Skip to content

Latest commit

 

History

History
612 lines (306 loc) · 25.7 KB

Fabeloj - Franjo Modrijan.md

File metadata and controls

612 lines (306 loc) · 25.7 KB

% Fabeloj % Franjo Modrijan

FABELOJ

eLIBRO

eLIBRO

Franjo Modrijan

Fabeloj

I N K O

1

FABELOJ

eLIBRO

Franjo Modrijan

FABELOJ

eLIBRO

Aranĝis: Franko Luin

ISBN 91-7303-079-1

[email protected]

INKO · SE-13542 TYRESÖ · SVEDIO

http://www.omnibus.se/inko

FEBRUARO 2001

2

!(images/000001.png)

FABELOJ

eLIBRO

I. Judito dormas

La brulruĝa luno naĝas sur la

ĉiela maro kiel purpura ŝipo,

glitante tra la trembriletantaj,

nenombreblaj steloj kaj steletoj.

La mistera reĝino de la nokto, de

la sonĝoj kaj fabeloj, veturas ĉir-

kaŭen por feliĉigi la homaron

per dolĉa ripozo. Enrigardante

la fenestrojn, ĝi salutas siajn

dormantajn gekarulojn.

Judito dormas en sia lito. ŝi

sonĝas, la senkulpa, dektrijara

knabino, kun ĉarma rideto sur la

etaj lipoj. ŝiaj pensoj estas tre

okupataj per belegaj fabeloj. ŝi

estis finleginta la lastan fabelon el sia riĉe ilustrita fabellibro kaj nun ŝi ekdormis…

ŝia libro kuŝas trankvile sur sia loko en granda ŝranko kaj dormas. Jes, ĝi dormas, sed ĝia internajo pli kaj pli vigliĝas; ĉiuj literoj moviĝas, viviĝas…

La unua mallaŭte ekparolas.

—Nia patrineto dormas. Ni forlasu niajn paĝojn kaj iru al Judito! Ni rakontos al ŝi fabelojn, kiujn ŝi tre ŝatas, por ke ŝi povu pli dolĉe sonĝi, nia bonkora belulino.

3

FABELOJ

eLIBRO

—Jes, jes! konsentas la aliaj unuvoĉe. Ni iru!

La literoj pligrandiĝas kaj, malsupren grimpante kaj paŝetante, ili direktas sian iron al la sonĝanta dormulino.

—Kion vi serĉas tie ĉi? subite demandas granda cifero per ordona voĉo.

—Ni volas viziti Juditon! Sed kiu vi estas?

—La cifero tri de la murhorloĝo. Al ĉiu el ni estas perme-site promeni laŭvice ĉiunokte po unu horo sur la planko de tiu ĉi ĉambro por gardi Juditon.

—Dume ni estas al ŝi rakontontaj belegajn fabelojn.

La literoj svarme alvenadas, kiel formiĝoj el sia loĝejo, tut-plene superŝutante kaj okupante la litkovraĵon.

4

FABELOJ

eLIBRO

II. La literoj parolas

Judito, ĉu vi konas nin?

—Jes, vi estas al mi konataj, karaj literoj, el mia fabellibro!

—ĉu vi volas aŭskulti fabelojn?

—Tre volonte! Sed kie ili estas?

—ĉu vi ne scias, amata ĉarmulino, kie estas la patrujo de la fabeloj? Aŭskultu do! Tie malproksime, en la lando de la fantazio kaj eterna sonĝo ili loĝas, la belegaj knabinoj; oni nomas ilin fabeloj. ĉiunokte, kiam la tero trankviliĝas kaj la bonaj infanoj ekdormas, dissendas ilia juna potenca reĝino ĉarmegajn fabelojn al tiuj, kiuj ilin amas, por plidolĉigi iliajn sonĝojn.

—Mi tre sopiras al tiea lando, por vidi la mildan diinon, la belan reĝinon de la fabeloj.

—Nur en sonĝo oni povas vidi ŝin. ŝia vizaĝo brilas kiel la ridetanta sunlumo.

Sur oraj aerinsuloj kun mirindaj grotoj kaj sanktaj fontetoj staras kristalaj palacoj, meze de ensorĉitaj arbaretoj: ŝia lo-

ĝejo. Nur feinoj kaj niksinoj, nimfoj kaj elfknabinoj, gnomoj kaj koboldoj estas iliaj gastoj.

Sur paradizaj valoj kun florantaj herbejoj kaj bluaj lagetoj ili promenas, kantante kaj dancante en arĝenta lunlumo, en-volvitaj en travidebla vualo de blankaj nebuletoj.

En la lando de la fabeloj la malbono kaj la morto estas ne-konataj. Tie en la alta templo de la sankta fantazio regas sen-5

FABELOJ

eLIBRO

morteco, pura gajeco, nura boneco. La tuta naturo tie dormas kaj sonĝas pri misteraj sekretoj de la tera patrino.

6

FABELOJ

eLIBRO

III. La fabelo venis

Granda rajdisto, kiu kune kun literoj estis forlasinta la unuan, multkoloran ilustraĵon de la fabellibro, aperis, kriante per forta, triumfa voĉo:

—ŝi jam estas venanta, la bela fabelo! Jen ŝia sekvantaro!

foriru, literoj!

La stansoldatoj, kuŝantaj en granda, ligna skatolo, aparte-nantaj al la frato de la dormanta knabino, vekiĝis kaj, elsal-tante, ili baldaŭ staris en la vico antaŭ la nobla rajdisto, por fari ordon.

La dormoĉambro plilongiĝis, plilarĝiĝis; stranga lumo ek-briligis la ĉambron.

Tintiloj kaj sonoriloj eksonis. Malgrandaj gnomoj, apogan-te sin sur bastonetoj, alvenadis. Babilante kaj ridetante ili ek-

ĉirkaŭstaris la liton de Judito. Ilin sekvis mentonbarbaj koboldoj kun trumpetoj kaj lanternoj.

Starante spalire kun la stansoldatoj, subite ĉiuj eksilentis.

Jen jam estis la ĉarmega knabino, kun ora diademo en nigraj harbukloj. ŝi estis la fabelo, unu el la multnombraj servisti-noj de la fabelreĝino. Beletaj elfinoj ĉirkaŭiris ŝin, portantaj plurkolorajn, bonodorajn bukedojn. La ĉambrego fariĝis paradiza, belegaspekta ĝardeno.

7

FABELOJ

eLIBRO

IV. La balo

Alpaŝinte al la lito de Judito, la fabelo milde kaj dolĉe enrigardis ŝiajn sonĝetantajn okuletojn. Ektuŝinte ŝin, ĝi karesis ŝiajn vangojn per rozkolora, parfumplena mano, kaj diris:

—Judito, mi venis! Vi volis vidi kaj aŭskulti fabelon! Ni nun volas amuzi vin, karulino. Hodiaŭan nokton ni solenos dan-cfeston!

La elfinoj konsentis, ĝojsaltetante. La stansoldatoj, gnomoj kaj koboldoj kaŭrekuŝigis sin, malplenigante la dancejon.

La klavaro de la fortepiano belege eksonoris. Delikataj knabinetoj, kurveninte el ĝi, sidigis sin sur la plankon. Akompanante sin per dolĉaj kantoj, ili ludis diajn melodiojn sur siaj instrumentoj.

La elfinoj komencis rondodancon; en ilia mezo aerdancis, kiel orumita nebuleto, la ĉarmega fabelo.

Nun aperis strangestaĵoj: el la angulo algrimpis ĝibulo longharulo, kiu, kapturniĝante kaj saltante, amuzis la knabinon. Li fajfalvokis koboldojn, kiuj, ronddancante kaj saltetante, laŭte kantadis kaj kriadis. Judito ridis; la fabelo sidis ĉe ŝia flanko.

Jen alvenis blondhara junulo.

—Via memoro! flustris la fabelo. La frato de via animo! Lo-

ĝinte ĉe vi de la infaneco ĝis la maljuneco kaj rakontinte al vi 8

FABELOJ

eLIBRO

ĉiujn okazintajojn de via vivo, la memoro forlasos vin, kiam vi mortos, alflugonte kun via animo al la eterna Dio.

—Kaj ĉi tiuj knabinetoj?

—ĉi tiuj flugestaĵoj estas viaj pensoj. Vivante kiel koloraj bildoj en via animo, ili parolas kun vi, kiam vi estas sola. ĉi tiuj knabetoj estas amoretoj, viaj deziroj. ĉiunokte ili kunve-nas, amuzigante vin per vivaj teatraĵoj. Vi tiam vidas en viaj sonĝoj belegajn bildojn.

La homfiguraj spiritoj flugdancadis, la junulo blondharu-lo rakontadis ĉarmajn rakontetojn. Kiam la moviĝantaj om-brofiguroj estis malaperintaj, Judito ekvidis en siaj manoj belegan libron!

—Jen unu donaco de nia bonega reĝino: la orbindita fabellibro! Prenu ĝin: vi vidos miraklojn! Neniam vi povos trarigar-di la mirigajn, parolantajn ilustraĵojn; ili estas senfinaj!

9

FABELOJ

eLIBRO

V. La reĝa festo

Paradiza pejzaĝo kuŝis antaŭ ŝiaj okuloj. Larĝa, blanka strato alkondukis, tra belegaj arbaretoj, al granda palaco kun cent turoj kaj marmora ŝtuparo.

Orvestistaj kavaliroj, sekvataj de junaj, belaj paĝioj, rajda-dis al la palaco. La reĝo aranĝis ĝojfeston por fari honoron al la reĝino de la fabeloj. ŝi mem estis promesinta veni tiun ves-peron por rakonti fabelojn.

Dukoj kaj dukinoj, princoj kaj princinoj, la tuta nobelaro alvenadis grandamase en longegan kronsalonon. La reĝo sidis sur ebura trono meze de siaj korteganoj.

La mozaika planko estis kovrita per molaj, multekostaj ta-piŝoj. Pezaj diamantornamitaj kandelabroj plenigis la salonon per multkolora brilo.

Kiam ĉiuj festvestitaj gesinjoroj jam sidis sur grandaj, purpuraj seĝoj en longaj vicoj ĉe la ortapetitaj muroj, la reĝo ekparolis per afabla voĉo:

—Nobelaj gesinjoroj! Ni kunvenis al la hodiaŭa festo por aŭskulti ĉarmajn fabelojn de la reĝino mem. Mi estis invitinta ĉiujn gekonatojn; espereble neniu estis forgesita.

Tiam aŭdiĝis laŭta voĉo

—Judito mankas, la senkulpa belulino! Voku ŝin! Mi ŝin elektis princidino!

10

FABELOJ

eLIBRO

VI. La fabelreĝino

Ektimigite eniris Judito la reĝan salonon, vestita per luksa vestaĵo, ornamita per ora diademo. ĉiuj gastoj ekflustris, entuziasmiĝintaj:

—ĉarmanta knabino! Vera princidino!

La reĝa salono ekbriliĝis per fortega lumo; kantantaj pa-radizbirdoj enflugis, agrabla odoro plenigis la salonon, mola, dolĉa muziko eksonis. La ĉambrego aliiĝis: oni sidis en ensor-

ĉita arbareto.

Sennombraj estaĵoj aperis, beletaj sorĉistinoj superŝutis la plankon per odorantaj floroj. Sur purpuraj fungoj sidis ridan-taj, kolorvestitaj koboldoj. Gnomoj kaj gnominoj ĉirkaŭsal-tetadis la surprizitajn gastojn, surgenuigante sin. Belegaj feinoj, ĉarmaj niksinoj kaj orharaj elfinoj alpaŝadis, dancante, kantante. Nebulitaj fabeloj flugpendis super la kapoj de mi-reganta korteganaro.

Jen aperis kvar flugetantaj cignoj kun luksa veturilo kaj ĉiela baldakeno, plena de juvelŝtonoj. Jen sidis ŝi mem, en briletanta, duondiafana vualo, tiel belega, ke la okuloj de fes-tantoj ne povis enrigardi ŝian vizaĝon. ĉiumomente ŝi aliiĝis

— ŝi havas nekonstantan formon — kaj ĉiam ŝi fariĝis pli bela.

La melodia ario de la muziko plifortiĝis, la birdoj ĝoje flirtadis, ŝia sekvantaro kantadis. Sed kiam la fabelreĝino kun dolĉagrabla rideto ekparolis karesvoĉe, ĉiuj subite eksilentis kaj ne aŭdebliĝis ia sono.

11

FABELOJ

eLIBRO

VII. Kio estas fabelo?

ĉiu konas fabelon, mirindan rakonton, kiu amuzante nob-ligas la puran infanan koron kaj plidolĉigas la senkulpajn sonĝojn de revemaj knabinoj.

Belsona, kiel dia kanto, estas mia voĉo. ¯i ekĉarmas ĉiun orelon, ĝi kortuŝas ĉiun animon, plenigante ĝin per eterna beleco. Miaj brilegantaj okuloj parolas pri la sankta, pura amo.

La fantazio kaj la poezio kreis mian miljaran patrujon, la sonĝon de la homaro, en kiu oni forgesas siajn suferojn. La fabelo rakontas pri ĉio, kio ekzistas sur la mondo. ĉio estas ebla, ŝangebla. En nia lando la tuta naturo fariĝas eterna fa-belrakonto.

Per brilantaj flugiloj la fabeloj migras de loko al loko. ĉiu akceptas ilin, ĉu en la palaco, ĉu en la malriĉa dometo. ĉiuj popoloj nin konas, adoras, kaj diigas. La poetoj glorigas nin.

ĉiu generacio ĝojvenas al ni por satigi siajn sopirojn al la pura beleco. La junularo amas nin kaj sonĝas pri ni la unuajn son-

ĝojn.

La avino rakontas fabelojn al siaj genepoj kaj tiuj al siaj. La fabelo vivas eterne. Jarcentoj kaj jarcentoj jam estas pasintaj, sed mi ĉiam vivas, juna kaj bela, kiel la miljara floro.

Mi vidis vin kiel infanojn, mi vidos viajn pranepojn, kiel maljunulojn, kaj mi al ili rakontos novajn fabelojn. La fabelo rekondukas la homajn pensojn en la infanan junecon, kiam 12

FABELOJ

eLIBRO

ĉiu travivis la plej feliĉajn tagojn de sia vivo. La infanoj tial estas miaj plej amataj gastoj.

13

FABELOJ

eLIBRO

VIII. La bela princo

Estis iam bela princo — la fabelo komenciĝis kiel vera teatraĵo. Li pripensadis ĉiam nur pri la morto, pri la tempo, kiam li kuŝos en la tombo, dum la aliaj homoj paŝados sur la mondo, kiel li nun. La suno brilos, kiel hodiaŭ, kiel hieraŭ, kiel antaŭ miljaroj.

”Jes, kiel malgrandaj kaj mallongvivaj ni estas kompare kun ĝi, kiu eklumigas, kaj varmigas la teron! Komparate kun la eterneco, nia vivo estas nur unu guto en la maro. ĉia vivo ĉi tie pasas, nur la mondo kaj la suno staras ĉiam neŝanĝeblaj!” ĝemetparolis lia koro.

Rajdante tra la kampoj, li iutage ekvidis antaŭ si florantan, serenaspektan knabinon. Li ektremiĝis, surprizita kaj ektimi-gita.

—Kara princo, ĉu vi serĉas fabelon?

—Jes, bela diino! Nia mallonga vivo ne plaĉas al mi!

—Jen la odoranta, vekiĝanta naturo, la printempa juneco kaj beleco, la dia poezio, la sankta mistero de la eterna mond-fabelo! ĉu vi ne vidas, ne aŭdas ĝin? ĉiu vivo, ĉiu estaĵo estas po unu rakonto. Rigardu naturon kaj vi vidos kaj aŭdos fabelojn.

14

FABELOJ

eLIBRO

IX. La himno de la naturo

Liaj sentoj preskaŭ forlasis lin, la pensoj distriĝis ĉiuflan-ken. La oreloj aŭskultadis la dian muzikon de la naturo, la okuloj rigardadis la miraklojn, la koro sentis nekonatan feliĉon. Li kontaktiĝis kun la sanktaj misteroj de la terpatri-no.

Grandega fantomo eksaltis el la tero, altkreskante kaj eten-dante la manojn al la ĉielo. La animo de la naturo laŭtkanta-dis la himnon de la universo. ĉio akompanis ĝin. Montoj kaj arbaroj ekbruis, valoj kaj herbejoj eksonis: la tero kantis sian matenhimnon al la ĉiopotenculo. Neniu prezentaĵo povas esti tiel bela, neniu muziko povas soni tiel dolĉe, tiel pure.

Dum tiuj momentoj la princo ekvidis la dian belecon, la novan vivon de la vekiĝanta naturo.

Jen estis ĝojplenaj, apenaŭ videblaj sorĉestaĵoj kun vivantaj trajtoj. Lumbriletante kaj dolĉkantante ili flugdancadis milo-pe en la karesa suno kaj plenigis la superteran aerspacon, sidiĝante sur liaj ŝultroj.

Kiu ilin vidas kaj aŭdas, estas feliĉa homo. Oni nomas ilin voĉoj de Dio. La briletantaj steletokuloj kortuŝe ridetis, la in-fanaj buŝetoj moviĝante aŭdigis sanktan kanton, kiu unuiĝis kun glorigaj himnoj de la printempa vivo.

15

FABELOJ

eLIBRO

X. La servistino de Dio

La figuro de la fantomo jam malklariĝis kaj aeriĝis, atin-ginte la ĉielon, kiu montriĝis mirinde bela. La princo su-prenrigardis kaj ekvidis la dolĉafablan vizaĝon de Li mem. Li falis teren senkonscie. Rekonsciiĝinte, li flustris:

”Granda, majesta, Vi estas, patro nia.”

Larĝa ĉielarko aperis. Belkreska knabino malsuprenpaŝetis, alparolante la princon:

”Mi estas la feliĉo. Dio faris min reĝino de la mondo.

”La unua homparo nomis min eterna vivo. Sed kiam la prahomoj perdis tiun ĉi donacon de Dio, mi forlasis ilin. De tiam ni serĉas nin reciproke: la homo feliĉon, mi la homon.

”Mi estas la simbolo de la homa kaj surtera vivo: nun oni nomas min morto. Sed mi estas bonkorulino, liberigante la mortemulojn de ĉiu malbono. La mortdeva okulo ne povas vidi la senmortecon. Nur vi estas la elektito de Dio. Vi ne mortos, vi vivos eterne en la fabelo.”

16

FABELOJ

eLIBRO

XI. La karmezina papilio

La birdoj flugetadis, ĝojkantante, la floroj movis la kapojn en printempa venteto, la papilioj flirtadis, la abeloj zuma-dis, la princo staris senmove.

Jen bela, ruĝa papilio; li kaptis ĝin.

—ĉarma estaĵeto, rakontu al mi fabelon!

—Aŭskultu! Estis iam juna dancistino, tiel bela, ke eĉ la birdoj ekstaris, vidinte ŝin. ŝi povis danci tiel ĉarme kiel la anĝeloj mem!

La papilio malaperis, belega knabino dancis en la teatro.

Antaŭ la reĝo kaj liaj korteganoj ŝi saltadis tiel alte kaj facil-move, ke ŝi ŝajnis havi flugilojn. Oni kredis, ke ŝi estas vera feino.

La reĝo aranĝis grandan edziĝofeston. Sed la juna dancistino forkuris el la palaco por vivi en la libera naturo. Vidan-te la flirtantajn birdojn kaj papiliojn, ŝi volis iĝi malpeza papilio, flugetante de floro al floro.

ŝia deziro estis plenumita. Dancante kaj saltante, ŝi flugpendis en la aero kaj aliiĝis. Kiel purpura papilio ŝi komencis flirtadi, bonkore dankante al la ĉiopotenca Dio. ŝi ricevis de Li la senmortecon, por ekĝojigi la naturon per sia gracia flu-getado. Kiu ŝin kaptas, povas vidi la mirakton de la naturo: la belan dancistinon.

La papilio denove aperis, briletanta en la sunlumo kiel granda perlo. Ekflugetinte, ĝi sidigis sin sur blankan floron.

17

FABELOJ

eLIBRO

XII. La neĝblanka floro

ŝi iĝis senmorta! ekflustris la princo.

—Jes! komencis la floro. La vivo en la naturo ne per-diĝas! La vivo forlasas mortintan estaĵon por eniri alian. An-kaŭ via animo vivos eterne kaj la memoro pri vi restos en la fabelo!

—ĉu tio estas vera? ekkriis la princo kisante la floron.

La floro tiumomente malaperis, la papilio diris per ridetanta voĉo:

—Vi estas feliĉa, kara princo! Vi ricevis de la floro cent jarojn da homa vivo!

—Cent jarojn? Kiu donis al ĝi tian potencon?

—Estis iam orfa knabo. Forpelite de la homoj, li forlasis la malbonajn vilaĝanojn, rifuĝonte en arbaron. Li ja havis neni-un, kiu volus konsoli kaj satigi lin.

La bestoj ne estis tiel malbonkoraj, ili faris al li kuŝejon kaj ludis kun li.

Sed li ploris, ne volante plu vivi kaj almozpeti. Li nur volus repagi ĉion al la malbonfarantoj. Aŭdinte liajn plendojn, la feinoj plenumis lian deziron. Li farigis ensorĉita, blanka floro. ĉiu malbona homo mortas, tuŝinte ĝin, sed al bonkoru-loj plilongiĝas la vivo.

18

FABELOJ

eLIBRO

XIII. La floranimoj

ĉu la floroj havas animon? demandis la princo, ekvidinte la reaperintan floron.

—Jes! ĉiu estaĵo en la naturo! Kiam la floroj dormas, la animoj forlasas ilin, vi devus fariĝi tre malgranda. Prenu tiun velkintan floron kaj enirigu vian animon.

La princo pli kaj pli malgrandiĝis, fariĝante floro. La suno subiris, la floroj ekdormis, la animoj eliris. La princo vidis sin malgranda kaj enmiksis sin inter ili.

Kunveninte sur la kampo, la animoj amuziĝis per ludo kaj dancado. Jen aperis ilia reĝino, bela kiel kristala stelo, varme salutante la princon, sian novan amikon.

—Via vivo estas plej agrabla. ŝajnas al mi, ke mi jam estis iam floro.

—Jes, vi estis! respondis la florreĝino.

19

FABELOJ

eLIBRO

XIV. La arbardiablo

Forta ventego ekblovegis — la spirego de diablo — reson ante kiel fulmotondro.

”Silentu! Arbardiablo! ” ekĝemegis la floranimoj.

Nigra nubego, kiel granda kovrajo, surtegis la ĉielon. Oni ekvidis du fajrajn okulaĉojn de la monstra giganto, kiu duon-freneziĝante grandpaŝe flugkuris el la arbarkreskaĵo. Pezaj rosgutoj faladis de lia aĉa barbo. Grimacridetante kaj elgorĝ-

blekante, li pelegis antaŭ si multegon da sovaĝaj hundoj kaj sangavidaj lupoj. Bruega galopado strange sonigis la teron.

”Ho-o! Mi piedbatos la mondon!” kriegis la malbonhumo-ra maljulnulaĉo kun dislarĝigita buŝo en granda kolerekfla-mo. Malbondezirege li minacis, manegsvingante kaj malan-taŭen klinante la kapon.

ĉi tiu grandegulo estis iam drinkulo, brutulo, kiu per hel-po de la diablo mem faradis dum sia tuta vivo nur malbonaĵojn. Ne zorginte pri sia almozpetanta familio, li finfine freneziĝis. Sed Dio kondamnis la ebriulon al senhalta kaj sen-ripoza vagado. Lia animo neniam povos vidi la ĉielon.

Tiel rapide, kiel li venis, li malaperis.

20

FABELOJ

eLIBRO

XV. La malica sorĉistino

La naturo eksenmoviĝis, la princo diris:

—Mi vidas, ke ekzistas ankoraŭ multe da malbonaj homoj sur tiu ĉi mondo.

—Jes! La fabeloj tre ofte parolas pri ili.

Vivis iam malbonkora maljunulino, kiu malamis la mondon. ŝi estis tiel potenca, ke eĉ spiritoj obeis ŝin.

Por mortigi kiel eble plej multe da homoj, ŝi faris ensorĉitan, belegan arbareton, el kiu neniu plu povis eliri. ĉiu estis dediĉita al la neevitebla morto, ĉar la okuloj de la fikse rigar-danta maljunulino lin tuj aliformigis en ŝtonon. Nur teruraj, senvivaspektaj statuoj staris tie en la reĝolando de la morto.

Iam deiris en tiun arbareton la juna reĝidino mem kaj fari-

ĝis ŝtono. La sovaĝa sorĉistino malafablamiene ekridaĉis, kontentege kaj ekĝojigite enrigardante la noblan viktimon.

Senlima timo kaptis la urbanoj; neniu kuraĝis forlasi la do-mon. La malfeliĉa reĝo sidis pala kaj senmova sur sia trono.

Liaj haroj griziĝis pro malĝojo.

21

FABELOJ

eLIBRO

XVI. La nobla kavaliro

Tiam eniris bela kavaliro, promesante, ke li estas morti-gonta la maljunan sorĉistinon.

La reĝo diris: ”Mi donacas al vi tri kastelojn, sed se mia filino revenos viva, ŝi estiĝu via edzino!”

Preninte kun si ĉashundon, pafarkon kaj tranĉilon, la kura-

ĝa junulo eniris la mirindan arbareton. Ekrigardinte belan statuon, li ektremiĝis ekkolerigita: ankaŭ la reĝidino ŝtonigis!

La hundo maltrankviliĝis. Jen almarŝis abomena virinaĉo kaj ekstaris antaŭ la reĝidino, ridaĉrigardante la ŝtonigitan knabinon.

La besto sin ĵetis al la malbela virino, disŝirante ŝian vestaĵon. Sed ŝi ridetis raŭkvoĉe: ”Ho, hundaĉo! Kion vi volas?”

La brava besto jam estis rigida, ŝtonigita.

La luno eklumis, la abomena vizago de la sorĉistino ekvidiĝis. La kavaliro tiumomente jam kaptis singardeme sian pafarkon: la sago bonege trafis la bruston de la maljunulino.

Mallaŭte ekkriante, ŝi renversiĝinte mortfalis teren. ŝia koro ne batis plu.

Alproksimiĝinte, la junulo detranĉis la aĉan kapon. Fortega tondro eksonoris, la arbareto malaperis, la statuoj ekviviĝis.

Dankeme salutante sian savinton, la reviviĝintoj akompanis lin al la urbo. La feliĉa, kuraĝa kavaliro festis kun la bela reĝidino grandan edziĝofeston.

22

FABELOJ

eLIBRO

XVII. La reĝidino de la birdoj

El la sango de la mortigita sorĉistino elkreskis belega knabino. Oni nomis ŝin reĝidino de la birdoj. ŝiaj birdoj kantadis per homa voĉo tiel ĉarmajn melodiojn, ke oni povis forgesi la tutan mondon.

Belegaj princidinoj, nobelaj kavaliroj estis bonvole gastigi-taj en ŝia kastelo.

Sed ĉiutage malaperis po unu plej bela knabino kaj nenie oni povis trovi ŝin. Volante esti la plej bela, la kruela gasti-gantino aliformigis ĉiam po unu knabinon en beletan birde-ton.

Kaptinte unu birdon, unu kuraĝa kavaliro eksciiĝis pri la sekreto de la mistera malaperado. ŝi posedis oran ringon, pe-re de kiu ĉiu ektuŝito laŭ ŝia volo aliformiĝis.

Nokte la kaptita birdo revenis al la kavaliro, alportinte la ringon. La venontan tagon li vizitis la kruelulinon. Malĝojege ŝi sidis en sia parko: ŝi ne plu havis la sorĉantan ringon. La kavaliro prenis la paliĝintan reĝidinon je la mano, akre enrigardante ŝiajn okulojn. ŝi fariĝis birdo, kiun li enkaĝigis.

Ricevinte sian antaŭan formon, la knabinoj dankis al li pro la savo. La kavaliro portis la birdon hejmen. La tuta lando gloris lin. ĵetinte la ringon en la riveron, li estiĝis princo kaj edziĝis al la plej bela princidino. La reĝidino de la birdoj kantis tiam vemalgajajn melodiojn. ŝi fariĝis malbelkanta korni-ko.

23

FABELOJ

eLIBRO

XVIII. La paradizbirdo

Aŭskultu! Jen kantas la paradizbirdo.” Dolĉa birdkanto eksonis: dia lulkanto, kiu ensonĝigas ĉiun homon en centjaran sonĝon. La pura, belsona voĉo resonis en la trankvi-la nokto, kiel anĝela sonorilo sur la ĉielo. La birdo kantis pri la ĉiela beleco, pri la eterna harmonio de la universo. Dio lasis al ĝi la ĉarmegan voĉon, kiam ĝi iĝis birdo el bonkora, mortinta kantisto.

Kiam li kantis, akompanante sin per mistertona harpo, ĉiu forgesis sian vivon, sonĝante en paradiza kantmelodio.

Mortonte li kantis kortuŝantan kanton pri la morto de la naturo. ĉiuj birdoj ploris, aŭskultinte lin, mortantan kune kun la vintra naturo.

Donacite de Li per eterneco, li nun kiel birdo feliĉigas la homojn per sia dia voĉo. Feliĉaj estas tiuj, kiuj povas aŭskulti la centjaran, neelkanteblan lulkanton pri la eterna belega na-turfabelo.

24

FABELOJ

eLIBRO

XIX. La ĉevalbirdo

Vekiĝinte el centjara sonĝo, la princo malĝoje ekĝemis. La fabelo ja estas nur ŝajno, mensogo!

—Kaj tamen la vivo sen fabelo ne estus dolĉa, agrabla! diris sonorridetanta voĉo.

—ĉu vi estas ankoraŭ tie ĉi, fabelo, bela diino?

—Sciu, ke la homa vivo estas la plej bela sonĝo de la naturo, la plej bela fabelo de la mondo. Sonĝu ĝin!

Li restis sola. ĉu mi ankoraŭ sonĝas? li demandis sin. ĉu tio ĉi, kion mi vidas, estas nur viva, sonĝa bildo?

Li ekkonis la vojon, kondukantan al la monteto, sed — lia kastelo estis ruino! Atesto pri malnovaj tempoj! Li ekploris.

ĉio pasas sur la mondo! Kiel li estis travivinta tiom da jaroj?

Jen belega ĉevalbirdo!

—Kien vi estas forfluganta, kara besto?

—Mi atendas fabelon, por forporti ĝin en la orienton. Tie vivas belega reĝidino. La fabeloj estas ŝiaj ĉiutagaj gastoj.

La floraga feino denove aperis; la princo genuiĝis antaŭ ŝi.

—Bona fabelo, prenu min kun vi! Mi ne povas plu vivi tie ĉi en mia ruiniĝinta kastelo, elsonĝinte la belan sonĝon, la dolĉan fabelon de mia vivo. Mi sopiras al feliĉa lando de la sonĝo, de la beleco, de la fantazio!

—Vi povas iri tien kaj iĝi senmorta. Mi ja estas via fabelo!

Naskiĝinta la saman tagon, mi akompanas vin la tutan vivon.

ĉiu homo havas sian fabelon. Ni iru!

25

FABELOJ

eLIBRO

XX. Judito vekiĝas

Ankaŭ Judito havas sian fabelon. ŝi ne sciis tion ĉi. Sed la filo de la suno, restinte vespere, kiam la sunreĝo kunvo-kis al ĉielo siajn filojn, ĉe la bonkora Judito, diris al ŝi ĉion, rakontante al ŝi belegajn fabelojn la tutan nokton.

Sed la sunreĝo bone sciis, ke unu radio mankis, kaj dissen-dis siajn multnombrajn filojn por serĉi ĝin.

La suno jam leviĝas, ruĝkolora, kiel pura purpuro. El ĝia brila vizaĝo eliris ora araneo, komencante plekti lumantajn fadenojn, varmajn lumradiojn, sur kiuj malsuprengrimpis di-verskolorigitaj paĝioj, servantoj de la ĉielreĝo.

La araneo plektas oran reton, brilantan vualon, purpuran kurtenon, por kovri la sanktecon de la dia fabelo al la reale-co de la tera vivo.

Judito malfermas siajn okulojn pli kaj pli. ŝi sentas la var-migantajn radiojn, ekbriligantajn la ĉambron. La suno kisas ŝiajn vangojn, ŝiajn okulojn, salutante ŝin: ”Bonan matenon, Judito!”

Vekiĝinte, Judito ĉirkaŭrigardis ekmirigite, malĝoje flus-trante:

—Kiel bela estis la nokto, kiel dolĉa la sonĝo, plena de fabeloj! Sed mi nur sonĝis!

—Jes, vi sonĝis, Judito, kaj vi povas ĝoje trasonĝi la junecon, la plej puran sonĝon de via senkulpa vivo, vian belan fabelon! diris karesvoĉe la suno kaj kisis ŝin denove. El ŝiaj 26

FABELOJ

eLIBRO

okuloj ekrigardis la ĉiela filo kaj la dia patro ekridetis ankoraŭ pli agrable…

27

FABELOJ

eLIBRO

www.omnibus.se/inko

ISBN 91-7303-079-1

28