Skip to content

Latest commit

 

History

History
1310 lines (654 loc) · 76 KB

Batalo pri la domo Heikkila - Johannes Linnankoski.md

File metadata and controls

1310 lines (654 loc) · 76 KB

% Batalo pri la domo Heikkila % Johannes Linnankoski

BATALO PRI LA DOMO HEIKKILÄ

eLIBRO

eLIBRO

Johannes Linnankoski

Batalo

pri la domo

Heikkilä

I N K O

1

BATALO PRI LA DOMO HEIKKILÄ

eLIBRO

Johannes Linnankoski

BATALO PRI LA DOMO HEIKKILÄ

El la finna tradukis

Vilho Setälä

eLIBRO

Aranĝis: Franko Luin

ISBN 91-7303-084-8

[email protected]

INKO · SE-13542 TYRESÖ · SVEDIO

http://www.omnibus.se/inko

FEBRUARO 2001

2

!(images/000002.png)

BATALO PRI LA DOMO HEIKKILÄ

eLIBRO

I.

i estis kiel fermita horloĝo — la domo.

Ne laŭŝajne, ĉar ĝiaj pordegoj estis malfer-

mitaj por ĉiuj, por ĉiu vizitanto troviĝis ami-

ka vorto kaj ĉiu mizeruto sciis, ke ĉe la ma-

strino de Heikkilä li ricevos la plej abundan

donon — kaj tiun el varma mano.

Sed esence ĝi estis kiel ŝrankhorloĝo, kiu certe

montras siajn cifertabulon kaj montrilojn kaj batas

la horon aŭdate de ĉiu, sed zorge kaŝas sian inter-

nan konstruon.

Ekzistas homoj, kiuj ne malkaŝas al la proksimulo eĉ an-

taŭĉambran anguleton el sia interna estajo. Sed eĉ el la mo-voj de la internaj radoj de tiaj, ŝajne komplete fermitaj horloĝoj elŝteligas tiam iu sono ĝis la oreloj de flankuloj.

El Heikkilä dum jaroj estis aŭdata neniu klara ekkrako de rado, nur iaspeca susuro, kiu iel ondetadis ĉirkaŭ la tuta do-mo kaj kaŝiris kiel mistera resono funde ĉe tiuj agoj tie, sed kies vera esenco restis neklara por ĉiuj.

La fokuso de la enigmo estis la mastrino.

ŝi estis longa virino kun energiaj trajtoj, kaj ŝia tuta estaĵo prezentis ion sincere bonan kaj nekaŝitan antaŭ ĉiu. Sed nur

ĝis difinita limo — kiu ĝin transpaŝis, pentis.

Kelkiuj tion provis.

Kelkaj ŝiaj kunuloj el infaneco ne povis dum la unuaj tem-3

BATALO PRI LA DOMO HEIKKILÄ

eLIBRO

poj de ŝia edzineco sin deteni de scivolaj demandoj konfiden-ciaj, ĉu ŝi estis feliĉa kaj tian ceteron. Sed tiam la antaŭe tiel milda kaj amika Anjo de Heikkilä rigidiĝis kiel ŝtono kaj ĵetis, nenion dirante, tian rigardon al la demandinto, ke ĉi tiu sentis sin parolinta nedece, kaj kvazaŭ petante pardonon komencis paroli pri alio.

Fadenkolportistoj kaj similaj vizitantoj ankaŭ provis sian ŝancon — nerekte, nature. Sed apenaŭ ili pintigis la buŝon, jam ili vidis la mastrinon antaŭ si tiel malvarme trapenetranta, ke ili ne sciis, per kiaj langoturnoj sin elŝovi tra la pordo.

Plej mirinde estis, ke eĉ la servistoj nenion sciis, kvazaŭ eĉ ili, transirinte la sojlon de Heikkilä, ĵuris ĉiaman silenton. ĉu ili estis malpermesataj paroli? Ne — ili laŭdire nur nenion sciis. ”La mastro estas tia, kia li estas, kiel vi vidas, kaj egalu-lon al la mastrino oni vane serĉus en sep komunumoj, kiel ĉiu vidas.” Jen ĉio. ĉu ili sentis la samon kiel aliaj, la silentan pre-tendemon de la malvarme diskreta digneco de la mastrino, aliiganta la langajn tendenojn? Aŭ kio ĝi estis, kio envolvis ĉion pri la domo kun nepenetrebla krepusko?

Klare estis tamen, ke sur la fundo fluis profunda akvo, ke inter ĝiaj muroj batalis fortegoj — pri tio oni vidis kelkajn, estu nemultajn, ŝaŭmelŝprucojn, kiuj siatempe kaŭzis sufiĉe da pridiskuto.

La mastrino estis la sola filino en la domo kaj edziniĝis tre juna. Tiam, tuj post la festo, okazis en ŝi la unua ŝanĝo, okul-videbla por ĉiu — la gaja, sincera knabino iĝis subite serioza kaj kaŝema. Tio estis des pli stranga, ĉar la gajeco kaj malkaŝemo estis familiaj ecoj; la virinoj de Heikkilä estis de an-tikvaj tempoj ankoraŭ kun sesdek kaj sepdek jaroj egale ga-jaj, kiel la plej multaj ĉe dekses jaroj.

4

BATALO PRI LA DOMO HEIKKILÄ

eLIBRO

La aero estis plena je supozoj. ĉu ŝiaj gepatroj devigis ŝin al kontraŭvola edziniĝo? Pri tio neniu havis scieton, kaj ĝi estis eĉ nekomprenebla, ĉar ankaŭ la juna mastro estis el familio distingita kaj konsiderata kiel riĉa, kvankam kun iom malsimila karaktero ol la Heikkilä. ĉu ŝi eble havis junami-kon, kiu ankoraŭ ne foriĝis el la menso? Ankaŭ tio estis neebla, ĉar tiaj aferoj ne restas sekretaj. ĉu la interrilatoj de la juna paro estis malbonaj? Pri tio ekzistis neniaj pruvoj — la solaĵo, pri kiu oni sciis, estis la stranga ŝanĝiĝo en la mastrino, kiu kvazaŭ envualis en griza nubo ĉion ĉe ŝi.

Unu fojon tamen ekbrilis lumeto de ĝojo—ĉe naskiĝo de

infano. ¯i estis knabo, kaj ĝi kvazaŭ disŝutis varman sunlu-mon en la vivon de la mastrino. Sed tio daŭris nur mallongan antaŭtagmezon — poste tio refalis en la grizaĵon.

Poste okazis ŝanĝetoj en la domo. La maljuna mastro mor-

tis, kaj kelkajn semajnojn poste ankaŭ lia edzino — tio laŭdire ankaŭ estis familia eco, neniu el la virinoj de Heikkilä iam longe vivis post sia edzo.

Kaj nun oni vidis la mirindaĵon, ke ĉe la juna mastro, kap-tinta la bridojn de la domo, okazis ŝanĝo. Nenia laboregisto li iam estis; nur dum la plej urĝa tempo li ekpartoprenis en la eksteraj laboroj, sed alie li plejparte pasigis sian tempon ĉe lignaĵistaj kaj tiaspecaj enĉambraj laboroj. Nun fariĝinte mastro, li lasis ĉiujn klopodojn al la servistoj, fanfaronante nur pri tio, kion ĉion li intencis fari, kiujn novkampojn plugsar-ki kaj novajn konstruaĵojn starigi — li intencis per unu fojo

”reordigi Heikkilän laŭ nova kredo”. Fakte li komencis ”reordigi” en proksima gastejo, forsarkante ŝtopilojn el la bierbote-laj buŝoj kaj konstruante vaporantajn glasojn el tiam novega modtrinkaĵo, rumo.

5

BATALO PRI LA DOMO HEIKKILÄ

eLIBRO

La vojaĝoj al la urbo ankaŭ plioftiĝis, kaj la viro, antaŭe deckonduta, nebabilema, nune revenis nur malfruvespere,

veturante kun senbrida rapidego, draste kriegante ĉe la voj-kurbiĝoj kaj en la vilaĝoj kaj aere svingante ledrimenan skur-

ĝon. ”Bildo de sia patro, kvankam multe pli maldeca”, ekdiris la homoj la kapon balancante, ĉar vivegaj ĉevaloj estis dum generacioj la emblemoj de la familio, kaj la rimena skur-

ĝo transiris jam kiel hereda sceptro tra du generacioj — kiel memoraĵo pri iama ĉefo de la familio, ekscesa foiristo. Kaj tute same kiel nun la filo, siatempe la avo-helpjuĝisto kriegis kaj ensorbis brandon kvazaŭ putra ligno, kvankam li neniam fordrinkis la piedojn de sub si nek ian dignecan teniĝon de helpjuĝisto. En la filo subite ekkreskis ĉiuj distingiloj de la familio, krom la fiera sinteno, kiu donis neflekseblecon al la spi-no de la antaŭaj reprezentantoj.

Kelkaj kredis sin nun kompreni la pli fruan ŝanĝon ĉe la mastrino — ŝi kredeble havis ian antaŭsentan timon pri ĉi tia estonto. Tamen ne mankis ankaŭ tiuj, laŭ kies opinio la mastro komencis drinki pro tio, ke la mastrino estis tia.

La mastrino mem iĝis dum tiuj tempoj pli kaŝema. Oni

apenaŭ ricevis respondon de ŝi, kaj en ŝiaj grandaj, bluaj okuloj estis videbla dolora, embarasa esprimo, kvazaŭ ŝi demandis de la tuta mondo, kion ŝi nun devas fari.

Tiam sekvis unu la alian du okazoj, kiuj havis decidan efi-kon je lia sekvinta vivo en Heikkilä.

La mastro revenis unu vesperon en ekstre ekscesa humoro

hejmen. Nova skurĝo ornamita per ruĝa tenilŝnuro svingadis jam de malproksime, kaj li enveturis en la korton tiel furioze, ke unu fosto de la pordego renversiĝis kun bruo, kaj la ĉevalo pro tio timiĝinta galopis kelkfoje ĉirkaŭ la korta pla-6

BATALO PRI LA DOMO HEIKKILÄ

eLIBRO

no. La ebriulo pro tio furioziĝis kaj direktis la ĉevalon rekte al stala muro, kontraŭ kiu ĝi sin ĵetis, tiel ke la genuoj kaj timonoj ekklakis. Nun komenciĝis la puno. La skurĝo plaŭdis kaj la tremanta besto saltadis devigate de ĝi alten kontraŭ la muro, tiel ke splitoj disŝiritaj per la hufoj flugis ĉiuflanken.

Sammomente la mastrino estis vidata sur la perono.

”Lasu la senkulpan beston en paco!” tremetanta voĉo aŭdi-

ĝis kaj ŝi elpaŝis kontraŭ la mastron.

La alparolito ekrigardis kvazaŭ ruzebatito trans sia ŝultro, desaltis de la ĉaro, lasis la ĉevalon tie kaj rapidis kun ŝanceliĝantaj paŝoj kontraŭ la mastrinon.

”Certe mi, diablo prenu, instruos ankaŭ la hominojn dan-

ci!” li kriaĉis alproksimiĝinte kaj ekbatis per la skurĝo sur la ŝultron de la mastrino. Dua frapego trafis la vizaĝon — ĉe la orelo komencis elgutadi ruĝaĵo.

Tiam atake enkuris sur la korton duo da viroj el vilaĝa vojo ĉe la korta barilo — ili estis fojnistoj el najbaraĵo, revenantaj de herbejo, kiuj okaze ĉeestis, kaj ne povis sin deteni vidante la abomenan scenon.

”Lasul Mi ankoraŭ ne bezonas fremdulan helpon — ies hel-

pon!” aŭdiĝis la voĉo de la mastrino tiel malvarme retenanta, ke la viroj nepre haltis.

La brutulo okulumis la rigardantojn. ”Nur bonvenon al

revena regalado — certe sufiĉas el ĉi tio ankaŭ por la najbaro!” li ironie kriis. La batoj de la vipo rekomencis plaŭdi.

Sed la mastrino staris kvazaŭ kolono sur sia loko, sen mo-vetiĝo, sen tremeto sur la vizaĝo. Tio estis tiel stranga, ke la fojnistoj ne povis daŭrigi sian vojon nek alveni por helpo kontraŭ la malpermeso.

”Morgaŭ pli, se estos bezone!” la skurĝinto ekdiris, anko-7

BATALO PRI LA DOMO HEIKKILÄ

eLIBRO

raŭ foje frapis kaj poste kun unu mano impone en la poŝo, per la alia moke la vipon al la vilaĝa vojo svingante, paŝis al la ŝtuparo kaj tie ankoraŭ preterpase disfrapegis teren la tin-tantajn vitrojn de unu el la peronaj fenestroj.

Sed la mastrino staris ankoraŭ senmova meze en korto,

kvazaŭ ne klare perceptante, kio ĵus okazis. Kaj restis ankoraŭ staranta, kiam la falĉistoj foren ekiris la kapon balancantaj kaj mallaŭte interparolantaj.

Pasis du tagoj — el Heikkilä estis aŭdata neniu ekknaro de muso, ĉio ŝajne repaciĝis.

Sed la trian tagon okazis io neatendita.

Oni ĵus finis la matenmanĝon kaj ĉiuj fojnistoj kuŝegis en la korto la postmanĝan ripozon — ankaŭ la mastro estis aperinta en la aron, kaj diradis, maldelikatajn spritaĵojn de ebriulo. La mastrino sola okupiĝis; ŝi estis mezuranta grenon en la provizejo por edzino de iu fojnisto.

Tiam la provizeja pordo malfermiĝas kaj la mastrino paŝas al la fojnistaro — kvazaŭ ŝi havas ion por diri.

”Novmoda greno nun ŝajnas kreski en la kampoj de Heik-

kilä!” aŭdiĝas tranĉe tremanta voĉo, kaj ŝi levas altaeren gran-detan ladan ujon, kiun ŝi portis kaŝe. ”Sed ĉar la grenujoj fa-ritaj de la maljuna mastro ne ekzistas por tia, ĝi ne estas konservata, nek estante. nek estonte!” Kaj antaŭ ol iu eĉ percep-tis, pri kio estas la demando, ŝi jam metis la ujon sur hakŝti-pon staranta antaŭ la hejtlignejo kaj ekkaptis la apude kuŝantan hakilon — la hakilo leviĝas kaj malleviĝas kaj ruĝa rumo ŝprucas ĉirkaŭ la korto.

”Diablo!” la mastro eksaltis staronta kun nigra vizaĝo kaj kuras la pugnon etendita al la mastrino.

ĉiuj estas kiel batitaj de fulmo. La eta filo de la domo, kiu 8

BATALO PRI LA DOMO HEIKKILÄ

eLIBRO

ludante kuradis en la korto kaj nun okaze estis proksima al la patrino, timigite faligas sian ludilon — la ruĝŝnuran skurĝon de la patro — sur la teron kaj plorante kuras al la viroj.

La virino vidas ĉi tion, ekkaptas la skurĝon en la manon kaj prenas minacan teniĝon. ”Restu for!” ŝi krias kun fajrerantaj okuloj al la alproksimiĝanta viro.

Ekplaŭdo de skurĝo! La viro malbenas, levas unu manon

por ŝirmi sian vizaĝon kaj ree atakas.

”Restu for, diboĉulo je rumo kaj skurĝo!” estas ree aŭda-ta, kaj la vipo alkroĉiĝas per furiozo de vivaj kaj mortaj fortegoj al la ŝultroj de la viro, ke tiu retiriĝas kun ekbleko. Li staras momenton kvazaŭ senkonscia, ekrigardas al la ree le-vita skurĝo, poste kun embaraso al la fojnistaro, el kiu parto stariĝis, kaj ekiras fine konfuzita la kapon pendanta kaj la manojn sennervaj ĉe la flankoj, sin trenante al la domo.

Sed la mastrino repaŝas al la ŝtipo kaj dispecigas la skurĝon kun rimeno je ege malgrandaj pecetoj per la hakilo — kvazaŭ en ĉiu colo de ĝi vivus semo de malfeliĉo, kiun ŝi devas pereigi.

La fojnistaro fiksrigardas konsternita.

”Kaj nun al la herbejo!” aŭdiĝas firma, ordonanta voĉo. ”Vi certe havis sufiĉajn ripoztempojn dum ĉi tiuj jaroj.”

Kelkiuj rigardas mirigitaj al la gracia, ankoraŭ preskaŭ kna-bineca mastrino, kiu nun staras antaŭ ili kun sinteno de ko-mandanto kaj esprimo de ordonanto en la rigardo — aliaj

ekridetas. Unu taglaboristo — kreskanta knabo, kiu kuŝas plu sur la herbo, esprimas sian koncepton pri la montriĝo de no-va ordonanto, sennerve sin kurbige rulante, fermetante unu okulon kaj per la alia okulumante kun senhonta grimaco sur la grasa vizaĝo.

9

BATALO PRI LA DOMO HEIKKILÄ

eLIBRO

Momenteto por ekbeno — la mastrino staras antaŭ la kna-

bo, lin starige ektiras kaj skuas je la brusto tiel ke la kapo kvazaŭ pilko ruliĝas.

”ĉu vi ne komprenas — al la herbejo!” Kaj ŝi forĵetas la knabon per tia fortego, ke li brupaŝas per longaj kurpaŝoj malproksimen sur la korto.

La homoj rigardas stultesprime.

”Kaj estas mi, kiu de hodiaŭ ordonos en la domo por ke

nun ĉiu tion sciu!”

La homoj restas konsternitaj, sed komencas sin prepari por ekiro.

Dum du tagoj oni aŭdis nenion pri Heikkilä. La mastron

neniu vidis eĉ ekaperi — li honte kaj ĉagrene sin fermis en la ĉambro.

Sed la nokton post dua tago ree okazis io.

La servistinoj dormantaj en la ĉambrego vekiĝis je tio, ke la pordo de la interĉambro subite malfermiĝis kaj tra la ĉambregon kvazaŭ pala fantomo rapide kuris al la antaŭĉambro.

La vekiĝintoj sin ĵetis kun dormemaj okuloj al la kortflankaj fenestroj.

Ekstere estis vidataj ĉaro sur la korto antaŭ stalo kaj ĉevalo ligita je ringo ĉe la pordo; sur ĝin la mastro estis metanta la jungilaron.

”ĉu tiamaniere?” aŭdiĝis de la perono — el la posta fenestro estis forigita unu vitro pro la varma vetero, tiel ke ĉiu vorto estis aŭdata en la ĉambrego. Kaj ili vidis la mastrinon en subvestaĵoj rapidanta preskaŭkure al la junganto.

De la stalo aŭdiĝis maldelikata malbeno, sed la viro restis momenton staranta sendecida.

10

BATALO PRI LA DOMO HEIKKILÄ

eLIBRO

La mastrino jam alproksimiĝis kun rapidaj, decidaj paŝoj —

kiel ŝajnis, rekte al la kapo de la ĉevalo, ignorante la mastron.

Tiam la rigardantoj vidis lin eksalti kvazaŭ embuskinta

rabbesto kontraŭ la venantinon.

”Vi diablido!” —la pinto de la dekstra piedo ekflugis kontraŭ la genuon.

El la korto aŭdiĝis sufokita ekkrio. Oni vidis la mastrinon halti momente kaj levi la maldekstran piedon tiel ke nur la piedlingroj tuŝetis la teron, doloron sur la vizaĝo, la brakojn streĉante, la manojn pugnigante.

La rigardantojn kaptis antaŭsentomiksita timo.

Ili vidis la mastrinon tion ripeti ankoraŭ kelkfoje, poste la piedo kvazaŭ prove rektiĝis ĝis la tero — ŝi obstine ekiris al sia celo.

La observantoj tra la fenestroj ekĝemis pro malstreĉiĝo.

Sed la viro, kiu la tutan tempon staris senmove, kvazaŭ

vekiĝis, grince kunfrotis la dentojn kaj sin ekĵetis post ŝi, kap-tante per unu mano je la ŝultro de la irantino.

Tiam ŝi returniĝis kun minaca flamo en la okuloj — ili sin ĵetis unu kontraŭ la alia kiel du fajrerantaj pintflamoj. Momento de furioza interbatiĝo, poste sono de ŝirata ŝtofo kaj ekapero de ŝia nudiĝinta ŝultro en la somernokta lumeto —

la brakoj ĉirkaŭprenis la taliojn. Turniĝo, ruliĝo kaj tordiĝo, poste ambaŭ renversiĝis. De nun oni povis distingi nur nekla-ran tumulton, mov.iĝojn de kruroj kaj brakoj, ekaperon de blonda haŭto kaj transruliĝon de la batalantoj unu super la alia, ĝis ŝi subite sin disŝiris kaj stariĝis — kun talio duorte nuda, ŝirita maniko pendanta ĉe la flanko.

La viro rapide postrampis kaj etendis sian manon ĵus kiam 11

BATALO PRI LA DOMO HEIKKILÄ

eLIBRO

ŝi estis liberiĝonta, etendis kaj kaptis la piedon — kaj ŝi falis senstreĉe kun la buŝo sur la teron.

Sed sammomente ŝi ekrimarkis ion en la herbo antaŭ si,

faris malesperan geston kaj ekkaptis ĝin.

Momenton — la virino, furioze returniĝis kontraŭ sian

kontraŭulon kaj la observantoj vidis ŝin momente leviĝi per la genuoj sur la nukon de la viro, per unu mano subpremanta lian kapon kaj per la alia, armita per ĉirkaŭvolvita jungilrime-no kun ringo en la libera fino, batanta laŭpove rapide.

”ĉu vi komprenas — ĉi tio devas — klariĝi! Vi ne piedba-

tos — nek ŝiros — nek diboĉos — ne, kvankam rompiĝus! Kaj la ĉevalon movos — neniu — sen mia permeso — vi jam el-trinkis la vian!” aŭdiĝis spireganta voĉo inter la batoj.

Sammomente la virino renversiĝis sur la herbon. Ree ruli-

ĝo kaj batalo — la rigardantoj vidis, kiel la viro penis kapti la rimenon en ĉiu turniĝo. Sed la virino streĉiĝis per fortegoj de malespero, kaj post momento oni ree vidis ŝin sur liaj ŝultroj, batantan eĉ pli fervore ol ĵus.

”Tio devas iĝi — klara! — Nun estas demando pri la domo

— patro diris — tiam. Jes, nun estas — ĉu vi aŭdas — nun estas demando pri la domo! — ¯i ne estas per rumo — nek per skurĝo konstruita — nek malkonstruota! — Heikkilä estas mia

— kaj mi ĝin tenos — ĉu vi komprenas?”

La viro baraktis kaj streĉiĝis. Vane! Post momento li komencis vice malbeni, vice hurli kaj lamenti, kaj fine petegi in-dulgon. Sed longe li devis petegi, ĝis ŝi fine, laca kaj spireganta, lasis.

”Iru en vian ĉambron kaj restu tie — la manĝo estos por-

tata antaŭ vin! Kaj se tio ne kontentigas, reiru tien, de kie vi venis.”

12

BATALO PRI LA DOMO HEIKKILÄ

eLIBRO

Kaj la rigardantoj vidis, kiel la viro treniĝis internen ĝemante, sennerva kiel malseka ĉifono, kaj malaperis en la ĉambron.

Post kelka tempo ankaŭ la mastrino eniris kaj rapidis tra la ĉambrego en sian ĉambron — la servistinoj jam retiriĝis en siajn litojn kaj ŝajnigis dormadon. Sed post ŝia foriro ili komencis flustradi.

Tiam ŝi subite reaperis kaj haltis tute vestita meze sur la planko.

”ĉu vi vidis, kio okazis ĉi tie?” aŭdiĝis severa voĉo.

” Ne ... nenion ni scias”, iu embarase respondis.

”Vi mensogas!” ektintis voĉo mezplanke. ”Mi vidis kapojn en la fenestro. Kaj mi diras, ke se pri ĉi ti estos aŭdata aludeto ekster tiuj muroj, mi moligos ĉiun aparte el vi per la sama rimeno!”

ŝi restis ankoraŭ staranta momenteton, severa kaj energia

— al la servistaro ŝajnis, kvazaŭ ŝi en tiu nokto kreskis tut-kapon pli longa kaj kvazaŭ dek jarojn pli aĝa.

ĉi tiun nokton de tumulto sekvis multaj jaroj de paco.

ĉiu povis rimarki, ke en la aferoj de Heikkilä okazis dum tiu fojnrikoltado ĝisradika ŝanĝo.

La mastro kvazaŭ malaperis neekzistanta, kiel pensiita avo en sia ĉambro, rapidetanta honta kaj sekretema preter la la-boristojn, kiam li okaze renkontis ilin en la korto.

Sed des pli estis vidata la mastrino — ĉie, en ĉiu loko. La viroj emis ekrideti dum la unuaj tagoj, kiam ŝi demandis pri iliaj laboroj kaj donis la ordonojn, sed, funde de la ordonoj estis prudento kaj tia ŝtaleco, kia frostigis la ekridetojn.

La signoj pri nova takto aperis ĉie. ŝi duobligis la laboris-taron kaj postulis duoblan laboron rilate la antaŭo. Novkam-13

BATALO PRI LA DOMO HEIKKILÄ

eLIBRO

poj estis sarkataj, drenoj fosataj, bariloj starigataj. La discip-lino estis severa, sed la manĝo bona, la salajro bona, kaj la tuta klopodado estis penetrata de stranga aplombo, tiel ke salajruloj kaj taglaboristoj baldaŭ komencis kalkuli kiel hon-oron aparteni al la anoj de Heikkilä.

Kaj la klopodoj de la mastrino enhavis ne sole aplombon

sed ankaŭ ion alian. En la najbararo oni rakontis ke ŝi iun tagon aperis en la kontoro de proksima bieno, petis vidi la brutejojn, stalojn kaj draŝejojn, provis laborilojn sur la kampoj kaj esploris ĉiun angulon. Baldaŭ poste vidiĝis sur la kampoj de Heikkilä modernaj sarkiloj, la brutejo estis fundamente renovigata, la stalo reparata k.t.p.

ĉio tio donis multe da temo por diskutado — ankoraŭ pli

la interrilatoj de la mastro kaj mastrino. ĉu ekzistis iaj interrilatoj de ili? Aŭ ĉu estis unu nur nova domdisponanto, la alia pensiita antaŭa? Tiel ŝajnis almenaŭ la mastro videble iom post iom kutimiĝis al sia nova situacio. La ĉambro estis plue lia vera nesto, sed nun li jam movis sin en la antaŭaj okupiĝetoj kaj manĝis kun la servistoj ĉe sama tablo. Sed esence li estis kiel senepitafa ŝtonkolono. Povis pasi tagoj, dum kiuj li ne unu fojon malfermis la buŝon; alifoje li elbuŝigis strangajn sarkasmojn kaj vortludojn, pri kiuj oni plej ofte ne sciis, ĉu ili estis frenezaĵoj, aŭ saĝaĵoj, sed kiuj povis kelkfoje esti treege venenaj. Super ĉio tio kuŝis ia seka sekretiga ride-tado, kiu ŝajnis preskaŭ timiga, ĉar neniu sciis, kion ĝi kaŝas.

Sed per kia sorĉo la mastrino povis tiel subigi la malicani-man viron, eĉ haltigi lian drinkemon, ĉar fakte oni neniam plu vidis lin ebria aŭ diboĉanta je drinkadvojaĝoj? Tio estis inter la sekretoj de Heikkilä, kiujn oni povis suspekti sed ne klarigi. Kelkaj pretendis certi, ke la mastro kelkiam odoris 14

BATALO PRI LA DOMO HEIKKILÄ

eLIBRO

brande. Kion tio signifis?Mem li ne sin provizis per trinkaĵoj.

ĉu ilin kunportis la mastrino, kiu nun sola veturis al la urbo por komisioj, kaj donis doze? Sed neniu vidis ŝin en brand-vendejo nek tiajn aĵojn inter iiaj alportitaĵoj.

Estu kiel ajn, ĉiuokaze la konduto de la mastrino sugesti-is respekton — ke ŝi ne permesis la domon perei kaj igis la diboĉulon almenaŭ sendanĝera nenionfaranto — ankoraŭ pli pro la mistera aplombo, per kiu ŝi tion plenumis.

La pensoj de la homoj ofte okupiĝis pri ŝi. — Ili vidis ŝin laŭ la tempo plirondiĝi kaj plibeliĝi, sed la firmaj trajtoj de la vi-zaĝo ne moliĝis. Rilate infanoj la filo restis solulo — ĉu ĉiuj amaj rilatoj inter la geedzoj ĉesis? Kion la forta, ne alproksimiĝebla virino plej profunde pensis kaj sentis? ĉu ŝi sopiris ion, ĉu ŝi suferis? ĉu ŝi sentis sian vivon, spite tia prospero, soleca? Aŭ ĉu ŝi estis ege kontenta kun sia sendependa situacio de regantino? Tiuj estis demandoj, al kiuj neniu kuraĝis eĉ aludi — ne je la nomo de amikeco, ne kondolenco nek iu alia sento.

Sed la jaroj pasis kaj la homoj kutimiĝis al la situacio, fine lasante ĉian senutilan divenadon. Ili nur vidis, ke la direkti-lon de Heikkilä tenadis sama forta mano kaj ke la domo pli kaj pli prosperis. Eĉ la mastro ŝajnis kontenta je sia loto —

kun la malakra rigardo, sekretiga rideto kaj pikantaj sarkasmoj, pro kiuj neniu plu ofendiĝis, ĉar oni sciis ilin lia sola distraĵo.

Sed unu printempon ree okazis io, kio momente turnis la

atenton de la homoj al Heikkilä.

La filo atingis dum tiu jaro la konfirmacian aĝon, eĉ li jam absolvis la kurson kaj nur atendis la konfirmacion, kiu laŭ difino estis okazonta dum pentekosto.

15

BATALO PRI LA DOMO HEIKKILÄ

eLIBRO

Por tio oni devis fari al li kelkajn aĉetaĵetojn. Sed plej mal-oportune la mastrino ricevis okupiĝon, kiun ŝi ne povis konfi-di al aliaj, tiel ke ŝi ne povis veturi al la urbo.

Tiam la mastro sin proponis akompani la filon — li havis liberan tempon.

La propono ŝajnis stranga, sed la mastrino havis nenion

motivitan por kontraŭdiri, ĉar la mastro jam dum la pasinta vintro kelkfoje plenumis komisiojn en la urbo. Efektive nur kiel veturiganto de tabulŝarĝo kun aliaj viroj, sed li kondutis ĉiel senriproĉe, ke ĉiuj kredis lin forgesinta la malnovajn ar-tifikojn kaj komencanta rebonigi la famon de siaj jaroj de vi-reco.

La patro kaj filo ekiris.

La tempo pasis ĝis tagmanĝo — la komisiitoj ne revenis. La horloĝo batis du, tri, kvar — la servistinoj rimarkis sur la ma-strinaj vangoj ruĝajn makulojn, sed vidis ŝin tiel kvieta, kvazaŭ pri nenio aparta estis la demando. ĉe ili mem komencis la doloro supreniĝi al la gorĝo.

ĉirkaŭ la kvina horo aŭdiĝis sur la landvojo krakanta brue-go de ĉaro. Jam tranĉis akra kriego — granda kaj potenca kiel pro ĝojego, kaj ĝin daŭrigis alia, infane alta kaj kvazaŭ hezi-tanta. Unu el la sidantoj en la ĉaro svingis ruĝŝnuran skurĝon, la alia sidis antaŭenkurba, apogante per unu mano al barie-ro de la sidejo kaj tien kaj reen ŝanceliĝante laŭ la skuoj de la ĉaro.

La krakado proksimiĝis. Ektiro je la brido kaj ekplaŭdo de la vipo — kaj ili veturis plengalope preter Heikkilä kaj kriegaĉis ĝuste ĉe la domo.

La servistinoj staris la koron en gorĝo sur la korto — unu el ili kuris senspire en la ĉambregon.

16

BATALO PRI LA DOMO HEIKKILÄ

eLIBRO

”ĉu vi vidis, mastrino —, la mastro kaj …”

”Kaj plu …?”

La knabino ruĝegiĝis ĝis la oreloj kaj retiriĝis konfuzita kvazaŭ trovita ĉe misago.

De sur la altaĵo de Heikkilä estis videble, kiel la komiisiitoj veturis laŭkurbe trans ponton ĝis la gastejo en la fino de la vilaĝo. La servistinoj atendis ĉiumomente ke la mastrino eli-rus kaj sin direktus al la gastejo. Sed nenio aŭdiĝis. Anstataŭe ŝi post tempeto aperis sur la perono kaj demandis, ĉu jam finiĝis laboro en la domo, ĉar ili tiel malvigliĝis. Mem ŝi ŝajnis tute kiel antaŭe kaj parolis per la kutima kvieta voĉo, eĉ la ruĝaj makuloj sur la vangoj malaperis. Sed la servistinoj parolis mallaŭte kaj iradis piedpinte — ili ne povis ne fari tion.

ĉirkaŭ la naŭa horo ree aŭdiĝis krakado de ĉaro.

”Hm Härmäj knaboj — deklivo kaj jungita homino!”, kri-

aĉis la mastro enveturante tra la pordego.

Ili haltis meze de la korto. La filo unue penis subenpaŝi, sed ekŝanceliĝs kaj falis kaj restis tie laŭlonge kuŝanta.

La mastro grunte ekridis, ree kriaĉis, vipis la ĉevalon per la skurĝo kaj ankoraŭ foje veturis ronde en la korto.

Li kvazaŭ kreskis de antaŭe, ŝajnis fierega kaj aplomba, parade ĉirkaŭrigardante.

La mastrino aperis sur la perono kaj haltis tie por momen-to. La servistinoj malaperis ĉiu laŭ sia direkto, apenaŭ kura-

ĝante rigardeti de post la fostoj.

El la buŝo de la elĉariĝanta mastro aŭdigis grakaĉanta mo-krido, kiam li rimarkis la mastrinon sur la perono.

”ĉio estas restarigita, hih!” li akrekriis kvazaŭ per altegsona sonorilo, signife svingante la skurĝon en aero. ”Kaj kun alkre-17

BATALO PRI LA DOMO HEIKKILÄ

eLIBRO

sko!” — li montris la filon kuŝanta sur la herbo, eksplode ri-dante per diabla rido, fulguranta la mjelon.

La mastrino alproksimiĝis — la rigardantoj emis fermi la okulojn. Sed ŝi iris kvazaŭ en siaj okupoj, kvazaŭ ne rimark-inte la mastron, kiu daŭre staris aplomba, la krurojn diseten-dite, la skurĝon en unu mano, pugnigita en la poŝo, brilantan triumfesprimon sur la ruĝa vizaĝo — kvazaŭ li nenion vidis nek aŭdis, nur ĝuis la potencan ekstazon de la momento.

Ektiro — la skurĝo eksvingis en la mano de la mastrino.

”En la ĉambron!” sammomente ektintis tiel severe humi-

lige, ke eĉ la sidantoj en la ĉambrego ektremis.

La viro perdinta sian sceptron fiksrigardis senkonscia, ne tuj perceptante kio okazis.

”En vian ĉambron!” reaŭdiĝis — en la voĉo tremis doloro

kaj ekbolis bobeloj de indigno.

Kaj la observantoj vidis, kiel la viro ĵus tiel aplomba kun-falis kvazaŭ fojnstako en torenta pluvo kaj la nukon kurba, kvazaŭ baton timanta, ekiris, neniun vorton dirinte, al la ĉambrego.

La mastrino sekvis ĉe liaj kalkanoj, — ambaŭ malaperis en la ĉambron. De tie komencis aŭdiĝi plendpepado kaj plaŭda-do, hurlado kaj vekriado kaj tiam senĉesa plaŭdado, tiel ke agacis la haŭto de la estantoj en la ĉambrego.

Post tempeto la mastrino aperis en la ĉambrego.

”Maljungu la ĉevalon kaj iru por naĝigi ĝin!” ŝi diris severe, metante la skurĝon el sia mano en la fajron sub la ferpo-to.

Mem ŝi ree eliris — prenis la knabon kuŝanta sur la herbo en la brakojn kaj portis lin kvazaŭ infaneton en sian propran ĉambron.

18

BATALO PRI LA DOMO HEIKKILÄ

eLIBRO

Sekvintan matenon aperis kaj patrino kaj filo festvestitaj en la ĉambregon. La servistaro vidis, kiel ili paŝis laŭ vojeto sur la kamprando al la bordo, remis per boateto trans la riveron

— iom pli sube, en rivera kurbaĵo, travidetiĝis la pastrejo inter betuloj.

Poste ĉio revenis al la antaŭaj orbitoj,

Neniun mirigis, ke la mastro ree dum longa tempo resta-

dis en sia ĉambro, nek tio, ke li ŝajnis pli kaduka ol antaŭe, eĉ preskaŭ forgesis siajn sarkasmojn.

Pri la filo oni sciis rakonti en la somero, ke li iĝis solida kiel plenkreskinto. Kaj en la postsomero li tute malaperis el la domo. La mastrino mem lin akompanis veturiganta kaj restis tri tagojn survoje.

”Li jam havis okazon por ĉion vidi, kio hejme estis vidin-da”, aŭdiĝis mallonga klarigo.

Ankoraŭfoje Heikkilä aŭdigis pri si — surprizante ĉi-foje, kiel ofte antaŭe.

La domon vizitis morto.

La kristnasko estis festita kaj ĉe la plej proksima najbaro, la vilaĝa forĝisto, estis okazanta laborfesto pri lignaĵoj. Kiel daŭrigon la gejunuloj aranĝis ian ”dancon de Johano”, al kiu tiriĝis ankaŭ la servistaro de Heikkilä ĝis la lasta estulo.

Tiam, dum tumulto de polko, la pordo de la dancejo estas tiregata malferme kaj ĉe la sojlo aperas la mastro de Heikkilä

— duonvestita, kun rondaj okuloj, teruro sur la vizaĝo.

”La anaro de Heikkilä tuj venu hejmen!” Alion li ne perfortis diri, sed malaperis sammomente.

ĉiuj komprenis, ke io aparta estis okazinta aŭ okazonta —

la dancantoj komencis are treniĝi al Heikkilä.

19

BATALO PRI LA DOMO HEIKKILÄ

eLIBRO

La mastro kondukis la alvenantojn rekte en la ĉambron de la mastrino.

Tie kuŝis la regantino de la domo noktvestita en sia lito, sur unu flanko, la vizaĝon al la ĉambro, sed pala kaj ambaŭ manojn sub la brusto, kvazaŭ premante al si la subkoraĵon.

Nun la mastro rakontis — kun tremanta voĉo kaj okuloj

rondaj pro teruro — kiel li vekiĝis en sia ĉambro pro laŭta plendado kaj lamentado, kredante unue ĝin aŭdi el ekstere kaj supozante, ke moviĝis la laborfestantoj, sed fine li ektro-vis, ke ĝi devenis el la mastrina ĉambro, rapidegis tien tra la ĉambregon, vidis ŝin ankoraŭfoje premegi sin sub la koro kaj ekvoĉi — poste resti silenta. Li, la mastro, timiĝis tiom, ke li ne kuraĝis eĉ tuŝeti per fingro, sed rekte rapidis al la dancejo.

Timigita li fakte estis, tremanta je ĉiu ostotubero. La sama terura sento okupis ankaŭ la rigardantojn. ĉiu komprenis, ke la mastrino ricevis subitan ”atakon” — tiaj okazoj estis jam antaŭe viditaj — kaj ke tio okazIs antaŭ momento, ĉar la korpo estis ankoraŭ varma.

La flankuloj foriĝis kun profunda malstreĉiĝo en la men-

so kaj la servistinoj de la domo komencis lavi la mortinton. La mastro ĉeestis la tutan tempon, levante kaj helpante, subten-ante la kapon dum la hararo estis kombata k. t. p. — daŭre pala kaj tremanta, sed helpema kaj komplezema. La servistinoj vere miris, kiel ankaŭ li unu fojon povis esti laŭhoma.

Preskaŭ neniam estis ĉe mortinto tiom da vizitantoj kiel nun en Heikkilä — por citi nur la parokestron kaj policestron.

La mortinformo surprizis tiel subite kaj la mastrino de Heikkilä estis nekutima fenomeno — diskreta kaj stranga, sed esti-mata de tiu. Ili staris kvazaŭ antaŭ siluetoj, vidis malklarajn, 20

BATALO PRI LA DOMO HEIKKILÄ

eLIBRO

preterrapidantajn fragmentojn, nur suspektis trajtojn de la tutaĵo kaj post ili ion profundan kaj neklarigitan, kiu iam klariĝos. Sed nun estis ĉio ŝlosita per la nerompebla sigelo Ha-desa. ŝajnis, kvazaŭ la homoj ne volis nevidinte kredi, ke eĉ la morto povis malvigligi per ordinaraj rimedoj tian homon de propra potenco.

Sed malvigligita li estis, ripozanta bele kaj pace sur sia breto — la malgranda sulkiĝo de la brovejo, — fingrosigno de la agonio, videbla inter la okuloj, ankaŭ ĝi nur pliigis ŝian seve-ran dignecon.

La enterigo estis luksa kaj impona, kiel decis al la digno de tia domo kaj tia mortinto.

Kaj nun estis vidata tiu strangajo, ke la mastro restis tutan tempon sobra, rakontante tiam kaj iam per tremetanta voĉo, kiel li vekiĝis pro plendado, lamentado k. t. p. La homoj preskaŭ forgesis sian antaŭan antipation kaj sentis ion kvazaŭ kompaton al la viro, je kiu la okazo ŝajne faris tiel profundan impreson. La mastrino konkludeble, ili opiniis, donis per sia morto pli daŭran instruon al li ol iam dum la tagoj de sia vivo.

La filo ne estis videbla ĉe la enterigo — lia restadejo estis konata de neniu.

Sed apenaŭ pasis la enterigo, kiam ree strangaĵoj komen-

cis aŭdiĝi el Heikkilä.

Kvazaŭ malnovaj sekretaj fortoj ree elsorĉiĝis.

Ree svingis la skurĝo en la korto de Heikkilä, ree aŭdiĝis kriaĉoj kaj la ĉevalo galopis ŝaŭmanta.

La mastro estis kvazaŭ demonhavanta — kvazaŭ la antaŭaj

drinkuloj, foiristoj kaj diboĉuloj estus komencintaj fantomi en lia figuro. Li povis antaŭtagmeze drinki en la urbo, tagmeze en iu gastejo, vespere en alia kaj nokte en tria. Hejmon li vi-21

BATALO PRI LA DOMO HEIKKILÄ

eLIBRO

zitis nur tiam kaj iam por ŝanĝi ĉevalon kaj inciti la servistojn per ĉiaj diablaĵoj, kiajn nur la cerbo de drinkulo povas elpensi. Aŭ li ekgalopis en la korton kun veturilo plena de diboĉuloj kaj instalis furiozan orgion. Tiam li povis ordoni la lignokru-

ĉojn sur la tablon kaj plenigi ilin ĝis la randoj per rumo. Tempeto, kaj lin kaptis la ideo, ke ili devis manĝi. Senceremonie ŝafon el stalo, en la meznokto ĝin tuta en ferpotegon kaj tia sur la tablon, ĉe kiu la herooj manĝegis. Sed meze de tio li povis ekkriegi kiel freneza, stariĝi ĉe la tablo kun rondaj okuloj kaj plaŭdigi per skurĝo ĉirkaŭ si, murmuri nekomprene-blajn vortojn, sin ĵeti eksteren kaj veturi galope, kriegante kaj hurlante, foren.

Li ne nur drinkis, sed ankaŭ alie diboĉis laŭ povo. En gas-tejoj li svingis per la skurĝo dispecige fenestrojn, glasojn kaj porcelanaĵojn de tabloj sur plankon. ĉio vidiĝis, ke li nun decidis havigi rekompencon por la unu kaj duono da jardekoj, dum kiuj li fastis, kaj pereigi HeikkiIän ĝis la subangulaj so-kleroj.

La homoj rigardadis ĉi tiun teruron de pereigo kun malvar-maj tremoj en la mjelo. ¯i efektive ne mirigis ilin, kontraŭe ŝajnis preskaŭ nature, ke la drinkegulaĉo nun diboĉis kun la pereiga skurĝo en la mano — nun, kiam la malhelpaĵo forestis.

Sed ĉu tiel devis Heikkilä, la pupilo de la mastrino-mortinto, perei? Laŭ la opinio, de kelkiuj, tie estis io alia ekster la diboĉado de drinkemulo. La malnova nebulo de mistikeco

ankoraŭ ne disbloviĝis de ĉirkaŭ Heikkilä, sed la kerno estis laŭ ilia opinio klara — ĝi konjekteble estis batalo pri la domo, dio scias kiel severa kaj persista. ĉio komplete vidata, la pasintaĵo de la duo de jardekoj prezentiĝis batalo inter antago-22

BATALO PRI LA DOMO HEIKKILÄ

eLIBRO

nistaj fortoj pri la superregado de la domo — ankaŭ la nunaĵo estis nur daŭrigo al tio.

ĉu unu jam tute foriĝis el la tumultkampo kaj lasis la alian kiel venkinton? ĉu la forto de pereigo ĉi tie diris la lastan vorton?

Tiel ŝajnis.

23

!(images/000000.png)

BATALO PRI LA DOMO HEIKKILÄ

eLIBRO

II.

a marta lunaĵo paŝadis sur brilanta printem-

pa neĝkrusto kaj kaŝe enrigardis tra la fene-

stro de malgranda soleca dometo.

La loĝanto de la dometo ankoraŭ ne estis

kuŝanta, kvankam la lampo jam antaŭ longe

estis estingita, sed li sidis plenvestita ĉe la fenestro, apogante la kapon al la brako.

”Saluton, Matio de Valiportti!” la luno ekdiris fa-

miliare. ”Pro kio vi nun tiel okupita, maldorma …?”

Sed la viro nek aŭdis nek vidis ion, nur sidadis enpensi-

ĝinta — dum la luno medite rigardis lian kapon, kiu jam estis senhara en la centro, kaj lian malgrasan, sekiĝintan viza-

ĝon, sur kiu vidiĝis la hardaj fingropalpaĵoj de vivo.

Li sidis tiamaniere longe, kvankam meznokto jam alproksi-miĝis. Li havis la intencon eliri, sed tamen restis sidanta kaj meditanta, ĉar li planis ion, kion li neniam antaŭe faris, sed kio kvazaŭ sin apogis al la antaŭpasinta vivovojo.

Laŭ tiu vojo nun preteriris antaŭ li diverskoloraj bildoj, kelkaj pli klaraj, aliaj malklaraj, preterrapidantaj kvazaŭ alt-kumulusoj, sed ĉiu estis guto el la suko de lia propra vivo.

— — —

La unua estis ido de printempo — hela, feliĉa printempo.

Li estis tiam dekokjara kaj servisto en Paavola. Kaj tiun 24

BATALO PRI LA DOMO HEIKKILÄ

eLIBRO

printempon elburĝoniĝis por li amo tiel granda kaj potenca, ke li apenaŭ mem kredis ĝin vera kaj kvazaŭ instinkte antaŭ-

sentis, ke ĝi devis disrompiĝi. ĉar la feliĉo, kiu ridetis al li, estis tro granda per esti daŭra.

Sed la printempo estis klara kiel arĝento kaj la somero varma kiel oro, kaj sorpo-eternulo kreskanta sur kampa altaĵe-to inter la du domoj aŭdis tiusomere flustraĵojn, kiuj igis ĝian maljunan koron pulsadi.

Kiel dolĉa estas amo, kiam ĝi estas sekreta — kiam oni nur ŝtelire kuraĝas ĝin alproksimiĝi kaj nur subdire pri ĝi paroli kaj kiel sola konfidato estas maljuna arbo, kiu ne denuncas.

— — —

Aŭtune tio okazis — tio kion li instinkte timis kaj kio kuŝis kiel malhela makulo ankaŭ sur la fundo de la knabina rigardo, kvankam nek unu nek alia jam kuraĝis paroli pri ĝi.

La gepatroj de la knabino ricevis scieton pri la afero, kaj ĝi estis rapide klarigata. ”ĉu servisto kiel mastron de Heikkilä? Ili kredis la filinon de Heikkilä havi tiom da konscio pri sia digneco kaj estimo al siaj gepatroj kaj familio. ĉu ŝi, la sola infano, ne komprenis, ke estas demando pri la heredita domo?”

La knabino ploris kaj petegis, kaj li mem estis kvazaŭ freneza. Sed ili komprenis, ke ili devis fleksiĝi, ĉar ili ne konis eĉ unu ekzemplon, ke estus donita mastreca rajtigo al amo en tiaj okazoj. Krome, ĉi tiu estis la sola fojo, kiam la knabino ĉagrenis siajn gepatrojn, kaj tio multe doloris ilin ambaŭ.

— — —

Kiel klare li rememoris ilian lastan renkontiĝon sub la malju-25

BATALO PRI LA DOMO HEIKKILÄ

eLIBRO

na sorpo — rememoris, kaj tamen ĉio tiuvespera estis kvazaŭ obtuza susuro.

Lia gorĝo kunpremiĝis, kiam li pensis, ke ĝi estos la lasta fojo. Kaj la sorto de la knabino — al ŝia edziĝproklamo restis nur kelke da tagoj ... ?

”Sed kiel vi povos vivi kun li?” li demandis kun doloro.

”Tion mi ankoraŭ ne scias — tion mi efektive ne scias”, la knabino lamentis kun premego al liaj manoj.

Sed ĝi ne estis por li la ĉefa demando — estis alio, kio lin turmentis ankoraŭ pli forte kaj pri kio li devis ricevi klarecon.

”Kaj niaj interrilatoj …?”’ li fine povis elpremegi, ”ĉu devas ĉio ĉesi je ĉi tio? Mi ... ”

Li ne povis plion diri, sed restis pala kaj senspira rigardante la vizaĝon de la knabino.

Kaj li vidis kiel la knabino tremis kaj batalis kun forta emocio, dum espero kaj malespero furiozis en lia brusto.

”Devas”, la knabino fine diris per tremantaj lipoj. ”ĉio devas ĉesi ĉi tie, kvazaŭ nenio iam estis — ĉar mi ne volas fari ion nedecan, ĉu per per vortoj, ĉu per faroj ... Kaj neniam vi rajtas rememorigi min pri tio, kio estis ...”

Li sentis ĉion nigriĝi en siaj okuloj. Li esperis ion, li mem ne sciis kion, sed tamen ion alian, ol kion la knabino diris.

Ili stariĝis — kvazaŭ nek unu nek alia havis ion plu por diri.

Tiam la knabino ekkaptis ambaŭ liajn manojn.

”Devas esti tiel”, ŝi diris per tremetanta voĉo. ”Sed se mi ankoraŭ iam estos libera agi laŭ mia volo, vi scias mian ink-linon ... Ne, nun mi devas ekiri!” ŝi aldonis malpacienciĝe, premegis liajn manojn kaj retiriĝis.

Sed ŝi alturniĝis ankoraŭfoje kaj parolis kvazaŭ delire: ”Kaj se iam venos la tago, ke mi ne sola havas la fortojn, sed be-26

BATALO PRI LA DOMO HEIKKILÄ

eLIBRO

zonus helpon, vi scias, ke mi ne havis iun alian amikon, nek havos — kaj se vi bezonus …” la knabino torente ekploris kaj arde lin premis kontraŭ si.

Momenteto, — ekbrilo de plenluno, de sub nubeto kaj sub-

ita superfluo de ĝia pala lumo sur la kampo, eksusuro de ven-to en la sekiĝinta foliaro de la sorpo kaj palpebrumo de lar-maj okuloj —la knabino sin disŝiris kaj forkuris.

Li staris longan tempon narkotita, ne povante sin movi. En ĉi tio estis io mistere solena — kvazaŭ ĉio nun rompiĝis inter ili, tranĉita de la palaj radioj de luno, sed kvazaŭ tamen restis iu fibro, kiun oni ne povis klarigi per vortoj.

— — —

La edziĝa festo — li preskaŭ freneziĝis. Estis apenaŭ duona mejlo inter la domoj. Li aŭdis tumulton de festeno, bruon de muzikilo kaj tintadon de homaj voĉoj. Li ŝteliris al la maljuna sorpo kaj atendis dum horoj. Kiun? Li deziris eĉ diafane vidi blankan vualon en la mallumo kaj aŭdi flustraĵojn..,.

ĉu li estis freneza? Li honte forŝteliĝis.

— — —

Kiel stranga aĵo estas la homa animo! Kvankam ĉio peza kaj premanta estis subite forviŝita, nun kiam ĉio estis nerevoke-bla. Li estis libera — kvazaŭ nenio iam estis.

Li memoris kvazaŭ hieraŭan tagon la tempon, kiam lin

kaptis neklarigebla fervoro je vivado kaj laborado. Li kiel servisto — ili hontu! — Propra terpeceto — ĝi estis facile akiri-ta. Propra dometo — ĝi stariĝis kvazaŭ sorĉite.

Por kio? Li mem ne tion sciis, sed li ne povis ne observi unu viron. Renkontante li esploris lian bonvoleman vizaĝon, lian 27

BATALO PRI LA DOMO HEIKKILÄ

eLIBRO

malfortikan staturon kaj senenergian sintenadon — kaj en la sama momento li sentis kvazaŭ lia propra staturo rektiĝis kaj plilongiĝis kaj neklarigebla forto streĉis liajn tendenojn. Li observis liajn klopodojn kaj agojn, kaj kiam li rimarkis neni-ajn ajn klopodojn, li ne povis ne rideti triumfante kaj ne stre-

ĉiĝi ankoraŭ pli fortege — kvazaŭ li sekrete konkuradis kun tiu viro.

Post paso de jaroj li ne plu povis nei al si, ke inter ili ekzistis klara interrilato. Se tiu viro estus rampinta sur la preĝejteg-mentan eĝon, li mem estus grimpinta ĝis la pinto de sonor-ila turo. Vi havas domon, mi dometon — montru nun ambaŭ

sian mastran kapablon.

En la najbararo komencis iradi strangaj flustradoj — strangaj, sed tamen kvazaŭ malfremdaj kaj atenditaj por li. Kaj kiam li foje per propraj okuloj vidis, ke la famo estis vera, li sentis eksciton de subita emocio en sia brusto, kaj kiam la juna mastro de Heikkilä galopveturis kriaĉante preter lin, li sin turnis kaj komencis meze sur la vojo svingi la ĉapelon kun vervo. Sammomente li hontis kaj premis la ĉapon sur kapon, sed sentis, kvazaŭ iliaj sortoj nun estis kunligitaj per nerom-peblaj ligiloj.

— — —

Tio okazis sekvintan someron — unu belan tagon de fojnri-kolto, kiam la fojnistaro revenis de herbejo.

La viro estis ebria kaj ekscese furiozis, batante sian edzinon fojon post fojo.

Tion vidante li fine komprenis kio estis lia vera rilato al tiu viro — profunda, neestingebla malamo! Kaj li sentis klaran 28

BATALO PRI LA DOMO HEIKKILÄ

eLIBRO

ebriecon de ĝojego povante foje sin ĵeti kontraŭ lin, bati kaj tordi lin laŭ plaĉo.

Sed la virino intervenis.

”Mi ankoraŭ ne bezonas fremdulan helpon” — aparte fiks-

ante la rigardon al li: ”ies helpon!”

Li reŝanceliĝis kvazaŭ svenige batita. Kaj en tiu momento li sentis, ke li ja vere havis nenian interrilaton kun la viro, nur kun la virino.

Sed la virino repuŝis lin malvarme kvazaŭ fremdan trude-

mulon. ĉu li estis ”fremdulo” aŭ iu alia — ĉiuokaze la skurĝ-

batoj de la viro estis pli ŝatataj ol lia hepo. Aŭ ĉu la virino tion diris nur pro la flankuloj?

Li atendis — malpacienca, kun pasia necerteco ŝiranta la bruston.

Tiam oni rakontis, kiel la virino subigis la drinkemulon per skurĝo, kiel ŝi lin fermis en la ĉambron kaj neebligis lian di-boĉadon — eĉ oni flustris, ke ŝi mem sekrete havigis al li al-koholaĵojn, ĉar la viro ne povis tute malhavi ilin.

Lin okupis terura sento — tamen do ”fremdulo”, kvazaŭ

nenio iam estis! Se tiu virino estus ”vera” ŝi lasus la diboĉulon drinki sinmortige, ju pli frue des pli bone — mem li povus eĉ miksi venenon en liajn brandaĵojn. Sed ŝi malhelpis kaj prizorgis kvazaŭ infaneton — certe tiu viro estis al ŝi kara.

Por kio li laboregis kaj streĉadis dum tiuj jaroj? Kaj kiu aludis al ia ebleco en estonto, sed nun malhelpis eĉ la naturan evoluadon de la okazaĵoj, kiuj ŝajnis kvazaŭ rapidi por rekom-penci la okazintan maljustaĵon? En li ekflagris arda flamo de amareco kaj venĝo — li volas montri al la tuta mondo, ke io okazis, kaj al la solulino, kiu povas tion kompreni, ke li ne 29

BATALO PRI LA DOMO HEIKKILÄ

eLIBRO

forgesis la maljunan sorpon sur la kampa altaĵeto nek unu palpebrumon en la pala lumo de luno.

— — —

Ili estas vivitaj demandoj — al ŝi, la virino!

Kion ŝi tiam pensis, kiam ŝi aŭdis, ke li lasis sian dometon kun la fruktoporta kulturo kaj malaperis sensigne? Li sciis, ke oni paroIas pri tio kaj divenadas la kaŭzon. Neniu sciis — ŝi sola komprenis. Kion li tiam pensis — ĉu ŝi sentis pikon en la brusto?

ĉu ŝi aŭdis, kio poste okazis?’ ĉu oni rakontis al ŝi pri ”Foireja Matio” la fama ĉevalisto, kiu iris de urbo al urbo, aĉetis, vendis kaj interŝanĝis? ĉu ŝi aŭdis, ke li havis bonŝancon de pendigindulo, ke li akiris centojn ĝuste ĉar li metis ĉion sur unu karton kaj estis tute indiferenta, ĉu li gajnos aŭ malgaj-nos? Kion ŝi tiam pensis?,

Unu fojon ĉiujare li iris mem kiel vivanta demando preter ŝi. Veturis la foiran antaŭtagon kun tintantaj sonoriloj tra la vilaĝon — kun tri vivegaj ĉevaloj antaŭe jungitaj, du poste kurantaj; mem kvazaŭ princo en la mezo, grandsinjore vestita, fiera kaj memcerta. Kaj li haltis intence sur la landvojo ĉe Heikkilä, ordonis el apuda dometo kafregalaĵon sur la ĉaron kaj pagis per bankbileto ne akceptante repagon. Li ne ĵetis eĉ rigardon al Heikkilä, sed sentis en sia flanko ŝiajn rigardojn tra la fenestro al landvojo. — Kion ŝi tiam pensis? ĉu ŝi rapidis en sian ĉambron, aŭ ĉu ŝi komencis mallaŭdaĉi la servis-tinojn, ke ili rigardaĉas ĉiujn migrantojn?

Kun la foireja publiko li ree sendis salutojn kaj demandojn

— certe ili alvenis, ĉar ili iris kiel anekdotoj de buŝo al buŝo.

30

BATALO PRI LA DOMO HEIKKILÄ

eLIBRO

Kiel li regalis per karuselo ĉiujn, kiuj okaze estis proksime.

Kiel li invitis tutan placangulaĵon da popolo en restoracion, precipe ĉiujn hejmregionanojn, trinkigis kaj manĝigis ilin laŭ ties plaĉo. Kaj certe ŝi ankaŭ aŭdis tion, kiel li mem envetu-regis tra la ĉefpordo de Societejo kun ĉevalo kaj ĉaro, tiel ke radreloj frapis fajrerojn sur la ŝtonaj ŝtupoj — veturis rekte en la festsalonon kaj pagis centmarkojn por tiu distraĵo. Kion ŝi pensis pri tio?

Kaj ĉu la virino aŭdis ke Ii ne drinkis eĉ guteton? Certe ŝi tion aŭdis! Kion ŝi pensis pri tio? Senbrida foirulo kaj tamen ne drinkas, kvankam eĉ ĉiaspecaj sekigitaj fißoj de senakva kon-tinento drinkas — ĉu tio kaŭzis al ŝi iajn meditojn …?

Kaj ĉu ŝi aŭdis la frapadon de la kartoj? Pri ĉevaloj, horlo-

ĝoj, jakoj kaj ĉapoj — eĉ kun almozulo en la landvoja drenaĵo.

ĉu ŝi komprenis, ke homoj ne tiel vetas por sin distri, kaj ĉu ŝi komprenis, pri kio li ludis?

Pripensu se li iĝus ŝparema, kolektus monon kaj aĉetus

kampardomon — la najbardomon de Heikkilä, tiun kie li an-taŭe estis servisto? Kion ŝi tiam dirus?

— — —

La homo estas arlekeno! Kion strangan li havis komunan kun la mastrino de Heikkilä? Kia fenikso ŝi sin kredis? Virino, kiu siatempe havis harplektaĵon kiel ĉiuj knabinoj, kaj robon kiel ĉiuj aliaj, kaj sidadis unu printempon sub arbo kaj revis pri amo kiel ĉiuj aliaj. Edziniĝis poste kun drinkulo, kiun ŝi nun regalis per brando kaj skurĝo.

Kaj pro ŝia harligaĵo kaj robo li streĉiĝis kaj bruis — ĉiu havas la ekscesojn de juneco!

Lii aŭdas ree ĉevalblekadon kaj ĉarkrakadon, pluvtrapadon 31

BATALO PRI LA DOMO HEIKKILÄ

eLIBRO

kaj venthurladon en senluma aŭtuna nokto — ili portas lin antaŭen, ĉiam antaŭen, de foiro al foiro, de urbo al urbo, ja-ron post jaro ...

— — —

ĉu li ne hontis — kiam li fine revenis al la hejma vilaĝo, tro-frue maljuniĝinta kaj velkinta, kun forta dolorado en manoj kaj piedoj?

Kial? ĉu tial, ke li ne revenis per ĉevalo kaj kun tintantaj sonoriloj — ĉu li do eliris per ĉevalo? ĉu tial, ke li nun estis malforta kaj malsanema — iu alia, spertinta liajn vojaĝojn kuŝus kun humo sur la vizaĝo!

ĉu ankaŭ la mastrino de Heikkilä ne hontis? La mastrino

de Heikkilä — kiu ŝi estis? Ha, nun li tion memoris — certe li iam konis tian knabinon! Sed kio hontinda estis en tio, li ja ne revenis por peti pension pro tiu konateco.

Li estis mortinta por la mondo kaj la mondo por li — se li povos remeti la sovaĝiĝintajn kampojn de Valiportti en fruk-toportan staton, li estos kontenta pri sia vivo.

— — —

Kiu povas esplori la senfundajn profundaĵojn de homa koro?

Li dum jaroj eĉ ne memoris pri Heikkilä, sed nun reveninte hejmen la filino de Heikkilä kaj la maljuna sorpo ree komencis aperi sur la fono de lia vivo kvazaŭ altaj arboj kontraŭ vespera ruĝiĝo.

ĉu estis la malnova amo, kiu ree komencis ŝiri lian bruston?’ Ne, al li estis indiferente, kies la virino estas. Sed ŝi turmentis lin per nura sia ekzistado. Se ŝi kun sia domo deglitus laŭ deklivo simile al li, se ŝi devus senti malriĉon kaj mizer-32

BATALO PRI LA DOMO HEIKKILÄ

eLIBRO

on, tio estus ekvilibre. Sed ŝi iradis floranta en la korto de sia pli kaj pli prosperanta domo — kvazaŭ ŝi dum tuta lia fore-sto sekrete vetkuris kun li — kaj nun mokis pri lia fina humiliĝo.

Kelkiam li tamen sentis, kvazaŭ inter ili tamen estis io —

tutan tempon, spite ĉio. Kvazaŭ finfine estis en Heikkilä ĉio, kion la vivo havis por li. Li foje jam pasis duonon de la vojo tien kaj estis feliĉa — poste ĉio glitis laŭ deklivo.

Sed kies estis la kulpo? La virino efektivigis sian volon en ĉio — kial ŝi ne tiam faris tion? Kaj ĉu ŝi mem estis feliĉa? Kaj almenaŭ du aliajn ŝi malfeliĉigis. Nun li komprenis ankaŭ la sorton de tiu alia —la virino turmentis ilin ambaŭ, unun per videbla, alian per nevidebla skurĝo. ŝi amis neniun kaj ŝi envolvis kaj sin kaj la tutan domon per tia mistero, ke oni povis pensi pri tio kion ajn.

Laŭ la tempo tiuj pensoj densiĝis kaj fermentis. Li ne plu volis senti la nevideblajn skurĝobatojn de la virino. Li bezonis nur iri al ŝi kaj diri la tut-veron — tiam li estos libera por eterne.

— — —

La vortoj estis pretaj kun akrigitaj pintoj kaj veneno fandita al la bazoj. Nun tio devis okazi!

Sed li ne iris eĉ duonan vojon kiam li returniĝis — honta, kaj konfuzita.

Kion li vere intencis? Kion do li povis havi por diri al la virino?

— — —

Fine — nun li tion elpensis!

33

BATALO PRI LA DOMO HEIKKILÄ

eLIBRO

Li estis ebria kaj paŝis memkonscia al Heikkilä. Ne plu

hontis nek malhavis vortojn, kontraŭe li havis unu kaŭzon plie — pro kio li vere abstinis pri tio, kio nun trairis liajn vej-nojn kiel varma fajro? Nun li komprenis, kial la mastro de Heikkilä volis drinki; kial ĉiuj homoj drinkis — kaj tiel faros ankaŭ li de nun, drinkos tiel ke la pugnoj kotiĝas!

Sed jam sur la volo proksime al Heikkilä renkontiris la mastrino.

Tio estis surprizo. Sed ”bone”, li pensis, ”konfidenciaĵon mi ja havas por vi!”

Ili interproksimiĝis — li sentis ŝanceliĝon. Penis sin hardi, sed io premis la gorĝon tiel, ke li certe ne eĉ vorton povos eldiri. Kaj kiam li nun post jaroj vidis la virinon tiel bela kaj digna, li subite tiris la ĉapelon profunden sur la okulojn kaj intencis tiriĝi kvazaŭ nenion rimarkante pretere.

Sed la virino haltis — liaj propraj piedoj alnajliĝis al la vojo kvazaŭ retenataj de nevidebla forto.

La virino rigardis kvazaŭ ne kredante siajn okulojn.

”Matio!” aŭdiĝis voĉo tremanta pro emocio. Kaj en tiu unu vorto vibris ĉio, kio al li estis kara kaj bela: printempo, sun-lumo kaj sorpo, sonmernokta duonlumo kaj stranga brilo de luno. Li volis sin ĵeti teren antaŭ ŝi kaj petegi ankoraŭfoje aŭdi tiun unikan vorton.

”ĉu ankaŭ vi devas iĝi diboĉulo — kiel ĉiuj aliaj …?”

ŝi jam iris siam vojon, li staris hontanta sur la landvojo.

Kio mirinda estis en la virino? Kaj kion ŝi vere intencis? Kial ŝi diris la unu vorton tiel, ke en ĝi vibris la tuta estinto, sed la finon, kvazaŭ ŝi neniam lin konis? Li komprenis, ke nun estis dirita la lasta vorto, sed ke la dirinto ne estis li sed ŝi.

Kaj kial li sentis tiel senfinan humiligon pro tio ke ŝi vidis 34

BATALO PRI LA DOMO HEIKKILÄ

eLIBRO

lin ebria kaj ankoraŭ pli fulgurantan pikadon pro tio ke li estis komparata kun ”aliaj” — kvazaŭ li vere estis pli bona ol la aliaj, li kiu jam pentis, ke li ne estis kiel ili? Li volis drinki, eĉ por inciti, sed tio estis tute neebla post la renkontiĝo. Li ne povis tion klarigi, sed li sentis malamon kontraŭ la virino —

ĝuste pro la neklarigebla perforto, kiun ŝi praktikadis kontraŭ ĉiuj aliaj.

— — —

Li estis staranta sur sarko de sia terpomkampo, kiam aŭdiĝis de la landvojo furioza krakado de ĉaro. Kiu li estis? Li sentis saman pasian senpaciencon de atendado kian foje antaŭe.

Jam svingis skurĝo kaj aŭdiĝis kriaĉo. Estis de li kaj la filo kune. La filo kune!

Lin okupis tiel subita venĝotriumfo ke liaj genuoj ektremis.

La mastro de Heikkilä do tamen estis viro — li venĝis por ili ambaŭ.

Li sciis, ke tio ĉesos baldaŭ, ke skurĝo jam baldaŭ dancos sur la dorso de la mastro. Sed ĝi estis tamen maltima protesto kontraŭ la mistera perforto.

— — —

La morto de la mastrino! ¯i estis surpirizo al li kiel al aliaj, ĉar

ĝi venis tiel neatendita kaj falĉis nematuran grenon. ĉu li esperis ĝin? Ne. ĉu li volis ĝin malhelpi? Ne. Liaj pensoj pri la okazintaĵo estis strange konfuzaj, sed en la unua momento li ne povis ne senti tremon de emocio pripensante, ke inter ili estis io — kontaktoj kaj rilatoj, amo kaj malamo, kaj ke ĉi ĉio nun estas nura rememoro.

Sed kio ĝi tamen fine estis? Kion li vere sciis pri la virino, 35

BATALO PRI LA DOMO HEIKKILÄ

eLIBRO

ekster la tiama printempo kaj somero — nenion! Kion ŝi plej profunde pensis kaj sentis, vivis kaj suferis, esperis kaj sen-iluziiĝis — tio estis definitive al li kiel fermita libro. Kaj ĉu ŝi pli sciis pri li — pri ĉio, kio trairis kiel ruĝa ŝnuro tra lia vivo

— ĉu ŝi eĉ unu fojon efektive pensis pri li? ĉu estis memafe-re inter ili io alia krom eta senkulpa memoraĵo el juneco, kiun unu tuj forgesis, alia pli longe konservis, eĉ suferis pro ĝi? Kiel stranga estas vivo! ĉu ne la homoj iras kvazaŭ en nebulo, ba-raktante, batalante kaj pendante unu je la alia, tamen nenion sciante pri la interna homo de la alia, eĉ tiuj kiuj sin kredas pleje proksimaj.

Kiam la sono de entombigaj sonoriloj trombonis ĝis lia dometo, al li ŝajnis, ke ĝi rakontis pri io tre malproksima dum la infaneco aŭdita fabelo, kiu iom profunde impresis lin, sed nun envualiĝis en la nebulon de forgeso por eterne.

— — —

Ree rapidegas bildoj antaŭ li — la mastro de Heikkilä kun siaj kundrinkantoj.

Ili vekis ankaŭ la alion, kiu jam estingiĝis.

La virino definitive estis pereiga najlo en la boato de lia vivo! Kial ŝi fleksiĝis sub la devigo de siaj gepatroj kaj ĉu la devigo vere estis tiom premanta? Kial ŝi post tio iĝis harda, fiera kaj nekomprenebla? ĉu ŝi ne en tiu momento parolis, preskaŭ ĵuris ion? ĉu ne ankaŭ ion pri tio, ke ”se vi iam he-zonos ... ?” ĉu li bezonis — tion certe la mastrino de Heikkilä plej bone sciis. Kaj la helpo? Impertinenta demando sur landvojo kun la titolo diboĉulo!

Al li ŝajnis nun kvazaŭ nekoruptebla verdikto de la provi-denco, ke li tiel subite estis deŝirata el inter siaj idoloj: riĉe-36

BATALO PRI LA DOMO HEIKKILÄ

eLIBRO

co kaj prospero. Kaj la mastro de Heikkilä estis kvazaŭ ven-

ĝilo en la mano, de la eterna justeco, kiu volis en momento detrui kion krudeco kaj senkoreco kolektis dum jaroj.

La penso estis ankaŭ alie, pro speciala kaŭzo, kvazaŭ ser-penta veneno por lia malfervoriĝinta sango. La nuna vintro estis al li ĉiamaniere pli severa ol la aliaj. Li kutime kulturis terpomojn en sia kampo, kiujn li poste vendis dum la tuta vintro, kaj ekster tio li faris korbojn el radikoj. Sed nun la terpomoj estis jam venditaj ĝis vintromezo; da pretaj korbaĵoj estis sufiĉe, sed li ne estis ema ilin ekkapti — la mizero entru-diĝis tra la pordoj kaj fenestroj.

Tiam la diboĉado de mastro Heikkilä kvazaŭ briligis al li la penson, ke li suferis pro maljusto kaj ke la vivo efektive estis sensenca moviĝo kaj klopodo, kolektado kaj detruado. Kial la riĉuloj vivis malmodere, kial li devis mortmalsati? ĉu li ne havis egalan rajton pri vivado kiel ili? ĉu sola la mastro de Heikkilä estis rajtigita al egaliga divido?

Jam multfoje liaj pensoj ekskursis al la kampa altaĵeto inter Heikkilä kaj Paavola. Tie estis terpeceto de komuna grun-do de la vilaĝo, kie ĉiu havis sian kampeton por lupolo kaj ĉe la deklivo sian terkolon por terpomoj. Kial li ne iris tien kaj ekprenis sakon aŭ du da terpomoj el ĉiu kelo — tian kvanton neniu eĉ rimarkus. Forportus ilin unue al sia hejmo, kaj poste iom post jom al la urbo, kiel dum aliaj fruprintempoj siajn proprajn, dum la aliaj ne havus la plej malproksiman suspekton …

— — —

ĉi-vespere li fine decidis iri, ĉar estis bonege portanta neĝ-

37

BATALO PRI LA DOMO HEIKKILÄ

eLIBRO

krusto kaj la luno prilumis la vojon. Li jam prete provizis la sakojn kaj sledeto atendis antaŭ la pordo.

Sed estinginte la lumon li havis tiel strangan senton, kvazaŭ estus necese ankoraŭfoje pripensi ĉu iri ĉu ne iri, ĉar li neniam tuŝis propraĵon de alia kaj eĉ en la ĉevalnegocoj neniam malfieriĝis al vera trompo. Kaj tiel li eksidis sur la ben-ko ĉe la fenestro kaj komencis kvazaŭ faru kalkulon pri sia pasinta vivo.

Li nun alvenis al la finsumoj de sia kalkulo — kun emocii-ta menso, sento de senpoveco kaj amareco en la brusto. La afero estis klara, sed li sidis plu kvazaŭ sennervigata de neklarigebla malenergieco.

Tiam aŭdiĝas de la landvojo laŭta klakado de la timonoj, kaj kriegaĉoj ,— li scias senvide kiu ĝi estas.

La klakado jam resonas en la anguloj de lia dometo, meze sur ja vojo galopas ĉevalo kaj flanke ĝia granda fantomeca ombro. ”Rapido — Rapido — hej diablo, Rapido!”, la grupo ventiras preter lian fenestron.

Lia koro komencas bategi, tio ĉio ŝajnas tiel stranga. Li scias, ke la virĉevalo de mastro Heikkilä nomiĝas ”Rapido”, sed nun li ne memoras tion — kvazaŭ la viro veturus preter lian dometon aparte por krii: ”Kion vi plu meditas, ĉu vi ne vidas, kiel mi agas, — rapido, rapido, rapido!”

Li risorte ekstariĝas kaj elrapidas el sia dometo.

* *

*

Unue iom laŭ la landvojo, poste trans barilon al la kampo —

li komencas grimpi laŭ longa, malkruta deklivo al la terkela alta√eto.

38

BATALO PRI LA DOMO HEIKKILÄ

eLIBRO

La luno brilas draste kaj lia silueto iras preskaŭ antaŭ li. ĉu estis liaj genuoj, tiuj kiuj aspektis tiel kurbaj kaj velkiĝintaj?

ĉu tiel malforta li jam estis? Kaj ĉu li ankoraŭ meditis kaj pripensis ĉu estas juste preni kelkajn sakojn da terpomoj por sia vivteno. La sango torente ekfluas en la kapon — nun venu eĉ ĉiuj mastroj de la vilaĝo renkonte kaj ili demandu kien li pa-

ŝas, li respondos sincere: al viaj terpomejoj — respondos kaj plenigos siajn sakojn eĉ se tiuj staros apude!

Li atingas la supron de la deklivo kaj sin direktas al la terkeloj, kiuj siluetiĝas kvazaŭ ege grandaj blankaj formikejoj je la deklivoj de la altaĵeto.

”Tie en la plej malantaŭa mi komencos”, li pensas, ”kaj poste transiros …”

Tiam iu ekbate tuŝas lian kapon, tieI ke la ĉapelo ruliĝas sur la neĝon. Li ektremas kaj levas la rigardon — antaŭ li staras maljuna sorpo, granda kaj impona, suben kurbiĝinta branĉeto ankoraŭ balancadas kviete ĉe lia kapo.

Li staras momenton kvazaŭ senemocia kaj tra lia menso

rapidas kiel grenfulmoj printempo, sunbrilo kaj delikataj flustraĵoj. Sed poste en lia brusto ekregas tia amareco, ke li malbenas la sorpon, unu virinon kaj sin mem.

La neĝkrusto ree kraketadas kaj la silueto iras antaŭ li.

Kio nun? Kvazaŭ apud lia silueto aperis alia. Li unue, kredas ĝin ombro de sako, sed baldaŭ rimarkas, ke ĝi moviĝas aparte kaj plilongiĝas kaj ke ĝi estas silueto de homo — kvazaŭ iu rapide sekvus lin, la paŝoj nur ne estas aŭdataj. Li re-turnas sin malkviete.

Tuj post lia sledeto staras virino, knabino, kiun li konus el inter miloj. ŝi estas tute sama kiel la tiaman aŭtunan vesperon kaj same severe pala kiel en tiu momento en la lumbrilo 39

BATALO PRI LA DOMO HEIKKILÄ

eLIBRO

— staras senmova, la manoj pendantaj ĉe la flankoj, kaj fikse rigardas lin al la okuloj.

”Heikkilä estas detruata — nun mi bezonas helpon!”

En la voĉo vibras doloro kaj embaraso. Momento — ŝi tur-

nis sian dorson kaj paŝis foren. Sed laŭ ŝia dorso ne pendas harplektaĵo, sed la hararo estas suprentorde kombita kaj de sub la tordaĵo ekvidiĝas en la lunbrilo malhela, brilanta rondaĵo — kvazaŭ kapo de granda harpinglo. Ankoraŭ momen-

to — la virino malaperis.

Li staras tempeton kvazaŭ alnajlita al sia loko dum la brusto forte frapbruas. Kio tio efektive estis, ĉu li maldormas aŭ sonĝas?

Li ĉirkaŭrigardas, ĉio estas kiel antaŭe. La terkeloj silueti-

ĝas sur la altaĵeto kaj la luno rebrilas sur la neĝkrusto, ne eĉ duona ombro ie — nur la maljuna sorpo staras malantaŭ li granda kaj impona kaj kvazaŭ rektig-etendanta la branĉojn.

Tiam li komprenas, ke estis lia malnova turmentisto, kiu ree sin metis antaŭ li. ”La virinaĉo!” Li ekdeziris elradikigi ĝin.

”Kion diablan mi havas kun la aferoj de Heikkilä — ĝi estu detruata, tio estas juste, mi havas aferon en la terkeloj!” Kaj li ekiras hardita de maltimo al sia celo.

”Sed kie ili nun estas — la terkeloj?”

Li haltas kaj ĉirkaŭrigardas kaj ekkrimarkas, ke li staras tute sube ĉe la rando de la deklivo, de kie li jam supreniris.

La piedoj ektremas kaj la brusto ree frapbrufas — ne , ĉio ne estas nun kiel devus! Kaj li eksidas senforta sur la sledeto kaj glitas laŭ la deklivo al la landvojo.

Sekvintan nokton li kuŝis hejme — emociita kaj atendan-

ta.

ĉu estis io sub tio aŭ ĉu ĝi estis nur halucinaĵo? Se tie io 40

BATALO PRI LA DOMO HEIKKILÄ

eLIBRO

estis, ĉi tiun nokton li certe havos klarigon pri ĝi, ĉar la mor-tintoj ne duone finas siajn aferojn — tio estas konata.

Kelkfoje ŝajnis preskaŭ nature, ke li kredis sin vidi tiaĵon.

La streĉeco de lia propra menso, la furioza traveturo de la mastro en la lunbrilo kun siaj strangaj kriadoj kaj la maljuna arbo kun ĉio kio apartenis al ĝi.

Sed estis io fremda kaj flanka — la hartordaĵo kaj la harpinglo. Li neniam vidis ŝian hararon alimaniere ol plektite, kaj li memoris tute certe ke ĝi ankaŭ tiun aŭtunan lunbrilnokton estis plektita.

La nokto pasis. Nenio estis vidata aŭ aŭdata, nek maldor-me nek sonĝe. Li furioziĝis pensante kia timulo li estis kaj ke la sorpo kaj la filino de Heikkilä ankoraŭ staris antaŭ li —la dua ankoraŭ dum mortinta. Du bonegaj noktoj perdiĝis, dum kiuj li povis viziti almenaŭ tri aŭ kvar terkelojn. ĉu oni kredas ke li estas timigebla per tiaj artifikoj? Ne, pro-dio, li ne estas timigebla!

La trian nokton li ree estis iranta al la provizeja altaĵeto.

Sed ĉi-foje li iras iom alian direkton kaj evitas la sorpon. Li iras malrapide, iam kaj tiam ekrigardante malantaŭen — nenio estas vidata aŭ aŭdata. Nun li komprenas kian parton la maljuna sorpo havis en la halucino de la pasinta nokto.

Li jam alvenas al la terkela altalĵeto kaj komencas vigle formeti la tegbretojn de la plej flanka terkelo. Neniu malhelpas, nek vivanto nek mortinto. Jam vidiĝas la pajlo kaj li sin kur-bigas por ĝin formeti — ankoraŭfoje ĉiuflanke ĉirkaŭrigardin-te.

Tiam apud lia propra silueto ree aperis alia. Li tuj rekonas

ĝin kaj subite returniĝas.

Post kelkaj paŝoj staras la virino — sama kiel la unuan fo-41

BATALO PRI LA DOMO HEIKKILÄ

eLIBRO

jon, la vizaĝo nur ankoraŭ pli pala kaj la rigardo ankoraŭ pli penetranta.

”Heikkilä estas detruata — mi bezonegas helpon!”

Tio vibras kvazaŭ de sub tero, preĝante, sed tamen mina-

ce. Unu trapenetranta okulumo ankoraŭ, kaj ŝi jam paŝas foren. Ree kun suprentordita hararo kaj sama grandkapa pinglo en la tordaĵo. Sed kiam ŝi paŝas, la pinglo eliĝas el la hararo je unu colo kaj ree enpremiĝas. Kiam tio okazas duafo-je, tra lia menso sin ĵetas kvazaŭ blindiga ekbrilo — kvazaŭ ĝi ne estus pinglo, sed io pli granda kaj fortika. Li streĉas konsternita la vidpovon, la objekto tute enpremiĝas en la hararon — la vizio malaperis.

La viro falas sennerva sur la randon de la terkela aperturo kaj tremas tra la korpo. Daŭras longe antaŭ ol la fortoj tiom revenas, ke li povas remeti la bretojn kaj ektreniĝi al la hejmo.

* *

*

Frue sekvintan matenon aperis en la kuirejo de la parokestro strangaspekta, tutemociita viro. Li diris ke li havas urĝan aferon kaj petis tujan aŭdiencon ĉe la parokestro. La servistinoj emis demandi pri la speco de la afero, sed la viro aspektis tiel stranga, ke ili nur iris anonci, ke en la kuirejo estas tia kaj tia aŭdiencpetanto.

La parokestro ankoraŭ ne estis vestita, sed tamen ordonis enlasi la viron en la kancelarion.

Tie la viro komencis rakonti — malkviete kun spasmanta

vizaĝo kaj vibranta voĉo — kiel li en du noktoj vidis fantomon, la fantomon de la mastrino-mortinto de Heikkilä. Li iris 42

BATALO PRI LA DOMO HEIKKILÄ

eLIBRO

en lunbrilo ekstere, tie ĝi lin renkontis kaj diris tion kaj tion.

Kaj tio okazis en du noktoj …

La parokestro longe rigardis la strangan mienon kaj ĉifonan vestaĵon de la viro. Li konis lin — li aŭdis ion kaj tion pri liaj vojaĝoj kaj veturadoj. Ankaŭ la rakonto ŝajnis tre mank-hava. — Kial li moviĝis ekstere en tia tempo, kaj kie tio efektive okazis?

Tiam la viro embarasiĝis kaj pli kaj pli miksis la rakonton.

Li nur moviĝis — je aferoj, kaj tiam li ĝin vidis, kaj tio estas vera.

Klara dubo speguliĝis en la okulo de la parokestro:

”Hm … ni homoj estas tre multspecaj — estas, kion diri,

tiaj, kiuj havas apartan emon vidi strangajn sonĝojn kaj tia-specajn. Ankaŭ ĉi tie oni rakontis ion kaj alian, kaj ili funde tamen estis nenio.”

Ne, neniam antaŭe li ion vidis aŭ aŭdis.

”Hm, ja, ja. — Sed ĉu vi drinkadas ...”

Ankaŭ tion ne. Li nur unu fojon en sia vivo estis ebria, kaj de tio jam pasis longa tempo.

”ĉu ne ... ? Ja, ja, tre eble ... Sed ĉu estis, kion-diri, la mastrino-mortinto via konato kaj ĉu vi eble dum la tempoj tiel-dire aparte pensis pri la aferoj de Heikkilä?”

Jes, konato de infaneco, kaj certe li multe pensis pri la ate-roj de Heikkilä.

”Nu vidu, jen estas ĉio!” La parokestro klopis la parion de sia flartabakujo, ekprenis fingropinĉaĵon kaj komenctis rakonti okazintaĵon. ¯i okazis al li mem, estis pri unu lia lerneja kamarado, kiu antaŭnelonge estis mortinta — ankaŭ ĝi tre stranga rakonto.

43

BATALO PRI LA DOMO HEIKKILÄ

eLIBRO

”Sed ĉi tio ne estas tiaspeca”, persistis la viro. ”La hartordaĵo kaj pinglo — ŝi ne uzis tian dum knabino.”

”Sed vi ja, kara amiko, mem ne estas certa pri tio, ĉu ĝi estis pinglo aŭ io — tiu punkto en via rakonto estas la plej konfuza.”

”Ne, konfuza ĝi ne estas, mi certe tion scias ... sed mi mem ne kuraĝas ĝin kredi.” Liaj lipoj fariĝis tute palaj kaj la voĉo vibris kvazaŭ en spasmoj de frostego. ”¯i estis — jes, ĝi certe estis ... fera bolto.”

”Fera bolto ...?”

”Je-es!”

”Sed kion vi per tio efektive …? ĉu vi pensas ke, kion-diri

... ?” La parokesto interrompis sian frazon.

”Pri tio ĝuste mi volis aŭdi vian opinion, sinjoro parokestro — ĉu eble ... eble tie estis io terura?”

La parokestro silentis dum momento kaj en liaj okuloj speguliĝis emocio.

”Hm, ja, ja — efektive la aferoj de Heikkilä estis tre strangaj”, li fine diris. ”Pri tiuj oni sciis malmulton kaj la morto de la mastrino okazis tiel subite. Kaj se mi nun tute sincere eldi-ras el la koro, ankaŭ mi, tiel-diri, havis tiatempe samspecan suspekton. Sed pro tio mi iris mem por vidi la mortinton —

kaj vidu, ŝi kuŝis kvieta kaj trankvila kaj nenia signo pri per-forta morto estis videbla. Kaj nun mi kredas, mia amiko, ke ĉar vi estis infaneca amiko de la mortinto kaj vin turmentis samaj sekretaj pensoj eĉ pli forte, do, tiel-dire, ili bildigis al viaj okuloj samspecajn viziojn. Tiel mi vere kredas kaj iru nun hejmen pacigita kaj kredu kion mi vidis per propraj okuloj.”

— La parokestro stariĝis el sia lulseĝo. Sed la viro staris plu kvazaŭ ŝtoniĝinta sur sia loko.

44

BATALO PRI LA DOMO HEIKKILÄ

eLIBRO

Sur lia vizaĝo speguliĝis forta embaraso kaj sur la frunto perlis ŝvito de doloro.

La parokestro intencis etendi la manon adiaŭe sed restis miranta la internan premiĝon de la viro.

”Ne tiel povas foriri”, la viro parolis kun malkvieta, pete-ga voĉo. ”Se tio restos tiel, mi nenie havos pacon. Kaj nenion mi iam suspektis, tute nenion, sed mi ankoraŭ ne elparolis tion, kio apartenas al ĉi tiu historio.”

Kaj li komencis ree rakonti, de la komenco. Pri la sorpo sur la kampaltalĵeto kaj kio okazis sub ĝi. Pri la sceno en la korto de Heikkilä, kiam li intencis kuri por helpi. Pri tio, kio mo-viĝis kaj furiozis en lia koro dum ĉi tiuj dudek jaroj. Kiel li nun laste sentis klaran plezuron pri tio, ke Heikkilä estas detruata, preskaŭ esperis, ke li mem havu parton en la ruiniga laboro. Kiel la virino foje savis lin je drinkuliĝo — tiel li nun komprenis la aferon, post kio okazis lastan nokton. Kiel li ekiris al sia nokta ekskurso kaj, kiel ŝi ree staris antaŭ li kaj malhelpis, ke li fariĝu ŝtelisto kaj aĉulo. ”Nun mi denuncis min”, li finis kvietiĝinta. ”Kaj iru nun, sinjoro parokestro, al la policestro, por ke mi havu laŭ mia faraĵo. Sed pro Dio ne lasu la alian aferon, ĉar tiel vere kiel mi mem bezonis kaj ricevis ŝian helpon, mi kredas ke ankaŭ ŝia helpkrio estas vera vero.”

La parokestro staris dum longa tempo profunde emociita.

”Nun mi vidas la fingron de la ĉiopovanto!” li diris per tremanta voĉo. ”Iru, vi multspertinto, al la servistejo kaj ordonu jungi ĉevalon — ni iros al la policestro.”

La tombo estis malfermata ankoraŭ li saman tagon.

En la okcipito de la mortinto, sub la hartordaĵo, troviĝis fortika, sescola ferbolto.

45

BATALO PRI LA DOMO HEIKKILÄ

eLIBRO

¯i estis enbatita rekte en la cerbon kaj tiel profunde en la okcipitan foson, ke nur la kapo estis per peno trovata.

* *

*

La antaŭĉambraro de la juĝejo tumultis plena je popolo — ne ĉiuj eĉ trovis spacon interne, sed parto atendadis en la korto. La juĝo certe estis sciata jam antaŭe, sed la sorto de la domo Heikkilä estis tiel proksima al ĉiu, ke ili sentis, kvazaŭ ili kolektiĝis por aŭdi la verdikton en sia propra afero.

Tremo de emocio trakuris la amason kiam la mastro de

Heikkilä fere vestita paŝis sur la peronon. La kurba, velkiĝinta korpo tremadis, la kapo estis kvazaŭ enfosiĝinta inter la ŝultroj, sur la cindre griza vizaĝo vidiĝis longa nerazita barbo-stoplo, malakra rigardo en okuloj sangantaj.

Li ne diris eĉ unu vorton kaj ŝajne ne rimarkis la popolon ĉirkaŭe — la rigardantoj staris same silentaj, ne povantaj eligi flustraĵon.

La malliberigito leviĝis sur la ĉaron. Tiam sin alĵetis el la aro maljuneta virino kaj rapidis al la ĉaro. ŝi ekkaptis ambaŭ manojn de la malliberulo, la mentono spasmis kaj la lipoj mo-viĝis, sed ŝi nenion povis diri, nur torente ekploris Iaŭte. En la okuloj de la malliberigito vidiĝis ekbrilo kvazaŭ li konis ŝin, sed tuj poste li turnis la kapon alien — la ĉaro komencis ruliĝi.

La homoj kolektiĝis ĉirkaŭ la plorantino kun silenta kondolenco sur la vizaĝo — ŝi estis fratino de la kaptito, solulo restanta el la familio.

La pordo de la atestantejo ree malfermiĝis kaj alia viro pa-

ŝis sur la peronon. Ankaŭ li nenion diris, sed li sincere alrigar-dis la popolamason kaj sur lia malgrasa vizaĝo speguliĝis kvieta, preskaŭ triumfa paco — kiel ĉe homo, kiu longe vaginte 46

BATALO PRI LA DOMO HEIKKILÄ

eLIBRO

kaj tute senesperiĝinte subite ree sin sentas neatendite ligita al la profundaj korradikoj de sia vivo.

La viro paŝis malsupren de la perono kaj sin levis sur — la malliberulan ĉaron.

”Kio nun …? Kion li ... ?” la homoj demandadis.

Sed la viro ridetis plu sian kvietan rideton, rigardante kvazaŭ la malproksiman eteron, dum la ĉaro malrapide forruli-

ĝis.

La venantoj el interne sciis rakonti, kio okazis en la juĝejo.

La viro persiste petis al si punon pro ŝtelintenco — kiu estis tute sama kiel ŝtelo, laŭ lia klarigo, ĉar ĝia interrompo ne okazis pro lia propra volo. La proceso devis esti pritraktata, ĉar

ĝi prezentiĝis ligita kun la ĉefa proceso, kaj la policestro devis plenumi sian devon de akuzanto. Tion farante li ankaŭ endonis pro la parokestro skribaĵon, en kiu ĉi tiu aliĝis al la peto de Matio de Valiportti, certigante kiel animpaŝtisto, ke tio estis necesa por lia interna homo. — La tribunalo verdik-tis al li du semajnojn.

La homoj skuis al si la kapon. Ili bone komprenis, ke la okazo devis imponi al li profunde kaj naski unuflanke senton de kontentiĝo pro la parto kiun li havis en la malkovro de ĉi tiu mistero. Sed la peto pri puno kaj evidenta ĝojo dum la ekiro por ĝin suferi restis al ili nesolvebla enigmo.

La homamaso disiris kun melankolia sed malpeziĝinta menso. Kvazaŭ oni liberiĝis de malbona inkubo kaj kvazaŭ la domo Heikkilä, kiu dum du jardekoj estis envualigata de mi-steraj tondronuboj, ree staris en klara taglumo.

* *

*

Kiam la bovinoj de Heikkilä en tiu printempo estis ellasataj 47

BATALO PRI LA DOMO HEIKKILÄ

eLIBRO

al paŝtejo, paŝis Matio de Valiportti — aŭ ”La maljuna Matio”, kiel li nun estis nomata — kun manĝaĵtornistro surŝultre post ili.

Tuj reveninte el la malliberejo, li iris paroli kun la juna mastro, kiu fine ricevis informon pri la hejmaj okazintaĵoj, re-hejmeniĝis kaj ekkaptis la bridojn de la domo. ĉi tiu akcep-tis lin por lia restanta vivdaŭro, kiel ordinaran bovaran kaj bovejan serviston.

Kaj kiam li nun paŝis kriante ŝercajn komandvortojn kaj

vigle svingante la vipon post la bovaro, li ne povis ne rerigardi al la korto kun ĝoja ektremo. Tie la mastro staris la manojn en poŝoj kaj ridis junan vivecan ridon, rigardante kiel la jun-bovinoj kuregis tiel ke gruzo disĵetigis kaj polvo fumiĝis alten en la aero sur la mallarĝa kortvojo.

Li konis ilin ambaŭ: la bluan okulbrilon kaj tintantan ridon! Li iam vidis kaj aŭdis, preskaŭ prosedis ilin foje, kaj li sentis kvazaŭ li nun subite ilin retrovis — tiujn, kiuj restis malaperintaj de tiam, kiam li mem paŝis kun la aĝo de la mastro.

Kiam li nun alvenis al la aperturo de la kortvojo kaj turniĝis al landvojo, li ree devis ekokulumi al la korto por konvinkiĝi, ke ili ambaŭ restis tie konservataj. Sed la mastro jam paŝis foren. Kaj li vidis viglajn, energiajn paŝojn, vidis junecan staturon kiu superfluis je agemo, sed en kiu tamen estis io certa, ordonanta kaj superregata. Tiam klariĝis al li per unu ful-mobato, ke revenis ankaŭ tria forestinto — tiu, kiu kreis kaj altigis la domon Heikkilä. Li konceptis, ke sur la kampoj ree moviĝas sama forta spirito kaj ke la estonto de la domo estis garantiita.

”Hej, he-hej!” li kriis al la brutaro, triumfe svingante la vi-48

BATALO PRI LA DOMO HEIKKILÄ

eLIBRO

pon — kvazaŭ li mem nun akiris la celon de tiu volo, kiu iam en lia juneco meze interrompiĝis.

49

BATALO PRI LA DOMO HEIKKILÄ

eLIBRO

www.omnibus.se/inko

ISBN 91-7303-084-8

50