Skip to content

Latest commit

 

History

History
1520 lines (754 loc) · 72.3 KB

Fremdvortoj en esperanto - Paul Neergaard.md

File metadata and controls

1520 lines (754 loc) · 72.3 KB

% Fremdvortoj en esperanto % Paul Neergaard

FREMDVORTOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

eLIBRO

Paul Neergaard

Fremdvortoj

en esperanto

I N K O

1

TITOLO

eLIBRO

Paul Neergaard

FREMDVORTOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

Aranĝis: Franko Luin

Noto: Bonvolu atenti, ke la origina

libro aperis en 1933 kaj ke esperanto multe

evoluis depost tiu jaro.

ISBN 91-7303-125-9

[email protected]

http://www.omnibus.se/inko

SEPTEMBRO 2001

2

FREMDVORTOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

ANTAŭPAROLO

La tasko de la esperantistoj estas duflanka: je unu flanko socia, je la alia pure lingva. ¯i estas direktita eksteren —

al la neesperantista publiko — en la propagando por pligra-vigi la rolon de la lingvo kiel socian faktoron. Kaj ĝi estas direktita internen — al la lingvo mem, kies kontentigan funkcion kiel teknikan kaj literaturan komunikilon devas prizor-gi ĝiaj uzantoj. El la projekto ”Lingvo internacia” ellaboriĝas la lingvo esperanto per kolektiva kreado de esperantistaj

amasoj. La evoluo de la naciaj lingvoj okazas pli malpli hazar-de sen alia gvido ol la kutimo kaj la tradicioj, dum la bazo de la evoluo en la universala lingvo estas farita tiel simpla, ke eĉ por la granda nelingvistika publiko estas sufiĉe facila afero sekvi rekte la vojon de logiko, racio, lingva ekonomio kaj laŭ-

reguleco. Necesas nur montri la danĝeran influon de la ne-

raciaj, anarkie kreiĝintaj malnovaj lingvoj. Utilas sisteme akcenti la preferindon de la raciigita esperanta sistemo antaŭ la arbitra sistemo de la malnovaj idiomoj. Tiel kaj nur per tia klerigado al la uzantoj de la planlingvo oni zorge atentas la lingvan flankon de la tasko kaj konservas la tute konscian kaj malblindan evoluon de tiu lingvo.

Konforme al tio ĉi mi en la jena verketo provis fari gvidilon pri esperantigo de fremdvortoj laŭ la 15-a regulo, sinop-tike pritraktante la diversajn konsiderojn, kiujn oni devas fari en la aplikado de tiu regulo.

3

TITOLO

eLIBRO

Bedaŭrinde estis al mi neeble kontentigi min per sufiĉe da materialo pri la demando, ĉar neniu sufiĉe ampleksa esperanto-biblioteko estis al mia dispono. Ankaŭ por ne trograndigi la eldonkostojn mi rezignis je pli profunda pritrakto de kelkaj temoj, al kiuj indus pli da atento ol tiu, kiun mi povis doni per la prezento de tiu ĉi konciza studo. Oni tial do ne rigar-du mian verketon kiel plene detalan pri la pritraktita temo.

Kopenhago, januaro 1933.

PAUL NEERGAARD

4

FREMDVORTOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

ENKONDUKO

La 15-a regulo: La tiel nomataj vortoj fremdaj, t. e.

tiuj, kiujn la plimulto de la lingvoj prenis el unu fonto, estas uzataj en la lingvo Esperanto sen ŝanĝo, ricevante

nur la ortografion de tiu lingvo; sed ĉe diversaj vortoj

de unu radiko estas pli bone uzi senŝanĝe nur la vorton

fundamentan kaj la ceterajn formi el tiu ĉi laŭ la re-

guloj de la lingvo Esperanto.

Partoprenas en la granda ĝenerala evoluo de la homa kulturo ankaŭ la evoluo de la lingvo. Tiu homo, kiu antaŭ jarmiloj vivis en la sovaĝa praarbaro, esprimis sin per simpla lingvo konforma al la simpla vivmaniero de la tiama tempo. Kaj hodiaŭ, kiam ni kuras en stratoj inter altegaj ŝtonloĝejoj, flugas super lando kaj maro kaj interparolas telefone de kontinento al kontinento, ni esprimas la melodiojn de nia plilongiĝanta pensoskalo per lingvo konforma al la kulturo de la nuna tempo. Per la ĉiutaga funkcio en parolo kaj skribo la lingvo ricevas iajn esprimojn, iajn frazojn, kiuj frapas la orelojn per sia bonsoneco kaj elokvento aŭ aliel plaĉas kaj oni akceptas ilin por la ĝenerala lingvo. Tiel okazas, ke lingvo ekposedas stilon, spiriton, tiel okazis, ke ekz. la franca lingvo, kiu tra jarcentoj kolektis abundon da eŭfemismoj, fariĝis la lingvo de ĝentilo kaj afablo. Samtempe la evoluo de la scienco kaj tekniko daŭ-

re devigas krei novajn vortojn el elementoj indigenaj aŭ frem-5

TITOLO

eLIBRO

daj — kaj esprimoj ŝanĝiĝas en formo aŭ signifo. La evoluon de la frazoj, parolturnoj, de la stilo kaj per tio parte de la ”spirito” de la lingvo, oni eble povas nomi la evoluo per la sin-takso, dum la naskiĝo de vortoj (fakaj, ĵargonaj k.a.) aŭ ŝan-

ĝiĝo de vortoj en formo (ekz. mallongiĝo, simpliĝo) aŭ en signifo (kreiĝo de eŭfemismoj, metaforoj, katakresoj k.t.p.) apartenas al la evoluo per la vortaro. Tiun ĉi lastan tuŝas la demando pri fremdvortoj, kiun ni ĉi tie devas priparoli.

6

FREMDVORTOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

LA NATURO KAJ LA FONTOJ

DE LA FREMDVORTOJ

1. Difino de fremdvorto

La konata angla lingvisto profesoro Collinson donas la sek-vantan klarigon pri fremdvortoj: ”ĉiu lingvo posedas provi-zon de tiel nomataj fremdvortoj t. e. vortoj, kiuj ne estas indi-

ĝenaj sed pruntitaj. En la moderna lingvo kun longa tradicio, tiaj fremdaj elementoj ne ĉiam estas facile diferencigeblaj de la hejmaj, pro tio ke ili enkondukiĝis sufiĉe frue por plene adaptiĝi al la ĝenerala evoluado de la lingvaj sonoj. La germa-naj filologoj faras utilan diferencigon inter tiaj asimilitaj vortformoj, kiujn ili nomas Lehnwörter t. e. pruntovortoj (ekz.

Fenster, Mauer, kiuj devenas respektive de latina fenestra kaj murus, sed aspektas tute germane) kaj la pli modernaj vortoj, kiuj ofte konservas la karakteron de fremda sonado kaj akcentado, do nomiĝas Fremdwörter t. e. fremdvortoj (ekz.

germ. Courage, Perron k.t.p. el la franca).”

Tiel oni malfacile povas diferencigi en esperanto, ĉar oni prave povas pretendi, ke tiu juna lingvo konsistas nur el

pruntitaj vortoj. Kiel fremdvortojn oni en esperanto konsideras la t.n. internaciajn vortojn, sed klare limigi de la ĝeneralaj vortoj tiujn fremdvortojn, tiujn internaciajn vortojn, tio estas praktike tre malfacila. Laŭ ĝenerala difino vorto internacia estas vorto komprenebla de la plimulto de la indoeŭ-

roplingvanoj, kaj laŭ tiu difino, kiu estas ĝenerale aprobita, 7

TITOLO

eLIBRO

pravigata per la tutmonda influo de la grekolatina civilizo, ni nun volas pritrakti nian aktualan problemon.

2. Difino de internacieco

Internacieco laŭ la supre menciita difino do estas afero tre relativa. La vortaro estas vivanta — daŭre moviĝanta. Vortoj naskiĝas, mortas kaj renaskiĝas kaprice. Ili pasas de unu lingvo en alian — de unu sociklaso en alian, ricevas alian formon

— alian prononcon — alian signifon. Samtempe estas malfa-

cile aŭ praktike neeble konstati la nombron de personoj, kiuj konas iun pritraktatan vorton. Ni jen rilatas al vivanta, orga-nika materialo, kiu posedas la diverson kaj la multon de la naturo.

Multaj novaj internacie konataj esprimoj estas enkonduka-

taj en la lingvon per fakanoj, ĉu sciencistoj, ĉu teknikistoj, kiuj uzas ilin kiel terminojn en pli malpli malvasta rondo de sam-fakanoj. Multaj el tiuj terminoj fariĝas poste ĝenerale konataj — tiel ekz. telefono, radio, atomo eniris la ĝeneralan lingvon.

Aliel oni alprenas fremdvortojn por doni pli delikatajn esprimojn anstataŭ jam ekzistantajn vulgarajn, ĉu por atingi pli grandan efekton, ekz. en la germana lingvo la franca brillant anstataŭ glänzend, ausgezeichnet, aŭ por doni pli subtilan nu-ancon, ekz. angla gentleman (etimologie ”altranga viro”) por prezenti ideon de ”viro kun noblaj ecoj de altranga viro”, ĉu por eŭfemisme esprimi ideon vulgaran, ekz. por la vorto ne-cesejo aperas en diversaj lingvoj aro da eŭfemismoj: Closet, Retirade, Lokum, W.C., Toilette k.t.p. (Cetere mi ankaŭ tion ri-8

FREMDVORTOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

markis en esperanto: afabla kaj gastama samideano, ĉe kiu mi estis tranoktonta, montris al mi diskrete la — ”ĉambreton”!).

Provante grupigi tiun multspecan materialon de la inter-

naciaj vortoj laŭ tio en ilia naturo, kio iel havas signifon por la esperantigo, oni povas proponi klasifiki ilin jene:

1) laŭ senco.

2) laŭ formo.

laŭ deveno: A: el mortintaj lingvoj (latina, greka).

B: el vivantaj lingvoj.

laŭ devenigo: a) laŭ grafio.

b) laŭ prononco.

  1. Internacieco laŭ senco

Internaciaj vortoj ofte alprenas diferencajn sencojn en la diversaj lingvoj, kvankam la formo restas la sama. En esperan-to, kie la signifo de fremdvorto nature estas influata de la di-versnacieco de ĝiaj uzantoj, tio povas kaŭzi iom da miskompreno. E. Privat skribas pri kelkaj tipaj kazoj: ”… oni ne to-leru, ke akademio signifu por francoj korporacion de sciencu-loj, por ĉe˛oslovakoj muzikvesperon kaj por usonanoj privatan mezlernejon … Kontroli ne devas signifi por angloj su-perregi kaj por francoj superekzameni. Eventuale ne rajtas egali por francoj eble kaj por angloj okaze …” kaj frapantan ekzemplon li donas: ”Idistoj povas ĝojegi je la mirinda ”internacieco kaj tujkomprenebleco” de la jena frazo: La ministroj kontrolis la tutan Bostonan konvencion, sed mi preferas aŭdi, ke

”la evangeliaj pastroj regis la tutan kongresejon en Boston per 9

TITOLO

eLIBRO

sia influo” aŭ ke ”la registaranoj atente tralegis la tutan tek-ston de la Bostona interkonsento”.”

La signifon de fremdvorto en esperanto decidigas kiel en

ĉiu alia lingvo — la ĝenerala uzado. Raporto de Grosjean-

Maupin precizigas, ke oficialigo de internaciaj vortoj servas por ”fiksi kaj internaciigi ilian signifon.”

  1. Internacieco laŭ formo

Internacieco de vortoj el mortintaj kaj vivantaj lingvoj

Por trovi esprimon de ideo uzota en la ĝenerala lingvo ni povas elekti aŭ antikvalingvan fontvorton (t. e. vorto el la t.n.

scienca lingvo) aŭ modernalingvan fontvorton (t. e. vorto el la t.n. komuna lingvo de iu nacia lingvo). La limoj inter tiuj du kategorioj ne estas klare distingeblaj, ĉar la sciencaj vortoj povas esti pli malpli uzataj en la komuna lingvo. Se oni nur atentus la sciencan esprimaron, oni povus krei tutan lingvon internacian el la antikvaj lingvoj, ĉe kiuj la scienco prunteprenis sian vortaron. Ekz. esprimo kiel pueril estas nur konata de malgranda intelektularo en ĉiu lando, ĝi do estas internacia vorto komprenebla por intelektuloj, sed por la grandaj popolamasoj ĝi estas nekonata. Tial Zamenhof elektis la vorton knabo, kies signifon malgraŭ ĝia neinternacieco certe konas pli granda nombro da personoj ol tiuj, kiuj konas la signifon de puero. Alian ekzemplon donas Camille Aymonier: ”…

En esperanto ni havas la vorton ŝviti. La radiko estas plej internacia, ĉar ĝi estas germana kaj angla: schwitzen, sweat. Ido anstataŭigas ĝin per sudor, pro la argumento, ke la angloj po-10

FREMDVORTOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

sedas sudorific, kiu estas scienca, medicina vorto kaj pri kiu la popolo sendube ne atentas.”

A Fremdvortoj el mortintaj lingvoj

La sciencaj terminaroj konsistas grandaparte el latinaj kaj grekaj elementoj pro la centjara apliko de la latina lingvo kiel internacia lingvo de scienco. La granda utilo de tiuj du lingvoj konsistas unue el la alkutimigita internacieco de iliaj esprimoj, due el tio, ke la vortoj, ofte kunmetaĵoj, kreeblaj per tiuj lingvoj povas esti uzataj kun proksimumaj kvankam iom diferencaj signifoj ol la respondantaj kunmetaĵoj nacilingvaj. Se en nia ekzemplo kunigo, kunmeto reprezentas la nacilingvajn formojn, ni havas:

latinaj radikoj: komposto,

kompono (4 signifoj laŭ PV),

kompoto,

kompozito (botanika termino),

kompozicio;

greka radiko: sintezo (5 signifoj laŭ PV).

ĉiu el ĉi tiuj vortoj reprezentas ideon de iu speciala kunmetaĵo: tipografa, muzika, kulinara k.t.p.

1 ESPERANTIGO DE FONTVORTO

Esperantigante internacian vorton oni konsideras ĝian internaciecon grafian kaj prononcan kaj — kiam oni devas elekti fundamentan formon el pluraj vortoj — la gramatikan naturon de la fontvorto.

11

TITOLO

eLIBRO

a) Devenigo laŭ grafio

Fremdvortoj devenantaj el mortintaj lingvoj plej ofte havas la saman ortografion en la diversaj lingvoj, kvankam la prononco de la vortoj estas tute malsama. Ekz. mutation en angla, franca, germana, k.t.p. lingvoj kun diferencaj prononcoj en la diversaj lingvoj fariĝas en esperanto sendiskute: mutacio.

b) Devenigo laŭ prononco,

kion oni relative malofte aplikas. Tio ekz. okazas transskribante c aŭ q al k: konkludi (concludo) kvadrato (quadratus), x al ks en ksilofono (xylophon) k.a. Antaŭ kelkaj jaroj oni diskutis en ”Heroldo de Esperanto”, ĉu oni prefere uzu la laŭprononcan formon radjo anstataŭ radio en la signifo de senfa-

dena telefonio, kaj oni en tiu periodo (ĉ. 1928) sufiĉe ofte trovis tiun formon, sed poste ĝi ŝajne tute malaperis. — Same oni proponis (sed rifuzis) la formon orjentiĝi anstataŭ orien-tiĝi.

c) Devenigo laŭ gramatika naturo

La devenigotaj formoj estas distingeblaj laŭ sia gramatika naturo. Kiel ni montris per la ekzemplo kompono, komposto,

kompoto, k.t.p. estas eble per unu vorto krei plurajn nuancojn.

Tiel oni povas laŭvole devenigi vortojn ekz. el origina verba aŭ substantiva formo. Oni uzis paralele proponi kaj propozi (Sentis: ”Vortoj propozataj”), eksponi (fotografia termino) kaj ekspozi (= ekspozicii), k.t.p. Laŭ la 15-a regulo ”ĉe diversaj vortoj de unu radiko estas pli bone uzi senŝanĝe nur unu vorton fundamentan kaj la ceterajn formi el tiu ĉi lasta laŭ la reguloj de la lingvo Esperanto.” Restas do la demando, kiun vorton oni konsideru kiel fundamentan. Kiam pluraj nuancoj ne es-12

FREMDVORTOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

tas farendaj, estas sendube plej racie devenigi verbradikan vorton el origina verba formo, substantivradikan vorton el origina substantiva formo kaj adjektivradikan vorton el origina adjektiva formo. Tiel ekz. el verbradika hipnoti (hypnoti-sieren) oni havas la vorton hipnoto (Hypnose) kaj ne hipnoso aŭ hipnozo kun respondantaj verbaj formoj. El adjektivradikaj impotenta, kompetenta oni derivas impotent(ec)o, kompetent(ec)o kaj ne inverse el impotenco, kompetenco la derivaĵojn impotenca, kompetenca. El substantivradika vorto asonanco oni kreas la verbon asonanci. Se oni estus elektinta la verbradikan formon asoni, kiu formo estas malpli internacia, oni estus po-vinta derivi asono (ago asoni) kaj asonaĵo (= asonanco). Nekonsekvence kun tio Ch. Baudoin faris el substantiva formo de verbradika vorto sekvantajn du nuancojn: sugesti (suggé-

rer, anregen: estigi sugeston), sugestii (suggérer, suggestion-ner, suggerieren, einflüstern: estigi sugestion ĉe paciento) —

(Sugesto estas laŭ la aŭtoro ”neteknika vorto, ago per kiu oni esprimas konsilon aŭ ideon ne aserte, sed tiel, ke la persono

ĝin facile akceptu. Sugestio: teknika psikologia kaj medicina termino. Realigo de ideo pere de subkonscia procezo”). Laŭ gramatika naturo oni povus devenigi sugeri.

La praktiko cetere montras, ke oni tre ofte ne devenigas laŭ gramatika naturo de la fontvorto, sed elektas kiel devenigan formon tiun, kiu estas internacie plej uzata. Tiel oni diras kondolenci kaj ne kondoli, propagandi kaj ne propagi, ĉar la substantiva formo estas la plej ofte uzata formo en la diversaj lingvoj. Same konsekvenca anstataŭ konsekventa, kolizii anstataŭ kolidi. Ni repriparolas la praktikon pri tio en la ĉapitro

”analizado de fremdvortoj laŭ la starigitaj principoj.”

13

TITOLO

eLIBRO

ĉ) Devenigo diversa por eviti ĝenajn homonimojn

Kiam oni pro miskompreneblo devas forigi homonimojn, oni

povas devenigi pli ol unu vorton el la sama fontvorto. Forigo de homonimoj estas farebla diversmaniere:

1) Oni povas devenigi unu vorton laŭ substantiva, alian laŭ verba formo de la originvorto. Ekz. opero (laŭ verbo), operacio (laŭ substantivo).

2) Oni povas devenigi unu vorton laŭ infinitiva, alian laŭ supina formo de la originvorto. Ekz. ago (agere, infinitivo latina), akto (actum, supino latina).

3) Oni ŝanĝas, aldonas aŭ ellasas literon. Ekz. ekonomio kaj ekonomiko (priekonomia scienco), tabulo kaj tavolo, albumino kaj albumeno, sugesto kaj sugestio.

4) Oni aldonas aŭ ellasas silabon. Ekz. koro kaj koruso (=

˛oro, propono de Verax), tablo kaj tabulo, ordo kaj ordeno.

2) La nuancigeblo per

antikvalingvaj elementoj

En la origine kunmetitaj grekolatinidaj fremdvortoj simplaj en esperanto kiel grafologio, fotografio, teologio, k.t.p. oni renkontas ripete la samajn vortetojn kaj afiksojn, kiuj formas tiujn kunmetaĵojn. Koncerne al tio ĉi estas tre nature proponi, ke oni diselementigu tiujn kunmetaĵojn, oficialigu la aparti-gitajn vortojn kaj per tio ŝparu la lernadon de la kunmetaĵoj.

Oni jam multfoje faris tiajn proponojn. Tiel ekz. en Ido oni faris multe pli vastan aplikon de afiksoj ol en esperanto. Ki-omvaste oni devas uzi tian vortŝparigan afiksan sistemon, tio estas sufiĉe malfacile konstati — tro vasta aplikado kompliki-gas la vortfaradon kaj per tio malfaciligas la lernadon de la lingvo.

14

FREMDVORTOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

Entute pri tiuj supre aluditaj vortetoj kiel graf-, -olog, te-, foto- k.t.p. oni certe devas serĉi la solvon en la senco de la vortoj. Se vorto tiaspeca ne havas ekvivalentan esprimon en esperanto, ni jam havas bazon por enkonduki ĝin kiel memstaran radikon, sed se jam ekzistas tia, oni pravas heziti. La vorto grafio havas alian signifon ol simpla skribo tiel, ke

”lumskribo” ne taŭgas por fotografio. Male teo-, ĉar ni jam havas la vorton dio. Ni do havas du kategoriojn:

En la 1-a kategorio la vortoj alprenis alian signifon en la moderna tempo, tiel ke elektro ne plu havas sian originan signifon sukceno, grafio ne plu skribo k.t.p.

Vortoj de la 2-a kategorio teo (= dio), -ologi (= i.a. scienco),

-toro (= isto aŭ ilo) k.t.p. jam havas ekvivalentaĵojn en esperanto kaj tial plej ofte prefere devas resti kiel partoj de radikoj — kvankam ili ĉiam restas kvazaŭ ”pseŭdoradikoj” en

vortoj kvazaŭkunmetitaj kiel teozofio, teologio, mono-, poli-, pan-, -teismo k.t.p. Tamen povas esti pravigeble uzi la vortojn de la dua kategorio kiel memstarajn vortojn — se oni donas al ili specialan sencon, ĉar per tio oni ja envicigas ilin kun la vortoj de la unua kategorio.

Dro Lippmann trovas vojon al plinuancigo dirante ke la

formoj devenigitaj el diversaj lingvoj ebligas eĉ delikatajn di-ferencigojn:

Ekz. ”El radiko greka teismo = kredo je persona dio.

El radiko latina deismo = kredo je dio per raciokaŭzoj.

El radiko esperanta diismo = kredo je dio ĝenerale.”

Iomgrade oni certe povas iri laŭ tiu vojo. Kiel latindevenaj kompono, lingvistiko kaj grekdevenaj sintezo, filologio havas diferencajn sencojn, kiel greka karpologio estas scienco pri fruktoj kaj latingreka pomologio estas hortikultura fako pri 15

TITOLO

eLIBRO

fruktoj, tiel kompreneble povus esti kreataj miloj da similaj nuancoj, — sed en la praktiko la plena ekspluato de tiu nuan-cigkapablo de esperanto estas ne facila, ĉar interkonsento inter ĉiuj uzantoj de la lingvo pri tiuj ofte tre subtilaj nuancoj ja estas necesa.

3) HIBRIDAJ VORTOJ

Inter la fremdvortoj oni tre ofte renkontas la t.n. hibridajn vortojn, t. e. vortoj, kiuj estas formataj el radikoj apartenantaj al diversaj lingvoj. Tiel ekz. aŭtomobilo konsistas el greka kaj latina radikoj. Ni jam supre menciis, ke respondantaj esperantaj hibridaj kunmetaĵoj kiel teismo, deismo k.t.p., ebligas pli grandan nuancigon, kaj se tiaj hibridaj formoj ne kaŭzas miskomprenon, oni ne bezonas ilin timi. Ekz. amfi’teatro, hemi’-

sfero, administr’acio, kompens’atoro, kiuj estas hibridaj vortoj, ĉar ili estas kunmetitaj el esperanta radiko kun alilingva radiko aŭ finaĵo, estas ĉiuj bonaj, ĉar senpere kompreneblaj. Ili estas tute naturaj, konformaj al la kutimo, al la internacieco.

Sed se ni kreas hibridajn formojn kiel kunverĝi anstataŭ

konverĝi, elpozo anstataŭ ekspozo, bijara anstataŭ dujara, ni rompas la kutimon. Kompreneble formoj kiel kunverĝi, elpozo, bijara estas egale koncizaj, bonsonaj k.t.p. kiel la respondantaj formoj, sed ili estas malpli internaciaj, ne pli simplaj kaj tial malbonaj.

Kelkaj vortoj kiel molekulo, kinino, barbaro, k.t.p. ŝajnas esti hibridaj havantaj finaĵon, kiu ŝajnas esti afikso. Zamenhof forigis multajn el tiaj kvazaŭhibridaj vortoj: li aŭ ŝanĝis literon, ekz. pendolo (pendulus), planedo (planet), aŭ mallongigis vorton, ekz. taĉmento (detachement), krepusko (crepuscule) (R.

16

FREMDVORTOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

de l’Isle). Tamen tro multe timi miskomprenon pro eblaj homonimoj oni ne bezonas, kion montris multfoje la praktiko.

Tiel antaŭ la milito oni hezitis en la uzado de riprezenti kaj reprezenti, — la lasta formo venkis.

B Fremdvortoj el vivantaj lingvoj

El tiaj vortoj konsistas plejparte la vortaroj de la praktikaj fakoj, ofte ĉerpitaj el tiu lingvo, kies uzantoj ludas ĉefan rolon en la koncerna fako. Ekz. anglaj sportesprimoj pro la angla sportintereso, italaj bankterminoj kaj muzikterminoj, — k.t.p.

ESPERANTIGO DE FONTVORTO

Dum el mortintaj lingvoj oni plej ofte devenigas laŭ origina grafia formo pro ties pli granda internacieco, oni el vivantaj lingvoj tre ofte preferas devenigi laŭ la prononca formo, ĉar la vortoj devenigotaj, kiuj en multaj okazoj apartenas al praktikaj aŭ metiaj fakoj, ordinare estas pli ofte prononcataj ol skribataj. Tiel ekz. en la moderna tempo la anglaj radiotermi-noj broadcast, speaker k.t.p. eniris en multajn naciajn lingvojn kun la proksimuma prononco originlingva. Tiajn vortojn oni preferas esperantigi laŭ prononca formo: brodkasti, futbalo, laŭnteniso, intervjuo, ŝoseo, vodvilo, kamariljo (Verax), baseno, edelvejso k.t.p.

Parolante pri devenigo laŭ prononca formo oni devas kon-

scii pri la relativeco de tiu esprimo. Futbalo ne estas plene laŭprononca — oni tre ofte ankaŭ iomgrade atentas la grafion. Oni ne rigore transskribas futbolo, edelvajso k.t.p. Estas neeble doni ekzaktajn regulojn pri transskribado en esperan-17

TITOLO

eLIBRO

to, en kio regas ia lingva instinkto. Konsiderante ankaŭ la grafion oni faris (laŭ PV) apaĉo (fr. apache) kaj ne apaŝo, kontraŭe ataŝeo (fr. attache) plene laŭ prononco kaj ne la analogan ataĉeo.

18

FREMDVORTOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

POSTULOJ POR LINGVA BONECO

Karakterizas la tutan homan celadon la deziro atingi la kiel eble plej grandajn rezultojn kun la kiel eble plej malgranda peno. Prijuĝante la bonecon de teknika eltrovaĵo oni ĝuste konsideras kiagrade tiu ĉi obeas la leĝojn de maksimuma

efiko kaj minimuma balasto. Tute same pri lingva boneco.

Prijuĝante aŭ celante ĝin, konvenas konsideri la sekvantajn postulojn:

Maksimuma efiko:

a) Postulo de precizo.

b) Postulo de parola klaro.

Minimuma balasto:

a) Postulo de lingva ekonomio:

a) Postulo de vortara ekonomio.

b) Postulo de vorta ekonomio.

b) Postulo de minimuma memorŝarĝo.

a) Postulo de jama kono: laŭkutimeco (internacieco,

kunmetaĵoj signife analogaj kun respondantaj

nacilingvaj kunmetaĵoj).

b) Postulo de laŭreguleco: konformo al la sistemo,

analogio en la formo (ekz. analogia transskribado).

c) = a) a).

Por plenumi tiujn ĉi postulojn pri lingva boneco de espe-

rantigata vorto ne antaŭe esprimita en esperanto, oni povas starigi la principojn, kiujn oni trovas en la sekvanta ĉapitro.

19

TITOLO

eLIBRO

STARIGO DE PRINCIPOJ APLIKEBLAJ

JE ELEKTO DE ESPERANTO-FORMOJ

DE FREMDVORTOJ

1. Principo de vortara ekonomio

(principo de oportuno)

Oni zorge devas esplori, ĉu kunmetaĵoj el jam oficialigitaj elementoj sufiĉos. Esperanto reprezentas inter la lingvoj la funkciismon: oni devas kiel jam menciite atingi la maksimu-man efikon kun la minimuma balasto. Elokventa kunmetado

de oficialaj radikoj estas centoble pli valora ol senripoza fa-brikado de neologismoj.

G. Waringhien trovis tri ĉefajn motivojn, kiuj estas konsi-derindaj, kiam oni volas krei novajn esprimojn en esperanto:

”a) La kunmetita vorto estas tro longa: malhumilo, animpre-meco, favorkoreco, kuntiriĝi, brutaro (anstataŭ orgojlo, angoro, graco, ŝrumpi, grego).

b) La kunmetita vorto estas maltaŭga, dusenca: klarigi (1.

igi klara, 2. ekspliki: oni povas ekspliki problemon, kaj tute ne igi ĝin klara), kulpigi kaj senkulpigi (ili logike devus signifi: kondamni kaj absolvi; fakte ili signifis akuzi kaj e(k)skuzi), vasti-gadi (1. igi vasta, 2. propagandi); paroladi (1. multe paroli; 2.

oratori, diskursi), rapidi (1. esti rapida; 2. hasti).

c) La kunmetita vorto estas psikologie malkonvena pro la

trouzado de la prefikso mal: malzorgi, mallarĝa, malkondam-ni, malvirtema, malĝojigi ktp. (= neglekti, strikta, absolvi, perver-sa, aflikti — ĉiuj zamenhofaj krom la unua).”

20

FREMDVORTOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

Verŝajne tiu punkto c) trovas iom da kritiko ĉe la pli lin-gvokonservativaj elementoj de la esperantistaro. Sed preten-dante, ke esperanto havas kaj devas havi artan, literaturan valoron, oni ĝuste pro tio devas meti tiajn psikologiajn vid-punktojn eĉ ne nur koncerne al la menciita kategorio de

”mal”-vortoj sed ankaŭ en iaj aliaj kazoj. Sed tio postulas sin-gardon, por ke la vortaro de la ĝenerala lingvo ne tro ŝveliĝu.

Cetere oni iomgrade devas konsideri la literaturan lingvon kiel fakan lingvon havantan la rajton posedi vortojn, kiuj nepre ne ŝarĝu la vortaron de la ĉiutaga vivo.

En la enkonduko de ”Komerca vortaro de Esperanto”

(Kreuz kaj Mazzolini), oni faras la jenajn konsiderojn pri la principo de oportuno kiel lingvekonomia faktoro:

”a) Kreo de nova vorto aŭ esprimo estas necesa, se temas

fakte pri ideo ne-esprimita ĝis nun aŭ kiu per si mem reprezentas apartan konceptaĵon.

b) Se por certa faka konceptaĵo en iu nacia lingvo ekzistas aparta vorto aŭ esprimo, tio ne nepre necesigas la kreon de speciala esperanta esprimo.

c) Vortoj kun unusignifa senco en la komuna lingvo ne

malebligas ilian metaforan uzon en la diversaj kampoj de la faklingvo.

ĉ) La ebleco sin esprimi per naturaj esperantoformoj ne

malhelpas la uzon de veraj internaciaj terminoj kaj formoj

ĝenerale uzataj en la praktiko (paragr. 15), sed ili devas adaptiĝi al la karaktero de esperanto.

d) ¯uste la principo de oportuno postulas eviton de su-

perflua balasto en la faklingvo.”

(El Bulteno de Internacia Scienca As. E.)

21

TITOLO

eLIBRO

Fine ni aldonas saĝe admonajn parolojn el la Lingva Aka-

demio: ”… Al la esperantistaro, en kies manoj nepre restas la sorto de nia lingvo, la akademio konsilas, ke ĝi uzu kun la plej granda modereco sian povon enkonduki kaj, per uzo, aprobi novajn vortojn. Estas ĉies devo, antaŭ ol uzi novan vorton, zorge konstati ke ĝi ne estas superflua, alivorte, ke ĝi ne estas anstataŭigebla per taŭga vorto, ĉu fundamenta, ĉu alme-naŭ tre ĝenerale uzata … Kelkaj esperantistoj forgesante, ke la netuŝebleco de la fundamento estas baza, esenca kaj prin-cipa regulo, malprave asignas al la 15-a regulo amplekson kaj signifon, kiun ĝi tute ne havas. Efektive la 15-a regulo estas nur malĉefa, akcesora, pleniga regulo, kaj, se oni rigardas ĝin kiel ĉefan kaj bazan principon de la lingvo, kiu kontraŭstarus al la netuŝebleco de la Fundamento, kies nepran necesecon

konstante proklamis Zamenhof, kaj kiu permesis senliman

ŝanĝadon de ĉiuj radikoj de nia vortaro, eĉ de tiuj, kiuj troviĝas en la Fundamento, tiam oni konfuzus la principojn de Esperanto kun tiuj de Ido, kiuj, malgraŭ la malvera aserto de la idistoj, estas tute kontraŭaj al tiuj de Esperanto”.

(Oficiala Klasika Libro de Esperanto.)

2. Principo de internacieco

Por la minimuma balasto de la memoro oni devas elekti tiujn vortojn, kiuj estas plej konataj t. e. plej internaciaj. Internacia vorto laŭ ĝenerala difino estas vorto komprenebla al la plimulto el la indoeŭroplingvanoj. Ne la nombro da lingvoj enhavantaj iun vorton, sed la proksimuma nombro da personoj ĝin konantaj devas esti decida por la grado de internacie-22

FREMDVORTOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

co. Komparu ekzemplojn puero-knabo kaj sudor-ŝviti (pĝ. 10) kaj vidu plue pri la diversaj postuloj pri internacieco, kiujn faras diversaj lingvouzantaj medioj, (pĝ. 26: Rilato inter la scienca-teknika kaj la komuna lingvoj). Fine, atentu pri la internacieco de la senco (pĝ. 9). Vorto kiel konvencia estas internacia laŭforme, sed tute ne laŭsence.

3. Principo de koncizo

(principo de vorta ekonomio)

Ju pli koncizaj la radikoj, des pli kunmeteblaj ili estas, kaj des pli esprimriĉa estas la lingvo. En la naciaj lingvoj — precipe en la moderna tempo — oni povas rimarki la tendencon al

mallongaj, koncizaj esprimoj. Konata pariza fervojsocieto oficiale nomiĝas ”La compagnie de chemin de fer Nord-Sud”. La ĉiutaga parolo mallongigis la nomon kaj restis nur ”Nord-Sud”. La vorto piano estas mallongigo de ”un clavecin à for-te et piano”, k.t.p. Same ni diras Satano anstataŭ ”ano de Sen-nacieca Asocio Tutmonda”. Kominterno anstataŭ ”Komunista

Internacio”, kino anstataŭ kinematografo k.t.p. Kio en la naciaj lingvoj estas sekvo de sana instinkto, tio devas en la ar-tefarita lingvo esti konscia racia celado.

RIMARKO: Komparu la principon de koncizo kun la princi-

po de sufiĉo starigita de René de Saussure. La principo de sufiĉo koncernas al kunmetado de vortoj — postulas eviton

de nenecesaj vortoj en kunmetaĵo. (Ekz. koncizeco, evitebla la sufiksa vorto ec’, ĉar konciz- jam enhavas la ideon de ec). La principo de koncizo koncernas al formo de simpla vorto,

23

TITOLO

eLIBRO

postulas eviton de nenecesaj silaboj aŭ literoj. (Ekz. intellek-tuala, forigenda l kaj ual).

  1. Principo de laŭreguleco

(principo de analogo)

Esperantigante vorton oni devas kiom eble plej multe konser-vi unuformigajn karakterizaĵojn de la fontvortoj uzante analogan transskribon, kaj devenigante kiom eble plej multe laŭ gramatika naturo de la fontvorto. ¯eneraligo, unuformigo

estas la vojo al simplo. Kiam Zamenhof faris la finaĵon o al ĉiuj substantivoj, a al ĉiuj adjektivoj k.t.p. li faris ekstreman

ĝeneraligon per tio malŝarĝante la memoron.

Transskribante nacilingvan formon en esperantan grafion

oni konsideras la prononcan kaj grafian internaciecon de la koncerna vorto laŭ la modelo, kiun faris Zamenhof en sia

Fundamento. ¯uste tio, kion oni ordinare nomas la ”spirito de la lingvo” estas la laŭreguleco, la interna analogo kaj konformo en la lingvo. Oni faris gravajn sistemajn studojn pri la transskribado de la literoj, silaboj kaj finaĵoj el la nacilingvaj vortoj. (Rollet de l’Isle pĝ. 41-51 kaj Wüster pĝ. (42).), al kiuj ni almontras. Ni nur klarigas la principon per kelkaj ekzemploj:

Por la internacia finaĵo -tion oni ĉiam preferas doni la esperantan formon -cio. Oni ne esperantigas jen Ration per racio, jen Nation per naciono aŭ nationo.

En vortlisto starigita en Internacia Scienca Revuo (Nro 3, 1904) oni proponas la vorton probabilito (fr. probabilité). En sekvintaj numeroj multaj legantoj kontraŭproponas la pli

24

FREMDVORTOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

simplan formon probabla (nun oficiala) kun la motivigo, ke ĝi estas analoga kun kapabla. (Ja ankaŭ pro adjektiva naturo de la radiko).

P. Stojan (1925) plendas pri la formo komisaro oficialigita en la unua Oficiala Aldono, montrante, ke post zamenhofaj

sekretario, notario oni atendus la analogan formon komisario.

5. Principo de bonsoneco

(parola klaro)

La esperantigita vorto devas esti ne nur belsona — tio estas demando pri gusto — sed ĝi devas esti facile kaj klare elparolebla kaj per tio klare komprenebla. Ankaŭ en sonkombi-

nado oni devas obei la principon de internacieco: eviti tiujn sonojn, kiuj por la plimulto estas malfacile prononcataj. Oni ekz. devas eviti en novaj vortoj ˛ kaj malfacilajn sonkombi-naĵojn kiel sc, kc, nkc, ksc, k.t.p. ¯enerale du sinsekvaj kon-sonantoj estas malfacile elparoleblaj, kiam unu el ili estas

”kunmetita” konsonanto (c, ĉ, ĝ, ĵ, ŝ), ekz. la oficiala budĝeto estas malfacila, pli bona estus buĝeto.

25

TITOLO

eLIBRO

ANALIZADO DE FREMDVORTOJ

LAŭ LA STARIGITAJ PRINCIPOJ

Rilato inter la scienc-teknika kaj komuna lingvoj

Oni nepre devas akre distingi inter la bezonoj de la scienca-teknika lingvo kaj tiuj de la ĝenerala. En la komuna lingvo

— en tiu esperanto, kiun la esperantistoj deziras instrui al la granda popolamaso — al la miloj da infanoj lernejaj — oni nepre devas gardi ĝian simplan formon — ne aldoni tro da afiksoj, kiuj ne samgrade simpligas la lernadon de la lingvo — ne pligrandigi la vortaron sen nepra bezono, t. e. ke la principo de vortara ekonomio ĉi tie antaŭ ĉio devas esti konsiderata.

En la scienca-teknika lingvo la postulo de precizo estas tre grava. Por la sciencisto internacia vorto jam konata prezentas pli klaran kaj precizan esprimon ol nekonata kunmetaĵo el konataj esperantaj radikoj:

”… kunmetata vorto komprenebla sen speciala interkon-

sento aŭ per internacia konsento, havas pli grandan valoron ol netute internacia simpla vorto. Sed ĝi ne egalvaloras tute internacian simplan vorton, ĉar oni devas atenti, ke por sciencistoj aŭ teknikistoj, vorto, kiun ili konas, ĉiam prezentos pli grandan certecon de preciza komprenebleco ol alia nova vorto, eĉ perfekte komprenebla; efektive tiu lasta bezonas iom da interkonsento por esti sendube aplikata al esprimota ideo.

(Ekz. ili ŝatos pli antropoida ol homforma; poliedro ol multedro; multipliki ol obligi; isomorfa ol samforma k.t.p.) Plie trovi en la 26

FREMDVORTOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

lingvo vortojn, kiujn ili kutimas uzi, certe allogas sciencistojn aŭ teknikistojn …” (Rollet de l’Isle) (komparu sub principo de vortara ekonomio punkto ĉ).

Oni do vidas, ke la principo de internacieco estas pli gra-va en la scienca-teknika lingvo ol en la ĝenerala. La unua estas multe pli dependa de la formoj jam ekzistantaj en la naciaj lingvoj, kiujn kutimas uzi la sciencistoj kaj teknikistoj —

dum la ĝenerala lingvo prefere pliboniĝas kreskante per siaj propraj elementoj, evoluante per sia propra forto. La esperantisto-sciencisto ofte bezonas sin esprimi per neologismoj, kiuj en la komuna lingvo estus nepre nepermesindaj.

¯eneralaj ekzemploj de analizado

Kiam oni havas la taskon elekti la plej bonan vortformon por esprimota ideo, oni do konsideras la supre menciitajn kvin principojn. Tre ofte ne estas eble trovi esprimon, kiu konformas al ĉiuj principoj — montriĝas je komparo inter proponeblaj formoj, ke ili povas kontraŭi unuj al la aliaj. Ni ilustras tion per ekzemploj:

Ni deziras esprimi en esperanto internacian vorton ”Funk-

tionalisme”. Proponeblaj formoj: funkcionalismo, funkciismo.

[3]* Funkcionalismo estas la plej internacia formo — senpe-re komprenata de la plimulto: ĝi estas konforma al la principo de internacieco. Funkciismo konformas al la principo de koncizo kaj — ĉar kunmetita el oficialaj vortradikoj — al la principo de vortara ekonomio. Tamen oni vidas tre ofte la unu-

* La enparentezigitaj ciferoj markas la ekzemplojn montrante al grafikaĵo sur pĝ. 52.

27

TITOLO

eLIBRO

an formon kaj similajn formojn, ekz. racionalismo anstataŭ raciismo, naturalismo anstataŭ naturismo, pacifismo anstataŭ pacismo k.t.p., ĉar ili estas pli internaciaj — pli multe laŭ la kutimo, sed espereble tiaj pezaj formoj malaperos.

Ni deziras esperantigi la internacian esprimon sexual edu-

cation (angla). Proponeblaj formoj: seksuala edukacio, seksa eduko.

[4] Ni tuj povas forĵeti edukacio, ĉar ĝi estas kontraŭ la principo de vortara ekonomio — la oficiala vorto eduko estas nepre preferinda. Inter seksa kaj seksuala oni povas heziti. Kiel adjektivo seksuala estas la kutima internacia formo, sed ĉar ankaŭ seksa estas bone konata per la substantivo sex en diversaj lingvoj, tial tiu formo montriĝis plene sufiĉa.

[5] K. Bein enkondukis la vorton prestidigitatoro (laŭ PV).

Pro peko kontraŭ la principo de koncizo kaj la principo de bonsoneco ŝajnas, ke oni ne maltrafus, anstataŭigante ĝin per simpla iluziisto, kiu almenaŭ estas konforma al la principo de vortara ekonomio, kvankam nekonforma al la principo de

internacieco.

La vorto ekshibitionismo uzita de S. Ziegler (en ”Sekspsi-

kologio”, SAT-Biblioteko, 1926) ne estas konforma al princi-po de laŭreguleco, kiu postulas la formon ekshibiciismo.

[6] La internacian formon proletario (oficiala) anstataŭigis la pli konciza formo proleto, per kiu oni kunmetas proletaro anstataŭ proletariaro. La neoficialaj formoj estas la plej ĝenerale uzataj.

[6] Same la oficiala spontanea ofte estas anstataŭigata per pli koncizaj spontana aŭ sponta.

Kontraŭe oni ofte preferas formojn iniciativo kaj iniciatoro anstataŭ koncizajn, oficialajn iniciato kaj iniciatanto. Same 28

FREMDVORTOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

anstataŭ oficialan skadro la zamenhofan eskadron° aŭ la formon skadrono.

Specialan konformiĝon al la principo de koncizo repre-

zentas kiel moderna lingva fenomeno la t.n. stumpvortoj

(germane Stutzwörter, angle stumpwords), por kiuj ni en naciaj lingvoj povas trovi multajn ekzemplojn. Stumpvorto kre-iĝas tiel, ke el longa vorto oni forĵetas la plejparton restigante nur malgrandan parton, stumpon, kiu ofte havis neniun memstaran signifon. Francaj vortoj kiel amphi (el amphithé-

âtre), métro (el métropolitain), taxi (el taximètre) estas tiaj modernaj stumpvortoj. El automobil oni en franca lingvo kreis auto, en dana lingvo bil.

La francida esperanta vorto aŭtobuso estas kunmetita stumpvorto (kontaminacio) kreita laŭ jena proceso: auto-

(mobil) + (omni)bus = autobus. En tiu rilato estas interesa la dana omnibil kunmetita el elementoj el la samaj du vortoj laŭ analoga proceso: omni(bus) + (automo)bil = omnibil. Tiu vorto havas la saman signifon kiel la esperanta aŭtobuso.

Oni precipe post la milito artefaris amason da tiaj konta-

minacioj, per kiuj oni precipe en revoluciaj rondoj raciigas la lingvon: Komintern (Kommunistische Internationale), Agit-prop (Agitation & Propaganda), Inprekor (Internationaler Presse Korrespondent), Kol˛oz (rusa: kollektivnoje hosjajstvo, kolektiva mastrumo) k.t.p. k.t.p.

En esperanto oni certe devas prudente sekvi tiun emon al

mallongaj esprimoj ne farante al si tro da proetimologiaj

skrupuloj. Sed oni ja devas atenti, ke oni ne pro koncizo peku kontraŭ la principo de internacieco. Ekz. por aristokrato oni ne senkritike devas esperantigi la francan stumpvorton aristo (pariza ĵargono), kiu per la konciziĝo perdis sian interna-29

TITOLO

eLIBRO

cian karakteron. En esperanto oni jam ofte uzas kino ansta-taŭ kinematografo, foto anstataŭ fotografaĵo. — Same okazas aliaj koncizigaj lingvaj procezoj: stenodaktilografi > stenodak-tili, ankoraŭ pli bona estus stenodakti, radiofotografio > radio-grafio, pli bona eble estus radiofoto, radiotelefonio > radiofonio, radiotelegramo > radiogramo k. s.

Anstataŭ aŭtomobilo, taksimetra aŭtomobilo kaj amfiteatro

oni sendomaĝe povus akcepti aŭto*, taksio kaj amfio k.t.p.

Similaj al kontaminacioj kaj same ludantaj lingvekonomian

rolon estas vortoj kun duobla provizo da samsonaj silaboj (aŭ sonoj aŭ songrupoj), kio kaŭzas elĵeton de unu el ili, ekz. tra-gikokomedio jam en nacilingva uzo fariĝis tragikomedio, kaj mineralogio devus tute korekte nomiĝi mineralologio. Tian

forigon de superflua sonduoblaĵo oni nomas per speciala termino haplologio. Tiu simpliga tendenco certe ankaŭ estas

kelkfoje konscie aplikebla por esperantigo. Tiel oni apenaŭ riskus domaĝon anstataŭigante hipopotamo per hipotamo k. s.

Cetere atentindaj el lingvekonomia vidpunkto ankaŭ estas

la litervortoj, ekz. U.S.A., U.S.S.R., S.A.T., U.E.A., T.E.K.A., L.E.A., P.K., K.R., L.K., k.t.p. per kiuj oni nomigas landojn, fir-mojn, instituciojn, unuiĝojn k.t.p. kaj el kiuj multaj taŭgas por fari novajn. ankoraŭ pli koncizajn vortojn: Sat, Koro, Teka, Hapag (H. A. P. A. G. = Hamburg-Amerikanische-Parketfahrt-Aktien-Gesellschaft) k.t.p.

[7] En Internacia Scienca Revuo (1904 kaj sekvintajn ja-

rojn) oni proponis funcio, acidento, vacini k.a. pro pli facila prononco. La formoj funkcio, akcidento, vakcini oficialiĝis: la

* uzita de Baghy: ŝi banas sin en porcelana kuvo, per aŭto ŝi veturas dum la pluvo. (Pilgrimo, pĝ. 83.)

30

FREMDVORTOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

atento pri la principo de internacieco venkis super tiu pri la principo de bonsoneco.

Cetere oni emas konforme al tiu lasta principo forigi el la vortoj la malfacile elparoleblan ˛. Verax proponas kiom eble plej grandan uzadon de k anstataŭ ˛: kemio (ęmio), koruso

(˛oro) k.t.p. La evoluo anstataŭigis ar˛itekto, te˛niko, psi˛ologio, ˛ino kaj multajn aliajn formojn uzatajn antaŭ 20 jaroj per simplaj arkitekto, tekniko, psikologio, ĉino k.t.p.

Interesaj el kritike analiza vidpunkto estas tiuj vortoj, pri kiuj oni hezitas uzante du formojn el diversaj lingvofontoj havantajn la saman sencon. Ili bone ilustras la malfacilojn en la elekto de la plej taŭga formo por nova vorto. Jen kelkaj ekzemploj: oni uzas tempesto apud ŝtormo, kaki apud feki, prelego apud lekcio, aceto apud vinagro, skorio apud ŝlako, trabanto apud satelito, strando apud plaĝo, apologo apud fablo, diareo apud lakso, skuno* apud goeleto.

Pro kio do aperas tiaj duope paralele uzataj formoj? Sen-

dube oni grandaparte devas serĉi la kaŭzon en la influo de la naciaj lingvoj. Tute nature la anglo preferas la formon tempesto samtempe ke la germano pli ŝatas la formon ŝtormo, kiu al li estas plej simpla. Dum germana esperantisto uzas la vorton strando, franco pli emas al la formo plaĝo, k.t.p. — diversaj aŭtoroj — diversaj gustoj. Ke eĉ sama aŭtoro povas havi diversajn gustojn: skuno kaj goeleto estas ambaŭ zamenhofaj —

tio nur estas stranga, aparta kazo. Ofte la lukto okazas inter internacia grekolatinida vorto kaj vorto internacie konata sed ĉerpita el nacia lingvo, ekz. apologo kaj fablo, aŭ ĝi estas kaŭ-

zita de lingva kritiko ĉe la uzantoj ekz. pro nesufiĉa internacieco de iu esprimo, tiel diareo anstataŭas la formon lakso

* En la vortaro de Verax troviĝas formo ŝunero nun ne plu uzata.

31

TITOLO

eLIBRO

malgraŭ ties koncizo ĝuste pro la pli internacia karaktero de diareo. Same anstataŭ oficiala lekcio oni tre ofte uzas prelego

— bona anstataŭigo, unue ĉar ĝi estas pli bonsona, due ĉar verŝajne la radiko memorigante pri la radiko ”legi” kaŭzas ideasocion al la germana vorto Vorlesung. Alia afero estas la senduba danĝero de laŭplaĉa anstataŭigo de malnovaj radikoj per novaj.

Tiaj paralele uzataj vortoj ankaŭ ekzistas en la kulturlingvoj. En esperanto verŝajne kelkaj el la superfluaj vortoj estos tute elŝovitaj ekz. kiel menciite rimarkinde maloftiĝis lekcio, dum prelego fariĝis pli ĝenerala vorto. En aliaj el tiuj vortpa-roj probable iom post iom kreiĝos ia nuanco, ekz. tiel ke plaĝo povus prezenti la ideon de ”strando, kiu estas oportuna por banado”, aŭ simple ”banloko”, k. s.

RIMARKO: Kelkfoje pluraj proponoj povas esti pravigataj —

oni ekz. povas heziti, el kiu nacilingva formo oni devenigu la internacian vorton. Tiel oni povas apliki diversajn formojn dum multaj jaroj ĝis fine la ĝenerala uzado de unu formo povas decidigi ĝian oficialigon. Ekzemplo pri tio povas esti la vorto konkeri. En la Dana-Esperanta vortaro de Bendix (1909) oni proponis la formon konkvesti. En la vortaro de Verax

(1910) oni trovas la formon konkveri, kiu jam estis ofte uzata ekz. en Internacia Scienca Revuo (1904 kaj sekvintajn jarojn).

en la vortaro de Kabe oni trovas ĝis la lasta eldono (1925) konkiri, kaj fine en PV (1930) la nun ĝenerale uzatan oficialan formon konkeri.

Antaŭ 20 jaroj oni ordinare uzis la formon pronunci, pos-

te prononci venkis kaj fariĝis oficiala. Same oni hezitis inter vi-pero kaj vipuro, la lasta formo venkis, kaj hodiaŭ oni hezitas 32

FREMDVORTOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

inter pingvino kaj pingveno, batato kaj patato, baledo kaj bale-to, ŝofero kaj ŝoforo, k.a. La popolo decidas.

Specialaj ekzemploj

Estas eble starigi kelkajn grupojn el tipaj fremdvortoj karak-terizaj per siaj finaĵoj. ĉar ili ampleksas sufiĉe konsiderindan parton de la fremdvortoj, ni speciale pritraktas kelkajn tiajn grupojn, aplikante niajn kvin principojn por kritika analizado de kelkaj ekzemploj.

Vortoj kun finaĵo -cio

Diskutojn kaŭzis la vortoj, kiuj finiĝas per -cio respondanta al la internacia finaĵo -tion: ĉu redakcio, administracio aŭ redaktejo, administrejo? Hodiaŭ ĉiuj konsentas, ke ambaŭ formoj estas kune uzeblaj: redaktejo, administrejo estas ejo, kie oni redaktas, administras, kie oficas la redakcio, administracio, kaj tiuj lastaj du vortoj signifas respektive redaktistaro, adminis-trantaro. Tamen oni kutimas uzi ilin ankaŭ en la senco de

redaktejo, administrejo.

[8] En aliaj vortoj -cio estas forigebla. Verax ekz. diras koaguli kaj ne koagulacii — li eĉ proponas koagli. Koagulacii pekus kontraŭ la principo de vorta ekonomio kaj de bonsoneco. Aliflanke koagli estas bonsona kaj konciza, sed tamen dube bona, ĉar la formo koaguli estas pli konforma al la principo de internacieco.

[9] Same estas uzata anstataŭ la malbonsona kaj malkon-

ciza opozicii (oficiala) la neoficiala vorto oponi, sed oni ne uzas konsekvence la formon opono (kontraŭ la principo de laŭre-33

TITOLO

eLIBRO

guleco), ĉar opozicio estas pli senpere internacie komprena-ta.

[10] Oni diras diskuti, sed jen oni uzas konsekvencan for-

mon diskuto kaj ne la malpli bonsonan kaj koncizan, sed pli internacian formon diskucio.

En la oficiala vorto kapitulaci oni forĵetis nur i el kapitula-cii. Pli bona estus simpla formo kapituli kun substantiva kapitul(ad)o (ado jen respondas al la germana ierung kaj angla ing, finaĵoj ofte uzataj por internaciaj vortoj).

Same anstataŭ irigacio oni proponis la formon irigaco, kiu en la jena okazo estas pravigebla, ĉar oni ne bone povas uzi la formon irigi pro ebla konfuzo kun la signifo ”igi iri”.

En la vortaro de Verax troviĝas la formoj kristaligo kaj neŭ-

triga kaj ne la pezaj kristalizacio kaj neŭtralizacia.

Se oni analizas la oficialan radikaron de esperanto oni

miras pro la nekonsekvenco en la oficialaj verbaj formoj de kelkaj internaciaj vortoj kun finaĵo -cio (nekonformo al la principo de laŭreguleco):

abnegacio, abnegacii

apelacio, apelacii

civilizacio, civilizacii

deklinacio, deklinacii

dekoracio, dekoracii

demonstracio, demonstracii

erupcio, erupcii

konjugacio, konjugacii

konversacio, konversacii

navigacio, navigacii

reformacio, reformacii

spekulacio, spekulacii

34

FREMDVORTOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

sed nekonsekvence:

administracio, administri

delegacio, delegi

kontribucio, kontribui

rezignacio, rezigni

k.t.p.

Oni sin demandas, kial oni oficiale rajtas diri delegi, sed ne abnegi, kontribui, rezigni, sed ne apeli, deklini.

Kiel rezulto de interkonsiliĝa enketo post korespondado

kun L.K.-anoj raportas la fakestro de komuna vortaro Prof. E.

Grosjean-Maupin:

”… multaj el miaj kolegoj … aldonas tre atentindajn rimar-kojn kaj ĝustajn kritikojn koncerne la vortojn kun la pseŭ-

dosufiksoj acio, icio, ucio kaj la verban finiĝon ii. Pro klare montritaj motivoj ili principe firme malaprobas la radikojn apelaci’, arbitraci’, civilizaci’, deklaraci’, erudici’, evoluci’, kontribuci’, konversaci’, navigaci’, revelaci’, revizi’, rezignaci’, spekulaci’, sugesti’ k.t.p. preferante la pli simplajn formojn apel’ aŭ apelac’, arbitrac’, civiliz’, deklar’, erudit’, evolu’, kontribu’, konvers’, navig’, revel’, rezignac’, spekul’, sugest’, k. t. p … .”

A. Oni povas grupigi la verbonaturajn -cio-vortojn en du

kategoriojn:

1-a: Estas signifa diferenco inter:

administracio, administro

ekspozicio, ekspozo

kontribucio, kontribuo

okupacio, okupo

operacio, opero

projekcio, projekto

k.t.p.

35

TITOLO

eLIBRO

2-a: sed:

deklaro = deklaracio

evoluo = evolucio

inaŭguro = inaŭguracio

k.t.p

En la 1-a kategorio oni povas ellasi i kiel oni faris en kapitulaco*, obstrukco k.a. kaj proponis en arbitrac’, rezignac’ k.t.p.

por eviti la malbonsonajn vortojn kun — cii. La ellaso de i konformas en la plej multaj okazoj al la principoj de koncizo kaj bonsoneco, sed apenaŭ al la principo de internacieco. Se oni volas apliki tiun ellason, tiam oni devas esti konsekvenca ĉiam ellasante i el -cio-vortoj de tiu kategorio. Eble tiuj formoj iam montriĝos vivkapablaj pro koncizo, sed ankoraŭ la

kutimo el la naciaj lingvoj pri -cio supozinde estas tro forta.

(En angla lingvo oni tamen povas trovi iom analogajn for-

mojn en verboj irigate(irigaci), operate(operaci) k.t.p.).

En la 2-a kategorio oni povas eviti la finaĵojn cio, acio, icio, ucio, substantivigante la purajn verbojn: deklari-deklaro. En la vortoj de tiu kategorio la substantivoj konservis sian etimologian signifon: ago aŭ rezulto de ago, kiun signifon donas en la latina lingvo la finaĵo -io, -ionis, aldonata al la supina formo de la verbo (Ekz. agere, actum per kiu actionis fariĝis internacia, retrovebla en esperanta transakcio).

B. Pri la -cio-vortoj kun substantiva naturo ni povas fari la sekvantajn konsiderojn:

a) En kelkaj -cio-vortoj la substantiva formo estas la ĉefa;

* Vidu pri kapitulaco pĝ. 34. Tiu ĉi vorto do apartenas al nia 2-a kategorio, kvankam ĝi estas menciata kiel ekzemplo por la

praktikado de la 1-a.

36

FREMDVORTOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

el tiu oni devenigas la verban formon. Ekz. ambicio-ambicii, sankcio-sankcii, subvencio-subvencii, en kiuj ekzistas neniu simpla internacia verba formo. En tiaj vortoj i povus esti ellasa-ta aŭ ne.

b) En aliaj substantivaj -cio-vortoj ekzistas nur substanti-va formo (kelkaj kun adjektiva derivato). Ekz. generacio, nacio, obligacio, pozicio, racio, restoracio, k.t.p. En ili oni certe devus konservi i.

c) Vortoj kiel akacio, akcio, glacio, gracio, kalcio, k.t.p. estas etimologie neparencaj kun la aliaj cio-vortoj — ili devas resti neŝanĝitaj.

Vortoj kun finaĵo -enc’ aŭ -ent’.

En la oficiala radikaro ni trovas kelkajn neanalogajn for-

mojn kun tiuj finaĵoj: konsekvenco, potenco, sed elokventa, evi-denta, kompetenta, impertinenta, indiferenta, inteligenta k.t.p.

Laŭ la oficiala difino de tiuj vortoj ili ĉiuj reprezentas kvali-ton t.e. ili posedas adjektivan naturon. Laŭ la principo de laŭ-

reguleco estus konvene estonte eviti devenigon en esperan-

ton de substantive devenigitaj adjektivradikaj fontvortoj kiel konsekvenca k.t.p. (Tamen ekscelenco, eminenco, ĉar ili estas substantivradikaj kiel titoloj).

[11] Vortoj kiel kondolenci (vidu pĝ. 13), riverenci, diferenci, dekadenco estas devenigitaj de substantivaj formoj de verb-radikaj vortoj. Kiel fundamentajn formojn estus pli logike elekti la mallongajn kondoli, riveri (franca révérer), diferi (franca différer), dekadi (hispana decaer). La oficialaj formoj tamen hodiaŭ estas absolute preferindaj pro sia internacieco, (kaj riverenci eble ankaŭ pro ekzisto de rivero en signifo de fluanta akvaro).

37

TITOLO

eLIBRO

La duformeco de tiaj ĉi vortoj donas al ni la eblon fari nuancojn, ekz.: konkurenci (komerce konkuri), konfidenci (konfi-di en la signifo ”forlasi al la diskreteco de iu ion, kion li devas silenti”. Laŭ PV).

Vortoj kun finaĵo -io aŭ -iko.

En la oficiala radikaro oni trovas la formojn:

anatomio, anatomiisto

biologio, biologiisto

entomologio, entomologiisto

etimologio, etimologiisto

etnografio, etnografiisto

fiziologio, fiziologiisto

genealogio, genealogiisto

grafologio, grafologiisto

ideografio, ideografiisto

kartografio, kartografiisto

meteorologio, meteorologiisto

mineralogio, mineralogiisto

ornitologio, ornitologiisto

paleografio, paleografiisto

paleontologio, paleontologiisto

patologio, patologiisto

tipografio, tipografiisto

sed nekonsekvence:

geologio, geologo

filologio, filologo

astronomio, astronomo

38

FREMDVORTOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

[12] Forigante la formojn finiĝantajn per iisto ni havas pli koncizan kaj pli bonsonan ornitologo k.t.p. La enkonduko de neologismoj kiel ornitologo estas konforma al la principo de internacieco kaj tiu de laŭreguleco kaj oni en tiu ĉi okazo certe povas sendomaĝe toleri la pekon kontraŭ la principo de

vortara ekonomio.

Oni proponis formojn kiel filozofo en senco de filozofio (fi-lozofado) rigardante ĝin kiel substantivan formon de filozofi, sekve oni povus tiam regule formi filozofisto.

Kontraŭe oni volis anstataŭigi nekrologo per nekrologio*, per kio oni povus rezervi al la finaĵo ologo la signifon de persono.

[13] Tiuj du ekzemploj povas ilustri, kiel oni provis kon-

traŭbatali la arbitron de la malnovaj lingvoj celante konfor-migi la novan lingvon al la principo de laŭreguleco metante en duan vicon la principon de internacieco. La esperantistoj tamen nun certe finspertis, ke estas praktike neeble kateni lingvon per rigidaj reguloj, kiuj spitas la kutimon. Oni ja ne devas forgesi, ke ĝuste tiu kutimo estas lingvosimpliga faktoro tre konsiderinda.

Dum la lastaj jaroj disvastiĝis la uzado de la internacia fi-naĵo — io por landaj nomoj — precipe en laboristaj rondoj oni uzas ĝin konsekvence kiel sufikson anstataŭ la malpli internacian (por la poŝto!), oficialan radikon -ujo. La demando pri la nomigado de landoj kaŭzis multe da ofte akraj diskutoj, pri kies rezulto decidos la estonto.

Koncerne al la landnoma problemo meritas ripeton tiu

propono, kiun faris P. Christaller jam en 1914 pri apostrofa-

* Tiun formon mi lastfoje vidis en »Argentina Esperantisto« Julio-Aŭg. 1932. Verŝajne ĝi aperis en esperanto ĉefe pro influo de la franca vorto necrologie.

39

TITOLO

eLIBRO

do de landaj nomoj: Germanujo > German’jo, Belgujo > Belg’jo, per kio oni forigante u havus akcenton laŭ la naciaj kutimoj (konformiĝante al la principo de internacieco), kaj per kio oni samtempe en multaj landnomoj povus eviti la akcentadon de

i, kiu por multaj estas malagrabla.

Analoga kun iisto ni trovas la finaĵon ikisto en kelkaj oficialaj vortoj, pri kiuj plendas P. Stojan (1925):”gimnastikisto, beletristikisto, meąnikisto, botanikisto, numismatikisto, … anstataŭ raciaj gimnasto, beletristo, meąnisto, botanisto, numis-matisto (fakoj). Ja ni havas jam parojn simetriajn — simbolo simboliko, lingvisto lingvistiko, retoro retoriko, poeto poetiko, skolasto skolastiko, stilisto stilistiko, k.a.”.

En multaj kazoj ni povas fari eĉ pli simplajn formojn ol la supre menciitajn: beletr(istik)isto > beletro, estet(ik)isto > este-to, gramat(ik)isto > gramato, matemat(ik)isto > matemato, numismat(ik)isto > numismato respondajn al oficialaj retoro, akrobato, kaj proponitaj gimnasto, skolasto.

Oni proponis anstataŭigi matematika per matemata, bota-

nika per botana. k.t.p. kaj oni sekve por la respondaj istoj devus havi matematisto, botanisto. Same ni trovas en PV beletro kiel novan formon por beletristiko. Sed evidente estas pli racie prefere al tiuj formoj akcepti matemato — matematiko, botano* — botaniko, beletro — beletriko, respondajn al akrobato —

akrobatiko, diplomato — diplomatio, filologo — filologio, astronomo — astronomio. Estas ja pli konsekvence uzi beletro anstataŭ beletristo aŭ beletrikisto aŭ beletristikisto.

* la grekaj radikoj botan’ = planto. matematos’ = scienco ne estas memstare uzataj en la modernaj lingvoj kaj ili tial estas bone apli-keblaj por la esperantistoj. Entute pure etimologiaj motivoj ne devas sufiĉi por bari vojon al pli raciaj vortformoj.

40

FREMDVORTOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

Oni multfoje ankaŭ faris la proponon akcepti la finaĵojn

-i’ kaj -ik’ kiel sufiksojn por fako, klaso, arto, scienco. La konsekvenca uzado de tiuj sufiksoj donus la eblon krei multe da novaj esprimoj, kaj krom tio oni povus anstataŭigi plurajn nun uzatajn -ik- kaj -i-formojn per pli raciaj.

Konsiderante -ik’ kaj -i’ kiel esperantajn sufiksojn ni povas distingi du kategoriojn:

1) La baza vortradiko esprimas personon:

a) ik’: gimnasto, matemato, botano, oratoro.

b) i’: alęmo, terapo (kuracisto), stratego, diplomato,

monarko, kirurgo, filozofo, stenografo, astronomo,

filologo.

2) La baza vortradiko esprimas temon aŭ objekton por la

fako esprimata per:

a) ik’: lingvo, ĵurnalo per kiuj oni havus lingviko kaj

lingvisto, ĵurnaliko kaj ĵurnalisto. (Pri vortoj kiel fiziko, meąniko, optiko, tekniko oni povas dubi ĉu aparte-nigi ilin al tiu ĉi kategorio, kio pravigus la simplajn

fizisto, meąnisto, optisto, teknisto, aŭ ĉu severe

konsideri ilin kiel nerompeblajn radikojn).

b) i’: telegrafo — telegrafio — telegrafisto, telefono —

telefonio — telefonisto, mikroskopo — mikroskopio —

mikroskopisto.

Kvankam formoj kiel lingviko, ĵurnaliko, anstataŭ lingvisti-ko, ĵurnalistiko estus preferindaj, la tempo por konsekvenca uzado de tiaj pli raciaj formoj per sufiksigo de ik’ kaj i’ tamen ankoraŭ eble ne estas sufiĉe matura (vidu la konkludon sub 2). Oni per tio kreus multe da puraj, eble idealaj esperantoformoj, kiuj tamen en multaj kazoj estus maltro internaciaj 41

TITOLO

eLIBRO

laŭ vidpunkto hodiaŭa. (Ekz. danciko: la arto danci aŭ krei dancojn, desegniko: la arto desegni, ĝardeniko apud ĝardenarto, arkitektiko aŭ arkitektio apud arkitekturo, edukiko aŭ edukio apud pedagogio, mastrumiko aŭ mastrumio: prihejma ekonomiko aŭ ekonomio, k.t.p., k.t.p.).

En francidaj vortoj — ik (ique) ofte estas adjektiva finaĵo, kiu egalas al esperanta — a, kaj tial ofte estas sendomaĝe forigebla, ekz. erota, aŭtenta, hermeta, kiel jam en elasta k.t.p.

anstataŭ erotika, aŭtentika, hermetika, elastika k.t.p. (principo de koncizo).

Botanika kaj zoologia nomigado

Aparta, sed pro alporto de multaj neologismoj tre grava problemo estas racia nomigado en esperanto de plantoj kaj be-

stoj. Tiu problemo unuavice koncernas al la ĝenerala lingvo —

duavice al la scienca lingvo, en kiu sufiĉas simple uzi la latin-grekajn nomojn.

Ofte okazas, ke oni hezitas en la elekto de konvena espe-

ranta formo pri planta aŭ besta nomo. Ekz. la saman planton oni nomas medikago kaj luzerno, la saman beston makrocefalo kaj kaĉaloto. Utilas do rigardi kaj kritiki la diversajn manie-rojn, en kiuj oni en esperanto kreas tiajn nomojn. Ni tion faras tre nedetale.

Oni povas sekvi kvar procedojn:

1) Oni esperantigas la gentan nomon de la scienca nomo*,

ekz. medikago (medicago sativa), eriko (specoj de erica),

perko (perca fluviatilis).

* La sciencaj nomoj konsistas el du partoj, el kiuj indikas la unua genton, la dua specon,

42

FREMDVORTOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

2) Oni esperantigas la spec-karakterizan nomon de la

scienca nomo, ekz. makrocefalo (physeter macrocephalus),

frugilego (corvus frugilegus), cembro (pinus cembra),

aŭrikulo (primula auricula).

3) Oni esperantigas senpere nacilingvan nomon internacie

konatan ekz. kaĉaloto (physeter macrocephalus), luzerno

(medicago sativa), edelvejso (specoj de leontopodium),

ĉevalo (equus caballus), marabuo (leptoptilus).

4) Oni tradukas esperanten la sencon de nacilingva nomo.

Zamenhofaj ekzemploj el fabeloj de Andersen: kresto-

floro (celosia cristata) fajrolilio (verŝajne lilium croceum), neĝborulo (galanthus nivalis), akva rozo (nymphæa alba),

majskarabo (specoj de melolontha).

Koncerne al 1). Tiu procedo estas bona por esperantigi no-

mon de gento, ekz. lilio (lilium) kaj nomon de speco apartenanta al gento, en kiu ekzistas neniu alia speco, ekz. egopodio (ekzistas nur ægopodium podagraria), alie ĝi estas dube bona por esperantigi nomon de speco. Ekz. medikago por la speco medicago sativa estas nekontentiga, ĉar ekzistas krom m. sativa alia ĝenerale konata speco el tiu gento: medicago lupuli-na. Por la gento oni prave povas akcepti la nomon medikago, sed por la speco oni devas trovi alian nomon por ne riski kon-fuzon: luzerno estas internacie tre konata kaj tute kontentiga.

Koncerne al 2). Tiu ĉi multe uzata maniero estas bona, kiam

ĝi estas praktikebla. Sed en multaj kazoj la speca nomo en la scienca nomo ne taŭgas por esperantigo. Ekz. vulgaris, sativa, major, arvensis, gracilis (k.t.p.) ĉiu troviĝas en multaj botanikaj kaj zoologiaj nomoj. La esperanta formo makrocefalo tial estas dube bona por physeter macrocephalus, ĉar ekzistas pluraj 43

TITOLO

eLIBRO

aliaj specoj karakterizataj per macrocephalus: ampelisca macrocephala, tetigometra macrocephala (bestoj), centaurea macrocephala, senecio macrocephalus, inula macrocephala (plantoj) k.a. Por tiu besto la nomo kaĉaloto estas preferinda.

Koncerne al 3). Certe oni devas — se eble preferi nacilingvajn nomojn por specoj, almenaŭ se tiaj nomoj ekzistas en

formo internacie sufiĉe konata kiel kaĉaloto. Oni memoru, ke al la nesciencista publiko, kiu en la ĝenerala lingvo devas uzi tiajn nomojn, la sciencaj nomoj plej ofte estas tute nekona-taj kaj kaĉaloto certe estas multe pli konata ol la scienca nomo esperantigita. Pli bone estas esperantigi nacilingvan nomon almenaŭ iom konatan, (komparu pĝ. 10 la ekzemplojn puero-knabo kaj sudor-ŝviti).

Koncerne al 4). En la nacilingvaj nomoj de plantoj kaj

bestoj ekzistas granda fonto, el kiu oni povas ĉerpi, kiam oni havas la taskon krei tian nomon en esperanto. Sed oni devas konfesi, ke la tasko ne ĉiam estas facila. Kiom da ĉarma poezio estas en la nacilingvaj nomoj de myosotis, kies nomon forget-me-not, Vergissmeinnicht, ne m’ oubliez pas, k.t.p. konas

ĝuste pro ĝia poezio ĉiu infaneto en la respektivaj landoj. Sed en esperanto oni ne sukcesis trovi ekvivalenton por ĝi. Mi kredas, ke jen kreado de tiaj nomoj estas tasko inda por niaj verkistoj kaj poetoj — ili uzu sian fantazion kaj kreu nomojn, kiuj en konciza, klara, bela formo instigu la povon imagi per tio donante precizan bildon pri tiu besto aŭ tiu planto, por kiu oni deziras en la menson voki kaj memore reteni ideon.

En la nomo neĝborulo (”tiu, kiu boras tra neĝo”) la aŭtoro tra-fis belan ideon kaj oni facile memoras la nomon, ĉar ĝi memorigas pri nacilingvaj nomoj. Galanto estas ĝenerale uza-

ta en esperanto por tiu floro, ĝi bone taŭgas, ĉar ĝi estas mal-44

FREMDVORTOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

longa kaj klara, kaj ĉar la nefakulo uzante ĝin ne bezonas diferencigi inter la diversaj ĝardene uzataj specoj de la gento galanthus. Sed la enkonduko de tiu radiko fakte estis evitebla kun profito, ĉar la ĝenerala publiko ne konas la nomon galanthus. Kaj same, ĉu ne milpiedulo (myriopoda) estus pli facile komprenata ol miriapodo. Oni jam uzas similajn nomojn por

kelkaj zoologiaj grupoj; ekz. krustuloj (klaso crustacea), pikbe-kuloj (familio sylviadæ), roduloj (ordo rodentia). — Majskarabo (melolontha-specoj) memorigas pri angla maybug, germana

Maikäfer; la nomon melolonto oni same povas uzi, sed ĝi tre bone povas manki en la komuna lingvo. Krestofloro (celosia cristata) estas tute bona nomo, ĉar laŭsence ankaŭ sufiĉe internacia. Farante nomojn oni ne faru al si tro da prisciencaj skrupuloj — ne temas pri scienca terminaro, sed pri vortar-ekonomia kreado de psikologie ĝustetrafaj esprimoj facile

memoreblaj. Ne gravas por laiko, ke akva rozo* (nymphæa

alba) fakte apartenas al alia loko en la botanika sistemo ol rozo (rosa), same kiel terpomo tute ne estas pomo.

En la naciaj lingvoj oni ankaŭ kutimas nomigi per vorto,

kiu en figura senco iel karakterizas la nomigitan planton aŭ beston. En tiu maniero kreiĝis belaj kaj trafaj nomoj, kiuj ofte atestas pri la sprito de la popola fantazio. Estus vere domaĝo, se ĉerpado el tiu abunda trezoro estus malpermesata al la

uzantoj de nia lingvo. En la diversaj idiomoj figursenca uzado de vortoj por tia nomigado ne kaŭzis miskomprenon, ĉu

do tion ĝi bezonas fari en esperanto ? Ke oni en tiu lingvo hezitis apliki metaforojn por tiu celo, tion oni certe ne devas bedaŭri, ĉar tia aplikado postulas singardemon kaj maturon kiel de la uzantoj tiel de la lingvo mem. Nu, oni pretendas, ke

* oni pli ofte uzas en esperanto akvolilio por tiu floro.

45

TITOLO

eLIBRO

esperanto fariĝis vivanta lingvo de vivanta popolo, sed ĉiama nura esperantigo de la latingrekaj nomoj ne parolas pri ies fantazio. Kontraŭe ĝi alportas kreskantan ŝarĝon al la vort-radikaro de la ĝenerala lingvo (peko kontraŭ la principo de vortara ekonomio). Por gagea (lutea k.a. specoj) sufiĉus en la komuna lingvo la nomo orostelo (germane Goldstern, dane

Guldstjerne), por elodea canadensis (angle waterweed, germa-ne Wasserpest, dane Vandpest) estus bona akvopesto, kaj neor-nitologia simplulo certe pli facile memorus la nomon birdo-reĝo (germane Zaunkönig, dane Fuglekonge) ol la latinidan re-golo (regulus cristatus).

¯is nun oni tro ofte nur simple esperantigis la sciencajn

nomojn — ne nur en la kazoj, kiam tiuj estas ĝenerale konataj: gladiolo (gladiolus), lilio (lilium), delfeno (delphinus) — sed ankaŭ, kiam la ĝenerala publiko nekonanta la sciencajn nomojn konas nacilingvajn. Niaj verkistoj farus prosperigan ser-von al nia lingvo donante pli da atento al tiu ĉi flanko de ĝia evoluo.

Grafikaĵo

La ĉi-suba grafikaĵo devas ilustri la proporcian gravon de la principoj. La supre donitaj ekzemploj, el kiuj ni aludas en la grafikaĵo al kelkaj tipaj, evidentigas, ke plej ofte la principo de internacieco kontraŭstaras la aliajn principojn. ¯i ofte ludas negativan rolon — oni povas diri, ke ĝi dum la nuna propa-ganda periodo de esp.-o estas necesa malbono. La encirkligitaj nombroj montras al kelkaj ekzemploj en la teksto signitaj 46

FREMDVORTOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

per respondantaj nombroj enparentezigitaj — [1] kaj [2] montras al la konkludo sur pĝ. 48. La linioj signifas: ”kontraŭas al”.

La internacieco aludita en la principo de internacieco re-

prezentas la fontlingvojn, la kutimon, la malnovan sistemon

— la aliaj principoj konscie celantaj lingvan klaron kaj ekonomion reprezentas la novan sistemon, la esperantan. La celo de la esperanto-uzantoj estas: krei novan lingvan internaciecon sur la bazo de la malnova. —

internacieco

1 2 3 5

1

6 8

1

9 10

5

11

3

koncizo

2

4

7

5

12

9

12

vortara

10

8

ekonomio

11

12

9

13

12

laŭreguleco

10

bonsoneco

47

TITOLO

eLIBRO

KONKLUDO

Oni povas konsideri la proporcian gravon inter la principoj el du vidpunktoj: 1-e laŭ la funkcio de la vorto esperantigota t.e. ĉu la esperantigo koncernas al ideo por la ĝenerala vortaro aŭ por la scienca-teknika vortaro. 2-e laŭ la epoko, en kiu la esperantigo okazas, t.e. ke la proporcia signifo de la principoj unu antaŭ la alia ne estas la sama hodiaŭ kiel post ĝenerala akcepto de esperanto.

  1. Laŭ funkcio de la vorto esperantigota

[1] En la scienca-teknika lingvo la postulo de precizo kaj la principo de internacieco ludas pli gravan rolon ol en la popola lingvo, en kiu la kiom eble plej granda simplo estas gar-denda: principoj de vorta kaj vortara ekonomio kaj de laŭ reguleco estas prefere atentataj.

  1. Laŭ la epoko de esperantigo

[2] Multaj vortoj estis enkondukataj en la lingvo en sia plena internacia formo — nur kun aldono de gramatika finaĵo —

poste la evoluo simpligis la pezajn formojn: asoziaciono > aso-ciacio > asocio, organizacio > organizo, internacionalo > internacio, k.t.p. Tiel la evoluo de la lingvo plibonigas ĝian vor-48

FREMDVORTOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

taron farante la vortojn pli malpezaj, pli koncizaj, sed samtempe por la nescianto de esperanto malpli internaciaj, ĉar eble ne tuj kaj senpere komprenataj. Tiu evoluo okazas samtempe kun la grada plinombriĝo de la esperantistaro — do

evoluo tre konvena.

Hodiaŭ, kiam nia lingvo ankoraŭ estas relative malmulte

disvastigita, la principo de internacieco certe ludas pli gravan rolon ol la principo de koncizo, sed per pli ĝenerala akcepto kaj uzado de esperanto la evoluo kredeble plifortiĝas favore al la pli koncizaj — nuntempe ankoraŭ ne alkutimigitaj formoj. Dum esperanto nun estas sub forta influo de diversaj

lingvoj, precipe latina-greka, angla, franca kaj germana — kaj tio speciale koncernas al la scienca-teknika lingvo — tre ver-

ŝajne okazos per ĝenerala uzado de esperanto la malo. Esperanto influos la naciajn lingvojn — oni preferos la koncizajn kaj pli laŭregulajn formojn kreeblajn en tiu lingvo.

La estonton pentras P. Stojan (1922):

”… En la nuna prepara periodo de esperanto., kiam ni

devas altiri eŭrop-amerikajn klerulojn, ni toleras milojn da vortoj kaj centojn da radikoj tro konataj por homoj de grekolatina civilizo. Tamen post la definitiva alpreno de L.I. kun la tempo, interna potenco de esperanto aperos en mirinda kreado de novaj vortoj, originalaj, belaj, formitaj el fundamentaj elementoj, kaj tiam la neutilaj grekolatinaĵoj defalos for de esperanto kiel malnova ŝelo de acero printempa.”

49

TITOLO

eLIBRO

KOMENTARO KAJ TERMINOJ KLARIGATAJ

Etimologio Deveno de vorto. (PV).

Eŭfemio

Dirmaniero por mildigi la krudecon de la ĝusta

vorto: ”senfina dormo” estas eŭfemismo anstataŭ

”morto”. (PV).

Gramatika naturo Oni distingas inter vortoj apartenantaj

al tri ĉefaj grupoj de vortradikoj gramatike deve-

nigeblaj: la substantiva grupo, kies radikoj en-

havas sencon de objekto, persono, aĵo, (hund’,

dom’, aer’, spirit’), la adjektiva grupo, kies radi-

koj enhavas la sencon de kvalito, eco (bon’, bel’,

em’, ebl’), la verba grupo, kies vortoj havas la

sencon de ago, esto, ado, (kur’, skrib’, ekzist’,

daŭr’).

Homonimo Vorto, kiu havas la saman formon kiel alia, sed

malsaman sencon: ekz. ero (elemento de objek-

to) kaj ero (jarkalkulo). (PV).

Indoeŭropa lingvofamilio Unu el la ĉefaj familioj de lingvoj.

¯i enhavas en siaj diversaj grupoj la persan,

sanskritan, grekan, latinan, francan, anglan, ger-

manan, rusan k.a. lingvojn. Esperanto apartenas

al la itala branĉo de la indoeŭropa lingvofamilio.

Katakreso Vorto, kiu alprenis sencon nelogikan al ĝia origina senco. Esperanto ne posedas multajn kata-

kresojn ĝuste pro la postulo pri logiko en tiu

50

FREMDVORTOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

lingvo — tamen ĝi prunteprenis el naciaj lingvoj:

Ekz. li skribis per ”fontoplumo”, (plumo tie perdis

sian originan sencon: korneca tubeto garnita per

lanugo).

Metaforo

Esprimmaniero laŭ kiu oni donas al iu vorto sig-

nifon alian ol ĝia propra, klarigebla per subkom-

prenita komparo (PV).

Neologismo Nova, antaŭe ne uzata vorto aŭ esprimo (PV).

Principo de sufiĉo Principo starigita de René de Saussure, bazita sur la gramatika naturo de la gramatike

deriveblaj vortoj en esperanto kaj sur la regulo

(11-a regulo de la fundamenta gramatiko espe-

ranta), ke ankaŭ la finaĵoj same kiel la afiksoj

estas memstaraj vortoj. La principo postulas, ke

oni ne senbezone esprimu dufoje la saman ide-

on kiel ekz. en sufiĉeco, komprenebleco, kiuj enha-

vas superfluan adjektivan ideon de ec’ jam ek-

zistantan en sufiĉ’, ebl’, en negrulo, laikulo, kiuj

ambaŭ havas duoblan esprimadon de substan-

tiveco: negro kaj ulo, laiko kaj ulo — en ekzistado,

komencado la agvorto ado nur estas necesa, se

oni volas akcenti longan daŭron de la ago.

En 1913 la Lingva Akademio oficiale aprobis

tiun principon kune kun la principo de neceso

en la jena formo:

a) Principo de neceso: En konstruon de vorto

oni devas enkonduki ĉiujn vortradikojn, sufik-

sojn, prefiksojn kaj finiĝojn necesajn por elvoki

klare kaj plene la ideon reprezentotan de tiu

vorto.

51

TITOLO

eLIBRO

b) Principo de sufiĉo: Se la ideo tiamaniere es-

primita estas jam bone kaj nekonfuzeble kom-

prenata el la kunteksto sen iu el la sufiksoj uzi-

taj, tiu sufikso povas esti elĵetata kiel neutila kaj

nenecesa.

Sintakso

Parto de la gramatiko rilatanta al la konstruo de

la frazoj, t. e. al la funkcio, reciprokaj rilatoj kaj

aranĝo de la vortoj kaj propozicioj en la frazo.

(PV).

Supino

Verba formo en la latina gramatiko havanta sub-

stantivan karakteron.

PV

Plena Vortaro

52

FREMDVORTOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

www.omnibus.se/inko

ISBN 91-7303-125-9

53