Skip to content

Latest commit

 

History

History
3258 lines (1628 loc) · 73.5 KB

Georgo Dandin - Moliere.md

File metadata and controls

3258 lines (1628 loc) · 73.5 KB

% Georgo Dandin % Moliere

GEORGO DANDIN

eLIBRO

eLIBRO

Molière

Georgo

Dandin

Komedio en tri aktoj

I N K O

1

GEORGO DANDIN

eLIBRO

Molière

GEORGO DANDIN

Komedio en tri aktoj

Tradkita el la franca de L. L. Zamenhof eLIBRO

Aranĝis: Franko Luin

ISBN 91-7303-134-8

[email protected]

http://www.omnibus.se/inko

OKTOBRO 2001

2

GEORGO DANDIN

eLIBRO

PERSONOJ

Georgo Dandin (Dandèn), riĉa kampulo, edzo de Angeliko

Angeliko, edzino de Georgo Dandin kaj filino de s-ro de Sotenville

s-ro de Sotenville (Sotanvil) kampara nobelo, patro de Angeliko

s-ino de Sotenville

Klitandro, amanto de Angeliko Klaŭdino, servantino de Angeliko Lubin (Lübèn), kampulo, servanto de Klitandro Colin (Kolèn), servisto de Georgo Dandin La loko de agado estas antaŭ la domo de Georgo Dandin en la kamparo.

3

GEORGO DANDIN

eLIBRO

AKTO UNUA

SCENO UNUA

Georgo Dandin

sola

Ha, nobela edzino estas malbona afero!

kaj mia edziĝo estas instrua leciono por ĉiuj kampuloj, kiuj volas leviĝi super sian staton kaj edzoligiĝi kun domo de nobelo, kiel mi faris! La nobeleco per si mem estas bona; ĝi estas io valora, tute certe; sed

ĝi estas ligita kun tiom da malbonaj cir-konstancoj, ke estas tre bone lasi ĝin flanke. Pri tio mi farigis saĝa per mia propra kostopago, kaj mi scias, kiel nin traktas la nobeloj, kiam ili nin nenobelojn akceptas en sian familion. La ligiĝo, kiun ili faras, estas tre malgranda rilate nian personon; sole kun nia havo ili edziĝas; kaj kiel ajn riĉa mi estas, mi farus pli bone, se mi edziĝus kun senartifika kaj bona kampuli-no, anstataŭ preni edzinon, kiu tenas sin pli alte ol mi, vidas ofendon por si en tio, ke ŝi portas mian nomon, kaj pensas, ke per mia tuta riĉeco mi ne sufiĉe pagis por la honoro esti ŝia edzo. Georgo Dandin, Georgo Dandin! vi faris malsaĝaĵon, la 4

GEORGO DANDIN

eLIBRO

plej grandan en la mondo. Mia domo estas nun por mi io terura, kaj ĉiufoje, kiam mi eniras en ĝin mi nepre trovas tie ian ĉagrenon.

SCENO DUA

Georgo Dandin, Lubin

Georgo Dandin

al si mem, vidante, ke Lubin eliras el la domo Kion, al la diablo, tiu sentaŭgulo faris ĉe mi?

Lubin

al si mem, rimarkante Georgon Dandin.

Jen ia homo min observas!

Georgo Dandin

al si mem

Li min ne konas.

Lubin

al si mem

Li ion suspektas.

Georgo Dandin

al si mem

Ha, li forte sin ĝenas saluti.

Lubin

al si mem

Mi timas, ke li ne rakontu al iu, ke li vidis min elirantan el tie.

Georgo Dandin

Bonan tagon!

Lubin

Via servanto!

Georgo Dandin

Vi ne estas de ĉi tie, al mi ŝajnas?

5

GEORGO DANDIN

eLIBRO

Lubin

Ne, mi venis ĉi tien nur por vidi la morgaŭan feston.

Georgo Dandin

Efektive? diru, mi petas, vi venas de tie el la domo?

Lubin

Ts!

Georgo Dandin

Kio?

Lubin

Silentu!

Georgo Dandin

Kio do estas?

Lubin

Ho, nu! Vi ne devas diri, ke vi vidis min elirantan el tie.

Georgo Dandin

Kial?

Lubin

Mia Dio! ĉar …

Georgo Dandin

Kial do?

Lubin

Mallaŭte! mi timas, ke oni nin aŭskultas.

Georgo Dandin

Tute ne, tute ne!

Lubin

Mi jus parolis kun la mastrino de la loĝ-

ejo, en komisio de unu sinjoro, kiu faras al ŝi amajn okuletojn; kaj estas necese, ke oni tion ne sciu. Vi komprenas?

Georgo Dandin

Jes.

Lubin

Tio estas la kaŭzo. Oni severe ordonis al mi, ke mi min gardu, ke neniu min vidu; tial mi petas vin, ne diru, ke vi min vidis.

Georgo Dandin

Mi min gardos.

Lubin

Mi tre volas fari la aferojn sekrete, kiel oni rekomendis al mi.

6

GEORGO DANDIN

eLIBRO

Georgo Dandin

Tre prave.

Lubin

La edzo, kiel oni diras, estas ĵaluzulo, kiu ne volas, ke oni ludu amon kun lia edzino, kaj li diable furiozus, se io simila venus al liaj oreloj. Vi komprenas?

Georgo Dandin

Tre bone.

Lubin

Estas necese, ke li nenion sciu pri tio.

Georgo Dandin

Sendube.

Lubin

Oni volas trompi lin tute silente. Vi komprenas?

Georgo Dandin

Plej perfekte.

Lubin

Se vi dirus, ke vi vidis min elirantan el lia domo, vi malbonigus la tutan aferon. Vi komprenas?

Georgo Dandin

Certe! Kaj kia estas la nomo de tiu, kiu vin sendis tien?

Lubin

¯i estas la sinjoro de nia loko, sinjoro vicgrafo de …

Pesto! mi neniam memoras, kiel al la diablo, oni elparolaĉas tiun nomon; sinjoro Kli … Klitandro.

Georgo Dandin

ĉu ĝi estas tiu juna kortegano, kiu lo-

ĝas …

Lubin

Jes, apud tiuj arboj.

Georgo Dandin

al si mem

Ha, tio estas la kaŭzo, ke antaŭ nelonge tiu sinjoreto prenis loĝejon kontraŭe de 7

GEORGO DANDIN

eLIBRO

mi! Videble mi havis bonan nazon, kaj lia najbareco tuj estis por mi suspekta.

Lubin

Vorton de honoro! li estas la plej honesta homo, kiun oni iam vidis. Li donis al mi tri orajn monerojn, por ke mi nur iru diri al la virino, ke li ŝin amas, kaj ke li tre dezirus havi la honoron paroli kun ŝi. Nu, diru, ĉu ĝi estas granda laboro, por ke li devu pagi al mi tiel bone? kaj kio estas, en komparo kun tio, tuta tago da laborado, kiu donas al mi ne pli ol dek soldojn!

Georgo Dandin

Nu, ĉu vi plenumis vian komision?

Lubin

Jes; mi trovis tie iun Klaŭdinon, kiu tuj en la unua momento komprenis, kion mi volas, kaj enkondukis min al sia mastrino.

Georgo Dandin

al si mem

Ha, fripona servantino!

Lubin

Al la diablo! Tiu Klaŭdino estas tute bela; ŝi akiris mian amon, kaj ĝi nur dependos de ŝi, ke ni fariĝu geedzoj.

Georgo Dandin

Sed kian respondon donis la mastrino al tiu sinjoro kortegulo?

Lubin

ŝi ordonis, ke mi diru al li … Atendu, mi ne scias, ĉu mi bone memoras ĉion ĉi tion

… ŝi diris, ke ŝi estas al li tre danka por la amo, kiun li havas por ŝi; sed pro ŝia edzo, kiu estas stranga homo, li sin gardu, ke oni tion ne rimarku; kaj ke oni devos 8

GEORGO DANDIN

eLIBRO

peni trovi ian rimedon, ke ili povu ambaŭ paroli inter si.

Georgo Dandin

al si mem

Ha, pendiginda virino!

Lubin

Al la diablo! Estos tre amuze, ĉar la edzo eĉ ne suspektos la sekretaĵojn; tio estas la plej bona; kaj li havos longan nazon kun sia ĵaluzeco. Ne vere?

Georgo Dandin

Certe vere.

Lubin

Adiaŭ! Tenu la buŝon fermita. Konservu bone la sekreton, ke la edzo nenion sciu!

Georgo Dandin

Jes, jes.

Lubin

Kio min koncernas, mi, ŝajnigos, ke mi nenion scias. Mi estas granda ruzulo, kaj neniu povos diri, ke mi havas ian rilaton al la afero.

SCENO TRIA

Georgo Dandin

sola

Nu, Georgo, Dandin, vi vidas, en kia maniero via edzino kun vi agas! Jen kio venas, se oni volis edziĝi kun fraŭlino! Oni ĉirkaŭbatas vin de ĉiuj flankoj, kaj vi eĉ ne povas venĝi, kaj la nobeleco ligas al vi la manojn. Egaleco de la statoj lasas almenaŭ al la honoro de edzo la liberecon montri siajn sentojn; kaj se ĝi estus kam-9

GEORGO DANDIN

eLIBRO

pulino, vi estus nun tute libera fari al vi justecon per bona porcio da bastonbatoj.

Sed vi volis gustumi nobelecon, kaj tedis vin esti mastro en via domo. Ha, mi furiozas el mia tuta koro, kaj mi volonte donus al mi vangofrapojn. Kiel senhonte aŭskulti la amesprimon de sinjoreto kaj al tio promesi ankoraŭ interkomunikiĝon! La diablo ĝin prenu! Tiaspecan okazon mi ne volas preterlasi. Kiel mi nun staras, mi devas tuj iri plendi al la patro kaj al la patrino kaj fari ilin atestantoj de la ĉagrenoj kaj malhonoro, kiun ilia filino al mi kaŭ-

zas. Sed, jen, ili ambaŭ venas, tre ĝusta-tempe.

SCENO KVARA

s-ro de Sotenville, s-ino de Sotenville, Georgo Dandin s-ro de Sotenville

Kio estas, mia bofilo? ŝajnas al mi, ke vi estas tre ekscitita.

Georgo Dandin

Kaj mi havas kaŭzon por tio, kaj …

s-ino de Sotenville

Mia Dio! Kiel malmulte da ĝentileco vi havas, ke vi ne salutas la homojn, kiam vi aliras al ili!

Georgo Dandin

Kredu al mi, mia bopatrino, mi havas aliajn aferojn en la kapo; kaj …

s-ino de Sotenville

Denove! ĉu estas eble, nia bofilo, ke vi 10

GEORGO DANDIN

eLIBRO

tiel malmulte konas la mondajn postu-lojn, kaj oni ne povas lernigi al vi la ma-nieron, en kiu oni devas vivi inter personoj de bona deveno?

Georgo Dandin

Kial?

s-ino de Sotenville

ĉu vi neniam en rilato al mi formetos la familiarecon de tiu vorto ”bopatrino”? kaj ĉu vi ne povus alkutimiĝi diri al mi ”sinjorino”?

Georgo Dandin

Al ĉiuj patronoj! Se vi min nomas via bofilo, ŝajnas al mi, ke mi povas vin nomi mia bopatrino!

s-ino de Sotenville

Oni forte povus ion diri kontraŭ tio, kaj la aferoj ne estas egalaj. Sciu do, mi petas, ke ne por vi ĝi estas konvena uzi tiun vorton kun persono de mia situacio; ke, kvankam vi estas nia bofilo, estas granda diferenco inter vi kaj ni, kaj vi devas koni vin mem.

s-ro de Sotenville

Sufiĉe pri tio, mia amata; ni lasu ĝin.

s-ino de Sotenville

Mia Dio! sinjoro de Sotenville, vi havas ian apartan malseverecon, kaj vi ne scias devigi la homojn doni al vi tion, kio al vi decas.

s-ro de Sotenville

Al la diablo! Pardonu, pri tio oni ne povas fari al mi lecionojn, kaj en la daŭro de mia vivo, mi per dudek bravaj agoj montris, ke mi ne estas homo, kiu lasus defali 11

GEORGO DANDIN

eLIBRO

eĉ unu colon de miaj pretendoj; sed nun suffiĉas, ke ni donis al li negrandan aver-ton. Nun ni iom aŭdu, mia bofilo, kion vi havas en via kapo.

Georgo Dandin

ĉar mi devas paroli kategorie, mi diros al vi, sinjoro de Sotenville, ke mi havas kaŭ-

zon …

s-ro de Sotenville

Kviete, mia bofilo! Sciu, ke ne estas res-pekte, paroli al homoj per ilia nomo, kaj ke al tiuj, kiuj staras pli alte ol ni, oni devas diri simple ”sinjoro”.

Georgo Dandin

Nu, bone, simple sinjoro, kaj ne plu sinjoro de Sotenville, mi devas diri al vi, ke mia edzino ….

s-ro de Sotenville

Haltu; sciu ankaŭ, ke vi ne devas diri ”mia edzino”, kiam vi parolas pri nia filino.

Georgo Dandin

Mi povas fariĝi furioza! Kiel! Mia edzino ne estas mia edzino?

s-ro de Sotenville

Jes, nia bofilo, ŝi estas via edzino; sed vi ne devas permesi al vi nomi ŝin tiel; vi povus tion fari, se vi estus edzigita kun persono de via klaso.

Georgo Dandin

al si mem

Ha, Georgo Dandin kien vi enŝoviĝis!

laŭte

He, mi vin petas, lasu por momento flan-12

GEORGO DANDIN

eLIBRO

ke vian nobelecon kaj permesu, ke mi parolu al vi, kiel mi povas.

al si mem

La diablo prenu ĉiujn ĉi malbenitajn cere-moniojn!

al s-ro de Sotenville

Mi diras do al vi, ke mi estas malkontenta pri mia edziĝo.

s-ro de Sotenville

Kaj la kaŭzo, mia bofilo?

s-ino de Sotenville

Kio! Paroli tiamaniere pri afero, el kiu vi eltiris tiajn grandajn profitojn!

Georgo Dandin

Kaj kiajn profitojn, sinjorino, se sinjorino nepre volas sin enmiksi? La historio estis ne malbona por vi, ĉar sen mi viaj aferoj

— volu min pardoni — estis tre kadukaj, kaj mia mono servis por ŝtopi tre rimar-keblajn truojn; sed mi, kion mi profitis, mi vin petas? nur plilongigon de mia nomo, ĉar anstataŭ ”Georgo Dandin” mi ricevis de vi la titolon ”sinjoro de la Dan-dinière”.

s-ro de Sotenville

ĉu vi kalkulas kiel nenion, mia bofilo, la honoron, ke vi parenciĝis kun la domo de Sotenville?

s-ino de Sotenville

Kaj kun la domo de la Prudoterie, el kiu mi havas la honoron deveni; domo, en kiu ankaŭ la virina linio nobeligas, kaj 13

GEORGO DANDIN

eLIBRO

kiu, dank’al la bela privilegio, faros viajn infanojn nobeloj?

Georgo Dandin

Jes, tre bone, miaj infanoj estos nobeloj, sed mi estos trompita koko, se oni ne faros ordon.

s-ro de Sotenville

Kion vi volas diri, mia bofilo?

Georgo Dandin

Mi volas diri, ke, via filino ne kondutas tiel, kiel edzino devas konduti, kaj ke ŝi faras aferojn, kiuj estas kontraŭaj al la honoro.

s-ino de Sotenville

Haltu; gardu vin pri tio, kion vi parolas.

Mia filino devenas de gento, kiu estas tro plena de virto, por fari iam ian aferon, de kiu la honesteco povus esti difektita; kaj, koncerne la domon de la Prudoterie, oni dank’al Dio de tricent jaroj tie ne vidis virinon, kiu donus kaŭzon, ke oni parolu pri ŝi.

s-ro de Sotenville

Al la diablo! En la domo de Sotenville oni neniam vidis koketulinon; kaj la ĉasteco de la virinoj tie estas ne malpli hereda, ol la kuraĝeco de la viroj.

s-ino de Sotenville

Ni havis iun Jakelinon de la Prudoterie, kiu ne volis esti amdonantino de duko kaj regna konsilisto, reganto de nia provinco.

s-ro de Sotenville

Ekzistis iu Maturino de Sotenville, kiu rifuzis akcepti dudek mil talerojn de reĝa 14

GEORGO DANDIN

eLIBRO

favorato, kiu volis nur havi la privilegion libere paroli kun ŝi.

Georgo Dandin

Nu, via filino ne estas tiel obstina, kaj ŝi fariĝis malpli sovaĝa de la tempo, kiam ŝi estas ĉe mi.

s-ro de Sotenville

Parolu pli klare, mia bofilo. Ni ne estas tiaj homoj, kiuj protektus ŝin en malbonaj faroj, kaj ni ja unuaj, ŝia patrino kaj mi, estas pretaj doni al vi justecon pri tio.

s-ino de Sotenville

Ni komprenas neniajn ŝercojn en aferoj, kiuj koncernas honoron, kaj ni edukis ŝin en la plej granda severeco.

Georgo Dandin

ĉio, kion mi povas diri, estas, ke troviĝas ĉi tie iu kortegulo, kiun vi vidis, kiu montras al ŝi amon antaŭ mia nazo, kaj kiu faris al ŝi pri sia amo certigan klarigon, kiun ŝi aŭskultis tre homame.

s-ino de Sotenville

Granda Dio! Mi ŝin sufokus per miaj propraj manoj, se montriĝus, ke ŝi dekliniĝis de la honesteco de sia patrino.

s-ro de Sotenville

Al la diablo! Mi trapikus per mia spado ŝin kaj ŝian amanton, se ŝi pekus kontraŭ sia honoro.

Georgo Dandin

Mi rakontis al vi la fakton, por prezenti al vi miajn plendojn; kaj mi postulas de vi kontentigon pri tiu afero.

s-ro de Sotenville

Estu tute trankvila, mi donos al vi kontentigon de la flanko de ili ambaŭ; al kiu 15

GEORGO DANDIN

eLIBRO

ajn oni devas meti la pugnon al la brusto, mi taŭgas por tio. Sed, ĉu vi estas tute certa pri tio, kion vi diras al mi?

Georgo Dandin

Tute certa.

s-ro de Sotenville

Gardu vin bone; ĉar inter nobeloj tio ĉi estas tiklaj aferoj, kaj estas danĝere, se oni faras en tio ian maltrafon.

Georgo Dandin

Mi diris al vi nenion, kio estus malvera.

s-ro de Sotenville

Mia koro, iru paroli kun via filino, dum mi kun mia bofilo iros paroli kun la viro.

s-ino de Sotenville

ĉu ĝi estas ebla, mia filo, ke ŝi sin tiom forgesus, post la virta ekzemplo, kiun, kiel vi mem scias, mi donis al ŝi!

s-ro de Sotenville

Ni klarigos la aferon. Sekvu min, mia bofilo, kaj zorgu pri nenio. Vi vidos, per kia ligno ni nin hejtas, kiam oni faras aten-con pri tiuj, kiuj apartenas al ni.

Georgo Dandin

Jen li mem venas al ni renkonte.

SCENO KVINA

s-ro de Sotenville, Klitandro, Georgo Dandin s-ro de Sotenville

Sinjoro, ĉu vi min konas?

Klitandro

Kiom mi scias, … ne.

s-ro de Sotenville

Mia nomo estas barono de Sotenville.

Klitandro

Mi tre ĝojas.

16

GEORGO DANDIN

eLIBRO

s-ro de Sotenville

Mia nomo estas konata de la kortego; kaj en mia juneco mi havis la honoron esti el la unuaj, kiuj distingiĝis ĉe la nobelara armiĝo en Nancy.

Klitandro

Mi gratulas.

s-ro de Sotenville

Sinjoro mia patro, Jean-Gilles de Sotenville, havis la gloron partopreni persone en la granda sieĝo de Montauban.

Klitandro

Mi estas ravita.

s-ro de Sotenville

Mi havis praavon, Bertrandon de Sotenville, kiu estis tiel eminenta en sia tempo, ke li ricevis la permeson vendi sian tutan bienon, por veturi trans la maron.

Klitandro

Mi volonte kredas.

s-ro de Sotenville

Oni raportis al mi, sinjoro, ke vi amas kaj persekutas iun junan personon, kiu estas mia filino, kaj pri kiu mi interesiĝas tiel same, kiel pri la homo, kiun vi vidas (mon-trante Georgon Dandin), kaj kiu havas la honoron esti mia bofilo.

Klitandro

Kiu? mi?

s-ro de Sotenville

Jes; kaj estas al mi tre agrable paroli kun vi, por ricevi de vi, mi petas, klarigon pri tiu afero.

Klitandro

¯i estas stranga kalumnio! Kiu tion diris al vi?

s-ro de Sotenville

Iu, kiu pensas, ke li bone tion scias.

Klitandro

Tiu iu mensogis. Mi estas honesta homo.

17

GEORGO DANDIN

eLIBRO

ĉu vi opinias min kapabla, sinjoro, por tia malnobla agado? Mi amindumus junan kaj belan personon, kiu havas la honoron esti la filino de sinjoro barono de Sotenville! Mi tro multe vin respektas kaj tro multe estas preta vin servi, por ke mi faru ion similan. Kiu ajn tion diris al vi, estas malsaĝulo.

s-ro de Sotenville

Nu, mia bofilo?

Georgo Dandin

Kio?

Klitandro

Estas fripono kaj sentaŭgulo.

s-ro de Sotenville

al Georgo Dandin

Respondu!

Georgo Dandin

Respondu vi mem!

Klitandro

Se mi scius, kiu li povas esti, mi enpuŝus al li, en via alesto, la spadon en la vent-ron.

s-ro de Sotenville

al Georgo Dandin

Pruvu do la aferon.

Georgo Dandin

¯i estas tute pruvita. ¯i estas vero.

Klitandro

ĉu ĝi estas via bofilo, sinjoro, kiu …?

s-ro de Sotenville

Jes, li estas ĝuste tiu, kiu plendis al mi pri tio.

Klitandro

Certe, ĝi estas lia feliĉo, ke li havas la honoron aparteni al vi; alie mi bone instruus lin fari tiajn parolojn pri persono kiel mi.

18

GEORGO DANDIN

eLIBRO

SCENO SESA

s-ro de Sotenville, s-ino de Sotenville, Angeliko, Klitandro, Georgo Dandin, Klaŭdino

s-ino de Sotenville

Koncerne tion mi devas diri, ke la ĵaluzo estas efektive stranga afero. Mi alkondu-kas ĉi tien mian filinon, por klarigi la aferon en ĉies alesto.

Klitandro

al Angeliko

ĉu ĝi estas vi, sinjorino, kiu diris al via edzo, ke mi vin amas?

Angeliko

Mi? Kiel mi povus tion diri al li? ĉu ĝi estas vero? Mi volus efektive vidi, ke vi provus min ami! Provu ĝin, mi vin petas; vi vidus, kun kiu vi parolas! Mi konsilas al vi tion fari. Uzu ĉiujn artifikojn de aman-toj; provu iom, por plezuro, sendi al mi sendatojn, skribi al mi sekrete amajn lete-retojn, serĉi la momenton, kiam mia edzo ne estas hejme, aŭ kiam mi eliras, kaj parolu al mi pri via amo: vi bezonas nur veni, mi promesas al vi, ke vi estos dece akceptita.

Klitandro

Nu, nu, sinjorino, kviete! Ne estas necese fari al mi tiom da lecionoj kaj tiom skan-daliĝi. Kiu diris al vi, ke mi havas la ideon vin ami?

19

GEORGO DANDIN

eLIBRO

Angeliko

Kiel mi povas scii, kion oni ĉi tie rakontis?

Klitandro

Oni rakontu, kion oni volas; sed vi ja scias, ĉu mi parolis kun vi pri amo, kiam mi vin renkontis.

Angeliko

Vi devus nur tion fari, vi havus bonan ak-cepton!

Klitandro

Mi certigas vin, ke kun mi vi devas nenion timi: mi ne estas tia homo, kiu faras ĉagrenon al belulinoj; kaj mi vin tro respektas, vin kaj viajn estimatajn gepatrojn, por ke mi havu la penson enamiĝi en vin.

s-ino de Sotenville

al Georgo Dandin

Nu, vi vidas?

s-ro de Sotenville

Jen vi estas kontentigita, mia bofilo. Kion vi diros al tio?

Georgo Dandin

Mi diros, ke tio estas fabeloj por enluliĝi; ke mi bone scias, kion mi scias, kaj ke, ĉar mi jam devas paroli klare, ŝi ĵus akceptis komisiulon de li.

Angeliko

Mi? mi akceptis komisiulon?

Klitandro

Mi sendis komisiulon?

Angeliko

Klaŭdino!

Klitandro

al Klaŭdino

ĉu estas vere?

Klaŭdino

Mian vorton de honoro, ĝi estas stranga malveraĵo!

20

GEORGO DANDIN

eLIBRO

Georgo Dandin

Silentu, vi malĉastulino. Mi bone vin konas. ¯i estas vi, kiu ĵus enkondukis la komisiulon.

Klaŭdino

Kiu? mi?

Georgo Dandin

Jes, vi. Ne ludu rolon de purulino.

Klaŭdino

Ho ve, kiel la mondo nun estas plena de malboneco! tiele min suspekti, min, kiu estas la senkulpeco mem!

Georgo Dandin

Silentu, virinaĉo! vi ludas la rolon de mo-destulino, sed mi konas vin jam de longe, vi estas ruza kanajlo.

Klaŭdino

al Angeliko

Sinjorino, ĉu …

Georgo Dandin

Silentu, mi diras al vi! alie vi povus tre kare pagi por ĉiuj, ĉar vi ja ne havas patron nobelon.

Angeliko

¯i estas kalumnio tiel granda, kaj kiu tiel forte vundas mian koron, ke mi ne povas eĉ havi la forton por respondi. ¯i estas ja io terura, esti akuzata de edzo, kiam oni faris al li nenion, kio estas ne farinda! Ho ve, se mi meritas ian riproĉon, ĝi estas nur tio, ke mi agis kun li tro bone.

Klaŭdino

Certe.

Angeliko

Mia tuta malfeliĉo estas tio, ke mi tro zorgas pri li; la ĉielo volu, ke mi estu kapabla toleri, kiel li diras, ies amindumaĵojn! mi ne estus tiam tiel plendinda.

21

GEORGO DANDIN

eLIBRO

Adiaŭ, mi foriras; mi ne povas plu toleri, ke oni min tiamaniere ofendu.

SCENO SEPA

s-ino de Sotenville, s-ro de Sotenville, Klitandro, Georgo Dandin, Klaŭdino

s-ino de Sotenville

al Georgo Dandin

Iru, vi ne meritas la honestan edzinon, kiun oni donis al vi.

Klaŭdino

Vorton de honoro, li meritus, ke ŝi verigu tion, kion li diris; kaj, se mi estus sur ŝia loko, mi ne longe marĉandus.

al Klitandro

Jes, sinjoro, vi devus nun, por lin puni, amindumi mian mastrinon. Komencu kuraĝe, mi tion diras al vi, ĝi estos tre

ĝustatempa kaj mi proponas al vi, ke mi vin helpos, ĉar li ja tiamaniere min jam taksas.

Klaŭdino foriras

s-ro de Sotenville

Vi meritas, mia bofilo, ke oni diru al vi tiajn aferojn: via agado indignigas ĉiujn kontraŭ vi.

s-ino de Sotenville

Iru, penu agi pli bone kun fraŭlino alfe-devena; kaj gardu vin de nun, ke vi plu ne faru tiajn eraregojn.

22

GEORGO DANDIN

eLIBRO

Georgo Dandin

al si mem

Mi estas tute furioza, ke mi staras kiel malpravulo, dum mi estas prava.

SCENO OKA

s-ro de Sotenville, Klitandro, Georgo Dandin Klitandro

al s-ro de Sotenville

Sinjoro, vi vidas, kiel false mi estis akuzi-ta: vi estas homo, kiu scias la principojn de honoro, kaj mi postulas de vi kontentigon por la honto, kiu estas farita al mi.

s-ro de Sotenville

Tio estas tute justa kaj tute laŭ la ordo.

Nu, mia bofilo donu kontentigon al la sinjoro.

Georgo Dandin

Kio? kontentigon?

s-ro de Sotenville

Jes, la ordo tion postulas, ĉar vi malprave lin akuzis.

Georgo Dandin

Sed tio ja estas la afero, ke mi tute ne konsentas, ke mi lin malprave akuzis; kaj mi bone scias, kion mi pri tio pensas.

s-ro de Sotenville

Tio ne estas grava. Kia ajn penso povus resti ĉe vi, li neis, kaj tio devas sufiĉi; kaj oni ne havas rajton plendi pri iu, se li neas kulpecon.

23

GEORGO DANDIN

eLIBRO

Georgo Dandin

Sekve, se mi lin trovus kuŝanta kun mia edzino, li devus nur nei, kaj tio lin jam senkulpigus?

s-ro de Sotenville

Ne rezonadu. Petu lin pri pardono, kiel mi diras al vi.

Georgo Dandin

Mi! Mi devas ankoraŭ peti lin pri pardono, post tio, ke …

s-ro de Sotenville

Rapide, mi diras al vi, vi havas nenion por pripensi; kaj vi ne devas timi, ke vi faras tro multe, ĉar mi mem ja tion konsilas al vi.

Georgo Dandin

Mi ne povas …

s-ro de Sotenville

Al la diablo! mia bofilo, ne incitu al mi la galon, ĉar mi kuniĝus kun li kontraŭ vi.

Nu, lasu, ke mi vin gvidu.

Georgo Dandin

al si mem

Ha, Georgo Dandin!

s-ro de Sotenville

Antaŭ ĉio prenu vian ĉapon en la manon: la sinjoro estas nobelo, kaj vi ne estas tia.

Georgo Dandin

al si mem, tenante la ĉapon en la mano Mi krevas de furiozo!

s-ro de Sotenville

Ripetu post mi: Sinjoro …

Georgo Dandin

Sinjoro …

s-ro de Sotenville

Mi petas vian pardonon …

vidante, ke Georgo Dandin penas ne obei lin Ha!

Georgo Dandin

Mi petas vian pardonon …

24

GEORGO DANDIN

eLIBRO

s-ro de Sotenville

Pri la malbonaj pensoj, kiujn mi havis rilate vin …

Georgo Dandin

Pri la malbonaj pensoj, kiujn mi havis rilate vin …

s-ro de Sotenville

¯i estis kaŭzita de tio, ke mi ne havis la honoron vin koni …

Georgo Dandin

¯i estis kaŭzita de tio, ke mi ne havis la honoron vin koni …

s-ro de Sotenville

Kaj mi petas vin kredi …

Georgo Dandin

Kaj mi petas vin kredi …

s-ro de Sotenville

Ke mi estas via servanto.

Georgo Dandin

Vi volas, ke mi estu servanto de homo, kiu volas fari min trompita koko?

s-ro de Sotenville

farante al li signon de minaco Ha!

Klitandro

Sufiĉas, sinjoro.

s-ro de Sotenville

Ne, mi volas, ke li finu, kaj ke ĉio estu farata laŭforme … Ke mi estas via servanto.

Georgo Dandin

Ke mi estas via servanto.

Klitandro

al Georgo Dandin

Sinjoro, mi estas tutkore via, kaj mi plu ne pensas pri tio, kio okazis.

al s-ro de Sotenville

Al vi, sinjoro, mi diras adiaŭ, kaj mi be-daŭras la malgrandan ĉagrenon, kiun vi havis.

25

GEORGO DANDIN

eLIBRO

s-ro de Sotenville

Ni kisas al vi la manojn; kaj se ĝi plaĉos, al vi, mi liveros al vi la amuziĝon ĉasi kun mi leporon.

Klitandro

Vi estas tro bona kontraŭ mi.

Klitandro fariras

s-ro de Sotenville

Jen, mia bofilo, kiel oni devas konduki la aferojn! Adiaŭ. Sciu, ke vi eniris en familion, kiu donos al vi apogon kaj neniam to-leros, ke oni faru al vi ian honton.

SCENO NAŭA

Georgo Dandin

sola

Ha, kiel mi … Vi ĝin volis, vi ĝin volis, Georgo Dandin vi ĝin volis! ¯i konvenas al vi bone, kaj vi estas ĝuste aranĝita: vi havas juste tion, kion vi meritis. Nu, oni devas nur malfermi la okulojn al la patro kaj al la patrino; eble mi trovos ian rimedon, por tion atingi.

26

GEORGO DANDIN

eLIBRO

AKTO DUA

SCENO UNUA

Klaŭdino, Lubin

Klaŭdino

Jes, mi tuj divenis ke ĝi certe venas de vi, kaj ke vi ĝin diris al iu, kiu ĉion rakontis al nia mastro.

Lubin

Mi ĵuras al vi, mi nur pasante diris pri ĝi unu vorton al iu homo, por ke li ne diru, ke li vidis, ke mi eliris el la domo; videble la homoj en tiu ĉi lando estas grandaj ba-biluloj.

Klaŭdino

Efektive, sinjoro la vicgrafo faris bonan elekton, prenante vin kiel sian sendaton!

li uzas la servon de homo tre dube fidin-da!

Lubin

Nu, alian fojon mi estos pli ruza kaj mi pli min gardos.

Klaŭdino

Jes, jes, estos la ĝusta tempo.

Lubin

Ni ne parolu plu pri tio. Aŭskultu.

Klaŭdino

Kion vi volas, ke mi aŭskultu?

Lubin

Turnu iom vian vizaĝon al mi.

Klaŭdino

Nu, kion do vi volas?

27

GEORGO DANDIN

eLIBRO

Lubin

Klaŭdino!

Klaŭdino

Kio?

Lubin

He, he, ĉu vi ne scias tre bone, kion mi volas diri?

Klaŭdino

Ne.

Lubin

Al la diablo! mi vin amas.

Klaŭdino

Efektive?

Lubin

Jes, la diablo min prenu! Vi povas kredi al mi, ĉar mi ĝin ĵuras.

Klaŭdino

Nu, bone.

Lubin

Mi sentas, ke mia tuta koro tremas, kiam mi vin rigardas.

Klaŭdino

Mi tre ĝojas.

Lubin

Kiamaniere vi tion faras, ke vi estas tiel bela?

Klaŭdino

Tiel same, kiel faras la aliaj.

Lubin

Vidu, oni ne bezonas tiom da ceremonioj: se vi volas, vi estos mia edzino kaj mi estos via edzo; kaj ni ambaŭ estos geedzoj.

Klaŭdino

Vi eble estus tiel ĵaluza, kiel nia mastro?

Lubin

Tute ne!

Klaŭdino

De mia fianko, mi malamas la suspekte-majn edzojn: kaj mi volas tian edzon, kiu ne timas ĉion, kiu estus tiom plena de konfido al mi kaj tiel certa pri mia ĉasteco, ke li sen maltrankvileco povus min vidi en la mezo de tridek viroj.

28

GEORGO DANDIN

eLIBRO

Lubin

Bone! mi estos tute tia.

Klaŭdino

¯i estas la plej malsaĝa afero en la mondo, kiam oni ne konfidas al edzino, kaj oni ŝin turmentas. Kaj en efektiveco oni ĉe tio nenion gajnas: ĝuste tio devigas nin pensi pri malbono; kaj ofte la edzoj mem, per sia bruego, faras el si tion, kio ili estas.

Lubin

Nu, mi donos al vi la liberecon fari ĉion, kio al vi plaĉos.

Klaŭdino

Jen tiel oni devas agi, se oni ne volas esti trompata. Kiam edzo fidas nian honeste-con, ni prenas el la libereco nur tiom, kiom ni bezonas; ĝi estas tiel same, kiel kun tiuj, kiuj, malfermas al ni sian monujon kaj diras al ni: ”prenu!” Ni faras el ĝi uzon honeste, kaj ni kontentiĝas per tio, kio estas justa. Sed se iu nin ĉikanas, ni penas lin tondi, kaj ni tute lin ne indul-gas.

Lubin

Bone, mi estos el tiuj, kiuj malfermas sian monujon, kaj vi bezonas nur edziniĝi kun mi.

Klaŭdino

Bone, bone, ni vidos.

Lubin

Venu do ĉi tien, KIaŭdino.

Klaŭdino

Kion vi volas?

Lubin

Venu, mi diras al vi.

Klaŭdino

Ha, kviete! Mi ne amas la palpistojn.

29

GEORGO DANDIN

eLIBRO

Lubin

He, iomete, pro amikeco.

Klaŭdino

Lasu min, mi diras al vi: mi ne komprenas ŝercojn.

Lubin

Klaŭdino!

Klaŭdino

repuŝante lin

He, for!

Lubin

Ha, kiel kruda vi estas kun homoj! Fi! kiel neĝentila ĝi estas tiel forpuŝi personojn!

ĉu vi tute ne hontas esti bela kaj ne voli, ke oni vin karesu? He, lasu do!

Klaŭdino

Mi donos al vi sur la nazon.

Lubin

Ho, kia malcedema, kia sovaĝa! Fi! Estas malbele esti tiel kruela!

Klaŭdino

Vi fariĝas tro libera.

Lubin

Kion do ĝi kostos al vi, se vi lasos min iom petoli kun vi?

Klaŭdino

Vi devas havi paciencon.

Lubin

Nur unu kiseton, partopage de nia edziĝo.

Klaŭdino

Mi dankas por tio.

Lubin

Klaŭdino, mi vin petas, vi ĝin deprenos de la kalkulo.

Klaŭdino

He, certe ne! Mi jam unu fojon enfalis.

Adiaŭ! Iru for, kaj diru al sinjoro la vicgrafo, ke mi akurate transdonos lian bileton.

Lubin

Adiaŭ, sovaĝa belulino!

30

GEORGO DANDIN

eLIBRO

Klaŭdino

La vorto montras enamiĝon.

Lubin

Adiaŭ, roko, ŝtono, marmoro, ĉio plej malmola en la mondo.

Klaŭdino

sola

Mi tuj transdonos en la manojn de mia mastrino … Sed jen ŝi venas kun sia edzo; mi foriĝu kaj atendu, ĝis ŝi estos sola.

SCENO DUA

Georgo Dandin, Angeliko

Georgo Dandin

Ne, ne, oni ne trompas min tiel facile; kaj mi nur estas tro certa, ke tio, kion oni diris al mi, estas vera. Mi havas pli bonajn okulojn, ol kiel oni pensas, kaj via galima-tio tute min ne blindigis.

SCENO TRIA

Klitandro, Angeliko, Georgo Dandin Klitandro

aparte, en la profundo de la scenejo Ha, jen ŝi estas; sed ŝia edzo estas kune kun ŝi.

Georgo Dandin

ne vidante Klitandron

Trae de ĉiuj viaj grimacoj mi vidis la verecon de tio, kion oni diris al mi, kaj kiom 31

GEORGO DANDIN

eLIBRO

da respekto vi havas por la ligo, kiu nin unuigas.

Klitandro kaj Angeliko reciproke sin salutas Mia Dio, lasu vian riverencon; ne pri tia speco de respekto mi parolas al vi, kaj vi ne devas ankoraŭ moki.

Angeliko

Mi? mi mokas? neniel!

Georgo Dandin

Mi scias, kion vi pensas, kaj mi konas …

Klitandro kaj Angeliko sin denove reciproke salutas Denove! Ha, ĉesu do fari ŝercojn! Mi scias tre bone, ke pro via nobeleco vi rigardas min, kiel starantan tre malsupre de vi; sed la respekto, pri kiu mi parolas al vi, tute ne koncernas mian personon. Mi parolas pri tiu respekto, kiun vi ŝuldas al ligo tiel estimeginda, kiel estas la ligo de edzeco …

Angeliko faras signon al Klitandro Ne, levu la ŝultrojn, mi tute ne parolas malsaĝaĵojn.

Angeliko

Sed kiu levas la ŝultrojn?

Georgo Dandin

Mia Dio! Mi vidas tre klare. Mi diras al vi ankoraŭ unu fojon, ke la edzeco estas ĉeno, al kiu oni devas rilati kun la plej granda respekto, kaj estas tre malbone, fari el ĝi tian uzon, kian vi faras.

Angeliko faras al Klitandro signon per la kapo Jes, jes, tre malbone de via flanko; kaj vi 32

GEORGO DANDIN

eLIBRO

tute ne bezonas balanci la kapon kaj fari al mi grimacojn.

Angeliko

Mi? mi ne scias, kion vi volas diri.

Georgo Dandin

Sed, mi tion scias tre bone; kaj vian mal-estimon mi konas. Se mi ne naskiĝis nobelo, almenaŭ mi estas el familio, al kiu oni povas fari neniun riproĉon; kaj la familio de la Dandinoj …

Klitandro

malantaŭ Angeliko, nerimarkate de Georgo Dandin Nur unu vorton!

Georgo Dandin

ne vidante Klitandron

Kio?

Angeliko

Kio? mi nenion diris.

Georgo Dandin turnas sin ĉirkaŭ sian edzinon, kaj Klitandro foriĝas, farante grandan riverencon al Georgo Dandin

SCENO KVARA

Georgo Dandin, Angeliko

Georgo Dandin

Jen li vagis ĉirkaŭ vi!

Angeliko

Nu, ĉu ĝi estas mia kulpo? Kion vi volas, ke mi faru kontraŭ tio?

Georgo Dandin

Mi volas, ke vi faru kontraŭ tio tion, kion faras virino, kiu volas plaĉi nur al sia edzo. Kion ajn oni dirus, la amistoj altru-das sin nur tiam, kiam oni tion akceptas.

33

GEORGO DANDIN

eLIBRO

Ekestas certa dolĉa mieno, kiu ilin altiras, tiel same, kiel la mielo la muŝojn; sed la honestaj virinoj havas rimedojn, kiuj for-pelas ilin tuj en la komenco.

Angeliko

Mi ilin forpeli! Sed pro kia kaŭzo? Mi tute ne vidas en ĝi ian skandalon, se oni min trovas bela kaj tio faras al mi plezuron.

Georgo Dandin

Jes! Sed kiun rolon la edzo povas ludi ĉe tiu ĉi amindumado?

Angeliko

La rolon de honesta homo, kiu ĝojas, se lia edzino estas ŝatata.

Georgo Dandin

Mi vin tre dankas por tio. ¯i tute ne estas laŭ mia gusto; kaj la Dandinoj tute ne alkutimiĝis al tiu modo.

Angeliko

Ho, la Dandinoj alkutimiĝos, se ili volos; ĉar miaflanke mi deklaras al vi, ke mi ne havas la intencon forrifuzi la mondon kaj vivante enterigi min en edzon. Kio! ĉar viro ekpensas edziĝi kun ni, tial estas necese, ke ĉio finiĝu por ni kaj ke ni rompu ĉiujn interrilatojn kun la vivantoj! ¯i estas mirinda afero, tiu tiraneco de sinjoroj la edzoj; kaj tio al mi plaĉas, ke ili volas, ke oni mortu por ĉiuj amuzoj kaj oni vivu nur por ili! Mi mokas tion, kaj mi tute ne volas morti tiel juna.

Georgo Dandin

Tiele do vi plenumas la ŝuldiĝon de la ĵuro, kiun vi faris al mi publike?

34

GEORGO DANDIN

eLIBRO

Angeliko

Mi? mi ne faris ĝin al vi propavole, vi ĝin elŝiris de mi. ĉu antaŭ la edziĝo vi demandis pri mia konsento kaj ĉu mi vin volas? Vi demandis pri tio nur mian patron kaj mian patrinon; en efektiveco ja nur ili edziĝis kun vi; tial estos bone, se vi ĉiam al ili plendos, se oni agas kun vi maljuste. Kio koncernas min, kiu ne petis vin, ke vi edziĝu kun mi, kaj kiun vi prenis, ne demandinte miajn sentojn, mi pretendas, ke mi ne havas la devon sklave submeti min al viaj deziroj; kaj mi volas

ĝui, mia sinjoro, la kelkan nombron da belaj tagoj, kiun donas al mi mia juneco, preni al mi la dolĉan liberecon, kiun la aĝo al mi permesas, vidi iom la belan so-cieton, kaj gustumi la plezuron aŭdi dol-

ĉajn vortojn, kiujn oni diras al mi. Prepa-riĝu at tio, ke ĝi estu via puno, kaj danku la ĉielon, ke mi ne estas kapabla por io pli malbona.

Georgo Dandin

Jes, tiel vi prenas la aferon! Sed mi estas via edzo kaj mi diras al vi, ke mi tion ne volas.

Angeliko

Kaj mi, mi estas via edzino, kaj mi diras al vi, ke mi tiel volas.

Georgo Dandin

al si mem

Mi havas grandan deziron fari kompoton el ŝia tuta vizaĝo kaj meti ŝin en tian sta-35

GEORGO DANDIN

eLIBRO

ton, ke ŝi plu neniam en sia vivo plaĉu al la dirantoj de flataĵoj. Iru, Georgo, Dandin; mi ne povus min deteni, kaj estas pli bone forlasi la lokon.

SCENO KVINA

Angeliko, Klaŭdino

Klaŭdino

Kun malpacienco mi atendis, sinjorino, ke li foriru, por ke mi transdonu al vi ĉi tiujn liniojn de tiu, pri kiu vi scias.

Angeliko

Ni vidu.

Klaŭdino

al si mem

Kiom mi povas rimarki, tio, kion oni skribas al ŝi, ne tre malplaĉas al ŝi.

Angeliko

Ha, Klaŭdino, kiel ĝentile ĉio estas espri-mita en tiu ĉi bileto! Kian agrablan mani-eron la korteguloj havas en ĉiuj siaj paroloj kaj en ĉiuj siaj agoj! Kaj kio estas, en komparo kun ili, niaj provinculoj?

Klaŭdino

Mi pensas, ke, post kiam vi vidis tiujn, la Dandinoj ne povas plaĉi al vi.

Angeliko

Restu ĉi tie, mi iros skribi la respondon.

Klaŭdino

sola

ŝajnas al mi, ke mi ne bezonas rekomendi al ŝi, ke ŝi faru la respondon agrabla. Sed jen …

36

GEORGO DANDIN

eLIBRO

SCENO SESA

Klitandro, Lubin, Klaŭdino

Klaŭdino

Vere, sinjoro, vi tie prenis al vi lertan komisiulon!

Klitandro

Mi ne kuraĝis sendi iun el miaj homoj.

Sed, mia bona Klaŭdino, mi devas ja re-kompenci vin por la bonaj servoj, kiujn, kiel mi scias, vi faris al mi.

li serĉfosas en sia poŝo

Klaŭdino

Ho, sinjoro, ne estas necese. Vi tute ne bezonas fari al vi tiun klopodon; mi faras al vi servojn, ĉar vi ĝin meritas, kaj mi sentas en mia koro inklinon por vi.

Klitandro

donante monon al Klaŭdino

Mi vin tre dankas.

Lubin

al Klaŭdino

ĉar ni edziĝos, tial donu tion al mi, por ke mi ĝin konservu kune kun mia mono.

Klaŭdino

Mi ĝin konservos por vi tiel same, kiel la kison.

Klitandro

al Klaŭdino

Diru al mi, ĉu vi transdonis mian bileton al via bela mastrino?

Klaŭdino

Jes; ŝi jam skribas respondon al vi.

Klitandro

Sed, Klaŭdino, ĉu ne estas eble, ke mi povu persone paroli kun ŝi?

37

GEORGO DANDIN

eLIBRO

Klaŭdino

Jes; venu kun mi, mi donos al vi la eblon paroli kun ŝi.

Klitandro

Sed ĉu ŝi tion aprobos? kaj ĉu estas nenia risko?

Klaŭdino

Ne, ne! ŝia edzo ne estas en la loĝejo; kaj krom tio ne pri li ŝi devas plej multe zorgi: nur antaŭ siaj gepatroj ŝi devas sin gardi; kaj se nur pri ili estas zorgite, ĉion ceteran oni ne bezonas timi.

Klitandro

Mi lasas min al via gvidado.

Lubin

sola

Al la diablo! Jen saĝan edzinon mi havos!

ŝi havas spriton kiel kvar.

SCENO SEPA

Georgo Dandin, Lubin

Georgo Dandin

al si mem

Jen, estas mia homo de antaŭe. Ho, se mi povus ĝin atingi, ke li atestu al la gepatroj tion, kion ili ne volas kredi!

Lubin

Ha, jen vi estas, sinjoro babilulo, al kiu mi tiel forte rekomendis nenion paroli, kaj kiu ĝin tiel forte promesis al mi! Vi estas do babilisto, kaj vi tuj ĉion transdiras, kion oni diras al vi sekrete?

Georgo Dandin

Mi?

38

GEORGO DANDIN

eLIBRO

Lubin

Jes, vi ĉion raportis al la edzo, kaj vi estas la kaŭzo de tio, ke li faris bruegon. Mi

ĝojas, ke mi nun scias, ke vi havas tian langon kaj tio min instruos, ke mi nenion plu diru al vi.

Georgo Dandin

Aŭskultu, mia amiko …

Lubin

Se vi ne estus babilinta, mi rakontus al vi, kio fariĝas en la nuna momento; sed pro puno vi nenion scios.

Georgo Dandin

Kio? kio do fariĝas?

Lubin

Nenio, nenio. Jen kio estas, se oni babilis; vi ne sciiĝos eĉ unu vorton, kaj pri la plej interesa parto mi silentos.

Georgo Dandin

Haltu do iom.

Lubin

Neniel.

Georgo Dandin

Mi volas diri al vi nur unu vorton.

Lubin

Ho ne, ho ne! Vi volas eltiri de mi la sekreton.

Georgo Dandin

Ne, ne tion.

Lubin

He, Vi pensas, ke mi estas malsaĝa! Mi vidas, kion vi celas.

Georgo Dandin

Estas io tute alia. Aŭskultu.

Lubin

Vi nenion atingos. Vi, volus ke mi diru al vi, ke sinjoro la vicgrafo donis monon al Klaŭdino, kaj ke ŝi kondukis lin al sia mastrino. Sed mi ne estas tiel malsaĝa.

Georgo Dandin

Mi vin petas!

39

GEORGO DANDIN

eLIBRO

Lubin

Ne!

Georgo Dandin

Mi donos al vi …

Lubin

Mendu-atendu!

SCENO OKA

Georgo Dandin

sola

Kun ĉi tiu malsaĝulo mi ne povis plenumi la penson, kiun mi havis. Sed la nova sciigo, kiu elglitis el lia buŝo, povas fari al mi tian saman servon; kaj, se la amisto estas en mia domo, tio donos al mi la eblon montriĝi prava en la okuloj de la gepatroj kaj plene ilin konvinki pri la senhonteco de ilia filino. La malbono en la afero estas nur tio, ke mi ne scias kiel min aranĝi, ke mi tiru profiton el tiu sciigo. Se mi eniros en mian domon, mi forkurigos la sentaŭ-

gulon; kaj kion ajn malhonorigan por mi mi povus vidi per miaj propraj okuloj, oni tute ne kredos miajn vortojn, kaj oni diros al mi, ke mi fantazias. Aliflanke, se mi venigos la bogepatrojn, ne havante la cer-tecon, ke ni trovos en mia domo la amis-ton, estos tiel same, kaj mi refalos, en la malbonan staton de antaŭe. Eble mi povus senbrue esplori, ĉu li tie estas ankoraŭ?

40

GEORGO DANDIN

eLIBRO

rigardinte tra la truo de la seruro Ha! ĉielo! Oni plu ne povas dubi, mi vidis lin tra la truo de la seruro. La sorto donas al mi la eblon konfuzi miajn homojn; kaj, por kroni la tutan aventuron, ĝi alvenigas en la ĝusta momento la juĝantojn, kiujn mi bezonis.

SCENO NAŭA

s-ro de Sotenville, s-ino de Sotenville, Georgo Dandin Georgo Dandin

Nu, vi ne volis kredi al mi antaŭ, kaj via filino venkis; nun mi havas en la mano la eblecon vidigi al vi, kiel ŝi min aranĝas; kaj, dank’al Dio, mia malhonoro estas nun tiel klara, ke vi ne povos plu dubi pri

ĝi.

s-ro de Sotenville

Kiel, mia bofilo! vi ĉiam ankotaŭ ripetas tion saman?

Georgo Dandin

Jes, ĉiam ankoraŭ; kaj neniam mi havis por tio tiom da kaŭzo, kiel nun.

s-ino de Sotenville

Vi denove volas turni al ni la kapon!

Georgo Dandin

Jes, sinjorino; kaj kun mia kapo oni agas pli malbone.

s-ro de Sotenville

ĉu vi neniam laciĝos tedi nin?

Georgo Dandin

Ne, sed mi forte laciĝas esti moke trompata.

41

GEORGO DANDIN

eLIBRO

s-ino de Sotenville

ĉu vi neniam volas liberigi vin de viaj strangaj pensoj?

Georgo Dandin

Ne, sinjorino sed mi tre dezirus liberigi min de edzino, kiu min malhonoras.

s-ino de Sotenville

Granda Dio! nia bofilo, lernu paroli kon-vene.

s-ro de Sotenville

Al la diablo! serĉu esprimojn malpli ofen-dajn.

Georgo Dandin

Kiu perdas, tiu ne ridas.

s-ino de Sotenville

Memoru, ke vi edziĝis kun nobela fraŭli-no.

Georgo Dandin

Mi tion memoras sufiĉe, kaj mi ĉiam nur tro multe memoros tion.

s-ro de Sotenville

Se vi tion memoras, tiam penu paroli pri ŝi kun pli da respekto.

Georgo Dandin

Sed kial ŝi pli ĝuste ne penas agi kun mi pli honeste? Kio! ĉar ŝi estas nobelino, ŝi devas havi la liberecon fari al mi, kion ŝi volas, kaj mi ne devas kuraĝi eĉ diri vor-teton?

s-ro de Sotenville

Kio do fariĝis al vi, kaj kion vi povas diri?

ĉu vi ne vidis hodiaŭ matene, ke ŝi eĉ ne konis tiun, pri kiu vi parolis al mi?

Georgo Dandin

Jes; sed kion vi diros, se mi nun vidigos al vi, ke la amisto estas kun ŝi?

s-ino de Sotenville

Kun ŝi?

Georgo Dandin

Jes, kun ŝi, kaj en mia domo.

42

GEORGO DANDIN

eLIBRO

s-ro de Sotenville

En via domo?

Georgo Dandin

Jes, en mia propra domo.

s-ino de Sotenville

Se ĝi estos tiel, ni estos por vi kontraŭ ŝi.

s-ro de Sotenville

Jes, la honoro de nia familio estas por ni pli kara ol ĉio en la mondo; kaj se vi diras la veron, ni malkonfesos en ŝi nian sangon kaj ni forlasos ŝin al via kolero.

Georgo Dandin

Vi bezonas nur sekvi min.

s-ino de Sotenville

Gardu vin kontraŭ trompiĝo!

s-ro de Sotenville

Ne faru kiel antaŭe.

Georgo Dandin

Mia Dio! Vi tuj vidos.

li montras en direkto al Klitandro, kiu elvenas kun Angeliko

Nu, rigardu, ĉu mi mensogis?

SCENO DEKA

Angeliko, Klitandro, Klaŭdino; s-ro de Sotenville, s-ino de Sotenville kaj Georgo Dandin en la profundo de la scenejo

Angeliko

al Klitandro

Adiaŭ! mi timas, ke oni povos vin ĉi tie surprizi, kaj mi devas min gardi.

Klitandro

Promesu do al mi, sinjorino, ke mi povos paroli kun vi ĉi tiun nokton.

Angeliko

Mi penos pri tio.

43

GEORGO DANDIN

eLIBRO

Georgo Dandin

al gesinjoroj de Sotenville

Ni alproksimiĝu kviete de malantaŭe, kaj ni zorgu, ke oni nin ne vidu.

Klaŭdino

Ha, sinjorino! ĉio estas perdita! Jen estas viaj gepatroj en akompano de via edzo.

Klitandro

Ho, ĉielo!

Angeliko

mallaŭte al Klitandro kaj Klaŭdino Tenu vin tute trankvile kaj lasu min agi.

laŭte al Klitandro

Kio! Vi kuraĝas ankoraŭ agi tiamaniere post la historio de antaŭe! kaj, tiamaniere vi kaŝas viajn sentojn! Oni diras al mi, ke vi enamiĝis en min, kaj ke vi havas la intencon admonakiri min; mi atestas al vi mian indignon, kaj mi klare esprimas al vi miajn pensojn en atesto de ĉiuj; vi laŭte neas la aferon kaj donas al mi la vorton, ke vi havas nenian penson ofendi min; kaj tamen en tiu sama tago vi havas la arogantecon veni al mi vizite, diri al mi, ke vi min amas, rakonti al mi centon da malsaĝaj historioj, por konvinki min respondi al viaj malkonvenaĵoj, kvazaŭ mi estus tia virino, kiu povas rompi la ĵuron de fideleco, kiun mi donis al edzo, kaj iam forkliniĝi de la virteco, kiun instruis al mi miaj gepatroj. Se mia patro tion scius, li bone instruus al vi provi tiajn entrepre-44

GEORGO DANDIN

eLIBRO

nojn! Sed honesta virino ne amas skandalon, tial mi gardas min ion diri al li, (farinte signon al Klaŭdino, ke ŝi alportu bastonon) kaj mi montros al vi, ke kvankam mi estas virino, mi havas sufiĉe da kuraĝo, por venĝi min mem por la ofendoj, kiujn oni faras al mi. Tio, kion vi faris, ne estas ago de nobelo, kaj tial mi traktos vin ankaŭ ne kiel nobelon.

Angeliko prenas la bastonon kaj levas ĝin kontraŭ Klitandron, kiu forkliniĝas tiamaniere, ke la batoj falas kur Georgon Dandin

Klitandro

kriante, kvazaŭ li estus frapita Aj! aj! aj! Kviete!

SCENO DEKUNUA

s-ro de Sotenville, s-ino de Sotenville, Angeliko, Georgo Dandin, Klaŭdino

Klaŭdino

Forte, sinjorino, batu bone!

Angeliko

ŝajnigante, ke ŝi parolas al Klitandro Se vi ankoraŭ ion havas sur la koro, mi estas ĉi tie, por respondi al vi.

Klaŭdino

Rimarku ĝin bone, kun kiu vi ludas.

Angeliko

ŝajnigante sin mirigita

Ha, mia patro, vi estas ĉi tie!

45

GEORGO DANDIN

eLIBRO

s-ro de Sotenville

Jes, mia filino; kaj mi vidas, ke koncerne la saĝon kaj kuraĝon vi montras vin inda ido de la domo de Sotenville. Venu ĉi tien, alproksimiĝu, ke mi vin ĉirkaŭprenu!

s-ino de Sotenville

Ankaŭ min ĉirkaŭprenu, mia filino. Ha, mi ploras de ĝojo, kaj mi rekonas mian sangon en la agoj, kiujn vi ĵus faris.

s-ro de Sotenville

Mia bofilo, kiel ravita vi devas esti! kaj kiel plena de dolĉeco certe estas por vi ĉi tiu okazaĵo! Vi havis justan kaŭzon por maltrankviliĝi; sed viaj suspektoj montriĝas forpelitaj en la plej brilanta maniero.

s-ino de Sotenville

Sendube, nia bofilo, kaj vi devus nun esti la plej feliĉa el ĉiuj viroj.

Klaŭdino

Certe. Kia virino, kia virino! Vi estas tro feliĉa, ke vi ŝin posedas, kaj vi devus kisi la teron, kie ŝi paŝis.

Georgo Dandin

al si mem

Ha, perfidulino!

s-ro de Sotenville

Kio ĝi estas, mia bofilo? Kial vi ne dankas iomete vian edzinon por la amo, kiun, kiel vi vidas, ŝi montras rilate vin?

Angeliko

Ne, ne mia patro, ne estas necese; li nenion ŝuldas al mi por tio, kion li ĵus vidis; kaj ĉio, kion mi faras en tiu rilato, estas nur pro amo al mi mem.

s-ro de Sotenville

Kien vi iras, mia filino?

46

GEORGO DANDIN

eLIBRO

Angeliko

Mi foriras, mia patro, por ke mi ne estu devigata akcepti liajn komplimentojn.

Klaŭdino

al Georgo Dandin

ŝi estas prava, ke ŝi koleras. ŝi estas virino, kiu meritas esti adorata, kaj vi ŝin ne traktas, kiel vi devus.

Georgo Dandin

al si mem

Kanajlo!

SCENO DEKDUA

s-ro de Sotenville, s-ino Sotenville, Georgo Dandin s-ro de Sotenville

¯i estas malgranda resento de la historio de antaŭe, kaj ĝi pasos post iom da kare-sado, kiun vi faros al ŝi. Adiaŭ, mia bofilo; nun vi jam ne bezonas plu maltrankviliĝi.

Iru, faru pacon inter vi kaj penu kvietigi ŝin per petado de pardono pro via flamiĝo.

s-ino de Sotenville

Vi devas konsideri, ke ŝi estas junulino, edukita en virteco, kaj ŝi ne kutimis, ke oni ŝin suspektu pri ia malkonvena ago.

Adiaŭ. ¯i faras al mi tre grandan ĝojon, ke mi nun vidas, ke viaj malkomprenoj estas finitaj, kaj ke ŝia konduto devas esti por vi tiel agrablega.

47

GEORGO DANDIN

eLIBRO

SCENO DEKTRIA

Georgo Dandin

sola

Mi ne diras eĉ unu vorton, ĉar per parolado mi nenion gajnos. Neniam oni vidis tian malfeliĉan sorton, kiel mia. Jes, mi admiras mian malfeliĉon kaj la subtilan lertecon de mia kanajla edzino, kiu scias ĉiam montri sin prava kaj min malprava.

ĉu estas eble, ke mi ĉiam estos venkita de ŝi kaj la ŝajno ĉiam estos kontraŭ mi kaj mi neniam sukcesos elmontri la kulpecon de mia senhontulino? Ho, ĉielo, helpu miajn intencojn kaj donu al mi la favoron, ke mi povu vidigi al la homoj, ke oni min senhonorigas!

48

GEORGO DANDIN

eLIBRO

AKTO TRIA

SCENO UNUA

Klitandro, Lubin

Klitandro

Estas jam profunda nokto, kaj mi timas, ke eble estos jam tro malfrue. Mi tute ne povas min orienti. Lubin?

Lubin

Sinjoro?

Klitandro

ĉu per ĉi tie?

Lubin

Mi pensas, ke jes. Al la diablo! Kia malsaĝa nokto, ke ĝi estas tiel malluma!

Klitandro

Certe ĝi estas malprava; sed, se de unu flanko ĝi malhelpas nin vidi, de la dua flanko ĝi malhelpas nin esti vidataj.

Lubin

Vi estas prava; la nokto ne estas tiel malprava. Mi volus scii, vi, sinjoro, estas ja tiel instruita, kial en la nokto neniam estas tago?

Klitandro

¯i estas granda demando, kaj tre malfacila. Vi estas scivola, Lubin?

Lubin

Jes. Se mi estus lerninta, mi esplorus aferojn, kjujn oni neniam esploris.

49

GEORGO DANDIN

eLIBRO

Klitandro

Mi kredas. Vi havas la mienon de homo, kiu havas spiriton subtilan kaj pene-trantan.

Lubin

Tute vere. Ekzemple, mi komprenas la lingvon latinan, kvankam mi neniam ĝin lernis. Kiam mi antaŭ nelonge vidis sur iu granda pordo la surskribon ”Collegium”, mi tuj divenis, ke, tio signifas kolegion.

Klitandro

Mireginde! Vi scias do legi, Lubin?

Lubin

Jes, mi scias legi presitajn literojn; sed neniam mi sukcesis lernatingi legi skribi-taĵon.

Klitandro

Jen ni estas apud la domo.

frapinte la manplatojn

Tio estas la signalo, pri kiu mi interkon-sentis kun Klaŭdino.

Lubin

Vorton de honoro, ŝi estas knabino, kiu valoras monon, kaj mi ŝin amas per mia tuta koro.

Klitandro

¯uste tial mi vin alkondukis kun mi, por ke vi pasigu kun ŝi la tempon babilante.

Lubin

Sinjoro, mi estas al vi …

Klitandro

Ts! mi aŭdas ian brueton.

50

GEORGO DANDIN

eLIBRO

SCENO DUA

Angeliko, Klaŭdino, Klitandro, Lubin Angeliko

Klaŭdino?

Klaŭdino

Nu?

Angeliko

Lasu la pordon iom malfermita.

Klaŭdino

Mi tion faris.

Nokta sceno. La aktoroj serĉas sin reciproke en la mallumo

Klitandro

al Lubin

¯i estas ili. Ts!

Angeliko

Ts!

Lubin

Ts!

Klaŭdino

Ts!

Klitandro

al Klaŭdino, kiun li prenas por Angeliko Sinjorino!

Angeliko

al Lubin, kiun ŝi prenas por Klitandro Kio?

Lubin

al Angeliko, kiun li prenas por Klaŭdino Klaŭdino!

Klaŭdino

al Klitandro, kiun ŝi prenas por Lubin Kio estas?

Klitandro

al Klaŭdino, pensante, ke li parolas al Angeliko.

Ha, sinjorino, kiom mi ĝojas!

51

GEORGO DANDIN

eLIBRO

Lubin

al Angeliko, pensante, ke li parolas al Klaŭdino Klaŭdino, mia bona Klaŭdino!

Klaŭdino

al Klitandro

Kviete, sinjoro!

Angeliko

al Lubin

Trankvile, Lubin!

Klitandro

ĉu ĝi estas vi, Klaŭdino?

Klaŭdino

Jes.

Lubin

ĉu ĝi estas vi, sinjorino?

Angeliko

Jes.

Klaŭdino

al Klitandro

Vi prenis unu por alia.

Lubin

al Angeliko

Honestan vorton, en la nokto oni nenion vidas.

Angeliko

ĉu ĝi ne estas vi, Klitandro?

Klitandro

Jes, sinjorino.

Angeliko

Mia edzo ronkas tute dece; kaj mi uzas tiun ĉi tempon, por esti kun vi.

Klitandro

Ni serĉu ian lokon, por sidiĝi.

Klaŭdino

Tre bona konsilo.

Angeliko, Klitandro kaj Klaŭdino sidiĝas en la profunda parto de la scenejo

Lubin

serĉante Klaŭdinon

Klaŭdino, kie vi estas?

52

GEORGO DANDIN

eLIBRO

SCENO TRIA

Angeliko, Klitandro, kaj Klaŭdino, sidante en la profundo de la scenejo; Georgo Dandin duone senvestigita, Lubin Georgo Dandin

al si mem

Mi aŭdis, ke mia edzino iras malsupren, tial mi rapide min vestis, por sekvi ŝin.

Kien ŝi povis iri? ĉu eble ŝi eliris?

Lubin

serĉante Klaŭdinon

Kie do vi estas, Klaudino?

prenante Georgon Dandin por Klaŭdino Ha, jen vi estas! Vorton de honoro, via mastro estas bele aranĝita, kaj mi trovas tion tiel same gajiga, kiel la bastonbatoj de antaŭe, pri kiuj oni al mi rakontis. Via mastrino diras, ke li ronkas nun kiel mil diabloj; kaj li ne scias, ke sinjoro la vicgrafo kaj ŝi estas nun kune, dum li dormas. Mi volus scii, kion li nun sonĝas. ¯i estas treege ridinda. Sed kial do venis al li en la kapon esti ĵaluza pri sia edzino kaj voli, ke ŝi apartenu sole nur al li? Li estas arogantulo, kaj sinjoro la vicgrafo faras al li tro da honoro. Vi nenion diras, Klaŭdi-no! Venu, ni ilin sekvu, kaj donu al mi vian maneteton, ke mi ĝin kisu. Ha, kiel dolĉa ĝi estas! ŝajnas al mi, kvazaŭ mi manĝas konfitaĵon.

53

GEORGO DANDIN

eLIBRO

al Georgo Dandin kiun li ĉiam ankoraŭ prenas por Klaŭdino, kaj kiu lin krude repuŝas Al la diablo! kiel vi batas! ¯i estas ja maneteto iom tre kruda!

Georgo Dandin

Kiu iras?

Lubin

Neniu.

Georgo Dandin

Li forkuras, informinte min pri la nova perfidaĵo de mia sentaŭgulino. Nu, estas necese, ke, ne perdante tempon, mi sendu alvoki ŝiajn gepatrojn, kaj ke ĉi tiu aventuro servu al mi por liberiĝi de ŝi.

Hola! Colin! Colin!

SCENO KVARA

Angeliko, Klitandro, Klaŭdino kaj Lubin, sidante en la profundo de la scenejo; Georgo Dandin, Colin.

Colin

tra la fenestro

Sinjoro?

Georgo Dandin

Nu, rapide ĉi tien!

Colin

elsaltante tra la fenestro

Jen mi estas. Pli rapide oni ne povas.

Georgo Dandin

Vi estas ĉi tie?

Colin

Jes, sinjoro.

54

GEORGO DANDIN

eLIBRO

dum Georgo Dandin iras serĉi Colinon sur la flanko, kie li aŭdis lian voĉon, Colin transiras sur la duan flankon kaj tie endormiĝas

Georgo Dandin

turnante sin al la flanko, kie li supozas la ĉeestadon de Colin

Mallaŭte, parolu mallaŭte. Aŭskultu. Iru al miaj gebopatroj kaj diru al ili, ke mi ilin petas tre insiste veni tuj ĉi tien. ĉu vi aŭ-

das? He! Colin! Colin!

Colin

sur la dua flanko, revigliĝante Sinjoro?

Georgo Dandin

Kie, al la diablo, vi estas?

Colin

ĉi tie.

Georgo Dandin

Malbenita sentaŭgulo, kien li foriĝis!

dum Georgo Dandin returniĝas al la flanko, kie li supozas, ke Colin restis, Colin, duone dormante, transiras al la dua flanko kaj tie endormiĝas Mi diras al vi, ke vi iru tuj al miaj gebopatroj kaj diru, al ili, ke mi ilin petegas veni ĉi tien tuje. ĉu vi min komprenas? Respondu! Colin! Colin!

Colin

sur la dua flanko, revigliĝante Sinjoro?

Georgo Dandin

Tiu ĉi pendindulo min frenezigos! Venu al mi.

ili renkontiĝas kaj ambaŭ falas Ha, la kanajlo! Li min kripligis! Kie do vi 55

GEORGO DANDIN

eLIBRO

estas? Alproksimiĝu, ke mi donu al vi bonan porcion da batoj. ŝajnas al mi, ke li forkuras de mi.

Colin

Kompreneble.

Georgo Dandin

ĉu vi venos

Colin

Tute ne.

Georgo Dandin

Venu, mi diris al vi.

Colin

Ne. Vi volas min bati.

Georgo Dandin

Nu, bone, mi nenion faros al vi.

Colin

Certe?

Georgo Dandin

Jes. Venu. Bone!

tirante Colinon je la brako

¯i estas via feliĉo, ke mi vin bezonas. Iru rapide peti en mia nomo miajn bogepatrojn, ke ili venu ĉi tien plej baldaŭ kiel ili nur povas, kaj diru al ili, ke ĝi estas por afero ekstreme grava kaj, se ili farus ian malfacilaĵon kaŭze de la malfrua horo, ne ĉesu ilin urĝi kaj bone komprenigi al ili, ke estas tre grave, ke ili venu, en kia ajn stato ili troviĝas. Nun vi min bone komprenas?

Colin

Jes, sinjoro.

Georgo Dandin

Iru rapide kaj tuj revenu.

pensante, ke li estas sola

Kaj mi reeniros en mian domon kaj aten-dos, ĝis … Sed mi aŭdas iun. ĉu ĝi ne es-56

GEORGO DANDIN

eLIBRO

tas mia edzino? Mi aŭskultu kaj mi pro-fitu de la mallumo.

Georgo Dandin stariĝas apud la pordo de sia domo SCENO KVINA

Angeliko, Klitandro, Klaŭdino, Lubin, Georgo Dandin Angeliko

al Klitandro

Adiaŭ! Estas tempo disiri.

Klitandro

Kio? tiel frue?

Angeliko

Ni sufiĉe longe parolis kune.

Klitandro

Ha, sinjorino! ĉu mi povas paroli sufiĉe kun vi kaj trovi en tiom malmulte da tempo ĉiujn vortojn, kiujn mi bezonas? Mi bezonus tutajn tagojn, por bone esprimi al vi ĉion, kion mi sentas; kaj mi ne diris al vi ankoraŭ eĉ la plej malgrandan par-ton de tio, kion mi havas por diri al vi.

Angeliko

Ni aŭdos plue alian fojon.

Klitandro

Ho ve! Per kia bato vi traboras al mi la animon, kiam vi parolas pri via foriro kaj en kiom da malĝojo vi nun min lasas!

Angeliko

Ni trovos la eblon, por nin revidi.

Klitandro

Jes; sed mi pensas pri tio, ke forlasante min, vi iras al edzo. Tiu ĉi penso min mortigas; kaj la privilegioj, kiujn havas la 57

GEORGO DANDIN

eLIBRO

edzoj, estas teruraj por amanto, kiu vere amas.

Angeliko

ĉu vi estas tiel malforta, ke vi havas tian maltrankvilecon? kaj ĉu vi pensas, ke oni estas kapabla ami certajn edzojn? Oni ilin prenas, ĉar oni nenion povas fari kontraŭ tio, kaj ĉar oni dependas de siaj gepatroj, kiuj rigardas nur la havon; sed oni scias ankaŭ agi kun ili juste, kaj oni tute ne havas la intencon ŝati ilin pli alte, ol kiom ili meritas.

Georgo Dandin

al si mem

Jen niaj kanajlaj edzinoj!

Klitandro

Ha, oni devas konfesi, ke tiu, kiun oni donis al vi, tre malmulte meritas la honoron, kiun li ricevis! kaj ĝi estas tre stranga afero, tiu kunigo, kiun oni faris inter tia persono, kiel vi, kaj tia viro, kiel li!

Georgo Dandin

al si mem

Malfeliĉaj edzoj! jen kiel oni vin traktas!

Klitandro

Vi meritas tre certe tute alian destinon, kaj la ĉielo tute vin ne kreis, por esti edzino de kampulo.

Georgo Dandin

Se la ĉielo volus, ke ĝi estu via! vi baldaŭ parolus alie. Mi eniru; mi havas sufiĉe da tio.

Georgo Dandin enirinte, fermas la pordon de interne 58

GEORGO DANDIN

eLIBRO

SCENO SESA

Angeliko, Klitandro, Klaŭdino, Lubin Klaŭdino

Sinjorino, se vi havas ankoraŭ ion malbonan por diri pri via edzo, vi rapidu, ĉar estas jam malfrue.

Klitandro

Ha! Klaŭdino, vi estas kruela!

Angeliko

al Klitandro

ŝi estas prava. Ni disiĝu.

Klitandro

Mi devas do decidigi, ĉar vi tiel volas. Sed almenaŭ mi vin petegas, bedaŭru min iom pri la malbonaj horoj, kiujn mi nun pasigos.

Angeliko

Adiaŭ!

Lubin

Kie vi estas, Klaŭdino? mi volas diri al vi bonan nokton.

Klaŭdino

Iru, iru, mi akceptas ĝin de malproksime, kaj mi resendas al vi tion saman.

SCENO SEPA

Angeliko, Klaŭdino

Angeliko

Ni eniru senbrue.

Klaŭdino

La pordo fermiĝis.

Angeliko

Mi havas la ĉefan ŝlosilon.

Klaŭdino

Malfermu do mallaŭte.

59

GEORGO DANDIN

eLIBRO

Angeliko

Oni ŝlosis de interne; kaj mi ne scias, kion ni faros.

Klaŭdino

Veku la serviston, kiu kuŝas ĉi tie.

Angeliko

Colin! Colin! Colin!

SCENO OKA

Georgo Dandin, Angeliko, Klaŭdino Georgo Dandin

ĉe la fenestro

Colin! Colin! Ha, mi vin kaptas ĉi tie, sinjorino mia edzino! kaj vi faras ekskursojn, dum mi dormas! Mi tre ĝojas pri tio, kaj estas al mi agrable vidi vin ekstere en tia malfrua horo.

Angeliko

Nu, kia granda malbono ĝi do estas, se oni prenas en la nokto iom da freŝa aero?

Georgo Dandin

Jes, jes; bona horo, por preni freŝan aeron! ĝi estis pli ĝuste varmo, sinjorino friponino; kaj, ni scias la tutan intrigon de la rendevuo kaj de la sinjoreto. Ni aŭdis vian delikatan interparoladon kaj la belajn laŭdajn vortojn, kiujn vi diris pri mi unu al la alia. Sed mi konsoliĝas per tio, ke mi tuj estos venĝita, kaj ke viaj gepatroj konvinkiĝos nun pri la justeco de miaj plendoj kaj pri la malmoraleco de via konduto. Mi sendis peti ilin ĉi tien kaj baldaŭ ili estos ĉi tie.

60

GEORGO DANDIN

eLIBRO

Angeliko

al si mem

Ha, ĉielo!

Klaŭdino

Sinjorino!

Georgo Dandin

Jen estas frapo, sendube, kiun vi ne atendis. Nun mi triumfas; kaj mi havas, per kio malaltigi vian flerecon kaj detrui viajn artifikojn. ¯is nun vi mokis miajn aku-zojn, blindigis viajn gepatrojn kaj beligis viajn trompojn. Vane mi vidis, vane mi parolis, via lerteco ĉiam venkis mian raj-tecon, kaj ĉiam vi trovis rimedon por esti prava; sed ĉi tiun fojon, dank’al Dio, la aferoj klariĝos kaj via senhonteco estos plene elmontrita.

Angeliko

He, mi vin petas, lasu malfermi al mi la pordon.

Georgo Dandin

Ne, ne! Vi devas atendi la venon de tiuj, kiujn mi invitis, kaj mi volas, ke ili vin trovu ekstere en la nuna bela horo. Atendante ilian venon, penu, se vi volas, serĉi en via kapo ian novan artifikon, por eltiriĝi el ĉi tiu afero! penu elpensi ian rimedon, por prezenti en bela lumo, vian vagadon; trovi ian belan ruzaĵon, por elturniĝi kaj aperi senkulpa; ian verŝajnigan pretekston por via nokta migrado, ekzemple, ke vi iris helpi ian amikinon en akuŝo.

61

GEORGO DANDIN

eLIBRO

Angeliko

Ne; mi ne intencas ion kaŝi antaŭ vi. Mi ne volas min defendi nek malkonfesi an-taŭ vi la aferojn, ĉar vi ja ĉion scias.

Georgo Dandin

ĉar vi bone vidas, ke ĉiuj rimedoj estas fermitaj por vi, kaj ke en ĉi tiu afero vi ne povus elpensi tiajn senkulpigojn, kies malverecon mi ne povus elmontri.

Angeliko

Jes, mi konfesas, ke mi estas malprava, kaj ke vi havas kaŭzon, por plendi. Sed mi vin petas, faru al mi la favoron, ne elmetu min nun al la kolero de miaj gepatroj, kaj lasu rapide malfemi al mi.

Georgo Dandin

Mi tuj obeos.

Angeliko

Ho, mia bona edzeto, mi vin petegas!

Georgo Dandin

Ho, ma bona, edzeto! Mi estas nun via bona edzeto, ĉar vi sentas, ke vi estas kaptita. Mi tre ĝojas pri tio; neniam an-taŭe venis al vi en la kapon diri al mi tiajn dolĉajn vortojn.

Angeliko

Aŭdu, mi promesas al vi, ke mi neniam plu donos al vi kaŭzon por plendi, kaj ke mi …

Georgo Dandin

Nenio helpos. Mi ne volas ellasi el la manoj ĉi tiun aventuron, kaj estas grave por mi, ke oni unu fojon ricevu fundan klarigon pri via konduto.

Angeliko

Mi petegas, lasu min paroli kun vi. Mi petas de vi unu minuton da aŭskultado.

62

GEORGO DANDIN

eLIBRO

Georgo Dandin

Nu, kio?

Angeliko

Estas vero, ke mi pekis, mi ĝin konfesas al vi ankoraŭ unu fojon, kaj via kolero estas justa; la tempon, kiam vi dormis, mi uzis, por eliri, kaj tiu ĉi eliro estis rendevuo, kiun mi donis al la persono, pri kiu vi parolis. Tamen ĝi estas ja agoj, kiujn vi devas pardoni al mia aĝo, forlogiĝoj de juna persono, kiu ankoraŭ nenion vidis kaj nur ĵus eniras en la mondon; libereco, al kiu oni sin fordonas, pensante ĉe tio nenion malbonan, kaj kiu sendube en la fundo havas nenion …

Georgo Dandin

Jes, vi tion diras, kaj ĝi apartenas al tiuj aferoj, kiuj bezonas, ke oni ilin pie kredu.

Angeliko

Mi tute ne volas diri per tio, ke mi estas senkulpa antaŭ vi, kaj mi vin nur petas, ke vi forgesu ofendon, pri kiu mi el mia tuta koro petas vian pardonon, kaj ke vi antaŭliberigu min de tiu renkontiĝo kaj de la ĉagreno, kiun povus kaŭzi al mi la malagrablaj riproĉoj de miaj gepatroj. Se vi grandanime donos al mi la favoron, pri kiu mi vin petas, tiam tiu ĉi ŝuldiga faro, tiu ĉi boneco, kiun vi montros al mi, aki-ros min por vi plene; ĝi tuŝos profunde mian koron kaj naskos tie por vi tion, kion la tuta potenco de miaj gepatroj kaj la ligiloj de la edzeco ne povis tie atingi.

63

GEORGO DANDIN

eLIBRO

Per unu vorto, ĝi estos la kaŭzo, ke mi rifuzos ĉiun amindumadon, kaj mi havos sindonecon nur por vi. Jes, mi donas al vi mian vorton, ke vi havos en mi de nun la plej bonan edzinon en la mondo, kiu montros al vi tiom da amo, tiom da amo, ke vi estos tute kontenta.

Georgo Dandin

Ha, krokodilo, kiu flatas la homojn, por ilin sufoki!

Angeliko

Donu al mi tiun favoron.

Georgo Dandin

Nenio estos. Mi estas nepetegebla.

Angeliko

Montru vin grandanima.

Georgo Dandin

Ne.

Angeliko

Kompatu min!

Georgo Dandin

Tute ne.

Angeliko

Mi vin petegas per mia tuta koro.

Georgo Dandin

Ne, ne, ne! Mi volas, ke oni ĉesu erari pri vi kaj via konfuzo estu videbla por ĉiuj.

Angeliko

Nu, bone! Se vi elmetas min al la malespero, mi vin avertas, ke virino en tia stato estas kapabla je ĉio, kaj mi faros ion, pri kio vi pentos.

Georgo Dandin

Kaj kion vi faros, mia sinjorino?

Angeliko

Mia koro min pelos al la plej ekstremaj decidoj; kaj per ĉi tiu tranĉilo, kiun vi vidas, mi tuj min mortigos.

Georgo Dandin

Ha, ha! Perfekte!

64

GEORGO DANDIN

eLIBRO

Angeliko

Por vi ĝi ne estos tiel perfekta, kiel vi pensas. ĉiuj scias pri nia malpaco kaj la kon-stantajn ĉagrenojn, kiujn vi faras al mi.

Kiam oni trovos min mortigita, neniu dubos pri tio, ke min mortigis ĝuste vi; kaj miaj gepatroj certe ne lasos tiun mor-ton nepunita, kaj ili venigos sur vian personon ĉian punon, kiun povos liveri al ili la decidoj de la juĝo kaj la ardeco de iliaj sentoj. Tiamaniere mi trovos rimedon, por venĝi min kontraŭ vi; kaj mi ne estas la unua, kiu uzas tiamanieran venĝon kaj kiu ne timas eĉ sin mortigi, por pereigi tiujn, kiuj estas tiel kruelaj, ke ili nin puŝas al la ekstremeco.

Georgo Dandin

Mi estas via obeema servanto. Oni nun jam ne pensas plu pri mortigado de si mem; la modo pri tio pasis jam de longe.

Angeliko

¯i estas afero, pri kiu vi povas esti tute certa; kaj se vi persistos en via rifuzo, se vi ne lasos malfermi al mi, mi ĵuras al vi, ke tuj mi vidigos al vi, ĝis kie povas iri la decidemeco de persono, kiun oni elmetas al malespero.

Georgo Dandin

Vantaĵo, vantaĵo! Tio tute ne faras al mi ian timon.

Angeliko

Nu, bone! ĉar ĝi estas necesa, jen kio kontentigos nin ambau kaj montros, ĉu mi ŝercas.

65

GEORGO DANDIN

eLIBRO

farinte kvazaŭ ŝi sin mortigas Ha, ĝi fariĝis! La ĉielo donu, ke mia morto estu venĝita tiel, kiel mi deziras, kaj ke tiu, kiu estas la kaŭzo de tio, ricevu justan punon por lia krueleco kontraŭ mi!

Georgo Dandin

Oho! ĉu ŝi efektive estus tiel malbona kaj mortigus sin, por ke oni min pendigu? Ni prenu peceton da kandelo, por rigardi.

SCENO NAŭA

Angeliko, Klaŭdino

Angeliko

al Klaŭdino

Ts! silente! Ni tuj stariĝu ĉe la ambaŭ flankoj de la pordo.

SCENO DEKA

Angeliko kaj Klaŭdino enirante en la domon en la momento, kiam Georgo Dandin el ĝi eliras, kaj ŝlosante la pordon de interne; Georgo Dandin tenante kandelon en la mano.

Georgo Dandin

ĉu la malboneco de virino efektive povas atingi tian gradon?

sola, rigardinte ĉien ĉirkaŭe Neniu estas! Ha, mi tion suspektis; la pendindulino foriris vidante ke ŝi nenion atingos de mi, nek per petoj, nek per 66

GEORGO DANDIN

eLIBRO

minacoj. Des pli bone! tio faros ŝiajn aferojn ankoraŭ pli malbonaj; kaj la gepatroj, kiuj baldaŭ venos, vidos per tio ŝian krimon ankoraŭ pli bone.

tuŝinte la pordon de sia domo por eniri Ha, ha! la pordo ŝlosiĝis! Hola! tie! Iu venu! Oni tuj malfermu al mi!

SCENO DEKUNUA

Angeliko kaj Klaŭdino ĉe la fenestro; Georgo Dandin Angeliko

Kio! ĝi estas vi! De kie vi venas, sentaŭ-

gulo? ĉu nun estas tempo, por reveni hej-men, kiam preskaŭ jam tagiĝas? Tia estas la konduto de honesta edzo?

Klaŭdino

ĉu estas bele drinki la tutan nokton kaj lasi tiamaniere en la daŭro de tuta nokto malfeliĉan junan edzinon en la domo?

Georgo Dandin

Kio! vi …

Angeliko

Iru, iru, perfidulo, mi estas laca de via malĉasteco, kaj mi plendos, ne atendante plu, al miaj gepatroj.

Georgo Dandin

Kio! Vi ankoraŭ kuraĝas ….

67

GEORGO DANDIN

eLIBRO

SCENO DEKDUA

s-ro de Sotenville kaj s-ino de Sotenville en noktaj vestoj; Colin, portante lanternon; Angeliko kaj Klaŭdino ĉe la fenestro; Georgo Dandin

Angeliko

al gesinjoroj de Sotenville

Ho, venu, mi vin petegas, venu doni al mi venĝon por la plej granda aroganteco de la flanko de edzo, al kiu la vino kaj ĵaluzeco, en tia grado konfuzis la cerbon, ke li plu scias nek kion li diras, nek kion li faras, kaj kiu mem sendis inviti vin, ke vi estu atestantoj de la plej granda sensencaĵo, pri kiu oni iam aŭdis. Jen li revenas, kiel vi vidas, lasinte atendi sin la tutan nokton; kaj se vi volos lin aŭskulti, li diros al vi, ke li havas kontraŭ mi la plej grandajn plendojn; ke dum li dormis, mi for-

ŝteligis de li, por iri vagi, kaj cent aliajn samspecajn historiojn, kiujn li sonĝis.

Georgo Dandin

al si mem

Ha, kia malica kanajlo!

Klaŭdino

Jes, li volis kredigi al ni, ke li estis en la domo kaj ni estis ekstere; kaj ĉi tiun fre-nezaĵon oni ne povas elpeli al li el la kapo.

s-ro de Sotenville

Kio! Kion tio signifas?

s-ino de Sotenville

Kia furioza senhonteco, sendi voki nin!

68

GEORGO DANDIN

eLIBRO

Georgo Dandin

Neniam …

Angeliko

Ne, mia patro, mi ne povas plu toleri tia-specan edzon; mia pacienco estas tute elĉerpita; kaj ĵus li diris al mi centon da plej ofendaj vortoj.

s-ro de Sotenville

al Georgo Dandin

Al la diablo! vi estas malnobla homo!

Klaŭdino

Estas terure, kiam oni vidas, ke malfeli-

ĉan junan virinon oni traktas en tia maniero, kaj tio krias pri venĝo al la ĉielo.

Georgo Dandin

ĉu oni povas …

s-ro de Sotenville

Iru, vi devus morti de honto.

Georgo Dandin

Lasu min diri al vi du vortojn.

Angeliko

Vi nur aŭskultu, li rakontos al vi belajn historiojn.

Georgo Dandin

al si mem

Mi enfalas en malesperon.

Klaŭdino

Li tiom multe drinkis, ke oni ne povas longe stari apud li; la vina odoro, kiun li elspiras, atingas ĝis ni.

Georgo Dandin

Sinjoro bopatro, mi vin petegas …

s-ro de Sotenville

Forŝoviĝu; vi malbonodoras vinon per via tuta buŝo.

Georgo Dandin

Sinjorino, mi vin petas …

s-ino de Sotenville

Fi, ne alproksimiĝu al mi, via spirado estas pesta.

69

GEORGO DANDIN

eLIBRO

Georgo Dandin

al s-ino de Sotenville

Toleru, ke mi …

s-ro de Sotenville

Foriĝu, mi diras al vi; oni ne povas toleri vin.

Georgo Dandin

al s-ro de Sotenville

Mi petegas vin, permesu, ke …

s-ino de Sotenville

Hu, vi min svenigas. Parolu de malproksime, se vi volas.

Georgo Dandin

Nu, bone! Jes, mi parolos de malproksime. Mi ĵuras al vi, ke mi eĉ ne moviĝis el mia domo, sed nur ŝi eliris.

Angeliko

ĉu ne estas tiel, kiel mi diris al vi?

Klaŭdino

Vi vidas, kian verŝajnecon ĝi havas.

s-ro de Sotenville

al Georgo Dandin

Iru, vi mokas la homojn. Venu ĉi tien malsupren, mia filino.

SCENO DEKTRIA

s-ro de Sotenville, s-ino de Sotenville, Georgo Dandin, Colin

Georgo Dandin

Mi atestigas la ĉielon ke mi estis en la domo kaj …

s-ro de Sotenville

Silentu! ĝi estas netolerebla sensencaĵo.

Georgo Dandin

La tondro min tuj mortigu, se …

70

GEORGO DANDIN

eLIBRO

s-ro de Sotenville

Ne turnu al ni plu la kapon, sed penu peti pardonon de via edzino.

Georgo Dandin

Mi! peti pardonon?

s-ro de Sotenville

Jes, pardonon, kaj tuj!

Georgo Dandin

Kio! mi …

s-ro de Sotenville

Al la diablo! Se vi kontraŭparolos al mi, mi vin instruos, kio estas moki nin.

Georgo Dandin

Ha, Georgo Dandin!

SCENO DEKKVARA

s-ro de Sotenville, s-ino de Sotenville, Angeliko, Georgo Dandin, Klaŭdino, Colin

s-ro de Sotenville

Venu ĉi tien, mia filino, por ke via edzo petu de vi pardonon.

Angeliko

Mi! pardoni al li ĉion, kion li diris al mi?

Ne, mia patro, mi neniel povas decidiĝi al tio; kaj mi petas vin disigi min de edzo, kun kiu mi plu ne povus vivi.

Klaŭdino

Kiel oni povus ĉion elporti!

s-ro de Sotenville

Mia filino, tiaj disiĝoj ne povas esti farataj sen granda skandalo; kaj vi devas montri vin pli saĝa ol li kaj pacienci ankoraŭ ĉi tiun fojon.

Angeliko

Kiel! pacienci post tiaj indignindaĵoj! Ne, mia patro, tian aferon mi ne povas kon-senti.

71

GEORGO DANDIN

eLIBRO

s-ro de Sotenville

Estas necese, mia filino, kaj mi tion al vi ordonas.

Angeliko

ĉi tiu vorto fermas al mi la buŝon, kaj vi havas super mi senliman potencon.

Klaŭdino

Kia bonkoreco!

Angeliko

Estas ĉagrene, se oni estas devigata forge-si tiajn ofendojn; sed kian ajn perforton mi devas fari al mi, mi devas vin obei.

Klaŭdino

Malfeliĉa ŝafeto!

s-ro de Sotenville

al Angeliko

Alproksimiĝu!

Angeliko

ĉio, kion vi devigas min fari, servos al nenio; kaj vi vidos, ke morgaŭ ĉio denove rekomenciĝos.

s-ro de Sotenville

Ni faros ordon.

al Georgo Dandin

Venu, genuiĝu!

Georgo Dandin

Genuiĝi?

s-ro de Sotenville

Jes, genuiĝu, kaj tuj!

Georgo Dandin

genue, kun kandelo en la mano; al si mem Ho, ĉielo!

al s-ro de Sotenville

Kion mi devas diri?

s-ro de Sotenville

Sinjorino, mi petas vin pardoni al mi …

Georgo Dandin

Sinjorino, mi petas vin pardoni al mi …

s-ro de Sotenville

La sensencaĵon, kiun mi faris …

72

GEORGO DANDIN

eLIBRO

Georgo Dandin

La sensencaĵon, kiun mi faris …

al si mem

edziĝante kun vi.

s-ro de Sotenville

Kaj mi promesas al vi pli bone konduti en la estonteco.

Georgo Dandin

Kaj mi promesas al vi pli bone konduti en la estonteco.

s-ro de Sotenville

al Georgo Dandin

Gardu vin, kaj sciu, ke ĝi estas la lasta el la arogantaĵoj, kiun mi toleras.

s-ino de Sotenville

Per Dio! se vi ankoraŭ unu fojon permesos al vi, oni instruos al vi la respekton, kiun vi ŝuldas al via edzino kaj al tiuj, de kiuj ŝi devenas.

s-ro de Sotenville

Jen jam tagiĝas. Adiaŭ!

al Georgo Dandin

Iru en vian domon kaj penu esti bonkon-duta.

al s-ino de Sotenville

Kaj ni, mia koro, ni iru enlitiĝi.

73

GEORGO DANDIN

eLIBRO

SCENO DEK-KVINA

Georgo Dandin

sola

Ha, mi nun rezignacias, ĉar mi vidas plu nenian rimedon. Kiam oni, simile al mi, edziĝis kun malbona virino, tiam la plej bona, kion oni povas fari, estas iri ĵeti sin en la akvon, la kapon antaŭen.

74

GEORGO DANDIN

eLIBRO

www.omnibus.se/inko

ISBN 91-7303-134-8

75