% C'eh'a kaj slovaka antologio, II % Cxehxa kaj slovaka antologio 2
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
eLIBRO
ĉeą kaj
slovaka
antologio
Dua parto
I N K O
347
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
ĉE˘A KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
Redaktis: O. Ginz kaj Stan. Kamaryt
Kunlaboris: *V. Âech, J. V. Dolinskë, V. Echtner, J. Fousek, R. *
*Fridrich, M. Ginzová, R. Hromada, J. Hladkë, J. Jeòek, V. Jukl, J. *
Koòenë, M. Lukáô, V. Kowatiková, Moraviaj Esperanto-pioni-
*roj, O. Sklenâka, B. Sklenâková, T. Pumpr, J. Rosa, P. Rosa, Fr. *
Stanêk, O. Ôtech, B. Vlâková, E. Wanitsek, A. Weiner
Eldonis Literatura Mondo, Budapest 1935
eLIBRO
Aranĝis: Franko Luin
Kunlabore kun Miroslav Malovec
ISBN 91-7303-114-3
INKO · SE-13542 TYRESÖ · SVEDIO
AŭGUSTO 2001
348
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Vojtech Rakous
Realisma rakontisto pri vivo de ĉeąj judoj en urbetoj en meza Bohemio precipe en Brázdim, kie li naskiĝis. Liaj noveloj, plej ofte bonhumoraj kaj humuraj, iam iom sentimentalaj, estas tre konvinkaj dokumentoj sociologiaj pri unu maldika klaso de judoj en koncerna ĉeą *medio. Kelkaj el liaj figuroj iĝis popularaj. *
PRI LA HOMO NESCIANTA,
KIAM LI NASKI¯IS
Mi opinias, ke mi jam unufoje skribis tion, ke en unu afe-
ro okupis nia familio dum kelkaj jardekoj la unuan lo-
kon antaŭ ĉiuj familioj en malnova Brázdim: en nombro de
infanoj. Eble ne pro tio, ke en aliaj familioj estus estinta man-
ko de tiuj utilaj kreaĵoj. Ankaŭ aliloke estis sufiĉe da infanoj, sed tiom, kiom ĉe ni, estis nenie. Eĉ se iu estis mortinta; sed
tio okazis malofte; la patro diradis duonŝerce-duonserioze, ke
eĉ se oni nin batus per draŝiloj, tamen nenio okazus al ni. Eĉ
se la pli elkreskintaj foriris en la mondon, en nia kabano es-
tis ĉiam multaj infanoj, terure multaj.
Unufoje en somero la patrino bakis verŝkuketojn sur la faj-
rujo. Tiutempe la somera manĝejo de ni infanoj estis ĉiam la
vilaĝa ĉefplaco. Inter la anseroj, kokinoj, porketoj de la tuta
vilago ni pasigis regule la tagmezajn festomanĝojn sen man-
ĝilaro kaj sen buŝtuko.
En la menciita tago ni elkuris unu post la alia tra la pordeto
en nian someran manĝejon kovritan de verda herbo, super-
volbita de blua firmamento, ĉiu kun la apartenanta porcio da
349
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
verŝkuketoj sur la manplato. Sur la kontraŭa flanko de la vi-
laĝplaco konstruadis masonistoj el alia vilaĝo — ne spertaj pri
la brázdimaj aferoj — novan grenejon por la najbaro Kyrásek.
Kelkan tempon ili rigardis nin, poste apartiĝis de ili pliaĝa
kamarado kaj direktiĝis al nia kabano. Kaj tuj en la kuirejon
kaj al 1a fajrujo, al la patrino. Kaj ke ankaŭ li petus por unu
dekkrejcero verŝkuketojn..
La patrino: ke ŝi ne bakas verŝkuketojn por disvendo, ke tio
estas tagmanĝo por la familio. ”Sed tamen ĉiuj infanoj de la
vilaĝo forportadas de vi verŝkuketojn” certigis la masonisto.
”Tio ne estas la infanoj de la vilaĝo,” diris la patrino, ”tio estas niaj infanoj.” ”ĉiuj?”, miris la masonisto kaj klakfrapis la
manojn. ”Ne, tio ne estas ĉiuj, klarigis la patrino kompleze,
”la pliaĝaj estas en la mondo.”
Estis ”konskripcio”. Eble tio estis la unua popolsumigo, ĉar
la tuta vilaĝo estis ekscitita. La najbaroj kunvenis ĉe la vilaĝ-
estro kaj la sinjoro instruisto ĉiujn esploris individue kaj en-
skribis detale ĉiujn informojn. Venis la vico de la patro.
”Do, mastro, kiom da infanoj vi havas?”
”Dektri”, diris la patro ĝuste.
Tiun numeron li memortenis, la patrino tion diris al li hej-
me kaj, efektive, tiutempe ni ne estis plimultaj.
”Dektri”, skribis la sinjoro instruisto. ”Do, mastro, nomu
ilin al ni”
”Pepo, Lota, Juli”, komencis la patro kaj tiel daŭris kelkan
tempon. Kiam li finis la litanion, la sinjoro instruisto substre-
kis, kalkulis kaj ekskuis la kapon. La kalkulo ne ĝustis.
”Mastro, vi nomis nur dekunu, du mankas ankoraŭ. Diru
denove.”
350
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
”Pepo, Lota, Juli”, komencis la patro pacience de la kom-
enco, kaj kiam li finis, estis denove nur dekunu.
”Do eble vi ne havas pli da ili”, dubis la sinjoro instruisto.
Sed la patro estis verama. ”Diris ja al mi la patrino hejme,
ke estas dektri.”
”Mastro, vi forgesis Nani”, aŭdiĝis voĉo de malantaŭ la
pordo; ĝi estis la vilaĝa servisto, kiu rememoris tiun forgesi-
tan branĉeton de nia dinastio.
”Nun, vere”, konfesis la patro, ”Nanin mi forgesis.”
”Do, la filino Nani”, skribis la sinjoro instruisto, ”sed de kie
ni nun prenu tiun dektrian?”
La patro senkonsile ĉirkaŭrigardis la najbarojn. Sed ĉiuj, eĉ
la vilaĝa servisto, skuis la kapon, ke jam pri neniu plua infa-
no ili scias.
”Mi diros al vi”, konsilis la vilaĝestro, ”iru hejmen, eble
tion scios la patrino. Sed tuj revenu por diri al ni”.
Post mallonga tempo revenis la patro kontente ridetanta.
”Do enskribu, sinjoro instruisto, ankoraŭ estas Emanuel, tiun
mi forgesis”. La plej grandaj malfacilaĵoj por la patro estis,
kiam li enskribigis infanon en la matrikulon. Tiam estis tiaj
patriarkaj rilatoj, ke la patro povis elekti. Li povis enskribigi la infanojn aŭ en la judan matrikulon en Brandës aŭ en katolikan en Sluhy. La patro preferis la katolikan matrikulon,
ĉar li kun la sinjoroj en Brandës ne vivis en bona interkonsen-
to — ĉiam tiuj elpensadis novajn depagojn — sed kun la pa-
roęstro en Sluhy li ĉiam havis bonan iriterrilaton. Kaj ĉefe:
en Brandës li estus devinta kuri kun ĉiu unuopa infano apar-
te, — ĉar la sinjoroj en Brandës prenis tion terure severe —
kontraŭe, la sinjoro paroęstro en Sluhy estis kompleza sinj-
oro. Li sciis, ke malriĉa homo ne havas ĉiam tempon kuri kun
351
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
ĉiu unuopa infano en matrikulejon kaj li fermetis ambaŭ oku-
lojn, kiam la patro enskribigis du aŭ tri infanojn samtempe.
Do, la nombron de infanoj, enskribotaj en matrikulon, la
patro iomete povis memorteni, pli malbone estis pri la nomoj.
Pri la nomoj de la infanoj havis la patro entute grandajn mal-
facilaĵojn. Ordinare li devis ĉiujn kunvoki antaŭ ol li trafis la
ĝustan. Antaŭ ol la patro venis en Sluhy, li konfuzis regule la
nomojn de nove naskiĝintaj infanoj kun la nomoj de la pli
aĝaj, jam de longe enskribitaj en la matrikulo, kaj tiel okazis,
ke en la matrikulo en Sluhy, koncerne nian familion, regas
teruraąoso.
Kelkaj infanoj tie entute ne estas enskribitaj kaj aliaj estas
tie enskribitaj du- eĉ tri oble. Unufoje okazis, ke la patrino
sendis patron iri por enskribigi en la matrikulon la novan fa-
milian alkreskaĵon. La patro: ke li ne iros, ke tiu infano estas
jam enskribita lastjare. ”Sed la bubo naskiĝis ja nur nunjare”.
”Sed tamen, jam lastjare li estas enskribita”, certigis la patro
kaj klarigis. ”Mi estus devinta lastjare enskribigi nur du infa-
nojn kaj mi enskribigis tri.” ”Eble vi sciis, kia ĝi estos, ĉu bubo aŭ knabino kaj kiel ĝi nomiĝos?” Sed la patro ŝin konsolis.
”Tio estas egala, infano kiel infano, nomo kiel nomo.
Jam longe mi forgesis tiujn malnovajn familiajn historie-
tojn, nur lastatempe ili emerĝis el la profundo de la forgeso.
Nome, diversaj amikoj komencis min esploradi, kiam do mi
naskiĝis kaj demandadis ĉiam pli insiste kaj kun fervoro inda
je pli bona afero. Certe mi naskiĝis, sed kiam, tion mi ne sci-
as. La tagon post la edziĝfesto demandis min ankaŭ mia ed-
zino, kiam mi naskiĝis. Mi hontis — en la tago post la edziĝ-
festo — ke mi ne scias tian memkompreneblan aferon, do mi
diris al ŝi jaron kaj tagon, kiajn la salivo portis al mi sur la
352
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
langon. Kaj tiu datreveno nun estas festenata en mia familio
jam dum longa vico de jaroj kiel mia festotago. Sed vero tio
ne estas. Cetere al mi ĉiam sufiĉis la konscio, ke mi naskiĝis;
kiam tio estis, pri tio mi neniam cerbumadis. Sed kiam al mi
la amikoj tiel insiste metadis tiun demandon, komencis an-
kaŭ min interesi la tago kaj jaro de mia naskiĝo, ĉar mi opi-
niis, ke la amikoj intencas donaci al mi ion kaj ke estus faci-
lanime senigi sin de tiu donaceto. Kaj ĉar ne estas malbona
ago primensogi la edzinon, sed estas abomene trompi ami-
kojn, mi decidis radikalan agon. Mi skribis al la sinjoro pa-
roęstro en Sluhy kaj petis lin respektplene, alsendi eltiron el
la matrikulo, kiutage kaj kiujare mi naskiĝis; mi scias nek la
tagon nek jaron, sed tio devas esti inter 1860 kaj 1870 de la
pasinta jarcento. Kun batanta koro mi atendis la respondon
kaj tiu alvenis tuj la trian tagon. Estas egaj malfacilaĵoj — skribis la sinjoro paroęstro — en la matrikulaj enskriboj koncer-
nantaj nian familion povas orientiĝi nek dio nek sanktulo,
tiom malpli ordinara paroęstro. Inter jaroj 1840 kaj 1870
estas enskribitaj en la matrikulo el nia familio entute 19 infa-
noj (mi scias precize, ke estis nur 17), kaj inter ili en la tem-
pospaco de mi indikita (1860 ĝis 1870) tri Adalbertoj (tiun tri
substrekis la sinjoro paroęstro) kaj nome: la unua Adalberto
naskiĝis la 21. de oktobro 1861, la dua Adalberto la 14. de ma-
jo 1863 kaj tiu tria kaj lasta Adalberto la 7. de februaro 1867.
Mi elektu do el tiuj Adalbertoj iun Adalberton kaj mi sciigu
la sinjoron pacoęstron, kiu Adalberto mi efektive estas.
Mi ne dormis dum du noktoj kaj la trian nokton mi deci-
dis, ke el tiuj Adalbertoj neniun mi elektos, ĉar estus peko
komisii tian gravaĵon al hazardo. Se mi povis tiel longe vivi
sen la scio de la jaro de mia naskiĝo, mi eltenos tion ankaŭ
353
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
por la restanta tempo de mia vivo. Mi sciigis mian decidon al
la sinjoro paroęstro en Sluhy kaj miajn amikojn mi insiste
petas ne demandi min plu, kiam mi naskiĝis. Mi tion ne sci-
as …
(Alfred Weiner)
354
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Jan Karafiát*
(1846 — 1929)
Protestanta paroęstro. Glora fariĝis lia porinfana libro pri ”Lampiroj” la inskarabetoj antaŭ organon, kiu produktas lumon. La libro priskribas tre detale feliĉan familian vivon de unu familio de lampiroj kaj iliaj amikoj, uzante la diversajn okazaĵojn por argumenti, ke la plej granda virto en la mondo estas obei la leĝon de Dio, kvankam *ties kaŭzoj kaj celoj ne estas konataj al kreitaĵaro. *
LAMPIROJ
Estis aŭtuno. Lumo estis malpliiĝanta kaj malvarmo estis
pliiĝanta, kaj la lampiroj decidiĝis do, ke ili nenien plu
flugos. Nur paĉjo devis permesi al bapto-paĉjo, ke li kun pan-
jo kaj Lampirĉjo ankoraŭfoje vizitos ilin, nome tuj morgaŭ
antaŭ ol vintro surprizos.
Do la morgaŭan tagon, post matenmanĝo, ili iros al bap-
topanjo. Kaj ili iris. Oni jam atendis ilin. Oni interkisadis, kaj Lampirĉjo kisis ŝian manon. Sed estis tie ankoraŭ iu: Baptopanjo prenis Lampirĉjon je mano: ”Venu Lampirĉjo, jen kisu
la manon ankaŭ al Janinka.” — Kaj Lampirĉjo kisis, sed rap-
ide sin kaŝis malantaŭ la panjo.
Ili sidiĝis ĉirkaŭ la forno kaj komencia rakonti. Sed bapto-
panjo iris en la antaŭĉambron, al ŝranko, kaj Lampirĉjo ŝin
sekvis. Baptopanjo, kion vi havas?” — Nu, Lampirĉjo, ni ba-
kis kukojn kun kazeo kaj papavo.” — Kaj jam la baptopanjo
portis da ili plenan teleron ankoraŭ kaj ĉiu prenis po unu, kaj
355
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Lampirĉjo diris, ke li provos ankoraŭ unu kun kazeo. Kaj li
prenis ankaŭ unu kun kazeo kaj ili sidis ĉirkaŭ la forno kaj
babilis. Sed Lampirĉjo sidis iel nekomforte. ”Venu, Skarabin-
jo, mi ion diros al vi.” — Kaj Skarabinjo iris, kaj Lampirĉjo
flustris al ĝi laŭte en oreleton: ”Aŭskultu, kiu do estas tiu Janinka?” ”Nu, tio estas Janinka.” ”Kies do ŝi estas?” — ”Nu, ŝi
estas nenies, ŝi estas sia propra.” — ”Kaj ĉu do ŝi tute ne ha-
vas lampireton kaj paĉjon?” — ”Ne, ŝi estas sola.” — ”Kaj kie
do ŝi loĝas?” — ”Ho miru, tie ĉe l’ arbaro, sur erikejo. Tian
Helan kabaneton ŝi havas en musko!” — ”Sed ŝi senĉese tiom
tro rigardas min!” — ”Ho, ne timu, naivuleto. ŝi ja estas bona.
Sciu, la mielon — tiun ni ricevis de ŝi.” — ”Sed kiam ŝi …”
Sed tiam vokis baptopanjo Skarabinjon. Ili iris en la antaŭ-
ĉambron kaj Lampirĉjo rapide sekvis ilin. ”Baptopanjo, vi ha-
vas ankoraŭ ion?” — ”Mi havas. Vi ja estas nunjare la lastan
fojon tie ĉi kaj venos denove nur somere.” — ”Kion do vi ha-
vas?” — ”Atendu! Vi miros. Venu, vi helpos nin.” — Kaj Lam-
pirĉjo promesis, ke li helpos. Kaj ili iris, sed ne al la ŝranko.
Tie malantaŭe en la korto ili havis ankoraŭ provizejon, kaj en
tiu provizejo — ho, tie baptopanjo havis tutan vinberon, tiel
kiel ĝi deŝiriĝis de la vinberaro, tian bele, preskaŭ ruĝe bluan.
Kaj nun baptopanjo kun Skarabinjo ĝin kaptis kaj portis ĝin
tutan, tiel kiel ĝi estis, en la ĉambron kaj Lampirĉjo helpis ilin.
”Starigu ĝin tie ĉi sur la tablon, tio estos plej bona,” konsilis baptopaĉjo. Kranon li jam havis preparitan, li prenis ankoraŭ
marteleton, elpuŝis pedunklon, enpuŝis kraneton, kaj bapto-
panjo jam tenis kristalan taseton, por ke baptopaĉjo plenigu
ĝin el la krano. Kaj baptopaĉjo plenigis, ke tio ruĝis kaj saltis.
Kaj mun tostis unue panjo, poste Janinka, post tio bapto-
panjo, post ŝi paĉjo, poste baptopaĉjo, kaj ankaŭ al Lampir-
356
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
ĉjo kaj Skarabinjo ili donis, sed nur leketi. Kaj ĉiuj ege ĝin
laŭdis, tiel dolĉa ĝi estis! — Nur ĝi ŝajnis al ili tro forta. Kaj baptopanjo do diris: ”Skarabinjo, rapide kuru al la herbejo
kun kruĉo por roso.” Kaj Skarabinjo rapide kuris al la herbejo,
kun kruĉo por roso.
Baptopaĉjo altiris la tablon pli proksimen al la forno, kran-
verŝis el vino nur duonplenan taseton, plenverŝis ĝin per roso
kaj prezentis ĝin ĉirkaŭe. Kaj tiel ili sidis kaj babilis: kiel foje baptopaĉjo malbonfartis. Tio estis baldaŭ post la kiam ili kun
baptopanjo geedziĝis. Li elflugis tuj post sunsubiro, la tutan
nokton bele lumis kaj kiam li antaŭ tagiĝo flugis ree hejmen,
subite aperis tia grandega verda pego kaj preskaŭ-preskaŭ lin
englutis vivantan. Baptopaĉjo tre ektimis, sed rapidege re-
konsciiĝis kaj ”frrr” al fago, sed la verda pego ”hrrr” lin sek-
vis. Kaj tial baptopaĉjo rapidis en truon, sed la verda pego per
beko tuj lin sekvis. Kaj ĉar la truo estis malgranda, ĝi jam per
beko ĝin hakis. Baptopaĉjo pro timo tute tremis kaj liaj haroj
hirtiĝis. — ”Kion ja farus hejme baptopanjo, se …” — kaj li
enrampis en la truon pli kaj pli profunden kaj la verda pego
hakis per beko ankaŭ pli kaj pli profunden; ĝis ĝi plu ne po-
vis kaj baptopaĉjon lasis. Kaj baptopaĉjo momenton ankoraŭ
atendis kaj poste tre malrapide elgrimpis. Sed singarde, kaj
bone li ĉirkaŭrigardis, ĉu eble la verda pego, tie ankoraŭ si-
das. Sed ĝi ne sidis. Kaj baptopaĉjo do rapide flugis hejmen.
La suno estis jam alte sur la firmamento kaj baptopanjo
estis jam tute limigita. ŝi vokis kaj ploris, flugis kaj kuris, rigardis kaj demandis, sed ĉie nenio, pri baptopaĉjo neniu sciis.
Tiam ŝi kuris al la paĉjo de Janinka. Ankaŭ li nenion sciis, sed
konsilis, ke baptopanjo nur ne ploru, ke baptopaĉjo estis obe-
ema, kaj obeemajn lampirojn prizorgas Dio, tiel ke nenio po-
357
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
vas okazi al ili, kaj eĉ se io okazas al ili, ke estas bone tiel, ĉar Dio tiel deziris kaj ke ne decas, ke lampiroj tre ploru kaj plendu. Baptopanjo iru nur hejmen kaj trankvile atendu. Kaj bap-
topanjo iris hejmen, kaj kiam ŝi revenas, jen venas baptopaĉjo
al ŝi renkonte. Kiom ŝi ĝojis!
Kaj tiel ili babilis kaj ĝojis, ke tio jam pasis: Sed Skarabin-
jo dume ekploris: ”Kio okazis al vi?” demandis ŝin Lampirĉjo.
”Ho, se la verda pego estus formanĝinta mian paĉjon … !” —
”Sed ĝi ja ne formanĝis lin.” Kaj baptopaĉjo aldonis: ”Kara
Skarabinjo, tiam vi ankoraŭ ne estis naskiĝinta.” Sed Skara-
binjo respondis, ke estas negrave, kaj ŝi tamen plorsingultis.
Kaj nun rakontis paĉjo: Kiam baptopaĉjo kaj paĉjo estis
ankoraŭ knaboj kaj estis la unuan fojon flugontaj, kunprenis
ilin paĉjo de Janinka, montris al ili vojon kaj rakontis al ili,
kion, kiam kaj kiel ili devas fari. Kaj ili ĉion bone de li ellernis. Kaj foje, kiam ili jam flugis solaj, aliĝis al ili la paĉjo de Janinka kaj diris: ”Venu, knaboj, mi kondukos vin ien. Sed vi
devos silenti kaj atenti.” Kaj ili konsentis, kaj flugis kaj flugis,
ĝis ili alflugis al tiel belega urbo! ĉirkaŭe estis belegaj ĝardenoj, kaj tie, preskaŭ jam ekster la urbo, en unu tia ĝardeno,
staris granda belega domo, fenestroj ege grandaj kaj pordo
larĝe malfermita, kaj en la pordon senĉese eniradis homoj
junaj kaj maljunaj, knaboj kaj knabinoj. Kaj la paĉjo de Jan-
inka diris: ”Venu, knaboj, ni ne enflugas tien tra la pordo. Tie
estas malfermita parto de fenestro.” Kaj ili enflugis tra la fe-
nestro, sidiĝis malsupre sur la kadron kaj rigardis.
De la plafono malsupren pendis tri grandegaj lustroj kaj
belege lumis. Malsupre, sur Ia tero, estis plene da benkoj.
Kiam iu venis, li eniris benkon, restis momenton staranta,
rigardis en la ĉapelon kaj poste trankvile sidiĝis. Li kunhavis
358
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
sub brako du librojn kaj unu el ili li malfermis. Kaj jen, unu
el ili supreniris sur tian trabareton, kie estis malgranda tab-
lo, kaj diris, ke ili kantos. Kaj ili komencis kanti kaj tiel bele kantis! Kaj kiam ili finkantis, ili leviĝis kaj tiu sur la trabareto komencis preĝi: ke ili estas hometoj malkuraĝaj kaj ke ili
ne estis obeemaj, Dio ilin pardonu pro sia kara Filo kaj pere
da sia Sankta Spirito ilin benu. Poste li malfermis sur la table-
to egan libron kaj legis el ĝi pri fermita mano kaj pri verme-
to, kaj ke oni ne timu. Kaj kiam ili ree sidiĝis, tiam li bele rakontis al ili, ke tiu, kiu timas Dion, devas timi neniun, li ja eĉ ne rajtas, ĉar Dio tion ne volas. Poste ili refoje preĝis kaj ree kantis kaj kiam ili estis jam elirantaj, ili metis ion en teleron ĉe l’ pordo, kaj tio tintis. — ”ĉu vere, knaboj, tio estis bela,”
diris la paĉjo de Janinka. ”Sed nun ni devas rapide ree lumi
por plenumi, kion ni malzorgis.” Kaj ili do rapide lumis. Kaj
de tiu tempo paĉjo kun baptopaĉjo estis ofte tie. Kaj la pre-
ĝeton, kiun ili ĉiam preĝas antaŭ dormo, ili tie ellernis. Oni
ĝin kantadis tie:
*Dum vesper’, bonvola Di’, *
ĉe vi ŝirmon serĉas ni
kiel eta kokidar’
*sub’ patrina flugilpar’. *
Kaj tiel ili babilis kaj tio plaĉis al Lampirĉjo. Sed Janinka tiom tre rigardis lin! Iel li kvazaŭ timis ŝin … Kaj tiam ŝi turniĝas
al li: ”Nu, Lampirĉjo, kiam vi flugos?” Kaj ĉar ŝi tion tiel bele diris kaj bele ridetis al li, li do ne plu tiom timis. ”Ho, baldaŭ.”
— ”Vi estos jam baldaŭ sufiĉe granda, nur ĉu vi scias bone
obei! Ni vidos. Sed espereble vi invitos min, kiam vi flugos la
unuan fojon, ke ni akompanu vin?” — Kaj Lampirĉjo konsen-
359
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
tis ilin inviti kaj panjo ĝoje aldonis, ke tio okazos eble jam
dum la venonta tago de Sankta Johano.
Kaj tiel restis. Jam ili leviĝis kaj sin vestis por foriri. ”Ho ve, denove la vintro!” plendis panjo. — ”Nu, la bona Dio aranĝos,
ke ree estos somero kaj ni revidos nin,” konsolis ŝin bapto-
panjo. Kaj komencis adiaŭado. Ili bele interkisiĝis kaj konfi-
dis sis al Dio. Jam estis preskaŭ malvarmete. Ili do rapidis.
Janinka al la arbaro en erikejon, Lampirĉjo kun paĉjo kaj pa-
njo al la deklivo, tien, sub juniperon. Ili estis jam meze de la
herbejo, kiam Lampirĉjo ankoraŭfoje rerigardis. Janinka jam
estia for, baptopatro kun Skarabinjo staris antaŭ la kabane-
to sub kverko kaj rigardis al ili. — ”Adiaŭ, baptopanjo, je rev-
ido nur somere!” ekkriis Lampirĉjo. Kaj ili ne plu estis vide-
blaj.
Jam dumvoje diris paĉjo: ”Ne, nenion ni prokrastu! Povus
subite veni malvarmo kaj ni fartus malbone. Ni tuj devas ek-
labori.” Kaj ili tuj eklaboris. Antaŭ ĉio panjo havu ĉion preta
por la vintro. Kaj ili do transportis ĉion por ŝi el la provizejo en la kuirejon: pizon kaj grion kaj miligrion kaj grieton kaj
farunon, ankaŭ iom da lento kaj poste ankoraŭ eron da bu-
tero. Poste ili tuj komencis transporti lignon. Ili ĝin havis en
korteto bele ordigita sur sunluma loko. Ili ĝin do transportis
en la kuirejon, kiom da ĝi ili povis, kaj krome ankoraŭ plenan
antaŭĉambron ĝis la pordo. Poste paĉjo grimpis sur ŝtupeta-
ro, tra fenestreto al la subtegmento. Tie estis multe da seka,
peceta musko. Per ĝi li bone kovris la plafonon, por ke ili ne
sentu malvarmon de supre, la reston li ĵetis malsupren kaj la
tegmento-fenestreton li alnajlis. Pasintjare ĝin la gento tra-
rompis kaj mire, ke ĝi (la vento) la tutan tegmenton ne disŝi-
ris. Kiel feliĉe, ke ne estis tre kruela vintro! Kaj nun ili ĉirkaŭi-360
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
ris la kabaneton kaj kie estis ia trueto, ili bone ĝin kalfatris, tiel ke nenie povis trapenetri vento. Poste ili fermis la pordon
per kroĉanso, enpuŝis kroĉhoketon, kaj la tutan pordon kov-
ris per ligno, por ke ĝi ne ĝenu en la ejo. Laste, post ĉio, ili
ŝtopis la fenestrojn en la kuirejo kaj en la ĉambro per musko,
kaj kovris ilin bone per lignotabuloj. Da lumo ili havis tre
sufiĉe. Kaj nun frostu! Ekstere jam bruegis!
Ili do nur ankoraŭ preĝis:
*Je l’ vesper’, bonvola Di’, *
ĉe vi ŝirmon serĉas ni
kiel eta kokidar’
*sub patrina flugilpar’. *
Manpreno kaj kiso, ”Dio estu kun ni kaj diabloj for de ni”, kaj
ili kuŝiĝis kaj dormis kaj dormis.
1876
(Josef Koòenë)
361
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Helena Malíæova*
(1876-)
Verkistino pentranta precipe virinajn karakterojn kaj sortojn de virinoj, ofte nekutimajn, en konfliktoj kaŭzitaj pro la kapitalisma socia *ordo. La metodo de priskribo estas realisma, sed la interna ideo apri-ora, socie reformema. *
LA ORA PUTO
Mi petas vin, sinjoro… Mi petas vin, sinjoro… Bonvolu
diri al mi, kie estas ĉi tie la insulo Kampa?”
La demando estis malkuraĝa, la voĉo spireganta, la rigar-
do de brune grizaj, superbonaj okuloj esprimis humilon kaj
premitecon. La demandinto estis dekkvinjara gimnaziano,
kamparano de kapo ĝis piedo, li estis la unuan fojon en Pra-
ha.
Oni diris al li: ”Iru sur la Ponto de Karolo kaj poste mald-
ekstre ŝtuparon malsupren.”
Li ridetis malfide pri tiu ĉi klarigo kaj ĉirkaŭrigardis de sur
la ponto la riveron. Kie estas tie ĉi ia insulo?
”Sur Kampa, fileto,” diris al li hejme la patrino sendante lin
kun krucosigno al Praha, ”sur insulo Kampa loĝas onklo
Adolfo. Tio estas apud la Ponto de Karolo; vi ja eldemandos
tion.”
Tiu ĉi onklo, hodiaŭ riĉulo, sed iam ankaŭ malriĉa studen-
to, ŝuldis al la patrino ian grandan dankon. La patrino diris,
362
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
ke li elserĉu tiun ĉi onklon, maljunan fraŭlon, ke li kisu al li
la manon, diru saluton kaj al la mastrumistino donu la bute-
ron kaj ovojn. Li petu nenion, la onklo ja mem rememoros la
faritan bonon kaj sian grandan promeson. De la onklo li es-
tis ironta ankaŭ al pli malriĉaj parencoj en Letná. Jaroslav, la
gimnaziano, troviĝis do la unuan fojon en Praha. Li sonĝis pri
ĝi grandajn sonĝojn. Li sciis el geografio, ke en la vico de la
plej belaj urboj de l’ mondo ĝi estas sur la kvara loko; li pen-
sadis: ”kaj kiu scias — eble ĝi povus esti sur la loko unua, se…
se la ĉe˛oj ne estus orfoj inter la nacioj.” Tiel laŭvorte tion
pensis kvinaklasano Jaroslav.
Li sciis eĉ, ke Praba estas kullura centro, ke ĝi estas ia mi-
rakla, ora puto, el kiu ankaŭ li iam ĉerpos scion kaj saniĝon:
kiam li iros universitaton. Ankaŭ la patrino rigardis la urbon
Praha ia ora puto, sed tio estis sur insulo Kampa kaj nomiĝis
Onklo Adolfo.
”La patrino estas bona, sed tro simpla virino,” diradis al si
Jaroslav, kompreneble denove nur spirite; Jaroslav malmul-
te parolis laŭte.
Kaj li do serĉis Kampa’n. Li imagis Vltava’n kiel malgran-
dan maron kaj en la mezo insulon, en kies verdaĵo kaŝas sin
plaĉaj somerdomoj.
Li ne kredis la homojn, kiuj sendis lin sur la Ponton de Ka-
rolo kaj poste maldekstre malsupren.
Li revenis kaj direktiĝis al Òofín, konvinkita, ke tio estas la
insulo Kampa, kaj ke en tiu bela somerdomo kun kolonaro,
kaŝita en la ombro de larĝbranĉaj maljunaj arboj, loĝas la riĉa
onklo.
Reslis fine al li, kompreneble, nenio alia ol kateni la fanta-
zion kaj reveni denove al la Ponto de Karolo.
363
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Li ĉirkaŭrigardis, memorigante al si en la spirito, ke li iras
sur malnova fama, memorinda ponto, ke li vidas Hradâany …
kaj li bedaŭris, ke li ne estas larme kortuŝita …
Li malsupreniris ŝtuparon sur malgrandan, modestan pla-
con plenan de argila vazaro; tio aspektis preskaŭ kiel hejme
dum foiro. Li trovis la domon de l’ onklo.
Tio ne estis somerdomo kun kolonaro. Tio estis domo mal-
hela, malnova, loĝata de malriĉularo.
Jaroslav longan tempon sonorigis ĉe malalta pordo, rem-
burita per pajlosako, kaj poste longan tempon li ne povis in-
terkompreniĝi kun dika, malafabla maljunulino, pri parence-
co nenion ŝi emis scii.
Jaroslav jam turnis sin por forkuri, kiam subite aŭdiĝis de
ie profunda, raŭka voĉo, postulanta klarigon …
Jaroslav ektroviĝis en sufoka, malalta ĉambro, kien neni-
am, neniam venis suno, kie ne estis floroj kaj ne estis ebla eĉ
vivo.
Li haltis timeme meze de la ĉambro.
La maljunulino puŝis lin al lito en la angulo.
Tie kuŝis pala, malsana maljunulo, nur ostoj kaj haŭto; sole
la fajrerantaj okuloj, plenaj de malfido kaj ankaŭ de ia saga-
ca humileco, malkaŝis, ke en la maljunulo estas ankoraŭ su-
fiĉe da vivo.
Jaroslav kliniĝis kaj kisis la manon kuŝantan sur la kuseno;
la mano estis tre mola kaj velkinta, seka kaj varmega.
La interparolo kun la onklo estis ankoraŭ pli malfacila ol
kun la mastrumistino. Neniun li konis, nenion li memoris.
La mastrumistino ĉirkaŭiradis, ĝemadis, estis ĝene por ĉiuj.
Jaroslav fine deklaris, ke li do iros; neniu detenis lin. Li staris 364
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
denove sur la placo kun la argila vazaro, kun belega malno-
va aleo, kun benkoj najbarece okupitaj de virinoj kaj infanoj.
Li proksimiĝis al malplena benko kaj sidiĝis por rekonsciiĝi
kaj spiri freŝan aeron.
Eble trijara infaneto alpaŝetis al li sur dikaj, larĝe disstaran-
taj piedetoj; ĝi portis per ambaŭ manetoj ladan poteton ple-
nan de sablo, la sablon ĝi elŝutis en la sinon de Jaroslav kaj
denove malaperis.
Jaroslav leviĝis, forigis la sablon kaj iris sencele plu.
Logis lin la Parko Odkolek.
Li apogis sin al la muro super la rivero, ekrigardis la akvon
kun la tremanta ora rebrilo suna, kaj lia koro superpleniĝis de
dolĉeco.
Li ne estis en Praha, li estis hejme ĉe la fiŝlago en arbaro,
kun fibro kaj neklaraj sentoj de delikataj agrablo kaj paco.
Virina rido vekis lin.
Tri knabinoj en mallongaj, preme malvaslaj jupetoj stariĝis
apud li kaj ridis pri io per nenaturaj voĉoj.
Li forpaŝis reĵetita en malĝojan realecon.
Kion nun? Kien? ĉu al la aliaj parencoj? Plej volonte li estus
turniĝinta kaj veturinta hejmen.
Praha estis granda, belega, tumulta, sed estis al li preme kaj
malĝoje en ĝi. Sed por komplezi al la patrino, li elserĉis an-
kaŭ la malriĉajn parencojn.
Ili loĝis en Letná en nova domo. Estis en ĝi pli hele kaj pli
afable, ankaŭ la onklo, horloĝisto, estis pli agrabla kaj pli afabla kaj la onklino bonvenigis lin amike kaj certigis, ke ŝi me-
moras Jarĉjon de kiam li estis ankoraŭ tute malgranda. ŝi in-
vitis lin al posttagmeza manĝo kaj konstante babilis kaj de-
mandis pri ĉio ebla.
365
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Vespere venis hejmen kuzo, dekokjara komerc-akademia-
no, malaltkreska, diketa, kalve hartondita.
Li demandis Jaroslavon, kiel plaĉas al li Praha kaj ĉu li es-
tis jam en kabareto. Jaroslav eĉ ne sciis, kio estas kabareto.
”Kiom da jaroj vi havas entute?” demandis la kuzo, ĉir-
kaŭrigardante kun miro Jaroslavon, kiu estis pli altkreska ol
li, parolis profundbase kaj sub la nazo havis jam malklarajn
lipharojn.
”Dekses,” diris — aldoninte al si jaron — Jaroslav, ruĝi-
ĝante.
”Kaj neniam vi estis en kabareto! Tio estas stranga,” diris
la kuzo kaj profunde enpensiĝis. Poste li aldonis konsole:
”Negrave, tio estas venkebla. Se vi restos ĉe ni kelkajn tagojn,
la tutan Praha mi montros al vi. La vivon mi montros al vi!
ĉar vi, kara amiko, ĝis nun ne vivis.”
”Mi tre dankus vin, se vi —”
”Nu bone, bone, kamarado; nur ne estu tuj sentimentala.”
La interparolon interrompis la onklino per la demando, ĉu
Jaroslav restos ĉe ili vespermanĝi aŭ ĉu ili iros ien kun Vla-
dimír.
Jaroslav rigardis senkonsile la kuzon, kaj Vladimír, kiu ver-
ŝajne havis en la familio la decidan voĉon, respondis rapide:
”Ni ne vespermanĝos hejme. Ni iros ien. Mi volas montri
al tiu ĉi sciavida knabo Praha’n, la patrinon de l’ urboj. —
Venu, kara amiko.”
La onklino rigardis iom zorgoplene Jaroslavon, poste ŝi
flustris al la filo pete:
”Sed ne ĝis mateno …”
Vladimír signis kvietige per la mano kaj ambaŭ knaboj eli-
ris en la klaran, varman antaŭvesperon.
366
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
ĉirkaŭe sonis gajaj voĉoj, la virinoj en malpezaj, helaj ŝto-
foj, tra kiuj brilis rozkolora haŭto, spiris lacajn ridetojn, la
infanoj estis revenantaj el la parkoj saltante, la geamantoj
malrapide, kaj Vladimír instigis Jaroslavon al pli rapida mal-
supreniro.
”Venu, mi kondukos vin en Oran Puton, por ke vi vidu la
urbon.”
Jaroslav levis surprize la okulojn aŭdante la vortojn, kiujn
li tiel volonte atribuis al la amata, nekonata Praha.
”En Oran Puton …” li ripetis reveme.
”Jes; la panoramo de tie tio estas io — unika.” Kaj efektive
kiam ili supreniris mallarĝan ŝtuparon de malnova, malhela
domo en strateto sen elirejo sub la kastelo, aperis kiel je man-
movo de sorĉisto antaŭ Jaroslav la tuta Praha kaj eldevigis el
li ĝojplenan ekspiron de mirego kaj admiro.
Vladimír sentis sin ĉie ĉi kiel hejme.
Ili sidiĝis nur ĉe la muro por esti tre proksime al Praha kaj
baldaŭ havis kunulojn. Venis du kolegoj de Vladimír, el kiuj
la pli aĝa jam estis universitatano, kun juna knabino bluokula
kaj tre ruĝa. La knabino havis malvastan, malsupre kunligi-
tan jupon, malvastan bluzon, tre blankan kaj travideblan, tiel
ke estis klare videbla la desegno de la brodita malsupra tali-
vesto kun enplektita blua rubando. La ronda, diketa brako kaj
brusto, kiom ne kaŝis ilin la talivesto, estis tiel rozkolora kiel la vizaĝo.
La mirantaj okuloj de Jaroslav fiksiĝis sur la desegno de la
malsupra talivesto. ĉe ili en la urbeto oni ankaŭ jam komen-
cis porti tiujn diablajn desegnojn; sed Jaroslav vidadis ilin nur de malproksime dimanĉe snr la korso. De tiel proksime — kaj
367
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
dum tuta posttagmezo — ankoraŭ neniam li rigardis tian be-
lecon …
”Jes,” li diris al si en la spirito, ”tio estas io — unika.”
La universitatano parolis kun Vladimír pri la socialigo de
l’ arto. Jaroslav avide aŭskultis, ne deturnante de la desegno
la okulojn. Amiko la universitatano trinkis bieron kaj manĝis
panon kun butero.
La knabino komence mienis, kvazaŭ Jaroslav ne estus ĉe la
tablo. Nur kiam la universitatano implikiĝis en la debato kaj
la tria junulo manĝis kaj trinkis, ŝi turnis siajn rondajn bluajn, kvazaŭ konstante mirantajn okulojn al Jaroslav. Unue tiuj
okuloj nur miris, poste ili estis tre malrapide mallarĝiĝantaj-
mallarĝiĝantaj; en la iomete malfermitaj rozkoloraj lipoj ape-
ris etaj, maldensaj dentoj. ŝi ridetis. Jaroslav ruiĝis. Estis al li varme kaj dolĉe.
”Kiel plaĉas al vi en Praha?” ekparolis la knabino dorlot-
voĉe, kaj duonlaŭte ŝi ekridis.
”A˛, plaĉas … mi …”
”ĉu vi estas jam longe en Praha?”
”Ne … antaŭ nelonge …mi…”
”Kiel longe vi restos ĉi tie?”
La knabino konstante demandadis, sed la respondoj tute
ne interesis ŝin; Jaroslav pri tio iom miris, sed ŝatis tion, ĉar la demandoj de la knabino lin embarasis. Li hontis, ke li estas en Praha la unuan fojon kaj nur de hieraŭ, ke li estas la
unuan fojon en Ora Puto, ke li neniam estis en kabareto kaj
ke li estas nur dekkvinjara …
Subite li sentis, ke iu tretas lian piedon. Sed tio povis esti
neniu alia ol la rozkolora knabino, sidanta senpere kontraŭ li
ĉe la mallarĝa tablo.
368
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Li tiris la krurojn sub sin por ŝpari al ŝi pardonpeton.
ŝiaj mirantaj rondaj okuloj, konstante gaje sur lin fiksitaj,
ekmiris eĉ pli. Li ekmoviĝis pro embaraso, eltiris denove iom
la piedojn kaj sammomente ree li eksentis la tuŝon de ŝia ŝu-
eto, ĉifoje tre emfazan; la knabino iom sin movis kaj eĉ per
genuo tuŝis lian genuon.
Jen komprenis fine Jaroslav, ke tio estas elmontro de deli-
kata atento de la knabino kaj li estis tute konfuzita. Antaŭ
unu horo tute nenio, nek knabinoj, nek okazaĵoj en lia mo-
desta, lernejknaba vivo, ĉio estis konata nur el romanoj kaj
subite, vidu, kio okazas!
En lia kapo nebuliĝis, la koro superfluis pro ĝojo. La kna-
bino apogis sian ruĝetan, forte elstarantan mentonon per la
mano, la kubuton ŝi metis sur la tablon kaj ekrigardis Prahan;
la piedeto tretis ĉiam pli vigle, la genueto premis sin al lia
genuo, kaj neniu konjektis eĉ ion plej etan.
”Tio estas belega panoramo, ĉu?” ŝi diris kaj montris per la
elstaranta mentoneto antaŭ sin, al Praha kun la tegolaj teg-
mentoj, kun la verda kupolo de Sankta Nikolao, kun la brilan-
ta rivero; al Praą centotura, al Praha plena de vivo kaj me-
moraĵoj, pri glora pasinteco …
La vivo estis proksimiĝanta, la nekonata vivo; el Praha, la
mirakla fonto de ĉiu scio kaj ekkono, ĝi fontis, vigla kaj for-
ta.
… A˛, se nur la ĉe˛oj ne estus orfoj inter la nacioj — certe
la mirinda urbo estus nomata en la lerneja geografio sur la
unua loko en la ordo de la plej belaj urboj.
Praha, Konstantinoplo ktp …
Krepuskiĝis, kaj ĉiuj turoj, ĉiuj pontoj kaj tegmentoj sub-
369
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
mergis sin en bluajn kaj verdajn mallumojn kaj miloj da lu-
moj ekbrulis en grupoj kaj vicoj.
La kuzo kaj la universitatano ĝisorele eniĝis en la preme
aktualajn problemojn, kaj restis ankoraŭ la virina movado. Ili
do decidiĝis dum la reiro sur la kruta malluma ŝtuparo, ke ili
ankoraŭ eniros kafejon, por ke ankaŭ la virina movado estu
solvita.
Jaroslav sekvis ilin nekapabla kontraŭstari.
Li malsupreniris en la profundon de la mirakla fonto.
La kapo turniĝis, la koro superverŝiĝis. La vivo, la vivo! li
aŭdis el ĉiu voĉo homa ĉirkaŭ si, eĉ el la bruo de veturiloj, el
la sonorado de tramoj, el la hurlado de aŭtomobiloj.
La universitatano iris kun Vladimír, post ili Jaroslav ĉe flan-
ko de la knabino.
La universitatano nur rerigardis al ŝi, kiam ili eliris el la Ora Puto sur la straton, kiel patrino pri infano, ĉu ĝi ne perdiĝis,
kaj plu li eĉ ne atentis ŝin. Li evidente estis konvinkita, ke
kamparana gimnaziano ne povas esti danĝera por ŝi.
Li iris kun Vladimír distancon antaŭe kaj la knabino nur de
momento al momento rapidigis la paŝojn, kiam ili tro post-
restis. ŝi pri ĉio atentis kaj konis la ĝustajn limojn.
ŝi ekbabilis, kaj babilis tiel fervore, ke ŝi eĉ perdis la spiron; ĉe tio ili ĉiam malrapidigis la paŝojn.
ŝi diris al li:
”Al mi en Praha ne plaĉas. Mi volus vivi en la provinoo. Mi
ŝatas ankaŭ la provincon. La arbarojn, kampojn, alaŭdetojn
kaj riveretojn, entute tiun poezion; lunlumajn noktojn … tiun
kvieton! aŭ la fojnfaradon! ĉu vi scias naĝi?”
”Jes, fraŭlino.”
”Mi ankaŭ. Venu morgaŭ al la naĝejo, jes? Sur la Pafistan
370
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Insulon. ĉu vi scias glitkuri? ĉu vi iam estis ĉe la maro? Mi
volus vidi la maron! Kiam vi venos denove al Praha?”
”Mi … mi ankoraŭ ne scias, fraŭlino … sed plej verŝajne…”
”Sciu, la maro … Nia panjo estis, kiam ŝi estis fraŭla, kun
paĉjo ĉe la maro kaj ĉiam ŝi ŝatas pri tio rakonti … Nia pan-
jo nome estis el riĉa familio kaj enamiĝis al malriĉa pentristo
kaj fuĝis kun li al la maro. Tio, kredu, estas tuta romano.
Atendu, mi rakontos al vi; sed ni tro malrapidas …”
ŝi premis lian manon kaj tiretis lin post si. Estis al li agra-
ble, ke ŝi prenis lin je la mano kaj ke ŝi kondukis lin dum mo-
mento.
Ili estis sur la Ponto de Karolo, meze de la malhele blua
rivero brilanta per la rebrilo de lumoj.
Ili antaŭkuris kelkajn homojn kaj ree malrapidigis siajn
paŝojn.
La knabino ektroviĝis dum momento tuŝproksime antaŭ li.
ŝi iom turnis sin kaj ekrigardis liajn okulojn. ŝi estis tiel proksime, ke li distingis etajn ŝvitgutojn sur la nazeto kaj sur la
supra lipo.
”Tio estis romano, kion nia panjo kun nia paĉjo travivis!”
ŝi parolis plu. ”ĉar, pensu, panjo estis el bona familio, la sola filino, unu el la plej riĉaj fianĉinoj en Praha. Kaj ŝi enamiĝis
al artisto. Li eĉ havis tiam ankoraŭ nenian famon. Li eĉ ne
havis ĝin poste, ĉar li baldaŭ forlasis la pentradon. Panjo amis
lin freneze. ”Li estis, infanoj, bela kiel serafo!” diradas nia
panjo kaj balancas la kapon kaj sulkigas la frunton tiel miri-
gite, kvazaŭ ŝi eĉ ne povus kompreni, ke homo povas esti tiel
bela. Al mi tia homo ne plaĉas … blondulo, longaj haroj, sed
ne buklaj, rektaj. Ambaŭ miaj fratinoj havas same tiajn harojn
kaj entute similas paĉjon. Mi similas panjon. Iom mi similas
371
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
ankaŭ paĉjon, iom. Panjo diradas: ”A˛ ne, hodiaŭ — hodiaŭ
vi ne plu vidas tiel belajn homojn!” Sed, ĉu mi ne enuigas vin?
Panjo nomas min Babilulino. Nia panjo ĉion iel ridinde no-
mas. Kiam ni iras sur la strato, ŝi konstante iun primokas.
”Rigardu tiun Eŭgenjon!” Vere. Tio estas ridinda, ĉu? Sed ni
rigardu, kio tie okazas?”
ŝi longigis la elstarantan mentoneton antaŭen, montran-
te la ambaŭ junulojn, Vladimíron kaj la universitatanon, kiuj
haltis sur la kajo kaj rigardis la kluzon. Staris tie pluraj homoj kaj ĉiuj fikse kaj enpensiĝinte rigardis la riveron.
La knabino haltis ankaŭ kaj apogis sin je la balustrado, sed
denove en certa distanco de sia amato, apud fremdaj rigar-
dantoj, kiuj kaŝis ŝin antaŭ li.
Denove troviĝis ŝia vizaĝo tuŝproksime ĉe la vizaĝo de Ja-
roslav, sed nun, ho ĝojo, tiu proksimeco povis daŭri kelkajn
momentojn!
La knabino fiksis longan, ridete sin paŝtantan rigardon sur
liajn lipojn.
”Vi havas belan buŝaĉeton,” ŝi diris mallaŭte, dorlote kaj
iom malĝoje.
”Vi … Babilulino!” kuraĝis diri Jaroslav kaj ruĝiĝis pro ek-
timo kaj ĝojo, ke li tiom kuraĝis.
”Vi havas ĉarman buŝaĉeton!” daŭrigis Babilulino per voĉo
subite ŝanĝita. Ankaŭ la trajto de ŝia vizaĝo ŝanĝiĝis; tio eĉ ne plu estis Babilulino, babilanta infanajn sensencaĵojn.
Jaroslavon timigis tiu ĉi ŝanĝo, timigis lin ankaŭ ŝiaj vortoj,
sed li estis feliĉa, kaj la feliĉo timigis lin; li konjektis nekonatan malbonon kaj grandan doloron, lia delikata sendefenda
juneco tremis pro timo kaj vokis je ĝojo, sed iu alia en lia
estaĵo, iu nova kaj malamika, kiu naskiĝis hodiaŭ vespere, tiu
372
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
ne tremis, tiu vokis nur al vivo — kio estis la vivo? ĉu ne es-
tis ĉio tiom mistera, kruela, dolĉa, kio rigardis lin el la ŝanĝita trajto de la knabina vizaĝo, kio atakis liajn sensojn per varmegaj, turmentaj tuŝoj kaj kion li senembarase nomis ”amo”?
ŝia vizaĝo estis tuŝproksime al vizaĝo lia momenton ili si-
lentis, ĝi haltis per sia stranga rigardo sur liaj lipoj kaj la knabo tremis pro plej dolĉa doloro.
”Kaj kiel finiĝis la afero de via panjo?” li ekparolis fine,
kiam li sukcesis rehavi voĉon, en feliĉa embaraso, tolerante
aŭdace ĝian fiksan kaj malsatan rigardon kaj rigardante mem
la ŝvitgutetojn sur ŝia nazeto.
”Kio? Kial?”
ŝi ne perceptis …
”Nu, kiam ŝi fuĝis kun paĉjo al la maro?”
ŝi ne respondis: ŝi rigardis …
”Buŝaĉeton etan … buŝaĉeton etan ci havaa, belan kaj ka-
ran,” ŝi flustris delikate kaj malĝoje kaj premis per sia kubu-
to lian kubuton al si.
”Ne do! Rakontu al mi pri via panjo …kaj pri la maro. Mi
ŝatus ankaŭ vidi la maron!”
”Jes, jes!” ŝi konsentis distre kaj pli kaj pli premis lin al si.
ŝi forgesis subite eĉ singardon.
”Donu al mi … donu al mi etan buŝaĉeton!” ŝi subite elspi-
ris peteme kaj humile proksimiĝis al li per sia buŝo. ”Vi estas
ia bona, ĉu? Ci neniam estis en Praha? Kaj tie hejme cin gar-
das panjo — kaj vi timas la pekon! Bone vi faris, ke vi venis al
Praha. Tie ĉi estas vivo! Kisu min, animeto, kisu!”
Li ektimis. Se tion vidos ŝia amato …
”Ne zorgu!” ŝi divenis kaj ridis. ”Mi ne amas lin. Ne estas
kaŭzo … Donu al mi, donu al mi viam rozruĝan buŝaĉeton!”
373
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
ŝi alproksimigis la ruĝan, ŝvitantan vizaĝon al la lia, fermis
la okulojn kaj premis la lipojn firme al lia tremanta buŝo. ŝi
murmuris dum tio delikate kaj mallaŭte ian nekompreneblan
sentovorton.
Kiam ŝi deŝiris sin, ŝi ekspiris, ekridis kaj ĉirkaŭrigardis. ŝia amanto ne plu staris ĉe la balustrado; li estis foriranta kun
Vladimír malrapide sur la kajo al la teatrejo.
”Venu, venu!” instigis la knabino gaje kaj denove jam kvie-
te.
”Kaj nun mi finrakontos la romanon,” ŝi parolis. ”Aŭ ĉu vi
ne deziras? Parolu, ĉu vi mutiĝis? Dio! Kiel vi estas konfuzi-
ta. Kio okazis al vi? Venu, venu! Li povus suspekti min …”
ŝi prenis lin je la mano kaj trenis lin post si.
”Li batus min! Li estas jaluza! Sed zorgi pri mi tion li ne
faras. Konstante li nur suspektas kaj minacas, sed scias neni-
on kaj nenion vidas. Li trovas kamaradon, fanfaronas pri saĝo
kaj min li lasas danci kaj amuziĝi kun aliaj. Nu, mi forlasus
lin, sed mi tamen nur pensas, ke li amas min kaj iam edziĝos
kun mi…”
”Li edziĝos kun vi?” diris Jaroslav tute konfuzita.
”Jes, li promesas tion al mi. Venu, rapidu. Eble li intence
lasas min malantaŭe por esplori min. Mi timas. Li ofte estas
malbona!”
”Li estas malbona — ?” ripetis Jaroslav kiel en sonĝo.
”Jes! Li havas tiel malbelegajn, kruelajn okulojn kolerante!
Li paliĝas, kurbigas la buŝon, estas terure lin rigardi. Kaj kio
estus, se li mortbatus min? Mi estas ankoraŭ juna, plaĉas al
mi en la mondo. Nu, kial vi tiom malespere rigardas min?
Malsaĝuleto, rekonsciiĝu! Ili ekkonos tion je vi — kaj li batos
min!”
374
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
”Mi neniam batus vin! Neniam mi estus malbona! Mi
amus vin! Sur la brakoj mi portadus vin!” eligis el si Jaroslav,
senkonsciigita per la sopiro je vivo, je mistera kaj dolĉa kaj
kruela vivo, kiu estis promesita al li per ŝia kiso.
ŝi nur ridis kaj rapidis antaŭen.
”Mi amus vin! Neniam mi farus maljustaĵon al vi! Mi amus
vin! Mi volus fuĝi kun vi al la maro!”
Sed ŝi nur ridis kaj rapidis, rapidis antaŭen.
1912
(Vuk Echtner)
375
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Fráña Ôrámek
(1877-)
Reprezentanto de la plej pura kaj konsekvenca impresionismo en roman-verkado. Naskiĝinte en malgranda urbo de suda Bohemio li vivas daŭre en Praha, sed por tiam konservis en si la ebrieton per la dolĉa kamparo. ”Lia luma kaj neelĉerpeble imagema impresionismo venkas ĉie, kie epidermo, nervoj, sensoj reakcias je la senpera atako de la perceptoj de l’ ekstera mondo; kie juna estaĵo en dolĉa kaj nerespondeca ekstazo dediĉas sin al la nerifuzebla voko de sento, sekso, fantazio kaj aventuro; kie la spirito dissolviĝas en animaleco kaj la *realo en la koloraj vaporoj de plezurplenaj imagaĵoj.” (Arne Novák). *
ROMPEBLA FELIĉO
La sumo brilis, ĉe mia flanko iris virino kaj estis bela: ŝi es
tis mia edzino kaj tio estis la oka tago post nia edziĝo kaj
el tiuj ok tagoj tiu ĉi estis la plej bela. Mi ne scias, kiel tio okazis, ke nur tiutage malfermiĝis miaj okuloj kaj mi vidis mian
tutan grandan feliĉon, mia vivo kuŝis antaŭ mi ŝanĝita kaj
mia sango estis nova kaj pura. En la stratoj estis multaj ho-
moj, multe pli ol iam ajn, sed eble tio nur ŝajnis al mi. Kelk-
momente preterflugis nin tramo kiel ia bela ŝtormo; tio taŭge
respondis al mia humoro kaj mia koro pafadis en tiun mu-
ĝadon kiel pistolo. Ni marŝis tra lokoj plenaj de suna brilo,
kiel tra ora sablo kaj mi ne plu memoras, pri kio ni parolis; tio estis nur etaj aludoj, ŝaŭmo de l’ koroj, per kiu ni ŝerce sur-376
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
ŝprucis unu la alian. Sed mi memoras, ke kontraŭ ni veturis
gigo trenata de blanka ĉevalo.
”Rigardu, kiel blanka…” diris Marta kaj ŝia voĉo tuŝis mian
vizaĝon kiel branĉeto jasmena. Sammomente malfermiĝis
mia koro, la blanka ĉevalo baŭmiĝis kaj traveturis mian koron
kiel triumf-arkon. ĉio finiĝis eminente, kaj kiam poste mi klo-
podis konvinki Martan, ke io tia efektive okazis, ŝi faris ridin-
de kompateman mienon kaj per fingro frapis signifplene sur
la frunton.
Kiom mi sentis tiutage esti viro! Komprenu min, mia vireco
subite havis ian novan, honoran kaj fruktoportan sencon. En
mia koro iu verve moviĝis kaj io sonoris tie kiel bona meta-
lo. Kaj forton mi havis. Ni iris sur la kajo kaj tiam mi deziris, ke iu ĉimomente falu en la akvon; mi estus saltinta post li kaj
elakriginta lin per la dentoj. Kaj, pensante pri tio, mi eligis
strangan sonon el inter la dentoj firme kunpremitaj. Marta
alrigardis min demande. Kaj mi kapjesis. ŝi demandis per la
okuloj, mi kapjesis, tiel proksime unu ĉe la alia estis niaj ko-
roj.
Kaj poste ni estis revenantaj hejmen. Marta subite ŝajnis
esti tre laca kaj apogis sin peze je mi; sed mi komprenis tion,
mi estis feliĉa, mi rememoris ion belegan, kio povus iam okazi
kaj mi estis eĉ pli feliĉa. De sur iu turo falis sur nin liutaj batoj de horloĝo sonoranta kaj tiam ni haltis; ni rigardis supren
kaj lasis flui tiujn sonojn sur niaj vizaĝoj kiel kelkajn pluv-
gutojn el malfermita, sonoranta ĉielo.
Sed hejme mi iom ektimis. Ni enpaŝis la ĉambron kaj Mar-
ta, eĉ ne demetinte la ĉapelon, peze sidiĝis sur unu el la seĝoj.
ŝi havis okulojn fermitajn kaj estis tre pala, mi ektimis, ke ŝi
svenos ĉe mi. Sed jen ŝi ĵam malfermis la okulojn kaj mont-
377
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
ris al mi sian feliĉon dronantan en larmoj; nenio malbona, ŝi
estis nur feliĉa. Mi vidis tion kaj mi faris, kion sub tiuj kon-
diĉoj nur estis eble fari; mi ekfrenezis. Mi murmuris konfu-
zajn vortojn, kiuj marŝis surkape, sed mia koro estis dum tio
serioza, mia koro kuris dum tio plej seriozan ĵuron.
Nia vespermanĝo ŝanĝiĝis en freneze gajan bataleton kaj
post la vespermanĝo mi ne plu regis min. Mi subite eksaltis
kaj kure prenis jakon kaj ĉapelon. Marta demandis surprizi-
te, sed ne ricevis respondon; mi surmetis sole misterplenan
mienon kaj sendis al ŝi de ĉe la pordo kison.
Post kelkaj momentoj mi staris en delikataĵejo. ”Du bote-
lojn da mosela!” Kaj dum oni pakis la vinon, mi elprenis hor-
loĝeton kaj rigardis senpacience la flugantan sekundmontri-
lon. Marta atendas, Marta atendas, flustris haste mia tuta in-
terno. Fine mi firmtenis la botelojn en la brakoj kaj rapidis
eksteren. Kaj jen subite mi staris antaŭ obstaklo. ”ĉu tio es-
tas efektive vi?” diris tiu obstaklo. ¯i diris tion per voĉo, kiu estis al mi tre bone konata kaj tio estis la unuan fojon, ke tiu
voĉo falis kiel ŝnurkaptilo ĉirkaŭ mian kolon, ĉar la virino, kiu jen staris antaŭ mi, neniam estis malbona al mi, kelkajn se-majnojn de mia juneco mi metis en ŝiajn manojn kaj neniam
mi bedaŭris tion; ŝi havis koron dancantan, nudpiedan kaj
preteriris mian vivon facile, kvazaŭ ŝi estus preterdancinta.
Kaj nun ŝi staris jen antaŭ mi, vidis verŝajne mian ektimon kaj
ekridis:
”Sed ne, ne … Peĉjo :…tamen ne … ĉu mi do estas timigi-
lo?” kaj aldonis pli mallaŭte: ”Peĉjo edziĝinta …”
Mi levis la okulojn nun kaj ekvidis ŝin; ŝi certe havis ĉiam
ankoraŭ koron dancantan kaj nudpiedan. Mi vidis ŝin, sed
pensis pri Marta, kaj se mi volis tiumomente ion diri, tio es-
378
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
tis nur pri Marta; ke Marta atendas, ke por mi ekzistas nenio
alia krom Marta; ion tian.
Sed anstataŭ tion mi aŭdis mian voĉon kaj mia voĉo estis
neordinare ridinda:
”Bonvenon en Praha, Ida …” mi diris.
”Peĉjo, Peĉjo … !” ŝi balancis la kapon kaj ridis.
Tramo preterveturis, faris krak! krak! kaj poste ĝi nur zu-
mis kiel granda metala skarabo. Lumisto paŝis tra la strato kaj
metis sur la kandelabrojn helajn ĉapetojn. Mi diras ”helajn
ĉapetojn”, ĉar tiel mi vidis ĝin kaj ĉe tio mi pensis pri Marta;
mi pensis, ke tio eble plaĉus al ŝi. Aŭskultu nun, Marta, mi
diros al vi ion belan …
Mi levis la kapon, ekvidis Idan kaj ekmiregis.
”Ida?” mi diris kvazaŭ mi estus nur nun rimarkinta ŝin. Ne,
jam antaŭe mi vidis ŝin, sed mi tute forgesis ŝin por kelkaj
sekundoj, tiom mi tiutage apartenis al Marta. Kaj nun mi pre-
skaŭ ekhontis, ke mi kapablas stari kaj konduti malbele al Ida,
kiu neniam estis malbona al mi.
”Ne koleru, Ida … vi ja scias, mi ofte estis tia, kvazaŭ fal-
inta de l’ ĉielo …” mi diris.
”Ne, ne, vi ne estadis …”<ŝi kapneis kaj rigardis min atente
per duonfermitaj okuloj. Poste ŝi ekmordis la malsupran li-
pon.
”Ni ne startu,” ŝi diris. Kaj ni iris.
Kaj kiam mi ĉe ŝia flanko faris kelkajn paŝojn, mia tuta fe-
liĉo subite ekstaris denove antaŭ miaj okuloj. Ankaŭ Ida nun
apartenis al ĉio ĉi, mi renkontis ŝin hazarde, kiam venis mia
granda tago, eĉ tio havis sian apartan belan sencon. Kaj spi-
rite mi babilis kun Marta: Do, vidu, Manjo, tio ĉi estas Ida,
379
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Koro dancanta kaj nudpieda. ŝi nur preteriris, por ke ŝi vidu
nian grandan feliĉon. Bona ŝi, ĉu?
Kaj tiam Ida deflanke rigardis min kaj en ŝia vizaĝo ludis
rido kiel venteto en florbedo.
”ĉu tre feliĉa?”
Mi nur kapjesis. ”Kaj vi?”
ŝi elspiris antaŭ sin mallongan rideton kiel malgrandan
arĝentan ondon, kiu portas kison al la alia bordo. ”Mi? Vi
scias ja. Knabojn mi ankoraŭ ĉiam amas … Kaj tiom longe,
kiom la knaboj volos min … Mi alvenis antaŭ du tagoj el Vie-
no. Sed baldaŭ denove mi forveturos …”
”Kien?”<<
”Eble al Parizo, mi ankoraŭ ne scias …”
Kaj tiel ni iris kaj babilis. Poste ĉe iu domo Ida haltis. Tie
ĉi mi loĝas, ŝi diris; ini invitus vin, sed tion fari mi nun ne plu povas … ŝi aldonis ridante. Kio? Tia filistro ŝi konsideras min?
Kaj tiel bagatele ŝi pensas pri Marta? Mi estis tuj decidiĝinta,
mi iros kun ŝi. ŝi provis malhelpi min, sed vane. Freneza fe-
liĉo eksieĝis min; mi kuregis; mi povis atingi la promesitan
teron, aŭ rompi la nukon: kompreneble, tiumomente mi vi-
dis nur la promesitan teron.
Supre en la ĉambro mi etendis al Ida ambaŭ manojn. ”Mi
dankas vin, Ida, mi dankas … ” mi diris kaj mia voĉo estis
plena de dankemo.
ŝi balancis la kapon kaj ridis. ”Pro kio?”
”Senkaŭze. Mi dankas, mi dankas. Mi emas danki vin, la
tutan mondon mi emas danki …
Stranga rideto flirtis ĉirkaŭ ŝiaj lipoj. ”Ho, kun vi estas mal-
bone … !” ŝi diris.
Estis kompreneble nur ŝerco, kion ŝi nun diris kaj mi ne
380
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
pensis plu pri tio. Mi sidis poste eit apogseĝo kontraŭ ŝi kaj
devis por momento fermi la okulojn. Koro dancanta kaj nud-
pieda, mi pensis. Kaj erarvaga! Neniam ĝi enhaveniĝos kiel
mi … neniam ĝi havos sian grandan tagon … Ida ekridis kaj
mi malfermis la okulojn.
”Nun vi enpense bedaŭris min, ĉu?” ŝi diris. Mi embara-
siĝis, mi volis ion diri, sed ŝi ridis; ŝiaj okuloj rigardis min
moke kaj indulge. Poste ŝi ĉesis ridi kaj, kovris per mano la
okulojn, kvazaŭ ŝi ekmeditus.
”Vi, Peĉjo…” ŝi diris mallaŭte.
”Nu?”
ŝi ankoraŭ ĉiam kovris la okulojn per mano kaj ŝajnis he-
ziti. Sed subite ŝi balancis la kapon kaj stariĝis.
”Ne, nenion..,” ŝi diris. Mi sole volis doni al vi ian konsilon;
komika ideo, ĉu?… Kaj krome, nenia helpo, vi devas jam iri…
Mi vestos min, mi volas viziti teatron…”
Do, mi iris. Malsupre, sub lanterno mi rigardis poŝhorlo-
ĝon; entute mi eĉ ne estis multe deteninta min. Kaj se mi jam
iom detenis min, mi ja intencis kompensi tion. Spiregante kaj
feliĉa mi aperis post momento antaŭ Marta; ŝi vidis la bote-
lojn en miaj brakoj kaj ekdancis tra la ĉambro.
”Ho, kiel vi antaŭ momento malaperis, kiel elpafita!” ŝi
diris poste kaj ridis. Eĉ ŝerci ŝi ekemis. ”Ja mi pensis vere, ke vi forkuris de mi al iu el viaj malnovaj amoj…” Je tio mi faris
tion, kion estus farinta ĉiu prudenta viro; ankaŭ mi respon-
dis
per ŝerco… Ve, mi ne faris tion. Mi estis tro feliĉa kaj
forgesis porti mian feliĉon tro singarde kiel pokalon plenigi-
tan ĝis la rando.
Mi rakontis al Marta, kiel mi renkontis Idan. Mi ne faris
mienon de pekinto rakontante, ĉar ne estis peko en mia kon-
381
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
scienco. Kaj mi eĉ memoras, ke rakontante pri Ida, mi kantis
himnon pri Marta.
Kaj tiam mi rimarkis ŝian vizaĝon. ŝiaj okuloj elkriis ian
teruran miregon kaj poste ili ŝajnis ŝuti cindron, dum ŝi tute
blankiĝis; kaj tiu blanko ŝajnis kreski kaj grandiĝis antaŭ miaj
okuloj je ia terura, blanka muro, malantaŭ kiun mi neniam
plu paŝos. Mi etendis al ŝi la brakojn, sed tiam ŝi nenature
rektiĝis kaj komencis terure plorsingulti.
Kion diri pli?
La du, tri horoj de tiu vespero, dum kiuj Marta alternis en
histeria plorado kun kalumnioj akraj, maljustaj, en nesilenti-
gebla riproĉado per kelkaj kaj ĉiam la samaj vortoj kun muta
vagado de elorbigitaj grandaj okuloj — la du, tri horoj de tiu
vespero, dum kiuj mi alternis en arda konfesado kaj minaca-
do, petado kaj malbenado, rampado sur genuoj kaj furioza-
do, tuj horoj sufiĉis por ke ili ĵetu nian amon al niaj piedoj,
trapikitan per mil pikoj …
Kaj post kelkaj tagoj mi iris al Ida. Ankoraŭ dufoje mi es-
tis poste ĉe ĝi. Kaj kiam mi iris tien la trian fojon, ŝia pordo
estis fermita. ŝi estis forveturinta. Mi komprenis tion. En tra-
gikomedio por ŝi ne estis rolo …
1912
(Vuk Echtner)
382
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Frantiôek Langer*
(1882-)
Komencis per prozaĵoj kun temoj amaj kaj erotikaj vidigantaj tuj ĉe la *komenco talenton epikan. En Sibirio, kie li servis en ĉe˛oslovakaj legioj, maturiĝis lia talento kaj li verkis kelkajn novelojn el tiama militista vivo. Nun li havas plej grandajn sukcesojn en dramoj kaj komedioj. Kelkaj estas ofte ludataj, ankaŭ ekster la limoj de la respubliko. *
— Novelo supre presita estas el libro ”Ora Venuso”. Rakontas en ĝi *ano de soldata trupo de iu mezepoka kondotiero. *
MALSATO
Ni staris en densaj vicoj atendante atakon, kuntuŝe unu
apud la alia tiel, ke eĉ la nukoj de la ĉevaloj sin frotis.
Lanco firme en mano kaj spasme tenata, ĝis la mano doloris.
Antaŭen ni ĉiuj rigardis sen ektremo, rigidiĝintaj, senpensaj
kaj ŝtonaj. La ĉevaloj eĉ ne ekhenis, nur pli firme ili enigis la hufojn en la molan argilon.
Kaj al ni atake kuris en ritma galopo longa falango de ka-
valerianoj peze vestitaj kaj post ĝi denove alia kaj alia en rek-
taj linioj. Lancojn ili tenis direktitajn kontraŭ ni kiel ni kon-
traŭ ili, kaj ties pintoj kvazaŭ jam eniĝis en nin. Mi vidis vi-
ron, kiu kuregis al mi. La ĉevaloj flugis al ni pli rapide ol hi-
rundoj, la homoj sur ili sidantaj kreskis pli kaj pli ĝis gigan-
teco — kaj subite je du aŭ tri paŝoj antaŭ ni — tio estis, kva-
zaŭ arĝenta kordo trostreĉita rompiĝus — ili kiel akvofalo
ekruliĝis al ni.
Poste ekkrako de lanco, kiu rompiĝas, falo al tero, ĉevala
383
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
hufo ektintinta je metalgarnaĵo de kasko, kiu estis frakasata,
nova frapo en tempion, kaj poste fino de ĉio … ĉio …
El la taĉmentoj komandata de kvin bandestroj restis iom
da vunditoj kaj amasoj da kadavroj.
Tio estis fino, terura fino. Sed antaŭ kelka tempo, pli frue,
tio estis ankoraŭ pli terura.
Tio estas en tempo, kiam ni ĉiuj malsatis, pli malbone ol
hundoj. La sango bolis en ni pro malsato kaj niaj pupiloj es-
tis plilarĝigitaj, kvazaŭ ni estus trinkintaj venenon. Ni malsa-
tis ne al manĝajo — ho, tute ne, la duko ja sendadis al ni de
tempo al tempo kun la salajro beletan brutaron — sed al vi-
rinoj ni malsatis. Jam la kvinan monaton ni elrabadis la regi-
onojn de ribelemaj urboj; ĉie estis jam dezerto kaj la kampa-
raj loĝantoj estis lokitaj en urboj bone riparitaj, nevenkeblaj
por kavaleriaj trupoj. Kiam ni rajdis sub iliaj remparoj, ni vi-
dis virinojn kiel vizion el alia mondo, rigardantajn al ni de sur la pinaklo.
Ofte nin ekprenis la dezirego invadi najbaran teritorion,
kie virinoj nenion antaŭsupozantaj vespere venadis kun ba-
releto sur kapo al fontoj por ĉerpi akvon, sed tia ago estus
kaŭzinta sangan malutilon al la afero de la sinjoro duko kaj
al la nia. Nu, iru plue laŭlonge de remparoj de blankaj urboj!
Unufoje ni sukcesis ordoni kontribucion. Brilegan pagon:
bovojn kaj virinojn. La unua kondiĉo estis: Ke ĉiuj hetajroj
eliru el la urbo al ni, kaj kvin virginoj al niaj estroj. Ili venis ĉiuj, la publikulinoj kaj la virginoj, blanke vestitaj, ĉirkaŭprenante sin je kolo kiel fratinoj. Kvin plorantaj virginoj enpaŝis
en la tendojn de niaj ĉefoj. Ho, kia nokto estis tiam! Sed en ĝia mallumo la loĝantoj de la urbo faris atakeliron kaj ni forku-384
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
radis kiel lacpeletaj lupoj. Sed antaŭ ol ni salte eksidis sur la ĉevaloj, ni murdis la virinojn, kiujn ni havis en brakoj.
Kaj plue, plue, kiel lupoj sen kuŝejo, tra fruktodonaj regi-
onoj, kiujn ni piedpremis tiel, ke ili similis ŝoseojn, denove al iu urbo, kies oraj tegmentoj superstaris el blanka girlando de
muroj. Sur ili staris la neakireblaj virinoj.
Mi vidis en tiu tempo kapitanojn mordantajn de malsato
la ekstremaĵojn de siaj lipharoj; iufoje ili enigis al la ĉevaloj spronojn en la ingvenojn, ĝis sango elfluis, devigante tiel ilin
al freneza galopo; alifoje ili sidiĝis antaŭ tendoj kaj trinkadis dum lutaj tagoj kaj noktoj, ĝis ili falis sur la teron kiel mortaj.
Ne alimaniere fartis ni, soldatoj. Ni ekaplodadis kiel pul-
va mino pro ĉia bagatelo. En la tendaro okazadis interbatiĝoj,
dum kiuj fluis sango, kiam la plej bonaj amikoj sin frapis per
sabroj tiom longe, ĝis unu el ili falis sur la teron surverŝita de sango aŭ de elfluanta cerbo. ŝaŭmo fluis de iliaj buŝangule-toj. Mi ridis, kiel ili vipis kaptitan kamparanon, kiu sin tro
defendis, ĝia la karno defalis de lia dorso. Mi vidis. .. Ho, tio estis terura!
ĉu helpis nin la salajro akurate sendata de la sinjoro duko?
Kaj niaj arĝentaj moneroj en saketoj, ĉu ili ne tintis senutile?
Poste venis la printempo.
Mi rememoris pri niaj blankaj virinoj. Iliaj orecindrokoloraj
haroj briletadis en miaj sonĝoj ie sub la suno, kaj estis mo-
mentoj, kiam mi ekvidis ilin starantaj antaŭ mi je maneten-
do.
Je manetendo iliaj rozkoloraj 1ipoj kaj okuloj grize-bluaj
kun oraj haroj!
Niaj blankaj virinoj… Mia kapo brulis kaj la lipoj krevadis
kiel pro soifo al kisoj.
385
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Estis printempo.
Sed mi piedpremis la florojn, kiuj elkreskadis en la herbo.
ĉiu el ili bruligis min en la okulo kvazaŭ ardaĵo.
Ni ne toleris blankajn florojn. Iufoje ni marŝante alvenis al
la bordo de lago blua kiel ĉielo. Sur la bordoj kreskis arboj
tute blankaj. Ni alvenis tien vespere, kaj en luna 1umo ŝajnis,
ke blanka neĝo kovras ĉiun branĉon. Kaj tamen tio estis flo-
roj, blankaj floroj. Tuj ni faligis ĉiujn arbojn, piedpremis la
blankajn florojn, el la branĉoj faris amasojn, kiuj brulis dum
tiu printempa nokto. La floroj kuŝantaj sur la tero estis kuŝ-
pajlaĵo por niaj ĉevaloj.
Ni havis unu solan pasion: volupton al detruado. Tra la
regiono ni flugadis kiel akcipitroj. Hodiaŭ ĉi tie, morgaŭ ali-
loke, de la remparoj de unu urbo al alia. Almenaŭ ni bruligis
la malplenajn vilaĝojn kaj antaŭurbojn. Jam el malproksimo
nin bonvenigis terurita muziko de sonoriloj sonantaj alar-
mon. Sed la blankaj ribelemaj urboj rezistis.
Malantaŭ ni estis dezerto, antaŭ ni terurego.
Sed nenie ĉirkaŭ ni estis virino. Nian tutan salajron ni
estus, enŝutintaj al ili en la sinon, se ili estus alvenintaj. La regiono sen ili estis duoble dezerta.
Iufoje vespere, la trumpetistoj ektrumpetis en malprofun-
da valo, ke ni ripozu. La gardantoj staris ĉirkaŭe; kelkloke sub
kaldroneto ekflamis fajro. Sed ni ne bezonis fajron, la nokto
estis varmeta, luma kiel mateno. Estis ja printempo. Mi ne
desaltis de la ĉevalo, mi ne pensis pri dormo, nur pri virinoj
mi sonĝis, belaj, rozolipaj. Tial la tutan tagon mia koro batis
kaj mia spiro ardis en la gorĝo.
Mi liberlasis la bridon al la ĉevalo kaj lasis min porti kien
ĝi volis. ¯i iris per nerapida paŝo, kaj mi eĉ ne rimarkis la
386
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
direkton; fine ĝi tremetigis la haŭton sur la kolo kaj turnis
sian kapon al mi. Mi ekrigardis ĉirkaŭen. Grupo de arboj, sub
ĝi io hela, kabano …
Mi desaltas el la selo, ligas la ĉevalon al trunko de arbo kaj
frapas al la pordo. Ripete mi ekfrapis, sed ne tro; mi ne havis
forton. Kiam neniu respondadis, mi apogis min kontraŭ ĝi. ¯i
cedis kaj mi eniris. Malpleno, dezerto. Verŝajne ĉiuj forkuris.
La fajrejo estis longe jam estingiĝinta; sur ĝia rando kuŝis
duonbruligita keno kaj fajroŝtono kun tindro. Mi ekfajrigis
kaj la lumo lumigis la dezertajn angulojn de la ĉambro. En la
fono estis ankoraŭ unu pordo, mi eniris tra ĝi kaj —
En la lumo de finbrulanta keno, jen lito kaj sur ĝi dorman-
ta virino … knabino … Brunaj malhelaj haroj ruĝege ekbrile-
tis kaj oni ekvidis blankan brakon. Poste la keno eksiblis kaj
estingiĝis.
Sed en la ĉambro ne estis tute mallume. Fenestro super la
lito enlasis malfortan noktan lumon, kiu kiel aera vualo ple-
nigis la tutan spacon; en blanka dvonlumo mi vidis, ke ŝi es-
tas bela.
En la unua momento mi volis krii pro ĝojo, kiel vulturo
trovinta kaptaĵon. Sed eĉ vorto ne transiris miajn lipojn. Poste
mi sentis senliman ĝojon, ke ŝin trovis mi. Mi kaj neniu alia.
Se nur scius tion miaj kamaradoj! Mi murdos ĉiun, kiu ku-
raĝos enpaŝi ĉi tien. ŝi estas mia.
Mallaŭte, mallaŭte … Mi sentis timon kiel antaŭ io sank-
ta. Virino … Tiel proksime! Mi volis fali surgenue kaj danki
iun. Kaj ŝajnas al mi, ke mi…dankis Dion …
Mallaŭte, mallaŭte…Virino! Tie ŝi kuŝis kaj miaj lipoj soi-
fis al kisoj, ili estis krevintaj pro soifo. Sed ŝi kuŝis tiel konfi-387
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
deme, ke mi ne kuraĝis ŝin veki. Mi ŝin ne vekos, ĝis ŝi mem
vekiĝos —
Mi alproksimigadis la momenton de feliĉo — kaj tamen
malsatis al amo. Sed kiel nesatigita mi malproksimigadis por
pli granda volupto la momenton de regalo, kiu ne maltrafos
min. Nur kiam ŝi. .vekiĝos … ŝi dormas tiom konfideme kaj
senbrue, ke oni ne aŭdas eĉ spiron.
ŝarĝo de feliĉo falis sur min kaj mi havis la brakojn kaj kru-
rojn kiel ligitajn. Eĉ la spiron, se mi povus, mi estus mutiginta en ŝia proksimo.
Ekstere kantis birdo, kaj nokta odoro de herboj eniris en la
ĉambron tra la malfermita fenestro. Unu aŭ dufoje mia ĉevalo
ekhenis.
Mi revis starante, febre revis pri ia sovaĝa paradizo plen-
kovrita de dornaro kaj de blankaj rozoj, sed senĉese mi veki-
ĝadis el la revo kaj ripetis al mi: ”Jen, ĉi tie estas virino”, tiel ke mi ne sciis, kio estas revo kaj kio realo.
Senmove mi staras kaj la nokto daŭras jam eternon. Kva-
zaŭ ĝi ne volus ĉesi. Foriri ĝi ne volas kaj pasas malrapide,
preskaŭ nerimarkeble.
Fine! Oriente — la fenestro direktiĝis al oriento — ekroziĝis
la horizonto, aroj de birdoj vekiĝis kaj ie grilo ekĉirpis. Pos-
te strio da ĉielo blankiĝis kaj ekestis lumo. El malproksimo
ekaŭdeblis trumpetado; jen, niaj trumpetistoj en la tendaro
kunvokas al formarŝo. Ankaŭ mi tute vekiĝis.
ŝi dormis. Belan kapon, malgrandan, infanan, girlanditan
de malhele oraj haroj ŝi havis, metitan sur la blanka brako.
Kaj la kunpremitaj lipoj estis ete rozkoloraj kiel floro.
Jam baldaŭ! Post momento eklumos la suno kaj vekos ŝin,
ĉar la lumo falas sur ŝian vangon. Kaj poste …
388
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Venos la momento de regalo, sed mi ne konas kantojn,
kiujn mi kantus al ŝi, kaj mi ne konas vortojn, kiujn mi dirus
al ŝi. La suno lumos kaj kiel floro en suna lumo floros miaj
kisoj.
Ekstere kantis birdo — ĉar estis printempo — ĉirpis griloj
kaj la ĉielo ardis ĉe la horizonto. Kaj nun: Suno! Suno! ¯ia
malgranda rando, kiel faceto de ringo. Suno! Ora kiel bordero
de flamo.
¯i kisis la dormantinon sur la haroj, buŝo kaj blanka de-
vualita brako — kaj ŝi dormis, sonĝis — pri kio ŝi sonĝis? ŝia
vizaĝo estis enigma, mi ne divenis, pri kio ŝi sonĝas. Ne plu
mi komprenis la virinon.
Nun mi atendis, ke la fluego de lumo ŝin vekos. Ne, ĝi ne
vekis ŝin.
En tiu momento enflugis tra la fenestro du muŝoj, grandaj,
nigraj. Ili zumis kaj dufoje ĉirkaŭflugis la kapon de la knabi-
no. Ili vekos ŝin; mi etendis la manon por ilin forpeli. Sed an-
taŭ ol mi faris tion, ili ambaŭ sidiĝis sur la palpebro de fermi-
ta okulo. Nun ŝi vekiĝos! Ne, ŝi ne vekiĝis. ĉu ŝi ne sentis ilin?
La nigraj muŝoj rampis malrapide sur ŝia frunto kaj eksidis
sur la duonfermitaj lipoj — kaj la dormantino ne vekiĝis.
Mi alpaŝis pli proksimen, la muŝoj ektimigite forflugis ek-
steren, ien en la matenon. Mi timis scii … Sub la fingroj mi
eksentis la malvarman haŭton de la dormanta knabino. Mor-
ta.
La suno kisis ŝin per plej fajraj kisoj, estis printempo kaj mi
malsatis al virino. Kaj tiu, kaj tiu, kiu estis preparonta al mi
regalon, estis morta. Griloj, birdoj, suno!
La ĉevalo ekhenis ekstere. ŝi estis bela, kaj mi tremis pro
teruro. Sed la dormantino estis efektive bela.
389
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Kiam mi estis elirinta eksteren, mi ne sentis plu malsaton.
Sed mia kapo kvazaŭ estus kuntirita per ŝtalaj ringegoj. Mi
eksidis en selon kaj rajdis ĝis la senarbejo, kie la niaj estis
bivakantaj, kaj laŭ iliaj postsignoj post ili, ĝis mi atingis ilin.
Sed malsaton mi ne plu sentis.
1910
(Rudolf Fridrich)
390
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Hana Gregorová*
(1885-)
*Slovaka verkistino kaj feministino vivanta en Bratislava tre ŝatata. *
Organizas sukcese diversajn kulturajn entreprenojn. En pluraj siaj *verkoj ŝi redonas tre fidinde psikologion de virinoj el diversaj medioj. *
*ŝia stilo havas ĉarmon de virina delikateco. *
PATRINO
Hela, vintra nokto.
La luno lumigas montojn malproksimajn, blankajn de
neĝo, fermantajn la horizonton, majeste elstarantajn ĝis la
firmamento. La tuta naturo brilas en vintra, arĝentkolora ve-
sto. En tiu beleco estas plezure paroli pri la arto. Estas agra-
ble, ĉarme.
La harmonion de sentoj kaj pensoj neatendite interrompas
de malproksime sonanta, ĉiam pli laŭta ploro, ĝemplorado de
matura homo.
Spireganta virino kuras sur ŝoseo.
”Kio estas al vi? Kien vi kuras?”
”La edzo min batis, mi petas, savu min; se li min atingos,
li rompos al mi la ostojn.”
ŝi eĉ ne atendas respondon, kuras nur plue. Ekhaltas, ri-
gardas returnen: ”li drinkis” ŝi diras kaj denove kuras.
Ekster la urbo ŝi kaŭriĝis en fosaĵon, esperante ke la edzo
preterkuros, ne rimarkos ŝin.
391
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
”Vi frostiĝos, envenu.”
”Savu min, mi petas … sed mi jam devas kuri, ĉar li min tuj
kaptos.”
ŝi eksaltas el la fosaĵo, iom ŝi kuras, ekhaltas, ĉirkaŭrigar-
das.
Kaj la luno tiel trankvile, tiel belege lumas sur la vintran,
neĝkovritan regionon, tiel kviete ĝi ridetas, kvazaŭ ĝi estus
konvinkita, ke la vivo estas fabelo, ke ĉiuj homoj fartas bone…
La spireganta virino rigardis ĝin kaj timeme ŝi eniris la do-
mon de homoj al ŝi nekonataj, kiuj vokis ŝin, por ke ŝi var-
miĝu. Honteme ŝi eksidis sur seĝo apud malkovrita lito kun
blankaj kusenoj.
”Neniam plu mi revenos al li. ĉe li ne estas vivo, nur eter-
na timo. Mi perlaboros tiom, ke mi povu vivi, kvankam mi es-
tas malsanema, aŭ mi mortos pro malsato, sed al li neniam mi
revenos. Mia vivo estas al mi ja pli kara, ol liaj batoj kaj drinkemo.”
ŝi ekĝemis peze.
”La infanon mi havis ĉe la brusto kaj li, ne timante Dion,
batis min per bastono. Li ĝin elŝiris al mi, ĵetis en la lulilon
kvazaŭ ian … tia ĉarma infano, ne pro tio, ke mi estas patri-
no, sed kredu al mi, kiel anĝeleto.”
ŝi eksilentis. La esprimo de l’ doloro malaperis, ŝanĝiĝis en
esprimon de zorgemo. ŝi rigardas streĉe, kvazaŭ ŝi aŭskultus,
ĉu la infano ne ploras en la lulilo.
”ĉu li estas edzo? ĉu patro?” ŝi demandas post momento,
kvazaŭ el dormo.
”Ne pasas tago, ke li ne estus ebria kaj poste li batas nin,
infanojn — bedaŭrinduletojn, kaj min.”
”Kiom da infanoj vi havas?”
392
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
ŝi ektremis, timante de la demando.
”Kvar”, ŝi respondis konfuzite. La sento de zorgo pri la in-
fanoj komencis superi la propran doloron.
”Ili havas baptopatrinon en la vilaĝo”, ŝi diris kvazaŭ por
sia senkulpigo, ”ŝi ilin prizorgu.” ”Mi jam ne povas reveni al
li. Sufiĉis dek jaroj …”, per ia necerta, rompita voĉo ŝi paro-
las.
ŝi rigardas malproksimen. Oni vidas: ŝi pensas pri la infa-
noj kaj dume ŝi konsciiĝas pri sia malforteco, senpovo kon-
traŭ la sorto. ŝi ne kapablas defendi sin kontraŭ ĝi kaj neniu
en la mondo al ŝi helpos.
Kien ŝi foriros de la edzo? Servi? Elĉerpita? Antaŭtempe
maljuniĝinta? Kaj la infanoj? Tiujn turmenti ŝi ne permesos.
Kun larmoplenaj okuloj ŝi rigardas demande.
”Dio mia, Dio, kion mi faru? ĉu mi revenu al li, drinkemulo
— pro la infanoj? Mi prenos ilin kaj iros servi. Manjo jam an-
kaŭ helpos ion.”
ŝi serĉis eliron el la malespera situacio, sed samtempe ŝi
certe sentis, ke kun la infanoj oni ŝin ne dungos en servon.
”Ne ploru, panjo”, ŝajnis al ŝi, ke ŝi aŭdas la voĉon de Zu-
zanjo.
”Ho, infanoj miaj, infanoj, mi tamen revenos. Kiamaniere
mi vin forlasu?” ŝi pensis.
Eksilentis du virinoj. Unu feliĉa, riĉiganta sian vivon per
arto; la dua, elĉerpita de laboro, dolorplena. Ili strange rigar-
das
unu la alian.
Tiu feliĉa ĝenita per la fremda doloro en la trankvileco de
bonfarto, malrapide leviĝas, prenas kusenon de la lito, metas
ĝin
393
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
sur divanon.
”Kuŝiĝu”, ŝi diras kompateme, emocie.
Tiu alia rigardas konfuzite, kortuŝe.
”Kiamaniere mi kuŝiĝu, mi bedaŭrinda virino. Dio scias, ĉu
eble la malgranduleto ne ploras pro malsato? Kaj mi eĉ timas,
ke tiu…batos Zuzanjon.” Kaj en la dolorplenaj okuloj subite
ekradiis la radio de l’ amo al 1a infanoj kaj enportis varmon
en la tutan atmosferon.
”Mi tamen iros hejmen, mi petas, kaj ne koleru, pardonu.”
Kiel ombro ŝi eliria tra la pordo.
1912
(Vilma Kowariková)
394
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Jaroslav Durych
(1886-)
Tre ŝatata prozisto. Dekonvinka serĉanto de la Absoluto, kiun li kredas revelaciita en la doktrinaro de kalolika eklezio. En disputo inter la religiaj tradicioj reformacia kaj kontraŭreformacia, ambaŭ vivan-taj en nia nuntempa kultura vivo, li staras ĉe la partio kontraŭreformacia, kies pozicioj estas malpli firmaj laŭ la nombro de aŭtoritatuloj kaj laŭ resono en la popola opinio. Sub la baroka stilo de liaj prozo kaj versoj subestas la postmilita ekspresionismo kritikanta la ruini-
ĝantajn instituciojn sociajn kaj etikajn kaj pledanta por novaj aran-
ĝoj kolektivismaj sen ia ajn provo skizi almenaŭ la konturojn de la so-pirataj novaranĝoj. El tio rezultas apoteozo de malriĉeco, ekziliteco, *socia revoluciigado; sed samtempe ankaŭ intereso pri subkonscio, ple-zurado pri deformiĝinta realeco, sensa voluptemo ekstaza viziemo. *
Pasie li sopiras je savo per kristanaj amo, humileco, simpleco, kaj graco. La monogamio estas la sole ebla idealo de ama vivo; la pilgrimado de viro al la virino destinita al li laŭ la deeterna detemino estas ĉe li *plurfoje centra motivo por konstrui historiojn nuntempajn aŭ el epokoj pasintaj. *
TRI DUKATOJ
Jozefo Ôvestka post la morto de sia patro tuj transprenis la
elektroteknikan entreprenon, faris interkonsenton kun la
patrino pri la ĉambroj, kiujn li lasos al ŝi nur en neeviteblaj
okazoj kaj kiujn li lasos ekskluzive por si, kaj ili fiksis eĉ la horojn, kiam oni ne malhelpos nelongan interparolon. Li ek-siĝis el diversaj unuiĝoj kun bonfara karaktero, li klarigis ĝen-
395
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
tile al kelkaj amikaj familioj la multekostecon de sia tempo,
poste li superŝutis sin per amaso da laboro kaj baldaŭ mont-
ris, kiamaniere oni ŝparas monon kaj regas la entreprenon.
Iom da tempo li tagmanĝis samtempe kun la patrino ĉe la
tablo. Sed poste post la sufoka laceco de la antaŭtagmezaj
horoj li permesis al ŝi tagmanĝi ne atendante lin.
Proksimiĝis la aŭtuno kun pluvo kaj koto. Iun tagon en la
grizan, malafablan korton enveturis unuaklasa nova aŭtomo-
bilo brilante per sendifekta poluraĵo kaj puraj vitroj. La juna
mastro
subite komencis elveturadi. Li portis vestojn, el kiuj oni po-
vis bone diveni lian havaĵon. Iun tagon li vizitis la bankon kaj
igis montri al si dukatajn monerojn. Li elektadis tre zorge,
kvazaŭ ili havus diversan valoron. Poste li enpaŝis la aŭtomo-
bilon kaj veturigis sin sur lokojn, kie estas, eĉ dum tago, mi-
zero kaj mallumo.
La maŝino spiregis kaj kuregis supren sur abruptan kru-
taĵon. La koto ŝprucadis sur la fenestrojn, akvo plaŭdis sub la
gumaj radringoj. ĉe la angulo de du abomenaj stratoj antaŭ
enirejo en antaŭurban gastejon la veturilo haltis kaj Jozefo
Ôvestka elpaŝis. Gastejmastro kun malpura velura ĉapeto jam
ridetis el la vitra pordo. La veturilo veturis plu tra la strato por povi sin turni, Jozefo Svestka haltis sur la trotuaro, viŝadis
sian oran nazumon, kiun li ne bezonis, kaj rigardis la longan
vicon de laboristoj, laboristinoj kaj infanoj irantaj tagmanĝi.
Oni aŭdis tagmezan sonoradon, ĝemon, tondron kaj muĝon
de fajfiloj kaj tuboj, bruadon de vagonaroj, tintadon de peze
ŝarĝitaj veturiloj, zumadon kaj muĝadon de elektra tramo kaj
de ĉiuj tiuj aĵoj, kiuj ridinde kuregas tra urbaj stratoj kaj trans-veturas tion, kio ekvagos sub iliajn piedojn. Aroj de paliĝintaj
396
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
homoj nigrigis la trotuarojn, kvazaŭ ili estus ricevintaj for-
permeson el tomboj, por mordi en siaj malriĉaj loĝejoj la
amariĝintajn restaĵojn de mizera vespermanĝo. Iris tie ĉi vi-
roj kaj virinoj kun tornistroj kaj kruĉoj, patrinoj kaj infanoj,
kvazaŭ vekitaj el sonĝo, serioze, neniu ridis; sole la infanoj
ridis, sed tiuj ankoraŭ sciis pri nenio. ŝajnis, ke la amariĝanta pano kaj la fermentantaj restaĵoj de supo kaj kafo mokas ilin,
ke iu ilin trompas per mizera nutraĵo, kiel oni trompas mal-
dikajn ĉevalojn dum mizer-epoko per verde kolorigita ba-
laaĵo. Eĉ la vestoj de tiuj ĉi malriĉaj homoj estis sole iaspeca
groteska fantasmagorio, kiu ne povas kaŝi la mizeron de kor-
po kaj animo, kiel papermaskoj dum la plej simplista masko-
balo. Eĉ tiu laboro, pri kiu atestis iliaj kaloj kaj sulkiĝintaj, nigriĝintaj vangoj kaj kavaj okuloj malbonodoris pro la fumo
de abomene ridindaj laborejoj, kie oni el koto fabrikas koton
kaj el balaaĵo balaaĵon. ĉion ĉi ekvidis Jozefo Ôvestka en unu-
sola momento, ankaŭ tiujn homojn, ankaŭ la gastejmastron,
kiu aspektis sur la vitro kvazaŭ presita el multkoloraj trans-
glueblaj bildoj, kiajn vendas papervendistoj al malriĉaj infa-
noj po kvin por krejcero, kaj la figuron de la gastejmastro
sufiĉus forskrapi for de la vitro kaj forlavi per salivo kaj li
estus for; li vidis kiel turnas sin lia aŭtomobilo, kiu estis an-
kaŭ nur kompatinda ludilo el ladaj rompaĵoj poluritaj per
bot-ciro: kiel la preterirantoj rigardis antaŭe la aŭtomobilon,
poste lin, kaj komprenis, ke la aŭtomobilo apartenas al li. Kaj
en rapido li ekvidetis estaĵon venantan de supre, sed ties oku-
loj ne multe perfidis. Iris tri knabinoj, sed ne interparolis, ĉiu iris aparte. Ili estis eble skribistinoj aŭ vendistinoj el la kar-bovenda entrepreno, vestitaj kun duobla malriĉeco, kiu klo-
podas rimarkigi profesion diferencantan de la profesio de
397
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
taglaboristinoj per pli bona titolo kaj malpli bona salajro. El
iliaj okuloj oni legis, ke ili havas dudek ĝis tridek guldenojn
monate, hejme malsaton, ĉambron plenan de gefratoj, nepa-
gitan lupagon, ŝuldon ĉe la butikistino kaj en bretaro unusole
la odoron de malvarma kafo kaj de musoj. Tra la nesufiĉe ri-
paritaj truoj de malkaraj gantoj videblis la frosteco de la ma-
noj. La jupoj estis malnovaj, plurfoje rekudritaj. Kaj Jozefo
Ôvestka disbutonumis sian multekostan peltsurtuton, kiun li
aĉetis en la plej bona magazeno, tiel ke videblis la efektiva
foko kaj perfekta metieco, kaj elmetis el la poŝo ledan ujon;
tiam ŝajnis al li, kiom naŭza estas lia pelto, kiom ridinda la
fasono, kiom peza kaj abomena estas la brilanta tuboĉapelo
sur lia kranio kaj ke la ora nazumo sur la nazo estas kvazaŭ
okuloj de insekto naŭza kuranta en malpuraĵo. Pli bone estus
foæeti ĉion kaj kraĉi sur tion kaj tamen eble oni povus uzi la
fokan pelton por viŝi per ĝi la malsekajn kotplenajn piedojn
de la nudpieda vagulino, kiu ie malantaŭ la barilo ŝtelas kaj
almozpetas. Li foliumis en la fakoj de la monujo; ĝi estis tre
ŝtopita. Dume liaj okuloj leviĝis kaj renkontis la okulojn de la
knabino, kiu estis certe la plej mizera kaj la plej malsata. ŝiaj okuloj lin vidis. Ili estis mallumaj kaj la vizaĝo estis tiom pala, kvazaŭ oni estus ŝin reviviginta el sveno pro malsato, sed ne
satiginta. Ili rigardis lin kaj strangaj fajreroj ekbrulis en ili. ŝia vesto intencis esti pli bona ol la vesto de knabino portanta
surdorse sakon da karbo, sed mankeco ridis el ĝi tra la mal-
forte kunkudritaj ŝiraĵoj kaj neripareblaj makuloj. Singarde-
me ŝi iris, por ne perdi la malfermiĝantajn ŝuplandojn, por
eviti la krevon de io ajn en sia vesto, kiu konsistis el ĉiaj ripa-raĵoj kaj pecoj: hejme ne estis versimile eĉ peceto da kudro-
fadeno. ŝiaj okuloj jam ne rakontis pri la esperoj de simpla
398
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
knabino, kiam ŝi post mallonga semestro en komerca lerne-
jo ricevas la unuan postenon kun kelkaj guldenoj, el ŝiaj oku-
loj oni povis vidi, ke ŝi volonte rezignus pri ĉiuj revoj, kiuj jam delonge neniiĝis, se ŝi nur povus sur io sin ekteni, ien foriri.
ŝi ekvidis, kiel sinjoro pelt-vestita esploradis paketon de bankbiletoj, ŝi vidis lian aŭtomobilon kaj sentis, kiel ŝia vesto ŝin tranĉas per ĉiuj siaj kadukaj fadenoj, per kiuj ŝi riparadis
ĝin, en la korpon kaj en la koron. ŝi suspektis, ke tiuj obtuze
rigardantaj okuloj paŝtas sin kiel sovaĝaj bestoj kun akrigita
kaj artifika atento en ŝiaj okuloj kaj en ŝiaj pensoj.
Li alternigis dum momento, kiam ŝi povis fari preskaŭ kvin
paŝojn, la plej enigman kaj la plej mortan rigardon kun la ri-
gardo de tigra manĝemo, kiu ekbrilis dum unusola momen-
to kaj ne povis esti malatentata de ŝi. Eble ŝi estus ruĝiĝinta
pro doloro, se ŝi estus havinta pli da sango. Poste aperis la
moka esprimo de memscia supereco kaj malalta malĉasteco.
Kaj ree tio transflugis sur la vizaĝo kiel rebrilo de elsaltinta
flamo. Li tenis en la manoj pezan paketon de mono kaj li ĵe-
tus ĝin sub la piedojn de iu, por ke la homoj interbatiĝu pro
ĝi, sed al tiuj malriĉaj knabinoj li ne estus tion ĵetinta, ili rajtus sole rigardi, kiel la ceteraj interbatiĝas kaj frapas per pugnoj.
Kiam ŝi iris preter li, li enmetis la manojn en la poŝojn kaj
surprenis el la bunta vico de siaj senhonestaj aspektoj la plej
stultan kaj la plej lascivan: kvankam li ne estis malbela, kiu
vidis lin en tiu momento, devis supozi, ke liaj manoj estas
dikaj kaj grasaj, lia ventro ŝvelinta, la dentoj plombitaj per oro kaj la animo malnobla kiel animo de seksperisto. Li sentis
bone, ke la mizera, knabino vidis tiun ekspozicion de lia ani-
mo kaj ke ŝin en la koro bruldoloras terure kaj freneze io, kio
399
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
ne estas estingebla eĉ per memmortigo. Li restis ankoraŭ
tempeton staranta, por ke ŝi sentu post sia dorso ankoraŭ lian
proksimecon; li turnis la kapon post ŝi; ŝi ne retrorigardis, sed ŝi certe sentis, ke li ŝin rerigardas. Kiam li vidis, ke ŝi tiom
malproksimiĝis, ke ŝi jam ne aŭdos liajn paŝojn, kiam li iros
en gastejon al la diketa mastro, li butonumis sin kaj enpaŝis.
Neniu supozis, kio efektive okazis, kaj plej malmulte la gastej-
mastro, kvankam li staris en la pordo kaj atendis la gaston.
Jozefo Ôvestka manĝis laŭ la manĝokarto de kuirejo dua-
aŭ triaranga kaj trinkis bieron, ne pro gusto sed por ne ŝajni
tro rimarkinda.
Dume iris Lidia Smiôkova hejmen: Malrapide, ŝi povis ja
nenion malfruigi. ŝi povis resti en la karbovendejo, sed ne ĉiu
bezonis scii, ke ŝi ne havas hejme eĉ peceton da pano, nek ĉe
si heleron. Hejme, laŭ scio, estis terure, sed almenaŭ la pen-
soj povas sin dumvoje alkroĉi al io. Hodiaŭ ja estis por ŝi tago
de teruriga decido.
Hejme ŝi havis maljunan patron kaj maljunan patrinon.
Labori ili jam ne povis, almozpeti en la proksimo estis mal-
permesite al ili kaj en pli malproksimajn stratojn ili jam ne
sukcesis veni kaj Lidia jam la trian tagon dum ĉiu iro hejmen
timegis, ke ŝi trovos almenaŭ unu el ili morta pro malsato.
Estis la mezo de novembro. Jam en oktobro ŝi prenis sian
tutan salajron novembran kaj havis ankoraŭ ŝuldojn ĉe la ku-
nulinoj, lupagon ili ŝuldis kaj ili angoris la momenton, kiam
ili jam tamen estos elĵetitaj el la mizeraj truoj sur la straton.
Ili loĝis en dometo tie, kie la antaŭurbo jam finiĝas kaj kie
komenciĝas brikejoj, ŝtonfosejoj, kaj kie kelkaj sentaŭguloj
loĝas en teraj truoj. Ilia dometo estis kvazaŭ kungluita el koto, povis ĉiun tagon fali kaj eble sole tial ne kuraĝis ĝia posedan-400
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
to elmigrigi la familion Smíôek, por ke la komisiono ne igu la
dometon malkonstrui. Proksime estis konstruitaj kelkaj unu-
etaĝaj domoj, sed la lokon, kie estis konstruita tiu ĉi dometo,
neniu volis aĉeti. ŝi portadis hejmen dudek kvin guldenojn
monate, sed nun ŝi estis devigita preni antaŭpagojn kaj labori
dum monato sen salajro. La patro antaŭe disrompadis gru-
zon, la patrino almozpetadis kaj gajnadis kiel mizera poho-
ra servantino, sed nun ili jam ne povis kaj la salajro de ilia
filino jam ne sufiĉis por ŝuldoj kaj nutrado. La malsano kaj
morto de la lasta filo rabis al ili ĉion. Per obstina laboro kaj
multjara malsato ili rezistis kontraŭ la falo de sia familio dum
kelkaj jaroj. Ilia mortado daŭris jam longe. Ili ne havis rajton
je malriĉulejo kaj la mona subteno estis ofende ridinda. Ili
defendis sin kontraŭ memvola morto, kiu sin tion insiste en-
trudas, kaj ili preferis elekti multjaran morton pro malsato.
ŝi sciis, ke ŝia veno hejmen estas la unusola manĝaĵo por
tiuj ĉi maljunaj homoj. ĉiam ŝi iris volonte, sed hodiaŭ estis
amare al ŝi, ŝi estus volinta plori, ĝis kiam ŝi dispremos siajn
okulojn.
Sed pli akutaj ol ŝia malĝojo estis la novaj subitaj naŭzo kaj
timego, kiam ŝi nun ekvidis Jozefon Ôvestka. ŝajnis al ŝi, ke iu
ĵetas al ŝi ŝtonojn kaj kuras post ŝi tiel, ke la koto de sub liaj piedoj ŝprucas al ŝia kapo. Unuafoje ŝi ekvidis lin antaŭ kelkaj
semajnoj. Tiam estis mizero, sed tamen ŝi satmanĝis kaj es-
tis pli
gaja. Li estis vestita ne sintrude sed bone. Iliaj okuloj sin renkontis kaj ekbrilis. Poste ili reciproke retrorigardis kaj an-
koraŭ unufoje.
Poste ŝi vidis lin la duan fojon, ŝajnis al ŝi, ke li jam volas
401
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
alproksimiĝi, sed ŝi sentis malkonfidon, lia vesto ja povis diri
a ŝi, ke li, pro rendevuo kun ŝi, povus fariĝi minimume stran-
ga. Li venis la trian fojon, sed tiam liaj okuloj jam estis mal-
varme esploremaj kaj ŝi ilin evitis. Poste ŝi vidis lin plurfoje
denove, sed ŝi rimarkis, ke li strange aspektas, strange sin ves-
tas, strange rigardas, ĉiun tagon pli okulfrape kaj pli antipa-
tie. Poste li ekzamenadis ŝin ofende kaj moke, vestadis sin
pompe kaj afekte tiel, ke ŝi komparadis lin kun malbelaj aĵoj,
sed liaj okuloj estis daŭre post ŝi. Kaj hodiaŭ tiu timiga, abo-
mena rigardo, kiu ŝiris la kadukajn kunkudrojn de ŝia vesto
kaj mordis ŝin surkorpe! Tio okazis al ŝi hodiaŭ, kiam ŝi es-
tis prenonta kuraĝon por la plej granda doloro. Kvazaŭ tiu
rigardo urĝus ŝin por tio.
ŝi venis hejmen kaj provis rideti. Ordigadis en la ĉambre-
to, balais, aranĝis la randojn de flikitaj littukoj. La ĉambreto
estis malgrandeta, kun unu malalta fenestro, sen kurtenoj.La
forno estis malgaja, nur iom da cindro ili estis forgesintaj el
estintaj tagoj. Malantaŭ tiu ĉi ĉambro estis ankoraŭ malgran-
deta ejo kun fenestreto kiom manplato. Tie estis ŝia liteto
ŝanceliĝanta, fendiĝanta, kun malgranda kuseneto kaj maldi-
ka kovrilo, ĉar la plumkusenojn ili vendis jam antaŭlonge.
ŝrankon ili ne havis, sole dratan hokaron por vestoj kaj tiuj
ĉifonoj ne estis multaj. En malgranda eluzita kofreto ŝi havis
el sia iama dotaĵo iajn ridindajn restaĵetojn. La maljunuloj
dormis en la antaŭĉambro sur bretoj, la pajlo estis kovrita per
disŝiritaj sakoj. Malbonodoris tie ĉi argilo kaj museco. ŝi de-
metis la bluzon, ŝi timis disŝiri ĝin dum laboro, prenis balai-
lon en la malbone nutritajn manojn kaj penis ordigi, ion aran-
ĝi kaj ornami por sia terura edziĝnokto, nesciante ankoraŭ,
ĉu ŝi trovos fianĉon. La maljunuloj observis ŝin, sub la glacio
402
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
de iliaj okuloj pulsis senpove timego, kiu ne havis forton por
trarompi per ekkrio.
”Lidinjo, vi ne rajtas!” ekĝemis la maljunulo.
Sed en tiu ekkrio estis tiom da mizero, ke ŝi ne povis fari
alion ol daŭrigi sian laboron. ŝi traskuetis sian malriĉan ku-
seneton, la plumaro estis kunpremita, kaj ĉia tia detalo povis
havi signifon en ŝia sanga projekto. La maljunuloj ne kuraĝis
eĉ spiri pro surprizo antaŭ la giganta sortludo; jam kelkajn
tagojn ili estis malsatantaj kaj Lidinjo estis forta kaj juna, ŝi povis facile ilin forigi. Kiom helpas, ke ili ploris kaj timis, ke la patrino rajtas por infano suferi la plej grandan honton, sed
infano tion fari ne rajtas, se ĝi ne volas murdi ilin. Volonte ili forirus ien, kie ili povus kaŝi sin de la homoj kaj ĝisatendi la
certan morton, sed estis jam malfrue, ili preterlasis la mo-
menton, kiam la fortoj permesis ankoraŭ al ili fari kelkajn
paŝojn. Kiam ŝi komunikis al ili sian decidiĝon, ili ne kredis,
timis kredi kaj atendis miraklon aŭ ian neatenditan solvon.
Sed la fantoma momento proksimiĝis senhalte. ŝi konsolis
ilin, ke tio estas sole por mallonga tempo, kiam ŝi pli bonfar-
tos, estos pli bele, ŝi aĉetos al si novan veston, ili transloĝiĝos kaj ĉio falos suben kiel ŝtono en koto. Sed tia konsolo ilin
mordadis venene.
ŝi mem estis pereige ekscitita kaj klopodis kaŝi al siaj ge-
patroj sian eksciton, sed iliaj okuloj estus ŝin vidintaj tra de-
kobla muro. ŝi ja vidis plurajn knabinojn, kiuj iris gaje kaj la
duan tagon revenadis kun rido kaj provoka mieno, ĝojante je
tio, kio ree venos; sed ŝi ne komprenis. Eble tio tamen ne
estas tiom terura. Antaŭ sia decido ŝi havis multajn sendor-
majn noktojn kaj kapdolorojn, sed ŝi vidis la mizeron depost
sia juneco, kaj kiam ŝi revenadis tra la grizaj stratoj kun es-
403
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
tingiĝintaj domaj fenestroj, pensante pri vivo de knabinoj,
kiuj ĝojas kaj gajas, vokis al ŝi la mizero el anguloj: ”Do, kiam venos ankaŭ vi?”
Sed malfacila batalo, manko, malsanoj kaj mortado lerni-
gis ŝin pri malmoleco. Fantomoj sonĝaj flustris al ŝi pri miloj
de reloj sub viadukto, pri griza malhela rivero, sed ŝi ja havis
iam modestan kaj silentan revon pri malriĉa feliĉo kaj iam
brilis la vivo kiel suno en koto. Iam svatis pri ŝi knabo el fa-
brikejo, li estis kuraĝa kaj aroganta kaj fine ŝin forlasis. Kiam ŝi iradis jam en la kancelarion, svatis ŝin malriĉa vidvo kun
kelkaj infanoj. ŝi vidis, ke la gepatroj estus dediĉitaj al mor-
to kaj ke la vidvo mem ne kalkulis. Poste venis nur kelke da
mokemaj junuloj, kiujn ŝi rifuzis.
Hodiaŭ la kancelarion ŝi jam ne atingus. ŝi havis malsaton
kaj estis tro ekscitita. Kio venos! Kia naŭzo povas veni! ŝi son-
ĝis kvazaŭ en febro, ke povus veni iu, kiu varmigus ŝin per
amo, kvankam mallonga kaj dolora, tamen arda, ke tiu tem-
po tamen forfluus pli facile. Sed kiom valoris mediti! ¯i estis
la lasta momento, frostis en ŝi pro teruro, ke ŝi aŭdacas tro
malfrue. ŝi povis scii, ke ŝi iam estos devigata, kaj ŝi devis tion kuraĝe fari. Pli frue eble ŝi estus povinta sin vendi profitdo-ne, sed hodiaŭ ne restas al ŝi tempo kaj forto por povi serĉi,
por povi elekti. Kaj tiam ŝi sentis en la buŝo naŭzon, pli mal-
luman ol la plej mizera doloro, tion, kio estis profunde sub
teruro kaj doloro.
Estis merkredo, posttagmezo; tiu tago kaŭterizis sin en ŝia
memoro. ŝi ne sciis ankoraŭ kion kaj kiel ŝi faros; ŝajnis al ŝi, ke ŝi devus demandi, ŝi ja estis tiom nesperta. Sed kiun? Ruĝo
kolorigis ŝin, jam ŝi aŭdis la mokon, kaŝis sin en angulon kaj
ŝi estus plorinta, se ŝi povus. Eĉ por tiu informpeto mankis
404
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
jam tempo. ŝi estus jam antaŭlonge irinta en fabrikejon aŭ
por servi, sed antaŭe ŝi ne povis kaj nun estas malfrue. Nun
ŝi volonte irus areston, sed oni maldungus ŝin, ŝi perdus la
postenon kaj ŝi devus denove komenci en mizero ankoraŭ pli
granda. ŝi ne volis imagi al si la kadavron de la gepatroj. Ja
eble transiros kelkaj tagoj kiel tempesto, ŝi maldormos kel-
kajn maldolĉajn noktojn, ŝi tremetos kelkajn tagojn pro fros-
teco kaj naŭzeco kaj poste ŝi rekonsciiĝos kaj eble ŝi fartos ne
bone sed ankaŭ ne plej malbone. ŝi tiel sidis longe kaj prok-
simiĝis krepusko. ŝi prenis febre kuraĝon kaj elkondukis la
gepatrojn el la kabano. Ili protestis kaj vokis per teruraj pre-
ĝoj kaj per timegaj ĵuroj por helpo. Sed ŝiaj manoj estis for-
taj, ŝi forkondukis kaj forportis ilin al ermita maljunulino kaj
petis pardonon, ke ŝi estas devigita anstataŭi en la fabriko
amikinon.
”Lidinjo!” ŝi aŭdis ankoraŭ singulton kaj la koro ŝin ekdo-
loris, ŝi rapidis eksteren por ne fali en la pordo. Kio venos
nun! ĉu ŝi ne estos devigita kontentiĝi pri la unua malriĉulo,
por ke ŝi povu por kelkaj duongroŝoj aĉeti vespermanĝon?
Kiomfoje ŝi devos iri tra la strato kaj peti eble eĉ kun ploro!
ŝi ja perdis eĉ la tempon por tiu fantoma sukceso. Eble ĝi eĉ
ne rajtos peti pli grandan sumon por la unua oferto de sia
infana korpo, kaj ĉu iu trompos ŝin, mokos ŝin kaj forkuros
sen pago kaj ŝi estos malsata kaj mortante ŝi serĉos en la de-
zerta nokto plue. Jam ŝi estis sur la strato. Estis nebulo, mal-
peza pluvo ŝprucadis en lumantajn lanternojn, marĉetoj bri-
lis, malsupre bruis stacidomo en lumo de maloj da lampoj.
Kaj tamen estis al ĝi iel facile, preskaŭ gaje. ŝi aŭskultos, kiel batas ŝia koro, ŝi sentis ĝin bone. ŝi estis ekscitita kaj atende-ma. Ju pli frue, despli bone. Kaj tamen ne estis al ŝi ĉio ega-
405
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
la. ŝi ektremetis, kiam venis abomena estaĵo, kiu triobligus
ŝian malĝojon. Sed kiom valoras kalkuli! ŝi meditis kien iri,
kiam ŝi subite ektremis kaj plumba koloro kovris ŝian viza-
ĝon.
ŝi ne povis erari, ĝi estis li. Li estis veninta kiel malbona
profetaĵo kaj teruro de ŝia rivo. Kiel kaj kien fuĝi? ŝi estis kiel ensorĉita, piedoj ŝiaj ŝtoniĝis. Kaj tamen ŝi volonte kurus, eĉ
en la plej malaltan malĉastejon, kaj tie ŝi eĉ ridus kaj ĉion
farus, sed sole al li ne! ŝi volus iri preter li rapide, por ke eble
—! Sed ŝi ne povis, ne povis, ŝajnis al ŝi, ke ŝi falos pro sveno kaj vekiĝos en liaj naŭzaj brakoj per la varma salivo de lia
idiote kisanta buŝo. ŝi iris, sed ŝi iris malrapide, kaj devis rigardi lin kiel konsternita besto. Li iris malrapide kontraŭ ŝi
kaj rigardis ŝin, kaj despli malrapide ŝi iris, ĝis kiam ŝia koro ĉesis bati kaj ŝi estis devigita halti. ŝi estus ridinta pro teruro. ŝi vidis tiujn enigmajn okulojn, kontraŭ kiuj ŝi ne kulpis,
kaj tamen ili nun estis venantaj. Li alproksimiĝis kaj deman-
dis malvarme: ”ĉu mi povas iri kun vi?”
ŝi tremetis. Estis malvarme, malvarme. Li staris kaj rigar-
dis ŝin. Estis jam malfrue. ŝi ne volis ekrigardi en liajn oku-
lojn, sed ŝi devis. ŝi vidia, ke ŝi rigardas ĝis en la koro, ĝis
kiam tiu rigardo bruis en la koro. ŝi resendis rigardon al li, ĉu tamen estas li. ¯i estis li. ŝi kapjesis.
Ili iris senvorte kun okuloj mallevitaj. Sur la ŝoseo estis ne-
niu. ŝia koro batis tre rapide, sed la decido estis jam preta.
Jam malpeziĝis io en ŝi. Jam ŝi ne pensis pri tio, kio venos.
Enkondukis lin en la kabanon. Trovis peceton de kandelo,
bruligis ĝin kaj firmigis sur la tablon. Poste kun ia obstinega
malardeco, kiu en alia situacio povis esti ofendo, ŝi diris: ”De-
metu la surtuton!”
406
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Li demetis la pelton kaj ĉapelon sur la liton de la maljunu-
lo, sidiĝis sur malnova seĝo kaj apogis la kapon.Li rigardis
silente
Lidinjon. ŝi observis lin kaj li aspektis al ŝi alia, ol kiam ŝi vidis
lin la unuan fojon. Sed ŝi ne fidis. ŝi timis, ke la gepatroj, revenos. ŝi ekparolis lin kun la fiereco de tomba signifo:
”Sinjoro, la tempo pasas kaj miaj gepatroj revenos.”
Li rigardis ŝin kaj dum tiu rigardo ŝi ekhontis. Sed la vor-
to
estis jam elparolita.
”La tempo pasas,” li ripetis mallaŭte, ”ŝajnas al mi, ke es-
tis la plej urĝa tempo por mi.”
Lidinjo rigardis tion kiel signon por sin prepari. ŝi levis la
blankajn manojn al sia gorĝo. ŝi ne volis lin rigardi, sed tuj
kiam iliaj okuloj dum tio renkontiĝis, ŝi jam ne povis cedi kaj
ŝi devis sin disbutonumi rigardante en liajn okulojn. Sole per
fiera kuntiro de la lipoj ŝi defendis sin kontraŭ la perforto de
liaj okuloj, kiuj minacis, ke li estus treege batinta, se li estus malfruiĝinta je tempospaco. ŝi disŝiris la manikon, kaj ektimis. ¯i estis kiel la lasta tribunala decido. ŝi do jam havis ne-
nion por vesti, nun ŝi jam devis esti tiel. Sed ĉu tio iom gra-
vas? ŝi restos tiel! Li metis manon sur ŝian ŝultron. La ĉemi-
zo estis tenita per pinglo, kaj kvankam ĝi estis la plej bona,
kiun ŝi konservadis en la kofreto; ĝi estis priplorinda eĉ por
ŝi mem. Nun la pinglo sur ŝultro elfalis, kaj en la ĉambra
duonlumo ekbrilis kaj pia mallaŭteco la blanko de knabina
netuŝita ŝultro. ŝi atendis. Sed en tiu momento ŝi ekaŭdis ion
el la strato. ŝi ektimis, ĉu ili iras, ĉu ili venas. ŝi ekrigardis lin kaj ŝia koro ektremetis. ŝi tenis la defalintan randon apud la
407
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
ŝultro kaj saltis rapide kaj pasie al la pordo, levis la manon tiel strange blankan kaj riglis la pordon, por ke neniu ilin surpri-zu, kaj li bone vidis, ke ŝi saltis kiel tigrino, kiam oni forprenas al ŝi la idojn; poste ŝi falis sur lian bruston kaj ŝajnis al li, ke ŝiaj blanka frunto, blanka gorĝo, blankaj ŝultroj ĉirkaŭprenas kaj varmigas la liajn, vidis la angoran elspiron de ŝia bru-
sto kaj ŝian tremon.
”Iru!” ŝi elkriis malespere kaj tiris lin post ŝi en la malgran-
dan ĉambreton, ke oni ne vidu ilin tra nekovrita fenestro. Po-
ste ŝi kuris rapide por la kandelo, ŝi oscilis kvazaŭ, kaj jam ŝi sidis apud li sur sia lito kaj singultis. Tiam li alpremis ŝin al si kaj klinis al ŝi la kapon. Li sentis alfluon de sango al la okuloj; jam li tuŝis per la vizaĝo ŝian vangon kaj liaj lipoj malrapide serĉis ŝiajn lipojn, sed ili ne kuraĝis la kison, nek kuraĝis foriĝi de ŝiaj lipoj. Al ŝi estis strange, ŝajnis al ŝi, ke ŝi estas subite inter miriga silento, tia silento, kia eble ne povas ekzisti en la mondo, eble nur post la tombo. En tiu silento ŝi aŭdis
sian koron kiel alarman sonorilon, ĝi batis forte kaj laŭte, sed
ŝi ne povis distingi, ĉu ĝi estas timo aŭ nostalgio. Kaj kiam ŝi
sentis la proksimecon de liaj lipoj, ŝi rekolektis la tutan for-
ton de siaj brakoj kaj alpremis lin al si, singultante.
Poste ŝi eksilentis kiel birdido kaj rigardis lin. Sur liaj lipoj estis fiera rideto; ŝi rigardis denove en tiujn okulojn. ŝi rigardis atente kaj ŝiaj okuloj nigris sub la belaj brovoj. ŝi ekvidis en liaj okuloj larmojn briligitajn per rideto. ŝi rigardis ilin kun surprizego kaj sentis subite strangan ĝojon, abrupte brulan-tan ĝojon, ke ŝi kuŝas en brakumo sub tiuj okuloj. ŝi deziris
al si, ke li tiel tenu ŝin eterne, ŝi estu malsata kaj nuda, ke ŝi brulu sur la tuta korpo premante sin al li.
Tiam eksonis elekstere bleko, kvazaŭ granda maljuna bufo
408
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
estus kaptita per fenestra kadro kaj forte kaj akre blekus kaj
plendus. Poste dua, kiel se hundo sible ululas ekstere antaŭ
pordo, aŭ kiel se al la musoj akvo fluas en la truojn. Poste tiuj sonoj intermiksis sin kaj io plaŭdis malantaŭ la fenestro, kiel
se vagantaj vespertoj batas sur fenestrojn. Poste tiuj sonoj
rapide plifortiĝis, alternadis kaj malaperadis, jen frapo, pos-
te kelkaj frapoj sinsekvaj, kvazaŭ iu batus per kotbuletoj, po-
ste ululo kaj ploro, kiel se vento siblas, kaj poste ŝajnis al ili, ke tiu ĉi koncerto de sufokataj bestoj havas aspekton de homaj voĉoj, de homaj paŝoj kaj de homaj movoj. Ili aŭskultis
streĉe kaj rigidiĝis pro teruro. Ili aŭdis teruran ĝemadon: ”Li-
dinjo! Infano nia! Helpon!”
¯i estis la maljunuloj; ili tamen rekolektis la fortojn, fuĝis
el sia ekzilejo, kun freneza peno ili provis savi sian filinon
plorante, vokante kaj frapante sur la fenestron. En tiu teru-
ro ili eĉ ne ricevis la ideon elrompi la fenestron. Poste ili ti-
mis, ke tiu terura homo ŝin premsufokos. Li eliru mallaŭte kaj
ne revenu plu! Kaj ili vidis, ke ĉio estas vana, kaj ke ili povus atentigi la homojn, kiuj poste povus eltiri Lidinjon nudan en
la koton — ! Tial ili preferis kaŭri sub la fenestro kiel du ago-
niantaj muŝoj kaj mallaŭte ploris, povante nek ĝemi nek plen-
di.
Lidinjo estus volinta stariĝi kaj doni al ili tra la fenestreto
signon, ke ili lasu ŝin, sed ŝi hontetis kaj ne volis eĉ por mo-
mento el lia brakumo. ŝi atendis, kion faros li mem. Li obser-
vadis ŝin, kaj kiam li vidis ŝian sindonan atendadon kaj mal-
laŭtan dolĉecon de malriĉeco, li kisis ŝin kun la neretenebla
abrupteco de la unua amo, lasante ŝin aŭskultadi la tempes-
ton de sia koro kaj feliĉa amdeklaro.
Kaj ekstere sidis ambaŭ maljunuloj kaj sentis miregon pri
409
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
sekreto, kiu venis kiel murdo, prenis al ili la infanon kaj faris el ĝi ion alian. Kun ŝia dolĉa blanka korpo la sorto ekludis, kaj tamen ili povis nek malbeni nek plendi. Ili ja devas antaŭe
aŭdi, kion ŝi mem rakontos per la buŝo aŭ per la okuloj. Povu
tiu ĉi momento esti pli faciligita al ŝi per ia korpardono!
Kiel en sonĝo ellasis sin la du geamantoj el la spasma bra-
kumo kaj ne kredis la teruran potencon de feliĉo. Li ne volis
lasi ŝin vesti sin, ne volis adiaŭi ŝian blankan belecon kaj la
tutan pompon de la malriĉo. Li kisadis ŝin time kaj kiam ŝi
estis vestita, demandis ŝin mallaŭte:
”Junulineto mia, kia estas via nomo?”
”Lidia Smíôková,” ŝi konfidis sin al li.
”Lidinjo, ĉu vi estas mia?”
ŝi klinis la kapon kaj eklarmis. Poste ŝi ekridetis kaj fuĝe lin
kisis.
”ĉu vi min atendos? ĉu mi rajtas venadi al vi?”
”Kiam ajn vi volas, restu ĉe mi eĉ daŭre.”
Li elmetis la paperujon kaj foliumis en la konata paketo da
bankbiletoj. Li elserĉis maldikan oran moneron. ¯i estis kvar-
dukato.
”Por memoro” li flustris, kisante ŝian manon, en kiun li
enŝovis la moneron.
Lidinjo malŝlosis la pordon kaj la gepatroj eniris. Ili rigar-
dis la fremdulon kun malespera timo kaj ploro.
”Vi mortigis al ni la filinon! Vi mortigis al ni la infanon!”
Li tenis ion en la mano kaj rapide enigis en la poŝon de la
maljunulo.
”Ne ploru tiom”, li respondis. ”Ekzistas familioj, kiuj havas
sole unu ĉambreton, la patrino spionas kaj kondukas homojn
410
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
al la filinoj, kaj la infanoj sidas post pendanta littolo kaj atendas. ĉe vi ne estas tiel.”
Li diris tion malarde kaj neafable, ke Lidinjo subite em-
barasiĝis.
”Lidinjo mia!” li ŝin alparolis, sed ne diris pli kaj foriris.
— ”Lidinjo mia!” ŝi ripetis sola al si mem, premante la oran
moneron en la mano kaj nesciante, al kio kredi.
”Infaneto nia! Kion Dio permesis!” ploris la maljunuloj.
Sed ŝi ekrigardis ilin vigle kaj gaje. ŝi ridetis.
”Ne timu, mi ne koleras, ne timu!”
ŝi montris al ili la oran moneron. ¯i brilis tiel mirakle kiel
neniam vidita gemo. ¯i eĉ ne ŝajnis esti monero vendata.
”Sed tiun mi ne donos!” ŝi ekkriis kiel infano timanta pri
sia ludilo. ”¯i estas mia!” Poste ŝi turnadis ĝin en la manpla-
to kaj kisadis. ŝi pensis, ke estus plej bone, se ĝi estus el fandita metalo por enbruligi sin en manplaton kiel rememoraĵo
pri ŝia feliĉo.
La maljunulo ekmemoris kaj eltiris el la poŝo plenmanon
da mono. Ili ne sciis, ĉu tio estas sonĝo aŭ farsa komedio. Sed
la okuloj de Lidinjo potence brilis.
Longe ŝi ne povis ekdormi. Estis tiom feliĉe al ŝi, ke ŝi ne
povis kredi tion. Antaŭ ŝiaj okuloj marŝis imagoj el la tuta
vespero kun sia incitema vipanta teruro. ŝi vidis liajn okulojn,
aŭdis lian voĉon, kiel bele sonis ŝia nomo el lia buŝo! ŝi estis
al li tiom mire dankema, ke ŝi estus lin sekvinta kaj kiel nova
teruro aperadis la penso: ”Nu, se li plu ne venos?” Li ja tion
promesis kaj petis ŝin, sed ĉu tio ne estas nura kaprico de
riĉulo, kiu ŝin foæetos kiel malpuran ĉifoneron? Sed en tiu
momento li estis la ŝia kaj ŝi la lia. ŝi estas regalinta lin per sia malriĉeco kaj arda dankemo, kaj li donis al ŝi tempeton de
411
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
feliĉo, kiun ŝi ne atendis. Kiam ajn li venu, ĉiam ŝi estos lia;
kiom validas ĉio ajn? ŝi konsekris sin al li kaj tio estas nur
unusole en la vivo; ŝi gajigis lin per sia korpo, varmigis lin per sia sango, kaj se la vivo faros kun ŝi ion ajn, tiu ĉi momento
de ŝia vivo estis la plej granda.
La duan tagon, jaŭdon, ŝi ne povis iri labori. Ili satmanĝis.
ŝi devis sidi sur la lito en ĉemizo. La bluzon ŝi ne povis pre-
ni. La maljunulino devis ion alporti, eĉ kudrofadenojn kaj
kudrilojn.
Lidinjo rekudris por si la bluzon, kiun la patrino al ŝi alpor-
tis. Poste ŝi iris aĉeti florojn, puran litotukon kaj kurtenojn,
kaj multan monon ne reportis. ¯i ne estis tiom multa, kiom
ĝi ŝajnis. Ili karesis ŝin kaj rigardis ŝin terurigite. ŝi forkondukis ilin al la maljunulino kaj ili devis promesi, ke ili ne ĝenos.
Ili promesis kiel infanoj. Proksimiĝis la vespero. Lidinjo aten-
dis kun timo. ŝi prenis novan ĉemizeton kaj ĉion pure prepa-
ris, sed ne povis ĝisatendi. Eble li ne venos! Eble tamen venos
iu alia kaj estos devigita superigi la postan amaron per la re-
memoro pri la unua
amo! Lanternoj jam lumis. Eble ŝi devus iri renkonte al li. ŝi
ruĝiĝis. Hodiaŭ jam, kiam ŝi amis lin, ŝi jam ne povis. Se li
serĉas ŝin, li venos ĝis al ŝi. Kaj tamen, kial ŝi hontetus, tiu
feliĉo ja estos tiom mallonge kaj domaĝe pri ĉiu sekundo per-
dita. Iam li foriros por ĉiam, kaj ŝi bedaŭros, kial ŝi ne iris
renkonte al li.
Jen li frapetis. ŝi ekkriis pro ĝojo.
Li enpaŝis. Lampo lumis sur la tablo, ĉio estis pli klara kaj
pli intima ol la tagon pasintan. Li rigardis ŝin gaje, sed Lidinjo mallevis la okulojn, ruĝiĝis kaj ekploris.
”Kial vi ploras, Lidinjo?”
412
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
En tiu voĉo estis tiom da sorĉo, ke ŝi premis sin fuĝe al li
kaj lasis sin kisi. Kaj ree ŝi saltis al la pordo kaj ŝlosis, kaj denove al li, kaj metis la kapon sur lian ŝultron.
”Lidinjo, ĉu vi min amas?”
”Jes, mi jam devas vin ami!”
Li kisis ŝin kaj forte brakumis. ”Montru, kiom vi min
amas!”
”Mi montros,” ŝi respondis ruĝiĝante, ŝi klinis la kapon,
per
unu mano lin ĉirkaŭprenis kaj per la dua sin disbutonumis,
kaŝante en konfuzo sian vizaĝon sur lia brusto.
”Prenu min, mi estas la via! Se vi min batus, se vi min mo-
kus kaj se vi vendus min al iu alia, pro tio, ke vi venis al mi,
mi estos ĉiam la via.”
Trankvile ŝi toleris lian rigardon, kiu varmigis ŝian treman-
tan nudecon. ŝi kuŝis sur liaj manoj tiom sendefende kaj sin-
done, kiom ŝi povis dediĉi sin al li. ŝiaj genuoj kaj kubutoj
kuntiriĝis kaj blankis sur lia brusto, la manoj lin ĉirkaŭprena-
dis kaj la koro mallaŭtiĝis.
”Kiom mi hontus, se mi ne scius, ke vi povas foriri kaj jam
ne veni. Mia feliĉo estas tiom bela. Povu ĝi almenaŭ tre longe
daŭri!” ŝi diris inter larmoj.
”Lidinjo, por kiu vi hodiaŭ preparis tiom bele vian liteton?”
”Por ni”, ŝi respondis ĝoje, ”por nia feliĉo.”
”Vi diris: por ni! Kiel bele vi tion diris kaj bone tion diris!”
”ŝi rigardis lin malgajiĝinte. ŝi estis la lia kaj povis lin ŝir-
mi sole per siaj kubutoj, per la spasmo de ŝiaj membroj.
Tiun nokton la lampo gaje lumis en la antaŭa ĉambro kaj,
kiam la maljunuloj revenis ĉirkaŭ noktomezo, ili varmigis sin
413
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
per ĝia lumo. Ili atendis, sed interne estis mallaŭto. Kiam ili
ne povis ĝisatendi, ili ree foriris.
Matenon ŝi vekiĝis inter liaj brakoj, apud liaj lipoj; kaj en
la manplato, kiun ŝi dum la dormo metis sur lian bruston, ŝi
sentis la ormoneron, kiu estis jam varma per la varmo de ŝia
manplato. ŝi kisis ĝin. Li rigardis ŝin, kiel ŝi sin vestas, kiel ŝiaj okuloj lin serĉas kaj kiel lin evitas. Poste li iris kun ŝi. ŝi iris denove en la kancelarion, jam ŝi ne havis malsaton, estis gaja.
Antaŭ la foriro li ree enigis plenmanon da mono al la malju-
nulo ne rigardante lin. Estis mire al ŝi, ke li iras kun ŝi. Ili ne taŭgis unu al la alia; li havis peltsurtuton kaj ŝi sole malriĉan bluzon. Oni returnadis sin post ili. Li ne parolis kaj iris kun
ŝi ĝis la forpuŝanta enirejo de la karb-magazeno. Ili renkonta-
dis laboristinojn de tie, kiuj returnadis sin kaj ridis. Lidinjon tio bruligis kaj tamen ŝi ĝojis, ke ŝi iras kun li. ŝajnis al ŝi, ke ŝia amato volas sin misfamigi antaŭ la homoj, por ke ili sig-nu ŝin, kiam li estos malaperinta. Sed kiom gravas tio! Kiam
oni ŝin kalumnios, oni sole rememorigados al ŝi ŝian amon
kaj feliĉon, kiuj venis ja nur por mallonge, sed venis tamen.
Li adiaŭis ŝin kaj ŝi malaperis en malluma koridoro, kvazaŭ
ŝi estus superŝutita en karba minejo. Oni kredis al ŝi, ke ŝi
malsanis. ŝi estis tiam pala, hodiaŭ ŝi estis freŝa. Poste dis-
famiĝis, kiel akompanis ŝin viro ridinde lukse vestita kaj ŝi
aŭdis terurajn spritaĵojn. Al ŝi estis varme kaj froste, ŝi estus volinta kapti la frenezan feliĉon permane kaj premi ĝin al la
brusto. Estis strange al ŝi, kiam ŝi devis pensi pri la fino. Iam venos fino. ŝiaj okuloj sangploros pro li, kaj tamen ŝi kontentas, ke ĝi tiel okazis. ŝi sentis, ke ŝi ŝuldas al li ion grandan, kion ŝi ne povus pagi al li eĉ per la plej bela korpo. ŝi aŭdis
malbonajn vortojn kaj sekan ridon, la maljunaj dungitoj pro-
414
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
ponis ŝian rezervigon por si, kiam ŝia nuna fianĉo ŝin forla-
sos, kaj la knabinoj ridis tiel laŭte, ke fine ŝajnis al ŝi, ke eĉ la pupitroj, decimalaj pesiloj kaj malpuraj muroj ŝin priridas.
Sed plej volonte ankaŭ ŝi mem estus ridinta kaj eĉ fiere fan-
faroninta. Multan laboron ŝi ne faris, ĉar ŝi estis ekscitita. Kaj kiam eksonis la fajfiloj per angora kaj moka bleko al la fumi-gita firmamento, ŝi ekskuiĝis, kvazaŭ frapita sur la frunton.
ĉiuj vestadis sin kaj rapidis hejmen. ĉiun tagon ŝi vidis lin kaj evitis lin kiel serpenton; kaj se ŝi lin hodiaŭ ekvidus, kiom
ekridetus ŝia koro! ŝi eliris ekctitita kaj timis ĉirkaŭrigardi. Li ja ne povis veni hodiaŭ, estis la tutan nokton ĉe ŝi!
Kaj kiam ŝi lin ekvidis, ŝi ektremetis. ŝi vidis simple vesti-
tan junan viron en mallonga surtuteto, ne tro nova kaj nek-
ara, kiajn portas laborejestroj en laborejo. Nenio restis sur li
el tiu timiga masko, kiu ŝin terurigadis morde dum la lastaj
semajnoj. Li estis vestita alimaniere, lia mieno estis alia, eĉ liaj haroj estis alimaniere kombitaj, kaj lia rigardo sole sur ŝi. Neniu estus lin ekkoninta sur la strato, sed la okuloj de la amo
lin ekkonis. ŝi rapidis al li, 1i kaptis ŝin kaj ili kondukis sin kiel centoj da aliaj malriĉaj geamantoj, kiam vespere ili revenas el
la laboro. Li pridemandis ŝin, kiel ŝi fartis la tutan antaŭtag-
mezon, sed ŝajnis al ŝi, ke li scias ĉion. Ili ne iris hejmen. Ili vagis tra tiuj grizaj stratoj, kie malriĉaj, eluzitaj dometoj mik-sas sin inter domojn kun disfalantaj fasadoj, kie la pavimo
estas tiom malglata kaj griza kiom la vivo de la homoj, kiuj tie
loĝas, kie el la butikoj oni sentas odoron de varoj, el gastejoj
aŭdas orkestrionojn, kie estas jam la fina stacio de la tramo,
kaj kie la kabanaĉoj de malpuraj knabinoj kaj harplenaj ba-
talaĉemuloj tiel strange ridetas en la grizan taglumon. Ambaŭ
parolis pri tio, kion ili ĉirkaŭ si vidis; poste ili sidiĝis sur ben-415
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
keto sub malnova robinio, malpura de fulgo, kaj tiom mal-
nobligita inter karba fumo kaj malklara nebulo, kaj ripozadis.
Ili aĉetis al si en butiko bulkon kaj manĝis. Kaj ili havis nenian alian deziron. Ili observis sin mem inter tiu mistera kaj tiom
malmulte komprenata scenejo, kie la vivo de miloj trenas sin
furioze kaj tamen putre, kvazaŭ ili estus surmetitaj en vetu-
rilojn kun balaaĵoj, kaj ebriaj veturigistoj returigus ilin ien
ekster tiu ĉi fantoma urbo sur senfruktan kampon aŭ kotple-
nan truon. Kaj al Lidinjo estis bone. Kiom gravas, ke ŝi estos
foæetita! ŝi ĝisvivis, ke el pesta nebulo eliĝis nigra murda tem-
pesto kaj efektivigis en ŝi verkon senmezuran. ŝi konis nun la
kruelan belecon de la vivo kaj ĝian odoron ŝi flaros inter mi-
zero kaj naŭzo, karba fumo kaj griza moko, en malriĉo kaj
malrespekto, sed ŝi flaros ĝin akre kaj dolĉe ĝis sia morto ie
sur pajlo aŭ sur nuda tero. ŝi kuŝigis la kapon sur lian ŝultron
kaj mallaŭte lin dankis, kvazaŭ ŝi flustrus el febra sonĝo.
Proksimiĝis la dua horo. IIi stariĝis kaj ŝajnis al ili, ke ili
estis dormintaj kiel laboristoj lacigitaj de peza laboro en ang-
ulo apud barilo. Li gvidis ŝin ree al la nigra enirejo kaj iliaj
paŝoj malaperis en la bruo de la vivo.
ŝi laboris kviete; la laboro ŝin ĝojigis. ŝi parolis kun ĉiuj kaj la knabinoj jam ne priridis ŝin. ŝi estis jam la ilia, estis sub-metita ankaŭ al ilia sorto kaj jam ne estis escepta inter ili. Kaj en la paŭzoj ili parolis kiel infanoj.
Vespere ŝi jam ne atendis. ŝajnis al ŝi, ke la verko estas jam
finita. Sed li venis tamen. Li prenis ŝin sub la brakon kaj ili iris iel senzorge kaj gaje. Li portis malgrandan valizon. Ili ne iris
rekte hejmen, vagis tra pli vivaj stratoj, preter lumigitaj bu-
tikoj kaj plezure aŭskultis la tintadon kaj bruadon de elektra
tramo, la sonorilan sonadon kaj la pordan klakadon, homan
416
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
kriadon. Ili ne parolis kaj, kiam la butikoj jam estis fermataj,
ili ekiris al la malhelaj regionoj de ŝia hejmo. Estis vendredo
kaj la maljunuloj estis hejme. Lidinjo signis al ili por foriri. Ili devis foriri, tio jam estis la nesto de ilia infano, ili devis foriri antaŭ ŝia feliĉo; eĉ se ili estus devigitaj dormi en la koto de la strato.
Li malligis la valizon. ¯i enhavis belan trikitan jaketon, tian
belan, kian portas knabinoj por foiro kaj vartistinoj; krome
jupon el bona kotonŝtofo kaj malgrandan ĉapeleton, kiu es-
tis kunfaldebla en valizon, kaj ŝtrumpojn kaj ŝuetojn, tiajn
simplajn kaj belajn. ŝi devis ilin provi kaj, ili taŭgis ekster ĉia atendo.
”Kiel vi povis aĉeti tiel bone sen mezuro kaj sen provado?”
”Mi ja vin konas, Lidinjo! Mi brakumadis vian korpon kaj
ĝi restis en miaj manplatoj. Mi karesis kaj kisis vajn artikojn,
laŭ la palpo mi ekkonos, kion vi bezonas. Mi ne bezonas vin
kunpreni kaj mi aĉetas bone.”
ŝi ridetis pro ĝojo. ¯i bone taŭgis al ŝi kaj ŝi juniĝis. Tiam
li eltiris la paperujon, kiun tamen li ne lasis hejme, kaj donis
al ŝi ree kvardukaton.
”Tio estas por hodiaŭo. Hodiaŭ mi estis tie ĉi la lastan fo-
jon”.
ŝi tremetis, kiam ŝi prenis la memormoneron kaj en la oku-
loj aperis larmoj. ŝi opiniis, ke ŝi eltenos tiun momenton kun
dolora malardo, sed nun ŝi ne povis.
”ĉu vi iros min akompani?”
”Vi foriras de mi kaj ĉu la lastan fojon ne — ” ekkriis Lidin-
jo, sed haltis en la mezo de pasia kaj kuraĝa alvoko kaj ekbru-
lis per arda kaj malhela pudoro.
”ĉu mi devas?” li demandis tre mallaŭte.
417
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
”Vi nepre devas!” ŝi ekkriis kaj enigis sin inter liajn brakojn.
”Vendu min, trenu min kien ajn, mi iros volonte” ŝi ploris sur
lia brusto, ”sed estu almenaŭ nun mia, dum vi estas ĉe mi!”
”Nu, mi estas via,” li diris malarde.
Kaj kiam ŝi kun delikata rapideco sin malvestis kaj lin pri-
servis kun la tuta doloro de adiaŭo, kiam la larmoj fluis sur
ŝiaj vangoj kaj ŝia korpo tremis kun la pompo de la plej peza
malĝojo, lia rigardo estis malmola kaj malarda tiom, ke estis
angore al ŝi. Li lasis sin gvidi de ŝi kaj en liaj movoj ne estis delikateco, en liaj okuloj ne estis kompato. Sola ŝi suferis kaj
vokis per am-deziro kaj kor-ploro. ŝi adiaŭis; kiom rapida
estis tiu adiaŭo! ŝi vidis, ke lia amo ŝin jam ne varmigas, tial
ŝi volis almenaŭ lin varmigi kaj doni al li ankoraŭ ĉion, kion
ŝi povis, por la lasta vojaĝo. Kiam ŝiaj manoj falis pro laceco,
li ellitiĝis. ŝi kaŝis malespere la vizaĝon. Ne mortis ŝi kaj vi-
vos ankoraŭ longe. Li staris jam antaŭ ŝi, preta por foriri.
”Lidinjo, mi foriras, ĉu vi iros min akompani?”
ŝi stariĝis rapide, vestis sin. ŝi devas. ¯i estos malĝoja iro,
sed tamen ĝi estos bela. Malĝoja ja estis ŝia tuta amo. ŝi ves-
tis tion, kion li estis alportinta. ŝi estis tiom beleta kaj kortuŝa.
Li rigardis ŝin senpacience.
”Prenu kune ĉion bezonan, eble vi jam ne revenos ĉi tien!”
ŝi ne estis surprizita. Prenis kelkajn mizerajn aĵojn, iajn
dokumentojn kaj libretojn kaj estis preta.
”ĉu vi volas iri tien, kien mi metos vin?”
”Mi volas.”
”Eĉ en grizan, malhelan domon, kie estas malgajo kaj mi-
zera malĝojo?”
”Eĉ se vi estus amaĵ-peristo, mi iros, kien vi ordonos al mi!”
”Do iru!” Kaj liaj okuloj ree ricevis teruran malsatan espri-
418
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
mon. Lidinjo ankoraŭ duonestingis la lampon kaj la lastan
fojon fuĝe rigardis tiun ĉi lokon, kiu estis por ŝi tiom bela kaj kara. Ili eliris en malhelan straton. ŝi ne povis eĉ adiaŭi la
gepatrojn. ŝi iris kaj pensis pri nenio. ŝi ne atentis lumojn,
relojn, tegmentojn, kamenojn, homojn, ombrojn. Venis al
tramstacio. Estis jam malfrua horo. Kiam ili enpaŝis en vago-
non, ŝi ekpensis, kien versimile li ŝin veturigas. Estis ĉio egala al ŝi. El lia graco ŝia vivo iĝis vivo, el lia volo ĝi fariĝu eĉ tombo. Radoj de vagono sub ili bruis kaj saltis, la vagono sin mo-
vis senregule, la kondukisto frapis sur sonorilon. Ili envetu-
ris en la ĉefstraton. Domo apogis sin je domo en longa vico,
tiuj domoj havis senfinajn vicojn de fenestroj, estis tiaj vicoj
pluraj super si, kaj la pordoj de ĉiuj estis ŝlositaj. Estis dezerte kaj tamen ne estis malgaje. La urbo mire grimacis kontraŭ la
nokto kaj muta rido de laceco kaj iluzio de dormo sidis kiel
ĉifoneraj fantomoj sur kornicoj kaj tabuloj. Ili elvagoniĝis kaj
iris kelkajn paŝojn piede. Haltis antaŭ neafabla domo kun
granda pordego. Li eltiris ŝlosilon kaj malfermis. Malvarme-
to, troplenigita de iaj vaporoj, salutis ilin. Poste la pordo fer-miĝis. Li kondukis ŝin en mallumo en la duan etaĝon. Poste
ree kraketis ŝlosilo en la pordo; li enŝovis ŝin delikate en mal-
luman ejon. La kurteno ne estis kuntirita, ŝi distingis kelkajn
pecojn de meblo. Li eniris, ŝlosis, demetis la surtuton kaj tur-
nis la konektilon de la elektra lumo. La lumo ŝin blindigis. ¯i
estis malgranda ejo kun simplaj oficejaj mebloj, estis tie pu-
pitroj plenaj de kontlibroj kaj korespondaĵoj, lito kaj otoma-
no. La lito estis jam preparita.
”Vi estas laca, senvestigu vin kaj kuŝiĝu! Ne atendu je mi!”
ŝi estis ĝenata, kiel infano ĉe fremdaj homoj. Kio ĝi estos! Sed
li invitis ŝin kaj ŝi estis devigita. ŝi kuŝiĝis en la molajn kuse-419
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
nojn kaj meditis. ŝi aŭdis, ke li sidiĝas ĉe la tablo, faras el ĵurnalo lamp-ŝirmilon kaj skribas en kontlibroj. ŝi ne povis ek-
dormi, sed ŝia spiro estis kvieta. ŝi meditis senzorge, kio oka-
zos pri ŝi. Eble li kondukis ŝin sole kiel frenezan homon tra
la urbo kaj morgaŭ iu venos, estos krio en la domo, ŝi estos
elpelita kaj batita. Sed ne gravas! ŝi ekridetis pro tiu ideo kaj tiu rideto jam restis sur ŝia vizaĝo. Poste ŝi ankoraŭ sentis, ke li ŝin observas; li pensis, ke ŝi jam dormas, klinis sin al ŝi kaj kisis delikate ŝian buŝon. ¯ojo trais ŝian korpon, ŝi estis volonte ripetunta lian kison, sed ŝi opiniis, ke ŝi difektus lian
ĝojon. ŝi havis la kunpremitan manplaton apud la vango. Li
klinis sin al ŝi kaj kisis tiun manplaton; tiu malmulte mal-
fermiĝetis, io kraketis. Li ekkonis, ke ĝi estas la kvardukatoj,
kiujn li donis al ŝi. ŝi kunpremis ilin. Poste li senvestigis sin, estingis la lumon kaj kuŝigis sin sur la kanapon. Kiam ŝi estis ekdormanta, ŝi aŭdis ankonaŭ la bruon de malfruiĝintaj
tramoj.
Kiam ŝi vekiĝis, estis griza tago. Jozefo Ôvestka sidis kaj
skribis, iom post iom li telefonis. Sur tableto ŝi havis prepa-
ritan kafon kun bulkoj, ŝiaj vestoj kaj ŝuoj estis purigitaj, es-
tis preparita ankaŭ lavovazo kaj ĉio bezona. Li diris al ŝi bo-
nan matenon. ŝi vestis sin rapide, pensante ke ŝi vekiĝis mal-
frue. ŝi ne kuraĝis lavi sin, nur kiam li ŝin invitis.
”Hodiaŭ vi ne estas devigata iri en la kancelarion, mi jam
telefonis. Mi havas nun multan laboron, vi devas dume iom
enui”, li diris flegme.
Li skribis rapide, telefonadis; ŝi miris la singardemon kaj la
nenoblecon, kiujn montris liaj interparoladoj. Post momen-
to venis servistino, rapide sen bruo ordigis. La juna sinjoro
denove skribis, duonlaŭte kalkulis, minutoj pasadis, la tago
420
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
estis griza. Estis sabato. Venis laboreja estro kaj sciigis, ke li devis ĵus maldungi knabinon. La ĉefo aŭskultis lin distre kaj
donis al li kvinguldenon por anonco. Lidinjo estis ekscitita
pro tio. Tio estus io por ŝi! ŝi devas peti; eble ĝi ne tro decas al ŝi, sed estas necerta ĉio, kio venos; ŝi provos. Sed la juna
sinjoro estis skribanta kaj kalkulanta; ŝi estis kvazaŭ sidanta
sur dorno. Kiam li finos, ŝi petos lin. Tra fenestro ŝi vidis malproksime ĉe stratkruciĝo horloĝon; estis jam la dekunua. Kiel
tiu tempo kuras! Kiam li diros al ŝi, ke ŝi jam iru kaj ne ape-
ru plu?
Post tempeto li rapide stariĝis, fermis la libron kaj diris:
”Nu, kaj nun ni iru!”
Li prenis la ĉapelon, donis al ŝi ŝian trikitan jaketon kaj
ĉapeleton kaj ili iris malsupren. ŝajnis al ŝi, ke nenio ŝin jam
surprizos. ŝi volis lin peti pri tiu posteno, sed la tempo ne
estis taŭga. Ekstere staris aŭtomobilo; li sidiĝis apud ŝi. Kaj
jam ili ien rapidis kaj haltis antaŭ trietaĝa domo kun kelkaj
ladaj tabuloj. ŝi prenis kuraĝon kaj flustris timeme: ”ĉu mi
povus permesi al mi sendi petskribon pri tiu posteno?”
Lian rigardon ŝi ne komprenis. ŝi ne povis diveni, ĉu ĝi
estas senmorala aŭ ruza. Ili enpaŝis antaŭĉambron. Tie li di-
ris al ŝi rapide: ”Eble ni interkonsentos. Nur nun rapide sub-
skribu, por ke ni ne perdu la tempon!”
Kaj li jam rapide enŝovis ŝin en ian oficejon; estis tie ofi-
cistoj kaj servistoj, ŝi ekrimarkis ankaŭ pastron, ĝi eble estis
ia ofico por malriĉuloj aŭ oficejo de bonfara societo, ĉar sur
benketo sidis iaj mizeraj homoj atendante. Skribisto ĵus dem-
andadis du virojn, kiam ili eniris kaj duonaŭdis la respondon:
”Ni petas ne perdigi la tempon de tiu sinjoro, ni atendos;
ĉio estas en ordo kaj ni garantias per la nomo de la firmo.”
421
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
”Bone”, diris la skribisto, kaj turninte sin al Ôvestka: ”Do
bonvolu tie ĉi subskribi!”
Ôvestka subskribis kaj transdonis la plumon al Lidinjo:
”Rapide subskribu tie ĉi!”
ŝi subskribis efektive tre rapide kaj neniel zorgis pri tio,
kion ŝi subskribas. Apenaŭ ŝi povis lin postsekvi, tiom li rapi-
dis el tie ĉi. Ili jam forveturis denove kaj post momento ili
estis ree en la oficejo. ŝi eniris kun li en sobre elegantan man-
ĝoĉambron kaj tagmanĝis. ĉe la nigra kafo li ekfumis cigaron.
Venis maljuna sinjorino.
”Fraŭlino Lidia Smiôková”, li prezentis.
La maljuna sinjorino prezentis al ŝi la manon. Lidinjo ki-
sis ĝin respekte.
”Mi invitis ŝin al ni, sed hodiaŭ mi estas tre okupita ĝis la
vespero. Tial mi ŝin transdonas dume al via afabla protekto.”
Li salutis kaj foriris. La maljuna sinjorino nekonfide ŝin
observis. Ili komencis interparoli pri ĝeneralaĵoj. La respon-
doj de Lidinjo, komence hontemetaj, iĝis post tempeto pli
simplaj kaj klaraj. Poste la maljuna sinjorino foriris kaj alpor-
tis ian ŝtofon; esploris ĝin per okulvitro.
”Vi povus vesti vin kaj ni irus por tempeto eksteren”, ŝi
diris donante al Lidinjo la alportitan aĵon. ¯i estis lana vesto
por promeno, simpla sed bela. La maljuna sinjorino helpis ŝin
dum la restado. Ili veturis per aŭtomobilo en la centron de
Praha, elpaŝis antaŭ granda hotelo, prenis posttagmezan
manĝon, trarigardis la mod-gazetojn kaj ree forveturis. Ili
elpaŝis apud flor-vendejo. La maljuna sinjorino aĉetis por ŝi
belajn blankajn rozojn, orkideojn, siringojn. La grandan bu-
kedon ili demetis en la aŭtomobilo. Poste ili iris preter brilaj
magazenoj kaj la aŭto ilin sekvis. Ili rigardis diversajn luksajn 422
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
varojn kaj la maljuna sinjorino vizitadis kun ŝi magazenojn
kaj aĉetadis belajn kaj delikatajn aĵojn. Ili renkontis Ôvestkan.
Li estis elegante vestita, sed ne okulfrape kaj arogante kiel
tiam en la kota strato. Salutis respekte kaj ili sidiĝis en la veturilo.
”Tio ne estas la plej sagaca savo el la hodiaŭa vespero, sed
ĉe ni estus enue kaj mi estas hodiaŭ tre laca kaj la fraŭlino
versimile ankaŭ, do estos plej bone viziti teatron.
Ili haltis antaŭ la Nacia Teatro. Li gvidis ilin en loĝion. Oni
ludis ian grandan operon. Lidinjo pli revis ol aŭskultis. ŝiaj
pensoj vagis en tre malproksimaj mondoj.
Poste ili vespermanĝis en restoracio kaj veturis hejmen. La
maljuna sinjorino ŝin kondukis en sian vidvinan ĉambron. Ili
deziris al ŝi mallaŭte bonan nokton kaj ree sonis en la ekdor-
madon de Lidinjo bruado de vagonoj.
Estis dimanĉo. Longe ili dormis, poste oni silentis. Lidin-
jo volis ion demandi, sed ŝi ne povis. Posttagmeze ili estis en
koncerto, en teatro, en kafejo kaj neniu emis hejmen. Ili hej-
meniris noktmeze.
Matene Lidinjon vekis la maljuna sinjorino mem. Venis
Ôvestka kaj Lidinjo ruĝiĝis. ŝi estis antaŭ li kaj antaŭ la malju-na sinjorino sole en sia flikita ĉemizeto kaj pruntita jaketo, la maljuna sinjorino ŝin vestadis. ŝi volis doni al ŝi alian ĉemizeton, sed la filo ne permesis. Ili donis al ŝi la veston, en kiu ŝi kun ili promenis. Estis mirige al ŝi, estis ankoraŭ mallumo
kaj lanternoj lumis. La maljuna sinjorino vestis ankaŭ sin. ŝi
alpinglis al Lidinjo bukedeton de violoj kaj starigis ŝin antaŭ
la spegulon. ŝi vidis, ke ili ĝin observas. ŝi ekridetis kun infa-na ĝojo. ¯i bone sidis al ŝi. Tion eble ili donas al ŝi kiel rekompencon, por liberigi sin de ŝi. Jam ili rapidis. Dumvoje Ôvestka
423
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
flustris: ”Mi pensas, ke vi estas inteligenta. ĉio dependas de
vi, se vi ne timas malbelan nomon.”
ŝi volis lin pri io demandi, sed jam ili veturis. ŝvestka ride-
tis kaj diris: ”Vi miras, ke ni tiom ofte veturas en aŭtomobi-
lo; sed tio sole ankoraŭ hodiaŭ. Morgaŭ vi iros piede.”
Kiom ete ĝi valoris por ŝi!
Estis ankoraŭ duonlume, kiam la veturilo haltis. Ili iris en
preĝejon. ŝi preskaŭ ĝojis, ŝi sentis la bezonon preĝi. Ili iris en la sakristion. Iom ŝi miris, kiam la maljuna sinjorino mansignis al ŝi, ke ŝi surgenuiĝu. Tio estis tre malfacila por ŝi. ŝi devis konfesi la pekon, kiu estis al ŝi la plej granda feliĉo; devis esprimi bedaŭron pri tio, pro kio ŝi Dion dankis. ŝi kon-
fesis kaj dume eniris kelkaj homoj. Kaj kiam ŝi, kun larmoj en
okuloj, stariĝis kaj ĉirkaŭrigardis, oni devis ŝin ekkapti, ke ŝi ne falu. ŝi ekvidis siajn mizerajn gepatrojn malriĉajn kaj timi-gitajn, ŝi estus volinta krii kaj estis al ŝi kvazaŭ antaŭ terura sakrilegio.
Sed dum la sono de la sonorileto fluis larmoj el ŝiaj okuloj
kaj estis al ŝi dolĉe kaj nostalgie, kvankam ŝi ne komprenis,
kia ĝi estas repaciĝo. Eble por ke ŝi povu elplori ĉion kaj si-
lentiĝi post ĉio. Poste oni denove ordonis al ŝi, ke ŝi surge-
nuiĝu; Jozefo ŝvestka surgenuiĝis apud ŝi, venis pastro kaj
Lidinjon kaptis angoro, teruro, tremo, kiam ŝi aŭdis deman-
don. ŝi estis aŭdanta malantaŭ si ploron kaj ne sciis, kio oka-
zas. ŝi preĝis al Dio, ke li veku ŝin el tiu angora, moka sonĝo.
Sed la figuroj ne malaperis antaŭ ŝiaj okuloj kaj ŝi aŭdis el la
buŝo de Jozefo ŝvestka malmolan kaj malcedeman vorton:
Jes.
Poste ŝi mem aŭdis tiun demandon kaj timis, ke ŝi svenos.
Sed li eble ĉion ordonis kaj ŝi devas akcepti lian volon. Tial ŝi 424
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
konsentis kvazaŭ ŝi estus falanta en tombon. Sed jam li me-
tis malmolan oran ringon sur ŝian fingron, pri kiu ŝi ne po-
vis dubi, kaj li atendis. Estis tiom malfacile por ŝi surmeti al
li lian ringon. Kaj jam li kisis ŝin sur la lipoj antaŭ ĉiuj homoj kaj antaŭ Dio. La gepatroj rapidis al ŝi sufokate de ploro, ŝi
sentis, ke ili kisas ŝin, ke krucsignas ŝin, ke la maljuna sinjo-
rino ŝin kisas.
Poste ili veturis kaj estis edziĝfesto.
Sekrete ŝi sukcesis sendi serviston en la urbon. Kaj kiam
vespere ŝia viro ŝin ĉirkaŭprenis en ŝia malriĉa ĉemizeto, kiu
restis al ŝi kiel unusola doto, li ekvidis sur ŝia blanka bela kolo oran ĉeneton kaj sur ĝi tri grandajn orajn monerojn.
”Kion vi portas, Lidinjo?”
ŝi alpremis ilin al sia brusto. ”Ili estas miaj, ĝi estas mia plej bela rememoraĵo. Dum mi vin amos, mi ne demetos ilin. Estas en ili via animo. Vi aĉetis min per ili kaj mi amas vin, ĉar
vi estas min aĉetinta!”
Li kisis pro tio ŝiajn lipojn, sed li sentis, ke li kisas ŝian koron.
”Lidinjo mia! Kiel bone mi atendis kaj embuskis por povi
vin rabi! ĉu mi hodiaŭ povas fieri?”
Poste li flustris:
”Lidinjo, ĉu vi amas viajn gepatrojn?”
”Vi scias!”
”Amu do ankaŭ mian patrinon. Pro vi mi multon pardonis
al ŝi.”
ŝi premis lin sur sian belan korpon. Li kisis ŝian bruston
brilantan pro la rebrilo de la moneroj.
”Lidinjo, se mi estus reĝo, mi konstruus por danki pro vi
templon; se mi estus ĝardenisto, mi kulturus novan tre belan
425
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
rozon je via honoro; sed mi povas nenion alian ol flustri vian
belan nomon per miaj lipoj.”
1914
(Stan. Kamarët)
426
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Jaroslav Haôek
(1883 — 1923)
Aŭtoro de tre multaj groteskaj, burleskaj, karikaturaj, humuraĵoj. Per malofta intuicio li sciis trovi komikajn elementojn en situacioj de etburĝaj profesioj kaj metioj; ankoraŭ pli bone li sukcesis plurfoje kon-trastigi la senmoralon de almozulo aŭ bankrotinto kun la moraleco filistra. Sed multaj liaj komikaĵoj estas sen ia ajn valoro satira, ĉar mankas en ili ia ajn etika volo. Tutmondan sukceson havis lia romano ”Aventuroj de la brava soldato ŝvejk”, tradukita en multajn lingvojn. La primitiva, malkuraĝa duonklerula soldato venas en tre diversajn situaciojn de la mondmilito kaj ĉie venkas per siaj stulteco kaj ruzeco strange miksitaj. En kelkaj lokoj de tiu libro la terureco kaj sensenco de la milito estas demonstritaj dum vira ridego tiom akre, ke *la plej famaj romanaj protestoj kontraŭ la milito aspektas sentimentalaj kompare kun ĝi. *
FINANCA MIZERO
Oficisto de la banka entrepreno ”Paŝulo kaj Komp-io” la
maljuna ŝimo, prenis post dekkvin jaroj finfine la ku-
raĝon kaj frapetis la pordon de la kontoro de financulo Paŝu-
lo, por ke li petu lin plialtigi lian salajron depost la Novjaro
je dudek kronoj.
Sidas do ŝimo antaŭ sinjoro Paŝulo, ĉar tiu ĉi aŭskultinte
lian peton mansignis al li, ke li sidiĝu; kaj la sinjoro ĉefo mar-
ŝas en la kontoro, gestadas per la manoj kaj diras: ”Mi povus
tuj elĵeti vin kun via senhonta peto: sed ĉar mi havas ĝuste
liberan duonhoron, mi volas paroli kun vi tute amikmaniere.
427
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Vi volas, ke mi plialtigu vian salajron je dudek kronoj por
monato, kio signifas 240 kronojn por jaro. Tion vi postulas de
mi en epoko, kiam Damokla glavo, plikariĝo de mono, ŝvebas
super la mon-merkato? ĉu vi scias, ke la Alpo-akcioj falas de
772.- al 759.1, ke la Frederiko-Uzino-akcioj falis de 940.- ĝis
938.- La kurzo de la Armilejo falas same, kara sinjoro ŝimo.
De 728.- ĝi falis al 716.40. ¯i estas efektive terura, kaj vi vo-
las 20 kronojn kiel plisalajron!”
Li komenci kunfrapadi la manojn kaj elpuŝadis el si: ”La
merkato de la bankaj valoraĵoj ŝanceliĝas. La gvidanta bilo, la
akcioj de la Aŭstria kredita instituto, estas malfortigita en la
lastaj tagoj al 664.90 kaj la tuta falo faras 5 kronojn, kaj vi
volas 20 kronojn da plisalajro! La merkato de valoraĵoj fretaj
estas karakterizata per malviglaj kaj aĉaj negocoj, la ŝtataj
fervojoj falas je kompletaj 12 kronoj. La itala registaro ne po-
vis elprunti en Francujo 100 milionojn da frankoj, kaj vi vo-
las de mi 20 kronojn da plisalajro.
Francujo volas vendi la fabrikojn, oni parolas pri vendo de
la ŝtatbienoj en Rusio, kaj vi venas al mi kvazaŭ tio estus
memkomprenebla: ””Mi servis fidele dum dekkvin jaroj, sinj-
oro ĉefo, dekkvin jarojn, mi permesas al mi peti rilate al fi-
nanca mizero, ĝenerala plikariĝo, dek infanoj, truaj botoj,
malsaneca stato, monate 20 kronojn da plisalajro.”” Malfe-
liĉulo, vi pravas, la financa mizero estas granda. La akcioj de
la suda fervojo falas je 5 kronoj popece kaj mi posedas ilin …
Sed kial mi tion diras al vi, vi ulo. Memoru, ke eĉ la akcioj de
la Buŝtjehrada fervojo ne havas hodiaŭ bonan ŝancon bilan-
can kaj la kurzo de la litero A de l’ Buŝtjehrada fervojo falas
de 2515.- al 2426.-; kaj de la litero B, de 1004.- al 976.- Vi do freneziĝis kun via peto pri plialtigo de salajro. Homulo, tio ja
428
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
estas frenezaĵo! Iru en la borson de Praha! En la merkato es-
tas tiom da valoroj, tia aĉetemo, sed kiom tio helpas! ĉiuj
akcioj vidigas teruran malfortiĝon! Eĉ unu ne estas firma! La
akcioj de la Kreditbanko, iujn mi makleradis je 760.- falis ĝis
750.75! Kion vi diras pri tio? ĉu vi volas ankoraŭ plisalajron,
maljuna viro? ĉu vi ankoraŭ persistas pri via postulo, kiam
oni eĉ ne povas imagi, ke la svisa registaro povus elprunti ie
ajn 2 milionojn, kiujn ĝi bezonas por kuranta elspezo? Jes,
maljuna viro! La monataj listoj pri debito de mono ne estas
favoraj, ĉi-jare la bilanco estos por freneziĝi. Rumanujo, Tur-
kujo, Grekujo, Bulgarujo ne povas prunti por si eĉ groŝeton,
kaj vi volas, ke mi plialtigu vian salajron.
Hispanujo, Portugalujo, Italujo povas nenie lokigi obliga-
ciojn. La banka entrepreno FranÁais Frâres en Lyon perdis
150 milionojn sekve de la ekspedicio Maroka, kaj vi tute kvie-
te venas kaj ekparolas: ””Mi petas, sinjoro ĉefo, plialtigi mian
salajron je 20 kronoj.”” Homulo, ĉu vi scias, ke oni parolas pri
fuzio de la Rosicaj karboejoj kun la Frederik-entreprenoj, kaj
ĉu vi scias, ke la aĉeto de la minejakcioj de la minista entre-
preno ”Maria-Anna” sekvigos la malgrandigon de la jara spe-
zo je 20 mil kronoj? Spekulacio sukcesas nenie. Aĉetu akciojn
de la Podola cementejo, maljuna viro, kaj vi vidos, kiom vi
ekfieriĝos! Sed iru kun ili en la borson! Ke vi ne iros, vi kap-
neas? Nu, almenaŭ firmas la akcioj de la Kolina fabrikejo de
artefaritaj sterkoj! Vi pagos por ili eĉ 379.-, sed mi aĉetis ilin je 382.-, do mi perdas 3 kronojn por peco. Mi ne povas, kredu, rigardi vin, homulo! Vi sidas kvazaŭ ligno! Prenu vin di-
ablo eĉ kun la akcioj de la suker-societoj! Mi ja diras al vi, ke ankaŭ ĉe ili naskiĝis malfortiĝo, kaj ke vi ne ricevos pli ol
261.50! Eĉ se vi dispecigus vin! Al mi neniu kuraĝas ilin oferti, 429
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
simile kiel ankaŭ ne la akciojn de dro Kolben. Mi ja forkuri-
gus tian homon! ĉu vi scias, ke la Wieneberga brikejo estas
bankrotonta? Kaj ke la Ljubljanaj lotbiletoj falis? ĉu vi scias,
ke la amerika miliardulo Browne mortpafis sin? ĉu vi scias,
ke la financuloj Mĝller, Skabat, Hĝbner memmortigis sin, ke
pendigis sin financuloj Reche, Quinay, Mains, Bulechard, ĉu
vi scias ke saltis en riverojn, kanalojn kaj marojn la financu-
loj Karelt, Morrisson kaj Commot kaj la bankisto Hamerles eĉ
kun sia kompaniulo? ĉu vi scias ke bankroto sekvas bankro-
ton, la karbaj minejoj sur Alaska brulas kaj ke saltis en ilin la amerika karboreĝo? ĉu vi scias, ke la trovejoj de sulfuro en
Uralo estas detruitaj de tertremo, ĉu vi scias, ke la Oldenbur-
gaj 50-taleraj lotbiletoj falis je 50%, ke la Salzburga fervoja kaj tramvoja societo bankrotos? Vi tion certe ne scias, alie vi ne
volus de mi 20 kronojn de plisalajro por monato …”
Financulo Paŝulo skuis la senmove sidantan ŝimon kaj tiu
falis kun glacie malvarmaj manoj de sur la seĝo teren.
Pro tiu financa mizero krevis lia koro.
1913
(Stan. Kamarët)
430
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Anna Marie Tilschová*
(1873)
Impresionisma verkistino de noveloj ka romanoj iam ampleksaj kaj tre dokumentaj. ”ŝi provis draste priskribi krizojn kapitalismajn kaj de helpaj organoj de kapitalismo dum la mondmilito. ŝi ree revenadis al agonio de burĝa familio, al ĝia vana deziro renaskiĝi per pli sana sango popola, al ĝia influo al artista kreokapablo kaj kresko de la personeco.” (Arne Novák)
VENTO
Sur la intense blua ĉielo flugis blankaj nuboj kaj en la suna
brilo furioze skuis sin ombroj de floroj, kiuj pendis de sur
balkonoj. Vento, la senpacienca amanto, taŭzis la harojn de
belaj virinoj sub la ĉapeloj, lumigis iliajn okulojn, kolorigis
iliajn vangojn, kaj maltrankviligis iliajn movojn. La rustkolo-
ran foliaron ĝi ŝiregis de la arboj kaj malbele mokis la malju-
najn homojn, iliajn peltojn. He! Jen mi estas! — ĝi vokis —
forkuru! kaŝu vin! Jen mi estas! Senprudente ĝi kuris antaŭen,
tintigis la ferfadenojn kiel citron, bubaĉe fajfis tra koridoro
kaj ree antaŭen, plu, ĝis kun mokrido ĝi ŝiris malantaŭ stra-
tangulo ĉapelon de sur la kapo de sinjoro.
La sinjoro sekvis senkonsile la ĉapelon, kiu petole kiel pa-
sero saltetadis inter la balaaĵo de la strato. Li sciis, ke ĉiu, kiu kuras post sia ĉapelo, estas ridinda, kaj li eĉ ne trapensis sian penson … la vento-petolulo, kune kun la hazardo, renkonti-gis lin kun konatulino. ŝi ĉiam ŝajnis al li bela pro sia staturo; 431
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
li al ŝi, agrabla; sed la sobra vivo tondis kiel prudenta ĝarde-
nisto iliajn sentojn, tiel ke ili ne estis rimarkeblaj en la societo.
Kun tia embaraso li levis la manon al la loko, kie la ĉapelo
devus esti, ke la sinjorino, malgraŭ sia bona eduko, ne sukce-
sis reteni rideton sur la belaj lipoj.
Aliafoje li apenaŭ kuraĝus alparoli la sinjorinon, sed ĉar
estis tiu vento kaj ŝi tiel gaja, li demandis:
”Pri kio vi ridas?”
ŝi ne plu kapablis reteni sian temperamenton, kaj en la
venton, kiu ĉi-momente ree petole tintigis la stratlanternon,
ŝi ekridis subite kiel malbonedukita lernejknabino, kaŝ-aran-
ĝinta friponaĵon.
”Vi ne havas ĉapelon — ĉu? Tie ĝi dancas!”
Kaj meze de la strato, kvazaŭ pelata de sensenca taktmon-
trilo majstra, dancis la nigra ĉapelo de maldekstre dekstren,
de dekstre maldekstren, kvazaŭ ĝi ridus pri lia premiteco.
Ankoraŭ vi ne kredas, ke tio estas mi, la vento kaj kaprico,
frenezulo, kaj en la vivo la sola Sinjoro. Ili konis unu la alian jam longe, sed verdire ili ne konis unu la alian, same kiel plejparte la homoj en la societo. Nun ili vid-al-vide, sur la trotu-
aro, kune debatis serioze pri la ĉapelo, kvazaŭ ĝia ekzisto
estus intima afero de ili ambaŭ.
”Do, sen ĉapelo vi nenien povas iri … ĉiu ridus!”
”Kiel vi!”
”Kompreneble, kiel mi! ĉu vi havas monon?”
”Mi havas!”
”ĉu sufiĉan?”
”Mi havas … sed mem mi ne scias elekti … konsilu al mi!”
ĉio nekutima ŝajnis al ambaŭ en la ventoplena tago subi-
te kutima kaj memkomprenebla.
432
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
En la vendejo la sinjoro provis dek ĉapelojn, unu post la
alia kaj ĉiufoje, kiam la sinjorino kaptis en la spegulo la zorgoplenan mienon, kun kiu li demetis ĉapelon kaj denove
etendis manon al alia, ŝi ne estris sin — ŝiaj lipoj ektremis kaj en la okuloj eksaltis petolaj fajreroj de malico.
”Ne — tiun ne! ĉu vi do ne havas alian?” ŝi turnis sin al la
vendisto kun rideto, ”estas nur dekunu da ili!”
Ridetis la sinjoro, ridetis eĉ la vendisto-aŭtomato konside-
rante ilin ambaŭ novaj geedzoj, kaj la sinjoro refoje profun-
de rigardis en la verdajn okulojn en la spegulo. Tuŝproksime
malantaŭ li ili lumis helbrilante per io, kio sen ilia volo flug-
portis ilin ien alten.
”ĉu vi scias, pro kio nin rigardis tiu homo en la vendejo?”
demandis la sinjorino, tuj kiam ili ree eliris.
—”Ke ni — ”
”Ne!” rapide kaj senpacience ŝi rompis lian parolon, ”bone,
ke vi ne scias. Mi petus, ne divenu! Mi tion ne volas kaj vi ne
devas tion scii!”
Dume malaperis la suno, la tuta ĉielo kovris sin per gran-
da griza vualo kaj la vento en la stratoj furiozis plu. ¯i levis
la jupojn, puŝis kolere malgrandajn infanojn, ĵetis de la teg-
mentoj sur ilin ardezon, levis de la tero balaaĵon en frenezaj
spiraloj kaj anstataŭ krejceroj ĝi ĵetis sekiĝintajn branĉetojn
en la ĉapelojn de almozpetantoj tremantaj ĉe la stratangulo.
”ĉu ne ŝajnas al vi, kvazaŭ la vento forportus ankaŭ nin?”
”Eble … sed kien?”
”Mi tion ne scias — nur tion mi scias, ke mi volus flugi for
de ĉiuj homoj kaj esti ie tute sola kun vi!”
Penso trakuris la verdajn lumantajn okulojn, ŝi kontraŭsta-
ris ĝin, ŝi ne volis ĝin esprimi, sed la propra voĉo ŝin ne obeis.
433
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
”Tion, kio estas hodiaŭ,” ŝi diris mallaŭte, kvazaŭ iu alia
estus parolanta anstataŭ ŝi per ŝia voĉo, ”neniam ankoraŭ mi
sentis, por neniu!” Li rigardis ŝin senkonsile, pete, humile, li
estis alia ol ŝi konis lin el la flugmomentaj rilatoj, en teatro, kaj alia ol en la unua momento de ilia hazarda renkontiĝo.
”Kiel vi diris tion?” li demandis heziteme, ”kiel?”
”Tiel!” tremante ŝi ripetis duafoje, ”mi ne estas hejme tia,
kia kun vi, kaj neniam mi estis tia … Mi ne koketas — mi sen-
tis tion, kion hodiaŭ, ankoraŭ por neniu!”
”Ne … kiel stranga kaj neebla tio estas …” diris la sinjoro
en soleja koridoro, en kiu nur avineto kaŝiĝinta antaŭ la vento
ripetis eble jam la milan rozarion. ”Tion, kio estas hodiaŭ, mi
malklare ĉiam deziris — kaj ne ekkonis!”
”Eble ĉio nur ŝajnas al vi … eble tio eĉ ne estas mi, sed
ventfeino!”
”A˛!” li ĝemetis nostalgie, ”mi petas insiste, nur tion per-
mesu … mi ne povas foriri — mi devas iri kun vi ankoraŭ plu!”
”Sed kion diros via edzino?”
”Ne parolu tiel! Same tiel mi povis demandi vin pri la ed-
zo!” Li aspektis denove tiel senkonsila kiel en la momento,
kiam la malbona vento prenis lian ĉapelon.
Krepuskis, en la malgrandaj judaj butikoj oni jam estis lu-
migantaj, kaj senvorte iris ili ambaŭ tremante pro interna
malvarmo, ekscito kaj timo antaŭ alia ŝtormo. Ili iris tuŝprok-
sime unu apud la alia, tuŝante unu la alian per la ŝultroj kaj
ridetante mistere unu al la alia ĉiumomente. Malproksime for
en la nebulo estis iliaj familioj kaj aliaj interesoj, kvazaŭ la
vento estus ilin por ĉiam pelinta for de ili, — ili pensis ekskluzive unu pri la alia.
”Estas malvarme!”
434
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
”Jes, estas! Ni aĉetu kune kaŝtanojn!” ŝi ekridis jam ne
memvole, sed nervoze. ĉe pala knabino ili aĉetis kaŝtanojn,
la sinjoro metis ilin en poŝon, senŝeligis ilin por ŝi, prezentis ilin, kaj la vento muĝis plu. Ili iris tiel, kvazaŭ la vento ekster ilia volo pelus ilin en la nekonaton.
En la parko, flava foliaro faladis de la arboj, momenton ĝi
dancis pelata de l’ vento en la aero, kaj poste ĝi metis sin eĉ
pli flava en la nigretan verdon de hedero. La parko estis pre-
skaŭ malplena, krom kelkaj studentetoj, kiuj en la krepusko
fumis siajn unuajn cigaredojn, promenis tra la parko nur unu
melankoliulo kun rememoroj kaj unu amparo. La muĝado de
robiniaj branĉoj kuniĝis kun la malproksima bruo trama, hele
en la malvarma aero lumis la unuaj lanternoj, kaj ruĝe, kiel
grandaj fantaziaj floroj, brulis la arbustoj ruĝigitaj de l’ aŭtu-no.
”Ventfeino … Mi pensas pri tio, kiam mi kiel juna knabo
sidadis hejme kaj en la forno muĝis … ofte mi imagis virinon,
kiel lumus ŝiaj okuloj sub granda ĉapelo. Nun mi scias, ke jam
tiam mi imagadis vin. ĉu ne, vi estas mia Ventfeino?”
En la parko sur vojeto restis sole la melankoliulo, jam vane
rememoranta la amatinon, estis jam preskaŭ mallume, la Fla-
moj en la lanternoj flagris preskaŭ kruele hele kaj kelkmo-
mente la vento laŭte tintigis ilin.
”ĉu vi scias,” li diris subite, ”kion verdire mi hodiaŭ per-
dis? Prudenton!”
”Ni ambaŭ!” ŝi respondis same rapide.
”ĉu jes?” li demandis eĉ pli rapide, preskaŭ haste, rigar-
dante fikse en ŝiajn entuziasmajn okulojn.
”Jes!” ŝi donis same senpripensan respondon.
Sur la publika ŝoseo de la parko ili firme ĉirkaŭprenis unu
435
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
la alian kaj kisis sin sur la buŝon tiel ke malaperis la tuta
mondo
por ili ambaŭ. Ilia sola kunulo, la vento, muĝis el la senhava
branĉaro, kiun ĝi krude senfoliigis preskaŭ ĝis kalveco, mal-
bonan kanton al ili: ”tremu, nun mi estas via unusola reĝo!”
El ”Pekulino”, 1917
(Vuk Echtner)
436
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Karel Toman
(1877-)
Eminenta ĉeha lirikisto kun neordinara talento pentri per melodio de *versoj la fenomenojn de la ekstera kaj interna mondo kun la sama intuicio. *
VERSOJ
Kien alvenis ĉiu el vi? Sub lumoj stelaj
sub fremda ĉielo ni kune vagadis
revantoj ravitaj de tempoj pasintaj.
Mi rememoras. Tegmento mia kara al mi estas
kiel naskiĝlando
ritmon donanta al mia sango.
Estas ĉe fino de ĉiuj ŝoseoj
aŭ hejmo, hospitalo, arestejo
aŭ tombo.
1926
(Stan. Kamarët)
437
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Jinæich Ôimon Baar
(1869—1925)
Katolika pastro. Bona rakontisto realisma el la vivo de pastroj kaj de vilaĝanoj en okcidenta apudlima regiono de Bohemio ”˘odujo”. ”Li starigis la idealon de vilaĝano katolike kredanta, humile sin dediĉinta al volo de Dio kaj ĉerpanta el sia ligo kun Dio la saman forton, kian *el la ligo kun tera grundo.” (Arne Novák) Li esprimis tre fidinde an-kaŭ la situacion de katolika paroęstro inter la katolika popolo. *
LA PARUETO
Sur altaĵo super la vilaĝo sidas malnova preĝejeto de Sank-
ta Laŭrenco. ¯i sidas tie de multaj jarcentoj tute blanka
kiel maljunulo, saĝe kaj senvorte rigardante la longan valon,
la suno ĝin kisas, la vento ĝin ĉirkaŭblovetas, la pluvo ĝin vi-
pas, sed ĝi toleras silente kaj trankvile la bonan kaj malbonan
veterojn. Foje mi vidis okulon de abelo sub mikroskopo. Tuta
reto da etaj okuloj tio estis — belegaj kaj regulaj. Tiajn fene-
strojn havas ankaŭ la preĝejeto sur nia altaĵo. Ili estas kunme-
titaj nur el etaj, zorge enplumbumitaj sesangulaj tabuletoj
vitraj, kaj per tiuj ĉi strangaj fenestroj ĝi do rigardas la tutan regionon. La frosto longan tempon desegnis sur ili siajn sor-
ĉajn florojn,ventego skuis ilin, neĝo skurĝis ilin, sed la fene-
stroj ĉion eltenis, ĝis fine ili ĝisatendis — printempon. Ili malklariĝis kaj kiel larmoj fluis sur ili la akviĝinta vaporo kaj gut-falis sur la mucidan, malvarman plankon. Tiam en la tombe-
jo, sur la tomboj ĉirkaŭ la preĝejo jam ekĝermis la unua her-
438
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
baro, densa kaj mola kiel delikata pelto, kaj tie kaj tie ĉi ne-
kuraĝe elrigardis el ĝi la dolĉa okulo de blanka lekanto kun
flava iriso en sia mezo. Kaj super tiuj tomboj, alte en la ĝis
nun kalva branĉaro de tilioj, malpace salfetadis birdoj, ridis
kaj kverelis, postflugis unu la alian kaj incitetadis sin, tiel ke tio eĉ ne estis kantado, sed tia senbrida kaj petola kriado, kian scias nur birdoj kiam la printempo estas proksima. Precipe la
merlo kun la turdo, ambaŭ majstroj konkurantaj, elpensadis
ĉiam novajn kaj novajn akordojn kaj vetfajfis siajn koncizajn
kantfrazojn. ŝprucmakulaj sturnoj pro envio skuis siajn flu-
gilojn, klopodante fidele imiti ilin, sed rikoltis nur mokojn de
la tuta birda ˛oro. Precipe la paseroj repepaĉis kiel senlacaj
kaj severaj kritikistoj, dum la emberizoj kun la paruetoj kon-
tentiĝis per mallonga bruska melodio — kvazaŭ moka rimar-
ko nur — sed kompense ili ĝin ripetadis ĝis tedego. Eble du
aŭ tri alaŭdoj ŝvebis tiumatene alte super la tombejo, arboj
kaj preĝejo, kaj kiel etaj floroj malsuprenfalis el iliaj gorĝetoj la ludaj triloj kaj refrenoj.
La kara dia suno leviĝas malrapide pli kaj pli alten. Per siaj
radioj, kvazaŭ per delikataj fingroj, ĝi tuŝas la senfolian bran-
ĉaron de l’ arboj kaj jen — tra la maljunaj korpoj de la arboj,
pro delico kaj ĉarmo, ekcirkulas viva suko kaj ĉe l’ finaĵoj de
la branĉetoj ekŝvelas, grandiĝas kaj krevas verdaj burĝonoj.
La suno scivole enrigardas tra la aperturoj de la lignaj ĵaluzioj ankaŭ en la turon, — la malnova sonorilo ekbalanciĝas kaj al
la homoj malsupre en la vilaĝo ŝajnas, ke jam longe ĝi ne in-
vitis ilin tiel feste kaj majeste al la matena meso sankta, kiel
hodiaŭ je la ŝatata festo de Anunciacio de Sankta Maria. Mal-
multaj sukcesis kontraŭstari kaj ne obei.
Plej unue alkuris la infanoj. Sian senzorgan ridon ili mik-
439
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
sis kun la birda kantado, alvokis ĉi tien knabinojn, ilin sekvis
la knaboj kaj antaŭ ol oni sonorigis por kunveni, la tuta vila-
ĝano amasiĝis en sia paroą preĝejo. ¯i odoris ankoraŭ je
vintra aero, ĝiaj dikaj muroj elspiris mucidaĵon kaj ĝia granita
planko ŝvitis, sed ĝiaj fenestroj jam sekiĝis kaj ekbrilis ĝoje en la suna brilo abunde falanta ĉi tien… ĉiuj enirejoj de la pre-
ĝejo restis larĝe malfermitaj, la malgranda preĝejo ne povis
akcepti ĉiujn kaj tial premis sin la homoj — kapo ĉe kapo —
en la pordoj, eĉ antaŭ ili kaj varmeta printempa zefiro blove-
tis super iliaj kapoj tra la preĝeja navo ĝis la altaro en la ab-
sido.
Tie staris la pastro en mesa robo kun la evangelio en la
mano kaj per simplaj vortoj klarigis la sencon de la festo
”anuncacio” ne nur sciigo pri veno de la printempo en la na-
turo, sed ankaŭ de la printempo idea, nome de Kristo, kies
naskon ”anĝelo de Dio anoncis al la Virgulino Maria” la ho-
diaŭan tagon. Kiam li finis, aŭdiĝis la seriozaj sonoj de l’ or-
geno kaj tuj ankaŭ la entuziasma kantado de la homamaso.
Kaj ankaŭ tiu kantado sonis hodiaŭ vigle, ĝoje, la brusto per
tiu kantado vastiĝis, la vangoj ruĝiĝis, animo kun animo fan-
diĝis, kaj tiel la festa momento kaj printempa humoro ĉion
ĉirkaŭ si estis venkanta kaj ebriiganta per pura ĝojo.
La pastro ĵus turnis sin de la altaro por saluti sian paro-
ąnaron per la vortoj de Kristo: ”Pacon al vi”, kiam, ĉi-mo-
mente, okazis io terura. Akra sono, kvazaŭ oni svingus gla-
von, tranĉis la aeron, ĉiuj kvazaŭ je komando levis la okulojn
supren kaj ankaŭ tuj tiris la kapon inter la ŝultrojn. La pastro
ĉe l’ altaro staris kiel ŝtoniĝinta; liaj manoj rigidiĝis en la pozo, kiel li estis levinta ilin por la saluto, kaj vortoj formortis sur liaj lipoj. Kiel zigzaga nigra fulmo ekflagris en tiu momento
440
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
tutproksime super la homamaso du birdoj: malgranda, an-
gore pepanta parueto kaj post ĝi granda alaŭdfalko. La paru-
eto flugis kiel sago rekte al la altaro, sed la alaŭdfalko turnis sin dum sia flugo meze de la navo kaj, antaŭ ol la homoj rekonsciiĝis, ĝi flugis, malalte super iliaj kapoj, tra la pordo eksteren. Kvazaŭ nevidebla mano estus ekpreminta iliajn gor-
ĝojn, ĉiuj subite ĉesis kanti, krio de surprizo kaj teruro sonis
tra la preĝejo, sinjoro ˛orestro nesciante kio okazis, ekstaris
malantaŭ la orgeno, streĉis la kolon, rigardis surprizite mal-
supren kaj el la tuta tonludo nur la orgena pedalo muĝis pro-
funde, timige kaj persiste, ĉar li staris sur ĝi per la tuta pezo de sia korpo.
*
Neniu el la tuta birda aro ĝis hodiaŭ supozis, ke el la sudo
revenis ankaŭ ĝia terura malamiko — la maljuna alaŭdfalko.
¯i revenis sekrete dum nokta malhelo, kaj kiam ĉiuj senzor-
ge ripozis, lacaj pro la longa flugo, ĝi trovis en nemalproksi-
ma nigra arbaro sur alta deklivo neston por si. Fremdan nes-
ton! Perforte ĝi forpelis el ĝi du nigrajn frugilegojn kaj ekloĝis en ĝi mem kiel hejme. ¯i dormis en ĝi malsata, kaj post sun-leviĝo ĝi flugis el la arbaro la unuan fojon en la vastajn kam-
pojn por ĉasi. Agrabla zefiro taŭzetis ĝian krispan, molan plu-
maron, varma aero ĉirkaŭis ĝin kiel milda bano, alte super ĝi
la suno ore brilis. Plezure ĝi direktis sin al ĝi kaj en la altego, eĉ etan sonon ne eligante, ĝi ŝvebis silente, sed mortinside.
Du longaj, mallarĝaj kaj akrapintaj flugiloj kiel du glavoj eten-
dis sin de ĝia svelta korpo, kiel ventumilo dismetis sin duon-
cirkle la firmaj plumoj de ĝia vosto,— tiel jam momenton ĝi
441
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
ŝvebis kaj banis sin ĝoje en la maldensa kaj pura aero, kiam
subite atingis ĝian akran aŭdosenton senzorga pepado bird-
ara de sur la tero.
¯i direktis la okulojn for de la suno malsupren al la tero.
De sur sia ĉiela alto ĝi ekvidis flugi super la malseketaj kam-
poj grizajn alaŭdetojn, sur la tombejo ĝi vidis preĝejeton kun
turo ĉirkaŭitan de arboj kaj en la arbobranĉaro moviĝis kiel
insektaro birdoj de ĉia speco.
Senmove, kvazaŭ alfiksita, haltis la alaŭdfalko momenton
en la sfero, elserĉante por si rabaĵon. — Sed sammomente ĝin
ekvidis alaŭdo. ¯i ekkonis ĝin kaj kiel fidela kunulo kaj gar-
danto ĝi tuj flugis kun la terura novaĵo al la tero kaj pepis en
la senzorgan birdan kriadon unusolan vorton:
”Falko! — Falko!”
”Kio do! — Kiel do! Kie ĝi estas?” premzorge, konfuzite tio
elpremiĝis el la birdaj gorĝetoj kaj ĉiuj, neatendante respon-
don, serĉis protekton kaj savon, ĉiu laŭpove. Pro timo mutaj,
la birdoj premis sin al la branĉoj, flugis en la arbustojn kaj
kaŭriĝis en la nestoj.
Nur la malgranda parueto ne estis hejme, ĝi ne aŭdis la
avertantan senditon kaj senzorge, trankvilfluge ĝi estis reve-
nanta nun al sia hejmo. Surprizis ĝin la tomba silento, ĝi ek-
aŭdis ankaŭ la avertan vokadon de la fratinoj: ”Kaŝu vin, kaŝu
vin — falko flugas,” ĝi direktis sin rapide al kava tilio, kie ĝi estis fondinta varman nesteton remburitan per musko kaj
plumoj, kiam eksonis malantaŭ ĝi la bone al ĝi konata flugil-
susurado kaj jam ĝi ekvidis la rabiston super si. ”Mi ne ĝisflu-
gos — morto atendas min,” trafulmis ĝian kapon. — Jen tut-
proksime antaŭ ĝiaj okuloj nigris la malfermita enirejo pre-
ĝeja, plena de nekovritaj kapoj homaj, sur la altaro ĝi rimar-
442
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
kis brulantajn vakskandelojn, sen pripenso ĝi direktis sin al
ili kaj la alaŭdfalko tuŝproksime malantaŭ ĝi.
Tiel ili enflugis kune en la preĝejon, malaperis dum mo-
mento, la preĝejo ilin ambaŭ englutis. Fringeloj kaj kardeloj,
turdoj kaj merloj, sturnoj en la budetoj, kolomboj sur la turo
mutiĝis de teruro, iliaj koroj senbride bategis, la okuloj direk-
tis sin al la preĝeja pordo, kiam, sammomente, kiel sago, en
bela kurba linio elflugis el la preĝejo la alaŭdfalko. ¯i elflugis sola, ĝi ne tenis en la beko, nek en la ungegoj altiritaj al la
korpo, la malgrandan parueton. ¯i nur eligis koleran krion
kaj malaperis en la alto.
”Murdisto” — ”murdisto” ie kriis kornikoj.
”Kial vi ne fermis la pordon!” — ”Kial vi ne etendis la ma-
non kaj ne kaptis ĝin — la murdiston raban!” kriis la homoj
ĉe la pordo.
”Kiu supozus tion! Antaŭ ol ni rekonsciiĝis, ĝi estis jam
for,” senkulpigis sin la viroj.
Malkuraĝe la timigitaj birdoj rigardis el la rifuĝejoj. Estis
certe necese aranĝi interkonsiladon, elekti gardantojn, disloki
ilin, interkonsenti signalon kaj signon, averti la najbaran bir-
dan societon, sendi delegitojn kaj sciigi la malĝojan novaĵon
al ĉiuj, kun kiuj la birdaro vivas de pratempo en paco kaj kon-
kordo, precipe al perdrikoj kaj leporoj en la vasta kampo.
En la preĝejo dume la sankta meso estis daŭrigata. Plue
muĝis la orgeno kaj kantis la homoj. La unuaj, kiuj rekon-
sciiĝis de la ĝenerala konfuzo, estis la infanoj, grupiĝintaj
antaŭ la altara krado kiel floroj sur bedo. Iliaj vizaĝoj ridetis, en la okuloj ekbrulis gaja, ĝoja flameto kaj iliaj etaj fingroj
montris al la altaro.
443
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
*
Jes, tie sur la tabernaklo, precize en la mezo inter du anĝel-
figuroj, sidis kaŭre la malgranda, timigita parueto. ¯i ripozis.
¯ia beketo estis iom malfermita, la delikata plumaro sur la
brusto videble moviĝis, ĉar ĝi ĝis nun rapide spiris kaj ĝiaj
nigraj okuletoj zorgoplene, malfideme vagis tra la preĝeja
spaco. ¯i sidis silente, la kapeton ĝi klinis flanken kvazaŭ ĝi
aŭskultus la majestan kanton mesan, kiun la paroąnaro kan-
tis strofon post strofo.
Sed subite silentiĝis la orgeno, estis la kantado, kaj nur la
altara sonorilaro arĝentvoĉe anoncis, ke venas la sankta mo-
mento de ”Transsubstanciĝo de Kristo”. La pastro surgenu-
iĝis, kaj poste li dum profunda, respektoplena silento levis la
sanktan hostion super la kapon por montri ĝin al la genuflek-
santa kristana komunumo. Kaj jen! En tiu majesta momento
aŭdigis sin la parueto. Jubile ĝi pepis sian mallongan kantfra-
zon unuafoje — kaj kiam la pastro estis levanta la kalikon, ĝi
danke kaj ĝoje ekkantis la duan fojon. Tio sonis tiel nekutime,
tio surprizis kaj kortuŝis tiom profunde kaj vere, ke la akoli-
to forgesis sonorigi kaj en la okuloj de la pastro kaj kredan-
toj aperis roso de larmoj.
De tiu momento la malgranda parueto fariĝis nia birdeto
en la preĝejo. Ni havis la plej bonan volon liberigi ĝin, ni la-
sis fenestrojn kaj pordon la tutan tagon malfermitajn por ĝi,
la parueto — kvankam ĝi sidiĝis sur la fenestra krado kaj ri-
gardis eksteren, tamen — kvazaŭ en ĝia malgranda kapo veki-
ĝus rememoro je la terura alaŭdfalko, ĝi eksaltis kaj revenis
en la preĝejon. ĉi tie ĝi vizitis ĉiun angulon, kornicon kaj fen-
don, serĉis araneojn kaj muŝojn, la preĝejservisto ekamis ĝin,
444
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
kaj ekamis ĝin ankaŭ la infanoj. Ili venadis ĉiutage al la por-
lerneja sankta meso, alportadis por ĝi panerojn en la poŝoj,
metis ilin por ĝi sur la kradon antaŭ la altaro kaj rigardis la
birdeton, kiel ĝi sidiĝas sur la randon de la malprofunda ben-
akvujo marmora kaj trinkas. Dum ludis la orgeno kaj kantis
infanaj voĉoj, la birdo silente aŭskultis, sed kiam dum Trans-
substanciĝo silentiĝis la orgeno, aŭdiĝis ĝia kortuŝa, delika-
ta solkanto, tiel ke ĉiuj jam senpacience atendis ĉi tiun mo-
menton, kaj la parueto neniam trompis ilin.
—Tiel pasis la Palmdimanĉo kaj alvenis la Paska Vendredo.
La pregejo plenpleniĝis de homoj kaj pro la malĝojo de tiu
tago oni forgesis eĉ la parueton. Tiu ĉi sidas sur la altara kor-
nico kaj atendas, kiam aŭdiĝos la sonorilo ĉe la sakristio; la
orgeno en la ˛orejo kaj la homoj en la preĝeja navo — sed
vane. La sonorilo pendas kiel mortinta, la orgeno kvazaŭ mu-
tiĝis, ankaŭ la homoj silentas, nur la malserenaj sonoj de lig-
naj klakiloj ekbruas de tempo al tempo tra la preĝejo.
”Kio do? Kio do? Kial vi do ne kantas?” malkviete deman-
das la parueto kaj flugas de sur la altaro rekte en ˛orejon, kaj
eksidas sur la fermita orgeno. ¯ia koreto bategas denove
tiom, ke ĝia krispa plumaro sur la delikata brusto leviĝas. ŝaj-
nas al ĝi, ke malbona rabisto ŝtele eniras la preĝejon, ke al-
proksimiĝas mem la terura kaj fantoma morto kaj eĉ la pre-
ĝejo ne malhelpos ĝian eniron.
”Kio do? Kio do?” ĝi pepis denove. ¯i vidas la pastron mal-
kovri la sanktan krucifikson, kisi ĝiajn vundojn, ĝi aŭdas la
mallaŭtigitan de ploro kanton: ”Popolo mia, popolo mia, kion
malbonan mi faris al vi?” Peza funebro plenigas la preĝejon,
premas ĉies koron, kaj ankaŭ la koron de la parueto. Ango-
ro kaj timo ekregis ĝin, ĝi sentis la premon, eksteren — ekste-
445
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
ren en la mondon ĝi volas — eksteren, kie la suno brilas, ar-
boj jam verdiĝas kaj kie kolorabundas bunta floraro sur ver-
da herbejo.
Sur nigra kovraĵo sternita antaŭ la ĉefa altaro, sur la tero
kuŝas krucifikso, antaŭ ĝi sur la ŝtona planko genuas la pas-
tro, nudpieda, kun kapo nekovrita, kun manoj interfingrigi-
taj, kun okuloj larmantaj, ĉirkaŭ li genuas infanoj kaj maturu-
loj kaj kisas la vundojn de la mortinta Savinto.
”Kio okazis do?” traflugis la kapon de l’ birdeto. ”Mi fu-
ĝos,” ĝi ekpensis kaj de la ˛orejo flugis rektlinie al la ronda
fenestro super la ĉefa altaro, tra kiu la leviĝanta suno verŝis
abunde sian oran lumon sur la krucifikson kuŝantan sur tero.
Obtuza frapo, kiu eĉ la vitron en plumba kadreto tremtin-
tigis, sonis tra la preĝejo. ĉiuj surprizite levis la kapojn. A˛, la parueto flugis kontraŭ la fenestro, per sia brusto ĝi ekbatis sur la malmolan vitron, forpuŝis sin kaj jam ĝi ŝanceliĝas
flugante kiel ebria. Du-tri turnojn tujposte ĝi faris, malespe-
re ĝi skuas la flugilojn por teni la ekvilibron, tamen vane! ¯i
falas — falas pli profunden — ĉiuj senintence levas la manojn
por kapti ĝin en la flugo — kaj ĝi falas senviva en la etendi-
tan manplaton de la pastro … Tiu kisis ankaŭ ĝin, metis ĝin,
malvivan, al la dornkronita kapo de Kristo kaj la tuta ĉeestan-
taro laŭte kaj korrompe ekploris.
(Vuk Echtner)
446
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Karel Sezima
(1876-)
Multjara kritika kronikisto de la ĉeą prozo, tre atentema ankaŭ pri la stilo. Liaj rakontoj el la medio de malgranda Bohemia urbo priskribas la amajn kaj moralajn venkojn kaj malvenkojn de etburĝoj ofte en kadro de sugestplenaj pentroj de la naturfenomenoj. Ili ebligas al la aŭtoro dokumenti la ”tragik-komedion de ĉiu homa celado ensorĉitan inter eternajn antinomiojn de iluzio taj seniluziiĝo, sopilro kaj sobriiĝo, flugo al grandeco kaj obtuziganta banaleco” (Arne Novák) VARMEGA NOKTO
En tiu vespero la spaco estis ŝarĝita per fulmotondra
maltrankvilo. Manja ne povis decidiĝi, ĉu ŝi kun Tonĉjo
dum tia vetero ekiru ĉe noktiĝo gardi la kampojn al Hracho-
viôté. Rezultiĝis, ke mi akompanos ŝin. Ne ĝene por mi! Hav-
ante kelke da ulnoj da tenda tolo sub mi, mi povas longe re-
zisti eĉ al forta pluvego.
Ekpensinte pri la venanta nokto mi tremas pro malpacien-
co. La musko estas kvazaŭ preparita kuŝejo kun natura bal-
dakeno. Odoro de tento el ĝi leviĝas, spiras el mallumo kva-
zaŭ viva estaĵo. La cerbo, sentemiĝinta de silento, senĉese jam
nudas duopan paŝadon.
Mi imagas … se renkontas Manjo fonton, ŝi certe per sia
ore brunigita piedo haltigas la kurantan akvon. La fluo on-
diĝas trans neatendita baro. Manjo malsekigas siajn manpla-
447
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
tojn, malvarmigas la vangon. Kaj al mi febro vipas la sangon,
mi ekkriegus kun malklara konscio kiel vundita besto.
Fine jen ili estas. ŝiaj viglaj movoj vibras tra ardega duon-
lumo kiel refreŝigo. Sed niaj manoj parolas per ataka lingvo
de instinktoj kaj la brilo de ŝiaj okuloj estas seka, bruliga. Pava okulo malklarigita de varmego; akra floro de netravidebla
okulo kornika.
¯ibulo Tonĉjo frotigas la vangojn al mia maniko, Manjo
paliĝinta ekparolas intertempe ion febre malkontinuan.
Nur nun mi ekscias, ke denove ŝi devas iradi por nokto
hejmen. Ambaŭ aliaj fratoj eklaboris en fabrikejo … Tonĉjo
ilin tien rekte tiradis. Cetere la striko finita kaj malgajnita perfekte. Laboras nur parto de la laboristoj kaj nur kelkajn tagojn
en la semajno, krome sub malbonigitaj kondiĉoj. La entrep-
renoj elektas la fratojn, dank’ al Dio, oni ne rifuzis.
”Kion diras pri tio Lenc, la ribelulo?”
”Ankoraŭ sur la lito apenaŭ li turniĝas. Kunvenas tamen ĉe
li malkontentuloj kaj el la laboro eligitaj. Li promesas al ili,
kiam li leviĝos, ke li ekkaptos la aferon de alia, pli sagaca flan-ko.”
”Vidu, la sovaĝulo ludetis kun flamo. Tiu al li nun rostis la
haŭton. Se ĝi al li bonfare malardigus almenaŭ la cerbon!”
Sed Manjo estas iel delire malgaja; ŝi parolas kun somnam-
bula fremdeco. Neatendite super ni mallumiĝis, kvazaŭ efek-
tive nubaroj alflugus super niajn kapojn. Vere estas nur pli
densiĝintaj suproj de la maljuna arbaro, kiuj super ni pendas
kiel pezaj malllumoj. La vidosento ne helpas min, sole per ia
nemateria etendigita palporgano mi sentas proksimecon de
pina aŭ picea trunko kaj evitas por ne ekpuŝi. Manjo tamen
iras tra la iluziiga mallumo facile, kun certeco de somnambu-
448
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
lo, kvazaŭ por ĝi ne ekzistus baroj; ŝiaj maldikaj brakoj cer-
te disigas densaĵon antaŭ ni. Mi apogas min fine al ĝia bra-
ko; en varma kubutangulo ŝi tenas mian manon kiel en bol-
tingo.
De malproksime fulmo.
Kvazaŭ halucinantaj ni supreniras al montodorso kaj eks-
idas sub fendo de la plej alta rifo, por vidi almenaŭ parton de
la ĉielo. Tre malpli densa arbetaĵo estas rimarkeble, kiel ĝi
estas kovrita ĝis nigre.
Fulmo vipas intertempe tra tuta duono de la horizonto.
Sola unutona ideo regas la sensentan cerbon: la fulmotond-
ro estas ankoraŭ malproksime.
Estus cetere mildigo, se en la tuta regiono eksplodus sub-
ite kriego. Sed eĉ ne sono ĝis nun …
Mi penas alpremi Manjon al mi. Harligoj sur la brusto, la
genuoj kuntiritaj, ŝi kuŝigas la kapon sur mia ŝultro, ne ku-
raĝante meti la brakon ĉirkaŭ mia kolo.
”Ne tiom proksimen al mi”, ŝi baras min, kiam mi moviĝas.
”Ektimo infanema!”
”Ne tiom proksimen!” ŝi forsidiĝas. ŝiaj dentoj brilas en la
mallumon kvazaŭ volante min ekmordi.
Kontraŭe la pigmeo Tonĉjo jam eĉ ne daŭras gardi kaj
rampas supren sur la roketon.
Vento alflugis kaj ĵetis la harojn de Manjo en mian vizaĝon.
La nanulo dume selis malaltan pinon, tiun kvazaŭ kun pen-
digito, kaj nun sur ĝi li sidas rajde, kiel groteska demono sur
la sovaĝa vento mem; li ululas kaj krias de ĝojego.
Kaj Manjo kuŝas subite sur mia brusto. Nur singultoj mo-
vas ŝiajn manojn.
”Kio mankas al vi? Vi brulas kiel fajro.”
449
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
”Mi mem pro mi hontas, kio al mi okazas,” ŝi ekskuiĝis sur
mia brusto. ”Mi pli ŝate volus foriri. — Al pilgrimo aŭ entu-
te ien malproksimen: Eble mi trovus mildigon.”
Haha, jen ree ”tiu popolo” kvazaŭ en ŝi ekparolis.
”Malsaĝeta”, mi disfosas al ŝi la lipojn per kisoj kaj kunpre-
nas ŝiajn pojnojn, ĝis ŝiaj manplatoj malvarmiĝas. Mi regas
min, sed mi sentas en ŝiaj arterioj eksovaĝintan malgrandan
koron, kaj kiam ekfulmas en malproksimo, ŝajnas al mi, ke tra
ŝia vesto eklumis nudigita brusto. Kvazaŭ ŝia nuda oliva gra-
cieco per fulmo distranĉus la mallumojn ĉirkaŭe!
Kaj tamen mi havas senton, kvazaŭ mi miksiĝus kun mal-
dolĉa polvo de la tero.
”Lasu!”
”Vi havas okulojn kiel du grandegaj ringoj en la mallumo!”
”Mi ne volas” ŝi respondas, kvazaŭ rekonsciiĝante el ne-
buliĝo.
”Vi havas tiom delikatajn koksojn, viaj mamoj odoras de
arbaro. Gracian talion … ”
”Kaj vi blankajn manojn.” La vizaĝo al ŝi en arego da disi-
gitaj haroj subite ekbrilis; sunbruna kaj malamece pala kie1
el freŝa bronzo.
”Kion gravas?”
”Vi estas sinjoro.”
”Kompreneble”, mi eligas malklare kaj ne zorgante la sen-
con de la vorto mi sentas sole ŝiajn vangojn sur mia buŝo,
superblovitajn kvazaŭ jam per infekta ardego de la falo. ”Mi
pruvos al vi.”
ŝia korpo streĉiĝis supren en arkon kun firma ringo de bra-
koj, kun kruroj kunpremitaj kiel premilo.
Eklumo en la koro, preskaŭ fiereco de kasto; ekscitita de
450
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
tiu muta provoko. Momento, kaj ni kunpuŝas la kapojn kiel
du luktantoj.
”Oh, hohohoho!” Tonĉjo super ni eksplodas en batala hu-
rao de amo. Nun li rektigis sur la malhela venta ĉevalo, ekhe-
nis sovaĝe, kriegis …
ŝiaj genuoj nun subrompiĝis en terura angulo; sekundon
ŝi pendas ĉe mi kiel droninta sur la kolo. Mi vagas sur ŝi per
komfuzitaj manoj, poste kvazaŭ per unu pugnobato ĵetitaj ni
falas en muskon. — Kiel estas ĉio simpla, ankoraŭ traflugis
mian kapon.
Sed ŝi staras tuj ree sur la piedoj. Kun ŝira ekkrio ŝi ĵetas sin al la roko, ĉirkaŭkuras ĝin sovaĝe kiel ombro de raba besto.
Malfrue mi konsciiĝis pri la krakado super ni kaj bruon de
falegantaj rompaĵoj. ĉion, kion mi malatentis en freneza teru-
ro de fortaj sentaĵoj.
Grandioza fulmo ankoraŭ de malproksime bruligis nun la
tutan firmamenton. ¯i sufiĉas, ke mi rimarku, ke supre sur la
roketo ne plu estas la pigmea pino kun la memkreskita pen-
digito. Estas nur freŝe fendita misforma stumpo, kiu ne elte-
nis tiun ŝarĝon.
Kaj ne estis tie Tonĉjo. De malsupre, el profunde de la alia
flanko en la unuan ekmurmuron de tondro aŭ en muĝadon
de miaj delirantaj tempioj enŝiriĝas kaveca, ĝis nervojn fros-
tiganta hurlado. La genuanta ombro de Manjo ululas kiel be-
sto ĉe rando de la abismo.
”Jen! Rapide … tra ĉi tie!”
Manjo somnambule subiĝas malsupren tra abruptejo vivo-
riska eĉ dumtage. Per ĉiu forto de la volo mi superas la sen-
fortecon, kiu pezigas la membrojn kiel en dormo. Mi puŝas
451
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
min post ŝi. Akra doloro en la genuo … mi malatentas ĝin kaj
plue min batas je ŝtonrandoj kaj rompaĵoj.
La hurlado malsupre malfortiĝas al ĝemoj, kiuj ŝajnas kre-
ski ĝis senfino. Mi alglitas tien, kie Manjo jam estis ĉirkaŭka-
resanta malhelan kaj sin skuantan materion.
Mi rememoras pri lampeto en la poŝo; elĉerpita ĝi vibras
nur per malakra, blindiganta okulo. En ĝia rondo inter ŝtoe-
goj kunturiĝas estaĵo per sango surverŝita kun miaforma bru-
sto frakasita kaj abrupte altiĝanta, haroj kungluitaj kaj absor-
bantaj la malsekecon.
Manjo jam de sur si forŝiris ĉion, per kio estis eble la hal-
tigi. ŝi bandaĝas la kontuzitan frateton kun mireginda lerte-
co. Mi rimarkas, kiel ruĝo nereteneble traigas ĉion kaj mi
hontas, kiel mi estas ĉe ŝi senhelpa.
ŝi nun sidas kaŭre kaj en estingiĝanta rondo de la lampe-
to rigardas antaŭ si kiel freneza.
”Estos bezone ŝanĝi …” mi ne findiris solan ideon, kiu tra-
iris mian cerbon, kiam la lampeto estingiĝis. Fulmoj cete nun
kruciĝas seninterrompe; ili trenas post si tondradon, ĉiam kaj
pli proksiman.
”Vi atendos ĉi tie!” subite al mi Manjo ordonas per seka kaj
fremda voĉo. ŝi rifuzas prezentatan mantelon kaj duonnuda
per salto de sovaĝa kato ŝi forkuras en mallumon.
ĉio en mi muĝas kiel kluzo sen formo kaj tempo. Stertoraj
ĝemoj, poste jam nur siblaj ekspiroj de la vundito, superbru-
ataj de infero en la atmosfero. Tondraj radoj ruliĝas tra la fir-
mamento, fulmoj alternas kun nokto pli malhela ol malĝo-
jego; nuboj kiel nigraj kaproj kunpuŝiĝas per fruntoj kaj kor-
noj, fulma kontraŭ si per apraj dentegoj, rikanigas fajrajn na-
zotruojn.
452
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Sed la fulmotondro neniam bruegas longe super ĉi tiuj lo-
koj. Baldaŭ jam nur ĝemas kaj fajfas; la fulmoj nun ekfajras
ie malproksime post la arbaroj de Dobæíô.
ŝajnas al mi, ke mi pasigis malbonan halucinon. La rado de
la tempo kvazaŭ estus moviĝinta kelkfoje al malpleno … kaj
mi estus dezirinta tute ne ĝisatendi sekvontan horon.
Mi ne scias, post kiu tempo venis homoj kun lanternoj.
Kun ili ŝi, mirinde trankvila, severa, preskaŭ flegma. ŝi ne plu
malesperas, ne veas, estas nur morte pala.
La homoj nin rigardetas; por ŝi kvazaŭ mi ne ekzistus.
El ”Muziko en izoleco”, 1925
(V. Ôtech.)
453
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Jan Vrba
(1889-)
Tre fekunda kaj tre legata romanverkisto. Priskribas modernan kam-pulon kaj bienposedanton en diversaj apudlimaj regionoj de Bohemio kaj ĝian novan socian medion naskiĝantan per la apliko de novaj formoj en la kulturado de tero kaj de novaj normoj socialaj. Sed pleje li eminentas en siaj bildoj pri la vivo de arbaro kaj forsto, kiuj, en lia *prezento de forata fakulo kaj kune impresionisma observanto, redonas ekstreme aŭtentike kaj poezie la faktojn de la animala kaj vegeta-la vivo. *
ARBHAKISTOJ
Grandan parton de forsto ili estis senarbigantaj. De la pe-
zaj hakiloj flugis dikaj brilantaj spliteroj, kaj la segiloj
stertore spiregante, sputis alterne dekstren kaj maldekstren
amason da segaĵo. La granda hakarbaro tamen similis, kaj ne
malmulte, al kampo de morto. Forta odoro de velkantaj koni-
ferbranĉoj kaj freŝe gutanta rezino ŝanĝis la simplan aeron ar-
baran solena, tia, kian oni spiras dum tremanta atendado de
venantaj aferoj en ornamitaj salonegoj.
Finsegu! — Ankoraŭ unu kejlon! — Atenton! — Falo de ega
ligno mallaŭtigata de musko, por ke 1a birdoj ne tro ektimu,
ke la homoj denove neniigis unu neston. — Batoj de hakiloj
forigantaj branĉojn aŭdiĝis en negulaj paŭzoj.
”Miaj karaj arbhakistoj!” 1i flustris, rigardante ilin per helaj
okuloj. Li amis ilin, ĉar ili vivas tiel, kiel estas eble, ĉar ili ak-454
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
ceptas la vivon tiel, kiel ĝin la tempo alportas. Kaj ĉefe pro tio ke ili estas kontentaj; li malamis nekontentulojn. — Inter arbhakistoj li sentis ŝvebi ĉirkaŭ si tiun specialan varmon, kiu
neniam malsupreniras al homoj ŝiritaj el la ĉirkaŭpreno de l’
naturo, por kisi ilin sur la frunton. — Ili ne tre atentis lin, ĉar ankaŭ ilia amo estas harda kaj kruda, ne ŝatas pompajn el-montrojn nek longan parolon. Kaj cetere ne estas tempo por
tio en ilia vivo plena de harda laboro.
Subite la plej aĝa el ili ĉesis labori kaj ekrigardis en la su-
non. Li etendis la malmolan kaj sunbrunumitan brakon en la
direkto al siaj fratoj kiel ĉefpastro, al kiu estis ĵus donita la graco de mistera revelacio, kaj nekompreneble ekkriis. Tuj
silentiĝis la krioj de la arĝentaj hakiloj kaj en la miranta e˛o
de l’ profunda arbarego ektremis la lastaj batoj kiel akordoj
de nefinita kanto. Kaj sammomente svarmis de sur la vojo sur
la malsupran parton de la arbhakejo aro de infanoj.
En ĝia frunto marŝis okjara knabeto, portanta en firmfer-
mita pugno de la etendita mano longan vipuron brilantan en
sunradioj. Kaj li fanfaronis rapide, dum la patro komencis
manĝi. — ¯i sunumis sur faga ŝtipo kaj brilis kiel kupra dis-
ko. Li kaptis ĝin — de malantaŭe li alproksimiĝis — kaptis ĝin
je l’ kolo kaj firme premis. ¯i skuis la vosteton, ĉirkaŭis per ĝi lian brakon kaj siblis. Sed li ne timis kaj premis ĝin tiel longe, ĝis ĝi ĉesis sin movi — kaj poste ankoraŭ — nu, kaj an-
koraŭ nun li premas ĝin.
La patro ridetis gaje al la fileto kaj tra lia kapo flugis reme-
moroj pri tiu tempo, kiam li estis same tia arogante kuraĝa
bubo. Dio, kie estas tiu tempo! — Kaj por momento ektremi-
gis lin io, kvazaŭ sopiro — nur por unu momento, ĉar en la
dua li ree rigardis la bubeton kaj ĝojis, ke el li estos same tia 455
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
bravulo de feraj muskoloj kaj tendenoj, kiel estas la patro
mem. Kontentaj homoj! — Fortaj homoj! — Forta gento!
Poste la infanoj foriris kaj la arbhakistoj ree eklaboris. La
tero muĝis en mallongaj paŭzoj, la hakiloj gaje elkriadis sian
ĝojon kaj la varmegaj segiloj spiregis sian tintan kanton de
lado. La suno rigardis de sia ega alto en la hakejon kaj per siaj pasiaj kisoj devigis la arbojn odori duoble forte. Poste ĝi malrapide klinis sin al la arbosuproj, tuŝis ilin kaj ŝanĝis sian koloron. Kaj subite elŝprucis el la tero mirakloj. La ombroj de la
pintaj piceoj violkoloriĝis, en la arbaron metis sin blua nebu-
lo, la branĉaro kontraŭ la sunbrilo malheliĝis kaj la vid-al-
vide situanta verda junarbaro ruĝetiĝis. La majesteco de ves-
pero etendis sin super la hakejo kaj prenis per sorĉa ordono
de ripozo la ilojn el la manoj de la hakistoj.
Ili kunvenis en la supra angulo de la hakejo, ekbruligis faj-
ron sub la nigra kaldrono, en kiu ili kuiris fortigan kaj densan
supon, ili sidiĝis ĉirkaŭ ĝi kaj unu kamarado post la alia ek-
bruligis malbonodoran malsekan pipon, preninte fajron per
branĉeto. Ilia silento similis al subita kvietiĝo, post kiu kom-
encas paroli la prelegisto, kies apero sur tribuno ĝin alportis.
Kaj fakte. La plej aĝa el ili komencis rakonti strangan even-
ton.
***Pri arbo, kiu kapablis plori. ***
Jam estas longe, kiam okazis tiu ĉi evento, jes, tre longe. Li
estis tiam ankoraŭ juna kaj ŝajnas al li, ke li ĵus komencis
manĝi lignan panon. Tiam oni sur la montoj ankoraŭ ne sciis,
ke malsupre en la valo vivas strangaj homoj, kiuj sopiras je la
naturo kaj ĝia vereco, kaj en sia sopiro ili iras tiel zigzagajn
456
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
vojojn, ke, anstataŭ proksimiĝi al la celo, ili malproksimiĝas
de ĝi ĉiutage pli kaj pli.
Kaj tiam okazis … En la montaron venis maljuna forstes-
tro, barbhava grumbla bonulo (ĉiuj ja bone memoras lin) kaj
diris al li, ke li iru kun li en la kastelan parkon por faligi arbon. Neniu, laŭdire, volas ĝin faligi. Kaj grumblis la arbaris-
to tra la barbo pri stultuloj, kies cerbo moliĝas kaj ne la koro.
Dumvoje li demandis lin, ĉu li ne timas faligi la arbon. Li ri-
detis anstataŭ respondi. Sed la forstestro diris al li, ke ĉiuj
arboj ne egalas; tiu, kiu estas faligota, kapablas plori. — Li
diris, ke li faligos ĝin, eĉ se ĝi krius. — Post tio la forstestro kontente ridetis, frapis lin per larĝa manplato sur la malmolan junan dorson kaj ekbruligis pipon.
La duan tagon matene li venigis lin al la arbo en la kaste-
la parko kaj rapide foriris. Efektive, ĝi estis stranga arbo. Se-
lon sur la trunko ĝi havis arĝente grizan, brilantan kaj sen ia
ajn fendeto, la branĉoj disstaris unu de la alia tiel strange,
kvazaŭ ili volus el la branĉaro formi kalikon malfermitan al
la ĉielo, kaj sur ili sidis folioj kun longaj petoloj. Kaj ĝuste tiuj estis la plej strangaj. Ilia verda surfaco estis mirinde pintha-va, sed ne tiel kiel ĉe acero, kiu post vundiĝo eligas lakton,
tute alie — kaj sur ĉiu ĝia pinto pendis granda trembrilanta
larmo. Li foŝiris unu el ili, ĝi estis mola kiel la manplato de
homoj, kiuj nenion laboras, kaj la larmoj, tremantaj sur ĝi,
estis varmegaj.
Li demetis la jakon kaj ekprenis hakilon. Li hakis la unuan
fojon, la arbo ekplendis, splitero blanka kiel neĝo elflugis el
sub la akraĵo de l’ hakilo, la foliaro ĝemis kaj li sentis, ke sur la streĉitan krudan ĉemizon falas pluvo de varmegaj larmoj.
En la brusto li sentis strangan pikon, sed li ne sciis kial. Mire 457
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
li ekrigardis la branĉaron kaj vidis, ke ĉiuj folioj en ĝi klinis sin rekte al la tero, kiel ĉe mimozo. Kaj tiam lin kaptis sovaĝa
furiozo. Li ignoris la ardan pluvon de fajrerantaj larmoj, la
ĝemojn kaj susuron, kaj bakis, hakis en la blankan lignon, ĝis
li laŭte spiregis pro la malfacila peno. Fine ekknaris la trun-
ko kiel peza kverkligna pordego en ŝtonaj hokoj, ekŝanceliĝis
kaj falis en la altan herbon.
Li elspiris kontente, kiam li finis sian laboron. En la brusto
li sentis doloron kaj ŝajnis al li, ke tiu ĉi arbo ne estis faligenda, ĉar ĝi ne maturiĝis al morto. Li kliniĝis al ĝi por ĝin tra-
rigardi. Kaj jen! ¯ia bela blanka ligno estis maldensa — kva-
zaŭ de pizujo.
En tiu momento venis al li la maljuna, griza grafino. Li ri-
verencis antaŭ ŝi, manon kisis kaj rigardis en la vizaĝon. Ne-
niam vidis ŝin iu tia. La alitempe pala vizaĝo estis sange ruĝa
kaj ŝiaj okuloj brilis verde, pro malamo, kiel la okuloj de kato
en nokta mallumo. ŝi etendis la manon en la direkto al la
stumpo kaj per sibla voĉo ordonis, ke ankaŭ ĝi devas malape-
ri el la tero, ĉar ĝi povus kreskigi vergojn, por ke la infanoj de la mortinto ploru en ŝiajn fenestrojn dum la malfacila horo de
morto.
Oni alportis al li ilojn kaj li eklaboris. Malfacile la radiko
adiaŭis la nutran teron, la lastan forton ili streĉis por ĉirkaŭ-
preni ĝin kaj malmoliĝis tiel, ke la hakilo forsaltadis de ili.
Fine restis nur la lasta, iranta profunde en la teron. Li forfo-
sis la humon ĉirkaŭ ĝi por povi pli facile eligi ĝin — kiam, jen
subite, en la humo eklumis blanka homa kranio. Sammomen-
te eksonis super li nehoma krio. Li levis la kapon kaj vidis la
grafinon kretpalan, kiel ŝi kovras siajn okulojn kaj forkuras
laŭ la flava vojo al la kastelo.
458
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Li ricevis bonan pagon. Sed al li ŝajnis, ke 1i akceptis ian
judasan groŝon, ke tiu arbo ne estis faligenda, ĉar ĝi ne ple-
numis, sian taskon.
*
Dume la supo estis kuirita kaj la arbhakistoj avide ekmanĝis,
kapskuante, kiel tia stranga arbo povis havi tiel malbonan
lignon.
Nokto
La lasta el la arbhakistoj volvis sin en krudan kovrilon, sub la
kapon ŝovis kunrulitan jakon kaj turnis la vizaĝon al la ĉielo.
— La okcidento estis paca, la steloj brilis kviete, tiel ke ne estis necese timi malbonan veteron. En tiaj certecaj noktoj preferas la arbhakistoj dormi ekstere meze en la bonodoro, ansta-
taŭ en la malvasta budo kunmetita el traboj, kun truoj ŝtopi-
taj per musko kaj argilo kaj vandoj kovritaj per arba ŝelo.
La kanto de l’ nokto komenciĝis. En la granda silento, pen-
danta en la mallumo, estis aŭdeblaj la paŝoj de nevideblaj
arbarspiritoj promenantaj sur la mola musko kaj rigardantaj
malgaje per fajrerantaj okuloj, kion la tago rabis de ili. La do-
lorajn ĝemojn trinkis de sur iliaj lipoj la branĉoj de arboj por
ĵeti ilin matene kun malserena muĝado en la vizaĝon de l’
suno. — La atmosfero konfuzita dumtage de miloj da sonoj
nun kvietiĝis kaj alportis el la valo frapsonojn de muelejoj …
Kaj la ĉielo stelluma rigardis riproĉe al la tero, al la ĝarde-
no de eterne ĝermantaj kaj eterne mortantaj promenoj, klo-
podoj kaj fortoj. ¯i kompatis la bagatelemajn konstante inter-
459
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
batalantajn homojn, kiuj, malgraŭ tio, ke ili havas la forton
penetri ĝiajn sekretojn terurajn pro silento, mortas pro baga-
telaĵoj. Kaj en ĉagrena meditado ruliĝis hela flava larmo sur
ĝia vizaĝo al la limo de l’ horizonto.
Sur la marĉejoj leviĝis verdaj kaj bluaj lumoj por danci. Ie
en malproksimo obtuze ekululis la reĝo de nokto, al kiu plen-
de respondis centoj de voĉaj de strigoj kaj noktuoj. Nur la
arbaro silentis — tra la profunda trankvilo ne tremis eĉ unu
ĝia spiro. Eble ĝi tiel volis simili grandan sarkofagon matu-
riĝantan al vana Reviviĝo.
Kaj en la brusto de Koæán, kiu ĉion vidis, ekhurlis sovaĝa
pagana sopiro al lumo, suno, belo kaj varmo — sovaĝa sopi-
ro, kiu ne estas silentigebla, ĉar ĝi havas milionon da buŝoj.
El romano ”Arbaro”, 1927
(Vuk Echtner)
460
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Ladislav Jége Nadaôy
(1866-)
Aŭtoro de pluraj slovakaj romanoj kaj noveloj el la alovaka historio kaj de noveloj kaj romanoj el la samtempo. Ofte kun efika humuro kaj bonkora satiro li pentras situaciojn en la nove estiĝanta societo *ĉe˛oslovaka en Slovakujo, urba kaj vilaĝa. *
ĉIUJ LA SAMAJ
Sro Igor Stach estas malalta, dika, li kuradas sur rondfor
maj kurbaj kruroj, kiel tre moviĝema skarabo en ĉirkaŭ-
barita rondo. La vangoj kaj la plata nazo estas karminkoloraj
kaj brilas kiel polurita ŝranko. Li parolas kun nerefutebla de-
cidemo, kiun neniu timas. Li pensas, ke ne ekzistas alia saĝo
en la mondo krom la lia. Li pritrompas la homojn ne nur per
Röntgen-radiado, pri kiu li estas sama fakulo kiel dratumisto
pri testuda supo, sed ankaŭ per sia nomo, ĉar lia edzino no-
mas lin Izidor.
Hieraŭ antaŭtagmeze li eniris la atendejon kaj trovis tie sep
pacientojn. Li rigardis ilin, eĉ la ĉapelon ne demetinte de la
kapo, ekmovis la dikan pendantan lipon kaj ekmurmuris: —
Kanajlo! El tiuj sep li taksis kvin personojn asekuritoj de so-
ciala asekurejo, unu estis ĉifonvestita almozulo kaj nur unu
ŝajnis esti bonstata, aĝa kamparano, do verŝajne paganta pa-
ciento. Stach pripensis, ke tiu pagos anstataŭ ĉiu.
461
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Kiel la unuan li forekspedis la almozulon, konatan per la
nomo Kozák.
—Kozák, kial vi disperdas ĉi tie pedikojn, malaperu! La al-
mozulo staris fiere en la aŭreolo de la eltrinkita denaturigita
alkoholo, odoranta — kiel pesto; tiel ke la aliaj staris de li malproksime je pafdistanco de revolvero. La asekuritoj aprobe
aŭskultis la parolon de l’ kuracisto kaj kapjesis esperante ke
per tio ili akiros lian bonvolemon.
Kozák murmuris memkonscie per sia sendenta buŝo:
—Mi havas vundon sur la piedo!
—Kun la vundo sur la piedo vi min jam ĝenas ĝuste dek
jarojn. Jen vi havas kvindek helerojn, iru inferen! — kriegis la
kuracisto, malfermante al li la pordon.
—Dankon, sinjoro doktoro, post kelkaj tagoj mi venos por
montri min. .
—Mi vin elĵetos! Nu venu, vi aliaj! — diris la kuracisto, mal-
estime rigardante la asekuritojn.
Li enkondukis ĉiujn samtempe en la konsultejon kaj stari-
gis ilin en vico.
—Kio mankas al vi? — li demandis la unuan.
—ĉi tie sur la kruro pinĉis min muŝo: ĝi ŝvelis, mi ne po-
vas iri.
Kiam tio okazis?
—Antaŭ tri tagoj. Mi ne laboris de tiam kaj eĉ nun mi ne
povas labori.
—Montru!
La unua suprentiras pantalonon.
—La dua, kio mankas al vi?
—Hieraŭ ĉevalo min piedbatis en la postaĵon.
462
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
—Suben la pantalonon! La tria, kio mankas al vi? La tria,
vico kiel Goliato, suprenfaldas manikon.
—Jen, ĉi tie, fariĝis ulcero sur la brako. Mi ne povas labo-
ri. Stach rigardis de la tablo la ulceron. ¯i estis kiel pizeto kun blanka pinto. Li prenis pecon da vato, enmergis ĝin en jodan
tinkturon kaj purigis la vundeton. Poste li gluis sur ĝin plast-
ron kun gazo.
—Kiam mi denove venu? — demandis Goliato.
—¯i resaniĝos en unu — du tagoj. Vi ne plu devas veni ĉi
tien.
—¯i ne resaniĝos en du tagoj. Mi ne povas kun ĝi labori.
Oni devas doni al mi monsubtenon.
—Se ĝi en du tagoj ne resaniĝos, mi vin anoncos, ke vi in-
tence difektas la vundon. Monsubtenon vi ne ricevos, ĉar pro
tia neniaĵo vi povas labori. Malaperu!
—Nu, tion mi vidos! Mi kun ĝi ne laboros. La tuta mano
min doloras. Tiel pezega ĝi estas. Vi ne travivis tion, do vi tion ne komprenas.
La aliaj asekuritoj formis aprobantan ˛oron, murmurante
kaj farante rimarkojn.
La kuracisto rigardis kun kolera malestimo la tutan socie-
ton. Poste li observis la piedon de la unua, sur kiu estis ŝvelin-ta ruĝa
loko kiel manplato.
—Ridinde! ĉu vi ne hontas pro tia aĵo veni ĉi tien kaj per-
di la tempon. Malaperu!
—Huj! — ekĝemis la unua, kvazaŭ oni estus lin pikinta per
tranĉilo, kaj li saltadis sur unu piedo. — Eĉ stari mi ja ne po-
vas. Dio mia, Dio, tiamaniere oni traktas malriĉan homon! Mi
463
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
kuŝos eĉ monaton kaŭze de tio, ĉar oni diris al mi, ke tio es-
tas sanginfekto. Do eĉ monsubtenon oni al mi ne donos?
—Se vi havas sanginfekton, vi mortos kaj ne bezonos sub-
tenon. Malaperu!
—Mi vin akuzos!
—Pro mi, iru akuzi eĉ en la bruligitan fromaĝejon. Tie vi
povas lamenti, kiom ajn vi volas.
—Nu, terura afero. Mi pagas asekuron kaj se mi malsaniĝas
oni min elĵetas kiel hundon. Mi akuzos vin. Huj, vi ja eĉ ne
estas homo!
Kaj li foriris, frapferminte la pordon.
La dua staris dumtempe kliniĝinta kun la nudigita koncer-
na parto de la korpo.
—Kie vin piedbatis la ĉevalo?
La vundito palpadis per fingroj, serĉante kie lin doloras.
—ĉi tie, sed ne, jen tie ĉi. ¯i ja devas esti videbla.
Hieraŭ, kiel diris al mi la edzino, mi havis tie la markon de la
tuta hufofero.
La kuracisto kaj la viroj rigardis la fiktivan lezon. Ili neni-
on vidis.
—Georgo, nenio ja estas tie videbla.
—Ne estas videbla? — eklamentis Georgo malĝoje kaj pal-
padis denove la dolorantan parton, serĉante jen sur la unu
jen
sur la alia duono.
—ĉi tie, — li montris maldekstre, — sed ne, tie ĉi — li jam
palpis dekstre. — Jes, ĉi tie ĝi doloras.
La ceteraj viroj ekhontis. Goliato, por ke li pruvu, ke li es-
tas
la unusola justulo, diris:
464
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
—Nu, fakte ne, Georgo, nenio estas videbla, ne mensogu.
Tiu ĉevalo nur karesis vin.
—Nu, ĉu fakte nenio estas videbla? La edzino min trompis.
Nu, mi ŝin instruos. Tiel ridindigi homon. — Li vestis sin kaj
foriris kontente.
La kvara havis febron, li aspektis, kvazaŭ li havus tifon. La
kuracisto lin sidigis sur seĝo kaj enmetis al li termometron
sub la brakon.
La kvina estis sin batinta per martelo sur ungon de l’ mon-
trofingro. La ungo estis nigriĝinta.
—ĉu vi ne povas pro tio labori? — demandis lin la kuracis-
to.
—Huj, ĉu kun tia nigriĝinta fingro? Gangrenon mi ja baros.
Se vi scius, kiel tio doloras, se oni sin batas sur ungon! ĉiujn
stelojn mi vidis! Provu ja, vi vidos.
—Do, ĉu vi ne volas labori ĝis la ungo defalos?
—Kaj kiel mi laboru sen ungo?
—Nu bone. Eĉ tri monatojn daŭros, ĝis la ungo defalos kaj
kreskos la nova. ¯is tiam vi nenion faros kaj ricevos subte-
non!
La aliaj viroj enviis. La viro kun la ungo, imaginte, ke la
kuracisto diris tion serioze, rigardis respekplene al sia fingro.
—He, ĉe kia laboro al vi tio okazis? — demandis lin Golia-
to.
—Mi bat-akrigis falĉilon.
—Diable! Do, pro tia kontuzita montrofingro vi ne povas
falĉi? Kiu tion kredu al vi? Sinjoro doktoro estas prava!
Stach estis ekscitita kiel vespo. Per la fingro li pikis Golia-
ton en la bruston.
465
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
—ĉi tie vane vi rezonas. Iru ĉiuj eksteren! Neniu el vi es-
tas labormalkapabla kaj vane do vi postulas subtenon.
La viroj foriris blasfemante kaj minacante, ke ili procesos.
—Ekzistas ja pli grandaj sinjoroj ol tia kuracisto. Mi iros al
la distriktestro. Ni ne lasos nin subpremi. Mi pagas jam de
kelkaj jaroj la asekuron kaj eĉ unu heleron mi neniam ricevis.
Tio estis por li ĉiutagaj scenoj kaj kvankam li estis jam kuti-
miĝinta al ili, ĉiufoje li koleris. Li rigardis tra fenestro sur la straton kaj vidis la elirintajn virojn ridi sur la vojo. Ili primo-kis
unu la alian. Fine li rigardis la viron febran.
—Kio vin doloras?
—La gorĝo, eĉ la salivon mi ne kapablas gluti.
—Montru la gorĝon, — kaj li rigardis ĝin per la helpo de
ligna tabuleto. La viro havis gorĝinflamon. Li donis al li pul-
vorojn kaj, por gargari, medikamenton.
La tuta konsultado de la kvin homoj ne daŭris pli longe ol
kvaronhoron.
—Nu, venu nun ankaŭ vi! — li vokis la kamparanon el la
atendejo per strange afabla voĉo.
Eniris ordeme kaj pure vestita kamparano. Li estis viro
proksimume kvardek jarojn aĝa, kurbstatura, larĝŝultra kaj
havis tiajn malgrandajn okulojn, ke tiuj preskaŭ eĉ ne estis
videblaj, li faris impreso de malsanulo.
—Laŭdata estu Jesuo Kristo!
—Eterne, amen, — respondis la kuracisto senĝene, kvan-
kam Sinjoro Jesuo vere neniel lin koncernis.
Sed tio nenion kostis al li, do ĝoju la viro:
—Do, kio al vi mankas?
—Sinjoro doktoro, la sakro min doloras, en la brusto min
466
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
pikas, mia kapo estas kiel kribrito, tuso min sufokas, manĝi
mi ne povas, ŝajnas al mi, ke eĉ muŝo min faligus teren.
Stach ekridis. En la spirito li kalkulis, kion ĉion oni povas
fari. Li povas lin esplori eĉ dum horo kaj elpremos de li mi-
nimume cent kronojn. Li palpis lian pulson; ŝajnis, ke li ha-
vas febron. Verŝajne malforta gripo. Se la paciento estus ase-
kurito, li ŝovus al li en la manon kelkajn aspirinojn kaj forsen-
dus lin post kvin minutoj. Sed paganta paciento?
Li donis al li termometron en akselon kaj babilis kun li tre
amike pri lia familio; pri grenfalĉado, pri rikolto. Temperatu-
ron li ne havis pli altan. Egale; tamen li serioze balancis la
kapon.
—Kiom da febro mi havas? — demandis la kamparano ŝaj-
nigante timon.
—Nu, vi havas, vi havas proksimume tridekok gradojn kaj
kelkajn dekonojn.
—ĉu malbona afero por mi?
—Efektive ne plej bona. Bone, ke vi venis tiel frue al mi. Mi
ankoraŭ helpos vin. Malvestu vin.
Matŭ Krkvoñ malrapide sin malvestis. dum tio li ĝemis
tiel, ke eĉ la ŝtonon li estus ploriginta.
—Kial vi tiel ĝemas? — demandis la kuracisto iom surpri-
zite.
—ĉu miro, ke mi ĝemas, se mi estas tiel terure malsana kaj
mi pensis, ke tio estas nenio. Tridekok gradoj kaj tiom da de-
konoj, tiom ja havas nur mortmalsanulo.
—Nu, ne timu, mi vin helpos.
Poste li tamburis sur la brusto kaj dorso de la paciento kaj
aŭskultis per aparato kun gumaj tubetoj, dume li murmuris
kaj faris ege seriozan mienon, balancante ofte la kapon.
467
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
—Kaj ĉi tio vin ne doloras? — li pikadis lin per fingro sur
la brusto kaj dorso: — ĉi tie, kaj tie, kaj ĉi tie?
Krkvoñ, timigita, nun mem ne sciis, ĉu io doloras lin aŭ ne.
Jen li jesis, jen li neis. Fakto estis, ke li havis lumbagon, doloris lin la sakro; alimaniere li estis sana kiel nukso. Sed kiam lin
la kuracisto tiel timigis, li efektive ektimis.
—Estus bone, se vi lasus vin esplori ankaŭ per elektro. ĉu
vi konsentas? Tio kostas nur okdek kronojn.
—Laŭ la volo de Dio! Nur nenio okazu al mi ĉe tio…Mi ha-
vas ankoraŭ malgrandajn infanojn.
—Neniom timu.
Kaj li starigis lin antaŭ malarandan transporteblan rönt-
genaparaton kaj prilaboris lin, kiel ŝajnis al la viro, tiel kon-
science, ke ŝvito eliris al li sur frunton pro timo.
—Nu, via pulmo estas difektita, sed mi vin sanigos. Vi de-
vas min viziti ĉiun duan tagon, mi vin inokulados. ĉu vi ve-
nos?
—Mi venos, kial ne?
—Nu bone. Hodiaŭ mi vin inokulos la unuan fojon.
—Savu min nur. Mi ja rekompencon tion al vi.
La kuracisto donis al li ian injekton kun kuracilo, kian li
havis ĝuste ĉe la mano. Kio ajn ĝi estas, unu tia injekto ne
povas al li malutili.
Post kiam Krkvoñ sin vestis, li skribis al li recepton kaj kla-
rigis, kiamaniere li uzu la medikamenton kaj ŝmiru sin per
ŝmiraĵo. Kaj ĉar frapo venas je la fino, li finis sian parolon
jene:
—Kaj nun vi pagos al mi por mia laboro centkvindek kro-
nojn.
468
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Krkvoñ estis sin vestinta. Li ekgrumblis kaj, elpoŝigante
malpuregan notlibreton, diris:
—Vere vi meritas tiun monon, sed — kaj li montris al la
kuracisto plenskribitan formularon — mi estas en asekurejo,
kaj tial mi pagos nek kuraciaton, nek apotekon.
Al Stach elŝvelis la vejnoj sur la frunto kaj la 1ipo falis, eĉ
pli malsupreniĝis. Preskaŭ lin trafis apopleksio. Plej volonte
li estus vangofrapinta la viron. Kaj li ekkriegis:
—Vi trompulo, kial vi tuj ne diris, ke vi estas asekurito? Vi
volas trompe akiri subtenon kaj ŝajnigas esti tia kriplulo! Ne-
nio mankas al vi. Eĉ heleron vi ne ricevos, por ke vi sciu!
—Oni al mi konsilis, ke mi ne malkaŝu tuj, ke mi estas ase-
kurita, ke oni min pli bone esploros.
Kaj kiu tion al vi konsilis?
—Nu, ĉe ni, nia sinjoro kuracisto, kiam mi venis al li, por
konsulto. Li diris al mi, ke li ne kuracas je la konto de la ase-
kurejo, ke mi iru al vi, sed ke mi ne diru antaŭe, ke mi estas
asekurito. Kaj se vi diras, ke al mi nenio mankas, kial vi min
tiel reviziis?
—Kaj vi pensas, ke pro tiu banala lumbago vi ricevos kel-
kajn monatojn da subteno?
—Nu, se mi estas tiel malsana, ke vi tiom da mono postu-
las nur por konsulto, mi ja devus ricevi.
—Eĉ unu heleron mi ne donos al vi. Nenio al vi mankas. Mi
vin akuzos pro trompo.
Krkvoñ rigardis lin kliniĝinte kun malfermita buŝo. Fine lia
cerbo ekfunkciis.
—Nu, ĉu vi eĉ nenion preskribos al mi? Estu kiel ajn, la
sakro min tamen doloras. Mi ne povas labori.
—Iru al la diablo! Ke mi vin ne vidu, ĉar mi ne garantias pri
469
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
mi! — kriegis dr. Stach.
Krkvoñ denove rigardis lin sufiĉe longe.
—Se tiel, nu, do bone. Mi iros al la sinjoro distriktestro.
Fartu hone..
Stach primeditis, ke la homoj havas klaĉemajn buŝojn, oni
lin, superflue, primokus. Kiam li aŭdis la ekknaron de la aten-
deja pordo, li postkuris la viron kaj voki lin:
—Revenu. Mi donos al vi recepton je pulvoroj kaj ŝmiraĵo.
ĉe tagmanĝo li estis malbonhumora kaj la edzino deman-
dis lin, kial li estas tiel ekscitita. ŝi estis sinjorino same dika, kun pinta nazo kaj lango. Kaj li plendis al ŝi; malsaĝulo.
Certe ŝi diris al li sian opinion.
—Kial vi estas tiel stulta, ke vi ne demandas pacienton, kiu
li estas, kio li estas, se vi lin ne konas?
—Vi facile parolas. Se vi demandus honestan kamparanon,
ĉu li estas ano de asekurejo, vi lin ofendus.
La edzino, certe, ne akceptis la argumenton; ŝi senkondiĉe
ekscius, kun kiu ŝi traktas. Sed la viroj estas tiel mallertaj!
Stach eĉ bone ne satiĝis, iris en dormĉambron kaj kuŝiĝis
sur kanapo, por ke posttagmeze li iom dormetu. Apenaŭ ve-
nis dormo sur liajn okulojn, vekis lin la edzino, ke li leviĝu, ke venis ”honesta” viro al li.
—ĉu asekurito? — li demandis, kvankam en duondormo,
sed tamen nekredeme.
—Certe li ne estas asekurito. Bienmastro, honesta bienmas-
tro.
—Nu, ĉu tute certe bienmastro?
—Nu jes, mi ja diras al vi. Mi ne estas tiel freneza kiel vi.
Stach ĉagrenite frotis al si la okulojn kaj eniris la atende-
jon. ŝokis lin: estis tie Krkvoñ.
470
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Li volis lin insultataki, sed ekvidis, ke la edzino rigardas tra
la pordo, do li regis sin kaj demandis lin delikate, afable, kiel patrino karan infanon:
—Kion vi ankoraŭ volas, Maĉjo?
Krkvoñ, kortuŝita pro la neatendite afabla voĉo, decidis, ke
ankaŭ li estos ĝentila.
—Mi vin humile petegas, sinjoro doktoro, ne bonvolu ko-
leri.
La kuracisto volis denove kuŝiĝi kiel eble baldaŭ; kolerigis
lin, ke pro stultaĵoj oni lin senkaŭze maltrankviligas, lia mal-
bonhumoro pliiĝis en koleron pro la vanaj paroloj de la viro,
kiun volonte li estus broginta per varmega akvo. Kaj li re-
spondis koncize:
—Mi ne koleras, kial mi koleru. Nur diru rapide, kion vi
volas.
—Nu, ĉu vi fakte ne bonvolas koleri?
—Ne, nu! — li ekparolis jam multe pli laŭte.
—ĉar ege dolorus al mi, se mi estus vin koleriginta. Vi ja
tiom penis pri mi senkaŭze — tute senkaŭze. Nu, ĉu vi fakte
ne koleras?
—Se vi ankoraŭ longe min incitos per tiu ”ĉu vi ne koleras”,
vere tre facile mim trafos apopleksio. Diru jam, kion vi volas.
—Vi mem vidas, ke vi koleras. Sinjoro doktoro, ne koleru,
humile mi petas. Nur tion mi volis demandi, en kiun apote-
kon mi iru por tiu medikamento. Sed ne bonvolu koleri, hum-
ile mi vin petas ankoraŭ foje.
La petegado kaj stulta demando de Krkvoñ kaŭzis, ke
Stach nun tute perdis la paciencon. Krome, ankaŭ lia edzino
saltis al li:
—Izidor, Izidor, estu saĝa! Regu vin!
471
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Stach kriegis kiel li kapablis:
—He, maljuna azeno, kiom da apotekoj estas ĉi tie? ĉu
dek? Vi scias, ke nur unu. Malaperu, lasu min trankvila! Mi
vin ĉiujn ekstermos!
Krkvoñ balancis malgaje la kapon.
—Nu, sciu, vi diras, ke vi ne koleras, kaj jen mi vidas, ke
preskaŭ apopleksio vin trafas. Pro Dio, mi vin petas, tran-
kviliĝu. Mi ja ne volis vin ofendi.
—Iru en la ardan inferon! La piedojn mi rompos a1 vi, se
vi ne malaperos!
—Fi, hontu! Tia inteligenta homo! — trankviligis lin per sia
maniero la edzino, tiel ke li volonte estus ŝin mordinta.
Alkuris eĉ la servistinoj el la kuirejo, por rigardi, kio oka-
zas. Krkvoñ, anstataŭ foriri, komencis denove peti, ke li ne
koleru.
—Neniam mi vidis tian homon. Mi vin ja tiel petegas, ke vi
ne koleru, kaj tamen des pli vi ekscitiĝas.
—Eh, kial mi vin aŭskultu? For, etsteren! — ekkriis Stach
kaj, malferminte la pordon, elĵetis Krkvoñ-on sur la ŝtuparon
kondukantan al la korto.
La kamparano ne estis gimnastikanto, interplektiĝis al li la
kruroj kaj li falis sur la akran eĝon de ŝtupo. Li eklamentis
ploreme kaj malfacile li leviĝis, tenante per ambaŭ manoj la
parton de la korpo, kiun mi jam ne volas tiom ofte mencii.
—Aj, aj, aj, kiel mi min vundis, kiel mi min vundis! Ve, tiel
min trakti, tiel min tra-a-a-kti!
Stach kun la edzino kaj kun la servistinoj postrigardis la
lamirantan viron.
—Jen, nun vi faris belan aferon, — konsolis lin la edzino. —
Li vin akuzos, tute certe li vin akuzos. Vi, koleremulo!
472
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
La servistinoj kun bedaŭro konstatis, ke minimume li rom-
pis al si la ostojn de ambaŭ kruroj.
Stach volis ilin insulti, sed li nur ekĝemis kaj mansvingis;
li vidis, ke kontraŭ la sorto li nenion kapablas fari. Kaj bone
li agis, ĉar nun lia edzino havis la parolon kaj eĉ tian kor-
tuŝan, ke li ricevis emon plori. Tiutempe venis lia kolego dr.
Karas, distrikta kuracisto, fervora societemulo, turisto, filan-
tropo kaj moralisto. Kiam li eniris en la ĉambron, sinjorino
Stach eksilentis kiel ŝaŭmo, farinte mienon, kvazaŭ neniam
ripozanta Alekto sur la bildo — mi ne scias de kiu. Stach glu-
tadis la salivon, kvazaŭ peco de nematura piro sidus en lia
laringo.
—Sinjoro kolego, — li komencis per sia stranga parolma-
niero — jestis ĉe me Mateo Krkoun por visum repertum. Li
havas rilative sufice gravan lezon sur le korpo. ĉu vu sceas,
kion signifikas, se vi jestos kondamnita pro grava lezo sur
korpo di paciento, sinjoro kolego, di pa-ci-ento? — Kaj li le-
vis la montrofingron en la aeron kaj suprentiris la brovojn ĝis
la haroj.
—Vu, sinjoro kolego, jestas kulpa pri ĉio. Ordigu kun tiu
homo la afero. Mi pensas, ke mi rajtas tion de vu postuli en
intereso via kaj en intereso di nia profesionala honoro. Tiu
homo jestas ĉi tie. Mi sendos li al vi. Komplimento.
Kaj li foriris.
Fino estis, ke Stach faris interkonsenton kun Krkvoñ tiel,
ke li deklaris lin labormalkapabla por unu monato kaj asig-
nos al li subtenon. Krom tio, li pagos al li tiujn cent kvindek
kronojn, kiujn li volis de 1i profiti. Matŭ Krkvoñ foriris kon-
tenta, tute kontenta, ĉar la sinjoro kuracisto certigis lin eĉ pri 473
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
tio, ke al li nenio mankas kaj eĉ tiam ne plu koleris, kiam li
petis, ke li ne bonvolu koleri.
Moralinstruon aŭdis sinjoro dr. Stach detale kaj funda-
mente de sia kara edzino. Dum ŝia parolado li firme decidis,
ke li eksedziĝos.
1930
(Pavel Rosa)
474
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Karel Âapek
(1890-)
La plej sukcesa el la pli junaj ĉe˛oslovakaj verkistoj koncerne tradu-kadon en fremdajn lingvojn. Li estas konvinkiĝinta kredanto de prag-matisma filozofio, kies koncepton pri la vero li aplikas al klarigado de ĉiuj homaj faroj. Se la kriterioj de la vero dependas de la spertoj, konvinkoj kaj celoj de la decidonto pri tio, kio estas farota, tiam ĉiuj faroj de la homo, ĉiuj virtoj kaj krimoj estas klarigeblaj ekskluzive el kaj per la homo mem. Nenia eblo de savo por la homo ekzistas en la absolu-to. ĉiu provo ordigi rilatojn inter homoj laŭ la absolutaj mezuriloj kaŭzis kaj kaŭzos plagojn kaj blagojn. La sorto de la homo estas pli-bonigebla, sed ekskluzive per tio, ke la homo pli kaj pli konas la homon reciproke, ke la homoj sin reciproke studas pacience, prudente kaj afable. Tiujn konvinkojn li demonstras en romanoj, noveloj, rakontoj, felietonoj, dramoj; jen per okazaĵoj rezultantaj el utopiaj sciencaj inventoj, jen per okazaĵoj tre ĉiutagaj. ĉion ĉi li prezentas per lingvo, kiu estas apogita egale sur la nuntempa grandurba slango kaj sur tre kulturita lingvo literatura, tial ofte lia lingvo estas donata kiel *modelo de la nuntempa lingvo ĉeą. *
ĉEMIZO
Kvankam li volis pensi pri tute aliaj kaj senfine pli gravaj
aferoj, revenis al li neforigeble malagrabla penso: ke lia
mastrumantino lin priŝtelas. Tiom da jaroj ŝi estis ĉe li kaj li
jam tute kutimis ne zorgi pri tio, kion li posedas. Jen ŝranko;
matene oni malfermas ĝin kaj prenas de la supro puran ĉe-
475
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
mizon; de tempo al tempo, en nekonataj intervaloj, venas
sinjorino Johanka kaj antaŭ li disetendas disŝiritan ĉemizon,
kaj diras, ke jam ĉiuj estas tiaj, kaj ke la sinjoro devas aĉeti
novajn. Bone, la sinjoro do iras kaj aĉetas ses ĉemizojn en la
unua magazeno, kiun li renkontas, kun neklara rememoro, ke
li ion aĉetis antaŭ nelonge. Estas strange; li pensas, kiel mal-
bona estas nun la varo. Kaj jen kolumoj kaj kravatoj, vestaĵo
kaj ŝuoj, sapo kaj mil objektoj, kiujn oni devas havi, eĉ se oni
estas vidvo. ĉion oni devas siatempe renovigi; sd sur maljua
homo ĉio iel tuj malnoviĝas kaj ĉifoniĝas, aŭ dio scias, kio
okazas al tio: eterne li aĉetas novajn objektojn, sed sufiĉas
malfermi la vestoŝrankon: balanaciĝas tie kelkaj troportitaj
kaj velkaj vestaĵoj, sur kiuj vi eĉ ne ekkonas, kiam vi ilin kud-
rigis. Sed bone, se nur ne estas necese zorgi pri io: sinjorino
Johanka pensas pri ĉio.
Ke nur nun, post tiom da jaroj, venis en lian kapon, ke li
estas sisteme priŝtelata, tio okazis jene: li ricevis matene in-
viton, ke li venu en ian societon al bankedo. Ho, dio, dum
jaroj li estis nenie; tiel mallarĝa estas la rondo de liaj amikoj, ke la neatendita invito lin tute konfuzis; li estis senmezure
ĝoja kaj timigita. Antaŭ ĉio li komencis serĉi, ĉu li havas ian
sufiĉe brilan ĉemizon; li elprenis ĉiujn el la tolaĵa ŝranko, sed ne estis eĉ unusola, kiu ne estus franĝita sur la rando de la
maniko aŭ sur la brusta parto. Li vokis Johankan kaj deman-
dis, ĉu li ne havas ie pli belan pecon de tolaĵo.
Sinjorino Johanka ekglutis, silentis dum momento kaj pos-
te proklamis akre, ke la sinjoro cetere devas aĉeti novajn, ke
ŝi ne sukcesas ripari, ke tio estas jam kompletaj araneaĵoj …
Li havis, verdire, neklaran ideon, ke li aĉetis ion antaŭ ne-
longa tempo, sed li ne estis certa pri tio, kaj li silentis; kaj tuj 476
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
li komencis sin vesti por aĉeti ilin do. Kaj kiam li jam foje ko-
mencis ”fari ordon”, li eltiris el la poŝoj malnovajn paperojn,
por konservi ilin aŭ foæeti. Kaj inter ili estis la lasta fakturo por ĉemizoj: pagita tiun kaj tiun tagon. Antaŭ sep semajnoj. An-taŭ sep semajnoj ses novaj ĉemizoj. Tio estis lia tuta malkov-
ro.
Li ne iris plu aĉeti, sed li vagis tra la ĉambro kaj meditis. Li
rigardis malantaŭen en tiom kaj tiom da jaroj da soleco; de-
post la morto de lia edzino mastrumis ĉe li Johanka kaj neni-
am, eĉ por momento ne aperis ĉe li suspekto aŭ malkonfido;
sed nun traigis lin angoro, ke li estis priŝtelata dum ĉiu tiu
tempo. Li rigardis ĉirkaŭ si; li ne povis diri, kio mankas tie,
sed li vidis subite, kiel malplene kaj dezerte estas tie, kaj li
klopodis ekmemori, ke iam estadis tie pli da objektoj, pli mul-
te da konfidenco, pli multe da ĉio … Plena de maltrankvilo li
malfermis la ŝrankon, kie estis konservitaj la memoraĵoj post
lia edzino: vestaĵo, tolaĵo… Estis tie kelkaj kadukaj pecoj, sed
spiris el ĝi tuta pasinteco; ho dio, kion do ĉion lasis ĉi tie la mortintino? Kien venis ĉio?
Li fermis la ŝrankon kaj devigis sin pensi pri aliaj aferoj:
ekzemple pri la bankedo hodiaŭ vespere. Sed tiuj pasintaj
jaroj revenadis necedeble. Ili ŝajnis nun pli dezertaj, pli ama-
raj, pli mizeraj, ol kiam li travivis ilin; ili estis subite kvazaŭ prirabitaj, kaj blovis el ili plej aĉa turmento. Jes, dum tiuj jaroj li estis kelktempe eĉ kontenta, lulita, kvazaŭ en duondor-
mo; sed nun terurita li vidis tiun duondormon de homo so-
leca, de kiu fremdaj manoj ŝtelas eĉ la kusenon sub la kapo;
li ekplendis pri si, displugita per doloro pli forta, ol li travivis depost la tago … depost la tago, kiam li revenis de la enteri-477
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
go. Li ŝajnis al si subite maljuna kaj laca kiel tiu, al kiu estis la vivo tro severa.
Sed unu aferon li ne povis kompreni: kial ŝi ŝtelus miajn
objektojn? Kion ŝi farus kun ili? Ha, li rememoris subite kun
kolera kontentiĝo. Jen kio! ŝi havas ie nevon, kiun ŝi amas
kun freneza onklina amo; ĉu mi ne devis sennombre aŭskulti
ŝian babilaĉon pri tiu floro de la homaro? Atendu, antaŭ ne-
longe ŝi eĉ montris al mi lian fotografaĵon: krispaj haroj, nazo
supren kaj iaj speciale impertinentaj lipharoj; sed malgraŭ tio
ŝi viŝis siajn okulojn pro fiero kaj emocio. Do tien, li diris por si, migras mia ĉio! — Kaptis lin terura furiozo; li kuris en la
kuirejon kaj alkriis Johankan per io simila al ”malbenita aĉa
maljunulino” kaj denove li forkuris lasante ŝin terurite elor-
bitigi la larmajn rondajn okulojn de maljuna ŝafo.
Dum la resto de la tago li ne parolis kun ŝi; ŝi ĝemis ofen-
dite kaj batis per ĉio, kio venis en ŝiajn manojn, ne kompren-
ante eĉ iomete, kio okazas. Posttagmeze li entreprenis revi-
zion de ĉiuj tirkestoj kaj ŝrankoj; estis terure; li ekmemoris
tiun kaj alian objekton, kiun li iam havis, iujn familiajn me-
moraĵojn, kiuj nun ŝajnis al li eksterordinare raraj. Estis tie ĉi plu nenio, nenio, nenio el tio ĉio. Kiel post brulo. Li estis rekte ekploronta pro kolero kaj forlasiteco.
Li sidis meze inter la eltiritaj tirkestoj, spirlaca, malpurigita per polvo, kaj li tenis en la fingroj la solan relikvon, kiu restis: la monsaketon de la patro, kovritan de koraletoj, truitan
jam sur ambaŭ finaĵoj. Dum kiom da jaroj ŝi devis tiel rabi,
por ke ŝi ellasu nenion! Li estis preskaŭ ekster si pro furiozo;
se ŝi venus nun antaŭ liajn okulojn, li estus ŝin batinta en la
vizaĝon. Kion mi faros al ŝi? li diris al si ekscitite. ĉu mi elĵetos ŝin samhore? ĉu mi akuzos ŝin? Sed kiu kuiros por mi
478
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
morgaŭ? Mi iros en restoracion, li decidiĝis; sed kiu varmigos
al mi la akvon kaj hejtos? Per ĉiu povo li forpelis tiujn zorgojn: mi prizorgos tion morgaŭ, li asertis por si, ion oni trovos; mi
ja dependas de ŝi! Sed, tamen tio afliktis lin pli peze ol li konfesis al si; sole la konscio pri maljustaĵo kaj necesa puno do-
nis al li flugilojn de ia kuraĝo.
Kiam mallumiĝis, li rekolektis la fortojn tiom, ke li iris en
la kuirejon kaj diris al Johanka per indiferenta voĉo: ”Vi de-
vas iri tien kaj tien” kaj nun li komisiis ŝin pri komplikita kaj longa, malmulte versimila misio, kiun ŝi laŭdire devas tuj plenumi kaj kiun li tre pene elpensis. Sinjorino Johanka diris
nenion kaj preparis sin por foriro kiel suferanta viktimo. Fine
fermiĝis post ŝi la seruro kaj li restis sola. Kun batanta koro
li iris sur piedfingroj al la kuirejo kaj li hezitis ankoraŭ kun
mano sur la anso; li ŝajnis al si kiel ŝtelisto. Sed kiam li jam
pensis, ke li preterlasos tion, ĝi venis de si mem. Li malfermis
kaj eniris.
La kuirejo rekte brilis de pureco. Jen la ŝranko de Johanka,
sed ĝi estas fermita kaj ŝlosilo nenie. Nun li despli firmiĝis
supermezure en sia intenco; li provis perforte malfermi la
ŝrankon per kuireja tranĉilo. Li ĝin difektis, sed ne malfermis.
Li eltiris ĉiujn tirkestojn kaj serĉis ian ŝlosilon: li provis ĉiu-jn siajn proprajn ŝlosilojn, por fine post unuhora furiozado
konstati, ke la ŝranko entute ne estas fermita kaj ke oni mal-
fermas ĝin per ŝuhoketo.
Bele ordigita, gladita kuŝis la tolaĵo en la fakoj. Kaj tuj su-
pre liaj novaj ses ĉemizoj, ankoraŭ ĉirkaŭligitaj per blua ru-
bando el magazeno. En papera skatolo la broĉo de lia edzi-
no kun malhela ametisto; 1a perlamotaj manum-butonoj de
la patro: portreto de la patrino sur eburo — dio, eĉ tio taŭgis
479
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
por ŝi? Li eltiris el la ŝranko ĉion; li trovis siajn ŝtrumpojn kaj kolumojn, skatolon da sapo, dentobrosojn, malnovan silkan
veŝton, tegaĵojn kusenajn, malnovan oficiran pistolon, ĉion
eblan, eĉ nigre fumumitan kaj vere neuzeblan sukcenan ciga-
ringon. ¯i estis nur ruinoj de lia vestaĵa provizo; la pli gran-
da parto verŝajne jam delonge transmigris al la krispa nevo.
La kolero pasis, restis sole plenda malgajo: Do tiel estas …
Johanka, Johanka, kiamaniere mi ĉi tion meritis de vi!
Pecon post peco li forportis siajn objektojn en sian ĉam-
bron kaj dismetis ilin sur la tablo; estis ampleksa ekspozicio
de ĉio ebla. Kio apartenis al Johanka, li enĵetis en la kuirejo
reen en la ŝrankon; li volis tion eĉ bele ordigi, sed post iaj
provoj li de tio senkonsile forkuris, lasante la ŝrankon malfer-
mita kiel post rabo. Kaj poste li komencis timi, ke Johanka
revenos kaj ke estos lia tasko paroli kun ŝi serioze … Li abo-
menis ĝin tiom, ke li komencis sin rapide vesti. Morgaŭ mi
jam parolos kun ŝi konvene, li diris al si; hodiaŭ sufiĉas al ŝi, se ŝi trovos, ke mi ĉion malkovris. Li prenis unu el la novaj
ĉemizoj; ĝi estis rigida kiel el papero kaj per nenia forto li
povis atingi, ke fermiĝu ĝia kolumo. Kaj Johanka povas reveni
ĉiumomente.
Li englitis rapide en malnovan ĉemizon ne plu atentante,
ke ĝi estas franĝita; kaj apenaŭ finvestita li malaperis kiel ŝtelisto kaj dum horo li vagis en pluvo tra la strato antaŭ ol es-
tis tempo por iri al la bankedo. Dum la festa vespero li estis
ne atentata; li provis sin ekligi konfidence kun malnovaj ko-
natoj, sed dio mem scias, kiel tiuj jaroj intermetiĝis inter lin
kaj la homojn; vidu, ni apenaŭ interkompreniĝas! Sed neni-
un li riproĉis pro tio; li stariĝis flanke kaj ridetis, blindigita de lumo kaj akvo, ĝis en li naskiĝis, nekonate de kie, nova ekti-480
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
mo: Kiel mi aspektas! ĉi tie el mia ĉemizo pendas ja fadenoj,
jen makuloj sur frako kaj kiaj ŝuoj, mia dio! Li estus prefere
malaperinta sub la tero, li serĉis, kie kaŝiĝi; sed de ĉie radias brilaj brustumoj, ho, tra kie li perdiĝu sen veko de atento? Li
timis, ke ĉiuj rigardoj subite turnus sin al li, se li farus paŝon al la pordo. Li ŝvitis pro embaraso; li ŝajnigis kvazaŭ li starus senmove kaj dume li laboris per la piedoj, por ke li, ne atentate, alŝoviĝu centimetrojn al la pordo. Malnova konato, mia
dio, kolego el gimnazio, haltis ĉe li: Tio mankis ankoraŭ! Li
respondis al li konfuze, apenaŭ lin ne ofendinte; li elspiris en
malstreĉo, kiam li denove soliĝis kaj li mezuris sian distancon
al la pordo. Fine li liberiĝis eksteren kaj kuris hejmen; ne es-
tis ankoraŭ noktomezo.
Dum la vojo venis denove en lian kapon Johanka. Li ek-
scitiĝis per rapida iro kaj li konstruis en siaj pensoj; kion li
diros al ŝi. Kun eksterordinara facileco ligiĝis en li longaj,
energiaj kaj dignaj frazoj, kompleta prezento de severa juĝo
kaj fina bonvolo. Jes, bonvolo, ĉar fine li pardonos ŝin. Li ne
elĵetos ŝin en la straton. Johanka ploros kaj petos, promesos,
ke ŝi pliboniĝos; li aŭskultos ŝin silente, senmove, sed fine li
diros al ŝi serioze: Johanka, mi donas al vi okazon forgesigi
vian sendankon; estu honesta kaj fidela; plion mi ne postu-
las de vi. Mi estas maljuna homo kaj ne volas esti kruela.
Li entuziasmiĝis per tio en tia grado, ke li eĉ ne imagis kaj
jam estis hejme, jam li malfermis la pordon. ĉe Johanka an-
koraŭ estis lume. Sole nur iomete li ĵetis okulon tra la kurte-
no en la kuirejon kaj vidu! Kio estas tio? Johanka ruĝa, kun
ŝvela vizaĝo de ploro trakuras la kuirejon kaj ĵetas siajn ob-
jektojn en kofron. Li ekmiris terure. Por kio kofro? Li eniris
481
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
sian ĉambron sur la piedfingroj, konfuzita, premita, kiel sen-
viva. ĉu Johanka transloĝiĝas?
Jen sur la tablo ĉiuj tiuj objektoj, kiujn ŝi forŝtelis. Li tuŝis ilin, sed ili eĉ ete lin ne plu ĝojigis. Mi scias, li diris al si. Johanka vidis, ke mi pruvis ŝian ŝteladon kaj ŝi pensas, ke mi ŝin
samhore maldungos; tial ŝi jam kunmetas la siaĵon. Bone, mi
lasos ŝin … ĝis mateno, ke ŝi estu punita: nur matene mi paro-
los kun ŝi. Sed eble … eble ŝi ankoraŭ nun venos peti pardo-
non! ŝi ploros al mi ĉi tie; ŝi falos sur la genuojn kaj tion kaj tion. Bone, Johanka, mi ne volas esti kruela; vi povas resti.
Li sidiĝis, vestita en frako, por atendi. Estis jam silento,
senfina silento en la domo; li aŭdis el la kuirejo ĉiun paŝon de
Johanka, li aŭdis la furiozan fermon de la kofra kovrilo kaj
silento. Kion tio signifas? Li elsaltis terurita kaj aŭskultis: longa, terura ululo, io vere nehoma; nun tio dispeciĝas en bojon
de histeria singulto. Oni aŭdas ekfrapon de la genuoj sur la
planko kaj malfortan ĝemadon. Johanka ploras. Li estis ja
preparita por ĉio, sed ĉi tion li ne atendis. Li staris kun batan-ta koro kaj aŭskultis, kio tie, post la muroj, en la kuirejo, okazas. Nenio, sole, ploro. Nun Johanka rekonsciiĝos kaj venos
peti.
Li iris tra la ĉambro, por denove firmiĝi; sed Johanka ne
iris. Dum momentoj li stariĝis kaj aŭskultis; ŝia ploro tiriĝis en ne malfortiĝanta, regula unuformo kiel ululado. Li sentis angoron pro malespero tiel terura. Mi iros al ŝi, li decidiĝis kaj
mi diros al ŝi sole: ”Do memoru tion, Johanka kaj ne ploru
jam: mi tion forogesos, se vi bone kondutos.”
Subite rapidaj paŝoj, pordo ekbruegas, inter la pordofosto
de la ĉambro staras Johanka kaj hurlas. Terure por rigardi
ŝian, vizaĝon ŝvelan de ploro.
482
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
”Johanka”, li eligis el si.
”Tion… mi… havas por miaj servoj…” premiĝas el Johan-
ka. ”Anstataŭ rekono … kiel kun ŝtelistino… Tia honto!”
”Sed Johanka!” li elkriis timigite. ”Vi ja prenis de mi jen
ĉion, ĉu vi tion vidas? ĉu vi tion prenis aŭ ne?”
Sed Johanka ne aŭdas. ”Kiel mi tion toleru… Tia honto!
Trarigardi mian ŝrankon… kiel… al ia… ciganino! Tian honton
fari al mi, al mi… ! Tion ne rajtis la sinjora moŝto fari… Li ne
rajtas… ofendi… tion mi… ĝis mia morto… ne atendis! ĉu mi
estas ŝtelistino? ĉu mi, mi estas ia ŝtelistino?” ŝi elkriis en
pasia doloro. ”ĉu mi estas ia ŝtelistino? Mi, el tia familio! Tion
… tion mi ne atendis kaj … ne meritis!”
”Sed — Johanka”, li diris malvarmiĝinte, ”havu tamen pru-
denton: kiel venis tiuj ĉi objektoj en vian ŝrankon? ĉu ili es-
tas viaj aŭ miaj? Diru, persono, ĉu la viaj?”
”Mi nenion volas aŭskulti”, singultas Johanka. ”Mia Kris-
to, tia honto!… Kvazaŭ mi… estus ciganino!… Trarigardi mian
ŝrankon… Kaj en la sama horo”, ŝi elkriis terure ekscitita, ”en
la sama horo mi iros for. Eĉ ĝis mateno mi ne restos tie ĉi!
Ne… ne…”
”Sed mi ja”, li protestis timigite, ”ne volas vin elpeli. Vi ja
restos plu, Johanka. Kio okazis, nu, dio gardu nin antaŭ io pli
malbona … Mi ja eĉ ne diris al vi ion. Do ne ploru!”
”Prenu al vi alian”, sufokiĝas Johanka pro ploro, ”mi ne
restos tie ĉi eĉ ĝis mateno! ĉu la homo… estas jam hundo…
ke li toleru jam ĉion… Ne restos”, ŝi ekhurlis senespere, ”eĉ se
vi pagus al mi milojn! Prefere sur pavimo mi dormos…”
”Sed kial, Johanka”, li defendis sin senkonsile, ”ĉu mi agis
kontraŭ vi malbone? Tion ĉi vi ja ne povas kontesti…”
”Ne, ne malbone”, kriis Johanka ankoraŭ pli vundite. ”Tio
483
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
ne estas malbona… trarigardi la ŝrankon… kiel al ŝtelistino!
Tio estas nenio… Tion mi toleru… Tion faris al mi ankoraŭ
neniu… tian honton… Mi ne estas… ia stratulino”, ŝi ekululis
per spasma ploro kaj subite ŝi forkuris, kun bruo fermante
post si la pordon.
Li estis senmezure konfuzita. Tion ĉi anstataŭ pento! Kio
okazas? ŝi ŝtelas kiel pigo, tio estas certa, sed nun ŝi sentas sin ofendita, ĉar mi tion scias; ŝi ne hontas esti ŝtelistino, sed
doloras ŝin per ia kruela ofendemo, se ŝi estas rigardata kiel
tia … ĉu tiu virino estas freneza?
Sed iom post iom li ŝin ĉiam pli kaj pli bedaŭris. Vi vidas
do, li diris al si, ĉiu havas sian malfortan flankon, sed per ne-
nio vi lin ofendos pli forte, ol se vi ĝin ekkonos. Ho, kiel sen-
mezuran moralan sentemon kaŝas la homo en siaj kulpoj! Ho,
kiel rompeble kaj dolore delikata li estas en siaj malbonaĵoj!
Tuŝu lian kaŝitan malbonon; aŭskultu poste, ĉu ne estas el-
krio de doloro kaj ofendo, kiu vin respondas! ĉu vi ne vidas,
ke irante juĝi kulpulon vi juĝas ofenditon!
El la kuirejo aŭdiĝis ploro moderita per kuseno. Li volis
eniri, sed estis ŝlosite; li admonis tra la pordo, riproĉis, kvietigis; sed respondis lin sole singultado pli forta kaj pli laŭta.
Li revenis en sian ĉambron afliktita per senpova kunsento.
Jen kuŝas ankoraŭ sur la tablo la kunŝtelitaj objektoj, belaj
novaj ĉemizoj, tiom da tolaĵo, memoraĵoj, dio scias, kio ĉio. Li
karesis ilin per, fingro, sed ilia tuŝo estis malgaja kaj soleca.
1923
(Otto Ginz)
484
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Eduard Bass
(1888-)
ĉefredaktoro de tagĵurnalo Lidové Noviny. Akrevida ĵurnalisto, aŭ-
toro de pluraj libroj de bonhumoraj rakontoj, felietonoj kaj eseoj pri *tre diversaj temoj. Lia satiro ne estas renversa, sed scias trovi la ce-lojn atingeblajn de reformo hodiaŭa. *
LA SINDIKATO
Ivan Buñka, komitatano de la Sindikato de ĉeąj verkistoj,
etendis sin en apogseĝo kaj rigardis la fumstrieton, sup-
renleviĝantan el egipta cigaredo. La fumo krispiĝis kaj ringe
flugis, sed tra ĝia griza vualo Buñka vidis la tutan longan vo-
jon, kiun la ĉeą verkistaro jam faris, dank’ al la senlaca age-
mo de ĝia Sindikato ĝenerale, de ĝia komitato precipe kaj de
Ivan Buñka antaŭ ĉiuj.
ĵus estis ĉi tie unu el la plej grandaj eldonistoj kun respekta
peto, ĉu li rajtus eldoni kolekton da liriko de nia netaksebla
Ivan Buñka. Ivan Buñka eĉ ne parolis kun li. Tiajn aferojn
prizorgos lia sekretario en la antaŭĉambro. Ivan Buñka devis
ekridi: kvazaŭ li vidus ilin …
”Permesu, tre estimata sinjoro sekretario, ke mi prezentu
min respektplene al vi. Mi estas grandeldonisto Filip Bohumír
Kocábek. Mia firmo estas al vi certe konata. La plej eminen-
taj kaj famaj majstroj de la plumo honoris min per sia kon-
fido kaj presigas ĉe mi siajn verkojn. Tamen mi konsiderus
485
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
speciala honoro, se mi povus … se mi rajtus :…ehm … pardo-
mu mian kompreneblan embarason … ”
”Hm. Verŝajne vi volas eldoni iun verkon de Ivan Buñka?”
”Jes, jes. Mi estas tute konfuzita, ĉar ĝi estus por mi tia dis-
tingo, ke … Kompreneble, estimata sinjoro sekretario, ke mi
aspiras al nenia profito! Estas ja vere, ke la plimulto de la el-
donistoj unuiĝas en Sindikaton por la reguligo kaj plibonigo
de siaj enspezoj, tamen … inter ni dirite … por mi estus pli
grava la honoro esti eldonanto de nia glora majstro kaj do mi
estas preta al ĉia ofero …”
”Mi sekvis iomete vian agadon — kompreneble nur kiom
mia libera tempo tion permesas … ”
”Mi komprenas, plene komprenas. Vi estas tro ŝarĝita per
laboro, ol ke vi povus sekvi eĉ la senpretendan agadon de
simpla grandeldonisto.”
”Ho, mi petas, ni faras, kion ni povas. Sed en la hodiaŭaj
cirkonstancoj mi ne povas veki en vi grandajn esperojn.…Vi
konsentos mem: nepra manko de skribpapero …”
”Se vi permesus … mi tute ne atendas gajnon. Male, pagos
ĉiujn elspezojn, paperon, preson, grafikartiston, reklamon kaj
mi ne volas eĉ heleron por tio! La tutan enspezon povas re-
teni, la fama majstro, sole se li konsentos, ke aperu sur la li-
bro mia nomo kiel eldonanto.”
”Hm … via propono ja ne malhavas ion interesan, sed in-
teralie mi rememorigas, ke ni havas ĉi tie amasegon de samaj
petoj …”
”Tamen se estus eble, ke mi parolu persone kun la majs-
tro… mi havas ĉi tie rekomendan leteron de la opereta kan-
tistino fraŭlino Mrnina …”
”La majstron oni ne povas nun ĝeni. Li ripozas post la tag-
486
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
manĝo. Se vi havas ian specialan rekomendon, aldonu ĝin al
la petskribo, kiun vi povas transdoni al mi dum ofichoroj.”
”Mi dankas, estimata sinjoro sekretario. Vi estas tre afabla.
Kaj kiam mi rajtus esperi je bonvola respondo?”
”Tio estas malfacile direbla. Ni havas tro multe da aliaj
zorgoj. Venu informiĝi…eble post kvarona … aŭ prefere post
duonjaro…”
Ivan Buñka ridetas super la cigareda fumo. Kiel ŝanĝiĝis la
cirkonstancoj! Jen ekzemple la hodiaŭa anonco en gazeto:
”52 jara ĉeą grandeldonisto, patro de kvar malgrandaj
infanoj, troviĝanta en plej granda mizero, petas la estimatajn
sinjorojn verkistojn pri ia ajn okupo. Kopiado de manuskrip-
toj, farado de korektoj, skribado laŭ diktado, bonvenaj. Afa-
blajn proponojn sub ĉifro: ”Diligenta kaj modesta” en la ad-
ministracion de tiu ĉi gazeto.”
Tamen venis ilia vico! Kaj nur per la giganta laboro de la
nelacigebla Sindikato. Aŭdiĝis ja voĉoj de verkistoj tro time-
maj, kiuj deziris la tiel nomatan prudentan harmonion kun la
eldonistoj. Kiuj volis aranĝi la reciprokan rilaton en interkon-
sento kaj garantii al ambaŭ partioj profiton proporcian al iliaj
meritoj. Sed la fieriĝintaj eldonistoj volis batalon kaj la Sin-
dikato ĝin akceptis. La ĉeą publiko tujege konsciiĝis, kies
partion ĝi devas subteni. La memhelpo de l’ aŭtoroj turnis la
ludkarton kaj hodiaŭ estas li, Ivan Buñka, kiu havas vilaon
apud Praha, aŭtomobilon kaj ja˛ton, dum liaj eldonantoj
apenaŭ ricevos pro lia protekto postenojn de skribistaĉoj ĉe
la magistrato. La reprezenta domo de ĉeąj verkistoj estos
post nelonge konstruita kaj estas jam necese prepari la feste-
non. Estos necese inviti la aŭtorojn el somerrestadejoj, maraj
banlokoj kaj el luksaj ekspedicioj al Hindujo. La Sindikato
487
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
devas labori per plena vaporo kaj ĝiaj komitatanoj ne estas
sen zorgoj. Kiel beata estas laŭvere la vivo de tiuj parioj-gran-
deldonistoj, kiuj faciligas sian mizeran ekzistadon per glaso
da biero en fulgumita gastejeto de Malgranda Kvartalo kaj ne
havas eĉ imagon pri la zorgoj de granda mondo!
La cigareda fumo flugas ringe kaj krispiĝas. Iu frapas. La
persona sekretario de Buñka respekte eniras pordon.
”Kion vi alportas por mi?”
”Estas vizito ĉi tie, majstro. Malriĉiĝinta grandeldonisto. Li
petas ian subvencion.”
”Ree almozado! ĉu mi ŝtelas?”
”Ankaŭ mi diris tion al li, majstro. Sed li ne lasas sin forsen-
di.”
”ĉe la hodiaŭaj cirkonstancoj mi povas fari por li nenion.
Vi ja scias: papero, inko, plumoj, ĉio estas ege plikariĝinta. Kaj tiuj plumingoj! Kompreneble, tiuj homoj tion ne kalkulas!
Aldone mia privata dungitaro, plialtigitaj salajroj, kareco de
nutraĵoj-”
”ĉion mi diris al li, sed li ne moviĝis for de l’ antaŭĉambro.
Li petas almenaŭ la Sindikaton pri ia subteno, kaj la majstro,
kiel komitatano de l’ Sindikato …”
”Tio estas io alia. Donu al li dekkronan bankbileton, kaj ke
li jam iraĉu … ”
La sekretario kliniĝis kaj forglitis. El la antaŭĉambro aŭdi-
ĝis trorapida dankado kaj laŭta laŭdado de l’ mizerulo gran-
deldonisto.
Ivan Buñka etendis sin en la apogseĝo. Lin superregis la
feliĉega sento de farita mecenaĵo kaj jen…
En ĉiu bona rakonto estus nun skribite: ”kaj jen li vekiĝis.”
Sed ĉi tiu rakonto volas esti fidela bildo de l’ realeco.
488
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Ne estas vere, ke Ivan Buñka vekiĝis.
Neniu komitatano vekiĝis tiumomente.
Male: la tuta Sindikato de ĉeąj verkistoj dormis plue.
1918
(V. Âech)
489
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Karel Poláâek
(1892-)
*Verkisto de bonaj humoraĵoj mallongaj kaj ankaŭ romanoj ampleksaj. *
La komika aŭ parodia efekto rezultas ĉe li plej ofte el tre sprita uzo de lingvaĵoj ĵurnala, oratora aŭ slanga. Famaj fariĝis liaj romanoj pri kartludantoj kaj pri la entuziasmuloj de piedpilka sporto. Ankaŭ liaj *felietonaj verkaĵoj, kiel la supra trovas multajn aprobantojn. *
LA LETERSKRIBADO
La leterskribadon oni ĝenerale konsideras unu el la plej
grandaj malagrablaĵoj de la vivo, se oni ne parolas pri
dentkuracistoj aŭ pri oficoj de unua instanco. La neceso skribi
leteron, ĵetas ombron sur nian animon kaj kondukas nin en
malhelan koleremon. Ni malbenas nian mizeran destinon, se
ni devas skribi leteron, sciante bone, ke neniam amasiĝos
tiom da malhelpoj, kiel tiumomente. Estas certe, ke ni havos
en la inkujo sekiĝintan inkon. La plumo estas difektita kaj
plena de haretoj, kiuj faras ŝmirmakulojn sur la papero. Ni
scias, kion ni volas skribi, ni nur ne scias, kiel komenci. ĉu ni komencu la leteron per frazo ”Konsiderante” aŭ ”ĉar”? La
pretan leteron ni disŝiros, ĉar ni konstatis, ke ”ĉar” troviĝas
en la letero kvinfoje. Ni rekomencas. Ni devas tikli nian nu-
kon per la plumingo. Ni devas ekstari kaj per piedbato fermi
la pordon. ĉar estas konate, ke pordo malfermiĝas de si mem
dum la leterskribado. Skribinte la leteron, ni serĉas poŝtmar-
kon. Ni havas en la monujo kelke da poŝtmarkoj, sed ili ĉiuj
490
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
sume ne donas la necesan afrankon. Meditante super tiu ĉi
malkovro, ni mordetas niajn ungojn. Poste ni portas la skri-
bitan leteron dum kelkaj tagoj en la poŝo. Konstantinte ĉi tiun
cirkonstancon, ni forlasos la intencon, forsendi la leteron. —
Kaj ni bedaŭras, ke ni senutile amarigis nian vivon per la skri-
bado.
Kiel alie montriĝas la leterskribado en la filmo. ŝajnas, ke
en kinoteatro estas nenio pli facila ol skribi leteron. ĉion ni
havas preta. Elegantan skribotablon kun belgusta skribilaro.
Se ni estas bela knabino, ni kondutas tiamaniere: Rapidmo-
ve ni eksaltetas kaj turnas nin sur la kalkanumo. Sen troa en-
pensiĝo ni faros per la plumo sole iajn zigzagojn, ni elmetos
la langon, ĉirkaŭlekos la koverton kaj premos la kontakton de
elektra sonorilo. Kaj tiumomente aperos ĉambristino en ko-
keta kufeto, kiu faros klineton kaj akceptos la leteron. El la
titolo ni ekkonas
poste, ke ni skribis en du sekundoj ampleksan leteron, en kiu
ni asertas, ke la kulpigo pri malfideleco estas falsa kaj nia vir-to plue firma. La letero estas skribita en flua kinoteatra ling-
vaĵo kaj ne estas en ĝi kvinfoje ĉar. Por la homaro en la filmoj
la leterskribado estas bagatelo. Kaj la filma popolo tre ŝatas
skribi. Kaj tre ŝatas ĉirkaŭleki kovertojn. Ankaŭ en la civila
vivo ni ĉirkaŭlekas kovertojn, sed tio neniel helpas. Oni de-
vas pugnofrapi sur la paperon. Bone estas ankaŭ sidiĝi sur la
koverton; tiam ĝi certe ien algluiĝos.
1927
(V. Âech)
491
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Martin Kukuâín
(1860-1928)
El la plej eminentaj slovakaj prozistoj. Kuracisto. Vivis multajn jarojn en Praha, poste en Dalmatio (nun provinco en Jugoslavujo), poste en Suda Ameriko. En j. 1922 revenis la patrujon sed baldaŭ denove elmigris Jugoslavujon, kie li mortis. Majstro de popola lingvaĵo, samtempe konsekvenca defendanto de la pureco de l’ literatura lingvo slovaka. La dialogoj de liaj rakontoj kaj romanoj havas grandan signifon por slovakaj sintakso kaj vortaro. Tre eminentas lia arto karakteriza. La plej bona el liaj romanoj estas: ”Domo sur arbardeklivo”. La plej ampleksa estas lia kvar-voluma romano: ”La patrino vokas”, aperinta kelkajn jarojn antaŭ lia morto. — La supra ĉapitro el ĝi rolas en Punta Arenas (Argentinio). Jugoslava elmigrinto diskutas kun siaj *samlandanoj pri mono kaj admonas ilin reveni patrujon. *
LA MONO TRANSFORMI¯AS
Sinjoro Simon respondis al la ĉiliano, ke li eraras. La homa
progreso ne estas vera en ĉiuj fakoj. Progreso en sciencoj,
artoj, en klerigado, eĉ novaj inventaĵoj kaj maŝinoj, ne estas
ankoraŭ progreso: ĝi estas nur ornamo, ĉarma orumaĵo. Sub
ĝi ni subpremas la senton de konveno kaj justeco, same kiel
la antikvaj romanoj kaj egiptoj. En la lernejoj ni nur instruas
la gejunulojn, sed ni ne edukas ilin al la homaraneco: ni in-
okulas krudan egoismon en iliajn korojn, kiamaniere ili rezig-
nu je sia lingvo kaj deveno por ke ili havigu al si oficon, ri-
ĉaĵon. E1 la instruoj de Kristo eĉ unu ne enradikiĝis en nia
socio. Elokventaj dimanĉaj oratoroj ilin predikas, batas al si
492
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
la bruston, ke ili estas veraj konfesantoj, sed en la koro man-
kas konvinko. Kiu sekvas Kriston? ĉu tiuj, kiuj lin afekte kon-
fesas sur la placoj? ĉu la potencaj ŝtatistoj, kiuj en la arto de regado sekvas Cezaron, Anguston kaj ne la Krucumitan? Kiu
plenumas hodiaŭ Lian ordonon: ”Disdonu ĉion, kion vi ha-
vas kaj sekvu min?” Mi vidas, neniu disdonas, ĉiu akaparas,
kiel en la antikva barbara epoko, kiam oni pri Kristo ankoraŭ
nenion aŭdis. ĉu libereco kaj sendependeco, kiel ni ilin nun
vidas, estas vera libereco? Nia socio ne maturiĝis morale, por
ke ĝi povu starigi la veran Liberecon sur piedestalon. ¯i ne
volas aŭdi pri la Amo de Kristo: oni diras ke estas pli valore
havi nur iom da povo kaj potenco, ol grandan kvanton da
vero kaj justo. La potenco servas al egoismo, donas avanta-
ĝojn, ni diru — monon. Mono estas potenco, pro tio ni sopi-
ras je ĝi kaj foæetas la veron de Kristo kaj la justecon. Oni vi-
das, ke ĉiu volas sian profiton: la subpremanto kaj la subpre-
mato; ĉiu servas al sia Mi, ne al Amo kaj Justeco. ”Kredu al
mi” — finis sinjoro Simon sian klarigon pri la Libereco — ”pro
mono la homoj dividiĝis je subpremantoj kaj subprematoj.”
Ankaŭ la ĉiliano fine konfesis, ke la mono baris la vojon al
la justeco kaj amo. Kio estas fakte bela kaj granda en ni, tio
pereas pro ĝi. Antaŭ ĝi falas eĉ la amo de Kristo, kiun li in-
struis al ni.
”La mono gvidis la homojn en grandan eraron” — klarigis
al li sinjoro Simon. ”Ni vidas en ĝi nur krudan substancon.
Sur ĝin alkroĉiĝas volupto, ĝuemo, subpremado de malfortu-
loj. Ni ne volas ridi en ĝi moralan flankon, kiu donas libere-
con de laboro. La liberecon de laboro havas hodiaŭ nur tiu,
kiu havas monon. Li havas liberan vojon al riĉeco. Kiu monon
493
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
ne havas, tiu ne havas laboron, en kiu estas riĉeco, egaleco kaj
feliĉo.”
Li haltis kaj komencis pripensadi. El la mono kulturi la li-
berecon de laboro, el la laboro krei riĉecon sen subpremado.
”Tio ne estus malbona: nur atingi ĝin, la liberecon de laboro!”
”El la libera laboro fluus la riĉeco al ĉiuj same. Hodiaŭ ĝi
fluas en la poŝon de unuopuloj kaj grupoj de riĉuloj. Se ĉiuj
estus riĉaj, oni ne povus subpremadi sin reciproke: la potenco
estus ĉe ĉiuj dividita egale. En la libereco de laboro estas la
radiko de la libereco kaj la paco tuthoma. Liberaj unuopuloj
povas formi liberan komunumon: ĝi estu granda regno aŭ
malgranda nacio.”
La ĉiliano haltis kaj admiris kun la aliaj la novan Liberecon,
kiun kreis al si unuopuloj, kiuj scipovis havigi al si la libere-
con de laboro. Tiu jam ne estas aĉetebla por sango, sed por
fidela laboro. Li rigardis sinjoron Simon iom konfuzita. Pri ĉi
tiu vojo al la granda Libereco li ĝis nun ne aŭdis. ”¯i postu-
las, ke oni liberiĝu de imago, ke mono estas riĉeco: nura kru-
da, aĉa materio. Kiam ni kapablos vidi klare la aĵon, kiu al ni
plaĉas nur pro tio, ĉar ni metis en ĝin ĉion, kio estas en ni
malbona kaj difektita? ¯ian idolon ni adoras, ĉar en ĝi estas
nia barbara Mi.”
La ĉiliano respondis post momento. ”Do, atingi la nivelon,
kie la mono estus nur fundamento de libera laboro kaj ega-
leco, estas granda peno. Kiam vi sukcesos tion fari? Kiamanie-
re? Vi devus aliformi nian erarvagintan, egoisman racion,
niajn sentojn kaj ĉiujn niajn opiniojn. Tio estos por vi malfa-
cila laboro, ĉar al ni fakte plaĉas tio, kio en la mono estas
barbara kaj malnobla: ne ĝia nobla substanco. ĉu vi pensas,
ke ni lernos taksi la monon laŭ ĝia morala flanko? Havu kun
494
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
ni kompaton! Postulu de la homoj, kio estas homa: la homo
sopiras je materio, timas flugi en etero … ”
Sinjoro Simon klinis la kapon: li fakte postulas de la homoj
multon, pli multon ol ili povas doni. Neniam ili forigos de la
mono la aĉan kaj krudan kruston, por ke ili povu rigardi ĝian
puran substancon. ĉiam ili vidos en ĝi nur volupton, lukson,
perforton …
Li rigardis ĉirkaŭen; vidis la ĉarman puran dometon ma-
lantaŭ blanka barilo: sub la fenestroj, salikoj. Suko cirkulas en ili, plenigas la branĉojn, kiuj reviviĝis. Amentoj grizas sur ili, radias en blue-silka, perla brilo. La tero vaporas, kvazaŭ ĝi
spiradus sub la forta atako de la printempo. La okuloj al li
ekradiis de varma brilo, lia kredo plifortiĝis, kvankam oni ĝin
subfosas … La naturo reviviĝas, nova vivo burĝonas, printem-
po komenciĝas: ĉu nur la homo restu eterne morta sub la
glacio de barbara egoismo?
”La barbareco, mi pensas,” — li klarigis —” ne plaĉos al ni
eterne. La homa koro estas kiel monero: havas du ejojn. Unu
estas plena de malbonaj intencoj, profitemo, manĝemo kaj
avido je ĝuo. Sed eĉ la plej malbona homo havas en la koro
ejeton, kie estas kaŝita la sopiro je io pli bona. Tie estas eĉ
konscienco, kvankam iomete timigita. Oni bezonas nur iom
pligrandigi la ejeton, doni al la bono, kiu estas en ĝi kunpre-
mita, iom pli da spaco kaj tuj ni malpli multe adoros la bar-
baran Mi. Kiu scias, ĉu ni ĝin ne deĵetos foje de la piedesta-
lo, kiel siatempe oni deĵetis la Oran Bovidon.”
”Do vi volas diri: Ni rekonsciiĝu, pliboniĝu: ni ĉiuj bone
fartos, liberuloj kaj ankaŭ subprematoj. La malbono devenas
de ni ĉiuj, de subpremantoj kaj subprematoj. Ni ne fartos pli
495
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
bone, ĝis kiam ni dekutimiĝos esti avidaj. Ni havos paradizon
sur la tero, se ni renaskiĝos.”
”Kaj ĉu tio ne estas fakto?” demandas sinjoro Simon. ”Dis-
donu ĉion kaj sekvu min, aŭ amu la proksimulon: donu al li
la plej bonan, kion vi havas en vi. ĉu ni tiel ne riĉiĝos ĉiuj?
Alia konsilo ja ne ekzistas! Ni ĉiuj estu veraj homoj kaj ni ne
dividiĝos je nacioj, nek je klasoj.”
”Ho, kien ni venis!” ekridis la ĉiliano. ”Ni ne estas komple-
taj homoj, ne. Multe da barbareco estas en tiu pli granda ejo.
Oni povas aŭdi kiel en ĝi murmuras sovaĝa rabobesto, kiel
hundoj, kiuj intencas interbatali. De tempo al tempo ĝi grun-
tas, kiel porkoj, kiam ili forpuŝadas unu la alian de manĝujo.
En la granda ejo oni trovos diversajn aĵojn. Sed tiu malgran-
da ejo ne estas tre klare videbla…”
Li premis al ili la manon tre sincere kaj foriris.
Ili eniris en la domon. Atendis jam preparita tablo. En la
manĝejo sidis ankaŭ Nikola Òeraviâ: oni invitis lin festi kune
la memortagon de l’ libereco.
Kiam ili post tagmanĝo komencis fumi, trinkante nigran
kafon, la mastrino ne foriris en la kuirejon. ŝi restis ĉe ili. Turmentis ŝin, ke la disputo pri la libereco ne estis finita — unu
volus atingi ĝin per la vojo de sango kaj batalo, alia per tiu de pliboniĝo kaj renaskiĝo. ĉu oni vadu tra torentoj da sango aŭ
ĉu oni pliboniĝu kaj renaskiĝu? La unua kaj ankaŭ la dua vojo
gvidus tra krutaĵoj, rokegoj; sub ili oscedas abismoj. Rigardu
suben; la koro tremas pro la timo, la genuoj fleksiĝas. ĉu oni
plenigu la abismojn per mortintaj herooj, kiuj oferis sian vi-
von; por ebenigi larĝan, belegan vojon al la Libereco: aŭ ĉu
oni plenŝutu ilin per senco de mono, per frateco inter la fortaj
kaj malfortaj?”
496
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
La aliaj silentis.
Sinjoro Simon kompreneme ŝin rigardis; lia okulo mole
ekbrilis. Li atentigis, ke la koroj renaskiĝos per la tempo: la
malgranda ejeto en ili pligrandiĝos; en ĝi plifortiĝos la Amo,
falos la idolo de egoismo. La ora bovido kuŝos en la polvo. La
senco de mono eniros en la korojn. La granda ejo en ili kun-
tiriĝos; oni ĝin eĉ ne rekonos.
Ankaŭ Nikola aŭskultis: Kia novaĵo tio estas; kiam venos la
nova regno en la mondon? Kiam li fine ekkomprenis, el kio
ĝi konsistas, li nur svingis ambaŭ manojn. ”Neniu tion ĝisvi-
vos, ne parolu! Mi ne vivos ĝis tiu tago. Mi ne ĝisvivos.” Sur
lia vizaĝo montriĝis deprimeco. ”Ne — li skuis la kapon — mi
ne vidos la tagon de l’ gloro …”
”Ne dubu! La libereco proksimiĝas. ĉiutage ĝi estas pli
granda per peceto. ¯i ne venos subite kiel ventego, ĝi venos
malrapide.”
Nikola lin rigardis konfuzite, kion li pensas? Kian liberigon
li profetas? ĉiutage peceton. Kia Libereco ĝi estos?
Ankaŭ Kreŝimir klinis la kapon, lia mieno montris medita-
don. Sinjoro Simon kantas do sian kanton: aliformi la ho-
mojn, krei novajn korojn. Kiam li ilin aliformos? Tiu vojo ne
ekzistas. — ĉu ankaŭ li plendu kune kun Nikola: ”Mi ne ĝis-
vivos, mi ne vidos la tagon de l’ gloro?” La Libereco naskiĝas;
ili ĉiuj ĝin havas en la koroj, ili parolas pri ĝi, sed ĉiu alimaniere. Ili pensas je la sama liberiĝo, sed ĉiu vidas ĝin alie.
”La Libereco venos” diris Nikola solene, forskuinte de si la
efikon de liaj paroloj. ”Ni eksaltos ĉiuj kun glavo en la ma-
no. —
Estos finkalkulado. La sango fluos. Ekfloros de ĝi la Libe-
reco, pura, rejunigita. Tio estos mia tago de l’ gloro.”
497
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
”Mi pensas same” eksaltis Kreŝimir. ”Por la Libereco fluos
sango.”
”Fratoj” trankviligis ilin sinjoro Simon. ”La Libereco venos,
kiam ĝi maturiĝos. Ni prenos ĝin, kiam ni estos preparitaj. Ni
pliboniĝu kaj ni liberiĝos. Subpremado senfortiĝos, se ni ler-
nos uzi la monon. Ni prizorgu, kiel decas, ĉiun riĉaĵon; tiun,
kiu tintas, kaj tiun, kiu ne tintas: la grandan riĉaĵon de la spirito kaj koro. La Libereco falos en nian sinon kiel matura po-
mo.”
”La senco de mono” nervoziĝis Nikola ”povas nur helpi,
prepari la vojon: sed ne akiri la liberecon! ĉu oni ĝin vendas
pogrande? Liberecon oni havigas al si per glavo, sed ne per
sako da mono en la mano … ”
”La senco de mono” asertis sinjoro Simon ”estas heroo, kiu
liberigos la naciojn kaj ankaŭ personojn. ¯i havas potencan
armilon, kiu nek rustiĝas, nek malakriĝas, fratoj. Libereco de
laboro estas forĝata el la senco de mono. — El ĝi fontas bon-
stato kaj feliĉo ne por unu aŭ du, sed por ĉiuj. En la bonsta-
to floras kontenteco kaj malavideco, kiu estas jam la unua
ŝtupo al la Amo. — Oni donu liberecon de laboro al ĉiu, kaj
de si mem disfalos la granda altaro, sur kiu sidas la nesatige-
bla Mi. Tiam ni komprenos, kion signifas ”Amu la proksimu-
lon” kaj ”Disdonu ĉion, kion vi havas kaj sekvu min.” Tio es-
tos nia glora tago de l’ Libereco. Venkos por ĉiam La poten-
ca leĝo de la Amo.”
Ili skuis dubeme la kapojn. Libereco ne iradas sur flankaj
vojoj, sed tra ĉefa pordo. — ¯i baptiĝas en sango, en ĝi re-
juniĝas kaj ekfloras. Ili afliktiĝis, ke la bapto estos nek hodi-
aŭ nek morgaŭ. — Oni devas travivi la unue la grandan tagon
de l’ finkalkulado …
498
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Kaj tamen, kvankam ili dubis, el li blovis sur ilian dubon
freŝa spiro de espero kaj konsolo. Kaj se tamen la homoj ŝan-
ĝiĝos eĉ sen la finkalkulado? ĉu ne povas klerigi ilin la spiri-
to, montri al ili kie brilas la Libereco por ĉiuj? Kial la batalo kaj sango, se malaperos avideco kaj nesatigebleco, kiuj fermas
la vojon al la libereco de laboro kaj al bonfarto de ĉiuj? Kial
ne povus veni eĉ la tago, kiam estos unu por ĉiuj, ĉiuj por
unu? ĉu tio ne estus ankaŭ sanga, kruela batalo? La lukto
estus nur interne, en ĉiea koro, kontraŭ la senskrupula, bar-
bara Mi. Renaskiĝo, morto de malbonaj sopiroj! ĉu finiĝos
iam tiu granda batalo?
Oni atakis lin per demandoj: se li ĝin proklamas kaj antaŭ-
vidas, kiam ĝi komenciĝos? ĉu ĉiuj klasoj ĝin komencos? Kiu
ekflamigos ĉiujn homojn? Estus granda ribeliĝo en la animoj,
se oni elkondukus la Amon de Kristo el la tombo; tio estus pli
forta movado ol estis en la kavalira epoko, kiam Petro de
Amiens instigis la popolojn liberigi la tombon de Kristo el la
manoj de nekredantoj …
Sinjoro Simon ridetis. Li promesis al ili, ke tio iam okazos;
sed ne hodiaŭ, nek morgaŭ. — Ni ne vivos ĝis tiu tago. Sed
egale! La popolo ne vivas en unu generacio. ¯i vivis jarmilo-
jn, vivos pluajn jarmilojn kaj atingos ĝin. Proksimiĝas la tago,
malrapide sed certe. Disfalos, disfalos la altaroj de l’ korup-
tita Mi. ”Tiun tagon mi ne vidos per miaj okuloj”, li diris kon-
vinke ”sed vidas ĝin mia kredo. Venos la tagiĝo kaj elaĉetos la
homojn el la abomena servo de Mi.”
”Kaj se ĝi tamen ne venos?” — ili dubis.
”ĉi venos, ne dubu”, li admonis ilin.
Li rigardis ien malproksimen, lia mieno sereniĝis. ¯oje li
ekkriis. ”Mi jam vidas ĝiajn matenruĝojn! Tagiĝas! ĉu vi ne
499
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
rimarkas la unuajn ekbrilojn? Ili jam estas klare ekkoneblaj.
La
mono komenciĝas malrapide puriĝi de koto kaj abomenaĵo.
Baldaŭ ĝi stariĝos en la servon de la Amo…
Fragmento. 1926.
(Pavel Rosa.)
500
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Vítêzslav Nezval
La plej talenta poeto inter la poetisrnaj versfarantoj. Vidigis nesupo-zatajn eblojn de la ĉeą versa lingvaĵo. Verkas mirinde, facile, pu-blikigas multon verse kaj proze. Antaŭ nelonge li deklaris per mani-festo de si kaj siaj kunuloj, ke ili forlasas la metodon poetisman kaj *aliĝas al la surrealismo. *
BIBLIA KANTO
Ho ne forlasu Rut
Parkojn de via Libanon
ĉu laŭdus via prud’
Homon mortintan pro Manon
Senpeka nigra Rut
En niaj kabanaĉoj iĝus velka
Ho restu ĉe la put’
Jeri˛on lasu ne por horo kelka
Vi rozo el Aaron
Vi fuĝus netaŭgante niajn hordojn
Do gardu cedraron
Kaj nardon ŝutu en Jordanajn bordojn
1932
(Stan. Kamarët)
501
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Jozef Gregor Tajovskë
(1874-)
Slovaka realisma verkisto: same bona kaj sukcesa dram-verkisto. Liaj *dramoj kaj komedioj estas ofle ludataj en la tuta respubliko. *
RENKONTO
Se mi estus pentristo, mi pentrus al mi jenan bildon: Post
varmega, seka somera tago, la suno ĝuste nun malapera-
das malantaŭ la malproksima horizonto. La lastaj radioj an-
koraŭ blindigas la okulojn, rapide leviĝas sur la arbojn, en la
aeron kaj en la maldensajn blankajn nubojn. Kaj se dumtage
estis malfacile ĉirkaŭrigardi pro akra lumo kaj varmego, nun
kvazaŭ sub grandega ŝirmilo, oni povas jam malfermi la oku-
lojn kaj rigardi la pentrindan ukrainan regionon.
Iom malebena regiono, ĉie nur kampoj, nur de loko al loko
ereto da malhela verdaĵo, ankoraŭ nedistingebla, ĉu arbaro
aŭ fruktoĝardenoj kaj en ili kaŝitaj vilaĝoj. Flavaj falĉitaj kampoj, stoplejoj, ie eĉ areo da nematura greno, aŭ da alia kre-
skaĵo kaj herbo. Sur molaj kampovojoj jen leviĝas, jen alte-
riĝas polvo post veturilo ŝarĝita per greno (sur ĝi flirtas buntaj kostumoj de ukrainaj virinoj). Dum la lumo rapide malaperas, malheliĝas la blankaj nuboj en okcidento, borderitaj per
oraj puntoj: eĉ ili estas enviaj, kaŝas kaj kovras abundon da
lumo.
En la ondosimila regiono la horizonto jen larĝiĝas, jen mal-
502
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
larĝiĝas; se oni venos en valon, ekbrilas tie rivereto, kies fluon oni ne tiel rapide divenos, aŭ lagoj kun grandega kanaro,
blankaj floroj de nimfeoj, kiuj kontraŭ la vento kovras sian
kaliksimilan floron per larĝa folio.
Akompanate aŭ malatentate de la rigardo de ĉie estanta
cikonio, oni supreniras monteton, kaj en la valo, en malhela
verdaĵo, kiel bone kaŝita pomo en branĉaro, tiel montriĝas la
ora kupolo de l’ preĝejo.
La nuboj en okcidento kovriĝas per ruĝa brilo. Ni prok-
simiĝas al la vilaĝo. Tie jam krepuskiĝas. Venas al ni renkonte
rajdantoj, knaboj, knabinoj sur rondformaj malgrandaj ĉeva-
letoj akompanataj de ĉevalidoj. La okuloj, anstataŭ sur la ĉe-
valkovrilon de rajdanto, glitas sur sunbrunigitan piedon de
maturiĝanta knabino, kiu, vidante soldatojn, devigas la obe-
eman ĉevalon iri plie ĉe la rando de la vojo, ol iras aliaj infa-
noj.
Ili pasigos la nokton paŝtante ĉevalojn kaj ne rakontos al
ŝi legendojn kaj fablojn de Turgenev aŭ de Hviezdoslav, sed
babilos pri ni. Tial ili eĉ ekstaris kaj fikse nin rigardis. Sufiĉe da soldatoj ili jam vidis, sed infanoj neniam perdas la emon
observi soldatojn. Kaj ni marŝas kun kantado. Tiajn kantojn
ili ankoraŭ ne aŭdis. Gajajn kantojn slovakajn kaj ĉeąjn.
Ni eniras la vilaĝon. Homoj eliras antaŭ domojn. Je nia gaja
kantado ekmoviĝas infanaj manetoj, piedoj; kriado, procesioj
de junularo; edzinoj, patrinoj viŝas okulojn per antaŭtukoj kaj
bedaŭras nin per malgajaj rigardoj. Ne unu patrino kaj edzi-
no kaŝe kaj malkaŝe eklarmis, kiam ni revenadis de la disfal-
inta fronto tra rusaj vilaĝoj.
”ĉu ankaŭ vi jam…? Do ni malvenkis … ”
Estas aŭdebla la bruo de kanonoj, rondflugas aeroplanoj,
503
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
popolo tumultas, timigita, eĉ tute inerta, fatalisto. Ni kantis,
kaj ili ploris, demandadis, ĉu estas malproksime la germanoj?
”Ne ploru, panjo, ni estas gajaj kaj la germanoj ankoraŭ
malproksime,” ni konsolas molkorajn avinojn kaj kantante
iras tra la vilaĝo.
Sur mallarĝa vojo kondukanta en flankan straton haltas
kontraŭ ni veturilo, por ke ni povu preterpasi.
Kiu veturas malfrue vespere en kamparon? Sur la veturi-
lo, sur la antaŭa akso sidas virino, nudpieda en brodita kite-
lo, juna, belega. ŝi rigardas neniun, senmove ŝi sidas, sed mi
observas ŝin: la grandaj bluaj okuloj en la plena ronda vizaĝo
brilas de larmoj: Per unu mano ŝi tenas la bridon, per la alia
sur la sino, proksimume dujaran knabineton kun dika, ruĝa,
serena vizaĝo, tiel similan al sia panjo. La knabino estas kiel
porcelana pupeto en montro-fenestro, vestita nur en mal-
longa kiteleto kun broditaj manikoj. Mirigite sekvas min ŝiaj
okuloj, ŝi levas la manetojn, kiel juna birdo flugilojn.
La juna virino ne rigardas nin. Mi cerbumas: Kion do pen-
sis, je kiu rememoris ĉi tiu juna patrino, kiam ŝi ekvidis la
soldatojn … ? ĉu, ŝi ne serĉas lin? ĉu ŝi eble scias, ke ŝia edzo jam ne revenos … ? Sur ŝia vango ruliĝas larmoj, kelkaj ekbrilas kiel roso sur la floro.
Mi vidis plori, malesperi multajn edzinojn, patrinojn, sed
neniam mi forgesos ĉi tiujn du-tri trankvilajn, sekretajn lar-
mojn kaj la senmovan, profundan, malproksiman rigardon de
la bluaj okuloj, kiuj ne rigardas ĉirkaŭen kaj ne vidas la plej
proksimajn aĵojn.
Kelkaj larmoj certe ruliĝis sur la orkolorajn harojn de l’
infano. ¯i turnas la kapeton kaj per mirigitaj okuloj ĝi rigar-
504
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
das supren al patrino, poste rigardas nin kaj subite ŝi infane
serioziĝas, kaj ne scias kion komenci …
Ni preteriris. Mi rigardas returne: mi vidas nur la klinitan
kapon de l’ patrino. La veturilo estus povinta jam forveturi,
sed ŝi ankoraŭ staras …
1924
*(Pavel Rosa). *
505
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Jan Huôovskë
(1892-)
Slovaka prozisto prenanta temojn por siaj noveloj kaj romanoj ofte el la vivo de l’ iamaj aŭstriaj oficiroj dum la mondmilito. Multaj el tiuj *rakontoj okazas sur batalkampoj. *
”MAMMA MIA”
Monte Cimone …
Pli terura monto verŝajne ne estis en la tuta itala fron-
to, ne esceptante Pasubion, Monte Gabriele, eĉ la nigran Krn.
Tiel profunde ĝi staris en la itala fronto, ke ĝi estis preskaŭ de ĉiuj flankoj ĉirkaŭata de italaj pozicioj kaj kun la propra ba-tallinio ĝi estis kunigata nur per 3 kilometrojn larĝa plataĵo,
eterne bombardata de peza kaj malpeza artilerio.
Kiam dum maja ofensivo en la jaro 1916 la unuan fojon ni
okupis la randojn de ĝiaj krutaj granitmuroj, ĝi ŝajnis al ni esti vera paradizo. La Pinto kaj la duono de la monto estis kovrita
de malhela abia arbaro, de loko al loko variigita de alnoj kaj
fagoj kaj tuj post la arbaro sekvis sukaj herbejoj, similaj al
molaj koloraj tapiŝoj. Je kilometroj estis sentebla la dolĉa odo-
ro de timianeto. Inter ĉi tiuj paŝtejoj ripozis, kaŝite en ombro
de fruktoĝardenoj, malgrandaj alpaj vilaĝetoj kun graciaj
kampaniloj kaj ruĝaj tegmentoj. Kvankam la loĝantaro estis
formigrinta, tamen ĉio estis ĉarma refreŝiga bildo, post tiom
da penoj de sanga ofensivo.
506
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Tri tagojn daŭris nia dolĉa ripozo. Ni ĉesis nome antaŭen-
marŝi. La kvaran tagon revenis la diskurintaj italaj taĉmentoj
kaj per tio komenciĝis furioza batalo por Monte Cimone, kiu
daŭris pli ol duonjaron kun egala obstino kaj furiozo.
La paradizo ŝanĝiĝis en teruran dezerton, similan eble al
tiuj, kiuj deformis la Ardennajn arbarojn kaj Champagnajn
vinberĝardenojn. La mondmilito toleris en sia terura terito-
rio nenion belkoloran, freŝan kaj hejmecan. ĉio devis vesti sin
per malpure griza uniformo. Grizaj estis la kotkovritaj solda-
toj en la malsekaj tranĉeoj, grizaj estis la kampoj plugitaj de
grenadoj, grizaj estis ankaŭ la brulintaj restajoj de ruinigitaj
arbaroj. Kaj ankaŭ la ĉielo estis eterne griza, griza nebulo ku-
ŝis sur la kamparo, grizaj, nekonsoleblaj estis ankaŭ la pen-
soj de la lacaj martiroj … Kion vi volas? La koroj mem griziĝis,
falis sur ilin malpura ŝimo, kiu venenis en ili ĉion homan kaj
bonan.
Tiun tutan plataĵon ni dividis je tri ĉefaj partoj, nome: ”Ci-
mone-Ost”, ”Cimone-West” kaj ”Cimone-Sĝd”. Plej deformi-
ta, plej eksponita kaj plej danĝera estis nature ”Cimone-Sĝd”,
kun propra pinto Monte Cimone (1230 m), kiu nur proksimu-
me 100 metrojn elstaris el la tuta masivo. ĉiu el tiuj partoj
estis okupita de po unu bataliono, kiuj estis de tempo al tem-
po anstataŭigataj kaj kompletigataj per rezervoj.
En aŭgusto ni perdis la montopinton pro la malzorgemo
de la gardantoj kaj per tio estis minacata ankaŭ nia pozicio
sur la aliaj partoj de Monte Cimone. Nia unua linio devis re-
tiriĝi proksimume 60 metrojn de la montopinto kaj tie aten-
di la taŭgan momenton por reakiro de la perditaj pozicioj.
Imagu, kion signifas kuŝi preskaŭ ĉe la nazo de malamiko
tage kaj nokte en
507
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
diabla fajro de mangrenadoj, bomboj, aertorpedoj kaj flamĵe-
tiloj, maŝinpafiloj; neparolante pri la pezaj kanonoj.
Terure, terure estis tie…
La arbaro malaperis, kvazaŭ nevideblaj manoj estus ĝin
falĉintaj. Restis nur kelkaj frakasitaj trunkoj, iomda seka branĉaro kaj, de loko al loko, soleca, senfolia arbo, milfoje
traborita de kugloj de ŝrapneloj aŭ pintaj kugloj de maŝinpa-
filoj.
Sed tute nuda ĝi tamen ne estis… strangaj fruktoj pendis
sur ĝi: ĉifonoj de vestoj, putriĝintaj intestoj, tutaj pecoj de
nigriĝinta homa karno, pecetoj de armiloj, tornistroj… Sur la
tero kuŝis restoj de grenadoj, rompitaj pafiloj sangkovritaj
ĉemizoj, bluzoj. la humo tute malaperis, la herbo forbrulis..
nenie restis peceto da verdaĵo, sur kiu povus ripozi la duon-
frenezaj okuloj de la bedaŭrinduloj kondamnitaj je morto.
Je morto kondamnitaj? Jes. ĉar kiu venis ĉi tien sub la
montopinton, tiu apartenis pli al morto ol al vivo… Kaj ĉiuj el
ni devis eĉ tri-kvar-foje iri sub la montopinton. Kalkulu, kiom
el ni povis resti kun sendifektaj membroj. — Ne, ne estis jam
ĉi tie loko, kiu ne estus trapenetrita de homa sango kaj gran-
da sufero. Kiom da senlima malfeliĉo vidis tiuj flaviĝintaj, fra-
kasitaj rokoj, kiom da teruraj turmentoj, kiom da mortado.
Tion neniu komprenos, kiu mem tion ne travivis. Ne, neeb-
laĵo tion kompreni… Kiamanie?
Sed por ke mi venu al kerno de la tuta afero. —
Atakoj ne helpis. La italoj sidis obstine super niaj kapoj.
La ĉefkomandanto, malpacienca kaj ekscitita de tiom da per-
doj, decidis refari la agon de la italoj sur Col di Lana. Venis
leŭtenanto Mlaker kun siaj pioniroj kaj komencis bori en la
granito subteran koridoron. Post monata laboro li venis ĝuste
508
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
sub la montopinton, sur kiu sidis 4oo nenion suspektantaj
homoj. Kvindek kvintaloj da dinamito, 120 kvintaloj da dina-
mono, tuta reto de diversaj eksplodigiloj kaj por la okazo, se
io ne funkcius, ankaŭ elektrokundukilo…
La eksplodo estis okazonta je la kvara matene, kiam la tuta
fronto ankoraŭ profunde dormas. Tuj post la eksplodo atakos
la unua bataliono kaj okupos la restaĵon de la montopinto.
Mia kompanio ne partoprenos la atakon, sed restos en
rezervo.
Tria horo matena.
Ni staras preparitaj en niaj primitivaj subteraj kavernoj.
Vizaĝojn ni havas palajn, ĉar ni ne dormis kaj ni estas emo-
ciitaj.
Tria horo kvardek minutoj.
Komencas pli forte bati nia koro. Kiel ĉiam antaŭ decida
momento. Malkuraĝo ĝi ne estas, pli verŝajne antaŭsento de
teruraj okazontaĵoj. Ni ridetas, sed la lipoj groteske kurbiĝas
kvazaŭ en konvulsioj.
La kvara horo.
La tero subite ekbalanciĝas sub la piedoj kaj sur la bruston
falas sufoka pezo. Strange, nenian bruon ni aŭdas. Silento.
Kio ĝi estas? ĉu ĝi ne sukcesis?
Ni elkuras antaŭ la kavernon. Sed en la aero zumas jam
pezaj masoj. ¯uste antaŭ ni boriĝas en la teron grandega blo-
ko odoranta de sulfuro kaj ankoraŭ de io alia. Alte en la aero
iu terure ekridas kaj subite eksilentas. Homa voĉo ankoraŭ ne
estas aŭdebla. ĉu ĉio mortis en la tuta ĉirkaŭaĵo? Nur en la
aero ĝi susuras terure, fajfas, murmuras, blekas, kvazaŭ fabe-
laj fantomoj sin persekutus kaj batalus en la alto.
Cap…caap…cap…
509
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Senĉese falas de ĉielo centkilogramaj blokoj. Ni devas ree
retiriĝi en la kavernon pro la ŝtona pluvo. Kiam ni denove
eliras eksteren, jam falas nur delikata polvo kaj kovras la ĉir-
kaŭaĵon per griza kitelo.
Kaj subite de ie el la malluma nokto longa, trapenetranta
ekkrio:
Mamma mia !
Ho mamma mia!
Tomba silento.
Vundito, flustras la soldatoj, kiuj dumtempe eliris el la ka-
vernoj.
En la aeron ĝi lin eksplodigis.
Kaj denove, jam iomete pli malforte, eksonas:
Mamma, mamma mia.
Post ĉi tiu eklamento okazis io nepriskribeble terura. Kva-
zaŭ je ordono, de ĉiuj flankoj eksonis vekrioj… kaj la nokto
pleniĝis de ĝemado, veado, nehoma rido, ploro, blasfemaj
frenezaj vortoj… La tuta monto ŝajnis esti viva, de ĉiu angulo
eliradis sonoj, el sub ĉiu bloko, eĉ el la tero … Kio per la eks-
plodo ne estis mortigita, dispremita aŭ superŝutita, tio morta-
dis inter la ruboj kaj ŝtonoj de la frakasita montopinto.
La morto havis regalon…
La vekrioj kreskis, kreskis…
—Mi brulas! Estingu min!
—Madono, helpu! Mi oferos al Vi du kandelojn por la al-
taro, po duonfunto, tiel kiel mi nomiĝas Giovanni Giovannini
de Capomaggiore. Ho, almenaŭ nun helpu …
—Manoj miaj! Manoj! Kie estas miaj karaj manetoj! Ooo…
—Bestia Madonna! — blasfemas iu profunde sub ni. — Es-
tu malbenata!
510
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
—Kelkaj konvulsie ridas kaj ilia rido estas tiel terura, ke la
homoj mankovras al si la orelojn, ĉi tiuj malsentemaj pro mi-
lito, krudaj homoj. Rido de frenezuloj, kiuj travivis ĉiujn teru-
rojn de la Infero de Dante. Plejgrandparte ili vokas la nomojn
de siaj plej karaj, la nomojn de patrinoj, patroj, edzinoj, fian-
ĉinoj, infanoj.
—Ho Anetta, kion oni faris el mi? — plendas la unua. La
piedojn oni al mi frakasis, la sakron disrompis…
—Ne estas Dio! Ekzistas nenia Dio! — ridas la dua.
—Mi mortas! Mamma mia!
—Nur dudekjara mi estas!
Sur la malhela firmamento eksiblas ruĝaj, verdaj kaj blan-
kaj raketoj. La malamiko rekonsciiĝas de la unua surprizo.
Alarmo.
Malantaŭ la montopinto aŭdeblas mallonga pafado. La
unua bataliono verŝajne ne havis malfacilan laboron kun la
restoj de la ankoraŭ duone senkonscia malamiko. La artilerio
ankoraŭ ne pafas, verŝajne atendas la mateniĝon.
Malrapide mateniĝas. Ni komencas distingi unuopajn ob-
jektojn. Preterkuras deĵoranto de la atakanta bataliono. La
montopinto estas la nia. Nome nur ĝiaj restoj. La malamiko
havis pezajn perdojn: proksimume 4oo viroj perdis la vivon
kaj 200 ni militkaptis. Laŭdire ni ilin baldaŭ ekvidos.
Kaj ili jam alvenas, unu post la alia, anservice. Vizaĝoj ne
estas distingeblaj, ankoraŭ estas duonlumo, el sub ĉies bro-
voj lumas du ardantaj karbetoj. La okuloj de frenezuloj. Ili
estas kurbiĝintaj kaj marŝas necerte, ŝanceliĝante. Ili ankoraŭ
ne estas en ĉi tiu mondo, la tero ankoraŭ ĉiam balanciĝas sub
iliaj piedoj kaj la okuloj vidas terurajn scenojn. Je la fino de la soldataro iras grandstatura, barbohava centestro, apogante
511
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
sin sur bastonego. Li ploras. Seka ploro, senlarma, ĝuste nur
ke la brusto tremmoviĝas, kvazaŭ en konvulsiaj doloroj kaj el
la gorĝo eliras sonoj de vundita besto. Li estas jam longe mal-
antaŭ ni, sed ankoraŭ ĉiam mi lin aŭdas.
Fine ni vidas ĉion klare kaj detale.
La duono de la montopinto malaperis. Sur ĝia loko mal-
fermiĝas proksimume 20 metrojn profunda kaj 8o metrojn
larĝa kavo, el kiu ankoraŭ ĉiam leviĝas malpura flaveta fumo.
Vera vulkano. ĉirkaŭeąoso de nigriĝintaj ŝtonblokoj, kelkaj
estas grandaj kiel domo. Kia ega forto devis esti, kiu ĵetis ilin
ĝis la nuboj. Itataj gazetoj skribis poste, ke kvazaŭ la tero es-
tus malfermiĝinta, en egan alton eksaltis ruĝegaj f1amoj kaj
ĝis la ĉielo leviĝis nigra nubo, en kies interno furiozis efekti-
va fulmotondro. La ektremo de l’ eksplodo estis sentebla mul-
tegajn kilometrojn malproksimen, laŭdire ĝis Vicenza.
Niaj soldatoj okupis la krateron kaj post la unuopaj blokoj
stariĝis gardantoj. Bedaŭrindaj gardantoj, kio ilin atendos
post mallonga momento…
—Mamma mia! Mamma mia!
Ankaŭ la vunditajn italojn ni jam ankaŭ distingas. Disĵeti-
tajn, verdetajn objektojn … Kelkaj duone superŝutitaj, kelkaj
frakasitaj je senforma maso. Sur iu loko elstaras el la ruboj
duonbruligita brako kun pugnigita mano, kvazaŭ ĝi minacus
al la iniciatinto de ĉi tiu imensa katastrofo; tie elrigardas el
sub ŝtonego kapo de dispremita leŭtenanto.. la okuloj eligi-
taj, la buŝo tute malfermita.. en la momento de ega ekkrio
surprizis lin la morto; nemalproksime de ni pendas sur roko
sangoplektaĵo de intestoj, renoj, hepatoj; paŝon pli malprok-
sime soleca piedo kies la para kuŝas oni ne scias kie.. Kilo-
metrojn malproksimen disflugis unuopaj korpomembroj, la
512
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
tuta ĉirkaŭaĵo estis malpurigita de la ĉifonoj de homa haŭto,
de homaj intestoj, de homa cerbo…
Sed pro kio priskrib ĉi tiun teruregan bildon: mi mem mal-
bone fartas, kiam mi rememoras pri la detaloj.
Ankoraŭ la kvaran tagon sonis la plendplorado de la mal-
feliĉuloj, kiujn ni ne povis savi, ĉar ili estis tro profunde sub ni.
Poste unu post la alia eksilentis kaj estiĝis plena silento. La
terura tragedio finiĝis… Ili mortis pro la perdo de sango, pro
malsato kaj pro teruraj vundoj. Kaj ĉiu tenis en la mano, aŭ
premis al la buŝo malgrandan objekton: fotografaĵon, kruce-
ton, buklon de haroj, medalionon. Tiel ili foriris de ĉi tiu
mondo.
La tagoj fluis. La krateron ni transformis en efektivan forti-
kaĵon. Subteraj koridoroj, ŝtuparejoj, grandaj haloj, ĉiuj bo-
ritaj en graniton, profunde en la interno de la monto, kaj
pavimitaj per ligno. En iu longega koridoro senĉese 1aboris
granda motoro, kiu movis borilojn, havigis al ni elektran lu-
migadon kaj krom tio teruregan benzinan malbonodoron.
Dum la borado oni ofte trovis ŝutfermitajn italajn kavernojn
kaj tiam iris el ili terurega kadavra fetoro. La kadavroj estis
jam putriĝintaj. En unu tia kaverno ni trovis ankaŭ vivantojn.
Kontraŭ sufokiĝo ŝirmis ilin mallarga fendaĵo en la roko, tra
kiu eniĝadis freŝa aero.
En la unuaj tri tagoj ili manĝis konservaĵojn kaj biskvitojn,
per kiuj ĉiu kaverno estis provizita. Iom da akvo estis en pre-
parita lada ujo. Poste, dum du tagoj, ili manĝis nenion. La
sesan tagon ili maĝis la ledon de siaj ŝuoj kaj la okan tagon ili mortigis la plej malfortan kunulon, kiu estis jam pli morta ol
viva. Karnon ili manĝis krudan. La dekan tagon sekvis denove
513
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
unu kunulo, la dekduan tagon la tria kaj estis ĝuste la vico de
la kvara, kiam ni ilin liberigis. En unu angulo kuŝis la ostoj de la manĝitoj. Terure estis rigardi la malfeliĉulojn. Ili parolis
senlogike kiel frenezuloj kaj kiam ni montris al ili panbulon,
ili sin ĵetis sur nin kiel furiozuloj. Ni devis ilin forpeladi per pafilkolboj.
Jam de certa tempo mi observis ĉe la soldatoj ian strang-
an maltrankvilon. Mi postulis informon de la deĵoranta ĉef-
serĝento. Neniel li volis diri la kaŭzon. Post longa pripensa-
do li fine konfidis al mi ĉion:
—Oni diras, ke en la ĉirkaŭaĵo de la kratero estas fantomoj.
—ĉu vi vidis fantomon per la propraj okuloj?
—Ne.
—Kiu ĝin vidis?
—Neniu ĝin vidis.
—Do, kio estas ? …
La afero estas la jena. Nokte laŭdire estas aŭdeblaj el inter
la ruboj iaj strangaj sonoj. Foje flustrado, foje veado, alifoje
ploro kaj en la kompanio troviĝas homoj, kiuj tute klare aŭ-
dis, kiel io kriis:
—Mamma mia!
—Sensencaĵoj.
Mi kunvenigas la soldatojn kaj klarigas, ke ĉio ĉi estas nur
la ludo de la trostreĉitaj nervoj, nuraj halucinacioj. Ni ja vi-
dis tiom da teruregaj aferoj, ke oni ne povas miri pri tio. La
soldatoj kredas al mi kaj ankaŭ ne kredas. Pli versimile ne
kredas. Mi mem atribuis al la afero nenian gravecon. Por
trankviliĝi, tamen mi eliris nokte eksteren kaj ĉirkaŭiris ĉiu-
jn gardantojn. Certe halucinacioj, eĉ signo ne, pri iaj sonoj.
Dum iu malagrabla nokto mi vagadas tra la roka dezerto
514
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
de l’ kratero kaj ĝia ĉirkaŭaĵo. De l’ ĉielo falas eta delikata
pluveto, inter la ŝtonblokoj rampas eroj de la disfalinta nebu-
lo, similaj al fantaziaj monstroj. Eĉ ne unu pafo en la tuta
fronto, nur de tempo al tempo flugas alten raketo de la an-
taŭaj gardantoj kaj surverŝas la regionon arĝentkolora, nena-
tura brilo. Tiam ĉiu objekto prenas sur sin kontraŭnaturajn
fabelajn formojn …
La gardantoj estas malproksime unu de la alia. La vojo es-
tas laciga kaj danĝera, ĉar oni facile povas fali en kvarcent ĝis sescent metrojn profundan abismon. Por ripozi mi sidiĝas sur
la plej proksiman blokon kaj rigardas senpripense en la nok-
ton. Proksimume dek minutojn mi jam tiel sidis…
Subite…
Kvazaŭ io ekĝemus. Sensencaĵo. Verŝajne susurado de her-
bo.
Sed tuj mi rememoris, ke jam de kelkaj monatoj ne estas ĉi
tie eĉ unu herbotrunketo. Mi streĉe atentas, sed aŭdas nur la
batadon de mia koro. Sur la frunto aperas malvarma ŝvito.
Malbenitaj nervoj.
Denove…
ĉu eble zumo de la malproksima arbaro sur 1a deklivo?
Sed ĝi estas tiel profunde sub ni, ke oni ne povas ĝin aŭdi. Kaj
mi sentas, ke miaj haroj hirtiĝas. La unuan fojon dum la vivo
stariĝas al mi la haroj. Abomena sento. Sed mi ankoraŭ kapa-
blas pensi tute sobre, kaj pripensas, ĉu fakte ne kuŝas iu ĉi tie en la proksimo. Vundita kuriero de gardantoj, ĉar nokte ja
ofte eksiblas ĉe la kapo erarvaga kuglo; aŭ soldato, deirinta de
vojo, pendanta super abismo… Tiaj aferoj ofte okazas ne nur
en malluma nokto, sed ankaŭ dumtage. Mi ekkrias en la mal-
lumon:
515
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
—Kiu tie?
Neniu respondo. Mi ekkrias denove kaj la silento estas an-
koraŭ pli granda. Plej volonte mi estus ekstarinta, sed la pie-
doj estas pezaj kvazaŭ plumbo.
ĉu mi estas freneza? Denove tiu terurega ĝemo… kaj post
ĝi novaj ĝemoj… Ili jam venas de ĉiuj flankoj, ĉirkaŭas min,
kunpremas… La nokto viviĝas, ĉiu objekto ŝajnas esti viva,
venĝema estaĵo… Tio jam ne estas ĝemado, sed senĉesa flu-
strado, malproksimaj voĉoj, duonsufokita veado… Mi pinĉas
min sur la piedoj, por ke mi vekiĝu el tiu ĉi abomena sonĝo;
mi eksentas fortan doloron kaj rememoras, ke mi ja maldor-
mas kaj ke ĉio ĉi estas efektivo.Tiu ĉi ekkono estis terura.Kaj
la kriado ĉirkaŭe kreskis, kvazaŭ el kvarcent gorĝoj eliradus
malesperaj sonoj … mi jam distingas ankaŭ unuopajn vortojn.
Kaj subite tute klare ekveas iu:
—Mamma mia!
—”O, mamma, mamma mia!
Responde eksonas terurega krio:
—Mamma mia! O, Santa Madonna! Madonna immacula-
ta!
Mi memoras ankoraŭ je tio, ke post longa klopodo mi fine
leviĝis de l’ roko kaj komencis furioze kuri tra la roka dezer-
to, saltante de ŝtono sur ŝtonon, pensante je nenia danĝero,
kuregante sur la rando de l’ abismo … Kaj la kriado ne ĉesas;
al mi ŝajnis, ke el sub ĉiu ŝtonego manoj de skeletuloj klopo-
dis kapti mian longan soldatmantelon…
Mi jam mem ne scias, kiel mi venis al la plej proksimaj
kampaj gardantoj. Ili estis lokitaj, same kiel ĉiuj aliaj, en komforta, profunde sub la tero borita kaverno, bone lumigita, kun
sekaj, glataj muroj. Ho, kia dolĉa sento, vidi la bonanimajn
516
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
vizaĝojn de soldatoj kaj observi la sobrajn detalojn de armi-
laro. Nun kiam mi jam estas inter la homoj kaj aŭskultas ili-
an maldelikatan parolon, ŝajnas al mi, ke ĉio, kion mi antaŭ
momento travivis, estis sonĝo. Kun skeptika ekrido mi rakon-
tas al serioza barbohava kaporalo pri la stranga plorado sur
Monte Cimone kaj atendas, ke ankaŭ li ridetos kaj skuos du-
beme la kapon. Sed li serioziĝas, rigardas senmove en ang-
ulon de l’ kaverno, ordigas al si porcelanpipon kaj fine rimar-
kas prudente:
—Pri tiuj aferoj pli bone estas ne paroli.
La soldatoj jesas kaj unu post la alia ekparolas:
—Vere, ne estas bone rememorigi la noktojn de Cimone.
Kompreneble, mi estas hodiaŭ konvinkita, ke tio estis nur
certa speco de amasa epidemia freneziĝo, kion koncedas an-
kaŭ la medicina scienco. Imagu nur: unue la senrezulta ata-
kado de l’ montopinto, poste la ega detruado kaŭzita de gre-
nadoj, bomboj, flamĵetiloj; post la eksplodo la fantoma aspek-
to de l’ kratero … la nervoj devis ĉesi funkcii. Mirinde, ke te-
mis nur pri periodaj halucinacioj kaj ke ni tute ne freneziĝis.
Sed unu monaton poste mi travivis ion tiel teruran, maleblan,
neniel klarigeblan, ke kompare kun tio la nokta veado sub la
kratero ŝajnas al ni tre bagatela kaj versimila …
Post la priskribita nokto mi foriris baldaŭ por unumonata
libertempo, ĉefe pro miaj nervoj. Kiam mi revenis, la batali-
ono estis ree sur la malnova loko en la kratero. Tie jam ĉio
estis verdire lukse aranĝita. Subtere estis normalaj haloj kun
litoj kaj pajlosakoj, vasta manĝejo por la soldataro, legejo,
kantino, kapeleto, razisto, kuirejoj, kursejoj por soldataro kaj
por oficiroj; ĉio ĉi je 400 metra distanco de la malamikaj gar-
dantoj, en la antaŭĉambro de la morto … unuvorte, mankis
517
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
al ni nenio, krom taglumo. Sed kiu volis, tiu povis iri en la
krateron por sunumi, se li ne timis la pezajn bombojn, kiuj
tro ofte faladis antaŭ la elirojn de l’ subtero.
Mi mem ricevis apartan loĝejĉambron, kie mi aranĝis ĉion
tute hejmece. Telefonistojn mi havis en la maldekstra apuda
ejo, kurierojn kaj serviston en la dekstra. Sufiĉis nur voki aŭ
ekfajfi, kaj tuj oni min priservis. Ideala komforto. Nur unu
afero malbonigis al mi la humoron; la egaj aroj de ratoj. Di-
ablo scias, kiamaniere ili venis ĉi tien sur la pinton de la mon-
to — subite ili estis ĉi tie — kaj ne eblis ilin ekstermi. ĉien ili enpenetris: en la magazenojn, en la manĝejon, en la oficirajn
ejojn, kaj oni devis esti lerta por ŝirmi kontraŭ ili la manĝajon.
Vane oni pendigis sian panosakon meze de la plafono: la rato
rampis en konvenan alton — saltis — kaj estjis jam en la pa-
nosako. Ni provis per vitro, per veneno — vana klopodo.
Precipe por mi estis tio ege malagrabla. Mi sentas ian troi-
gitan abomenon kontraŭ ĉio, kio grimpas kaj rampas, preci-
pe kontraŭ blatoj, cimoj kaj ratoj. Mi pensas, ke mi mort-
malsaniĝus pro abomeno, se hazarde tia estaĵo venus en mi-
ajn manojn. Dum multaj noktoj mi maldormis pro timo de
ratoj kaj prefere mi dormis dumtage ekstere en la kratero in-
ter ŝtonaro.
Iun nokton mi same ne povas dormi pro tiuj aĉuloj. Jam
kvar horojn mi kuŝas sur la matraco kun pistolo en la mano,
preta ekpafi, se montriĝos eĉ nur la vosto aŭ nazopinto de
rato. Sed la ratoj — kvazaŭ ili antaŭsentus, kion mi intencas
— restas kaŝitaj sub la pavimo kaj faras teruran bruegon. Po-
ste, antaŭ mateniĝo, mi havis pezan sonĝon. Mi ne scias pre-
cize, kion mi sonĝis; nur tion mi memoras, ke iu senĉese ata-
kis min kaj volis atingi mian kolon, por ke li min sufoku. Mi
518
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
defendas min furioze, sed la fortoj malaperas, mi falas sur la
teron … Terura bruego kaj sur mia brusto eksidas io preman-
ta, monstra … ¯i ĉirkaŭprenas, kvazaŭ en feran prenilon, am-
baŭ miajn brakojn, mi jam sentas proksimiĝi la lastan mo-
menton, la spiro ĉesas, la koro mortas … Kun la streĉo de la
lastaj fortoj mi eksaltas kaj komencas krii per nehoma voĉo
pri helpo, kaj…kaj mi vekiĝas en mallumo, dancante meze de
la ĉambro kaj vokante ankoraŭ ĉiam la helpon…
Venas kurieroj, servisto, telefonistoj, ĉiuj timigitaj. Nur
tiam mi eksilentis, kiam oni faris lumon kaj kaptis min, ĉar mi
jam tre ŝanceliĝis pro la elĉerpiĝo de la fortoj.
Malrapide mi rekonsciiĝas, nur miaj manoj estas ankoraŭ
ĉiam mortrigidaj. La homoj observas min embarasite, en ili-
aj okuloj mi klare vidas, ke ili min rigardas kiel frenezulon.
Por ke mi iel min senkulpigu, mi rakontis al ili la sonĝon.
—Apopleksio, — opiniis zorgeme mia servisto Francisko.
¯i ofte atakas homon dum la dormo.
—Aŭ rato trakuris sur viaj brakoj — pensas unu kuriero.
—Ankaŭ inkubo ĝi povis esti — meditas la komandanto de
la telefonista patrolo. — ¯i eksidas sur la brusto kaj malhel-
pas spiri. Ofte eĉ mortsufokas …
Sed brakoj miaj, brakoj! Ankoraŭ ĉiam mi sentas sur ili
tiun feran kunpremon, apenaŭ mi kapablas ilin ekmovi. Oni
demetas al mi la bluzon, forigas la ĉemizon … Sur ambaŭ bra-
koj po kvin malhelbluaj punktoj. Oni rigardas min embara-
site kaj heziteme, kun certa timo ili balancas la kapojn.
—Neniu estis ĉi tie krom la sinjoro leŭtenanto.
—Kaj la pordo estas ŝlosita de ekstere.
La pordo estis fakte ŝlosita, do neniu povis eniri al mi. Ni
traserĉas la ĉambron.
519
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
—Tie kuŝas io apud la lito! — ekkrias Francisko kaj mont-
ras per la fingro ion malhelan kaj blankan.
Estis tie pecoj de ŝtonoj kaj du blankaj manoj de skeleto.
En unu fendaĵo super mi verŝajne la ŝtonoj malfiksiĝis kaj
glitis en la ĉambron, kune kun la restaĵoj de superŝutita ita-
la soldato.
La bruo do estis klarigita. Nur tio estis stranga, ke ambaŭ
manoj de la skeleto havis kurbigitajn fingrojn kaj ke ĉi tiuj
pintaj, fingroj estis ĝuste konformaj al miaj malhelbluaj ma-
kuloj…
Fragmento el romano.
(Pavel Rosa)
520
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Boòena Beneôová*
(1873-)
Tre bona samtempa romanverkistino, kiu scias penetri profunden en internon de la moderna virino. Multaj el ŝiaj rakontoj okazas en urboj de suda Moravio. Sukcesis ankaŭ tre konvinke pentri la ekonomiajn kaj etikajn transformiĝojn de la socio kaŭzitajn de la nova politika *ordo post la restarigo de nia ŝtato. *
TEORIOJ
Jam du tridekjaraj virinoj babilis trinkante teon.
Apud la samovaro zumis mallaŭtete alkohola lampo kaj
prilumis la balkon-verandon per pala, afabla lumo.
Erika havis plen-plene da bronzaj rebriloj sur la helbrunaj
haroj kaj ŝia blanka frunto, mole modelita kvazaŭ el vato,
estis inundita de la ombro de tiuj metalondoj; sed kvankam
ŝi sentis, ke tiamaniere ŝia blonda, jam iomete velkanta bele-
co pleje trovas valoriĝon, ŝi tamen estis malgajmiena kaj ri-
gardis al sia amikino per melankoliaj okuloj. ŝiaj tromaturaj
lipoj ĉiam facile tremis, sed longe silentis.
ŝia kunulino Marta Horan, iomete pIi juna laŭaĝe, sed io-
mete pli maljuna laŭaspekte, kun vizaĝo misdesegne trajtita
pro multa meditado, kun okuloj tro seriozaj, preskaŭ severaj,
kontraste, parolis tre multe. ŝiaj frazoj senĉese jen antaŭku-
ris unu la alian, jen senpacience kunfandiĝadis, kaj estis jen
tropezigitaj per strangaj bildoj jen kuraĝe sarkasmaj, jen seke
priskribaj.
521
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
ŝi konis multege da virinsortoj kaj ŝi sciis, kiel priparoli ilin.
ŝi rakontis, ke sinjorino Kolar kaj ŝia edzo baldaŭ devos di-
siri, ĉar fine, fine ŝi ĉesis esti indulgema; ŝi konis detale la
sentojn de fraŭlino Nová, kiun ŝia fianĉo forlasis, post kiam
kabareta kantisto kompromitis ŝin per stratbuba kupleto; ŝi
trarigardis eĉ la koron kaj estontan sorton de certa anglino,
kun kiu ŝi antaŭ nelonge veturis apenaŭ du horojn en vago-
naro. ŝi rakontis longe, kaj antaŭ ŝiaj profundaj, malhelaj
okuloj marŝis ĉiam novaj figuroj, kaj ŝajnis al ŝi, ke ŝi maljus-
tus ilin, se ŝi ankaŭ pri ili ne dirus ion.
”De kie vi do scias ĉion ĉi?” fine demandis Erika ne sen
miro. ”Vi vivas preskaŭ kiel ermitino, kaj subite vi ne nur ĉi-
ujn homojn konas, sed ŝajnas, ke vi konas ankaŭ la motivojn
de iliaj agoj, eĉ iliajn pensojn.”
”Nur de nelonge, nur de nelonge,” rediris Marta serioze.
”Sed mi vere jam scias, kiamaniere la virinoj estas klasifiken-
daj. Mi ellemis kompreni multajn aferojn el plej malgrandaj
aludoj, mi poste trapensas ilin ĝis konsekvencoj kaj poste mi
envicigas ilin laŭ propra sistemo. Tio estas nun mia pasio. Se
mi estus min dediĉinta al ĝi ekde mia junaĝo, mi povus ho-
diaŭ havi jam grandegan materialon pri la psikologio de mo-
derna virino. Sed mia junaĝo estis, ve, tre nedisciplinita, kaj
duoble ve, ankaŭ tre naiva. Ho, la juneco tiel volonte suferas
senkaŭze. ¯i metas tiel pasie volonte perlojn en vinagron …
Kaj poste ĝi miras, terure miras, ja ke ĝi perdis ilin. Ankaŭ
dum la junaĝo oni ja ĉiam eksperimentas, sed nur je sia pro-
pra risko, kaj tio estas tiel doloriga: Nur pli poste oni travidas kaj preferas sekcii fremdajn animojn ol la sian … Kompreneble mi parolas nur pri virinoj. Viroj entute estas pli simplaj kaj pli naivaj … ”
522
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
ŝi ekpaŭzis, sed nur por momento, kaj plenigis nove la ta-
son de Erika.
”Mi tre ĝojas, ke mi ne plu estas juna,” ŝi diris ĉe tio kaj
vaga rideto por momento traradiis ŝiajn severajn okulojn.
”Ne parolu pri juneco,” rediris Erika rapide, ”la sorto ne
direktiĝas laŭ tio. Hieraŭ estis festotago de Mortintoj kaj ho-
diaŭ la unuan fojon neĝas. La tempo tiel freneze forflugas …
Kaj eble ĝi eĉ ne flugas, eble ĝi nur treniĝas. Eĉ tian simplan
aferon oni ne povas scii. ŝajnas al mi kelkfoje, ke ĝi haltis kaj ke mi estas nur dekkvinjara. Sed hieraŭ, kiam mi staris ĉe la
tombo de mia edzo, mi ne povis, mi ne povis kompreni, ke li
estas morta nur duonon da jaro. Li estas pli malproksima ol
heroo de romano, kiun mi legis post la dorso de mia panjo
antaŭ dudek jaroj … Se li venus almenaŭ de tempo al tempo
timigi min. Sed li ne venas, li estas morta, absolute morta …
Aŭ se la juneco mortus tiel subite kaj tiel certe, kiel mortas
homo. Sed dio scias, kiam verdire la juneco mortas…Oni eĉ
ne scias, ĉu ĝi estas morta kaj aperas nur fantome, aŭ ĉu ĝi
vivas ĝis nun. Kaj sekve la tuta vivo estas iel fantoma … Ra-
kontu, mi petas, ankoraŭ; min tre interesas via psikologia ma-
terialo. Vi havas pri ĉio tiajn bonajn teoriojn. Kaj la teorioj, tio eble estas certeco. Mi pensas: certeco en opinio. Aŭ ĝi povas
esti io tute alia. Mi vere ne scias. Eĉ pri mi mem mi nenion
scias, kaj despli malmulte pri aliaj. Mi jam tre rapidas, vere mi rapidas, sed tamen rakontu al mi ankoraŭ ion, mi vin urĝe
petas.”
Marta ekrigardis ŝiajn ruĝajn, tre nervozajn lipojn kaj ŝiajn
orece infanajn okulojn, ekpensis por momento, kaj poste diris
serioze:
”Se vi estus havinta pli simplan edzon, Erika, vi scius ho-
523
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
diaŭ senfine pli multe pri vi kaj pri la aliaj. Se mi ekpensas, ke la hodiaŭa virino, al kiu oni hodiaŭ renversis ĉiujn tradiciojn
kaj ŝanĝis ĉiujn leĝojn, ke ŝi nur tiam komprenas certajn sen-
tojn, se iu naiva koro, iu ne rompita karaktero, parolas al ŝi
pri ili per sia simpla lingvo: mi tuj klare vidas, ke la fonto de mia plej senduba ekkonado estas verdire Pavel Horan. Sen
mia edzo mi eble neniam estus kompreninta, kiom malmul-
te da faktoroj havas verdire la sentimenta vivo, kiel facile oni
povas ilin superrigardi kaj klasifiki…kaj ĉefe: kiel facile oni
povas sin kirasi kontraŭ multa antaŭa infanaĵo.”
”Via edzo havas eble naivan koron,” rediris Erika malrap-
ide, ”sed li tre malamas ĉiujn sistemojn kaj ĉiujn teoriojn. Mi
scias ke vi neniam estus komencinta viajn eksplikaĵojn, se li
hodiaŭ sidus tie ĉi kun ni.”
”Certe ne,” jesis Marta kompleze. ”Kaj la teoriojn kaj sis-
temojn Pavel vere malamas, pri tio vi ankaŭ pravas. Tamen
mi neniam estus ekhavinta tiujn miajn ideojn sen li. Nur li
instruis min vidi en la hodiaŭajn konfuzojn. ĉar li estas tre
komunikema kaj tre fidela, li parolas kun mi ĉiam sincere. Kaj
plej ofte pri virinoj, kiujn li bonege komprenas. Se ili ne es-
tas tro rafinitaj kaj tro sagacaj, li tuj ilin pritaksas. Kaj mi jam diris ja al vi, ke mi komprenas eĉ plej malgrandan aludon …”
”Do tia estas tiu via ekkonado”, aŭdiĝis Erika mallaŭtege
kaj ekkaŭris en la apogseĝo.
Marta ĉiam rigardis ŝin kiel karan, naivan infanon. Sed ŝi
amis ŝin, ŝi amis ŝiajn molajn movojn, ŝiajn malkuraĝajn oku-
lojn kaj la klinon de ŝiaj petale delikataj palpebroj. Kaj ŝi ri-
gardis nun longe, kiel tiuj diafanaj palpebroj pli kaj pli mal-
leviĝas, ĝis ili tralasas apenaŭ ŝajnon de helo el la orecaj oku-
loj.
524
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
”Pavel havas ion parencan al vi,” ŝi ekparolis post momen-
to mediteme. ”Li iam diras frazeton, kiel ekzemple vi diris
nun, kaj mi pensas: Tio estis ironio.” Sed sufiĉas al mi, ekri-
gardi lian senruzan vizaĝon, por tuj ekkoni, ke li eĉ ne ekpen-
sis pri ironio … precize kiel vi … Sed tio ĉi ne estas via propra aspekto: ¯i konsistas en tio, ke ankaŭ li scias siajn mortintojn
entombigi tiel profunde, ke ili eĉ ne venadas lin timigi.”
Erika tre malkvietiĝis, levis tuj la delikatajm palpebrojn kaj
ŝiaj belaj okuloj ekvagis de la amikino al horloĝo, de la hor-
loĝo al pordo kaj ree al Marta. ŝia konfuzita koro ekbatis mal-
kvietege per mallongaj, rapidaj frapoj.
”Ho, se ankaŭ rigardo en vian vizaĝon sufiĉus por ke mi
povu ekkoni, ke vi ne pensas pri ironio.” ŝi estus preskaŭ ek-
kriinta.
Sed ŝi ankoraŭ ĝustatempe enmordis siajn dentetojn en la
lipon kaj kvankam ŝajnis al ŝi, ke ŝi ne kapablas plu rigardi al
Marta, tamen ŝi revenadis al ŝi denove kaj denove per mal-
kvieta, dolora rigardo.
”Verdire vi estas — ankaŭ bela,” ŝi diris post momento, kaj
eble ŝi eĉ ne sciis, ke ŝi tiam efektive pensas laŭte.
Sed Marta ne perceptis. ŝi pli kaj pli profunde dronis en
pensoj kaj sur ŝia paleta vizaĝo vibris ombroj de komplikaj
rezonadoj.
”La viroj nin plej certe ekregas per la sufero, kiun ili kaŭ-
zas al ŝi, aŭ per tiu, kiun ni sub ilia influo kaŭzas al ni mem”
ŝi diris, kiam ŝi fine sukcesis trovi vortojn por siaj ideoj. ”Kaj, eviti la malnecesan suferon, jen estas la ĉefpunkto de 1a vi-rinproblemo. Tio ne estas facila, almenaŭ ne por la pli bonaj
inter ni, por la serĉantaj kaj malkontentaj. ĉar ribelo ne estas
nia ĝojo kaj kritiko estas plej granda virina doloro. Niaj pa-
525
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
trinoj ne kritikis siajn edzojn, ĉar ili neniam ilin konis. Ni
konas la niajn, kritikas ilin, kaj longe suferas. Nur tiam, kiam
al ni evidentiĝas, ke ni verdire sin sklavigas per tiu ĉi sufero, ni scias ĝin kontraŭstari. Ni ĉesas kritiki unuopulon kaj ekrigardas la tutan spektaklon ĉirkaŭ ni. Tamen por tio oni bezo-
nas jam klasifikadon kaj teoriojn. ĉu vi komprenas?”
”Vi parolas pri ia stranga, superreala sufero,” interrompis
ŝin Erika amare. ”Sed en la amo estas sola efektiva turmen-
to, kaj kontraŭ tiu sufiĉas nenia klasifikado kaj nenia teorio.”
”Ekzemple” demandis Marta iomete desupre.
”La ĵaluzo,” rediris Erika kaj estis nun ankoraŭ pli pala ol
ŝia esplorema amikino.
Marta ekridis rifuze, sed indulgeme.
”La ĵaluzo neniam povas esti sufero de matura homo, Er-
ika! Neniam. Eble konscio pri propraj mankoj kaŭzas ian en-
vian sopiremon, eble malĝojo pro perdita regado pelas la ho-
mojn al egoisma amaro, sed …”
”Pri tio mi ja ne parolas!” preskaŭ ekkriis Erika. ”Tio estas
nuraj malvarmiĝintaj rezonoj. Sed la ĵaluzo estas terure rea-
la kaj
terure arda doloro… Alia virino apud la amata viro… Iu alia,
viva kiel vi, sopiranta kiel vi. Iu, kiu vin eble eĉ mortigus, aŭ iu, kiun mortigus vi mem…”
”Kiel vi incitiĝas, mia Dio, kiel vi incitiĝas”, milde ŝin tran-
kviligis Marta ne sen kompato. ”Kaj tamen, pardonu, mi al vi
pri tio eĉ ne respondos. Mi ne konas ĵaluzon, mi konas nur
famon pri ĝi el tempoj, kiam ĉiuj virinoj estis tiel sangvinaj kaj dorlotitaj infanoj kia estas vi… Eble ankaŭ mi estis iam, mi ne
scias, mi penas forgesi tiujn tagojn. Sed tion mi scias, ke mi
ne ekkonis la ĵaluzon ekde tiu momento, kiam mi ellernis re-
526
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
zoni kaj klasifiki. Ekde la momento, de kiam mi havas miajn
tiel nomatajn teoriojn. Tiam oni kompremas tiom da kompli-
kaj aferoj, ke oni eĉ ne kapablas okupiĝi pri tiaj infanecaj
kontraŭdiroj, kiaj estas la viaj.”
”Pri la ĵaluzo vi eble ankaŭ havas teoriojn?” demandis Er-
ika mallaŭtete.
”Neŝanceligeblajn. Rekonu, ke povas ekzisti nur du specoj
de ĵaluzo: la motivita kaj la nemotivita.” Kaj sur la vizaĝo de
Marta aperis vera kontentiĝo pro tiuj ekzaktaj vortoj.
”Nature,” ekĝemis Erika forklinante la kapon pli profun-
den en la ombron.
Kaj Marta daŭrigis severe kaj tamen triumfe:
”Do, la ĵaluzo estas tiam motivita, se la viro, kiun vi amas,
efektive amas alian virinon; sed tiam rekonu, ke ĉiu sintur-
mentado estas vana, ke ĝi ne revenigos al vi la vivantan ama-
ton, kiel la preĝo ne revenigos al vi la mortintan — kaj la ĵalu-
zo estas tiam nemotivita, se la viro la alian virinon ne amas;
sed tiam ĝi estas nenio alia ol infaneca nervozo, ĝi estas pruvo
de konstanta sinhumiligado, kaj esence io tiel ridinda, kiel
malĝojo pro remburita ĝibo.”
La spritaĵo de Marta estis eble iom perforta, Erika tamen
ekridis pri ĝi. ŝi ridis belege, per melodia, tremmodula rido,
ŝiaj malgajaj okuloj ekbrilis kaj ŝiaj vangoj mole ruĝetiĝis.
ŝi rapide ekstaris kaj aranĝis sian ĉapelon kun longa vid-
vinvualo.
”Mi devas, mi devas nun foriri, mi devas vin bedaŭrinde
forlasi en la plej interesa interparolo,” ŝi diris freŝe; ”mi ja
restis nepardoneble longe. Sed mi sentis, kvazaŭ mi hodiaŭ
eĉ ne povus de vi foriri.”
527
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
ŝiaj frambe ruĝaj lipoj ne tremis plu kaj faris vigle agra-
blajn frazetojn.
Antaŭ la domo atendis Pavel Horan, kaj kiam li kliniĝis al
mano de Erika, tra la malhelo ekbrilis ardaj kaj malgajaj oku-
loj de senpacienca viro.
”Hieraŭ, kiam vi iris al tombejo por viziti la mortintan ed-
zon, mi ne devis tiel longe vin atendi.” Li riproĉis amare. ”Mi
neniam plu permesos al vi, veni antaŭ nia rendevuo al mia
edzino por ĉe-tea babilado.”
”Via edzino estas tre bona”, diris Erika mediteme.
”Jes.”
”Kaj en diversaj aferoj ankaŭ saĝa.”
”Povas esti.”
”Kaj estas momentoj, kiam ŝi estas eĉ bela. Hodiaŭ estis
kelke da momentoj, kiam mi eĉ ne povis forturni la okulojn
de ŝi, ŝajnis al mi pli bela ol ĉiuj virinoj, kiujn mi konas.”
”Eble” jesis Pavel ree distre. ”Sed kial vi ŝin hodiaŭ tiom
laŭdas?”
”ĉar mi ne plu ĵaluzas je ŝi.”
Li ellasis la manon de la amatino kaj ekĝemis en senfina
miro.
”Mi ne komprenas,” li poste diris simple.
”Ho, mi efektive ĵaluzis je ŝi. Nur je ŝi sola. Kaj tio estis
turmento, kiun vi eĉ ne kapablas imagi. Kaj neniaj viaj kare-
saĵoj kaj neniu via ĵuro helpis al mi. Tio kuŝis sur mi kiel ven-
ena nebulo. ¯is ŝi mem forpelis ĝin de mi …”
Kaj ŝi metis kareseme sian brakon ree sub brakon de Pavel.
1916
(T. Pumpr)
528
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Jozef Ciger Hronsky
(1896-)
Sukcesa slovaka prozisto. Sekretario de Matica Slovenska (”Patrino *Slovaka”). Liaj romanoj, noveloj kaj porinfanaj rakontoj plej ofte sce-nas en vilaĝaj medioj. Ofte li sukcesas doni al sortoj de malriĉaj kam-puloj kaj terkulturistoj tre konvinkan esprimmanieron. *
LA MIELKUKA KORO
Filipo Benĉ nur iel-tiel sin ŝovis meze inter la ceteraj jar-
foiraj vizitantoj, kvazaŭ li efektive eĉ ne estus sur la foi-
ro. La okulojn li ja ĵetadis tien kaj reen, sed nenio povis kap-
ti lian atenton, li serpentumis eĉ inter tiujn butikojn, kien
propre iradas ja nur virinoj. Ankaŭ la konatojn li preterlasis
iel senvorte. Siajn pezajn botojn li metadis malrapide, pre-
skaŭ pesante, en la dispremitan koton kaj suprenĵetis foje-
foje la ŝultron, por reĝustigi la feltmantelon, ĉar ja ĉiupaŝe oni
ĝin detiretis en tiu interpremo. Poste li ĉesis zorgi eĉ pri tio.
Je la diablo! Por tio ja estas la mantelrimeno, ke ĝi ne cedu.
La felto do restis dorsprofunde pendanta, kaj Filipo Benĉ en-
premegis la manojn en ĝin, plu paŝrampante inter la ceteraj
foirgapantoj.
Kaj jam de longe li primeditis, pro kio li ĝustadire venis al
la foiro?
Aferojn li ĉi tie ne havas; li ne scias, kion aĉeti, kvankam
ion li ja devus, ĉar foiro estas ja por tio, ke oni iom aĉetu.
529
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Neniam eĉ estis tiaulo, kiu returniĝus el ĝi malplenmane. Sed
… sed … — kaj jen estas propradire la mankaĵo — kion oni
nun devus aĉeti, tion Anna fiksas ja en sia memoro, kaj ŝi
devus lin pri ĝi atentigi. Certe ja Anna! Kaj tiu Anna nun restis hejme, kaj jen! la tuta foiro estas ruinigita. La diablo tion prenu, ŝi estus povinta tion pli bone konsideri: ne ĉiam kunku-
ras ja tiom da homoj, ke estu foiro. Ke li hieraŭ iom levis la
manon al ŝi? Nu, ŝiaj ripoj ja ne rompiĝis; nenio sin ja propo-
nis en lian manon, kaj nur tiel, per nuda mano, li ja ne povis
ŝin ofendi. Pro tio ŝi vere estus ja povinta sin pretigi al la foiro. Estas vere, ankaŭ ke li ne estus devinta tuj levi la brakon
pro tia neniaĵo. Ne, li ne estus devinta! Sed… ŝi alkutimiĝu!
Pretigi sin ŝi estus ja povinta pro tio…!
Kaj Filipo longe estis ja pensanta, ke ŝi, kiel ĉiam, kuniros.
Atinginte la montar-altaĵon, li rigardis malantaŭen, ĉe la de-
klivo de l’ Pavuka kampo denove, nu, Anna ne montriĝis sur
la piedirejo. ĉio alrapidis ja, kio nur havis piedojn en la vilaĝo, sed Anna restis hejme, kaj kun ŝi la tuta prudento, necesa ĉe
la foiro.
Kaj jen la plej turmenta: kvazaŭ io siblus senĉese malantaŭ
lia orelo:
Hoj… hoj… Filipo, pro senvaloraĵo vi ŝin ofendis! Ne estis
kaŭzo eĉ por malrekta vorto, kaj vi tion tuj blovŝveligis kun
tia bruego, kvazaŭ la mondo volus detruiĝi. Hoj, Filipo, Fili-
po! antaŭ nelonge pasis la karnavalo, jen la sekalo apenaŭ
ekfloris, kaj jam oni distrenos vian famon tra la vilaĝo: Vere,
ankaŭ tiu Anna ne fartas plej bone ĉe tiu Filipo, jam li mist-
raktas ŝin! Vere tion mi ne evitos…!
Tamen, ŝi alkutimiĝu…! defendis sin Filipo, kaj ĉar oni pu-
530
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
ŝadis lin en la interpremo, li enplaŭdis per sia botelo en la
kotan marĉaĵon kaj plenŝprucis tiujn, kiuj premiĝis ĉirkaŭ li.
Kaj denove li primeditis la kazon laŭ sia propra bontrovo.
Jes, ŝi alkutimiĝu…! Ondro Koreñ faris tion tuj post la dua
semajno, kaj la vilaĝo ne disfalis. Laŭdire li havas nun pacon
hejme kaj li mem diradas, ke tia agmaniero estas pli utila, ol
kvar predikoj de sur la altaro.
Kaj tiu meditada cirklo denove estus ekiĝinta, sed iu lin
ektiris ĉe la felto. Filipo turnis la kapon; li penis, ke iu el liaj kotŝprucitoj lin kaptis ĉe la maniko, kaj jen staris antaŭ li Verona Djurjanová el la supra vilaĝfino.
”Vi ja kapablus preterpasi la homon sen io, Filipo” riproĉis
lin Verona kaj turniĝis jen dekstren, jen malen, laŭ tio, de kiu
flanko oni puŝis ŝian dorskorbon.
”Ja vere mi kapablus, tiom da homoj estas ĉi tie, kvazaŭ oni
donus hodiaŭ senpage.”
”Jes, estas amaso. Kaj kio, ĉu vi estas nur sola, Filipo?”
Filipo ja unue promenigis la okulojn de supre suben sur la
figuro de Verona, nur poste li ekmovis sian langon. Funde li
pririgardis ŝin: Verona estas ĉiaspeca kreaĵo, kaj oni ne scias,
kiaj diabloj ŝin plenflustras, ke ŝi ĝuste pri Anna scivoliĝis.
ĉar, ke tiu demando celis Anna-n, pri tio ne estas dubo. Kaj
Filipon ĝi tuj ekkaptis de la suspekta flanko; antaŭ la respon-
do li abrupte tiris la ŝultron.
”Kaj kial mi do ne povus esti sola?”
”Nu certe ja,” ekridis tuj la ĉiaspeca Verona iel mokeme.
”Mi vere tuj pensis, ke vi certe estos sola.”
”Nu?”
”Certe ja Anna restis hejme, mi diris al mi, kaj Filipo pro tio
ŝoviĝas inter la mielkukistojn”.
531
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
”ĉu mi?”
Dirante tion, li ĉirkaŭrigardis; Verona efektive estis prava:
unu kukisto apud la alia, kaj ĉie nuraj vakskandeloj, marci-
panoj, kaj nuraj ruĝaj koroj kun meza speguleto.
”Nu, nu, nur ne elturniĝu; mi diras al vi ion, vi ne devus
ĉion nur por Anna; ankaŭ por mi vi povus aĉeti ian mielaĵon
Fifipo.”
La mokita Filipo ja eĉ ne plu rigardis ŝin. Per rapida ek-
movo li tiris sian ĉapelon sur la okulojn, ion ekgrumblis kaj
deturniĝis. Kvazaŭ li estus ankoraŭ pli naŭzita de tiu mokaĵo.
La unuajn du mielaĵbutikojn li nur tiel preteriris, ke li vidis
nenion pri ili. ĉe la tria li reĝustigis sian ĉapelon al la antaŭa kaploko. ĉe la kvara li jam ekstaris.
Al la kukaĵoj li eĉ nun ne rigardis.
Ankoraŭ ĉiam li pensis pri Verona, kaj nenion bonan li kir-
lis en sia cerbo pri ŝi. Kia langmovulino, hu! Kaj ĉien ŝin alpe-
las Belzebubo, kie neniel ŝi estas bezonata. Tiel ŝi volis lin
memorigi pri la hieraŭo…la aĉulino! ŝi volas sin enmiksi en
aferojn neniom ŝin rilatantajn. Sufiĉajn ŝi ja povus havi zor-
gojn pri si mem. Unu karnavalo pasas post la alia, kaj pri sva-
tantoj ŝi ankoraŭ ne havis turmentojn. Pro kio ŝi do devas
memorigi Anna-n?! Kaj, se ŝi volas mokadon, el kava kverko
povas ja elflugi strigo. Kaj se ŝi volus, ankaŭ mielaĵon li povus aĉeti. Li bavus por kiu. Anna ne alsaltas ĉiumomente la an-taŭtegmentejon kaj ne kunplektas ĉiuminute la brakojn, nur
por ke pasu per neniaĵo la tempo, Anna … ho, ke tio devis
hieraŭ okazi … !
Kaj kiam li ekrigardis en la budon, preskaŭ laŭte li aprobis
sian intencon:
”Vere, mi aĉetos por ŝi unu, mi aĉetos!”
532
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Kaj kvazaŭ iom da sango ŝoviĝis pro tiu penso en lian viza-
ĝon.
Estis ja nur pro tio, ĉar li rimarkis, kiel li subite pli inkliniĝis al sia Anna, kio lin iom hontigis. Li do abrupte sin turnis, teren kraĉis, kaj post minuto li jam piedpremadis la koton ĉe la
rimenistoj.
Li pririgardis la bridojn pendantajn de l’ montro-stangoj,
kvankam li ja havis hejme nur bovojn (ne ĉevalojn!) — ĉiujn
jungaĵojn ornamitajn, garnitajn per diverskoloraj flaneloj;
ĉiujn enbuŝaĵojn, eĉ mem la rimenistojn. Kaj post kiam li mal-
rapide preterpasis ĉiujn, li transplantis sian rigardon kun la
sama atentemo al la potfaristoj. Tiel li ĉirkaŭpaŝetis la tutan
foiron, ĝis li fine denove sin trovis inter la mielkukisto.
Tuj sub la unuan tendon li aliris.
Por dekok krejceroj li aĉetis grandegan, rozkolorigitan
mielkukan koron.
Se Anna estus estinta en proksimo, kiam li elpaŝis el la bu-
do, apenaŭ ŝi estus evitinta la portadon. La koro neniel volis
eniĝi en la manikon, kaj eĉ en la internan poŝon de la felt-
mantelo nur per unu sia fino.
Kun la aĉetaĵo li tuj foriris kaj krom li neniu ankoraŭ sin
returnis el la foiro. Neniu estis en lia pinksimo, nur pro tio li repaciĝis. Li povis pensi ekskluzive pri Anna kaj pri si, nu do
ĉiu kolero malrapide deskuiĝis.
Super la ”Blanka ŝtono” Filipo jam denove estis repaci-
ĝinta.
La junserviston de l’ najbaro, kiun li renkontis antaŭ sia
pordego, li krisalutis nur pro neevitebla kutimo, nur pro tio,
por ke li povu eniĝi rekte en la stalon. Certe, certe, ĉar li eĉ
533
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
kvazaŭ ekridetis sur la sojlo. ĉar estis ja ridinda faro, kiu nun sekvis.
Filipo unue okulmezuris la malaltan traboplafonon, kaj
nur tiam li ĉirkaŭrigardis tra la tuta stalo. El la angulo li eltiris faskon da pajlo kaj el ĝia ligaĵo ŝnureton. Poste li alligis al
ĝi la mielkukan koron, kaj pendigis ĝin super la kornojn de
bovino ”Florino”. ”Florino” ja supermezure miris, ĉar tia aĵo
ankoraŭ ne estis super sia fojno-breto, kaj poste ankaŭ pro
tio, ke Filipo ĝin metis tiel alten.
Vere tute vane ŝi etendis sian kolon.
De sur la deplektita fadeneto la koro komencis malrapide
sin turnadi; ĝi montris jen sian flankon ruĝan, per bele or-
nampentritaj flavaj rozetoj, jen tuj poste, la bakejrostan, ne-
ornamitan dorsflankon.
Nu, al Filipo ĝi plaĉis ankaŭ tiarnaniere.
Bonege li ja tion solvis.
Post nelonge alvenos Anna, por trinkigi Florinon; okulojn
ŝi havas bonegajn, ŝi devas ĝin rimarki, eĉ se ŝi ne volas. Kaj
se hazarde tamen ne — nu, post nelonge estos tempo por
melkado; ŝi devas surmeti fojnon sur la fojnbreton, por ke
Florino trankvile staru, kaj tiam ŝi eĉ ne povos rigardi alidi-
rekten.
Kaj li kvazaŭ ekridetis, elirante el la stalo.
Serioziĝinte li poste sulkigis la frunton, kaj kvazaŭ estus
nenio, li eniris la ĉambron. Kaj li formanĝis la laktosupon,
kiun Anna metis antaŭ lin sur la randon de l’ tablo. Kiam An-
na prenis la verŝsitelon, li denove jam kvazaŭ okupiĝis sur la
korto, sed tiel, ke li povis rigardi al la stalpordo.
Sed la humoro de Anna eĉ plej ete ne ŝanĝiĝis, eĉ tiam ne,
kiam ŝi eliris el la stalo. Li aŭdis, kiel ŝi elverŝas la akvon en 534
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
la trinkkuvon, kiel ŝi karesparolas al Florino, tamen al lia flan-ko ŝi eĉ rigardon ne ĵetis.
”Nenio ankoraŭ”, pensis Filipo, kaj iom tio eĉ ĉagrenis lin.
Kaj dum krepuskiĝis, ŝi ankoraŭ plurfoje turniĝis ĉirkaŭ la
bovineto, nur — la koron, pendantan de sur la ŝnureto, an-
koraŭ ĉiam ŝi ne ekvidis. La nuboj sur la frunto de Filipo pli-
densiĝis kaj kiam li ekvidis ŝin en- kaj el-paŝi kun la lanter-
no kaj la laktositelo, miene ankoraŭ neniel ŝanĝiĝintan, nu,
tio precipe estis oleo sur la fajrolangetoj, kiuj tiom danĝere
komencis saltadi antaŭ liaj okuloj.
Jen! — dekok krejceroj elĵetitaj en la venton, kaj iu eĉ po-
vis vidi, kiam li marĉandis sub la tendo. Kaj plue, ke ĝi eĉ ne
povis eniĝi en la manikon, ankaŭ sub la subŝtofo ĝi restis nur
pro kompatemo, kaj li devis ĝin priatenti dum la, tuta vojo —
kaj ĉio ĉi estu nur vanaĵo?!
Filipo devis efektive ekkoleri…En la stalon ensalti ne do-
niĝis okazo, kaj ĉar li ne povis alimaniere pritrakti la aferon
— li batis Anna-n ankaŭ ĉi tiun vesperon.
*
Kaj ĝis mateno eĉ plikreskis lia ĉagreno. La bovejon li prizo-
rgis malfrue, iel li ne emis okupiĝi pri la brutoj. La suno jam
alte promenis sur la ĉielo, kiam li suriris kun la furaĝ-trogo la subtegmenton.
Aŭ eble mem la Dia providenco sendis lin dum tiu tempo
tiel alten!
Apenaŭ li transpaŝis la subtegmentejan trabon, sur la
apuddoma irejo aŭdiĝis iaj paŝoj. Filipo tuj ekstaris je tiu paŝ-
frapado. Bone li ja konis la trotmanieron de l’ maljuna Bu-
535
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
kovĉiĉino, la patrino de Anna. Li eĉ ne devis rigardi tra la tra-
bo-fendoj, tamen li estus povinta ĵuri, ke venis tiu ĉi.
Hja! facile li povis tion diveni; la maljuna Bukovĉiĉino eĉ
ne volis tiufoje mallaŭte enpaŝi. ŝi eĉ ne eniris en la kuirejon; jam antaŭ ties sojlo ŝi haltis, kaj nur tiel, sen enkonduko ŝi
alkriis Anna-n:
”Kio estas Filipo, Anna?”
Anna elvenis renkonte kun mieno, kvazaŭ ŝi iom mirus.
”Hejme, ĉi tie ĉirkaŭ la korto ie — sed kion vi tiel…panjo?”
ekaŭdis Filipo sur la subtegmento la voĉon de Anna.
Nu, Bukovĉiĉino senprokraste klarigis al ŝi tion.
”Vi ankoraŭ demandas min! De aliaj oni devas tion ekscii,
kaj la propra eĉ vorton ne diras; sed mi certigas, ke vi tuj kun-
iros kun mi! Mi ne vartadis vin por tio, ke aliulo vin turmentu,
kaj nur tiel sen kaŭzo! ĉu vi pensas, ke mi ne eksciis, eĉ se vi
tion ne perfidas, ke li vin hieraŭ ree pridraŝis?…”
Filipo sentis kvazaŭ iu estus lin puŝinta en la dorso. Pre-
skaŭ li volis foæeti la furaĝtrogon kaj retranspaŝi la trabon.
Tiam gaje ekridis Anna sur la apuddoma irejo:
”Sed ĉu min li estus … vi diras?”
Bukovĉiĉino nur kapjesis
”Kiu do tion povis diri al vi, panjo?”
”Jen, kiu do? — la najbarino Huliĉka ankoraŭ hieraŭ ves-
pere saltis al mi”.
Anna denove ekridis.
”Bone ankoraŭ, ke tion ne aŭdas Filipo; malbone vere far-
tus onklino Huliĉka. Eĉ tion li pripentis, kion li antaŭhieraŭ
faris … Eĉ kukaĵon li alportis el la foiro … ”
Tiu parolo eĉ plie tuŝis Filipon.
536
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Nun li jam rapide kliniĝis sub la tegment-trabon kaj ekple-
nigis la trogon.
Nur kiam li denove ekvidis super Florino la pendantan ko-
ron li ekbalancis la kapon, kvazaŭ li ion ne komprenus.
Kiam li antaŭe iris tra la subtegmento, ĝi denove ek-
moviĝis, turniĝadis: montrante jen sian flankon ruĝan, bele
ornampentritan per rozetoj jen la dorsflankon bakrostitan.
1922
(E. Wanitsek)
537
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Karel Novë
(1890-)
Aŭtoro de pli kaj pli bonaj noveloj kaj romanoj el la mondo de la pro-letaro kies tipojn li desegnas kerne kaj per akra plumo. Ankaŭ malri-
*ĉajn hometojn klopodantajn por sia loko sub la suno. *
VIZA¯O KONTRAŭ VIZA¯O
La ĉambreto, kiun Emma kaj Jaromír luprenis, estis tiel
mallarĝa, ke du homoj pene moviĝis en ĝi. Jaromír ride-
tis rigardante la feran liton kaj difektitan kanapon, la eluzi-
tan apogseĝon dormetantan ĉe la fenestro, kiu en la tempo de
sia juneco verŝajne gastigis vantajn korpojn de nobelaj aŭstri-
aninoj.
Tuj post kiam la loĝejposedantoj foriris, la amantoj ĵetis sin
unu al la alia. Do, tie ĉi, kiel en Kreŝin, ili denove loĝos kune!
Ili ĉirkaŭprenis sin. En tiu momento estis forgesita la interva-
lo, dum kiu ili nur de tempo al tempo povis sin vizitadi. ĉi tie
estos silento, interrompata nur per ŝia voĉo! Post unu monato
ili ree kultvenis en sano!
Post pago de monata luprezo, restis al ili nur tute malmulta
mono, sed ili havos sufiĉe, ĉar ili ne multe manĝos. Cetere ili
ne pensis nun pri tio.
—ĉu al vi plaĉas ĉi tie?
—Jes, tre! — ŝi ridetis. ŝi ne hipokritis, vere ŝi estis plena de kuraĝo kaj de novaj esperoj.
—Kia panoramo, ĉu vi vidis?
538
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Starante apud si, ili sentis siajn brakojn kaj spiron. Ili loĝis
en la plej alta etaĝo de la domo, fermanta la Gilgestraton, en
senelireja strateto. ĉu tio ne estas iomete karakteriza? Sed
kiomfoje jam Jaromír troviĝis en situacio, el kiu, kiel li erare
supozis, ne estis eliro. Elkuri el la tranĉeoj en barpafadon!
Forkuri dum hela tago de Letná trans la ponto en katedralon
kaj ties trabaron, kie sidaĉis akademiaj pentristoj, simulantaj
laboron kaj tie pasigi tagon kaj nokton kaj alian tagon.
Krepuskiĝis, ie sub ilia loĝejo knaris kaj kriaĉis gramofono.
—Emma?
Li volis nur konvinkiĝi, ĉu li ree ne havas ian ruzan sonĝon.
Ilia rigardo flugis super la malpuraj tegmentoj de vienaj ludo-
moj, malantaŭ kiuj, en la malproksimo, siluetiĝis Kahlenberg.
ĉu tio estas norde? ĉu malantaŭ tiu ĉi monteto etendiĝas
Moravia Kampo? Kaj post ĝi?
El ĉiu angulo ili penis diveni la direkton, en kiu kuŝas ilia
hejmo.
Dank’ al la pentristo Marvánek, kun kiu ili en Praha kona-
tiĝis kaj ĉe kiu li ofte pasigis nokton, Jaromír havis la doku-
mentojn en ordo kaj Emma trovis laboron en militizita fabri-
ko.
Ili vekiĝis longe antaŭ la tago kaj iris poste en stratojn; li
akompanis ŝin. Kia nur estis la mateno! Ili ne vidis la urbon,
ili vidis nur sin, sentis nur siajn manojn. ŝi estis feliĉa pro la kisoj, per kiuj li kovris ŝin, kaj kies resono ankoraŭ ardigis
ŝian koron. Postrigardinte ŝin, kiel ŝi malaperis en malhela
fabrika veturkoridoro, li troviĝis sola sur la bruanta strato.
Vieno ekfrapis lin kiel la unuan tagon, kiam li venis tien ĉi
kun kelkaj kronoj en la poŝo. Sonoris tramoj, bruegis ŝarĝ-
aŭtobusoj. Li venis al la Rosauer-kazerno, ektimis pro ĝia as-
539
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
pekto kaj aŭdinte kriaĉi suboficirojn en ĝia korto, li forkuris.
Fremdeco forpuŝadis lin de la homoj kaj domoj. Se nur jam
estus vespero, por ke li povu paroli kun Emma!
Bruanta fluo da junaj virinoj elŝprucis tagmeze el la mal-
hela buŝego de la fabriko. Jen ŝi estas, ridetanta, iomete roz-
kolora, belega! Li ĵetis sin al ŝi, brako sub brako kiel jungeed-
zoj, knabinoj postrigardis ilin. Li sentis ŝian korpon, kaj kiam
ili sidis kontraŭ si en malgranda restoracio, li rigardis nur ŝin, ŝi estis al li tiel kara. Mallaŭte fordancis Vieno, nur ili du estis solaj en la mondo, ŝiaj malgrandaj vortoj kaj briletantaj
lipoj.
—Unu jaron da vivo mi donos por unu sola vespero kun vi!
ŝi ne respondis, estante enpensiĝinta, sed poste ŝi karesis lin.
ŝi ĝemspiris.
—Mi devas jam iri, sed vi povas resti ankoraŭ, se vi volas.
Kial ŝi ĝemspiris? li pensis. ĉu pro tio, ke estas jam tempo por
foriri, aŭ pro tio, ke ŝi prenis sur sin la grandan, pezan tas-
kon? Li turmentis sin per tiu ĉi demando.
ĉiun tagon li akompanis kaj atendis ŝin tagmeze kaj ves-
pere. Kiom ili ĝojis je siaj vesperoj! Dio! Kiam ili estos en Pra-ha! Kun kia fortego Jaromír eklaboros! Li laborgajnos per
helpinstruado, eble, ke li trovos eĉ taŭgan antaŭtagmezan
okupon.
—Poste ni tuj edziĝos, por ke neniu povu klaĉi. Cetere ĉio
ŝanĝiĝos post la milito, estos alia mondo, libera, Emma!
—Ne timu, mi ne forirus de vi, ŝi ridetis. — Brilo eliris el ŝiaj vortoj kaj ridetoj. Sed ŝiaj okuloj restis seriozaj.
Avide li legis sciigojn de la batalkampoj, ĉeąjn kaj jugo-
slavajn paroladojn el parlamento, kiuj ĉiam sonis pli kaj pli
memkonfide kaj pli atake.
540
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Li sidadis en parkoj, por ripozi post sencela vagado, vena-
dis en laboristajn antaŭurbojn malantaŭ Gĝrtl, kie Vieno as-
pektis tute alie. Dum la centro de la urbo mensogis kontente-
con kaj sekurecon — kvazaŭ ne estus milito! — en la grizaj kaj
malvarmaj antaŭurbaj stratoj volviĝis senfinaj frontoj da mal-
grasegaj virinoj kaj maljunuloj kaj je tiuj staturoj kaj je la paleco de la infanoj! li denove vidis, ke la milito plej multe su-
ferigas malriĉulojn, tiujn, kiuj plej multe kaj plej malfacile
laboras.
Bruis motoroj de aŭtomobiloj, sonis kafejoj, en la vinejoj
oni kantis, ĉe Ronacher debatis kaj tromanĝegis generaloj,
sub la marmoraj tabletoj ĉe Maksim renkontiĝadis la piedoj
de ordenportantaj oficiroj kun tiuj de forlasitaj virinoj, kiuj
gajnis monon en ĉenkomercoj per sukero kaj furaĝo, per li-
veraĵoj por armeo, per vestaĵetoj por orfoj de falintaj solda-
toj kaj per vestaĵetoj por infanoj, kies patroj ĝis somero cer-
te estos mortigitaj.
Ili perceptis Vienon nur per la supraĵo de la korpo, ĝi res-
tis por ili fremda, indiferenta, ĝi restis kontraŭ ili malamika,
ĉar multfoje la homoj post ili sin turnis kaj kraĉis, aŭdinte ilin paroli ĉeę. ŝi skribis hejmen. Longe ŝi ĉirkaŭiradis la leteron,
kovris per ĵurnaloj, premis ĝin inter foliojn de libroj, sed fine tamen ŝi forsendis ĝin. Jaromír ridetis iel indulgeme, kio ĉagrenis Emman. Sed ne estis alie eble; kiu havus intereson je
tio, ke la gepatroj ne sciu, kio okazis pri la filino? Kiam ili
vagadis en Praha, la situacio estis alia, tiam ne estis konsilinde provoki la surton, la patrino povis veni, ŝi povis vidi Emman
kudri ĉe tajlorino kaj loĝi kun Aneòka Tratilova, ŝi povis sveni, fari scenon — sed hodiaŭ ŝi ne veturus Vienon!
Ili ĉesis esti timemaj. Sub la kandelo estas plej nigre. Ili
541
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
migradis vespere en parkoj kaj dimanĉe forveturadis eksteren
el la urbo, satspiri montaran aeron.
Kiom longe ankoraŭ daŭros la milito?
Tagoj amasigis mizeron, malsato serĉis en balaaĵejoj kaj
fosis per ftiza buŝego inter foæetaĵoj.
Pluvis. Jaromír eniris kafejon duone plenigitan de soldataj
uniformoj, duone de virinoj, kiuj fumis kaj koketumis kun
oficiroj. Li troviĝis la unuan fojon sola en publika ejo, kaj ha-
vis la impreson, ke ĉiu atente rigardas lin, sed efektive neniu
dediĉis al li atenton. Li malkaŝis sian vizaĝon malantaŭ ĵur-
nalo.
Li legis en ”Achtuhrblatt”: Parizaj ĵurnaloj sciigas, ke la
grandega germana kanono, kiu alpafadis Parizon, estis plene
trafita de franca flanko.
Sur la franca tero estis jam duonmiliono da amerikaj sol-
datoj, kiuj komencis partopreni en la bataloj sudokcidente de
Blamonte.
Malantaŭ la dorso de Jaromír parolis virina voĉo. Kie li aŭ-
dis ĝin? Li turniĝis: ĉu ŝi ne estas Zoôa? Sed Zoôa estis blond-
hara, tiu ĉi estas nigra! Li ree turniĝis. Eleganta sinjorino sidanta kun ŝtaba oficiro ĉesis subite paroli, post momento levi-
ĝis kaj preteriris Jaromír, pafante lin per okuloj, kiujn li bone memortenis de tiu tago, kiam li ree deproksime vidis junan
virinon. Li povus ĝisvorte ripeti, kion ili tiam kune parolis. En kia animstato li tiam estis! Ne, la kolorigitaj haroj ne erarigos lin! Se li nur povus demandi, kio al ŝi okazis! Li havis homan
intereson pri la virino, kiu donacis al li kelkajn vesperojn en
tiu tro malgaja domo galicia.
Li pagis, eliris en la pluvon kaj kuris, sed tamen li venis jam
malfrue je duonhoro, Emma estis hejme kaj ŝajnis esti laca.
542
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
ŝi sidis en malnova apogseĝo, salutis lin nur mansigne. Li
kisis ŝiajn lipojn nur fluge proponitajn. Li sidiĝis kontraŭ ŝi.
Silento. Pri kio paroli? Pluvo murmuris, sonis voĉoj kaj paŝoj
de homoj, virinoj kaj infanoj irantaj sur la Aser-strato en la
fronton de malsatuloj.
—Vi estas laca, ĉu ne? — li diris al ŝi.
ŝi neis per la kapo.
—Mi scias, vi fartis pli bone hejme, en arbarista domo, vi
fartis pli bone en Budéejovice! Kaj ĉio estas nur pro mi, la
stulta laboro, kaj finfine malliberejo! Kaj mi vivas apud vi kiel kriplulo, kiel vagabondo evitanta laboron. Tio estas terura. Mi
diras al vi ĉiam, ke ĝi finiĝos, estas necesa nur unu monato da
pacienco, unu monato, unu monato! ĉu mi povos kredi tion?
—Ne, Jaromír, — ŝi diris trankvile, — tio ne turmentas min.
Iel ni ja tamen satmanĝos, kion mi volus pli? Vi zorgos pri mi
poste la tutan vivon. ĉu post unu monato, ĉu post unu jaro?
ĉu mi demandas? Vi eraras.
—Kio do okazis al vi, pri kio vi pensas?
ŝi neis per la kapo.
Li insultis sin iradante tra la ĉambro. Pro tiu ĉi ŝia malĝojo
certe li estas kulpa per sia malfruiĝo! Aŭ ĉu ŝi ĵaluzas, opini-
ante, ke li rigardas aliajn virinojn? Aŭ ĉu li ne kaŭzis ŝian mal-
ĝojon per siaj tro fruaj esperoj je la fino de la milito, je la morto de la monar˛io? Per sia stulteco! Estas terure ekspluati
malfortan virinon! Li trovos por ŝi laboron! Kian ajn! Jam an-
taŭ longe li povis ion serĉi. Du monatojn li mallaboraĉas kaj
vivtenigas sin!
Emma jam ree ridetis, sed ŝiaj okuloj restadis seriozaj.
—Nu, Emma, kiel ĉion solvi, konsilu!
ŝi eksplodis, kiel subite vundita:
543
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
—Neniam plu mi havos infanon, Jaromír!
ŝi ploris. Kion signifas ĉiu mizero kontraŭ tiu ĉi dolorego!
Li penis ŝin trankviligi.
—Eble estas pli bone, ke ĝi ne naskiĝis. Se ĝi iam devus
travivi tagojn plenajn de mizero kaj sufero! Kiel ni nun, hie-
raŭ, antaŭ unu jaro! Mi ne scias, ĉu ĝi dankus al ni, ke ni vo-
kis ĝin en la mondon. En la venenitan kaj murdeman mon-
don. Emma!
Kiom malmulte li komprenis ŝin!
—Ne mi, ne vi! Sed ili ne havis la rajton ĝin mortigi en mi!
Mi pardonis al ili, sed mi ne pardonos, se mi ne plu iam ha-
vos infanon! ĉu vi aŭdis, ke multaj virinoj post aborto fariĝas
nefekundaj?
—Tio ne estas vero, Emma!
ŝi neis per sia obstina kapo, kaj li sidis afliktite. ŝi ekdor-
mis sur la brakoj, metitaj sur la tablo.
Li rigardis ŝin, ŝiajn malgrasiĝintajn vangojn, bluajn vejno-
plenajn tempiojn, kaj ekmemoris pri la idilio, en kiu ŝi estis
kaŝita kiel en silko. ĉu li rajtis elŝiri ŝin el ĝi kaj venigi ŝin ĝis ĉi tien? Kion li donis al ŝi kompense por la forrabita feliĉo de
la senzorga juneco? Li eksentis riproĉojn rigardante ŝiajn pa-
liĝintajn lipojn. La ungojn ŝi havis difektitajn de maŝinskri-
bado kaj de la akvo, per kiu ŝi lavis la vazojn kaj frotegis la
plankon. Li levis ŝin kaj portis al la lito.
—Mi senvestigos vin, karulino! Dormu, vi estas laca. ŝi
estis tre malpeza en liaj brakoj.
Senvestigante sin mem, ŝi enlitiĝis, sed ne plu ekdormis, ŝi
aŭdis lin, kiel li iradis mallaŭte tra la ĉambro, por ŝin ne ĝeni.
Pri kio pensas tiu ĉi viro, kun kiu ŝi ligis sian junan vivon?
Neniam tiel klare li vidis la kurblinion de la sorto de Emma,
544
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
kiel en tiu ĉi momento. Kial li renkontis ŝin sur la vivovojo?
Li sentis, ke la ardeco de ŝiaj sentoj malvarmiĝas tago post
tago: ĉu ankaŭ ŝi ne meditas kaŝe pri tio kaj ne bedaŭras?
ŝi eligis la manon de sub la kusenego kaj diris mole:
—Jarĉjo, venu al mi kaj diru, kio estas al vi?
—ĉu vi ne dormas?
Li sidiĝis al ŝi sur la lito-randon kaj kisis ŝian manplaton.
ŝia nuda brako kuŝis sur liaj genuoj trankvile kaj sindone.
Kortuŝis lin ŝia sindonemo kaj li ne plu povis sin regi.
— Mi pensas pri tio, kial mi tiris vin en tiun ĉi — li serĉis
la vorton per kiu li kaŝus la ĝustan karakterizon de la situa-
cio en tiujn ĉi cirkonstancojn — li diris.
—Mi mem estas kulpa. Mi ja havas mian propran volon, vi
nenion sugestis al mi.
—Ne penu min senkulpigi. Vi estas tro bona kaj pro tio vi
kulpigas vin mem. Tiun ĉi sorton kaj mizeron kaŭzis mi.
Eble ŝi volis ekrideti, sed la provo je rideto malsukcesis.
—Mi vidas klare, kara Emma, ne penu min senkulpigi. Mi
diras honeste al vi: via situacio estas pli malbona ol la mia.
Min oni povas kapti kaj aresti. Kaj poste sendi denove en la
fronton. Bone, ĉion tian mi jam travivis. Sed vi — kion vi fa-
ros? Kion vi komencos?
Li eksilentis kaj atendis, ke ŝi fortigos lin per vorto aŭ per
tuŝo. ŝi diris nenion, nur nerimarkeble ekĝemis.
Fragmento el romano, 1928.
(B. Sklenĉková)
545
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Janko Alexy*
(189l-)
Artpentristo, kiu ankaŭ verkas slovaklingve rakontojn, el urba medio *de nuntempa socio etburĝa, kaj eseojn pri arto. *
MIA PATRINO
Kiam ŝi fariĝis nia patrino, ŝi ne havis eĉ unu dimanĉon,
eĉ unu labortagon, kiu estus pasinta silente, trankvile.
Kiam, post ses lacigaj tagoj, venis 1a dimanĉo, ankaŭ ĝi mem
alportis novan suferon, nur la merititan ripozon ĝi neniam
donis…
Mia patrino havis nur matenojn, vekitajn per krio de mal-
granduloj en lulilo, nur matenojn jungitajn en ĉaron de zor-
goj. ŝi havis nur antaŭtagmezojn en la kuirejo, brogitajn per
la haladzoj de la potoj, surŝutitajn per pensoj, kio okazos al
ŝiaj infanoj, al ŝiaj naŭ infanoj, kiujn oni devas nutri, vesti,
eduki. Ke ŝi pensu, kio okazos al ŝi mem, por tio ŝi jam havis
nek tempon, nek emon. ŝia animo ploris el naŭ vundoj. ŝia
bedaŭrinda vivo, disfalinta je naŭ novaj vivoj, tremis nur por
ni, nur pro ni, — ĉar estis nenia espero, nenia ebleco.
Venis tagmanĝo. Larmoj estis en ŝiaj okuloj, kiam ŝi vidis
nin, siajn infanojn ĉirkaŭ si. Tro vasta rondo por ŝia forto.
Sovaĝa aro da disputantaj infanoj. Unu estis pli malbona, alia
pli trankvila, unu bona, alia malbona, sed tamen ŝi tre amis
nin ĉiujn, ŝi nin defendis, suferis pro ni, — ŝi vivis nur por ni.
546
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
ĉion ŝi estus doninta al ni, nur ke ni bone fartu. Sed el kio, el kio? Posttagmeze ŝi flikis malnovajn, eluzitajn vestojn. Eĉ
por malgranda ripozo inter la laboro ŝi ne havis tempon. Je
ĉi tiu mizera homa maŝino atendis mil devoj ĝis vespero, ĝis
nokto. ŝi suĉigis la etulojn, kiuj ŝin elsuĉis ĝis la sango, ŝi ilin endormigis, — ŝi laboris en muelejo, stalo, en ĝardeno, sur la
kampoj, — vintre, somere, printempe, aŭtune ŝi portis sur siaj
ŝultroj zorgojn pri tiom da estaĵoj.
Nokte post la tuttaga laboro, ŝi ne kapablis dormi. Dum la
sendormaj noktoj ankoraŭ pli forte ŝin maltrankviligis nia
estonteco. Kaj se ŝi antaŭ mateniĝo ekdormis, post mallonga
momento vekis ŝin penetranta infana kriego el la lulilo. Kaj la
tago denore komenciĝis sen ripozo. Kaj ŝi eniris en la novan
tagon jam elĉerpita …
Ha neniu, ne eĉ ni, ŝiaj infanoj, havis kompaton al mia pa-
trino. Ni ŝin eluzis ĝis la lasta guto, ĝis la lasta elspiro. Kaj ŝi toleris tion, kvazaŭ la patrino estus kreita nur por sufero, dis-dono kaj sinofero.
Kaj kion faris ni?
Ni per nenio montris al ŝi dankemon, — nek per ekrido,
nek per bona vorto.
Sed mia patrino eĉ tion ne postulis de ni. Mia patrino ha-
vis jam neniajn pretendojn, jam nenion ŝi atendis, nek de ni,
nek de la vivo — eble nur la morton kaj Dion. ŝi estis nur
ombro. ŝi estis pala kiel kandelo antaŭ forbrulo. ŝi estis ama-
seto da lacaj ostoj, kovritaj per seka haŭto. ŝi estis animalo,
sur kiu elstaras la membroj kiel ŝtonoj sur nekulturita kam-
po. Se oni ne akvumos floron, ĝi sekiĝos. Nenio ekzistis, kio
estus ŝpruciginta sur mian patrinon la roson de feliĉo. ŝi ve-
547
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
getis kiel sklavigita besto, kiu je la kolo tiras la jugon, kaj tamen ŝi devas elteni ĝis elĉerpiĝo.
ŝi estis amaso da doloroj. Sub eluzitaj vestoj malgrasega
korpo. Kio tenis ja kune la manojn kaj la piedojn senĉese la-
borantajn?
La afliktita, subpremita animo de mia patrino.
Kaj neniu estis, kiu estus al ŝi helpinta, kiu estus ŝin sub-
teninta, aŭ almenaŭ doninta bonan konsilon. Tiam ankoraŭ
neniu de ni kapablis kompreni, kio estas la rompita, la vun-
dita animo de la patrino. Eĉ per kontentiga vorto ni ne scip-
ovis ŝin alparoli. Tiam mi ankoraŭ ne sciis, kiom ŝi suferas,
kiom ŝi turmentas sin pro ni.
ŝi egale amis nin ĉiujn. Sian vivon ŝi estus oferinta por ni.
ŝi ne sciis, kio estas laco, kio estas sufero. ŝi pensis, ke ĉiu
patrino havas similan sorton.
ŝi ne kontraŭstaris, ŝi ne defendis sin. ŝi sciis, ke ne ekzis-
tas por ŝi helpo. Tute ŝi fordonis sin al sia sorto …
Kaj ŝi nur plue naskis nin, en kaŝita doloro, humila honte-
mo, kun eterna timo en la koro. Inter la vivo kaj la morto tre-
mis ŝia sorto, kiam ni en la lulilo kriegis, kiam ni ŝin nokte
vekis; por ke ŝi nin suĉigu, kiam ni ŝin dumtage turmentis,
por ke ŝi nin endormigu.
¯iujare ni plimultiĝis. Ni svarmis en amaso, disputis, inter-
batalis. La patrino devis esti arbitracio, ŝi devis nin puni per
siaj malgrasaj manoj. Sed sub la batoj ni sentis la molecon de
ŝia koro, kiu ne sciis fari maljustaĵon al la infanoj. ŝi vivis en senĉesa timo pri ni. ĉiu brueto, ĉiu ekkrio ŝin timigis. La tuta
doma ŝajnis al ŝi kaptilo, plena de insidoj kontraŭ ŝiaj infanoj.
En sonĝoj ŝi vidis, ke iu el la infanoj rompis al si piedon, alia 548
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
elpikis al si okulon. Tiom da danĝeroj maltrankviligis ŝian
dormon.
Ne estis helpo, ne estis.
Kaj ni ankoraŭ senĉese plimultiĝadis.
Kaj kial?
Neniu scipovis tion diveni, neniu.
Tiom multaj ni ja estis. Ni, pli aĝaj, hontis, ke ni estas tiom
multaj. Eĉ patrinon mem tio ĝenis.
Ni ne kapablis kompreni, kial tiuj etuloj tiel senĝene eniĝas
en nian familion. Tiuj kriegantaj etuloj fakte ne havis kom-
prenon: Neniu ilin vokis, neniu ilin deziris, kaj ili entrudas sin al ni.
Ni ruinigis nian patrinon, kiu donis al ni sian sangon, sian
forton, kiu mortadis ĉiam, kiam ŝi donadis al ni la vivon, por
ke ni vivu, por ke ni kiel eble pli multaj vivu.
Kaj ni per nenio rekompencis ŝian grandan oferon.
Kaj ŝi kun ĉiu infano centoble travavis sian vivon. ŝi timis
pro necerteco, kion farus naŭ kompatindaj orfoj, se venus
katastrofo. ŝi tiel forte ĝin antaŭsentis.
Ni, infanoj, ŝin eĉ ne aŭskultis. Kiu senĉese aŭskultu dolor-
plenajn deprimajn vortojn? Ni ne havis paciencon por ŝiaj
ploremaj frazoj. Eĉ iom da kompreno ni ne havis por ŝi. Ne
havis ni …
La suferadon de nia patrino ni komprenis nur tiam, kiam
ŝi jam ne vivis, kiam neniu zorgis pri ni, kiam neniu nin de-
fendis, kiam la vivo siajn avidajn ungegojn enigis ankaŭ en
niajn korpojn, kiam ni spertis, kion signifas perlabori peceton
da pano, kiam ni ekkonis, kio estas lukto por ekzistado.
ŝian grandan oferon kaj grandan doloron ni komprenis
549
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
nur, kiam estis jam malfrue, kiam ni jam nenion povis al ŝi
repagi.
Kaj nun jam delonge estas finita ŝia suferado …
Kiu rememoros je mia patrino?
Kiu preterpasos ŝian tombon sciante, ke tie ripozas patri-
no unu el la plej bonaj?
Neniu.
En tombejo ĉiuj tomboj estas la samaj, tiel, kiel ĉiuj patri-
noj estas samgrandaj heroinoj …
Sed dum la vivo de mia patrino, nek mi mem, nek miaj
gefratoj tion sciis. Dio pardonos al ni, ni ne sciis, kion ni fa-
ras, ni ne sciis.
La vivo estas tia, ke la tempo forigas el mia penso ŝian pali-
ĝantan memoron. Eĉ ŝian fotografaĵon mi ne havas. Kaj ta-
men, se malfacilaĵoj baras al mi la vojon, se mi malgaje an-
taŭeniras, se pro kolero mi preskaŭ sufokiĝas, se mi perdas la
fundamenton sub la piedoj kaj vagas en marĉo de eraroj, se
mi ŝanceliĝas en dubo, nevole venas sur miajn lipojn la vor-
toj:
—Panjo mia, panjo.
(Jozef Rosa)
550
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Emil Vachek*
(1889 — )
Tre legata kaj dum sia maturiĝo pli kaj pli ŝatata romanverkisto de temoj nuntempaj. Siajn heroojn li prenas ofte el la periferio de gran-durbo, tipojn tie naskitajn aŭ enmigrintajn, aventuristojn, bankrotin-tojn, simplulajn sagaculojn, kiuj penetras en sociajn grupojn riĉulajn aŭ venkante en ekonomia batalo, aŭ ruinigante tiujn ofte pro seksaj *motivoj. *
MARŝO EN CIRKLO
**I. **
En iu tago skuis la domon la okazintaĵoj tie malsupre, en
la subtera etaĝo. La servistino plorante pro ĝojo premis
al si la filon, kiu ekster ĉies supozo revenis post ok jaroj el la milito. Fine ŝi ekkonis, ke ŝia ĝojo estos despli granda, se ŝi di-vidos ĝin kun siaj gekonatoj. ĉiuj domanoj tiel alternis priri-
gardante Janon kaj aŭskultante liajn nekredeblajn rakontojn
pri jakutoj, kiuj ne sciis, ke la milito estas finita. Tiuj, kiuj lin konis deantaŭe, trovis lin tre ŝanĝita ekstere kaj interne. Eliĝis el li ia pezo, kiu erigis eĉ liajn vortojn, kiujn li prononcis malrapide, malfacile, kvazaŭ ĉiun vorton li eltranĉus el rezista
materio. Li estis juna kaj sana, tamen ŝajnis, kvazaŭ li estus
infektita de ia interna gangreno.
Post kiam pasis la unua sensacio, tio naŭzis la plejmulton
el la homoj. Sed inter la vizitantoj estis maljuna vidvino, sin-
551
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
jorino Bednáæ , kiu male despli sentis al Jan intensan inklinon.
Estis tio nek agrabla nek malagrabla: estis nur neceso okupiĝi
pri li. Estis ŝia karaktera trajto, ke ŝi devigis sin kaj sukcesis simpatii kun homoj nesimpatiindaj kaj foæetitaj. Tamen an-kaŭ ŝi havis certajn postulojn plenumendajn, por ke ŝi ne es-
tus suferonta. Foje diris al ŝi Jan: ”Mi estis inter jakutoj kaj ili estas krudegaj. Poste mi venis inter rusojn. Tiuj estas multe
pli malbonaj. Nu sed nun mi estas jam hejme.” ĉe tio li pro-
vis rideti, sed ambaŭ: la mallaŭta laŭdo de hejmo kaj la ekri-
deto efektis vitrece kaj peciĝis romp-tinte. Sur sinjorinon
Bednáæ falis pezo. Tio estis por ŝi nekomprenebla; ŝi ne kapa-
blis descendi en la animon de Jan kaj nenio povis al ŝi pravigi
la malamon, kiun havis Jan kaj ŝi elsentis tion — al sia hejmo.
Tamen ŝi toleris lin plue kaj devigis sin des pIi forte al afable-co. La loĝejo de sinjorino Bednáæ troviĝis en la teretaĝo super
la domservista loĝejo.. La domservistino pasigadis tutajn ta-
gojn en la tolaĵlavejo kaj farante la hejmlaborojn en familioj.
Tiam malsupre estis morta silento. Jan kvazaŭ ne ekzistis. Se
ŝi iris preter la fenestro, ŝi vidis lin sidi kun mentono en la
manplato. Li estis absolute malagema kaj silenta. Tio daŭris
longe, kaj poste oni aŭdis el sube disputaĉojn. La ĝojo pro la
reveno de la filo, kiun oni jam deklaris morta, malaperis, ĉar
li revenis, neniu sciis kial, putra kaj venenita.
Iutage la domservistino tiel furiozis, ke jam ŝajnis, kvazaŭ
ŝi intencus radikale forigi la filon. Jen Jan laŭkutime eliris, sed ne sur la straton, kiel alifoje. Nun aŭdis lin sinjorino Bednáæ
supreniri sur la ŝtuparo. Li ekfrapis ŝian pordon.
”Foje vi deziris” 1i diris al ŝi, ”ke mi ion rakontu … Sed tie
ĉi nepre nenio ŝanĝiĝis. ŝajnas, ke ĉiu afero estas samloke kiel
antaŭ ok jaroj”. ”Jes sinjoro Jan, ni maljunaj homoj ŝanĝas plu
552
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
nek nian ĉirkaŭaĵon, nek nian internon. Ni atendas jam nur
la morton, kiu ja faros sian novan ordon”. ”Do, ĉu vi estas
ĉiam tiel bona?” li demandis ŝin. ”Mi ne scias”, — ŝi ekride-
tis — ”mi ne opinias, ke mi estas iel speciale bona. Mi estas
simple maljuna”. ”Vi estas tre bona,” li diris kun certa varm-
sento, kiu ŝin kortuŝis kaj pro kiu ŝi ĉion al li pardonis. — ”Vi ja ne kredus, ke mi ofte vin rememoris!”
”Vere, tion mi ne supozus.”
”Jes, tie estis tre krudaj homoj … Senescepte. Eble ĝuste tial
oni nin sendis inter ilin; ni estis malbonvenaj. Kaj se mi far-
tis malplej bone, mi rememoris la hejmon kaj la afablaĵojn,
kiujn vi faris al mi.”
”Tio vere ne meritis rememoron.”
”Ho ne. Vi ja eĉ monon pruntadis al mi…” ”ĉu vi eble be-
zonus?” ŝi demandis necerte. ”Ne, ne,” 1i diris rapide kaj kun
sindefenda akcento, ”vi komprenis min malĝuste”. ”Nu, eble
tamen,” ŝi diris rapidante al la tolaĵoŝranko.
Jan lasis ŝin palptrovi la libreton, en kiu ŝi havis monon,
sed poste li rifuzis: ”Neniam plu mi vin revizitus, se vi persis-
tus je tio. Se mi bezonos, mi perlaboros”. ”Nu mi ne volis vin
ofendi,” ŝi diris konfuzite kaj jam ekridetis. ”Vere, nenio tie ĉi ŝanĝiĝis. Ankaŭ la monon vi kaŝas ĝis nun en la tolaĵoŝranko.”
”Mi havas tie mian tutan havaĵon,” ŝi konfesis ridante.
”Oni diras, ke en la mondo ekzistas multe da malbonaj ho-
moj — sed rigardu, min ankoraŭ neniu priŝtelis nek mortigis.”
Jan rimarkeble ektremis kaj ridetis konfuze. ”Tamen mi ja
ne venis por tio ĉi. Mi alportis al vi el Siberio malgrandan
memoraĵon…”
553
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
**II. **
Ekde tiu tago Jan vizitadis sinjorinon Bednáæ preskaŭ regu-
le. Ekstere tio aspektis, kvazaŭ surpriza amikeco estus ligita
inter maljuna virino kaj enuanta soldato-sentaŭgulo, kiu te-
dis ĉiujn aliajn kaj la propran patrinon. Verdire la vizitoj de
Jan havis signifon: kvankam li sin ĉiuforte defendis kontraŭ
tio, li iom post iom venis al konvinkiĝo, ke li prirabos ĝin.
Certe tio estis malbelega, ĉar ŝi estis tiel kara kaj bonkora
maljuna sinjorino, kaj ŝi tiel fidis al li — sed nenio alia al li restis. ŝi posedis ankoraŭ multan monon, monon, kiun li ne
kapablis plu perlabori mordate de 1a interna gangreno. ŝi
havis monon kaj li bezonis ĝin, ĉar la patrino lin nuntempe
ĉiam sendadis sur la straton. Li ne havis plu multan fieron,
sed tia ĉi ne estis jam tolerebla.
Li nepre bezonis la monon kaj ĉar tio ne estis ebla alima-
niere li volis ekposedi ĝin per rabo. Sinjorino Bednáæ estis
memkomprenebla viktimo, ĉar la plej oportuna kaj la plej
certa. Li vizitadis ŝin persiste, rakontante pri jakutoj, tundroj, glaciiĝintaj riveroj kaj monatoj de malsato, kaj li sciis, ke li
konas jam perfekte la tutan loĝejon. En la tolaĵoŝranko ŝi ha-
vis monon kaj valorpaperojn. La juvelojn ŝi havis en tableto
apud lito. Alie estis nenio taŭga por li, ĉar objektojn li ne volis forporti. Li havis ĉion preparita, restis nur la efektivigo de la rabo. Li pensis senĉese pri tiu ĉi afero, li pensis ekskluzive pri
ĝi.
Kompreneble li venis fine al la konkludo, ke estas neniel
eble efektivigi tiun rabon. Iutage sinjorino Bednáæ ekkonos,
ke ŝi estas prirabita. Do, kiun trafos unue ŝia suspekto? Lin,
ĉar krom Jan neniu vizitadis ŝin kaj neniu konis ŝian loĝejon.
554
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
ŝi indikos lin al la polico, kaj eĉ se la polico nenion trovos ĉe li, ĝi tamen spionos lin, ĝis oni lin kaptos dum malŝparega-do.
Al Jan restis nenio alia, ol mortigi la maljunulinon. Veninte
al tiu ĉi konkludo, li ektremis ne nur ĉar tio estis murdo, sed
ankaŭ, ĉar li amis ŝin. ŝi senarmigis lin ĉiutage per sia bone-
co, li ja rimarkis eĉ tion, ke li estas al ŝi same malmulte agra-
bla kiel al ĉiuj aliaj, sed ke pro kompatemo, kiun li ne povis
kompreni, ŝi sciis venki sian naŭzon.
Tamen ankoraŭ pli multe li amis sin mem kaj tie ĉi vere ne
ekzistis alia elirvojo: se li mortigos ŝin, li havos ŝian monon
kaj ŝi lin neniam povos malkaŝi.
Li sekvis plue la aferon: la murdo estas farenda antaŭag-
meze. Sinjorino Bednáæ havis siajn kutimojn, kiujn konis ĉiuj
domanoj. ŝi foriris antaŭ la sepa, vizitis la preĝejon, aĉetis la kuirotaĵon por tagmanĝo kaj antaŭ la deka ŝi estis jam reve-ninta. Poste ŝi eliris nur vespere promeni. Oni devos fari tion
tuj post ŝia hejmenveno el la matena promeno. Tiel li havos
tempon por vendi la valorpaperojn kaj kaŝi la rabaĵon. En la
plej misŝanca kazo, la unua suspekto aperos antaŭ vespero,
se sinjorino Bednáæ kontraŭkutime ne eliros. ¯is tiam li or-
digos jam la aferon. Tamen estas pli verŝajne, ke ĉio disko-
niĝos nur la alian tagon. Li povis ja fari la aferon ankaŭ nok-
te, sed li devas timi, ke per ia hazardo ĝi malkaŝiĝos jam mat-
ene, ekzemple sekve de vizito, kaj tiam li ne plu havus tem-
pon por vendi la valorpaperojn, kiuj estos lia ĉefrabaĵo.
Veninte ĝis tie ĉi Jan embarasiĝis: sed se venos la vizito jam
antaŭtagmeze, post kiam li estos plenuminta sian faron? Sin-
jorino Bednáæ akceptadis ja preskaŭ neniun, tamen de tem-
po al tempo al ŝi venis ŝia nevino kaj kelkfoje maljuna kuzi-
555
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
no. Kompreneble li estis konvinkita, ke unu el tiuj virinoj
volos viziti sinjorinon Bednáæ ĝuste tiun antaŭtagmezon.
La antaŭtagmezo do estis ekster konsidero.
Nokte tio estis same neebla pro danĝero de matena vizito.
La posttagmezon li ekskludis. Unue, en la domo estas la plej
granda silento ĝuste posttagmeze, kaj poste, la posttagmezo
estas tempo por vizitoj.
ĉion bone prirezoninte li trovis, ke li povas sian agon fari
nur dum tagmezaj horoj. Li facile ekscios, ĉu sinjorino Bed-
náæ atendas iun al tagmanĝo. Poste li estos sekura antaŭ in-
terveno. Li faros la aferon rapide, revenos hejmen kaj tio ne
estos malfacila, ĉar lia viktimo loĝas ĝuste super lia ĉambro.
Li havos tempon por tagmanĝi kaj vendi la valorpaperojn an-
taŭ ol la bankoj fermiĝos, kio okazas je la dua. La tutan ra-
baĵon li poste kaŝos en preparita loko kaj rehejmiĝos. Ne-
cesos pro eventualaj komplikaĵoj, ke plej eble multaj homoj
vidu lin tiutage ĉe lia fenestro.
Tiamaniere kreskis antaŭ li lia tuta entrepreno kun ĉiuj
detaloj. Li havis sufiĉe da tempo kaj trankvilo por bone ĝin
pripensi. Li imagis la tutan situacion kun ĉiuj eventualaĵoj.
Paŝon post paŝo li antaŭenmarŝis, kvazaŭ li rigardus sin de-
supre laŭ birda perspektivo. Li ĉion preparis kaj primeditis,
ĉiun agon, ĉiun geston kaj vorton: li plendos je stomakmal-
facilaĵoj, post kiam sinjorino Bednáæ matene eliros. ŝi havas
hejme abunde da likvoroj propramane produktitaj kiel ĉiuj
malnovmodaj virinoj. ŝi prezentos al li glason, li akceptos.
Tagmeze li vizitos ŝin pretekstante la renoviĝon de la malfa-
cilaĵoj. Li demandos en la kuirejo, ĉu li ne ĝenas, kaj tiama-
niere li ekscios, ĉu ŝi atendas iun al tagmanĝo.
Sed kie estas la likvoraĵoj? Li tuj ekkuris supren kaj eksciis:
556
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
ili estis en la manĝoĉambro, kio tre favoris lian planon: La
manĝoĉambro havis fenestron al la korto, kaj ĝi estis tegita
per peza kurteno. Tio estis ree unu ero de lia ĉeno: li pretek-
stos, ke li ne volas eniri la manĝoĉambron, ŝi iros mem. Tion
li eluzos, ŝlosos la kuirejon kaj sekvos ŝin. ŝi estos iomete surprizita, sed li diros al ŝi: ”Mi opinias, ke ni provu alian likvoron, mi venas por diri tion al vi.” ŝi plenumos la deziron, kli-
nos sin kaj tiam li batos ŝin per la ĉen-globo, kiun li siatem-
pe ĵetadis en konkuro.
La cetero estos facila. Dum tagmezo, kiam la homoj kaŝi-
ĝos en la loĝejoj, sur la koridoro estas unu duonhoro da ab-
soluta trankvilo. Li konstatis, ke la lasta loĝanto venas je la
duono post la dekdua. Tiam komenciĝas denove movo je la
kvarono post la unua. Li havos do unu horon da tempo por
malplenigi la tolaĵŝrankon kaj la tablon kaj por foriri nerimar-
kate. Li elektos tagon, kiam la patrino lavas tolaĵojn supre en
la lavejo. Tiam ili tagmanĝos nur je la tria. Li havos do tem-
pon por malsupreniri en la bankon kaj fini la reston de ma-
novroj.
Li kalkulis ankaŭ je tio, ke li estos suspektata kaj eble eĉ
arestita. Kontraŭ tio estis nenio farebla. Unue ĉiuj sciis, ke li vizitas la maljunulinon, kaj poste, la homoj, kiuj evitas laboron kaj precipe, se ili estis en Siberio, estas ĉiam suspektin-
daj. La aresto estis do neevitebla malagrablaĵo; post nelonge
oni lin tamen liberlasos pro manko de pruvoj, li elmigros, ĉar
tamen restos sur li iom da suspekto kaj singarde li ĝuos sian
rabaĵon: li eniros por certa tempo ankaŭ laborpostenon, por
ke ne estu suspekteble, el kio li vivas, kaj post unu duonjaro,
post kiam ĉio rekvietiĝos, li estos libera.
557
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
**III. **
Sian agon li efektivigis jam ekzakte laŭ sia plano. Li ekhavis
stomakan malfacilaĵon, sinjorino Bednáæ prezentis al li likvo-
ron. Komence, kiam li staris en la kuirejo, li tremis pro teru-
ra streĉo. Se ŝi estus, eble nur per ekrigardo, vidiginta suspek-
ton aŭ malbonhumoron, li estus foririnta kaj neniam plu li
kuraĝus transpaŝi ŝian sojlon. Sed sinjorino Bednáæ , bedaŭ-
rante liajn malfacilaĵojn, estis pli afabla ol alitempe. Li ŝlosis aŭtomate, kaj jen: kvazaŭ ĉio estus de sur li falinta kaj li tran-kvilege vidis antaŭ si sian taskon. Li kunpuŝiĝis kun ŝi en la
pordo kaj dolormiene grimacante diris: ”Mi timas, ke tiu ĉi
likvoro estas malforta por mia stomako”.
”Do ni provu alian,” ŝi kompleze konsentis. Jan sekvis ŝin
kaj eligis sian globon. Kiam ŝi kliniĝis, li ekturnis la objekton.
Aŭdante sonon, ŝi rektiĝis, sed jen ŝi ricevis teruran baton. ŝi
kolapsis sen vorteto. El ŝia kranio tuj elŝprucis sango, kiun
trinkis la tapiŝo. Estis terura kvanto da sango, sed Jan estis
kutimiĝinta al tio el la milito. Nenio lin malhelpis pensi pri sia afero. Konvinkiĝinte, ke la maljunulino svene kuŝas, li surprenis gantojn, ekatakis la tolaĵoŝrankon kaj elŝtelis ĉiun monon
kaj valorpaperojn. Poste li prenis la juvelojn facile kaŝeblajn.
ĉion ĉi li havis preta en kelkaj minutoj. Se li nun forirus, li
kvazaŭ per fingro montrus sin mem kiel krimulo. Ne, frem-
da rabmurdinto devasąosigi la tutan loĝejon antaŭ ol li tro-
vas sian aferon. Do li komencis laŭmetode fari malordon, el-
tiri la tirkestojn, elĵetadi la tolaĵojn kaj vestaĵojn, li forrompis ankaŭ kelkajn serurojn, disĵetis la dormoĉambron, malordi-gis la kuirejon kaj estante jam kontenta pri la efekto, li reve-
nis al la maljunulino.
558
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
ŝi kuŝis ĉiam sialoke, la sango ankoraŭ fluis. Sed ŝi estis
jam malviva. Li ne aŭdis ŝian koron. Li metis spegulon antaŭ
ŝian buŝon; ĝi ne nebuliĝis. Li palpis la arterion: ĝi estis rigi-da. Li kontentis pri tio, ĉar nepre ne estus agrable, se li devus ankoraŭfoje ekturni sian martelon.
Certiĝinte, ke ne estas sur ŝi postsignoj, li paŝis piedpinte
al la pordo de la kuirejo. Sed estis nur unu kvarono post la
dekdua. Tio estis malagrabla; tiu rapidemo nenial necesis. Sed
reastis nenio alia ol atendi. Li pasigis la tedan tempon per tio, ke li formanĝis la manĝajon, kiu intertempe kuiriĝis. Sed
ankaŭ tio estis farita dum kvin minutoj. Diable: li ĉion iel tro
rapidigis. Tamen, estu kio ajn, restas al li nenio alia ol sidaĉi tie ankoraŭ dek minutojn. Apud la kadavro.
Sed ĉu ŝi estas vere morta? Li skuiĝis frostofebre kaj kuris
por konvinkiĝi. Nu, nepre ne estis dubeble, ke la maljunuli-
no estas morta. La rigardo en la vundon de la kranio naŭzis
lin. Li prenis ĉemizon, kiun li siatempe elĵetis kaj ĉirkaŭvin-
dis per ĝi la kapon de la maljunulino. Poste li revenis en la
kuirejon. Regis terura silento — nur el la dua etaĝo oni mal-
laŭte aŭdis tintadon. ĉu eble lavas jam la servistino la vaza-
ron? Sed nenio estis farebla. Li devis atendi ĝis duono post la
dekdua, ĝis preterpasos la lasta iranto, la juna servistino el la tria etaĝo.
Subite li saltleviĝis kun terura ektimo. Sed estis nur son-
horloĝo en la manĝoĉambro. Tamen li tremis tutkorpe kaj lia
animo estis ĉe la mortintino. ¯i ne povis liberigi sin de ŝi,
malgraŭ ĉia peno. La murditino eniris en lin. Kaj tiu malbe-
nita knabinaĉo ne venas!
ĉu ĝuste hodiaŭ ŝi devis rendevui? Aŭ ĉu iu kliento ŝin iom
retenis? ĉu eble baras tramo ŝian vojon? ĉiukaze tio estis te-
559
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
rura kaj li sentis, ke li ne plu eltenos longe. Kiam estis jam dek minutojn post la duono, li ne plu kapablis regi sin havante la
senton, ke la murditino malfermos la pordon kaj ekstaros
antaŭ li kun sia terura vundo.
Li malŝlosis malpli singarde ol li intencis. ŝajnis al li, ke
supre ĉesis la tintado de vazaro. Do, jen je unu motivo pli
multe,
ke li jam forestu. Li ekkuregis por esti jam hejme. Jen li reme-
moris, ke li forgesis reŝlosi. Dio! Li kuregis supren kaj ŝlosis.
Sed kiam li estis reiranta, la vendistino ĝuste iris al tagmanĝo.
Ili renkontiĝis sur la ŝtuparo kaj sekve li devis saluti ŝin.
”Bonan apetiton, sinjorn Pæíhoda,” diris la knabino.
**IV. **
”Bonan apetiton” li ripetis mekanike ankoraŭ sur la strato,
sub la verto lin tiklis griza timo de trafito.
La tuta bone elkalkulita afero ruiniĝis per tiu ĉi renkonto…
Intertempe eksonis du batoj de la turhorloĝo. Kio ĉu nur du-
ono antaŭ la unua? Kaj kvankam li estis frakasita de la timo,
li ne povis subpremi sarkasman mokon: Nur nun li eslus de-
vinta foriri el la loĝejo de sinjorino Bednáæ ; se li estus tiel
farinta, li ne estus renkontinta la vendistinon. Kial la horloĝo
de sinjorino Bednáæ antaŭiris je unu kvaronhoro? ”Bonan
apetiton, sinjoro Pæíhoda,” ŝi diris kaj ridetis. Kaj post kelkaj horoj ĝi rapidos por neniigi lin per sia atesto…
Do, la tuta afero estis en ruinoj. Antaŭ li oscedis abismo,
kies fundon oni ne povis bone ĝisrigardi: ĉu pendigilo? ĉu
560
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
sinmortigo? Ne, ne, li diris krude — nek tio, nek ĉi tio: Oni
min ne kaptos! Ekzistas ankoraŭ tria eblo: Fuĝo!
Li ekkuris al tramo por esti ĝustatempe en la banko, ĉar
nur la valorpaperoj ebligos lian fuĝon. Da kontanta mono li
trovis tre malmulte.
Dekomenre li konsciis, ke la vizito de la banko estas kon-
siderinde danĝera. Ke multege da homoj lin tie ekvidos, ke la
oficisto lin certe pririgardos, same la kasisto. Sed kontraŭ tio
estis nenio farebla, ĉar simple alia eblo ne ekzistis. La valor-
paperoj havis nominalan valoron de okdekmil. Estis tro gran-
da sumo kompare al lia eksteraĵo; tion li konsciis. Komence
li volis dividi tion inter kelkaj bankoj, tiel la sumoj ne estus
tiel suspektindaj, sed ĉe la vendado lin vidus pli multaj ho-
moj. Li sciis, ke en la bankoj estas detektivoj — kaj se iu el ili lin eksuspektos? Ne, estis necese vendi tion en unu banko.
Plej proksima estis ”Pragobanko”. Sed kiam li eniris en la ha-
lon, 1i trovis tie proksime nur dek personojn. Inter ili troviĝas certe almenaŭ unu detektivo. Li nepre ne povas vendi la valorpaperojn en la banko, kie ĉiu lin povas pririgardi. Li eliris
por viziti la ”Landan bankon.” Tiu ĉi nova zorgo subpremis
lian mordan angoron, kiun li kunportis kun si de post la ren-
kontiĝo kun la vendistino. Diablo! li ja devas efektivigi sian
programon? Li preskaŭ flugis al ”Landa banko.” Estis kvarono
antaŭ la unua. Li prezentis la paperojn al la oficisto en la fako por la valorpaperoj. Estis loko, ĉirkaŭfermita de du fenestroj;
li havis la senton, kvazaŭ li starus sur estrado meze de la pla-
co. La oficisto vidis preskaŭ lian tutan staturon, lian vizaĝon
kompreneble, li vidis ĉion bonege, la kadukan veston kaj la
malnovajn gantojn.
Terure! Li forgesis pri la gantoj! La gantoj, en kiuj li plenu-
561
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
mis la murdon. Eble estas sur ili postsignoj de sango. Li ne
sciis, li ilin ankoraŭ ne rigardis. Li tute forgesis pri ili. Teru-re! Li igis fali siajn manojn sub la fenestreton kaj komancis
ilin sekrete demeti. Li lasis ilin fali teren, por ke li ne devu ilin meti antaŭ la oficisto en la poŝon. Terure! Sur lia frunto aperis ŝvitgutoj, certe li estis tre pala.
Intertempe la oficisto prenis indiferente lian pakaĵon, ri-
gardis ĝin supraĵe kaj diris: ”Kun tio vi devas iri en la ĉefan
domon; en la granda halo, sinjoro!” Li ŝovis la pakaĵon al Jan
kaj ekrigardis lin. Eble estis tio nepre preterpase, sen ia ajn
suspekto. La bankoficistoj ricevas en la manojn tiom da va-
lorpaperoj! Se ili ĉiun suspektus je murdo? Tamen lia rigar-
do trafis Janon kiel batego de martelo. Kvankam li rapide levis
1a okulojn, li estis certa, ke la oficisto bone pririgardis lin kun
ĝermanta suspekto. Ke li estas fotografita en lia malbenita
memoro. Li perdis la tutan mensan ekvilibron, tamen io en lia
animo gardestaris ĉe liaj agoj kaj kun nerezistebla devigo re-
memorigis lin pri la farendaĵo. ¯i ordonis lin danki.
Do Pæíhoda murmuris dankon. Poste ĝi ordonis: Foriru ne
okulfrape kiel tiu, kiu posedas paperojn en la valoro de 8o.ooo. Li sukcesis eĉ pri tio. Tamen, kiam li estis jam en la
turniĝanta pordo, li ne rezistis la tenton kaj returnis la oku-
lojn al la oficisto, ĉar ŝajnis al li, ke lia rigardo trabruligas lian dorson. Efektive. La oficisto rigardis post lin. Eble li pririgardis liajn ir-uzitajn plandojn kaj lian franĝe ĉifonan pantalo-
non. Nesciante kion li faru, li ekridetis al la oficisto, kiu post malgranda hezito, ŝajnis al li, reciprokis la rideton.
Fine li estis ekstere, kaj li preskaŭ ekĝemis: Mekanike li
ekiris dekstren, kie la oficisto ree povis lin memorfiksi. Kaj li 562
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
vidis per flankrigardo, ke la oficisto prenas telefonon en la
manon …
Jan ne plu iris en la ĉefhalon. Estis ekster liaj fortoj — eĉ se
oni ne konsideras, ke li ĵetiĝus per tio kapantaŭen en la per-
eon. Dum kelkaj minutoj li amasigis kontraŭ si tiom da pruv-
materialo! Du homoj havas la eblon de direkta atesto kontraŭ
li eĉ ne konsiderante, ke en Pragobanko la detektivo povis lin
memorfiksi. Sufiĉegis por pendigilo …
Jan preteriris trenpaŝe la turon ”Praôná brána” kaj li estis
tiel ekster ekvilibro, ke li nur antaŭ la reveno de la patrino el la lavejo rememoris, ke li forgesis kaŝi la rabaĵon. Li faris tion rapideme. Li kaŝis ĉion, li lasis al si nenion eĉ el la kontanta
mono, kiu ŝajnis al li nuntempe terure peza. Super li, preskaŭ
super lia kapo, kuŝis la kadavro kun kranio terure frakasita
kaj vindita per ĉemizo. Tamen li devis manĝi. Li devis maski
sin ankaŭ antaŭ la patrino, ĉar oni ŝin demandesploros kiel
atestantinon. Post kiam ŝi ree foriris en la lavejon, li tuj ek-
marŝis al sia gastejo. Necesis ja tiu ĉi vizito: oni lin demandos, kiamaniere li pasigadis tiun ĉi tagon.
**V. **
Li revenis nur malfrue vespere, kiam jam estis certe, ke la
patrino estas hejme. De malproksime li rigardis al la domo,
ĉu tie estas io suspektinda. Sed neniu pretermarŝis antaŭ la
domo. La fenestroj dormoĉambraj de sinjorino Bednáæ ová
estis fermitaj kiel tagmeze. La murdo do ne estis ankoraŭ
malkaŝita. Do, al la murditino venis neniu vizitanto. Sian pre-
563
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
terlason de la ĉiutagaj kutimoj neniu rimarkis. Kaj li preskaŭ
ekridis pensante, ke tio povus daŭri ankaŭ semajnon.
Li estis iomete drinkinta; nur iomete, ĉar por multe li ne
posedis monon kaj krome li devis ne iĝi suspektinda. Denove
revenis al li la memfido; kaj la ideo, ke li dormos sub korpo,
kiun li murdis, ne plenigis lin plu per teruro. Li kviete enpaŝis en la ĉambron, sed apenaŭ li aperis, stariĝis du viroj, kiuj sidis ĉe la tablo. Unu el ili alpaŝis strikte al li, la alia forpuŝis lin de la pordo.
”ĉu vi estas Jan Pæíhoda?” demandis la viro kaj kiam li kap-
jesis ne kapablante eligi vorton, la viro ĵetis en lian vizaĝon:
”Vi faris rabmurdon je sinjorino Bednáæ ! Ne kontestu!”
En la angulo iu ekululis — estis la patrino. Sed li ne kapa-
blis ekparoli, tondrefrapita per tiu ĉi tuta aglomeriĝo de la
okazintaĵoj. Trankvila domo, fermita fenestro de sinjorino
Bednáæ ; neniu preteriradisa sur la trotuaro … cetere de post
la ago pasis nur ok horoj … Lia volo estis paralizita, li ne po-
vis regi langon — nur la okulojn, la terure mirigitajn, timigi-
tajn okulojn li arde boris en la detektivon.
”Neniu murdinto kondutus alimaniere ol vi,” diris ankoraŭ
la detektivo kaj lerte surmetis ion sur liajn manojn. Estis ka-
tenoj.
”ĉu vi diros al mi, kien vi kaŝis la rabaĵon?” demandis li
Janon.
”Nu bone — vi ja ekparolos.”
La tuta afero ne daŭris pli ol kvin minutojn. Antaŭ la domo
la detektivo ekfajfis kaj tuj aperis fermita aŭtomobilo. Sume
alrigardis nur duono da dekduo da personoj, kiel oni forvet-
urigas Janon. Kaj tamen oni lin veturigis for el la vivo.
564
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
**VI. **
Tuj el la unuaj vortoj de la polica komisaro, kiu lin demandes-
ploris, eksciis Jan, ke oni ankoraŭ ne havas kontraŭ li pruv-
materialon. Oni lin kaptis, ĉar liaj oftaj rilatoj al la murditino ŝajnis suspektindaj. Ili provis fortimigi lin per krudeco, ili
traktis kiel pruvitan murdinton, kaj tuj poste ili turnis sin al
li per dolĉaj vortoj, priskribante al li la mildan malpeziĝon,
kiun li sentos, se li konfesos. Li kontestis neŝanceligeble. Nun, kiam troviĝis en la proksimo de la karcerĉeloj, 1i volis lukti
por sia libero kontraŭ la tuta mondo. Li konsolis sin, ke la
vendistino pro iaj motivoj ne venos atesti kontraŭ li, ke al la
oficisto en la banko li ne estis suspektinda. Oni lin suferigis
jam la trian horon per diversdirekta demandado, sed li havis
sufiĉe da forto, por ke li povu al ili ripetadi la saman sinde-
fendon. Finfine ili havis kontraŭ li nur tion, kie li estis de mateno ĝis tria horo.
Je la dekunua ordonis fine la komisaro, lacigita mem pli ol
Jan, ke oni lin forkonduku en la ĉelon. Estis malpura, mal-
granda kaj malgaja ejo. Kiu eniris, tiu havis la impreson, kva-
zaŭ la vivo post li fermiĝus. La paŝoj sonis en la koridoro kiel
terbuloj falantaj sur ĉerkon.
Plej malbone estis, ke li trovis tie la mortintinon. ŝi pene-
tris la aeron, kiun li devis spiri, kaj la malplenon, en kiun li
devis rigardi. ŝi estis nek batalema, nek terura — ŝi estis nur
malgaja kaj silentema. Sed tio estis la plej turmenta. La sus-
pektindulojn oni igas frakasi per silento kaj izoleco, kiuj el-
premas el ili kiel hidraŭlika premilo la tutan kuraĝon. Jan va-
ne penis pensi pri nenio kaj ekdormi. La mortintino flamis
565
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
antaŭ liaj okuloj kiel vivanta flava punkto. Li estis blindigita
kaj li sentis unuan fojon la angoron, ke li ne elvados el tiu
afero, eĉ se oni lin ellasos pro manko de pruvmaterialo.
Sed li ne estis longe sola. Oni lin rapide rekondukis antaŭ
la komisaron, kiu diris al li: ”Vi asertis, ke antaŭ la tria horo vi ne forlasis la ĉambron de via patrino. ĉu mi pravas?”
La oficisto diris tion kun perfekta trankvilo, sed tio ne po-
vis trompi la murdinton. Li divenis, ke la vendistino jam ek-
parolis. La viro sin defendas, se oni lin atakas, kaj de sur Jan
defalis ĉiu malforto.
”Mi menciis, ke mi ne eliris el la domo.”
”Do vi koncedas, ke vi ne sidis senĉese en la ĉambro?”
”Jes, mi ja iris proksimume je la tagmezo al la patrino en la
lavejon, kiu troviĝas en la subtegmento.”
”Kial vi iris tien?”
”Mi malsatis. Mi volis ŝin peti, ke ŝi kuiru la tagmanĝon.
Sed dumvoje mi pripensis tion — la patrino indigniĝus — do
mi revenis.”
”Tre interese!” rikanis la komisaro. ”Bele vi tion konstru-
as. Vi divenis, ke la knabino, kiu vin renkontis preskaŭ antaŭ
la pordo, post kiu estis farita la murdo, kaj ĝuste en tiu tem-
po, jam faris la ateston. Tial vi ne povas plu mensogi, ke vi ne
forlasis la loĝejon. Sed vi ankaŭ ne povas riski la aserton, ke
vi estis ĉe la patrino, ĉar ŝi ne povus tion atesti al vi. La murditino ne povus diri alion ol kion vi ĵus rakontis al mi. Sed ne
timu: Kiel anoncis sin la knabino kaj pruvis vian mensogon,
tiel sin anoncos ankoraŭ aliaj homoj. Ni elserĉos ĉiujn. Ni
elserĉos ankaŭ la lokon, kie vi kaŝis la rabaĵon. Jen, vi tremas!”
Jan vere ektremis imaginte, ke eble morgaŭ anoncos sin an-
kaŭ la bankoficisto. Sed
566
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
li rapide ekregis sin.
”Se mi estus supozinta, ke mi devos bilanci pri ĉiu paŝo, mi
estus pri ĉio haviginta al mi atestantojn,” li diris impertinente.
La ofiristo igis veni la atestantinon, kiu estis tre timigita. ŝi povis diri nenion alian ol kion ŝi jam rakontis.
”ĉu li surhavis tiun ĉi veston kaj ĉapelon?” demandis la
komisaro.
”Jes.”
”ĉu li entute aspektis kiel nun?”
”Ne,” diris ŝi hezite, ”ŝajnas al mi, ke li havis gantojn. Tio
min surprizis, ĉar mi neniam vidis gantojn ĉe li.”
”Tion mi emas kredi,” ekridis la policano, ”sed mi povas tio
klarigi al vi: Li surmetis ilin por ne postlasi fingrosignojn. Vere oni ne trovis fingrosignojn. Tio pruvas, kiel li pripensis kaj
preparis la krimon.”
”Mi ne havis gantojn,” li eligis el si, ”mi tute ne posedas
gantojn.”
”Kiel vi volas — sed vi estas la murdinto. Bone, lasu vian
konfeson. Ni pruvos la aferon. Se vi ne estas la murdinto, mi
perdu mian dekstran manon.”
Li denove troviĝis en sia ĉelo. ¯i estis ankoraŭ pli malgran-
da, pli malvasta, la plafono similis ĉerkokovrilon. Li estis tiel senfunde malfeliĉa kaj elĉerpita, ke 1i ekdormis, apenaŭ li
kaŝis la kapon sub la litkovrilon. Li faris tiel por malebligi la aliron de la mortintino al si. Tamen ŝi penetris en liajn son-
ĝojn.
567
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
**VII. **
La ĉefa problemo de la morgaŭa tago estis, ĉu anoncos sin
la bankoficisto kun sia atesto. Jan devis travivi senfine da tur-
mentaj horoj. Li zorge studis la trajtojn de la komisaro, kiam
oni lin antaŭvokis, ankoraŭ antaŭ ol li ekparolis, por ekscii,
ĉu la virino sin jam anoncis. La oficisto estiĝis nervoza, ĉar la esplorado restis senrezulta, kvankam la gazetaro diskonigis la
murdon. Li havis kontraŭ la akuzito neniom pli ol 1i jam scii-
gis al li. Tio sufiĉis plenigi lin per konvinkiĝo, ke Pæíhoda es-
tas murdinto, sed por la tribunalo tio estis malmulte. Ne es-
tis pli ol kelke da indicoj. Kun la progresado de la tago la mur-
dinto reakiradis la kuraĝon. La tuta Praha jam scias el gaze-
toj, ke okazis besteca murdo kaj la kasisto tamen ne alkure-
gas kun sia atesto … Oni trovis la gantojn en 1a banko, kaj
tamen ili nenion eksuspektis — idiotoj! Eble kaŝis ilin la ser-
visto kaj nun paradas per ili sur siaj honestaj manoj, se li ne
prokrastas tion por dimanĉo, hehe! A˛, pasu horoj, efiku kiel
balzamo, vi horoj, kiuj tavoligas forgeson sur mian faron. Sed
kiam antaŭvespere oni venigis Janon denove, hodiaŭ jam la
kvinan fojon — tio estas ilia sistemo de senĉesa ĝenado kaj
senfortigado de la suspektatoj — la komisaro ne kapablis sub-
premi en la okulo ĝojajn fajrerojn.
”Vi havas tre nefidindan memorkapablon,” li alparolis lin,
”vi forgesis pri nepre interesa promeno kelkajn minutojn post
la faro; kial vi ne diris, ke vi estis en Landa banko?”
”Mi ne estis hieraŭ en ”Zemská banka,” li diris obstine,
”kion vi ree elpensis?” Tamen li sentis jam la ŝnuron sur la
gorĝo.
568
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
”Prefere diru, kien vi kaŝis la paperojn, kiujn vi estis tie
vendonta!”
”Mi ne komprenas eĉ unu vorton.”
”Mi esperas,” diris la komisaro, ”ke vi memoras almenaŭ
pri tiu ĉi sinjoro,” kaj malfermis la pordon kaj igis eniri la
kasiston el Landa banko.
”Mi vidas tiun sinjoron je la unua fojo dum mia vivo,”
murmuris Jan.
”ĉu estas li?” demandis la komisaro la kasiston.
”Jes.” Tio eksonis kiel bato de sonorilo. ”Mi rekonas lin
nepre certe, mi atentis lin, ĉar li havis tiom da havaĵo, kvan-
kam li estis malriĉe vestita — kaj krome li kondutis embara-
se.”
”Se vi ne konas tiun sinjoron, eble vi konos tion ĉi,” daŭri-
gis dolĉe la komisaro.
Kaj li prezentis al Jan liajn gantojn. ”Do, ankaŭ via rigardo
estas interesa,” ekridis la komisaro, ”vi rigardas ragidege, ĉu
sur la gantoj ne estas postsignoj de sango. Mi povas vin cer-
tigi: ili estas tie!”
”Estas eble,” murmuris Jan, ”sed tio ne estas miaj gantoj.”
”Surmetu ilin bonvole!” Jan devis obei.
”Malofta kazo! Tiuj ĉi gantoj de nekonata viro, kiuj havas
sangmakulojn kaj en kiuj la murdinto tenis la valorpaperojn,
tute konvenas al viaj manoj, kvazaŭ vi estus portinta ilin … ”
diris la komisaro kontente. ”Mi eĉ nenion alian atendis.” Sub-
ite li forlasis la ironian tonon kaj ektondris: ”Vi fiulo! ĉu vi
ankoraŭ havas kuraĝon por kontesti! Rigardu, kiel la pruvma-
terialo fermiĝas ĉirkaŭ vi ringon, el kiu vi ne eskapos. Oni
vidis vin antaŭ la pordo de la murditino, vi volis vendi la va-
lorpaperojn, kiuj estis al ŝi forrabitaj, la gantoj kun sangma-
569
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
kuloj, la gantoj, kiujn la murdinto en tipa ekscitiĝo forgesis en la banko, konvenas al via mano — kaj vi ankoraŭ kontestas!
”Mi estas senkulpa,” li flustris. ”Bone — se eĉ tio ne sufiĉas,
por ke vi moliĝu, pruvos vian faron via viktimo.” Kaj kiam li
fiksis jam sur lin frenezajn okulojn, li diris: ”Ni vin kontraŭ-
starigos al sinjoro Bednáæ , apenaŭ ŝi almenaŭ iomete refor-
tiĝos. Mi esperas, ke tio okazos dum tri tagoj.” ”ĉu ŝi ne es-
tas, ŝi ne es-tas mor-ta?” li ekbalbutis kaj svene kolapsis.
Tri tagoj plimultiĝis ĝis ok, kvazaŭ estus destinite, ke li tra-
vivu ankoraŭ pli terurajn suferojn. Fine oni sciigis al li: ”Pre-
paru vin, vi veturos en malsanulejon.” Oni sidigis lin en fer-
mitan aŭtomobilon, kiu rapide ekveturis. Kiel li estus volin-
ta bremsi ĝiajn radojn! La terura momento, kiam li devos ri-
gardi al tiu, kiun li estis murdonta, proksimiĝis kun terura
rapideco. Li saltleviĝis por ekkrii: Jes, mi faris tion — mi kon-
fesas tion, se vi min ne kontraŭstarigos al ŝi. Sed ia forto lin
repuŝis al la sidbenko. La sama nekomprenebla forto de sin-
savo, kiu jam centfoje dum tiuj ok tagoj lin malhelpis en tio.
Estis certe senfina, nekomparenebla infaneca ideo, almenaŭ
en tiu ĉi momento: Post kelkaj minutoj lia krimo estos pruvi-
ta. Se li povus kontraŭstari ĉiujn atestojn, tiun ĉi ja …
**VIII. **
La motoro haltis sur la korto de la malsanulejo. La koro de
Jan minacis fari la samon. La komisaro sarkasme komandis:
”Iraĉu!” A˛, kiel li malamis lin! Li havis ankoraŭ iomete da
forto por malami; li malamis ĉiun, kiu ne devis iri al la mor-
tintino, la tutan hordon, kiu lin ĉirkaŭis kiel sekvantaro gran-
570
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
dan sinjoron. Tiu ĉi sento helpis lin deŝuti la svenigan teru-
ron kaj li faris kun sufiĉa sinrego tiujn kelkajn paŝojn. Homoj
rigardegis lin kiel sovaĝan beston. Revenis al li tiu flegma
trankvilo, kiu lin plenigis, kiam li estis murdanta. Jan ŝajne sin regis bone kaj enirante en la misodorantan halon, li eĉ paŝis
nature kaj ĵetis provokan rigardon en la ĉambron: Do jen mi
estas, satigu vin kaj mortigu min per tiu via: Li estis! …
Sed en ŝi, vindita en blankaj litotukoj kaj bandaĝoj, li ve-
kis imagon de bruto, kiun oni trenas en la buĉejon. La kvin
homojn: la komisaron, protokoliston, kuraciston kaj la du
detektivojn, kiuj lin ĉirkaŭstaris, kiuj ĉeestis por ŝin venĝi, ŝi vidis kiel kvin buĉejservistojn. Reaperis en ŝi la malnova eco,
kiun la bato ne elpuŝis el ŝi kaj ŝi eksentis inklinon al tiu, kiun ĉiuj persekutas. ŝi estis preskaŭ ekploranta. Kio estas la justeco? Nenio: sociala kaj etika ideo. ĉiu havas sian propran
justecon, kiu suferas per la justeco de la aliaj. Plejmulte la
virino. La virino ne toleras rigardi perfortaĵon. ŝi forgesas pro
ĝi ĉiujn aliajn maljustaĵojn, ankaŭ tiujn, kies objekto estis ŝi
mem.
Kaj Jan fiksis siajn pezajn okulojn al tiu hela grizo, kiu for-
mis du kernojn de malgaja bandaĝbulo. Tiu bandaĝo reme-
morigis lin pri la ĉemizo, per kiu li vindis la kapon de la mur-
ditino. Jen, li perdis sian provokemon kaj teruro lin ekregis:
li perdis ankaŭ la konscion pri sia ĉirkaŭaĵo. ŝajnis al li, ke 1i estas kun ŝi en la manĝoĉambro kaj per la grizaj okuloj ŝi sekvas sarkasme lian agadon. Li volis ion diri, li volis silentigi per granda peto tiujn okulojn, sed sono ne transpaŝis liajn lipojn
spasme kuntiritajn, kiel estis tuta lia korpo. Kaj la krio mal-
ŝarĝiĝis per liaj okuloj, similigante lin ankoraŭ pli multe al
bruto, kiun oni trenas sub tranĉilon. En tiu momento ili ha-
571
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
vis siajn kontojn reciproke egaligitajn; eĉ pli: la doloro, kiun
ŝi kaŭzis al li, transpaŝis jam la gradon de tiu, kiun li al ŝi tra-vivigis.
Tio ŝajnis almenaŭ al ŝi kaj ŝi rapidis por fini la aferon. La
maljunulino sendis renkonte al Jan rideton.
Tiu virino, kiu nur mirakle, nur pro la ĉemizo, vindita de
la murdinto ĉirkaŭ ŝia vundo, ne mortis sub liaj manoj — tiu
virino ridetis al sia murdinto.
La tuta komisiono verdire konsterniĝis. ĉu freneziĝis tiu
kompatindulino? Jes, certe, ne povas esti alimaniere, escep-
te, ke tiu ĉi viro tamen ne estis ŝia murdinto.
Sed tio ja estis ekskludita: Neniam estis murdo pli fidinde
pruvita. Cetere, se la pruvmaterialo ankoraŭ ŝajnis nesufiĉa,
oni nur rigardu lin: ĉu li jam baldaŭ teren falos kaj en teru-
ra turmento, kiu scias frakasi eĉ plej obstinan cinismon, ek-
parolos sian konfeson, sian mortigan kaj ardan malpeziĝon,
por ke li ne disflugu kiel eksplodaĵo, elradikigita el sia sub-
stanco per tiu ĉi miriga turno de la kontraŭstarigo.
Ho, kiel Jan vere eksopiregis tiun malpeziĝon! Do, oni lin
kondamnu al puno, kiun ili bontrovos — sed ĉu ankaŭ mur-
dinto ne havas rajton je certa kompato? Aŭ, ĉu permesita pu-
no estas tiu ĉi hontigo senmezura kaj senfina, ĉe kiu la ani-
mo spasme baraktas pli ol vermo; tiu ĉi redukto de homo ĝis
je unu senso, kiu nepriskribeble doloras kaj deliras en nelimi-
gita turmento? Homoj! defendu min! volis Jan krii, kaj li estus
ekkriinta. Li estis kolapsonta, ĉar lia koro minacis jam krevi.
Sed estis la sorto de Jan, ke liaj suferoj ne finiĝis en tiu ĉi
momento: ĉeestis rigardanto, kiun same ekregis timo, sed
timo pri tio, ke li perdos la ĉasaĵon, ĝis tiu ĉi momento jam
certan, ne scietante, ke li troviĝas sur rando de plej perfekta
572
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
triumfo. Li — unusola krom la murdinto — divenis, ke la mal-
junulino ne estas freneza, escepte se certa grado de kompa-
temo estas frenezo. ŝi pardonos lin kaj al li eskapos pruvita
murdinto kaj kun li, ankaŭ la flata laŭdo de la superuloj. Li ne
kapablis imagi, ke Jan ne ekkaptos la prezentatan manon, li,
alkutimigita vidi en la krimuloj estaĵojn malpurajn kaj mal-
noble malkuraĝajn. Li ne kredis je heroeco: la policaj oficistoj
estas materialistoj. Li ne povis kompreni, ke se oni lasus Ja-
non senhelpe, oni devigus lin al konfeso.
La komisaro rapidis prezenti al li tiun helpon. Li insultis
lin: ”ĉu vi ankoraŭ ne konfesos? Rigardu vian viktimon, se vi
povas! Kiel vi aspektigis la kompatindan maljunulinon pro fia
rabaĵo …”
Kaj plue, kun pasio vera kaj ŝajnigata, li ŝutegis sur lin ba-
tojn, kies celo estis frakasi Janon. Liaj vortoj falis sur la koncentriĝon de Jan kaj disbatis lin. Ili intermetiĝis inter li kaj lia animo ĝuste en la momento, kiam la freneziga turmento pelis
lin al konfeso.
Jan malfermis la okulojn kaj ekvidis la malamantan homi-
don, kiu volis el li eldevigi ian sian akiraĵon. Kaj li grumblis:
”Kion vi ĉiam babilaĉas? Mi ja diris al vi jam sennombre, ke
mi tio ne estis.” Li alrigardis la maljunulinon kaj vidis en ŝiaj okuloj rebrilon de kontento.
Inter la murdinto kaj la murdatino estiĝis groteska kontak-
to kontraŭ justeco. ŝi donis al li pardonon kaj tio lin plenigis
per ebria ĝojo. Li daŭrigis triurnfe: ”Kial vi trenis min ĉi tien?
Por ke al vi diru sinjorino Bednáæ , kiu estis tiu! Do, ne kriu
al mi, se vi povas demandi senpere ŝin … ”
Kaj, antaŭ ol la komisaro povis intermetiĝi, aŭdiĝis el la
buŝo de la provokata virino: ”ĉu sinjoro Pæíhoda devas tio
573
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
esti? Ne, kion vi pensas: Sinjoro Jan estas ja mia bona ami-
ko … ”
”Diablo scias, kion tio signifas,” eksplodis la komisaro kaj
li tute konfuziĝis, tiel ke li alkriis la malsanulinon: ”Vin mi ne demandis, mi demandis lin.” Jan ekridis: ”Sed ŝi respondis vin
anstataŭ mi. Nun espereble vi jam ĉesos kun viaj sensenca-
ĵoj.”
”Mi ne ĉesos kun ili,” kriis la komisaro, ”ĉar tio estas vero:
Vi volis murdi tiun ĉi virinon kaj ŝi freneziĝis, ŝi estas ankoraŭ malforta, aŭ … aŭ … ”
”Kia aŭ?” flustris sinjorino Bednáæ .
La kornisaro frotis sian frunton: ”Ne, tio estas neimagebla
… Tio estus absurda. Mi daŭras aserti, ke la sinjorino post
kelkaj tagoj, post kiam ŝi resaniĝos, parolos alimaniere.”
**IX. **
Oni rekondukis Janon en lian ĉelon, sed nur por nelonge: La
komisaro, fininte la provizoran enketon, transdonis la malli-
berulon al la tribunalo. La nova inkvizitoro tuj ekhavis kon-
vinkiĝon pri la kulpo de Jan kaj eldiris la opinion, ke estis
nesingarde kontraŭstarigi la murdinton al la viktimo, se ŝi
ankoraŭ ne estis sufiĉe resaniĝinta. Eble ŝi havas truon en
memoro, eble ŝi ne estis ankoraŭ respondeca. Eĉ tion li ne
ekskludis, ke ŝi estis sub hipnota influo de Pæíhoda. Li de-
cidiĝis procedi singarde kaj traktis Janon kiel pruvitan mur-
dinton. Sed poste, tuj post la unua esplordemando de sinjo-
rino Bednáæ , fariĝis al li klara, ke la maljunulino estis nek
nerespondeca, nek senfortiĝinta, nek forgesema — ke ŝi, sim-
574
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
ple pro ia, por li tute nekomprenebla motivo, volas savi Ja-
non. ŝi respondadis tute klare, ŝi ree kontestis la krimaŭtore-
con de Jan kaj ŝi eĉ priskribis la supozitan murdinton: Estis
viro, kiun ŝi ne konis kaj kiu venis pretekstante, ke li trans
donos al ŝi leteron de ŝia nevino. Dum ŝi malfermis la leteron,
li batis ŝin per io.
La juĝisto prezentis al ŝi la globon, per kiu la krimo estis
farita, kaj demandis: ”ĉu li batis vin per tio ĉi?”
”Kiel mi tion sciu?” ŝi respondis; tamen vidante la murdi-
lon ŝi forte ekscitiĝis. ¯uste tion intencis la juĝisto, kiu tial vidigis al ŝi la globon, kaj nun rapidis ekspluati la aferon. ”ĉu vin tiutage vizitis sinjoro Pæíhoda?” li subite antaŭĵetis demandon. Kaj la maljuna virino, kvankam ŝi ĉion pripensis,
ekŝanceliĝis: ”Jes … sciu: mi ne scias certe … ŝajnas al mi …
sed komprenu, ke post tio mi ne povas tute certe scii tiajn
bagatelaĵojn … ”
La malhelpaĵo estis, ke ŝi nepre ne sciis, kion ŝi respondu.
ŝi malespere penis diveni, ĉu Jan konfesis la viziton, sed sama
nombro da motivoj, kiuj lin igus konfesi, estis ankaŭ por kon-
testado.
Sed la juĝisto rapidis ekspluati ŝian konfuzon kaj ege ŝin
atakis: ”Rigardu: Tio ja tute ne estas bagatelo! ĉu vi akcepta-
dis multe da vizitoj? Ne, do vidu, vi devas do memorfiksi ti-
ujn kelkajn, kiujn vi travis dum semajno. Penu nur rememori!
… ”
Kaj jen sub liaj esploraj kaj mokaj rigardoj kaj skuite per la
ekvido de tiu objekto, per kiu Jan dankis ŝin rekompence por
ĉiu ŝia amikeco, ŝi riskis salton en malplenon: ”Mi opinias, ke
li estis ĉe mi tiun antaŭtagmezon … Li vizitadis min preskaŭ
ĉiutage … ”
575
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
”Do estas strange, ke li tion nepre kontestas,” diris la ju-
ĝisto. ”Li asertas, ke li tiutage ne estis ĉe vi.”
”Se li tion asertas,” interrompis ŝi rapide lian parolon ruĝi-
ĝante, ”do pravas certe li kaj ne mi, malsana kaj senfortiĝinta!
Jes, mi rememoras: tiun tagon li preterlasis la viziton. Cete-
re, tio ja ne gravas, ĉar mi jam priskribis al vi la veran mur-
dinton.”
”Ho jes, tio gravas,” li kontraŭdiris. ”Mi ja ne povas kon-
vinki vin, ke estis li, kiu donis al vi la baton, sed li tamen povis esti kunkulpulo de tiu fihomo. Pæíhoda estis komplotinta
kun la murdinto, li prenis la rabaĵon de li kaj estis surprizita
provante ĝin ŝanĝi je mono.”
”Tio ne estas ebla,” ekkriis la maljunulino, kiu sentis kva-
zaŭ oni ĝin denove murdus.
”Sed pri tio vi ja povas nenion scii,” li diris kun ironio, kiu
enmordiĝis, ĉar ŝi ne kutimis stari antaŭ homoj en rolo de
pruvita kaj hontigita rnensogulino. Tiun fojon ŝi vere preskaŭ
svenis; feliĉe la juĝisto sen transiro, eble pro kompato, ekpre-
nis alian gamon. Li kliniĝis strikte al ŝi kaj daŭrigis flustre:
”Mi volas flankelasi la rolon de oficisto, sinjorino; mian ho-
norvorton, vi povas min kredi. Tiu ĉi kazo meritas tion, ĉar
via vidpunkto, kiun mi supozas, plenigas min per respekto,
kvankam mi ne kornprenas, kiu forto vin ne pensi pri via su-
ferado, sed pri savo de via murdinto. Mi sentus malpeziĝon,
se mi povus pensi pri tio ion tute komecan — sed mi rigardas
vian puran frunton kaj vidas, ke vi apartenas al la netuŝeblaj.
Restas nur unu, kion mi opinius neebla, se mi ne ĉeestus ĉe
tio. Mi kliniĝas respektplene antaŭ tio. Mi legas en viaj timi-
gitaj okuloj, kiujn vi ne scias regi, ĝuste kiel ĉiuj puraj homoj.
Mi legas en ili ion interesan” — jen la juĝisto ekridetis — ”mi
576
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
legas en ili, kiel vi, rapide kaj malespere, konstruas novan
planon, se tiu alia havas jam fendojn, kiel vi mem nun vidas.
Vi imagis, ke sufiĉas deklari: Ne estis li! kaj priskribi iun ali-an, tamen vi vidas, ke li intertempe tiel malfidindiĝis, ke … nu
jes: ke vi devas elpensi ion alian, modifon … kaj jam vi elpen-
sis ĝin. Kompreneble tiel, kiel tio estas sole ebla. Vi volis al mi diri, ke vi mem donis al li, ni diru: unu tagon antaŭe, viajn
valorpaperojn, por ke li ilin ŝanĝu je mono. Kaj ke vi ilin al li laŭvorte donacis, nekalkulante plu je redono, ĉar vi tiamaniere volis helpi lin el la mizero. Sed li ne povos ilin al vi redo-
ni. Kial? Pro tiu simpla kaŭzo, ke li ilin kaŝis kun la cetera
rabaĵo, kiun eble makulas via sango … Jen, iu alia virino star-
ante vialoke, ŝanĝiĝus almenaŭ nun, en la momento, kiam ĝi
ekscias, ke ŝi pagus sian kompaton per la perdo de sia tuta
havaĵo. Vere, mi riverencas antaŭ vi respektplene. Tamen …”
Nun mallaŭtigis la juĝisto ankoraŭfoje sian flustron kaj
inter li kaj la maljunulino subite estiĝis interkompreno: ”ta-
men ne bonvolu forgesi, ke li, la murdinto, scias nenion pri
nia interparolo. Ke por li, tiu ĉi kaj ĉiu alia via plano estus
senutila. ĉu vi komprenas? Ke li stupide, kiel nur la fiuloj po-
vas, daŭros kontesti ĉion, kio atestas kontraŭ li. Ke li por ne-
nia prezo kuraĝus konfesi sian viziton en la banko. Se mi di-
ros al li: Eble la sinjorino donis al vi tiujn valorpaperojn, por ke vi ilin monŝanĝu — li kontestos ankaŭ tion, li devos tion
kontesti opiniante tion kaptilo; eĉ se oni ne konsideras, kie li
kaŝis ilin, kaj tiam ĉio malkaŝiĝus. Unuvorte: li ne kapablos
kapti la savoŝnuron, kiun vi volas al li ĵeti. Li opinios ĉion
insido — eble, ankaŭ vian kompatemon li eksplikas al si kiel
ian teruran insidon kaj cerbumas, kiel li klarigu al si tion, kio por ĉiam restos al li neklarigebla … ” La juĝisto ekpaŭzis kaj
577
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
la okuloj de la malsanulino kriis al li, serĉante konsilon. Sed
li levis la ŝultrojn. ”Eĉ se tio ĉi ne estus: la sangon sur liaj gantoj — tion vi neniel klarigos! Kaj eĉ se tamen: ne opiniu, ke
sufiĉas via ”ne”, ke oni lin liberlasu. Jes, ni ne povas akuzi lin je rabomurdo, se vi al ni asertas, ke estis iu alia, sed ni povas, bazante sur via priskribo, eligi konsekvencojn el via kompatemo. Sed nia tasko estos pli amara: Ni rolos nur komedion
de kompatemo. Ni devas ŝajnigi, ke ni kredas vin kaj ni de-
vas lin akuzi je kunaŭtoreco de krimo, kaj tio estas por li
praktike la sama.” Kaj kiam la maljunulino fiksis al li siajn
konfuzitajn okulojn, li denove levis la ŝultrojn. ”Tio ja estas
tute klara: Oni vidis lin antaŭ via pordo, li penis vendi la ra-
bitajn valorpaperojn kaj havis sur la manoj gantojn kun ma-
kuloj de via sango. Se li ne estis nepre murdinto, li estis cer-
te almenaŭ kunkulpulo, li certe estis interkonsentinta kun la
murdinto. Finfine li fartos same, kvazaŭ li estus rekta mur-
dinto, ĉar ĉiu asizo kredos, ke li sendis sian kunkulpulon ti-
mante iri mem.”
La maljunulino ĝisgrize paliĝis de teruro pro la senkompa-
temo, kiu jam preskaŭ fermis la maŝon ĉirkaŭ la kolo de tiu,
kiun ŝi deziris savi. ŝi ne sciis plu, kiel ŝi tion malebligu. La juĝisto decidis fruktuzi tion por la lasta premo: ”Tiel ĝi estos, se vi daŭros aserti viajn ideojn. Sed antaŭ ol mi ekparolos kiel
oficisto, mi rekomendos al vi ion el la profundaĵo de miaj
spertoj: Se vi volas savi lian animon,” li ekgrimacis, kiel ĉiam
grimacas la juĝistoj uzante ĉi tiun vorton, ”kaj malpezigi lin
tuj — ne daŭrigu viajn asertojn. Vi terure lin maljustas. Vi tion ne konscias, jes, mi scias, tute male. Tamen imagu, kiajn turmentojn li suferos, se li eliĝos el tio hazarde kun ne granda
puno, kiun li transvivos. Tiam montriĝos via kompatemo en
578
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
sia substanco: Estas kompato mortiga. Fari krimon povas an-
kaŭ moralema persono. Tio estas eĉ tre facila. Tamen eblas
forlavi la krimon, sciu: per la puno. Trasuferinte la punon, oni
reakiras sian animon. Li donis ion por io, li ne staras antaŭ ŝi
kiel senhonestulo, li ree povas komenci novan vivon, eĉ se
nur en la malliberejo. La motivo, pro kiu la egaj krimuloj to-
leras la malliberejon kun tiela trankvilo, ne estas eble tio, ke
ili estas konvinkitaj pri la neceso de tio. La motivo estas mal-
peziĝo, kiun ili sentas. Jam tiu cirkonstanco, ke ili ne devas
vegeti inter homoj karakterhavaj, kiuj la krimulojn malŝatas,
jam tiu cirkonstanco, ke ili povas vivi en societo egala al ili,
estas por ili granda bonaĵo. Jes, estas vere, ke la krimulo en la malliberejo ne sentas konsciencriproĉojn. Mi deliktis kaj mi
suferas pro tio … li sentas, kaj li scias, ke li donis ion por io.
Li reakiras eĉ certan senton de digno. Li kredas, ke post eli-
ro el la malliberejo li estos repurigita. Tio por li estas pli grava kaj pli valora ol via blinda kompatemo. Pardonu, ke mi diras
tion al vi, sed vere estas tiel. Se li eliĝos sen puno aŭ sen sufiĉa puno, li eliros kiel senmoraligita krimulo. Li faros novajn kri-mojn … ” ”ĉesu,” plorĝemis la maljunulino, ”mi ja diras al vi,
ke li ne estis tio …” ŝi prononcis la vortojn kun tia fanatike-
co, ke la juĝisto ekhezitis por momento. Fine li decidiĝis, ke
estas ĝusta tempo reveni al la rolo de oficisto. ”Bone,” li di-
ris ”mi venigos la protokoliston kaj ni skribos protokolon.”
Oni ja scias, ke la oficistoj tion faras ĉiam, se ili ne kapablas la aferon antaŭenpuŝi.
579
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
**X. **
La decidiĝo de la maljuna sinjorino Bednáæ — la decidiĝo, kiu
estis por li nekomprenebla — savi lian vivon kaj liberecon,
instruis la malgrandan animon de Jan, ke ankaŭ li devus peni
la samon kun ne malpli granda persistemo kaj inventemo. En
la malliberejo li iom post iom forgesis la malbonajn flankojn
de sia lasta ekzisto: despli multe li avidis la vivon. ĉiu unuo-
pa agrablaĵo de la vivo brilis al 1i en lumo preskaŭ fabela.
Se li povus iam eliri sur la straton! Kaj fumi … Li malrap-
ide forgesadis pri la krimo, kiun li faris, ŝajnis al li, ke la afero ne estis tiel malbona, se sinjorino Bednáæ al li povis pardo-
ni. Lia vivo koncentriĝis je la momento, kiam li forlasos la
ĉelon por foriri en la liberon, kiu por malriĉa homo eble es-
tas nigra kiel pano, sed ĉiam ankoraŭ bongusta. Eskapi: — tio
fariĝis lia manio. Li sekvis ĝin certe kaj singarde: Li havis su-
fiĉe da tempo por bone pripensi ĉiun paŝon. Ju pli oni lin ata-
kis, des pli li fariĝis decida ne kapitulaci kaj procedi racie.
Estis precipe la malfacilaj, penaj, timoplenaj studoj de la mie-
no de l’ enketa juĝisto. Tiu estis tute alia ol la sangvina kaj
profesia trarigardebla komisaro, kiu laboras per la plej kru-
daj efektoj. La enketa juĝisto estis trankvila, ruza kaj havis
super li grandan moralan superpezon. Lia vizaĝo sciis kun
malesperiga certeco kaŝi la sekreton sub la senŝanĝan mas-
kon de la sulkoj, distraj okuloj kaj indiferenta grimaco. Jan
neniam povis prepari sin por liaj demandoj; li falis en ilin kiel urso en la kaptilkavon; se tio estus dependinta nur de li kaj
de tiu juĝisto, li estus jam dekomence ĉion perdinta.
Li ja estis dekoble trafita je mensogo. ĉiuj liaj ellaboritaj
planoj frakasiĝis kiel ovoŝeloj per du cirkonstancoj: unue, per
580
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
la sentemperamenta netrapenetreblo de la juĝisto. Kaj pos-
te per tio, ke li ne kapablis diveni, kion la juĝisto ellogis el la maljuna sinjorino. Ekzistis centoj da eblecoj; li havis la mis-
ŝancon, ke li bazis siajn planojn ĉiam sur tiuj, kiuj ne efek-
tiviĝis. En sia senhelpeco li kontestis vere blinde ĉion, eĉ tion kion oni pruvis al li. Li kontestis obstinege la viziton en la
banko, li malkonfesis, ke tiu tagon li estis ĉe sinjorino Bednáæ
, li malrekonis la gantojn. ”Finfine vi kontestos, eĉ ke vi estas Jan Pæíhoda.” diris al li la juĝisto. ”Mi finos la enketon kaj
prezentos akuzon kontraŭ vi pro partopreno en rabomurdo.
Por tiu ĉi afero la pruvmaterialo estas pli ol sufiĉa.”
Nur nun li komprenis, ke la atestado de sinjorino Bednáæ
ne kapablas lin ŝirmi kontraŭ ĉio, ke li sin pereigos, se li plue ĉion kontestos. Kaj antaŭ ol la juĝisto ordonis lin forkonduki, li diris: ”Tio estas la samo, kvazaŭ mi estus ŝin murdinta.
Mi opiniis, ke mi evitos tiun malfeliĉon, se vi ja aŭdis de ŝi, ke mi ne estis tio; sed nun mi devas diri al vi la veron.”
La juĝisto iomete ekridetis: ”Via afero evoluas preskaŭ ma-
tematike. Tion ĉi mi atendas jam dek kvar tagojn.”
”Ne opiniu, ke mi konfesos la murdon,” li eligis.
”Trankviliĝu — mi scias, ke tion vi konfesos neniam. Sed vi
konfesos ion, kio troviĝos en la limoj de viaj agoj, kiujn la
atestantoj jam pruvis.”
”Kial vi min tiom malfidas?” li demandis hipokrite.
La juĝisto svingis la manon: ”Prefere diru, kion vi elpensis.”
”Mi ne rakontos al vi fabelojn, nur la veron. Mi vendis ilin …”
”Ni vidu!” ekridis la juĝisto, ”kaj ĉu la gantoj ankaŭ ĉees-
tis?”
”Jes …”
”Tiujn valorpaperojn kun la gantoj donis al vi nekonata
581
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
viro, alta proksimume 166 centimetrojn, aĝa eble 4o jarojn
kaj havanta anglan lipharon, ĉu ne vere? Li renkontis vin sur
la strato kaj diris al vi: Iru kaj vendu tiujn ĉi miajn aferojn, vi ricevos konsiderindan rekompencon. Mi, pro certaj motivoj,
ne povas tion fari mem … Kaj vi iris, kaj malsukcesinte, vi
redonis tion al li, ĉu prave? Kaj al mi vi ne volis tion diri, ĉar ĉio tiel fatale evoluis, ke la konfeso signifus: iri sub pendigi-lon.”
”Ne,” rediris Jan ŝajnigante naivecon, ”mi ŝtelis la valorpa-
perojn!”
La juĝisto surprizite tute ŝanĝis la mienon. Poste li diris:
”Vi estas pli granda fripono ol mi supozis.”
”Jes, mi estas fripono,” daŭrigis Jan ŝajnigante, ke li ne
komprenas la ironion — ”mi estus devinta ne ŝteli. Sed vi ja
scias, ke mi havas nek postenon nek monon.”
La juĝisto haltigis lin naŭzite: ”Tion ni lasu, tion vi diros al
la asizo. Mia devo ne ampleksas tion, ke mi devu aŭskulti
fabelojn kun ĉiuj melodramaj ornamaĵoj. Diru al mi koncize
kaj objektive, kiel vi tion imagas. Nur, jes — vi ne devas ŝaj-
nigi indignon, ke mi ne kredas vin; mi estas jam tia: Do! …”
”Tiun tagon mi volis, kiel alitempe, viziti sinjorinon Bed-
náæ . Mi pordofrapis — ŝi ne aŭdiĝis. Mi revenis kaj … ” ” …
vi renkontis la fraŭlinon el la tria etaĝo. Per tio vi klarigas la unuan pruvaĵon! … Daŭrigu!”
”Jes, mi vere renkontis ŝin.”
”Atendu! Sed la gantojn? ŝi ja vidis, ke vi havis gantojn! ĉu
estis via kutimo surmeti gantojn, kiam vi estis vizitonta sin-
jorinon Bednáæ ?”
”Temas pri tio, ke mi tute ne havis gantojn. Mi ne scias, kiel
povis la knabino elpensi tion. Cetere: en la koridoro estas
582
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
ĉiam krepusko kaj mi volus koni homon, kiu vidas tie pli
multe ol silueton.”
”Nu, per tio ni ne haltigu nin: Kion vi faris plue?”
”Mi revenis hejmen. Post momento mi aŭdis super mi pa-
ŝojn. ŝi revenis, aŭ ŝi eble dorminte revekiĝis —mi ekpensis.
Mi iris supren, sed jam sur la rando de la ŝtuparo mi kun-
puŝiĝis kun viro, kiu antaŭ mi terure ektimiĝis. Mi povas diri,
ke li verdire komencis forkuregi kaj ĉe tio li perdis pakaĵon,
kaj mi levis ĝin. Mi prenis ĝin hejmen por trarigardo. Enes-
tis la valorpaperoj kaj la gantoj. ”Bravo,” ekridis la juĝisto.
”Kiel tragedia estas tio viaflanke kaj stupida flanke de tiu
murdinto — ĉar certe estis la murdinto, ĉu prave?”
”Se mi estus sciinta, ke tio estis li, mi estus min reteninta
per la malfermo de la pakaĵo. ĉu mi povis supozi, ke en la
domo okazis murdo, se mi nenion eksterordinaran rimarkis?
Mi ekpensis, ke li ŝtelis tion kaj ektimiĝinte perdis. Ankaŭ
estis eble, ke li estis honesta homo, kiu poste revenos, kiam
li rimarkos la perdon. Sed mi, sinjoro, estis malplenega. Mi
havis la lastajn du kronojn, kaj la patrino min ĉiam pelis el la
hejmo.”
”Bone, bone,” svingis la juĝislo la manon. Tion nur al la
asizo. Bonvolu daŭrigi, mi petas, objektive!”
”Sed estas ja objektive! Mi klarigas al vi, kio min voligis, ke
mi ŝtelu la paperojn. En mia kapo ekmurmuris kaj mi … ”
La juĝisto lin ree interrompis: ”Kaj kiam vi trapasis la anim-
batalon, vi portis tion kore al banko, ĉu ne?”
”Jes, sed mi devas diri, ke mi konsciis, ke mi ne aspektas
kiel homo, kiu povus vendi valorpaperojn.”
”Kiom ili valoris?”, demandis la juĝisto. ”Mi ne scias, sinj-
oro!”
583
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
”A˛ jes, vi ne scias, kian perdon konfesis sinjorino Bednáæ
. ŝi asertas, ke estis nur kvin mil!”
”Estas eble, sinjoro. Tion mi ne konas ne estante fakulo …
Kaj mi estis ekscitita. Mi metis ĉion sur la giĉeton, kaj antaŭe, por fari impreson, mi surprenis la gantojn.”
La juĝisto ekridis sonore kaj senhelpe: ”Sed, — kiun moti-
von vi havis lasi ilin en la banko?”
”Mi ne scias … Mi klarigas tion al mi, ke mi en ekscitiĝo
demetis kaj perdis ilin. Mi opinias, ke murdinto tion ĉi aten-
tus kaj ke li ne irus en la bankon kun la gantoj, kiujn li havis
murdante.”
”Vidu,” diris la juĝisto, ”kaj vi tamen faris tion. Vi estis
konfuzita. Vi promenis en Praha kun la gantoj, kiujn vi pre-
nis por ne postlasi fingrosinojn.”
”Tio estas via hipotezo, la veron mi ĵus eldiris. Mi devas
diri ankoraŭ, kio estis plu.”
”Jes, kien vi kaŝis la valorpaperojn malsukcesinte en la
banko?”
”Mi estis tute ekscitita: mi opiniis, ke sur mia frunto estas
skribite: Li ŝtelis! Li havas en la mano valorpaperojn, kiujn li
ŝtelis! Mi ne sciis kion mi faras … Nur tion mi sciis, ke mi
devas seniĝi de tio … Antaŭ la banko Union estis cindrovetu-
rigistoj envagonantaj ladajn ujojn kun balaaĵo. Mi levis kov-
rilon kaj senigis min de tio. Poste mi iris hejmen. Mi ne ku-
raĝis viziti sinjorinon Bednáæ . Mi timis, ke ŝi ekkonos ĉe mi,
ke mi volis ŝteli. Tiam oni arestis min … Se tiu homo ne estus
kriinta: Vi mortigis sinjorinon Bednáæ — mi estus dirinta ĉion.
Sed mi ne sciis, ke ŝi ne estas morta, kaj ke ŝi povas defendi
min. Tial mi mensogis …”
584
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
**XI. **
Kvankam la mensoga historiaĵo, kiun Jan elpensis, igis pre-
skaŭ vomi la juĝistojn kaj la asizanojn, oni ne povis lin kon-
damni pro pli ol ŝtelo, ĉar sinjorino Bednáæ ĵuratestis ĉion,
kion ŝi dum la enketo eldiris. La Justeco ree devis toleri, ke ĝi rolis malindan farson; surpriza estis nur tio, ke nun ĝi estis
perfortita de la nekomprenebla kompatemo de l’ viktimo.
ĉiuj konsciis, ke per la ĵuro estis farita nova krimo, neniu sciis tion pli bone ol la prokuroro. Kaj tamen li ne leviĝis por proponi la arestigon de la krimulo. Li ne komprenis la motivojn
de sinjorino Bednáæ . Tio ekskludiĝis el liaj kapabloj. Estis io
nenatura aŭ supernatura, kio intermetiĝis en la mekanisman
procedon de la Juro. Kaj li ne sciis certe, ĉu estas tio aŭ tio ĉi, kaj tial li silentis. Cetere, la tribunalo senhezite aplikis por Jan la plejeble altan puntarifon.
Dum la tuta daŭro, kiam Jan pasis la puntempon, li ne su-
feris konsciencriproĉojn. La puno, eĉ se ĝi estis nur fragmen-
to de tiu, el kiu li eskapis, estis tamen puno. Kun la tuta pezo, krudeco kaj liberiga esenco. Sed poste li suferis pro la puno,
li interne ribelis kontraŭ ĝi, persvadante sin, ke sian kulpon
li jam sufiĉe forlavis. En sia suferado li amasigis rezervon por
estonteco.
Kaj iutage oni anoncis al li, ke li ne iros plu promeni sur la
korto de la malliberejo. Li estis liberigita kaj perdiĝis en la
urbego, travivante momentojn de renaskiĝo. Jen estis la vivo:
kun virinoj, libereco, multego da dolĉaj bagatelaĵoj, kiujn oni
des pli ŝategas, se oni volis ilin elaĉeti per murdo. Jan venis
nun en tiajn cirkonstancojn: komenciĝis grizaj tagoj, borde-
ritaj per matenaj kaj vesperaj nebuloj. Ofte la stratoj estis tiel 585
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
nebulplenaj, ke la irantoj aperadis en ĝi kiel erarvagantaj kor-
poj; kaj tiam Jan sentis sin izola kiel najlo en lignotabulo. El
la nebulo aperadis ankaŭ fantomoj de maljunaj virinoj. Mul-
taj el ili rememorigis lin pri sinjorino Bednáæ .
”Kial mi ankoraŭ ne redonis al ŝi ŝiajn aferojn? ĉu mi vo-
las ilin al ŝi redoni?” Li demandis sin mem. Li ne apartenis al
homoj, kiuj facilege solvas problemojn, precipe ne depost tiuj
monatoj, kiujn li pasigis en la malliberejo. Do li unue diradis:
”Kio ja! ŝi certe mortis intertempe. Li deziris, ke ŝi estu mor-
tinta, ĉar proksimiĝis momento, kiu lin starigos antaŭ la deci-
don. Post nelonge restos al li nenio ol konsideri ŝian monon
kiel la unusolan monon kiun li povas havi. Alproksimiĝos la
vojdisiro por la decidiĝo de la murdinto. La nebuloj efikis
pereige sur lian organismon, kiu en la malliberejo dekutimi-
gis la frotojn de l’ vivo. Li suferis febrojn kaj tiam li frostotremis en luita ĉambreto, deliris, kaj lia ĉambroposedantino ve-
kiĝadis kaj venadis lin trankviligi.
Okaze de unu tia trankviligado ŝi restis jam en lia lito: ŝi
estis nek juna nek maljuna, nek bela nek malbela, nek virta
nek malvirta, ŝi estis ĝuste tiu necerta argilo, kiu lasas al mor-gaŭo, ke ĝi formu ĝin — kia estis ankaŭ li. Estis ligo de du
homoj, kiuj kompromisis kun la vivo je procento tre malalta,
kaj tio kunkroĉis ilin p1i forte ol ilia fizika inklino. Se en mar-
ĉo estiĝas fermentado — kvankam ni ĝin eĉ pleje malŝatas —
tio estas vivo: Jan ne staris plu izola, li ĉesis senti sin najlo en tabulo. Eĉ se li estis danka pro tio, estiĝis por li senparole
multaj devoj, kaj li komprenis ilin bonege. La sento de devo
al nesto aperas jen tie, jen ĉi tie, oni ne povas eskapi el ĝi.
Iutage Jan devis alporti viandon, panon kaj bieron, do li ape-
ris antaŭ la virino kaj prezentante al ŝi ringon li diris: ”Prenu, 586
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Aninjo, iru kaj vendu tion … Mi mem ne povas, mi opinias,
ke oni min ankoraŭ spionas … ”
ŝi akceptis la ringon senhezite, sed liaj vortoj vekis ŝian
scivolemon. Cetere tio estis al li agrabla: restis en li tamen io nesolvita kaj li volis likvidi tion.
Anjo aŭskultis la tutan historiaĵon kaj rimarkis: ”Mi neni-
am estus kredinta, ke tia virino, kiel la maljuna sinjorino, po-
vas ekzisti.”
Tio estis ĉio, ĉar ŝi poste vendis la ringon kaj poste aliajn
aferojn kaj fine ŝi kuraĝis vendi eĉ la valorpaperojn. Ili havi-
gis al si tapiŝojn, litmatracojn kaj vivis bonfarte; malpure ja,
sed kun certa griza feliĉo, sen entuziasmo, sed ankaŭ sen ri-
proĉoj.
Tio estis la tuta posedaĵo de la maljunulino. Ka ŝi, eksciinte,
ke oni liberlasis Janon, atendis. ŝi atendis aŭ lin aŭ poŝtan
sendaĵon. Pli tiun ĉi, ĉar ŝi komprenis, ke estus por li malfa-
cile antaŭ ŝi. Kiam ajn iu pordofrapis, ŝi tremis: ”Jen li venas!”
Kiam ajn venis leterportisto, ŝi sentis preskaŭ sveniĝon. Ne
estis tago, en kiu ŝi ne travivu la repurigon de Jan. Kaj ŝi kom-
encis vivi en mizero.
Jam ŝi komencis serĉi lin en la stratoj, sed Janon kvazaŭ
englutis la tero. ĉu li elmigris en alian distrikton? Aŭ en kam-
paron? Aŭ ĉu li pereis? ŝi vidis lian morton, morton de homo,
kiun mortigis turmentaj konsciencriproĉoj. ŝi ne kapablis
imagi, ke iu povas digesti tian krimon kiel bulkon, kaj ke Jan,
al kiu ŝi savis la vivon, povas decidiĝi elmeti ŝin al mizero.
Kiam oni ŝin fine akceptis en azilon por malriĉuloj, ŝi estis
certa: Li ne povis veni — li mortis. Pri tio mi ne ekpensis!
Kaj Jan vizitadis sian gastejon fiere kaj memfide, sekura
587
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
antaŭ policanoj, sekura antaŭ si mem, plenbloviĝante kiel
fermentanta koto.
1924
(T. Pumpr)
588
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Vladislav Vanâura
(1891-)
*Majstro de juna ĉeą prozo. Pliriĉigis sian modernan lingvon el popola riĉeco proverba kaj el antikvaj mezepokaj kaj renesancaj klasikuloj. *
Liaj romanoj kaj noveloj ĉiam pli evitas ĉian problemecon kaj klopodas esti puraj rakontaĵoj pri tio, kio okazis, la romano fariĝas ”pura *epiko”. *
FU¯O
Jonjon amis Barány laŭ la maniero de junaj amantoj, kiuj
sin fordonas al sia amo el tuta koro. Iliaj okuloj ne vidas, ili-
aj oreloj ne aŭdas, ilia lango elparolas neniun alian nomon,
ol tiun de la amatino. Ilia ekzaltita kaj tremetanta animo kiel
magnetpinglo montras konstante nur al la flanko de la ama-
tino. Li amis Jonjon senlime kaj lia ardeco, estante senkaŭza,
sovaĝa kaj furioza, meritas esti nomata frenezaĵo.
La ĉarmo de Jonjo estas rekonata, ŝiaj okuloj radiadas, sed
ĉu la beleco estu kaŭzo, ke la amanto disgratadu siajn man-
ĝojn, ke li sin turnadu sur sia lito gratvundante sin kaj ke li
ploru, trovante nenion pli kruela ol la ploro?
Kvietaj viroj, kiuj povas revi pri siaj fianĉinoj sidante en
apogseĝoj kaj de momento al momento aranĝante la kovri-
lon sur siaj genuoj, malfacile komprenus tian kvanton da fu-
riozado. Mankas eĉ nomo por ĝi, ĉar ĉiuj nomoj, kiujn oni al
ĝi donis, ne enhavas la esencon de tiu ĉi brulado, nek la ker-
non de la flamo.
Ho vi, profunda avido de l’ koro! Abismoj,
589
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
kiuj aperas tiel subite! Ili estas teruraj, sed eĉ se ili estus ankoraŭ pli terurantaj, ĉi tiuj pasioj, ĉi tiuj uraganoj de ĉielaj
spacoj, estas signo, ke la volbaĵo de universo ja ne disfalis. Jen konsolo, kiu restas al ni. Kvankam la homoj estu do plorindaj
aŭ mirindaj, ili nur nombru de mano al mano siajn monerojn,
la vivo ne perdis eĉ unu el siaj koloroj!
Rozoj estas pli pompaj ol antaŭe, larmoj pli brulas, kolero
estas pli furioza, envio pIi mordas, senkulpeco havas pli lazu-
rajn okulojn, en vejnoj fluas kaj leviĝas sango pli vigle, ĉar la pasioj skuegas la animojn pli potence ol antaŭe! La mondo
pliperfektiĝas dum miljaroj. Jen medikamento kontraŭ fiho-
metoj fuŝludantaj per siaj instrumentoj, ke balotilo forigos
ĉiun leviĝon de menso. Ankoraŭ daŭras la amo! Ankoraŭ ek-
zistas la Barány-oj kaj antaŭ ĉio la Jonjoj!
En sabato, la lastan novembran tagon, la geamantoj estis
forveturantaj per la orienta rapidvagonaro. Malrapide alprok-
simiĝis la noktomezo. Nuboj kaj lunlumigata pejzaĝo turni-
ĝadis, superŝutata de rapidegantaj fajreroj. Pluvo plaŭdis sur
vitro de la fenestro kaj post nelonge reaperis denove la luno.
La galopado de la vagonoj similis al la rapidado de pereigo,
sed la nekomparebla forto de l’ amo malproksimigis de Jon-
jo kaj Tomaso ĉiujn pensojn, kiuj ne koncernis amaferojn. Eĉ
per unu penso ili ne ekmemoris tion, kio en nuna horo oka-
zas en la patrina domo.
”Mi ekamis vin” diris Tomaso, ”kiam la unuan fojon mi vin
ekvidis. La amo superregis min kaj malbone mi parolis dum
niaj rendevuoj. Tiam la unuan fojon aperis en mia kapo he-
zitemo. Antaŭe mi neniam cerbumadis, nek timis, sed vi su-
gestiis timon al mi. Vi ĵetis ombron en mian animon kaj sam-
tempe vi vekis la kuraĝon, kiu ripetas: Agu! Ekprenni la ma-
590
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
non de la plej bela knabino, ĉar atendi signifas esti maljuna.
De tiam mi scias, ke la amo konstruas kontrastojn, kaj estas
juĝanto de la kontrastoj, kaj egaliganto de la kontrastoj.”
”Ni ne sufiĉe gardis nin antaŭ ni”, rediris Jonjo, liberigan-
te la manon de sia amanto, kiu malrapide rigidiĝis sur ŝia
talio. ”Bedaŭrinde, la heleco, kiun vi atribuas al mi, donas
negrandan doton, sed vi diris, ke vi estas plena de volo agi.
Kion mi faros, kiam vi laboregos, kiel mi ĝisatendos vin? Kiaj
sukcesoj atendas vin? Kian verkon vi komencas?”
”Nenian, nenian” diris Barány, ”mi trovis nenion, kio estas
granda, nenion, kio estas bela. Mi deziras nur resti kun vi kaj
pensi je vi, kiam vi forirus por momento. Mi atente gardis
min
antaŭ la laboroj, kiuj difinas la sorton de junaj viroj, ĝi estis ĉiam la sama. Cetere, de la tempo, kiam la reĝoj foriras el siaj
landoj, la aferoj pli malboniĝis.”
Jonjo ne povis konsenti, sed tiam la epoko de malpaco estis
ankoraŭ malproksima kaj Tomaso kvietigis ŝin facile.
Li ĉirkaŭprenas ŝin kaj ĉio estas al li pardonita antaŭ ol li
petas tion. Jonjo vidas, ke la amato regas ŝian animon, ke li
estas, la estro de ŝia intelekto, la estaĵo, kiun ni fidas, okazis kio ajn.
En la kupeo de la vagono ne estis aliaj pasaĝeroj kaj la gea-
mantoj ĉirkaŭprenis sin fervore.
Ili, kiuj eniras ekstazon pro tuŝo de fingroj, geamantoj su-
fokiĝantaj pro pasio, geamantoj plorantaj pro pasio, neaman-
toj en ĉi tiu soleco, dum nokto, tra kiu la rapidvagonaro ski-
zas estingiĝantan linion, geamantoj, kies kapojn alproksimi-
gas la spirito de la vivanta mondo, geamantoj aŭdantaj vo-
ĉojn, kiuj krias de profundo kaj de altaĵoj, ke la amo sen-
591
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
vualiĝu sian misteron kaj ke la amantino disligu la zonon de
sia vestaĵo, geamantoj, apenaŭa lernanto kaj apenaŭa lernan-
tino de la instruo, kiu iam skuegis viajn ostojn, ĉu ili estus
malobeontaj? Ho, ili ne estis tiom tromemfidaj, ili ne estis
tiom arogantaj kaj ili fordonis sin unu al la alia.
La bruado kaj siblado de la fervojo sorĉumis ilian aŭdon,
kvazaŭ parolus buŝo el malproksimo. Nenio povas doni pli
plenan eksciton ol ĉi tiu nokto de geamantoj, kiu rapide pasis
dum volupto, dum la balancoj, skuado kaj saltetoj de la va-
gono, dum lumis sleloj kaj terurita lumeto de vilaĝo, flugan-
ta preter la fenestro kaj malaperanta.
Jam tagiĝis kaj Jonjo ne povis ankoraŭ malproksimigi siajn
lipojn de la lipoj de Amato kaj siajn mamojn de lia brusto. La
tago surprizis ilin, kiel surprizas edzo adultan edzinon kaj
deloganton.
Tuj poste la vagonaro eniris stacion kaj bruego malligis ili-
ajn fingrojn. Jonjo aranĝis siajn harojn kaj rigardis en spe-
guleton, kiun ŝi havigis al si ankoraŭ antaŭ forvojaĝo. ŝi aran-
ĝis sian vestaĵon, vidante, ke multo ne plu estos riparebla. La
vestaĵo estis disŝirita kaj ĉifita tro multe.
”Ne koleru,” diris Tomaso kaj tiam ŝi respondis erarparo-
le. Dum unu sola nokto ŝi eble forgesis ĉinujn vortojn, neu-
zatajn en parolo inter geamantoj.
La vagonaro haltis kaj preter la fenestroj kuretis konduk-
toroj kaj kelneroj disportantaj manĝaĵojn. Tiu ĉi matenmanĝo
havos certe sufiĉe da mankoj. Jam de malproksime estis vide-
blaj du aŭ tri bonaj motivoj por ĝisatendi la momenton, kiam
kafo kaj teo estos prezentataj en la manĝovagono. Sed Jonjon
ne ĝenis la mankoj. ŝi ridis pri ili, akceptante tasojn el la ma-
noj de malpura infano, kiun oni vestigis nigre. ŝi klinis sin de
592
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
la fenestro rigardante en la ridantajn okulojn de la knabo kaj
la eta kelnereto, kiu hodiaŭ vere bone dormis, ne povis tuj
foriri kaj restis plian momenton staranta sub ŝia fenestro kun
kapo renversita.
Barány enmanigis al li ian moneron, estante videble kole-
rigita, ĉar Jonjo matenmanĝos sen li.
”Mi ja petis vin, ke vi prokrastu,” li diris, kaŝante sian in-
dignon kun malgranda sukceso.
Jonjo estis elektita por amo kaj ŝi estis preta fari ĉion, kion
la amato nur neklare aludas, sed ne venis al ŝi la penso, ke la
nulsignifa okazintaĵo de matena kafo povas veki koleron de
tiu ĉi malfermanto de mondoj, de la edzo, al kiu inklinas ĉiuj
ŝiaj revoj. ŝi daŭrigis la sian kaj Barány, kiu ne kutimis kon-
senti tie, kie nur li havis la rajton de decido, rapide elverŝis la enhavon de la taso tra la fenestro.
Sed antaŭ ol li retiris la brakon, kiu eble propravole ek-
moviĝis, li ekridis. Ankaŭ Jonjo respondis al li per rido kaj tiel la subita kaj obstina okazintaĵo solviĝis en gajeco de la geamantoj.
Dolĉa delikateco revenis kaj la parolo akiris nepriskribe-
blan belecon. ŝajnis, ke ĉiutagaj kaj naivaj vortoj enhavas pli
da konsolo kaj feliĉego ol libroj de poetoj.
Kisoj kaj ardeco varmigis sonojn al ili venantajn, kaj ilia
koloro fariĝis pli kaj pli klara. Jonjo rekonas la profundan blu-
on de la voĉo, kiu al ŝi parolas, kaj ŝi respondas kun larmoj de
amo. Mi amas vin el la tuta koro. Mi amas vin el la tuta koro.
El la romano ”Fuĝo Budapeŝton.” 1931.
(O. Sklenâka)
593
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Olga Scheinpflugová
(1903-)
Juna tre sukcesa aktorino en ”ŝtata teatro” en Praha. Multon ŝi verkas. ŝiaj poemoj esprimas erotikon virinan de samtempo kun malofte *aŭdata sincereco. ŝiaj romanoj priskribas konfliktojn de ama kaj familia vivo en nuntempe socia medio. *
AVERTO
Ne serĉu, knabinet’, belajn florojn,
al am’ similajn pro velko rapida,
ne serĉu la rosmaren-odorojn,
ardantajn tagojn sonĝ’ sekvas hibrida.
ŝirprenu, knabinet’, por vi urtikojn,
sovaĝan rubuson, sovaĝan kardon,
manplatoj viaj priploros la pikojn,
manetoj viaj akiros la hardon.
Ne kaptu, knabinet’, orajn muŝojn,
feliĉajn sonĝojn tro ili similas,
venenas, tial ili kaŭzas fuŝojn,
al krabroj kutimiĝu, mi konsilas.
Ne kantu kantetojn, satigas eĉ vort-sonor’,
ne dancu super lupa tru’ petole,
surdiĝu al versoj logaj de Amor’
kaj kredu al la silentanto sole.
1934
(Stan. Kamarët)
594
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Jiæí Wolker
(1900-1924)
Tre glorigata poeto, kvankam tre june mortinta. Trovinte en komunis-maj ideoj firman bazon kontraŭ la malkvieto de la nuntempo, li verkis kelkajn poemojn de sociala liriko kaj baladojn tre delikatajn kaj tre karakterizajn por sia temo. Ankaŭ proze li verkis kelkajn baladojn *socialajn sur metafizika fono. *
BALADO PRI NENASKITA INFANO
Ili sin alridis renkonte,
ili sin ekamis venonte,
sub kaja lanterno unue —
kie la akvo kuranta forflue
La homojn spegulas, starantajn tiuloke —
sin kisis reciproke.
La geamantoj estas ja riĉuloj;
iliaj trezoroj rezistas al kalkuloj:
la manoj, okuloj, brusto kaj buŝo.
”El urbo ni rapidos,
nin blanka vojo gvidos,
post urbo meze de l’ bedoj grenaj
naskiĝis kamplimoj razenaj …
Tie ni trezorojn revidos,
fidele interkonfidos,
ke ili ne forbrulu
aŭ al ni ne forflugu
595
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
kiel bela
bird’ fabela.”
Elurbis ili dumvespere,
ne devis peti amon vere,
ĉar ankaŭ junaj rajtas ami,
ĉar ankaŭ povraj rajtas ami,
el am’ naskiĝis hom’ surtere,
elurbis ili dumvespere.
Komence ŝi rezistis,
komence ŝi time neis,
tamen ŝi fine sindone obeis.
Mi donis la karnon kaj li prenis,
la karnon el sango kaj vivo,
ĉar al li la kor’ jam apartenis.
la koro el sango kaj vivo.
Geviroj estas la am’,
am’ estas klingo kaj pan’.
Mi vin distranĉis, amatino kara,
Sang’ fluas tra mia mano
el blanka pano.
Reiris la kruroj hezite
distancon de-porde al-lite,
se brulas la nokto, lit’ estas glacia,
ĉi-nokte sur koro ŝia
naskiĝis infanbuŝeto.
Kvar nudaj muroj de l’ ĉambro malglata
596
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
ĉi nokte priploris, ke tromalfacilos
detranĉi la panon por buŝo malsata.
Super la urbo la luno ĉiela
trifoje ŝvelis, dufoje estingiĝis,
ĉe tria estingiĝo super la strat’ malhela,
la koron alparolis la buŝ’ infana:
Ho panjo kara,
mi estas la amo
por la naskiĝo prepara.
Aŭdinte tiun diron
vizitis ŝi la viron.
ĉambreto lia estis malgaja, malbonvena,
kiel sur lacaj ŝultroj la kapo zorgoplena.
Post kiam ili ambaŭ tion eksciis,
eksidis ili sur litorando.
Ili sidis palaj nedirante vorton,
… por amo kaj murdo serĉis la forton.
”Hodiaŭ
nia koro, ho karulino,
kaj mil aliaj koroj de homamasoj
estas nur surtablaj gastejaj bierglasoj.
La buŝo amaras, ebrio sufiĉas por ĝi.
Ni sangon glasverŝis kaj devis rumon engorĝi.
Centmiloj da homoj geamis
kaj neniun idon naskis la ampar’
— ankaŭ tiu nia devas ne naskiĝi,
ne estas peka far’,
597
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
estas nur mizero.”
La suno ne radias,
la steloj jam ne brilas,
al kuracisto iras
du geamantoj.
Tiu voj’ nek blanke nek mole sin etendas,
oni tien iras sur ŝtonaj ŝtupoj
kaj antaŭatendas,
longe, longe atendas,
ĝis oni la pordon terure fermitan
per flava kaj straba rigardo malfermetas
kaj diras: Mi petas.
La manoj de l’ kuracisto karbole aromas
kaj vortoj glacias:
”Malsanajn virinojn kuraci mi ne scias,
mi nur riparas rompitajn objektojn.”
ŝian jaketon li demetis,
perfingre tamburis sur ŝia brusto
marŝon funebran.
Ho virino,
ĉu vi aŭdas entute,
la voĉon brulintan sur via mamo?
Jen ĝi lastfoje ankoraŭ ekkriis.
…Jam estas mute.
Dume li staris,
598
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
ĉe pordo sur sojl’ de l’ ĉambro li staris.
Sed liaj okuloj lin perfidis kaj ne staris kun li,
sed spasmee sekvis la doloron febran
ŝian doloron — la ĉaron funebran,
aŭtuna vento blovis, la radoj knaris.
ĉu faris tion mi?
Mi tion faris.
”Braktenu min karulo,
kiam ni descendos la ŝtupojn.
Mi ne estas plu kuraĝa, sed plorvola,
ĉar el ĉiu riĉo
restis en mia poŝ’ nur dozo eŭmenola,
ĉar mi estas nur vundo,
kiun malriĉa ido brakumas nun do.
Mi ne estas virino,
mi estas tombo.
Okuloj miaj estas du kandeletoj,
brulantaj aŭtune sur tomboj kiel oferpetoj
kaj neniu preĝas super mi.
Ankaŭ virino volas la mondon pli feliĉan,
kaj la virin’ priploras la forton ne sufiĉan.”
Vespere
multaj geamantoj gajecon ne trovis,
ĉar ne plu vivos, kio vivi povis,
kaj multaj eĉ ja ne lamentas,
ĉar ili nenion sentas.
599
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
La suno brilis surtere,
la arboj ne verdis jam,
homoj surtere geamas,
sed ne naskiĝos la am’.
ĉu ĝi ne naskiĝos?
1922
(T. Pumpr)
PRI KAMENTUBISTO
Kamentubisto portas ne nur ŝtupetaron kaj nigran vi-
zaĝon. Kamentubisto portas ankaŭ feliĉon. Tion scias
ĉiuj homoj kaj precipe ĉiuj, kiuj havas butonojn sur surtuto.
Kiam li preteriras, rapide ili mankaptas butonon kaj pensas
pri tio, al kio ili sopiras. Kaj efektive ilia deziro plenumiĝas, ĉar la homoj faras tiel jam de longe kaj faros tiel, kiom longe
irados kamentubistoj sur stratoj. Se tio ne estus vero, certe ili tion ne farus.
Do vidu: ĉiuj homoj povas esti siamaniere feliĉaj. Ili bezo-
nas por tio nur butonon kaj kamentubiston.
Tion bone sciis Hanĉjo, malgranda orfo. ĉar li estis kom-
patindulo, vivanta de tago al lago sur pavimo dedelonge, kaj
havis multe da belaj deziroj. Li povis deziregi bulkon, bileton
por karuselo, mortintan panjon aŭ pometon, kiajn vendis
mastrinoj en pankorboj sur la urboplaco de Sankta Jakobo.
ĉar li nenion havis, la mezuro de lia feliĉo estis granda.
600
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Sed jen unu grava malhelpaĵo: la malgranda Hanĉjo ne ha-
vis ĉe sia disŝirita jako kaj ĉe ĉarpiigita pantalono eĉ unu bu-
tonon. Jakon kaj pantalonon li ricevis de bonaj homoj, sed vi
ja scias, ke ankaŭ la bonaj homoj ne donas sian multvalo-
raĵon. Tial, kiam li ĝin ricevis de ili donace, ĝi estis jam mul-
te eluzita kaj ĉiuj butonoj estis for. La bonfarantoj, kiuj donis al li la vestaĵon, ne pensis, ke tia malgranda knabo bezonas
butonojn. Sufiĉe, ke ili kovris lian nudecon. Ankaŭ Hanĉjo
komence ne pensis, ke al lia vestaĵo io mankas. Nur kiam li
eksciis la sekreron pri kamentubisto, butono kaj feliĉo, mal-
ĝoje li pensis:
Mi ne povas esti feliĉa, ĉar mi tute ne havas butonon. Tio
tro afliktis lin, ĉar li deziris esti feliĉa. Kaj kiu tion ja ne dezirus! De tiam li pensis pri nenio alia, ol kiamaniere havigi al si ian butonon. Por la ceteraj infanoj nenio malfacila, sed por
Hanĉjo klopodo ne malgranda. Por havigi butonon estas ĉiam
necesa ia paĉjo, kiu ĝin aĉetas, kaj ia panjo, kiu ĝin alkudras.
Kaj tiuj du premisoj al Hanĉjo absolute mankis.
Hanĉjo volis perlabori monon por aĉeti butonon. Li portis
akvon al unu sinjorino en la kvinan etaĝon, al alia li alporta-
dis karbon en malgranda veturileto kun vila hundo, li iradis
piede al vilaĝo por lakto, unuvorte li laboris, kiel povas kna-
bo en lia aĝo.
Sed monon por aĉeti butonon li tamen ne perlaboris. La
homoj pensis: kial doni al tiel malgranda knabo monon, li ĝin
ne komprenas kaj plej verŝajne elspezus por frandaĵoj. Ili do-
nos al li prefere ion por manĝi — tio pli taŭgos por li.
Kaj ili donis al li. Jen panon, jen fromaĝon, jen teleron da
supo aŭ ian restaĵon de tagmanĝo. Kaj Hanĉjo, kiam li estis
601
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
satmanĝinta, falis en tian feliĉegecon, ke li forgesis ankaŭ la
butonon kaj kredis, ke sian feliĉon li atingos ankaŭ sen ĝi.
Sed kiam vespere li plene digestis la manĝaĵon kaj en la
poŝo li havis nenion krom malsato, tiam forpasis lia tuta
memkonfido, tuta forto. La sopirata butono komencis danci
antaŭ liaj okuloj kun ĉiuj miraklaj ecoj. Precipe kiam li pre-
teriris la butikon de butonfaristo, kie en elmontra ŝranko estis
multaj amasoj da diversaj butonoj. Jen estis unuj por soldat-
uniformoj, aliaj por civilvestaĵoj. Unuj tute orumitaj kun be-
laj engravuritaj literoj, aliaj por maristoj kun bluetanta brilo
de maro. Sur iuj estis kvar videblaj truoj, sur aliaj la truoj estis kaŝitaj sub brilanta metala supraĵo. Super ĉiuj brilis vico de grandaj perlamotaj butonoj, kiuj altiris la okulojn de Hanĉjo
kiel magneto.
ĉi tiuj certe alportas la plej grandan feliĉon, pensis Hanĉjo,
sed versimile neniam mi atingos ilin. Tiuj certe estas ege mul-
tekostaj.
Tamen li rigardis ilin pli kaj pli avide, ĝis kiam sinjorino en
la butiko rimarkis lin kaj, nekomprenante la fajron en liaj
okuloj, lin forpelis.
”Foriru, malpura bubo! Nenion bonan montras viaj oku-
loj.”
ŝi pensis, ke li volas ion de ŝi ŝteli kaj Hanĉjo hontigite for-
iris.
Kaj nokte, kiam li dormis en ejo super la kelo sur ĉifonaĉoj
kun dek ankoraŭ pli malfeliĉaj homoj, la perlamota butono
kaj la nefavora vizaĝo de la vendistino flugpendis en liaj son-
ĝoj.
Kiam li tiom longe kaj longe sopiris vane, okazis al li foje,
ke li ekvidis sur la strato knabineton, kiu sur la mantelo ha-
602
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
vis ĝuste tian belan perlamotan butonon, kian li vidis en la
butiko. Sed ne nur tion atentis Hanĉjo, li rimarkis ankaŭ, ke
la bela butono nur pendas sur fadeno, kaj ke ĝi baldaŭ deŝi-
riĝos. Lia koro ektremis ekpensante, ke la knabineto ĝin po-
vus perdi kaj li trovi.
Jen estus la fino de liaj suferoj. Jam morgaŭ li povus ja havi
kion li nur dezirus.
Tial nerimarkite li turniĝis sekvante ŝin. Kion li tiom dezi-
ris, tio ankaŭ okazis. ¯uste kiam la knabineto eniris la pordon
de malalta domo, la butono deŝiriĝis kaj restis kuŝanta sur la
pavimo, kaj ŝi ne rimarkis tion. ŝi estis ja tre neatentema kna-
bino, se ni konsideras, ke tio estis la sola butono, kiun ŝi ha-
vis, kaj ke pro ĝia perdo ŝi estis senigita de ĉiu feliĉo, kiu al ĝi estis alligita.
Hanĉjo ĝojkriis. Singardeme li levis la butonon kaj tenis ĝin
en la mano. ¯i ekradiis en la sunbrilo kiel gemo. Rapide li
kaŝis ĝin en poŝon kaj ĉirkaŭrigardis.
La knabineto eniris nenion rimarkinte.
Hanĉjo malaperis ĉe la plej proksima stratangulo. Atente-
me li transportis ĝin hejmen. Li demetis la jakon kaj elprun-
tis kudrilon. Fadenon li eltiris el la ĉifonoj, sur kiuj li dormadis kaj tuj li komencis la alkudradon por esti preta antaŭ kre-
puskiĝo.
Sed tiam li ion ekmemoris. Li memoris la knabineton, kiu
ie ploras, ĉar ŝi perdis belan butonon. Eble ŝi eĉ ne scias, kiom da ĝojo ŝi estus povinta per ĝi gajni. Se ŝi scius, kion povas
influi butono kaj kamentubisto, certe ŝi estus pli atentema.
Iam ŝi certe ekscios tion, sed la butonon ŝi ne plu posedos.
Eble, ke ŝi neniam atingos alian, ĉar estas malfacile akiri bu-
603
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
tonon. ŝi perdis ĝin kaj li ĝin ŝtelis. ŝtelis? Ne, nur trovis. ĉu li redonu ĝin?
Ne, tion Hanĉjo ne povis, ĉar multajn longajn tagojn li so-
piris ĝin havi.
”Kiam ĝi alportos al mi feliĉon, mi ĝin redonos al ŝi kaj eble
mi ion ankoraŭ aldonos”, li pensis.
”Sed ĉu mi retrovos ŝin poste?”
Liaj manoj tremis, sed li daŭre alkudradis.
La sekvantan tagon li eliris kun la butono kiel kun stelo.
Sed ŝajnis al li, ke la homoj tro observus lin, se ili tiel rekte ekvidus ĝin sur lia ĉifonita jako. Tial li kaŝetis ĝin per mano.
Li timis ankaŭ renkonti la hieraŭan knabineton.
Li vagadis, iradis kaj serĉis kamentubiston. Li pripensis
ankaŭ, kion li deziru. Li decidiĝis por ora kastelo sur vitra
monto kaj por oranĝo.
ĉirkaŭ tagmezo li ekrimarkis kamentubiston. Li estis nigra
kiel negro, nur la okuloj estis bluaj kiel violoj. Rapide li tur-
nis la paŝon al la trotuaro, sur kiu iris la kamentubisto kaj pli firme li ekpremis la butonon.
Lia koro en la brusto bategis kiel sonorilo.
La kamentubisto alproksimiĝis. Li marŝis trankvile kaj ri-
detis.
Hanĉjo estis pala kaj per glaciaj manoj li premtenis la bu-
tonon pli kaj pli.
”Kiam li alproksimiĝos je kvin paŝoj, mi flustros mian pe-
ton”, li pensis.
La kamentubisto estis apud li. Sub nigra barbo silenta,
blanka rideto.
”Nun” diris Hanĉjo, duonvoĉe ĝemeksopirante: ”Ka - ste-
lon kaj o - ran - ”
604
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Krak!
La butono alkudrita per uzita fadeno kaj tro tirata de la
mano de Hanĉjo deŝiriĝis kaj restis inter liaj fingroj eĉ kun
fadena pedunklo kiel velkinta floro. La esperoj de Hanĉjo su-
bite disfandiĝis. Larmoj aperis en liaj okuloj kaj ploro en lia
gorĝo.
Li estis neesprimeble malfeliĉa, ĉar li opiniis tion puno pro
la ŝtelo de la nepropra butono por sia feliĉo. Li tiom ĝemplo-
ris, ke la kamentubisto rerigardis kaj alpaŝis al li.
”Kio okazis al vi, knabeto?” li demandis. Lia voĉo estis tiel
pura kiel la kamentubisto estis fulgonigra. Sed Hanĉjo ĝem-
ploregis tenante la butonon en la malpurigita mano.
”ĉu iu traktis vin maljuste, aŭ vi perdis ion?” La mano de
la kamentubisto karestuŝis la kapon de Hanĉjo, kiel varma
ondo. ”Mi prenis trovitan butonon,” li subite ekparolis. ”Mi
deziris kastelon kaj oranĝon. Tial mi hieraŭ prenis la buto-
non.”
Kaj li rekomencis plori.
”Kaj kies vi estas?”
Hanĉjo ne sciis, kies li estas. Li apartenis al neniu, sed oni
fartas tiel bone, se oni povas al iu aparteni.
La kamentubisto prenis la manon de la ploranta Hanĉjo
kaj lin ekgvidis. Lia mano estis nigra kaj fulgoplena, sed Han-
ĉjo sub ĝia influo ŝanĝiĝis je humila ŝafido.
La kamentubisto kondukis Hanĉjon en malgrandan do-
mon, ĝuste en tiun, kie malaperis la hieraŭa knabineto.
”Panjo kaj Lida, mi venigis al vi knabon, kiu ploras, ĉar li
deziris kastelon kaj oranĝon!”
”Mi ne ploras pro tio”, diris Hanĉjo, ”sed ĉar mi proprigis
al mi butonon.”
605
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
”Nek kastelon nek oranĝon ni povas al vi doni,” diris la
edzino de la kamentubisto, ”sed mi donos al vi tagmanĝon.”
Kaj ili donis. Ili lokis lin ĉe tablo kaj ili igis lin manĝi ple-
nan teleron da supo. Unuflanke sidis la sinjoro kamentubis-
to — jam lavita kaj pura — sur alia flanko la mastrino kaj kon-
traŭ li Lida, kiu hieraŭ perdis la butonon.
Ili donis al li bonajn kaj afablajn demandojn. Kaj Hanĉjo
respondis. Dum sia tuta vivo li ne parolis tiel multe kiel ĉi-
okaze. ĉion li rakontis, kiel soleca li estas, kiel li deziris esti feliĉa, kiel li serĉis butonon kaj kiel ĉio finiĝis.
La sinjoro kamentubisto kaj lia edzino ridetis. Lida rigar-
dis lin per seriozaj kaj admirantaj okuloj kaj la supo vaporfu-
mis kaj odoris kiel incenso en preĝejo.
”Vi plaĉas al mi, knabo,” diris fine la kamentubisto, ”kaj se
vi volas, vi povas resti ĉe ni kaj mi elinstruos vin kamentubis-
to. Cetere ankaŭ al Lida estas malgaje esti sola.”
La mastrino kapjesis kaj la okuloj de Lida ekbrilis. Hanĉjo
ĝoje kapkonsentis kaj per granda peco da viando li kovras la
grandan ĝojon, por ke ĝi ne forkuru. ĉar ĉi tie la manĝaĵo
eniris ne en la stomakon, sed rekte en la koron.
Hanĉjo lernis esti kamentubisto.
Esti kamentubisto signifas feliĉigi homojn. Sed kamentu-
bisto ne povas partopreni feliĉon pere de butono. ĉar li feli-
ĉon kunportas, li ĝin ne povas ĝui.
Sed Hanĉjo ne rimarkis, ke li estas esceptita el tiu favoro
kaj li estis feliĉa eĉ sciante, ke li mem kiel kamentubisto ne
povas manpreni butonon antaŭ alia kamentubisto kaj deziri
la plenumon de tio, kion li sopiras.
Li grimpis sur altaj tegmentoj proksime al la ĉielo kaj tra
kamentuboj li malsupreniris en fulgoplenajn fajrujojn. La ho-
606
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
moj ŝatis lin, ĉar li sciis purigi la kamentubojn kiel kaĝetojn,
tiel ke la manĝaĵoj sub ili preparataj similis al puraj kanarioj.
Li preparis por suno kaj aero la vojon al la homa fajro. Tio
estas bona laboro.
La tempo forfluis kiel akvo kaj Hanĉjo maturiĝis rapide. La
sinjoro kamentubisto estis pri li kontenta, la edzino ŝatis lin
kaj Lida? — Ho, tiu jam delonge pardonis al li eĉ tion, ke li
iam alproprigis ŝin mem.
Tiam Lida jam maturiĝis kiel betulo kaj Hanĉjo estis kiel
fago.
Se vi iam renkontos lin, bone vi lin rekonos. Li aspektas
same kiel ĉiu alia kamentubisto, sed li havas poŝojn plenajn
de butonoj kaj li donas ilin al ĉiu, al kies jako ili mankas, ĉar li ne volas porti la feliĉon nur al unuj kaj al aliaj ne.
Esti kamentubisto signifas feliĉigi homojn, kiuj havas bu-
tonojn. Kiam ĉiuj homoj havos butonojn, tiam ĉiuj estos feli-
ĉaj.
(J. Koòenë)
607
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Emill B. Lukáâ
(1900 —)
Forme verŝajne la plej bona el la junaj slovakaj poetoj. La sencon de la poezio li vidas en la daŭra lukto de la propra personeco kun ĉiaj problemoj de la ekstera kaj interna mondoj. Ju pli ampleksa la sperto, des pli evidentiĝas la bezono havi humilan koron. La poezio de Lukáâ ofte estas religia, la ritmo peza, la verso plena. Ne estas videbla la fino de la daŭra serĉado, vagado, memanalizado, celado al la propra sorteco. Sed la idealo celata de li neniam estas asketisma. Lia religie-co ofte signifas la konvinkon, ke la donacoj de la vivo estas la donacoj *de Dio. *
RABA SENTO
Briletis brako kiel alabastro ĉarma,
je vi sopiris lupe lipo mia varma.
Kronon de l’ haroj vidis mi silkece pompi,
en ĝi mi volis ampasion rompi.
Ondumis brusto … Forta estis tento,
en mi estiĝis stranga raba sento!
Eterna sento, kiu logas viron,
fortan, malfortan, ĉiun kavaliron,
sento sopira, kiun sentas kreitaro,
gazelo bela, same ĉiu homa paro,
senĉesa senĉesa sento: ami, falĉi amon sorĉan,
benitan, pekan, sanktan, amardolĉan,
608
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
elsuĉi ĉion luksan, kion povas doni,
okuloj, sino, manoj — ĉion koni;
per brako ĉirkaŭplekti junan inan kolon,
reziston rompi kaj plenumi ŝian volon.
1925
*(Pavel Rosa). *
NOSTALGIO
Akceptu min, ho mia dom’ antikva,
el kie freŝa iris mi en mondon,
sanktigan verŝu nune sur min ondon,
fantomojn pelu for la ost’ relikva,
akceptu min, ho mia dom’ antikva.
Vi hejma lamp’ malnova kaj orfula,
lumigu gaje de l’ anim nokturnon,
ho, ardon verŝu en malhelan urnon,
por ke malmolo kora iĝu nula
lumu do, lamp’ malnova kaj orfula.
Ho, super lit’, Vi, post vipado plaga,
min rigardanta per okulo trista,
min gvidis dum singulto senrezista
al Vi, ho Kristo, mia voj’ zigzaga,
ho, super lit’, Vi, post vipado plaga.
1927
(Stan. Kamarët)
609
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Peter Jilemnickë
(1901-)
Slovaka prozisto, kiu sukcesis en siaj romanoj tre fidinde priskribi la ekonomian mizeron de malgrandaj terkulturistoj en montara regiono *de nordokcidenta Slovakujo kaj ilian kapablon akrevide pensi. *
EN FEROFABRIKEJO
Kiam Pavel Huôâava foriris antaŭ nelonge al Vítkovice ser
ĉi laboron, li ne havis eĉ minimuman imagon pri tiu
grandega uzino, kiu fakte estas tuta urbo. Neniam li estis ĉi
tie kaj la arbaraj segejoj en la valoj de lia regiono, aŭ eĉ la
segejo en la distrikta urbeto, kie li jam kelkfoje laboris, estus nur sablero en ĉi tiu maro da fero, koakso, flamo, ardo kaj
ŝvito. Miloj da homoj en ĝi moviĝis, miloj eliradis kaj ree en-
iradis en ĉi tiujn ŝtalajn profundaĵojn, malaperis en ili kvazaŭ
subakviĝistoj, por ke post ok horoj el ĉi tiu infero elnaĝu om-
broj kovritaj de polvo, lavitaj de ŝvito kaj bruligitaj de fajro.
En la unua tago de laboro, kiun li feliĉe ricevis tuj kiam li
sia anoncis, li estis tute surdigita de ĉi tiuj ega bruo, fajfado kaj tondrosimilaj frapoj. — La neprecizaj, reciproke sin trape-netrantaj kaj tamen tiel fortaj ondoj de sonoj atakis liajn ore-
lojn, kvazaŭ li starus sur roka promontoro, en kiun sovaĝe kaj
senfine batas mara alfluo. Pri la alfluo oni vidas de kie ĝi ve-
nas, sed ĉi tie — frapo post frapo de malproksime kaj de
proksime, oni eĉ ne scias de kie, ŝiras la orelojn, tamburas sur
610
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
la tempioj, kiuj eĉ sen tio estas ŝvelintaj ĝiskreve pro la senĉe-sa zumo de ĉiuj eblaj sonoj venantaj el la profundaĵoj de l’
fera infero.
Pavel perdis dum kelkaj tagoj la kapablon distingi unuo-
pajn sonojn, li indiferentiĝis kaj perceptis nenion krom la
unutona, de tempo al tempo babilema parolo de fero kaj ŝta-
lo.
Kaj la okuloj, kiuj estis alkutimiĝintaj flugi tra valoj, de l’
deklivo al deklivo, en la unuaj tagoj timigite frapadis sur la
nigraj muroj de konstruaĵoj, en kiuj Pavel estis ensorĉita kun
miloj da aliaj laboristoj, por ke ili revenu kaj rigardu nur la
manojn kaj la laboron. El la tuta sovaĝejo de materialoj, so-
noj kaj odoroj Pavel longan tempon ne kapablis elserĉi firman
punkton, de kiu li estus povinta almenaŭ por momento rigar-
di ĉion kaj almenaŭ iomete interkonatiĝi kun sia ĉirkaŭaĵo.
Unu aferon li sentis per la okuloj kaj ankaŭ per la oreloj en sia laborloko: li venis en teruregan gigantan maŝinon, en kiu
mankas sento kaj vivo, en kiu estas nur terura senĉesa mova-
do, rapido, turnado de radoj kaj radetoj, vagonoj kaj vagone-
toj, materio, materio, materio …
Minaĵo, koakso, kalkŝtono, unu vagono post la alia — cen-
toj da vagonoj tage.
Dum la unuaj 14 tagoj, en kiuj li klopodis plenumi sian
laboron bone kaj ĝustatempe, kreskis en li imago de l’ uzino;
ne de tio, kion li vidis, sed de tio, kion li aŭdis. Kaj kvankam
tio ne rajtigis lin fari konkludojn, li kontentiĝis provizore per la konstato: ”ĝi estas grandega uzino”. Li vidis de malproksime, kiam li iradis kaj revenadis de laboro, grandegajn nigrajn
kamentubojn, el kiuj senĉese eliradis fumo kiel funebra fla-
go, li vidis fortikajn turojn de altaj fandfornegoj, tutan seri-
611
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
on da aervarmigiloj, tubojn por faŭkogasoj, kiuj etendiĝadis
malproksimen tra la vastaj kortoj de l’ uzinapartamentoj, li
vidis senfinajn procesiojn de malgrandaj vagonetoj sur la
pendfervojo, en kiuj oni forveturigis varmegan kaj akran
skorion; li vidis vespere, ke tie fakte ne ekzistas vesperoj, ke
la steloj ne lumas, ke ilin englutis grandega ruĝa buŝego de
senfina fajrego, kiu sangruĝigis la vastan horizonton kaj la
firmamenton super la kapo.
Kaj tamen — kvankam Pavel ĉion ĉi vidis, kvankam ĉio ĉi
per ega atako penetris en lian primitivan menson kaj desegnis
pli klarajn konturojn de tio, kio en lia imago fariĝis ”grandega
uzino”, li ne trovis ŝlosilon de kono, same kiel ĝin ne trovis
aliaj laboristoj, laborantaj eĉ kelkajn jarojn en unu aparta-
mento, en unu ejo, sen tio ke ili konus unu la alian. Li vidis
kamentubojn — sed ne sciis al kia parto de la uzino ili apart-
enas; li vidis fandfornegojn — kaj eĉ konjekton li ne havis pri
ilia laboro, kvankam la tutan tagon li laboris ĉe la transpor-
tado de krudmaterialo, plenigante ilian nesatigeblan ardan-
tan buŝegon: li vidis ĉe ĉiu fornego tutan vicon da altaj, ron-
daj varmigiloj — li konis nek ilian nomon, nek ilian taskon; li
vidis grandegajn tubegojn kurantajn tra la tuta uzino — en
lian menson ne venis eĉ
unu sola penso, imago aŭ sperto, kiu estus kapabla trankvi-
ligi lian mutan miregon.
Pavel estis englutita de grandega uzina koloso tiel, kiel
malaperas guteto en granda kvanto da akvo: sen postsig-
no. —
El la romano ”Kampo neplugita”. 1932.
(Pavel Rosa)
612
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Martin Rázus
(1888-)
Tre fekunda slovaka verkisto proze kaj verse. La poemoj estas kelkfoje retoraj, ofte patriotaj alvokoj kaj protestoj. La romanoj estas el la historio kaj el samtempo. Tiuj ĉi redonas tre fidinde lian vidmanieron pri la samtempaj okazintaĵoj kaj problemoj en Slovakujo. Grandan sukceson havis lia aŭtobiografia romano Maroŝko, kies unu ĉapitro estas redonita supre. Protestanta pastro. Deputito en la parlamento *en Praha, la sola reprezentanto de ”Nacia Partio Slovaka” kun programo de ampleksa aŭtonomio por Slovakujo. *
MAROŝKO KOMENCAS
STUDI TEOLOGION
Maroŝ ne tre emas studi la teologion. Ekzamenante sian
internon, li trovas, ke lia karaktero ne estas por tio. —
Ofte tiu-aliu konsilas lin prefere studi la juron.
”ĉu vere, vi volus fariĝi pastro? Sed pripensu nur oni eĉ ne
bezonos ilin post dek-dudek jaroj.”
Alia ripetas nur:
”Iru en Budapeŝton. En Preŝporok, tio ja ne estas univer-
sitataj studoj.”
Tiam li klarigas al panjo, ke li preferus esti advokato.
”Ho, filo mia,” — ŝi deklaras decide, — ”ne pro tio mi zor-
gis pri vi, ke vi nun fariĝu homo malbenata ĉe la popolo.”
Li primeditas ankoraŭ la interparolon kun Jano pri plej
bona okazo servi al sia slovaka popolo, li pripensas ankaŭ
613
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
siajn verkistajn ambiciojn kaj ĉion ceteran … kaj fine li tamen
decidas studi teologion.
Sur la bordoj de la bluonda potenca Danubo bonvenigas
lin pli ridema suno, maturiĝantaj vinberoj kaj kelke da kama-
radoj el Kremenec, el kie li, fininte la gimnazion, venis en la
fino de la libertempo en Preŝporokon.
”Na zdar, Maroŝ” vokas al li tuj la kamaradoj starantaj an-
taŭ la akademio en Konventstrato.
”Na zdar” brilas liaj okuloj, ĉar li povas saluti tiel publike
slovake kaj skui manon al siaj konatuloj: al la granda nigre-
ta ŝtevo, kiu finos ĉi-jare, kaj al Jano, estanta jam en la dua
jaro.
Maroŝ komence eĉ ne konsciis, kian signifon havas la saluto
ĉi tie, antaŭ la akademio, en la studenta grupo. Sed li rimar-
kas tuj, ke dum kelkaj proksimiĝante ridetas al li amike, ali-
aj malafable rigardas lin, apartiĝante de la ceteraj.
Sed, jes, baldaŭ li informiĝos pri ĉio.
”ĉu vi havas jam loĝejon?” demandis lin Jano. ”Ne anko-
raŭ.”
”Venu do kun mi en mian ĉambreton en Bélstrato. Ni
povus loĝi kune.”
”Bone.” ”Kaj la balekan ekzamenon vi ne partoprenos?”
grimace ekridetas la grandkreska ŝtevo. ”Kio estas tio?”
”Nu, sciu,” faldas Petráô sian pastre razitan vizaĝon, ”tio
estas siaspeca enkonduko en la akademiajn studojn. ¯i oka-
zos hodiaŭ en la gastejo en la montetaro. Venos tien ankaŭ la
profesoroj.”
”Kaj kiu estos la prezidanto?” demandas tuj la ĉeestantaj
studentoj, unuj slovake, aliaj hungare. ”Kiu? Vi devus fariĝi,
Petráô.”
614
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
”Ho, ve” li defendas sin — ”mi ne estas la plej aĝa studento;
elektu Jenö Gács, kiu studas la akademion jam la sepan jaron.
Jenö, — kaj li aliras la pli maljunan studenton kun plena vi-
zaĝo kaj rimarkebla ventro, en foruzita nigra surtuto kun fer-
mita veŝto kaj malnova ĉapelo — vi havas bonan buŝon, ak-
ceptu tion.”
”Se nepre devas esti tiel.” ne rifuzas Jenö.
*
Vespere rapidas studentoj sur la krutaaj vojoj de la vilaa kvar-
talo rekte el la konvikto en la montetaron. Ili parolas en tri
lingvoj, ĉiu laŭ sia plaĉo kaj scio. Sur monteto super negranda
valo troviĝas ampleksa gastejo kun verando. ĵus oni kunme-
tas tie la tablojn kun blankaj tukoj, metante sur ilin florojn. ĉi tien venas la studentoj kaj stare debatas en grupetoj. Eniras
ankaŭ Maroŝ kun samvilaĝanoj kaj du konatoj. Unu el ili es-
tas Mirko Koŝan el la distrikto Turiec, junulo kun tute kafko-
lora nuanco de haŭto kaj okuloj karbe nigraj — alia kun strangforma granda kapo kaj haroj ”erinace” kombitaj. Li nomas sin Jurko Kriepnik kaj estas bonega ŝerculo el ie sub Ja-
vorina.
Ambaŭ nomitaj balekoj kaj Maroô Plejbás atendas nun, kio
okazos. Ili ne eliris kun la ceteraj balekoj, kiujn gvidis pre-
zidanto Jenö Gács persone.
La vasta halo iom post iom pleniĝas. Pli maljunaj studen-
toj, plejparte nigre vestitaj, rigardas la alvenintajn jam bale-
kojn. Maroŝ elsentas ian superecon en ilia rigardo.
”Nu, por ke vi komprenu, kara poeto,” diras bonkore la
grandulo ŝtevo tirante lin en angulon, ”jen vi vidas tiun nian
615
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
sanktan teologion. Mi rakontos ion sciindan pri ĝi. Vere, ĉio
devus esti tia, kia vi nun vidas. Sed ne ĉio estas oro, kio bri-
las. Rigardu,” — li atentigas je la enirejo — ”jen venas niaj
Gamaliedidoj aŭ majstroj. Tiun kun barbo vi jam konas el
Kremenec, li prezidis tie vian maturekzamenon. Estas deka-
no Matyáô, saĝa profesoro kaj bonulo. Apud li, tiu movema
kiel hidrargo, kun viglaj okuloj, estas doktoro Krupan. Li bo-
nege prelegas la hebrean, la filozofion kaj ĝenerale ĉion, kio
postrestas. Ankaŭ ne malbona homo, sed estas konsilinde
ĝustatempe kolokvii ĉe li. La tria” — li okulsignas al profeso-
roj — ”tiu estas Gyula Kövess. Verdire, belulo li ne estas. Per-
diĝinta poeto, buŝon li havas rimarkindan kaj ne ŝatas sin
razi. Li estas kvestoro, estro de la konvikto kaj librovendan-
to. Gardu vin antaŭ li. Li altrudos al vi la tutan bibliotekon kaj kiam vi pastriĝos, vi devos pagi ĝin kun procentoj … YVi havos ankoraŭ feliĉon konatiĝi kun ekzegezisto Hajŭssi kum
suprentorditaj lipharoj kaj en hungaraj botoj. Poste nia ”mal-
junulo” …”
”Vivu! Vivu!” eksonas ĝojvoĉoj en la tuta halo.
”Jen, li ĝuste venas” grimacas ŝtevo. ”Tio estas la maljuna
Mrk. Li ŝanĝis sian nomon, ke ĝi sonu pli lojale, je Mörk, nu
vi komprenas … ĉe li notu bone nur ĉiujn spritaĵojn, kiujn li
diros prelegante la eklezian historion kaj vi faros ekzamenon
sukcesege …”
”Gaudeamus igitur, iuvenes dum sumus …” sonas fortege
tra la halo. La teologoj havas belajn voĉojn. Laŭ vero Maroŝ
atendis ian: ”Kun Dio ni volas komenci …” aŭ ion similan. Sed
oni devas kontentiĝi. Junaĝo estas ja junaĝo.
”Kaj kies estas tiu bela voĉo?” admiras Maroŝ la puran,
potencan tenoron, kiu sonas kiel tintado sur vitraj glasoj.
616
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
”Tio estas nia Âepâanskë. Jen tiu knabo,” li montras fortan
studenton en la ĉefa grupo, ”estas Ârep, li havas la plej belan
bason. Li estas gvidloke en la kantado — kaj ankaŭ en la trin-
kado” — klarigas volonte ŝtefo al novulo, kies literaturan ta-
lenton li alte taksas.
*
Dume oni dividas la rolojn por la solena promocio. La pro-
fesoroj flankeniĝas kiel rigardantoj. La kvarjaranoj sidiĝas kiel ekzamena komisiono sur prezidajn lokojn. Post sufiĉe longa
atendado malfermiĝas la pordo kaj — sekvata de la plej fa-
cilkredemaj balekoj, kies nigraj vestoj estas ege kovritaj per
polvo, — eniras fiere la ekzamenestro Jeno Gács.
—Vivu! Vivu! — laŭte salutas la alvenantojn ankaŭ la pro-
fesoroj. Eĉ la maljuna pedellus academiae, kiu havas jam tri-
dekkvin semestrojn kaj tarnen ne finis ankoraŭ, entuziasmas:
Viiivuu!
La bonvenigo estas sincere kora. Al ĉiuj estas klare, kion
devis sperti la balekoj gvidataj de Gács, ĝis ili en tia stato atingis la celon. Tamen pli saĝe agis Maroŝ kun siaj kamaradoj,
kiuj ne sekvis la plimulton.
”Ni aŭdu! Ni aŭdu!” — eksonas malpacience en la halo.
Plejparte la ĉeestantoj sidas ĉe blankaj tabloj. Ruĝa vino jam
ŝprucas en la glasojn kaj ridemo disvastiĝas sur la vizaĝoj.
”Estimataj sinjoroj profesoroj, karaj kolegoj; ŝatataj bale-
koj,” la prezidanto de la baleka ekzameno Jenö Gács, en dig-
neco responda al lia rolo leviĝas de la seĝo sur plialtigita pre-
zidantara loko kaj komencas:
”La konfido de vi ĉiuj kaj mia sesjara funda studado en la
617
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
akademio rajtigas min alparoli vin ĉe la hodiaŭa brila okazo.
Vi, novuloj, verduloj, — li mansignas al la balekoj — stariĝu
antaŭ mi en vico. Vi postulas hejman rajton en la sino de nia
kara alma mater akademio.
—Kiom da ili estas? — Dek kvin. Ne, dek ok — zumas in-
ter la studantaro rigardanta la balekojn, scivola, kio okazos
nun.
—”Kiu estas tiu kafofarbulo?” — ”Mi ne scias”. — Kaj tiu
alta, ruĝeta, kun akra rigardo?” — ”Li estas panslavo, li salu-
tas ”Nazdar” — la okuloj kaj la la buŝoj aktiviĝas.
”Do, la hejman rajton vi ricevos, — daŭrigas Jenö kun ora-
toraj gesto kaj patoso. — Sed vi devas montri, kion vi scias,
kaj precipe laŭ la vortoj de la libro Sentencoj, ĉap. XVII, 22
”ĝoja koro estas saniga; kaj malĝoja spirito sekigas la ostojn”.
Por ke vi montriĝu indaj al la misio de Moseo, notita en lia II.
libro, ĉap. XXXV, 10 — ”kaj ĉiu el vi, kiu estas kompetentu-
lo” — bone komprenu, ne ia murmurulo, — ”venu kaj faru
ĉion, kion ordonis la Eternulo.” — Tial antaŭpaŝu en ĉi tiu
solena momento! Montru al ni ne viajn maturecatestojn, sed
viajn honestajn vizaĝojn. Por ke ni sciu, kiun ni bonvenigas
hodiaŭ en niajn vicojn.”
”Bravo, prezidanto. Bravo, bravisimo.” — tondras la aplaŭ-
do de ĉiuj flankoj, penetrante tra la malfermitaj fenestroj su-
per silentaj ĝardenoj al la stelplena ĉielo. — ”Li vivu!”
”Do venu jam antaŭ nian vizaĝon” — montras Jenö seve-
ran mienon, dum ĉiuj, ne esceptante dekanon Mátyáô, eks-
plodas en rido.
”La baleko numero I. La nomo?”
”Mirko Koŝan,” elpaŝas trankvile studento kun kreola
haŭtkoloro. ”Jen mi estas”. ”El kie?” ”El Turiec.”
618
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
”Ho,” suprentiras Jenö la nazon simile kiel profesoro Mörk
faradas, kaj profunda ironio ekfulmas en liaj okuloj. ”El tie
devenas ankaŭ la plej grandaj hungaroj: Kossuth kaj Petöfi?”
”Jes, el tie.”
”Kaj kial vi estas tiel kafkolora?”
”ĉar miaj antaŭuloj devenis el Turkujo. Kiam apud Vieno
Jan Sobiesky venkis la turkojn, ili forgesis min en poto kun
nigra kafo.”
”Bravo! Bravo!” — sonas la aplaŭdo.
”ĉu vi aŭdas?” la prezidanto levas la fingron kaj pligrandi-
gas la okulojn. ”Vi bone respondis. De tiu ĉi momento vi es-
tas civis academicus. Plue — baleko nro 2. — Nomo?
”Jurko Kriepnik.” — firme staras la junulo kaj skuas sian
strangforman kapon kun erinace frizitaj haroj.
”El kie?” — ”El sub Javorina.”
”Tie onidire kreskas belaj knabinoj.”
”Kreskas!” grimacas la baleko. ”ĉu vi volus iun ricevi?”
”Gardu min Dio! Tion mi ne povas pro malfacila studado.
Sed, baleko, kial vi havas kvarangulan kapon?”
”ĉar oni ĝin anguligis, kiam la vian oni rondigis.”
”Kaj kial vi frizas la harojn supren, erinace?”
”ĉar mi ne estas Napoleono.”
”Hahaha” — ridegas la ĉeestantoj, precipe pro la grimacoj,
kiujn faras la baleko kaj la prezidanto. ”Bravo! Bravisimo!”
Maroŝ rigardas la komedion, kiu ŝajnas al li iom malsaĝa.
Li atendis ion seriozan, saĝan, kaj nun? Li aŭdas kiel Jenö
deklaras tiun aliun civis academicus. Li senpacience staras kaj
preferus malaperi. Sed li obeas al la okulsignoj de Jano kaj
ŝtevo kaj restas.
”Baleko numero 10”, — fine vokas lin Jenö. ”La nomo?”
619
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
”Martin Plajbás.” — ”Sed oni nomas lin Maroŝ” — mencias
ŝtevo en angulo.
”Tial: Maroŝ Plajbás?” — plilongigas la prezidanto riproĉe
sian vizaĝon. — ”ĉiu baleko devas ja nepre scii, kiel li no-
miĝas”. El kie?
”El St. Petro-Paŭlo.”
”Nu, prefere diru tuj, ke rekte el la ĉielo — el la rondeto de
sanktuloj”.
”Do, rekte el la ĉielo de la sanktuloj”, — diras Maroŝ akre.
”Ni vidos! ĉu vi tarokludas?”
”Tion mi ne ludas.”
”ĉu vi povas distingi inter la vinkvalitoj?”
”Ne, tion mi ne scipovas.”
”Kaj dancado?”
”Mi ne dancas.”
”Amatinon vi havas?”
”Mi ne havas.”
”Hm.” kaj Jenö dum la ridado de la ceteraj metas fingron
sur la frunton. ”ĉio ŝajnas pruvi, ke vi venas efektive el tie.
Nu, kaj kion oni faras tie?”
”Oni pripensas, kiamaniere ekspedi vin per la plej mal-
longa vojo en la inferon.”
”Ho, kia impertinentulo”, — — rimarkigas la prezidanto.
”Mi nun donas la demandon … ”
”Por ke la afero estu klara: Oni pripensas, sed nur pri la
prezidanto de la baleka ekzameno”, — rimarkas profesoro
Kövess.
”Tiel estas! Tiel!” — sonas tra la halo. ”Hahaha.”
”Mi prezentas la demandon,” daŭrigas Jenö digne, ”ĉu ni
donos al Plajbás Maroŝ la rajton de civis academiae?
620
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
”Jes. Jes,” — forte bruas el la komisiono de la kvarajaranoj,
kiujn la ceteraj subtenas. — ”En la inferon iros nur vi sola.
Nur vi, Jenö.”
”Bone,” — li ekrigardas gaje, ”sed nur postkiam mi finstu-
dos.”
”Haha! Oni devos tre pacience ĝisatendi.” — eksplodas la
rido en ĉiuj anguloj. Laste estas ekzamenata la baleko nro 18
poste disvolviĝas jam bonega amuzo. La kanto, ŝerco kaj ju-
neca ĝojo alten ĵetas siajn ondojn … Ankaŭ la profesorojn ĝi
ekkaptas. La glasoj kunpuŝiĝas kaj ruĝa vino en ili fajretas,
dum brulas jam la koroj kaj okuloj.
*”Trinku ni, trinku ni, ho amikoj, *
*mallonga estas la vivo, eterna la tombo”. *
komencas per sia bela, plena voĉo Âepâanskë, levante la gla-
son. Tuj lin sekvas ĉiuj, kiel lavango:
”Nur unu fojon vivas la homo
*kaj ĝui la vivon, jen ĉefa rekono. *
Trinku, fratoj, trinku ni …
*trinku, fratoj, trinku ni … ” *
La kanto sonas malproksimen, profunde en la silentan, ste-
lan nokton, falas sur la montetojn kaj iliajn senhomajn aleojn.
La elspezoj iras kompreneble je la konto de la balekoj. Frem-
da rigardanto havus impreson, ke ĉi tie amuzas sin granda
familio, kiu sin reciproke komprenas kaj amas. Ankaŭ Maroŝ,
reveninte malfrue nokte hejmen kaj kaŝinte sin sub sian ku-
senegon, havas la impreson, ke li ne fartos malbone en ĉi tiu
urbo kaj en la akademio.
1932
(Vlado Jukl.)
621
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
L. N. Zvêæina
(1891-)
*Multon verkas verse kaj proze. La poemoj estas liriko ofte tre impresa. *
El la prozaĵoj la plej sukcesaj estas tiuj, kiuj konservas tre aŭtentikan bildon pri la stato de mensoj en Slovakujo post la mondmilito. Tre ampleksa estas lia biografia romano ”M. R. ŝtefánik”, pri la vivo de tiu ĉi neordinara homo, fariĝinta legenda heroo ĉe˛oslovaka. ŝtefá-
nik, filo de malriĉa protestanta pastro en malgranda slovaka vilaĝo, studis astronomion en Praha, finis siajn studojn en Francujo, estis en Francujo komisiita de diversaj sciencaj institucioj per gravaj esploroj astronomiaj kaj meteorologiaj, post la eksplodo de la milito prezentis sin libervole al aviada servo, akiris tre baldaŭ diversajn rekordojn, poste agis kun Masaryk kaj Beneô kiel diplomatia gvidanto por la restarigo de la ĉe˛oslovaka ŝtato, fariĝis franca generalo, kaj post venko revenante per aeroplano kiel ĉe˛oslovaka ministro hejmen mortis sur limoj de sia patrujo pro aviada akcidento. La ĉapitro sube metita priskribas epizodon el j. 1912, kiam ŝtefanik estis sendita Afrikon de franca registaro por esplori la eblojn de pluraj sciencaj kaj komercaj *projektoj. *
ŝTEFANIK EN AFRIKO
La servistoj alportadis manĝojn sur la tablon, kaj ŝtefanik
rigardis ankoraŭ la marmorajn panelojn inter la kolonoj,
en fabela palaca korto de Abd-el-Bahara. Li neniam estus
pensinta, ke en oazo, kia estis Laghouat, li trovos tiel luksan
restadejon. Oni sidis en malfermita manĝejo, apartigita de la
korto nur per gracia kolonaro. En la korto murmuris fontano
622
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
ŝprucanta akvon en rozkoloran basenon. Sur ĝia barilo sidis
kelkaj flutistoj kaj fajfistoj eligantaj melankoliajn tonojn, kiuj aspiris esti muziko.
—Bonvolu, sinjoroj — invitis siajn gastojn Abd-el-Bahara,
sidanta ĝuste kontraŭ ŝtefanik. Li estis pura araba tipo kun
severa sinteno kaj gestoj de naskita suvereno, kio devenis de
la potenco, kiun li havis kaj de la respekto, kiun li ĝuis. Li ja estis la ĉefo de la sudalĝeriaj gentoj kaj Francujo sciis, kiun ĝi subtenas en lia persono.
ŝtefanikon konatigis kun li kolonelo Geoffroy, la vicguber-
natoro, kiu estis lia plej bona konsilanto depost lia alveno en
Laghouat. ĉi-vespere li sidis ĝuste apud li. ĉeestis ankoraŭ du
altranguloj.
La konversacio turniĝis denove ĉirkaŭ la tasko de ŝtefanik,
fondo de observatorio.
—Kaj kia estas la opinio de la sinjoroj, ĉu mi povas scii? —
demandis Abd-el-Bahar, donante al la flutistoj signon, ke ili
ĉesigu la muzikon.
—Mi pensas, — respondis ŝtefanik —, ke ankaŭ mi apro-
bos la konvinkon de nia gubernatoro kaj de mia ŝatata kon-
silanlo kolonelo Geoffroy. Laghouat estas belege kuŝanta lo-
ko, havas taŭgan altecon, idealan atmosferon — sed la mal-
facila transporto malhelpas la efektivigon de la plano …
—Mi tre ŝatus vidi vian entreprenon ĉe ni.
—Nu, tio dependas nur de la registaro, ke ĝi permesu ne-
cesajn investojn.
—La komuniko inter Alĝerio kaj Laghouat — — aldonis
ankaŭ la kolonelo — estas ja delonge projektata. Per ĝia rea-
ligo estos samtempe solvita la problemo pri la observatorio.
Nun, post mansiguo de Abd-el-Bahar, la flutistoj kaj la faj-
623
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
fistoj rekomencis plenforte. La kolonelo eluzis la okazon kaj
kliniĝis al ŝtefanik:
—Sinjoro doktoro, nia bejo volas surprizi nin hodiaŭ. Post
momento li prezentos al ni sian Madame kaj ŝi ludos al ni
fortepianon.
—Madame? Kaj fortepianon? ĉu lia edzino ne estas arabi-
no?
—Ne. Lia edzino estas francino. La bejo ĵaluze kaŝas ĉi tiun
sekreton: Kaj ĝuste tiu ĉi francino volas hodiaŭ paroli kun vi,
volas esprimi al vi gravan deziron.
—Al mi? … Sed ŝi ja eĉ ne konas min.
—Mi jam rakontis pri vi al ŝi. Mi mem, estante registara
komisiito, neniel povas ŝin helpi. Eble vi povus.
—Sed ankaŭ mia sendo estas oficiala — oponis ŝtefanik.
—Nu, vi vidos. Mi jam prizorgis, ke la bejo kun siaj alt-
ranguloj estu forvokita dum la koncerto — kaj ni kun Mada-
me solaj. Cetere —
La muzikado ĉesis kaj la kolonelo tuj eksilentis. Nur mal-
laŭte li ankoraŭ aldonis:
—Sed ĝi restu severe nur inter ni!
Post momento la bejo efektive invitis la gastojn por mal-
granda distro. Li montris al angulo de la verando, kie flan-
keniĝis tapiŝa kurteno kaj vidiĝis ŝtupoj malsupren en ĉam-
bron lumigatan per diskreta ruĝeta lumo.
Ili trairis ankoraŭ unu kurtenon kaj troviĝis en sinjorina
buduaro. Tapiŝo apud tapiŝo, remburitaj seĝetoj, ĉe la muroj
tabletoj por nigra kafo, en la angulo fortepiano. En alia ang-
ulo granda orumita kaĝo kun multekoloraj kolibroj. De la for-
tepiano sin levis sinjorino vualita ĝis la okuloj kaj ĝoje elkriis renkonte al la venantoj.
624
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Abd-el-Bahar prezentis al ŝi ŝtefanik-on, dum la kolonelo,
kiel oni povis vidi, estis ĉi tie gasto bone konata.
Du nigraj malgajaj okuloj fiksiĝis je li kaj mola mano for-
te ekpremis la lian. Kion postulas de li ĉi tiu virino? Ho kiaj
okuloj! Pro Dio, kie li jam vidis ilin? Tio estas ja la okuloj …jes la okuloj de la Sartino el la haremo de la taŝkenta aksazalo.
Sed estu kiel ajn, nur singardo, li diris al si mem, ekmemoran-
te la malgajan sorton de sia akompaninto, kiu perdiĝis en
Alĝerio. Dum 1a konversacio, kiu sekvis, efektive evidentiĝis
la franca deveno de la edzino de l’ bejo. ŝia elparolo estis pure franca. Kaj tian manieron, per kiu ŝi tuŝis la klavojn de la fortepiano, povis havi nur eŭropanino. Malgraŭ la kriado, kiun
komencis la kolibroj tuj post la unuaj agordoj, la muziko
emociis ĉiujn aŭskultantojn, pnecipe Abd-e1-Bahar, kiu sidis
kun krucitaj kruroj plej proksime al la fortepiano, subis per
sia buŝo la cigaredon kaj per la okuloj sian edzinon.
Post la dua muzikpeco, ia gnoma svarmado de Grieg, le-
viĝis la kurteno kaj servisto transdonis leteron. Abd-el-Bahar
ĝin malfermis, legis fluge kaj montrante nenian impreson,
faris signon al siajd u altranguloj. Post momento li ekridetis,
dirante al ŝtefanik kaj la kolonelo:
—Sinjoroj pardonos por momento. Ni devas urĝe inter-
konsiliĝi.
Apenaŭ la kurteno post ili refefermiĝis, la edzino de la bejo
ekpaŝis al ŝtefanik, fortiris la broditan vualon kaj staris vid-
al-vide kontraŭ li. Malgraŭ la orientana frapanta kolorigo vi-
diĝis bela vizaĝo, en kiu pleje efikis la okuloj. Grandaj, melan-
koliaj okuloj!
ŝi kunmetis la manojn kaj ekpetis:
—Sinjoro! Ni disponas nur pri kelkaj momentoj. La kolo-
625
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
nelo rakontis al mi pri viaj vojaĝoj, pri viaj servoj al Francu-
jo. Mi scias, ke vi estas ĝentilhomo. Kompatinda, humiligita
francino petegas vin: Savu ŝin! Ok jarojn mi sufokiĝas en
sklaveco. Mi pereas sopirante je mia Francujo. Liberigu min
kaj ankaŭ mian filinon. Mi petas vin — ne diru, ke ne …
—Madame, — estris la unuan surprizon ŝtefanik — mi
dankas vin por la fido. Sed krom la gastemeco ankaŭ mia ofi-
ciala sendo detenas min, ke mi helpu vin persone. Sed —
—Sed? — ekbrilis ŝiaj okuloj esprimantaj plenan esperon je
lia respondo.
—Lasu min, Madame, mi petas, pripensi almenaŭ unu ta-
gon!
—Bone, morgaŭ, pretekstante ke ni venas adiaŭi, ni vizitas
Madame — interrompis la interparolon la kolonelo, iom mal-
kvieta jam, ĉar Abd-el-Bahar povis ĉiumomente reveni.
—Jes, morgaŭ ĉi tie je la tria —
Aŭdiĝis paŝoj de revenantoj. La edzino de la bejo envuali-
gis sian vizaĝon, eksidis ĉe la fortepiano kaj mallaŭte tuŝadis
la klavaron.
La sekvintan tagon, je destinita horo, atingis la kolonelo
kun ŝtefanik feliĉe ŝian buduaron. ŝtefanik alportis ankaŭ
fotoaparaton. Enirinte la ĉambron, li poziciis ĝin sur la fene-
stron kaj eksponinte, li havigis al si la fotografaĵon de la eni-
reja parto de la korto.
—Madame, do mi ne diras ne. Sed mi mem, ekskuzu min,
ne povas plenumi la deziron esprimitan. Tamen, mi havas
sekretarion, kiu restis en Alĝero. Se ni kunvenos ankoraŭ, kaj
mi firme kredas tion, ni ambaŭ revenos al Laghouat, eble jam
post duonjaro, kaj tiam ni pritraktos la aferon. Mia sekreta-
rio ne riskos tiom kaj havas krom tio la avantaĝon, ke li per-
626
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
fekte parolas arabe. Tial atendu kaj kredu! Sed, antaŭ ol mi
foriros — ĉu mi povus peti de vi fotoportreton?
—Fotografaĵon? Neeble! — ŝi teruriĝis. — Malpermesite!
—¯i estus legitimilo por mia sekretario, se li venus sola. Kaj
por mi — rememoraĵo.
ŝi ekŝanceliĝis. Subite ŝi turniĝis al la kolonelo kaj man-
signis al la elirejo. La kolonelo malaperis post la kurteno.
Num ŝi deŝiris la diverskolore broditan kaptukon kaj an-
kaŭ la vestaĵon ĝis la zono. Sur la brusto ekbrilis la arĝentaj
apogiloj kaj ŝi enpaŝis la sunradiojn penetrantajn tra la kra-
doj de la fenestro. En tiu momento ŝi estis kvazaŭ enkorpi-
ĝinta delogo.
ŝtefanik malfermis la objekfivon, kunmetis la aparaton,
kaŝis ĝin sub la mantelon. La edzino de la bejo surmetis la
robon, la vualon — dum la kurteno ekbruetis kaj eniris la ko-
lonelo mansigne avizanta, ke proksimiĝas Abd-el-Bahar.
El la romano ”M. R. ŝtefanik”. 1934.
(V. Jukl)
627
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Milo Urban
(1904-)
El la plej bonaj slovakaj prozistoj samtempaj. En sia romano ”La vivanta vipo” li sukcesis doni tre fidindan kaj ekstreme sugestan bildon pri slovaka vilaĝo dum la mondmilito kaj en la tempo tuj post ĝi. En *multaj siaj verkoj li aperas kuraĝa kaj aŭdaca kritikanto de la samte-paj fenomenoj sociaj. *
INTER STUDENTOJ
Filozofia fakultato de Komenskë-universitato en Bratisla
va, lokita en vasta konstruaĵo en Reichard-strato, komen-
cis en tiuj tagoj vivi sian regulan vivon. Tumultado, ligita kun
zorgoj pro indeksoj, brua bonvenigado antaŭ pordegoj kaj en
koridoroj, demandoj kaj respondoj venantaj de ĉiuj flankoj,
cedis al ordo kaj al reguleco de ŝanĝinantaj aretoj. Aŭskultejoj
pleniĝadis, pli trankvile sonis voĉo de prelegantaj profesoroj
kaj la aŭskultantaro kvazaŭ estus perdiĝinta en senfinaj la-
birintoj de frazoj, pensoj kaj sistemoj. Naturan vivon, en kiu
ankoraŭ potence plaŭdis ludema juneco, kovris malproksimaj
mondoj de scienco kaj tegis ĝin per tegaĵo de sugestia forto,
organizanta novajn personecojn, novajn fermentojn de l’
granda procedo, nomata kultura vivo de l’ homaro.
Profesoro Justh tiun tagon iomete malfruiĝis. Demetinte
surtuton en sia kabineto, li rapidis en aŭskultejon numero 5,
lae li prelegis pri kulturhistorio de malnova Egiptujo. Gran-
da ejo kun fenestroj en mallarĝan strateton, masivaj, pezaj
628
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
muroj vekis en li nenaturan senton, gradigatan per prelega-
ta temo preskaŭ ĝis absoluta sento de tiuj tempoj. En malple-
naj anguloj mortaj dinastioj de faraonoj kvazaŭ estus revivi-
ĝintaj, kvazaŭ estus vekiĝinta kaj ekmoviĝinta tiu tuta anti-
kva sekretplena mondo de piramidoj, sfinksoj kaj monumen-
taj kolonaroj, kiu formis unu el la plej malnovaj kaj la plej
interesaj kulturoj de l’ mondo. Kaj profesoro Justh scipovis
enigi sin en tiun mondon kvazaŭ vivanta. Sciencoj antaŭ li
ariĝis en buntan mozaikon de unu epoko, tiel intense prezen-
titan kaj trasentitan, ke post prelego li ofte devis iri prome-
mi, por ke li liberiĝu de malagrablaj vizioj. Sed tiun tagon pro
densa aŭtuna nebulo, kiu pendis jam kelkajn tagojn super
Bratislava, en aŭskultejo brulis lumo. Profesoron Justh akcep-
tis junaj vizaĝoj kaj agrabla varmo tiel, ke li senscie ekridis.
”Do, tre estimataj … ” li diris kaj metinte horloĝon sur kate-
dron, preskaŭ sen pripensado komencis rakonti pri influoj de
egipta kulturo je nacioj de Malgranda Azio. Tio estis nur va-
naj sciencaj hipotezoj, apogitaj per malfortaj argumentoj, sed
profesoro Justh scipovis paroli flue, sugeste, en fortikaj am-
pleksaj bildoj. ”Epokoj de granda potenco kaj gloro, alternan-
taj sen ia ajn logiko kun profundaj malprogresoj, epokoj de
grandaj faraonoj apud epokoj de malgrandaj avidaj princoj,
detruigaj invadoj apud epokoj de florado, sklaveco apud skla-
vigado, estis kontrastoj en kiuj vivis estinta Egiptujo. Kaj kio
restis el ĉio ĉi? Nur ruinoj de misteraj konstruaĵoj, gigantaj
ŝtonaj absurdaĵoj de tiuj diverĝaj fortoj, kiuj eĉ iom ne ŝanĝis
la sorton de l’ homo. Ili malaperis en tavoloj de aliaj kulturoj
preskaŭ sen postesigno, tuta epoko perdiĝis kiel kudrilo en
pajlo, kaj oni bezonis longegan tempon ĝis kiam oni sukce-
sis malkovri de tiu grandega kulturo manplenon da polvo,” li
629
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
resumis historion de malhova Egiptujo en konciza mallong-
igo. Aŭskultantoj ŝatis liajn prelegojn, ĉar ĉiu el ili estis fak-te memstara, filozofie fundita medito, profundigita per lia
persona intuicio, malkovranta misteran sencon de faktoj. Sed
tiam li eĉ ne rimarkis, kiamaniere li transiris de kulturo egipta al mondkulturo kaj li komencis paroli ĝenerale pri tio, ĉu evo-luo de l’ homaro celas al ĉiam pli granda perfekteco, aŭ ĉu tio
estas nura mistifikado de historio, nura halucinacio de homaj
sentorganoj. ”Mi ne scias, estimataj — li diris inter alia — ĉu
ni ne eraras fatale, se ni fidas al kulturo kaj se ni imagas, ke
ĝi nin pliperfektigas. Mi ne scias, ĉu ne estus pli trafe diri, ke
ĝi estas fatamorgano, kiu nin pelas en plej absurdajn erarojn.
Sed se ni eĉ kredas, ke ni pliperfektiĝas, ni devas rekoni, ke
tiu nia perfektiĝado estas tre unuflanka, mi dirus nur tekni-
ka, similanta perfektigon de primitiva mitralfusilo ĝis hodi-
aŭa maŝinpafilo. Ni atingis nur pli grandan nombron da pa-
foj pominute je pli granda distanco pli grandan probablon de
trafo, pli grandan aktivecon, sed ni donis al ĉi tiu ilo de morto nenian etikan motivon. ¯i estas nia inventaĵo kontraŭ ni
mem, mizera mortigilo de tio, kio ni estas kaj kion ni prezen-
tas. Do se ni jam parolas pri perfektigado, ni povas paroli nur
pri perfektigado de armiloj fizikaj aŭ psikaj, — kiujn ni uzas
en reciproka batalo; pri perfektigado de batalmetodoj, batal-
taktiko, sed ne pri tia perfektiĝo, kiu nin etike almenaŭ iom
diferencus de malnovaj faraonepokoj. Ne. Etike ni estas en la
sama labirinto — eble pli ene — kie la homaro estis dum epo-
ko de tiuj diversaj Thutmesoj kaj Ramzesoj. Principoj, laŭ kiuj
ni solvas niajn konfliktojn, estas la samaj, kiel tiam. Eble ni
moderniĝis … Bedaŭrinde, tio estas verŝajne unusola poziti-
vo de nia historio kaj kulturo …”
630
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Nur tiam li konsciiĝis pri tio, ke en pensoj li senvole daŭri-
gas la diskutadon, okazintan hieraŭ vespere en Nacia klubo,
kiu preskaŭ finiĝis per maldeca disputado. Tiuj okuloj de Kal-
nickë, sovaĝaj kaj malbonaj, kiel okuloj de Ahriman, kiam li
lin atentigis pri sekvoj de ĉefartikolo en ”Nacia Gardo”. ”Kaj
por kio ni havas policon? … Eksaltis tiam Kalnickë…Jes. La
samaj homoj, aperantaj en historio sub diversaj titoloj, foje
kiel satrapoj kaj tiranoj, foje kiel cezaroj, doĝoj, diversspecaj uzurpantoj kaj alifoje kiel elegantaj nobeloj, financaj poten-culoj, ”reĝoj” de diversaj trustoj, sindikatoj kaj karteloj, laŭ
tio, kion postulis modo aŭ psikologio de la epoko. Tamen ĉiuj
apogiĝis je la sama kredkonfeso, je la sama bazo: je fizika po-
tenco, je materio, je sia ”mi” … Historio de l’ homaro? ¯i es-
tis nur senĉesa luktado inter ĉi tiuj homoj, havanta plej sen-
saciajn formojn, eterne ŝangiĝanta monstra fronto de du par-
tioj, furioza pozicia batalo pri ĉiu peceto da tero, ĉiam komplikiĝanta per novaj batalrimedoj sur ĉiuj agadkampoj de
homa laboro. Kaj por kio ni havas policon?…” Tio estis unu-
sola grava argumento de ĉiuj epokoj. Kiu ĝin ne havis aŭ ne
scipovis ĝin uzi, tiu malsukcesis senkompate. Kalnickë? ŝaj-
nis al li iom ridinde vidi sian samaĝulon kaj personan amikon
kun tiu historia masko sur la vizaĝo … Kontraŭ kiu fakte? …
Rigardis lin proksimume tri dekduoj da okuloj, plenaj de freŝa
juneco kaj varma brilo, kiuj kvazaŭ estus volintaj hipnotigi la
vivon mem. ”Bedaŭrinduloj … ” li bedaŭris ilin en spirito. Ge-
junuloj en plena florado, plenaj de revoj haj esperoj, junula-
ro — ”portanto de l’ mateno”, kiel nomis ĝin poeto — kiu de-
vos eniĝi en barbaran historian bataladon kaj perei en absur-
da fronto de despotoj, kiu devos transpreni tutan per sango
makulitan heredaĵon kaj porti respondecon pri ĝi …
631
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
—Ho!
Profesoro Justh elspiris. Li rigardis horloĝon — lia tempo
pasis. Li prenis la horloĝon, enigis ĝin en poŝon kaj eliris kun
ia malagrabla sento, ke li ne diris la plej gravan.
Li estis jam en la koridoro, kiam lin iu alparolis:
—Sinjoro profesoro!
—Bonvolu, — li turnis sin.
Staris antaŭ li Andrej Badáñ, unu el liaj konataj studentoj.
—ĉu vi memoras je Ma˛t, sinjoro profesoro? — li deman-
dis.
—Ma˛t? … Atendu, — pripensis profesoro Justh kaj ekpa-
rolis tuj kun intereso. — ”Tiel alta nigrahara junulo, fervore
li vizitadis mian seminarion … Jes, certe; mi memoras. Kio
okazis kun li?
—Li saltis en la Danubon, — anoncis Badáñ.
—Ne parolu! … Kial? — ekmiris profesoro Justh, ĉar fakte
li tre bone memoris je Ma˛t. Li estis unu el liaj plej bonaj kaj
plej diligentaj lernantoj.
—Mi ne scias. Hodiaŭ matene poŝto alportis al mi leteron,
en kiu li sciigas al mi sian intencon. Kvankam mi loĝis kune,
kaj lastatempe li estis iel stranga, li diris al mi nek vorton pri io simila.
—Kaj la letero? Kion vi faris kun la letero?
—Mi transdonis ĝin al la polico.
—Nu kaj?
—Nenion oni povis al mi diri. Ke mi venu pli malfrue, nu
mi rapidas nune.
—ĉu jes?
—Se vi dezirus …
—Bone — konsentis profesoro Justh. — Informiĝu ju pli
632
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
precize kaj tuj telefonu al mi en la loĝejon. Mi estos posttag-
meze hejme …
La informo pri Ma˛t disvastiĝis en la filozofia fakultato tuj
matene. Tiuj, kiuj lin konis, vigle ĝin komentis, sed ĉar ili ne
sciis detalojn, ĝi disfalis en neprecizan malgajan antaŭsenton
de insida sorto, kiu insidas eĉ en ĉi tiuj koridoroj de scienco
kaj kono. Aŭtuna tago kun sia griza densa lumo eĉ pli mal-
precizigis ĝin, enpremis ĝin en koridorojn, en aŭskultejojn,
enplektis ĝin en prelegojn kvazaŭ multkoloran rubandon. Per
sia realeco ĝi ŝiradis regulan fluon de pensoj, incitadis scivo-
lemon kaj forigadis atenton trans masivajn murojn de la fa-
kultato, el nereala mondo en la vivon de la urbo, kiu ilin ĉir-
kaŭis kiel polipo kaj senvole logis ilin en sian interesosferon.
Tra ilia spirito fulmrapide flugis eroj de momentoj, pasigitaj
en kolegio, kinematografo, kafejoj: ili rememoradis je siaj in-
terparoloj, amuzoj kaj amoj, okazintaj en plektaĵo de stratoj
kaj domoj ĉirkaŭ … ”Br, Danubo … ” ektremis Badáñ. Li ima-
gis al si ŝtalecan brilon de glacimalvarma akvo kiu fluas sub
nigra silueto de la ponto … Li certe ne ensaltus! ”Frenezulo”
pensas en profundo de la animo pli aĝa Jurĉo, rememorinte,
kiamaniere lin atakis Ma˛t pro ia protokolo en la lasta mem-
brokunveno de studenta unuiĝo ”Ôt˙r”. Manjo Tesaæová rigar-
das ien en la aeron per siaj malseketaj bluaj okuloj. ”Li havis
belan buŝon” — traflugas ŝian imagon duonmilda, duonmal-
respektema arko de liaj lipoj kaj ŝi tremas, pensante, kiel gu-
stus kiso de tiaj lipoj … ”ĉu tio ne estis malfeliĉa amo? … Pro
kiu …” esploras en sia spirito Lola Lengyelová. ”Fakte, lasta-
tempe li kondutis iel strange”, juĝas Král, klopodante revivi-
gi en sia memoro la lastan interparolon kun li sur Hurbanpla-
co. ”Li estis tiam tre pala, havis profundajn okulojn kaj diris
633
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
… Kion li fakte diris? … La pensoj kruciĝas kaj super ili ŝve-
bas teorio de profesoro Justh pri kulturo kaj progreso de l’
homaro. ”Etike ni estas tie, kie la homaro estis dum epoko de
tiuj diversaj Tutmesoj kaj Ramzesoj”, sonas de supre, kvazaŭ
de alia mondo. Muroj de la fakultao disiĝas kaj el flave-blua
malproksimo, barita per piramidoj eliras grandega sfinkso. ¯i
rigardas ilin kaj ridetas per ia duonmilda, duonmalrespekta,
neesplorebla rideto.
Sur la stratoj kuŝas neplena koto. En alteco, super la urbo
oni ie sonoras kaj metala sono, filtrita per malvarma aero,
frostigas. En defluiltuboj zumas akvo, tie — ie eksonas sire-
no de aŭtomobilo, kiu kvazaŭ algluiĝadus al la tero. Sub pluv-
ombreloj piedfrapas malsekaj homo-ĉifoneroj kaj tegmentoj
de grandaj ludomoj malaperas en griza spaco.
—Hundeca vetero! — blasfemas Rauscher.
Tramoj estas plenaj. Pezaj vagonoj surde bruas en reto de
reloj. Pasaĝeroj elvagoniĝas kaj envagoniĝas, malsekaj, mal-
varmaj kvazaŭ pajlofasketoj. ”Nu, do! Fine!” … De Hospital-
strato venas Ck tramo. ¯i estas plenega da medicinstudantoj
envagoniĝintaj antaŭ la ŝtata malsanulejo, tiel, ke la dua aro
de filozofistudantoj nur malfacile eniĝas. ”Via servisto, Fer-
ko!” sonas de unu angulo en la alian: ”servus, servus”, salutas
sin reciproke filozofoj kaj medicinstudantoj.
Iu longa, malgrasa tuberkuloze aspektanta medicinstudan-
to kun alta voĉo demandas la ĉeestantojn:
—ĉu vi legis, kion skribis pri ni maljuna Kalnickë?
—Kie?
—En ”Nacia gardo”.
—Kion?
—Tralegu tion al vi, kiam vi venos hejmen.
634
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
—Kalnickë? Kion? Kion? — turniĝas scivolemaj vizaĝoj al
la malgrasa medicnulo.
—Ke ni estas vagabondoj, ke ni pensas nur pri niaj ventroj,
ke …
—ĉu fakte? — miras apudstarantoj.
—Eĉ pri iaj kakejoj li parolas.
—Ja?
—Li ne pensas pri sia ventro — ekparolas iu enpensite.
—Certe ne! ¯i pensas anstataŭ li, — aldonas la aliaj. La
fraŭloj ridas. Iu klopodas pli fidele la enhavon, sed komplika
frazo haltigas lin. Li mansvingas. — Tion oni ne povas tiel.
Tion oni devas legi tute!
—Kaj ĉu vi aŭdis, — ekparolas subite iu malantaŭe, — kion
faris Ma˛t?
—Ma˛t?
—El ”naŭo”. Kiu loĝis kun Badáñ.
—Vi ja konas lin!
—Jes, jes.
—Kaj kion li faris? — demandas iu surprizite.
—Li saltis en la Danubon.
—En la Danubon? … Ma˛t? — miras multaj.
—Hieraŭ vespere.
La junuloj subite eksilentis, kvazaŭ iu estus metinta al ili
glacian manon sur la koron. Kelkajn frostotremigas abome-
na imago, kio okazus, se ili hazarde falus en tiun malvarme-
gan elementon kaj devus kun ĝi lukti …
La tramo haltis ĉe universitata internulejo Lafranconi. La
fraŭloj elfluis el la vagono, diskuris elaste kiel knaboj, mala-
perante en pordego de impona novkonstruaĵo. Koridoroj ŝve-
liĝis per juna vivo, ili eksonis, vipitaj per koncizaj frazoj, post 635
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
kiuj sin metadis obtuzaj frapoj de pordoj kiel ekkriopunktoj.
Manteloj flugis sur koketojn aŭ sur litojn kaj oni jam kuris
suben en universitatan manĝejon, kie juristoj ĵus estis fin-
manĝantaj tagmanĝon. Momenton estas silento, estas aŭde-
bla nur pli laŭta sorbado de supo kaj tintado de kuleroj. Sub-
ite iu el la filozofoj per altigita voĉo ĵetas demandon inter la
juristojn:
—Kaj ĉu vi aŭdis?
—Kion? — iu streĉas orelojn, sed alia lin interrompas:
—Ma˛t?
—Jes.
—Malnova afero! — kelkaj fanfaroneme mansignas.
Inter filozofoj kaj medicinstudantoj ekregas elreviĝo. Iu
volas defendi Ma˛ton, sed interrompas lin la sekretario de
unuiĝo ”Antaŭen”, juristo Mitoôinka.
—Kaj vi, sinjoroj, ĉu vi legis?
—”Nacian gardon”? … La artikolon de maljuna Kalnickë?
— rekompencas filozofoj kaj medicinuloj per sama indiferen-
to.
—Kion li skribis, tio estas nenio! Pli terurajn aferojn li es-
tis parolinta hieraŭ en la Nacia klubo, superas ĉiujn pli juna
Jurĉo, fortika junulo kun nigraj dandaj lipbaroj, kiuj al li ko-
lere suprenstaras.
—ĉu fakte? … Kion? … ĉu jes? … Kion li diris?
Kaj scivolemo kunigas la junulojn en kompaktan mason.
—Ke oni devas instrui al ni ĝentilecon kaj ordemon. Ke oni
devas nin subpremi kaj forpreni de ni diversajn avantaĝojn …
Ke …
Kial? … Kiel li tion al si imagas? … Kion li volas per tio diri?
636
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
… eksplodas ĉiuflanke temperamentplenaj demandosignoj
kiel petardoj. Pli juna Jurĉo ruze ridetas kaj ŝultrumas.
—Hm, mi ne scias … Ke ili ne toleros, por ke ni studu je iliaj
kostoj. Kiam iu nin defendis, li eĉ minacis per polico!
—Kion?
—Per polico? Kiel?
—De kie vi tion scias?
—Mi scias tion. Tute certe! — defendas sin pli juna Jurĉo.
— Mi eksciis tion de homo, kiu tie estis kaj kiu tion aŭdis.
La surprizitaj junuloj eksilentas. Sed en iliaj koroj naskiĝas
sento de ofendo, amara sento de maljustaĵo. Kalnickë ilin in-
sultriproĉas. ĉu li havas rajton je tio? ĉu li iam almenaŭ per
fingromovo helpis al ili el propra neprofitema impulso, ĉu li
venis iam inter ilin kaj demandis, kiel ili fartas? Se 1i eĉ ha-
vas rajton, kiu ĝin donis al li? ĉu ŝtato aŭ nacio? Neeblaĵo, ke
ŝtato aŭ nacio donu rajton por pereigi tion, kio estis ilia sen-
co, ilia estonteco. Se li havas ian rajton, do li havas rajton doni bonan ekzemplon, li havas rajton gvidi. Sed ĉu li donas bonan ekzemplon aŭ ĉu li gvidas? … Vane ili serĉis tion en la
agoj de Kalnickë. Nenio estis en ili, kio ilin kunigus aŭ ligus.
Peza scio de io insidema eksidis sur la junajn animojn. Jes.
Devizoj ne koincidas kun realeco. Ie estas danĝera interspa-
co. Tio, per kio oni ilin depost la juneco nutris, fariĝas ĉiam
pli kaj pli evidenta balasto. Aŭ — aŭ … Aŭ humiliĝi, enpremi
sin perforte en mallarĝajn maljunajn kadrojn kaj vivi penigan
kalvarion de parazitoj, kiuj venis mordleki estojn post siaj
gepatroj, aŭ …
—Sinjoroj, mi pensas. ke ni ne lasu tion nur tiel! — ekkriis
per alta kluba baritono ia temperamenta hirta medicinulo.
637
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
—Tian tonon ni ja ne toleros, eĉ se ĝin uzas sinjoro eksmi-
nistro.
—¯uste li ne devus tiel paroli.
—Eĉ la plej lasta veturigisto ne estus uzinta tiajn espri-
mojn.
—Tio estas ofendo de akademia profesio! Tio estas skanda-
lo! Ni petos satisfakcion! — kriis unu post la alia ekscititaj
junuloj.
Ili finmanĝis kaj la manĝejo dum momento ŝanĝiĝis je klu-
bejo. ĉe la tabloj formiĝis ekscite debatantaj grupoj, en kiuj
saltadis akraj rimarkoj, estis farataj proponoj kaj gestoj. ”Fak-
te, ni ne povas tion nur tiel lasi.” ”Oni ja baldaŭ kun ni stra-
tojn balaos.” ”Kio ni estas?” ”ĉu servistinoj, aŭ kio.” ”Kion ni
efektive faris al Kalnickë?” ”Kial li nin ĉiam atakas?” sonis de
ĉiuj flankoj en diversaj varioj. Ili estis lastatempe malkonten-
taj, ofte eĉ nesciante kial. Ondoj, kiujn estigis socia vivo ek-
stere, atingis eĉ universitaton kaj altlerneja junularo nervo-
ze, akre reakciis je iliaj puŝoj. ĉu miro? ”Kio okazos kun ni?
Kio nin atendas, kiam ni iros en la vivon? Kion ni faros?” Tiaj
estis la demandoj, kiuj preskaŭ ĉiutage aperadis sur ilia mal-
serena horizonto. Homa socia ordo rompiĝadis, disfaladis, kaj
en ĝi kvazaŭ monstra parazito etendiĝis senlaboreco. ¯i ne
estis por ili nur papera problemo. ¯i estis realeco. Vidis ĝin
multaj, kiamaniere ĝi misagas en la vicoj de iliaj patroj kaj pli aĝaj fratoj, ili kun ĝi batalis kaj sentis kiamaniere ĝi ilin subpremas anime kaj korpe. ”Oni volas vendi nian domon pro
ŝuldoj … vi devas iamaniere mem”, skribas al unu lia zorgo-
plena patro. ”Eĉ je salo ni jam ne havas … la lastan ni sendas
al vi …” ploras en letero la patrino de alia. ”La patron oni hie-
raŭ maldungis” oni skribas al la tria. Kaj tiaj sciigoj sekvas unu 638
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
post la alia preskaŭ ĉiutage. Kvankam ili volas vivi solece kaj
trankvile studi, ili ne kapablas. Instinkte ili sentas, ke nune
decidiĝas ankaŭ ilia sorto kaj silenti estus nekorektebla era-
ro. Eble ĝuste ilia juneca forto, ilia elano, ilia sopiro je juste-co kaj je pli bona estonteco estas bezonata, por ke la lukta-
do estu decidita je bono de tiuj, kiuj estas al ili plej proksimaj.
Sed kiuj estas tiuj la plej proksimaj? Kie estas ilia loko — loko de intelektuloj? . Al kiu ili aliĝu, al kiu ili helpu? Ili ne vidis, ili ne sciis.
—Mi pensas, ke ni devus deklari iun vidmanieron pri tiu ĉi
afero, kaj en ĉiuj niaj kluboj — donis fine sekretario Mitoôin-
ka proponon konkretan.
La ĉeestantaj konsentis:
—Decidite. Membraj kunvenoj estas kunvokotaj. Post tia
atako ni devas doni al la publiko ian klarigon. ¯i ja estas ab-
surda!
—Bone, pri detaloj ni interkonsentos ankoraŭ — ekleviĝis
Mitoôinka.
Ili komencis disiri kaj eliri, kiam en manĝeja pordo aperis
lacigita Badáñ.
—Do, kio estas, ili kuris al li senpacience.
—Nenio — respondis Badáñ kun ridanta mieno. — ĉio es-
tas en bona ordo. Ma˛t vivas kaj sanas. Mi estis kun li. Li eĉ
ridis jam pri tio, kion li estas farinta.
—Nu, tiel! … Vivu! — vokis kelkiuj.
Kaj kelkiuj eĉ elspiris kontente.
ĉapitro el romano, 1934.
(Pavel Rosa)
639
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Gejza Vámos
(1900-)
Tre sukcesa kaj tre legata slovaka prozisto. Pritraktas tre aktualajn temojn de samtempa socio. Ofte per ironia, ofte per drasta troigado vidigas situaciojn kaj vidpunktojn, kiuj estas reformendaj aŭ nov-anranĝendaj laŭ lia konvinko. UEA-vicdelegito en PieôÐeany , kie li *estas banloka kuracisto. *
ĉE ATLANTIKO
Izole kuŝanta vilaĝeto en suda parto de Anglujo. Inter Som-
merset kaj Cornwall, oriente ondumantaj akvoj de Angla
kanalo kaj tute proksime, ĉirkaŭ ok mejlojn fore, trankvilaj,
larĝaj akvoj de Atlantiko. Tuta naturo ĉi tiea vivas en signo de
proksima oceano. Somere sereno kaj suno, vintre blovas mal-
seketa okcidenta vento. A misty, moisty day, oni nomas ĉi tian
veteron. En aero naĝas malaj vaporoj; sunon oni eĉ ne vidas.
Devus esti malvarme, estas ja februaro. Sed vintron oni ĉi tie
tute ne konas.
Eterna verda naturo. Feliĉa regiono, sen peniga, malfacila
agrikulturo. Kial prilabori la teron? Korpo de Anglujo, de ĉi
tiu juvelo emmetita en arĝentkoloran maron, ne estas por tio,
por ke oni ĝin vundu per plugilo, plugu per traktoro. Kial ni
havas koloniojn? Sur la tero de Anlujo kresku nur herbo por
ŝafidoj. ŝafoj, lano, ŝafviando kaj nur malmulto da terfosado.
Vilaĝeto sur la bordo de Atlantiko, pura kaj civilizita, kiel
ĉiuj vilaĝoj de Anglujo. Sur la stratoj asfalto, en la domoj gas-
640
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
lumo kaj akvokondukilo. Supren al malnova domo gvidas
serpentumanta vojeto. De tie, se estas serene, oni vidas oce-
anon. Ne tute klare, kaj se oni ne dirus, ke ĝi estas oceano, vi
pensus, ke tie sur horizonto skiziĝas nur griza, mola nubo.
Simbolo de vilaĝa trankvilo estas ĉi tiu malnova domo sur
monteto. Similaj domoj estas kelkaj ĉi tie. En ili loĝas angla
provinca nobelaro sen bienoj. Plejgrandparte estintaj koloniaj
oficiroj. Ili finservis siajn tridekkvin jarojn sub varma suno de suda Afriko, aŭ en ekvatora varmego de Hindujo. Aŭ ili krozis la marojn sub la flago de du-tri imperiestroj. Sian karieron
ili komencis plejparte en epoko de Viktoria. Viktorian supe-
ris neniu el ŝiaj posteuloj, tiel longe ŝi regis. En ŝia nomo subpremis ĉi tiuj belaj, trankvilaj maljunuloj la vivon de koloraj
popoloj en tropikaj regionoj. En la nomo de ŝia Moŝto, la
Granda reĝino, of the great Queen, estis faritaj gloraj heroaj
agoj por la nacio loĝanta sur la juvelo en la arĝentkolora maro
kaj teruregaj nehomaj agoj por la nacioj de tropika naturo. La
oficiroj de la armeo kaj de l’ homaro havigis al si riĉecon, si-
ajn jarojn finservis kaj poste revenis en la patrujon por pasi-
gi la reston de la vivo en kvieto kaj trankvilo. El glora, krue-
la tiraneco restis nur gloraj rememoroj.
Posedanto de la soleca dometo super la serpentvojo estas
pli ol sepdekjara, sed eĉ hodiaŭ li estas kvazaŭ el ŝtalo. Li si-
das sur ĉevalo kvazaŭ alkreskinta kaj estas fidela partopre-
nanto de la plej riskaj vulpĉasadoj. En la malnova domo oni
hejtas en kameno per lignoŝtipoj kiel decas, kaj ne per fulge-
ma karbo, kiel en la urboj. Agrable estas sidi ĉirkaŭ la kameno
en profundaj kaj komfortaj anglaj klubseĝoj.
—Severa mi estis, — rakontas la maljuna gastiganto — ofte
eĉ kruela, sed ĉiam justa, ĉiam fidela soldato de l’ Granda
641
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
reĝino. Mi alvokigis vilaĝestron en iu hinda vilaĝo, en kiu ni
serĉis insidan murdinton de iu nia soldato. ”Aŭskultu, vilaĝ-
estro, ni scias, ke via filo mortigis anglan soldaton. Ankaŭ tion ni scias, ke li kaŝas sin ĉi tie, en la vilaĝo, li estas via filo. Donu al ni la murdinton, vilaĝestro, por ke li ricevu merititan punon por mortigo de la soldato de l’ Granda reĝino.” La vilaĝ-
estro neis. ”Ne, la murdinto ne estas en la vilaĝo.” — ”ĉu vi
povas ĵuri, ke via filo ne kaŝas sin en la vilaĝo?” — ”Mi povas,
se vi tion deziras.” — ”Bone, vilaĝestro, mi ne postulas, ke vi
ĵuru, kaj nune mi nenion povas pruvi al vi. Sed, se estos pruvi-
te, ke vi mensogis, ni vin pendigos anstataŭ via filo. ĉu vi tion pripensis, vilaĝestro?” — ”Mi pripensis, sinjoro.” — La saman nokton fuĝis la vilaĝestro el la vilaĝo, kune kun sia filo, la murdinto. La filon kaj la patron mi trovis post dek jaroj en
proksima ĉirkaŭaĵo. Ni ekkonis ilin, rekondukis en la vilaĝon,
ni kunvenigis loĝantaron kaj demandis: ”ĉu estis tiam via filo
ĉi tie, vilaĝestro?” — ”Estis, sinjoro.” — ”Kaj kial vi al ni mensogis, ke li ne estas ĉi tie?” — ”Por ke mi lin savu, sinjoro.” —
”ĉu vi scias, kiom mi tiam promesis al vi pro mensogo?” —
”Mi scias, sinjoro. Mi akceptas la respondecon kaj mi petas
de vi nur unu favoron: lasu mian filon kaj punu min. Por unu
kulpo ne postulu du vivojn kaj akceptu mian vivon por ple-
numi la justecon de l’ Granda reĝino.” — Mi akceptis la pro-
ponon de l’ vilaĝestro kaj plenumis la peton de l’ patro. La
filon mi liberigis kaj ni pendigis la patron. Ni pendigis lin en
la vilaĝo. Ne nur miaj soldatoj, sed la tuta vilaĝo estis konvin-
kita pri miaj justeco kaj humaneco.
—Hehe, vi lin pendigis, — nu, bonega afero — pendigi pa-
tron anstataŭ filon, how wonderful!
ŝtipoj en la kameno brulas per hela flamo. Mi vidas diin-
642
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
on Justitia, ŝia vizaĝo estas trankvila kaj pesilo en ekvilibro.
ŝtipoj brulas, kaj rememoroj pri pasintaj tempoj miksiĝas kun
la novaj.
— ĉiam ni estis nacio prudenta kaj justa. ĉu vi scias, kion oni
faris en Berlino al nia ambasadoro en la jaro 1914, kiam ni
transdonis al ili ultimaton? Oni malhonorigis la anglan am-
basadoron, kraĉis sur lin, kaj ĉu vi scias, kion faris romanoj,
kiamaniere ili rekompencadis ofendon de roma ambasadoro?
Mi mem estus ekbruliginta Berlinon ĉe kvar flankoj, kiel tion
faradis romanoj, mi estus ĝin detruinta kaj eĉ al suĉinfanoj mi
ne estus doninta pardonon …
La pugno de la maljunulo frapas sur la tablon, el la okuloj
radias fajreroj de hardita soldato de l’ Granda reĝino. Poste li
estas denove trankvila, ridema, afabla maljunulo, kiu venis al
suda limo de sia patrujo, al Atlantiko por pasigi la lastajn mo-
mentojn de sia maljunula vivo.
—ĉu vi volas iom promeni? — demandas sinjorino, kiu
estas preskaŭ je dudek jaroj pli juna ol la edzo.
La maljuna sinjoro restas ĉe kameno, la sinjorino min gvi-
das en ĝardenon. Verda ĝardeneto. Tio ne estas verdo de so-
mero, sed ĉi tie verdiĝas eĉ vintro per aparta vintra verdo. Jen
estas fiero de l’ ĝardeno. Monkey tree, simia arbo, unusola
ekzemplero de la ĝardeno. Posteulo de pramaljunaj avoj el
junaĝo de terglobo verŝajne el tiraso, kaj tial ĝi nomiĝas la
arbo de simioj, ĉar ĝi estas unusola arbo, sur kiun ne kapablas
simio surrampi. ĉiun branĉeton eĉ mem la trunkon kovras
fortaj kaj pikaj skvamoj.
Sub la simia arbo kato trenas muson. Bela juna angla kato.
Ne nigra, multkolora. Londona superstiĉo verŝajne ne atingas
ĝis ĉi tien aŭ la kvanto de sudanglaj katoj ne superis ankoraŭ
643
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
kontentigon, oni ne estas devigata protekti ekskluzive nigrajn
katojn kaj kariero povas atendi eĉ la multkolorajn. ĉi tiu bun-
ta, juna adepto de kataj virtoj fiere montras al ni sian ankoraŭ
vivan kaptaĵon. ¯i ellasas ĝin, la premvundita muso ŝancele
kuras proksimume unu metron, poste ĝi kaptas ĝin denove.
Mi laŭdas ĝian lertecon, mi gratulus al la kato, sed la mastri-
no kun ekkrio saltas al ĝi kaj volas al ĝi forpreni la bedaŭrin-
dan muson. La kato malaperis kun la muso kaj la sinjorino
ekĝemis. Tiu konata angla virina ĝemo: Poor little creature!
—Tio vin ne doloru — mi volus ŝin konsoli, rigardu, via
korto estas plenega de bedaŭrindaj kreaĵoj. Post drata barilo
kokinoj, ĉe la stalo ŝafoj, ili ĉiuj ne mortas per natura morto.
ĉu vi iam pripensis tion?
Malforta konsolo. La homo ofte kritikas kruelecon de ali-
aj estaĵoj, sed sian propran li ne vidas.
La mastrino havas kvindekkvin jarojn. ŝi havas arĝentko-
lorajn grizajn harojn kaj serenan, belegan vizaĝon, per nenio
emociitan, sen signo de pasio, kiel ĉiuj anglinoj de bonstataj
klasoj. Mi volonte forigus ŝian atenton de la mustragedio.
—Trankvilo de via domo, eterna verdo, ideala perspektivo
al panoramo de la vilaĝo sub ni kuŝanta, pli malproksimen
sur Atlantikon. Nur salton kaj vi estas en Ameriko. Kaj ĉi tie
eterna silento. Via ĝardeno, trankvilo sur viaj vizaĝoj, reme-
moroj de la kolonelo pri tropikaj landoj, pri la tuta terglobo
kaj ĉefe absoluta trankvilo de estanteco.
—Kion, uni havas el ĉio ĉi, se en la animo estas eterna mal-
trankvilo …
—En la via? ĉu vi entute scias, kio estas maltrankvilo? —
Angla virino, angla viro, via eduko, via flegmo …
—Nomu ĝin memregado, ne flegmo. Flegmon oni inoku-
644
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
los al neniu, kiu ne naskiĝis kun ĝi. Sed nia eduko donas al ni
disciplinon, kruelan, nehoman. Pereu, sed ne malkaŝu, ke vi
suferas. Vane pasigu viajn jarojn, suferu en soleco, en mal-
kompreno, sed montru vin flegma, kvazaŭ nenio estus, kva-
zaŭ ĉio estus en plej bona ordo. Neniu iam eksciu pri via viv-
doloro. Neniu aŭdu, de vi vorton pri sufero. Eble ĉe fino de
la vivo, kiam estas jam ĉio vana, kiam vi jam neniun korekti
nek malbonigi povas, aŭdu iu fremda homo tute diferenca, ke
tiu angla flegmo ne estas tia, kiel ĝi aspektas.
Min surprizis la realeco. Ne tio, ke mi kiel fremdulo estas
atestanto pri guto da amareco ĉe sala Atlantiko. Al fremdaj
homoj ni pli facile donas nian konfidon ol al la propraj. Sed
senco de la vortoj de anglino min surprizis.
Kaj la fluo de amaraj vortoj ne ĉesis.
—Niajn virojn oni edukas en Oxford kaj Cambridge. Ili
estas perfektaj gentleman-oj. Kaj tamen, edzeco estas trom-
piĝo por ĉiu angla knabino. Gentleman-eco de niaj viroj ĉe-
sas tie, kie ĝi devus pleje komenci. Lernejo ne instruas al ili
tiujn aferojn. Vivo kaj fraŭla, maldelikata praktiko ilin malbo-
nigis. Antaŭ geedziĝo ili konis nur du ekstremojn. Artefaritan
atmosferon de societo kaj senspiritan maldelikatecon de pa-
gita amo. Tiaj estas niaj viroj, kiam ili eniras edzecon. Kaj kiu ilin plibonigu? Se al niaj knabimoj edukado eĉ tiom ne donas.
IIi konas la vivon fakte nur de societo, kiu estas hipokrita kaj
supraĵa. Lasu do tiajn homojn kune vivi. Senscian virinon kaj
cinikan viron, kiu konis virinon nur de strato. Kion vi rakontis
al mi pri via junularo, tio estas por ni fremda, malbeninda.
Malrespektataj moroj Francujaj! ĉe ni nur bela, nivelita, dis-
ciplinita supraĵo, kaj kio okazas sub la supraĵo, pri tio neniu
zorgas. Ni scipovas suferi kun kunpremitaj dentoj. ĉe ni so-
645
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
cietaj skandaloj estas maloftaĵo, sed ĉiu konsterniĝus, kiu po-
vus rigardi en nin kaj aŭskultus maloftajn erupciojn de nia
aflikto, kiujn ni de tempo al tempo unu al la alia komunikas.
Eterne sama kanto de nia hipokriteco kaj surda, blinda indi-
ferenteco de societo. Vi miras, pilgrimanto el Oriento, sed tio
ne ŝanĝos la staton. Ne, efektive!
Sekvintan tagon frumatene pluvetis. Ne pluvo, nur etaj va-
porgutetoj el la Atlantiko. Mi adiaŭis la kolonelon. La malju-
nulo, kiel decas je kompleza gastiganto, vekis min pli ol unu
horon frue, ol estis bezonate.
—Razilon mi al vi bonege akrigis kaj bano estas preparita.
Rigardante la horloĝon, mi kolere piedbatis guman, per akvo
plenigitan, sed jam longe malvarmiĝintan porkon, kiu dum
malvarmaj noktoj tiel efike varmigas en nehejtita ĉambro lar-
ĝan anglan liton. Adiaŭo kun la maljunulo estis simpla kaj
vireca. Sen komplimemtoj, sen frazoj, sed sincere. Kaj nun
for, sur malnova, sed amike murmuranta Austin-aŭtomobi-
lo norden, en Barnestapl al vagonaro je Liverpool.
Ni veturas kelkatempe apud Atlantiko, apud Bideforda
golfo, preskaŭ sur marbordo. Estas ĝuste tajdo, la oceano
malrapide, iom post iom ekokupas larĝan strion de marbor-
da gruzo.
—Nu, vi pilgrimanto el Oriento, kantu ankoraŭ foje tiun
dolĉan, malgajan kanton, kiun vi al mi eĉ tradukis. ”Kanabo,
kanabo … ”
—Se vi pli atentos je direktilo, ol hieraŭ, tre volonte. ”Kana-
bo, kanabo,” sub fremda, nebula ĉielo, dum misty — moisty
mateno, ĉe la akvoj de Atlantiko, ĉe tiu ĉi arĝenthara, reve-
ma animo. — ”Sur nian pordeton neniu frapos … ”
—Nobody knocking on the door, — ripetas la sinjorino,
646
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
rigardas en malproksimojn de la oceano kaj en ŝia okulo ek-
brilas larmo.
—Nu, good bye, la pilgrimanto el Oriento, envagoniĝu kaj
okupu al vi lokon. Ankoraŭ vorteton … ĉu vi kredas la dok-
trinon pri migrado de animoj?
—Ne, sinjorino mia.
—Certe, vi ja diris. ĉe vi kontinueco de la vivo fontas el la
senfino antaŭ naskiĝo kaj ne el la individua ekzisto post mor-
to. Sed mi kredas. Kaj mi kredas, kiam ni post cent jaroj renkontiĝos demove, ĉu tie ĉi, ĉu en Kalkuto, ĉu en Yokohamo, ne estos inter ni diferenco de dudekkvin jaroj. Alme-
naŭ ne malfavore por mi. Nu iru. Multe pluvu en la Oriento,
por ke kresku alten, — the green kanabo.
—Kaj brilan sunon por rizo ĉe Yokohamo! Good bye!
(Pavel Rosa)
647
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Josef Kopta
(1894-)
Batalante dum la mondmilito kun ĉe˛oslovakaj legioj en Siberio li lernis kompreni silentan heroecon de simpla homo. Li verkis du grandajn romanojn priskribantajn en psikologie tre konvinka maniero la vivon de legioj en Siberio kaj ilian revenon. En la plej nova tempo li *turnis sin al legioj el medio de la postmilita societo ĉe˛oslovaka. *
ELIŝKA KAJ DU
Jen,” diris Vojtech, enmergante pezan stanan kuleron en
densan supon, ”do tio ĉi estus mia lasta tagmanĝo.” Kaj li
manĝis tiel, kvazaŭ li partoprenus geedziĝan festenon. Nome:
li ridetis, laŭdis la supon, metis sub la tablo la krurojn kruce
kaj per la maldekstra mano li tamburis sur la tablo, por ke la
gastejestro, observanta lin de-porde donu poste fidindan in-
formon:
”Li estis neordinare trankvila, li manĝis ĝueme, la manĝo
bongustis al li, li ĝojis pro la bona kuirmaniero kaj pro la
komforto de mia gastejdomo, la vinon li maldensigis per akvo
kaj trinkis sobreme; kontraste al tio la intenco memmortiga
estus eniginta en lian manon tute certe botelon da konjako.
Oni devos konjekti, ke tio estis fatala hazardo, fatala subgli-
to sur roka irejo en niaj altaj montoj. Cetere, li havis lakŝuojn sur la piedoj kaj ne la necesan ekipon de alpinisto.”
”Ja jes.” pensis Vojtech, ”tiel estris la afero bone ordigita.”
Kaj la kapon lervinte de la malplenigita telero li vokis bonhu-
648
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
more: ”Patro Michal, ĉu tio estis miristika aŭ krokusa spicaĵo,
kio faris vian supon tiel laŭdinda?”
La gastejestro flatite alkuris por la malplena telero, kaj re-
venante baldaŭ el la kuirejo, diris:
”Fingrokvanteto da miristika arilo, jes, nura fingrokvante-
to. Kaj krome, kompremeble, ankaŭ iomete da krokuso.”
ĉe tio li metis antaŭ la gaston blankan boatforman teleron,
en kiu sin banis en butero du bakitaj trutoj, kaptitaj ankoraŭ
laŭ tagiĝo en ne malproksima torento.
”La trutoj, sinjoro, nia plej ordinara manĝaĵo, tamen por la
sinjoroj el urbo — frandaĵo. Ho, mi scias kapti ilin per nuda
mano! Sed oni devas silente kuŝiĝi surborde kaj per brulan-
ta kandelo kvazaŭ hipnoti ilin. Gardu dio, por tio ne povas
sufiĉi elektra lampeto.”
”A˛,” ekpensis Vojtech, forfendante blankan kaj disfalan
viandon, ”mi fartis tie ĉi preskaŭ bone. Sed la penso pri re-
hejmiĝo estas netolerebla.”
Dume la gastejestro foriris kaj nur de-porde strabis al sia
gasto, al kiu oni povis dediĉi ĉiun tempon kaj ĉiun zorgon, ĉar
li jam dum tri tagoj estis sola en la gastejo. Post kiam li fori-
ros, finiĝos la sezono, la fenestrojn kaj pordojn oni blokos, kaj la gastejestro kun sia edzino malsupreniros en la vilaĝon, ĉar
dum vintro atendus ilin en la gastejdomo nura vegetado. La
ŝoseo, plena de serpentumaĵoj, kondukas ja preter ilia turis-
ta hejmo; sed la skiantoj tie nur traveturas aŭtomobile kaj
celas la pli skieblajn deklivojn en Germanujo. Glaso da teo,
kiun ili petus, kostus ok kronojn, kaj ili ne pretendus ĝin, sci-
ante, ke ili ĝin ricevos ĉe Bruno Walter post la kvardeka ki-
lometro. Tie ili ankaŭ havas jam postdorse ĉiujn trompemajn
serpentumaĵojn kaj kurbaĵojn de la ŝoseo, ofte nur enhakitajn
649
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
en krutajn rokojn, kaj tie ili ankaŭ povas tosti je la sano kaj
dediĉi sin al ĝojo, ke ili ne kuŝas en abismoj kun rompitaj
nukoj.
Vojtech finmanĝis kaj la gastejestro alportis al li ankoraŭ
prunan kompoton, kaj li, kvankam li estis jam sata, ŝajnigis eĉ
nun, ke li havas bonan apetiton kaj ke li ne emus foriri el la
mondo, kiu havas prunojn tiel sukoriĉajn kaj bongustajn.
Kaj tamen hodiaŭ posttagmeze ĉio finiĝos. Hodiaŭ post-
tagmeze li eliros al ekskurso, elektos la plej vivriskajn irejojn, grimpos sur krutaĵojn por montara pinarbusto, sed ŝtono cedos sub lia piedo kaj li falegos en abismon. Certe li ne for-
gesos, ke lia mano tenu freŝe forŝiritan branĉeton de pinar-
busto, ĉar tiamaniere evidentos, ke li iĝis viktimo de fatala
hazardo aŭ troigita riskemo, ne priatentinte, ke li ne scias
grimpi, kaj ke li tiel naive suprenpaŝis sur rokan krutaĵon en
lakŝuoj.
Nun Vojtech jam volis forlasi la tablon kaj eliri el la ĉam-
bro, sed ekstere, ankoraŭ fore, aŭdiĝis klaksono de aŭtomo-
bilo. ¯i verve atakis la deklivon sub la gastejdomo kaj la ga-
stejestro, priatentinte la ritmon de la motoro, diris:
”Estas konkura.”
Poste li aliris al la fenestro por vidi, kiel tie preterfulmos
ruĝa aŭ blua veturilo, sed li ne malmulte ekmiris, kiam ree
ekhenis la klaksono kaj la veturilo haltis ĝuste antaŭ la gas-
tejo.
”Bolelon da konjako!” ekkriis iu tujsekve kaj en la ĉambron
enfalis alta viro, butonumita en leda vesto kaj maskita per
aŭtista kasko kaj grandaj okulvitroj, tiel ke li unuavide aspek-
tis kiel skafandristo. Restante tiamaniere maskita, li eksidis ĉe la tablo de Vojtech kaj ĉirkaŭrigardante kvazaŭ malestime
650
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
(tiun impreson povis kaŭzi precipe tiuj grandaj polvokovritaj
okulvitroj), li demetis la gantojn.
”Jes, sinjoro,” li ekparolis al Vojtech, kiu lin observis.
”Ebrio estas dezirinda, se oni volas fari la aferon iomete
neordinare.”
La gastejestro jam starigis antaŭ la gaston la menditan bo-
telon, sed tiu palpis en la ĉebrustan poŝon kaj ĵetis sur la ta-
blon plenmanon da elfiŝitaj bankbiletoj.
”La lasta mono! Ne necesas, ke la homaj vulturoj prirabu
mian kadavron.”
Poste li ektrinkis senpere el la botelo, malpleniginte ĝin
avide preskaŭ ĝis duono.
”Kaj vi ridetas,” li ekkriis al Vojtech. ”Vi pravas. Do je via
sano, vi feliĉega sinjoro!”
Nur nun li plenigis la glason, kaj lasinte ĝin por si, prezen-
tis la botelon al Vojtech.
”Dankon,” diris Vojtech, ”mi estas entreprenonta grandan
marŝon. Mi intencas supreniri tre alten, por pinarbusto, kiu
la vintran ĉambron tiel verde freŝigas. — Per konjako mi mal-
vigliĝus.”
La nekonato ekridetis sarkasme kaj diris:
”Do vi volonte revenas, se vi pensas tiel varmkore pri la
hejmo. A˛, sinjoro, mi fuĝas el ĝi!”
”Mi ankaŭ,” ekpensis Vojtech kaj imagis sian dezertan lo-
ĝejon, kiu neniam plu estos loĝata de feliĉo. ĉar la unusola
feliĉa povus esti Eliŝke, kiu antaŭ kvin jaroj edziniĝis en mal-
proksiman urbon preferante havaĵon al amo. Sed ankaŭ nun
li konsciis, pri kio li decidiĝis, ankaŭ nun li restis fidela al la ŝajnigo, kiu devas al li helpi, ke sian vivon — plepan de vana
sopiro kaj vanaj demandoj pri la senco de lia surda izoleco —
651
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
li disŝiru tute silente, neatendite, kiel viro, kiu ne volas mal-
kaŝi sian bedaŭron, sian venkitecon.
”Certe,” li diris do ridetante, ”mi jam tre antaŭĝojas pri la
aferoj, kiujn mi forlasis kaj kiujn mi retrovos hejme en nova
belo.”
”ĉu aferojn?” vokis la maskito kaj ekĝemis. ”Ho, se ankaŭ
mi povus paroli pri aferoj de mia hejmo kaj ne devus pensi pri
edziĝo. Sed adiaŭ, sinjoroj, nura rememoro sufiĉas, ke mi
plirapidigu la verkon.”
Li saltleviĝis kaj abrupte forŝovis la tablon, kiu baris lian
vojon, kaj per longaj saltoj li forlasis la ĉambron, kriante:
”Mi faros zorge la aferon! Cent dudek kilometrojn hore! Mi
dankas pro la lasta instigo.”
”Atendu,” ekkriis nur Vojtech, kiam li eksentis, ke oni lin
ŝarĝas per ia respondeco, kaj li kure sekvis la nekonaton, kiu
estis jam enaŭtiĝanta. Sed la nekonato, ekvidinte Vojtechon,
opiniis, ke li volas malhelpi lian intencon, maturiĝintan jam
en multaj antaŭaj tagoj, kaj ebriigite per la konjako, li startis jam plenforte kaj estis forveturonta plej furioze.
”Atendu,” kriis ankoraŭfoje Vojtech, kiam la motoro jam
bruis, kaj saltinte en la veturilon, grimpis sur la malplenan
sidlokon apud la nekonato.
”Descendu!” avertis lin la maskito. ”La motoro jam funk-
cias kaj haltos nur sur fundo de krutaĵoj. Kun rompitaj kru-
roj vi ne kapablos plu descendi.”
”Bone,” ekpensis Vojtech kaj io ekplaĉis al li. ”Oni povas
ankaŭ alimaniere foriri ol ŝajnigi falon de sur roko, al kio oni
eble bezonas pli multe da kuraĝo ol al pafo.”
”Kio okazas” ekkriis patro Michal timoplene elkurinte an-
taŭ la gastejon, sed Vojtech nur ridetis kaj kvietigis lin:
652
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
”Nenio, patro Michal. Mi kunveturos pecon da vojo kaj
post la dekkvina kilometro mi descendos kaj iros supren por
iom da pinarbustaĵo.”
”Vi ne descendos,” murmuris la aŭtisto. ”Nun eĉ plaĉas al
mi: morti duope.” ”A˛,” li ekĝemis kaj ektiris levilon, ”kiarajte estas unu feliĉa en sia hejmo kaj la alia ne?”
”Estu,” ridetis Vojtech en la animo. ”La patro Michal ates-
tos, kion mi diris al li: Li volis nur kunveturi pecon da vojo,
li diros, kaj pereis kontraŭ sia volo.”
”Por vespermanĝo mi volus kokidojn” vokis Vojtech al la
gastejestro, kiam la aŭto jam forgluiĝis kaj ekfulmis antaŭen.
”Prefere frititajn, jes?” li respondis al la lasta demando, kiu
estis al li zorgoplena elsendita.
”ĉesu!” kriadmonis lin la najbaro. ”Mi ja diris jam al vi, ke
mi ne haltos. Al mi devas sufiĉi unu starto!”
Vojtech estis tute kontenta. Li mem ne estus tiel rapide
atinginta sian celon, al kiu oni lin nun eĉ veturigas. Centoj da
demandoj estus ankoraŭ atakintaj dum la longedaŭra marŝo,
kaj kiu scias, ĉu li ne estus recedinta ĝuste antaŭ la centa? Kaj cetere, li tie ĉi ne mortigos sin. Tie ĉi li estos mortigita. Tie ĉi li nur aliĝis al iu, kiun li povas nomi: La lasta Arbitracianto.
Tiu viro estas sen mono, eĉ sen vizaĝo, eble oni povas diri, ke
li estas Fato de Vojtech, maskita kiel aŭtisto.
Ili trafulmis la unuan vojkuŭrbaĵon kaj la malantaŭo de la
veturilo eksaltis dum subita subglito, kvazaŭ ili estus jam nun
flugantaj transkape en krutan profundaĵon. Estis agrable, ke
Vojtech ne sciis, kiam la afero okazos. Eble li pensos ĝuste pri
Eliŝka, kies portreton en la ĉebrusta poŝo li nun ŝtele ekpal-
pis; kaj en tiu momento la maskita Fato perdos la regopovon
super la veturilo kaj la veturilo elflugos el akra kurbaĵo por
653
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
forlasi la grundon kaj fali en abismon. Sed nun Vojtech teru-
rite eltiris la manon el la ĉebrusta poŝo, ĉar li ekkonsciis, ke
oni lin poste trovus almenaŭ en tiu ĉi lasta ĉirkaŭpreno.
”ĉu vi timas?” ridegis la najbaro rimarkinte la geston de
Vojtech.
”Ne,” diris Vojtech. ”espereble mi vin ankoraŭ persvados.”
”Vanaj provoj,” rikanis la Fato. ”Vi ja devus igi, ke ŝi min
amu.”
”Kaj ĉu vi amas ŝin?” demandis Vojtech preskaŭ neglekte-
me, observante po-gradajn saltetojn de la montrilo, kiu jam
proksimiĝis al naŭdeko.
”Mi ne emas konfesi,” rediris la aŭtisto amare.
Sed poŝte li ekkriegis: ”Jam la trian fojon ŝi senigis sin de
mia ido.”
”Do eksedziĝŭ.” diris Vojtech cinike.
”Vi frenezulo,” spiregis la nekonato, ”jam la trian tagon mi
sekvus ŝin surgenue eĉ en inferon, pet-petante pardonon.
A˛,” li ekĝemis kaj ekblasfemis, ”la konsilantoj konsilas, ĉar
eĉ unu ne ekkonis ŝian etan buŝon, ŝiajn alabastrajn ŝultrojn,
ŝiajn graciajn krurojn, ŝian aroman brunetan haron.”
”Ankaŭ vi ne,” incitis lin Vojtech, ”ĉar al vi ili apartenis tute pasive, kaj kiom mi komprenas, nur pro devo kaj ne pro
amo.”
”Estis tiel,” peze respiradis la najbaro, ”kvazaŭ ŝi volus
apud mi travivi imagon de aliulo. ŝi ne malfermis la okulojn,
ŝi ne alklinis la buŝon, ŝi ne almetis la manon, kaj revekiĝante
ŝi forpeladis min vidante vizaĝon, kiu splitigis spegulon de
ŝiaj imagoj sopireme alvokitaj. ŝi ne estis aĉetebla, sinjoro,
akceptante nur mian riĉajon, sed ekskludante ĝian posedan-
ton.”
654
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
”Vi ja pensis, kompreneble,” mokis Vojtech, ”ke ĉio cete-
ra venos per si mem. En vilaĝoj oni diras: ŝi ja alkutimiĝos.”
”Tio estis sen perforto,” defendis sin la viro. ”Forlasinte la
malriĉan amanton ŝi iris propravole.”
La montrilo alproksimiĝis al cento kaj Vojtech kaptinte la
najbaron ĉe la ŝultro, ekkriis: ”El kie ŝi estis?”
”El Praha,” diris la nekonato. ”Nun ŝi jam volonte vidus la
eksedziĝon,” li rikanis, ”ĉar tiu amato konjekteble riĉiĝis. ¯u-
ste hieraŭ mi venis al ŝi en lasta humiliĝo kaj ŝi diris al mi:
Kontentu, ke mi penas ne aŭdi la brueton de serurtruoj. Nun
mi povus jam foriri al Vojtech, redonante al vi ĉion, kion vi al
mi alproprigis.”
”Ve,” plorĝemis Vojtech, ”temas pri Eliŝka!”
”Pri Eliŝka, jes,” jesis la nekonato kun ia apatio. ”Eliŝka,” li
murmuris, ”al Eliŝka estu redonita la libereco tute kavalirma-
niere.”
Kiam Vojtech vidis, ke li restis nemalkaŝita, li volis ankoraŭ
havi certecon, kvankam super lia kapo pendis glavo sur fade-
no. Sed en tiuąoso de feliĉo, bedaŭro kaj teruro li ne trovis
alian elirvojon ol salte kapti la portreton de Eliŝka kaj submeti
ĝin al la okuloj de najbaro: ”ĉu tio ĉi estas Eliŝka?”
La aŭtisto katenite de la maŝino kaj sensentigate de la flugo
de la veturilo, ne forŝiris sin de la direktilo eĉ por sekundo kaj nur ekspiregis peze:
”Vojtech.”
Kaj tuj sekve saltis la montrilo al centdudek.
”Kion nun?” pensis Vojtech en febra volstreĉo, sed eĉ se li
estus sin ĵetinta sur la korpon de la najbaro, tio estus senre-
zulta. Se li riskus elsalti, li samtiel kaŭzus sian propran mor-
ton, se ne kripligon. ĉiu ajn provo igi la viron voli, ke li hal-
655
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
tu, ruiniĝos nun duoble, ĉar se li estis preta mortigi nekona-
ton, kial li ne sopirus mortigi Vojtechon?
”Tamen nur Fato,” flustris Vojtech. ”Cetere, mi estus fra-
kasinta mian kranion ie aliloke.”
Sed rememorinte, kiel li volis ĉion maski, li vekiĝis el la
apatia rezignacio, en kiun li refalis, kaj li revigliĝis por unu-
sola eksperimento:
”Hola,” li kriis en la orelon de la najbaro preskaŭ moke, ”vi
parolis pri kavalireco, tamen vi faros la aferon tute stulte.”
”Kial?” demandis la viro same kriege. ”ĉu mi ne forigos
min sen misgustaj eksedziĝaj ceremonioj? ĉu mi ne indulgos
al Eliŝka la turmentajn konfesojn en la elmetitajn orelojn de
klaĉulinoj kaj juĝistoj?”
”Sed tiam vi ja devis ankaŭ memori pri tio,” plu-penis Voj-
tech, ”ke vi scenu la tutan aferon kiel fatalan hazardon. Sed
dume ĉio evidentiĝos pro la botelo de konjako kaj pro viaj
malnecese bombastaj paroloj en la gastejo de Michal.”
”Vere,” kapjesis la viro, ”tio estas efektive stulta.”
Kaj forŝirinte la vidon de la ŝoseo, kiu ĵus serpentumis, li
ekrigardis al Vojtech.
Vidinte lian palegan vizaĝon, li longe fiksis sian rigardon
al liaj buŝoj, kie io soife tremetis kiel unusola manifestiĝo de
la vivo, kiel unusola manifestiĝo de l’ sopiro kaj espero.
”En tiu sopiro ni egalas unu al la alia,” li diris malŝarĝite kaj igis la manojn senpove malsuprenfali laŭ la korpo.
Kaj kiam la maŝino transflugis la randon de la ŝoseo, li
ĉiam rigardis la buŝon de Vojtech kaj en la lasta sekundo li,
ankoraŭ vidis, kiel ĝi eksiblis kaj velkis.
1930
(T. Pumpr)
656
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Laco Novomeskë
RINGOJ
Stela kaj luna
lumo super urbo ne jam centras,
kaj lampo super trotuaro
ombrajn nigrajn ringojn pentras.
Nokta mallumo
en la arteriojn verŝas vivosvingojn,
mallumo nokta
pentras sub okuloj homaj nigrajn ringojn.
(Stan. Kamaryt)
EN FENESTRO DE ARESTEJO
Saliko trista post la alta muro
pro kompato vigle riverencas.
Pro via akcidento:
publikulinoj,
arestitoj,
vaguloj,
neniu alia malĝoje kondolencas.
657
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Jen sube urbo en sunbrilo ardas.
Ho, Ostrava kaj Roma malproksimas!
Vi cezar’ Nero, ne laŭ via ritmo
mi mian altan kanton rimas.
Publikulinoj,
arestitoj,
vaguloj
sidiĝas kun Kristo ĉe tablo tagmezon ĉiun:
per pano kaj akvo ilia tago ja plenas.
Kristan korpon nigran signas per kruco,
transformo de akvo en vinon ne venas.
Kvankam por ni neludatajn, ni tamen aŭskultas
bojantajn e˛ojn de soldat-orkestro.
Nur suno, la bonulo, etendas al ni manojn
por premi ilin tra fenestro.
(Stan. Kamaryt)
658
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Frantiôek Halas
Tre ŝatata inter la samtempaj junaj ĉeąj poetoj pro racia konstruo de la verso, kiu estas same logika kaj impresa. El tia malofta kuniĝo rezultas ekstreme intua redono de sentoj kaj ideoj tre komunaj al la *nuntempo. *
NEKONATA SOLDATO
En drataj bariloj
forgesita Absolon-historio
li pendas tie blanka kaj nuda
eksplodo de magnesio.
Herboartikoj tremas pro teruro
tranĉeo troplenas de falintoj
ĉie latunaj ter-masoj
kaj elventrigita senmorteco
de homo.
Desur rava rozo de hejmo
folioj forblovitaj
poŝto sed neniu priatentas
la formortintojn.
Suprenplaŭdis turoj ĝis al ĉielo
malsuprenfalas ĉarpio de nebulo
falintoj rifuzas bandaĝon
ili silentas kiel Sfingoj.
659
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Rigardu splititan frenezulon
li ankoraŭ emas ekflori
la kasko estas stigmato
la kapo putras en ĝi.
Salujoj de l’ okuloj dise oscedas
kaj neniu premfermas ilin
ąoson de l’ mortintoj
la Luno-Tamerlan
kruele ĝu-rigardas.
Ree malfermitas gastejo de l’ mondo
sub fenestroj la rememoro ululas noktue
la milito estas forgesita
la mondmilito.
Bapto per akvo, bapto per fajro, sangobapto
kaj la soldato ne havas nomon
li havas nur makulojn kiel leopardo
pli grandajn ol kvarkrejcero.
Nekonata Samsono de tomboĉeloj
la sterkon de l’ bukedoj disbatos piede
kiun li iras murdi
kien li iras venĝi.
(T. Pumpr.)
660
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
DIVERSAJ KLARIGOJ
Mallongigoj: a: angla; fr: franca; germ: germana; gr: greka; it: itala; lat: latina; **v. **: vidu.
La tradukojn de la ne-esperantaj tekstoj serĉu laŭ aboco de
la unua vorto!
akademio
nomo de kelkaj fakaj duagradaj aŭ pli altaj lernej-
oj, kiuj tamen ne estas organizitaj laŭ universita-
ta tradicio. Ekz. akademioj komercaj, muzikaj, pe-
dagogiaj.
Alma mater
lat. nobla patrino, honora atributo donata al uni-
versitatoj.
A. D.
(Anno domini) lat. en jaro laŭ kalkulo post naskiĝo
de Kristo
ariston hydro
gr. akvo estas la plej bona.
ars mathematica
lat. arto matematika.
Aufklärung
germ. klarigo. Aufgeklärtes Jahrhundert klerula
jarcento; tiel estas nomata la 18-a jc. pro agado de
la francaj enciklopediistoj precipe Voltaire kaj
Rousseau.
balekoj
nomo (moka) de la studentoj venintaj en la unuan
semestron de universitato, latina mezepoka nomo
beani.
Barány
hungara nomo, elparolu: baranj.
bene, optime, excellenter lat. bone, plej bone, eminente.
Bohemio
okcidenta el la kvar provincoj (”landoj”), je kiuj
estas dividita ĉe˛oslovaka respubliko por admi-
661
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
nistraj celoj kaj pro historiaj motivoj. ¯ia ĉefurbo
Praha estas ankaŭ ĉefurbo de la respubliko.
Cordatus bohemus lat. fervora ĉe˛o
Cornelius Nepos, latina verkisto de biografioj.
ĉamaro
nigra jako en redingota formo kun staranta aŭ
kuŝanta kolumo, kun butonoj ornamitaj per plek-
titaj ŝnuroj. Solena vesto de ĉe˛oj depost j. 1848,
tiam kaj longe poste portata kiel signo de patrio-
ta konvinko. Nune jam elmodiĝinta.
daguerrotipaĵoj primitiva origina formo de fotografaĵoj.
Detva
(elpar. djetva), regiono en mezo de Slovakujo ĉir-
kaŭ samnoma urbeto (2200 loĝantoj). La Detva-
anoj, loĝantaj en izolejoj sur deklivoj de sia mon-
tara regiono, vivas el bredado de brutaro. Detva-
anoj estas popolo altkreska, kiu ĝuas en slovaka
historio famon de kuraĝaj defendantoj de libere-
co. Estos inter ili konservitaj ankoraŭ antikvaj
moroj kaj kostumoj. Slovaklingva romantisma
eposo ”Detva-anoj” de Sládkoviâ (el j. 1850) glori-
gis ĝian tradicion en poemo tre eminenta.
dilectissimus
lat. la plej amata.
epikuranoj
(laŭ gr. filozofo Epikuros) homoj preferantaj bon-
fartan kaj ĝueman vivmanieron.
et non est infitiandum, Hannibalem … ktp. lat. kaj oni ne povas
kontesti, ke Hanibalo per sia prudenteco tiom
superis la aliajn ŝtatestrojn, kiom la roma popolo
superas per sia forto ĉiujn naciojn.
excellenter
lat. eminente.
Flaminius Caius roma ŝtatisto kaj militestro en 3-a jc. antaŭ Kr.
”Flanojn manĝi en Prago” en la ”Flan-strato” en
mezepoka Praha (nune strato Celetná) estis tribu-
nalo por juĝi procesojn inter pastroj kaj laikuloj.
floreno v. mono.
Fueramus Pergama quondam (el Vergilio) lat. iam ni estis Pergama
(t. e. glora ŝtato).
662
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
”gaudium et corona vitae” sed ankaŭ ”spes patriae” lat. ”ĝojo kaj krono de la vivo” sed ankaŭ ”espero de la patrujo”.
Gaudium meum, dimidiun animae lat. mia ĝojo, duono de animo.
gratias ago
lat. mi dankas.
green
a., verda.
guldeno
v. mono.
Görtl
germ., ekstera bulvardo en Wien.
Helaso
nomo de antikva Grekujo. Sed en poemoj oni uzas
ankaŭ Helado laŭ la gr. radiko.
Hradâany
surmonta kvartalo de Praha, sidejo de iamaj bohe-
maj reĝoj, nun de la prezidanto. La panoramo de
tie estas karakeriza por Praha.
helero
v. mono.
Hradec Králové germ. Königgrätz), urbo en orienta Bohemio, ĉe
kiu estis granda batalo dum milito Prusa-Aŭstria
en 1866.
Husanoj
disĉiploj kaj partianoj de Magistro Jan Hus, re-
formula pastro, rektoro de universitato en Praha,
bruligita pro herezo laŭ verdikto de eklezia konci-
lio en Konstanz en j. 1415. La movado Husana pre-
dikis aplikon (iam tre rigoran) de kristanismaj
idealoj en praktika vivo kaj samtempe defendis la
naciajn rajtojn de la ĉeą popolo kontraŭ en-
migrintoj germanaj. Laŭ diversaj vidmanieroj ĝi
signifas unuajn manifestiĝojn de ideoj de la refor-
macio.
idus
lat. 15-a tago de iu monato.
imperator
lat., imperiestro.
Jakutoj
indiĝenoj, nomadoj en norda Siberio.
Jan Òiòka el Trocnov (1360-1424) genia ĉ. strategiulo, militista ĉefo de Husanoj, neniam venkita venkinto super enlan-daj kaj fremdlandaj krucmilitistoj. Majstro en ata-
ko same kiom en retiriĝo. Li kreis el simplaj kam-
puloj unuan specon de konstanta soldataro tre
prudente kaj inteligente armitan. Li transformis la
663
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
veturilan barilon en moveblan fortikaĵon. — Li
estas ofte rememorigata kiel simbolo de batalaj
kapablecoj de sia nacio.
Javorina
monto en Alta Tatra (Vysoké Tatry).
Kahlenberg
monteto apud Wien (Vieno), celo de dimanĉaj
ekskursoj de Vienanoj.
kalich
ĉs. pokalo, simbolo de husanoj.
Konstanz
germana urbo ĉe la Boden-lago, kie estis en 1415
bruligita Jan Hus.
Kolokvio
provizora ekzameno en universitato aŭ en analo-
gie organizita altlernejo.
koráb
ĉs. ŝipego.
krejcero
centono de guldeno, egalis 2 helerojn, v. mono.
Krono
v. mono.
kvestoro
universitata kasisto.
Kynoskefale
montetoj en Tesalio, kie en j. 197 antaŭ Kristo ven-
kis roma militgvidanto Flaminius Filipon V-an,
makedonan. Post la venko estis la grekoj deklari-
taj liberigitaj.
Letná
kvartalo de Praha, kun ludomoj kaj sportaj ludej-
oj.
luĉanoj
(ĉ. Luâané) ĉe˛oslovaka gento en regiono Luĉo sur
dekstra bordo de rivero Ohæe en okcidenta Bo-
hemio, ĉirkaŭ la nuna urbo Òatec. Ilia princo Vlas-
tislav estis venkita kaj mortigita de princo Neklan
reginta la genton de ĉehoj sidantaj en mezo de la
lando Bohemio ĉirkaŭ nuna Praha.
Lysá
monto en montaro Beskydy en Ostrava-regiono
(1325 m. alta) impone aspektanta el vasta ĉir-
kaŭaĵo.
Malá strana
(Malgranda flanko), unu el la malnovaj kaj antik-
vaj kvarataloj de Praha (laŭ numerado 3-a) sub la
kastelo Hradâany, kun rimarkindaj antikvaj pala-
coj kaj temploj. ¯i estas kunigita kun la pli moder-
naj kvartaloj sur la dua bordo de rivero per Karlo-
664
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
ponto. Estas en ĝi butikoj kaj gastejoj malnov-
modaj, la vivo de enloĝantoj en malnovaj, ofte
antikvaj domoj konstruis la malnovajn morojn kaj
kutimojn.
Mamma mia
it., patrino mia!
Matica slovenská unuiĝo fondita de slovakaj patriotoj en jaro 1863
en Turâiansky Sv. Martin kiel centro de klerigaj kaj
sciencaj tendencoj slovakaj. Eddonas librojn kaj
gazetojn, fondis bibliotekon kaj muzeon, organi-
zas sciencan esploradon de slovakaj lingvo kaj et-
nografio.
métier
(fr. metie) metio, profesio.
Metodié
slava kristana misiisto veninta kun Cirilo el Kon-
stantinoplo en j. 863 en Grandan Moravion, invi-
titaj de Rastislav, senditaj de Bizanca caro Miąelo
III. Predikis la kristanismon per slava lingvo kaj
enkondukis liturgion slavlingvan. Nur post lia
morto en j. 855 komenciĝis disvastiĝi pere de ger-
manaj misiistoj liturgio latinlingva.
Mono
Antaŭ restarigo de ĉe˛oslovaka respubliko (28. X.
1918) validis sur nuna ĝia teritorio la monsistemo
Aŭstri-hungaria. Unu Krono (K) havis 100 helerojn
(filerojn). Kostis tiam tagmeza menuo en simpla
restoracio 60 helerojn, en tre bona 1 Kronon, sa-
lajro de komencanta juna oficisto estis ĉ. 60 K mo-
nate. En popola kalkulado oni uzadis tiam ofte an-
koraŭ pli malnovan monunuon ”guldeno” = ”flo-
reno”, kiu valoris precize 2 kronojn. ĉe˛oslovakujo
enkondukis nomigon ”Krono ĉe˛oslovaka” (kun
simbolo Kâ). Sed ĝia valoro estas proksimume de-
kona. Kostas rnenuo en simpla restoracio 5 Kâ, en
tre bona 10 Kâ, komenca salajro de juna oficisto
estas ĉ. 500 Kâ monate.
Moravia kampo, ebenaĵo en Malsupra Aŭstrujo, apud malsupra
parto de rivero Morava (March). Ejo de pluraj gra-
665
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
vaj kaj grandaj bataloj. En En ĉe˛oslovaka historio
precipe grava estas la batalo, en kiu falis bohema
reĝo Pæemysl Otakar II. en j. 1278.
Moravi-Silezio centra el la kvar ĉe˛oslovakaj provincoj (”landoj”).
Silezio estas ĝia norda parto, ne tre ampleksa, kiu
estis kunigita kun Moravio en unu administran
tuton nur en j. 1929 per administra reformo. ĉe-
furbo Brno.
Nazdar
ĉ. saluto kaj salut-krio ”sukceson!”
Nobody is knocking on the door, neniu frapas sur la pordon.
”Nolli tangere circulos meos” lat. ”ne tuŝu cirklojn miajn” diris Ar˛imedo, glora matematikisto kaj fizikisto en Si-rakuso, al soldato de venkintaj trupoj envadintaj
en urbon, kiu penetris lian domon murdante la
loĝantaron de venkita urbo.
”Ora puto”
simpla restoracio en Praha sur monteta deklivo
kun tre bela panoramo. Siatempe tre laŭmoda.
Perdidi diem
lat. mi perdis la tagon.
Posejdono
greka dio de maro, lat. Neptuno
Praga
lat. nomo de Praha, el tio Prago, en versoj
Preôporok
ĉs. nomo de Bratislava antaŭ la ŝtata renverso
(germ. Pressburg, hungare Pozsony)
Pæíbram
urbo en suda Bohemio, sudokcidente de Praha,
12.000 loĝantoj, minejo arĝenta.
”Qualis psota fuit … ” strofo el satira poemo ”Proteus aŭ Allegoria”, en kiu Florian Hammerschmied priskribis ĉeąn
historion kaj ŝanĝojn de ĝia Fortuno. La poemo
estas verkita en bastarda lingvaĉo ĉeą-latina. Tra-
duko de la versoj:
Kia mizero kaj kia sufero estis por la klerikuloj
kiam la fera Òiòka faris siajn oftajn promenadojn
kaj la soldataro eltiradis per kapuĉoj la mona˛ojn
el la klaŭstroj kaj batinte ilin per draŝiloj, mortigis
ilin kruele per glavo.
Quod erat demonstrandum lat. kaj tio estis pruvenda.
666
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Rastic
v. Rastislav.
Rastislav
(ankaŭ Rastic) reganto de ”Granda Moravio” en
846-870, tre prudenta politikisto firmiginta sian
regnon, kiu estis historie unua grava potenco en
nuna teritorio ĉe˛oslovaka. Venigis la kristanajn
misiistojn Cirilon kaj Metodion el Konstantinoplo,
kaj kristanigis sian popolon. Tiu ĉi lia faro estis tre
prudenta politike, ĉar li evitis influon de germanaj
episkopoj, kiuj predikis kristanismon kunigante
ĝin kun politika influo de najbarantaj germanaj
princoj.
Rari nantes in gurgite vasto (lat.) maloftaj naĝantoj en maro vasta.
Saksoj
germana gento en norda Germanujo, kelkaj el ĝiaj
triboj ekposedis en la 5-a jarcento parton de nuna
Anglujo. Mezepoka ĉ. kroniko nomis tiel (erare)
ankaŭ germanajn gentojn najbarintaj en komenco
de historio kun gentoj ĉeąj en Bohemio.
Slovakujo
orienta el la kvar provincoj ĉe˛oslovakaj (”lan-
doj”). ĉefurbo Bratislava.
Svätopluk
potenca reganto de ”Granda Moravio” en 870-894,
militis kontraŭ germanoj kaj hungaroj, firmigis la
regnon, disvastigis kristanismon.
Subkarpata Rusio, la plej orienta el la ĉe˛oslovakaj kvar provincoj (”landoj”). ĉefurbo Uòhorod.
Tirolo
unu el la provincoj Aŭstriaj.
Turiec
distrikto en mezo de Slovakujo, ĝia popola lingvo
estas rigardata kiel la plej kerna slovaka dialekto.
¯ia plej grava urbo Turâiansky Sv. Martin, estas
sidejo de Matica slovenská.
Ukraino
vasta regiono en suda Rusujo, nune el Sovetiaj res-
publikoj, 464.000 kv. kilometroj, 30.000.000 loĝan-
toj.
Venĉjo
karesnomo de Venceslao (ĉs Václav), tre ofta inter
ĉe˛oj. Iam kun nuanceto ridindiga aŭ ironia.
667
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Vítkovice
urbo en Ostrava-regiono, centro de fero- kaj
maŝinindustrio.
Vladiko
(ĉ. vladyka) ĉ. nobelo de antikva tempo, en meza
epoko nobeloj malpli riĉaj.
Vltava
rivero, fluanta tra Praha, ofte prikantata de poetoj.
Germ. nomiĝas Moldau, lat. Moldavia.
Vyôehrad
(tr. = alta kastelo) sidejo de la ĉeąj princoj, sude
de la pli nova sidejo Hradâany. Nuntempe ambaŭ
estas kvartaloj de Praha.
Weimar
(elparolu vajmar) urbo en suda Germanujo, kie
vivis Goethe (1749-1832). Verko de lia juneco ”Su-
feroj de juna Werther”, en unua parto aŭtobio-
grafia, priskribas la amon de Werther al juna bela
edzino kaj finiĝas per memmortigo de Werther,
kiu nature ne estas aŭtobiografia. La verko havis
siatempe grandan resonon. La ironia rakonto ”Idi-
lio el Weimar” kontrastigas la vidmanieron de
”art-por-artismo” kun vidmaniero de praktika
vivo. La rakontanto ne vidigas, kiun vidmanieron
li preferas.
Òiòka
v. Jan Òiòka el Trocnov.
668
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
ĉE˘OSLOVAKAJ PENTRISTOJ
KAJ SKULPTISTOJ.
Dr. T. Pumpr
Tiu ĉi mallonga artikolo volas nek prezenti kompletan
revuon de ĉe˛oslovaka arto, nek esti sistema traktato pri
ĝia historio. Ni provos sur la mallonga spaco disponebla
montri al la legantoj de la Antologio certan epokon kun kon-
ciza komentaro pri la aŭtoroj kaj iliaj skoloj. Kelkaj reproduk-
toj donos eblon rigardi la ĉe˛oslovakan kulturon ankaŭ el alia
flanko.
La tempa kadro estas paralela al tiu de la beletristika par-
to: Escepte unusolan ekzemplon el la mezepoko (Petr Parléæ)
ni komencas en pasinta jarcento, preterpasante do la histo-
riajn epokojn. Ankaŭ ni ne mencias la aliajn fakojn de la arto
krom la skulpta kaj pentra.
Petr Parléæ(1330?-1399), konstruinto de katedralo Sta Vito
en Praha, eminenta gotika artisto. Lia statuo de la ĉeą princo
Venceslao la Sankta devenas el jaro 1373.
El la skolo de ĉeą klasikismo estas tie ĉi reprezentata Jo-
sef Navrátil (1798-1865). Aŭtoro de multaj negrandaj bildoj
de alpaj regionoj. Lia ĉefa esprimilo estas koloro, kolora ma-
kulo, nelimigita per linio. Majstraj portretoj, ĉarmaj bildoj de
morta naturo.
Grandan influon sur la ĉeąn pentroarton havis Josef Má-
nes (1820-1871), kies gravecon oni ne povas sufiĉe kaj laŭme-
rite pritaksi en kelkaj linioj. Li estis artisto, kiu per sia genio venkis la malfekundan pasintecon, eltirinte el ĝi ĉion, kio ka-669
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
pablis pluevolui. Radikante en romantismo, li lasis sin inspiri
de ĉeą historio. Vojaĝante, li detale ekkonis la plej belajn
fizikajn kaj psikajn kvalitojn de la ĉe˛oslovaka popolo, la sa-
nan ĉarmecon de la kampisto, la abundan formon kaj kolo-
ran pompon de popola kostumo. En li kuniĝis avantaĝoj de
perfekta desegnisto kun majstreco de koloroj. Li ilustris bil-
dojn, popolajn kantojn, kreis seriojn da bildoj el prahistoriaj
tempoj de la nacio kaj vilaĝa vivo; portretojn. Plej popularaj
estas ciklo Jarsezonoj sur la turhorloĝo de la Urbdomo en
Praha.
Karel Purkyné (1834-1868). Pentris plej materian realecon
kontraste al siaj samtempanoj, kiuj preferis romantikan ide-
aligon. Verve aplikata farbo akcentas formon kaj plastikon.
Portretoj. Morta naturo.
Antonín Chittussi (1847-1891). ŝatata temo de liaj verkoj
estas pejzaĝo. Pentristo-poeto de ĉeą regiono, kiun li enbil-
digas laŭ momenta impreso, hazarda humoro, ĉiam iomete
lirika kaj melankolia.
Jaroslav Âermák (1830—1878), eminenta pentrista fenome-
no. Popularaj estas liaj bildoj pri Montenegro kaj historiaj
scenoj. Virtuozo de la paletro, riĉaj, varme brilaj koloroj.
Julius Maæák (1832-1899). ĉefa pejzaĝopentristo de la dua
duono de 19-a jarcento kaj grafikisto. Liaj verkoj krom lirike
poeziaj bildoj havas jam evidentajn trajtojn realismajn.
Beneô Knĝpfer (1844-1910). Komence okupiĝas pri histo-
ria genro, poste fariĝas eksluziva temo de liaj bildoj maro kaj
romantika pejzaĝo, privivataj de tritonoj, feinoj, kentaŭroj …
Josef Václav Myslbek (1848-1922) altentiris la ĉeąn skulp-
tarton sur nivelon de arto tutmonda. Sub influo de Josef Má-
nes ekhavas liaj verkoj lirikan karakteron kaj graciecon. Seve-
670
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
re stila formo, nobla patoso. Plej konataj verkoj: Sankta Ven-
ceslao en samnoma placo de Praha, Krucifikso; historiaj per-
sonoj, portretoj. Edukis kvanton da disĉiploj.
Mikoláô Aleô (1852-1913) apartenas al t. n. generacio de
Nacia Teatro: artistoj, kiuj partoprenis ĉe ornamado de la
Operdomo en Praha. Majstra desegnisto, ilustras popolajn
kantojn, kreas simplajn, ŝajne primitivajn, tamen vivoplenajn
kaj talente faritajn plumdesegnaĵojn pri soldatoj, ciganoj.
Pentras historiajn scenojn, ciklojn: Mia patrujo, Vivo de an-
tikvaj slavoj … Lia verko konscie servas al la nacio.
Vojtech Hynais (1854-1925). La genio de tiu ĉi artisto kon-
keras same formojn monumentalajn kiel formaton de idiliaj
malgrandaĵoj. Li sciis prataksi kaj valorigi elegantajn liniojn
kaj patosajn kolorojn. ĉefverko: Kurteno de Nacia Teatro en
Praha.
Hanuô Schwaiger (1854-1912) pentris figurojn el fabeloj kaj
fabloj; realismajn tipojn popolajn.
Václav Broòík (1851-1901). Ano de historiisma stilo. Liaj
preferataj motivoj estis historiaj scenoj, precipe el la pasinte-
co de ĉeą nacio, kiun li brile prezentis per senerara tekniko.
Alfons Mucha (t860-). Pentristo kun atentinda dekora ta-
lento. Eminentis en ilustrado de libroj kaj en afiŝoj. Serio da
monumentalaj bildoj, scenoj el slava historio.
Jŭòa prka (1
861-). Temperamenta pentristo de impresio-
nismaj kaj realismaj bildoj, kies preskaŭ ekskluziva motivo
estas folkloro de moraviaj slovakoj. Li ekkonis la unikan be-
lecon de slovazkaj kostumoj, kiujn li scias reprodukti en freŝaj
gajaj koloroj.
Stanislav Sucharda (1866-1916), skulptisto. Multenombraj
plaketoj, monumento de Palackë en Praha.
671
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Oldæich Blaòíâek (1867-), eminenta disĉiplo de Schweiger.
Antonín Slavíâek (1870-1910). Impresionisma pejzaĝopen-
tristo. Jen malproksimaj horizontoj kaj spacoj, jen koloabun-
daj detalaĵoj estas konkerataj per lertega peniko de la majs-
tro, kia ne nur vidas eksteraĵon, sed komprenas ankaŭ la spi-
riton de la pejzaĝo.
Jan Preisler (1872-1918). Pentristo majstranta pastelon kaj
oleon. Spirita simbolismo, liriko kaj dekoremo. Ripetiĝanta
motivo: Naturo kun nudaj homaj korpoj.
Frantiôek Bílek (1872-), pentristo kaj skulptisto. Verkoj ple-
naj de mistiko kaj ekstazo kun ĉefa ideo: oferado laŭ ekzem-
plo de Kristo. Motivoj el ĉeą historio religia.
Maxmilián Ôvabinskë (1873-). Eminenta fenomeno de ĉeą
pentrado grave plivastiginta ĝiajn horizontojn. Majstro de
plumdesegnaĵoj kaj akvoforto, virtuozo de grafika tekniko.
Tiuj ĉi verkoj kaj brilaj oleopentraĵoj kun abundo da harmo-
niaj kontrastoj de koloroj montras absolutan certecon de vere
artista mano. Portretoj; erotikaj motivoj pri utopia paradizo
de primitivaj homoj meze de tropika pejzaĝo. Influas grave la
novan generacion.
Tomáô F. Ôimon (1877-), pentristo kaj grafikisto. Temo de
liaj verkoj estas naturo, popolo, travojaĝataj urboj. La kosmo-
polita enhavo de liaj verkoj kaj majstra tekniko havigis al li
merititan sukceson.
Josef Maæatka (1874-). Fekunda skulptisto, disĉiplo de
Myslbek. Devenas de li multaj monumentoj.
Hugo Boettinger Pseudonimo: Dr. Desiderius (1880-1934)
pentris portretojn kaj dekorajn alegoriojn plej majstre. Popu-
lara ilustristo por ĵurnaloj kaj karikaturisto.
Jakun Obrovskë (1882-). Pentristo kaj skulptisto. Miksas al
672
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
impresionisma fundamento de sia arto teknikan klasikismon
kun lerta aplikado de linio kaj trafa prezentado de plastike-
co. Liaj skulptaĵoj havas jen interesan etoson kaj graciecon,
jen monumentalan efekton.
Ladislav Beneô (1883-). Bona skulptisto, disĉiplo de St. Su-
charda.
Centro de moderna pentrista esprimo slovaka estas Mar-
tin Benka (1888 — ). Li unua komprenis la veran sencon, kiun
prezentas al la pentristo Slovakio. Elirinte el impresionismo
li ne kontentiĝis per la mondo de supraĵaj impresoj kaj duo-
ble travivis la bildatan motivon prilaborante ĝin en ateliero.
Jan Zrzavë (1890-), inspirite de mistikismo kaj simbolisma
plisimpligado de formoj, trovas sian propran vojon kaj artan
esprimon: Misteraj vizaĝoj de bibliaj kaj mitologiaj personoj,
primitivisma pejzaĝo, morta naturo.
Jan Ôtursa (1808-1925). Altgrada majstro de ĉeą skulptar-
to. Li baldaŭ superis la samtempan impresemon kaj stilizan-
tan simbolismon, sciis admirinde reprodukti plastikecon de
nuda homa korpo. Multnombraj verkoj, jen intime lirikaj, jen
solene monumentalaj atestas pri tute escepta genio de la aŭ-
toro, kiu forte influis siajn disĉiplojn.
La pentristo kaj grafikisto Frantiôek Podeôva (1893-), aŭ-
toro de eminentaj portretoj, de ampleksaj freskoj kaj sgrafi-
toj, pentras plejparte figurojn. Post diversaj fazoj de sia evu-
luo li transiras al la plej interna: al la hejmo de siaj patroj, kie la tero kaj kruda laboro en la montaro lin inspiras al lia plej
propra esprimo pentrista.
Petr Dillinger (1899-), grafikisto, disĉiplo de Ôvabinskë.
Lignogravuraĵoj, akvafortoj, ilustraĵoj de libroj.
Ludo Fulla (35 jara), avangardisto de slovaka pentrista mo-
673
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
derno, finkonstruanta la Slovakion de Benka per kolora en-
tuziasmo. Ekspresionisto de dinamika esprimo, tuŝanta futu-
rismon.
Plej juna aŭtoro tie ĉi aperanta estas Koloman Sokol, la
apenaŭ 28-jara reprezentanto de moderna slovaka grafiko,
artisto de intensa rigardo en la dolorajn, sensunajn profun-
dojn de l’ vivo.
674
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
TRADUKOJ EL LA ĉE˘OSLOVAKA
LITERATURO, APERINTAJ EN
LIBROFORMO
Jakub Arbes, Rakontoj. Kun permeso de l’ aŭtoro tradukis el la ĉeą lingvo Jos. Grña. Ferd. Boháâek en Jevíâko. 1908. 135 p. 17x12 cm.
Boòena Némcová, Avineto. Tradukis V. Tobek kaj Karel Procház-
ka. Aldono al ”Âasopis âeskëch esperantistù”. 1909-1914. 228 p.
21x14 cm.
Vavris, Sherlok Holmes en servo de la hispana trono. Tradukis
Könl kaj Procháka. Praha, 1910. Âasopis âeskëch esperantistù. 48 p.
21x14 cm.
J. S. Machar, Benedek. Historia portreto. Tradukis R. Fridrich.
Prostéjov, 1913. 24 p. 21x15 cm.
Dro Jan Novák, Jan Amos Komenskë. Tradukis ”Rondeto de es-
perantistinoj” en Praha. 1921. 28 p. 16x10 cm.
Jiæí Mahen, La koboldo Ondra. Tradukis kaj eldonis Moraviaj
Esperanto-Pioniroj. Olomouc, 1921. 42 p. 14x10 cm.
Arne Novák, ĉeą literaturo laŭ la birdperspektivo. Tradukis
Vincenc Krouòil. Brno, Barviâ & Novotnë, 1921. 28 p. 21x15 cm.
Jaroslav Vrchlickë, Nokto en Karlùv Tën. Triakta komedio. Tra-
dukita de Miloô Lukáô. (Ludita okaze de la XIII-a Universala kon-
greso en Praha.) Eldonis Loka kongresa komitato de la XIII-a. 1921.
74 p. 20x13 cm.
Dr. Stanislav Schulhof, Bohemaj grenatoj. Poemaro. Josef Spring-
er, Praha. 1922. 32. p. 17x12 cm. (Kolekto de tradukoj de 15 poemoj el 14, ĉeąj poetoj.)
Karel Âapek, RUR (Rosumaj universalaj robotoj). Kolektiva dra-
mo je enkonduka komedio kaj 3 aktoj. Laŭ la III-a eldono esperan-
tigis kaj eldonis Moraviaj Esperanto-Pioniroj. Olomouc, 1926. 112
p. 20x14 cm.
Petr Bezruâ, Sileziaj poemoj. Kun permeso de aŭtoro tradukis
675
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
Vladimír Adamík. Eldonis Vlad. Adamík, Michalkovice. 1927. 24 p.
16x23 cm.
Dr. Jan Herben, Malriĉa knabo, kiu gloriĝis. Tradukis kaj eldonis Moraviaj Esperanto-Pioniroj. Olomouc, 1930. 136 p. 19x14 cm.
Jan Welzl, Tridek jarojn en ora nordo. Tradukis kaj eldonis Mo-
raviaj Esperanto-Pioniroj. Olomouc, 1932. 318 p. 19x14 cm.
Ignát Herrmann, Fokso-Nukso. Humoraĵo. Tradukis kaj eldonis
Moraviaj Esperanto-Pioniroj. Olomouc, 1932. 68 p. 19x14.
Ladislav Vladyka. Mi en li. Kriminalromano. Tradukis kaj eldo-
nis Moraviaj Esperanto-Pioniroj. Olomouc. 1933. 194 p. 19x14.
Jiæí Sumín — Rùòena Svobodová, Du noveloj. Tradukis kaj eldo-
nis Moraviaj Esperanto-Pioniroj. Olomouc, 1933. 84 p. 19x14 cm.
Jaroslav Haôek, Travivaĵoj de la brava soldato ŝvejk. Tradukis J.
ŝtadler. 152 p. 18x13 cm. Eldonis S. A. T. Paris, 1934.
K. M. Âapek-Chod, Noveloj. Tradukis kaj eldonis Moraviaj Espe-
ranto-Pioniroj. Olomouc, 1934. 88 p. 19x14 cm.
676
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
DANKO AL AŭTOROJ KAJ ELDONISTOJ.
La verkistoj kaj eldonistoj ĉe˛oslovakaj tre faciligis la labo-
ron de la redaktantoj kompleze permesante la tradukon
de la elektitaj tekstoj. Estu tie ĉi donita listo de eldonistoj, ĉe kiuj aperis la verkoj, el kiuj ni estas tradukintaj.
Aventinium en Praha: verkoj de Karásek, Machar, Sova,
Theer.
G. A. Beòo en Trnava: verkoj de Kukuâín.
Fr. Borovë en Praha: verkoj de Ed. Bass, Karel Âapek, K. M. Âa-
pek-Chod, Poláâek, Ôrámek, Scheinpflugová, Zvéæina.
Âeskoslovenská grafická unie en Praha: verkoj de Ôimáâek, Zey-
er.
Âin-eldonejo en Praha: verkoj de Kopta, Masaryk.
Druòstevní práce en Praha: verkoj de Jilemnickë, Novë, Urban.
Grossman & Svoboda en Praha: verkoj de Malíæová.
Fr. Leôinger en Praha: verkoj de Horkë.
Matica slovenská enTurâ. Sv. Martin: verkoj de Hronskë, Hviez-
doslav, Tajovskë, Vajanskë.
Mazáâ en Praha: verkoj de Alexy, Gregorová, Lukáâ, Rázus, Vrba.
Melantrich en Praha: verkoj de Durych, Vámoô.
J. Otto en Praha: verkoj de Arbes, Jirásek, Sládek, Vrchlickë.
V. Petr en Praha: verkoj de Wolker.
A. Srdce en Praha: verkoj de Leôehrad.
Ad. Synek en Praha: verkoj de Haôek.
Ôolc & Ôimáâek en Praha: verkoj de Ômilovskë.
Tatran en Turâ. Sv. Martin: verkoj de Jesenskë.
Fr. Topiâ en Praha: verkoj de Âech, Herrmann.
J. R. Vilímek en Praha: verkoj de Sezima, Tilschová.
V. Vokolek en Pardubice: verkoj de Vachek.
Ni esprimas al ĉiuj aŭtoroj kaj eldonistoj pro iliaj afablaj permesoj niajn plej amikajn dankojn.
*La redaktintoj kaj la eldoninto. *
677
ĉEHA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO
eLIBRO
ISBN 91-7303-114-3
678
- Enhavo
- Vojtech Rakous
- Jan Karafiát
- Helena Malíæova
- Fráña Ôrámek
- Frantiôek Langer
- Hana Gregorová
- Jaroslav Durych
- Jaroslav Haôek
- Anna Marie Tilschová
- Karel Toman
- Jinæich Ôimon Baar
- Jan Vrba
- Ladislav Jége Nadaôy
- Karel Âapek
- Eduard Bass
- Karel Poláâek
- Martin Kukuâín
- Vítêzslav Nezval
- Jozef Gregor Tajovskë
- Jan Huôovskë
- Boòena Beneôová
- Jozef Ciger Hronsky
- Karel Novë
- Janko Alexy
- Emil Vachek
- Vladislav Vanâura
- Olga Scheinpflugová
- Jiæí Wolker
- Emill B. Lukáâ
- Peter Jilemnickë
- Martin Rázus
- L. N. Zvêæina
- Milo Urban
- Gejza Vámos
- Josef Kopta
- Laco Novomeskë
- Frantiôek Halas