Skip to content

Latest commit

 

History

History
1159 lines (581 loc) · 54.3 KB

Fabeloj por Helenjo - Mamin Sibirjak.md

File metadata and controls

1159 lines (581 loc) · 54.3 KB

% Fabeloj por Helenjo % Mamin Sibirjak

!(images/000000.jpg)

FABELOJ POR HELENJO eLIBRO

eLIBRO

Mamin Sibirjak

Fabeloj

por

Helenjo

I N K O

1

FABELOJ POR HELENJO

eLIBRO

Mamin Sibirjak

FABELOJ POR HELENJO

El la la rusa tradukis N. Kabanov Laŭ la tria eldono en la jaro 1924

ĉe Esperanto-Verlag Ellersiek & Borel G.m.b.H., Berlin kaj Dresden diĝitigis Andreo ˘iĵnjak

Lingve reviziita en 2003

eLIBRO

Aranĝis: Franko Luin

ISBN 91-7303-188-7

[email protected]

http://www.omnibus.se/inko

MARTO 2003

2

FABELOJ POR HELENJO

eLIBRO

Enhavo

Mamin Sibirjak

4

Antaŭfabelo

5

Fabelo pri la kuraĝa leporo — Long-orela

— Strab-okula — Mallong-vosta

6

Fabelo pri kulineto

10

Kiel vivis la lasta muŝo

16

Lakteto, avena kaĉeto kaj la griza kato Murko

29

Estas tempo por dormi

36

3

FABELOJ POR HELENJO

eLIBRO

Mamin Sibirjak

Li estas unu el la plej fame konataj rusaj verkistoj kaj naskiĝis en la jaro 1852. Li skribis multajn rakontojn kaj romanojn, en kelkaj el ili estas bonege priskribita la vivo en la mineja regiono de la Uralaj montoj kun ĝiaj rabavidaj serĉantoj, kun ĝia severa militista regionestra-ro, ĝiaj ekspluatantoj, furioza malŝparemo kaj mallong-daŭra riĉeco. ĉiuj liaj verkoj spiras vivecan veron kaj altan artecon; krom tio en ili estas multe da ago, mal-simpla kaj interesa intrigo kaj malsameco de karakteroj kaj personoj.

Alia amata temo de Mamin Sibirjak estas la mondo de infanoj; li skribas ne nur pri infanoj, sed ankaŭ por infanoj, estante agema kunlaboranto de multaj porinfanaj gazetoj. Liaj fame konataj kaj belegaj rakontoj kaj fabeloj prezentas per sia arteco, sincera bonkoreco kaj spriteco rimarkindan ĉefverkon de la nuntempa literaturo. Plej grandan famon ĝuas liaj ”Fabeloj por Helenjo”, kiuj estas multfoje reeldonitaj kaj estas plej ŝatata infana le-gaĵo.

Moskvo, marto 1909.

N. Kabanov

4

FABELOJ POR HELENJO

eLIBRO

Antaŭfabelo

Baju1, baju, baju! . . .

Unu okuleto de Helenjo dormas, la alia rigardas; unu oreleto de Helenjo dormas, la alia aŭskultas.

Dormu, Helenjo, dormu, belulino; kaj paĉjo rakontos fabelojn. Kredeble, ĉiuj estas tie ĉi: la kato, kaj la vilaĝa hundo, la griza museto, kaj la grileto sub la forno, la makulkolora sturno en kaĝo, kaj la malpacema koko.

Dormu, Helenjo, — tuj la fabelo komenciĝos. Jen la alta luno jam rigardas tra la fenestro; jen la straba leporo, kiu lame forkuras; jen la lupaj okuloj, kiuj eklumiĝas per flavaj fajretoj. Alflugas maljuna pasero al la fenestro, frapas per la beko sur la vitron kaj demandas: ”ĉu baldaŭ?” ĉiuj estas ĉi tie, ĉiuj kolektiĝis; kaj ĉiuj atendas la fabelon por Helenjo.

Unu okuleto de Helenjo dormas, la alia rigardas, unu oreleto de Helenjo dormas, la alia aŭskultas.

Baju, baju, baju! . . .

1 Rusa interjekcio; rekantaĵo por dormigi infanojn.

5

FABELOJ POR HELENJO

eLIBRO

Fabelo pri la kuraĝa leporo

— Long-orela — Strab-okula —

Mallong-vosta

La leporeto naskiĝis en arbaro kaj ĉiam ĝi timis. Kiam ekkrakis branĉo, kiam ekflugis birdo, kiam falis de la arbo bulo da neĝo, — la spiro de la leporeto jam hal-tis pro timo.

Timis la leporeto dum unu tago, timis li dum du tagoj, timis dum semajno, timis dum jaro; fine li fariĝis granda, kaj subite tedis al li timi.

—Neniun mi timas! li ekkriis tiel laŭte, ke oni aŭdis lin en la tuta arbaro. — Nu jen, neniun mi timas!

Kolektiĝis maljunaj leporoj, alkuris malgrandaj leporidoj, kunvenis maljunaj leporinoj, — ĉiuj aŭskultis, kiel fanfaronas la leporo Long-orela, Strab-okula, Mallong-vosta, — ili aŭskultis kaj eĉ al siaj propraj oreloj ne kredis. Ne okazis ankoraŭ, ke leporo neniun timas!

—Ho, vi, Strab-okula, ĉu vi eĉ la lupon ne timas?

—Ne, la lupon mi ne timas, nek la vulpon, nek la ur-son, — neniun mi timas!

Tio ĉi estis ja tute amuza. Ekridegis la junaj leporidoj, kovrante siajn buŝetojn per la antaŭaj piedoj; ekridis la bonaj maljunulinoj; ekridetis eĉ la maljunaj leporoj, kiuj jam falis en la manegojn de vulpo kaj elprovis la lupajn 6

FABELOJ POR HELENJO

eLIBRO

dentojn. Jen tre ridinda leporo! Ho, kiel ridinda! Kai ĉiuj subite fariĝis gajaj, komencis ruliĝi, salti, kuradi, kvazaŭ ĉiuj freneziĝis.

—Pro kio tie ĉi longe paroladi! kriis fine la kuraĝiĝinta leporo. — Se mi renkontos lupon, mi mem formanĝos lin . . .

—Ha, kia ridinda leporo! Ha, kiel malsaĝa li estas! . . .

ĉiuj vidas, ke li estas ridinda kaj malsaĝa, kaj ĉiuj ridas. Krias la leporoj pri la lupo, kaj jen . . . la lupo jam estas tie ĉi.

Li paŝadis en la arbaro pro siaj lupaj aferoj, malsatiĝis kaj pensis: ”Nun estus bone manĝeti leporon!” Subite li aŭdas, ke tute proksime leporoj krias kaj pri la griza lupo parolas. Tuj li haltas, ekflaras la aeron kaj komencas ŝte-le alproksimiĝi.

La lupo alvenas tute proksime al la gajiĝintaj leporoj, aŭdas, ke ili mokas lin, kaj precipe — la fanfarona leporeto Long-orela — Strab-okula — Mallong-vosta.

—He, frateto, atendu, tuj mi vin formanĝos! pensis la griza lupo kaj komencis rigardi, kiu leporo fanfaronas pri sia kuraĝo.

La leporoj nenion vidis kaj gajis eĉ pli ol antaŭe. Fine la fanfarona leporo saltis sur ŝtipeton, sidiĝis sur siaj postaj piedetoj kaj ekparolis: 7

FABELOJ POR HELENJO

eLIBRO

—Aŭskultu vi, malkuraĝuloj! Aŭskultu kaj rigardu min! Jen mi montros al vi artifikon . . . Mi . . . mi . . .

mi . . .

Tie ĉi la lango de la fanfaronulo kvazaŭ frostiĝis. La leporo ekvidis la lupon, kiu rigardis lin. La aliaj ne vidis la lupon, sed li mem vidis kaj ne kuraĝis eĉ spiri.

Tiam okazis io tute eksterordinara.

La fanfarona leporeto saltis supren, kvazaŭ pilko, kaj pro timego falis rekte sur la larĝan lupan frunton, rulis sur la lupa dorso, turniĝis ankoraŭ unu fojon en la aero kaj poste tiel ekkuregis, ke li ŝajnis esti preta elsalti el sia propra haŭto.

Longan tempon kuris la malfeliĉa leporeto, ĝis kiam li perdis ĉiujn siajn fortojn.

ĉiam ŝajnis al li, ke la lupo persekutas lin kaj jen-jen kaptos lin per siaj dentoj.

Fine la malfeliĉulo entute senfortiĝis, fermis la okulojn kaj kvazaŭ senviva kuŝigis sub arbeto.

La lupo dumtempe kuris en alian direkton. Kiam la leporo falis sur lin, ŝajnis al la lupo, ke iu pafis lin.

Kaj la lupo forkuris. Ja estas eble trovi en la arbaro multajn aliajn leporojn, sed tiu ĉi estis ja freneza . . .

Longan tempon la aliaj leporoj ne povis rekonsciiĝi.

Unu forkuris en arbetaĵon, unu sin kaŝis post ŝtipeto, unu sin ĵetis en kaveton.

8

FABELOJ POR HELENJO

eLIBRO

Fine tedis al ĉiuj kaŝiĝi, kaj ili komencis iom post iom rigardi, kiu estas pli kuraĝaj.

—Nu, lerte nia leporo timigis la lupon! diris ĉiuj. —

Sen li, ni ne estus foririntaj vivaj. Sed kie li estas, nia sen-timema leporo?

Oni komencis lin serĉi.

Ili iradis kaj iradis; nenie estis la kuraĝa leporo. Eble manĝis lin alia lupo? Fine oni lin trovis: li kuŝis en kaveto sub arbetaĵo kaj estis apenaŭ viva pro timo.

—Bravulo vi estas, Strabulo! ekkriis ĉiuj leporoj unuvoĉe. Nu jen, Strabulo! Lerte vi timigis la maljunan lupon. Dankon al vi, frateto! Ja ni opiniis, ke vi fanfaronas.

La kuraĝa leporo tuj prenis dignan mienon; eliris el sia kaveto, vigliĝis, fermetis okulojn kaj ekparolis:

—Kiel vi opinias! He vi, malkuraĝuloj!

De tiu tago la kuraĝa leporo komencis mem kredi, ke li efektive neniun timas.

9

FABELOJ POR HELENJO

eLIBRO

Fabelo pri kulineto

I.

Kiel naskiĝis la kulineto — neniu vidis. Tio okazis iun sunan printempan tagon. La kulineto ĉirkaŭrigardis kaj diris:

—Bone! . . .

La kulineto ordigis siajn flugilojn, frotis la maldikajn piedetoin unu je alia, denove ĉirkaŭrigardis kaj diris:

—Kiel bone! Kia varma suno, kia blua ĉielo, kia verda herbeto — bone, bone! Kaj ĉio estas mia! . . .

La kulineto denove interfrotis siajn piedetojn kaj ekflugis; ŝi flugadas, ĉion admiras kaj ĝojas. Kaj malsupre la herbeto verdas, kaj en la herbeto kaŝiĝas purpura floreto.

—Kulineto, venu al mi! — ekkriis la floreto.

La kulineto malsupreniĝis teren, rampis sur la floreton kaj komencis trinki la dolĉan floran sukon.

—Kiel bona vi estas, floreto! — diras la kulineto, fro-tante sian buŝon per la piedetoj.

—Nu jes, bona, sed ho ve, mi ne povas iri, — plendis la floreto.

—Kaj tamen estas bone, — certigis la kulineto. — Kaj ĉio estas mia . . .

10

FABELOJ POR HELENJO

eLIBRO

Ankoraŭ ŝi ne finis paroli, kiam surflugis kun zuma-do vila burdo rekte al la floreto.

—Zzz . . . , kiu enrampis en mian floreton? Zzz . . .

Kiu trinkas mian dolĉan sukon? Zzz . . . Ha vi, malbona kulino, foriru! Zzz . . . foriru tuj, se vi ne volas, ke mi mordetu vin!

—Permesu, kion ĉi tio signifas? — pepis la kulineto. —

Ja ĉio estas mia . . .

—Zzz . . . ne, mia!

La kulineto malfacile sin savis de la kolera burdo. ŝi sidiĝis sur herbeto, lekis siajn piedetojn malpurigitajn de la flora suko, kaj ekkoleris.

—Kia malĝentilulo estas ĉi tiu burdo . . . Eĉ mirige!

. . . Li volis ankaŭ piki . . . Tamen ĉio estas mia — la suneto, la herbeto, la floretoj.

—Ne, ho pardonu — tio estas mia! — parolis vila raŭ-

peto, rampanta supren laŭ ŝtipo de herbeto.

La kulineto konsideris, ke la raŭpeto ne scias flugi kaj ekparolis pli kuraĝe:

—Pardonu min, raŭpeto, vi eraras . . . Mi ne malhelpas vin rampi, do vi ne disputu kun mi!

—Bone, bone . . . Sed vi nur ne tuŝu mian herbeton.

Mi ne ŝatas tion, mi devas konfesi. Tro multaj el vi flugadas ĉi tie. Vi estas popolo malserioza, sed mi estas serioza raŭpeto . . . Mi diras malkaŝe: ĉio apartenas al mi.

11

FABELOJ POR HELENJO

eLIBRO

Jen mi surrampos herbeton kaj ĝin formanĝos; enram-pos mi en kiun ajn floreton mi volos kaj ankaŭ forman-

ĝos ĝin: ¯is revido! . . .

II.

Post kelkaj horoj la kulineto sciis ĉion, nome, ke krom suno, blua ĉielo kaj verda herbeto ekzistas ankaŭ koleraj burdoj, seriozaj raŭpoj kaj diversaj pikiloj sur floroj. Unuvorte, ŝi eksentis grandan ĉagrenon. La kulineto eĉ ofendiĝis. Efektive, ŝi estis certa, ke ĉio apartenas al ŝi kaj estas kreita por ŝi, sed aliaj opiniis tion saman.

Ne, tio estas ne vera . . . ne povas esti!

Flugas la kulineto pluen kaj vidas . . . akvon.

—Nu, ankaŭ ĉi tio estas mia! ŝi gaje ekpepis. — Mia akvo . . . Ha, kiel gaje estas! Tie ĉi estas la herbeto, la floretoj.

Dume al la kulineto flugas renkonte aliaj kulinetoj.

—Bonan tagon, fratino!

—Bonan tagon, bonulinoj! Ja mi jam ekenuis flugadi sola. Kion vi faras ĉi tie?

—Ni ludas, fratino! Venu do al ni. ĉe ni estas gaje . . .

ĉu vi antaŭ nelonge naskiĝis?

12

FABELOJ POR HELENJO

eLIBRO

—Nur hodiaŭ . . . Burdo preskaŭ pikis min; poste mi vidis raŭpon. Mi opiniis, ke ĉio estas mia, sed ili diras, ke ĉio estas ilia.

La aliaj kulinetoj trankviligis la gastinon kaj invitis ŝin ludi kune. Super la akvo la kulinoj ludis kolone: ili turniĝadis, flugadis, pepadis.

Nia kulineto eĉ malfacile spiras pro ĝojo kaj baldaŭ tute forgesas la koleran burdon kaj la seriozan raŭpon.

—Ha, kiel bone! . . . murmuretas ŝi kun ravo. — ĉio estas mia: la suneto, la herbeto, la akvo. Pro kio la aliaj koleras, mi entute ne komprenas. ĉio estas mia, sed mi neniun malhelpas vivi: ili ĉiuj flugadu, zumadu, gaju. Mi permesas . . .

La kulineto finis ludi kaj gaji kaj sidiĝis por ripozi sur marĉa kariko2. Necesas ja ripozi, efektive. La kulineto rigardas, kiel gajas ŝiaj fratinetoj; subite alflugas pasero; de kie nur li ekaperis? Tiel rapide li preterflugis, kvazaŭ ĵetita ŝtono.

—Ha! Ho! ekkriis la kulinetoj kaj disflugis ĉiuflanken.

Kiam la pasero forflugis, mankis tuta deko da kulinetoj.

—Ha, rabisto! — mallaŭdis la maljunaj kulinetoj. Tutan dekon li formanĝis . . .

2 Lat. carex.

13

FABELOJ POR HELENJO

eLIBRO

ĉi tiu estis pli malbona ol la burdo. La kulineto komencis timi kaj kaŝiĝis kun aliaj junaj amikinoj ankoraŭ pli profunde en la marĉa herbo. Sed ĉi tie estis alia mal-bono: du kulinetojn formanĝis fiŝo, du aliajn — rano.

—Kion do signifas tio? — miris la kulineto. — ĉi tio estas vere tute nebona . . . Ja neeble estas vivi! Ha, kiaj malbonuloj!

Bone, ke estis multe da kulinetoj kaj neniu rimarkis la malpliiĝon. Nu, alflugis ankoraŭ novaj kulinetoj, kiuj ĵus naskiĝis. Ili flugadis kaj pepadis:

—ĉio estas nia . . . ĉio estas nia . . .

—Ne, ne ĉio estas nia, — ekkriis al ili nia kulineto. —

Ekzistas ankaŭ la koleraj burdoj, la seriozaj raŭpoj, la malbonaj paseroj, la fiŝoj kaj la ranoj. Estu singardemaj, fratinoj!

Cetere, venis nokto, kaj ĉiuj kulinetoj kaŝiĝis en la kanoj, kie estas tiel varme. Disŝutiĝis la steloj sur la ĉielo, supreniĝis la luno, kaj ĉio rebrilis en la akvo.

Ha, kiel bone estis!

—Mia luno, miaj steloj, — pensis nia kulineto, sed ŝi diris tion al neniu: oni ja povus eĉ tion ĉi forpreni . . .

Tiel la kulineto pasigis la tutan someron. Multe ŝi gajis, sed estis ankaŭ multe da malagrablaĵoj. Dufoje preskaŭ glutis ŝin lerta hirundo; poste nerimarkeble al-

ŝteliĝis la rano, — nu, ja multajn malamikojn havas la 14

FABELOJ POR HELENJO

eLIBRO

kulinetoj! Tamen estis ankaŭ ĝojoj. La kulineto renkontis alian kuleton, kun vilaj lipharetoj, kiu diris:

—Kiel bela vi estas, kulineto . . . Vivu kun mi . . .

Kaj ili ekvivis kune, tute bone ekvivis. ĉiam kune: kien iris unu, tien iris la alia. Kaj ili eĉ ne rimarkis, kiel la somero pasas. Komenciĝis la pluvoj, la malvarmaj noktoj.

Nia kulineto naskis ovetojn, kuŝigis ilin en densan her-bon kaj diris:

—Ho, kiel laca mi estas!

Neniu vidis, kiel la kulineto mortis. Nu ja, ŝi ne mortis, sed nur ekdormis por la vintro; en la printempo ŝi revekiĝos kaj denove vivos.

15

FABELOJ POR HELENJO

eLIBRO

Kiel vivis la lasta muŝo

I.

Kiel gaje estis somere . . . Ha, kiel gaje estis! Eĉ malfacile estas rakonti ĉion laŭorde . . . Kiom da mu-

ŝoj estis — miloj; ili flugadis, zumis, gajis . . . Kiam naskiĝis la malgranda muŝeto, ĝi ordigis siajn flugiletojn, —

al ĝi ankaŭ fariĝis gaje. Tiel gaje, tiel gaje, ke eĉ ne eblas tion rakonti. Plej interese estis, ke matene oni malfermis ĉiujn fenestrojn kaj pordojn — en kiun fenestron vi volas flugi, en tiun flugu!

—Kia bona estaĵo estas la homo! rimarkis la malgranda muŝeto, flugante de fenestro al fenestro. Ja por ni estas faritaj la fenestroj, kaj oni malfermas ilin ankaŭ por ni. Tre bone, sed precipe, gaje . . .

¯i milfoje elflugis en la ĝardenon, sidis tie sur verda herbeto, kun plezuro rigardis florantan siringon, la delikatajn folietojn de tilio, disvolvinta siajn burĝonojn, kaj la florojn sur la florbedoj. ¯ardenisto, ĝis nun nekona-ta de ĝi, jam antaŭe prizorgis ĉion. Ha, kiel bona li estas, tiu ĉi ĝardenisto! La muŝeto ankoraŭ ne estis naskiĝinta, kiam li jam ĉion preparis, ĉion, kio estas necesa por la malgranda muŝeto. Tio estis des pli miriga, ke li mem ne 16

FABELOJ POR HELENJO

eLIBRO

sciis flugi kaj iris kun granda malfacileco, — li iom ŝan-celiĝis kaj parolis tute nekompreneble.

—Kaj de kie aperas ĉi tiuj malbenitaj muŝoj? murmuris la bona ĝardenisto.

Kredeble, li, malfeliĉulo, parolis tion simple pro envio, ĉar li sciis nur surfosi bedojn, displanti florojn kaj surverŝi ilin per akvo, sed li ne povis flugi. La juna muŝeto intence ronde flugadis super la ruĝa nazo de la ĝardenisto kaj treege tedis lin.

La homoj ĝenerale estas tiel bonaj, kaj ĉie ili faras di-versajn plezurojn precipe al muŝoj. Ekzemple, Helenjo matene trinkis lakton, manĝis panon kaj poste petis de onklino Olga sukeron, — tion ŝi faris nur por lasi al la muŝoj kelkajn gutojn da elverŝita lakto kaj ĉefe — pecetojn da pano kaj sukero. Nu, diru, kio povas esti pli bongusta ol tiuj pecetoj, precipe kiam oni flugadis la tutan matenon kaj malsatiĝis? . . . Sed la kuiristino Paŭlinjo estis ankoraŭ pli bona ol Helenjo. ŝi ĉiumatene iris al magazeno nur pro muŝoj kaj alportis de tie mirige bongustajn aĵojn: viandon, iafoje fiŝon, kremon, buteron, —

unuvorte, la plej bona virino en la tuta domo. ŝi perfekte sciis, kio estas necesa por la muŝoj, kvankam ŝi ankaŭ ne sciis flugi, kiel la ĝardenisto. Tre bona virino, unuvorte! . . .

Kaj onklino Olga? Ho, tiu virino, ŝajne, vivis speciale nur por la muŝoj . . . ŝi per siaj propraj manoj malfer-17

FABELOJ POR HELENJO

eLIBRO

mis ĉiumatene ĉiujn fenestrojn, por ke estu pli facile por la muŝoj enflugi, kaj kiam pluvis aŭ estis malvarme ŝi fermis la fenestrojn, por ke la muŝoj ne malsekigu siajn piedetojn kaj ne malvarmumu. Poste onklino Olga rimarkis, ke la muŝoj tre ŝatas sukeron kaj berojn, pro tio ŝi komencis ĉiutage kuiri berajn konfitaĵojn. La muŝoj certe tuj divenis, por kio ĉio estas farata, kaj pro danke-mo rampis rekte en la pelveton kun bera konfitaĵo. Helenjo ankaŭ tre volonte manĝis la konfitaĵon, sed la onklino donis al ŝi nur unu aŭ du kulerojn da ĝi, por ne senigi la muŝojn. ĉar la muŝoj en unu fojo ne povas formanĝi ĉion, onklino Olga konservis la restaĵon de la konfitaĵo en vitraj skatoloj (tial ke ĝin ne formanĝu la musoj, al kiuj konfitaĵo tute ne konvenas); kaj poste ŝi elmetis ĝin ĉiutage al la muŝoj, kiam ŝi trinkis teon.

—Ha, kiel bonaj ĉiuj estas! ekkriis ravita la juna muŝe-to, flugante de fenestro al fenestro. Eble estas pli bone, ke la homoj ne scias flugi. Tiam ili fariĝus muŝoj, grandaj kaj manĝemaj muŝegoj, kaj certe mem formanĝus ĉion . . . Ha, kiel bone estas vivi en la mondo!

—Nu, la homoj tute ne estas tiel bonaj, kiel vi opinias, rimarkigis maljuna muŝo, kiu volonte murmuris. — Nur ŝajnas tiel . . . ĉu vi rimarkis la homon, kiun ĉiuj nomas

”paĉjo”?

—Ho jes. Tio estas tre stranga sinjoro. Vi estas tre prava, bona maljuna muŝo . . . Por kio li fumas sian pipon, 18

FABELOJ POR HELENJO

eLIBRO

kiam li bonege scias, ke mi tute ne toleras tabakan fu-mon? ŝajnas al mi, ke li tion faras malbonintence kontraŭ mi . . . Kaj li nenion deziras fari por muŝoj. Mi unu fojon provis la inkon, per kiu li ĉiam ion skribas, kaj mi preskaŭ mortis . . . Tio ĉi, fine, povas indignigi. Mi vidis per miaj propraj okuloj, kiel en lia inkujo dronis du tre belaj, sed nespertaj muŝetoj. Estis terura vidaĵo, kiam li eltiris per plumo unu el ili kaj faris sur sia papero grandan inkan makulon . . . Imagu vi, li kulpigis pri tio ĉi ne sin mem, sed nin! kie do estas justeco?

—Mi opinias, ke tiu ĉi ”paĉjo” entute malhavas juste-con, kvankam li havas unu kvaliton, respondis la maljuna sperta muŝo: li trinkas post tagmanĝo bieron. Tio estas tute ne malbona kutimo! Mi devas konfesi, ke mi ankaŭ ŝatas bieron, kvankam poste mi havas kapturni-

ĝon . . . Kion fari? Malbona kutimo!

—Mi ankaŭ ŝatas bieron, konfesis la juna muŝeto kaj eĉ iomete ruĝiĝis. — Al mi fariĝas poste tiel gaje, tiel gaje, kvankam la sekvantan tagon la kapo iomete dolo-ras. Sed ”paĉjo” eble nenion faras por la muŝoj pro tio, ke li ne manĝas konfitaĵon, sed nur metas sukeron en glason da teo. Laŭ mia opinio, estas neeble atendi ion bonan de homo, kiu ne manĝas konfitaĵon . . . Restas al li nur fumi sian pipon.

19

FABELOJ POR HELENJO

eLIBRO

II.

La somero estis varmega, kaj ĉiun tagon aperis ĉiam pli da muŝoj. Ili faladis en lakton, en supon, en la inkujon, zumadis, flugadis kaj tedis ĉiujn. Nia malgranda muŝeto jam fariĝis granda muŝo kaj kelkajn fojojn riskis perei. La unuan fojon ĝi enigis siajn piedetojn en konfitaĵon, tiel ke ĝi apenaŭ sukcesis eliĝi, alian fojon pro duondormo ĝi surflugis brulantan lampon kaj preskaŭ ekbruligis siajn flugiletojn; trian fojon ĝi preskaŭ estis dispremita inter fenestraj kadroj, — unuvorte, la okazintaĵoj estis sufiĉe multaj.

—Kio estas tio? La vivo fariĝas neebla pro tiuj ĉi mu-

ŝoj! plendis la kuiristino; — kvazaŭ frenezaj ili ĉien eni-

ĝadas . . . Necesas ilin ekstermi.

Eĉ nia muŝo komencis opinii, ke aperis tro multaj mu-

ŝoj, precipe en la kuirejo. ĉiuvespere la plafono estis kovrita kvazaŭ per viva moviĝanta reto, kaj kiam oni alportis provizaĵon, la muŝoj sin ĵetis sur ĝin, kiel viva amaso, puŝadis unu la alian kaj treege intermalpaciĝis. La plej bonaj pecoj estis akirataj nur de la plej lertaj kaj for-taj, kaj al la ceteraj restis nur manĝrestaĵoj. Paŭlinjo estis prava.

Sed poste okazis io terura. Iun fojon, matene, Paŭlinjo alportis kune kun la provizaĵo tre bongustajn paperojn, t. e. ili fariĝis bongustaj, kiam oni dismetis ilin sur tele-20

FABELOJ POR HELENJO

eLIBRO

retoj, surŝutis pulvorigitan sukeron kaj surverŝis varman akvon.

—Jen bonega regalo por la muŝoj! diris la kuiristino Paŭlinjo, dismetante la teleretojn sur la plej videblaj lo-koj.

La muŝoj mem divenis, ke tio estas farita por ili kaj gajamase ĵetis sin sur la novan manĝaĵon. Nia muŝo an-kaŭ rapidis al unu telereto, sed oni forpuŝis ĝin malde-likate.

—Pro kio vi puŝas, sinjoroj? ĝi demandis ofendita. —

Cetere mi ja ne estas tiel avida, ke mi forprenos ion de la aliaj. Tio estas tro malĝentila.

Poste okazis io stranga. La plej avidaj muŝoj malsani-

ĝis unuaj . . . Ili komencis iri kiel ebriaj, poste ili tute faladis. Matene Paŭlinjo elbalais grandan teleron plenan da malvivaj muŝoj. Restis vivantaj nur la prudentaj, inter ili — ankaŭ nia muŝo.

—Ni ne plu volas la paperojn! pepis ĉiuj. — Ni ne plu volas!

Sed tamen la sekvantan tagon ripetiĝis la sama afero.

El la prudentaj muŝoj restis vivantaj nur la plej prudentaj. Sed Paŭlinjo trovis, ke estas eĉ tro multe da tiaj plej prudentaj.

—La vivo estas neebla pro ili . . . plendis ŝi.

Tiam la sinjoro, kiun oni nomis paĉjo, alportis tri vit-rajn tre belajn kloŝojn, enverŝis en ilin bieron kaj metis 21

FABELOJ POR HELENJO

eLIBRO

ilin sur telerojn. Tie kaptiĝis eĉ la plej prudentaj muŝoj.

Montriĝis, ke ĉi tiuj kloŝoj estis simple muŝkaptiloj. La muŝojn allogadis la biera odoro, ili eniĝis sub la kloŝon kaj tie pereis, ĉar ili ne sciis trovi elirejon.

—Jen nun bonege! aprobis Paŭlinjo.

ŝi montriĝis entute senkora virino kaj gajiĝis pro la muŝa malfeliĉo.

Kio do estas bonega en tio? nur pripensu! Se la homoj havus similajn flugilojn, kiel havas la muŝoj, kaj se oni metus muŝkaptilojn grandajn kiel domo, ili ankaŭ enflu-gus tien. Nia muŝo, instruita per la maldolĉa sperto eĉ de la plej prudentaj muŝoj, entute ĉesis kredi al la homoj. Ili nur ŝajnas bonaj, sed esence ne estas tiaj! — Ili okupas sin dum sia tuta vivo nur per tio, ke ili trompas la konfidemajn malfeliĉajn muŝojn. Ho, la homo estas la plej ruza kaj malbona besto, vere!

La muŝoj tre malmultiĝis pro ĉiuj malagrablaĵoj, kaj poste okazis nova malfeliĉo. La somero pasis, komenci-

ĝis pluvoj, ekblovis malvarma vento, kaj unuvorte fariĝis malagrabla vetero.

—ĉu efektive pasis la somero? miradis la restintaj vivantaj muŝoj. — Kiel do ĝi jam sukcesis pasi? Tio estas nejusta.

Tio estis efektive pli fatala ol venenumitaj paperoj aŭ vitraj muŝkaptiloj. Oni povis serĉi rifuĝejon kontraŭ la malbona vetero nur ĉe sia plej granda malamiko, t. e. ĉe 22

FABELOJ POR HELENJO

eLIBRO

sinjoro homo. Ho ve! nun la fenestroj ne plu estas mal-fermitaj la tutan tagon, sed nur iufoje — la fenestretoj.

Eĉ la suno mem lumas kvazaŭ nur por trompi la konfidemajn ĉambrajn muŝojn. Kiel plaĉas al vi ekzemple tia afero? Matene la suno tiel gaje enrigardas en ĉiujn fenestrojn, kvazaŭ ĝi invitus ĉiujn muŝojn en ĝardenon. Oni povus opinii, ke revenis la somero . . . Kaj jen la konfidemaj muŝoj elflugas tra la fenestreto, sed la suno nur lumas, ne varmigas. Ili flugas reen, — la fenestreto estas fermita. Multe da muŝoj pereis tiel dum la malvarmaj aŭtunaj noktoj, nur pro sia konfidemo.

—Ne, mi ne plu kredas, parolis nia muŝo. Nenion plu mi kredas . . . Se eĉ la suno trompas, al kiu oni povas konfidi?

Kompreneble kun la alveno de la aŭtuno ĉiuj muŝoj havis plej malbonan humoron. La karaktero malboniĝis preskaŭ ĉe ĉiuj. La antaŭaj ĝojoj entute malestis. ĉiuj havis tiel malgajajn vizaĝojn kaj fariĝis tiel malviglaj kaj malkontentaj! Iuj eĉ komencis mordi, kio antaŭe tute ne okazis.

La karaktero de nia muŝo tiel malboniĝis, ke ĝi tute ne rekonis sin mem. Antaŭe, ekzemple, ĝi kompatis la aliajn muŝojn, kiam ili pereis, sed nun ĝi pensis nur pri si mem. ¯i eĉ ne hontis diri laŭte, ke ĝi pensis sekrete:

—Nu, ili pereu — por mi pli multe restos!

23

FABELOJ POR HELENJO

eLIBRO

Unue, la varmaj anguloj, en kiuj bonkonduta muŝo povas travivi la vintron, estas tute ne tiel multaj; due, estis tedaj la aliaj muŝoj, kiuj ĉie eniĝadis kaj kaptis el sub la nazo la plej bonajn pecojn kaj unuvorte kondu-tis sufiĉe senceremonie. Estis nun tempo por ripozo.

Tiuj aliaj muŝoj kvazaŭ komprenis tiujn malbonajn pensojn kaj mortadis pocente. Ili eĉ ne mortis, sed kvazaŭ ekdormis. ĉiutage ili fariĝis pli malmultaj, tiel ke estis jam superfluaj la venenumitaj paperoj kaj la vitraj muŝkaptiloj. Sed por nia muŝo eĉ tio ne estis sufiĉa: ¯i volis resti tute sola. Vi pensu nur, kia agrablaĵo: kvin ĉambroj kaj nur unu sola muŝo!

III.

Alvenis fine tia feliĉa tago. Unufoje matene nia muŝo vekiĝis sufiĉe malfrue. ¯i jam de longe sentis ne-kompreneblan laciĝon kaj preferis sidi senmove en sia anguleto sub la forno. Sed nun ĝi sentis, ke io neordina-ra okazis. Estis sufiĉe nur alflugi al la fenestro, kaj ĉio kompreniĝis per unu fojo. Falis la unua neĝo . . . La tero estis kaŝita de hela blanka kovraĵo.

—Ha, jen kio estas vintro! rimarkis ĝi. — Tio ja estas tute blanka, kvazaŭ peco da bona sukero . . .

24

FABELOJ POR HELENJO

eLIBRO

Poste la muŝo konstatis, ke ĉiuj aliaj muŝoj absolute malaperis. La malfeliĉuloj ne eltenis la unuan malvarmon, kaj ili ekdormis, kie ili okaze sin trovis. La muŝo en alia tempo kompatus ilin, sed nun ĝi nur pensis:

—Nu jen estas bonege . . . Nun mi estas tute sola!

Neniu manĝos mian konfitaĵon, mian sukeron, miajn pecetojn . . . Ha kiel bone!

¯i ĉirkaŭflugis tra ĉiuj ĉambroi kaj ankoraŭ unu fojon konvinkiĝis, ke ĝi estas tute sola. Nun estas eble fari ĉion, kion ĝi volas. Kaj kiel agrable, ke en la ĉambroj estas tiel varme! Vintro estas nur sur la strato, sed en la ĉambroj estas varme, gaje kaj komforte, precipe kiam vespere oni eklumigis lampojn kaj kandelojn. Pri unu lampo cetere okazis malgranda malagrablaĵo. La muŝo surflugis rekte sur la flamon kaj preskaŭ brulis.

—Tio ĉi estas kredeble vintra muŝkaptilo, — ĝi konsideris, viŝante la bruligitajn piedetojn . . . Ne, vi min ne trompos . . . Ho mi bonege komprenas ĉion! Vi volas bruligi la lastan muŝon? Sed mi tute ne volas . . . Jen la kuireja forno — ĉu efektive mi ne komprenas, ke tio ĉi estas ankaŭ muŝkaptilo?

Nur kelkajn tagojn estis feliĉa la lasta muŝo, sed poste subite ĝi enuis, tiel enuis, tiel enuis, ke ŝajnas eĉ neeble rakonti tion. Certe estis varme al ĝi, ĝi estis sata, sed poste — poste ĝi enuis. ¯i flugadas, flugadas, ripozas, man-25

FABELOJ POR HELENJO

eLIBRO

ĝas kaj denove flugadas — sed ho ve, ĝi rekomencas enui poste ankoraŭ pli ol antaŭe.

—Ha, kiel mi enuas! pepis ĝi per la plej kompatinda, delikata voĉo, flugante de ĉambro al ĉambro. — Se nur restus ankoraŭ unu muŝeto, eĉ la plej malbona, sed tamen unu muŝeto . . .

Kiel ege suferis la kompatinda lasta muŝo pri sia so-leco — neniu volis kompreni. Certe, tio kolerigis ĝin ankoraŭ pli, kaj ĝi sin trudadis al la homoj kvazaŭ freneza.

Al unu ĝi sidiĝis sur la nazon, al alia sur la orelon; alifoje

ĝi komencis flugi antaŭ la okuloj. Unuvorte — ĝi agis vere freneze.

—Nu kiel vi ne volas kompreni, ke mi estas tute sola kaj ke mi tre enuas? pepis ĝi al ĉiu. — Vi eĉ ne povas flugi, pro tio vi ja ne scias, kio estas enuo. Se nur iu bonvo-lus ludi kun mi . . . Sed ne, por kio vi taŭgas? Kio povas esti pli mallerta kaj malgracia ol homo? La plej malbela kreitaĵo, kiun mi iam renkontis . . .

La lasta muŝo tedis la hundon, la katon — fine ĉiujn.

Krome ĝi ofendiĝis, kiam onklino Olga diris:

—Ha, la lasta muŝo . . . Mi petas, ke oni ne tuŝu ĝin.

¯i vivu la tutan vintron.

—Kio estas ĉi tio? Jen estas vera ofendo. ŝajne ŝi eĉ opinias, ke ŝi faris komplezon al mi dirante: ”¯i vivu”. —

Sed se mi enuas! Se mi eble eĉ tute ne volas vivi? Nu jen, mi ne volas, ne volas . . .

26

FABELOJ POR HELENJO

eLIBRO

La lasta muŝo tiel koleris kontraŭ ĉiuj, ke eĉ al ĝi mem fariĝis terure. ¯i flugadis, zumis, pepis . . .

Araneo, sidanta en angulo, fine kompatis ĝin kaj diris:

—Kara muŝo, venu al mi . . . Kiel bela estas mia araneaĵo!

—Mi tre dankas . . . Jen ankoraŭ aperis amiko! Nu, mi scias, kio estas via bela araneaĵo! Certe vi iam estis homo, kaj nun vi nur ŝajnigas vin araneo.

—Kiel vi volas, mi ja deziras bonon al vi.

—Ha, kia abomeno! Tio nomiĝas deziri bonon: formanĝi la lastan muŝon!

Ili tre malpaciĝis, kaj tamen la muŝo enuis, tiel enuis, tiel enuis, ke eĉ neeblas tion rakonti. ¯i koleris kontraŭ ĉiuj, laciĝis kaj laŭte diris:

—Se tiel estas, se vi ne volas kompreni, ke mi enuas, mi restos sidanta en angulo la tutan vintron . . . Jen! Jes, mi sidos kaj por nenio eliros . . .

¯i eĉ ploretis pro malĝojo, rememorante la pasintan someran ĝojon. Kiom da gajaj muŝoj estis; kaj ĝi deziris resti tute sola . . . Tio estis fatala eraro.

La vintro daŭris senfine, kaj la lasta muŝo komencis pensi, ke la somero tute ne revenos. ¯i volis morti kaj ploradis mallaŭte. Certe la homoj elpensis la vintron, ĉar ili elpensas entute ĉion, kio estas malutila al muŝoj. Sed eble onklino Olga kaŝis ien la someron, kiel ŝi kaŝas la sukeron kaj konfitaĵon.

27

FABELOJ POR HELENJO

eLIBRO

La lasta muŝo estis tute preta morti pro malespero, kiam okazis io eksterordinara. ¯i kiel kutime estis sidanta en sia anguleto kaj koleris, kiam subite ĝi aŭdis —

zzzz . . . Komence ĝi ne kredis al siaj propraj oreloj kaj pensis, ke io ĝin trompas. Sed poste . . . Ho Dio, kio estis tio! Preter ĝi flugis vera viva muŝeto, ankoraŭ tute juna. ¯i ĵus naskiĝis kaj ĝojis.

—La printempo komenciĝas . . . la printempo! ĝi zumis.

Kiel ili ekĝojis unu pri alia! Ili ĉirkaŭprenadis sin re-ciproke, interkisis kaj eĉ ĉirkaŭlekis unu la alian per la rostretoj. La maljuna muŝo dum kelkaj tagoj rakontadis, kiel malbone ĝi pasigis la tutan vintron, kiel ĝi enuadis sola. La juna muŝeto nur ridis per delikata voĉo kaj neniel povis kompreni, kio estas enui.

—Printempo, printempo! ĝi ripetadis.

Kiam onklino Olga igis forpreni ĉiujn fenestrajn ka-drojn de la vintro kaj Helenjo rigardis tra la unua mal-fermita fenestro, la lasta muŝo subite komprenis ĉion.

—Nun mi scias ĉion, zumis ĝi, elflugante tra la fenestro: Ni, muŝoj, faras la someron.

28

FABELOJ POR HELENJO

eLIBRO

Lakteto, avena kaĉeto

kaj la griza kato Murko

I.

Kiel vi volas, sed tio ĉi estas miriga! Kaj plej mirige estas, ke tio ĉi ripetiĝas ĉiutage. Jes, kiam estas me-titaj sur la fornon en la kuirejo la poto kun lakteto kaj la argila kaserolo kun avena kaĉeto, tiam komenciĝas la afero. Unue ili staras kvazaŭ trankvile, sed poste komenciĝas interparolado.

—Mi estas lakteto . . .

—Mi estas avena kaĉeto . . .

Komence la interparolado iras tute mallaŭte, murmu-rete; sed poste la kaĉeto kaj la lakteto komencas laŭgra-de varmiĝi pro kolero.

—Mi estas lakteto!

—Mi estas avena kaĉeto!

La kaĉeton oni kovras per argila kovrilo, kaj ĝi mur-muras en sia kaserolo kiel maljunulo. Sed kiam ĝi komencas koleri, suprenleviĝas en ĝi veziko, krevas kaj diras:

—Tamen mi estas avena kaĉeto . . . pum!

Al la lakteto tiu ĉi fanfaronado ŝajnis treege ofenda.

Diru, mi petas, kia vidindaĵo — ia avena kaĉo! La lakto 29

FABELOJ POR HELENJO

eLIBRO

komencis varmegiĝi, ŝaŭmo suprenleviĝis kaj penadis eliĝi el sia poteto. Momenton la kuiristino malatentis, jen la lakteto elverŝiĝis sur la varmega forno.

—Nu jam tiu ĉi malbenita lakteto! plendis ĉiufoje la kuiristino. — Se iomete oni malatentas, ĝi tuj eliĝas.

—Kion mi povas fari, se mi havas tiel ekflameman karakteron? diris la lakteto por sia pravigo. — Mi mem ja ne estas ĝoja, kiam mi ekflamiĝas. Sed tie ĉi ankoraŭ la kaĉeto ĉiam fanfaronas: ”mi estas kaĉeto, mi . . . ka-

ĉeto, mi . . . kaĉeto” . . . ¯i en sidas kaserolo, murmu-ras, nu jen mi ekflamiĝas.

La afero kelkafoje iris ĝis tio, ke la kaĉeto elkuris el la kaserolo, malgraŭ ĝia kovrilo, — rampis sur la platfor-non, ĉiam ripetante:

—Mi estas kaĉeto! kaĉeto! kaĉeto! . . . ĉĉĉĉĉ!

Vere, tio ne okazis ofte, sed tamen okazis, kaj la kuiristino ripetis malespere ĉiufoje:

—Nu jam ĉi tiu malbenita kaĉeto! Pro kio ĝi ne sidas trankvile en la kaserolo? Estas vere mirige!

30

FABELOJ POR HELENJO

eLIBRO

II.

La kuiristino ĝenerale sufiĉe ofte koleris, kaj estis ja ne malmulte da kaŭzoj por tia kolero. Ekzemple la kato Murko! Jes, li estis tre bela kato, kaj la kuiristino tre amis lin. ĉiun matenon Murko de proksime sekvis la kuiristinon kaj miaŭis per tia plenda voĉo, ke ŝajne eĉ ŝtona koro devus kompati.

—Kia nesatigebla ventrego! miris la kuiristino, forpe-lante la katon. — Kiom da hepato vi jam manĝis hieraŭ?

—Tio ja estis hieraŭ! miris siavice Murko. — Sed hodiaŭ mi denove volas manĝi. Miaŭ!

—Vi kaptu musojn kaj manĝu ilin, maldiligentulo!

—Facile estas diri tion, sed provu mem kapti nur unu muson, respondis Murko. — Cetere ŝajnas, ke mi jam sufiĉe penas. Ekzemple, kiu la lastan semajnon kaptis musidon? Kaj pro kio mi havis graton laŭlonge de la tuta nazo? Raton mi preskaŭ kaptis, sed ĝi mem tiel kroĉiĝis al mia nazo . . . Tre facile estas diri: kaptu musojn!

Manĝinte hepaton, Murko sidiĝis apud la forno, kie estas pli varme, fermis la okulojn kaj dolĉe dormetadis.

—Jen, kiom li nutris sin, rimarkis la kuiristino. — Eĉ la okulojn li fermas, maldiligentulo . . . kaj li volas, ke ĉiam oni donu al li viandon!

—Mi ja ne estas mona˛o por ne manĝi viandon, sin pravigis Murko, malfermante nur unu okulon. — Krome 31

FABELOJ POR HELENJO

eLIBRO

mi ankaŭ ŝatas manĝi fiŝojn. Mi ĝis nun ne povas diri, kio estas pli bongusta: hepato aŭ fiŝo. Pro ĝentileco mi manĝas unu kaj alian . . . Se mi estus homo, mi nepre estus aŭ fiŝkaptisto aŭ kolportisto, kiu alportas al mi la hepaton. Mi nutrus ĝis plena satiĝo ĉiujn katojn en la mondo kaj mi mem ankaŭ estus ĉiam sata . . .

Post la manĝo Murko volonte sin okupas diversma-niere por amuziĝo. Ekzemple, li sidas dum du horoj sur la fenestro, kie pendas kaĝo kun sturno. Estas tre agrable rigardi, kiel saltas la malsaĝa birdo.

—Mi konas vin, maljuna friponulo! krias la sturno. —

Nu, pro kio vi rigardas min!

—Sed se mi deziras konatiĝi kun vi?

—Mi scias, kiel vi konatiĝas. Kiu antaŭ nelonge man-

ĝis vivan paseron? Hu, abomenulo!

—Neniel mi estas abomenulo, — kaj eĉ male. ĉiuj min amas. Venu al mi, mi rakontos fabeleton al vi.

—Ha friponulo . . . bona fabelisto! Mi vidis, kiel vi rakontis fabeletojn al rostita kokido, kiun vi ŝtelis en la kuirejo . . . Bone!

—Kiel vi volas, mi ja parolas nur por via plezuro. La rostitan kokidon mi efektive manĝis, sed estis ja tute egale, ĝi jam taŭgis por nenio.

32

FABELOJ POR HELENJO

eLIBRO

III.

Interalie Murko ĉiumatene sidiĝis ĉe la hejtiĝanta kuireja forno kaj pacience aŭskultis, kiel malpacas la lakteto kaj la kaĉeto. Li neniel povis kompreni, en kio kuŝas la kaŭzo kaj nur palpebrumis.

—Mi estas lakteto.

—Mi estas kaĉeto! Kaĉeto, — kaĉeto — ĉĉĉĉ . . .

—Ne, mi ne komprenas, tute ne komprenas, parolis Murko. — Pro kio ili malpacas? Ekzemple, se mi ripetos: Mi estas kato, mi estas kato, kato, kato . . . ĉu tio estos ofenda por iu? Ne, mi ne komprenas . . . Cetere mi devas konfesi, ke mi preferas lakteton, precipe kiam ĝi ne koleras.

Unu fojon la lakteto kaj la kaĉeto pli ol kutime varmege malpacis; ili tiel malpacis, ke duone ili eliĝis sur la fornon, de kio rezultis fortega haladzo. Alkuris la kuiristino kaj ekĝemis.

—Nu kion mi faros nun? ŝi plendis, metante de la forno la lakteton kaj la kaĉeton.

—Neeble estas eĉ momenton foriri.

Forpreninte lakteton kaj kaĉeton, la kuiristino foriris en magazenon por aĉeti provizaĵojn. Murko tuj ekuzis tiun okazon. Li sidiĝis ĉe la lakteto, blovis sur ĝin kaj diris:

—Mi petas, ne koleru, lakteto . . .

33

FABELOJ POR HELENJO

eLIBRO

La lakteto videble komencis trankviliĝi. Murko ĉir-kaŭiris ĝin, ankoraŭ unu fojon blovis sur ĝin, ordigis siajn lipharojn kaj diris afable:

—Aŭskultu, sinjoroj . . . Malpaci ĝenerale ne estas bone. Jes. Elektu min kiel juĝiston; mi tuj prijuĝos vian aferon.

Nigra blato, sidanta en fendo, eĉ ektusetis pro rido.

Nu, jen la juĝisto. Ha, ha! Nu, maljuna friponulo, jen kion vi elpensis. Sed la lakteto kaj la kaĉeto estis ĝojaj, ke ilia malpaco estos fine juĝita. Ili mem ne sciis rakonti, el kio konsistas la malkonsento, kaj pro kio ili malpacas.

—Bone, bone, mi ĉion esploros, diris la kato Murko. —

Mi ne trompos vin . . . Nu, ni komencu kun la lakteto.

Li ĉirkaŭiris kelkajn fojojn la poteton, provis ĝin per la piedeto, blovis sur la lakton kaj komencis trinki.

—Ho ve! helpo, helpo! ekkriis la blato. — Li eltrinkos la tutan lakton, kaj oni opinios, ke mi tion faris.

Kiam la kuiristino revenis de la magazeno kaj rigardis la poteton — jen ĝi estis malplena. La kato Murko dormis apud la forno en dolĉa dormo, kvazaŭ nenio estus okazinta.

—Ha vi, sentaŭgulo! mallaŭdis la kuiristino, kaptante lin ĉe la orelo. — Kiu trinkis la lakton? Diru!

Kiel ajn dolore estis, Murko ŝajnigis, ke li nenion komprenas kaj ne scias paroli. Kiam oni elĵetis lin eks-34

FABELOJ POR HELENJO

eLIBRO

ter la pordon, li skuis sin, lekis la malordigitan hararon, ordigis la voston kaj diris:

—Se mi estus kuiristino, ĉiuj de mateno ĝis nokto nur trinkus lakton. Cetere, mi ne koleras kontraŭ mia kuiristino, ĉar ŝi ne komprenas ĉi tion . . .

35

FABELOJ POR HELENJO

eLIBRO

Estas tempo por dormi

I.

Ekdormas la alia okuleto de Helenjo, ekdormas la alia oreleto de Helenjo . . .

—Paĉjo, ĉu vi estas tie ĉi?

—Tie ĉi mi estas, infaneto . . .

—ĉu vi scias, paĉjo? Mi volas esti reĝino . . .

Helenjo ekdormas kaj ridetas en sonĝo.

Ha, kiel multaj floroj! Kaj ĉiuj ili ankaŭ ridetas. Ili ĉir-kaŭstaras ronde apud la liteto de Helenjo, intermurmu-retas kaj ridas per delikataj mallaŭtaj voĉoj. Purpuraj floretoj, bluaj floretoj, flavaj floretoj, ĉielbluaj, rozaj, ruĝaj, blankaj, — kvazaŭ ĉielarko falis teren kaj disŝutiĝis en vivaj fajreroj, diverskoloraj fajretoj kaj gajaj infanaj okuletoj.

—Helenjo volas esti reĝino! gaje sonis la kampaj kampanuloj, balanciĝante sur graciaj verdaj trunketoj.

—Ha kiel ridinda ŝi estas! murmuretis la modestaj miozotoj.

—Sinjoroj, necesas serioze prikonsideri ĉi tiun aferon, atakeme entrudiĝis flava leontodo. — Mi almenaŭ tute ne atendis tion . . .

36

FABELOJ POR HELENJO

eLIBRO

—Kion signifas — esti reĝino? demandis blua kampa cejano. — Mi kreskis en kampo kaj ne komprenas viajn urbajn morojn.

—Tre simple . . . enmiksiĝis roza kariofilo. — Tio estas tiel simpla, ke eĉ ne necesas klarigi. Reĝino — tio estas . . . tio . . . ĉu vi do ne komprenas? Ha, kiel stran-gaj vi estas . . . Reĝino, tio estas, kiam floro estas roz-kolora, kiel mi. Alivorte: Helenjo volas esti kariofilo. ĉu tio ne estas komprenebla?

ĉiuj gaje ekridis. Silentis nur la rozoj. Ili opiniis sin ofenditaj. Kiu ne scias, ke reĝino de ĉiuj floroj estas la rozo, delikata, bonodora, miriga? Kaj subite kariofilo sin nomas reĝino . . . Kia malbonaĵo! Fine unu rozo koleris, fariĝis tute purpura kaj ekparolis.

—Ne, pardonu, Helenjo volas esti rozo . . . jes! Rozo estas reĝino pro tio, ke ĉiuj ĝin amas.

—Jen, bone! diris kolere leontodo. Kion vi opinias pri mi?

—Leontodo, ne koleru, ni petas! admonis la arbaraj kampanuloj. — Tio malbonigas la karakteron kaj krome, tio estus nebela. Vidu, ni silentas, ĉar Helenjo volas esti arbara kampanulo, ĉar tio estas klara per si mem.

37

FABELOJ POR HELENJO

eLIBRO

II.

Estis multe da floroj, kaj ili tiel ridinde disputadis; la kampaj floretoj estis tute modestaj — konvaloj, violoj, miozotoj, kampanuloj, cejanoj, kampa kariofilo; sed la floroj kreskintaj en oranĝerioj iomete fanfaronis — rozoj, tulipoj, lilioj, narcisoj, levkojoj, kvazaŭ riĉaj infanoj feste vestitaj. Helenjo pli amis la modestajn kampajn flo-retojn, el kiuj ŝi faradis bukedojn kaj plektadis florkro-nojn. Kiel ili ĉiuj estas bonaj!

—Helenjo tre amas nin, murmuretis la violoj. Ja ni aperas printempe unuaj. Apenaŭ la neĝo fluidiĝis, ni jam estas ĉi tie.

—Kaj ni ankaŭ, diris la konvaloj. — Ni estas ankaŭ printempaj floretoj . . . Ni ne estas kapricaj kaj kreskas simple en arbaro.

—Sed ĉu ni estas kulpaj, se estas tro malvarme al ni por kreski simple sur kampo? plendis la bonodoraj kris-paj levkojoj kaj hiacintoj. — Ni estas tie ĉi nur gastoj, kaj nia patrujo estas malproksima, kie estas varme kaj neniam estas vintro. Ha, kiel agrable estas tie, kaj ni ĉiam sopiras pri nia kara patrujo . . . ĉe vi norde estas tiel malvarme. Nin Helenjo ankaŭ amas, kaj eĉ tre . . .

—ĉe ni estas ankau agrable, disputis la kampaj floroj.

— Certe, okazas kelkfoje granda malvarmo, sed tio estas utila . . . Kaj krome la malvarmo mortigas niajn plej 38

FABELOJ POR HELENJO

eLIBRO

grandajn malamikojn, kiel raŭpojn, kulojn. Se ne ekzis-tus malvarmo, estus tre malbone al ni.

—Ni ankaŭ ŝatas malvarmon, diris la rozoj.

Tion saman diris azaleoj kaj kamelioj. Ili ĉiuj amas la malvarmon, kiam ili preparas la florajn burĝonojn.

—Jen kio, sinjoroj, ni ĉiuj rakontu ion pri niaj patru-joj, proponis la blanka narciso. — Tio estas tre interesa

. . . Helenjo nin aŭskultos. ŝi ja amas nin . . .

Nun ekparolis ĉiuj en unu fojo. La rozoj rememoris kun larmoj la benitajn valojn de ŝirazo, la hiacintoj parolis pri Palestino, la azaleoj pri Ameriko, la lilioj pri Egipto. La floroj kolektiĝis ĉi tien el ĉiuj terpartoj de la mondo. Plej multaj floroj alvenis de la sudo, kie estas tiom da suno kaj malestas vintro. Kiel bone estas tie! Jes, eterna somero! Kiaj grandegaj arboj kreskas tie, kiaj mirigaj birdoj, kiom da belulinoj — papilioj, similaj al flugantaj floroj, kaj kiom da floroj, similaj al papilioj!

—Norde ni estas nur gastoj, norde estas malvarme al ni, murmuretis ĉiuj sudaj floroj.

La enlandaj kampaj floretoj eĉ kompatis ilin. Efektive necesas havi grandan paciencon, kiam blovas malvarma norda vento, falas malvarma pluvo kaj neĝo. La printempa neĝeto certe rapide degelas, sed tamen ĝi estas neĝo.

—Vi havas grandegan mankon, klarigis la cejano, aŭ-

skultinte tiujn ĉi rakontojn. — Mi ne disputas, vi eble 39

FABELOJ POR HELENJO

eLIBRO

estas kelkfoje pli belaj ol ni, kampaj floretoj, mi volonte konsentas pri tio . . . jes. Unuvorte, vi estas niaj karaj gastoj, sed via ĉefa manko estas tio, ke vi kreskas nur por riĉuloj; ni kontraŭe kreskas por ĉiuj. Ni estas multe pli bonaj . . . Jen mi, ekzemple; vi vidas min en la manoj de ĉiu vilaĝana infano. Kiom da ĝojo mi donas al ĉiuj malriĉaj infanoj! Ne necesas pagi monon por mi, sed sufiĉas nur eliri en kampon. Mi kreskas kune kun seka-lo, tritiko, aveno . . .

III.

Helenjo aŭskultis ĉion, pri kio rakontadis al ŝi la floretoj, kaj miris. ŝi treege deziris mem vidi tiujn malproksimajn landojn, pri kiuj oni ĵus parolis.

—Se mi estus hirundo, mi tuj ekflugus, ŝi diris fine.

Kial mi ne havas flugiletojn? Ha kiel ĉarme estus fariĝi birdeto!

ŝi ankoraŭ ne finis paroli, kiam alrampis al ŝi kokcineleto, vera kokcineleto, ruĝeta, kun nigraj makuletoj, kun nigra kapeto, kun tiaj maldikaj nigraj lipharetoj kaj nigraj maldikaj piedetoj.

—Helenjo, ni flugu! murmuris la kokcinelo, movetan-te la lipharetojn.

—Mi ne havas flugilojn, kokcineleto!

40

FABELOJ POR HELENJO

eLIBRO

—Sidiĝu sur min . . .

—Kiel mi sidiĝos, kiam vi estas tiel malgranda?

—Nun jen, rigardu . . .

Helenjo komencis rigardi kaj miris ĉiam pli. La kokcineleto ordigis la suprajn malmolajn flugilojn kaj sam-tempe ĝi pligrandiĝis duoble; poste ĝi ordigis la malsu-prajn flugiletojn, delikatajn kiel araneaĵo kaj fariĝis ankoraŭ pli granda. ¯i kreskis, kreskis, ĝis fine ĝi estis tiel granda, tiel grandega, ke Helenjo povis libere sidiĝi sur

ĝia dorso, inter la ruĝaj flugiletoj. Estis tre oportune.

—ĉu vi sentas vin bone, Helenjo? demandis la kokcineleto.

—Tre bone.

—Nu, tenu vin nun pli forte . . .

En la unua momento, kiam ili ekflugis, Helenjo eĉ fermis la okulojn pro timo. ŝajnis al ŝi, ke flugas ne ŝi, sed ĉio sub ŝi — urboj, arbaroj, riveroj, montoj. Poste ŝajnis al ŝi, ke ŝi fariĝas tiel malgranda — malgrandeta, kiel pingla kapeto, kaj krome tiel malpeza kiel lanuga seme-ro de leontodo. La kokcineleto flugis rapide — rapide, tiel ke vento vere fajfis inter ĝiaj flugiloj.

—Rigardu, kio estas tie malsupre . . . diris al ŝi la kokcineleto.

Helenjo rigardis malsupren kaj ekmiregis.

—Ha kiom da rozoj — ruĝaj, flavaj, blankaj, rozaj! . . .

La tero estis kvazaŭ kovrita de viva tapiŝo de rozoj.

41

FABELOJ POR HELENJO

eLIBRO

—Ni malsupreniĝu teren, kokcineleto! ŝi petis.

Ili malsupreniĝis, kaj Helenjo fariĝis denove granda, kiel ŝi estis antaŭe; kaj la kokcineleto fariĝis malgranda.

Helenjo longe kuradis sur la roza kampo kaj kolektis grandan bukedon da floroj. Kiel belaj ili estas — tiuj ĉi rozoj; kaj eĉ la kapo turniĝas pro ilia odoro. Se oni povus transporti tiun ĉi rozan kampon al ni, norden, kie rozoj estas nur karaj gastoj!

—Nu, nun ni flugu pluen, diris la kokcinelo, ordigante siajn flugilojn.

¯i denove fariĝis granda, — grandega kaj Helenjo —

malgranda, — tute malgranda.

IV.

Ili ekflugis pluen.

Kiel bele estis ĉirkaŭe! La ĉielo estis tiel blua kaj malsupre ankoraŭ pli blua estis la maro. Ili flugis super kruta kaj ŝtonega bordo.

—ĉu efektive ni flugos trans la maron? demandis Helenjo.

—Jes . . . Nur sidu trankvile kaj tenu vin pli forte.

Komence Helenjo timis, poste — ne. Krom ĉielo kaj akvo nenio restis. Sur la maro naĝis ŝipoj kiel grandaj birdoj kun blankaj flugiloj . . . Malgrandaj ŝipoj estis 42

FABELOJ POR HELENJO

eLIBRO

similaj al muŝoj. Ha, kiel bele, kiel bone! Kaj malproksi-me jam vidiĝis la mara bordo, malalta, flava kaj sabla, —

marenfluejo de iu grandega rivero, unu tute blanka urbo, kvazaŭ ĝi estus konstruita el sukero. Kaj poste vidiĝis malviva dezerto, kie staris solaj piramidoj. La kokcineleto malsupreniĝis sur la bordon de la rivero. Tie kreskis verdaj papirusoj kaj lilioj — mirigaj, delikataj lilioj.

—Kiel bone estas ĉe vi, tie ĉi, Helenjo parolis kun ili.

ĉu vintro ne ekzistas ĉe vi?

—Sed kio estas vintro? miris la lilioj.

—Vintro — tio estas, kiam neĝo falas . . .

—Sed kio estas neĝo?

La lilioj eĉ ekridis. Ili opiniis, ke la malgranda norda knabineto ŝercas. Vere, de nordo ĉiuaŭtune alflugas ĉi tien grandegaj amasoj da birdoj, kiuj ankaŭ rakontas pri vintro; sed ili mem ne vidis ĝin kaj rakontas pri tio, kion ili nur aŭdis. Helenjo ankaŭ ne kredis, ke vintro povas ne esti kaj sekve pelteto kaj varmaj ŝuoj povas esti ne nece-saj.

Ili ekflugis pluen. Sed Helenjo ne plu miris pri la blua maro, nek pri la montoj, nek pri la dezerto bruligita de la suno, kie kreskas hiacintoj.

—Al mi estas varmege, ŝi plendis. — Nu, kokcineleto, vere ne estas bone, kiam daŭras eterne somero.

—Ne al tiu, kiu kutimis, Helenjo.

43

FABELOJ POR HELENJO

eLIBRO

Ili flugis al altaj montoj, sur kies suproj kuŝas eterna neĝo. ĉi tie ne estas tiel varme. Post la montoj komenciĝis netraireblaj arbaroj. Sub la arkaĵo de arboj estis mallume, ĉar la suna lumo ne penetras tra la densaj supraĵoj de la arboj. Sur la branĉoj saltis simioj. Kaj kiom da birdoj estis — verdaj, ruĝaj, flavaj, bluaj . . . Sed plej mirigaj estis la floroj kreskantaj rekte sur arbaj trunkoj.

Estis floroj kun tute fajra koloro, floroj similaj al tute malgrandaj birdetoj kaj al grandaj papilioj, — la tuta arbaro kvazaŭ brulis de diverskoloraj vivaj fajretoj.

—Tio ĉi estas orkideoj, klarigis la kokcineleto.

Iradi estis neeble ĉi tie, ĉio interplektiĝis.

Ili flugis pluen. Jen grandega rivero inter verdaj bor-doj. La kokcineleto malsupreniĝis rekte sur grandan blankan floron, kreskanta sur la akvo. Tiajn grandajn florojn Helenjo ankoraŭ ne vidis.

—Tio ĉi estas sankta floro, klarigis la kokcineleto. — ¯i nomiĝas Lotoso . . .

44

FABELOJ POR HELENJO

eLIBRO

V.

Helenjo vidis tiel multon, ke fine ŝi laciĝis. ŝi volis reveni hejmen: ĉiuokaze hejme estas pli agrable.

—Mi amas neĝeton, diris Helenjo. Sen vintro ne estas bone . . .

Ili denove ekflugis, kaj ju pli alten ili supreniĝis, des pli malvarme fariĝis. Baldaŭ malsupre vidiĝis neĝaj kam-poj. Verdis nur la abia arbaro. Helenjo treege ĝojis, kiam ŝi ekvidis la unuan abieton.

—Abieto, abieto! ŝi ekkriis.

—Bonan tagon, Helenjo! ekkriis la verda abieto al ŝi de malsupre.

Tiu ĉi estis vera Kristnaska abieto. Helenjo tuj ekkonis ĝin. Ha, kia ĉarma abieto! Helenjo sin klinis, por diri al ĝi, kiel rava ĝi estas, sed subite ŝi ekfalis malsupren!

Ho, kiel terure! ŝi turniĝis kelkajn fojojn en aero kaj falis rekte en molan neĝon. Pro timo Helenjo fermis la okulojn kaj ne sciis, ĉu ŝi estas viva aŭ malviva.

—Kiel vi alvenis ĉi tien, etulino? iu demandis ŝin.

Helenjo malfermis la okuletojn kaj ekvidis grizan —

grizan ĝiban maljunulon. ŝi ankaŭ lin tuj rekonis. Li estis tiu sama maljunulo, kiu alportas al la saĝaj infanoj Krist-naskajn abietojn, orajn stelojn, skatoletojn kun bombo-noj kaj plej mirigajn ludilojn. Ho, li estas tiel bona, tiu 45

FABELOJ POR HELENJO

eLIBRO

maljunulo! Li tuj prenis ŝin sur siajn manojn, kovris ŝin per sia pelto kaj denove demandis:

—Kiel vi alvenis ĉi tien, malgranda knabineto?

—Mi vojaĝis sur kokcineleto . . . Ho, kiom mi vidis, aveto!

—Nu, nu!

—Mi konas vin, aveto! Vi alportas al la infanoj abi-ojn . . .

—Nu, nu . . . Kaj nun mi ankaŭ aranĝas abion.

Li montris al ŝi longan stangon, kiu tute ne estis simila al abio.

—ĉu tio estas abio, aveto? Tio estas ja simpla granda bastonego.

—Nu, jen vi vidos . . .

La maljunulo portis Helenjon en proksiman vilaĝeton, tute kovritan de neĝo. Elstaris el sub la neĝo nur teg-mentoj kaj kamentuboj. La maljunulon jam atendis la vilaĝaj infanoj. Ili saltis kaj kriis:

—Abio, abio!

Ili alvenis al la unua dometo. La maljunulo prenis ne-draŝitan garbon de aveno, ligis ĝin al la fino de la stango kaj starigis la stangon sur tegmenton. Tuj kunflugis de ĉiuj flankoj malgrandaj birdetoj, kiuj neniam forflu-gas dum vintro: paseretoj, hortulanoj, kaj ili bekpikis la grajnojn.

—Tio ĉi estas nia abio! ili kriis.

46

FABELOJ POR HELENJO

eLIBRO

Al Helenjo subite fariĝis tre gaje. ŝi por la unua fojo vidis, kiel oni aranĝas vintre abion por la birdoj. Ha, kia bona maljunulo! Unu pasereto, kiu plej multe klopodis, tuj rekonis Helenjon kaj ekkriis:

—Nu, jen estas Helenjo! Mi tre bone konas ŝin. ŝi ne nur unu fojon nutris min per panpecetoj . . . Jes.

Kaj aliaj paseretoj ankaŭ rekonis ŝin kaj laŭte ekpepis pro ĝojo.

Alflugis ankoraŭ unu pasero, kiu montriĝis granda malpacemulo. Li komencis dispuŝadi ĉiujn kaj ekapti la plej bonajn grajnojn.

Helenjo ekkonis lin.

—Bonan tagon, pasereto!

—Ha, jen estas vi, Helenjo? Bonan tagon!

La malpacema pasero eksaltis sur unu piedeto, mali-ce faris signon per unu okulo kaj diris al la bona krist-naska maljunulo:

—Helenjo volas esti reĝino . . . Jes, mi mem antaŭ nelonge aŭdis, kiam ŝi tion diris.

—ĉu vi volas esti reĝino, etulino? demandis la maljunulo.

—Mi tre volus, aveto!

—Bonege. Nenio estas pli simpla: ĉiu reĝino estas virino kaj ĉiu virino estas reĝino . . . nun iru hejmen kaj diru tion al ĉiuj aliaj infanetoj.

47

FABELOJ POR HELENJO

eLIBRO

La kokcinelo estis ĝoja foriri de tiu loko, antaŭ ol iu malmodesta pasero manĝos ĝin. Ili ekflugis hejmen rapide — rapide . . . Kaj tie jam ĉiuj floretoj atendis Helenjon. Ili la tutan tempon diskutadis pri tio, kio estas reĝino.

Baju, baju, baju . . .

Unu okuleto de Helenjo dormas, la alia rigardas, unu oreleto de Helenjo dormas, la alia aŭskultas. ĉiuj nun kolektiĝis apud la liteto de Helenjo: la kuraĝa leporo, kaj la pasero, la lasta muŝo kaj la malgranda kulineto, eĉ la lakteto, la kaĉeto kaj la kato Murko. ĉiuj estas ĉi tie, ĉiuj estas apud Helenjo.

—Paĉjo, mi amas ĉiujn . . . murmuretas Helenjo. —

Mi amas, paĉjo, eĉ nigrajn blatojn . . .

Fermiĝis la alia okuleto, ekdormis la alia oreleto. Kaj apud la liteto de Helenjo verdas gaje la printempa herbo, ridas la floretoj, multaj floretoj: ĉielbluaj, rozaj, flavaj, blankaj, ruĝaj. Verda betulo kliniĝis super la liteto mem kaj murmuris ion dolĉe, dolĉe. Kaj la suno lumas, kaj la sablo flave brilas, kaj la blua mara ondo vokas al si Helenjon.

Dormu, Helenjo, dormu, belulino!

Baju, baju, baju . . .

48

FABELOJ POR HELENJO

eLIBRO

www.omnibus.se/inko

ISBN 91-7303-188-7

49

Document Outline

  • Enhavo
    • Mamin Sibirjak
    • Antau'fabelo
    • Fabelo pri la kurag'a leporo — Long-orela
    • Fabelo pri kulineto
    • Kiel vivis la lasta mus'o
    • Lakteto, avena kac'eto kaj la griza kato Murko
    • Estas tempo por dormi