
ĉon por konsoli min, aŭ ke el la mallumo aperus vizaĝo ĉir-
kaŭita de aŭreolo por sin klini super mi kun stranga kompato.
17
JANE EYRE
eLIBRO
Kiel ajn konsola teorie povus esti ĉi tiu ideo, mi sentis, ke ĝi estus io terura, se vere ĝi realiĝus. Per ĉiuj miaj fortoj mi penis subpremi ĝin — kaj esti kuraĝa. Mi forŝovis la harojn de
antaŭ miaj okuloj, levis la kapon kaj penis ĉirkaŭrigardi sen
timo en la malluma ĉambro; sed en la sama momento mi ek-
vidis lumon sur la muro. Mi demandis min, ĉu ĝi estas radio
de la luno penetranta tra la ĵaluzio? Ne, ĉar la lumo de la luno estis senmova kaj ĉi tiu lumo moviĝis. Dum mi ĝin rigardis,
ĝi glitis supren al la plafono kaj fine haltis super mia kapo, kie
ĝi restis tremetanta. Nun mi povas supozi, ke tiu lumstrio plej verŝajne estis la lumo de lanterno, kiun oni portis trans la
herbejeton, sed en tiuj momentoj, kiam mia animo estis aten-
danta ion teruran kaj miaj nervoj estis ekscititaj, mi opiniis, ke tiu rapide forŝoviĝanta lumo estas la antaŭ-anoncanto de
tuj alproksimiĝonta fenomeno el la alia mondo. Mia koro te-
rure batadis kaj mia kapo fariĝis fajre varma. En miaj oreloj
sonis bruo, kiun mi kredis alproksimiĝantaj flugiloj. ŝajnis
kvazaŭ io mistera estis tute apud mi; mi tiel ektimis, ke pre-
skaŭ mi sufokiĝis. Tion mi ne povis plu elporti; mi kuris al la pordo kaj malespere klopodis malŝlosi ĝin. Paŝoj eksonis, kiuj
eniris en la koridoron; la ŝlosilo turniĝis en la seruro kaj Bessie kaj Abbot eniris.
”ĉu vi estas malsana, fraŭlino Eyre?” demandis Bessie.
”Kia terura bruo! Mia kapo turniĝas.” kriis Abbot.
”Konduku min el ĉi tiu ĉambro! Lasu min iri en la infan-
ĉambron!” mi kriis.
”Kial? ĉu vi estas vundita? ĉu vi vidis fantomon?” deman-
dis Bessie.
”Ho! Mi vidis lumon kaj tiam mi kredis, ke aperos spirito.”
Mi kaptis la manon de Bessie kaj nun ŝi ne retiris ĝin.
18
JANE EYRE
eLIBRO
”Intence ŝi tiel kriadis,” indigne certigis Abbot. ”Kaj kiel ŝi kriadis! Se ŝi suferus pro doloro, tio estus komprenebla, sed
ŝia sola intenco estis venigi nin ĉi tien. Mi konas tiujn ŝiajn malicaĵojn.”
”Kion do ĉio tio signifas?” ordone demandis tria voĉo; kaj
sinjorino Reed rapide venis de la koridoro, dum ŝia kufo flir-
tetis post ŝi kaj ŝia jupo laŭte susuris.
”Abbot kaj Bessie, mi tamen kredas, ke mi ordonis, ke Jane
Eyre restu en la ĉambro ĝis mi mem aliros al ŝi.”
”Fraŭlino Jane Eyre tiel laŭte kriadis, sinjorino,” senkulpi-
gis sin Bessie.
”Ellasu ŝin!” estis la sola respondo. ”Ellasu la manon de
Bessie; en tiu maniero vi ne ricevos pardonon, estu certa pri
tio. Mi abomenas ĉiujn artifikaĵojn, kaj precipe ĉe infanoj;
estas mia devo montri al vi, ke vi atingos nenion per tiaj ma-
licaĵoj. Vi restos ankoraŭ unu horon pli longe, kaj poste mi li-berigos vin, sed ne antaŭ ol vi promesis al mi esti tre obeema
kaj kvieta!”
”Ho, onklino, kompatu! Pardonu min! Mi mortos — punu
alie. Mi mortos se — —”
”Silentu! Tian perforton mi terure malamas.” Kaj sen dubo
ŝi sentis, kion ŝi diris. ŝi sincere rigardis min kiel junan aktor-inon kaj kiel miksaĵon de malica kolero, malnobleco kaj dan-
ĝera hipokriteco.
Post kiam Bessie kaj Abbot estis foririntaj, sinjorino Reed,
al kiu tedis miaj preskaŭ freneza angoro kaj sovaĝaj plorisin-
gultoj, senparole repuŝis min en la ĉambron kaj turnis la ŝlo-
silon. Mi aŭdis, ke ŝi rapide malproksimiĝas kaj baldaŭ post
kiam ŝi estis malaperinta, mi kredas, ke min atakis speco de
sveno, ĉar senkonscio finis ĉi tiun scenon.
19
JANE EYRE
eLIBRO
ĉapitro III.
Kion plej bone mi memoras estas, ke mi vekiĝis kun sen-
to kvazaŭ terura premsonĝo estis turmentinta min kaj
ke mi vidis antaŭ mi teruran ruĝan brilegon kun kruciĝantaj
larĝaj nigraj strioj. Mi ankaŭ aŭdis voĉojn obtuze parolantajn
iuj al aliaj, kvazaŭ la bruo de la vento kaj la pluvo mallaŭti-
gis ilin. Per eksciteco, malcerteco kaj ĉion reganta sento de
angoro, mi estis tute konfuzita. Baldaŭ mi sentis, ke iu klopo-
das sidigi min kaj subtenas min en sidanta pozo, kaj en pli
amika maniero ol iam antaŭe oni sidigis kaj apogis min. Mia
kapo ripozis sur kuseno aŭ brako, kaj mi kuŝis komforte.
Kvin minutojn poste la nubo de konfuziĝo malaperis. Ti-
am mi bone sciis, ke mi kuŝas en mia propra lito kaj ke la ruĝa brilo venas de la fajro en la infanĉambro. Estis nokto kaj kandelo brulis sur la tablo. Bessie staris ĉe la kapa parto de mia lito kaj tenis tasegon en la mano, kaj sinjoro sidanta sur seĝo tre apud mia kuseno sin klinis super mi. Min regis neesprimebla, kvietiganta sento de protekto kaj sendanĝero, sciante ke
fremdulo estas en la ĉambro, iu ne apartenanta al Gateshe-
ad, kaj kiu ne interrilatas kun sinjorino Reed. Mi turnis min
de Bessie, kvankam ŝia ĉeesto estis al mi multe malpli malag-
rabla ol estus tiu de Abbot, kaj fikse rigardis la vizaĝon de la fremda sinjoro. Mi bone lin konis. Li estis sinjoro Lloyd, apotekisto, kiu kelkfoje estis vokata de sinjorino Reed, kiam unu
20
JANE EYRE
eLIBRO
el la servistoj estis malsana. Por si mem kaj por la infanoj ŝi ĉiam konsultis kuraciston.
”Nu, kiu mi estas?” li demandis.
Mi diris lian nomon kaj samtempe etendis al li mian ma-
non.
Ridetante li ĝin prenis kaj diris: ”Vi baldaŭ tute resaniĝos.”
Li rekuŝigis min, kaj konsilis al Bessie precipe bone zorgi pri mi, kaj ke neniu malkvietigu min dum la nokto. Post kelkaj
aliaj ordonoj li diris, ke li revenos la sekvontan tagon kaj foriris, kion mi tre bedaŭris. Dum la tempo, kiam li sidis tie sur la seĝo tiel proksime al mia kuseno, mi sentis min tiel sendan-
ĝera, kvazaŭ mi havus amikon, kaj kiam li fermis post si la
pordon, la tuta ĉambro mallumiĝis, ankaŭ mia koro malĝojis
kaj neesprimebla ĉagreno min atakis.
”ĉu vi povos dormi?” demandis Bessie, en pli dolĉa tono ol
ŝi kutimis paroli al mi.
Apenaŭ mi kuraĝis respondi, timante ke ŝi diros ion mal-
ĝentilan.
”Mi faros mian eblon.”
”ĉu vi eble volas iom trinki aŭ manĝi?”
”Ne, Bessie, mi vin dankas.”
”Nu, mi opinias, ke mi enlitiĝos, ĉar la dekdua horo jam
pasis, sed sentime veku min, se vi ion deziras.”
Kia stranga amikeco al mi! ¯i kuraĝigis min fari deman-
don.
”Bessie, kio okazis al mi? ĉu mi estas malsana?”
”Mi pensas, ke vi malsaniĝis pro tro multa plorado en la
ruĝa ĉambro, sed vi baldaŭ resaniĝos.”
Bessie sin direktis al la apude kuŝanta dormoĉambro de la
servistino kaj mi aŭdis, ke ŝi diras: ”Sara, venu kaj dormu ĉe
21
JANE EYRE
eLIBRO
mi en la infanĉambro; mi neniel kuraĝas lasi ŝin sola dum ĉi
tiu nokto; ŝi eble endormiĝos; estas tiel strange, ke ŝin atakis tiu sveno; ĉu eble ŝi vidis ion terurigan? Sinjorino Reed estis tro severa al ŝi.”
Sara venis al ŝi; kaj ambaŭ enlitiĝis; pli ol duonan horon ili
flustris unu al alia antaŭ ol ekdormi. De tempo al tempo mi
komprenis ion de ilia interflustrado kaj al mi fariĝis tre kla-
re pri kio ili parolis.
”Io ŝin paŝis, tute blanke vestita kaj subite ĝi malaperis.” —
”Granda nigra hundo iris post li. — ”Tri laŭtaj frapoj sur la
ĉambropordo.” — ”Lumo super lia tombo en la tombejo.” —
kaj tiel plu, kaj tiel plu.
Fine ambaŭ ekdormis; la fajro kaj la kandelo estingiĝis. Por
mi la horoj de tiu nokto pasis inter timo kaj tremanta sen-
dormeco; miaj oreloj, okuloj kaj animo estis streĉitaj de an-
goro, kiun nur povas senti infanoj.
La okazintaĵo en la ruĝa ĉambro estis sekvata de longdaŭra
grava malsano. Miaj nervoj estis tuŝitaj tiel terure, ke ankoraŭ nun mi sentas la sekvojn de tio. Jes, sinjorino Reed, al vi mi
dankas multan animan suferadon. Sed estas mia devo pardo-
ni vin, ĉar vi ne sciis, kion vi faris. Dum vi disŝiris la plej delikatajn kordojn de mia koro, vi intencis nur ekstermi miajn
malbonajn ecojn.
La sekvantan tagon je tagmezo mi ellitiĝis, estis vestata kaj
sidis protektata de ŝalo ĉe la fajro en la infanĉambro. Mia
korpo estis malforta kaj trolaciĝinta, sed tio estis nenio kom-
pare kun la neesprimebla mizero, kiun sentis mia spirito, tiu
spirita mizero, kiu multfoje kaj silente plorigis min. Apenaŭ
mi forviŝis la larmojn, tuj aliaj sekvis, sed malgraŭ tio, mi
sciis, ke en la realo mi devus senti min feliĉa, ĉar neniu Reed 22
JANE EYRE
eLIBRO
troviĝis en la ĉambro — ili ĉiuj vagonare estis foririntaj kun
sia patrino — kaj Abbot sidis en alia ĉambro, kie ŝi kudris, kaj dum Bessie iris tien kaj reen, aranĝante la enhavon de tirkestoj kaj enmetante la infan-ludilojn, ŝi de tempo al tempo
adresis al mi amikajn parolojn. ĉio tio devus esti al mi, kiu
estis kutiminta al vivo de seninterrompaj riproĉoj kaj sendan-
kaj penoj kontentigi la samhejmanojn, vera paradizo de ripo-
zo, sed miaj nervoj estis tiel konfuzitaj, ke neniu ripozo povus kvietigi ilin kaj neniu ĝuo povus esti agrabla al ili.
Bessie nun venis de malsupre el la kuirejo kaj kunportis
por mi pecon da torto sur telero el porcelano, sur kiu estis
pentrita paradizbirdo nestanta en aŭreolo de bluaj nuboj kaj
rozoburĝonoj; tiu birdo ĉiam instigis en mi entuziasman sen-
ton de admiro; ofte mi petis teni en mia mano tiun teleron
por admiri ĝin, kio ĝis nun ĉiam estis rifuzita, ĉar ĝi estus favoro tute malinda al mi. Tiu multekosta objekto nun estis me-
tita sur miajn genuojn, dum Bessie amike invitis min regaliĝi
per la bongusta bakaĵo, kuŝanta sur ĝi. Vana favoro! ¯i venis
tro malfrue, same kiel ĉiuj aliaj jam longe de mi petitaj favo-
roj! Neeble estis al mi manĝi la torton kaj la plumoj de la bir-do, la nuancoj de la floroj, ŝajnis al mi strange kolorŝanĝi-
ĝintaj! Teleron kaj torton mi ŝovis flanken. Bessie demandis
al mi, ĉu mi dezirus libron. La vorto libro efikis al mi kiel elek-tra ektuŝo kaj mi petis, ke ŝi alportu al mi el la librejo la
vojaĝojn de Guliver. Jam multfoje kun plezuro mi legis tiun
libron. Mi ĝin rigardis kiel libron, en kiu veraj okazintaĵoj estis rakontitaj, kaj mi estis trovinta en ĝi fonton de interesaj aferoj, pli interesaj ol tiuj, kiujn mi trovis en fabeloj; ĉar rilate al la elfoj, post kiam mi longe kaj vane serĉis ilin inter la folioj kaj floroj de la digitaloj, sub fungoj kaj hederoj, per kiuj 23
JANE EYRE
eLIBRO
estis kovritaj malnovaj muranguloj, mi fine kun malĝojo eks-
ciis, ke ili ĉiuj estis forlasintaj Anglujon kaj forvojaĝintaj al ne-civilizita lando, kie la arbaroj estis pli sovaĝaj kaj densaj kaj la popolo pli multenombra. Liliput kaj Brobdignac kontraŭe
mi rigardis kiel solidajn, ekzistantajn terpartojn kaj mi ne dubis pri tio, ke iam farinte longan vojaĝon, mi vidus per miaj
propraj okuloj la kampetojn, dometojn kaj arbetojn, la popo-
leton, la etajn bovinojn kaj birdetojn de tiu lando, kaj la ar-
bare-altajn sekalkampojn, la gigantajn hundojn, la monstrajn
katojn, la ture-longajn virojn kaj virinojn de tiu alia lando.
Malgraŭ tio, havante antaŭ mi ĉi tiun amatan libron kaj fo-
liumante ĝin kaj serĉante en mirakle belegaj bildoj la ĉarmon,
kiun ĝis nun mi ĉiam estis trovinta, — ĉio ŝajnis al mi treme-
tiga kaj malĝoja; la gigantoj estis maldikaj koboldoj, la pig-
meoj malicaj kaj teruraj diabletoj, Guliver mem estis forlasi-
ta vagulo en plej teruraj kaj plej danĝeraj regionoj. Mi fermis la libron, kiun mi ne plu kuraĝis foliumi kaj legi kaj metis ĝin sur la tablon flanke de la netuŝita torto.
Bessie ĵus finis la senpolvigadon kaj aranĝadon de la ĉam-
bro, kaj lavinte siajn manojn ŝi tiris al si tirkeston, kiu estis plena de ĉiaj belegaj vestrestaĵoj el silko kaj atlaso, kaj ekfa-ris novan ĉapelon por la pupo de Georgiana. Dume ŝi kantis::
”Kiam ni kiel ciganoj:
Antaŭ longa temp’ vagadis”.
Jam ofte mi aŭdis tiun kanteton kaj ĉiam ĝi amuzis min,
ĉar Bessie havis ĉarman voĉon, — almenaŭ laŭ mia opinio.
Sed, kvankam ŝia voĉo ankaŭ nun sonis agrable, mi imagis
aŭdi en ĝi nepriskribeblan sonon. Kelkfoje, droninta kun
atento en sia laboro, ŝi kantis tirtone tre mallaŭte la rekan-
24
JANE EYRE
eLIBRO
taĵon. La vortoj ”Antaŭ longa temp’ vagadis” aŭdiĝis kiel mal-
gaja funebra kanto. Fininte la kanton, ŝi komencis alian, kiu
vere estis tre malgaja:
”La kruroj doloras, laciĝis la membroj,
La voj’ estas longa, la montoj sovaĝaj,
Kaj baldaŭ krepusko senluna, malĝoja
Ekkovros la vojon de l’ orfo malriĉa.
Min ili forsendis tre tre malproksimen.
Etendas sin marĉoj, kaj rokoj leviĝas
Al mi malamikaj nur estas la homoj;
Sed gardas anĝeloj la orfon tute solan.
La vento muĝetas en la malproksimo,
La nuboj forestas kaj brilas la steloj,
Kaj Di’ kompatema protekton ekmontras,
Donante esperon al orfo malriĉa.
Kaj eĉ se mi falus irante trans ponton,
Se falus mi marĉon, falslume trompita,
La Patro kun beno, konsol’ kaj promesoj
Sur brusto ekpremos la orfon malriĉan.
Se fortoj forlasus min dum la vagado,
Se vane mi serĉus sur ter’ rifuĝejon,
La ĉiel’ min akceptos, mi tie ripozos,
ĉar Dio kompatos la orfon malriĉan”.
Post tiu kanto ŝi rigardis min, dirante:
”Nu, nu fraŭlino Jane, ne ploru.”
Sammaniere ŝi povus diri al la fajro ”ne brulu”, ĉar kiel ŝi
25
JANE EYRE
eLIBRO
povis imagi mian suferon? En la daŭro de la mateno revenis
sinjoro Lloyd.
”Kio estas tio!” li diris, enirante la infanĉambron. ”Nu,
fraŭlino, kiel ŝi fartas?”
Bessie respondis, ke mi bone fartas.
”Tiam ŝi aspektu iom pli ĝoja. Venu ĉi tien, fraŭlino Jane.
Via nomo estas Jane, ĉu ne?
”Jes, sinjoro; Jane Eyre.”
”Mi kredas, ke vi ploris, Jane; ĉu vi povas diri al mi kial? ĉu vi sentas doloron?”
”Ne sinjoro …”
”Ho, mi kredas, ke ŝi ploras, ĉar la sinjorino ne povis kun-
preni ŝin en la veturilo,” interrompis Bessie.
”Nu do, ne! ŝi estas multe tro aĝa por konduti tiel infane.”
Mi samopiniis kiel li, kaj ĉar mia sento pri memrespekto
estis ofendita de tiu kulpigo, mi tuj respondis: ”Pro io tia mi neniam ploris; mi malamas eliri veturile. Mi ploras, ĉar mi
sentis min malfeliĉa.”
”Fi do, fraŭlino!” diris Bessie.
La apotekisto ŝajne ne sciis, kion fari en ĉi tiu afero. Mi staris antaŭ li kaj li rigardis min fikse. Li havis malgrandajn, grizajn okulojn, sed kvankam ili ne estis tre brilaj, mi nun eble
trovus ilin saĝaj. Liaj trajtoj estis iom akraj, sed montris bon-korecon. Rigardinte min atente dum kelkaj momentoj, li di-
ris:
”Kio do malsanigis vin hieraŭ?”
”ŝi estas falinta,” diris Bessie, refoje sin miksante en nian
interparolon.
”Falinta! Jen, refoje mi opinius, ke ŝi estas ankoraŭ infano!
26
JANE EYRE
eLIBRO
ĉu ŝi, estante jam tiel aĝa, ne scius, kiel iri sola? ŝi sendube estas jam ok aŭ naŭjara, ĉu ne?”
”Oni renversis min,” mi klarigis, kaj tiun kuraĝan klarigon
eligis nova ekscito de humiligita fiereco; ”sed ĝuste tio ne
malsanigis min,” mi diris plue; intertempe sinjoro Lloyd fla-
ris tabakon.
Dum li estis enpoŝiganta la flartabakujon subite laŭte so-
noris la manĝo-sonorilo por la servistaro; la apotekisto sciis, kion tio signifas. ”Jen oni vokas vin, fraŭlino”; li diris; ”kviete malsupreniru, intertempe mi faros riproĉ-paroladon al
fraŭlino Jane.”
Volonte Bessie estus restinta, sed ŝi nepre devis foriri, ĉar
en la domo de sinjorino Reed oni estis tre severa pri ĝusta-
tempa apero ĉe la manĝoj.
”Sekve, laŭ via diro, tiu falo ne malsanigis vin; kio do mal-
sanigis vin?” parolis li plue, kiam Bessie estis foririnta.
”Mi estis ŝlosita en malluma ĉambro, kie estas spirito.”
Mi rimarkis, ke sinjoro Lloyd ridetas kaj samtempe sulki-
gas la brovojn. ”Spirito! jen, se oni ĉion konsideras, vi estas ankoraŭ infano! ĉu vi timas spiritojn?”
”La spiriton de sinjoro Reed mi timas. Li mortis en tiu sa-
ma ĉambro kaj tie li estis metita sur la mortliton. Nek Bessie
nek iu alia kuraĝas vespere tien eniri, se tio ne estas necesa; kaj estis kruele enŝlosi min tie sen kandelo — tiel kruele, ke
neniam mi forgesos pri tio!”
”Sensencaĵo! Kaj ĉu vi nur tial sentas vin tiel malfeliĉa? ĉu
vi ankaŭ timas dumtage?”
”Ne, sed baldaŭ estos refoje vespere kaj krom tio — mi
estas tre tre malfeliĉa pro alia kaŭzo.”
”Pro kia kaŭzo? ĉu vi povas tion al mi diri?
27
JANE EYRE
eLIBRO
Kiel volonte mi volus konfesi ĉion! Kiel malfacile estis al mi
respondi tiun demandon! Infanoj povas senti, sed ili ne po-
vas klare eldiri siajn pensojn, kaj kvankam ili plenumas tiun
eldiron enpense al si mem, ili ne scias kiel esprimi tiujn pen-
sojn per vortoj. Sed timante perdi ĉi tiun unuan kaj solan ŝan-
con mildigi mian doloron, sciigante ĝin al aliulo, mi sukcesis, post kelka doloriga silentado, trovi resuman kvankam sinceran respondon.
”Unue mi havas nek patron, nek patrinon, nek fratinojn aŭ
fratojn.”
”Sed vi havas amikan onklinon kaj krom ŝi kuzon kaj ku-
zinojn.”
Refoje mi eksilentis, poste mi balbute diris:
”Sed John Reed min batis teren kaj onklino ŝlosis min en
la ruĝan ĉambron.”
Sinjoro Lloyd duafoje aperigis sian flartabakujon.
”ĉu vi ne trovas, ke Gateshead Hall estas belega domo?” li
demandis. ”ĉu vi ne estas danka loĝi en tia bela domo?”
”¯i ne estas mia domo, sinjoro; kaj Abbot diris, ke mi an-
koraŭ pli malmulte rajtas loĝi ĉi tie ol servisto.”
” Vere!? Sed vi ja ne estas tiel malsaĝa, ke vi deziras forlasi ĉi tiun belan domon?”
” Volonte mi forirus, se mi povus nur iri aliloken; sed mi ne
povos foriri el Gateshead Hall antaŭ ol havi mastrinon.”
”Eble vi povos, kiu scias? ĉu vi havas ankoraŭ aliajn paren-
cojn, krom ĉe sinjorino Reed?
”Mi kredas, ke ne, sinjoro.”
”Neniu de la patra flanko?”
”Tion mi ne scias; foje mi demandis tion al onklino Reed
28
JANE EYRE
eLIBRO
kaj ŝi diris, ke eble mi havas iun malriĉan parencon, kiu no-
miĝas Eyre, sed pli multon ŝi ne sciis pri tio …”
”ĉu vi volus iri tien, se li ekzistus?”
Mi pripensis. La malriĉeco havas teruran aspekton por
plenkreskuloj, kaj ankoraŭ pli teruran por infanoj. Ili scias
nenion pri diligenta, honesta, honorinda malriĉeco; ili inter-
rilatigas la vorton nur kun ĉifonaj vestoj, malbona nutraĵo,
senfajra kameno, krudaj manieroj kaj malvirtoj. Malriĉeco
sonis al mi kiel degradado. ”Ne, mi ne volonte apartenus al
la malriĉuloj,” mi respondis.
”ĉu ankaŭ ne, se ili estus amikaj al vi?”
Mi skuis la kapon; mi ne povis kompreni, kiel malriĉuloj
povus esti amikaj; krome mi devus lerni paroli kiel ili paro-
las, mi devus transpreni iliajn manierojn, mi estus malbone
edukata kaj poste fariĝus kiel unu el tiuj malriĉaj virinoj, kiujn mi kelkfoje vidis varti infanetojn, aŭ lavi siajn vestaĵojn en la pordokradoj de la dometoj de Gateshead. Ne, mi ne estis sufi-
ĉe kuraĝa por aĉeti mian liberecon je kosto de rango.
”Sed ĉu viaj parencoj estas tiel malriĉaj? ĉu ili apartenas al
la laboristaro?”
”Tion mi ne scias; mia onklino Reed diris, se mi havas ilin,
ili sendube estas almozuloj. Mi ne ŝatus almozpeti.”
”ĉu vi ŝatus iri en lernejon?”
Mi pripensis tion; apenaŭ mi sciis, kio estas lernejo; kelk-
foje Bessie rakontis pri ĝi kiel pri loko, kie knabinoj sidas sur benkoj kun bretoj por ripozigi la dorson kaj kie ili devas esti ekstreme bonkondutaj kaj obeemaj. John Reed malamis sian
lernejon kaj parolis malbone pri sia instruisto; sed la opinio
de John Reed ne estis regulo por la mia, kaj kvankam la ra-
kontoj de Bessie pri lerneja disciplino (kiujn ŝi estis aŭdinta 29
JANE EYRE
eLIBRO
de knabinoj el familio, kie ŝi servis antaŭ ol veni al Gateshead) estis iom timigaj, mi tamen trovis tre agrabla, kion ŝi rakontis pri la diversaj kapabloj, akiritaj de kelkaj knabinoj. ŝi fan-faronis pri belaj pentraĵoj, pejzaĝoj kaj floroj, kiujn ili estis fa-rintaj, pri kantoj, kiujn ili kantis kaj poemoj, kiujn ili povis deklami, pri monujoj trikitaj de ili kaj francaj libroj, kiujn ili tradukis, kaj aŭskultante mi estis instigata fari tion saman.
Krom tio, lernejo estus granda ŝanĝo; ĝi signifis fari longan
vojaĝon, tutan adiaŭon al Gateshead kaj komencon de nova
vivo.
La fina aŭdebla rezulto de mia pripensado estis: ”Mi vo-
lonte irus en lernejon.”
”Bone, bone, nu, kiu scias, kio okazos,” diris sinjoro Lloyd,
ekstarante. ”La infano bezonas ŝanĝon de ĉirkaŭaĵo,” li diris
al si mem; ”ŝiaj nervoj ne estas en bona ordo.”
Bessie revenis; sammomente oni aŭdis veturilon proksimi-
ĝanta laŭ la makadama vojo.
”ĉu via sinjorino revenas, fraŭlino? Volonte mi parolus kun
ŝi.”
Bessie petis lin eniri en la matenmanĝejon kaj montris al
li la vojon tien. Mi kredas laŭ ĉio, kio okazis poste, ke la apotekisto dum sia interparolo kun sinjorino Reed konsilis al ŝi
sendi min al lernejo. Tiu konsilo estis avide akceptita, ĉar kiel Abbot diris poste, kiam ŝi priparolis ĉion kun Bessie dum iu
vespero, kiam ili sidis kune en la infanĉambro kudrante kaj
kredante, ke mi jam dormas:
”Sinjorino tre certe ĝojas esti senigita de tia ĝenanta enuiga
infano, kiu ĉiam agas kvazaŭ ŝi ŝpionadas kaj ŝpinas komplo-
tojn.” Mi kredas, ke Abbot vidis en mi specon de juna Guy
Fawkes.
30
JANE EYRE
eLIBRO
En la sama tempo mi la unuan fojon aŭdis, ke fraŭlino
Abbot diris al Bessie, ke mia patro estis malriĉa predikisto, ke mia patrino kontraŭ la volo de sia familio estis edziniĝinta
kun li, ke oni rigardis la geedziĝon kiel mezaliancon, ke mia
avo Reed fariĝis tiel kolera pri ŝia malobeeco, ke li donis al ŝi eĉ ne unu ŝilingon; ke, post kiam mia patro jam post unu jaro
de la geedziĝo estis atakita de la tifo pro siaj vizitoj ĉe la malriĉuloj en la granda fabrikurbo, kie li plenumis sian oficon de predikisto, kaj kie tiam regis tiu malsano; ke mia patrino estis infektita de la sama malsano kaj mortis monaton post li.
Kiam Bessie aŭdis tiun rakonton, ŝi ĝeme diris: ”Tiam tiu
malfeliĉa Jane estas ja kompatinda, Abbot.”
”Jes,” diris Abbot, ”se ŝi estus amema, bela infano kaj oni
povus kompati ŝian forlasitecon, sed tian malgrandan bufon
oni ja tute ne atentas nek kompatas.”
”Ne multe, tio estas vera,” samopiniis Bessie; ”ĉiuokaze, la
bela fraŭlino Georgiana multe pli interesus nin en tiaj cirkon-
stancoj.”
”Ho, mi freneze amas fraŭlinon Georgiana,” ekkriis la eks-
citita Abbot. ”ŝi estas anĝelo kun siaj longaj harbukloj kaj
bluaj okuloj kaj tian belan koloron havas ŝiaj vangoj: ili estas kiel pentritaj! Bessie, mi dezirus peceton da rostita pano kun
fromaĝo kiel vespermanĝon.”
”Tion mi ankaŭ dezirus — kun rostita cepo. ĉu ni iru mal-
supren?”
Tuj poste ili foriris.
31
JANE EYRE
eLIBRO
ĉapitro IV.
Per mia interparolado kun sinjoro Lloyd, kaj per la ĉi su-
pre rakontita interparolo inter Bessie kaj Abbot mi kolek-
tis sufiĉan esperon deziri, ke mi resaniĝu; ŝajnis, ke ŝanĝiĝo
alproksimiĝas; mi ekĝojis kaj pacience atendis. Tamen kelkaj
tagoj pasis antaŭ ol mi tute resaniĝis kaj neniu parolis pri tio, kio tiel interesis min. Sinjorino Reed kelkfoje malestime kaj
fiere rigardis min, sed tre malofte ŝi parolis al mi. Post mia
malsano ŝi pli ol iam antaŭe apartigis min de siaj infanoj. Mi
ricevis tre malgrandan lokon por dormi, mi devis manĝi sola
kaj pasigi mian tutan tempon en la infanĉambro, dum la aliaj
infanoj daŭre estis en la familia ĉambro. Pri tio, ke mi iros al lernejo, ŝi tute ne parolis, sed instinkte mi sentis, ke ŝi ne toleros min pli longe en sia domo; ĉar kiam ŝi min rigardis, ŝia
rigardo esprimis pli ol iam antaŭe profundan malŝaton.
ŝajnis, ke estis malpermesite al Eliza kaj Georgiana ofte
paroli kun mi. John per la lango rondigis sian vangon kiam
ajn li min vidis kaj unu fojon li estis batonta min; sed instigata de la sama sento de furiozeco kontraŭ li kaj malespera ribelado, kiun mi jam pli frue sentigis al li, li lasis min kvieta kaj forkuris kriante, ke mi batis lian nazon. En la vero mi estis al-celinta tiun elstarantan korpomembron per mia pugno, kaj
vidante, ke mi per ĝi aŭ per mia rigardo timigis lin, mi sen-
tis grandan deziron uzi la okazon, sed li estis jam forkurinta
al sia patrino.
32
JANE EYRE
eLIBRO
Per ploreca voĉo li plendis pri tio ke ”tiu enuiga malica
Jane Eyre kiel kato atakis lin”, sed li tuj devis eksilenti —
”Ne parolu pri ŝi, John; mi ordonis al vi: ne okupiĝu pri ŝi,
ne atentu ŝin; ŝi ne indas, ke vi aŭ viaj fratinoj ŝin rigardu aŭ atentu.”
Mi kurbigis min super la ŝtupara balustrado kaj subite ek-
kriis, ne pripensante miajn vortojn:
”Ili ne indas, ke mi rigardu aŭ atentu ilin.”
Sinjorino Reed estis iom dikventra virino, sed aŭdante
tiujn strangajn senhontajn vortojn, ŝi supren rapidis la ŝtupa-
ron, per unu ektiro ĵetis min en la infanĉambron, puŝis min
sur la randon de mia lito kaj severe malpermesis al mi foriri
de tiu loko aŭ eldiri unu vorton dum la tuta tago.
”Kion dirus onklo Reed, se li vivus ankoraŭ,” mi diris pre-
skaŭ senkonscie. Mi diras ”preskaŭ senkonscie,” ĉar estis al
mi kvazaŭ mia lango diris la vortojn, ekster mia volo; io en
mi, kion mi ne povis regi, diris ilin.
”Kion vi diras?” kriis sinjorino Reed, dum ŝiaj alie tiel mal-
varmaj, kvietaj okuloj, montris subitan ektimon; ŝia mano
lasis min, kaj ŝi rigardis min kvazaŭ ŝi ne scius, ĉu mi estas
infano aŭ io diabla. Mi jam ekdiris, mi devis paroli plue.
”Onklo Reed estas en la ĉielo; kaj li vidas, kion vi faras kaj
pensas, same kiel miaj patro kaj patrino; kaj ankaŭ ili scias, ke vi enŝlosis min tutan tagon kaj ke vi deziras, ke mi estu mortinta.”
Sinjorino Reed regis sin baldaŭ; ŝi skuegis min, frapis min
sur la orelojn kaj foriris dirante nenion. Bessie daŭrigis la riproĉon per punparolado, daŭranta unu horon, en kiu ŝi cer-
tigis, ke sen ia dubo mi estas la plej malbona, la plej malvir-
ta kaj la plej mizera infano, kiu iam ekzistis.
33
JANE EYRE
eLIBRO
Preskaŭ mi kredis, ke ŝi pravas, ĉar en mia koro mi sentis
nur tre malbonajn sentojn.
Tiel pasis novembro, decembro kaj duono de januaro.
Kristnasko kaj novjaro estis festataj en Gateshead kun la ku-
tima ĝojo; donacoj estis donacataj reciproke kaj okazis feste-
noj kaj vesperaj festoj. Mi ĉeestis neniun feston, miaj amu-
zaĵoj konsistis en tio, ke mi ĉiutage povis rigardi kiel estis ornam-vestataj Eliza kaj Georgiana, kiel ili malsupreniris vesti-
taj per muslinaj jupoj kun fajre ruĝaj zonoj kaj arte frizitaj haroj; kaj poste, kiel oni malsupre ludis pianon aŭ harpon, aŭ
kiel iris supren-malsupren la kelisto kaj la livreo-vestita servisto, aŭ kiel tintadis la glasoj kaj tasetoj, kiam la trinkaĵoj estis disportitaj kaj prezentitaj. Kelkfoje, kiam malfermiĝis la pordo de la salono, mi malklare aŭdis la obtuzan interparoladon. Kiam ĉio tio tedis min, mi foriris de la plej supra ŝtu-
po por direkti min al la infanĉambro, kie estis silente kaj kvie-te; tie mi estis iom malĝoja, sed ne mizera. En la vero mi tute ne aspiris esti ĉe tiuj homoj; ĉar en ilia societo neniu min
atentis; kaj se Bessie estis amika kaj homeca, mi sentis min
feliĉa kviete pasigi kun ŝi la vesperojn anstataŭ sidi en plen-
plena salono ĉe sinjoroj kaj sinjorinoj kaj timante la rigardon el la okuloj de sinjorino Reed.
Sed tuj post kiam Bessie estis vestinta la du fraŭlinojn, ŝi
iris en la kuirejon aŭ en la ĉambron de la mastrumistino, kaj
ŝi kunportis la kandelon. Mi restis sidanta kun la pupo sur la
genuoj ĉe la kameno, ĝis malrapide estingiĝis la fajro kaj mi
rigardis ĉirkaŭe, ĉu ne ekaperos la ombro de io en la krepuska
ĉambro; kaj kiam la fajro preskaŭ ne plu flamis kaj lumetis,
mi rapide senvestigis min, malligante la ligilojn kiel eble plej rapide, kaj serĉis en mia liteto rifuĝejon kontraŭ la malvarmo
34
JANE EYRE
eLIBRO
kaj mallumo. Tiun pupon mi ĉiam kunprenis en mian liton;
la homo bezonas ion, kion ami kaj havante nur ĝin, mi de-
diĉis mian tutan amon al tiu senkolora ligna objekto, aspek-
tanta kiel birdtimigilo. Neniam mi forgesos pri tio, kiel ridin-de kaj sincere mi agis je tiu ludilo kaj kiel mi imagis, ke ĝi
vivas kaj povas senti mian amon. Mi povis ekdormi nur post
kiam ĝi estis zorge envolvita en mia dumnokta vestaĵo, kaj
kiam ĝi kuŝis tiel sendanĝere kaj varme, mi estis preskaŭ feli-
ĉa opiniante, ke ankaŭ ĝi estas tia.
Longaj ŝajnis al mi la horoj, dum kiuj mi kuŝis atendante
ĝis foriris la homoj, aŭ kiam mi aŭskultis ĝis Bessie supren-
iris la ŝtuparon. Kelkfoje ŝi venis momenton por preni sian
fingringon, kudrilon aŭ tondilon, aŭ por alporti al mi la ves-
permanĝon konsistanta ekzemple el biskvito aŭ pasteĉeto;
tiam ŝi sidiĝis sur la rando de mia lito, dum mi manĝis kaj
poste ŝi kovris min per la litaĵo, eĉ dufoje ŝi kisis min diran-te ”bonan nokton, fraŭlino Jane”. — Kiam ŝi estis tiel amika,
Bessie ŝajnis al mi la plej bela, la plej agrabla estaĵo en la
mondo, kaj mi sopiris, ke ŝi estu ĉiam tiel amika kaj bona, ke
ŝi ne riproĉu min plu kaj ne laborigu min tro multe, kiel ŝi
kutime faris.
Mi kredas, ke Bessie havis bonkoran karakteron; ĉion ŝi fa-
ris lerte kaj ŝi havis mirindan talenton rakonti, almenaŭ tion
mi opiniis, juĝante laŭ ŝiaj fabeloj por infanoj.
Se mi bone memoras, ŝi aspektis sufiĉe beleta. Image mi vi-
das ŝin, ŝi estis altkreska, maldika virino kun malhelaj haroj
kaj okuloj, delikataj trajtoj kaj bela vizaĝkoloro: sed ŝi havis ŝanĝiĝeman, facile inciteblan humoron kaj malklarajn opiniojn pri justeco kaj maljusteco; malgraŭ tio mi preferis ŝin ol ĉiujn aliajn en Gateshead Hall.
35
JANE EYRE
eLIBRO
Estis la 15-a de januaro, la naŭa horo en la mateno. Bessie
estis irinta por matenmanĝi; miaj kuzinoj ankoraŭ ne estis
vokitaj al sia patrino; Eliza surmetis sian ĉapelon kaj almetis varman ĝardenmantelon por nutri la kokinojn — tiun okupon
ŝi tre amis kaj ne pli malmulte ŝi amis vendi la ovojn al la
mastrumistino kaj ŝparkolekti la monon. ŝi havis la emon
komercadi kaj estis inklina ŝpari — tion ŝi pruvis ne nur per
la vendado de ovoj kaj kokidoj, sed per daŭra marĉandado
kun la ĝardenisto pri bulboj, semeroj kaj kreskaĵetoj — dum
tiu funkciulo antaŭe ricevis ordonojn de sinjorino Reed aĉe-
ti el la ĝardeneto de la juna fraŭlino ĉion, kion ŝi prezentos al li. Kun plezuro Eliza vendus ĉiujn siajn harojn, se tio donus
al ŝi sufiĉan gajnon. Unue ŝi kaŝis sian monon ĉiuloke en pe-
ceto da tuko aŭ harfrizaj paperaĵoj, sed kiam la laboristino
eksciis tion, Eliza ektimis perdi siajn trezorojn kaj decidis
pruntedoni ĝin al sia patrino je rentumo de 50 aŭ 60%; ĉiun
kvaronjaron ŝi postulis tiun renton kaj notis ĝin kun granda
akurateco.
Georgiana sidis sur tabureto antaŭ la spegulo ordigante
siajn harojn kaj ŝovis en siajn buklojn artefaritajn florojn kaj koloritajn plumojn, kiujn ŝi antaŭe trovis en la subtegmentejo
en tirkesto. Mi pretigis mian liton, ĉar Bessie estis ordonin-
ta al mi pretigi ĝin antaŭ ol ŝi revenos (nuntempe Bessie uzis
min ofte kiel duan infanistinon, kaj igis min aranĝi la ĉam-
bron, senpolvigi la meblojn kaj tiel plu). Kiam mi estis ster-
ninta la litkovrilon kaj volvinta mian noktoveston, mi iris al
la fenestrobreto por aranĝi bildolibrojn kaj mebletojn de la
pupodomo dise kuŝantajn tie, sed subita malpermeso de Ge-
orgiana tuŝi ŝiajn objektojn (la seĝetoj, speguletoj kaj telera-ro apartenis al ŝi) haltigis tiun laboron, kaj havante neniun
36
JANE EYRE
eLIBRO
okupon, mi malfrostigis per mia elspiro la florojn sur la vitroj, kaj faris rondan lokon, tra kiu mi povis rigardi la korton, kie ĉio kuŝis kvieta kaj kiel ŝtoniĝinta de la rigida frosto.
Tra tiu fenestro oni povis vidi la loĝejon de la pordisto kaj
la makadaman vojon, kaj ĵus mi malfrostigis sufiĉajn el tiuj
arĝente blankaj floroj por povi trarigardi, kiam mi vidis, ke
malfermiĝas la kradpordoj kaj ke veturilo enveturas.
Indiferenta mi vidis ĝin alproksimiĝanta laŭ la eniraleo; ve-
nis ofte multaj veturiloj al Gateshead; sed neniam venis vizi-
tantoj, kiuj interesis min; ĝi haltis antaŭ la domo, oni sono-
rigis laŭte kaj gasto estis kondukata internen. ĉar ĉio tio ne
tuŝis min, mia atento estis baldaŭ direktita al vidaĵo de mal-
granda, malsata ruĝgorĝulo, sidanta pepante sur la branĉoj
de senfolia ĉerizujo, kreskanta ĉe la barilo. La restaĵoj de mia matenmanĝo, konsistantaj el pano kaj lakto, staris sur la tablo kaj pecetiginte parton de mia bulko, mi klopodis suprenŝovi
la fenestron por meti la paneretojn sur la breton, kiam Bes-
sie rapide suprenkuris la ŝtuparon al la infanĉambro.
”Jane, forigu vian antaŭtukon; kion vi faras? ĉu vi ne lavis
viajn vizaĝon kaj manojn hodiaŭ matene?”
Antaŭ ol respondi, mi ekpuŝis supren la fenestron, ĉar mi
deziris, ke la birdeto ricevu la panerojn; la fenestro ŝoviĝis
supren, kaj mi disĵetis la pecetojn sur la breton kaj sur la ĉe-rizujon; poste mi refermis la fenestron dirante:
”Ne Bessie, mi ĵus senpolvigis la meblojn.”
”Enuiga, senzorga infano! — Kaj kion vi faras nun? Vi as-
pektas tute ruĝa kvazaŭ vi farus ion malbonan; kial vi supren-
ŝovis la fenestron?”
Mi ne bezonis respondi, ĉar ŝajne Bessie ne havis tempon
aŭskulti mian klarigon, ŝi tiris min al la lavotablo kaj per mal-37
JANE EYRE
eLIBRO
mola tuko kaj sapo kaj akvo rapide sed senkompate lavis
mian vizaĝon; poste ŝi aranĝis miajn harojn per malmola bro-
so, deprenis mian antaŭtukon kaj kondukis min al la ŝtupa-
ro dirante, ke mi tuj malsupreniru, ĉar oni atendas min en la
matenmanĝejo. Mi volis demandi, antaŭ kiu mi devos aperi
— ĉu sinjorino Reed estis tie, sed Bessie estis jam malaperin-
ta, ferminte post si la pordon. Malrapide mi iris malsupren.
Dum tri monatoj mi ne estis en la ĉambro de sinjorino Reed;
kaj tiu longa apartigado en la infanĉambro estis kaŭzo, ke mi
sentis timon eniri la manĝejon kaj familian ĉambron.
Mi staris en la senhoma koridoro; antaŭ mi estis la pordo
de la matenmanĝejo, mi restis staranta konfuzita kaj treman-
ta. Kia malgranda timulo mi estis tiam, plena de angoro pro
maljustaj punoj! Mi ne kuraĝis reiri al la infanĉambro nek
eniri la familian ĉambron; kaj tial mi staris tie dek minutojn
hezitante kion fari; laŭta sonorilado el la manĝo-ĉambro de-
cidigis min, mi ja devis.
”Kiu vokigis min?” mi pensis, turnante per ambaŭ manoj
la rigidan pordoprenilon, kiu komence ne estis movebla; kiun
mi vidos, krom sinjorino Reed; ĉu estos viro aŭ virino en la
ĉambro? La pordo malfermiĝis kaj enirante post profunda
salutfleksiĝo, mi rigardis supren al nigra kolono! — almenaŭ
tia ĝi ŝajnis esti; ĝi estis rigida alta figuro vestita per zibelpel-to, staranta senmove sur la fajrej-tapiŝo; la severa vizaĝo su-
pre elstaranta el ĝi, similis skulptitan maskon, kiu kiel kapi-
telo estis metita sur la kolonon.
Kiel kutime sinjorino Reed sidis ĉe la fajro; ŝi signe ordo-
nis al mi alproksimiĝi; mi obeis kaj ŝi prezentis min al la ”ŝto-na” fremdulo per la vortoj:
”Jen la knabino, pri kiu mi skribis al vi.”
38
JANE EYRE
eLIBRO
Li — ĉar la figuro estis viro — malrapide turnis al mi la ka-
pon, kaj atente rigardinte min per grizaj ekzamenantaj oku-
loj, kiuj brilis sub la pezaj palpebroj, li grave diris per basa voĉo:
”ŝi estas tre malgranda; kiun aĝon ŝi havas?”
”ŝi estas dekjara.”
”Jam dekjara?” li respondis nekredeme; kaj longe li min
rigardis. Fine li diris al mi:
”Kiel vi nomiĝas, etulino?”
”Jane Eyre, sinjoro.”
Dirante tion, mi rigardis supren; li ŝajnis al mi tre alta sin-
joro, sed mi mem estis tre malgranda; li havis maldelikatajn
trajtojn, kaj ĉio, kio koncernis lin kaj lian staturon estis malagrabla kaj rigida.
”Jane Eyre; ĉu vi estas bona infano?”
Neeble mi povis jese respondi tiun demandon; ĉiuj miaj
samhejmanoj opiniis pri tio alie ol mi, tial mi tute ne respon-
dis.
Sinjorino Reed anstataŭ mi respondis per signifoplena
kapskuado, dum ŝi diris: ”Sinjoro Brocklehurst, plej bone
estas, ke ni tute ne parolu pri tio.”
”Mi tre bedaŭras aŭdi ion tian, sed mi devas paroli kun ŝi
kelkan tempon,” kaj klinante sin li komforte sidiĝis en la
brakseĝo kontraŭ sinjorino Reed. ”Venu al mi,” li diris. Mi iris trans la fajrej-tapiŝon kaj stariĝis tre rekte antaŭ li. Kian viza-
ĝon li havis, kiam mi vidis lin tiel de proksime; kian nazon!
Kaj kian buŝon! Kaj kiajn elstarantajn dentojn!
”Nenio estas tiel malĝojiga kiel netaŭga infano!” li ekdiris,
”precipe kiel netaŭga knabino. ĉu vi scias, kien iros malbonaj
homoj, post kiam ili estas mortintaj?”
39
JANE EYRE
eLIBRO
”Al la infero,” estis mia ortodoksa respondo, kiun mi tuj
eldiris.
”Kaj kio estas la infero? ĉu vi povas diri tion al mi?”
”Abismo plena de fajro.”
”Kaj ĉu vi volonte falus en tiun abismon, kaj brulus tie eter-
ne?”
”Ne, sinjoro.”
”Kion vi devas fari por eviti tion?”
Mi pripensis momenton, sed mia respondo ne estis, kia ĝi
devus esti.
”Mi devas zorgi, ke mi restu sana kaj ke mi ne mortu.”
”Kiel vi povos resti en sano? ĉiutage mortas infanoj pli ju-
naj ol vi. Antaŭ kelkaj tagoj mi ĉeestis enterigon de kvinjara
infano; tre kara infano, kiu estas nun en la ĉielo. Mi timas, ke ni ne povos diri tion saman pri vi, se vi estus vokita tien.”
Ne povante forigi tiun dubon, mi mallevis la okulojn kaj vi-
dis du grandajn piedojn sur la fajreja tapiŝo; mi ĝemis kaj de-
ziris esti tre malproksime de ĉi tiu loko.
”Mi esperas, ke tiu ĝemo venis el via koro, kaj ke vi pen-
tas, ĉar vi ĉiam ĉagrenigis vian bonfarantinon.”
”Bonfarantino! bonfarantino!?” mi diris al mi mem; ”ĉiuj
nomas sinjorinon Reed mia bonfarantino; se ŝi estas bonfa-
rantino, tiam bonfarantinoj estas tre malagrablaj estaĵoj.”
”ĉu vi preĝas ĉiuvespere kaj ĉiumatene?” li diris plue.
”Jes, sinjoro.”
”ĉu vi legas regule vian biblion?”
”Kelkfoje.”
”Kun plezuro? ĉu vi volonte faras tion?”
”Volonte mi legas en Apokalipso kaj en la libroj pri Danie-
40
JANE EYRE
eLIBRO
lo, kaj Genezo kaj Samuelo kaj iom pri Eliro, pri kelkaj pecoj
de Reĝoj kaj Nombroj, kaj Hiobo kaj Jona.”
”Kaj la psalmoj? Mi esperas, ke vi amas ilin.”
”Ne, sinjoro.”
”Ne? — Fi do! Kiel terure! Mi havas knabeton, kiu estas pli
juna ol vi, kaj li scias parkere ses psalmojn, kaj se vi lin demandus, kion li preferas: manĝi makaroneton aŭ lerni psal-
mon, tiam li respondus: ’Ho! lerni psalmon! La anĝeloj kan-
tas psalmojn, kaj jam surtere mi volas esti anĝelo.’ Tiam re-
kompence pro sia infana pieco li ricevas du makaronaĵojn.”
”Psalmoj ne estas interesaj,” mi rimarkis.
”Tiu respondo pruvas, ke vi havas malvirtan koron; kaj vi
devas preĝi al Dio, ke li aliigu tion, ke li donu novan virtan
koron; ke li forprenu tiun ŝtonan koron kaj anstataŭe donu
alian el karno.”
Mi estis kuraĝonta demandi kiel okazas tiu ŝanĝado de ko-
roj, sed sinjorino Reed sin miksis en la interparoladon diran-
te, ke mi sidiĝu. ŝi mem poste ekparolis kun li.
”Mi kredas, sinjoro Brocklehurst, ke mi sciigis al vi per mia
letero antaŭ tri semajnoj, ke ĉi tiu knabino ne havas la ka-
rakteron kaj la emojn, kiujn mi dezirus; se vi akceptas ŝin en
la Lowood-lemejo, tiam mi esperas, ke la lernejestro kaj la
instruistinoj bone atentu ŝin kaj precipe, ke ili atentu ŝian plej grandan kulpon, la emon al trompo. Intence mi diris tion,
Jane, en via ĉeesto, por ke vi ne penu trompi sinjoron Brocklehurst.”
Mi do prave timis sinjorinon Reed kaj prave mi trovis ŝin
malagrabla; ŝi nur ofendis min, kaj neniam mi estis feliĉa ĉe
ŝi. Kiel ajn obeema mi estis, kiel persiste mi penis kontentigi ŝin, ĉiuj miaj penoj estis repuŝataj kaj respondataj per la su-41
JANE EYRE
eLIBRO
pre montritaj rimarkoj. ĉi tiu akuzo al fremdulo vundis mian
koron; mi tuj malklare antaŭvidis, kiel ŝi neniigis mian tutan
esperon, kiun mi atendis de nova ekzistonta vivo. Mi sentis,
kvankam mi tion ne klare povis diri, ke ŝi semas antipation
kaj malamikecon sur mian novan vojon; mi rimarkis, ke mi
ŝanĝiĝis en la okuloj de sinjoro Brocklehurst al ruza, sentaŭga infano, kaj kion mi povus fari por senigi lin de tiu eraro? ”Nenion, nenion,” mi pensis, regante min por ne eksplodi en plo-
ro, kaj rapide forviŝante larmon, kiu montris mian senpovan
malesperon.
”Trompo estas malĝojiga eraro ĉe infano,” diris sinjoro
Brocklehurst. ”¯i estas parenca al mensogo, kaj ĉiuj menso-
gistoj havos sian porcion en la lago de fajro kaj sulfuro; sed
oni ŝin atentos, sinjorino Reed. Mi parolos pri ŝi al fraŭlino
Temple kaj la instruistinoj.”
”Mi tre dezirus, ke ŝi estu edukata laŭ siaj perspektivoj,”
diris plue mia bonfarantino, ”oni devas instrui ŝin esti humila kaj utila. Kaj rilate la libertempojn, mi esperas, ke ŝi pasigos ilin ĉiam en Lowood.”
”Via deziro estas tre prudenta, sinjorino,” respondis sin-
joro Brocklehurst. ”Humileco estas kristana virto, kiu decas
al la lernantoj de Lowood; tial mi deziras, ke granda zorgo
estu aplikata kulturi ĝin ĉe ili. Mi studadis, kiel plej bone povas esti mortigata la monda sento pri fiereco ĉe ili, kaj antaŭ ne longe mi ĝoje spertis, kiel mi sukcesis en tio. Kiam mia filino Augusta kun sia patrino revenis hejmen post vizito en la
lernejo, ŝi ekkriis: ’Ho patro, kiel kviete kaj simple aspektas ĉiuj knabinoj en Lowood; ili similas infanojn de malriĉuloj
pro la haroj kombitaj malantaŭ la orelojn, kaj pro tiuj longaj
antaŭtukoj kun la poŝoj ekstere!’ Kaj ŝi diris, ’Ili rigardis mi-42
JANE EYRE
eLIBRO
ajn vestojn kaj tiujn de patrino, kvazaŭ ili neniam estus vidintaj silkon.’ ”
”Ion tian mi ŝatas,” diris sinjorino Reed, ”eĉ se mi estus
travojaĝinta la tutan Anglujon, mi ne estus trovinta sistemon,
kiu tiel trafe taŭgas por infano kiel Jane Eyre, ĉar uniforman
simplecon, mia kara sinjoro Brocklehurst, mi dezirus en ĉio.”
”Simpleco estas la unua el ĉiuj kristanaj devoj, sinjorino,
kaj en ĉiuj aranĝoj en la instituto Lowood oni atentas pri ĉi
tio: simpla nutraĵo, simplaj vestoj, neniu luksa okupado kaj
hardigaj kutimoj: jen la tagordo de la domo kaj ĝiaj loĝantoj.”
”Tre ĝuste, sinjoro. Sekve mi povas kalkuli sur tio, ke ĉi tiu
infano estos akceptata kiel lernantino de Lowood kaj ke ŝi
estos edukata tie laŭ siaj rango kaj perspektivoj?”
” Tion vi povas, sinjorino; ŝi estos metata en tiun florejon
de elektitaj plantaĵoj, kaj mi esperas, ke ŝi montros dankemon
pro la ĝuota privilegio.”
”Mi sendos ŝin kiel eble plej baldaŭ, sinjoro Brocklehurst,
ĉar mi certigas vin, ke mi deziras esti liberigita de responde-
co, kiu fariĝas tro peza.”
”Certe, certe, sinjorino. Kaj nun mi devas adiaŭi vin. En la
sekvanta semajno mi reiros al Brocklehurst Hall; ĉar antaŭ tiu
tempo mia amiko, la ĉefa diakono ne irigos min. Mi sciigos al
fraŭlino Temple, ke ŝi havos novan lernantinon, kiu baldaŭ
estos atendata tie. Adiaŭ!”
”Bonan tagon, sinjoro Brocklehurst, salutu en mia nomo
vian edzinon, kaj Augustan kaj Theodoron kaj la malgrandan
Braughton.”
”Tion mi plenumos, sinjorino. Aŭskultu foje, knabino, jen
libreto por vi, nomita la ’Gvidanto por infanoj’, legu ĝin aten-te, precipe la rakonteton pri la terura, subita morto de Mar-
43
JANE EYRE
eLIBRO
ta G—, sentaŭga infano, kiu faris nenion krom mensogadi kaj
trompadi.”
Dirinte tion, sinjoro Brocklehurst donis al mi maldikan,
broŝuritan pamfleton, kaj iris for post kiam li estis sonorirve-niginta sian veturilon.
Sinjorino Reed kaj mi restis dum kelkaj minutoj kune, ne-
niu parolis ; ŝi estis kudranta kaj mi rigardis ŝin. En tiu tem-po ŝi estis ĉirkaŭ tridek ses aŭ tridek sep jara; ŝi estis san-
aspekta virino kun larĝaj ŝultroj kaj fortaj membroj, ne alt-
kreska, kaj kvankam iom korpulenta, ne dikventra. ŝi havis
grandan vizaĝon kun forta suba makzelo; malaltan frunton,
elstarantan mentonon kaj regulajn nazon kaj buŝon. Sub ŝiaj
malhelaj palpebroj brilis okuloj, kiuj ne konis kompaton; ŝia
vizaĝkoloro estis maldiafana, ŝiaj haroj preskaŭ linkoloraj. ŝi havis feran konstitucion, kaj neniam ŝi estis malsana, ŝi estis akurata mastrumistino kaj sian mastrumon kaj ĉion, kio apartenis al ĝi, ŝi regis despote.
Kelkfoje la infanoj ribelis kontraŭ ŝi aŭ montris malesti-
mon por ŝia regado; ŝi vestis sin bone kaj havis teniĝon kaj
eksteraĵon, kiuj taŭgis por belaj kostumoj.
Sidante sur malalta benketo kelkajn paŝojn malproksime
de sinjorino Reed, mi rigardis ŝian vizaĝon. En mia mano mi
havis la pamfleton pri la mensogistino, kiu estis donita al mi
kiel aplikota averto. ĉio, kio ĵus okazis, la tuta maniero, en kiu estis farita la interparolado, vundis kaj turmentis ankoraŭ
mian animon, ĉiun vorton mi estis aŭdinta kaj sentinta kaj mi
bolis pro interna kolero. Sinjorino Reed rigardis supren inter-
rompante sian laboron; ŝi rigardis al mi en la okulojn kaj sam-
tempe ŝiaj laboremaj fingroj haltis.
”Eliru la ĉambron kaj iru al la infanĉambro,” ŝi ordonis.
44
JANE EYRE
eLIBRO
Sendube io en mia rigardo ŝin ofendis, ĉar ŝi parolis kun
retenita eksciteco. Mi ekstaris kaj direktis min al la pordo, returnis min, iris ĝis la fenestro kaj haltis antaŭ ŝi.
Mi devis paroli; mi estis ofendita kaj devis reofendi, sed
kiel? ĉu mi estis sufiĉe forta por venĝi min kontraŭ mian an-
tagonistinon? Mi kolektis mian tutan kuraĝon kaj resume sed
forte mi diris: ”Mi ne estas malsincera; se mi estus tia, mi
dirus, ke mi vin amas, sed mi diras, ke mi vin ne amas; ke mi
plej malŝatas vin el ĉiuj krom John Reed; kaj tiun libreton pri tiu mensogistino vi donu al Georgiana, via filino, ĉar ŝi men-sogadas, kaj ne mi.”
La manoj de sinjorino Reed kuŝis sen movo sur ŝia laboro;
ŝiaj glaci-malvarmaj okuloj daŭrigis rigardi min.
”ĉu vi havas ankoraŭ pli multe por diri?” ŝi demandis en
tono, kiu pli taŭgus kontraŭ pli aĝa antagonistino ol kontraŭ
infano.
Tiuj okuloj kaj voĉo incitis ankoraŭ pli multe mian antipa-
tion. Mi tremis de la kapo ĝis la piedoj, mi estis atakita de
terura eksciteco kaj diris:
”Mi ĝojas ne aparteni al via familio. Dum mia tuta vivo mi
ne nomos vin onklino. Kiam mi fariĝos plenkreska, mi neni-
am venos al vi, kaj se iu demandos al mi, kion mi opiniis pri
vi kaj kiel vi agis al mi, tiam mi diros, ke jam la sola penso pri vi malsanigas min kaj ke vi abomene kruele kondutis kontraŭ
mi.”
”Kiel vi kuraĝas tion diri, Jane.”
”Kiel mi kuraĝas, sinjorino Reed, kiel mi kuraĝas tion? ĉar
tio estas vera. Vi opinias, ke mi ne havas sentojn, kaj ke mi
povas vivi sen amo aŭ amikeco, sed tion mi ne povas; kaj vi
ne konas kompaton. ¯is mia morto mi ne forgesos, kiel vi
45
JANE EYRE
eLIBRO
repuŝis min, krude kaj senkompate, en la ruĝan ĉambron, kiel
vi enŝlosis min kvankam mi estis ĝismorte terurita kaj kvan-
kam mi malespere ekkriis: ’Kompatu min, onklino Reed,
kompatu min do’, kaj ĉar via malica knabo min batis senkaŭ-
ze kaj ĵetis teren, tial vi punis min maljuste. Al ĉiu, kiu de-
mandos pri tio, mi tion rakontos. La homoj opinias vin bona,
sed vi estas malbona kaj senkompata. Vi estas falsema!”
Post kiam mi estis dirinta ĉion tion, mi sentis mian animon
senŝarĝita, mi sentis min libera kaj konsciis, ke mi venkis kiel ankoraŭ neniam antaŭe. Estis kvazaŭ nevidebla ĉeno rompiĝis kaj kvazaŭ min ĉirkaŭas neesperita libereco. Tiuj sentoj
ne estis sen kaŭzo. Sinjorino Reed rigardis min kun timo, ŝia
laboro glitis teren, ŝi levis la manojn, ŝi ŝanceliĝis, kaj ŝiaj trajtoj tordiĝis kvazaŭ ŝi tuj ekplorus.
”Jane, vi eraras; kio estas al vi? Kial vi tiel tremas? ĉu vi
volas iom da akvo?”
”Ne, sinjorino.
”ĉu mi povas fari por vi ion alian, Jane? Mi certigas vin, ke
mi volas esti via amikino.”
”Tion vi ne deziras. Vi diris al sinjoro Brocklehurst, ke mi
havas malbonan karakteron, ke mi estas falsema, sed mi di-
ros al ĉiu en Lowood, kia vi estas, kaj kion vi faris.”
”Jane, vi ne bone komprenas min, oni ja devas montri al
infanoj iliajn erarojn kaj kulpojn.”
”Trompado ne estas miaj eraro kaj kulpo!” mi ekkriis.
”Sed vi tamen estas kolerema, Jane, tion vi ja devas kon-
senti; nun iru al la infanĉambro, karulino, kaj iom kuŝiĝu.”
”Mi ne estas via karulino, kaj mi ne volas kuŝiĝi. Sendu min
rapide al la lernejo, sinjorino Reed, ĉar mi malamas esti ĉi
tie.”
46
JANE EYRE
eLIBRO
”Tre certe mi sendos vin baldaŭ al la lernejo,” diris sinjo-
rino Reed mallaŭte, poste ŝi reprenis sian laboraĵon kaj rapide eliris el la ĉambro.
Mi restis sola kiel venkinto. Tio estis mia unua forta bata-
lo kaj mia unua venko. Ankoraŭ momenton mi staris sur la
fajreja tapiŝo, kie estis starinta sinjoro Brocklehurst, kaj mi
ĝuis mian triumfon. Unue mi ridetis kaj sentis min fiera, sed
tiu sovaĝa ĝojo same rapide malsovaĝiĝis kiel la batoj de mia
pulso. Neniu infano povas disputi kontraŭ pliaĝulo, nek eli-
gi siajn sentojn de kolero, kiel mi estis farinta kaj ne penti kaj sperti malvarman kontraŭagon. Kiam mi akuzis kaj minacis
sinjorinon Reed, mia animo estis kiel brulanta erikejo, kun
konsumantaj, brilantaj flamoj, sed post duonhora kvieta pri-
pensado pri mia senpripensa konduto kaj pri la malluma kaj
malbona situacio, en kiu mi troviĝis, ĝi estis kiel tiu sama erikejo sed nigra, senviva kaj fàjre konsumita.
La unuan fojon mi sentis ion kiel venĝon. Unue ĝi ŝajnis al
mi kiel aroma vino, varma kaj freŝiganta, sed la post-aromo
estis metaleca kaj acida, kvazaŭ mi estis venenita. Volonte mi
estus petinta pardonon al sinjorino Reed, sed duone el sperto,
duone instinkte mi sciis, ke tio estus la ĝusta maniero, per kiu ŝi duoble malestimus min, kaj per kiu mi denove ekscitus
min. Mi sopiris ion pli bonan ol senbride eksplodi — nome
eksenti malpli malamikajn sentojn ol malluman indignon. Mi
prenis la ”Mil kaj unu noktoj”, kaj mi sidiĝis por legi. Mi ne
komprenis, kion mi legis; seninterrompe miaj pensoj sin puŝis
inter la paĝojn, kiuj antaŭe tiel interesis min. Mi malfermis la vitran pordon de la manĝoĉambro; estis kviete en la arbare-to; super ĉio kuŝis la rigida frosto sen suno aŭ vento. Mi en-
volvis miajn kapon kaj brakojn en mian jupon kaj serĉis lo-
47
JANE EYRE
eLIBRO
kon apartigitan. Sed tiuj kvietaj arboj ne amuzis min, nek la
falantaj pinfruktoj, kiuj memorigis la aŭtunon, nek la flavaj
folioj amasiĝintaj de la vento kaj nun frost-kuniĝintaj. Mi
apogis min al la krado kaj rigardis trans senŝafan herbejon
tute kovritan de mallonga prujne blankiĝinta herbo. La tago
estis tre griza; peza aero, kiu anoncis neĝon, pendis super ĉio; subite falis floketoj, kiuj restis kuŝantaj sur la herbejo. Jen mi staris tute sola kiel mizera infano kaj ripete mi diris al mi
mem: ”Kion mi devas fari!”
Subite mi aŭdis voĉon, kiu kriis: ”Fraŭlino Jane, kie vi es-
tas? Venu matenmanĝi!”
Mi sciis, ke tio estas la voĉo de Bessie, sed mi ne movis
min. Per malpezaj paŝoj ŝi aperis sur la vojeto.
”Sentaŭga infano!” ŝi ekkriis, ”kial vi ne venas, kiam mi vo-
kas vin?”
La ĉeesto de Bessie kompare kun ĉiuj miaj pensoj ŝajnis al
mi refreŝiganta, kvankam ŝi kiel kutime koleriĝis. Post mia ba-
talo kontraŭ sinjorino Reed kaj post mia venko mi ne sentis
min inklina ĉagreniĝi pro baldaŭ pasanta kolereto de la var-
tistino, sed inklina mi estis ĝui ŝian malseriozecon. Mi am-
baŭbrake ĉirkaŭprenis ŝin kaj diris:
”Nu do Bessie, ne koleriĝu, ne riproĉu!”
ĉi tiu faro estis pli libera kaj pli energia ol mi kutime mont-
ris kaj ŝajnis plaĉi al ŝi.
”Vi estas stranga infano, Jane,” ŝi diris de supre rigardan-
te min, ”malgranda vagadanta etulino. Kaj vi iros al lernejo?”
Mi kapjesis.
”Kaj vi ne malĝojas foriri de via kompatinda Bessie?”
”Bessie ja ne amas min. ĉiam ŝi riproĉas min.”
48
JANE EYRE
eLIBRO
”ĉar vi estas tia stranga timema, terurita infano. Vi devus
esti pli energia.”
”Pli energia! Por esti riproĉata kaj punata pli multe anko-
raŭ!”
”Sensencaĵo! Sed via sorto ne estas enviinda, tio estas vera,
ĉar pasintan semajnon mia patrino diris al mi, ke ŝi ne kon-
sentus, ke unu el ŝiaj infanoj estu ĉi tie en via loko. Nun eni-ru, mi havas bonan novaĵon por vi.”
”Tion mi ne kredas, Bessie.”
”Kion vi celas diri, infano? Kiajn malgajajn okulojn vi mon-
tras. Sed aŭskultu: la sinjorino kaj la knabinoj kaj John eliros ĉi tiun posttagmezon por trinki teon kaj vi estos ĉe mi. Mi diros al la kuiristino, ke ŝi baku torteton, kaj vi helpos min aran-
ĝi la tirkestojn, kaj jam baldaŭ mi devos enpaki viajn kofrojn.
La sinjorino volas, ke vi post du tagoj forlasu Gateshead kaj
vi povas elekti, kiujn ludilojn vi volas preni kun vi.”
”Bessie, promesu al mi ne riproĉi min plu antaŭ ol mi fori-
ros.”
”Bone; sed estu plaĉa infano kaj ne timu min plu. Ne ek-
timu, se mi kelkfoje diras ion akratone, tio min ĝenas.”
”Mi kredas, ke mi ne timos vin plu, Bessie, ĉar mi kutimis
al tio kaj baldaŭ mi estos ĉe aliaj homoj, kiujn mi timos.”
”Ili vin ne amos, se vi timas ilin.”
”Kiel vi, Bessie?”
”Sed mi amas vin; pli ol ĉiujn aliajn, mi kredas.”
”Vi tamen ne montris tion.”
”Akratona etulino! Vi parolas tute alie ol antaŭe. Kiel vi
subite fariĝis tiel kuraĝa kaj energia?”
”ĉar mi baldaŭ foriros kaj krom tio — ” Mi estis dironta,
49
JANE EYRE
eLIBRO
kio estis okazinta inter sinjorino Reed kaj mi, sed bone kon-
siderinte tion, mi opiniis, ke estas pli bone silenti pri tio.
”Kaj vi ĝojas, ĉar vi foriros de mi?”
”Tute ne, Bessie; nun tio eĉ malĝojigos min iomete.”
”Nur iomete! Kiel indiferente vi diras tion! Mi kredas, ke
vi rifuzus al mi kiseton, se mi ĝin petus; vi dirus: prefere ne.”
”Certe mi volas kisi vin; jam klinu vin.” Bessie sin klinis, kaj ni ĉirkaŭbrakis unu alian kaj konsolita mi iris kun ŝi en la
domon. Tiu posttagmezo harmonie pasis; kaj en la vespero
Bessie rakontis al mi interesplenan rakonteton kaj kantis kel-
kajn el siaj plej belaj kantetoj. Eĉ por mi la vivo kelkfoje montris sunbrilon.
50
JANE EYRE
eLIBRO
ĉapitro V.
Apenaŭ la horloĝo batis la kvinan horon en la mateno de
la 19-a de januaro, Bessie venis kun kandelo en mian al-
kovon kaj trovis min jam el la lito kaj preskaŭ vestita. Mi es-
tis leviĝinta jam antaŭ duona horo, estis lavinta mian vizaĝon
kaj vestinta min ĉe la lumo de la duona luno, kiu ĵus mal-
leviĝis, kaj kiu lumis tra la fenestreto apud mia lito. Tiun tagon mi foriros de Gateshead per poŝtveturilo, kiu kutime pre-
teriris la loĝejon de la pordisto je la sesa horo en la mateno.
Neniu estis leviĝinta escepte de Bessie; ŝi estis bruliginta la fajron en la fajrejo de la kameno en la infanĉambro kaj tie ŝi
pretigis mian matenmanĝon. Infanoj malofte povas manĝi
antaŭ fariĝonta vojaĝo; ankaŭ mi ne povis tion. Post kiam
Bessie senfrukte estis trudinta al mi kelkajn kulerojn da pan-
kaĉo, ŝi pakis kelkajn biskvitojn en paperon kaj metis ĝin en
mian vojaĝ-valizon; poste ŝi helpis min surmeti mantelon kaj
ĉapelon, kaj volvante sin en tukon ŝi eliris kun mi al la por-
do. Kiam ni preteriris la dormejon de sinjorino Reed, ŝi diris:
”ĉu vi volas diri adiaŭ al sinjorino?”
”Ne, Bessie; hieraŭ vespere ŝi venis al mia lito, kiam vi es-
tis malsupre kaj diris, ke la sekvantan matenon mi ne bezo-
nos ĝeni ŝin kaj la knabinojn; kaj ke mi devas pensi pri tio, ke ŝi ĉiam estis mia amikino; ke mi devas esti danka pro tio kaj
ankaŭ devos tiel paroli pri ŝi.”
”Kaj kion vi diris?”
51
JANE EYRE
eLIBRO
”Nenion; mi tiris la litotukon super mian kapon kaj turnis
min al la muro.”
”Tio estis malprave farita, Jane.”
”Ne, Bessie, tio estis prave farita; neniam ŝi estis mia ami-
kino; ĉiam ŝi estis al mi malamika.”
”Ne diru tion, Jane!”
”Adiaŭ, Gateshead!” mi kriis, kiam ni iris tra la koridoro al
la elirpordo.
La luno jam malaperis, kaj estis tre mallume. Bessie portis
lanternon, ĝi prilumis la malsekan ŝtupon kaj la makadaman
vojon, kiu estis kota pro malfrosto. Estis severa, malvarma
vintromateno kaj miaj dentoj interfrapetadis dum rapide mi
laŭiris la vojon. Mi vidis lumon en la domo de la pordisto;
kiam ni alvenis tien, la pordistedzino ĵus bruligis la fajron; kaj mia kofro, alportita tien la antaŭan vesperon, staris ĉirkaŭita de ŝnuro apud la pordo. Estis la sesa horo kaj ĵus la horloĝo
batis, kiam rulbruo de radoj anoncis la alvenon de la poŝt-ve-
turilo. Mi iris al la pordo kaj vidis la lanternojn rapidantajn tra la mallumo.
”ĉu ŝi vojaĝas sola?” demandis la pordistedzino.
”Jes.”
”Kiel malproksimen?”
”Kvindek mejlojn.”
”Kia distanco! Estas al mi nekompreneble, ke sinjorino
Reed ne timas, lasante ŝin iri tiel malproksimen kaj sola.”
La veturilo haltis; jen ĝi staris kun kvar ĉevaloj ĉe la krado
kaj ĝia supro estis plenplena de vojaĝantoj; la konduktoro kaj
la veturigisto kriis kiel eble plej laŭte, ke mi rapidu; mia kofro estis tirata supren kaj mi estis forigata de Bessie, kiun mi kisis kaj ĉirkaŭbrakis.
52
JANE EYRE
eLIBRO
”Bone zorgu pri ŝi!” ŝi kriis al la konduktoro, kiam li sidi-
gis min en la veturilon.
”Jes, jes!” li respondis; la veturilpordo brufermiĝis, voĉo
kriis ”jam antaŭen!” kaj ni ekveturis. Tiel mi estis disigita de Bessie kaj de Gateshead; kaj kondukata, kiel mi opiniis, al
malproksimaj, misterplenaj regionoj.
Pri la vojaĝo mi memoras nur malmulton: nur ke la tago
ŝajnis nenature longa kaj ke ni vojaĝis laŭ vojo, kiu estis longa multajn centojn da mejloj. Ni vojaĝis tra diversaj urboj kaj en granda urbo la veturilo haltis; la ĉevaloj estis maljungataj kaj la pasaĝeroj eliris la veturilon por manĝi. Mi estis kondukata al la veturilhaltejo, speco de hotelo, kie la konduktoro vo-
lis doni al mi kelkan manĝaĵon, sed mi ne malsatis; poste li
irigis min en grandan ĉambron, kiu havis fajrejon ĉe ĉiu fino;
ĉe la plafono pendis lustro kaj sur la muro estis malgranda
ronda galerio plena de muzikinstrumentoj.
Tie mi longan tempon iris tien kaj reen, sentante min tre
stranga kaj timanta, ke oni ŝtelos min; ĉar mi kredis pri in-
fanŝtelistoj, ĉar multfoje ili troviĝis en la rakontoj vespere
rakontitaj de Bessie.
Fine la konduktoro revenis; refoje mi estis ŝovita en la
poŝtveturilon, mia protektanto suriris sian sidejon, blovis la
kornon, kaj jen ni brue forvojaĝis sur la stratŝtonoj de L…
En la posttagmezo la vetero fariĝis malseketa kaj nebula;
kaj kiam krepuskiĝis, mi sentis, ke ni estas tre malproksime
de Gateshead; urbojn ni ne plu preteriris, la pejzaĝo ŝanĝiĝis, altaj grizaj montetoj leviĝis ĉe la horizonto. Kiam fariĝis pli mallume, ni venis en valon kun densa arbaro, kaj longe post
kiam vesperiĝis, mi aŭdis la venton muĝi inter la arboj.
Tiu bruo sendube dormigis min; mi dormis nur mallongan
53
JANE EYRE
eLIBRO
tempon, kiam subita halto de la veturilo vekis min. La porde-
to estis malfermita kaj iaspeca servistino staris antaŭ ĝi; mi
rimarkis ŝiajn vizaĝon kaj jupon en la lumo de la veturila lam-
po.
”ĉu estas ĉi tie knabineto, kiu nomiĝas Jane Eyre?” ŝi de-
mandis.
”Jes,” mi respondis, kaj oni metis min el la veturilo; mia ko-
fro baldaŭ staris ĉe mia flanko kaj tuj la veturilo iris pluen.
Mi estis rigida pro la longa sidado, kaj konfuzita pro la
bruo kaj la skuetoj de la veturilo; sed kolektante mian tutan
energion, mi rigardis ĉirkaŭe. ĉie pluvo, vento kaj mallumo;
sed klare mi vidis muron kun pordo kaj tra tiu pordo mi iris
kun mia nova kondukanto. ŝi serurfermis post si la pordon.
Nun mi vidis domon, aŭ kelkajn domojn, ĉar la konstruaĵo
sin etendis proksimen kun multaj fenestroj, kelkaj el kiuj estis prilumitaj; ni trairis larĝan silikan vojeton tre malsekan, kaj eniris pordon; poste la servistino kondukis min en ĉambron
kun fajro en la fajrejo kaj lasis min sola.
Mi varmigis miajn sensentajn manojn super la flamoj kaj
rigardis ĉirkaŭe; kandelo ne estis tie, sed per la flamoj en la fajrejo mi kelkfoje povis vidi la murpaperon, plankotapiŝetojn, kurtenojn kaj brilantajn meblojn el mahagono. Estis
gastoĉambro, ne tiel vasta kaj riĉa kiel la salono en Gates-
head, sed sufiĉe komforta. Mi penis vidi, kion reprezentis
pentraĵo, pendanta sur la muro, kiam malfermiĝis la pordo
kaj eniris persono kun lumo; alia persono ŝin sekvis.
La unua estis alta sinjorino kun malhelaj haroj kaj brunaj
okuloj, pala kaj alta frunto; ŝi estis volvita en ŝalo, ŝia vizaĝo estis grava kaj ŝia teniĝo rekta.
”La infano estas tre juna por fari tian longan vojaĝon, tute
54
JANE EYRE
eLIBRO
sola,” ŝi diris, dum ŝi metis la kandelon sur la tablon. Momen-
ton ŝi atente rigardis min, poste ŝi diris plue. ”Konduku ŝin tuj al la lito, ŝi aspektas laca. ĉu vi estas laca?” ŝi demandis, metante la manon sur mian ŝultron.
”Iom, sinjorino.”
”Kaj sendube ankaŭ malsata; fraŭlino Miller, donu al ŝi
iom da manĝo antaŭ ol ŝi enlitiĝos. ĉu tio estas la unua fojo,
ke vi iras al lernejo, tiel malproksime de viaj gepatroj, knabineto?”
Mi respondis, ke mi ne plu havas gepatrojn. ŝi demandis
antaŭ kiom da tempo ili mortis, kiom da jaroj mi havas, kio
estas mia nomo kaj ĉu mi scias legi, skribi kaj kudri; poste ŝi frapetis mian vangon per sia montrofingro dirante, ke mi bo-ne kondutu kaj igis forkonduki min de fraŭlino Miller.
La sinjorino, de kiu ni ĵus iris, estis ĉirkaŭ dudeknaŭjara; la fraŭlino, kiu akompanis min, estis pli juna; la unua impresis
min per siaj voĉo kaj tuta sia eksteraĵo. Fraŭlino Miller estis pli ordinara, kun ruĝa vizaĝkoloro kaj, kvazaŭ ŝin premas
zorgoj, iom rapida en movoj kaj manieroj, kiel iu, kiu havas
multon por fari. ŝi aspektis kiel instruistino kaj poste mi ri-
markis, ke ŝi estas tio. ŝi kondukis min de unu ĉambro en ali-
an, tra ĉiaj koridoroj de la malregula konstruaĵo, ĝis fine la
profunda silento, reganta en tiu parto, kiun ni trairis, ŝanĝiĝis en bruon de voĉoj; tie ni eniris vastan longan ĉambron kun
longaj lignaj tabloj, ĉe ĉiu fino po du, sur kiuj staris kelkaj brulantaj kandeloj kaj ĉirkaŭ kiuj sidis sur benkoj aro da dek-
ĝis dudekjaraj knabinoj. La nombro, vidata ĉe la lumo de kan-
deloj ŝajnis al mi nekalkulebla; tamen ĝi ne superis okdek; ili estis vestitaj per brunaj lanaj jupoj de stranga modo kaj portis longajn maldelikatajn antaŭtukojn. En ĉi tiu horo ili kutimis
55
JANE EYRE
eLIBRO
studi la lecionojn por la sekvanta tago kaj la murmurado de
voĉoj, kiun mi aŭdis, estis la miksita flustrata studado.
Fraŭlino Miller fingre montris al mi benkon ĉe la pordo
por sidiĝi, poste ŝi iris al la antaŭa parto de la longa ĉambro, kaj ekkriis:
”Plejaĝulinoj1, kolektu kaj forportu la librojn!”
Kvar knabinoj ĉe diversaj tabloj ekstaris kaj disiris por ko-
lekti kaj forporti la librojn. Post momento fraŭlino Miller ek-
kriis samkomande: ”Plejaĝulinoj, alportu la pletojn kun la
vespermanĝo.”
La plej aĝaj knabinoj foriris kaj reveninte ili ĉiuj portis pleton kun porcioj de io, kion mi ankoraŭ neniam vidis kaj ka-
rafon da akvo kaj pokalon en la mezo. La porcioj estis disdo-
nataj; kiuj soifis, tiuj trinkis akvon el sama pokalo. Kiam ve-
nis mia vico, mi trinkis, ĉar mi soifis, sed pro la laceco kaj pro ĉio nova ĉirkaŭ mi, mi ne povis manĝi; mi nun vidis, ke mia
porcio konsistas el maldika avena kuko tranĉita en pecetojn.
Post la vespermanĝo preĝo estis legata de fraŭlino Miller, kaj
ĉiuj iris supren duope. Mi estis tiel laca, ke mi preskaŭ ne rimarkis, kiel aspektas la dormejo, mi nur vidis, ke ĝi estas tiel longa, kiel la lernejoĉambro. Tiun nokton mi dormis kune
kun fraŭlino Miller en ŝia lito; ŝi helpis min senvestiĝi, kaj
kiam mi estis kuŝanta, mi rigardis la longan vicon de litoj, kiuj baldaŭ estis okupitaj ĉiu de du knabinoj; en dek minutoj estingiĝis la kandeloj kaj mi profunde ekdormis en la senbrua
ĉie reganta mallumo.
La nokto baldaŭ pasis; mi estis tro laca por sonĝi. Nur unu
fojon mi vekiĝis pro la vento kaj la pluvo, kiu torente malsup-
reniĝis kaj mi rimarkis, ke mi kuŝas flanke de fraŭlino Miller.
1 originale ”Monitors”, Monitoro estas helpanto de instruisto.
56
JANE EYRE
eLIBRO
Kiam mi refoje malfermis la okulojn, la sonorilo laŭte so-
noris; la knabinoj jam leviĝis kaj sin vestis; estis ankoraŭ frumatene kaj du kandeloj brulis en la ĉambro. Kontraŭvole mi
ellitiĝis; estis malvarmege. Kiel eble plej bone kaj tremetan-
te mi vestis min kaj lavis min, kiam pelvo kun akvo estis al-
portita, kio okazis malrapide, ĉar nur unu pelvo estis uzata de ses knabinoj sur la lavotabloj en la mezo de la ĉambro. Denove la sonorilo aŭdiĝis kaj duope ĉiuj malsupreniris la ŝtupa-
ron al la malnova duone prilumita lerneja ĉambro; tie refoje
estis preĝo de fraŭlino Miller, kiu poste ekkriis: ”Formu kla-
sojn!”
Dum kelkaj minutoj regis laŭta bruo kaj fraŭlino Miller ri-
pete vokis: ”Senbrue! kaj orde! ”Kiam la bruo finiĝis, mi vidis, ke ili staras en kvar duonaj cirkloj antaŭ kvar seĝoj, starantaj ĉe la kvar tabloj; ĉiuj knabinoj havis libron en la mano, kaj sur ĉiu tablo antaŭ la neokupitaj lokoj kuŝis dika libro, kiu aspektis kiel Biblio. Sekvis mallonga paŭzo, dum kiu oni aŭdis nur
kelkan flustradon; fraŭlino Miller iris de unu klaso al alia por ordoni silenton.
En la malproksimo sonis sonorileto kaj eniris tri personoj,
ili sin direktis al unu el la tabloj kaj sidiĝis tie. Fraŭlino Miller sidiĝis sur la kvara seĝo plej proksime al la pordo, kie la plej malgrandaj infanoj estis sidantaj; al tiu juna klaso mi estis vokata kaj sidigata sur la plej malsupra loko. Jen la okupado
de la tago komenciĝis; la ĉiutaga preĝo estis dirata, tiam kel-
kaj tekstoj el la biblio; kaj poste estis tirtone legataj longaj ĉapitroj el la biblio, kio daŭris unu horon. Kiam tio finiĝis
estis luma tago. La nelacigebla sonorilo sonoris la kvaran fo-
jon; la klasoj estis formataj; kaj ni marŝis al alia ĉambro por matenmanĝi. Kiel min ĝojigis la perspektivo, ke mi estis man-57
JANE EYRE
eLIBRO
ĝonta, mi estis malsana pro manko de nutraĵo, ĉar la antaŭan
tagon mi estis manĝinta tiel malmulte.
La manĝejo estis vasta, malgaja ĉambro kun malalta pla-
fono; sur du tabloj staris vaporantaj pletoj, kiuj je mia teru-
ro disvastigis malagrablan odoron. Mi rimarkis ĝeneralan
manifestadon de malkontento, kiam la odoro el la pletoj ti-
klis la naztruojn de tiuj, por kiuj estis destinita la manĝaĵo. La plej grandaj knabinoj de la unua klaso flustris:
”Abomene! La kaĉo refoje brulodoras!”
”Silenton!” vokis voĉo, ne tiu de fraŭlino Miller, sed de la
ĉefinstruistino, malgranda, malpala persono, bele vestita, kiu
aspektis malafable kaj nun sidiĝis ĉe la ĉefa parto de la tab-
lo flanke de iom pli gaje aspektanta sinjorino.
Vane mi serĉis tiun, kiun mi estis vidinta la antaŭan vespe-
ron, ĉar ŝi forestis. Fraŭlino Miller sidis ĉe la fino de la tab-lo, kie ankaŭ mi sidis; kaj stranga, alilanda pli aĝa sinjorino, la franca instruistino, okupis la saman lokon ĉe la alia tablo.
Longa preĝo estis dirata kaj himno kantata; poste la servis-
tino portis teon por la instruistinoj kaj la manĝo komenciĝis.
Mi estis preskaŭ malsana pro malsatego kaj englutis kel-
kajn kulerojn de mia porcio ne pensante pri la gusto, sed
kiam pasis la malsato, mi rimarkis, ke ĝi estas io tre naŭziga
— brulita kaĉo estas same malbongusta kiel nemanĝeblaj ter-
pomoj; eĉ malsatanton ĝi naŭzigas. La kuleroj iris malrapide;
mi vidis kiel ĉiu knabino gustumis la nutraĵon penante en-
gluti ĝin, sed preskaŭ ĉiuj baldaŭ formetis la kuleron. La ma-
tenmanĝo finiĝis, sed neniu estis matenmanĝinta. Kiam oni
estis dankinta pro tio, kion neniu estis ĝuinta, kaj dua him-
no estis kantita, ĉiuj eliris la manĝejon kaj direktis sin al la instru-ĉambro. Mi estis unu el la lastaj, kaj preterirante la ta-
58
JANE EYRE
eLIBRO
blojn, mi vidis, ke unu el la instruistinoj gustumis la kaĉon; ŝi rigardis la aliajn; sur ĉies vizaĝo sin montris malkontenteco
kaj unu el ili, la dikulino, flustris:
”Abomene! Kia honto!”
Dum kvaronhoro, antaŭ ol la kurso komenciĝis, la instru-
ĉambro estis plena de bruo; tiam ĉiu povis laŭte kaj iom pli
libere paroli kaj ĉiuj uzis la okazon. La tuta interparolado temis pri la matenmanĝo, pri kiu ĉiuj sentis grandan indignon.
Kompatindaj infanoj! Tio estis ilia sola konsolo. Fraŭlino
Miller estis la sola ĉeestanta instruistino; kelkaj grandaj knabinoj staris ĉirkaŭ ŝi parolante kun seriozaj kaj malkontentaj
gestoj.
Mi aŭdis, ke oni mencias la nomon de sinjoro Brockle-
hurst, post kio fraŭlino Miller malaprobe skuis la kapon; sed
ŝi ne klopodis kvietigi la ĝeneralan koleron; mi kredas, ke ŝi
partoprenis ĝin.
La horloĝo en la instrusalono batis la naŭan horon. Fraŭ-
lino Miller ekstaris en la mezo de la ĉambro kaj vokis:
”Silenton! ĉiu iru al sia loko!”
La disciplino efikis. En kvin minutoj la ordo revenis en la
malorda aro, kaj silento sekvis la babilonan zumadon de vo-
ĉoj. Kvankam la ĉefinstruistinoj akurate okupis siajn lokojn,
ŝajne ĉiuj atendis ion. Vicigitaj en la benkoj laŭlonge de la
muroj de la instrusalono, la okdek knabinoj sidis senmove kaj
rekte. ¯i estis karakteriza aro, ĉiuj havis glatajn harojn, kom-bitajn for de la vizaĝoj, neniu bukleto estis videbla; ĉiu por-
tis brunan jupon, tre altan ĉe la kolo kaj kun malvasta ko-
lumo, kaj kun malgrandaj eksteraj poŝoj ligitaj sur ilia jupo
kaj kiujn ili devis uzi kiel laborsakojn. ĉiuj portis lanajn ŝtrumpojn kaj pezajn ŝuojn kun bukoj el kupro. Pli ol dudek
59
JANE EYRE
eLIBRO
el la knabinoj, vestitaj per tiu kostumo, estis plenkreskintaj, aŭ pli ĝuste dirite, jam junaj fraŭlinoj; la kostumo vestis ilin tre malbele kaj eĉ al la plej bela ĝi donis strangan aspekton.
Mi rigardis jen unu jen alian, kaj kelkfoje la instruistinojn
— kaj mi devas konfesi, ke neniu el ili tre plaĉis al mi; ĉar la dikulino estis iom maldelikata, la malhela ne malmulte eksplodema, la francino kriema kaj ridinda, kaj fraŭlino Miller —
kompatindulino! aspektis violkolore, veterbatite kaj trolaci-
ĝinte. Subite, dum mia rigardo vagadis de unu vizaĝo al alia,
la tuta lernejo samtempe leviĝis kvazaŭ per komuna instigi-
lo aŭ risorto.
Kio okazis? Mi ne aŭdis ordonon; mi ne sciis, kion pensi pri
tio. Antaŭ ol mi estis rekolektinta miajn pensojn, la diversaj
klasoj refoje estis sidantaj, sed, ĉar ĉiuj okuloj estis fiksataj al unu loko, la miaj sekvis la komunan direkton kaj renkontis la
personon, kiu la antaŭan vesperon estis ricevinta min. ŝi sta-
ris ĉe la fino de la longa salono, ĉe la fajrejo, ĉar ĉe ĉiu fino brulis fajro; silentante ŝi atente kaj grave ekzamenis la du vicojn de knabinoj. Dum fraŭlino Miller alproksimiĝis al ŝi, ŝi
ŝajnis demandi ion al ŝi; kaj ricevinte respondon, ŝi reiris al sia loko kaj laŭte diris:
”Plejaĝulino de la unua klaso, alportu la terglobojn!”
Dum ĉi tiu ordono estis plenumata, la sinjorino, kies kon-
silo estis petita, malrapide trairis la ĉambron. Mi kredas, ke
mia respektorgano nepre estas grandega, ĉar eĉ ĝis hodiaŭ mi
gardis la memoron pri admiro kaj respekto, kun kiuj mi se-
kvis ŝiajn paŝojn. Vidate en la plena taglumo, ŝi estis alta kaj belkorpa; brunaj okuloj, kun dolĉa lumo en iliaj irisoj kaj delikataj longaj okulharoj plibeligis ankoraŭ la blankecon de la
alta frunto; laŭlonge de ŝiaj tempioj pendis buklete ĝiaj mal-
60
JANE EYRE
eLIBRO
hele brunaj haroj, laŭ la modo de tiuj tagoj, kiam glataj ru-
bandoj aŭ longaj bukloj ne estis portataj; ŝia jupo, same laŭ
la modo de tiu tempo, estis el purpura drapo, borderita per
speco de hispana garnituro el nigra veluro; ora poŝhorloĝo
(horloĝoj estis tiam pli maloftaj ol nun) brilis ĉe ŝia zono. Por kompletigi ĉi tiun pentraĵon, la leganto image aldonu civili-zitajn manierojn, blankan, eble iom palan vizaĝkoloron kaj
gravan iradon kaj teniĝon, kaj, almenaŭ se vortoj povos mon-
tri ĝin, vi havos ĝustan ideon pri la eksteraĵo de fraŭlino
Temple. — Maria Temple estis ŝia nomo, ĉar poste mi vidis
tiun nomon skribita en la preĝlibro, kiun mi povis porti por
ŝi al la preĝejo.
Post kiam la ĉefa guvernistino de Lowood (ĉar tiun oficon
ŝi plenumis) sidiĝis antaŭ du tergloboj, metitaj sur unu el la
tabloj, ŝi starigis ĉirkaŭ si sian klason kaj komencis la geografian kurson; la pli malaltaj klasoj estis vokataj de la instruistinoj. Ripetadoj pri historio kaj gramatiko estis tenataj dum
unu horo; poste sekvis skribado kaj kalkulado kaj fraŭlino
Temple instruis muzikon al kelkaj el la plej aĝaj knabinoj. La
daŭro de ĉiu leciono estis fiksata per la horloĝo, kiu fine ba-
tis la dek duan horon. La intendantino leviĝis. ”Ankoraŭ unu
vorton mi havas por diri al la lernantinoj,” ŝi diris.
La bruo, kiu kutime sekvis post ĉiu kurshoro, jam komen-
ciĝis, sed tuj ĉesis kiam ŝi diris plue:
”Vi ne havis matenmanĝon hodiaŭ matene, kiun vi povis
manĝi kaj sekve vi estas malsataj. Mi ordonis, ke ĉiu el vi ri-
cevu nun panon kun fromaĝo.”
La instruistinoj rigardis unu la alian iom mirigite.
”Kaj tio okazas je mia respondeco,” ŝi klarige aldonis, kaj
tuj poste ŝi eliris la ĉambron.
61
JANE EYRE
eLIBRO
La pano kaj la fromaĝo estis disdonataj kelkajn momentojn
poste je granda ĝojo kaj refreŝigo de la tuta lernejo. Nun es-
tis ordonite: ”Al la ĝardeno!” ĉiu surmetis maldelikatan ĉape-
lon el pajlo, kun multkoloraj rubandoj el kalikoto, kaj grizan
lanan mantelon. Ankaŭ mi estis vestita, sekvis la aliajn kaj venis en la liberan aeron.
La ĝardeno estis vasta, ĉirkaŭita per tiel altaj muroj, ke ĉia
perspektivo estis elbarita. Kovrita verando etendiĝis laŭ unu
flanko kaj larĝaj promenvojetoj borderis la mezon, kiu estis
dividita en dek bedetojn. ĉi tiuj bedetoj estis destinitaj kiel
ĝardenetoj por la lernantinoj, kaj ĉiu bedeto havis posedanti-
non. Se ili estus plenaj de floroj, ili sendube oferus belan aspekton, sed nun, en la dua duono de januaro ĉio estis vintre
velkinta kaj bruna. Mi tremetis pro malvarmo rigardante ĉir-
kaŭ mi. La vetero estis tro malvarma por ludi eksterdome —
ne pluvis, sed estis mallume pro la flava malseka nebulo; la
tero estis ankoraŭ tute malseka pro la pluvegoj de la antaŭa
tago. La fortaj knabinoj ĉirkaŭkuris amuziĝante per ĉiaj lude-
toj, sed multaj palaj, maldikaj infanoj kunariĝis en la veran-
do por trovi ŝirmejon kaj varmon. Kaj kiam la densa nebulo
penetris iliajn tremetantajn korpojn, mi ripete aŭdis la sonon
de profundaj tusadoj.
¯is nun mi diris ankoraŭ nenion al la knabinoj kaj neniu
atentis min. Mi staris tie tute sola, sed al sento de soleco mi jam kutimis, ĝi ne tro premis min. Mi apogis min al la fosto
de la verando, volvis mian grizan mantelon ĉirkaŭ mia kor-
po kaj penante forgesi pri la malvarmo, kiu ekstere kvazaŭ
ŝtonigis min, kaj la sento de malsato, kiu interne mordetis
min, mi donis min al ĉio, kio okazis ĉirkaŭ mi. Miaj pripen-
soj estis tro malklaraj kaj tro interrompataj por rakonti ilin
62
JANE EYRE
eLIBRO
nun. Apenaŭ mi sciis, kie mi troviĝas. ŝajnis al mi, ke Gates-
head kaj mia ĝisnuna vivo kuŝas tre malproksime de mi. La
estanteco estis malklara kaj stranga, kaj mi ne povis diveni,
kion donos la estonteco. Mi ĉirkaŭrigardis la monaęj-aspek-
tan ĝardenon kaj poste rigardis la eksteran parton de la domo
— granda konstruaĵo, kies duono aspektis grize kaj malnove,
la alia duono ankoraŭ tute nove. La nova parto, en kiu trovi-
ĝis la instrusalono kaj la dormejo, ricevis sian lumon tra al-
taj, mallarĝaj kradfenestroj, pro kio ĝi aspektis kiel preĝejo.
Memorŝtono super la pordo enhavis la surskribon:
Instituto Lowood. — ĉi tiu parto estas rekonstruita en la
jaro. … — de Naomi, de Brocklehurst Hall, en ĉi tiu graflan-
do. … ”Tiel same via lumo lumu antaŭ homoj, por ke ili vidu
viajn bonajn farojn kaj gloru vian patron, kiu estas en la ĉie-
lo.” Sankta Mateo 5: 16.
Ripete mi legis tiujn vortojn. Mi sentis, ke klarigo devus
esti aldonita kaj ke mi ne povas kompreni ilian plenan signi-
fon. Mi staris ankoraŭ pripensante la signifon de la vorto ”In-
stituto” kaj penis trovi ian interrilaton inter la unuaj vortoj kaj la verso, kiam iu tuj malantaŭ mi tusis, kaj tial mi turnis la kapon. Tute apude mi vidis knabinon sidantan sur ŝtona ben-
ko. ŝi klinis sin super libro kaj ŝajnis tre atente legi.
De la loko, kie mi staris, mi povis legi la titolon — ”Rasse-
las” — tiun nomon mi trovis stranga kaj sekve alloga. Kiam ŝi
turnis paĝon, ŝi okaze rigardis supren, kaj tuj mi alparolis ŝin:
”ĉu vi trovas tiun libron interesa?” Mi jam intencis peti ĝin
prunti iam.
”Ho jes,” ŝi diris, silentinte kelkajn sekundojn, dum kiuj ŝi
rigardis min. ”¯i plaĉas al mi.”
”Pri kio ĝi temas?” mi demandis plue. Nun mi vere ne
63
JANE EYRE
eLIBRO
scias, kiel mi fariĝis tiel kuraĝa kaj komencis interparolon kun fremdulino. Tio ja estis kontraŭa al mia karaktero; sed mi
opinias, ke ŝia okupo naskis mian simpation al ŝi, ĉar ankaŭ
mi mem amis legi, kvankam nur frivolan kaj infanan literatu-
ron, taŭgan por mia aĝo. Gravan aŭ malfacilan mi ankoraŭ ne
povis kompreni.
”lam foliu kaj enrigardu ĝin,” respondis la knabino, pre-
zentante al mi la libron. Mi enrigardis la libron. Mallonga ek-
zameno konvinkis min, ke la enhavo estas malpli interesa ol
la titolo. ”Rasselas” ŝajnis al mi enua pro mia nematura gusto.
Nenion mi vidis pri feinoj, nenion pri protektantaj spiritoj; en la dense presitaj linioj ŝajne ne estis rakontate pri brila diversaĵo. Mi ĝin redonis. Sendire kaj kviete ŝi akceptis la libron kaj estis tuj enprofundiĝinta en ĝi, kiam mi refoje kuraĝis ĝeni
ŝin.
”ĉu vi povas diri al mi, kion signifas tiuj vortoj sur la ŝto-
no super la pordo? Kio estas Instituto Lowood?”
”¯i estas ĉi tiu domo en kiu vi estonte loĝos.”
”Kaj kial oni nomas ĝin ’Instituto’. ĉu ĝi iel diferencas de
aliaj lernejoj?”
”Parte ĝi estas azilo, parte lernejo. Vi kaj mi kaj ĉiuj aliaj ĉi tie estas infanoj vivantaj per la donacoj de bonfarantoj. Mi
supozas vin orfino, ĉu ne? ĉu ne mortis via patro, aŭ via pa-
trino, eble ambaŭ?”
”Ili ambaŭ mortis antaŭ ol mi estis sufiĉe aĝa por kompre-
ni tion.”
”Nu, ĉiuj knabinoj ĉi tie perdis unu el siaj gepatroj, aŭ am-
baŭ, kaj ĉi tiu konstruaĵo estas nomata instituto por eduki
orfinojn.”
64
JANE EYRE
eLIBRO
”ĉu ni ne pagas tion? ĉu oni subtenas kaj edukas senpa-
ge?”
”Ni, aŭ niaj amikoj pagas jare po dek kvin funtoj por ĉiu
lernantino.”
”Kial do oni nomas nin azil-infanoj?”
”ĉar dek kvin funtoj ne sufiĉas por pagi niajn subtenadon
kaj edukadon; kio mankas, estas pagata per monoferadoj.
”Kiu ekzemple estas tia monoferanto?”
”Diversaj filantropoj, kaj sinjorinoj kaj sinjoroj en ĉi tiu ĉir-kaŭaĵo kaj en Londono.
”Kiu estis Naomi Brocklehurst?”
”La sinjorino, kiu konstruis la novan parton de ĉi tiu kon-
struaĵo; tion sciigas tiu ŝtono, kaj ŝia filo ĉion administras kaj aranĝas ĉi tie.”
”Kial?”
”ĉar li estas la kasisto kaj direktoro de la instituto.”
”Sekve ĉi tiu domo ne apartenas al tiu altkreska sinjorino,
kiu portas poŝhorloĝon kaj kiu diris, ke ni ricevos panon kun
fromaĝo?”
”Al fraŭlino Temple? Ho, ne! Mi dezirus, ke ĝi apartenus al
ŝi. ŝi devas respondi al sinjoro Brocklehurst pri ĉio, kion ŝi
faras. Sinjoro Brocklehurst mem aĉetas ĉiujn niajn vestojn kaj
la nutraĵon.”
”ĉu li loĝas en ĉi tiu konstruaĵo?”
”Ne, — li loĝas du mejlojn de ĉi tiu loko, en granda porsin-
jora domo.”
”ĉu li estas bona viro?”
”Li estas ekleziulo kaj oni diras, ke li faras multon bonan.”
”ĉu vi ne diris, ke tiu altkreska persono nomiĝas fraŭlino
Temple?”
65
JANE EYRE
eLIBRO
”Jes.”
”Kaj kiel nomiĝas la aliaj instruistinoj?”
”La ruĝvangulino nomiĝas fraŭlino Smith; ŝi atentas la la-
boron kaj tondas la vestaĵojn — ĉar ni faras niajn proprajn
vestaĵojn kaj jupojn; tiu etulino kun la nigraj haroj estas fraŭ-
lino Scatcherd; ŝi instruas historion kaj gramatikon, kaj ri-
petadas en la dua klaso; tiu kun la ŝalo kaj kun la naztuko li-
gita al sia flanko per flava rubando, estas Madame Pierrot; —
ŝi venis el Lise en Francujo kaj donas francajn lecionojn.”
”ĉu vi amas la fraŭlinojn?”
”Nu … iom … tiom.”
”ĉu vi amas tiun etan nigraokulan kaj tiun Madame —? —
Mi ne povas prononci ŝian nomon kiel vi ĵus faris.”
”Fraŭlino Scatcherd estas iomete kolerema — vi devas
atenti ne inciti ŝin; madame Pierrot ne estas malbona homo.”
”Sed fraŭlino Temple estas la plej bona, ĉu ne?”
”Fraŭlino Temple estas tre bona kaj tre klera; ŝi superas
ĉiujn aliajn, ĉar ŝi estas multe pli instruita ol la aliaj.”
”ĉu vi estas ĉi tie jam longe?”
”Du jarojn.”
”ĉu vi estas orfino?”
”Mia patrino estas mortinta.”
”ĉu vi estas feliĉa ĉi tie?”
”Mi opinias, ke vi faras tro multajn demandojn kaj mi re-
spondis jam sufiĉajn da ili. Nun mi volas legi.”
Sed en tiu momento la sonorilo vokis al tagmanĝo. ĉiuj
eniris la domon. La odoro nun pleniganta la manĝejon apen-
aŭ estis pli apetitincita ol tiu, kiu tiklis niajn flarorganojn antaŭ la matenmanĝo. La manĝaĵo ĉi tiun fojon metita sur la
tablon troviĝis en du eksterordinare grandaj ladaj kaldronoj,
66
JANE EYRE
eLIBRO
el kiu supreniris densa vaporo, malbonodoranta kiel ranca
graso. La tagmanĝo konsistis el pistitaj terpomoj kun pecetoj
da malbona viandaĵo. De ĉi tiu miksaĵo ĉiu lernantino ricevis
sufiĉe grandan telerplenan porcion. Mi manĝis de ĝi, kion mi
povis engluti, mirante ĉu la nutraĵo estas sama ĉiutage. Post
la manĝo ni tuj reiris al la instrusalono. La lecionoj rekomen-
ciĝis kaj daŭris ĝis la kvina horo.
La unua notinda okazintaĵo de tiu posttagmezo estis, ke la
knabino, kun kiu mi estis parolinta sub la verando tiun ma-
tenon, estis forsendita de la historia leciono al la mezo de la salono, kie ŝi devis resti staranta. Mi trovis tiun punon tre
senhonoriga, precipe por tiel granda knabino — ŝajnis al mi,
ke ŝi montros honton; sed je mia granda surprizo ŝi nek ploris
nek ruĝiĝis.
Kviete sed grave ŝi staris tie dum ĉiuj rigardis ŝin. ”Kiel ŝi
povas elporti tion tiel kviete — kaj energie?” mi demandis al
mi. ”Se mi starus tie en ŝia loko, mi dezirus, ke malfermiĝu
antaŭ miaj piedoj la tero por engluti min. ŝi aspektas kvazaŭ
ŝi pensas pri io ekster sia puno kaj ekster sia situacio: pri io nek ĉirkaŭ, nek antaŭ si. Mi aŭdis foje pri tagsonĝoj — ĉu ŝi
nun tagsonĝas? La okulojn ŝi fiksas sur la plankon, sed mi
estas certa pri tio, ke ŝi ne vidas ĝin — estas kvazaŭ ŝi rigardas en sian internon, en sian propran koron; mi kredas, ke ŝi
rigardas tion, kion ŝi povas memorigi al si, kaj ne al tio, kio nun okazas ĉirkaŭ ŝi. Mi estas scivola ekaŭdi, kia knabino ŝi
estas — bona aŭ sentaŭga.”
Baldaŭ post la kvina horo ni ricevis refoje manĝon, konsis-
tantan el taseto da kafo kaj tranĉaĵo da bruna pano. Mi for-
manĝis mian panon kaj trinkis mian kafon kun apetito; sed
volonte mi estus ricevinta duan egalan porcion — ĉar mi mal-
67
JANE EYRE
eLIBRO
satis ankoraŭ. Poste sekvis libera duonhoro; poste ni ricevis
glason da akvo kaj peceton da aven-kuko kaj fine ni devis
preĝi kaj iri al la dormejo.
Tia estis mia unua tago en Lowood.
68
JANE EYRE
eLIBRO
ĉapitro VI.
La sekvanta tago komenciĝis kiel la antaŭa, ni ellitiĝis kaj
vestis nin ĉe kandela lumo; sed ĉi tiun matenon ni estis
devigataj preterlasi la ceremonion de lavado, ĉar la akvo en
la kruĉoj estis tute frostita. La vetero de la pasinta vespero
jam ŝanĝiĝis kaj la akra nord-orienta vento, kiu la tutan nok-
ton fajfis tra la krevaĵoj de niaj dormej-vitroj, tremetigis nin en niaj litoj kaj ŝanĝis la enhavon de la kruĉoj en glacion.
Antaŭ ol pasis la longaj horo kaj duono de preĝado kaj le-
gado en la biblio, mi preskaŭ ŝtoniĝis pro la malvarmo. Fine
venis la tempo de la matenmanĝo kaj ĉi tiun matenon la kaĉo
ne estis brunkuirita; ĝi estis manĝebla, sed la kvanto estis tre malgranda. Kiel malgranda ŝajnis mia porcio! Mi dezirus, ke
oni estu doninta al mi la duoblon. Dum la paso de la tago mi
estis enskribita kiel membro de la kvara klaso, kaj regule mi
devis partopreni en la kursoj kaj plenumi la taskojn je fiksi-
taj tempoj. ¯is nun mi estis rigardanto de ĉio, kio fariĝis en
Lowood; de nun mi estis unu el ĝiaj aktorinoj. ĉar mi ne ku-
timis lerni parkere, la lecionoj en la komenco ŝajnis al mi longaj kaj malfacilaj. La ripeta transiro de unu kurso en alian
konfuzis min kaj mi ĝojis, kiam fraŭlino Smith enmanigis al
mi posttagmeze je la tria horo du metrojn da muslina bande-
rolo kun fadeno, kudrilo kaj fingringo, ordonante al mi sidiĝi
en angulo kaj borderi. Je tiu horo preskaŭ ĉiuj aliaj sidis kud-rantaj; sed unu klaso staris ankoraŭ ĉirkaŭ fraŭlino Scatcherd
69
JANE EYRE
eLIBRO
kaj legis, kaj ĉar estis ĉie silente, mi povis aŭdi, pri kio temas la kurso kaj samtempe, kion ĉiu knabino scias pri ĝi kaj la rimarkojn de fraŭlino Scatcherd, kiu nun instruis la anglan hi-
storion. Inter la knabinoj, kiuj laŭvice legis, mi rimarkis an-
kaŭ mian konatinon el la verando. ĉe la komenciĝo de la le-
ciono ŝi ŝidis ĉe la fronto de la klaso, sed ĉar ŝi malbone prononcis kelkajn vortojn, aŭ ne atentis la interpunkcion, ŝi de-
vis eksidi sur la plej malantaŭa loko. Eĉ en tiu loko de mal-
honoro fraŭlino Scatcherd sen interrompo ŝin atentis. ĉiufoje
ŝi parolis al ŝi en la sekvanta maniero:
”Burns ( tiel la knabino ŝajnis nomiĝi. La knabinoj ĉi tie es-
tis nomataj laŭ sia familia nomo same kiel la knaboj en aliaj
lernejoj), Burns, vi staras sur la rando de via ŝuo, aŭ: tuj tur-nu viajn piedfingrojn dekstren. — Burns, vi en tre malagrabla
maniero elstarigas la mentonon, retiru ĝin. — Burns, mi ne-
pre postulas, ke vi tenu la kapon rekta. En tia sinteno mi ne
volas vidi vin antaŭ mi.” Kaj tiel plu, kaj tiel plu.
Post kiam unu ĉapitro estis legita dufoje, la libroj estis fer-
mitaj kaj demandoj farataj al la knabinoj. La leciono temis pri la regno de Karlo Unua, demandoj estis farataj pri enhavo-,
pezo- kaj havenimpostoj, kiujn la plej multaj el la knabinoj ne sciis respondi; sed ĉiu malfacilaĵo estis solvita, kiam la vico venis al Burns. ŝajnis, ke ŝia memoro kaptis la tutan lecionon
kaj ŝi sciis ĉion, kio estis al ŝi demandata. Mi atendis, ke fraŭ-
lino Scatcherd laŭdus ŝin pro ŝia atento; sed anstataŭ tio ŝi
ekkriis subite:
”Malpura, tedema knabinaĉo! Vi ne purigis viajn ungojn!”
Burns ne respondis kaj ŝia silentado mirigis min.
Mi pensis: ”Kial ŝi ne klarigas, ke ŝi ne povis lavi siajn un-
gojn nek sian vizaĝon, ĉar la akvo estis glaciiĝinta?” Mia aten-70
JANE EYRE
eLIBRO
to nun estis deturnita de fraŭlino Smith, kiu deziris, ke mi
tenu faskon da lanfadeno. Dum ŝi volvis ĝin, ŝi de tempo al
tempo diris ion al mi, demandante, ĉu mi jam antaŭe vizitis
lernejon, ĉu mi scias marki, brodi, triki kaj tiel plu; antaŭ ol ŝi liberigis min, mi ne povis rimarki la pluajn movojn de fraŭ-
lino Scatcherd. Kiam mi reiris al mia loko, ŝi ordonis ion, kion mi ne komprenis; sed Burns tuj eliris la klason kaj irinte al
malgranda ĉambreto, kie estis gardataj la libroj, ŝi revenis
post duona minuto kun fasko da branĉetoj kune ligitaj ĉe unu
ekstremaĵo. ĉi tiun malbonsignan objekton ŝi portis al fraŭ-
lino Scatcherd kun humila ĝentileco; poste sen ordono ŝi kvi-
ete malbutonumis sian antaŭtukon kaj tuj la instruistino pun-
donis al ŝi dekduon da fortaj batoj sur la nukon per la vergo.
Neniu larmo venis en la okulojn de Burns; kaj dum mi inter-
rompis mian kudradon, ĉar miaj fingroj tiel tremetis pro sen-
utila kaj senpotenca kolero, mi vidis, ke eĉ ne unu muskolo
de ŝia vizaĝo moviĝas.
”Obstina knabinaĉo!” ekkriis fraŭlino Scatcherd. ”ĉu ne-
nio povas punkorekti vin pri viaj malpuremoj? Forportu la
vergon.”
Burns obeis. Plej atente mi ŝin rigardis, kiam ŝi revenis de
la ĉambreto; ĵus ŝi enpoŝigis la naztukon dum larmo brilis sur
ŝia vango.
La ludhoron en la vespero mi trovis la plej agrabla parto de
la tago. La peceto da pano kaj la pokaleto da kafo estis vivi-
gintaj niajn vivofortojn kvankam ili ne estis kvietigintaj nian malsaton. La longdaŭra disciplino de la tago tiam estis iom
malstreĉigita; la instrusalono tiam estis iom pli varma ol ma-
tene — tiam la fajrejoj disvastigis iom pli da lumo por ansta-
taŭi kelkajn kandelojn, kiuj ankoraŭ ne estis enportitaj. La
71
JANE EYRE
eLIBRO
ruĝeta krepusko, la tolerata bruo, la miksita interparolado de
tiom da voĉoj donis al ni bonvenan senton de libereco.
En la vespero, kiam mi estis vidinta, ke fraŭlino Scatcherd
tiel punis sian lernantinon Burns, mi iris kiel ordinare kaj sen akompanantino inter la benkoj kaj tabloj de la instrusalono;
irante preter fenestro, mi levis kurtenon kaj de tempo al tem-
po rigardis eksteren; neĝegis kaj la neĝo jam amasiĝis kontraŭ
la plej malsupraj vitroj; kaj kiam mi premis mian orelon al la
fenestro, mi povis diferencigi la muĝadon de la vento ekster-
dome de la ĝoja bruado interne.
Se antaŭ ne longe mi estus foririnta de bona hejmo kaj ka-
raj gepatroj, ĉi tiu horo verŝajne sentigus min plej dolore la
adiaŭon. Tiam ĉi tiu vento estus agordinta min malĝoje kaj ĉi
tiu duonlumaąoso estus malkvietiginta mian animan ripo-
zon. Sed nun ĉio tio ekscitis min kaj senzorge, febre mi dezi-
ris, ke la vento muĝu ankoraŭ pli laŭte kaj ke la krepusko kaj
konfuzo ŝanĝiĝu je mallumo kaj tumulto. Saltante trans pu-
pitrojn kaj rampante sub tabloj mi faris al mi vojon al unu el
la fajrejoj. Kaj tie mi trovis Burns, ŝi sidis genue antaŭ la alta metalfadena cindro-ŝirmilo, malatentante ĉion, kio okazis
ĉirkaŭe kaj dronanta en la enhavo de libro, kiun ŝi legis ĉe la malluma brilo de la cindroj.
”ĉu vi ankoraŭ legas ”Rasselas”?” mi demandis, ekstarante
malantaŭ ŝi.
”Jes,” ŝi respondis, ”mi preskaŭ finlegis ĝin.” Kaj post kvino
da minutoj ŝi fermis la libron. Tio faris al mi plezuron.
”Eble mi povos paroligi ŝin,” mi pensis. Mi sidiĝis ĉe ŝia
flanko sur la planko.
”Kiun nomon vi havas, krom Burns?”
”Helen.”
72
JANE EYRE
eLIBRO
”ĉu vi venis de malproksime?”
”Mi venis de ie el la nordo; de la limo de Skotlando.”
” Vi neniam reiros tien?”
”Mi esperas, ke jes; sed neniu scias diri ion certan pri la es-
tonteco.”
”Sendube vi volonte forirus de Lowood?”
”Ne, kial mi dezirus tion? Mi estas sendita al Lowood por
esti edukata; kaj estus senutile foriri antaŭ ol tiu celo estus atingita.”
”Sed tiu instruistino, fraŭlino Scatcherd estas tiel kruela
kontraŭ vi.”
”Kruela? Tute ne! ŝi estas severa. ŝi ne povas toleri miajn
kulpojn kaj erarojn.”
”Kaj se mi estus en via loko, mi ne povus toleri ŝin. Mi ri-
belus kontraŭ ŝi, kaj se ŝi batus min per tiu vergo, mi elŝirus
ĝin el ŝiaj manoj kaj rompus en pecetojn.”
” Verŝajne vi tute ne farus ion tian, sed se vi farus tion, sinjoro Brocklehurst baldaŭ forpelus vin de la lernejo kaj tio tre ĉagrenus vian familion. Estas pli bone toleri ion, kio dolorigas nur vin, ol fari ion senpripense kaj tro rapide, kies sekvoj sin etendas ĝis la parencoj; krom tio, la Biblio diras: ”ne re-pagu malbonon per malbono.”
”Sed ŝajnas al mi hontinde esti batata en la mezo de ĉam-
bro plena de homoj, precipe se oni estas tiel altkreska kiel vi.
Mi estas multe pli juna ol vi kaj mi ne povus elporti tion.”
”Se tio estus neevitebla, tiam tamen estus via devo elpor-
ti tion. Estas malforte kaj malsaĝe diri, ke vi ne povus tion elporti, kion vi devas elporti.”
Kun senparola miro mi aŭskultis ŝin. ĉi tiun dogmon pri
suferado mi ne komprenis, kaj ankoraŭ pli malbone mi po-
73
JANE EYRE
eLIBRO
vis kompreni aŭ senti ŝian paciencon kontraŭ la fraŭlino. Sed
mi sentis bone, ke Helen Burns vidas kaj rigardas la aferon en
lumo, kiun ne vidis miaj okuloj. Mi supozis, ke ŝi povus esti
prava kaj mi malprava; sed nun mi ne volis plu pripensi la
aferon, prokrastante ĝin ĝis pli oportuna tempo.
”Vi ĵus parolis pri viaj kulpoj kaj eraroj, Helen. Kiuj ili es-
tas? Al mi ili ne ŝajnas tre gravaj.”
”Tiam lernu de mi ne juĝi laŭ la ŝajno. Mi estas, kiel diris
fraŭlino Scatcherd, tre senzorgema kaj malpurema; nur ma-
lofte mi relokas la objektojn sur ilian lokon, aŭ ordigas ion; mi estas senatenta; mi forgesas pri la reguloj; mi ne sekvas regu-lan sistemon por fari, kio estu farata; kaj kelkfoje mi diras, kiel vi ĵus diris, ke mi ne povas ’toleri’ sistemajn aranĝojn. ĉion
tion abomenas fraŭlino Scatcherd, ĉar ŝi estas aranĝema kaj
precizema”.
”Kaj abruptema kaj kruela,” mi aldonis; sed Helen ne sam-
opiniis.
ŝi eksilentis.
”ĉu fraŭlino Temple estas same severa kiel fraŭlino Scat-
cherd?”
Kiam ŝi aŭdis la nomon de fraŭlino Temple, dolĉa rideto
glitis laŭ ŝia grava vizaĝo.
”Fraŭlino Temple estas enkorpigita bono. ŝi malĝojas,
kiam ŝi devas esti severa, eĉ kontraŭ la plej sentaŭga knabi-
no de la lernejo. ŝi vidas miajn kulpojn kaj ĝentile atentigas
min pri ili. Kaj se mi faras ion laŭdindan, ŝi laŭdas min mal-
avare. Granda pruvo de mia mizera karaktero estas, ke eĉ ŝiaj
admonoj, kiuj tamen estas tiel malseveraj kaj ĝustaj, ne sufiĉe efikas sur min por korekti miajn kulpojn; eĉ ŝiaj laŭdoj. Kiel
74
JANE EYRE
eLIBRO
ajn alte mi taksas ilin, mi ne povas sufiĉe instigi min al daŭraj zorgemo kaj memkonsiliĝo.”
”Tio estas stranga,” mi diris. ”Estas tamen tiel facile esti
zorgema.”
”Eble al vi. Hodiaŭ matene mi atentis vin en via klaso kaj
rimarkis, ke vi tute dediĉis vin al via laboro. Viaj pensoj ŝajnis tute ne deflankiĝi, dum fraŭlino Miller klarigis al vi la lecionon kaj direktis al vi demandojn. Miaj pensoj daŭre de-
flankiĝas. Kiam mi devas aŭskulti fraŭlinon Scatcherd por ko-
lekti en mian kapon ĉion, kion ŝi diras, tiam ofte eĉ la sono de ŝia voco perdiĝas por mi kaj estas al mi, kvazaŭ mi dronas en
ian sonĝon. Kelkfoje mi imagas esti en Northumberland kaj
kvazaŭ la sonoj, kiujn mi aŭdas ĉirkaŭ mi, estas la murmura-
do de rivereto, fluanta tra Deepden laŭlonge de nia domo; —
kaj kiam venas mia vico, oni devas veki min; kaj aŭdinte ne-
nion pri kio oni legis, kaj aŭskultinte la imageblan rivereton, mi ne scias doni respondojn.”
”Sed hodiaŭ matene vi sciis respondi al tiom multo.”
”Tio estis nura hazardo. La temo pri kiu ni legis, vekis mian
atenton. Anstataŭ revi pri Deepden, mi pensis pri tio, kiel
viro, kiel Karlo Unua, kiu intencis la bonon, tiel ofte povis agi tiel maljuste kaj malrajte; kaj mi pensis pri tio, kiel bedaŭrinde estis, ke tiu reĝo, alie tiel sincera kaj konscienca, ne rigardis pli malproksimen ol al la privilegioj de la krono. Estus de-zirinde, ke li povu rigardi iom pli malproksimen kaj ke li estu rimarkinta kien iris tiu tiel nomata tempospirito! Sed kio ajn
estas, mi ŝatas Karlon Unuan — mi lin estimas, la kompatin-
dan mortigitan reĝon! Jes, liaj malamikoj estis pli malbonaj ol li. Ili verŝis lian sangon kaj tion ili ne rajtis. Kiel ili kuraĝis mortigi lin!”
75
JANE EYRE
eLIBRO
Helen parolis nun al si mem. ŝi ne pensis pri tio, ke ver-
ŝajne mi ne komprenas ŝin — ke mi scias nenion, aŭ almenaŭ
tre malmulton pri la temo, kiun ŝi priparolis. Kaj mi malsu-
prenigis ŝin al la nivelo de mia kono.
”ĉu viaj pensoj ankaŭ flankeniĝas kiam fraŭlino Temple
instruas?”
”Ho ne, almenaŭ tre malofte; ĉar fraŭlino Temple ordina-
re parolas pri io, kio estas tute nova por miaj pensoj; mi tro-
vas la manieron en kiu ŝi esprimas sin tre agrabla, ĉar tio,
kion ŝi instruas al mi estas ofte ĝuste io, kion mi volonte sci-as.”
”Sekve vi bone atentas kaj kondutas ĉe fraŭlino Temple?”
”Jes, almenaŭ nekontraŭstare. Mi faras mian eblon tion
fari; mi simple sekvas mian emon. En tia bona konduto ne
estas merito.”
”Jes, tre multa. Vi estas bona al homoj, kiuj estas bonaj al
vi. Pli multon mi neniam deziras. Se la homoj estus ĉiam ami-
kaj kaj obeaj al tiuj, kiuj estas kruelaj kaj maljustaj, la malbonaj povus fari, kion ili dezirus. Ili timus nenion, kaj ne penus pliboniĝi kaj estiĝus pli kaj pli malbonaj. Kiam ni estas batataj sen kaŭzo, ni devas forte rebati; mi klare sentas, ke ni devas
tion fari — tiel forte, ke ni instruas al la batinto, ke li neniam plu kuraĝos nin tuŝi!”
”Se vi estos pli aĝa, vi opinios alie pri tiuj aferoj, mi espe-
ras. Vi estas nun nur tre malgranda knabino, kiu scias tre
malmulte.”
”Sed tiel mi sentas tion, Helen. Mi ne povas ami personojn,
kiuj malamas min, kvankam mi faras mian eblon kontentigi
ilin; mi sentas kontraŭstaron por defendi min kontraŭ homoj,
kiuj maljuste punas min. Tio estas tiel natura, kiel mi amas
76
JANE EYRE
eLIBRO
homojn, kiuj montras, ke ili min amas, aŭ ke mi submetas
min al puno, se mi sentas, ke mi ne meritis ĝin.”
”Idolanoj kaj sovaĝaj gentoj instruas tion saman; sed kris-
tanaj kaj civilizitaj popoloj ne kredas tion.”
”Kion? Mi ne bone komprenas vin.”
”La plej bona maniero ne estas: pagi malamon per perforto
— kaj ankaŭ venĝo ne povas rebonigi faritan maljustaĵon.”
”Kio do?”
”Legu foje la Novan Testamenton kaj atentu, kion foje di-
ris kaj faris Jesuo; faru liajn dirojn via regulo, kaj rigardu lian konduton kiel ekzemplon.”
”Kion do li diris?”
”Amu viajn malamikojn; benu tiujn, kiuj malbenas vin; faru
bonon al tiuj, kiuj vin malamas kaj kiuj perforte agas kontraŭ
vi pro mia nomo.”
”Sekve mi devus ami sinjorinon Reed, kaj tion mi ne povas;
kaj mi devus beni ŝian filon John, kaj tio estas al mi neebla.”
Helen petis al mi klarigi al ŝi tion kaj mi rakontis pri miaj
suferoj kaj malamo. Akre kaj senbride pro eksciteco mi aku-
rate diris ĉion, kiel mi ĝin sentis, kaŝante aŭ malgravigante
nenion.
Helen pacience aŭskultis ĝis la fino; mi atendis, ke ŝi farus
rimarkojn, sed ŝi silentis.
”Nu,” mi demandis malpacience, ”ĉu vi ne trovas sinjori-
non Reed malbona, senkompata virino?”
”Certe, ŝi estis al vi tre malamika, ĉar ŝi havis antipation
kontraŭ via karaktero, same kiel fraŭlino Scatcherd kontraŭ
la mia; sed kiel bone vi rememoras ĉion, kion ŝi diris kaj fa-
ris al vi! Kiel forte impresis vian koron ŝia maljusteco! Neni-
am mia sento tiel forte emociiĝas per kia ajn agmaniero kon-
77
JANE EYRE
eLIBRO
traŭ mi. ĉu vi ne povus esti pli feliĉa penante forgesi pri ŝia severeco kaj pri la pasiaj emocioj, kiujn ĝi kaŭzis? ŝajnas al
mi, ke la vivo estas tro mallonga por pasigi ĝin pensante nur
pri malamo kaj maljusteco suferita.
En ĉi tiu mondo ni ĉiuj devas esti ŝarĝitaj de kulpoj: sed la
tempo baldaŭ venos, mi kredas, ke ni forigos ilin el nia put-
rebla korpo; kiam malvirtoj kaj pekoj falos de ni kune kun ĉi
tiu ĝenanta karna formitaĵo, kaj restos nur la fajrero de la
spirito — la nepalpebla principo pri vivo kaj penso, pura kiel
kiam ĝi foriris de la Kreinto por inspiri la kreitaĵojn; ĝi reiros al la loko de kie ĝi venis, eble por kuniĝi kun estaĵo pli alta ol homo — eble por trairi gradojn de gloro, de la pala homa animo por briligi la serafon! Tre certe kaj male neniam ĝi estos
degenerita de homo al demono. Ne, tion mi ne povas kredi.
Mi kredas ion alian, kion neniu al mi instruis kaj pri kio mi
nur malofte parolas, sed kio ĝojigas min kaj al kio mi kro-
ĉiĝas, ĉar ĝi donas esperon al ĉiu; ĝi faras la eternecon ripo-
zejo — potenca hejmo kaj ne teruraĵo nek abismo. Krome, per
tiu kredo, mi klare povas diferencigi la krimulon de lia krimo, per ĝi mi sincere povas pardoni al la unua dum mi abomenas
la alian; per tiu kredo la venĝo neniam turmentas mian ko-
ron, la degradado neniam tro profunde naŭzas al mi, maljus-
teco neniam tro subpremas min; mi vivas kviete, atendante
la finon.”
Dum Helen diris tion, ŝia kapo, kiu ĉiam estis iom klini-
ĝinta, kliniĝis ankoraŭ pli profunden. Mi vidis je ŝiaj okuloj, ke ŝi ne deziras paroli pli longe kun mi kaj pli volonte dronas en propraj pensoj. Sed oni ne donis al ŝi multan tempon de-diĉi sin al revadoj. Plejaĝulino, altkreska, krudeta knabino,
78
JANE EYRE
eLIBRO
momenton poste venis al ni kaj ekkriis kun forta kumberlan-
da akcento:
”Helen Burns, se vi ne tuj ordigos vian tirkeston kaj ne tuj
kunvolvas vian laboron, mi iros al fraŭlino Scatcherd, por ke
ŝi ekzamenu ĝin!”
Helen ĝemis, kiam forflugis ŝiaj revadoj, kaj ekstarante, ŝi
obeis al la plejaĝulino sen hezito kaj tute sen respondo.
79
JANE EYRE
eLIBRO
ĉapitro VII.
La unua kvaronjaro, kiun mi pasigis en Lowood, ŝajnis al
mi jarcento, kaj tute ne ”ora” jarcento; ĝi enhavis enuigan
luktadon kontraŭ malfeliĉaĵoj kaj novaj reguloj, al kiuj mi ne
kutimis. La timo ne sukcesi en tiuj rilatoj turmentis min an-
koraŭ pli ol la korpaj streĉoj kaj penadoj de mia sorto, kaj ili estis multaj kaj gravaj. Dum la monatoj januaro kaj februaro
kaj parto de marto la neĝo kaj poste la malsekaj vojoj malhel-
pis al ni iri pli malproksimen ol la muroj de nia ĝardeno, ni
povis viziti nur la preĝejon, malgraŭ tio, ke ni ĉiutage devis
pasigi unu horon eksterdome kaj sub la libera ĉielo. Nia ves-
taĵo estis nesufiĉa por protekti nin kontraŭ la severa malvar-
mo; ni ne havis botetojn, la neĝo penetris en niajn ŝuojn kaj
fandiĝis tie; niaj sengantaj manoj estiĝis rigidaj kaj estis kov-rataj de frostoŝvelaĵoj same kiel niaj piedoj.
Bone mi memoras, kiel mi koleris ĉiuvespere vidante miajn
ŝvelintajn piedojn, kaj bone mi memoras la doloron, kiun mi
sentis ĉiumatene, kiam mi premŝovis la ruĝajn rigidajn pied-
fingrojn en la ŝuojn. Krome la nutraĵo, kiu estis disdonata al
ni, estis tute nesufiĉa. Ni havis la apetiton de kreskantaj in-
fanoj, sed apenaŭ ni ricevis sufiĉe da manĝaĵo por kontenti-
gi malsanulon. El tiu manko de nutraĵo rezultis malbona uzo
aŭ kutimo, kiu forte premis la plej junajn lernantinojn. Tuj
kiam la malsataj, pli grandaj knabinoj trovis la okazon, ili flat-petis aŭ minacpetis tiel longe, ke la plej malgrandaj knabinoj
80
JANE EYRE
eLIBRO
donis al ili sian porcion. Multfoje mi disdonis al du tiaj pe-
tantinoj la pecon da bruna pano, kiun mi estis ricevinta ĉe
mia teo, kaj ofte post kiam mi fordonis la duonan parton de
mia kafo al tria petantino, mi trinkis la restaĵon, verŝante kaŝitajn larmojn, ĉar la premanta malsato plorigis min.
La dimanĉoj en tiu vintra sezono estis tre malgajaj. Tiam
ni devis iri du mejlojn al la preĝejo en Brocklebridge, kie nia direktoro funkciis kiel vikario. Ni sentis malvarmon, kiam ni
ekiris kaj sentis ankoraŭ pli da malvarmo alvenante en la pre-
ĝejon; kaj en la daŭro de la diservo ni preskaŭ rigidiĝis pro
malvarmo. La distanco estis tro granda por rehejmiĝi antaŭ
la tagmanĝo kaj tial estis disdonata inter la du diservoj por-
cieto da malvarma viando kaj pano; tiu porcieto estis tiel mal-
granda, kiel tiu de niaj ĉiutagaj manĝoj.
Past la tagmeza diservo ni rehejmiĝis laŭlonge de senpro-
tekta, monteta vojo, dum la severa malvarma vento, venan-
ta el la nordo de super la pintoj de neĝkovrita montetaro,
preskaŭ senhaŭtigis nian vizaĝon.
Mi memoras ankoraŭ, kiel fraŭlino Temple iris malpeze kaj
rapide flanke de nia malvigla vico, la mantelon, kiun la ven-
to senĉese flirtigis supren, ŝi premis al sia korpo kaj per kura-
ĝigantaj vortoj kaj ekzemplo ŝi instigis nin antaŭen marŝi
”kiel viglaj soldato”. La aliaj instruistinoj, kiel ni mem, ĉiam estis tro senkuraĝigitaj por vigligi aliulojn.
Kaj kiel ni aspiris, rehejmiĝante, la lumon kaj la varmon de
bona fajro! Sed tio estis rifuzita, almenaŭ al la plej malgran-
daj. ĉiu el la du fajrejoj en la instrusalono estis tuj ĉirkaŭata de duobla vico de grandaj knabinoj kaj malantaŭ ili kaŭris are
la pli junaj, volvantaj la antaŭtukon ĉirkaŭ la maldikaj brakoj.
La teo-horo donis iom da konsolo en formo de duobla por-
81
JANE EYRE
eLIBRO
cio da pano — tuta tranĉaĵo anstataŭ duona — kun iomete da
butero. ¯i estis la semajna regalaĵo, kiun ni de dimanĉo al
dimanĉo tiel aspiris. Preskaŭ ĉiufoje mi sukcesis konservi por
mi mem la duonan porcion; sed la alian mi preskaŭ ĉiam de-
vis parte cedi al aliuloj.
La dimanĉ-vesperon ni pasigis lernante parkere la katekis-
mon kaj la kvinan, sesan kaj sepan ĉapitrojn de Sankta Ma-
teo; kaj aŭskultante longan predikon, kiu estis laŭtlegata de
fraŭlino Miller, kies nesubpremeblaj oscedoj pruvis ŝian la-
cecon. Multfoje okazanta interrompo de ĉi tiu prelegado es-
tis la ludado de la rolo de Eŭti˛o1. Tion plenumis dekduo da
pli malgrandaj knabinoj, kiuj kaptitaj de dormo falis teren, ne el la tria etaĝo sed el la kvara benko, post kio ili estis forpor-tataj preskaŭ senkonsciaj. La resanigilo aplikata konsistis en
tio, ke ili estis puŝataj al la mezo de la instrusalono, kie ili devis resti starantaj ĝis la fino de la prelego. Kelkfoje iliaj piedoj ne povis plu porti ilin kaj ili falis sur la plankon; tiam ili estis starigataj kontraŭ la altaj seĝoj de la plejaĝulinoj.
¯is nun mi ankoraŭ ne priskribis la vizitojn de sinjoro
Brocklehurst. ĉi tiu sinjoro forestis la plej grandan parton de la unua monato post mia alveno en Lowood, eble ĉar li estis
plilongiginta sian restadon ĉe sia amiko, la ĉefdiakono. Lia
foresto estis al mi tre agrabla. Ne estas necese diri, ke mi timis lian revenon, sed fine li venis. Iun tagmezon (mi estis
tiam tri semajnojn en Lowood), kiam mi estis kalkulanta lon-
gan adicion sur ardeztabulo, mia rigardo, kiu vagis tra la fe-
1 ĉefherezulo, el la V-a jarcento. Batalinte kontraŭ la nestorianismo li subite dediĉis sin al la kontraŭa doktrino kaj publike instruis, ke de post la enkarniĝo restis en Jesuo Kristo nenio krom la dia naturo sub la formo de la homa korpo. Lia doktrino estis kondamnita per la episkopa kunveno de Kalcedono (378-454). Tradukinto.
82
JANE EYRE
eLIBRO
nestro, estis kaptita de longa preteriranta figuro. Instinkte mi rekonis tiun maldikan viron, kaj kiam kelkajn minutojn poste
ekstaris samtempe la tuta lernejo kun la instruistinoj, mi ne
plu bezonis rigardi supren por scii, kies alvenon ili salutis en tia maniero. Longaj paŝoj mezuris la instrusalonon kaj momenton poste staris flanke de fraŭlino Temple, kiu ankaŭ
stariĝis, tiu sama nigra kolono, kiu tiel minace estis rigardinta al mi, kiam li staris sur la fajrejtapiŝo en Gateshead. Mi rigardis flanken al tiu peco de ar˛itekturo. Jes, mi bone vidis lin; tio estis sinjoro Brocklehurst, vestita per surtuto butonumita ĝis la kolo kaj li ŝajnis esti pli longa, pli mallarĝa kaj pli rigida ol iam.
Mi havis kaŭzojn esti konsternita pro ĉi tiu aperaĵo. Mi tre
bone rememoris la perfidajn aludojn, kiujn sinjorino Reed
jam donis al li pri mia karaktero; la promeson, kiu sinjoro
Brocklehurst donis, ke li sciigos al fraŭlino Temple kaj al la
aliaj instruistinoj pri mia maliceco. Seninterrompe mi timis la plenumon de tiu promeso — ĉiutage mi atendis la venon de
la ”venanta viro” kies informoj pri miaj ĝisnunaj vivo kaj agoj por ĉiam markos min kiel malbonan infanon; kaj jen li staris.
Li staris flanke de fraŭlino Temple. Li flustris en ŝiaj oreloj kaj mi ne dubis plu, ke li malkovras al ŝi mian friponan karakteron. Mi atente kaj kun doloriga timo rigardis ŝin kaj ĉiumo-
mente atendis, ke ŝiaj okuloj sin deturnos de mi kun esprimo
de abomeno kaj malestimo. Samtempe mi streĉe aŭskultis,
kaj sidante antaŭe en la salono mi klare aŭdis la plej grandan
parton de ĉio, kio estis dirata. La temo de ilia interparolado
malŝarĝis min de tuja malkvieteco.
”Mi supozas, fraŭlino Temple, ke la fadenvolvaĵoj, kiujn mi
aĉetis en Lowton, estas laŭ via plaĉo; mi opiniis ilin taŭgaj por 83
JANE EYRE
eLIBRO
la kalikotaj ĉemizoj, kaj mi elektis la bezonatajn kudrilojn. Vi povos diri al fraŭlino Smith, ke mi forgesis pri la notado de
la flik-kudriloj, sed la venontan semajnon mi sendigos al ŝi
kelkajn arojn da ili; kaj en ĉiu okazo ŝi ne disdonu al ĉiu lernantino pli ol unu flikan kudrilon samtempe — se ili posedus
pli ol unu, ili estus eble inklinaj fariĝi malzorgemaj kaj povus perdi ilin. Kaj mi dezirus, ke la lanaj ŝtrumpoj estu pli bone
atentataj! Kiam mi estis ĉi tie la lastan fojon, mi iris en la kuirej-ĝardenon kaj rigardis la vestojn pendantajn ĉe la sekigŝ-
nuro; multaj el tiuj ŝtrumpoj estis tre malzorge flikitaj; kaj
juĝante laŭ la grandaj truoj, mi konjektis, ke ili ne ĉiam estis bone flikitaj.”
Li silentis momenton.
”Viaj ordonoj estos plenumataj, sinjoro,” diris fraŭlino
Temple.
”Kaj, fraŭlino,” li daŭrigis, ”la lavistino diris al mi, ke kelkaj knabinoj uzas du lavitajn koltukojn ĉiusemajne. Tio estas
tro multe; la reguloj konsentas nur unu ĉiusemajne.”
”Mi kredas, ke mi facile povas klarigi al vi ĉi tiun cirkon-
stancon, sinjoro, Agnes kaj Katharina Johnstone estis inviti-
taj al teo ĉe amikoj en Lowstone pasintan ĵaŭdon kaj por tiu
okazo mi konsentis al ili surmeti duan koltukon.”
Sinjoro Brocklehurst kapklinis.
”Nu, por unu fojo ne estas grave, sed tio ne okazu tro ofte.
Kaj estas ankoraŭ io, kio mirigis min. Kiam mi reguligis la
kontojn kun la mastrumistino, mi trovis, ke dum la lastaj du
semajnoj dufoje estis disdonita al la knabinoj lunĉo konsis-
tanta el pano kaj fromaĝo. Kiel tio fariĝis? Mi relegis la regu-laron kaj nenie trovis, kie io tia estas permesata. Kiu enkon-
dukis tiun novaĵon kaj laŭ kies ordono okazis tio?”
84
JANE EYRE
eLIBRO
”Mi estas respondeca por tio, sinjoro,” respondis fraŭlino
Temple. ”La matenmanĝo estis preparita tiel malbone, ke la
lernantinoj neeble povis manĝi ĝin; kaj mi ne kuraĝis fastigi
ilin ĝis la tagmanĝo.”
”Fraŭlino, permesu al mi momenton. Vi scias, ke mia pla-
no de edukado pri ĉi tiuj knabinoj estas, ne kutimigi ilin al
lukso aŭ komfortoj, sed fari ilin harditaj, paciencaj kaj plenaj de sendeteniĝo. Se ilia apetito per okazaj cirkonstancoj estas
elreviĝinta, ekzemple per malbona preparado de la manĝo aŭ
per tio, ke ĝi estas tro trabolita aŭ ne sufiĉe trabolita, tiam tiu elreviĝo ne estu korektita de pli bongusta manĝaĵo, per kio la
korpo estus trodorlotata kaj la celo de ĉi tiu instituto estus
kontraŭata. La idealo, spirite eduki la lernantinojn devas esti plialtigata, ni do instigu ilin kuraĝe konduti sub la maloftaj
mankoj kaj malhavoj. Mallonga alparolo ĉe tiuj okazoj estus
tre utila; klera edukistino povus uzi la okazon por atentigi pri la malhavoj kaj mankoj, kiujn devis suferi la unuaj kristanoj;
pri la turmentadoj kontraŭ la martiroj; pri la admonoj de nia
benita Savinto, kiu admonas ĉiujn siajn disĉiplojn, surŝultrigi sian krucon por sekvi lin; pri lia averto, ke la homo ne povas
vivi de nura pano, sed per la parolo de Dio; pri lia dia konso-
lo, ”feliĉa estas vi, se vi suferas pri malsato kaj soifo pro mia nomo”. Ho, fraŭlino, se vi nutras la buŝojn de ĉi tiuj infanoj
per pano kaj fromaĝo anstataŭ per bruldifektita kaĉo, tiam vi
povus nutri iliajn terajn korpojn, sed tiam vi ne konscias, kiel vi malsatigas iliajn senmortajn animojn.”
Sinjoro Brocklehurst haltis momenton — eble ĉar lin ata-
kis liaj emocioj. Kiam li komencis sian paroladon, fraŭlino
Temple staris ĉe lia flanko kun mallevitaj palpebroj; sed nun
ŝi rigardis rekte antaŭ si, kaj ŝia vizaĝo ordinare marmorko-
85
JANE EYRE
eLIBRO
lora, fariĝis rigida kaj malvarma kiel tiu materialo; precipe ŝiaj lipoj tiel forte sin premis unu sur alia, ke nur ĉizilo de statu-isto povus dispartigi ilin, kaj ŝiaj brovoj iom post iom tiel kuntiriĝis, ke ŝia aspekto fariĝis ŝtoniĝinte severa. Dum sinjoro
Brocklehurst kun la manoj sur la dorso staris tie antaŭ la faj-
rejo, li rigardis kun majesta vizaĝesprimo trans la tutan salo-
non. Subite li palpebrumis kvazaŭ li estus vidinta ion, kio
blindigis aŭ teruris lin, kaj rapide sin turnante, li parolis pli rapide ol antaŭe:
”Fraŭlino Temple, fraŭlino Temple, kiu — kiu estas tiu kna-
bino kun tiuj buklaj haroj? — kun tiuj ruĝaj kaj buklaj haroj
— kiuj kovras ŝian tutan kapon?” Kaj levante sian bastonon,
li montris per ĝi la teruran objekton, dum lia mano tremetis.
”Tio estas Julia Severn,” tre kviete respondis fraŭlino Tem-
ple.
”ĉu tio estas Julia Severn, fraŭlino? Kaj kial ŝi, aŭ alia kna-
bino ĉi tie, havas buklajn harojn? Kial ŝi estas kontraŭ ĉiuj reguloj de ĉi tiu instituto, vestita kiel mondemulino — ĉi tie en evangelia bonfarema instituto — kial ŝian tutan kapon kovras tiom da bukloj?”
”La haroj de Julia estas nature buklaj,” fraŭlino Temple res-
pondis ankoraŭ pli kviete.
”Nature buklaj! Jes, sed ni ne konformiĝu al la naturo. Mi
deziras, ke ĉi tiuj knabinoj fariĝu infanoj de la dia favoro, kial do tiu abundo? Ripete mi komprenigis al vi, ke mi deziras, ke
iliaj haroj estu mallongaj kaj modestaj kaj simplaj. Fraŭlino
Temple, la harbukloj de tiu knabino devas esti fortranĉitaj;
morgaŭ mi sendos barbiron kaj mi vidas ankoraŭ aliajn, kies
haroj estas multe tro longaj — ekzemple tiun longkreskan
knabinon, diru al ŝi, ke ŝi turniĝu. Ordonu al la tuta unua
86
JANE EYRE
eLIBRO
benko ekstari kaj ke ili sin loku ĉe la muro kun la dorsoj tur-
nitaj al mi.”
Fraŭlino Temple viŝis per sia poŝtuko siajn lipojn kvazaŭ
por forviŝi nevolan rideton, kiu estis ludanta tie; tamen ŝi
donis la ordonon kaj kiam la unua klaso komprenis tion, kio
estis postulata de ĝi, la knabinoj obeis. Apogante min malan-
taŭen en mia benko, mi povis vidi la rigardojn kaj grimacojn,
kiujn la knabinoj ĵetis kaj faris al si reciproke ĉe tiu manovro.
Estis bedaŭrinde, ke ankaŭ sinjoro Brocklehurst ne povis vidi
ilin, alie li eble povus senti, ke kion ajn li faris je la eksteraĵo de la pokalo kaj telero, la interna parto ne povis esti ŝanĝata pere de lia influo.
Li ekzamenis la eksteraĵon de ĉi tiuj vivantaj medaloj dum
kvin minutoj kaj poste li eldiris la juĝdecidon: la vortojn so-
nantajn kiel la tonoj de funebra sonorilo: ”ĉiuj tiuj rubandoj
kaj bantoj devas esti forigataj!”
Fraŭlino Temple ŝajnis protesti.
”Fraŭlino,” li diris plue, ”mi servas mastron, kies regno ne
estas de ĉi tiu mondo. Estas mia devo mortigi en ĉi tiuj kna-
binoj la dezirojn de la karno; instrui al ili vestiĝi humile kaj simple kaj ne iri kun harligoj kaj multekostaj ornamaĵoj kaj
ĉiu el la antaŭ ni starantaj knabinoj havas harligon, kiun la
vanteco mem povus kunplekti. Mi rediras, ke ili devas esti
fortondataj. Pensu pri la perdita tempo, pri — —”
Sinjoro Brocklehurst estis interrompita tie. Tri aliaj vizi-
tantinoj nun eniris la instruĉambron. Bedaŭrinde, ke ili ne
venis iom pli frue por aŭskulti ĉi tiun predikadon pri vestaĵoj, ĉar ili estis belege vestitaj per veluro, silko kaj peltaĵo.
La du plej junaj el ĉi tiu triopo (belaj knabinoj dekses aŭ
deksepjaraj) portis grizajn ĉapelojn el kastoro, kiuj tiutempe
87
JANE EYRE
eLIBRO
estis laŭ la modo kaj el kiuj pendis malsupren grandaj strut-
plumoj, kaj el sub la rando de tiuj belegaj kapkovriloj svin-
giĝis riĉaĵo de blondaj harbukloj; la plej altkreska estis volvita en multekosta, velura ŝalo, borderita per ermena pelto, kaj ŝi
portis falsan perukon laŭ la franca modo. ĉi tiuj personinoj
estis tre amike ricevataj de fraŭlino Temple, kiel sinjorino
Brocklehurst kaj ŝiaj filinoj kaj kondukataj al la honorseĝoj
starantaj ĉe la fino de la salono. ŝajnis, ke ili estis venintaj kun la tre honorata edzo kaj patro per la veturilo kaj ke ili estis ek-zamenintaj la ĉambron supre, dum li reguligis la kontojn kun
la mastrumistino, pridemandis la lavistinon kaj admon-ri-
proĉis la intendantinon. Ili nun komencis adresi diversajn
rimarkojn kaj mallaŭdojn al fraŭlino Smith, kiu estis ŝarĝita
per la zorgo de la tolaĵo kaj la inspektado de la dormejoj, sed mi ne havis la tempon aŭskulti kion ili diris; aliaj aferoj tiris mian atenton.
Dum mi aŭskultis la interparoladon inter sinjoro Brockle-
hurst kaj fraŭlino Temple, mi samtempe ne forgesis atenti
mian propran sendanĝerecon, kiun mi kredis konservi evi-
tante lian rigardon. Tial mi estis ŝovinta min kiel eble plej
malantaŭen sur mia benko, ŝajnigante, ke mi okupas min per
mia adicio kaj pro tio li ne povis vidi mian vizaĝon. Eble mi
estus sukcesinta eviti lian atenton, se mia perfida ardeztabulo ne estus glitinta el mia mano kaj falinta kun laŭta bruo sur la plankon, pro kio ĉiuj rigardoj tuj estis direktitaj sur min. Mi komprenis, ke mi estas perdita kaj dum mi kurbigis min por
kolekti la pecojn de la ardeztabulo, eksplodis la uragano.
”Kiu estas tiu mallertulino?” diris sinjoro Brocklehurst kaj
tuj li parolis plue ”he, jes, la nova lernantino, mi nun vidas.”
Kaj antaŭ ol mi povis rekolekti miajn fortojn, li daŭrigis, ”mi 88
JANE EYRE
eLIBRO
ne rajtas forgesi diri ion koncerne al ŝi.” Kaj poste laŭtvoĉe —
ŝajnis al mi, ke li diris tion tre laŭte: ”La infano, kiu ĵus rompis sian ardeztabulon, venu tuj ĉi tien!”
Propramove mi ne povus obei, ĉar mi sentis min ŝtoniĝinta
de teruro. Sed la du grandaj knabinoj, sidantaj ĉe miaj flan-
koj, metis min sur la krurojn kaj puŝis min antaŭen al la teru-
ra juĝisto; poste fraŭlino Temple amike prenis mian manon
kaj kondukis min tuj antaŭ lin, dum ŝi flustris al mi:
”Ne timu, Jane, ĝi estis nur malfeliĉo. Vi ne estos punata.”
Tiuj amikaj paroloj kiel ponardo penetris mian koron, kaj
mi pensis:
”ŝi tuj ekaŭdos, ke mi estas hipokritulino kaj malestimos
min,” kaj subite naskiĝanta kolero kontraŭ Reed, Brockle-
hurst kaj samspeculoj igis bati mian pulson. Mi ne havis sa-
man karakteron kiel Helen Burns.
”Metu ĉi tien tiun benkon,” diris sinjoro Brocklehurst or-
dontone kaj baston-montrante altan benkon, sur kiu ĵus si-
dis plejaĝulino. ¯i estis lokita sur la montritan lokon.
”Starigu la infanon sur ĝin.”
Mi estis metita sur la benkon, mi ne scias de kiu. Mi ne es-
tis en stato atenti pri tio. Mi nur sciis, ke oni lokigis min tiel alten, ke mi atingis la nazon de sinjoro Brocklehurst; ke li
staris je metra distanco kaj ke nebula amaso da oranĝ- kaj
purpurkoloraj silkaj vestoj kaj nubo da arĝentsimilaj plumoj
sin etendis moviĝantaj sub mi.
Sinjoro Brocklehurst tusetis.
”Sinjorinoj,” li diris turnante sin al siaj familianoj, ”fraŭli-no Temple, instruistinoj kaj infanoj, ĉu vi ĉiuj vidas ĉi tiun
knabinon?”
89
JANE EYRE
eLIBRO
Kompreneble ili min vidis, ĉar mi sentis, ke ĉiuj okuloj kiel
brulolensoj piketadis mian ruĝiĝantan vizaĝon.
”Vi vidas, ke ŝi estas ankoraŭ juna; vi vidas, ke ŝi aspektas
kiel ordinara infano; la bona Dio donis al ŝi la saman formon,
kiun li donis al ni ĉiuj; neniu malbonformo indikas markitan
karakteron. Kaj kiu pensus, ke la satano jam trovis en ŝi ser-
vantinon kaj helpantinon? Doloras min, ke mi devas tion diri,
sed tiel estas.”
Paŭzo sekvis — dum kiu mi povis rekonsciiĝi de mia teruro
kaj dum kiu mi sentis, ke la Rubikono nun estas transirita kaj
ke la batalo, kiu nun estis neevitebla, devos esti batalata.
”Karaj infanoj,” patose diris plue la nigra marmora pastro,
”la devo, kiun mi estas plenumonta, estas malĝoja; ĉar mi
devas averti vin, ke ĉi tiu knabino, kiu povus esti unu el la
infanoj de Dio, estas malgranda forĵetulino — ne ŝafo de la
vera ŝafaro, sed evidente trudulino kaj fremdulino.
”Vi ĉiuj estu singardaj kontraŭ ŝi; evitu imiti la ekzemplon,
kiun ŝi donas al vi — kaj evitu, se necese, ŝian akompanon,
ekzilu ŝin el viaj ludoj kaj ne toleru, ke ŝi miksu sin en viajn interparolojn.
”Instruistinoj atentu ŝin akurate; tenu viajn okulojn sur ŝiaj
movoj, punu ŝian korpon por savi ŝian animon — almenaŭ se
ĝi estas savebla, ĉar (mia lango balbutas dum mi tion eldiras): ĉi tiu knabino, ĉi tiu infano, naskiĝinta en kristana lando estas pli malbona ol multaj junaj idolanoj, kiuj preĝas al Bramo, aŭ genufleksas antaŭ ¯ugernaŭt1 — ĉi tiu knabino estas men-sogantino!”
1 Juggernaut aŭ Jaggernaut (sanskrita: Jagannaaatha = sinjoro de la mondo), idolo de la Hindoj, kies templo sin trovas en Orissa, kaj kiu posedas piramidan 2oo futojn altan veturilon. En antikvaj tempoj pilgrimantoj oferdonis sin mem ĵetante sin sub la radojn ruliĝantajn de la veturilo.
90
JANE EYRE
eLIBRO
Nun sekvis paŭzo de dek minutoj, dum kiuj mi (refoje re-
kvietiĝinta) vidis aperi ĉiujn poŝtukojn de la inaj Brocklehur-
stanoj, per kiuj ili viŝis siajn okulojn dum la plej aĝa sinjori-no balanciĝadis tien kaj reen flustrante al la pli junaj: ”Teru-re!”
Sinjoro Brocklehurst diris plue:
”Mi eksciis de ŝia bonfarantino — de la pia kaj malavara
sinjorino, kiu adoptis ŝin kiel infanon, kaj edukis ŝin kiel propran filinon, kiam ŝi fariĝis orfino, kaj kies bonecon kaj nobl-animecon ĉi tiu knabino respondis per hontinda sendanke-
mo, pro kio ŝia nobla protektantino fine estis devigata apar-
tigi ŝin de siaj propraj infanoj, timante ke la knabino per sia malbona ekzemplo infektus la senkulpecon de la aliaj infanoj.
ŝi sendis ŝin ĉi tien por resaniĝi kiel la judoj en antikvaj tempoj sendis siajn malsanulojn al la akvoj de Bethesda. Instru-
istinoj kaj intendantino, mi insiste petas vin: ne toleru, ke la akvoj ĉirkaŭ ŝi ekstaru senmove.”
Fininte ĉi tiun superbelan paroladon li butonumis la su-
pran parton de sia surtuto, flustris ion al la siaj, kiuj ekstaris, klinsalutis fraŭlinon Temple kaj gravmiene tiuj altrangaj homoj eliris la instrusalonon. Kiam mia juĝisto atingis la por-
don, li sin turnis, dirante:
”ŝi restu staranta ankoraŭ duonhoron sur tiu benko kaj
dum la tuta tago neniu parolu al ŝi.”
Jen mi staris alte sur tiu benko. Mi, kiu antaŭe diris, ke mi
mortus de honto, eĉ se mi devus stari meze de la planko de
la instrusalono. Kaj nun mi staris ĉi tie sur la malhonorben-
ko dum ĉiuj okuloj direktiĝis al mi. Neniu lingvo povas pri-
skribi, kion mi sentis, sed ĝuste en la momento, kiam miaj
emocioj minacis superregi min kaj kiam ili estis premfermon-
91
JANE EYRE
eLIBRO
taj mian gorĝon, preteriris min knabineto. Preterirante ŝi le-
vis la okulojn. Kia stranga brilo eliris el tiuj okuloj! Per kia stranga eksento tiu rigardo penetris min! Kiel min kuraĝigis
tiu nova sento! Estis al mi, kvazaŭ martirino aŭ heroino, skla-
vino aŭ viktimo preteriris, kiu dume donis al mi novan forton.
Mi regis mian naskiĝantan nervemecon, levis la kapon kaj
forte lokis miajn piedojn sur la benko. Helen Burns direktis
sensignifan demandon al fraŭlino Smith pri sia laboro, rice-
vis riproĉon pro la sengraveco de la demando, reiris sin al sia loko kaj ridetis al mi, kiam ŝi refoje preteriris min. Kia rideto! Eĉ nun mi ankoraŭ ĝin memoras kaj mi scias, ke ĝi estis
la frukto de ŝiaj delikata intelekto kaj vera kuraĝo; tiu rideto heligis ŝiajn akrajn trajtojn; ŝia maldika vizaĝo, ŝiaj profunde kuŝantaj grizaj okuloj donis al ĝi esprimon de supertera paco.
Malgraŭ tio Helen Burns portis en tiu momento ”la signon de
malordo” sur sia brako; antaŭ unu horo mi aŭdis, ke ŝi estis
kondamnita de fraŭlino Scatcherd manĝi panon kun akvo
anstataŭ la tagmanĝon, ĉar ŝi faligis inkmakulon sur sian ek-
zercon dum ŝi kopiis ĝin. Tia estas la neperfekta homa karak-
tero. Tiajn makulojn oni trovas sur la disko de la plej hela
planedo; kaj nur okuloj de homoj, kiel tiuj de fraŭlino Scat-
cherd, povas vidi ĉi tiujn ekstreme malgrandajn malbonaĵojn,
kaj estas blindaj pri la plena brilo de la planedo.
92
JANE EYRE
eLIBRO
ĉapitro VIII.
Antaŭ ol pasis la duonhoro la horloĝo batis la kvinan; la
kurshoro finiĝis kaj ĉiuj iris al la manĝejo por trinki teon.
Mi nun kuraĝis malsuprensalti de mia benko. Jam krepus-
kiĝis. Mi direktis min al angulo kaj sidiĝis sur la planko. La
sorĉpovo, kiu ĝis nun estis subteninta min, malaperis; la re-
akcio efikis kaj baldaŭ mi estis kaptita de tia terura malĝojo, ke mi kuŝigis min sur la planko kaj ekploris. Helen Burns nun
ne estis tie, kaj neniu donis al mi la bezonatan forton; kaj
forlasita de ĉiuj, mi ne plu retenis miajn larmojn kaj malse-
kigis per ili la plankon. Mi estis farinta mian eblon por esti
bona kaj utila al Lowood. Mi volis gajni tiom da amikoj, volis
rikolti respekton kaj amikecon kaj jam faris tiom da progre-
soj en tio. Tiun saman matenon mi sukcesis fariĝi numero
unu de la klaso; fraŭlino Miller estis forte laŭdinta min, fraŭ-
lino Temple estis aprobe ridetinta al mi; ŝi estis promesinta
instrui al mi en la desegna arto, ŝi instruigus al mi la francan, se mi daŭrigos en tiu maniero ankoraŭ du monatojn. Miaj
samlernantinoj estis amike ricevintaj min; la samaĝaj knabi-
noj estis kondutintaj al mi kiel al egalulino kaj neniu estis
molestinta min, kaj jen mi kuŝis, rompita kaj piedpremita; ĉu
mi povos iam releviĝi? ”Neniam,” mi pensis, kaj vivege mi
deziris morti. Dum mi plorante eligis tiun deziron, iu alprok-
simiĝis. Mi ektimis; jen refoje venis al mi Helen Burns. Kvan-
kam la flamo en la fajrejo fariĝis tre malgranda, mi povis vidi 93
JANE EYRE
eLIBRO
ŝian proksimiĝadon tra la longa, malplena ĉambro; ŝi portis
al mi kafon kaj panon.
”Jen, prenu kaj manĝu iom,” ŝi diris; sed mi malakceptis la
kafon kaj la panon, ĉar mi sentis kvazaŭ la kafo aŭ peco da
pano sufokus min. Helen rigardis min kun miro. Kiom ajn mi
klopodis rekvietiĝi, mi ne povis; mi daŭre ploradis. ŝi sidiĝis apud mi sur la planko, ĉirkaŭbrakis siajn genuojn kaj ripozigis sur ilin la kapon; en tiu sinteno ŝi restis sidanta senparo-le kiel ĉino. Mi estis la unua, kiu ekparolis.
”Helen, kial vi restas ĉe knabino, kiun ĉiu rigardas kiel
mensogistinon?”
”ĉiu, Jane? Sed nur okdek homoj aŭdis vin nomi tia, sed
estas cent milionoj da aliaj homoj en la mondo.”
”Sed kion mi havas por fari kun ĉiuj tiuj milionoj? Tiuj ok-
dek, kiujn mi konas, malestimas min nun.”
”Vi eraras, Jane. Plej verŝajne en la tuta instituto estas ne-
niu, kiu malestimas aŭ malamas vin. Mi kun certeco scias, ke
estas multaj ĉi tie, kiuj kompatas vin.”
”Kiel ili povas kompati min post kiam ili aŭdis, kion diris
sinjoro Brocklehurst?”
”Sinjoro Brocklehurst ja tute ne estas iu dio; li eĉ ne estas
granda aŭ admirata viro. Preskaŭ neniu ĉi tie lin ŝatas; ne-
niam li faris ion por igi sin aminda. Vi trovus ĉirkaŭ vi ĉie
publikajn aŭ kaŝitajn malamikojn, se li estus aginta al vi en
favora maniero; sed ĉar la malo okazis, la plej granda parto
montros al vi sian simpation, se ili nur kuraĝos tion fari. Estas eble, ke la instruistinoj kaj la knabinoj kelkajn tagojn agos al vi en indiferenta aŭ malvarma maniero, sed en siaj koroj ili
kaŝas amikajn pensojn pri vi; kaj se vi daŭrigos bone konduti,
tiuj amikaj sentoj baldaŭ sin montros des pli forte, ĉar unue
94
JANE EYRE
eLIBRO
ili devos subpremi kaj kaŝi ilin. Krom tio, Jane,” — ŝi eksilentis.
”Nu, Helen? ” mi diris, metante mian manon sur ŝian.
Dolĉe ŝi frotetis miajn fingrojn por ilin varmigi kaj diris plue:
”Se la tuta mondo vin malamus, kaj se ĉiu kredas vin malbo-
na, vi ne estus sen amikoj, se nur via propra konscienco apro-
bas kaj senkulpigas vin.”
”Nu, mi mem ne trovas min malbona, sed tio ne sufiĉas.
Mi prefere mortas ol vivas, se aliaj ne ŝatas min — mi ne po-
vas esti tute sola kaj mi ne povas suferi malamon, Helen. Por
akiri vian amon aŭ tiun de fraŭlino Temple, aŭ de iu alia, kiun mi vere ŝatas, mi kun plezuro tolerus, ke oni rompus mian
brakon, aŭ ke virbovo per siaj kornoj ĵetus min supren, aŭ mi
stariĝus malantaŭ piedbatanta ĉevalo, por ke ĝi piedbatu
mian bruston.”
”Silentu, Jane! Vi tro multe ŝatas homan amon; vi tro for-
donas vin al subitaj ekboloj kaj vi estas tro eksplodema; la dia mano, kiu kreis vian korpon kaj enblovis vivon en ĝin, donacis al vi ankaŭ aliajn rimedojn krom via malforta memo, aŭ
krom estaĵoj tiel malfortaj kiel vi mem. Krom ĉi tiu tero kaj la homaro, troviĝas ankoraŭ nevidebla mondo kaj regno de spiritoj. Tiu mondo estas ĉie ĉirkaŭ ni, ĉar ĝi estas ĉiuloke; kaj tiuj spiritoj atentas nin, ĉar ili devas protekti nin; kaj se ni mortus pro doloro kaj honto, se malestimo vundus nin je ĉiuj
flankoj, kaj malamo premus nin teren, tiam ĉi tiuj anĝeloj
vidas niajn suferojn kaj senkulpecon (almenaŭ se ni estas sen-
kulpaj); kaj pri la via mi estas certa. Mi scias, ke vi estas senkulpa pri tio, kion sinjoro Brocklehurst tiel patose parolis imi-tante sinjorinon Reed; ĉar mi legas sinceran karakteron en
viaj fajraj okuloj kaj sur via serena frunto kaj Dio atendas nur 95
JANE EYRE
eLIBRO
la dispartigon de animo kaj korpo por doni al ni la kronon de
la rekompenco. Kial do ni malesperu, premataj de malĝojo,
ĉar la vivo pasas rapide kaj la morto estas certa transiro al la eterna feliĉo.”
Mi silentis. Helen kvietigis min, sed en la kvieteco, donita
de ŝi, estis miksaĵo de neesprimebla malĝojo. Mi sentis sur mi
pezan ŝarĝon, dum ŝi diris tion, sed ne povis klarigi al mi, per kio ĝi estis kaŭzita, kaj kiam ŝi finparolis kaj iom pli rapide spiris kaj aŭdigis mallongan tuson, mi dum momento forgesis
pri mia propra ĉagreno kaj subite mi eksentis en mi neklaran
maltrankvilecon kaj zorgemon pri ŝi.
Ripozante kun la kapo sur la ŝultro de Helen, mi ĉirkaŭbra-
kis ŝian talion, ŝi tiris min al si kaj tiel ni restis sidantaj senparole. Tiel ni sidis nur mallongan tempon, kiam iu eniris.
Kelkaj mallumaj nuboj, forpelitaj de antaŭ la luno per la ven-
to, reaperigis la lunon, kies lumo nun penetris tra la fenestro sur nin kaj sur la alproksimiĝantan figuron, kiun ni tuj rekonis kiel tiun de fraŭlino Temple.
”Intence mi venas ĉi tien por serĉi vin, Jane Eyre,” ŝi diris;
”mi dezirus, ke vi iru kun mi al mia ĉambro; kaj ĉar Helen
Burns estas ĉe vi, ŝi povas kuniri.”
Ni sekvis la intendantinon, trairis kune kelkajn koridorojn
kaj supreniris ŝtuparon kondukanta al ŝia ĉambro. Tie estis
bona fajro kaj ĉio aspektis hejmece. Fraŭlino Temple sidigis
Helenon Burns sur malaltan brakseĝon ĉe unu flanko de la
fajrejo kaj sidiĝante mem ĉe la alia flanko, ŝi starigis min tuj apud si.
”ĉu via ĉagreno foriĝis?” ŝi demandis malsupren rigardan-
te min. ”ĉu vi plorforigis vian tutan ĉagrenon?”
”Mi timas, ke mi neniam povos fari tion.”
96
JANE EYRE
eLIBRO
”Kial?”
”ĉar oni maljuste kulpigis min, kaj vi fraŭlino kaj ĉiu ĉi tie
kredas, ke mi estas malbona.”
”Ni opinios vin tia, kia vi pruvos esti, mia infano. Restu
bona knabino, kaj ni estos kontentigitaj.”
”ĉu vere, fraŭlino?”
”Certe,” ŝi diris ĉirkaŭbrakante min. ”Kaj nun rakontu al mi
foje, kiu estas tiu sinjorino, kiun sinjoro Brocklehurst nomis
via bonfarantino.”
”ŝi estas sinjorino Reed, la edzino de mia onklo. Mia on-
klo mortis kaj lasis min al ŝiaj zorgoj.”
”ĉu ŝi adoptis vin propravole?”
”Ne, fraŭlino; ŝi tre bedaŭris devi fari tion. Sed, mi ekaŭ-
dis de la servistinoj, ke li promesigis ŝin antaŭ sia morto, ke ŝi zorgos kaj edukos min.”
”Nu, Jane, vi scias, aŭ almenaŭ tion mi al vi sciigas, ke ĉiu
kulpigito ĉiam rajtas diri ĉion, kion li povas por pruvi sian
senkulpecon. Oni nomis vin mensogistino; defendu vin antaŭ
mi kiel eble plej bone. Rakontu ĉion veran, kion vi povas me-
morigi al vi; sed ne aldonu nek troigu.”
En la fundo de mia koro mi decidis rakonti ĉion kiel eble
plej modere kaj akurate; kaj post mallonga pripenso en kiu mi
pripensis mian farotan rakonton, por ke ĝi estu bone kom-
prenebla, mi rakontis mian tutan malĝojan infanecon. ĉar mi
estis tre laca pro la ĵusaj emocioj, mia parolo estis pli malforta ol ordinare kiam mi parolis pri tiu malĝoja temo; kaj pensante
pri la averto de Helen por ne cedi al mia sento de malamo, mi
metis en mian rakonton multe pli malmulton da amareco ol
ordinare. Tiel moderigita kaj plisimpligita ĝi ŝajnis pli kredin-97
JANE EYRE
eLIBRO
da. Mi sentis, dum mi daŭrigis rakonti, ke fraŭlino Temple
plene min kredas.
Dum mia rakonto mi ankaŭ menciis sinjoron Lloyd, kaj
kiel li trovis min, kiam mi kuŝis sveninta: ĉar neniam mi povis forgesi pri tiu al mi tiel terura epizodo en la ruĝa ĉambro, kaj parolante pri ĝi mi ĉiam estis ekscitita; ĉar en mia memoro
nenio povis mildigi la teruran suferadon, kiu premis mian
koron, kiam sinjorino Reed rifuzis mian peton ne enŝlosi min
plu la duan fojon en la malluma ĉambro vizitata de fantomo.
Kiam mi finis mian rakonton, fraŭlino Temple atente rigar-
dis min dum kelkaj minutoj kaj poste ŝi diris: ”Mi konas iom
sinjoron Lloyd; mi skribos al li kaj se lia respondo konfor-
miĝos kun via raporto, mi senigos vin publike de ĉiu malho-
noro. Laŭ mia opinio, Jane, vi estas senkulpa.”
ŝi kisis min kaj dume ŝi lasis min stari ĉe sia flanko. Tre
plaĉis al mi povi vidi tiel de proksime ŝiajn vizaĝon, vestaĵon, ornamojn, blankan frunton, brilantajn buklojn kaj radiantajn
nigrajn okulojn. Sin turnante al Helen Burns, ŝi diris plue:
”Kaj kiel vi sentas vin hodiaŭ vespere, Helen? ĉu vi ofte
tusis hodiaŭ?”
”Ne tre ofte mi kredas, fraŭlino.”
”Kaj kiel estas la doloro en via brusto?”
”Iom pli malforta.”
Fraŭlino Temple ekstaris, prenis ŝian manon kaj sentis ŝian
pulson; poste ŝi reiris al sia seĝo kaj eksidante, ŝi profunde
ĝemis. Kelkajn momentojn ŝi restis droninta en pensoj, tiam
vekiĝante, ŝi diris: ”Sed hodiaŭ vespere vi estas miaj gastoj,
sekve mi devas agi kiel gastigantino.” ŝi sonorigis.
”Barbara,” ŝi diris al la eniranta servistino ”mi ankoraŭ ne
98
JANE EYRE
eLIBRO
ricevis la teon; enportu la pleton kaj surmetu du tasojn por ĉi tiuj junaj fraŭlinoj.”
La teo estis baldaŭ enportita. Kiel homece, laŭ mia opinio,
aspektis tiuj porcelanaj tasetoj kaj la brilanta teujo, kiuj estis metitaj sur la rondan tableton apud la fajrejo! Kiel aroma estis la vaporo de la teo kaj kiel agrabla la odoro de la rostita pano, sed je mia elreviĝo mi rimarkis nur malgrandajn porciojn kaj
mia malsato estis tiel granda. Tion vidis fraŭlino Temple.
”Barbara,” ŝi diris, ”ĉu vi povos alporti pli multe da pano
kun butero? La portita kvanto ne sufiĉas por tri personoj.”
Barbara foriris kaj baldaŭ revenis, dirante: ”Fraŭlino Har-
den certigas, ke ŝi sendis al vi la ordinarajn porciojn.”
Fraŭlino Harden estis la mastrumistino, virino laŭ la koro
kaj deziro de sinjoro Brocklehurst, kaj kreita duone el balen-
osto, duone el fero.
”Ho, tre bone!” respondis fraŭlino Temple, ”mi klopodos
sufiĉigi ĝin, Barbara.” Kiam la servistino estis for, ŝi ridetan-te diris plue: ”Feliĉe mi povas kompletigi tion, kio mankas.”
Invitinte Helenon kaj min sidiĝi ĉe la tablo, kaj metinte an-
taŭ ni taseton da teo kun bongusta, sed tre maldika tranĉajo
da pano, ŝi leviĝis, tiris al si tirkeston kaj elpreninte paketon, ŝi tuj poste aperigis el ĝi grandan spicitan kukon.
”Mi unue intencis donaci al vi pecon da ĝi je via foriro,” ŝi
diris, ”sed ĉar nun estas tiel malmulte da rostita pano, vi
manĝu ĝin nun,” kaj ŝi malavare komencis distranĉi kaj dividi
inter ni la kukon.
Ni festenis tiun vesperon kvazaŭ ĝi estus nektaro kaj am-
brozio; kaj ne malpli agrabla ol la regalo, estis la rideto de
kontentiĝo, kun kiu nin rigardis la gastigantino, dum ni kvie-
tigis nian malsaton per la bongusta regalo, kiun ŝi tiel mal-
99
JANE EYRE
eLIBRO
avare pretigis al ni. Kiam finiĝis la tetrinkado kaj la pleto estis forigita, ŝi denove vokis nin al la fajrejo; ni sidis nun ĉiu ĉe flanko de la fraŭlino kaj sekvis interparolado inter Helen kaj
ŝi, kaj vere estis privilegio aŭdi ĝin.
Fraŭlino Temple ĉiam montris kvietecon en sia aspekto,
kaj majestecon en sia eksteraĵo, ion noblan en sia lingvo kaj
bridis ĉiun eksplodon de eksciteco: tio estis io, kio plinobli-
gis la plezuron de ĉiu, kiu rigardis kaj aŭskultis ŝin, kaj ĉion tion mi sentis nun. Sed kio koncernis Helen Burns, mi estis
frapita de miro. La plifortiganta manĝaĵo, la ĝoja fajro, la ĉeesto kaj amikeco de ŝia amata instruistino, aŭ eble io de ŝia
mirinda spirito, vekis en ŝi ĉiun energion. ĉar nun ĝi vekiĝis
kaj ekbrilis. Unue en la pliruĝiĝanta koloro de ŝiaj vangoj,
kiujn mi ĝis nun vidis nur palaj kaj sensangaj; poste en la flui-da brileco de ŝiaj okuloj, kiuj subite akiris belecon ankoraŭ pli mirindan ol tiu de fraŭlino Temple — belecon, ne devenanta de la delikateco pri koloro aŭ longaj okulharoj aŭ bele pen-
tritaj brovoj, sed devenanta de esprimoj, movoj kaj viveco.
ŝiaj plej intimaj pensoj fluis el ŝiaj lipoj kun mirinda elokventeco.
Ili parolis pri temoj, pri kiuj mi neniam antaŭe aŭdis; pri
nacioj kaj longe foririntaj tempoj; pri malproksimaj landoj;
pri natursekretoj malkovritaj kaj malkovrotaj. Ili parolis pri
libroj; kiel multe ili estis legintaj! Kiel granda estis ilia scio!
Ankaŭ ili sciis la nomojn de multaj francaj aŭtoroj, sed mia
miro atingis sian supron, kiam fraŭlino Temple demandis al
Helen, ĉu ŝi en liberaj horoj ankoraŭ ripetis tion de la latina lingvo, kion al ŝi estis instruinta ŝia patro, kaj prenante libron de breto, ŝi petis al ŝi legi paĝon el Virgilo kaj traduki ĝin. Kaj Helen obeis, dum mia admiro pligrandiĝis ĉe ĉiu linio. Ape-100
JANE EYRE
eLIBRO
naŭ ŝi finis, jam la sonorilo anoncis la tempon de enlitiĝo;
neeble estis kontraŭstari tion, kaj dum fraŭlino Temple ĉir-
kaŭbrakis nin, ŝi diris:
”Dio benu vin ambaŭ, miaj infanoj!” Helenon pli longe ŝi
premis al sia koro ol min; pli malvolonte ŝi ellasis ŝin ol min.
Ankaŭ ŝin ŝi sekvis per la okuloj al la pordo kaj ankaŭ pro
Helen ŝi ellasis malĝojan ĝemon kaj pro Helen ŝi ŝtele forviŝis larmon de sia vango. Veninte al la pordo de la dormejo, ni
aŭdis la voĉon de fraŭlino Scatcherd. ŝi estis ekzamenanta la
tirkestojn; ĵus ŝi eltiris tiun de Helen kaj Helen estis salutata de akra riproĉo kaj klarigo, ke la sekvantan matenon seso da
malorde kunvolvitaj objektoj estos pinglofiksitaj sur ŝian ŝultron.
”Mia tirkesto estis en hontinda malordo,” Helen flustris al
mi. ”Mi antaŭe intencis ordigi ĝin, sed tute forgesis pri tio.”
La sekvantan matenon fraŭlino Scatcherd skribis sur pe-
con da kartono kaj per eksterordinare grandaj literoj la vor-
ton ”Senordulino” kaj ligis ĝin ĉirkaŭ la larĝa, serena, intelek-ta frunto de la knabino. Pacience, sen venĝosento ŝi portis ĝin
ĝis la vespero rigardante la punon justa. Tuj kiam fraŭlino
Scatcherd en la posttagmezo eliris la instrusalonon, mi kuris
al Helen, forŝiris ĝin de ŝia frunto kaj ĵetis en la fajron. La kolero, kiun ŝi ne povis senti, bolis en mia koro la tutan tagon; varmaj, grandaj larmoj ĉiufoje estis malsekigintaj mian viza-
ĝon; ĉar la vidaĵo de ŝia malĝoja rezignacio dolorigis mian
koron en nepriskribebla maniero.
Proksimume semajnon post la ĉi supre rakontitaj okazin-
taĵoj, fraŭlino Temple ricevis respondon de sinjoro Lloyd, al
kiu ŝi estis skribinta. Montriĝis, ke tiu respondo konformiĝis
kun miaj sciigoj. Post kiam fraŭlino Temple kunvokis la tutan
101
JANE EYRE
eLIBRO
lernejon, ŝi sciigis, ke ŝi estis informiĝinta pri la vereco de la kulpigoj kontraŭ Jane Eyre, kaj ke ŝi ĝojis forigi de mi ĉiun
kulpon. Poste la instruistinoj kore premis mian manon kaj
kisis min kaj murmurado de aprobo trairis la vicojn de la ler-
nantinoj.
Tiel liberigita de peza ŝarĝo, mi de post tiu horo komencis
denove, decidinta forigi ĉiujn malfeliĉaĵojn. Mi forte laboris
kaj mia sukceso estis egala al miaj penoj; mia memoro, kiu ne
estis tre forta, plifortiĝis per ekzercoj; en malmultaj semajnoj mi transiris al pli alta klaso, kaj post du monatoj mi povis
komenci lerni la francan lingvon kaj la desegnan arton. Mi
lernis la unuajn du tempojn de la verbo ”être”, kaj en la sama
tago skizis mian unuan kamparan domon (kies muroj staris
ankoraŭ pli oblikvaj ol la oblikva turo de Pisa). Kiam tiun vesperon mi enlitiĝis, mi nur forgesis pri tio image pretigi la vespermanĝon, konsistantan el varme bakitaj terpomoj, aŭ blan-
ka pano kaj freŝa lakto, per kiuj mi ordinare plifortigis mian
malsatan stomakon. Anstataŭ tiu manĝo, mi regalis min per
imagaj desegnaĵoj, kiujn mi vidis antaŭ mi en la mallumo —
kaj kiuj estis ĉiuj la laboro de miaj propraj manoj; per libera mano desegnitaj domoj kaj arboj, pentrindaj rokaroj kaj ru-inoj, aroj da bovinoj laŭ la pentraĵoj de Cuyp1, belaj pentraĵetoj de papilioj, ŝvebantaj super ankoraŭ ne ekflorintaj rozoj,
birdoj, kiuj bekmanĝis maturajn ĉerizojn, nestetoj de regoloj,
en kiuj kuŝis perloformaj ovetoj kaj ĉirkaŭitaj de junaj heder-
branĉoj. Ankaŭ mi pripensis, ĉu iam mi estos kapabla flue
traduki, kion en tiu tago estis montrinta al mi madame Pier-
rot; kaj ĉi tiu lasta problemo ne estis solvita kontentige antaŭ ol mi ekdormis.
1 legu ”Kojp”: holanda pentristo nask. 1606.
102
JANE EYRE
eLIBRO
Prave Salomo diris: ”Pli bona estas manĝaĵo el kreskaĵoj
kun amo, ol grasigita bovo kun malamo.” Mi ne volus ŝanĝi
Lowood kun ĉiuj ĝiaj malhavaĵoj kontraŭ Gateshead kun ĝiaj
ĉiutagaj superfluo kaj luksaĵoj.
103
JANE EYRE
eLIBRO
ĉapitro IX.
Sed la malhavaĵoj, aŭ pli bone dirite la maloportunaĵoj de
Lowood plimalmultiĝis. La printempo alproksimiĝis, —
efektive jam venis; la vintraj frostoj estis pasintaj; ĝia neĝo estis forfandiĝinta, ĝiaj akraj ventoj fariĝis malseveraj. Miaj kompatindaj piedoj, vunditaj kaj tiel ŝvelintaj, ke mi preskaŭ
ne povis iri, resaniĝis kaj la doloro iom post iom foriĝis pro
la influo de la dolĉa aprila vetero; la noktoj kaj matenoj kun
siaj malvarmo de Kanado ne plu glaciigis la sangon en niaj
vejnoj; ni nun povis elteni la ludhoron en la ĝardeno; kaj kelkfoje, kiam la tago estis suna, la ludado estis agrabla, kaj la
verdaĵo, kiu komencis elkreski sur la bedoj kaj fariĝis pli kaj pli alta, vekis la penson, ke la Espero transpaŝis ĝin dum la
nokto, kaj postlasis ĉiun matenon siajn postsignojn. Floroj
ekaperis inter la folioj, galantoj, krokusoj, purpuraj aŭrikoloj kaj violoj. ĵaŭde en la posttagmezoj, kiam ni havis liberan
duontagon, ni promenadis kaj trovis ankoraŭ belegajn mal-
fermiĝantajn florojn laŭlonge de la vojbordo sub la plektba-
riloj.
Mi ankaŭ malkovris, ke granda ĝuo ekzistas ĉe la alia flan-
ko de la alta najlo-kovrita ĝardenmuro; tiu ĝuo, limigita nur
de la horizonto, konsistis en la perspektivo de altaj suproj de montetoj, kiuj ĉirkaŭis valon, kiu estis riĉa pri verdaĵo kaj ombro; en klara rivereto plena de malhelaj ŝtonoj kaj brilantaj
akvoturniĝoj. Kiel alie ĉio tio aspektis, kiam ĝi kuŝis tie sternita sub la plumbkolora ĉielo, rigida pro frosto kaj kovrita de 104
JANE EYRE
eLIBRO
neĝo! — kiam nebuloj, malvarmaj kiel la morto, estis pelataj
antaŭen de la orienta vento laŭlonge de ĉi tiuj purpuraj su-
proj kaj malsupreniris laŭ la deklivoj, ĝis ili unuiĝis kun la
frostita nebulo, supreniranta el la rivereto! Tiu rivereto mem
estis sovaĝa, senbrida; ĝi elradikigis la arbojn kaj plenigis la aeron de laŭta bruo, kiu ofte mallumiĝis de la falantaj pluvegoj aŭ turniĝantaj hajladoj; kio koncernas la arbaron, ĝi mon-
tris nenion krom vicoj da skeletoj.
Aprilo pasis kaj venis la monato majo — klara bela monato
konsistanta el tagoj kun blua aero kaj pacema sunbrilo, kaj
okcidentaj kaj sudaj ventoj. La kreskaĵoj maturiĝis kun forto;
ĉio fariĝis verda kaj florplena; la skeletoj de la altaj tilioj, frak-senoj kaj kverkoj estis ĉiuj revokitaj al majesta vivo; precipe la arbarplantoj aperis el siaj rifuĝejoj; sennombraj muskoj
kovris la valetojn kaj sur la tero formiĝis miriga sunrebrilo el la sovaĝaj primoloj. Ilian pal-oran rebrilon mi vidis ĉie kiel
dise kuŝantajn lumaĵojn sur la ombro-kovritaj lokoj. ĉion tion
mi ĝuis libere kaj abunde kaj preskaŭ ĉiam tute sola. ĉi tiu
ĝuado havis kaŭzon, pri kiu mi volas paroli.
ĉu mi ne priskribis la agrablan kaj allogan lokon, kiam mi
parolis pri ĝi, kiel ĉirkaŭita de ĉieloj kaj arbaroj kaj leviĝanta ĉe bordo de rivero? ¯i kuŝis tie tre agrable, tio estas certa, sed mi dubas pri tio, ĉu ĝi estis saniga.
La arbarvalo, en kiu kuŝis Lowood, estis kovejo de malsani-
gaj nebuloj, kiuj vekiĝante kun la vekiĝanta printempo, en-
rampis la orfinejon kaj disvastigis tifuson en la tro-plenaj instrusalono kaj dormejoj, kaj ŝanĝis la instituton en hospita-
lon jam antaŭ la veno de majo. Pro la tre malbona nutraĵo kaj
malzorgitaj malvarmumoj plej multaj lernantinoj estis tre in-
flueblaj je tiu infekta malsano. El la okdek knabinoj, kvardek
105
JANE EYRE
eLIBRO
kvin estis malsanaj en la sama tempo. La kursoj estis inter-
rompitaj kaj la reguloj de la instituto estis aplikataj malpli
severe. La malmultaj, kiuj restis sanaj, akiris preskaŭ senli-
man liberecon, — ĉar la kuracisto insiste ordonis multajn kor-
po-movojn, por ke la sanuloj ne malsaniĝu, sed sen tiu ordo-
no, neniu povus atenti ilin. Fraŭlino Temple uzis ĉiun sian
tempon por la suferantinoj. ŝi eliris la salonon de la mal-
sanulinoj nur malmultajn horojn en la nokto por dormi. La
instruistinoj sin okupis enpakante la vestojn de la knabinoj
kaj por fari aranĝojn por tiuj, kiuj estis tiel feliĉaj, ke ili posedas amikojn aŭ parencojn, inklinaj forigi ilin de tiu infektita loko. Multaj, kiuj estis jam infektitaj, iris hejmen por morti tie.
Kelkaj mortis en la instituto kaj estis senbrue, tre rapide en-
terigitaj, ĉar la malsano ne toleris prokraston.
Dum ĉi tiu malsano regis en Lowood kaj la morto estis ri-
peta vizitanto, dum malgajeco kaj timo premis ĉies koron,
dum la salonoj kaj koridoroj estis plenaj de hospitalodoroj,
kaj drogoj kaj pasteloj vane penis kontraŭbatali la haladzojn
de la malsano, la bela majo ĵetis sian sunbrilon trans la ma-
jestajn montetojn kaj belajn arbarojn. Ankaŭ la ĝardeno brilis
en plena florornamo. Alceoj, altaj kiel arboj, sin levis, la lilioj malfermiĝis, tulipoj kaj rozoj staris en plena florado; la bordoj de la bedoj estis ornamitaj per violkoloraj diantoj kaj ru-
ĝaj duoblaj lekantetoj; la eglanterioj sendis ĉielen sian odo-
ron de spicaĵoj kaj pomoj de la mateno ĝis la vespero; kaj ĉiuj bonodoraj trezoroj estis senutilaj por la plej multaj loĝantoj
de Lowood, esceptinte kelkajn kreskaĵon kaj florojn, kiuj de
tempo al tempo estis metataj sur ĉerkon.
Sed mi kaj ĉiuj aliaj, kiuj ne estis infektitaj de la malsano,
plene ĝuis la belecon de la naturo kaj de la sezono. Oni lasis
106
JANE EYRE
eLIBRO
nin kiel ciganojn vagadi en la arbaroj; ni agis laŭ nia plaĉo kaj iris, kien ni deziris iri; ankaŭ nia sorto fariĝis pli bona. Sinjoro Brocklehurst kaj lia familio nun eĉ ne venis en la ĉirkaŭ-
aĵon de Lowood. La mastrumaĵoj ne estis tiel akurate ekza-
menataj, la malĝentila mastrumistino estis forkurinta, timan-
te esti atakata de la malsano; ŝia anstataŭintino, estinta admi-nistrantino de Lowston-instituto, kaj kiu ankoraŭ ne konis la
kutimojn de sia nova ofico, estis tre malavara. Krome nun
estis pli malmultaj en Lowood por nutri. La malsanaj manĝis
malmulte; niaj porcioj fariĝis pli grandaj. Se la tempo mankis
por pretigi ordinaran matenmanĝon, ŝi donis al ĉiu el ni gran-
dan pecon de malvarma pasteĉo aŭ dikan tranĉaĵon da pano
kun fromaĝo kaj tion ni kunprenis al la arbaro, kie ni serĉis
lokon por luksege matenmanĝi.
Mia plej amata loko estis glata, larĝa ŝtono, kiu leviĝis,
blanka kaj malseka, meze de la rivereto, kaj kiu estis atinge-
bla post vagado tra la akvo, kaj tion mi faris nudpiede. La ŝto-no estis sufiĉe larĝa por mi kaj alia knabino, kiu estis mia intima amikineto — ŝi nomiĝis Mariana Wilson, estis sagaca,
atenta infano, kies ĉeeston mi tre ŝatis, unue ĉar ŝi estis sprita kaj originala, due ĉar ŝia teniĝo senĝenigis min.
ŝi estis kelkajn jarojn pli aĝa ol mi, kaj tial pli bone konis
la mondon ol mi, kaj pri multo, kion mi deziris scii, ŝi rakontis al mi. ŝi kontentigis mian scivolon; por miaj kulpetoj ŝi estis tre pardonema kaj kion ajn mi diris, ŝi lasis min ĉiam finparoli. ŝi tre ŝatis rakontojn, mi ŝatis analizi; volonte ŝi sciigis al mi, kion ŝi sciis, kaj volonte mi faris demandojn; tial ni bone harmoniis kaj kvankam nia kunestado liveris al ni malmultan
utilon, ĝi donis al ni multan plezuron.
Kaj kie estis dum tiu tempo Helen Burns?
107
JANE EYRE
eLIBRO
Kial mi ne partoprenis kun ŝi ĉi tiujn agrablajn liberajn
tagojn? ĉu mi estis forgesinta pri ŝi? Aŭ ĉu mi estis tiel mal-
bona, ke ŝia senmakula kunestado ekenuigis min? Tre certe
tiu Mariana Wilson tre malsuperis mian unuan konatinon. ŝi
povis nur rakonti al mi amuzajn rakontojn kaj interŝanĝi kun
mi spritajn, akrajn parolojn; dum, se mi diru la veron pri
Helen Burns, ĉi tiu havis la talenton ĝuigi multe pli altajn aferojn al tiuj, kiuj havis la privilegion paroli kun ŝi. Estas vero, leganto, kaj tion mi sciis kaj sentis. Kaj kvankam mi estas nur neperfekta estaĵo kun multaj kulpoj kaj tre malmultaj bonaj
ecoj, mi tamen neniam sentis enuon en ĉeesto kun Helen
Burns, kaj neniam mi ĉesis senti por ŝi amikecon tian fortan,
intiman kaj respektan, kiu iom pli rapide batigis mian koron.
Kaj kiel ĝi povus esti alia, ĉar Helen ĉiam kaj sub ĉiaj cirkonstancoj montris al mi kvietan fidelan amikecon, kiu neniam
estis maltrankviligata de malbona humoro aŭ kolereto. Sed
tiam Helen estis malsana. Dum kelka tempo ŝi estis mal-
aperinta el mia vivado kaj portita mi ne scias en kiun ĉam-
bron supre. ŝi ne estis en tiu parto de la konstruaĵo, nun uza-
ta kiel hospitalo, kie kuŝis la tifus-suferantinoj; ĉar ŝi havis la ftizon kaj ne tifuson. En mia nescio mi imagis, ke la ftizo estas malgrava malsano, kiu per tempo kaj bona zorgado sendube
resaniĝos. Kaj ĉi tiu mia ideo estis certigita de la fakto, ke
kelkajn fojojn dum sunaj posttagmezoj mi vidis ŝin malsup-
ren kondukata de fraŭlino Temple, kiu iris kun ŝi al la ĝarde-
no. Sed en tiuj okazoj ne estis permesite al mi iri al ŝi por alparoli ŝin; mi nur vidis ŝin tra la lerneja fenestro, sed eĉ ne tre klare, ĉar ŝin envolvis dika tuko kaj ŝi sidis malproksime sub
la verando.
Iun vesperon en la komenco de junio mi estis restinta tre
108
JANE EYRE
eLIBRO
longe en la arbaro kun Mariana; kiel kutime ni dispartiĝis de
la aliaj kaj vagis malproksimen, eĉ tiel malproksimen, ke ni
perdis la ĝustan direkton hejmen kaj estis devigataj informiĝi
pri la vojo ĉe izolita domaĉo, loĝata de viro kaj virino, kiuj
gardis aron da duone sovaĝaj porkoj nutrantaj sin per glanoj
kaj fagofruktoj. Kiam ni revenis, la luno jam lumis. ĉevaleto,
kiun ni rekonis kiel tiun de la kuracisto, staris antaŭ la ĝar-
denpordo. Mariana diris, ke sendube iu estas tre malsana, ĉar
oni venigis doktoron Bates tiel malfrue en la vespero. ŝi eni-
ris, sed mi restis ankoraŭ kelkajn minutojn ekstere por planti
manplenon da radikoj, kiujn mi estis elŝirinta en la arbaro,
timante ke ili velkos, se mi prokrastos la plantadon ĝis la sekvanta mateno. Plantinte la radikojn, mi restis tie ankoraŭ kel-
kan tempon. La floroj odoris tiel ĉarme pro la falanta roso kaj la vetero estis tiel agrabla, kvieta kaj dolĉa; la okcidenta parto de la ĉielo, ankoraŭ purpura pro la subirinta suno, promesis
belan morgaŭon; la luno leviĝis en la malluma oriento kun
granda majesteco. ĉion tion mi rigardis kun ravo kaj ĝuis kiel
infano povas ĝui kaj subite kaj pli vigle ol iam antaŭe min
kaptis la penso:
”Kiel malĝoje estas kuŝi nun malsana en la lito kaj eble esti
en morta danĝero! ĉi tiu mondo estas tiel bela — estus teru-
re esti forvokata nun por foriri, kiu scias kien?” Kaj tiam mia animo faris sian eblon kompreni, kion oni pli frue diris al mi
pri infero kaj ĉielo; kaj la unuan fojon ĝi paŝis malantaŭen,
konfuzita; kaj rigardante ĉiuloken mi vidis nur senfundan
abismon. Mia animo sentis nur unu firman lokon, sur kiu mi
staris — la estantecon; ĉio alia estis senforma nebulo kaj mal-
plena spaco. Pripensante pri tio, mi aŭdis, ke malfermiĝas la
frontpordo; doktoro Bates iris eksteren, akompanata de fle-
109
JANE EYRE
eLIBRO
gistino. Post kiam ŝi helpis al li supreniri la ĉevalon kaj vidis lin foriri kaj estis refermonta la pordon, mi rapidis al ŝi kaj demandis:
”Kiel fartas Helen Burns?”
”Malbone,” ŝi respondis.
”ĉu doktoro Bates venis por viziti ŝin?”
”Jes.”
”Kaj kion li diris pri ŝi?”
”Li diris, ke ŝi ne estos plu longe ĉi tie.” Se mi estus aŭdinta tiujn parolojn la pasintan tagon, mi estus pensinta, ke ŝi devas esti transkondukata al Northumberlando, al sia propra
hejmo, kaj mi ne estus supozinta, ke oni celis per tio, ke ŝi
estas mortonta; sed nun mi tuj komprenis, ke Helen Burns
travivis siajn lastajn tagojn sur la tero kaj iros al la spirita, almenaŭ se ĝi ekzistas. Min ekregis granda teruro; poste mi
sentis akran ĉagrenon kaj fine deziron — grandan deziron
vidi ŝin; kaj mi demandis en kiu salono ŝi kuŝas.
”ŝi kuŝas en la ĉambro de fraŭlino Temple,” diris la flegis-
tino.
”ĉu mi povas iri al ŝi por paroli kun ŝi?”
”Ho ne, mia infano! Pri kio vi pensas! Kaj estas jam la tem-
po eniri; vin eble atakos la febro, se vi restos pli longe ekste-re dum falas la roso.”
La flegistino fermis la frontpordon; mi eniris tra la flank-
pordo kaj trairis la koridoron al la instrusalono. Mi venis ĝu-
statempe; estis la naŭa horo kaj fraŭlino Miller kunvokis la
knabinojn por enlitiĝo.
Mi ne povis ekdormi, granda silento regis en la ĉambro kaj
mi kredis, ke ĉiuj miaj samlernantinoj profunde dormas. Je la
dekunua horo mi ellitiĝis. Singarde kaj ne farante bruon, mi
110
JANE EYRE
eLIBRO
surmetis mian jupon super mian noktoveston kaj sen ŝuoj mi
ŝteliris el la dormejo kaj iris al la ĉambro de fraŭlino Temple.
¯i kuŝis tre malproksime ĉe la alia flanko de la konstruaĵo,
sed mi konis la vojon tien. La lumo de la luno, kiu staris sur
la sennuba ĉielo, penetris tra la koridora fenestro kaj helpis
al mi trovi ĝin. Odoro de kamforo kaj bolinta vinagro aver-
tis min, kiam mi atingis la ĉambron de la tifus-suferantinoj,
kaj rapide mi pasis ĝin timante, ke la veka flegistino min aŭ-
dos. Mi timis esti resendata; ĉar mi deziris vidi Helenon an-
koraŭ unu fojon kaj ĉirkaŭbraki ŝin ankoraŭ unu fojon, antaŭ
ol ŝi mortos — mi volis doni al ŝi lastan kison kaj paroli kun
ŝi kelkajn vortojn.
Malsuprenirinte ŝtuparon, mi trairis parton de la konstru-
aĵo malsupre kaj mi sukcesis malfermi senbrue du pordojn
kaj refermi ilin; poste mi venis al dua ŝtuparo, mi ĝin supren-
iris kaj veninte supren, mi vidis la ĉambron de fraŭlino Tem-
ple rekte antaŭ mi. Lumo penetris tra la ŝlosiltruo, kaj malsu-
pre sur la koridoron; profunda silento regis ĉie ĉirkaŭe. Atin-
ginte la pordon mi vidis, ke ĝi estas malfermetita; verŝajne
por enirigi freŝan aeron en la malfreŝan ĉambron. Estante tro
malpacienca por heziti, mi puŝmalfermis la pordon kaj en-
rigardis. Miaj okuloj serĉis Helenon, kaj mi timis vidi mortin-
ton.
Apud la lito de fraŭlino Temple kaj duone kovrita de ĝiaj
kurtenoj staris malgranda lito. Mi vidis la konturojn de kor-
po sub la litkovriloj, sed la vizaĝon mi ne povis vidi pro la
kurtenoj. La flegistino, kun kiu mi estis parolinta en la ĝarde-no, dormis sur brakseĝo, duone forbruligita kandelo staran-
ta sur tablo disvastigis malmultan lumon. Fraŭlino Temple
nenie estis videbla. Poste mi ekaŭdis, ke ŝi estis vokita al deli-111
JANE EYRE
eLIBRO
ranta malsanulino, kuŝanta en la febrosalono. Mi iris pli prok-
simen kaj haltis ĉe la liteto. Mi prenis la kurtenon, sed antaŭ ol tiri ĝin flanken, mi volis ion diri. Refoje mi hezitis, timante vidi mortinton.
”Helen!” mi mallaŭte flustris. ”ĉu vi estas veka? ” ŝi mo-
viĝis, flankenigis la kurtenon kaj mi vidis ŝian vizaĝon, kiu
estis pala kaj maldikiĝinta, sed tre kvieta. ŝi aspektis tiel malmulte ŝanĝiĝinta, ke mia timo subite foriĝis.
”ĉu estas vi, Jane?” ŝi demandis en sia kutima, amika tono.
”Ho!” mi pensis, ”ŝi ne mortos, ili eraras. Neeble ŝi povus
paroli tiel kviete kaj aspekti tiel trankvila, se ŝia morto estus tiel proksima.”
Mi klinis min kaj kisis ŝin; ŝia frunto estis malvarma, same
kiel ŝiaj vangoj kaj mano; sed ŝi ridetis kiel ĉiam antaŭe.
”Pro kio vi venis ĉi tien, Jane? Estas jam la dek-unua horo,
mi aŭdis ĝin bati antaŭ kelkaj minutoj.”
”Mi venis nur por viziti vin, Helen. Mi aŭdis, ke vi estas
grave malsana, kaj mi ne povis dormi antaŭ ol mi estus pa-
rolinta kun vi.”
”Sekve vi venas por adiaŭi min. Eble vi venis ĝustatempe.”
”ĉu vi estas forironta. Helen? Al via hejmo?”
”Jes, al mia lasta, eterna hejmo.”
”Ne, ne, Helen!” Mi eksilentis pro emocio. Dum mi penis
reteni la larmojn, Helen estis atakata de tusado; sed la flegistino ne vekiĝis; kiam la tusado pasis, Helen kuŝis kelkajn mi-
nutojn senfortiĝinta, poste ŝi flustris:
”Jane, vi estas nudpieda, kuŝiĝu kaj kovru vin per mia lit-
kovrilo.”
Mi obeis. ŝi ĉirkaŭbrakis min kaj sin premis al mia brusto.
Post longa silentado ŝi flustris plue:
112
JANE EYRE
eLIBRO
”Mi estas tre feliĉa, Jane; kaj kiam mi estos mortinta pen-
su pri tio kaj ne estu malĝoja. Kaŭzoj por malĝojo ne troviĝas.
Ni ja ĉiuj devas morti, kaj la malsano, kiu faras finon al mia
vivo, ne estas doloriga; ĝi estas tre milda kaj iom post ioma.
Kaj mi sentas min tre trankvila. Mi postlasas neniun, kiu lon-
ge funebros pro mi. Mi havas nur patron, kaj antaŭ ne longe
li reedziĝis; li ne sentos mian foreston. Per frua morto mi
estos liberigita de multaj suferoj. Mi ne havis ecojn aŭ talen-
tojn por sukcesi en la mondo. ĉiam mi vivus kun ĝi en mal-
paco.”
”Sed kien vi iros, Helen? ĉu vi povas vidi tion? ĉu vi scias
tion?”
”Mi kredas, ke mi iros al Dio.”
”Kie estas Dio? Kio estas Dio?”
”Mia kaj ankaŭ via kreinto, kiu neniam perdigos, kion Li
kreis. Mi senkondiĉe fidas Lian potencon kaj Lian bonecon.
Mi nombras la horojn, kiuj devas ankoraŭ pasi, antaŭ ol ve-
nos tiu, kiu portos min al Li kaj kiu vidigos Lin al mi.”
”Sekve vi estas konvinkita, Helen, ke troviĝas ĉielo kaj ke
nia animo iros tien post kiam ni estos mortintaj?”
”Mi estas konvinkita pri tio, ke estas vivo post ĉi tiu vivo;
mi kredas, ke Dio estas bona, mi povas transdoni al Li mian
senmortan animon sen timo aŭ dubo. Dio estas mia patro. Mi
Lin amas kaj mi kredas, ke Li ankaŭ min amas. Kaj eĉ se mi
irus tra la Valo de la Ombroj de la Morto, ankaŭ tie Lia mano
kondukus min.”
”Kaj se mi mortos, ĉu mi revidos vin Helen?”
”Vi iros al tiu sama feliĉa lando, kien mi iros, kaj ni estos
ricevataj de la sama potenca Patro, kara Jane.”
Kaj refoje mi faris demandojn, sed nur pensante: ”Kie estas
113
JANE EYRE
eLIBRO
tiu lando? ĉu ĝi ekzistas?” Kaj mi pli forte ĉirkaŭbrakis Hele-
non; estis al mi kvazaŭ ŝi estas al mi pli kara ol iam antaŭe;
mi sentis, ke mi ne povas lasi ŝin foriri de mi en ĉi tiu tempo kaj kaŝis mian vizaĝon sur ŝia kolo. Post mallonga tempo ŝi
diris tre mallaŭte:
”Kaj mi sentis min tiel bona! Tiu lasta tusatako iom lacigis
min; mi sentas, ke mi povos dormi, sed ne foriru, Jane; mi
volas, ke vi restu ĉe mi.”
”Mi restos ĉe vi, kara Helen. Neniu forigos min de vi.”
”ĉu vi kuŝas varme, karulino?”
”Jes.”
”Bonan nokton, Jane.”
”Bonan nokton, Helen.”
Ni kisis nin reciproke kaj baldaŭ ni ekdormis. Estis jam
tago, kiam mi vekiĝis. Nekutima movo estis vekinta min; mi
rigardis supren; mi kuŝis en ies brakoj; la flegistino nun tenis min kaj reportis min al la dormosalono. Oni ne riproĉis min,
ĉar mi estis elirinta mian liton, oni pensis pri io tute alia.
Oni ne respondis miajn multajn demandojn. Sed kelkajn
tagojn poste mi aŭdis, ke kiam fraŭlino Temple ĉe tagiĝo re-
iris al sia ĉambro, ŝi trovis min en la liteto, kun mia vizaĝo sur la ŝultro de Helen kaj kun miaj brakoj ĉirkaŭ ŝia kolo. Mi dormis, kaj Helen estis — mortinta. ŝi kuŝas enterigita en la tom-
bejo de Brocklebridge. Dum dek kvin jaroj post ŝia morto ŝia
tombo estis indikata nur de herbmonteto; sed nun griz-
marmora ŝtoneto montras ĝin; sur la ŝtoneto staras ŝia nomo
kaj la vorto: ”Resurgam.1”
1 Mi reviviĝos.
114
JANE EYRE
eLIBRO
ĉapitro X.
¯is nun mi rakontis detale la okazintaĵojn de mia sensig-
nifa vivo. Al la unuaj dek jaroj de mia vivo mi dediĉis
preskaŭ same multajn ĉapitrojn. Sed ĉi tiu libro ne fariĝos
regula biografio. Mi pridemandos nur mian memoron, kiam
ĝi aperigos okazintaĵojn, kiuj estas interesaj. Tial mi preter-
lasos ĉi tie epokon de ok jaroj. Kelkaj linioj estos sufiĉaj por unuigi ĝin kun tio, kion mi jam rakontis.
Kiam la tifuso plenumis sian ruinigan mision en Lowood,
ĝi iom post iom malaperis, sed ne antaŭ ol ĝia mortiga karak-
tero kaj la nombro de ĝiaj viktimoj tiris la ĝeneralan atenton
al la instituto. La kaŭzo de tiu skurĝo estis ekzamenita kaj
baldaŭ malkovriĝis faktoj, kiuj naskis la publikan indignon.
La malsaniga situo de la konstruaĵo, la porcioj kaj la kvalito
de la nutraĵo por la infanoj; la malbona akvo, uzata por pre-
pari la manĝaĵon; la nesufiĉaj vestoj kaj loĝado — ĉiuj tiuj aferoj estis malkovritaj kaj el tio rezultis ŝanĝo, tre hontinda por sinjoro Brocklehurst, sed utila por la instituto. Diversaj riĉaj kaj malavaraj homoj en la graflando subskribe donacis grandan monsumon por konstrui pli bonan instituton sur pli taŭ-
ga loko; novaj regularoj estis starigitaj; la manĝo kaj vestaĵoj fariĝis pli bonaj; la rentoj de la akirita kapitalo estis metitaj sub kontrolon de komisiono. Sinjoro Brocklehurst, kontraŭ
kiu oni ne povis agi laŭmerite, pro liaj riĉeco kaj familiaj interrilatoj, restis kasisto; sed personoj, kun pli malavaraj ideoj 115
JANE EYRE
eLIBRO
devis helpi lin en la plenumo de liaj devoj; same en la ofico
de inspektoro partoprenis aliaj, kiuj povis unuigi justecon
kun akurateco, komfortojn kun ŝparemo kaj kompaton kun
honesteco. Kiam poste multaj aferoj estis plibonigitaj, la ler-
nejo iom post iom fariĝis vere utila kaj nobla instituto. Post
ĝia renaskiĝo mi restis en ĝi ankoraŭ ok jarojn — ses kiel ler-
nantino kaj du kiel instruistino.
Dum tiuj ok jaroj mia vivo estis monotona sed ne malfeli-
ĉa, ĉar ĝi ne estis senlabora vivo. La rimedoj, ricevi bonegan
edukon, estis akireblaj; prefero pri kelkaj el miaj studoj kaj la deziro superi en ĉio, kaj la plaĉo igi miajn instruistinojn kontentaj, kaj precipe tiujn, kiujn mi plej ŝatis, instigis min. Mi utiligis la donitan okazon kiel eble plej bone. Post kelka tempo mi fariĝis la plej bona lernantino de la plej alta klaso kaj mi estis nomota instruistino. Tiun oficon mi plenumis du jarojn kun fervoro, sed ĉe la fino de tiu tempo fariĝis granda
ŝanĝo en tio.
Malgraŭ ĉiuj ŝanĝoj okazintaj en Lowood, fraŭlino Temple
restis direktorino. Al ŝia bonega instruado mi dankis la plej
multon de miaj scioj. ŝiaj amikeco kaj akompano estis daŭre
mia konsolo; ŝi kvazaŭ anstataŭis mian patrinon kaj instru-
istinon kaj en la lasta tempo ŝi estis mia amikino. En tiu tem-
po ŝi edziniĝis kaj iris kun sia edzo (ekleziulo, bona viro kaj preskaŭ inda je ŝi), al izolita graflando kaj tiel ŝi estis perdita por mi. De tiu tempo mi ne estis plu la sama. Kun ŝi ĉiu ligilo, kiu faris Lowood mia hejmo, estis malaperinta. Mi estis
transpreninta ion de ŝia karaktero; pli harmoniaj pensoj, pli
bone ordigitaj sentoj fariĝis loĝantoj de mia spirito. Mi estis lerninta kiel kutimiĝi al devo kaj ordo; mi estis kvieta. Mi kre-116
JANE EYRE
eLIBRO
dis, ke mi estas kontenta. Laŭ ĉies opinioj kaj kutime ankaŭ
laŭ miaj, mi ŝajnis persono, kvietigita de disciplino.
Sed la destino en la formo de la reverinda sinjoro Nasmyth
sin lokis inter mi kaj fraŭlino Temple. Mi vidis ŝin vestita per vojaĝkostumo eniri poŝtkaleŝon mallonge post la geedziĝa
ceremonio. Mi postrigardis la kaleŝon, dum ĝi supreniris la
monteton kaj poste malaperis; kaj mi retiris min en mian pro-
pran ĉambron pasigante sola tie la plej grandan parton de la
duona libera tago, donita al ni ĉe tiu okazo.
Plej grandan parton de tiu tempo mi iris tien kaj reen en la
ĉambro. Mi imagis, ke mi bedaŭras nur mian perdon kaj ke
mi pripensis kiel ripari ĝin; sed longe pripensinte kaj rigar-
dante supren kaj rimarkante, ke estas jam malfrue en la post-
tagmezo kaj ke ekvesperiĝas, mi faris malkovron — nome ke
en mia animo okazis granda ŝanĝo; ke mia animo forigis de
si ĉion, kion ĝi estis pruntepreninta de fraŭlino Temple — aŭ
pli ĝuste dirite, ke ŝi estis portinta kun si la kvietan atmosferon, kiun mi ĉiam enspiris en ŝia ĉeesto — kaj ke mi retrovas
min en mia natura elemento kaj ke iamaj emocioj vekiĝis en
mia animo. Ne estis al mi kvazaŭ estus forprenita tio, kio min
subtenis, sed kvazaŭ tiu movilo malaperis kun ŝi. Kelkajn
jarojn mia mondo havis Lowoodon kiel mezpunkton. Aliajn
spertojn, krom ĝiaj reguloj kaj laborado, mi ne havis; sed nun
mi subite memoris, ke la vera mondo estas vasta, kaj ke larĝa
kampo de espero kaj timo, de sentoj kaj emocioj atendas
tiujn, kiuj havas kuraĝon eniri ĝin kaj serĉi veran vivosperton meze de ĝiaj danĝeroj. Mi iris al mia fenestro, malfermis ĝin
kaj rigardis eksteren. Jen sin etendis la du aloj de la konstru-aĵo; jen kuŝis la ĝardeno; jen sin etendis la limo de Lowood;
kaj tre tre malproksime la montoj kaj la horizonto. Miaj oku-
117
JANE EYRE
eLIBRO
loj vagis trans ĉiujn aliajn objektojn kaj fine sin fiksis al tiuj malproksimaj, bluaj suproj. Tiujn mi deziris transiri; ĉio inter iliaj limoj de montsuproj kaj erikejo ŝajnis al mi aspekti
kiel malliberejo kaj ekzilita de la ekstera mondo. Mia rigardo
sekvis la blankan vojon ĉirkaŭirantan la malsupron de monto
kaj malaperantan en valeton inter du aliaj montoj. Kiel mi
deziris sekvi ĝin pli malproksimen! Mi pensis pri la tempo
kiam mi laŭiris tiun saman vojon en la poŝt-kaleŝo; mi me-
moris kiel mi malsupreniris tiun monteton, kiam venis la kre-
pusko. ŝajnis kvazaŭ jarcento pasis de post la tago, kiam mi
la unuan fojon eniris Lowood kaj de post tiu tago mi neniam
forlasis ĝin. ĉiujn miajn feriojn mi pasigis en la lernejo. Ne-
niam sinjorino Reed invitis min al Gateshead; nek ŝi nek iu
alia el ŝia familio iam vizitis min; nek mi havis interrilatojn kun la mondo per korespondado aŭ komisioj. Mi konis nenion en ĉi tiu mondo krom reguloj, lernej-devoj, lernej-kuti-
moj kaj opinioj kaj — vizaĝoj kaj — frazoj kaj — kostumoj,
preferoj kaj — antipatio. Kaj nun mi sentis, ke tio ne sufiĉas
plu al mi. En tiu sola posttagmezo la enuiga kutimo de tiuj ok
jaroj regis min. Mi sopiris liberecon; mi sopiris al ĝi kaj preĝis pri ĝi; estis kvazaŭ la blovanta vento kunportis tiun preĝon.
Mia preĝo estis nur humila deziro. ŝanĝojn, novajn instigojn
mi deziris, sed ŝajnis, ke ankaŭ tiu deziro malaperis en la spacon. ”Permesu al mi almenaŭ alian domon por servi,” mi ek-
kriis duone malesperanta. Sonorilo vokis nin al la vesperman-
ĝo kaj mi iris malsupren.
Antaŭ ol enlitiĝi mi ne povis plu daŭrigi miajn interrom-
pitajn pensadojn; kaj eĉ tiam, instruistino, kiu okupis kun mi
la ĉambron, per ĉiaj bagatelaj babilaĵoj, detenis min de la
temo al kiu mi tiel volonte dediĉus min. Kiel arde mi deziris,
118
JANE EYRE
eLIBRO
ke la dormo silentigu ŝin! ŝajnis al mi, ke iu ideo kaptus min
per kiu mi povus silentigi ŝin, se mi nur povus repreni la pen-
sojn, en kiuj mi estis droninta, kiam mi staris ĉe la fenestro.
Fine fraŭlino Gryce ronkis. ŝi estis pezeca virino el Kimru-
jo, kaj ĝis nun mi rigardis ŝian kutiman ronkadon kiel ion tre
malagrablan. Sed ĉi tiun vesperon mi aŭdis kun ĝojo ĝiajn
unuajn sonojn. Nun mi ne estos plu ĝenata; miaj duone for-
mortintaj pensoj denove reviviĝis.
”Nova ofico en alia domo! Jen eble io bona!” mi diris al mi
(en mia animo, kompreneble, ĉar mi ne parolis laŭtvoĉe). ”Mi
scias tion, kvankam tio ne sonas tre agrable. Ne sonas kiel la
vortoj Libereco, Eksciteco kaj ¯uo, — belegaj sonoj en vero;
sed por mi ili estas nur sonoj; kaj tiel surdaj, tiel obtuzaj, ke estas nura tempoperdo, aŭskulti kaj atenti ilin. Sed nova ofico! Jen io reala! ĉiu povas plenumi oficon! Mi faris tion ĉi tie dum ok jaroj; kaj mi deziris nenion alian ol plenumi ĝin aliloke. ĉu mi ne povus persisti pri tiu mia propra volo? ĉu tio
do ne estus farebla? Jes — jes — ĝi estis efektivigebla, se nur mia cerbo estus sufiĉe aktiva por trovi la rimedojn atingi ĝin.”
Rekte mi sidis en mia lito por vivigi mian cerbon; la nok-
to estis frosta; mi kovris miajn ŝultrojn per ŝalo kaj denove mi streĉis miajn fortojn por pensi.
”Kion en realo mi deziris? Novan oficon en alia domo, in-
ter aliaj vizaĝoj, sub novaj cirkonstancoj. Tion mi deziris, ĉar ne utilis deziri ion pli bonan, ion pli grandan. Kiel agas la
homoj por akiri alian oficon? Ili sin turnas al siaj amikoj, kiel mi supozis, — mi ne havas amikojn. Sed multaj homoj ne havas amikojn kaj devas mem serĉi kaj helpi sin mem; kiel ili
faras tion?”
119
JANE EYRE
eLIBRO
Mi ne povis diri tion, neniu povis diri tion al mi. Mi denove
streĉis miajn pensojn por trovi respondon kaj por trovi ĝin
rapide. Ili laboris pli kaj pli diligente; mi sentis mian pulson en mia kapo kaj en miaj tempioj, sed preskaŭ unu horon ĝi
frapadis kvazaŭ enąoso, kaj ĉiuj ĝiaj klopodoj efikis nenion.
Febre ekscitita per tiu senutila laboro mi ellitiĝis kaj refoje iris tien kaj reen en mia ĉambro, tiris flanken la kurtenon, rigardis la stelojn, tremetis pro la malvarmo kaj denove enlitiĝis.
Dum miaj promenadoj tra la ĉambro sendube bona feo
metis la petitan konsilon sur mian kapkusenon, ĉar kiam mi
refoje kuŝis, ĝi eniris kviete kaj nature en mian kapon: — ”Se
vi serĉas oficon, sciigu pri tio en —shire Herald.”
”Sed kiel? Pri anoncoj en tiu Herald mi scias nenion.” La
respondoj venis rapide kaj per si mem:
”Sendu la monon por tia anonco al la eldonisto de Herald;
ĉe la unua okazo prezentota forsendu poŝte la anoncon kun
la mono; la respondo estu sendota al J. E. al la tiea poŝtoficejo; semajnon post la forsendo de la letero vi iru tien por informiĝi, ĉu venis respondo; agu poste laŭ la cirkonstancoj.”
Pri tiu plano mi pripensis kelkajn fojojn; ĉio fariĝis al mi
klara; mi estis kontenta kaj profunde ekdormis. ĉe tagiĝo mi
ellitiĝis. Antaŭ ol la sonorilo vokis la tutan instituton mi jam skribis mian anoncon, metis ĝin en koverton kaj skribis la
adreson.
La anonco estis redaktita en la jena maniero:
”Juna fraŭlino kutimiĝinta doni lecionojn kaj instrui (mi ja
estis instruistino dum du jaroj!) deziras oficon ĉe familio kun infanoj ankoraŭ ne dekkvarjaraj (estante mem apenaŭ dekokjara, mi ne opiniis konsilinde preni sur min la edukadon de
lernantoj samaĝaj, kiel mi). ŝi kapablas instrui la ordinarajn
120
JANE EYRE
eLIBRO
fakojn, kaj la francan lingvon, la desegnan arton kaj muzi-
kon.” (En tiu tempo, kara leganto, tia sumigo de kapabloj, kiu
nun estas tre limigita, estis rigardata kiel tre ampleksa. ) Eventualaj respondoj adresotaj al J. E. Poŝtoficejo, Lowton, —shire”.
La tutan tagon mia forsendota letero kuŝis en mia tirkes-
to; post la tetrinkado mi petis al la nova direktorino la permeson ili al Lowton por fari kelkajn komisiojn por mi kaj por du
el miaj saminstruistinoj. La permeso estis volonte konsenti-
ta. Mi iris. La vojo estas longa du mejlojn; la vespero estis
malseka, sed ĉar la tagoj estis ankoraŭ longaj, mi eniris tri
butikojn, ĵetis mian leteron en la leterujon kaj revenis hejmen kun tre malsekaj vestoj, sed kun malpeza koro.
La sekvanta semajno ŝajnis al mi senfina. Sed ĝi finiĝis kiel
finiĝas ĉiuj surteraj aferoj kaj iun belegan vesperon en la
aŭtuno mi denove estis survoje al Lowton. La vojo estis pen-
trinde bela kaj laŭiris arbaran rivereton kaj serpentumis tra
belega valo; sed tiun tagon mi pensis nur pri la leteroj aten-
dontaj min, aŭ ne atendontaj min en la vilaĝeto kaj ne pri la
belaĵoj de vojo kaj valo.
Mia kvazaŭa komisio estis mezurigi paron da novaj ŝuoj;
mi tuj faris tiun komision kaj elirinte la butikon de la ŝufaristo mi direktis min laŭlonge de la mallarĝaj puraj stratoj de
la vilaĝo al la poŝtoficejo. Maljuna sinjorino deĵoris tie; ŝi portis kornajn okulvitrojn sur la nazo kaj nigrajn trikitajn puls-
varmigilojn ĉirkaŭ la manoj.
”ĉu venis leteroj por J. E.?” mi demandis.
ŝi rigardis min tra la okulvitrojn; poste ŝi malfermis tirkes-
ton kaj serĉis longe inter ĝia enhavo kaj jam malaperis mia
espero. Fine, rigardinte almenaŭ dum kvin minutoj koverton
de letero, ŝi transdonis ĝin al mi trans la oficejan tablon 121
JANE EYRE
eLIBRO
akompanante tiun faron kun dua ekzamenanta malkonfide-
ma rigardo —la letero estis adresita al J. E.
”Nur unu?” mi demandis.
”Pli multaj ne venis,” ŝi diris; mi metis ĝin en mian poŝon
kaj ekvojiris hejmen. Mi ne povis ankoraŭ malfermi la lete-
ron; la reguloj de la instituto devigis min reveni antaŭ la oka horo kaj estis jam la sepa kaj duono.
ĉe mia reveno atendis min la plenumo de multaj devoj. Mi
devis rigardi la knabinojn dum la studhoro; poste venis mia
vico legi la vesperpreĝon kaj zorgi, ke la knabinoj enlitiĝu.
Kiam tio finiĝis, mi vespermanĝis kun la aliaj instruistinoj. Kaj eĉ kiam fine ni enlitiĝis, la neevitebla fraŭlino Gryce refoje
estis mia kunulino. Ni havis nur peceton da kandelo en nia
kandelingo, kaj mi timis, ke ŝi parolos tiel longe, ke ĝi tute
forbrulos; feliĉe la multa nutraĵo, kiun ŝi estis manĝinta, tre efikis je ŝia dormemo. Jam antaŭ ol mi senvestigis min, ŝi laŭ-
te ronkadis. Colo da kandelo staris ankoraŭ sur la kandelingo.
Nun mi aperigis mian leteron; la sigelo portis la literon F; mi
ĝin rompis. La enhavo estis mallonga.
”Se J. E., kiu lokigis anoncon en la —shire Herald aperin-
ta la lastan ĵaŭdon, posedas la konojn sciigitajn tie, kaj se ŝi povas montri bonajn atestinformojn pri siaj karaktero kaj
kompetenteco, tiam estas al ŝi oferata ĉi kune ofico, en kiu ŝi prenos sur sin nur la edukon de infano ankoraŭ ne dekjara,
kaj kie la jara salajro estos tridek funtoj (sterlingaj). Al J. E.
estas petate sendi atestinformojn, nomojn, adreson kaj ple-
najn detalojn al: Sinjorino Fairfax, Thornfield, apud Millco-
te, —shire.”
Longe mi rigardis la leteron. La skribaĵo estis malnovmo-
da kaj sufiĉe malregula, kvazaŭ skribita de maljuna sinjorino.
122
JANE EYRE
eLIBRO
La cirkonstanco estis kontentiga. Sekreta timo estis atakinta
min, ke mi metus min en malagrablan situacion, agante tiel
por mi mem; kaj precipe mi volis, ke la rezulto de mia klopo-
do estu deca kaj en règle. Mi sentis nun, ke maljuna sinjori-
no ne estas malbona elemento en la afero, kiu nun min oku-
pis. Sinjorino Fairfax! Image mi ŝin vidis antaŭ mi, vestitan
en nigra jupo kaj vidvina kufo; eble ŝi estas rigida, sed ne malamika. Ekzemplo de angla respektindeco, iom maljuna.
Thornfield! Sendube tio estis la nomo de ŝia domo. Beleta,
orda domo, pri tio mi ne dubis; kvankam mi ne bone povis
imagi, kiel ĝi aspektas precize. Millcote, —shire; mi pripensis, kion mi memoris ankoraŭ pri la karto de Anglujo; jes; mi ĝin
rememoris. La graflando kuŝis sepdek mejlojn pli proksime al
Londono ol la izolita domo, kie mi nun loĝis. Tio estis io re-
komendinda por mi. Mi aspiris iri al loko plenbrua kaj plen-
mova. Millcote estis granda fabrikurbo, kuŝanta apud la bor-
doj de la rivero A—; sen dubo tie regus laŭta bruo kaj gran-
da moviĝo. Des pli bone. Tio kaŭzus tutan ŝanĝon al mi. Mia
imago ne estas ĉarmigita de altaj fumturoj kaj fumnuboj —
sed, tiel mi pensis, ”Thornfield Hall verŝajne kuŝas sufiĉe
malproksime de la urbo.”
Jen la kandelo estingiĝis.
La sekvantan tagon novaj paŝoj estis farotaj.
Miaj planoj ne povis resti kaŝitaj en mia propra brusto. Mi
devis malkovri ilin al aliaj por certigi al ili bonan rezulton.
Post kiam mi petis kaj ricevis aŭdiencon en la tagmeza ri-
pozhoro ĉe la intendantino, mi sciigis al ŝi, ke perspektivo
eble oferos al mi alian oficon, kie la salajro estos la duoblo de la nuna, ĉar en Lowood mi ricevis nur dek kvin sterlingajn
funtojn; mi do petis ŝin, ke ŝi bonvolu sciigi la aferon al sin-123
JANE EYRE
eLIBRO
joro Brocklehurst, aŭ al iu alia de la gvidantaro, kaj certiĝi, ĉu ili bonvolus doni al mi atestinformojn. ŝi havis la bonecon
esti la perulino de mia afero. La sekvantan tagon ŝi parolis pri miaj intencoj al sinjoro Brocklehurst, kiu diris, ke oni skribu al sinjorino Reed, ĉar ŝi estis mia zorgantino. Letero estis skribita al tiu sinjorino kaj ŝi respondis, ”ke mi agu laŭ mia plaĉo ĉar jam de longe ŝi ne plu sin miksas en miajn aferojn.” Tiu
letero rondiris ĉe la gvidantaro kaj fine post tempo, kiu ŝaj-
nis al mi terure longa, mi ricevis la permeson plibonigi mian
situacion, se eble; kaj oni certigis al mi ke, ĉar mia konduto
estis bonega, kaj kiel instruistino kaj kiel lernantino en Lo-
wood, ke mi baldaŭ ricevos atestinformon pri bona kondu-
to kaj kapableco, subskribitan de la lernej-inspektoroj de la
instituto.
Post unu monato mi ĝin ricevis kaj kopion mi sendis al sin-
jorino Fairfax, kiu sciigis al mi, ke ŝi estas kontentigita kaj ŝi fiksis la daton de mia enoficigo kiel guvernistino en sia domo.
Nun mi estis tre okupita aranĝi ĉiujn preparojn. La dek
kvar tagoj pasis rapidege. Mia vestaĵaro ne estis tre granda,
kvankam sufiĉa por miaj bezonoj, mi tial havis sufiĉan tem-
pon enpaki mian kofron — la saman kofron, kiun mi kunpor-
tis de Gateshead antaŭ ok jaroj. Mi ĉirkaŭis ĝin per forta ŝnu-
ro kaj la adreskarto estis najlita sur ĝi. Post duona horo la
transportisto venos por veturigi ĝin al Lowton, kien mi mem
vojaĝos jam frue la sekvantan matenon por atendi la poŝt-
veturilon. Mi brospurigis mian nigran vojaĝjupon, preparis
mian ĉapelon, miajn gantojn kaj mufon; ekzamenis miajn tir-
kestojn por vidi, ĉu io postrestis; kaj havante plu nenion por
fari, mi eksidis kaj klopodis iom ripozi. Sed en tio mi ne suk-
cesis; kvankam mi estis sur la piedoj la tutan tagon, mi ne
124
JANE EYRE
eLIBRO
povis resti sidanta kviete; mi estis tro ekscitita. Tiun vesperon finiĝis periodo de mia vivo kaj tute nova komenciĝos la sekvantan matenon. Ne estis al mi eble dormi dum tiu intertem-
po.
”Fraŭlino,” diris servistino, kiun mi renkontis en la vestib-
lo, kie mi promenis tien kaj reen, ”estas iu malsupre, kiu de-
ziras paroli kun vi.”
”Sendube la transportisto,” mi pensis, kaj rapidis malsup-
ren ne pridemandante ŝin. Mi ĵus preteriris la interparolejon
de la instruistinoj, kies pordo estis duone fermita, por direkti min al la kuirejo, kiam iu eliris la interparolejon.
”Jen ŝi! En vero! ĉie mi rekonus ŝin!” kriis la persono, kiu
haltigis min kaj prenis mian manon.
Mi rigardis ŝin iom pli atente. Mi vidis antaŭ mi bone kaj
kiel servistino vestitan virinon, ŝi estis ankoraŭ juna, tre bela, kun nigraj haroj kaj okuloj, kaj sana vizaĝkoloro.
”Nu, kiu mi estas?” ŝi demandis per tono kaj kun rideto,
kiun mi duone rekonis,” vi ja ne tute forgesis min, fraŭlino
Jane?”
La sekvantan momenton mi ŝin ĉirkaŭbrakis kaj kisis kun
ekstrema ĝojo. ”Bessie! Bessie!” estis ĉio, kion mi povis eligi.
ŝi ridis kaj ploris duone kaj ni iris kune en la interparolejon.
Antaŭ la fajro staris trijara personeto kun lana jupeto kaj pan-taloneto.
”Tio estas mia juna knabo,” diris Bessie tuj.
”ĉu vi do estas edziniĝinta, Bessie?”
”Jes, jam preskaŭ kvin jarojn, kaj kun Robert Leaven, la
veturigisto; kaj krom ĉi tiu Bobby, mi havas knabineton, kiun
mi nomas Jane.”
”Kaj vi ne loĝas plu en Gateshead?”
125
JANE EYRE
eLIBRO
”Mi loĝas en la pordista domo. La maljuna pordisto estas
for.”
”He, kaj kiel ĉiuj fartas? Rakontu do ĉion pri ili, Bessie. Sed antaŭe sidiĝu. ĉu Bobby volas eksidi sur mia genuo?”
Sed Bobby preferis sin alkroĉi al sia patrino.
”Vi ne fariĝis tre alta, nek dika,” diris plue sinjorino Lea-
ven. ”Mi certe kredas, ke oni ne tre bone nutris vin en la ler-
nejo. Fraŭlino Eliza estas kapon pli alta ol vi, kaj rilate al la larĝo, du kiel vi egalvaloras fraŭlinon Georgianan.”
”Georgiana sendube estas tre bela, ĉu ne, Bessie?”
”Jes, tre bela. Estintan vintron ŝi estis kun sia patrino en
Londono, kaj ĉiu ŝin admiris tie, kaj juna lordo enamiĝis al ŝi, sed lia familio kontraŭstaris; kaj — ĉu vi povus kredi tion? —
fraŭlino Georgiana kaj li intencis kune forkuri, sed ilia plano estis malkovrita kaj malsukcesigita. Fraŭlino Eliza malkovris
tion. Mi kredas, ke ŝi estis ĵaluza; kaj nun ŝi kaj ŝia fratino sen interrompo kverelas.”
”He, vere? Kaj kiel fartas John Reed?”
”Ho, li ne tiel bone kondutas kiel lia patrino deziras. Li iris al la akademio kaj estis forigita de ĝi. Poste liaj onkloj deziris, ke li fariĝu advokato kaj ke li studu la leĝosciencon; sed li
vivas tiel senbride, ke tute nenio fariĝos el li.”
”Kiel li aspektas?”
”Li estas tre altkreska. Kelkaj opinias, ke li estas belaspek-
ta junulo; sed li havas tiajn dikajn lipojn.”
”Kaj kiel fartas sinjorino Reed?”
”La vizaĝo de la sinjorino estas sufiĉe dika kaj ŝi aspektas
sana, sed mi kredas, ke ŝia koro ne estas tre kvieta. La kondu-
to de sinjoro John tute ne plaĉas al ŝi — li fordiboĉas multe-
ge da mono.”
126
JANE EYRE
eLIBRO
”ĉu ŝi irigis vin ĉi tien, Bessie?”
”Ho ne! Sed jam longe mi deziris vidi vin, kaj aŭdinte, ke
venis letero de vi, kaj ĉar vi estas ironta al alia parto de la lando, mi tuj ekvojaĝis por vidi vin ankoraŭ unu fojon antaŭ ol
vi ne estos plu atingebla.”
”Mi timas, ke vi estas iomete elreviĝinta, vidante min, ĉu
ne vere, Bessie?” Tion mi diris ridante. Mi rimarkis, ke la ri-
gardo de Bessie, kvankam ĝi esprimis respekton, ne montris
admiron.
”Nu, fraŭlino Jane, mi tute ne estas elreviĝinta. Vi ja as-
pektas kiel eminentulino kaj pli multon mi neniam atendis de
vi, ĉar kiel infano vi ja ne estis belaĵo.”
Mi ridetis pro la sincera respondo de Bessie. Mi sentis, ke
ĝi estas ĝusta, sed mi devas konfesi, ke ĝi iom malagrable tra-
fis min. Dekokjarulino emas plaĉi, kaj la certigo, ke ŝia ekste-raĵo ne kunlaboras por efektivigi tiun deziron, ne estas tre
kontentiga.
”Sed vi sendube estas tre instruita,” diris plue Bessie, kva-
zaŭ por konsoli min. ”Kion ekzemple vi lernis? ĉu ludi sur la
piano?”
”Jes, iom.”
Staris piano en la ĉambro. Bessie iris al ĝi, malfermis ĝin
kaj petis al mi sidiĝi kaj ludi arieton. Mi ludis kelkajn valsojn kaj ŝi estis ravita.
”La fraŭlinoj hejme ne povas tiel ludi!” ŝi diris ekstaze. ”Mi
ja ĉiam diris, ke vi superos ilin pri instruiteco. Kaj ĉu vi povas desegni.”
”Mi faris la pentraĵon tie super la kamenkadro.”
¯i estis pejzaĝo akvarela, kiun mi donacis al la intendan-
127
JANE EYRE
eLIBRO
tino kiel danko pro ŝia amika helpo ĉe la gvidantaro kaj kiun
ŝi enkadrigis.
”Nu, mi devas diri, ke ĝi estas belega, fraŭlino Jane! Pli bo-
nan pentraĵon eĉ ne povus fari la desegna instruisto de la ju-
naj fraŭlinoj Reed, ne parolante pri la fraŭlinoj mem. Ili ne-
niel povus. Kaj ĉu vi lernis la francan lingvon?”
”Jes, Bessie, mi legas kaj skribas ĝin.”
”Kaj ĉu vi povas labori sur muslino kaj kanvaso?”
”Certe.”
”Jen vi estas vera fraŭlino! Mi ja sciis, ke vi estiĝos tia. Vi ja trabatos al vi vojon en la mondo, indiferente ĉu via familio atentos vin aŭ ne. Mi volis demandi al vi ion: ĉu vi iam
aŭdis pri la familio de via patro, pri la Eyre-anoj?”
”Neniam.”
”Nu, la sinjorino ĉiam diris, ke ili estas malriĉaj kaj vulga-
raj homoj, sed mi kredas, ke ili estas de sama eminenta deve-
no kiel la Reed-anoj; ĉar unu tagon, antaŭ ĉirkaŭ sep jaroj, venis en Gateshead unu sinjoro Eyre, kiu volis paroli kun vi. La
sinjorino diris, ke vi estas en lernejo, kvindek mejlojn mal-
proksime. ŝajnis, ke li estas tre elreviĝinta, ĉar li ne povis resti pli longe; li estis forironta al fremda lando kaj lia ŝipo ŝipiros jam post malmultaj tagoj de Londono. Li aspektis kiel vera
sinjoro, kaj mi kredas, ke li estas la frato de via patro.”
”Al kiu lando li estis ironta, Bessie?”
”Al insulo, kuŝanta mil mejlojn de ĉi tie kaj kie oni faras
vinon, tiel rakontis al mi la kelisto.”
”ĉu Madejro?” mi demandis.
”¯uste — tio ĝi estis.”
”Kaj li foriris baldaŭ?
”Jes; li restis ĉe ni nur mallonge. La sinjorino kondutis al li 128
JANE EYRE
eLIBRO
tre de supre; ŝi nomis lin ’enŝteliĝema negocisto’. Mia Robert
kredas, ke li estas vinkomercisto.”
”Tre verŝajne li estas tia,” mi respondis, ”aŭ eble skribisto
aŭ agento de vinkomercisto.”
Bessie kaj mi parolis pli ol horon pri la iama tempo, kaj
poste ŝi devis foriri. La sekvantan matenon mi parolis kun ŝi
ankoraŭ kelkajn minutojn en Lowton, dum mi atendis la
poŝtveturilon. Fine ni disiris antaŭ la pordo de la gastejo: ”La blazono de Brocklehurst”.
ĉiu iris laŭ sia vojo. ŝi al Lowood Hall, por atendi la vetu-
rilon rekondukontan ŝin al Gateshead; mi supreniris mian
poŝtveturilon, kiu kondukos min al nova vivo kaj al novaj
devoj en la nekonataj ĉirkaŭaĵoj de Millcote.
129
JANE EYRE
eLIBRO
ĉapitro XI.
Nova ĉapitro en romano estas kiel nova sceno en te-
atraĵo, kaj suprentirante la kurtenon, mi prezentas al vi
ĉambron en la gastejo de Millcote kun tia murpapero kun
grandaj figuroj, kiajn oni trovas en gastejoj; kun tia tapiŝo, tiaj mebloj, tiaj ornamaĵoj sur la kamenbreto,kaj tiaj bildoj, kaj
krom tio portreto de George la tria, portreto de la princo de
Wales, kaj reprezentado de la morto de Wolfe. ĉion tion oni
vidas prilumita de oleolampo, pendanta ĉe la plafono, kaj de
kraketanta fajro, ĉe kiu mi sidas kun mantelo ĉirkaŭ mia kor-
po kaj ĉapelo sur la kapo; miaj mufo kaj pluvombrelo kuŝas
sur la tablo kaj mi sidas varmigante min post dekseshora ve-
turado en malvarma tago de oktobro.
ĉio tio aspektas hejmece, kara leganto, sed interne mi ne
estas kvieta. Venante ĉi tien per la veturilo, mi pensis vidi iun, kiu kondukos min pli malproksimen. Atente mi rigardis ĉir-kaŭe tuj kiam mi metis la piedon sur la ŝtupareton de la om-
nibuso, esperante, ke iu vokos mian nomon, aŭ ke mi vidos
veturilon, kiu kunportos min al Thornfield. Sed el ĉio tio mi
vidis nenion, kaj kiam mi demandis al la servisto, ĉu iu de-
mandis pri fraŭlino Eyre, mi ricevis nean respondon; sekve
restis al mi nenio krom peti privatan ĉambron, por atendi tie
dum ĉiuj timoj kaj duboj trairis mian kapon.
Estas strange por juna nesperta persono senti sin tute sola
en la mondo, malproksime de siaj konatoj, kaj esti malcerta
130
JANE EYRE
eLIBRO
kiel atingi la lokon de sia destino kaj esti malhelpata de ĉiuj kontraŭaĵoj returni sin al la loko, de kiu ŝi ĵus venis. La ĉar-mo de la aventuro dolĉigas tiun senton, la fiereco varmigas
ĝin: sed la timo malkvietigas ĝin: kaj tiu timo tute regis min, kiam duona horo pasis, dum kiu mi estis tute sola. Ne sciante
kion fari, mi sonorigis.
”ĉu estas en ĉi tiu ĉirkaŭaĵo vilaĝo nomata Thornfield?” mi
demandis al la eniranta servisto.
”Thornfield? Mi ne scias tion, fraŭlino. Mi informiĝos ĉe la
bufedo.”
Li malaperis sed baldaŭ revenis:
”ĉu via nomo estas fraŭlino Eyre?”
”Jes.”
”ĉi tie estas persono, kiu vin atendas.”
Mi salte leviĝis, prenis miajn mufon kaj pluvombrelon kaj
rapidis al la koridoro de la gastejo: tie viro staris en la malfermita pordo, kaj ĉe la lumo de la stratlantemo mi vidis vetu-
rilon kun unu ĉevalo.
”Tio sendube estas via pakaĵo?” diris abrupte la viro, kiam
li vidis min iranta al la kofro.
”Jes.” Li metis ĝin sur la veturilon, kiu estis speco de ĉaro
kaj mi ĝin eniris. Antaŭ ol li fermis la veturilpordon, mi de-
mandis al li pri la distanco al Thornfield.
”Nu, ĉirkaŭ ses mejloj estas la distanco.”
”Kiom da tempo ni bezonos por esti tie?”
”ĉirkaŭ horo kaj duono.”
Li fermis la pordon kaj supreniris ekstere sur sian sidejon.
Malrapide ni antaŭeniris kaj mi havis multan tempon por
pensi. Mi ĝojis fine esti atinginta la celon de mia vojaĝo; kaj 131
JANE EYRE
eLIBRO
dum mi apogis min malantaŭen en la oportuna sed ne ele-
ganta veturilo, mi ekdronis en pensoj.
”Juĝante laŭ la simpleco de la veturilo kaj de la servisto,
sinjorino Fairfax ne estis eminenta,” mi pensis; ”des pli bone, nur unu fojon mi estis ĉe eminentuloj kaj tiam mi sentis min
mizera”. Mi estas scivola, ĉu ŝi loĝas nur kun tiu knabineto.
Se tiel estas kaj se ŝi estas bona homo, mi baldaŭ estos kun
ŝi en akordo; mi faros mian eblon, sed bedaŭrinde estas, ke
klopodoj ne ĉiam sukcesas. En Lowood mi decidis fari mian
eblon kaj sukcesis, sed ĉe sinjorino Reed miaj klopodoj ĉiam
estis respondataj per malestimo; la ĉielo donu, ke sinjorino
Fairfax ne estu dua sinjorino Reed; sed se tio estos, mi tiam
ne bezonos resti ĉe ŝi; se mi renkontos malhelpaĵojn, mi ja
povos refoje presigi anoncon. ĉu ni preskaŭ alvenis?”
Mi suprenirigis la fenestreton kaj rigardis eksteren; Millco-
te kuŝis malantaŭ ni; laŭ la multaj lumoj, ĝi sendube estis
sufiĉe granda urbo, multe pli granda ol Lowton. Kiom mi po-
vis vidi, ni estis sur speco de ebenaĵo; sed tie kaj ĉi tie kuŝis dise izolitaj domoj; la regiono estis tute alia ol Lowood; ŝajnis al mi, ke ĝi estas pli loĝata, malpli pentrinda; pli movople-na, malpli romantika. La vojoj estis kotaj kaj nebulo nin ĉir-
kaŭis; la ĉevalo iris tre malrapide kaj horo kun duono certe
fariĝos du horoj; fine la servisto sin turnis sur sia sidloko
dirante:
”Ni ne estas plu malproksime de Thornfield.” Refoje mi ri-
gardis eksteren; ni preteriris preĝejon; mi vidis la larĝan, malaltan turon konturiĝantan sur la ĉielo; la horloĝo batis kva-
ronhoron; ankaŭ mi vidis linion da lumetoj sur monteto; sen-
dube ili estis de vilaĝo aŭ vilaĝeto. Dek minutojn poste la servisto malsupreniris de la veturilo kaj malfermis kradpordon;
132
JANE EYRE
eLIBRO
ni ĝin trairis kaj ĝi brufermiĝis malantaŭ ni. Malrapide ni supreniris aleon kaj alvenis al longa antaŭaĵo de domo; kandelo
lumis tra la kurtenoj de unu sola vitro; ĉio alia dronis en mallumo. La veturilo haltis antaŭ la ĉefpordo; servistino malfer-
mis ĝin; poste mi eliris la veturilon kaj eniris la domon.
”ĉi tien, mi petas, fraŭlino,” diris la knabino kaj mi sekvis
ŝin tra kvadrata koridoro kun pordoj en ĉiuj flankoj; ŝi kon-
dukis min en ĉambron, kies kandela kaj fajra lumo komence
blindigis min, tiom ĝi kontrastis kontraŭ la mallumo de la
lastaj du horoj, sed kiam mi povis vidi, kuŝis antaŭ mi hejme-
ca agrabla sceneto.
Beleta ĉambreto; ĉe la fajro ronda tablo; malnovmoda
brakseĝo kun alta dorso, en kiu sidis la plej ĉarma malgran-
da, maljuna sinjorino imagebla, kun vidvina kufo, vestita per
silka jupo kaj neĝblanka antaŭtuko; precize kiel mi estis ima-
ginta al mi sinjorinon Fairfax, sed malpli severa kaj pli milda laŭ aspekto. ŝi estis trikanta kaj granda katino sidis ĉe ŝiaj piedoj; nenio mankis al ĉi tiu idealo de homa komforto.
Neniu nova guvernistino povas prezenti al si pli kvietigan-
tan unuan konatiĝon; tie ne estis premeganta eminenteco,
nek embarasanta graveco; kaj kiam mi eniris la maljuna sin-
jorino tuj levis sin por ricevi min plej amike.
”Kiel vi fartas? Sendube vi havis tedan veturadon; John
ĉiam veturas tiel malrapide; kaj sendube estas al vi malvarme,
sidiĝu tuj ĉe la fajro.”
”Vi estas sinjorino Fairfax, mi supozas?” mi diris.
”Mi estas; sidiĝu.”
ŝi kondukis min al sia seĝo kaj komencis malligi miajn ĉa-
pelrubandojn kaj malbutonumi mian mantelon. Mi petis, ke
ŝi ne faru al si tiom da malagrablaĵoj.
133
JANE EYRE
eLIBRO
”Ho, tio ja tute ne estas malagrablaĵoj; mi pensas, ke viaj
manoj preskaŭ rigidiĝis pro malvarmo. Leah, preparu iom da
varma vino kun kelkaj tranĉaĵoj da pano; jen la ŝlosiloj de la
provizejo.”
Dirante tion, ŝi tiris dikan ŝlosilaron el sia poŝo kaj ĝin do-
nis al la servistino.
”Nun sidiĝu tre proksime al la fa jro,” ŝi diris plue. ”ĉu vi
kunprenis vian pakaĵon?”
”Jes, sinjorino.”
”Mi portigos ĝin en vian ĉambron,” ŝi diris kaj foriris.
”ŝi kondutas kun mi kiel kun gasto,” mi pensis.
”Tian ricevon mi ne atendis; mi pensis ricevi akcepton ri-
gidan kaj malvarman; ĉi tiu akcepto ne estas tia, kian guver-
nistino ordinare spertas, kiel mi aŭdis; sed mi ne tro rapide
estu ravita.”
ŝi revenis, forigis de la tablo sian trikaĵon kaj kelkajn li-
brojn, por surmeti anstataŭe la pleton, kiun enportis Leah,
kaj mem servis min. Mi preskaŭ konfuziĝis pro tiom da ĝen-
tileco, kiun antaŭe mi neniam spertis, kaj eĉ de mia superu-
lino; sed ŝajne ŝi mem faris nenion eksterordinaran, tial mi
opiniis plej bone ne kontraŭstari.
”ĉu mi havos hodiaŭ vespere la plezuron vidi fraŭlinon
Fairfax?” mi demandis, post kiam mi estis refreŝiginta min.
”Kion vi diras? Mi estas iom surda,” diris la ĝentila sinjo-
rino proksimigante sian orelon al mia buŝo.
Mi pli laŭte ripetis mian demandon.
”Fraŭlinon Fairfax? Ho, vi celas fraŭlinon Varens. Via nova
lernantino nomiĝas Varens.”
”Sed ĉu ŝi ne estas via filino?”
”Ne — mi ne havas infanojn.”
134
JANE EYRE
eLIBRO
Komence mi volis daŭrigi mian unuan demandon por
sciiĝi, kiel fraŭlino Varens estas parenca al ŝi, sed mi ekpen-
sis, ke ne estas ĝentile fari tiom da demandoj en unu fojo;
krome mi ja ekscios tion poste.
”Mi ĝojas,” ŝi daŭrigis, sidante kontraŭ mi kun la katino
sur la genuoj, ”ke vi venis; estos nun tre agrable ĉi tie. Sed
agrable estas ĉi tie ĉiam, ĉar Thornfield estas tre bela, malno-va domo, iom malzorgita en la lastaj jaroj, sed respektinda
restadejo; sed vintre oni sin sentas iom melankolia, tiel tute
sola, eĉ en la plej bela domo. Mi diris: tiel tute sola; Leah tre certe estas kara knabineto, kaj John kaj lia edzino estas decaj homoj, sed ili estas servistoj kaj oni ne povas paroli kun ili
kiel kun siaj egaluloj; oni devas teni ilin je kelka distanco por konservi sian aŭtoritatecon. Mi povas diri al vi, estintan vintron (tiam estis tre severa vetero, kiel vi memoras, kaj kiam
ne neĝis, ni havis pluvon aŭ venton), eĉ ne unu homo venis
al la pordo krom la buĉisto kaj la leterportisto, de novembro
ĝis februaro; kaj mi fariĝis vere tre melankolia pro la sola sidado en la vesperoj. Kelkfoje Leah laŭtlegis al mi, sed mi kre-
das, ke ŝi ne ŝatas tion. ŝi trovis tion monotona. En la prin-
tempo kaj somero ĉio iras pli bone, la sunbrilo kaj la longaj
tagoj faras grandan diferencon; kaj ĝuste tiam, en la komenco
de la aŭtuno, venis la eta Adèle Varens kaj ŝia vartistino; in-
fano per unu fojo pliĝojigas la domon; kaj ĉar vi estas ĉi tie, mi estas tre ĝoja.”
Mi eksentis simpation al la maljuna sinjorino dum ŝi tiel
parolis; mi sidiĝis iom pli proksimen al ŝi kaj diris, ke mi esperas, ke ŝi trovos mian akompanon tiel agrabla, kiel ŝi pen-
sis.
”Sed ĉi tiun vesperon mi ne volas reteni vin pli longe,” ŝi
135
JANE EYRE
eLIBRO
diris , ”estas preskaŭ noktomezo kaj vi vojaĝis la tutan tagon, vi estas sendube laca. Kiam viaj piedoj estos varmaj, mi montros al vi vian dormoĉambron. Mi preparigis vian ĉambron
tuj flanke de mia; ĝi ne estas granda, sed mi opiniis, ke vi preferus ĝin pli ol unu el la vastaj antaŭĉambroj, kiuj havas pli
bonajn meblojn, sed ili estas malgajaj kaj solecaj kaj mi mem
neniam dormas tie.”
Mi dankis ŝin pro ŝiaj zorgoj kaj, estante laca, mi diris, ke
mi volonte tuj irus.
ŝi prenis la kandelingon kaj mi sekvis ŝin. Unue ŝi ekzame-
nis, ĉu la koridora pordo estas ŝlosita; ŝi prenis la ŝlosilon el la seruro kaj ni supreniris la ŝtuparon. La ŝtupoj kaj la apogilo estis el kverko; la ŝtuparfenestro estis alta kaj ĝia kradaĵo el plumbo; tiu fenestro kaj la longa galerio, sur kiun malfermiĝis la pordoj, donis al la domo la aspekton de preĝejo. Frostotre-miga arkaĵa aero pendis sur la ŝtuparoj kaj en la galerio, kiu
naskis malgajajn ideojn pri spaco kaj soleco, kaj mi ĝojis,
kiam fine mi estis en mia ĉambro, kaj kiam mi vidis, ke ĝi
estas malgranda kaj ordinare, moderne meblita.
Kiam sinjorino Fairfax estis dezirinta al mi bonan nokton
kaj mi estis ferminta mian pordon kaj rigardinta ĉirkaŭe, mal-
aperis iom la impreso, kiun al mi faris tiu longa koridoro, tiu malluma, larĝa ŝtuparo kaj la longa malvarma galerio per la
pli gaja aspekto de mia ĉambreto kaj mi memoris, ke fine mi
alvenis en sendanĝeran havenon post tago de korpaj lacegoj
kaj spiritaj ekscitoj. Sento de danko plenigis mian koron; mi
genufleksis antaŭ mia lito kaj supren sendis koran dankpre-
ĝon al tiu, al kiu mi ŝuldis ĝin kaj ne forgesis antaŭ ol eksta-ri, peti helpon sur mia estonta vojo, kaj la forton por fari inda 136
JANE EYRE
eLIBRO
la amikecon, kiu tiel abunde estis al mi montrita jam antaŭ ol
mi meritis ĝin.
ĉi tiun nokton mi ne kuŝis sur dornoj; mia soleca ĉambro
ne timigis min. Estante laca kaj kontenta, mi dormis baldaŭ
kaj profunde; estis lume, kiam mi vekiĝis.
La ĉambro aspektis tute amika, la suno lumis tra la gajaj,
malhele bluaj kurtenoj el katuno kaj la murpapero ŝajnis esti
tapiŝo; ĉio estis tiel tute alia ol la ligna planko kaj la ŝtonaj muroj de Lowood, kaj mi fariĝis gaja.
Eksteraj aferoj diras multon al junaj homoj. Mi pensis, ke
pli bela vivo komenciĝis por mi, vivo kiu kunportos ne nur
dornojn kaj penojn sed ankaŭ florojn kaj plezuron! Per la ŝan-
ĝo de la ĉirkaŭaĵo kaj nove vekita espero, ĉio en mi reviviĝis.
Mi ne povas precize diri, kion mi esperis, sed estis io agrabla, eble ne en fiksita tago aŭ monato, sed en la estonteco.
Mi ellitiĝis kaj zorge vestis min; mi estis devigata esti sim-
pla, (ĉio, kion mi portis estis simpla) sed mi ŝatis, ke ĉio estu beleta. Mi ne kutimis esti indiferenta pri mia eksteraĵo aŭ
kiun impreson mi faras; kontraŭe mi ĉiam ŝatis aspekti kiel
eble plej bone kaj volonte plaĉi kiel eble plej multe, kvankam
mi ne estis bela.
Kelkfoje mi bedaŭris, ke mi ne estis pli belaspekta; mi de-
zirus havi rozkolorajn vangojn kaj rektan nazon kaj malgran-
dan ruĝan buŝon, mi deziris esti altkreska kaj gravmiena kaj
belstatura, kaj mi sentis min malfeliĉa, ĉar mi estis tiel mal-
granda kaj pala kaj ĉar mi havis malregulajn, akrajn vizaĝ-
trajtojn! Kaj kial mi havis tiajn dezirojn kaj bedaŭron? Mi ne-
eble povus diri tion; mi eĉ ne bone sciis tion. Tamen ekzistis
kaŭzo, kaj eĉ natura, logika kaŭzo. Belete ordiginte miajn ha-
rojn kaj surmetinte mian nigran jupon, kiu estis iom laŭ kva-
137
JANE EYRE
eLIBRO
kera modo, sed vestis min bone, kaj metinte la grandan blan-
kan antaŭtukon, mi trovis, ke mi aspektas sufiĉe bone por
aperi antaŭ sinjorino Fairfax kaj por ne esti malsimpatia al
mia nova lernantino. Malferminte la fenestrojn de mia ĉam-
bro kaj vidante, ke ĉio sur la tualeta tablo staras orde kaj bone aranĝita, mi malsupreniris. Trairinte la longan, matkovritan
galerion, mi sekvis la glatan kverkan ŝtuparon kaj venis en la
koridoron. Tie mi atendis momenton kaj rigardis la pen-
traĵojn (unu el ili, kiel mi memoras ankoraŭ, estis malafable
aspektanta viro vestita per armaĵo, alia estis sinjorino kun
pudritaj haroj kaj ĉirkaŭkolo el perloj), poste bronzan lam-
pon, kiu pendis ĉe la plafono, kaj starantan horloĝon, kies
kesto estis el rimarkinde skulptita kverko, tute nigra de la
tempo kaj de la frotado. ĉio aspektis grave kaj impone, sed mi
ne kutimiĝis al pompo kaj majesteco.
La koridora pordo, duone el vitro, estis malfermita; mi iris
eksteren. Estis bela aŭtuna mateno; la frua suno lumis pace
super ĉiuj flavaj arbustoj kaj la ankoraŭ verdaj kampoj; irante pli malproksimen trans la herbejon, mi rigardis supren al la
fasado de la domo. ¯i estis trietaĝa, ne tre granda, sed grava; vera porsinjora domo, sed ne kastelo; la murdentoj ĉirkaŭ la
supro faris la domon iom pentrinda. La griza fasado leviĝis
malantaŭ la fundo de kornika nestaro, kies grakantaj loĝantoj
rondflugis en la aero trans la herbejon kaj kampojn kaj fine
ŝvebmalsupreniris sur vastan herbejon, apartigitan de la
doma teritorio per fosita kanaleto, kie amaso da kratagoj, for-
taj kaj nodaj, baldaŭ indikis la devenon ”Thornfield aŭ Dor-
nakampo” de la nomo de la konstruaĵo. Iom malproksime
kuŝis montetoj, ne tiel altaj kiel tiuj ĉirkaŭ Lowood, kaj ne tiel rokaj, kvazaŭ ili formis muron apartigantan ilin de la vivan-138
JANE EYRE
eLIBRO
ta mondo, sed kvietaj, solecaj montetoj, kiuj ŝajnis ĉirkaŭi
Thornfield kun tia granda izoleco, kian mi ne kredis ebla tiel
proksime al la bruplena Millcote. Sur la deklivo de unu el la
montetoj kuŝis malgranda domareto, kies tegmentojn oni ne
povis vidi pro arboj; la preĝejo de la domareto kuŝis pli prok-
sime al Thornfield. Transe de herbkovrita monteto inter la
domo kaj la kradbarilo oni vidis la supron de la malnova turo
de tiu urbo. Mi ĝuis la paceman elrigardon kaj la freŝan ae-
ron kaj kun plezuro aŭdis la grakadon de la kornikoj kaj ri-
gardis la grizan fasadon de la halo, pensante pri tio, ke ĉi tiu konstruaĵo estas granda por tia soleca virino, kia estis sinjorino Fairfax, kiam ŝi aperis ĉe la pordo.
”Kion! ĉu vi estas jam ekstere?” ŝi diris. ”Mi vidas, ke vi
ŝatas frue leviĝi.” Mi iris al ŝi kaj estis salutata per kiso kaj manpremo.
”Kaj kiel vi trovas Thornfield,” ŝi demandis. Mi respondis,
ke mi trovas ĝin belega.
”Jes,” ŝi diris, ”ĝi vere estas bela, sed mi timas, ke ĝi ne restos en tia ordo, kiam sinjoro Rochester decidos daŭre loĝi ĉi
tie aŭ se li pli ofte venos por viziti ĝin. Grandaj domoj kaj taŭ-
ga tero postulas la ĉeeston de la posedanto.”
”Kiu estas sinjoro Rochester?” mi demandis.
”La posedanto de Thornfield,” ŝi kviete respondis; ”ĉu vi ne
sciis, ke li nomiĝas Rochester?”
Kompreneble mi ne sciis tion; neniam mi aŭdis pri li, sed
ŝajnis, ke la maljuna sinjorino rigardas lian ekziston kiel ĉie konatan fakton, kaj kiel ion, kion ĉiu instinkte komprenas.
”Mi pensis, ke Thornfield apartenas al vi,” mi diris plue.
”Al mi? Kara ĉielo, mia infano, kiel vi povis pensi tion? Al
mi? Mi estas la mastrumistino, ne pli multe. De la flanko de
139
JANE EYRE
eLIBRO
mia patrino mi estas parenca al li, almenaŭ mia edzo estis tia; li estis ekspastro de Hay — de tiu vilaĝeto, kuŝanta tie sur la monteta deklivo — kaj ĉe tiu kradbarilo estis lia preĝejo. La
patrino de ĉi tiu sinjoro Rochester estis Fairfax-ano, kaj pra-
kuzino de mia edzo; sed pri tio mi tute ne gloras min; tio es-
tas al mi tute indiferenta. Mi rigardas min kiel ordinaran ma-
strumistinon. Mia sinjoro estas ĉiam diligenta, kaj pli multon
mi ne deziras.”
”Kaj kiu estas mia lernantino?”
”ŝi estas la zorgatino de sinjoro Rochester. Li komisiis al mi
serĉi guvernistinon por ŝi. Li deziras, mi kredas, ke ŝi estu
edukata en ĉi tiu graflando. Jen ŝi venas kun sia vartistino.”
La enigmo estis solvita: ĉi tiu amika, afabla vidvino ne es-
tis eminenta sinjorino sed subulino, dependulino, same kiel
mi. Mi ne ŝatis ŝin malpli pro tio, kontraŭe, mi estis pli ĝoja ol antaŭe! La egaleco inter ŝi kaj mi estis vera kaj ne la sekvo de cedemo ŝiaflanka. Des pli bone; mia situacio per tio estis
pli sendependa.
Pensante pri tio, malgranda knabino trairis la herbejon kaj
sin direktis al ni, malantaŭ ŝi venis la vartistino. Mi rigardis mian lernantinon, kiu komence ne ŝajnis vidi min. ŝi estis ankoraŭ vera infano, eble sep aŭ okjara, maldika stature kun
pala, maldika vizaĝeto kaj amaso da harbukloj pendantaj ĝis
la talio.
”Bonan matenon, Adèle,” diris sinjorino Fairfax. ”Iru kaj
parolu al ĉi tiu fraŭlino, kiu estas instruonta vin kaj kiu faros el vi instruitan fraŭlinon post kelka tempo.” ŝi iris al mi.
”C’est là ma gouvernante?1” ŝi diris al sia vartistino dum ŝi
fingre montris min.
1 ĉu tio estas mia guvernistino?
140
JANE EYRE
eLIBRO
”Mais oui, certainement2,” respondis la alia.
”ĉu ili estas alilanduloj?” mi demandis kun miro, aŭdan-
te ilin paroli france.
”La vartistino estas francino kaj Adèle naskiĝis sur la Kon-
tinento; mi kredas, ke ŝi foriris de tie nur antaŭ ses monatoj.
Venante ĉi tien ŝi ne komprenis angle; nun ŝi parolas ĝin iom-
ete. Mi ne komprenas ŝin, ŝi miksas ĝin per tiom da francaj
vortoj, sed mi pensas, ke vi bone komprenos ŝin.”
Feliĉe mi havis la avantaĝon, ke francino estis instruinta al
mi la francan lingvon kaj ĉar mi kiel eble plej ofte parolis
france kun sinjorino Pierrot, kaj ĉar mi lernis parkere ĉiuta-
ge francajn tekstojn — kaj kiel eble plej multe pensis imiti la elparolon de tiu instruistino — mi estis akirinta iun akurate-con en tiu lingvo kaj sendube ne konfuziĝos parolante fran-
ce kun fraŭlino Adèle. ŝi venis al mi, donis al mi la manon
ekaŭdinte, ke mi estas ŝia guvernistino; kaj kiam mi ekmaten-
manĝis kun ŝi, mi diris al ŝi kelkajn francajn frazojn. Komence ŝi respondis nur per mallongaj frazetoj, sed kiam ni sidis kune ĉe la tablo kaj post kiam ŝi rigardis min dum momento per
siaj grandaj malhele brunaj okuloj, ŝi subite komencis flue ba-
biladi.
”Ho!” ŝi ekkriis france,” vi parolas mian lingvon same flue
kiel sinjoro Rochester. Kun vi mi povas paroli, kun li kaj kun
Sophie. ŝi ĝojos; neniu komprenas ŝin; sinjorino Fairfax estas
tute anglino. Sophie estas mia ’bonne’3; ŝi venis kun mi trans
la maron, per granda ŝipo kun fumturo, kiu fumaĉis — kiom
da fumo! — Kaj mi estis marmalsana same kiel Sophie, kaj
sinjoro Rochester. Sinjoro Rochester kuŝis sur kanapo en bela
2 Jes, certe
3 vartistino
141
JANE EYRE
eLIBRO
ĉambro, nomita salono, kaj Sophie kaj mi havis litetojn alilo-
ke. Mi preskaŭ falis el la mia; ĝi estis kvazaŭ breto. Kaj … fraŭ-
lino … kiel vi nomiĝas?”
”Eyre — Jane Eyre.”
”Er? Ho, mi ne povas elparoli ĝin. Nu, do; matene, kiam ne
estis ankoraŭ tute lume, nia ŝipo kuŝis sen movo antaŭ tre
granda urbo kun mallumaj domoj, kaj fumo ĉie; tute alie ol
en tiu belega urbo el kiu mi venis; kaj sinjoro Rochester portis min sur la brakoj trans breton al la tero, kaj Sophie sekvis nin, kaj mi eniris kaleŝon, kaj per ĝi veturis al bela, granda domo, pli granda kaj ankoraŭ pli bela ol ĉi tiu, kaj ĝi nomiĝis hotelo. Ni restis tie preskaŭ semajnon; Sophie kaj mi promenadis
ĉiutage sur granda, verda loko plena de arboj, nomita parko;
kaj tie estis multaj infanoj kaj lago kun belaj birdoj, al kiuj mi disĵetis panerojn.”
”ĉu vi povas kompreni ŝin, kiam ŝi babilas tiel rapide?”
demandis sinjorino Fairfax.
Mi komprenis ŝin bonege, ĉar mi kutimiĝis al la rapida pa-
rolo de sinjorino Pierrot.
”Mi petas, demandu al ŝi iom pri ŝiaj gepatroj,” diris plue
la bona sinjorino, ”mi estas scivola, ĉu ŝi memoras ilin.”
”Adèle,” mi demandis, ”kun kiuj vi loĝis en tiu belega urbo,
pri kiu vi ĵus rakontis?”
”Antaŭ longe mi loĝis ĉe mia patrino, sed ŝi estas nun ĉe la
sankta virgulino Maria. Mia patrino instruis al mi danci kaj
kanti kaj eldiri versetojn. Multaj gesinjoroj venis viziti mian patrinon, kaj mi dancis antaŭ ili, aŭ mi sidis sur ies genuoj kaj kantis; tion mi ŝatas. ĉu vi deziras, ke mi iom kantu?”
ŝi jam matenmanĝis kaj mi konsentis, ke ŝi montru siajn
kapablojn. ŝi iris de sia seĝo kaj sidiĝis sur miaj genuoj. Pos-142
JANE EYRE
eLIBRO
te ŝi kunplektis la manojn rekte antaŭ si, kaj skuante la har-
bukklojn malantaâuen kaj levante la okulojn, ŝi komencis
kanti kanton el opero. ¯i estis plendo de forlasita virino, kiu alvokis la helpon de sia fiereco, post tio ŝi plendis pri la perfi-deco de sia amanto, kaj kiel ŝi ordonis al sia servistino, ke ĉi tiu vestu ŝin per la plej belaj vestoj kaj juveloj, kaj kiel ŝi decidis renkonti en tiu vespero la malfidulon okaze de balo, por
montri al li per sia gaja konduto kiel malmulte ŝi funebras pro sia forlasiteco. La temo estis strange elektita por infano por
prikanti ĝin; sed mi kredas, ke la efiko estis en la prezento,
por aŭdigi per infanbuŝo tiujn sonojn de amo kaj ĵaluzo; kaj
mi trovis, ke la prezento estis malbonega.
Adèle tamen kantis la temon sufiĉe bone kaj kun la naive-
co de sia aĝo. Kiam ŝi finkantis, ŝi saltis de miaj genuoj di-
rante: ”Nun mi recitos poemeton, fraŭlino.”
Ekstarante laŭ la postulita pozo ŝi deklamis: ”La ligue des
Rats, fable de La Fontaine.” Kaj ŝi eldiris tiun poemeton aten-
tante la interpunkcion kaj ritmon, kaj kun emfazo kaj gestoj,
tre eksterordinaraj por ŝia aĝo kaj kiuj atestis, ke ŝi estis kun zorgo instruita pri tio.
”ĉu via patrino instruis al vi tiun deklamaĵon?” mi deman-
dis.
”Jes,” kaj laŭ la sama sono ŝi diris ĉi tion: ”Qu’avez-vous
donc? lui dit un des rats; parlez!” ŝi levis mian manon, jen tiel, por ke mi levu mian voĉon ĉe tiu demando. ”ĉu mi nun foje
dancu por vi?”
”Ne, sufiĉas. Sed post kiam via patrino iris, kiel vi diris, al la virgulino Maria, ĉe kiu vi loĝis tiam?”
”ĉe sinjorino Frédéric kaj ŝia edzo; ŝi prizorgis min, sed ŝi
ne estas parenca al mi. Mi kredas, ke ŝi estas malriĉa, ĉar ŝia 143
JANE EYRE
eLIBRO
domo ne estis tiel bela kiel tiu de mia patrino. Longe mi ne
loĝis tie. Sinjoro Rochester demandis min, ĉu mi dezirus loĝi
ĉe li en Anglujo, kaj mi respondis, ke jes; ĉar mi konis sinj-
oron Rochester jam antaŭ ol mi konis sinjorinon Frédéric, kaj
li estis ĉiam tre bona al mi, kaj donis al mi belajn vestojn kaj ludilojn; sed vi vidas, ke li ne plenumis sian promeson, ĉar li kondukigis min en Anglujon kaj li denove foriris de mi, kaj
neniam mi vidas lin plu.”
Post la matenmanĝo Adèle kaj mi iris en la librejon, ĉar ŝaj-
nis, ke sinjoro Rochester destinis ĝin kiel studejon. Preskaŭ
ĉiuj libroj staris malantaŭ ŝlositaj vitro-pordoj; sed unu li-
broŝranko staris neŝlosita kaj ĝi enhavis ĉion, kio estis nece-
sa por la edukado: ili konsistis el multaj volumoj kun facila
literaturo, poezio, vivopriskriboj, vojaĝoj, kelkaj romanoj, kaj tiel plu. Mi kredas, ke li opiniis, ke tio estas ĉio, kion guvernistino povus deziri kiel propran literaturon, kaj ĝi provizo-
re plene plaĉis al mi; kompare kun la malmultaj legaĵoj, kiujn
mi kolektis iom post iom en Lowood, ĝi ŝajnis al mi riĉa rikol-
to por distri kaj amuzi min.
En tiu ĉambro staris ankaŭ piano, tute nova kaj kun bela
sono: ankaŭ stablo de pentristo kaj du globoj.
Mi trovis, ke mia lernantino estas sufiĉe obeema, sed ne tre
atenta; ŝi ne estis kutimiĝinta fari regulajn taskojn. Mi kom-
prenis, ke estus malsaĝe doni al ŝi multan laboron en la ko-
menco, tial mi parolis al ŝi longan tempon, instruis al ŝi iom
kaj poste reirigis ŝin al la vartistino. Poste mi intencis fari an-taŭ la matenmanĝo kelkajn desegnaĵojn, kopiotaj de ŝi.
Kiam mi supreniris por preni miajn paperujon kaj krajo-
nojn, sinjorino Fairfax vokis min: ”La matena leciono sendu-
be pasis.” ŝi estis en ĉambro, kies duobla pordo staris malfer-
144
JANE EYRE
eLIBRO
mita; mi eniris, kiam ŝi diris al mi tion. ¯i estis vasta, grava salono kun ruĝaj seĝoj kaj kurtenoj, turka tapiŝo, kverka pane-
laro, granda fenestro el bele pentrita vitro kaj alta plafono
kun bone pentritaj figuroj. Sinjorino Fairfax estis senpolvi-
ganta belajn vazojn el ruĝa kristalo, starantajn sur la bufedo.
”Kiel bela ĉambro!” mi ekkriis, ĉirkaŭrigardante; ĉar neni-
am mi vidis ion tiel imponan.
”Jes; ĝi estas la manĝosalono. Mi ĵus malfermis la fenestron
por enirigi freŝan aeron kaj sunlumon; ĉar ĉio mucidiĝas en
malofte loĝataj salonoj; la jena salono aspektas kiel arkaĵo.”
ŝi fingre montris grandan vestiblon ĉe la flanko de la fenes-
tro, same provizita de oriente kolorigita kurteno, kiu nun estis forigita. Mi supreniris la du larĝajn ŝtupojn, rigardis tra la
fenestro kaj imagis vidi ion fabelan, tiel brila estis tio, kion vidis miaj okuloj ne kutimiĝintaj al io tia. Malgraŭ tio, ĝi estis nur belega salono kun buduaro, ambaŭ kun blanka tapiŝo,
sur kiu kvazaŭ kuŝis florgirlandoj; salono kaj buduaro havis
plafonon el blankaj plastike modelitaj vinberoj kaj vinber-
folioj; sub tiuj plafonoj staris fajre ruĝaj kanapoj kaj ripoz-
benkoj tre kontrastantaj ilin, sur la hela kamena breto el mar-
moro staris ornamaĵoj el brilanta rubene ruĝa bohema vitro,
kaj inter la fenestroj pendis grandaj speguloj respegulantaj
ĉiun tiun blindigan blankon kaj ruĝon.
”Kiel zorge vi tenas en ordo tiun ĉambron, sinjorino Fair-
fax,” mi diris, ”neniu polvero, neniu meblokovraĵo; sed la aero en la salono estas malvarmeta; oni povus pensi, ke vi loĝas en
ĝi ĉiutage.”
”Jes, fraŭlino, sed kvankam sinjoro Rochester venas ĉi tien
malofte, liaj vizitoj estas subitaj kaj neatenditaj; kaj vidante, ke tiuj meblokovraĵoj malplaĉas al li, kaj ke la forigado kaŭ-
145
JANE EYRE
eLIBRO
zas grandan movon, mi trovis pli bone, ke la ĉambroj estu
konstante en bona ordo.”
”ĉu sinjoro Rochester estas postulema aŭ maloportuna
viro?”
” Tio vere li ne estas; sed li havas la kutimon kaj guston de
vera sinjoro, kaj volonte li vidas la ĉirkaŭaĵon konforma al
tio.”
”ĉu vi ŝatas lin? ĉu li estas ĝenerale ŝatata?”
”Ho, jes; la tuta familio estis ĉiam honorata ĉi tie. Preskaŭ
la tuta kamparo en la ĉirkaŭaĵo, kiun ni povas vidi, ĉiam apar-
tenis al la Rochesteroj.”
”Sed ne parolante pri la kamparo, ĉu vi ŝatas lin? ĉu vi ŝa-
tas la personon?”
”Mi ne povus ne ŝati lin; kaj mi kredas, ke ĉiuj liaj subuloj
opinias lin justa kaj milda grundposedanto; sed li ne okupas
sin multe pri la subuloj.”
”ĉu li ne havas specialecojn? Kia estas lia karaktero?”
”Ho, mi kredas, ke li havas neriproĉindan karakteron. Eble
li estas iom stranga: li vojaĝis multe kaj vidis multon de la
mondo; mi opinias lin tre instruita, sed mi ne parolis multe
kun li.”
”Kion vi celas per iom stranga?”
”Tion mi ne povas precize diri, tio ne estas priskribebla, mi
ne celas ion frapantan, sed oni sentas tion parolante kun li;
oni ne ĉiam scias, ĉu li parolas sincere aŭ ŝerce, ĉu li estas
kontenta aŭ malkontenta; oni ne tute komprenas lin; alme-
naŭ mi ne faras tion; sed tio ne estas grava; li estas bona
mastro.”
Tio estis ĉio, kion sinjorino Fairfax povis rakonti al mi pri
sia superulo kaj mia. Kelkaj homoj ne povas priskribi karakte-
146
JANE EYRE
eLIBRO
ron, nek rimarki ĝin aŭ ĝiajn specialecojn, nek aferojn; kaj ŝi apartenis al tiu kategorio de homoj; miaj demandoj ŝin konfuzis, sed ne paroligis ŝin. En ŝiaj okuloj sinjoro Rochester
estis neniu alia ol sinjoro Rochester, neniu ol sinjoro, grund-
posedanto; ŝi ne deziris pli multe, kaj ŝajne mia deziro estis
al ŝi stranga: ricevi ĝustan komprenon pri lia personeco.
Kiam ni eliris el la manĝejo, ŝi proponis al mi montri la ce-
teraĵon de la domo; mi sekvis ŝin malsupren kaj supren daŭre
admirante ĉion, ĉar la tuta konstruaĵo estis bela kaj bone
aranĝita. La vastajn antaŭĉambrojn mi trovis ekstreme gran-
diozaj; kaj kelkaj ĉambroj de la tria etaĝo estis interesaj pro antikveco, kvankam ili estis malaltaj kaj mallumaj. La meblaro, komence destinita por la teretaĝo, estis iom post iom kaj
ĉe ŝanĝiĝo de la modo, transportita supren, kaj ĉe la malbo-
na lumo penetranta tra la fenestretoj oni vidis litojn cent-
jarajn, kestojn el kverko aŭ nuksoligno, kiuj pro la stranga
ĉizitaĵo de palmobranĉoj kaj anĝelkapetoj, aspektis kiel ias-
peca hebrea arkeo; vicoj de gravaj seĝoj kun altaj, mallarĝaj
dorsoj, benketoj ankoraŭ pli antikvaj, sur kiuj oni povis an-
koraŭ vidi duone kolorŝanĝiĝintajn brodaĵojn, faritajn de ma-
noj, kiuj jam dum du generacioj kuŝis kiel polvo en la ĉerko.
ĉiuj tiuj relikvoj donis al la tria etaĝo de Thornfield Hall la aspekton de domo el la estinteco — ĝi impresis kiel rememor-
sanktaĵo. Dumtage mi amis la silenton kaj la mallumecon kaj
la strangecon de tiuj ĉambroj; sed ne volonte mi pasigus tie
unu nokton en tiuj nigraj litoj, kelkaj el kiuj havis antaŭ si
kverkajn pordojn, aliaj ĉirkaŭitaj de malnovaj broditaj anglaj
kurtenoj kun figuroj el strangaj floroj, ankoraŭ pli strangaj
birdoj kaj plej strangaj homaj estaĵoj — ĉio kio nepre aspek-
tis strangege en la pala lumo de la luno.
147
JANE EYRE
eLIBRO
”ĉu la servistoj dormas en ĉi tiuj ĉambroj?” mi demandis.
”Ne; ili havas vicon de pli malgrandaj ĉambroj en la ma-
lantaŭa parto; ĉi tie dormas neniu. Oni dirus, ke fantomoj vi-
zitadus ĉi tiujn apartamentojn se fantomoj estus en Thornfi-
eld Hall.”
”Mi samopinias. ĉu fantomoj ne estas ĉi tie?”
”Neniam mi aŭdis pri ili,” diris sinjorino Fairfax ridetante.
”Nek pri tradicioj? Nek pri legendoj aŭ fantomrakontoj?”
”Mi kredas, ke ne. Malgraŭ tio oni diras, ke la Rochesteroj
antaŭe estis pli malkvieta ol kvieta raso. Eble ĝuste tial ili nun kuŝas kviete en la ĉerkoj.”
”Jes, — post malkvieta ekzistado ili nun bone dormas,” mi
diris.
”Kien vi nun iras, sinjorino Fairfax?” ĉar ŝi foriris.
”Sur la tegmenton; ĉu vi volas kuniri por rigardi de tie la el-
rigardon?” Mi kuniris al la subtegmentejo laŭ tre mallarĝa
ŝtuparo kaj de tie, laŭ forprenebla ŝtuparo tra aperturo al la
tegmento de la kastelo. Mi estis nun samnivele kun la kornika
kolonio, kaj povis rigardi en iliajn nestojn. Mi apogis min sur la murdentaron kaj rigardis malsupren al la kamparo, aspektanta kiel landkarto; tie antaŭ mi sterniĝis la brile velura herbejo, ĉirkaŭ la grizaj fundamentoj de la domo; la kamparo
kiel parko kun tie kaj ĉi tie maljunaj arbotrunkoj, la seka mal-densa arbaro tra kiu iris plenkreskita vojo, pli dense kovrita
de musko ol la arboj estis provizitaj de folioj; la preĝejo apud la bariloj, la vojo, la kvietaj montetoj, ĉiuj ripozantaj en la aŭ-
tuna suno; ĉe la horizonto dolĉa blua ĉielo kun perlogrizaj
nubetoj.
Nenio en la vidaĵo estis eksterordinara, sed ĉio estis tre
agrabla. Kiam mi turnis min kaj trairis la aperturon, mi ape-
148
JANE EYRE
eLIBRO
naŭ povis vidi dum la malsupreniro laŭ la ŝtuparo; la subteg-
mentejo aspektis mallume kiel kelo kompare kun tiu blua
ĉielo, en kiun mi estis rigardinta, kaj kun tiu sunplena sceno
de arbetaĵoj, paŝtejoj kaj verdaj montetoj, kies mezo estis la
kastelo, kaj kiun mi admiris kun ĝuo.
Sinjorino Fairfax restis momenton malantaŭe por fermi la
aperturon; mi devis palpserĉi por eliri la subtegmentejon kaj
trovis mian vojon laŭlonge de la mallarĝa ŝtuparo. Mi restis
staranta en la longa koridoro, kiu dispartigas la antaŭĉam-
brojn de la malantaŭĉambroj de la tria etaĝo kaj kiu estis mal-
larĝa kaj malalta kun nur unu fenestro ĉe la fino, kaj du vicoj de nigraj pordetoj, ĉiuj fermitaj; ĉio estis kvazaŭ koridoro en kastelo de iu Blubarbulo.
Senbrue irante pluen mian orelon atingis la lasta sono,
kiun mi estus atendinta en tia senbrua loĝejo — nome rido.
Tiu rido estis stranga — klara, rigida, sen ĝojo. Mi haltis. La sono ankaŭ haltis momenton. Subite ĝi aŭdiĝis pli laŭte, —
ĉar unue ĝi estis sufiĉe klara, sed mallaŭta. ¯i transiris en laŭ-
tan ridegadon, kiu ŝajnis veki e˛on en ĉiuj tiuj solecaj ĉam-
broj, kvankam ĝi venis nur el unu; mi povis montri la pordon,
el kiu venis tiu sono.
”Sinjorino Fairfax!” mi kriis, ĉar mi aŭdis ŝin malsupreni-
ri la grandan ŝtuparon. ”ĉu vi aŭdis tiun laŭtan ridadon? Kiu
faris tion?”
”Unu el la servistinoj, mi pensas,” ŝi diris, ”eble Grace Poo-
le.”
”ĉu vi ĝin aŭdis?” mi demandis plue.
”Jes, certe; mi aŭdas ĝin ofte. ŝi sidas kaj kudras en unu el
ĉi tiuj ĉambroj; kelkfoje Leah sidas ĉe ŝi; kelkfoje ili faras laŭ-
tan bruon kune.”
149
JANE EYRE
eLIBRO
La ridado refoje kaj sen interrompe aŭdiĝis kaj eksilentis
kun stranga sono.
”Grace!” kriis sinjorino Fairfax.
Mi ne atendis, ke iu Grace respondos, ĉar la ridado estis tiel
tragedia kaj supernatura kiel mi ankoraŭ neniam aŭdis; kaj,
ĉar estis en la mezo de la tago kaj ĉar nenio fantomeca akom-
panis tiun strangan ridadon, kaj nek ĉirkaŭaĵo nek tempo
estis taŭgaj por kaŭzi timon, mi ne fariĝis superstiĉa kaj ne
sentis timon.
Kio tuj poste okazis, montris al mi tamen, ke estus malsaĝe
fariĝi eĉ nur mirigita.
Tute apud mi malfermiĝis pordo, kaj aperis servistino; ŝi
estis virino inter tridek- kaj kvardekjara, malalta, larĝŝultra figuro kun ruĝaj haroj kaj malafabla, malbela vizaĝo; ne estas
eble prezenti al si malpli romantikan aŭ malpli fantomecan
aperaĵon.
”Ne tiom da bruo, Grace,” diris sinjorino Fairfax. ”Pensu
pri la ordonoj.” Grace kliniĝis kaj senparole retiriĝis tra la
malfermita pordo.
”ŝi estas kudristino kaj iom helpas al Leah en la endoma
laboro,” diris plue la vidvino, ”en kelkaj rilatoj ŝi ne estas neriproĉinda, tamen uzebla … kaj kiel vi sukcesis kun via lernan-
tino ĉi tiun matenon?”
La interparolo, kies temo transiris al Adèle, estis daŭriga-
ta ĝis ni venis malsupren en luman, ĝojan ĉirkaŭaĵon.
Adèle iris renkonte al ni en la vestiblo, kriante:
”Mesdames! vous êtes servies!” kaj poste: ”J’ai bien faim,
moi!”1
1 Sinjorinoj, la tagmanĝo estas preta. Mi estas tre malsata.
150
JANE EYRE
eLIBRO
La tagmanĝo estis preta kaj atendis nin en la ĉambro de
sinjorino Fairfax.
151
JANE EYRE
eLIBRO
ĉapitro XII.
La promeson pri agrabla kariero, kiun mia unua kvieta ak-
cepto en Thornfield Hall certigis al mi, ne kontraŭdiris la
plua konatiĝo de la loko kaj ĝiaj loĝantoj. Sinjorino Fairfax
vere estis, kio ŝi ŝajnis esti, nome: kvieta bonkora virino kun sufiĉe bona eduko kaj meza prudento. Mia lernantino estis
viva infano, trodorlotita kaj tial kelkfoje obstina; sed ĉar ŝi estis plene konfidita al mia zorgo kaj ĉar neniu malsaĝe sin
enmiksis por kontraŭi miajn planojn rilate al ŝia eduko, ŝi
baldaŭ seniĝis de siaj kapricetoj kaj fariĝis obeema kaj lerne-
ma. ŝi ne estis tre talenta, nek havis klaran, tuj montriĝantan karakteron, nek profundan senton, kiuj levis ŝin super la nivelon de samaĝaj infanoj, sed ankaŭ ŝi ne havis malvirtajn
emojn, kiuj lokis ŝin sub tiun nivelon. ŝi faris bonajn progre-
sojn, montris al mi korinklinon vivan sed ne profundan, kaj
penante plaĉi al mi per simpla, ĝoja babilado, ŝi naskis ĉe mi
certan amon al ŝi, sufiĉe fortan por sentigi nin kontentaj pro
nia kunestado.
La bonfarto kaj la progresoj de Adèle tre interesis min, kaj
mi sentis kvietan korinklinon al ŝi; same mi sentis dankon al
sinjorino Fairfax pro ŝia ĝentileco kaj mi ŝatis ŝian ĉeeston.
Kiu povus malaprobi, se mi aldone diras, ke mi de tempo
al tempo dum promeno en la parko iris al la granda krado-
barilo kaj rigardis tra ĝi la vojon; aŭ kiam Adèle ludis kun la vartistino kaj sinjorino Fairfax faris frukto-gelaton en la pro-152
JANE EYRE
eLIBRO
vizejo, mi supreniris la tri ŝtuparojn, levis la aperturkovrilon de la subtegmentejo, kaj atinginte la platan tegmenton, rigardis trans la kamparon, la montetojn kaj laŭlonge de la nebula
horizonto — ke mi deziris rigardi ankoraŭ pli malproksimen;
ke mi deziris pli multan praktikan sperton, ol mi posedis; pli
multan interrilaton kun homoj de miaj samintelektuloj.
Mi povis ŝati la bonon en la karaktero de sinjorino Fairfax,
sed mi kredis la ekzistadon de alia pli vivoplena boneco kaj
tion mi deziris vidi.
Kiu mallaŭdas min? Multaj, sendube; kaj oni nomos mian
karakteron malkontenta. Sed tiun deziron mi ne povis kon-
traŭbatali, ĉar mia karaktero estis malkvieta; kelkfoje mia ek-
scitado estis peniga. En tiaj okazoj nur la koridoro de la tria etaĝo povis senŝarĝigi mian bruston, kaj mi promenis en tiu
koridoro tien kaj reen ĉirkaŭita de silento kaj soleco, por ke
mia spirita okulo povu rigardi de tiu loko la klarajn viziojn tie naskiĝantaj antaŭ mi.
Ofte, estante tiel tute sola, mi aŭdis la ridon de Grace Pool,
la saman tirtonan, malrapidan ha — ha! kiu tiel terurigis min,
kiam mi aŭdis ĝin por la unua fojo. Samtempe mi tiam aŭdis
ŝian strangan murmuradon, kiu sonis ankoraŭ pli strange ol
ŝia ridado. Pasis tagoj dum kiuj ŝi silentis, sed dum aliaj tagoj mi ne povis klarigi la sonojn, kiujn ŝi eligis. Kelkfoje mi vidis ŝin, kiam ŝi, ekzemple, eliris sian ĉambron kun telero aŭ plado en la mano, sin direktis al la kuirejo kaj reiris tuj poste kun (ho, romantika leganto, pardonu al mi, ke mi diras la nefal-sitan veron) kruĉo da biero. ŝia apero daŭre estingis la scivo-
lemon, kiun estis vekinta ŝiaj specialecoj. ŝi havis akrajn vi-
zaĝtrajtojn kaj nenio ĉe ŝi povis kaŭzi certan intereson. Kel-
kajn fojojn mi klopodis komenci kun ŝi interparolon, sed ŝaj-
153
JANE EYRE
eLIBRO
ne ŝi ne estis tre parolema. ĉiu tia klopodo estis haltigata de unusilaba respondo.
La aliaj samhejmanoj, nome John kaj lia edzino, Leah la la-
boristino, kaj Sophie, la franca vartistino, estis honestaj ho-
moj, sed neniu el ili superis la kutimajn. Kun Sophie mi ku-
time parolis france kaj kelkfoje mi faris al ŝi demandojn pri
ŝia patrujo, ŝi tamen ne havis la talenton por rakonti aŭ pri-
skribi kaj plej ofte donis malklarajn aŭ sensignifajn respon-
dojn, tial ŝi pli multe senkuraĝigis ol instigis mian deziron pri informoj.
Oktobro, novembro kaj decembro pasis. Iun posttagmezon
en januaro sinjorino Fairfax estis petinta unu liberan tagon
por Adèle, ĉar ĉi tiun estis atakinta grava malvarmumo; kaj
ĉar Adèle subtenis tiun peton tiel varme kaj entrude, ke tio
rememorigis min, kiel bonvena estis al mi mem tia tago en
mia juneco, mi konsentis pri ĝi, opiniante esti indulga tiu-
rilate. La vetero estis bela, senventa sed malvarmega; la tutan matenon mi estis pasiginta kviete sidante en la librejo; sinjorino Fairfax ĵus finis leteron, kiu devos esti portata al la poŝte-jo, tial mi prenis ĉapelon kaj mantelon kaj proponis al ŝi, ke
mi enpoŝtigu la leteron en Hay; la distanco ĉirkaŭ dumejla
estus por mi agrabla post-tagmeza promeno. Post kiam mi si-
digis Adèle en ŝian malgrandan apogseĝon antaŭ la kamen-
fajro de sinjorino Fairfax, kaj doninte al ŝi la plej belan vaks-pupon, kiun mi kutime konservis envolvita en arĝentpapero
en tirkesto, por ludi kun ĝi, kaj krome libron kun rakontoj, mi ekpromenis post kiam mi per kiso respondis la adiaŭajn vortojn de Adèle: Revenez bientôt ma bonne amie, ma chère made-
moiselle Jeannette.1
1 Revenu baldaŭ, mia bona amikino, mia kara fraŭlino Jeannette
154
JANE EYRE
eLIBRO
La tero estis malmola pro la frosto, ĉie regis silento, la vojo estis soleca; mi iris rapidege ĝis estis varme al mi, poste mi iris malrapide por ĝui la plezuron, kiun tempo kaj la cirkonstanco
enhavis kaj por analizi ilin. Estis la tria horo; la preĝeja sonorilo batis, kiam mi preteriris la turon; la ravo de la horo de-
venis de la proksimiĝanta krepusko kaj de la subiranta, mal-
brile lumanta suno. Mi estis mejlon for de Thornfield, en
mallarĝa, de plektobarilo limigita vojo, kiu somere estas ko-
nata pro siaj sovaĝaj rozoj, aŭtune pro siaj nuksoj kaj rubusoj kaj kiu eĉ nun montris kelkajn koralkolorajn trezorojn en
formo de roz- kaj kratagofruktoj; ĝia plej bela vintra beleco
tamen konsistis en ĝia plena soleco kaj profunda rigida silen-
to. Eĉ se blovus venteto, ĝi ne estus aŭdata ĉi tie, ĉar ĉi tie ne kreskis ileksoj, nek vinko, kiuj povus murmureti, kaj la senfoliiĝintaj kratagoj kaj aveloj staris tiel senmove kiel la
blankaj, pied-glatigitaj ŝtonoj, per kiuj la vojo estis pavimita en la mezo. ĉie dekstre kaj maldekstre kuŝis nur kampoj, sur
kiuj nun la brutaro ne plu paŝtiĝis; kaj la etaj, brunaj birdoj, moviĝantaj de tempo al tempo en la barilo, aspektis kiel kelkaj velkintaj folioj, kiuj ankoraŭ ne volis defali.
ĉi tiu vojo supreniris laŭ la monteto ĝis Hay; atinginte la
mezon, mi eksidis ĉe barilo, tra kiu oni iris en kampon. Mi
volvis min per mia mantelo, kaŝis la manojn en mia mufo kaj
ne sentis la malvarmon, kvankam severe frostis; tion pruvis
maldika glacitavolo, kiu kovris rivereton, tien fluetintan an-
taŭ malmultaj tagoj post forta degelado. De mia sidloko mi
povis rigardi Thornfield; la griza porsinjora domo kun la
denthavaj muroj formis elstarantan ejon en la valo ĉe miaj
piedoj, la arbaroj kaj la malluma kornika kolonio leviĝis en la 155
JANE EYRE
eLIBRO
okcidento. Mi restis sidanta ĝis la suno malleviĝis fajre kolora kaj kvieta malantaŭ la arboj. Poste mi turnis min orienten.
Super la pinto de la monteto staris la supreniranta luno; ĝi
estis ankoraŭ pala, sed fariĝis ĉiuminute pli brila. ¯i malsup-
ren rigardis al Hay, kiu, duone kaŝita inter la arboj, sendis
supren la fumon el siaj malmultaj kamentuboj; Hay kuŝis je
mejla distanco de mia sidloko, sed en la silento, kiu regis ĉir-kaŭe, penetris ĝis mi la sonoj de la vilaĝa vivo. Mia orelo an-
kaŭ sentis la murmuradon de riveretoj; sed mi ne povis diri
en kiuj valoj ili fluis; transe de Hay kuŝis ankaŭ multaj mon-
tetoj, kaj sendube multaj riveretoj rapidantaj malsupren. En
la kvieto de ĉi tiu vespero aŭdiĝis ne nur la murmurado de la
proksimaj riveretoj, sed ankaŭ de la tre malproksimaj.
Laŭta bruo subite interrompis ĉi tiun dolĉan, malproksi-
man, sed tamen tiel proksiman murmuradon kaj flustradon;
regula piedobatado, metala tintado, kiu interrompis la dolĉan
murmuradon de la riveretoj, same kiel sur pentraĵo la solida
ŝtonego aŭ la maldelikata trunko de alta kverko, leviĝantaj
per mallumaj koloroj sur la antaŭaĵo, malaperigas en la per-
spektivo la ĝojan monteton, la sunan horizonton, la klarajn
nubojn, kie ĉiuj koloroj kunfandiĝas.
La bruo estis sur la vojo; proksimiĝis ĉevalo, la kurboj de
la vojo kaŝis ĝin ankoraŭ, sed ĝi proksimiĝis iom post iom; mi
volis foriri de mia loko, sed ĉar la vojo estis tre mallarĝa, mi restis sidanta, por ke la ĉevalo povu preteriri. En tiuj tagoj mi estis juna kaj miloj da helaj kaj malhelaj fantaziaĵoj atakis
mian animon; la memoraĵoj pri la rakontoj el la infanĉambro
kune kun alia sensencaĵo estis parto de ĝi; kaj ĉe ilia reape-
ro, mia maturiĝanta juneco donis al ĝi novan vivon, kiun an-
taŭe mia infaneco ne kapablis fari. Kiam proksimiĝis ĉi tiu
156
JANE EYRE
eLIBRO
ĉevalo, kaj kiam ĝi estis aperonta en la duona mallumo, mi
rememoris kelkajn el la rakontoj de Bessie, en kiuj nord-angla
spirito ludis rolon, kaj kiun ŝi nomis ”Gytrash” kaj kiu en la
formo de ĉevalo, mulo aŭ hundego aperis sur solecaj vojoj kaj
kiu kelkfoje surprizis solajn vojaĝantojn, same kiel ĉi tiu ĉe-
valo nun surprizis min. ¯i estis tre proksima, sed ankoraŭ
nevidebla; subite mi ekaŭdis, krom la trotado, ion alian, kio
rapide alvenis, kaj tute proksime preterglitis granda hundo,
kies nigra kaj blanka koloroj tre kontrastis la arbojn. ¯i vere estis simila al Gytrash, — simila al leono kun longaj haroj kaj grandega kapo. Sed ĝi preteriris kviete; eĉ ne haltis por rigardi min per siaj strangaj fantomaj okuloj, kiel mi estis atendinta.
La ĉevalo sekvis — granda ĝi estis kaj sur ĝia dorso sidis raj-
danto. La viro, la homa estaĵo tuj malaperigis la sorĉaĵon. ĉar neniu povus rajdi sur Gytrash; ĝi estis konstante sola; laŭ mia opinio la gnomoj, eĉ se ili loĝus en mutaj bestokorpoj, ne povus preni sur sin la formon de ordinara homo. ĉi tiu rajdisto
ne estis Gytrash — sed nur vojaĝanto, elektinta la plej mal-
longan vojon al Millcote. Li preteriris kaj mi promenis pluen;
post kelkaj paŝoj mi subite turnis min. Mi aŭdis bruon kva-
zaŭ io glitis kaj ekkrion: ”Je la diablo, kio okazas?” kaj laŭta falego vekis mian atenton. La rajdisto kaj la ĉevalo kuŝis sur
la vojo; ili estis glitintaj sur la glacio kovranta la ŝtonojn. La hundo revenis per longaj saltegoj kaj vidante sian mastron en
tiu danĝera situacio, kaj aŭdante la laŭtan spiregadon de la
ĉevalo, ĝi bojis tiel laŭte, ke tio vekis la e˛ojn de la sterni-
ĝantaj montetoj en la vespera silento. La hundo ĉirkaŭflaris
la teren ĵetitojn kaj rapidis al mi; nur tion ĝi povis fari, ĉar alia helpo ne estis en la proksimeco. Mi obeis la hundon kaj kuris al la vojaĝanto, kiu jam penis liberigi sin de la ĉevalo, ku-157
JANE EYRE
eLIBRO
ŝanta sur li. Li faris tiel fortajn klopodojn, ke mi pensis, ke li ne sentas grandan doloron; sed malgraŭ tio mi demandis lin:
”ĉu vi estas vundita, sinjoro?”
Mi kredas, ke li blasfemis, sed mi ne estas certa pri tio; sed
ĉiuokaze li diris ion, kio malebligis al li tuj respondi min.
”ĉu mi povas helpi?” mi demandis plue.
”Jes, sed antaŭe iru iomete flanken,” li respondis, ekstaran-
te unue surgenue, poste sur la piedoj. Nun komenciĝis tira-
do, tintado kaj puŝado akompanata de bojegado de la hun-
do, kaj rapide mi posteniĝis kelkajn paŝojn; sed mi ne volis
malproksimiĝi tute, antaŭ ol mi vidis, kiel ĉio finiĝos. Feliĉe la akcidento ne estis tre grava; la ĉevalo restariĝis sur la piedoj kaj la hundo eksilentis post ”kuŝu, Piloto!” La vojaĝanto,
nun kurbiĝante, ĉirkaŭpalpis siajn piedon kaj kruron kvazaŭ
por esplori, ĉu io estis rompiĝinta; ŝajne io ne estis en ordo, ĉar li lamiris al la krado, de kiu mi ĵus desaltis kaj li apogis sin sur ĝin.
Mi pensas, ke kaprico min kaptis esti utila al li, ĉar mi re-
foje proksimiĝis.
”Se la falo kaŭzas al vi doloron kaj se vi bezonas helpon,
sinjoro, mi povos venigi iun de Thornfield aŭ Hay.”
”Mi vin dankas; mi ja helpos min mem. Miaj kruroj ne
rompiĝis — mi nur deartikigis la piedon,” kaj li refoje eksta-
ris provante, ĉu li povas uzi la piedon, sed la rezulto nevole
eldevigis de li la krion ”aj”.
La taglumo ankoraŭ ne tute malaperis kaj la luno lumis
jam hele: klare mi povis vidi lin. Li estis envolvita en vojaĝ-
mantelo kun pelta kolumo, butonumita per ŝtalaj agrafoj. Mi
ne povis distingi la detalojn de lia persono, sed mi vidis, ke la viro estas de meza kresko kaj larĝŝultra. Li havis malhelan
158
JANE EYRE
eLIBRO
vizaĝon kun severaj trajtoj kaj alta frunto; la okuloj kun la
kuntiritaj brovoj montris koleran esprimon; li jam estis pas-
inta la unuan junecon, sed la mezan aĝon li ankoraŭ ne atin-
gis; eble li estis tridek-kvinjara. Mi ne timis lin, nek montris retenitan timsenton. Se li estus bela heroaspekta juna viro, mi ne kuraĝus stari tie prezentante al li miajn nepetitajn servojn aŭ ĝeni lin per demandoj. Nur malofte mi vidis belaspektan
junulon kaj ankoraŭ neniam mi parolis al iu. El teoria vid-
punkto mi profunde honoris belecon, kuraĝon kaj ĉarmon,
sed se mi vidis enkorpigitaj ĉiujn tiujn ecojn en unu viro, mi
samtempe scius instinkte, ke li neniel povus senti simpation
por mi kaj tuj mi evitus lin same kiel oni restas je sufiĉe gran-da distanco de la fajro aŭ de la fulmo aŭ io simila, kio estas
hela sed ne vekas nian simpation.
Se ĉi tiu fremdulo nur estus ridetinta al mi, aŭ parolinta al
mi en amika maniero, kiam mi turnis min al li, se li ĝoje estus rifuzinta mian proponon por helpi al li, mi estus pluen irinta mian vojon kaj ne estus sentinta la inklinon ripeti mian
demandon.
Sed la malluma rigardo, la krudeco de la vojaĝanto igis min
kvieta; mi sekve restis staranta, kie mi staris. Kiam li per gesto diris al mi, ke mi foriru, mi respondis:
”Mi ne povas pensi, ke mi lasu vin tiel sur ĉi tiu soleca vojo.
Antaŭe mi devos vidi, ke vi estas kapabla supreniri vian ĉe-
valon.”
Li rigardis min, dum mi diris tion. Pli frue li preskaŭ ne es-
tis rigardinta al la direkto, kie mi staris.
”Mi opinias, ke vi mem devus esti hejme,” li diris, ”alme-
naŭ se vi loĝas en la ĉirkaŭaĵo. De kie vi venis?”
”Mi loĝas tie malsupre de tiu monteto, kaj mi tute ne timas
159
JANE EYRE
eLIBRO
iri tute sola sur la vojo en la lunlumo. Kun plezuro mi iros
pluen por vi al Hay, se vi deziros tion. Mi ja estas survoje por porti leteron al la poŝtejo.”
”Sekve vi loĝas tie — en tiu domo kun la denthavaj muroj?”
li diris, fingre montrante Thornfield, grize prilumitan de la
luno kaj klare konturiĝantan kontraŭ la arbaroj, kiuj tre kon-
trastis la ĉielon en la okcidento aspektanta kiel amaso da
ombroj.
”¯uste tie, sinjoro.”
”Kies estas tiu domo?”
”De sinjoro Rochester.”
”ĉu vi konas sinjoron Rochester?”
”Ne, mi neniam vidis lin.”
”ĉu do li ne loĝas tie?”
”Ne.”
”ĉu vi povas diri al mi, kie li estas?”
”Ne.”
”Vi kompreneble ne estas servistino en Thornfield, vi es-
tas —”. Li eksilentis, liaj rigardoj glitis trans miajn vestojn, kiuj kiel kutime estis tre simplaj — nigra merinosa mantelo, nigra
kastorĉapelo; neniu el ili estis sufiĉe bela por ĉambristino.
ŝajne li ne povis bone difini, kio mi estas — mi helpis al li.
”Mi estas la guvernistino.”
”Ha, la guvernistino!” li ripetis; ”diable, pri tio mi tute forgesis! La guvemistino! ”Kaj refoje li atente rigardis miajn ve-
stojn. Du minutojn poste li lasis la kradon; liaj vizaĝtrajtoj
kuntiriĝis dolore, kiam li provis ekiri.
”Mi ne povas postuli, ke vi iru por venigi helpon,” li diris;
”sed vi mem iomete povos helpi al mi, se vi volas.”
”Jes, sinjoro.”
160
JANE EYRE
eLIBRO
”ĉu vi havas pluvombrelon, kiun mi povus uzi kiel basto-
non?”
”Ne.”
”Nu, provu preni la kondukilojn de mia ĉevalo kaj kondu-
ku ĝin al mi. Vi do ne timas?”
Estante sola mi ne kuraĝus tuŝi ĉevalon, sed lia peto obe-
igis min. Mi metis mian mufon sur la kradon kaj iris al la ĉe-
valo; mi klopodis kapti ĝian kondukilon, sed ĝi estis fajra be-
sto kaj ne toleris, ke mi tuŝu ĝian kapon; ripete mi klopodis,
sed vane kaj mi morte timis ĝiajn disbatantajn antaŭpiedojn.
La vojaĝanto atendis kaj dum kelka tempo rigardis miajn klo-
podojn kaj fine ekridis.
”Mi vidas,” li diris, ”ke la monto ne volas esti kondukata al
Mohameto; vi sekve povos fari nenion ol helpi Mohameton
iri al la monto; mi petas, venu ĉi tien.”
Mi iris al li. ”Ne ofendiĝu,” li diris plue; ”la neceseco devi-
gas min fari vin utila al mi.” Li metis sian pezan manon sur
mian ŝultron kaj apogante sin sur min li lamiris ĝis sia ĉeva-
lo. Kiam li sukcesis preni la kondukilon, li tuj regis la ĉevalon kaj per unu eksalto sidis sur la selo kvankam la kuntiritaj trajtoj de lia vizaĝo klare montris, ke la deartikigita piedo tre
doloris lin.
”Mi petas, donu al mi la vipon,” li diris. ”¯i kuŝas tie sub
la barilo.”’
Mi serĉis kaj trovis ĝin.
”Dankon; kaj nun rapidu al Hay kun via letero kaj revenu
kiel eble plej baldaŭ.”
Ektuŝo per la spronhava kalkanumo iom ektimigis kaj ek-
saltigis la ĉevalon kaj poste ĝi forgalopis sekvata de la hundo kaj la trio malaperis
161
JANE EYRE
eLIBRO
”kiel eriko forpelita
de ventego sur la erikejo.”
Mi reprenis mian mufon kaj ekpromenis. La akcidento
okazis kaj pasis. ¯i estis akcidento, kiu ne estis grava nek romantika por mi; tamen ĝi kaŭzis ŝanĝon dum unu horo en
mia monotona vivo. Oni bezonis mian helpon, oni petis pri
ĝi, mi estis helpinta. Faris al mi plezuron, ke mi povis fari ion; kvankam ĝi estis tre malgrava, tamen ĝi estis io aktiva, ĉar la pasiva ekzistado jam tedis min. Krome la nekonata vizaĝo
estis kvazaŭ nova pentraĵo, kiun mi pendigis inter la pentraĵa-
ro de mia memoro, kaj ĝi estis tre malsimila al ĉiuj aliaj, kiuj tie jam pendis. Unue ĉar ĝi estis vizaĝo de viro, due ĉar ĝi
estis malhela, forta kaj severa. Mi vidis ĝin ankoraŭ antaŭ mi, kiam mi alvenis en Hay kaj glitigis la leteron en la leterujon
de la poŝtoficejo; tiun novan vizaĝon mi vidis dum mia tuta
reiro hejmen, rapide malsuprenirante la monteton. Reveninte
al la krado, mi haltis momenton, rigardis returne kaj aŭskul-
tis, imagante, ke refoje tintadas sur la vojo la hufoj de ĉeva-
lo, kaj ke eble duafoje mi vidos rajdanton, envolvitan en man-
telo, sekvatan de Newfoundlanda hundo aspektanta kiel Gy-
trash. Antaŭ mi nur la kradon kaj salikon mi vidis, alte levi-
ĝantaj en la lunlumo; mi aŭdis nur malfortan venteton, mur-
muranta inter la arboj de Thornfield, kuŝanta je mejla distan-
co; kaj rigardante malsupren en la direkto de la brueto, mi vi-
dis, ke ĉe la antaŭaĵo de la kastelo en unu el la ĉambroj estis bruligita lampo. ¯i rememorigis min pri tio, ke mi revenos
malfrue kaj mi rapidis pluen.
Kun malĝojo mi reiris al Thornfield, ĉar tuj post kiam mi
transiris la sojlon, rekomenciĝos la monotona vivo; la mal-
162
JANE EYRE
eLIBRO
granda ekscito kaŭzita de mia promenado tute malaperos, ĉar
mi devis trairi la silentan vestiblon, supreniri la malluman
ŝtuparon, reiri en mian ĉambron kaj poste renkonti la kvie-
tan sinjorinon Fairfax en kies akompano mi devos pasigi la
longan vintrovesperon, tio estis: mi denove devis kateni miajn kapablojn kaj elmeti ilin al monotona neniiganta ekzisto, kies grandajn profitojn de sendanĝereco kaj kies komfor-
taĵojn mi ne povis plu ŝati. Kiel utile estus al mi en tiu tem-
po esti ĵetata tien kaj reen meze de uragano de danĝera, mal-
facila vivo por trovi la sopiron al ripozo kaj paco, kiuj nun tiel premis min teren! Jes, tiu uragano estus al mi same utila kiel
longa promenado estus utila al viro, kiun tedis daŭre sidadi
sur apogseĝo, kaj same natura estis ĉe mi la sopiro al movo
kiel ĝi estus al li.
Mi malrapidis ĉe la krado, poste sur la herbobedo; mi dum
momento iris tien kaj reen sur la teraso. La fenestrokovrilo de la pordo estis fermita, mi ne povis rigardi en la ĉambron. Miaj okuloj kaj mia animo ŝajnis esti fortiritaj de tiu malĝoja domo
— de la griza fantom-aspekta konstruaĵo, dividita en mallu-
majn kvazaŭ ĉelojn al la ĉielo etendiĝanta super mi kiel sen-
makula, sennuba, blua maro. La luno daŭrigis majeste sian
iradon; estis kvazaŭ ĝia falĉilforma disko rigardis malsupren,
kiam ĝi leviĝis al la zenito, lasante malproksime sub si la
montetsuprojn, post kiuj ĝi estis suprenirinta. Kaj la treme-
tantaj steloj, daŭrigantaj sian iradon igis bati pli forte mian koron kaj rapidigis la sangon en miaj vejnoj, kiam mi supren-rigardis al ili. Malgravaj aferoj ofte revokas nin teren. La hor-loĝo en la koridoro batis kaj tio sufiĉis por revenigi min de la altaj sferoj. Mi deturnis min de la luno kaj de la steloj, malfermis flankpordon kaj eniris. La koridoro ne estis malluma
163
JANE EYRE
eLIBRO
kaj ne prilumita de alte pendanta bronza lampo; agrabla var-
mo regis ĉi tie kaj sur la plej malsupra parto de la kverka ŝtuparo. Flavruĝa lumo venis el la vasta manĝejo, kies duobla
pordo estis malfermita kaj montris vivan fajron en la kame-
no, kiu belege prilumis la ruĝajn drapiraĵojn, la poluritajn
meblojn kaj la marmoron de la kameno. La lumo de la fajro
speguliĝis sur grupo staranta antaŭ ĝi; apenaŭ mi ekvidis tiun
grupon, apenaŭ miajn orelojn trafis ĝojaj voĉoj, inter kiuj mi
rekonis tiun de Adèle, jam la pordo refoje fermiĝis.
Mi rapidis al la ĉambro de sinjorino Fairfax; ankaŭ tie bru-
lis fajro, sed ne lumo. Sed mi ne vidis la sinjorinon. Anstataŭe mi trovis sur la kamentapiŝo tute solan, sidantan rekte, grave, grandan longharan blank-nigran hundon, kiu estis simila
al Gytrash de la landvojo. ¯i vere tiel similis ĝin, ke mi alproksimiĝis dirante:
”Piloto!”
La besto ekstaris, venis al mi kaj min ĉirkaŭflaris. Mi kare-
sis la hundon, ĝi svingis la dikan voston, sed sentiĝis iom malagrable resti kun ĝi, krom tio mi ne sciis de kie ĝi venis. Mi
sonorigis, ĉar mi deziris lumon kaj krome mi volis informiĝi
pri tiu gasto. Leah eniris.
”De kie venis tiu hundo?”
”¯i venis kun sia mastro.
”Kun kiu?”
”Kun sinjoro Rochester, kiu ĵus alvenis.”
”Vere! Kaj ĉu sinjorino Fairfax estas ĉe li?”
”Jes. Kaj ankaŭ fraŭlino Adèle. Ili estas en la manĝejo kaj
John ĵus foriris por venigi kirurgon; ĉar akcidento trafis nian mastron. Lia ĉevalo falis kaj li deartikigis sian maleolon.”
”ĉu la ĉevalo falis sur la landvojo kondukanta de Hay?”
164
JANE EYRE
eLIBRO
”Jes, kiam li malsuprenrajdis la monteton, ĝi falis pro la
glacio.”
”He, Leah, ĉu vi volas alporti al mi kandelon? Mi petas pri
ĝi.”
Leah alportis ĝin al mi; kiam ŝi eniris, sekvis ŝin sinjorino
Fairfax, kiu ripetis la okazintaĵon. ŝi diris plue, ke sinjoro Carter alvenis … kaj ke li estas jam ĉe sinjoro Rochester. Poste ŝi rapide eliris el la ĉambro por prizorgi la teon. Mi iris supren por demeti miajn ĉapelon kaj mantelon.
165
JANE EYRE
eLIBRO
ĉapitro XIII.
ŝajnis, ke sinjoro Rochester tiun vesperon enlitiĝis frue laŭ
la ordono de la kirurgo kaj ke li ellitiĝis malfrue la sekvan-
tan matenon. Veninte malsupren, li devis aranĝi kelkajn afe-
rojn. Lia intendanto kaj kelkaj farmistoj estis venintaj por paroli kun li.
Adèle kaj mi devis iom ordigi la librejon, kiu ĉiutage utilis
kiel ricevejo de vizitantoj. Fajro estis ekbruligita en duaetaĝa ĉambro; tien mi portis niajn librojn kaj aranĝis ĝin kiel studejon. Dum la mateno mi rimarkis, ke Thornfield tute ŝanĝiĝis.
La preĝejeca silento ne regis plu en ĝi, sed preskaŭ ĉiuhore
oni aŭdis laŭtan frapadon sur la pordon aŭ la tintadon de la
sonorilo, ofte sonis paŝoj en la vestiblo kaj aŭdiĝis voĉoj de
fremduloj. Estis kvazaŭ rivereto el la ekstera mondo subite
murmuris tra la domo. Thornfield nun havis mastron kaj tial
ĝi pli plaĉis al mi.
Tiun tagon estis malfacile instrui Adèlon, ŝi ne povis dediĉi
sin al la studado. Multfoje ŝi kuris al la pordo kaj rigardis tra la ŝtupara balustrado por, se eble, ekvidi sinjoron Rochester.
Tiam ŝi serĉis ĉiujn pretekstojn por iri malsupren; mi konjek-
tis, ke ŝi volas iri en la librejon, kie ŝi ne havis aferojn. Kaj kiam mi iom ekkoleretis kaj ordonis al ŝi kviete sidi kaj studi, ŝi senhalte parolis pri sia ”ami, monsieur Edouard Fairfax de Rochester”, — ĝis nun mi ankoraŭ ne aŭdis lian antaŭ-nomon
— dum ŝi faris ĉiajn supozojn pri la donacoj alportitaj de li;
166
JANE EYRE
eLIBRO
ĉar ŝajnis, ke li la antaŭan vesperon aludis pri ili kaj ke lia el Millcote venonta pakaĵo entenas skatoleton kun interesa enhavo por ŝi.
”Et cela doit signifier,” ŝi diris, ” qu’il y aura là dedans un cadeau pour moi, et peut être pour vous aussi, mademoiselle. Monsieur a parlé de vous: il m’a demandé le nom de ma gouvernan-te, et si elle n’était pas une petite personne, assez mince et un peu *pâle. J’ai dit que oui: ĉar c’est vrai, n’est-ce pas, mademoiselle? *”1
Mia lernantino kaj mi ordinare tagmanĝis en la familia
ĉambro de sinjorino Fairfax. En la mateno fariĝis venta vete-
ro, neĝadis kaj ni pasigis ĝin en la studejo. Kiam mallumiĝis,
al Adèle estis permesite forigi la librojn kaj iri malsupren; ĉar mi konjektis pro la komenciĝanta silento malsupre kaj pro la
ĉesado de la sonorilado ĉe la doma pordo, ke sinjoro Roches-
ter fine estis sen okupoj. Restinte sola mi iris al la fenestro, sed ekstere mi povis vidi nenion; la krepusko kaj la neĝoflokoj faris ĉion malluma kaj kovris la arbetaĵon sur la herbejo. Mi
suprenigis la kurtenon kaj sidiĝis ĉe la fajro.
En la lumo de la karboj mi vidis vizion de la kastelo de Hei-
delberg ĉe la Rejno, sed sinjorino Fairfax eniris kaj ruinigis la fajran mozaikaĵon, kiun mi estis konstruinta kaj interrompis
la malbonvenajn kaj malĝojigajn pensojn de mia soleco.
”Sinjoro Rochester deziras, ke vi kaj via lernantino venu al
li por trinki teon hodiaŭ vespere,” ŝi diris. ”Li estis tiel okupita la tutan tagon, ke li ne pli frue povis informiĝi pri vi!”
”Je kioma horo li trinkas teon?” mi demandis.
”Je la sesa. Estante ĉi tie li kutime leviĝas frumatene. Mi
1 Kaj tio nepre signifas, ke ĝi enhavas danacon por mi, kaj eble ankaŭ por vi, fraŭlino. Sinjoro parolis pri vi; li informigis al mi pri la nomo de mia guvernistino, kaj ĉu si estas iomete maldika kaj paleta. Mi diris ke jes, ĉar tiel estas, ĉu ne vere, fraŭlino?
167
JANE EYRE
eLIBRO
konsilas al vi surmeti alian jupon, mi helpos al vi. Jen la kandelo.”
”ĉu mi devos alivestiĝi?”
”Jes, tion mi konsilas al vi. Vespere mi ankaŭ alivestiĝas,
kiam sinjoro Rochester estas hejme.”
ĉi tiu ceremonio ŝajnis al mi iom solena kaj pompa. Sed mi
iris en mian ĉambron kaj kun helpo de sinjorino Fairfax mi
demetis mian lanan nigran jupon kaj anstataŭe surmetis sil-
kan, la plej bonan sed solan, kiun mi posedis ankoraŭ, krom
hele-griza, kiu laŭ miaj Lowoodaj opinioj estis tro bela por
surmeti escepte dum festaj ceremonioj.
”Mankas ankoraŭ broĉo,” diris sinjorino Fairfax. Mi pose-
dis nur unu ornamaĵon el perloj, kiun fraŭlino Temple dona-
cis al mi ĉe la adiaŭo. Tiun mi surmetis kaj poste ni malsup-
reniris. Mi ne kutimis esti ĉe fremduloj, tial mi trovis tre ĝena la fakton aperi tiel ceremonie antaŭ sinjoro Rochester. Mi
lasis, ke sinjorino Fairfax eniru unua en la manĝejon, kaj se-
kvis ŝin kiel ombro. Trairante la portikon, kies kurteno estis
tirita malsupren, mi eniris la najbaran belan salonon.
Sur la tablo brulis du vakskandeloj kaj du sur la kamena
breto. Piloto komforte kaj agrable kuŝis antaŭ la kamenfajro
— Adèle surgenue staris apud ĝi. Duone kuŝantan sur kana-
po kaj kun kuseno sub la piedo mi ekvidis sinjoron Roches-
ter; li rigardis Adèlon kaj la hundon. La fajro prilumis lian
tutan vizaĝon. Mi vidis, ke li estas la rajdinto kun liaj nigraj, karbo-nigraj brovoj, lia larĝa frunto, ŝajnanta ankoraŭ pli lar-
ĝa pro la horizontale kombitaj haroj. Mi rekonis lian karak-
terizan nazon, kiu estis pli rimarkinda ol bela pro la larĝaj na-zaloj, indikantaj decidemon; mi rekonis la larĝajn buŝon,
mentonon kaj submakzelon, kiuj sen ia dubo montris ion
168
JANE EYRE
eLIBRO
malafablan. ĉar li nun ne portis surtuton, mi vidis, ke lia kor-po laŭ larĝo harmonias kun lia vizaĝo. Mi kredas, ke oni po-
vus nomi lin belaspekta laŭ atleta vidpunkto, — la brusto estis larĝa, la koksoj mallarĝaj, sed li estis nek gracia nek fleksebla.
Sinjoro Rochester nepre vidis, ke sinjorino Fairfax kaj mi
eniris, sed ŝajnis, ke li ne estas inklina atenti nin, ĉar li deturnis la vizaĝon, kiam ni proksimiĝis.
”Sinjoro, jen estas fraŭlino Eyre,” diris sinjorino Fairfax en
sia kvieta maniero. Li sin klinis, kvankam liaj okuloj ne sin
deturnis de la hundo kaj la infano.
”Fraŭlino Eyre, sidiĝu,” li diris, kaj la rigida saluto, la sen-pacienca kaj tamen grava parolmaniero ŝajnis indiki: ”Kion
tio povas tuŝi min, ĉu fraŭlino Eyre estas ĉi tie aŭ alie. Mi nun tute ne intencas paroli kun ŝi.”
Mi sidiĝis komforte. Ceremonia akcepto eble farus min
konfuzita, ĉar mi ne povus respondi tian akcepton en cere-
monia maniero; sed ĉi tiu iom kruda saluto ne devigis min
esti afabla; kontraŭe mia deca kvieteco nun anstataŭis la afa-
blajn manierojn. Krom tio la strangeco de la okazo estis pi-
kanta. Mi scivolis, kiel li agos plue. Li agis kiel agus statuo, mi pensas. Li nek parolis nek sin movis. ŝajne sinjorino Fairfax
opiniis necese, ke unu el ni agu amike kaj parolu. En amika
maniero kaj samtempe tre ordinare ŝi kompatis lin pro la
multokupa tago kaj kiel ĝena estis al li tiu deartikigo. Kaj poste ŝi laŭdis liajn paciencon kaj persistemon en tio.
”Sinjorino, donu al mi iom da teo,” li nur respondis. ŝi levi-
ĝis rapide por sonorigi; kaj kiam la plado estis enportita, ŝi
fervore aranĝis la tasetojn kaj la kuleretojn. Adèle kaj mi sidi-
ĝis ĉe la tablo; sed sinjoro Rochester restis kuŝanta sur la kanapo.
169
JANE EYRE
eLIBRO
”ĉu vi volas doni al sinjoro Rochester lian taseton?” diris
al mi sinjorino Fairiax. ”Adèle eble disverŝos la teon.”
Mi faris, kion ŝi deziris. Kiam li akceptis la taseton de mia
mano, Adèle, opiniante la momenton konvena por peti ion je
mia fervoro, ekkriis:
”N’est-ce pas, Monsieur, qu’il y a un cadeau pour Mademoi-
selle Eyre dans votre petit coffre?”1
”Kiu parolis pri donaco?” li demandis malafable. ”ĉu vi
atendis donacon, fraŭlino Eyre? ĉu eble vi ŝatas donacojn?”
kaj penetre li rigardis min per okuloj, kiuj brilis pro kolereto.
”Apenaŭ mi scias tion, sinjoro; en tiu rilato mi spertis nur
malmulton. Sed ĝenerale oni rigardis ilin kiel io agrabla.”
”¯enerale oni rigardas ilin tiaj! Sed kiel vi rigardas ilin?”
”Mi bezonus kelkan tempon por dece respondi vian de-
mandon, sinjoro; ĉiu donaco havas specialan signifon, ĉu ne
vere? kaj oni devas koni ĉiujn antaŭ ol eldiri sian opinion pri tio.”
”Fraŭlino Eyre, vi ne estas tiel simplanima kiel Adèle; ŝi
laŭte kaj brue petas donacon tuj kiam ŝi ekvidas min; vi ĉir-
kaŭiras la petadon.”
”ĉar mi malpli bone fidas miajn meritojn ol Adèle. ŝi ha-
vas iujn rajtojn kiel konato kaj krome la rajton de la kutimo;
ĉar ŝi diris, ke vi kutime donas al ŝi ludilojn; kaj rilate al mi tio igus min konfuzita, ĉar mi estas fremdulino kaj faris nenion
por atendi iun rekompencon.”
”Ho, ne montru tian troigitan humilecon! Mi iom ekzame-
nis Adèlon kaj rimarkis, ke vi faris vian eblon. ŝi ne povas
lerni rapide, nek havas talentojn, malgraŭ tio ŝi faris grandajn progresojn en mallonga tempo.”
I ĉu ne vere, sinjoro, en via kofreto troviĝas donaco por fraŭlino Eyre?
170
JANE EYRE
eLIBRO
”Sinjoro, jen vi faris al mi donacon, mi vin dankas; instru-
istoj plej multe ŝatas la laŭdon pri la progresoj de siaj lernantoj.”
”Hm!” diris sinjoro Rochester kaj silentante li trinkis sian
teon.
”Sidiĝu ĉe la fajro,” diris la mastro kiam la teilaro estis fo-
rigita kaj sinjorino Fairfax retiriĝis en angulon kun sia trikilaro. Adèle kondukis min per la mano ĉirkaŭ la salono por ri-
gardi kun mi ĉiujn belajn librojn kaj ornamaĵojn, kiuj staris
sur konsoloj kaj komodoj. Ni obeis kiel decis; Adèle volis sidi-
ĝi sur miaj genuoj, sed al ŝi estis ordonate amuzi sin kun Pi-
loto.
”Vi loĝis nun jam tri monatojn en mia domo?”
”Jes, sinjoro.”
”Kaj vi venis el …?”
”El la lernejo de Lowood, en la —graflando.”
”Ho, el tiu filantropejo. Kiel longe vi estis tie?”
”Ok jarojn.”
”Ok jarojn! Vi nepre havas feran sanon. Mi pensis, ke la
duono de tiu tempo ruinigus ĉiun sanon! Mi jam miris pri tio,
kiel vi akiris tiun vizaĝon, ne estas mirige, ke vi aspektas kiel iu de la alia mondo. Renkontante vin hieraŭ vespere mi subite pensis pri fabeloj, kaj estis demandonta, ĉu vi ensorĉis
mian ĉevalon; ankoraŭ nun mi dubas pri tio. Kiuj estas viaj
parencoj?”
”Mi ne havas parencojn.”
”Eble neniam havis, mi pensas. ĉu vi ne konis ilin?”
”Ne.”
”Mi ne miras pri tio. Sekve vi atendis vian popolon tie sur
tiu barilo?”
171
JANE EYRE
eLIBRO
”Kiun, sinjoro?”
”La koboldojn; tiu lunvespero estus bonvena al ili. ĉu mi
ne rompis unu el iliaj sorĉocirkloj, ĉar vi metis tiun malbeni-
tan glacion sur la vojon?”
Mi kapneis. ”ĉiuj koboldoj eliris Anglujon jam antaŭ mul-
taj jarcentoj,” mi diris same grave kiel li; ”kaj nenie, eĉ ne sur la Hay-vojo aŭ sur la kamparo ĉirkaŭanta ĝin vi plu trovas iun
el iliaj postsignoj. Mi kredas, ke la lunlumo neniam plu pri-
lumos iliajn festojn nek somere nek en la tempo de la rikol-
to.”
Sinjorino Fairfax estis foriginta sian trikilaron kun supren-
tiritaj brovoj, ŝi ŝajne miris pri nia stranga interparolo.
”Sed,” diris plue sinjoro Rochester, ”se vi ne havas plu ge-
patrojn, sendube vi havas aliajn parencojn, onklojn aŭ onk-
linojn?”
”Neniun, kiom mi scias.”
”Kaj via hejmo?”
”Hejmon mi ne havas.”
”Kie loĝas viaj fratoj kaj fratinoj?”
”Tiujn mi ne havas.”
”Per kies rekomendoj vi venis ĉi tien?”
”Mi metis anoncon kaj sinjorino Fairfax respondis ĝin.”
”Jes,” diris tiu bona sinjorino, kiu nun komprenis nian te-
mon; ”kaj ankoraŭ ĉiutage mi dankas la providencon pro la
elekto, kiun mi faris. Fraŭlino Eyre estis al mi netaksebla ku-
nulino, kaj al Adèle ŝi estis amika, zorgoplena instruistino.”
”Ne penu atesti pri ŝi,” rediris sinjoro Rochester; ”laŭda-
doj ne influas je mi; mi juĝos mem. ŝi komencis per faligo de
mia ĉevalo.”
”Sed … sinjoro!” diris sinjorino Fairfax.
172
JANE EYRE
eLIBRO
”Jes, al ŝi mi dankas la deartikigon de mia piedo.” La vid-
vino mire rigardis nin.
”ĉu vi neniam loĝis en urbo, fraŭlino Eyre?”
”Ne, sinjoro.”
”ĉu vi vidis multajn homojn?”
”Neniun krom la lernantoj kaj instruistinoj de Lowood; kaj
nun mi vidis nur la loĝantojn de Thornfield.”
”ĉu vi legis multe?”
”Nur la librojn, kiuj okaze trafis en miajn manojn kaj ili ne
estis multaj nek elektitaj.”
” Vi vivis kiel mona˛ino; sendube vi estas bone dresita pri
religiaj formalaĵoj. Brocklehurst, la direktoro de Lowood, kiel mi aŭdis, estas ja predikisto?”
”Jes, sinjoro.”
”Kaj ĉiuj tiuj knabinoj tre certe adoris lin, kiel mona˛inejo
plena je monahinoj adoras sian ĉefinon.”
”Ho, ne!”
”Vi estas tre senfervora! Imagu do novicinon, kiu ne preĝas
al sia pastro! Tio sonas kiel blasfemo.”
”Mi abomenis sinjoron Brocklehurst; kaj en tiu rilato mi ne
estis sola; li estas kruda viro; afektema kaj enmiksiĝema; li igis fortranĉi niajn harojn; kaj pro ŝparemo li aĉetis por ni kudrilojn preskaŭ neuzeblajn.”
”Tio estis falsa ŝparemo,” rimarkis sinjorino Fairfax, kiu
fine bone komprenis la temon de nia interparolado.
”Kaj kio estis la komenco kaj la fino de liaj krimoj?” de-
mandis sinjoro Rochester.
”Multaj el ni mortis pro malsato, kiam li prizorgis la nu-
traĵojn, antaŭ ol estis nomita komisiono; kaj li enuigis nin per longaj prelegoj unu fojon ĉiusemajne, kaj vespere per prele-173
JANE EYRE
eLIBRO
goj el libroj, kiujn li mem elektis; ili temis pri subita morto kaj teruraj punoj; tial ni timis enlitiĝi.”
”Kiun aĝon vi havis kiam vi iris al Lowood?”
”Dekjara mi estis.”
”Kaj vi restis tie ok jarojn; sekve vi estas nun dekokjara?”
Mi jese kapklinis.
”Vi vidas, necese estas kalkuli; sen tio mi preskaŭ ne dive-
nus vian aĝon. Estas malfacila tasko fiksi tion, se la trajtoj kaj la vizaĝo tiel ŝanĝiĝas kiel je vi. Kaj kion vi lernis en Lowood?
ĉu vi scias ludi pianon?”
”Iomete.”
”Kompreneble, jen la konstanta respondo. Iru al la librejo
— mi intencas diri: bonvolu — pardonu al mi miajn ordonojn;
mi kutimas diri ’faru tion’ kaj oni obeas; mi ne povas ŝanĝi
mian kutimon pro nova samhejmano. Do, iru la librejon;
kunportu kandelon; lasu la pordon malfermita, sidiĝu antaŭ
la piano kaj ludu iom.”
”Sufiĉe!” li ekkriis post kelkaj momentoj. ”Vi ludas ’iome-
te’, mi vidas, kiel ĉiu angla pensionulino; eble iom pli bone ol kelkaj, sed ne bone.”
Mi fermis la pianon kaj reiris en la salonon. Sinjoro Ro-
chester diris plue: ”Adèle montris al mi hodiaŭ matene kel-
kajn skizojn desegnitajn de vi, kiel ŝi diris; mi ne scias, ĉu vi mem faris ilin, eble vin helpis desegna instruisto?”
”Ho, tute ne!” mi ekkriis.
”Jen, tio instigas ŝian fierecon. Nu, iru kaj revenu kun pa-
perujo, se vi estas certa pri la originaleco de la enhavo; sed ne certigu tion, se vi ne estas certa pri tio; mi ne amas fuŝaĵojn.”
”Tial mi diros nenion; vi mem juĝu, sinjoro.
Mi portis la paperujon el la librejo.
174
JANE EYRE
eLIBRO
”ŝovu la tablon pli proksimen —” li diris, kaj mi ŝovis ĝin
al lia kanapo. Adèle kaj sinjorino Fairfax proksimiĝis por ri-
gardi la desegnaĵojn.
”Ne interpuŝiĝu tiel,” diris sinjoro Rochester, ”prenu la de-
segnaĵojn el mia mano, kiam mi rigardis ilin, sed ne tiel prok-
simigu viajn vizaĝojn al mia.”
Li tre akurate kaj atente rigardis ĉiun skizon kaj ĉiun pen-
traĵon. Tri el ili li metis flanken; la aliajn li formetis post kiam li estis ekzameninta ilin.
”Iru kun tiuj al la alia tablo, sinjorino Fairfax,” li diris, ”kaj rigardu ilin kun Adèle; kaj vi (li rigardis min) residiĝu kaj respondu al tio, kion mi demandos. Mi vidas, ke tiuj estas fari-
taj de la sama mano. ĉu per via mano?”
”Jes.”
”Kaj kiel vi trovis la tempon fari ilin? Ili postulis multan
tempon kaj multan pripensadon.”
”Mi faris ilin en du ferioj, kiujn mi pasigis en Lowood, kaj
kiam mi ne havis aliajn okupojn.”
”De kie vi ricevis la ekzemplojn?”
”El mia kapo.”
”El tiu kapo staranta sur viaj ŝultroj?
”Jes, sinjoro.”
”ĉu ĝi enhavas pluan provizaĵon de tiu speco?”
”Certe, kaj ankoraŭ pli belajn, mi esperas.”
Li sternis antaŭ si la desegnaĵojn kaj rigardis ilin denove
unu post alia.
Dum li tiel sin okupas, leganto, mi rakontos al vi, kion ili
montris, sed antaŭe mi devas diri, ke ili ne estis io eksterordinara. La temoj tamen vive naskiĝis en mia animo. Kiam mi ri-
gardis ilin per mia animokulo, antaŭ ol mi penis korpigi ilin,
175
JANE EYRE
eLIBRO
ili estis trafantaj; sed mia mano malsuperis mian animon, kaj
ĉiu estiĝis nur pala rebrilo de tio, kion mi imagis.
La bildoj estis akvareloj. La unua prezentis malaltajn
plumbkolorajn nubojn super sovaĝa maro; la tuta perspekti-
vo estis malhela same kiel la antaŭaĵo, aŭ pli bone dirite la
plej proksimaj ondoj. Unu sola lumstrio montris duone sub-
akviĝintan maston, sur kiu sidis albatroso, granda, malhela
birdo kun ŝaŭmkovritaj flugiloj; en sia beko ĝi tenis oran bra-
celeton inkrustitan per juveloj, kiujn mi estis nuanciginta per la plej brilaj koloroj de mia paletro. Sub la masto kun la birdo estis videbla en la verda akvo la kadavro de droninto; oni
vidis nur klare unu blankan brakon, de kiu estis fornaĝinta la
braceleto.
La dua pentraĵo havis kiel antaŭaĵon nur la malklaran pin-
ton de monteto kun kelkaj herbotrunketoj kaj folioj, movi-
ĝantaj pro la vento, Transe kaj supre etendiĝis la aero, mal-
lume blua kiel dum krepusko; kontraŭ la ĉielo konturiĝis la
busto de virina figuro per kiel eble plej dolĉaj kaj nebulaj nuancoj. Sur la malhela frunto troviĝis stelo; la aliaj vizaĝtrajtoj estis nebulkovritaj; la okuloj lumis mallume kaj sovaĝe, la
haroj pendis libere kun malhelaj ombroj, kvazaŭ peza nubo
en uragano, la kolon prilumis la pala lunlumo.
La tria montris pinton de glaci-monto, kiu traboris la nord-
polusan vintroĉielon. Arego da polusaj lumradioj leviĝis per
densaj vicoj laŭ la horizonto. Dum tiuj radioj estis puŝitaj en la perspektivon, sin levis en la antaŭaĵo kapo — grandega ka-po, sin klinanta al la glacimonto por ripozi sur ĝi. Du maldikaj manoj, interplektitaj ĉirkaŭ la frunto, tenis nigran vualon an-taŭ la suba parto de la vizaĝo, tiel ke restis videbla la frunto, palega kiel marmoro, kun grandaj fikse rigardantaj okuloj,
176
JANE EYRE
eLIBRO
kiuj montris neniun esprimon krom tiu de malespero. Super
la tempioj, inter la faldoj de nigra turbano, malklara pri for-
mo kiel nubo, lumis blanke flamanta ringo, inkrustita per pli
flavaj lum-nuancetoj. Tiu pala ringo estis la simbolo de reĝa
krono, kaj la figuro, al kiu ĝi servis kiel ornamo, estis ”la
figuro sen figuro.”
”ĉu vi estis feliĉa, kiam vi faris tiujn desegnaĵojn?” fine de-
mandis sinjoro Rochester.
”Mi estis profundiĝinta en la laboron, sinjoro; kaj, jes, mi
estis feliĉa. Pentrante ilin mi sentis unu el la plej grandaj plezuroj, kiujn mi iam konis.”
”Per tio vi diras nur malmulton; laŭ via diro vi spertis nur
malmultajn plezurojn, sed mi pensas, ke vi vivis en speco de
artistsonĝujo, kiam vi elpensis tiujn strangajn nuancojn. ĉu
vi laboris longe super ili, ĉiun tagon,?”
”Mi havis nenion alian por fari, ĉar mi havis libertempon
kaj mi dediĉis min al ĝi de mateno ĝis tagmezo, kaj de tagme-
zo ĝis vespero; estis en la mezo de la somero kaj tial mi po-
vis labori seniriterrompe.”
”Kaj ĉu kontentigis vin la rezulto de viaj fervoraj klopo-
doj?”
” Tute ne. La diferenco inter mia imago kaj mia laboro tur-
mentis min; mi ne kapablis efektivigi tiun imagon.”
”Ne tute. Vi atingis la ombron de via imago; sed verŝajne
ne pli multe. Al vi mankis sufiĉa artistlerteco kaj scio por
efektivigi vian imagon, malgraŭ tio la pentraĵoj estas rimar-
kindaj kiel laboro de knabino de lernejo. Sed la imagoj estas
fantomaj. Tiujn okulojn de la vespera astro vi nepre vidis en
sonĝo, Kiel vi povis fari ilin tiel helaj, tamen tute ne brilantaj?
ĉar la planedo super ĝi malfortigas iliajn radiojn. Kaj kion
177
JANE EYRE
eLIBRO
signifas tiu grava profundaĵo? Kaj kiu instruis al vi pentri la venton? En tiu ĉielo blovas forta vento same kiel sur tiu monteta pinto. Kie vi vidis Latmoson? ĉar tio estas Latmos. Nu —
forprenu nun la desegnaĵojn.”
Apenaŭ mi kunligis la rubandojn de la paperujo, kiam li
subite diris, rigardante sian horloĝon:
”Estas jam la naŭa horo: kiel venis en vian kapon la pen-
so konsenti al Adèle ankoraŭ ne enlitiĝi; konduku ŝin tuj en
ŝian dormejon.”
Adèle kisis lin, antaŭ ol eliri el la salono. Li toleris tiun ka-reson sen pli multa ĝuo ol Piloto estus tolerinta, eble kun pli malmulta.
”Kaj nun mi deziras al vi ĉiuj bonan nokton,” li diris kun
mangesto al la pordo por montri, ke nia ĉeestado komencis
tedi lin kaj ke ni foriru. Sinjorino Fairfax kunmetis sian trikilaron kaj mi prenis mian paperujon; ni klinsalutis, ricevis
malvarman saluton kaj retiriĝis.
”Vi diris, ke sinjoro Rochester ne estis tre eksterordinara,
sinjorino Fairfax,” mi rimarkis al ŝi, kiam mi estis kun ŝi en ŝia ĉambro post kiam mi estis enlitiginta Adèlon.
”Nu, ĉu mi estis malprava?”
”Certe, li estas ŝanĝiĝema kaj krudeta.”
”Tia li estas; al fremduloj li ŝajnas esti tia, sed mi jam kuti-miĝis al liaj manieroj kaj ne plu pensas pri tio, krome, se li
havas strangan humoron ni estu iom indulgaj.”
”Kial?”
”Unue ĉar tia estas lia karaktero, kaj neniu povas ŝanĝi sian
karakteron; due li certe havas malagrablajn pensojn, kiuj tur-
mentas lin kaj kiuj estas la kaŭzo, ke li perdas sian ekvili-
bron.”
178
JANE EYRE
eLIBRO
”Kiajn malagrablajn pensojn?”
”Pro familiaj kontraŭaĵoj, ekzemple.”
”Sed, li ne havas familion.”
”Ne havas plu, sed li havis parencojn. Li perdis sian pli
maljunan fraton antaŭ malmultaj jaroj.”
”Lian pli aĝanfraton?”
”Jes. ĉi tiu sinjoro Rochester ne posedas ankoraŭ longe ĉi
tiun bienon — nur naŭ jarojn.”
”Naŭ jaroj estas longa tempo. ĉu li tiel amis sian fraton, ke
ankoraŭ nun li estas nekonsolebla pro la perdo?”
”Eble ne. Sed mi kredas, ke estis miskomprenoj inter ili.
Sinjoro Rouland Rochester ne estis justa al sinjoro Edward —
kaj eble li malfavoretigis kontraŭ li sian patron. La maljuna
sinjoro tre ŝatis, ke la familia bieno restu kune. Li ne volis dispartigi la posedaĵon, sed ankaŭ li volis, ke sinjoro Edward
fariĝu riĉa, por ke li vivu laŭ sia rango; kaj baldaŭ post lia
plenaĝeco okazis aferoj ne tre justaj kaj kiuj naskis multan
malfeliĉon. La maljuna sinjoro Rochester kaj sinjoto Rouland
kune metis sinjoron Edward en malfacilan situacion, kiel li
nomas tion, por ke li riĉiĝu; sed neniam mi eksciis, kio estis
tiu situacio; tamen lia karaktero ne povis kontraŭbatali la ĉa-
grenon, kiun li spertis pro tio. Li ne estas pardonema. Li vi-
vas en malamikeco kun siaj parencoj kaj multajn jarojn rond-
vagadas en la mondo. Mi ne kredas, ke li pasigis en Thorn-
field du sinsekvantajn semajnojn post la morto de sia frato,
kiu ne postlasis testamenton kaj ne estas mirige, ke li evitas
la gepatran domon.”
”Kial li evitas ĝin?”
”Eble li trovas ĝin malĝojiga.”
Tio estis elturniĝa respondo — mi dezirus pli klaran; sed
179
JANE EYRE
eLIBRO
sinjorino Fairfax ne volis, aŭ ne povis doni pli klaran respon-
don pri la deveno kaj la speco de la ĉagrenoj de sinjoro Ro-
chester. ŝi certigis, ke ĉio tio estas al ŝi mistera, kaj ke ŝi nur konjektis, kion ŝi scias. Estis klare, ke ŝi ne volis pli detale paroli kun mi pri tio kaj mi eksilentis.
180
JANE EYRE
eLIBRO
ĉapitro XIV.
Dum multaj sinsekvantaj tagoj mi preskaŭ ne vidis sin-
joron Rochester; matene li ŝajnis esti okupita kaj tagme-
ze sinjoroj venis el Millcote kaj kelkfoje ili restis por tagmanĝi kun li. Kiam lia piedo estis sufiĉe resaniĝinta, ke li povis rajdi, li ofte eliris ĉevale; verŝajne por fari revizitojn, ĉar preskaŭ ĉiufoje li revenis malfrue vespere.
En tiu tempo li venigis al si Adèlon nur malofte; kaj mia
tuta konatiĝo kun li konsistis en tio, ke mi kelkfoje renkon-
tis lin en la koridoro, aŭ sur la ŝtuparo aŭ en la galerio; kaj ĉe tiuj okazoj li pasis min jen kun rapida saluto jen kun afabla
rideto kaj klinsaluto. Liaj malsamaj humorstatoj ne ĝenis min,
ĉar mi vidis, ke ili ne celis min, sed devenis de kaŭzoj sende-
pendaj de mia persono.
Unu fojon, kiam liaj vizitantoj tagmanĝis ĉe li, li alportigis
mian paperujon, sendube por ke mi montru la enhavon; la
sinjoroj foriris frue al kunveno en Millcote, kiel diris al mi
sinjorino Fairfax; sed ĉar tiun vesperon la vetero estis pluveta kaj malagrabla, sinjoro Rochester ne akompanis ilin. Mallonge post ilia foriro li sonorigis kaj ordonis, ke Adèle kaj mi
venu malsupren al li. Mi brosis la harojn de Adèle kaj kiam
mi estis certa pri tio, ke mi mem estas vestita laŭ la ordinara kvakera modo neriproĉebla, tio estas: rigida, modesta kaj
orda — eĉ la harligoj, kiuj neeble povis impliktiĝi — ni mal-
supreniris. Adèle estis tre scivolema, ĉu ŝia kofreto fine alve-181
JANE EYRE
eLIBRO
nis, ĉar pro eraro ĝi ankoraŭ ne estis alveninta. ŝi ĝojis; jen sur la tablo staris kartona skatolo kiam ni eniris la manĝosalonon. Tuj ŝi rekonis ĝin.
” *Ma boĵte! Ma boĵte! *”1 ŝi ekkriis kurante al ĝi.
”Jes — fine alvenis via” boĵte”; kunprenu ĝin en angulon, ho vera parizanino kaj amuzu vin malpakante ĝin,” diris sinjoro
Rochester per peza, iom sarkasma voĉo, venanta el la profun-
do de grandega brakseĝo apud la fajro. ”Kaj atentu,” li diris
plue, ”ke vi ne tedu min pro la specialaĵoj dum la malpakado,
per tio, kiel ĉio aspektas aŭ per tio, kion ĝi enhavas; ĉio oka-zu silente, tiens-toi tranquille, enfant; comprends-tu?”2
Adèle preskaŭ ne bezonis tiun averton; ŝi estis irinta al la
kanapo kaj jam malligis la ŝnuron de la kovrilo de sia trezo-
ro. Forpreninte la kovrilon kaj levinte ĉiajn arĝentaspektajn
paperaĵojn ŝi ekkriis:
”Oh ciel! Que c’est beau!”3 kaj ekdronis en ravan rigardadon.
”ĉu fraŭlino Eyre estas ĉi tie?” demandis sinjoro Roches-
ter leviĝante sur sia seĝo, por rigardi la pordon, ĉe kiu mi staris.
”Ho, bone, venu pli proksimen kaj sidiĝu ĉi tie!” Li starigis
seĝon apud la sia.
”Mi ne amas la babilaĵon de infanoj,” li diris plue, ”ĉar kiel
needziĝinta viro, neniu kara rememoro ligas min al tio. Estus
al mi netolereble pasigi la tutan vesperon kun tia infano. Ne
metu la seĝon pli malproksimen, fraŭlino Eyre, sidiĝu, kie mi
lokis la seĝon, nome se plaĉas al vi. La diablo prenu tiujn ĝentilaĵojn, mi konstante forgesas pri ili. Ankaŭ mi ne amas sim-
I Mia skatolo! Mia skatolo!
2 Estu trankvila kaj senbrua infano, ĉu vi komprenas?
3 Ho ĉielo! Kiel bela ĝi estas!
182
JANE EYRE
eLIBRO
planimajn maljunajn virinojn. Mi devas tamen atenti mian,
ne estus bone malatenti ŝin, ŝi estas Fairfax-animo, almenaŭ
ŝi estis la edzino de unu Fairfax, kaj sango ne silentas, kiel
diras la proverbo.”
Li sonorigis por venigi sinjorinon Fairfax, kiu baldaŭ ape-
ris kun sia trikaĵo.
”Bonan vesperon, sinjorino; mi venigis vin pro filantropia
celo; mi malpermesis al Adèle paroli kun mi pri siaj donacoj;
kaj ŝi estas plena de entuziasmo pri ili; bonvolu aŭskulti kaj
pridemandi ŝin; per tio vi plenumos unu el la plej grandaj
filantropaĵoj.”
Tuj kiam Adèle ekvidis sinjorinon Fairfax, ŝi vokis ŝin al la
kanapo kaj plenigis ŝian antaŭtukon per ludiloj el porcelano,
vakso kaj eburo ĉerpitaj el ŝia kesteto, eligante ĉiajn ĝojkrietojn en kripligita angla lingvo.
”Plenuminte tiagrade mian rolon kiel gastiganto, por ke mi
ebligu al miaj gastoj sin amuzi reciproke, mi povas zorgi pri
miaj propraj amuzoj,” diris sinjoro Rochester. ”Fraŭlino Eyre,
ŝovu ankoraŭ pli proksimen ĉi tien vian seĝon; vi sidas an-
koraŭ tro malproksime; mi ne ŝatas sanĝi la oportunan pozon
en ĉi tiu seĝo kaj sen tio mi ne povas vidi vin.”
Mi faris laŭ lia deziro kvankam multe pli volonte mi restus
sidanta en la ombro; sed sinjoro Rochester havis tian impo-
nan voĉon, kiam li ion ordonis, ke kompreneble mi tuj obeis
lin.
Kiel mi jam diris, ni sidis en la manĝosalono; la kandela-
bro, kies kandeloj estis ekbruligitaj antaŭ la manĝo, plenigis
la salonon per festa lumo; la kamena fajro estis ruĝa kaj bri-
la; la purpuraj kurtenoj pendis riĉe kaj peze antaŭ la alta fe-
nestro kaj la ankoraŭ pli alta portiko; ĉie regis silento, kaj estis 183
JANE EYRE
eLIBRO
nur aŭdata la subpremita babilado de Adèle (ŝi ne kuraĝis pa-
roli laŭtvoĉe) kaj kiam ŝi eksilentis, oni aŭdis la tintadon de la pluveroj sur la fenestrojn.
Dum sinjoro Rochester estis tiel sidanta sur sia seĝo el da-
masto, li aspektis alie ol antaŭe, ne tiel severa kaj malgaja.
ĉirkaŭ lia buŝo ludis rideto; liaj okuloj brilis; mi ne scias, ĉu la vino kaŭzis tion, sed mi kredas tion verŝajna. Lia humoro
estis postmanĝa, pli libera, pli indulga, ankaŭ al si mem, ĉar
matene li aspektis pli krudeta. Lia forta kapo kuŝis sur la remburita seĝdorso kaj la fajrolumo ludis sur liaj akraj vizaĝtrajtoj kaj speguliĝis en liaj grandaj malhelaj okuloj, ĉar grandajn
malhelajn okulojn li havis kun ŝanĝiĝema brilo, kaj belegaj ili estis, ne rigardante milde, sed malgraŭ tio montrante sentemon.
Dum kelkaj minutoj li rigardis en la fajron kaj tiam mi ri-
gardis lin; subite li sin turnis; niaj okuloj renkontis iuj la aliajn. ”Vi rigardis kaj ekzamenis min, fraŭlino Eyre,” li diris, ”ĉu vi trovas min belaspekta?”
Se mi estus pripensinta tiun demandon, mi estus respond-
inta ĝin per ia neklara ĝentilaĵo; sed antaŭ ol pripensi la de-
mandon, mi respondis:
”Ne, sinjoro.”
”Vere? — Nu, vi aspektas iom eksterordinare,” li diris. ” Vi
aspektas kiel virineto stranga, kvieta, grava kaj simpla, sidan-te tie kun plektitaj manoj kaj kun mallevitaj okuloj (esceptinte kiam vi penetre min rigardas, kiel vi faras nun); kaj kiam oni
demandas ion al vi, aŭ faras rimarkon, kiun vi devas respondi,
ĉar tiam vi malkaŝe respondas, se ne subite mallonge tamen
sufiĉe krudete. Kion vi intencas per tio?”
”Sinjoro, mi malkaŝe diris mian opinion. Mi petas pardo-
184
JANE EYRE
eLIBRO
non. Mi devus respondi, ke ne estas facile doni respondon
nepripensitan al demando pri ies eksteraĵo; ekzemple: ke la
opinioj estas malsamaj; ke beleco ne estas io grava, aŭ ion
similan.”
”Ne, ion tian vi ne devus respondi. ĉu beleco ne estas gra-
va, vi diras? Kaj jen, pretekstante plibonigi la antaŭan ofen-
don per flataĵo kaj karesaĵo por kvietigi min, vi en ruza ma-
niero puŝas tranĉileton en mian nukon! Sed diru plue, kian
malbonon vi vidas sur mi? Mi kredas, ke ĉiuj miaj korpo-
membroj kaj ĉiuj miaj vizaĝtrajtoj estas kiel de ĉiu alia viro.
”Sinjoro Rochester, konsentu al mi, ke mi reprenu mian
unuan respondon. Mi ne intencis ion malagrablan. Mi nur
faris malsaĝan eraron.”
”¯uste; mi samopinias kaj vi devos esti respondeca. Juĝu
min. ĉu ekzemple mia frunto ne estas laŭ via plaĉo?”
Li ŝovis flanken la nigrajn, densajn harojn, kuŝantajn sur lia
frunto kaj montris al mi sian larĝan frunton, malantaŭ kiu
povus sin kaŝi multaj cerboj, sed samtempe li montris la lo-
kon, kie devus sin trovi la signo de bonvoleco kaj amikeco.
”Nu, fraŭlino, ĉu mi estas malsaĝulo?”
”Tute ne, sinjoro. Eble vi trovus min malĝentila, se mi de-
mandus vin, ĉu vi estas filantropo?”
”Jen! Denove la tranĉileto min tuŝas dum ŝi faras, kvazaŭ
ŝi karesas mian kapon. Kaj tio okazas, ĉar mi diris, ke mi ne
ŝatas la societon de maljunaj virinoj (mi diru tion mallaŭte!)
kaj de infanoj. ¯enerale mi ne estas filantropo; sed konsci-
encon mi havas;” kaj li montris la tuberojn, kiuj kiel oni pre-
tendas, pruvas ĝian ĉeestadon, kaj kiuj, feliĉe por li, estis su-fiĉe grandaj; ili eĉ plilarĝigis la supran parton de lia frunto.
”Krome, mi montris iam grandan sentemon de koro. Ha-
185
JANE EYRE
eLIBRO
vante vian nunan aĝon mi estis vere sufiĉe sentema; mi kom-
patis la premitojn kaj malfeliĉulojn; sed la sorto strange jetis min tien kaj reen de post tiu tempo. ¯i eĉ knedis min per siaj
manoj kaj mi kredas, ke mi nun povas diri, ke mi estas mal-
mola kiel kaŭĉuka pilko; meze de tiu brilo estas nur malgran-
da sentebla punkto, kaj en unu aŭ du nevideblaj lokoj ĝi es-
tas penetrebla. ĉu tio donas al mi ankoraŭ iomete da espero?
”Espero al kio, sinjoro?”
”Al mia ŝanĝiĝo de kaŭĉuko en karnon kaj sangon?”
”Tre certe li trinkis tro multe da vino,” mi pensis, kaj mi ne
sciis, kion mi devus respondi al tiu stranga demando. Kiel mi
povus scii, ĉu li estis kapabla je retransformiĝo?
”Vi rigardas min tute konfuzite, fraŭlino Eyre; kaj kvankam
vi estas tiel malmulte beleta kiel mi estas bela, tiu konfuzita vizaĝo bonege taŭgas por vi, krome ĝi estas utila al mi, ĉar ĝi deflankigas tiujn akrajn okulojn de mia vizaĝo kaj igas ilin
atenti la lanajn florojn de la kamentapiŝo. Sekve restu konfu-
zita, juna virino; hodiaŭ vespere mi sentas min inklina al hej-
meco kaj al konversacio.”
Dirinte tion, li ekstaris kaj brake sin klinis kontraŭ la mar-
mora kamenbreto. En tiu pozo mi tre klare vidis liajn vizaĝon
kaj figuron; same kiel la eksterordinare larĝan bruston, kiu
preskaŭ estis proporcia al la longo de liaj korpomembroj. Mi
estas konvinkita, ke plej multaj homoj trovus lin malbela; ta-
men tiom da senkonscia fiereco estis en lia pozo; tiom da fa-
cileco en liaj movoj; tia provo de indiferenteco pri lia ekste-
raĵo; tia fiera konscio pri la potenco de aliaj ecoj, veraj aŭ okazaj, kiuj anstataŭis la personajn belecojn, ke oni rigardante
lin, en neevitebla maniero dividis tiun indiferentecon, kaj eĉ
blinde kredis tiun fidon.
186
JANE EYRE
eLIBRO
”Mi estas hodiaŭ vespere inklina al hejmeco kaj konversa-
cio,” li rediris; ”kaj tial mi venigis vin. La fajro kaj la kande-labro kaj eĉ Piloto estis nesufiĉa societo, ĉar neniu povas pa-
roli. Adèle estas unu gradon pli bona, tamen ankoraŭ profun-
de sub la postulita nivelo; sinjorino Fairfax tutsame, sed se vi volas, vi povus kontentigi min. La unuan vesperon, kiam mi
petis vin malsupreniri, mi ne povis kompreni vin. Tial mi pre-
skaŭ tute forgesis pri vi. Aliaj pensoj forpuŝis vin el mia kapo; sed hodiaŭ vespere mi volas esti kvieta, kaj forpeli ĉion malagrablan kaj refoje pensi pri kio estas bona. Plaĉus al mi es-
plori, pridemandi vin, sekve parolu.”
Anstataŭ paroli mi ridetis; sed tiu rideto ne montris sub-
metiĝon nek ĝentilecon.
”Parolu do,” li diris insiste.
”Pri kio do, sinjoro?”
”Pri kio ajn vi deziras. Pri la temo de la interparolo kaj pri
la maniero trakti ĝin, decidu mem, jam elektu.”
Mi sekve sidiĝis kaj diris nenion: ”Se li atendas, ke mi paro-
los, nur por interparoli kaj por esplori min, li spertos, ke li direktis sin al malĝusta persono,” mi pensis.
”ĉu vi mutiĝis, fraŭlino Eyre?”
Mi silentis. Li iom sin klinis super min kaj ŝajnis, ke li per
unu rapida ekrigardo volis penetri en la plej profundan lokon
de mia animo.
”ĉu obstina?” li demandis, ”kaj ofendita? Nu, tion mi me-
ritis. Mi faris mian demandon en malsaĝa, preskaŭ senhon-
ta maniero. Mi petas vian pardonon, fraŭlino Eyre. La fakto
estas nome, ke mi ne deziras konduti al vi kiel al subulo. Tio
estas — li korektis sin mem — mi postulas nur la superecon,
kiu ekzistas per la dudek jara diferenco pri nia aĝo kaj supere-187
JANE EYRE
eLIBRO
con devenantan el centjara sperto. Tion mi rajtas postuli, et
j’y tiens1 kiel dirus Adèle, kaj pro tiu supereco kaj nur pro ĝi sole mi dezirus, ke vi bonvolus iom paroli kun mi por distri
miajn pensojn, kiuj fariĝis tute galaj pro cerbumado pri unu
sola afero; kaj difektitaj kiel rustinta najlo.”
Li kompleziĝis klarigi sian deziron; ĝi preskaŭ estis senkul-
piga, mi ne estis malsentema por la honoro, kiun li faris al mi, sed tion mi ne volis montri.
”Tre volonte mi volus distri vin, sinjoro, se mi povus; sed
malfacile mi povas ekparoli pri iu temo, ne sciante kio inte-
resas vin. Faru al mi demandojn, kaj mi penos respondi ilin.”
”Unue, permesu al mi, ke mi rajtas esti iom abrupta kaj
ordona; eble kelkfoje tre postulema, pro la kaŭzoj, kiujn mi
ĵus citis; nome, ke mi estas sufiĉe aĝa por esti via patro kaj ke mi trabatis min tra ĉiuj spertoj inter homoj de ĉiuj nacioj kaj ke mi vagadis tra duono de nia terglobo, dum vi pasigis vian
vivon kviete inter unu sola aro da homoj en unu sama domo.”
”Faru kiel plaĉos al vi, sinjoro.”
”Tio ne estas respondo; aŭ pli bone dirite, tio estas koleriga
respondo, ĉar ĝi estas evita. Donu pli klaran respondon.”
”Mi ne kredas, sinjoro, ke vi havas la rajton ordoni al mi,
ĉar vi estas pli aga ol mi, aŭ ĉar vi vidis pli multon de la mon-do ol mi; via rajto al supereco dependas nur de la uzo, kiun
vi faris de viaj tempo kaj sperto.”
”Hm! Bone dirite! Sed mi ne pravigos vin pri tio, ĉar tio ne
utilos al mi, ĉar mi uzis nur malmulte, eble nur malbone tiujn
du avantaĝojn … Sekve, metante flanken tiun superecon, vi
sendube de tempo al tempo sekvos miajn ordonojn ne estan-
te ofendita de la ordona tono?”
1 kaj al tio mi tenas min
188
JANE EYRE
eLIBRO
Mi ridetis, pensante: sinjoroRochester estas certe tre ri-
markinda — li ŝajnas tute forgesi pri tio, ke li pagas al mi tridek funtojn sterlingajn jare por ricevotaj ordonoj.
”Tiu rideto pruvas jam multon,” li diris, tuj rimarkante tiun
subitan esprimon, ”sed mi volonte aŭdus ĝin.”
”Mi pensis pri tio, sinjoro, ke tre malmultaj mastroj penus
demandi, ĉu iliaj pagataj subuloj povus senti ofendon pro iliaj ordonoj.”
”Pagataj subuloj!? Kion, ĉu vi estas mia pagata subulo? Ho
jes, mi ne pensis pri la salajro! Nu, do, ĉu vi volas permesi al mi, pro tiu mona kaŭzo, esti iom postulema?”
”Ne sinjoro, ne pro tiu kaŭzo. Sed, ĉar vi forgesis pri ĝi kaj
ĉar vi ne estas indiferenta pri tio, ĉu subulo en via depende-
co estas feliĉa aŭ malfeliĉa, mi tutkore konsentas.”
”ĉu vi ankaŭ konsentas, ke mi liberigu min de amaso da
konvenciaj formoj kaj esprimoj, ne pensante, ke tio okazas
pro malĝentileco?”
”Mi estas certa pri tio, sinjoro, ke neniam mi konsideros
senĝenatecon kiel arogantecon. La unuan mi tre ŝatas, la las-
tan ne tolerus libere naskiĝinto, eĉ ne salajrita.”
”Sensencaĵo! La plej multaj libere naskiĝintoj tolelas ĉion,
kion ajn, por salajro; sekve juĝu pri vi mem kaj ne parolu pri
ĝeneralaĵoj pri kiuj vi scias tute nenion. Sed image mi premas
vian manon pro via respondo, kvankam tiu respondo ne estis
trafa, kaj same pro la maniero en kiu vi ĝin diris kaj pro la
enhavo de via dirajo; la maniero estis honesta kaj sincera; oni ne renkontas ĝin ofte; kontraŭe; afekto aŭ malvarmeco, aŭ
malsaĝa, kruda miskompreno de la intenco estas la ordinara
rekompenco de sincereco. El tri mil nespertaj guvemistinoj ne
tri estus respondintaj kiel vi ĵus faris. Sed ne pensu, ke mi
189
JANE EYRE
eLIBRO
volas flati vin. Se vi estas skulptita el alia ligno ol la plej multaj, tio ne estas merito, sed nur laboro de la naturo. Krom tio, eble mi faras tro rapidan konsekvencon. ĉar kiel mi povas
scii, ĉu vi estas pli bona ol aliaj. Estas ja eble, ke vi havas ne-tolereblajn malvirtetojn, kiuj ne kompensas viajn bonajn
ecojn.”
”Eble ankaŭ vi havas ilin,” mi pensis.
Niaj okuloj renkontis unu la aliajn, kiam tiu penso naskiĝis
en mia kapo; li ŝajnis legi mian penson en miaj okuloj kaj re-
spondis ĝin kvazaŭ mi estus dirinta ĝin voĉe.
”Jes, jes! Vi pravas,” li diris, ”mi mem havas multajn mal-
virtetojn; tion mi bone scias, kaj mi ne intencas kaŝi ilin, estu certa pri tio. Dio scias, ke mi ne rajtas severe juĝi aliajn personojn. Mi ne forgesu, ke mi havas post mi aron da faroj,
kiujn mi povus apliki al mi mem, kvankam mi malaprobas
ilin en sarkasma maniero ĉe miaj proksimuloj. Estante dudek-
iomjara, mi ĵetis min sur malbonan vojon, aŭ pli ĝuste dirite
(ĉar kiel aliaj pekuloj, mi volonte ŝovas la duonon de mia
ŝuldo sur malfavorajn cirkonstancojn) mi estis ĵetata sur ĝin
kaj neniam mi povis returni min sur la bonan vojon. Sed mi
povus esti tute alia persono, ol mi nun estas; mi same bone
povus esti kiel vi — eĉ pli saĝa — jes, preskaŭ same senmak-
ula. Mi envias vian anim-pacon, vian puran konsciencon,
vian puran memoron, ĉar memoro sen makulo nepre estas
granda trezoro, ĉu ne vere? — ĝi estas neelĉerpebla fonto de
rava freŝeco, ĉu ne vere?”
”Kiel estis via memoro, kiam vi estis dekokjara, sinjoro?”
”¯i estis bona, klara kaj sana: neniu kota rivero ŝanĝis ĝin
ankoraŭ en fetorantan lagetaĉon. Kiam mi estis dekokjarulo,
mi estis kiel vi — en ĉiuj rilatoj. La naturo destinis, ke mi fari-190
JANE EYRE
eLIBRO
ĝu bona viro, fraŭlino Eyre, kaj vi vidas, ke mi ne fariĝis tia.
Eble vi diros, ke vi ne rimarkis tion. Almenaŭ mi flatas min,
ke mi legas tion en viaj okuloj (sed estu singarda pri tio, kion vi esprimas per tiu organo, ĉar mi tre facile legas la lingvon
de la okuloj). Sed kredu kaj fidu miajn vortojn — mi ne estas
fripono, ne pensu tion — tian famon rilate al tiu malboneco
ne aljuĝu al mi; sed mi vere kredas, ke mi, pli multe per la cirkonstancoj ol per mia karaktero, estas nur kutima pekulo,
sperta pri ĉiuj ordinaraj mizeraj distraĵoj, per kiuj ĉiuj riĉuloj kaj diboĉuloj pasigas sian tempon. ĉu vi miras, ke mi konfesas tion? Sciu do, ke ofte dum via estonta vivo vi estos la ne-
vola fidato de la sekretoj de viaj konatoj. La homoj instinkte
sentos, same kiel mi sentis tion, ke via koro ne instigas vin
rakonti pri vi mem, sed ke pli multe ĝi igos vin aŭskulti dum
aliaj parolas pri si mem; kaj ankaŭ ili sentos, ke vi ne aŭskultos kun malica malestimo pri ilia maldiskreteco, kio estas
malpli konsola kaj kontentiga, ĉar ĝi estas tiel malmulte tru-
dema pri siaj demonstracioj.”
”Kiel vi scias tion? — ĉu vi povas diveni ĉion tion, sinjoro?”
”Ho, tion mi scias certe; tial senhezite mi parolas plue, kva-
zaŭ mi enskribus miajn pensojn en taglibro. Vi eble diros, ke
mi devus levi min super la cirkonstancojn. Kaj tion mi devus;
sed kiel vi vidas, mi ne faris tion. Kiam la sorto estis al mi
maljusta, mi ne estis sufiĉe saĝa kaj restis kvieta. Mi estis indiferenta pri tio, kion mi faris; kaj tiam mi degeneris. Kaj se la unua veninta malsaĝulo kaŭzis al mi abomenon pro liaj di-boĉaĵoj, mi eĉ ne povis flati min, ke mi estas pli bona ol li. Mi devas konfesi, ke li kaj mi staris samnivele. Mi dezirus resti pli firma — tion Dio scias! Se iam vin regas la tento, fraŭlino
191
JANE EYRE
eLIBRO
Eyre, tiam vin ne retenu la pento, kiu certe venos. Pento es-
tas la veneno de la vivo.”
”Mi foje aŭdis, sinjoro, ke ĝi estas ties kuracilo.”
”¯i ne estas kuracilo. Eble pliboniĝoj estas ties kuracilo; kaj mi povus plibonigi min — por tio mi havas la forton — se —
sed kial pensi pri tio, estante piede kaj mane ligita kaj malbenita kaj teren premita sub ŝarĝo? Kaj ĉar al mi estas nerevo-
keble malpermesata la feliĉo, mi havas la rajton ĝui la vivon
kiel eble plej multe. Kaj tion mi volas, malgraŭ ĉio.”
”Per tio vi degeneros pli kaj pli multe, sinjoro.”
”Tio estas ebla. Sed kial mi ne akceptu, se al mi estos pre-
zentata dolĉa ĝuo? Kaj mi povas ĝui ĝin, same kiel la abelo
kolektas la mielon sur la erikejo.”
”Kiel amara ĝi estos, sinjoro.”
”Kiel vi scias tion? — Vi neniam spertis tion. Kiel terure
grave vi rigardas min; kaj pri tiu afero vi scias same malmulte kiel ĉi tiu kameo (dirante tion li prenis unu de la kamenbreto).
’Vi ne rajtas prediki al mi, ho novulo. Vi eĉ ne iris tra la por-dego de la vivo, kaj vi scias absolute nenion pri ĝiaj sekretoj’.”
”Mi nur memorigas vin pri viaj propraj vortoj, sinjoro. Vi
diris, ke eraroj trenas post si penton, kaj la penton vi nomis
la veneno de la vivo.”
”Sed kiu parolis pri eraroj? Mi malfacile povas akcepti, ke
la ideo, moviĝanta en mia cerbo, estis eraro. Pli multe mi kre-
das, ke ĝi estas inspiraĵo kaj ne eraro. ¯i estas tre agrabla kaj kvietiga. Jen ĝi denove alvenas! ¯i ne estas malica spirito, tion mi certigas al vi; kaj se ĝi estus io tia, tiam ĝi transformiĝis en anĝelon de la lumo. Mi opinias, ke mi devas allasi tian belan
gaston, se ĝi petas la eniron en mian koron.,”
”Ne fidu ĝin, sinjoro; ĝi ne estas vera anĝelo.”
192
JANE EYRE
eLIBRO
”Sed, refoje mi demandas, kiel vi scias tion? Per kiu instink-
to vi kapablas diferencigi falintan anĝelon de senfunda abis-
mo de sendito de la trono de la Eternulo, alivorte kiel vi ka-
pablas diferencigi kondukanton de deloganto?”
”Mi juĝis nur laŭ la esprimo de via vizaĝo, sinjoro; ĝi espri-
mis malkvieton, kiam vi diris, ke la ideo revenas en vi. Klare
mi sentas, ke ĝi kaŭzos al vi novan mizeron, se vi aŭskultos
ĝin.”
”Tute ne — ĝi alportas la plej ĉarman sciigon de la mondo.
Krome ne ekzistas gardisto de mia konscienco. Sekve ne mal-
trankviliĝu. Eniru kara vaganto.” Tion li diris kvazaŭ al ape-
raĵo, kiu estis videbla nur al li; poste krucante la duone eten-ditajn brakojn sur la brusto, li faris kvazaŭ li ĉirkaŭbrakas
nevideblan estaĵon.
”Nu,” li diris plue, refoje turuante sin al mi, ”mi ricevis la
pilgrimanton — alivestitan diaĵon, mi vere ĝin kredas. ¯i fa-
ris al mi jam multan bonon. Mia koro similis ostarejon; de
nun ĝi estos sanktejo.”
”Por diri al vi la veron, sinjoro, mi tute ne komprenas, pri
kio vi parolas. Mi ne povas plu sekvi la temon, ĉar ĝi superas
mian komprenon. Mi nur scias, ke vi diris, ke vi ne estas tiel
bona, kiel vi dezirus esti, kaj ke vi bedaŭras vian neperfekte-
con. Nur tion mi povas kompreni. Vi diris, ke via makulita
rememoro estas konstanta turmentado. ŝajnas al mi, ke se vi
farus vian eblon, vi post kelka tempo povus esti, kion vi de-
zirus; kaj ke, se vi rekomencus de la komenco kun forta volo
plibonigi viajn proprajn pensojn, ke vi post unu jaro estus
kolektinta novan kaj senmakulan trezoron de rememoroj,
kiujn vi povus rigardi kun plezuro.”
193
JANE EYRE
eLIBRO
”Tre ĝuste pensite kaj tre ĝuste dirite, fraŭlino Eyre, kaj en
ĉi tiu momento mi jam estas pavimanta la inferon.”
”Kion vi volas diri per tio, sinjoro?”
”Mi nutrus ĉiajn bonajn intencojn, kiujn mi kredas ne nur
daŭraj, sed ankaŭ malmolaj kiel ŝtonoj. Miaj agoj kaj faroj
estiĝos nepre tute aliaj ol la ĝisnunaj.”
”Kaj, ĉu ankaŭ pli bonaj?”
”Ankaŭ pli bonaj — tiom pli bonaj, kiel oro estas pli pura
ol malpura skorio. Vi ŝajnas dubi pri mi, mi ne dubas pri mi
eĉ minuton. Mi nun scias, kion mi volas, kaj mi konas la kaŭ-
zojn; kaj tiumomente mi submetas min al leĝo, tiel neŝan-
ĝebla, kiel la leĝoj de la Medoj kaj Persoj, kaj mi certigas vin, ke mia volo kaj la kaŭzo de mia volo estas ambaŭ bonaj.”
”Ili ne povas esti bonaj, sinjoro, se vi bezonas novan leĝon
por atesti ilin.”
”Malgraŭ tio ili estas tiaj, eĉ se nova leĝo estus necesa.
Eksterordinaraj cirkonstancoj postulas eksterordinarajn re-
gulojn kaj leĝojn.”
”Tiu tezo ŝajnas al mi danĝera, sinjoro, ĉar oni tuj povas
vidi, ke oni povas uzi ilin malbone.”
”Ho, elokventa saĝulino! tiel estas: sed mi ĵuras je miaj hej-
maj dioj, ke mi ne uzos ilin malbone,”
”Vi estas nur homo kaj erarebla.”
”Certe; same kiel vi — kion poste?”
”La erarebla homo ne proprigu al si potencon, kiu povas
nur esti konfidata al la dia kaj perfekta estaĵo.”
”Kian potencon?”
”Tiun, kiu deklaras bona ĉiun strangan kaj nesankciigitan
agon.”
”Bona, — jen la ĝusta vorto. Vi diris ĝin.”
194
JANE EYRE
eLIBRO
”Sekve ĝi estu bona,” mi diris, leviĝante, ĉar mi opiniis, ke
estas senutile daŭrigi interparolon, kies temon mi tute ne
komprenis, kaj ĉar mi sentis, ke mi ne povas penetri en la
karakteron de mia mastro, almenaŭ ankoraŭ ne; kaj ĉar mi
havis la malkvieton kaj la konscion pri necerteco, devenan-
ta de la certeco, ke mi estas nescianta.
”Kien vi nun iras?”
”Mi iras por konduki Adèlon al ŝia lito, jam pasis la kuti-
ma horo, en kiu ŝi enlitiĝas.”
”Vi timas min, ĉar mi parolas kiel Sfinkso.”
”Viaj vortoj estas enigmja, sinjoro. Sed kvankam mi kom-
prenas ilin nur malbone, mi tamen ne timas vin.”
”Vi tamen timas — via memestimo timas fari mallertaĵon.”
”Jes, tiurilate mi iom timas — mi ne volonte diras sensen-
caĵon.”
”Se vi dirus ĝin, vi farus tion tiel grave kaj kviete, ke mi rigardus ĝin tre sagaca. ĉu vi neniam ridas, fraŭlino Eyre? Ne
penu respondi tiun demandon — mi vidas, ke vi ridas malof-
te; sed vi povas ridi tre ĝoje. Kredu al mi, via karaktero ne
estas tiel rigida, same kiel mia karaktero ne estas malbona. La disciplino de Lowood ankoraŭ iom premas vin, kaj tial vi
subpremas viajn trajtojn, mallaŭtigas vian voĉon kaj ne tiel
movas viajn korpomembrojn, kiel vi farus sub aliaj cirkon-
stancoj; kaj en ĉeesto de edzo kaj frato — aŭ patro aŭ mastro
aŭ kiu ajn — vi estas tro timema por rideti tre ĝoje, por pa-
roli malkaŝe aŭ esti tro vigla pri viaj movoj; sed post kelka
tempo vi sendube lernos esti natura en mia ĉeesto, ĉar estas
neeble al vi esti konvencia; kaj tiam viaj rigardoj kaj movoj
estiĝos pli viglaj kaj ŝanĝiĝemaj ol ili nun kuraĝas esti. De
tempo al tempo mi jam ekvidis kvazaŭ la ekrigardon de
195
JANE EYRE
eLIBRO
stranga birdo tra la densaj kradoj de kaĝo; en tiu kaĝo sidas
viva, senripoza, energia malliberulo; se ĝi estus libera, ĝi flug-pendus alte en la blua ĉielo. ĉu nepre vi volas foriri?”
”La naŭa horo jam batis.”
”Tio ne gravas — atendu ankoraŭ momenteton. Adèle ne
estas ankoraŭ preta enlitiĝi. Mia ĉi tiea loko, fraŭlino Eyre,
dum mi sidas kun la dorso turnita al la fajro kaj la vizaĝo turnita al la salono, kapabligas min ĉion bone rigardi. Dum mi
estis parolanta kun vi, mi de tempo al tempo ekzamenis Adè-
lon (mi havas kaŭzojn, ekzameni kaj rigardi ŝin kun intereso
speciala — kaŭzojn, kiujn mi eble — ne, kiujn mi certe komu-
nikos al vi poste); antaŭ malpli ol dek minutoj ŝi prenis el sia”
boĵte” jupeton el silko; ŝia vizaĝo radiis pro ravego dum ŝi malfaldis ĝin; la koketeco jam nestiĝis en ŝia sango kaj miksiĝis kun ŝia tuta korpo. ”Il faut que je l’essaie!” (Mi devas provi ĝin!) ŝi ekkriis. ”Et a l’instant même!” (Kaj eĉ tuj!) kaj ŝi ku-regis el la salono; en ĉi tiu momento, estu certa pri tio, ŝi estas jam ĉe Sophie, kie ŝi submetiĝos al transformado de ve-
stoj. Post kelkaj minutoj ŝi revenos kaj mi scias jam anticipe, kion mi vidos — la miniaturon de Céline Varens, kiel ŝi kutime aperis sur la sceno ĉe la prezentado de — sed mi nun ne
parolu pri tio. Intertempe mi antaŭscias, ke miaj plej delika-
taj sentoj estas ricevontaj bategon. Mi antaŭsentas tion; restu por vidi ĉu mia antaŭdiro veriĝos.”
Baldaŭ ni aŭdis la piedeton de Adèle en la koridoro. ŝi eni-
ris ĝuste kiel ŝia adoptinto estis antaŭdirinta. Jupo rozkolo-
ra el atlaso, tre mallonga kaj borderita kiel eble plej larĝe, anstataŭis la brunan jupeton, kiun ŝi portis antaŭ kelkaj minu-
toj; ŝiajn krurojn vestis ŝtrumpoj el silko kaj ŝiaj piedoj por-196
JANE EYRE
eLIBRO
tis blankajn sandalojn el atlaso, sur sia frunto ŝi havis girlandon el rozoburĝonoj.
”Est-ce que ma robe va bien?” (ĉu mia jupo vestas min bo-
ne?) ŝi ekkriis kurante al ni. ”Et mes souliers? Et mes bas?” (kaj miaj ŝuoj kaj miaj ŝtrumpoj?) ”Tenez, je crois que je vais danser!” (atendu, mi dancos) kaj etendante sian jupeton, ŝi faris
kelkajn paŝojn tra la salono — ĝis ŝi venis al sinjoro Roches-
ter. Poste ŝi turnis sin rapide antaŭ li sur unu piedo kaj falis antaŭ li sur unu genuo, ekkriante:
”Monsieur, je vous remercie mille fois de votre bonté” (Sinjoro, mi dankas vin milfoje pro via boneco); poste levante sin, ŝi
diris plue: ”C’est comme cela que maman faisait, n’est-ce pas,
monsieur?” (Tion faris mia patrino, ĉu ne vere, sinjoro?)
”¯uste!” li respondis. ”Kaj, comme cela (tiel) ŝi tiris mian
anglan oron el miaj britaj poŝoj. Ankaŭ mi estis verda, fraŭ-
lino Eyre jes, herbe verda. Ne unu pli verda printempa nuan-
co ol tiu, kiu nun aspektigas vin freŝa, faris min freŝaspekta
antaŭ multaj jaroj. Mia printempo pasis, sed ĝi postlasis al mi tiun francan floreton, de kiu mi sub kelkaj animagordoj, vo-lontege estus senigita. ĉar mi ne estimas la radikon, el kiu ĝi ekfloris, spertante ke ĝi povis esti nutrata nur per orpolvo, mi amas nur duone la floron, kiun ĝi kreskigis, precipe kiam ŝi
aspektas tiel arte kiel nun. Mi konservas kaj edukas ĝin laŭ la rom-katolika ideo, nome por per unu bona ago ekstermi
kvanton da grandaj aŭ malgrandaj pekoj. ĉion tion mi klari-
gos al vi alian fojon. Bonan nokton.”
197
JANE EYRE
eLIBRO
ĉapitro XV.
Sinjoro Rochester klarigis ĉion en pli malfrua okazo.
Estis en iu posttagmezo, kiam li okaze renkontis min
kaj Adelon en la ĝardeno. Dum ŝi ludis kun Piloto kaj sia rak-
eda pilko, li invitis min fari kun li malgrandan promenon en
la fago-aleo, de kie ni povis vidi ŝin.
Li rakontis al mi, ke ŝi estas filino de franca dancistino,
Céline Varens, por kiu li iam sentis, kiel li diris ”une grande passion” (grandan pasion). Kaj Céline estis ŝajniginta respondi tiun pasion per sama varmega amo. Li rigardis sin kiel ŝian
idolon malgraŭ sia malbeleco; li diris, ke li kredis, ke ŝi preferis lian ”taille d’athlete” (atletan talion) al la elegantecon de Apolono de Belvedere.
”Kaj, fraŭlino Eyre, tiel min karesis tiu prefero, kiun tiu
gaŭla nimfo montris al sia brita gnomo, ke mi instalis ŝin en
hotelo, donante al ŝi tutan aron da servistoj, veturilaron, hindajn ŝalojn, diamantojn, puntaĵon kaj tiel plu. Mallonge diri-
te, mi komencis la proceson ruinigi min en la ordinara manie-
ro, kiel ĉiu unue veninta malsaĝulo. ŝajnis, ke mi eĉ ne pose-
dis tiom da originaleco, por trovi novan vojon al honto kaj
pereo, sed kun malsaĝa akurateco sekvis la malnovan post-
signon ne deflankiĝante unu colon de la eluzita vojo. Kiel mi
meritis, trafis min la sorto de ĉiuj aliaj malspertuloj. Unu vesperon, kiam Céline ne atendis min, mi okaze venis por viziti
ŝin kaj ne trovis ŝin hejme; sed ĉar la vetero estis varmega, kaj 198
JANE EYRE
eLIBRO
min tedis la vagado en Parizo, mi sidiĝis en ŝia buduaro, feli-
ĉa, ke mi povis enspiri la aeron, kiun ŝi ĵus sanktigis per sia ĉeesto. Ne, — mi troas; neniam mi kredis, ke ŝi havas sankti-gan virton; estis pli vere tre dolĉa odoro, kiun ŝi estis postlasinta, odoro de ambro kaj mosko, kiu tute ne memorigas pri
sankteco. Mi estis sufokiĝonta pro la odoro de potfloroj kaj
esencoj disŝprucigitaj, kiam ĝustatempe min ektrafis la pen-
so malfermi la fenestron kaj suriri la balkonon. La luno hele
lumis same kiel la gaslumo, kaj la aero estis silenta kaj hela.
Sur la balkono staris unu aŭ du seĝoj; mi sidiĝis, prenis ci-
garon el la ujo — mi ankaŭ nun prenos unu, se vi permesas.”
Sekvis paŭzo, kiun li uzis por preni kaj ekbruligi cigaron.
Proksimiginte ĝin al siaj lipoj kaj elspirinte la havanan bono-
doran fumon en la malvarman frostan sensunan aeron, li di-
ris plue:
”En tiuj tagoj mi eĉ amis bombonojn, fraŭlino Eyre, kaj mi
kraketis — pardonu al mi la vorton — mi kraketis alterne ĉo-
koladkonfitaĵon kaj fumis mian cigaron, rigardis la veturilojn, kiuj ruliĝis laŭ la eminentaj stratoj de la najbara operejo, kiam mi ekvidis elegantan veturilon fermitan kaj tiratan de elegantaj anglaj ĉevaloj. En la hela gaslumo mi tuj rekonis la ”voitu-re”, kiun mi estis donacinta al Céline. ŝi revenis; komprene-
ble mia koro forte batis pro malpacienco kontraŭ la fera kra-
do, sur kiu mi apogis min. Kiel mi atendis, la veturilo ekhal-
tis antaŭ la domo de la hotelo; mia flamo — tio estas la vera
nomo por enamiĝinto je dancistino — malsupreniris. Kvan-
kam ŝi estis envolvita en mantelo — superflua ŝarĝo en tia
varma junia vespero — mi tuj rekonis ŝin pere de ŝiaj mal-
grandaj piedoj, elstarantaj el sub la bordo de ŝia vesto, kiam
ŝi saltis trans la veturilŝtupon. Mi estis fleksonta min super la 199
JANE EYRE
eLIBRO
balkono por murmuri ”mon ange” (mia anĝelo) je tono aŭde-
bla nur al la orelo de la amo, kiam post ŝi ankoraŭ alia figuro saltis el la veturilo. Ankaŭ tiu estis volvita en mantelo; sed ĝi estis spronhava kalkanumo, kiu tintis sur la stratŝtonoj, kapo
kovrita per nigra ĉapelo, kiu malaperis sub la arkaĵiĝintan
porte-cochère (enirejo) de la hotelo.
”ĉu ne vere, fraŭlino Eyre, vi neniam spertis, kio estas ĵalu-
zo? Kompreneble. Tion mi ja ne bezonas demandi, ĉar vi ja
neniam konis la amon. Ambaŭ tiujn sentojn vi nur povos ler-
ni de la sperto; via animo dormas ankoraŭ; la bato, kiu vekos
ilin, devas ankoraŭ trafi vin. Vi kredas, ke la tuta vivo forfluos laŭ trankvila rivereto, laŭ kiu via juneco ĝis nun fluadis. Kun fermitaj okuloj kaj surdaj oreloj vi lasas vin konduki antaŭen, vi ne vidas la ŝtonegojn, kiuj sin kaŝas en la tuja proksimeco
sub la supraĵo; vi ne aŭdas, kiel la ondoj obstine batas kon-
traŭ la rokoj. Sed mi diras al vi — kaj atentu mian vorton —
iun tagon vi alvenos al la ŝtonega mallarĝejo de la kanalo, kie la tuta vivorivero dissolviĝas en akvoturniĝon, bruon kaj ŝaŭ-
mon; vi dispeciĝos en atomojn — aŭ granda ondo vin levos
kaj kondukos vin en kvietan riveron — kiel okazis al mi.
”Mi amas ĉi tiun tagon, mi amas ĉi tiun plumbokoloran
ĉielon; mi amas ĉi tiun kvietecon kaj silenton, ĉi tiun glaciiĝon de la mondo en ĉi tiu frosto. Mi amas Thornfield; ĝian antikve respektindan aspekton; ĝian izolecon, ĝian malnovan
kornikan rifuĝejon kaj ĝiajn dornarbojn; ĝian grizan fasadon;
la longajn vicojn da mallumaj fenestroj, en kiuj speguliĝas tiu metalkolora ĉielo! Tamen, kiel longe mi abomenis la nuran
penson pri ĉi tiu loko; kiel longe mi abomenis ĝin kiel pest-
infektitan domon! Kiel mi abomenas ankoraŭ nun —”
Li grincigis la dentojn kaj eksilentis; li haltis kaj piedbatis 200
JANE EYRE
eLIBRO
la malmole frostitan teron. ŝajnis, ke malamita ekpenso lin
subite kaptis kaj tenis, kaj ke li ne estas kapabla fari unu
paŝon antaŭen.
Ni estis surirontaj la aleon, kiam li haltis en tiu maniero; la kastelo kuŝis antaŭ ni. Kiam li levis la okulojn al tiuj murdentoj, li ĵetis al ili tian rigardon, kian mi neniam antaŭe nek
poste vidis. Doloro, honto, — kolero, malpacienco, naŭzo,
abomeno ŝajnis en tiu momento interbatali en la grandaj
okuloj, super kiuj arkiĝis la ebone-nigraj brovoj. Sovaĝa estis la lukto pro la supereco; sed subite estiĝis nova sento kaj ĝi
triumfis: ĝi estis io malmola kaj cinika, obstinega kaj decid-
ita; ĝi mildigis lian pasion kaj ŝtonigis lian vizaĝon; li diris plue:
”Dum la momento, kiam mi silentis, fraŭlino Eyre, mi fin-
batalis iun aferon kontraŭ mia sorto. Jen ĝi staris, ĉe tiu be-
tularbo — ĝi estis sorĉistino, simila al tiu, kiu al Makbeto aperis sur la erikejo de Fores. ŝi demandis al mi levante la fin-
gron: ’ĉu vi amas Thornfield?’ kaj poste ŝi priskribis devizon
en la aero, kurantan kiel fajraj hieroglifoj laŭlonge de la tuta fronto de la kastelo kaj eĉ inter la fenestroj de la unua kaj de la dua etaĝo: ’Amu ĝin se vi povas! Amu ĝin, se vi havas la
kuraĝon ĝin ami!’
” ’Mi volas ami ĝin!’ mi diris. ’Mi havas la kuraĝon ami ĝin,’
kaj mi flustre aldiris: ’mi plenumos mian vorton; mi ruinigos
ĉiun kontraŭaĵon, kiu sin lokas sur la vojon de la feliĉo kaj de la pliboniĝo — jes de la pliboniĝo; mi volas esti pli bona ho-mo, ol mi estis, ol mi estas — kiel la leviatano de Hiobo rom-
pis la lancon, la ĵetlancon kaj la harpunon; kontraŭaĵoj, kiu-
jn aliaj homoj rigardas kiel ŝtalaj kaj feraj, estos al mi nenio alia ol pajleroj kaj putriĝinta ligno.’
201
JANE EYRE
eLIBRO
Jen kuris renkonte al li Adèle kun sia ludilo. ”Iru for!” li
kriis kolere, ”ne proksimiĝu, infano, aŭ iru hejmen al Sophie!”
Poste, kiam li promenis pluen senvorte, mi kuraĝis rememo-
rigi al li lian interrompitan rakonton:
”Kaj vi foriris de la balkono, sinjoro, kiam fraŭlino Varens
venis hejmen?” mi demandis.
Mi preskaŭ atendis riproĉon pro tiu neĝustatempa deman-
do; sed la inverso okazis, li vekiĝis el sia malluma cerbuma-
do, rigardis min kaj la malgaja ombro ŝajnis forgliti de lia vi-zaĝo.
”Ho, mi forgesis pri Céline! Nu, mi daŭrigu tiun temon;
kiam mi vidis eniri mian sorĉistinon en mian ĉambron kun
tiu kavaliro, estis al mi, kvazaŭ mi ekaŭdis sibladon, kaj verd-okula serpento de la ĵaluzo grimpis supren kun nekalkuleblaj
turnadoj laŭlonge de la lunprilumita balkono, ĝi rampis en
mian veston kaj trovis en du minutoj la vojon al la interno de
mia koro! Strange!”
Refoje li eksilentis.
”Strange, ke mi devas elekti vin kiel konfidenculinon de
ĉiuj tiuj aferoj, juna fraŭlino, kaj ankoraŭ pli strange estas, ke vi aŭskultas min tiel kviete, kvazaŭ estus la plej natura kaj la plej ordinara afero de la mondo, ke viro rakontas al delikata
nesperta knabino la historion pri sia amatino, pri dancistino!
Sed tiu lasta strangaĵo estas klarigata de la unua, kiel mi jam unu fojon montris. Vi, kun via seriozeco, viaj pripensemo kaj
singardemo, vi estas kreita esti la konservistino de sekretoj.
Krom tio mi scias, kia estas la animo, kiun mi metis en inter-
rilaton de la mia; mi scias, ke ĝi estas tia, ke ĝi ne estas sentema pri infekto; ĝi estas tia, ĝi estas eksterordinara animo!
Feliĉe mi ne intencas difekti ĝin; kaj eĉ se mi intencus tion, mi 202
JANE EYRE
eLIBRO
ne kapablus difekti ĝin. Ju pli ni parolos unu kun alia, des pli bone; ĉar kvankam mi ne povos velkigi vian animon, vi havas
la kapablon fuŝigi mian!” Post tiu deturniĝo li diris plue:
”Mi restis sur la balkono. Mi pensis: ’Sen dubo ili eniros en
ŝian buduaron, mi preparos embuskon.’ Mi ŝovis mian ma-
non tra la malfermita fenestro, tiris antaŭ ĝin la kurtenon, sed faris malgrandan faldon en ĝi tra kiu mi povis rigardi internen; poste mi fermis la fenestron lasante sufiĉe larĝan inter-
spacon por ke mi povu aŭskulti la flustradon de geamantoj;
tion farinte, mi ŝteliris reen al mia seĝo, kaj apenaŭ mi eksi-
dis sur ĝi, la paro eniris. Mi rigardis tra la faldo. La ĉambristino de Céline eniris, ekbruligis lampon, metis ĝin sur la ta-
blon kaj foriris. Tiamaniere mi klare povis vidi la paron. Am-
baŭ formetis la mantelon, kaj jen ili staris, Varens, brilanta de juveloj kaj atlaso — miaj donacoj kompreneble — kaj tie staris
ŝia akompananto en la uniformo de oficiro.
Mi rekonis en li junan diboĉan vicgrafon — sencerban,
malvirtan junulon, kiun kelkfoje mi estis renkontinta en so-
cieto, kaj kiun mi neniam kredis ekmalami, ĉar mi tro males-
timis lin. Kiam mi ekvidis lin, rompiĝis tuj la pikilo de la serpento ’ĵaluzo’, ĉar en la sama tempo mia amo al Céline falis
sub la frostopunkton. Ne penindis batali pro virino, kiu po-
vas perfidi min pro tia rivalo; ŝi meritis nenion alian ol ma-
lestimon, sed ŝi meritis pli malmulte ol mi, kiu lasis trompi
min de ŝi.
”Ili komencis interparoli; ilia interparolo kvietigis min tute:
ĝi estis frivola, egoista, senkora kaj sensenca kaj pli multe
povis enuigi aŭskultanton ol kolerigi lin. Mia nomkarto kuŝis
sur la tablo; kiam ili ekvidis ĝin, ili diskutis pri mi. Neniu el ili estis sufiĉe sprita por ridindigi mian nomon; sed ili ofen-203
JANE EYRE
eLIBRO
dis min tiel krude kaj malnoble, kiel ebligis ilia sen-inteligenteco, precipe Céline, kiu fariĝis preskaŭ genia, kiam
ŝi atakis miajn eksterajn mankojn — ŝi nomis min malbelfor-
ma, kripla, kvankam ŝi kutimis detale laŭdi mian ’beauté
mâle’ (viran belecon) tre kontrastante vin per tio, ĉar dum nia dua interparolado vi malkaŝe diris al mi, ke vi trovas min ne
belaspekta. Tiutempe la kontrasto tre frapis min, kaj —”
Jen Adèle refoje kuris al ni. —
”Monsieur, ĵus estis tie John por diri, ke alvenis via agen-
to, kiu deziras paroli kun vi.”
”Ho, nu, tiuokaze mi estu konciza. Mi malfermis la balkon-
pordon kaj eniris la ĉambron; mi liberigis Céline de mia pro-
tekto, ordonis al ŝi eliri la hotelon, prezentis al ŝi plenan monujon por la tujaj necesaj elspezoj, tute ne atentis ŝiajn plo-
rojn, histeriajn larmojn, petegojn, bedaŭrojn, konvulsiojn kaj
priĵurojn, kaj interkonsentis kun la vicgrafo pri morgaŭa ren-
kontiĝo en Bois de Boulogne. La sekvantan matenon mi ha-
vis la plezuron stari kontraŭ li, sendis kuglon en unu el liaj
mizeraj brakoj, kiuj estis tiel malfortaj kiel la flugiloj de juna kokino atakita de pipso, kaj opiniis, ke la tuta afero estas re-gulita. Sed malfeliĉe, Varens estis donacinta al mi ses mona-
tojn pli frue ĉi tiun knabineton, pri kiu ŝi ĵuris, ke ŝi estas mia infano, — kaj eble ŝi estas, kvankam mi ne povas malkovri en
ŝia vizaĝo eĉ unu trajton de ŝia terure malbela patro; Piloto
pli similas min ol ŝi. Kelkajn jarojn post kiam mi rompis la rilatojn kun ŝi, ŝi forlasis sian infanon kaj forkuris kun muzik-
isto aŭ kantisto al Italujo. Mi certigis, ke Adèle havas neniujn rajtojn esti subtenata de mi, kaj ankoraŭ nun mi certigas tion, ĉar mi ne estas ŝia patro; sed aŭdante, ke la kompatindulino
estas tute forlasita, mi tiris ŝin el la koto kaj mizero de Pari-204
JANE EYRE
eLIBRO
zo kaj transplantis ŝin ĉi tien, por ke ŝi kresku kaj grandiĝu
sur pura saniga grundo de angla kampodomo. Tiam sinjori-
no Fairfax trovis vin por eduki ŝin; sed sciante, ke ŝi estas
idino de franca kantistino, vi eble havos aliajn opiniojn pri via ofico kaj pri via protektatino; unu tagon vi venos al mi kun la sciigo, ke vi trovis alian oficon — ke vi petos min serĉi alian guvernistinon kaj tiel plu, kaj tiel plu, ĉu ne vere?
”Ne — Adèle ne estas respondeca pri la pekoj de sia patri-
no, nek por viaj; mi sentas korinklinon al ŝi, kaj nun, scian-
te, ke ŝi en kelka rilato estas orfino forlasita de sia patrino kaj malkonfesata de vi, — nun mi amos ŝin ankoraŭ pli multe ol
antaŭe. Kiel estus eble, ke mi preferus trodorlotitan infanon
de riĉa familio, kiu rigardas sian guvernistinon kiel necesan
malbonon, ol kompatindan, forlasitan orfinon, kiu estas sin-
dona al mi kiel al amikino?”
”Ho! ĉu tio estas la vidpunkto, laŭ kiu vi rigardas la aferon!
Nu, mi devas eniri la domon, kaj vi same. Jam mallumiĝas!”
Sed mi restis ankoraŭ kelkajn minutojn ekstere kun Pilo-
to kaj Adèle, — vetkuris kun ili kaj ludis per rakedo kaj plum-
pilko. Kiam ni fine reiris hejmen, mi prenis ŝiajn ĉapelon kaj
mantelon kaj sidigis ŝin sur miajn genuojn; tie ŝi restis unu
horon kaj mi permesis al ŝi babili laŭ kordeziro. Mi ne ripro-
ĉis ŝin pro kelkaj liberecoj kaj trivialecoj, al kiuj ŝi facile sin donis, kiam oni tro multe sin okupis pri ŝi kaj kiuj montris supraĵecon de karaktero, kiun ŝi sendube heredis de sia patri-
no, ĉar ili ordinare estas fremdaj al angla animo. Sed ŝi tamen havis bonajn ecojn, kaj mi estis inklina plej alte ŝati tiujn bonajn ecojn. Mi serĉis en ŝiaj vizaĝtrajtoj similecon kun sinjoro Rochester, sed trovis neniujn; ne unu trajto montris parence-205
JANE EYRE
eLIBRO
con, kaj estis domaĝe. Li sentus pli multan amon al ŝi, se oni
estus nur pruvinta al li, ke ŝi similas lin.
Kiam en la vespero mi estis retirinta min en mian ĉambron
por enlitiĝi, mi komencis serioze pripensi la historion, kiun
sinjoro Rochester estis rakontinta al mi. Kiel li mem diris, la enhavo de tiu rakonto verŝajne estis nenio eksterordinara; en
la societo la pasio de riĉa anglo por franca kantistino aŭ dan-
cistino kaj ŝia perfido kontraŭ li, estis ĉiutaga afero; sed absolute io stranga estis en la granda emocio, kiu tiel subite
regis lin, kiam li estis pentronta al mi la nunan kontentecon
de sia animo kaj nove naskiĝintan ĝojon pri la malnova kas-
telo kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj. Pri tiu cirkonstanco mi pensis kun
miro; sed iom post iom mi pelis ĝin el miaj pensoj, ĉar mi
trovis ĝin neklarigebla, kaj direktis mian meditadon al la ma-
niero, en kiu mia mastro estis aginta al mi. La fido montrita
al mi ŝajnis tributo, ŝuldata al mia diskreteco: kiel tian mi rigardis kaj ŝatis ĝin. Dum la lastaj semajnoj lia konduto al mi
fariĝis pli konstanta ol en la komenco. ŝajnis, ke neniam mia
ĉeesto ĝenis lin; la atakoj de fiereco ne plu regis lin; kiam neatendite li renkontis min, tiu renkontiĝo ŝajnis al li bonvena; ĉiam li diris al mi amikajn vortojn, kelkfoje li eĉ ridetis al mi.
Kiam li venigis min al si por akompani lin, mi estis honorata
de tia amika akcepto, ke klare mi rimarkis, ke mi havas la
kapablon distri lin per mia konversacio kaj ke tiuj dumvespe-
raj kunvenoj ne nur kaŭzas al li plezuron, sed ankaŭ grandan
bonon al mi mem.
Kompare kun li mi parolis nur malmulte; sed estis al mi
ĝuo aŭdi lin paroli. Laŭkaraktere li estis komunikema. Li ŝa-
tis konduki antaŭ la animo de nesperta persono bildojn kaj
scenojn el la mondo, (mi ne celas mormalbonigantajn bildojn
206
JANE EYRE
eLIBRO
kaj sovaĝajn scenojn, sed tiajn, kiuj per sia noveca povas in-
teresi kaj derivas siajn interesojn de la granda scenejo, sur kiu ili ludis) kaj estis al mi granda ĝuo akcepti en mian animon
la novajn pensojn, kiujn li prezentis; klare prezenti al mi la
bildojn, kiujn li pentris kaj sekvi lin en la nova regiono, kiun li malfermis. Neniam li timigis min aŭ ĉagrenis per ruiniga,
malbona aludo.
La facileco kaj libereco de liaj manieroj liberigis min de
turmentanta devigo; lia amika sincereco, kiu estis tiel korekta kiel bonfaranta, tiris min al li. Kelkfoje estis al mi, kvazaŭ li estus tre parenca al mi kaj mi tute forgesis pri tio, ke li estas mia mastro; sed tio ne plu ofendetis min; mi sciis, ke tia estas lia karaktero. Mi fariĝis tiel kontenta, tiel feliĉa pro tiu nova intereso, kiun spertis mia vivo, ke mi ĉesis serĉi kunulinojn
samseksajn; la delikata kvaronluno de mia sorto ŝajnis kreski;
la malpleno de mia ekzisto estis plenigita; mia korpa sano
pliboniĝis, mi fariĝis forta.
ĉu sinjoro Rochester laŭ mia opinio estis ankoraŭ ĉiam
malbela? Ne, mia kara leganto. Dankemo kaj aliaj bonaj, li-
beraj, simpatiaj ekmovoj kaŭzis, ke lia vizaĝo fariĝis tiu, kiun mi plej ŝatis en la mondo; lia ĉeesto faris la ĉambron pli hela, pli varma kaj pli hejmeca ol la flamanta fajro de la kameno.
Tamen mi ankoraŭ ne forgesis pri liaj eraroj kaj tion mi vere
ne povis, ĉar konstante li kondukis ilin antaŭ miajn okulojn.
Li estis flera, sarkasma, severa al siaj subuloj; en la plej profunda loko de mia koro mi sciis, ke kontraŭ lia granda ami-
keco al mi, kontrastis nejusta severeco kontraŭ multaj aliaj.
Li estis ankaŭ kaprica kaj eĉ sen videbla kaŭzo. Kiam li venigis min al si por ke mi voĉlegu al li, mi pli ol unu fojon trovis lin sola en la librejo, la kapon sur la krucitaj brakoj kaj kiam li 207
JANE EYRE
eLIBRO
rigardis supren, malafabla, malica rigardo malheligis lian
vizaĝon. Sed mi kredis, ke lia kapriceco, lia krudeco kaj an-
taŭaj pekoj (mi diras antaŭaj, ĉar li ŝajnis esti konvertita) havas siajn devenon el iaj fortaj batoj de la sorto. Mi kredis, ke la naturo destinis lin je homo kun pli bonaj ecoj, pli severaj
principoj kaj pli puraj gustoj, ol la malfavoraj cirkonstancoj
kaj la eduko naskis en li. Mi kredis, ke bonegaj ecoj dorme-
tis en li, kvankam por la momento lia tuta animo ŝajnis esti
ruinigita kaj mizerplena. Mi ne povas nei, ke mi malĝojis pro
lia doloro, kia ajn ĝi estis; kaj mi devas konfesi, ke mi estus doninta multon, se mi povus preni ĝin sur min mem.
Kvankam mi jam estingis mian kandelon kaj kuŝis sur mia
lito, mi ne povis dormi, ĉar daŭre mi vidis antaŭ mi la rigar-
don en la aleo, kie li rakontis, ke lia sorto leviĝis antaŭ li kaj obstine demandis al li, ĉu li kuraĝos voli esti feliĉa en Thornfield.
”Kial ne?” mi demandis al mi; ”kio fremdigos lin de lia hej-
mo? ĉu li baldaŭ denove foriros el ĝi? Sinjorino Fairfax ra-
kontis, ke neniam li restis pli longe ĉi tie ol du semajnojn, kaj nun li jam ok semajnojn loĝis en la kastelo. Estus por mi mal-
ĝoja ŝanĝo, kiam li foriros: kiel senĝoja estos tiam la sunbri-
lo, kiel malĝojaj estos por mi la belaj tagoj, kiam li forestos en la printempo, en la somero kaj en la aŭtuno!”
Mi ne scias, ĉu mi endormiĝis post tiuj meditoj; subite mi
kun teruro vekiĝis pro malklara stranga murmurado tuj su-
per mia kapo. Mi dezirus, ke mi ne estus estinginta mian kan-
delon; la nokto estis malgaja kaj malluma, mia koro premita.
Mi eksidis en mia lito por aŭskulti. La murmurado eksilentis.
Refoje mi klopodis ekdormi; sed mia koro forte batis, mia
interna ripozo estis for. Malproksime en la vestiblo la horloĝo 208
JANE EYRE
eLIBRO
anoncis la duan horon. En tiu momento estis kvazaŭ iu tuŝis
mian ĉambropordon, kvazaŭ iu palpserĉis en la malluma ga-
lerio laŭlonge de la panelara ligna kovraĵo de la vando. Mi
vokis: ”Kiu estas tie?” Neniu respondis. La timo preskaŭ igis
min rigida.
Subite min regis la penso, ke eble estis Piloto, kiu ofte,
kiam la kuireja pordo ne estis fermita, trovis sian vojon ĝis la sojlo de la ĉambro de sinjoro Rochester. Ofte mi vidis ĝin
kuŝanta tie en la mateno. Iomete trankviligita de tiu penso, mi rekuŝiĝis. Silento kaj trankvilo plifortigis la nervojn, ĉar seninterrompa trankvilo regis nun en la domo, mi sentis, ke la
dormo denove tuŝas miajn okulojn. Sed la sorto estis decidin-
ta, ke mi ne trovos ripozon en tiu nokto. Apenaŭ iu sonĝo
proksimiĝis flustrante al miaj oreloj, tuj ĝi forkuris kun teru-ro, fortimigita de io, kio glaciigis mian tutan korpon. Tio es-
tis demona rido — mallaŭta, subpremita, profunda — kiu,
ŝajne, penetris tra la ŝlosiltruo de mia pordo. La kapa parto de mia lito estis tute apud la pordo, kaj en la unua momento mi
kredis, ke tiu demona ridanto staras flanke de mia lito — aŭ
rampis sur mia kapkuseno; sed mi ellitiĝis, rigardis ĉirkaŭe
kaj povis nenion vidi. Kiam mi palpserĉis en la mallumo, aŭ-
diĝis denove la nenatura bruo kaj mi sciis, ke ĝi venas de la
alia fianko de la pordo. Mia unua impulso estis rigli la por-
don, la posta impulso estis denove ekkri: ”Kiu estas tie?”
Mi aŭdis stertoradon, ĝemojn, tuj poste mallaŭtajn paŝojn,
kiuj super la galerio retiriĝis al la tria etaĝo. Sur la ŝtuparo estis farita pordo antaŭ nelonge; ĝi estis malfermita tre mallaŭte kaj refoje fermita. Poste ĉio estis silenta.
”ĉu tio estis Grace Poole? Kaj ĉu ŝi estas posedata de la
diablo?” mi pensis. Ne estis eble resti pli longe sola, mi devis 209
JANE EYRE
eLIBRO
iri al sinjorino Fairfax. Rapide mi surmetis veston kaj ŝalon;
per tremanta mano mi forŝovis la riglilon kaj malfermis la
pordon. Sur la tapiŝo, kuŝanta en la galerio, staris brulanta
kandelo. Tio naskis mian miron; sed mi miris ankoraŭ pli
multe, ke la aero estas malklara kvazaŭ plena de fumo; kaj ri-
gardante dekstren kaj maldekstren por esplori, de kie venas
la bluaj ruliĝantaj nuboj, mi flarsentis jam fortan brulodoron.
Subite aŭdigis knarado de duone malfermata pordo, kon-
dukanta al la ĉambro de sinjoro Rochester kaj de tie venis
densaj pezaj fumnuboj. Mi ne pensis plu pri sinjorino Fairfax,
nek pri Grace Poole, nek pri la ridado — en momento mi tro-
vis min en tiu ĉambro. ĉirkaŭ la lito supreniris flamoj, la kurtenoj brulis furioze. En la mezo de tiu fajro kaj fumnuboj ku-
ŝis senbrue sinjoro Rochester, kaptita de profunda dormo.
”Vekiĝu! Vekiĝu!” mi ekkriis — puŝante lin, sed li nur mur-
muris ion nekompreneblan kaj sin turnis. La fumo jam sur-
digis lin. Neniu momento estis perdota; la litotukoj jam ek-
flamis. Mi rapidis al la akvopelvo kaj kruĉo; feliĉe la unua
estis granda kaj larĝa, la lasta profunda, kaj ambaŭ estis ple-
naj de akvo. Mi levis ilin, superverŝis la liton kaj la kuŝanton sur ĝi, rapidis reen en mian ĉambron, prenis mian akvokru-
ĉon, ŝutis ĝian enhavon sur la liton kaj kun la helpo de Dio
estingis la neniigantajn flamojn.
La siblado de la estingiĝanta fajro, la rompiĝo de la kruĉo,
kiun mi ĵetis for kiam ĝi estis malplenigita, kaj precipe la
plaŭdado de la akvo, kiun mi tiel abunde estis ŝutinta sur lin, fine vekis sinjoron Rochester. Kvankam profunda mallumo
ĉirkaŭis min en tiu momento, mi sciis, ke li vekiĝis, ĉar mi
aŭdis lin eligi strangajn blasfemojn, kiam li sin trovis en tiu akvolago.
210
JANE EYRE
eLIBRO
”ĉu tio estas inundo?” li ekkriis.
”Ne, sinjoro,” mi respondis, ”sed tio estis brulo; tuj leviĝu,
mi petegas vin, vi estas tute malseka; mi venos kun lumo.”
”En la nomo de ĉiuj feoj de la kristanaro, ĉu tio estas Jane
Eyre?” li demandis. ”Kion do vi faris kun mi, sorĉistino? Kiu
estas ankoraŭ en la ĉambro, krom vi? ĉu vi komplotis droni
min?”
”Mi portos al vi lumon, sinjoro; ellitiĝu, je la volo de Dio!
Iu komplotis kontraŭ vi; ekzamenu tuj, kio ĝi estas!”
”Jen, mi jam ellitiĝis; sed vi mem elmetos vin al danĝero,
portante ĉi tien lumon. Atendu ankoraŭ du minutojn, ĝis mi
venos en sekaj vestoj, se mi trovas ĉi tie ankoraŭ sekajn — jes, mi trovas mian negliĝan veston, rapide nun!”
Kaj mi rapidis, portante la lumon, kiu staris ankoraŭ en la
galerio. Li prenis ĝin el mia mano, levis ĝin kaj rigardis la liton, kiu estis nigra kaj bruldifektita, la litotukoj estis tute malsekaj, la tapiŝo estis kovrita de akvo.
”Kio estas tio? Kaj kiu faris tion?” li demandis. Malmultvor-
te mi rakontis al li, kion mi estis aŭdinta kaj vidinta tiun
strangan ridadon, tiujn malbruajn paŝojn retiriĝintajn al la
tria etaĝo; la fumon, la brulodoron, kiu kondukis min al lia
pordo; en kia stato mi trovis lin tie kaj kiel mi ŝutis sur lin tiun tutan akvon.
Li aŭskultis min tre serioze; dum mi rakontis, lia vizaĝo
montris pli multe ĉagrenon ol miron. Kiam mi finrakontis, li
silentis ankoraŭ kelkajn minutojn.
”ĉu mi venigu sinjorinon Fairfax?” mi demandis.
”Sinjorinon Fairfax? Ne. Kial pro la diablo vi volas venigi
ŝin? Kion ŝi povos fari? Lasu ŝin dormi kviete.”
211
JANE EYRE
eLIBRO
”Tiam mi venigos Leahn kaj vekos Johnon kaj lian edzi-
non.”
”Ne, tute ne. Estu nur kvieta. ĉu vi havas ŝalon? Se estos
al vi malvarme, prenu mian tie pendantan mantelon, ĉirkaŭ-
volviĝu per ĝi kaj sidiĝu en tiu brakseĝo; tiel — mi kovros vin.
Nun metu viajn piedojn sur la seĝon por ke ili ne malsekiĝu.
Mi lasos vin sola dum kelkaj minutoj. Restu kie vi estas ĝis
mia reveno; estu silenta kiel muso. Mi kunportas la lumon,
ĉar mi devas supreniri al la dua etaĝo por esplori, ĉu ankaŭ
tie io okazis. Ne moviĝu. Voku neniun, mi petas vin.”
Li foriris. Mi vidis, kiel malproksimiĝas la lumo. ŝtelire li
sin direktis supren en la galerion; kiel eble plej senbrue li malfermis la pordon de la ŝtuparo; fermis ĝin post si — kaj tuj
poste malaperis la lasta lumradio. Mi restis sola en nepene-
trebla mallumo. Kun streĉita atento mi aŭskultis, ĉu io estas
aŭdebla, sed mi aŭdis nenion. Pasis kelka tempo, kiu ŝajnis al
mi eterneco. Mi laciĝis; malgraŭ la mantelo fariĝis al mi mal-
varmege kaj mi ne komprenis, kial mi devos resti kaj atendi
tie tute sola. Mi estis ĵus riskonta la malplaĉon de sinjoro Rochester, ne obeante liajn ordonojn, kiam la malforta lumo
reaperis sur la muro de la galerio, kaj la paŝoj de liaj senŝuaj piedoj reaŭdiĝis sur la tapiŝo de la galerio.
”Mi esperas, ke tio estas li,” mi pensis, ”kaj ne io danĝera.”
Li refoje eniris, pala, malĝoja, konsternita. ”Mi malkovris
ĉion,” li diris, metante la kandelingon sur la tualetan tablon
… ”ĉio fariĝis kiel mi supozis.”
”Kiel do, sinjoro?”
Li respondis nenion, sed staris kun krucitaj brakoj rigar-
dante la plankon. Post kelkaj minutoj li demandis per stranga
voĉo:
212
JANE EYRE
eLIBRO
”Mi forgesis pri tio, ĉu vi diris al mi, ke vi ion vidis, kiam
vi malfermis la pordon de via ĉambro.”
”Ne, sinjoro, mi vidis nenion krom la kandelingo, staran-
ta sur la tapiŝo tuj antaŭ mia pordo.”
”Sed vi aŭdis strangan ridadon, ĉu ne? ĉu vi aŭdis jam pli
frue tiun aŭ samspecan ridadon?
”Jes, sinjoro. ĉi tie estas persono, kiu sin okupas pri kud-
rado; ŝia nomo estas Grace Poole — ŝi ridas en tiu maniero.
Krom tio ŝi estas strangega estaĵo.”
”Vi ĝuste divenis, tio estas Grace Poole. ŝi estas, kiel vi pra-ve diris, strangega — tre strangega. Nu, mi pripensos la afe-
ron, sed mi tre ĝojas, ke ni ambaŭ estas la solaj personoj, kiuj konas la ĝustajn cirkonstancojn pri ĉi tiu dumnokta okazintaĵo. Vi ne estas babilema malsaĝulino — sekve ne parolos pri
tio. La kaŭzon de ĉi tio (li montris la liton) mi ja malkovros.
Kaj nun reiru en vian ĉambron. Mi kiel eble plej oportune
pasigos la reston de la nokto sur la kanapo de la librejo. Es-
tas preskaŭ la kvara horo: — post du horoj la servistaro veki-
ĝos.”
”Nu, bonan nokton, sinjoro,” mi diris, forironte. Li ŝajnis
esti mirigita — tio estis al mi io neklarigebla, ĉar li ĵus ordonis, ke mi foriru.
”Kion!” li ekkriis, ”Vi jam foriras, kaj eĉ en tiu maniero?”
”Vi ja diris, sinjoro, ke mi iru!”
”Sed ne sen adiaŭo; ne sen kelkaj vortoj de kunsento, de
bona volo; mallonge dirite, ne en tiu rapida, seka maniero.
ĉar pripensu! Vi savis mian vivon! — Vi eltiris min el terura,
abomena morto! Kaj vi kondutas, kvazaŭ ni estus fremduloj
unu al alia! — Almenaŭ donu al mi vian manon!”
213
JANE EYRE
eLIBRO
Li etendis la manon; mi prezentis mian, kiun li prenis en
sian, poste li etendis la duan manon.
”Vi savis mian vivon. Mi ĝojas povi esprimi al vi mian
grandan dankon. Al neniu alia mi montrus tian devo-espri-
mon; sed al vi tio estas io alia; — Jane, la dankemo al vi ne
estas ŝarĝo por mi.”
Li eksilentis, li rigardis min. Mi vidis, kiel liaj lipoj tremetis, sed li ne kapablis paron plue. ”Refoje: bonan nokton, sin-
joro. Ne parolu pri devo, bonfaroj, ŝuldo; en ĉi tiu okazo ili ja ne ekzistas.”
”Mi konstante sentis,” li daŭrigis, ”ke vi iel faros al mi ion
bonan; — kiam mi vidis vin je la unua fojo, mi legis tion en
viaj okuloj! ne vane — (li refoje eksilentis) — ne vane — (kaj
daŭrigante li diris rapide) — ne vane via rideto, via aspekto
verŝis ĝuegon ĝis la plej sekreta angulo de mia koro. La ho-
moj parolas pri naturaj simpatioj; mi aŭdis paroli pri bon-
farantaj gardanĝeloj — eĉ en la plej sovaĝaj fabeloj sin kaŝas
eretoj de la vero. Amata savintino de mia vivo, bonan nok-
ton!”
En lia voĉo estis stranga energio, en liaj rigardoj mirinda
fajro.
”Mi sentas min feliĉa, ĉar mi hazarde estis veka,” mi diris;
kaj refoje mi volis fariri.
”Kion! ĉu vi volas foriri?”
”Al mi estas malvarme, sinjoro.”
”ĉu al vi estas malvarme? Jes, vi ja staras en la mezo de la
akvo! Nun iru, Jane, iru!”
Sed ankoraŭ li tenis mian manon, kaj mi ne povis liberigi
ĝin. Mi trovis pretekston:
214
JANE EYRE
eLIBRO
”Mi kredas, sinjoro, ke mi aŭdas sinjorinon Fairfax,” mi
diris.”
”Nu, bone. Lasu min sola,” li ellasis mian manon kaj mi
forrapidis.
Mi iris en mian liton, sed ne pensis pri dormo. ¯is la tagiĝo
mi balanciĝis sur movoplena maro, kie ondoj de ĉagreno kaj
zorgo ruliĝis tien kaj reen sub feliĉo kaj ĝuego. Kelkfoje estis al mi, kvazaŭ mi vidas malantaŭ tiuj sovaĝaj ondoj marbordon, belan kiel la monteto de Beŭla; de tempo al tempo freŝi-
ganta vento, vekita de la espero, portis mian animon trium-
fe al la marbordo, sed mi ne povis atingi ĝin, eĉ ne image —
kontraŭanta vento venis de la bordo kaj senhalte ĵetis min
reen. La prudento volis kontraŭstari la pasion; la juĝo volis
averti la pasion. Estante tro febra por povi ripozi, mi levis min ĉe tagiĝo.
215
JANE EYRE
eLIBRO
ĉapitro XVI.
En la mateno, kiu sekvis tiun sendorman nokton, mi sam-
tempe timis kaj deziris revidi sinjoron Rochester. Mi so-
piris aŭdi lian voĉon, sed mi timis renkonti lian rigardon.
Dum la unuaj horoj de la mateno mi ĉiumomente atendis lin
veni. Li ne kutimis veni en la instrusalonon en ĉiu instruho-
ro, sed kelkfoje li pasigis tie malmultajn minutojn, kaj mi estis preskaŭ certa pri tio, ke li venos tiun tagon.
Sed la mateno pasis, kiel kutime; nenio okazis, kio inter-
rompis aŭ ĝenis la kvietan daŭron de la studo de Adèle. Mal-
longe post la matenmanĝo mi aŭdis iun bruon en la proksi-
meco de la ĉambro de sinjoro Rochester, mi aŭdis la voĉojn
de sinjorino Fairfax, de Leah kaj de la kuiristino, kiu estis la edzino de John, — mi eĉ aŭdis la krudan voĉon de John. Mi
distingis ekkriojn kiel: ”Kia feliĉo, ke nia mastro ne forbrulis en sia propra lito!” — ”Estas ĉiam danĝere, lasi bruli lumon
dum la nokto!” —” Kia feliĉa okazo, ke li havis sufiĉan spirit-
ĉeeston pensi pri la akvokruĉo!”
”Mi miras, ke li vekis neniun!”
”Espereble li ne malvarmumos dorminte sur la kanapo de
la librejo!” kaj tiel plu, kaj tiel plu.
Tiun senfinan interparoladon sekvis la bruado de frotado
kaj purigado kaj aranĝado; kaj irante preter la ĉambro dum
la tagmanĝo, mi vidis tra la malfermita pordo, ke ĉio refoje
estas ordigita; nur la kurtenoj estis forigitaj de la lito. Leah 216
JANE EYRE
eLIBRO
staris sur fenestra breto frotante la vitrojn, kiuj estis nigraj de la fumo. Mi estis parolonta al ŝi, ĉar mi deziris scii, kion oni pensis pri la afero; sed proksimiĝante al ŝi, mi vidis duan personon en la ĉambro — nome virinon, sidanta flanke de la lito,
kie ŝi kudris ringojn por novaj kurtenoj. Tiu virino estis Grace Poole.
ŝi sidis tie kviete kaj senvorte kiel ordinare, vestita per sia bruna lana vesto, la kvadrate strekita antaŭtuko, la blanka
koltuko kaj la kufo. ŝi estis absorbita en sia laboro kaj ŝajnis, ke ĉiujn siajn atentojn ŝi dediĉas al ĝi; ŝia glata frunto kaj ŝiaj ordinaraj trajtoj ne montris la palecon kaj la malesperon,
kiujn oni povus atendi kiel pruvojn ĉe virino, kiu plenumis
mortigon kaj kies elektita viktimo sekvis ŝin la pasintan nok-
ton al ŝia ĉambro (kiel mi kredis) por riproĉi al ŝi la krimon, kiun ŝi estis faronta. Mi estis mirigita — ŝtoniĝinta. ŝi levis la okulojn, kiam mi rigardis ŝin ankoraŭ. ŝi ne konfuziĝis, neniu
kolorŝanĝo sur ŝia vizaĝo perfidis movon, el kiu oni povus
konkludi ŝuldopruvon, aŭ timon esti malkovrita. ŝi diris: ”Bo-
nan matenon, fraŭlino,” en sia kutima, mallonga, flegma ma-
niero. Poste ŝi prenis alian ringon kaj pecon da rubando kaj
kudris plue.
”Mi provos ŝin,” mi pensis, ”tiel absoluta nepenetrebleco
superas mian komprenon.”
”Bonan matenon, Grace!” mi diris. ”ĉu okazis io ĉi tie? ŝaj-
nis al mi, ke ĉiuj servistoj antaŭ kelkaj minutoj vigle interparolis.”
”Ne. Sinjoro legis hieraŭ vespere en sia lito; li ekdormis ne
estinginte la lampon; la litkurtenoj ekbrulis, sed feliĉe li veki-
ĝis antaŭ ol la fajro atingis la litaĵon kaj la lignon de la lito kaj tiel li sukcesis estingi la fajron per akvo el la lavkruĉo.”
217
JANE EYRE
eLIBRO
”Strange!” mi diris mallaŭte, poste mi parolis plue rigar-
dante ŝin fikse: ”ĉu sinjoro Rochester vekis neniun? ĉu ne-
niu aŭdis la bruon, kiun li nepre faris, tion farante?”
Refoje ŝi rigardis supren al mi, kaj ĉi tiun fojon mi kredis
malkovri en ŝiaj okuloj ion kiel konscion pri kulpo. ŝi ŝajne
ekzamenis min atente, poste ŝi respondis:
”Vi scias, fraŭlino, ke la servistoj dormas tiel malproksime;
ŝajne ili ne aŭdis tion. La ĉambroj de sinjorino Fairfax kaj via estas plej proksimaj al tiu de sinjoro Rochester; sed sinjorino Fairfax diris, ke ŝi aŭdis nenion; se homoj maljuniĝas, ili ofte dormas profunde.” ŝi eksilentis kaj post momento parolis
plue, ŝajne kun indiferento, sed per tre signifa tono: ”Sed vi
estas juna, fraŭlino, kaj mi opinias, ke vi dormas malprofun-
de. Eble vi aŭdis la bruon?”
”Mi aŭdis ĝin!” mi diris kiel eble plej mallaŭte, tiel ke Leah, kiu ankoraŭ purigis la fenestrovitrojn, ne povis aŭdi min, ”kaj komence mi kredis, ke estas Piloto; sed Piloto ne povas ridi;
kaj tute certe mi aŭdis ridadon, kaj eĉ tre strangan.”
ŝi prenis alian fadenon, vaksfrotadis ĝin zorge, kudris ĝin
per firma mano al la litkurteno kaj rimarkis tre kviete:
”Estas preskaŭ neeble, fraŭlino, ke nia sinjoro ridus en tia
danĝero, tio estas mia opinio. Eble vi sonĝis.”
”Mi ne sonĝis,” mi diris iom krude, ĉar ŝia fera kvieteco
incitis min. Refoje ŝi rigardis min per la samaj penetraj, ekza-menaj okuloj.
”ĉu vi diris al la sinjoro, ke vi aŭdis ridadon?” ŝi demandis.
”Mi ne havis ankoraŭ la okazon, paroli kun li ĉi matene.”
”ĉu vi ne pensis pri tio, ke vi malfermu vian pordon kaj
rigardu en la galerion?” ŝi demandis plue. ŝajnis, kvazaŭ ŝi
volus submeti min al juĝa pridemandado, dum ŝi neatendi-
218
JANE EYRE
eLIBRO
te klopodis eltiri el mi la demandojn. Subite trafis min la pen-so, ke ŝi malice trompus min, se ŝi ekscius, ke mi malkovris
ŝian kulpon. Tial mi opiniis, ke estas konsilinde esti singarda.
”Kontraŭe,” mi diris, ”mi rigle fermis mian pordon.”
”Sekve vi ne kutime rigle fermas ĝin ĉiuvespere, antaŭ ol
enlitiĝi?”
”Diable! ŝi volas elspionadi miajn kutimojn, por ke ŝi povu
ŝpini siajn planojn!” Mia eksciteco denove venkis mian
singardemon. Mi respondis akre: ”¯is nun mi ne rigle fermis
la pordon; tio ŝajnis al mi io superflua kaj ne necesa. Mi ne
sciis, ke en Thornfield ia danĝero povus minaci min; sed es-
tonte,” kaj mi pli laŭtigis tiun vorton, ”estonte mi estos sin-
garda kaj esploros ĉu ĉio estas en ordo antaŭ ol enlitiĝi.”
”Estas konsilinde fari tion,” ŝi respondis. ”ĉi tiu regiono
estas tiel kvieta kaj sendanĝera kiel ĉiu alia kaj dum Thorn-
field Hall estas sinjora domo, mi ne aŭdis, ke ia ŝtelado oka-
zis, kvankam en la arĝentŝranko troviĝas granda kvanto da
arĝentaj objektoj kaj multege da mono, kiel ĉiu scias. Kaj pri-
pensu: en ĉi tiu vasta domo estas nur malmultaj servistoj,
dum la mastro estas tre ofte eksterdome, kaj ĉar li estas juna
viro, li bezonas nur tre malmultajn helpantojn, kiam li pasi-
gas ĉi tie kelkajn tagojn. Sed estas plej bone pritrakti singardon; pordo estas facile kaj baldaŭ rigle fermita, kaj ne malutilas meti riglilon inter si kaj ĉiu ebla katastrofo. Troviĝas multaj homoj, fraŭlino, kiuj ŝatas lasi ĉion al la providenco; sed mi diras, la providenco ne volas, ke oni malŝatu la rimedojn
kaj ĝi ofte benas tiujn, se ili estas prudente aplikitaj.”
Per tio ŝi finis sian paroladon. ¯i estis tre longa por ŝi kaj
ŝi faris ĝin kun ĉiu graveco de kvakerino.
Mi staris ankoraŭ tute konfuzita kaj mirigita pro tio, kion
219
JANE EYRE
eLIBRO
mi rigardis kiel ŝian mirindan memregecon kaj nepenetreblan
hipokritecon, kiam eniris la kuiristino.
”Sinjorino Poole,” ŝi diris al Grace, ”la tagmanĝo de la ser-
vistoj estos baldaŭ preta. ĉu vi ne volas malsupreniri?”
”Ne. Sed metu por mi kruĉon da biero kaj iom da pudingo
sur manĝobreton; mi portos ĝin supren.”
”ĉu vi ne volas havi viandon?”
”Nur peceton da ĝi kun iom da fromaĝo; tio estas ĉio, kion
mi manĝos.”
”Kaj la raguo?”
”Mi ne volas havi ĝin nun; mi malsupreniros ankoraŭ an-
taŭ la teo. Mi preparos ĝin mem.”
Kiam ŝi estis dirinta tion, la kuiristino sin turnis al mi, sciigante, ke sinjorino Fairfax atendas min. Mi tial iris. Mi tiel
cerbumadis pri la enigma karaktero de Grace Poole, ke mi
dum la tagmanĝo tute ne aŭdis la rakonton pri la forbruligi-
ta litkurteno. Pli kaj pli mi pensis pri ŝia situacio en Thorn-
field Hall, mi demandis min, kial oni ne ĵetis ŝin en mallibe-
rejon ĉi tiun matenon, aŭ kial oni ne eksigis ŝin kiel servistinon de sinjoro Rochester, ĉar la pasintan vesperon li ja per
klaraj vortoj sciigis al mi ŝian kulpon. Kiuj misterplenaj kaŭ-
zoj decidigis lin ne kulpigi ŝin al la tribunalo? Kial li rekomendis al mi la plej profundan silenton? ĉio tio estis stranga. Ku-raĝa, venĝema, fiera ĝentlemano ŝajnis esti en la povo de unu
el la plej malaltaj el siaj subuloj kaj eĉ tiel, ke li ne kuraĝis akuzi ŝin publike, nek puni ŝin, post kiam ŝi minacis lian vivon.
Se Grace estus juna kaj bela, mi kredus, ke pli delikata sen-
to ol timo aŭ singardo influis lin rilate al ŝi; sed ĉar ŝi estis malbela kaj malagrabla kaj maljuna, tiu supozo estus absur-220
JANE EYRE
eLIBRO
da. ”Kaj tamen,” mi pensis plue, ”ŝi estis antaŭe juna, kvan-
kam nur proksimume samaĝa kiel ŝia mastro; sinjorino Fair-
fax antaŭe rakontis al mi, ke Grace servis jam multajn jarojn
en la domo. Mi ne povas kredi, ke iam ŝi estis bela. Sed eble
ŝi havas originalecon kaj fortecon de karaktero, kiuj kompen-
sis la eksterajn belecojn. Sinjoro Rochester ŝatas homojn kun
firma kaj iom deflankiĝanta karaktero. Kaj ĉiuokaze Grace
estas strangega. Eble kaprico aŭ eraro dum lia juneco (kio
estis ebla ĉe senpripensa kaj nesinreganta karaktero kiel lia)
liveris lin en ŝian potencon, eble ŝi nun influas mistere liajn agojn, kaj estas al li neeble senigi sin de tiu influo.”
Sed mi interrompis mian rezonadon, ĉar subite leviĝis an-
taŭ mi la malgracia, malagrabla, sekiĝinta, eĉ kruda vizaĝo de
Grace Poole kaj mi pensis: ”Ne estas eble! Mia supozo ne po-
vas esti ĝusta. Tamen!” flustris al mi tiu mistera voĉo, kiu venas de nia koro, ”vi ankaŭ ne estas bela, kaj eble sinjoro Ro-
chester rigardas vin kun plaĉo; ĉar ofte ŝajnas al vi, ke li faras tion; — kaj en la pasinta nokto — jam pripensu pri tio,
kion li diris; memorigu al vi lian rigardon kaj lian voĉon.”
Mi memorigis ĉion tion al mi, lian parolon, lian rigardon;
ĉio sin prezentis klare al mia animo. Mi estis nun en la instru-
ĉambro; Adèle desegnis; mi klinis min super ŝi kaj gvidis ŝian
krajonon. Subite ŝi rigardis supren kaj kriis:
”Qu’avez-vous, Mademoiselle? — Vos doigts tremblent com-
me la feuille, et vos joues sont rouges: mais, rouges comme des cerises!”1
”Al mi estas varmege, Adèle, ĉar mi klinis min super vi!” ŝi
daŭrigis desegni, kaj mi pensis plue.
l Kio estas al vi, fraŭlino? — Viaj fingraj tremetas kiel folioj kaj viaj vangoj estas ruĝaj kiel ĉerizoj.
221
JANE EYRE
eLIBRO
Mi faris mian eblon por elpeli el mia kapo la pensojn pri
Grace, ĉar ili ĝenis min. Mi komparis min kun ŝi kaj trovis, ke ni estas tre malsamaj. Bessie Leaven diris, ke mi aspektas kiel
”sinjorino eminenta” kaj ŝi diris la veron: mi estis ”tia”. Kaj nun mi estis pli belaspekta ol tiam kiam Bessie vizitis min: mi havis freŝkoloran vizaĝon kaj mi estis pli forta; mia animo
estis vekiĝinta, mi estis plena de vivemo, ĉar mi karesis pli
gajajn esperojn kaj pli internajn ĝojojn.
”Vesperiĝas,” mi diris kaj rigardis tra la fenestro. ”Dum la
tuta tago mi ne aŭdis la voĉon de sinjoro Rochester, nek aŭ-
dis lian paŝon en la domo. Sed sendube mi vidos lin antaŭ la
vespero; ĉi tiun matenon min timigis la renkonto, nun mi ĝin
deziras, ĉar mia atendo renkonti lin tiel longe trompiĝis, ke
ĝi ŝanĝiĝis en malpaciencon.”
Kiam tute mallumiĝis kaj Adèle estis foririnta, por ludi kun
Sophie en la infanĉambro, mi sopiris la revidon. Mi aŭskul-
tis, ĉu la sonorilo en la halo aŭdiĝas; mi aŭskultis ĉu Leah venas al mi kun komisio; kelkfoje mi imagis aŭdi la paŝojn de
sinjoro Rochester kaj mi direktis min al la pordo atendante
vidi lin eniranta. La pordo restis fermita, nur mallumo enve-
nis tra la fenestro. Tamen ne estis ankoraŭ tro malfrue; ofte
li venigis min al si je la sepa aŭ je la oka horo kaj nun estis nur la sesa. Sincere mi esperis ne esti elrevigita ĉi tiun vesperon, ĉar mi havas tiel multon por diri al li! Mi intencis ankoraŭ
unu fojon paroli pri Grace Poole por aŭdi, kion li respondos;
mi volis demandi lin, ĉu li vere kredas, ke ŝi estas la hontin-
da atencintino kontraŭ lia vivo kaj se jes, kial li ne perseku-
tas laŭleĝe ŝian krimon. Estus al mi indiferente, ĉu mia scivo-
lo ĝenus lin; mi konis la ĝuon alterne inciti kaj rekvietigi lin; tiu ĝuo estis al mi granda ĝojo kaj iu instinkto gardis min
222
JANE EYRE
eLIBRO
konstante iri tro malproksimen en tiu rilato; neniam mi trans-
iris la limon de la incitado, sed mi ŝatis iri ĝis la plej malproksima limo. Konstante atentante la malgrandan formulon de
altestimo, kaj ĉiun devon de mia rango, mi povis konversa-
cii kun li sen malagrabla ĝeno pri argumentoj kaj tio distris
nin ambaŭ.
Fine la ŝtuparo knaris sub paŝoj; Leah eniris, sed nur por
sciigi min, ke la teo estas preparita en la ĉambro de sinjori-
no Fairfax. Mi direktis min tien, ĝojante malsupreniri, ĉar mi
imagis, ke per tio mi venos pli proksimen al sinjoro Roches-
ter.
”Vi nepre sopiras vian teon,” diris tiu bona sinjorino, kiam
mi eniris, ”vi manĝis tiel malmulte ĉi tiun tagmezon. Mi ti-
mis,” ŝi daŭrigis, ”ke vi estas malsaneta, vi aspektis febreca.”
”Ho, mi sentas min tute bone, neniam mi sentis min pli
bone.”
”Se tiel estas, pruvu tion per bona apetito; ĉu vi volas re-
plenigi la tekruĉon, dum mi finas la trikadon de la maŝoj de
ĉi tiu trikilo?” Fininte tiun laboron, ŝi leviĝis por malsuprenigi la kurtenon, kiu ĝis tiu tempo restis tirita supren, verŝajne por enirigi dum la trikado la lastajn radiojn de la taglumo. Nun
la krepusko transiris en plenan mallumon.
”La vespero estas bela,” ŝi diris, rigardante tra la fenestro,
”kvankam ne estas stel-lume. Entute sinjoro Rochester havis
belegan tagon por sia vojaĝo.”
”Vojaĝo! — ĉu sinjoro Rochester forvojaĝis? Mi eĉ ne sciis,
ke li estas eksterdome.”
”Ho! li forvojaĝis tuj post la matenmanĝo! li iris al The Leas, al la bieno de sinjoro Esthon, kuŝanta dek mejlojn preter
223
JANE EYRE
eLIBRO
Millcote. Mi kredas, ke tie kunvenas granda societo, lordo In-
gram, sinjoro John Lynn, kolonelo Dent kaj multaj aliaj.”
”ĉu vi atendas lin reen ankoraŭ hodiaŭ vespere?”
”Ne, kaj ankaŭ ne morgaŭ. Estas verŝajne, ke li restos for
unu semajnon, aŭ ankoraŭ pli longe; kiam tiuj riĉuloj, alt-
ranguloj kaj elegantuloj kunvenas, ili estas tiel ĉirkaŭitaj de lukso kaj amuzoj, tiel bone provizitaj de ĉio plaĉa kaj distra, ke ordinare ili ne montras rapidemon refoje disiri. ĉe tiaj okazoj la sinjoroj estas tre bonvenaj kaj sinjoro Rochester estas
tiel aminda kaj viva en societo, ke mi kredas, ke li estas ĉies favorato kaj amato. La sinjorinoj tre ŝatas lin, kvankam ili eble opinias, ke lia eksteraĵo ne estas alloga en iliaj okuloj; sed mi supozas, ke liaj scioj kaj talentoj, eble ankaŭ lia riĉeco kaj lia alta nomo iom kompensas lian malbelan eksteraĵon.
”ĉu en ’the Leas’ estas ankaŭ sinjorinoj?”
”Tie estas sinjorino Eshton kaj ŝiaj tri filinoj, vere tre ele-
gantaj, krom ili estas tie la nobelinoj Blanche kaj Mary Ing-
ram, tre belaj virinoj, mi supozas; mi iam vidis Blanche antaŭ
ses aŭ sep jaroj, kiam ŝi estis ankoraŭ juna knabino dekok-
jara. ŝi venis ĉi tien por ĉeesti balon dum kristnaska kunve-
no, kiun donis sinjoro Rochester. Tiun tagon vi devus vidi kiel riĉe estis ornamita la manĝosalono, kiel belege prilumita! Mi
kredas, ke almenaŭ kvindek gesinjoroj estis ĉi tie — ĉiuj apar-
tenis al la plej eminentaj familioj de la grafolando. Kaj fraŭ-
lino Ingram estis la reĝino de la vespero.”
”Vi diras, ke vi vidis ŝin, sinjorino Fairfax. Kiel ŝi aspektis?”
”Jes, mi vidis ŝin. La pordo de la manĝosalono estis malfer-
mita; kaj ĉar estis kristnaska vespero, al la servistaro estis
permesite ariĝi en la halo por aŭdi, ke kelkaj el la sinjorinoj kantas kaj ludas. Sinjoro Rochester volis, ke mi eniru kaj tial 224
JANE EYRE
eLIBRO
mi sidiĝis en kvieta angulo kaj rigardis ĉiujn. Neniam en mia
vivo mi vidis pli belan spektaklon; la sinjorinoj portis la plej multekostajn tualetojn; la plej multaj — almenaŭ la plej junaj
— aspektis tre belaj; sed fraŭlino Ingram estis certe la reĝino.”
”Kaj kiel ŝi aspektis?”
”ŝi estis altkreska, havis belegan bruston, larĝajn ŝultrojn,
gracian kolon: malbrilan, malhelan vizaĝkoloron, noblajn
trajtojn; okulojn kiel tiuj de sinjoro Rochester, grandaj kaj nigraj kaj brilaj kiel ŝiaj juveloj. Krome ŝi havis korvonigrajn harojn bele aranĝitajn; malantaŭ ŝia kapo estis krono el dikaj,
larĝaj harligoj kaj antaŭe ŝi portis la plej longajn, brilajn buklojn, kiujn mi iam vidis. ŝi estis vestita per la plej hele blanka robo kun sukcenkoloraj skarpoj trans la ŝultroj kaj brusto,
kunligitaj ĉe la flanko, kaj plue pendantaj malsupren per
longaj franĝoj ĝis la bordo de la robo. Sur la kapo ŝi portis
sukcenkoloran floron, kiu kontrastis mirinde la korvonigran
buklaron.”
”Kaj kompreneble ŝi estis tre admirata?”
”Jes, en vero, kaj ne nur pro sia beleco, sed ankaŭ pro siaj
talentoj. ŝi estis unu el tiuj, kiuj kantis kaj unu el la sinjoroj akompanis ŝin per fortepiano. ŝi kaj sinjoro Rochester kantis dueton.”
”Sinjoro Rochester? Mi ne sciis, ke li povas kanti.”
”Ho, li havas belegan bason kaj muzikan talenton.”
”Kaj kian voĉon havas fraŭlino Ingram?”
”Tre riĉan, kaj potencan. ŝi kantis rave. Estis vera ĝuo aŭdi
ŝin; kaj poste ŝi ludis. Mi ne bone povas juĝi la muzikon, sed
tion sinjoro Rochester povas bonege, kaj mi aŭdis lin diri, ke
ŝia tekniko estas eksterordinare bona.”
225
JANE EYRE
eLIBRO
”Kaj tiu bela kaj talenthava fraŭlino ne estas ankoraŭ edzi-
niĝinta?”
”ŝajnas, ke ne. Mi kredas, ke ŝi kaj ŝia fratino havas nur
malgrandan riĉaĵon. La propraĵoj de la maljuna lordo Ingram
estis plejparte nevendeblaj, kaj la pli aĝa filo heredis preskaŭ ĉion.”
”Sed mi miras pri tio, ke ne iu riĉa nobelo aŭ ĝentlemano
enamiĝis je ŝi. Ekzemple sinjoro Rochester. Li estas ja tre riĉa, ĉu ne vere?”
”Ho jes! Sed vidu, la diferenco inter ilia aĝo estis tre gran-
da. Sinjoro Rochester estas preskaŭ kvardekjara, kaj ŝi estas
ne pli ol dudek.”
”Tio ja tute ne gravas! ĉiutage okazas geedziĝoj, kies par-
tioj diferencas ankoraŭ pli multe pri la aĝo.”
”Vi pravas! Sed mi apenaŭ kredas, ke sinjoro Rochester
pensis pri tia geedziĝo. Sed vi ja tute ne manĝas. Vi manĝis
ankoraŭ nenion, post kiam vi sidiĝis ĉe la tetablo.”
”Ne, mi estas tro soifa por manĝi. ĉu vi volas verŝi por mi
tason da teo?”
Mi estis pripensanta denove paroli pri ebla geedziĝo de
sinjoro Rochester kaj la bela fraŭlino Blanche, kiam Adèle en-
venis en la ĉambron, per kio la konversacio estis kondukata
en alian direkton.
Estante refoje sola, mi pripensis la sciigojn, faritajn al mi;
mi ekzamenis mian propran koron, ĝiajn pensojn kaj sentojn
kaj serioze klopodis per forta mano rekonduki en la mallar-
ĝajn vojojn de la prudento tiujn, kiuj flankeniris per la senfina kaj senvoja dezerto de la imagopovo.
Kondukita antaŭ mian propran tribunalon, mia memoro
atestis pri la esperoj, deziroj kaj sentoj, naskitaj en mi dum la 226
JANE EYRE
eLIBRO
lasta nokto — pri la ĝenerala animstato, al kiu mi donis min
dum preskaŭ du semajnoj; la prudento estis paŝinta antaŭen
kaj estis rakontinta en sia propra kvieta maniero, kiel mi estis forĵetinta la realecon kaj avide englutinta la idealon — kaj mi eldiris la jenan juĝon:
”Ke pli granda malsaĝulino ol Jane Eyre neniam vivis sur
la tero; ke neniu pli fantaziema idiotino iam diboĉis en pli
dolĉaj mensogoj; ke neniam pensanta estaĵo englutis vene-
non pli avide, kvazaŭ ĝi estus nektaro.”
”ĉu vi,” mi diris, ”plaĉus al sinjoro Rochester? ĉu vi havus
la povon esti amata de li? ĉu vi havus por li ian gravecon? Iru for! Via malsaĝeco naŭzas min. Vin ĝojigis okazaj pruvoj de
montrita prefero — tre malklaraj pruvoj, kiujn ĝentlemano de
eminenta familio, viro de la mondo montris al nesperta subu-
lino. Kiel vi povus tion fari, ho kompatinda malsaĝulino! —
ĉu via propra intereso ne povis fari vin pli saĝa? ĉu vi refoje kaj denove en ĉi tiu mateno rekondukis antaŭ viajn okulojn
la mallongan scenon de la lasta nokto? — Kovru vian vizaĝon
kaj hontu! Li diris ion por laŭdi viajn okulojn, ĉu ne vere?
Blinda malsaĝulino! Levu viajn palpebrojn blindiĝintajn kaj
rigardu vian propran malbenitan absurdecon! Ne decas al
virino lasi sin flati de eminentulo, kiu neeble povas intenci
edziĝi kun ŝi; kaj ĉiu virino agas malsaĝe, kiam ŝi nutras en si amon, kiu nerespondita kaj daŭre kaŝita, devas konsumi la
vivon, per kiu ĝi estas nutrata; kaj kiu, kiam ĝi estos malkov-
rita kaj respondita, kiel ignis fatuus1 devas konduki en marĉan dezerton, el kiu plu ne estas elirejo.
”Jane Eyre, aŭskultu tial vian juĝdecidon: morgaŭ prenu la
spegulon, metu ĝin antaŭ vin kaj montru al vi kiel eble plej
1 vaglumo
227
JANE EYRE
eLIBRO
fidele vian propran bildon, ne kaŝante eĉ unu eraron, ne fo-
rigante eĉ unu akran trajton de via vizaĝo; ebenigu eĉ ne unu
malbelan trajton kaj skribu sub ĝi: Portreto de kompatinda,
solstaranta, malbela guvernistino.
”Poste prenu platon el eburo — tian vi posedas en via pen-
traĵkesto; prenu vian paletron, miksu viajn plej freŝajn, plej
belajn, plej klarajn kolorojn; elektu vian plej delikatan ka-
melharpenikon; pentru zorge la plej belan vizaĝon, kiun via
imago povas sorĉi al vi, pentru ĝin per la plej delikataj kolo-
roj laŭ la priskribo, kiun faris sinjorino Fairfax pri Blanche
Ingram. Ne forgesu pri la karbonigraj harbukloj, pri la orien-
taj okuloj — kion? Vi volas uzi kiel ekzemplojn, tiujn de sinjo-ro Rochester? — Ordonu! — Ne ĝemu! — Ne estu sentimen-
tala! — Ne bedaŭru! — Mi atendas nur prudenton kaj deci-
demon. Revoku antaŭ via imago la majestajn kaj tamen har-
moniajn liniojn, la grekan nukon, la antikvan bruston; klare
pentru la rondan ravan brakon kaj la delikatan manon; ne
forgesu pri la braceleto, nek pri la diamanta ringo; fidele pentru la kostumon, la gajan belegan puntaĵon, la brilan atlason,
la oran rozon; nomu ĝin: ”Blanche, aminda kaj bela altran-
gulino!”
”Se iam estonte vi povus imagi, ke sinjoro Rochester havas
bonajn pensojn pri vi, prenu tiujn du pentraĵojn kaj diru: Sin-
joro Rochester gajnus verŝajne la amon de ĉi tiu nobla fraŭ-
lino, se li volus peni gajni ĝin, — ĉu estas tamen verŝajne, ke li nur unu momenton atentus ĉi tiun kompatindan, sensignifan plebeinon?
”Mi faros tion,” mi decidis, kaj post tiu firma decido mi
ekdormis kviete kaj profunde.
Mi plenumis mian vorton. Unu aŭ du horoj sufiĉis al mi
228
JANE EYRE
eLIBRO
por desegni mian propran bildon per krajono; kaj en malpli
ol unu horo mi finis sur eburo miniaturon de la imagita Blan-
che Ingram. ¯i estis aminda bildo kaj komparante ĝin kun la
vere krajone kopiita kapo, mi trovis la kontraston tiel gran-
da, kiel la memkono nur povus deziri ĝin. La laboro estis al
mi bonfaro. ¯i estis okupinta miajn kapon kaj manojn kaj
doninta fortecon kaj firmecon al la novaj impresoj, kiujn mi
neforviŝeble volis engravuri en mian koron.
Baldaŭ mi povis gratuli min pro la severa disciplino, al kiu
mi estis submetinta min. Dank’al ĝi mi kapablis iri renkonte
al sekvontaj okazoj kun la necesa, deca kvieto.
229
JANE EYRE
eLIBRO
ĉapitro XVII.
Pasis unu semajno, kaj neniu sciigo de sinjoro Rochester
alvenis. Pasis dek tagoj; kaj ankoraŭ li ne revenis. Sinjo-
rino Fairfax diris, ke ŝi ne mirus, se li de The Leas tuj irus al Londono kaj plie al la kontinento ne revenante al Thornfield
Hall antaŭ ol pasis tuta jaro. Jam ofte li tiel neatendite kaj
subite foriris de la malnova domo. Kiam mi aŭdis tion, ekre-
gis min duonsveno, mia koro preskaŭ ne plu batis. Mi estis
atakata de surdiganta, kapturniĝanta sento; sed kunigante
mian tutan prudenton kaj rememorigante al mi la ĵus akce-
ptitajn principojn, mi perforte regis min mem kaj estis miri-
ge, kiel mi plibonigis mian kelktempan mallertecon. Mi kla-
rigis al mi mem, ke estas granda eraro kredi, ke la agoj de
sinjoro Rochester povus interesi min. Tion mi ne kredis, ĉar
mi malhumiligis min per sklava ideo de malfiereco — kon-
traŭe, mi nur diris:
”Vi havas plu neniun interrilaton kun la posedanto de
Thornfield, krom akcepti vian salajron, kiun li pagas al vi, ĉar vi instruas lian protektatinon; plue estu dankema al li pro la
bona traktado, kiun vi rajtas ricevi, se vi plenumas dece vian
devon. Estu certa, ke tio estas la sola ligilo inter vi, kaj ke li vere rigardos tia tiun ligilon. Sekve ne faru lin la objekto de viaj delikataj sentoj, de via ravo, de viaj turmentoj kaj aflik-toj. Li ne apartenas al via rango, okupu vin kun viaj egaluloj
kaj ne estimu vin mem tro alte, por malŝpari la amon de via
230
JANE EYRE
eLIBRO
tuta koro, de via animo kaj de ĉiuj viaj fortoj, ĉar tia dono ne estus dezirata sed nur malestimata.”
Kviete mi plenumis mian taskon dum tiu tago; sed de tem-
po al tempo entrudiĝis en mian kapon kaŭzoj, kiujn mi povus
utiligi kiel motivojn por forlasi Thornfield Hall, kaj nevole mi redaktis anoncojn kaj pensis pri novaj oficoj; mi ne trovis necese subpremi tiujn pensojn. Ili nur ĝermus kaj portus fruk-
tojn, se estus eble.
Sinjoro Rochester forestis proksimume du semajnojn,
kiam la poŝtisto portis leteron por sinjorino Fairfax.
”¯i estas de nia mastro,” ŝi diris rigardante la adreson. ”Su-
pozeble ni nun ekscios, ĉu ni povos atendi lin baldaŭ aŭ ne.”
Kaj dum ŝi rompis la sigelon kaj malrapide legis la enha-
von de la letero, mi daŭrigis trinki mian teon (ni nome sidis
matenmanĝante). Estis varmege kaj mi atribuis al tiu cirkon-
stanco, ke subite fajra ardo kovris mian vizaĝon. Nevole mia
mano tremetis, kaj la duono de la enhavo de mia taso verŝiĝis
en la subtason — sed pri tio mi ne volis pripensi plue.
”Nu, ofte estas al mi, kvazaŭ ni vivus ĉi tie tro solece; sed
dum mallonga tempo ni havos sufiĉon por fari,” diris sinjo-
rino Fairfax, ankoraŭ tenante la leteron antaŭ siaj okulvitroj.
Antaŭ ol mi permesis al mi peti klarigon, mi kunligis la li-
bere pendantajn rubandojn de la antaŭtuko de Adèle. Do-
ninte al ŝi novan kuketon kaj pleniginte refoje ŝian kruĉon
per lakto, mi diris tre indiferente:
”Supozeble sinjoro Rochester ne baldaŭ revenos?”
”Li vere revenos jam en tri tagoj, kiel li skribas. Sekve jam
la venontan jaŭdon, kaj li eĉ ne venos sola. Mi ne scias, kiom
da eminentuloj el Leas venos kun li; li nur skribas al mi, ke la plej bonaj gastoĉambroj estu ordigitaj kaj la librejo kaj la sa-231
JANE EYRE
eLIBRO
lonoj devas esti purigitaj; kaj de la gastejo ’Sankta Georgo’ en Millcote mi venigu helpantojn por la kuirejo, aŭ de alia loko.
La sinjorinoj kunportos kun si siajn ĉambristinojn kaj la sinjoroj siajn servistojn; ni do havos homplenan domon.”
Kaj sinjorino Fairfax rapide englutis sian matenmanĝon kaj
forrapidis por tuj komenci la preparojn.
Kiel dirite, la venantaj tri tagoj estis plenaj de laboro. Mi
ĉiam kredis, ke ĉiuj ĉambroj en Thornfield Hall estas plej bele aranĝitaj kaj purigitaj. Sed ŝajnas, ke mi trompis min. Tri virinoj estis dungitaj por helpi en la purigado, kaj neniam an-
taŭe nek poste mi vidis tian frotadon, tian brosadon, tian pu-
rigadon de muroj, tian senpolvigadon de tapiŝoj, tian depre-
nadon de pentraĵoj, tian poluradon de speguloj kaj lustroj,
tian ekbruligadon de kamenofajroj en dormejoj, tian aeruma-
don de litaĵoj kaj tiel plu, kaj tiel plu. Adèle dum tiu tuta laboro kuris tien kaj reen kiel sovaĝulino. La preparoj por la
gastoj kaj la perspektivo de ilia alveno ŝajnis ĵeti ŝin en grandan ekstazon. ŝi volis, ke Sophie zorge ekzamenu kaj reviziu
ĉiujn ŝiajn ”toilettes” kiel ŝi nomis siajn vestaĵojn; la portitaj denove gladitaj kaj se bezonate plibonigitaj kaj plibeligitaj.
Sed ŝi mem faris nenion krom kuri tien kaj reen en la antaŭ-
ĉambroj, salti sur la litaĵojn kaj denove forsalti de ili kaj sin movi kaj sin ŝovi antaŭ la grandaj fajroj de la kamenoj. ŝi estis liberigita de ĉiuj instrudevoj; sinjorino Fairfax estis deviginta min helpi al ŝi, kaj la tutan tagon mi movis min en la pro-
vizejo, helpante aŭ malhelpante ŝin kaj la kuiristinon en ilia
laboro; mi lernis fari fromaĝkukojn kaj francajn konfitaĵojn
kaj ovokremon, garni desert-telerojn kaj lardi ĉasaĵojn.
La societo estis atendata ĵaŭdon posttagmeze, sufiĉe frue
por manĝi je la sesa horo. En la antaŭiranta tempo mi ne ha-
232
JANE EYRE
eLIBRO
vis okazon cerbumi pri miaj ˛imeroj, kaj mi kredas, ke mi
estis same ĝoja kaj okupita kiel ĉiuj aliaj en la domo — escep-
tinte Adèlon. Sed de tempo al tempo mia gajeco estis prema-
ta kaj kontraŭ mia volo mi refalis en la regionon de la dubo
kaj eblecoj kaj malklaraj supozoj. Tio okazis ĉiam, kiam mian
okulon trafis la pordo de la ŝtuparo de la tria etaĝo, kiu en la lasta tempo konstante estis ŝlosita, kaj kiam ĝi malrapide
malfermiĝis kaj tra ĝi aperis la figuro de Grace Poole kun pura kufo, blanka antaŭtuko kaj koltuko. Ofte mi vidis ŝin malsu-prengliti en la galerion, dum ŝia malpeza paŝo estis ankoraŭ
plimallaŭtigata de dikaj feltaj ŝuoj; en tiuj okazoj ŝi kutimis subite ensteliĝi en la dormejon, kie ĉio kuŝis intermiksita, por montri al la laboristinoj, kiel oni plej bone povas poluri ka-menkradon, aŭ purigi kamenkornicon aŭ forigi makulojn de
la tapiŝoj, poste ŝi refoje foriris. Tiel ŝi unu fojon ĉiutage malsupreniris al la kuirejo, tagmanĝis, fumis el malgranda pipo1
en angulo apud la forno kaj poste reiris portante kun si sian
kruĉon plenan de biero al sia propra, malluma, supre kuŝanta
rifuĝejo. Nur unu solan horon ŝi pasigis kun la aliaj servistoj malsupre en la kuirejo, sian ceteran tempon ŝi pasigis en la
dua etaĝo, en ĉambreto el kverko. Tie ŝi sidis kudrante — eble
ankaŭ ridante en sia stranga maniero — tiel solece, tiel forla-
site, kiel krimulo en sia mallibereja ĉelo.
Plej strange estis, ke neniu en la tuta domo, krom mi mem,
ŝajnis miri pri ŝiaj kutimoj kaj ke neniu rimarkis ilin. Neniu
parolis pri ŝia ofico aŭ okupo; neniu kompatis ŝin pro ŝia so-
leco. Unu fojon mi aŭdis parton de interparolo pri Grace in-
1 Kutimo de la maljunaj virinoj en tiu epoko, 1847. Rimarko de la tradukinto
233
JANE EYRE
eLIBRO
ter Leah kaj unu el la laboristinoj. Leah diris ion, kion mi ne komprenis kaj la laboristino respondis:
”Supozeble ŝi ricevas altan salajron?”
”Jes,” diris Leah, ”mi dezirus, ke la mia estus tiel alta; kvankam mi ne plendas pri la mia — en Thornfield Hall la mastro
ne estas avara; sed mi ne ricevas la kvinonon de la sumo, kiun
ricevas sinjorino Poole. Kaj ŝi metas flanken multon. ĉiu-
kvaronjare ŝi iras al la banko en Millcote. Mi ne mirus, se ŝi
havas jam sufiĉan monon por vivi sendepende, se iam ŝin
kaptus la ideo eksiĝi el la servo de sinjoro Rochester. Sed mi
kredas, ke ŝi tro kutimiĝis al la domo; krom tio ŝi estas apenaŭ kvardekjara, forta kaj sana kaj taŭga je ĉiu laboro. Sekve estas ankoraŭ tro frue por ŝi por fari nenion.”
”ŝi estas bona laboristino, kiel mi pensas,” diris la frotisti-
no.
”Ho jes, ŝi kapablas fari ĉiun laboron, ŝi scias, kion ŝi de-
vas fari — neniu pli bone ol ŝi,” interrompis Leah multsigni-
fe, ”kaj neniu kapablus anstataŭi ŝin en ŝia laboro; eĉ ricevan-te ŝian salajron.”
”Vi estas prava!” respondis la alia. ”Mi do dezirus scii, ĉu
la mastro — —”
La laboristino estis parolonta plue, sed Leah sin turnis kaj
ekvidis min. Tuj ŝi donis alflank-puŝon al sia kunulino.
”ĉu ŝi ne scias tion?” mi aŭdis flustri la virinon.
Leah kapneis kaj la interparolado finiĝis. ĉio, kion mi kon-
kludis el ĝi, estis la jeno: sekreto estas en Thornfield, kaj intence oni ĝin kaŝas al mi.
La ĵaŭdo proksimiĝis; la antaŭan vesperon ni estis finintaj
ĉiun laboron; la tapiŝoj estis metitaj en la ĉambroj, la litkurtenoj estis pendigitaj, brile blankaj litkovriloj estis sternitaj, 234
JANE EYRE
eLIBRO
tualetotabloj estis ordigitaj, la meblaro estis polurita kaj en ĉiuj vazoj staris floroj. Ankaŭ la granda koridoro estis purigita, la ŝtuparo kaj ĝia balustrado same kiel la alta ĉizita sta-
ranta horloĝo estis frotitaj kaj brilis kiel spegulo; en la man-
ĝosalono la arĝentaĵoj brilis sur la bufedo; en la buduaro kaj
en la salono la okuloj renkontis ĉie vazojn kun alilandaj floroj el la varmejo.
La posttagmezo venis. Sinjorino Fairfax surmetis sian plej
bonan nigran veston el atlaso, siajn gantojn, sian oran hor-
loĝon kun ĉeno, ĉar ŝi devos ricevi la gastojn, konduki la sin-
jorinojn en iliajn ĉambrojn, kaj tiel plu. — Ankaŭ Adèle vo-
lis esti bele vestita, kvankam mi opiniis, ke ŝi havos malmul-
tan ŝancon esti enkondukita al la societo, almenaŭ tiun tagon.
Intertempe, por fari al ŝi plezuron, mi permesis, ke Sophie
vestu ŝin per ŝia riĉa, lana, blanka tualeto el atlaso. Rilate al mi, mi ne bezonis ŝangi mian tualeton; neniu ja deziros, ke mi
forlasu mian sanktejon, la instru-ĉambron — ĉar sanktejo ĝi
farigis al mi — ”agrabla rifuĝejo en tempo de zorgo kaj ĉagre-
no.”
Estis hela, dolĉa printempotago, unu el tiuj tagoj, kiuj je la
fino de marto aŭ je la komenco de aprilo brile leviĝas trans la teron kiel heroldo de la somero. ¯i nun estis finiĝonta; sed
ankaŭ la vespero estis varma kaj mi sidis kun mia laboro ĉe
la malfermita fenestro de la instru-ĉambro.
”Jam malfruiĝas,” rimarkis sinjorino Fairfax, enirante en
sia susuranta pompa kostumo. ”Mi tre ĝojas, ke mi fiksis la
tagmanĝon unu horon pli malfrue ol ordonis sinjoro Roches-
ter; la sesa horo nun jam pasis. Mi irigis John al la parkopor-
degoj por vidi, ĉu io estas videbla ie sur la granda vojo. De tie oni povas vidi malproksimen en la direklo al Millcote.” ŝi iris 235
JANE EYRE
eLIBRO
al la fenestro. ”Jen li jam revenas!” ŝi diris. ”Nu, John,” ŝi vokis rigardante eksteren, ”kio estas? ĉu vi vidis ilin?”
”Ili venas, sinjorino,” respondis John. ”En dek minutoj ili
estos ĉi tie.”
Adèle rapidis al la fenestro. Mi sekvis ŝin, tenante min ĉe
ŝia flanko tiamaniere malantaŭ la fenestra kurteno, ke neniu
venanto povus rimarki min. La dek minutoj, kiujn John estis
antaŭdirinta, ŝajnis daŭri tre longe; sed fine ni aŭdis la rul-
bruon de la radoj; kvar rajdantoj suprenrajdis la vojon kaj ilin sekvis du sentegmentaj veturiloj. Moviĝantaj vualoj kaj plumoj plenigis la du veturilojn, du el la rajdantoj estis junaj elegantaj sinjoroj; la tria estis sinjoro Rochester sur sia nigra
ĉevalo Messour; Piloto antaŭiris lin per altaj saltegoj; ĉe lia flanko rajdis virino kaj ŝi kun li estis la unuaj de la societo. ŝia malhela ruĝa rajdkostumo preskaŭ tuŝis la teron, ŝia longa
vualo flirtis en la vento; riĉaj korvonigraj harbukloj vidiĝis tra
ĝiaj diafanaj faldoj.
”Fraŭlino Ingram!” ekkriis sinjorino Fairfax kaj plej rapide
ŝi iris al sia posteno malsupre en la halo.
La kavalkado sekvis la kurbiĝojn de la vojo, kaj iris laŭ la
angulo de la domo, kie ni perdis ĝin el la okuloj. Nun Adèle
petis la permeson iri renkonte al la venantoj, sed mi sidigis
ŝin sur miajn genuojn, komprenigante al ŝi, ke ŝi sub neniu
preteksto pensu pri tio, montri sin antaŭ la okuloj de la gastinoj nek hodiaŭ nek en alia tempo, se oni ne venigas ŝin; ke
sinjoro Rochester tre kolerus kaj tiel plu. Kiam mi diris tion
al ŝi, ŝi kompreneble ekploris, sed ĉar mi rigardis ŝin tre se-
rioze, ŝi fine forviŝis la larmojn.
Nun ĝoja bruo aŭdiĝis malsupre en la halo; la basaj voĉoj
de la sinjoroj kaj la arĝentaj voĉoj de la virinoj miksiĝis har-236
JANE EYRE
eLIBRO
monie, kaj super ĉiuj estis aŭdebla la plensona voĉo de la
mastro de Thornfield Hall, kiu diris bonvenon al la belaj kaj
amindaj gastinoj kaj noblaj gastoj ĉe la alveno en sian domon.
Poste aŭdiĝis sur la ŝtuparo malpezaj paŝoj, kaj el la galerio
sonis paŝetado, kaj mallaŭta ridado, malfermado kaj ferma-
do de pordoj kaj poste dum momento ĉio senbruiĝis.
”Elles changent de toilettes,1” diris Adèle, kiu atente aŭskul-
tis sekvante ĉiujn movojn; ŝi profunde ĝemis.
”Chez maman,” ŝi diris, ”quand il y avait du monde, je la sui-
vais partout, au salon et à leurs chambres; souvent je regardais les femmes de chambre coiffer et habiller les dames, et c’était si amu-sant: comme cela on apprend.2”
”ĉu vi ne estas malsata, Adèle?”
”Mais oui, Mademoiselle: voilà cinq ou six heures que nous
n’avons pas mangé.3”
”Nu, do; dum la sinjorinoj estas en siaj ĉambroj, mi riskos
malsupreniri por preni iom da manĝo por vi.”
Tre singarde elirante mian kaŝejon mi serĉis malantaŭan
ŝtuparon, kiu kondukis senpere al la kuirejo. En tiu regiono
ĉio estis fajro, varmego kaj movo; la supo kaj la fiŝoj estis en la lasta stadio de perfektiĝo, kaj la kuiristino sin klinis super la patoj en korpa kaj anima situacio, kiu minacis finiĝi per
tuja forbruliĝo. En la servista ĉambro staris kaj sidis du vetu-rigistoj antaŭ la fajro; la ĉambristinoj estis supozeble supre ĉe siaj mastrinoj; la nove dungitaj servistinoj kuris tien kaj reen diligente laborante. Trapuŝante min tra tiuąoso, mi fine
1 Ili ŝanĝas la tualetojn.
2 ĉe mia patrino, kiam oni vizitis sin, mi ĉien sekvis ŝin al la salono kaj al iliaj ĉambroj; ofte mi vidis, ke la ĉambristinoj kombis kaj vestis la sinjorinojn, kaj estis tre amuze: tiel oni lernas.
3 Ho jes, fraŭlino: ni ja ne manĝis dum kvin aŭ ses horoj.
237
JANE EYRE
eLIBRO
atingis la manĝejon; tie mi prenis malvarman rostitan koki-
non, blankan panon, kelkajn malgrandajn tortojn, du tele-
rojn; tranĉilojn kaj forkojn. Kun tiu kaptaĵo mi rapide reiris.
Mi estis jam atinginta la galerion kaj ĵus fermis la malantaŭan pordon, kiam plilaŭtiĝanta murmuro de voĉoj sciigis al mi, ke
la gastinoj estis elirontaj siajn ĉambrojn. Mi ne povis eniri la instruĉambron antaŭ ol preteriri kelkajn el iliaj ĉambroj kaj
esti vidata kun mia provizo; tial mi haltis ĉe tiu fino de la koridoro, kiu ne havis fenestron kaj sekve estis malluma, ĉar la
suno jam malsupreniris kaj rapide krepuskiĝis.
En tiu momento la belaj gastinoj eliris unu post la alia si-
ajn ĉambrojn; ĉiu eliris gaja kaj vestita per tualeto, kiu hele lumis pro la krepusko. Dum kelka momento ili staris ariĝintaj
en la fino de la galerio kaj parolis per tonoj de dolĉa kaj subpremita viveco; poste ili senbrue ŝvebis malsupren laŭ la ŝtu-
paro kiel hela nebulo malsupreniranta la monton. Ilia kuna
apero impresis min kiel la plej gracia eleganteco, io tia neni-
am impresis min antaŭe.
Mi vidis Adèle, rigardanta tra la pordo de la instruĉambro,
kiun ŝi estis duone malferminta. ”Kiaj belaj sinjorinoj kaj
fraŭlinoj!” ŝi kriis angle, ”Ho, mi dezirus, ke mi povu iri al ili!
ĉu vi kredas, ke sinjoro Rochester venigos nin post la tag-
manĝo?”
”Ne, tion mi vere ne kredas. Sinjoro Rochester devos pensi
pri aliaj aferoj. Ne cerbumu plu pri la gastinoj hodiaŭ vespe-
re, eble vi vidos ilin morgaŭ; jen via tagmanĝo.”
ŝi estis vere malsata, tial la kokino kaj la tortoj deturnis
ŝiajn pensojn dum kelkaj momentoj. Feliĉe, ke mi estis alpro-
priginta al mi ĉi tiun provizon; alie ŝi, mi kaj Sophie, al kiu mi portis parton de mia manĝo, verŝajne ne estus ricevintaj tag-238
JANE EYRE
eLIBRO
manĝon. Malsupre ĉiuj estis okupataj per aliaj aferoj kaj ne-
niu povis pensi pri ni. La deserto estis enportita nur je la naŭa horo, kaj je la deka la servistoj iris ankoraŭ tien kaj reen kun teleroj kaj kafotasoj. Mi permesis al Adèle enlitiĝi multe pli
malfrue ol ordinare; ĉar ŝi certigis, ke ŝi neeble povus ekdor-
mi, kiam la homoj tiel kuras tien kaj reen kaj la pordoj tiel
ofte fermiĝas kaj malfermiĝas. Krom tio, ŝi aldiris, eble sinjoro Rochester venigos ŝin kaj alors quel dommage! (kaj tiam kiel
domaĝe) se ŝi estus jam senvestigita!
Tiel longe, kiel ŝi volis aŭskulti min, mi rakontis al ŝi histo-rietojn, kaj poste pro la vario mi kondukis ŝin en la galerion.
La lampo en la antaŭhalo estis nun ekbruligita, kaj ŝi amuzis
sin glitante malsupren laŭ la balustrado kaj rigardis la ser-
vistojn labori. Tre malfrue en la vespero eksonis la muziko el
la salono, kie oni ludis sur piano. Adèle kaj mi sidiĝis sur la plej supra ŝtupo de la ŝtuparo por aŭskulti. Subite la sono de
bela voĉo sin miksis kun la sonoj de la piano; estis fraŭlino,
kiu kantis kaj ŝia voĉo estis dolĉa kaj mola. Kiam la solo finiĝis, sekvis dueto kaj poste ŝerckanto; gaja zumado de
voĉoj plenigis la interpaŭzojn. Mi aŭskultis longe. Subite mi
surprizis min, ke mia orelo streĉiĝis por diferencigi el ĉiuj
voĉoj tiun de sinjoro Rochester; kiam tio baldaŭ sukcesis al
ĝi, ĝi klopodis kompreni la parolitajn vortojn, kiuj estis tre
malklaraj pro la malproksimeco.
Fine la dekunua horo batis. Mi rigardis Adèlon, kiu estis
metinta la kapon sur mian ŝultron; ŝiaj palpebroj fariĝis pe-
zaj, tial mi prenis ŝin sur miajn brakojn kaj portis ŝin en la
liton. Je la unua horo la gesinjoroj iris en siajn ĉambrojn.
La sekvanta tago estis tiel bela kiel la antaŭa. Plej granda
parto de la societo uzis ĝin por serĉi belegan rigardon al la
239
JANE EYRE
eLIBRO
ĉirkaŭaĵo. Frue en la antaŭtagmezo ili faris ekskurseton, iuj
surĉevale, aliaj veturile. Mi vidis la foriron kaj la revenon. Kiel la antaŭan tagon, fraŭlino Ingram estis denove la sola rajdis-tino, kaj denove sinjoro Rochester rajdis ĉe ŝia flanko. Ambaŭ
estis apartiĝintaj de la aliaj gastoj. Mi atentigis pri tio sinjorinon Fairfax, kiu staris flanke de mi ĉe la fenestro.
”Oni diras, ke ne estas verŝajne, ke tiuj du pensas pri ge-
edziĝo,” mi diris, ”sed, kiel vi vidas, li preferas ŝin al ĉiuj aliaj fraŭlinoj.”
”Tio estas ebla. Sendube li admiras ŝin.”
”Kaj ŝi admiras lin,” mi aldiris; ”jam rigardu kiel ŝi klinas
al li sian kapon, kvazaŭ ili parolus intime. Mi dezirus vidi ŝian vizaĝon; ĝis nun mi ne sukcesis rigardi ŝin de proksime.”
”Vi vidos ŝin hodiaŭ vespere,” respondis sinjorino Fairfax.
”Okaze mi diris al sinjoro Rochester, kiel Adèle deziras esti
prezentata al la sinjorinoj, kaj li respondis: Ho! venigu ŝin en la salonon post la tagmanĝo, kaj petu al fraŭlino Eyre akompani ŝin.”
”Jes — tion li respondis nur pro ĝentileco: sed tre certe mi
ne bezonos iri,” mi diris.
”Nu — mi rimarkis al li, ke mi apenaŭ kredas, ke estos al
vi agrable aperi antaŭ tia gaja societo — precipe ĉar ili estas ĉiuj fremduloj — kaj ĉar vi ne kutimiĝis viziti aliajn homojn.
Sed li respondis en sia rapida maniero: ’Sensencaĵo! Se ŝi kon-
traŭstaros, diru al ŝi, ke ŝia veno estas mia speciala deziro; kaj se ŝi denove kontraŭdiros, diru al ŝi, ke mi venos por enkonduki ŝin, se ŝi forrestos.”
”Mi ne kaŭzos al li tiun penon,” mi respondis. ”Se estos
nepre necese, ke mi iru, mi iros; sed tio tute ne faros al mi
plezuron. ĉu vi estos ankaŭ tie, sinjorino Fairfax?”
240
JANE EYRE
eLIBRO
”Ne, mi petis ne veni kaj li konsentis mian peton. Mi diros
al vi kiel agi por eviti ceremonian envenon, ĉar tio estas la plej malagrabla el ĉio. Iru en la salonon, kiam ĝi estas ankoraŭ
senhoma kaj kiam la gesinjoroj ankoraŭ ne foriris de la man-
ĝotablo. Elektu lokon en kvieta angulo, kiu plaĉos al vi, kaj se ne estos al vi agrable resti longe, foriru post kiam eniris la
sinjoroj. Kiam sinjoro Rochester nur vidis vin tie, vi povos
forŝteliri tuj — neniu rimarkos vin.”
”ĉu vi kredas, ke la gastoj restos longe ĉi tie?”
”Eble du aŭ tri semajnojn, sed ne pli longe. Post la paskaj
ferioj sinjoro George Lynn, la nove elektita parlamentano por
Millcote, devos forvojaĝi Londonon por ekkunsidi. Mi miras,
ke li jam tiel longe restis en Thornfield. Supozeble sinjoro
Rochester akompanos lin.”
Kun timo mi vidis proksimiĝi la horon, en kiu mi devos di-
rekti min kun mia lernantino al la salono. La tutan tagon
Adèle estis tre ekscitita, post kiam ŝi ekaŭdis, ke ŝi estos prezentata en la vespero al la sinjorinoj; ŝi iom kvietiĝis, kiam
Sophie komencis vesti ŝin. La graveco de la okazontaĵo tute
okupis ŝin, kaj post kiam ŝiaj brilaj, longaj, libere pendantaj harbukloj estis ordigitaj, ŝia rozkolora atlasvesto surmetita,
ŝia longa skarpo ligita kaj post kiam ŝi surmetis la delikatajn pintajn gantojn, ŝi aspektis grava kiel juĝisto. Ne estis necese admoni ŝin ne malordigi sian tualeton; kiam ŝi estis vesti-
ta, ŝi sidiĝis grave kaj singarde sur sia malgranda seĝo, sed
antaŭe ŝi zorge levis sian atlasan jupeton, timante ĉifi ĝin, kaj poste ŝi certigis al mi, ke ŝi ne moviĝos antaŭ ol mi estos preta. Sed mi estis baldaŭ preta: en malmulta tempo mi surme-
tis mian arĝent-grizan veston, la plej bonan, kiun mi posedis,
kaj kiu estis aĉetita de mi por la edziĝofesto de fraŭlino Tem-
241
JANE EYRE
eLIBRO
ple, kaj kiun mi de post tiu okazo neniam surhavis; la ordigo
de miaj haroj postulis nur malmultan tempon; poste mi sur-
metis mian solan ornamaĵon, nome la broŝon el perloj, kaj
kune ni malsupreniris.
Feliĉe estis alia enirejo al la salono krom tiu tra la manĝo-
salono, en kiu sidis ĉiuj gastoj por tagmanĝo. Ni trovis la salonon senhoma; en la marmora kameno brulis granda fajro;
inter maloftaj, odorantaj floroj per kiuj la tabloj estis orna-
mitaj, lumis vakskandeloj en gaja soleco. La fajre-ruĝa kurte-
no ondiĝis malsupren de la altaj pordoarkaĵoj; kvankam estis
maldika la drapiraĵo, kiu apartigis nin de najbara salono, la tie reganta konversacio penetris al ni kiel kvieta, mallaŭta murmurado.
Adèle, ŝajne ankoraŭ sub la influo de la solena impreso,
sidiĝis senparole sur benketo, kiun mi montris al ŝi. Mi reti-
ris min en fenestroniĉon, prenis libron de la plej apuda seĝo
kaj penis legi. Adèle portis sian benketon kaj sidiĝis antaŭ
miaj piedoj; post mallonga tempo ŝi tuŝis mian genuon.
”Kion vi volas, Adèle?”
”Est-ce que je ne puis pas prendre une seule de ces belles fleurs?
Seulement pour compléter ma toilette?1”
”Vi pensas multe tro multe pri via tualeto, Adèle! sed mal-
graŭ tio mi volas doni al vi floron.” Kaj mi prenis rozon el unu el la vazoj kaj ŝovis ĝin en ŝian skarpon. ŝi eligis ĝemon de
senfina kontenteco, kvazaŭ la pokalo de ŝia feliĉo estus ple-
na. Mi deturnis la vizaĝon por kaŝi rideton, kiun mi ne povis
subpremi. Estis io komika, sed tamen io malĝoja en la grave-
l
ĉu estas al mi permesite preni unu el tiuj belegaj floroj, fraŭlino? Nur por kompletigi mian tualeton?
242
JANE EYRE
eLIBRO
co kaj la vera dediĉo, per kiuj la malgranda parizanino pri-
traktis la aferon de sia tualeto.
Mi nun ekaŭdis bruon de forŝovado de seĝoj; la kurteno
antaŭ la pordoarkaĵo estis ŝovita flanken; la interno de la
manĝosalono iĝis videbla; la lustro sendis sian lumon sur la
sub ĝi starantan tablon, sur kiu staris belega manĝilaro kaj
radianta servico el vitro intermiksitaj; sub la arkajo staris aro da sinjorinoj; ili eniris kaj la kurteno refoje etendiĝis post ili.
Ili estis nur okope; sed kiam iliaj vestoj susuradis en la sa-
lono, ŝajnis kvazaŭ ilia nombro estus pli granda. Kelkaj el ili estis tre altkreskaj, multaj el ili portis blankan tualeton, kaj ĉiuj estis ĉirkaŭitaj de faldoplenaj vestajoj, kiuj ŝajnis pligrandigi ilian staturon, same kiel nebulcirklo pligrandigas la lu-
non. Mi ekstaris kaj faris salutinklinon, unu aŭ du responde
kapklinis al mi; la aliaj esplore rigardis min dum kelka tem-
po.
Ili disiĝis en la salono; la malpezeco kaj viveco de iliaj mo-
voj memorigis al mi aron da blankaj birdoj. Kelkaj sin ĵetis en duonkuŝanta pozo sur la kanapojn kaj otomanojn; kelkaj sin
klinis super la tabloj kaj rigardis la florojn kaj librojn; la ceteraj ariĝis en grupon antaŭ la kameno, ĉiuj parolis mallaŭ-
te sed kun klara tono, kiu ŝajnis esti kutima al ili. Poste mi
ekkonis iliajn nomojn, kiujn mi same bone povas nomi nun.
Unue estis tie sinjorino Eshton kun siaj du filinoj. Okulŝaj-
ne ŝi estis iam bela virino, ĉar la iama beleco ankoraŭ ne tute malaperis. El ŝiaj filinoj la pli aĝa, Amy, estis iom malgranda, naiva kaj infana laŭ vizaĝo kaj manieroj, sed pikanta laŭ la
formoj; ŝia blanka jupo el muslino kaj la blua skarpo vestis ŝin tre bone. La dua, Louisa, estis pli altkreska kaj pli eleganta laŭ 243
JANE EYRE
eLIBRO
figuro; kun tre bela vizaĝo, kian la francoj nomas ”minois chif-fonné”, ambaŭ fratinoj estis blankaj kiel lilioj.
Sinjorino Lynn estis altkreska kaj forta, ĉirkaŭ kvardekja-
ra; tre fiera laŭ aspekto, belege vestita per robo el ŝanĝiĝem-
kolora atlaso; ŝiaj malhelaj haroj brilis sub la ombro de tro
bunta plumo, tiaro el diamantoj ornamis ŝiajn harplektaĵojn.
Sinjorino Dent, la edzino de la kolonelo, estis malpli ele-
ganta laŭveste, sed aspektis pli lady-like1 laŭ mia opinio. ŝi
estis maldika, havis palan, delikatan vizaĝon kaj blondajn
harojn. ŝiaj nigra jupo el atlaso, skarpo el alilanda puntaĵo kaj perlornamaĵo pli plaĉis al mi ol la ĉielarksimila vestaro de la titolriĉaj sinjorinoj.
Sed la tri plej distingindaj — parte eble ĉar ili estis la plej altkreskaj — estis la vidvino, sinjorino Ingram kaj ŝiaj du filinoj Blanche kaj Mary. Ili estis la plej altkreskaj virinoj, kiujn mi iam vidis. La patrino estis laŭŝajne inter kvardek kaj kvin-dekjara; ŝiaj haroj estis — almenaŭ ĉe vakslumo — ankoraŭ
nigraj; ankaŭ ŝiaj dentoj estis ŝajne sendifektaj. Plej multaj
homoj nomus ŝin, malgraŭ ŝia aĝo, ankoraŭ bela virino, kaj
tio ŝi estis sendube, se oni parolus nur pri ŝia eksteraĵo; sed ŝiaj teniĝo kaj vizaĝesprimo montris neelporteblan fierecon.
ŝi havis romanajn trajtojn kaj duoblan mentonon, kunfan-
diĝantan kun la kolo, kiu estis forta kiel kolono; tiuj vizaĝ-
trajtoj ŝajnis al mi ne nur ŝvelintaj kaj malheliĝintaj, sed eĉ plenaj de fiereco. La mentono montris la saman principon kaj
ŝajnis, ke ĝia rekteco estis nenatura. ŝi havis krome malmo-
lajn, fierajn okulojn; ili memorigis min al tiuj de sinjorino
Reed; ŝi maĉ-elparolis siajn vortojn; ŝia voĉo estis profunda,
ŝia modulo estis tre pompa, fierega unuvorte, neelportebla.
1 kiel eminenta sinjorino
244
JANE EYRE
eLIBRO
Fajreruĝa jupo el veluro kaj turbano farita el orborderita hin-
da ŝalo, vestis ŝin — kiel ŝi supozeble mem kredis — laŭ vera
reĝa indeco.
Blanche kaj Mary havis tian saman figuron — altkreskan
kaj maldikan kiel poplo. Mary estis tro maldika, sed Blanche
aspektis kiel Diano1. Mi rigardis ŝin kompreneble kun speciala
intereso. Unue mi volis vidi, ĉu ŝia aperaĵo estas konforma
kun la priskribo de sinjorino Fairfax; due ĉu ŝi estas simila al la fantazi-miniatura portreto, kiun mi estis pentrinta de ŝi; kaj trie — mi devas tion eldiri! — ĉu ŝi estas, kiel mi kredis, ke ŝi estu, laŭ la gusto de sinjoro Rochester.
Rilate al ŝia eksteraĵo, ŝi estis simila en ĉiuj detaloj al la priskribo de sinjorino Fairfax. La nobla busto — la belegaj ŝultroj la gracia nuko, la malhelaj okuloj kaj la nigraj harbukloj —
sed rilate al la vizaĝo? — ŝia vizaĝo similis tiun de ŝia patri-no, ĝi estis juneca simileco sen sulkoj kaj faldoj — la sama
malalta frunto, la samaj trajtoj, la sama fiereco. Sed tiu fiereco ne estis tiel severa, ŝi ridis senhalte; ŝia rido estis satira kaj tia estis ankaŭ la kutima esprimo de ŝia kurbiĝinta fiera supra
lipo.
Oni diras, ke la genio estas memkonscia: mi ne scias ĉu
fraŭlino Ingram estis geniulino, sed ŝi estis memkonscia —
neordinare memkonscia en vero. ŝi komencis interparoladon
kun la delikata sinjorino Dent pri botaniko. ŝajnis, ke sinjo-
rino Dent ne studis tiun sciencon, kvankam ŝi diris, ke ŝi
amas la florojn, ”precipe la sovaĝajn.” Sed fraŭlino Ingram
estis tre penetrinta en tiun sciencon, kaj kun mieno de ko-
nantino ŝi fiermiene nomis preskaŭ ĉiujn laŭvice. Mi tuj ri-
markis, ke ŝi mokas sinjorinon Dent pro ties nesciado, kva-
1 Diano estis la bela diino de ĉasado
245
JANE EYRE
eLIBRO
zaŭ persekutante ŝin kiel ĉasisto persekutas cervon dum
granda pelĉasado. Tiu pelĉasado eble estus sprita kaj sagaca,
sed ne montris spritnoblecon. ŝi ludis: ŝia tekniko estis brila; ŝi kantis: ŝia voĉo estis belega; ŝi parolis (speciale kun sia patrino) france kaj ŝi parolis tiun lingvon bone, flue kaj sen
fremda akcento.
Mary havis pli mildan, pli sinceran vizaĝon ol Blanche; ŝiaj
trajtoj estis pli mildaj, ŝia vizaĝkoloro iom pli hela (fraŭlino Ingram havis malhelan vizaĝon, kiel hispanino) — sed Mary
ne estis viva, ŝiaj okuloj ne brilis, ŝi ne sciis multe paroli, kaj sidiĝinte, ŝi restis kviete sidanta kiel statuo en sia niĉo. Am-baŭ fratinoj estis vestitaj per senmakula blanka kostumo.
ĉu mi nun vere kredis, ke fraŭlino Ingram estus tiu, kiun
sinjoro Rochester elektus kiel edzinon? Tion mi mem ne sciis
— mi ja ne konis lian guston pri virina beleco. Se li amus la
majeston, tiam ŝi estus la tipo de majesteco, krom tio, ŝi es-
tis tre civilizita, tre klera kaj viva. Plej multaj viroj devus admiri ŝin, kiel mi opiniis, kaj mi jam kredis havi la pruvojn, ke li admiras ŝin. Por forigi la lastan ombron de dubo, mi devus
vidi ilin kune.
Ne kredu, kara leganto, ke Adèle dum tiu tuta tempo sidis
senmove sur sia benketo antaŭ miaj piedoj; ho ne, kiam eniris
la gastinoj, ŝi faris elegantan riverencon kaj diris plej grave:
”Bonjour, mesdames.”
Kaj fraŭlino Ingram kun moka vizaĝo rigardis malsupren
al ŝi kriante: ”Ho, kia malgranda pupo!”
Sinjorino Lynn rimarkis: ”Supozeble ŝi estas la zorgatino
de sinjoro Rochester — la franca knabineto, pri kiu li parolis
al ni.”
246
JANE EYRE
eLIBRO
Fraŭlino Dent prenis ŝian manon kaj amike ĝin kisis. Amy
kaj Louisa Eshton kriis samtempe:
”Kia ĉarma infano!”
Poste ili sidigis ŝin inter si sur la kanapo kaj alterne paro-
lis kun ŝi angle kaj kripligite france. ŝi ne nur altiris sur sin la atenton de la junaj fraŭlinoj, sed ankaŭ tiun de sinjorinoj
Esthon kaj Lynn kaj estis trodorlotita laŭ kordeziro.
Fine estis enportita la kafo kaj oni vokis la sinjorojn. Mi si-
dis en la ombro, se ie sin trovis ombro en la hele prilumita
salono; la kurteno de la fenestro duone kaŝis min. Denove la
pordarkaĵo oscedis: ili venis. La eniro de la sinjoroj estis impona, same kiel tiu de la sinjorinoj. ĉiuj estis nigre vestitaj; plej multaj el ili estis altkreskaj, iuj estis junaj, Henry kaj Frederik Lynn estis vere tre elegantaj sinjoroj. Kaj kolonelo Dent estis bela, soldate aspektanta viro. Sinjoro Eshton, la magistrat-oficisto de la distrikto, estis tre ĝentlemaneca; liaj haroj estis tute nigraj, liaj brovoj kaj la barbo estis ankoraŭ malhelaj; kaj tio donis al li la aspekton de ”père noble de théâtre”. Lordo Ingram estis altkreska kiel liaj fratinoj, kaj same kiel ili, li estis belaspekta, sed li havis la senvivan rigardon de Mary,
ŝajnis, ke liaj korpomembroj estas pli longaj ol lia sango es-
tas viva kaj lia cerbo estas forta.
Kaj kie estis sinjoro Rochester?
Fine li eniris. Mi ne rigardis la pordarkaĵon, sed mi vidis lin eniri.
Mi penis direkti mian atenton al la trikiloj, al la maŝoj de
la monujo, kiun mi trikis — mi volis pensi nur al la laboro,
kiun mi tenis en la manoj, nur al la arĝentperloj kaj silkaj fa-denoj, kuŝantaj sur miaj genuoj — sed mi vidis tiel klare lian
figuron kaj nevole mi revokis en mian memoron la momen-
247
JANE EYRE
eLIBRO
ton, kiam mi laste lin vidis: tuj post kiam mi faris al li servon, kiun li tiel klare nomis granda kiam li, tenante mian manon
kaj penetre rigardante mian vizaĝon, perfidis koron malŝar-
ĝotan — kaj kies sentojn mi dividis! Kiel proksime mi estis al
li en tiu momento! Kio de post tiu tempo okazis por eble ŝan-
ĝi nian reciprokan situacion? Kaj nun, kiel fremdaj, kiel mal-
proksimaj ni estis unu al alia! Tiel fremdaj, ke mi ne plu atendis, ke li venos al mi por paroli kun mi. Mi sekve ne miris, ke li prenis seĝon kaj eksidis en la alia flanko de la salono, komencis interparoladon kun kelkaj gastinoj, tute ne atentan-
te min.
Apenaŭ mi rimarkis, ke lia atento estas adresita al la gasti-
noj kaj ke mi povos rigardi lin, mi fiksis miajn okulojn sur lian vizaĝon. Mi ne povis regi miajn palpebrojn: ili volis levi sin, kaj ilia iriso volis sin fiksi sur lin. Mi rigardis lin kaj la rigardado kaŭzis al mi ĝojon ĉarmegan, dolorigan ĝojon; ĝi estis
kvazaŭ pura oro kun mortiganta pinto el ŝtalo; ĝi estis ĝojo
simila al tiu, kiun sentas soifmortanta homo, scianta, ke la
fonto al kiu li rampis, estas venenita, kaj tamen klinas sin por trinki la mortigan trinkaĵon.
Kiel vere estas, ke ”beleco kuŝas en la okuloj de la rigardan-
to”. La senkolora, oliv-nuanca vizaĝo de mia mastro, lia ang-
ulhava frunto, liaj larĝaj gagat-nigraj brovoj, liaj profundaj
okuloj, la akraj trajtoj, lia energia, severa buŝo — ĉio mon-
tranta energion, decidemon kaj fortan volon — ili ne estis be-
laj laŭ ĉiuj reguloj de la beleco; sed al mi ili estis pli ol belaj; la trajtoj estis interesaj, al mi ili estis impresaj; ili tute superregis min, tiel imprese, ke mi perdis la forton pri miaj propraj sentoj, kiuj submetiĝis al liaj. Mi ne intencis ami lin; la leganto scias, ke mi faris mian eblon fortimigi el mia animo la ĝer-
248
JANE EYRE
eLIBRO
mon de tiu amo, tuj kiam mi malkovris ĝin; kaj nun, revidante
lin por la unua fojo, ĝi tuj revivis freŝe kaj forte! Kvankam li ne rigardis, li agis, ke mi devis ami lin.
Mi komparis lin kun liaj gastoj. Kio estis tiu kuraĝplena,
fiera gracieco de la Lynnoj, tiu sopiranta eleganteco de lordo
Ingram — eĉ la militista distingiĝo de la kolonelo Dent, kom-
pare kun la interna forto kaj natura favoro, parolantaj el liaj rigardoj? Mi ne simpatiis kun ilia eksteraĵo — malgraŭ tio mi
povis kompreni, ke estas homoj, kiuj trovas ilin interesaj, be-
laj, imponaj, kaj kontraŭe opinias, ke sinjoro Rochester estas
malhela kaj melankolia. Mi vidis ilin ridi — ilia rido ne ŝanĝis mian opinion; la lumo de la kandeloj havis en si pli multan
vivon, ol ilia rido; la tintado de la sonoriloj havis pli profundan signifon ol ilia rido. Mi vidis sinjoron Rochester rideti: —
liaj akraj trajtoj fariĝis mildaj, liaj okuloj estiĝis brilaj kaj molaj, liaj rigardoj penetris dolĉe en mian koron. En tiu momento li parolis kun Louise kaj Amy Eshton. Mi miris vidan-
te, kiel kviete ili eltenis la rigardon, kiu ŝajnis tiel penetranta al mi; mi atendis, ke ili mallevus la palpebrojn, ke ili alterne ruĝiĝus kaj paliĝus — kaj tamen mi estis feliĉa, vidante, ke ili ne ekscitiĝis. ”Li ne estas al ili, kio li estas al mi,” mi pensis,
”li ne estas ilia egalulo. Mi kredas, ke li estas samspeca kiel mi
— pri tio mi estas certa — mi sentas min lia egalulino — mi
komprenas la lingvon de liaj movoj, de liaj vizaĝtrajtoj; kvan-
kam nin disigas rango kaj riĉeco, mi tamen havas ion en miaj
kapo kaj koro, en miaj sango kaj nervoj, kio faras min lia ega-
lulino. ĉu mi diris antaŭ malmultaj tagoj, ke mi havas plu
nenion por fari kun li, krom ricevi el liaj manoj mian salajron?
ĉu mi malpermesis al mi rigardi lin alie krom mian pagan-
ton? Tio estas blasfemo kontraŭ la naturo! ĉiu bona, vera,
249
JANE EYRE
eLIBRO
potenca sento, loĝanta en mi, kolektiĝas ĉirkaŭ li. Mi scias, ke mi devas kaŝi miajn sentojn, ke mi devas mortigi ĉiun esperon, ke li povas senti por mi nur malmultan intereson. ĉar
dirante, ke mi estas samspeca kiel li, mi ne celas per tio, ke mi posedas lian influpotencon kaj la magion de lia altirpovo. Mi
volas nur diri, ke mi havas samspecajn opiniojn kaj sentojn,
kiujn li posedas. Kaj ripete mi devas diri, ke ni por ĉiam es-
tas disigitaj: — kaj tamen, tiel longe kiel mi povos spiri, tiel longe mi devos ami lin.”
La kafo estis disdonita. De post la veno de la sinjoroj, la
sinjorinoj fariĝis vivaj kiel alaŭdoj, la konversacio estiĝis ĝoja kaj bonhumora. Kolonelo Dent kaj sinjoro Eshton parolis pri
politiko, iliaj edzinoj aŭskultis ilin. La du fieraj vidvinoj, sinjorinoj Lynn kaj Ingram interparolis intime; sinjoro George
— kiun mi ankoraŭ ne priskribis — tre altkreska kaj sane
aspektanta nobelo, staris antaŭ ilia kanapo kaj tenis la tason
en la mano, miksante de tempo al tempo kelkajn vortojn en
ilian konversacion. Sinjoro Frederik Lynn sidiĝis flanke de
Mary Ingram kaj klarigis al ŝi la gravuraĵon de bela verko; ŝi
atente aŭskultis, ridetis kelkfoje, sed parolis tre malmulte. La alta kaj flegmeca lordo Ingram sin apogis kun krucitaj brakoj
sur la dorso de seĝo, sur kiu sidis la eta, viveca Amy Eshton;
ŝi rigardis supren al li kaj babilis kiel silvio; ŝi ŝatis lin pli ol sinjoron Rochester. Henry Lynn eksidis ĉe la piedoj de Louisa
sur otomano; Adèle dividis ĝin kun li; li penis paroli kun ŝi
france, kaj Louisa ridis pro liaj malklereco kaj mallertaĵoj. Al kiu Blanche Ingram devis paroli? ŝi staris sola ĉe la tablo kaj plengracie sin klinis super albumo. ŝajnis, ke ŝi atendis esti
serĉata; sed ŝi ne atendis tro longe, ĉar ŝi mem elektis kunu-
lon.
250
JANE EYRE
eLIBRO
Sinjoro Rochester, post kiam li foriris de la Eshtonoj, sta-
ris same sola ĉe la kameno, kiel ŝi ĉe la tablo; ŝi sidiĝis kontraŭ li, elektante lokon ĉe la alia flanko de la kamenkorniĉo.
”Sinjoro Rochester, mi kredis, ke vi ne estas amiko de in-
fanoj!”
”Mi ne estas ilia amiko.”
”Kiel do okazis, ke vi adoptis tian pupeton kiel la jenan?”
Samtempe ŝi montris Adèle. ”Kie do vi trovis ŝin?”
”Mi ne trovis ŝin. Oni postlasis ŝin al mi.”
”Vi devus sendi ŝin en lernejon.”
”Tion mi ne povis pagi. Lernejoj estas tiel multekostaj.”
”Nu, mi supozas, ke vi venigis por ŝi guvernistinon. Mi ĵus
vidis personinon ĉe ŝi — ĉu ŝi ne estas plu tie? Ho, jen ŝi si-
das malantaŭ la fenestrokurteno. Vi verŝajne ja devas pagi al
ŝi salajron, kaj mi kredas, ke ankaŭ tio estas multekosta, eble ankoraŭ pli multekosta. Vi ja devas krom tio doni manĝon al
ambaŭ.”
Mi timis, — aŭ ĉu mi diros, mi esperis, ke la aludo al mia
persono, kaŭzus, ke sinjoro Rochester direktus siajn rigardojn
al la loko, kie mi estis sidanta, kaj nevole mi retiris min pli profunden en la ombron, sed li ne turnis sin.
”Mi ne pripensis la aferon,” li diris indiferente, rigardan-
te rekte antaŭ si.
”Vi viroj pripensas neniam, kio estas ekonomia aŭ saĝa. Vi
devas aŭdi, kion mia patrino diras pri la guvernistinoj. Mi
kredas, ke Mary kaj mi en nia juneco havis pli ol dekduon da
ili, la duono estis abomena, la ceteraj estis nur ridindaj kaj
ĉiuj kune neelteneblaj — ĉu ne vere, patrino?”
”ĉu vi parolis al mi, mia karulino?”
251
JANE EYRE
eLIBRO
La juna fraŭlino tiel titolita kiel speciala propraĵo de la vidvino, ripetis sian demandon kun klarigo pri la aludita temo.
”Mia karulino, ne parolu al mi pri guvernistinoj; la nura
nomo jam igas min nerva. Iliaj nescio kaj kapricoj faris el mi
martirinon. ĉiutage mi dankas Dion, ke fine mi estis seniga-
ta de ili!”
Post tiuj vortoj sinjorino Dent sin klinis al la pia sinjorino
kaj flustris al ŝi ion en la orelo. Laŭ la respondo, kiu sekvis, mi konkludis, ke ŝi memorigis al ŝi pri la ĉeesto de unu el la malestimata raso.
”Tant pis!1” diris la sinjorino, ”mi esperas, ke mia rimarko
estos utila al ŝi!” Poste ŝi diris plue, sed ankoraŭ sufiĉe laŭt-voĉe por esti aŭdata de mi, ”Mi bone vidis ŝin; mi povas juĝi
la fizionomiojn kaj sur ŝia mi vidis ĉiujn erarojn de ŝia rango.”
”Kaj kiuj ili estas, sinjorino!” laŭtvoĉe demandis sinjoro
Rochester. ”Mi flustros ilin en via orelo,” respondis ŝi, trifoje skuante tien kaj reen sian turbanon en multsignifa maniero.
”Mia scivolo deziras esti tuj kontentigata, ĝi estas tre mal-
sata.”
”Demandu al Blanche; ŝi ja sidas pli proksime al vi ol mi,”
”Ho, patrino, mi havas nur unu juĝon pri la tuta raso! Ili
estas, mallonge dirite, granda turmento! Necesa malbono! Mi
ne diras tion, ĉar mi mem suferis multe pro ili! Ne, mi ĉiam
ŝanĝis la rolojn. Kiajn petolaĵojn Theodor kaj mi aranĝis kon-
traŭ fraŭlino Wilson, kaj kontraŭ fraŭlino Greys kaj kontraŭ
’madame’ Joubert, Mary estis ĉiam tro dormema por par-
topreni kun sia tuta animo niajn konspirojn. La plej bonan
petolaĵon ni ŝpinis kontraŭ madame Joubert. Fraŭlino Wilson
estis kompatinda, malsanema, malĝoja, plorema estaĵo, mal-
1 Des pli malbone!
252
JANE EYRE
eLIBRO
multvorte, ne penindis venki ŝin; kaj fraŭlino Grey estis kruta kaj sensentema, ŝi ne sentis la petolaĵojn. Sed tiu kompatinda madame Joubert! Mi vidas ankoraŭ ŝian frenezan furioze-
con post kiam ni elĉerpis ŝian paciencon, kiam ni disverŝis
nian teon, dispecetigis niajn buterpanojn, ĵetis niajn librojn
ĝis la plafono kaj faris inferan muzikon, per la liniiloj, la pu-pitro, la fajrinstigilo kaj la kamenkrado. ĉu vi memoras an-
koraŭ tiujn ĝojajn tagojn, Theodor?”
”Je-e-e-s, tre certe mi memoras ilin,” tirtone respondis lor-
do Ingram, ”kaj la kompatinda, maljuna kriplulino kutimis
krii: ’Ho, vi malbonaj, maltaŭgaj infanaĉoj!’ — kaj poste mi
predikis al ŝi, ĉar ŝi estis tiel aroganta, ke ŝi volis instrui tiajn saĝajn estaĵojn, kiaj ni estis, dum ŝi mem estis tiel nescianta.”
”Tion ni faris! kaj Theodor, ĉu vi scias ankoraŭ, kiel mi
ĉiam helpis al vi turmenti kaj eksciti vian intendanton, la
palan grizan sinjoron Vining? La malsanan pastron iĝontan,
kiel ni nomis lin? Li kaj fraŭlino Wilson permesis al si enamiĝi unu je la alia — nome Theodor kaj mi imagis tion; ni kaptis
multajn el iliaj karegaj rigardoj kaj ĝemoj, kiujn ni nomis la
pruvoj de la ’belle passion’. Kaj mi povas certigi vin, ke la pu-bliko baldaŭ aŭdis pri nia malkovro, kiun ni uzis kiel specon
de krano por eligi el la domo nian balaston. Mia bona patri-
no, tuj kiam ŝi eksciis la historion, baldaŭ eltrovis, ke la afe-ro havis malmoralan tendencon. ĉu ne vere, mia kara lady-
patrino?”
”Certe, mia kara. Kaj mi estis prava, kredu al mi. Troviĝas
mil tialoj, kial ’liaison’ inter la guvernistino kaj la intendan-to ne povas esti tolerata en deca porsinjora domo, unue ĉar —”
”Ho kara ĉielo, patrino! Indulgu nin kaj ne rakontu refoje
253
JANE EYRE
eLIBRO
la tialon! Du reste (= krome), ni ja konas ilin ĉiujn: la danĝero de la malbona ekzemplo por la senkulpo de la junularo; mal-atento kaj ĝin sekvanta preterlaso de devoj de la geamantoj
— reciproka interligo kaj helpado; la el tio devenanta fido —
poste senhonteco — ribelado kaj fine ĝenerala ruinego! ĉu mi
ne pravas, baronino Ingram de Ingram-Farko?”
”Mia lilio, vi estas prava kiel kutime.”
”Ni do ne parolu plu pri tio, sed pri io alia.”
Amy Eshton, kiu ne estis aŭdinta tiun ”diktum” (lastan pa-
rolon) aŭ ne estis atentinta ĝin, daŭrigis per sia mola, infana tono: ”Louisa kaj mi ankaŭ kutimis turmenti nian guvernistinon, sed ŝi estis tia kara, bona estaĵo, ŝi elportis ĉion, nenio povis maltrankviligi ŝian bonan humoron. Neniam ŝi koleris
kontraŭ ni, ĉu ne vere Louisa? Neniam.”
”Ne, neniam; malgraŭ ĉio, kion ni faris: malordigi ŝian ku-
drilaron, ŝian skribilaron, eĉ turni ŝian tirkeston kaj ĉion
miksĵeti, kaj ŝi estis ĉiam bonanima, ŝi donis al ni ĉion, kion ni deziris.”
”Mi supozas,”diris fraŭlino Ingram, sarkasme grimacante
per la lipoj, ”ke mi aŭdos tutan ekstrakton el la memorskri-
boj pri ĉiuj nunaj kaj estintaj guvernistinoj. Por eviti tian teruraĵon, mi refoje kondukas la konversacion sur alian temon.
ĉu vi subtenas mian proponon, sinjoro Rochester?”
”Sinjorino, mi subtenas ĝin ĉiurilate.”
”Sekve estu permesate al mi komenci. Signor Eduardo, ĉu
via voĉo estas hodiaŭ vespere kantkapabla?
”Donna Bianca, ĝi estos, se vi ordonas tion.”
”Tiam signor, aŭskultu mian reĝan ordonon, pretigu viajn
pulmojn kaj aliajn voĉorganojn, ĉar mi bezonos ilin en mia
reĝa servo.”
254
JANE EYRE
eLIBRO
”Kiu ne dezirus esti la Rizzio1 de tia dia Maria?
”Al la diablo tiu Rizzio!” ŝi kriis, ĵetante malantaŭen la ka-
pon tiel, ke ĉiuj harbukloj flirtadis, kiam ŝi iris al la piano. ”Mi opinas, ke la harpisto Davido estis naivega stultulo. Al mi
multe pli multe plaĉas Bothwell.2 Mi ne amas viron, kiu ne
havas ion diablan en si; kaj la historio diru pri James Hep-
burn, kion ĝi volas — mi imagas, ke li estis la sovaĝa, obsti-
na bandit-heroo, al kiu mi estus konsentinta doni mian ma-
non.”
”Sinjoroj, vi aŭdis tion! Kiu el vi plej similas al Bothwell?”
ekkriis sinjoro Rochester.
”Mi preskaŭ kredus, ke vi ĝuas tiun privilegion,” respon-
dis kolonelo Dent.
”Je mia honoro, mi ŝuldas al vi dankon,” diris sinjoro Ro-
chester.
Fraŭlino Ingram, kiu nun kun fiera gracieco sidiĝis antaŭ
la piano daŭre parolante, kiel reĝino ordigis ĉirkaŭ si la pen-
trindajn faldojn de sia neĝblanka jupo kaj komencis brilan
preludon. ĉi tiun vesperon ŝi videble sidis sur sia alta ĉeva-
lo3; ne nur ŝia parolo sed ankaŭ sia mieno ŝajnis eldevigi la
miron de ŝiaj aŭskultantoj. Videble ŝi volis fari blindigan kon-sternan impreson.
”Ho, la nunaj junaj viroj tiel tedas min!” ŝi kriis, dum ŝiaj
fingroj flugis sur la klavoj. ”Kompatindaj, malsanaj trodorlo-
titaj estaĵoj, ili ne kapablas fari unu paŝon ekster la pordoj de 1 Sekretario de Maria Stuart, kiu en 1566 estis mortigita de kunkul-pantoj de ŝia edzo.
2 Skota nobelo, kiu pereigis Henri Darnley, la duan edzon de Maria Stuart, kaj kiu edziĝis kun ŝi en 1567. Li estis forpelita de Skotujo, kaj mortis en mizero en Danujo 1577.
3 intencis altiri sur sin ĉies atenton.
255
JANE EYRE
eLIBRO
la patra ĝardeno, ili ne kuraĝas sin riski tiel malproksimen sen la permeso kaj protekto de la patrino! Ili estas kreitaĵoj, kies ĉiuj nuraj zorgoj konsistas el la konservado de la belaj vizaĝoj, blankaj manoj kaj malgrandaj piedoj! Kvazaŭ la viroj havus
iun rilaton kun beleco! Kvazaŭ amindeco ne estus la specia-
la prerogativo de virinoj — ilia laŭrajta apanaĝo kaj ilia here-daĵo! Mi konfesas, ke malbela virinaĉo estas makulo sur la
bela vizaĝo de la kreitaĵo. Sed la ĝentlemanoj zorgu nur, ke ili posedu kuraĝon kaj forton! Ilia devizo estu: ĉasado, batala-do! La cetero ne indas esti priparolata. Tio estus mia devizo,
se mi estus viro!”
”Se iam mi edziniĝos,” ŝi parolis plue post paŭzo, kiun ne-
niu interrompis, ”mi decidis, ke mia edzo ne estu mia rivalo,
sed la reliefiganto de miaj ecoj. Mi ne toleros konkuranton ĉe
mia trono; mi postulos nedividitan ovacion. Lia adorado ne
estu dividata inter la figuro, kiun li vidas en la spegulo kaj mi.
Sinjoro Rochester, vi kantu nun kaj mi akompanos vin.”
”Mi estas tute obeema,” li diris.
”Jen estas kanto de korsaroj. Sciu, ke mi adoras la korsa-
rojn, tial vi kantu la kanton con spirito.”
”Ordono de fraŭlino Ingram eĉ entuziasmigus glason da
lakto kaj akvo.”
”Sekve estu singarda. Se vi ne kantos laŭ mia gusto, mi
hontigos vin, montrante kiel tiuj kantoj estu kantataj.”
”Tio signifus kroni la nekapablon! Nun mi faros mian eb-
lon kanti kiel eble plej malbone.”
”Gardez-vous en bien!1 Se vi intence faros erarojn, mi sub-
metos vin al deca puno.”
1 Gardu vin!
256
JANE EYRE
eLIBRO
”Fraŭlino Ingram devas esti indulga, ĉar ŝi havas la poten-
con surmeti punon, kiu superas la homan forton.”
”Ha, ha! Klarigu tion,”
”Pardonu min, tia klarigo ne estas necesa ĉi tie; via propra
sento devas diri al vi, ke unu sulko sur via frunto anstataŭos
mortpunon.”
”Kantu!” ŝi diris ekludante vivan akompanon per la piano.
”Nun venis la tempo, ke mi forŝteliĝu,” mi pensis, sed la
tonoj samtempe sonantaj en miajn orelojn, retenis min. Sin-
jorino Fairfax estis dirinta, ke sinjoro Rochester havas belan
voĉon. ŝi diris la veron — molan, fortan bason li posedis, en
kiu kuŝis tuta lia forto kaj tuta lia sento, kiu trovis vojon tra la orelo al la koro, kie ĝi vekis mirindan, feliĉegan senton. Mi atendis ĝis la lasta profunda sono forvibris — ĝis la ĝenerala
interparolado refoje komenciĝis; poste mi forlasis mian kaŝi-
tan angulon kaj eliris tra flankpordo, kiu feliĉe estis tre proksima. Tra tiu pordo mi eniris en la halon laŭ mallarĝa korido-
ro; trairante ĝin, mi rimarkis, ke mia sandalo malligiĝis; mi
kurbigis min por religi ĝin kaj metis mian piedon sur la ta-
piŝon de la ŝtuparo. En la sama momento mi aŭdis, ke la por-
do de la manĝosalono malfermiĝis; unu sinjoro eliris ĝin; ra-
pide mi levis min kaj staris vizaĝon kontraŭ vizaĝo antaŭ li.
Estis sinjoro Rochester.
”Kiel vi fartas?” li demandis.
”Mi fartas bone, sinjoro.”
”Kial en la salono vi ne venis por paroli kun mi?”
Mi pensis, ke mi povus adresi la saman demandon al la
demandinto, sed mi ne permesis al mi tiun liberecon. Mi re-
spondis:
257
JANE EYRE
eLIBRO
”Mi ne volis vin ĝeni, sinjoro, ĉar vi ŝajnis esti sufiĉe oku-
pita.”
”Kion vi faris dum mia foresto?”
”Nenion eksterordinaran; mi instruis Adèlon kiel kutime.”
”Kaj vi fariĝis pli pala ol vi estis; tion mi vidis ĉe la unua
ekrigardo. Kio okazis?”
”Tute nenio, sinjoro.”
”ĉu vi malvarmumis tiun vesperon, kiam vi preskaŭ dro-
nigis min?”
”Tute ne.”
”Reiru en la salonon; vi foriras tro frue.”
”Mi estas laca, sinjoro.”
Li rigardis min dum momento.
”Kaj iom malĝoja,” li diris. ”Kio estas al vi? Diru al mi.”
”Nenio — nenio, sinjoro. Mi ne estas malĝoja.”
”Sed mi certigas vin, ke vi estas, — tiel malĝoja, ke larmoj
enirus viajn okulojn, se mi parolus plue — vere, mi jam vidis
ilin brili, kaj jen unu perlo ruliĝis de la palpebro sur la vangon. Se mi havus la tempon kaj ne estus en morta timo, ke iu
klaĉema servistino povus preteriri, mi baldaŭ malkovrus,
kion ĉio tio signifas. Nu, mi volas senkulpigi vin hodiaŭ ves-
pere; sed komprenu bone, ke mi atendos vidi vin ĉiuvespere
en la salono, tiel longe, kiel miaj gastoj estas ĉi tie. Tio estas mia deziro; ne forgesu pri ĝi kaj ne malatentu ĝin. Nun iru.
Sendu Sophien, por ke ŝi forkonduku Adèle. Bonan nokton,
mia —”.
Subite li eksilentis, mordis sian lipon kaj rapide foriris de
mi.
258
JANE EYRE
eLIBRO
ĉapitro XVIII.
Tiuj tagoj en Thornfield Hall estis ĝojaj sed samtempe
multokupaj: kiel ili diferencis de la unuaj kvietaj mono-
tonaj monatoj, kiujn mi pasigis sub ĝia tegmento. ĉiuj mal-
ĝojaj sentoj ŝajnis esti forpelitaj el la domo kaj ĉiuj malgajaj rememoroj ŝajnis esti forgesitaj, ĉie estis multmoveco, la tutan tagon. Tra la alie tiel senbrua galerio, en la antaŭĉambro, kie en aliaj tempoj neniu loĝis, nun oni ne povis eniri kaj ne
renkonti gracian ĉambristinon, aŭ elegante vestitan ĉambris-
ton.
En la kuirejo, en la provizejo de la kelisto, en la ĉambro de
la servistoj, en la vasta enirhalo, — ĉie regis la sama bruo; en la salonoj estis nur kvieto, kiam la blua ĉielo kaj la sunbrilo de la rava printempa vetero logis la gastojn en la parkon. Eĉ
kiam la bela vetero estis finita kaj daŭre la pluvo falis, la ĝojo per tio ne estis ĝenata. La distraĵoj en la domo estiĝis eĉ pli multnombraj, pli ĝojaj kaj pli oftaj, post kiam finiĝis la amuzaĵoj eksterdome. La unuan fojon mi kun mirego aŭdis, ke oni
proponis diversecon en la dumvesperaj amuzaĵoj; oni nomis
tion ”ludi ŝaradojn,” sed pro nescio mi ne komprenis tiun es-
primon. La servistaro estis vokita internen, la manĝotabloj es-
tis ŝovitaj flanken, la kandeloj, la multbranĉaj kandelingoj ricevis alian lokon, kaj la seĝoj estis lokitaj duoncirkle kontraŭ la pordarkaĵo. Dum sinjoro Rochester kaj la aliaj sinjoroj prizorgis la ŝanĝojn, la sinjorinoj supren kaj malsupreniris la
259
JANE EYRE
eLIBRO
ŝtuparon, vokante siajn ĉambristinojn. Sinjorino Fairfax estis
vokata, por ke ŝi donu informojn pri la provizoj da ŝaloj,
vestaĵoj, drapiraĵoj ĉiuspecaj en la kastelo; en la tria etaĝo oni traserĉis la vestoŝrankojn kaj la servistinoj portis malsupren
plenbrakojn da brokataj robtrenaĵoj, atlasaj roboj, silkaj jakoj, pintaj supervestoj kaj nigraj vualegoj; poste oni elektis la
uzeblajn objektojn kaj portis ilin en la buduaron malantaŭ la
salono.
Intertempe sinjoro Rochester denove arigis ĉirkaŭ si la
sinjorinojn kaj elektis kelkajn el ili, kiuj devos aparteni al lia grupo. ”Fraŭlino Ingram nature estas mia,” li diris; poste li
nomis ankaŭ la du fraŭlinojn Eshton kaj Dent. Tiam li rigar-
dis min. Okaze mi staris apud li, ĉar mi estis fermanta la agrafon de la braceleto de fraŭlino Dent, kiu estis malligiĝinta.
”ĉu vi volas kunludi?” li demandis. Kapneante mi malak-
ceptis. Li ne insistis, kion mi timis, ke mi akceptu, sed konsentis, ke mi kviete reiris al mia sidloko.
Nun li kaj liaj helpantinoj retiriĝis malantaŭ la kurtenon.
La alia grupo, kies kondukanto estis kolonelo Dent, sidiĝis sur la duoncirkle lokitaj seĝoj. Kiam unu el la sinjoroj, nome Eshton rimarkis min, li ŝajnis proponi, ke oni invitu min aliĝi al la grupo; sed sinjorino Ingram tuj rifuzis la proponon.
”Ne,” mi aŭdis ŝin diri, ”ŝi aspektas tro stulta por partopre-
ni en tiaspecaj ludoj.”
Baldaŭ poste, oni aŭdis sonorilon kaj la kurteno leviĝis.
Meze de la pordarkaĵo oni rimarkis la altan figuron de sin-
joro George Lynn, kiu apartenis al la grupo de sinjoro Ro-
chester; li estis volvita en blanka litotuko. Antaŭ li sur la seĝo kuŝis granda malfermita libro kaj ĉe lia flanko staris Emy Eshton, vestita per la jako de sinjoro Rochester kaj kun libro en
260
JANE EYRE
eLIBRO
la mano. Nevidebla figuro aŭdigis gajajn sonojn de sonorilo;
tiam antaŭenpaŝis Adèle, kiu antaŭe insistis partopreni en la
grupo de sia zorganto kaj disŝutis la enhavon de florkorbo,
kiun ŝi portis je la brako. Kaj poste aperis la rava figuro de
fraŭlino Ingram, tute vestita per blanka robo; longa blanka
vualo malsuprenondis de ŝia kapo, girlando el rozoj ĉirkaŭis
ŝian frunton; ĉe ŝia flanko iris sinjoro Rochester kaj ambaŭ
alproksimiĝis al la tablo. Ili genufleksis, dum Louisa Eshton
kaj sinjorino Dent, kiuj ankaŭ estis blanke vestitaj, ekstaris
post ili. Fine sekvis senparola ceremonio, kiu montris, ke la
pantomimo prezentas edziĝan solenon. Je la finiĝo kolonelo
Dent kaj lia societo interflustris kelkan tempon; poste la ko-
lonelo kriis:
”Fianĉo!” sinjoro Rochester klinsalutis kaj la kurteno mal-
leviĝis.
Pasis sufiĉe longa tempo antaŭ ol denove ĝi leviĝis. La sce-
no nun prezentanta sin al la okuloj, estis pli zorge preparita
ol la antaŭa. Kiel mi jam rakontis, oni bezonis supreniri du
ŝtupojn de la manĝosalono en la societan ĉambron. Sur la pli
alta el tiuj ŝtupoj staris granda belega kaliko el marmoro, en
kiu mi vidis ornamaĵon de la florejo. Tie ĝi ordinare staris
plena de orfiŝoj kaj ĉirkaŭita de alilandaj kreskaĵoj. ¯i estis gi-gante granda, tre peza kaj ĝia transportado en la societan
ĉambron nepre postulis multajn penon kaj tempon.
Flanke de tiu marmora kalikego aŭ pelvego sidis sur la ta-
piŝo sinjoro Rochester, volvita en ŝaloj kaj kun turbano sur la kapo. Liaj malhelaj okuloj, la bruneca haŭtkoloro, liaj idola-naj vizaĝtrajtoj bonege harmoniis kun tiu kostumo. Li estis la
plej sukcesinta modelo de orienta emiro; la sendinto aŭ la
elektita viktimo de sago. Nun aperis ankaŭ fraŭlino Ingram
261
JANE EYRE
eLIBRO
sur la scenejo. ŝi same estis vestinta sin per orienta kostumo; purpure ruĝa skarpo ĉirkaŭis ŝian talion; riĉe brodita tuko
estis ligita ĉirkaŭ ŝia kapo; ŝiaj ĉarme formitaj brakoj estis
nudaj, unu el ili apogis kruĉon, kiun ŝi rave portis sur la kapo.
Ne nur ŝia figuro, sed ankaŭ ŝiaj trajtoj kaj vizaĝkoloro kaj
tuta ŝia aspekto naskis la penson pri Izraelida princino el la
tempo de la patriarkoj. Sendube ŝi ankaŭ ludis ŝian rolon. ŝi
proksimiĝis al la marmora pelvego kaj sin klinis super ĝi kva-
zaŭ por plenigi la kruĉon. Poste ŝi denove metis ĝin sur la ka-
pon. La figuro ĉe la fonto nun ŝajnis paroli al ŝi farante al ŝi peton:
Kaj ŝi diris: ”Trinku sinjoro;” kaj rapide ŝi mallevis la kru-
ĉon per la mano kaj donis al li por trinki.
Poste li aperigis el la faldoj de sia vestaĵo juvelkesteton,
malfermis ĝin kaj montris al ŝiaj okuloj multekostajn brace-
letojn kaj ringojn. ŝi ludis surprizon kaj admiron; li genufleksis kaj metis la trezorojn antaŭ ŝiaj piedoj; ŝiaj rigardoj kaj gestoj montris nekredemon, miron kaj heziton. La fremdulo
metis la braceletojn ĉirkaŭ ŝiajn brakojn kaj pendigis la rin-
gojn je ŝiaj oreloj. Ili estis Eleazar, la servisto de Abrahamo kaj Rebeka; nur la kameloj mankis.
La divenanta societo mallaŭte interparolis; evidente ili ne
samopiniis pri la ĝusta vorto aŭ nomo, kiun ĉi tiu bildo de-
vis prezenti. La kolonelo Dent, la proparolanto, petis ”la kom-
pletan prezentaĵon” kaj post tio la kurteno denove malleviĝis.
Kiam je la tria fojo ĝi leviĝis, nur parto de la societa ĉam-
bro estis videbla. La cetera spaco estis kovrita per murŝirmilo, sur kiu pendis maldelikata, malhela drapiraĵo. La marmora
pelvego, kiu en la antaŭa sceno estis prezentinta la puton,
estis forigita, sur ĝia loko staris maldelikate ĉarpentita tablo 262
JANE EYRE
eLIBRO
kaj kuireja seĝo, oni vidis ilin en la lumo de malnova stala lanterno; ĉiuj kandeloj estis estingitaj.
Meze de tiu mizera ĉirkaŭaĵo sidis viro, liaj pugnitaj manoj
ripozis sur la genuoj; la rigardon li fiksis teren. Mi rekonis
sinjoron Rochester malgraŭ lia malpurigita vizaĝo, malgraŭ
liaj malzorgaj vestoj (la jako pendis malorde de liaj ŝultroj,
kvazaŭ ĝi estus preskaŭ ŝirita de lia korpo dum interbatale-
to), mi rekonis lin malgraŭ la senesperaj vizaĝtrajtoj, malhelaj rigardoj kaj la dise sur la frunto pendantaj haroj. Kiam li sin movis, tintadis katenoj; ankaŭ ĉirkaŭ la manradiko li portis
katenojn.
”Bridewell!1” kriis kolonelo Dent, kaj la ŝarado estis solvi-
ta.
Pasis longa tempo dum la prezentintoj de la vivanta bildo
revestiĝis per siaj societvestaĵoj. Fine ili denove eniris en la manĝosalonon. Sinjoro Rochester kondukis fraŭlinon Ingram
per la brako; ŝi faris al li multajn komplimentojn pri lia aktora talento.
”ĉu vi scias, ke la lasta el la tri bildoj plej multe plaĉis al mi? Ho! Se do vi vivus kelkajn jarojn pli frue! Kia belega, eleganta, kuraĝa ĝentlemana vojrabisto vi do estus!”
”ĉu mi forviŝis ĉiun fulgon de mia vizaĝo?” li demandis,
rigardante ŝin. ”Ho ve, jes! Sed estas bedaŭrinde! Nenio po-
vus pli bone deci vian vizaĝon ol la ruĝaĵo de tia fripono.”
”Vi do povus ami heroon de la ŝoseo, vojbanditon?”
”Angla vojbandito estas plej bona, krom itala bandito; kaj
ĉi tiu povus nur esti superata de levanta pirato.”
”Nu, kio ajn estas, ne forgesu, ke vi estas mia edzino; nia
1 Bridewell ( bride kaj well) estis malliberejo en Londono. La ŝarado konsistis el la vortoj: bride = fianĉino kaj well: puto. Traduk.
263
JANE EYRE
eLIBRO
geedziĝo okazis antaŭ unu horo en ĉeesto de ĉiuj ĉi tiuj atest-
antoj.”
ŝi subridis kaj ruĝiĝis.
”Nun venis via vico, Dent,” parolis plue sinjoro Rochester.
Dum la alia parto de la societo retiriĝis, li kun sia grupo
sidiĝis sur la neokupitaj seĝoj. Fraŭlino Ingram sidiĝis ĉe la
dekstra flanko de sia kondukanto; la aliaj divenantoj elektis
la seĝojn ĉe iliaj du flankoj. Mi ne plu atentis la aktorojn; mi ne plu interesiĝis pri la leviĝonta kurteno; mia tuta atento
nun estis dediĉita al la rigardantoj; miaj okuloj, antaŭe turnitaj al la granda arkaĵo nun sin fiksis sur la duonrondon de
seĝoj. Mi ne scias plu, kiun ŝaradon kolonelo Dent kaj lia so-
cieto ludis, kiun vorton ili elektis kaj kiel oni solvis la ŝaradon,
— sed ankoraŭ nun mi vidas la interkonsiliĝojn, kiuj sekvis
post ĉiu sceno; mi vidis, kiel sinjoro Rochester sin turnis al
fraŭlino Ingram, kaj fraŭlino Ingram al li; mi vidis, kiel ŝi turnis al li sian kapon, kaj kiel ŝiaj korve nigraj haroj preskaŭ
tuŝis liajn ŝultron kaj vangon; mi aŭdis ilian reciprokan flu-
stradon; mi revokis al mi la rigardojn, kiujn ili interŝanĝis; kaj eĉ la impresojn, kiuj ĉiun momenton regis min, ankoraŭ nun
denove leviĝas en mia animo. Mia leganto, mi diris al vi, ke
mi lernis ami sinjoron Rochester! Kaj tiun senton mi tiam ne
povis subpremi en mi, ĉar mi kredis, ke li tute ĉesis atenti
mian ĉeeston — ĉar mi dum multaj horoj povis esti en lia
apudeco, dum kiuj li eĉ ne unu fojon fiksis sur min sian rigar-
don — ĉar mi vidis, kiel lia tuta atento centriĝis al eminenta
kaj bela fraŭlino, kiu eĉ ne opiniis min inda tuŝi la randon de ŝia robo, kiam ŝi fiere preteriris min; kiu tuj forturnis de mi siajn despotajn, ordonajn okulojn, kiam okaze ili renkontis la
miajn, kvazaŭ mi estus objekto, tro malgrava, tro sensignifa
264
JANE EYRE
eLIBRO
por la atento de tia alta kaj eminenta estaĵo. Mi ne povis ne
ami lin plu, nur ĉar mi estis certa pri tio, ke li baldaŭ edziĝos kun tiu fraŭlino — ĉar ĉiutage pli kaj pli mi rimarkis pro la
fiera certeco de ŝia teniĝo, ke ŝi ne dubas plu pri liaj planoj kaj intencoj rilate al tiu geedziĝo — ĉar ĉiuhore mi estis atestantino de liaj amomontroj, kiuj, kvankam estante senzorgaj,
ĝuste pro tiu senzorgo kaj pro ilia fiereco, estis nekontraŭsta-reblaj.
Tiuj cirkonstancoj ne helpis malvarmigi aŭ forpeli mian
amon; ili kaŭzis nur mian malesperon. Eble vi pensas, ke ili
povus naski mian ĵaluzon, eĉ se knabino en mia pozicio kura-
ĝus esti ĵaluza al fraŭlino Ingram. Sed ĵaluza mi ne estis, — aŭ nur tre malofte, la speco de doloro kaj ĉagreno, kiun mi spertis, malbone estus esprimita per tiu vorto. Fraŭlino Ingram
estis iu staranta ekster la ĵaluzo; ŝi estis tro malsupera rilate al ĵaluzo por povi naski tiun senton. Pardonu al mi tiun ŝajnan paradokson, kara leganto sed mi estas sincera pri tio,
kion mi diras. ŝi estis tre paradema, sed ŝi ne estis natura; ŝi estis ĉarma aperaĵo kaj havis plurajn bonegajn talentojn; sed
ŝia animo, ŝia karaktero estis malriĉaj, ŝia koro estis apatia; nenio kreskis aŭ floris sur tiu teritorio, ĝi ne produktis refreŝigajn naturajn fruktojn. ŝi ne estis bonkora, nek originala; ŝi
kutimis ripeti plentonajn frazojn el libroj; neniam ŝi eldiris
ilin kiel propraj opinioj; proprajn opiniojn ŝi tute ne havis. ŝi parolis per alta sentotono, sed ŝi ne konis la senton de simpatio kaj de kompato; en ŝi loĝis nek vero nek amsigno. Tre
ofte ŝi montris tion, kiam ŝi eksplodigis la malican antipation, kiun ŝi sentis kontraŭ la malgranda Adèle; per malestimaj
insultvortoj ŝi forpuŝadis de si la infanon, kiam okaze ŝi ve-
nis tro proksimen al ŝi; ofte ŝi sendis la knabinon el la ĉam-
265
JANE EYRE
eLIBRO
bro kaj konstante ŝi traktis ŝin malvarme, akratone kaj per
tranĉa mokado. Aliaj okuloj krom la miaj ankaŭ rimarkis ti-
ujn montrojn de ŝia karaktero — eĉ atente rimarkis ilin kaj
akrevide. Jes, la estonta edzo, sinjoro Rochester mem severe
kaj seninterrompe atentis sian fianĉinon; kaj el tiu saĝa sing-
ardemo — el tiu plena klara scio pri manko kaj mallaŭdin-
daĵoj de lia adoratino, el tiu klare videbla senpasia amo al ŝi
— el ĉio tio devenis mia senlima doloro, mia nefiniĝonta ĉag-
reno.
Mi antaŭvidis, ke li edziĝos kun ŝi pro familiaj, eble pro po-
litikaj kaŭzoj kaj ĉar ŝia rango kaj ŝiaj parencoj konvenis al li.
Mi sentis, ke li ne donus al ŝi sian amon, kaj ke ŝiaj propre-
coj ne taŭgas por konkeri lian amon. Tiun trezoron li neniam
donus al ŝi! Kaj tio estis la cirkonstanco — ĝuste tio tuŝis
miajn nervojn kaj kaŭzis mian ĉagrenon — tio kvazaŭ nutris
mian febron: ŝi ne povis ĉarmigi lin!
Se ŝi estus gajninta la triumfon per unu fojo, se li estus ce-
dinta kaj metinta al ŝiaj piedoj sian koron, tiam mi kovrus
mian vizaĝon kaj turnus ĝin al la muro por morti, por morti
pro ili (en figura senco). Se fraŭlino Ingram estus nobla vi-
rino, naturdotita per forteco kaj kuraĝo, amo, sindono kaj
prudento, tiam mi estus havinta nur unu energian batalon
kontraŭ du monstroj — kontraŭ la ĵaluzo kaj la malespero. Mi
estus ŝirinta la koron el mia brusto por piedpremi ĝin — kaj
poste mi estus admirinta ŝin, mi estus akceptinta ŝian supere-
con, kaj estus en paco dum la cetera parto de mia vivo — kaj
ju pli absoluta estus ŝia supereco, des pli granda estus mia
admiro — des pli kvieta estus mia rezigno. Sed la aferoj sta-
ris tute alie: mi devis esti atestantino de la penadoj, kiujn al si donis fraŭlino Ingram por ĉarmigi kaj allogi sinjoron Ro-266
JANE EYRE
eLIBRO
chester, mi devis vidi, kiel ŝi imagas al si, ke ĉiu el ŝiaj sagoj trafis la koron de ŝia celo kaj kiel ŝi fieris pro la sekvoj, dum ŝia fiereco kaj ŝia vanteco ĉiam pli kaj pli malproksimigis de
ŝi tion, kion ŝi deziris allogi al si. Mi devis esti atestantino de ĉio tio, kaj tio ekscitis min konstante kaj kaŭzis, ke mi vivis en senkompataj devigo kaj premego.
Mi vidis, ke estus eble al ŝi venki kaj malgraŭ tio ŝi mal-
venkos. Sagoj, kiuj daŭre returne saltis de la brusto de sinjoro Rochester, falis senefike antaŭ najn piedojn, sed ili estus tra-fintaj lian fieran koron kaj vundintaj ĝin, se lerta mano estus pafinta ilin, tion mi konsciis; ŝi povus lumigi el liaj malvarmaj okuloj amon kaj anstataŭigi la sarkasmon de lia vizaĝo per in-timeco kaj amo. Aŭ, pli bone dirite, — senparola venko estus
akirita sen armiloj.
”Kial do ŝi ne pli bone povas influi lin, kiam ŝi havas la pri-
vilegion konstante esti en lia tuja proksimeco?” mi demandis
al mi.
”Neeble, ke ŝi povas vere ami lin! ĉar se tio estus ebla, tiam
ŝi ne bezonus tiel arte rideti; tiam ŝi ne bezonus ĵeti al li seninterrompe tiajn rigardojn, tiam ŝi ne bezonus tiel sen halto
studadi siajn vizaĝesprimojn, sintenojn kaj movojn. Mi estas
certa pri tio, ke ŝi pli facile povus proksimiĝi al lia koro, res-tante kvieta ĉe lia flanko, parolante pli malmulte aŭ aspek-
tante malpli trokuraĝa. Antaŭe mi vidis sur lia vizaĝo espri-
mon tute alian ol la malmolan, ŝtoniĝintan, kiun tre ofte li
montras, kiam ŝi tiel trude kaj vigle parolas al li — sed ĉiu esprimo venis de ekstere, ne estis arte elŝirita per allogaĵoj kaj studitaj movoj; kaj oni bezonis nur akcepti ĝin — oni bezonis nur respondi lin sen pretendoj, oni bezonis nur paroli al
li sen grimacoj, se estis necese — kaj ĉiu esprimo estiĝus pli
267
JANE EYRE
eLIBRO
amika kaj pli amplena kaj varmigus aliulojn kiel proksimi-
ĝanta sunradio. Kiel do ŝi sukcesos plaĉi al li post geedziĝo?
Ho ne, mi estas certa, ke en tio ŝi ne sukcesos — sed estus
eble sukcesi kaj vere mi kredas, ke lia edzino povus esti la plej feliĉa edzino, kiu iam vivis.”
¯is nun mi diris ankoraŭ nenion mallaŭdindan pri la in-
tenco de sinjoro Rochester rilate al lia edziĝo pro materiaj
interesoj kaj familiaj interrilatoj. Mi tre miris, kiam mi ekaŭ-
dis pri liaj intencoj. Mi ĉiam pensis, ke li estas viro, kiu ne ŝajnas gvidi sin de tiaj kutimaj motivoj ĉe la elekto de edzino; sed ju pli longe mi pensis pri la situacio, la eduko kaj tiel plu de ambaŭ partioj, des pli malmulte mi sentis min pravigita,
juĝi aŭ kondamni lin aŭ fraŭlinon Ingram, ĉar ili agis konfor-
me al la fundamentoj kaj ideoj, kiuj sendube influis ilin en ilia infaneco. La tuta societo, al kiu ili apartenis, agis laŭ tiuj fundamentoj; sekve ili ankaŭ devis esti la motivo, kiu gvidis ilin en la nunaj cirkonstancoj, kvankam ili ŝajnis al mi strangegaj
kaj nekompreneblaj. ŝajnis al mi, ke mi povus premi sur mian
koron la virinon, kiun mi povus ami, se mi estus viro kiel li;
sed la ŝajna profitmotivo por la feliĉo de viro, kiu troviĝis en ĉi tiu edziĝ-plano, certigis min, ke nepre ekzistas argumentoj
kontraŭ la ĝenerala akcepto de tiaj opinioj, argumentoj, pri
kies ekzisto mi sciis nenion — ĉar alie la tuta mondo nepre
agus tiel, kiel ĝi laŭ mia deziro devus agi. Sed rilate al ĉi tiu punkto kiel ankaŭ al multaj aliaj, mi fariĝis tre pardonema kaj malsevera al mia mastro. Mi forgesis pri ĉiuj liaj eraroj, kiujn iam mi tiel atentis.
Antaŭe mi faris mian eblon studi ĉiujn flankojn de lia ka-
raktero, akceptante la malbonajn pro la bonaj, kaj prijuĝante
ilin post akurata komparo. Nun mi ne vidis plu liajn malbo-
268
JANE EYRE
eLIBRO
najn ecojn. La sarkasmo, kiu iam forpuŝis min de li, la rigo-
reco, kiu iam timigis min, ŝajnis al mi nun la necesaj spicoj de delikata, malofta manĝo: ilia ĉeesto faris ĝin pikanta, ilia foresto farus ĝin sengusta. Kaj tiu neprecizaĵo, kiun atenta obser-
vanto tiam kaj tiam rimarkis en lia rigardo, kvankam ĝi rapide
malaperis ĉiufoje, antaŭ ol li povis esplori ĝian strangan, mis-terplenan profundon, — tiu io, kiu plenigis min per timo kaj
angoro, kvazaŭ mi starus sur vulkana tero kaj subite la tero
malfermus sin antaŭ miaj piedoj, — tiu io, kiun mi kelkfoje
revidis, sed mia koro batis pro ĉagreno kaj kompato, — ĝi ne
paralizis plu miajn nervojn. Mi ne sciis ĉu ĝi estas malhela aŭ malĝoja rigardo, malice ruza, aŭ senespera; sed ĝi ne plu timigis min, mi kontraŭe senlime sopiris esplori kaj kompre-
ni ĝin; mi opiniis fraŭlinon Ingram feliĉega, ĉar iam estos al
ŝi permesate rigardi en tiun abismon, esplori lian misteron,
forigi lian ĉagrenon.
Dum mi pensis nur al mia sinjoro kaj al lia estonta edzino,
nur vidis ŝin, aŭdis nenion alian ol ilian interparoladon kaj
image aldonis gravecon kaj signifon al iliaj faroj kaj agoj, la cetera parto de la societo sin okupis pri siaj propraj amuzaĵoj kaj interesiĝoj. La fraŭlinoj Lynn kaj Ingram daŭrigis sian
porfestajn priparolojn; ili movis tien kaj reen siajn turbanojn kaj levis la manojn pro miro, pro teruro aŭ angoro — laŭ tio,
pri kio la parolo temis — tute laŭ la objekto, ĉirkaŭ kiu tur-
niĝis iliaj gravaj interparoloj. La du fraŭlinoj sin movis kiel du marionetoj, kiujn oni rigardas per lorno.
La milda sinjorino Dent parolis kun la bonanima sinjorino
Eshton; de ili de tempo al tempo mi ricevis favoran rigardon
kaj amikan vorton.
Sinjoro George Lynn, kolonelo Dent kaj sinjoro Eshton dis-
269
JANE EYRE
eLIBRO
kutadis pri politiko aŭ pri aferoj de siaj graflandoj aŭ juris-
taĵoj. Lordo Ingram koketis kun Amy Eshton. Louisa kantis
kaj ludis kun unu el la junaj sinjoroj Lynn, kaj Mary Ingram
kun enuo aŭskultis la elegantajn, gramatike korektajn paro-
ladojn de la alia. Kelkfoje ĉiuj interrompis siajn interparolojn kvazaŭ laŭ interkonsento, por dediĉi sian atenton al la ĉefaj
personoj de la festo, ĉar malgraŭ ĉio, sinjoro Rochester kaj
fraŭlino Ingram, — nur ĉi tiuj, ĉar ŝi tute sin okupis kun li —
estis la animo kaj la spirito de la societo. Kiam li nur unu horon malproksimiĝis de la societa salono, ŝajnis kvazaŭ rimar-
keblaj malagordo kaj enuo kaptis liajn gastojn; kaj lia reveno
tuj redonis vivan impulson al la konversacio.
La foresto de lia viviganta influo tute speciale montriĝis iun
tagon, kiam li pro gravaj aferoj devis iri al Millcote kaj estis atendata ree nur malfrue en la vespero.
La posttagmezo estis pluva; sekve la promeno, kiun la so-
cieto intencis entrepreni al cigana tendaro transe de Hay,
devis esti prokrastita. Kelkaj el la sinjoroj estis irintaj en la stalojn; la plej junaj bilard-ludis kun la junaj fraŭlinoj en la bi-lardsalono. La vidvinoj Lynn kaj Ingram serĉis konsolon per
kvieta ludeto. Post kiam Blanche Ingram pro sia melankolia
karaktero malakceptis kelkajn klopodojn de sinjorinoj Dent
kaj Eshton, ke ŝi partoprenu ilian konversacion, ŝi komence
murmurkantetis kelkajn kantojn kaj melodiojn kun pian-
akompano; poste subite ŝi salte leviĝis, prenis romanon el sia
ĉambro, kaj nun ŝi kuŝis fiere-indiferente sur kanapo kaj per
tiu romano provis pasigi la malrapide pasantajn horojn dum
la foresto de sinjoro Rochester. En la ĉambro kaj en la tuta
domo regis kvieto. Nur tiam kaj tiam penetris al ni gaja ride-
go el la bilardejo.
270
JANE EYRE
eLIBRO
Jam krepuskiĝis, la sonorilo anoncis la signon de vestiĝado
por la manĝo, kiam la malgranda Adèle, kiu sur seĝo genu-
kuŝis ĉe mia flanko en la fenestrobreto subite kriis:
”Voilà Monsieur Rochester qui revient!1”
Mi turnis min kaj vidis kiel rapidmove fraŭlino Ingram sal-
te leviĝis de sia kanapo.
Ankaŭ la aliaj rigardis supren de siaj diversaj okupoj, ĉar
en la sama tempo aŭdiĝis knaradoj de radoj kaj laŭtaj pied-
paŝoj ekstere sur la malseka ŝtoneta vojo antaŭ la domo. Pos-
ta veturileto alproksimiĝis al la pordo.
”Kio do venis en lian kapon, reveni en tia maniero!” diris
fraŭlino Ingram. ”Li forrajdis sur Mesrour, la nigra ĉevalo, ĉu ne vere? Kaj Piloto lin akompanis. Kion do li faris kun ili?”
Dirante tion, ŝi venis al la fenestro tiel proksime kun sia
altkreska figuro kaj larĝe disstarantaj vestaĵoj, ke mi devis klini min malantaŭen, kaj preskaŭ rompis al mi la spinon. Pro
sia eksciteco ŝi unue ne rimarkis min, kaj kiam ŝia rigardo
renkontis mian, ŝi insultmoke supren tiris la lipon kaj direk-
tis sin al alia fenestro. La poŝta veturileto haltis. La veturigisto sonorigis je la ĉefa pordo kaj sinjoro en vojaĝkostumo eliris
la veturilon. Sed ne eliris sinjoro Rochester, sed altkreska elegante aspektanta viro, fremdulo.
”Kiel enuige!” ekkriis Blanche Ingram,” vi enuiga, malgran-
da simio!” (tiel ŝi alparolis Adelon) ”kiu sidigis vin sur la fenestrobreto por false sciigi tion?” kaj dirante tiujn vortojn, ŝi ĵetis al mi koleran rigardon kvazaŭ mi estus kulpa.
Nun aŭdiĝis ekstere en la halo mallonga interparolado, kaj
tuj poste eniris la fremdulo. Li sin klinis profunde antaŭ sin-
1 Jen sinjoro Rochester, kiu revenas!
271
JANE EYRE
eLIBRO
jorino Ingram, kiun sendube li rigardis kiel la plej maljunan
el la ĉeestantinoj.
”ŝajnas, sinjorino, ke mi venis en tre maloportuna tempo,”
li diris, ”ĉar mia amiko Rochester ne estas hejme. Sed mi ve-
nas de tre longa laciga vojaĝo, kaj tial mi kredas ne esti tro
postulema uzi la rajton de intima amikeco kaj resti ĉi tie ĝis
la reveno de mia amiko.”
Li estis ekstreme ĝentila kaj bonmaniera; lia prononc-
maniero ŝajnis al mi iomete fremda — ne eksterlanda, tamen
ankaŭ ne absolute angla. Laŭŝajne li estis samaĝa kiel Ro-
chester, inter tridek kaj kvardekjara; lia vizaĝkoloro estis eksterordinare pala; krome li estis belaspekta viro, precipe je la unua ekrigardo. Rigardante lin pli atente oni tamen rimarkis
ion neplaĉan aŭ pli bone dirite ion, kio iom malplaĉis. Liaj
vizaĝtrajtoj estis regulaj, sed tro akraj; liaj okuloj estis grandaj kaj bele formitaj, sed oni legis en ili, ke lia ĝisnuna vivo estis senutila, sencela kaj sen signifo, — almenaŭ tiel al mi
ŝajnis.
La sonorilo de la vestiĝado disirigis la societon. Nur post
la manĝo mi revidis la fremdulon. Li ŝajnis senti sin jam tute
hejmece. Sed tiam lia fizionomio plaĉis al mi ankoraŭ malpli
ol antaŭe; ĝi estis samtempe malkvieta kaj tamen sensprita.
Liaj rigardoj direktiĝis ĉirkaŭen, sed oni sentis, ke ili serĉas nenion; tio donis al lia vizaĝo strangan esprimon, kiun mi
antaŭe neniam vidis sur homa vizaĝo. Kiel bela kaj ne mala-
minda viro li estis eksterordinare antipatia. ĉi tiu glata, ova-le formita vizaĝo ne montris povon; en tiu mallarĝa, kurba
nazo sin ne kaŝis forto, kaj same ne en la ĉerizaspektanta
buŝo. La malalta sensulka frunto ne indikis pensojn; la brilaj
brunaj okuloj ne sciis regi.
272
JANE EYRE
eLIBRO
Kiam mi sidis en mia kutima angulo kaj atente lin rigardis,
li sidis sur apogseĝo kaj la brilo de la multbranĉa kandelingo
falis sur lin, dum li ŝajne tremetis de malvarmo, kvankam li
estis ŝovinta sian seĝon tuj apud la varmigantan fajron — mi
komencis kompari lin kun sinjoro Rochester. Mi opiniis —
respekte dirite — ke la diferenco inter kvieta ansero kaj fiera falko ne povas esti multe pli granda; nek pli akra povis esti la kontrasto inter dolĉanima ŝafo kaj la vila, brilokula hundo,
ĝia gardanto.
Li parolis pri sinjoro Rochester kiel pri delonga amiko. Ilia
amikeco nepre estis stranga; mi pensis pri la akra ilustrado de la proverbo, ke la kontrastojoj ofte estas proksimaj unu al
alia. Du aŭ tri sinjoroj sidis apud li, kaj de tempo al tempo
partoj de ilia interparolado penetris ĝis mia izolita loko. Lon-ge la senco de ilia temo estis al mi malklara; ĉar la interparolado inter Maria Ingram kaj Louisa Eshton, kiuj sidis plej
proksime al mia sidloko, supersonis tiun de la sinjoroj apud
la kameno. La virinoj parolis pri la nove-veninto; ambaŭ no-
mis lin ”bela viro”. Louisa diris, ke li estas ”ĉarma homo” kaj ke ŝi adoras lin; kaj Mary faris rimarkon pri liaj ĉarmaj malgrandaj buŝo kaj nazo; ŝajne ili estis la idealo de beleco laŭ ŝia opinio.
”Kaj kiel amikan frunton li havas!” diris Louisa, — ”tiel gla-
ta kaj tute sen tiuj sulkaĵoj, kiujn mi tiel abomenas; kaj kiel kvietajn okulojn li havas! Kiel ĉarme li ridetas!”
Tiam je mia plej granda senŝarĝigo sinjoro Henry Lynn vo-
kis ŝin al la alia flanko de la salono, por pluparoli pri la prokrastita ekskurso al Hay.
Nun estis al mi denove eble koncentri mian tutan atenton
al la grupo apud la kameno, kaj baldaŭ mi sciiĝis, ke la nove-
273
JANE EYRE
eLIBRO
veninto sin nomas sinjoro Mason. Poste mi aŭdis, ke li ĵus
venis en Anglujon kaj ke li venis el varmega lando. Tio sen-
dube estis la kaŭzo de lia flave pala vizaĝkoloro, tial li pli kaj pli proksimiĝis al la fajro kaj pro tio li portis la surtuton, kiun li eĉ en la salono ne formetis de si. La nomoj Jamajko, Spanish Town, Kingston, kiujn mi de tempo al tempo aŭdis eldiri, sciigis al mi, ke li antaŭe loĝis en okcidenta Hindujo kaj tre gran-da estis mia miro poste sciiĝante, ke li konatiĝis kun sinjoro
Rochester en tiu lando. Li parolis pri la antipatio de lia ami-
ko kontraŭ la terura-varmego, la uraganoj kaj pluvosezonoj
de tiuj regionoj.
Mi jam sciis, ke sinjoro Rochester multe vojaĝis, sinjorino
Fairfax jam rakontis al mi pri tio, sed mi kredis, ke neniam li transiris la eŭropan kontinenton. Neniam li eĉ aludis pri tio,
ke li vizitis malproksimajn regionojn. Pri tiuj aferoj mi pen-
sis, kiam neatendita okazantaĵo subite interrompis miajn
pensojn.
Sinjoro Mason, kiu ĉiufoje estis atakata de frostotremo,
kiam iu malfermis la pordon, estis petinta, ke oni metu anko-
raŭ pli da ligno kaj karbo sur la fajron, kies flamoj disvastigis tro malmultan varmon, kvankam la cindro estis ankoraŭ ruĝa
kaj varmega.
Kiam la servisto, kiu enportis la lignon kaj la karbon, estis
elironta la salonon, li proksimiĝis al la seĝo de sinjoro Eshton kaj flustris al li ion en la orelo; mi povis kompreni nur la vortojn ”maljuna virinaĉo” kaj ”tre ĝenema.”
”Diru al ŝi, ke mi ĵetos ŝin en malliberejon, se ŝi ne tuj foriros,” diris la magistrata sinjoro.
”Ne — haltu!” interrompis lin kolonelo Dent. ”Ne foririgu
ŝin, Eshton; eble ni povus utiligi la okazon. Ni foje demandu
274
JANE EYRE
eLIBRO
la sinjorinojn.” kaj laŭtvoĉe li diris plue: ”Sinjorinoj, vi parolis pri tio, ke ni vizitu la ciganan tendaron; sed la servisto Sam ĵus sciigis, ke en la halo de la servistoj estas maljuna ciganino, kiu insiste deziras esti kondukata antaŭ la gesinjorojn por povi antaŭdiri. ĉu vi emas ricevi la maljunulinon?”
”Vere … kolonelo,” kriis sinjorino Ingram, ”ĉu vi volus
kuraĝigi tian senhontan trompistinon? Mi tre petas, foririgu
ŝin tuj!”
”Ne estas al mi eble foririgi ŝin, sinjorino,” diris la servis-
to, ”kaj ankaŭ la aliaj servistoj vane penis tion. Nun sinjori-
no Fairfax estas ĉe ŝi kaj petas kaj petegas ŝin foriri; sed ŝi sidiĝis sur seĝo apud la fornejo kaj ĵuras, ke ŝi neniel volas
leviĝi, se ŝi ne ricevos la permeson eniri la salonon.”
”Kion do ŝi volas ĉi tie?” demandis sinjorino Eshton.
”ŝi volas antaŭdiri la estontecon al la gesinjoroj, sinjorino,
kaj ŝi ĵuras, ke ŝi devas kaj volas fari tion.”
”Kiel do ŝi aspektas?” demandis la du fraŭlinoj Eshton
samtempe.
”ŝi estas terure malbela, maljuna kreitaĵo, kaj preskaŭ ni-
gra kiel korvo.”
”Eble ŝi estas vera sorĉistino!” kriis Frederik Lynn. ”ĉiuo-
kaze ni enirigu ŝin! Estos tre interese!”
”Vere,” parolis plue lia frato, ”estus ja malsaĝe preterpasigi
tian okazon amuziĝi.”
”Pri kio do vi pensas, miaj karaj filoj!” kriis terurite sinjo-
rino Lynn.
”En mia ĉeesto tiaj nedecaj aferoj ne okazu,” samopiniis la
vidvino Ingram.
”Ho jes, patrino, ili povos okazi kaj ili okazu,” diris fiervoĉe Blanche Ingram, dum ŝi sin turnis de la piano al la societo; ĝis 275
JANE EYRE
eLIBRO
tiam ŝi senvorte sidis tie foliumante la notlibrojn, ŝajne ne
atentante la interparoladon. ”Mi estas scivola kaj dezirus, ke
oni antaŭdiru al mi. Sam, venigu la ciganinon en la salonon.”
”Sed Blanche, mia kara, pripensu do —”
”Tion mi faras. Mi pripensas ĉion, kio estas pripensebla,
kaj mia volo fariĝu! Tial rapidu, Sam, rapidu!”
”Jes — jes — jes!” kriis ĉiuj junaj gesinjoroj.
”ŝi eniru! Tio fariĝos granda amuzaĵo!”
La servisto hezitis ankoraŭ. ”ŝi aspektas tiel terure,” li fine diris …
”Iru do!” ordone kriis fraŭlino Ingram, kaj la servisto for-
iris. Tuj la plej granda ekscito regis la societon. Fariĝis vera kriado de ŝercoj kaj mokoj. La servisto hezite kaj kun timo
revenis.
”ŝi ne volas plu eniri,” li diris. ”ŝi diras, ke ŝi ne aperos an-taŭ la kruda bando — jes, jes, tiujn vortojn ŝi uzis! Mi devis
montri al ŝi ĉambron, kaj se la gesinjoroj volas pridemandi al
ŝi la estontecon, ili unuope iru al ŝi.”
”Jen vi jam aŭdas, mia reĝa Blanche, kiel aroganta la viri-
naĉo fariĝis,” denove parolis sinjorino Ingram. ”Aŭskultu
mian konsilon, mia karulino kaj — kaj —”
”Konduku ŝin en la bibliotekon,” interrompis la ”karulino”
akre. ”Mi ankaŭ ne volas aŭskulti ŝin en ĉeesto de la kruda
bando. Mi volas aŭskulti ŝin tute sola. ĉu estas fajro en la
kameno de la biblioteko, Sam?”
”Jes, via moŝto, jes — sed — ŝi ja aspektas kiel vera kal-
dronriparisto.”
”ĉesu babiladi, malsaĝulo, kaj faru, kion mi al vi ordonas.”
Refoje Sam foriris; kaj la eksciteco kaj la atendoj pligran-
diĝis.
276
JANE EYRE
eLIBRO
”ŝi estas preta,” diris la servisto, kiam li revenis. ”ŝi dezi-
rus scii, kiu unua pridemandos ŝin.”
La kolonelo diris: ”Mi kredas, ke estas bone, ke unua mi vi-
das ŝin antaŭ ol unu el la sinjorinoj iros al ŝi.”
”Diru do al ŝi, Sam, ke sinjoro venos.”
Sam iris for, sed tuj poste revenis.
”Sinjoro, ŝi diras, ke ŝi ne volas ricevi sinjorojn, ili tute ne penu iri al ŝi — kaj,” hezite li diris plue, kun peno subpreman-te ridadon, — ”la sinjorinoj venu nur se ili estas junaj kaj belaj kaj needziĝintaj.”
”Je Jupitero! ŝi havas bonan guston!” laŭte kaj ridante kriis
Henry Lynn.
Tre solene fraŭlino Ingram leviĝis. ”Mi iros unua,” ŝi diris
per voĉo decanta al kondukanto de perdita taĉmento, kiu ĉe
la fronto de siaj soldatoj sin ĵetas en breĉon de malamika for-
tikaĵo.
”Ho, mia kara, mia kara, mia trezoro, haltu do! Pripensu!
Pripensu, kion vi estas faronta!” kriis ŝia patrino. Sed fiere
silentante ŝi preteriris sian patrinon kaj iris tra la pordo, kiun kolonelo Dent tenis por ŝi malfermita. Tuj poste ni aŭdis, ke
ŝi eniras la bibliotekon.
Nun sekvis sufiĉe granda kvieto. Sinjorino Ingram kredis,
ke estas dece tordi al si la manojn kaj tial ŝi faris tion. Fraŭ-
lino Mary deklaris, ke neniam ŝi havus la kuraĝon. Amy kaj
Louisa Eshton ŝtele, mallaŭte ridis sed aspektis teruritaj.
Eksterordinare malrapide la minutoj pasis. Pli ol dekkvin
ni kalkulis antaŭ ol la bruo de la malfermata bibliotekpordo
denove atingis niajn orelojn. Tuj poste fraŭlino Ingram reve-
nis.
ĉu ŝi ridis? ĉu ŝi rigardis la tutan aferon kiel ŝercon? ĉiuj
277
JANE EYRE
eLIBRO
okuloj esprimante la plej grandan scivolon sin turnis al ŝi.
Malvarme kaj riproĉe ŝiaj rigardoj renkontis niajn; ŝi aspektis nek gaja nek ekscitita. Fiere kaj rekte ŝi reiris al sia loko kaj senparole sidiĝis.
”Nu, Blanche?” demandis lordo Ingram.
”Kion ŝi diris, fratino?” demandis Mary.
”Kion vi opinias pri ŝi? Kiel estis al vi? ĉu ŝi estas vera an-
taŭdiristino?” demandis la fratinoj Eshton.
”Nu, nu, bonaj homoj, ne tiel ataku per viaj demandoj.
Vere, viaj organoj de superstiĉo kaj admiro estas baldaŭ stre-
ĉitaj. Laŭ la graveco, kiun vi ĉiuj kaj ankaŭ mia patrino, mon-
tras al ĉi tiu afero, vi ŝajnas vere kredi, ke ni nun havas en la domo efektivan sorĉistinon, kiu faris interligon kun la maljuna, nigra sinjoro, kiu odoras de peĉo kaj sulfuro. Mi vidis la
ciganinon; ŝi laŭ la ordinara kutimo antaŭdiris je la mano, kaj ŝi ankaŭ al mi diris, kion tiuj homoj kutime antaŭdiras. Mi
kontentigis mian kapricon, kaj nun mi opinias plej bone, ke
sinjoro Eshton, kiel li komence minacis, morgaŭ matene ĵeti-
gu ŝin en malliberejon. Jen ĉio, kion mi povas diri pri ĉi tiu
afero!”
Fraŭlino Ingram prenis libron, apogis sin per la dorso en
la seĝo kaj montris en tiu klara maniero, ke ŝi ne plu volas paroli pri tiu temo. Mi rigardis ŝin pli ol duonan horon; dum tiu tuta tempo ŝi eĉ ne unu fojon turnis folion kaj ĉiumomente
ŝia vizaĝo fariĝis pli malhela, pli malkontenta kaj montris kla-re elreviĝon kaj konsternecon. Laŭŝajne ŝi estis aŭdinta ne-
nion agrablan, nenion, kio harmoniis kun ŝiaj arogantaj pla-
noj, kaj malgraŭ ŝia kvazaŭa indiferenteco ŝajnis al mi, ke ŝi
donas al la faritaj malkovroj nekalkuleblan gravecon, ĉion ĉi
278
JANE EYRE
eLIBRO
tion mi konjektis pro ŝiaj mallumaj silentado kaj malbon-
humoro.
Intertempe Mary Ingram, Amy kaj Louisa Eshton deklaris,
ke ili ne kuraĝas iri solaj — kaj tamen ĉiu el ili arde deziris iri.
Pere de la sendito Sam komenciĝis traktado, kaj post kiam li
tiel ofte iris tien kaj reen, ke liaj kruroj doloris al li, la severa antaŭdiristino fine konsentis ricevi la tri junajn fraŭlinojn
triope.
ĉi tiu vizito ne okazis tiel senbrue, kiel tiu de fraŭlino In-
gram. El la biblioteko penetris al ni histeriaj ridetadoj kaj mallaŭtaj duone subpremitaj krietoj. Post dudek minutoj la por-
do ĵet-malfermiĝis, kaj la junaj fraŭlinoj ĝismorte timigitaj kuris tra la halo en la salonon.
”Certe ŝi interrilatas kun io neordinara!” ili kriis kvazaŭ
unubuŝe. ”ŝi diris al ni tiajn okazintaĵojn! ŝi scias ĉion pri ni!”
kaj senspire ili falsidiĝis sur siaj seĝoj, kiujn la sinjoroj rapidis porti al ili.
Kiam oni instigis pri pluaj klarigoj, ili diris, ke la virinaĉo rakontis al ili aferojn, kiujn ili faris en sia infaneco; ŝi parolis pri libroj kaj ornamaĵoj, kiujn ili havas hejme en siaj budua-roj, pri memoraĵoj, kiujn la familianoj estis donintaj al ili. Ili certigis, ke ŝi divenis iliajn pensojn kaj flustris al ili la nomon de la persono, kiun ili plej amas sur la tero; eĉ diris al ili, kion ili plej arde deziras.
Aŭdinte tion la sinjoroj esprimis siajn petojn ankaŭ ricevi
klarigojn pri la du laste nomitaj punktoj. Sed kiel rekompen-
con pro sia trudemo ili ricevis nur krietojn kaj ridojn kaj vi-
dis nur hontajn ruĝajn vangojn kaj nervajn tremetadojn. In-
tertempe la maljunaj sinjorinoj prezentis al la fraŭlinoj siajn odorboteletojn, ventumadis ilin per siaj gigantaj ventumiloj
279
JANE EYRE
eLIBRO
kaj esprimis siajn korajn bedaŭrojn, ke oni ĝustatempe ne
atentis iliajn avertojn. La pli aĝaj sinjoroj ridis plengorĝe kaj la junaj oferis siajn servojn al la ekscititaj fraŭlinoj. Meze de tiu tumulto kaj dum miaj okuloj kaj oreloj plene okupiĝis per
la sceno, kiu antaŭ mi estis ludata, mi subite aŭdis mallaŭtan
ofte ripetitan ”hm, hm!” tuj apud mi. Rapide mi turnis min
kaj ekvidis Samon.
”Pardonon, fraŭlino, la ciganino certigas, ke juna needzi-
niĝinto estas en la salono, kiu ankoraŭ ne aliris al ŝi, kaj ŝi insistas kaj ĵuras, ke ŝi ne volas foriri antaŭ ol ŝi vidis kaj parolis kun ĉiuj. Mi pensis, ke tiu fraŭlino nepre estas vi. La aliaj ja ĉiuj eniris al ŝi. Kion mi diru al ŝi?”
”Ho, mi iros, kompreneble,” mi respondis. Kaj mi ĝojis pro
la neatendita okazo, povi kontentigi mian ekscititan scivo-
lemon. Mi ŝteliris el la salono kaj neniu rimarkis tion. La tuta societo estis ankoraŭ okupita kun la tremetanta trio, kiu an-taŭ nelonge revenis de la antaŭdiristino. Senbrue mi fermis
post mi la pordon.
”Se vi volas tion, fraŭlino,” diris Sam, ”mi atendos pro vi en
la halo; kaj se ŝi timigos vin, nur voku, por ke mi venu helpi
vin.”
”Ne, Sam, nur iru en la kuirejon, mi tute ne timas.” — Kaj
vere, mi ne sentis timon. Sed la afero interesis kaj ekscitis min en la plej alta grado.
280
JANE EYRE
eLIBRO
ĉapitro XIX.
La biblioteka ĉambro aspektis tre kvieta, kiam mi eniris,
kaj la antaŭdiristino — se vere ŝi estis antaŭdiristino — si-
dis kviete kaj oportune en apogseĝo antaŭ la kameno. ŝi por-
tis ruĝan mantelon kaj nigran ĉapelon kaj ĉe la lumo de la ka-
menfajro ŝi ŝajnis legi en malgranda nigra libro, kiu aspektis
kiel preĝolibro. ŝi murmuretis la vortojn, kiel ofte kutimas fari maljunaj virinoj, kiam ili legas. ŝi ne tuj interrompis sian le-gadon, kiam mi eniris. ŝajnis, ke ŝi volas legi la frazon ĝis la fino.
Mi staris sur la tapiŝo kaj varmigis miajn manojn, kiuj estis
preskaŭ rigidaj, ĉar mi estis sidinta en la salono sufiĉe mal-
proksime de la kameno. Mi jam fariĝis tiel kvieta, kiel mi ku-
timis; en la eksteraĵo de la ciganino estis nenio, kio povus
maltrankviligi homon. ŝi fermis la libron kaj malrapide rigar-
dis supren; la larĝa ĉapelrando plejparte ombris la vizaĝon,
kaj tamen mi povis rimarki, kiam ŝi rigardis min, ke ĝi estas
stranga. ¯i estis bruna kaj nigra. Senordaj haroj pendis sub
blankaj rubandoj, kiuj estis kunligitaj sub la mentono kaj ka-
ŝis duone la vangojn. ŝiaj okuloj rigardis supren al mi kun
akra, kuraĝa, penetranta rigardo.
”Nu, vi volas, ke ankaŭ al vi mi antaŭdiru?” ŝi diris per vo-
ĉo, kiu estis same akra kiel ŝiaj vizaĝtrajtoj.
”En la vero tio ne multe interesas min, patrino; agu laŭ via
plaĉo! Sed antaŭ ĉio mi devas diri al vi, ke mi ne kredas al tio.”
281
JANE EYRE
eLIBRO
”Tiun senhontaĵon mi jam atendis de vi — Mi antaŭsentis
ĝin pro viaj paŝoj, kiam vi transiris la sojlon.
”ĉu vere? Tiam vi havas akrajn orelojn.”
”Jes; mi havas. Kaj tre akrajn okulojn! Kaj ankoraŭ pli ak-
ran memoron.
”Nun, ĉion tion vi ja nepre bezonas por via metio.”
”Mi vere bezonas ilin, precipe kiam mi havas klienton, kiel
vi. Kial do vi ne tremetas?”
”Al mi ne estas malvarme.”
”Kial vi ne paliĝas?”
”Mi ne estas malsana.”
”Kial vi ne konsiliĝas kun mia arto?”
”ĉar mi ne estas malsaĝulino.”
La maljuna virino mallaŭte ridis sub sia ĉapelo kaj malan-
taŭ la rubandoj. Subite ŝi aperigis mallongan, nigriĝintan pi-
pon, ekbruligis ĝin kaj komencis fumi. ¯uinte kelkan tempon
tiun kvietiĝ-rimedon, ŝi rektigis la kurbiĝintan korpon, pre-
nis la pipon el la buŝo kaj seninterrompe rigardante en la faj-
ron ŝi diris kviete kaj kun certeco: ”Al vi estas malvarme; vi
sentas vin malsana, kaj vi estas malsaĝulino.”
”Pruvu tion al mi,” respondis mi.
”Tion mi faros; per malmultaj vortoj. Al vi estas malvarme,
ĉar vi estas soleca; neniu ektuŝo ekscitas je flamoj la fajron, kiu ardas en vi. Vi estas malsana, ĉar la plej sankta el la sentoj, la plej alta kaj la plej dolĉa, kiu estas metita en la brusto de la homoj, restas malproksime de vi. Vi estas malsaĝa, ĉar
vi ne donas al ĝi signon, ke ĝi proksimiĝu al vi — kiel ajn vi
suferas. Kaj vi ne volas fari unu paŝon por rapidi renkonte al
ĝi, kie ĝi vin atendas.”
282
JANE EYRE
eLIBRO
Denove ŝi portis la mallongan nigran pipon al la lipoj kaj
komencis fumi per fortaj ektiroj.
”Vi scias, ke ĉio, kion vi diris, estas aplikebla al ĉiu, kiu
loĝas soleca kaj havas dependan oficon en granda domo.”
”Mi povus diri tion al ĉiu — sed ĉu tio estus aplikebla al
ĉiu?”
”Al ĉiu, kiu vivas kiel mi.”
”Jes; vi pravas, al ĉiu vivanta kiel vi. Sed ĉu vi povus mon-
tri iun alian, kiu vivas sub tiaj cirkonstancoj?”
”Tio estus bagatelo; miloj vivas tiel.”
”Estus al vi malfacile trovi eĉ unu solan. — Sciu do: via ofi-
co estas tute speciala; vi estas tre proksima al la feliĉo, jes, vi bezonus nur etendi la manon por preni ĝin … La tuta materialo de la feliĉo estas preparita; nur unu ekmovo estas bezo-
nata por kunigi ĝin. Nur la hazardo dismetis ĝin sur disigitajn lokojn. Kunigu ĝin kaj la fino estas feliĉo.”
”Mi ne komprenas enigmojn. Dum mia tuta vivo mi ne
estis kapabla solvi eĉ unu.”
”Montru al mi vian manon, se vi volas, por ke mi parolu pli
klare.”
”Verŝajne mi devos kovri ĝian platon per arĝento, ĉu ne,
patrino?”
”Kompreneble.”
Mi donis al ŝi ŝilingon; ŝi metis ĝin en malnovan ŝtrumpon,
kiun ŝi tiris el la poŝo, kaj kunliginte ĝin kaj remetinte ĝin en la faldojn de sia robo, ŝi ordonis al mi etendi la manon. Mi
obeis. ŝi proksimigis sian vizaĝon al mia manplato kaj longe,
pripense rigardis ĝin senmove.
”¯i estas tro delikata,” ŝi diris fine. ”El tia mano mi povas
283
JANE EYRE
eLIBRO
legi nenion; ĝi preskaŭ tute ne havas liniojn. Krome — kion
povas diri mano? La sorto ne estas en ĝi skribita.”
”Tion mi kredas,” mi diris.
”Ne,” ŝi parolis plue, ”ĝi staras skribita sur la vizaĝo, sur la frunto, ĉirkaŭ la okuloj, eĉ en la okuloj, en la linioj de la buŝo.
Genufleksu kaj levu la kapon.”
”Ha! nun la vero venas pli proksimen,” mi diris, farante
kion ŝi ordonis. ”Nun mi estas iom kredonta viajn vortojn.”
Mi sidis surgenue malmultajn piedlarĝojn malproksime de
ŝi. ŝi komencis eksciti la fajron, kaj la formortantaj karboj
denove disvastigis kelkan lumon. ĉar ŝi estis sidanta, la lumo
ĵetis ankoraŭ pli larĝan ombron sur ŝian vizaĝon dum mia
estis hele prilumita.
”Mi deziris tamen scii, kun kiuj sentoj vi venis al mi en ĉi
tiun ĉambron,” ŝi diris, post kiam ŝi kelkan tempon rigardis
mian vizaĝon. ”Mi dezirus scii, kiuj pensoj plenigas vian ani-
mon, kiam vi sidas dum horoj en tiu belega, brila societa
ĉambro, kaj tiuj eminentaj elegantaj homoj sin ŝovas tien kaj
reen antaŭ viaj rigardoj kiel la figuroj de magia lanterno. In-
ter vi kaj ili ekzistas ja nur malgranda simpatia komuneco,
kvazaŭ ili estus nur homaj ombroj anstataŭ figuroj el karno
kaj sango.”
”Ofte mi estas laca, kelkfoje dormema, sed malofte mi sen-
tas min malĝoja.”
”Tiam vi nutras iel sekretan esperon, kiu kuraĝigas vin kaj
kiu per dolĉaj flustrantaj sonoj konsolas vin.”
”Mi havas neniujn. La plej alta, kiun mi kuraĝas esperi
estas, ke iam mi estos kapabla ŝpari iom da mono por lupreni
malgrandan domon, en kiu mi povos starigi lernejon.”
”Tio estas malgrasa nutraĵo por la spirito, kiu volas vivi! kaj 284
JANE EYRE
eLIBRO
kiam vi sidas en tiu fenestra benko — vi aŭdas, ke mi konas
vian vivon ĝis la plej etaj detaloj — —”
”Tion vi eksciis pere de la servistoj.”
”Ha! vi pensas, ke vi estas saĝa! Nun, eble estas vere. Por
konfesi la veron mi devas diri, ke mi konas unu el ili — nome
sinjorinon Poole.”
Mi salte leviĝis, aŭdante tiun nomon.
”Vi — vi do —” mi kriis, ”ho tamen diablaĵo kaŝiĝas en ĉi
tiu afero!”
”Kial do vi ektimas,” parolis plue la stranga virino, ”sinjo-
rino Poole estas fidinda persono, tre kvieta kaj silentema; ĉiu sen timo povas fidi ŝin. — Sed kiel mi jam diris: Kiam vi estas sidanta sur la fenestra benko, ĉu tiam vi pensas nur pri via estonta lernejo? ĉu vi iel ne sentas intereson por unu el la
homoj, sidantaj sur tiuj seĝoj aŭ kanapoj? ĉu ne estas vizaĝo
inter ili, kiun vi stud-observas? ĉu tie ne estas unu figuro, kies movojn vi sekvas kun intereso?”
”Mi amas studobservi ĉiujn figurojn.”
”Sed ĉu vi neniam observas speciale unu el ili? — aŭ eble
du?”
”Ofte mi faras tion; kiam la gestoj aŭ la rigardoj de paro da
ili kvazaŭ rakontas tutan historion, tiam mi amuzas min stu-
dante ilin.”
”Kiujn historiojn vi plej volonte studas?”
”Ho, la elekto ne estas tre granda! ¯enerale ili temas pri la
sama — nome amindumado; kaj ĉiam finiĝas per la sama ka-
tastrofo — per geedziĝo.”
”ĉu vi ŝatas tiun monotonan temon?”
”¯i estas al mi indiferenta. ¯i tute ne interesas min.”
”ĉu ĝi ne interesas vin? Kiam bela, juna eminenta riĉa vi-
285
JANE EYRE
eLIBRO
rino, brilanta pro vivo kaj sano, rava, interesa, sprita, — sidas tie kaj ridetas al sinjoro, kiun vi — —”
”Nu, kiun mi — —? parolu plue.”
”Kiun vi konas, kaj pri kiu eble vi favore pensas.”
”Tian sinjoron mi ne konas ĉi tie. Mi preskaŭ ne parolis
unu silabon kun unu el ili; kaj rilate al la favora pensado, kelkajn el ili mi konsideras respektindaj kaj beletaj kaj mezaĝaj, aliajn mi rigardas kiel tre junajn elegantajn, belajn kaj vivo-plenajn. Sed ĉiuj havas la rajton esti alridataj kiel eble plej multe kaj de kiu ajn, sed ĉio tio ja ne povas interesi min kaj
eĉ min ne koncernas.”
”ĉu do vi ne konas la sinjorojn en ĉi tiu domo? ĉu vi ne pa-
rolis al unu el ili? ĉu vi volas diri tion ankaŭ pri la mastro de la domo?”
”Li ne estas hejme.”
”Tio estas sprita rimarko! Bone elpensita elturniĝo! Hodiaŭ
matene li iris al Millcote kaj li revenos hodiaŭ vespere aŭ
morgaŭ matene. ĉu tiu cirkonstanco apartigas lin de la aliaj
al vi konataj? ĉu per tio li tute malaperis el via vivo? Mi pe-
tas, respondu tiun demandon!”
”Ne! Sed mi apenaŭ povas kompreni, kion sinjoro Roches-
ter havas por fari kun la de vi tuŝita temo.”
”Mi parolis pri virinoj, kiuj alloge alridas la sinjorojn! Kaj
en la lasta tempo tiom da ridetoj speguliĝis en la okuloj de
sinjoro Rochester, ke ili kvazaŭ superfluos pro ili kiel du ka-
likoj plenigitaj ĝis la rando; ĉu vi tion ne rimarkis?”
”Sinjoro Rochester havas la rajton ĝoji pro siaj gastoj.”
”Ni ne parolu pri tiu rajto: sed ĉu vi neniam ekvidis, ke ĉiuj
rakontoj pri edziĝo plej multe rilatas al sinjoro Rochester?”
286
JANE EYRE
eLIBRO
”La scivolemo de la aŭskultantoj instigas kaj rapidigas la
langon de la rakontanto.”
Tiujn vortojn mi pli diris al mi mem ol al la ciganino, kies
strangaj parolo, voĉo kaj agmaniero iom post iom transme-
tis min en sonĝostaton. Unu neatendita frazo post alia venis
de ŝiaj lipoj, ĝis mi vidis min volvita en reto de misteraĵoj. Kun miro mi pensis pri tio, ke nevidebla spirito dum multaj semajnoj sidis apud mia koro por plej detale sciigi al ĝi siajn sen-
tojn, tremetadojn kaj hezitojn.
”La scivolemo de la aŭskultantoj!” ŝi rediris, ”jes, sinjoro
Rochester sidis dum multaj horoj klinante la orelojn al tiuj
ŝercantaj vortoj, kiuj kaŭzis tian neeldireblan ĝojegon; kaj
sinjoro Rochester estis senfine danka por la distrado kaj amu-
zado, kiujn li tiamaniere spertis. ĉu vi rimarkis tion?”
”Danka? Mi ne memoras, ke mi rimarkis sur lia vizaĝo es-
primon de danko!”
” Vi ne rimarkis! Vi do penis analizi ĝin! Kion alian vi do ri-
markis, se ĝi ne estis danko?”
Mi ne respondis.
” Vi vidis amon en liaj trajtoj, ĉu ne vere? — kaj rigardan-
te en la estontecon, vi image vidis lin edziĝinta — kaj lian
edzinon kiel feliĉan virinon?”
”Hm! Tion mi tute ne vidis! Via sorĉarto ankaŭ multfoje
povas erari, kiel mi vidas!”
”Kion pro la diablo vi vidis?”
”Kion tio interesas vin! Mi venis ĉi tien por demandi, sed
ne por konfesi. ĉu ĉie oni scias, ke sinjoro Rochester edziĝos?
”Jes. Kaj eĉ kun la bela fraŭlino Ingram.”
”Baldaŭ?”
”ŝajnas, ke oni rajtas tion konkludi, kaj sendube ili estos
287
JANE EYRE
eLIBRO
eksterordinare feliĉa paro, kvankam vi kuraĝas dubi pri tio,
oni do preskaŭ povas puni vin pro tio. Li ja nepre amas tiun
belan, altrangan, saĝan kaj tre civilizitan virinon! Kaj tre ver-
ŝajne ŝi ankaŭ lin amas; aŭ ne amante lin persone, ŝi tamen
amas lian monujon. Mi scias, ke ŝi rigardas la familian bienon
de Rochester kiel ion tre dezirindan; kvankam (Dio pardonu
al mi la pekon) antaŭ horo mi diris al ŝi pri tio aferojn, kiuj tre seriozigis ŝin; ŝiaj buŝanguloj malleviĝis duonan colon. Mi
volonte konsilus ŝian malhelokulan adoraton esti tre singar-
da. Se venus iu alia kun pli grandaj kaj pli firmaj enspezoj, ŝi tuj turnos al li la dorson —”
”Sed, patrino, vi ja scias, ke mi ne venis ĉi tien por pride-
mandi vin pri la estonteco de sinjoro Rochester! Mi volis aŭdi
pri mia propra kaj pri ĝi vi diris al mi ankoraŭ tute nenion.”
”Via estonteco estas ankoraŭ duba! Kiam mi ekzamenis
vian vizaĝon, unu trajto kontraŭparolis la alian. La sorto an-
kaŭ por vi decidis certan gradon de feliĉo — kiom mi scias.
Tion mi jam sciis antaŭ ol mi venis ĉi tien hodiaŭ vespere. ¯i
metis tiun feliĉon ĉe via flanko. Mi vidis tion. Dependas de vi mem etendi la manon kaj preni ĝin. Sed la problemo estas, ĉu
vi volas; tiun problemon mi nun devos solvi. Ankoraŭ unu fo-
jon ekgenuu tie sur la tapiŝo!”
”Sed patrino, ne genuigu min longe, la flamoj ja preskaŭ
bruletigas min.”
Mi stariĝis sur la genuoj. ŝi ne plu kliniĝis super mi, sed ri-
gardis min seninterrompe, dum ŝi malantaŭen apogis sin al
la dorso de la seĝo. Tiam ŝi komencis murmureti.
”La flamo tremetadas en la okulo; la okulo brilas kiel rozo;
ĝi aspektas milda kaj estas plena de sentoj; ĝi ridetas pri mia babilaĵo; ĝi estas sentema; unu impreso sekvas alian tra ĝia
288
JANE EYRE
eLIBRO
hela sfero; kiam ĝi ĉesas rideti, ĝi malĝojas; senkonscia lace-
co premas la palpebrojn: tio signifas melankolion, devenan-
ta de soleco. ¯i sin deturnas de mi; ĝi ne volas plu suferi ek-
zamenadon; ŝajnas, ke ĝia mokanta rigardo volas nei la veron
de la malkovro, kiun mi faris — ĝi volas senfortigi la kulpigon pri sentemo — tamen ĝia fiereco, ĝia reteno konfirmas miajn
opiniojn. La okulo montras favorecon.
”Rilate al la buŝo, kelkfoje ĝi amas ridi; ĝi kutimas elparo-
li ĉion, kion la cerbo enhavas, kvankam mi estas certa pri tio, ke ĝi silentas pri ĉio, kion la koro sentas. Kvankam ĝi estas
moviĝema kaj fleksebla, ĝi neniam estis destinita premkaŝiĝi
en la eterna silentado de la soleco; ĝi estas buŝo, kiu devus
multe paroli kaj rideti kaj kiu sentus homan sindonemon al
sia interparolanto. Tiuj vizaĝtrajtoj estas ankaŭ favoraj.
”Kontraŭ feliĉa finsorto mi vidas nur unu malamikon, no-
me la frunton. ¯i ŝajnas diri: ’Mi povas nur vivi se memesti-
mo kaj la cirkonstancoj postulas de mi, ke mi vivu. Mi ne be-
zonas vendi mian animon por aĉeti feliĉon. Mi posedas en
mia interno trezoron, kun kiu mi naskiĝis, kiu tenos min viva,
se ĉiu ekstera feliĉo restos malproksime de mi aŭ estos al mi
proponata interŝanĝe de prezo, kiun mi ne povas pagi.’ La
frunto deklaras: ’Mia prudento sidas firme kaj tenas la kon-
dukilon kaj ĝi ne toleros, ke la sentoj fortiru ĝin kaj ĵetu ĝin en abismon. La pasioj eble furiozos kiel idolanoj, kaj la deziroj eble sopiros ĉiajn vantaĵojn — sed la prudento venkos en
ĉiu batalo kaj la decidanta voĉo venkos ĉe ĉiu disputo. Eble
ventegoj — tertremoj kaj bruladoj eksplodos, — mi tamen
konfidos min al la kondukisto de tiu mallaŭta, malforta voĉo,
kiu klarigos la inspirojn de la konscienco.’
”Bone dirite, frunto; viaj deklaroj estos respektataj. Mi fa-
289
JANE EYRE
eLIBRO
ris miajn planojn — mi kredas, ke ili estos honestaj kaj justaj planoj kaj pri ili mi atendis la voĉon de la konscienco kaj la
konsilojn de la prudento. Mi scias, kiel rapide la juneco kaj la beleco malaperas, se en la kalikon, kiun la feliĉo al ni proponas, gutfalis nur unu guteto da malhonoro, nur unu elspiro
de konsciencriproĉo; kaj mi ne deziras oferon, nek ĉagrenon
— tion mi ne ŝatas —. Mi volas fari bonon, mi ne volas pereigi
— mi volas gajni dankon, sed nefaligi sangajn larmojn, eĉ ne
salajn. Mi volas rikolti ridetojn, karesojn, dolĉajn vortojn.
Nun sufiĉas! Mi kredas, ke mi baraktas en ravega delirado. Mi
povus deziri, ke ĉi tiu momento daŭru ĝis la eterneco, sed
tion mi ne kuraĝas. ¯is ĉi tiu momento mi sukcesis regi min
mem. Mi agis kiel mi ĵuris al mi agi — sed tio, kio sekvos, su-
peros miajn fortojn. Leviĝu, fraŭlino Eyre, leviĝu! Foriru de
mi! La ludo finiĝis!”
Kie mi estis? ĉu mi maldormis aŭ sonĝis? ĉu mi aŭdis ĉion
tion nur en mia dormo? ĉu mi sonĝis ankoraŭ? La voĉo de la
maljuna virino subite ŝanĝiĝis. Mi konis ŝian voĉon kaj ŝiajn
movojn same bone kiel mi rekonas mian propran vizaĝon en
spegulo, kiel la sonojn el miaj propraj lipoj. Mi ekstaris kaj mi ne foriris. Mi rigardis ŝin, mi incitis la fajron kaj denove ŝin rigardis. Sed ŝi tiris la ĉapelon kaj la rubandojn ankoraŭ pli
malalten trans la vizaĝon kaj refoje ŝi signe ordonis al mi foriri. La flamoj de la fajrejo ĵetis helan lumon trans la etenditan manon; ĉar mi estis tre atenta en tiu momento kaj volante fari
malkovrojn pri ĉi tiu misteraĵo, mi tuj rimarkis tiun manon.
¯i same kiel mia propra ne estis simila al velkinta mano de
maljunulino, sed ronda, mola, bela, kaj forte formita mano;
multekosta ringo brilis sur la malgranda fingro, kaj kliniĝante 290
JANE EYRE
eLIBRO
por rigardi la juvelon, mi ekvidis diamanton, kiun mi jam
centfoje antaŭe rimarkis.
Denove mi rigardis supren al la vizaĝo, kiu ne plu sin de-
turnis de mi — kontråŭe, la ĉapelo estis ĵetita malantaŭen, la
rubandoj tiritaj malsupren — la kapo kliniĝis al mi.
”Nu Jane, ĉu vi konas min?” demandis la kara, tiel bone al
mi konata voĉo.
”Forigu nur la ruĝan mantelon, sinjoro, tiam mi bone —”
”La ligiloj interplektiĝis — helpu al mi.”
”Disŝiru ilin, sinjoro.”
”Nun do — for la maskon!” Sinjoro Rochester forĵetis de si
sian maskoveston.
”Sed sinjoro, kia stranga ideo vin kaptis!”
”Tamen bone pripensita, ĉu ne? ĉu vi ne samopinias?”
”La ludo bone sukcesis al vi kun la aliaj.”
”Sed ne kun vi?”
”Kontraŭ mi vi ne longe konservis tiun karakteron de ciga-
nino.”
”Kiun karakteron mi konservis? Mian propran?”
”Ne; iun, kiun mi ne komprenas. Mallonge dirite, mi kre-
das, ke vi klopodis demandesplori min. Vi parolis sensen-
caĵojn, por ke ankaŭ mi parolu sensencaĵojn. Tio ne estis bela
ago, sinjoro.”
”ĉu vi pardonas min, Jane?”
”Tion mi povos diri nur post kiam mi pripensis pri ĉio tio.
Se post pripensado mi opinios, ke mi falis en absurdecon, mi
klopodos pardoni vin; sed via agmaniero ne estis prava.”
”Ho, vi agis tre prave — tre zorgeme, tre senteme.”
Mi pripensis kaj opiniis, ke li pravas. Tio estis al mi konso-
lo; sed, vere, mi estis tre singarda dum la tuta interparolado.
291
JANE EYRE
eLIBRO
Mi jam suspektis ion pri maskovestado. Mi sciis, ke antaŭdi-
ristinoj kaj ciganinoj ne esprimas sin, kiel faris ĉi tiu malju-na virino; krome min trafis ŝia aliigita voĉo, mi rimarkis kiel ŝi klopodis kaŝi siajn vizaĝtrajtojn. Sed mi tiam pensis al Grace Poole — al tiu vivanta enigmo, al tiu mistero de ĉiuj mis-
teroj, kia ŝi konstante ŝajnis al mi. ĉiuokaze mi ne pensis pri sinjoro Rochester.
”Nu,” li diris, ”al kio vi pensas? Kion signifas tiu melanko-
lia rideto?”
”¯i signifas miron kaj memgratulon, sinjoro! Sed nun vi
espereble konsentos al mi, ke mi fine retiriĝu?”
”Ne, restu ankoraŭ unu momenton, por rakonti al mi, kion
faras miaj gastoj en la salono.”
”Supozeble ili interparolas pri la ciganino,”
”Sidiĝu! — rakontu, kion ili parolis pri mi.”
”Estas konsilinde, ke mi ne restu pli longe, sinjoro, la dek
unua horo estas proksima. Ho, sinjoro Rochester, ĉu vi scias,
ke dum via foresto alvenis fremdulo?”
”Fremdulo! — ne; kiu do li estas? Mi atendis neniun. ĉu li
jam foriris?”
”Ne. Li diris, ke li jam de longe vin konas kaj ke tial li kura-
ĝis preni la liberecon resti ĉi tie ĝis via rehejmiĝo.”
”Pro la diablo, — li faris tion!? — ĉu li diris sian nomon?”
”Lia nomo estas Mason; kaj li venas el okcidenta Hindujo,
se mi ne eraras.”
Sinjoro Rochester staris ĉe mia flanko; li estis preninta
mian manon por konduki min al seĝo. Parolante la lastajn
vortojn, li konvulsie ĉirkaŭprenis mian brakon; la rideto for-
mortis de liaj lipoj; estis kvazaŭ lin kaptis la kramfo.
”Mason! — okcidenta Hindujo!” li diris, kaj la vortoj eliris
292
JANE EYRE
eLIBRO
el liaj lipoj kvazaŭ aŭtomato ilin diris. ”Mason! — okcidenta
Hindujo l” li ripetis; trifoje li meąnike ripetis la vortojn kaj paliĝis kiel mortinto. Li ŝajnis apenaŭ scii, kion li faras, kaj kio okazas ĉirkaŭ li.
”ĉu vi sentas vin malsana, sinjoro?” demandis mi.
”Jane, min trafis batego; — terura batego, Jane!” balbutis
li.
”Ho, sinjoro! apogu vin sur min.”
”Jane, jam unu fojon vi prezentis al mi vian brakon kiel
apogilon; — nun mi ĝin akceptas.”
”Jes, sinjoro, jes!”
Li sidiĝis kaj mi devis eksidi ĉe lia flanko. Li karesis mian
manon, kiun li tenis en sia. Tiam li direktis al mi malĝojan,
lacan rigardon, kiu tamen estis plena de amo.
”Mia malgranda amikino!” li diris; ”mi dezirus esti kun vi
sur kvieta, soleca insulo, kie la malgajaj rememoroj, kie timo
kaj ĉagrenego devus resti malproksime de mi.”
”ĉu mi povas helpi al vi, sinjoro? Volonte mi donus mian
vivon, se per tio mi povus esti al vi utila.”
”Jane, se mi bezonos helpon, mi serĉos ĝin ĉe vi; tion mi
povas promesi al vi eĉ en ĉi tiu momento.”
”Mi dankas vin, sinjoro; diru al mi kion mi faru, — mi al-
menaŭ klopodos fari tion.”
”Bone, Jane; alportu al mi glason da vino el la manĝejo; ili
sidas nun ĉiuj ĉe la tablo por vespermanĝi; diru al mi poste,
ĉu ankaŭ Mason estas inter ili kaj kion li faras en ĉi tiu mo-
mento.”
Mi foriris. La tuta societo estis en la manĝejo, kiel sinjoro
Rochester estis dirinta, sed ili ne sidis ĉetable — la vesper-
manĝo estis metita sur la bufedon; ĉiu prenis, kio plaĉis al li 293
JANE EYRE
eLIBRO
kaj tenante la telerojn kaj la glasojn en la mano, la gastoj arete kaj dise staris. ĉiuj ŝajnis esti en bona humoro. Laŭte la ridoj kaj la ĝenerala interparolado sonis renkonte al mi. Sinjoro
Mason staris apud la fajrejo parolante kun kolonelo Dent kaj
ties edzino; li ŝajnis esti la plej gaja el ĉiuj. Mi plenigis vin-glason per vino, (fraŭlino Ingram rigardis min kun malafabla
mieno dum mi faris tion; verŝajne ŝi opiniis, ke mi permesis
al mi grandan liberecon) kaj poste reiris en la bibliotekan
ĉambron. La morta paleco de sinjoro Rochester jam malape-
ris kaj ree li aspektis firma kaj severa. Li prenis la glason el mia mano.
”Al via sano, helpema spirito!” li diris. Li per unu fojo mal-
plenigis la glason kaj redonis ĝin al mi. ”Kion ili nun faras,
Jane?”
”Ili ridas kaj interparolas, sinjoro.”
”ĉu ili ne aspektas gravaj kaj misterplenaj, kvazaŭ ili ĵus
sciiĝis pri io stranga?”
”Tute ne: — ili ŝercas, ridas kaj plej vigle interparolas.”
”Kaj Mason?”
”Ankaŭ li ridis.”
”Se ĉiuj tiuj homoj subite enkurus kaj kraĉus al mi, kion vi
farus tiam?”
”Mi forpelus ilin ĉiujn el la ĉambro, se mi povus.”
Li ridetis. ”Sed se mi irus al ili dum ili malestime kaj mal-
varme rigardus min kaj mokridante flustrus al si reciproke,
kaj poste sinsekve forirus de mi, kion tiam vi farus? ĉu vi irus kun ili?”
”Mi kredas, ke ne, sinjoro: mi estus feliĉa resti kun vi tute
sola.”
”ĉu por konsoli min?”
294
JANE EYRE
eLIBRO
”Jes, sinjoro, por konsoli vin, kiel eble plej bone.”
”Kaj se ili malbenus vin pro via fideleco?”
”Verŝajne mi aŭdus nenion pri ilia malbeno; sed sciiĝante
pri ĝi, mi ne atentus tion.”
”Sekve pro mi vi kuraĝus kontraŭi la ĝeneralan opinion?”
”Mi agus tiel pro ĉiuj miaj amikoj, kiuj indas mian sindone-
con. Tiel ankaŭ vi agus, pri tio mi estas certa.”
”Reiru nun en la manĝosalonon; iru nerimarkite al Mason
kaj flustru al li en la orelo, ke sinjoro Rochester revenis kaj ke li deziras paroli kun li. Konduku lin al mi, kaj poste foriru de ni.”
”Jes, sinjoro.”
Mi faris, kion li ordonis al mi. La tuta societo rigardis min
kiam mi iris inter ili. Mi serĉis sinjoron Mason, diris al li mian komision kaj antaŭiris kondukante lin el la ĉambro. Atinginte
la pordon de la biblioteka ĉambro, mi ĝin malfermis kaj iris
al mia ĉambro.
Malfrue en la nokto, kiam jam delonge mi enlitiĝis, mi aŭ-
dis, ke la gastoj iris al siaj dormejoj. Mi aŭdis la voĉon de sinjoro Rochester dum li diris: ”ĉi tien, Mason, jen estas via
ĉambro.”
Li gaje parolis kaj tio kvietigis mian koron. Baldaŭ mi en-
dormiĝis.
295
JANE EYRE
eLIBRO
ĉapitro XX.
Mi estis forgesinta malsuprenigi la kurtenojn, kvankam mi
kutimis fari tion, ankaŭ mi ne estis ferminta la fenestroko-
vrilojn. La sekvo de tio estis, ke la hela plenluno — estis ra-
vega, hela nokto — vekis min per sia blanka brilo, kiam ĝi
dum sia kvieta irado tra la ĉielo enrigardis mian ĉambron.
Vekiĝante en la mezo de la nokto miaj okuloj trafis la arĝente
blankan kristal-helan diskon. La vidaĵo estis belega, sed tro
solena. Mi sidiĝis sur mia lito, por malsuprentiri la kurtenojn.
Bona Dio! Kia kriego! — La nokton — la silenton subite pe-
netris sovaĝa, akra, tirtona kriego, kiu trasonis la tutan do-
mon.
Miaj pulsoj haltis — mia koro plu ne batis; mia etendita
brako kvazaŭ paraliziĝis. La kriego formortis; dua ĝin sekvis.
Vere, kiu ajn estaĵo eligis tiun teruran ekkrion— ĝi neeble
povus ripeti ĝin tiel baldaŭ; eĉ la plej flera, la plej potenca kondoro de la Andoj ne kapablus malsupren sendi dufoje tian
penetrantan kriegon el tiu nubo, kiu envolvas ĝian neston. La
estaĵo, eliginte tian sonegon, devus ripozi antaŭ ol ĝi kapa-
blus aŭdigi ĝin denove.
¯i venis el la tria etaĝo, ĉar ĝi flugis trans mian kapon. Kaj
super mi — jes, ĝuste en la ĉambro super mia — mi aŭdis luk-
tadon; laŭ la bruo ĝi ŝajnis esti morta batalo; kaj duone sufo-
kanta voĉo kriis:
”Helpu! Helpu! Helpu!” trifoje ripetita.
296
JANE EYRE
eLIBRO
”ĉu do neniu venas por helpi?” ĝi kriis ree.
Kaj dum la luktado kaj bruado kaj kriado daŭris plue, mi
klare aŭdis tra la ĉarpentaĵo de la ĉambroplafono:
”Rochester! Rochester! Pro la amo de Dio! Venu por hel-
pi! Venu do!”
Pordo malfermiĝis: iu senbrue, sed rapide kvazaŭ pelata de
furioj, trairis la galerion. Alia piedo bruis super mia kapo.
Subite sekvis terura, peza falado kaj tuj poste ĉio estis silen-ta. Rapide mi ĵetis ĉirkaŭ mi kelkajn vestaĵojn, kvankam pro
angoro mi tremis en mia tuta korpo. Mi eliris el mia ĉambro.
ĉiuj en la domo estis jam vektaj: ekkrioj, konfuzaj voĉoj
aŭdiĝis el ĉiuj ĉambroj; unu pordo post alia brumalfermiĝis;
aperis vizaĝo, poste dua kaj baldaŭ tria. La galerio estis bal-
daŭ plena de figuroj, kiuj kun ektimo interpuŝiĝis. Ne nur la
sinjoroj, ankaŭ la sinjorinoj kaj fraŭlinoj eliris siajn litojn kaj de ĉiuj flankoj oni aŭdis intermiksitan voĉozumadon:
”Ho, kion tio signifas?” — ”Kio okazis?” — ”Kiu estas vun-
dita?” — ”Alportu lumon!” — ”ĉu la domo brulas?”
”ĉu enŝteliĝis ŝtelistoj kaj mortigistoj?” — ”Kien ni rapi-
dos?” — ”Kiun ni devas helpi?” — ”Kien ni saviĝos?” — Se la
luno ne ĵetus siajn radiojn en la galerion, ni troviĝus en la plej profunda mallumo. ĉiuj iris tien kaj reen kaj interpuŝiĝis. Iuj
ĝemploris, aliaj faletis aŭ falis. La konsterno estis nepriskribebla.
”Kie pro la diablo estas Rochester?” kriis kolonelo Dent.
”Li ne estas plu en sia lito.”
”ĉi tie, ĉi tie!” returne kriis alia voĉo.
”Rekvietiĝu do ĉiuj! Mi jam venas!"
La pordo de la galerio fine malfermiĝis kaj aperis sinjoro
Rochester kun brulanta kandelo en la mano. Li ĵus malsu-
297
JANE EYRE
eLIBRO
prenvenis de la plej alta etaĝo. Unu el la sinjorinoj tuj iris al li kaj prenis lian brakon. Estis fraŭlino Ingram.
”Kiu teruraĵo do okazis?” ŝi demandis. ”Parolu do! Sciigu
tuj la plej teruran.”
”Sed ne ĵetu min teren kaj ne premsufoku min,” li respon-
dis, ĉar la du fraŭlinoj Eshton ankaŭ kvazaŭ atakis lin; kaj la du vidvinoj vestitaj per larĝaj ĉirkaŭvestaĵoj rapidis al li kiel ŝipoj kun plenblovitaj veloj.
”ĉio estas en ordo! — ĉio estas en ordo!” li kriis. ¯i estas
nur ĝenerala ripetado de ’Multa bruado pro nenio’. ”Sinjori-
noj, malproksimiĝu, alie mi fariĝos danĝera.”
Kaj vere li aspektis danĝera; liaj nigraj okuloj ardis kiel fajreroj. Tiam li ekregis sin por fariĝi kvieta kaj parolis plue:
”Premsonĝo atakis unu el la servistinoj; jen ĉio! ŝi estas
ekscitema, nerva virino. Sendube ŝi konsideris sian sonĝon
kiel aperaĵon aŭ ion tian kaj pro teruro sentis kramfon. Nun,
gesinjoroj, mi rekondukos vin ĉiujn en viajn ĉambrojn; ĉar
oni ne povos helpi la servistinon antaŭ ol vi ĉiuj rekvietiĝis.
Sinjoroj, bonvolu doni la ekzemplon al la sinjorinoj kaj iru
unuaj. Fraŭlino Ingram, mi estas certa, ke vi montros vin su-
pera al tiaj vanaj teruraĵoj. Amy kaj Louisa, reiru kiel paro da kolomboj en vian nesteton. Sinjorinoj” — li daŭrigis, turnante
sin al la du vidvinoj — ”vi sendube malvarmumiĝos, se vi res-
tos eĉ unu minuton pli longe en ĉi tiu frostmalvarma galerio.”
Kaj alterne ordonante kaj petegante en tiu maniero, li suk-
cesis rekonduki ĉiujn en iliajn dormejojn. Mi ne atendis ĝis li ordonis al mi reiri en mian, sed nerimarkite retiriĝis, same
kiel mi estis elirinta ĝin.
Sed ne por denove enlitiĝi, male, mi komencis zorge vesti
min. La bruoj, kiujn mi aŭdis tuj post tiu terura ekkrio de an-
298
JANE EYRE
eLIBRO
goro kaj la paroloj, kiuj penetris en miajn orelojn, verŝajne
estis aŭdataj de neniu krom de mi mem, ĉar ili venis el la
ĉambro troviĝanta super mia; sed ili ankaŭ certigis min, ke ili ne estis la sonĝo de servistino, kiu kaŭzis tian teruron tra la tuta konstruajo. Ankaŭ mi sciis, ke la klarigo donita de sinjoro Rochester, estis nur eltrovo, kiun li uzis por kvietigi la eksci-titajn animojn de la gastoj. Mi do vestis min por esti prepa-
rita por ĉiuj eventualaj okazontaĵoj. Vestinte min mi sidiĝis
apud la fenestro, longe rigardis la kvietan parkon kaj la kam-
pojn, prilumitajn de la arĝentkolora lunlumo kaj atendis —
mi ne sciis, kion. Al mi ŝajnis, ke sekvos nova okazontaĵo post tiuj strangaj krioj, lukto kaj angorkriadoj.
Ne: ĉie regis silento kaj paco. Iom post iom foriĝis ĉiu bruo,
ĉiu murmurado kaj post unu horo Thornfield Hall kuŝis de-
nove same senbrua kiel dezerto. ŝajnis, ke la nokto kaj la dor-
mo ree senĝene regas en sia regno. La luno estis subironta —
kaj subiris. Mi ne volis pli longe sidi en la malvarmo kaj mal-
lumo kaj decidis enlitiĝi tute vestita. Mi foriris de la fenestro kaj kiel eble plej senbrue iris trans la tapiŝon; kiam mi kliniĝis por forigi la ŝuojn de miaj piedoj, iu frapetis sur la pordon.
”ĉu iu volas paroli kun mi?” mi demandis.
”ĉu vi leviĝis?” demandis la voĉo, kiun mi jam atendis ek-
aŭdi, nome tiun de mia sinjoro.
”Jes, sinjoro.”
”ĉu vi vestiĝis?”
”Jes.”
”Eliru, sed mallaŭte.”
Mi obeis. Sinjoro Rochester staris en la galerio; en la mano
li tenis brulantan kandelon.
299
JANE EYRE
eLIBRO
”Mi bezonas vin,” li diris, ”iru kun mi, sed ne rapidu kaj ne
faru bruon.”
Miaj ŝuoj estis malpezaj. Mi ŝteliris trans la tapiŝ-kovritan
plankon kiel katino. Mi trairis la galerion, supreniris la ŝtuparon kaj haltis en la malalta, malluma koridoro de la mistera
tria etaĝo. Mi estis sekvinta lin kaj staris flanke de li.
”ĉu vi havas spongon en via ĉambro?” li flustre demandis.
”Jes, sinjoro.”
”ĉu vi ankaŭ havas tie salon — volatilan salon?”
”Certe.”
”Reiru kaj revenu kun ambaŭ.”
Mi reiris, prenis la spongon de la tualeta tablo, la salon el
la komodo kaj refoje ŝteliris returne laŭ la sama vojo. Li atendis min; en la mano li tenis ŝlosilon; irante al malgranda ni-
gra pordo, li ŝovis ĝin en ĝian ŝloson; poste li haltis kaj rigardante min, li diris:
”ĉu vi povas vidi sangon kaj ne sveni?”
”Mi kredas, ke jes. Neniam mi spertis tion.”
Frostotremo trakuris mian korpon, kiam mi donis al li tiun
respondon; sed tion kaŭzis nek la malvarmo nek eksveno.
”Donu al mi vian manon,” li diris, ”estas pli bone ne riski
svenatakon.” Mi metis mian manon en lian. ”¯i estas varma
kaj ne tremas,” li rimarkis. Poste li turnis la ŝlosilon kaj malfermis la pordon. Antaŭ mi mi vidis ĉambron, kiun mi, kiel mi
memoris, antaŭe vidis jam unu fojon, — nome en tiu tago,
kiam sinjorino Fairfax montris al mi la tutan domon. ¯i estis
tapetita per pezaj tapetoj. En tiu momento la tapetoj de unu
loko estis ŝovitaj supren, per kio videbliĝis pordo, kiu antaŭe estis kaŝita. Tiu pordo estis malfermita, lumstrio penetris el
ĉambro, malantaŭ kiu aŭdiĝis grumblanta bruo, kiu similis
300
JANE EYRE
eLIBRO
tiun de kolera hundo. Dum sinjoro Rochester metis la kande-
lon sur la tablon, li diris al mi ”atendu momenton’ ” kaj tiam
li iris en la internan ĉambron. Akra ridado salutis lin dum li
eniris; unue ĝi sonis bruante, sed sanĝiĝis al la karakteriza ridado de Grace Poole: ha! ha! ŝi do estis tie! Li faris iun aran-
ĝon ne parolante, kvankam mi aŭdis mallaŭtan voĉon, kiu al-
parolis lin. Tuj poste li eliris kaj fermis post si la pordon.
”ĉi tien, Jane!” li diris, kaj mi iris al la alia flanko de gran-da lito, kiu kun siaj sulkplenaj kurtenoj plenigis grandan par-
ton de la ĉambro. ĉe la kapa parto de la lito staris brakseĝo;
en ĝi sidis viro, kiu krom per la surtuto, estis tute vestita; lia kapo kliniĝis malantaŭen, la okuloj estis fermitaj. Sinjoro Rochester tenis la brulantan kandelon super li. En tiu pala kaj
ŝajne senviva vizaĝo mi rekonis la fremdulon, sinjoron Ma-
son. Ankaŭ mi vidis, ke lia cemizo ĉe unu flanko estis tute
makulita per sango.
”Prenu la kandelon,” diris sinjoro Rochester, kaj mi prenis
ĝin. Li alportis teleron kun akvo de la tualeta tablo. ”Prenu
ĝin,” li diris. Mi obeis. Li kaptis la spongon, trempis ĝin en la akvo kaj per ĝi malsekigis la kadavre palan vizaĝon. Poste li
petis mian volatilan salon kaj metis ĝin sub lian nazon, Bal-
daŭ poste sinjoro Mason malfermis la okulojn; li ĝemis pro
doloro. Sinjoro Rochester ŝirmalfermis la ĉemizon de la vun-
dito, kies brako kaj ŝultro estis bandaĝitaj. Li forviŝis la sangon, kiu gutis el la vundo.
”ĉu tuja danĝero minacas?” demandis sinjoro Mason per
malforta voĉo.
”Pa! neniel — ĝi estas nur grato. Do ne lasu vin tiel super-
forti, ho viro! Tenu vin kuraĝa. Mi venigos kuraciston. Mi es-
301
JANE EYRE
eLIBRO
peras, ke ni povos transporti vin jam morgaŭ. Jane — ” li pa-
rolis plue.
”Sinjoro?”
”Mi estas devigata lasi vin sola kun ĉi tiu sinjoro dum ĉir-
kaŭ unu horo; — eble eĉ du horojn. Forviŝu la gutetantan san-
gon, kiel mi nun faras. Kiam li svenos, tiam metu la akvogla-
son, tie staranta sur la tablo, al lia buŝo, kaj la volatilan salon sub la nazon. Neniuokaze parolu al li — kaj — Richard — via
vivo estas en danĝero, kiam vi parolos al ŝi. Eĉ ne malfermu
la buŝon — ne ekscitiĝu — alie neniu povos respondi pri la
sekvoj.”
Refoje la kompatinda viro ĝemis pro doloro; li aspektis
kvazaŭ li ne kuraĝus movi sin; la timo antaŭ la morto aŭ an-
taŭ io alia terura ŝajnis paralizi lin. Sinjoro Rochester donis al mi la sang-trasorbiĝintan spongon kaj mi daŭrigis uzi ĝin kiel
li estis farinta. Li rigardis min dum unu minuto kaj poste di-
ris: ”Ne forgesu! — ĉiu interparolo estas malpermesata.” Sam-
tempe li eliris la ĉambron. Stranga sento ekregis min, kiam mi
aŭdis, ke la ŝlosilo turniĝis en la ŝloso kaj liaj paŝoj formortis en la longa koridoro.
Mi nun estis ensloŝita en la tria etaĝo en unu el tiuj misti-
kaj ĉeloj; nigra nokto ĉirkaŭis min; antaŭ miaj okuloj, sub
miaj manoj estis pala, sangokovrita bildo; apartigita de mur-
distino de nur unu sola malfortika pordo: — tio lasta estis io
terura — ĉion alian mi povis suferi; sed malvarma morta tre-
mo trakuris min, kiam mi pensis, ke ĉiumomente Grace Poole
povus ĵeti sin sur min.
Intertempe tamen mi devis persiste resti sur mia posteno.
Mi devis rigardi tiun spirit-palan vizaĝon — tiujn bluajn sen-
movajn lipojn, kiuj ne kuraĝis malfermiĝi — tiujn okulojn,
302
JANE EYRE
eLIBRO
kiuj alterne fermiĝis kaj malfermiĝis, kiuj serĉe vagadis tra la ĉambro, kaj esplore sin fiksis sur min dum seninterrompe ili
montris teruran angoron. ĉiam denove mi devis trempi mian
manon en la pelveton, plenan de sango kaj akvo por forviŝi
la sangon. Mi devis suferi, ke la lumo dum miaj malgajaj aga-
doj ĉiam malsupreniĝis en la kandelingon; la ombroj sur la
altaj tapiŝoj fariĝis pli mallumaj; la kurtenoj de la masiva,
granda lito mallume ondis malsupren; strangaj lumoj kaj om-
broj ludis sur antikva ŝranko, kies pordoj portis la belege
skulptitajn kapojn de la dekdu apostoloj, dum sur la supro de
la malnova meblo leviĝis krucifikso kun mortanta Kristo el
ebono. Laŭ la alternanta mallumo kaj la flagranta lumo, kiuj
falis sur tiun antikvan ŝrankon, aperis el la kadroj jen la barb-hava kuracisto, sankta Luko kun la sulk-plena frunto; jen
sankta Johano kun la ondantaj haroj, jen la diabla vizaĝo de
Judaso Iskarioto, kiuj ŝajnis ekvivi.
Dum tiu tuta tempo mi devis ne nur aŭskulti sed ankaŭ
gardadi, aŭskulti mi devis la movojn de la sovaĝulino aŭ de
la diablo en la apuda ĉelo. Post la vizito de sinjoro Rochester en tiu ĉambro la bruado tie ŝajnis esti kiel ekzilita. Dum la
tuta nokto mi aŭdis en longaj intertempoj nur trifoje bruon,
— nome knarantan paŝon, mallongan ripetadon de tiu karak-
teriza gruntanta bruo similanta tiun de hundo, kaj profundan
koro-ŝirantan ĝemadon el hombrusto.
Nun miaj propraj pensoj komencis turmenti min.
Kio estis tiu krimo, kiu kiel homo apartigita vivis en ĉi tiu
domo kaj kiun la posedanto ne povis superforti nek forpeli?
— Kio estis tiu sekreto, kiu en la morta silento de la nokto
montriĝis unue per fajro, poste per sango? — Kio estis tiu
estaĵo, portanta la vizaĝon de ordinara virino kaj subite eli-
303
JANE EYRE
eLIBRO
ganta la tonojn de mokema demono, aŭ la kriojn de sang-
avida rabobirdo?
Kaj kiel ĉi tiu viro, simpla, ordinara, kvieta fremdulo, super
kiu mi kliniĝis, kiel li estis miksita en tiu teruraĵo? — Kial tiu furio sin ĵetis sur lin? — Kio estis deviginta lin viziti ĉi tiun parton de la domo en tia nekutima tempo, kiam li devus kviete kuŝi en profunda dormo en sia lito? Mi ja aŭdis, ke sinjoro
Rochester montris al li dormejon en pli malalta etaĝo — kio
do irigis lin ĉi tien? Kaj kial li estis nun tiel submetiĝema sub la perforto aŭ la perfido, kiun oni suferigis lin? Kial li tiel pacience sin submetis al la silentado, kiun sinjoro Rochester
postulis de li? Lian gaston oni estis ofendinta en la plej teru-ra maniero; en antaŭa okazo oni tiel abomene estis atencin-
ta lian vivon — kaj ambaŭ atencojn li kaŝis en mistero kaj klo-
podis forgesigi! Kaj fine mi vidis ankaŭ, ke sinjoro Mason
obee sekvis la volon de sinjoro Rochester, ke la fera energio
de la laste nomita plene superfortis la senvolecon kaj mal-
viglecon de la unua. La malmultaj paroloj, kiujn ili ambaŭ
interŝanĝis estis al mi la pruvo de tio. ŝajnis, ke la forta volo de la lasta komplete superregis la inertecon de la unua. Sed
el kiu kaŭzo devenis la ektimo de sinjoro Rochester, kiam li
eksciis pri la alveno de sinjoro Mason? — Kial la nura nomo
de tiu senvola, senenergia viro, kiun li per kelkaj vortoj povis regi kiel infanon, kvazaŭ terenĵetis lin kiel la fulmo terenĵetas fortikan kverkon?
Ho, mi ne povis forgesi liajn rigardon kaj palan vizaĝon,
kiam li flustris: ”Jane, forta bato min trafis — terura bato.” Mi ne povis forgesi, kiel tremis la brako, kiun li apoge metis sur mian ŝultron. Ne povis esti bagatelo, kiu kapablis tiel skuegi
304
JANE EYRE
eLIBRO
la decideman animon kaj la potencan korpon de Fairfax Ro-
chester.
”Kiam li revenos? Kiam li venos reen?” mi kriis enpense,
dum pasis la noktaj horoj — kiam la sangperdanta malsanu-
lo fariĝis pli kaj pli malforta kaj pli kaj pli malsana dum li
korŝire ĝemadis — sed ne venis la arde sopirata helpo nek la
savanta mateno. ĉiam denove mi metis la akvon al la palaj
lipoj de sinjoro Mason; daŭre mi oferis al li la plifortigantan salon — sed senfruktaj estis ĉiuj miaj klopodoj. La korpa suferado, la anima suferado kaj la sangoperdo rapide forigis
liajn fortojn. Li tiel ĝemadis kaj aspektis tiel malforta, tiel so-vaĝa, tiel mizera, ke mi timis pri lia baldaŭa motto. Kaj eĉ ne estis al mi permesate paroli kun li.
Fine la lumo finbrulis — kaj estingiĝis. Dum ĝia lasta fla-
grado mi rimarkis, ke grizaj strioj ludas sur la fenestrokurte-
noj. La tagiĝo estis do proksimiĝanta. Ankaŭ mi ekaŭdis la
malproksiman bojadon de Piloto, kiu penetris al mi el hun-
dejo sur la korto, — mia espero reviviĝis.
¯i ne estis vana, ĉar post kvin minutoj la ŝlosilo turniĝis en
la ŝloso, la pordo estis malfermata — mia nokta gardado estis
finita. ¯i ne daŭris pli longe ol du horojn — sed multaj semaj-
noj ŝajnis al mi pli mallongaj ol ĉi tiuj noktaj horoj.
Sinjoro Rochester eniris kaj lin sekvis la kuracisto, kiun li
venigis kun si.
”Rapidu, Carter,” diris sinjoro Rochester, tumante sin al la
alia, ”mi donas al vi nur duonan horon por ekzameni la vun-
don, meti la bandaĝon, portigi la pacienton malsupren kaj
forportigi lin eksterdomen.”
”ĉu li povos esti transportata, sinjoro?”
”Sendube! la vundo tute ne estas danĝera, li estas nur tre
305
JANE EYRE
eLIBRO
nervema, nur instigu iom lian spiriton. Rapide, rapide, ekla-
boru!”
Sinjoro Rochester flankentiris la dikajn kurtenojn de la fe-
nestro, suprentiris la holandan ĵaluzion kaj enirigis kiel eble plej multe da lumo en la ĉambron. Kiel ĝoja kaj mirigita mi
estis vidante, ke fine la tago venis! Rozkoloraj strioj aperis
super la orienta horizonto. Sinjoro Rochester proksimiĝis al
sia gasto, kiun jam ekzamenis la kirurgo.
”Nu, mia bona knabo, diru kiel vi sentas vin nun?” li de-
mandis.
”Mi timas, ke ŝi min tro vundis,” diris per malforta voĉo la
vundito.
”Sensencaĵo! — Kuraĝon! kuraĝon! Post du semajnoj vi jam
forgesos pri la tuta afero. Vi perdis iom da sango, jen ĉio. Carter, certigu do al li, ke eĉ ne la plej malgranda danĝero lin
minacas.”
”Tion mi povas senskrupule,” diris Carter, kiu ĵus aranĝis
la bandaĝon, ”mi nur dezirus esti veninta iom pli frue: tiam
li ne estus perdinta tiom da sango. — Sed kio do estas tio? La
karno ĉi tie sur la ŝultro estas ne nur distranĉita — ĝi estas
disŝirita. Tiun vundon ne faris tranĉilo.”
”ŝi mordis min,” li flustris. ”Kiam Rochester fortiris de ŝi la tranĉilon, ŝi atakis min kiel tigrino.”
”Vi ne devus cedi al ŝi, sed tuj ŝin ataki,” diris sinjoro Ro-
chester.
”Sed, kion mi povis sub tiaj cirkonstancoj?” rediris sinjoro
Mason.
”Ho! Estis terure! terure!” parolis li plue kaj malvarma tre-
meto trakuris lian korpon. ”Kaj mi tute ne atendis tion, ĉar
komence ŝi aspektis tiel kvieta kaj prudenta.”
306
JANE EYRE
eLIBRO
”Mi tamen avertis vin,” estis la respondo de lia amiko. ”Mi
diris al vi: gardu vin, kiam vi venas en ŝian proksimecon.
Krom tio, vi povus atendi ĝis la mateno, por ke mi akompa-
nu vin. Estis nepardonebla malsaĝaĵo iri al ŝi hieraŭ vespere
kaj eĉ tute sola.”
”Mi kredis fari ion bonan per tio.”
”Vi tion kredis! Vi tion kredis! Vere! Vi malpaciencigas
min, kiam mi aŭdas vin tiel paroli: sed vi suferis, kaj eble suferos ankoraŭ pli multe ne sekvinte mian konsilon; tial mi
silentos pri tio. Carter — rapidu! — rapidu! La suno estas levi-
ĝonta kaj li devas esti transportota.”
”Tuj, sinjoro; la ŝultro estas jam bandaĝita. Mi devas an-
koraŭ bandaĝi tiun alian vundon sur la brako: ŝi ankaŭ me-
tis tien siajn dentojn, mi kredas.”
”ŝi elsuĉis la sangon; ŝi diris, ke ŝi volas trinki la sangon de mia koro,” diris Mason.
Mi vidis sinjoron Rochester tremegi. Stranga esprimo de
teruro, angoro, malamo distordis lian vizaĝon, kaj ĝi fariĝis
preskaŭ nerekonebla; sed li diris nur:
”Nu do, Richard, nun eksilentu kaj ne atentu pri ŝiaj mal-
saĝaj diraĵoj! Almenaŭ ne rediru ilin!”
”Ho, mi dezirus, ke mi estus kapabla forgesi tion,” sonis la
laca respondo.
”Vi kapablos tion, se nur vi estos turninta la dorson al ĉi tiu lando. Reveninte en Spanish Town, pensu pri ŝi kvazaŭ pri iu,
kiu mortis kaj estas enterigita, aŭ: plej bone estos tute ne plu pensi pri ŝi.”
”Estas neeble forgesi tian nokton da teruraĵoj!”
”Tio ne estas neebla! Montru do iom da energio! Antaŭ du
horoj vi kredis vin tiel senviva kiel haringo kaj tamen vi vivas 307
JANE EYRE
eLIBRO
ankoraŭ kaj parolas same vive kiel mi. Rigardu! Carter estas
preskaŭ preta pri la bandaĝado. Kaj nun mi volas fari el vi
Adonison en mallonga momento. Jane,” — tiuj estis la unuaj
vortoj, kiujn li diris al mi post sia reveno — ”Jane, prenu ĉi
tiun ŝlosilon: malsupreniru en mian dormejon kaj de tie rekte
en mian vestoĉambron; malfermu la plej altan tirkeston de la
komodo kaj prenu puran ĉemizon kaj koltukon el ĝi. Alpor-
tu ilin ambaŭ ĉi tien. Sed rapidu!”
Mi iris, serĉis la meblon, kiun li estis nominta, trovis la du
celitajn objektojn kaj reiris kun ili al la tria etaĝo.
”Nun iru al la alia flanko de la lito, dum mi helpos al li ve-
stiĝi,” li diris. ”Sed ne eliru el la ĉambro; estas eble, ke mi bezonos ankoraŭ foje vian helpon.”
Mi retiriĝis malantaŭ la litkurtenon, kiel mia sinjoro estis
al mi ordoninta.
”ĉu neniu jam ellitiĝis en la pli malaltaj etaĝoj, kiam vi ve-
nis tien, Jane?” demandis sinjoro Rochester tuj poste.
”Ne, sinjoro, ĉie estis ankoraŭ silento.”
”Ni foririgos vin baldaŭ kaj nevidata, Dick, estos plej bone,
ne nur por vi, sed ankaŭ por la kompatinda estaĵo tie supre.
Mi tiel longe klopodis eviti malkovron, kaj mi ne dezirus, ke
fine ĉio montriĝu! — Carter, helpu lin do iom je lia veŝto. Kie vi pendigis vian peltmantelon? En ĉi tiu malbeninda malvarma klimato vi ne povos vojaĝi duonan mejlon sen ĝi, tion mi
scias. — ĉu en via ĉambro? — Jane, kuru malsupren en la
ĉambron de sinjoro Mason, — ĝi estas tuj apud mia, — kaj
alportu la mantelon, kiun vi trovos tie.”
Refoje mi foriris kaj revenis kun nekutime granda mante-
lo, kiu estis subŝtofita kaj garnita per peltaĵo.
”Kaj nun mi havas ankoraŭ alian komision por vi Jane,”
308
JANE EYRE
eLIBRO
diris mia senlaca mastro, ”iru ankoraŭ unu fojon malsupren
en mian ĉambron. Kiel feliĉe estas, Jane, ke vi havas velurajn
ŝuojn! Komisiito kun lignaj apenaŭ estus uzebla en ĉi tiu oka-
zo. Malfermu la mezan tirkeston de mia tualeta tablo kaj el-
prenu por mi boteleton kun glaseto, kiujn vi tie trovos; alpor-
tu ilin rapide ĉi tien!”
Mi rapidis malsupren kaj ree supren, kunportante la dezi-
ritajn objektojn.
”Bone! Nun, doktoro, mi prenos la liberecon doni al li do-
zon de miaj medikamentoj je mia respondeco. ĉi tiun vivi-
gantan rimedon mi ricevis de itala ĉarlatano — homo al kiu
vi donus piedbaton, Carter. ¯i ne estas medikamento, aplike-
bla en ĉiuj okazoj, sed ofte ĝi efikas kiel miraklo! Ankaŭ nun.
Jane, iom da akvo!”
Li donis al mi la glason, kiun mi duone plenigis per akvo
el la botelo de la lavotablo.
”Tio sufiĉas. Nun malsekigu la randon de la boteleto.”
Mi obeis. Li gutigis dek du gutojn da ruĝa fluidajo en la
glason kaj prezentis ĝin al Mason. ” Trinku, Richard; ĝi do-
nos al vi kuraĝon, kiu mankas al vi, almenaŭ dum unu horo.”
”Sed ĉu ĝi ne faros al mi malbonon? ĉu ĝi ne kaŭzos infla-
mon? ”
”Trinku! trinku! trinku!”
Sinjoro Mason obeis; sed nur ĉar ŝajne estis senutile kon-
traŭstari.
Li estis nun vestita; li aspektis ankoraŭ pala, sed ne plu
sangokovrita kaj malpura.
Sinjoro Rochester konsentis al li tri minutojn por ripozi,
post kiam li trinkis la fluidaĵon. Poste li prenis lian brakon.
309
JANE EYRE
eLIBRO
”Nun mi estas certa, ke vi povos stari sur la piedoj. — Klo-
podu,” li diris.
La malsanulo ekstaris.
”Carter, apogu lin ĉe la alia flanko. Kuraĝon, Richard; bone
nun ekmarŝu! — Rigardu — rigardu — vi jam marŝas.”
”Mi sentas min pli bona,” rimarkis sinjoro Mason.
”Tion mi sciis antaŭe. Nun Jane, paŝu antaŭ ni al la posta
ŝtuparo; malriglu la pordon de la flanka koridoro kaj diru al
la veturigisto, ke li pretigu la poŝt-veturileton, kiun vi vidos sur la korto, aŭ apud la kortopordo, ĉar mi ordonis lin ne veturi kun siaj brufarantaj radoj trans la pavimon. Ni tuj venos.
Kaj atentu la jenon, Jane, kiam vi tie malsupre vidos iun leviĝintan, tiam vi venu al la ŝtuparo kaj tusu.”
Estis nun la kvina horo kaj duono kaj la suno estis levi-
ĝonta. Malgraŭ tio estis ankoraŭ mallume en la kuirejo. La
pordo de la flanka koridoro estis riglita; mi malfermis ĝin kiel eble plej senbrue. Ankaŭ sur la korto regis ankoraŭ silento. La pordoj estis larĝe malfermitaj, kaj ekstere haltis poŝt-veturileto; la ĉevaloj estis jungitaj, la veturigisto sidis sur sia kon-duksidloko.
Mi proksimiĝis al li kaj diris, ke la sinjoroj venas; li kapklinis; poste mi atente ĉirkaŭrigardis kaj aŭskultis.
ĉie regis la sankta silento de la frua mateno! Eĉ la kurte-
noj de la fenestroj de la servistejo estis ankoraŭ mallevitaj; la birdoj kantetis en la florpezaj branĉoj de la fruktarboj, kiuj
kiel blankaj girlandoj ornamis ĉiujn murojn, kiuj staris ĉe unu flanko de la korto. La ĉevaloj de la veturilo de tempo al tempo piedbatis en la ankoraŭ fermitaj staloj. — Krom tio ĉio es-
tis silenta.
Nun venis la sinjoroj. Sinjoro Mason, kiu apogis sin sur
310
JANE EYRE
eLIBRO
sinjoron Rochester kaj la kuracisto, ŝajnis povi iri sufiĉe facile.
Ili helpis al li eniri la veturilon; Carter sidiĝis ĉe lia flanko.
”Gardu lin bone,” diris sinjoro Rochester sin turnante al la
laste nomita, ”kaj tenu lin en via domo ĝis li plene rekura-
ĝiĝis. Post unu aŭ du tagoj mi iros al vi por vidi, kiel marŝas lia resaniĝo. Richard, kiel vi sentas vin nun?”
”La freŝa aero revivigas min, Fairfax!”
”Carter, ŝovu malsupren la fenestron je lia flanko; estas
senvente. La freŝa aero ne faros al li malbonon. Fartu bone
Dick, mia knabo!”
”Fairfax —”
”Nu, kio estas?”
”Prizorgu ŝin —” subite li eksilentis kaj eksplodis en lar-
mojn.
”Mi faras mian eblon; tion mi faris ĝis nun, tion mi faros
estonte,” li respondis. Poste li fermis la pordeton de la vetu-
rilo, kaj la vojaĝantoj forveturis.
”Ho, Dio volu, ke ĉio tio finiĝu!” ĝemflustris sinjoro Ro-
chester, fermante la pezajn korto-pordojn kaj zorge riglante
ilin. Farinte tion li per malrapidaj paŝoj kaj droninta en mal-
ĝojaj pensoj, iris al tiu muro, kiu limigis la frukto-ĝardenon.
Supozante, ke mia laboro tie estas finita, mi estis reironta
en la domon; tuj poste tamen mi aŭdis lin voki ”Jane!” Tiun
pordon li estis malferminta kaj staris antaŭ ĝi, ŝajne atendan-
te min.
”Iru kun mi kelkajn minutojn tien, kie estas freŝe kaj gaje;
tiu domo estas vera malliberejo. ĉu ne ankaŭ vi tion opinias?”
”Al mi ĝi ŝajnas belega kastelo, sinjoro.”
”La fatamorgano de nesperteco blindigas viajn okulojn,” li
respondis. ”Kaj vi vidas ĝin tra magia spegulo; vi ne povas
311
JANE EYRE
eLIBRO
diferencigi, ke la oro estas nura ŝlimo kaj la silkaj drapiroj
nenio krom araneaĵoj; ke la marmoro estas mizera ardezo kaj
la multekosta polurita ligno nur forĵetitaj rabotaĵo kaj ordina-ra arboŝelo. Sed ĉi tie,” — kaj dirante tion, li montris la om-
broriĉan ĉirkaŭmuritan lokon, kiun ni ĵus eniris — ”ĉi tie ĉio
estas dolĉa, pura kaj vera!”
Li laŭpaŝis piedvojeton, limigitan de bukso; ĉe unu flanko
staris pomarboj, pirarboj kaj ĉerizarboj, ĉe la alia bedoj, sur kiuj staris ĉiaj malnovmodaj floroj, kiel levkojoj, diantoj, primoloj, trikoloraj violoj miksitaj kun abrotanoj, eglanterioj kaj diversaj bonodoraj herboj. ĉio tio estis freŝa kaj kolorriĉa kiel tuta vico de aprilaj pluvegoj, sekvataj de ĉarmeta printempa
mateno nur povas igi ilin. La suno majeste sin levis super la
multkolora horizonto kaj ĝia lumo radiis sur la ombroriĉa,
rose freŝa fruktoĝardeno kaj ties kvietaj padoj sub ĝi.
”Jane, ĉu vi volas havi floron?”
Li deŝiris duon-malfermiĝintan rozon, la unuan sur la ar-
busto, kaj donis ĝin al mi.
”Dankon, sinjoro.”
”ĉu vi trovas ĉi tiun sunleviĝon bela, Jane? ĉu vi ĝojas pro
ĉi tiu ĉielo kun ĝiaj altaj, lumaj, viglaj nuboj, kiuj disiros kiam la tago fariĝos pli varma, kaj pro tiu klara balzama atmosfe-ro?”
”Certe, sinjoro, mi tre ĝojas pro ili.”
”La pasinta nokto estis stranga, Jane.”
”Jes, sinjoro.”
”Kaj ĝi igis vin pala! — ĉu vi sentis timon, kiam mi lasis vin
sola kun Mason?”
”Mi nur timis, ke iu povus veni el la interna ĉambro.”
”Sed vi ja vidis, ke mi fermis la pordon — la ŝlosilon mi
312
JANE EYRE
eLIBRO
havis en la poŝo. Mi estus devoforgesinta paŝtisto, se mi estus lasinta ŝafidon — mian plej amatan ŝafidon — senŝirma kaj
tiel proksima al la kaverno de la leono; — ne, vi estis tie
sendanĝere.”
”ĉu Grace Poole restos ankoraŭ pli longe en ĉi tiu domo,
sinjoro?”
”Ho, certe! Sed ne rompu al vi la kapon pro ŝi —ekzilu ŝin
el viaj pensoj.”
”Tamen nepre ŝajnas al mi, ke via vivo estas en danĝero, se
ŝi restos en la dorno.”
”Timu nenion, Jane — mi scias kiel gardi min.”
”ĉu pasis la danĝero, kiun vi timis hieraŭ vespere, sinjoro?
”Mi povas garantii pri ĝi, kiam Mason estos forlasinta Ang-
lujon. Jane, mia vivo estas vivo sur vulkano, kiu ĉiumomen-
te povas eksplodi, kraĉi fajron kaj engluti min.”
”Sed sinjoro Mason ŝajnas al mi viro facile kondukebla. Via
influo je li ŝajne estas ĉiopova. Neniam li klopodos kontraŭ-
stari vin aŭ malutili.”
”Ho ne, neniam Mason kontraŭstaros aŭ intence maluti-
los — sed nevole li povus neniigi mian vivon aŭ almenaŭ la
tutan feliĉon de mia vivo per unu senpripensa vorto.”
”Diru do al li sinjoro, ke li estu singarda. Sciigu al li, kion vi timas kaj montru al li, kiel li povos eviti la danĝeron.”
Li ridis ironie, rapide prenis mian manon kaj same rapide
lasis ĝin.”
”Simplanima infano! Kie do estus la danĝero, se mi povus
fari tion? En unu momento mi neniigus ĝin. De kiam mi ko-
nas Mason, — kaj tio estas jam de longe — mi bezonis nur
diri: ”Faru tion,” kaj li faris tion. Sed en ĉi tiu okazo mi povas ordoni al li nenion, mi ne povas diri al li: ”Gardu vin kaj ne
313
JANE EYRE
eLIBRO
kaŭzu al mi malutilon, Richard,” ĉar nepre estas necese, ke li
neniam eksciu, ke li havas la povon igi min malfeliĉa. Vi es-
tas konfuzita, vi rompas al vi la kapon, kaj ankoraŭ pli mul-
te vi rompos al vi la kapon pro mi. Sed vi estas mia eta, fidela amikino, ĉu ne vere, Jane?”
”Estos al mi ĝojo obei kaj servi vin en ĉio, kio estas hone-
sta.”
”Vere! Mi vidas, ke estas tiel. Mi vidas sinceran, kontenti-
ĝon en viaj trajtoj, en via teniĝo, en viaj okuloj kaj en via viza-
ĝo, kiam vi helpas min — kiam vi laboras por mi kaj kun mi
en ĉio ’kio estas honesta’, kiel vi tiel karakterize diras. ĉar se mi postulus de vi ion malhonestan, mi ne vidus rapidan ku-radon nek komplezeman gajecon, nek vivajn rigardojn kaj
ardajn vizaĝkolorojn. Mia amikino kontraŭe tiam sin turnus
al mi pala kaj kvieta dirante: ’Ne, sinjoro; tio estas neebla; mi ne povas tion fari, ĉar ĝi estas malhonesta’, kaj ŝi restos ne-movebla kiel fiksita astro. Nun ankaŭ vi havas potencon je mi
kaj povus malutili min; sed mi ne kuraĝas montri al vi la lo-
kon, kie mi estas vundebla, ĉar mi timas, ke vi povus trabori
min malgraŭ viaj fideleco kaj amikeco.”
”Vin minacus neniam danĝero, se vi ne havus pli multon
por timi de sinjoro Mason ol de mi.”
”Dio donu, ke tiel estu! — Jen, Jane, tie estas laŭbo, ni sidi-
ĝu.”
La laŭbo estis hedere kovrita arkaĵo en la muro; simpla
kampara benko staris en ĝi. Sinjoro Rochester sidiĝis kaj la-
sis por mi lokon ankaŭ sidiĝi. Sed mi restis staranta antaŭ li.
”Sidiĝu,” li diris, ”la benko proponas lokon al ni ambaŭ. ĉu
vi hezitas sidiĝi ĉe mia flanko? ĉu ankaŭ tio estas malhone-
sta, Jane?”
314
JANE EYRE
eLIBRO
Mi ne respondis, sed sidiĝis. Mi sentis, ke estus malsaĝe ri-
fuzi lian deziron.
”Kaj nun, mia eta amikino, dum la suno trinkas la roson —
dum ĉiuj floroj en ĉi tiu malnovmoda ĝardeno ekvivas kaj iliaj
kalikoj malfermas sin kaj la birdoj sur la kampoj de Thorn-
field serĉas la nutraĵon por siaj idoj, kaj la diligentaj abeloj eklaboras — mi volas paroli al vi pri ’okazo’ kaj vi devos klopodi rigardi ĝin via. Unue rigardu min kaj diru, ke vi ne sen-
tas vin malkomforta, kaj ke vi ne timas fari ion malhonestan
pro tio, ke mi detenas vin de tuja foriro kaj ke vi ne kontraŭ-
staras.”
”Ne, sinjoro; mi sentas min komforta ĉi tie.”
”Nu, bone, Jane; nun serĉu helpon en via fantazio: — ima-
gu, ke vi plu ne estas bone edukita, tre civilizita knabino, sed sovaĝa knabo, kiu en sia juneco havis nur sian propran volon.
Image iru al fremda, malproksima lando; imagu, ke vi faris tie
grandan konduteraron, indiferente kian aŭ pro kio, sed era-
ron, kies sekvoj persekutas vin dum via tuta vivo kaj neniigas
vian tutan ekziston. Atentu bone, mi ne parolas pri ia krimo;
ne pri murdo aŭ iu alia kulpo, punebla de la leĝo — ne, mi
parolas nur pri eraro.
La sekvoj de via eraro fine fariĝas al vi nesufereblaj; vi uzas rimedojn por pli senŝarĝigi vian staton — fakte nekutimajn
rimedojn, sed ili estas nek kontraŭleĝaj nek kondamnindaj.
Malgraŭ tio vi estas plej mizera kaj malfeliĉa, ĉar la espero
jam forlasas vin, kiam via vivo apenaŭ komenciĝis. Via suno
jam tagmeze mallumiĝis de eklipso, kiu — tion vi certe scias
— daŭros ĝis la sunmalleviĝo. Amaraj, senĝojaj rememoroj
iĝis la sola nutraĵo por via animo. Vi vagadas tien-reen, vi ser-
ĉas ripozon en libervola ekzilo — feliĉon en ĝuoj — nome en
315
JANE EYRE
eLIBRO
senkoraj, voluptemaj ĝuoj — en ĝuoj, kiuj stultigas la spiriton kaj velkigas la senton. Post longaj jaroj de libervola ekzilite-co vi reiras hejmen, kun laca koro kaj velkinta animo. Vi ko-
natiĝas kun iu alia — indiferente estas kiel aŭ kie. En tiu frem-da estaĵo vi trovas ĉiujn bonajn, brilajn ecojn, kiujn vi serĉis dum dudek jaroj sed kiujn vi neniam trovis; ili estas tiel freŝaj, tiel sanaj, tiel veraj kaj sen makuloj, sen difektoj. Per tiu konatiĝo vi estas revivigata kaj denove naskita. Vi sentas, ke ree feliĉaj tagoj estas venontaj — vin nutras puraj sentoj, noblaj
deziroj. Vi sentas la deziron rekomenci vian vivon kaj pasigi
la reston de via vivo en maniero, inda je nemortebla estaĵo.
ĉu vi rajtas — por atingi tion — transiri malhelpaĵon, kiu
metis antaŭ vin la tradicio, kaj kiu reale estas nur malhelpaĵo ne sanktigita de via konscienco, nek aprobita de via juĝkapablo?”
Li haltis kaj atendis mian respondon. Sed kion mi diru? Ho
kial bona spirito ne aperis por flustri al mi saĝan kaj sam-
tempe kontentigan respondon? — Vana deziro! La okciden-
ta vento flustris en la pendantajn hederojn, sed neniu kara
Arielo pruntedonis sian spiron kiel mediuman voĉon, — la
birdoj kantetis en la arbosuproj, sed kiel ajn dolĉe sonis ilia kanteto — ĝi estis nekomprenebla.
Sinjoro Rochester denove parolis:
”ĉu la senripoza, peka, nun tamen ripozserĉanta kaj pen-
tanta viro, rajtas kontraŭstari la opinion de la mondo ligan-
te al si por ĉiam tiun bonan, simpatian, amindan, fremdan
estaĵon por certigi per tio sian animpacon, la renaskiĝon de
sia koro?”
”Sinjoro,” respondis mi, ”la ripozo de vaganto, la konver-
to de pekulo neniam estu dependa de proksimulo. Viroj kaj
316
JANE EYRE
eLIBRO
virinoj mortas. Filozofoj maltrafas pri sia saĝeco, kristanoj sin trompas pri sia boneco. Se tiu de vi menciita homo pekis kaj
suferis, tiam igu lin rigardi pli alten ol al siaj proksimuloj; konsolo kaj resanigo por liaj vundoj, forteco por lia konverto venos de supre.”
”Sed la perilo — la perilo! Dio, kiu faras la laboron, elektas
la perilon. Mi mem estis monduma, senripoza, malŝparema
viro — tion mi diras senparabole — kaj mi kredas esti trovinta
la perilon de mia konverto en —”
Li eksilentis: la birdoj daŭre kantetis; la folioj flustris plue super niaj kapoj. Min ekregis mirego kial ankaŭ ili ne haltis
siajn kantadojn kaj flustradojn por aŭdi tiun interrompitan
konfeson! Sed ili devus atendi multajn minutojn — ĉar la si-
lentado daŭris tre longe. Fine mi rigardis supren al la hezitan-ta parolanto: lia vivoplena rigardo estis fiksita sur mia.
”Malgranda amikino,” li diris per tute ŝanĝita voĉo, dum
ankaŭ ŝanĝiĝis liaj vizaĝtrajtoj, ĝi perdis la seriozecon kaj
bonecon kaj iĝis malmola kaj sarkasma — ”Vi rimarkis miajn
korajn inklinojn al fraŭlino Ingram: ĉu vi ne kredas, ke ŝi pro venĝo kaŭzos mian renaskiĝon, edziniĝante kun mi?”
Subite li salte leviĝis, rapide iris ĝis la plej malproksima
fino de la pado, kaj — murmuris kanteton kiam li revenis al
mi.
”Jane! Jane!” ekkriis li, haltante antaŭ mi, ”la nokta garda-
do tute paligis vin. ĉu vi ne malbenas min, ĉar mi malkvieti-
gis vian ripozon?”
”ĉu mi malbenas vin? Ne, sinjoro.”
”Donu al mi vian manon por pruvi viajn parolojn. Kiel
malvarma do estas ĉi tiu malgranda mano! ¯i estis pli varma
317
JANE EYRE
eLIBRO
kiam mi tuŝis ĝin hieraŭ vespere apud la pordo de tiu mister-
plena ĉambro. Jane, kiam vi ree maldormos kun mi?”
”Tuj kiam mi povos per tio esti utila al vi, sinjoro.”
”Ekzemple en la nokto antaŭ mia edziĝo! Tiam mi certe ne
estos kapabla dormi. ĉu vi volas promesi al mi, tiam esti mia
akompanantino por maldormi kun mi? Kun vi mi povas pa-
roli pri mia amatino: ĉar vi jam vidis ŝin kaj vi ŝin konas.”
”Jes, sinjoro.”
”ĉu ne vere, Jane, ŝi estas eksterordinara kreitaĵo?”
”Jes, sinjoro.”
”Longkreska kaj forta — vera fortulino, Jane: longa, bruna,
kaj bonsana; kun haroj ĝuste kiel la sinjorinoj de Kartago sen-
dube havis. Kara ĉielo! Dent kaj Lynn estas jam en la staloj!
Iru hejmen tra la arbetaĵo, tra tiu pordeto.”
Dum mi iris laŭ unu vojo, li iris laŭ alia kaj mi aŭdis lin gaje diri sur la korto: ”ĉi tiun matenon Mason antaŭis vin ĉiujn,
li forvojaĝis antaŭ la sunleviĝo. Mi ellitiĝis je la kvara horo por adiaŭi lin!”
318
JANE EYRE
eLIBRO
ISBN 91-7303-116-X
319
- Enhavo
- C'apitro I.
- C'apitro II.
- C'apitro III.
- C'apitro IV.
- C'apitro V.
- C'apitro VI.
- C'apitro VII.
- C'apitro VIII.
- C'apitro IX.
- C'apitro X.
- C'apitro XI.
- C'apitro XII.
- C'apitro XIII.
- C'apitro XIV.
- C'apitro XV.
- C'apitro XVI.
- C'apitro XVII.
- C'apitro XVIII.
- C'apitro XIX.
- C'apitro XX.