Skip to content

Latest commit

 

History

History
1366 lines (682 loc) · 63.1 KB

Emilo de Smolando - Astrid Lindgren.md

File metadata and controls

1366 lines (682 loc) · 63.1 KB

% Emilo de Smolando % Astrid Lindgren

EMILO DE SMOLANDO

eLIBRO

eLIBRO

Astrid Lindgren

Emilo

de Smolando

I N K O

1

EMILO DE SMOLANDO

eLIBRO

Astrid Lindgren

EMILO DE SMOLANDO

El la sveda tradukis

Harold Brown kaj Kerstin Rohdin

Ilustraĵoj de Björn Berg

eLIBRO

Aranĝis: Franko Luin

ISBN 91-7303-083-X

[email protected]

INKO · SE-13542 TYRESÖ · SVEDIO

http://www.omnibus.se/inko

FEBRUARO 2001

2

!(images/000051.png)

EMILO DE SMOLANDO

eLIBRO

Emilo de Lönneberga estis la nomo de knabo, kiu loĝis en la vilaĝo Lönneberga. Li estis iom sovaĝa kaj obstina bu-beto, certe ne tiel bonkonduta kiel vi. Sed li aspektis kiel bonkonduta knabo, tiel li vere aspektis, dum li ne kriis. Li havis rondajn, bluajn okulojn, kaj rondan, rozvangan vizaĝon kaj blondan lanosimilan hararon. De lia aspekto oni povus imagi, ke Emilo vere estas anĝeleto. Sed tio estus eraro. Li havis kvin jarojn kaj estis forta kiel eta bovo kaj li loĝis en la farmo Katthult en la vilaĝo Lönneberga en Smolando. Kaj li parolis smo-landan dialekton, la kompatinda knabeto. sed pri tio li ne kulpis. Tiel oni parolas en Smolando. Kiam li volis, ke oni donu al li lian ĉapon, tiam li ne diris kiel vi: ”Mi volas mian ĉapon!” Li diris tiel: ’Mi volas mian ’ĉepon’!”Lia ’ĉepo’ estis kaskedo kun nigra viziero kaj blua verto, sufiĉe malbela. Tiun lia patro aĉetis por li iam, kiam li vizitis la urbon. Emilo tre

ĝojis pri la ĉapo kaj kiam li devis enlitiĝi en la vespero, li diris: ’Mi volas mian ’ĉepon’!” Lia patrino ne kontentis, ke Emilo portu la ĉapon en la lito. ŝi volis meti ĝin sur la breton en 3

!(images/000035.png)

EMILO DE SMOLANDO

eLIBRO

la vestiblo. sed tiam Emilo kriis tiel, ke aŭdiĝis tra la tuta Lönneberga: ”Mi volas mian ’ĉepon’!”

Kaj Emilo dormis kun la ĉapo sur la kapo ĉiun nokton dum tri semajnoj. Estis sufiĉe malkomforte, sed por Emilo plej grave estis, ke aferoj iris laŭ lia volo kaj ne laŭ la volo de lia patrino. Unu kristnaskon ŝi provis persvadi Emilon manĝi ver-dajn fazeolojn, ĉar verdaĵoj estas tiel sanigaj, sed Emilo diris

”ne”.

”ĉu vi neniam volas manĝi verdaĵojn,”demandis lia patrino.

”Jes,” diris Emilo. ”Verajn verdaĵojn”.

Kaj tute kaŝe kaj silente li kaŭris malantaŭ la kristnaska arbo kaj ekmordetis al ĝi. Sed li baldaŭ ĉesis, ĉar ĝi pikdolo-rigis lian buŝon.

Tiel obstina estis Emilo. Li volis disponi pri patrino kaj pri patro kaj pri la tuta Katthult, kaj prefere pri la tuta Lönneberga, sed la anoj de Lönneberga ne konsentis tion.

”Estas domaĝe al la familio Svensson en Katthult, ke la filo estas tiel miskonduta”, ili diris. ”Li neniam fariĝos taŭgulo”.

Jes tiel opiniis la anoj de Lönneberga! Se ili estus sciintaj, kio okazos al Emilo, ili certe ne estus dirintaj tion. Imagu, se 4

!(images/000015.png)

EMILO DE SMOLANDO

eLIBRO

ili estus sciintaj, ke Emilo fariĝos prezidanto de la komunuma estraro, kiam li estos plenkreska! Vi certe ne scias kion tio signifas, ”esti prezidanto de la komunuma estraro”, sed tio estas io tre grava, tion mi povas aserti al vi.

Sed nun ni parolu pri tio, kio okazis, kiam Emilo estis eta kaj loĝis en la farmo Katthult en la vilaĝo Lönneberga en Smolando kun sia patro, kiu nomiĝis Antono Svensson, kaj sia patrino, kiu nomiĝis Alma Svensson kaj kun sia fratineto Ida. En Katthult ili ankaŭ havis bienserviston kun la nomo Alfredo kaj bienservistinon kun la nomo Lina. ĉar en tiu tempo, kiam Emilo estis infano, ĉie troviĝis bienservistoj kaj bien-servistinoj.

La servistoj plugis kaj zorgis pri la ĉevaloj kaj bovoj kaj rikoltis la fojnon kaj plantis terpomojn, kaj la servistinoj mel-kis, kaj lavis la telerojn kaj broslavis la plankon kaj kantis por la infanoj.

Nun vi scias pri tiuj, kiuj loĝis en Katthult, patro Antono, patrino Alma, eta Ida, Alfredo kaj Lina. Kaj du ĉevaloj, paro da bovoj, ok bovinoj, tri porkoj, dek ŝafoj, dekkvin kokinoj, unu koko, unu kato kaj unu hundo. Kaj kompreneble Emilo.

Katthult estis bela farmeto kun ruĝfarbita domo, kiu situis inter pomarboj kaj siringoj sur monteto, ĉirkaŭata de kam-poj kaj herbejoj kaj paŝtejoj kaj lago kaj vasta arbarego.

5

EMILO DE SMOLANDO

eLIBRO

Estintus tute kviete kaj serene en Katthult, se nur Emilo ne estus tie.

”Li ĉiam faras tiom da petolaĵoj, tiu knabo”, diris Lina. ”Kaj se li mem ne petolas, tamen ĉiam okazas tiom da ĝenaĵoj pro li. Mi neniam vidis alian tian knabaĉon”.

Sed la patrino de Emilo defendis lin.

”Emilo ne estas tiel malbona”, ŝi diris. ”Hodiaŭ li nur pinĉis Idan unu fojon kaj disverŝis la kremon por la kafo. Ne pli ol tio …. nu li ankaŭ postkuris la katon ĉirkaŭ la kokinejo! Sed tamen ŝajnas al mi, ke li komencas konduti pli trankvile kaj obeeme”.

Sed Emilo ne estis malbonvola, tion oni ne rajtas diri. Li tre ŝatis Idan kaj la katon. Sed li devis iom pinĉi Idan, sen tio ŝi ne donintus al li sian buterpanon kun melaso, kaj la katon li ĉasis tute amike nur, ĉar li volis kontroli, ĉu li kapablis kuri same rapide kiel kato. Sed tion la kato ne komprenis.

Estis la 7-a de marto, kiam Emilo estis tiel bonkonduta, ke li nur pinĉis Idan unu fojon, disverŝis la kremon kaj ĉasis la katon. Sed nun vi aŭdu pri kelkaj aliaj tagoj en la vivo de Emilo, pli eventoplenaj tagoj, ĉu pro tio, ke li petoladis, kiel Lina diris, ĉu pro tio, ke tiom multe ĉiam okazis, kie ajn troviĝis Emilo.

6

!(images/000055.png)

EMILO DE SMOLANDO

eLIBRO

Mardon la 22-an de majo

Kiam Emilo enigis la kapon en la supujon

Tiun tagon en Katthult oni manĝis viando-supon tagme-ze. Sur la tablo staris la flordesegnita supujo, kaj ĉiuj sidis ĉirkaŭ la kuireja tablo kaj manĝis supon, precipe Emilo.

Li ŝatis supon, kaj oni aŭdis tion, dum li manĝis.

”ĉu necesas fari tian bruon?” demandis lia patrino.

”Se ne, oni ja ne scius, ke estas supo”, diris Emilo, sed fakte li diris tiamaniere: ”Alie oni ja ne scius, ke estas ’sopo’.” Sed ni ne okupiĝu nun pri tiu smolanda dialekto.

ĉiuj rajtis manĝi kiel ajn multe ili kapablis kaj poste la supujo estis malplena. Restis nur kelkaj gutoj en la fundo. Tiu-jn gutojn Emilo volis havi kaj la sola maniero havigi ilin al si estis enŝovi la tutan kapon en la supujon kaj ensuĉi ilin. Emilo tion faris kaj oni bone aŭdis kiel li ensorbis la gutojn en la 7

!(images/000045.png)

EMILO DE SMOLANDO

eLIBRO

supujo. Sed poste Emilo volis eligi sian kapon kaj imagu al vi, tio ne eblis! Li fiksiĝis. Tiam Emilo timiĝis kaj kuris de la tablo kaj staris kun la supujo kiel kuveto ĉirkaŭ la kapo. ¯i tute kovris liajn okulojn kaj liajn orelojn. Emilo ŝovis la supujon kaj kriis. Ankaŭ Lina ektimis.

”Nia bela supujo”, ŝi diris. ”Nia bela, flordesegnita supujo.

En kio ni nun havos la supon?” Dum la supujo estis plena de la kapo de Emilo, oni ne povas surtabligi supon en ĝi, tion ŝi komprenis, kvankam ŝi plej ofte ne komprenis tre multon.

Sed la patrino de Emilo pensis pli pri li.

”Ho, kara, kiamaniere ni eligu la knabon? Ni devas preni la fajrohokon kaj frakasi la supujon!”

”ĉu vi estas tute freneza?” diris la patro de Emilo. ” ¯i kostis kvar kronojn”.

”Nun mi provu”, diris Alfredo, kiu estis forta kaj kapabla kamparano. Li ektenis la du tenilojn de la supujo kaj forte levis la ujon rekte supren, sed tio ne helpis. Emilo leviĝis kun 8

EMILO DE SMOLANDO

eLIBRO

ĝi, ĉar li vere forte fiksiĝis. Kaj tiel li pendis kaj baraktis per la piedoj por reatingi la plankon.

”Lasu! Remetu min sur la plankon! Lasu min, mi diras!” li kriis. Kaj tiam Alfredo lasis lin.

Nun ĉiuj estis tute malgajaj. Ili staris tie en la kuirejo ĉir-kaŭ Emilo kaj cerbumadis, patro Antono, patrino Alma, eta Ida, Alfredo kaj Lina. Neniu povis elpensi bonan manieron liberigi Emilon el la supujo.

”Rigardu, Emilo ploras”, diris eta Ida kaj fingromontris al kelkaj grandaj larmoj, kiuj elfluis de sub la rando de la supujo kaj malrapide rulis laŭ la vangoj de Emilo.

”Mi ne ploras”, diris Emilo. ”Estas viando-supo”.

Li sonis obstina kiel kutime, sed ne estis tre agrable fiksiĝi en supujo, kaj imagu, se li neniam liberiĝos! Kompatinda Emilo, kiam li do portu sian ’ĉepon’?”

La patrino de Emilo tiel kompatis sian knabeton. Denove ŝi volis uzi la fajrohokon por frakasi la supujon, sed la patro diris:

”Absolute ne! Tiu ujo kostis kvar kronojn. Pli bone ke ni iru al la kuracisto en Mariannelund. Li certe povos forpreni ĝin.

Cetere li postulos nur tri kronojn, kaj tiel ni gajnos unu kronon”.

La patrino de Emilo opiniis, ke tio estas bona ideo. Ne ĉiun tagon oni povas gajni unu kronon. Imagu, kiom da agrablaĵoj oni povas aĉeti por tio, eble ion por eta Ida, kiu devos resti hejme, dum Emilo ekskursos al la kuracisto.

Nun estis granda hasto en Katthult. Oni devis purigi kaj ordigi Emilon, lavi lin kaj surmeti al li liajn plej bonajn vestojn. Oni ja ne povis kombi lin, eĉ ne lavi liajn orelojn, kvankam tio estis tute necesa. Lia patrino tamen provis enigi sian 9

!(images/000001.png)

EMILO DE SMOLANDO

eLIBRO

montrofingron sub la rando de la supujo por elgrati malpuraĵon el la oreloj de Emilo. Sed tio preskaŭ finiĝis katastrofe, ĉar ankaŭ ŝi fiksiĝis en la supujo.

”Vidu kio okazas”, diris eta Ida, kaj patro Antono grave koleriĝis, kvankam kutime li estis tiel kvieta.

”ĉu ne estas iu alia, kiu volas enŝovi sin en la supujon”, li kriis. ”Bonvolu fari tion, tiel ke mi povas transporti tutan Katthulton per la granda fojnodaro al la kuracisto en Mariannelund.

Sed la patrino de Emilo forte tiris la fingron kaj liberigis

ĝin.

”Ne necesas lavi la orelojn, Emilo”, ŝi diris kaj alblovis sian fingron. Tiam oni povis vidi kontentan rideton sub la rando de la supujo kaj Emilo diris:

”Tio estas la unua vera utilo, kiun mi havas de tiu ĉi supujo”.

Sed nun Alfredo estis kondukinta la ĉevalon kaj la ĉaron al la fronta ŝtuparo kaj Emilo eliris el la domo por sidi en la ĉa-ro. Li estis belaspekta en siaj striitaj dimanĉo-vestoj kaj siaj nigraj butonaj botoj kaj sia supujo. Eble la supujo kreis nek-10

!(images/000009.png)

EMILO DE SMOLANDO

eLIBRO

utiman aspekton, sed ĝi estis flordesegnita kaj bela kaj preskaŭ similis al iu speco de laŭmoda, somera ĉapelo. La sola afero pri kiu oni povis plendi, estis, ke ĝi iom tro kovris la okulojn de Emilo.

Kaj nun ek al Mariannelund.

11

EMILO DE SMOLANDO

eLIBRO

”Bone gardu etan Idan, dum ni estas for”, vokis la patrino de Emilo. ŝi sidis sur la antaŭa benko kune kun la patro de Emilo. Sur la malantaŭa benko sidis Emilo kun la supujo. Kaj lia ’ĉepo’ kuŝis apud li sur la benko. Li ja devos porti ion sur la kapo, ankaŭ kiam li revenos hejmen. Kiel bone, ke li memoris pri tio!

”Kion mi preparos por vespermanĝo”, vokis Lina, ĝuste kiam la ĉaro ekrulis.

”Faru kion vi volas”, vokis la patrino de Emilo. ”Mi nun havas aliajn aferojn por pripensi”.

”Ni manĝu viando-supon, do’, diris Lina. Sed en la sama momento ŝi vidis ion flordesegnitan malaperi en la vojkurbo kaj ŝi memoris pri tio, kio okazis. ŝi malgaje turnis sin al Alfredo kaj eta Ida.

”Mi pensas, ke ni devos manĝi sangopanon kaj lardon anstataŭe”, ŝi diris.

Emilo jam plurfoje vizitis Mariannelundon. Kutime li ŝatis sidi alte en la ĉevalĉaro kaj vidi kiel la vojo kurbiĝas kaj rigardi la farmojn, kiujn li pasis, kaj rigardi la infanojn, kiuj loĝis en la farmoj, kaj la hundojn, kiuj bojis ĉe la bariloj, kaj la ĉevalojn, kaj la bovinojn, kiuj paŝtis sin sur la paŝtejoj. Sed nun li tute ne amuziĝis. Nun li sidis tie kun la okuloj kovritaj per supujo kaj povis vidi nur pecon de siaj propraj butonaj botoj, kiuj aperis tra la mallarĝa fendo sub la rando de la supujo. La tutan tempon li devis demandi al sia patro: ’Kie ni nun estas?

ĉu ni ankoraŭ pasis la patkuk-farmon? ĉu ni baldaŭ atingos la porko-farmon?”

Emilo donis nomojn al ĉiuj farmoj laŭlonge de la vojo. La patkuk-farmo ricevis sian nomon, pro tio ke la du dikaj infa-netoj de tiu farmo iam staris ĉe barilo kaj manĝis patkukojn, 12

!(images/000014.png)

EMILO DE SMOLANDO

eLIBRO

kiam Emilo pasis. Kaj la porko-farmo ricevis sian nomon pro amuza porketo, kies dorson Emilo kelkfoje gratis.

Sed nun Emilo sidis tute trista kaj rigardis al siaj butonaj botoj kaj vidis nek patkukojn nek amuzajn porkojn. Ne mirige, ke li ripetaĉis:

”Kie ni nun estas? ĉu ni ne baldaŭ venos al Mariannelund?”

La atendejo de la kuracisto estis plena de homoj, kiam Emilo eniris kun sia supujo. ĉiuj, kiuj sidis tie, tuj tre kompatis lin. Ili ja komprenis, ke okazis akcidento. Nur iu malica maljunulo ridegis, kvazaŭ estus plezuro fiksiĝi en supuloj.

”Hohoho”, diris la maljunulo, ”ĉu viaj oreloj suferas pro frosto, bubo? ”

”Ne,” diris Emilo.

”Se ne, kial vi portas tiun aĵon sur via kapo”, demandis la maljunulo.

”Se mi ne portus, tiam miaj oreloj suferus pro frosto”, diris Emilo.

Li ankaŭ povis ŝerci, kvankam li estis eta.

13

!(images/000020.png)

EMILO DE SMOLANDO

eLIBRO

Sed poste Emilo eniris la konsultejon de la kuracisto kaj la kuracisto ne ridis pri li. Li nur diris:

”Bonan tagon! Kion vi faras en tio?”

Emilo ja ne povis vidi la kuraciston, sed li tamen devis sal-uti lin, kaj tial li riverencis kiel plej profunden li kapablis kun la supujo sur la kapo. Sonis granda krako. Pan! oni aŭdis, kaj jen la supujo sur la planko frakasita en du partojn. Tiel forte batis Emilo la kapon kontraŭ la skribotablo de la kuracisto.

”Nun ni perdis kvar kronojn”, la patro de Emilo iom mallaŭte diris al la patrino de Emilo. Sed la kuracisto aŭdis tion.

14

!(images/000025.png)

EMILO DE SMOLANDO

eLIBRO

”Nu, vi tamen gajnis unu kronon”, li diris. ”ĉar mi kutime postulas kvin kronojn, kiam mi eligas knabetojn el supujoj.

Kaj nun li mem eligis sin”.

Tiam la patro de Emilo ekĝojis kaj li estis danka al Emilo, kiu frakasis la supujon kaj gajnis unu kronon. Rapide li prenis la difektitan supujon kaj Emilon kaj la patrinon de Emilo kun si kaj foriris. Sed kiam ili eliris sur la straton, la patrino de Emilo diris:

”Imagu, ni denove gajnis unu kronon. Kion ni aĉetu per tio?”

”Ni ne aĉetos ion ajn”, diris la patro de Emilo. ”Tion ni ŝparos. Sed estas tute ĝuste, ke Emilo ricevu kvin oerojn por enmeti en sian ŝparujon hejme”.

Kaj li tuj elprenis el sia monujo kvinoeran moneron kaj donis ĝin al Emilo. Vi povas imagi kieI Emilo ĝojis. Kaj ili ekiris hejmen al Lönneberga. Emilo sidis sur la malantaŭa benko tute kontenta kun la monero en la mano kaj sia ’ĉepo’ sur la kapo kaj rigardis ĉiujn infanojn kaj hundojn kaj ĉevalojn 15

!(images/000031.png)

EMILO DE SMOLANDO

eLIBRO

kaj bovinojn kaj porkojn, kiujn ili pasis. Se Emilo estintus ordinara infano nenio pli okazus tiun tagon. Sed Emilo ne estis ordinara infano. Divenu, kion li faris! Subite, kiam li sidis tie en la ĉaro li enmetis la moneron en la buŝon, kaj kiam li pasis la porko-farmon, aŭdiĝis de la malantaŭa benko

”plop”, kiam Emilo glutis la moneron.

”Ho”, diris Emilo, ”kiel rapide tio malaperis!”

Nun la patrino de Emilo denove lamentadis.

”Ho kara, kiel ni eligos la moneron el la knabo? Ni devas reiri al la kuracisto”.

”Vere, vi elpensas aferojn bone”, diris la patro de Emilo.

”ĉu ni pagos kvin kronojn al la kuracisto por rehavi kvin oerojn? Kian ateston vi havis pri matematiko en la lernejo?”

Emilo restis trankvila. Li frapetis sian ventron kaj diris:

”Mi povas esti mia propra ŝparujo kaj konservi la moneron en la stomako same bone kiel hejme en la ŝparujo. Ankaŭ el

ĝi oni ne povas eligi ion. Mi scias, ĉar mi jam provis per tran-

ĉilo”.

Sed la patrino de Emilo ne cedis. ŝi volis reiri al la kuracisto kun Emilo.

”Mi ne diris ion tiun fojon, kiam li manĝis ĉiujn butonojn de la pantalonoj”, ŝi rememorigis la patron de Emilo. ”Sed monero estas pli malfacile digestebla. Kredu min, povos esti danĝere!”

16

!(images/000036.png)

EMILO DE SMOLANDO

eLIBRO

Kaj ŝi sukcesis maltrankviligi la patron de Emilo tiel, ke li turnis la ĉevalon kaj reiris al Mariannelund. ĉar ankaŭ la patro de Emilo bone zorgis pri sia knabo.

Spirmanke ili enkuris al la kuracisto.

”ĉu vi ion forgesis?” demandis la kuracisto.

”Ne, estas nur, ke Emilo manĝis kvinoeran moneron”, diris la patro de Emilo.

”Se vi bonvolas iom operacii lin … por ĉirkaŭ kvar kronoj

… vi povos ankaŭ reteni la moneron”.

Sed tiam Emilo ektuŝis la palton de la patro kaj flustris:

”Ne faru tion! Estas la miaj kvin oeroj.”

Kaj la kuracisto certe ne volis depreni la kvin oerojn de Emilo.

”Operacio ne necesas”, li diris. ”La monero aperos per si mem post kelkaj tagoj.”

”Sed vi povos manĝi kvin bulkojn”, diris la kuracisto, ”tiel ke la monero havos akompanon kaj ne vundos vian stoma-kon”.

Estis beninda kuracisto, kaj li eĉ ne postulis pagon. La pa-17

EMILO DE SMOLANDO

eLIBRO

tro de Emilo estis tiel kontenta, ke lia vizaĝo kvazaŭ brilis, kiam li denove staris sur la strato kun Emilo kaj la patrino de Emilo.

Sed nun volis la patrino de Emilo tuj iri al la bakejo de la fraŭlinoj Andersson kaj aĉeti kvin bulkojn por Emilo.

”Absolute ne”, diris la patro de Emilo. ”Li ja havas bulkojn hejme”.

Emilo iom cerbumis. Li bone kapablis elpensi aferojn kaj li ankaŭ malsatis, tial li diris:

”Mi havas kvin oerojn deponitajn, kaj se mi nur povus atingi ilin. tiam mj mem aĉetus bulkojn”,

Li iom plu meditis kaj diris:

”Patro, ĉu vi ne povas prunti al mi kvin oerojn dum kelkaj tagoj? Vi rehavos ilin tutcerte!”

Tiam la patro de Emilo cedis kaj ili iris al la bakejo de la fraŭlinoj Andersson kaj aĉetis kvin bulkojn por Emilo, tre bongustajn bulkojn, rondajn kaj flavbrunajn kun sukero sure.

Emilo rapide formanĝis ilin.

”Tio estis la plej bona medikamento, kiun mi ricevis dum mia tuta vivo”, li diris.

Sed nun la patro de Emilo subite fariĝis tute gajpetola, ke li ne sciis, kion li faras.

”ŝi ja ŝparis multe da mono hodiaŭ”, li diris kaj senhezite li aĉetis bonbonstangon je kvin oeroj por eta Ida hejme.

Rimarku, ke tio ĉi okazis en tiu tempo, kiam la infanoj ne zorgis pri tio, ĉu ili havis dentojn aŭ ne. Tiel stultaj kaj malsaĝaj ili estis. Nuntempe la infanoj en Lönneberga ne manĝas bonbonojn, kaj tial ili havas bonajn dentojn!

18

!(images/000041.png)

EMILO DE SMOLANDO

eLIBRO

Poste Emilo kaj liaj gepatroj reiris al Katthult. Tuj kiam la patro de Emilo eniris la hejman pordon, eĉ antaŭ ol li demetis la palton kaj la ĉapelon, li ripargluis la supujon. Tio estis facile farita, ĉar ĝi frakasiĝis en nur du partojn. Lina tiel ekĝojis, ke ŝi ĉirkaŭsaltis kaj kriis al Alfredo, kiu ĵus maljungis la ĉevalon:

”Nun ni denove povas manĝi viando-supon en Katthult!”

Jes, Lina tiel pensis! ĉu ŝi forgesis pri Emilo?

Tiun vesperon Emilo nekutime multe ludis kun eta Ida. Li konstruis ludodometon por ŝi inter la ŝtonoj en la paŝtejo.

Tion ŝi ŝatis. Kaj li nur iomete pinĉis ŝin ĉiun fojon, kiam li volis havi pecon de bombonstango.

Sed krepuskiĝis, kaj Emilo kaj eta Ida intencis enlitiĝi. lli eniris la kuirejon por vidi ĉu la patrino estas tie. ŝi ne estis, Neniu estis tie. Sole nur la supujo. ¯i staris sur la tablo, ripa-19

!(images/000048.png)

EMILO DE SMOLANDO

eLIBRO

rita kaj belaspekta. Emilo kaj eta Ida staris rigardante la miri-gan ujon, kiu vojaĝis la tutan tagon.

”Imagu, ĝis Mariannelund”, diris eta Ida. Kaj ŝi aldonis:

”Kiel vi faris Emilo, por ke via kapo estu en la ujo?”

”Estis facile”, diris Emilo. ”Mi faris tiamaniere”.

¯uste tiam la patrino de Emilo eniris la kuirejon. Kaj la unua, kiun ŝi vidis, estis Emilo, kiu staras kun la kapo en la supujo. Emilo ŝovis la ujon, eta Ida kriis, ankaŭ Emilo kriis, ĉar nun li denove fiksiĝis same forte kiel antaŭe.

Tiam lia patrino prenis la fajrohokon kaj forte batis la supujon, tiel ke aŭdiĝis krako tra la tuta Lönneberga. Paf! oni aŭdis, kaj la supujo frakasiĝis en mil pecojn. La pecetoj falis kiel pluvo sur Emilon.

La patro de Emilo estis en la ŝafejo, sed li aŭdis la krakon kaj alrapidis.

Li haltis de la sojlo de la kuirejo. Kaj tie li staris silente, rigardante al Emilo kaj al la pecetoj kaj al la fajrohoko, kiun la patrino de Emilo tenis en la mano.

20

!(images/000052.png)

!(images/000005.png)

EMILO DE SMOLANDO

eLIBRO

Neniun vorton diris la patro de Emilo. Li nur turnis sin kaj reiris al la ŝafejo.

Sed post du tagoj li ricevis kvin oerojn de Emilo. Tio almenaŭ estis iom da konsolo.

Jes, nun vi scias kia estis Emilo.

Estis marde, la 22-a de majo, kiam la aventuro pri la supujo okazis. Sed vi eble ankaŭ volas aŭdi ion pri tio, kio okazis …

21

!(images/000010.png)

EMILO DE SMOLANDO

eLIBRO

Dimanĉon la 10-an de junio

Kiam Emilo hisis etan Idan ĉe la flagstango

Dimanĉon la 10-an de junio okazis festo en Katthult. Oni atendis multajn homojn kaj de Lönneberga kaj de aliaj lokoj. Jam de pluraj tagoj la patrino de Emilo preparis man-

ĝaĵon.

”Tio ĉi kostos multon”, diris la patro de Emilo. ”Sed se oni festos, oni festos! Oni ne domaĝu! Sed la viando-buletoj povus esti iom pli malgrandaj”.

”Mi faras la viando-buletojn ĝustagrande”, diris la patrino de Emilo. ”¯ustagrande, ĝustaronde kaj ĝustabrune”, Kaj tiel ŝi faris. Kaj krome ŝi preparis rostitan porkripaĵon kaj bovidrulaĵojn kaj haringan salaton kaj marinitajn haring-ojn kaj pomkukon kaj kuiritan angilon kaj stufaĵojn kaj pu-dingojn kaj du gigantajn kazeajn flanojn kaj specialan kolba-22

!(images/000019.png)

EMILO DE SMOLANDO

eLIBRO

son, kiu estis tiel bongusta, ke homoj volonte vojaĝis longdis-tance eĉ de Vimmerby kaj de Hultsfred por gustumi ĝin.

Ankaŭ Emilo tre ŝatis tiun kolbason.

Tia tago vere estis bona por festo. La suno brilis, siringo-arbustoj kaj pomarboj floris, la birdokanto plenigis la aeron, kaj la tuta Katthult estis kiel bela sonĝo situanta sur la monteto. La korto estis freŝe rastita, la domo estis broslavita en ĉiuj anguloj, la manĝaĵo estis preta, mankis nenio. Jes, io mankis!

”Ho, ni ja forgesis hisi la flagon”, diris la patrino de Emilo.

23

!(images/000023.png)

EMILO DE SMOLANDO

eLIBRO

Tio aktivigis la patron de Emilo. Li rapidis al la flagstango, kaj tuj post li kuris Emilo kaj eta Ida. Tiuj volis vidi la flagon, kiam ĝi atingis la pinton de la stango.

”Mi pensas, ke la festo hodiaŭ estos bona kaj agrabla”, diris la patrino de Emilo al Lina, kiam ili estis solaj en la kuirejo.

”Jes, sed ĉu ne estus saĝe enŝlosi Emilo nun, anstataŭ pli poste?” demandis Lina.

La patrino de Emilo riproĉe rigardis ŝin, sed diris nenion.

Tiam Lina reĵetis la kapon kaj grumblis:

”Faru kiel vi volas! Sed ni vidos, kio okazos”.

”Emilo estas ĉarma knabeto”, diris la patrino de Emilo tre decideme. Tra la kuireja fenestro ŝi povis vidi la ĉarman kna-24

!(images/000033.png)

EMILO DE SMOLANDO

eLIBRO

bon ĉirkaŭkurantan kaj ludantan kun sia fratineto. Ili estis ambaŭ belaj kiel anĝeletoj, opiniis la patrino de Emilo. Emilo vestita per siaj striitaj dimanĉaj vestoj kaj kun la vizierĉa-po sur la lanaspekta kapo. Ida en nova, ruĝa robo kaj kun blanka zono ĉirkaŭ la rondeta ventro.

La patrino de Emilo kontente ridetis. Sed poste ŝi maltran-kvile rigardis al la vojo kaj diris:

”Mi esperas, ke Antono baldaŭ sukcesos hisi la flagon, ĉar niaj gastoj venos en kiu ajn momento”.

ŝajnis, ke ĉio iros bone. Sed kiel ĉagrene! ¯uste tiam, kiam la patro de Emilo trankvile estis aranĝanta la flagon, Alfredo alkuris de la brutejo kaj kriis:

”La bovino naskas, la bovino naskas!”

Kompreneble estis la bovino Broka. Kia ruza perfida bovino! ĉu vere ŝi devas naski ĝuste en la momento, kiam estas tiom multe por fari kaj kiam la flago estas preta ekiri supren?

La patro de Emilo devis lasi ĉion kaj kuregi al la brutejo.

Sed Emilo kaj Ida restis ĉe la flagstango.

Ida klinis la kapon kiel eble plej malantaŭen kaj rigardis supren al la ora kuglo sur la pinto de la stango.

25

!(images/000037.png)

EMILO DE SMOLANDO

eLIBRO

”Tiel alte”, ŝi diris. ”De tie supre oni certe povas vidi ĝis Mariannelund!”

Emilo cerbumis. Sed ne tre longe.

”Tion ni povos provi”, li diris. ”ĉu mi hisu vin?”

Eta Ida ridis, — ho, kiel Emilo estis bona kaj kiel amuzajn farojn li ĉiam eltrovis!

”Jes, mi volas vidi Mariannelundon”, diris eta Ida.

”Tion vi faros”, diris Emilo afable. Kaj li prenis la hokon, per kiu oni devus alhoki la flagon kaj alhokis ĝin en la zonon de Ida. Poste li ektiris la flagŝnuron per ambaŭ manoj.

”Supren!” diris Emilo.

”Hihi”, diris eta Ida.

Kaj supren ekflugis eta Ida ĝis la pinto de la flagstango.

Poste Emilo fiksis la ŝnuron precize kiel patro kutimis fari, ĉar li ne volis, ke Ida falu kaj vundu sin. Kaj nun ŝi pendis tie tute stabile kaj bonorde.

”ĉu vi vidas Mariannelundon?” kriis Emilo.

”Ne”, kriis eta Ida, ”nur Lönnebergan”.

26

!(images/000046.png)

EMILO DE SMOLANDO

eLIBRO

”Ba, nur Lönnebergan … ĉu vi volas reveni malsupren?”

vokis Emilo.

27

!(images/000049.png)

EMILO DE SMOLANDO

eLIBRO

”Ne, ankoraŭ ne”, kriis Ida. ”Estas ankaŭ amuze vidi Lönnebergan … sed nun alvenas la gastoj!”

Jes, ili alvenis. La korto antaŭ la brutejo estis plena de va-gonoj kaj ĉevaloj. Baldaŭ homoj amase eniris tra la kradpordo kaj malrapide vagadis al la domo. Unue iris la eleganta sinjorino Petrell. ŝi veturis per fiakro de Vimmerby por gustumi la kolbason de patrino Alma. Tre eleganta sinjorino ŝi estis kun plumtufoj ĉe la ĉapelo kaj ŝi pufiĝis fronte kaj dorse.

Sinjorino Petrell kontente ĉirkaŭ-rigardis. Certe Katthult belaspektis situanta en la sunbrilo inter pomarboj kaj siringoj, ho, ĉio estis tiel festa kaj la flago estis hisita. Jes, ĝi estis hisita. Tion ŝi vidis, eĉ se ŝi estis iom miopa.

28

EMILO DE SMOLANDO

eLIBRO

La flago! Sinjorino Petrell subite perpleksite senmoviĝis.

Kio do okazis pri la familio Svensson en Katthult. Oni vere rajtas miri!

La patro le Emilo ĵus alvenis de la brutejo, kaj sinjorino Petrell vokis al li:

”Kara Antono, kion tio signifas? Kial vi hisis Dannebrogen?”

Emilo staris apud ŝi. Li ne sciis, kio estis Dannebrogen. Li ne havis ideon, ke tio estas la nomo de la ruĝa kaj blanka flago, kiun oni havas en Danlando, kie loĝas la danoj. Sed li sciis almenaŭ ke la ruĝo kaj blanko ĉe la pinto de lia flagstango ne estis Dannebrogen.

”Hihi”, diris Emilo. ”Tio estas nur eta Ida!”

Kaj eta Ida ridis pendante tie supre.

”Hihi, estas nur mi”, ŝi vokis. ”Mi vidas la tutan Lönnebergan”.

La patro de Emilo ne ridis. Li rapidis malhisi etan Idan. Kaj tiam eta Ida diris:

”Hihi, mi ne tiel amuziĝis, depost kiam Emilo trempis min en la vakcinian konfitaĵon”.

ŝi pensis pri tiu fojo, kiam ili ludis indianojn, Emilo kaj ŝi, kaj Emilo trempis ŝin en la grandan ujon de vakcinioj, por ke ŝi fariĝu ruĝa sur la tuta korpo, kiel estas indianoj.

Jes, Emilo certe aranĝis tiel, ke eta Ida amuziĝu. Sed neniu dankis lin pro tio. Kontraŭe! Nun lia patro forte prenis lian brakon kaj skuis lin.

”Kion mi diris”, diris Lina, kiam ŝi vidis la patron de Emilo kondukantan Emilon al la lignaĵistejo. Estis tie, kie li devis sidi, post kiam li faris siajn diversajn petolaĵojn.

Emilo kriis kaj ploris.

29

!(images/000029.png)

EMILO DE SMOLANDO

eLIBRO

”ŝi ja volis vidi Ma - ri - anne - lund - on”, li plorsingultis.

Emilo opiniis, ke lia patro traktis lin tre maljuste. Neniu iam ajn diris al Emilo, ke li ne rajtis montri Mariannelundon al eta Ida. Kaj ne estis lia kulpo, ke ŝi povis vidi nur Lönnebergan!

Emilo daŭre ploris. Sed nur ĝis lia patro ŝlosis la pordon kaj foriris. Tiam li ĉesis. Verdire estis agrable en la lignaĵistejo. Tie troviĝis multaj lignopecoj kaj pecoj de tabuloj el kiuj oni povis krej aĵojn. Emilo kutimis eltranĉi por si amuzan lignofiguron ĉiufoje, kiam li sidis en la lignaĵistejo post iu petolaĵo. Li jam posedis kvindekkvar kaj ŝajnis, ke la nombro kreskos.

”Mi fajfos pri ilia stulta festo”, diris Emilo. ”Patro povas mem hisi la flagon kiel li volas. Mi volas fari por mi novan lignofiguron kaj esti kolera kaj terura la tutan tempon”.

Emilo sciis, ke oni baldaŭ liberigos lin. Neniam li devis longe resti en la lignaĵistejo.

”Nur ĝis vi sufiĉe bone pripensis viajn petolaĵojn”, lia patro kutimis diri, ”tiel ke vi ne ripetos ilin”.

30

!(images/000043.png)

EMILO DE SMOLANDO

eLIBRO

Kaj Emilo estis bona tiamaniere, ke li malofte faris la saman petolaĵon dufoje, sed ĉiam elpensis novajn.

Nun li sidis tie, eltranĉis sian lignan figuron kaj pripensis 31

!(images/000008.png)

EMILO DE SMOLANDO

eLIBRO

sian petolaĵon kun Ida. Tio baldaŭ estis farita, ĉar li ne multe pensis, kaj li tranĉis rapide kaj sperte.

Poste Emilo volis eliri. Evidente oni pro la festado forgesis pri li. Li atendis, atendadis, sed neniu venis. Tiam Emilo provis elpensi kiamaniere mem eligi sin.

Eble tra la fenestro! Tio ne estos tre malfacile, Emilo pensis. Certe ĝi situis alte, sed oni povis bone grimpi laŭ la amaso da tabuloj, kiu troviĝis apud la muro.

Emilo malfermis la fenestron kaj intencis elsalti. Sed tiam li ekvidis la malagrablajn urtikojn, kiuj kreskis sub la fenestro, Estus tro malagrable salti meze inter urtikojn. Emilo jam faris tion iun fojon simple por ekscii kiel tio sentiĝas. Nun li sciis kaj li ne volis ripeti tion.

”Mi ja ne estas freneza”, diris Emilo. ”Certe mi povas elpensi iun pli bonan solvon”.

Se vi iam vizitis tian farmon kia Katthult, vi jam scias kiel tiu aspektas kaj kia agrabla domaro ĝi estas. Oni tuj emas kaŝludi tie, En Katthult ili ne nur havis stalon kaj brutejon kaj porkejon kaj kokinejon kaj ŝafejon sed ankaŭ amason da ali-specaj dometoj kaj budoj, Troviĝis fumaĵejo, kie la patrino de Emilo fumaĵis sian bonan kolbason, kaj lavejo, kie Lina lavis ĉiujn iliajn malpurajn vestojn, kaj du aliaj domoj tute prok-sime unu al la alia, En unu estis la lignaĵistejo kaj stokejo por brulligno kaj en la alia la kalandrejo kaj la stokejo por man-32

!(images/000024.png)

EMILO DE SMOLANDO

eLIBRO

ĝaĵo. Inter tiuj domoj Emilo kaj eta Ida kutime kaŝludis kaj embuske ĉirkaŭiris en la vesperoj. Kompreneble ne tie, kie kreskis la urtikoj.

Sed ĝuste nun Emilo ne kapablis iel ajn ludi. Li fiksiĝis tie, kie li estis, bar sur la eta spaco inter la lignaĵistejo kaj la man-

ĝostokejo kreskis tiom da urtikoj.

Emilo cerbumis. Li vidis, ke la fenestro de la manĝostokejo estas malfermita, kaj li ekhavis bonan ideon. Estus tute simple meti tabulon inter la fenestro de la lignaĵistejo kaj la fenestro de la manĝostokejo kaj sur ĝi rampi al la alia domo. Li nun vere laciĝis pri la lignaĵistejo, kaj krome li ekmalsatis.

33

EMILO DE SMOLANDO

eLIBRO

Neniam Emilo longe cerbumis, kiam li ekhavis siajn bonajn ideojn. Li rapidege kuŝigis la tabulon inter la fenestrojn kaj komencis rampi. Aspektis danĝere, ĉar la tabulo estis mallarĝa kaj Emilo estis peza.

”Se iros bone, mi donos al Ida mian fadenpupon. Tion mi promesas”, diris Emilo dum li rampis laŭ la tabulo. La tabulo kraketis tre malagrable kaj kiam li vidis la urtikojn sub si, li ektimis kaj ŝanceliĝis.

”Helpu”, kriis Emilo kaj ekfalis,

Li estis survoje al la urtikamaso, sed lastmomente li ektenis la tabulon per la gamboj kaj sukcesis pene surrampi la tabulon. Poste li bone sukcesis atingi la manĝostokejon.

”Tio estis tre facila”, diris Emilo. ”Sed Ida tamen ricevos mian fadenpupon … mi pensas … alian tagon … eble kiam ĝi estos frakasita … jes, mi vidos, kio okazos! ”

Li forte puŝis la tabulon, tiel ke ĝi refalis en la lignaĵistejon, ĉar Emilo volis havi ordon en ĉio. Poste li kuris al la pordo kaj kontrolis. ¯i estis ŝIosita.

”¯uste kiel mi imagis”, diris Emilo. ”Sed ili certe baldaŭ venos por preni la kolbason, kaj mi scias pri iu, kiu tiam es-kapos.

Emilo flarsentis. Bonodoris en la manĝostokejo, ĉar ekzistis multe da frandaĵoj tie. Emilo atente ĉirkaŭrigardis. Jes vere, ekzistis multe da manĝaĵoj. Sub la plafono pendis fumaĵitaj ŝinkoj kaj rondaj sangopanoj en longaj vicoj sur longa stango, ĉar la patro de Emilo tre ŝatis sangopanon kun lardo kaj blanka sauco. Kaj tie en la angulo staris la pankesto kun ĉiuj belaj, bongustaj panoj apud faldolablo kun ĉiuj flavaj fro-maĝoj kaj argilaj ujoj kun novfarita butero. Malantaŭ la tablo staris ta ligna pelvo plena de salumita lardo kaj apud ĝi la 34

!(images/000011.png)

EMILO DE SMOLANDO

eLIBRO

granda ŝranko, kie la patrino de Emilo konservis sian fram-bosukon kaj siajn vinagritajn kukumetojn kaj siajn pirojn en zingibro kaj sian fragokonfitaĵon. Kaj sur la meza breto en la ŝranko ŝi havis sian bongustan kolbason.

Emilo vere ŝatis kolbason.

La festo en Katthult nun estis en plena movado. La gastoj ricevis kafon kun multaj kukoj, Nun ili sidis atendante la re-venon de la malsato, tiel ke ili povu ekmanĝi porkripaĵon kaj haringan salaton kaj kolbason kaj ĉion alian.

35

!(images/000042.png)

EMILO DE SMOLANDO

eLIBRO

Dum ili sidis tie, la patrino de Emilo subite ekkriis:

”Ho, ni ja forgesis Emilon! Li sidis tie jam tro longe, kompatinda knabo!”

La patro de Emilo tuj ekkuris al la lignaĵistejo kaj eta Ida postkuris.

”Nun Emilo, vi povas eliri”, kriis la patro de Emilo kaj larĝe malfermis la pordon. lmagu, kiel li surpriziĝis! Emilo ne estis tie!

”Li eskapis tra la fenestro, tiu bubo”, diris la patro de Emilo.

Sed kiam li elrigardis kaj vidis kiel la urtikoj staris sub la fenestro bele kaj rekte kaj tute ne surtretite, tiam la patro de Emilo ektimis.

”Kion signifas tio ĉi?” li diris. ”Neniu tretis tie ĉi, almenaŭ neniu kun homa piedo”.

36

!(images/000053.png)

!(images/000012.png)

EMILO DE SMOLANDO

eLIBRO

Eta Ida ekploris. Kio okazis al Emilo? Lina kutimis kanti kanton tre malgajan. ¯i temis pri knabino, kiu transformiĝis en blankan kolombon, kiu flugis al la ĉielo anstataŭ resti en la malagrabla najlita barelo, en kiu oni enŝlosis ĝin. Emilo estis enŝlosita. Kiu scias, ĉu ankaŭ li transformiĝis kaj forflu-gis! Eta Ida ĉirkaŭrigardis por vidi, ĉu iu kolombo videblis.

Sed la solan, kion ŝi vidis, estis grasa, blanka kokino, kiu pro-menis ekster la lignaĵistejo kaj kolektis vermojn.

Eta Ida ploris kaj fingromontris al la kokino.

”Tiu eble estas Emilo”, diris eta Ida.

Tion ne kredis la patro de Emilo. Sed por esti certa li kuris al la patrino de Emilo kaj demandis, ĉu ŝi iam rimarkis, ĉu Emilo kapablas flugi.

37

!(images/000039.png)

EMILO DE SMOLANDO

eLIBRO

Tion ŝi neniam faris. ĉiuj en Katthult ekscitiĝis. La festo devis atendi. ĉiuj devis eliri por serĉi Emilon.

”Li devas esti en la lignajistejo, ĉu vi ne komprenas tion”, diris la patrino de Emilo kaj ĉiuj kuris tien por pli bone tra-serĉi la ejon,

Sed Emilo ne estis tie. Nur kvindekkvin etaj lignaj figuroj, kiuj staris en vico sur breto. Sinjorino Petrell neniam vidis tiom da lignaj figuroj samtempe, kaj ŝi demandis, kiu faris ilin.

”Neniu alia ol nia eta Emilo”, diris la patrino de Emilo kaj ekploris, ”Li estis ĉarma knabeto”.

”Ho jes”, diris Lina kaj reĵetis la kapon, kaj ŝi aldiris:

”Estus bone, se ni ankaŭ serĉus en la manĝostokejo!”

Tio ne estis stulta ideo eĉ se ĝi estis elpensita de Lina. ĉiuj kuris al la manĝostokejo. Sed tie ne estis Emilo!

Eta Ida ploris silente kaj senĉese, kaj kiam neniu rigardis ŝi iris al la blanka kokino kaj flustris:

”Ne flugu al la ĉielo, kara Emilo! Mi donos al vi plenajn sitelojn da kokinmanĝaĵo, se vi nur restos en Katthult!”

Sed la kokino ne volis ion promesi, ĝi klukis kaj foriris.

Ho, la kompatindaj homoj en Katthult, kiel ili serĉadis! En la lignostokejo kaj en la kalandrejo, sed Emilo ne estis tie! En 38

!(images/000004.png)

EMILO DE SMOLANDO

eLIBRO

la stalo kaj en la brutejo kaj en la porkejo … sed Emilo ne estis tie! En la ŝafejo kaj la kokinejo kaj la fumaĵigejo kaj la lavejo

…. Emilo ne estis tie! Poste ili rigardis en la puton. Ankaŭ tie ne estis Emilo, kaj kompreneble tio estis bona. Nun ĉiuj ploris. Kaj la Lönnebergaanoj, kiuj partoprenis la feston flustris unu al la aliaj:

”Fakte li estis ĉarma knabeto, tiu Emilo! Vera malbonulo li ne estis … neniam mi diris, ke li estas!”

”Li certe falis en la rivereton”, diris Lina. La rivereto de Katthult estis sovaĝa, torenta kaj danĝera. Etaj infanoj facile povis droni tie.

”Li devis ne iri tien, tion vi scias”, diris la patrino de Emilo severe.

Lina reĵetis la kapon.

”Ne, sed ĝuste tial”, ŝi diris.

39

EMILO DE SMOLANDO

eLIBRO

ĉiuj kuris al la rivereto. Feliĉe Emilo ankaŭ ne troviĝis tie, tamen ĉiuj ploris ege pli forte ol antaŭe. Kaj la patrino de Emilo estis antaŭĝuinta ĝojan kaj bonan feston!

Nun restis neniuj lokoj por priserĉi.

”Kion ni entute faru?” diris la patrino de Emilo.

”ĉiuokaze ni devas manĝi ion”, diris la patro de Emilo, kaj tio estis bona propono, ĉar dum ili malĝojis kaj serĉis ĉiuj ja malsatiĝis.

La patrino de Emilo tuj komencis surtabligi la manĝaĵojn.ŝi lasis fali kelkajn larmojn en la haringan salaton, dum ŝi alportis ĝin, sed tamen ŝi metis ĝin sur la tablon kune kun la bovidrulaĵo kaj la rostita porkripaĵoj kaj la kazeaj flanoj kaj ĉio alia. Sinjorino Petrell lekis al si la lipojn. ĉio tio aspektis pro-mesoplena. Sed ŝi ankoraŭ ne vidis la kolbason, kaj pro tio ŝi iom maltrankviliĝis.

Sed subite diris la patrino de Emilo:

”Lina, ni ja forgesis la kolbason! Alportu ĝin tuj!”

Lina foriris. ĉiuj atendis avide kaj sinjorino Petrell kapje-sis:

”Jes, la kolbaso!”ŝi diris. ”Tio bongustos dum la nuna mal-

ĝojo”.

¯uste tiam Lina revenis. Sen la kolbaso.

”Venu kun mi ĉiuj, kaj mi montros ion al vi”, ŝi diris.

ŝi mienis iom strange, sed tio ne estis eksterordinare, ĉar tiel ŝi kutimis mieni.

”Kiujn stultaĵojn vi elpensis nun?” demandis la patrino de Emilo severe.

Lina mienis eĉ pli strange kaj ŝi ridis mallaŭte kaj kurioze.

”Venu kun mi”, ŝi diris. Kaj tion faris ĉiuj, kiuj partoprenis la feston en Katthult.

40

!(images/000044.png)

!(images/000021.png)

EMILO DE SMOLANDO

eLIBRO

Lina gvidis kaj ili surprizite sekvis ŝin al la manĝo-stokejo.

La tutan tempon ili povis aŭdi ŝin ridi mallaŭte kaj kurioze al si mem. ŝi malfermis la pezan pordon, superpaŝis la altan sojlon kaj ĉiuj sekvis ŝin al la granda ŝranko. ŝi malfermis la pordon de la ŝranko per granda krako kaj fingromontris al la meza breto, kie la patrino de Emilo kutimis stoki sian bongustan kolbason.

Tie ne troviĝis kolbaso. Sed tie troviĝis Emilo. Li dormis.

Meze inter ĉiuj kolbashaŭtoj li kuŝis dormanta, la ĉarma knabeto, kaj lia patrino tiel ekĝojis kiel se ŝi estus malkovrinta grandan orbulon en sia ŝranko. Neniel gravis, ke Emilo formanĝis la tutan kolbason!

41

!(images/000034.png)

EMILO DE SMOLANDO

eLIBRO

Certe estis milfoje pli bone trovi Emilon tie sur la breto ol trovi kelkajn kilogramojn da kolbaso. Tiel ankaŭ opiniis la patro de Emilo.

”Hi, hi, tie kuŝas Emilo”, diris eta Ida. ”Li ne estas transfor-mita, almenaŭ ne tre multe”.

Imagu, ke unu eta retrovita knabeto plena de kolbaso povis ĝojigi tiom da homoj! Nun finfine la festo en Katthult fari-

ĝis gaja kaj bona. La patrino de Emilo trovis peceton da kolbaso, kiun Emilo ne kapablis formanĝi, Tion ricevis sinjorino Petrell je sia granda ĝojo. Kaj la aliaj, kiuj ne ricevis kolbason, tamen ne devis foriri malsate de la festo. Troviĝis rosti-taj porkoripaĵoj, bovidrulaĵoj kaj viandobuletoj kaj peklitaj haringoj kaj haringosalato kaj stufaĵo kaj pudingoj kaj angilo en gelatenaĵo, kiom ajn multe ili kapablis manĝi. Kaj fine ili ricevis plej bongustan kazean flanon kun fragokonfitaĵo kaj batita kremo.

42

!(images/000018.png)

EMILO DE SMOLANDO

eLIBRO

”Tio estas la plej bongusta, kio ekzistas”, diris Emilo. Se vi iam ajn manĝis tian kazean flanon, kian ili havis en Katthult, tiam vi scias, ke Emilo neniam diris vortojn pli verajn!

Venis la vespero, kaj bele krepuskiĝis en Katthult kaj en la tuta Lönneberga kaj en la tuta Smolando, La patro de Emilo malhisis la flagon. Emilo kaj eta Ida staris apude kaj rigardis.

Kaj tiel finiĝis la festo en Katthult. ĉiuj vojaĝis hejmen.

Unu ĉaro post la alia forrulis, Laste foriris en sia fiakro la eleganta sinjorino Petrell. Emilo kaj eta Ida aŭskultis la pezan frapadon de la ĉevalhufoj formorti inter la deklivoj.

”Mi esperas, ke ŝi bone traktos mian etan muson”, diris Emilo.

”Kiu muso?”, demandis Ida.

43

!(images/000013.png)

EMILO DE SMOLANDO

eLIBRO

”Tiu, kiun mi metis en ŝian mansakon”, diris Emilo.

”Kial vi faris tion?” demandis eta Ida.

”ĉar mi kompatis tiun muson”, diris Emilo.

”¯i neniam vidis ion alian ol la grandan kolbasoŝrankon dum sia tuta vivo. Mi volis ke ĝi almenaŭ havu la ŝancon vidi Vimmerbyon”.

”Se nur sinjorino Petrell bone traktos ĝin”, diris eta Ida.

”Tion ŝi certe faros”, diris Emilo.

Estis la 10-a de junio, kiam Emilo hisis etan ldan ĉe la flagstango kaj finmanĝis la tutan kolbason.

Eble vi fine volas aŭdi ion pri tio, kio okazis …

44

EMILO DE SMOLANDO

eLIBRO

Dimanĉon la 8-an de julio

Kiam Emilo vivis sate kaj glate

sur la soldat-ekzercejo de Hultsfred

Alfredo, tiu servisto, kiu laboris en Katthult, ŝatis infanojn.

Li tre ŝatis Emilon. Emilo petoladis kaj estis miskonduta, sed tio ne gravis al Alfredo. Li ŝatis Emilon malgraŭ tio, kaj li formtranĉis belan, lignan pafilon por li. ¯i aspektis kiel vera pafilo, sed kompreneble oni ne povis pafi per ĝi. Sed Emilo kriis ”paf, paf” kaj ŝajnpafis tiel, ke la paseroj ĉe Katthult ne kuraĝis montri sin dum kelkaj tagoj. Emilo ŝatis sian pafilon kaj volis havi ĝin ĉe si en la lito dum la noktoj. ”Mi volas havi mian ’pefon’, li kriis en sia smolanda dialekto, kaj li ne ĝojis, kiam lia patrino erare aŭdis kaj kurante alportis lian ’ĉepon’

anstataŭe. ”Mi ne volas havi mian ĉepon’, kriis Emilo, ”mi volas mian ’pefon’!” Kaj tion li ricevis.

Jes, Emilo ŝatis sian pafilon kaj eĉ pli li ŝatis Alfredon, kiu faris la pafilon por li. Pro tio ne estis mirige, ke Emilo ploris, kiam Alfredo neatendite ekvojaĝis al la soldatekzercejo de Hultsfred por ekzercadi kiel rekruto. Vi certe ne scias, kion signifas ekzercadi kiel rekruto, sed tiel oni diris en pli fruaj tempoj, kiam viroj lernis esti soldatoj. ĉiuj farmservistoj en Lönneberga kaj farmistoj ĉie ajn devis ekzercadi por lerni esti soldatoj.

”Sed kial tio nepre devas okazi ĝuste tiam, kiam ni devas rikolti la fojnon”, diris la patro de Emilo.

Li ne ŝatis, ke Alfredo devas foresti meze dum la rikolto, ĉar tiam estis urĝeca tempo en Katthult. Sed ne estis la patro 45

!(images/000002.png)

EMILO DE SMOLANDO

eLIBRO

de Emilo, sed la reĝo kaj liaj generaloj, kiuj decidis, kiam la farmservistoj en Lönneberga devas iri al la soldatekzercejo de Hultsfred por lerni esti soldatoj. Sed Alfredo revenos hejmen, kiam li estos finlerninta kaj tio ne daŭros longan tempon.

Verdire Emilo ne bezonis multe plori, sed tamen li ploris, kaj ankaŭ ploris Lina. ĉar estis ne nur Emilo, kiu ŝatis Alfredon.

Alfredo ne ploris. Li diris, ke oni povas ’vivi sate kaj glate’

en Hultsfred kaj tre amuziĝi tie. Kaj kiam la ĉaro forveturis kun li, ĉiuj aspektis tre malgajaj kaj mansvingis adiaŭe al li.

Tiam Alfredo montris gajan vizaĝon, kantis kaj kriis, por ke ilii ne plu malĝoju.

Tiu ĉi estis lia kanto:

En Eksjö, ĉe Ränneslätt

ĉe la soldata ekzercej’

Oni polkas, oni dancas.

Hej hej, hej ho, hej hej.

Kaj leĝere dancas la knabinoj

ĉe la soldata ekzercej’

Hej hej, hej ho, hej hej.

46

!(images/000017.png)

EMILO DE SMOLANDO

eLIBRO

Poste ili ne plu aŭdis Alfredon, ĉar Lina ekploregis kiel ajn multe ŝi kapablis, kaj baldaŭ la ĉaro kun Alfredo malaperis ĉe la vojkurbo.

La patrino de Emilo provis konsoli Linan.

”Ne estu malgaja, Lina”, ŝi diris. ”Atendu ĝis la 8-a de julio, tiam okazos festo ĉe la ekzercejo de Hultsfred, kaj tiam ni iros por viziti Alfredon”.

”Ankaŭ mi volas iri al Hultsfred kaj ’vivi sate kaj glate’ kaj viziti Alfredon”, diris Emilo.

”Ankaŭ mi”, diris eta Ida.

Sed la patrino de Emilo skuis la kapon.

”Tute ne estas amuze por etaj infanoj dum tiaj festoj”, ŝi diris. Ili nur perdiĝos en la homamaso”.

”Mi ŝatas perdiĝi en la homamaso”, diris Emilo, sed tio ne helpis.

Frumatene la 8-an de julio la patro de Emilo, la patrino de Emilo kaj Lina veturis al la festo en Hultsfred kaj postlasis Emilon kaj etan ldan hejme kune kun Krösa-Maja, kiu gardos ilin. Krösa-Maja estis maljuna virino, kiu kelkfoje venis al Katthult por helpi pri diversaj aferoj.

Eta Ida estis bona infano. ŝi tuj sidigis sin sur la genuojn de 47

!(images/000006.png)

EMILO DE SMOLANDO

eLIBRO

Krösa-Maja kaj petis ŝin rakonti kelkajn el siaj plej teruraj fantomrakontoj. Tio ĝojigis kaj kontentigis Idan.

Por Emilo estis alie. Li furioziĝis kaj iris sur la stal-korto kun la pafilo en la mano.

”ĉi tion mi ne akceptos”, diris Emilo. ’”Mi iros al Hultsfred por ’vivi sate kaj glate’, same kiel la aliaj. Decidite! Julla, ĉu vi komprenas tion?”

Tion lastan li diris al ilia malnova ĉevalino, kiu paŝtis sin sur la paŝtejo malantaŭ la stalo. lli havis ankaŭ junan ĉevalon en Katthult. Lia nomo estis Marko. Sed ĝuste nun Marko estis survoje al Hultsfred kun la patro de Emilo, la patrino de Emilo kaj Lina. Certe, kelkaj povas forvojaĝi kaj amuziĝi!

”Sed mi konas du, kiuj rapidegos post ili, tiel ke la vento blovos je la oreloj”, diris Emilo. ”Tiuj estas vi kaj mi, Julla!”

Kaj tiel okazis. Emilo metis la kaprimenon sur la ĉevalinon kaj kondukis ŝin el la paŝtejo.

”Estas nenio timinda”, li diris al Julla. ”Alfredo ĝojos, kiam mi venos, kaj vi certe trovos alian maljunan ĉevalinon, kun 48

!(images/000040.png)

EMILO DE SMOLANDO

eLIBRO

kiu vi povos bleki, se vi ne havos fortojn tre multe ’vivi sate kaj glate’.”

Li starigis Jullan apud la barilon, ĉar li bezonis ion por sur-grimpi, por ke li povu sidigi sin sur la ĉevaldorson. Certe li estis inĝenia, tiu knabo!

”Nun ni ekos”, diris Emilo. ”Hej hej, hej ho, hej hej, ni adiaŭos Krösa-Majan, kiam ni revenos”.

Tiel Julla trotaĉis malsupren laŭ la deklivoj kun Emilo, kaj li sidis tiel rekta, tiel fiera kun la pafilo antaŭ si. Li devis ja kunporti la pafilon al Hultsfred! ĉar se Alfredo estos soldato, ankaŭ Emilo devas esti. Alfredo havis fusilon, Emilo havis ion preskaŭ saman, sian pafilon. Ambaŭ estis soldatoj, kaj tiel devis esti, opiniis Emilo.

Julla estis maljuna. ŝi ne iris rapide, kiam ŝi trotaĉis kaj, por ke ŝi ne tute rezignu, Emilo kantis:

ĉevalino mia, trotadas ŝi,

Bone iradas laŭ ebena voj’

49

!(images/000030.png)

EMILO DE SMOLANDO

eLIBRO

Min kaj mian pafilon ŝi portas

Eĉ se ŝiaj gamboj malfortas.

Kaj finfine post multe da paŝado kaj trotaĉado Julla kaj Emilo alvenis ĉe la ekzercejo de Hultsfred.

”Ho”, Emilo kriis, ”nun ni ’vivos sate kaj glate’!”

Sed poste li silentis kaj malfermegis la okulojn. Certe li sciis, ke ekzistas multe da homoj, sed ne ke ĉiuj el ili amasiĝis samtempe sur la ekzercejo de Hultsfred. Tiom da homoj li neniam vidis. Milope ili staris ĉirkaŭ la granda ekzercejo, kaj sur eta spaco en la mezo la soldatoj ekzercadis ĵetante la fusilojn sur la ŝuitrojn kaj turnante sin dekstren kaj maldek-stren, kiel soldatoj kutime faras. Dika, kolera maljunuleto bruege ĉirkaŭrajdis sur ĉevalo, kaj krie ordonis al la soldatoj tion, kion ili devis fari. Kaj ili lasis lin krii kaj obeeme faris ĉion, kion li volis. Emilo miris pri tio.

50

EMILO DE SMOLANDO

eLIBRO

”ĉu ne estas Alfredo, kiu decidas la aferojn ĉi tie”, li demandis al kelkaj farmknaboj, kiuj staris apude. Sed tiuj nur rigardis la soldatojn kaj ne respondis.

Ankaŭ Emilo ŝatis vidi kiel la soldatoj ĵetis siajn fusilojn sur la ŝultrojn, sed ne tre longe, kaj nun plej grave estis trovi Alfredon, ĉar pro tio Emilo ja venis. Sed ĉiuj soldatoj portis bluajn uniformojn kaj aspektis tute similaj unu al la aliaj. Trovi Alfredon meze en tiu amaso, ne estis la plej simpla afero.

”Ho, atendu nur ĝis Alfredo ekvidos min”, diris Emilo al Julla. ”Tiam li venos al mi gajbruanta kaj poste tiu kolera maljunuleto povas mem ĵeti la fusilon al la ŝultro kiel ajn multe li volas”.

Kaj por ke Alfredo ekvidu lin, Emilo rajdis antaŭ ĉiujn soldatojn kaj kriis kiel eble plej laŭte:

”Kie vi estas, Alfredo? Venu, tiel ke ni povos ’vivi sate kaj glate’! ĉu vi ne vidas, ke mi estas tie ĉi?”

Jes, certe Alfredo vidis, ke Emilo alvenis, Emilo kun sia ’ĉe-po’ kaj sia ’pefo’ kaj sia malnova ĉevalino. Sed Alfredo staris meze en la soldataro kaj ne kuraĝis antaŭenpaŝi pro la dika, kolera maljunuleto, kiu kriis kaj bruis kaj decidis pri ĉio.

Anstataŭe venis la dika, kolera maljunuleto rajdante al Emilo kaj tute afable diris:

”Kiel vi fartas, mia knabo? ĉu vi perdiĝis? Kie estas via patrino kaj via patro?”

Tio estis la plej stulta eldiro, kiun Emilo delonge aŭdis.

”Mi ne perdiĝis”, li diris. ”Mi ja estas tie ĉi! Se iuj perdiĝis, tiuj estas mia patro kaj mia patrino”.

Kaj pri tio li tute pravis, Emilo. Malgrandaj infanoj povis perdiĝi sur la ekzercejo de Hultsfred, diris lia patrino. Sed nun ŝi mem staris meze en la plej densa homamaso kune kun 51

!(images/000028.png)

EMILO DE SMOLANDO

eLIBRO

la patro de Emilo kaj Lina kaj ĉiuj sentis sin tute perditaj, ĉar neniu el ili povis movi sin.

Sed ili vidis Emilon! Certe ili vidis lin, kiam li alvenis kun sia ’ĉepo’ kaj sia ’pefo’ kaj sia majnova ĉevalino, kaj la patro de Emilo diris:

”ŝajnas, ke Emilo devos formtranĉi ankoraŭ unu lignan figuron”.

”Jes, vere”, diris la patrino de Emilo. ”Sed kiel ni kaptu lin?”

Jes, jen la demando! Se vi iam vizitis tian feston, kia tiu ĉe la ekzercejo de Hultsfred, vi komprenas kieląosa ĝi estas.

Tuj kiam la soldatoj ĉesis sian ekzercadon kaj marŝis for, la granda ekzercejo pleniĝis per homoj. Estis tia miksamaso, ke oni apenaŭ povis trovi sin mem, por ne paroli pri tio, kiel trovi Emilon. Ne nur estis la patro kaj la patrino de Emilo, kiuj volis trovi lin, sed ankaŭ Alfredo. ĉar nun Alfredo estis libe-52

!(images/000027.png)

EMILO DE SMOLANDO

eLIBRO

ra kaj ne plu devis ekzercadi. Nun li volis esti kun Emilo kaj amuziĝi. Sed oni tutsimple ne kapablis trovi iun en la homamaso sur la ekzercejo de Hultsfred. Preskaŭ ĉiuj ĉirkaŭiris kaj serĉadis iun. Alfredo serĉis Emilon kaj Emilo serĉis Alfredon, la patrino de Emilo serĉis Emilon, Lina serĉis Alfredon, kaj la patro de Emilo serĉis la patrinon de Emilo, ĉar ŝi vere perdiĝis dum certa tempo kaj la patro de Emilo devis serĉi dum du horoj antaŭ ol li finfine trovis ŝin senespere fikspremitan inter du larĝaji, riĉaj farmistoj de Vimmerby.

Sed Emilo trovis neniun kaj neniu trovis Emilon. Tiam li komprenis, ke se li volos ’vivi sate kaj glate’ li devos komenci fari tiun tutsola.

Sed antaŭ ol li povis komenci, li devis aranĝi, ke Julla havu iun maljunan ĉevalinon kun kiu ŝi povus interbleki, ĉar tion li preskaŭ promesis al ŝi.

Emilo ne trovis iun maljunan ĉevalinon por Julla. Sed li trovis Markon kaj tio estis multe pli bona. Marko staris, man-

ĝante fojnon, alligita al arbo ĉe la arbar-rando. kaj apude staris la malnova ĉaro de la Katthult-anoj. Emilo bone rekonis

ĝin. Estis evidente, ke Julla ekĝojis renkonti Markon. Emilo ligis ŝin al la sama arbo kaj alportis sakon da fojno el la ĉaro.

Dum tiu tempo oni ĉiam alportis tiaĵon por la ĉevaloj. Julla tuj komencis frandi ĝin, kaj tiam Emilo sentis, ke ankaŭ li malsatas.

53

!(images/000007.png)

!(images/000032.png)

EMILO DE SMOLANDO

eLIBRO

”Sed mi ne ŝatas manĝi fojnon, se mi povas havi ion alian”, diris Emilo.

Kaj certe ne necesis manĝi fojnon. Troviĝis multe da etaj budoj sur la ekzercejo, kie oni povus aĉeti buterpanojn kaj kolbason kaj bulkojn kaj kukojn, kiom ajn oni volis. Se oni havis monon.

Kaj ekzistis multe da amuzaj aferoj por tiu, kiu volis ’vivi sate kaj glate’. Cirko kaj dancejo kaj amuzejo kun karuselo kaj aliaj amuzaĵoj … Imagu, ekzistis glavoglutisto, kiu kapablis engluti glavojn kaj fajroglutisto, kiu kapablis engluti fajron kaj grandioza damo kun plenbarbo, kiu ne kapablis engluti 54

!(images/000050.png)

EMILO DE SMOLANDO

eLIBRO

ion alian ol kafon kun bulkojn unu fojon hore. Tio ne riĉigis ŝin, sed feliĉe ŝi posedis barbon, kiun ŝi montris por mono.

Per tio ŝi sufiĉe bone enspezis.

ĉio sur la ekzercejo de Hultsfred kostis monon. Kaj Emilo ne posedis monon.

Anstataŭe li estis inĝenia knabeto, kiel mi jam diris. Li volis vidi kiel eble plej multe kaj li komencis per la cirko, ĉar tio estis la plej simpla. Nur necesis, ke li surgrimpu keston ĉe la malantaŭa flanko de la tendego kaj ŝtelrigardu tra truo en la tendotolo. Sed Emilo tiel ridegis pri la klaŭno, kiu ĉirkaŭkuris kaj faris amuzajn aferojn en la tendo, ke li brue falis de la kesto kaj batis la kapon je ŝtono. Tiam li fajfis pri la cirko.

Krome li fariĝis pli malsata ol antaŭe.

”Oni ne povas ’vivi sate kaj glate’ sen manĝo”, diris Emilo,

”kaj mi ne ricevos manĝon sen mono. Mi devas cerbumadi”.

Li jam rimarkis, ke oni povas gajni monon per multaj diversaj manieroj sur la ekzercejo kaj verŝajne ekzistis iu maniero ankaŭ por li. Fajron aŭ glavojn li ne kapablis engluti, barbon li ne posedis. Kion li faru?

Emilo staris senmove kaj cerbumadis. Tiam li vidis, ke iu 55

!(images/000026.png)

EMILO DE SMOLANDO

eLIBRO

kompatinda maljuna blindulo sidis sur kesto meze en la homamaso. Li kantis plej malgajigajn kantojn, kiuj sonis tute mizere, sed li ricevis monon pro tio. Li metis sian ĉapelon sur la grundon apud si kaj bonkoraj homoj ĵetis monerojn en ĝin la tutan tempon.

”Tion mi ankaŭ kapablas”, pensis Emilo, ”kaj feliĉe mi havas kun mi mian ’ĉepon’. Li metis sian ’ĉepon’ sur la grundon antaŭ si kaj staris kantante ’ĉevalino mia, trotadas ŝi …’ por kiu ajn kiu volis aŭskulti.

Tuj homoj amasiĝis ĉirkaŭ li.

”Ho, kia ĉarma knabeto”, ili diris. ”Certe li estas tre malri-

ĉa, ĉar li staras tie ĉi kantante por mono”.

En tiu tempo ekzistis multaj malriĉaj infanoj, kiuj ne havis manĝon. Nun venis afabla sinjorino al Emilo kaj demandis:

”Mia kara knabeto, ĉu vi ricevis ion por manĝi hodiaŭ?”

”Jes, sed nur fojnon”, diris Emilo.

ĉiuj tuj tre kompatis lin. Bonkora farmisto de Vena havis larmojn en la okuloj. Li ploris pri la kompatinda, malriĉa infano, kiu staris tie tiel soleca, kaj kiu havis tiel belan lanaspek-tan hararon.

56

!(images/000022.png)

EMILO DE SMOLANDO

eLIBRO

ĉiuj komencis ĵeti monerojn duoerajn, kvinoerajn kaj de-koerajn en la ’ĉepon’ de Emilo. Ankaŭ la bonkora farmisto de Vena aperigis duoeran moneron el sia poŝo, sed li pentis an-taŭ ol estis tro malfrue, denove remetis ĝin, kaj flustris al Emilo:

”Se vi akompanas min al mia ĉaro, vi ricevos iom pli da fojno”.

Sed Emilo nun estis riĉa kun la ĉapo plena de moneroj. Anstataŭe li aĉetis aron de buterpanoj kaj bulkoj kaj kukoj kaj suko.

57

EMILO DE SMOLANDO

eLIBRO

Kiam li estis englutinta ĉion, li karuselis kvardekdu fojojn por kvar kronoj kaj dudek oeroj. Emilo neniam karuselis an-taŭe, kaj li ne sciis, ke io tiel amuza ekzistas en la mondo.

”Nun mi ’vivas sate kaj glate”, li pensis, kiam li karuselis tiel, ke la lanaj haroj ĉirkauflirtis. ”Mi ĝuis multon dum mia vivo, sed nenion kompareblan kun tio ĉi”.

Poste li rigardis la glavoglutiston, la fajroglutiston kaj la plenbarban damon, kaj post tiu travivaĵo restis al li nur du oeroj.

’Mi povus kanti iomete ankoraŭfoje kaj plenigi mian ’ĉepon’ ”, pensis Emilo. ”ĉiuj homoj ja estas tiel bonkoraj tie ĉi”.

Sed li sentis, ke li estis laca. Li ne volis plu kanti, kaj li ne volis havi pli da mono. Li donis la duoeran moneron al la blindulo. Poste li iom ĉirkaŭvagadis serĉante Alfredon.

Se Emilo opiniis, ke ĉiuj homoj estis bonkoraj, li eraris.

Certe iu aŭ alia el tiuj, kiuj venis al la ekzercejo de Hultsfred tiun tagon, ankaŭ estis malica. En tiu tempo terura ŝtelisto furiozis en la regiono. Oni nomis lin Pasero, kaj ĉiuj en la tuta Smolando tre timis lin. Oni skribis multe pri lia agado en la Smolanda Gazeto kaj en la Hultsfred-Kuriero. ĉie dum festoj kaj kermesoj, kie troviĝis homoj kaj mono, tie oni povus esti certa, ke la Pasero aperos por ŝteli kiom ajn li kapablis. Neniu povus rekoni lin, ĉar li portis ĉiufoje diversajn barbojn kaj lipharojn. ĉi tiun tagon li venis al la ekzercejo de Hultsfred kaj kaŝiradis vestita en nigra larĝranda ĉapelo kaj portante nigrajn lipharojn por serĉi ion ŝtelindan. Neniu sciis, ke estas la Pasero, kiu kaŝiris tie; se jes, ili ĉiuj tre ektimus.

Sed se la Pasero estus saĝa, li ne estus veninta al la ekzercejo de Hultsfred la saman tagon, kiam Emilo de Lönneberga estis tie kun sia ’pefo’. Imagu tion, kio okazis!

58

!(images/000003.png)

EMILO DE SMOLANDO

eLIBRO

Emilo ĉirkaŭvagadis tute kviete kaj serĉis Alfredon. Li pasis la tendon de la plenbarba damo, kaj tra la enirejo li vidis, ke ŝi sidas kalkulante monon. ŝi volis kontroli kiom da mono ŝi gajnis per sia barbo, dum unu benita dimanĉo en Hultsfred.

Certe ne estis tre malmulte, ĉar ŝi kontente ridetis kaj kare-sis sian barbon. Tiam ŝi ekvidis Emilon.

”Eniru knabeto”, ŝi vokis, ”Vi povas rigardi mian barbon tute senkoste, ĉar vi aspektas tiel bonkora”.

Emilo ja jam vidis tiun barbon, sed li ne volis rifuzi, kiam li estis invitita. Kaj ĉar estis tute senkoste, li enpaŝis en la tendon kun sia ’ĉepo’ kaj kun sia ’pefo’ kaj rigardis la plenbarban damon je la valoro de proksimume dudekkvin oeroj.

”Kiel oni ekhavas tiel belan barbon?” li bonkondute demandis. Sed ne estis tempo por la plenbarba damo respondi. ĉar en la sama momento oni aŭdis teruran voĉo, kiu elsib-lis:

”Tuj donu al mi la monon; se ne, mi forŝiras vian barbon!”

59

!(images/000016.png)

EMILO DE SMOLANDO

eLIBRO

Estis la Pasero. Li kaŝe eniris en la tendon, sen ke oni rimarkis tion.

La vizaĝo de la plenbarba damo blankiĝis, krom, kompreneble, en tiu loko, kie kreskis la barbo. La kompatindulino

ĝuste volis fordoni ĉiun sian monon al la Pasero, sed tiam Emilo flustris:

”Prenu mian ’pefon’!”

Kaj la plenbarba damo prenis la pafilon, kiun Emilo tiel atenteme donis al ŝi. Estis sufiĉe malhele en la tendo, oni ne tre bone povis vidi. La plenbarba damo opiniis, ke estas vera pafilo, per kiu oni povis pafi. Kaj eĉ pli bone … ankaŭ la Pasero tion opiniis!

”Levu la manojn, se ne, mi pafos”, kriis la plenbarba damo.

Kaj tiam blankiĝls la vizaĝo de la Pasero kaj li levis siajn bra-kojn aeren kaj li staris tie tremante dum la plenbarba damo vokis la policiston per voĉo, kiu aŭdeblis ĉirkaŭ la tuta ekzercejo de Hultsfred.

60

!(images/000054.png)

EMILO DE SMOLANDO

eLIBRO

La policisto venis, kaj poste oni neniam plu vidis la Paseron en Hultsfred aŭ ie ajn kaj ne plu estis ŝtelado en Smolando. Jes, tiel povas okazi! La plenbarba damo ricevis multe da laŭdo kaj en la Smolanda Gazeto kaj en la Hultsfred-Kuriero pro tio, ke ŝi kaptis la Paseron. Sed neniu skribis eĉ vorton pri Emilo kaj lia ’pefo’. Pro tio mi opinias, ke estas ĝuste, ke iu rakontas la veron.

”Kia bonŝanco, ke mi kunportis kaj mian ’ĉepon’ kaj mian 61

EMILO DE SMOLANDO

eLIBRO

’pefon’ al Hultsfred”, diris Emilo, kiam la policistoj kondukis la Paseron al la karcero.

”Jes, vi estas bona knabeto”, diris la plenbarba damo. ”Pro tio vi rajtas rigardi mian barbon kiom ajn vi volas tute senkoste”,

Sed Emilo estis laca. Li ne volis vidi iun barbon kaj ne ’vivi sate kaj glate’ aŭ ion ajn fari. Li nur volis dormi, ĉar nun ve-speriĝis super la ekzercejo de Hultsfred. lmagu, la tuta tago pasis … kaj li ne trovis Alfredon!

Ankaŭ la patro de Emilo kaj la patrino de Emilo kaj Lina estis lacaj, ili serĉis, serĉadis Emilon, Lina serĉis, serĉadis Alfredon. Neniu el ili havis fortojn plu serĉi.

”Ho, miaj piedoj”, diris la patrino de Emilo kaj la patro de Emilo seriozmiene kapsignis.

”Jes, certe estas amuzaj tiaj ĉi festoj”, li diris. ”Venu, ni rei-ros al Katthult, nenio alia estas farenda”.

Kaj per treniĝantaj paŝoj ili iris al la arborando por jungi la ĉevalon kaj ekvojaĝi. Tiam ili vidis Jullan stari ĉe la sama arbo kiel Marko maĉante sian fojnon.

La patrino de Emilo ekploris.

”Ho, kie estas mia eta Emilo”, ŝi diris. Lina reĵetis sian kapon.

”Li nur petoladas, tiu knabo. Li estas vere miskonduta bu-bo!”

Diris Lina. Tiam ili aŭdis iun kuranton, kiu spirmanke alvenis. Estis Alfredo.

”Kie estas Emilo”, li diris. ”Mi serĉis lin la tutan tagon”.

”Ne gravas al mi, kie li estas”, diris Lina.

Poste ŝi engrimpis la ĉaron por hejmenvojaĝi. lmagu, tiam ŝi tretis sur Emilon!

62

!(images/000038.png)

EMILO DE SMOLANDO

eLIBRO

Restis iom da fojno en la ĉaro, kaj Emilo dormante kuŝis sur tio. Sed li vekiĝis, kiam Lina tretis sur lin. Li vidis, kiu venis kaj kiu staris tie en sia blua uniformo kaj estis tiel spir-manka. Emilo levis sian brakon kaj ĉirkaŭpremis Alfredon.

”ĉu tie vi estas, Alfredo”, li diris. Poste li reendormiĝis.

Kaj poste la Katthult-anoj reiris al Katthult. Marko tiris, Julla posttrotaĉis fiksita ĉe la ĉaro. Kelkfoje Emilo vekiĝis kaj vidis la malhelan arbaron kaj la helan someran ĉielon kaj li sentis la odoron de fojno kaj ĉevalo kaj nokto kaj aŭdis la hufojn peze marĉi kaj la ĉaroradojn grinci. Cetere li dormis la tutan vojon kaj sonĝis, ke Alfredo baldaŭ venos hejmen. Al Katthult kaj al Emilo. Kaj tio ja fakte estis okazonta!

Estis la 8-a de julio, kiam Emilo ’vivis sate kaj glate’ ĉe la ekzercejo de Hultsfred. Divenu, se iu alia serĉadis Emilon tiun tagon! Demandu al Krösa-Maja! Ne, ne faru tion, ĉar pro tio Krösa-Maja ricevos ruĝajn nodetojn laŭ la brakoj. Ili jukos kaj nur malrapide malaperos.

63

!(images/000047.png)

EMILO DE SMOLANDO

eLIBRO

Kie Emilo loĝis

64

EMILO DE SMOLANDO

eLIBRO

www.omnibus.se/inko

ISBN 91-7303-083-X

65