% Dianto de la tombo de poeto % August S'enoa
!(images/000000.jpg)
DIANTO DE LA TOMBO DE POETO
eLIBRO
eLIBRO
August Ôenoa
Dianto
de la tombo
de poeto
I N K O
1
DIANTO DE LA TOMBO DE POETO
eLIBRO
August Ôenoa
DIANTO DE LA TOMBO DE POETO
El la kroata tradukis Stanko Rukelj kaj Boòidar Vanâik Lingve reviziis Franko Luin eLIBRO
Aranĝis: Franko Luin
ISBN 91-7303-190-9
DIANTO DE LA TOMBO DE POETO
eLIBRO
Ekstere estas malvarme. La norda vento tranĉas malagrable, kirlante egajn neĝerojn sur la stratoj, la neĝo ĝis genuoj, de la tegmento pendas glaciaj kandeloj.
Kolera kaj kruela, ĝusta kaj sana estas la vintro. Mi sidas en mia ĉambro sola ĉe flamanta stovo, mi sidas sola kaj foliumas malgrandan flaviĝintan libreton. ¯i estas malgranda, sed plenplena kaj al mia koro kara. ¯i fulmas, ĝi brilas, ĝi flamas, preskaŭ ŝajnas, ke flamo el la flaviĝinta papero lekas. Dekfoje mi tralegis ĉi tiujn vicetojn kaj ripete mi legas ilin. ĉi tie oni posedas animon, oni havas koron. Sed ĉu vi scias, kiu verkis ĝin, tiun ĉi malgrandan afereton? La malfeliĉa ”langa kuracisto”, la kranjanoj kutimas diri al advokato, la malfeliĉa Fraĉjo Preôeren1.
Kaj ĉu vi scias kies ĝi estis? De Preôeren. Nu, ĉu estas strange, se ĝi estas kara al mi? Jen, inter la flavaj folioj ankaŭ floreto! Dianto ĝi estas, mi opinias, aŭ ĝi almenaŭ estis. Mizera floreto! Kiel ĝi estas premita, kiel ĝi estas flava! Kaj ne estas eĉ ŝerco. Dudek jarojn ĝi dormetas en ĉi tiu papera tombo. Iam jes, iam ĝi brilis kaj floris. Agra-1
Fraĉjo (France) Preôeren — la plej granda slovena poeto (1800–
1849).
3
DIANTO DE LA TOMBO DE POETO
eLIBRO
ble estis ĝin rigardi. Ankaŭ mi vidis ĝin. Kiel ruĝa, kiel plena, kiel ĝi agrable balanciĝis en venteto. Kiel sur ĝi tremetis la roso. Tia ĝi estis — pasis la pasintan aŭtunon jam la dudeka jaro — ĝi floris en Kranj2 sur la tombo de Preôeren. Dio mia! Kiel ŝanĝiĝis en la mondo! Jes, ankaŭ ni estas kiel la floroj: burĝono, floro, ŝrumpaĵo — knabino, virino, maljunulino, pardonu al mi. Mi rigardas ĝin kaj rigardas.
Vintra estas la nokto; ĉirkaŭ mi trankvilo, la fajro kra-ketas, etaj flametoj saltetas sur la faga ŝtipo, la lumigilo tremas surtable antaŭ mi, el mia memoro elpensiĝas estingitaj palaj bildoj, kaj fariĝas pli viglaj kaj ili kreskas.
Ankaŭ mia dianto kvazaŭ ruĝiĝas, kvazaŭ florante ĝi levas sian kapeton, kvazaŭ ĝi dezirus paroli. Parolu, floreto, parolu, por ke aŭskultu vin la bonaj homoj. Tio ĉi ne estos mensa fablo fajne ŝpinata kaj subtile fajlata, ĉi tio estos manpleno da vortoj ĵetitaj en la mondon laŭ la bono, do el la junaj tagoj. Kia ajn ĝi estas, el la koro ĝi estas. Tio ja ne estas malbona.
Mi estis lernanto, gaja diablovigla sango. Eĉ furioza-
ĵon mi ne timis — nur la inojn mi timegis terure, kvankam al mi sub la nazo jam kreskis la unuaj lipharetoj.
Ofte mi venis en kompanion. Nia ”jeunesse dorée” 3 le-2
Kranj — urbo en la valo de Kokra kaj Sava. Preôeren estis tie advokato.
3
jeunesse dorée (fr.) moke: ora junularo 4
DIANTO DE LA TOMBO DE POETO
eLIBRO
vis alten siajn papavajn kapojn4 babilante pri ia vis-à-
vis5 kun seriozo, per kia diplomatoj traktas la orientan problemon6; la papavaj kapoj furoris, dum mi interalie eraradis kvadrilojn aŭ ŝvitanta silente sidis apud mia kundancintino dum kotiljono. Poste ŝanĝiĝis, kompreneble, ankaŭ tio. Eĉ neniujn zorgojn mi havis, da ŝercoj plenan sakon, kaj miajn orajn mi ne vendus eĉ por krono de caro. Mi faris ankaŭ versojn. Kredeble vi scias, kia estas tia juna verkanto, al kiu fantaziiĝas unuafoje pri idealo. Mi ne opinias, ke estas pli komika ulo en la mondo, ol tia juna filo de feino, kiu marĝene en sia lerneja libro faras lamajn sonetojn aŭ, irante surstrate, regule stumblas, kiam ajn li renkontas sian konkretan idealon, revenanta de la tagmeza meso. ¯uste tia ankaŭ mi estis; dankon al Dio, ke mi ne presigis tiujn poetajn fruktojn.
Lernado ne turmentis min multe. Mi transsaltis ĉion, tiel dirite, per salto. Sed parolante senkonsidere pri la inoj, mi estis el maltrankvila brulebla sango, kaj la animo im-petis en la mondon — en la vastan mondon. Pardonu al mi tiujn karakterizajn rimarkojn el la lernejaj benkoj. Mi ne plu estas lernanto, tial mi ne parolos lernantece, nu, ne estas malagrable rememoradi la poezion de tiu ora 4
papavaj kapoj — fieraj kapoj
5
vis-à-vis (fr.) — vid-al-vide
6
orienta problemo — la problemo pri la ekzisto de la turka reĝimo sur Balkano, (f.) grava problemo 5
DIANTO DE LA TOMBO DE POETO
eLIBRO
aĝo de la vivo, kiu, bedaŭrinde, ne daŭras pli longe ol la vivo de papilio, dum kiu en la homa koro ĝermas la plej noblaj sentoj, kiuj estas ĉe maturaj homoj en nia nemediĉa7 tempo tre maloftaj. Estas necese diri ankaŭ tion.
Taŭgas diri ankaŭ tion, ke ĉi tiuj rimarketoj estas ĝuste necesaj al mia nekombita fabelo, kiun eble iu erudicia juĝisto de poezio vane provos mezuri per sia teoria ilo.
Finfine ĝi ne estas alio ol fabelo pri ”erarvaganta ŝafo”.
Nia hoknaza direktoro — la nazo pendis iom maldekstren — alvenis iun tagon razita inter nin, en la bruantan junularon, kiu bruis en domo ĉe la placo de Sankta Ka-tarino, super kiu tiam pendis dukapa nigra birdo, kvazaŭ super tabakvendejo, kvankam tie oni ne vendis snuftabakon, sed mondan saĝecon. Alvenis do la direktoro, li fermis la okulojn unufoje, ektusis dufoje, kraĉis trifoje kaj pikis sian pikkapablan nazon alte en la aeron kiel trinkanta koko. Estas dirinde, ke la serĝento de ger-manizo ne plaĉis multe al mi, ne tiom pro la kurba nazo, sed ĉar li estis laŭ naturo de Torquemada en miniaturo.
Pro li mi ekmalŝatis la poemojn de la gajulo Horacio. La kurbnaza Torquemada sekcis al ni la fruktojn de tiu kor-tega poeto kutime posttagmeze dum sufokaj someraj tagoj. Li emis veni ornamita de ia kanonika tagmanĝo 7
nemediĉa tempo — kontraste de la mediĉa, kiu estis la tempo, kiam la arto kaj scienco kulminiĝis en Firenco en XV kaj XVI jarcentoj.
6
DIANTO DE LA TOMBO DE POETO
eLIBRO
por nin turmentegi. Nur unuopan flankon de Horacio li komentis al ni podetale: vinejojn, botelojn, tostojn ro-majn kaj diversspecajn latinajn vinojn. Interesega estis lia traktado pri la diferenco inter guteto de Falern kaj de Bukoveca. Kvankam la direktoro ne amis kroatojn, al li tre plaĉis la kroatuja vino, kaj pri mosto de antikva Ro-mo li parolis kun tia lerteco, kvazaŭ li en rondodanco de la glorigfratoj de Saturno trinkinte salutadis sur la pla-coj de la eterna urbo. Lia aŭrorkolora nazo, interalie, garantiis la plenan spertecon en tiu branĉo de arkeolo-gio. Nu, tiufoje orgojlis la direktoro kiel la Herkulo de Farnese8 kaj li komencis ŝuti sur niajn kapojn sakon da latinaj proverboj, li enknedis kelkajn frazojn pri grandaŭstria patriotismo kun nekutima patoso, kiu tre simi-lis klukklukadon de muelŝtono, kaj la esenco de la tuta solenparolo estis, ke alvenis la ferioj, la momentoj de ora lernanta libero. Kiam la tuta klasika ceremonio finiĝis, nia Cerbero kunprenis la baskojn de sia jako kaj eliris olimpie perpaŝe el la domo, kaj post li ni elsturmis —
bruanta bando sub la flugilojn de la dukapa aglo, sub la senmovajn brovojn de nia ”paŝtisto de la popolo”. Ni ek-spiris el la profundo de nia animo, kaj mi, por ke mi pru-vu la tutan liberon, la tutan sinjorecon mian, mi ekzilis 8
Herkulo de Farnese — La fama statuo de la greka heroo Herkulo de verkisto Glykon. ¯in oni gardas en kolektejo de la malnova princa familio Farnese (Italio).
7
DIANTO DE LA TOMBO DE POETO
eLIBRO
la maljunulon Omiron9 al la Ciklopoj10, Virgilion11 en la Tartaron12 kaj la alian sciencon en stovon. Mi decidis ekiri monden. Tio estas ĉiuokaze grava decido. Sed kio estas la mondo? Pri tio ne ĉiuj homoj konsentas. Iu vila-
ĝano ŝestinano diris al mi iam: ”Por mi la suno eliras el Zagrebo, kaj subiras en la vilaĝo Vrapâe13. ĉi tio estas mia mondo”. Verŝajne vi scias, ke la homo ne bezonas pli ol du horojn por ĉirkaŭiri tiun mikrokosmon de la hone-sta ŝestinano. Ankaŭ mi, patrina ora karesato, havis tre malklaran nocion pri la mondo. Mi do ne sciis, al kiu vento mi konfidu miajn flugilojn. Sed al mi helpis la amiko Alberto. Mi nomas lin tiel, ĉar li ankaŭ hodiaŭ alimaniere ne nomiĝas. Bela, sana, freŝa kaj klara junulo. Li estis mezstatura, plenforma kun fortaj muskoloj dum la junaj jaroj, kun vireca vizaĝo. Laŭ la larĝa, sed akra vizaĝo, laŭ la fortaj lipoj, laŭ la densaj brovoj super la nigraj ruĝetaj okuloj, laŭ la abundaj nigraj haroj, laŭ la pasio kaj fantazio oni tuj ekkonis, ke li devenas nek de Hermano nek de Thurnelda14.
9
Omir, Homer — blinda antikva greka poeto 10 Ciklopoj — unuokulaj gigantoj 11 Virgil, Virgilio — roma poeto en la I. jarcento a.K.
12 Tartar — subtera mondo (laŭ la greka kredo) 13 Vrapâe — antaŭurbo de Zagrebo 14 Herman kaj Thurnelda — du gravaj personoj en la germana historio de la I. jc. p.K. (la verkisto per tio klarigas, ke Alberto ne devenas el ĝermano).
8
DIANTO DE LA TOMBO DE POETO
eLIBRO
Alberto envere estis de slava origino. Ne kroato, sed burokrata infano. Vi komprenas min. En lia familio oni parolis nur kun la servantino en la gepatra lingvo, alie en la oficeja, por ke ne estu suspekto pri panslavismo15.
Nu, tia estis la tempo. Min iam la kurbnaza direktoro tutan insultis, trovinte ĉe mi ”Lazaricon” 16 presitan per kirila skribo. ”Kial vi, li diris, malsanigas la okulojn per tiuj ĉinaj hieroglifoj, kiuj nur disvastigas rusan propa-gandon?” Jes, ankaŭ la kantaron de Kaâiø forĵetis iu ti-rolano, estro de entrepreno, en stovon, ĉar ĝi estis kiril-litere presita. Kvankam Kaâiø ne troviĝas sur la inkvizi-cia listo. Nu, ili volis elradike ĉagreni nin, por ke ni an-kaŭ estu moralaj servutuloj. Eĉ tion ĉe ni kroatoj. Sed, mi petas vin, kion des pli Alberto, filo de burokrato! Ke li estas sloveno, tion indikis la naskiĝfolio kaj ankaŭ, kiel mi diris, la konversacio kun la kuiristino. Ne estas do strange, ke Alberto laŭ la instruo de sia patro, la vorton aŭstro vere tenis kiel naciecan nocion kaj laŭ ĝi li adaptis sian patriotecon. Li ne malŝatis slavismon, li estis nobla junulo, sed la spirito de la tiama tempo kreis el li mik-saĵon. Liaj ideoj ne sopiris al la nordo, al la oriento, al la sudo, trans la nigroflavaj limkolonoj17, ĉar estis perme-15 panslavismo — ideo por unuigi ĉiujn slavojn 16 ”Lazarica” — libro de popolkantoj pri la batalo kontrau turkoj sur Kosovo
17 nigroflavaj limkolonoj — la limaj kolonoj de austrohungara monar˛io
9
DIANTO DE LA TOMBO DE POETO
eLIBRO
site enporti fremdan spiritan varon nur de la okcidento
— el Germanujo. Alberto fakte sentis, ke li en Kroatujo estas almenaŭ duone hejme, tamen li en la dekstra poŝo portis Schiller-on, kaj en la maldekstra Goethe-on, sed neniel Wilhelm Tell-on18 nek Götz von Berlichingen19, ĉar tion oni opiniis kvazaŭ aberacion de la homa menso. Tiam mi estis duone bubo, mi ne havis tiom da okulo, kiom mi nun havas, sed kiam mi vokas Alberton al mi, en la menson, kiam mi meditas pri lia naturo, mi post tiom da jaroj konvinkiĝas, ke malnatura greftado de fremda spirito inversigis la tutan vivan, pasian nature-con de la nobla slovena junulo. Mia Alberto estiĝis sentimentala, melankolia, jes ”malfeliĉa”, kvankam pri ia malfeliĉo li havis eĉ ne nocion, vivante kun la gepatroj senzorge kaj komforte. Dio mia! Kiel li glutis Werther-on20 de Goethe unu, du, tri foje. Finfine li estis konvin-kita, ke li estas vere la dua viva eldono de Werther. An-kaŭ mi ne stariĝis sur miaj piedoj, kion vi poste vidos, nu, ĉar mi estas pli de epopea ol lirika naturo, mi kutimis koleriĝi pro la halucinacioj de mia Alberto, kaj mi diris iam al li iomete cinike: ”Ja aĉetu jam pistolegon kaj forpelu la novan Werther-on ĝisfine”.
18 Wilhelm Tell — dramo de Schiller 19 Götz vun Berlichingcn — dramo de Goethe 20 Werther — la ĉefa rolanto en romano de Goethe ”Suferoj de juna Werther”
10
DIANTO DE LA TOMBO DE POETO
eLIBRO
Vespere mi ne iris promeni kun Alberto, ĉar li ĉiufoje dum lunlumo senĉese deklamis al mi la kanton
”Abendlandschaft” (vesperpejzaĝo) de Mathisson21, al kiu li kutimis aldoni ”elegion sur la ruinaĵoj de la malnova kastelo”. Fine li fosigis sin ankaŭ en Lenau-on22. El Werther li fariĝis subite Faust . . . jes, la juna Alberto ne fariĝis Lenau, ne la ĉarma Lenau, plena de poeta forto, sed la malfeliĉa Lenau, en Döbling23, kies fantazion kovris la nigra mallumo de frenezo. Alberto ne plu skribis poemojn, sed li havis tre vivan, vervan fantazion. Mi opinias ke li povus poetiĝi. Lia Pegaso estas nun jungi-ta antaŭ la proza ĉaro. Sed tiam Lenau. Li komencis serioze paroli al mi pri ia necerta malvasteco, pri kap-doloro, kiel en lia fantazio vidbildoj el la pasinta tempo miksiĝas kun la nunaj, li rakontis al mi ankaŭ pri tio, kiel kaj en kiuj kondiĉoj ekestas frenezo kaj mi ride mallonge respondis: ”Amiko, ni ne parolu pri tio, vi jam alimaniere tute freneziĝis.” Mi ofendis lin, sed ni reamikiĝis. Feliĉe-ge de Dio! Mia Alberto enamiĝis, mia Alberto iom resaniĝis. La idealo — sprita burĝa fraŭlino — redonis fakte al li la amon, se oni povas tiel nomi la gejunulan lu-daĵon, sed ĉiujn liajn poetajn hiperbolojn ŝi lerte rifuzis per incitaj spritaĵoj kaj kun tiu natura humoro, kiu estas 21 Mathtisson — germana poeto (1761 1831) 22 Lenau — germana lirika poeto (1802-1850) 23 Döbling — urbo en Germanujo
11
DIANTO DE LA TOMBO DE POETO
eLIBRO
kutima al niaj ĉastaj kroatinoj. Komence tio la revulon Alberton kompreneble doloris, sed poste li estis feliĉe-ga pro la incitaĵoj, ĉar kvazaŭ el ili fontus Heine-a sar-kasma spirito, kio interalie estas entute misa komparo.
Alberto nun ekbatis ĉe la diplo24 de Heine kaj komencis kopii la libron de kantoj. Li skribis tutan libron da kan-tetoj, kaj tio estis savanta spiro al lia ”monda malvasteco”. Nu, se mi diras al vi, ke la idealo — ĝi nomiĝis, ŝajnas al mi, Zorica — estis dudekjaraĝa, dum Alberto havis dekok, jes, ankoraŭ li estis lernanto, vi konfirmos la situacion ne reala, kaj ke la kuracilo ne plu povis esti efika. Al la idealo de Alberto ne maldecis, kiam ĝi, sek-vante la kutimon de la tuta mondo, iun karnavalan di-manĉon brilis sub edziniĝa krono en kaleŝo veturigan-te sin en la preĝejon de Sankta Marko, por ke ĝi ekestu nedisiĝebla kamaradino de sia kara edzo.
Alberto, kompreneble, ne povis kompreni tiujn tute sanajn logikaĵojn, kaj li kun tragika patoso ekkriis: ”Per-fidaĵo!” Ankoraŭ unu fojon li vespere iris sub la fene-strojn de la adultulino, por ke li almenaŭ tra la blanka kurteno vidu ankoraŭ unufoje la silueton de la adultulino, sed la idealo ne havis tempon por malkaŝi sin, kaj la postan tagon mia Alberto ricevis per la urba poŝto ĉiujn siajn imitaĵojn de Heine kun la deca rimarko, ”ke 24 diplo — kroata popola muzikinstrumento similanta sakfajfilon 12
DIANTO DE LA TOMBO DE POETO
eLIBRO
lia prudento (ĉi tiu vorto estis malĝusta) komprenos, ke edziniĝinta sinjorino neniel povas gardi manuskriptojn de alia viro. Cetere, ŝi certigas lin pri fidela amikeco” ktp.
Tio ĉi okazis komence de la ferioj.
—Amikeco! — ekridis Alberto amare, ŝirante la lete-reton, — tiu vorto estas bela brilanta floro, en kiu kaŝas sin la veneno de adulteco. Kia ironio! Amiko, — daŭrigis la malesperulo serioze, — mi ne povas spiri la aeron, kiun spiras la adulto. Mi iros en la puran, ĉastan naturon, en la ĉarmajn montojn de Kranj, por ke mi tie hardu la koron. Iru ankaŭ vi. ĉu vi volas?
—Mi jes, — mi respondis, — kaj ĉi tie komenciĝas la rakonto de la ”vaganta ŝafo”.
Antaŭ ol mi komencas rakonti pri nia junula Odisea-do, permesu al mi, ke mi prezentu ankaŭ la alian hero-on de ĉi tiu rakonteto, tio estas — min. Vi ne bedaŭru tion. Mi scias, ke estas iom maldece, kvankam tio ĉe multaj verkistoj kaj scienculoj kutimiĝis. Nu, mia peko ne estas tioma. Ne devigas min al tio vanteco, memglo-rigemo, sed tio estas fidela konfeso de mia koro, nu, kie estas mia koro, tie ankaŭ mi devas esti. Kaj mi ne uzos multe da vortoj. La difino de mia laŭcela persono estas: zagreba filo. Vi verŝajne komprenos tiun vorton, se vi scias, kio estas Zagrebo. Kiam mi diras zagreba filo, vi devas nememvole alvoki en vian menson iun palan aŭ 13
DIANTO DE LA TOMBO DE POETO
eLIBRO
iun buntan, aŭ, kiel la francoj kutimas diri: ”sujet indé-
cis” (nedifinita persono). La zagrebaj infanoj estis tiam edukataj hejme en fremda spirito: etaj Zvoniĉjoj kaj Du-
ŝanĉjoj, etaj Zorinjoj kaj Zlatinjoj germanparolaĉis tim-ante krom tio la germanajn lernejojn, kie ni devis tute ŝanĝi nian kroatan haŭton per kosmopolita frako. An-kaŭ mi estis tia zagreba ŝvabamanto. Frue mi konis Schiller-on, Zschokke-on, Bürger-on25, mi kiel bubo kutimis ŝteli de la patrino Bulwer-on26, Dickens-on27, Victor Hugo-on28; ”Rienzi” 29, ”Pikvikoj” 30, ”Notre Dame de Paris” 31 estis jam en la dekjara aĝo miaj bonaj konatoj, kvankam mi ne komprenis ilin ĝuste, sed kiam mi la unuan fojon en la dekkvara jaro ekkonis la nomon
”Gunduliĉ” 32, mi kredis, ke tio estas ia hajdukestro. Mi koleriĝis, ekhontis, ĉar pri tio mi nenion sciis. La kroa-25 Schiller, Zschokke, Bürger (legu: ŝiler, ĉoke, burger) — germanaj verkistoj
26 Bulwer — angla poeto (1803-1873) 27 Dickens — angla verkisto (1812- 1870) 28 Victor Hugo (legu: Igo) — franca verkisto (1802-1885) 29 Rienzi (l. Rienci) — estraro de la roma popolo en la XIV. jarcento, deziris establi roman respublikon; ĝin oni aplikis kiel temon al multaj verkistoj kaj artistoj (Bulwer, Wagner) 30 Pikvikoj — satira romano de Ch. Dickens (Pickwick) 31 Notre Dame de Paris (l. Notr Dam d Pari) — gotika katedralo en Parizo; romano de V. Hugo.
32 Gunduliø — granda poeto de Dubrovnik en XVII. j.c. (1589-1638)
14
DIANTO DE LA TOMBO DE POETO
eLIBRO
tan lingvon mi konis, kiel ia legomvendistino. Bonŝan-ce mi ricevis profesoron, ĉemarulon, kroaton. Tiu homo estis kvazaŭ muldita el latuno. Guton post guto da pura kroateco li enverŝis en nian animon, kvankam la hoknaza direktoro kolerbaraktis kiel ajn plaĉis al li. Mi estis savita — duone savita, ĉar preskaŭ ĉiuj niaj homoj opiniis, ke ni estas definitive pereontaj. Tia juna kano mi do estis, kiam mi irigis min aŭtune al la vojaĝo en la montojn de Kranj kun mia amiko Alberto. Por ke la romantiko estu kompleta, ni havigis al ni ankaŭ romantikan vestaĵon. Robon el rusa tolo, ĉirkaŭ la zono larĝan skar-pon, altajn botojn, ladbotelon, larĝan ĉapelon de Va-lentstein, litkovrilon, kornusbastonon kaj tornistron el nigra ledo. En la tornistron mi metis iom da blanktolaĵo, broson kaj la kantojn de Schiller. Plenaj da labilaj espe-roj kaj aventurdeziremaj, ni preterpasis kun precipa fiero, dum iu vespero apud la nigra-flava akcizejo ĉe Ârnomerec el la blanka Zagrebo en la blankan mondon.
Nia digno estis nur unufoje vive ofendita en la stiria loko Breòice. Kun fiera kapo ni eniris la gastejon de la vilaĝo kaj trairante la vilaĝanan ĉambron, ni iris en la alian, en la sinjoran, sed sur la sojlo baris nian eniron obstina kelnerino kaj ŝi tre cinike aklamis: ”Tiu ĉi ĉambro estas por sinjoroj”. Ne estas strange, se la sango fluis en miajn junajn vangojn pro la kolero, ĉar ni, poetaj ver-15
DIANTO DE LA TOMBO DE POETO
eLIBRO
vuloj, tenis nin iom pli altrangaj ol simplaj mortuloj, kaj jen Mica nin opiniis ”profanum vulgus” 33.
Poste ni eksciis, ke iuj opiniis, ke ni estas garibaldi-anoj, aliaj, ke ni estas vagantaj submajstroj, kaj tiel ni erarmontris nin pro ega okulfrapo de nia romantika vestaĵo. Mi kunpremis intertempe la dentaron kaj puŝis la sinjorinon tre delikale en la ripojn, mi respondis tute la-kone: ”Ankaŭ ni estas sinjoroj”, kaj tiel ni breĉigis la ŝir-mejon de la aristokracio de Breòice. ĉirkaŭ unu tablo sidis kvin individuoj trinkantaj Grazan bieron. La plej grava persono el ili estis dikventrulo, kalva homego, kun grandaj malklaraj ukuloj. Sur la granda nazo sidis okulvitroj, la mentono estis enpremita en la kolumon, sur la nuko ĝenis aŭstra oficista ĉapo. ”Sinjoro distrikta pre-zentanto” alparolis lin la aliaj svingiĝante ĉirkaŭ li. Do germana burokrata volvaĵo. Malklara saluto sur la sojlo vekis en ni iun kordon de opozicio, kaj ni decidis nur kroatlingve paroli. En la unua momento frapis nin la
”Bezirkvorstand34” per stulta okulo kaj levis sian nazon, kvazaŭ nia ĉeesto infektus la aeron. La konversacio de la burokratoj ĉesis dum momento, dum ni indiferente enlokiĝis depreninte niajn tornistrojn, kiam ni ektrinkis la plej bonan vinon kaj komencis manĝi frititajn kokidojn, la burokratoj premigis la kapojn kaj ili kaŝe rigar-33 profanum vulgus — vulgara popolo 34 Bezirkvorstand (germ.) — distriktestro 16
DIANTO DE LA TOMBO DE POETO
eLIBRO
dis nin oblikve kaj flustrante, sed kiam en nian kroatan konversacion ni enmiksis frazojn kiel ”konôtitucija”,
”Garibaldi”, ”Napoleon”, la ”Bezirkvorstand” ruĝiĝis kvazaŭ meleagro, komencis malfacile spiri kvazaŭ va-pormaŝino, pagis sian glason da biero kaj forpromenis kolere, kaj post li la tuta roto. Tiamaniere ni forincensis la aristokracion de Breòice, mia Alberto fortrinkis je gloro de ĉi tiu venko glason da lutemberga35 vino, kaj mi
ĝojiĝis elkore, ĉar en ĉi tiu Leta36 dronis eĉ la lasta memoro pri la perdita idealo.
Mi ne tedos vin priskribante nian pluan vojaĝon. De-ce penigitaj ni atingis la domon de la parencoj de Alberto — en Kranj. Mi estis kvazaŭ translokiĝinta en alian mondon — en paradizon. Antaŭ ni montris sin la tuta ĉarmo de la kranja montaro, ĉiuj krutaj pintoj punktitaj de malhelaj abioj, ĉiuj ombraj interkrutejoj, la ŝaŭmantaj riveretoj, la helverdaj senarbejoj, la malgrandaj pre-
ĝejetoj sur la montoj — kaj ankaŭ sur monteto ĉi tiu olda antikva loketo. Tie elstaras ankoraŭ plejofte ruinrestaĵoj de kastela muro, tie ascendas sub la nubojn, sur la roko, griza, trafendiĝinta turo, kie iam oni turmentis sorĉisti-nojn, jen antikva konstruaĵo de la iamaj kranjaj vojevo-doj, jen olda gotika kirko plena de ŝtonaj kavaliroj kaj 35 lutemberga vino — fama vino el la slovena urbo Ljutomer 36 Leta — laŭ greka mito subtera rivero el kiu spiritoj fortrinkas forgeson
17
DIANTO DE LA TOMBO DE POETO
eLIBRO
drakoj. Sed vespere, kiam sinkas la ruĝeco sur la mon-tajn pintojn, kiam oni povas malproksimen aŭdi la fra-petadon de la arĝentsonaj sonoriloj! Neniam mi forgesos unu scenon — vesperon. Jam krepuskiĝis, sub la obs-kuraj volbaĵoj de la gotika kirko tremis kandelflamoj, la orgeno bruis strange kvazaŭ tondro, en la vasta preĝejo genuis la vilaĝaninoj. Sub la blankaj kaptukoj ruĝiĝis iliaj plenaj noblaj vangoj, ĉe la lumo de kandeloj speguliĝis iliaj nigraj grandaj okuloj, kaj el la gorĝo sonis malnova slovena kanto. Tian harmonion, tiel gracian, simplan sed noblan harmonion mi aŭdis neniam en mia vivo. Premiĝinta en angulon, mi rigardis tiun popolon, mi aŭ-
skultis tiun kantadon, kaj mia animo ektremis profunde. Kiam mi poste komencis legi Schiller-on, li ŝajnis al mi alia. Mi meditis kaj meditis, ĝis kiam mi demandis min: ĉu Schiller taŭgas por tiu klimato de Supra Karniolo? Mi ne kapablis ĝuste respondi tiun demandon, sed mi baldaŭ trovis la respondon.
La domo de la parencoj de Alberto nomiĝis ”Stara poôta” (Malnova poŝtejo), sed envere ĝi estis gastejo. La mastro atendis nin afable, la mastrino, lia edzino, loki-gis nin kiel proprajn filojn. Mi ege surpriziĝis. En la domo de Alberto en Zagrebo oni nenion aŭdis krom germanaĵo, ĉe la onklo en ”Stara poôta” eĉ ne unu germanan vorteton — ĉion slovenlingve, tiel ankaŭ ni devis, mi kaj mia Alberto.
18
DIANTO DE LA TOMBO DE POETO
eLIBRO
La onklo ne estis maljuna, forta, sed iu malsano mor-tigadis lian vivon. Nu, li neniam malkaŝis siajn turmen-tojn, li ĉiam ŝercis, ĉiam ĝojis. Lia edzino mallaŭte parolis dumtage kun ni kaj kun la gesinjoroj, laborante heroe en la mastrumejo, tiel ke estis ĝuo rigardi ŝin, kiel ŝi kun la kuspitaj manikoj regas en la korto. ĉi tiuj homoj, riĉetaj homoj, ne havis proprajn gefilojn. Ili prenis en la hejmon foran edzinan parencinon, duone vilaĝaninon, de ie ĉe la karintia limo. Mi ne scias ĝuste, kiel mi pri-skribu ŝin. ĉu vi vidis rozon sur folio, birdon en heĝo, ruĝan pomon sur maldika branĉeto — tia estis Neòa. ŝi ne estis urba infano, tion mi jam diris, sed kiel ŝi ete paŝ-
adis, kiel ŝi gracie kondutis, svingis la manetojn, kaj la malgranda buŝo premiĝadis en formon de rideto. ŝi estis tiel gracia, tiel fajna, tiel sentimentala, ke oni sen propra volo devis suspekti: ĉu ĉi tiu knabino fuĝis el iu salono, ĉu ŝi transvestis sin en vilaĝaninan kostumon, nur pro ŝerco, kvazaŭ ”Marta”? Kaj ripete, eĉ ne unu ombreto da koketeco — ĝusta, sana, ĉasta, netuŝita naturo, floreto, kiun meze de la kampo plantis Dio, sen homa artifiko.
Nigraharulino, gracila, eta, plena, sed rutina kiel sciuro ŝi estis, pikema kvazaŭ dorno, gracia kvazaŭ freŝigom-bro, kaj kiam ŝi elkore ridis, kvazaŭ el la montaro ĉiuj arĝentaj sonoriletoj e˛us. Plurfoje mi kutimis rigardi ĉi tiun ĉarman vizaĝon. ¯i estis longforma, slovena, pura sen makuletoj, ruĝeta kaj blanka, rozeto sur neĝo, ple-19
DIANTO DE LA TOMBO DE POETO
eLIBRO
na kvazaŭ du kusenetoj sur la Dia altaro. La brovetoj nigraj, maldikaj, rektaj, ĉe la fino iom kurbitaj, la buŝo —
plena frambo, polekson larĝa, kaj nigraj okuloj, la okuloj similaj al tiuj de birdo, de eta, de kara kantistino. La junulino parolis rapide, haste — kiel la kranjaninoj kutimas, ŝi ne sciis eĉ tri vortojn de la germana lingvo, kaj kiam oni parolis en tiu fremda lingvo, ŝi rigardis teren, glatigante per la mano la silkan antaŭtukon. Oni diras ke la homa okulo havas la plej ravantan potencon — mi diras, ke havas ĝin ankaŭ la homa gorĝo, almenaŭ ŝia havis; kiam ŝi kantis, mi kunpremis la okulojn, la koro fendiĝu, la kapo freneziĝu! Nu, kial mi enmergiĝas en delongan fantaziadon, enuigante vin? Mi saltadis laŭ la heĝaro kaj ŝtonregionoj, sed mia Alberto rememoris ripete, ke li en Zagrebo perdis la idealon, kaj li surfadeni-gis rozarion da germanaj larmoelegioj. Kiam li elpremis tian lamentaĵon el la inkujo, li kutimis inviti min en la
ĝardenon malantaŭ la domo. Mi surventre kuŝiĝis en la verdan greson kaj fumis mallongan pipeton. Alberto, sidanta antaŭ mi, deklamis kun tragika patoso germanan elegion, svingante per la brakoj, liam lin supersonis agrabla voĉo de rido de malantaŭ la rozarbusto, kaj super la rozoj ekaperis la kapo de Neòa.
—Ho, — ekridis la junulino, — kiel Alberto bele germanlingve predikas, domaĝe, ke li ne iras por pastro en Koâevje!
20
DIANTO DE LA TOMBO DE POETO
eLIBRO
Kompreneble, ĉi foje Alberto koleregis.
—Domaĝe, ke tiel bela knabino estas personigita prozo! — li diris al mi, kaj mi respondis:
—Frato mia! ĉi tiu prozo havas en si pli da ĝusta poezio ol via patoso.
Foje ni sidis en la ĝardeno dum vespermanĝo; la mastro, la mastrino, Neòa, Alberto kaj mi. Estis ĝuste bela lunlumo. Ora lumo penetris tra la vitfoliaro. Ni sidis ĉetable sur longaj trunkoj. Neniam mi forgesis tiun mo-menton. Alberto estis eksterkutime serioza, kolera kaj forigadis la fumojn de sia cigaredo kun ia rabio al la luno. Ni silentis.
—Kio estas, Alberto? — demandis ride la mastrino, —
vi ne manĝas, ne trinkas, kaj fumegas, kiel se vi kolerus,
—Nenio, onklino, — respondis Alberto.
—Ne afektu, — diris Neòa iom ekscitita, — vi koleras al mi, ĉu ne?
— Kial, pro rabio? — ekridetis la mastro plektante la dikfingrojn.
— Tiel estis: — daŭrigis Neòa kun klara voĉo, kaj la okulo ekbrilis, — hodiaŭ matene mi venis en la ĝardenon por pluki legomojn por la tagmanĝo. Subite mi aŭ-
dis ian predikon. Mi tiriĝis malantaŭ arbedon, mi rigardis. Dio mia! Kia stranga mirindaĵo! ĉi tiu sinjoro kroato kuŝas en la herbo surventre, fumante, dum Alberto sidas, turnadas la kapon, rotaciigas la okulojn, svingas 21
DIANTO DE LA TOMBO DE POETO
eLIBRO
per la brakoj, spiregas kaj parolas ian ŝvaban litanion.
Mi kunpremis la spiron, sed vane, mi ekridegis kaj diris al Alberto, ke li estus bona paroęstro en Koĉevje. ĉu estas tiel, sinjoro kroato? — la junulino turniĝis kun flama vizaĝo al mi.
—Jes! — mi respondis.
—Vi mokis min, vi ofendis min, — hakis Alberto.
—Dio kaj spirito, mi ne, Alberto, — diris bonnature la knabino, — kaj se mi senvole tuŝis vin en la koron, donu la manon, pardonu! Ne estas pro malbona koro. Kion oni povas? Ni ĉi tie estas slovenaj homoj, triviala sango, mi tiujn sinjorajn germanaĵojn ne komprenas. Kaj kiam vi tiel kriis kaj svingis, kiam vi parolis nekompreneblajn vortojn, kvazaŭ pastro parolanta sian ”dominus vobis-cum”, vi estis ridinda, pardonu, tre ridinda. Kaj mi ne povis bridigi min, mi ne povis, la koro tion ne permesis.
—Ja jes, — ekblovis kolerema Alberto, — vi ne scias alion ol kranjaĵon, vi ne scias, kio estas poezio.
Ruĝiĝinta, la knabino eksaltis sur la piedojn, ekurĝis en la domon kaj revenis inter nin portante malgrandan libron.
—ĉu mi ne scias kio estas poezio? — eldiris Neòa kun incitita voĉo, — bonvolu, legu, — daŭrigis donante mal-fermitan libron al mi, — legu vi, sinjoro kroato, mi konas ĉi tiun libron parkere de la unua ĝis la lasta litero.
Diru vi, ĉu mi konas poezion.
22
DIANTO DE LA TOMBO DE POETO
eLIBRO
Mi prenis la libron, legis al Alberto la titolon laŭte: —
Poezije doktora Franceta Preôerna. V Ljubljani. Pri A.
Giotiniju 1847.
Ni eksilentis, Alberto kaj mi. Li honte kapklinis, kaj mi mirigante rigardis la knabinon, kiu kun levita kapo staris ĉe la tablo antaŭ ni en la lunlumo.
—Tion, — diras la knabino metante la manon al la koro, — tion ĉi mi komprenas, tion ĉi mi sentas; pri viaj germanaj litanioj mi ne interesiĝas.
—Nu, Neòa, — ekridetis la mastrino, — se vi tion parkere scias, ekkantu unu de Preôeren.
—Kial ne, — respondis Neòa naive, — malgraŭ tio ke Alberto eble koleros! — kaj kun klara, kara, kun harmonia voĉo eksonis el la malgrandaj lipoj kanteto: La luno brilas,
La svingilo sonorigas,
Lacaj, tardaj horoj jam,
La antaŭe ne konataj,
Koraj vundoj,
Al mi dormi ne permesas.
La okuloj de la knabino brilis mirakle, ŝia brusto levi-
ĝadis ege, mi rigardis, rigardis kaj flustris al Alberto:
—Frato mia, la klimato ne taŭgas por Schiller.
Depost tiu tago mia Alberto gapis malkutime teren, la fumo de lia cigaro lante tiriĝis super la tero, kiel nebu-23
DIANTO DE LA TOMBO DE POETO
eLIBRO
lo en neklara aŭtuna regiono. Mia animo ektremis, ĉar ripete en liaj tristaj trajtoj mi rimarkis la melankolion de la Lenaŭa Faŭsto. Mi ne sciis, kio kuiriĝas en la fundo de lia sentimentala animo, sed ĉiuokaze prepariĝis ia dramatika ŝanĝiĝo pro la serenado de Preôeren pri la lunlumo, kiu flirtis el la virgulina buŝo kun ĝis tiam neaŭ-
dita ĉarmo. Kvankam ĉi tiu psikologia enigmo estas tre interesa kaj eble estis sufiĉe perceptiganta, mi tamen ne havis tempon solvi ĝin, ĉar en mia koro svarmis sentoj, kiel ”infuzorioj” en guteto da akvo. En miajn okulojn senĉese trudis sin la neesperata ”clair-obscur” 37 de la pasinta nokto en la ĝardeno. Eĉ mi sonĝis pri tio. Mi vidis la fajnajn liniojn de la virga korpo kvazaŭ nigrajn siluetojn, kaj malantaŭ ĝi la klaran lunlumon, kiel ĝi ar-
ĝentkolora tremetas sur la vinberujaj folioj — kaj tiam la virgulino turniĝis kun la kapo — nun mi vidas la fajnan profilon, la fajrerojn de la nokta lumo en ŝia okulo — kaj ripete mi aŭskultas la kanton de Preôeren: — mi sentis, ke la koro batas en la brusto, kvazaŭ la svingilo en la turo de la antikva kirko anoncus noktomezon — kaj en tiu ĉi sekreta rava tempo la knabino fulmis per mirakla lumo kvazaŭ feino, kaj ĉiuj najtingaloj en la rozarbustoj, en la verdaj arbetoj sternis la flugiletojn meze de kvieta luma nokto, ĉiuj najtingaloj ekkantis kun la knabino per dolĉa, narkotiga voĉo: ”La luno brilas, la svingilo so-37 ”clair-obscur” (franc., legu: kler-obskir) — luma-tenebra 24
DIANTO DE LA TOMBO DE POETO
eLIBRO
norigas”. Ankaŭ la koro estis trista, kaj al la koro estis malfacile, ankaŭ al la koro estis kare, ankaŭ al la koro estis plaĉe, la koro fandiĝis kiel neĝbulo en printempa sunbrilo. En la lernejo mi eksciis, ke la praslavoj havis feinojn. Depost tiu nokto mi kredis, ke ili estas ankaŭ en nia tempo, kvankam ili ne estas orharaj, plektharaj. Nu, al Alberto mi ne flustris, kiel mi kredas al feinoj, kiel mi aŭdis, ke la najtingaloj ankaŭ pri la noktomezo kantas, kaj mi ne demandis lin, kial la fumo de lia cigaro melan-kolie rampas surplanke.
—Nenjo, — mi diris iun matenon post kafo, — prun-tu al mi viajn ”poeziaĵojn”, mi volus legi ilin.
—Mi ja pruntos tre volonte, — ekridetis la junulino, —
sed ĉiel vi devos redoni ilin al mi, ĉar tio estas piaĵo, almenaŭ por mi, sinjoro kroato, — ŝi aldonis kunpreminte petole la lipetojn, — mi ne scias, ĉu tio plaĉos al vi, al junaj urbaj sinjoroj. ĉiu pomo ne estas al ĉiu dolĉa, ja vi komprenas min, mi estas nura kranjanino, tio ĉi estas nur kranja poezio, kiun oni kantas kiel la alaŭdoj, kiun oni ne deklamas, kvazaŭ predikantaj germanaj pastroj.
— La junulino parolis la lastajn vortojn klinante la kapeton kun morda, sed sorĉa subrido malrapide kaj laŭte, kvazaŭ ŝi dezirus piki iun per ĉiu sia vorteto. Mia Alberto malgajiĝis ”secundum ordinem” 38, prenis sian nazon, 38 ”secundum ordinem” (lat.) — liuvice (f. dece) 25
DIANTO DE LA TOMBO DE POETO
eLIBRO
kvazaŭ en ĝi vespo restigus pikkapablan pikilon, al kio ŝi kutimis afektserioze aldiri:
—Alberto, Alberto! Via vizaĝo estas iom acideca. Mi scias kio estas, pardonu! Mi metis tro malmulte da suke-ro en la kafon, ĉu ne?
Ruĝiĝinta, mia kunfrato leviĝis, forflugkuris en la ĝardenon, kie li inter la arbustoj de ribo, kun dorsen metitaj brakoj kaj kun levita kapo promenis dudekfoje tien kaj reen, kun paŝo heroa, nobla, kvazaŭ heroo de Schillera dramo sur lignaj bretoj de teatro. Se li ne estis Etna39, Hekla40 certe mia amiko deziris fariĝi tio. Mi eĉ ne iom sekvis Alberton. Mi retiris min en angulon, sub malnovan tilion kaj sidante sur musko, mi lernis pie la kantojn de Preôeren, same kiel knabino, kiam ŝi kaŝe legas la unuan amleteron, kiel infano glutanta el libro ravajn fabletojn. Dio mem scias, kio estis tio, en mia animo komenciĝis miksiĝo. Iom post iom sinkis en mian koron per leĝeraj flugiloj de la melodieca slovena lingvo tiu stranga melankolio, kiu ektremigas la versojn de Preôeren; kvankam nematura junulo, mi komprenis en mi ĉiun tiun profundan ĉagrenon de la koro de Preôeren, ĉiujn tristajn voĉojn de lia perdita malfeliĉa vivo. Mi sentis kvazaŭ ĉi tie ĉiuj birdoj kantus laŭ la melodio de Preôeren, kvazaŭ el la tremanta foliaro resonus lia mal-39 Etna — vulkano sur Sicilio
40 Hekla — vulkano sur Islando
26
DIANTO DE LA TOMBO DE POETO
eLIBRO
vasteco, kvazaŭ ĉiuj montaraj sonoriloj tintus laŭ lia noto, kvazaŭ en la verdaj montoj pendus cento da har-poj de Eolo41, kaj ĉe iliaj kordoj bruetas ĉarmaj sonoj de lia ”Adiaŭo al junaĝo”. Ofte mia menso haltis ĉe iu penso, ĉe iu poeta bildo, kiel papilio sur brila, odora floro, kaj mi edifiĝis en novaj pensoj kaj mi observis tiun ĉarman, verdan monton, tiun serenan kaj klaran ĉielon. Mi ne scias, kio okazis kun mi. El la libro de Preôeren ĝermis strangaj malĝojigaj sentoj, sed ardaj kiel la suno sur la ĉielo, profundaj kiel la montaj fontoj. Subite la mastrino ekstaris antaŭ mi. Ridetante, ŝi demandis:
—Kion vi ja laboras ĉi tie, sinjoro kroato? Se estus nokto, mi dirus, ke vi nombras la stelojn.
—Mi legas Preôeren, sinjorino.
—Ha, Preôeren! ĉu Nenjo donis ĝin al vi?
—Jes!
—ĉu vi ne konis lin antaŭe?
—Nur laŭnome.
—Kiel tio plaĉas al vi? Belaj kantoj, ĉu ne? Neòa ĉiam legas kontentigante sin pro la ĝuo.
—Belaj, ĉarmaj vere, sed tristaj, el malgaja koro.
—Jes, vi prave diris, el malgaja koro. Malgaja, malfeli-
ĉa estis tiu nia malfeliĉa ”langa kuracisto”.
—ĉu vi bone konis lin?
41 harpo de Eolo — laŭ greka mito Eolo estas dio de vento. La bru-on de vento oni komparas kun muziko de harpo.
27
DIANTO DE LA TOMBO DE POETO
eLIBRO
—Kiel ne. Kiom da tempo li pasigis en nia hejmo!
—Ho, parolu iom pri li. Post kiam mi tralegis liajn ”Poeziaĵojn”, mi sopiras iom sciiĝi pri li.
—Volonte, kun granda plezuro, — diris la bona sinjorino sidiĝante apud mi, — sed multon vi ne ekscios, eble
ĝuste plej malmulte tion, kion vi deziras, ĉar mi estas virino triviala, kaj mi diros nur tion, kion mi vidis. Jes, nia Franĉjo, neniu povus diri, ke li tiel belajn versojn skribas — almenaŭ belaj por ni, ĉar ni ilin komprenas, kaj ili restas ĉe la koroj. Preôeren ne multe zorgis pri sia vestaĵo. Li iris ĉiel. Ne unufoje mi dece riproĉis lin pro tio, sed li flegme movis la ŝultrojn. Li ne zorgis multe, kion oni klaĉas pri li. Humilklinante la kapon, gapante antaŭ sin li kun glaso da vino kutimis sidi dum tutaj horoj. Foje li prenis el la poŝo de sia longa jako fliketon de papero kaj skribaĉis ion, eble ian verson. Kaj bona li estis, eĉ tro bona, kiel infano, sed stranga kiel lunatiko; tiuj liaj grandaj okuloj rigardis timide en la mondon, nenie, nenie li sciis trovi ĝustan angulon, neniam li sciis kien meti sin. Kelkfoje li kutimis legi iun poemon, sed li malmulte parolis pri ili. Se iu laŭdus lin, li ekridetus. Li estis pensegema kiel ĉiuj homoj, kiuj havas la kapojn plenajn; malofte li montris sian vizaĝon gaja. Sed kial li estis tia? Lin doloris vundo, malnova kaj profunda vundo. Pri tio kulpis virino. Homo, kiu vivas laŭ la steloj, vidas ĉie sur la tero stelojn, kaj sciplena kapo plej unue 28
DIANTO DE LA TOMBO DE POETO
eLIBRO
freneziĝos. Ankaŭ Preôeren estiĝis tia pro virino, ŝi estas kulpa, ke de li ni ne vidis gajan vizaĝon. ŝi nomiĝis Julia P . . . 42, nu, probable vi legis ŝian nomon ĉe la kom-enco de liaj malgrandaj poemoj. Beleco, vi pensas? Neniom. Tute simpla persono, sed al Preôeren ŝi bruligis la cerbon. He, ĉiu homo havas siajn okulojn kaj vidas or-moneron, kie ne kreskas alio ol brila groŝeto. Preôeren droniĝis superkape en ŝiajn okulojn, sed ŝi edziniĝis kun iu sinjoro el oficejo. Nun, ŝajnas al mi, ke ili vivas en Novo mesto. Kaj alie ne povis esti. ŝi fraŭlino, fajna ge-sinjora filino, bebo. ŝi alion ne ŝatis ol germalingve babili, kontraŭe Preôeren estis kranjano, dura kranjano.
Kranjaj poemoj de kranja doktoro, tio estas por nia sinjoraro kompleta hontaĵo, almenaŭ priridindaĵo. ŝi do edziniĝis ne konsiderante la vartadon de Franĉjo. Tio mordis lian koron, pro tiu vundo li ne povis resaniĝi dum sia tuta vivo. Li ankaŭ al mi parolis pri ŝi, mi kon-solis lin, sed vane. Li parolis precipe post kiam la vino lin plivarmigus. Li nomis min ”patrino”, kvankam li ne povus esti mia filo; li obeis min kelkfoje kiel kvieta ŝafido, sed kelkfoje li sovaĝis, kaj malserenis. Unufoje preskaŭ okazis akcidento. Li sidis trankvile, tute trankvile kaj trinkis. Mi eliris laboronte en la korton, sed mi subite aŭdis krion kaj ĉirpon el la kuirejo. Mi urĝis, por vidi, kio 42 Julia P . . . — Primicova Julija, knabino, kiun Preôeren amis kaj al kiu li dediĉis sian ”Sonetan girlandon”
29
DIANTO DE LA TOMBO DE POETO
eLIBRO
okazis. La knabinoj palaj kvazaŭ ĉifonoj, frapsvingadis per la manoj. Mia ”langa kuracisto” pendumis sin ĉe tiu granda fera hoko, kiu estas enbatita en la kuirejo super la fornopordeto. Kial, Dio scias. Sed mi ne cerbumis multe, mi kiel plej rapide detranĉis la ŝnuron. Tiel mi savis lin. Neniam mi demandis lin pri tio, nek li pri tio parolis. Li ne kompaniis multe, nur kun malgranda nigra ŝuisto, kiu ankaŭ nun venas trinki kelkfoje ĉe ni.
Eble vi vidis lin. Estis, kvazaŭ sur lian kapon etendiĝus malĝojo, kiel nigra mortvualo. Mallonge antaŭ la morto li prenis, sidante ĉe mia tablo, el la poŝo libron — tiun saman libron, kiun vi tenas en la manoj — siajn poemojn. Li donis ilin al mi dirante, ke alion pli valoran li ne havas, kaj, ke mi gardu tion kiel rememoraĵon. Kaj li mortis. Poste Neòa venis en mian hejmon, kaj serĉante en miaj aĵoj, ŝi trovis la rememoraĵon de Preôeren. Kaj ŝi ne lasis ĝin el la manoj. Ankaŭ ŝi estas kapo kun facile ekbrulebla sango, bolanta sango, kaj ŝi scias bele kaj harmonie kanti. Jes, provu diri ion kontraŭ la ”kuracisto”, ŝi ekkolerus. ĉi-natura ŝi estas. Ho kiel ŝi koleriĝis, kiam mi rakontis, ke Julia ne amis tiun ĉi homon. ”Ja kie ŝi havis la animon”, ŝi ekkriis kolera, ”ĉu ŝi ne amis tiun viron, kiu scipovas verki tiajn belajn poemetojn, kiuj tuj tuŝas la koron? Se Preôeren nun vivus, malgraŭ maljuna, mi longe ne hezitus, senprokraste mi edziniĝus kun li, se li tion volus. Li estis kranjano! Dio mia!”, ŝi kutimas 30
DIANTO DE LA TOMBO DE POETO
eLIBRO
diri, ”ja ankaŭ la kranjanoj estas homoj, kaj ĉiu arĉas, laŭ tio, kiel sinjoro Dio kreis guzlon. Tio estas nenio hont-inda. Sed, mi petas vin, kara onklino, kiom taŭgas tiuj ljubljanaj fraŭlinetoj? Kiam ili komencas germanlingve kveri kaj kanti, tuj montriĝas ke tiaj francaĵoj ne kutimiĝis al la lango. Mi aŭdis ilin, kvankam mi ne konas la germanan lingvon, sed tio tamen strange klakis. Ne — ili estu, onklino, akvo ilin forportu, mi ne aliĝos en ilian kompanion, kaj neniam mi estos ljubljana fraŭlineto, kaj se la bona Dio donos al mi edzon, li ne venigos min al altaro, krom sub la granda ora ĉapo, kiun mi heredis de mia mortinta avino”. Tiel Neòa koleriĝis je la ljubljanaj fraŭlinoj pro doktoro Preôeren, al kiu ŝi ankoraŭ nun ornamas per belaj floroj la tombon. Diru al ŝi, ke ŝi montru lian tombon: vi certe aŭdos klarigan litanion.
Alberto jam estis atakata du-tri foje per ŝiaj vipantaj okuloj.
La simpla rakonto de la mastrino pri la mortinta poeto tuŝis min eksterordinare. Nun mi komprenis tiujn ĉi ardajn kaj tristajn elverŝojn de lia malĝojigita animo, tiun ombron, kiu falis al la kolonoj de liaj brilantaj versoj. Tio estis neniu nebulplena ”monda doloro”, kiu la tutan mondon prezentas nur de la nigra flanko, neniu lamentado; en tiujn poemojn Preôeren ordigis ĉiujn siajn sentojn per frivola literaro, sed tamen ĉarme. Tio estas absinto elĝermiĝinta sur la fundo de Supra Karniolo, kaj 31
DIANTO DE LA TOMBO DE POETO
eLIBRO
tiuj sinjoraj komentiuloj, kiuj komparas Preôeren kun Schiller, trompegas sin. Ili estas tute malsamaj homoj, kaj se Franĉjo edifiĝas per la viva mezurilo de Petrarca43, se li siajn brilajn mensojn eĉ katenigas per katenoj de arabaj gazeloj44 — li tamen estas obstina kranjano —
Slavo de la kapo ĝis la kalkano. La komentado de kelnerino el Supra Karniolo al mi centfoje pli plaĉis ol ia ajn sofisma ekzameno de la doktaj kritikantoj. Tiu ĉi libro estis lia, ĝuste lia. Tenante ĝin en la manoj, mi eksentis kvazaŭ fulmecajn torentojn fluegantajn en la vejnoj, kvazaŭ mi tenus iajn sanktajn potencojn.
Mi rapidis al Alberto, kaj diris la tutan rakonton, kvankam ia enigma malplezuro kaptis lin, li komencis aŭskulti pli kaj pli atente. ĉar mi sukcesis pli vigle ornami la malfeliĉan romantikan amon ol la afabla mastrino, Alberto tuj ekflamis kaj kun sia tuta animo li dediĉis sin al Preôeren. Mi jam menciis, ke Alberto posedas tre noblan animon. La tristeco de la deprimita malfeliĉa poeto eniris ankaŭ lian koron. Eble parte pro tio, ĉar la junulo mem spertis tion, kiam lin hontigante perfidis lia zagreba idealo. Sed lin ne kortuŝis nur tiu imagita analo-gio. Kial Preôeren estis malfeliĉa ĝistombe, kial la junulino rifuzis lin tiel malkare? ĉar li estis kranjano, ĉar li estis sloveno, filo de subpremata nacio, kiun la fremdaj 43 Petrarca — itala poeto (l304-1374) 44 gazelo (arab.) — poezia formo el 8-13 versoj 32
DIANTO DE LA TOMBO DE POETO
eLIBRO
magnatoj malestimis, kiun la propraj renegatoj primo-kis, ĉar li ne volis forvagi de la patrina lakto, ĉar li vestis siajn ĉarmajn pensojn en vortojn de la obstinaj pra-nepoj de Samo45. ĉu ne estas tio peka kaj ridinda? Kanti laŭ kranja maniero! ĉu ne estas frivole kaj stulte? Plurfoje mi diris al Alberto, ke li ne estas germano, ke ankaŭ mi ne estas, ke ripete ne estu nia plej grava zorgo, devi glorigi fremdan, kvankam grandan nacion, ke ankaŭ la malpli grandaj nacioj emancipiĝu en la monda rondo.
Sed probable Alberto ekridegus, probable redirus: Jes, noble estas tio, sed kion oni povas, ĉi tie oni ne havas kuracilon. La sorto de la historio estas neindulga, ĝi an-taŭjuĝis nin. Kion utilus ia Termopila batalo46? Ni re-zignaciu la sorton; ni varmiĝu ĉe la gloro de Schiller kaj Goethe, se ni ne havas proprajn sunojn. — Nu nun li tiel ne parolis. Subpremita, malestimata, malfeliĉa, pro tio ĉar li estas kranjano, ĉar li estas slavo! Tio kortuŝis lin, renaskis. La junulo ekflamis kun vigla flamo.
— Kio, — li diris kolere konvulsiante la pugnon, — al kiu Dio donis autoritaton surtreti min, malestimi min, nur, ĉar mi estas kranjano, kiu rajtas postuli de mi, ke mi estu malfeliĉa, nur por ke li povu esti feliĉa. ĉu la popo-45 Samo — malnova slovena reĝo
46 Termopila balalo — batalo ĉe Termopil (Grekujo), kie la spar-ta reĝo Leonida kun 300 batalantoj batalis kontraŭ la persa armeo
33
DIANTO DE LA TOMBO DE POETO
eLIBRO
loj estas sovaĝaj bestoj, kiuj intermordadas sin? Kial oni povas esti glorigataj kondiĉe se oni abnegacias sian sangon, sian patrinan lakton, sian naturon, sian nomon? —
Post mallonga medito li denove ekflamis: — Jes, kunfrato, prave vi parolis, honoron kaj gloron al ĉiu granda ideo, al ĉiu brava nacio, sed tiu grandeco kaj honoro ne rajtas postuli, ke mi estu perfidulo, ke mi peku kontraŭ la naturo, neniam! Oni malestimas la kranjanojn: ankaŭ mi estas kranjano . . . slovena sango, kaj spite, ĉar la kranjanojn oni malestimas, mi klopodos esti obstina kaj nura kranjano, kiel Preôeren estis. Vi kroatoj estas pli feliĉaj. Al vi oni ne forbruligis la kronikojn en la estinteco kiel al ni, vi ne estas ligitaj nur kun ŝpato kaj plugi-lo. Sed ankaŭ vi estas malestimataj, barbaraj antaŭ la mondo. Ni servutuloj de la fremduloj, vi iliaj ĝendarmoj.
ni kaj vi slava sango.
—Sed tio ne estu plu! — mi ĝojkriis prenante la manon de Alberto.
—Ne, tio ne rajtas esti, — li rediris premante mian dekstran manon, — ni plue estu tiaj, kiaj ni estas, por kio Dio kreis nin. Mi hontas, ke antaŭe povis tiel esti. ĉu ni malpli taŭgas ol la aliaj? ĉu ne estas niaj kapoj klaraj kiel tiuj de aliaj? Jes, eĉ se estus Termopila batalo, gloriga ĝi estus, vireca. ĉu ni ne estas pli multaj ol unu manpreno?
Mi estis bubo, ĝusta bubo, kaj mi ne meritus nomiĝi 34
DIANTO DE LA TOMBO DE POETO
eLIBRO
viro, se mi estus perfidinta mian originradikon, ĉar tio estus timemo kaj malkuraĝo.
Ni ĉirkaŭbrakis nin, kaj nia kunfratiĝo ekestis pli vigla, pli forta, ol ĝis nun. De tiu tago ni atente legis la poeziaĵojn de Preôeren. Mi ne scias, ĉu tiaj rakontetoj de sentoj de lernantoj estas karaj al vi, sed kredu, ke ili estas veraj, ke precipa, sankta, nepriskribebla sento ardigas mian animon, kiam ajn mi rememoras tiujn momentojn en la kranja montaro. Mi neniam forgesos, ke la poezio ligis min al la vero, revenigis min al naturo. Ravigitaj ni vagis en la romantika ĉirkaŭaĵo, komponante kantojn, forĝante versojn, kaj ĉiam kunportantaj Preôeren-on.
Iun tagon, revenintaj al la ”Malnova poŝtejo” de tia feina ekspedicio, rektigante nin sur la doma sojlo al la mastrino, ŝi montris tuj per la fingro homon sidantan post la pordo kaj diris:
—Sinjoro kroato! ĉu vi ŝatus konatiĝi kun kamarado de Preôeren, kun la ŝuisto? Jen li!
Mi turnis la kapon. ĉe la tablo sidis tre malgranda ho-meto apogante perbrake la vangon, rigardante en bote-leton da ordinara vino, kiu staris antaŭ li. Laŭvide li estis nuptano tre stranga. Sur la malgranda kapo elstaris alten nigra hararo, kvazaŭ pikiloj, etendiĝante al malalta larĝa frunto. La vango estis ruĝa, mallonga, premita, razita, la nazo, malgranda kaj pikilforma, montris ek-sterordinaran ekscitiĝemon, kaj super la mallonga pike-35
DIANTO DE LA TOMBO DE POETO
eLIBRO
ca mentono estis premitaj larĝaj, maldikaj, sed petolaj lipoj. ĉe la maldekstra orelo de la malgranda ŝuisto pendis arĝenta rando, en kiu troviĝis figuro de nigrula kapo.
Mi sidiĝante apud li, dum li, okulmezurante de la kapo
ĝis la kalkano per la malgrandaj nigraj okuloj, ne diris eĉ vorteton. Ni alportigis kruĉon da plej bona vino. Mi enverŝis al li, sed la malgrandulo strange observis min.
Fine li komencis ”por ne ofendi min”. Mi aludis la konversacion al la ”langa kuracisto”. Tuj degelis la glacio. La malgrandulo verŝadis glason post glaso en sin, li komencis pafi per la okuloj kiel kato, kaj frapadi la tablon per la polmo.
—ĉu mi konis Preôeren? Ho kaj kiel! Tiel ni sidis kaj trinkis. ĉe mia animo . . . dokta sinjoro, plena kapo kvazaŭ plena sako. Li lertis kvazaŭ el maniko. Dio konsolu lin! Li estis malfeliĉa, eĉ li pendumus sin. Sed bona, Dio mia bona. Mi kudris liajn botojn. Li ne fieris kiel la cetera sinjoraro, sed pli saĝa ol la alia sinjoraro . . . mal-plenaj papavkapoj, kun permeso. Li ne hontis paroli kun metiisto aŭ vilaĝano, li ne hontis kranjalingve paroli. Li faris versojn, kranjajn versojn, por ke almenaŭ nia animo komprenu ilin. Kaj kiel oni kantus ilin, oni kantus kiel ĉe vespro, pie kaj dolĉe. Oni diras, ke li dum la mor-tonta lito multon forbruligis. Domaĝo! Oni diras, ke ili estis diablaj rakontoj. Mi ne kredas. Kial tia bona animo
— la ŝuisto silentiĝis, trinkis el la glaso, levis la pikilple-36
DIANTO DE LA TOMBO DE POETO
eLIBRO
nan kapon, ruĝiĝis pli forte, eligis la okulojn kaj komencis, frapante per la mano kaj svingante per la kapo, kanti kun malklara, raŭka voĉo:
La luno brilas,
La svingilo sonorigas,
Lacaj, tardaj horoj jam.
Tio kaŭzis mian rememoriĝon pri la poeta tombo, pri kiu la mastrino rakontis.
—Nenjo, — mi diris iam dum tagmanĝo al la knabino
— via sinjorino onklino direktis min al vi. Gvidu min kaj Alberton al la tombo de Preôeren. ĉu vi volus?
—Kun tre granda volo, — rediris la junulino, — kiam ajn vi deziras.
—Kiam vi deziras.
—Ne gravas, tuj hodiaŭ.
—Bone. Hodiaŭ.
Estis posttagmezo. Pli belan, pli klaran tagon oni ne vidis. La altaj montoj superstaris krestforme sub blueta klara ĉielo. La suno mistere ludis ĉe la malhelverda abi-aro. La monto brilis kvazaŭ ĝin elfinoj interplektis per retoj de oraj pensoj. La helaj paŝtejoj sur la montetoj sterniĝadis kiel silkaj tapiŝoj, kaj la lignaj dometoj sur la altejoj rigardis monden kun kontentaj vizaĝoj. Mistere vibris la lumo en la grizaj ŝtonoj apud la rivereto kaj ĉe la muskoplenaj muroj de la malnova turo. ĉio estis tiel trankvila, tiel kara, ke al la animo estis tute plezure pro-37
DIANTO DE LA TOMBO DE POETO
eLIBRO
meni en tiu serena brilanta regiono. Ni ekiris al la tombejo. Mi ne kapablus detale priskribi ĝin. Jam multaj jaroj pasis, kaj tio ĉi facile forviŝiĝis eĉ el plej fidela menso. Neniu strangaĵo. Kiom da diversaj vidbildoj kaj regionoj eniris miajn okulojn de tiam. Ja tombejo kiel tombejo, precipe ĉe vilaĝo. Meze la krucumita Filo de Dio, kaj ĉirkaŭ ĝi tombmontetoj kaj krucetoj. Plena libro da travivitaj ĝojoj kaj malĝojoj, da bagateloj de la monda historio, sed libro fermita per sepobla sigelo, kaj sur la libro estas enskribitaj per neforviŝebla literaro de Preôeren la sentenco: Dolgost òivljenja naôega je kratka. (La daŭro de nia vivo estas mallonga). Nur unu punkton de la tombejo mi enmensigis ege — la tombon de Preôeren.
—Sinjoroj miaj! — ekkriis Neòa per sia voĉeto mal-fermante la pordon de nia ĉambro, — se al via sinjora moŝto plaĉas, ni faru viziton al Preôeren.
Post kelka tempo ni ekiris. Antaŭ ni paŝis la knabino.
Plisita mallonga jupeto el nigra koloro disverŝiĝadis en harmoniaj klinoj de la gracila zono. La malgrandaj pie-detoj en nigraj sandaloj moviĝis kun leĝera, fluga paŝo, apenaŭ tuŝante la ŝtonan fundon. Gracila, sed plena korpo, ĉirkaŭpremita de veŝto el blua tolo, balanciĝis antaŭ ni kiel floreto, kaj sur ĝi malgranda kapeto, ĉirkaŭ kiu estis kurbitaj nigraj brilaj harplektaĵoj firmitaj de grandaj arĝentaj harpingloj. Tiel la knabino marŝis, pli ofte saltetis. Jen ŝi timigis papilion el arbusto, jen plukis ru-38
DIANTO DE LA TOMBO DE POETO
eLIBRO
buson, nigran kiel ŝiaj okuloj, jen plukis ian floreton, ĉion tiel preterirante, ĉion mallaŭte kantetante. Mi kaj mia Alberto sekvis ŝin fervore. Ni eĉ ne flustris. Ni rigardis antaŭ nin — la knabinon. Eble ni tro gapis, kaj tial ni mutis — eble unu timis la alian. ¯uste. Kiam la okuloj, impetantaj al beleco estas tro viglaj, kiam la koro estas tro plena, la lango ekmutas.
Ni alvenis en tombejon. Tiom mi memoras, ke ĝi ne kuŝas malproksime de la loko, ke estas nura ebenajo, ke
ĝi estas ĉirkaŭbarita. Pli mi ne vidis, ĉar mi vidis nur Ne-
òan. La knabino iris meze kaj kondukis nin, malrapide paŝante inter la tombmontetoj ĝis iom pli granda kolono el griza polurita granito. La monumento ĉe la fundo estas iom pli streta, supre pli larĝa, kaj la verto similas, se la tempo ne erarigas min, al malgranda tegmento.
—ĉi tie ĝi estas! — diris la knabino haltante kaj montrante per fingreto ŝtonon, ĉirkaŭ kiu troviĝis verdaj arbustoj plenaj de bunta floraro.
Jes, tio estis la tombo de Preôeren. Tion atestis la ora epitafo sur la ŝtono. Mi kaj Alberto sidiĝis sur proksiman tombmonteton observante la ĉarman, frivolan bildon, kiu prezentiĝis al niaj okuloj. Domaĝo, ke ne ĉeestis pentristo. Mi kaj mia kunfrato kapablis desegni provizo-re per krajono sur papero, sed kion valoras tiuj malvivaj nigraj strekoj sen la lazura ĉielo, sen la verdaĵo, sen la ruĝeco, sen la fulmantaj okuloj, sen kompleta vivo?
39
DIANTO DE LA TOMBO DE POETO
eLIBRO
Estis trankvilo. Eĉ folio ne movis sin, eĉ en nubeto estis sur la kristala ĉielo, nur en la okcidenta flanko super la muta montaro disverŝiĝis la lazuro en palan ruĝ-
econ.
Miozoto, rozo, kampa papavo, kreskis sur la malaltaj tomboj, inter la lignaj krucetoj. Sola, senmova superstaris la kolono de Preôeren, kvazaŭ giganto kaŝrigardante en la ĉarman regionon. La suno rebrilis el la glata granito, el la oraj literoj, kvazaŭ ĝi benus ĉi tiun lastan stampon de la glora geniulo, tiun ŝtonon, kiu estas pli malpeza al la malfeliĉa poeto ol la pezaĵo de la dezerta vivo. ĉirkaŭ la ŝtono floris rozoj klinante la korolojn al la tombo, floris dianto levante siajn puncajn, ruĝajn ste-letojn al la ĉielo, ĝi floris modesta, pruda mizerulo, bela kiel sinjora pluŝo. Foje sidiĝis sur rozon papilio kun flavaj flugiloj, foje siblis trans la arbustaro kokcinelo. An-kaŭ birdeto venis, alflugis sur la ŝtonon, oblikvigis la kapeton, rigardis la junulinon, ekpepis kaj forsvingetis trans la tombejo sub la ĉielon. Kaj Neòa? ŝi genuis trankvile antaŭ la tombo de Preôeren. Tiel kare disverŝiĝis la sunaj radioj sur la subtilaj ovalaj konturoj de Neòa, sur la riverencanta kapeto, sur tiu fajna vango, sur tiuj silkecaj longaj okulharoj, de sub kiuj la du nigraj okuloj rigardis la poetan tombon, dum la manoj preĝ-
kunmetitaj ripozis ĉe la sino de la junulino. Observante ĉi tiun bildon mi ĉion forgesis. En momento la kna-40
DIANTO DE LA TOMBO DE POETO
eLIBRO
bino levis la kapon, eksaltis surpieden. ŝi venis al la tombo alkliniĝis la svelta kaj elspiris al la rozo, ŝi ekiris tien, ekiris reen, tie ŝi levis burĝonon, tie forŝiris velkintan folion forĵetante ĝin. Tiuokaze ŝi diris al mi:
—Dank’ al Dio, la floraro bele prosperas. ¯in mi plantis. Ne ridu. ĉu ne estas juste? Tiu ĉi homo, kiu ĉi tie dormas, ne havas personon en la mondo, eĉ personon por ornami lian tombon. ŝtonon oni starigis, jes, mal-molan ŝtonon, kiel la homaj koroj. ĉu tio sufiĉas? La floraro estas pli bela, ĝi spiras, ĝi odoras, ĝi vivas. Pri la dianto mi tre timis, ĝi malbone fartis, sed ĝi resaniĝis.
Rigardu kiel ĝi estas plena, kiel ruĝa. Agrablega.
—Sed kiu persvadis vin, Nenjo, ke vi plantu florojn sur la tombo de tiu al vi nekonata homo?
—Kiu? Ho kiel stranga vi estas! La koro. Neniu alia volis, kaj mi, mizera knabino. Mi opinias, ke mi ne pe-kis. Kiom foje mi tute sola legis tiujn ĉi liajn belajn — tre belajn poemojn. Probable ankaŭ vi kredas, ke ili estas belaj, malgraŭ tio ke ili estas kranjaj. Antaŭ mi legis la kalendareton kaj la fabeletojn pri ”Laòljivi Kljukac”. Ha, ha, ha! Mi freneza opiniis, ke tio estas mielo, dum tio estas, mi konvinkiĝis, nura senvaloraĵo. Kiam tiuj ĉi poemoj venis en miajn manojn, ho, tio estis aliaj aferoj. ĉu vi scias, kiel fartas la homo en la animo dum Sankta Vendredo, aŭ se la patrino mortis, aŭ se oni ion belan, dolĉan sonĝas, kiam tio tiel firme eniras la koron? ¯uste 41
DIANTO DE LA TOMBO DE POETO
eLIBRO
tiujn poeziaĵojn kaptis mia koro. Iel malĝoja mi fartis kaj bone samtempe. Kompreneble, mi ne komprenas ĉion.
Ankaŭ latinaĵoj tie troviĝas kaj ie-ie iom tro alte skribita estas. Kompreneble. Preôeren estis sciplena sinjoro, kaj mi malsaĝa junulino. Sed mi komprenas, ke ŝajne li estis bona, ke li estis malfeliĉa — pro iu fraŭlino. Mi ne scias, kiel oni sentas, kiam unu amas alian, kaj tiu alia lin ne amas — nu, malbone ĉiel estas. Mi tial kompatis Pre-
ôeren-on. Vidu, mi kutimis diri, tiu ĉi mizerulo tiom da ĉarmaj poemoj verkis. Por kiu? Por ĉiuj homoj. ĉu ne veras? Agrablas al ĉiu koro, kiam oni liajn poemojn kantas aŭ legas, al ĉiu animo estas plezure. Mi ne scias kiel, kial, tamen jes. Sed kion li havas de tio? Jen, ĉi tiun ŝtonon, ĉi tiun duran ŝtonon. ¯i estas ĉio. Kiam li vivis, neniu zorgis pri li. Tial mi plantis la florojn. Kompreneble, neniu utilo al li. Sed se li ekrigardus de la ĉielo sian tombon, li ĝojus pro tio, ke sur lia tombo vivas rozoj kaj dianto. Eĉ tio. Oni diras, ke dum trankvila nokto, dum la tuta mondo dormas, la floroj kliniĝas al tombo kaj flustras al mortinto, kion dumtage ili belan vidis, kion la birdoj parolis, dum la mortinto sonĝas pri tio. Eble tiu ĉi rozo parolis, kiel mi gardas lian tombon kaj ornamas.
Mi scias, ke li plezure sciiĝus pri tio, ke liajn restaĵojn gardas almenaŭ unu viva animo.
42
DIANTO DE LA TOMBO DE POETO
eLIBRO
La knabino ĉi tiujn vortojn diris per voĉo frivola, sin-cera, kaj ĉe la vango oni povis vidi, ke ĉiu vorto ĝermis el la animo.
—Diru nun, ĉu justas mia ago? — demandis min Neòa post momento.
—Ankaŭ fierinda ĝi estas, — mi respondis, — estu be-nata ĉiu tombo, kiu posedas tian anĝelan gardanton kaj estu feliĉa la glora poeto, ke la ora semo de liaj poeziaĵoj floras per tiel bela floraro en via koro.
—Neòa, — eksaltis Alberto surpieden, — vi vere valoras oron.
—Jen, jen, — ekridetis Neòa, — nun mi estas oro, kara Alberto, sed antaŭe? Mi diras al vi, ke mi estas nek ar-
ĝento, nek oro, nek juvelo, sed Neòa, ĉu vi komprenis, Neòa, kiu havas ĝustan, sanan koron. Nu, nun ni reve-nu, jam tempas, la onklino eble koleros. Atendu, — ŝi haltis, — kunportu rememorigilon de la tombo de la poeto. ĉu jes?
—Mi eĉ petas vin.
La junulino alpaŝis al la tombo, forklinigis permane la arbedojn kaj plukis fine frandan, belan dianton, kiu ĉar-me punce ruĝis.
—Jen, bonvolu la dianton, — ŝi diris donante la floron al mi, — kredu, ke mi bedaŭras pro tio, ĉar mi mortigis
ĝin, ĉar ĉi tiu floraro estas kiel niaj gefratoj. Sed tamen
ĝi estu via. Gardu ĝin, vi rememoros post multaj jaroj pri 43
DIANTO DE LA TOMBO DE POETO
eLIBRO
la tombo de Preôeren. Ne timu. Oni diras, ke ne estas bone pluki florojn de la tomboj. Mi tute opinias, ke la radiko de ĉiu floro atingas ĝis la koro de la mortinto, ke tiu ĉi koro ankaŭ post la morto vivas. Kaj kian malbonon povas tiu ĉi modesta, odora floreto doni, kiu ĝermas el bona, nobla koro? Mi tial ne kredas tiun ĉi malsaĝan fabelon.
—Dankon, Nenjo, — mi respondis, — mi gardos ĝin dum la tuta vivo.
—Al mi nenion? — demandis ofendita Alberto.
—ĉu vi meritis tion? — ekridetis la knabino subokule, — ja ĉi tie ne floras sinjoraj tulipoj aŭ georginoj, ĉi tie floras nur rozo kaj dianto, nur kranjaj floroj.
—Nenjo! — malkvietiĝis Alberto.
—Donu ankaŭ al li, donu, — mi petis ŝin, — kredu, li meritis.
—Estu tiel, por ke li ne ofendiĝu. Jen, tenu! — aldonis la knabino alian dianton, — por ke vi ne ploru. ¯uste vi tute ne meritis ĝin. Kaj vi ne primoku plu la kranjanojn, ĉar vi ne estas alio ol kranjano. Gardu mian dianton, ne forĵetu ĝin. Mi demandos vin pri la fakturoj, — aldonis la junulino levante fingreton kvazaŭ minacante.
—Ne zorgu, Nenjo, — respondis la kortuŝita Alberto,
— de vi mi lernis, ke mi estas kranjano, sloveno, kaj vi kredu, mi tia restos ĝis kiam en mi ekzistas la animo. Jes, kunfrato, — turniĝis la junulo al mi premante mian 44
DIANTO DE LA TOMBO DE POETO
eLIBRO
manon, — sur ĉi tiu sankta loko, ĉe tiu ĉi glora tombo ni ĵuru, vi kroato, mi sloveno, ke ni restos fidelaj filoj de nia gento.
—Jes, Alberto, ni ĵuru, ke nin nenia ora subaĉeto ŝiru de nia trunko, ke ni kun ĝi dividos ĉiujn malĝojojn, kaj luktos kun ĝi dum nia tuta vivo, ke ni levados kun la aliaj honestuloj la patrujon el la sklaveca polvo. Eĉ unu malbono ne malpersvadu de tio; ni estos bravaj homoj kaj ni edukos niajn infanojn esti bonaj kaj bravaj. Ni subte-nos la grandan ideon por panslavismo ĝis niaj entombi-goj. Ni volas, la atestanto estu al ni Dio sur la ĉielo, tiu ĉi belega slovena montaro, la glora poeto en la tombo.
—Kaj ĉi tiu bona knabino.
—Amen! — aplaŭdis la knabino per la manoj, — tio bravas, nun vi estas bonaj homoj.
Alberto kaj mi interkisis, kaj la knabino ride ĝojis:
—He, kiam vi estas tiaj honestuloj, kiam mia koro tiel gaje saltetas, mi sigelos ankaŭ ĉi tiun ateston. ¯is Dio alta ĝi estu, ĝistombe profunda, ĉi tie neniu ekzistas krom mi. Mi ne kulpas, kaj ne estas mia peko, tion plej bone scios la bona Dio kaj Fraĉjo Preôeren.
Post tio ŝi klinis la kapeton kaj, kisinte Alberton, kaj poste min, vive ruĝiĝis ĝiskape kaj ne dirante vorton ŝi ekiris impete trans la tombejo al la hejmo, kaj ni sekvis ŝin. Dumvoje mi ordigis mian dianton en la libron inter la kantojn de Preôeren.
45
DIANTO DE LA TOMBO DE POETO
eLIBRO
Kiam ni revenis al la ”Malnova poŝtejo”, la mastrino nin salutis ŝercante:
—ĉu vi tamen venis? Mi jam opiniis, ke vi ie dumvo-je perdiĝis. Ja vi certe almenaŭ dek litaniojn trapreĝis sur la tombejo.
—Ne timu, onklino, — rediris Neòa ŝercante, — tio estas bonaj homoj. Ili tute reboniĝis. Mi tute kuracis ilin.
—Ho, nur kiam vi estas kontenta, — kapklinis la mastrino, — estas ĉio bonorde, ĉar alie vi estas pli rigora ol iu ”langa kuracisto”.
* * * Nia voto ĉe la poeta tombo renversis tute niajn animojn.
Kaj mia amiko kaj mi ekestis pli serenaj, pli ĝojaj. Kiam oni transplantas arbon en teron, kiu ne oportunas, ĝi atrofiiĝas kaj mallevas siajn branĉojn, sed kiam oni ĝin replantas en denaskan agron, ĝi pli vigle verdiĝos, ĝi levos libere la branĉojn al la ĉielo. Tiel ni, rebaptita juna slava sango. Mia Alberto ne plu legis siajn germanajn klasikulojn, la fumo de lia cigaro leviĝadis kun bluaj arkoj al la ĉielo. Li ŝercis, ĝojis. Sed tiu ĉi nia ĝojo estis iom stranga. Dum la ĉeesto de la knabino ni ambaŭ silentis kiel formikoj. Io ĝenis nin survoje, io kunpremadis la gorĝon, ni devis ne ekrigardi ŝin rekte, kaj ni ripete rigardis ŝin kaŝe. Dum ni estis solaj malofte ni menciis ŝian nomon. Ni establis gigantajn fundojn, pri kiuj mi 46
DIANTO DE LA TOMBO DE POETO
eLIBRO
devus ne paroli al vi. En mia kapo antaŭe riveliĝis la malnova turo apud la loko, turmentiloj, larĝa ekzekutis-ta glavo, rustiĝinta lanco, origita juĝista sceptro, tute ĉiuj romantikaj ruboj, kiuj estas gardataj en la loka arkivo.
En mia kapo fariĝis terura romantika poemo pri kavaliroj, sorĉistinoj, ĉiel pri malfeliĉa amo. Nun estis alie. La romantiko tranokte forsolviĝis — de tiam mi observis nur la puran, klaran naturon, la ĉarman regionon, tiun junecan popolon, kaj mia animo estis plenplena. Mi kaj Alberto vivis en ia deliro, kiu kaŭzis, ke la mastrino mokis nin, ke ŝi home riproĉis nin, kaj anoncis, ke Neòa trompiĝas, se ŝi opinias, ke ni estas kuracitaj, kvankam la antaŭa malsano ĉesis, sed nun ekaperis nova, pli dan-
ĝera.
Prave parolis la bona mastrino. La virino estis sperta, kaj posedis en la kapo du sanajn okulojn. Nu, kial sekre-ti, se vi mem jam divenis. Ambaŭ, tio estas mi kaj Alberto, enamiĝis samtempe Neòan. Ja kion oni povas? Tion kaŭzis la malfeliĉa ĵuro ĉe la tombo de Preôeren, tiu mil-deco, tiu senafekta natura ravigo, al kiu ne povas rezisti eĉ prudenta viro, des malpli mentonkalvaj junuloj, kiuj krom tio ankaŭ verkas versojn. ĉi tiu tre implikita afero, kiam du kunfratoj ekamas la saman knabinon, ne estas nova, kaj estis tute natura ĉe ni, ĉar vere mi ne rememoras, ke en tiu tempo vivis en Kranj ankoraŭ iu alia belulino, kiu rajtus ravigi la estaĵon de Albert, la estaĵon 47
DIANTO DE LA TOMBO DE POETO
eLIBRO
de mi kaj forturni nin de Nenjo. Mi vere ne sciis, kiama-niere ĉi tiu dramatika konflikto solviĝos, ĉar se la knabino eble komprenis, ke ŝia vizaĝo en niaj kapoj kirliĝas, tamen ŝi estis tiel saĝa, ke ŝi ĉiujn donacojn, ĉiun flataĵon akceptis kun amikeco, kaj kun la sama delikateco redonis afable, tiel ke neniu el ni du junaj verduloj povis fanfaroni pri ia prestiĝo. Certe ŝi estis pli saĝa ol ni, inter kiuj de tiu tempo estiĝis ia sekreta sed pasia konkuro. Ni verkadis odojn, ditirambojn, sonetojn, imitis popolkantojn, sed ĉion — al popolo, al patrujo, al slaveco, kaj la fruktojn de tiu malfeliĉa fantazio ni legis unu al la alia, kiel kunfrato al kunfrato. Krome ni verkadis ampoemojn por Neòa kaj nur Neòa. Sed ĉi tiun varon ni unu al la alia ne anoncis. ĉiel nia konkuro estis infane-ca. Kiam estis bezonate volvi lanon, ni kverelis reciproke, kiu tenos la lanon al ŝi: kiam falis tuko teren, ni am-baŭ rapidis repreni la tukon, kaj aliaj infanaĵoj. ŝi nur ridetis, kvazaŭ stelo al homo noktomeze. ĉiel ŝi ĉi tiaĵojn
ĝuis. Mi petas vin, ŝi kompatinda la tutan jaron solas —
ĉiam okupata de mastrumado. ŝi estis brava mastrino.
Kaj estu tia la ina kapo, laŭ onia plaĉo, virga kvazaŭ li-lio sur kampo, pura kvazaŭ roso matena, ne ekzistas knabino en la mondo al kiu flata vorto el buŝo junula ne ardigus la koron. Nu, tute naturas, ke tiu ama diploma-tio apud niaj saĝplenaj kapoj ne povis longe daŭri.
48
DIANTO DE LA TOMBO DE POETO
eLIBRO
Iun vesperon — estis sufiĉe malfrue — ni revenis en nian ĉambron. Alberto estis mirinde maltrankvila. An-kaŭ en mi io kuiriĝis.
—Amiko, — li diris ekstarante antaŭ min kaj gapigan-te pasie la okulojn, — mi povus legi poemon al vi. ĉu vi volas aŭskulti min?
—Tre volonte! Legu, — mi diris eksidante malantaŭ la tablo kaj ekfumante novan cigaron.
—Sed ĝi estas iom alia ol la ĝisnunaj. Ama ĝi estas, —
daŭrigis Alberto kun iomete akra voĉo.
—Tute ne gravas, — mi respondis mallonge.
Mia Alberto komencis kun iom flustranta voĉo legi longetan vicon da versoj, kvankam sufiĉe harmoniaj, sed plenaj de hiperbolaj komparoj, kaj ĉio turniĝadis ĉirkaŭ juna fraŭlino. Ja vi scias. ĉi okaze la feina filo kutimas prikonfiski al Homer, Shakespeare, Kalidas, korano, popolkantoj, botaniko, zoologio, mineralogio, ĉio greka kaj roma, pagana ĉielo, kaj al tio ankaŭ la kristana infero.
Alberto tre bone legis la versojn. Iom post iom lia vo-
ĉo liberiĝis, kaj li deklamis ĝuste kun verva ardo, tiel ke la paperfolio tremetis en lia mano. La poemo estis long-ega, sed ĉiel ekzalta. Kvazaŭ nun mi aŭdus lin. Jen, ĵus li kursvingiĝis en kolosan bildon, kiu laŭŝajne tiel sonis: De la senlima maro ene de ondoj Kiel giganta konko verdas la montoj, 49
DIANTO DE LA TOMBO DE POETO
eLIBRO
Kvazaŭ perlo briletas en ĝia sino ĉastanima rava — juna virgulino.
ĉi tiun titanan komparon Alberto legis kun iom alti-gita patoso, dum sub la fenestro bleketis laŭtega korno, kaj post tio ekululis lupeca gorĝo: ”Mastroj, mastrinoj, la dekdua jam batis, estingu la fajrojn” . . . ktp. ”avec une gràce infinie” (kun senfina gracieco). Mi pro tiu hundeca koncerto ektremis ĝis la fundo de la animo. Sed Alberto — Alberto, al kiu ĉi tiu kanibala ario de la noktulo ĉesigis la tutan maron de la dia harmonio, li ektremis, paliĝis, forĵetis la paperon, ekrigardis min kvazaŭ intencanta strangoli min, kaj svingiĝis al la fenestro. Mi sekvis, lin. Meze de la klara nokto ni rimarkis meze de la placo sub nia fenestro la nigran silueton de la nokt-gardisto, laŭ la maniero de Albert Dürer, kiel, tenante lancon, kornon kaj lampon kun neelpetebla flegmeco bojas al la luno kaj finfine sigeligis sian saĝoplenan lek-cion per apostrofaklamo al Sankta Floriano. Alberto estis kolerega kaj kriis al la gardisto de noktotrankvilo tre nepoetecan ”Bonan nokton”, kiu senkonsidere al decreguloj de tiu ĉi infero, iom pli grasabunde respondis kaj kun flegma paŝo daŭrigis sian vojon. Mi provis trankviligi la amikon. Mi klarigis al li, ke la noktulon oni ne devas kulpigi pro tiu ĉi neharmonia intermezo, ĉar li nur servas sian profesion, kie samloke servis kredeble 50
DIANTO DE LA TOMBO DE POETO
eLIBRO
ankaŭ liaj antaŭuloj dum kelkaj jarcentoj. Mi anoncis al li ankaŭ tion, ke la gardisto, konante la lokajn morojn, ne povis konjekti, ke iu ajn en Kranj je noktomezo deklamas am-ditirambon — ke ĉio ĉi estas nur unu el la kazoj, kiu nomiĝas ”malico de la sorto”. Sed vane. La malkara, neatendata impresigo de la nokta kokeriko tiel kolerigis la junulon, ke li per peza ĵuro ĵuris, ke li venĝos sin al tiu ĉi strigo de publika sekureco. Konvinkiĝante, ke miaj pruvoj estas tro malfortaj, mi kriis al la amiko, kiu kolera paŝadis en la ĉambro tien kaj reen:
—Legu plu!
—Ne, mi ne povas.
—Alberto!
—Kio estas?
—Tiu ĉi poemo estas destinita al Neòa. Vi amas ŝin.
—Jes, jes, — abrupte diris Alberto kaj aldonis ekhal-tante antaŭ mi:
—Ankaŭ vi amas ŝin. Parolu.
—Mi ne sekretas, ke ŝi estas kara al mi.
—Mi scias, jam longtempe mi rimarkis tion laŭ via troa galantemo.
—Ankaŭ mi tion rimarkis.
Ni eksilentis. Al mi estis malfacile. Eble ankaŭ al li. Du kunfratoj amas la saman knabinon. Mi devas konfesi, ke ni atingis tiun punkton, kie la amo transformiĝas en egoismon. Buboj!
51
DIANTO DE LA TOMBO DE POETO
eLIBRO
—Sed kiu solvos tiun ĉi konflikton? — Alberto demandis iom pasie.
—La knabino, — mi respondis.
—Bone, — konsentis la junulo etendante al mi la manon, — ni devas konservi la amikecon. Nin kunligos sankta ligilo. Amo al Neòa ne rajtas esti obstaklo de nia profesio. Ni batalu por ŝi malkaŝe, honeste. ŝi juĝu, kies ŝi estos amatino, kies kunfratino.
—Tio taŭgas, Alberto! Neòa decidu. ĉu vi, ĉu mi malfeliĉa, ĉiu obeu la sorton.
Tiel ni solene interpaciĝis. Buboj! Nun ni malpli okupis nin per patrioteca poezio, unu kaj alia eltiris sian kontrabandaĵon — forĝitan sen scio de la amiko — la ampoemojn al Neòa. ĉiunokte ni legis tiujn fruktojn al-terne kaj ni forgesis dum tiu vigla deklamado, ke ni estas reciprokaj rivaloj. Nur la noktulo, tiu nigra demono, rememoris nin pri la prozo. Sed ankaŭ al li venis nigra vendredo. Estis dum iu noktomezo. Ni estingis la kan-delflamon, atendante post la fenestro. Jen li! El streta strato trotas la demono. Li haltis. Ekkokerikis. Kaj en tiu momento ŝutiĝis el nia fenestro, kvazaŭ el katapulto, pluvo da putriĝintaj pomoj kaj ovoj al la lancportisto, kiu konsternita de tiuj neparfumitaj meteoroj, kunpremis la kapon inter la ŝultrojn kaj kursvingiĝis trans la placo, kvazaŭ aerolito trans la ĉielo, forgesante Sanktan 52
DIANTO DE LA TOMBO DE POETO
eLIBRO
Florianon kaj grumblante: ”Ferdamana krota!” (Damni-ta rano).
Ni idealistaj homoj ne konis la tiaman paragrafon pri ofendo de la publika gardo kaj ni tre miris, kiam ĉi tiu skandalo iĝis la plej grava objekto de la konversacioj en la tuta urbeto. Feliĉe la onklo de Alberto estis urbestro, kaj la tuta bombardado havis neniujn konsekvencojn, nur ni subokule rimarkis sur la verda uniformo de la gardisto orkolorajn postsignojn de la lerte ĵetitaj ovoj.
ĉiel ni venkis. La noktulo ne plu kokerikis sub nia fenestro. Tiel ni povis libere deklami ĝisaŭrore la fabrikaĵojn de nia koro. Buboj! ĉu ankaŭ ni ne kokerikis? Kaj Neòa?
Kion povas diri juna knabino, kies animo estas pura kiel monta fonto, se el du animoj, tra du buŝoj sammo-mente ŝi aŭdas pri amo? ĉar ni jam fine plenvoĉe parolis, laŭ la kutimo de malprudenta junularo. ŝi povra miris, ruĝiĝis, la povra ne sciis, kion fari. Finfine ni komencis anonci niajn amkanzonojn, kaj pri ili sciis ankaŭ la cetera amaso en la urbeto, ĉar la homoj de la bela kaj la malbela sekso ege interpuŝiĝis en la ripojn, montrante perfingre nin, junajn ventsvingigulojn. Iu emerita oficis-to, tre bona konanto de la urbaj malnovaĵoj, kiu kun matematika precizeco kapablis indiki la komencvojon de la venecianoj tra Supra Karniolo, gladante per broseto la farbitajn lipharojn — kun matematika precizeco, de kiu tamen la diablo ne forpelis, kutimis en sian aręologian 53
DIANTO DE LA TOMBO DE POETO
eLIBRO
prelegon enplekti kelkajn ironiajn ektusojn, ŝuti de la dikaj okulvitroj tre pikecajn rigardojn kaj ĉe glaso da vino eligi diversajn rimarkojn pri Neòa, tiel ke la povra knabino staris kiel kuirita kankro, kaj mi kaj Alberto kiel kuiritaj betoj. La junulino silentis kaj ŝi eĉ devis silenti.
Se ŝi nur unu okulon movus maldekstren aŭ dekstren, la afero aperus ĉe la urba tribunalo, tiel oni akrigadis la langaĉojn nur deflanke. Kaj Alberto kaj mi estis karaj al ŝi, fakte, eĉ nun mi ne povus diri, kiun el ni ŝi tiel ĝuste amis, perplekse maltrankvila ŝi ĉiel estis. Plurfoje ŝi kutimis sidi en la ĝardeno brodante kaj trikante, kaj ni du apud ŝi. Ni legis al ŝi la poemojn. Neòa, aŭskultante ĉi tiun glorigon, ruĝiĝis ĝis super la kapo, malsuprenŝovis la longajn fajnajn palpebroharojn kaj duone traride diris: — Ja mi tio ne estas, mi tio ne estas; sciu, tio estas
ĝusta delikto. — Mi nome komparis ŝin kun kristana sanktulino, dum Alberto kun ia pagana diino, ĉar ni, lernejaj kokidoj, ankoraŭ ne sciis, ke en la naturo, inter vivaj estajoj ekzistas poezio. ŝi tiel kapablis refuti al ni per ŝerco, rido, sed per tiom eksterordinara rido, ke mi du-tri foje rimarkis larmeton sub la palpebro. Al ni junuloj — kiuj ankoraŭ ne sciis pri logiko de la mondo kaj pri silogismo de sento — pardonu min pro tiu ĉi para-dokso — al ni junuloj estis malfacile, malagrable. Tiu parabola konkuro de du amikoj — kiu ĉial ne povis kondukiĝi ĝiscelen — neeltenebla fariĝis la afero. La mastri-54
DIANTO DE LA TOMBO DE POETO
eLIBRO
no, kun perceptkapabla okulo, observis nin tiel ridetante kaj ŝi iam diris.
—Mi ne kredis, ke en Kroatujo ekzistas tiom da alu-metoj, sed ankaŭ Alberto kroatiĝis. — Mi tiun metafo-ron malgraŭ la ĵus pasinta maturaĝa ekzameno — tre bone komprenis kaj mi tre hontis, nu, tiu diplomatia rimarko de la frivola kranjanino nek prudentigis min nek Alberton.
Troviĝante en tia nebulplena kaj lirika situacio, ni iam sidis proksimume tri kvaronhorojn da irado for de Kranj, apud la ŝoseo. Ni sidis vidalvide forigante malice la fumojn de niaj cigaroj. La fumo elvolviĝadis pli kaj pli kaj plioftiĝis, signe de ega, kreskanta pasio. ĉimomente ekstaris sur la verto de la monteto, sub kiu ni sidis, iu vere tre stranga estaĵo, kiu estis malsupreniranta kun baleta paŝado laŭ la deklivo. Tio estis homo alta, magra kiel paliso en vinberĝardeno. Sur si li havis tro mallongan, nigroblanke teksitan pantalonon, nigran frakon, sufiĉe trivitan, kiu neniel konvenis al lia staturo, pan-toflojn surpiede, tre malklaran ĉemizon sen veŝto, ru-
ĝan, vante ligitan tukon ĉirkaŭ la kolo, trivialan, sufiĉe kalvan cilindran ĉapelon ĉe la maldekstra orelo, en blu-ecan tukon envolvitan pakon sub la dekstra akselo. Ni miris pri tiun ĉi estaĵo des pli, ĉar la malgrasa ostople-na vizaĝo estis fajne razita. Laŭ la trajtoj de la homo estis videbla eĉ ne ioma karakterizo; tio estis ĝusta enigmo.
55
DIANTO DE LA TOMBO DE POETO
eLIBRO
Etendigita la malsupra lipo montris iom da memkonscio de Cezaro, kaj tiuj du rigidaj okuloj sub la mallarĝaj brovoj; ĉu estis de malsano, kiu nomiĝas ”delirium tremens” 47, ĉu stampo de vervo, por kiu oni diras: ”Dio pa-sigas en ni, kiu nin ardigas kaj varmigas”. Ni divenadis longe, en kiun genron de mamuloj tiun ĉi neatenditan individuon oni povus envicigi kaj ni fine konsentis, ke tiu povus esti membro de la estimata tajlora gildo, kiun persekutas ”senkompata sorto”. Ni estontaj kosmopoli-toj kaj estimantoj de ĉies persona libero, decidis ne treni nian scivolemon ĝisfine, nek impliki nin en oficon de
ĝendarmo, kiu havas rajton postuli de ĉiu homo survoje lian pasporton. Tial ni ne movis nin, esperante, ke la kvazaŭa kavaliro de kudrilo kaj fadeno preterpasos nin kiel nebulo tra ĉielo serena. Sed ni trompiĝis. La homo en la kvadratforme plektita pantalono, estis preskaŭ agresiva. Veninte ĝis ni, haltis, metis kiel ”maĵtre de plaisir” 48 la dekstran pantoflon antaŭ la maldekstran, deprenis la ĉapelon, suprenŝovis la brovojn, elblovis du, tri foje en aeron kaj riverencis dekstren kaj maldekstren kun kliniĝo, per kiu ni eksuspektis, ke tie iu klaŭno de rajdista klubo inkognite vojaĝas. Sed ankaŭ ĉi foje ni trompiĝis. La homo ekparolis, gapante antaŭ si, en germana lingvo: — Nia jarcento estas bremsilo de la arto, 47 ”delirum tremens” (lat.) — ebrieco 48 ”maĵtre de plaisir” (fr.) — dancinstruisto 56
DIANTO DE LA TOMBO DE POETO
eLIBRO
uti figura docet49. Mi, estimataj distriktanoj, mi ne flugas sur hipokrifo50 en feinan mondon kiel Wieland diras, sed per pedes apostolorum51, jen tiel — kaj la homo kun digna malestimo forĵetis la maldekstran pantoflon for —
Jes, miaj sinjoroj, vi demandas min tute prave, kiu mi estas. Aŭdu kaj ploru. Mi estas Karlo Moor, Fiesko, mar-kez Poza, Egmont, muelanta bubo Konrad et caetera et caetera. ĉu vi rememoras la vorton: ”Ho damninda la komentanta tempo!” ”Sinjoro, donu liberon pensi”. ĉu vi memoras tion? — Kaj la homo turniĝis surkalkane. —
Arto! ha! ha! Frazo! Mi estas artisto. En Tròiâ, Radolc, Celje bruas mia glorigado, eĉ en Graz mi famiĝis en la rolo de servanto. Kaj nun? Ne demandu! Bombo falis en nian ensemblon. Ni dispeciĝis. Min la sorto ĵetis ĉi tien sur la vojon. ”Esti aŭ ne esti, estas demando”, diris la fama Hamlet, dum mi ne havas eĉ groŝon. Respondu vi al la demando de la dana princo. Mi vidas, ke vi estas noblaj, kaj mi nomiĝas Artur Feldman. ĉu mi bezonas ion plian diri? Hu, kial ankoraŭ ĉi tien ne ekbrilis la suno de klerigo? Apolo! Kiel li povas veni inter tiun ĉi kranjan popolaĉon? ĉu taŭgos, ke kotorno tretu tiun ĉi bar-baran landon, kie la homoj ne parolas la Schilleran lin-49 uti figura docet (lat.) — kiel bildo montras 50 hipokrifo — fabela besto de antikva Grekujo; aglokapa fluga ĉevalo
51 per pedes apostolorum (lat.) — piedirante 57
DIANTO DE LA TOMBO DE POETO
eLIBRO
gvon, sed ili bojas kiel hundoj? — La Karlo Moor etendis sian kalvan cilindroĉapelon antaŭ niajn nazojn, ke la dekstra mano senkonscie envagis poŝon por tiu groŝo, kiu ne estis en la sako de Artur. Olimpia ekrideto aperis ĉe la vizaĝo de la komedianto, kiam li rimarkis du arĝentajn monerojn en sia ĉapelo, al kiuj ni aldonis ĉiu po unu specialan cigaron. Fiesko surmetis kapen sian cilindron, plukis la maldekstran pantoflon kaj alvenan-ta gracie al mi, diris: — Sinjoro mia, donu al mi iom da fajro! — Ekfumante, kaj tanĝante fiere la ĉapelon, li diris — Mi havas la honoron riverenci al la sinjoroj! — Post tio li forsaltetis kantetante arion el Roberto: ”Nura iluzio estas la oro” — kaj li malaperis malantaŭ la arbareto.
—Jen migranta ”kulturo”, — mi diris al Alberto.
—Migranta poeto, — respondis Alberto. — Schiller turniĝus vere trifoje en la tombo, se li vidus tiun apos-tolon de la ĝermana kulturo.
—Se Schiller turniĝus, — mi rediris ŝerce, — lin la po-lico arestus, ĉar tiaj apostoloj ankoraŭ havas nun en la ŝtato privilegion.
Ni ekstaris por reveni hejmen. La deklamado de la vaganta komedianto iele strange impresis nin. Ni estis ko-leraj. Tia vantulo rajtas insulti slavon sur la slava grun-do, kaj ni ankoraŭ donacis lin. ”Kolomba” aŭ, pli bone 58
DIANTO DE LA TOMBO DE POETO
eLIBRO
dirite, stulta slava sango. Alberto ĉi tiujn kaj similajn opiniojn tre intense traktis, sed jen ni antaŭ la loko.
—Alberto! — mi diris — lasu tion. Venos la Vidtago.
Kaj la slavoj diros iam: ”Aflavit deus, et dissipati sunt!”
(subakvigitaj de dio, kaj krevintaj). Ni parolu pri alio, pri Neòa. ĉu ŝi amas vin aŭ min?
—ĉu mi scias, — skuis la junulo la ŝultrojn, — kial vi demandas?
—Kial ne? Konfirmu. Ni tie ĉi sidas en malgranda loketo. La junulino fascinis nin. Ni konkuras reciproke. ŝi amas, jes, amas, ĉar ŝi tuta ŝangiĝis. ĉu ne?
— Jes.
—Sed kiun? Tion scias nek vi nek mi. La knabino ne kuraĝas diri. Obeu min. Ni lasu, ke la junulino prudentiĝu, ke ŝi meditu. Ni forigu nin. Kiam ni ne estos ĉi tie, ŝia koro mem diros, kiu estas la ĝusta. Tiam ŝi juĝu. ĉu vi konsentas?
—Bone, juste estas tiel. La sopiro montros la ĝustan amon.
Denove ni sidis en la ĝardeno de la ”Malnova Poŝte-jo” ĉe vespermanĝo. Ni rakontis pri la dramatika okazaĵo apud la ŝoseo, ankaŭ sufiĉa rido ekzistis. Fine ni anoncis, ke ni ekiros en la montegon por vojaĝi al la lago de Bled, al la lago de Bohinj — al la fonto de Sava — jam la morgaŭan aŭroron. La gemastroj aprobis nian decidon.
Neòa ektremis kaŝe.
59
DIANTO DE LA TOMBO DE POETO
eLIBRO
—Kiom da tempo vi pasigos? — ŝi demandis.
—Dekkvar tagojn, — respondis Alberto.
—Kaj tiam? — diris la scivolema Neòa.
—Ni revenos, — mi rediris.
La mastro foriris en domon kaj invitis kun si Alberton, por ke li transdonu leteron al amiko en Bled; la mastrino iris prizorgi en la kuirejon. ĉe la tablo restis trikan-ta Neòa kaj mi, rigardanta antaŭ si, volvanta cigaron.
ĉirkaŭ la vibranta flameto de la kandelo ĉirkaŭflugis noktaj papilioj, kaj la lunlumo penetris tra la foliaro. Subite resonis la svingilo el la olda kampanilo. La dekunua horo.
—La luno brilas, la svingilo sonorigas, — mi elbuŝigis duonlaŭte senkonscie.
—Jes, — diris Neòa ekridetante. — Je tagiĝo vi do foriros.
—Jes, sed vere, mi devas redoni al vi la Poeziaĵojn de Preôeren.
—Vi certe revenos.
—Jes.
—Kunportu ilin. Legu ĉe Savica ”Krst pri Savici”, kaj vi redonu poste la libron.
—Bone, mi faros tiel, kiel vi diris.
De la kampanilo denove eksonorigis la svingilo. Kva-rono antaŭ la dekdua.
60
DIANTO DE LA TOMBO DE POETO
eLIBRO
—Malfrue estas, — mi diris zorgoplene, — tempas en-litiĝi.
—Vere, — rediris la knabino, — morgaŭ ni devos fru-iĝi.
Ni ekstaris kaj kun lanta paŝado ni direktis nin al la domo. Estis kviete, kvietege. Senmove staris la arboj kaj floroj, senmova la alta montego.
—Nu adiaŭ, Nenjo, ĝis revido!
La junulino apogis sin al la kolono. Alklinis la kapeton, krucigis la braketojn. Kvazaŭ sonĝante. Tiam, kvazaŭ io en la cerbo ŝoviĝis, ŝi levis la kapon, rigardis min.
En la nigra okulo rebriliĝis la lunlumo. Mi prenis ŝin je la mano. La knabino kvazaŭ intencus forŝovi ĝin, sed tion ŝi ne faris.
—Bonan nokton! — flustris Neòa. Estis, kvazaŭ en la okulo brilus larmo. Mi altrenis min pli proksimen al ŝi.
Mi eksentis ardan spiron. Senintence miaj lipoj tuŝiĝis kun ŝiaj. La knabino ne eskapis, ŝia buŝo redonis al mia la samon. ŝi rektiĝis.
—Adiaŭ! Adiaŭ! — ŝi susuris kiel incitita, — ĝis revido!
—Jes, adiaŭ, ĝis revido! — La knabino fuĝis. Trankvilo kaj kvieto regis super la loko kaj kiam la gardanto anoncis la noktomezon, mi jam sonĝis pri Neòa.
Kiam la sekvantan tagon la brila roso vibris en la matena suno, ni jam rimarkite foriĝis de Kranj laŭvoje al la montaj kolosoj, kie vivas nedifektiĝebla kerno de la slo-61
DIANTO DE LA TOMBO DE POETO
eLIBRO
vena popolo, kie en la pasinteco estis la lasta ŝirmejo de la slovena libereco. Kvankam la blovetoj de la matena venteto pli vigle vervigis nian junan sangon kaj flugili-gis niajn krurojn, tamen mi ne sentis en la koro ĝojon.
Oni malfacile disiĝas de ĉi tiu loko, kie estas pasigitaj kelkaj agrablaj tagoj, precipe mi, kiu ”ŝrumpis kaj flamis” pro Neòa. Observante en diversaj landoj de la mondo la belecon de la naturo en ĝiaj diversaj ecoj, ni senkonscie submetas nin al iu infana sopiro, ni senkonscie deziras, ke, kiel Dio, ĉie en ĉiu momento ĉeestantaj ni estu, kaj la konvinkiĝo, ke tia deziro estas frenezeca, neplenumebla, vekas interne de ni doloran, malĝojan senton. ŝia kiso ankoraŭ flagris sur miaj lipoj, Kiam ajn mi envokis en mian menson la flamiĝon de ŝia nigra okulo en la lunlumo, mia koro tremis, kaj la vortoj ”ĝis revido” e˛is ĉiam en mia animo. Tiel mi paŝis pensante apud Alberto. Foje mi ektrotis iom pli rapide imagante, ke ju pli rapide mi iros al nia celo, des pli rapide mi revenos al Neòa. Pri la junulino ni ekparolis eĉ ne vorton, ĉar ni tre multe pensis pri ŝi. Ni venis al la lago de Bled. Pejzaĝisto mi ne estas, ke mi per viva kolorilo pripentru ĉi tiun romantikan regionon. En girlando de malluma abi-plena montaro staras pura longeca lago; ĉirkaŭ la lago oni vidas vicon da blankaj vilaoj kaj vilaĝetoj, tie surbor-de staras ankaŭ kirko, kompreneble sub ruĝa tegmento.
Plue tuj apud la lago elkreskis vertikala alta klifo, kaj sur 62
DIANTO DE LA TOMBO DE POETO
eLIBRO
la verto, olda, mezepoka kastelo. Meze de la lazura lago elstaras insuleto. ĉi tie meze de verda arbareto sur monteto staras la kirketo de Virgulino Maria, ĝis kiu oni devas grimpi pli ol naŭdek ŝtupojn. Kie nun estas kantata gloro al la Dipatrino, iam la slovenaj junulinoj oferis oferaĵojn al la diino Lada. Jen, proze, la lago de Bled. Ho, kiom foje mi kaj Alberto sidis sur la altaĵo de la monto spektante mutaj tiun ĉi belegan vidbildon. Kiu ja parolus, kiu povus paroli, kiam antaŭ la okuloj riveliĝis ĉi tiu mistika amfiteatro, la arĝenta lago, la lazura ĉielo, la blankaj dometoj, la verdaj arbaretoj, la mallumaj mont-vertoj, kaj super ĉio la ora suno. Mi sentis kvazaŭ mi vidus sur la insulo la arbareton de Lada, ke el la verdaĵo flirtas blanka fumo subĉielen de brulofero; mi sentis kvazaŭ junulinoj plektus florkronojn, kvazaŭ ili kantus dolĉvoĉajn kantojn, kaj sub la etendiĝinta branĉaro ridetas la bela, pudora, ĉarma, frivola diino Lada, la aperaĵo kaj fariĝaĵo de Neòa. Mi sentis, ke mi tion ĉi vidas.
Sed min vekis sonorileto de la kirketo. Lante, kare tintis la arĝenta sonorileto tie trans la brilanta akvo, de apud la malhela monto kvazaŭ stranga tristkanto, kiel lamen-dato de malgaja spirito. Montoj slovenaj, ĉu vi aŭdas tion? Spirito slava, ĉu ne tremas el ĉi tiu fajna tintado malnova, antikva bukoliko cia?
Sed, pluen, pluen, diris niaj maltrankvilaj koroj kaj ni ekiris pluen en eksterordinare sovaĝajn montojn, en 63
DIANTO DE LA TOMBO DE POETO
eLIBRO
verdan dezerton — kie ne ekzistas homa voĉo. Trans la lago de Bohinj portis nin fiŝkaptista barko. La akvo estas pura kiel vitro. La sunradioj penetras ĝis la fundo, lu-dante sur la flava sablo. Profunde oni vidas ripozantan oldan ŝtipon, kuŝantan gigantan grizan ŝtonon, urĝiĝantan rapidan truton. Kun mistika bruo la akvo plaŭdas kontraŭ la barko. La fiŝisto sidas, la fiŝisto remas, la fiŝis-to silentas. Estas videble, ke vento kaj tempesto baptis lin, fulmotondro estas lia amiko. Eksterordinare oni sentiĝas klinante sin al la akvo, kaj oni demandas ĉi tiun trunkon, kaj oni demandas la ŝtonon: kie estas la dria-doj, stranga, ravanta slava driado? ĉu ĝi ankoraŭ sidas ĉi tie sur la fundo de la vitreca lago, kiam la lunlumo trembrilas sur la kvietaj ondoj? ĉu ĝi ploras, kantas, ĉu ŝi mortis? ĉu? Kaj el la polurita rebrilanta akvo kvazaŭ ekridetus al mi la kara knabina vizaĝo — de Neòa, kaj mia koro ĝojkriis: Vivas la driado, ho vivas!
Altaj, deklivaj, tenebraj leviĝas ĉirkaŭ ni la mont-altaĵoj, kvazaŭ malluma armeo da titanoj, kiuj gardas ĉi tiun ravan misteran angulon. El la ripoj de titanoj, super niaj kapoj, ĝermis miljaraĝa arbaro, kie ekzistas nek suno, nek lumo. Kaj iom pli supre, super ili rebrilas de la suno la eternaj glacirokoj kvazaŭ kolosaj arĝentaj ŝir-miloj kontraŭ la fremdaj furiozoj. Jen ni surteriĝis ĉe la alia flanko de la lago. La fiŝisto gvidis nin laŭ centjara ombro en la monton. Li iras kaj silentas, silentas kaj iras.
64
DIANTO DE LA TOMBO DE POETO
eLIBRO
Vojo ne ekzistas. Nur la ŝtormo inter la arbarega kolo-naro surtretis ian padon. La arbaro muĝas tondre, la foliaro tremas. Pluen oni ne povas. Alta roko estiĝis an-taŭ ni, kaj meze de la tenebra kaj glata roko furiozas tondrante de alte brila akvofalo kaj faligas sin en profun-don en ŝtonozan ravinon. Arĝento estas, oni imagas.
Hororo paralizas. Kiel ne! Ja la floroj kaj arboj ĉirkaŭ la akvofalo timtremas. Jen ekbrilis la suno super la monto.
Milionoj da diamantoj ekbrilis aere, kvazaŭ stelo trem-brilus la milionoj da gutetoj ĉe la floroj kaj arboj. Oni
ĝojkrius, sed oni ŝtoniĝas. Tiu ĉarmo estas ankaŭ ango-ra. Tio ĉi estas Savica, la juna Sava. Arĝenta, bruanta, bolanta ĝi stumblas inter la praarbaro trans la frakasita ŝtonaro, furioze envadas en la lagon de Bohinj, kaj el la lago ĝi fluas suden — suden. Tie ĉi mi legis ”Krst pri Savici” (La bapto ĉe Savica) de Preôeren, ĉi tie mi sentumis
ĝin ĝis la fundo de la koro, ĝis la plej profunda fundo de mia spirito. Sankta timo tremigis mian korpon. En la majesta angulo de la naturo liberaj slovenoj luktis sian lastan senesperan batalon kontraŭ la fremda terorfuri-ozo, sub ĉi tiu sankta oferejo elfluis la lasta oferaĵo de la libero, la sango el iliaj koroj, en tondrado de la akvofalo miksiĝis la lasta senespera plendkrio: ”Na tleh leòe slovenstva stabli stari!” (Surfunde kuŝas la malnovaj pi-lieroj de la slaveco!). Ankaŭ la monto tremis pro la ho-roro. Apud mi kaj Alberto staris la fisiŝto, kun longeca, 65
DIANTO DE LA TOMBO DE POETO
eLIBRO
ŝtoneca vizaĝo, alta kiel monto, gapanta en la tondran-tan ŝaŭmon. ĉu li ne estas pranepo de tiuj, kiuj perdis la kapon ĉi tie? Jes, probable. Almenaŭ tiaj ili estis. Niaj animoj ekstaris pro la sankta bruo, ĉi tie ni fortrinkis glason da pura ”viva” akvo, ĉi tie ni kunfratiĝis denove, ĵuris eternan fidelon al la slaveco, kaj alte super ni la akvofa-laĵo verŝis sian kristalan perlaron. Efektiĝis kvazaŭ ni vidas oran nebulon kaj tra ĝi brile siluetiĝis la bela vizaĝo de la slava feino — vizaĝo de la knabineto Neòa. Muta, paralizita observis nin la fiŝisto. Li suspektis eble, ke ni freneziĝis. ĉu ne ekzistas fajro en lia koro? Fajreroj ekzistas, fajreroj! Nur se subblovus vento, la fajreroj flami-
ĝus. Kaj ni estus baptitaj, savitaj, bravaj infanoj de sia gento.
* * * Estis belvetera posttagmezo, kiam ni reen ekiris al Kranj.
ĉirkaŭ du horoj da irado for de la urbeto staras vilaĝo —
mi ne plu memoras ĝian nomon — kaj en la vilaĝo apud la ŝoseo bela pura gastejo kun ĝardeno. ĉi tien ni destiniĝis, por ke ni refreŝiĝu. Tio estis la lasta stacio. Sidi-
ĝante sub vastan ombron, ni alvokis gastigiston. Tuj ekaperis antaŭ ni dikventrulo kun punca nazo sub verda ĉapeto, kaj kiam ni informiĝis pri la internaĵo de lia kelo li taksis nian romantikan uniformon, kaj diris trankvile kaj digne:
66
DIANTO DE LA TOMBO DE POETO
eLIBRO
—He, sciu, mi havas diversajn vinojn, kaj por eminentaj gastoj eĉ la ”lutembergan”. — Nia kavalira digno estis per tiu malestima rimarko iomete ofendita, kaj mi rediris tre kviete al la plumpa Ganimed — li havis, ŝajnas al mi, ŝirmon ”Ruĝa bovo”.
—ĉar ni ankaŭ nombriĝas en eminentajn gastojn, al-portu antaŭ ĉio litron kaj duono de la lutemberga.
La ”Ruĝa bovo” respondas ion embarasite, fortrotas alportante la vinon. ĉimomente haltiĝis tre delikata ka-leŝo antaŭ la pordo, kaj laŭta rido de la ŝoseo montras, ke tie ankaŭ la bela sekso ekzistas. Vere. Post momento eniris en la ĝardenon du sinjorinoj kaj du junaj sinjoroj, ili sidiĝis ĉe la alia tablo sub la vitlaŭbo. La pli juna sinjorino, korpulenta nigrulino, estis laŭ la trajtoj kaj laŭ la germana elparolo ĉiel slovenino, kaj la alia, iom magra blondulino, kun longaj bukloj, provis vane simuli ian lady. La junuloj tre kokete ĉasiste vestitaj, kvazaŭ ili pli akurate zorgus pri sia hararo ol pri la cerbo. Kun plej granda volo mi tamen ne povas priskribi iliajn vizaĝojn, ĉar ili estis ege seninteresaj. ĉi tiu kompanio estis sen-dube ”juste milieu” (ĝusta mezo) inter aristokratoj kaj burokrataro, sinjoroj sen sinjoreco. La blondulino komencis nin taksi per la okulvitroj, kaj post ŝi ankaŭ la aliaj. Finfine ŝi ekbalbutis en tre malĝusta franca lingvo:
—Voilà des gens curieux! (Jen strangaj homoj!) 67
DIANTO DE LA TOMBO DE POETO
eLIBRO
—Je voudrais savoir leur métier. (Mi volus scii kia estas ilia profesio), — diris la pli juna ino tre barbarisme.
—Gens de rien (Friponoj), — diris la unua burokrateto.
—Leur présence est en tout cas embarassante (Ilia ĉeesto ĉiel min ĝenas), — diris la dua burokrateto.
Flegmaj je tiuj burokrataj divenaĵoj, kaj pro malbon-humoro ni silentis, dum la blondulino per scivolema okulo observis niajn tornistrojn, kaj ni komencis ŝercante manĝi du frititajn kokidojn. La burokratoj estis emba-rasitaj, ĉar la francaĵo diable lamis.
—Peut-être des ouvriers (Eble ili estas laboristoj), —
diris la etburokrato.
—Mais non, — diris la pli juna sinjorino, — leur mains sont blanches. (Ili ne estas, iliaj manoj estas blankaj.)
—Et de quele pays? (De kie ili estas?) — demandis la blondulino. — Je comprends quelques mots. (Mi komprenas kelkajn vortojn), — diris la pli juna ino.
Al ni jam sufiĉis ĉi tiu aristokrata turmento kaj ekzer-co laŭ la gramatiko de Machat. Kliniĝante, riverencan-te tute kokete, mi diris al la pli juna sinjorino:
—Sans doute, mademoiselle! Vous étes Slovène, et nous sommes — pour vous servir — Croates et étudi-ants. (Sendube, fraŭlino! Vi estas slovenoj, kaj ni — por via servo — kroatoj kaj studentoj).
68
DIANTO DE LA TOMBO DE POETO
eLIBRO
La tuta kompanio ruĝiĝis pro mia franclingva respondo, precipe la unua etburokrato, al kiu mi iom malse-rene rektigis miajn okulojn. Sed ili trankviliĝis kaj komencis germanlingve babili, ĉar la francaĵo ĉiel ne uti-lis. Tial ni pli vigle kroatlingve ekparolis, spite tre nekompreneblajn vortojn: ”divaniti” (konversacii), ”furu-na” (forno), ”ĉuprija” (ponto), ”peôkir” (viŝtuko), ”kur-
ôum” (kuglo) kaj tutan litanion da turkaj vortoj enplektis en la konversacion, kiujn, kompreneble, la germani-
ĝinta slovenino ne povis kompreni!
La lutemberga vino ardigis niajn korojn kaj kapojn. La burokratoj ŝoviĝis pli proksime al ni. Ni aludis unue di-plomatece, kaj poste ankaŭ pli viglan intertraktadon. La inoj ekis demandadi pri Kroatujo, kaj kiam la ĝojo kulminiĝis, mi kaj Alberto ekkantis: ”Kvietiĝu, kvietiĝu, koro mia!” dum la pli juna burokratino ekflamis subite kaj komencis, nin konsternante, kun tre harmonia voĉo:
”Luna sije, klad’vo bije!” (”La luno lumas, la svingilo sonorigas”.) Post iom longa, tre vigla debato, en kiu la junaj burokratetoj forportis tre multe da moralaj vergoj, la tuta kompanio konfesis, ke ankaŭ ili estas slovenoj.
Quod erat demonstrandum. (Kion konfirmi oni devis).
Post tio ne estas strange, ke adiaŭante kun niaj plej novaj konatuloj, ni kun tre ĝoja humoro kaj kun verva paŝo rapidis al Kranj. Al mi ŝajnis kvazaŭ al mi elkreskis flugiloj. Ni estis ĝojaj, eksterordinare ĝojaj dum tiu ĉi 69
DIANTO DE LA TOMBO DE POETO
eLIBRO
belega aŭtuna vespero. Jes, ni vive ĝojis pro nia heroe-co, ĉar ni kvar animojn ”in partibus infidelium” konvertis al la slava gento. Tio ĉio ĉial estis ioma iluzio, ĉar fri-de dirite, ni la fortikaĵon konkeris nur post kvaronhoro.
Jam etendiĝis la luno super la montoj, kaj la steloj bri-letis kiel briliantoj surĉiele, dum ni alproksimiĝis al Kranj. Kiam mi rimarkis la konturojn de la malnova kampanilo siluetiĝanta en la vespera ĉielo, io spasmis en mia koro. Nun devus destiniĝi, al kiu flanko falos la ku-bo, kiun Neòa amas. Kredu min, io strangolis min sub la gorĝo. El la mallumo ekbrilis lumigitaj fenestroj. La monto nigris ĉirkaŭ ni. Malsupre brilis la rivereto rebrili-
ĝante en la lunlumo. Ni haltis, ĉirkaŭprenis nin, rigardante en la plenan oran lunon, turnante fare de vervo la okulojn ni ekkantis: ”Luna sije, klad’vo bije”. Ni venis en la urbon. Ni venis gajaj ĝis la ”Malnova poŝtejo”. La enirejo sub la doma pordo estis lumigita. Sub la enirejo sur-genuis plorante la tuta familio. Kio estas tio? Ni konsterniĝis, ankaŭ ni genuiĝis. De la ŝtuparo malsupreniris la paroęstro en blanka ĉemizeto portanta sanktan eŭkaristion, kaj apud li knabo kun lanterno. Teruro min atakis. Mi demandis la servantinon genuanta apud mi:
—Kio estas? Kiu estas?
—Neòa, — respondis la knabino tralarme, — malbone estas, tre malbone. Saviĝo ne ekzistas. — Mia cerbo kirliĝis. Sur la ŝtuparo aperis la mastrino. Prenante la 70
DIANTO DE LA TOMBO DE POETO
eLIBRO
antaŭtukon al la okuloj kaj svinginte per la mano, ŝi ek-singultis:
—ŝi finelspiris! Preĝu por ŝia spirito.
Ni kunflugis al la mastrino.
—Pro vundoj diaj, — mi elbuŝigis malespera, — sinjorino, diru, kio estas tio? Kio estas tio? — La virino krucigis la manojn ĉe la ventro, mallevis la kapon kaj respondis singultante:
—Tro malfrue vi venis. ŝi salutas vin. ŝi mortis. Dio mia! Dio mia! Patrino Dia! Kial vi forprenis ŝin? Kion ni kulpas? Ja estis nupto ĉe la najbarino. Ankaŭ Neòa iris tien. ŝi estis kolegino. ŝi varma, la nokto malvarma. ŝi malvarmumis. Febro atakis ŝin. Nun ŝi estas mortinta, mortinta.
Jes, mortinta. Inter ses kandeloj kuŝis sur katafalko sub blanka girlando Neòa. ŝi estis pala, nu, kiel mortinto. Sed kvazaŭ ŝi ridetus, kare ridetus — kiel feino — kiel stelo. Ni du junuloj ploris kvazaŭ infanoj.
—Alberto, — mi diris, — nun estas destinita la sorto; nek mi, nek vi, la kubo falis en tombon.
Ankoraŭ unufoje mi observis ĉi tiun karan vizaĝon, tiujn ĉi ardajn lipojn, kiuj kisis min, antaŭ ol estis fermita la ĉerko. Dio mia, kia rabobesto estas ĉi tiu naturo. La milda sonorilo eksonoris. Ni akompanis ŝin en la tombejon, laŭ tiu vojo, laŭ kiu ŝi gaje gvidis nin al la tombo de Preôeren.
71
DIANTO DE LA TOMBO DE POETO
eLIBRO
Ne malproksime de la poeto ŝi estis entombigita. ŝajnis, kvazaŭ la rozoj de Preôeren klinus siajn kapetojn, kvazaŭ la dianto velkus, kvazaŭ la povra greseto plorus, estis, kvazaŭ la lazura ĉielo renversiĝus sur nin. La sekvan tagon ni forlasis Kranj. ĉe la foriro la mastrino premis mian manon kaj diris:
—La Poeziaĵojn de Preôeren vi kunportu, Neòa diris al mi, ke mi donu ilin al vi. Gardu ilin. Adiaŭ, estu feliĉaj.
Ni vizitis la novan tombon. Almenaŭ se tie florus ia floreto, sed nenio, nur tero, dura tero!
Ni foriris. Mi forgesis Schilleron kaj kunportis la poemojn de Preôeren, kaj en ili, ĉi tiun tristan dianton.
* * * Forpasis jaroj kaj jaroj. Dio mia, kiel la mondo ŝanĝiĝis de tiam! Kiom da ĉagrenoj traflugis mian koron! Kiu fin-nombrus ilin? Sed ankoraŭ mi gardas la poemojn de Preôeren kaj la ŝrumpitan floreton de lia tombo. ĉio ŝan-
ĝiĝis. Sed ni ne ŝanĝiĝis — mi kroato, Alberto sloveno, unu kaj la alia restis fidelaj al la slavismo. Mi destiniĝis al poezistoj, li defendas la nacion per prozo. Longe, longe estas de tiam, kaj ni ne vidis nin, sed la koroj batas egale, kiel tiam en la lunlumo sub la ombro, kiel tiam ĉe la poeta tombo, kiel tiam apud la akvofalo de Savica.
Kaj vi rozoj, tie en Supra Karniolo, se vi floras sur la tombo de Neòa, alklinu la kapon en silenta nokta tempo, 72
DIANTO DE LA TOMBO DE POETO
eLIBRO
flustru al la junulino, kiu sub vi dormetas: ankoraŭ vivas tiu kroato, kiun vi kisis, ankoraŭ benas vian memorigon, ĉar vi konvertis lin al slavismo, ankoraŭ li gardas, kiel la Sanktan Skribon, la poemojn de Preôeren, kaj inter ili dormetas longe, longe, la dianto de la poeta tombo.
(Vijenac/Girlando/, 1878)
73
DIANTO DE LA TOMBO DE POETO
eLIBRO
Pri la aŭtoro
August Ôenoa (1838-1881) estas la centra persono de la kroatia literaturo en la 19-a jarcento, fondinto de kroatia romano, reforminto de teatro, poeto de Zagrebo kaj Kroatio, en plej bela etika senco. La patro de Ôenoa, Alois Schönoa, germanigita ĉe˛o, en 1830 venis kiel
”episkopa dolĉaĵisto” el Peŝto al Zagrebo, travivis tie pli ol duonan vivon kaj mortis (1878), neniel ellerninte la kroatan lingvon.
Post la popollernejo, la patro sendas Ôenoan en 1849
al Pécs, kie li finas nur la unuan klason de gimnazio.
Konstatinte, ke la germanigo en Zagrebo profunde en-radikiĝis, la patro enskribis lin al la reĝima Supraurba gimnazio en Zagrebo. Tio okazis en la tempo de la absolutismo de Bach, la tempo de ĉesigo de la Kroatia par-lamento, ĉesigo de la memstareco de paro˛oj, la tempo dum kiu Kroatio rilate la juran sistemon estis tute ega-ligita kun la aŭstriaj landoj. En 1852 estis malpermesi-ta uzado de la kroata flago kaj la germana lingvo estis enkondukita en la oficejojn kaj lernejojn kiel oficiala. En 1854 August Ôenoa estis lernanto de la sesa klaso de gimnazio. La gimnazia direktoro estis germanemulo 74
DIANTO DE LA TOMBO DE POETO
eLIBRO
Premrù, kiu per harfendado en la greka gramatiko restis daŭra nokta premsonĝo de Ôenoa. Kiam la germana fariĝis lerneja lingvo, Ôenoa dum longa tempo, estante plej dura kroato, rezistis respondadi germane (kvankam jam dum la infanaĝo li lernis ĝin pli bone ol la kroatan), sed kiam li devis cedi, proteste li komencis skribi sian familian nomon Schönoa kiel Ôenoa. Estis merito de liaj profesoroj de la ”iliria”, poste kroata lingvo, Adolf Veber Tkalâeviø, Antun Mihanoviø kaj Vjekoslav Babukiø, kaj de historio — Matija Mesiø. Krome, Ôenoa kiel gimnazi-ano iradis vizite al Ljudevit Gaj, dezirante legi kiel eble pli da kroataj verkistoj. La unua libro kiun Gaj al li montris, estis poemkolekto de Hanibal Luciø. Ili ĉiuj kune prezentis al li tion, kion la edukado en la familia aŭstri-igiteco de etburĝa tipo kaj germaniga gimnazio de Premrù rifuzis.
”Regalis tiuj homoj nin per greka kaj latina gramati-koj, kiel fratino vulpino en la monto regalis onklon lu-pon, sed — tamen ni lernis estimi Leonidan, Epimini-nondan, Fabion, Demostenon, malestimi Efialt-on, Eshin-on; la registaro de Bach, tiu ŝparema apostolino de klasikeco, montris al ni konstitucion roman, liber-pensecon grekan, absolutismon persan. ¯i instruis al ni ŝiri la orajn pomojn de la arbo de libereco.” (Portretoj: A. Ôenoa. pĝ. 50/51).
75
DIANTO DE LA TOMBO DE POETO
eLIBRO
Per malproksimiĝo de la nuntempo al la fora estinteco ili allogis la atentemon ĝuste al ĉiuj malplenaĵoj kaj ne-regulaĵoj en ĝi. En atmosfero de perfortema reĝimo, la-tergio okupis kaj la kulturan kaj la politikan vivojn. Nenion oni verkis, pri politiko oni ne parolis en la socio plena da spionoj, kiam oni ”atentas pri ĉiu palpebrumo, pri ĉiu homspiro”. Kiam en 1860 per la ”oktobra diplo-mo” estis ĉesigita la absolutismo kaj al Kroatio redoni-ta la konstitucio, la politika vivo vekiĝis, post dek jaroj da rezistemo. Strossmayer, per siaspeca entuziasmo, fondis la ”Nacian partion” kaj la batalema Starâeviø
”Partion de justeco”, dum Ôenoa per sia literatura akti-veco fariĝis siaspeca politikisto. Kiel teoriisto de literaturo li porbatalis la nacian kaj socian tendencojn en la literaturo, kaj kiel literaturisto, romanverkisto, rakonti-sto, poeto kaj felietonverkisto per rememorigo pri la kroatia pasinteco kaj per artisma pritrakto de la mo-derntempaj okazajoj li konstruis la bildon de Kroatio, kia ĝi estis kaj kian li deziris. Li rigardis ĝin en estonteco kiel spirite renovigitan kaj space unuigitan, sende-pendan, ekonomie evoluintan, klerigitan, progreseman Kroation.
Ôenoa, pli ol iu ajn verkisto antaŭ kaj post li, estis kon-scia, ke kroatia verkisto, kiel interpretisto de eta kaj dum jarcentoj humiligita popolo, ne rajtas strebi nur la esteti-76
DIANTO DE LA TOMBO DE POETO
eLIBRO
kan idealon, sed sian talenton devas subordigi al la politika kaj spirita bataloj de sia popolo.
Unu el la plej belaj rakontoj, kiu montras ĉiujn mal-fortecojn (kiuj ili ja ne estis, se ni konsideras la kompre-non de la literatura laboro far Ôenoa) kaj virtojn de Ôenoa, literaturisto, teoriulo kaj homo de sia tempo, estas la rakonto ”Dianto de la tombo de poeto”. Publikigita en
”Vijenac” (Girlando) en 1878, ĝi estas realigita kiel rememoro pri la lernejaj tagoj travivitaj en la tempo de la absolutismo de Bach.
Post trapasita abiturienta ekzameno en 1857, Ôenoa, kredeble inspirita de la ” ’Poeziaĵoj’ de Preôeren kaj lia
’Bapto ĉe Savica’ ” (M. Ôenoa: Mia patro) ekiris al Slovenio kun sia amiko Alfons Moôeta. La vojaĝo tra Slovenio, la restado en Breòice, Ljubljana kaj Kranj, amo al la slovena popolo kaj la konscio pri unueco, naskis la ideon por tiu rakonto, kaj la belaĵoj de Bled kaj Bohinj por la poemo ”Bohinja lago” (Folioj de nia monto, 1863).
¯i estas ”rakonteto” pri lernantaj momentoj en la domo sub la ”dukapa nigra birdo” sur la Katerina placo, en atmosfero kiun estigas la kurbnaza direktoro, poeziaĵoj de Goethe, Schiller, Heine kaj la unua, malfeliĉa amo de la ”zagrebaj ŝvabetoj”. Tio estas momentoj de renkonto de la verkisto kun alia literaturo, nia, renkonto kun Gunduliø:
77
DIANTO DE LA TOMBO DE POETO
eLIBRO
”Frue mi konis Schiller-on, Zschokke-on, Bürger-on, mi sciis infanaĝe ŝteli al mia patrino Bulwer-on, Dickin-son-on, Victor Hugo-on; ”Rienzi”, ”Pikvikeri”, ”Notre dame de Paris” estis al mi jam en la deka jaro bonaj konatoj, kvankam mi ne plene komprenis ilin, sed kiam unuafoje mi aŭdis en la dekkvara jaro la nomon ”Gunduliø”, mi ekpensis, ke li estas eble hajduka estro. Mi koleriĝis, ekhontis, ke pri tio mi scias nenion. La kroatan mi scipovis, sed kvazaŭ legomvendistino. Feliĉe, mi ricevis profesoron, ĉemaran kroaton. Tiu homo estis kvazaŭ fandita el kupro. Guton post guto da pura kroateco li enverŝis en niajn animojn, malgraŭ tio, ke la kurbnaza direktoro baraktis, kiel li volis. Mi estis savita,
— duone savita, ĉar preskaŭ ĉiuj homoj ĉe ni pensis, ke ni definitive pereis.” (Kolektitaj verkoj, Rakontoj IV, Bi-noza, Zagrebo, 1932).
En la ĉisupraj linioj ni rekonas kaj Veber Tkalâeviø kaj Premrù, kaj la veran okazintaĵon kiu al Ôenoa malfermis la okulojn:
”En la infanaĝo mi nenion sciis pri la kroata libro. Veninte el pure hungara lernejo en la zagreban gimnazion, mi miris nemalmulte, kiam al mi la kunlernantoj komencis rakonti pri malnovaj kroataj poetoj. Mi sidis tiam apud Vukiø . . . Tiu montris al mi iumatene dikan libron antaŭ kiu staris la bildo de bela homo kun longa peruko. Li estas nia poeto Gunduliø, kaj tio estas lia po-78
DIANTO DE LA TOMBO DE POETO
eLIBRO
emo ”Osman”. Kion mi sciis pri Gunduliø, kion pri ”Osman”! Mi ekis legi la unuajn versojn: ”Ho, al kio vi dan-kis, vanta homa orgojlo”. Tre malmulte mi komprenis.
Kredu, en la animo mi hontis pro mia nescio. ¯is tiam mi konis nur Schiller-on, Bürger-on . . . kaj la kroatan preskaŭ neniom. Mi tre petis al Vukiø, ke li pruntedonu al mi la libron . . . Hejme mi premiĝis en la angulo kaj eklegis helpe de vortaro ’Osmanon’ . . . ” (Portretoj, pĝ.
43-46).
La vojaĝo kun Albert al Slovenio, al liaj parencoj, devis esti medikamento al la vundita koro de Albert, sed ĝi fariĝis nacia renesanco. Albert, kamarado de la rakonti-sto el gimnazio, ”burokrata infano”, bildo de la stato de nacia spirito en la tempo de Ôenoa, sennaciigita sloveno en kies domo oni nur ”kun la servistino gepatralin-gve”, ”cetere en la oficiala” lingvo parolis. La ”matoŝeca”
promeno tra Slovenio, renkonto kun la germanaj burokrataj societoj, la beleco de Slovenio kaj la belaĵoj kaj senkulpeco, sincereco kaj nemalboneco de la juna slovenino Neòa, la poeziaĵoj de France Preôeren kaj lia tombo, estas la ligo inter la pasinteco kaj estonteco, la nacia radiko kaj sennaciigita unuopulo, ili fortiĝas kaj la juna Alberto ĝisvivis sian originon. La tragika vivo de Preôeren saturita per malĝojo kaj malkontenteco pro la sennaciigo de la slovena popolo, fortigas la denove na-79
DIANTO DE LA TOMBO DE POETO
eLIBRO
skitan konscion de Alberto, ke li estas kranjano, sloveno, kaj ke li restos fidela al sia gento.
ĉi tiu romantika patriote-ama rakonto, kortuŝa rakonto pri amo al la popolo, nacia lingvo kaj tradicio, prezentas Ôenoan kiel poeton de sia popolo por la popolo mem.
prof. Marija Jurôe
Tradukis: Josip Pleadin
80
DIANTO DE LA TOMBO DE POETO
eLIBRO
ISBN 91-7303-190-9
81