Skip to content

Latest commit

 

History

History
1474 lines (739 loc) · 91.4 KB

Bonhumoraj rakontoj - Janusz Korczak.md

File metadata and controls

1474 lines (739 loc) · 91.4 KB

% Bonhumoraj rakontoj % Janusz Korczak

!(images/000000.jpg)

BONHUMORAJ RAKONTOJ

eLIBRO

eLIBRO

Janusz Korczak

Bonhumoraj

rakontoj

I N K O

1

BONHUMORAJ RAKONTOJ

eLIBRO

Janusz Korczak

BONHUMORAJ RAKONTOJ

El la pola tradukis Anna Weinstein Lingve reviziita en 2002

eLIBRO

Aranĝis: Franko Luin

ISBN 91-7303-177-1

[email protected]

http://www.omnibus.se/inko

DECEMBRO 2002

2

BONHUMORAJ RAKONTOJ

eLIBRO

Enhavo

Reĝo Maĉjo Unua

4

Terure ridinda

29

Tute ne sprita

35

For la pureco!

40

Kelnero estas homo

46

Profesio

52

Printempa kanto

58

Leciono pri gramatiko

66

3

BONHUMORAJ RAKONTOJ

eLIBRO

Reĝo Maĉjo Unua

Maturaj homoj prefere ne legu mian rakonton, ĉar estas en ĝi malkonvenaj ĉapitroj, kiujn ili ne komprenos kaj pro tio primokos. Sed se ili nepre volas, ili legu — al plenkreskuloj oni ja nenion povas malpermesi — ili ne obeas.

La rakonto komenciĝas tiel: La doktoro diris, ke se la reĝo dum tri tagoj ne resaniĝos, estos tre malbone. ĉiuj tre ĉagreniĝis, kaj la plej maljuna ministro surmetis okulvitrojn kaj demandis: ”Do kio okazos, se la reĝo ne resaniĝos?”

La doktoro ne volis klare diri tion, sed ĉiuj komprenis, ke la reĝo mortos.

La plej maljuna ministro tre malĝojis kaj invitis al konferenco la aliajn ministrojn. Ili kolektiĝis en granda salono, lokiĝis en komfortaj apogseĝoj ĉe longa tablo.

Antaŭ ĉiu ministro kuŝis paperfolio kaj du krajonoj; unu krajono estis ordinara, kaj la dua estis ĉe unu flanko blua, ĉe la alia ruĝa, kaj antaŭ la plej maljuna ministro staris sonorileto.

La ministroj ŝlosis la pordon, por ke neniu malhelpu la kunsidon, ili lumigis elektrajn lampojn kaj parolis ne-4

BONHUMORAJ RAKONTOJ

eLIBRO

nion. Poste la plej maljuna ministro eksonorigis la so-norileton kaj diri:s:

”Nun ni interkonsiliĝos, kion fari, ĉar la reĝo estas malsana kaj ne plu povas regi.”

”Mi pensas,” diris la militministro, ”ke oni devas venigi la kuraciston, por ke li klare diru, ĉu li povas sanigi lin.”

ĉiuj ministroj timis la militministron, ĉar li ĉiam portis sabron kaj revolveron — do ili obeis al li.

”Bone, ni venigu la kuraciston,” ili diris.

Sed la kuracisto ne povis veni baldaŭ, ĉar en tiu momento li surmetis al la reĝo dudek kvar kupojn.

”Do ni estas devigataj atendi,” diris la plej maljuna ministro, ”kaj dume ni pripensu, kion ni faros, se la reĝo mortos.”

”Mi scias,” diris la justecministro, ”ke laŭleĝe post morto de reĝo suriras la tronon la plej maljuna filo kaj regas.”

”Sed la reĝo havas nur unu filon.”

”Oni ne bezonas plian.”

”Sed la filo de la reĝo estas malgranda Maĉjo — kiel do li povas esti reĝo — li eĉ ne scias skribi.”

”Ne grave,” respondis la justicministro, ”en nia ŝtato tio ankoraŭ ne okazis, sed en Hispanujo, en Belgujo kaj en aliaj landoj okazis, ke reĝo mortis kaj postlasis malgrandan filon — kaj tiu malgranda filo devis esti reĝo.”

5

BONHUMORAJ RAKONTOJ

eLIBRO

”O,” jesis la poŝt- kaj telegrafministro, ”mi eĉ vidis poŝtmarkojn kun fotografaĵo de tia malgranda reĝo.”

”Sed, estimataj sinjoroj,” diris la klerecministro; ”ne estas ja eble, ke reĝo ne sciu skribi kaj kalkuli, ke li konu nek geografion nek gramatikon.”

”Mi ankaŭ tion opinias,” diris la financministro. ”Kiel do reĝo povas fari kalkulojn kaj ordonadi, kiom da nova mono estu presata, se li ne konas la multiplik-tabelon.”

”Plej malbone estos, karaj sinjoroj,” aŭdigis sin la militministro, ”ke tiel malgrandan reĝon neniu timos. Kiamaniere li obeigos al si la militistojn kaj generalojn?”

”Mi pensas,” diris la ministro por eksteraj aferoj, ”ke vere tiel malgrandan reĝon neniu timos. Ni ĉiam havos strikojn kaj ribelojn — mi pri nenio povas respondi, se vi Maĉjon faros reĝo.”

”Mi ne scias, kio fariĝos,” diris la kolerita justicministro, ”mi nur unu fakton konas: la leĝo klare diras, ke post morto de reĝo lia filo fariĝas tronheredanto.”

”Sed Maĉjo estas tro malgranda,” kriis ĉiuj ministroj,

”kaj certe fariĝus terura malpaco …” Sed en la sama momento la pordo malfermiĝis, kaj eniris la salonon fremdlanda ambasadoro. ŝajnos eble strange, ke li venis en kunsidon, kvankam la pordo estis ŝlosita — do mi devas klarigi, ke kiam oni iris por venigi la kuraciston, oni forgesis fermi la pordon. Poste kelkaj eĉ opiniis, ke tio estis 6

BONHUMORAJ RAKONTOJ

eLIBRO

perfido, ke la justicministro intence lasis malfermita la pordon, ĉar li sciis pri alveno de la ambasadoro.

”Bonan vesperon,” la ambasadoro diris enirante, ”mi venas en la nomo de mia reĝo, kaj mi postulas, ke Maĉjo Unua fariĝu reĝo, kaj se vi ne konsentos pri tio, estos milito.”

La ministro-prezidanto (plej maljuna ministro) tre ek-timis, sed li ŝajnigis, kvazaŭ tio ne interesus lin. Li skribis per blua krajono sur paperfolion: ”Bone, ke estu milito,” kaj donis la paperon al la fremdlanda ambasadoro. ĉi tiu prenis la paperon, salutis kaj diris: ”Mi sciigos pri tio mian registaron.”

En tiu momento en la salonon eniris la kuracisto, kaj ĉiuj ministroj komencis peti lin, ke li resanigu la reĝon, ĉar povos okazi milito kaj malfeliĉo.

”Mi jam donis al la reĝo ĉiujn medikamentojn de mi konataj, kaj mi surmetis al li kupojn, — plie mi ne scias, kion fari. Sed oni povas venigi krome aliajn kuracistojn.”

La ministroj aŭdis la konsilon, ili venigis famajn dok-torojn, oni elsendis ĉiuj reĝajn aŭtomobilojn — kaj du-me ili ordonis al la reĝa kuiristo, ke li donu al ili vespermanĝon, ĉar ili estis tre malsataj, — ili ne sciis, ke la konferenco daŭros tiel longe, kaj ili eĉ ne tagmanĝis hejme.

La kuiristo orde starigis arĝentajn telerojn, plenverŝis botelojn per plej bona vino, ĉar li volis resti en la pala-7

BONHUMORAJ RAKONTOJ

eLIBRO

co eĉ post morto de la reĝo. La ministroj manĝis kaj trinkis, ili fariĝis gajaj, kaj en salono kolektiĝis doktoroj.

”Mi pensas,” diris maljuna, barbhava doktoro, ”ke oni devas fari je la reĝo operacion.”

”Mi opinias,” diris la dua, ”ke ni devas fari al li varme-gan kompreson kaj ke li gargaru la gorĝon, — li devas prenadi pulvorojn.”

”Gutoj certe estos pli bonaj,” diris fama doktoro.

ĉiu doktoro alportis dikan libron kaj montris, ke en lia libro estas alie skribite, kiamaniere oni kuracas tian malsanon.

Estis jam malfrue, kaj la ministroj estis tre dormemaj, sed ili devis atendi, kion fine decidos la doktoroj. En la reĝa palaco estis tia bruo, ke la malgranda tronheredon-to, Maĉjo, jam dufoje vekiĝis.

”Oni devas ja vidi, kio okazasas ĉi tie,” li pensis; — li forlasis la liton, rapide vestis sin kaj eniris en koridoron.

Li haltis antaŭ la tagmanĝeja pordo, ne por subaŭskulti, sed en la reĝa palaco la ansoj estis tiel alte lokitaj, ke malgranda Maĉjo ne povis atingi ilin por malfermi la pordojn.

”Ho! la reĝo havas bonegan vinon,” kriis la financministro, ”ni trinku ankoraŭ, karaj kamaradoj. Se Maĉjo fariĝos reĝo, vino ne estos al li bezonata, ĉar al infanoj ja estas malpermesite trinki vinon.”

8

BONHUMORAJ RAKONTOJ

eLIBRO

”Ankaŭ cigarojn li ne bezonos, mi do povas preni kelkajn hejmen,” laŭte kriis la komercministro.

”Kaj se estos milito, miaj karuloj, mi garantias, ke nenio restos de tiu ĉi palaco, ĉar Maĉjo ja ne defendos nin.”

ĉiuj komencis ridi kaj moki.

”Ni trinku je la sano de nia defendanto, de granda reĝo Maĉjo Unua.”

Maĉjo ne komprenis multon el tiu ĉi interparolo; li sciis, ke paĉjo estas malsana, ke la ministroj ofte kunve-nas por kunsidoj, sed kial ili mokas lin, Maĉjon, kaj kial oni lin nomas reĝo, pri kiu milito oni parolas — li tute ne komprenis. Li estis iom dormema, iom timigita kaj iris antaŭen tra la koridoro kaj ree aŭdis el kunsidsalono alian interparolon.

”Mi diras al vi, ke la reĝo mortos — vi povas donadi al li pulvorojn kaj sanigilojn — tio ne helpos al li.”

”Mi donos mian kapon, se la reĝo ankoraŭ vivos pli longe ol unu semajnon.” Maĉjo ne plu aŭskultis, li rapide trakuris la koridoron kaj du grandajn reĝajn ĉambrojn kaj enfalis la reĝan dormoĉambron preskaŭ sen-spire. La reĝo kuŝis tre pala sur la lito kaj malfacile spiris — apud li sidis bonkora doktoro, tiu sama, kiu sanigis Maĉjon, kiam li estis malsana.

”Paĉjo, paĉjo,” ekkriis li plorante, ”mi ne volas, ke vi mortu.”

9

BONHUMORAJ RAKONTOJ

eLIBRO

La reĝo malfermis siajn okulojn kaj malĝoje, mallonge rigardis la fileton.

”Ankaŭ mi ne volas morti,” mallaŭtvoĉe diris la reĝo,

”mi ne volas lasi vin, karulo, sola en mondo.”

La doktoro prenis Maĉjon sur siajn genuojn, karesis lin — poste ili ne plu parolis.

Maĉjo rememoris, ke okazis jam iutage, ke li ankaŭ sidis apud lito — tiam paĉjo prenis lin sur siajn genuojn

— en la lito kuŝis panjo, same pala, same malfacile spi-ranta.

”Paĉjo mortos, kiel mortis panjo,” ekpensis Maĉjo, kaj terura malĝojo falis sur lian bruston, kaj forta kolero kontraŭ la ministroj, ridantaj pri li, Maĉjo, kaj pri la morto de lia kara paĉjo.

”Mi vere repagos al ili, se mi fariĝos reĝo,” li pensis. —

La enterigo de la reĝo okazis kun granda pompo: lan-ternoj estis ĉirkaŭvolvitaj per nigra krepo — ĉiuj sonori-loj aŭdiĝis, orkestro ludis funebran marŝon, kanonoj veturis, la militistaro postiris, oni venigis per specialaj vagonaroj la plej belajn florojn el varmaj landoj — ĉiuj estis tre malĝojaj; kaj la ĵurnaloj skribis, ke la tuta popolo priploras sian amatan reĝon.

Maĉjo sidis malgaja en sia ĉambro, ĉar kvankam li devis fariĝi reĝo, li perdis la patron. Li rememoris sian patrinon. Kvankam ŝi estis reĝino, ŝi tute ne estis fiera —

ŝi ludis kun li, ŝi orde starigis ŝtupetojn kun li, ŝi rakontis 10

BONHUMORAJ RAKONTOJ

eLIBRO

al li interesajn rakontojn, montris bildetojn en libroj —

li malpli ofte vidis sian patron, ĉar la reĝo jen forveturis al militistaro, jen vizitis fremdajn regantojn aŭ akceptis ilin ĉe si. Sed okazis, ke la reĝo trovis ankaŭ liberan tempon por Maĉjo, kaj tiam li amuziĝis kun Maĉjo per keglado aŭ per promenrajdado — la reĝo sur ĉevalo, Maĉjo sur ĉevalido — en longaj aleoj de la reĝa parko.

Kaj kio estos nun? ĉiam tiu ĉi fremdlanda edukanto, kiu havas tian mienon, kvazaŭ li eltrinkus plenglason da forta vinagro.

ĉu vi pensas, ke estas tiel agrable esti reĝo? Tute ne!

Se estas milito, oni povas almenaŭ batali, sed kion reĝo devus fari dum pactempo? Malgaja estis Maĉjo, sidan-te sola en sia ĉambro, kiam li observis tra parkokradoj gajajn amuzojn de la servistaro en la reĝa korto.

Sep knaboj amuziĝis — kiel plej ofte — per militluda-do. Ilin komandis, ekzercadis kaj por atako kondukis ne granda, sed tre gaja knabo. Oni nomis lin Felek.

Maĉjo tre deziris voki lin kaj iom interparoli kun li tra la kradoj, sed li ne sciis, ĉu tio estas permesita; li ankaŭ ne sciis, kion diri kaj kiel komenci interparolon.

Dume en la stratoj oni surgluis grandajn afiŝojn pri Maĉjo, kiu fariĝis reĝo kaj salutas siajn regatojn, ke restos la samaj antaŭaj ministroj, kiuj helpos la junan reĝon en la laboro. En ĉiuj vendejoj estis videblaj fotografaĵoj de Maĉjo: Maĉjo sur ĉevalido, Maĉjo en marista vesto, 11

BONHUMORAJ RAKONTOJ

eLIBRO

Maĉjo en militista eleganta uniformo, Maĉjo dum militista revuo. Oni vidigis lin ankaŭ per kinematografo en teatro, en ĉiuj semajnaj gazetoj en- kaj eksterlandaj —

ĉie estis Maĉjo, kaj oni vere amis Maĉjon. Pli maljunaj homoj kompatis lin, ke tia malgrandulo perdis la gepa-trojn, knaboj ĝojis, ke inter ili troviĝis eĉ unu, kiun ĉiuj estas devigataj aŭskulti, antaŭ kiu eĉ generaloj devas stari atente kaj plenkreskaj militistoj prezentas batali-lojn. Al knabinoj tre plaĉis tiu ĉi malgranda knabo sur gracia ĉevalo, kaj plej multe amis lin la orfoj. Kiam la reĝino ankoraŭ vivis, ŝi sendadis ĉiam en orfan hejmon bombonojn, kiam ŝi mortis, la reĝo ordonis daŭrigi la sendadon, kaj poste, kvankam Maĉjo tute ne sciis tion, oni jam de longe en lia nomo sendadis por infanoj sukeraĵojn kaj ludilojn.

Kelkajn monatojn post la tronsuriro okazis, ke Maĉjo famiĝis, tio signifas, ke ĉiuj parolis pri li, ne pro tio, ke li estis reĝo, sed pro tio, ke li faris ion, kio plaĉis al ĉiuj.

Jen mi rakontos, kiamaniere tio okazis. Maĉjo petis sian kuraciston, ke li permesu al li fari piedpromenon sur stratoj, — li longe turmentis lin, ke li akompanu lin almenaŭ unu fojon en ĉiu semajno en publikan ĝardenon, kie sin amuzadas ĉiuj infanoj.

”Mi scias,” li diris, ”ke en la reĝa parko estas belege, sed en plej bela ĝardeno ja estas enuige, se oni estas sola.”

12

BONHUMORAJ RAKONTOJ

eLIBRO

Fine la kuracisto permesis, kaj helpe de la granda marŝalo li turnis sin al la palaca administracio, ke la zor-ganto de la reĝo dum ministro-kunsido petu por reĝo Maĉjo tri promenojn. Por ĉiu reĝa promeno la polico ricevis tri mil florenojn kaj la sanecoficejo barelon da Kolonja Akvo, — antaŭ ĉiu promeno ducent laboristoj kaj cent virinoj ĝisfunde purigis la ĝardenon. Oni bala-adis la tutan ĝardenon, pentradis la benkojn, surverŝadis ĉiujn aleojn per aroma akvo kaj forviŝadis polvon de arboj kaj folioj. La kuracistoj diris, ke malpureco kaj polvo malutilas la sanon. Polico gardis pri tio, ke dum la promeno de la reĝo ne estu strataj buboj, kiuj interpuŝi-

ĝas kaj bruegas.

Maĉjo amuziĝis bonege. Li surhavis ordinaran veston, do neniu sciis, ke li estas reĝo; cetere neniu povis eĉ nur pensi, ke reĝo venas en ordinaran ĝardenon. Reĝo Ma-

ĉjo dufoje ĉirkaŭpromenis la tutan ĝardenon kaj petis preni lokon sur benko sur malgranda placo, kie infanoj amuziĝis. Sed apenaŭ li sidiĝis, malgranda knabineto alvenis kaj demandis:

”ĉu vi volas amuziĝi en nia rondo?”

ŝi prenis Maĉjon je mano — ili bone amuziĝis —

knabinetoj kantis diversajn kantojn kaj turnis sin en rondo, kaj poste, atendante novajn amuzaĵojn, ŝi komencis interparoli:

”ĉu vi havas fratinon?”

13

BONHUMORAJ RAKONTOJ

eLIBRO

”Ne, mi ne havas.”

”Kiu estas via paĉjo?”

”Mia paĉjo mortis, li estis reĝo.”

La knabineto opiniis, ke Maĉjo ŝercas, ĉar ŝi ekridis kaj diris: ”Se mia paĉjo estus reĝo, li devus aĉeti al mi pupon grandan ĝis plafono.”

Maĉjo poste informiĝis, ke la patro de la knabineto estas kapitano de fajrobrigado, ke ŝi nomiĝas Irenka kaj amas fajrobrigadistojn, kiuj ofte permesas al ŝi rajdi sur ĉevalo.

Maĉjo volonte restus ankoraŭ pli longe, sed li havis permeson nur ĝis la kvara horo dudek minutoj kaj kvardek sekundoj.

Maĉjo senpacience atendis la venontan promenon, sed pluvis, do oni timis pri lia sano, kaj li ne iris. Kiam Maĉjo la duan fojon venis en la ĝardenon, okazis jena akcidento: li amuziĝis kiel antaŭe en rondo kun knabinetoj — ĝis kiam proksimiĝis kelkaj knaboj, kaj unu el ili kriis:

”Rigardu, knabo amuziĝas kun knabinoj!” kaj ili ridis.

Reĝo Maĉjo rimarkis, ke vere li estas la sola knabo lu-danta en la rondo.

”Venu por amuziĝi kun ni,” diris la knabo, kaj Maĉjo atente lin rigardis.

14

BONHUMORAJ RAKONTOJ

eLIBRO

Ah! ĝuste li estas Felek, la sama Felek, kun kiu Maĉjo jam de longe volis fari interkonatiĝon, — kaj ankaŭ Felek atente rigardis Maĉjon kaj laŭte kriis:

”Ah! kiel li similas al reĝo Maĉjo!”

Maĉjo hontis, ĉar ĉiuj komencis rigardi lin, do li volis plej rapide forkuri al sia adjutanto, civile vestita, por ke neniu rekonu lin. Sed — ĉu pro honto, ĉu pro rapideco

— li falis kaj defrotis haŭton de sur genuo.

Dum ministro-kunsido oni decidis malpermesi al la reĝo iri en la ĝardenon — oni ĉion faros, kion li volas, sed li ne povas viziti popularan ĝardenon, kie estas mal-

ĝentilaj infanoj atakintaj kaj mokintaj lin. La reĝa honoro ne permesas tion. Maĉjo tre malĝojis, ĉar li longe pensis pri tiuj du amuzoj en la ĝardeno, kaj li rememoris la deziron de Irenka.

”ŝi volas havi pupon grandan ĝis plafono.” Tiu penso maltrankviligis lin.

”Mi estas ja reĝo — do mi rajtas ordoni — dume oni devigas min aŭskulti ĉiujn. Mi lernas legi kaj skribi same kiel aliaj infanoj, mi devas lavi la orelojn, kolon kaj dentojn same kiel aliaj infanoj — kalkuloj estas por reĝo malfacilaj, kiel por ĉiuj infanoj — do pro kio mi estas reĝo?”

Maĉjo ribelis, kaj dum aŭdienco li laŭte postulis, ke oni aĉetu la plej grandan pupon, kiun oni povas trovi en la mondo, kaj sendu ĝin al Irenka.

15

BONHUMORAJ RAKONTOJ

eLIBRO

”Via reĝa moŝto bonvolu kompreni …” komencis la ministro-prezidanto.

Maĉjo divenis, kio sekvos: tiu ĉi netolerebla homo longe parolos nekompreneblajn vortojn kaj fine nenio fariĝos pri la pupo.

Maĉjo memoris, ke foje la sama ministro komencis same deklaradi ion al patro; tiam la reĝo piedfrapis kaj diris:

”Mi tion decide postulas!”

Do Maĉjo same piedfrapis kaj laŭte diris:

”Sinjoro ministro, sciu, ke mi tion decide postulas!”

La ministro-prezidanto mirigite rigardis Maĉjon, poste li ion notis en notlibron kaj murmuretis: ”Mi prezentos vian postulon al la ministro-interkonsiliĝo.”

Neniu sciis, kion oni tie parolis, ĉar la konsiliĝo okazis malantaŭ fermita pordo, tamen oni decidis aĉeti pupon, kaj la komercministro kuradis du tagojn kaj rigardadis la plej grandajn pupojn; sed tiel grandega estis nenie. Tiam oni venigis ĉiujn industriistojn, kaj unu el ili devis fari la postulatan pupon en la daŭro de kvar semajnoj por alta prezo. Kiam la pupo estis preta, li ekspoziciis ĝin en magazenfenestro kun surskribo: kortega liveranto de Lia Reĝa Moŝto faris tiun ĉi pupon por Irenka, filino de fajrobrigada kapitano. La ĵurnaloj baldaŭ prezentis fotografaĵon de la fajrobrigado dum faj-restingado.

16

BONHUMORAJ RAKONTOJ

eLIBRO

Multaj knabinoj skribis leterojn al la reĝo, ke ili deziras ankaŭ havi pupojn, sed la kortega sekretario tute ne legis tiujn leterojn, ĉar la ministro-prezidanto severe malpermesis tion. Antaŭ la fenestro staris tri tagojn po-polamaso, admiranta la reĝan donacon, kaj la kvaran tagon, danke al dispono de la polica prefekto, oni elpre-nis la pupon el la fenestro.

Maĉjo ellitiĝis je la sepa horo, — li lavis kaj vestis sin mem, li mem purigis siajn botojn kaj pretigis sian liton.

Tian kutimon enkondukis la praavo de Maĉjo, la heroa reĝo Paŭlo la Venkinto. Maĉjo trinkis glaseton da fiŝoleo kaj ricevis matenmanĝon, kiu ne povis daŭri pli longe ol dek ses minutojn kaj tridek kvin sekundojn, ĉar tiel longe manĝis la potenca avo de Maĉjo, la bona reĝo Julio la Virtulo. Poste Maĉjo iris en la tronsalonon, kie estis tre malvarme, kaj akceptis ministrojn. La tronsalono ne havis fornon, ĉar praavino de reĝo Maĉjo, la prudenta Anna la Pia, dum sia juneco preskaŭ sufokiĝis pro haladzoj, kaj pro memorigo al sia feliĉa eldanĝerigo oni decidis en la kortegceremenion enkonduki la principon, ke la tronsalono ne havu fornon dum kvincent jaroj.

Maĉjo sidis sur la trono kaj dentklakis pro malvarmo, kaj la ministroj rakontis al li, kio okazas en la tuta ŝtato

… Tio estis tre malagrabla, ĉar ĉiuj informoj estis iel mal-gajaj. La eksterland-ministro rakontis, kiu koleras kaj kiu volas amikiĝi kun ilia ŝtato, — kaj Maĉjo preskaŭ nenion 17

BONHUMORAJ RAKONTOJ

eLIBRO

komprenis. La militministro elkalkuladis, kiom da forti-kaĵoj estas difektitaj, kiom da kanonoj detruitaj, kaj kiom da militistoj estas malsanaj.

La fervojministro klarigis, ke oni devas aĉeti novajn lokomotivojn, la klerecministro plendis, ke la infanoj lernas malbone, ke knaboj kaŝe fumas cigaredojn kaj elŝiras paĝojn el kajeroj, — la financministro ĉiam koleris, ke li ne havas monon por aĉeti novajn kanonojn kaj novajn maŝinojn.

Poste Maĉjo iris en parkon, kie li povis amuziĝi unu horon kaj libere kuradi, sed li ne amuziĝis bone — tute sola. Tial li volonte iris al lecionoj, — li bone lernis, ĉar li sciis, ke estas malfacile esti reĝo sen scioj. Li tre rapide lernis subskribi sian nomon kun tre longa ĉirkaŭturno.

Li devis lerni ankaŭ la francan kaj aliajn lingvojn, por ke li povu interparoli kun aliaj reĝoj, kiam li alveturos por viziti ilin.

Maĉjo lernus ankoraŭ pli volonte, se li povus solvi diversajn problemojn venintajn en lian kapon. Dum longa tempo li pensis pri tio, ĉu oni povas inventi tian bruli-gan vitron, kiu el distanco povas ekbruligi pulvon.

Se Maĉjo inventus tian vitron, li deklarus militon al ĉiuj reĝoj kaj en la antaŭtago de batalo li eksplodigus ĉiujn malamikajn pulvejojn. Li venkus la militon, ĉar nur li sola havus pulvon.

18

BONHUMORAJ RAKONTOJ

eLIBRO

Sed kiam li pri tio demandis sian instruiston, ĉi tiu nur movis la brakon kaj nenion respondis. Alifoje Maĉjo demandis, ĉu estas eble, ke se patro mortas, li transdonu al filo sian prudenton. La patro de Maĉjo, Stefan la Prudenta, estis tre saĝa. Maĉjo sidas nun sur la sama trono kaj portas la saman kronon, kaj li devas ĉion lerni de la komenco. Se tia transdono estus ebla, li ricevus kune kun la krono la bravecon de sia praavo Paŭlo la Venkinto, la piecon de la avino kaj la tutan scion de la patro.

Sed tiu ĉi demando ankaŭ ne trovis favoran akcepton.

Longe, tre longe Maĉjo pensis, ĉu oni povus akiri tian ĉapon, kiu donus eblecon, ke ĝia portanto vidas ĉion, sed mem ne estas vidata. Li dirus ekzemple, ke li havas kapdoloron, oni permesus al li dumtage resti en lito, li bonege kaj sufiĉe dormus, kaj nokte li surmetus tian sor-

ĉoĉapon kaj irus en la stratojn, li vizitus la urbon, rigar-dadus magazenajn ekspoziciojn, irus en teatron. Maĉjo estis nur unu fojon en teatro — dum parada spektaklo, kiam vivis ankoraŭ panjo kaj paĉjo — li preskaŭ nenion memoris, ĉar li estis tre malgranda, sed li scias, ke estis belege.

Se Maĉjo havus nevidebligan ĉapon, li elirus el la parko en la palacan korton kaj interkonatiĝus kun Felek, —

li irus en la kuirejon por rigardi, kiamaniere oni prepa-ras la manĝaĵojn, en la stalon, kie estas la ĉevaloj, kaj en 19

BONHUMORAJ RAKONTOJ

eLIBRO

ĉiujn diversajn konstruaĵojn, kien eniri estas al li malpermesite.

Estas eble strange, ke tiel multe da aferoj estas al reĝo malpermesitaj, do mi devas klarigi, ke en la reĝaj korte-goj estas tre severa etiketo. ¯i signifas, ke tion kaj tion faris la antaŭaj reĝoj, kaj la nova reĝo ne rajtas fari ion alian, kaj se li volus ion ŝanĝi, li perdus estimon, kaj ĉiuj ĉesus obei kaj timi lin, ĉar tio signifas, ke li malestimas sian faman patron aŭ avon aŭ praavon. Mi jam diris, ke la matenmanĝo de reĝo Maĉjo daŭris dek ses minutojn kaj tridek kvin sekundojn, ĉar tio estis kutimo de lia avo, kaj ke en la tronsalono oni ne hejtis, ĉar tion deziris lia praavino antaŭ longe mortinta, kaj ja ne estas eble demandi, ĉu ŝi nun permesus la hejtadon.

Iutempe reĝo povas ion ŝanĝi, sed tiam okazas longaj konferencoj pri tio. Reĝo Maĉjo estis en pli malbona situacio ol aliaj reĝoj, ĉar la etiketo ja estis destinita por maturaj homoj, kaj Maĉjo estis infano. Oni devis ion ŝanĝi — tial, anstataŭ bongusta biero, reĝo Maĉjo devis trinki fiŝoleon, kiu tute ne bongustis al li, tial anstataŭ legi ĵurnalojn, li trarigardis nur bildolibrojn. ĉio estus alia, se Maĉjo havus la saĝecon de sia patro kaj sorĉan ĉapon nevidebligan. Tiuokaze li estus vera reĝo, sed nun li ofte ne scias, ĉu ne estas pli bone naskiĝi kiel simpla knabo, vizitadi lernejon, elŝiri paĝojn el kajeroj kaj ĵeti ŝtonojn.

20

BONHUMORAJ RAKONTOJ

eLIBRO

Fine venis al Maĉjo la ideo, ke kiam li lernis skribi, li skribos leteron al Felek — eble Felek respondos al li —

tiamaniere ili interparolos.

De tiu tempo li energie sin dediĉis al lernado. Tutajn tagojn li skribadis, kopiskribadis el libroj rakontojn kaj versaĵojn; li eĉ ne irus en la reĝan parkon, li ĉiam nur skribus de mateno ĝis vespero. Sed li ne povis fari tion, ĉar la etiketo kaj kortega ceremonio postulis, ke la reĝo el la tronsalono rekte eniru en la ĝardenon. Kaj dudek servistoj jam estis stariĝintaj por malfermi la pordon.

Eble iu diros, ke pordomalfermo estas nenia laboro, do mi devas klarigi, ke tiuj ĉi lakeoj ĉiutage estis okupitaj dum kvin horoj. ĉiu prenis matene malvarman banon, poste frizisto kombis ilin, razis iliajn lipharojn kaj bar-bojn, la vesto devis esti purega, ke ne estu sur ĝi eĉ unu polvero, ĉar antaŭ tricent jaroj, kiam regis Henriko la Kolerema, okazis foje, ke de unu lakeo saltis pulo sur la reĝan sceptron, — tiun nezorgemulon la ekzekutisto senkapigis, kaj la kortega marŝalo apenaŭ evitis morton.

De tiu tempo la inspektanto mem zorgis pri la pureco de la lakeoj, kiuj banitaj, vestitaj kaj puraj staris jam de la dekunua horo kaj sep minutoj en la koridoro kaj atendis ĝis la unua horo dek sep minutoj, por ke la ceremoniestro mem inspektu ilin. Ili devis bonege gardadi sian purecon, ĉar pro malbone butonumita butono minacis sesjara mallibereco, pro malbona kombado —

21

BONHUMORAJ RAKONTOJ

eLIBRO

kvarjaraj severaj laboroj, pro ne sufiĉe lerta saluto —

dumonata aresto.

Maĉjo jam sciis iom pri tio, do ne venis al li la ideo ne iri en la parkon, kaj cetere, kiu scias: eble oni trovus ie en historio, ke iu reĝo tute ne iris en la parkon, kaj oni dirus, ke Maĉjo akomodu sin ĝuste al tio, kaj kio fariĝus tiam pri la letero al Felek, kiun li transdonus tra la ĝar-dena barilo?

Maĉjo estis kapabla kaj havis fortan volon. Li diris: post unu monato mi skribos la unuan leteron al Felek,

— kaj efektive, post tiu tempo letero estis preta.

”Kara Felek,” li skribis, ”mi jam de longe rigardas, kiel vi gaje amuziĝas en korto, mi volas ankaŭ amuziĝi, sed mi estas reĝo, do mi ne povas, sed vi tre plaĉas al mi.

Skribu al mi, kiu vi estas, ĉar mi volas konatiĝi kun vi. Se via paĉjo estas militista homo, eble oni permesos al vi veni iatempe en la reĝan ĝardenon.

Maĉjo, Reĝo.”

Forte batis la koro de Maĉjo, kiam li vokis Felekon tra la barilo kaj transdonis al li sian leteron, kaj tre forte batis lia koro, kiam la sekvantan tagon li samvoje ricevis respondon.

”Reĝo!” skribis Felek, ”mia paĉjo estas plotonestro en la kortega palaco kaj estas militista homo — mi tre volas esti en la reĝa ĝardeno. Mi estas, ho reĝo, fidela al vi kaj estas preta, iri por vi en akvon kaj fajron kaj ŝirmi vin 22

BONHUMORAJ RAKONTOJ

eLIBRO

ĝis mia lasta sangoguto. Kiomfoje vi bezonos mian hel-pon, vi nur fajfu, kaj mi tuj venos je via alvoko.

Felek.”

Maĉjo metis tiun ĉi leteron en tirkeston sub ĉiujn librojn kaj fervore komencis lerni fajfadon. Li estis sin-gardema, li ne volis perfidi sin: se li deziros, ke Felek venu al la ĝardeno, oni komencos interkonsiliĝi: pro kio, de kie li scias, kiel la knabo nomiĝas, kiamaniere li faris konatecon, kaj kio fariĝos, se oni divenos kaj fine mal-permesos?

Filo de plotonestro! Se almenaŭ de leŭtenanto!

”Oni devas ankoraŭ atendi,” decidis Maĉjo, ”dume mi lernos fajfi.” Kaj kiam li foje ekfajfis — imagu lian mire-gon — antaŭ li aperis Felek.

”Kiamaniere vi eniris?” demandis Maĉjo.

”Mi trarampis la kradon,” li respondis.

En la reĝa ĝardeno tre dense kreskis framboj, tie sin kaŝis reĝo Maĉjo kun sia amiko por interkonsiliĝi, kion fari plu.

”Aŭskultu, Felek, mi estas tre malfeliĉa reĝo — de la tempo, kiam mi lernis skribi, mi subskribas ĉiujn doku-mentojn, kio signifas, ke mi regas la tutan ŝtaton. Kaj mi

ĝuste faras tion, kion oni ordonas al mi, sed oni ordonas al mi nur enuigajn aferojn kaj malpermesas ĉion, kio estas agrabla.”

23

BONHUMORAJ RAKONTOJ

eLIBRO

”Kiu do ordonas aŭ malpermesas ion al via reĝa moŝ-

to?”

”La ministroj,” respondis Maĉjo. ”Kiam vivis mia paĉ-

jo, mi faris tion, kion li ordonis.”

”Nu, kompreneble, tiam vi estis en reĝa alteco, tron-heredonto, sed nun …”

”¯uste nun estas pli malbone, ĉar estas multaj ministroj.”

”ĉu militistaj aŭ civilaj?”

”Estas nur unu militista, la militministro, la aliaj estas civilaj.”

Felek enigis en sian buŝon plenmanon da framboj kaj komencis profunde mediti. Poste li demandis iom hezi-tante: ”ĉu en la reĝa ĝardeno estas ĉerizoj?”

Maĉjon mirigis tiu demando, sed ĉar li havis grandan fidon al Felek, li respondis, ke estas ĉerizoj kaj piroj en la ĝardeno, kaj promesis doni al li tra kradoj, kiom li nur deziros.

”Nu, bonege — ni ne povas ofte vidi unu la alian, ĉar oni povas elserĉi nin —, ni ŝajnigos tute ne koni nin reci-proke, kaj ni skribos leterojn. Viajn leterojn vi metos sur tabul-barilon (apud la letero povas kuŝi ankaŭ ĉerizoj), kaj kiam la sekreta korespondaĵo estos kuŝigita, via reĝa moŝto nur ekfajfu — mi ĉion forprenos.”

”Kiam vi havos respondon por mi, vi ankaŭ ekfajfu!”

ĝoje kriis Maĉjo.

24

BONHUMORAJ RAKONTOJ

eLIBRO

”Oni ne fajfas je reĝo,” diris Felek, kolereme, ”mi donos kukolsignalon.”

”Bone,” diris Maĉjo, ”kiam vi revenos?”

Felek longe ion pripensis, fine li diris:

”Mi ne povas ofte veni ĉi tien sen permeso — mia patro estas plotonestro kaj havas bonegan okulon — li ne permesas al mi eĉ proksimiĝi al la barilo de la reĝa ĝardeno, kaj deklaris al mi: ,Felek, mi avertas vin, ke ne venu al vi la ideo preni ĉerizojn el la reĝa ĝardeno, ĉar atentu: Kvankam mi estas via patro, mi tamen, se oni tie ekkaptus vin, deŝirus haŭton de vi kaj ne lasus vin vivanta el miaj manoj’.”

Maĉjo konsterniĝis. Estis terure: li trovis amikon post tiom da penado — kaj jen pro li la amiko eble estos sen-haŭtigata!

”Nu, kiamaniere vi nun reiros hejmen?”

”Vi nur malproksimiĝu, via reĝa moŝto, mi jam iel helpos al mi.”

Maĉjo aprobis la ĝustecon de tiu konsilo kaj eliris el la densaĵo.

Maĉjo nun agadis komune kun Felek, kvankam ili estis disigitaj per krado. Maĉjo ofte ĝemetadis en la ĉeesto de doktoro, kiu ĉiusemajne pesis kaj mezuris lin, —

li plendadis pri sia soleco, kaj unufoje li eĉ diris al la militministro, ke li volonte ekzercus la militistan arton.

25

BONHUMORAJ RAKONTOJ

eLIBRO

”ĉu vi eble konas iun plotonestron, kiu povas instrui min?”

”Estas tre laŭdinda celado de via reĝa moŝto, akiri pri-militajn sciojn, sed kial via instruisto devas esti plotonestro?”

”Povas esti eĉ filo de plotonestro,” ruze respondis Maĉjo.

La militministro sulkigis la brovojn kaj notis la reĝan postulon, — Maĉjo ekĝemis, li jam sciis, kion la ministro respondos al li: ”La postulon de via reĝa moŝto mi prezentos en la venonta ministro-kunsido”. Maĉjo jam divenis: oni sendos al li maljunan generalon.

Sed okazis alia afero. En la venonta kunsido estis nur unu temo por interparoloj: tri ŝtatoj neatendite deklaris militon al reĝo Maĉjo.

Milito! ne vane Maĉjo estis pranepo de kuraĝa Paŭlo la Venkinto: la sango ekbolis en li. Ho! se li nun havus vitron, bruligontan la malamikan pulvon de malproksime, kaj ĉapon nevidebligan. Maĉjo atendis ĝis la vespero, li atendis ĝis la sekvanta mateno, ĝis tagmezo — neniu sciigis lin pri tio. Pri la milito sciigis lin Felek. Kiam li antaŭe havis transdonotajn leterojn, li kukolis trifoje, nun li kukoladis eble centfoje, kaj Maĉjo komprenis, ke la nuna letero enhavas iun neordinaran novaĵon. Jam de longe ne estis milito, ĉar Stefan la Prudenta amike vivis kun najbaroj. Nun estis klare: la najbaroj profitis tion, ke 26

BONHUMORAJ RAKONTOJ

eLIBRO

Maĉjo estas malgranda kaj malsperta. Tiom pli multe Maĉjo volis pruvi, ke ili eraras, ke malgranda Maĉjo estas kapabla defendi sian landon. La letero de Felek anoncis: Tri ŝtatoj deklaris militon al via reĝa moŝto. Mia patro ofte promesis al mi ĝojtrinki ĉe la unua militanon-co.

Maĉjo atendis — li pensis, ke en la sama tago oni vokos lin por eksterordinara kunsido kaj ke li — Maĉjo la Unua — kiel legitima reĝo ekprenos la direktilon de la ŝtato. Interkonsiliĝo ja vere okazis nokte, sed Maĉjon oni ne invitis al ĝi. Kaj la sekvantan tagon lia fremdlanda instruisto havis lecionon kun li kiel kutime. Maĉjo konis la kortegan ceremonion, ke estas malpermesite al la reĝo esti kaprica, obstina kaj kolera, tiom pli en tia momento li ne volis ofendi la rangon kaj reĝan honoron. Li havis nur kunŝovitajn brovojn kaj sulkigitan frunton. Kaj kiam dum la leciono li ekrigardis en spegulon, venis al li penso: mi aspektas kvazaŭ kiel reĝo Henriko la Pasia.

Maĉjo atendis ĝis la aŭdienca horo, sed kiam la ceremoniestro anoncis, ke estas kunvokita konferenco, Maĉjo trankvile, sed estante tre pala, decideme diris: ”Mi postulas, ke oni tuj voku la militministron en la tronsalonon.” La vorton ”milit” Maĉjo diris kun tia akcento, ke la ceremoniestro baldaŭ komprenis, ke Maĉjo jam ĉion scias.

27

BONHUMORAJ RAKONTOJ

eLIBRO

”La militministro ĉeestos la kunsidon,” li respondis.

”Mi ankaŭ partoprenos la kunsidon,” rediris reĝo Maĉjo kaj direktis siajn paŝojn al la kunsidsalono.

28

BONHUMORAJ RAKONTOJ

eLIBRO

Terure ridinda

Domposedanto volis enkonduki sian filinon en la mondon kaj sian filon sendi eksterlanden por stu-dofinado. Li diris: mi plialtigos la luprezon por ĉiuj loĝej-luantoj — li efektive faris tion — kaj eksentis kontent-econ kiel homo, plenuminta sian devon. Jen komenciĝas longa vico da treege ridindaj okazaĵoj.

En tiu domo troviĝis magazeno de tolaĵoj, kravatoj, bastonoj kaj galanteriaĵoj. La magazenposedanto ĉagreniĝis pro la plialtigo de la luprezo; poste li longe meditadis, kalkuladis, pensadis, kombinadis, ĝis kiam li decidis:

”Mi eksigos unu komizon — por kudrado de ĉemizo mi de nun pagos dek groŝojn malpli, por kudrado de kravato kvin groŝojn malpli — gratifikaĵon mi ne donos en la nuna jaro.” Kaj ŝtono falis el lia koro.

De post tiu tago sep kudristinoj kaj tri kravatfaristinoj estis devigitaj ĉiutage labori unu horon pli longe por ricevi tiom da mono, kiom ili ricevis antaŭe. La magazenservisto ĝemis pri tio, ke li ne povos aĉeti tiun ĉi jaron kristarbeton por siaj infanoj. La forigita komizo malfermis propran magazenon de skribaĵoj, kaj post tri monatoj li estis perdinta la doton de sia edzino kaj la pro-29

BONHUMORAJ RAKONTOJ

eLIBRO

pran kapitaleton; poste li ĉion vendis kaj forveturis Amerikon.

En la sama domo estis alia butiko — konsuma — kies posedanto ankaŭ ĉagreniĝis kaŭze de la plialtigo de la luprezo; poste li meditadis kaj fine decidis: ”Oni devas aĉeti panon kaj bulkojn ĉe bakisto liveranta pli malalt-preze, kvankam liaj bakaĵoj estas malpli bonaj — ankaŭ viandaĵojn kaj aliajn produktojn mi aĉetos ĉe pli malalt-preze liveranta vendisto — pri faruno kaj salspeco neniu havas perfektan konon, kaj lakto kun akvo havas same blankan koloron kiel pura lakto — komerco ne estas sentimentalaĵo …”

En la unua etaĝo alstrate loĝis advokato. Li ĉagreniĝis pro la plialtigo de la luprezo kaj rakontis tion al sia edzino. Kaj sinjorino advokatedzino decidis: ”Mi ne plu estos membro de la societo zorganta pri malriĉaj infanoj

— al la instruistino mi pagos nur ses rublojn monate kaj al la instruisto de Zigusjo nur sep — mi ne plu abonos por la infanoj ”Mian ĵurnaleton,” mi konvinkos mian edzon pri tio, ke li ne plu abonu ”ŝanton,” ĵurnalon ne bezonatan de advokato, kaj en la vendejoj mi de nun marĉandos.”

La sesrubla instruistino donis superprograman lecionon kaj forlasis unu senpagan lecionon, kiun ŝi donadis al la filo de la domgardisto. La instruisto de Zigusjo diris al sia patrino: ”Oni ne volis doni pli multe, sed ja 30

BONHUMORAJ RAKONTOJ

eLIBRO

sufiĉos por lernejpago, kaj rilate al vintra palto — mi ĝin tute ne bezonas, ĉar la vintro cetere estos varma.”

La vendistinoj en la bazaro plendis pri tio, ke la nuna komerco neniom valoras, ĉar ĉiu deziras aĉeti por nenio.

En la tria etaĝo, en malgranda oficejo, loĝis librotenisto-korespondanto. Kiam li sciiĝis pri la lupreza plialtigo, li baldaŭ iris al sia amiko, dirante: ”Vi hieraŭ parolis al mi pri tiuj du vesperaj horoj — mi decidis akcepti ilin.”

La amiko respondis: ”ŝajnas al mi, ke oni tie jam dungis iun, sed mi klopodos sciiĝi pri tio.”

Kaj oni sciigis al la kandidato, ke la ofico jam estas okupita; li alportis tiun ĉi sciigon al sia patrino — grizhara, malriĉa vidvino.

Kuracisto, loĝanta en la dua etaĝo, estis alvokita al malsanulo el supervistula kvartalo kaj postulis unurub-lan honorarion, ĉar oni ja ne povas amuziĝi per filantro-pio, se domposedanto plialtigas la luprezon. Kaj la edzino de la malsanulo, fordoninte la lastan rublon al la kuracisto, ne havis plu monon por aĉeti sanigilon — ŝi portis tukon al lombardo, kaj tiun tukon ŝi ne plu el-aĉetis.

Oficisto el maldekstra oficejo en la tria etaĝo decidis, ke oni ne estu Kato, kiam la vivkondiĉoj fariĝas pli kaj pli malfacilaj. Kion fari? Oni devas preni, se oni oferas. Ko-ruptumo — oni nomas ĝin malbela, sed ĝi havas multajn pozitivajn flankojn.

31

BONHUMORAJ RAKONTOJ

eLIBRO

En la teatro, — supre sur la galerio — unu loko estis neokupita — tie sidus loĝanto de malgranda ĉambreto en la kvara etaĝo, se la luprezo ne estus plialtigita.

Oficejo troviĝanta en la dua korto, kaŭze de la plialtigo de la luprezo malpligrandigis sian kunlaborantaron, eksigante unu serviston. ĉi tiu havis tri infanojn. Perdin-te sian okupon, li fariĝis kolportisto de ĵurnalo, kaj perla-borante duonon malpli ol antaŭe, li cedis en sia ĉambro angulon por unu rublo monate al juna ĝardenisto. Sed la ĝardenisto ofte vizitis sian fratinon, kies infanoj malsaniĝis je difterito, kaj li alportis infekton al la infanoj de la kolportisto. Ili ĉiuj mortis en unu semajno.

En kela loĝejo de tiu ĉi domo loĝis botisto. En la sama momento, kiam li sciiĝis pri la malgajiga novaĵo koncer-ne la luprezon, lia okjara filino petis lin pri dek groŝoj por aĉeti kajeron. La botisto respondis: ”Sufiĉas jam lernado por la filinaĉo!” Kaj li sendis ŝin al baleto. Li havis bofraton en la teatro. Krom tio li komencis malpli bone nutri siajn meti-lernantojn.

Kaj multaj, multaj ridindaj faktoj okazis; ili ne estas mil kaj eĉ ne tri mil — iliaj konsekvencoj tiriĝados ĝis la mondfino. Mortis tri infanoj de la servisto, do mortis la infanoj de tiuj ĉi infanoj, kaj iliaj nepoj kaj pranepoj, kiuj ludus iun rolon en la vivo de ceteraj homoj. Vi demandos: ”Kion ridindan tamen la aŭtoro vidas en tio?”

Ho! multajn ridindaĵojn mi vidas en tio.

32

BONHUMORAJ RAKONTOJ

eLIBRO

Pro la filino de la domposedanto, kiun paĉjo volas enkonduki en la mondon, pro la filo, kiu por fini studadon devas forveturi eksterlanden — laboradas kudristinoj loĝantaj en alia urboparto, tute ne konantaj ilin. Pro ili la meti-lernantoj havas malpli bonan nutraĵon, la infanoj de la magazenservisto ne havos kristarbon, la stu-dento-instruisto ne havos varman palton. Pro ili ĵurnaloj perdis abonantojn, la bonfara societo — unu membron, la teatro — unu aboninton en opero, la vendistinoj en bazaro — parton de profito, la filo de vidvino — oficon.

Pro ili mortis tri infanoj — unu infanon oni sendis al baleto, pro ili aĉetantoj en la konsuma butiketo havas malpli bonan farunon kaj akvon en lakto. Ili kaŭzis, ke ho-nesta bakisto kaj viandaĵ-komercisto perdis klientaron.

ĉu ĉio tio ne estas ridinda?

Por enkonduki en la mondon iun fraŭlinon, kaj por ke iu junulo finu studadon en eksterlando, granda parto da homoj estis senigata de tuta aŭ parta laborprofito —

senigata de honesto, de scienco, de saniga nutrado, eĉ de la vivo. Pro ili oni eligis knabinon el lernejo kaj enigis ŝin en baleton. Ridinda estis tio, ke nek la domposedanto nek liaj infanoj sciis pri tio; ili mirus, se oni scii-gus al ili, ke ie iu malriĉa kudristino ĉe la ekstremo de nia urbo sin oferas pro ilia bono.

33

BONHUMORAJ RAKONTOJ

eLIBRO

Tio estas tiel nekredeble ridinda, ke eĉ humoristo ek-plorus sincere, kaj larmoj de humoristo eble estas plej ridindaj, ĉu ne?

34

BONHUMORAJ RAKONTOJ

eLIBRO

Tute ne sprita

Tio okazis foje en la ĉefa strato de granda kaj mult-homa urbo. Tiu urbo ne estas la bonfaranta Warszawa, en kio cetere estas nenia spritaĵo. Do en la ĉefa strato de tiu urbo estis multe da preterpasantoj. Kiuj ili estis, kiom ĉiu el ili dumjare enspezis, kiom da infanoj, kiom da pekoj, kiom da amikoj aŭ da kravatoj ĉiu havis, kia estis la politika opinio de ĉiu — pri tio mi tute ne parolos, ĉar en tio ankaŭ ne troviĝas iu spritaĵo.

Tra tiu ĉefa strato iris ĉifone vestita malgranda, proksimume dekjara knabo. Mi diras ”proksimume,” ĉar iu sciencisto, jam mortinta, rimarkigis, ke li nenie renkon-tis tiom da grizaj junuloj kaj kvindekjaraj infanoj kiel ĉe ni … Aliflanke oni renkontas junajn maljunulojn, malmulte respektindajn kaj tute ne grizharajn, ĉar ili ne havas harojn.

Do tiu knabo iris tra la strato — se li nur irus, estus en tio nenia spritaĵo, sed li subite ŝanceliĝis kaj falis sur la pavimon, kiu kostis al la urba estraro kvardek rublojn por ĉiu kvadratmetro. Li falis kaj eĉ ne plu moviĝis, kaj krome, falante, lia kapo puŝegiĝis kontraŭ muro de domo. Kvankam nenio sprita estas en ĉi tio, tamen ĉiu 35

BONHUMORAJ RAKONTOJ

eLIBRO

facile komprenos, ke la dekjara knabo devis forte kun-puŝiĝi kun la muro, por ke komencu elflui el lia disba-tita kapo ruĝa sango, same kiel ĝi elfluus el la kapo de ĉiu karulo, de Kazjo aŭ de Janko aŭ el la kapo de dotha-va solfilino, se ili, okaze falante sur la multekostan pavimon de la ĉefurbo, batus la kapon kontraŭ muro de domo. Preterpasantoj en tiu urbo, kiu ne estas Warszawa, ronde ĉirkaŭis la kuŝantan knabon, ĉar ĉiu el ili po-sedis interalie ankaŭ cerbon kaj langon, do tiu kolekti-

ĝinta societo povis pensi kaj paroli — efektive oni komencis pensi kaj paroli.

Iu sinjoro, kvankam li havis sur butono alpenditan pakaĵeton kun kuko, ekĝemis kaj diris: ”Kompatinda knabo!” Tiu ĉi sinjoro verŝajne havis ne nur kukon, cerbon kaj langon, sed ankaŭ koron, ĉar ne ĉiu kapablus, tiel baldaŭ aŭdigi sin kaj krom tio ekĝemi. ĉe similaj okazaĵoj homo perdas la kapablon pri logika argumen-tado — la koro sola povis dikti al lia parolo tiajn noblajn, amplenajn vortojn.

”Malfeliĉa knabo!” ripetis tiu ĉi sinjoro kun koro en la brusto kaj kun kukpakaĵeto pendanta je butono. ĉi tiujn vortojn ne mi sola aŭdis, sed kvardek aliaj personoj, sta-rantaj pli proksime al tiu sinjoro. Li estis tiel modesta, ke li anonime tion diris, ne pro reklamo. Li eĉ post momento nerimarkite forŝoviĝis el la aro kaj malaperis inter la preterpasantoj de la ĉefa strato, kaj aliaj atestantoj jam 36

BONHUMORAJ RAKONTOJ

eLIBRO

rericevis konscion pri la malĝojiga fakto kaj de kelkaj flankoj kune alkuris la malriĉan infanon kun ĝemetoj kaj kompatvortoj. Kaj jen — nova penso — iu diris: ”Eble la mizerulo svenis pro malsato!”

ĉiu nova ideo, ĉiu nova vero aŭ kuraĝa hipotezo, an-taŭ ol ĝi estos akceptata de aliaj, antaŭ ol ĝin festos ba-talado aŭ briligos la venko, devas trairi mokadon kaj mallaŭdon de amaso, kio ankaŭ ne estas spritaĵo.

”Li eble nur ŝajnigas esti malsana?” diris kuraĝe iu sinjoro, tenante unu manon en la poŝo kun monujo kaj du fingrojn en la poŝeto kun horloĝeto, ĉar inter la kolektiĝintaj homoj, havantaj koron kaj amon, povis trovi-

ĝi fripono preta por profiti la kortuŝon de noblaj bonfa-rantoj kaj senigi lin ne nur de poŝhorloĝeto, sed ankaŭ de ora ĉeneto. — ”Li eble nur ŝajnigas?”

Kompreneble! Kiomfoje malvarma kalkulo elŝiras el nia brusto kompatsopiron — kiomfoje malnobla ruzaĵo malvarmigas sur niaj lipoj varman spiron de tiuj belegaj vortoj, elirantaj el la buŝo de sinjoro kun kuko je butono.

”Malfeliĉa knabo!”

Post silento malbonaŭgura iu voĉo aŭdiĝis: ”Kion do vi diras? Li ne ŝajnigas — li ja sangas.”

”Ba!” diris la konsiderema sinjoro, tenante sian oran ĉeneton — kaj kun mallaŭda rideto forlasis la aron.

37

BONHUMORAJ RAKONTOJ

eLIBRO

Subite iu ekfrapis min sur la dorson, poste mi eksentis doloron en flanko, kaj kiam mi iom trankviliĝis, mi ekvidis ĉifonulon, klinitan super la knabo.

”Nu, trinku iom,” li diris al li.

Homo, ne skribanta novelojn, neniam komprenos verkiston: kie vendejposedanto, akuŝistino, biciklofa-brikanto kortuŝe ekploras — tie poeto ekskribas idilion kaj sendos ĝin por konkurso.

Estas do neniel mirige, ke, rigardante knabon kuŝanta sur pavimo kaj ĉifonulon klinita apud li, mi ne parolis per tremantaj lipoj: malfeliĉa infano!, sed mi nur elpen-sadis kvinaktan melodramon por popola teatro sub la titolo ”Retrovita filo aŭ kadavro apud kadavro”. Mi jam havis la lastan scenon de la lasta akto.

La knabo estas ŝtelita filo — malespera patro ruiniĝas per sensukcesa serĉado, poste li fariĝas drinkulo, fine li vidas la knabon sur strato, li ekkonas lin, danke al iu signeto sur la kolo, kaj krias: ”Filo mia!” La knabo diras:

”Patro mia!” Poste la patro: ”Infano!” La knabo: ”Mi mortas”, kaj li agonias. La patro malesperegas, li kun tuta forto frapas per la kapo tiun grandan domon kun sep hipoteknumeroj. Post la scenejo — trumpeto de societo

”Rapida Helpo”. La kurteno malsupreniĝas.

Mi vekiĝis el la revado. Ho, vi mokuloj, kiuj diras, ke homo estas nur bestviro aŭ bestvirino aŭ egoisto, se vi aŭdus, kia indignobrueto movis tiun ĉi aron, kiam ĝi 38

BONHUMORAJ RAKONTOJ

eLIBRO

vidis, ke ĉifonulo volis enverŝi al malfeliĉa knabo bran-don en la buŝon.

”Foriru, drinkulo! Ne faru la infanon drinkema!” kriis ĉiuj.

”Se ne — estu ne,” respondis tiu homo kaj foriris.

Mi ne ripetos ĉion, kion oni diris, mi silentos pri la nombro da amplenaj vortoj diritaj pri homa mizero, pri sennoma, fremda, malpura fripono — tiuj ĉi vortoj foriĝis seneę. Kaj en la aro, krom homoj kun diplomoj, krom homoj, havantaj molajn sentemajn korojn, krom virinoj, kies cerbo estas pli ema elpremi larmojn el la okuloj — troviĝis ankaŭ komizoj, junaj librotenistoj, anoncagentoj, diversspecaj makler istoj, — kaj ili ĉiuj pli aŭ malpli poezieme, pli aŭ malpli laŭte, per pli aŭ malpli bona parolmaniero kompatis tiun ĉi malriĉulon.

Kio fariĝis kun li, mi ne diros — ĉar estas en tio neniu spritaĵo — mi volis nur konstati, ke ekzistas koroj kaj sentoj.

Cetere mi povas eĉ diri: ”Rapida Helpo” veturigis lin al hospitalo, kie mankis loko, tamen oni lokis lin. Oni diras, ke pro malsato li erare manĝis alumetkapetojn.

39

BONHUMORAJ RAKONTOJ

eLIBRO

For la pureco!

Kiel vi povas tiel malzorgi vian veston?” oni demandis min.

”Kiel vi povas permesi al via edzo, tiel malzorgi sian veston?” oni turmentis mian edzinon.

”Oni taksas vin laŭ via vesto” — oni aldonis sentence.

Kiam vespere, enuigita, mi en la lito trarigardis ĵurnalojn, mi trovis artikolojn, kiuj postulas pedantan purecon, artikolojn, kiuj avertas pri plej teruraj efikoj al ho-mo, ĉiurilate malzorganta purecon.

”Ho,” mi ekpensis, ”mi provos!” kaj mi iris al botisto, al tajloro, al ĉapelisto, al gantisto, al frizisto, — oni me-zuradis min ĉiuflanke, oni turnis, returnis, puŝis min, oni ordonis al mi iri, kapon levi kaj mallevi, salteti, kaŭri, mallonge: oni turmentadis min terure. Krome oni for-prenis de mi tiom da tempo, ke mi treege malzorgis miajn okupojn, kio estis tiom pli fatala, ke miaj elspezoj en tiu malfeliĉa monato triobliĝis. Fine mi estis vestita tiel, ke, komparante min kun multaj rondirantaj malsa-

ĝuloj en stratoj (legu: elegantuloj), mi rimarkis nenian diferencon; por kompletigi mian veston, mi eĉ metis 40

BONHUMORAJ RAKONTOJ

eLIBRO

tuberozon aŭ alian floreton en la refaldaĵon de mia surtuto.

Triumfo estis videbla. Multaj homoj, ĝis nun atendin-taj mian saluton, komencis saluti min kiel unuaj, kelkaj, kies nomojn mi eĉ ne konis, haltis, kore premante mian manon, kaj demandis pri la adresoj de tiuj specialistoj, kiuj preparis por mi la vestaron. Mi ankaŭ ŝanĝiĝis: mia irmaniero fariĝis pli malrapida, la movoj pli seriozaj, la tuta persono pli majesta. Mi komencis rigardi kun ia ka-

ŝita malŝatemo la homojn malzorgeme vestitajn — disvolviĝis en mi perceptemo kaj ia scivolo tiurilate — mia lingvo riĉiĝis per novaj, ĝis nun de mi tute ne konataj vortoj, ĉar mi konis nur la esprimojn pantalono, veŝto, surtuto, palto, ne havante ideon pri la ekzisto de granda nomtrezorejo de diversaj vestopartoj.

Mi konformigis, kompreneble, al mia vesto ankaŭ la eksteran aspekton de mia loĝejo, de miaj edzino kaj infanoj. ĉie regis pureco kaj bongusteco. Mi malpermesis al miaj infanoj amuziĝi kun la infanoj de la meblisto, ĉar kiom da infektiloj tiuj malpuruloj povus alporti en la organismon de niaj idoj! Mi malpermesis al mia plej aĝa filo instrui la filon de la domgardisto, ĉar kvankam li estas kapabla kaj diligenta knabo, li detruos aŭ povos detrui la novajn kovrilojn de niaj mebloj aŭ malpurigi per koto la ĉambrojn. Mi mem ne respondis al la amikaj salutoj de la domgardisto, de la sendito kaj de ĉiuj, kiujn 41

BONHUMORAJ RAKONTOJ

eLIBRO

oni ne povas resaluti, ne riskante tute perdi societajn interrilatojn — mi tion faris pro facile kompreneblaj kaŭ-

zoj: la ĉapelo fuŝformiĝas per ofta depreno, la kolumo kaj kravato ĉifiĝas pro ofta kapklino. Dum la unuaj tagoj estis al mi iel strange, sed danke al miaj novaj kona-toj, konformigitaj al la nova vestaro, mi kutimiĝis al multe da novaj objektoj: kelnerojn mi igis ne plu nomi min ”sinjoro,” kaj mi nomis ilin mallonge ”ci,” al almo-zuloj mi ne donis moneron, ĉar pro ofta elpreno de la monujo eluziĝas la poŝoj. Miaj interrilatoj kun la edzino kaj infanoj ankaŭ malvarmiĝis: pro nenia trezoro de la mondo mi prenus la infanon sur miajn genuojn, ĉar tio malutilas la pantalonon, krome — infano povas havi malpurajn manojn; mi klopodis ne proksimiĝi al la edzino por ne ĉifi ŝian belan matenveston kaj mian kravaton. Mi fariĝis furioza, kiam io minacis la purecon aŭ tutecon de mia vesto, kio malgraŭ ĉiu singardemo ofte okazis.

Foje la domgardisto surŝprucigis per akvo mian novan, helan, someran palton kun silkaj refaldaĵoj. Mi insultis lin, dirante, ke li estas malsaĝulo, idioto, stultulo, kaj kiam la kompatindulo, volante senkulpigi sin, buŝo-tuŝis mian manikon kaj lasis sur ĝi guteton da humida tabako, mi venigis policiston kaj ordonis, ke li metu la domgardiston en malliberejon. Alifoje iu blinda maljunulo surpaŝis mian elegantan ĉaman boteton, — mi for-42

BONHUMORAJ RAKONTOJ

eLIBRO

sendis lin al ĉiuj diabloj. Mi fariĝis eksterordinare iriti-

ĝema: eĉ la plej malgranda bagatelo perdigis al mi la sa-

ĝon. Iu virino venis foje al mi: ŝi estis funebre vestita kaj petis min pri helpo. Mi tute ne sciis, kion ŝi deziris, kvankam ŝi longe parolis kaj ploris maldolĉe. ĉu vi scias, kial mi ne aŭdis ŝin? Tial ke mi rimarkis sur la tapiŝo ŝian kotan piedsignon: ŝi venis dum pluvo sengaloŝe.

Alifoje mi interesiĝus pri ŝia malĝojo, ĉar mi treege kom-patas plorantajn virinojn, tamen tiufoje mi nur diris:

”Bone, mi notos vian adreson kaj sciigos vin pri la rezul-to.” Kiam ŝi komencis denove peti min kaj danki, mi al-diris: ”Mi certe ne promesas, sed mi ĉion faros, kio estos ebla al mi.”

Mi kondutis kiel homo vere amanta purecon — mi estis fiera pri mi. Mi agis kiel iu tromemfida prezidanto de iu institucio, kiam antaŭ kelkaj jaroj mi petis lin pri helpo por iu malfeliĉa familio: li finaŭskultis min, promesis ĉion fari, li notis la adreson kaj donis al mi la manon. Kaj kiam la sekvantan tagon mi revenis por ricevi respondon, li ne rekonis min, li perdis la adreson kaj tute ne memoris, pri kio mi lin petis. Okazis, ke infanoj pilkludante dispecigis iun multekostan aĵeton, kio kaŭ-

zis al mi dusemajnan malsanon.

Mi havis nun malpli multajn amuzojn ol antaŭe: mi dumjare nur dufoje vizitis teatron, ĉar mi rezignis pri la malkaraj lokoj, kie apud mi povus sidi iu malzorgeme 43

BONHUMORAJ RAKONTOJ

eLIBRO

vestita homo. Pro tiu sama kaŭzo mi malofte veturis per tramo.

Miaj elspezoj grave pligrandiĝis, sed mi helpis al mi tiamaniere, ke tajloroj, botistoj kaj aliaj paciencaj meti-istoj devis atendi plurajn monatojn, antaŭ ol mi pagis al ili. ŝajnus, ke post unu jaro de tia higiena vivmaniero mi devus grasiĝi, havi grandan energion por laborado kaj esti ideale feliĉa.

Tamen okazis male: mi malgrasiĝis, la laboro fariĝis al mi peniga, kaj mi komencis serioze pensi pri sinmortigo, tiom pli, ke la hejma vivo fariĝis malŝatinda kaŭze de diversaj zorgoj. Mi turnis min al kuracistoj, kiuj skribis por mi kelkajn receptojn kaj rekomendis serion da rime-doj por restarigi mian sanon.

Tamen nenio helpis al mi. La penso pri sinmortigo ne forlasis min unu momenton — kaj mi komencis serĉi revolveron, hereditan iam de mia avo. Mia malfeliĉa edzino, pala kaj malĝoja, miaj kompatindaj infanoj tute ne sciis, kia orfeco minacis ilin, kiam mi kun flamanta okulo enkuris la subtegmenton por trovi tie inter malnovaĵoj la mortigilon. Mi vane disĵetis la enhavon de tri korboj kaj du pakaĵoj, kiam subite mia rigardo falis sur malnovan senkoloriĝintan kravaton, sur foruzitan pantalonon kaj malnovajn botojn kun eluzitaj kalkanumoj.

Mi longe rigardis la aĵojn. En la unua momento mi sentis furiozon, kiel mi povis iam vesti mian korpon per si-44

BONHUMORAJ RAKONTOJ

eLIBRO

milaj malnovaĵoj — poste mi pripensis: kiel mi aspektus en tio? Kaj jen subite iu kortuŝo ekregis mian animon.

Estas ja miaj malnovaj amikoj, senrevene perditaj kaj tial tiom pli amindaj. Mi ilin enpakis en ĵurnalon kaj sekre-te portis en mian ĉambron kune kun la revolvero fine trovita. Mi pasigis teruran nokton. Mia tuta pasinteco stariĝis antaŭ miaj okuloj, kiam mi kun pala vizaĝo staris antaŭ spegulo kun revolvero en mano. Mi komencis analizi ĉiun mian agon, ĉiun penson, kaj kiam la suno ĵetis sian unuan radion en la ĉambron, mi surmetis miajn malnovajn vestaĵojn kaj eliris sur la straton. De post tiu tempo pasis du semajnoj.

Legantoj! Vi kredu al mi aŭ ne — mi ree estas sana kaj feliĉa, mia edzino rericevis sian bonan humoron, la infanoj sian antaŭan gajecon kaj mi — la volon vivi kaj labori. Mi ree salutas la domgardiston, miaj infanoj gaje amuziĝas kun la petoluloj de la meblisto, homoj (?!!) malpli ofte honoras min per salutoj — la teatron mi ĝuas nur el la malkaraj lokoj — mallonge: mi sentas min tiel bone kiel jam de longe ne plu …

Mi do krias ĝoje per laŭta voĉo: ”For la pureco!”

45

BONHUMORAJ RAKONTOJ

eLIBRO

Kelnero estas homo

Kelnero estas homo! Imagu, ke dum ok jaroj mi manĝis ĉiam en la sama restoracio, ke mi sidiĝis ĉiam ĉe ”mia tableto”, ke servis al mi la sama kelnero.

Imagu krome, ke dum tiuj ok jaroj mi ofte lin insultis pro diversaj kulpoj.

Rostaĵo estis malmola.

”Vi estas stultulo!”

ĵurnalo ie perdiĝis.

”Vi ne havas ideon pri servado!”

Dentpurigiloj mankis, aŭ oni donis el la kuirejo supon sur malpura telero.

”Vi servu en porkejo, ne en restoracio!”

La kelnero kutime nenion respondis, pli ofte li mur-muris ion sub la nazo, kio estis lia protesto kontraŭ miaj pretendoj. Nun imagu, ke antaŭ unu semajno li donis al mi kafon sen sukero.

”Kie estas la sukero?” mi demandis kolere.

”Ah! mi forgesis, sinjoro.”

”Sed trinkmonon vi ne forgesos preni, ĉu ne?”

Post unu momento la sukerujo aperis.

”Mi petas pardonon,” li diris.

46

BONHUMORAJ RAKONTOJ

eLIBRO

”Kiel do, vi petas pardonon?”

”Jes, mi petas pardonon.”

En la unua momento mi pensis, ke li mokas min.

”ĉu vi jam riĉiĝis? ĉu vi eble aĉetos domon?” mi demandis.

Mi severe lin rigardis, kaj imagu, mi unuafoje rimarkis, ke li estas proksimume tridekjara viro kun grizetaj haroj — li havas nazon, okulojn kaj orelojn. ĉu tio estas stranga? Ho, tute ne, kvankam tio iom mirigis min, ke kelnero havas ion plian ol manojn por donadi tagman-

ĝon kaj ricevadi pagon kun trinkmono. Sed, kio estis pli stranga, mi rimarkis, ke la kelnero havas malgajan vizaĝ-

esprimon.

”ĉu vi estas drinkinta aŭ ne sufiĉe dorminta?” mi demandis lin.

”Ne, sinjoro, mia edzino estas malsana.”

”Kiel do — edzino?”

”Nu, ŝi estas malsanulino.”

”Kaj vi havas edzinon?”

”Jes, sinjoro, kaj du infanojn, kaj nun la tria …”

Vidu gesinjoroj — kelnero havas ne nur nazon, okulojn — li havas ankaŭ edzinon.

Nu, ke li havas orelojn, tio ja estas natura, por ke li aŭdu, kiam oni sonorigas je li, ke li havas nazon kaj okulojn — oni eĉ tion povas kompreni, sed pro kio, je diablo, kelnero bezonas edzinon kaj infanojn?

47

BONHUMORAJ RAKONTOJ

eLIBRO

Mi decidis, klarigi tiun ĉi aferon kaj demandis:

”Vi diras, ke vi havas edzinon kaj infanojn? Kial do vi havas edzinon?”

”Ho! sinjoro, mi enamiĝis kaj edziĝis.”

Oni vokis lin, kaj nia interparolo interrompiĝis.

”Vi venu poste ankoraŭfoje,” mi lin petis.

Mi rigardis kaj rigardis … mi larĝe malfermis la okulojn — li estis la sama kelnero.

”Aŭskultu,” mi poste daŭrigis la esploradon al li, ”ĉu pasis jam longa tempo, post kiam vi edziĝis?”

”Dek jaroj.”

”Kaj vi diras, ke vi havas infanojn?”

”Ho jes. La knabo estas sesjara, la knabino kvarjara, kaj tiu venonta … tri estas mortintaj.”

”Ah! vi diras, ke tri estas mortintaj, kaj tiuj vivantaj estas verŝajne kelneroj, ĉu ne?”

”Ho ne, sinjoro, antaŭ ĉio ili ankoraŭ estas malgrandaj, kaj krome mi preferas, ke ili estu, kion ili volos, ke ili nur ne faradu tiun ĉi kelneran servadon.”

”Kial do ne tiun servadon? Kaj kio ili estos?”

”ĉu mi jam scias? La knabo estas tre sciavida — li komencas jam ne malbone legi — li havas bonan instruiston.”

”Via knabo havas instruiston? Kion vi diras?”

”Kvar rublojn ĉiumonate li kostas al mi.”

48

BONHUMORAJ RAKONTOJ

eLIBRO

Kulereto forŝoviĝis el miaj manoj kaj falis brue sur la marmoran tablo-platon …

”Aha! kion vi krome volis diri al mi? Kiel nomas vin viaj infanoj?”

”Nu, kiel do ili nomu min? Patro, paĉjo.”

”Kelnero! pagi! Je cent diabloj, ĉu vi surdiĝis?”

Oni ree forvokis lin.

Mi estis tiel mirigita pro mia ĵus farita malkovro, ke la tuta rakonto ne ŝajnis al mi ridinda. La sekvantan tagon mi demandis lin, kiel fartas lia edzino. ŝi fartas pli bone

— li sidis apud ŝi la tutan nokton. Nun lia patrino estas ĉe ŝi. Nova malkovro! Kelnero havas patrinon — krome

— li havas proksimajn kaj malproksimajn parencojn, ko-natojn kaj amikojn.

Poste mi eksciis, ke li o,bservas la gastojn, el kiuj iuj estas malbonedukitaj, aliaj vulgaraj, — ke li ofte rezignas pri trinkmono, ke oni nur ne ofendu lin, ke iufoje tia granda malĝojo lin ekkaptas, ke li ĉion ĵetus al diablo, se li ne havus edzinon kaj infanojn. Li rakontis kun entuziasmo pri la verko de Sienkiewicz ”Per fajro kaj glavo,”

kiun li legis, li ne dormis poste dum multaj noktoj, tiel li havis la kapon plena de tiuj belegaj divershistorioj, —

li diris al mi, ke ofte estas malagrable al li doni al gasto kelkajn frandaĵojn, ĉar li konas la postkulisajn sekretojn de la restoracio de sia ĉefo, ke inter la kelneroj estas in-trigoj, li scias, ke en nia lando regas malklereco kaj tial 49

BONHUMORAJ RAKONTOJ

eLIBRO

estas tiel malbone vivi ĉe ni, ke se li havus kapitalon, li aĉetus kalandrilon kaj vivus trankvile.

Ekkoninte tiom da aferoj dum tri tagoj, mi komencis konkludi el la amasiĝinta materialo. Unue mi argumen-tis: ke kelnero povas havi edzinon, infanojn, pri tio mi sciis antaŭe, sed tio ne estis veninta en mian kapon, —

ke kelnero havas patrinon, patron, ke li povas havi fratojn kaj fratinojn, do parencojn ĝenerale, tion oni povis kombini a priori, — ke li scias legi, oni povas facile kompreni, ĉar li donas la deziratajn ĵurnalojn, skribas kalkulojn — li do povis ankaŭ legi ”Per fajro kaj glavo” kaj povis esti ravita de tiu verko. Ke kelnero povas esti inteligenta, oni povas facile supozi, sin turninte al biografioj de famaj homoj, inter kiuj estas multaj, kies genealogio ne eliris de advokatoj, de feliĉa junularo, de oficistoj kaj aliaj tielnomataj inteligentuloj. Ke kelnero povas ami la edzinon kaj esti malĝoja, kiam ŝi estas malsana aŭ kiam mortas infano, ni scias el romanoj, noveloj kaj versaĵoj,

— el malgrandaj ĵurnalinformoj ni scias, ke ne nur doktoroj, inĝenieroj, juĝistoj aŭ komercistoj scias ami kaj malami.

Do kelnero estas homo! kio — se ĝi ne estas renverso-ta per diskuto — devas okazigi, ke en restoracioj kaj en sukeraĵejoj apud tabulo kun surskribo: ”Ne kraĉu sur plankon!” aŭ ”Oni petas depreni la ĉapelojn!” oni stari-gu tabulon kun la surskribo ”Kelnero estas homo!” Tio 50

BONHUMORAJ RAKONTOJ

eLIBRO

tamen estas sufiĉe riska paŝo, ĉar diablo ne dormas. Eble montriĝos poste, ke pordisto, fiakristo, laboristo, servistino, kudristino, kantistino ankaŭ estas homoj. Tio devus fatale influi la societajn interrilatojn, sed ne estas plu mia tasko, disvolvi tiel komplikitan aferon. Mi travivis sufiĉe multajn kortuŝojn, antaŭ ol mi mem komencis paroli al mia kelnero: ”Bonan tagon, sinjoro; mi dan-kas, ĝis revido, sinjoro.”

Tio kostis al mi fortojn kaj sanon, sed oni ja diras, ke alkutimiĝo estas dua naturo.

51

BONHUMORAJ RAKONTOJ

eLIBRO

Profesio

Kutime oni diras: sinjoro Wladislaw estas advokato, sinjoro Piotr estas ęmiisto, sinjoro Kazimir estas instruisto, sinjoro Jan kuracisto.

Sed plej ofte oni devus diri: vivcirkonstancoj faris sinjoron Wladislawon advokato, cirkonstancoj de la vivo faris sinjoron Piotron ęmiisto, danke al diversaj kondiĉoj sinjoro Kazimir fariĝis instruisto. Estas kvazaŭ la samo, tamen ne tute — mi baldaŭ klarigos la aferon. Mi ne scias, leganto, kiu vi estas, supozu, ke vi estas advokato, kaj vi nur ekpensu, ekkonsideru kaj respondu: ĉu vi devis fariĝi advokato, kaj kiaj cirkonstancoj influis tion, ke vi fariĝu advokato? ĉu vi ne povus esti hodiaŭ telegrafisto, muzikinstruisto, funebra entreprenisto, im-posta inspektoro, dentisto, agronomo, akuŝisto, tram-kontrolisto, bierfabrikanto, tanisto aŭ hotelposedanto?

ĉu senkonsidere al pozicio kaj al bonstato de viaj gepatroj, al geografia larĝeco kaj al vivcirkonstancoj vi fariĝus tio, kio vi estas? ĉu vi, se vi naskiĝus en apudmara malriĉa familio, nun ne estus maristo kaj ne ĉasus balenojn, anstataŭ stari en juĝejoj, petskribadi, kuradi al notarioj kaj al juĝaj ekzekutistoj? ĉu vi, se via patro havus kon-52

BONHUMORAJ RAKONTOJ

eLIBRO

suman butikon aŭ botistan metiejon, tiukaze ne estus kalandril-posedanto, aŭ kelnero en restoracio, aŭ mun-tisto en iu ferfabriko?

Leganto kuracisto! Se via patrino siatempe estus estinta unua baletistino sur scenejo, ĉu vi nun ne saltus en baleto, anstataŭ esplorfrapi ventrojn kaj skribi: oleum ricini?

Leganto literaturisto! Se via patro havus iam tinkture-jon, fabrikon de ŝmiraĵo por purigi arĝentajn objektojn, aŭ fabrikon de karbonacida akvo, ĉu vi nun ne estus sinjoro ęmiisto, kaj ĉu vi ne pretigus Ems-an aŭ sodan akvon, aŭ ŝmiraĵon kontraŭ kaloj anstataŭ verki novelojn aŭ artikolojn? ĉu sub varmega itala ĉielo vi ne estus prefere ananas-plantisto aŭ eksportisto de oranĝoj kaj de citronoj al la malproksima nordo? Se vi naskiĝus en proksimeco de preĝejo, vi eble estus orgenisto, — edukita inter fervojistoj vi eble estus staciestro aŭ maŝinis-to de pasaĝeraj vagonaroj. Se vi heredus de seninfana onklino grandan domon, vi eble estus sinjoro kasisto, aŭtomobil-fabrikanto, doktoro de filozofio, aŭ krupiero en Monte Carlo.

Do nur vivcirkonstancoj faris vin tio, kio vi estas.

Mi portis foje mian palton al ŝmul Igla.

”Kion vi volas havi el tiu truriĉa sako?” li demandis min ironie.

”Mi volas, ke vi pretigu al mi novan palton.”

53

BONHUMORAJ RAKONTOJ

eLIBRO

”Nu, nu — venu, sinjoro, post tri tagoj.”

Liaj okuloj plezurege rigardis la truojn kaj disŝiraĵojn sur mia senkoloriĝinta palto.

Mi venis post tri tagoj.

”Ve! Malfeliĉo okazis al mi,” diras la judo (sed tre ho-nesta homo), tiu Icek, tiu bubo, prenis vian palton por senpolvigi kaj perdis ĝin.”

”Jen, tiu ĉi palto, ĉu ne ĝi estas la mia?” mi demandis, avide rigardante palton pendantan sur muro.

”Kiel do ,la mia’, ĉu tiu ĉi palto similas vian truriĉan ĉifonaĵon? ¯i ja estas tute nova palto.”

”Nu, vere, ne, ĝi tute ne similas la mian.”

”Nu, sciu, sinjoro, ke ĝi estas ĝuste via palto — mi nur volis scii, ĉu vi rekonos ĝin. Vi vidas, sinjoro, tien ĉi mi metis flikaĵon. De kie mi prenis ĝin? El la poŝo. Kaj kion mi faris kun la poŝo? Mi detranĉis ion el la kolumo. Kion mi faris kun la kolumo? Mi donis flikaĵon el dua poŝo.

Kion mi faris kun la dua poŝo? Mi ĝin kunkudris. ĉe tute nova palto ĉiam estas du poŝoj, kaj vi havos unu. Nu?”

Diru, kion vi volas — en tiu ĉi laboro estis inspiro kaj en la rakontmaniero — entuziasmo; ĉar ŝmul Igla estas flikisto, ĉar, ĉu li naskiĝus en varmega sablaro de Saha-ra, ĉu apud glaciaro de Grenlando, li estus flikisto. Se lia patro estus bankisto, ŝmul ankaŭ estus flikisto: li flikus sian heraldikon, li flikus sian mankon je aristokrata sin-tenado, li flikus sian malbonan elparolon per modaj 54

BONHUMORAJ RAKONTOJ

eLIBRO

francaj elturniĝoj — sed li flikus; ĉar ne vivcirkonstancoj faris lin flikisto, sed li tia estas. Se al ŝmul Igla iu dirus:

”Faru por mi frakon,” li respondus malestime: ”Mi ne estas Sandecki” (fama tajloro en Warszawa). Nun vi jam komprenas, kion mi pensas. Jen cetere alia ekzemplo, —

ĝi ne estas el la vivo, ĝi estas mia fantaziaĵo.

Imagu, ke la fama komponisto Grieg, la kantisto Resz-ke aŭ la verkisto Ibsen havas filon.

”Kio vi volas esti?” demandis la patro.

”Mi volas esti kamentubisto.”

”Karulo mia, konsideru nur,” diras la fama patro,

”danke al miaj nomo, influo kaj riĉeco vi povas okupi tute alian postenon en la mondo.”

”Paĉjo, permesu al mi resti kamentubisto, aŭ mi fari-

ĝos drinkema kaj pafos en mian kapon.”

Kaj imagu, ke la patro permesas al la filo, fariĝi kamentubisto.

Mi estas profunde konvinkita, ke tiu ĉi junulo fariĝus unu el la plej feliĉaj homoj sub la suno. Li enmetus sian tutan inteligentecon hereditan de la patro en la puriga-don de kamentuboj — li pripensus novan specon de ba-lailoj, novan manieron por enigado en kamentubojn, li elpensus specialan ŝtofon por kamentubista vesto, li aranĝus orkestron kaj kamentubistan klubon, li fariĝus prezidanto de speciala kaso por vidvinoj kaj orfoj de kamentubistoj, li nobligus la kamentubistan metion en 55

BONHUMORAJ RAKONTOJ

eLIBRO

la tuta mondo, kolegoj admirus lin, posteuloj rememo-rus lin estime.

Kio aliflanke okazus, se la junulo kun kamentubistaj idealoj en la brusto obeus al la volo de la patro?

Se li fariĝus komponisto, oni laŭdus lin duonvoĉe, ĝis kiam iu kuraĝulo krius: ”Estu prefere kamentubisto!” Li estus senforta en sia doloro, pereigita, malfeliĉa. Kaj kiom da esperotrompoj atendus lin, se li surpaŝus finan-can aŭ diplomatian vojon! Nun vi pli bone jam komprenas mian penson, leganto! Feliĉa kaj profitema povas esti nur tiu, kiu vere estas, sed ne tiu, kiun cirkonstancoj estas farintaj. Do Szczepanik estas teknikisto, Biegas estas skulptisto, Bonaparte estis militisto, Virchow estis kuracisto.

Do vi bone komprenas, kial mi mire aŭdas, kiam iu parolas pri si, ke li estas tio aŭ alio, kiam mi sub ies vi-zitbileto trovas surskribon: estas aŭ estis tio kaj alio. Mi mem al demando: ”Pri kio vi okupiĝas, estimata sinjoro?” ĉiam respondas: ”La vivkondiĉoj implikis min en la felietonan reton,” sed mi neniam diras: ”Mi estas humoristo.”

Nun mi turnas min al gepatroj. Aŭskultu! Se vi havas malgrandajn infanojn, klopodu ekscii, kio ili volas esti, klopodu disvoli en ili ian celadon. Gepatroj! se viaj infanoj estas plenaĝaj, ne malhelpu ilin en iliaj intencoj. Se via Janek de sia junaĝo ne kuracis muŝojn, orfiŝetojn, 56

BONHUMORAJ RAKONTOJ

eLIBRO

katojn, — se li ne distranĉas sian pantaloneton, blatojn kaj librojn; se li eĉ ne unufoje venenas per fungoj siajn pli junajn gefratojn, — ne devigu lin esti kuracisto.

Se via Vacek ne ŝirmas kontraŭ puno sian hundeton aŭ fratinon aŭ servistinon, kiu rompis pormemoran flor-vazon, restintan de onklina avino, — ne permesu al li esti advokato, tiom malpli, se li estas verdirema. Alie vi estigas malfeliĉon al vi mem kaj al via idaro.

57

BONHUMORAJ RAKONTOJ

eLIBRO

Printempa kanto

En la homa animo estas unu arĝenta kordo, sur kiu nur unu majstro unu ĉiujaran kanton scias ekludi.

Printempo estas tiu majstro, amo — tiu kanto.

Mi sidis sur benko en aleo kaj rigardis freŝajn, helver-dajn folietojn, mi observadis homojn kaj birdojn, vigle moviĝantajn, — kaj plenigis min tia kortuŝo, ke mi volis kisi la paserojn kaj homojn … Mi eble ne sufiĉe poe-te tion priskribis, ĉar tio ne estas mia specialeco; tamen

— ĉiufoje mi sentis grandan deziron al ĉio vivanta kaj moviĝanta en la mondo.

Apud mi sidiĝis homo kun tre malagrabla eksteraĵo. Li havis senspritan vizaĝon kaj senesprimajn okulojn. Mi baldaŭ eksentis grandan amon al li. ”Sinjoro,” mi diris,

”mi ne scias, ĉu vi komprenos min. Rigardu: jen la suno elfluas per varmaj radioj, kaj la naturo vekiĝas al vivo.

Kune kun ĝi ŝteliris amo en mian koron. En aŭtuno mi eble ne rimarkus vin — nun mi vin amas. Ne grave, ke vi havas malagrablan vizaĝesprimon. Se vi estas malsaĝa aŭ malbona, tio ne estas via kulpo. Donu al mi vian manon kaj rakontu pri viaj edzino kaj infanoj, konfideme parolu al mi pri viaj zorgoj kaj malĝojoj.”

58

BONHUMORAJ RAKONTOJ

eLIBRO

”Sed mi ja ne konas vin,” diris la malkontentulo, for-

ŝovante sin kaj kaptante sian flankan ĵaketpoŝon.

Mi rimarkis tiun ĉi malfideman movon, kaj maldolĉo plenverŝis mian animon.

”Ah!” mi diris riproĉe, ”vi konsideras min elpoŝa ŝtelisto — jen vi tiel rekompencas miajn sincerajn parolojn, venantajn el koro!”

”ĉu ili estas sinceraj aŭ malsinceraj, estas al mi indi-ferente, sed mi ne interparolas kun fremduloj.”

Li leviĝis kaj foriris.

”Mizerulo!” mi ekpensis, kaj larmoj aperis en miaj okuloj.

Post momento maljuna sinjorino okupis lokon apud mi sur la benko. ”ŝi komprenos min” — mi pensis.

”Sinjorino,” mi komencis, ”vi havas grizajn harojn. Mi amas vin pro tiu kontrasto inter la blankeco de viaj haroj kaj la verdeco de la printempo. Mi amas vin, sinjorino, pro tiuj malesperoj, kiujn vi travivis, pro la trankvi-lo esprimata de via vizaĝo.”

La vizaĝo de la sinjorino esprimis vivecan maltran-kvilon.

”Sinjorino, mi havas peton al vi: Kisu mian frunton kaj benu min. ŝajnas al mi, ke via kiso faros min bona, kaj via beno montros al mi rektan vivovojon kaj ŝirmos min kontraŭ tentoj. Diru al mi: filo mia, estu pacienca kaj brava.”

59

BONHUMORAJ RAKONTOJ

eLIBRO

La maljunulino per tremantaj lipoj ektuŝis mian frunton, kaj levante sian tremantan manon, diris tremvoĉe:

”Filo, estu pacienca kaj brava.”

”O, jes,” mi ĝoje elkriis, ”mi estos pacienca kaj brava, patrino mia. ĉu ne vere — vi permesas al mi, nomi vin patrino?”

En la sama momento proksimiĝis al la grizhara sinjorino juna viro kun virino — verŝajne geedzoj.

”Oh! kiel bone estas, ke vi jam venas,” ĝoje ekkriis la maljunulino. ”Ni iru, ni iru for de tie ĉi. ¯is revido, sinjoro!”

Ili rapide foriris, kaj la maljunulino vigle ion rakontis al ili, poste ĉiuj tri rerigardis, ili ĵetis sur min kompate-man rigardon, ili kapbalancadis kaj iris plu. Mi ne dubis pri tio, ke ili pensis, ke mi estas nervmalsana. Kaj maldolĉeco verŝiĝis en mian animon, kaj larmoj aperis en miaj okuloj.

Poste junulo sidiĝis apud mi; li havis viglajn, pruden-tajn okulojn, malzorgemajn movojn, malzorge li estis vestita — unu el tiuj homoj, kiuj plej multe plaĉas al mi.

”ĉu vi eble volas interparoli kun mi?” mi komencis tiufoje iom pli singardeme.

”Vi estas sola, kaj ankaŭ mi estas sola, ni ne interŝan-

ĝu niajn nomojn, al kio tio utilos? Jen printempo, suno, freŝa verdaĵo, paseroj. Mi scias, ke la samaj sentoj ludas nun en niaj koroj. Kiam oni vidas tiun ĉi junan vivon, 60

BONHUMORAJ RAKONTOJ

eLIBRO

tiom da brilo, oni nepre devas ami. Ni, urbloĝantoj, tiel malmulte komunikiĝantaj kun la naturo, surŝutitaj per strata polvo, ĉirkaŭataj de venenaj fabrikhaladzoj — ni perdis la bondeziran senton al homoj. Mi volus varme-ge, tiel korege, sincere interparoli kun iu, trovi fratan e˛on en frata koro …”

”Jes,” interrompis min la junulo, ”estas tre belege, kion vi parolas, sed mi kutimas bone ekkoni homon, an-taŭ ol mi komencos interparoli kun li. Mi ne scias, kiu vi estas: modernulo, secesionisto, ĉu blanka ĉu ruĝa (poli-tikaj partioj).”

”Ah! pri tio vi parolas,” mi respondis malĝoj ironie,

”mi estas en ,Kareo’.”

”Oh! mi timas homojn en ,Kareo’.”

Li leviĝis kaj foriris.

Malĝojo ekregis mian koron.

”Do por ke iu al vi kore premu la manon, ne sufiĉas esti bonkora homo — oni devas nepre elpendi tabulon pri siaj konvinkoj kaj inklinoj — pri artistaj, sociaj, po-litikaj kaj pri aliaj. Kiel malproksimen ni forkuris, kaj eble ni ĵus kuradis al tiu ĉi epoko, kiam la suno karesas fratajn korojn.” Kaj larmoj aperis en miaj okuloj.

Tra la larmoj mi ekvidis knabeton kvinjaran, kiu min rigardis.

”Kiel vi nomiĝas, karulo?” mi demandis.

”Janek,” respondis la malgrandulo.

61

BONHUMORAJ RAKONTOJ

eLIBRO

”Diru al mi, Janek,” mi komencis interparolon, ”ĉu en via malgranda koro troviĝas ankaŭ skatoleto, en kiu homoj estas specigitaj laŭ koloroj aŭ konvinkoj?”

”Mia paĉjo havas la saman bastonon kiel vi,” li respondis.

”Oh! infano,” mi diris, ”tiel naiva respondo sufiĉas al mi — vi engrupigas homojn nur laŭ bonaj kaj malbonaj, kiujn vi diferencigas per profeta infana instinkto. Sed venos la vivo — ĝi instruos vin.”

”Panjo forigis la fraŭlinon, ĉar ŝi iris kaj ne revenis nokte …,” babilis la knabeto.

”Jes, mia infano, jes.”

Kaj tia kortuŝo ĉirkaŭis min, ke mi kisis la frunton de la malgrandulo.

En la sama momento alproksimiĝis sinjorino.

”Janek, tuj iru for! Kiel vi rajtas leki mian infanon?”

”Mi kisis lian frunton.”

”Tio estas kruda maldelikateco, kisi fremdan infanon

— vi infektas kaj malfeliĉigas lin por la tuta vivo.”

Janek ricevis nukfrapon, kaj al mi aperis larmoj en la okuloj, kaj malgraŭ la maldolĉeco, pleniganta mian animon, mi rekonis la pravecon de la patrino. ŝi ne konas min.

Sidiĝis apud mi knabino pudrita.

”ĉu oni povas alparoli vin?”

62

BONHUMORAJ RAKONTOJ

eLIBRO

”Oj! oj! kompreneble,” ŝi respondis kaj alproksimiĝis al mi.

”Diru,” mi komencis malgaje, ”diru, ĉu tiu freŝeco de la naturo vekiĝinta al nova vivo, ne memorigas al vi vian infanecon, kiam vi estis malgranda kaj ĉasta, kiam vi ka-rese premis vian blankan frunton al la buŝo de via patrino? Kiam vi ne sciis, ke ekzistas malbonaj homoj en la mondo, ke tiom da malpuraĵoj kaj da maljustaĵoj mal-klara vivondo portas en larĝa rivero? Jen en via animo vekiĝas e˛o de la malproksimaj memoraĵoj kaj de forge-sitaj doloroj.”

”Certe, ke tio vekiĝas,” ŝi malgaje respondis, ”sed eble vi regalos min per vespermanĝo, he?”

”Neniam,” mi seniluziigite respondis, ”ĉu vi volas, ke mi per malbonodoroj de restoracio forpelu la bluaĵon de miaj printempaj revoj? Neniam! Tamen mi estas preta pardoni vin pro tiu brutala ekkrio malheliganta la kla-recon de la sonoj, kiujn la printempo ludas sur arĝenta la kordo de mia animo. Oh! malfeliĉa, falinta kreaĵo, dronigita . . .”

”Eh! vi ne trompos min per malsaĝaĵoj — nur rigardu lin …”

ŝi leviĝis indignoplena, kaj forirante ŝi ĵetis al mi kiel adiaŭdiron nur unu vorton: ”idioto!”

63

BONHUMORAJ RAKONTOJ

eLIBRO

Kaj maldolĉo surverŝis mian animon, kaj mi faris al la printempo malĝojan riproĉon: ”Oh! printempo, kial vi mensogas?”

Jen sidiĝis sur mia benko du knabinetoj — rideto or-namis iliajn vizaĝojn, ruĝiĝo gajigis ilin. Ilia interparolo certe estis konfidencia, ĉar ili paroletis mallaŭte, kaj la konfidenciaĵoj ŝajne estis ĝojigaj, ĉar ili senĉese ridadis.

Helaj sunradioj, verdaĵo de junaj folioj, paseroj kaj tiuj ĉi du kreaĵoj faris idilion, kaj en mia koro pli laŭte ekso-nis mia printempa kanto.

”Amindaj knabinetoj,” mi malkuraĝe ekparoletis,

”permesu al mi varmigi mian rigidiĝintan koron en la radioj de via maja libereco, por ke degelu la glacio de miaj vivmalesperoj sub la sorĉa brilo de via junaĝo kaj por ke ekbruletu unu fajrero de antaŭaj esperoj. Vi laŭte parolu, mi sidos trankvile kaj aŭdos — eble el seka okulo elfluos kortuŝeca larmo kaj surrosigos mian frunton.”

Mi sciis, ke larmo ne povas flui sur frunton, sed mi sciis ankaŭ, ke ne aŭskultis min sentema orelo de kriti-kulo, sed freŝa juneco de verdaj folietoj, suno, paseroj kaj tiuj ĉi knabinetoj. Ili min rigardis kortuŝitaj kaj timi-gitaj, kiam viro subite alproksimiĝis rapidpaŝe kaj, svingante energie sian dikan bastonon, diris: ”En hela tago, je tri paŝoj de la gepatroj, havi la kuraĝon ataki junulinojn — por tio oni devas esti cinikulo plej malbon-64

BONHUMORAJ RAKONTOJ

eLIBRO

speca. Manjo, Zonjo — iru hejmen, sufiĉas jam tiuj promenoj.”

Ekploregis la arĝenta kordo per lasta ĝemanta agor-do, kaj mortis mia printempa amkanto. La suno brilis plu sur sennuba ĉielo, sed la homoj ne plu estis miaj fratoj — mi ne deziris plu iun bondeziran koron. Oh! kanto! vi faris min elpoŝa ŝtelisto, nervozulo, agento, lepru-lo, idioto, cinikulo — nur pro tio, ke mi volis proksimiĝi al la homoj …

65

BONHUMORAJ RAKONTOJ

eLIBRO

Leciono pri gramatiko

V i diras, knaboj, ke vi lernis gramatikon, ke ĝi estas malfacila kaj laŭ via opinio tute ne bezonata kaj el-pensita por turmento al infanoj? Jen vi tuj konvinkiĝos, ke ne estas tiel, ke kontraŭe gramatiko enhavas multajn interesajn aferojn.

Mi do komencas kaj petas, atente aŭskultu: Ni prenu tute malgrandan infanon, ne ankoraŭ parolantan — suĉ-

infanon.

Tia infaneto scias jam diferencigi, kio estas por ĝi agrabla kaj kio malagrabla — ĝi aŭ ridetas aŭ ploras aŭ kriegas, kio en ĝia parolmaniero signifas: la nazo ŝvelu al vi, ke vi min forgesis tiel longan tempon! Tia infaneto vidas ĉirkaŭe diversajn objektojn, aŭdas parolojn de plenaĝuloj — ĝi provas mem paroli aaa … ooo, pri kio ni diras, ke ĝi paroletas, kaj fine ĝi diros: mama. ¯i ripetas tiun ĉi vorton kelkfoje kaj estas kontenta scii tian saĝ-

aĵon. ¯i rimarkas, ke tiam ĉiuj ĉirkaŭe ĝojas — kaj jen ĉio moviĝanta estas por ĝi mama — kaj kato kaj panjo, kaj paĉjo kaj birdo. ĉar tia etulo vidas nur tion, kio moviĝas, kio iras, eligas sonojn, ĝi nomas per sia mama ĉiujn vi-vantajn objektojn — tio estas substantivoj vivantaj. El 66

BONHUMORAJ RAKONTOJ

eLIBRO

substantivoj nevivantaj la etulo plej rapide lernos diri: papu = manĝado, ĉar manĝi ja ne estas io, kaj vi prefe-rus ankaŭ manĝi, anstataŭ lerni, ĉu ne vere, knaboj?

(”O ne, sinjoro, ni plezure aŭskultas.”) Kaj tia infaneto scias jam, kiu estas ĝia panjo, kaj atentu, kio okazas: foje ŝi donas al ĝi ion por manĝi, ŝi kan-tas, lulas ĝin, montras al ĝi belajn, brilajn objektojn, kaj alifoje ŝi koleras pri ĝi, donas iun maldolĉan medika-menton, — kaj tia etulo vidas, ke la sama panjo povas esti diversanima. Krom tio ĝi aŭdas plenaĝulojn parol-antaj al ĝi ankaŭ diversmaniere, — iufoje oni diras: bela, bela … cacy, cacy, kaj alifoje: be. cacy signifas por ĝi: kia?

bona, bela, kia? varma, dolĉa. Kaj be estas por ĝi: kia?

malbona, malvarma, maldolĉa. Vidu, kia saĝulo ĝi estas:

ĝi konas adjektivojn. Post ne longe oni devos diri al ĝi: estimata sinjoro. (La knaboj ridas.) Vi ne ridu, vi devas scii, ke paroli por tia etulo estas tiel malfacile, kiel por vi fari dividadon en tri ciferojn. Kiom tia mizerulo devas turmentiĝi, antaŭ ol ĝi komprenos, kion oni devas fari per la lipoj kaj per la lango por elparoli unu literon! Vi provu diri ”m,” ne fermante la buŝon. Aha! vi vidas; aŭ

”b”. En tio vi ankaŭ ne sukcesas. Plej facile estas, diri ”a”; vi larĝe malfermas la buŝon, kaj tio sufiĉas. Pli malfacilaj literoj estas ”d” kaj ”t”. Por elparoli ilin, oni devas ektuŝi la dentojn per la fino de la lango, pli malfacile eĉ estas diri ”‘r” aŭ ”ŝ,” kaj vi scias, ke infanoj longe prononcas 67

BONHUMORAJ RAKONTOJ

eLIBRO

patjo anstataŭ patro. Vi ne pensas plu pri tiuj malfacilaĵoj, ĉar vi ilin konas. Rigardu nur la etulon, kiu provas butonumi butonon: jen li ne povas ekkapti la truon, jen la butono ekkaptas ion de ĝi, jen ĝi ne volas eniri la truon. Vi ne ridu: la samo estis kun vi — tiel estas kun ĉio en la mondo: la plej saĝecaj objektoj ŝajnas facilaj, kiam oni konas ilin — hodiaŭ adicio estas malfacila por vi, kaj morgaŭ ĝi estos facila, hodiaŭ dividado ŝajnas al vi malfacila, kaj morgaŭ vi ĝin komprenos, kaj ĝi estos facila.

Nun ni iom parolos pri la homa lingvo. Vi multe miros, eksciante, ke la homa lingvo vivas, sin nutras, malsaniĝas kaj mortas — ĝi povas esti tre riĉa aŭ tre malri-

ĉa. Aŭskultu: diversaj instruitaj vojaĝantoj veturis en fremdajn, malproksimajn landojn, kaj tie ili rimarkis, ke ekzistas sovaĝuloj, kiuj havas nur tre malmultajn vortojn, ke ilia lingvo estas tre malriĉa — ĝi havas nur kelkajn substantivojn, ĉar oni ja devas nomi iamaniere siajn potojn, tablojn, benkojn kaj aliajn objektojn; ĝi havas ankaŭ kelkajn adjektivojn, ĉar unu poto estas pura, alia — malpura, unu benko estas alta, alia — mal-alta. Ilia lingvo estas same malriĉa kiel tiu de niaj malgrandaj infanoj. Ju pli saĝa iu popolo estas, ju pli multe

ĝi estas instruita, des pli multajn diversajn esprimojn ĝi havas, kaj konstante naskiĝas al ĝi novaj vortoj, kiel ĉe vi naskiĝas fratoj kaj fratinoj. Vi eble demandos min, kiaj novaj vortoj naskiĝis lasttempe? Nu, aŭtomobilo. Iu el-68

BONHUMORAJ RAKONTOJ

eLIBRO

pensis veturilon, irantan senĉevale, oni ja devis nomi ĝin

— kaj oni nomis ĝin aŭtomobilo — memmoviĝanto.

Aeroplano — fluganta en la aero, alie — flugŝipo. Same, antaŭ ol Gutenberg elpensis la presarton, ne ekzistis la vortoj preso, preslitero, presejo, presisto. Sed ne pensu, ke naskiĝas nur substantivoj. Ne, adjektivoj kaj aliaj lingvopartoj ankaŭ naskiĝas.

Ekzistas ekzemple en la pola lingvo du esprimoj:

”ami” kaj ”ŝati”. Oni amas Dion, patron, patrinon, kaj oni ŝatas hundon, kolegon, konfitaĵon. Estus pli bone, se por konfitaĵo estus alia esprimo ol por kolego. Certe ĝi iam naskiĝos — kaj eble iu el vi elpensos ĝin. Kaj konsideru nun la rusan lingvon en ĝi estas nur unu sola esprimo: ami. Kaj oni diras: mi amas patron kaj amas kukon.

Kaj alia ekzemplo: vi scias, kio estas scivolemo. Scivolemo estas: enrigardi fremdajn potojn — oni diras, ke tia scivolemo kondukas al la infero. Sed ekzistas alia scivolemo: kio okazas en la mondo, de kie venas diversaj mal-sanoj, kio estis farata en antikvaj tempoj, pri kio saĝuloj pensas, pri kio libroj parolas. Tia scivolemo kondukas al prudento, al scio kaj al perfekteco. Vidu: la bona scivolemo, kaj la malbona nomiĝas egale. Tamen la rusa lingvo estas pli riĉa, ĝi havas du esprimojn: ”sciemo” kaj

”scivolemo”.

Vi scias, ke ekzistas esprimoj ”bonstata” kaj ”riĉa”.

69

BONHUMORAJ RAKONTOJ

eLIBRO

Bonstata estas tiu, kiu havas tion, kion li bezonas, kaj riĉa homo havas plion, ol li bezonas, kaj ne sciante, kion fari per mono, li plej ofte faras malsaĝaĵojn. Same la esprimo malriĉa havas nuancojn; malriĉa estas tiu, kiu havas malplion, ol li bezonas, mizera estas tiu, kiu povas nek bone saniĝi, nek instruigi siajn infanojn, nek tiom manĝi por esti sana kaj forta. Vi vidas, kia esprim-riĉeco. Krome alia ekzemplo: prudenta, instruita kaj inteligenta. ĉu vi iam pripensis, ke oni povas esti instruita kaj samtempe malsaĝa?

Instruita ofte estas tiu, kies gepatroj sendis lin en lernejon kaj pagis por la instruado al li, poste li fariĝis doktoro aŭ advokato kaj hontas pri sia parenco pro lia malriĉeco aŭ kaŭze de tio, ke la parenco ne sidadis inter libroj. Li estas eble tre instruita, sed ankaŭ malsaĝa. Kaj homo prudenta povas tute ne scii legi, sed li agas ĉiam prudente kaj donas iafoje bonan konsilon. Krom tiuj esprimoj oni prunteprenis el la latina lingvo la vorton inteligenta, ĉar ĉiu lingvo havas multajn fremdajn vortojn, ekzemple ”amatoro” estas latina, ”hundo” — ger-mana, ”birdo” — angla, ”kontenta” franca. Ekzistas an-kaŭ malnovaj vortoj ne plu uzataj; ili estas kvazaŭ grizaj kaj seriozaj — oni povas aŭdi ilin en preĝejo, Estas tre interese, kion la lingvo faras por havi el unu vorto multajn aliajn — kiel saĝulo ĝi faris ŝanĝojn — de-klinaciojn — el unu vorto. El ”libro” ĝi faris: de libro, al 70

BONHUMORAJ RAKONTOJ

eLIBRO

libro, libron. El ”legi” ĝi faris: mi legis, mi legos — krome: leganto, legejo. Kaj ankoraŭ ne estas fino — ĝi aldo-nas malgrandan silabon ek aŭ tra, kaj la signifo ŝan-

ĝiĝas. Mi legis; tio ja ne signifas, ke mi scias, kio estas en la fino de libro, sed tralegis signifas, ke mi legis ĝis la fino.

Jen venas homo kaj diras: Oni devas ja fari ian ordi-gon, alie ni nenion scios. Nun imagu nur tian butiketon: haringoj kuŝas kune kun cigaredoj, petrolo troviĝas apud pano, bombonoj apud sapo. Vi venas por aĉeti unu kajeron. Komenciĝas serĉado, — la butikisto diras, ke la kajeroj estas tie, lia edzino diras, ke ili estas aliloke. Li koleras pri ŝi, ŝi insultas pri li — ili elverŝas sur sian kapon botelegon da petrolo, faruno ŝutiĝas en ilian nazon, bombonoj falas en vazon de acidaj kukumoj — ili ne scias, kion ili posedas, kio mankas al ili, kion ili devas aĉeti. Kaj homoj, popoloj ja devas scii, kiajn vortojn ili posedas, kion ili bezonas, kion oni devas pruntepreni, kaj kion ili devas jam redoni, por ke ĉiu povu paroli kaj pensi en sia propra lingvo. Ju pli grava io estas por ni, des pli orde ni tion tenas. Vi vidas ordon en apoteko, ĉiu medikamento troviĝas en aparta vazo kun surskribo. La samon decidis fari homoj pri sia lingvo. Ili dividis ĉiujn vortojn laŭspece, ĉiun specon ili metis en apartan tirkeston kaj provizis ĉi tiun je surskribo. Kiel ŝajnas al vi? ĉu tio estas facila aŭ malfacila laborado?

71

BONHUMORAJ RAKONTOJ

eLIBRO

O, knaboj, tio estas terure malfacila. Sed homoj timas neniun laboradon — ili elpensis telefonon kaj telegrafon, vaporŝipon kaj mikroskopon — tiajn mirigaĵojn, ke se mi komencus rakonti pri ili, vi eĉ ĉesus spiri pro miro. Unue la homoj orde starigis la vortojn kvazaŭ tirkestvice kaj komencis disspecigi ilin — sur unu tirkeston ili skribis:

”kiu? kio? substantivo” kaj metis en ĝin: patrino, tablo, koro, Andreo, suno, Vistulo, amo, alumeto, rivero.

En dua tirkesto troviĝas: ”kia? kies? — adjektivo”.

Poste ili vidis, ke Vistulo kaj rivero estas kvazaŭ la samo; tamen, se mi diras ”rivero,” neniu scias, pri kiu mi parolas, ĉar estas multe da riveroj en la mondo. ĉu vi aŭdis pri substantivoj propraj? Pripensu nur, kia bela inven-to estas tiaj propraj substantivoj. Mi skribas sur kover-ton: Stanislav Marĉak, Solee No. 20, Warszawa — kaj fino. Kaj kiel mi adresus leteron, se ili ne ekzistus? Respektinda sinjoro kun nigraj lipharoj, havanta du kna-bojn, el kiuj unu estas granda petolulo, sed bone lernas, en tiu strato, en granda urbo, situanta sur malrekta bor-do de larĝa rivero — kaj mi povus tiamaniere skribi longan adreson, kaj poste oni serĉus du jarojn kaj fine en-manigus la leteron al alia sinjoro, ĉar de tiaj urboj kaj larĝaj riveroj kaj stratoj kaj sinjoroj kun nigraj lipharoj ekzistas multegaj en la mondo. Do vi nun scias, kio estas substantivoj propraj.

72

BONHUMORAJ RAKONTOJ

eLIBRO

Mi nun rakontos al vi, karuloj, pri malgranda vorteto

— tia malgranda vorteto: kiu. Oni frapas pordon, kaj vi demandas: Kiu frapas? Se ne ekzistus tiu malgrandulo kiu, vi devus demandi: ĉu frapas Kuzio, ĉu Mania, ĉu onklino, ĉu leterportisto, ĉu almozulo? Kaj la frapinto ĉiam respondas: ne, ne … Kaj vi povus tiamaniere de-mandadi tri horojn kaj tute ne diveni, vi ekŝvitus kiel muso, ekkolerus, ne manĝus kaj ne enlitiĝus, vi ĉiam nur demandus.

Sed se vi havas la vorteton ”kiu,” vi baldaŭ scias. Kiu frapis. kiu estas pronomo.

Mi jam diris al vi, ke ekzistas en la gramatiko lingvopartoj, kiuj ŝanĝas siajn finaĵojn — ili estas riĉaj sinjoroj, povantaj el unu vorto fari multajn aliajn. Kaj tia utila konjunkcio aŭ prepozicio estas malriĉa — ili ne havas ŝanĝojn. Estas vortoj: el, pri, de, en, kiuj restas tiaj dum la tuta vivo, kvankam ili estas utilaj laborantoj kaj hel-pantoj. Kaj vi vidas ankaŭ, ke riĉa adjektivo pruntedo-nas siajn vortojn al adverbo: el ”bona” oni faras adver-bon ”bone”.

La homa lingvo estas kiel maljuna, mistera arbaro, en-havanta laŭtajn kaj gajajn kantojn kaj terurajn, neko-natajn murmurojn, ĝi estas plena de ĝojo kaj de mal-

ĝojo, de juneco kaj de morto. En la homa lingvo ekzistas fortaj kaj potencaj vortoj, kvazaŭ kverkoj, suprenle-73

BONHUMORAJ RAKONTOJ

eLIBRO

vantaj sin, kiel: kuraĝo, heroo, amo; vortoj gajaj, kiel: suno, kanto, rido, — vortoj malhelaj, kiel: premo, mal-nobleco, — vortoj sonantaj kiel alaŭdkanto en ĉielbluo de printempa mateno, aŭ siblantaj kiel venena vipero, aŭ plendantaj kiel ĝemo.

Atentu, infanoj, ke estas vortoj, kiuj per sia tono imi-tas tion, kion ili esprimas, ekzemple: muĝo, trilo, fajfo, siblo, krako, tondro, ĝemo.

Sed vi demandos eble, pro kio la gramatiko estas bezonata? Tial ke sen la gramatiko oni nek povas bone paroli, nek pli bone skribi. Kaj pro kio oni devas paroli kaj skribi senerare, kvankam oni sen tio ankaŭ komprenas?

— ĉar eraro en la lingvo estas kvazaŭ grasa, malbela ma-kulo sur fotografaĵo de patrino, kiun vi amas — kvazaŭ malzorge alkudrita flikaĵo sur vesto, en kiu vi iras kiel gasto por vizito,

Malbone paroli aŭ skribi signifas ofendi kaj dolorigi ĉiujn, kiuj adore konstruadis la lingvon. ¯i malĝojiĝas, malsaniĝas, se homoj malbone ĝin uzas.

Vi rememoras, kiel mi koleris, kiam unu el vi diris la trian fojon ”mia kajero pri aritmetiko” anstataŭ ”por aritmetiko”. ŝajnis tiam al mi, kvazaŭ iu enmetus spliton aŭ kudrilon en ungon de vivanta homo, sur kies vangojn fluis larmoj el la okuloj.

74

BONHUMORAJ RAKONTOJ

eLIBRO

La gramatiko instruas ŝati la homan lingvon kaj admi-ri la homan prudenton.

Nu, karaj knaboj, mi adiaŭas vin, ĉar hodiaŭ ni sufiĉe jam parolis pri la gramatiko.

75

BONHUMORAJ RAKONTOJ

eLIBRO

www.omnibus.se/inko

ISBN 91-7303-177-1

76

Document Outline

  • Enhavo
    • Reg'o Maĉjo Unua
    • Terure ridinda
    • Tute ne sprita
    • For la pureco!
    • Kelnero estas homo
    • Profesio
    • Printempa kanto
    • Leciono pri gramatiko